Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 1

Vi trovos ...

en tiu ĉi numero plurajn ŝanĝojn: krom iom eksperimentaj aspekto kaj enhavo (la nova redaktoro provis kudri por la revuo novajn vestojn kaj invitas vin al koresponda enketo) vi povas konatiĝi kun la ĉi-jara kongreslando, kun du novaj vizaĝoj ĉe UEA, legi pri informado, instruado kaj utiligado, pri diversaj aktivecoj de esperantistoj tra la mondo kaj lastpaĝe eble eĉ iom amuziĝi aŭ provi solvi krucenigmon... — Frap-frap! La nova redaktoro iom timeme frapas vian pordon, kore vin salutas kaj scivolas pri la akcepto...

Stano Marĉek

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

Do, rekte kaj kuraĝe...

Karaj legantoj kaj nelegantoj de la revuo de UEA, kiam antaŭ kelkaj monatoj mi diris, ke mi ne volas esti prezidanto de UEA sed de ĉiuj esperantistoj, la reagoj estis malsamaj, kaj ne mankis kelkaj sinceruloj, kiuj, surbaze de simpla laŭvorta kompreno, ŝoke konstatis, ke tio estas okazo de antaŭanoncita diktaturo. En la realo mi volis diri, kaj praktike ĉiuj komprenis, ke UEA respondecas al ĉiuj esperantistoj, ĉu membroj, ne-membroj aŭ duon-membroj, kaj ke ĉiuj esperantistoj estas samvalora parto de nia komunumo, sendepende de la ekonomia farto de la landoj, en kiuj ili vivas.

Pro tio mi sendas same varmajn salutojn al la nelegantoj de la revuo de UEA. Mi provos alirimede atingi ilin, sed ĉies helpo pri la diskonigo de ĉi tiu saluto estas bonvena.

Novjaraj mesaĝoj kaj kongresaj rezolucioj estas tre malfacilaj tekstoj, ĉar kutime ili konsistas el tro roz-kolora pentrado de la realo kaj el listo de plenumindaj agadoj fare de movado, kiu apenaŭ kapablos plenumi ilin. Ni ĉiuj scias tion, sed kial ĝeni la festan etoson?

Ni provu ĉi-foje alian vojon. Ni provu esti malpli roz-koloraj:

1) La movado en ekonomie riĉaj landoj baraktas iom pli ol kutime. Se vi rigardas al la membronombroj en Usono, Italujo, Germanujo ktp., vi vidos, ke la nombroj emas je falo kaj “stagnas” nur en tiuj landoj, kie agema estraro ageme kontraŭbatalas.

Ĉu temas pri vera krizo? Mi ne scias. Ĉiutage dekoj da komencantoj komencas lerni Esperanton rete ekster kiu ajn tradicia kurso, kaj abrupte aperas en ret-listoj per tiaj amindaj mesaĝoj: “mi komenci lerni Esperanto pasinta sabato”.

Aliflanke, ĉiuj scias, kiom malfacile estas en tradicia kurso igi kursanon esperantisto. En la kazo de retaj komencantoj, tio estas praktike neebla — kial reta kurs-fininto volu pagi membrokotizon al organizaĵo? Sufiĉas al li aŭ ŝi klaki sur kelkaj TTT-ejoj por trovi multon pli ol oni povas legi.

Nur kelkaj “stranguloj”, kiuj volas sperti vivan paroladon, rigardante la kunparolanton en la okulojn, en la fino trovas “la esperantistojn”.

2) La movado en ekonomie malriĉaj landoj estas en progreso pli ol kutime kun ĉiuj siaj apartaĵoj (je kiuj eŭropanoj komencas alkutimiĝi). Brazilanoj, irananoj, kubanoj, kolombianoj, vjetnamoj, estas pli kaj pli multenombraj kaj aktivaj. Aliflanke, jen plia problemo: ili malfacile trovas sian lokon en organizaĵoj, kiuj estas pensitaj kaj ĝis nun agorditaj por okcidentaj mez-klasuloj. Ne temas nur pri UEA, sed pri ĉiuj Esperanto-organizaĵoj (inkluzive de la plej maldekstraj kaj revoluciaj).

Ĉi tiuj du supraj konstatoj, laŭ mi, estas la strukturaj kialoj de granda parto de niaj nunaj problemoj. Tamen ne temas nur pri problemoj, sed eble ankaŭ pri mirindaj oportunaĵoj, se ni kapablos utiligi ilin.

Ni devus esti kontentaj, ke Esperanto eniris tre bele en la bravan novan teĥnologian mondon. Ni devus tre multe danki ĉiujn tiujn kreantojn de paĝoj, de kursoj, de tekstoj en la reto. En ĉi tiu okazo nia movado pruvis sian kapablon adaptiĝi al novaj situacioj en mirinda maniero.

Nun simple niaj tradiciaj strukturoj devus starigi al si la problemon, kiel utiligi ĉi tiun abundan aktivadon kaj igi ĝin integra parto de la movado.

Kompreneble ni devas esti kontentaj ankaŭ pri la pliiĝo de esperantistoj en ĉiuj landoj de la mondo, kvankam tio povas kaŭzi problemojn por la establiĝintaj rutinoj kaj financaj fluoj. Ĉu finfine nia celo ne estas disvastigi Esperanton ankaŭ al Etiopujo? Kiu decidis, ke etiopoj estas tro malriĉaj por Esperanto? Mi ĉiam demandis kaj ankoraŭ demandas min, kial noktaj fantomoj ne atakas la trankvilan dormon de niaj estraranoj, respondeculoj, ĉefĝeneralaj gvidantoj, kiam Esperanto ankoraŭ malĉeestas en Etiopujo, Indonezio, Filipinoj, Paragvajo, ...

Kaj cetere, se ni parolas pri pozitivaĵoj, ni ne forgesu, ke la sinteno de lingvistoj kaj sciencistoj al Esperanto neniam estis same objektiva kiel nun. Mi ne volas citi anekdotojn aŭ personajn travivaĵojn, sed mi renkontas ĉiam malpli da tiuj kompataj, superecaj ridetoj, kiuj kutimis saluti iun ajn aludon je Esperanto. Tio estas unuflanke ĝojiga sed aliflanke devas instigi nin ne faligi la nivelon de nia scienca agado pri/por Esperanto. Unu soci-lingvistika aŭ esperantologia verko devus same valori kiel unu poemo de enamiĝinta komencanto.

Do, se ĉio plejbonas en la plej bona mondo, ŝajnas tute senbaza tiu fenomeno de idea rezignismo kiu atakas partojn de la malnova movado. Esence, eble temas pri la jeno: ni, la esperantistoj, diras, ke la popoloj faru en konsento unu grandan rondon familian. La aliaj diras ke ne, ke la rondo ne estu farata en konsento sed laŭ la reguloj de la Monda Komerca Organizaĵo, kaj ke ĝi ne estu familia, ĉar iuj estas regantoj kaj iuj regatoj.

Ĉar multaj kredas je tio, ankaŭ ni kredu je tio (la psiĥologia premo en multaj landoj estas tro granda, por ke oni ne konkludu tion). Sekve ni serĉu por ni ian pli facilan niĉon, en kiu ni povos debati inter ni pri ni kaj pri niaj pasintaj gloroj for de la granda, freneza mondo.

Ne, karaj geamikoj, ni ne devas fuĝi el la mondo sed vivi en ĝi kaj al ĝi proponi nian solvon, nian vizion kaj la valorojn, kiujn ni efektive sukcesas praktike realigi.

La ideoj pri merkato kaj senkompata venko de la plej forta estas baze kontraŭaj al niaj ideoj. Ni volas mondon justan kaj plurcentran. Ni humile estas la malhumilaj heredantoj de pluraj granduloj: Zamenhof mem, kies kongresaj paroladoj estas daŭre relegindaj por kompreni ĝis kiu grado ni rifuzas militon kaj perforton, E. Privat, I. Lapenna, kaj longa listo da aliaj, kiujn mi ne povas nun plene mencii.

Ni estas ankaŭ kaj ĉefe la senmeritaj heredantoj de generacioj da esperantistoj, kiuj batalis, baraktis kaj esperis tra unu el la plej tragediaj jarcentoj, la pasinta. La heroaĵoj pli aŭ malpli grandaj kaj la solidarecaj agoj faritaj de niaj antaŭuloj trapuntas ĉiujn kontinentojn kaj ĉiujn jardekojn. Memorigi pri kelkaj estus nejuste, sed eble iam iu volos verki verkon pri la lingvo de solidareco.

Ni estas, do, la fiera Esperanto-movado, kiu dum pli ol unu jarcento faris sian laboron por interkompreniĝo kaj paco sen pagoj kaj sen dankoj, dum la oficialaj instancoj, pagate kaj laŭdate, ofte faris, kaj ankoraŭ nun faras, la malon. Ĉiukaze ni ne havas ion ajn por timi el la komparo kun lastmomentaj merkatistoj kaj tutmondistoj.

Sed certe ni havas ion por timi el la komparo kun la antaŭaj esperantistaj generacioj. Laŭeble ni intensigu nian agadon soci-utilan, favoran al suferantoj en ĉiuj partoj de la mondo. Pri tio, sub la ŝildo Agado Espero, vi havos okazon legi plue dum la venonta jaro. Ne sufiĉas esti proponata por la pac-premio Nobel, gravas ankaŭ meriti ĝin.

Do, rekte kaj kuraĝe, kaj kun la konscio pri tio ke ni laboras por pli bona mondo, ni daŭrigu nian kutiman laboron: informado, instruado, utiligado.

(Pro tio, ke en novjaraj mesaĝoj oni ne eniras detalojn, mi ne eniros detalojn, sed vi scias pri kio temas.) Tre feliĉan jaron al ĉiuj!

Renato Corsetti
prezidanto de UEA

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti kun francaj esperantistoj dum la lasta Universala Kongreso

Brazilo atendas kun malfermitaj brakoj

Priskribi sian propran landon al legantoj kun diversaj fonoj estas tre defia tasko. Estas malfacile ne forgesi, ke eble la plej ordinara detalo estas tute neevidenta por tiuj, kiuj konas nek la landon, nek la kontinenton. Cetere, necesas koncizigi tiel kompleksajn temojn, kiuj plenigas tutajn bibliotekojn! Mi tamen akceptis la defion. Al la legantaro de Esperanto certe plej interesos la homa kaj natura aspektoj de la kongresa lando de la 87-a UK.

Brazilo: maro, tero, liro, koro, naturo

Kiam portugaloj unue alvenis al Brazilo en 1500, ili trovis kelkajn tribojn de indiĝenoj kun la kutimo vori la malamikojn venkitajn dum bataloj, por ensorbi ilian kuraĝon. Sed plejparte la alvenintoj trovis, inter la multnombraj etnoj, tre dolĉajn popolojn.

Oni kalkulas, ke je la alveno de portugalaj eltrovintoj, 5 milionoj da indiĝenoj vivis en la teritorio de nuntempa Brazilo, kun propraj moroj, sociaj sistemoj kaj riĉaj mitoj. Pro perforta alikulturigo iliaj idoj estas ne pli ol 300 mil, parolantaj 170 lingvojn. Kelkaj troviĝas ankoraŭ nekontaktitaj aŭ malofte kontaktitaj de la civilizo, sed la premo de la “okcidenta” kulturo estas tre granda, kio postulas superhomajn klopodojn por konservi miljarajn tradiciojn. La pacamo kaj gastigemo de tiuj popoloj triste fariĝis ĉefa kaŭzo por ilia ruiniĝo, i.a. pro tute biologia kialo: infektiĝo per virusoj fremdaj al ilia medio.

La nomoj de granda parto de la nunaj urboj, lokoj, plantoj kaj manĝaĵoj estas indiĝendevenaj, eĉ se averaĝa brazilano tute ne konscias pri la originala signifo de tiuj vortoj (same kiel vi, leganto, antaŭ la esperantaj saguo, tapiro, manioko). Oni konsideras, ke la nuntempa brazila popolo heredis ne nur vortojn kaj kutimojn, sed ankaŭ multajn trajtojn de tiuj prabrazilanoj.

Brazilo, kun siaj 170 milionoj da enloĝantoj (ĉ. 75% en urboj), eble estas la lando kun plej granda rasa kunfandiĝo. Al la indiĝenoj kaj al portugaloj asociiĝis afrikanoj ekde la XVI-a jarcento. Sklavigitaj ili venis (perforte, evidente) plejparte el regionoj de nunaj Niĝerio, Benino kaj Angolo. Oni venigis ilin por laboro en plantejoj, ĉar la spirito de la lokaj indiĝenoj estis neregebla de sklavigistoj.

Kvankam pluraj leĝaj limigoj al sklaveco ekvalidis en la 1850aj jaroj, sklavismo en Brazilo oficiale daŭris ĝis la jaro 1888. La proceso pri liberigo ne estis bone aranĝita laŭ la socia vidpunkto kaj la idoj de iamaj sklavoj ĉiam kalkuliĝis inter la loĝantoj kun malplej favoraj vivkondiĉoj.

Je tiu tempo oni ekvenigis eŭropajn elmigrintojn por pli okupi la teritorion, ĉefe en la sudo. Venis pluraj milionoj da portugaloj, italoj, germanoj kaj hispanoj. Kelkajn jarojn poste komenciĝis ankaŭ la japana enmigrado, tiel ke nuntempe Brazilo estas la lando kun plej multnombra japanida loĝantaro ekster Japanio. Tiuj laborfortoj, kiuj en siaj landoj spertis tre malfacilajn vivkondiĉojn, laboris en kamparoj kaj en la industriiĝantaj urboj. Pli poste envenis libananoj, sirianoj, hungaroj, kroatoj, poloj, ukrainoj, svisoj, aŭstroj kaj, en malpli granda nombro, dekoj da aliaj nacioj. En la lastaj jardekoj, koreoj kaj ĉinoj estas la plej signifaj enmigrintoj laŭnombre. Sennombraj kontribuoj de ĉiuj ĉi kulturoj populariĝis tra la lando, ĉefe en la brazila kuirarto, jam riĉa pro indiĝenaj kaj afrikdevenaj ingrediencoj. En la sudo, eŭropanoj trovis pli mildajn temperaturojn kaj klimaton pli similan al siaj nasklandoj, ĉar dum somero (ne forgesu: en decembro-marto, ĉar ni estas sudanoj!) la temperaturoj en Rio, ekzemple, ofte atingas 40 celsiusajn gradojn.

