Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO VIII

Ursuson neniu haltigis, neniu eĉ demandis, kion li faras. Tiuj el la gastoj, kiuj ne kuŝis sub la tablo, ne gardis plu siajn lokojn, do servistoj, vidante grandegulon, portantan sur la brakoj festenaninon, pensis, ke tio estas sklavo, elportanta sian ebrian sinjorinon. Cetere Acte iris kun ili, kaj ŝia ĉeesto forigis ĉian dubon.

Tiamaniere ili eliris el la triclinium en apudan ĉambron, kaj el tie en galerion, kondukantan al la loĝejo de Acte.

La fortoj forlasis Ligian tiagrade, ke ŝi pezis, kiel senviva, sur la brakoj de Ursus. Sed kiam ĉirkaŭblovis ŝin malvarmeta kaj pura aero, ŝi malfermis la okulojn. Tagiĝadis ĉiam pli. Post momento, irante laŭlonge de la galerio, ili enpaŝis flankan portikon, turnitan ne al la korto, sed al palacaj ĝardenoj, kie la pintoj de pinioj kaj cipresoj roznuancis jam de la matenruĝo. Tiu ĉi parto de la grandega konstruaĵo estis senhoma, kaj la resonoj de la muziko, de la festena kriado atingis ilin ĉiam malpli klare. Al Ligia ekŝajnis, ke oni elŝiris ŝin el infero kaj elportis en la luman mondon de Dio. Ekzistis tamen io ekster tiu abomena triclinium. Ekzistis la ĉielo, la matenruĝo, la lumo kaj la trankvilo. La knabinon ekkaptis subita ploro kaj, premante sin al la ŝultro de la grandegulo, ŝi komencis ripeti plorĝeme:

— Ni iru hejmen, Ursus! hejmen, al Aulusoj!

— Ni iros — respondis Ursus.

Dume tamen ili troviĝis en malgranda atrium, apartenanta al la loĝejo de Acte. Tie Ursus sidigis Ligian sur marmoran benkon, proksime de la fontano, kaj Acte komencis ŝin trankviligi kaj instigi al dormo, certigante, ke ĉi-momente nenio ŝin minacas, ĉar la ebriaj festenanoj dormos post la festeno ĝis la vespero. Sed Ligia dum longa tempo ne volis trankviliĝi, kaj, premante la tempiojn per la manoj, ripetadis, kiel infano:

— Hejmen! Al Aulusoj!

Ursus estis preta. Ĉe la pordegoj staras, vere, pretorianoj, sed li ja iel trairos. La soldatoj ne haltigas elirantojn. Antaŭ la arko svarmas portiloj. Homoj komencos eliri grandare. Neniu ilin haltigos. Ili eliros kune kun la amaso kaj iros rekte hejmen. Cetere, kio gravas pli! Kiel la reĝidino ordonas, tiel devas esti. Por tio li ja estas ĉi tie.

Kaj Ligia ripetadis:

— Jes, Ursus, ni eliros.

Sed Acte devis havi prudenton per ili ambaŭ. Ili eliros! jes! Neniu ilin haltigos. Sed forkuri el la domo de la cezaro estas malpermesite, kaj kiu tion faras, ofendas lian majeston. Ili eliros, sed vespere centuriestro fronte de soldatoj alportos mortverdikton al Aulus, al Pomponia Graecina, Ligian prenos ree en la palacon, kaj tiam restos por ŝi nenia savrimedo. Se Aulusoj akceptos ŝin en sian hejmon, morto atendas ilin sendube.

La manoj de Ligia falis. Estis nenia rimedo. Ŝi devis elekti inter la pereo de Plautiusoj kaj la propra. Irante al la festeno, ŝi esperis, ke Vinicius kaj Petronius elpetos ŝin de la cezaro kaj redonos al Pomponia, nun ŝi tamen sciis, ke ĝuste ili instigis la cezaron forpreni ŝin do Aulusoj. Estis nenia rimedo. Nur miraklo povis savi ŝin el tiu abismo. Miraklo kaj la dia potenco.

Acte — ŝi diris malespere — ĉu vi aŭdis, kion diris Vinicius, ke la cezaro min donacis al li kaj ke vespere li alsendos sklavojn kaj prenos min en sian domon?

