Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LXXIV

Petronius ne eraris, vere. Du tagojn poste la juna Nerva, ĉiam sindona kaj fidela al li, sendis en Kumojn sian liberigiton kun sciigoj pri ĉio, kio okazis en la cezara kortego.

La pereo de Petronius jam estis decidita. Oni intencis sendi al li en la sekvonta vespero centuriestron kun la ordono, ke li haltu en Kumoj kaj atendu tie pluajn disponojn. Alia kuriero, sendota post kelkaj tagoj, devis porti al li la mortverdikton.

Petronius elaŭskultis la novaĵojn de la liberigito kun sennuba sereneco, poste li diris:

— Portu al via sinjoro unu el miaj vazoj, kiujn oni donos al vi antaŭ la foriro. Diru al li ankaŭ en mia nomo, ke mi dankas lin tutkore, ĉar tiamaniere mi povos antaŭi la verdikton.

Kaj subite li komencis ridi, kiel homo, kiu, kaptinte bonegan ideon, ĝojas antaŭe pro ĝia plenumo.

En la sama vespero ankoraŭ liaj sklavoj diskuris, invitante ĉiujn troviĝantajn en Kumoj aŭgustanojn kaj ĉiujn aŭgustaninojn al festeno en la belega palaco de la arbitro de eleganteco.

Li mem en la posttagmezaj horoj skribis en sia biblioteko, poste banis sin, post kio li ordonis al la vestiplicae vesti sin, kaj brila, belvestita, simila al dioj, li eniris por momento en la triclinium, por rigardi per la okulo de kompetentulo la faratajn preparojn, kaj poste en la ĝardenojn, kie servoknaboj kaj junaj grekinoj el la insuloj plektis el rozoj kronojn por la festenontoj.

Sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta zorgo. La servistoj ekkonis, ke la festeno estos io eksterordinara, nur laŭ tio, ke li ordonis disdoni neordinarajn rekompencojn al ĉiuj, pro kiuj li estis kontenta, kaj negrandan skurĝadon al ĉiuj, kies laboro ne plaĉis al li aŭ kiuj ankoraŭ antaŭe meritis riproĉon kaj punon. Al la citristoj kaj kantistoj li ordonis pagi malavare antaŭ la festeno, kaj fine, sidiĝinte en la ĝardeno sub fago, tra kies foliaro penetris la sunaj radioj, puntokovrantaj la teron per lumaj makuloj, li vokis al si Eunicen.

Ŝi venis, blanke vestita, kun mirta branĉeto inter la haroj, belega, kiel Ĥarito, kaj li sidigis ŝin apud si kaj, facile tuŝinte per la fingroj ŝian tempion, komencis rigardi ŝin kun tia admiro, kun kia artkonanto rigardas dian statuon, verkon de majstra skulptilo.

Eunice — li diris al ŝi — ĉu vi scias, ke jam delonge vi ne estas sklavino?

Ŝi levis al li siajn trankvilajn, ĉielbluajn okulojn, kaj komencis nei kapmove.

— Mi estas, sinjoro, ĉiam — respondis ŝi.

— Sed eble vi ne scias tion — parolis Petronius plu — ke ĉi tiu palaco kaj tiuj sklavoj, kiuj plektas tie florkronojn, kaj ĉio, kio estas ĉi tie, kaj la kampoj kaj la brutaroj apartenas de hodiaŭ al vi.

Eunice, ekaŭdinte ĉi tion, forŝoviĝis de li subite kaj per voĉo, en kiu ekvibris subita maltrankvilo, demandis:

— Kial vi tion diras al mi, sinjoro?

Poste ŝi proksimiĝis denove kaj komencis rigardi lin, palpebrumante pro teruro. Post momento ŝia vizaĝo iĝis pala, kiel tolo, dum li ridetis senĉese kaj diris fine nur unu vorton:

— Jes!

Sekvis momento da silento, nur facila bloveto movis la foliojn de la fago.

Petronius povus efektive kredi, ke li vidas antaŭ si statuon, skulptitan el blanka marmoro.

Eunice! — diris li — mi volas morti serene.

Kaj la knabino, rigardante lin kun korŝira rideto, elflustris:

— Mi obeos vin, sinjoro.

