Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Retoriko

Kun aparta konsidero al esperantlingva parolarto

Proksimuma verkojaro: 1950

Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna

Tiu ĉi versio estas kreita surbaze de teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/verkoj2.htm. Tre multaj literumaj kaj tekstaranĝaj eraroj devas tamen esti korektitaj.

DEDIĈITA AL LA MEMORO DE D-RO L. L. ZAMENHOF KAJ AL ĈIUJ

“...kiuj kontribuis, ke lia genia projekto transformiĝu en vivantan lingvon: de la plej elstaraj spiritoj kuraĝe ekverkintaj beletre aŭ science, traduke aŭ originale en la nova Lingvo; de tiuj aŭdacaj gepatroj, kiuj ne hezitis enkonduki ĝin eĉ en la familian vivon, ĝis la plej senpretendaj ordinaraj homoj, kiuj uzas ĝin en siaj internaciaj rilatoj...”

(El la kongresa parolado de la aŭtoro, Haarlem, 1. 8. 1954)

RIMARKO PRI LA TRIA ELDONO

La unua kaj dua eldonoj de Retoriko (entute 4.500 ekzempleroj) jam delonge elĉerpiĝis. Intertempe, kiel ĝia suplemento, aperis en 1966 la libro Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj.

La du verkoj formas unu tuton: la unua rilatas al la teorio de la parolarto, dum la dua entenas elektitajn tekstojn de paroladoj kaj prelegoj eldiritaj originale en la Internacia Lingvo. Ambaŭ celis ne nur helpi al evoluigo de la Esperantlingva parolarto, sed ankaŭ kontribui al la pli bona kompreno de la aktuala pozicio kaj perspektivoj de Esperanto. Mi fidas, ke la celo ne estis mistrafita, kaj tio kuraĝigas min publikigi la trian eldonon.

La nuna eldono estas, fakte, fotoreprodukto de la reverkita kaj kompletigita dua eldono. Nur en unu-du lokoj la verko estas ĝisdatigita. La korektantoj klopodis elimini ĉiujn preserarojn kaj espereble sukcesis.

Kiel aŭtoro mi havas la kompreneblan esperon, ke Retoriko estos same bone akceptita de la novaj legantoj, kiel ĝi estis de la antaŭaj; kiel multjara laboranto por la Internacia Lingvo mia sola deziro estas, ke ĝia enhavo inspiru kaj stimulu al pli konvinka kaj sindona agado por Esperanto.

I. L.

En Londono, la 1-an de januaro 1971

ĈAPITRO I

ENKONDUKO

La lingvo estas la ĉefa instrumento de komunikado kaj pensado. Ĝi akompanas la homon de la lulilo ĝis la tombo. Patrinaj karesoj, bubetaj petolaĵoj, junecaj ardoj, plenaĝulaj laboroj, vivfinaj rezignacioj – ĉio ĉi manifestiĝas, esprimiĝas aŭ eĥas senĉese en la lingvo kaj pere de ĝi. Grava armilo en la subigado de la naturo en la formiĝo de la homo kaj en la konstruado de la mondo; akra batalilo en la vivolukto, peranto de kunlaboro, rimedo de persvado kaj konvinkado, la lingvo – tiu filo kaj samtempa patro de la homo – montriĝas en la ĉiutaga vivo jen kiel laborilo nepre necesa, jen kiel ponardo vunda aŭ eĉ mortiga, jen kiel semanto de konkordo, trankvilo, paco kaj amo. Kreita de la homo, ĝi kreis lin mem. Evoluigata de la homo, ĝi evoluigas lin mem.

La rolo de la lingvo, tamen, ne limiĝas al nura teknika esprimado de la pensoj kaj sentoj; ĝi ankaŭ prezentas la krudan materialon, per kiu agas pluraj artobranĉoj. Skulptisto utiligas ŝtonon kaj metalon. Gravuristo uzas lignon aŭ kupron. Arkitekto kreas el betono kaj ŝtalo. Pentristo esprimas sin per koloroj. Komponisto harmoniigas sonojn. Sed poeto, verkisto, oratoro komprenigas siajn pensojn, sentojn kaj strebadojn per la lingvo. Por ili la lingvo estas io pli signifa, pli profunda ol simpla konvencia rimedo por formuli ideojn kaj komuniki ilin al aliaj. En iliaj manoj ĝi fariĝas instrumento de ilia arto. La poeto, la verkisto, la oratoro utiligas la lingvon por aliaj celoj kaj laŭ aliaj manieroj ol ĝi estas uzata en la ordinara vivo. Por ili la lingvo estas ankaŭ arta esprimilo.

Sur ĉiuj kampoj de la homa aktiveco oni devas koni la rimedojn, kiuj ebligas, helpas, antaŭenigas la koncernan agadon. Metiisto ne povas bone labori, se li ne majstras sian ilaron. Same tiel kuracisto, inĝeniero, soldato, aŭtisto... Nenia escepto pri la artistoj. Ili devas studi la internan konsiston kaj la multflankajn ecojn de siaj espriminstrumentoj. Ju pli atente, ju pli serioze kaj profunde, des pli bone!

Sen talento oni ne povas esti artisto. Tio estas senduba. Sed la nura talento ne sufiĉas. Artan sukceson – kaj ne nur artan – ĉiam gepatras talento kaj diligento. Lernado kaj studado estas necesaj. Nepras, ke granda parto de tiuj pristudaj klopodoj direktiĝu al la objektoj, pere de kiuj oni laboras: ŝtono, koloro, sono, vorto...

La oratoro – ni jam diris – utiligas la lingvon. Ĝi estas la materialo, per kiu li kreas. Kio, do, pli natura ol komenci studon pri retoriko per kelkaj, almenaŭ tre ĝeneralaj, prilingvaj konsideroj? Certe ne estas hazardo, ke la grekaj sofistoj – la unuaj instruistoj pri la parolarto – estis samtempe ankaŭ la unuaj gramatikistoj. Por instrui la retorikon, ili estis devigataj studi ankaŭ la strukturon de la lingvo, la forton, la amplekson, la atingopovon de la vorto, la stilon kaj la esprimmanieron. Dank’ al retoriko ekĝermis la unuaj rudimentoj de la lingvoscienco.

UNUA PARTO

LINGVO

ĈAPITRO II

EKESTO DE LA LINGVO

Multnombraj estas la hipotezoj kaj teorioj, kiuj pritraktas la problemojn pri la ekesto de la lingvo, pri la maniero de ĝia formiĝo, pri la vojoj de ĝia evoluo. Grandan intereson elvokas precipe la grava demando – cetere firme ligita kun la menciitaj – pri la monogeneza aŭ poligeneza lingvoorigino. Ĉu la hodiaŭaj lingvoj devenas de unu sola, unueca pralingvo, aŭ, male, iam ekzistis multaj tiaj pralingvoj? Korekta, scienca respondo al la supraj demandoj estas antaŭkondiĉo por ĝisfunda kompreno de la lingvo kaj de la funkcio, kiun ĝi havas en la socio. Kvankam la scienco ankoraŭ ne sukcesis respondi al ĉiuj detaloj de tiuj ĉi fundamentaj demandoj, tamen multe da lumo estas jam alportita kaj kelkaj faktoj estas pruvitaj kun granda scienca certeco.

1. EN PLENA MALLUMO

Diversaj religiaj konceptoj asertas, ke la lingvo estis donita al la homo de supernaturaj fortoj. Tiele, la bramanoj en la Vedoj donis al la lingvo la rangon de diaĵo. Sarasvatī, la edzino de Bramo, estis konsiderata kiel la Diino de la lingvo kaj klereco. Similan identigon faras la kristanismo. La Nova Testamento diras: “En la komenco estis la Vorto kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio” (Joh. 1, 1). Laŭ la Malnova Testamento la homo ricevis la parolkapablon rekte de sia kreinto:

“Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo”*.

* Genezo 2, 19.

Jam antaŭ ol la homo nomis la bestojn surbaze de tiu kapablo apartenanta al li kiel integra parto de lia homeco mem, li interkompreniĝis kun sia kreinto, kiu parolis al li:

“Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos”*.

* Genezo 2, 15-17.

Tiu lingvo de Adamo kaj Eva* kaj ilia posteularo estis unueca sur la tuta terglobo. Nur poste, en la tempo de la provo konstrui la turon de Babelo, ĝi estis, pro puno, konfuzita kaj la homoj tial komencis paroli multajn lingvojn:

* Por eviti ĉiun konfuzon, mi prefere uzas la finaĵon -a por la virinaj nomoj. Zamenhof mem uzis tiun formon (Marta). Vidu, cetere, pri tio la tre interesan studon de K. Kalocsay en Lingvo-Stilo-Formo, Budapest, 1931, p. 81. Por la propraj kaj geografiaj nomoj mi uzis la formojn, kiuj troviĝas en la bonega Grand Dictionnaire Esperanto-Français de G. Waringhien (Paris, 1957), se ili enestas. Por la propraj kaj geografiaj nomoj, kiuj ne troviĝas en tiu vortaro mi uzis formon adekvatan al la principoj de Waringhien. Tio rilatas nur al la nomoj, kiuj povas esti esperantigitaj. En la piednotoj estas indikita la eldonloko tiel, kiel ĝi estas presita en la koncerna verko.

“Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero... Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon...”*.

* Genezo 11, 1, 5-9.

Estas tute nature, ke sub la influo de la kristanismo oni konsideris la lingvon de la “elektita popolo” supera al ĉiuj aliaj*. Tiel, bazante sin sur la Biblio, la unuaj opinioj – pli precize: religiaj kredoj aŭ mistikaj, nesciencaj hipotezoj – asertis, ke la hebrea estas la pralingvo, el kiu fontis ĉiuj postaj lingvoj ĝis la hodiaŭa tago. S-kta Hieronimo, ekzemple, diris laŭvorte: “La tuta antikveco pruvas, ke la lingvo hebrea, en kiu estis skribita la Malnova Testamento, estis la komenco de ĉiuj homaj lingvoj”.

* Estas interese rimarkigi, ke ankaŭ en la postaj epokoj diversaj “elektitaj popoloj” akcentadis la “superecon” de sia respektiva lingvo. Ne estis kaj ne estas malofta la absurda postulo, ke pro tiuj kvazaŭaj “superaj kvalitoj” tiu aŭ alia lingvo devus fariĝi la komuna lingvo por la internaciaj rilatoj.

La ideo, konfirmita de la Ekleziaj Patroj, ke la hebrea – la lingvo de la revelacio – estas la pralingvo de la homaro, regis la mensojn dum jarcentoj. Eĉ Dante en sia verko De Vulgari Eloquentia, skribita en 1303 aŭ 1304, ligis la originon de la eŭropaj lingvoj al la konfuzo de Babelo. Sed tiu ĉi mistika “adamoeveca” koncepto vivos longe post la morto de la granda poeto. Ankoraŭ en la unua duono de la 16-a jarcento la fama tiutempa itala historiisto Pierfrancesco Giambullari tute serioze klarigadis, ke la itala lingvo – la toskana de Florenco – troviĝas ligita en rekta linio al la hebrea*.

* Pierfrancesco Giambullari, Origine della Lingua Fiorentina (Origino de la Florenca Lingvo), en Fiorenza, 1569, precipe p. 7.

Estas preskaŭ nekredeble kiajn argumentojn kaj ruzaĵojn oni aplikadis por pruvi la koneksecon de la eŭropaj lingvoj kun la hebrea. Ĉiu hazarda simileco estis prezentata kiel pruvo, ke la lingvoj de Eŭropo devenas de la hebrea. Oni ne hezitis utiligi permutojn de sonoj aŭ de literoj, se la du komparataj vortoj havis ian ajn sencan ligon. Eĉ la fakto, ke la hebrea lingvo estas skribata de dekstre maldekstren, dum en la eŭropaj lingvoj oni skribas de maldekstre dekstren, estis konsiderata kiel sufiĉa pravigo por la plej perfortaj transmetoj de literoj en la etimologiaj klarigoj*.

* Laŭ Otto Jespersen, Language – Its Nature, Development and Origin (Lingvo – Ĝia Naturo, Evoluo kaj Origino), deka represo, London, 1954, p. 21.

La unuaj burĝonoj de la formiĝanta naciismo rezultigis novajn “teoriojn”. Iu Hispano romantike asertadis fine de la 16-a jarcento, ke la lingvo de Adamo estis la – baska. Goropius pruvadis en verko, publikigita en Antverpeno en 1580 ke nur la nederlanda lingvo povis esti tiu, per kiu oni parolis en la tera paradizo*. Alia tiaspeca “lingvisto”, A. Kempe, deziris esti iom pli justa. Laŭ li, tri lingvoj estis parolataj aŭ almenaŭ komprenataj, de la unuaj homoj: Dio parolis al Adamo svede, Adamo respondadis al li dane, dum la serpento tentis Evan (ĉu komplimente aŭ ofende por la Francoj?) en la lingvo – franca*.

* Ioannes Goropius Becanus, Hermathena, publikigita en la verko Opera Ioannis Coropii, Becani... (Verkoj de Ioannes Goropius Becanus...), redaktita de Laevinus Torrentius, Antverpiae, 1580.
* Laŭ Federico Garlanda, La Filosofia delle Parole (La Filozofio de la Vortoj) dua itala eldono, Roma, 1900, p. 134. La samon mencias Mario Pei, The Story of Language (Historio de la Lingvo), dua represo, London, 1957, p. 18.

Ankaŭ aliaj lingvoj estis prezentataj kiel la pralingvoj de la homaro. John Webb of Butleigh montradis en verko, publikigita en Londono en 1678, “la probablon, ke la lingvo de Ĉinio estis la origina lingvo parolata tra la tuta mondo antaŭ la konfuzo de Babelo”. Alia aŭtoro, Philippe Masson, rilatigis la ĉinan lingvon al la lingvo de la Biblio. Fine de la 19-a jarcento troviĝis aŭtoro – generalo Frey – kiu proklamis la anaman kiel “la patrinon de la lingvoj”*.

* Laŭ Les Langues du Monde, verkita de grupo da lingvistoj sub la redaktado de A. Meillet kaj M. Cohen, Paris, 1952, p. 525.

Estus granda eraro pensi, ke hodiaŭ ne plu estas troveblaj tiaspecaj asertoj. Turka lingvista kongreso, okazinta en 1934, okupiĝis pri tute serioza argumentado, ke la turka lingvo troviĝas en la radiko de ĉiuj lingvoj, ĉar ĉiuj vortoj devenas de günes, la turka vorto por “suno”, kiu estis la unua objekto altirinta la atenton de la homo kaj tial postulinta ian nomon*. Aliflanke, en libro publikigita de la Irlanda Eldona Kompanio en New York estas pruvate, ke la Biblio estis skribita de Irlandanoj kaj ke la hebrea estas nur dialekto de la kelta*.

* Laŭ la verko de Mario Pei citita sub (9), p. 18.
* Laŭ la gazeto Evening Standard (Londono) de la 5-a de marto 1943, menciita de Leopold Stein, The Infancy of Speech and the Speech of Infancy (La Infanaĝo de la Lingvo kaj la Lingvo de la Infanaĝo), London, 1949, p. 2.

Oni povus vicigi ankoraŭ multajn tiajn aŭ similajn opiniojn. La kelkaj cititaj, tamen, sufiĉas por montri ĝis kiu grado oni vagis kaj eĉ nuntempe ankoraŭ kelkfoje vagas en la mallumo de plena nescio.

2. KOMENCIĜOJ DE SCIENCA PRITRAKTO

La granda scienculo G. W. F. Leibniz akre atakis la hipotezon pri la deveno de la lingvoj el la hebrea. Li esprimis la opinion, ke la lingvoj de la plej granda parto de Eŭropo, de Azio kaj de Egiptio havas sian fonton en unu sama origina lingvo. Leibniz ankaŭ atentigis, ke la prilingvaj esploroj kaj teoriaj konkludoj devus baziĝi sur la faktoj. Laŭ lia instigo Petro la Granda komencis kolektadi specimenojn de diversaj lingvoj sur la teritorio de la Rusa Imperio*.

* Tiu instigo kaj la apogo de Katarina la Dua rezultigis poste la publikigon de la grandega verko de P. S. Pallas, Linguarum Totius Orbis Vocabularia Comparativa Augustissimae Cura Collecta (Komparaj Vortaroj de la Lingvoj de la Tuta Mondo Kolektitaj per Prizorgo de Sia Plej Alta Moŝto). La unua eldono, en du volumoj, aperis en 1787-1789 kaj ĝi entenis 149 lingvojn kaj dialektojn de Azio plus 51 de Eŭropo, entute 200. La dua eldono, en kvar volumoj (1790-1791), mencias ĉ. 280 lingvojn de Azio Eŭropo Afriko kaj Ameriko. – Alia grava kolekto de lingvoj estas tiu de J. Chr. Adelung (kaj aliaj), Mithridates oder Sprachenkunde... (Mitridato aŭ Lingvoscienco...), kvar volumoj, Berlin, 1808-1817, en kiu estas prezentitaj ĉiuj tiam konataj lingvoj de la mondo. – Plia grava verko estas tiu de Hervás y Pandurro, Catalogo de las Lenguas de las Naciones Conocidas... (Katalogo de la Lingvoj de la Konataj Nacioj...), ses volumoj Madrid, 1800-1805. Estas rimarkinde, ke la aŭtoro de tiu verko konsideris la gramatikon kiel esencan por komparado de la lingvoj kaj establo de ilia parenceco, dum pli frue – kaj multaj faradis tion ankaŭ poste – oni analizadis la similecon de la vortoj kaj opiniis tiun kriterion decida por la parenceco.

Grandan meriton por la naskiĝonta lingvoscienco havas Johann Gottfried Herder, unu el la plej profundaj pensuloj de la 18-a jarcento rilate la lingvoproblemojn. En sia studo pri la “Origino de la Lingvo” (1772) li forte atakis la tiaman ĝeneralan opinion, ke la lingvo ne povis esti “inventita” de la homo, sed ke ĝi estis rekta donaco de Dio. Tre interesa estas lia pruvado. Unu el la ĉefaj kaj la plej fortaj argumentoj de Herder estas, ke, se la lingvo estus kreita de Dio, ĝi devus esti multe pli logika, pli racia ol ĝi fakte estas. En la ekzistantaj lingvoj troviĝas tiom da ĥaoso kaj multaj aspektoj estas tiel malbone aranĝitaj, ke la lingvo certe devas esti produkto de la homo*.

* Laŭ la verko cit. sub (7), p. 27.

La alvoko de Leibniz kaj la penso de Herder restis, tamen, ankoraŭ kelkan tempon sen rimarkindaj rezultoj. Nur komence de la 19-a jarcento, precipe post la “malkovro” de sanskrito* kaj la naskiĝo de la kompara lingvoscienco, ekestis la unuaj vere seriozaj klopodoj solvi la lingvan enigmon per sciencaj metodoj.

* Antikva religia kaj kasta lingvo de Hindio. La nomo signifas “lingvo nobla” diference de prakrito, lingvo popola, “pleba”. Sanskrito unue formiĝis kiel religia lingvo de la bramanoj, la supera el la kvar kastoj de Hindio. En ĝi estis skribitaj la vedaj tekstoj. Nur poste sanskrito estis uzata de laikoj por literaturaj celoj. La klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao. En sanskrito estas verkita ampleksa literaturo. Sanskrito konserviĝis ĝis la nuntempo kiel literatura lingvo, servanta ankaŭ por la rilatoj de la hindaj scienculoj. Paralele kun sanskrito evoluis pluraj prakritaj komunaj lingvoj kun pli aŭ malpli granda etendiĝo. Fine, sendepende de la prakritoj sian apartan evoluvojon iris la multegaj regionaj aŭ lokaj lingvoj (dialektoj).

La naskiĝo de lingvistiko kiel vera scienco en la moderna senco de la vorto estas ligita al kvar grandaj nomoj – unu Dano kaj tri Germanoj -, kiuj preskaŭ samtempe aplikis la komparan-historian metodon al la lingvaj esploroj.

Friedrich von Schlegel, prave konsiderata kiel la patro de la lingvoscienco esprimis en sia verko “Pri la Lingvo kaj Saĝo de la Hindoj” (Über die Sprache und die Weisheit der Indier, 1808) la ideon, ke sanskrito kaj la lingvoj de Grekio, Italio, Germanio apartenas al la sama speco. Li donis ekzemplojn de vortoj en sanskrito, kiuj estas retroveblaj preskaŭ senŝanĝe en la greka, latina kaj germana lingvoj. Schlegel estis la unua, kiu parolis pri kompara gramatiko. Laŭ Schlegel, ĉiuj lingvoj estas dividitaj en du grandaj grupoj: al la unua apartenas sanskrito kaj ĝiaj parencoj, al la dua ĉiuj aliaj lingvoj. La grandaj strukturaj diferencoj inter la lingvoj igas lin opinii, ke ili ne devenas el la sama fonto.

Alia granda lingvisto, Franz Bopp, kun relative granda precizeco establis la komunajn trajtojn de la t.n. hindeŭropaj lingvoj. En sia unua verko “Pri la Konjugacia Sistemo de Sanskrito en Komparo kun tiuj de la Greka, Latina, Persa kaj Germana Lingvoj”*, Bopp montris la proksimecon de sanskrito al la lingvoj de Eŭropo kaj per tio kreis la bazon por la postaj studoj de la kompara gramatiko de la eŭropaj lingvoj. Lia ĉefverko estas la impona “Kompara Gramatiko de la Sanskrita, Zenda, Armena, Greka, Latina, Litova, Malnovslava, Gota kaj Germana Lingvoj”*, kiun li eldonadis dum preskaŭ dudek jaroj, de 1833 ĝis 1849. En tiu verkego Bopp publikigis la rezultojn de siaj komparaj studoj pri la menciitaj lingvoj. Li ne opiniis, ke la greka, latina kaj aliaj eŭropaj lingvoj devenas de sanskrito, sed, male, li konsideris ĉiujn tiujn lingvojn kiel postajn variaĵojn de unu sama origina komuna lingvo.

* Franz Bopp, Über die Conjugationssystem der Sanskritsprache in Vergleichung mit jenem der Griechischen, Lateinischen, Persischen und Germanischen Sprache, Frankfurt am Main, 1816.
* Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Send, Armenischen, Griechischen, Lateinischen, Litauischen, Altslawischen, Gotischen und Deutschen.

Fine, Jacob Grimm, la lasta el la granda germana lingvoscienca triopo, verkis imponan historian kaj komparan gramatikon de la ĝermanaj lingvoj sub la titolo “Germana Gramatiko” (Deutsche Grammatik), kies unua volumo aperis en la jaro 1819*. Grimm estis admiranto de la popollingvo. Li emfazis la gravecon de ĉiu, eĉ de la plej malgranda dialekto. Grimm famiĝis ankaŭ pro sia leĝo pri transformiĝo de kelkaj konsonantoj en la greka, gota kaj altgermana lingvoj. Kvankam tiu leĝo, kiu laŭ Otto Jespersen devus fakte esti nomata “Lego de Rask” pro la efektivaj meritoj de la dana lingvisto sur tiu kampo, montriĝis poste neaplikebla en pluraj kazoj, tamen la tiurilataj laboroj de Rask kaj Grimm signifis plian kontribuon al la lingvoscienco.

* La dua, komplete refarita eldono estis publikigita en 1822. Ĉiuj kvar volumoj estis finitaj en 1837.

En la jaro 1818 estis publikigita la verko de Rasmus Rask pri la malnova norda lingvo, aŭ pri la origino de la islanda lingvo. Rask prezentis eksterordinare korektan komparan gramatikon de la gotaj, slavaj, litova, latina kaj greka lingvoj. Kvankam li ne konis sanskriton kaj ne pritraktis ĝin en sia verko, tamen li esprimis la penson, ke la persa kaj hinda lingvoj povus esti la malproksimaj fontoj de la islanda tra la greka. Rask donis ankaŭ la plej kompletan kaj plej klaran dividon de la hindeŭropaj lingvoj kaj montris kial la diversaj lingvoj apartenas al iu grupo kaj kiujn rilatojn ili havas inter si. Tiu lia divido restis por multaj jaroj la plej bona. Otto Jespersen esprimas sin jene pri la verko de Rask:

“Se oni estus publikiginta ĝin, kiam ĝi estis finita, kaj speciale se en lingvo pli konata ol la dana, Rask povus esti facile konsiderata kiel la fondinto de la moderna lingvoscienco, ĉar lia verko enhavas la plej bonan eksponon de la vera metodo de lingvistika esploro kiu estis skribita en la unua duono de la deknaŭa jarcento kaj li aplikas tiun metodon al la solvo de longa serio da gravaj demandoj”*.

* Verko cit. sub (7), pp. 37-38.

De tiam la scienco pri la lingvo rapide floris en ĉiuj landoj. Multaj gramatikoj de vivantaj kaj mortintaj lingvoj estis verkitaj. Gravaj komparaj studoj estis entreprenitaj. Lingvoj de malgrandaj gentoj kaj de primitivaj triboj estis esploritaj.

Ankaŭ la ĝenerala lingvistiko faris konsiderindan progreson. Ekestis pluraj lingvoteorioj, formiĝis kelkaj apartaj skoloj. Menciindaj estas la naturisma-biologia koncepto de August Schleicher, la psikologia direkto de H. Steinthal, la skolo de la t.n. “junaj gramatikistoj” formita ĉefe en la Universitato de Leipzig, la teorio de F. de Saussure kaj la sociologia direkto de liaj du grandaj sekvantoj A. Meillet kaj J. Vendryès, la t.n. skolo “vortoj kaj objektoj”, kies plej elstara reprezentanto estis la granda lingvisto Hugo Schuchardt, la neolingvistika direkto de Giuliano Bonfante kaj aliaj. Apartan pozicion okupas la jafetida teorio de N. J. Marr*.

* Tre kompleta bibliografio troviĝas en la verko de A. Meillet kaj M. Cohen, Les Langues du Monde (La Lingvoj de la Mondo), Paris, 1952, pp. XVII-XLII kaj aparte en ĉiu ĉapitro por la diversaj lingvogrupoj kaj por la unuopaj lingvoj.
3. ĈU UNU AŬ PLURAJ PRALINGVOJ?

Multe estis kaj ankoraŭ estas diskutata la demando pri la monogeneza aŭ poligeneza origino de la hodiaŭaj lingvoj. Ĝenerale parolante, la pli malnovaj teoriistoj, kvankam ne konkordaj pri la detaloj, opiniis, ke unueca komuna pralingvo devis iam ekzisti (monogeneza koncepto). Ili bazis sian starpunkton plejparte sur iuj pli aŭ malpli grandaj similaĵoj inter kelkaj hodiaŭaj lingvoj, unuflanke, kaj inter ili kaj la kontroleblaj malnovaj lingvoj (precipe la sanskrita, greka, latina, malnovslava, antikva hebrea), aliflanke. Tiamaniere ili klasifikis la lingvojn laŭ grupoj, subgrupoj, familioj kaj ellaboris detalajn genealogiajn tabelojn – cetere tre impresajn unuavide! La unua, kiu sisteme klasigis la lingvojn laŭ tiu metodo, estis la germana lingvisto August Schleicher, kiu komprenadis la lingvon kiel naturan organismon, subigatan al la samaj leĝoj de naskiĝo, vivado kaj morto kiel ĉiuj aliaj aperaĵoj de la naturo*. Li eksplikis la genezon de la hindeŭropaj lingvoj en formo de genealogia arbo: de la origina lingvo, prezentita kiel trunko, elkreskas branĉoj, kiuj siavice disiĝas en formo de branĉetoj donante fine la nunajn hindeŭropajn lingvojn. Schleicher provis rekonstrui tiun iaman komunan hindeŭropan aŭ arjan lingvon kaj eĉ verkis mallongan fablon en ĝi. Aliaj lingvistoj sekvis la metodon de Schleicher. Ĝin popularigis precipe Max Müller, alia konata germana lingvisto de tiu epoko.

* August Schleicher, Compendium der Vergleichenden Grammatik der Indogermanischen Sprachen (Kompendio de la Kompara Gramatiko de la Hindogermanaj Lingvoj), Weimar, 1861-1862. – Schleicher estis forte sub la influo de la teorio de Darwin kaj en sia laboro “La Teorio de Darwin kaj la Lingvoscienco” prezentis la lingvojn kiel materiajn, vere naturajn objektojn. Tiun starpunkton li defendis en la verko “Pri la Signifo de la Lingvo por la Naturhistorio de la Homoj”.

La senco de la lingva genealogia arbo* estis montri, ke la homaro havis iam unu solan pralingvon, kiu poste (pro nekonataj kaŭzoj) disbranĉiĝis en plurajn lingvojn. Tiuj ĉi lastaj, siavice, plue disbranĉiĝadis naskante novajn lingvojn. Tiamaniere la evolutendenco devus iri de unulingveco en la malproksima pasinteco al hodiaŭa multlingveco kaj, verŝajne, al ankoraŭ pli granda nombro da lingvoj en la estonteco.

* Estas akcentinde ke la plej famaj lingvistoj neniel akordiĝas pri la definitiva klasifiko de la lingvoj, nek pri la kriterio de tiu klasifiko. Du ĉefaj metodoj estas aplikataj: 1/ la genealogia, nome la klasigo laŭ la parenceco surbaze de “komuna deveno”; 2/ la tipologia, nome surbaze de strukturaj karakterizoj de la lingvoj. En la praktika apliko de la du metodoj, la unuopaj lingvistoj alportis novajn kriteriojn, el kiuj la plej grava estas la psikologia, enkondukita jam de Wilhelm von Humboldt kaj aplikita poste precipe de H. Steinthal. Por montri la grandegan malkonkordon inter la lingvistoj estu menciitaj nur kelkaj opinioj. Laŭ Max Müller la lingvoj estas dividitaj je tri grandaj grupoj (turaniaj, semidaj kaj arjaj), el kiuj ĉiu havas plurajn subgrupojn, familiojn k.t.p. La itala lingvisto Alfredo Trombetti asertis en sia verko L’Unita d’Origine del Linguaggio (La Origina Unueco de la Lingvo), Bologna, 1905, ke 20 grupoj estas distingeblaj. Poste li plurfoje ŝanĝis siajn tiurilatajn konkludojn precipe en la verkoj “Personaj Pronomoj” (I Pronomi. Personali, Bologna, 1908) kaj “La Numeraloj” (I Numerali, Bologna, 1912). En la fina periodo de sia scienca aktiveco (1912-1929), Trombetti reduktis al 9 la nombron de la grandaj lingvaj grupoj. En la verko “La Lingvoj de La Mondo” (Les Langues du Monde, Paris, 1952) de A. Meillet kaj M. Cohen estas rekonite, ke la grupigo de la lingvoj en “familioj” atingis “tre variajn rezultojn” depende de la esploritaj lingvoj en diversaj mondopartoj. Laŭ tiu elstara verko, ĉiuj lingvoj de la “malnova mondo” povas esti dividitaj en malpli ol 20 “vivantaj familioj”, pli aŭ malpli klare konstituitaj, sed Ameriko prezentas pli ol 100 apartajn familiojn, al kiuj estas aldonendaj multnombraj “izolitaj lingvoj”!

Jen kion diras Max Müller pri tiu ĉi punkto:

“Ni povas koncepti ne nur la originon de la lingvo, sed ankaŭ ĝian necesan disrompiĝon; kaj ni komprenas, ke neniu kvanto da variaĵoj en la materiaj kaj formaj elementoj de la lingvo kontraŭdiras al la supozita sola komuna fonto. La lingvoscienco kondukas nin tiel al la plej alta supro, de kie ni vidas la komenciĝon mem de la homvivo sur la tero kaj kie la vortoj, aŭditaj tiel ofte ekde la tagoj de nia infaneco – sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero – ricevas sencon pli naturan, pli kompreneblan, pli konvinkan ol ili iam havis antaŭe”*.

* Max Müller, Lecture sopra la Scienza del Linguaggio (Lekcioj pri la Lingvoscienco), itala traduko de G. Nerucci el la angla lingvo, Milano, 1864, p. 400.

Aliloke la sama aŭtoro asertas, ke nenio estis iam ajn aldonita al la esenco mem de la lingvo; ke ĉiuj lingvaj ŝanĝiĝoj estis nur “ŝanĝiĝoj de formo”; ke, ekde la plej malnovaj generacioj, neniu nova radiko estis iam inventita kaj ke, sekve, “oni povas diri, ke ni uzas la samajn vortojn, kiuj iam eliris el la buŝo de la dia kreaĵo”*.

* Max Müller, verko cit. sub (23), p. 27. Ne estus juste prisilenti la fakton, ke post tiu kliniĝo antaŭ la tiama oficiala koncepto pri la kreo de la homo (tiurilate estas tre instrua ankaŭ la sorto de la teorio de Darwin), la meritplena lingvisto faris multajn vere sciencajn konkludojn surbaze de objektive esploritaj faktoj.

La saman monogenezan koncepton pri la ekesto de la lingvo havas multaj aliaj pli aŭ malpli signifaj aŭtoroj. El ili estas aparte karakteriza, pro sia mistikisma radikaleco, la itala lingvisto Alfredo Trombetti. Bagateligante tutan aron da lingvoj, li kuraĝe provas konvinki:

“Ĉar la esploroj, kiujn mi ĝis nun povis fari pri la amerikaj lingvoj, sufiĉas por evidentigi ilian reciprokan koneksecon kaj la malproksiman koneksecon kun la lingvoj de Orienta Azio, mi larĝigas mian konkludon al la aserto, ke la homa lingvo havas unuecan aŭ monogenezan originon”*.

* Alfredo Trombetti, L’Unita d’Origine dell Linguaggio (La Origina Unueco de la Lingvo), Bologna, 1905, p. 6.

Trombetti starigas ankaŭ la demandon kia estis tiu unueca pralingvo. La respondon, kompreneble, li evitas, ĉar nek li, nek iu ajn alia kapablas ĝin doni. En ĉiu okazo, tiu fantazia unueca pralingvo ne disrompiĝis, laŭ la opinio de Trombetti, tuj post la formiĝo. La procezo de diferenciĝo devis komenciĝi nur post kiam la supozita pralingvo estis atinginta certan gradon de vortara kaj gramatika evoluo. “Sekve, la lingvoj derivitaj de ĝi devis heredi iun kvanton da vortoj kaj da gramatikaj formoj” – opinias la aŭtoro. Kial kaj kiel la imagita unueca pralingvo povis longe vivi sen disfalo; kial kaj kiel ĝi subite komencis disbranĉiĝadi post atingo de difinita evoluŝtupo, la aŭtoro ne diras! Ŝajnas, do, sufiĉe klare ke ĉio ĉi devis okazi nur por pravigi lian starpunkton! Ĉar kiel li povus, surbaze de radikaj similaĵoj*, konstrui sian teorion, se tiu pralingvo konsistus, ekzemple, nur el kelkaj neartikigitaj sonoj aŭ sonkompleksoj? Ne, la pralingvo devis havi jam multajn vortojn, kiuj koncernis, ekzemple, la mastrumadon, la parencaron, eĉ la nombrojn, por ke oni povu rilatigi ĝiajn radikojn al la radikoj de la nun parolataj lingvoj! Tiamaniere, anstataŭ konstrui teorion sur la firma fundamento de esploritaj faktoj, la aŭtoro agis inverse: li inventis la faktojn por pravigi siajn teoriajn asertojn!

* Trombetti estas unu el la maloftaj lingvistoj, kiuj bazas sian starpunkton pri la parenceco de certaj lingvoj sur la fakto de similaĵoj inter iliaj radikoj. Estas jam menciita la opinio de Hervás y Pandurro pri la graveco de la gramatikaj similaĵoj (v. noton 13). La plimulto de postaj lingvistoj konsideris la gramatikajn similaĵojn esencaj por la lingva parenceco. A. Meillet diras: “La vortaraj konkordancoj neniam absolute pruvas, ĉar oni neniam povas aserti, ke ili ne ŝuldiĝas al pruntoj”. Vidu pri tio lian verkon Linguistique Historique et Linguistique Générale (Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Ĝenerala), Paris, 1926, Vol. I, precipe pp. 88 kaj sekv., kie li klarigas ke la parenceco povas baziĝi nur sur la gramatikaj kaj fonetikaj rilatoj de kunligo kaj ne sur tiuj de vorta parenceco. Ankaŭ Mario Pei en la verko citita sub (9) atentigas, ke la vorta simileco povas esti rezulto de pura hazardo (p, 357). Male, A. L. Kroeber en The Determination of Linguistic Relationship (La Determinado de la Lingva Parenceco), artikolo aperinta en la revuo Anthropos, 1913, p. 389 esprimis opinion similan al tiu de Trombetti.

Aliaj lingvistoj kaj filozofoj, okupiĝintaj pri tiu ĉi problemo, opiniis, ke iam ekzistis pluraj pralingvoj. Al tiuj apartenis ekzemple, Friedrich von Schlegel kaj Friedrich Müller, kiuj opiniis, ke la lingvoj ne devenas el ununura komuna fonto, sed el kelkaj. La eminenta brita lingvisto W. E. Collinson, en verko publikigita en 1927, ne prenis pozicion rilate tiun demandon:

“Ni devas konfesi – li skribis -, ke ni ne scias, en la tuta lingvaro de la mondo eliras el unu sola fonto (teorio de monogenezo aŭ unuobla origino) aŭ el pluraj (poligenezo)”*.

* W. E. Collinson, La Homa Lingvo, Berlin, 1927, p. 89.

Sed li prave akcentas, ke “jam en la tagiĝo de la historio ni trovas disajn lingvogrupojn”*.

* Verko cit. sub (27), p. 89.

Eĉ la aŭtoroj, kiuj akceptis la vidpunkton pri monogeneza lingva origino, plej ofte estis devigitaj krei pluajn hipotezojn por iel akordigi tiun sian starpunkton kun la realaĵo. Max Müller, kies opinio pri unueca pralingvo estas jam citita, konfesas:

“Kia ajn estu la origino de la lingvo, ĝia unua tendenco devis celi al senfina varieco”*.

* Max Müller, verko cit. sub (23), p. 57.

La aŭtoro do, kiu en la sama verko opinias la lingvan originon unueca, ne povante fermi la okulojn antaŭ la faktoj, starigas novan, tute ne pruvitan kaj ne pruveblan hipotezon, ke tiu ĉi unueca pralingvo devis rapide disrompiĝi en amason da lingvoj kaj dialektoj!

Hodiaŭ ne troviĝas serioza teorio, kiu baziĝus sur la hipotezo de unu sola pralingvo, komuna al la tuta homaro. G. Révész diras en sia verko pri la originoj kaj antaŭhistorio de la lingvo:

“La koncepto de lingva genealogia arbo estas forlasita en la esploroj de la lasta tempo. Eĉ por Joh. Schmidt la ideo pri ‘pralingvo’ etiĝis al nura fantomo. Simile al ‘la unua homo’ kaj al ‘la unua popolo’, ‘la unua lingvo’ estas fantaziaĵo, senfundamenta hipotezo bazita sur nepravigebla interpretado de la koncepto de la evoluo... Ekzistas nenia pruvo, ĉu historia ĉu de kompara lingvistiko, por tia hipotezo”*,

* G. Révész, The Origins and Prehistory of Language (La Originoj kaj Antaŭhistorio de la Lingvo), tradukita el la germana de J. Butler, London, 1956, p. 88.

Mario Pei, kvankam sendube li troviĝas sub la premo de la ideo pri komuna “pralingvo”, rekonas, ke nenio aŭ nur tre malmulte kunligas tiajn lingvogrupojn kiel la hindeŭropa kaj la malaja-polinezia, aŭ la ĉina kaj hotentota*.

* Mario Pei, The Story of Language (Historio de la Lingvo), dua represo, London, 1957, p. 357.

Ankaŭ aliaj teoriistoj ne liberiĝis plene de la penso, kiu ankoraŭ peze ŝvebas super iliaj laboroj, pri la monogeneza deveno: se ne povas esti unu sola pralingvo, estu, do, la nombro de “pralingvoj” almenaŭ kiom eble plej limigita. Tio, fakte, estas la kerno de iliaj tiurilataj klopodoj.

4. DIVERSAJ OPINIOJ PRI LA LINGVOFORMIĜO

La maniero, laŭ kiu ekestis la lingvo kaj kiel ĝi plue formiĝadis, estis kaj estas ankoraŭ tre diskutata. Ankaŭ koncerne tiun punkton ekzistas tre malsamaj opinioj. Kompreneble, plej simple estas aserti, ke la lingvo apartenas al la homo surbaze de lia propra naturo, de lia homeco mem. Por la aŭtoroj, kredantaj ke la homo iun belan tagon subite aperis sur la tero ĝuste tia, kia li estas hodiaŭ, ne ekzistas tiurilate malfacilaĵoj. Se tiu aŭ alia supernatura forto – depende de la kredo – efektive kreis la homon kaj donis al li difinitajn ecojn, evidente nenio malhelpis, ke unu el tiuj ecoj estu la kapablo paroli per ellaborita kaj polurita esprimilo, kun sufiĉa kvanto da vortoj kaj fleksioj, por ke en la 19-a kaj eĉ en la 20-a jarcentoj parto de la lingvistoj povu skribi pri tio romantikajn fabelojn.

Aliflanke, ankaŭ en sciencaj rondoj aŭ en medioj pretendantaj havi tian karakteron, ne malofte okazadis diversspecaj strangaĵoj. Unu el tiuj vere meritas esti menciita. Opiniante verŝajne, ke la demandoj ligitaj al la ekesto kaj formiĝo de la lingvo estas nesolveblaj, la franca Societo de Lingvistiko (Societe de Linguistique) formale malpermesis en 1866 ĉian plian diskuton pri la afero.

Superflue diri, ke la scienco nek kliniĝis antaŭ superstiĉoj aŭ dogmoj, nek multe observis tiaspecajn malpermesojn. La homon interesis tiu ĉi mirinda fenomeno kaj, klopodante ĝin kompreni, li serĉis ĝiajn kaŭzojn, ĝian signifon, ĝian plej profundan sencon.

Unu el la ĉefaj problemoj, kiuj dum kelkaj jarcentoj okupis la antikvan filozofion kaj dividis la tiamajn pensulojn en du ĉefajn kampojn, estis la demando pri la rilato inter la vortoj, la rilato inter la objektoj kaj iliaj nomoj. Ankaŭ en tiu ĉi sfero la grekaj sofistoj ĵetis la unuajn semojn.

Laŭ la sofisto Hermogeno (meze de la 5-a jarcento antaŭ nia erao), la lingvo estas nenio alia ol iaspeca konvencio inter la personoj, kiuj ĝin uzas. Li eksplikadis, ke “piro” estus povinta nomiĝi “pruno”, kaj ke la nomo de “pruno” povus tute bone esti “piro”, se al la homoj tio estus plaĉinta. Hermogeno, do, opiniis, ke la lingvo estas plene arbitra kreaĵo de la homo.

Alia greka filozofo, Heraklito (6-a jarcento), asertis, kontraŭe, ke la vortoj havas “naturan” ekziston. Uzi vortojn ekster ilia naturo mem signifas ne paroli, sed produkti bruon. Oni ne povas doni al la objektoj kiun ajn nomon aŭ kiom ajn da ili, plene laŭ sia plaĉo, sed ĉiu objekto havas sian propran nomon, depende de la naturo de la objekto. Kiel oni vidas, laŭ Heraklito ekzistas iaspeca determinismo inter la objekto kaj la vorto signanta ĝin.

La granda pensulo Demokrito (5-a jarcento) nomis la vortojn “agalmata fonêenta”, tio estas “sonaj statuoj”. La vortoj, laŭ la greka materialisto, ne estas naturaj bildoj, kiujn la naturo iamaniere ĵetus en la homan animon, tiel ke ĝi nepre devus ilin akcepti kaj reprodukti en formo de difinitaj sonkompleksoj; la vortoj estas statuoj el sono, same kiel ekzistas artaj verkoj el ŝtono aŭ el bronzo. Demokrito akceptis, koncerne la lingvon, la principon de ĝia konscia kreado, sed ne de arbitra kreado, kiel opiniis Hermogeno. Male, Heraklito apartenis al la filozofia skolo de la natura ekesto de la lingvo.

La esenco de tiu tuta diskuto rilatis al la demando, ĉu la vortoj ricevas sian karakteron laŭ la naturo de la objektoj (fysei) aŭ ĉu la rilato inter la vorto kaj la objekto estas fondita sur leĝo, sur interkonsento, sur kutimo, nome pli aŭ malpli konscie (thesei). Al la demando estas dediĉita ankaŭ la fama dialogo “Kratilo” (Kratylos) de Platono (428-348). En tiu verko Kratilo kaj Hermogeno detale diskutas la argumentojn kaj kontraŭargumentojn de ambaŭ starpunktoj. Platono konkludas la dialogon per la aserto, ke neniu el la du opinioj estas prava, ĉar lingvo, korekta laŭ la naturo, povas ekzisti nur en la ideo.

Ankaŭ Aristotelo (384-322) dediĉis grandan atenton al la lingvo, precipe en siaj verkoj “Poetiko” kaj “Retoriko”. Li kategoriigis la vortojn kaj lia laboro havis grandan influon je la postaj generacioj.

Pluan paŝon sur tiu ĉi kampo faris Epikuro (341-270). Al li estas atribuata la penso, ke en la unua formado de la lingvo la homoj agis nekonscie simile al tusado, ternado, sopirado. Tamen – eksplikas la filozofo – antaŭ ol naskiĝis la vera lingvo kaj por ke ĝi naskiĝu, ia interkonsento devis esti farita inter la homoj, por ke ĉiu sciu kion precize signifas tiuj strangaj sonoj. Ankaŭ por Epikuro, do, la plej profunda fonto de la lingvo troviĝas en la interkonsento, aŭ almenaŭ en iaspeca neeksplicita konvencio inter ĝiaj uzantoj. Sekve, ankaŭ laŭ lia vidpunkto, la lingvo en ĉiu okazo estas produkto de la homo surbaze de sonoj, kiujn li povis nature eligi el sia buŝo.

La supraj opinioj, kvankam prezentitaj tre koncize, tamen sufiĉas por montri, ke jam en la antikva greka filozofio troviĝis la ĝermoj de la ĉefaj, multe pli postaj, direktoj pri la formiĝo de la lingvo. Jen la ĉefaj el ili:

(1) Unuj opinias, ke la vortoj tute “nature” apartenas al la objektoj kaj al la ideoj. Tia estis la vidpunkto de Heraklito. Esence same tian mistikan, nesciencan rigardon al tiu ĉi afero devas havi ĉiu, kiu opinias la lingvon determinita de la karaktero de la naturo, siavice kreaĵo de supernaturaj fortoj.

(2) Laŭ la aliaj la kapablo eligadi artikigitajn sonojn estis kaj estas ennaskita en la homo. Necesis nur nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn kaj agojn per kombinoj de tiuj sonoj. Ĝi estas la penso de Hermogeno, kiun oni povas retrovi ĉe John Locke (1632-1704), precipe en lia verko An Essay Concerning Human Understanding (Eseo pri la Homa Kompreno). Ĝi harmonias kun lia filozofio. Locke opinias, ke estas eble pensi sen apartaj simboloj por la unuopaj ideoj. Li eĉ kredas, ke la homa cerbo estas kapabla formi ne nur konceptojn, sed ankaŭ tutajn propoziciojn sen ia ajn helpo de la vortoj. El vidpunkto de Locke estas tre nature, ke la primitiva homo utiligis iujn artikigitajn sonojn, pri kiuj li disponis, por nomi per ili tute arbitre siajn diversajn jam ekzistantajn ideojn. Jen karakteriza eldiro de Locke pri la ekesto de la lingvo:

“Tiamaniere ni povas kompreni, kiel la vortoj, kiuj pro sia naturo estis tiel bone adaptitaj por tiu ĉi celo, estis ekuzitaj de la homoj kiel signoj de iliaj ideoj; ne pere de kiu ajn natura konekseco, kiu kvazaŭe ekzistus inter la unuopaj artikigitaj sonoj kaj difinitaj ideoj, ĉar, ja, en tiu okazo ekzistus nur unu lingvo por ĉiuj homoj, sed per intenca atribuo, laŭ kiu difinita vorto estis arbitre farita signo de tia ideo”*.

* John Locke, An Essay Concerning Human Understanding (Eseo pri la Homa Kompreno), libro III ĉap. 2, publikigita en The Philosophical Works of John Locke (La Filozofiaj Verkoj de John Locke) de J. A. St. John, London, 1843, p. 313.

Estas memkompreneble, ke tiu ĉi konscia, sed plene arbitra kreado de la lingvo, devis laŭ John Locke, rezultigi grandan diversecon de la lingvoj. La eblecoj por formi vortojn el la artikigitaj sonoj de la nuntempaj alte evoluintaj lingvoj, estas preskaŭ senfinaj. Leibniz, la granda germana filozofo, elkalkulis en sia konata verko De Arte Combinatoria (Pri la Arto Kombini) ke el 23 literoj oni povas formi pli ol 25.852 trilionojn da diversaj vortoj. Se oni prenas 24 literojn, la cifero altiĝas al pli ol 600.000 trilionoj da vortoj, aŭ, pli korekte, da sonoj kaj sonkombinoj malsamaj inter si. Se oni akceptas la starpunkton pri la arbitra kreado de la vortoj el jam pretaj, ekzistantaj artikigitaj sonoj, estas evidente, ke la senfinaj kreoeblecoj nepre rezultigas grandan variecon de la lingvoj kun sennombraj reciprokaj diferencoj. Oni ne povas atribui al io alia krom al pura hazardo, se en du aŭ pluraj lingvoj, havantaj nenian rilaton inter si, troviĝas du samaj aŭ similaj vortoj (sonkombinoj) por la sama aŭ simila ideo. Sendube, ekzemple, eĉ ekster la kadro de la penso de Locke, la itala “donna” kaj la japana “onna” havas lingvistike nenion komunan, kvankam laŭ la sono ili estas similaj kaj ambaŭ signifas “virino”. Male, komunecon havas la sufikso -in, troviĝanta en pluraj lingvoj por signi la inan sekson: latine regina, itale regina, france reine, germane Königin, Esperante reĝino k. t. p.

(3) La tria direkto asertas, ke la parolata lingvo ekestis per la imitado de la naturaj sonoj. La primitiva homo, senĉese aŭdante ĉirkaŭ si en la naturo diversajn sonojn, komencis nomi la bestojn, objektojn kaj fenomenojn laŭ la plej karakterizaj sonoj, kiujn ili eligis aŭ kaŭzis. La teorion pri la onomatopea ekesto kaj formiĝo de la lingvo disfamigis precipe la konata germana filozofo Johann Gottfried Herder. Li opiniis, ke la ekesto de la lingvo estas ŝuldata al interna impulso de la naturo, simile al matura embrio, kiu preme postulas sian naskiĝon. Atinginte tiun gradon de necesa ekesto, la unuaj vortoj formiĝis tiel, ke la homa atento konscie alkroĉiĝis al tiu el la sensacioj ricevitaj per la sensoj, kiu estas la plej distinga marko de la koncerna objekto. Ekzemple, vidinte ŝafon kaj aŭdinte ĝian blekadon, la homo retenis precize la blekadon kiel la plej karakterizan distingilon, tiel ke poste, denove renkontinte la saman beston, li imitis la blekadon kaj nomis tiun animalon “blekanto”.

La onomatopea teorio proksimiĝas al la hipotezo pri la “natura” kunligiteco kaj dependeco inter la vortoj kaj la objektoj.

Iom pli profunda esploro montras, ke en ĉiuj lingvoj fakte troviĝas kelkaj tiaj onomatopeaj vortoj, sed ke ilia nombro estas tre limigita*. Oni ne povas starigi seriozan sciencan teorion sur tiu ĉi hipotezo. Max Müller nomis ĝin, iom moke, la teorio de “bau-vau” kaj malakceptis ĝin kiel tute senfundamentan. “La nombro de la vortoj – li diris – kiuj fakte estis formitaj surbaze de sonimitado, maldikiĝas ĝis treege malgranda proporcio... kaj fine restas al ni la konvinko, ke la lingvoj... – havas alian originon”*.

* La vortoj koko, kokeriki, boji, miaŭi, iai (azenbleki) k. s. estas tiaspecaj onomatopeaj vortoj, kiuj troviĝas en pluraj lingvoj En la ĉina lingvo ili estas iom pli oftaj, ekzemple: la koko kantas kiao-kiao, ĉenoj tsiang-tsiang, sonoriloj tsiang-tsiang, tamburoj kan-kan, la vento kaj pluvo siblas siao-siao (laŭ M. Müller, verko cit. sub (23) p. 374)
* Max Müller, verko cit. sub (23), p. 374

(4) Plua hipotezo estas tiu, kiu asertas, ke la primitiva homo, evidente, ne havis artikigitan lingvon, sed ke li ĉiam povis eligi iujn ĝemojn, sopirojn, kriojn, k. s. Tiuj ĉi sonoj fariĝis iom post iom la nomoj de objektoj, fenomenoj, agoj.

Multaj filozofoj, inter kiuj ankaŭ la granda franca pensulo E. E. Condillac (1715-1780) proteste levis sian voĉon kontraŭ la onomatopea teorio, akcentante, ke ĝi fakte konsideras la homon estulo malsupera al la bestoj.

Tiuj ĉi filozofoj ne povis konsenti, ke la prahomo estus devigita lerni de la naturo, de la bestoj, de la ventoj, de la ondoj... la bojadon kaj miaŭadon, la ĉirpadon kaj pepadon, la muĝadon kaj grincadon. La homo – ili diris – produktas kaj kriojn kaj ĝemojn kaj singultojn per si mem. Ne estas necese, ke li pruntu ilin de la naturo aŭ ke li imitu la bestojn. La homo reagas per tiu aŭ alia el tiuj ĉi sonoj depende de tio, ĉu li estas frapita aŭ tuŝita de timo, surprizo, ĝojo, doloro, amo aŭ malamo.

La kriojn aŭ interjekciojn, en kunligo kun la gestoj, pluraj filozofoj kaj lingvistoj prezentis kiel la fontojn de la lingvo. Konforme al tiu ĉi teorio, la lingvo certe devas esti klare distingata de la spontanaj esprimaj gestoj kaj sonoj. Tamen kaj la parolata lingvo kaj la lingvo de gestoj povas esti derivita de tiuj sonoj kaj spontane esprimaj gestoj. Konsiderante la fakton, ke la parolata lingvo estas apogata per spontanaj gestoj kaj sonoj, kiel ankaŭ ke la infanoj laŭgrade transformas spontanajn emociajn reagojn en konsciajn parolsonojn kaj gestojn, tiuj aŭtoroj opiniis la spontanajn esprimmanierojn kiel la praformojn aŭ antaŭformojn de la lingvo. Tiu ĉi ideo trovis vastan akcepton. Ĝin apogis, krom E. B. Condillac, ankaŭ C. Darwin, H. Spencer, W. Wundt, H. Höffding, W. Jerusalem kaj aliaj*.

* G. Révész, verko cit. sub (30), p. 21.

La hipotezon, ke la lingvo dankas sian ekeston ekskluzive al la spontanaj interjekcioj kiel naturaj reagoj de la homo en diversaj situacioj, Max Müller nomis en la jam citita verko la teorio de “puh-puh”. La ideo pri la gestoj kiel fonto de la lingvo eniris poste en la bazon de la teorio de Marr.

(5) Estas jam menciite, ke Epikuro klarigis la ekeston de la lingvo per interkonsento de la homoj uzontaj ĝin. Oni retrovas la saman penson, en tiu aŭ alia formo, ĉe multaj filozofoj aŭ lingvistoj ĝis la hodiaŭa tago. Tiel, ekzemple, J. J. Rousseau imagis la ekeston de la lingvo surbaze de interkonsento, tute konforme al la ideo pri la socia kontrakto (contrat social), kiun li konsideris, kiel sciate, fundamento de la tuta socia ordo. Rousseau tamen ne montris kiamaniere senlingvaj homoj povus diskuti la demandon kaj interkonsenti pri la sonoj, kiuj signos tiun aŭ alian ideon, pri la sistemigo de tiuj sonoj, entute pri la kreo kaj funkciigo de la lingvo! La sama ideo retroviĝas eĉ ĉe elstaraj kaj rekonitaj nuntempaj lingvistoj, kia certe estas Mario Pei. Parolante pri la ekesto de la lingvo, li diras en libro por la junularo:

“La lingvo fakte komenciĝas, kiam du aŭ pluraj homaj estuloj decidas, ke difinita sono, aŭ grupo da sonoj, devas havi la saman signifon por ambaŭ aŭ por ĉiuj. Sur tiu punkto naskiĝis lingvo... La sekvanta afero, kiun ni konstatas, estas, ke, se la lingvo kreskis, kiel ni supozas, surbaze de reciproka interkonsento, ne estas surprize, ke ekzistas tiom da malsamaj lingvoj en la mondo”*.

* Mario Pei, All About Language (Ĉio pri la Lingvo), London, 1958, p. 17.

Mario Pei ne diras kiam okazis tiu reciproka interkonsento, nek kiamaniere ĝi povis okazi. Sendube la homoj, kiuj parolas la saman lingvon, ne faras tion surbaze de ia eksplicita interkonsento en formo de ia kontrakto. La “interkonsento” havas tute alian karakteron ol pensis Rousseau aŭ, en alia maniero, Mario Pei. Kaj ekspliki tiamaniere la ekeston kaj evoluon de la lingvo, eĉ nur en libro por la junularo, signifas vere pli ol trosimpligi la aferon.

Max Müller anstataŭigis la epikuran ideon pri konvencia akordo per penso darvinisma, nome per tiu de natura selektado, aŭ – kiel li ĝin nomis en siaj Lekcioj pri la Lingvoscienco – natura eliminado.

Jen kion li komprenas sub “natura eliminado”:

Nombro da sensaj impresoj produktas mensan bildon aŭ percepton. Pluraj tiaspecaj perceptoj rezultigas ĝeneralan nocion. Nun – diras M. Müller – “ni povas kompreni, ke difinita nombro da sensaj impresoj povas kaŭzi respondan voĉan esprimon: iun krion, iun interjekcion, aŭ ke imitado de la alvenanta sono povas formi parton de la sensaj impresoj; same tiel ni komprenas, ke iu nombro da tiaspecaj voĉaj esprimoj povas perdiĝi en esprimo ĝenerala kaj lasi post si la radikon, kiel signon rilatantan al la ĝenerala nocio...”*. Pritraktante la problemon kiel formiĝis la ĝeneralaj nocioj, la aŭtoro diras, ke ili ne estas formataj hazarde, sed laŭ certa leĝeco. Müller fidas, ke tiu leĝeco troviĝas en la racio mem:

* Max Müller, Nuove Letture sopra la Scienza del Linguaggio (Novaj Lekcioj pri la Lingvoscienco), itala eldono, tradukita de G. Nerucci, Milano, 1870, p. 345.

“Tiu ĉi leĝo – li diras – estas nia interna racio, kiu respondas al la ekstera racio, al la racio, se mi tiel rajtas diri, de la naturo. La natura selektado estas... senŝanĝe, ĉiam selektado racia... Ne ĉiu hazarda percepto estas levata al la digno de ĝenerala nocio: nur unu... la plej forta, la plej utila. Multaj perceptoj, kiuj laŭ natura maniero prezentiĝas al niaj mensoj, tamen neniam estis kolektitaj en ĝeneralaj nocioj kaj, sekve, ili ne ricevis ian nomon”*.

* Max Müller, verko cit. sub (37), pp. 345, 346.

Müller eksplikas, ke, ekzemple, ne ekzistas vortoj rilatantaj al ĉiuj bluaj aŭ al ĉiuj ruĝaj floroj, nek ekzistas vortoj entenantaj la ideon de hundo kaj kato, sed ne tiun de ĉevalo kaj bovo*.

* Max Müller, verko cit. sub (37), p. 346.

(6) Ne povante kontentiĝi per la rezultoj de ĉiuj ĉi hipotezoj kaj teoriaj provoj klarigi la ekeston de la lingvo, pluraj pensuloj venis al la ideo, ke oni devus esplori la formiĝon de la lingvo ĉe la infanoj por kompreni la unuajn ĝermojn de la prahoma lingvo.

Tiu ideo, fakte, estas tre malnova. La greka historiisto Herodoto rakontas, ke la egipta faraono Psametiko jam en la 6-a jarcento antaŭ nia erao, dezirante ekscii kiu lingvo estis la unua, faris eksperimenton per du novnaskitaj infanoj vartataj de kaprinoj, tiel ke ili ne povu aŭdi homan lingvon. Post kelka tempo ili ekparolis kaj la unua vorto estis bekos. Al la demando en kiu lingvo troviĝas tiu vorto, la faraono ricevis la respondon, ke ĝi ekzistas en la frigia kaj ke en tiu lingvo ĝi signifas “pano”. Do, la faraono konkludis, ke la frigia lingvo estis la pralingvo! Kvintiliano, la fama instruisto de la parolarto en la antikva Romo, rimarkigis, ke la infanoj estis edukitaj de mutaj vartistinoj kaj tial devis esti mutaj. John Locke atentigis, ke ilia “lingvo” estas tute simple la bek de la kaprinoj, al kiu estis aldonita la greka finaĵo -os!*. Tute senkonsidere al la demando ĉu iam fakte okazis tiu “eksperimento”, la rakonto mem estas interesa, ĉar ĝi montras, ke jam en tre malnova tempo ankaŭ en aliaj landoj de la antikva mondo regis interesiĝo pri la lingva origino kaj ke oni provis ĝin ekspliki per la formiĝo de la lingvo ĉe la infanoj.

* John Locke, verko cit. sub (32), p. 312.

Unu el la scienculoj, kiuj esploris la lingvon el tiu vidpunkto, estis la franca filozofo, historiisto kaj kritikisto Hippolyte Taine (1828-1893). Li ekzamenis la fenomenon ĉe sia propra knabineto. Taine konstatis, ke je la aĝo de 3 1/2 monatoj la infano komencis eligi diversajn interjekciojn, formitajn el nuraj vokaloj. Post kelkaj monatoj la infano komencis aldonadi konsonantojn kaj la interjekcioj fariĝadis ĉiam pli artikigitaj. Komence la knabineto ligadis neniun ideon al la produktataj sonoj, sed ekde la dekunua monato ŝi turnadis la kapeton al la patrino, kiam oni demandis: “Kie estas la patrino?” En la dekdua monato la vorto “pupo” jam signifis por ŝi ion buntan, diverskoloran. Fine, inter 1;0 kaj 1;1 1/2 ŝi ekformis la vortojn papa, mama, ŭa-ŭa (hundo), ko-ko (koko), da-da (ĉevalo), mia (kato). Preskaŭ ĉiuj ĉi vortoj – diras Taine – estas duobligitaj unusilabaj vortoj, imitantaj la naturajn sonojn. En la deksepa monato de sia vivo la knabineto eldiradis la vorton amn, kio por ŝi signifis “manĝi” aŭ “mi volas manĝi”.

Taine, kaj poste ankaŭ pluraj aliaj, inter kiuj F. Garlanda, konkludis, ke la unuaj “vortoj”, kiujn eldiras la infanoj, havas tre kompleksan signifon: mnamn povas esti “manĝaĵo”, “manĝi”, “mi volas manĝi”, “mi deziras manĝi”...*.

* F. Garlanda, verko cit. sub (9), p. 158.

En la lastaj jardekoj la esplorado de la infana lingvo faris grandan progreson. Ne estas ĉi tie la loko por prezenti la multflankajn, ofte tre interesajn rezultojn de la infana psikologio. Sed estas menciinde, ke ĝenerale estas konstatitaj du gravaj faktoj: 1) ne nur la unuaj krioj, sed ankaŭ la unuaj artikigitaj sonoj estas ligitaj sole al sentoj de kontento aŭ malkontento, kaj tiuj krioj aŭ sonoj estas eligataj nekonscie, tute instinkte; 2) la eldirado de la artikigitaj vortoj estas en la komenco sensignifa kaj poste ĝi havas pluroblan signifon. C. W. Valentine diras, ke li povis distingi ĉe sia infano je la fino de la unua monato tri specojn de spontanaj krioj: por la malsato, por la doloro kaj por la kontento, sed li akcentas, ke ili ne povas esti konsiderataj kiel lingvo. En la tria monato komenciĝis la “praktikado” de artikigitaj sonoj, ĉefe en stato de feliĉo kaj kontento. Tiu akirado per praktiko de artikigitaj sonoj fariĝis ĉiam pli kaj pli ofta ĝis, fine, la infano komencis imiti la aŭditajn vortojn. Sed ankaŭ en tiu ĉi stadio la uzado de iu vorto estis ligita al sentoj:

“Tiamaniere ŝajnas, ke la unua reale senco, eĉ de ‘Dada’ (kiun lia patrino daŭre provis igi lin uzi por indiki lian patron), estis ĝenerale iu sento, eble larĝiĝanta de la patro al ludiloj tra iu komuna sento-aspekto... ‘Nan-nan’, ŝajnas, ĝeneraliĝis kiel krio kaj simbolo por la aĵoj, kiujn havigas lia patrino, same kiel ‘Dada’ estas krio por patro-ĝojo-ludo”*.

* C. W. Valentine, The Psychology of Early Childhood (La Psikologio de Frua Infanaĝo), London, 1942, pp. 405, 400.

Alia specialisto pri tiu demando, Leopold Stein, diras, ke la esprimo mam-am, kiun knabineto uzis la unuan fojon en la 206-a tago de sia vivo kiel signo de karesemo, aplikis tiun vorton, inter la 354-a kaj 602-a tagoj, por ĉiu persono, por ĉiu nutraĵo, alia objekto aŭ okazaĵo, kiu kontentigis ŝiajn dezirojn. Kaj li konkludas:

“Estas, do, evidente, ke en tiu ĉi stadio la ‘vorto’ defias ĉiun provon esti inkluzivata en kiun ajn aktualan gramatikan (logikan) kategorion”*.

* Leopold Stein, The Infancy of Speech and the Speech of Infancy (La Infanaĝo de la Lingvo kaj la Lingvo de la Infanaĝo), London, 1949, p. 161, – Konciza, sed tre bona kaj klara prezento pri la evoluo de la lingvo ĉe la infanoj troviĝas en Esperanto en la verko de W. E. Collinson La Homa Lingvo, citita sub (27), pp. 49 kaj sekv.

Unu el la lingvistoj, kiuj opiniis la infanparolon de la unua jaro tre grava por kompreno de la ekesto de la lingvo, estis Otto Jespersen. Laŭ lia opinio, oni devas sin turni al la bebolingvo kiel ĝi estas parolata en la unua jaro de la vivo, se oni volas fari paralelon kun la unua akiro de la lingvo en la historio de la homo*.

* Otto Jespersen, verko cit. sub (7), p. 417.

Komparante la infanan lingvon, tute speciale la formiĝon de la lingvo ĉe la infanoj en la unua jaro, kun la lingvoj de primitivaj triboj, pluraj lingvistoj trovis kelkajn komunajn trajtojn, kio igis ilin pensi, ke la ekeston de la lingvo entute komprenigas precize la formiĝo de la lingvo ĉe la infanoj. Oni interalie konkludis, ke la pralingvaj komenciĝoj prezentis sonojn kun kompleksaj, pluroblaj signifoj, sen ia ajn diferenciĝo inter substantivoj, adjektivoj, verboj, aŭ inter subjekto, predikato k. t. p. Tiuj ĉi diferenciĝoj ekestis multe pli poste dank’ al la plua progresado de la homaro kaj al la paralela evoluado de la lingvo.

Kvankam la klopodo malkovri la lingvajn komenciĝojn ĉe la prahomoj per esploroj de la hodiaŭa infana lingvo, ŝajnas al ni metodo tute nekonforma al la sciencaj postuloj, tamen ankaŭ tiu koncepto iom kontribuis al pli bona kompreno de la karaktero de la lingvo. La infanoj hodiaŭ heredas la parolkapablon, nome la fiziologian instrumenton por eligi artikigitajn sonojn, de siaj gepatroj, kaj tiuj heredis ĝin de la siaj, de generacioj da prapatroj en la longega historio de la homo. En tiu evoluprocezo ĉiam pli formiĝis ankaŭ la parolorganoj. Tial la infana parolmaniero ne povas ekspliki la formiĝon de la lingvo ĉe tiuj estuloj, kiuj ne posedis tian parolaparaton. La komparado de la infana lingvo al la lingvoj de la nuntempaj triboj, troviĝantaj ankoraŭ sur malalta evoluŝtupo, ankaŭ ne povas doni kontentigajn rezultojn, ĉar, kiel prave atentigas O. Jespersen, eĉ la plej postrestinta el ili havas “multajn jarcentojn da lingva evoluo malantaŭ si” kaj tial ĝiaj kondiĉoj estas tre malsamaj de tiuj, en kiuj vivis la prahomo. Fine, oni devas ne forgesi, ke ĉiu infano vivas en difinita socia ĉirkaŭaĵo kaj akiras la lingvon de ĝi. Ekde la unua momento de la naskiĝo la patrino, la patro, la familianoj kaj aliaj personoj daŭre alparolas la infanojn, eĉ se ili nenion komprenas. Oni parolas al ili per intenca simpligado de sia propra lingvo, por ke la infanoj povu pli facile elparoli. Ĉio ĉi faras, ke ankaŭ tiu koncepto ne estas akceptebla. Sed tre certe tiu teorio pravas, kiam ĝi konkludas, ke la unuaj sonoj aŭ, pli precize, sonkompleksoj en la komenciĝoj de la homa lingvo havis pluroblan, faskan signifon.

(7) Estas dirite, ke pluraj scienculoj rilatigis la ekeston de la lingvo al interjekcioj, dum aliaj, pli multnombraj, tiurilate kunligis la interjekciojn al la gestoj. Ankaŭ la ideo pri la gestoj kiel fonto de la lingvo estas provebla jam ĉe la antikvuloj. La konata latina poeto Lukrecio (Lucretitus, proks. 98-55) mencias ĝin en sia fama verko De Rerum Natura (Pri la Naturo). Li diras, ke la naturo mem igis la homojn produkti iujn sonojn proksimume same tiel, kiel la malkapablo paroli “puŝas la infanojn uzi gestojn, kiam ĝi devigas ilin montri per fingro la objektojn troviĝantajn antaŭ ili”.

Valentine rimarkis, ke la plej fruaj gestoj de la infanoj estas nenio pli ol spontanaj esprimoj de sentoj aŭ deziroj. En tiu stadio la gestoj ne povas esti interpretataj kiel intencaj simboloj kun difinita idea senco, kio estas esenca por la lingvo. “Sed – li daŭrigas – ne estas malfacile kompreni kiel liaj naturaj esprimaj movoj povis evolui en geston kun signifo”*. Ankaŭ L. Stein plurfoje mencias la gestojn kiel la praformon de kompreniĝo*. Siavice F. Garlanda rekonas la fakton, ke ankaŭ hodiaŭ la gestoj estas multe uzataj kiel helpilo al la parolata lingvo:

* C. W. Valentine, verko cit. sub (42), p. 401.
* L. Stein, verko cit. sub (43), ekzemple sur la pp. 11, 83, 95, 104, 154, 157 k. a.

“La parolata lingvo estas nur parto de la tuta lingvaĵo. Ni parolas per la manoj, per la okuloj, per nia tuta korpo”*.

* F. Garlanda, verko cit. sub (9), p. 159.

Iom poste, parolante pri la menciita plurobleco de la signifo de la unuaj vortoj, Garlanda demandas kiamaniere la homoj povis kompreniĝi en tiom da konfuzo. Kaj li respondas: “Nur helpante la sonon per gestoj, per la mano, per la kapo kaj per la tuta korpo”*.

* F. Garlanda, verko cit. sub (9), p. 182.

Surbaze de konsiderindaj esploroj, la soveta lingvisto, historiisto kaj etnologo Nikolaj Jakovljeviĉ Marr prezentis teorion, laŭ kiu la unua, la plej primitiva formo de komunikado estis ekskluzive gesta. Laŭ lia opinio, el tiu gesta lingvo evoluis, iom post iom, la parolata, sona lingvo.

5. DE MULTLINGVECO AL UNULINGVECO

Koncerne la tutan prilingvan problemon Marr starigis esence novan, materialisman teorion, sed eluzis, kompreneble, tiujn pozitivajn rezultojn, kiujn atingis la lingvistiko ĝis lia krea epoko. Sian teorion N. J. Marr nomis “jafetida” aŭ “nova” kaj ankaŭ sub tiuj nomoj ĝi estas konata*.

* Kiel dirite aliloke, en la lingvaj genealogiaj arboj la lingvoj estis klasigitaj, laŭ la parenceco, en diversaj grupoj kaj familioj, kiuj ricevis siajn nomojn laŭ la “nobleco” (arjaj lingvoj), aŭ laŭ la du bibliaj filoj de Noa: Sem kaj Ĥam (semidaj kaj ĥamidaj lingvoj). La nomo de la tria filo, Jafet, restis neeluzita. Marr donis tiun nomon al la kaŭkazaj lingvoj, kiujn li malkovris kaj studis, kaj kiuj ne povis eniri en la sistemon de la ĝis tiam ellaboritaj genealogiaj lingvaj tabeloj. La nomo, kompreneble estas pure kondiĉa. Vidu pri tio A. P. Andreev, Revolucio en la Lingvoscienco, esperantlingva, Leipzig, 1929, p. 15. – La ĉefaj verkoj de Marr rilate la jafetidan teorion estas Evoluetapoj de la Jafetida Teorio, kolekto de artikoloj, Moskva-Leningrad, 1926 kaj Jafetida Teorio, Haku, 1927.

Post multjara esplorado, ekzamenado kaj analizado Marr donis respondon al pluraj demandoj, kiuj interesis kaj la simplan homon kaj la sciencon dum jarcentoj. La gravajn problemojn pri la monogeneza aŭ poligeneza deveno, pri la maniero de la lingvoformiĝo, pri la grado de konscieco (“artefariteco”) en la lingvokreado Marr eksplikis en pluraj verkoj studoj kaj artikoloj. Jen tre konciza resumo pri liaj ĉefaj konkludoj koncerne la traktatajn demandojn:

La unua lingvo tute ne estis sona, sed mana, signa aŭ “kinematika”, kiel Marr ĝin nomas. En la transira epoko, dum kiu iom post iom formiĝadis la homo el antropoida (homsimila) simispeco, tiu ĉi nia praulo uzis la manon kiel la plej naturan komunikilon. La mano, ja, estis la ĉefa laborilo kaj tial ĝi ankaŭ estis pli senpere ligita al la centroj de la primitiva, konkreta pensmaniero ol kiu ajn alia organo. Marr diras:

“La mana lingvo ne nur donadis la eblecon esprimadi siajn pensojn, bildojn-nociojn, kaj komunikadi kun la kolektivo, sed ankaŭ evoluigi imagojn kiel rimedon de komunikado kaj kun fremda gento kaj kun la propra, kiel ankaŭ kun unuopaj ĝiaj membroj, jam havantaj intimajn bezonojn de la persona vivo, kiu en tiu epoko ankoraŭ ne apartiĝis en la kolektivo”*.

* N. J. Marr, Po Etapam Razvitija Jafetiĉeskoj Teoriji (Evoluetapoj de la Jafetida Teorio), Moskva-Leningrad, 1926, p. 323.

Kiun gradon de perfekteco povas atingi la interkompreniĝo per gesta lingvo – diras Marr – vidiĝas el multaj kazoj de tia lingvo en diversaj mondopartoj eĉ en la nuntempo. En Aŭstralio, ekzemple, en la tribo Warramunga la vidvinoj ne rajtas paroli, kelkfoje eĉ dum plenaj dekdu monatoj, post la morto de la edzo. Dum tiu tempo ili interkompreniĝas ekskluzive per la lingvo de la gestoj. La vidvinoj kutime tiel ekŝatas tiun manieron, ke eĉ post la periodo de malpermeso ili preferas turni sin al aliaj per la gesta anstataŭ ol per la sona lingvo. Citante Levy-Bruhl, li rakontas, ke ne malofte, kiam en la kamparo okazas kunveno de virinoj, regas preskaŭ kompleta silento, kvankam fakte ili vigle konversacias per la fingroj, per la manoj kaj brakoj. Ili parolas tiel rapide, ke estas tre malfacile imiti iliajn gestojn. La mana lingvo estas multe uzata en la tuta Ameriko. La Indianoj, apartenantaj al malsamaj triboj, ne komprenas unu la alian, kiam ĉiu el ili uzas sian propran sonlingvon, kaj tial ili utiligas la gestan lingvon por interkompreniĝo. Amerika esploristo – daŭrigas Marr – asertis, ke estus eble skribi grandan gramatikon de la gesta lingvo. Pri la riĉeco de tia lingvo estas eble juĝi, se oni konsideras, ke du Indianoj de malsamaj triboj povas pasigi duonan tagon en konversacio, rakontante unu al la alia ĉiaspecajn aferojn nur per la movado de la fingroj, de la kapo kaj de la piedoj*.