— Mi aŭdis — diris Acte.

Kaj dismetinte la manojn, ŝi eksilentis. La malespero, kun kiu Ligia parolis, ne trovis en ŝi eĥon. Ŝi mem estis ja amatino de Nero. Ŝia koro, kvankam bona, ne sciis sufiĉe senti la hontindecon de tia rilato. Kiel estinta sklavino, ŝi tro alkutimiĝis al la leĝoj de sklaveco, kaj krom tio ĝis nun ŝi amis Neron. Se li volus al ŝi reveni, ŝi etendus al li la brakojn kiel al sia feliĉo. Vidante nun klare, ke Ligia devas aŭ iĝi amatino de la juna kaj bela Vinicius, aŭ elmeti sin mem kaj Aulusojn al pereo, ŝi simple ne komprenis, kiel la knabino povis heziti.

— En la domo de la cezaro — ŝi diris post momento — vi ne estus pli sekura, ol en la domo de Vinicius.

Kaj ne venis al ŝi la penso, ke kvankam ŝi parolis veron, ŝiaj vortoj signifis: “paciĝu kun la sorto kaj iĝu konkubino de Vinicius.” Sed al Ligia, kiu sentis ankoraŭ sur la buŝo liajn kisojn, plenajn do besta pasio kaj brulantajn, kiel karbo, la sango ekfluis en la vizaĝon pro honto ĉe la nura rememoro pri ili.

— Neniam! — ŝi ekkriis eksplode. — Mi restos nek ĉi tie, nek ĉe Vinicius! Neniam!

Acten mirigis ŝia eksplodo.

— Ĉu Vinicius — ŝi demandis — estas de vi tiel malamata?

Sed Ligia ne povis respondi, ĉar denove ekkaptis ŝin ploro. Acte alpremis ŝin al la brusto kaj komencis trankviligi. Ursus spiris peze kaj kunpremis la grandegajn pugnojn, ĉar, amante kun hunda fideleco sian reĝidinon, li ne povis elporti la vidon de ŝiaj larmoj. En lia liga, duonsovaĝa koro naskiĝis la deziro reveni en la festonejon, sufoki Viniciuson kaj, se necese, ankaŭ la cezaron, li timis tamen proponi al sia sinjorino tian servon, ne estante certa, ĉu tia ago, kiu komence ekŝajnis al li treege simpla, konvenas al konfesanto de la krucumita Ŝafido.

Kaj Acte, kvietiginte Ligian, komencis denove demandi:

— Ĉu li estas de vi tiel malamata?

— Ne — diris Ligia — mi ne rajtas lin malami, ĉar mi estas kristanino.

— Mi scias, Ligia. Mi scias ankaŭ el la leteroj de Paŭlo el Tarso, ke vi, kristanoj, ne rajtas malhonoriĝi, nek timi morton pli, ol pekon, sed diru al mi, ĉu via instruo permesas kaŭzi morton?

— Ne.

— Kiel do vi povas venigi venĝon de la cezaro sur la domon de Aulusoj?

Sekvis momento de silento. Abismo sen fundo malfermiĝis denove antaŭ Ligia.

Kaj la juna liberigitino parolis plu:

— Mi demandas, ĉar mi bedaŭras vin, mi bedaŭras la bonan Pomponian, kaj Auluson, kaj ilian infanon. Mi longe vivas en ĉi tiu domo, kaj mi scias, kion minacas la kolero de la cezaro. Ne! Vi ne povas forkuri el ĉi tie. Nur unu rimedo restas al vi: petegi Viniciuson, ke li redonu vin al Pomponia.

Sed Ligia malsuprenŝovis sin sur la genuojn, por petegi iun alian. Ursus ankaŭ surgenuiĝis, kaj ambaŭ komencis preĝi en la domo de la cezaro, ĉe la matenruĝo.

