Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO IX

La koro de Ligia premis sin pro sopiro je Pomponia Graecina, kiun ŝi amis per la tuta animo, kaj je la tuta domo de Aulusoj, tamen ŝia malespero pasis. Ŝi sentis eĉ certan dolĉecon, pensante, ke jen ŝi oferas por sia Vero la bonstaton kaj komforton kaj akceptas vagan, nekonatan vivon. Eble estis en tio iom da infana scivolo, kia estos tiu vivo, for, en malproksimaj landoj, inter barbaroj kaj sovaĝaj bestoj, estis tamen pli multe da profunda kaj fidanta kredo, ke ŝi agas tiel, kiel ordonis la dia Majstro, kaj ke de nun Li mem zorgos pri ŝi, kiel pri obea kaj fidela infano. Kaj en tiu okazo kia malbono povas ŝin trafi? Se venos iaj suferoj, ŝi elportos ilin en Lia nomo. Se venos neatendita morto, Li prenos ŝin, kaj iam, kiam mortos Pomponia, ili estos kune dum la tuta eterneco. Multfoje, ankoraŭ en la domo de Aulusoj, ŝi afliktis sian infanan kapeton, ke ŝi, kristanino, povas nenion fari por tiu Krucumito, pri kiu Ursus parolis kun tia kortuŝo. Sed nun la momento venis! Ligia sentis sin preskaŭ feliĉa kaj komencis rakonti pri sia feliĉo al Acte, kiu tamen ne povis ŝin ekkompreni. Forlasi ĉion, forlasi la domon, bonstaton, la urbon, ĝardenojn, templojn, portikojn, ĉion, kio estas bela, forlasi la sunan landon kaj la proksimajn homojn, kaj kial? Por kaŝi sin de amo de juna kaj bela kavaliro?... Ĉio tio ne povis eniri en la kapon de Acte. En momentoj ŝi sentis, ke tio estas prava, ke povas eĉ esti en tio ia grandega, mistera feliĉo, sed ŝi ne povis klare konsciigi tion al si, tiom pli, ke antaŭ Ligia estis ankoraŭ travivaĵo, kiu povis malbone finiĝi, kaj en kiu ŝi povis simple perdi la vivon. Acte estis denature timema kaj kun maltrankvilo ŝi pensis pri tio, kion la vespero povas alporti. Sed ŝi ne volis paroli al Ligia pri sia timo, kaj ĉar intertempe plenlume tagiĝis kaj la suno enrigardis en la atrium, ŝi komencis inklinigi ŝin al ripozo, necesa post la sendorme pasigita nokto. Ligia ne kontraŭstaris, kaj ambaŭ ili eniris en cubiculum, kiu estis vasta kaj lukse aranĝita, pro la iamaj rilatoj inter Acte kaj la cezaro. Tie ili kuŝiĝis unu apud la alia, sed Acte, malgraŭ laceco, ne povis endormiĝi.

Delonge ŝi estis malgaja kaj malfeliĉa, sed nun komencis ŝin kapti ia maltrankvilo, kiun ŝi neniam spertis antaŭe. Ĝis tiam la vivo nur ŝajnis al ŝi peza kaj senmorgaŭa, nun ĝi ekŝajnis al ŝi subite malnobla.

En ŝia kapo naskiĝadis ĉiam pli granda ĥaoso. La pordo al la lumo komencis denove jen fermi sin, jen sin malfermi. Sed en la momentoj, kiam ĝi sin malfermis, la lumo blindigis ŝin tiel, ke ŝi nenion vidis klare. Ŝi nur divenis, pli ĝuste, ke tiu lumeco entenas ian feliĉon, simple senliman, kompare kun kiu ĉio alia estas tiagrade senvalora, ke se ekzemple la cezaro forigus Poppaean kaj ree ekamus ŝin, Acten, eĉ tio ĉi estus vantaĵo. Subite venis al ŝi al ideo, ke tiu cezaro, kiun ŝi amis kaj kiun malgraŭvole ŝi konsideris ia duondio, estas iu tiel mizera, kiel ĉiu el la sklavoj, kaj tiu palaco kun kolonaroj el numida marmoro estas io ne pli valora, ol amaso da ŝtonoj. Sed fine tiuj sentoj, kiujn ŝi ne povis al si konsciigi, komencis ŝin turmenti. Ŝi penis endormiĝi, sed, mordata de maltrankvilo, ne povis.

Fine, kredante, ke Ligia, super kiu ekpendis tiom da danĝeroj kaj necerteco, ankaŭ ne dormas, ŝi turnis sin al ŝi, por paroli pri ŝia vespera forkuro.