Vespere la gastoj, kiuj ofte jam ĉeestis la festenojn ĉe Petronius kaj sciis, ke kompare kun ili eĉ la festenoj ĉe la cezaro ŝajnas enuaj kaj barbaraj, komencis alveni amase, kaj al neniu venis eĉ la penso, ke ĝi povus esti la lasta symposium. Multaj sciis, vere, ke super la eleganta arbitro ekpendis la nuboj de la cezara malfavoro, sed ĝi okazis jam tiom da fojoj kaj tiom da fojoj Petronius sciis dispeli ilin per unu lerta ago aŭ per unu kuraĝa vorto, ke efektive neniu supozis, ke minacas lin grava danĝero. Lia gaja vizaĝo kaj la kutima senzorga rideto plikonfirmis ĉiujn en tiu ĉi konvinko. La belega Eunice, al kiu li diris, ke li volas morti serene, kaj por kiu ĉiu lia vorto estis kvazaŭ la vorto de orakolo, havis en siaj diaj trajtoj kompletan trankvilon kaj en la pupiloj iajn strangajn brilojn, kiujn oni povis konsideri ĝojo. En la pordo de la triclinium servoknaboj kun haroj en oraj retoj metis rozkronojn sur la kapojn de la venintoj, kune avertante ilin laŭ la kutimo, ke ili transpaŝu la sojlon per la dekstra piedo. En la salono oni sentis facilan aromon de violoj; lumoj brilis en diverskoloraj aleksandriaj vitraĵoj. Apud la benkoj staris grekaj knabinoj, kies tasko estis surŝprucigi per bonodoraĵoj la piedojn de la gastoj. Ĉe la muroj citristoj kaj atenaj kantistoj atendis la signon de sia ĥorestro.

La vazaro brilis de lukso, sed ĉi tiu lukso ne pikis la okulojn, pezis al neniu kaj ŝajnis flori mem el si. Gajeco kaj libereco verŝis sin tra la salono kun la aromo de violoj. La gastoj, enirante ĉi tien, sentis, ke ne ekpendos super ili trudo, nek minaco, kiel okazis ĉe la cezaro, kie nesufiĉe altajn aŭ nesufiĉe trafajn laŭdojn oni povis pagi per la vivo. Baldaŭ do, je la vido de la lumoj, de hederornamitaj kruĉoj, de vinoj, glacitenataj en neĝa litaĵo kaj de rafinitaj manĝoj, gajiĝis la koroj de la festenantoj. Interparoloj komencis zumi vigle, kiel zumas abela aro super florkovrita pomarbo. Iafoje nur interrompis ilin eksplodo de gaja rido, iafoje murmuro de laŭdoj, iafoje tro laŭta kiso, metita sur blankan brakon.

La gastoj, trinkante vinon, verŝadis el la pokaloj po kelke da gutoj al la senmortaj dioj, por havigi ilian zorgemon kaj afablecon al la mastro. Negrave, ke multaj el ili ne kredis je la dioj. Tiel ordonis la moro kaj superstiĉo. Petronius, kuŝante apud Eunice, interparolis pri romaj novaĵoj, pri plej novaj eksedziĝoj, pri amo, amaĵoj, pri vetkuroj, pri Spiculus, kiu famiĝis lastatempe sur la areno, kaj pri la plej novaj libroj, kiuj aperis ĉe Atractus kaj ĉe Sosiusoj. Verŝetante la vinon, li diris, ke li verŝas ĝin nur honore al la cipra diino, kiu estas pli malnova kaj pli granda, ol ĉiuj dioj, la sole senmorta, ĉiama kaj reganta.

Lia interparolo estis kiel luma radio, kiu lumigas ĉiam alian objekton, aŭ kiel somera venteto, kiu tuŝas la florojn en ĝardeno. Fine li mansignis al la ĥorestro, kaj je tiu ĉi signo facile ekzumis la citroj, dum junaj voĉoj eksonis akompane. Poste dancistinoj el Koso, samlandaninoj de Eunice, komencis fulmeti per siaj rozaj korpoj de sub travideblaj vualoj. Fine egipta aŭguristo komencis aŭguri al la gastoj ilian estontecon laŭ moviĝado de ĉielarke koloraj doradoj, fermitaj en kristala vazo.

