Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

EPILOGO

Komence la ribelo de la gallaj legioj sub la komando de Vindex ne ŝajnis tre minaca. La cezaro havis apenaŭ la tridek unuan jaron de la vivo kaj neniu kuraĝis esperi, ke la mondo povus jam baldaŭ esti libera de la premeganta ĝin inkubo. Oni rememoris, ke en la legioj jam plurfoje, eĉ dum la antaŭaj regadoj, okazis ribeloj, kiuj tamen pasis, ne kaŭzante ŝanĝon de la regnestro. Tiel en la tempo de Tiberius Drusus subpremis la ribelon de la panoniaj legioj kaj Germanicus la ribelon de la apudrejnaj. “Kiu povus cetere — parolis la homoj — ekregi post Nero, se preskaŭ ĉiuj idoj de la dia Aŭgusto pereis dum lia regado?” Aliaj, rigardante kolosojn, prezentantajn lin kiel Herkulon, imagis malgraŭvole, ke neniu forto superos tian potencon. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, de kiam li iris Aĥajon, sopiris lian revenon, ĉar Helius kaj Politetes, al kiuj li konfidis la regadon en Romo, regis eĉ pli sange, ol li mem.

Neniu estis certa pri sia vivo kaj havaĵo. La leĝo ĉesis defendi. Estingiĝis la homa digno kaj virto, malfirmiĝis la familiaj ligoj, kaj la malnobliĝintaj koroj ne kuraĝis eĉ allasi al si esperon. El Grekujo venadis eĥoj pri senekzemplaj triumfoj de la cezaro, pri miloj da kronoj, kiujn li akiris, kaj pri miloj da konkurantoj, kiujn li venkis. La mondo ŝajnis unu orgio, sanga kaj arlekena, sed kune enradikiĝis la konvinko, ke venis la fino de virto kaj de seriozaj aferoj, ke alvenis la tempo de danco, muziko, diboĉo, sango, kaj ke de nun tiel jam devas flui la vivo. La cezaro mem, al kiu la ribelo malfermis la vojon al novaj raboj, nemulte zorgis pri la ribelantaj legioj kaj pri Vindex, kaj ofte eĉ esprimis sian ĝojon pro tio. Li ne volis ankaŭ forlasi Aĥajon, kaj nur kiam Helius sciigis lin, ke plua prokrasto povas kaŭzi al li perdon de la regno, li ekvojaĝis al Neapolo.

Tie denove li ludis kaj kantis, lasante preter la oreloj la novaĵojn pri ĉiam pli minaca sinsekvo de la okazoj. Vane Tigellinus klarigis al li, ke la antaŭaj ribeloj de la legioj ne havis ĉefon, dum nun estras ĝin viro, devenanta de la malnovaj akvitaniaj reĝoj, kaj krome militisto glora kaj sperta. “Ĉi tie — respondadis Nero — aŭskultas min grekoj, kiuj solaj scias aŭskulti kaj solaj indas mian kanton”. Li parolis, ke lia unua devo estas la arto kaj la gloro. Sed, kiam atingis lin la scio, ke Vindex proklamis lin aĉa artisto, li indigniĝis kaj ekvojaĝis al Romo. La vundoj, kaŭzitaj al li de Petronius, kiujn cikatrigis la restado en Grekujo, malfermiĝis denove en lia koro kaj li volis serĉi ĉe la senato justecon por tiel senekzempla ofendo.