Malgraŭ tiom da influoj, la portugala lingvo estas mirinde unueca en Brazilo! La escepto estas tipaj regionismoj kaj akcentoj, tute supozeblaj pro la granda teritorio kaj diversaj geografiaj realoj. Oni tamen tute ne rajtas paroli eĉ pri brazila lingvo, ĉar nur kelkaj diferencoj estas inter la brazila varianto de la portugala kaj la originala lingvo.

La gaja karaktero de la popolo manifestiĝas ankaŭ en sennombraj ritmoj, kelkaj mondfamaj kiel sambo kaj bosanovo kaj tiel multaj diversaj dancoj kaj muzikstiloj de sudo ĝis nordo. Tial mi vetas, ke estos samtempe malfacila kaj facila tasko organizi la Nacian Vesperon en la UK.

Karnavalo estas la plej konata brazila festo en la mondo. Sub televida premo, la paradoj perdis multon de la spontana organiziĝo de la komunumoj kaj de la popola kreivo. Iasence en plej grandaj urboj la festo fariĝis industrio kaj la karnavalaj institucioj profesie rilatas al sponsoroj. Sambranĉaj sponsoroj, kiel televidĉenoj kaj biermarkoj, eĉ disputas inter si ekskluzivajn rajtojn. Por solvi tiujn demandojn ĝi cetere ne plu estas limigita al la tradicia kalendaro. Tra la tuta jaro pluraj grandaj urboj en Brazilo stimulas karnavalajn paradojn, por la konsterno de religiemaj konservativuloj, kiuj opinias tiun ekstersezonan festadon malpia...

Eĉ se iom longe enfermitaj en siaj komunumoj kaj vilaĝoj, la idoj de la unuaj enmigrintoj pli kaj pli miksiĝis kun homoj el aliaj rasoj. En publikaj lernejoj oni kutime havas en sama ĉambro homojn el plej diversaj devenoj. Bedaŭrinde Brazilo havas unu el la plej malegalaj distribuoj de riĉeco en la mondo, tiel ke en privataj lernejoj kaj universitatoj tiu diverseco ne ripetiĝas. Pliegaligi la vivnivelajn kondiĉojn, laŭ rasoj kaj laŭ regionoj, estas vera socio defio. La rimedoj estas multaj (Brazilo estas inter la dek plej grandaj ekonomioj en la mondo), same kiel la problemoj.

Tute paradokse, malgraŭ la historia enradikiĝinta plureco, bedaŭrinde regas kaŝitaj (foje malkaŝaj) rasismaj antaŭjuĝoj ĉe iuj. La brazila leĝaro preskribas fortan punon al pruvita rasismo, kiu tamen ofte en la praktiko montriĝas malfacile pruvebla. Malgraŭ ĉio, la ideo pri kunvivado inter malsamaj gentoj, kun malsamaj kutimoj kaj religioj, estas ĝenerale akceptata. Mi estas certa, ke pro tio Esperanto trovas inter la brazilanoj tiel fekundan grundon. Eĉ se homo ne konas aŭ ne rekte kredas je la ebleco de internacia helplingvo, la ideo en si mem estas tute natura al la natura homekumenismo de brazilanoj.

La naturo kaj la regionoj

La naturo estas tiel riĉa kaj la arbaroj tiel kompleksaj kaj densaj vivsistemoj, ke brazila verkisto foje nomis ilin verda infero. Pro tiu eco la okupado de la internlando estis malrapida tra la jarcentoj kaj la loĝantaro plu koncentriĝas relative proksime al la brazila marbordo, 7400 km longa. Brazilo dividiĝas laŭ 5 regionoj kun pli malpli unuecaj trajtoj:

Sudorienta — sur 900 mil km² (10% de Brazilo), tie troviĝas 42% de la brazilanoj (72 milionoj), ne hazarde ankaŭ la ĉefaj urbegoj Sao Paulo kaj Rio-de-Ĵanejro. Ĝi estas la plej grava industria regiono (50% de la brazilaj industrioj) kaj ĉefa produktanto de kafo, oranĝo kaj sukerkano. Pro la situo, la klimatoj varias de la tropika ĝis la duondezerta, kaj famas la pejzaĝoj de plaĝoj, montaroj kaj historia arkitekturo.

Suda — la dua plej industriiĝinta (7% de Brazilo, 15% de la loĝantaro), ĝi havas gravan produktadon de manĝaĵoj (viando, sojo, rizo, tritiko). Tie estas la civitanoj kun plej rektaj kontaktoj kun najbaraj landoj, pro proksimeco kaj eĉ komunaj gaŭĉaj tradicioj. Ĝi estas la ĉefa regiono por vino, pro subtropika klimato. Tie troviĝas i.a. la famaj akvofaloj de Iguaçu [iguasu'].

Mezokcidenta — en tiu regiono, pli-malpli geografia centro de la kontinento, vivas 7% de la loĝantaro sur 20% de la brazila teritorio. La malproporcio estas pravigita de Pantanal, malseka regiono kiu estas natura sanktejo de besto-specioj, ege vizitinda. En ĝi troviĝas Brasília, la ĉefurbo naskiĝinta en 1960 el la urbokoncepto de Oscar Niemeyer.

Nordorienta — loĝloko por 28% de la brazilanoj sur 18% de la landa teritorio, ĝi estas la parto de Brazilo kie la homoj plej suferas pro naturaj malfavoraj kondiĉoj, ĉefe pro granda duondezerta internlando. Spite al tio, ĝi estas la regiono kun plej diversaj kulturaj manifestiĝoj, kun fortaj afrikdevenaj trajtoj kaj la plej antikvaj homspuroj en la Amerika kontinento.

En kelkaj urboj videblas signoj de la invado de nederlandanoj kaj francoj (XVII jarc.), seriozaj minacintoj al la superrego de portugaloj dum koloniaj tempoj (Brazilo sendependiĝis en 1822). En ĝi troviĝas rava marbordo, ĉe kiu staras i.a. la bela kongresurbo Fortalezo kaj la bunta unua ĉefurbo de la lando, Salvador, en Bahia.

Norda — La plej maldense loĝata (45% de la lando kaj nur 8% de la loĝantaro!), ĝia okupado okazis ĉefe laŭlonge de la riveroj. Tiu regiono estas ege grava pro la pluvarbaro, kiun oni kromnomas pulmoj de la planedo, kun 55 mil plantspecioj (katalogitaj...) kaj la rivero Amazono, la plej granda en la mondo laŭ akvovolumo; fakte en ties baseno troviĝas 1/5 de la dolĉakvo-rezervoj de la mondo. Estas gigantaj bienoj, el kiuj la plej granda havas 30 mil km² — samgranda areo kiel Belgio!

Pro la distancoj, la diversaj regionoj de Brazilo restas plejparte malkovrotaj de homoj el aliaj regionoj. Por ni en la Sudo, la fruktoj, la manĝaĵoj, pejzaĝoj kaj tradicioj de la Nordo konsistigas tutan universon, kiu plu surprizas nin. Kongresanoj estos bonŝancaj havi tiel riĉan sperton, en la UK kaj ĉirkaŭaj ekskursoj.

James Rezende Piton
UEA-Komitatano “A” kaj ano de UEA-Komisiono por Ameriko

[FORIGITA!: bildo]

En Salvador (Bahia), arkitektura riĉeco kaj 365 katolikaj preĝejoj

[FORIGITA!: bildo]

Rio-de-Ĵanejro restas la plej konata urbo de la lando

[FORIGITA!: bildo]

En Iguaçu iri en observejojn, tute apud akvofaloj, estas nemaltrafende

[FORIGITA!: bildo]

En Minas Gerais pluraj urboj konservas kiel mondheredaĵon la XVII-jarcentan kolonian barokon

[FORIGITA!: bildo]

Karnavalaj grupoj prezentas ĉiujare sociajn kaj historiajn temojn

[FORIGITA!: bildo]

Kvazaŭ duonkontinento, Brazilo prezentas plej diversajn pejzaĝojn: kanjono en suda Brazilo

[FORIGITA!: bildo]

En la brazilaj arbaroj tamen kaŝiĝas danĝeroj por (ne)esperantistoj: tiel ĉi oni kaptas la krokodilojn!

Harmonio interne, ekspansio eksteren

Babilado inter la novaj Ĝenerala Direktoro kaj Redaktoro

Kara Stano,

Vi, la nova redaktisto, petis min, la novan agantan direktoron, klarigi, kial mi decidis surŝipiĝi, kiam la maro ŝajnas aparte turbulenta kaj ĉu mi kiel verkisto jam havas scenaron por plua ĉapitro de mia propra vivromano.

Bona demando. Jen mi estis en mia praelemento, en aŭstralia arbaro (La fotoalbumo!), kie oni aŭdas nur birdojn kaj insektojn, kie sovaĝaj kanguruoj preterhopas vespere. Kaj mi legadis diversflankajn kritikojn kaj raportojn pri rezignaciemo: UEA en krizo; UEA maldemokratia; UEA stagnas; UEA ne plu servas al siaj membroj; UEA foruzas sian monon por pagi al deko da salajruloj; venenaj rilatoj inter la estraro kaj la oficistaro.

Mi tamen decidis kandidati por la posteno de ĝenerala direktoro. Ĉu mi estas masoĥisto?

Unue mi diru, ke por mi estas privilegio labori por Esperanto. Kion ajn diru la eksteraj kaj internaj kritikantoj, la afero Esperanto estas unu el la plej noblaj sur la tero. Eventuala ĉi-kunteksta demando: ĉu mi estas finvenkistoraŭmisto? Mi dubas, ĉu iu ajn esperantisto estas nur tia aŭ nur tia ĉi: almenaŭ mi estas kaj kaj. Esperanto donas al mi ilon, per kiu mi verkas kaj ĝuas amojn kaj amikecojn — mi estas do “raŭmisto”. Aliflanke, la lingvo ne tiel interesus min, se ĝi ne havus la celon revolucii la kulturon de nia planedo. Finvenkisma fanfaronaĵo? Mi kredas, ke ne.

Mi jam iom spertis la ĉiutagan vivon en la Centra Oficejo en Roterdamo. Kontraŭ la tro oftaj kritikoj de homoj, kiuj probable neniam estis tie, mi povas jam diri, ke tie laboras diligentaj kaj sindediĉaj profesiuloj. La amaso da ĉiutagaj taskoj estas peza ŝarĝo, kiu restigas la homojn en siaj oficejoj longe post la deviga deĵortempo.

Ĉu do ĉio bonas, ĉu nenio estas ŝanĝebla, ŝanĝinda, ŝanĝenda? Nu, estas multaj indikoj, ke ni devas fari ion novan. La daŭra falo de la anaro estas alarma: ĉu tio ligiĝas al la funkciomaniero de la CO? Eble ne, sed ni devas pripensi tion. Evidente la domo en Roterdamo ne plu konvenas: ĝi ne estas sufiĉe granda, kaj ĝi ekkadukiĝis. Sed ĉu aĉeti novan domon? Kie? Ĉu dividi la funkciojn kaj havi diversajn malpli grandajn ejojn diversloke, eble en landoj malplikostaj? La komputilaro estas eksmoda, nepre plibonigenda aŭ eĉ anstataŭigenda. Tio ne okazos sen grandaj kostoj.

Kompreneble oni ne povos fari decidojn pri ĉiuj ĉi ŝanĝoj en la unuaj semajnoj de 2002. Sed mi sentas, ke UEA eniras transforman periodon. Tio parte konsolas min kontraŭ la konscio, ke multrilate mi estos komence la plej nesperta aganta direktoro en la movada historio. Eble nova homo pli facile akceptus la neceson radikale ĉion pripensi.

Supre vi legas mian moton, mian esperon: harmonio interne, ekspansio eksteren. Ĉu mi atendas du miraklojn? Ĉu estas naive memorigi la samideanojn, ke ni ja estas tiaj: ni havas malgraŭ ĉiaj diferencoj la saman ideon, ke tiu ideo estas absolute prifierinda. Sed ekspansio eksteren: jen vera defio. Kaj tamen post miaj spertoj en Litovio dum la pasintaj tri-kvar jaroj mi scias, ke ankoraŭ estas amasoj da homoj, kiujn altiras la ideo de neŭtrala tuthomara helplingvo.

Mi vidas la rolon de la direktoro de la CO kanala: mi funkciu kiel kanalo, tra kiu fluu la abundaj energioj de la homoj en la oficejo mem, de la estraro, kaj antaŭ ĉio de la dise loĝantaj membroj de la tutmonda movado.

Kaj nun mi volas inversigi la proceduron, Stano. La organo Esperanto estas ege grava: se vi estas ano loĝanta en fora kontinento, la revuo preskaŭ estas la movado!

István estas tre kapabla homo kaj metis sian stampon sur la revuon dum jardeko. Sed sendube vi havas proprajn celojn ne nepre samajn. Mi nun invitas vin klarigi al ni viajn esperojn pri la estonta laboro.

Trevor Steele

Dankon, Trevor!

Jes, István faris bonan kaj grandan laboron kaj ni ĉiuj kore danku lin pro tio.

Simile kiel vi, ankaŭ mi venas preskaŭ kiel novico (kvankam kun pluraj redaktoraj spertoj). Por bone fari la laboron, ankaŭ mi do bezonos helpon de la tuta skipo, de la funkciuloj, asocioj, kluboj, membroj, sed kial ne ankaŭ de ne-membroj, kiel proponas Renato en la novjara mesaĝo.

Viaj ideoj plaĉas al mi kaj mi estas ĉi-koncerne via samideano. Mi serĉos kun vi la internan harmonion kaj kiel redaktoro klopodos konstrui kanalojn, kiuj dampos diversajn turbulojn. La ekspansio eksteren estas nia komuna devo (pri ĝi ja estas nia laborplano) kaj la vorto kanalo taŭgas plursence ankaŭ por la revuo mem: ĝi estu bone funkcianta informa kanalo, ligilo inter ni ĉiuj: la estraro, la membraro, la grupoj kaj la asocioj. Por ke tiu informa kanalo bone funkciu, ĝi tamen devas esti ambaŭ-direkta. La redaktoro ja povas aperigi nur informojn, kiujn li sukcesas akiri.

Mi venis al la unua el miaj esperoj, aŭ defioj: Ĉu esperantistoj volas havi revuon kiu fidele informas pri ĉio grava en nia Esperantujo? Se jes, ili klopodu helpi kaj fidele informi la redaktoron pri la disaj novaĵoj. Li ordigos kaj redaktos ilin, kaj redonos ilin al ĉiuj pere de la revuo... Kiel simple, ĉu ne?