Sed, kiam ili estis jam sataj de tiuj amuzoj, Petronius leviĝis iom de sia siria kuseno kaj diris per senzorga tono:

— Geamikoj! pardonu, ke dum la festeno mi turnas min al vi kun peto: nome akceptu ĉiu el vi, kiel mian donacon, tiun pokalon, el kiu li unue verŝis vinon honore al la dioj kaj je mia prospero.

La pokaloj de Petronius brilis de oro, juveloj kaj majstraj skulptaĵoj, do kvankam disdonado de donacoj estis kutima en Romo, ĝojo superverŝis la korojn de la festenantoj. Unuj komencis danki kaj laŭte lin glori, aliaj diris, ke eĉ Jovo mem neniam honoris siajn gastojn sur Olimpo per similaj donacoj; estis fine ankaŭ tiaj, kiuj hezitis antaŭ la akcepto, tiel tiu ĉi fakto superis la ordinaran mezuron.

Li dume levis supren la pokalon el murho, laŭ la brilo similan al ĉielarko kaj simple netakseblan, poste li diris:

— Kaj jen estas tiu, el kiu mi verŝis honore al la cipra sinjorino. Neniu buŝo tuŝu ĝin de nun kaj neniu mano verŝu el ĝi honore al alia diino.

Kaj li ĵetis la multekostan vazon sur la pargeton, surŝutitan per palviolaj floroj de safrano, kaj kiam ĝi frakasiĝis en malgrandajn pecetojn, li diris, vidante ĉirkaŭe mirplenajn rigardojn:

— Miaj karaj, ĝoju, anstataŭ miri. Maljuneco, senforteco — tio estas malgajaj kunuloj de la lastaj jaroj de l’ vivo. Sed mi donos al vi bonan ekzemplon kaj bonan konsilon: vidu, oni povas ilin ne atendi, kaj antaŭ ol ili venos, foriri propravole, kiel mi foriras.

— Kion vi volas fari? — demandis maltrankvile kelkaj voĉoj.

— Mi volas ĝoji, trinki vinon, aŭskulti muzikon, rigardi tiun ĉi dian korpon, kiun vi vidas apud mi, kaj poste endormiĝi kun florkronita kapo. Mi jam adiaŭis la cezaron; ĉu vi volas aŭskulti, kion mi skribis al li adiaŭe?

Dirinte ĉi tion, li eligis leteron de sub la purpura kuseno kaj komencis legi la jenon.

“Mi scias, ho cezaro, ke vi atendas malpacience mian alvenon kaj ke via fidela koro de amiko sopiras min tage kaj nokte. Mi scias, ke vi surŝutus min per donacoj, konfidus al mi la prefektecon de la pretorio, kaj al Tigellinus vi ordonus esti tio, al kio la dioj lin kreis: gardisto de muloj en tiuj viaj bienoj kiujn vi heredis, veneninte Domitian. Pardonu min tamen, ĉar mi ĵuras al vi je Hadeso kaj en ĝi je la ombroj de via patrino, edzino, frato kaj Seneca, ke mi ne povas veni al vi. La vivo estas granda trezorejo, mia kara, kaj mi sciis el tiu trezorejo elekti la plej valorajn juvelojn, sed estas ankaŭ en la vivo aferoj, kiujn mi ne povas plu elporti. Ho, mi petas vin, ne pensu, kvazaŭ al mi malplaĉis tio, ke vi mortigis vian patrinon, kaj edzinon, kaj fraton, ke vi bruligis Romon kaj sendis en Erebon ĉiujn honestajn homojn el via regno. Ne, mia pranepo de Kronoso. Morto estas la sorto de l’ homa idaro, kaj de vi oni ne povis esperi aliajn farojn. Sed vundi la orelojn ankoraŭ dum jaroj per via kantado, vidi viajn domitiusajn maldikajn krurojn, svingiĝantajn en greka militdanco, aŭskulti vian ludadon, vian deklamadon kaj viajn poemojn, mizera poeto el antaŭurbo, jen kio superis miajn fortojn kaj vekis sopiron al morto. Romo ŝtopas la orelojn, aŭskultante vin, la mondo vin ridas, kaj mi ruĝiĝadi pro vi plu ne volas, ne povas. La hurlado de Cerbero, mia kara, se ĝi similus eĉ vian kanton, estos al mi malpli malagrabla, ĉar neniam mi estis ĝia amiko kaj mi ne havas la devon honti pro ĝia voĉo. Restu sana, sed ne kantu, mortigu, sed ne skribu versaĵojn, venenu, sed ne dancu, bruligu, sed ne ludu citron — tion ĉi al vi deziras kaj tiun ĉi lastan amikan konsilon sendas al vi Arbiter elegantiae.”