* Ankaŭ E. Sapir, la granda usona specialisto precipe pri indianaj lingvoj, raportis en pluraj okazoj pri tiaj gestaj lingvoj. Li diras, ke tiuj lingvoj kontentigas la bezonojn de komunikado inter triboj, kiuj parolas malsamajn lingvojn. Vidu, ekzemple, Edward Sapir, Selected Writings in Language, Culture and Personality (Elektitaj Studoj pri Lingvo, Kulturo kaj Personeco), redaktita de David G. Mandelbaum, London, 1949, p. 28.

Laŭ la opinio de Marr, la mana lingvo regis multajn dekojn, se ne centojn da jarmiloj.

En la laborprocezo, en la lukto por la subigo de la naturaj fortoj, la iamaj antaŭaj membroj de la antropoidaj simioj ĉiam pli kaj pli adaptiĝadis al la novaj bezonoj. Ili fariĝadis pli kaj pli fundamentaj homorganoj, la ĉefaj bataliloj por la vivteno de la homo. Per la nove formiĝanta organo nia praulo ĵetadis la unuajn ŝtonojn por sin defendi aŭ por havigi al si nutraĵon; per ĝi li deŝiradis – jam meze de la paleolitiko – konvenajn arbobranĉojn aŭ eĉ eluzis el siliko faritajn kojnojn por bati, bori, fosi, tranĉi k. t. p. Utiligate tiel senĉese en la laborprocezo kaj samtempe por la reciproka – certe tre primitiva – komunikado en la kadro de la hordo, la antaŭaj membroj ĉiam pli evoluis, delikatiĝis, fariĝis sensemaj. Tio, siavice, konstante pligrandigis ilian lertecon kaj de laboriloj kaj de komunikiloj ĝis, fine, adaptiĝante al la novaj funkcioj, ili tiom aliformiĝis, ke ili esence ŝanĝis sian originan karakteron: ili fariĝis manoj.

La praulo de la homo kaj poste la prahomo havis, tamen, kapablon eligi ankaŭ diversajn sonojn. Marr konkludis, ke tiuj prasonoj estis SAL, BER, JON kaj ROŜ. Ĉiu el tiuj ĉi sonkompleksoj estis prononcata kune, maldise, profunde el la gorĝo, eligata kiel unueca, samtempa sono. Nur poste, sekvante kaj samtempe ebligante la evoluadon de la parola lingvo, tiuj ĉi sonaj kompleksoj komencis diferenciĝi, leviĝante ĉiam pli en la laringon kaj en la buŝon*.

* A. P. Andreev, verko cit. sub (99), p. 23.

La prahomo eligadis tiujn ĉi sonkompleksojn, komence, sen ia ajn difinita senco; ili ne estis pli signifaj ol blekado, per kiu la bestoj esprimas kelkajn elementajn sentojn. Laŭ la opinio de Marr, la menciitaj sonkompleksoj estis sendube uzataj ankaŭ dum dancado, senvorta kantado, religia kulto, sorĉado kaj precipe dum la laboro: ĉasado, kolektado de sovaĝaj fruktoj, fiŝkaptado.

Iom post iom la elementaj sonkompleksoj, eligataj komence kiel nekonsciaj reagoj sen aparta signifo, fariĝis, iamaniere signaloj kaj poste signoj aŭ anstataŭantoj (simboloj) de la fenomenoj ĉirkaŭantaj kaj interesantaj la koncernan homgrupon. Okazis la unua asociiĝo inter la sono kaj la objekto aŭ fenomeno.

Tiu asociiĝo, ankoraŭ tre neklara kaj eĉ konfuza, estis esenca por la parolata lingvo, kiu ja estas nenio alia ol daŭra simbola asociigado inter la sonoj kaj tiuj fenomenoj, kiujn ili signas kaj tiel ankaŭ iamaniere anstataŭigas.

Miljaroj devis forpasi antaŭ ol la homo ekkonsciis pri tiu ĉi vere revolucia ebleco. “Grandega estis la revolucia signifo de tiu momento – diras Marr – kiam la mano kaj la okuloj estis anstataŭigitaj de aparato tute koncentrigita en la kapo, en senpera ligiteco kun la cerbo, en ĝia proksimo, kaj en rilato kun la buŝo kaj la lipoj”. Foje ekkonsciinte pri tiu ebleco, la homo nepre devis daŭrigi sur tiu vojo. La gesta lingvo restis ankoraŭ dum longa tempo la ĉefa komunikilo, sed ĝi estis ĉiam pli helpata de la sona lingvo, tio estas de sonaj simboloj signifantaj ankoraŭ tre nebulajn, kompleksajn, faskajn konceptojn pri multnombraj objektoj, fenomenoj, situacioj, agoj, ĉio ĉi depende de la vivmaniero de la koncerna homgrupo. Tiel, ekzemple, “mano” signifis ne nur mano, sed ankaŭ forto, forta, potenco, esti potenca, riĉaĵo, dio, racio...*. Precipe grava estas ĝia signifo de racio. Tiun ĉi sencon la vorto mano havas en pluraj lingvoj, ekzemple en la armena, kartvela kaj rusa*. Ĝi montras ĝis kiu grado la prahomo ligis sian menson al la mano. Ĝi montras la gravecon, kiun la prahomo atribuis al la ebleco komuniki kun la samspeculoj.

* Tiamaniere estas donita ankaŭ la respondo al la demando, ĉu la unuaj vortoj estis nomoj aŭ ili simbolis agojn. Adam Smith, la granda skota sciencisto (ekonomiisto) kaj filozofo, opiniis en malmulte konata verko, ke la verboj estis la unuaj konsciaj vortoj. La nomoj – li diris – estis malpli gravaj, malpli urĝe necesaj, ĉar la objektojn oni, ja, povas montri aŭ imiti, dum la agojn oni ne povas sammaniere esprimi: “La verboj necese devis esti samtempaj al la plej unuaj klopodoj en direkto de la lingvoformiĝo. Neniu aserto povas esti esprimita sen la helpo de iu verbo” (p. 459). Li poste eksplikas, ke, vidante leonon, la “unuaj sovaĝuloj, kiuj inventis la lingvon”, diris “ĝi venas” kaj tiamaniere esprimis la eventon sen la helpo de kiu ajn alia vorto. Nur en la posta evoluo, kiam la homoj komencis doni nomojn al apartaj objektoj, ili aldonis la nomon al la vorto “venas” kaj diris: “urso venas”, “lupo venas”. Vidu Adam Smith, Considerations Concerning the First Formation of Languages (Konsideroj Rilate La Unuan Formiĝon de Lingvoj) en la verko The Theory of Moral Sentiments (La Teorio de Moralaj Sentoj), London, 1774, p. 461. Ankaŭ J. G. Herder opiniis, ke la unuaj vortoj signis agojn. Aliaj, inter kiuj estas menciinda alia skota filozofo, Dugald Stewart, havis kontraŭan opinion. La unuaj vortoj – ili diris – estis la nomoj (substantivoj), dum la verboj estis farataj per gestoj. Ambaŭ starpunktoj estas nekorektaj. Ili atribuas al la prahomo pensan kapablon, kiun li ne povis havi. Nia praulo el la epoko de formiĝo de la sona lingvo tute ne povis efektivigi pensajn operaciojn kiel la hodiaŭa homo. La unuaj vortoj apartenis al neniu aparta gramatika kategorio. Ili havis multoblan, neprecizan signifon, kiu variis de situacio al situacio.
* En la rusa lingvo “mano” signifas ruka; ĝi transformiĝas tra la verbo ruŝit’ (ruĥnut), tra ruĥ en duĥ kaj duŝa, kio signifas “animo”. La saman transformiĝon oni trovas en la kroata kaj serba lingvoj.

La iom-post-ioma transirado de la mana al la sona lingvo okazadis dum jarmiloj*. Evoluante, kreskante, diferenciĝante, la sona lingvo ĉiam pli forpuŝadis la gestan. Tamen, eĉ ĝis la hodiaŭa tago tiu ĉi lasta parte konserviĝis. Nur la roloj inversiĝis: komence helpata de la rudimenta sona lingvo, la gesta lingvo fariĝis nura helpanto de la sona. La rolo de la gestoj fortigi, kolorigi aŭ nuancigi la vorton, do la sonan esprimon, estas ankoraŭ sufiĉe grava eĉ en la ĉiutaga vivo. Sed ilia plena signifo evidentiĝas precipe en du artobranĉoj: la aktorado kaj la parolarto. Estos, do, necese dediĉi al la gestoj specialan atenton en la dua parto de tiu ĉi libro.

* Ankaŭ Locke esprimis la penson, ke antaŭ la sona lingvo la homo komprenigis sin per la movoj de diversaj korporganoj. Adam Smith, en la menciita disertacio pri la origino de la lingvo, defendas la opinion de Locke kaj asertas, ke la homo uzis tiun signan, gestan lingvon ĝis oni “ekkonsideris necesa la inventon de artefaritaj signoj, kies signifo estis fiksita surbaze de reciproka interkonsento”.

La problemo pri la nombro de “pralingvoj” estas solvita en la jafetida teorio favore al poligenezo. Se, fakte, la unua instrumento de interkompreniĝo estis la gesto, se nur iom post iom, en la longdaŭra procezo de sia homiĝado, nia praulo kreadis al si la sonan lingvon, tiam, evidente, tiu lingvo ne povis esti unueca. Laŭ Marr, “en la komenco” ekzistis nek unu, nek pluraj “pralingvoj”, sed ĉiu el la multnombraj homgrupoj kreadis al si propran lingvon. Sekve, la “komencoj” (jarmiloj) de la sona lingvo estas karakterizataj de grandega diverseco. “Komence – diras Marr – ekzistis multaj lingvoj, kiuj per interkruciĝo aliformiĝadis, kunfluiĝadis, englutadis unu la alian, denove disiĝadis k. t. p., rezulte, do, formante lingvajn unuiĝojn aŭ novajn disiĝojn, ili moviĝadis kaj nun moviĝas al ĉiam malpli granda nombro da lingvoj, kio finfine devos doni al la estonta unueca homaro ĝian unuecan komunan lingvon”*.

* Laŭ A. P. Andreev, verko cit. sub (99), p. 11.

Aliloke Marr esprimas la saman penson, forte akcentante la ĝeneralan evolulinion, kiu kondukas de multlingveco en la malproksima estinteco al unulingveco en la pli aŭ malpli proksima estonteco: “La jafetida teorio instruas, ke la homaro ne komencis per unu sola lingvo, sed ke ĝi iris kaj iras de multlingveco al unulingveco de la tuta homaro”.

Marr, kompreneble, ne pretervidas la diversajn similaĵojn vortajn (radikajn), gramatikajn (strukturajn) kaj sonajn – inter la diversaj lingvoj. Tiun fakton li klarigas ne per la senbaza aserto pri la supozita iama unusola pralingvo, sed per la kruciĝoj, kunfandiĝoj, eventualaj disiĝoj, novaj unuigoj, vortpruntoj k. s. de origine malsamaj lingvoj, kiuj apartenis al diversaj homgrupoj: hordoj, gentoj, triboj, popoloj k. t. p.

Estas tute certe, ke multaj punktoj de la teorio de Marr ne povas esti akceptitaj*. Tamen, al la prezentitaj teoriaj konkludoj pri la lingvoevoluo fortan apogon donas la plej novaj malkovroj sur aliaj sciencaj kampoj.

* La fakto, ke mi opiniis kaj opinias plurajn punktojn de la teorio de Marr neakcepteblaj, neniel signifas, ke mi en kiu ajn senco aprobas tiujn atakojn, lingvosciencajn ĉarlatanaĵojn kaj insultajn esprimojn pri Marr kaj lia ĝenerala lingvistika agado, kiujn eldiris Stalin kaj liaj tiamaj sekvantoj jam antaŭ 1950. La vera senco de la kampanjo de Stalin kontraŭ Marr estis politika. Stalin forĵetis lian doktrinon ne tiom pro tio, kio en ĝi estis efektive kontestebla, sed tial, ĉar ĝi ne respondis al la interesoj de la stalinisma grandrusa imperialismo, kiu samtempe glorigis la rusan lingvon kiel “la internacian lingvon de socialismo”. L. Laurat publikigis pri tio tre bonan studon en la franca lingvo sub la titolo Staline, La Linguistique et L’Imperialisme Russe (Stalin, la Lingvistiko kaj la Rusa Imperialismo), Paris, 1951.
6. KION DIRAS LA ANTROPOLOGIO?*
* La aŭtoro esprimas sian dankon al s-ro C. Støp-Bowitz, Kuratoro ĉe la Zoologia Muzeo en Oslo, pro la trarigardo de la manuskripto de tiu ĉi subĉapitro, pro liaj afablaj atentigoj koncerne la plej lastajn malkovrojn de la scienco sur tiu ĉi kampo kaj pro la esperantigo de la fakaj terminoj. Tiuj ĉi rimarkoj multe helpis al la aŭtoro kompletigi kaj ĝisdatigi la tekston.

Oni ne povas plene kompreni la lingvon – ni pensas al la homa sona lingvo, kiam ni uzas tiun vorton sen plia indiko – se oni rigardas ĝin nur el pure lingvistika vidpunkto. La ebleco uzi la lingvon por komunikado estas kondiĉita de la fiziologia kapablo paroli-aŭdi kaj tial la fiziologio de la parolaj kaj aŭdaj organoj okupas gravan lokon en la studo de la lingvo. La psikologio traktas la lingvon precipe el la vidpunkto de la mensaj operacioj koncernantaj la rilaton inter vorto kaj ideo. Sed la lingvo estas ankaŭ historia fakto kaj tial la historio ne povas neglekti ĝin. En pluraj aliaj sciencobranĉoj la lingvo, en tiu aŭ alia sia aspekto, estas objekto de esploroj. Unuarangan signifon por la ekspliko de la lingvooriginoj havas la antropologio: tiu parto de la scienco, kiu okupiĝas pri la formiĝo de la homo el la cetera animala mondo kiel speciala kaj unika estulo Homo Sapiens.

Estas sciate, ke en diversaj partoj de la terglobo estas trovitaj ostaj restaĵoj de niaj antaŭuloj. Surbaze de tiuj restaĵoj – kelkfoje nur pecetoj de kranioj kaj de aliaj ostoj – oni povis rekonstrui en larĝaj linioj la tre longdaŭran historion de la homformiĝo. En la kadro de tiu ĉi konciza prilingva traktato estas necese memorigi nur kelkajn esencajn faktojn.

La unua demando estas kie troviĝas la limo inter homo kaj nehoma animalo. Se oni prenas pure anatomian kriterion, oni povas konsenti kun tiuj antropologoj, kiuj diras, ke la homo fiziologie apartiĝis en la kadro de la cetera animala mondo en la tempo de rekta ekiro sur la tersurfaco aŭ almenaŭ ekde la evoluigo de la pieda arkaĵo. Sed tio per si mem ne sufiĉas. La vere decida kriterio estas la ekuzo de intence faritaj unuaj laboriloj kaj, en ligo kaj paralele kun tio, la kreo de lingvaj rudimentoj. “La mano kaj la lingvo: jen la homaro” – diras Henri Berr en la Antaŭparolo al la verko de J. Vendryes Le Langage. Kaj li daŭrigas:

“Ni opinias, ke tio... kio markas la finon de la historio zoologia kaj la komenciĝon de la historio homa estas la invento de la mano – se oni povas tion diri – kaj tiu de la lingvo; tio prezentas la decidan progreson de la logiko praktika kaj de la logiko mensa”*.

* J. Vendryes, Le Langage (La Lingvo), Paris, 1921.

La vivo komenciĝis sur la tero antaŭ proksimume unu miliardo da jaroj. La paleozoikon, ĝis antaŭ ĉ. 170 jarmilionoj, karakterizas senvertebruloj, fiŝoj kaj amfibioj. La mezozoiko, ronde ĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, estas la aĝo de reptilioj. La terciaro komenciĝis antaŭ sesdeko da jarmilionoj kaj en tiu epoko vaste evoluis la mamuloj, inter kiuj la unuaj plej primitivaj primatoj. Nur en la kvaternara epoko, kiu komenciĝas antaŭ unu miliono da jaroj, iom post iom formiĝis la homo.

Anatomie la homo, kune kun la prasimioj kaj simioj, apartenas al la grupo de primatoj. Inter la simioj, la plej similaj al la homo el anatomia vidpunkto estas la senvostaj ĉimpanzo, gorilo, orangutango kaj gibono. Laŭ T. H. Huxley, la strukturaj diferencoj inter la homo kaj gorilo aŭ ĉimpanzo estas malpli grandaj ol tiuj, kiuj dividas la gorilon de la malsuperaj simioj. Tial hodiaŭ la familioj de antropoidaj (homsimilaj) simioj (Parapithecidae kaj Pongidae) kaj la familio de homo (Hominidae), al kiu apartenas Homo Sapiens kaj liaj antaŭuloj, estas klasigitaj en unu komuna superfamilio, nomata Homoidoj (Hominoidea), nete disigita de la aliaj simioj, el kiuj la orientaj konsistigas apartan superfamilion de Cerkopitekoidoj (Cercopithecoidea), dum la amerikaj aŭ okcidentaj simioj formas trian superfamilion, nomatan Ceboidoj (Ceboidea).

La unuaj, la plej primitivaj primatoj aperas komence de la terciaro, antaŭ ĉ. 60 milionoj da jaroj. Ili ĉiam pli evoluas dum la milionoj da jaroj de la paleoceno kaj eoceno, tiel ke en oligoceno, verŝajne antaŭ 30 milionoj da jaroj, jam distingiĝas la plej primitivaj ordinaraj simioj de la same tiel ekstreme primitivaj antropoidoj. En la sekvanta mioceno (antaŭ 20 milionoj da jaroj) la antropoidaj simioj estas jam tre disvastiĝintaj. Iliaj fosilioj estas trovitaj en Eŭropo, Azio, Norda kaj Orienta Afriko. Estas tute certe, ke iu el tiuj fruaj tipoj evolucie transformiĝis en la Homedojn (Hominidae), kies plej fruaj ĝis nun trovitaj restaĵoj apartenas al la frua plejstoceno.

En tiu malproksima tempo vivis, do, en densaj arbaroj du specoj de simioj. Unuj saltis de branĉo al branĉo uzante ĉiujn kvar membrojn, sed la aliaj, la senvostaj antropoidaj prauloj, faradis tion svingante sian korpon per la antaŭaj membroj, kiujn ili uzis por teni la branĉon kaj por kapti la sekvantan. Tiamaniere ili evoluigis grandegan lertecon de la antaŭaj membroj kaj fariĝis veraj akrobatoj de trapezo.

Multaj antropoidaj simioj plue vivis sur la arboj. Ili restis simioj. Sed kelkaj grupoj de tiuj senvostaj prauloj descendis sur la tersurfacon en la regionoj, kie maldensiĝis la arbaroj, kaj iom post iom adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj. En la nova ĉirkaŭaĵo tiuj antropoidaj estuloj kun parte jam lertiĝintaj antaŭaj membroj rektiĝis ĉiam pli kaj pli uzante por la irado nur la malantaŭajn kaj utiligante por aliaj celoj la antaŭajn membrojn. La paralela, ĉiam pli granda evoluo de la cerbo estis tio, kio kaŭzis unu el la plej revoluciaj ŝanĝoj en la historio de la mondo: la naskiĝon de la homo.

Inter la plej primitivaj antropoidaj simioj troviĝas la t. n. Prokonsulo (Proconsul), kies fosilioj estas trovitaj en Kenjo. Laŭ kelkaj esploristoj ĝi estas pli-malpli rekta antaŭulo de la Homedoj (Hominidae). El la rilato en la longeco inter la antaŭaj membroj kaj la malantaŭaj, kiel ankaŭ el la formo de tiuj ostoj, oni konkludas, ke ĝi ne vivis sur la arboj, sed iris, kuris kaj saltis sur la tero. La plej grandan intereson prezentas la antaŭ nelonge malkovritaj fosilioj de sudafrikaj homo-simioj, apartenantaj al la subfamilio de Aŭstralopitekenoj (Australopithecinae). Ilia plej grava karakterizo estas, ke ilia cerbo similas al tiu de la antropoidaj simioj, sed la dentoj kaj membroj estas homsimilaj. Pavianaj kranioj, frakturitaj per malakra objekto, estas trovitaj proksime de kelkaj el tiuj fosilioj. Tial pluraj konkludis, ke la Aŭstralopitekenoj estis almenaŭ tiom inteligentaj, ke ili kapablis ĉasi kaj mortigi per iu ŝtono aŭ simila objekto. Ĝis nun ne ekzistas pruvo, ke ili fakte agis tiel aŭ konscie faris eĉ la plej primitivajn ilojn.

Hodiaŭ estas jam pruvite, ke la unuaj intence faritaj iloj, ĝis nun trovitaj, apartenas al la frua plejstoceno, minimume antaŭ 600 mil jaroj, sed verŝajne eĉ pli. Krude faritaj ŝtonaj iloj, trovitaj en multaj mondopartoj, devenas de tiuj malproksimaj tempoj. Tamen, la plej malnovaj ĝis nun malkovritaj fosilioj de vere homedaj prauloj apartenas al la meza plejstoceno, tre verŝajne al la dua glacia periodo, eble proksimume antaŭ 450 mil jaroj. Tiujn fosiliojn oni trovis sur Javo (Pithecanthropus) kaj poste apud Pekino (Sinanthropus). Entute oni malkovris ostrestaĵojn, kiuj apartenis al kvardeko da ili. La fosilioj montras, ke la membroj de Pitekantropo kaj Sinantropo estis homsimilaj kaj ke ilia korpo jam konsiderinde rektiĝis. Ili ne havis mentonon. Certe ili konis la fajron kaj verŝajne ankaŭ manĝis siajn samspeculojn. La pekina homo havis diversajn konscie faritajn laborilojn el ŝtono. Tial li devis havi la eblecon interkompreniĝi, ĉar sen ia lingvo ne estas imagebla la utiligo de laboriloj kaj la transdono de la spertoj al la novaj generacioj. Pluraj lokigas la Pitekantropon kaj la Sinantropon en la unuan interglacian periodon de la frua plejstoceno, do ronde antaŭ duonmiliono da jaroj.

Aliloke en la mondo ekzistis homgrupoj proksimume samtempaj kaj samkarakteraj al la java kaj pekina. El tiuj la plej grava estas la hejdelberga, nomita tiel laŭ la makzelo trovita proksime de Hejdelbergo (Heidelberg) en Germanio. Same kiel la java kaj pekina, li ne havis elstaran mentonon. En la jaro 1954 estas trovitaj en Alĝerio du makzelaj fosilioj, similaj al la hejdelberga. Apud ili estas trovitaj ŝtonaj laboriloj. Kelkaj opinias, ke la Hejdelbergulo vivis en la dua glacia periodo, antaŭ proksimume 450 mil jaroj, dum aliaj lokigas lin en la unuan interglacian periodon, do eble eĉ antaŭ 550 mil jaroj. Estu kiel ajn, en ĉiu okazo estas pruvite kun plena scienca certeco, ke homaj prauloj jam antaŭ proksimume 550 mil kaj 400 mil jaroj estis disvastiĝintaj en tiel malproksimaj regionoj kiel Javo, Ĉinio, Germanio kaj Alĝerio. Tio respondas al la granda disvastigiteco de la multe pli fruaj antropoidaj prauloj, kies fosilioj estas trovitaj same tiel en diversaj mondopartoj.

La sekvanta tipo estas la Neandertalulo, nomata tiel laŭ la loko, en kiu estas unue trovitaj liaj fosilioj (Neandertal, Germanio). La Neandertalulo vivis en la tria interglacia periodo, eble ĝis la finiĝo de la lasta glacia periodo, en grupoj sur vastegaj teritorioj de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En ĉiuj ĉi regionoj estas trovitaj liaj restaĵoj. Fosilioj de tre similaj tipoj estas trovitaj en aliaj partoj de Afriko kaj sur Javo. Tiun ĉi tipon, interalie, karakterizas larĝa nazo, fortaj brovarkoj, fortika makzelo, grandaj dentoj, iom kurbaj femuraj ostoj, kio montras, ke li ankoraŭ ne estis tute rekta. La malsupra makzelo de la Neandertalulo estis pli evoluinta antaŭe, kio indikas la formiĝon de la mentono en komencaj stadioj. La evoluo de la cerbo montras, ke la parolata lingvo estis en plena formiĝo.

Gravegaj malkovroj estas faritaj en la kavoj de Monto Karmelo en Palestino. En unu el ili oni trovis skeleton de virino, kiu estas ĉefe neandertala laŭ la strukturo, sed ĝi havas ankaŭ plurajn trajtojn de la moderna homo. En alia kavo estas trovitaj kelkaj skeletoj kun ĝeneralaj trajtoj de la moderna tipo, sed kun kelkaj neandertalaj karakterizoj. Se oni akceptas – kiel kelkaj esploristoj opinias – ke la Neandertalulo prezentas la finon de alia, paralela evolulinio, dum la hodiaŭa homo formiĝis sur la linio liganta lin al la tipo de Pitekantropo tra diversaj intertipoj, estas en ĉiu okazo tre kredeble, ke la Neandertalulo povis kruciĝi kaj fakte kruciĝis kun estuloj de tiu paralela linio. Oni, do, povas rigardi la restaĵojn de Monto Karmelo kiel la lastan stadion antaŭ la nuntempa homo, iranta tute rekta kaj havanta, interalie, elstaran mentonon.

Resume, oni havas jenan evolucian linion: primatoj el mioceno kiel komunaj antaŭuloj de la postaj simioj kaj Homedoj – sudafrikaj antropoidaj simioj kun skeleto ebliganta dupiedan iradon, sed kun simia kranio kaj malgranda cerbo – la plej fruaj ilo-farantoj, plue rektiĝantaj, kun pli grandaj cerboj kaj kranioj pli similaj al la homaj, sed ankoraŭ sen mentono (Pitekantropo kaj liaj samtipuloj en diversaj mondopartoj) – Neandertalulo, ankoraŭ pli rekta, kun granda cerbo, sed ankoraŭ sen elstara mentono – la skeletoj de Monto Karmelo kiel transiraj tipoj inter la neandertala stadio kaj la hodiaŭa Homo Sapiens, dum la Neandertalulo malaperas.

En tiu ĉi longega evoluprocezo de multaj centoj da jarmiloj la brovaj ostarkoj preskaŭ tute malaperis, retiriĝis la antaŭe puŝita buŝego, sed elstaris la nazo por konservi la necesan spacon por la nazaj kavoj. Formiĝis ankaŭ la mentono plej kredeble en kunligo kun la ekesto kaj ĉiam pli vasta uzado de la lingvo kaj la paralela evoluo de la parolorganoj, unuavice de la lango. Kiam ekestis la unuaj rudimentoj de la parolata lingvo, la lango devis efektivigi grandan laboron. Preskaŭ seninterrompe, de tago al tago, de naskiĝo ĝis la morto, de unu generacio al la alia, ĝi agis ĉiam pli kaj pli, kio ebliĝis, ĉar ŝoviĝis antaŭen ĝia osta fiksaĵo. Samtempe fortikiĝadis la langaj muskoloj, kiuj bezonis sufiĉe da spaco por plenumi la novan taskon. Tiamaniere, en la daŭro de multaj jarmiloj formiĝadis la mentono ĝis ĝi, fine, atingis la hodiaŭan formon. Fakte, la tuta malsupra makzelo aliformiĝis kaj ricevis la nunan karakteron. La liberigo de la manoj havis unuarangan signifon en la formiĝo de la homo. Iliaj movoj estis ĉiam pli koordinataj kun la vido. La homa okulo, same kiel tiu de la simioj kaj eĉ de kelkaj prasimioj, povas distingi la kolorojn kaj, krome, ambaŭ okuloj povas esti fiksitaj al la sama punkto, kio ebligas precizan juĝadon de la distancoj, observadon de la spacaj rilatoj inter la objektoj kaj, gravege, kontrolon de la movoj, precipe de la manoj. La daŭra grandiĝado de la cerbo postulis pli da spaco en la kranio kaj la kraniaj ostoj maldikiĝis. En la cerbo mem la partoj rilatantaj la flaron reduktiĝis, kaj tiuj pri la vido vastiĝis. Dum multaj jarmiloj evoluadis iom post iom la cerbaj parolcentroj.

La multnombrajn pruvojn de la kompara anatomio kaj de la antropologio pri la origino de la homo kaj pri la evolucia procezo de homiĝo konfirmas la embriologio. Ĝi montras, ke la homa ontogeneza evoluo, ekde la fekundigita ovo ĝis la naskiĝo, ripetas la pli fruajn evoluajn stadiojn, do reproduktas en diversaj etapoj embriajn formojn de iuj pratipaj organoj (brankoj, vosteto, aranĝo de pluraj muskoloj, arterioj, k.t.p.), kiuj transformiĝas aŭ rearanĝiĝas en aliajn, homajn organojn. Restaĵoj de tiaj praorganoj estas troveblaj kelkfoje ankaŭ ĉe plenkreskintaj individuoj. Parolante tre larĝe, oni povas diri, ke la homa embrio en naŭ monatoj trapasas preskaŭ kalejdoskope multajn milionojn da jaroj de evolucia progreso.

Tiuj sendube konstatitaj faktoj donas plian apogon al la koncepto pri poligeneza deveno de la lingvo. J. Vendryès prave diras, ke la problemo pri la origino de la lingvo kunfandiĝas kun tiu pri la origino de la homo kaj la origino de la homaj socioj*.

* J. Vendryès, verko cit. sub (58), p. 8.

Kion, do, indikas tiuj konstatoj?

Antaŭ ĉio ili montras, ke la lingvo nek havas vivon per si mem, nek ĝi estas “donacita” aŭ “ennaskita”, sed ke ĝi estis kreata iom post iom de la homo dum multegaj jarmiloj. La unuaj komenciĝoj de iaspeca lingvo kiel rimedo de la plej simpla komunikado estas samtempaj al tiu malproksimega epoko de la frua plejstoceno, kiam la unuaj Homedoj intence ekfaris la unuajn plej primitivajn ilojn. Tio certe okazis en la tempo de Pitekantropo, sed tre verŝajne eĉ pli frue. La formo de la hejdelberga makzelo supozigas, ke ĝia portanto ne povis havi artikigitan lingvon. H. G. Wells asertas, ke la hejdelberga makzelo estas “absolute senmentona, multe pli peza ol vere homa makzelo kaj pli mallarĝa, tiel ke estas malverŝajne, ke la lango de tiu kreaĵo povus ĉirkaŭmoviĝi”*. Aliaj aŭtoroj samopinias kaj akcentas la similaĵojn inter la hejdelberga makzelo kaj tiu de la antropoidaj simioj. Ili aldonas, ke tiu fakto, en konekso kun la muskola strukturo de la lango, indikas, ke tre verŝajne la Hejdelbergulo ne povis uzi sian langon por paroli.

* H. G. Wells, A Short History of the World (Mallonga Historio de la Mondo), London, 1927, p. 30.

Se, sekve, la Hejdelbergulo kaj liaj prauloj ĝis la unuaj Homedoj ne povis havi artikigitan sonan lingvon, sed tamen devis iamaniere komunikadi – kion montras la fakto, ke ili faradis laborilojn – tiam estas evidente, ke por kontentigi tiun bezonon ili povis uzi nur la gestojn. Tio estas des pli verŝajna pro la unuaranga signifo de la mano-vido en la procezo de homiĝo. Ankaŭ la fakto, ke la unuaj formoj de komunikado kaj pensado en tiu prastadio devis havi konkretan karakteron, donas fortegan apogon al la koncepto, ke la unua rimedo de komunikado estis la movoj de la manoj kaj ankaŭ la gestoj de la aliaj korpopartoj, precipe de la vizaĝo, kiu kapablas esprimi diversajn emociojn. Al tio certe aldoniĝis krioj, komence kiel nekonsciaj, integraj partoj de la sentoj, sed poste ĉiam pli kaj pli ankaŭ kiel iliaj simboloj.

Sur la kranioj de la java homo estas rimarkeblaj komencaj strukturoj de la tempiaj kaj fruntaj loboj, kiuj respondas al la cerbaj partoj de la parolo. Tiun fakton pluraj* interpretas kiel signon, ke tiu pratipo jam posedis rudimentojn de la parola lingvo.

* Ekzemple V. G. Childe, Elliot Smith, J. G. Kerr, D. Davison k.a.

Nun ni rigardu la Neandertalulon, kiu vivis en la lasta interglacia periodo (ĝi komenciĝis proksimume antaŭ 150 mil jaroj) kaj kies fosilioj estas trovitaj ankaŭ en geologiaj tavoloj apartenantaj al la lasta glacia periodo, komenciĝinta antaŭ 2.120 mil jaroj kaj finiĝinta antaŭ 60 mil jaroj. Ĉe la Neandertalulo la cerbaj centroj de la parolo estas ankoraŭ neperfekte evoluintaj. Surbaze de tio, kiel ankaŭ laŭ la karaktero kaj grandeco de la palato kaj la formo de la malsupra makzelo, oni povas konkludi, ke la Neandertalulo jam evoluigadis la sonlingvon. Tiurilate ne multe gravas, ĉu la unuaj sonkompleksoj estis SAL, BER, JON, ROŜ, kiel opinias Marr, aŭ iuj aliaj sonoj. Kio gravas, estas la senduba fakto, ke la sona lingvo formiĝis dum multaj jarmiloj, treege malrapide, kunlige kun la tuta evoluo de la homo kaj de liaj komunikaj organoj. La laŭgrada enkondukiĝado de la parollingvo okazis nur iom post iom, per transirado al tiu ĉi nova formo plej kredeble el la mana aŭ gesta sistemo de komunikado.

Tamen, eĉ se oni ne akceptas tiun tre verŝajnan hipotezon pri la gesta lingvo kiel la unua rimedo de komunikado, sed se oni opinias, ke nur la sona lingvo estis ekde la plej fruaj komenciĝoj utiligata, restas la fakto, ke jam en tiuj plej fruaj komenciĝoj de homiĝo, nome ekde la epoko, kiam estis faritaj la unuaj iloj, niaj prauloj estis larĝe disvastiĝintaj sur la terglobo. Ne nur la restaĵoj de la Neandertalulo kaj de la postaj tipoj, sed ankaŭ la fosilioj de la Pitekantropo, de la Hejdelbergulo kaj de iliaj samtipuloj estas trovitaj en diversaj lokoj je grandegaj distancoj unuj de la aliaj. Ĉu, do, estas imageble, ke tiuj niaj prapatroj, kiuj ankoraŭ duonkurbaj vagadis, en malgrandaj grupoj, en etaj hordoj, tra vastaj regionoj, povus krei al si ian unuecan lingvon?

Tute ne!

Nenio favoris tion, ĉio estis kontraŭ ĝi. Oni ne forgesu, ke tiuj niaj prauloj disponis nek pri skribo, nek pri literaturo, nek pri lernejoj, nek ili havis telefonon, radion, televidon, ŝipojn, fervojojn, aviadilojn kaj aliajn trafikilojn, kio, kune kun similaj faktoroj, efikas unuecige, kuntene sur la lingvon! Oni ankaŭ ne forgesu, ke la tero tiam estis maldense loĝata kaj ke la kontaktoj inter la unuopaj grupoj estis tial malfortaj. Nia praulo vivis plejparte en sia grupo, izolite de la aliaj grupoj.

Estas pli ol evidente, ke en tiaj cirkonstancoj grandega amaso da diversaj lingvoj estis kreata. Ĉiu homgrupo kreis al si sian propran lingvon, kies forma kaj vorta enhavo dependis de la ĝeneralaj materiaj cirkonstancoj (geografia situo klimato k.t.p.), en kiuj ĝi vivis; de la apartaj kondiĉoj, laŭ kiuj ĝi havigadis al si la necesajn vivrimedojn (ĉasado, fiŝkaptado, kolektado de sovaĝaj fruktoj k.t.p.); ĝenerale de la atingita evolunivelo.

Tiuj multnombraj lingvoj ofte kunfandiĝadis aŭ simple englutadis unuj la aliajn, kreante tiel komunajn lingvojn por pli grandaj homgrupoj. Okazadis ankaŭ inversaj procezoj, nome ke la lingvo disrompiĝis, se la homgrupo (gento, tribo k.t.p.) disiĝis, se ĝi ne plu estis tuteca. Tamen, survoje al ĉiam pli granda unueco, kreante pli altajn kaj pli ampleksajn formojn de ekonomia kaj ĉiuflanka socia vivo, la homoj kreadis al si ankaŭ novajn unuecajn lingvojn el elementoj de pluraj aŭ eĉ de tre multaj “patrinlingvoj”.

La lingvo, estante pure socia fenomeno, ĉiam fidele respegulis kaj respegulas la socian vivon en ĉiuj ĝiaj aspektoj: ekonomiaj, intelektaj, moralaj. Ĝi akompanas la evoluon de la homaro kaj, siavice, helpas tiun evoluon. La kreadon de grandaj sociaj unuoj ĉiam akompanis kreado de grandaj unuecaj lingvoj, kiuj, siavice, cementis la kuntenon de tiuj unuoj. Disfalo de grandaj sociaj unuoj regule kaŭzis ankaŭ vivfinon de iliaj komunaj lingvoj. Tamen, ĉar en larĝaj, grandaj linioj la homaro iras de la iama ĉiaspeca disrompiteco (hordoj, gentoj, triboj, popoloj, nacioj unuflanke; kastoj kaj klasoj aliflanke) al unueco, ankaŭ la lingvo evoluas de la iama tre granda diverseco al pli aŭ malpli baldaŭa unueca komuna lingvo*.

* Mario Pei skribas pri tio en la verko All About Language (Ĉio pri la Lingvo), London, 1956: “Sed ne estus surprize, se, kun la paso de jaroj kaj jarcentoj, la naciaj lingvoj estus uzataj malpli kaj malpli, kaj la internacia lingvo pli kaj pli, ĉar la internacia lingvo povus esti uzata en ĉiuj lokoj, en ĉiuj okazoj, kaj direktata al ĉiu, dum la naciaj lingvoj estus limigitaj al siaj propraj teritorioj. Se tio okazus, ĝi signifus, ke lingvoj kiel la angla, franca, germana kaj rusa fine fariĝus similaj al la latina kaj greka – lingvoj, kiujn oni lernas por la celoj de kulturo kaj legado pli ol por aktiva parola uzo” (pp. 166-167).

Tiu ĉi senduba scienca konstato havas grandan signifon ankaŭ por la korekta kompreno de la demando pri la pozicio kaj rolo de la Internacia Lingvo. Estas klare, ke ankaŭ la Internacia Lingvo estas same tia socia fenomeno, kiel ĉiu ajn alia lingvo. Estas, plue, klare, ke la Internacia Lingvo ne stariĝas kiel io “artefarita” kontraŭ la normalan fluon, sed ke ĝi, male, plene harmonias kun la fundamenta evolulinio de la lingvo ĝenerale. Eĉ pli, ĝi plirapidigas la grandan procezon, kies atestantoj estas la novepokaj generacioj, nome la procezon de grandskala proksimiĝo de la lingvoj surbaze de la ĝenerala unuiĝado de la homaro. Samtempe ĝi mem evoluas sur tiu sama linio kaj respegulas tiel daŭre la plej altan gradon de vera internacieco. Esprimo de tuthomecaj tendencoj, ĝi siaflanke helpas la fortikigon de tiuj tendencoj.

ĈAPITRO III

LINGVO KIEL SOCIA FENOMENO

La lingvo estas socia fenomeno, kaj ne ia “natura” aŭ “biologia” aperaĵo. Tio signifas, ke ĝi povis ekesti, ke ĝi evoluis kaj evoluas ekskluzive en la kadro de la homa socio. La lingvo, do estas regata de sociologiaj kaj ne de biologiaj leĝoj. Tio ankaŭ signifas, ke la portanto de la lingvo ĉiam estis kaj estas iu homgrupo. Sed ĝi tute ne signifas, ke tiu portanto estas aŭ devas esti nur la “nacio”. Ekzistas eĉ hodiaŭ personoj, kiuj, sen troa pripensado kaj sen ia ajn scienca respondecosento, emfazas pri la “nacia animo” aŭ pri la “nacia spirito” kiel pri la solaj kreofortoj de la lingvo. El tio oni ofte konkludas, ke la Internacia Lingvo estas neebla, ĉar, ja, ne ekzistas ia “internacia nacio” kun “internacia animo”!

Sendube, la frazoj pri la “profundoj de la nacia animo”, pri ĝiaj “misteraj kreofortoj” koncerne la lingvon sonas poezie kaj impresas bele. Tamen, ili havas nenion komunan kun la realaĵo. Paroli tiel pri la lingvo ne estas malpli mistike, malpli nescience ol diri, ke, ekzemple, Eva parolis kun la serpento france!*.

* Pli detale pri tio: D-ro Ivo Lapenna, La Internacia Lingvo en Historio kaj Hodiaŭ, kroatlingve, Zagreb, 1939; La Angla aŭ Esperanto?, kroatlingve, Zagreb, 1940; Pri la t.n. Artefariteco de la Internacia Lingvo, franclingve en la gazeto L’Essor, n-ro 2/1950 kaj en multaj aliaj artikoloj.

Estante socia fenomeno, la lingvo havas siajn radikojn en la socio, sed samtempe, foje ekestinte, ĝi mem influas sian propran bazon. Tiamaniere la lingvo, same kiel ĉiu alia socia fenomeno (religio, arto, politiko, juro, modo k.a.), ĉiu el ili depende de sia karaktero, troviĝas en reciproka funkcia rilato kun la socio.

1. PRI LA NATURECAJ-BIOLOGIAJ KONCEPTOJ

Por povi pli reliefe vidi kion signifas la socia karaktero de la lingvo, estas utile ekzameni, almenaŭ per kelkaj vortoj, kio ĝi povus esti, se ĝi ne estus socia fenomeno en duobla senco: (a) ke ĝi ekestis paralele kun la formiĝo de la homo helpante en la sama tempo siavice tiun formiĝon, ke, do, ĝi estas ekskluziva apartenaĵo de la homa socio kaj (b) ke tiu ekesto, evoluo kaj ĉiuj pluaj transformiĝoj okazis ne kiel rezulto de individua arbitra volo, sed kolektive, en la kadro de la socio, sub la influo de la fortoj regantaj en ĝi.

La respondo en tiu kazo povus nur esti, ke la lingvo estas ia natura, biologia aperaĵo. La unua kaj la plej ĝenerala sekvo de tiu starpunkto necese estus – por ne paroli pri la pluaj konsekvencoj – ke al la lingvo devus esti aplikataj la leĝoj de la naturo, leĝoj biologiaj, kaj ne tiuj tute specialaj, agantaj en la homa socio.

Kompreneble, neniu neas la bezonon daŭre studi la naturleĝojn por kompreni ĉiam pli bone la mondon kaj la homon kiel parton de tiu mondo en lia alia kvalito, t. e. en tiu de natura vivanta estaĵo. Speciale la fiziologio de la voĉorganoj kaj de la cerbaj parolaj kaj aŭdaj centroj ĉe la homo, precipe se la studo etendiĝas al la evoluo de tiuj organoj, estas tre utila. Sed tiuj studoj, kvankam ege helpaj por la kompreno de la meĥanismo de la parolkapablo kaj de ĝia evoluo, tamen ne klarigas la esencon mem de la lingvo. Multaj aliaj vivantaj estaĵoj eligas, laŭ sia propra naturo, diversajn tre variajn sonojn aŭ bruojn kaj tiamaniere instinkte esprimas kelkajn fundamentajn sentojn: malsaton, timon, pariĝemon k. s. Tamen, tiuj sonoj kaj bruoj havas ian signifon ne per si mem, nome kiel konsciaj indikantoj de tiuj sentoj aŭ statoj, sed nur kiel integra parto de la konkreta konduto, laŭ la naturo mem de la koncerna animalo. Kelkaj animaloj, precipe pluraj hejmaj bestoj, povas esti “edukitaj” reagi al diversaj vorto aŭ, escepte, eĉ al desegnitaj figuroj. Ili “lernas” ankaŭ postuli ion: ekzemple la hundoj per bojado aŭ la katoj per miaŭado. Papagoj ripetas tutajn frazojn en diversaj lingvoj. Iuj asertas, ke eĉ orangutango, hundo, ŝafo estis instruitaj diri kelkajn vortojn*. Tamen, ĉio ĉi ne estas lingvo en la vera senco, nome en la senco de aparta instrumento, organizita kiel sistemo de simboloj, reprezentantaj ideojn kaj servanta por konscia komunikado kaj pensado. La animaloj povas boji, miaŭi, iai, heni, trili, kluki, ululi, bleki diversmaniere, sed ili ne povas paroli. Kiam ili eligas tiujn diversajn sonojn aŭ bruojn, tio okazas kiel integra parto de la konkreta sento – ĝojo, timo, doloro, malsato k. s. – kaj ne kiel nomado de tiu sento. Kvankam la fiziologia bazo de la parolata lingvo estas la kapablo eligi sonojn – kaj ankaŭ tiu kapablo ĉiam pli perfektiĝis paralele kun la evoluo de la lingvo – tamen ĝi per si mem ne estas lingvo. Nur kiam difinita sono aŭ sonkomplekso ligiĝas al difinita objekto aŭ ideo, ricevante tiamaniere iun signifon, kiu estas de aliaj homoj, do socie, akceptita kiel tia, ekestas la sona lingvo. Tian lingvon posedas nur la homo kaj li akiris ĝin en la procezo de sia formiĝo kiel homo.

* Ekzistas raporto, laŭ kiu orangutangino estis instruita imiti la vorton “papa”. Alia asertis, ke li povis dresi hundon nombri de unu ĝis tri kaj diri la vorton “sukero”. Je informo el Usono, ke ŝafo estis instruita paroli, la humorista gazeto Punch (Londono) sprite rimarkigis: “Says ewe!” (“Ĝi diras ŝafino”, prononcata same kiel “says you”, amerikanismo eldirata kiam oni ne kredas ion, proksimume kun la signifo: “Rakontu tion al iu alia!”).

Temas nun pri tio, ke precize tiun lingvon, do la lingvon, oni provis ekspliki kiel naturan, biologian aperaĵon, kaj ne kiel socian fenomenon.

Tiu “natureca” ideo servis kiel elirpunkto de pluraj teorioj kun diversaj nuancoj.

Iuj, ekzemple A. Schleicher kaj liaj sekvantoj ĉefe el la skolo de la t.n. “junaj gramatikistoj”, rigardis la lingvon mem kiel naturan organismon. Schleicher diris: “La lingvoj vivas same kiel ĉiuj naturaj organismoj; ili, certe, ne kondutas kiel la homoj, kaj ne havas historion, kaj tial ni uzas la vorton ‘vivo’ en pli mallarĝa laŭlitera senco”*. Laŭ Schleicher, la vivo de la lingvo esence ne distingiĝas de la vivo de ĉiuj aliaj “vivantaj organismoj – kreskaĵoj kaj animaloj”. Kiel la animaloj, la lingvoj havas periodon de kreskado de la plej simplaj strukturoj al pli komplikaj formoj, kaj periodon de maljuniĝado, dum kiu la lingvoj ĉiam pli kaj pli malproksimiĝas de la atingita plej alta evolugrado kaj iliaj formoj degeneras. La naturistoj nomas tion – diras Schleicher – inversa metamorfozo. Ankoraŭ pli klare li esprimis tiun starpunkton en sia libro La Teorio de Darwin, kaj La Lingvistiko (Weimar, 1873, p. 7) per jenaj vortoj:

* A. Schleicher, Compendium der Vergleichenden Grammatik der Indogermanischen Sprachen (Kompendio de la Kompara Gramatiko de la Hindogermanaj Lingvoj), Weimar, 1876, Antaŭparolo.

“La lingvoj estas naturaj organismoj, kiuj ne dependas de la homa volo, sed naskiĝas, kreskas kaj evoluas laŭ la leĝoj propraj al ili, kaj poste maljuniĝas kaj mortas”*,

* Cit. laŭ Giuliano Bonfante, The Neolinguistic Position (La Neolingvistika Pozicio), publikigita en Language, Vol. 23, n-ro 4./1947.

Aliaj opiniis, ke la lingvo estas ennaskita, apartenanta laŭ la naturo mem al la homo, do integra parto de li kiel biologia estulo, tute adekvate al la krioj kaj bruoj produktataj de la bestoj. Tiuj teorioj fakte identigas la antaŭlingvan, do ankaŭ antaŭhoman, stadion de la homaj antaŭuloj el la animala mondo kun la lingva stadio ne nur de la Homedoj, sed eĉ de Homo Sapiens. Eble nenio pli bone ilustras la esencon de tiu starpunkto, ol la fakto, ke eĉ S-kta Bazilo estis akuzata de Eŭnomio (Eunomius) pro ateismo tial, ĉar li opiniis, ke la infanoj “lernas paroli”! Tiel ennaskita estas, do, la lingvo (ne la voĉprodukta aparato), ke infanoj ne akiras ĝin de sia ĉirkaŭaĵo, sed ĝi ekzistas kiel konsista parto de ilia homeca naturo mem, ĉe kio ne multe gravas en tiu ĉi kunteksto, ĉu tiu naturo estas konsiderata kiel antaŭfiksita de supernaturaj fortoj aŭ ne.

2. LINGVO KAJ SOCIO

Diference de tiu rigardado al la lingvo kiel natura, biologia aperaĵo en tiu ĉi aŭ tiu senco, aliaj jam delonge komencis observi ĝin kiel fenomenon socian. Oni komprenis, ke, se la lingvo estas io ekzistanta sole en la homa socio, ĝi povas esti eksplikita nur kiel socia fenomeno. Ankaŭ tiu koncepto servis kiel elirpunkto por multaj teorioj, malsamaj inter si kaj ne malofte kontraŭantaj unu la alian. Sed ili havas unu ĝeneralan komunan trajton: ili rigardas la lingvon kiel socian fenomenon, kio ĝi ja objektive estas. Hodiaŭ ne troviĝas unu sola iom serioza filologo aŭ sociologo, kiu ne konsentas pri tiu fundamenta fakto. Alia afero estas, ke ekzistis kaj ekzistas diversaj interpretadoj de tiu fakto.

La plej grandajn meritojn por tiu nova, korekta studado de la lingvo havas la fama svisa lingvisto Ferdinand de Saussure. Li klare distingas inter la lingvo (langue), la parolo (parole) kaj la parolkapablo (langage). La parolkapablo estas multforma kaj koncernas plurajn sferojn: la fizikon, la fiziologion, la psikologion. La parolo estas ago individua, dum la parolkapablo (langage) apartenas “ankoraŭ al la sfero individua kaj al la sfero socia”. Pri la lingvo mem F. de Saussure diras:

“Sed kio estas la lingvo? Por ni ĝi ne konfuziĝas kun la parolkapablo; ĝi estas nur difinita parto, esenca – tio estas vera – de la parolkapablo. Ĝi estas samtempe socia produkto de la parolkapablo (faculté du langage) kaj tuto de necesaj konvencioj, adoptitaj de la socia korpo por permesi la praktikadon de tiu ĉi kapablo ĉe la individuoj”*.

* Ferdinand de Saussure, Cours de Linguistique Génerale (Kurso de Ĝenerala Lingvistiko), publikigita de Charles Bally kaj Albert Sechehaye, en kunlaboro kun Albert Riedlinger, Lausanne-Paris, 1916, p. 25.

Aliloke li diras:

“Disigante la lingvon de la parolo, oni disigas per la sama bato: unue, tion, kio estas socia de tio, kio estas individua; due, tion, kio estas esenca, de tio, kio estas akcesora kaj pli-malpli hazarda”*.

* Ferdinand de Saussure, verko cit. sub (67), p. 31.

La lingvo ne estas funkcio de la subjekto, kiu parolas; ĝi estas produkto, kiun la individuo registras pasive. Male, la parolo estas rezulto de individua volo kaj inteligento. En tiu individua ago estas necese distingi (a) la kombinojn, per kiuj la parolanta subjekto utiligas la lingvon por esprimi sian personan penson kaj (b) la psikofizikan meĥanismon kiu permesas al li eksterigi, manifesti tiujn kombinojn. Male, la lingvo estas

“...la socia parto de la parolkapablo, ekstera al la individuo, kiu per si mem povas nek krei nek modifi ĝin; ĝi ekzistas nur surbaze de iaspeca kontrakto, farita inter la membroj de la komunaĵo... Ni ĵus vidis, ke la lingvo estas socia institucio, sed pluraj trajtoj ĝin distingas de la aliaj institucioj, politikaj, juraj k. t. p.”*.

* Ferdinand de Saussure, verko cit. sub (67), pp. 32 kaj 33.

Jen ankoraŭ nur kelkaj opinioj pri la socia karaktero de la lingvo. Unu el la plej grandaj lingvistoj de ĉiuj epokoj, Antoine Meillet, skribis en sia verko Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Ĝenerala:

“Fakte, la lingvoj ne estas objektoj havantaj aŭtonoman materian ekziston kaj evoluantaj per si mem. Lingvo estas institucio apartenanta al socia kolektivo, kaj la modifoj, kiujn ĝi trapasas, estas ligitaj al la historio de tiu kolektivo”*.

* A. Meillet, Linguistique Historique et Linguistique Générale (Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Ĝenerala), Vol. I, Paris, 1926, p. 79.

Alia granda franca lingvisto, J. Vendryès, same tiel komprenis la lingvon kiel socian fakton. “La sino de la socio – li diras – estas la loko, kie formiĝis la lingvo”. La lingvo, laŭ Vendryès, ekestis tiam, kiam la homoj eksentis la bezonon komuniki unuj kun la aliaj. Kaj li daŭrigas:

“La lingvo, kiu estas socia fakto par excellence, estas rezulto de sociaj kontaktoj. Ĝi fariĝis unu el la plej fortaj ligiloj, kiuj unuigas la sociojn kaj ĝi ŝuldis sian evoluon al la ekzisto de socia grupo”*.

* J. Vendryès, verko cit. sub (58), p. 13.

Tial Vendryès opinias, ke nur esplorante la socian rolon de la lingvo estas eble ricevi imagon kio ĝi efektive estas.

Aliflanke, ne estis nur Marr, kiu en Soveta Unio rigardis la lingvon kiel socian fenomenon. Por ne longigi per citaĵoj, estu menciita nur A. S. Ĉikobava, kiu al la demando kio estas lingvo, respondas tute klare kaj senhezite:

“La lingvo estas socia fenomeno”*.

* Prof. A. S. Ĉikobava, Vvedenije v Jazykoznanaje (Enkonduko en la Lingvosciencon), Parto I, dua eldono, Moskva, 1953, p. 23.

Kvankam hodiaŭ estas ĝenerale forĵetita la penso pri la lingvo kiel natura aperaĵo, tamen la ideo pri la “natureco” de la lingvo reaperas eĉ nuntempe en tiu aŭ alia formo, sub tiu aŭ alia preteksto, kun tiu aŭ alia celo. Kiam, ekzemple, oni parolas pri la naciaj lingvoj kiel “naturaj” kaj pri la Internacia Lingvo kiel “artefarita”, tiam jen denove la “natureca” fetiĉo reaperas. Tio okazas ne nur en konversacioj de ordinaraj homoj aŭ en la taggazetaro, sed ankaŭ en diversaj lernolibroj kaj eĉ en verkoj de konataj lingvistoj de la Okcidento kaj, same abunde, en tiuj de Soveta Unio kaj aliaj landoj. Se la uzo de tiuj netaŭgaj terminoj havus la karakteron de ia poezia komparo, tio ne multe ĝenus. Sed ne estas tiel. Ili estas uzataj en sia vera senco, kvazaŭ la naciaj lingvoj estus iaj naturaj elkreskaĵoj de nature vivanta organismo, la nacio, dum la Internacia Lingvo estus io “artefarita” en senco de kontraŭnatura, “elpensita” de unu homo kaj tial sen eblecoj evolui, sen literaturo, sen karaktero de vivanteco... kun la fina rezulto, ke ĝi entute ne estas lingvo. Tiaj absurdaj diroj estas daŭre ripetataj sen ruĝiĝo eĉ de lingvistoj kun famo, kaj ili montras ne nur kompletan ignoradon pri elementaj faktoj rilate Esperanton, sed ili samtempe ankaŭ indikas ne sufiĉan komprenon pri la socia karaktero de la lingvo ĝenerale.

Ne estas hazardo, ke en la grandega verko de A. Meillet kaj M. Cohen Les Langues du Monde (La Lingvoj de la Mondo), en kiu estas prezentitaj ĉiuj iom gravaj lingvoj, Esperanto ne trovis lokon. Laŭ tiu verko, la nombro de la lingvoj en la mondo, ne kalkulante la “lokajn lingvoformojn”, estas inter 2.500 kaj 3.500. El tiuj lingvoj nur 29 estas parolataj de po pli ol 10 milionoj da individuoj. Ĉirkaŭ 25 lingvoj estas gravaj el vidpunkto de disvastigiteco kaj pro la skribaj produktoj en ili, dum nur 40-50 lingvoj havas entute ian literaturon, gravan aŭ negravan*. Kial ne aldoni la Internacian Lingvon al tiuj 25 “gravaj pro la skribaj produktoj” aŭ almenaŭ, nejuste, al tiuj 40-50 lingvoj, kiuj havas ian ajn literaturon, “gravan aŭ negravan”? Ĉar, tute simple, oni intence – tre nescience – fermas la okulojn antaŭ la realaĵo kaj en sia tromemfido pensas, ke per tio oni povas nei ĝin.

* A. Meillet kaj Marcel Cohen, verko cit. sub (10), p. XXIX.

Ankaŭ ne estas hazardo, ke, se fine oni tamen decidiĝas prezenti Esperanton inter la lingvoj de la mondo, kiel tio okazis en la verko de Mario A. Pei The World’s Chief Language (La Ĉefaj Lingvoj de la Mondo), la aŭtoro tuj protektas sin per rezervo, ke la enmeto de Esperanto “devas ne esti interpretita kiel signifanta pledon aŭ aprobon fare de la aŭtoro de ĝiaj principoj aŭ de ĝia konstrumetodo”*.

* Mario A. Pei. The World’s Chief Languages (La Ĉefaj Lingvoj de la Mondo), tria eldono, London, 1954, p. 580.

Kion oni prave povas postuli de la lingvistoj, se ili vere deziras resti fidelaj al sia propra scienco, estas ne “pledi” aŭ “aprobi” la Internacian Lingvon – same kiel neniu postulas, ke ili “aprobu” kiun ajn lingvon – sed tute simple koni Esperanton kaj rekoni ĝin kiel socian fakton kun ĉiuj sekvoj de tiu rekono. Kun la escepto de kelkaj honorindaj filologoj, ĝenerale la lingvosciencaj specialistoj ne faras tion. Se oni malkovras ian forgesitan lingvon de iu tribo fortranĉita de la cetera mondo ie en Centra Afriko, oni formas ekspedicion, elspezas konsiderindajn sumojn, eldonas librojn pri tiu nova eltrovaĵo. Sed kiam la Internacia Lingvo estas alportata per siaj diversaj aplikoj en la vivo, tute speciale per sia mirinda literaturo, al la sojlo de la laborkabinetoj de la filologoj, tiam ili ne vidas aŭ ne volas vidi ĝin kiel realaĵon*.

* Por pliaj detaloj, vidu G. Waringhien, Eseoj II.

La funkciado de la Internacia Lingvo en la praktiko prezentas per si mem – eĉ se oni flankelasas ĝian idean fonon, la socian rolon kaj la kulturajn valorojn kreitajn en ĝi – tian unuarangan lingvan sperton, ke, se pro nenio alia, do nur pro ĝi la lingvoscienco devus serioze ĝin studi. Tia studo de Esperanto ne kiel teoria projekto, sed kiel socia fakto povus multe kontribui al pli bona kompreno de tiuj sociaj fortoj en la plej larĝa senco de la vorto, kiuj ekestigas la lingvon, evoluigas ĝin, helpas aŭ malhelpas ĝian disfalon – ĉio demandoj, kiuj tre interesas la lingvosciencon.

Sed la lingvoscienco – kun kelkaj esceptoj, estu ankoraŭfoje dirite – aŭ ignoras tiun fakton kaj tial prisilentas ĝin, aŭ, se ĝi entute iel esprimas sin, faras tiajn apriorajn asertojn kaj diras tiajn absurdaĵojn, ke vere tiu tuta babilado havas nenion komunan kun la realaĵo nek kun la elementaj postuloj de scienca pritrakto. Tiel agas ne nur la principaj kontraŭuloj de la Internacia Lingvo, eĉ de la ideo mem de tia lingvo, sed ankaŭ filologoj, kiuj persone ne malsimpatias al ĝi kaj kiuj alie klopodas realece rigardi al la lingvo kiel al socia fenomeno, sed kiuj ne iras ĝis la lastaj konsekvencoj de tiu principe korekta elirpunkto. La ĝisnuna pozicio de la lingvoscienco rilate al la Internacia Lingvo estas, ĝenerale parolante, la plej malbona atestilo, kiun ĝi povis doni ne al Esperanto, sed al si mem. La unua paŝo, kiun ĝi devas fari por forviŝi la malbonan noton, estas liberigi sin de la “natureca” fetiĉo ankaŭ kiam temas pri Esperanto, kiel ĝi ĝenerale liberiĝis de ĝi studante ĉiujn aliajn, ne nur la naciajn, lingvojn. Farinte tiun paŝon, ĝi normale iros antaŭen.

3. NATURA KAJ SOCIA ĈIRKAŬAĴOJ

La eksteraj naturaj fortoj perfortis la naskiĝon de la homo. Sed la homo ne estas nura senpova pupeto, ludile ĵetata ĉiudirekte sur la ondoj de la ekstera fizika influo. Ekde la momento, kiam li konstruis la unuan helpilon por protekti kaj firmigi sian vivon, li komencis utiligi, subigi, ŝanĝi la naturajn fortojn favore al sia progreso. Restante parto de la naturo, li eniris novan, superan mondon, tiun de la homa socio, regata de aliaj, sociaj, principoj kaj leĝoj ol estas tiuj de la naturo.

La homo estas sociema estulo kaj tia tute certe estis ankaŭ lia praulo. La individuo ĉiam apartenis kaj nun apartenas al iu socia grupo. La konkreta karaktero de iu socia grupo dependas de multaj elementoj kaj eksteraj (la ĉirkaŭanta naturo) kaj internaj (la sociaj institucioj, kreitaj en la grupo mem en la daŭro de ĝia evoluo), sed la eksteraj ĉiam pli perdas sian gravecon paralele kun la subigado de la naturaj fortoj al la interesoj de la homo. Eĉ pli, ili manifestas sian efikon ne plu rekte, senpere, sed tra la transformiĝo al socie signifaj valoroj.

Tiuj fortoj, kiuj influas la formiĝon de iu homgrupo kaj donas al ĝi ĝian apartan karakteron, influas ankaŭ ĝian lingvon. Kiam ajn iu homgrupo formiĝas kiel socia unuo kun distingaj trajtoj, ĝi kreas al si sian lingvon surbaze de la konkretaj bezonoj, dependantaj de la atingita evoluŝtupo kaj de ĉiuj elementoj, kiuj ĝin kaŭzis. La lingvo siavice helpas al kunteno de la socia grupo kaj ĉe la uzantoj plifortigas la senton de aparteno al la grupo.

La lingvo estas influata de la fizika kaj de la socia ĉirkaŭaĵoj. La socia ĉirkaŭaĵo – pluraj sociaj fortoj kiel religio, politika organizo, arto, moralaj konceptoj – reflektiĝas rekte en la lingvo. Ilia establiĝo mem ne povas ne esti akompanata de lingva esprimo. Male, la fizika ĉirkaŭaĵo – ekzemple la topografia strukturo de la regiono (montoj, ebenaĵo, marbordo k. s.), klimato, flaŭro kaj faŭno, mineraloj esprimiĝas en la lingvo nur tiom, kiom ĝi havas ian konkretan valoron por iu konkreta socio. Ne sufiĉas, ke en la natura ĉirkaŭaĵo troviĝas iu besto, iu planto, iu mineralo, por ke ĝi ricevu sian nomon. Necesas multe pli: la besto, kreskaĵo aŭ objekto devas fariĝi en kiu ajn senco socie grava por eniri la lingvon.

La Nootka-Indianoj vivas ĉe la marbordo. Ilia lingvo posedas grandegan nombron da precizaj terminoj por multaj marfiŝoj kaj aliaj maraj bestoj kaj kreskaĵoj. La samon oni povas rimarki en la lingvoj de la aliaj marbordaj indianaj triboj. Iliaj vortaroj povas esti tiurilate komparataj al tiu de la Baskoj en sudokcidenta Francio kaj norda Hispanio, aŭ al la vortprovizo de kiu ajn alia fiŝkaptista popolo.

Male, en la vortaro de la sudaj Paiute-Indianoj, kiuj loĝas sur dezerta plataĵo de Arizono, Nevado kaj Utaho, oni trovas amason da specialaj topografiaj esprimoj. Ili ne estus kreitaj, se ili ne estus bezonataj en la vivolukto por loĝantoj de duondezerta regiono. Same tiel la Nootka-Indianoj certe ne havus tiel grandan nombron da esprimoj por la mara faŭno, se ili havigus al si la nutraĵon per surtera ĉasado aŭ per terkulturado, kaj ne ĉefe per fiŝkaptado, kvankam ili loĝus en la sama regiono.

Aliaj indianaj triboj, kies nutraĵo grandparte dependas de radikoj, semoj de sovaĝaj plantoj, entute de vegetaĵoj, posedas multnombrajn esprimojn ĝuste sur tiu ĉi kampo. Ofte oni havas plurajn apartajn esprimojn eĉ por la sama planto depende de ĝia koloro, ĝia kreskostadio, de tio ĉu ĝi estas kuirita aŭ ne k. t. p. Aliflanke, pluraj lingvoj de indianaj triboj havas unu solan vorton kaj por la suno kaj por la luno. Nur el la kunteksto vidiĝas ĉu temas pri suno aŭ pri luno*. Tiuj objektoj certe ne troviĝas en la centro de ilia materia aŭ spirita vivo!

* Ĉio pri la indianaj lingvoj laŭ E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 89 kaj sekv.

En ĉiuj lingvoj estas rimarkebla la sama influo de la natura ĉirkaŭaĵo tra la sociaj vivoformoj. En la araba lingvo abundas vortoj pri la ĉevalo pro la graveco de tiu besto en la vivo de la arabaj komunaĵoj. En la somali-lingvo troviĝas multaj specialaj esprimoj por la kamelo, ĉar al ĝi estas ligita la ekonomia vivo de tiuj nomadaj triboj. Sed la kroata popolo, kiu havas la eblecon vidi ĝin nur en zoologia ĝardeno aŭ en cirko, ne povas lingve distingi per apartaj vortoj inter kamelo, kamelino, kamelido, kamelidino. Kompense en la kroata lingvo troviĝas tre multaj vortoj rilatantaj al la bovo, ŝafo, ĉevalo, do al la brutaro, kiu okupas elstaran lokon en la mastrumado. Oni distingas tiujn bestojn per apartaj vortoj ne nur depende de la sekso, aĝo, koloro, sed ankaŭ laŭ pluraj aliaj karakterizoj.

Estas tute certe, ke triboj vivantaj en la naturo havas akran vidon kaj ke fiziologie nenio malhelpas ilin rimarki la senfinajn nuancojn de la koloroj en ilia majesta natura beleco. Tamen, en iliaj lingvoj ofte mankas nomoj eĉ por elementaj koloroj. Nur la produktado de farboj, de aliaj kolorigaj substancoj kaj de kolorigitaj objektoj kaŭzis fine la formiĝon de tiu longega listo da kolornomoj por ĉiuj eblaj nuancoj, unuavice en la lingvoj de la popoloj, kiuj kreis la farbindustrion.

Ne estus malfacile plenigi tutan libron per tiaj ekzemploj. Ĉiam montriĝas la samo: la natura ĉirkaŭaĵo influas la lingvon nur tra la socia ĉirkaŭaĵo aŭ, kiel Sapir diris:

“Per aliaj vortoj, kiom la lingvo estas koncernata, la tuta ĉirkaŭaĵa influo reduktiĝas en la lasta analizo al la influo de la socia ĉirkaŭaĵo”*.

* Verko cit. sub (75), p. 90.

La socia ĉirkaŭaĵo influas ankaŭ rekte la lingvon. Tiamaniere, interalie, la lingvo estas transdonata de generacio al generacio. La t. n. onomatopeaj vortoj, kiujn kvazaŭe la infanoj lernas imitante la “naturajn sonojn”, estas tute simple imitado de la vortoj, kiujn la infanoj aŭdas de sia ĉirkaŭaĵo. Ili diras da-da, ĉar en Francio la patro rajdigas ilin sur sia propra genuo kaj samtempe dorlote diras da-da. Ili ricevas ovon “à la coque”, de kie la ko-ko. Kaj precize tion ili imitas. Ne la ĉevalon aŭ la kokon, kiujn eble ili – la nuntempaj grandurbaj infanoj preskaŭ certe – neniam eĉ vidis!

En la kroata, serba kaj aliaj lingvoj, kies popoloj vivis ĝis antaŭ nelonge en grandaj familiaj komunaĵoj (zadruge = kooperativoj), troviĝas multaj vortoj por la parencaro kaj boparencaro. En la serba-kroata, ekzemple, estas aparta vorto por la onklo frato de la patro, alia por la frato de la patrino, tria por la edzo de la patrina fratino, kvara por tiu de la patra fratino. Simile por la aliaj membroj de la familio. La kunvivado en grandaj familiaj unuoj necesigis tiujn lingvajn distingojn. Kun la malapero de la familiaj kooperativoj (nete distingendaj de kiu ajn alia kooperativa formo) malaperas ankaŭ tiuj esprimoj. La nova generacio en Jugoslavio apenaŭ konas ilin. Ĉio fariĝas nur onklo aŭ onklino, bopatro aŭ bopatrino!

La apartaj karakterizaj trajtoj, kiuj markas diversajn tribajn lingvojn pro la influo de la ĉirkaŭaĵo, principe respondas al la karaktero de la t. n. specialaj lingvoj en la kadro de la pli evoluintaj komunaj lingvoj.

ĈAPITRO IV

FAKTOROJ INFLUANTAJ

LA LINGVOEVOLUON

La lingvo estas, unuflanke, subigata al influo de iuj faktoroj (kiuj, cetere, en pli aŭ malpli alta grado ludas sian rolon ankaŭ koncerne la aliajn sociajn fenomenojn), sed, aliflanke, ĝi mem fariĝas unu el la faktoroj, eĉ tre grava, kiuj aktive influas la evoluon de la socio.

En la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontraŭaj tendencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco. Ili estas nenio alia ol manifestiĝo de du antagonismaj kategorioj de faktoroj, kiuj seninterrompe – sed ne kun la sama efiko en ĉiu epoko kaj en ĉiu medio – influas la lingvon. Al la unua kategorio apartenas pluraj diferencigaj faktoroj, kiuj efikas rompe, disige, disfale. La dua kategorio konsistas el unuecigaj faktoroj, kiuj efikas kuntene, maldisige, do unuecige.

1. DIFERENCIGAJ FAKTOROJ

La ĉefaj diferencigaj faktoroj estas:

(a) GEOGRAFIA FAKTORO. – Klimato, altaj montoj, grandaj maroj, larĝaj riveroj, netrapaseblaj marĉoj, densaj arbaregoj, senvivaj dezertoj sendube disigas la homgrupojn unu de la alia, precipe en la primitivaj stadioj de la evoluo. Sub la influo de tiuj kondiĉoj ĉiu grupo ne nur kreas al si sian apartan lingvon, sed la lingvoj ankaŭ restas sen reciprokaj kontaktoj. Tio, kompreneble, malebligas la proksimiĝon de la lingvoj.

La geografia faktoro ludas tre gravan rolon sur la plej malaltaj ŝtupoj de la civilizo, sed eĉ hodiaŭ ĝi ne perdis ĉian signifon. La homgrupoj, kiuj vivas izolite unuj de la aliaj, sen ia ajn kontakto aŭ kun nur tre malmulte da reciprokaj rilatoj, havas apartajn lingvojn, kiuj ne estas komprenataj ekster la respektivaj medioj.

Estas sciate, ke la indiĝenoj de ambaŭ Amerikoj posedas grandegan nombron da lingvoj, tre malsamaj inter si. Ĉiu tribo, nombranta ofte nur kelkajn centojn da membroj, havas sian propran lingvon.

En Suda Ameriko nur la lingvoj de la Tupi-Guarani Indianoj estas relative vaste komprenataj. Ili ankaŭ influis la portugalan lingvon de Brazilo. La aliaj lingvoj varias de tribo al tribo, eĉ de kabano al kabano, tiel ke kelkfoje nur la membroj de la sama familio komprenas unu la alian*. Tibor Sekelj, unu el la konataj sudamerikaj esploristoj, rimarkis la saman fenomenon dum siaj plurjaraj vojaĝoj tra Brazilo. Li rakontas, ke eĉ hodiaŭ tute malgrandaj indiĝenaj triboj parolas siajn apartajn lingvojn, tre diferencajn inter si.

* Laŭ la verko cit. sub (43), p.141 kaj la verko cit. sub (74) pp. 36, 287, 289.

Viglan priskribon de la multnombraj lingvoj en Norda Ameriko donis jam en la 17-a jarcento Gabriel Sagard en sia libro Granda Vojaĝo en la Lando de Huronoj*. Li asertis, ke en la regionoj, vizititaj de li, tre malofte du vilaĝoj parolas la saman lingvon. Edward Sapir, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al la studo de la kulturo de la amerikaj Indianoj, parolas pri la senfina nombro de la indiĝenaj lingvoj. Li diras:

* Gabriel Sagard, Grand Voyage du Pays des Hurons (Granda Vojaĝo en la lando de Huronoj). Paris. 1631.

“La indiĝena loĝantaro de Ameriko norde de Meksikio (Ĉirkaŭ 1,150.000) parolis, en la tempo de la malkovro de Ameriko fare de Kolumbo, mirigan nombron da lingvoj, el kiuj la plejparto estas ankoraŭ parolata, kvankam en multaj kazoj sole de nura manpleno da individuoj. Kelkaj el ili, kiel sioux kaj navaho, estas ankoraŭ florantaj lingvoj”*.

* E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 169.

Nur en Kalifornio sur la spaco de 150.000 kvadrataj mejloj, Kroeber distingis 31 lingvofamiliojn kaj minimume 135 dialektojn (lingvojn). Kiel dirite aliloke*, la verko La Lingvoj de la Mondo distingas pli ol 100 familiojn kaj amason da izolitaj lingvoj en Ameriko eĉ hodiaŭ.

* Vidu piednoton (22).

La indiĝenoj de Aŭstralio, kies nombro estas taksata je ĉirkaŭ 200.000, parolas minimume 500 lingvojn.

En Azio estas la sama situacio. La lingvoj de tiu granda kontinento estas tre malsamaj kaj ilia nombro grandega. La lingva esploranto – diras Mario Pei – trovas, kompreneble, en Azio lingvojn de unua rango el vidpunktoj nombra, komerca, politika kaj kultura. Sed li ankaŭ trovas tie “miriadon da malpli grandaj lingvoj, kies parolantoj estas relative malmultnombraj kaj kiuj neniam atingis tre altan kulturan nivelon”*. En Birmo, ekzemple, estis establita, ĉefe sub la dinastio Alaungpaya (1752-1885) la birmana lingvo, en kiu estis kreitaj konsiderindaj literaturaj valoroj. Ĝi fariĝis rimedo de komunikado ne nur en la tiama Birmo, sed ankaŭ en Arakanio kaj Peguo, kvankam tiuj du regionoj troviĝis sub la brita regado (la unua ekde 1826, la dua ekde 1852) kaj poste formis parton de Brita Birmo. Tamen en la montaraj regionoj vivis izolite multaj sendependaj triboj, kiuj parolis kaj konservis siajn proprajn apartajn lingvojn. Iu vojaĝanto, kapitano Gordon, priskribis tiujn lingvojn; kelkfoje ili estas parolataj nur de po tridek aŭ kvardek familioj. La lingvoj estas tiel malsamaj inter si, ke eĉ la plej najbaraj triboj ne povas interkompreniĝi.

* Mario A. Pei, verko cit. sub (74), p. 454.

