Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LXXII

Romo furiozis, kiel antaŭe, tiel, ke ŝajnis, kvazaŭ tiu kiu konkeris la mondon, komencas fine, pro manko de gvidantoj, disŝiri sin interne. Eĉ antaŭ ol ekbatis la lasta horo de la apostoloj, venis la konspiro de Piso, kaj post ĝi sekvis tiel senpardona falĉado de la plej altaj kapoj en Romo, ke eĉ al tiuj, kiuj vidis dion en Nero, li ekŝajnis fine dio de morto. Funebro falis sur la urbon, teruro ekloĝis en la domoj kaj koroj, sed la portikojn kronis hedero kaj floroj, ĉar malpermesite estis elmontri ĉagrenon pro la mortintoj. La homoj, kiuj vekiĝadis matene, demandis sin, kies vico venos hodiaŭ. La procesio de fantomoj, tiriĝantaj post la cezaro, kreskis kun ĉiu tago.

Piso pagis la konspiron per la kapo, kaj post li sekvis Seneca kaj Lucanus, Fenius Rufus kaj Plautius Lateranus kaj Flavius Scaevinus kaj Afranius Quintianus kaj la diboĉema ludkamarado de la cezaro, Tullius Senecio, kaj Proculus Araricus kaj Tugurinus kaj Gratus kaj Silanus kaj Proximus kaj Subrius Flavius, iam tutanime fidela al Nero, kaj Sulpicius Asper. Kelkajn pereigis la propra malnobleco, aliajn timemo, aliajn riĉaĵoj, aliajn braveco. La cezaro, terurita per la sola nombro de la konspirantoj, kovris la muregojn per soldatoj kaj tenis la urbon kvazaŭ sieĝe, sendante ĉiutage centuriestrojn kun mortverdiktoj en suspektatajn domojn. La kondamnitoj rampis ankoraŭ humile en leteroj, plenaj de flatoj, dankante la cezaron pro la verdikto kaj testamentante al li parton de sia havaĵo, por savi la reston por la infanoj. Ŝajnis fine, ke Nero speciale transpasas ĉian mezuron, por konvinkiĝi, kiagrade malnobliĝis la homoj kaj kiel longe ili toleros la sangan regadon. Post la konspirantoj oni ekstermadis iliajn parencojn, amikojn kaj eĉ nurajn konatojn. La loĝantoj de luksaj domoj, konstruitaj post la brulo, elirante sur la straton, estis certaj, ke ili vidos tutajn vicojn da enterigoj. Pompejus, Cornelius Martialis, Flavius Nepos kaj Statius Domitius pereis, akuzitaj pri manko de amo al la cezaro; Novius Priscus kiel amiko de Seneca; Rufius Crispus estis senigita de la rajto je fajro kaj akvo tial, ke li estis iam edzo de Poppaea. La grandan Thraseason pereigis lia virto, multaj pagis per la vivo la altan devenon, kaj eĉ Poppaea iĝis viktimo de momenta ekscito de la cezaro.

Kaj la senato rampis antaŭ la terura regnestro, konstruadis je lia honoro templojn, faradis oferdonojn pro lia voĉo, florkronadis liajn statuojn kaj destinadis al li pastrojn, kiel al dio. La senatanoj kun tremo en la animoj iradis Palatinon, por glori la kanton de “Periodonices” kaj diboĉi kune kun li meze de orgioj de nudaj korpoj, vino kaj floroj.

Kaj dume malsupre, sur la grundo, inundita per sango kaj larmoj, kreskis mallaŭte, sed ĉiam pli potence, la semaĵo de Petro.