Mia dua espero, aŭ defio: kiel komercisto mi malkovris regulon: se oni volas vendi varon, anstataŭ laŭdi la ĝisnunan produkton oni atente aŭskultu kion bezonas la kliento — kaj klopodu doni tion al li. Ankaŭ redaktoro devas esti “komercisto” kaj aŭskulti, kian gazeton deziras la leganto (kiu ja pagas ĝin). Ĉi-koncerne jam nun ŝajnas al mi (sed mi eble eraras), ke la revuo iom tro serioziĝis kaj oficialiĝis, ke ĝi iom malproksimiĝis de la simpla popolo, de ĝiaj ĉiutagaj verdaj ĝojoj kaj zorgoj. Do mi volus iom pli da atento dediĉi “al la popolo”, enkonduki ankaŭ distraĵojn k.s.

Ĉu vi reagos, kara leganto, al la esprimitaj esperoj-defioj? Via redaktoro scivolas pri via opinio. Sufiĉas poŝtkarto aŭ retmesaĝo!

Stano Marĉek

Informado

Informi pri la ideo

de Andrej Grigorjevskij

Tre ofte ni informas pri Esperanto prezentante niajn atingojn, eldonitajn librojn en Esperanto, ni mencias radiostaciojn, Universalajn Kongresojn ktp. Ofte tio estas farata per tre belaj kaj amase dissendataj informiloj. Sed ial tio preskaŭ ne helpas al la movado pligrandiĝi. — Kial?

En nia historio ekzistas interesa fenomeno pri la kvanto de novaj esperantistoj kaj gravaj atingoj. Se oni analizas tiujn ciferojn, oni trovas, ke ... la plej granda kresko estis komence. Antaŭ la 26-a de julio 1887 nur Ludoviko Zamenhof parolis la de li kreitan lingvon. Iam poste frapis lian pordon Antoni Grabowski kaj okazis la unua en la historio interparolo en Esperanto. Da E-parolantoj jam estis du, aŭ, do, 200-procenta kresko! Verŝajne samtempe la lingvon ekposedis ankoraŭ kelkaj personoj... Ĉiuokaze post unu-du jaroj da E-parolantoj jam estis miloj aŭ plurmilobla kresko!

Kaj tiu kresko okazis en la situacio, kiam ankoraŭ preskaŭ neniu parolis la lingvon! Ne ekzistis literaturo, ne ekzistis Universalaj Kongresoj, IJK-oj, Pasporta Servo, eĉ lokaj kluboj kaj neniuj el la kutimaj atutoj de nia E-varbado.

Eŭropo tiam jam havis “la internacian lingvon” - la francan, kiu estis tiutempe pli disvastigita inter la kleraj homoj ol nun la angla. Ĝin parolis ĉiuj, kiuj internacie vojaĝis. Parolis ĝin diplomatoj, aristokratoj, verkistoj, poetoj, komercistoj... Parizo estis la centro de la mondo kaj la franca kulturo disvastiĝis senlime.

Kaj tamen ĉiujare la kvanto da E-parolantoj senhalte kreskis. Mondfamaj personoj anoncadis pri sia subteno al Esperanto, mem lernis la lingvon, rekomendis ĝian lernadon al aliaj, la lingvo akiradis subtenon en diversaj internaciaj organizoj, estis pridiskutata en sciencaj rondoj...

La kvanto da esperantistoj iĝis tiom granda, ke ili finfine sukcesis organiziĝi, aperis Universalaj Kongresoj, fondiĝis UEA kun la Delegita Reto, akceptiĝis verda stelo kaj verda flago... — Kaj iam tiuperiode la kvanto de E-parolantoj ĉesis kreski. Oni trovas en la historio indikojn pri tio, ke en la 20-aj jaroj rapide evoluis la laborista E-movado, amase instruis Andreo Cseh (komence ĝuste al laboristoj), sed en la historio de la ĝenerala E-movado oni ne trovas iujn gravajn atingojn. Nur la datojn de la Universalaj Kongresoj, kiuj rapide stabiliĝis je averaĝe samaj nombroj da partoprenantoj.

Kio povas esti la kaŭzo? Ĉu la ekstera mondo? Sed ĝi apenaŭ estis malpli favora al Esperanto ol fine de la 19-a jarcento. Mi inklinas al tio, ke la kaŭzo estis la esperantistoj mem. Tiuj dank’al la grandaj atingoj de la pioniroj nun povis reklami la lingvon per ĝiaj senteblaj valoroj aŭ “multnombraj” libroj, E-periodaĵoj, kongresoj, kluboj, frateco, amikeco, etoso kaj aliaj allogiloj de “la familia rondo”.

Iom po iom oni komencis varbi vokante aliĝi ne al la ideo de neŭtrala internacia lingvo, sed al aparta E-mondeto, kun propra originala literaturo, kun propraj tradicioj, propra kulturo kaj bonegaj interhomaj interrilatoj.

Kiu do unue venis al tiuj alvokoj? Tiuj, kiuj bezonis ĝuste tian mondeton. Kaj sekve la mondeto iĝis ĉiam pli fermita, pli aparta, pli sekta.

Ankoraŭ unu problemo de la “familia rondo” estas tio, ke ĝi ne povas esti tro vasta. Se en la rondo estas tro multaj homoj, do, ne ĉiuj konas unu la alian kaj la rondo ne plu estas tiom komforta. Ĝuste pro tio en preskaŭ ĉiu urbo, kie estas E-grupo, estas nur unu E-grupo kun maksimume 30-40 partoprenantoj. Eĉ se en la urbo loĝas 10 milionoj da homoj. Foje al tiu grupo iu venas, foje iu foriras. Averaĝe restas la sama kvanto.

Kaj ĉar E-grupoj estas la organiza fundamento de E-movado, ne kreskas ankaŭ ĝi, krom la okazoj, kiam E-grupoj aperas en novaj teritorioj. Pli da kontinentoj, pli da landoj, pli da urboj — pli da E-grupoj. La plejparto de ni estas tute kontenta pri tiu stato. En pluraj diskutrondoj, en kelkaj landoj, demandinte pri la ebleco, ke iam Esperanto iĝos tutmonda kaj ne plu ekzistos aparta Esperantujo, kie ni ĝuos nian etoson, mi ricevis respondon “Eble ni ne ŝanĝu ion?”.

Ne hazarde unu el niaj plej elstaraj E-informantoj Germain Pirlot asertas, ke neesperantistoj pli bone kaj pli trafe kapablas informi pri Esperanto ol esperantistoj mem. Certe, se la idealo estas grupo, oni ne bezonas vere disvastigi la lingvon. Sufiĉas, ke venu kelkaj novaj personoj por anstataŭi tiujn kelkajn, kiuj ial foriris. Sed la neesperantistoj, kiuj kaptiĝas per la ideo, rakontas ĝuste pri la ideo.

Konklude: Por provizi lokajn aŭ internaciajn E-grupojn per kelkaj novaj membroj oni informu pri la grupaj oportunaĵoj. Por tutmonde akceptigi Esperanton necesas en la informado prezenti faktojn, en kiuj realiĝas la ideo de Esperanto, kiel internacia lingvo.

Andrej Grigorjevskij

Esperanto bezonas la reton!

Iom malpli ol dek jarojn en la mondo furoras nova artefarita (kaj eĉ plana) lingvo — HiperTeksta Markiga Lingvo (HTML), dank’ al kiu la mondo unuiĝas pli rapide ol estis imagite en la plej aŭdacaj fantazioj pri la Fina Venko de Esperanto. La lingvo mem estas pli simpla ol Eo kaj helpe de modernaj programoj oni povas eĉ tute pri ĝi forgesi, se oni volas nur iel ornami siajn hejmpaĝojn. Sed tamen per ĝi oni ne povas interkomuniki, ĝi nur helpas prezenti informojn en ajna lingvo — ĉu la angla, ĉu la rusa, ĉu Esperanto.

Kaj do, Esperanto ekuziĝis en la Reto preskaŭ tuj, kiam ĝi iĝis pli-malpli publike alirebla. Multaj landaj asocioj dank’ al ĝi revigliĝis, multaj perditaj samideanoj retroviĝis, amaso de novaj interesitoj eklernis en retaj E-kursoj. Nun retserĉiloj trovas en TTT (TutTera Teksaĵo aŭ WWW en la angla) ne malpli ol 50 mil paĝojn en Eo, konstante aperas novaj retejoj kaj novaj projektoj. Kelkaj estas ege bonaj, sed la aliaj — ne tute.

Tial estas tre bonŝance, ke iniciata grupo de Sveda E-Junularo, subtenata de TEJO, lanĉis kaj jam dufoje okazigis seminarion Esperanto@Interreto.

La dua seminario pasis inter 26 okt - 04 nov 2001 en Uppsala, 60 km norde de Stokholmo. Kvardek partoprenintoj, kiuj venis de 17 landoj de Eŭropo kaj ankaŭ de Kanado, lernis kaj instruis la bazojn de preskaŭ ĉiuj ĉefaj retaj teknologioj, parolis pri estontaj projektoj, aŭskultis raportojn pri la plej interesaj el la jam pretaj.

Ege interesa estis prezentiĝo de Franko Luin, la kreinto de retejo esperanto. nu (en kiu troviĝas i.a. eLibrejo kun pli ol 200 elektronikaj E-libroj, informservo NUN, amuzaj kaj belaj bildogramoj). Franko speciale ravis min per la rakonto pri la Gazetkiosko — la katalogo de monda gazetaro, kiu funkcias en la retejo de Sveda E-Federacio kaj allogas ĉiujare milionon da vizitantoj!

Ankaŭ multaj aliaj partoprenintoj estis rimarkindaj (dankon al la TEJO-organizintoj — Hokan Lundberg, Sonja Petroviĉ, Nastja Koĵevnikova k.a.)! Aparte multajn laŭdojn ricevis Bertilo Wennergren, preparinta bonegajn kursojn pri la bazoj de HTML, pri la problemo de supersignoj en la reto, kiu mem ĉiam estis afable disponebla al ajna demando de malcertaj novuloj.

Tuttage kaj nokte, en ajna libera momento oni povis sidi ĉe komputiloj kaj fari ion en la reto — kaj multaj tiel sidis tage kaj nokte (ne pro la programo — en ĝi sufiĉis ankaŭ distraj eroj). Dum ajna libera momento la plej entuziasmaj retuloj parolis nur pri la reto kaj programado, tiel ke unu veterano de TEJO-aranĝoj eĉ retorike eksklamis: ĉu ni estas esperantistoj aŭ programistoj?!

Kion eblas respondi? Jes, ni estas esperantistoj, sed la nuna mondo ĉiam pli grandparte plivastiĝas per la reto. Se ni ne lernos tie senti nin komforte, ni fine restos loĝantoj de la malpli granda parto. Do, ne hazardas la slogano de la seminario Esperanto@Interreto: Esperanto bezonas la Reton!

A. Grigorjevskij (el HdE)

Postsekvoj de E@I en Rusio

Dum Rusia E-Kongreso, 10-16.12.2001, okazis kurso pri Interreto. La organizantoj speciale luis komputilan halon kun 10 komputiloj, kiu uzeblis dum entute 4 aŭ 5 horoj. La kurson (kiu enhavis enkondukon en HTML-on kaj diversajn utilajn teoriajn sciojn) gvidis Slavik Ivanov. Partoprenis 15 personoj, el kiuj multaj unuafoje en sia vivo kreis proprajn retpaĝetojn.

Ĵus aperis kompakt-disko Esperanto XXI: rezultoj de la 2001-a jaro. En ĝi estas libroj de eLibrejo (Franko Luin permesis tion dum la vizito al E@I), PMEG de Bertilo (same kun la permeso) kaj preskaŭ kvar horoj de E-muziko en mp3 (ĉefe rusia, ne aperinta en interreto), pluraj ruslingvaj E-lerniloj, diversaj vortaroj — ankaŭ troveblaj rete ktp. — entute ĉ. 600 Mb. La diskon preparis Andrej Grigorievskij, multe helpis Alek Izjumenko. Ankoraŭ unu interreta kurso por esperantistoj okazos en Ivanovo fine de januaro. Oni jam disponigis al ni eblecon labori per komputiloj kaj senpagan ret-aliron, sed nun niaj aktivuloj estas okupitaj per ekzamenoj (preskaŭ ĉiuj estas studentoj kiuj en Rusio ekzameniĝas vintre kaj somere). La kurson gvidos mi kaj unu loka aktivulo-interretumanto.

Andrej Grigorjevskij

[FORIGITA!: bildo]

D-ro Wang Huai Yu, iama aktivulo de ĉinia E-movado, nun loĝas kaj laboras en Rusio. En novembro-decembro 2001 li restadis en Ivanovo, gvidis kursojn pri ĉina lingvo, ĉina gimnastiko, prelegis al medicinaj studentoj, renkontiĝis kun ĵurnalistoj... Ĉio okazis en Esperanto, kun interpretado fare de ivanovaj esperantistoj. Jen d-ro Wang post prelego en junulara kafejo.

Utiligado: instruado

Post 20 jaroj da AIS-laboro: Ĉu kapti sukcesŝancon, ĉu pluludi?

de Prof. Helmar Frank

Alvoko al la parolantoj kaj apogantoj de la Internacia Lingvo universitatnivele kunagi

Naciaj lingvoj ekmortas, kiam ili malaperas kiel sciencolingvoj — ili degeneras al komponanto de la etna folkloro, pli precize: al la komponanto, kiu turistojn malplej allogas, estante por ili la plej malfacile komprenebla. La Internacia Lingvo neniam akirus ian “finan venkon”, se ĝi ne antaŭe konkerus la fortikaĵon SCIENCO. Ĝi restus nura hobio.

Grava, sed tute ne jam decida paŝo trans la limojn de la Esperanto-movado al pli ĝenerala enfiltriĝo de la Zamenhofa lingvo en la universitatnivelan klerigadon estis la fondo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pro la decido de la sanmarina registaro, surbaze de la propono farita en 1981 de la scienca konsilantaro de Eŭropa Klubo. Pro ĉi tiu registara decido, kiu respeguliĝas en la artikolo 4 de la statuto de AIS, la Akademio zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en scienca komunikado kaj en kulturo. Ne malgranda parto de la sciencistoj, kiuj aliĝis al la Akademio, kaj de la studentoj, kiuj ĝis nun partoprenis studadsesiojn en San Marino mem aŭ eksterlande por originale akiri sciencan gradon aŭ agnoskigi nacinivele jam akiritan, eklernis la precipan instrulingvon de la Akademio. La spertoj faritaj en la AIS-klerigejoj en Bydgoszcz, Moskvo kaj Karlovo pruvas, ke la nombro de novaj parolantoj inter scienculoj multe pli rapide kreskus, se la Akademio ne limigus sian instruadon al duondeko da unusemajnaj, diverslokaj studadsesioj kaj al kelkaj TTT-kursoj, do: se AIS ne unuavice nur zorgus pri kompletigado de agnoskita studado, kiu jam okazis nacilingve en nacia universitato.