Centoj da amerikaj lingvoj – diras A. Meillet – ne proksimiĝis unuj al la aliaj, ĉar la plej granda parto de la kontinento ne estis dense loĝata kaj tial la unuopaj grupoj estis izolitaj*. La samo validas por kiu ajn alia regiono. Se la homgrupoj vivas izolite, dividite en malgrandaj komunaĵoj, kun malmulte da rilatoj inter si, ili kreas siajn proprajn lingvojn, kiuj ne estas konataj ekster la koncerna lingva komunaĵo.

* A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 116.

Tia, do, estas la diferenciga rolo de la geografia faktoro, precipe en la pli malaltaj stadioj de la civilizo kaj de la lingvo. La fakto, ke sur tiu malalta nivelo la geografia faktoro kune kun la aliaj diferencigaj elementoj, havas tiel efikan disigan signifon, prezentas plian apogon al la koncepto, ke la unua formiĝo de la lingvoj en tempoj tre malproksimaj, kiam ĉiuj diferencigaj faktoroj havis ankoraŭ pli grandan efikon, estis karakterizita de senfina varieco.

(b) EKONOMIAJ-SOCIAJ FAKTOROJ. – Oni povas distingi plurajn faktorojn, apartenantajn al tiu ĉi grupo. Jen la plej gravaj:

(i) Kasta aŭ klasa faktoro. – Kun la evoluo de la homaro, kun la rompiĝo de la primitiva komunaĵo en diferencajn kaj poste eĉ antagonismajn klasojn, rompiĝis ankaŭ la lingvo. Ĉiu ekonomia diferenciĝo signifas samtempe ankaŭ socian diferenciĝon, kaj tio nepre rezultigas lingvan diferenciĝon. Se la diversaj klasoj estas akre dividitaj unuj de la aliaj, ankaŭ iliaj lingvoj manifestas gravajn diferencojn. Male, se la klasoj havas pli viglajn reciprokajn kontaktojn, iliaj lingvoj montras malpli da diferencoj.

La kasta socio de antikva Hindio prezentas tipan ekzemplon de preskaŭ kompleta kasta izoliteco. Tial en Hindio la kastoj havis siajn apartajn lingvojn komencante per la supera kasto de bramanoj, kiuj parolis sanskrite, ĝis la malsupraj tavoloj, troviĝantaj ekster la kastoj, kiuj parolis diversajn prakritajn dialektojn. En la dravidaj lingvoj de suda Hindio kaj norda Cejlono eĉ la genro ne estas formata surbaze de la sekso, sed laŭ la kasto: “superaj” aŭ “malsuperaj” estuloj, tiel ke la virinoj, kaj eĉ la diinoj, troviĝas en la rango de la lastaj, en la sama kategorio kun la senvivaj objektoj*.

* Mario A. Pei, verko cit. sub (74), p. 33.

La latina lingvo estis en la komenco fakte la lingvo de la patricioj en Romo. Pritraktinte la formiĝon de tiu lingvo, Max Müller konkludis:

“Se la plebanoj estus superregintaj anstataŭ la patricioj, la latina estus estinta tre diferenca de tiu, kiu troviĝas ĉe Cicerono”*.

* Max Müller, verko cit. sub (23), p. 60.

Similan fenomenon oni rimarkas en la feŭda mezepoka Eŭropo. La reganta feŭda klaso de la nobelaro, la eklezio kaj la scienco estis la socia portanto de la mezepoka latina, dum la servutulaj popolamasoj parolis plej diversajn lingvojn kaj dialektojn.

En Anglio, post la normanda konkero, la reganta klaso parolis la francan normandan lingvon, dum la kamparanoj kaj metiistoj plue parolis saksajn lingvojn dum kelka tempo.

En la moderna epoko, pro la fakto, ke la diversaj socitavoloj estas malpli izolitaj unuj de la aliaj, kiel ankaŭ pro la influo kaj ĉiam pli granda signifo de la unuecigaj faktoroj, la klasa faktoro ne plu ludas tian rolon, ke ĝi povus krei tute apartajn lingvojn. Estus, tamen, eraro pensi, ke ĝia influo tute perdiĝis. La diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasiĝi en apartaj kvartaloj, tiel ke ankaŭ el teritoria vidpunkto ili estas dividitaj. La rilatoj inter ili fariĝas en tiuj okazoj nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj. La konsekvenco estas, ke ankaŭ la lingvaj esprimoj de tiuj grupoj sufiĉe diferencas. Observante la lingvon de la burĝaro kaj tiun de la laboristaro en Londono, en Parizo aŭ en kiu ajn alia granda urbo, oni facile povas rimarki, ke la distanco inter ili estas nek malgranda nek sensignifa. “Ekzistas klasoj kaj subklasoj, ĉiu kun siaj lingvaj apartaĵoj” – diras A. Meillet*.

* A. Meillet, verko cit. (70), p. 113.

Margaret Schlauch skribis jenon pri la londona cockney:

“En la kadro de la angle parolanta mondo verŝajne la plej akra kontrasto estas trovebla inter la cockney londona dialekto, unuflanke, kaj la lingvo de la ‘supra klaso’ (‘upper-class’), aliflanke. La londonanoj ne hontas rekoni tiun kontraston; ili estas tre sinceraj rilate la ekziston de klasaj niveloj en la lingvo”*. Marr certe eraris, kiam li troigis la influon de la klaso al la lingvo, sed estas same tiel erare nei ĝian pli aŭ malpli grandan rolon en la evoluo de la lingvo, depende de la konkreta strukturo de la koncerna socia grupo. Por citi ankoraŭfoje Meillet: “Ĉiu socia diferenciĝo havas ŝancon esprimiĝi kiel lingva diferenciĝo”*.

* Margaret Schlauch The Gift of Tongues (La Donaco de la Lingvoj), London, 1949, pp. 261-262. Al la supra citaĵo oni povus nur aldoni, ke tiu “kontrasto” estas tia, ke neniu persono, kiu konas nur la literaturan anglan lingvon – eĉ ne Angloj mem – povas kompreni la londonan cockney.
* A. Meillet. verko cit. sub (70), p. 113.

(ii) Profesia faktoro. – La divido de la laboro kaj, kiel ĝia rezulto, la ekesto de profesioj kaŭzis la kreiĝon de apartaj, profesiaj aŭ teknikaj lingvoj. Kie ajn ekzistas divido de la laboro, devas ekzisti ankaŭ divido de la lingvo. Ĉiu profesio, ĉiu okupo, havas siajn proprajn terminojn, kiuj plej ofte ne estas konataj ekster ĝi. Ju pli la homaro evoluas, ju pli la diversaj fakoj specialiĝas, ju pli la unuopulo dediĉas sian fizikan kaj spiritan aktivecon al sia fako, des pli specialiĝas ankaŭ la koncernaj fakaj lingvoj.

Se urbano ĝenerale kontentiĝas per la vortoj ŝafo, ŝafino kaj ŝafido, la angla farmisto “sentas bezonon pri esprimo por ‘unujara ŝafo’ kaj alia pri esprimo por ‘dujara ŝafo’ kaj precize diferencigas la netonditan dujaran ŝafon (teg) de la pli ĝenerala esprimo twinter, t. e. duvintra. En Kimrujo la ŝafpaŝtistoj havas grandan aron da nomoj por la diversaj orelmarkoj, kiujn portas la ŝafoj de diversaj posedantoj”*. Same tiel multajn vortojn pri la ŝafo havas la paŝtistoj en la montoj de Dalmatio kaj tre verŝajne ankaŭ en aliaj paŝtistaj regionoj de Jugoslavio kaj de kiu ajn alia lando. Sed kio estas rimarkinda, estas la fakto, ke tiuj samaj paŝtistoj en Dalmatio, kiuj havas abundon da vortoj por la ŝafoj kaj eĉ nomas aparte unuopajn ŝafojn, ne scias la nomojn de multaj montaj floroj, herboj kaj aliaj kreskaĵoj en sia senpera ĉirkaŭaĵo. Sed, kompreneble, ĉiu botanikisto posedas tiujn vortojn kaj multajn aliajn. La samo validas por zoologo, medicinisto, juristo, historiisto, elektrikisto, tajloro kaj ĉiu alia profesiulo aŭ fakulo pri sia profesio, fako aŭ speciala laborkampo.

* W. E. Collinson, La Homa Lingvo, Berlin, 1927, p. 79,

La tuta vortprovizo de la plej evoluintaj lingvoj atingas hodiaŭ plurajn centmilojn da esprimoj. El tiuj esprimoj, relative nur tre malgranda nombro estas komuna al ĉiuj uzantoj de la koncerna lingvo. Eĉ en Anglio, do en lando kun tre alte evoluintaj kulturo kaj civilizo, la kamparano kelkloke ne konis pli ol 300 vortojn ankoraŭ meze de la pasinta jarcento, laŭ la enketo kiun faris tiam Max Müller, kiu plue diris:

“Bone edukita Anglo... malofte uzas en la konversacio pli ol 3.000 aŭ 4.000 vortojn proksimume kaj elokventaj parolantoj povas atingi la kvanton de 10.000 vortoj je sia dispono”*.

* Max Müller, verko cit. sub (23), p. 268.

Anglo, nomata D’Orsay, prezentis antaŭ pluraj jaroj studon, en kiu li konkludis, ke “la uzvortaro de analfabetoj kaj duonanalfabetoj ne transpasas 500 vortojn”*. La prezidanto de la Linguaphone Institute taksis antaŭ nelonge, ke ordinara (meza) persono utiligas ĉ. 1.000 uzeblajn vortojn en sia tuta vivo kaj malofte transpasas 1.200 vortojn*.

* Laŭ Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 112.
* Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 112.

Kvankam Mario Pei, ŝajne, opinias tiujn taksojn tro malaltaj, tamen li ne esprimis pri ili difinitan opinion. Li nur aldonis informojn pri la studoj de grupo da psikologoj, laŭ kiu 4-jara infano “konas pli ol 5.000 vortojn” kaj je la aĝo de 10 jaroj atingas 34.000 vortojn! Laŭ alia opinio, prezentita de M. Pei, idiota plenkreskulo scias 10.000 vortojn, dum la meza normala plenkreskulo posedas inter 35.000 kaj 70.000 vortojn!*.

* Tiuj ciferoj estas absurdaj. Ili cetere estas ankaŭ kontraŭdiraj inter si. Oni komparu nur la kvazaŭan vortprovizon de 10-jara infano (34.000) kun la vortprovizo de mezklera plenaĝulo (35.000), kiu tamen restas mezklera eĉ kun la provizo de 70.000 vortoj! Antaŭ ĉio estas necese distingi inter la lingvoj, en kiuj la vorto estas sendependa unuo kun aŭtonoma valoro, kiel ekzemple en la greka, latina, ĝenerale en la lingvoj hindeŭropaj kaj semidaj, unuflanke, kaj la lingvoj en kiuj la vorto perdiĝas en la frazo kaj ne havas memstaran valoron, ekzemple en kelkaj amerikaj lingvoj, kiuj havas tiom da vortoj, kiom da frazoj kaj tiom da frazoj, kiom da vortoj, aliflanke. Poste, restante ĉe la lingvoj kun aŭtonoma vorta valoro, oni devus distingi inter aktiva scio kaj pasiva. Plue, estus necese difini kion signifas “scii”, ĉar tiu difino povas iri de la precizeco en la grandaj vortaroj ĝis la plej nebula kompreno de la signifo. Tre verŝajne M. Müller pensis al aktiva vortuzo kaj kontentiĝis pri scio de socia identigo de la vorto. En tiu senco mi mem parolas pri la vortprovizo kaj, kompreneble, ne konsideras la fleksiojn kiel apartajn vortojn. Pli detale en la artikolo Kelkaj Lingvistikaj Demandoj, publikigita en la revuo Belarto, eldonita de UEA, 1958.

Sian propran opinion Mario Pei esprimis per jenaj vortoj:

“Oni diras, ke la kompleta angla vortaro konsistas el ĉ. duonmiliono da vortoj. Estas dube ĉu iu individuo konas pli ol unu kvinonon de tiu nombro”*.

* Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 111.

Tre verŝajne li estas tro optimisma en tiu takso. Certe tia individuo ne ekzistas. Pli realeca li estas, kiam li daŭrigas tiun parton jene:

“Centmiloj da vortoj, kvankam ili aperas listigitaj en la grandaj vortaroj, apartenas al specialaj sciencaj, profesiaj aŭ fakaj parolmanieroj (parlances), kaj ne estas uzataj, eĉ ne rekonataj, de la meza parolanto. Ĉiu kampo de moderna aktiveco havas sian propran specialigitan vortaron, kiu estas familiara nur al tiuj, kiuj estas okupataj en la kampo. Ekzistas speciala vortaro de medicino, alia de psikologio, alia de botaniko, alia de muziko...”*.

* Mario Pei, verko cit. sub (31), pp. 111-112.

Senkonsidere al la opinio de Mario Pei, aŭ de kiu ajn alia, sendube la vortoj vere komunaj al ĉiuj membroj de la lingva komunaĵo, inkluzivante, do, ankaŭ la plej malklerajn tavolojn de normalaj plenaĝuloj – kaj ĝuste la plej malkleraj tavoloj tiurilate ludas la decidan rolon – estas ne pli ol 1% de la tuta lingva vortprovizo. Tiu takso certe estas optimisma, ĉar ĝi signifas, ke eĉ la plej malkleraj personoj posedus ĉ. 4.000 vortojn, dum, plej verŝajne, 4.000 ĝis 5.000 vortoj (en la lingvoj, kompreneble, en kiuj la vorto havas aŭtonoman lingvan valoron) reprezentas la mezan aktivan vortprovizon de mezklera individuo*. Ĉio alia apartenas al profesiaj, fakaj, teknikaj lingvoj. Tien ĉi oni devas ankaŭ alkalkuli la specialajn lingvajn esprimojn, ekestintajn surbaze de diversaj akcesoraj homaj aktivecoj, kiaj la sporto, ĉasado, vojaĝado k. t. p.

* Ĝenerale la individua vortprovizo – spegulo de la individua kulturo – estas relative malriĉa. Oni konsideru, ke la tuta Malnova Testamento estas skribita per 5.642 vortoj. Shakespeare uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15.000 vortojn, dum aliaj taksis je 16.000 la malsamajn vortojn, kiujn li uzis en sia tuta verkaro. Laŭ M. Pei, oni elkalkulis, ke Racine uzis en ĉiuj siaj verkoj nur 6.000 vortojn, dum la verkaro de Victor Hugo estis skribita, laŭ kelkaj, per 20.000 vortoj. Verŝajne en la kazo de Victor Hugo oni kalkulis kiel apartajn vortojn ĉiujn fleksiojn de la samaj vortoj aŭ la proprajn nomojn, kiujn li abunde uzis. La tuta literatura vortaro de Milton estas taksata inter 8.000 kaj 11.000 vortoj. Oni komparu tiujn ciferojn kun la supre menciitaj “vortaroj” de 10-jaraj infanoj! Kompatindaj Shakespeare, Racine, Hugo, Milton kaj ĉiuj aliaj mondfamaj verkistoj! Bona oratoro devus posedi ĉ. 8.000 ĝis 10.000 vortojn. En Esperanto, la aktiva posedo de ĉ. 3.000 radikoj donas vere abundan vortprovizon.

(iii) Seksa faktoro. – Estas jam menciitaj la kazoj de virinaj gestaj lingvoj. Oni konstatis, ke, ĉe diversaj primitivaj triboj, ankaŭ la parollingvoj de virinoj tre forte diferencas de la viraj. La kafraj virinoj posedas multajn apartajn vortojn, kiuj ne troviĝas en la lingvo de la viroj. Pro tabuo al virinoj estas malpermesite uzi vorton, enhavantan kiun ajn sonon, kiu estas simila al la sonoj de la nomoj de iliaj plej proksimaj viraj parencoj. Ankaŭ en aliaj indiĝenaj lingvoj de Afriko la tabu-vortoj influas la lingvan diferenciĝon. Similan fenomenon rimarkis T. Sekelj ĉe kelkaj indiĝenaj triboj de Brazilo.

En Afriko oni trovis ankaŭ tribojn, kie la virinoj parolis tute malsaman lingvon. Tiun fenomenon oni atribuas al la fakto, ke la venkinta tribo ekstermis ĉiujn virojn de la venkita kaj ekposedis ĝiajn virinojn.

Tre interesa kazo de grandegaj diferencoj inter la vira kaj virina lingvoformoj estas tiu de la yana-lingvo en norda Kalifornio. La vira formo estas uzata sole inter viroj, dum la virina aplikiĝas ne nur en la konversacio inter virinoj, sed ankaŭ inter virinoj kaj viroj. La kaŭzo de tiu speciala virina lingvo ne troviĝas en tabuo, ĉar la virinoj libere uzas la virajn formojn, kiam ili citas virajn dirojn en sia lingvo. Tre kredeble la reduktitaj virinaj formoj simbolas la malpli altan socian pozicion de la virinoj en la komunaĵo*.

* E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 212.

En antikva Hindio la virinoj parolis prakrite. Tiuj prakritaj lingvoj eniris en la literaturon unue tiel, ke en la sanskritaj teatraĵoj la virinaj karakteroj, ĉu nobelaj aŭ ne, prezentiĝis kiel parolantaj prakrite, dum la karakteroj de pastroj kaj nobeloj uzis la sanskriton. En la feŭda mezepoko de Eŭropo la virinoj ĝenerale ne parolis latine. Dante atribuis al la influo de la virinoj la unuajn provojn enkonduki en la literaturon de Italio la popollingvojn (lingua volgare). Fakte, la vera kaŭzo estas, en Italio same kiel aliloke, la komenciĝoj de interna malintegriĝo de la feŭda sistemo kaj la fortikiĝo de la burĝa elemento. Rilate la lingvon, tiun procezon helpis ĉiuj tavoloj kun socie malpli alta pozicio, inkluzive la pastraron de malsupraj rangoj kaj la virinojn senkonsidere al la klasa aparteno.

Ankaŭ ekster tiuj kazoj oni trovas diferencojn inter la vira kaj virina lingvoformoj depende de la apartaj laborfunkcioj, kiujn efektivigas la du seksoj, precipe ĉe gentoj sur pli malalta ŝtupo de civilizo. La viroj, ekzemple, okupiĝas pri ĉasado, dum la virinoj kolektas sovaĝajn fruktojn aŭ kultivas vegetaĵojn. Sub la influo de tiuj malsamaj okupoj ankaŭ la lingvoformoj manifestas diferencojn, ĉefe rilate la konsiston de la vortprovizo. La saman fenomenon oni povas tre bele observi en la nuntempo en la medioj de elmigrintoj kaj rifuĝintoj: la virinoj kutime akiras unuavice la vortojn rilatantajn al hejma mastrumado, dum la viroj familiariĝas kun tiuj de sia profesio aŭ fako en la lingvo de la nova domicilo.

Kiel oni vidas, la seksa faktoro ne estas fakte biologia faktoro, kiel unuavide oni povus pensi, sed ĝi estas ekonomia kaj socia faktoro. La sekso kiel tia ne influas grave la lingvon, precipe ne hodiaŭ, sed ĝi povas fariĝi tre influa, se ĉiu el la du seksoj ekskluzive okupiĝas nur pri difinitaj laboroj.

(iv) Religia faktoro. – Preskaŭ ĉiuj religioj uzas apartajn lingvojn por siaj ritoj. En antikva Romo eĉ la pastroj mem, asertas Kvintiliano, apenaŭ povis kompreni siajn sanktajn himnojn. En la budistaj temploj de Japanio – diras M. Pei – la sanskritaj preĝoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de pastroj, kiuj preskaŭ komplete forgesis ilian signifon. Ĉiu el la kristanaj religioj havas ĉie specialan lingvon, kiu tute aŭ grave diferencas de la komuna lingvo. La katolika eklezio uzas ĉefe la latinan lingvon, sed kelkloke ankaŭ malnovajn aŭ specialajn formojn de aliaj lingvoj; la slavaj ortodoksaj eklezioj aplikas ĝenerale la malnovslavan; la ritoj de la greka ortodoksa eklezio estas farataj en la antikva greka lingvo... Ankaŭ aliaj religioj havas apartajn lingvojn. La sankta lingvo de Islamo estas la tradicia araba literatura lingvo, dum, ekzemple, la suda budismo aplikas la t. n. pali-lingvon. La religiaj ritoj – diras Meillet – destinitaj transporti la homon en mondon apartigitan, en mondon sanktecan, postulas lingvon same tiel apartan*.

* A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 114.

Kiam iu religio estas praktikata sur vastaj teritorioj, tiam kompreneble ankaŭ la koncerna religia lingvo havas la saman etendiĝon. Tamen, pro siaj ŝtoniĝintaj antikvaj lingvoformoj tia lingvo kutime ne servas kiel instrumento de komunikado en la ordinara senco de la vorto, sed pli kiel simbolo de religia unueco. Sed ofte okazis, ke la efektivaj portantoj de iu religio estis aŭ tute identaj al la supera tavolo de iu ekonomia-socia organizo, aŭ formis ĝian esencan parton. En tiaj kazoj la religia lingvo identas kun la kasta aŭ klasa. Tiaj, ekzemple, estas la sanskrita de la bramanoj kaj la mezepoka latina. Ĝenerale parolante, ju pli grava estas la religio en iu socia grupo, des pli grandan signifon havas ĝia lingvo kaj des pli forte sentiĝas ĝia influo. En mezepoka Hungario la skriba uzado de la popollingvoj estis konsiderata kiel krimo kaj kelkfoje la “krimuloj” estis kondamnitaj al mortpuno.

Ankaŭ aliaj faktoroj influas diferencige. Tiaj, ekzemple, estas la transdonado de la lingvo al la novaj generacioj fare de la malnovaj, la politikaj malhelpoj al interregiona aŭ internacia komunikado kaj pluraj aliaj. Sendube ankaŭ tiuj faktoroj ludas pli aŭ malpli gravan diferencigan rolon kaj ili ne restas neglekteblaj.

Oni komprenos la gravecon de la specialaj lingvoj, kiujn kaŭzas la diferencigaj faktoroj, se oni konsideras, ke tribo en suda Hindio, kiu konsistas el nur ĉ. 800 personoj, “havas 3 specialajn religiajn lingvojn, unu slangon kaj unu dialektan dividon de socia origino”*.

* A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 115.
2. UNUECIGAJ FAKTOROJ

Multnombraj estas la elementoj, kiuj efektivigas tute inversan efikon sur la lingvoevoluon. La unuecigaj faktoroj estas divideblaj je tri ĉefaj grupoj: ekonomiaj-sociaj, teknikaj kaj klerigaj.

(a) EKONOMIAJ-SOCIAJ FAKTOROJ. – La tuta historio de la homaro estas, esence, historio de transpasado al pli altaj produktometodoj surbaze de novaj, ĉiam pli taŭgaj produktiloj. Tiu vojo, kiu daŭre celis al superaj, pli larĝaj formoj de kunvivado, kondukis la homaron de la primitiva hordo, tra la tribo, tra la gento, tra la popolo ĝis la hodiaŭaj nacioj kaj nun ĝi direktiĝas al la estonta unueca homaro.

Sur tiu vojo al la supro, pluraj gravaj elementoj manifestadis ĉiam pli sian unuecigan influon. Jen la ĉefaj:

(i) Divido de la laboro. – La transpaso al pli progresaj produktosistemoj kaŭzis la kreon de pli ampleksaj sociaj unuoj kun pli evoluinta divido de la laboro kaj, sekve, kun pli vastaj interŝanĝoj ne nur materiaj, sed ankaŭ spiritaj. Tiamaniere, la divido de la laboro, kiu, unuflanke, prezentiĝas kiel diferenciga faktoro en senco vertikala (formiĝo de profesiaj lingvoj), aliflanke interdependigas ekonomie la homojn sur larĝaj teritorioj kaj, sekve, montriĝas kiel potenca unueciga faktoro en senco horizontala ne nur nacie, sed ankaŭ internacie. Ju pli dividita estas la laboro, ju pli specialiĝas la aktiveco de unuopulo, des pli dependa li fariĝas de la aliula laboro. La interŝanĝoj multobliĝas spece kaj ampleksiĝas teritorie. Hodiaŭ ili transpasas la limojn de unuopaj nacioj kaj etendiĝas sur la tuta terglobo. Ĉiuj artaj provoj haltigi tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per rimedoj aŭtarkiaj, fiaskis kaj devos fiaski komplete ankaŭ en la estonteco.

Ĝuste tiu interdependeco montriĝas kiel potenca unueciga faktoro ankaŭ sur la lingva kampo. Ĝi troviĝas en la fundamentoj mem, sur kiuj elkreskis kaj la grandaj unuecaj literaturaj naciaj lingvoj kaj, poste, la Internacia Lingvo*.

* Pri la rolo de la ekonomia faktoro en la formiĝo de la Internacia Lingvo vidu ankaŭ la tre interesan studon de Lucien Laurat, L’Espéranto, Langue Vivante (Esperanto, Vivanta Lingvo) en la revuo L’Année Politique, Economique et Cooperative, n-ro 92, nov-dec. 1949, p. 197.

(ii) Priegalecaj ideoj. – La progresado en la materia vivo de la socio estas akompanata de progresado sur kampo spirita. Apartan signifon havas la ideo pri la egaleco de la homoj, kiu ricevas ĉiam pli larĝan kaj pli profundan enhavon: de la religia koncepto pri la egaleco en la morto kaj post la morto, al la politika egaleco, proklamita de la Franca Revolucio, ĝis la nuntempaj postuloj pri kiel eble plej granda ekonomia egaleco kaj socia sekureco. La konscio pri la esenca egaleco de la homa naturo, super ĉiuj akcesoraj diferencoj, traboris kaj traboras al si la vojon tre malrapide, sed sendube, ankaŭ sur tiu ĉi kampo, oni iras antaŭen. La akcepto de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estas klara simptomo de tiu fakto*. Inter la preskaŭ plena aŭ tre forta izoliteco de la kastoj aŭ klasoj en la sklaveca aŭ feŭda ekonomia-socia sistemo, unuflanke, kaj la hodiaŭa klasapartiĝo, aliflanke, estas tamen granda diferenco! Inter la antikva-greka vidpunkto, konsideranta ĉiujn alilandanojn malsuperaj barbaroj, kaj la nuntempa principe proklamita, kvankam ankoraŭ grandparte ne realigita, egaleco de ĉiuj popoloj, nacioj kaj rasoj estas ankaŭ granda diferenco.

* Pli detale pri la Universala Deklaracio en: Ivo Lapenna, Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, Roterdamo, 1952, ĉap. VII.

La egaliĝado de la kulturo kaj civilizo en la tuta mondo (kio, kompreneble, ne signifas ilian unuformiĝon), la demokratiĝado de la publika vivo kaj de la politikaj institucioj – ĉio ĉi ebligas pli viglajn kontaktojn inter la homoj, ĉio ĉi respeguliĝas en la proksimiĝo de la lingvoj.

(b) TEKNIKAJ FAKTOROJ. – La evoluo de plej diversaj trafikiloj kaj komunikiloj ebligis grandskalajn kaj ĉiaspecajn kontaktojn ne nur en naciaj kadroj, sed ankaŭ en la internacia. Ŝipoj, fervojoj, aviadiloj; aŭtobusoj kaj aŭtomobiloj; telegrafo, telefono, radio, televido estas teknikaj rimedoj de rilatado, sed samtempe – ĝuste tial – potencaj fortoj de lingvoproksimiĝo. Per ili veturas kaj flugas de regiono al regiono, de lando al lando ne nur varoj, ne nur homoj, sed ankaŭ vortoj. Samtempe, pro la sama kaŭzo, ankaŭ la esprimmaniero egaliĝas. Tio, sendube, firmigas la kuntenon de la naciaj literaturaj lingvoj, sed ĝi samtempe plirapidigas la grandan unuecigan procezon de la lingvoj ĝenerale, procezon, kies esprimo estas la Internacia Lingvo.

(c) KLERIGAJ FAKTOROJ. – La eltrovo de la skribo, la ekesto de la literaturo, la invento de la presmaŝino, la modernepoka ekfloro de la sciencoj kaj beletristiko, la lernejoj kaj universitatoj, la legejoj kaj bibliotekoj, la teatro kaj sonfilmo, la radio kaj televido – jen nur kelkaj el la multnombraj klerigaj faktoroj. Multiĝante kaj disvastiĝante paralele kun la progresado sur la aliaj kampoj, ili estas treege potencaj subtenantoj de la unueciga evolulinio de la lingvo. Miloj da instruistoj kaj profesoroj instruas la unuecan literaturan lingvon de sia nacio al centmiloj da infanoj en la lernejoj. Ĝin la popolo ĉiutage aŭdas el radioaparatoj, de sur la scenejoj, en kinejoj, tra la televido. Ĝin oni legas en libroj, revuoj kaj gazetoj... Se hodiaŭ la civilizitaj popoloj havas siajn grandajn, unuecajn, komunajn lingvojn, tio estas grandparte rezulto de la klerigaj faktoroj, malantaŭ kiuj troviĝas la deviga potenco de la ŝtato, tuta armeo da klerigaj soldatoj, konsiderindaj financaj kaj ĝenerale materiaj rimedoj. Estas kompreneble, ke en tiaj kondiĉoj ekzistas preskaŭ nenia ebleco por disfalo de la unuecaj naciaj lingvoj en dialektojn. La vojo estis kaj estas inversa. La literaturaj, do skribe fiksitaj, lingvoj ne disfalas, sed, male, la dialektoj perdiĝas aŭ fariĝas tute sensignifaj.

* * *

Kiel oni vidas, rilate la lingvon kelkaj faktoroj influas diferencige (disige), dum la aliaj agas unuecige (kuntene). Superflue, diri, ke ilia influo sur la lingvon ne estas simple mekanika, sed tre kompleksa. Ĉiuj ĉi unuecigaj kaj diferencigaj faktoroj, tuŝitaj nur tre ĝenerale, agas samtempe, interplektiĝas, influas unu la alian, reciproke sin helpas aŭ kontraŭstaras, estas pli gravaj en unu socia grupo, malpli gravaj en alia, pli efikaj sur unu evoluŝtupo, malpli sur alia, estas mem influataj de la lingvo aŭ per ĝi, agas sur la homan menson kaj estas ŝanĝataj de tiu menso. Kun la rezervo de la ĵus esprimita penso, en la lasta analizo de ili dependas la lingvo de la homgrupo. En tiu senco estas korekta la difino de Sapir pri la lingvo kiel “aro da simboloj reflektantaj la tutan fizikan kaj socian fonon, en kiu iu homgrupo estas lokita”*.

* E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 90.

Tiel eksplikiĝas la ekzisto kaj karaktero de lingvoj hordaj, gentaj, tribaj, popolaj, naciaj, internacia, unuflanke; kastaj, klasaj, religiaj, profesiaj eĉ virinaj, aliflanke. Sed se oni ĵetas nur rapidan rigardon al la traktata fenomeno, oni tuj rimarkas, ke kun la ĝenerala progresado de la homaro la unuecigaj faktoroj amasiĝas kaj fariĝas ĉiam pli gravaj, dum la diferencigaj ludas ĉiam pli modestan rolon. Rezulte kreiĝadis laŭ diversaj manieroj ankaŭ komunaj lingvoj, kiuj servis por komunikado interne de la nova, pli supra kaj pli ampleksa, socia unuo (aŭ eĉ ekster ĝi, se ĝi estis sufiĉe forta por altrudi sian lingvon al aliaj), dum la antaŭaj lingvoj aŭ malaperadis aŭ konservadis kaj ofte ankoraŭ konservas sole regionan aŭ eĉ nur lokan karakteron.

Por korekta kompreno kaj objektiva taksado de la pozicio de Esperanto en la kadroj de tiu ĉi ĝenerala lingvoevoluo, la menciitaj faktoj havas unuarangan signifon. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ Esperanto ekestis sur difinita ŝtupo de evoluo. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi havas sian portanton en la homa socio. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi estas socia fenomeno, subigata al influo de diversaj faktoroj. La Internacia Lingvo ŝuldas siajn formiĝon, vivon kaj progreson al la unuecigaj fortoj en la sino de la tuthomara socio. La daŭra, konstanta, rapida graviĝo de tiuj fortoj puŝas la homaron aŭ en abismon de sindetruo; aŭ ĉiujn rasojn kaj naciojn, se ili hontinde rezignas pri siaj ekzistorajto kaj libereco, sub la sklavecan jugon de unu sola; aŭ al integriĝo surbaze de egaleco. En la unua kazo estas superflue paroli pri kiu ajn lingvo. En la dua regos la lingvo de la mondaj mastroj. La tria, sole racia, la plej kredebla kaj akceptinda, signifos pluan internan firmiĝon de la Internacia Lingvo kaj ĝian ĝeneralan aplikon en la mondaj kadroj.

Intertempe, la hodiaŭa lingva stato, plena de evolua dinamismo, donas bildon ne de lingvoj dividitaj inter si per akraj linioj, sed prezentiĝas kiel multkolora eksterordinara kubforma spektro, en kiu la diversaj lingvoj (inkluzive la dialektojn, slangojn kaj aliajn lingvoformojn) simile al koloroj transverŝiĝas unu en la alian, interpenetras sin reciproke, sed tamen ne nur malsamas horizontale de unu lingva regiono al alia, sed ankaŭ varias vertikale de unu klaso, profesio, okupo kaj simile al alia. Kaj tiel la lingvo en sia tuteco respegulas la aktualan kompleksan socian strukturon kiel la ĝis nun atingitan rezulton de historia evoluo.

3. INDIVIDUO AŬ KOLEKTIVO?

Kiu estas la rolo de la individuo en la kreado de la lingvo? La socia grupo ĉiam estis kaj estas la supera leĝdona instanco de la lingvo. Ĝi, tamen, ne povas krei sian lingvon laŭplaĉe. La lingvo estas, kiel montrite, kondiĉita. Ankaŭ la hazardo sendube ludas sian rolon, sed la hazardo ĉiam efikas sole en la kadro de la ĝenerala leĝeco kaj, sekve, estas nur konsista parto de tiu leĝeco.

La individuo kiel membro de sia socia grupo kaj sekve ankaŭ de la koncerna lingva komunaĵo tute certe partoprenas en la kreado de la lingvo. Sed tiu lia kreado ne estas, nek povas esti, arbitra. Individuo, kiu agus tiel, eksigus sin mem el la lingva komunaĵo.

Ne nur en tiu kvalito, sed ankaŭ kiel apartenanto de specialaj sociaj kungrupiĝoj en la kadro de la socia grupo, la individuo kontribuas al evoluigado de la lingvo. Tiusence la lingvo estas la plej demokrata kreaĵo de la homa socio, ĉar ĝi estas produkto de ĉiuj, surbaze de la plej reale ekzistantaj fortoj en la socio kaj surbaze de la efektiva graveco, kiun en difinita tempo havas unuopulo aŭ aparta socia kungrupiĝo en la socio. Tiu graveco – oni komprenu bone – ne estas iu graveco antaŭfiksita por ĉiuj tempoj kaj por ĉiuj sociaj grupoj: ekzemple fizika forto, nombro, ekonomia potenco, socia pozicio, intelektaj valoroj k.s., kvankam ĉiu el tiuj, aŭ pluraj el ili, aŭ ĉiuj en diversaj gradoj povas esti decidaj en tiu aŭ alia socia grupo depende de ĝia karaktero kaj de la fortorilatoj en ĝi. La rolo de elstara individuo – rolo ne neglektebla ankaŭ en la komencaj lingvostadioj – fariĝas ĉiam pli rimarkinda. Poeto, verkisto, filozofo, sciencisto, lingvisto, oratoro, ĵurnalisto – jen nur kelkaj el la personoj, ĉies influo en la konscia lingvokreado forte sentiĝas*. Sed ankaŭ aliaj individuoj, malpli gravaj tiurilate, aktive, kvankam certe malpli konscie, partoprenas en la evoluigado de la lingvo. Kompreneble, la individuo povas ludi sian rolon nur se lia lingvokrea aktiveco estas konforma al la samtempaj bezonoj de la koncerna homgrupo kaj al la ĝenerala leĝeco reganta la lingvoevoluon*. La individuo ofte ignoras tiun leĝecon. Tio ne gravas. Se lia lingvoiniciato estas konforma al ĝi, se ĝi taŭgas por kontentigi la bezonojn, la socio – tiu lasta kaj senapelacia leĝdonanto de la lingvo – akceptos la novaĵon kaj ĝi eniros en la lingvon. Se ne, la nova vorto, la nova esprimo, aŭ eĉ la nova gramatika formo, iniciatita de la individuo, perdiĝos senpostsigne. En ĉiu okazo la individueco de la iniciatinto iamaniere perdiĝas en la komuna lingva aktiveco de la socia grupo: hordo, tribo, gento, kasto, klaso, profesio, religia komunaĵo, nacio aŭ internacia homgrupo sentanta la bezonon pri internacia komunikilo kaj akceptanta la Internacian Lingvon por tiu celo. Tial, regule, oni ne scias kiu individuo evoluigas la lingvon kaj kiom granda estas lia partopreno en tiu lingvokrea agado. La personecoj de la unuopuloj senindividuiĝas, fandiĝas en la socia maso. Nur lingvistoj kelkfoje okupiĝas pri ili kaj iam studas ilian influon kaj ilian krean forton koncerne la lingvon. Oni facile povas vidi, ke la lingvokrea agado efektiviĝas laŭ vojoj iom pli kompleksaj ol estas “kontrakto” aŭ “interkonsento”, kiel kelkaj eĉ hodiaŭ opinias!

* Jen karakteriza anekdoto: Kiam la romia imperiestro Tiberio faris iam gramatikan eraron, la gramatikisto Marcelo atentigis lin pri tio. Alia gramatikisto, kiu hazarde ĉeestis, kontraŭdiris Marcelon kaj rimarkigis, ke eĉ se la formo uzita de la imperiestro estus gramatike malkorekta, ĝi fariĝus korekta, ĉar la imperiestro ĝin eldiris. Tiam Marcelo turnis sin al la imperiestro per la vortoj: “Vi povas doni, ho Cezaro, la romian civitanecon al la homoj, sed ne al la vortoj”. Marcelo ne tute pravis. Kiom da fojoj gramatika eraro per ofta ripetado fariĝis fine gramatika regulo! Kaj kiom da fojoj gramatike malkorekta esprimo de influa persono estis larĝe akceptita de la aliaj!
* La ideo, ke la lingvo povas esti ŝanĝata de unuopulo, estas tre malnova. Protagoro, unu el la grandaj filozofoj kaj lingvistoj de antikva Grekio, provis starigi kelkajn regulojn pri la genroj en la greka lingvo. Surbaze de tiuj siaj reguloj li volis korekti la tekstojn de la eposoj de Homero, ĉar li opiniis ilin malkorektaj. Protagoro ne sukcesis. Li, cetere, ne komprenis, ke la partopreno de la individuo en la evoluigo de la lingvo estas plejparte kondiĉita kaj nur en tre modesta grado libera. Superflue diri, ke ankaŭ Esperanton neniu individuo, neniu aŭtoritato iam povos laŭplaĉe ŝanĝi pro la samaj kaŭzoj, kiuj malebligas tiajn ŝanĝojn en kiu ajn lingvo.

La lingvokrea agado, do, povas esti pli aŭ malpli spontana, pli aŭ malpli konscia, sed la “konscieco” certe ne faras la lingvon “artefarita” en la senco de “kontraŭnatura”, se nur tiu agado estas konforma al la bezonoj de la kolektivo, kio estas esenca. Tio rilatas al ĉiuj lingvoj inkluzive, kompreneble, Esperanton.

Malgraŭ la rolo, kiun havas la individuo en la kreado kaj evoluigado de la lingvo, la fakta socia portanto de la lingvo ne estas la individuo, sed ĉiam la kolektivo. Tion perfekte komprenis la genio de D-ro Zamenhof. Tial li rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj kaj lasis, ke Esperanto kresku kaj progresu “laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj”. Kaj tio efektive okazis kaj plue okazas.

ĈAPITRO V

FORMIĜO DE GRANDAJ KOMUNAJ LINGVOJ

Same kiel ekzistis pli frue hordo ol tribo, pli frue gento ol nacio, same tiel formiĝis unue la lingvoj hordaj, poste la tribaj, la gentaj, diversaj popolaj-regionaj, la naciaj, fine la Internacia Lingvo. La evolutendenco kondukis ĉiam – surbaze kaj rezulte de elementoj pritraktitaj en la antaŭaj ĉapitroj – al malpli granda nombro da lingvoj por pli ampleksaj homgrupoj.

La kreado de novaj, komunaj lingvoj por pli larĝaj sociaj unuoj realiĝadis ĉiam el elementoj de pluraj “patrinlingvoj”, kvankam kelkfoje nur unu el ili atingis la ĉefan, decidan pozicion en la nova lingvo dum la aliaj “patrinlingvoj” nur kunhelpis riĉige. Tiamaniere la novkreita lingvo, kiu devis kontentigi pli grandajn postulojn de komunikado kaj de pensado, estis ĉiam pli esprimkapabla, pli nuancita ol la unuopaj lingvoj, el kiuj ĝi originis.

Tiu kreado, diference de la pli-malpli spontana lingvoformiĝo en la primitivaj stadioj, estis plejparte konscia, kvankam kondiĉita kaj de la ĝeneralaj ekonomiaj, sociaj kaj eĉ politikaj cirkonstancoj, kaj de la lingvomaterialo jam kreita ĝis tiu periodo en la malpli larĝaj kadroj de la diversaj “patrinlingvoj”.

1. LA GREKA LINGVO

La manieroj, laŭ kiuj estis kaj estas kreataj la grandaj komunaj literaturaj lingvoj, estas diversaj. Unu el la plej interesaj sendube estas tiu de la antikva greka lingvo.

Hindeŭropaj triboj, kiuj, veninte de la Nordo, okupis aŭ en sinsekvaj ondoj aŭ per daŭra enfiltriĝado parton de la Balkana Duoninsulo, la insulojn de la Egea Maro kaj la okcidentan marbordon de Malgranda Azio, parolis diversajn helenajn lingvojn. En la regionoj, kiujn ili ekposedis, loĝis gentoj, kies origino kaj lingvoj ne estas konataj. Restis nur kelkaj nomoj. Estas certe, ke la lingvoj de tiuj indiĝenoj ne apartenis al la grupo de la hindeŭropaj. Ankaŭ en Malgranda Azio la Grekoj trovis lingvojn nehelenajn. Tiamaniere la grekaj lingvoj etendiĝis super fremda substrato kaj tio grandparte eksplikas diversajn novaĵojn en la gramatika strukturo kaj la grandan nombron de “fremdaj vortoj”.

En la 7-a jarcento antaŭ la kristana erao Grekio estis dividita en aro da sendependaj urboj-respublikoj. Ekde la tempo de la unuaj skribitaj dokumentoj, en Grekio estis praktikataj multaj lingvoj. El la tekstoj de la 5-a jarcento vidiĝas, ke en tiu epoko ĉiu urbo havis sian propran lingvon. Ĉiuj tiuj lingvoj (kiujn pluraj lingvistoj nomas “dialektoj” tute malprave, ĉar super ili ekzistis neniu komuna lingvo) estas divideblaj je kelkaj grupoj, el kiuj ĉiu konsistas el pluraj lingvoj. La akaja lingvogrupo estas restaĵo de la plej malnovaj invadoj de la helenaj triboj. En la nordorienta parto de la lando estis la eolia grupo, en kiu troviĝis ankaŭ la lingvo de la insulo Lesbo, nome tiu de Sapfa kaj Alceo. La doria grupo konsistis el granda nombro da lingvoj tre malsamaj inter si. Al tiu grupo apartenis ekzemple la lingvoj de Korinto, Lakonio, Sicilio (Sirakuzo), de la insuloj Kreto, Rodio kaj aliaj. En la doria formiĝis literaturo en Italio kaj en Sicilio. La plej grava el literatura vidpunkto estas la ionia-atika grupo. Miksaĵo de la eolia kaj ionia kreis specialan lingvon, kiun Meillet nomas “artefarita”, sed kiu estis uzata por la poezio kaj servis por komunikado de la Grekoj eĉ ekster Malgranda Azio, kiel montras Heziodo. Ĉiuj ioniaj urboj uzis la komunan ionian lingvon, nome ĝenerale tiun, en kiu skribis Herodoto, Anakreono kaj Hipokrato. Male, la Dorianoj, sur pli malalta nivelo, havis tiutempe ankoraŭ multajn lingvojn. En la ionia lingvo estis kreata, ekde la 7-a jarcento, floranta literaturo. En la atika lingvo de Ateno estas produktita la riĉega literaturo de la 5-a kaj 4-a jarcentoj.

Ĉiuj ĉi lingvoj kaj dialektoj kunfandiĝis iom post iom, ekde la 4-a jarcento, en unu solan komunan helenan lingvon, kies bazo estis la atika, miksita kun la ionia. Aleksandro la Granda transplantis tiun novan komunan lingvon – koinê* – sur larĝajn teritoriojn, konkeritajn de lia armeo. Ĝi fariĝis kun la tempo la granda komuna lingvo de la tuta Orienta Romia Imperio kaj el ĝi originas la moderna greka lingvo. Dum la antikva greka lingvo, kiu estis parolata en Sicilio, baldaŭ malaperis, forpuŝita de la latina, sed samtempe riĉiginte ĝin, la koinê fariĝis lingvo de ĉiuj regionoj, kiuj en la orienta parto de la Imperio perdis sian sendependecon kaj kie, pli frue, multaj lingvoj estis parolataj. Kompreneble, tiu komuna greka lingvo estis tre riĉigita per multnombraj vortoj de diversaj lingvoj antaŭe parolataj en Grekio kaj en la Oriento.

* En la greka koinós, ê, ón signifas “komuna, komune greka”.
2. LA LATINA LINGVO

La gentoj, kiujn oni trovas sur la Apenina Duoninsulo en la kontrolebla historia epoko, parolis tre diversajn lingvojn italajn-keltajn. Oni ne scias de kie ili venis, nek kiam ili okupis tiun teritorion. La Liguroj certe troviĝis en centra kaj okcidenta Italio, kiel ankaŭ en suda Gallio, antaŭ ol ili estis reduktitaj al la golfo de Ĝenovo.

Ĉirkaŭ la komenciĝo de la 4-a jarcento antaŭ nia erao sur la itala duoninsulo troviĝis almenaŭ tri ĉefaj italaj lingvogrupoj kun granda nombro da subgrupoj. Ili estis la umbria, la oska kaj la latina. Tiu latina, kiun oni unue renkontas, estis la lingvo de Latio (Latium) kaj tie fakte nur la lingvo de la patricioj en la urbo Romo mem. Ĝi estis nomata sermo urbanus (lingvo urba) diference de sermo rusticus (lingvo kampara) de la proksimaj teritorioj. En Sicilio oni parolis la grekan lingvon de tipo doria kaj la komunan koinê, kiu siavice estis, kiel ni vidis, sintezo de atikaj kaj ioniaj lingvoj. Norde de Romo oni trovis la etruskan.

Iom post iom, paralele kun la kresko de la potenco de Romo, disvastiĝis kaj samtempe evoluis ĉiam pli kaj pli la latina riĉiĝante senĉese el la fontoj de la venkitaj lingvoj. Ĝi disvastiĝis unue al la apuda teritorio, poste ĝi venkis la lingvojn de la oska kaj umbria grupoj, ensorbis eĉ la neitalajn lingvojn de Italio, kiel la etruskan kaj la keltan en la nordaj regionoj, kaj la mesapian en la sudaj partoj. Fine ĝi estis altrudita al la plej granda parto de la okcidenta mondo, interalie al Gallio, Hispanio, Norda Afriko.

La komenciĝoj de la latina kiel literatura lingvo datumas nur de la 3-a jarcento kun la dramoj de Livio Androniko kaj kun la verkoj kaj oratoraĵoj de Katono. La Scipionoj, Hortensio, Lukrecio kaj precipe la granda oratoro kaj instruanto de parolarto, Cicerono, ĝin poluris kaj plue evoluigis. Tiu latina lingvo – miksaĵo de pluraj lingvoj – estis portata sur la glavpinto de la romiaj legioj al vastegaj teritorioj kaj altrudiĝis kiel komuna imperia lingvo al sennombraj regionaj kaj lokaj lingvoj kaj dialektoj. Okazis grandega unueciga procezo, kiu daŭris plurajn jarcentojn.

Kiam en la 5-a jarcento de nia erao la okcidenta parto de la Imperio falis sub la venkaj atakoj de la barbaroj, la menciita unueciga procezo ne estis ankoraŭ plene finiĝinta. Kvankam troviĝas lingvistoj, kiuj asertas, ke ĉiuj loĝantoj de la Romia Imperio parolis la komunan literaturan latinan lingvon, tio ne respondas, nek povas respondi al la fakta stato. Ĝi povas rilati nur al la literaturaj kaj aliaj monumentoj postrestintaj, sed ne al la vivantaj lingvoj de la popolamasoj. Se eĉ hodiaŭ, kiam ĉiuj unuecigaj faktoroj estas konsiderinde pli fortaj kaj efikaj, ol ili estis en tiu epoko, troviĝas tiom da grandegaj diferencoj inter la popollingvoj de la sama nacia komunaĵo, kiamaniere oni povas eĉ veni al la ideo, ke en la 3-a aŭ 4-a jarcento estus ebla plena lingva unueco de ĉiuj popoltavoloj.

Kiam, do, ĉesis la ekonomia kaj politika potenco de Romo, ankaŭ la literatura latina lingvo finis sian vivon de reganta ŝtata lingvo, sed ĝi plue vivis kiel klasa kaj religia lingvo de la kristanismo kaj de la mezepoka reganta feŭda klaso. La popoloj de la iam vasta Imperio plue paroli, kaj evoluigis siajn proprajn regionajn lingvojn el kiuj, en la nova epoko, surbaze de esence alia unueciga procezo, formiĝis la unuecaj t. n. latinidaj lingvoj.

La malnova latina, sekve ne disfalis en plurajn dialektojn, kiel iuj erare opinias, sed ĝi konserviĝis tutece kaj nur transiris de unu socia portanto al la alia, tio estas al la feŭda klaso de nobelaro, al la eklezio kaj al la scienco, kiuj plue evoluigis ĝin. Kontraŭe, la popolaj lingvoj, kiuj ankoraŭ ne estis plene latinigitaj kaj, ĝuste tial, estis malsamaj inter si, plue vivis sian vivon en esence novaj kondiĉoj. Nur, ĉar la unueciga forto de Romo ne plu efikis kaj ĉar la feŭdismo kaj la eklezio, kune kun la scienco, agis kuntene koncerne la latinan lingvon, sed ne koncerne la popolajn, aliaj – diferencigaj – faktoroj ekagis kaj, sekve, tiuj lingvoj iris sian propran vojon, influataj ankaŭ de la klasa, mezepoka latina lingvo.

Multe pli poste, en ligo kun la ekĝermo de la kapitalismo kaj ĝia evoluo, kun la paralela formiĝo de la nacioj kaj de la grandaj naciaj ŝtatoj, kreiĝis ankaŭ novaj unuecaj naciaj lingvoj. Tiel formiĝis ankaŭ la latinidaj literaturaj lingvoj. Sed ili ne estis senperaj filinoj de la klasika latina, kiel tion oni kredas kaj kredigas; male, ĉiun el ili gepatras pluraj apartaj regionaj popollingvoj. La franca, itala, hispana, portugala, rumana lingvoj ne devenas, do, de la malnova klasika latina, sed de la latinaj popollingvoj parolataj en la respektivaj regionoj.

3. ANKORAŬ KELKAJ EKZEMPLOJ

Se oni esploras kiun ajn el la hodiaŭaj literaturaj naciaj lingvoj, oni ĉiam trovas la samon: ili estas pli aŭ malpli konsciaj kreaĵoj, konsistantaj el multnombraj elementoj.

Jen, ekzemple, la hodiaŭa “franca lingvo”. En Francio eĉ nuntempe, kiam ĉiuj unuecigaj faktoroj grandskale manifestas sian efikon, ekzistas “dekmiloj da lokaj parolformoj”*. Tiuj parolformoj kaj dialektoj transpasas unu en la alian, tiel ke unu vilaĝo kompreniĝas kun la najbara, unu regiono kun la apuda, formante tiel seninterrompan lingvan kontinuecon*. Tamen, inter la unuopaj dialektoj estas kelkaj tiel grandaj diferencoj, ke oni prave povus ilin nomi apartaj lingvoj. Tiel, laŭ la aserto de Meillet mem, Lorenano (Lorrain) aŭ Franĉkonteano (Franc-Comtois) ne povas kompreni Pikardon (Picard). Super ĉiuj el dialektoj kaj lokaj parolformoj troviĝas la komuna literatura franca lingvo, kiu estas instruata en la lernejoj, uzata en ĉiuj kulturaj kaj oficialaj rilatoj, ĝenerale konata kaj parolata.

* Verko cit. sub (10), p. XXIX.
* A. Meillet kaj M. Cohen, en la verko cit. sub (10), emfazas, ke ne estas eble trovi konvenan kriterion por distingi la lingvojn disde la dialektoj kaj la lokaj parolmanieroj.

Origine tiu komuna franca lingvo estis la lingvo de Parizo kaj en Parizo de la burĝaro. Ĝi estis fiksita komence de la 17-a jarcento. La ĉefurbo, kiel centro kultura kaj politika, kiel iama reĝa restadejo, en kiu, krome, troviĝas grava universitato, donis sian lingvon al tuta Francio. La suda parto de la lando malmulte influis ĝin. Tie la franca lingvo estas fremda. Ĝi sukcesis altrudiĝi al la urboj, sed en la kamparon ĝi penetras tre malfacile. Sufiĉas travojaĝi la sudajn regionojn de Francio por konvinkiĝi pri tio.

Nu, tiu belsona kaj elasta franca lingvo, prave admirata, konsistas el pluraj elementoj, devenantaj el plej diversaj fontoj.

Kvankam lingvo de Parizo, ĝi estis kaj estas influata ne nur de la diversaj popollingvoj de Francio, sed ankaŭ de tute fremdaj, precipe ĝermanaj, elementoj. En franca etimologia vortaro kun 4.635 radikoj de la franca lingvo, 2.028 devenas el la latina, 925 el la greka, 604 el la ĝermanaj, 96 el la keltaj, 154 el la angla, 285 el la itala, 119 el la hispana lingvoj. El afrikaj lingvoj devenas 6 vortoj, el diversaj aziaj lingvoj 99, el amerikaj indianaj lingvoj 62 kaj el aŭstraliaj kaj polineziaj 2 vortoj. La cetero apartenas al vortoj kun portugala, araba, hebrea, hungara, turka kaj slava originoj.

Ankaŭ la hodiaŭa angla lingvo originas plejparte el la ĉefurbo. Tamen, diference de Parizo, Londono troviĝas sur punkto, kie kruciĝas pluraj dialektoj. En Britio, same kiel en Francio, ekzistas granda nombro da dialektoj kaj lokaj parolformoj. El tiuj dialektoj almenaŭ 9 estas konsiderataj kiel ĉefaj. Pro la pozicio de Londono en Britio kaj pro la monda rolo de tiu lando en la lastaj jarcentoj, la angla konsistas, ankoraŭ pli ol la franca, el diversaj elementoj. Ĝi enhavas amason da latindevenaj vortoj, kiuj en pluraj ondoj penetris la insulojn. Sed ĝi ankaŭ posedas vortojn, kies fontoj troviĝas en la lingvoj greka, franca, germana, itala, hispana, dana, hebrea, keltaj, ĉinaj... praktike en ĉiuj lingvoj de la mondo. Nur proksimume 40% de la anglaj vortoj apartenas al angla-saksa origino, kiu ja formas la bazon de la angla lingvo. Ĉiuj aliaj vortoj devenas de aliaj fontoj. Se oni konsideras, ke ĉiu el la lingvoj, kiuj donis vortojn al la angla, havas plurajn, ofte eĉ tre multnombrajn praulojn, oni povas ricevi ioman bildon pri la bunteco de la angla vortaro. Prenante abunde vortojn el plej diversaj fontoj, la angla popolo sukcesis riĉigi sian komunan lingvon ĝis tre alta grado. Kiel tia, ĝi fariĝis en sia tuteco potenca instrumento de komunikado kaj de pensado*.

* La diversaj provoj nuntempaj kaj de la lastaj jardekoj “purigi” la naciajn lingvojn de “fremdaj” vortoj estas ne nur reakciaj, sed eĉ stulte mortigaj por la lingvoj mem. Tiuj provoj estas la lasta krio de la mortonta novnaciismo, kiu manifestiĝis en diversaj landoj en la lastaj jardekoj sub tiu aŭ alia formo. Tiel, ekzemple, la italaj faŝistoj deziris elimini el la itala lingvo plurajn internaciajn vortojn konsiderante ilin “de fremda origino”. La ridinda rezulto estis, ke la vortoj hotel, menu, chauffeur, kiuj fakte havas latinan originon, kvankam ili eniris en la italan lingvon el la franca, estis anstataŭigitaj per albergo, lista kaj autista kun origino – ĝermana aŭ greka! En la kroata lingvo, sub la dummilita faŝisma reĝimo, oni same tiel faris perfortajn anstataŭigojn de internaciaj vortoj, ekzemple por telegram, telefon, radio, automobil estis enkondukitaj brzojav, brzoglas, krugoval, samovoz, kio estas sklaveca traduko de la koncernaj internaciaj vortoj. La popolo priridis tiujn esprimojn. Enkondukiĝis eĉ moka esprimmaniero kaj anstataŭ automobilsamovoz oni ŝerce diradis: kvarrada memmoviĝanto kun aerblovitaj radoj! Ĉiuj ĉi kaj similaj “purigoj” estas tute kontraŭaj al la unuecigaj evolutendencoj de la lingvo ĝenerale. Tial, tiuj provoj estas kondamnitaj al senduba malsukceso, kvankam provizore, sub la premo de la politika potenco, ili povas havi kelkajn rezultojn – negativajn kompreneble.

En Germanio ne ekzistis tia kultura kaj politika centro, kiel en Francio aŭ en Anglio. La literatura germana lingvo formiĝis laŭ alia vojo. Ĝi ekestis precipe en la kancelarioj de la princoj, sed la reformacio, prenante ĝin kiel literaturan lingvon, fiksis ĝin pli precize. Tiu ĉi komuna germana lingvo, iom peza kaj sufiĉe malfacila, estis kaj estas instruata en la lernejoj, uzata en la scienco kaj en la literaturo, sed, malgraŭ tio, ĝi ne estas posedaĵo de la tuta popolo en tiu grado, en kiu la franca popolo posedas sian literaturan komunan lingvon. Ankaŭ en la germana lingvo, kompreneble, troviĝas multaj pruntvortoj, sed unu el la karakterizoj de la germana lingvo estas, ke ĝiaj kreantoj preferas vesti ilin per germana ŝtofo. Tiel, ekzemple, la germana Ausdruck estas nenio alia ol sklaveca traduko de la latina expressio kaj ĝi havas en la germana ĉiujn nuancojn de la franca expression (esprimo); la vorto Fernsprecher estas traduko de telefono (el la greka distanco-sono); Wasserleitung (akvo-kondukilo) anstataŭigis la antaŭan Aquädukt, pruntita de la latina k.t.p.

La itala komuna lingvo havas sian bazon en la toskana lingvo (lingua toscana), kiun kreis kaj evoluigis la kulturaj rondoj de Florenco (Firenze). Ankaŭ en Italio ekzistas granda nombro da dialektoj kaj lokaj lingvoformoj. Ili estas tiel malsamaj inter si kaj tiom diferencaj de la literatura itala lingvo, ke persono kiu scias la italan, tute ne povas kompreni, aŭ nur tre malfacile, la dialektojn, ekzemple tiun de Piemonto (piemontese).

La rusa lingvo baziĝas sur la dialekto de Moskvo, dum la japana fontas el la dialekto de Tokio. La nacia lingvo de Ĉinio estas ĉefe reprezentita de la norda mandarena, precipe el la regiono de Pekino. En Ĉinio ekzistas amaso da dialektoj kaj lokaj parolformoj. En la Nacia Asembleo de Ĉinio devas esti utiligataj interpretistoj por traduki la paroladojn de la deputitoj el diversaj provincoj.

En la lasta tempo kreiĝis pluraj novaj komunaj lingvoj. La indonezia lingvo estas kreita surbaze de unu malaja formo kaj ĝi devas servi kiel komuna lingvo por 70 milionoj da personoj. En Afriko la hausa-lingvo fariĝas rimedo de interkomunikado, kulturo kaj civilizo en Nigerio, dum la suahili-lingvo enkondukiĝas kiel komuna en la tuta orienta angla Afriko*.

* La formiĝo de pluraj novaj komunaj lingvoj tute ne kontraŭas la antaŭe prezentitan ĝeneralan evolutendencon kondukantan de granda nombro da lingvoj al ĉiam pli malgranda. La novaj grandaj lingvoj fariĝas komunaj sur vastaj teritorioj kun amaso da aliaj lingvoj, dialektoj kaj lokaj parolformoj, kiujn ili anstataŭigas por komunikado sur la tuta nova lingva teritorio kaj samtempe forigas de tiuj regionoj la fremdajn, altruditajn lingvojn de aliaj nacioj.

* * *

Ĉiuj grandaj kaj riĉaj lingvoj estis ĉiam grandparte konscie kreataj el diversaj elementoj. Ju pli multnombraj estis la fontoj, des pli riĉaj estis kaj estas la lingvoj, des pli taŭgaj komunikiloj kaj pensoinstrumentoj ili fariĝas.

Kompreneble, en la unua momento diversaj tiaspecaj novaj radikoj, kunmetaĵoj aŭ formoj povas ŝajni “barbaraj”. La homoj, se ili ne komprenas la grandajn kaj necesajn riĉigojn aŭ ŝanĝojn en la lingvo, kiu devas adaptiĝi al la novaj bezonoj, atakas tiujn t. n. “barbaraĵojn”. Sed la vivo postulas novajn formojn kaj ili regule venkas malgraŭ ĉiuj kritikoj. Cetere, la kritikantoj forgesas, ke ne ekzistas “puraj” lingvoj, kiel ne ekzistas “puraj” rasoj, kun la ebla escepto de iuj tute primitivaj, dum jarcentoj izolitaj triboj kaj iliaj tribaj lingvoj. La grandaj komunaj lingvoj, en kiuj estis kaj estas kreataj la imponaj literaturoj kaj ĉiuj aliaj kulturaj valoroj tra la historio de la mondo, neniam estis “puraj”, sed ĉiam prezentis miksaĵon, al kies forma kaj enhava riĉeco kontribuis multaj fontoj. La novaj vortoj kaj formoj, foje enkondukiĝintaj, estas normale uzataj parole kaj skribe. Oni akceptas ilin kaj la tutan lingvon kiel “naturajn”, kiel siajn, tute ne pensante al ilia fakta origino kaj kutime eĉ ne konante ĝin.

Ankaŭ la Internacia Lingvo ĉerpis kaj senĉese ĉerpas el diversaj fontoj riĉiĝante tiel de tago al tago per novaj, nuancitaj esprimoj. Ĝuste tial ĝi estas potenca rimedo de komunikado kaj de pensado en mondaj kadroj.

ĈAPITRO VI

LA INTERNACIA LINGVO

El monda vidpunkto la plej elstara kultura-historia evento sur la lingva kampo estas la formiĝo kaj ekesto de la Internacia Lingvo. Ĝia tasko estas servi kiel komuna lingvo en mondaj kadroj. Pro sia eksterordinara signifo el lingvistika kaj sociologia vidpunktoj, pro sia speciale grava rolo, ĝi meritas apartan atenton.

La Internacia Lingvo povis ekesti nur en tiaj historiaj kondiĉoj, kiam, unuflanke, la progreso de la internaciaj rilatoj en la plej larĝa senco de la vorto atingis tian karakteron kaj tioman gradon, ke ili sentigis efektivan bezonon pri ĝi kaj kiam, aliflanke, tiu sama progresado kreis sufiĉan internacian lingvomaterialon, sur kiu povis esti bazita vere internacia lingvo, t. e. lingvo reprezentanta laŭ la internaj elementoj sintezon de la priparolita evoluprocezo sur la lingva kampo. Tion bonege kaj genie komprenis la aŭtoro de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof. Sian penson li formulis en mallonga frazo: “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nur nomi ĝin tia”. Tiu granda vero estis presita sur la titolpaĝo de la unua lernolibro, aperinta en la jaro 1887.

La ideo pri komuna lingvo estas multe pli malnova, ol la Internacia Lingvo mem. Rakontoj kaj legendoj el la antikva epoko pruvas, ke jam tiam oni sentis tie kaj tie la mankon de komuna lingvo por interpopola rilatado. Sed en tiu epoko neniu internacia lingvo ekestis nek povis ekesti. En tiu tempo nek la bezono por ĝi povis esti tre sentebla, nek la ĝis tiam atingita evoluo estis kreinta sufiĉe abundan internacian lingvomaterialon, el kiu povus esti formita internacia lingvo.

Necesis, ke pasu multaj jarcentoj, por ke la ĝeneralaj kondiĉoj maturiĝu. Tio okazis en la nova epoko kiam, interalie, la unuecigaj faktoroj venke ekmarŝis kontraŭ la diferencigajn.

1. FORMIĜO

La transpaso de feŭdismo al nova ekonomia sistemo, al kapitalismo – karakterizata de amasa maŝina produktado por la merkato, de ĉiam pli detala labordivido, de granda internacia komerco – havis pluroblan efikon sur la lingvon:

(a) La “tria klaso” – la progresema burĝaro – ĉie starigas la postulon pri kreo de unuecaj ŝtatoj, sen internaj doganlimoj, sen malhelpoj al komerco kaj komunikado. Detruante la feŭdan disrompitecon, ĝi sukcesas iom post iom krei unuecajn ŝtatojn. Paralele kun la formiĝo de la nacioj kaj de la naciaj ŝtatoj, formiĝas kaj plue evoluas la grandaj, komunaj naciaj literaturaj lingvoj.

(b) La mezepoka latina lingvo, kies socia portanto estis la feŭda reganta klaso, malaperas iom post iom kune kun sia portanto kaj ĝi restas nur en la uzo de la romkatolika eklezio kiel aparta religia lingvo. La estingiĝon de la mezepoka latina kiel lingvo de komunikado ne kaŭzis, do, kiel kelkaj erare opinias, la kvazaŭa manko de vortoj en la latina por la novaj ideoj (nenio estus malhelpinta la kreon de tiuj vortoj), sed la malapero de ĝia socia portanto. Tiun sorton de la latina klare antaŭvidis unu el la plej grandaj humanistoj de sia tempo, la Hispano J. L. Vives, en sia libro De Disciplinis (1532), en kiu li skribis: “Estus feliĉo, se ekzistus unu sola lingvo, kiun povus uzi ĉiuj popoloj... Pereos la latina lingvo kaj tiam venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo inter la homa gento”.

(c) Pro la malapero de la latina, pro la aliflanka kreskanta internacia rilatado, sentiĝis ĉiam pli kaj pli forta bezono por neŭtrala internacia lingvo. Estas akcentinde, ke la materiaj rilatoj, precipe la interŝanĝoj da varoj, treege progresis, dum la spiritaj multe postrestis ĝuste pro manko de komuna lingvo. La lernado de pluraj fremdaj naciaj lingvoj en la lernejoj kaj universitatoj, malgraŭ la milionoj kaj milionoj da laborhoroj oferataj al tiu celo, malgraŭ la grandegaj kapitaloj elspezataj por ĝi, donis vere minimumajn rezultojn. Ĉiu povas facile konstati tion vojaĝante de lando al lando aŭ partoprenante kiun ajn internacian kongreson, konferencon aŭ alian renkontiĝon. La manko de komuna internacia lingvo sentiĝis tiel forte, ke amasiĝis provoj krei ĝin*.

* Pri la projektoj de komuna lingvo vidu P. E. Stojan, Bibliografio de Internacia Lingvo, eldonita de Universala Esperanto-Asocio, Genève, 1929; E. Drezen, Historio de la Mondlingvo, Leipzig, 1931.

(d) Sendepende de tiuj provoj, tute spontane formiĝis kaj senĉese formiĝas ĉiam pli ampleksa, vere internacia lingvomaterialo. Ĝi konsistas ne nur el internacia radikaro, sed gravan ĝian parton formas ankaŭ la proksimiĝo de la esprimmaniero*.

* Vidu pri tio tre interesajn ekzemplojn en la verko de Max Müller, cit. sub (37), p. 305 kaj sekv.

Tiele, surbaze de konstanta egaliĝado de la kulturo kaj civilizo, ekĝermis la fundamentoj de la Internacia Lingvo en la sino mem de la tuthomara socio. Tiusence ĝi estas kondiĉita, determinita ĝis certa grado, same kiel ĉiu ajn alia lingvo.

2. INTERNACIECO

Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉigo de la lingvo per novaj internaciaj esprimoj. Sed li ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke, unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj – nek laŭenhave, nek laŭforme – kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun la plej simpla gramatika strukturo. Per la sistemo de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn eblecojn de subtila derivado. Tio unuavide kelkfoje iom ĝenas la t. n. “tujan kompreneblecon”, per kiu kelkaj pseŭdosciencaj fabrikantoj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn, sed ĝuste tio donas al la lingvo plian facilecon kaj ankaŭ multe pli grandan, veran kaj realan, internaciecon: ne, kompreneble, el vidpunkto de difinita grupeto da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el tiu de ĉiuj nacioj kaj etnaj grupoj. Ĝuste tio faciligas ankaŭ la rapidan akiron de la lingvo kaj ebligas ĝian tujan praktikan uzon skribe, lege kaj parole ne nur en la t.n. okcidentaj landoj, sed sur ĉiuj kontinentoj; ne nur fare de kleruloj, sed ankaŭ fare de la plej ordinaraj homoj.

Sed Esperanto estas internacia ankaŭ el alia vidpunkto. La naciaj lingvoj, eĉ kiam ili estas pro specialaj kaŭzoj disvastiĝintaj ekster la nacia teritorio, eĉ kiam ili estas uzataj en pli aŭ malpli alta grado por internacia komunikado, restas naciaj kaj laŭ siaj historiaj tradicioj, kaj laŭ sia interna karaktero, kaj, ĉefe, laŭ sia socia portanto. La naciaj lingvoj apartenas al la koncernaj nacioj. Ĉiu nacio estas spirita proprietulo de sia nacia lingvo. La alinacianoj povas ellerni tiun lingvon pli aŭ malpli bone, sed ili ne sentas ĝin kiel sian.

Tial ili povas nur pli aŭ malpli sukcese imiti la lernitan lingvon, tre malofte ĝin majstri, sed neniam ĝin mastri. Male, la Internacia Lingvo estas propraĵo de internacia kolektivo kaj ĉiu membro de tiu kolektivo sentas ĝin kiel sian. Esperanto tial estas la sola vere internacia lingvo ankaŭ el la vidpunkto de sia socia portanto. Ankaŭ tio kontribuas al la facileco de la lingvo: oni pli facile ekmajstras lingvon, kiun oni mem mastras. Fine, Esperanto estas internacia ankaŭ el la vidpunkto de la celo: servi kiel neŭtrala, supernacia instrumento de komunikado en mondaj kadroj. Neniu nacia lingvo posedas tiujn tri esencajn elementojn de internacieco. Tial neniu nacia lingvo, eĉ ne la plej disvastiĝinta, povas esti nomata “internacia”. Aliflanke, projekto de komuna lingvo povas esti nomata nek “internacia” nek “lingvo” antaŭ ol ĝi estas socie kaj internacie enradikiĝinta kiel efektiva instrumento de komunikado. Estas jam tempo, ke unuavice la lingvistoj, kies profesio ja estas okupiĝi pri lingvoj, komencu nomi la aferojn laŭ iliaj veraj nomoj!

3. SOCIA PORTANTO

Spitante ĉiujn obstaklojn – antaŭjuĝojn, ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn – la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj, paralele, daŭre interne evoluadis. El genia projekto ĝi transformiĝis en nuancoplenan, vivantan lingvon, kun tute propra spirito, de vivanta internacia kolektivo.

Sed ĝuste je tiu ĉi punkto por multaj, ankaŭ por la grandega plimulto de filologoj, ekestas la demando, kiu kaŭzas tiom da konfuzo kaj tiom da miskonkludoj. Se vere la efektiva portanto de la lingvo ne estas individuo, sed iu socia grupo, do kiu socia grupo estas la portanto de la Internacia Lingvo? Ekzistas triboj, ekzistas popoloj, ekzistas nacioj kaj ili havas siajn tribajn, popolajn, naciajn lingvojn. Sed kie estas – oni demandas – tiu “internacia popolo”, kies lingvo estas la Internacia? Ĝi ne ekzistas kaj sekve ne povas ekzisti tia lingvo en la vera senco de la vorto. Esperanto povas, eble, taŭgi por esprimi la plej ordinarajn pensojn, aŭ esti iu ekzercilo por la cerbo “pli taŭga ol estas la ŝakludado aŭ briĝo” (pluraj “simpatiantaj” lingvistoj en diversaj verkoj), aŭ konveni kiel pli-malpli interesa flankokupo, sed ĝi ne povas esti vera, vivanta lingvo! Kaj oni eĉ ne parolu pri la eblecoj de literatura kreado aŭ entute de arta esprimiĝo en ĝi! Ankoraŭfoje, anstataŭ koni kaj rekoni la faktojn – antaŭkondiĉo de kiu ajn scienca analizo aŭ konkludo – oni perfortas la realaĵon por kontentigi la bezonojn de siaj propraj falsaj aŭ deformitaj konceptoj!

Nu, la tuta konfuzo de tiu fundamente erara starpunkto estas, ke oni pretervidas tre simplan fakton, nome ke la samaj individuoj povas esti apartenantoj de diversaj sociaj grupoj aŭ kungrupiĝoj kun propraj lingvaj esprimoj. Se oni ĵetas rigardon al la multnombraj dialektoj (kiuj tre verŝajne nomiĝus “lingvoj”, se super ili ne starus la komuna nacia lingvo), oni facile rimarkas, ke la samaj personoj, kiuj grandparte kiel aparta regiona socia grupo estas portantoj de la koncerna dialekto, samtempe formas parton de la nacia kolektivo kaj en tiu kvalito prezentas la socian fonon de la nacia lingvo. La samaj personoj povas, plue, aparteni al iu profesio, okupo, religio, flanka interesiĝo kaj kiel tiaj konsistigas la grundon, el kiu kreskas specialaj lingvoformoj.

La grandega evoluo de ĉiuj ekonomiaj fortoj en la moderna epoko kun la rapidega progresado de la scienco ne nur kaŭzis la kreon de abunda lingvomaterialo kun internacia karaktero, sed ankaŭ ĉiam pli impete puŝas la homaron al multe pli forta integriĝo. Tiu objektiva evoluprocezo devis, interalie, naski novan senton de efektiva (ne abstrakta, ekzemple nur en filozofia penso) aparteno al la plej vasta socia unuo, kiu samtempe konkretiĝas kiel tia: al la homaro. Animo delikata kiel tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion, des pli ke li naskiĝis, edukiĝis kaj vivis en medio plurnacia, saturita de reciproka intergenta malamo. Tute nature, do, li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo. Ankaŭ tiurilate lia subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formiĝantaj kondiĉoj. La humaneca internaciismo estis kaj estas potenca idea fono de la lingvo. Ĝi donis al la Internacia Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj apartan fizionomion, sen kiuj neniu lingvo povas vivi, kreski kaj maturiĝi.

Tiamaniere la Internacia Lingvo estis, ekde sia naskiĝo, la plej pura esprimo de vivanta sento de aparteno al la homaro. Kiel tia ĝi, siavice, daŭre fortikigis kaj fortikigas tiun senton.

Kaj tiel la samaj personoj – certe ankoraŭ ne multnombraj – kiuj pro tio ne ĉesis esti apartenantoj de sia nacia aŭ regiona lingva komunaĵo aŭ de kiu ajn alia lingva kungrupiĝo, manifestas plian aspekton de sia socia personeco: la apartenon al la homaro. En tiu aspekto ili reale formas tiun monde internacian socian forton, sur kiu kuŝas la Internacia Lingvo. Esperanto, do, ne estas paralela kun la dialektoj aŭ kun la naciaj lingvoj, nek adekvata al slangoj kaj al similaj lingvoformoj. Esperanto estas unu el la tri lingvoj troviĝantaj vertikale unu super la alia ne el vidpunkto de “kareco” (ili estas same karaj), sed el vidpunkto de la tri ĉefaj aspektoj, en kiuj povas* manifestiĝi la socia aparteno de la samaj personoj: al la regiono – la regiona dialekto; al la nacio – la nacia lingvo; al la homaro – la internacia Esperanto.