Ekvidinte envoje grupon, fanditan el bronzo, prezentantan gallan militiston, faligitan de roma kavaliro, li konsideris tion bona aŭguro kaj de nun, se li rememoris la ribelantajn legiojn kaj Vindexon, li faris ĝin sole por ilin ridi. Lia enveturo en la urbon superbrilis ĉion, kion oni vidis ĝis tiam. Li veturis sur la sama ĉaro, sur kiu iam Aŭgusto festis sian triumfon. Oni ruinigis unu arkon de la cirko, por malfermi la vojon al la procesio. La senato, la kavaliroj kaj sennombraj amasoj eliris al li renkonte. La muroj tremis de la ekkrioj: “Saluton, Aŭgusto! saluton, Herkulo! saluton al vi, dia, unika, olimpa, pitia, senmorta!” Post li oni portis la akiritajn laŭrokronojn, la nomojn de la urboj, en kiuj li triumfis, kaj skribitajn sur tabuloj nomojn de la majstroj, kiujn li venkis. Nero mem estis kvazaŭ ebria kaj demandis kun emocio la ĉirkaŭantajn lin aŭgustanojn: kio estis la triumfo de Cezaro kompare kun lia triumfo? La penso, ke iu el la mortemuloj kuraĝus levi la manon kontraŭ tian majstron-duondion, ne povis trovi lokon en lia kapo. Li sentis sin vere olimpa, kaj pro tio mem sekura. La entuziasmo kaj freneza fervoro de la amasoj stimulis lian propran frenezon. Efektive, povis ŝajni en la tago de tiu triumfo, ke ne nur la cezaro, sed la tuta mondo perdis ĉian prudenton.

Sub la floroj kaj amasoj da laŭrokronoj neniu sciis distingi abismon. Ankoraŭ en la sama vespero la kolonoj kaj muroj de la temploj kovriĝis per surskriboj, en kiuj oni citis la krimojn de la cezaro, minacis al li proksiman venĝon kaj mokis lin, kiel artiston. De buŝo al buŝo pasadis la diro: “Li kantis tiel longe, ĝis li vekis la kokojn (gallos)”. Timigaj famoj komencis trakuri la urbon kaj kreskis ĝis monstra grandeco. Maltrankvilo ekregis la aŭgustanojn. La homoj, necertaj, kion elmontros la estonteco, ne kuraĝis esprimi dezirojn kaj esperojn, ili ne kuraĝis preskaŭ senti kaj pensi.

Kaj li vivis plue nur per teatro kaj muziko. Interesis lin nove elpensitaj muzikinstrumentoj kaj nova akva orgeno, kiu estis provata sur Palatino. En sia infaniĝinta menso, nekapabla eĉ al unu konsilo aŭ faro, li imagis, ke projektoj de cirkludoj kaj spektakloj, celantaj malproksiman estontecon, memfakte deturnos la danĝeron. Liaj plej proksimaj ĉirkaŭantoj, vidante, ke anstataŭ klopodi pri rimedoj kaj armeo, li klopodas sole pri esprimoj, trafe bildantaj la teruron de la situacio, komencis ankaŭ perdi la kapojn. Aliaj tamen pensis, ke li nur mistifikas sin mem kaj ceterajn homojn per citaĵoj, havante en la animo timon kaj maltrankvilon. Efektive liaj agoj iĝis febraj. Ĉiutage miloj da novaj projektoj pasadis tra lia kapo. Iafoje li salte leviĝadis, por kuri kontraŭ la danĝeron, ordonis paki sur veturilojn citrojn kaj liutojn, armi junajn sklavinojn kiel amazonojn, kaj samtempe venigi la legiojn el la oriento. Alifoje li pensis, ke ne per milito, sed per kanto li finos la ribelon de la gallaj legioj. Kaj lia animo ridetis al tiu spektaklo, kiu devis okazi post perkanta pacigo de la soldatoj. Jen la legianoj ĉirkaŭos lin kun larmoj en la okuloj, kaj li kantos al ili epinicium, post kio nova epoko komenciĝos por li kaj por Romo. Iafoje li vokis pri sango; iafoje li deklaris, ke li kontentiĝos per la vicreĝeco de Egipto; li rememoris la aŭguristojn, kiuj antaŭdiris al li regadon en Jerusalemo, aŭ kortuŝiĝis per la penso, ke kiel migranta kantisto li perlaboros la ĉiutagan panon, kaj la urboj kaj landoj adoros lin jam ne kiel cezaron, la sinjoron de la tera disko, sed kiel kantiston, kian ĝis nun ne naskis la homaro.