Krom tio AIS devus memstare ebligi kompletan studadon en propra universitato aŭ almenaŭ fakultato jure kaj mure ekzistanta. La ĝisnuna laboro de la Akademio maturigis la tempon por sukcese fondi tian fakultaton aŭ eĉ kompletan universitaton, en kiun AIS entute povos enkorpiĝi por tiel plurobligi sian ĝisnunan efikecon. La ideo — realigebla kaj realiginda! — estas pli detale priskribita en la Unua Libro de la unuvoluma AIS-trilogio, kiun kompilis la AIS-senatano pri informado OProf. Dr.habil. Reinhard Foessmeier (Akademia Libroservo, Paderborn 2000, ISBN 3-929853-12-4). La kvin partoj de ĉi tiu klarigo de la Ekesto kaj celoj, identeco kaj memkompreno de AIS estas dulingve originale verkitaj, nome en la Internacia Lingvo kaj la germana, momente tradukata en la tri aliajn oficialajn lingvojn de AIS — do en la anglan, francan kaj italan.

La baza principo estas, ebligi al laŭeble ĉiuj internacilingvaj universitatnivelaj instruistoj kaj aliaj sciencistoj, ke ili investu en la klerigadlaboron de la Akademio parton de sia libera tempo, pri kiu ili disponas dum sia laborvivo forme de ferioj, kaj poste, kiel emerituloj, ajntempe. Tio ne necesigas translokiĝi al loko, kie AIS-fakultato respektive AIS-universitato havas sian muran kaj juran sidejon. La tiea instruado okazu grandparte enobjektigite (per aŭtonoma uzado de disponeblaj kursmaterialoj libroformaj aŭ rete alireblaj) aŭ bloke, t.e. forme de sinsekvaj, po plurtagaj kursoj persone prezentataj. Pro tia blokinstruado la unuopa docento nur unu aŭ du semajnojn jare estos loke bezonata — poste li eventuale instruos aliloke, ĉu en alia enkorpiĝejo de AIS, ĉu en la hejma, nacia universitato.

Dua principo konsistas en la postulo de AIS, ke la finstudintoj verku siajn disertaciojn dulingve, en sia preferata pensadlingvo kaj en la Internacia Lingvo. Tiel unu evoluas kaj la alia konserviĝas kiel sciencolingvoj, kaj en la Akademio regas demokratia dulingveco, kontraste al la lingvohegemonio reganta en la resto de la scienca mondo. Plue: la de AIS dezirata kognitiva dulingveco de la tekstverkado kondukas al pli preciza vortigado kaj pli profunda pensado, liberigitaj de lingvecaj penskliŝeoj. Tiucele — kaj por siaj kandidatoj imitmodele - verku dulingve ankaŭ la docentoj siajn kurslibrojn kaj TTT-kursojn.

Tria principo estas, unuavice subteni la studadon kaj akademian karieron de junaj fortoj, ne lastavice per la ebligo de eksterlanda universitatpedagogia praktikumo. Ĝi okazu partoprenante en la internacilingva instruado en alia enkorpiĝejo de la Akademio.

Por realigi ĉi tiun projekton estas bezonataj en diversaj urboj krom kurssalonoj ankaŭ po unu akademidomo — minimume por loĝigi la migrantajn docentojn kaj praktikumantojn; sed loĝoĉambroj estos ankaŭ bezonataj por eksterurbaj studentoj.

La projekto tute ne estas utopia, ĉar dum la pasintaj monatoj plirapidiĝis diversloke — precipe (sed ne nur) en diversaj reformeŭropaj landoj — la evoluo al baldaŭa realiĝo. La Lucian-Blaga-Universitato Sibiu-Hermannstadt (Rumanio), kies evoluigon post la refondo en 1990 AIS per instrukapacito subtenis, jam starigis kune kun AIS du komunajn katedrojn (unu pri Komunikadscienco kaj Eŭrologio, la alia pri Aplikata Informadiko) kaj ebenigis la vojon al du pluaj tiaj internaciaj katedroj (Interlingvistiko, Faklingvoteorio kaj tradukadscienco, Humanistika Psikiatrio kaj Medicina Psikologio). Estas interkonsentite, ke, ekde kiam la tria komuna katedro estos komencinta sian laboron, ĉi tiuj katedroj fariĝu la komenco de aparta fakultato kun speciala statuto. Per ĉi tiu komuna kaj tiusence internacia fakultato sekve la tuta AIS enkorpiĝos en sian partneran universitaton, kaj ĉiuj efektivaj membroj de la Akademio akiros la rajton, evoluigi kadre de la AIS-fakultato propran katedron.

Plikonkretigante la jam subskribitan kunlaborkontrakton de la Lucian-Blaga-Universitato kun la partnero de AIS en Slovakio, nome kun la Filozofo-Konstantin-Universitato Nitra, ankaŭ ties pedagogia fakultato komencis starigi unuajn komunajn katedrojn kun AIS. Ili fariĝu jam en 2002 la kerno de privata universitato fondota kvin dekojn da kilometroj pli sude en la dulingva urbo Komárno, kiun disdividas en du urbopartojn Danubo kaj (ekde la fino de la unua mondmilito) la en ĝi situanta slovaka-hungara landlimo. Granda parto de la instruado de la internaciaj katedroj kaj en Sibiu-Hermannstadt, kaj en Nitra, resp. estonte en Komárno, okazas kaj okazos internacilingve, kaj la interŝanĝo de docentoj kaj (almenaŭ mallongtempe) de studentoj jam komenciĝis.

Du aliaj, ŝtate agnoskitaj privataj universitatoj, kiuj jam estas laŭkontraktaj klerigejoj de AIS, probable ebligos en la proksima estonteco analogan enkorpiĝon de AIS: po unu en Bulgario kaj en Litovio. Ĉiuj kvar menciitaj landoj apartenos post kelkaj jaroj al la Eŭropa Unio. Ekster ĉi tiu Eŭropio jam komenciĝis la unuaj interkonsiliĝoj pri ebla estonta analoga enradikiĝo de AIS en aliajn mondregionojn, unuavice en tiun de la Unuiĝo de Sendependaj Ŝtatoj.

Paralele al la universitat-organiza kaj universitat-pedagogia evoluiglaboro komenciĝis kaj en Sibiu-Hermannstadt kaj en Komárno jam la pritrakto de diversaj ofertitaj ebloj, finkonstrui po unu akademidomon. La ekzamenataj ofertoj en Sibiu-Hermannstadt ebligus la enkonstruon de minimume 12, maksimume ĉirkaŭ 30 unuĉambraj apartamentoj. En Komárno ekzistas krom similgrandaj objektoj ankaŭ la alternativo, finkonstrui domon konstruitan kiel hotelo kun 119 apartamentoj. La necesa investo por unu apartamento kalkuliĝas (laŭ grandeco) je 10.000 ĝis 30.000 eŭroj. Pagante tiom eblas akiri la ekskluzivan kaj heredigeblan uzadrajton, do posedi nemoveblaĵon, kiu portos en la akademidomo la nomon de sia posedanto (se ĉi tiu ne donos alian nomon). Alternative oni povas per malpli granda investo akiri i.a. la rajton al ĉiujare tempe limigita, senpaga uzado de komunaj apartamentoj en la diversaj akademidomoj. Ambaŭ urboj estas turisme interesaj kaj taŭgas por feriumado. La investo ne estas risko, ĉar la prezoj por nemoveblaĵoj ankoraŭ daŭre kreskas en la atentolandoj de la Eŭropa Unio — en la plej malfavora cirkonstanco oni profitos vendante.

Utopio fariĝus la tuta projekto nur, se ni preteratentus nian ŝancon. Mi alvokas ĉiujn finstudintojn disponigi iom da tempo por la instruado, por la verkado de instrumaterialoj aŭ por aliaj necesaj laboroj, por funkciigi la planitajn fakultatojn kaj universitaton. Kaj mi alvokas ne nur scienculojn, sed same ĉiujn aliajn parolantojn de nia Internacia Lingvo, interesiĝi pri la rolo de kunposendanto de niaj estontaj akademidomoj, sen kiuj la universitateca laboro restus tro grandparte virtuala. Neniu perdos monon aŭ rolos kiel nura mecenato, ĉiu gajnos en kunrealigebla, egalrajte frateca etoso de kultura diverseco, riĉeco kaj libereco.

OProf. Dr.sc.cyb.habil. Helmar G. Frank
Prezidanto de AIS

Anoncu vian kunag-pretecon rete (h...@unipaderborn.de), fakse (0049-5251-163533) aŭ letere (Kleinenberger Weg 16B, D-33100 Paderborn) al la Prezidanta Sekretariejo de AIS!

[FORIGITA!: bildo]

Solena inaŭguro de la Sanmarina AIS en Bydgoszcz, de maldekstre: prof. Helmar Frank, prof. Helmut Angstl, prof. Hans Eichhorn kaj Renato Corsetti.

Labor-plano: utiligado de Esperanto

Unu el la prioritataj fostoj de la nuna labor-plano estas utiligado de Esperanto. Tion petis pluraj membroj kaj tion akceptis la komitato en Zagrebo. Utiligado, kompreneble, estas tre ĝenerala vorto, tiel, ke ĝi povas signifi ĉion por ĉiu. Aĉetado kaj vendado de ĉinaj bicikloj certe estas utiligado de Esperanto kaj same komercado pri oliv-oleo, kiun kelkaj samideanoj iniciatis.

Tamen ankaŭ instruado de iu ajn fako pere de Esperanto estas utiligado. Se vi sukcesas per Esperanto akiri sciojn pri matematiko aŭ konstruado de pontoj aŭ pri io ajn, kion vi bezonas studi, tio estas tre bona utiligado de Esperanto. Ĝuste pri tio okupiĝas, inter aliaj, la Asocio Internacia de la Scienco (pli popole konata kiel AIS). Dum kelkaj jardekoj AIS sukcesis varbi la kunlaboron de sciencistoj kaj universitatanoj en pluraj landoj kaj en pluraj kontinentoj, ĝi instruis, donis diplomojn, ktp.

Nun komenciĝas nova fazo, kiu verŝajne estos karakterizata de studejoj ekzistantaj jure kaj mure, kiel oni ŝercas en AIS, tio estas studejoj, kiuj ekzistas konkrete en la kadro de aliaj universitatoj kaj laŭ interkonsentoj kun instruaj instancoj de la unuopaj landoj.

La kunlaboro inter AIS kaj UEA neniam estis pli bona ol nun, ĉar ni havas grandan intereson, ke AIS realigu parton de la laborplano de la movado, ofertante ĉiam pli da eblecoj utiligi Esperanton por studi universitat-nivele. Aliflanke UEA provos apogi ĉiujn konkretajn projektojn de AIS per informado, kaj instigado al la esperantistaro utiligi la eblecojn.

Renato Corsetti

Tra la mondo

E-ŝildoj en la brazila stacidomo

La nova aŭtobusa stacidomo de Rondonópolis, provinco Mato Grosso en Brazilo, estis inaŭgurita la 10-an de decembro 2001. La informŝildoj en la stacidomo estas, apud la portugala, ankaŭ en Esperanto, kio vekas grandan intereson ĉe la publiko.

En junio 2001, dum konstruado de la stacidomo, la urba Esperanto-klubo proponis al ties administrantoj, ke la informaj ŝildoj havu ankaŭ esperantlingvajn tekstojn. La administrantoj estis iom skeptikaj pri la uzebleco de Esperanto, kaj argumentis, ke oni devus pruvi, ke ĝi estas vivanta kaj utila lingvo. Ili fiksis, ke se almenaŭ 200 retmesaĝoj venos el malsamaj mondpartoj, ili akceptos la proponon. La loka klubo do iniciatis kampanjon en interreto. Estis dissendataj petoj tra retlistoj, kaj la verda popolo amase reagis al la kampanjo: alvenis pli ol mil mesaĝoj el pli ol sepdek landoj!

Tia amasa reago forte impresis aŭtoron de la arkitektura projekto Francisco Luz: “Estis vera surprizo ricevi tiom da mesaĝoj, el tiel diversaj mondopartoj,” li diris. La ĉefadministranto Luiz Garcia, kiu komence estis tre skeptika, estas nun unu el la plej entuziasmaj apogantoj.

Al la loka gazetaro li deklaris: “La kampanjo montris, ke Esperanto estas vivanta, ekspansianta lingvo, kaj la ŝildoj helpos diskonigi nian urbon tra la lando kaj eĉ tra la mondo”.

La loka Esperanto-klubo havas 20-jaran historion: Ciro Gomes de Freitas fondis tie teatran grupon Brateg, kiu uzadis ĉefe Esperanton, kaj estis premiita de Belartaj Konkursoj dum la UK en 1981 (Braziljo, Brazilo). En 1984 memlerninto Carlos Pereira kaj Ciro Gomes de Freitas okazigis plurajn E-kursojn, kiuj formis la duan generacion, al kiu apartenas la klubestro Ilson Pereira dos Santos. Ĉiujare la klubano Pedro Battaglini instruas Eon al novaj generacioj.

La klubo kore dankas al ĉiuj, kiuj sendis la mesaĝon aŭ helpis disvastigi la peton kaj al la stacidomaj administrantoj, kiuj nun apogas kaj subtenas Esperanton.

La sperto pruvas, ke similaj kampanjoj povas esti, malgraŭ la komenca skeptikemo, vere sukcesaj.

[FORIGITA!: bildo]

Esperanto estas tre alloga temo, multaj homoj scivolemas kaj petas informojn pri la lingvo, diras s-ro Luiz Garcia, administranto de la stacidomo (sur la supra foto). La informejo nun disdonas faldfoliojn pri la internacia lingvo, kaj la publiko tre favore akceptas la proponon.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la suba foto: Carlos Alberto Alves Pereira, aŭtoro da la programo “Kurso de Esperanto” (maldekstra bildo) kaj de tiu ĉi artikolo, kun la familianoj.