* Estas eble utile atentigi, ke parto de la individuoj neniam eliras el la kadroj de sia dialekto aŭ eĉ loka parolformo. Tiaj personoj ne partoprenas kaj ne povas partopreni en la kreado de la nacia lingvo. Alia parto ellernas kiel familian lingvon tuj la nacian literaturan kaj ofte eĉ ne konas la regionan dialekton aŭ lokan parolformon. Sekve, tiaj personoj, kvankam ili loĝas en la regiono, ne estas konsista parto de la regiona aŭ loka lingva komunaĵo. Granda nombro da individuoj – varia de lando al lando – manifestas, tamen, ambaŭ aspektojn de sia socia aparteno. Nur ankoraŭ relative malgranda nombro da personoj efektive manifestis la trian aspekton kaj akceptis la Internacian Lingvon kiel ĝian lingvan esprimon.
4. UNUECO

Laŭ la antaŭvido de Zamenhof, la Internacia Lingvo evoluis principe same tiel, kiel evoluas kiu ajn alia lingvo. Ankaŭ tiu fakto estas ĝenerale ne sole malmulte komprenata, sed plej ofte absolute malkomprenebla eĉ en medioj de lingvistoj kun mondfamaj nomoj. Pri tio, ke “Esperanto ne povas evolui” aŭ ke ĝi “devos disfali en dialektojn” estas skribite jam tiel multe, ke oni povus presigi tutan libron de plej absurdaj citaĵoj. Temas denove pri aprioraj asertoj sen ia ajn kono de la faktoj.

Kaj unu el la faktoj estas, ke en sia 84-jara ekzistado kaj funkciado kiel vivanta lingvo Esperanto mirinde evoluis. La signifo de kelkaj radikoj estis modifita ĉu per plilarĝigo de la senco aŭ metaforigo, ĉu per malplivastigo kaj pliprecizigo. Pli mallongaj formoj kelkfoje anstataŭigis la pli longajn. Ĉiuj eblecoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj en ĝia fleksebleco, sed kiujn oni antaŭe ne atentis, estis analoge kaj logike ĉiam pli utiligataj. La evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro. En la jaro 1887 la lingvo havis entute 904 vortradikojn, sed la Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7.866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80.000 vortojn. Multaj aliaj vortradikoj troviĝas en la teknikaj kaj fakaj terminaroj, kaj nun en la Plena Ilustrita Vortaro*.

* Esperanto senĉese riĉiĝadis kaj plue riĉiĝos per neologismoj, kiuj estas efektive bezonataj. Tion diktas ne la tavoloj, kiuj en sia propra nacia lingvo ne bezonas pli ol kelkajn centojn da vortoj, sed la lingvouzantoj, kies pensokapacito neprigas la kreon de adekvata esprimo. De tiuj vere bezonataj neologismoj oni devas distingi la arbitrajn novajn vortojn, kiujn kelkfoje netalentaj literaturaj komencantoj enkondukas en la lingvon por rimigi siajn versojn aŭ por kapriceme ludi. Superflue diri, ke tiaspecaj “neologismoj” ne firmiĝis kaj ne havas ŝancon enkondukiĝi.

Malgraŭ tiu grandioza evoluo, kiu faras la lingvon delikata instrumento por esprimi eĉ la plej nuancitajn pensojn, Esperanto neniom perdis de sia simpleco, fleksebleco kaj facileco. La fundamentaj reguloj de la gramatiko restis la samaj. Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7.000 aŭ 8.000 derivitajn vortojn. Depende de la individua klereco tiu ĉi nombro estos pli aŭ malpli granda.

La samo okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj. Neniam la individua vortprovizo respondas al la tuta vortaro de iu lingvo!

La facileco de Esperanto ne konsistas kaj ne povas konsisti en tio, ke en ĝi oni havu limigitan nombron da vortoj, kiel tion pensas kelkaj pseŭdo-sciencistoj. La facileco de Esperanto konsistas en ĝia simpla kaj logika gramatika strukturo, en la genia sistemo de afiksoj, en la fakto, ke ĉiu persono, ellerninta ĝin, sentas ĝin ne kiel fremdan, sed kiel sian propran lingvon.

Esperanto ne nur konservis, sed eĉ fortikigis sian plenan unuecon. La personoj, kiuj akceptas la Internacian Lingvon, faras tion ne por enigi en ĝin la mallogikaĵojn de siaj naciaj lingvoj, por infekti ĝin per naciaj idiotismoj aŭ per aliaj naciismoj kaj tiamaniere rompi ĝian unuecon, sed, male, por interkompreniĝi per unu sama komuna lingvo. Tiu ĉi psikologia stato, tiu ĉi volo konservi la lingvan unuecon, faras ke Esperanto nek “disfalis en dialektojn”, nek povos disfali. Sed tiu fenomeno ne estas esenca nur por Esperanto. Ĝi estas tute sama en kiu ajn alia lingvo. Ĝis iu komunaĵo, iu socia grupo volas havi komunan lingvon – kaj tiu volo, kiel montrite, estas multrilate kondiĉita de pluraj faktoroj – ĝi konservas tiun lingvon kiel unuecan. Kiam tiu volo ĉesas ekzisti pro la pli granda pezo de diversaj diferencigaj faktoroj, tiam la lingvo ĉesas ekzisti kiel unueca. Tio povas okazi al la naciaj lingvoj, se pro diversaj kaŭzoj – plej ofte ekonomiaj kaj politikaj – rompiĝas la ĝis tiam unueca lingvokomunaĵo en plurajn sociajn unuojn, sed tio ne povas okazi al lingvo internacia, akceptita libervole ĝuste por la celo servi kiel internacia komunikilo.

La plivastiĝo de la kampo sur kiu Esperanto estas praktike utiligata, kaj la nombra kresko de personoj, kiuj parolas Esperanton, kaŭzis plimultiĝon de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter tiuj personoj kaj, rezulte, kontribuis al ĉiam pli granda fortikigo de la lingva unueco. Al la evoluo de Esperanto kaj al firmigo de ĝia unueco precipe kontribuis kaj kontribuas la verkistoj, poetoj, sciencistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Al ĝi grave kontribuis ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en la kluboj kaj societoj, dum kongresoj kaj konferencoj, en korespondado, amikaj konversacioj kaj eĉ en la privata familia vivo. La evoluo de la Internacia Lingvo ne estas diktata de supre, sed ĝi okazas de malsupre, de la personoj kiuj praktikas ĝin. Ne ekzistas, do, kia ajn principa diferenco inter la maniero, laŭ kiu evoluas la naciaj literaturaj lingvoj kaj la maniero, laŭ kiu evoluas Esperanto. La Internacia Lingvo ja evoluas, sed ĝi evoluas unuece. Okazis precize la malo de tio, kion pseŭdosciencistoj siatempe “antaŭvidadis” kaj kion ignorantoj ankaŭ hodiaŭ superece asertas.

5. FORTO

La Internacia Lingvo povas aspekti “nenatura” nur al la homoj, kiuj ne regas ĝin aŭ ne scias ĝin kontentige. Sed tiaspecan “nenaturecon” havas ĉiu ajn lingvo, kiam ĝi estas aŭdata aŭ legata de persono, kiu ne konas ĝin. La nederlanda lingvo sonas terure “barbare” al la germana orelo. Kaj inverse. Nur, kompreneble, oni tion ne kutimas diri pri la naciaj lingvoj, dum pri la Internacia Lingvo kiu ajn duonklera ulo sen ruĝiĝo aŭdace kuraĝas doni sian altan opinion! Estas plej interese, ke tiaj personoj ofte tute nekontentige scias sian propran nacian literaturan lingvon kaj tial ne povas konscii kiel barbare ĝi sonas el ilia buŝo aŭ aspektas en ilia skribo.

Oni, fine, komprenu, ke la Internacia Lingvo estas tiel “artefarita”, kiel ĉiu ajn nacia lingvo*, se sub tiu absolute maltaŭga esprimo, kiam ĝi estas aplikata al la lingvo, oni komprenas “kreata de la homo”. Sekve, se, parolante pri la angla, franca aŭ aliaj lingvoj, oni ne donas al ili la epiteton de “artefarita” aŭ “helpa” aŭ kiun ajn alian, kial oni faras tion parolante pri la Internacia Lingvo, se ne por, intence aŭ ne, elvoki superfluajn konfuzon kaj miskomprenon?

* En sia verko Lekcioj pri la Lingvoscienco, cit. sub (23), Max Müller diras: “Tio, kion ni kutimas nomi lingvoj, nome la literaturaj idiomoj de Grekio, Romio, Hindio, Francio, Hispanio... estas prefere konsidereblaj kiel artefaritaj ol kiel naturaj formoj de la parolo. La natura vivo de la lingvo efektiviĝas en la dialektoj” (p. 49).

Tia nomado naskas nur ĥaoson, kiu malhelpas la normalan disvastiĝon de la Internacia Lingvo en la larĝaj popoltavoloj. De la alia flanko ĝi kreas ĉe la personoj, kiuj komencas lerni la lingvon, kelkfoje eĉ ĉe la personoj, kiuj jam ekuzis ĝin, ian komplekson pri kvazaŭa malpli granda valoro de Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj. Ĉiu uzanto de la Internacia Lingvo kaj precipe ĉiu oratoro devas havi la profundan konvinkon, ke la instrumento taŭgas ĝis la plej alta grado, ke ĝi estas eĉ relative perfekta. Dependas de li, ke li plene ekregu tiun mirindan instrumenton. Dependas nur de li, ĉu en liaj manoj ĝi fariĝos potenca komunikilo kaj esprimilo, aŭ ĝi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo.

Sed, tio ne koncernas nur la Internacian Lingvon. Ĝi samas ankaŭ por la naciaj lingvoj! Aŭ, eble, iu opinias, ke la naciajn lingvojn – siajn proprajn – ne estas necese lerni, studi, ellaboradi, poluri? Kial, do, oni dediĉas al ili en ĉiuj lernejoj de la mondo tiom da jaroj da intensa laboro? Kial post tiu longa lernado oni kutime tre modeste scias sian propran nacian literaturan lingvon?

Ĝuste tial, ĉar la naciaj lingvoj estas neniaj naturaj fenomenoj, sed kreaĵoj de la socio: nuntempa kaj iamaj! Ĝuste tial, ĉar ankaŭ la naciaj lingvoj estas regataj de leĝoj kaj reguloj, kiujn oni devas bone ellerni kaj plue daŭre studadi, se oni deziras ekposedi eĉ sian propran nacian lingvon!

Inter la naciaj lingvoj kaj la Internacia Lingvo ekzistas, fakte, nenia principa diferenco. Kaj la unuaj kaj la dua havas la saman socian portanton: la homgrupon. La evoluon de unuj kaj tiun de la alia influas diversaj faktoroj. Kaj la naciaj lingvoj kaj la Internacia estas kreataj ĝis certa grado spontane, sed post certa grado ankaŭ konscie. Kiom granda estas la konscia partopreno en la lingvokreado, principe ne gravas. Sed la grado de konscieco havas tamen signifon – pozitivan – koncerne la rezultojn: ju pli konscia la kreado surbaze de leĝeco reganta la lingvoevoluon, des pli taŭga, des pli perfekta la kreaĵo! Ĝuste tial la Internacia Lingvo multrilate superas la naciajn ne nur kiel komunikilo en la ĉiutaga vivo, sed ankaŭ kiel arta esprimilo.

Inter la naciaj kaj la Internacia Lingvo ekzistas unu gravega diferenco, nome diferenco de la celo, al kiu ili servas: dum la naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la limigitajn bezonojn de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Internacia Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj ĉenoj kaj flugigas ĝin libere de lando al lando, de nacio al nacio, tra la tuta mondo. Kiam oni amase, grandskale eklernos la Internacian Lingvon en ĉiuj lernejoj de la mondo, dediĉante al ĝia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dediĉas al la lernado de la propraj naciaj lingvoj, tiam la homaro ĝisvivos grandegan spiritan revolucion kaj tiam plene evidentiĝos la fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia Lingvo!

ĈAPITRO VII

LINGVO KAJ PENSO

La lingvo ne estas nur la ĉefa rimedo de komunikado. Ĝi estas ankaŭ instrumento de pensado. La lingvo ebligas ĝeneraligojn kaj kategoriigojn de la fenomenoj. Nomi iun objekton, iun aperaĵon, iun agon signifas koni ĝin ĝis certa grado, signifas sintezi difinitan nocion en unu simbolo – la vorto.

La nocio, kompreneble, ne devas esti absolute vera. Kutime ĝi estas nur relative vera. La vero, ja, estas vera nur en certaj cirkonstancoj, sub certaj kondiĉoj, en la kadro de la atingita ĝenerala evoluŝtupo kaj sciogrado. La kono de la mondo progresas nur iom post iom kaj senĉese novaj eltrovoj de la scienco kontribuas al plilarĝigo kaj pliprofundigo de la malnovaj scioj.

Tial ne nur la lingvo progresas, sed ankaŭ la enhavo de la vortoj senĉese ŝanĝiĝas de epoko al epoko. Eĉ pli, en la sama epoko, por la samtempaj generacioj tiu enhavo ne estas la sama por ĉiuj individuoj. Alia estis la enhavo de la vorto “suno” antaŭ Galileo kaj alia post li. Alia estas la koncepto, kiun entenas la vorto “atomo”, por granda fizikisto kaj tute alia por nefakulo. Alian ideon pri la vorto “Esperanto” havas homo, kiu parolas la Internacian Lingvon, kaj tute alian homo, kiu nur ion aŭdis pri ĝi. Sekve, la tuto de la lingvo respegulas la tuton de atingitaj scioj fare de la tuta socio en difinita epoko, sed la individua lingvokono – modesta kompare kun la tuto same tiel, kiel estas modesta la individua scio kompare kun la socia, do komuna scio – neniam identas nek povas identi kun la socia lingvokono, t. e. kun la kono, kiun havas la kolektivo, prenita kiel tuto, pri la lingvo.

Ekzistas vortoj – tre malmultaj – kiuj estas ĝenerale konataj de la tuta lingva kolektivo. Aliaj vortoj estas konataj nur en certaj fakoj, en certaj branĉoj, en difinitaj medioj. Fine, sufiĉe granda nombro da vortoj estas konata nur de specialistoj. Sed eĉ la vortoj ĝenerale konataj, aŭ la vortoj konataj nur de fakuloj kaj specialistoj, ne enkadrigas saman kvanton da scio por ĉiu unuopa individuo. Senfina varieco ekzistas tiurilate. Preskaŭ tiel granda, kiel multnombraj estas la apartenantoj de la koncerna lingva komunaĵo.

Tamen, ia komuna kerno de scio estas entenata en ĉiu vorto. Ke suno estas brilanta kaj varmiganta disko, leviĝanta matene kaj malleviĝanta vespere, ke ĝi estas la plej granda objekto sur la ĉielo, vidata de la homa okulo, ke, do, kiam oni diras “suno” oni pensas ĝuste al tiu objekto kaj ne al luno aŭ al iu stelo, tio sendube estas kerna komuna enhavo de la vorto suno en ĉiuj epokoj kaj por ĉiuj individuoj, ekde la momento kiam la homo ekkonsciis pri tiu objekto kaj nomis ĝin tiel. Same tia kerna komuna enhavo troviĝas en kiu ajn alia vorto kaj tiun enhavon konas ĉiu persono, kiu konas la vorton mem. Sed, ekster tiu kerno la enhavo de la vorto varias de epoko al epoko, de unu socia grupo al alia, de individuo al individuo!

Prenante en konsideron la suprajn rezervojn pri la precizeco de la vortoj, oni povas senerare aserti, ke la lingvo, tia kia ĝi estas, ebligas la pensadon. Sian atingitan scion – relativan, kiel ni vidis – la homo iamaniere fiksas, konkretigas en la lingvo. Tio ebligas al la penso realigi novajn mensajn operaciojn, fari novajn kombinojn, atingi novajn sciojn kaj tiel senĉese proksimiĝadi al la neatingebla absoluta vero.

Ekzistas lingvistoj kaj filozofoj, kiuj opinias, ke estas eble pensi sen la helpo de la lingvo. Oni donas ekzemplojn de artistoj, kiuj esprimas sin per koloroj, personoj k.t.p. ne uzante tiucele la lingvon. Oni mencias ankaŭ laboriston aŭ metiiston, kiu produktas preskaŭ aŭtomate diversajn objektojn ne uzante por tiu celo la lingvon, kvankam – oni diras – evidente li efektivigas dum sia laboro pensajn operaciojn.

La donitaj ekzemploj ne ŝajnas tre trafaj. Antaŭ ĉio estas rimarkinde, ke oni sendube povas sentadi sen helpo de apartaj signoj. La amon, la malamon, la ĝojon, la malgajecon k. s. oni sentas sen lingvaj operacioj kaj analizoj. Se pentristo, skulptisto aŭ alia artisto esprimas sin per aliaj rimedoj ol per la lingvo, tio signifas, ke sur tiu senta kampo li uzas nelingvajn esprimilojn, sed tio tute ne signifas, ke li kapablas, sur la kampo de logika pensado, utiligi la instrumentojn de sia aparta arto. Aliflanke, la metiisto aŭ laboristo, kiu preskaŭ aŭtomate produktas iun objekton, atingis la aŭtomatecon – se oni entute rajtas uzi tiun vorton – post longa praktikado, kiu, sendube, en la komenco postulis logikan pensadon helpe de la lingvo. Aŭtomataj agoj kaj reagoj absolute neniom kontraŭstaras la aserton, ke logika pensado estas ebla nur pere de la lingvo. Nur la lingvo, per siaj ĝeneraligoj kaj kategoriigoj, ebligas la komponadon de logikaj frazoj, konkretigantaj kaj reliefigantaj la logikecon de la penso. Tia logika frazo, konkretigo de la penso, formas la bazon de plua penso, kiu denove konkretiĝos en nova frazo. Tiamaniere la lingvo helpas la penson kaj la penso antaŭenigas la lingvon.

La penso kaj la lingvo influas sin reciproke. Tamen, la penso, kiu siavice evoluas sub tre diversaj influoj de la materia vivo, estas la unua kaj la lingvo postsekvas. Tio signifas, ke la ŝvelanta penso senĉese serĉas novajn, adekvatajn esprimojn en la lingvo. Trovinte tiujn esprimojn, ĝi mem ricevas novajn eblecojn de laboro, kio rezultigas la serĉon de pluaj novaj esprimoj. En tiu reciproka influado kaj helpado evoluas kaj la penso kaj la lingvo. Se la penso estas patrino de la lingvo, aliflanke la filino estas ne nur utila, sed nepre necesa al sia patrino. Dirite per aliaj vortoj: la riĉeco de nia penso riĉigas nian lingvon, sed ankaŭ la riĉeco de nia lingvo grave kontribuas al riĉigo de la penso.

La riĉeco de iu lingvo estas grava ne nur el vidpunkto de interhoma komunikado, sed ankaŭ el vidpunkto de pensado. Ju pli riĉa la lingvo, des pli grandaj la eblecoj de pensado, de adekvata esprimiĝo, de komunikado kaj – el retorika vidpunkto tre signifa – de influado al aliaj.

Sed, kio fakte estas la lingva riĉeco?

Kutime oni opinias, ke ju pli da vortoj enhavas iu lingvo, des pli riĉa ĝi estas. Sendube la vortprovizo estas bona mezurilo. Ĝi, tamen, ne estas la sola.

Antaŭ ĉio oni devas memori, ke multaj vortoj, pro la faritaj progresoj, arkaikiĝas kaj estas tute neuzeblaj en la novaj cirkonstancoj. Plej ofte ili troviĝas nur en la plej grandaj vortaroj. Forlasitaj de ĉiuj, nekonataj kaj nekomprenataj, ili estas nur superflua ornamaĵo, ne taksebla kiel lingva kapitalo.

Aliflanke oni devas ne forgesi, ke multaj reguloj de ĉiuj naciaj lingvoj – kreataj kaj evoluigataj dum jarmiloj sub la influo de esence aliaj kondiĉoj ol estas la hodiaŭaj – iel rigidiĝis, malelastiĝis kaj tial preskaŭ perforte ligas la penson, devigante ĝin funkcii en kadroj limigitaj.

La riĉeco de la lingvo ne dependas de la tuta vortotrezoro, kolektita kaj registrita en vortaroj, sed de tiuj vortoj, kiuj estas uzeblaj kaj aplikeblaj. Nur la vortoj, taŭgaj por esprimado de niaj pensoj kaj intencoj estas konsidereblaj kiel vera lingva riĉaĵo.

La elasteco kaj fleksebleco de la lingvaj formoj estas same tiel, eble eĉ pli gravaj elementoj de la lingva riĉeco. Vane iu lingvo posedas centmilojn da vortoj, se tiuj vortoj ne estas praktike uzeblaj! Vane iu lingvo havas la plej detale ellaboritajn gramatikajn formojn, se tiuj formoj estas ne helpiloj, sed bremsoj de la penso!

Se oni juĝas la lingvan riĉecon laŭ tiu kriterio, oni povas facile konstati, ke la Internacia Lingvo estas la plej riĉa lingvo de la hodiaŭo.

Ofte aŭdiĝas demandoj, ĉu oni povas literature kaj science verki en la Internacia Lingvo, ĉu Esperanto taŭgas kiel lingvo de paroladoj, prelegoj, lekcioj, diskursoj. Multaj opinias, ke Esperanto, eble, taŭgas por la ĉiutaga praktika vivo, sed ke tiu lingvo ne estas konvena instrumento por esprimado de pli komplikaj pensoj.

Tiu opinio estas tute erara. La internacia karaktero de Esperanto ebligas adekvatan esprimadon de ĉiuj apartaĵoj, entenataj en ĉiu unuopa nacia lingvo. Tio, fakte signifas, ke ĝi estas multe pli riĉa ol kiu ajn nacia lingvo. Tio, kion oni povas diri en la naciaj literaturaj lingvoj, oni povas esprimi ankaŭ en la Internacia Lingvo. Male, la apartaĵoj de unu nacia lingvo tre ofte ne estas adekvate esprimeblaj en alia nacia lingvo.

Jen nur du, tri ekzemploj:

En la itala lingvo ekzistas la vorto “intascare”. En multaj naciaj lingvoj tiu vorto ne troviĝas. Tial oni priskribas la ideon kaj oni diras “meti en la poŝon”. Fakte “enpoŝigi” (intascare) havas alian nuancon ol “meti en la poŝon”. Sed ankaŭ la itala lingvo ne havas multajn tiajn vortojn, kia estas la vorto “intascare”, kvankam por similaj idenuancoj treege taŭgus similaj vortoj. En la Internacia Lingvo oni povas libere kunmeti grandan nombron da tiaj esprimoj kaj oni povas tre bone diri: surtabligi, enŝrankigi, elpoŝigi k. s. La principo estas konsekvence aplikebla. En la naciaj lingvoj tiu konsekvenceco ne ekzistas kaj la penso estas tial katenita kaj mallibera. Oni estas devigata utiligi plurajn vortojn, ofte tutajn frazojn, por priskribi tiujn ideojn. Estas klare, ke tiaspeca priskriba esprimado iamaniere akvigas kaj malfortigas la batan potencon de la ideo.

En multaj lingvoj oni povas formi el kelkaj substantivaj radikoj verbojn. El la radiko “reĝ” oni en pluraj lingvoj povas formi la verbon “reĝi”, sed oni povas uzi ankaŭ la formon “esti reĝo”. Inter la du formoj, evidente, estas granda diferenco. La unua estas multe pli dinamika, ol la dua. “Reĝi” signifas proksimume “agi, konduti kiel reĝo”, dum “esti rego” havas karakteron de pura konstato, tre statika. Se, do, el la vorto “reĝo” oni povas krei du diferencajn formojn kun propraj nuancoj, la samon oni principe povas fari el kiu ajn alia simila substantiva radiko. Tamen, en la naciaj lingvoj tio ne estas ebla por la grandega plimulto de substantivoj. En Esperanto estas paralele kaj konsekvence uzeblaj ambaŭ formoj, kaj oni povas tiamaniere klare esprimi la du pensajn nuancojn, la dinamikan kaj la statikan, per du diferencaj formoj. Oni uzos la verban formon – reĝi, profesori, advokati, soldati... – ĉiam, kiam oni volas akcenti la aktivecon. Oni uzos la statikan formon, se la akcento troviĝas sur la pura konstato. Estas, ja, granda diferenco inter “li ĉiam profesoras” kaj “li estas profesoro”. Tiu plena libereco – libereco limigita nur de la leĝoj de logiko – ne nur ebligas tre precizan kaj nuancitan esprimadon, sed ankaŭ malfermas novajn vojojn al la penso.

En multaj lingvoj oni povas formi verbojn ankaŭ el pluraj adjektivoj. Tamen, ne estas eble tion fari en ĉiuj lingvoj. Krome, ankaŭ en la lingvoj, kiuj tion ebligas, la regulo ne estas ĝenerala, sed ĝi aplikiĝas nur al kelkaj adjektivoj. En Esperanto la regulo estas ĝenerala kaj ankaŭ sur tiu ĉi kampo ĝi estas limigita nur de la postuloj de la logiko. En Esperanto oni tre bone povas diri “esti blanka”, sed oni povas ankaŭ tre bone diri “blanki”. Denove la unua formo estas statika, dum la dua havas dinamikan nuancon. La unua konstatas la blankon, dum la dua signifas proksimume: impresi blanke, preskaŭ bati per la blanko. Se oni havas antaŭ si simplan blankan paperon, oni tute certe ne diros “la papero blankas”, sed oni diros “la papero estas blanka”. Sed se oni skiglitas en montaro kovrita de neĝo, se oni en tiu situacio volas esprimi la aktivecon de la neĝa blanko, oni devas diri “la neĝo blankas”. Tiel, per simpla, mallonga bela kaj klara formo oni esprimis la penson, ke ne nur la neĝo estas blanka, sed ke ĝi ankaŭ forte impresas blanke. Tiamaniere la Internacia Lingvo prezentas larĝajn eblecojn de nuancita esprimado: esti blanka, blanki, blankigi, blankiĝi...

La principo de vortkunmeto en Esperanto surbaze de libera kunigo de precize difinitaj radikoj kaj afiksoj entenas senfinajn eblecojn por kreado de novaj, tre klaraj esprimoj. La afiksoj ig, , , ec, ul, mal, ge, dis k. a. havas grandegan forton kaj helpas al ordigo de la pensoj. Ili malebligas la malklarecon de la ideoj kaj faciligas la formadon de konceptoj. Tial Esperanto estas neelĉerpebla fonto de novaj vortoj. Kiel tia, ĝi estas ankaŭ la plej taŭga instrumento de ĉiuj artobranĉoj, kiuj uzas la lingvon kiel sian esprimilon. Unu el ili estas la parolarto.

DUA PARTO

RETORIKO

Orator et nascitur et fit.

ĈAPITRO VIII

ELOKVENTECO KAJ RETORIKO

Ekzistas homoj, kiuj havas naturan talenton konvinke kaj trafe paroli. Iliaj frazoj estas klaraj, iliaj argumentoj fortaj. Ili sukcesas facile persvadi. En rondoj de laborkamaradoj, de amikoj, de kolegoj iliaj ideoj estas atentataj kaj iliaj opinioj volonte akceptataj. Ili estas elokventaj.

La elokventeco estas, do, natura talento paroli bele, trafe kaj konvinke. Ne gravas la loko kie oni parolas, nek la medio al kiu oni parolas. Elokventa oni povas esti surstrate, en uzino, en familia rondo, en societo, sed elokvente oni povas paroli ankaŭ publike: en juĝejo, en parlamento, en akademio aŭ universitato, en preĝejo, antaŭ armeo...

La elokventeco havas nenion komunan kun la babilemo. Paroli multe kaj abunde, ofte pri tute malgravaj aferoj, ne signifas paroli elokvente. La elokventeco ne estas identa al abundo de la vortoj, sed al taŭga uzo de la vortoj. Babilema homo ne estas elokventa, kaj elokventa persono neniam estas babilema. Tial estas erara la ofta opinio, ke troparolema homo posedas naturan antaŭkondiĉon por fariĝi oratoro. Tute male, tia homo, se li ne sukcesas forigi tiun sian mankon, neniam fariĝos bona oratoro. Se li parolos publike, li eble elverŝos amason da frazoj, li ne haltos, li plenigos la spacon per sia voĉo, sed liaj vortoj ne penetros en la orelojn de la aŭskultantoj, li ne ekregos la publikon.

La elokventeco estas bazo de la parolarto. Se elokventeco estas komparebla al natura, vigle fluanta torento, la parolarto estas konscie reguligita potenca rivero. La parolarto, kiu kelkfoje estas nomata ankaŭ retoriko, estas konscie reguligita elokventeco. Tamen, la parolarto, principe, povas rilati kaj al privata konversacio kaj al publika esprimado de pensoj. Inter la du kategorioj estas tre granda diferenco. Tute aliaj reguloj koncernas la elokventecon en privata vivo, kaj tute aliaj reguloj rilatas al publika elokventeco. Ankaŭ en privata konversacio oni povas sin esprimi trafe kaj bele, oni povas konscie atenti sian stilon, oni povas tiamaniere atingi pli grandan efikon. Pri tiu konscie reguligita elokventeco, kiun ni nomos, por simpligi la aferon, privata elokventeco, estas skribitaj multaj verkoj. Precipe en la lasta tempo oni esploris la aferon sufiĉe vaste kaj el lingva kaj el psikologia vidpunktoj. Fakte, ankaŭ tiun privatan elokventecon, se ĝi estas konscie reguligita, oni povas nomi parolarto. Tamen, regule, sub parolarto oni ne komprenas tiaspecan elokventecon. Kiel parolarto estas kutime konsiderata nur la publika elokventeco, kiu estas regata de certaj principoj kaj reguloj.

La scienco kiu studas la regulojn de la parolarto estas retoriko*. Oni devas klare distingi inter elokventeco, kiu estas – kiel dirite – natura talento persvadi, kaj retoriko, kiu estas scienco studanta la regulojn de trafa kaj konvinka publika parolado. Elokventeco povas ekzisti, kaj fakte ekzistas, ekster kiu ajn studo, ekster lernado, dum retoriko reguligas la elokventecon kaj levas ĝin al pli alta ŝtupo: al ŝtupo de parolarto. La elokventeco – prave diris Voltaire – naskiĝis antaŭ la reguloj de la retoriko. Unue la homoj elokvente parolis kaj poste la teorio pristudis la regulojn de elokventa parolado. Tiuj reguloj estis kreitaj ne nur surbaze de la spertoj de grandaj oratoroj, sed ankaŭ surbaze de abstrakta rezonado. Retoriko, do, estas teorio de la parolarto.

* En la Plena Vortaro de SAT retoriko estas difinita kiel arto trafe kaj elokvente paroli. Tiu difino ŝajnas al mi nekorekta, ĉar ĝi ne estas kompleta. Sendube, retoriko havas ankaŭ tiun signifon. Sed ĝi estas ankaŭ – kaj precipe – la teorio de la arto trafe kaj elokvente paroli, do de la parolarto. La vorton “retoriko” mi uzos prefere en tiu dua senco, dum por la unua mi uzos la vorton “parolarto”.

Kaj la parolarto kaj la retoriko naskiĝis en la antikva Grekio. Ĝis la mezo de la 5-a jarcento antaŭ nia erao Grekio havis nur oratorojn, kiuj estis formitaj en la praktiko. Ĝis tiu tempo la arto persvadi apartenis al tiuj, kiuj estis nature elokventaj. Iliaj paroladoj estis alte aprezataj. En la publika vivo de Grekio tiuj nature elokventaj civitanoj havis grandan influon.

Sed meze de la 5-a jarcento komenciĝis en Sicilio la unuaj provoj studi teorie la publikan parolarton. Inter la jaroj 470 kaj 460 la urboj-ŝtatoj de Sicilio sukcesis forigi la tiranecajn reĝimojn kaj establis demokration. La nova politika atmosfero favoris la evoluon de la parolarto. En ligo kun tio formiĝis la ideo, ke en bona parolado enestas iu sistemo kaj ke per studo de tiu sistemo estas eble eltrovi ĝiajn principojn kaj regulojn. Ĉiu nature talenta homo, se korekte instruata, povas ellerni ilin. Tiel ekestis la unuaj provoj starigi regulojn pri la publika parolarto: naskiĝis retoriko.

Korakso el Sirakuzo kaj lia disĉiplo Tizio estis la unuaj instruantoj de la parolarto, la unuaj retoroj. Alia granda sicilia majstro, Gorgio (Gorgias) el Leontino, transportis la novan teorion al la patrolando. En la jaro 427 li venis en Atenon kiel ambasadoro de sia urbo por peti helpon kontraŭ Sirakuzon. Per sia elokventeco li sukcesis konvinki la Atenanojn entrepreni la konatan kontraŭsirakuzan ekspedicion. Gorgio mem restis en Grekio ĝis sia morto. Tie li estis forte aklamata pro sia oratora talento kaj li tre riĉiĝis instruante la parolarton.

Kvankam Gorgio estas ĝenerale konsiderata kiel sofisto, li mem ne opiniis sin tia, sed, laŭ la aserto de Platono, ĉiam nomis sin retoro (retor). Fakte diference de la sofistoj, kiuj okupiĝis pri ĝenerala edukado kun retoriko nur kiel unu el ĝiaj partoj, Gorgio centriĝis ekskluzive al la parolarto.

Ateno fariĝis ne nur centro de la parolarto, sed ankaŭ lernejo de ĝia teorio. Grandaj oratoroj estis kutime ankaŭ instruantoj de la parolarto. Jam antaŭ la alveno de Gorgio, tie aktivis Antifono (480-411), la unua el la 10 famaj oratoroj de la antikva Atiko. Estas interese, ke li profesie okupiĝis pri verkado de paroladoj por aliaj, sed mem parolis publike nur unu solan fojon: en sia propra proceso antaŭ ol li estis kondamnita je mortpuno pro perfido. Estas verŝajne, ke Antifono ne nur okupiĝis pri verkado de paroladoj, sed ankaŭ mem instruis kaj skribis verkon pri la tekniko de la parolarto.

En Ateno publike paroladis, prelegadis pri diversaj temoj, de matematiko ĝis mitologio, kaj instruadis retorikon la sofistoj, el kiuj la plej famaj estis Protagoro (Protagoras) el Abdero, Prodiko (Prodikos) el Keoso kaj Hipio (Hippias) el Eliso. Instruante la parolarton, la grekaj sofistoj estis devigataj studi ankaŭ la lingvon kaj tiel ili fariĝis samtempe la unuaj gramatikistoj. Ilia ĉefa celo estis instrui la metodojn de sukcesa argumentado kaj konvinkado. Eluzante la pluroblan signifon de la vortoj, ili kelkfoje faradis nur ŝajne ĝustajn, sed fakte erarigajn kaj trompajn konkludojn*. Kvankam ili sendube havis meritojn por la evoluigo de la filozofia penso kaj por la lingvoscienco, tamen tiu ilia instruado de erarigaj rezonadoj kreis pri ili malbonan famon, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ eĉ en la ĉiutaga lingvo per la vorto “sofismo”. Platono (428-348), kiu pritraktis retorikon en pluraj el siaj verkoj, precipe en “Gorgio” kaj “Fedro”, akre atakis la sofistojn, riproĉante al ili la misuzon de la vortoj. Li prave diris, ke la sofistoj celis nur la venkon sub ĉiu ajn kondiĉo, ne elektante la rimedojn por la atingo de tiu celo, sen ia ajn konsidero al la vero. La sofistoj ne komprenis, ke vere granda kaj nobla parolarto estas nedisigebla de la vero; ke ĝuste la venkigo de la vero devas esti ĝia fundamento kaj fina celo. Dum “Gorgio” rilatas ĉefe al la kritiko de la sofista retorika skolo, “Fedro” celas prezenti la bazojn de pozitiva parolado.

* Jen tiaspeca konkludo, en kiu la vorto “regi” estas misuzata: Mia dujara infano – diris Temistoklo – regas sian patrinon, mia edzino regas min, mi regas Atenon. Ateno regas Grekion, Grekio regas la mondon; sekve mia dujara infano regas la mondon!

Per tiu verko Platono deziris montri, ke efektive scienca retoriko – en tiu ĉi kazo ĉiu proza komponaĵo – devas baziĝi sur la logiko kaj sur la studo de la homa animo, precipe de la pasioj. Tial li difinis retorikon kiel filozofian sciencon, bazitan sur dialektiko (logiko) kaj psikologio.

Konataj oratoroj de la 5-a jarcento estis, krom la menciita Antifono, ankaŭ Periklo kaj Eskino, la amiko de Sokrato.

La fino de la 5-a jarcento kaj la tuta 4-a jarcento estis la epoko de ĉiuflanka kaj abunda florado de la oratora arto kaj de la retoriko. Al ĝi apartenas naŭ el la dek grandaj oratoroj de Atiko. La serion komencas Andocido (Andocides) kaj Lizio (Lysias), kies verkojn distingas simplaj vortoj, klara kaj delikata stilo. Sekvas la fama Izokrato (436-338), kiu postlasis 21 paroladojn, kaj Izeo (420-350), de kiu konserviĝis 12 oratoraĵoj. La greka oratorarto atingis sian kulminan punkton en la brilaj paroladoj de Demosteno (384-322), la plej genia, la plej honesta, la plej sincera kaj tial la plej granda oratoro de la antikva tempo kaj certe unu el la plej elstaraj oratoroj de ĉiuj epokoj. En siaj paroladoj Demosteno kunligis kaj evoluigis ĝis la plej alta grado la respektan dignon de Antifono, la superban elegantecon de Lizio, la fascinan forman balancon de Izokrato. De Demosteno konserviĝis 69 oratoraĵoj, el kiuj la plej konataj estas la “Filipikoj”, eldiritaj kontraŭ Filipon de Makedonio kaj liajn partianojn, “Pri la Falsa Legacio” kaj “Pri la Krono”. Eskino (389-314), samtempulo kaj politika kontraŭulo de Demosteno, postlasis 3 paroladojn. La aliaj konataj oratoroj de tiu periodo estis Likurgo (Lykurgos) kaj Hipereido (Hypereides), kunbatalintoj de Demosteno kontraŭ Eskinon kaj la aliajn subtenantojn de Filipo. La lasta el la dek estis Deinarko, kontraŭulo de Demosteno.

Kiel instruantoj de la parolarto estas menciindaj la famaj retoroj Trasimaĥo el Kalcedonio, Teodoro el Bizanco, Izeo kaj precipe Izokrato, la instruisto de la ĉefaj oratoroj de tiu epoko.

Izokrato (436-338) ricevis la plej bonan edukon, kiun la tiamaj sofistoj povis doni. Jam kiel junulo li ellernis la subtilaĵojn de la gramatiko, kiel ĝi estis instruata de Protagoro kaj Prodiko. Li studis ankaŭ la retorikon de Gorgio, kun kiu li poste estis en personaj rilatoj. Izokrato edziĝis al la vidvino de la sofisto Hipio el Eliso. Platono alte estimis lin kaj antaŭvidis en “Fedro”, ke Izokrato, kiu tiam estis ankoraŭ juna homo, fariĝos kun la tempo tia oratoro, ke ĉiuj liaj antaŭuloj similos tiurilate al infanoj, ĉar “mia kara Fedro, certa filozofio estas ennaskita en li”. Kvankam ankaŭ Izokrato okaze verkadis paroladojn por aliaj, tamen li ne tre ŝatis tiun laboron. Lia vera okupo, al kiu li dediĉis sian grandan talenton kaj sian tutan amon, estis instruado de la parolarto. En la lernejo de Izokrato kiun li fondis en la jaro 392 proksime de la fama Liceo de Aristotelo, edukiĝis la plej bonaj intelektoj de la greka mondo, de la Nigra Maro ĝis Sicilio. Pli ol 40 nomoj de famaj personoj, vizitintaj lian lernejon, estas konataj. Inter la aliaj eminentaj Grekoj, ankaŭ la oratoroj Izeo, Likurgo kaj Hipereido estis liaj lernantoj. Izokrato starigis la bazajn regulojn pri la formo kaj ritmo de la proza stilo entute. Liajn principojn transprenis poste Cicerono kaj de tiu ĉi ili estis heredigitaj, post jarcentoj, al la literaturoj de Eŭropo.

Grandegan meriton por la teorio de la parolarto havas Aristotelo (384-322), la plej universala kaj la plej profunda menso de la antikva mondo. En sia verko “Retoriko”, skribita inter 322 kaj 320 la granda filozofo donis firmajn principojn de la parolarto, kiun li liberigis de ĉiuj sofismaj misuzoj kaj artifikaĵoj. La elirpunkto de la retorika teorio de Aristotelo estas, ke oratoraĵo apartenas al la kategorio de artaj verkoj. Se bona oratoro konvinkas – diras Aristotelo – signifas ke eblas eltrovi la kaŭzojn, pro kiuj li atingas tiun sukceson. Ĝis Aristotelo la instruantoj de retoriko okupiĝis ĉefe pri la maniero eksciti la sentojn, elvoki emociojn. Tio, laŭ Aristotelo, povas esti bona, sed ĝi havas nenion komunan kun la vera parolarto, kies fundamenta celo devas esti pruvi la starpunkton de la oratoro. Retoriko instruas paroli dialektike, konvinke kaj tial en ĝiaj bazoj troviĝas la logika rezonado. Majstro de logiko estas ankaŭ majstro de la parolarto, asertas Aristotelo. De la talento de la oratoro dependas ĉu, konsidere la konsiston de la aŭdantaro, li akcentos pli forte la logikan flankon, aŭ apelos ĉefe al la emocioj. Serĉante la rimedojn de konvinkado Aristotelo diras, ke la plej bona stilo estas tiu, kiu instruas plej multe da aferoj en la plej taŭga maniero. Du specoj de faktoroj kontribuas al la atingo de tiu celo. Al la unua speco apartenas diversaj eksteraj rimedoj, kiaj estas la atestoj kaj aliaj pruviloj. La dua speco konsistas el pluraj rimedoj, nomataj internaj: logika, racia prezentado, moralaj kvalitoj kaj aŭtoritato de la oratoro k.t.p. Tre instrue li pritraktas la meĥanismon de la argumentado, la karakteron de la kunvenejoj, la morojn, la pasiojn. En aparta verketo, “Pri la Stilo”, Aristotelo donis kelkajn regulojn pri la elokucio*. Ĉiujn specojn de paroladoj li dividas je tri ĉefaj kategorioj: paroladoj deliberativaj (politikaj), demonstrativaj kaj juĝejaj*. Tiu lia divido longtempe restis modelo.

* La vorto “elokucio” (lat. elocutio) signifas: la eldiro mem de la parolado.
* La teknika neologismo “deliberativa” signifas: diskuta; la vorto “demonstrativa” en retoriko signifas: sentesprima (laŭda aŭ mallaŭda). Vidu la Ĉapitron XIII de tiu ĉi libro.

Laŭ Aristotelo, la parolarto estas utila pro kvar kaŭzoj. Antaŭ ĉio ĝi celas korekti la malveron kaj la maljustecon. Due, ĝi ebligas konvinki tiujn, kiuj ne estas alireblaj per la argumentoj de la plej strikta logiko. Trie, ĝi estas sugesta en tiu senco, ke ĝi ebligas diveni la starpunkton kaj la argumentojn de la alia flanko, kaj tiel kompletigas la bildon pri la tuta demando. Fine, ĝi havas defendan karakteron kaj, se estas virto rezisti fizike kontraŭ fizikaj atakoj, des pli estas aprobinda la mensa sindefendo. Aristotelo ne pretervidas, ke la parolarta tekniko povas esti metita en la servon de malvero kaj misuzita por celoj malhonestaj aŭ maljustaj. Al tio li respondas, ke ĉio bona kaj ĉio utila – kun la escepto de la virto mem – povas esti same misuzita: forto, potenco, sano, riĉo, gvida pozicio. Ĝuste la akcentado de la nemisuzebla karaktero de la virto indikas, ke vere granda oratoro povas esti nur tiu, kiu, krom ĉiuj aliaj ecoj, posedas ankaŭ tiun kvaliton kiel la unuan antaŭkondiĉon.

En la helenisma epoko – la lastaj fazoj de la greka kulturo post la konkero de Aleksandro – ne estingiĝis la spirita vivo, sed ĝi tamen perdis sian freŝecon, dinamismon kaj originalecon. Ankaŭ retoriko ne tuj regresis, sed ne plu aperis oratoroj de la klaso de Demosteno, nek retoroj de la antaŭa formato. La plej konataj estas Demetrio el Falero (345-283) kaj Hegezio el Magnezio en Lidio. La unua estis adepto de la Peripatetika Skolo en Ateno, kiu celis daŭrigi la tradiciojn de Aristotelo. La dua estas konsiderata kiel la fondinto de la t. n. “aziismo” retorika. Li evitis longajn frazojn kaj pretendis imiti la stilan simplecon de Lizio sed fakte lia tro ornamita, senguste pompa kaj bombasta stilo estis tre malproksima de la antaŭaj majstroj. Cicerono ne aprezis lin.

En tiu epoko famiĝis ankaŭ pluraj retorikaj lernejoj. En ili oni instruadis ne nur la parolarton, sed ankaŭ la filozofion kaj la juron. Oratoroj, finintaj siajn studojn en tiuj lernejoj, ĝuis reputacion. Unu el la plej gloraj kaj certe la plej konata retorika skolo estis tiu de Rodio.

Multaj grekaj kaj aliaj helenismaj oratoroj kaj retoroj translokiĝis en Romon, kie ili provis sian fortunon. Baldaŭ ili tie fondis proprajn lernejojn pri la parolarto kaj estis konsiderataj kiel majstraj specialistoj en tiu fako. La junularo de Romo vizitis iliajn lernejojn kaj atente sekvis iliajn instruojn. Inter tiuj instruistoj elstaran lokon okupis Hermagoro (Hermagoras) el Temno (Temnos), retoro de la rodia skolo kaj instruisto de la parolarto en Romo dum la unua duono de la unua jarcento. Li kontraŭbatalis la bombastan stilon de la azia skolo, kiu estis trovinta imitantojn en Romo. La ĉefaj trajtoj de aziismo estis: troigo de ĉiaspecaj retorikaj figuroj kaj aliaj ornamaĵoj, monotoneco de la ritmo kaj enmeto de vortoj nur por atingi pure ritmajn efikojn, superflua patoso. Hermagoro ellaboris novan retorikan sistemon, kiu konsistis el la parolartaj spertoj antaŭ Aristotelo kaj el la filozofia retoriko de la granda pensulo. Tiu lia retoriko, kiun oni povas nomi skolastika, havis por la parolarto de Romo proksimume la saman signifon, kiun la laboro de Izokrato havis por Ateno. Hermagoro kontraŭis ankaŭ la aziisman koncepton, laŭ kiu la oratora kapablo estas nur afero de praktikado, kaj reatentigis pri la neceso studi serioze retorikon.

Tiele la greka retoriko transplantiĝis en Romon, kie ĝi reekfloris en la verkoj de Cicerono, same kiel Demosteno unu el la plej grandaj oratoroj de ĉiuj epokoj. Tamen, diference de Demosteno, Cicerono ne posedis tiujn kuraĝon, honestecon kaj sincerecon, kiuj ornamis la karakteron de la Atenano en tiel alta grado.

M. T. Cicerono (106-43) akiris grandan erudicion. Kiel junulo li interesiĝis pri literaturo, lernis dialektikon kaj juron, studis la grekan filozofion. Retorikon li lernis unue de Molono el Rodio. Poste, vojaĝinte multe en diversaj landoj kaj larĝiginte konsiderinde sian kulturon, li reiris al Rodio kaj denove studis retorikon sub la gvidado de Molono. Cicerono mem rekonas, ke li multe ŝuldas al Molono, kiu liberigis lin de aziismo, tiam laŭmoda en Romo. Dum sia vivo Cicerono faris grandan nombron da paroladoj: la unuan, kiam li havis 25 jarojn. El tiuj paroladoj kelkaj neniam estis eldiritaj tiel, kiel ili estas postlasitaj. Cicerono kutimis prepari la skeleton de la parolado. Se li trovis ĝin sukcesa, li poste skribis ĝin komplete.

Retorikon Cicerono analizis en tri verkoj: “Pri la Oratoro” (De Oratore), “Brutus” kaj “Oratoro” (Orator). En la unua, konsistanta el tri libroj, li pritraktis la esencajn studojn, kiujn bezonas la oratoro, la objekton de la parolado, la formon de la oratoraĵo kaj la elokucion. En “Brutus” estas prezentita la historio de la parolarto en Romo. La verko “Oratoro”, dediĉita al M. Brutus, priskribas la perfektan oratoron. Cicerono finis sian tutan verkaron pri retoriko per la konkludo, ke vere perfekta oratoro devas samtempe esti perfekta homo. Tial ankaŭ li opinias, ke sen altaj moralaj kvalitoj ne eblas fariĝi granda oratoro. La verkoj de Cicerono pri retoriko estas eĉ hodiaŭ legataj kun multe da intereso.

La sama penso pri la necesa perfekteco de la oratoro kiel homo estas trovebla ĉe Kvintiliano (M. F. Quintilianus, 35-95), alia fama instruanto de la parolarto en la antikva Romo. En sia granda verko “De Institutione Oratoria” lia elirpunkto estas, ke “oratoro estas bona homo, lerta en parolado” kaj li klarigas kiel tiuj du ecoj – boneco kaj parollerteco – devas esti sisteme evoluigataj ekde la infanaĝo por krei bonan oratoron. Lia verko, kvankam ĝi posedas bonajn kvalitojn kaj estas tre multe citata ĝis niaj tagoj, apartenas jam al la periodo de dekadenco.

Kun la falo de la respubliko la retoriko kaj la parolarto komencis degeneri. Sub la imperio la retoriko fariĝis profitdona metio, dum la parolarto malsupreniris al la nivelo de ordinara rutino. En la unua jarcento de la kristana erao oni ankoraŭ trovas grandajn majstrojn. Inter ili estas unuavice menciinda Dionizo el Halikarnaso, greka historiisto kaj instruanto de retoriko, kiu laboris dum la regado de Aŭgusto. Estas certe, ke al li apartenas la verkoj “Komentarioj pri la Atikaj Oratoroj” kaj “Pri la Admirinda Stilo de Demosteno”. Kelkaj atribuas al Dionizo ankaŭ la faman verkon “Traktato pri la Sublimo”, kies aŭtoro estas fakte nekonata. Aliaj atribuas tiun verkon al Longino (Longinus, 213-273), greka retoro kaj filozofia kritikisto. Longino estis priskribata kiel “vivanta biblioteko kaj iranta muzeo” – tiel granda estis lia klereco. En “Pri la Sublimo” estas ĝenerale pritraktitaj la principoj de impresa kaj efika stilo. Aliaj konataj nomoj el la unua jarcento estas Seneko la Patro kaj lia filo L. A. Seneko (4-65), kiu famiĝis kiel oratoro en la kortumoj.

En la 1-a jarcento, verŝajne sub la regado de Vespaziano (70-79), la instruado de retoriko ricevis publikan karakteron. Estis fonditaj katedroj de retorikoj. Ĉiu retorika lernejo havis fakte du katedrojn: unu por la sofistika retoriko, nome por la instruado de retoriko kiel arto; la dua por la politika retoriko, nome por la aplikado de la parolarto en la juĝejoj. La publikaj instruantoj de retoriko estis nomataj “sofistoj” kaj tiu nomo havis karakteron de akademia titolo, kiel hodiaŭ “profesoro” aŭ “doktoro”. Tiuj “sofistoj” havis, kompreneble, nenion komunan kun la antikvaj grekaj sofistoj.

Kvintiliano pentris la idealan oratoron kiel homon tre kleran, saĝan kaj honorindan. Kaj certe la retoriko celis formi precize tian oratoron. Sed en la postaj jarcentoj, kiam la politiko koncentriĝis en la imperiestra kortego, kiam la aŭtokracio detruis la lastajn restaĵojn de la antikva demokratio kaj baldaŭ eĉ transformiĝis en tiranecon, la parolarto suferis pezajn batojn kaj la retoriko ĉesis esti eduka preparo por la vivo. La retoriko – tiu bazo de la antikva edukado – fiksadis nun rigidajn regulojn pri la parolado. Grandan atenton oni dediĉis al la paroladoj farotaj antaŭ la imperiestro. Tre detale oni priskribadis kio estas direnda en la komenco de la parolado, kio en la mezo kaj kio ĉe la fino. Eĉ la nombro de la vortoj estis fiksita “por ne enuigi tro longe la imperiestron”!

Tio, kompreneble, signifis la finon de retoriko kiel scienco kaj de parolarto kiel arto. Neniu teorio pri kiu ajn arta branĉo povas doni tute ellaboritan regularon. La teorio povas nur esplori la fundamentajn principojn, la ĉefajn elementojn, lasante al la individueco de la artisto larĝan kampon de aktiveco. Kio validas por ĉiu ajn artobranĉo, validas ankaŭ por la parolarto. Tial la retoriko devas sin limigi al ĝeneralaj konsideroj. Se ĝi tro detaligas la regulojn, fiksante ĉiun ajn bagatelaĵon, ĝi ne plu estas retoriko. Kaj oratoro, kiu sekvus tiujn regulojn sklavece, ne plu estus vera oratoro.

En la akademia sistemo de la mezepoko oni ĝenerale instruis la t.n. sep “liberalajn artojn”, kiuj estis dividitaj en du partoj: “trivium” kaj “quadrivium”. En la unua, kiu daŭris kvar jarojn, oni instruis gramatikon (inkluzive literaturon), dialektikon (fakte formalan logikon) kaj retorikon. En la supera “quadrivium”, kiu daŭris tri jarojn, oni instruis geometrion (fakte geografion, naturhistorion kaj la sanigajn ecojn de la plantoj), aritmetikon (la plej simplajn kalkulojn por la praktikaj bezonoj), muzikon (ĉefe eklezian), kaj astronomion (kiu estis pli astrologio ol astronomio en la vera senco de la vorto). Sub retoriko oni tiam komprenadis ne nur la verkadon de versoj kaj prozaj komponaĵoj, sed ankaŭ la studon de juro. La ĉefaj menciindaj aŭtoritatuloj pri retoriko estis Kasiodoro (Cassiodorus) en la 5-a jarcento kaj Izidoro (Isidorus) en la 7-a.

Ekde la 4-a jarcento kaj dum la tuta mezepoko la parolarto vivis plejparte en la eklezio. Bonaj oratoroj-predikantoj estis la grekaj patroj Bazilo kaj Krizostamo, la latinaj Ambrozo kaj Aŭgusteno. En la 11-a jarcento famiĝis Petro la Ermito, la predikanto de la Unua Krucmilito, kiun li poste mem partoprenis kaj Bernardo, la granda predikanto, kiu alvokadis al la Dua Krucmilito. La plej elstara nomo de la 13-a jarcento estas Tomaso de Akvino. La reformacio vigligis la publikajn diskutojn pri religiaj temoj. En tiuj diskutoj famiĝis ankaŭ kiel oratoroj Lutero (Luther) kaj Kalvino (Calvin).

En la 16-a jarcento komencis regeneriĝi ankaŭ la retoriko. L. Cox skribis la verkon “La Arto aŭ Forto de Retoriko” (1549). Alia anglo, T. Willson, publikigis la verkon “Arto de Retoriko” (1553), kiu entenis la principojn de Aristotelo, de Cicerono kaj Kvintiliano. Proksimume en la sama tempo en Francio estis publikigitaj la traktatoj pri retoriko de Tonquelin (1555) kaj de P. de Courcelles (1557). En Nederlando Matthijs de Castelein kompletigis sian verkon “Arto de Retoriko” (Const van Rhetoriken) en 1548. En Nederlando estis en la 16-a jarcento tre popularaj la t.n. “retorikaj ĉambroj”, nome “retorikaj” societoj de civitanoj, en kiuj ili pli ekzercis literaturon per deklamadoj, ludis teatraĵojn kaj klopodis verki poemojn, ol okupiĝis pri retoriko en la vera senco de la vorto. En la 17-a kaj postaj jarcentoj aperis granda nombro da traktatoj en diversaj lingvoj.

La politika parolarto, post multaj jarcentoj da dormo, revekiĝis en la lando, kiu la unua sukcesis krei modernepokajn demokratajn instituciojn. Kun la evoluo de la brita parlamentismo, ekfloris ankaŭ la politika elokventeco. La plej grandaj politikistoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiaj William Pitt (Lordo Chatham), William Pitt-filo, lia kontraŭulo C. J. Fox, E. Burke, D. O’Connel, Lordo Russell, Lordo Derby, Disraeli (Lordo Beaconsfield), lia granda kontraŭulo W. E. Gladstone, John Bright, la majstro de la angla parolarto de la 19-a jarcento, por citi nur la plej famajn nomojn, estis samtempe grandaj oratoroj. Ĝuste ilia altnivela elokventeco ne nur helpis al ili en la politika lukto, en la opinidueloj, sed ankaŭ disfamigis iliajn nomojn tra la tuta mondo.

La politika parolarto tre floris ankaŭ en Francio dum kaj post la Revolucio. Mirabeau, Camille Desmoulins, Danton, Robespierre kaj aliaj skuis la tiaman mondon per siaj fortaj paroladoj. Iom poste famiĝis kiel oratoroj Lamartine, Guizot, Montalembert, Gambetta. La militan parolarton evoluigis en Francio precipe Napoleono. Liaj proklamoj al la armeo havas sendube imponan forton kaj ili estis kapablaj entuziasmigi milojn da militistoj. En Francio same tiel tre evoluis la akademia parolarto. La delikataj pensonuancoj, esprimitaj en eleganta franca lingvo, estas por multaj vera modelo de tiaspecaj paroladoj. La membroj de la Franca Akademio ĉiam atentis ne nur al la enhavo de siaj paroladoj, sed ankaŭ al la formo.

La amerika parolarto estas reprezentita ĉefe de Daniel Webster, John Randolf of Roanoke, Henry Clay, John C. Calhoun kaj kompreneble, Abraham Lincoln, tiu fidela kaj konsekvenca fidanto al demokratio, kiu, kvankam certe ne povas esti konsiderata kiel oratoro de monda formato, tamen faris kelkajn tre bonajn paroladojn.

Kun la disvastiĝo de la demokratio tra la tuta mondo, en ĉiuj landoj ekfloris aŭ reekfloris la parolarto. Talentaj kaj elokventaj personoj aŭdigis siajn voĉojn en parlamentoj, en popolaj kunvenoj, en universitatoj, en prelegejoj. Tamen la retoriko ĝenerale ne estis kaj ne estas instruata.

Post la Dua Mondmilito en kelkaj medioj montriĝis nova interesiĝo pri tiu grava objekto. La venko de la aliancanoj restarigis en granda nombro da landoj demokratajn reĝimojn, kreiĝis gravaj internaciaj asocioj kaj institucioj, la publika vivo ĉie vigliĝis. En tiaj cirkonstancoj ĉiam pli granda nombro da homoj havas la okazon publike paroli. Ne nur politikistoj en la parlamentoj, ne nur advokatoj en la juĝejoj, aŭ pastroj en la preĝejoj, aŭ generaloj antaŭ la soldatoj, sed ankaŭ plej diversaj fakuloj en fakaj asocioj, kunvenoj kaj kongresoj, ankaŭ laboristoj en siaj sindikatoj kaj societoj, ankaŭ studentoj en siaj rondoj, ankaŭ kiu ajn simpla homo en plej diversaj cirkonstancoj. Miloj, centmiloj da homoj tra la tuta mondo ĉiutage publike parolas antaŭ milionoj da homoj.

Ankaŭ en diversaj kulturaj movadoj oni tre ofte estas devigata oratori. El tiuj movadoj la Esperanta okupas unu el la signifaj pozicioj. Homoj, kiuj aktive partoprenas en la disvastigo de la Internacia Lingvo devas en multaj okazoj publike paroli ĉu en sia nacia lingvo ĉu en la Internacia. Unuflanke, ili prezentas la problemon kaj en amikaj rondoj kaj en prelegejoj antaŭ larĝa publiko kaj, tre ofte, per radio. Aliflanke, ili parolas publike en siaj societoj kaj asocioj, dum la naciaj kaj internaciaj kongresoj, en la fakaj kunvenoj kaj kunsidoj, en internaciaj lernejoj kaj en la Internacia Somera Universitato. Al la esperantista junularo prezentiĝas la okazo montri sian talenton en la internaciaj oratoraj konkursoj. Oni ekparolas por diskuti, por venkigi sian starpunkton aŭ por kontraŭbatali la opinion de la aliaj.

Nu, oni devus supozi, ke inter la centmiloj da personoj, kiuj ĉiutage publike parolas en ĉiuj lingvoj kaj en sennombraj okazoj, troviĝas konsiderinda nombro da grandaj oratoroj.

Fakte, sufiĉe ofte oni renkontas personojn abunde parolantajn, sed tre malofte oni aŭdas vere bonan, vere grandan oratoron. Parolante publike, oni faras senĉese multege da eraroj kaj eraretoj, kio fuŝas eĉ la plej noblajn sentojn kaj la plej profundajn pensojn. Oni ne atentas al sia eksteraĵo, plej ofte oni legas anstataŭ paroli, oni ne eluzas la voĉon por kolorigi la penson, oni tute bagateligas la karakteron de la ejo, kaj – plej terure – oni ne konas sufiĉe la lingvon kaj tial oni faras fatalajn erarojn. Kiom da fojoj okazas, ke ĝuste pro tiuj kaj similaj eraroj, la oratoro ne nur ne atingas la deziritan efikon, sed, male, ridindigas sin mem kaj la aferon por kiu li luktas!

Precipe gravaj estas la lingvaj eraroj. Ili povas detrui la tutan paroladon. Jen nur du ekzemploj de tiaj fuŝaĵoj:

Okazis granda popolkunveno sur la ĉefa placo de iu urbo. Ĉ. 100.000 personoj ĉeestis. Amaso da flagoj, pluraj muzikoj, la tuta placo solene ornamita. La oratoro – grava laborista gvidanto – parolis pri la mizero de la laboristoj en la kapitalisma sistemo. Parolante, poste, pri la socialismo, li diris per laŭtega voĉo, akcentante ĉiun vorton: “Sed en la socialismo la laboristoj ne laboras por la interesoj de la kapitalistoj, sed ili laboras por iliaj interesoj”. Li faris fatalan eraron. Anstataŭ diri por “siaj interesoj”, li diris “por iliaj interesoj”, do ion, kion li tute ne volis diri, sed kio en tiu kazo estis vera! La plimulto de la publiko laŭte ekridis, poste susure komentariis la eraron, faris spritaĵojn.

En alia okazo la oratoro parolis pri la meritoj de konata ŝtatisto. Akcentinte per iom bombastaj vortoj liajn meritojn en la milito kaj post ĝi, la oratoro venis al kulmina parto de sia paroladeto, en kiu devis esti substrekita la homeco de la ŝtatisto, lia proksimeco al la amasoj. Ĝuste tie la oratoro faris grandan eraron. Li diris proksimume: “Ni tamen ne amas lin (la ŝtatiston), ĉar li en nealirebla kastelo, ĉirkaŭita de siaj generaloj kaj konsilistoj, protektata de maŝinpafiloj – kondukas nin en liberon, sed ni amas lin, ĉar li havas grandan homecan koron, ĉar li estas nia patro kaj nia frato k.t.p.”. En tiu ĉi unusola frazo estas faritaj pluraj eraroj. Unue, el ĝia konstruo sekvas, ke la ŝtatisto fakte estas en nealirebla kastelo, ĉirkaŭita de generaloj kaj konsilistoj, protektata de maŝinpafiloj..., kion la oratoro tute ne volis diri, sed li volis, verŝajne, aludi al alia/j/ ŝtatisto/j/, kiu/j/ tiel kondutas. Li, do, diris ion, kion li ne volis. Li ne sukcesis trovi adekvatan esprimon al sia penso. Poste li faris alian eraron dirante pri la ŝtatisto, ke li “kondukas en liberon”. Evidente, el tia frazo sekvas, ke oni ne estas en libero, se onin iu kondukas tien. Ankaŭ tion la oratoro ne volis diri!!

Estus tre facile fari belan kolekton da tiaj ekzemploj. Tutan libron oni povus skribi pri tio. Tamen, tio ne estas necesa. La du cititaj ekzemploj sufiĉas por montri kiajn erarojn oni faras parolante publike kaj kiel tiuj eraroj povas ŝanĝi la sencon de la penso. Cetere, ĉiu atenta aŭskultanto povas mem konvinkiĝi, ke en la plimulto de la publike farataj paroladoj troviĝas sufiĉa kvanto ne nur da lingvaj eraroj, sed ankaŭ da ĉiaspecaj aliaj.

Tio pruvas, ke hodiaŭ, eble pli ol iam antaŭe, estas necese dediĉi al lernado de la parolarto la merititan atenton. Kiel sciate, la retorikon oni ne instruas ankoraŭ en la lernejoj. Tie oni lernas skribi, sed ne paroli. Tamen, en kelkaj landoj oni enkondukis retorikon en parton de la universitatoj. Oni fine ekkonsciis, ke, ekzemple, la devo de advokato estas paroli pri juro, kaj ke ĝis nun al estontaj advokatoj oni, ja, instruis la juron, sed neniu instruis ilin paroli. Tiun mankon oni nun klopodas kelkloke forigi. En Sovetunio oni instruas retorikon en la vesperaj kursoj. En kelkaj britaj kolegioj ĝi estas studobjekto. En Francio ekzistas privataj lernejoj de parolarto. Ankaŭ en aliaj landoj oni komencas interesiĝi pri la afero.

Ekestas, do, principa demando ĉu la parolarton oni povas ellerni.

Malnova estas la latina eldiro, ke la poeto naskiĝas kiel poeto kaj ke la oratoro fariĝas oratoro: poeta nascitur, orator fit. Ĝi devus signifi, ke poezia talento estas necesa por esti poeto kaj ke la studo ne povas anstataŭigi la talenton en poezio. Kontraŭe, oratoro oni povus fariĝi nur per lernado, eĉ ne havante talenton. Tiu opinio estas erara. Sendube, talento estas necesa por kiu ajn artobranĉo. Sendube, sen talento oni povas fariĝi nek poeto, nek pentristo, nek skulptisto. Sed sen talento ankaŭ oratoro oni ne povas fariĝi.

Almenaŭ ne granda oratoro. Same tiel sendube! Kaj same kiel oni lernas kaj studas ĉiujn artobranĉojn, same tiel la personoj, kiuj havas oratoran talenton, devus studi retorikon por eliri el la kadroj de nur talentaj parolantoj, por fariĝi veraj oratoroj. Sekve, estas preferinde diri, ke la oratoro kaj naskiĝas kaj fariĝas: orator et nascitur et fit.

La parolarto grave distingiĝas de la aliaj artobranĉoj, kiuj uzas la lingvon. Ĝi estas la sola arto, kiu estas publike kreata kaj el forma kaj el enhava vidpunktoj. Poeto laboras hejme aŭ aliloke, sed ĉiam solece. Li skribas siajn versojn, legas kaj relegas ilin, korektas la netaŭgaĵojn, forstrekas kaj alskribas, kaj li havas ĉiam la eblecon deŝiri ĉion, se li ne estas kontenta kun la rezultoj de sia laboro. Kiam poeto presigas sian verkon, li ne kontaktas senpere kun la publiko. La publiko legas ĝin tia, kia ĝi estas presita. La publiko tute ne scias kaj ne povas scii kiom la poeto laboris, suferis, ĝojis, ekscitiĝis, kiam li verkadis ĝin. La samon oni povas diri pri novelisto, romanisto kaj ĉiu ajn alia verkisto.

La aktoro en la filmo kreas antaŭ la publiko nur de sur la ekrano... Fortaj scenoj, kiuj kortuŝas profunde la publikon, estis eble dekfoje aŭ eĉ centfoje ripetitaj kaj luditaj antaŭ ol la bildo estis allasita al la admiro de la publiko. Nur la teatra aktoro fakte kreas antaŭ la publiko. Sed li kreas nur la formon kaj ne la enhavon. Tiun ĉi lastan kreis la drama verkisto, kiu pere de la aktoro prezentiĝas al la publiko kaj tiel kontaktas kun ĝi.

Kontraŭe, la oratoro kreas sian verkon antaŭ la publiko mem. Sendube, ankaŭ la oratoro preparas sin, ankaŭ li devas profunde pripensi sian paroladon antaŭ ol ĝin eldiri, sed la elokucio mem okazas tute publike, en senpera kontakto kun la aŭskultantoj. La oratoro ne havas eblecon longe pensi antaŭ ol eldiri la frazon, kiel tion povas fari poeto aŭ alia verkisto. La oratoro ne havas eblecon “forstreki” sian eldiritan frazon, se ĝi ne plaĉas al li. Bona oratoro neniam ellernas parkere sian paroladon, kiel tion faras la aktoro kun sia rolo. Vera oratoro produktas antaŭ la publiko, kio postulas apartan fizikan forton kaj intelektan streĉon. Sed lia arto estas ankaŭ aparte premiata de la publiko, kiu havas eksterordinaran situacion aktive partopreni en tiu arta kreado. Ĉar, se la oratoro per sia parolado povas profunde impresi la aŭskultantaron, same tiel la publiko povas multe influi la oratoron. En tiu reciproka influado naskiĝas la granda oratoraĵo kiel preskaŭ komuna verko de la oratoro kaj de la publiko. Tio donas apartan ĉarmon al la parolarto.

Pro la karaktero de la parolarto, en kiu troviĝas tri elementoj, nome la oratoro, la publiko kaj la parolado mem, estas plej logike, ke la retoriko, do la teorio pri la parolarto, sekvu la saman dividon.

Estas menciinde, ke la antikvaj instruantoj pri parolarto dividis la retorikon je tri partoj laŭ alia kriterio. La unua parto rilatis al t.n. invencio (latine enventio). Ĝi traktis la serĉadon de argumentoj kaj pruvoj por la farota parolado; ĝi studis la manierojn altiri la publikon kaj akiri ĝian bonvolemon; ĝi dediĉis apartan atenton al la metodoj eksciti la pasiojn kaj tuŝi la korojn. La dua parto koncernis la t. n. dispozicion (latine dispositio), sub kio oni komprenis la ordigon de la kolektitaj pruvoj kaj argumentoj, la eluzon de la esploritaj metodoj por venki la publikon. Temas pri la parto, kiu rilatas al skizo de la paroladplano. La oratoro, post kiam li havigis al si sufiĉan materialon, ordigas ĝin, decidas pri la enkonduko, pri la sinsekvo de la argumentoj kaj pruvoj, pri la fina konkludo. Li antaŭvidas diversajn situaciojn kaj decidas kiel li agos kaj reagos en tiu aŭ alia situacio.

Fine, la tria parto, nomata elokucio (latine elocutio) pritraktis la eldiron mem de la parolado antaŭ la publiko*. Ĝi estas, laŭ Cicerono kaj laŭ Kvintiliano, la plej grava kaj samtempe la plej malfacila parto de la retoriko.

* Mi sentas min devigata uzi la teknikajn neologismojn invencio, dispozicio kaj elokucio, por kiuj mi donas klarigojn en la teksto mem. Laŭ Kvintiliano, la latina vorto “eloqui” signifas manifesti publike sian penson pere de la parolado, esprimi sin antaŭ la publiko.

Tiu divido, kvankam tre taŭga kaj ankaŭ hodiaŭ valida por analiza studo de la parolado mem, ŝajnas tamen ne sekvinda, ĉar ne sufiĉe kompleta. Granda majstro komparis foje la paroladon al ludo de pilko. En tiu ludo, krom la pilko mem, partoprenas la persono kiu ĝin ĵetas kaj la persono kiu ĝin ricevas. Same tiel en bona parolado ludas gravan rolon ne nur la vortoj kaj frazoj, el kiuj ĝi konsistas, sed ankaŭ la personeco de la oratoro kaj la karaktero de la publiko. Moderna retoriko devas, do, pritrakti la diversajn ecojn de la oratoro, la karakteron de la publiko kaj, kompreneble, la paroladon mem.

ĈAPITRO IX

FIZIKAJ ECOJ DE LA ORATORO

I. ASPEKTO

Estas neeble diri kian fizikan aspekton devus havi la oratoro. Por fariĝi oratoro fakte ne estas postulataj apartaj fizikaj kvalitoj. Bona oratoro povas esti alta aŭ malalta, juna aŭ maljuna, dika aŭ maldika. Lia fizika aspekto ne multe gravas, se li scias adapti al ĝi sian parolmanieron, sian sintenon, sian eksteraĵon kaj precipe sian voĉon. Ĉefa afero estas eviti la malproporcion. Tre malalta homo, ekzemple, aspektos ridinde, se li eluzos sian plenan voĉon kaj preskaŭ kriegante faros la tutan paroladon. Same tiel ridinda aspektus grandegulo, kiu daŭre parolus per ia milda, dorlota voĉo. Malalta homo devas atenti sian malaltecon kaj klopodi korekti ĝin.

Tiucele li povas tre bone uzi malgrandan podion, se li ne havas okazon paroli de sur loko, troviĝanta almenaŭ iom super la nivelo de la aŭdantaro. Aliflanke, tro alta homo devas nepre eviti paroli de sur altaj podioj kaj katedroj. En ambaŭ kazoj temas pri paroladoj farataj starante, do pri tipaj paroladoj. Se oni parolas sidante, kio regule okazas en la universitatoj kaj en aliaj lernejoj, tiam la sidloko de la parolanto devas troviĝi iom pli alte ol la sidlokoj de la aŭskultantoj.

Se oni ne povas starigi pozitivajn postulojn pri la aspekto de la oratoro kaj pri liaj fizikaj ecoj ĝenerale, tamen oni povas diri ke iuj ecoj estas nepre necesaj al la oratoro. Homo muta, balbutanta, forte siblanta tute certe ne povas esti oratoro. Ankaŭ aliaj fizikaj mankoj povas tre malfaciligi la taskon de personoj, kiuj deziras paroli publike. Blindeco, plena aŭ parta surdeco, aŭ alia grava fizika manko povas prezenti seriozajn malhelpojn. La oratoro devas atenti sian aŭskultantaron, li devas senĉese rigardi ĝin, vidi ĝiajn reagojn, aŭdi la eventualajn rimarkojn, altrudi iamaniere sian personecon al ĝi. Personoj kun grandaj fizikaj mankoj tion ne povas fari, aŭ ne povas fari komplete. Tial ili havas pli da malfacilaĵoj kiel oratoroj, ol normalaj homoj sen fizikaj mankoj.

2. VOĈO

La ĉefa fizika eco de la oratoro, eco sen kiu orataro ne estas imagebla, estas la voĉo.

Ĝi estas la tuto de sonoj, kiujn produktas la vibrado de la voĉaj kordoj pro la aerpremo, eligata el la pulmoj tra la laringo en la faringon, kaj de tie tra la buŝo kaj la nazo eksteren. Tiu voĉkrea aparato estas tre komplika kaj delikata. Ĉi tie sufiĉas diri, ke la voĉo estas formata en la laringo, kies kavo estas dividita en du partoj pere de la mallarĝa aperturo de la gloto. En la laringo troviĝas la voĉaj kordoj, konsistantaj el elasta, fibra histo. Multnombraj mukecaj glandoj ekzistas en la membrano de la laringo, speciale en la epigloto. En la laringo troviĝas pluraj muskoloj, kies tasko estas streĉi aŭ malstreĉi, proksimigi aŭ malproksimigi la voĉajn kordojn. Kiam la aero, eligata forte el la pulmoj tra la gloto vibrigas la voĉajn kordojn, tiam ili ritme ekmoviĝas kaj pro siaj longeco, larĝeco kaj streĉiteco – principe tute same kiel ĉe la muzikaj instrumentoj – produktas diversajn sonojn. La superglotaj kavoj de la laringo, de la faringo, de la buŝo kaj de la nazo formas la sonorajn skatolojn, rolas kiel resonujoj kaj modifas la tonon. Certe ankaŭ la subglotaj kavoj, nome tiuj de la traĥeo kaj de la brusto influas almenaŭ parte la kvaliton de la tono, sed ankoraŭ ne estas sufiĉe esplorite en kiu senco precize kaj ĝis kiu grado.

La voĉo posedas difinitajn kvalitojn, kiuj varias ne nur de sekso al sekso, de infanaĝo al plenaĝo, sed ankaŭ de individuo al individuo. Eĉ la sama individuo povas variigi la ecojn de sia voĉo.

Precipe oni distingas la intensecon, la altecon, la tembron kaj la flekseblecon de la voĉo.

