Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LXXIII

Vinicius al Petronius:

“Ni scias ankaŭ ĉi tie, carissime, kio okazas en Romo, kaj kion ni ne scias, tion findiras al ni viaj leteroj. Se oni ĵetas ŝtonon en akvon, la ondoj disiras ĉirkaŭen, ĉiam pli kaj pli malproksimen, do tia ondo de frenezo kaj furiozo atingis el Palatino eĉ ĉi tien. Envoje al Grekujo estis ĉi tie la sendito de la cezaro, Carinas, kiu prirabis la urbojn kaj templojn, por plenigi la malplenan trezorejon. Per la kosto de ŝvito kaj homaj larmoj oni konstruas en Romo domus aurea. Povas esti, ke la mondo ne vidis ĝis nun tian domon, sed ĝi ne vidis ankaŭ tiajn maljustaĵojn. Vi konas ja Carinason. Simila al li estis Chilo, antaŭ ol li pentis sian vivon per la morto. Sed la urbetojn, kuŝantajn proksime de ni, ne atingis ankoraŭ liaj homoj, eble tial, ke estas ĉi tie nek temploj, nek trezoroj. Vi demandas, ĉu ni estas sekuraj. Mi respondos al vi nun, ke ni estas forgesitaj, kaj tion ĉi akceptu kiel respondon. Jen en la nuna momento el la portiko, kie mi skribas, mi vidas nian trankvilan golfon kaj sur ĝi, en boato, Ursuson, mallevantan reton en la klaran ondaron. Mia edzino ŝpinas ruĝan lanon apud mi, kaj en la ĝardenoj, en la ombro de migdalarboj, kantas niaj sklavoj. Ho, kia trankvilo, carissime, kaj kia forgeso pri la antaŭaj teruroj kaj doloroj! Sed tion ni ŝuldas ne al Parcoj, kiuj, kiel vi skribas, ŝpinas tiel dolĉe la fadenon de nia vivo; tio estas la beno de Kristo, nia amata Dio kaj Savinto. La suferojn kaj larmojn ni konas, ĉar nia vero ordonas al ni plori fremdan mizeron, sed eĉ en tiuj larmoj estas nekonata al vi konsolo, ke iam, kiam forpasos la tempo de nia vivo, ni retrovos ĉiujn tiujn karajn personojn, kiuj pereis kaj pereos ankoraŭ pro la Dia instruo. Por ni Petro kaj Paŭlo ne mortis, sed naskiĝis en gloro. Niaj animoj vidas ilin kaj, dum la okuloj ploras, la koroj ĝojas ilian ĝojon. Ho jes, kara, ni estas feliĉaj per feliĉo, kiun nenio kapablas detrui, ĉar la morto, kiu estas por vi la fino de ĉio, por ni estas nur paso al pli granda ankoraŭ trankvilo, al pli granda amo, al pli granda ĝojo.