Yumeiho en Latinameriko

La 16-an de decembro venis al Bonaero Francel Briel, kuba yumeihisto, kiu helpe de lokaj esperantistoj disvastigas Yumeiho-masaĝterapion en Latinameriko. Li prelegis en la sidejo de Bonaera Esperanto-Asocio kaj en Neŭkeno. Post Argentino li vizitos Urugvajon kaj Brazilon, kie li partoprenos la UK’on en Fortalezo. Informojn pri la yumeiho-terapio oni povas trovi interrete ĉe www.yumeiho.co.jp

(RoSartor)

[FORIGITA!: bildo]

Francel Briel en Vegetarana Restoracio en Bonaero kun Roberto Sartor.

Urbo kiu defiis Esperanton

En la orient-nederlanda urbo Zwolle troviĝas Zamenhofvojo. Sed baldaŭ ĝi havos alian nomon. La urbestraro decidis rebapti ĝin, opiniante ke Zamenhof kaj Esperanto ne plu havas valoron en la nuntempa mondo.

Pri tiu opinio la esperantistoj en Zwolle, Nederlando kaj en la tuta mondo, ne konsentis. Ili amase protestis. Tio surprizis la urbestraron, sed ne ŝanĝis la decidon. Ĝi ja donos la nomon Zamenhof al alia vojo, fakte trafikcirklo.

En la sama urbo staras du monumentoj: unu pri Esperanto, unu pri Zamenhof. Ambaŭ aspektis malpuraj kaj kadukaj.

La 14-an de decembro 2001 Esperanto Nederland organizis publikan kunvenon kun tri prelegoj: pri la loka historio, pri la florado de la Esperanto-literaturo ĝuste en la nuntempo kaj pri la projekto Indiĝenaj Dialogoj. Ili okazis en la solena salono de la provinca konsilantaro.

En la apuda urba biblioteko estis instalita ekspozicio Cent jaroj da Esperanto-instruado en Nederlando, ĉar precize antaŭ cent jaroj la nederlanda Esperanto-pioniro Dreves Uitterdijk publikigis la unuan lernolibron por Nederlandanoj. La ekspozicio — kiun oni povas viziti dum monato — atentigas pri diversaj lernolibroj kaj metodoj, ĝis la nuntempa interreta instruado. Poste oni inspektis la monumentojn, kiujn la urbaj instancoj refreŝigis kaj riparis. (Tamen honore al la esperantistoj kaj iliaj klopodoj!)

Vespermanĝo okazis en apuda restoracio, kiu sin baptis Esperanto pro la internaciaj menuoj. La programo havos sekvon en januaro.

Ans Bakker-ten Hagen

Memore al Gaston Waringhien

La 9-an de decembro, okaze de la 100-a datreveno de la naskiĝo kaj 10-a datreveno de la morto, esperantistoj el Aigné, Francio, okazigis en la urba biblioteko feston omaĝe al Gaston Waringhien.

Dum la festo estis metita florbukedo kaj starigita marmora tabulo sur la tombon de Gaston Waringien. En la urba biblioteko estis inaŭgurita lia memortabulo.

La gastojn alparolis la urbestro de Aigné, la nepo de Zamenhof Louis-Christophe Zaleski kaj André Cherpillod, post kio okazis komuna fest-manĝo kun ĉeesto de cento da personoj.

En kolokveto pri la vivo kaj verkaro de Gaston Waringhien oni legis kontribuaĵojn de Perla Martinelli kaj Marjorie Boulton, pri la verkaro de Waringhien prelegis Duc Goninaz kaj André Cherpillod.

Laurent Vignaud

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: solena parolado de la urbestro. Tute dekstre videblas la nepo de Zamenhof L-C. Zaleski-Zamenhof, dekstre de li André Cherpillod.

[FORIGITA!: bildo]

La inaŭgurita memortabulo en la biblioteko

Kontraŭ infan-laboro

UEA aliĝis al kampanjo

Kontraŭ Endoma Infanlaboro: asocioj kunligitaj kun UN antaŭenigas ĝin, por ke oni apliku la tiukampajn rezoluciojn de UN kaj de aliaj Agentejoj de UN, ekzemple la Internacia Labor-Oficejo.

Per tio ni devigis nin informi niajn membrojn, ke neniu rajtas uzi infanojn kiel servistojn en privataj domoj. Mi ne kredas, ke tio estas la kazo de esperantistoj ĝenerale, sed per ĉi tiu mallonga komuniko ni plenumas nian devon.

Renato Corsetti

SAT-Amikaro apud Sejno

SAT-Amikaro havas nun novan sidejon en la 13-a distrikto de Parizo, proksime de la Placo de Italio kaj de la Granda Biblioteko de Francio. En la sidejo, kiu troviĝas sur frekventata loko, eblas akcepti dudekon da lernantoj, staĝantoj aŭ seminarianoj.

Miloj da preterpasantaj personoj nun vidos ĉiutage, kaj ankaŭ dum parto de la nokto, la vorton Esperanto de la bulvardo Vincent Auriol (eksprezidento de la franca respubliko kaj amiko de Esperanto) kaj de la metrolinio Nation — Etoile, kelkdek metrojn de la metrostacio Nationale.

Fotoj kaj freŝdataj informoj pri la nova sidejo de SAT-Amikaro estas nun videblaj sur la TTT-paĝoj de SAT-Amikaro http://www.esperanto-sat.info, sekcio Komunikoj. Grandeco de la montrofenestro povas fari el ĝi konstantan ekspoziciejon kaj preterpasantoj jam scivoleme informiĝas.

Henri Masson

Debatoj en Belgio

La 20an de oktobro 2001 okazis en Gent, Belgio, studtago pri la temo Esperanto kaj ideologioj. Kiel rolis kaj rolu la E-movado politike?

Ĉiuj prelegoj kaj la debatoj estis surbendigitaj. La kvar kasedoj estas mendeblaj ĉe Anuŝka De Coster (a...@rug.ac.be). Ili enhavas jenajn prelegojn: Detlev Blanke (docento pri lingvistiko): Esperanto por socialismo? Inter politika batalilo laboristmovada — danĝera lingvo por Hitler kaj Stalin - kaj kulturpolitika rimedo en orienta Eŭropo. Francois Degoul (zamenhofologo): La rilatoj inter politika pensmaniero kaj penso Zamenhofa: celoj kaj iloj. Alberto Fernández (aŭtoro pri la laborista E-movado en Belgio): La ideologia stumblo inter Socialismo kaj (la) Internacia Lingvo. Renato Corsetti (prezidanto de UEA): Ideoj kaj idearoj en la Esperanto-movado! Kun tia Esperanto mi volas havi nenion komunan.

Anuŝka De Coster

LIRO-2001

Je la Tago de Zamenhof estis anoncita la rezulto de la tradicia belarta konkurso Liro-2001, kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto.

La kvinpersona juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov) ricevis 41 konkursaĵojn de 19 personoj el 10 landoj — Ĉeĥio, Francio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Svedio, Ukrainio, Usono.

La rezulto de Liro-2001

ORIGINALA POEZIO

Laŭreato: Nicolino Rossi (Italio) pro Kien la homo?

Laŭdaj mencioj: Aleksandr Uljanov (Ruslando) pro Ĝis la!; Lucija Borĉiĉ (Kroatio) pro Por la orfoj kaj plorantoj; Julius Balbin (Usono) pro Boule-de-Suif.

ORIGINALA PROZO. La konkurso ne okazis, ĉar konkursis nur unu persono.

TRADUKA POEZIO EL LA RUSA (Nikolaj Gumiljov. Ŝestoje ĉuvstvo).

Laŭreato: Nikolao Gudskov (Ruslando).

Laŭdaj mencioj: Aleksandr Uljanov (Ruslando); Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

TRADUKA PROZO EL LA RUSA (Pavel Baĵov: Serebrjanoje kopytce).

Laŭreato: Aleksandr Uljanov (Ruslando).

Laŭdaj mencioj: Tatjana Vŝivceva (Ruslando); Tradukista grupo de societo ESPERO gvidata de Meri Abolskaja (Ruslando).

TRADUKA PROZO EL LA ANGLA (O Henry. The Cop and the Anthem).

Laŭreato: Sten Johansson (Svedio).

RECENZO (Rusaj amnoveloj).

Laŭda mencio: Klara Ilutoviĉ (Ruslando).

Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31-a de decembro 2003 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis la 1-a de februaro 2002.

Gratulon al la laŭreatoj! Dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2001

Murgazetoj

Dum oktobro Rusia E-Unio produktis kaj dissendis al lokaj kluboj, kiuj konsentis partopreni, stokojn da informaj ruslingvaj “murgazetoj” kun artikoletoj kaj faktoj pri Esperanto.

La gazeto estis farita en la formato A3 kaj estis vere gazeto enhave kaj aspekte — kun fotoj, novaĵoj, rubrikoj. Unuflanka, ĉar oni devis ĝin ie alpingli. Estis lasita loko por alskribi la kontaktadreson de la loka grupo.

La gazetojn oni devis pendigi en lernejoj, altlernejoj kaj aliaj publikaj lokoj. Entute estis produktitaj 480 tiaj gazetoj (inkluzive de lokaj versioj, kiujn oni preparis el interrete disponigita komputila PageMaker-dosiero).

La rezultoj? Ne tre klaraj, ĉar nur ne multaj el tiuj, kiuj legis, poste telefonis al la kluboj aŭ venis al E-kursoj. Sed ja ne nur tio estis la celo. Ni celis informi la socion pri tio, ke Esperanto kaj E-movado ekzistas kaj agas. Pri tio ni, ŝajne, sukcesis, sed 480 ekzempleroj (eĉ se ilin legis averaĝe po 10 personoj) estas ege malmulte...

Tamen ni estas kontentaj kaj intencas daŭrigi la murgazetan informkampanjon.

Andrej Grigorjevskij

Ĉu ŝanco por ni?

La projekto EQUAL de Eŭropa Unio celas subteni “novajn vojojn por kontraŭbatali diskriminacion kaj malegalecon, kiun spertas dungitoj kaj laborserĉantoj.”

Certe diskriminacio pro malsamaj gravecoj de gepatraj lingvoj estas ege ofta, sed ĝis nun, ekster Esperantujo, ne multe atentata problemo. Mi mem laboras en firmao en kiu anglo estas sekciestro, dum turkoj purigas la fenestrojn kaj italinoj la necesejojn.

Kontaktinte la organizantojn de EQUAL, mi eksciis, ke principe ankaŭ iniciativoj, kiuj realigas lingvan egalrajtecon pere de Esperanto, estas bonvenaj. La subvencioj estas sufiĉe altaj, entute pli ol 500 milionoj da eŭroj por la jaroj 2000-2006 — nur en Germanio.

Ŝancojn akiri iom de tiu sumo do havus ankaŭ firmaoj aŭ asocioj, kiuj internacie kunlaboras pere de Esperanto.

Pliaj informoj troviĝas ĉe http://europa.eu.int/comm/employmentsocial/equal/.

Ulrich Matthias (ret-info)

18 000 elektronikaj libroj

Inter la 13-a de junio kaj 13-a de decembro 2001 estis elŝutitaj pere de la interreta servo eLibrejo (http://esperanto.nu/eLibrejo) 18 000 elektronikaj libroj.

Post longa tempo en konstanta dua pozicio dum la lastaj tagoj la libro La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry stabiliĝis kiel la plej populara e-libro, sekvata de Esprimo de sentoj en Esperanto de Edmond Privat kaj pluraj libroj tradukitaj aŭ verkitaj de L. L. Zamenhof. La interreta servo eLibrejo proponas entute 167 titolojn kun plej diversaj enhavoj. La libroj estas senpagaj.

(NUN)

Jubilea ĈESAT apud Elbo

La 8-an de decembro 2001 okazis en la Urba muzeo en Ústí nad Labem, Ĉeĥio, jubilea 20-a Ĉeĥa-Saksa Tago (ĈESAT). La antaŭtagmezon plenigis prelega matineo: la prelegojn prezentis Norbert Karbe (Pri la historio de ĈESAT), Hans Joachim Giessner (Mia esperanta vivo kaj Esperanta tradukado), Josef Kříž (La rivero Elbo — nia ligilo en Eŭropo) kaj Jiří Laube (Lingva problemo), kiu atentigis ankaŭ pri la nova libro Serĉado de perfekta lingvo en la eŭropa kulturo, de Umberto Eco.

Posttagmeze okazis distra kultura programo, kiun malfermis prof. Novobilský per rememoro de L. L. Zamenhof, al kiu estis dediĉita parto de la aranĝo. Sekvis prezento de famaj oper-arioj kaj klasikaj kaj kristnaskaj kantoj, kies tekstojn esperantigis Jiří Kořínek, Tomáŝ Pumpr kaj Joachim Giessner. Kantis Miroslav Smyĉka kaj Kateřina Kudláĉková, violonĉelis 13-jara Vojta Urban, pianakompanata de la patro Václav Urban. Vera Novobilská deklamis poemon Sankta vespero el la poemkolekto Florbukedo de Karel Jaromír Erben. La kulturan programon fermis baleto, kiun prezentis juna baletistino Ŝtepánka Vacková. La unuopajn programerojn vorte akompanis prof. Novobilský. Ĉe la fino ĉiuj provis sian bonŝancon dum la lotado de riĉa tombolo.

Josef Kříž

[FORIGITA!: bildo]

Famajn operajn kantojn dum ĈESAT prezentis Miroslav Smyĉka kaj Kateřina Kudláĉková.

La duetapa rusia en Kostroma

La 21-a Rusia Esperantista Kongreso (REK) okazis en la antikva rusia urbo Kostroma inter la tagoj 12-16.12.2001.

Ĉi-foje estis la kongreso kombinita kun AntaŭKongresa Seminario (AKSo), kiu okazis samloke inter la 9-a kaj 12-a de decembro. La seminario konsistis el tri ĉefaj partoj:

1. Praktika kurso pri ekspresa E-instruado (gvidis Irina Gonĉarova).

2. Programo pri E-kulturo kaj historio (Nikolaj Gudskov).

3. Kurso Kiel krei efikan klubon (Anatolo Gonĉarov, Andrej Grigorjevskij).

Dum la kongreso mem okazis REU-forumo, kelkaj diskutrondoj, lingvaj ludoj kaj kvizoj, prelegoj (Konfliktoj en Esperantujo, Esperanto kaj Interreto k.a.), voĉdonado pri Atingoj de la Jaro, Zamenhof-tago kun prezento de novaj esperantaĵoj kaj solena vespermanĝo kun anonco de rezultoj de la voĉdonado. Ĉiujn kongresanojn vere ravis la ekskurso kaj rakonto pri la urbo Kostroma kaj ĝiaj vidindaĵoj.