La intenseco de la voĉo dependas de la vibra amplitudo, rezulte de la elspirata aerpremo. La alteco de la voĉo dependas de la nombro de vibroj en sekundo (frekvenco) kaj ĝi havas certajn limojn. La voĉkordoj de la infanoj estas pli mallongaj ol tiuj de la plenaĝuloj. Ĉe la viroj ili estas longaj proksimume 15 milimetrojn, dum ĉe la virinoj ili estas longaj proksimume nur 11 milimetrojn. Tial la infanoj havas pli altajn voĉojn ol la plenaĝuloj, kaj la virinoj pli altajn ol la viroj. La tembro de la voĉo dependas de la harmoniaj kromsonoj de la eligata ĉeftono. Fine, la fleksebleco de la voĉo dependas de la rapideco, laŭ kiu oni povas ŝanĝi la streĉitecon de la sonkordoj.

Ĉiujn ĉi kvalitojn de la voĉo la homo povas konscie reguligi ĝis certa grado. Oni povas paroli pli aŭ malpli forte, se oni elspiras pli aŭ malpli intense la aeron el la pulmoj. Oni povas paroli pli aŭ malpli alte, vibrigante pli aŭ malpli ofte (rapide) la voĉkordojn. Same tiel oni povas doni al la voĉo, ĝis certa grado kompreneble, varian koloron. La voĉo povas soni martele bate, tranĉile akre, torente potence, sed oni povas ankaŭ mildigi ĝin al preskaŭ veluraj susuroj. Tiamaniere oni povas doni al tiu fleksebla instrumento la plej delikatajn nuancojn.

La homaj voĉoj dividiĝas je du grandaj kategorioj: la viraj voĉoj kaj la virinaj voĉoj. La viraj voĉoj estas pli profundaj, dum la virinaj estas pli altaj. Ĝenerale, virina voĉo estas proksimume je oktavo pli alta ol la vira. Laŭ la alteco de la voĉa registro, oni dividas la du ĉefajn kategoriojn je tri subkategorioj. La tenora voĉo ĉe viroj kaj la soprana ĉe virinoj estas la plej altaj. La mezaj registroj estas baritono ĉe viroj kaj mezosoprano ĉe virinoj. La malplej altaj registroj estas baso ĉe viroj kaj kontralto ĉe virinoj. Ĉiu el tiuj voĉoj kutime havas la amplekson de dektri aŭ dekkvar tonoj, sed multaj, precipe la gekantistoj, havas pli ampleksajn registrojn. Estas notita eĉ tute nenormala kazo de kantisto, kies voĉa registro estis kvin oktavoj.

Kiu el tiuj voĉoj estas la plej taŭga por la oratoro?

Ŝajnas, ke el ĉiuj voĉoj – kaj viraj kaj virinaj – la plej taŭga estas la baritona. La virinaj voĉoj ĝenerale estas tro altaj, pli malfortaj kaj ne tre sonoraj. El la viraj voĉoj, la tenoro sendube estas tre taŭga por lirika kantado, sed iom laciga por longa parolado. Aliflanke, la baso povas bonege taŭgi por pezaj, gravaj paroladoj, sed ĝi estas maloportuna por la plej granda parto de aliaj paroladoj. Male la baritono, kiu povas kaj leviĝi al registroj de tenoro kaj malleviĝi al tiuj de baso, ŝajnas la plej taŭga oratora voĉo.

Tiurilate ankoraŭ unu punkto estas konsiderinda. La oratoro nepre devas havi la eblecon levi kaj mallevi sian voĉon dum la parolado. Li devas adapti ne nur la rapidecon kaj la intensecon, sed ankaŭ la altecon de sia voĉo al la enhavo de la frazo. Por povi taŭge altigi aŭ malaltigi la voĉon, li devas ĉefe uzi la mezajn registrojn de sia propra voĉo, tiel ke li povu facile, kiam necese, preni la pli altajn aŭ la malpli altajn. Ankaŭ el tiu vidpunkto la baritona voĉo pleje konvenas. Ĝi estas la normala, meza homa voĉo, kiu, sekve, senĝene povas iom altiĝi aŭ malaltiĝi. Kontraŭe, la personoj kiuj havas basan voĉon devos ĝenerale paroli en la plej altaj registroj de sia voĉo. Ili do malfacile povos ĝin levi, kiam la enhavo tion postulos, kaj preskaŭ neniam ili povos uzi siajn plej profundajn tonojn. Inverse, por la tenoroj estas konsilinde uzi la plej malaltajn registrojn. Tio malfaciligos la pluan malaltigon kaj aliflanke ankaŭ ili malfacile povos uzi iujn tonojn – siajn plej altajn. Sekve, kaj la basoj kaj la tenoroj havas malavantaĝojn kompare kun la baritonoj, kiuj ĉiam povas preskaŭ plene eluzi la tutan amplekson de sia voĉa registro. Tio, kompreneble, ne signifas, ke homoj havantaj basan aŭ tenoran voĉon, ne povas esti bonaj oratoroj. Tio nur signifas, ke baritonoj povas pli konvene eluzi sian voĉon.

El la virinaj voĉoj, pro la samaj kaŭzoj, la mezosopranoj estus la plej taŭgaj. Konsiderante, tamen, la troan altecon de ĉiuj virinaj voĉoj, oni povas taksi la kontraltan voĉon pli konvena. Bela, sonora kontralto, eĉ se ĝi malleviĝas al la plej malaltaj tonoj, ne ĝenas.

Ĉiu oratoro – senkonsidere al la voĉo, kiun li posedas – devas senĉese flegi tiun instrumenton de sia arto. Bedaŭrinde, la granda plimulto de personoj, kiuj parolas publike, dediĉas preskaŭ nenian atenton al sia voĉo. Ili ne uzas ĝin por plifortigi aŭ por mildigi la sencon de siaj vortoj; ili ne utiligas la voĉon por meti la punktojn, komojn, dupunktojn kaj la aliajn interpunkciojn. Ili entute bagateligas la voĉon kaj malatentas ĝian signifon en la parolado. Ne temas, kompreneble, ĉi tie pri la korektado de voĉaj mankoj, kiaj, ekzemple, la fajfado, siblado, aŭ eĉ balbutado. Temas pri normalaj voĉoj, kiuj havas neniun specialan mankon, sed kiuj ankaŭ ne estas flegataj.

Ne estas eble doni precizajn regulojn pri la ĉiuflanka eluzo de la voĉo en la parolado. Ĝi ne estas ebla, unue, tial, ĉar ne nur la diversaj specoj de paroladoj, sed ankaŭ ĉiu unuopa parolado kaj ĉiu aparta frazo, eĉ ĉiu vorto postulas apartan nuancon de la voĉo. Due, en la kadro de kelkaj ĝeneralaj principoj, ĉiu oratoro devas mem esplori la eblecojn de sia voĉo kaj taŭge eluzi tiujn eblecojn en diversaj cirkonstancoj.

Estas, tamen, eble atentigi al kelkaj gravaj flankoj de la pritraktata afero. Precipe oni devas atenti al la alteco, al la rapideco, al la intenseco kaj al la koloro de la voĉo.

Jen kelkaj konsiloj koncerne tiujn punktojn.

(a) La alteco de la voĉo dependas, ni vidis, de la nombro de la vibroj. Tute egale kiun voĉon posedas iu persono, li tamen ĝenerale povas paroli en pli altaj aŭ pli malaltaj tonoj.

Multaj oratoroj ne atentas tiun fakton. Plej ofte ili parolas monotone, ĉiam per la sama alteco de voĉo. Kutime tio estas la meza alteco. Tamen, ekzistas ankaŭ oratoroj, kiuj, ĉu pro ekscitiĝo ĉu pro alia kaŭzo, inklinas paroli per la plej altaj tonoj de sia voĉo. Dum la tuta parolado, kiu ofte daŭras eĉ pli ol horon, ili per sia alta voĉo traboras la orelojn de la aŭskultantoj, kiuj sentas post ioma tempo vere fizikan doloron. Aliaj parolantoj komencas ĉiun frazon per malpli alta tono kaj finas ĝin per la plej alta. Tio okazas tute senpripense kaj sensence. Post kelka tempo la aŭskultantoj ne plu kapablas sekvi la ideojn de tia oratoro, ĉar ili nur aŭdas konstantan, monotonan voĉon, kiu regule, endormige leviĝas de ĉiam sama tono al alia, denove ĉiam sama tono. Aliaj personoj, parolante publike, komencas ĉiun frazon per iu malalta tono, altigas la voĉon ĝis la mezo de la frazo kaj malaltigas ĝin denove ĉe la fino. La voĉo, do, similas al bela, regula parabolo. Sed ankaŭ en tiu ĉi okazo la oratoro ne atentas la enhavon. Senkonsidere al la senco de la frazo, li tute regule altigas kaj malaltigas sian voĉon. Tiu voĉa “dancado” okazas tute sendepende de la eldirataj pensoj. Multaj oratoroj ne scias meti punkton kaj la aliajn interpunkciojn. Ili simple elverŝas vorton post vorto, frazon post frazo, ĉiam laŭ la sama maniero.

Bona oratoro kutime komencas sian paroladon per meza alteco. Se ne temas pri baritono aŭ pri mezosoprano, la oratoro aŭ oratorino komencu sian paroladon per tono, kiu pleje proksimiĝas al la meza homa voĉo, sed kiu tamen ebligas altigi aŭ malaltigi almenaŭ iom la voĉon, kiam tio montriĝas necesa. Tiu komenca mezeco estas tre oportuna ne nur tial, ĉar ĝi ebligas la postan altigon aŭ malaltigon de la voĉo por substreki gravajn pensojn, sed ĝi ankaŭ ebligas al la oratoro bone kontroli la eĥon de sia voĉo en la salono aŭ en alia loko, kie li parolas. Se la oratoro jam konas la ejon, se li jam plurfoje parolis tie, tio sendube plifaciligas la komencan fikson de la voĉalteco. Sekve li povas komenci per iom pli alta aŭ iom pli malalta voĉo, depende de tio, kiu alteco plej bone taŭgas por la konkreta ejo. Sed, se la oratoro ne konas la ejon, li nepre devas komenci per meza tono, observi kiel lia voĉo “sonas” kaj eventuale ŝanĝi la tonon post kelkaj frazoj.

La diversajn tonaltecojn de sia voĉo la oratoro povas kaj devas plej larĝe utiligi. En la plej fortaj, plej dinamikaj, plej gravaj partoj de la parolado estas necese altigi la voĉon. Tiu altigo kutime estas akompanata de samtempa fortigo de la voĉo kaj plirapidigo de la parolado. Tio, tamen, ne ĉiam okazas. Kelkfoje oni altigas kaj plifortigas la voĉon, eble oni eĉ plirapidigas la paroladon, kaj ankaŭ la fina, kulmina penso de iu parto estas, eble, elparolata per voĉo plej forta kaj plej alta, sed la vortoj de tiu frazo estas eldirataj malrapide, tre klare, iom dise unu de la alia, por ke ĉiu el ili profunde enpenetru en la cerbojn de la aŭskultantoj. Alian fojon estas necese laŭgrade, iom post iom, altigadi kaj plifortigadi la voĉon, sekvante senĉese la plifortigon de la argumentado, sed antaŭ ol eldiri la finan, konkludan frazon, oni faras mallongan paŭzon kaj tiam per malpli alta, malpli forta voĉo, tre malrapide oni elparolas la ĉefan penson tre klare. La paŭzeto sendube vekas la atenton de la aŭskultantoj kaj la kontrasto inter la antaŭlasta frazo, eldirita en la plej alta tono, kaj la lasta kun subita malaltigo de la voĉo, tute certe efikas bone: la publiko memoras la penson.

Estas konsilinde eldiri la emociajn, kortuŝajn partojn de la parolado en la pli malaltaj registroj de la voĉo. La koloro de tiuj voĉtonoj estas ĉiam pli mola, pli dolĉa, iel karesa, velure delikata. Tial ĝuste la malaltaj tonoj tre taŭgas por influi la koron, por elvoki homecajn sentojn. Paroli ĉe enterigo de amiko aŭ kamarado en altaj registroj estas preskaŭ neeble kaj en ĉiu okazo nekonvene. Male, paroli en dolĉaj, profundaj tonoj antaŭ la armeo, estas ankaŭ preskaŭ neeble kaj en ĉiu okazo nekonvene, eĉ ridinde. Inter tiuj du ekstremoj troviĝas amaso da nuancoj. Eĉ dum funebra parolado oni povas uzi la pli altajn tonojn, se temas, ekzemple, pri politika funebra parolado, se el la morto de iu persono oni deziras tiri politikan kapitalon – afero, kiu bedaŭrinde okazas sufiĉe ofte! Aliflanke, preskaŭ ne ekzistas parolado, kiu ne enhavus ankaŭ kortuŝajn partojn. Advokato pledanta antaŭ tribunalo, pastro predikanta en preĝejo, politikisto parolanta en parlamento, sciencisto evoluiganta sian penson en akademio, popoloratoro en amaskunveno... ĉiu oratoro regule havas en sia parolado almenaŭ kelkajn partetojn, kiuj direktiĝas pli al la koro ol al la cerbo de la aŭskultantoj. La tono kaj la koloro de tiuj partetoj devas esti adekvata al la enhavo. Se ne, la malproporcio mortigas la ideon.

Por ĉiuj aliaj partoj de la parolado – do por tiuj, kiuj estas nek dinamikaj nek kortuŝaj – oni devas uzi la mezajn registrojn, alterne iom altigante kaj malaltigante la voĉon kaj tiel envolvante la vorton en taŭgan muzikon. Precipe dum la rakontaj partoj, dum la vicigado de simplaj pruvoj oni uzu la mezajn registrojn. Nenio estas pli ridinda ol la malproporcio inter ordinara, kelkfoje eĉ banala enhavo, kaj la emfazo de la voĉo. Paroli, ekzemple, pri simpla persona travivaĵo, per alta kaj forta voĉo, akcentante patose ĉiun vorton – impresas vere ne nur ridinde, sed ankaŭ iom stulte. La publiko prave opinias, ke la parolanto ne kapablas distingi malgravaĵon de gravaĵo, ke lia inteligenteco, estante tro modesta, konsideras ian ajn bagatelaĵon mondoskua problemo.

(b) La rapideco de la parolado havas unuarangan signifon por la sukceso. En la ĉiutaga vivo oni renkontas homojn, kiuj parolas tre rapide, sed ekzistas ankaŭ personoj, kiuj esprimas sin tre malrapide. Tio dependas kaj de la naturo kaj de la kutimo. En la nordaj landoj oni kutime parolas pli malrapide ol en la sudaj, sed oni povas trovi ankaŭ en la nordo multajn, kiuj parolas rapide kaj, inverse, en la sudo same tiel multajn, kiuj parolas malrapide.

Ankaŭ inter la grandaj oratoroj troviĝis tiaj, kiuj parolis tre rapide (precipe en Italio) kaj tiaj, kiuj parolis malrapide.

La rapideco de la parolado parte dependas de la bona kono de la lingvo. Ju pli ofte oni uzas iun lingvon, ju pli intime oni konatiĝis kun ĉiuj ĝiaj nuancoj, des pli facile la penso trovas adekvatan esprimon, des pli rapide oni povas paroli. Se la parolanto devas cerbume serĉi la vorton, se li hezitas inter du aŭ pluraj vortoj, ĉar li ne konas sufiĉe ilian signifon, tute certe li ne povos rapide paroli. Tial estas tre malfacile paroli en fremda, ne sufiĉe konata lingvo. La parolanto, en tiu okazo, estas devigata ne nur uzi nur tiujn vortojn, pri kiuj li disponas, sed li ankaŭ riskas uzi ilin malkorekte. Tio hezitigas lin kaj devigas lin paroli tre malrapide, malflue. Ĝi antaŭ ĉio rilatas al ĉiuj fremdaj naciaj lingvoj, kiuj pro siaj teruraj malfacilaĵoj estas preskaŭ neellerneblaj por alilandanoj*. Ĝi ne koncernas la Internacian Lingvon, kiun ĉiu persono povas bone ellerni en multe pli mallonga tempo ol sian propran nacian literaturan lingvon.

* El vidpunkto de retorikaj postuloj, la kriterio pri lingvoscio estas, kompreneble, multe pli severa.

En ĉiu okazo bona scio de la lingvo ebligas rapidan asociigon inter la vorto kaj la ideo, kaj tial ĝi estas antaŭkondiĉo de plena regado super la rapideco.

Se oni esceptas la eventualajn difektojn kaj mankojn de la voĉorganoj, ĉiu persono povas atingi – per pli aŭ malpli longa ĉiutaga ekzercado – sufiĉe grandan rapidecon de la lingvo. Oni devas laŭte legi bonajn tekstojn, precipe skribitajn paroladojn de grandaj oratoroj, klopodante atingi kiom eble plej grandan rapidecon, sed atentante tamen, ke plena klareco estu konservita. Tiel oni sukcesos tute certe alkutimigi la langon al rapida elparolo de la vortoj kaj de la frazoj. Kiam oni atingas tion, tiam facile oni povas konscie reguligi la rapidecon. Bona kuranto, ja, povas iri tre malrapide, se li tion volas, sed peze moviĝema homo neniam povas fariĝi bona kuranto!

Multaj personoj, kiuj parolas publike, tute ne atentas la rapidecon de la parolado. Ili parolas aŭ rapide aŭ malrapide laŭ sia kutimo el la ĉiutaga vivo, sen ia ajn konsidero al la enhavo de la parolado aŭ de ĝia parto, al la ejo en kiu ili parolas, al la nombro kaj konsisto de la publiko k.t.p. Kaj tamen, ĉiuj ĉi faktoroj estas decidigaj por la elekto de taŭga rapideco.

Ofte okazas, ke oni parolas ne nur monotone, sen iu ajn modulado de la voĉo, sed ankaŭ tro malrapide dum la tuta parolado. Estas aŭdeblaj paroladoj, en kiuj la parolanto ne uzas pli ol 40 vortojn en minuto. Kaj tio daŭras ne dum parteto de la parolado, sed dum la tuta tempo. La enuiga, malrapida voĉo de la parolanto – senkonsidere al la ideoj kiujn li esprimas – elvokas dormemon kaj oscedojn, kaŭzas malatenton. Des pli, ke la plimulto de la publiko regule finas en sia menso la frazon de la oratoro pli frue ol li mem!

Alia tipo de publika parolanto estas tiu, kiu parolas tro rapide: kelkfoje ĝis 180, eĉ ĝis pli ol 200 vortojn en unu minuto. Ankaŭ tia parolanto, se li konstante uzas tiun grandegan rapidecon, faras eraron. Li, unue, riskas ne elparoli klare la vortojn kaj tial esti nekomprenata eĉ de la plej atentaj aŭskultantoj. Due, li riskas miselparoli la vortojn kaj tiel elvoki tute alian ideon. Fine, la monotona torenta elverŝo de vortoj elvokas post iom da tempo la malatenton de la publiko. La aŭskultantoj, kiuj komence klopodis sekvi la parolanton, laciĝas, ne plu sekvas liajn pensojn, sed nur de tempo al tempo kaptas kelkajn vortojn aŭ kelkajn frazetojn.

Bona oratoro konscie reguligas la rapidecon de sia parolado. Supozante, ke li ekregis bone kaj la lingvon kaj la langon, li povas decidi kiel rapide li parolos en diversaj cirkonstancoj. Li havas je dispono vere grandan skalon: de 60 ĝis proksimume 180 vortoj en minuto!

Kiel, do, paroli? Ĉu rapide aŭ malrapide?

Antaŭ ol respondi al la demando, estas necese scii kian impreson donas la meze rapida kaj kian la meze malrapida parolmaniero.

Oratoro, kiu parolas prefere malrapide, impresas kiel homo, kiu ellernis parkere certajn frazojn aŭ la tutan paroladon; kiel homo, kiu antaŭ la publiko nur klopodas rememori pri la hejme preparita teksto; kelkfoje kiel homo, kiu malfacile kaj peze pensas, kiu malfacile kreas. Krome, la malrapideco nepre nervozigas tiujn aŭskultantojn, kiuj rapide pensas.

Oratoro, kiu prefere parolas rapide, impresas kiel homo, kiu antaŭ la publiko formas sian penson kaj vestas ĝin en konvenan lingvan vestaĵon. Tial li estas pli senpera, pli proksima al la publiko. Lia scio kaj plena rego de la priparolata afero estas pli evidenta. Oni rimarkas, ke li bone konas tion, pri kio li parolas, ke la afero estas al li plene klara. Ĉio ĉi estas tre grava el psikologia vidpunkto. La oratoro devas ne nur esti klera kaj firma, sed ankaŭ lasi impreson de firmeco, de certeco, de klereco. Tio sendube helpos al li en la argumentado.

Bona flanko de malrapida parolado estas, ke ĝin la publiko facile komprenas. Ĝuste la nekompreneblo estas ofta risko de rapida parolado. Tial oratoro, parolanta malrapide, devas eviti ripeti la penson, ĉar li povas kun granda verŝajno kalkuli, ke ĝi estis bone aŭdita de la granda plimulto. Male, oratoro parolanta rapide, devas bone atenti ĉu almenaŭ la senco de liaj vortoj estis komprenita. Se li, observante la publikon, konstatas, ke grava parteto de lia parolado estis neaŭdita aŭ nekomprenita de la publiko, li devas ripeti la saman penson, eventuale per aliaj vortoj, antaŭ ol daŭrigi. Se ne, li riskas resti nekomprenita en la sekvaj partoj, ĉar lia parolada ĉeno estas interrompita en la menso de la publiko.

Kaj la rapida kaj la malrapida parolado havas, do, siajn bonajn kaj malbonajn flankojn. Lerta oratoro utiligas abunde nur la bonajn flankojn de ambaŭ.

Kiel menciite, pluraj eksteraj faktoroj influas la elekton de taŭga rapideco. En fermitaj ejoj principe oni povas paroli iom pli rapide ol sur placoj kaj aliaj malfermitaj lokoj. En grandaj ejoj oni parolas malpli rapide ol en malgrandaj salonoj aŭ ĉambroj. Ju pli granda estas la ejo, des pli forta devas esti la voĉo, kaj des pli malrapida la parolado. Ankaŭ la nombro de la aŭskultantoj ludas tiurilate sian rolon. Se la publiko estas multnombra, oni devas paroli malpli rapide. Kontraŭe, se la publiko ne estas multnombra, kvankam ĝi eble troviĝas en granda salono, tiam oni povas paroli pli rapide. Se oni uzas megafonojn, kio hodiaŭ tre ofte okazas ne nur en la grandaj popolkunvenoj sur malfermitaj surfacoj, sed ankaŭ en diversaj kongresoj kaj konferencoj, tiam nepre oni parolu pli malrapide. La paso de la voĉo tra la plilaŭtiga aparato parte konfuzas la sonojn kaj malklarigas la vorton. Por konservi la klarecon – tiun ĉefan econ de la elparolo – estas tre konsilinde eldiri la paroladon pli malrapide, ol se oni parolas rekte al la publiko.

Aliaj faktoroj, internaj, dependantaj de la enhavo mem de la parolado, ankaŭ diktas la rapidecon. Ĉar la oratoro devas havi larĝajn eblecojn rapidigi aŭ malrapidigi sian paroladon – kion postulas la senco de la eldirataj ideoj – estas bone komence uzi mezan rapidecon. Se oni konsideras la suprajn eksterajn faktorojn, oni facile komprenas, ke tiu meza rapideco estas relativa. Temas ĉiam pri meza rapideco, kondiĉita de ĉiuj eksteraj faktoroj, do, de la ejo, de la nombro kaj konsisto de la publiko, de la fakto ĉu oni uzas megafonojn aŭ ne. La meza rapideco en granda ejo estos, fakte, pli malgranda ol la meza rapideco en malgranda ejo. Same tiel la meza rapideco en faka prelego antaŭ nur fakuloj, estos sendube pli granda ol la meza rapideco pri sama temo antaŭ samnombra nefakula publiko.

La meza rapideco dependas ne nur de la ĝenerala klereco de la publiko, sed ankaŭ de ĝia lingva klereco. Ju pli la publiko estas alkutimiĝinta aŭskulti diversajn paroladojn, ju pli ofte la publiko aŭskultis la koncernan oratoron, des pli rapide li povas paroli. Se la ĝenerala klereco de la publiko estas malalta, ankaŭ ĝia lingva klereco estas malalta. Tio devigas la oratoron ne nur uzi pli simplajn esprimojn kaj tial, ofte, rezigni pri belaj pensoj, sed ankaŭ paroli pli malrapide. Kelkfoje – precipe se la lingvo de la oratoro estas pli aŭ malpli fremda al la publiko – la lingva klereco de la publiko estas pli malalta ol ĝia ĝenerala kulturo. Precipe en tiu okazo la oratoro ne eraru! Li ne reguligu la rapidecon surbaze de la ĝenerala klereco de la publiko, sed surbaze de ĝia lingva klereco.

Pro tiuj kaŭzoj la meza rapideco de esperantlingva parolado devas esti iom pli malgranda – almenaŭ nuntempe, pro la hodiaŭa lingvonivelo de la esperantistaro – ol samspeca parolado, farita en nacia lingvo antaŭ samnacianoj. Tiurilate oni, tamen, ne troigu. Oni ne forgesu, ke Esperanto estas treege klara lingvo, kun multaj vokaloj, kun tre taŭga akcento sur la antaŭlasta silabo, kun granda nombro da vortoj, finiĝantaj je vokaloj! Ĉio ĉi faras Esperanton treege taŭga lingvo por publikaj paroladoj. Se oni bone akcentas la vortojn, se oni ne forgesas la malfortajn kromakcentojn en la kunmetitaj vortoj kaj, precipe, se oni ne “kantas” la lastan silabon (kiel tion faras kelkaj personoj ne povantaj forgesi la akcenton de sia nacia lingvo), tiam la granda klareco kaj sonoro de la lingvo permesas paroli eĉ tre rapide, kvankam inter la aŭskultantoj troviĝas personoj, kiuj ne ekregis plene la lingvon. La oratoro tamen estos bone komprenita!

Se la oratoro komencas paroli meze rapide, li povas bone, tuj en la komenco, rimarki ĉu la rapideco taŭgas kaj, se necese, li povos ĝin ĝustigi. Poste, en la plua evoluigo de siaj pensoj, li parolos pli rapide precipe en la partoj, kiam li devos altigi la voĉon. En la partoj fortaj, tre dinamikaj, amasigante la vortojn por doni la necesan koloron al ŝvelinta penso, la oratoro parolos pli rapide. Ofte okazas, ke unuopa vorto preskaŭ perdas sian ordinaran sencon, sed ke pluraj tiaj vortoj, vicigitaj rapide unu post la alia, elvokas tian senton kaj tian koncepton, kiu ne identas al la adicio de ĉiuj tiuj vortoj, prenitaj unuope. Temas pri preskaŭ impresisma efiko. En tiaj okazoj, kompreneble, estas ne nur nenecese paroli malrapide, apartigante klare vorton de vorto, sed tio eĉ estus granda eraro. Ne gravas ĉi tie la preciza senco de ĉiu unuopa vorto, sed gravas ilia komuna impreso, la ĝenerala koloro kiun ili produktas kiel tuto. Ĝuste tial estas necese elparoli ilin torente rapide. Sed, kiam oni atingis la necesan agordon, kiam venis la momento por eldiri la kulminan penson de la koncerna paroladparto, tiam oni devas subite malrapidigi la paroladon, elvoki tiamaniere la atenton al io grava, kio sekvos, kaj tiam malrapide eldiri la ĉefan ideon.

Oni nepre devas malrapide paroli, kiam oni, legante, citas ion, ĉar la skriba stilo estas ĉiam pli peza ol la parola stilo. Same tiel oni devas malrapide elparoli ciferojn, diversajn formulojn, nomojn de personoj, de verkoj, de urboj k. s. Se eble, precipe en sciencaj prelegoj, estas konsilinde skribi tiujn malfacile aŭdeblajn kaj peze kompreneblajn erojn sur la tabulon. Ĝenerale, la pezaj partoj de parolado devas esti eldiritaj malpli rapide. Ju pli peza kaj nefacile komprenebla la penso, des pli malrapide ĝi estas eldirenda. Fine, la emociajn partojn de parolado estas pli bone eldiri malrapide, dum la ekscitajn partojn oni kutime eldiras pli rapide.

En ĉiuj aliaj partoj oni ĝenerale konservu la mezan rapidecon.

La rapideco neniam ĝenu la klarecon. Se iu persono, parolante tre rapide, rimarkas ke, ĝuste pro la rapideco, la vortoj ne plu estas klaraj, prefere li aŭ ŝi rezignu pri la rapideco ol pri la klareco.

La klarecon oni atingas per korekta elparolo de ĉiu vortero, do de ĉiu litero. Jam Platono en sia verko “Kratilo” dividis la literojn je sonoraj, aŭ – kiel li diras – havantaj voĉon, kaj literoj nesonoraj, ne havantaj voĉon. Tiu ĉi divido estas ĝenerale akceptita ankaŭ hodiaŭ.

La unuaj, nome la sonoraj literoj, estas la vokaloj, dum al la dua kategorio apartenas la konsonantoj. La sonoj pure vokalaj, nome a, e, i, o, u, povas esti formitaj per unusola elspiro, tenante senĉese la buŝon malfermita, sed ŝanĝante la formon de la buŝa malfermaĵo por ĉiu el ili. La Esperantaj vokaloj estas klasike klaraj. Ili estas nek fermitaj, nek malfermitaj, sed meze apertaj kiel en la itala aŭ en la serba-kroata lingvoj. La aperturo de la buŝo devas esti la plej malgranda ĉe la elparolo de i, iom pli granda ĉe e, ankoraŭ pli granda ĉe a, iom pli ronda ĉe o kaj la plej ronda ĉe u. La duonvokalo ŭ estas prononcata kiel mallonga u.

Ekzistas ankaŭ konsonantoj, kiuj formiĝas sen kompleta interrompo de la aera fluo. Ili estas h, ĥ, s, z, ŝ, ĵ, j, f, v. Ili nomiĝas frotaj konsonantoj aŭ frikativoj, ĉar ili formiĝas diversmaniere preskaŭ per frotado: h en la laringo, ĥ en la gorĝo per alproksimigo de la langradiko al la mola palato; s kaj z per la langopinto kaj la supraj dentoj; ŝ kaj ĵ per la langopinto kaj la dentokarno super la supra dentovico; j per la langa dorso kaj la osta palato; f kaj v per la lipoj. Male, la aliaj konsonantoj ekestas tiamaniere, ke la aerfluo estas plene interrompita per iu obstaklo kaj nur post la venko de tiu obstaklo ĝi eliras. Depende de la obstaklo kaj de la formo, en kiu ĝi malhelpas la aerfluon, kreiĝas tiu aŭ alia konsonanto.

En la formiĝo de la eksplodaj konsonantoj aŭ plozivoj la forto de la aerfluo kvazaŭ eksplode supervenkas la obstaklon. Tiuj konsonantoj estas p, b, t, d, k, g. Ĉe p kaj b la fermitaj lipoj prezentas la obstaklon; ĉe t kaj d tiun rolon havas la langopinto, apogita sur la supra dentovico; fine, por formi k kaj g la langa dorso (ĉe k) aŭ la langa radiko (ĉe g) devas tuŝi la palaton.

Se la malhelpo al la aerfluo estas plena, sed dum la eksplodo ĝi tamen ne ĉesas tute, kreiĝas la eksplodo-frotaj konsonantoj aŭ afrikatoj: c, ĉ, ĝ. Ĉe c la pinto de la lango tuŝas la dentokarnan linion de la supra dentovico; ĉe ĉ kaj ĝ okazas preskaŭ same, sed la surfaco de la lango, kiu tuŝas la dentokarnon, estas pli larĝa.

Ankaŭ la nazaj konsonantoj aŭ nazaloj kreiĝas tiel, ke la aerfluo estas plene malhelpita, sed ĉe ilia formiĝo la aero eliras tra la nazo. Tiaj estas m, n, nj. Por formi m oni interrompas la aerfluon per la lipoj; por aŭdigi n oni ĝin interrompas metante la langon sur la suprajn dentojn aŭ la supran gingivon; por korekte produkti nj oni devas larĝe apogi la tutan antaŭan parton de la langa dorso sur la ostan palaton.

Fine, la l kaj r formiĝas per la vibrigo de la pinto (r) aŭ randoj (l) de la lango. Tiuj konsonantoj nomiĝas fluaj aŭ likvidoj.

Parto de la konsonantoj nomiĝas voĉaj, ĉar ili estas pli sonoraj pro la vibrado de la laringo. Ili estas b, v, d, z, j, ĝ, g. Al ili respondas, en precize sama vicordo, la senvoĉaj aŭ nesonoraj p, f, t, s, ŝ, ĉ, k. Senvoĉaj aŭ nesonoraj konsonantoj en Esperanto plue estas c, h kaj ĥ, kiuj ne posedas la respektivajn voĉajn. Same tiel, la pliaj voĉaj aŭ sonoraj konsonantoj j, m, n, r, l ne havas respondajn senvoĉajn en la Internacia Lingvo. La minacoj al korekta elparolo venas precipe de la nesufiĉa distingado inter la voĉaj kaj la paralelaj senvoĉaj konsonantoj.

Ne estas loko ĉi tie por esplori la fonetikajn regulojn*. Ĉiu lingvo havas siajn apartaĵojn. Same la Internacia Lingvo. Ankaŭ Esperanto havas, krom la puraj vokaloj, plurajn duonvokalojn. Oni povas diri, ke tiuj sonoj, en kiuj superregas la tona elemento, havas vokalan karakteron. Antaŭ ĉio temas pri la kvin klasikaj vokaloj. Tiuj sonoj, en kiuj superregas la modifa elemento (modifoj, elvokitaj per la lipoj, lango, nazo) estas konsonantoj. Sed, inter tiuj du grandaj kategorioj ne ekzistas absoluta dividlinio. Ekzistas lima teritorio, kie la sonoj havas duoblan karakteron. Tiaj estas en Esperanto la nazaloj m, n kaj nj, la likvidoj l kaj r, la frikativo j, la sonkunmetoj nk kaj ng.

* Pli detale en la verko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien Plena Gramatiko de Esperanto, Budapest 1935, p. 11 kaj sekv.

La belsoneco de iu lingvo dependas de ĝia klareco. Kaj la klareco estas grandparte kondiĉita de la ofteco de la vokaloj. La vokaloj estas sonoraj, ili donas la muzikon al la lingvo kaj samtempe faras ĝin klara. Tial la Internacia Lingvo estas ne nur klara, sed ankaŭ belsona. Tial ĝi estas ne nur rimedo de pensado kaj de komunikado, sed ankaŭ bonega instrumento de la parolarto. Oni devas nur ekposedi ĝin plene el ĉiuj vidpunktoj, do ankaŭ el la fonetika!

Ĉiu oratoro (kaj ne nur oratoro!) devas, antaŭ ĉio, atenti al korekta prononcado de la vokaloj. En Esperanto, kiel dirite, ili estas duonapertaj. Same tiel oni devas atenti al akcento. En Esperanto, kiel konate, ĝi estas sur la antaŭlasta silabo. Tamen, en kunmetitaj vortoj, la flankelementoj konservas delikatan akcenton. Tio reliefigas la vorton, ritmigas la paroladon. Krome, nur tiel oni kelkfoje povas eviti konfuzon kaj miskomprenojn, precipe se oni faras tute, tute malgrandan paŭzeton inter la ĉefelemento kaj la flankelemento(j). Estas, ja, diferenco inter la elparolo de pét-àrdo (ardo de peto) kaj petàrdo (malforta eksplodilo). Plue, se du samaj literoj troviĝas unu apud la alia, oni nepre elparolu bone ambaŭ. Inter bar-roko (roko de baro, roko kiu baras) kaj baroko (arkitektura stilo) estas ankaŭ granda diferenco. Entute, oni atentu pri la plej korekta elparolo de ĉiu unuopa litero.

Jen kelkaj el la plej oftaj fonetikaj eraroj:

Kelkaj personoj inklinas akcenti la lastan silabon, aŭ, eĉ se ili korekte akcentas la antaŭlastan, tamen ili trolongigas la lastan. Tial la lasta silabo de la antaŭa vorto kungluiĝas al la unua silabo de la sekva, kio estas kaj malbela kaj povas kaŭzi miskomprenon: morala naturomora/lana/turo; bela ringobe/laringo... Tre ofte oni ne elparolas la literon h, kio ankaŭ povas kaŭzi grandan konfuzon: horo – oro, hajlo – ajlo, halo – alo, havo – avo, hardi – ardi k.t.p. Al tiuj eraroj atentu precipe la francaj kaj italaj esperantistoj. Sed ankaŭ alilandaj!

La Angloj, Usonanoj kaj la aliaj personoj, kies gepatra lingvo estas la angla, tre ofte, parolante en Esperanto, formas la sonojn tro en la gorĝo. Tial ili ne estas klaraj. Krom tio, oni ĉiam memoru, ke o ne estas , ke e ne estas ej k.t.p. La Rusoj kaj Poloj devas bone distingi inter n kaj nj, inter l kaj lj: ni ne estas nji. Ili ĝenerale evitu la troan moligon de la lingvo. Oni, do, ne diru: ljia njepo nje estas esperantjisto!

La Germanoj ofte ne distingas inter la voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj: b kaj p, v kaj f, d kaj t... Tiun eraron kelkaj faras ne nur parole, sed eĉ skribe. Oni, do, ne diru, ke ili pasigis la tagon en granda tento, se oni deziras paroli pri tendo. Oni ne diru, ke la junularo drinkis, se ĝi nur modeste trinkis!

La personoj, kies gepatra lingvo estas la itala, atentu bone al prononco de la litero z. Ĝi ne estas egala al la itala z en la vorto “zio”, sed ĝi pli similas al la itala s en la vorto “Asia”.

En la nordaj landoj oni ofte ne distingas sufiĉe klare inter ĉ, ĝ, ĵ, ŝ, s, z. Kaj oni povas aŭdi anstataŭ maso, sia, kaĝo, aĵo k.t.p. ion, kio tre similas al maŝo, ŝia, kaĉo, aĝo. Kompreneble, inter ŝi estas aĝa kaj ŝi estas aĉa, inter ŝi promenas kun sia edzo kaj ŝi promenas kun ŝia edzo estas grandegaj diferencoj!

Ĝenerale en Okcidento oni ne elparolas la literkunmeton sc kaj kutime oni diras cii anst. scii. Tamen, ankaŭ inter tiuj du vortoj estas granda diferenco. Fine, ĉiuj atentu, ke kv ne fariĝu gvku.

La kelkaj donitaj ekzemploj sufiĉas por montri kiel grava estas la korekta elparolo de ĉiu litero kaj la korekta akcentado de la vorto. Ĉiu oratoro, kiu parolas en Esperanto, devas dediĉi vere grandan atenton al tiu demando. Bona, vere Esperanta, prononco donas al la parolado plenan klarecon. Tial oratoro, kiu prononcas korekte, povas, se necese, rapidigi sian paroladon ĝis la plej alta grado kaj tamen la publiko facile komprenos lin. Nur tia oratoro estas vera majstro, nur li povos konscie kaj plene regi la rapidecon de sia parolado!

(c) La intenseco de la voĉo estas kaŭzata de la amplitudo de la vibrantaj voĉkordoj. Oni povas ĝin facile reguligi. De flustrado ĝis la plej forta, tondra voĉo troviĝas amaso da nuancoj.

Same kiel la oratoro devas komenci sian paroladon per meze alta voĉo kaj meze rapide, same tiel li agas plej bone, se li eldiras la unuajn frazojn meze laŭte. Li devas, kompreneble, ankaŭ koncerne la mezan laŭtecon preni en konsideron ĉiujn elementojn, kiujn li uzas por fiksi la mezan rapidecon. En granda salono, antaŭ granda publiko la meza laŭteco ne estas sama, kiel en salono malgranda kaj antaŭ ne multnombra publiko. Precipe li atentu al la akustiko de la ejo, en kiu li parolas.

Se la oratoro ne havas tre fortan voĉon, estas konsilinde uzi laŭtparolilojn ĉiam, kiam la salono estas tro granda, kiam la oratoro riskas esti neaŭdebla de la plej malproksimaj aŭskultantoj. Tamen, se iel eble, oni parolu rekte, sen laŭtparoliloj. Ili ĉiam iel metaligas la voĉon, ĝenas la gestojn, malhelpas la eluzon de ĉiuj retorikaj rimedoj.

La laŭtigiloj estas nepre necesaj en grandaj popolkunvenoj, okazantaj sur malfermitaj placoj aŭ en grandegaj ejoj. Sen laŭtigiloj tiaj paroladoj ne povus okazi. Aliflanke, la laŭtigiloj tre taŭgas por solenaj lekcioj en universitatoj kaj akademioj, kiam la oratoro parolas (aŭ, eĉ, legas) sidante ĉe katedro, kiam la gestoj ludas tre malgrandan aŭ nenian rolon. En tiaj okazoj la voĉo nepre estas malpli forta, kvankam, eble, multnombra publiko ĉeestas. Tiun nesufiĉan laŭtecon povas korekti la laŭtigilo. Fine, la laŭtigiloj estas bone utiligeblaj en grandaj procesoj. La pledaj paroladoj de la advokatoj estas, fakte, direktataj al la juĝistoj. Kutime la advokatoj parolas al la juĝistoj de tre proksima loko. Tial iliaj paroladoj devus esti relative mallaŭtaj. Sed ofte multnombra publiko ĉeestas tiajn procesojn. La principo de la procesa publikeco postulas, ke ĉiu persono, ĉeestanta la proceson, povu bone aŭdi ĉion, kio okazas. Sekve, ankaŭ la paroladojn de la advokatoj. Tial, konsidere la publikon, la oratoro devus paroli multe pli laŭte. Tio estus nekonvena, ĉar povus ŝajni, ke la advokato direktas sin ne al la juĝistoj, sed al la publiko (tio, cetere, kelkfoje fakte okazas!). La laŭtigilo ebligas en tiu okazo intensecon, kiu estas konforma al la distanco inter la oratoro kaj la juĝistoj.

La oratoro, surbaze de tiuj kaj similaj konsideroj, decidu ĉu li parolos antaŭ la mikrofono aŭ sen ĝi. Sed pri tio li ne decidu nur en la lasta momento antaŭ ol komenci la paroladon! Li devas adapti ne nur la intensecon de sia voĉo, sed ankaŭ la rapidecon kaj ĝenerale sian tutan sintenon al tiu fakto!

La intenseco de la voĉo estas forta retorika rimedo. Ĝi ebligas ne nur la korektan akcentadon de la silaboj en la vorto, sed ankaŭ la akcentadon de la vorto en la frazo, kaj de la frazo en la parolada periodo.

Ne ĉiuj vortoj havas la saman gravecon en la frazo. Kelkaj, aŭ nur unu, estas pli gravaj ol la aliaj. La signifo de la frazo povas ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas la pozicion de la vorto aŭ se, ne ŝanĝante ĝian pozicion, oni akcentas pli forte tiun aŭ alian vorton. Ofte la vorto, kiu troviĝas en la komenco de la frazo, estas la plej grava. Se oni ankaŭ elparolas ĝin pli forte, ĝia graveco fariĝas ankoraŭ pli evidenta. Kelkfoje pluraj vortoj havas gravecon kaj la oratoro deziras substreki la pli aŭ malpli grandan gravecon de ĉiu el ili. En tiuj okazoj li metos en la komencon de la frazo tiun vorton, kiun li konsideras sufiĉe akcentita per tiu komenca pozicio. La aliajn vortojn li elparolos pli laŭte, pli forte, tiel ke la plej grava el ili estu la plej forte eldirita (kelkfoje malplej forte). Tiamaniere la oratoro atingos la deziratan nuancon kaj efikon.

Estas akcentinde, ke en multaj lingvoj oni ne povas libere elekti la pozicion de la vorto en la propozicio. Tial, parolante en tiuj lingvoj, la oratoro ne povas reliefigi la vorton tiel, ke li ĝin metas en la komencon. En la Internacia Lingvo ekzistas multe pli granda libereco en tiu rilato. Ankaŭ el tiu vidpunkto Esperanto estas pli perfekta ol multaj naciaj lingvoj.

Laŭ la akcento, kiun oni donas al diversaj vortoj en la frazo, oni atingas diversajn nuancojn. Oni prenu kiun ajn, la plej simplan frazon kaj oni laŭvice akcentu la diversajn vortojn. Oni tuj facile rimarkas la diversajn sencojn, kiujn oni tiel atingas. Ekzemple: Li estimas ŝin. Simpla frazo, sed kiom da nuancoj kaj sencoj estas atingeblaj per malsama akcentado de la tri vortoj kaj per modulado de la voĉo. Jen kelkaj: Li (sed ne mi) estimas ŝin; li estimas (sed ne amas) ŝin; li estimas (mi pri tio estas certa) ŝin; li estimas ŝin (sed ne min, aŭ ne alian personon). Per la modulado de la voĉo, helpe de la cetera kunteksto, oni povas esprimi dubon, miron, konvinkon, demandon.

Aŭ alia ekzemplo, prenita el “Julio Cezaro” de Shakespeare, 2-a sceno de la tria akto. En sia lerta parolado Marko Antonio, interalie, diras: “La amata Brutus trapikas tie ĉi, kaj kiam li elŝiris la fiŝtalon, jen kiel sango de Cezaro sekvis, kvazaŭ ĝi volus konstati ĉu vere Brutus tiel akre batis: ĉar Brutus, kiel vi scias, por Cezaro estis anĝelo! Ho dioj kiel Cezaro lin amis!”.

Mallonga parteto, sed kiom da eblaj akcentoj por montri al amaso la tutan perfidecon de Brutus (el vidpunkto de Antonio, kompreneble), la noblecon kaj grandecon de Cezaro. Akcentante la vortojn amata, Brutus, anĝelo, amis oni atentigas pri la nobla rilato de Cezaro al Brutus. Substrekante la vortojn trapikis, elŝiris, fiŝtalon oni elvokas indignon pro la uzita insida rimedo por mortigi Cezaron. Se oni akcentas la vorton Cezaro (trifoje ripetita en tre mallonga tempo!), tiam elsaltas la personeco de la mortigito. Taŭga uzado de ĉiuj ĉi akcentoj reliefigas tion, kion Antonio volas atingi: la kondamnon de Brutus.

Eĉ unu nura frazeto el la supra ekzemplo povas esti diversmaniere akcentita kun la celo atingi diversajn efikojn. Antonio diras: ĉar Brutus por Cezaro estis anĝelo. Jen la senco de diversaj akcentoj: Brutus – ne iu alia persono, sed ĝuste Brutus, kiu mortigis Cezaron; Cezaro – ne por mi, sed por Cezaro li estis anĝelo; anĝelo – ne malamiko, sed pli ol filo. La lastan efekton oni povus ankoraŭ pli bone atingi, se la vorton “anĝelo” oni metus en la komencon de la frazo: Anĝelo estis Brutus por Cezaro!

Se la oratoro deziras atingi plurajn nuancojn, li akcentos plurajn vortojn, modulante samtempe taŭge la voĉon. Plej ofte li devas elekti la deziratan nuancon (moko, ironio, kompato, demando k.t.p.), elekti tre rapide – dum la parolado mem, antaŭ ol eldiri la koncernan frazon – el inter pluraj eblaj nuancoj. Ĉar kutime la teksto mem de la frazo ne ebligas doni al ĝi plurajn nuancojn samtempe, li elektos tiun, kiu ŝajnas al li la plej konvena.

La intenseco de la voĉo servas ankaŭ por akcenti tutajn frazojn en la kadro de la parolada periodo. Se temas pri simpla rakontado aŭ pri simpla vicigado de pruvoj, la voĉo regule restos meze forta, kun malgrandaj diferencoj en la kadro de la frazo mem. Sed se temas pri prezentado de sinsekvaj, ĉiam pli fortaj argumentoj, la voĉo iom post iom fortiĝos, logike akompanante la internan forton de la argumentado. La argumentada konkludo – regule tre konciza frazo – estos eldirita aŭ per plej forta voĉo, aŭ – kontraste de la antaŭaj frazoj – per voĉo energie trankvila, sed malpli forta.

Same tiel oni regule plifortigadas laŭgrade la voĉon dum la parolada “pentrado”, kiam, nome, oni pli multe impresas la publikon per la ekstera sono, per la muziko de amasigitaj vortoj, ol per la preciza interna enhavo de ĉiu el ili. En tiaj okazoj oni devas ne permesi al la aŭskultantoj analizi la unuopajn vortojn, ĉar la oratoro ne eldiras ilin kun tiu celo, sed kun la celo atingi difinitan agordon per ilia tuteco. Se la oratoro, en tia okazo, parolus malrapide, per meze forta voĉo, li ne atingus la deziratan efikon, ĉar la aŭskultantoj havus la necesan tempon sufiĉe detale analizi ĉiun el la vortoj. Tio sendube mortigus ilian tutecan efikon. Estas, do, necese, ke la oratoro parolu sufiĉe rapide: des pli rapide, ju pli malproksimaj estas la vortoj de sia normala enhavo, ju pli limigitaj ili estas al la rolo de nuraj kolorigiloj. Samtempe, kun la plirapidiĝo, la voĉo plifortiĝos, kio kontribuos al kreo de ekscito kaj ĉe la publiko kaj ĉe la oratoro mem. Bona, vera, sincera oratoro, pentrante tiel iun faktan aŭ spiritan situacion, sendube iom ebriiĝos de la bildoj kreitaj de li mem, precipe se li sentas, ke la publiko estas tuŝita. Tio pliakrigos lian spiriton, liaj okuloj flamos, lia voĉo tondros kaj la publiko ĉiam pli eniros la fajron de la parolado. Tiel, en reciproka influado de la oratoro al la publiko kaj de la publiko al la oratoro, kreiĝos la dezirata agordo. Krom la aliaj elementoj, ankaŭ la plifortigado de la voĉo multe helpas la oratoron por atingo de tiu celo.

Estu ankoraŭ dirite, ke nur la plej bonaj oratoroj, en apartaj cirkonstancoj kaj okazoj (gravaj solenaĵoj, imponaj publikaj manifestacioj, grandaj procesoj k.s.), povas al si permesi tian paroladan pentradon. La publiko devas en ĉiu okazo esti iamaniere antaŭdisponita por ĝi, ĉu pro la eksteraj cirkonstancoj de la parolado (granda nombro, muzikoj, flagoj, solene ornamitaj salonoj...), ĉu pro la antaŭa enhavo de la parolado mem. Tio signifas, ke la publiko devas esti trenita de la oratoro al la samaj reloj, sur kiuj li evoluigas sian penson. Se la oratoro rimarkas, komence de tia parolada parto (pentrado), ke la publiko ne sekvas lin sur tiu vojo, prefere li rezignu. Nenio estas pli malbona ol la duoblaj relvojoj: kiam, nome, la publiko sekvas sian vojon, kaj la oratoro la sian. La manko de la kontakto malebligas la reciprokan influadon. Tiam facile okazas, ke la publiko tute trankvile dormetas kaj oscedas, dum la oratoro, parolante fakte al si mem, ekscitiĝas, svingas per la manoj, bruegas per sia voĉo. Pro tiu malharmonio inter la psika stato de la publiko kaj tiu de la oratoro, la oratoro fariĝas ridinda kaj la tuta parolado, aŭ almenaŭ grava ĝia parto, estas fuŝita.

Ĝenerale ne estas konsilinde paroli mallaŭte. La troa malfortigo de la voĉo povas facile kaŭzi neaŭdeblon. Tio estas tre danĝera kaj tial nepre evitinda. Tamen, en kelkaj specialaj okazoj, estas bone mallaŭtigi sian voĉon. La partoj de la parolado, en kiuj oni prezentas noblecon, homecon, bonkorecon povas tre taŭge esti eldiritaj per malforta voĉo.

(d) La koloro de la voĉo dependas, kiel dirite, de la kromtonoj, elvokitaj pro la vibrado de la fundamenta tono. La vibrado, ekzemple, de la fundamenta tono Do elvokas la kromtonojn Sol, Do, Mi, Sol, Si bemolo, Do. Tiuj kromtonoj povas havi diversajn fortojn kaj diversajn formojn de vibrado, depende de la instrumentoj, pere de kiuj la tono estas produktata. Pro tio ne nur ĉiu el la diversaj muzikaj instrumentoj havas sian propran tembron, sed ankaŭ ĉiu unuopa instrumento de la sama kategorio (ekzemple violonoj, violonĉeloj k.a.) havas sian apartan tonkoloron. Same tiel ĉiu el la homaj voĉoj havas sian propran koloron. Tiel oni distingas unu voĉon de la alia. Preskaŭ ne ekzistas du homoj en la tuta mondo, kiuj havus la saman voĉkoloron. Almenaŭ tute malgranda nuanceto distingas unu voĉon de la alia.

La voĉkoloro estas natura donaco. Ekzistas voĉoj mildaj, puraj, noblaj, veluraj, molaj, sed ekzistas ankaŭ voĉoj akraj, tranĉantaj, fajfantaj, raŭkaj. Mallonge, ekzistas voĉoj kiuj impresas agrable, kiujn oni konsideras belaj, sed ekzistas ankaŭ voĉoj tre malagrablaj, kiujn oni aŭskultas tre nevolonte. Persono, kiu havas tiel malagrablan voĉon, ke oni preskaŭ ne povas ĝin aŭskulti, ne taŭgas kiel oratoro. Kelkfoje oni povas korekti la karakteron de sia voĉo. Se iu persono, pro sia profesio, estas devigata paroli publike, li konsultu bonan kuraciston, kiu eble trovos rimedon. Tia persono devas konscii, ke lia malagrabla kaj malbela voĉo estas grava malhelpo por sukcesa parolado.

Ĉiu homo povas atingi plurajn nuancojn de sia voĉkoloro. La oratoro devas klopodi atingi kiom eble plej multe da nuancoj. Laŭ la cirkonstancoj la voĉo de la oratoro devas esti jen sonore plena, jen hakile tranĉa, jen velure mola, jen infanece dorlota, jen trankvila kiel granda rivero, jen ekscita kiel ŝaŭmanta torento... En ĉiu okazo la nuanco devas esti konforma al la enhavo.

(e) La interpunkcioj estas pleje formataj pere de la voĉo. Sur tiu ĉi kampo la voĉo ludas unuarangan rolon. Multaj personoj, kiuj parolas publike, ne utiligas sian voĉon por tiu celo. La parolado, tial, ofte aspektas kiel sinsekva vicigado nur de vortoj, sen frazoj, sen alineoj. Oni ne rimarkas la finiĝon de unu frazo kaj la komenciĝon de la alia. Oni ne distingas asertan de demanda frazo. La enmetitaj propozicioj estas neaŭdeblaj kiel tiaj.

Kaj tamen, la voĉo ebligas la formadon de multe pli nuancitaj interpunkcioj, ol tion ebligas la skribaj signoj.

Ankaŭ la parolado havas siajn komojn, punktojn, dupunktojn, citilojn, punktokomojn, demandosignojn, interjekciojn, streketojn!

Komon oni formas per malgranda paŭzeto. La paroladan punkton oni faras per paŭzeto iom pli longa kaj per malfortigo de la voĉo ĉe la elparolo de la lasta vorto, aŭ de la lastaj silaboj. Por la dupunktoj la paŭzeto estas proksimume tiom longa, kiom la paŭzeto de la punkto, sed la voĉo ne malfortiĝas, nek malaltiĝas. Male, ĝi iom leviĝas kaj tiel oni atentigas, ke nun sekvas la frazo, por kies eldiro la dupunktoj estis metitaj. Se oni citas vortojn de alia persono, oni nepre devas ŝanĝi la altecon kaj intensecon de la voĉo. Ankaŭ la rapideco, dum la citado, estos malpli granda. Se oni citas kontraŭulon la voĉo povas havi ironian koloron. Sed se la kontraŭulo estas vere digna persono, aŭ se liaj pozicioj estas fortaj, aŭ se li estas tre simpatia al la publiko, estas tre danĝere ironii: la ironio povas frapi ne la kontraŭulon, sed la oratoron mem. La punktokomon oni formas per paŭzeto, kiu estas iom pli mallonga ol tiu de la punkto; krome, la voĉo ne malleviĝas, kiel ĉe la punkto, sed ĝi indikas, ke la tuta frazo ankoraŭ ne finiĝis. La demandosigno estas farata per altigo de la voĉo, per sufiĉe longa paŭzeto (pli longa ol por la punkto) kaj – en Esperanto – per la eventuala akcentado de la vorteto “ĉu”. La paŭzo kelkfoje, precipe se oni atendas reagon de la publiko, povas esti eĉ tre longa. La interjekcion oni signas per iom patosa elparolo de la vortoj, per longa paŭzeto post la eldirita frazo, per akcentado de la eventualaj vortetoj Ho! Ve! Fi! La propozicio inter streketoj devas esti elparolita pli malforte kaj pli malalte, ol la cetera parto de la tuta frazo. Por meti la streketon oni interrompas la frazon, faras paŭzeton, per ŝanĝita voĉo – regule pli profunda – oni eldiras la enmetitan propozicion, kaj, post nova paŭzeto, oni daŭrigas la frazon per la sama voĉo, kiun oni forlasis ĉe la unua streketo.

Por signi novan periodon oni faras longan paŭzon. Regule la nova periodo komenciĝas per meze alta, meze forta, meze rapida voĉo. Ĉar la antaŭa periodo kutime finiĝas aŭ per pli alta, pli forta, aŭ per pli malalta, pli malforta voĉo; ĉar la rapideco regule estas pli granda aŭ pli malgranda ĉe la fino de periodo, tial ankaŭ tiamaniere estas sufiĉe klare signita la komenciĝo de nova periodo.

La parolado estas arkitekta tuto, kiu havas multajn partojn. Tiuj partoj – vortoj, frazoj, periodoj – estas logike kunligitaj kaj en sia tuteco formas la belecon de la konstruaĵo. Sed, same kiel bela palaco ne povas ekzisti sen belaj fundamentoj, belaj etaĝoj kaj bela tegmento, same tiel ne ekzistas bela parolado sen belaj detaloj. Unu el tiuj detaloj – ne la malplej grava – estas la interpunkcioj, kiuj dividas kaj samtempe kunligas la unuopajn paroladajn erojn. Tial ĉiu oratoro devas serioze trastudi tiun flankon de la parolarto.

La ekzercado de la voĉo estas necesa al ĉiu komencanto. Poste, kiam la oratoro jam tute alkutimiĝis al publikaj paroladoj, kiam li ofte parolas publike, ĉiu parolado prezentas samtempe novan ekzercon de la voĉo. Sed en la komenco, en la junecaj jaroj, oni devas esplori ĉiujn eblecojn de la propra voĉo, korekti la malbonajn flankojn, fortigi siajn pulmojn, ekregi plene la propran voĉon. Homoj, kiuj poste famiĝis kiel grandaj oratoroj, ekzercis multe sian voĉon en la komenco. Plej bone estas legi laŭte famajn paroladojn, analizi ilin, ellerni parkere kelkajn partojn kaj eldiri ilin laŭte, klopodante adapti plej taŭge ĉiujn elementojn de la voĉo al la koncerna enhavo. Ĉar la saman paroladon oni povas eldiri diversmaniere, ĉar pere de la voĉo oni povas atingi tre diversajn nuancojn, oni komparu, oni pesu la efikon de tiu aŭ alia maniero kaj nuanco, kaj oni elektu tiun, kiu ŝajnas la plej konvena por atingo de difinita celo.

Studante la paroladon el tiu vidpunkto, oni povas uzi diversajn helpilojn. Ekzemple oni povas substreki la frazojn aŭ la unuopajn vortojn, kiuj ŝajnas la plej gravaj. La diversajn krajonkolorojn – ruĝa, blua, verda, nigra – oni povas utiligi por la signado de la voĉkoloro en diversaj partoj de la analizata parolado. La muzikajn signojn – f por forte, ff por tre forte, fff por fortege, mf por meze forte, p por malforte, pp por pli malforte – oni povas bone uzi por signado de la intenseco de la voĉo. Alia signo, ekzemple tiu ĉi < >, povas montri la altecon de la voĉo. Eluzante tiujn aŭ aliajn taŭgajn signojn, oni, unue, legu laŭte la paroladon kaj, poste, oni laŭ ebleco ellernu ĝin, aŭ ĝian parton, parkere kaj klopodu eldiri ĝin tiel, kiel oni imagis, ke ĝi devus soni, kiam oni analizis kaj legis ĝin.

Post ĉiu farita parolado, la oratoro kritike analizu ĝin ankaŭ el vidpunkto de la voĉo. Tiaj analizoj helpos al li eviti en la estonteco la eventuale faritajn erarojn.

3. GESTOJ

Bona oratoro parolas ne nur per vortoj. Li esprimas sin ankaŭ per sia tuta sinteno, sed precipe per la okuloj, la trajtoj de la vizaĝo, la manoj. Lia mieno povas esprimi severecon, gajecon, kompaton, fieron, doloron, ĝojon... Estas nature, ke, laŭ la enhavo de la parolado, la aspekto de la oratoro ŝanĝiĝas. Dum funebra parolado, evidente, oni ne povas havi brile ridetantajn okulojn. Farante tostan paroladeton ĉe geedziĝfesto, la oratoro ne havos malgajan mienon.

Ĉio ĉi estas tiel klara, ke ŝajnas superflue aparte akcenti ĝin. Tamen, okazas sufiĉe ofte, ke personoj parolantaj publike, ĉu pro la nervostreĉiteco, ĉu pro aliaj kaŭzoj, havas tian vizaĝesprimon kaj tian sintenon, kiuj tute ne respondas al la enhavo. Dum grava kaj solena kunveno unu el la parolintoj elvokis la teruraĵojn de la pasinta milito. Parolante pri la milionoj da mortigitoj, li havis ridantan vizaĝon, tenis la manojn en la poŝoj, dum la gamboj estis larĝe disigitaj. Tia sinteno prave indignigis la publikon. Ĝi estis ne nur nekonvena, sed ankaŭ maldeca.

La ĉefa helpilo de la oratoro estas la manoj, precipe la dekstra mano, kiun la antikvaj retoroj nomis “telum oratoris” – la sago de la oratoro.

La ĉefa ĝenaĵo por malbonaj oratoroj estas denove la sama organo – la mano. Multaj personoj, parolante publike, ne scias kion fari per la manoj, kien meti ilin. Ili tenas la manojn sur la dorso, aŭ – plej malbone – en la poŝoj, aŭ svingas per ili tute sensence, aŭ ludigas ilin per iu krajoneto, aŭ faras kion ajn, nur ne tion, kion ili devus fari en la koncerna momento. Ĉar se ion oni devas lerte uzi, tio estas la manoj. Kaj, kiel konvena uzado de la manoj plifortigas la sencon de la vortoj kaj altigas la nivelon de la tuta parolado, same tiel misuzo de la manoj povas tre ĝeni la efikon de la parolado. Kelkfoje tia misuzo povas eĉ detrui la tutan paroladon. Parolanto, kiu la tutan tempon, de la komenco ĝis la fino, sensence svingegus siajn manojn kiel remilojn, povus facile kaŭzi ridon. En ĉiu okazo, malgraŭ la inteligentaj argumentoj, la atento de la publiko alkroĉiĝos al la manoj kaj post kelka tempo ĝi ne plu sekvos la enhavon de la parolado.

Pro la graveco de la manoj, ĉiuj retorikoj studas ilian oratoran uzon tre atente. La antikvaj retoroj konsilis teni la manojn senĉese en alteco inter la zono kaj la okuloj. Ili malkonsilis levi la manojn super la kapon, aŭ mallevi ilin sub la zonon. Sendube, tiu konsilo, kiel ĝenerala regulo, estas bona. Ĝi respondas al postuloj de estetiko, ĝi, cetere, estas adekvata al la principoj koncernantaj la voĉon. Tamen, ĝi ne estas absoluta. Kelkfoje, ekzemple en la rezignaciaj partoj de la parolado, oni povas tre bone lasi la manojn morte pendi laŭlonge de la korpo. Alian fojon, precipe en momentoj tre ekscitaj, oni povas ilin levi ankaŭ super, eĉ tre super la nivelon de la kapo. Ĉiam gravas la enhavo de la parolado, ĝia karaktero, la animstato (elvokita precipe de la antaŭaj paroladpartoj) de la publiko. Se la enhavo rilatas al scienca temo, al simpla rakontado, al prezentado de pruvoj kaj al similaj “trankvilaj akvoj”, la uzado de la manoj estu ĝenerale tre modesta kaj neniam ili patose leviĝu tro alten. Male, en viglaj politikaj diskutparoladoj, dum solenaj paroladoj antaŭ granda publiko, kelkfoje – sed fakte nur kelkfoje – en gravaj procesoj kaj en similaj okazoj, oni povos havi pli larĝajn gestojn: la manoj – akompanante la fortigon kaj altigon de la voĉo – pro la ĉiam pli impeta argumentado leviĝas iom post iom ĝis ili atingas, en la plej kulmina momento, la plej altan pozicion.

Ĉu la fingroj estos fermitaj en pugno, aŭ ili estos kunigitaj sed ne en formo de pugno, aŭ nur la montrofingro elstaros, aŭ oni tenos ilin dise unu de la alia – ĉio ĉi dependas de la koncerna enhavo. Pugno konvenas por tre forta argumentado, por elmontro de senkompromisa starpunkto; la fingroj tenitaj maldise taŭgas por trankvila eksplikado, precipe en akademioj, universitatoj kaj aliaj sciencaj institucioj; la elstara montrofingro de la dekstra mano estas uzebla por aparte substreki difinitan vorton, por montri la realan aŭ abstraktan kontraŭulon, ĝenerale por ricevi pikan nuancon; maldise, iom kurbe tenitaj fingroj, kun samtempa larĝigo de la manoj tre konvenas por akompani vortojn, kiuj celas elvoki larĝajn homecajn aŭ religiajn sentojn (la pastroj, ekzemple, tre ŝatas tiun fingropozicion dum la predikoj).

Komence de la parolado, dum la tuta enkonduka parto, estas bone uzi tre malmulte la manojn. Oni povas ilin teni apogitaj sur la pupitro, se tiu ekzistas, aŭ sur la tableto, se ĝi ne estas tro malalta kaj tial devigus la oratoron tro kurbiĝi. Oni povas, en la komenco, teni la manojn ankaŭ kunigitaj en la alteco de la zono. Nekonvene estas teni la manojn en la poŝoj aŭ malantaŭ la dorso. Estas preskaŭ neeble teni ilin pendantaj laŭlonge de la korpo, krom en la supre menciita okazo.

Kun la evoluo de la paroladaj pensoj, la manoj iom post iom liberiĝas. Ilia plej ofta pozicio estas antaŭ la malsupra parto de la brusto, tiel ke la dekstra mano estas iom pli malproksima de la korpo ol la maldekstra. La gestoj de la manoj tiam modeste akompanas la paroladon. Ili estas pli larĝe utiligataj nur escepte, por substreki diversmaniere la plej gravajn partojn de la parolado.

Dum la parolado, la dekstra mano estas multe pli uzata ol la maldekstra. Fakte, la dekstra mano estas en la “unua linio” de la oratora lukto, dum la maldekstra formas la “rezervon”, utiligeblan nur en la plej granda fajro de la batalo.

Pri la utiligo de la gestoj, precipe de la manaj gestoj, oni povas starigi tre ĝeneralan, sed tre gravan regulon: estas pli bone tute ne utiligi ilin, ol fari tion malbone. Prefere oni, dum la tuta parolado, tenu la manojn modeste sur la pupitro, aŭ kunigite antaŭ la zono, se oni ne kapablas trafe gesti per ili.

Dua regulo, eble same tiel grava, estas: la gestojn oni ne troigu. Nenio estas pli ridinda ol larĝa gestado, kiu ne respondas al la enhavo de la parolado. Imagu oratoron – kaj tiaj ekzistas – kiu, rakontante ian ajn anekdoton, larĝe svingas la manojn super la kapo! Imagu oratoron, kiu eĉ dum la titolado de la prezidanto kaj de la publiko, ĉiufoje patose levas la manojn, dum lia tremanta voĉo montras profundan emocion: Sinjoro prezidanto! (kantanta voĉo, unua levo de la manoj); Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! (sama kantanta voĉo, dua levo de la manoj); Karaj geamikoj! (sama voĉo, tria levo de la manoj!)... Vere nekonvene!

La oratoro komprenu, ke, se li, eble, estas ekscitita, la publiko ne estas; se li estas emociita, la publiko ne estas! La gestoj devas esti uzataj tre singarde, iom post iom, paralele kun la evoluigo de la pensoj, kun la emociiĝo de la publiko kaj de la oratoro. Se la gestoj ne estas uzataj konforme al tiuj postuloj, ili ĝenas, ili estas rimarkataj kiel nuraj gestoj, kiel io, kio sekvas sian vojon, ekster la parolado mem. Nur la plena harmonio de la gestoj kun la enhavo de la parolado, kun la agordo kaj de la publiko kaj de la oratoro, estas bonaj. Plej trafaj estas tiuj gestoj, kiujn oni ne rimarkas kiel gestojn, kiuj, do, iel fandiĝas en la tuto de la parolado.

Fine, oni ankaŭ memoru, ke la oratoro ne estas aktoro. La oratoro parolas en sia propra nomo, li reprezentas sin mem; la aktoro reprezentas alian personon, li ne eldiras siajn ideojn. Sekve, la gestoj de la oratoro devas esti adekvataj al lia temperamento, al lia naturo, al lia tuta personeco; male, la gestoj de la aktoro, kiuj – cetere – en ĉiu okazo povas esti multe pli larĝaj, devas respondi al la karaktero de la ludata rolo.

4. VESTAĴO

Pritraktante la fizikajn ecojn de la oratoro, estas oportune diri kelkajn vortojn pri afero, kiu, ja, ne apartenas al “fizikaj ecoj”, sed tamen rekte rilatas al ili. La oratoro devas atenti al sia eksteraĵo, al sia vestaĵo. La publiko ne nur aŭdas, sed ankaŭ vidas lin. Malatenta aŭ nekonvena vestaĵo povas treege ĝeni.

La antikvaj Grekoj kaj Romanoj portis larĝajn, multfaldajn robojn, kiuj estis tre taŭgaj por oratorado. Precipe la togo – ceremonia vesto de la antikvaj Romanoj – drapire volvita ĉirkaŭ la korpo, sed lasanta la dekstran brakon libera, estis tre konvena por tiu celo.

Hodiaŭ en pluraj landoj, por diversaj celoj, oni portas similajn taŭgajn vestojn. En kelkaj universitatoj de la Okcidento la profesoroj prelegas en apartaj vestoj, kutime kun tre larĝaj manikoj. Same tiel, en multaj landoj ne perdiĝis la kutimo aŭ regulo pledi antaŭ tribunaloj en specialaj vestoj.

La soldatoj-oratoroj portas siajn uniformojn. La pastroj ĉie distingiĝas per speciala vestaĵo. En ĉiuj ĉi okazoj ne povas ekesti komplikaĵoj. La oratoro tute simple surmetas la veston, kiu estas kutima aŭ laŭregula en la koncerna lando kaj por la koncerna situacio. Lia eksteraĵo ne povas elvoki miron aŭ indignon ĉe la publiko, kaj li mem sentas sin bone tiel vestita.

Se oratoro alilandano parolas en tia lando, li nepre informiĝu pri la kutimo kaj surmetu eventuale ĝuste tian “uniformon”, aŭ li vestu sin kiel eble plej adekvate. Plej ofte ne ekzistas apartaj rigidaj reguloj pri la vestoj de la oratoro. Principe oni povas surmeti helan aŭ malhelan vestaĵon, havi tian aŭ alian kravaton, ŝuojn k.t.p. La diverseco de la virinaj roboj permesas ankoraŭ pli grandan variadon al oratorinoj.

Sed, se ne ekzistas rigidaj tiurilataj reguloj, ekzistas tamen unu ĝenerala kaj tre grava: la vesto de la oratoro devas nepre esti konforma al la karaktero de parolado. La karaktero de la parolado dependas ne nur de tio, kion la oratoro deziras diri, sed ankaŭ de tio kiel li ĝin diros, kie li parolos, kia estos la publiko. Kelkfoje la karaktero estas evidenta. Se temas, ekzemple, pri funebra parolado, la oratoro vestos sin malhele laŭ la kutimo de la loko. Se temas pri granda, amasa popolkunveno sur placo, li certe ne surmetos frakon. Ofte okazas, ke la oratoro ne konas sufiĉe precize la karakteron de la parolado. Li, sendube, scias, ke li parolos pri difinita temo, sed li konas nek la lokon de la parolado, nek la konsiston de la publiko, nek ĝian nombron, nek la opinion de la publiko pri la karaktero de la parolado. Tio multfoje okazas al oratoro, kies paroladon organizas la aliaj, aŭ kiu vizitas ian kongreson, kunvenon k.s. Post la alveno en la salonon, la oratoro, observante la ejon kaj la publikon, facile povas adapti la manieron de sia eksplikado al la cirkonstancoj, sed malfacile li povas ŝanĝi sian vestaĵon. Kaj povas okazi, ke la karakteron de la parolado li taksis alie ol la publiko. Atendante, ekzemple, pli-malpli amikecan rondon, li vestis sin hele, senĝene. Sed la publiko komprenis la aferon alie, kaj la aŭskultantoj surmetis solenajn, malhelajn vestojn. Tia situacio estas tre malagrabla. Same malagrabla estas la inversa situacio: la oratoro vestis sin solene, sed la publiko surmetis ĉiutagajn, laborajn vestaĵojn.

Kiajn malagrablaĵojn povas kaŭzi nekonvena vestaĵo, montru jena ekzemplo:

Dum grava internacia lingvista kongreso, kiun partoprenis multaj sciencistoj el diversaj landoj, la ĉeestantoj estis tre digne vestitaj. Multaj havis nigrajn vestaĵojn, aliaj malhelajn. Ĉiuj, kompreneble, portis kravatojn. Juna homo, vestita en tola pantalono, sen jako, sen kravato, kun mallongaj ĉemizmanikoj, deziris paroli por Esperanto (bedaŭrinde!). La prezidanto, vidinte lin en tia “uniformo”, forprenis al li la parolon tuj post kelkaj frazoj. Tio estis malagrabla ne nur por la parolinto, sed tre neoportuna ankaŭ por la afero, kiun li deziras defendi! Tiu juna homo ne konsciis pri la graveco de la vestoj. Li ne komprenis, ke en tia vestaĵo oni tre taŭge povas paroli en junulara, kamaradeca kunveno, sed ne dum kongreso de sciencistoj!

Se la oratoro ne konas la karakteron de la parolado, li klopodu informiĝi. Li vizitu la ejon, li demandu pri la supozita konsisto de la publiko, pri ĝia nombro. Li ankaŭ informiĝu pri la loka kutimo koncerne la vestaĵon en similaj okazoj. Surbaze de tiuj esploroj, li decidu kiel li vestos sin. Oni komprenu bone: ne temas ĉi tie pri iaj modaj kapricoj, sed pri la dececo de la aspekto. Plej ofte sufiĉas elekti inter nur du vestaĵoj: la solena kaj la ĉiutaga. Almenaŭ por la viroj! La virinoj havos pli grandajn elektoeblecojn. Sed al ili ne estas necese doni apartajn tiurilatajn konsilojn!

ĈAPITRO X

INTELEKTAJ ECOJ DE LA ORATORO

I. ĜENERALA KAJ SPECIALA KULTUROJ

La tasko de la oratoro estas paroli publike pri aferoj al li konataj. Ne ekzistas oratoro, kiu povus paroli pri ĉiu ajn temo, ĉar, tute simple, en epoko de granda kaj ĉiuflanka evoluo de la scio, ne povas troviĝi homo, kiu scias ĉion. Tamen, la oratoro, pli ol la aliaj personoj, havas la okazon ne nur paroli en plej diversaj cirkonstancoj kaj pri plej diversaj temoj, sed, eĉ se li parolas pri aferoj el sia fako, li tre ofte estas devigata tuŝi ankaŭ aliajn branĉojn.

Tial ĉiu vera oratoro devas konstante klopodadi larĝigi sian scion. Li devas sekvi la publikan vivon de sia lando, la internaciajn rilatojn, la akiraĵojn de ĉiuj branĉoj de la scienco, la nacian kaj mondan literaturojn, la evoluon de la filozofio, de ĉiuj artobranĉoj. Mallonge, la oratoro senĉese larĝigu sian ĝeneralan kulturon. Se li ne povas ĉion scii, kio, ja, estas komprenebla, li sciu almenaŭ kie li povas ekscii. Li, do, estu bone orientita en ĉiuj branĉoj de la scienco, filozofio kaj arto.