La festenantoj rigidiĝis, ĉar ili sciis, ke se Nero perdus la regnon, tiu bato estus por li malpli kruela. Ili komprenis ankaŭ, ke la homo, kiu skribis tian leteron, devas morti, kaj krome ilin mem ekkaptis pala timo, ĉar tian leteron ili aŭskultis.

Sed Petronius ekridis per rido tiel sincera kaj gaja, kvazaŭ ĝi estus plej senkulpa ŝerco, poste li kondukis la rigardon sur la ĉeestantojn kaj diris:

— Ĝoju kaj forpelu la timon. Neniu bezonas fanfaroni, ke li aŭskultis ĉi tiun leteron, kaj mi mem fanfaronos per ĝi eble nur al Ĥarono en la momento de l’ transveturo.

Poste li kapsignis al greka kuracisto kaj etendis al li la brakon. La lerta greko en unu momento ĉirkaŭligis ĝin per ora ligilo kaj distranĉis la vejnon ĉe la fleksoloko de la mano. La sango ekŝprucis sur la kusenon kaj surverŝis Eunicen, kiu, subapoginte la kapon de Petronius, kliniĝis super li kaj diris:

— Sinjoro, ĉu vi pensis, ke mi vin forlasos? Se la dioj volus al mi doni senmortecon kaj la cezaro la regadon de la mondo, eĉ tiam mi vin sekvus.

Petronius ridetis, leviĝis iom, tuŝis per la buŝo ŝian buŝon kaj respondis:

— Venu kun mi.

Poste li aldonis:

— Vi min vere amis, mia dia!...

Kaj ŝi etendis al la kuracisto sian rozan brakon, kaj post momento ŝia sango komencis miksi sin kaj unuiĝi kun lia.

Sed li donis signon al la ĥorestro, kaj denove eksonis la citroj kaj la voĉoj. Oni kantis unue “Harmodioson” kaj poste aŭdiĝis kanto de Anakreonto, en kiu la poeto plendas, ke li trovis foje ĉe sia pordo frostotremantan kaj plorantan la infanon de Afrodito: li kunprenis ĝin, varmigis, sekigis ĝiajn flugilojn, sed ĝi, sendanka, trapafis rekompence lian koron per sia sago, kaj de tiam forlasis lin la trankvilo...

Kaj ili, apogitaj unu al la alia, belegaj, kiel paro da dioj, aŭskultis, ridetante kaj paliĝante. Kiam la kanto estis finita, Petronius ordonis disportadi plu vinon kaj manĝaĵojn, poste li komencis interparoli kun pli proksimaj festenanoj pri aferoj vantaj, sed agrablaj, pri kiaj oni ordinare parolis ĉe festenoj. Fine li alvokis la grekon, ke li subligu por momento liajn vejnojn, ĉar li diris, ke ekregas lin dormemo kaj li volus ankoraŭ doni sin al Hipnoso, antaŭ ol Tanatoso dormigos lin por ĉiam.

Li endormiĝis, vere. Kiam li vekiĝis, la kapo de la knabino kuŝis jam, simile al blanka floro, sur lia brusto. Tiam li apogis ŝin sur la kuseno, por ŝin rigardi ankoraŭ fojon. Poste oni denove malligis al li la vejnojn.

La kantistoj je lia signo ekkantis novan kanton de Anakreonto, kaj la citroj akompanis ilin tute mallaŭte, por ne superbrui la vortojn. Petronius iĝadis ĉiam pli pala, kiam tamen la lastaj sonoj eksilentis, li turnis sin ankoraŭfoje al la festenanoj kaj diris:

— Geamikoj, konfesu, ke kune kun ni pereas...

Sed li ne povis fini; lia brako ĉirkaŭprenis per la lasta movo Eunicen, poste la kapo falis sur la kusenon — kaj li mortis.

La festenanoj tamen, rigardante ĉi tiujn du blankajn korpojn, similajn al belegaj statuoj, komprenis, ke kune kun ili pereas tio, kio sola restis ankoraŭ en ilia mondo, nome la poezio kaj la belo.