Dum Zamenhof-tago estis anoncitaj la jarfinaj rezultoj de RoKo (Ranglisto Kluba), kiun dum la jaro kalkulis REU. Rezulte la plej aktiva rusia klubo en 2001 evidentiĝis Junulara E-Teamo de Ivanovo.

Ĉefan parton de la kultura programo konsistigis ĉarmaj vesperaj koncertoj de Evelina Sokolova (Krasnojarsk), Marija Koĉetkova (Ivanovo), Pavel Korotenko kun Grigorij Arosev (Moskvo).

Unu el ĉefaj eventoj de la aranĝo estis prezento de Oraj kantoj — du muzikdiskoj kun la plej popularaj kantoj de sovetiaj kaj rusiaj geesperantistoj, registritaj en Tiĥvin fare de speciale kolektita grupo de la plej bonaj rusiaj E-kantistoj, kaj produktitaj ĝuste al la komenco de la Kongreso.

Rezultoj de la voĉdonado por Atingoj de la Jaro en Rusia E-movado en 2001:

Aranĝo 2001: REK-EoLA (20-a Rusia Esperantista Kongreso kaj 13-a festivalo Esperanto - Lingvo Arta, okazintaj sinsekve en Sankt-Peterburgo en marto 2001). Esperantaĵo 2001: la muzikdiskoj Oraj kantoj. Kantisto 2001: Marija Koĉetkova (Ivanovo). Poeto 2001: Grigorij Arosev (Moskvo). Rusia Esperantisto 2001: Garik Kokolija (Moskvo).

La sekva, 22-a REK, okazos en Moskvo inter 12-16.12.2002.

Garik Kokolija

[FORIGITA!: bildo]

Amika rondo dum la adiaŭo. Kantas Evelina Sokolova el Krasnojarsk.

La lingvojaro en Nederlando

En la landoj de la Eŭropa Unio oficiale ekzistas egalrajteco de la ŝtataj lingvoj. Praktike nur kelkaj lingvoj estas labore uzataj, kaj inter tiuj la angla lingvo pli kaj pli fariĝas la ĉefa laborlingvo.

La jaro 2001, laŭ decido de la Eŭropa Komisiono, devis doni atenton al tiu situacio. En Nederlando oficialaj instancoj plenumis tiun taskon kaj la 15-an de decembro fermis tiun tutjaran kampanjon per brila programo en luksa teatro.

Esperanto ekde la komenco estis ekzilita el tiu Jaro de la lingvoj, sed la landa asocio Esperanto Nederland tamen sukcesis en tiu ĉi granda solenaĵo prezentiĝi. Je nia agrabla surpriziĝo multaj interesiĝis pri la sola racia solvo por la eŭropa lingvoproblemo. La oficiala programo mem ĉefe akcentis la neceson instrui al nederlandanoj aliajn lingvojn ol la angla. La uzado de la angla estas ne kontestata; oni eĉ ne plu konsideras ĝin fremda lingvo. En multaj kampoj, ekzemple en eksperimentemaj lernejoj, ĝi jam estas uzata samrange kiel la nederlanda. Sed la germana, franca, itala kaj hispana nun bezonas aktivan disvastigadon.

Esperanto Nederland, kvankam ekster la oficiala cirkvito de subvenciatoj, kontribuis siamaniere al la Jaro, interalie eldonante dum du jaroj kvaronjaran periodaĵon Monditaal (pri la monda lingvoproblemo), disvastigitan al bibliotekoj, mezgradaj lernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, parlamentanoj kaj aliaj. En la sama periodo ĉiusemajne aperis anonco en gazeto, kiu dum kvin tagoj semajne senpage estas disponebla por trajnvojaĝantoj (eldonkvanto: pluraj centmiloj).

La membroj de Esperanto Nederland i.a. traktis la temon en la ĉijara Faulhaber-semajnfino: Lingvoj malfermas pordojn. Al ĝi aliĝis cento da esperantistoj el Nederlando, Belgio, Ĉinio, Francio kaj Germanio.

Ans Bakker-ten Hagen

Kunlaboro GSM

La Trian Eŭropan Junularan Festivalon en Ankara, Turkio (30.11 - 08.12.2001), organizis turka junulara organizo GSM sponsorata de Eŭropa Komisiono.

Kvankam neesperantista aranĝo, ĝi havas por ni certan signifon el la vidpunkto de Strategia Plano de UEA, precipe por la agadkampoj informado pri kaj utiligado de Esperanto, kaj por la agaddirekto plijuniĝo.

Partoprenis estraranoj de TEJO Hokan Lundberg (Svedio) kaj Sonja Petroviĉ (Jugoslavio). Ili prezentis Esperanton kaj okazigis kurson por komencantoj (pri la programo vidu ĉe http://www.gsm-youth.org/deneme/english/frameenglish.htm, sekvante la ligilojn Workshops kaj Workshop 10).

La 12 finintoj de la kurso, ĉefe el Turkio kaj Moldavio, certe signifos plifortigon de la movado en ĉi tiu mondoparto. GSM kaj TEJO interkonsentis kunorganizi en 2002 junularan seminarion pri lingvo de komunikado kaj komunikado inter lingvoj, kie Esperanto denove estos prezentita.

La partopreno de TEJO en la ĉi-jara festivalo sekvis el klopodoj de Saŝo Ŝivarov (Bulgario) kaj el la partopreno de li kaj Sabira Ståhlberg en la pasintjara aranĝo de GSM.

La kunlaboro kun GSM apartenas al la vojo por pli vasta integriĝo de la Esperanto-komunumo en la socian medion, por praktike pruvi sin tie kaj ĉerpi de tie inspiron kaj energion por sia pluekzisto.

Radojica Petroviĉ

Hanojo, via rendevuo

Mi ĵus revenis al mia hejmo el Vjetnamujo: fakte mi antaŭtempe akceptis inviton resti unu semajnon kiel gasto en Hanojo, ĉar mi gajnis la duan premion de la unua internacia Esperanta konkurso nomita Hanojo via rendevuo, organizita en la jaro 2000 de la Hanoja Esperanto-Asocio kaj de la Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj por rememori la jarmilon de la fondo de tiu Urbo, proklamita de UNESKO Urbo de paco kaj Heroa urbo.

En la unua konkurso partoprenis 123 esperantistoj kaj simpatiantoj loĝantaj en 34 landoj, el kiuj 9 estis premiitaj; tamen neniu elinter ili ankoraŭ iris al Hanojo.

Kiam mi atingis la flughavenon, mia akcepto estis vere entuziasma fare de la Esperanta delegitaro (inter ili estis tri belaj junulinoj), kiu malkaŝe manifestis grandan interesiĝon ricevi informojn pri la Esperanta movado ĝenerale kaj aparte pri la itala kaj Milana movado.

Mi loĝis en bona hotelo en centra parto de la urbo kaj mi pasis la tutan semajnon laŭ programo zorge antaŭpreparita de la organiza komitato: tiamaniere mi havis la honoron kaj plezuron viziti la ĉefajn monumentojn kaj historiajn lokojn de Hanojo kaj admiri la multnombrajn enurbajn lagojn ĉirkaŭitajn de bedoj kaj ĝardenoj, bone prizorgitaj, kiuj instigas turiston halti por admiri la spektaklon proponitan de la pejzaĝo.

La homaj rilatoj estis varmegaj kaj neforgeseblaj: estis kortuŝe senti sin komforte dum la multnombraj renkontiĝoj kun lokaj geesperantistoj, junaj kaj ne junaj, ĉe la sidejo de la urba asocio sed ankaŭ aliloke kaj dum renkontiĝoj kun la urbaj aŭtoritatoj aŭ gravuloj.

Inda de aparta mencio estas la vizito al la Halonga Golfo, mara loko preskaŭ 200 kilometrojn nordorienta de Hanojo, ĉirkaŭita de preskaŭ dumil rokaj insuloj elakviĝantaj el la maro kun malsimilaj altecoj; tiu golfo en decembro 1994 estis proklamita de Unesko unu el la mirindaĵoj de la mondo.

Estis tre agrable konstati la deziron de la lokaj esperantistoj startigi novajn rilatojn kun la aliaj grupoj en diversaj landoj: ĝuste pro tio ili, rememorigante ke Hanojo estis fondita en la jaro 1010, decidis organizi ĉiujare internacian konkurson malfermitan al esperantistoj kaj simpatiantoj de la tuta mondo.

Gianfranco Polerani

La sudparaibvala

La 18-an de novembro 2001 okazis en la orientbrazila urbo Trés Rios la 46-a Sudparaib-vala E-kongreseto.

Partoprenis 90 homoj el 11 urboj. El la programo menciindas: prelegoj Rakonti kaj aŭskulti: nia kontribuo al paco de P.S. Viana, Kiel efike projekti de C. Spinelli, Afriklingva influo al la brazilportugala de L.A. de O. Coelho, seminario Ĉu eblas justa milito?, konversacia rondo por komencantoj de Jair Salles, provlecionoj pri la araba de J.S. da S. Carvalho, pri la ĉina de Li Yi Tong kaj pri E-o de J. Salles. Okazis kantprezentado (E-klaso de ŝtata Lernejo, prof. Kopke), kunkantado de brazilaj E-klasikaĵoj en E-vestoj (J. Raymundo) kaj kvizo.

Partoprenis direktoroj de la urba packomitato, kunordigantoj de la programo Pac-lernejoj de UNESKO kaj ŝtato Rio. Vaste disdoniĝis la ĵus lanĉita libro de Julia Carap Rumanaj legendoj kaj Rakontoj en traduko al E-o fare de Maria das Gracas G. Carap.

La kongreseto okazis kadre de paclernejoj. Oni lernis kanti en bantuaj lingvoj kaj por fini antaŭ ĝisrevido ĉiuj kantis la tradician La Espero’n.

Luiz Alberto de Oliveira Coelho

Aviada lingvo

En Ĉikago, kunlabore kun bonvolemuloj kaj fakuloj (inter kiuj lingvistoj de NASA kaj tre spertaj eks-aviadilpilotoj), Kent Jones laboras super Aviada Terminaro.

Ĝi devus esti preta por la venonta Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza en Brazilo. La terminaro enhavas 23 paĝojn da ilustraĵoj kaj 4000 esprimojn en 13 laŭtemaj ĉapitroj. La personoj kiuj deziras aliĝi al la skipo de Kent Jones povas kontakti lin ĉe la retadreso: K...@aol.com. Dankon pro atentigo de personoj ĉirkaŭaj al vi, kiuj laboras en aviado kaj povus interesiĝi pri tia kunlaboro.

TTT-paĝoj en la angla: http://www.esperanto-chicago.org/aviation/, http://hometown.aol.com/kentjones9/myhomepage/business.html. En la franca: http://www.esperanto-sat.info (section “Documents”)

(Henri Masson, esper-inform)

Jubilee en Kroatio

Antaŭ dek jaroj, la 14-an de dec. 1991 estis fondita la Kroata Esperantista Unuiĝo. Okaze de la datreveno KEA organizis kelkajn programerojn.

La unua estis prelego en la medicina mezlernejo, kiun organizis la junaj KEA-membroj. Sekvis ekspozicio de priinfanaj E-libroj el Glina. Zagreb komence de decembro gastigis seminarion Interkulturo. En Knin okazis libroekspozicio kaj prelego.

(NUN)

Pola GRUPE-5

La ĉi-jara Glivice’a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto okazis de la 9-a ĝis la 11-a de novembro en la pola urbo Gliwice.

Ĝi havis atentindan programon: prelegis Zofia Banet-Fornalowa, Halina kaj Aleksander Korĵenkov. teatraĵon prezentis Jerzy Fornal kaj koncertis koruso Kamea (sur la foto), diskuto pri Pola Esperantisto kaj sankta meso.

Andrzej Sochacki

Zamenhofa Tago

Meze de decembro esperantistoj jam tradicie okazigas, honore al la naskiĝtago de Zamenhof, diversajn Zamenhoftagajn aranĝojn kaj aktivecojn. Jen mozaike pri la lastaj...

Valencio

Kiel kutime, la 15-an de decembro la valenciaj esperantistoj kuniĝis por festi la datrevenon, ĉijare en la vilaĝo Cheste. Okazis prelego La libro en Esperanto en publika lernejo, kaj la kutima renkontiĝo, unue ĉe la memortabulo de la strato D-ro Zamenhof, por fari kelkajn memorfotojn, kaj poste en restoracio por festi kun ĉeesto de trideko da samideanoj.

Augusto Casquero
Vicenza

La 11-an de decembro ankaŭ la grupo de Vicenza (norda Italio) festis la Z-tagon. En la teatro de Thiene okazis debato pri diversaj manieroj kontribui al dialogo por paco. La ĉefgasto estis Anatoli Junesov, direktoro de la Muzeo por paco kaj solidareco de Samarkando (Uzbekistano), konata esperantisto, kiu klarigis kiel estante esperantisto li sukcesis realigi tiun grandiozan projekton. La debaton partoprenis ankaŭ Alo Lo Curto, volontula kuracisto aganta en Amazonio, Benino kaj Mongolio, pastro Albino Bizzotto, reprezentanto de la asocio Beataj konstruantoj de paco, kiu rakontis pri la agado en Sarajevo kaj en Afriko, kaj mi prezentis faktojn pro kiuj nia movado estis kandidatigita al Nobel-pac-premio. Tiu maniero prezenti la movadon estis sukcesa kaj pluraj entuziasmiĝis kaj deziris pliajn informojn.

Michela Lipari

[FORIGITA!: bildo]

Debato en la teatro de Thiene, Vicenza, Italio

Rio-de-Ĵanejro

La komuna jarfina evento organizita de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj okazis en la sidejo de KKE. Partoprenis ĝin kvindeko da esperantistoj, ankaŭ el la najbaraj urboj Niteroi kaj Trés Rio.

Al la evento venis eĉ gastoj el fora eksterlando, Francio, la mondvojaĝanta paro David kaj Rachel.

El la programo: Saluto de la reprezentanto de AERJ Alfredo Aragon, lanĉo de tri kompaktdiskoj kaj vidbendo fare de Sylla Chaves; parolado de Afonso Soares; diplomdisdono al kursfinintoj de Jair Salles ĉe KKE, intervjuo kun la franca paro David kaj Rachel, prezento de la kantistino Vera Jordan kaj saluto de la Prezidanto de KKE Givanildo Ramos Costa.