Oratoro kun larĝa ĝenerala kulturo preskaŭ neniam estas embarasita. Preparante sian paroladon, li, se necese, facile trovas la fontojn, el kiuj li ĉerpos novan specialan scion. Se advokato, ekzemple, estas devigata pritrakti la demandon de kaŭzeco inter la vundo kaj la morto de la viktimo, por pruvi, ke la viktimo ne mortis pro la ricevita vundo, sed pro alia kaŭzo, li devas trastudi gravan parton de alia fako, de fako, kiu ne estas la lia, nome de medicino. Li, kompreneble, ne fariĝos tial specialisto pri la koncerna medicinbranĉo, sed li povos fari taŭgajn demandojn al la ekspertizistoj, li povos en sia parolado konvene argumentadi ankaŭ pri tiu punkto. La ĝenerala kulturo helpos al li orientiĝi sur nekonata kampo, ĝi indikos al li la fontojn de la nova speciala scio, kiun li bezonas por la konkreta parolado.

Ankaŭ ekster tiaj okazoj, la ĝenerala kulturo povas tre bone servi la oratoron. En ĉiu ajn parolado li ĉiam povas ĝin utiligi por trafe, tuj respondi al eventualaj rimarkoj de iu aŭskultanto aŭ de la kontraŭulo; li povas fari spritajn aludojn, aŭ belajn komparojn; li povas citi famajn aŭtorojn aŭ eldirojn de konataj personoj. Entute, li havos grandajn eblecojn por ornami la paroladon, por ĝin vivigi, por fari ĝin interesa.

Se la ĝenerala kulturo de la oratoro devas esti kiel eble plej larĝa, lia speciala kulturo devas esti kiel eble plej profunda. Ĉiu oratoro devas ĝis la plej alta grado koni sian propran fakon. Ne estas imagebla oratoro, kiu parolus pri juro ne konante sufiĉe bone juron; ne estas imagebla oratoro, kiu parolus pri kiu ajn temo – pri medicino, tekniko, arto, teologio, filozofio, politiko, lingvo... aŭ Esperanto – se li ne konas sufiĉe kontentige la koncernan fakon. Ne povas nejuristo oratori pri juro, nek laiko prediki en preĝejo. De la oratoro oni postulas plenan fakecon ĉiam, kiam li parolas pri faka temo.

Tial, paralele kun la ĝenerala kleriĝo, la oratoro dediĉu la plej grandan atenton al siaj fakaj studoj. Neniu nova atingo, neniu nova direkto estu nerimarkita kaj nestudita de li. Kiam la oratoro preparas paroladon pri aparta problemo el sia fako li tiun problemon trastudu ankoraŭ pli profunde. Li refreŝigu la antaŭan scion kaj akiru novan. En la momento de la parolado li nepre devas plene estri la temon, ĉar li estas tiu, kiun la publiko venis aŭskulti. La publiko prave supozas, ke li scias pri la afero pli multe ol ĝi, aŭ almenaŭ, ke li povas lumigi la problemon el iu nova vidpunkto. Tiun ĉi supozon, cetere tre avantaĝan por la oratoro, li devas konfirmi per la enhavo de sia parolado, per sia bona kono de la priparolata afero.

La speciala kaj ĝenerala kulturoj de la oratoro estas antaŭkondiĉoj por bona parolado el enhava vidpunkto. La persona klereco de la oratoro – kaj la konscio pri tiu klereco – donas al li la necesan certecon. Ĝi multe helpas al li akiri la t.n. oratoran kuraĝon. Krome, la klereco de la oratoro grandigas lian aŭtoritaton en la okuloj de la publiko kaj tial liaj pensoj fariĝas pli fortaj kaj pli facile akcepteblaj.

2. LINGVA KULTURO

Jam plurfoje estas akcentita la granda graveco de la lingvo por la parolarto. Ĉiu oratoro devas tre bone koni la lingvon, en kiu li parolas publike. La lingvoscio de la oratoro multe dependas de lia ĝenerala kaj speciala kulturoj. Ju pli klera li estas, des pli da vortoj li konas. Sed el vidpunkto de la parolarto, ne gravas nur la kvanto da vortoj, sed ankaŭ, kaj precipe, ilia taŭga uzado. Same tiel estas grava la korekta apliko de la gramatikaj reguloj. Oratoro, kiu parolas malbone la lingvon, ĝenas la aŭskultantojn, riskas miskomprenojn, estas devigata oferi multajn belajn pensojn pro la nesufiĉa kono de la koncerna lingvo. Ĝenerale li lasas la impreson de neklera persono.

La oratora stilo estas pli vigla, pli elstara ol la ordinara stilo. Apartan viglecon donas al ĝi la retorikaj figuroj. Al la vortoj aŭ al la penso oni donas specialan, iom deturnitan sencon kun la celo pli trafe, pli efike elvoki la deziratan sencon.

Inter la figuroj oni distingas la vortofigurojn de la pensofiguroj. La vortofiguroj plivastigas, pliampleksigas, aŭ deturnas, laŭ difinita maniero, la kutiman signifon de la vortoj; tiel oni atingas certan efekton, pli fortan ol se oni uzus alian vorton kun la ordinara senco. La pensofiguroj konsistas en turniĝo de la pensoj, sendepende de la uzataj esprimoj.

Ĉiuj retorikaj figuroj havas la celon igi la ideon pli klara, pli sentebla, pli palpebla; aliflanke, ili ofte celas frapi la atenton de la aŭskultantoj per siaj originaleco, ĝusteco, trafeco. La figuroj altigas la nivelon de la parolado, tuŝas la korojn, vigligas la spiritojn. Ili donas sangon kaj koloron al la ideoj. Modeste, sed bone uzataj, ili plibeligas la paroladon.

Jen la ĉefaj retorikaj figuroj:

(a) VORTOFIGUROJ. – Ili estas tre multnombraj. La plej oftaj estas:

(1) Elipso (de la greka elleipsis) konsistas en la ellaso de unu aŭ pluraj vortoj, kiujn oni ne konsideras nepre necesaj por la kompreno de la penso. En la ĉiutaga vivo oni senĉese parolas “en elipsoj”, ĉar la konkreta situacio facile komprenigas la mankantajn vortojn. Ju pli intima, ju pli familiara estas la konversacio, des pli multe da elipsoj troviĝas en ĝi. Ankaŭ kiel oratora figuro, la elipso estas tre ofta. Ĝia ofteco dependas grandparte de la “familiareco” de la temo. En faka parolado, antaŭ samfakuloj, la elipso estas pli ofta, ol en faka parolado antaŭ nefakuloj. Ju pli intime la oratoro konas la publikon, des pli oftaj povas esti la elipsoj. Veraj elipsoj, en retorika senco de la vorto, estas, tamen, tiuj, kiujn oni formas per forigado de vorto, kutime uzata en la koncerna frazo. Tio devigas la spiritojn de la aŭskultantoj plenigi la malplenon per certa cerbostreĉo. Ĝuste tial la koncerna penso estas pli bone memorigita. Aliflanke, oni atentu: ne misuzu tiun ĉi figuron, ĉar facile povas okazi, ke la aŭskultantoj ne komprenos la sencon kaj tiam ili entute ne memoros la ideon!

(2) Hiperbato (de la greka hyperbaton) estas renverso de la kutima vortordo aŭ propoziciordo. Tiu figuro, tre ofta en poezio, estas uzata en la parolarto precipe por esprimi la pasiojn. Ĝi kreas iom da patoso: Homon mildan, homon grandan, homon noblan oni mortigis! Tiu frazo estas pli patosa ol la simpla frazo: Oni mortigis mildan homon...

(3) Konjunkcio (latine conjunctio), kiel retorika figuro, konsistas en la ripetado kaj akcentado de la sama konjunkcio kun la celo plifortigi ĝian signifon. Por resti ĉe la sama ekzemplo: Oni mortigis homon kaj mildan, kaj grandan, kaj noblan! Tiu ripetado de la konjunkcioj kun la celo atingi difinitan efekton, havas absolute nenion komunan kun la ofta terura eraro de multaj personoj senĉese ripetadi iun konjunkcion aŭ alian vorteton. Malbona estas tiu oratoro, kiu ne trovante la necesan vorton, komencas ĉiun periodon, eĉ ĉiun frazon, per “sed”, per “kaj” kaj aliaj similaj vortoj.

(4) Pleonasmo (greke pleonasmos) estas uzo de superflua vorto, kiu ree esprimas jam esprimitan ideon. La pleonasmo, do, estas kontraŭa al elipso. En la ordinara, ĉiutaga vivo, la uzo de pleonasmoj estas plej ofte rezulto de nesufiĉa kono de la lingvo aŭ de simpla neglekto. Sed kiel retorika figuro ĝi servas por doni pli da forto, pli da koloro al la penso. Aŭdi, oni, ja povas nur per oreloj; vidi per okuloj. Tamen, la frazoj: aŭdi per siaj propraj oreloj kaj vidi per siaj propraj okuloj, estas pli reliefaj.

(5) Ripeto, kiel retorika figuro, konsistas en la intenca ripetado de la sama vorto aŭ de la sama frazo plurajn fojojn. Se oni ripetas la saman vorton komence de la frazo, tiun figuron oni nomas “anaforo” (greke anafora). Se la sama vorto estas ripetata en diversaj propoziciaj turniĝoj, la figuro nomiĝas “konversio” (latine conversio). Jen ekzemplo de anaforo: “Bona estis Ludoviko kun siaj kolegoj en gimnazio; bona en la familia rondo; bona inter la amikoj, bona ĉiam kaj ĉie...” (Per tia ofta ripetado de la vorto “bona”, elsaltas ĝia graveco). Jen ekzemplo de konversio: “Ke oni parolu bonemalbone pri la fama kardinalo, miaj versoj kaj mia prozo diros pri li nenion. Li faris al mi tro da bono por paroli pri li malbone. Li faris tro da malbono por paroli pri li bone” (Corneille pri kardinalo Richelieu). Belajn ekzemplojn de konversioj oni trovas en la famaj paroladoj de Brutus kaj de Antonio*. Oni dediĉu apartan atenton al la vorto “ambicia”, kiu plurfoje ripetiĝas en ambaŭ paroladoj.

* Vidu la Aldonon, p. 249 kaj 251.

(6) Opozicio (latine oppositio) estas kunigo de vortoj, kiuj laŭ sia kutima signifo estas kontraŭaj unu al la alia: freneze saĝa, terure bela.

Kelkaj vortofiguroj estas nomataj “tropoj” (greke tropos). Temas pri tiuj figuroj, kiuj konsistas en la renverso de la ordinara senco de la vorto. La ĉefaj tropoj estas:

(7) Metaforo (greke metafora) estas analogia atribuo de iu vorto al objekto, kiun ĝi normale ne signas. Trovinte analogiojn inter la du objektoj, oni iamaniere transportas la plej karakterizajn ecojn de unu objekto al la alia. Tion oni faras nomante la duan objekton per la vorto de la unua: leono anstataŭ kuraĝa homo; vulkano anstataŭ granda danĝero k.s. depende de la kunteksto. Kelkfoje oni faras malbelajn, bombastajn metaforojn. Manko de klereco kun la samtempa deziro esprimi sin en ia “alta stilo” kaŭzas elekton de banalaj vortoj, aŭ eĉ de vortoj, kiuj neniel povas akordiĝi kun la konkreta teksto de la frazo. Tiamaniere anstataŭ sin esprimi metafore, oni fakte diras stultaĵojn. Konata estas tiaspeca “metaforo”, kiun Henri Monnier metis en la buŝon de sia heroo Monsieur Prudhomme: La ĉaro de la ŝtato navigacias sur vulkano.

La metaforo diferencas de la simpla komparo per tio, ke ĝi ne enhavas vorton, indikantan la komparon. Komparo: Li estas forta kiel leono; metaforo: Li estas la leono de la teamo.

(8) Alegorio (greke allêgoria) estas uzo de vorto en la ordinara senco kun la celo elvoki bildon – signitan de tiu vorto – en la spiritoj de la aŭskultantoj, kaj pere de tiu bildo fiksi ilian atenton al alia senco, kiu ne estas rekte esprimita. Se oni, ekzemple, diras: Nia publika ŝipo troviĝas en tempesto, oni elvokas la bildon de ŝipo batata de la ondoj kaj vipata de ventego kaj pere de tiu bildo oni prezentas la danĝeron, kiu minacas la ŝtaton.

La antikvaj popoloj multe uzis la alegorion. Ankaŭ hodiaŭ ĝi estas tre bona retorika figuro. En despotaj, diktatoraj reĝimoj ĝi estas ofte utiligata por eldiri sian penson kaj, laŭ ebleco, eviti persekuton.

(9) Aludo (de la latina ad kaj ludere, al ludi) estas nerekta parolo pri iu aŭ pri io per elvokado de la ideo, sed sen eldiro de la vorto. Ĝi estas iaspeca diskreta komparo, kiu memorigas la aŭskultantojn pri io jam konata al ili. La aludo estas komparebla al pilko, kiu, unue, batas iun objekton, rebatiĝas de ĝi kaj, fine, atingas la celon. Por formi trafajn aludojn oni utiligas ekzemplojn el historio, aŭ el mitologio, el moroj kaj kutimoj. Parolante, ekzemple, pri korupto, oni bone povas uzi la antikvan aludon: Azeno ŝargita per oro transsaltas eĉ la plej altajn murojn! Kiam oni demandis Voltaire, kia ŝajnis al li iu funebra parolado, li respondis: “Kiel la glavo de Karlo la Granda”. Nekomprenite, li aldonis: “Longa kaj plata”.

(10) Ironio (greke eironeia) estas aŭ tropo, nome vortofiguro, aŭ pensofiguro. En ambaŭ okazoj oni diras la kontraŭon de tio, kion oni pensas, sed oni ĝin diras tiel kaj en tia kunteksto, ke la aŭskultantoj bone komprenas la kaŝitan sencon. Pri fripono oni diras, ekzemple, “la bona apostolo” aŭ “la honestulo”; pri neklerulo oni diras “nia Sokrato”. Tiuj ekzemploj apartenas al kategorio de tropoj. Se la ironio estas esprimata per tuta frazo aŭ per pluraj frazoj, temas pri pensofiguro.

La ironio povas esti bonkora, skeptika, bruta, maldolĉa, acida, veneniga. Tre forta kaj pika ironio fariĝas sarkasmo.

(11) Katakrezo (greke kataĥresis) estas speco de metaforo, preskaŭ deviga metaforo, kaŭzita pro la manko de konvena aparta vorto por signi la ideon. Anst. eltrovi novan vorton, oni tiel diras “paperfolio”. Same oni diras “piedoj” de podio, de seĝo, de tablo; aŭ “brakoj” de brakseĝo. La oratoro estu singarda en la uzado de tiu figuro. Oni ne kreu novajn katakrezojn, se tio ne estas necesa aŭ tre utila. La katakrezojn, kiujn la praktiko jam akceptis, oni povas, kompreneble, libere uzi.

(12) Hipalago (greke hyppalagê) ne estas tre ofta figuro: oni atribuas al unu vorto de la frazo tion, kion oni fakte devus atribui al alia vorto de la sama frazo: “Mortiginte homon per tiu tranĉilo kulpa, li...”. La vorton kulpa oni fakte devus meti antaŭ la vorton li, kaj ne rilatigi ĝin al tranĉilo, kiu povas esti nek kulpa nek malkulpa! Tamen, ankaŭ tiu figuro povas esti bone uzata, se ĝi sukcesas reliefigi ion. En la supra ekzemplo ĝi sendube sukcesas atentigi pri la uzita rimedo por mortigi homon.

(13) Metonimio (greke metonymia) estas iom simila al hipalago. Ĝi estas vortfiguro, uzata por signi iun objekton per vorto, kiu indikas alian objekton, sed objekton ligitan al la unua per rilato logika, historia aŭ kutima. Oni povas esprimi la efikon pere de la kaŭzo: bela mano anstataŭ bela skribo; aŭ, inverse, la kaŭzon pere de la efiko: trinki la morton anstataŭ trinki venenon. Same tiel oni povas signi intelektajn aŭ moralajn ecojn pere de la fizikaj ecoj: esti sen cerbo, sen koro; aŭ la enhavon pere de la ujo: bona botelo; aŭ la posedaĵon per la nomo de persono: Petro estis incendiita.

La metonimio estas pli vulgara, pli populara ol la metaforo.

(14) Eŭfemismo (greke eufemismos) estas mildigo de iuj ideoj – malagrablaj, malĝojaj, malsimpatiaj – per elekto de pli dolĉaj vortoj. La respekto ofte malebligas, ke oni nomu la aferojn per iliaj veraj nomoj. Oni, do, elektas malpli krudan esprimon: forpasi anst. morti, preni anst. ŝteli...

(15) Antifrazo (greke antifrasis) estas ironia aŭ eĉ sarkasma eŭfemismo: oni aplikas la mildan vorton al situacio tiel kontraŭa al la vera signifo de la vorto, ke ne plu temas pri mildigo sed pri akrigo, ironiigo de la afero. La antikvaj Grekoj ne hezitis nomi la estrojn, kiuj mortigis siajn patrojn, patrinojn aŭ fratojn, Patroama, Patrinama, Fratama.

(b) PENSOFIGUROJ. – Ankaŭ la pensofiguroj estas tre multnombraj. Jen, mallonge, la ĉefaj:

(1) Antitezo (greke antithesis) estas figuro, per kiu oni kontraŭmetas du malajn ideojn. Ĉe opozicio oni apudmetas du kontrastajn vortojn. Se oni esprimas kontrastajn ideojn per taŭge elektitaj frazoj, oni havas antitezon. La kontrasto estas pli forta, pli evidenta ĉe antitezo ol ĉe opozicio.

La antitezo estas unu el la plej belaj retorikaj figuroj. La esenca elemento de beleco estas la kontrasto. Ĝi reliefigas la formojn kaj akcentas la kolorojn en la naturo kaj en ĉiuj artobranĉoj. Same tiel ĝi estas ankaŭ bonega rimedo por reliefigi la ideojn: La vivo de herooj riĉigas la historion, kaj la historio plibeligas la vivon de herooj.

(2) Apostrofo (greke apostrofe) estas figuro, per kiu oni interrompas sian penson, por direkti sin al personoj, kiuj ne ĉeestas aŭ al senvivaj objektoj. La oratoro sufiĉe ofte uzas apostrofon. Neniu alia figuro estas tiel konvena por esprimi la pasion kaj por transplanti ĝin en la korojn de la aŭskultantoj, kiel ĝuste la apostrofo. La oratoro, ne povante plu regi siajn sentojn eksplode elverŝas ilin. Preskaŭ forgesante sian publikon, li direktas sin vigle al personoj neĉeestantaj, al mortintoj, al dioj. Li vokas ilin kiel atestantojn pri la vereco de ĉio, kion li diras, kion li sentas. Lia ekscito estas kulmina. Lia inspiroforto profunda.

La du plej grandaj oratoroj de la antikva mondo – Demosteno kaj Cicerono – postlasis belegajn ekzemplojn de apostrofoj. Menciinda estas la apostrofo de Demosteno al la Grekoj, mortintaj por la patrolando sur la kampo de Maratono. Same tiel konata estas la apostrofo de Cicerono al la famaj Romanoj por interesigi ilin pri la sorto de sia kliento Milono (en la parolado “Pro Milone”).

(3) Eksklamacio (latine exclamatio) servas por esprimi indignon, koleron, admiron, timon, miron kaj similajn fortajn sentojn. La oratoro, cedante al spontana impulso, forlasas sin al tre viva sento de ĝojo, surprizo, furiozo. La eksklamacioj kutime komenciĝas per iu interjekcio: Ho! Ve! Fi! k.a. Ili ĉiam estas eldirataj per pli alta kaj pli forta voĉo, krom se temas pri rezignaciaj eksklamacioj, kiuj povas esti tre bone eldiritaj per voĉo profunda kaj malforta.

La eksklamacioj estas sufiĉe oftaj en paroladoj tre solenaj. Ili donas al la parolado patosan karakteron. Tial ili povas esti uzataj nur post la spirita preparo de la publiko al tia patosa parteto. Kutime, do, ili troviĝas ĉe la fino de oratora periodo: “Ho dioj, kiel lin Cezaro amis!” (el la jam citita parolado de Antonio).

(4) Epifonemo (greke epifonema) estas aparta kategorio de eksklamacio, eldirita per tuta frazo. Ĝi entenas profundan penson aŭ ĝeneralan maksimon, kiel rezulton de la antaŭa rezonado. Jen ekzemplo: “Kaj la vizaĝon volvinte en mantelo, ĉe la bazo de la Pompeo-statuo, kiu sangverŝis dume, jen Cezaro la granda falis. Ho kia falo, miaj samlandanoj! Falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj, dum la sanga perfido baŭmis venke!” (el parolado de Antonio super la kadavro de Cezaro, vidu la Aldonon); aŭ: “Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!” (el parolado de D-ro Zamenhof ĉe la kongreso en Bulonjo-sur-Maro).

(5) La retorika demando estas tia demando, kiun la oratoro faras al publiko aŭ al kontraŭulo, sed al kiu li aŭ tute ne atendas respondon, aŭ mem donas la respondon, aŭ la respondo venas de la kontraŭulo aŭ de la publiko en formo de aplaŭdoj, krioj, neado k. s. La retorika demando ne nur vivigas la stilon, sed ankaŭ, precipe se la publiko reagas, vivigas kaj ekscitas la tutan atmosferon de la parolado. En sia parolado Brutus starigas plurajn demandojn al la publiko, kaj li finas tiun parton per la demando: “Kiu el vi estas tiel malnobla, ke li ne amas sian patrujon? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis!”. Ĉi tie la publiko devus reagi, sed Brutus, iom nelerte, anstataŭ fakte fari paŭzeton por doni al la publiko la tempon respondi, mem daŭrigas dirante: “Mi paŭzas por la respondo”. Nun la publiko reagas, sed la efekto ne estas tiel bona, kiel ĝi povus esti sen la lasta frazeto de Brutus. Antonio, multe pli lerta oratoro ol Brutus, ankaŭ starigas plurajn demandojn al la publiko. Sed li lasas tiujn demandojn neresponditaj, aŭ li lerte elvokas spontanan respondon de la aŭskultantoj*.

* Vidu la Aldonon, p. 250, 253, 254.

(6) Komunikacio (latine communicatio) estas tia demando, per kiu la oratoro kvazaŭ konsultus la juĝistojn aŭ la kontraŭulon, por devigi ilin favore respondi al lia tezo: “Kion, do, estus devinta fari la akuzito?”. La respondo, pro la antaŭa argumentado, devas esti, ke la akuzito nepre ne povis agi alie ol li fakte agis.

Sub komunikacio oni komprenas ankaŭ la identigon de la oratoro kun la defendata afero aŭ persono, ekzemple se advokato, parolante pri sia kliento, diras: “Oni akuzas nin...”

(7) Enumeracio (latine enumeratio) estas tre ofta pensofiguro: la oratoro mallonge resumas ĉiujn ĉefajn rezultojn de la antaŭa argumentado por prezenti ilin ankoraŭfoje en bela ordo kaj tiel pli forte trafi la spiritojn. En la sama parolado oni povas plurfoje uzi enumeracion. Estas eĉ konsilinde tion fari post ĉiu parto, enhavanta plurajn argumentojn, aŭ traktanta plurajn flankojn de la problemo. Por ke la enumeracio estu trafa, oni observu jenajn regulojn: 1) la resumo, estu tre mallonga; 2) oni ne ripetu la argumentojn, sed nur la rezulton, do la konkludon de la argumentado; 3) unu fakto senpere sekvu la alian, tiel ke ili logike viciĝu unu post la alia; 4) la ĝenerala ideo, la plej forta konkludo, devas troviĝi ĉe la fino de la enumeracio.

(8) Koncedo (latine concessio) estas figuro, per kiu la oratoro cedas en kelkaj punktoj aŭ pri kelkaj faktoj al sia kontraŭulo, kvankam ili estus kontesteblaj. Tion la oratoro faras por pruvi, ke malgraŭ tiuj faktoj aŭ punktoj nekontestitaj, li tamen pravas. La figuro estas bona por montri toleremon kaj tiel akiri la simpatiojn de la aŭskultantoj. Ĝi, cetere, taŭgas ankaŭ por resti en la kadroj de la ĉefaj argumentoj, por ne perdi la tempon diskutante ne tro gravajn aferojn. Oni memoru, ke ofte la kontraŭulo intence akcentas bagatelaĵojn kun la celo devojigi la oratoron al sfero negrava, kaj por bati lin des pli facile sur la ĉefa batalkampo.

(9) Gradacio (latine gradatio) estas figuro, per kiu oni amasigas plurajn ideojn, ordigas ilin laŭ la interna forto, kaj eldiras ilin unu post la alia tiel ke la plej forta estas eldirata ĉe la fino. Ĉe enumeracio temas pri resumado de la antaŭaj konkludoj surbaze de la antaŭa argumentado; la gradacio ne estas resumo, sed tute simpla laŭgrada vicigo de ideoj: “Zamenhof estis nobla en animo, granda en pensoj, genia en sia intuicio...” La gradacioj estas ĉiam eldirataj per laŭgrada ŝanĝado de la voĉo, en logika dependeco de la gradacia enhavo.

(10) Interrompo estas intenca ĉesigo de la idedisvolvado por transpasi al alia ideo, kies ekspliko pliklarigos la interrompitan. La interrompo estas kelkfoje vere necesa. Se oni uzas ĝin tro ofte dum la sama parolado, ĝi lacigas la aŭskultantojn kaj iel akvigas la tuton. Precipe oni atentu, ke la interrompo ne estu tro longa. Povus, nome, facile okazi, ke la aŭskultantoj forgesos la ĉefan penson. Eĉ pli, la oratoro mem povas troviĝi en embaraso: li, eble, ne scios reveni al sia forlasita ideo!

(11) Hiperbolo (greke hyperbolê) estas retorika figuro, per kiu oni troigas la aferon, uzante vortojn, kiuj laŭ sia preciza senco estus mensogaj, sed helpe de la kunteksto ili donas ĝustan valoron al la esprimita ideo. Jen ekzemplo de hiperbolo: “Li diris pli da mensogoj ol kiom da sableroj troviĝas sur la marbordo!”.

(12) Litoto (greke litotês, de la radiko litos, malgranda) estas la malo de hiperbolo. Ĝi utiligas esprimojn, kiuj malfortigas la penson, sed kun la celo komprenigi pli ol oni fakte diras. Litoton oni precipe uzas por maski modestecon. Antonio diras en la citita parolado: “Mi oratoro ne estas kiel Brutus”, kvankam li estas multe pli ruza oratoro ol Brutus. Kiam Zamenhof, parolante pri la Unua Universala Kongreso, diris: “Modesta estas nia kunveno”, fakte li volis akcenti ĝian gravecon. Tiun penson li esprimis aliloke: “Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago”.

La retorikaj figuroj donas aromon al la parolado. Sendube! Sed oni ĉiam memoru, ke tro da spico faras la manĝaĵon malbongusta! Nur modesta utiligo de la figuroj, utiligo adekvata al la enhavo de la parolado kaj al ĉiuj eksteraj cirkonstancoj, estas vere bona. Kiom da figuroj kaj kiujn el ili la oratoro uzu, oni ne povas diri. Tio dependas de lia persona gusto kaj bontrovo. Granda oratoro fariĝos pli granda per taŭga uzado de la retorikaj figuroj. Malbona oratoro montriĝos ankoraŭ pli malbona, se li malbone utiligos ilin!*.

* En tiu ĉi parto estas uzitaj kelkaj teknikaj esprimoj, ne troveblaj en la Plena Vortaro. La enkonduko de tiuj neologismoj estis neevitebla. La klarigoj troviĝas en la teksto mem.
3. TRIOBLA INTELEKTA AKTIVECO

La intelekta aktiveco de la oratoro estas sintezo de memoro, atento kaj fantazio. La unua direktiĝas al la pasinteco, la dua al la estanteco, dum la tria kree imagas la estontecon.

Temas, kompreneble, pri vera, klasika oratoro, kiu ne legas sian paroladon, antaŭe jam plene kunmetitan, sed kiu libere evoluigas antaŭ la publiko siajn pensojn.

Tia oratoro, sendube, preparas sian paroladon. Li mobilizas sian tutan scion, li koncentriĝas al la temo, ordigas la faktojn kaj argumentojn, vicigas ilin, pripensas la eblajn figurojn, kreas la tutan paroladplanon. Pri tio la oratoro, kiel ni vidos, kutime faras notojn.

La memoro ebligas al li konservi la ideojn viglaj. Dum la parolado mem la oratoro rememoras pri ĉio, kion li decidis diri. Li senĉese prezentas al si ne nur la tuton de la parolado, ne nur la sinsekvon de la unuopaj periodoj, sed ankaŭ la diversajn detalojn, kiujn li decidis esprimi. La memoro, krome, prezentas por la oratoro grandan rezervujon de plej diversaj faktoj kaj scioj, kiujn havigis al li lia klereco. Dum la unua memorado, nome tiu, kiu rilatas al la materialo preparita por la konkreta parolado, estas ĉiam tre aktiva, tiu ĉi dua memorado estas pasiva; preskaŭ subkonscia. Sed, ĉar la memoro – kiel entute la intelekta aktiveco – de la oratoro estas aparte streĉita dum la parolado mem, tial en konvena momento – pro iu asociiĝo, pro iu rimarko, aŭ pro alia kaŭzo – ankaŭ tiu ĝia pasiva flanko subite aktiviĝas. Ĝi retrovas la kaŝitan, sed ne perditan, scion kaj kapablas ĝin eldiri.

Kelkfoje okazas eĉ al la plej bonaj oratoroj, ke la memoro ilin perfidas. Kvazaŭ batita per martelo sur la kapo, la oratoro en iu stato de duonkonscio ne plu scias kion li fakte volas diri. Li vidas sin antaŭ centoj aŭ eĉ miloj da okuloj, li aŭdas sian propran voĉon, sed li tute ne povas rememori pri la sekvo de sia parolado. Situacio tre malagrabla! En tia kazo restas al li neniu alia solvo krom fari “variaciojn” sur la temo de la lasta eldirita frazo. La saman penson, ĵus diritan, li rediros per aliaj vortoj, en alia formo. Samtempe li streĉos sian tutan atenton por rememori pri la plua paroladsekvo. Kelkfoje li devos fari plurajn “variaciojn” ĝis li fine rememoros. Rememorinte, li kutime povos tuj reveni al la ĉeftemo. Se dum la provoj rememori li tro malproksimiĝis de la temo, la oratoro ne faros saltegon al la temo, sed per kelkaj pontofrazoj li elegante iom post iom kondukos la aŭskultantojn al la interrompita pensofluo. La ĉefa afero estas eviti, ke la publiko rimarku tian rompiĝon de la paroladfadeno. Fakte, se la oratoro estas vera, granda oratoro, la publiko – krom, eble, kelkaj spertuloj – neniam rimarkos tion. Neniam ĝi ekscios kiomaj estis la spiritaj suferoj de la oratoro en tiaj teruraj momentoj de forgeso!

Por helpi la memoron oni uzas notojn, kiuj enhavas la ĉefajn punktojn de la parolado. Se la memoro por momento forlasas la oratoron, li povas ĵeti diskretan rigardon al la notoj. Sufiĉas por li vidi unu solan vorton, por rememori pri la tuta eldirota idearo. La notoj donas al la oratoro la necesan sekurecon. Li konscias, ke se la memoro lin perfidos, la notoj lin savos. Tiu konscio ofte sufiĉas por funkciigi bone la memoron. Konscia, ke la notoj estas antaŭ li sur la tableto, sur la pupitro aŭ en lia mano, li plej ofte tute ne bezonas rigardi ilin. Estas oratoroj, kiuj tenas la notojn en la poŝo. Ili, do, estas preskaŭ neutiligeblaj. Tamen, la nura fakto ke ili ekzistas, donas al la oratoro la necesan sekurecon.

La atento direktiĝas al la estanteco. Dum la parolado la oratoro devas observi ĉion ĉirkaŭ si. Rigardante la publikon, li konstatas, ĉu ĝi aŭskultas lin, ĉu ĝi atente sekvas la paroladon, kiel ĝi reagas, ĉu ĝi aprobas aŭ malaprobas la eldiritajn pensojn, ĉu ĝi komprenas lin bone. Surbaze de tiuj konstatoj, li jen larĝigas sian penson por pli bone komprenigi ĝin, jen li mallongigas iun parton, ĉar al li ŝajnas, ke la publiko jam akceptis la koncernan ideon.

Se la publiko komencas laciĝi pro la pezo de la argumentoj aŭ pro alia kaŭzo, la oratoro uzu la interrompon kaj per taŭga anekdoto, spritaĵo aŭ simile li skuu la spiritojn. Iu el la aŭskultantoj povas fari ian rimarkon – amikan aŭ malamikan. La oratoro atentos ĝin kaj tuj decidos ĉu kaj kiel reagi.

La atento servas al la oratoro ankaŭ por adapti la manieron kaj stilon de sia parolado al la konkreta medio. Li reguligas sian voĉon, siajn gestojn, sian sintenon konforme al la medio en kiu li parolas. Same tiel lia lingvo respondas al la medio.

Multaj personoj, kiuj parolas publike, ne kapablas atenti. Por pli bone koncentriĝi, ili neintence fiksas la rigardon al iu objekto – bildo, glaso, fenestro, najlo, ĉapelo aŭ kiu ajn alia objekto. Kelkfoje ili fiksas la atenton nur al difinita persono. Ili aŭdas sian voĉon, sed ne aŭdas la rimarkojn. Ili amuziĝas aŭskultante sin mem, sed ne atentas ĉu la publiko enuiĝas.

Tio estas malbona. La oratoro, eĉ se lia rigardo ripozas de tempo al tempo sur iu objekto aŭ sur iu persono, tamen devas tre atenti al ĉio kio okazas. Nur en la partoj plej ekscitaj, post kiam la oratoro sukcesis levi la tutan publikon – kaj, paralele kun ĝi, sin mem – al stato de rava entuziasmo, la atento malstreĉiĝas. Sed nun ĝi ne plu estas necesa. Ebriigitaj de la vortoj kaj de la pensoj, kiujn ili reprezentas, la publiko kaj la oratoro, formante unuecan tuton en forta ekstazo, ĵetas sin impete antaŭen. En tiu oratora vulkano vere ne gravas ĉu la lafo fluas iom dekstre aŭ maldekstre!

La fantazio estas krea pensado pri la estonteco. Ĝi estas tre grava intelekta eco de la oratoro. Li devas ne nur memori tion, kion li preparis, sed li ankaŭ devas klare formuli en sia kapo la penson, antaŭ ol ĝin eldiri. La oratoro preskaŭ aŭdas la tutan frazon unue en sia intelekto kaj poste reale, el sia buŝo. Kaj dum li elparolas unu frazon, li jam pensas al la sekva. Se li ne agus tiel, la vortoj povus lin facile konduki al io, kion li tute ne volis diri. Kaj tio, fakte, ofte okazas al malbonaj oratoroj. Krome, precipe en kelkaj lingvoj, oni ne povas bone fini la frazon el gramatika vidpunkto, se oni ĝin malbone komencis. Esperanto, kiel analizite aliloke, estas tre taŭga tiurilate. Ĝi ne nur larĝe ebligas la konscian meton de difinita vorto en la deziratan lokon por pliheligi ĝin aŭ por ombrigi ĝin! La granda libereco koncerne la vortordon en Esperanto plifaciligas la feliĉan alvenon ĝis la fino, se hazarde oni komencis malbone la frazon.

La fantazio ebligas al la oratoro antaŭvidi klare ankaŭ tutajn partojn de la parolado. Se, ekzemple, li rememoras subite pri iu historia okazintaĵo, kiun li povus bone utiligi en sia parolado, lia fantazio devas elvoki en lia spirito la tutan okazintaĵon kun ĉiuj bezonataj detaloj. Se li konstatas, ke iu grava detalo mankas, li prefere rezignu pri la rakontado. Nur se li konstatas, ke la tuta okazintaĵo prezentiĝas freŝe al lia spirito, se li, krome, antaŭvidas bonan efikon je la publiko, li komencu paroli pri ĝi.

Multaj homoj ne havas tiun kapablon. Kiom da fojoj okazas, ke en societo iu komencas rakonti anekdoton aŭ spritaĵon. Post kelkaj vortoj li konfuziĝas, ne plu scias daŭrigi, komencas rerakonti iom alie, denove haltas. Tia homo ne kapablas antaŭvidi la tuton de la anekdoto, li ne kapablas prezenti ĝin al si bilde. Tial li komencas la rakontadon ne sciante kie li ĝin finos, nek kiel li ĝin finos. Nu, se tiaspeca rakontado, kaŭzita de fantazimanko, estas amuza en amika rondo, ĝi estas neebla por bona oratoro. La oratoro devas ĉiam precize scii kien li iras kaj kun kiu celo li iras tien. Lia fantazio montras al li la vojon.

La memoro, la atento kaj la fantazio agas samtempe. Ili estas la triobla relparo de la oratora intelekta aktiveco. Tiu triobleco postulas grandan intelektan streĉon. Ĝi estas la ĉefa kaŭzo de la oratora laciĝo. Post la parolado la oratoro ĉiam sentas sin laca. Ju pli vigle, ju pli elegante kaj facile li parolis, des pli laca li estas. La publiko ne komprenas, ke oratoro, kiu plej flue parolas, estas eble pli laca ol oratoro, kiu malbone kaj malflue parolas. Ĉar estas pli malfacile oratori facile ol paroli malfacile!

Por fari bonan paroladon la oratoro devas bone sin prepari, bone memori, atente observi kaj aktivigi sian fantazion.

ĈAPITRO XI

MORALAJ ECOJ DE LA ORATORO

Ĉu oni povas esti bona oratoro senkonsidere al principoj de moralo? Ĉu la parolado devas respondi al certaj postuloj de la moralo? Ĉu la oratoro mem, en sia publika kaj privata vivo, devas obei al difinitaj kondutreguloj?

Jen la demandoj, kiujn oni prave starigas! Kaj se oni respondas jese, ekestas nova demando: Kiun moralon, kiujn kondutregulojn la oratoro devas atenti?

La vorto moralo havas pluroblan signifon. Antaŭ ĉio ĝi signas la tuton de reguloj regantaj la konduton surbaze de la nocio pri bono kaj malbono. La relativeco de la koncepto “bono-malbono” faras la moralon relativa. Tial la moralaj reguloj varias de epoko al epoko, de unu sociordo al alia, de unu socia tavolo al alia. Io, kio estas bona, do morala, en socio bazita sur sklaveco, fariĝas malbona, do malmorala en socio, kiu sukcesis nuligi la sklavecon. Al ideoj de Platono pri la ideala ŝtato, en kies bazoj troviĝas la sklava laboro, oni tute certe ne povas nei moralecon el la vidpunkto de la tiamaj konceptoj pri bono kaj malbono. Sed el vidpunkto de la hodiaŭaj konceptoj, defendi la sklavecon aŭ agi por ĝi, estas malmorale. Eĉ en la sama socio la konceptoj pri moralo ne estas la samaj en ĉiuj tavoloj kaj en ĉiuj medioj, kvankam la plej forta grupo regule sukcesas akceptigi siajn moralajn ĉefprincipojn kiel ĝeneralajn.

Sub la vorto moralo oni komprenas ankaŭ tiun parton de la filozofio, kiu esploras kaj donas la principojn kaj regulojn de konduto surbaze de la nocio pri bono kaj malbono. Se la filozofio, en siaj ĉefaj linioj, respegulas la ĝeneralan konkretan sociordon, tamen la unuopaj filozofoj, eĉ de la sama epoko, tre diferencas unu de la alia en siaj konceptoj. La filozofia koncepto estas grandparte kondiĉita de la sociaparteno, sed ankaŭ de aliaj faktoroj kaj kolektivaj kaj individuaj. Tial la moralo de Demokrito, aŭ de Heraklito ne estas identa al tiu de Pitagoro aŭ Empedoklo. La moralaj konceptoj de Sokrato, de Platono, de Aristotelo, de la sofistoj, de Epikuro k.a. grekaj filozofoj tre diferencas inter si. Ne estas loko ĉi tie por tuŝi la diversajn moralajn konceptojn de grandaj filozofoj, kiaj Descartes, Hobbes, Spinoza, Kant, Bentham, Stuart Mill, Spencer, Hegel, Marx k.a. Sed estas menciinde, ke ankaŭ iliaj moralaj konceptoj tre diferencas.

Fine, sub la vorto moralo oni komprenas ankaŭ la praktikan aplikadon de la kondutreguloj, fiksitaj de iu filozofia skolo. En tiu senco oni parolas pri epikura, stoika, platona k.t.p. moralo kaj konduto.

Nu, en tiu diverseco kaj varieco, kia devus esti la moralo de la oratoro? Kiajn moralajn ecojn li devus havi?

El vidpunkto de retoriko ne ekzistas, nek povas ekzisti tiurilataj reguloj. La oratoro, kiel ĉiu ajn alia homo, vivas en difinita epoko, apartenas al certa socia medio, havas ankaŭ sian propran individuecon. La oratoro, do, havas sian propran mondrigardon, sian koncepton pri bono kaj malbono, sian propran moralon.

Sed, ekster tiuj filozofiaj konceptoj, kiuj estas diferencaj en diversaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj, ĉiu oratoro nepre devas posedi du moralajn ecojn, kiuj estas la samaj en ĉiuj medioj kaj en ĉiuj epokoj: la honestecon kaj la kuraĝon.

1. HONESTECO

La honesteco postulas, ke la oratoro ne nur konvinke kaj entuziasme parolu pri la elektita temo, ne nur ke li sentu la pravecon de siaj ideoj, sed ke en sia publika kaj privata vivo li agu laŭ la ideoj, kiujn li esprimas en sia parolado. Ĝuste tiu eco distingas la oratoron de ordinara demagogo, de mensogulo kaj trompulo, kiu nur ekscitas la pasiojn de la aliaj, sed mem agas kontraŭe, faras la malon de tio, pri kio li parolas.

Estas homoj, kiuj, parolante publike, postulas de la aŭskultantaro oferojn por atingi iun celon, sed kiuj mem nenion oferas por la sama celo. Aliaj en siaj paroladoj luktas por la justeco, por la libereco, por la egaleco, sed ili mem, en la ordinara vivo, estas nek justaj, nek liberemaj, nek ili kondutas egalece kun siaj kunuloj. Tiaj personoj ne estas bonaj oratoroj, ĉar al ili mankas la necesa oratora moralo: la honesteco. Estas malhoneste defendi iun starpunkton per vortoj, sed ne per siaj agoj.

La oratora honesteco ne estas, do, ia abstrakta honesteco nek la honesteco formulita de kiu ajn filozofia skolo, sed honesteco tute konkreta, apartenanta ĝuste al la konkreta oratoro. Liaj vortoj tute simple, devas respondi al liaj agoj. Se tiu harmonio ekzistas, tiam la oratoro agas honeste, kvankam, eble, liaj ideoj ne plaĉas al tiu aŭ alia aŭskultanto, kvankam lia starpunkto estas konsiderata, en kelkaj medioj, kiel malbona aŭ malkorekta.

Tute ne temas ĉi tie pri la moraleco de la parolado mem. Ĝenerale malmorala parolado, nome tia parolado, kiu en difinita epoko devas esti juĝata kiel malmorala en ĉiuj socitavoloj fare de la grandega plimulto de la popolo, tute ne povas esti konsiderata kiel oratoraĵo. Pri tiaspecaj paroladoj la retoriko tute ne okupiĝas. Temas pri aliaj paroladoj, kiuj ĉiam, almenaŭ en iuj sufiĉe fortaj sociaj medioj, estas konsiderataj kiel moralaj laŭ siaj enhavo kaj celo. La oratora honesteco postulas, ke la oratoro konformiĝu en sia konduto al la enhavo de tia bona parolado el morala vidpunkto.

Ĉu tiaspeca honesteco estas vere ĉiam ebla? Ĉu, ekzemple, advokato pledanta por granda krimulo, konformiĝas al tiu postulo?

Unuavide ŝajnas, ke tio ne estas ebla. Se oni supraĵe rigardas la aferon, oni facile opinias, ke defendi krimulon signifas identiĝi kun lia krimo, do, agi malmorale, malhoneste.

Tamen, iom pli profunda analizo montras, ke ne ekzistas tia krimulo, kiu ne havus almenaŭ kelkajn bonajn ecojn. La koncepto pri la krimo konsistas el du elementoj: el la priskribo de la krimo en la leĝo kaj el la fikso de la puno. Ne ekzistas krimo, kiu ne estus tiel difinita. La priskribo estas ĉiam preciza, konstanta, nevaria: Kiu mortigas homon... La puno estas ĉiam nepreciza, nekonstanta, varia:... estos punita per x-jaroj ĝis y-jaroj da mallibereco. La puna formulo estas ĉiam tiel aŭ simile variebla. Kial? Ĉar multnombraj cirkonstancoj kaj de la krimo mem kaj de la krimaŭtoro faras, ke la krimo estas pli aŭ malpli grava. Tiuj cirkonstancoj povas esti eĉ tiaj, ke ne plu temas pri krimo, kvankam per iu konkreta ago estas farita ĝuste tio, kio en la leĝo estas antaŭvidita kiel krimo. Mortigo de homo estas krimo laŭ ĉiuj juraj sistemoj de la hodiaŭo. Sed, se frenezulo faras tion, aŭ se oni tion faras en la stato de necesa sindefendo, la mortigo ne plu estas krimo. Por ne longigi, estas klare ke multnombraj personaj kaj faktaj cirkonstancoj influas al klasifiko de iu ago kiel krima.

La tasko de advokato-oratoro ne estas defendi la krimon, sed defendi la akuziton. Antaŭ la juĝistoj troviĝas kaj la farita ago (eble krimo) kaj la tuta personeco de la aginto. Se la devo de la prokuroro estas trovi en la ago la elementojn de la krimo, la tasko de la advokato estas trovi en la sama ago la elementojn, kiuj ekskludas la krimon, aŭ kiuj malgravigas ĝin. Tiu tasko estas alte morala. Ĝi ebligas la korektan kaj justan juĝadon. Se estas morale puni la krimon, estas almenaŭ tiom morale helpi al liberigo de homo maljuste akuzita, aŭ al mildigo de la puno, tro severe postulita!

La oratora honesteco enhavas ankoraŭ unu gravan elementon: la veremon. Ne estas granda oratoro tiu, kiu konscie eldiras malveraĵojn, kvankam, eble, tio estas farita en la plej bela formo, laŭ ĉiuj, plej klasikaj retorikaj reguloj. La klopodoj de la oratoro studi ĉiujn retorikajn eblaĵojn por doni al la parolado kiom eble plej grandan efikon, estas noblaj, se tiuj klopodoj estas metataj en la servon de la vero. Male, se malhonestulo utiligas la retorikan teknikon por semi mensogojn, li agas malhoneste. Tia persono sukcesas unu aŭ du fojojn trompi sian publikon. Sed, kiam oni konstatos, ke li konscie eldiras malveraĵojn, ke li ne sentas la paroladon kiel sian, ke li ne agas tiel, kiel li parolas, la publiko pli aŭ malpli frue forĵetos kun indigno liajn ideojn. Kaj, poste, eĉ se li iam parolos verece, eĉ se en sia parolado li esprimos iun veron, oni ne plu kredos al li. La malveremo de la oratoro estas mortiga por la parolado.

Tuŝinte la demandon pri la veremo de la oratoro, ni ne povas ne remencii, ke la vero estas relativa, ke ĝi dependas ne nur de la atingita evoluŝtupo en ĉiuj branĉoj de la homa scio, sed ke ĝi ankaŭ sufiĉe varias de medio al medio en la sama epoko.

Krome, la vero, eĉ kun tiu rezervo de relativeco, ĉiam estas sintezo de du inter si kontraŭaj flankoj: de la tezo kaj de la antitezo. Se en unu parolado oni lumigas kiun ajn problemon, oni devas ĉiam klopodi lumigi ĝin de ĉiuj flankoj, do sintezigi ĝian tezon kaj ĝian antitezon. Sed en la diskutparoladoj, kiam pluraj oratoroj lumigas la saman problemon por eltrovi la veron, unuopa oratoro povas akcenti nur unu ĝian flankon, dum alia oratoro pritraktas la alian flankon. Ĉar la tuto de la farataj paroladoj devas rezultigi iun veron, tial ĉiu el la oratoroj, kiu kontribuas al tiu fina vero, agas fakte verame, kvankam li eldiras nur parton, aŭ eĉ nur parteton de la vero. En tiu senco oni devas kompreni la veramon de la oratoro.

La oratora honesteco ne estas, do, identa al honesteco en vulgara senco de la vorto. Iu persono povas esti honesta en la privata vivo el vidpunkto de la aktuala moralo en la koncerna medio, sed li tamen povas ne havi la oratoran honestecon. Se iu persono, ekzemple, alvokas la aŭskultantojn al lernado de la Internacia Lingvo, sed mem tute ne scias aŭ scias tro modeste ĝin, li aŭ ŝi povas esti tre honesta en la privata vivo, sed tamen al tia persono mankas la oratora honesteco. Tiu manko malgrandigas la valoron de la parolado kaj tre facile povas ĝin eĉ plene neniigi.

Dum grava internacia lingvista kongreso, unu el la partoprenintoj parolis sufiĉe bele kaj ne tro malinteligente pri la laboroj de IALA. Li postulis, ke la kongreso akceptu favoran rezolucion konforme al lia tezo. Unu el la aŭskultantoj demandis la oratoron ĉu li mem, aŭ kiu ajn alia persono en la mondo, scias bone almenaŭ unu el la tiamaj kvar projektoj de IALA. La oratoro, konfuzite, devis konfesi, ke nek li nek iu ajn alia persono scipovas la projektojn. Tio definitive, pli ol io ajn alia, mortigis la tutan paroladon.

La oratora honesteco estas, sekve, ne nur necesa el vidpunkto de kiu ajn morala koncepto, sed ĝi ankaŭ estas grava elemento de sukcesa parolado.

2. KURAĜO

Alia kvalito de ĉiu oratoro estas la kuraĝo. Ĝi estas aparta, oratora kuraĝo, kiu havas nenion komunan kun la kuraĝo en la ordinara senco de la vorto. Ekzistas homoj, kiuj estas tre kuraĝaj en la vivo, sed tamen ne estas kuraĝaj kiel oratoroj. Kaj inverse ekzistas personoj, posedantaj grandan oratoran kuraĝon, kvankam en la ordinara vivo ili ne estas tro kuraĝaj.

Soldato, kiu kuraĝe batalas sur la batalkampo; patrino, kiu kuraĝe protektas siajn infanojn en danĝero; homo, kiu kuraĝe saltas en riveron por savi dronanton; junulo, kiu kuraĝe luktas en la sportejo – ĉiuj ĉi personoj estas sendube kuraĝaj laŭ iu maniero. Sed tio ne signifas, ke ili havas la oratoran kuraĝon. Al tiuj kuraĝuloj sur aliaj kampoj de aktiveco, povas tre facile okazi, ke, parolante publike, mankas la vorto, ke ili konfuziĝas, ne plu scias daŭrigi, ripetadas senhelpe la saman frazon.

Kiom da fojoj okazas, ke vera heroo, alkondukita antaŭ la entuziasman publikon por diri al ĝi kelkajn vortojn, montriĝas en tiu okazo la plej granda malkuraĝulo! Balbutante li parolas iajn ajn sensencajn vortojn, tute ne konsciante pri tio, kion li parolas. Ofte eĉ okazas, ke li ne kapablas eldiri unu solan vorton, sed kiel kondamnito je morto, senespere staras antaŭ la amaso, dum la cerbofunkciado estas plene haltigita!

Aliaj personoj, kiuj flue kaj elokvente parolas en privata konversacio tamen ne kapablas paroli publike pro la manko de oratora kuraĝo. Dum iu bankedo, aŭ dum amika kunveno, aŭ en simila okazo ofte iu persono amuzas la tutan rondon rakontante anekdotojn kaj spritaĵojn. Alia, en sama situacio, kapablas tre bele evoluigi sian penson pri diversaj kulturaj, politikaj, filozofiaj aŭ aliaj demandoj. La afero iras glate, dum tia persono sidas kaj amikece parolas. Sed, se en la sama medio, kun la samaj aŭskultantoj, pri la sama temo tia “privata elokventulo” estas devigata paroli starante, se oni anoncas, ke, jen, nun li parolos, subite mankas al li la vorto kaj li, tute simple, ne kapablas paroli, aŭ almenaŭ li ne kapablas paroli tiel elokvente, kiel “private”. La kaŭzo estas: manko de oratora kuraĝo.

Grava psika ŝanĝiĝo okazas interne de la oratoro jam antaŭ la momento de la paroladkomenciĝo. La parolonto fartas iel malbone, liaj nervoj estas streĉitaj, en la koro li sentas premon. Ju pli grava estas la parolado, des pli forta estas la timtremo. Tiun senton havas ĉiu oratoro en pli aŭ malpli alta grado. Eĉ la oratoro, kiu kutimas ofte paroli publike, ne povas liberiĝi de ĝi. Kelkfoje la timtremo turmentas la oratoron plurajn horojn, eĉ plurajn tagojn antaŭ la parolado.

En la momento de la parolado mem, la timtremo manifestiĝas diversmaniere. Mallertaj oratoroj ne povas kaŝi la tremadon de la manoj (plua kaŭzo por teni ilin ie firme!) kaj de la voĉo. Ilia vizaĝo fariĝas nervoza grimaco. Ilia tuta sinteno montras profundan ekscitiĝon. Ne malofte eĉ la lango estas paralizita kaj la buŝo ne kapablas eligi artikigitan sonon!

Peza, turmenta situacio ekestas tiam ne nur por la oratoro, sed ankaŭ por la publiko. Eĉ se ĝi ne simpatias lin, tamen en tiaj okazoj kompataj sentoj vekiĝas. La aŭskultantoj dezirus iel helpi la oratoron: aŭdiĝas tusetado por altiri lin al la realaĵo, rimarkeblas moviĝado, susurado... kaj eĉ aplaŭdoj. Nur por savi la situacion! Ofte nenio helpas kaj la afero estas definitive fuŝita. Se, tamen, la oratoro, post momenta hezitado, sukcesas retrovi sin mem, tuj la atmosfero pliheliĝas. Lia voĉo fariĝas klara, liaj gestoj firmaj, dum la publiko komencas libere spiri.

Ĉe bona oratoro la publiko neniam rimarkas timtreman ekscitiĝon. Neniam iu el la aŭskultantoj venas al ideo, ke sub la trankvila aspekto de la oratoro, kaŝiĝas profundaj emocioj; ke tia oratoro povus halti, konfuziĝi, balbuti. Tute simple, oni fidas al li, oni aŭskultas lian paroladon, sekvas liajn pensojn, aprobas aŭ malaprobas, sed oni ne havas timon por li! Kreiĝas tiel iu agrabla agordo, kiu grandparte ebligas tiun mirindan konversacion inter la oratoro kaj lia publiko, kia estas la publika parolado. Male, se al la oratoro mankas la kuraĝo, se la publiko tion rimarkas, ekestas ia nervozeco, kiu en ĉiu okazo treege ĝenas kaj la oratoron kaj la publikon, kaj kiu povas eĉ finiĝi tre malbone.

Ĉu la timtremo estas forigebla? Ĉu oni povas akiri la oratoran kuraĝon?

La timtremo estas neniam plene forigebla. Oni povas ĝin nomi ekscitiĝo, aŭ emociiĝo aŭ alimaniere, fakte ĉiam temas pri iaspeca timtremo. Kaj ne ekzistas oratoro, kiu ĝin ne havus almenaŭ en la plej modesta kvanto. Eĉ pli: estas bone havi iom da timtremo. Ĝi iel ekscitas la nervojn, laborigas la cerbon, levas la oratoron en staton de iaspeca malforta ekstazo. Ĉio ĉi faras, ke lia memoro, lia atento kaj lia fantazio funkcias pli bone. Iom da timtremo, do, helpas al la oratoro mobilizi ĉiujn funkciojn de la intelekto. Ĝi ne estas danĝera, sed utila. Ĝi estas la timtremo de grandaj oratoroj, timtremo ne rimarkebla de la publiko, timtremo fekunda. Ĝi neniam povas konfuzi la oratoron, malkuraĝigi kaj paralizi lin.

La alia timtremo, nome tiu, kiu ĝenas, estas tre danĝera. Tiun timtremon oni devas forigi. Studado de retoriko, serioza preparo de la parolado, ripetado de la ĉefaj pensoj en si mem, notado de la ĉefaj punktoj – ĉio ĉi kreas ĉe la parolonto la konscion, ke li bone regas la temon, ke nenia speciala malagrablaĵo povas al li okazi. Tiu konscio samtempe firmigas lian pozicion rilate la publikon. La oratoro havas la certecon, ke li konas pli bone la aferon, ol la publiko. Tio kreas la necesan memfidon, kiu kaŭzas la kuraĝon.

Aliflanke, por forigi la timtremon estas tre konsilinde ekzerciĝi kiom eble plej multe. La komencantoj ekzerciĝu en sia ĉambro aŭ en alia loko, kie ili ne estas videblaj. Ili provu eldiri la tutan paroladon laŭte kaj ili imagu, ke publiko aŭskultas ĝin. Multaj grandaj oratoroj agis tiel en la komenco! Kelkfoje ili eĉ metis antaŭ sin plurajn vicojn da seĝoj, por ke ilia fantazio pli facile povu imagi la publikon!

La paroladojn oni faru unue en malgrandaj rondoj de amikoj, kamaradoj, kolegoj. Poste, kiam la juna oratoro konstatos, ke li havas sufiĉan kuraĝon, li povos iri antaŭ la pli larĝan publikon. Tiu praktikado ĉiam pli kaj pli firmigos la kuraĝon de la oratoro, tiel ke fine li ricevos la necesan sekurecon.

En la Esperanto-movado oni havas bonegan okazon ekzerciĝi en la societoj. Bedaŭrinde tro ofte oni nur legas diversajn kunmetaĵojn, anstataŭ libere eldiri ilin. Oni komencu tie per simpla rakontado de anekdoto, de vojaĝimpreso, de iu ajn interesa okazaĵo. Tio estas tre facila. Poste oni transiru, iom post iom, al pli komplikaj temoj, kiuj postulas pli grandajn streĉojn kaj ĉiam pli proksimiĝas al tipa parolado. Se en la societo troviĝas lerta oratoro, li helpu la komencantojn per konsiloj, kaj ili ne ofendiĝu pro la eventualaj rimarkoj. Nur tiel, kritikataj de si mem kaj de la aliaj, ili povos bone progresi.

Oni ĉiam memoru, ke sen oratora kuraĝo oni ne povas esti oratoro, kvankam oni havas ĉiujn aliajn necesajn ecojn.

ĈAPITRO XII

LA PUBLIKO

Estas jam dirite: la parolado estas iaspeca konversacio. Por ĉiu konversacio estas bezonataj almenaŭ du personoj. Ankaŭ por tiu ĉi publika konversacio estas necesaj du elementoj: la oratoro kaj la publiko.

Al kvalito de la parolado la publiko kontribuas per siaj reagoj multe pli ol oni kutime opinias. Ĝi ne nur povas helpi aŭ malhelpi la oratoron en lia tasko, sed ankaŭ ĝenerale ĝi, per sia sinteno, per sia konduto, gravigas aŭ malgravigas la esprimitajn ideojn kaj donas al la tuta parolado difinitan agordon. Spontanaj aplaŭdoj meze aŭ fine de la parolado ne estas nur simplaj signoj de aprobado. Ili donas freŝan kuraĝon al la oratoro kaj plifortigas la entuziasmon de la publiko mem. Aŭ – alia ekzemplo – protestokrioj de unuopuloj aŭ de la plimulto estas ne nur senkuraĝigaj por la oratoro, sed ili kreas ankaŭ nervozecon, streĉitecon en la tuta atmosfero.

En tiu konversacio inter la oratoro kaj la publiko, la oratoro esprimas sin per vortoj, per gestoj, per sia tuta sinteno. La publiko diversmaniere respondas al liaj ideoj. Ĝi aprobas aŭ malaprobas, ĝi primokas aŭ dubas, ĝi restas glacie malvarma aŭ preskaŭ delire ekstazas... Siajn sentojn kaj pensojn la publiko esprimas per aplaŭdoj, bonvolema aŭ ironia rideto, per rimarkoj, krioj, sopiroj, kapoklinoj, jesado kaj neado, per dormetado aŭ tusetado, eĉ per fajfado aŭ per malĝentila, laŭta oscedado.

Se, do, la oratoro influas la publikon per sia parolado, ankaŭ la publiko influas la oratoron per siaj agoj kaj reagoj. Eĉ la plej bona oratoro povas nenion aŭ nur tre malmulte atingi antaŭ malbona publiko. Aliflanke, ne tro granda oratoro povas kelkfoje atingi mirindajn sukcesojn antaŭ bona publiko, kiu lin ĉiurilate helpas. Vere, por la sukcesigo de la parolado, la publiko havas unuarangan signifon!

Sed, kio fakte estas la publiko?

Oni povus tute simple respondi, ke la publiko estas la tuto de personoj, kiuj ĉeestas la paroladon. Tiu difino estas esence bona, se oni limigas la koncepton de publiko al la nura nombro de personoj, kiuj aŭskultas la paroladon. Tia formala koncepto, tamen, neniel kontentigas la postulojn de retoriko. La publiko havas sian propran karakteron, kiu dependas ne nur de la nombro, sed ankaŭ de plej diversaj personaj kvalitoj de la aŭskultantoj kaj de pluraj eksteraj cirkonstancoj. El psikologia vidpunkto tio estas tre grava. Kaj ĝuste tiu ĉi flanko de la koncepto publiko interesas la retorikon.

Objektive, la publiko estas adicio de ĉiuj unuopaj individuoj, kiuj formas la tuton de la aŭskultantaro. Tiu tuto, do, konsistas el multnombraj partetoj, kiuj havas siajn specialajn ecojn kaj kvalitojn. Inter la ĉeestantoj troviĝas personoj pli inteligentaj kaj malpli inteligentaj. Inter ili estas unuopuloj tre kleraj, malpli kleraj kaj nekleraj. Neniu aŭ nur kelkaj el la aŭskultantoj povas koni iom aŭ bone la pritraktatan temon, sed povas ankaŭ okazi, ke ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konas ĝin bone. Grandaj diferencoj povas ekzisti inter la aŭskultantoj koncerne viglecon, temperamenton, aĝon k.t.p., k.t.p. El kiu ajn vidpunkto oni rigardas la publikon, ĉiam oni trovas, ke ĝi konsistas el multaj individuecoj.

Se, do, la publiko ne povas esti konsiderata kiel simpla tuto de personoj, kiuj ĉeestas la paroladon, ĉu, eble, oni povus trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus la kvalitan tutecon de la publiko! Ĉu, ekzemple, parolante pri la aĝo de la publiko, oni povus adicii la aĝojn de ĉiuj ĉeestantoj, dividi la tiel ricevitan ciferon per la nombro de la ĉeestantoj, kaj diri: jen, la meza aĝo estas 35 jaroj, aŭ 30 jaroj...?

Tiaspeca matematika eltrovado de la publikkaraktero el iu vidpunkto, estus tute malkorekta. Antaŭ ĉio estas akcentinde, ke la nuancoj inter la kvalitoj malebligas fari iun ajn konkludon. Se oni povas trovi la mezan aĝon, oni tute ne povus trovi, laŭ la sama metodo, la mezan inteligentecon aŭ klerecon de la publiko. Krome, la apartaj kvalitoj de nur kelkaj personoj estas kelkfoje plene neglekteblaj, dum alian fojon ili povas havi tre decidan rolon por la kvalito de la publiko. Pluraj infanoj en plenaĝula kunveno havas nenian signifon por la aĝa matureco de la aŭskultantoj, sed ĉeesto de kelkaj elstaraj personoj povas tre altigi la tutan nivelon de la publiko!

Oni klare vidas, ke neniaj matematikaj formuloj povas helpi en la difinado de la publiko. La intelektajn kaj moralajn kvalitojn oni ne povas mezuri per ciferoj.

Cetere, oni devas memorigi, ke la karaktero de la publiko dependas ne nur de ĝia interna konsisto, sed ankaŭ de diversaj eksteraj cirkonstancoj. La tempa kaj loka fikso – por tiel diri – de la aŭskultantoj povas multe influi la karakteron de la publiko. Publiko, konsistanta, ni diru, el 200 personoj, havas alian karakteron el retorika vidpunkto, se ĝi troviĝas en unu ejo, kaj alian karakteron, se ĝi troviĝas en alia ejo. En ambaŭ okazoj temas pri la samaj 200 personoj, sed la grandeco, la aspekto, la akustiko de la ejo ŝanĝas ilian karakteron de publiko. Aliflanke la samaj 200 personoj reagos alie matene, alie posttagmeze, alie vespere en tute sama ejo. Fine, la sama publiko povas esti tre bona por iu temo, por iu oratoro, sed malbona por alia temo, aŭ por alia oratoro.

El retorika vidpunkto, la publiko estas, sekve, kompleksa koncepto, konsistanta el pluraj elementoj. Ĉiuj ĉi elementoj, kune, rezultigas la karakteron de difinita publiko.

1. FIZIKAJ KONDIĈOJ

La publiko estas ĉiam ie lokigita. Ĝi troviĝas aŭ en iu fermita ejo – prelegejo, teatro, kinejo, lernejo – aŭ sur malfermitaj lokoj: placoj, stratoj. La publiko povas stari aŭ sidi, ĝi povas esti multnombra, plurmila, sed ĝi povas esti ankaŭ tute malgranda.

Kie ajn estu la publiko, kia ajn estu ĝia grandeco, ĝi devas ĉiam bone aŭdi la oratoron. Se la parolado okazas en fermita ejo, la oratoro esploru la akustikon kaj konstatu, ĉu lia voĉo estas sufiĉe forta, por ke ĉiuj bone aŭdu lin. Laŭ la ebleco li evitu la megafonojn. Sed, se li antaŭvidas, ke pro la grandeco kaj nebona akustiko de la salono, li povus esti neaŭdebla, tiam li uzu laŭtigilojn. En grandaj kunvenoj, precipe sur malfermitaj surfacoj, oni ĉiam uzas laŭtigilojn. La oratoro konvinkiĝu antaŭ la parolado, ĉu ili bone funkcias. Multfoje okazas, ke dum la parolado mem la publiko aŭdas el la megafonoj iajn strangajn sonojn anstataŭ la voĉo de la oratoro. Ekestas ridoj aŭ murmurado, dum la oratoro disvolvas eble tre belajn pensojn. Tia incidenteto povas multe malutili al ia parolado. Oni evitu ĝin per persona kontrolo pri la bona funkciado de la laŭtigiloj.

La publiko devas farti komforte. Tio signifas, ke ĝi devas troviĝi en pozicio nelaciga. Plej bone estas, se la publiko sidas. Tio estas preskaŭ ĉiam ebla. Nur en esceptaj okazoj la publiko ne povas sidi. La soldatoj, kiujn alparolas generalo, ne sidas. Same tiel oni ne sidas en grandaj popolkunvenoj, dum funebraj paroladoj kaj en kelkaj aliaj okazoj. Se la publiko, pro la karaktero mem de la parolado, ne povas sidi, oni almenaŭ atentu, ke al ĝi ne estu tro varme aŭ tro malvarme. La paroladojn sur malfermitaj surfacoj oni okazigu, somere, en la ombro, frue matene, aŭ vespere. Vintre oni agu inverse. Se tio ne estas ebla, la oratoro laŭ la ebleco mallongigu sian paroladon. Li memoru, ke estas pli bone paroli mallonge al nelaca publiko, ol paroli longe al publiko laca pro frosto, varmego, vento k. s.

Multnombra publiko ne povas esti komforta en malgranda salono. Aliflanke, tro granda salono ĝenas ne nur la oratoron, sed ankaŭ la relative malgrandan publikon. Plej bone oni fartas en salono, kiu precize respondas al la nombro de la aŭskultantoj. Tial, se oni povas ĝin antaŭvidi, oni nepre prenu tian salonon, en kiu ĉiu havos agrablan sidlokon kaj en kiu neniu aŭ nur kelkaj sidlokoj estos malplenaj. El psikologia vidpunkto tio estas tre grava. La publiko sentas sin iel perdita en tro malplena salono. Tiu malpleno disradias certan malvarmon kaj malhelpas la necesan kunfandiĝon de la unuopaj aŭskultantoj, ilian transformiĝon en publikon. La fizika malproksimeco de la aŭskultantoj unu de la alia, faras, ke ankaŭ psike ili estas malproksimaj, ke ĉiu reagas tro individuece, ke, do, ili ne formas unu tuton. Ne estante “publiko” en vera senco de la vorto, sed “aro da aŭskultantoj”, ili ne povas reagi kiel publiko. Ili, ekzemple, ne kuraĝos aplaŭdi aŭ laŭte malaprobi.

Se hazarde okazas, ke la salono estas tro granda, la oratoro invitu la aŭskultantojn sidiĝi en la unuajn vicojn, kolektiĝi ĉirkaŭ lin. Tiel li sukcesos krei la kontakton inter la aŭskultantoj, kiuj, almenaŭ dum la parolado, forgesos la malplenon malantaŭ la dorso!

La publiko povas esti nekomforta ankaŭ pro aliaj kaŭzoj. La nefumantoj sentas sin malbone, se oni fumas en la ejo, kaj la fumantoj estas ĝenataj, se ili ne povas fumi. Estas paroladoj, dum kiuj ne eblas fumi. Dum prediko en preĝejo, dum lekcio en akademio aŭ en universitato, dum funebra aŭ alia solena parolado oni neniam fumas. Sed en la parlamento, en diskutsocieto kaj en similaj okazoj estas kutimo fumi. Principe estas bone malpermesi la fumadon ĉiam, kiam la parolado havas almenaŭ iom solenan karakteron aŭ kiam la personeco de la oratoro, la digno de la temo aŭ la spirito de la ejo postulas tion. Sed en tiaj okazoj oni ne forgesu la fumantojn! Se la parolado estas tro longa, aŭ se pluraj oratoroj viciĝas unu post la alia, oni faru mallongajn paŭzojn, por ke la publiko povu iom ripozi kaj refreŝiĝi.

La ejoj havas ne nur siajn dimensiojn, sed ankaŭ sian propran spiriton. La publiko ne estas komforta, se la spirito de la ejo evidente kontraŭas al la temo de la parolado. Oni ne povas lokigi la publikon en vilaĝan drinkejon, se oni deziras paroli al ĝi pri scienca temo. Same tiel, oni ne povas en scienca akademio fari paroladon pri kiu ajn vulgara afero.

La spiriton de la ejo kreas la tradicio, la kutima uzo de la ejo, ĝia arta valoro k.t.p. Ĝuste tiu spirito faras, ke la ejo taŭgas aŭ maltaŭgas. Ĝi ankaŭ estas la kaŭzo, ke ne malofte iu ejo havas sian propran publikon, kiu vizitas ĝin senkonsidere al la aranĝo, al la temo de la parolado, al la persono de la oratoro. Aliflanke okazas, ke ne la ejo, sed la oratoro aŭ la pritraktota temo altiras la publikon. Se la parolado okazas en absolute nekonvena ejo, ĉar la temo kaj la persono de la oratoro malharmonias kun ĝia spirito, la publiko sentas sin malagrable. Veninte nur pro la kutimo viziti la koncernan ejon, ĝi enuos kaj ne atentos la oratoron. Se ĝi ĉeestas, ĉar la temo interesas ĝin, denove ĝi estos nekomforta, ĉar ĝenos ĝin la spirito, kiun disradias la ejo. La plej bona, la plej komforta estas tiu ejo, kiu plene respondas al la valoro de la temo, al la digno de la oratoro kaj al la kutimoj de la publiko en la koncerna loko.

Senkonsidere al tiu aparta spirito, ĉiun ejon oni povas tiel ordigi, ke ĝi havu difinitan agordon. Depende de la karaktero de la parolado, oni povas doni al la ejo aspekton gajan, aŭ tristan, aŭ seriozan, aŭ bataleman, aŭ solenan... Tiucele oni povas uzi diverskolorajn drapojn, flagojn, florojn, plantojn, bustojn, skulptaĵojn, bildojn, fotografaĵojn. Kelkaj sociaj aŭ kulturaj movadoj havas siajn proprajn kolorojn kaj flagojn, kiujn oni povas utiligi por solenigi la paroladon.

Bone kaj taŭge aranĝita ejo povas multe kontribui al kreo de konvena atmosfero, al preparo de la publiko por la parolado. Multego da flagoj sur la placo, grandaj drapoj kaj tapiŝoj pendantaj de sur la fenestroj, bele ornamita tribuno, muziko kaj kantado – ĉio ĉi sendube kreas konvenan agordon en granda popolkunveno! Aliflanke, nigraj kurtenoj, nigra drapo ĉirkaŭ postamento de busto, kelkaj diskretaj palmobranĉoj aŭ alia verdaĵo laŭ la kutimo de la lando, tute certe efikas malgaje-solene en kunveno, dediĉita al memorigo de mortinto. Flagoj de ĉiuj nacioj, kiujn per sia grandeco superas la Esperanta flago, floroj kaj verdaĵo, ludado de la himno plifortigas la internaciajn sentojn, levas la spiritojn, preparas ilin al solena malfermo de Universala Kongreso!

Oni, tamen, ne troigu rilate la aranĝadon de la ejo. Kaj oni memoru, ke kelkfoje la plej bona ornamo estas nenia ornamo. Ne malofte oni devas forigi la ornamaĵon, kiun kutime havas la ejo, por krei oportunan kadron. La ĉefa afero estas, ke la aspekto de la ejo harmoniu kiom eble plej multe kun la karaktero de la parolado. Ankaŭ tiurilate, kiel ĉiam, la malharmonio kaj la malproporcio estas tre danĝeraj kaj povas mortigi la paroladon.

Por la spiritostato de la publiko, ankaŭ la horo de la parolado havas ne bagatelindan signifon. Spirite oni estas plej freŝa matene kaj plej malfreŝa en la frua posttagmezo. Tial, se la oratoro povas fiksi la horon de la parolado, li nepre evitu paroli en la frua posttagmezo.

La grandan plimulton de profesiaj paroladoj oni faras matene. Profesoro parolas matene en la universitato, pastro predikas matene en la preĝejo, advokato pledas matene antaŭ la tribunalo. Tamen, tre ofte oni estas devigata fari ankaŭ tiajn profesiajn paroladojn dum la posttagmezo aŭ dum la vespero. En tiu okazo oni klopodu okazigi la paroladon kiel eble plej malfrue. Kelkfoje, se, nome, la parolado daŭras plurajn horojn, oni eldiru la plej gravajn partojn aŭ matene aŭ vespere. En tre grandaj procesoj la advokatoj parolas ne nur dum pluraj horoj, sed eĉ dum pluraj tagoj. En tia kazo la oratoro povas bone elekti la partojn, kiujn li eldiros en la plej konvena tempo.

Se ne temas pri profesia parolado, sed pri parolado por la larĝa publiko, estas plej bone eldiri ĝin vespere. Tiam la spiritoj, post la taga laboro, refreŝiĝas. Krome, la arta lumigo de la ejo faras ĝin pli taŭga por la parolado. Fine, oni ebligas al pli granda nombro da personoj ĉeesti ĝin. Ankaŭ tiu regulo, kompreneble, havas esceptojn, sed principe ĝi validas.

2. INTELEKTA NIVELO

La publiko multe kontribuas al la kvalito de la parolado per siaj intelektaj ecoj. La grado de ĝia inteligenteco, de ĝia ĝenerala kulturo kaj speciala klereco estas decidigaj por la nivelo de la parolado. Se la oratoro ne volas paroli en malplenon, li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko. Se la publiko estas klera, se ĝi bone konas la fakon, al kiu rilatas la parolado, la oratoro povas esprimi sin libere, senĝene, elektante la plej adekvatajn vortojn kaj terminojn. Male, se la publiko estas malklera, se la priparolata afero estas al ĝi nekonata, la oratoro simpligos la paroladon, evitos ĉiun ajn iom pli komplikan penson, uzos nur la plej ordinarajn vortojn, klarigos la fakajn terminojn. Ĉio ĉi estas tre turmenta por la oratoro. Sed ĝi tamen ebligas al li starigi almenaŭ ian modestan kontakton kun la publiko. Por atingi tiun ĉefan celon de ĉiu ajn parolado, la oratoro devos eble oferi kaj la belecon de la formo kaj, almenaŭ parte, la kvaliton de la enhavo. En lia parolado mankos profundaj pensoj, retorikaj figuroj, larĝaj gestoj, dum la stilo tute certe malboniĝos. La oratoro devos senĉese doni apartajn klarigojn pri la uzitaj vortoj aŭ esprimitaj frazoj. Tio rompos la arkitektan tutecon de la parolado. Se interrompo, kiel retorika figuro, servas por plifortigi la ideon, tiaspeca deviga interrompo estas necesa por doni la plej elementajn klarigojn. Ĝi, do, ne estas figuro, sed ĝenaĵo. Ĝi estas maltaŭga, sed necesa por komprenigi la paroladon. Similan sorton havas ankaŭ la aliaj retorikaj figuroj, se entute ili povas esti uzataj.