Acte la unuan fojon vidis tian preĝon kaj ne povis deturni la okulojn de Ligia, kiu, turnita al ŝi profile, kun levita kapo kaj manoj, rigardis la ĉielon, kvazaŭ atendante de tie helpon. La tagiĝo verŝis lumon sur ŝiajn malhelajn harojn kaj sur la blankan peplum, speguliĝis en la pupiloj, kaj, tuta en brilo, ŝi mem aspektis kiel lumo. En ŝia paliĝinta vizaĝo, en la malfemita buŝo, en la levitaj manoj kaj okuloj oni vidis ian superteran ekstazon. Kaj Acte nun ekkomprenis, kial Ligia povis iĝi nenies konkubino. Antaŭ la iama amatino de Nero flankeniĝis kvazaŭ rando de vualo, kovranta mondon tute alian ol tiu, al kiu ŝi kutimis. Mirigis ŝin tiu preĝo, tie ĉi, en la domo de krimo kaj senhonto. Antaŭ momento ŝajnis al ŝi, ke ekzistas por Ligia neniu savrimedo, sed nun ŝi komencis kredi, ke povas okazi io eksterordinara, ke venos ia helpo, tiel potenca, ke la cezaro mem ne povos ĝin rezisti, ke el la ĉielo malsuprenvenos ia flugilhava armeo helpe al la knabino, aŭ ke la suno substernos al ŝi siajn radiojn kaj tiros al si. Ŝi aŭdis jam pri multaj mirakloj inter la kristanoj, kaj pensis nun, ke videble ĉio tio estas vero, se Ligia tiel preĝas.

Kaj Ligia leviĝis fine kun vizaĝo, lumigita de espero, Ursus ankaŭ leviĝis, kaj ekkaŭrinte apud la benko, li rigardis sian sinjorinon, atendante ŝiajn vortojn.

La okuloj de Ligia nebuliĝis kaj post momento du grandaj larmoj ruliĝis malrapide sur ŝiaj vangoj.

— Dio benu Pomponian kaj Auluson — ŝi diris. — Mi ne rajtas ilin pereigi, do mi neniam revidos ilin.

Poste, turninte sin al Ursus, ŝi komencis paroli al li, ke li sola restis al ŝi en la mondo, ke li devas nun esti ŝia patro kaj zorganto. Ili ne povas serĉi rifuĝon ĉe Aulusoj, ĉar tio venigus sur ilin koleron de la cezaro. Sed ŝi ne povas ankaŭ resti en la domo de la cezaro, nek ĉe Vinicius. Ursus do prenu ŝin, elkonduku el la urbo kaj kaŝu ie, kie ŝin trovos nek Vinicius, nek liaj servistoj. Ŝi iros kun li ĉien, eĉ trans marojn, eĉ trans montojn, al barbaroj, kie oni ne aŭdis la nomon de Romo kaj kien ne atingas la povo de la cezaro. Li prenu ŝin kaj savu, ĉar li sola restis al ŝi.

La ligo estis preta kaj, signe de obeo, kliniĝinte, li ĉirkaŭprenis ŝiajn piedojn. Sed sur la vizaĝo de Acte, kiu atendis miraklon, bildiĝis disreviĝo. Nur tion kaŭzis do tiu preĝo? Forkuri el la domo de la cezaro signifas plenumi krimon de ofendo de lia majesto, kiu devas esti venĝita, kaj se eĉ Ligia sukcesus kaŝi sin, la cezaro venĝos kontraŭ Aulusoj. Se ŝi volas forkuri, ŝi forkuru el la domo de Vinicius. Tiam la cezaro, kiu nevolonte okupiĝas per fremdaj aferoj, eble eĉ ne volos helpi al Vinicius en la serĉado, kaj ĉiuokaze ne estos plenumita krimo de ofendo de la majesto.

Sed Ligia ĝuste tiel pensis. Aulusoj eĉ ne scios, kie ŝi estas, nek eĉ Pomponia. Ŝi forkuros tamen ne el la domo de Vinicius, sed elvoje. Li diris al ŝi en sia ebrieco, ke vespere li sendos por ŝi siajn sklavojn. Li parolis sendube veron, kiun li ne konfesus, se li estus sobra. Videble li mem, aŭ eble kune kun Petronius, parolis antaŭ la festeno kun la cezaro kaj havigis de li la promeson, ke morgaŭ matene li transdonos ŝin. Kaj se hodiaŭ ili eĉ forgesus, ili sendos por ŝi morgaŭ. Sed Ursus savos ŝin. Li venos, elportos ŝin el la portilo, kiel li ŝin elportis el la triclinium, kaj ili iros en la mondon. Al Ursus neniu kapablos rezisti. Al li ne rezistus eĉ tiu terura luktisto, kiu hieraŭ luktis en la triclinium. Sed ĉar Vinicius povas alsendi tre multe da sklavoj, tial Ursus iros tuj al la episkopo, Linus, peti konsilon kaj helpon. La episkopo kompatos ŝin, ne lasos en la manoj de Vinicius, kaj ordonos al kristanoj iri kun Ursus kaj savi ŝin. Ili rekaptos ŝin kaj forkondukos, kaj poste Ursus scios elirigi ŝin el la urbo kaj kaŝi ie de la roma potenco.