Kaj tiel li baraktis, frenezis, ludis, kantis, ŝanĝadis la intencojn, ŝanĝadis la citaĵojn, ŝanĝadis la propran vivon kaj la vivon de la mondo en ian sonĝon sensencan, fantazian kaj kune teruran, en laŭtkrian aventuradon, konsistantan el pompaj esprimoj, aĉaj versoj, ĝemoj larmoj kaj sango, kaj dume la nubo ĉe la okcidento kreskis kaj potenciĝadis de tago al tago. La mezuro tropleniĝis, la arlekena komedio estis videble venanta al la fino.

Kiam la scio pri Galba kaj pri aliĝo de Hispanujo al la ribelo atingis liajn orelojn, ekkaptis lin kolerego kaj furiozo. Li frakasis pokalojn, renversis tablon dum festeno kaj eldonis ordonojn, kiujn nek Helius, nek Tigellinus mem kuraĝis plenumi. Elmurdi la gallojn, loĝantajn en Romo, poste duafoje ekbruligi la urbon, ellasi ĉiujn bestojn el la bestejoj kaj la metropolon transporti en Aleksandrion — ĉio tio ŝajnis al li faro granda, mirinda kaj facila. Sed la tagoj de lia ĉiopovo jam pasis kaj eĉ la antaŭaj kunkrimuloj komencis lin rigardi kiel frenezulon.

La morto de Vindex kaj malpaco inter la ribelantaj legioj ŝajnis tamen denove klini la teleron de l’ pesilo al lia flanko. Jam novaj festenoj, novaj triumfoj kaj novaj verdiktoj estis antaŭdiritaj en Romo, kiam unu nokton el la tendaro de la pretorianoj venis sur ŝaŭmokovrita ĉevalo sendito, komunikante, ke en la urbo mem la soldatoj ekribelis kaj proklamis Galban cezaro.

La cezaro dormis en la momento de lia alveno, sed vekiĝinte, vane li vokis siajn korpogardistojn, postenantajn nokte ĉe la pordoj de la ĉambroj. En la palaco regis jam malpleno. Nur sklavoj rabis en pli malproksimaj anguloj, kion oni povis ankoraŭ momente rabi. Sed lia vido fortimigis ilin, kaj li vagis sola tra la domo, plenigante ĝin per ekkrioj de teruro kaj malespero.

Fine tamen la liberigitoj: Phaon, Spirus kaj Epaphroditus venis helpi lin. Ili volis, ke li forkuru, dirante, ke li ne devas perdi eĉ momenton, li tamen iluziis ankoraŭ. Kaj se li, vestita per funebra vesto, ekparolus al la senato, ĉu la senato rezistus al liaj larmoj kaj elokventeco? Se li uzus la tutan parolarton, la tutan elokventecon kaj aktoran talenton, ĉu iuj ajn en la mondo kapablus al li rezisti? Ĉu oni ne donus al li almenaŭ la prefektecon de Egipto?

La liberigitoj, alkutimintaj al flatoj, ne kuraĝis ankoraŭ rekte nei, ili avertis lin nur, ke antaŭ ol li povos atingi Forumon, la popolo disŝiros lin en pecojn, kaj minacis, ke se li tuj ne surĉevaliĝos, ankaŭ ili lin forlasos.

Phaon oferis al li rifuĝon en sia domo, staranta ekster la Nomentana pordego. Post momento ili surĉevaliĝis kaj, kovrinte la kapojn per la manteloj, ekgalopis al la ekstremo de la urbo.

La nokto estis paliĝanta. Sur la stratoj tamen regis jam movado, anoncanta la eksterordinarecon de la momento. Soldatoj, jen unuope, jen en malgrandaj aretoj, diskuradis tra la urbo.