Estas jam menciite, ke la oratoro devas senĉese klopodi plilarĝigi sian scion. Tion oni povas postuli de li. Parolante pri la intelektaj kvalitoj de la publiko, oni principe povus esprimi similan deziron. Sed tiu deziresprimo restus nur en la modestaj kadroj de deziro. La publiko estas tia, kia ĝi estas. La oratoro ne povas ĝin ŝanĝi. Li ne povas – krom en kelkaj tre specialaj kazoj – rifuzi paroli, ĉar la publiko ne plaĉas al li. Same tiel li ne povas elsalonigi ĝin kaj plenigi la ejon per alia publiko. La oratoro devas paroli al tiu publiko, kiu venis lin aŭskulti!

Ĉu, do, senesperiga situacio? Ĉu vere oni nenion povas fari koncerne la kvaliton de la publiko?

Tute ne!

Antaŭ ĉio oni devas substreki, ke la profesiaj oratoroj, parolante pri iu profesia temo, regule havas publikon, kiu estas sufiĉe niveligita el vidpunkto de la konkreta temo. Advokato, kiu parolas antaŭ tribunalo, havas antaŭ si juĝistojn, do samfakulojn, konantajn la specialan temon de la parolado. Scienculo, preleganta en akademio, parolas al siaj kolegoj, do al personoj, kiuj havas proksimume la saman klerecon kiel li. La studentoj en la universitatoj havas certagrade minimuman komunan klerecon, kio tre faciligas la taskon de la profesoroj. Ankaŭ la soldatoj, kiuj aŭskultas paroladon de sia superulo, iurilate estas egaligitaj, kvankam laŭ klereco kaj individua inteligenteco ili povas tre diferenci inter si. Same tiel, la kredantoj, al kiuj predikas pastro en preĝejo, diferencas inter si koncerne kulturon, sed ili tamen prezentas unuecan, homogenan tuton, ligitan per la komuna kredo. Oratoro, parolanta en parlamento, evoluigas siajn pensojn antaŭ publiko, kiu estas sufiĉe homogena el retorika vidpunkto, kvankam la deputitoj apartenas al diversaj partioj, ofte inter si antagonismaj. Multe pli grandan homogenecon de la publiko oni trovas en laboristaj sindikatoj kaj asocioj, se la parolado pritraktas diversajn ekonomiajn kaj sociajn problemojn, kiuj interesas la laboristaron. Fine, ĉiu oratoro, kiu parolas antaŭ publiko apartenanta al difinita kultura, politika, aŭ alia movado pri temo proksima al la koncerna movado, havas grandparte publikon, kiu posedas specialajn sciojn pri la temo.

En ĉiuj ĉi kazoj, kvankam inter la aŭskultantoj ekzistas kelkfoje grandaj diferencoj koncerne la ĝeneralan kulturon, tamen la publiko estas sufiĉe homogena koncerne la specialan klerecon, postulatan ĝuste por la konkreta temo. Tio estas jam multo. La tasko de la oratoro estas jam pli facila.

Se ne temas pri strikte profesia parolado, oni tamen povas taŭge influi la konsiston de la publiko per elekto de la medio, per elekto de la ejo, aŭ – ankoraŭ pli bone – per elekto kaj de la medio kaj de la ejo.

La medion oni elektas tiel, ke paroladon pri iu faka temo oni anoncas nur al fakuloj. Parolado pritraktonta, ekzemple, juran, medicinan, teknikan, filozofian aŭ alian specialan temon, estas anoncata nur en medio de juristoj, medicinistoj, teknikistoj, filozofoj. Se la faka temo ne estas tro speciala, se ĝi povas interesi ankaŭ la pli larĝan publikon, tiam oni anoncas ĝin pli larĝe, sed tiel, ke la publiko sufiĉe klare povu ekscii kion pritraktos la oratoro. Tial estas tre bone informi la publikon – ĉu per gazeta anonco, ĉu en speciala invitilo, ĉu alimaniere – pri la ĉefaj punktoj de la parolado. Farante tiel, oni altiras al la parolado ĉefe la publikon, kiu aparte interesiĝas pri la temo pritraktota.

Ankaŭ la elekto de konvena ejo influas la konsiston de la publiko ĝis certa grado. La nura fakto, ke la parolado okazas en difinita ejo, kiu kutime servas por certaj celoj, altiras almenaŭ parte tian publikon, kiu havas la kutimon viziti la koncernan ejon. Se oni, ekzemple, okazigas la paroladon en la ejo de laborista sindikato, aŭ en universitato, aŭ en ejo de iu faka societo, tute certe sufiĉe granda nombro de la aŭskultantoj konsistos el personoj, kiuj ofte vizitas la koncernan ejon: laboristoj, profesoroj kaj studentoj, fakuloj.

Kombinante la elekton de la medio kaj tiun de la ejo, oni ĝenerale atingas la deziratan efikon: la publiko estas sufiĉe homogena por aŭskulti la konkretan paroladon!

La temo de la parolado povas esti ankaŭ tre ĝenerala. Ĝi povas interesi ĉiujn tavolojn de la popolo. Tia temo, inter la aliaj, estas la problemo de Internacia Lingvo, kiu koncernas kaj la laborantajn amasojn kaj la rondojn de specialistoj: sciencistoj, teknikistoj, artistoj, verkistoj, komercistoj k.t.p. Oni, do, riskus havi tre heterogenan publikon, kio devigus la oratoron paroli tro ĝenerale. Por eviti tion, la oratoro devas precize scii kion li volas, kiujn rondojn li deziras altiri per la konkreta parolado, kian publikon li deziras havi. Konscia pri sia celo, la oratoro povas per elekto de la medio kaj de la ejo havigi al si la deziratan publikon ankaŭ en tiu ĉi kazo.

Ĉio dirita estas vere grava el retorika vidpunkto. Ne ekzistas pli malbona publiko ol tro heterogena publiko. Eĉ la plej malklera, sed homogena publiko, estas pli bona ol la heterogena. Bedaŭrinde oni dediĉas al tiu punkto tro malgrandan aŭ nenian atenton. Tial ofte la parolado fiaskas, kvankam al la oratoro oni ne povas nei la kapablon paroli publike. Nur iom da bona volo, nur iom da atento en la preparlaboroj povas doni tre bonajn rezultojn. La oratoro, bona oratoro, ne neglektu la homogenecon de la publiko!

La lingva kulturo de la publiko respondas al ĝia ĝenerala kaj speciala klerecoj. Sekve, ankaŭ ĝi estas tia, kia ĝi estas, kvankam principe, ni ripetas, oni povus esprimi la deziron, ke ĝi estu kiel eble plej larĝa kaj plej profunda! La homogeneco de la publiko manifestiĝas ankaŭ en la homogeneco de ĝia lingvoscio. Tio estas senduba koncerne la naciajn gepatrajn lingvojn. Aliflanke, la diferencoj en la gradoj de la ĝenerala kulturo inter la unuopaj aŭskultantoj, la diverseco de la profesioj kaj aliaj okupiĝoj kaŭzas la lingvan heterogenecon. Ankaŭ tio estas senduba. Ĉar la oratoro kaj la publiko konversacias ĉefe pere de la lingvo, estas pli ol evidente kioman gravecon havas la lingvoscio kaj de la oratoro kaj de la publiko. Vane la oratoro uzas la plej belajn esprimojn, vane li faras la plej konvenajn figurojn, se la publiko tion ne komprenas! Plua kaŭzo por havigi kiel eble plej kleran homogenan publikon!

Tute alie prezentiĝas la demando pri la lingva kulturo de la publiko, se temas pri fremda lingvo. En tiu ĉi kazo la lingva kulturo de la publiko ne respondas al ĝia ĝenerala kulturo kaj speciala klereco. La publiko kutime havas multe pli malgrandan scion pri fremda lingvo ol pri la gepatra. Ĝia klereco povas esti tre granda, sed tamen ĝia kono de la fremda lingvo povas esti, kaj kutime estas, tre malgranda. La oratoro, do, kiu parolas en sia gepatra lingvo al publiko, por kiu la koncerna lingvo estas fremda, devos ĝis la plej alta grado simpligi sian esprimmanieron por esti komprenata. Tio prezentos por li malfacilaĵojn kaj en ĉiu okazo malaltigos la nivelon de la parolado. Se oni ne povas facile paroli en fremda nacia lingvo, oni same tiel ne povas facile aŭskulti paroladon en tia lingvo. La fremdeco de la lingvo detruas la paroladon – tute egale ĉu la lingvo estas fremda al la oratoro aŭ al la publiko!

La Internacia Lingvo ne troviĝas en la sama pozicio, kiel la naciaj fremdaj lingvoj. Unue, ĝi estas multe pli facila ol kiu ajn fremda lingvo, eĉ ol la gepatra literatura lingvo. Due, se ĝi estas “fremda”, tiu “fremdeco” estas sama kaj por la oratoro kaj por la publiko. Kaj se oni prave postulas de la oratoro, ke li bone konu ĝin, same tiel oni prave povas postuli de la publiko, ke ĝi estru, aŭ almenaŭ facile komprenu la Internacian Lingvon. Ĉiu persono, kiu akceptis principe la Internacian Lingvon, devas konscii, ke ĝia rolo ne estas nur peri mendon de glaso da biero en restoracio, sed servi kiel rimedo de pensado kaj de komunikado sur ĉiuj kampoj de la homa aktiveco. Bedaŭrinde, ankoraŭ tro multaj uzantoj de la Internacia Lingvo ne konscias pri ĝia vera rolo kaj mallerte turniĝas en la limigitaj kadroj de scio postulata en la porkomencantaj kursoj. La Esperanta poezio, la scienca kaj beletra literaturo en la Internacia Lingvo kaj ankaŭ la Esperanta parolarto povos vere impone ekflori, kiam la ĝenerala lingvonivelo de la esperantistoj altiĝos je almenaŭ kelkaj ŝtupoj. Vane la Esperanta oratoro majstras la lingvon, se la publiko, ne konante ĝin sufiĉe, ne povas sekvi liajn pensojn nek ĝui la delikatajn nuancojn! De la Esperanta oratoro oni postulas, ke li bone kaj korekte parolu, sed de la Esperanta publiko oni postulas, ke ĝi aŭdu bone kaj korekte. Kelkfoje oni riproĉas al Esperanta oratoro, ke “li parolas tro rapide”. Kutime tio ne estas vera. La vero estas, ke la publiko “aŭdas tro malrapide”!

La scio de la Internacia Lingvo devas esti adekvata al tiu de la gepatra literatura lingvo. La ĝenerala kulturo kaj la speciala klereco de ĉiu persono parolanta Esperanton, devas respeguliĝi en la Internacia Lingvo proksimume same tiel, kiel ĝi respeguliĝas en la gepatra lingvo. Ĝi estas unu el la antaŭkondiĉoj de bona, grandskala evoluo de la esperantlingva parolarto! Se – pro la kaŭzoj jam pritraktitaj – oni ne povas atingi, ke ĉiuj konu same bone la lingvon, ke la individua vortprovizo estu identa al la komuna, al la ĝenerala vortprovizo de la tuta lingvo, oni povas kaj devas postuli, ke ĉiu unuopa esperantisto sciu aŭ klopodu scii la Internacian Lingvon same bone, kiel sian propran gepatran lingvon. Ĉar ĝi ne estas “fremda” en la ordinara senco de la vorto. Por la esperantistoj ĝi devas esti same tiom – se ne same tiel – kara kaj proksima, kiom la hejma dialekto aŭ la gepatra literatura lingvo.

Supozante, ke estas atingita sufiĉa relativa homogeneco de la publiko – relativa tial, ĉar ĉiam la homogenecon oni devas rilatigi al konkreta parolado – ni plue ekzamenu la karakteron de la publiko.

Oni facile komprenas, ke malgraŭ la relativa homogeneco, la publiko konsistas el diversaj kaj malsamaj elementoj. La tasko de la oratoro estas observi la publikon, palpi, por tiel diri, ĝian pulson, rimarki ĝiajn reagojn, trovi tiun larĝan vojon, laŭ kiu li povos plej facile konduki la grandan plimulton al la dezirata celo. Tasko tre malfacila! Sed tasko, kiun povas realigi bona, vera oratoro. La personoj, kiuj legas siajn paroladojn, estante ligitaj al la antaŭe preparita teksto, povas nek observi la publikon libere, nek ili povas – eĉ se de tempo al tempo ili sukcesas ŝtelĵeti rapidan rigardon al la aŭskultantaro – adapti la paroladon al la konstatitaj bezonoj. Nur vera oratoro, kiu kreas la formon de la parolado antaŭ la publiko, kapablas tuj reagi ne nur al eventualaj rimarkoj de la publiko, sed ankaŭ al neeldiritaj respondoj. Vidante, ekzemple, ke la tuta publiko bone komprenis lian penson, li ne plilaltigos ĝin, sed tuj pasos al la sekva penso. Sed, se la oratoro rimarkas, ke parto de la publiko ne komprenis lin, li aldonos novajn frazojn, per kiuj li komprenigos pli bone sian ideon. Se li vidas, ke iu ideo tre entuziasmigas la aŭskultantojn kaj se li scias, ke ĝuste tiu ideo estas por li grava saltobreto por la plua malvolvo de la parolado, li povos pritrakti ĝin pli larĝe ol li pensis.

Tiamaniere la oratoro, parolante kaj samtempe esplorante la publikon, baldaŭ trovos la plej oportunan linion, kiu pleje respondas al la intelekta nivelo de la publiko. Precipe en la enkonduko de la parolado li devas multe observi kaj, se necese, eĉ iom longigi la enkondukon por trovi la plej taŭgan, la veran mezuron de la parolado. Poste, trovinte tiun mezan linion, li evoluigos siajn pensojn ne malproksimiĝante tro de ĝi. Liaj pensoj ĉiam pli kunligos la aŭskultantojn, tiel ke ili, nerimarkite, fariĝos unu tuto. Eĉ la unuopuloj, kies aparta individueco estas tre akcentita en pozitiva aŭ en negativa senco, estos trenitaj de la amaso kaj kunfandiĝos kun ĝi. La oratoro havos tiam antaŭ si ne multajn unuopajn personojn, sed unu solan personon, la publikon. Al ĝi li parolas, al ĝi li direktas siajn pensojn. Nur escepte, pro apartaj kaŭzoj (rimarkoj aŭ aliaj reagoj de unuopuloj, ebla nesufiĉa kompreno fare de pluraj personoj k.s.), li turnos sin al unuopaj personoj aŭ al grupetoj da personoj.

La meza linio, la meza nivelo de la parolado ne respondas al ia matematike meza intelekta nivelo de la publiko. Ĝin determinas pluraj jam menciitaj faktoroj. Ĝin determinas ankaŭ alia tre grava faktoro: la t.n. gravulojeminentuloj.

Preskaŭ ĉiam inter la aŭskultantoj troviĝas unu aŭ pluraj aparte elstaraj personoj, kiuj ludas certan rolon en la urbo, en la lando, en difinita scienca, faka, kultura, arta aŭ alia medio. Oni ne povas abstrakte diri kiuj estas la eminentuloj. Iuj personoj estas eminentuloj en ĉiuj okazoj, aliaj estas eminentuloj nur en difinitaj medioj. El retorika vidpunkto estas grava la eminenteco, la graveco de iuj personoj por la konkreta parolado, konsidere la konkretan temon. Iu laborista gvidanto estas, ekzemple, eminentulo, se la publiko konsistas el laboristoj kaj se la parolado pritraktas laboristan problemon. Sed tiu sama persono povas ne esti eminentulo en kunveno de sciencistoj, al kiu oni parolas pri pure faka temo. Inverse, iu fama lingvisto estas eminentulo, se la parolado rilatas al lingvistika demando, sed tiu sama lingvisto povas ne esti eminentulo en laborista kunveno.

La eminentuloj kutime sidas en la unuaj vicoj. Ili estas rimarkataj ne nur de la oratoro, sed ankaŭ de la tuta publiko. La aŭskultantoj ne atentas nur la paroladon de la orataro, sed, tre ofte, ankaŭ la reagojn de la eminentuloj. Tiuj, per siaj afablaj ridetoj, per sia kapjesado, eĉ per laŭta aprobado multe helpas al la oratoro. Ili estas kvazaŭ atestantoj de la korekteco, ĝusteco kaj vereco de liaj asertoj. Aliflanke, la eminentuloj povas ankaŭ malhelpi la oratoron, montrante sian malaprobon rilate al la esprimitaj ideoj.

Bona oratoro ne neglektas la gravecon de la eminentuloj. Li konscias, ke ili povas multe kontribui al fortigo de lia pozicio. Tial la oratoro, de tempo al tempo, kvankam li parolas al la tuta publiko, turnas sian kapon al la lokoj, kie sidas tiuj gravaj personoj. Rigardante ilin rekte en la vizaĝon, li elvokas ĉe ili videblan aprobadon de siaj ideoj. La cetera publiko tion rimarkas kaj, kvankam ĝi, eble, ne komprenis tute bone la argumentadon de la oratoro, tamen ĝi akceptas liajn ideojn ĝuste tial, ĉar ilin akceptas tiel gravaj kaj eminentaj personoj. Tial la oratoro devas precipe turni sin al la eminentuloj en la plej signifaj partoj de sia parolado.

Kelkfoje la eminentuloj esprimas per sia sinteno dubon aŭ malaprobon. En tia okazo la oratoro devos plifortigi siajn argumentojn ĝis li atingos aprobon. Se la eminentuloj insiste rilatas malamike al oratoro, li provos ne plu turni sin al ili. Tiamaniere li eble atingos, ke ili restos indiferentaj. Se eĉ tio ne helpas, la oratoro estos devigata alpaŝi al la rekta atako de iliaj konataj tezoj aŭ opinioj, se li deziras savi sian paroladon kaj defendi siajn ideojn. La tuta atmosfero tiam akriĝos. Ekestos vera batalo inter la oratoro kaj la elstaraj personoj, kontraŭantaj lian opinion. La venko aŭ malvenko dependas de multaj cirkonstancoj, sed antaŭ ĉio de la lerteco de la oratoro. En ĉiu okazo li principe estas en pli bona pozicio. Tiu, kiu staras kaj parolas, estas ĉiam pli forta ol tiu, kiu sidas kaj aŭskultas. Tiu, kiu bone sin preparis, kiu serioze trastudis iun temon, estas ĉiam pli forta ol tiu, kiu ne agis tiel. Pri tio bone konscias ankaŭ la eminentuloj. Kutime, pro simpla ĝentileco aŭ pro sincera akceptado de la esprimitaj ideoj, ili montros sian aprobon ĉiam, kiam la oratoro ĵetos al ili bonvoleman rigardon. En plej malbona okazo ili restos neŭtralaj, eĉ se la parolado aŭ parto de la parolado ne plaĉas al ili. Nur tre malofte ili riskos montri sian malkontenton, ĉar ili scias, ke la oratoro povas ilin ataki, ridindigi kaj kaŭzi aliajn ĝenaĵojn al ili.

La eminentuloj, kiel oni vidas, per sia nura ĉeesto kaj des pli per sia sinteno tre aktive partoprenas en la determinado de la intelekta nivelo de la publiko. Ju pli multnombraj ili estas, des pli grava estas ilia rolo en la fiksado de la paroladnivelo. Povas okazi, ke la nivelo de la tuta parolado aŭ de tre grandaj ĝiaj partoj adaptiĝas ekskluzive al la intelekta nivelo de tiaj elstaraj personoj, sen ia ajn konsidero al la cetera publiko. Ĝi, tamen, klopodos altiĝi, ĝi sekvos la paroladon kaj precipe ĝiajn asertojn, ĝi akceptos la konkludon, ĉar la samon faras la oratoro, kies ideojn aprobas gravaj, estimataj, eminentaj personoj.

3. MORALAJ KVALITOJ

La homogeneco de la publiko el intelekta vidpunkto rezultigas kutime ankaŭ ĝian homogenecon el morala vidpunkto. Ne ĉiam kaj ne en ĉiuj detaloj, sed almenaŭ koncerne la ĉefajn principojn!

La morala homogeneco de la publiko, kiu harmonias kun la moralaj konceptoj de la oratoro, faciligas lian pozicion. La oratoro, en tia kazo, povas libere manipuli la vortojn koncernantajn la moralajn konceptojn, sen ia ajn timo pri miskomprenoj. Li evoluigas siajn pensojn en la limoj de la moralaj principoj senkonteste akceptitaj de la tuta publiko.

Altgrada morala homogeneco troviĝas ĉiam ĉe publiko, apartenanta al difinita religia komunaĵo. Ĉiu religio havas sian propran moralon. Kaj se kelkaj moralaj principoj estas similaj aŭ eĉ la samaj en ĉiuj aŭ en pluraj religioj, tamen grandaj diferencoj ekzistas inter ili multrilate. La religiaj moralaj reguloj havas karakteron de dogmo, kiun oni ne rajtas kontraŭdiskuti. Oratoro, kiu akceptas tiun dogmaron, havas simplan taskon el morala vidpunkto, se li parolas antaŭ publiko, akceptanta sendiskute la saman dogmaron. Oratoro, kiu ne akceptas la moralan dogmaron de la publiko, parolante antaŭ ĝi pri temo ne tuŝanta rekte la moralon mem, agas tre prudente, se li malvolvas sian idearon en la larĝaj kadroj de ĝenerale akceptita moraleco. Tiamaniere li venas en konflikton nek kun sia konscienco nek kun la konscienco de la publiko. Cedi al la publiko por atingi pli facile la celon de la parolado, li ne povas, ĉar en tiu okazo li mem agus malmorale. Insisti superflue pri siaj moralaj ideoj – se tio, kompreneble, ne estas nepre necesa por atingi la ĉefan celon de la parolado – ankaŭ ne havas sencon, ĉar oni provokas la kontraŭstaron de la publiko. Sekve, estas plej bone turniĝi ĉirkaŭ la ĝenerala moraleco, kiun en tia ĝenerala formo akceptas kaj la oratoro kaj la publiko.

Ekster la kazoj de morale tre kompakta publiko pro ĝia akcepto de iu religia dogmaro, la aŭskultantaro povas esti pli aŭ malpli homogena el morala vidpunkto. Ju pli heterogenaj estas la moralaj ideoj de la aŭskultantoj, ju pli granda estas la heterogeneco inter iliaj ideoj kaj tiuj de la oratoro, des pli malproksimen fuĝos la oratoro de kiu ajn konkreta morala dogmaro. Li nek atakos nek aprobos tian dogmaron. Li nur ne parolos pri ĝi, krom se la karaktero de la parolado mem tion necesigas. Oratoro mahometana, ekzemple, parolante antaŭ pia katolika publiko pri – ni diru – la avantaĝoj de la Internacia Lingvo, vere ne devas en tia prelego emfazi pri la moraleco de poligamio (lia morala koncepto) kaj pri la malmoraleco de monogamio (morala koncepto de la publiko)! Kaj, inverse, katoliko ne parolu pri la moraleco de monogamio nek pri la malmoraleco de poligamio!

Se la karaktero mem de la parolado aŭ de kelkaj ĝiaj partoj postulas moralan analizon, tiam la oratoro ne hezitu ĝin fari. Li firme defendu sian moralan vidpunkton, sed li klopodu ne ofendi la personojn, kiuj ne konsentas kun li. Firmeco signifas nek ofendemon nek netoleremon!

En ĉiu okazo la oratoro atentu ne nur al la intelekta nivelo, ne nur al la fizikaj kondiĉoj de la publiko, sed ankaŭ al ĝiaj moralaj konceptoj. Se li parolas al nekonata publiko, en alia loko, en alia lando, li informiĝu antaŭ la parolado pri la moroj kaj kutimoj, pri la ĉefaj moralaj kondutreguloj de la koncerna medio. Tiel li povos eviti superfluajn malkorektaĵojn, malĝentilaĵojn aŭ eĉ fuŝon de la tuta parolado!

4. TRI ĈEFAJ KATEGORIOJ

La publiko povas rilati amike al la oratoro kaj al lia parolado; ĝi povas esti pli aŭ malpli neŭtrala kaj indiferenta; ĝi povas ankaŭ esti rekte malamika.

Kelkfoje la publiko estas ankaŭ el tiu vidpunkto homogena: ĝi estas aŭ amika aŭ neŭtrala aŭ malamika.

Kutime la publiko estas amika, se ĝi apartenas al la sama religia komunaĵo, al la sama kultura aŭ politika movado, kiel la oratoro, kiu parolas en la senco de la koncernaj religiaj, kulturaj aŭ politikaj strebadoj.

La publiko estas devige neŭtrala, se la leĝo aŭ la kutimo tion postulas de ĝi. Tiel, ekzemple, la juĝistoj devas esti – almenaŭ teorie – plene neŭtralaj rilate al la paroladoj de advokatoj kaj de prokuroroj, kiuj pledas antaŭ ili. La scienca pozicio de akademianoj devigas ilin al certa neŭtraleco rilate la paroladon de kolego.

La publiko estas malamika, kiam ĝi aktive kontraŭstaras al la oratoro kaj al lia parolado.

Plej facila estas la tasko de oratoro, kiu havas antaŭ si amikan publikon. Lia parolado tiam nur sintezas en bela formo la jam ekzistantajn dezirojn kaj celadojn de la publiko. La oratoro, formulante siajn pensojn, samtempe formulas la pensojn de siaj aŭskultantoj. Trafaj formuloj elvokas entuziasmon kaj aplaŭdojn. La publiko kaj la oratoro estas homogena, unueca tuto. Li estas nur la buŝo, per kiu parolas la tuta aŭskultantaro.

Iom pli malfacila estas la tasko de oratoro, kiu parolas al indiferenta publiko. Tia publiko estas principe preta akcepti liajn ideojn, sed mankas al ĝi la entuziasmo. Bona oratoro sukcesas ankaŭ tian publikon konvinki pri sia praveco per taŭga argumentado. La beleco de la formo altiras ĝian atenton kaj prezentas por ĝi artan ĝuon. Iom post iom ĝi ĉiam pli proksimiĝas al la oratoro, kiu kelkfoje sukcesas eĉ elvoki sinceran entuziasmon kaj apartan aprobadon. Se la publiko estas “profesie” neŭtrala, kiel ekzemple en la kazo de juĝistoj, tiam, kompreneble, malestas la eksteraj manifestiĝoj de aprobado, sed la oratoro tamen sukcesas venkigi sian starpunkton, aŭ almenaŭ parte malfortigi la poziciojn de la kontraŭulo.

Plej malfacila, sed samtempe plej impona el retorika vidpunkto, estas la tasko de oratoro, parolanta al malamika publiko. Temas pri publiko, kiu anticipe, antaŭ ol aŭdi la oratoron, malamike rilatas al li. Per siaj protestoj, per krioj kaj fajfado, per sia tuta sinteno ĝi montras siajn malsimpatiojn, ĝi klopodas malebligi lian paroladon, aŭ, se li jam komencis paroli, konfuzi lin, malhelpi lin ĉiurilate. Okazas, ke la oratoro fakte rezignas pri la parolado, aŭ ke li ekparolas kaj ĉesigas ĝin baldaŭ, aŭ ke li restas izolita ĝis la fino. Sed okazas ankaŭ, ke la oratoro, akceptante provizore, en la komenco la starpunkton de la publiko, prenante kiel elirpunkton ĝiajn premisojn, sukcesas iom post iom lerte konduki ĝin al siaj ideoj kaj eĉ entuziasmigi ĝin pri tiuj ideoj. Tian paroladon oni povas nomi vera batalo inter la oratoro kaj la publiko, batalo, en kiu fine venkas la oratoro.

Bela ekzemplo de parolado apartenanta al la unua kategorio, estas la parolado de D-ro Zamenhof dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto. Al la sama kategorio apartenas la parolado de Brutus post la mortigo de Cezaro.

Klasike bela ekzemplo de sukcesa parolado antaŭ malamika publiko, estas la oratoraĵo de Antonio super la kadavro de Cezaro*.

* Vidu tiujn paroladojn en la Aldono.

Plej ofte la publiko estas nek tro amika nek tro malamika, sed prefere iom bonvole neŭtrala.

La homoj venas al parolado pro diversaj kaŭzoj. Unuj interesiĝas pri la temo, aliaj pri la oratoro; kelkaj venas pro la kutimo viziti iun ejon, aŭ pro ia devo, aliaj por montri sin ĝentilaj al la oratoro, aŭ por publike deklari sin apartenantoj de iu movado, kiun reprezentas la oratoro. Multaj ĉeestas paroladon, ĉar ili deziras instruiĝi kaj ĝui la oratoraĵon el arta vidpunkto.

Tiu diverseco faras ke inter la aŭskultantoj troviĝas personoj pli aŭ malpli inklinaj al la oratoro. Lia tasko estas konservi la amikojn, entuziasmigi la indiferentulojn, venki la malamikojn. Por atingi tiun celon, li utiligas ĉiujn retorikajn rimedojn, dum la amikoj helpas lin konscie aŭ nekonscie per diversmaniera aprobado. La entuziasmo iom post iom disvastiĝas. De la amikoj ĝi pasas al indiferentuloj, de tiuj eĉ al ne tro obstinaj malamikoj. La publiko ĉiam pli fariĝas homogena ankaŭ el tiu vidpunkto. Trenata de la oratoro, impresita de la paroladtorento, ĝi reagas unuece. En la grandaj momentoj de la parolado, sur la kulminaj punktoj, la interna entuziasmo eksplode manifestiĝas per aplaŭdegoj. Eĉ la plej obstinaj kontraŭuloj, profunde tuŝitaj de tiu komuna ekscita agordo, estas ĵetataj en la kirlon de senbrida fervoro. Ili ne kuraĝas kontraŭstari, ili eĉ ne kuraĝas resti indiferentaj. Iliaj manoj aŭtomate leviĝas por partopreni la komunan aplaŭdadon, la komunan aprobadon. La amaso, lerte gvidata de la oratoro, englutis ilin kaj ili fariĝis nur ĝia konsista parteto.

Jen, tia estas la publiko, la dua elemento de ĉiu parolado. La oratoro devas precize scii kun kiu li gvidas sian publikan konversacion. Nur la profunda kono de la publiko kiel tuto kaj de ĉiuj elementoj, kiuj determinas ĝian konkretan karakteron, ebligas al la oratoro bone reguligi sian paroladon. Nur tiel liaj vortoj trafos la celon.

ĈAPITRO XIII

LA PAROLADO

La parolado estas sinsekva, arte ordigita evoluigo de pensoj per vortoj kaj gestoj pri difinita temo, antaŭ publiko.

Tiu ĉi difino postulas kelkajn klarigojn.

Kiam ajn oni parolas, ĉiam oni esprimas iun penson. En ĉiu ajn konversacio oni ion komunikas al alia persono. Simpla konversacio malvolviĝas tiel, ke al demando sekvas respondo, ke aserto de unu persono kompletiĝas per aserto de alia persono, ke jesadon aŭ neadon oni konfirmas aŭ malkonfirmas. Tiamaniere, en privata konversacio senorde amasiĝas la pensoj, alportataj de du aŭ pluraj personoj.

La parolado, male, konsistas el ordigita, arte ordigita, logika sinsekvo de pensoj. Estas unu persono, kiu evoluigas tiujn pensojn – la oratoro. La alia persono – la publiko – partoprenas en tiu konversacio per aprobado aŭ malaprobado, per instigoj aŭ senkuraĝigoj, sed ĉiam en la kadro de la evoluigataj pensoj fare de la oratoro.

En privata konversacio oni tuŝas plej diversajn temojn. Ofte oni saltas de temo al temo. Multfoje la personoj, partoprenantaj en la konversacio, parolas pri io ajn, sub la freŝa impreso de iu hazarda okazaĵo: pluvo, akcidento, renversita glaso, kapdoloro, subite rimarkita persono... Okazas, ke eldirita vorto, eĉ neintence eldirita vorto, devojigas la konversacion al neatenditaj temoj.

La parolado ĉiam pritraktas difinitan temon. La oratoro parolas pri ĝi sisteme, vicigante unu penson post la alia laŭ certa ordo. Se la oratoro devojiĝas, tion li faras intence, ĉiam kun la celo helpi, subteni en kiu ajn senco la fundamentan temon.

Nu, oni povas sinsekve, ordigite evoluigi siajn pensojn pri difinita temo ankaŭ en privata konversacio, al pluraj aŭ nur al unu persono. Se fakte temas pri privata konversacio, tiaspeca evoluigo de pensoj ne estas parolado. Sed, se la aŭskultantoj havas karakteron de publiko, t.e. se ili ĉeestas ĝuste por aŭskulti kaj ne por paroli, tiam – senkonsidere al la nombro de la aŭskultantoj – temas pri parolado.

La publiko kutime estas multnombra: almenaŭ kelkaj personoj. El multaj vidpunktoj la nombro de la aŭskultantoj havas grandan signifon. Tio estas senduba. Tamen, principe, la nombro ne determinas la publikon kiel tian. La publiko povas konsisti el pluraj miloj da personoj, sed ĝi povas konsisti ankaŭ el nur kelkaj personoj, aŭ eĉ el unu sola persono! Juĝisto, antaŭ kiu advokato pledas por sia kliento, estas fakte publiko, kvankam li, eble, estas tute sola en la ĉambro!

La publiko estas esence determinita per sia pozicio de aŭskultanto, pozicio intence kaj konscie elektita, same kiel la oratoro estas esence determinita per sia pozicio de parolanto, pozicio, tute same, intence kaj konscie elektita. La du malsamaj pozicioj estas jam antaŭe fiksitaj: oni scias kiu parolos kaj kiu aŭskultos. Kelkfoje oni tion scias plurajn tagojn aŭ eĉ monatojn antaŭ la parolado. Kelkfoje oni tion ekscias en la lasta momento. En ĉiu okazo oni tion scias, ĉar oni anoncas ĝin aŭ ĝi sekvas el la cirkonstancoj: oni tintigas ian sonorilon aŭ glason, oni donas la parolon, la parolonto ekstaras aŭ simile. Ĝuste tiu konscia pozicio de “aŭskultantoj” faras la ĉeestantojn publiko. Okazas grava psika transformiĝo kaj ĉe la aŭskultontoj kaj ĉe la parolonto. La oratoro konscias, ke oni atendas de li sinsekvan, arte ordigitan evoluigon de pensoj pri iu temo. La aŭskultontoj, nun jam fariĝantaj “publiko”, eksilentas, subpremas siajn personajn pensojn, preparas sin al aŭskultado. Temas pri konversacio tute aparta, pri konversacio inter oratoro, kies tasko estas paroli, kaj publiko, kies devo estas aŭskulti. Temas pri vera parolado, ĉar la sinsekva, arte ordigita evoluigo de pensoj okazas antaŭ publiko.

1. DIVERSAJ SPECOJ

La paroladoj estas divideblaj je diversaj kategorioj. Ankaŭ la kriterioj, kiuj estas decidigaj por la kategoriigo, estas pluroblaj. Kiel kriterion oni povas preni la enhavon de la parolado, la lokon kie ĝi okazas, la celon kiun oni deziras atingi, la formon, la demandon ĉu ĝi estas skribita aŭ ne k.t.p.

La antikvaj retoroj, sekvante la ekzemplon de Aristotelo, dividis ĉiujn paroladojn je tri ĉefaj specoj: deliberativaj, demonstrativaj kaj juĝejaj paroladoj.

(a) DELIBERATIVA PAROLADO estas tiu, kies ĉefa tasko estas konvinki, konsili, persvadi la publikon en difinita senco. Per ĝi la oratoro luktas por akcepto aŭ malakcepto de iu decido. La vorto mem tre konvene montras la karakteron de tiaspeca parolado. En la latina lingvo deliberativus estas adjektivo devenanta de la verbo deliberare. Ĝi signifis “ekzameni kune, konsiliĝi, konsultiĝi kune”, do pridiskuti, pritrakti kune komunajn problemojn. Sub deliberativaj paroladoj oni komprenis antaŭ ĉio la paroladojn faritajn en la grandaj kunvenoj de plenrajtaj civitanoj. Tie oni decidadis pri milito kaj paco, pri leĝoj, pri aliancoj, pri diversaj interŝtataj kontraktoj, ĝenerale pri aferoj koncernantaj la publikan vivon.

El ĉiuj paroladoj, la deliberativaj estis la plej alte taksataj de la antikvaj majstroj. Tiun specon ili konsideris kiel la plej elstaran. Meze de kontraŭaj opinioj, esprimataj per aproboj, rezistoj, interrompoj, rimarkoj, krioj... la oratoro klopodis venkigi sian opinion en la intereso de la publika bono. Li devis ne konfuziĝi, sed energie konduki sian ideon al la venko.

Ankaŭ hodiaŭ tiaspeca parolado estas la plej signifa. Tamen, la diferenco inter la pozicio de la moderna oratoro en parlamentoj, aŭ en aliaj politikaj kunvenoj, kaj la pozicio de la antikva oratoro en la iamaj popolkunvenoj, estas sufiĉe granda. En la antikva demokratio la oratoro turnis sin al la popolo, al la amaso, kiu eble malamike rilatis al li, sed kiu estis relative facile impresebla. Hodiaŭ la oratoro turnas sin al deputitoj aŭ al aliaj reprezentantoj de partioj aŭ de ŝtatoj, kiuj havas precizajn instrukciojn kiel agi, kiel konduti, kiel voĉdoni. Ne malofte la decido fakte estas farita jam antaŭ ol la problemo estas pridiskutita! Tio, kompreneble, ne signifas ke tiaspeca parolado hodiaŭ havas nenian sencon. Bona oratoro havos okazon ankaŭ en la nunaj cirkonstancoj multfoje influi la decidon per sia parolado. Aliflanke, ankaŭ la pli larĝa publiko – do ne nur la profesia publiko, t.e. la publiko kiu estas devigata laŭ sia pozicio ĉeesti la paroladon – havas tre ofte la okazon aŭdi la oratoron. Tiu publiko formas al si opinion pri la afero ne surbaze de instrukcioj, sed sub la influo de la argumentoj. La gazetaro kaj la radio diskonigas la pensojn de la oratoro, kelkfoje eĉ la tutan paroladon, tiel ke grandaj amasoj povas konatiĝi kun liaj ideoj. Tiel ankaŭ hodiaŭ granda oratoro kontribuas al formiĝo de la publika opinio kaj povas ĝin influi ĝis sufiĉe alta grado.

(b) DEMONSTRATIVA PAROLADO estas tiu, kies ĉefa enhavo estas laŭdi, glori, soleni iun personon, iun eventon. Al tiu kategorio precipe apartenas diversaj funebraj paroladoj, panegiroj, tostoj, oficialaj alparoloj de ambasadoroj kaj aliaj ŝtataj reprezentantoj en solenaj okazoj, paroladoj farataj okaze de diversaj datrevenoj, inaŭguroj k.s.

(c) JUĜEJA PAROLADO estis konsiderata de la antikvaj retoroj kiel la tria fundamenta kategorio. Tiu speco de parolado rilatas al akuzo aŭ al defendo antaŭ tribunalo.

La skizita divido de la antikvaj retoroj ne kontentigis la modernajn instruantojn de parolarto. Diversaj skoloj havis apartajn kriteriojn, pritraktis la paroladon el tiu aŭ alia vidpunkto, kaj, rezulte, dividis la paroladojn diversmaniere.

Plej ofte oni dividis ĉiujn paroladojn je kvar ĉefaj kategorioj, nome:

(a) POLITIKAJ PAROLADOJ, t. e. ne nur paroladoj farataj en parlamentoj aŭ en popolkunvenoj, sed ankaŭ ĉiuj tronparoladoj, proklamoj, paroladoj de ambasadoroj kaj aliaj ŝtataj reprezentantoj ĉu okaze de solenaj akceptoj, ĉu en diversaj interŝtataj kongresoj, konferencoj, institucioj.

(b) KATEDRAJ PAROLADOJ, kiuj estas farataj en lernejoj, universitatoj, preĝejoj, antaŭ la armeo, okaze de morto, geedziĝo aŭ en similaj cirkonstancoj.

(c) JUĜEJAJ PAROLADOJ, kiuj estas farataj antaŭ diversaj kortumoj aŭ tribunaloj por akuzi aŭ defendi.

(d) AKADEMIAJ PAROLADOJ, t.e. paroladoj, kiujn faras membroj de sciencaj akademioj. Tiu ĉi tipo de parolado evoluis precipe en Francio, kie ĝi fakte havis apartan karakteron. En la jaro 1640 Olivier Patru faris, okaze de sia elektiĝo al la Franca Akademio, specialan dankparoladon. La membroj de la Akademio estis tiel kontentaj, ke ili decidis devigi ĉiun novan membron eldiri similan paroladon. Longan tempon la paroladoj de la novaj membroj ĉiam rilatis al laŭdoj de la anstataŭigitaj membroj. Tiel ili ricevis tute apartan karakteron kun ĉiam sama enhavo. Poste oni enkondukis la kutimon eldiri paroladon okaze de la solenaj malfermoj de la Akademio. Ankaŭ tiuj paroladoj pritraktis ĉiam la saman temon: la utilecon de la akademioj. En la 18-a jarcento la direktoro de la Akademio, al kies kompetenteco apartenis la solenaj malfermoj, decidadis mem pri la enhavo de la malferma parolado. En la Franca Akademio oni faris en diversaj okazoj ankaŭ aliajn paroladojn. Ĉiuj ĉi paroladoj, inkluzive la raportojn pri la oratoraj kaj poeziaj konkursoj de la Akademio, kiel ankaŭ la raportoj pri la kandidatoj al diversaj premioj, apartenas al tiu speciala kategorio de paroladoj – laŭ la opinio de kelkaj retorikaj aŭtoroj.

Por povi taŭge klasigi la paroladojn, estas necese, antaŭ ĉio, trovi konvenan kriterion. Depende de la enhavo mem de la parolado, de la loko kie ĝi estas eldirata, de la persono kiu ĝin faras kaj de aliaj cirkonstancoj la parolado ricevas ian specialan karakteron. Tiu interna karaktero determinas grandparte la formon de la parolado. Kiel en ĉiu ajn arto, ankaŭ en la parolarto la ekstera formo ĝenerale harmonias kun la enhavo.

La retoriko estas la teorio de la parolarto. Ĝia ĉefa celo estas esplori la rilaton inter la enhavo kaj la formo, trovi la plej adekvatan eksteraĵon por difinita enhavo, akordigi la formon al la enhavo. Ŝajnas, do, ke la plej bona klasigo estas tiu, kiu prenas kiel kriterion la internan karakteron de la parolado. Kvankam ekzistas tiom da enhavoj, kiom da diversaj temoj, tamen inter ĉiuj ĉi eblaj enhavoj troviĝas trajtoj kiuj kunligas pli firme parton el ili kaj kiuj distingigas ilin de la aliaj. Temas ĝuste pri tiuj esencaj, karakterizaj trajtoj, kiuj multflanke influas la formon.

El tiu vidpunkto, ĉiuj paroladoj estas divideblaj je du ĉefaj kategorioj: la profesiaj kaj la neprofesiaj paroladoj. Ĉiu el tiuj kategorioj havas plurajn subkategoriojn kaj al ĉiu el la subkategorioj apartenas po pluraj tipoj kun multnombraj apartaj nuancoj, kiuj distingigas ilin unu de la alia.

(a) LA PROFESIAJ PAROLADOJ estas kunligitaj inter si per tri ĉefaj trajtoj: la oratoro estas profesiulo, laŭ sia profesio li devas publike paroli; la temo estas faka, ĝi apartenas ĝuste al la profesio de la oratoro; la publiko konsistas ĉiam el difinitaj personoj, kiuj estas devigataj ĉeesti la paroladon, dum la pli larĝa publiko kutime estas ekskludita.

La profesiajn paroladojn povas fari nur oratoro, kiu havas apartajn kvalifikojn ĝuste por tiaspeca parolado. Aliflanke, la publiko ĉiam konas almenaŭ ĝis certa grado la fakon, al kiu apartenas la temo de la parolado. Tial la profesiaj paroladoj povas esti multe pli profundaj ol la neprofesiaj, pritraktantaj la saman temon. La oratoro tute ne devas atenti la hazardan nefakan publikon. Li parolas al difinita publiko, kiu devas posedi fakan scion, kaj li adaptas sian paroladon al la postulata intelekta nivelo de la publiko. Kvankam, eble, tiu faka, profesia – por tiel diri – publiko estas tre malgranda (eble nur unu persono!), kvankam la nefaka publiko, ĉeestanta pro scivolemo aŭ pro alia kaŭzo, estas tre multnombra (ofta okazo dum gravaj procesoj), tamen la oratoro turnas sin ĉiam nur al la unua publiko, dum la duan li povas plene neglekti. Vera publiko, ja, estas nur la faka. La cetera publiko havas pli karakteron de personoj rigardantaj spektaklon ol de oratora publiko.

La homogeneco de la publiko estas grava karakterizo de ĉiuj profesiaj paroladoj. Tiu homogeneco postulas de la oratoro tre profundan konon de la temo tre bonan preparon. Sed ĝi ebligas al li esprimi sentime siajn pensojn: li ne estas devigata rezigni pri certaj ideoj aŭ pri certaj parolturnoj pro la nura risko fariĝi nekomprenebla. La oratoro vestas la enhavon en plej konvenan vortan vestaĵon. Lia stilo estas altnivela, liaj frazoj trafaj, liaj vortoj tre adekvataj al la ideo. Ĉio ĉi ebligas al la oratoro levi la paroladon ĝis la plej alta grado de enhava kaj forma perfekteco.

Al la profesiaj paroladoj apartenas pluraj subkategorioj, kiuj diferencas inter si multrilate:

(i) La scienca, instrua kaj eduka parolarto koncernas la paroladojn pri diversaj temoj, instruataj en lernejoj kaj universitatoj. Kutime la oratoro prezentas iun branĉon de scienco, filozofio, arto, politiko k.t.p. en serio da prelegoj aŭ lekcioj. En tiu okazo la unua prelego havas karakteron de enkonduka parolado, dum la ceteraj malvolvas sisteme la pensojn de la oratoro pri la koncerna temo aŭ fako. La paroladoj farataj en diversaj privataj lernejoj, vesperaj kursoj, klerigaj societoj kaj en similaj edukaj institucioj apartenas al tiu ĉi speco de paroladoj. Same tiel oni povas alkalkuli ĉi tien ankaŭ la paroladojn, faratajn en akademioj pri diversaj sciencaj, artaj, filozofiaj kaj aliaj temoj.

Se la parolado estas iom ĝenerala kaj populara, ĝi nomiĝas prelego. Se temas pri parolado farata en universitato, akademio, aŭ entute se temas pri supera instrua parolado, kiu havas pli grandan sciencan signifon, ĝi nomiĝas lekcio. La daŭro kaj de prelegoj kaj de lekcioj estas sufiĉe precize fiksita. Kutime, tiaspecaj paroladoj daŭras inter 40 minutoj kaj unu horo. Ankaŭ la formo estas sufiĉe tipa. La enkonduko de ĉiu nova prelego aŭ lekcio regule konsistas el mallonga resumo de la antaŭa parolado. Poste sekvas evoluigo de pensoj pri la temo aŭ pri parto de la temo jam antaŭe decidita surbaze de la ĝenerala plano por la tuta serio. Fine, la konkluda parto aludas al la enhavo de la sekva prelego aŭ lekcio. Tiamaniere la tuta serio estas sisteme kunligita, kaj unuopa parolado, kvankam ĝi prezentas – precipe se temas pri lekcioj – unuecan tuton, estas nur parto de grandega parolado, konsistanta el multaj prelegoj aŭ lekcioj.

(ii) La eklezia parolarto havas kiel enhavon diversajn religiajn temojn. La tasko de la oratoro estas konigi la religiajn verojn el vidpunkto de la koncerna religio, alkroĉi la kredantojn pli forte al la koncerna religio, stimuli ilian religian aktivecon, konvinki ilin pri la korekteco de la moralaj principoj apartenantaj al la koncerna religio k.s.

Tiu subkategorio de profesia parolado nomiĝas prediko. Ankaŭ la predikoj, same kiel la prelegoj kaj lekcioj, povas pritrakti ampleksan temaron, tiel ke pluraj sinsekvaj predikoj sisteme prilumas la tuton. En tiu okazo ĉiu el la sekvaj predikoj estas daŭrigo de la antaŭa prediko. La oratoro-predikanto faras, jam antaŭ la komenciĝo de la tuta serio, planon, laŭ kiu ĉiu unuopa prediko prilumas difinitan parton de la tuto.

La prediko estas farata en preĝejo aŭ en simila konvena ejo. La mistika agordo, kiun disradias ĉirkaŭ si la preĝejo, permesas al la oratoro uzi larĝajn gestojn, doni al la parolado multe da patoso. La temo mem ebligas al li direkti sin pli al la konscienco kaj al la koro, ol al la racio. Tial en la prediko la emocia flanko estas pli forta ol la intelekta. Dum la prelegoj kaj la lekcioj havas prefere karakteron deliberativan, la predikoj estas plejparte demonstrativaj.

La loko, la horo kaj la daŭro de la predikoj estas grandparte fiksitaj de la koncernaj religireguloj. Ĝenerale oni povas diri, ke la predikoj estas malpli longaj ol la lekcioj aŭ prelegoj. Plej ofte la predikoj daŭras kelkajn minutojn. Predikoj de duonhoro estas konsiderataj kiel sufiĉe longaj.

Kiam religio estas instruata en la lernejoj aŭ universitatoj, kiam entute la parolado koncernas iun religian temon, aŭ la fenomenon de religio kiel tia kun la celo instrui aŭ pridiskuti tiun temon, tiam la parolado ne havas karakteron de prediko, sed de prelego aŭ lekcio. Tiu fakto, kompreneble, influas la formon. La parolado adaptiĝas al la kutima daŭro de prelego aŭ lekcio, la patoso malgrandiĝas aŭ tute malaperas, la oratoro estas devigata uzi pli da argumentoj kaj malpli da emociaj elementoj.

(iii) La politika parolarto pritraktas plej diversajn problemojn de la publika vivo en kadroj lokaj, provincaj, ŝtataj kaj mondaj. Al tiu subkategorio de profesia parolarto apartenas paroladoj pri diversaj temoj, kiuj estas pridiskutataj en la lokaj aŭ provincaj konsilantaroj, en la parlamentoj, en diversaj interŝtataj organizaĵoj, kongresoj, konferencoj, institucioj. La tronparoladoj de monarkoj en konstituciaj monarkioj, la proklamaj paroladoj de ŝtatestroj, la paroladoj de ambasadoroj kaj de aliaj ŝtataj reprezentantoj en diversaj oficialaj okazoj estas same politikaj paroladoj.

Inter la politikaj paroladoj estas distingeblaj du ĉefaj tipoj: a) paroladoj, kies formo estas tre precize fiksita aŭ de apartaj reguloj aŭ de la kutimo kaj tradicioj; b) paroladoj formale nereguligitaj.

Al la unua tipo apartenas antaŭ ĉio la strikte diplomataj paroladoj. Ilian longecon, lokon de eldiro, manieron de titolado, eĉ ilian enhavon fiksis grandparte la kutimo. Ĉiu vorto havas apartan signifon. Eĉ pli, la tono, laŭ kiu la parolado estas eldirita, povas havi grandajn konsekvencojn. La oratoro konsiderante plej diversajn faktajn kaj personajn cirkonstancojn (la grandecon, forton kaj pozicion de sia ŝtato en la konkreta situacio, la gradon de la persono en kies nomo li parolas, kaj la gradon de tiu, al kiu li direktas sin, la konkretan celon de la parolado kaj similajn cirkonstancojn), adaptas la formon de sia parolado al la reguloj precize antaŭviditaj por tia kazo. Li, do, devas bone koni tiujn regulojn aŭ, se li estas novulo, li nepre devas plej detale informiĝi pri ili. Sian paroladon li faros ĝuste tiel, kiel postulas la konkreta situacio. La oratoro, kiel oni vidas, ne devas esti granda pensulo por eldiri tiaspecan paroladon! Temas, ja, nur pri skemo ĉiam sama por la sama okazo.

Al tiu tipo apartenas precipe ankaŭ la tronparoladoj.

La dua tipo estas ofte reguligita, sed nur ĝis certa grado, de internaj regularoj, koncernantaj la funkciadon de la koncerna organismo. Tiel, ekzemple, la internaj regularoj de lokaj aŭ provincaj konsilantaroj, de parlamentoj, de diversaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj, de interŝtataj kongresoj aŭ packonferencoj, de ĉiu alia ŝtata aŭ interŝtata organismo, kutime antaŭvidas kiu rajtas paroli, kiam oni rajtas paroli, eĉ kiom oni povas paroli seninterrompe. La oratoro, kompreneble, devas obei tiujn regulojn, sed li devas ankaŭ atenti, ke la reguloj ne estu misuzataj kontraŭ lin. Tial estas necese, ke li konu ilin bonege. Li devas scii sian rajton por povi ĝin defendi ĉiam, kiam la cirkonstancoj tion postulas de li. La partoj de la internaj regularoj, kiuj koncernas la rajton paroli, estas kutime tre ĝeneralaj kaj elastaj. Ili lasas al la oratoro grandan liberecon kaj koncerne la enhavon kaj koncerne la formon de la parolado. En ĉiu okazo, ili ebligas al la oratoro en demokrataj organismoj eldiri senĝene sian tutan penson. Li ne estas devigata, kiel en la diplomataj paroladoj, kateni siajn ideojn en rigorajn formulojn. Male, li povas libere esprimi sin. La forto de lia parolado dependas nur de li mem, de lia intelekta kapablo, de lia oratora talento kaj retorika instruiteco.

La politikaj paroladoj formale nereguligitaj povas esti tre mallongaj, sed ili povas daŭri ankaŭ plurajn horojn, aŭ plurajn tagojn. Kelkfoje la parolado finiĝas post kelkaj minutoj. Alian fojon estas necese paroli multajn horojn por eldiri ĉiujn argumentojn. Ekster tiu kazo, oni povas intence trolongigi la paroladon kun la celo malfunkciigi la laboron de la koncerna organismo. En la parlamentoj, la oratoroj de la opozicio, dezirantaj malakceptigi iun projekton de la registaro, parolas dum pluraj tagoj, aŭ eĉ dum monatoj kun la sola celo malhelpi la laboron de la parlamento kaj tiel malebligi la akcepton de la nedezirata projekto. Estis oratoroj, kiuj famiĝis pro sia kapablo paroli tre longe. Kelkaj el ili povis seninterrompe paroli horojn kaj horojn. Post mallonga paŭzeto ili kapablis rekomenci novan plurhoran paroladon. Tiaj longaj paroladoj estas forta armilo de obstrukco.

La politikaj paroladoj estas aŭ demonstrativaj aŭ deliberativaj. La unua tipo havas plejparte demonstrativan karakteron; la dua, ĵus priparolita, havas ofte karakteron deliberativan. La politikaj paroladoj, se ili estas iom longaj kaj se ili celas konvinki, estas nomataj diskursoj.

(iv) La juĝeja parolarto ampleksas la paroladojn, faratajn antaŭ la juĝistoj por defendi aŭ por akuzi. Oni akuzas aŭ en propra nomo aŭ en la nomo de la ŝtato aŭ en la nomo de sia kliento. Oni defendas aŭ sin mem aŭ la aferon de sia kliento.

En ĉiu okazo bona kono de la juro estas antaŭkondiĉo de bona juĝeja parolado. Tial en la granda plimulto de ŝtatoj la helpo de fakuloj-juristoj estas deviga en ĉiuj pli gravaj civilaj aŭ kriminalaj procesoj.

La daŭro de la juĝejaj paroladoj dependas de la graveco de la proceso. Ju pli grava estas la proceso, des pli longa povas esti la parolado. En tre grandaj procesoj aŭ en la procesoj antaŭ la Internacia Kortumo, aŭ antaŭ alia internacia tribunalo aŭ arbitracia juĝantaro, la paroladoj povas daŭri eĉ plurajn tagojn.

La juĝejaj paroladoj distingiĝas de la aliaj specoj ne nur per la aparta enhavo, sed ankaŭ per la fakto ke la parolado estas grandparte reguligita de la leĝo kaj kondiĉita de la tuta jura sistemo. Ofte la leĝo precize antaŭvidas kiujn demandojn devas tuŝi la oratoro kaj kiujn demandojn li ne rajtas priparoli en sia parolado. La oratoro, pledanta antaŭ la juĝistaro, nepre devas observi tiujn preskribojn.

Ĉiu juĝeja parolado, senkonsidere al apartaĵoj de la diversaj juraj sistemoj, devas analizi la aferon el fakta kaj el jura vidpunktoj. Ĉar ĉiu fakta stato produktas difinitajn jurajn konsekvencojn, estas normale ke la oratoro pritraktu unue la faktojn kaj poste la juron. Por prezenti la faktojn, la oratoro utiligas diversajn pruvojn: atestantojn, opiniojn de ekspertoj, dokumentojn k.s. depende de la koncerna jura sistemo. El tiel fiksita fakta stato, la oratoro tiras difinitajn konkludojn, interpretante la juron konforme al la celoj de la defendata afero.

La interpretado de la juro estas unu el ĉefaj kaj plej malfacilaj taskoj de juĝeja oratoro. Ankaŭ tiurilate diversaj juraj sistemoj preskribas diferencajn regulojn de interpretado. Ekzistas interpretado gramatike formala, logika, analogia; ekzistas juraj sistemoj, kiuj permesas ĉiujn ĉi formojn de interpretado en ĉiuj aŭ nur en kelkaj kazoj, dum aliaj juraj sistemoj malpermesas iujn formojn de interpretado. Same tiel ekzistas juraj sistemoj, kiuj allasas la juran teorion, la verdiktojn de superaj kortumoj, la preparlaborojn al iu leĝo, kontrakto aŭ al alia jura akto kiel helpilojn de interpretado, dum aliaj juraj sistemoj malpermesas la utiligon de tiuj helpiloj por interpreti iun juran regulon. Pro tiu diverseco, oni ne povas starigi abstraktajn regulojn pri jura interpretado por juĝeja oratoro. Ĉiu persono, kiu estas profesie devigata paroli antaŭ difinita juĝa organo, trastudu bone tiujn regulojn kaj utiligu ilin grandskale kaj ĉiuflanke en sia parolado.

La juĝejaj paroladoj estas nomataj pledoj.

(v) La soldata parolarto formas apartan subkategorion de profesiaj paroladoj. Tian paroladon ĉiam faras superulo al siaj subuloj kaj ĝi ĉiam traktas pri iu milita temo: kuraĝigo antaŭ la batalo, glorado de heroeco, instigo al pli energia lernado de la “metio” k.s.

Al soldatoj oni faras paroladojn en diversaj okazoj kaj cirkonstancoj. Plej ofte antaŭ bataloj, post venkoj aŭ malvenkoj, okaze de naciaj kaj armeaj festoj. La celo estas ĉiam la sama: levi la militistan spiriton! Tial – same kiel ĉe predikoj, nur kun alia celo – la medio estas aparte agordita por eksciti la spiritojn kaj por prilabori ilin konforme al la celo de la parolado: trumpetoj, klarionoj kaj tamburoj; muzikoj kaj fanfaroj; flagoj, emblemoj kaj insignoj; kanontondrado kaj bruado de sonorilaro; uniformoj kaj brilantaj armiloj...

La soldataj paroladoj estas karakterizitaj de mallongeco kaj koncizeco, el forma vidpunkto, kaj manko de argumentoj, el enhava vidpunkto. Kutime tiuj paroladoj havas nek enkondukon nek finon en formo de konkludoj. Ilin fakte anstataŭigas la tuta agordo de la medio. La ĉefparto ne konsistas el argumentado kaj pruvoj, sed el taŭgaj alvokoj, instigoj, stimuloj. La argumentoj cedas sian lokon al la ranga supereco de la oratoro kaj al la discipline deviga obeemo de la aŭskultantoj!

La soldataj paroladoj estas ofte farataj en formo de t.n. tagordonoj. Kelkfoje tiuj tagordonoj, se ili estas eldiritaj de la supera komandanto, havas ankaŭ larĝan politikan signifon. En tiu okazo ili estas ne nur legataj de la malsuperaj estroj antaŭ la trupo, sed ankaŭ disaŭdigataj pere de radio al la tuta popolo. Pro manko de senpera kontakto inter la verkinto de la oratoraĵo kaj la aŭskultantoj, ne plu temas pri vera parolado. Fakte, multaj personoj funkcias kiel oratoroj, sed ili ne eldiras siajn proprajn pensojn: ili nur legas tion, kion alia persono skribis.

(b) LA NEPROFESIAJ PAROLADOJ diferencas de la profesiaj per la fakto, ke al ili mankas almenaŭ unu el la elementoj, kiuj distingas la profesiajn paroladojn. Se la oratoro estas profesiulo, se li parolas pri sia fako, sed se la publiko ne estas faka, temas pri neprofesia parolado. La oratoro povas esti fakulo en iu scienca, arta aŭ alia branĉo, sed li povas paroli pri temo, kiu ne koncernas rekte lian fakon. Ankaŭ en tiu okazo temas pri neprofesia parolado. Eĉ se tia parolado pri nefaka temo estus farita antaŭ publiko apartenanta al la sama profesio kiel la oratoro, tamen la parolado ne estus profesia.

Ĉiuj neprofesiaj paroladoj estas divideblaj je du ĉefaj subkategorioj: prelegoj kaj okazaj paroladoj.

(i) La prelegoj estas paroladoj pri kiu ajn faka temo, faritaj de profesia aŭ amatora fakulo, antaŭ nefaka kaj faka publiko. La prelegoj apartenas al eduka parolarto. La sola – sed tre grava – diferenco inter tiuj ĉi prelegoj kaj la prelegoj aŭ lekcioj farataj en lernejoj kaj universitatoj, troviĝas en la karaktero de la publiko. La profesiajn prelegojn kaj lekciojn ĉiam aŭskultas limigita publiko, konsistanta el personoj, kiuj pro kiu ajn kaŭzo estas devigataj aŭskulti la paroladon. La neprofesiaj prelegoj estas farataj al larĝa publiko, kiu povas konsisti nur el fakuloj, sed kiu povas konsisti ankaŭ el multaj nefakuloj aŭ eĉ nur el nefakuloj. Tiu fakto faras la prelegon pli populara.

La ejo en kiu okazas la prelego dependas de la temo. Prelegojn oni povas fari en lernejoj, en universitatoj, en apartaj ejoj destinitaj por publikaj paroladoj en la koncerna loko, sed oni povas ilin eldiri ankaŭ en teatro, kinejo, societejo, klubejo aŭ alia taŭga ejo. La elekto de la ejo, same kiel la elekto de la medio al kiu oni sciigas la prelegon, grave influas, kiel pritraktite, la konsiston de la publiko.

Ankaŭ la daŭro de la prelego dependas de la temo. Kutime la prelego daŭras 40 minutojn ĝis unu horo. La plej taŭga longeco estas tiu de prelego daŭranta proksimume 50 minutojn.

(ii) La okazaj paroladoj estas farataj en plej diversaj cirkonstancoj. Okaze de geedziĝo, morto, naskiĝo, fino de iu laboro, inaŭguro, malfermo de kongreso aŭ konferenco, festo k.s. oni kutimas eldiri laŭdparoladojn. Ĉiam temas pri tipe demonstrativaj paroladoj, diference de la prelegoj, kiuj enhavas multajn deliberativajn trajtojn.

La okazaj paroladoj havas kiel temon la laŭdon de iu persono, de iu ideo, de iu institucio aŭ movado.

Se la laŭdo koncernas mortinton, oni parolas pri funebra parolado aŭ pri funebra oracio. Longa, solena laŭda parolado nomiĝas panegiro. Paroladeto farata dum festeno, kun samtempa propono pri trinko je honoro aŭ je sukceso de iu persono aŭ de iu ideo, nomiĝas tosto. Paroladoj farataj en diversaj aliaj okazoj ricevas sian nomon plej ofte konforme al la celo de la parolado. Tiel, ekzemple, al parolado, per kiu oni malfermas kongreson aŭ konferencon, oni donas la nomon malferma aŭ inaŭgura parolado. La ĉefa parolado de iu solenaĵo nomiĝas festparolado. La parolado, per kiu oni salutas kunvenon, estas salutparolado.

La okazaj paroladoj devas esti tre koncentrigitaj al la elektita temo. Laŭ la diversaj cirkonstancoj, ili estas pli aŭ malpli longaj, sed la oratoro ĉiam klopodu esti kiom eble plej mallonga kaj des pli dinamika en la esprimo. Li memoru, ke la aparta okazo, pro kiu oni faras la paroladon, ĉiam kreas certan agordon. Tial ne estas necese fari longan enkondukon por formi ĉe la aŭskultantoj spiritan preparon al la ĉeftemo. La oratoro nur klopodu harmoniigi la stilon kaj tonon de sia parolado al la jam ekzistanta spiritostato de la aŭskultantoj.

La enhavo mem de okaza parolado, la aparta soleneco, kiun kaŭzas la momento kaj la ekstera medio, postulas de la oratoro pli da patoso en la voĉo kaj en la gestoj ol kiom estas konvena en aliaj tipoj de parolado. Ju pli ekscita, ju pli solena estas la momento, des pli patosa povas esti la parolado. Ĝia alta stilo, la noblaj pensoj esprimitaj per elektitaj frazoj, la voĉo modulita laŭ la enhavo, kaj la gestoj konformaj al la grandeco de la okazo – ĉio ĉi ne nur harmonias kun la soleneco, sed ankaŭ kontribuas al ĝia pligrandigo.

2. PAROLADPARTOJ

La parolado – ni jam diris – estas ordigita evoluigo de pensoj. Ĝi estas artaĵo. Kiel ĉiu arta verko, ankaŭ la parolado konsistas el pluraj partoj, el multaj detaloj. Ĉiu parto, ĉiu periodo esprimiĝas en la tuto kaj pere de ĝi, sed samtempe perdiĝas, fandiĝas en la pleneco de la verko, kontribuante al ĝia beleco kaj grandeco.

Izolita detalo, kvankam plej arte ellaborita, povas esti interesa kiel fragmenta studobjekto. Ĝi ankaŭ povas havi ian belecon en si mem. Tamen, nur en harmonia ligo kun la aliaj detaloj, en proporcio kun la tuto, elsaltas ĝia vera arta valoro. Kaj samtempe, ĝuste tiu proporcia harmonio de ĉiuj partoj kaj partetoj perdigas al la detalo ĝian propran individuecon, kiu transplantiĝas en la superan individuecon de la arta verko.

Unusola ŝtoneto – kvankam tre bela; unusola muzika frazero – kvankam tre agrabla, ne faras la belecon de mozaiko, de simfonio. Sed ankaŭ tiuj verkoj ne estas imageblaj sen arte ordigitaj ŝtonetoj kaj frazeroj.

Se arta tuto ne povas ekzisti sen detaloj, ankaŭ la detaloj ne povas esprimiĝi ekster la tuto. Nur tuto el detaloj kaj detaloj en tuto prezentas artaĵon.

La brilianto havas multajn facetojn: ĉiu faceto kontribuas al la blindiga beleco de la ŝtono; ĉiu faceto ricevas sian nuancan belecon de la komuna brilo. La parolado estas monumento farita el sonoj kaj tonoj, el vortoj kaj frazoj, el periodoj kaj partoj. Ĉiu ero havas sian lokon, sian rolon, sian signifon en la supera unuo: sono kaj tono en la vorto, vorto en la frazo, frazo en la periodo, periodo en la parto. Ĉiu el ili alportas sian forton kaj sian belon al la forto kaj belo de la tuto. Sed ilia propra forto kaj belo konsistas ĝuste en la reciproka rilato kaj en la rilato al la tuto. Fortigante, ili mem fortiĝas. Vivigante, ili mem viviĝas. Artigante, ili mem artiĝas.

Estas, do, necese ne nur zorge prilabori ĉiun parton kaj parteton de la parolado, sed ankaŭ taŭge kunligi ilin kaj atenti al iliaj proporcioj.

Laŭ la klasika retoriko, la parolado konsistas el ses fundamentaj partoj: enkonduko, anonco, ekspono, persvado, refuto, konkludo.

En la enkonduko la oratoro prezentas sin, klopodas ekinteresigi la publikon pri la temo kaj havigi al si ĝian bonvolemon. Tiun parton la antikvaj latinaj retoroj nomis “exordium”.

La dua parto – la anonco – konsistas el klara kaj preciza antaŭsciigo pri la tuta enhavo de la parolado. En tiu parto oni prezentas al la publiko la planon de la parolado, tiel ke la aŭskultantoj povu tuj ekscii kiujn demandojn la oratoro priparolos. Tiu parto estis nomata “enunciatio”.

La tria parto, nomata ekspono, enhavas la rakontadon de la fakta stato. La oratoro laŭvice prezentas unu fakton post la alia. Tiu ĉi parto havis la nomon “narratio” aŭ “espositio” en la verkoj de la antikvaj instruantoj de parolarto.

La kvara parto – la persvado – estis konsiderata kiel la plej grava. En ĝi la oratoro pruvas siajn antaŭajn asertojn, argumentas favore al la defendata afero, konvinkas pri la praveco de sia starpunkto. Tial la klasika retoriko ĝin nomis “persuasio”.

En la sekva, kvina, parto la oratoro refutas la argumentojn de la kontraŭulo, malfortigas aŭ nuligas liajn pruvojn, kontraŭas al liaj postuloj. Tiu parto nomiĝis “refutatio”.

Fine, en la sesa, konkluda parto, iam nomita “peroratio”, la oratoro postulas la akcepton de sia tezo kaj per emociaj vortoj, kies celo estas venki la lastan kontraŭstaron, konkludas sian paroladon.

Tiu divido de la parolado ŝajnas taŭga ankaŭ hodiaŭ por iuj tipoj. Precipe la politika kaj la juĝeja parolartoj povas bone ĝin utiligi kiel bazan modelon. Tamen, oni ne povas diri, ke ĉiu parolado nepre devas havi ĉiujn ĉi partojn, nek ke ili devas sekvi unu la alian precize laŭ la supra skemo.

En multaj paroladoj – ekzemple en ĉiuj tostoj, panegiroj, oracioj kaj en aliaj okazaj paroladoj – mankos tute certe la anonco kaj tre verŝajne la refuto. En tiaj paroladoj ankaŭ la ekspono en la klasika senco de la vorto ofte ne trovas lokon, aŭ ĝi estas tute mallonga. En la prelego, male, la ĉefan lokon okupas la ekspono kaj eventuale la persvado; dum la refuto kelkfoje ludas nenian aŭ preskaŭ nenian rolon. La prediko konsistas ĉefe el persvado, sed tiu persvado utiligas pli la argumenton de la aŭtoritato ol la aŭtoritaton de la argumento! La samon faras la soldata parolarto.

La tipa parolado, kiu kutime havas la ses klasikajn partojn, estas la pledo. Sed ankaŭ en pledo oni povas ellasi la anoncon kiel apartan eron, dum la eksponon, la persvadon kaj la refuton oni povas ankaŭ intermiksi, se tio estas pli konvena. En tiu okazo la oratoro prezentas unu fakton, donas pruvojn pri ĝi, refutas la argumentojn de la kontraŭulo, konkludas; poste li faras la samon, laŭvice, pri la aliaj faktoj.

Oni povas agi ankaŭ alimaniere, nome tiel, ke unue oni eksponas ĉiujn faktojn kaj poste sekvas la argumentado kaj kontraŭargumentado en formo de persvado kaj refuto.

Kelkfoje estas necese tuj argumenti kaj kontraŭargumenti pri unuopa fakto, rezervante al si la finan argumentadon kaj refutadon pri la tuto de la fakta stato al posta parto de la parolado. Alian fojon oni povas en la ekspono prezenti ĉiujn faktojn kaj intermiksi nur la persvadon kaj la refuton, tiel ke unu argumenton tuj sekvu la atako al la kontraŭargumento. Ĉio ĉi dependas de la situacio kaj de la oratora kapablo adapti la formon al la konkretaj bezonoj de la parolado.

Restas, do, kiel nepre necesaj partoj de ĉiu parolado: la enkonduko, la ĉefparto kaj la fino.

LA ENKONDUKO (I) havas pluroblan signifon. Antaŭ ĉio, per ĝi la oratoro prezentiĝas al la publiko, la konversacio komenciĝas, la kontakto stariĝas. Tiu unua renkontiĝo inter la oratoro kaj la publiko estas tre grava por la plua sekvo de la parolado. De ĝi multe dependas la tuta sukceso. Tial la oratoro devas multe atenti al la enkonduko, ellabori ĝin plej detale, antaŭvidi diversajn situaciojn kaj, eventuale, prepari eĉ plurajn variantojn. Bona starto estas antaŭkondiĉo de sukcesplena celatingo.

Per la enkonduko la oratoro altiras la publikon al la temo de la parolado. Li klopodas kapti ĝian bonvolemon, ĝian inklinon al sia persono en la intereso de la priparolata afero. Ambaŭ celojn li atingas per konvena titolado kaj per la enhavo mem de la enkonduko.

La titolado estas mano, kiun la oratoro salute etendas. Oni bone atentu, ke ĝi ne vangofrapu! Kaj vangofrapi ĝi povas ne nur per sia bruteco, sed ankaŭ per troa intimeco aŭ flatemo. Diri al gekamaradoj “viaj sinjoraj moŝtoj” ne estas malpli ŝoke ol titoli altrangulojn per “karaj amikoj”.

La titolado devas adaptiĝi al la karaktero de la parolado kaj al la rilato inter la oratoro kaj la publiko. En kamaradeca, amikeca kunveno taŭgas la titoloj “geamikoj, gekamaradoj”. En fakula kongreso, en akademio kaj universitato, oratoro science samranga aŭ havanta pli altan rangon, povas uzi la titolon “gekolegoj”. Sed, se li ne estas almenaŭ samranga, li titolas per “sinjorinoj kaj sinjoroj” aŭ “sinjoroj profesoroj” aŭ simile. Por la milita superulo la publiko estas la “soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj” depende de la konsisto. La predikanto direktas sin al “karaj gekredantoj” aŭ al “fratoj per Kristo” aŭ simile laŭ la kutimo de la koncerna religio. La advokatoj kaj prokuroroj parolas antaŭ la “alta tribunalo”, antaŭ la “sinjoro prezidanto kaj alta juĝistaro” k.s. La diplomata ceremoniaro preskribas la titoladon al diversaj altranguloj en diversaj situacioj. En politikaj paroladoj oni multe uzas la titolojn “civitanoj”, “geamikoj”. Al esperantista publiko oni ofte donas la titolon “gesamideanoj”. Kelkaj tion faras eĉ parolante nacilingve. Tio impresas mistike, sektisme. Oni evitu ĝin! Kaj oni neniam titolu neesperantistojn per tiu vorto.

Se la kunveno estas prezidata, se ĉeestas eminentuloj, estas bone aparte titoli la prezidanton, aparte la eminentulojn, aparte la ceteran publikon. Plue, se la publiko konsistas el diversaj elementoj, pli kaj malpli proksimaj al la oratoro, oni povas ĝin duoble aŭ trioble titoli, tiel ke ĉiu grupo estu tuŝita, sed ke la plej intima estu titolita ĉe la fino. Tia titolo, ekzemple, estas: “Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Geamikoj! Gekamaradoj!”.

La ĉefa afero estas ĉirkaŭpreni per la titolado la tutan aŭskultantaron, sed tiel ke neniu sentu sin ŝokita pro la troa, neĝentila egaligo sub unu ĝenerala titolo, aŭ pro la superflua ekskludo el sub la ĝenerala titolo kaj envicigo en ian specialan titolon.

Oni ne forgesu, ke ankaŭ la titolado dependas de ĉiuj internaj ecoj kaj eksteraj cirkonstancoj de la parolado. Grava scienculo, ĉeestanta prelegon de studento en studenta societo, devus esti aparte titolita. Sed tiu sama scienculo, aŭskultanta paroladon de la sama studento en politika popolkunveno, povas tute bone esti ampleksita per la ĝenerala titolo “civitanoj”.

Oni ankaŭ memoru, ke troa abundo de titoloj ĝenas kaj povas malbone influi la publikon, kreante disrompitecon inter la aŭskultantoj. Tial estas konsilinde ne uzi multajn titolojn krom en okazo de vera neceso. Precipe se la parolado estas farata en intima rondo, se ĝi ne estas tre solena, se ĝi daŭras nur kelkajn minutojn, oni evitu la multajn titolojn.