Sed Ligia dormis trankvile. En la malluman cubiculum, tra nesufiĉe precize surtirita kurteno, enfalis kelkaj helaj radioj, en kiuj flugturniĝis ora polvo. Ĉe ilia lumo Acte rimarkis ŝian delikatan vizaĝon, apogitan sur la nuda brako, la fermitajn okulojn kaj iom malfermitan buŝon. Ŝi spiris egalritme, sed tiel, kiel oni spiras en dormo.

– Ŝi dormas, ŝi povas dormi! – ekpensis Acte – ŝi ja estas ankoraŭ infano.

Tamen post memento venis en ŝian kapon la penso, ke tiu ĉi infano preferas tamen forkuri, ol iĝi amatino de Vinicius, ke ŝi preferas mizeron, ol malhonoron, vagan vivon, ol luksan domon ĉe Carinae, ol belajn vestojn, juvelojn, ol festenojn, sonojn de liutoj kaj citroj.

– Kial?

Kaj ŝi komencis rigardi Ligian, kvazaŭ volante trovi respondon en ŝia dormlulata vizaĝo. Ŝi rigardis ŝian puran frunton, la serenajn arkojn de la brovoj, la duone malfermitan buŝon, la knabinan bruston movatan de trankvila spiro, post tio ŝi ekpensis denove:

– Kiel diferenca ŝi estas de mi!

Kaj Ligia ekŝajnis al ŝi io mirinda, ia dia vizio, iu amelektita de dioj, centfoje pli bela, ol ĉiuj floroj en la ĝardeno de la cezaro kaj ol ĉiuj skulptaĵoj en lia palaco. Sed en la koro de la grekino ne estis envio. Kontraŭe, je la penso pri la danĝeroj, kiuj minacis la knabinon, ekkaptis ŝin granda kompato. Naskiĝis en ŝi ia patrina sento; Ligia ekŝajnis al ŝi ne nur belega, sed ankaŭ tre amata, kaj proksimiginte la buŝon al ŝiaj malhelaj haroj, ŝi komencis ilin kisi.

Ligia dume dormis trankvile, kvazaŭ hejme, sub la zorgado de Pomponia Graecina. Kaj ŝi dormis sufiĉe longe. La tagmezo jam pasis, kiam ŝi malfermis siajn bluajn okulojn kaj komencis ĉirkaŭrigardi tra la cubiculum kun grandega miro.

Mirigis ŝin videble, ke ŝi ne estas hejme, ĉe Aulusoj.

– Ĉu tio estas vi, Acte? – ŝi diris fine, rimarkinte en la krepusko la vizaĝon de la grekino.

– Mi, Ligia.

– Ĉu jam estas vespero?

– Ne, infano, sed la tagmezo jam pasis.

– Kaj Ursus ne revenis?

Ursus ne diris, ke li revenos, nur ke vespere li embuskos kun kristanaj la portilon.

– Vere.

Post tio ili forlasis la cubiculum kaj iris en banejon, kie baninte Ligian, Acte kondukis ŝin al matenmanĝo, kaj poste en la palacajn ĝardenojn, kie oni devis timi nenian danĝeran renkonton, ĉar la cezaro kaj liaj plej eminentaj korteganoj dormis ankoraŭ. Ligia la unuan fojon en la vivo vidis tiujn grandiozajn ĝardenojn, plenajn de cipresoj, pinioj, kverkoj, olivarboj kaj mirtoj, inter kiuj blankis tuta popolo da statuoj, brilis trankvilaj speguloj de lagetoj, floris tutaj boskoj da rozoj, surŝprucataj de fontana akvopolvo, kie eniron al sorĉaj grotoj ĉirkaŭkreskis hedero aŭ vinberbranĉoj, kie sur la akvoj naĝis arĝentaj cignoj, kaj inter la statuoj kaj arboj promenis domigitaj gazeloj el dezertoj de Afriko kaj diverskoloraj birdoj, venigitaj el ĉiuj konatoj landoj de la mondo.

La ĝardenoj estis senhomaj; tie kaj le laboris kun fosiloj en la manoj sklavoj, duonvoĉe kantantaj kantojn; aliaj, al kiuj oni donis momenton da ripozo, sidis apud lagetoj aŭ en ombro de kverkoj, en tremantaj lumetoj, penetrantaj tra la folioj; aliaj fine surŝprucadis rozojn aŭ palviolajn safranflorojn. Acte kaj Ligia promenis sufiĉe longe, rigardante ĉiujn mirindaĵojn de la ĝardenoj, kaj kvankam mankis al Ligia libereco de la penso, ŝi estis ankoraŭ tro infana, por povi kontraŭstari la intereson, scivolon kaj admiron. Venis eĉ en ŝian kapon la ideo, ke se la cezaro estus bona, tiam en tia palaco kaj en tiaj ĝardenoj li povus esti tre feliĉa.