Kaj tiel fluas ĉi tie niaj tagoj kaj monatoj en trankvilo de la koroj. Niaj servistoj kaj sklavoj kredas, kiel ni, je Kristo, kaj ĉar Li ordonis amon, ni amas unu la aliajn. Ofte, kiam la suno subiras, aŭ kiam la luno brilas jam sur la akvo, mi kaj Ligia interparolas pri la pasinta tempo, kiu nun ŝajnas al ni sonĝo, kaj kiam mi pensas, kiel ĉi tiu kara kapo, kiun mi nun ĉiutage lulas sur la brusto, proksima estis al turmento kaj pereo, mi gloras tutanime mian Sinjoron, ĉar Li sola povis ŝin elŝiri el tiuj manoj, savi el la areno kaj redoni al mi por ĉiam. Ho, Petronius, vi ja vidis, kiom da konsolo kaj persisto en mizero, kiom da pacienco kaj kuraĝo kontraŭ la morto donas ĉi tiu instruo, venu do kaj vidu, kiom da feliĉo ĝi donas en la ordinaraj, ĉiutagaj horoj de nia vivo. Vidu, la homoj ne konis ĝis nun Dion, kiun ili povus ami, tial do ili ne amis unu alian kaj tio estis la fonto de ilia mizero, ĉar, kiel lumo el la suno, tiel la feliĉo venas el amo. Ne instruis al ili ĉi tiun veron leĝodonantoj, nek filozofoj, kaj ĝi estis nek en Grekujo, nek en Romo, kaj se mi diras: nek en Romo, ĝi signifas: nek sur la tuta tero. La seka kaj malvarma instruo de la stoikoj, kiu altiras virtulojn, hardas la korojn, kiel glavojn, sed pli ĝuste indiferentigas ilin, anstataŭ bonigi. Sed por kio mi diras tion al vi, kiu studis pli multe kaj komprenas pli multe, ol mi. Vi ankaŭ ja konis Paŭlon el Tarso kaj ofte vi longe parolis kun li, do vi scias plej bone, ĉu kontraŭ tiu ĉi vero, kiun li proklamis, ĉiuj instruoj de viaj filozofoj kaj retoroj ne estas kiel pereemaj sapvezikoj kaj kiel vanaj sonoj sen signifo. Ĉu vi memoras la demandon, kiun li faris al vi: “Kaj se la cezaro estus kristano, ĉu vi ne sentus vin pli sekuraj, pli certaj pri la posedo de tio, kion vi posedas, liberaj de timoj kaj trankvilaj pri via vivo?” Sed vi diris al mi, ke nia vero estas malamiko de la vivo, kaj nun mi respondas al vi, ke se mi ripetadus de la komenco de la letero tiujn ĉi tri vortojn: “mi estas feliĉa!” mi ankoraŭ ne sukcesus esprimi al vi mian feliĉon. Vi diros al mi je tio, ke mia feliĉo estas en Ligia! Jes, kara! Tiel, ke mi amas ŝian senmortan animon kaj ke ni amas unu la alian en Kristo, kaj en tia amo ekzistas nek disiĝo, nek perfidoj, nek ŝanĝoj, nek maljuneco, nek morto. Ĉar, kiam pasos la juneco kaj beleco, kiam velkos niaj korpoj kaj venos la morto, la amo daŭros, ĉar daŭros la animoj. Antaŭ ol miaj okuloj malfermiĝis al la lumo, mi estis preta por Ligia meti fajron al la propra domo, sed nun mi diras al vi: mi ŝin ne amis, ĉar ami instruis min nur Kristo. Li estas la fonto de feliĉo kaj trankvilo. Ne mi diras ĉi tion, sed la realeco mem. Komparu viajn voluptojn, spicitajn per timo, viajn ĝuojn, malcertajn pri la morgaŭo, viajn orgiojn, similajn al enterigaj festenoj, kun la vivo de la kristanoj, kaj vi trovos pretan respondon. Sed por ke vi povu kompari pli bone, venu al niaj montaĵoj, al niaj ombrodonaj olivarbaroj, al niaj hederkovritaj bordoj. Ĉi tie atendas vin trankvilo, kiun vi delonge ne spertis, kaj la koroj, kiuj vin vere amos. Vi, havante animon noblan kaj bonan, devus esti feliĉa. Via penetrema intelekto scios ekkoni la veron, kaj kiam vi ĝin ekkonos, vi ĝin ekamos, ĉar oni povas eble esti ĝia malamiko, kiel la cezaro kaj Tigellinus, sed esti al ĝi indiferenta scipovas neniu. Ho, mia Petronius, kune kun Ligia mi ĝojas pro la espero, ke baldaŭ mi vin revidos. Restu en sano kaj alvenu!”

Petronius ricevis la leteron de Vinicius en Kumoj, kien li estis irinta kun la aliaj aŭgustanoj, sekvintaj la cezaron. Lia multjara batalado kontraŭ Tigellinus estis venanta al la fino. Petronius sciis, ke li devas en ĝi perei, kaj li komprenis la kaŭzojn. Laŭgrade kiel la cezaro faladis ĉiutage pli malalten en la rolo de komedianto, arlekeno kaj ĉaristo, laŭgrade kiel li profundiĝadis ĉiam pli en degeneran, abomenan kaj kune krudan diboĉadon, la altgusta “arbiter elegantiae” iĝadis por li nur ŝarĝo. Kiam Petronius eĉ silentis, Nero vidis en lia silento mallaŭdon, kiam li laŭdis, li vidis mokon. La brila patricio incitis lian memamon kaj ekscitis ĵaluzon. Liaj riĉaĵoj kaj mirindaj artverkoj iĝis objekto de avido tiel de la regnestro, kiel de la ĉiopova ministro. Oni ŝparis lin ĝis nun pro la vojaĝo en Aĥajon, en kiu lia gusto, lia kompetenteco pri la grekaj aferoj povis esti utilaj. Sed iom post iom Tigellinus komencis persvadi al la cezaro, ke Carinas eĉ superas per la gusto kaj scio Petroniuson kaj ke li scipovos aranĝi en Aĥajo cirkludojn, akceptojn, kaj triumfojn pli bone, ol Petronius. De tiu momento Petronius estis perdita. Oni ne kuraĝis tamen sendi al li la verdikton en Romo. Same la cezaro kiel Tigellinus memoris, ke tiu kvazaŭ malhardita estetikulo, “ŝanĝanta nokton en tagon”, okupita nur per voluptoj, arto kaj festenoj, kiam li estis prokonsulo en Bitinio kaj poste konsulo en la metropolo, elmontris mirindan laboremon kaj energion. Oni opiniis lin kapabla al ĉio, kaj oni sciis, ke en Romo li posedas amon ne nur de la popolo, sed ankaŭ de la pretorianoj. Neniu el la konfidatoj de la cezaro povis antaŭvidi, kiel li kondutus en tiu okazo, ŝajnis do pli prudente ellogi lin el la urbo kaj atingi lin nur en provinco.