Jam proksime al la tendaro la cezara ĉevalo eksaltis subite flanken je la vido de kadavro. Tiam la mantelo deŝoviĝis de la kapo de la rajdanto kaj soldato, kiu ĝuste en tiu ĉi momento pasis preter li, ekkonis la regnestron, sed, konfuzite per la eksterordinara renkonto, li salutis lin militiste. Trarajdante preter la pretoria tendaro ili ekaŭdis tondrajn ekkriojn je la honoro de Galba. Nero ekkomprenis fine, ke proksimiĝas la horo de morto. Ekkaptis lin timo kaj riproĉoj de la konscienco. Li parolis, ke li vidas antaŭ si mallumon en la formo de nubo, kaj el tiu nubo klinas sin al li vizaĝoj, en kiuj li rekonas la patrinon, la edzinon kaj la fraton. Liaj dentoj klakis pro timo, tamen lia komedianta animo trovis kvazaŭ ian ĉarmon en la teruro de la momento. Esti ĉiopova sinjoro de la mondo kaj perdi ĉion ŝajnis al li plejsupro de tragedio. Kaj fidela al si mem, li ludis en ĝi la ĉefrolon ĝis la fino. Ekregis lin febro de citaĵoj kaj pasia deziro, ke la ĉeestantoj konservu ilin en la memoro por la postaj generacioj. Kelkfoje li diris, ke li volas morti kaj vokis Spiculuson, kiu mortigadis plej lerte el ĉiuj gladiatoroj. Alifoje li deklamis: “Patro, patrin’, edzino vokas min al morto!” Trabriloj de espero tamen vekiĝadis en li de tempo al tempo, vantaj kaj infanaj. Li sciis, ke li iras al morto, kaj kune li ĝin ne kredis.

La Nomentanan pordegon ili trovis malfermitan. Rajdante pluen, ili pasis preter Ostriano, kie instruadis kaj baptadis Petro. Je la tagiĝo ili estis en la domo de Phaon.

Tie la liberigitoj ne kaŝis plu antaŭ li, ke estas la tempo morti, do li ordonis fosi por si kavon kaj kuŝiĝis sur la tero, por ke ili povu precize mezuri la tombon. Sed je la vido de la elfosata tero ekregis lin timo. Lia grasa vizaĝo paliĝis kaj sur la frunto aperis, kvazaŭ gutoj de matena roso, gutoj de ŝvito. Li komencis prokrasti. Per voĉo kune tremanta kaj aktora li deklaris, ke la momento ankoraŭ ne alvenis, poste li komencis denove citi.

Fine li petis, ke oni lin bruligu. “Kia artisto pereas!” ripetadis li kvazaŭ kun miro.

Dume alvenis sendito de Phaon kun la sciigo, ke la senato eldonis jam verdikton kaj ke la parricida estas punota laŭ la malnova moro.

— Kia estas tiu moro? — demandis Nero per blankiĝinta buŝo.

— Oni premos vian kolon per forkego kaj mortskurĝos vin, poste oni ĵetos la korpon en Tibron — respondis akre Epaphroditus.

Tiam li malfermis la mantelon surbruste.

— Estas do la tempo! — diris li, rigardinte la ĉielon. Kaj li ripetis ankoraŭ fojon:

— Kia artisto pereas!

En la sama momento aŭdiĝis hufbruo de ĉevaloj. Ĝi estis centuriestro, venanta, fronte de soldatoj por kunporti la kapon de Ahenobarbus.

— Rapidu! — ekkriis la liberigitoj.

Nero almetis ponardon al la kolo, sed li pikis sin nur per la timema mano kaj videble estis, ke neniam li kuraĝos enprofundigi la klingon. Tiam neatendite Epaphroditus ekpuŝis lian manon; la ponardo eniĝis ĝis la tenilo, kaj liaj okuloj elorbitiĝis, teruraj, grandegaj, timplenaj.

— Mi alportas al vi vivon! — ekkriis la centuriestro, enirante.

— Tro malfrue — respondis Nero per raŭka voĉo.

Poste li aldonis:

— Jen estas fideleco!

La morto fulmrapide komencis preni en posedon lian kapon. La sango el la dika nuko ŝprucis en nigra torento sur la ĝardenajn florojn. Liaj piedoj komencis bati la teron — kaj li mortis.

Tagon poste la fidela Acte ĉirkaŭvolvis lin per multekostaj teksaĵoj kaj bruligis sur aromplena ŝtiparo.

...

Tiel pasis Nero, kiel pasas uragano, fulmotondro, brulo, milito aŭ pesto, dum la baziliko de Petro regas ĝis nun de la Vatikana altaĵo la urbon kaj la mondon.

Kaj proksime al la iama Kapena pordego staras malgranda kapeleto kun iom defrotita surskribo: Quo Vadis, Domine?