Sed fine, iom lacaj, ili sidiĝis sur benko, preskaŭ tute kaŝita en cipresa densaĵo, kaj komencis paroli pri tio, kio plej multe pezis sur iliaj koroj, tio estas pri la vespera forkuro de Ligia. Acte estis multe malpli trankvila, ol Ligia, pri la sukceso de tiu forkuro. En momentoj ŝajnis eĉ al ŝi, ke tio estas freneza plano, kiu ne povas suksesi. Ŝi sentis ĉiam pli grandan kompaton por Ligia. En ŝian kapon venis ankaŭ la ideo, ke centoble malpli danĝere estus peni pacigi Viniciuson. Post momento ŝi komencis demandi Ligian, kiel longe ŝi konas Viniciuson, kaj ĉu ŝi ne supozas, ke li eble lasus sin moligi kaj redonus ŝin al Pomponia.

Sed Ligia skuis malgaje sian malhelan kapeton.

– Ne. En la domo de Aulusoj Vinicius estis alia, tre bona, sed de la hieraŭa festeno mi timas lin kaj preferas forkuri al la ligoj.

Acte demandis plu:

– Tamen en la domo de Aulusoj li estis simpatia al vi?

– Jes – respondis Ligia, klinante la kapon.

– Vi ne estas ja sklavino, kiel mi estis – diris Acte post momenta pripenso. – Vinicius povus vin edzinigi. Vi estas garantiulino kaj filino de la reĝo de l’ ligoj. Aulusoj amas vin, kiel propran infanon, kaj mi estas certa, ke ili prete akceptus vin kiel filinon. Vinicius povus vin edzinigi.

Sed ŝi respondis ankoraŭ pli mallaŭte kaj malgaje:

– Mi preferas forkuri al la ligoj.

Ligia, ĉu vi volas, ke mi tuj iru al Vinicius, veku lin, se li dormas, kaj diru tion, kion mi diras nun al vi? Jes, mia kara, mi iros al li kaj diros: Vinicius, ŝi estas reĝa filino kaj amata infano de la glora Aulus; se vi amas ŝin, redonu ŝin al Aulusoj kaj poste prenu ŝin, kiel edzinon, el ilia domo.

La knabino tamen respondis per voĉo jam tiel mallaŭta, ke Acte apenaŭ povis aŭdi:

– Mi preferas al la ligoj...

Kaj du grandaj larmoj ekpendis sur ŝiaj mallevitaj okulharoj.

Sed la pluan interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj, kaj antaŭ ol Acte havis tempon vidi, kiu venas, antaŭ la benko aperis Sabina Poppaea kun malgranda sklavina sekvantaro. Du sklavinoj tenis super ŝia kapo tufojn de strutaj plumoj, fiksitajn sur oraj stangoj, per kiuj ili ventumis ŝin facile kaj ŝirmis kontraŭ la brulanta ankoraŭ aŭtuna suno, dum antaŭ ŝi etiopino, nigra, kiel ebono, kun pufaj mamoj, kvazaŭ ŝvelintaj de lakto, portis sur la brakoj infanon, ĉirkaŭvolvitan per purpura tuko kun oraj franĝoj. Acte kaj Ligia leviĝis, kredante, ke Poppaea pasos preter la benko, ne turninte al ili atenton, sed ŝi haltis antaŭ ili kaj diris:

Acte, la sonoriletoj, kiujn vi alkudris al la icuncula (pupo), estis malbone alkudritaj; la infano deŝiris unu kaj ekportis al la buŝo; feliĉe, Lilith rimarkis tion sufiĉe frue.

– Pardonu, dia – respondis Acte, krucigante la manojn sur la brusto kaj klinante la kapon.

Sed Poppaea komencis rigardi Ligian.

– Kiu estas ĉi tiu sklavino – ŝi demandis post momento.

– Si ne estas sklavino, dia aŭgustino, sed zorgatino de Pomponia Graecina kaj filino de la reĝo de l' ligoj, donita de li al Romo, kiel garantiulino.

– Kaj ŝi venis vin viziti?

– Ne, aŭgustino. De antaŭhieraŭ ŝi loĝas en la palaco.

– Pro kies ordono?

– Pro la ordono de la cezaro...