La korekta titolado ne estas nur afero de ĝentileco. Ĝi ankaŭ kunligas la publikon, helpas al ĝia homogeniĝo, proksimigas ĝin al la oratoro. Krom en kelkaj tipoj de paroladoj, kie la titolado estas pli aŭ malpli fiksita de la kutimo aŭ de la tradicio (diplomata, eklezia, soldata, juĝeja parolartoj), la oratoro havas sufiĉe larĝajn eblecojn pri elekto kaj kombino de titoloj. Ĝenerale, li klopodu uzi titolojn pli intimajn (amiko, frato, kamarado) en paroladoj emocie-demonstrativaj, kaj titolojn pli dignajn en paroladoj kun karaktero deliberativa, precipe en lekcioj kaj prelegoj.

La enhavo mem de la enkonduko preparas la aŭskultantojn al la ĉeftemo. En ĝi oni povas prezenti per kelkaj vortoj la gravecon de la afero. Same tiel oni povas montri la kaŭzojn kaj la celon de la parolado, la motivojn pro kiuj la oratoro decidiĝis paroli ĝuste pri la koncerna temo. Laŭ la cirkonstancoj, estas bone danki al la organizintoj pro la okazigo de la parolado kaj al la publiko pro la ĉeesto. Kelkfoje oni eĉ povas rekte peti pri atento kaj bonvolemo, precipe se la defendata afero ne estas tre populara, aŭ se la temo estas iom peza.

Al la enkonduko estas kelkfoje necese ligi la anoncon, nome mallongan, klaran planon de la parolado. La oratoro skize informas pri la ordo, laŭ kiu li pritraktos la diversajn demandojn en la ĉefparto. La anonco montriĝis tre taŭga precipe en pledoj, grandaj diskursoj kaj lekcioj. La publiko, havante antaŭ siaj okuloj la tutan enhavon de la pritraktota afero, povas pli trankvile kaj kun pli bona kompreno sekvi la malvolvon de la unuopaj partoj. En la aliaj paroladoj de anonco estas superflua kaj en kelkaj kazoj ĝi estas pli ol ĝena. Oratoro, kiu en funebra oracio anoncus enkonduke, ke li unue parolos pri la civitanaj virtoj de la mortinto, poste pri liaj sciencaj meritoj kaj fine pri lia nobleco en la privata vivo, tiu oratoro vere ne estus oratoro! Sistemon devas, sendube, posedi ĉiu parolado! Sed ne ĉiu parolado devas ĝin publike anonci!

En multaj okazoj mallonga informo pri la ĉefpunktoj de la parolado, publikigita en gazetoj aŭ en invitiloj, bone anstataŭigas la enkondukan anoncon.

En predikoj la enkonduko ofte konsistas el legado de parteto el Evangelio.

La longeco de la enkonduko devas esti proporcia al la longeco du la tuta parolado. Enkonduko, kiu formus duonon de la parolado, ne estas enkonduko! La enkonduko kutime ampleksas unu sesonon ĝis unu dekono de la parolado. Ju pli longa estas la parolado, des pli mallonga estas la enkonduko kompare kun la tuto. Salutparoladeto de kvar minutoj povas bone havi enkondukon de unu minuto; en pledo de kvar horoj estus neebla unuhora enkonduko!

En kelkaj tipoj de paroladoj la enkonduko estas tre mallonga: nur titolado kaj unu, du frazoj. Se la agordo estas tia, ke ĝi plene konvenas al la celo de la parolado, ne estas necese aparte prepari la publikon. Oni povas tuj alpaŝi al la afero mem. Tiaj estas precipe la soldataj paroladoj, la predikoj, la tostoj, la panegiro; la festparoladoj kaj ĝenerale la plimulto de okazaj paroladoj.

En nekonata medio, antaŭ heterogena publiko, en nekonvena ejo k.s. kelkfoje estas oportune plilongigi la enkondukon. Unuflanke, tiu ebligas al la publiko alkutimiĝi al la aspekto, al la voĉo, al la esprimmaniero de la oratoro. Aliflanke, li mem havas la okazon firmigi sian pozicion. Observante la karakteron de la aŭskultantoj, li sukcesas kunligi ilin pli firme, transformi ilin en veran publikon kaj adapti la formon de sia parolado al la situacio. Laŭ la ebleco, la oratoro ne transiru al la ĉefparto de la parolado antaŭ ol estas starigita la necesa kontakto inter la publiko kaj li. Tio, ja, estas unu el la ĉefaj celoj de la enkonduko.

LA ĈEFPARTO (II) povas havi tre diversajn formojn. Ĝi konsistas el ununura aŭ el pluraj partoj. Ĉiu el la partoj povas pritrakti po unu aŭ po pluraj punktoj, kaj ĉiu punkto konsistas el unu aŭ pluraj eroj, esprimitaj en periodoj kaj frazoj. Ĉio ĉi estas taŭge, nerimarkeble kunligita.

La ĉefparto povas, ekzemple, konsisti el ekspono, persvado kaj refuto laŭ la klasika skemo. Ĝi, do, havas tri partojn, kiujn ni signos per la literoj A, B, C. En la ekspono oni povas prezenti plurajn faktojn, kiujn ni signu per la ciferoj 1, 2, 3... Same tiel la persvado povas konsisti el pluraj argumentoj, kaj la refuto el pluraj kontraŭargumentoj. Ankaŭ ili estu signitaj per la ciferoj 1, 2, 3... La pluraj faktoj, argumentoj kaj kontraŭargumentoj povas esti same gravaj inter si kaj sendependaj unu de la alia, aŭ en ĉiu el tiuj partoj (ekspono, persvado, refuto) la unuopaj punktoj (faktoj, argumentoj, kontraŭargumentoj) povas sekvi unu el la alia. Ni supozu, ke ili estas same gravaj kaj inter si sufiĉe sendependaj, sed tiel ke ilia tuto en ĉiu el la partoj sekvigas certan konkludon (x, y, z), kaj ke el ĉiuj konkludoj sekvas la fina konkludo (K).

La skemo de tia ĉefparto aspektas, do, jene:

Se la faktoj, la argumentoj kaj la kontraŭargumentoj, sekvas logike unu el la alia, la skemo aspektas jene:

A (1→2→3) →x→B (1→2→3→4) →y→C (1→2→3) →z→||→x+y+z=K

Se nur en unu el la partoj la unuopaj punktoj sekvas unu el la alia, dum en la aliaj partoj ili estas samrangaj kaj sendependaj, la skemo ricevas adekvatan formon. Ĝi aspektas, ekzemple, jene:

Ĉiu el la unuopaj punktoj, aŭ nur kelkaj el ili, povas konsisti el pluraj eroj (a, b, c...). Tiam la skemo ŝanĝas sian aspekton:

La supraj ekzemploj de skemoj; kiuj – kompreneble – povas havi ankaŭ alian aspekton, rilatas ĉefe al juĝeja kaj politika parolartoj. La aliaj paroladoj kutime ne obeas al ili. Depende de la tipo kaj de la konkreta enhavo, la skemo varias. Tre simpla prelego, ekzemple pri la impresoj el iu vizitita lando, povas havi ĉefparton, konsistantan el kvar partoj (lando, homoj, publika vivo, kulturo). Ĉiu el la partoj povas havi plurajn punktojn, ekzemple la publika vivo: politikaj partioj, sindikatoj, kooperativoj, gazetaro; la kulturo: arto, instruado. El ĉiuj partoj sekvas la ĝenerala konkludo (K). La skemo estas:

Sed tia prelego povus esti ankaŭ alie ordigita, ekzemple: A materia kulturo kun la punktoj 1/ naturaj riĉaĵoj (a/ minoj, b/ arbaroj, c/ grundo kulturebla), 2/ industrio (a/ peza industrio, b/ malpeza industrio); B spirita kulturo kun la punktoj 1/ arto (a/ literaturo, b/ pentroarto, c/ teatro, d/ muziko), 2/ eduko (a/ elementa instruado, b/ supera instruado). La skemo de tia parolado estas:

Estas absolute neeble prezenti precize ĉiujn skemojn de la ĉefparto. Ilia nombro estas preskaŭ tiom granda, kioma estas la nombro de temoj kaj de oratoroj. Tamen, unu ĝenerala regulo ekzistas. Ĉiu ĉefparto, depende de la konkreta enhavo kaj de la celo, devas esti konscie ordigita. La parolado ne estas babilado pri kio ajn. Ĝi ne povas konsisti el hazardaj pensoj, amasigitaj sen ia ajn ordo unu super la alia aŭ intermiksitaj unu kun la alia. La parolado estas palaco, arte konstruita el multaj ŝtonoj, kaj ne amasego da disĵetitaj ŝtonoj.

La arkitekta konstruo de la ĉefparto montras la intelektan forton kaj la artan talenton de la oratoro. Bona divido de la ĉefparto en partojn, punktojn, erojn; bela proporcio inter ili; ilia samtempa kunligiteco – jen la kvalitoj de bona ĉefparto.

LA FINO (III) estas la konkluda parto de la parolado.

Konkludojn oni povas fari ankaŭ en la ĉefparto. Post ĉiu pritraktita punkto kelkfoje, post ĉiu unuopa parto tre ofte! Tiuj konkludoj estas saltobretoj al la sekva punkto, al la sekva parto. La fina konkludo havas alian signifon. Ĝi ne preparas novajn konkludojn, sed ĝi resumas ĉiujn antaŭajn kun la celo definitive decidigi la publikon favore al la priparolita afero.

La ĉefkonkludo povas ankaŭ troviĝi ĉe la fino de la ĉefparto. Ĝi povas eventuale esti sekvata de plua parteto. En tiuj okazoj, kompreneble, la ĉefkonkludo ne apartenas formale al la fino sed al la ĉefparto.

La fino estas la plej emocia parto de la parolado. Eĉ se dum la antaŭaj partoj la oratoro direktis sin preskaŭ ekskluzive aŭ prefere al la intelekto, nun li turnas sin antaŭ ĉio al la sentoj aŭ nur al ili. Bone preparinte la spiritojn en la ĉefparto, li pasas al la lasta saltatako por doni la decidan baton, por venkigi sian ideon.

La interna forto de la fino respeguliĝas en la formo. La voĉo de la oratoro esence ŝanĝiĝas koncerne intensecon, altecon kaj koloron. Liaj gestoj – depende de la paroladkaraktero – estas aŭ tre larĝaj, aŭ ili povas tute malaperi. Lia sinteno kaj la tuta alte levita tono de la parolado klare antaŭdiras la baldaŭan lastan vorton.

Same kiel en muzika verko oni antaŭsentas la finan akordon, tiel same en bona oratoraĵo oni antaŭsentas La finan frazon. Plue, same kiel en la spiritoj de la publiko, aŭskultanta grandan simfonion ekestas aparta, nobla, apenaŭ retenebla ekscito de sentoj, vipataj de la finaj sonondoj, tiel same la oratora publiko, superŝutata de altstilaj frazoj anoncantaj la finon, troviĝas en stato de tordita animstreĉiteco. Kaj – ankoraŭfoje same – post la lasta akordo, post la lasta frazo, la kontenteco pro la prezentita arta kaj intelekta ĝuo, la subita malstreĉiĝo de nervoj senŝarĝiĝas en aparta jubilo, en spontana aprobo.

Simile al la enkonduko, la fino devas esti preparita tre bone, preskaŭ laŭvorte. Estas eĉ konsilinde kunmeti plurajn variantojn de la fino, tiel ke – laŭ la cirkonstancoj – oni povu elekti la plej taŭgan, aŭ eluzi plurajn sinsekve, aŭ improvizi novan finon el ilia kombino.

Kutime la fino konsistas el du partoj. Tute mallonga resumo de la antaŭaj konkludoj, kiuj kune rezultigas la ĝeneralan, ĉefan konkludon, formas la ponton inter la ĉefparto kaj la fino. El formala vidpunkto tiu ĉefkonkludo prefere apartenas al la fino ol al la ĉefparto. Sed kelkfoje ĝi troviĝas antaŭ alia parteto de la ĉefparto kaj en tiu okazo ĝi ne povas, kompreneble, aparteni al la fino.

La dua parto de la fino estas regule emocia alvoko – rekta aŭ malrekta – al akcepto de la esprimitaj ideoj. La lasta frazo estas la plej forta, kaj la tono laŭ kiu ĝi estas eldirita, evidente montras, ke la parolado finiĝis. Malbona estas la kutimo de kelkaj oratoroj fini la paroladon per vortoj, kiuj rekte indikas la finon. Ne estas bone diri “mi finis”, aŭ “mi diris”, aŭ “mi dankas vin”, aŭ simile, kvankam en kelkaj okazoj ankaŭ tio estas ebla. Bona oratoro sentigas la finon de la parolado, sed ne anoncas ĝin formale! Nur la personoj, kiuj fakte ne scias fini, utiligas tiun primitivan rimedon por iel meti la finan punkton.

Ne malofte okazas, ke la oratoro devas rezigni pri la antaŭe preparita fino. Iu aparta okazaĵo en la ejo, iu feliĉa ideo kaŭzita de ia medio, iu bona penso elvokita de la paroladfluo mem, trenas lin al fino eble pli bona ol la preparita. La oratoro devas fulmrapide decidiĝi ĉu kapti tiun novan ideon por la fino de sia parolado kaj rezigni pri la preparita fino, aŭ agi inverse, aŭ – pesinte la du ideojn – utiligi eventuale ambaŭ, tiel ke la pli forta estu la lasta.

Okazas ankaŭ, ke antaŭ la eldiro de ĉio antaŭvidita por la ĉefparto, estas necese fini la paroladon. Pro diversaj kaŭzoj la oratoro povas esti devigita grandigi la enkondukon, pritrakti pli detale kelkajn punktojn, doni neantaŭviditajn eksplikojn, respondi al rimarkoj k.s. Ĉio ĉi povas tiom longigi la paroladon, ke la oratoro devas ĝin fini pli frue, rezignante pri multaj bonaj ideoj kaj fortaj argumentoj antaŭpreparitaj. Tiu rezigno postulas kuraĝon! Ĝi estas unu el la konsistaj ecoj de la oratora kuraĝo. Se li vidas, ke la plua daŭrigo, pro la troa longeco, povus endanĝerigi la tuton, li prefere finas la paroladon tuj.

Kelkfoje la oratoro povas ankaŭ en tiaj okazoj alglui la preparitan finon al la jam eldirita ĉefparto, sed ofte estas pli bone improvizi novan finon, kiu estas pli konforma al la ideoj fakte esprimitaj en la parolado.

Estas menciinda ankoraŭ unu kazo de antaŭtempa fino. La ardo de la parolado povas tiom entuziasmigi la publikon, ke ĝi neatendite ekaplaŭdas. Se tio okazas komence aŭ meze de la ĉefparto, la oratoro ricevas apogon por la plua daŭrigo. Sed se la publiko tondre ekaplaŭdas en la finaj partoj, la oratoro rapidege pripensu ĉu tio ne povus prezenti pli bonan finon ol kia estis la preparita. Bona oratoro, al kiu ŝajnas, ke la preparita fino ne elvokus pli fortan efikon, rezignas pri ĝi.

Ĝenerale, la fino povas konsisti el pluraj, laŭgradaj finfrazoj, same kiel muzika verko povas havi kelkajn finakordojn, el kiuj ĉiu povus principe esti la fina, sed fakte signifas nur preparon post nova, pli impresa akordo. Grava estas la gradacio. La sekva frazo estu ĉiam pli forta ol la antaŭa. La plej impresa nepre estu la lasta. Ĝi devas elvoki aprobon. Se ankaŭ la antaŭaj elvokas ĝin, des pli bone.

La longeco de la fino respondas al la daŭro de la tuta parolado. Kutime la fino estas iom malpli longa ol la enkonduko. Ĝi povas konsisti eĉ el ununura forta frazo. Precipe la antaŭtempaj, subitaj finoj estas tre mallongaj.

En la parolado de Brutus* oni povas bone distingi la enkondukon (I), la ĉefparton (II) kaj la finon (III).

* Vidu la Aldonon. p. 249

La enkonduko (I) konsistas el du partoj: titolado (A) kaj alvoko al atento (B). Ĝi ne havas anoncon. Ĝi tekstas:

A: Romanoj, samlandanoj kaj amikoj!

B: Aŭdu min pro mia afero kaj silentiĝu, por ke vi aŭdu! Kredu al mi pro mia honoro kaj respektu mian honoron, por ke vi kredu! Juĝu min per via saĝo kaj vigligu vian sagacon, por ke vi pli bone juĝu!

La ĉefparto (II) estas unueca, sed ĝi enhavas tri punktojn:

1) la personan rilaton de Brutus al Cezaro;

2) la rilaton de Brutus al patrolando;

3) la pravigon de la mortigo en la intereso de la respubliko, malgraŭ la persona amikeco de Brutus al Cezaro.

La fino (III) konsistas el du partetoj. En la unua Brutus resumas la antaŭan paroladon per la ideo, ke nun ĉiu vivos bone kaj libere en la respubliko. En la dua parteto, treege forta, Brutus deklaras sin preta mortigi sin mem, kiam la patrolando postulos tion de li. La fino tekstas:

A) Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio, kiu, kvankam li ne partoprenis lian mortigon, havos tamen profiton de lia morto: rolon en la respubliko – kaj tion saman ja ĉiu el vi havos.

B) Nun mi foriras, sed sciu: kiel mi mortigis mian plej karan amikon por la bono de Romo, tiel mi havas ankaŭ por mi mem tiun saman glavon, kiam plaĉos al mia patrujo postuli mian morton.

La skemo de tiu paroladeto estas, do, jena:

La enkonduko estas iom pli longa ol la fino, dum la ĉefparto konsistas el tri punktoj forte kunligitaj unu al la alia: amo al Cezaro, ankoraŭ pli forta amo al patrolando, do morto por Cezaro! La dua punkto estas la plej grava. Ĝi pravigas la mortigon. Tial Brutus donas al ĝi la plej grandan atenton. Li interplektas ĝin ankaŭ en ĉiu frazo de la unua punkto, krom en la unua frazo.

Ankaŭ la parolado de Antonio – esence politika parolado, kvankam li mem ruze nomas ĝin funebra – konsistas el enkonduko, ĉefparto kaj fino.

La enkonduko (I) enhavas, krom la titolado (A) kaj la peto pri atento (B), ankaŭ la celon (C): funebri la mortinton.

La ĉefparto (II) konsistas el kvin koncizaj partetoj:

A) Laŭdo de la altaj kvalitoj de la mortigito kun samtempa ironiado direktita kontraŭ Brutus. Ĝi havas plurajn punktojn:

(1) riĉigo de Romo, (2) modesteco kaj (3) bonkoreco, kiuj havas la celon pruvi, ke Cezaro ne estis ambicia.

B) Incito de la amaso pere de la aludo al la testamento kun plifortigo de la ironiado kontraŭ Brutus. La celo estas montri, ke Cezaro estis amiko de la popolo.

C) Perfideco de Brutus kaj de la aliaj konspirintoj. Ĝi havas plurajn punktojn: (1) montrado de la lokoj, kien batis la ĉefaj konspirintoj la korpon de Cezaro, (2) kontrasto inter la amo de Cezaro al Brutus kaj la perfida maldankemo de la lasta al Cezaro, (3) identigo de la amasinteresoj al la vivo de Cezaro. Konkludo (x): la falo de Cezaro estas forta bato por la popolo (“falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj”). Post tiu ĉi eksterordinare ekscita parto logike sekvas:

D) Alvoko al ribelo kun tri punktoj: (1) lama defendo de la konspirintoj por krei pli fortan indignon kontraŭ ili, (2) montri sin simplulo kontraste al kvazaŭa granda oratorkapablo de Brutus (“Mi oratoro ne estas, kiel Brutus, sed, kiel vi min konas, simpla homo...”), (3) malrekta alvoko al ribelo (“Se mi estus Brutus, kaj li, male, Antonio...”). Kiam la oratoro vidas, ke tiu konkludo (alvoko al ribelo) trafas la celon, li aliras al la lasta parto:

E) Legado de la testamento, per kio li plifortigas la jam atingitan efikon.

La fino (III) konsistas el tute mallonga frazo: “Kia Cezaro! Kiam venos alia tia?!

Sekve la skemo de la parolado estas:

Kiel oni vidas ĉiu parto havas konkludon. En la parto A ĝi ne estas rekte eldirita, sed ĝi logike sekvas: Cezaro ne estis ambicia, sed tre modesta. En la dua parto B same mankas formala konkludo, sed ĝi estas videbla el la kunteksto: Cezaro estis amiko de la popolo. La subkomprenitaj konkludoj de A kaj B esprimiĝas, cetere, en la konkludo C (x). Tiu konkludo C (x) estas tre rekte esprimita: “Falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj”. Ankaŭ en D la konkludo (y) estas rekte esprimita: por venĝi sin, la popolo devas ekribeli kontraŭ la konspirintojn (“... kiu instigus eĉ la romajn ŝtonojn leviĝi kaj ribeli”). La parto E ne bezonas apartan konkludon, ĉar ĝi havas nur la celon plifortigi la ĉefkonkludon D (y). Tiamaniere la ĉefkonkludo estas preparata kaj postulata de la antaŭaj paroladpartoj kaj de ilia komuna konkludo C (x), sed ĝi estas fortege apogata ankaŭ de la posta paroladparto E. La fino koncizege resumas la tutan paroladon kaj samtempe emocie aktivigas la amason.

En la parolado de Antonio la enkonduko estas multe pli longa ol la fino. Tio estas komprenebla, ĉar en la komenco li havis antaŭ si malamikan publikon, kiun li devis iom pli longe prepari por la ĉefparto. Ĉe la fino la publiko estas je lia flanko, li plene estras ĝin. Tial ne estas necese fari longan finon, kiu povus nur fuŝi la atingitan efikon.

La kvin mallongaj partoj de la ĉefparto estas forme simetriaj, kio respondas al la logika sinsekvo de la kvin ideoj: Cezaro ne estis ambicia – li estis amiko de la popolo – lia falo signifas baton por la popolo – sekve la popolo devas leviĝi kontraŭ la konspirintojn – la testamento de Cezaro prezentas novan pruvon pri lia amo al la popolo.

Por alkutimiĝi al bona divido de la parolado, estas tre konsilinde analizi la paroladojn de famaj oratoroj. Precipe la paroladoj de Cicerono kaj Demosteno prezentas verajn juvelojn ne nur el enhava, sed ankaŭ el forma vidpunktoj. Aŭskultante bonan oratoraĵon oni ankaŭ povas analizi ĝian enhavon kaj ĝian formon.

3. PREPARADO KAJ ELOKUCIO

Post ĉio dirita pri la oratoro, pri la publiko kaj pri la parolado mem, nur iomo estas dirinda pri la tekniko de la preparado kaj pri la elokucio, la eldiro de la parolado.

Grava regulo, valida por ĉiuj oratoroj – eĉ por la plej grandaj; por ĉiuj paroladoj – eĉ por la plej sensignifaj, estas nepre observinda: oni ne parolu sen preparo.

Prepari paroladon signifas precize scii, jam antaŭ la elokucio, kion oni deziras diri. Oni povas prepari paroladon dum pluraj tagoj, aŭ dum multaj semajnoj. Oni povas ĝin prepari ankaŭ en kelkaj minutoj aŭ sekundoj. Sed ĉiam oni devas ĝin prepari. Tion postulas la ĝentileco al la publiko, la intereso de la afero, eĉ la memamo de la oratoro.

Se la oratoro neniel povas eviti inviton fari paroladon senprepare, aŭ se li ne povas rifuzi tian subitan peton; li klopodu havigi al si almenaŭ iom da tempo por trovi konvenan ideon. Li ne ekparolu antaŭ ol li ĝin havas. Nur la plej bonaj oratoroj, havantaj grandan praktikon, povas escepte permesi al si ekparoli sen ia ajn antaŭpreparo. Sed ankaŭ ili – dum la leviĝo aŭ dum la malrapida irado ĝis la tribuno, dum la eldiro de la enkonduko, kiu en tiaj okazoj povas esti iom stereotipa – pripensu la ĉefparton kaj la finon.

Regule la oratoro preparas la paroladon en sia kabineto. La preparado konsistas el du distingaj laboroj: la amasigo de la paroladmaterialo, unue, kaj la forma ordigo de tiu materialo poste.

La oratoro, antaŭ ĉio, elektas la temon aŭ la situacio ĝin diktas al li. Konscia pri sia tasko, li koncentriĝas al la afero. Estas necese trastudi la problemon el ĉiuj flankoj, refreŝigi la malnovan scion, akiri novan. La oratoro kolektas faktojn, pruvojn kaj argumentojn. Li konsultas la literaturon koncernantan la temon, eventuale li interkonsiliĝas kun fakuloj kaj ekspertoj serĉas kaj esploras dokumentojn, enketas kaj ekzamenas. Dum sia laboro li faras mallongajn notojn pri ĉio grava, kion li povus utiligi en la parolado. Precizaj indikoj pri la nomoj datoj, titoloj de diversaj verkoj, mallongaj resumoj pri la ĵus havigita scio, laŭvorta transskribo de uzotaj citaĵoj – ĉio ĉi multe helpas la oratoron en la preparado de la parolado.

Tiele, kolektinte abundan materialon, la oratoro alpaŝas al la dua parto de sia laboro, nome al kunmeto de la ĝenerala plano. Plej bone estas tuj ellabori la ĉefparton, tiel ke oni dividas ĝin je la bezonataj partoj. Por ĉiu parto oni antaŭvidas la tuŝotajn punktojn kaj erojn. Poste oni kunmetas tre detalajn enkondukon kaj finon. Kiel dirite, estas bone ellabori eĉ plurajn variantojn de la enkonduko kaj de la fino. La enkondukon kaj la finon oni povas kunmeti preskaŭ laŭvorte. Precipe en tre gravaj paroladoj la enkonduko kaj la fino estu atente kaj detale kunmetitaj kaj eĉ parkere ellernitaj. Tio ne signifas ke dum la elokucio ili devas esti ĝuste tiel eldiritaj, kiel ili estis preparitaj, sed tio donas al la oratoro fortan apogon por la formiĝo de lia propra certeco. Oratoro kiu scias parkere la enkondukon kaj la finon de sia parolado, ne timas fari eventuale alian enkondukon kaj alian finon, ĉar li konscias, ke en ĉiu okazo la jam preparitaj povas lin eltiri el la embaraso, se li ne trovas pli bonan ideon.

La diversajn partojn, punktojn kaj erojn de la ĉefparto oni ne ellaboras detale, sed oni notas nur la ideojn, kelkfoje per ununura vorto. Tiu notado ne havas la celon esti parolado, sed nur memorigi la oratoron pri la ideoj, kiujn li volas eldiri, kaj pri la vico, laŭ kiu li eldiros ilin. Malnova estas la regulo, kiu diras, ke oni devas memori ne la vortojn, ne la frazojn, sed nur la pensojn. Tio signifas, ke ne estas bone verki tutajn frazojn, tutajn periodojn kaj ellerni ilin parkere, sed ke estas necese nur memori la ideojn esprimotajn. Tiuj ideoj estos vestitaj en konvenan lingvan formon nur poste, antaŭ la publiko, dum la elokucio.

La notoj uzotaj de la oratoro estas tiu ruĝa fadeno, ĉirkaŭ kiu turniĝas la parolado. Se dum la elokucio la oratoro pro diversaj kaŭzoj estas devigata malproksimiĝi de la temo, lia memoro devas ĝustatempe rekonduki lin al la forlasita fadeno. Se hazarde lia memoro subite perfidas lin, rapida, nerimarkebla rigardo al la notoj helpas lin retrovi la vojon. Tial, la notoj estas ne nur necesaj por sistemigo de la paroladmaterialo, sed ili estas ankaŭ utilaj helpiloj dum la elokucio.

La vojo sekvinda en la preparado de la parolado estas: prepari kiom eble plej multe da materialo, trastudi ĝin kiel eble plej profunde; el tiel preparita materialo enkadrigi en la skemon de la konkreta parolado nur la plej bonan parton; eldiri nur tion el la planita parolado, kio en la momento de la elokucio ŝajnas la plej bona kaj la plej trafa. Plej multe oni studas, malpli multe oni planas, plej malmulte oni eldiras. Sed tiu malmulto eldirita estu tial suko kaj kerno de ĉio planita kaj de ĉio trastudita. El granda prilaborita materialo facile estas elekti la plej bonan por la bezonoj de la konkreta paroladplano. El larĝe preparita paroladplano facile estas ellasi kelkajn punktojn dum la elokucio. Sed la inversa vojo estas ne nur malfacila. Plej ofte ĝi estas neebla.

Antaŭ la elokucio la oratoro plurfoje rerigardu siajn notojn. Li provu ripeti la unuopajn partojn kaj punktojn por konstati, ĉu li bone memoras ilian sinsekvon. Senpere antaŭ la elokucio li ĵetu la lastan rigardon al siaj notoj, li ripetu en sia memoro almenaŭ la unuan frazon de la enkonduko kaj li ekparolu.

ĈAPITRO XIV

KONKLUDO

Dekmiloj da personoj tra la tuta mondo hodiaŭ parolas publike. Milionoj da aliaj aŭskultas ilin kaj – prijuĝas ilin. Inter la amaso da parolantoj troviĝas ankaŭ grandaj talentoj. Kelkaj el ili estas veraj oratoroj-artistoj.

La publiko bone sentas la grandan oratoron. Plej ofte ĝi mem ne scias precize kial unu oratoro plaĉas al ĝi, kial li sukcesas altiri, kortuŝi, entuziasmigi ĝin, dum alia ne povas atingi la samon. La publiko kutime ne analizas la enhavon kaj la formon: ĝi ne esploras la proporciojn de la parolado aŭ de ĝiaj partoj, nek la moduladon de la voĉo, nek la signifon de unuopa gesto, nek la spiriton de la ejo, nek la multnombrajn aliajn elementojn de bona oratoraĵo. La publiko nur sentas ĝin tutece kaj juĝas ĝin kiel tuton. Surbaze de la ĝenerala impreso, ĝi konsideras iun paroladon bona, bela, ekscita, profunda, dum alian ĝi opinias malbona kaj sensignifa. Surbaze de la sama ĝenerala impreso ĝi taksas unu oratoron granda kaj forta, dum alian ĝi konsideras enuiga paroladulo.

Fakte, al formiĝo de tiu ĝenerala, bona aŭ malbona, impreso, kontribuas multaj elementoj kaj de la parolado kiel tia kaj de la oratoro kaj de la publiko mem. Por krei grandan oratoraĵon ne sufiĉas, ke ĉiu ĉi elemento kaj ĉiu eta detalo estu atente ĉizita kaj ame cizelita. Necesas ankaŭ kunligi ilin kun arta gusto en unuecan tuton. Tiam la parolado estas vera majstra verko, vera artaĵo. Nur tiam la bona enhavo estas samtempe marmora statuo, harmonie multkolora bildo, sonora muzikaĵo. Kaj la publiko, mem partoprenanta en tiu kreado, ne nur admiras la profundon de la penso, sed ankaŭ ĝuas la artecon de la formo. La enhavo fakte reliefiĝas, plifortiĝas per la formo, kaj la formo esprimiĝas tra la enhavo. Enhavo kaj formo unuiĝas apogante unu la alian kaj apogate unu de la alia.

Tia estas la vera parolado – arta verko de talento kaj de studo.

La talento estas donaco de la naturo. Oni povas ĝin nek instrui nek lerni. Ĝi ekzistas aŭ ĝi ne ekzistas. En pli aŭ malpli granda kvanto. Sed la talenton oni povas evoluigi. Tion faras la studo kaj la praktiko.

La studo estas ĝis certa grado ĝenerala, komuna al ĉiuj personoj kiuj parolas publike. Kelkaj retorikaj principoj validas por ĉiuj specoj de paroladoj, por ĉiuj kategorioj de publiko, por ĉiuj tipoj de oratoro. Aliaj estas specifaj kaj koncernas nur difinitajn branĉojn de la parolarto. Sed en ambaŭ okazoj temas nur pri larĝaj principoj kaj ne pri leĝaj reguloj aŭ striktaj ordonoj. Tiuj principoj – ĉu ĝeneralaj, ĉu specifaj – estas kaj konsiderindaj kaj lerneblaj. Neniu persono, kiu deziras paroli publike, neglektu ilin.

Estas, tamen, afero de ĉiu unuopa oratoro taŭge adapti ilin al la aktuala situacio, al la konkreta celo de la parolado, al sia personeco. Ankaŭ la lerteco, laŭ kiu la oratoro adaptas la ĝeneralajn principojn al sia individueco, montras lian talenton. Neniu retoriko povas tie helpi. Ĝi, ja, ne estas kolekto de formuloj kaj ŝablonoj, sed teorio pri delikata arto. Kun la esploro, analizo kaj starigo de tiuj ĝeneralaj principoj, ĝia tasko finiĝas. Sed ne finiĝas la tasko de la oratoro. Ĝuste nun komenciĝas lia individua studado de la parolarto. Surbaze de la trastuditaj retorikaj principoj, kiuj havas pli karakteron de elastaj konsiloj kaj atentigoj ol de rigoraj instrukcioj, la oratoro eltrovu la regulojn, kiuj konvenas al lia propra karaktero kaj temperamento. Se inteligenta kaj sagaca apliko de retoriko nepre estas kaj tre utila kaj tre fruktodona, netalenta kaj sklaveca imitado estas tute certe mortiga por la parolado.

Retoriko transformas elokventecon en arton. Ĝi indikas la vojon, laŭ kiu la penso, arte formulita, kaj tial pli potenca, ricevas ampleksan kaj profundan atingpovon. Sed la celo de la penso ne ĉiam estas nobla. Kelkfoje ĝi estas kaŝe egoista kaj maldigna. Retoriko, misuzita por celoj malhelaj, estas tiom kondamninda, kiom ĝi estas utila kaj eĉ necesa por disvastigo de ideoj grandanimaj. Enmane de la esperantistaro – tiu avangardo de la progreso – ĝi estu plua armilo en la lukto por interpopola amo, toleremo, vero, paco kaj homeco. Jes, armilo! Ĉar por la homeco, bedaŭrinde, oni ankoraŭ devas lukti. Multe.

ALDONO

I

PAROLADO DE BRUTUS*

* La paroladoj de Brutus kaj Antonio estas prezentitaj ĉi tie proze, en formo adaptita al la postuloj de retoriko kaj al la eksplikoj, kiujn mi donis en diversaj lokoj de tiu ĉi verko, prenante partetojn el la du paroladoj kiel ekzemplojn. Mi vaste utiligis la brilan tradukon de ambaŭ paroladoj, publikigitaj en la ĵus aperinta Angla Antologio, (eldonita de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1957), kiun faris Reto Rossetti.

(El “Julio Cezaro” de William Shakespeare, III-a akto, 2-a sceno)

Brutus:

Romanoj, civitanoj kaj amikoj! Aŭdu min pro mia afero kaj silentiĝu, por ke vi aŭdu! Kredu al mi pro mia honoro kaj respektu mian honoron, por ke vi kredu! Juĝu min per via saĝo kaj vigligu vian sagacon, por ke vi pli bone juĝu!

Se en tiu ĉi kunveno sin trovas iu koramiko de Cezaro, al tiu mi diras, ke la amo de Brutus al Cezaro estis ne malpli granda ol la lia. Se, do, tiu amiko demandas, kial leviĝis Brutus kontraŭ Cezaron, – jen estas mia respondo: Ne tial, ĉar mi malpli amus Cezaron, sed tial, ĉar mi pli amas Romon. Ĉu vi preferus, ke Cezaro vivu kaj vi ĉiuj mortu sklavoj, aŭ ke Cezaro mortu, por ke vi ĉiuj vivu kiel liberaj homoj?

Ĉar Cezaro min amis, mi lin priploras; ĉar li estis feliĉa, mi pro tio ĝojas; ĉar li estis brava, mi lin honoras, sed ĉar li estis ambicia, mi lin mortigis. Estas larmoj por lia amo, ĝojo por lia feliĉo, honoro por lia braveco kaj morto por lia ambicio!

Kiu el vi estas tiel servuta, ke li volus esti sklavo? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Kiu el vi estas tiel kruda, ke li ne volus esti Romano? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Kiu el vi estas tiel malnobla, ke li ne amas sian patrujon? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Mi paŭzas por la respondo.

(Krioj: Neniu, Brutus, neniu!

Sekve, neniun mi ofendis. Mi faris al Cezaro nur tion, kion al Brutus vi rajtas fari. La afero pri lia morto estas solene enskribita ĉe la Kapitolo: sen malgrandigo de lia gloro, kiun li inde meritis, kaj sen troigo de lia kulpo, pro kiu li suferis morton!

(Eniras Antonio kaj aliaj kun la korpo de Cezaro en nefermita ĉerko)

Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio,kiu, kvankam li ne partoprenis lian mortigon, havos tamen profiton de lia morto: rolon en la respubliko – kaj tion saman ja ĉiu el vi havos.

Nun mi foriras, sed sciu: kiel mi mortigis mian plej karan amikon por la bono de Romo, tiel mi havas ankaŭ por mi mem tiun saman glavon, kiam plaĉos al mia patrujo postuli mian morton.

(Ĉiuj: Vivu, Brutus, vivu! Krio: Fariĝu li Cezaro! Per li la bonaj ecoj de Cezaro reĝos!)

Komentario:

La parolado de Brutus estas abstrakta apologio de altprincipa homo. Klasika oratoraĵo kun kadencaj antitezoj, noblaj alvokoj, alta stilo.

La mankoj kaj vundaj punktoj estas pluraj. Bruto erare supozas, ke la amaso komprenos liajn abstraktajn, principajn idealojn. Fakte ĝi entuziasmiĝas nur pri la patoso. En la parolado mankas detala pruvo pri la kulpo de Cezaro. Tial la mortigo ne estas sufiĉe pravigita.

Brutus faras pluan eraron, kiam li foriras kaj lasas al Antonio liberan agadkampon. Li estas tiel serene fida pri sia pravo, ke la eblo de kia ajn refuto fare de Antonio tute ne okupas lian menson.

Post kiam Brutus finis sian paroladon, aŭdiĝis el inter la amaso krioj, postulantaj, ke li fariĝu Cezaro. Evidenta pruvo, ke la amaso ne komprenis liajn demokratajn, respublikismajn ideojn.

Antaŭ ol foriri, Brutus petas la amason resti kaj aŭskulti Antonion. Li opinias, ke la parolpermeso donita al Antonio pruvos al la amaso la justecon de la konspirintoj.

La forman analizon de la parolado vidu sur p. 237 de tiu ĉi libro.

II

PAROLADO DE ANTONIO

(El “Julio Cezaro” de William Shakespeare, III-a akto, 2-a sceno)

(La amaso bruas malkontente.)

Antonio:

Amikoj!... Romanoj!... Samlandanoj!...

Alklinu la orelojn! Mi ja venas por entombigi Cezaron, ne por glori lin. La malbonaj faroj de la homoj ofte postvivas ilin, dum la bonfaroj foriras en la teron kun iliaj ostoj. Tiel estu kun Cezaro! La nobla Brutus diris: Cezaro estis ambicia. Se jes, nu, tio estis peza kulpo kaj peze ja Cezaro tion pagis. Nun, laŭ la permeso de Brutus kaj de la ceteraj – ĉar Brutus estas viro althonora kaj ĉiuj ceteraj ankaŭ tre honoraj – mi parolas funebre pri Cezaro.

Komentario:

Antonio komencas hezite. La amaso estas malamike agordita. Antonio palpas ĝian pulson por trovi la ĝustan vojon. Unua aludeto pri la virtoj de Cezaro.

Mi trovis lin amiko lojala kaj justa, sed Brutus diris, ke li estis ambicia – kaj Brutus estas viro althonora. Al Romo li kondukis multajn kaptitojn, kiuj tributis al la kaso komuna. Ĉu Cezaro per tio montris econ ambician?

Zorgema laŭdo al Brutus kaj al aliaj konspirintoj. En tiu ĉi loko ĝi havas la celon havigi la simpation de la amaso, kiu aplaŭdegis Brutus. La frazo, plurfoje ripetita fariĝas ĉiam pli kaj pli ironia.

Kiam lamentis la malriĉa plebo, Cezaro kunsente ploris. Ambicio devus el ŝtofo pli fortika... Sed Brutus diris, ke li estis ambicia – kaj Brutus estas viro althonora!

Pruvado, ke Cezaro ne estis ambicia. Unua apelo al emocio de la amaso.

Vi ĉiuj vidis, ke dum Luperkalo tri fojojn mi proponis al li kronon. Tri fojojn li rifuzis ĝin

Ĉu tio atestas ambicion de Cezaro? Sed Brutus diris, ke li estis ambicia – kaj certe Brutus estas althonora!

Ne por refuti Brutus mi parolas, sed mi devas diri kion mi scias.

Vi iam amis lin, kun bona kaŭzo. Pro kia kaŭzo, do, vi lin nepriploras nun? Prudento! Vi al brutaj bestoj fuĝis; juĝkapablon la homoj perdis! Indulgu min: Mia koro nun kuŝas en la ĉerko kun Cezaro! Mi devas paŭzi, por ke ĝi revenu!

Dua apelo, nun pliforta, al emocio. Kuraĝa vortludo pri la nomo de Brutus.

(Li ekploras. Komentarioj de la civitanoj: Ŝajnas, ke li tamen iom pravas! Se ĉion vi pripensas, sur Cezaron granda malgranda plago sekvas! Cezaro, ja, la kronon malakceptis, kaj sekve li ne povis esti ambicia! Pri Antonio – Ha, povra! Liaj okuloj fajre ruĝas pro plorado! En Romo ne troviĝas pli nobla homo ol Antonio!)

Antonio lasas iom da tempo, por ke la amaso povu digesti liajn argumentojn.

Hieraŭ, unusola vorto de Cezaro estus povinta kontraŭstari la mondon. Nun li kuŝas tie, kaj neniu homo, eĉ ne la plej humila, venas por lin omaĝi!

Se mi volus, civitanoj, inciti al vi la korojn kaj la cerbojn al ribelo, mi ofendus Brutus kaj Kasion kiuj, vi scias, estas honoruloj. Ilin, do, mi ne ofendos; prefere mi ofendos la mortinton, min kaj vin, por ne ofendi tiajn honorulojn...

Unua sugesto al ribelo!

Sed jen pergameno kun sigelo de Cezaro. En lia kabineto mi ĝin trovis. Se la popolo aŭdus tiun lian testamenton. kiun – pardonu – mi ne volas legi, ĉiuj kisus la vundojn de Cezaro kaj trempus siajn tukojn en lia sankta sango, eĉ petegus hareton pro memoro, kaj, je sia morto, testamentus ĝin kiel riĉan heredaĵon al la posteuloj!

Antonio montras sian plej fortan atuton: la testamenton de Cezaro Li tuj aludas, ke la popolo profitos de ĝi. Sed antaŭ ol diri tion klare, li ankoraŭ sonigas la kordon de la sentimento. Iom hezite, ne sciante ankoraŭ kiel la popolo akceptos la unuan provbalonon pri ribelo, li parolas en -us formo. Incitinte ankoraŭ la scivolon de la amaso, li malkaŝas ke la amaso heredos el la testamento.

(Aŭdiĝas voĉoj: Legu la akton! Legu la testamenton! Ni ĝin aŭdu!)

Trankviliĝu, amikoj! Mi ne rajtas ĝin laŭtlegi. Vi ne devas ekscii kiel vin Cezaro amis. Vi ne estas ŝtipoj aŭ surdaj ŝtonoj. Homoj vi estas! Kaj se vi aŭdus la testamenton de Cezaro, tuj ĝi vin flamigus, farus vin rabiaj. Prefere vi ne sciu, ke vi estas la heredantoj de Cezaro, ĉar se tion vi ekscius, kio sekvus?

(Krioj: Legu la testamenton!)

Ho ne postulu, estu paciencaj! Mi tro impetis aludante pri ĝi. Mi timas, ke mi jam ofendis la honorulojn, kiuj en Cezaron puŝis siajn ponardojn. Jes, tion mi ja timas!

La vorto “honorulo” farigas drasta, kaj la amaso reagas favore. Antonio elmanovris, ke unue la amaso eldiru “perfidulo”.

(Krioj: Ĉu honoruloj? Perfiduloj ili estas! La akton. La testamenton!)

Kio? Ĉu vi do devigas min legi la testamenton? Stariĝu, do, ringe ĉirkaŭ la kadavro de Cezaro, por ke mi montru al vi tiun, kiu faris la testamenton. Ĉu mi descendu? Ĉu vi ĝin permesas?

Antonio promesas legi la testamenton Fakte li tion ankoraŭ ne faros. Li nur eluzos la permeson malsupreniri de la tribuno por montri la kadavron kaj tiel ankoraŭ pli impresi la emociojn.

(Voĉoj: Descendu! Venu malsupren! For de la ĉerko, for de la kadavro! Lokon por Antonio, lokon por la plej nobla Antonio!... Antonio descendas.)

Pretiĝu larmi, se vi larmojn havas. Vi konas tiun ĉi mantelon. Mi memoras kiam Cezaro unue ĝin surmetis: en sia tendo, dum somervespero, post sia venko super la Nerveoj. Jen kie tranĉis glavo de Kasio; tie Kasko ŝiris per insida bato; trapikis tie ĉi Brutus, la amata. Kaj kiam li elŝiris la fiŝtalon, jen kiel la sango de Cezaro sekvis kvazaŭ ĝi volus konstati ĉu vere Brutus batis tiel akre: Ĉar Brutus, kiel vi scias, por Cezaro estis anĝelo! Ho dioj, kiel lin Cezaro amis! El ĉiuj tranĉoj, ĝi estis la plej amara, ĉar kiam Cezaro vidis lin bati, maldankemo – pli forta ol la perfidaj armiloj – tutvenkis lin. Lia granda koro krevis tiam kaj, la vizaĝon volvinte en la mantelo, ĉe la bazo de Pompeo-statuo, kiu sangverŝis dume, jen Cezaro la granda falis!

Antonio elvokas kompaton por Cezaro kaj koleron kontraŭ la murdintojn.

Li ruze mencias la gloran venkon de Cezaro super la Nerveoj – venkon, pri kiu la Romanoj aparte fieras.

Emocio kaj patoso.

Antonio uzas por la unua fojo la vorton “perfida”.

Ho kia falo, miaj samlandanoj! Falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj, dum la sanga perfido baŭmis venke.

Duan fojon li uzas la vorton “perfida”.

Ha, nun vi ploras, nun kompato tranĉas, viajn korojn: Sanktaj estas tiuj larmoj. Karaj animoj, ĉu vi ploras nur pro la vundoj en la vesto de Cezaro?

(Li malkovras la kadavron.)

Rigardu do! Jen li mem buĉe breĉita de la perfidistoj!

Post la supra forta kresĉendo, Antonio malkaŝe nomas la konspirintojn “perfidistoj”.

(Krioj kaj voĉoj: Ho, kortuŝa vido! Ho, la nobla Cezaro! Kanajloj, perfidistoj! Ni venĝu lin! Venĝon! For! Bruligu! Fajron! Morton al perfidistoj! Silenton por la nobla Antonio! Ni lin aŭskultos! Ni lin sekvos! Kun li ni mortos!)

Amikoj karaj, dolĉaj, paŭzu iom en via ŝtorma, ekribela tajdo! Honoruloj faris ĉi tiun faron! Pro kia kaŭzo privata ili tiel agis, ve, mi ne scias: ili estas saĝaj, honoraj viroj, kaj ili respondos al vi sendube per klarigoj kaj rezonoj. Mi ne venis por ŝteli viajn korojn. Mi oratoro ne estas, kiel Brutus, sed, kiel vi min konas, simpla homo, kiu amas sian amikon. Kaj tion tre bone scias tiuj, kiuj permesis al mi paroli ĉi tie publike. Mi, ja, ne havas spriton aŭ kvalitojn, vortojn aŭ gestojn, nek mi havas la parolpovon eksciti la korojn! Mi nur paroladas ripetante tion, kion vi mem bone scias. Mi montras la karajn vundojn de Cezaro – ĉi dolĉajn, mutajn buŝojn – kaj petas ilin paroli anstataŭ mi. Sed se mi estus Brutus, kaj li, male Antonio, jen estus Antonio, kiu scius provoki la animojn kaj enmeti en ĉiun vundon de Cezaro langon, kiu instigus eĉ la romajn ŝtonojn leviĝi kaj ribeli!

Ŝajnigante ke li pledas por la konspirintoj, li vekas ankoraŭ pli fortan indignon kontraŭ ilin per sia konscie lama defendo. “Honoruloj”, kiuj murdas pro “kaŭzo privata” – sovaĝa mokado pri la konspirintoj.

Tre efika paroladparto. Antonio direktas la pensojn de la aŭskultantoj aparte al Brutus, kiun li prezentas kiel grandan oratoron scipovantan per rezonado konvinki la amason, dum li mem prezentas sin naive-sincera parolanto.

Aperta sugesto pri ribelo, sed sugesto farita tre lerte: se Antonio havus la oratoran kapablon de Brutus, tiam li instigus eĉ la romajn ŝtonojn ribeli!

(Ĉiuj: Ni ribelos, ni bruligos la domon de Brutus!)

Ho ve, amikoj, kion vi volus fari? Kiel Cezaro meritis vian amon? Vi ĝin ne scias, do mi diros al vi. La testamenton vi jam forgesis!

(Ĉiuj: Ni restu, do, aŭdi la testamenton!)

Jen ĝi, sub la sigelo de Cezaro. Al ĉiu roma civitano, al ĉiu homo li donas po sepdek kvin draĥmoj.

Antonio atingis la ĉefan celon de sia parolado sen uzo de la testamento. Nun li eluzas sian plej fortan atuton. Li legas al la amaso la testamenton kaj tiel plifortigas ĝian decidon agi kontraŭ la konspirintojn. Antonio konscias, ke nura emociiĝo povas baldaŭ vaporiĝi. Tial li donas konkretan motivon, kiu tuŝas la personan intereson.

(Voĉoj: Ho, la plej nobla Cezaro! Ni venĝos lian morton!)

Aŭskultu min pacience!

Al vi li lasas, krome, la aleojn, siajn

privatajn laŭbojn kaj la ĝardenojn ĝis la bordo de Tibero. Ĉiuj ĉi bienoj estas viaj, je via komuna dispono por promenadi kaj, plezuri!

Kia Cezaro! Kiam venos alia tia?!

(Krioj: Neniam, neniam! Venu, venu tuj! Ni sankte kremacios lian korpon! Per torĉoj ni bruligos la domojn de ĉiuj perfidistoj! Alportu fajron! Altrenu benkojn! Benkojn fenestrojn, pordojn, kion ajn!)

La venko de Antonio estas kompleta. La amaso agas plene laŭ liaj deziroj.

La analizo de la parolado el forma vidpunkto estas donita sur la p. 237 k.s. de tiu ĉi libro.

III

PAROLADO DE D-ro ZAMENHOF*

*

La parolado estis eldirita ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en St. Petersburg, en la j. 1910. Traleginte ankoraŭfoje ĉiujn paroladojn de D-ro Zamenhof, la aŭtoro opiniis la elektitan plej taŭga ekzemplo de Zamenhofa esperantlingva parolarto precipe pro du kaŭzoj: 1) el enhava vidpunkto la parolado traktas problemon, kiu ankaŭ hodiaŭ en pluraj esperantistaj medioj estas aktuala; 2) el forma vidpunkto, ĝi estas bela ekzemplo de konvena, proporcia divido de la parolado.

La parolado havas enkondukon, ĉefparton kaj finon. En la enkonduko, kiu komenciĝas per titolado, estas esprimita la temo de la parolado: la signifo de la esperantlingva parolado dum la kongresoj.

La ĉefparto konsistas el du partoj. En la unua parto la oratoro parolas ĝenerale pri la instrua kaj eduka signifo de la Esperanto-kongresoj. Tiu parto pritraktas du punktojn: la instruan signifon kaj la edukan signifon. La dua parto aplikas la konkludon de la unua al la cirkonstancoj en Ruslanda Regno kaj klarigas la celon de la kongreso. Ĝi, do, havas du punktojn, same kiel la unua parto. La fino konsistas el alvoko al laboro. Ĝia skemo estas klasike simpla:

La paroladeto estas interesa ankaŭ tial, ĉar D-ro Zamenhof atentigas pri la rolo de la Esperanta parolarto en la evoluigo kaj disvastigo de la lingvo. Dufoje li mencias la “bonajn kaj spertajn esperantajn oratorojn”, kies belaj kaj fluaj paroladoj en Esperanto “entuziasmigas” la ĉeestantojn.

(Pri la instrua kaj eduka signifo de la Esperanto-kongresoj)

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj, havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, disĵetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen, ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank’ al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno, sed en ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu malgranda peco da tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭvole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.

Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto.

Sed se en ĉiu nacia kongreso esperantista la esperanta parolado estas tre dezirinda, ĝi estas ankoraŭ pli dezirinda speciale en nia regno, en la vasta Ruslando. Nia grandega regno, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj de la “malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido”, nia regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia. Miksita estas la loĝantaro ankaŭ en aliaj regnoj, sed tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia ol ĉe ni.

Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tio devigus min eniri en regionan politikon, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton. Pro la ekzistado de tiu fakto, dum longa tempo ankoraŭ en nia regno ne povas okazi kongresoj efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena volonteco kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda regno. Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala. La unua el tiaj kongresoj estas la nuna tutruslanda kongreso esperantista. En la kongreso, kiu nun malfermiĝas, ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur samideanoj kaj samregnanoj. Tial mi ĝoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan Kongreson; mi salutas ĝin duoble: kiel esperantisto kaj kiel ruslandano.

Ne granda estas nia nuna kongreso, ĉar oni komencis ĝian preparadon tro malfrue. Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj partoprenas en ĝi, tre malmulte da ruslandaj popoloj havas en ĝi siajn reprezentantojn. En efektiveco ĝi estas nur komenco kaj provo, ĝi estas nur prepara paŝo por la estontaj Ruslandaj Esperantistaj Kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke nia prova kongreso ne restos sen utilo por la esperantismo en Ruslando. Malgraŭ niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke la kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn ŝtonojn, sur kiuj poste konstruiĝos ĉiam pli kaj pli grandioza ruslanda esperantismo.

Mi esperas, ke dank’ al nia penado ni baldaŭ ne bezonos honti antaŭ la eksterlando kaj nia afero staros en nia regno tiel same bone kaj fortike, kiel en aliaj landoj. En bona horo ni komencu nian laboron!

IV

INAŬGURA PAROLADO DE PROFESORO

EDMOND PRIVAT*

* Afable disponigita por tiu ĉi eldono.

(Eldirita en la Solena Malferma Kunsido de la 39-a Universala Kongreso de Esperanto, Haarlem 1954)

Karaj Kongresanoj,

Ni danke salutas la noblan nacion, kiu nin bonvenigas hodiaŭ en nia propra mondlingvo. En Nederlando loĝas popolo nacie modesta, sed ege kuraĝa. De centjaroj ĝi brave batalas kontraŭ la furiozaj ondoj de la Oceano por vivi libere sur sia malvasta tero. Antaŭ centjaroj ĝia parlamento jam proklamis ke “Dio ne kreis la popolojn kiel sklavojn de princoj” kaj ĝia fama gvidanto Vilhelmo la Silenta diris brave ke “ne necesas esperi por entrepreni.” Al Nederlando nian saluton kaj dankemon!

Ĉiujare la esperantistoj renkontiĝas en grandaj kongresoj, eĉ foje la plej grandaj kiuj kunvenas en la nuna mondo. Malgraŭ tiuj imponaj pruvoj de vigla vivo kaj uzo ni tamen konscias, ke nia movado ankoraŭ reprezentas nur etan parton de la homaro, eĉ se la plej internacia homarana pro la senbara lingva unueco. Ni ja scias bone ke ni devas ofte barakti pene por ricevi, kvazaŭ hundoj sub la tablo, kelkajn paneretojn de oficiala subteno en multaj lokoj de la mondo.

Eĉ eble kontraŭstaras iom da ĵaluzo kontraŭ niaj kongresoj sen tradukistoj. Ni tro entuziasme ĝojas pro la sperto de interpopola harmonio kaj de facila interkompreno rekta, de homo al homo, kia ajn estas la diverseco patrolingva, nacia, rasa aŭ kolora. Certe la kontraŭstaro ĉiam atendas nin, kiam ni postulas oficialan instruadon de nia lingvo en lernejoj, kie ĝi tiom plezurigas infanojn ĉiufoje kiam oni bonvolas provi.

Senlace ni devas semi kaj semi konstante. “Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas”, sed kelkaj enradikiĝas kaj ili floras mirinde. “En unu sola glano kuŝas laŭ potenco tuta arbaro”, skribis Emerson, la usona pensulo, kaj certe la Esperanto-kongresoj estas edukejoj de la estonta homaro unuiĝonta. Estas ja bone kaj taŭge, ke la semo ĵetita de Zamenhof havis la tempon kreski malrapide kiel juna kverko, ĉar la lingvo povis tiel fariĝi vere vivanta. Ĝi nun enkorpigas la homaran senton kiu mankas al oficialaj tutmondaj institucioj de la nuna epoko, serĉanta sian propran animon super la malnovaj antaŭjuĝoj.

En la stratoj de Haarlem, ĉe fenestroj aŭ balkonoj, flirtas hodiaŭ la verda standardo. Ĝi estas ne teoria simbolo, sed jam signo de viva spirito kaj de juna tradicio.

Ĉien, kie lerniĝas la helpa lingvo, ankaŭ enpenetras ĝuste tiu sento kaj tiu spirito, kiun bezonas la mondo por realigi sian unuecon en diverseco kaj sian kunvivadon en respekto de la malsamaj gepatraj lingvoj kaj kutimoj. Ju pli riĉiĝos la enhavo de Esperanto (tio estas nia literaturo kaj la temoj de niaj kunvenoj), des pli ĝi allogos la dezirantojn al homara kulturo. Iom post iom, unu post alia, venos al ni la homoj kiuj rigardas antaŭen kaj sopiras al la sama harmonio.

Tiu bela verda koloro de nia flago signas ne nur la esperon de la homaro, minacata je mem-detruo, sed ĝi signas ankaŭ la malfermon de peza barilo, la vojon liberan por iri antaŭen, manon en mano.

Multaj fervojistoj sidas inter vi kune kun edukistoj, oficistoj aŭ aliaj profesiuloj. Amikoj fervojistoj, vi ja scias la gravecon de la verda lumo. Se ĝi brilas antaŭ lokomotivoj, ĝi signifas: iru, vi povas pasi! Al ni la verda koloro diras la samon: iru, ne haltu, antaŭen kun kuraĝo!

V

PAROLADO DE LA AŬTORO*

* La parolado estis eldirita en la Malferma Kunsido de la 35-a Universala Kongreso de Esperanto, en Sorbono (Parizo), la 6-an de Aŭgusto 1950. Ĝi estis surbendigita per magnetofono, kiu ebligis fidelan reprodukton.

(Pri la Internacia Lingvo kiel esprimo kaj antaŭeniganto de universalismaj tendencoj)

Sinjoro prezidanto! Sinjoro reprezentanto de la Ministro pri edukado! Geamikoj!

Denove ni kolektiĝis! En tiu ĉi admirinda lando de helo kaj libereco; en tiu ĉi belega urbo de grandaj spiritaj valoroj kaj brilaj kulturaj tradicioj; en tiu ĉi mondfama Sorbono – fajrujo de universala scienco kaj forĝejo de plej noblaj pensoj, kiuj dum jarcentoj nutris la progreson – en tiu medio ni ankoraŭfoje kunvenis el ĉiuj partoj de la terglobo: el okcidento kaj oriento, el nordo kaj sudo, el urboj kaj vilaĝoj, el palacoj kaj kabanoj, el lernejoj, el uzinoj kaj kamparo!

A

Multnombraj estas la naciaj kaj internaciaj, oficialaj kaj neoficialaj, kongresoj, konferencoj kaj aliaj renkontiĝoj, kiuj ĉiutage okazas en diversaj urboj. Jen tie sciencistoj interŝanĝas pensojn, jen aliloke diplomatoj pridiskutas kaj solvadas la sorton de la popoloj, jen diversaj fakuloj priparolas siajn problemojn. Kunvenadas personoj, havantaj la saman okupon, la saman religian koncepton, la saman politikan konvinkon. Ĉiam temas nur pri difinita kategorio de homoj.

Nia kongreso havas tute apartan karakteron. Ĝi konsistas el homoj, apartenantaj al ĉiuj eblaj rasoj, nacioj, lingvoj, religioj, politikaj kaj filozofiaj direktoj. En ĝi estas reprezentitaj ĉiuj socitavoloj, ĉiuj profesioj kaj okupoj. Tial nia kongreso – diference de ĉiuj aliaj – estas vere miniatura mondo, mondo en kiu ĝis certa grado reflektiĝas la ekstera realaĵo.

Nur ĝis certa grado! Ĉar, malgraŭ la multflanka diverseco, malgraŭ ĉiuj diferencoj kaj naciaj kaj sociaj kaj ideaj, tiu ĉi nia eta mondo estas unuece kunligita ne nur per komuna lingvo, sed ankaŭ per la sama idealo!

Iam, antaŭ multaj jaroj, en mondo ŝajne paca kaj trankvila, la aŭtoro de la Internacia Lingvo, la genia doktoro Zamenhof, eldiris la ideon, ke tie, en Bulonjo sur Maro, en la historia jaro 1905, kiam la unuan fojon estis ebligita senpera interkompreniĝo dank’ al neŭtrala tuthoma lingvo, kunvenis ne Franco kun Ruso, nek Anglo kun Polo, sed homo kun homo.

Vortoj belaj – esprimo de penso profunda!

Hodiaŭ, post du teruraj mondmilitoj, en kiuj milionoj elsangis sur ĉiuj batalkampoj de la kvin kontinentoj, dum aliaj milionoj estis pendumitaj, pafmortigitaj, sufokitaj, vipataj, vundataj kaj turmentataj nur tial, ĉar ili havis alian haŭtkoloron, alian nacian devenon, nur tial, ĉar ili konfesis alian religion, aŭ parolis alian lingvon; hodiaŭ, post kiam sennombraj materiaj kaj spiritaj valoroj estis detruitaj, dum la plej elementaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj piedpremitaj, kiam la plej mallumaj, krimaj pasioj manifestiĝis en timige teruraj formoj; hodiaŭ, kiam ĉio ĉi revekis naciismojn kaj ŝovinismojn, kiam malamo blindigas racion, kiam super niaj kapoj ŝvebas fantomo de nova, ankoraŭ pli nehumana milito; hodiaŭ, geamikoj, esprimi la saman ideon povus ŝajni tro kuraĝe aŭ eĉ freneze! Ĉar freneza estas tiu, kiu en epoko de ĝenerala frenezeco, ne konformiĝas al ĝi! Tamen, eĉ riskante esti proklamitaj frenezaj, ni trankvile, sed des pli firme, energie kaj laŭte asertas: Jes, ni ĉi tie, ni – la reprezentantoj de la tutmonda Esperanto-movado – malgraŭ ĉio kaj spite al ĉio, estas kaj sentas nin unue kaj antaŭ ĉio homoj!

B

Ĉu vere estas tiel, aŭ, eble, tiu nia aserto estas naive-mensoga, senenhava frazo, kontraŭa al la plej evidenta realaĵo, kiun nur ni – blindigitaj de la flama ardo por granda celo, enlulitaj en sorĉan dormon pro la milde-dolĉaj sonoj de supernacia komunikilo – utopiisme volas nek vidi nek aŭdi?

Ĉu estas eble, ke areto da personoj pensu, sentu kaj agu universale home en mondo distranĉita kaj krucumita, en mondo disŝirata de sennombraj antagonismoj, en mondo sangon sanganta el miloj da vundoj?

Aŭ, eble, ĉi tie okazas ia miraklo?

Nek unu, nek la alia!

Ni ne estas iaj ekstersociaj estuloj, iaj revantaj fantaziuloj, kiuj naĝante ie en nuboj forgesas la teron, nek ni estas iaj strutoj, kiuj enŝovinte la kapon en la sablon, opinias ke ĉio estas en ordo! Ni bone vidas la realaĵon, sed ni ankaŭ komprenas, ke en la hodiaŭo ĉiuj ekonomiaj, sociaj, politikaj kaj ideaj kontraŭaĵoj havas du ĝeneralajn trajtojn kaj manifestas du esence kontraŭajn tendencojn sur ĉiuj kampoj: unuflanke troviĝas la tendenco al universalismo kaj aliflanke la tendenco al egoisma regionismo.

La konstanta progresado de universalismo, spite al artefaritaj baroj kaj malhelpoj, estas senduba fakto. Sur la ekonomia kampo ĝi esprimiĝas per ĉiam pli forta interdependeco de la diversaj mondopartoj. Sur politika kampo ĝi montriĝas en la klopodoj formi superŝtatajn internaciajn organismojn, kia estis la Societo de Nacioj kaj kia estas hodiaŭ la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. Sur kampo idea, la scienco kaj arto, kiuj ĝis antaŭ nelonge estis apartenaĵo de fermitaj rondoj, celas direktiĝi ĉiam pli al la tuta homaro. Eĉ la lastaj grandaj militoj – tiuj plej krimaj atakoj kontraŭ la homecon, tiuj monstroj, detruantaj la tuthomaran solidarecon – estas, tamen, samtempe pruvoj pri la universaleco de la mondo. La fakto mem, ke la militoj devis ĝeneraliĝi, ke ili ne povis resti limigitaj nur al kelkaj terpartoj, montras klare, ke la mondo vole-nevole – havas radikajn komunajn interesojn: sangado de unu parteto sangigas la tutan homaron, prospero en unu parteto prosperigas la tuton!

Kontraŭ tiun ĉi normalan marŝadon de la homaro al unueco, leviĝas la malnovaj kaj maljuniĝintaj, sed ankoraŭ tre fortaj, venenige mordantaj potencoj de mallumo kaj malprogreso.

Sur kampo ekonomia: la lastaj provoj de memsufiĉa aŭtarkio; sur kampo politika: naciismo kaj diktatoreco; sur kampo idea: ekskluziveco de la nacia kulturo kaj penadoj altrudi ĝin kaj sian propran nacian lingvon al la aliaj!

Giganta estas tiu lukto inter la putriĝantaj restaĵoj de la pasinteco kaj la brilantaj perspektivoj de la estonteco, lukto en kiu estas mobilizitaj ĉiuj fizikaj kaj moralaj fortoj kaj kies atestantoj kaj partoprenantoj estas ankaŭ ni!

Malfacile kaj peze la universalismo traboras al si la vojon tra marĉoj, nebuloj kaj tempestoj, inter fajro kaj glacio, sub insidoj kaj obstakloj al la ore sunumitaj pintoj de ekonomia bonstato, al la lazuraj serenoj de socia justeco kaj libereco! Sed nehaltigeble, venke ĝi marŝas antaŭen.

Estis Kant kiu diris, ke ekzistas postulatoj de la racio kaj postulatoj de la historio. Estu al mi permesite iom ŝanĝi la penson de Kant kaj diri: la universalismo estas postulato racia, ĉar ĝi estas postulato de la historia evoluo de la homaro, kiu – kondiĉite de la teknika progresado – iras de diverseco kaj plureco al konkordo kaj unueco.

La homaro fariĝas konscia pri si mem! Ĉiam pli kaj pli!

C

Kia estas la pozicio de la Esperantismo en tiu situacio?

La ideo pri Internacia Lingvo estas esprimo de la universalismaj tendencoj. La realigo de tiu ideo en formo de nia Esperanto estas la plej konkreta, preskaŭ fizike palpebla manifestiĝo de tiu celado al tuthomeco. Sed, samtempe, ĝi estas ankaŭ la plej forta apogilo, la plej potenca antaŭeniganto de tiu sama universalismo, kiu ĝin kreis.

La lingvo – tute egale kiu, la lingvo ĝenerale – estas socia fenomeno, kiu troviĝas en funkcia rilato kun la bazo, el kiu ĝi elkreskis. La lingvo ebligas ne nur la pensadon kaj la reciprokan komunikadon de ideoj, sed ĝi ankaŭ kreas certan senton de komuneco inter la personoj, kiuj ĝin uzas. Naskita de la socio, ĝi mem cementigas la socion, ŝirmante ĝin de disfalo.

Tute same: la Internacia Lingvo ne estas sole teknika rimedo de pensado, nek nura peranto de pensointerŝanĝoj en internaciaj kadroj. Ĝi havas ankaŭ profundan idean signifon. Same kiel la naciaj lingvoj ludis kaj ludas unu el la ĉefaj roloj en la formiĝo de la nacioj, same tiel la Internacia Lingvo – neŭtrala, supernacia interkomprenilo – formas kaj stimulas la tuthoman, universalan solidarecon.

La uzado mem de la samaj vortoj proksimigas la homojn. Eĉ se Esperanto limiĝus nur al tio, ĝia rolo estus granda. Sed la Internacia Lingvo, ebligante rektajn, senperajn kontaktojn tra la tuta mondo, klare evidentigas la esencan samecon de la homa naturo.

Multnombraj sciencaj verkoj estas skribitaj pri tiu temo. Diversaj religioj proklamis la principon kiel unu el fundamentoj de la respektiva religia koncepto. La filozofio pridiskutis la demandon ĉiuflanke. Multe kaj ofte oni parolas pri ĝi. Tamen nur ni, la uzantoj de la Internacia Lingvo, ne nur parolas pri tuthomara solidareco, ne nur mense ĝin komprenas, sed ankaŭ sentas ĝin. Ni konkrete sentas, ke ĉiuj homoj – sen ia ajn konsidero al la diferencoj rasaj, naciaj, lingvaj aŭ religiaj – estas kaj devas esti egalaj en sia kvalito de homoj. Tial ni ankaŭ sentas, ke devas malaperi ĉiu ajn formo de subpremado aŭ de superregado de unu popolo super la alia, ke devas malaperi ĉiuj privilegioj, bazitaj sur rasa, nacia, lingva aŭ religia apartenoj. Mallonge, ni profunde sentas la veran universalismon, kies konsistaj partoj estas egaleco de ĉiuj homoj, spirita libereco, socia justeco kaj interpopola paco.

Tiun ĉi vere revolucian ŝanĝiĝon en la pensomaniero kaj sentado, kiujn kreas la Internacia Lingvo; tiun ĉi transformiĝon de mallarĝe nacia konceptado al universale homa konceptado, kaŭzitan de la Internacia Lingvo, komprenis same bone, aŭ eĉ pli bone, la malamikoj de universalismo, ol ĝiaj adeptoj, ol, kelkfoje, eĉ la esperantistoj mem!

Ne estas hazardo, geamikoj, ke ĉiuj tiranecaj kaj despotecaj reĝimoj levis sin kontraŭ Esperanton, malpermesis la lingvon, persekutis la esperantistojn! Se Esperanto estus ia infanludilo, se pere de ĝi oni ne povus interkompreniĝi, se ĝi havus nenian idean signifon, kredu al mi, ke ili grandskale propagandus ĝin. Sed ĉar la Internacia Lingvo havas grandegan spiritan forton, ĉar ĝi troviĝas ĉepinte de universalismo kaj tuthomeco, ĝi estis kaj estas atakata de ĉiaspecaj ŝovinistoj. Tiuj atakoj ne devas nin timigi nek senkuraĝigi. Kontraŭe, ni fieru pri ili! Ni fieru, se tiraneco nin kontraŭstaras, ĉar tiraneco ĉiam kontraŭstaras noblecon kaj veran progreson. Tiuj atakoj konvinku nin ankoraŭ pli firme pri la praveco, vereco kaj grandeco de nia afero. Ni konsciu, ke la spirito estas nevenkebla krom se ĝi mem rezignas pri defendo kaj rezisto! La ideon oni povas nek enkatenigi, nek aresti, nek mortigi! Ĝuste tial jam okazis, kaj ankoraŭ okazos, ke vastaj imperioj malaperis, ke iam tremigaj diktatoroj kaj aŭtokratoj falis, sed nia Esperanto restis, vivas kaj prosperas, altrudiĝante ĉiam pli impete al la vekiĝanta konscienco de la homaro.

Kun la nepra venkado de universalismo venkas ankaŭ Esperanto. Kun venkado de Esperanto la vera, sincera universalismo akiras novajn poziciojn. Pri tio ni ĉiuj estu profunde konsciaj!

D

La universaleco de la Lingvo trovis adekvatan organizan formon en nia Universala Esperanto-Asocio, en ĝiaj kongresoj, kunvenoj kaj diversaj aranĝoj.

U. E. A. estas neŭtrala. Ĝi troviĝas ekster kaj super la politikaj luktoj, sed en ĝiaj fundamentoj troviĝas la principo de la respekto al la homaj rajtoj kaj liberecoj. Tio signifas, ke ĝi – celante disvastigi la Internacian Lingvon kune kun ĝia nedisigebla apartenaĵo: la spirita proksimiĝo de la homoj – ebligas al ĉiuj siaj membroj konservi siajn proprajn mondrigardojn kaj konvinkojn, libere esprimi siajn opiniojn. La neŭtraleco ne signifas, do, senideecon aŭ uniformigon de la penso! Male, ĝi estas konvena grundo por kresko kaj florado interne de la movado de ĉiaspecaj pensoj kaj ideoj – krom tiuj, kiuj evidente kontraŭas al la esenco mem de la Internacia Lingvo kaj de ĝia idea signifo.

Tial ni – inspiritaj de tiu komuna idealo, armitaj per komuna komunikilo – formas unuecan tuton malgraŭ la diverseco de ideoj, konvinkoj, mondrigardoj kaj opinioj. Tial ni estas komprenemaj kaj toleremaj rilate al ĉio, krom rilate al apertaj atakoj kontraŭ la liberecon kaj toleremon. Ĉar, vere, toleremo toleras ĉion krom maltoleremo!

Ĝuste tial nia Universala Esperanto-Asocio estas la sola hodiaŭ ekzistanta internacia neŝtata organizaĵo, kiu havas efektivajn membrojn en ĉiuj partoj de la mondo; organizaĵo, kiu ebligas, ke ĉe la sama tablo egalece kaj amikece diskutu la reprezentantoj de ĉiuj nacioj, de ĉiuj rasoj, lingvoj kaj religioj! Inter la esperantistoj la respekto de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj ne estas bela propaganda frazo, sed realaĵo, fundamenta gvidprincipo de la tuta agado, esence, je vivo kaj morto, ligita al la ideo mem de la Internacia Lingvo.

La neŭtraleco, plue, signifas, ke en eksteraj rilatoj ni ligas nin al neniu politika koncepto, al neniu alia movado, al neniu fremda ideologio. Kiel esperantistoj ni estas memstaraj kaj sendependaj kaj ni iras nian propran vojon. Tio, kompreneble, ne signifas, ke ni estas indiferentaj rilate al la okazaĵoj en la mondo. Ni tre bone scias, ke la Internacia Lingvo povas grandskale prosperi nur en kondiĉoj de libereco kaj de amikecaj rilatoj inter la popoloj. Aliflanke ni ankaŭ scias, ke unu el la plej fortaj motoroj por la progresigo de tiu nobla idealo estas ĝuste la Internacia Lingvo.

Tial ni entuziasme salutas la liberecon kaj la interpopolan fratecon!

Tial ni kondamne levas nian voĉon kontraŭ la sklavecon kaj la militon!

Tial ni protestas pro la malpermeso de la Internacia Lingvo, tute egale de kiu flanko ĝi venas!

* * *

La 35-a Universala Kongreso de Esperanto okazas en epoko tre streĉita, preskaŭ uragana. Pezaj, grizaj nuboj pendas super ni. Malordo regas la aferojn, konfuzo regas la ideojn.

En tiaj cirkonstancoj ankoraŭ pli elsaltas la graveco de nia Kongreso. Ĝi estas vera ekbrilo en mallumo, diamanto en nigra marĉo, radio de optimismo en la ĝenerala pesimismo!

Ankoraŭfoje ni montru al la mondo la perfektecon de nia lingvo! Ni pruvu al ni mem kaj al ĉiuj, kiuj volas vidi kaj aŭdi, kioma estas la idea, paciga forto de la Internacia Lingvo, kioma estas ĝia kultura valoro!

La 35-a Universala Kongreso estu granda, impona manifestacio ne nur por la neŭtrala tuthoma lingvo, sed ankaŭ por la homeco!

Al ni ĉiuj ĝi donu freŝan energion, por ke ni povu ankoraŭ pli unuece, ankoraŭ pli konvinke, ankoraŭ pli ofereme daŭrigi la vojon al la fina celo, en la intereso de interkompreniĝo ne nur buŝa, sed ankaŭ kaj precipe mensa, kora, spirita de ĉiuj bonintencaj, vere progresemaj homoj!