La eventon gvidis A. Sartorato, kiu legis poeziaĵojn de Zamenhof inter diversaj programeroj. Post la kunveno okazis kunfratiga lunĉo.

A. Sartorato
Londono

La 14an de decembro okazis Zamenhofa Tago en la Londona Klubo.

Prelegis prof John Wells, iama prezidanto de UEA. Pli ol tridek homoj ĉeestis i.a. el Niĝerio, Usono kaj Ukrainio.

Gbeglo Koffi parolis pri la afrika E-movado, pri la afrika oficejo de UEA en Togolando, kaj pri la niĝeria movado. De la 23-a ĝis la 30-a de decembro li estis gasto de diversaj grupoj en Skotlando, kaj prelegis pri la niĝeria lingva problemo.

(NUN)
Tel-Avivo

La Landa Kunveno de ELI kaj Z-Festo okazis la 25-an de decembro. En la programo estis prelegoj de Josef Ŝemer pri nomoj de Zamenhof kaj de Amri Wandel pri Esperanta antologio de israela poezio. En arta parto okazis kantado, legado de poemoj kaj post ĝi ĝenerala landa kunveno de ELI, kun raportoj pri la agado kaj balotoj.

Amri Wandel
Verono

La 15-an de decembro okazis kunveno sub la devizo Verono en Eŭropo en la ĉefsalono de la lingvistika eŭropa liceo Mondin de Verono.

La kunveno okazis enkadre de la aranĝoj por lanĉi la 5-an Eŭrop-unian Esperanto-Kongreson, kiu okazos en Verono (Italio) de la 23-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2002 (la kongresa temo Efektiva lingva egaleco: rajto de la Eŭropanoj).

Ĉefpreleganto estis Patrizia Martello, skabeno pri la eŭropkomunumaj agadoj de Verono. La prelego vekis interesiĝon de la instruistaro kaj lernantaro de la Liceo, kio naskis viglan debaton.

Mario Rossi, membro de la konsilio de la venetia regiono, per sia parolado evidentigis ke “en la Eŭropa Komunumo pluraj bariloj jam falis, tamen kelkaj ankoraŭ pluekzistas, inter kiuj, eble la plej grava, la lingva, pro kio estas nepre necese enkonduki komunan lingvon super ĉiu nacieco”.

Michela Lipari
Tajvano

En la naskiĝtago de Zamenhof venis ne malmultaj por vidi kio estas Esperanto kaj por provi lerni iom da ties bazaj gramatiko kaj konversacio.

Kolektiĝis 38 homoj el tre diversaj aĝoj kaj nacioj (Usono, Germanio, Irano, Tajvano, Kanado) dum tri horoj en la milda kaj agrabla posttagmezo en suda urbo Ping Tung. Okazis du prelegoj de la usonaj esperantistoj Grego Kay kaj David Bell, nun loĝantaj en Tajpeo, kiuj rakontis pri siaj spertoj per Esperanto.

Post la festo okazis vespermanĝo kaj babilado en proksima restoracio.

Kelkaj aliĝis al la nova kurso, kiu okazos paralele kun la jam okazanta. Nuntempe estas kelkaj E-kursoj en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo de Reza, kaj li planas okazigi E-kurson ankaŭ en la lernejo, kie li instruas la anglan al 400 studentoj en ok kursoj: tie okazis la Z-festo kun subteno de ties direktoro kaj kelkaj instruistoj, inter ili kelkaj lernantaj E-on.

(Reza Kheir-khah)
Kaliningrad

Malfermante la Zamenhofan Semajnfinon en Kaliningrad, Maksim Kejda emfazis ke ĝi estas la unua internacia E-renkonto en la ĉefurbo de la plej okcidenta regiono de Ruslando.

Kunvenis 24 esperantistoj el Litovio, Pollando, Svedio kaj Ruslando.

La sabata programo okazis en la Kulturpalaco de maristoj, ornamita per sloganrubando pri Esperanto. Kadre de la seminario pri balta kunlaboro Edward Kozyra el Pollando kaj Bengt Nordloef el Svedio prezentis projektojn, en kiuj planas partopreni ankaŭ esperantistoj el Kaliningrad kaj Klajpeda.

La redaktoro de La Ondo de Esperanto Aleksander Korĵenkov prelegis pri Gaston Waringhien okaze de ties centa naskiĝdatreveno, kaj pri la Eksterlingvaj ideoj de Zamenhof. Krome li rakontis pri Esperanto al la urbanoj, kiuj venis al la seminariejo dank’ al gazeta kaj radia informado.

La partoprenantoj kaj urbanoj konatiĝis kun ok-panela fotoekspozicio el la plej interesaj fotoj, senditaj al la Internaciaj Fotokonkursoj de La Ondo de Esperanto.

Ĉar la ruslandanoj (10) estis malpli multaj ol la gastoj (14), la etoso estis vere internacia, precipe en la sabata vespermanĝo.

Halina Gorecka
Prilep

La 15-an de decembro Junulara E-societo Estonto el Prilep, Makedonio, honore al Zamenhofa tago en siaj ĉambroj preparis solenan kultur-amuzan vesperon.

Partoprenis pli ol 20 gejunuloj, membroj de la societo. Okazis vespero de makedona poezio en Esperanto kun helpo de 2-a KD eldonita de la societo, sekvis gaja amuzvespero kun muziko kaj dancado. Estis solene malfermita foto-ekspozicio pri la E-movado en Prilep, kaj aktivado de montgrimpanta kaj speleologia sekcio el la E-societo La Progreso en Prilep.

(NUN)
Sarajevo

Memore al Zamenhoftago, la 15-an de decembro okazis solena prezento de Esperanto-Bosna vortaro de la aŭtoroj Senad Coliĉ, Kemal Jakupoviĉ, Branko Miljko kaj Mustafa Tandir.

La aŭtoroj parolis pri la vortaro kaj ĝenerale pri valoro de libroj en nia movado. La vortaro konsistas el tri partoj: Esperanto-bosna, gramatiko de Esperanto kaj bosna-Esperanto. Okazis prelego pri bosna dialekto de serbokroata lingvo kiel bazo por la nunaj kroata kaj serba lingvoj.

Krom la ebleco renkontiĝi por sarajevaj esperantistoj, la prezentado allogis atenton de neesperantistoj, interesiĝantaj pri libroj. ELBkH prepariĝas por la nova paŝo, eldono de la propra lernolibro.

Samir Ribiĉ
Togolando

UTE, la landa asocio en Togolando, havas sian manieron por festi la datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof: futbalmatĉo, prelego pri la vivo de Zamenhof, kunmanĝo, kundanco, informado pri la baldaŭa tutlanda kongreso.

La 16-an de decembro pli ol kvindek homoj kolektiĝis sur korteto de la elementa lernejo en Kleve por memori nian majstron.

Kvankam tio jam estas kutimo, ĉiu jaro venas kun sia specifaĵo. En 1993 partoprenis prefekto, en 2001 vilaĝestro sendis sian reprezentanton. Ĉi-jare vilaĝestroj mem sidis inter la esperantistoj kaj invitis siajn popolojn lerni la internacian lingvon.

La vilaĝestro de Kleve mem ĉeestis la futbalmatĉon por tiel kuraĝigi la ludantojn de sia vilaĝo. En agrabla etoso poste ĉiuj babilis, manĝis kaj trinkis. Tamtamludoj, kiuj dancigis ĉiujn, fermis la aranĝon.

Gbeglo Koffi
Teherano

Omaĝe al la Zamenhof-tago Irana Esperanto-Centro seminariis la 21an de decembro en Teherano, en Art-kultura Centro Besat. Partoprenis pli ol 90 personoj, plejparte gestudentoj.

Prelegis M.P. Habibpur pri Esperanto, M. Reza Torabi pri Zamenhof kaj f-ino Nazi Solat pri la tutmonda E-movado. Reagoj al la seminaro estis ege pozitivaj kaj kelkaj ĉeestintaj studentinoj anoncis siajn interesojn aranĝi similajn seminariojn en siaj universitatoj.

Reza Torabi

Loke

SERBIO: En Banja Luka, Respubliko Serba en Bosnio-Hercegovino, en decembro 2001 okazis intensa kurso laŭ Cseh-metodo. Instruis Tereza Kapista el Beogrado, Jugoslavio. Temas pri la unua kurso laŭ Cseh-metodo en Banja Luka.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Tereza Kapista kun la gekursanoj.

MALTO: Festante sian 40-jariĝon, la 26-an de decembro 2001, Malta Esperanto-Societo invitis esperantistojn sendi poŝtkartojn kun gratulmesaĝoj kaj samtempe partopreni konkurson. Pli ol 100 esperantistoj partoprenis. Jen la tri lotumitaj partoprenantoj kiuj ricevos premion de libroj pri Malto: Veronica Ascádi (Hungario); Ian MacDowall (Britio); kaj Esperanto 3000 (Belgio). La aranĝo finiĝis per Zamenhofbankedo, en kiu partoprenis 54 esperantistoj kaj amikoj, inter kiuj Fukiko Mashimo el Japanio kaj Touko Niemi el Finlando.

ĈINIO: La 8-an de septembro 2001 Liaŭninga Financa Kolegio en Dandong formale enkondukis Esperanton kiel unu el la nedevigaj studobjektoj. Pli ol 100 studentoj ĉeestis la kurson gviditan de Profesoro Sun Shiquan. La 10-an de oktobro preskaŭ 20 personoj anoncis sin al E-kurso de Wang Yun en Wafangdian. La 21-an de decembro pli ol 30 e-istoj kunsidis en la oficejo de LEA okaze de la Zamenhof-tago. LEA decidis, ke ekde 2002 la membroj renkontiĝos ĉiumonate la lastan dimanĉon de la 9-a ĝis la 11-a horo. (Wu Guojiang, a...@21cn.com)

TAJLANDO: Tajlanda Esperanto-Instituto estas eta grupo da esperantistoj, kiuj klopodas informi tajlandanojn pri nia lingvo. Fondis ĝin Prem Kulemekin en 1980. Okazas instruado per koresponda kurso, estas kompilata vortaro E-taja. En librovendejo oni povas trovi Esperanto Dictionary de J. C. Wells kaj Esperanto de John Cresswell. En la taja lingvo ankoraŭ nenio aĉeteblas. En 1989 Joachim Werdin venis instrui Esperanton. Li sukcesis instrui preskaŭ 60 gejunulojn. Sed poste iom post iom la grupo malaperis kaj restas nur kelkaj aktivuloj.

(Marcel Perray)

LITOVIO: Daŭre okazas amasaj E-kursoj en Kaunas, Litovio. Dank’ al ekzisto de E-centro (la domo, kiu apartenis al la bopatro de L. L. Zamenhof, donacinta monon por eldono de la unua lernolibro) kaj profesia skipo de instruistoj, tie ĉiumonate okazas kursoj kun partopreno de pluraj dekoj da personoj. En la novembra kurso partoprenis preskaŭ 100 personoj! Pri tio informis Jevgenij Gaus, la instruinto: <e...@takas.lt>

Andrej Grigorjevskij

NEDERLANDO: La 10-an de novembro 2001 grupo de esperantistoj plantis E-arbon en la urbo Heemskerk, kie jam staras ligna Zamenhof-benko. La ĉeestantoj helpis meti sablon apud la arbon per ŝoveliloj. Poste J. Hoobroeck inaŭguris la monumenton: betonan blokon kun verda stelo. Poste la grupo foriris al Jansheeren por kuntrinki kafon kaj teon kaj aŭskulti kantadon de la E-grupo Malvo.

ALZACO: La regiona gazeto DNA (Dernières Nouvelles d’Alsace) publikigis la 11-an de januaro tutpaĝan artikolon pri Esperanto de Profesoro Bruno Schmitt, TAKE-ano, matematikisto, eksa direktoro de Scienca Fakultato de Colmar: Après la monnaie unique, oui à une langue commune. (Post unika valuto, jes al komuna lingvo).

Eblas kontribui al E@I

TEJO starigis novan fondaĵon por subteni Esperantan agadon ligitan al Interreto. La rimedoj de la fondaĵo estos uzataj ĉefe por povi aranĝi trejnseminariojn pri Interreto, ties teknikoj, la eblecoj por Esperanto per la reto k.s.

Ĝis nun okazis du E@I-seminarioj, ambaŭ en Svedio. Por efektivigi ilin oni ricevis la rimedojn helpe de baltmara fondaĵo, kiu financis grandan parton de la kostoj.

Nun TEJO volas okazigi similajn eventojn en aliaj landoj, kie ne estas same facile trovi taŭgajn fondaĵojn.

Dum 2002 estas planoj aranĝi unu E@I-seminarion en Jugoslavio, kaj unu en Litovio. Se vi volas helpi konkretigi tiujn ĉi planojn, bonvolu skribi al <e...@tejo.org>.

Pli da informoj pri la Fondaĵo Esperanto@Interreto troveblas ĉe www.tejo.org/echei. La fondaĵo uzas la UEA-konton ecxi-v. Membroj de la junulara klubo Varsovia Vento en Pollando salutas la legantojn kaj deziras al ili feliĉan novan jaron 2002!

Fake

ASTRONOMIO: La 22-an de novembro 2001 prelegis en la Esperanto-Kulturgrupo de Kopenhago la mondkonata dana astronomo d-ro Erik Hag, membro de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, pri Stelaj distancoj kaj la strukturo de la lakta vojo: Hipparcos kaj Gaia. Erik Hag estas profesoro ĉe la Universitato de Kopenhago, kaj ricevis la medalon de merito: Medalo de la Direktoro de la Scienco pro elstara kontribuo al la Scienca Programo. Pro lia unika scienca laboro la Internacia Astronomia Unio donis en tiu ĉi jaro al planedeto la nomon Erik Hag.

ELITRAD: aŭtomata traduko al Esperanto! Jes, tia tradukilo funkcias en interreto ĉe http://traduku.net. Elitrad remontras ajnajn anglalingvajn retpaĝojn en Esperanto kun la originalaj aspektoj, anstataŭante anglalingvajn vortojn kaj frazojn per samsignifaj vortoj kaj frazoj esperantlingvaj. La rezulto do ne estas vera traduko en norma Esperanto, sed nur la angla en aliaj vortoj: mankas akuzativoj, pluralaj adjektivoj, kaj la verboj plejparte montriĝas kiel radikoj (vid - dir - ven) sen la kutimaj finaĵoj. Tamen, “tradukoj” estas sufiĉe kompreneblaj kaj jam utilas al la esperantistaro.