Kaj ŝia vizaĝo denove komencis kovri sin per rozkoloro kaj ridi. Kuraĝo denove ŝin plenigis, kvazaŭ la espero de savo estus jam iĝinta realaĵo. Subite ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Acte kaj, almetinte sian belegan buŝon al ŝia vango, komencis flustri:

— Vi ne perfidos nin, Acte, ĉu ne?

— Je la ombro de mia patrino — respondis la liberigitino — mi ne perfidos vin, kaj petu nur vian Dion, ke Ursus sukcesu vin rekapti.

Sed la bluaj, infanaj okuloj de la grandegulo brilis de feliĉo. Jen, li sciis nenion elpensi, kvankam li streĉis sian mizeran kapon, sed tian aferon li ja scipovos. Kaj ĉu tage, aŭ nokte, estas al li egale!... Li iros al la episkopo, ĉar la episkopo legas en la ĉielo, kion oni devas fari, kaj kion oni ne devas. Sed kolekti kristanojn li scius ĉiuokaze. Ĉu li ne havas sufiĉe da konatoj, sklavoj, gladiatoroj kaj liberaj homoj, kaj en Suburra, kaj trans la pontoj? Li kolektus milon, kaj du milojn da ili. Li rekaptos sian sinjorinon, kaj elkonduki ŝin el la urbo li ankaŭ scipovos, kaj iri kun ŝi li scipovos. Ili iros eĉ al la fino de la mondo, eĉ tien, el kie ili venis, kaj kie neniu aŭdis pri Romo.

Tiam li komencis rigardi antaŭ sin, kvazaŭ volante vidatingi iajn aferojn pasintajn kaj treege malproksimajn, poste li komencis paroli:

— En arbaregon? Ho, kia arbarego, kia arbarego!...

Sed post momento li forskuis de si la viziojn:

Jen, li tuj iros al la episkopo, kaj vespere kun ia cento da homoj li jam embuskos la portilon. Kaj konduku ĝin tiam ne nur sklavoj, sed eĉ pretorianoj! Neniu jam prefere ŝovu sin sub lian pugnon, eĉ en fera armilo... Ĉar ĉu fero estas tiel forta? Se oni dece frapos feron, la kapo sub ĝi ne eltenos la frapon!

Sed Ligia kun grandega kaj kune infana seriozeco levis supren la fingron

Ursus! “ne mortigu” — ŝi diris.

La ligo metis sian manon, similan al bastonego, sur la malantaŭen parton de la kapo kaj komencis, murmurante, froti la nukon kun grandega embaraso: Li ja devas rekapti ŝin... “sian lumon”... Ŝi mem diris, ke nun estas lia vico... Li atentos, kiom li povos. Sed se ĝi okazus senvole? Li ja devas ŝin rekapti! Nu, se ĝi okazus, li tiel pentofaros, tiel petos pardonon de la Senkulpa Ŝafido, ke la Krucumita Ŝafido indulgos lin, mizeran... Li ja ne volus ofendi la Ŝafidon, nur la manojn li havas tiel pezajn...

Granda kortuŝo bildiĝis sur lia vizaĝo, sed volante ĝin kaŝi, li riverencis kaj diris:

— Do mi iras al la sankta episkopo.

Kaj Acte, ĉirkapreninte la kolon de Ligia, komencis plori...

Ankoraŭfoje ŝi ekkomprenis, ke ekzistas iu mondo, kie eĉ en sufero estas pli da feliĉo, ol en ĉiuj luksoj kaj ĝuoj de la cezara domo, ankoraŭfoje fende malfermiĝis antaŭ ŝi pordo al lumo, sed samtempe ŝi eksentis, ke ŝi ne indas trairi tiun pordon.