Poppaea komencis ankoraŭ pli atente rigardi Ligian, kiu staris antaŭ ŝi kun klinita kapo, jen levante pro sciemo siajn radiajn okulojn, jen denove kovrante ilin per la palpebroj. Subita sulko aperis inter la brovoj de la aŭgustino. Ĵaluza pri la propra beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa time, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin, kiel ŝi pereigis Octavian. Tial ĉiu bela vizaĝo en la palaco vekis en ŝi suspekton. Per okulo de spertulino ŝi ekzamenis unurigarde la tutan figuron de Ligia, taksis ĉiun detalon de ŝia vizaĝo, kaj ektimis. “Ŝi estas simple nimfo" – ŝi diris al si. “Ŝin naskis Venuso mem”. Kaj subite venis en ŝian kapon la penso, kiu ĝis nun venis al ŝi neniam, ĉe ekvido de iu ajn belulino: ke ŝi estas multe pli aĝa! Ekvibris en ŝi la vundita memamo, ekkaptis ŝin maltrankvilo kaj diversaj timoj rapide trairis ŝian kapon. “Eble Nero ŝin ne vidis, aŭ eble, rigardante tra la smeraldo, li ne ĝustetaksis ŝin. Sed kio povas okazi, se li renkontos ŝin tage, ĉe sunlumo, tiel belegan?... Plie, ŝi ne estas sklavino! ŝi estas reĝa filino, el barbara gento, vere, sed reĝa filino!... Dioj senmortaj! Ŝi estas same bela, kiel mi, kaj pli juna!” La sulko inter ŝiaj brovoj iĝis ankoraŭ pli granda, kaj la pupiloj el sub la oraj okulharoj ekbrilis per malvarma brilo.

Sed, turninte sin al Ligia, ŝi komencis demandi kun ŝajna trankvileco:

– Ĉu vi parolis kun la cezaro?

– Ne, aŭgustino.

– Kial vi preferas esti ĉi tie, ol ĉe Aulusaj?

– Mi ne preferas, sinjorino. Petronius instigis la cezaron, ke li forprenu min de Pomponia, sed mi estas ĉi tie kontraŭvole, sinjorino!

– Kaj vi dezirus reveni al Pomponia?

La lastan demandon Poppaea faris per voĉo pli mola kaj pli milda, do en la koron de Ligia penetris espero.

– Sinjorino – ŝi diris, etendante al ŝi la manojn – la cezaro promesis fordoni min, kiel sklavinon, al Vinicius, sed vi propetu pri mi kaj revenigu min al Pomponia.

– Do Petronius instigis la cezaron, ke li forprenu vin de Aulusoj kaj fordonu al Vinicius?

– Jes, sinjorino. Vinicius estas sendonta por mi ankoraŭ hodiaŭ siajn sklavojn, sed vi, bona, vi kompatu min.

Dirinte ĉi tion, ŝi klinis sin, kaj ekkaptinte la randon de la vesto de Peppaea, atendis ŝian vorton kun batanta koro. Poppaea rigardis ŝin momente kun vizaĝo, lumigita de malbona rideto, post kio ŝi diris:

– Do mi promesas al vi, ke ankoraŭ hodiaŭ vi iĝos sklavino de Vinicius.

Kaj ŝi foriris, kiel fantomo belega, sed malbona. La orelojn de Ligia kaj Acte atingis nur krio de la infano, kiu ial komencis plori.

La okuloj de Ligia ankaŭ pleniĝis per larmoj, sed post momento ŝi prenis la manon do Acte kaj diris: – Ni revenu. Helpon ni atendu nur el tie, el kie ĝi povas veni.

Kaj ili revenis en la atrium, kiun ili ne forlasis plu ĝis la vespero. Kiam mallumiĝis kaj kiam sklavoj enportis kvaroblajn meĉlampojn kun grandegaj flamoj, ili ambaŭ estis tre palaj. Ilia interparolo ŝiris sin ĉiumomente. Ambaŭ ili aŭskultis, ĉu iu ne proksimiĝas. Ligia ripetadis senĉese, ke kvankam kun bedaŭro ŝi forlasas Acten, sed tamen, ĉar Ursus jam atendas sendube en mallumo, ŝi preferus, ke ĉio okazu hodiaŭ. Tamen pro emocio ŝia spiro iĝis pli rapida kaj pli laŭta. Acte febre kolektis juvelojn, kiujn ŝi povis, kaj ligante ilin en la randon de la peplum, petegis Ligian, ke ŝi ne malakceptu tiun ĉi donacon kaj rimedon de forkuro. En momentoj ekregadis profunda silento, plena do aŭdotrompoj. Al ambaŭ ŝajnis, ke ili aŭdas jen ian flustron trans la kurteno, jen malproksiman ploron de infano, jen bojadon de hundoj.

Subite la kurteno de la vestiblo moviĝis sen ia bruo, kaj alta, malhela homo kun vizaĝo signita de variolo, aperis, kiel spirito, en la atrium. Ligia en unu momento rekonis Atacinuson, liberigiton de Vinicius, kiu venadis en la domon de Aulus.

Acte ekkriis, sed Atacinus riverencis profunde kaj diris:

– Saluton al la dia Ligia de Marcus Vinicius, kiu atendas ŝin kun festeno en la domo, ornamita per verdaĵo.

La lipoj do la knabino iĝis tute blankaj.

– Mi iras – ŝi diris.

Kaj ŝi ĵetis adiaŭe la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Acte.