ATEISTOJ: Unio de Raciismaj Ateistoj kaj Agnostistoj (UAAR), laboranta por la re-samrajtigo de nekredantoj, aperigas siajn retpaĝojn en pluraj lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto, kaj volonte utiligas ilin por la internaciaj kontaktoj: http://www.uaar.it/uaar/esperanto.htm

RADIO: Novjara donaco por Esperantio estas, ke ekde la 1-a de januaro post longa antaŭpreparo, en la Esperanta retpaĝaro de Radio Aŭstria Internacia http://roi.orf.at/esperanto/ ekfunkciis la ligilo por aŭskulti la elsendojn de Radio Havano Kubo! Vidu: http://roi.orf.at/esperanto/esdemand.html. Bv. viziti ĝin kaj sendi al ambaŭ radiostacioj retmesaĝon pri la aŭskultado!

LITERATURO: ekzistas nova retlisto: Diskutado pri literaturo en Esperanto (ne nur, sed ĉefe, Esperantlingva). Ĝia retadreso estas: p...@yahoogroups.com. Eblas aliĝi ĉe p...@yahoogroups.com

REBATRETO: Donald J. Harlow (Usono), kreis rebatliston en kiun jam enskribiĝis 33 personoj. Ĝi celas rebati al misprezentoj de Esperanto. Al la rebatlisto povas enskribiĝi esperantistoj, kiuj volas defendi Esperanton kontraŭ fiatakoj. Kono de aliaj lingvoj utilas. Sufiĉas sendi malplenan mesaĝon al: r...@yahoogroups.com

STOMATOLOGIO: prezidanto de Stomatologia Sekcio de UMEA anoncis kreon de ret-listo, kiu celas anstataŭigi la paperan bultenon Stomatologia Forumo. Sanprofesiuloj estas varme invitataj viziti la ejon: http://groups.yahoo.com/group/umea/. Por aliĝi bv. sendi mesaĝon al: u...@yahoogroups.com. Konsilinde estas viziti ankaŭ la paĝon http://www.esperanto.org/umea/odonto.

INTERRETO: La papera dokumento Esperanto kaj Interreto prezentas la aktualan gravecon de Esperanto en Interreto: radio, muziko, literaturo, babilejoj, ktp. La dokumento haveblas en Esperanto, la franca kaj la angla: http://purl.org/net/panorama/unikode/reklamilo.htm.

RETA RADIO: Kanadaj Esperantistoj ekis kampanjon por ke Radio Kanada Internacia (RKI) elsendu rete en Esperanto. Oni povas subteni la kampanjon per apogmesaĝoj al http://www.chez.com/rki/. RKI estas la oficiala voĉo de Kanado eksterlande. Nuntempe RKI (http://www.rcinet.ca/) esploras la eblecon aldoni novajn lingvojn al la angla, araba, franca, hispana, kantona, mandarena, ukraina, rusa. Pliaj informoj ĉe: r...@chez.com

GRATULON!

Miĥail Mandrik 100-jara: la 21-an de januaro 2002 la bjelorusa esperantisto, Honora Prezidanto de AERB kaj Honora membro de UEA, aŭtoro de ABC de Esperanto, lernolibro por bjelorusoj, festas sian 100-jariĝon. Bjelorusaj esperantistoj, UEA, la redakcio kaj verŝajne la tuta Esperantujo kore gratulas al la jubileulo!

Edukado.net

Nova projekto por praktikantaj instruistoj

Interreto estiĝis grava ilo por esperantistoj. Ĝi faciligas rapidan, tutmondan komunikadon, tiel ke diasporaj esperantistoj dise en la mondo facile povas kunligiĝi kaj estiĝi parto de lingva komunumo. Bona instruado estas kondiĉo por ke tiu lingvokomunumo, de plejparte nedenaskaj lingvanoj, kresku kaj prosperu.

La usona Esperanta Scienca Fondaĵo (www.esperantic.org) iniciatis interretan servon edukado.net, kiu subtenas instruistojn kaj lernantojn de Esperanto.

Edukado.net konsistos el tri partoj: katalogo de lerniloj, lernilteko kaj pedagogia informejo. Unue lanĉiĝis en decembro 2001 la katalogo de lerniloj. Ĝi estos datenbanko de ĉiuj gravaj lerniloj de Esperanto, printitaj, vidbendaj (videaj) kaj diĝitaj. La lerniloj estos serĉeblaj laŭ diversaj kriterioj kaj ŝlosilvortoj pere de interreta serĉilo en la retpaĝo: http://www.edukado.net. La kriterioj temas ekz. pri la nivelo de instruado, la aĝogrupo de lernantoj, la fontolingvo de la instruilo, la pritraktataj temoj ktp. Tiel ekzemple instruisto kiu serĉas lernilon por vortprovizo por plenkreskuloj je meza instrunivelo trovos la lernilon.

La listo de lerniloj estas farata post zorga analizo kaj ĉiu lernilo prezentiĝas kun informoj pri formato, enhavo, metodo, nivelo, aspekto kaj komento de instruisto. Fine de la redaktora analizo ĉiu uzanto povas aldoni proprajn komentojn kaj rekomendojn rilate al la lernilo. Tiel aliaj instruistoj kaj lernantoj povas utiligi la spertojn de la aliaj kaj lerni de ili. La servo ebligas al la uzantoj ankaŭ aldoni informojn pri novaj lerniloj por aktualigi la datenbankon. Tuj post redaktora kontrolo la nove aldonitaj informoj estas publike alireblaj por ĉiuj uzantoj. La katalogo provos doni liston pri la plej grandaj libroservoj kie la lerniloj aĉeteblas kaj indiki la aktualajn prezojn. Se la unua etapo havos sukceson, en 2002 ESF pretas subteni la kompletigon de edukado.net per la du aliaj partoj. La lernilteko ebligos facilan interŝanĝon de ekzercaroj kiujn verkis instruistoj mem. La uzantoj de la lernilteko povos mem sendi siajn diĝitajn lernilojn (ekzemple kiel Word-dokumenton). La uzantoj povos suĉi el la datenbanko tiujn ekzercarojn kiujn ili bezonas.

(R. F. kaj K. Kováts, el Internacia Pedagogia Revuo)

Novjara distra angulo

Lingvaj Etudoj

Plena Ilustrita Vort(lud)aro

de Stano Marĉek

MODERNA PARFUMO

En vendejo estis aro da gantoj — kaj — aroganta vendistino.

En gazet-anoncetoj ofte mankas indiko — pri la ina diko.

Ĉu ora sonorilo havas oran son(or)on?

KARA DANO, DIFEKTIĜIS LA KARDANO!

Pro emo al virinaj haroj li konstruis propran haremon.

Li amas salon, precipe en salamo.

Ne ĉiu polo havas monopolon por mono.

Nia kokino ŝatas koketi kun kokoj.

MI KONSTATAS EN VIA KORO IN-FLAMON!

Ĉu estas vero, ke puloj portas puloverojn?

Ĉu barbaroj razis siajn barb’arojn?

Ĉu ankaŭ per versoj oni povas fariĝi perversa?

Ankaŭ japanoj manĝas ja panon!

Ĉu ankaŭ en Panamo oni amas panon?

NIA FILO ESTAS GE-NIA!

Pro amo al oro ŝi ne rifuzis eĉ — amoron.

Pro centoj ni ne forgesu pri procentoj, pro miloj pri promiloj kaj pro milionoj — pri mili-onoj.

La eks-kursanoj decidis kune ekskursi.

NIA KOLEGO HAVAS RIDINDAN KOLEGON!

Nia barbiro havas tiel longan barbon, ke lia iro aspektas kiel barb-iro.

Li trinkis tro da vino, precipe dum vintro.

Ĉu nia lasta ago estos agonia? (kaj nia iro ironia?)

Ĉu ankaŭ di-amantoj ŝatas diamantojn?

En 2001 183 esperantistoj subtenis la agadon de UEA per aliĝo al Societo Zamenhof

Aliĝu ankaŭ vi al tiu klubo de mecenatoj de UEA! Vi ricevos leterojn de la prezidanto de UEA, inviton al akcepto en UK kaj specialan donaceton, kiu en 2001 estis bela skribilo. La kotizon (duoblo de MA por via lando) vi povas pagi al via peranto aŭ rekte al UEA.

DUMVIVA MEMBRECO — MALPLI KOSTE

La Komitato de UEA decidis enkonduki novan kategorion de dumviva membreco de la Asocio. Temas pri Dumviva Membro kun Jarlibro. Kiel la nomo diras, temas pri dumviva formo de la kategorio Membro kun Jarlibro (MJ). Por esti dumvive individua membro de UEA kaj ricevi ĉiujare la Jarlibron, oni pagas unufoje la 25-oblon de la MJ-kotizo.

Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro krome estas individuaj membroj de TEJO ĝis sia 30-a jaro kaj ricevas sen plia pago la revuojn Kontakto kaj TEJO Tutmonde. Kompreneble Dumviva Membro kun Jarlibro povas en kiu ajn jaro ricevi ankaŭ la revuon Esperanto pagante la kotizon de simpla abono de la revuo. Oni povas ankaŭ kiam ajn pagi la 25-oblon de la diferenco inter la kotizoj de Membro-Abonanto kaj Membro kun Jarlibro en la koncerna jaro. Sekve la ricevado de Esperanto fariĝos konstanta.

Same kiel ĉiujn aliajn kotizojn de UEA, ankaŭ la kotizon de Dumviva Membro kun Jarlibro oni povas pagi al kotizperanto de UEA aŭ rekte al UEA.

LA ONDO DE ESPERANTO

ĈIUMONATA SOCI-KULTURA REVUO KUN LITERATURA SUPLEMENTO JARFINE
  • TRA ESPERANTUJO: Faktoj, problemoj, komentarioj
  • CIVILIZO: Kia estis, estas kaj estos la mondo?
  • ESPERANTO: lingvo, komunumo, literaturo
  • Noveloj kaj poemoj, originalaj kaj tradukitaj
  • MOZAIKO: konkursoj, kvizoj, krucvortenigmoj, humuro
  • Ĉiujara proklamo de la Esperantisto de la Jaro

Abonebla kontraŭ 24 eŭroj ĉe UEA kaj landaj perantoj.

Provekzemplero ĉe RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando

REMEMOROJ PRI HOLOKAŬSTO

MASKERADO ĈIRKAŬ LA MORTO. Nazimondo en Hungarujo (1965). Tivadar Soros (1894-1968). Redakto kaj komentario de H. Tonkin. Rotterdam: UEA, 2001 (2-a eld.). 318p. ISBN 92-9017-073-5. 21cm. Prezo: € 24,00.

La rememoroj de T. Soros pri la holokaŭsto en Budapeŝto, estis en 1965 verko “kulture vere trarompa, ne simple io nova en Esperanto, sed io nova entute” (H. Tonkin). Jena dua eldono havas ampleksan komentarion kaj detalan indekson.

ĈU VI SERĈAS KORESPONDAMIKON?

Sendu al Koresponda Servo Mondskala jenajn detalojn: nomo, adreso, sekso, aĝo, profesio, geedza stato, kiom da korespondantoj dezirataj, en kiuj landoj kaj pri kiuj temoj. Kunsendu du internaciajn respondkuponojn, aŭ, se ili ne estas aĉeteblaj en via lando, neuzitan poŝtmarkon. KSM transdonos viajn informojn al alia(j) korespondemulo(j), kiu(j) konformas al viaj deziroj. Vi ricevos rektan respondon. KSM estas servo de UEA.

Koresponda Servo Mondskala B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio

www.multimania.com/kosomo

  • Jen la plej vaste legata junulara gazeto
  • rekomendinda por komencantoj
  • diversa kaj amuza
  • interesa por ĉiuj

KONTAKTO estas gazeto por ĉiu kiu serĉas interesan legaĵon en Esperanto. Ĉiu numero havas ankaŭ tekstojn en tre facila lingvo, tiel ke KONTAKTO estas aparte taŭga por komencantoj kaj por Esperanto-kursoj. Krome, konkurso atendas vin en ĉiu numero de la revuo! En 2002 KONTAKTO aperos 6-foje. Abonu rekte de UEA aŭ ĉe via kotizperanto.

Granda rabato por grupaj abonoj ekde ses ekzempleroj. Informiĝu!

VIA UNUA VORTARO BAZA ESPERANTA RADIKARO.

Wouter F. Pilger. Rotterdam: UEA, 2001. 160p. ISBN 92-9017-076-X. 18cm. Prezo: € 7,50.

Bonega unua vortaro por studanto de Esperanto, kvazaŭ miniatura PIV, per kies uzado oni lernas ne nur vortojn sed ankaŭ ekpensas en Esperanto. Pli ol 2700 radikoj klarigitaj per oftaj kaj kutimaj vortoj, kaj kun indiko pri iliaj ofteco kaj utileco.

KLASIKA VOJAĜLIBRO

Antaŭ 700 jaroj Marko Polo vojaĝadis vaste de Zanzibaro ĝis Ĉinio, landoj plenaj de mirindaĵoj por tiutempa eŭropano. Liaj spertoj restis influa fonto de informoj kaj inspiro tra jarcentoj. Per sia verko Marko Polo kreis ponton inter du ĉefaj kultursferoj de la tiama mondo. Ĝia Esperanto-versio, en verva traduko kaj klera prizorgo de Daniel Moirand, trovis naturan lokon en la serio Oriento-Okcidento.

LA LIBRO DE LA MIRINDAĴOJ AŬ LA PRISKRIBO DE LA MONDO.

Marko Polo (1225-1324). Esperantigis Daniel Moirand. Rotterdam: UEA, 2001. 445p. ISBN 92-9017-075-1. 21cm. Ilus. Serio “Oriento-Okcidento”, n-ro 34. Prezo: € 33,00.

FESTU TINĈJON EĈ 72-JARAN!

De kiam la detektiveto debutis en 1929, vendiĝis milionoj da Tinĉjo-bildstrioj en pli ol 32 lingvoj. La du Esperantajn titolojn oni jam kredis elĉerpitaj, sed nia Libroservo akiris stokon de La nigra insulo; ĝi estas nun ties ĉefa distribuanto.

La nigra insulo. Hergé. Trad. Jopetro Danvy. Paris: Esperantix, 1987. 62p. 30cm. € 10,00.