Tiucele li ricevis inviton, ke kune kun la aliaj aŭgustanoj li venu en Kumojn, kaj li, kvankam li suspektis la ruzon, iris, eble tial, por ne elmontri malkaŝan kontraŭstaron, eble, por montri ankoraŭfoje al la cezaro kaj al la aŭgustanoj vizaĝon gajan, liberan de ĉiaj zorgoj, kaj triumfi lastan antaŭmortan venkon kontraŭ Tigellinus.

Dume ĉi tiu akuzis lin tuj pri amikeco kun la senatano Scaevinus, kiu estis la animo de la konspiro de Piso. La sklavojn de Petronius, restintajn en Romo, oni malliberigis, la domon oni ĉirkaŭigis per pretoria gardo. Sed li, eksciinte pri tio, elmontris nek timon, nek eĉ embarasitecon, kaj diris kun rideto al aŭgustanoj, kiujn li gastigis en sia propra belega palaco en Kumoj:

Ahenobarbus ne ŝatas rektajn demandojn, do vi vidos kiel li konfuziĝos, kiam mi demandos lin, ĉu laŭ lia ordono oni malliberigis mian familia en Romo.

Poste li anoncis al ili festenon antaŭ la “malproksima vojaĝo” kaj estis ĝuste farante la preparojn, kiam alvenis la letero de Vinicius.

Petronius, ricevinte ĝin, iom enpensiĝis, post momento tamen lian vizaĝon lumigis la kutima sereneco kaj vespere en la sama tago li reskribis la jenon:

“Mi ĝojas vian feliĉon kaj admiras viajn korojn, carissime, ĉar mi ne supozis, ke du geamantoj povas memori pri iu tria kaj malproksima. Vi dume ne nur min ne forgesis, sed vi volas eĉ venigi min en Sicilion, por dividi kun mi vian panon kaj vian Kriston, kiu, kiel vi skribas, tiel grandanime malavaras al vi la feliĉon.

Se tiel estas, adoru lin. Mi pensas, mia kara, ke Ligian redonis al vi ankaŭ parte Ursus, kaj parte la roma popolo. Se la cezaro estus alia homo, mi kredus eĉ, ke oni ĉesigis la persekutadon pro tiu via boparenceco kun li, kiun vi ŝuldas al tiu nepino, kiun Tiberius siatempe edzinigis al unu el Viniciusoj. Se vi tamen opinias, ke tion kaŭzis Kristo, mi ne diskutos kun vi. Jes! ne avaru al li oferdonojn. Prometeo ankaŭ oferis sin por la homoj, sed, eheu! Prometeo estas laŭdire nur elpensaĵo de la poetoj, dume kredindaj homoj diris al mi, ke ili vidis Kriston per la propraj okuloj. Mi pensas kune kun vi, ke li estas la plej honesta el la dioj.

La demandon de Paŭlo el Tarso mi memoras kaj konsentas, ke, se ekzemple Ahenobarbus vivus laŭ la instruo de Kristo, eble mi havus tempon por veni al vi, Sicilion. Tiam, en la ombro de ĉefontaj arboj, ni interparolus pri ĉiuj dioj kaj pri ĉiuj veroj, kiel iam la grekaj filozofoj. Hodiaŭ mi devas doni al vi mallongan respondon.

Nur du filozofojn mi volas koni: unu nomas sin Pyrrho, la alia Anakreonto. La ceterajn kun la tuta skolo de la grekaj kaj niaj stoikoj mi povas cedi al vi por malalta prezo. La vero loĝas ie tiel alte, ke la dioj mem ne povas ĝin vidatingi de la supro de Olimpo. Al vi, carissime, ŝajnas, ke via Olimpo estas ankoraŭ pli alta, kaj starante sur ĝi, vi vokas al mi: “Suriru, kaj vi vidos tian panoramon, kian vi ne vidis ĝis nun”. Sed mi respondas al vi: “Amiko, mi ne havas piedojn!” kaj kiam vi legos ĉi tiun leteron ĝisfine, mi kredas, ke vi konfesos min prava.

Ne, feliĉa edzo de reĝidino-Aŭroro! Via instruo ne estas por mi. Ĉu mi amu la bitinianojn, kiuj portas mian portilon, la egiptanojn, kiuj hejtas en mia banejo, Ahenobarbuson kaj Tigellinuson? Je la blankaj genuoj de Ĥaritoj mi ĵuras al vi, ke se mi eĉ volus, mi ne povus. En Romo estas minimume cent miloj da homoj, havantaj aŭ malegalajn skapolojn, aŭ dikajn genuojn, aŭ trosekajn krurojn, aŭ rondajn okulojn, aŭ trograndajn kapojn. Ĉu vi ordonas al mi ami ankaŭ ilin? Kie mi trovu tiun amon, se mi ne sentas ĝin en la koro? Kaj se via dio volas, ke mi amu ilin ĉiujn, kial en sia ĉiopovo li ne donis al ili la formon ekzemple de la Niobidoj, kiujn vi vidis sur Palatino? Kiu amas belon, samfakte ne povas ami malbelon. Alia afero estas ne kredi je niaj dioj, sed oni povas ilin ami, kiel amis ilin Fidiaso kaj Praksitelo, kaj Mirono, kaj Skopaso, kaj Liziaso.

Se mi eĉ volus iri tien, kien vi min kondukas, mi ne povus, kaj ĉar mi ne volas, tial mi duoble ne povas. Vi kredas, kiel Paŭlo el Tarso, ke iam, trans Stikso, sur iuj Elizeaj kampoj vi vidos vian Kriston. Bone! Li mem diru al vi tiam, ĉu li akceptus min kune kun miaj gemoj, kun mia vazo el murho, kun miaj eldonaĵoj de Sosiusoj kaj kun mia Orharulino? Ĉe la penso pri tio mi sentas inklinon al rido, mia kara, ĉar eĉ Paŭlo el Tarso diris ja al mi, ke por Kristo oni devas rezigni la rozkronojn, la festenojn kaj voluptojn. Li promesis al mi, vere, alian feliĉon, sed mi respondis, ke por tio mi estas tro maljuna, ke miaj okuloj ĉiam trovados plezuron en la vido de rozoj, kaj ke la odoro de violoj ĉiam estos al mi pli agrabla, ol la odoro de malpura “proksimulo” el Suburra.

Jen la kaŭzoj, pro kiuj via feliĉo ne estas por mi. Sed estas krom tio unu kaŭzo pli, kiun mi rezervis por la fino. Nome, alvokas min Tanatoso. Por vi tagiĝis la vivo, sed por mi la suno jam subiris kaj krepusko ekposedas mian kapon. Alie dirante, mi devas morti, carissime.

Ne valoras longe paroli pri tio. Tia devis esti la fino. Vi, kiu konas Ahenobarbuson, facile tion komprenos. Tigellinus venkis min, aŭ pli ĝuste, ne! Miaj venkoj venis nur al la fino. Mi vivis, kiel mi volis, kaj mi mortos, kiel plaĉos al mi.

Ne afliktiĝu pro tio. Neniu dio promesis al mi senmortecon, do ne renkontas min io neatendita. Krom tio vi eraras, Vinicius, asertante, ke nur via dio instruas morti trankvile. Ne. Nia mondo sciis antaŭ vi, ke kiam la lasta pokalo estas eltrinkita, estas tempo iri for, ripozi, kaj ĝi scias ankoraŭ fari tion serene. Platono diras, ke la virto estas muziko, kaj la vivo de saĝulo — harmonio. Se tiel estas, tiam mi mortos, kiel mi vivis, virte.

Mi volus ankoraŭ vian dian edzinon adiaŭi per la vortoj, per kiuj mi salutis ŝin iam en la domo de Aulusoj: “Diversajn, tre diversajn mi vidis popolojn, sed vi senegala estas”.

Do se la animo estas io pli, ol opinias Pyrrho, tiam la mia flugos al vi envoje al la limoj de Okeanoso kaj eksidos apud via domo en la formo de papilio, aŭ, kiel kredas la egiptanoj, de nizo.

Alie veni mi ne povas.

Kaj dume Sicilio ŝanĝu sin por vi ambaŭ en la Hesperidan ĝardenon, la kampaj, arbaraj kaj fontaj nimfoj ŝutu florojn sur vian vojon, kaj en ĉiuj akantaĵoj, en la kolonoj de via domo nestu blankaj kolomboj.”