Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 10

Vi trovos ...

Mortis la reĝo — vivu la reĝo! Ankoraŭ reeĥas rememoroj pri la fascina brazila UK — kaj jam aperis la Unua Bulteno pri la venonta, Gotenburga. Vi trovos nun pliajn informojn en la 1-a Kongresa Komuniko. En la oktobra vi krom aktualaĵoj trovos ankaŭ tion, kio ne trovis lokon en la septembra numero. Sed ve! Intertempe amasiĝis tiom da artikoloj kaj fotoj pri elstaraj E-aranĝoj, ke eblus eldoni tri numerojn. Ne estis facile pesi ilin kaj decidi kio aperu nun kaj kio eble poste. Mi do pardonpetas se mi ne uzis vian pesilon. Vi trovos ankaŭ novan kampanjon: Membro-Membron! kaj ekscios, ke membro povas alian membron ne nur estimi, respekti, ami... — sed ankaŭ — akiri! Kaj tiel vastigi ne nur nian komunumon, sed ankaŭ sian bibliotekon...

Bonan legadon!

Stano Marĉek

Malferme

Bonan Novan Jaron!

Renato Corsetti

Multaj civilizoj kaj multaj landoj havas siajn proprajn apartajn kalendarojn. Pro tio la jaro daŭre komenciĝas tra la jaro, se vi permesas la vort-ludon. Por kelkaj en januaro, por kelkaj en marto, kaj tiel plu. Krome en kelkaj lokoj, ekzemple en Eŭropo, estas alia komplikaĵo: la jaro oficiale komenciĝas en januaro, sed fakte ĝi komenciĝas en septembro. Post la ferioj, ĉiuj komencas relabori, la lernejoj remalfermiĝas kaj esperantistoj okupiĝas pri la “ago-tago”. Tiuj estas la veraj signoj de la jar-komenciĝo.

Do, sojle de la nova jaro, mi estas devigata reveni al vi per kelkaj vortoj. Pasintjare ni ekhavis novan laborplanon, kaj ni komencis apliki ĝin. Ni havis ankaŭ kelkajn problemojn kaj ni klopodis solvi ilin.

Informado

Ni povas esti relative kontentaj. Aplikante la labor-planon ni atingis relative multajn aferojn pri informado. Nia reta informilaro superis sian krizon, kaj nun la paĝoj www.esperanto.net estas bela ekzemplo de kolekto de ĉio trovebla pri Esperanto (informoj nacilingvaj kaj kursoj) en kvardeko da lingvoj. Ne senkiale mi uzis en kelkaj retaj listoj la sloganon Paŝtu viajn neesperantistojn en www.esperanto.net. Multo estas ankoraŭ farinda pri www.uea.org, sed jam aperas ankaŭ www.abonu.com, kiu prezentas novan servon de UEA al la homoj, kiuj volas dissendi siajn gazetojn tra la reto kun fotoj kaj supersignoj. Ankaŭ nia papera informilaro superis sian krizon, kaj nun sufiĉas sendi mesaĝon al la Centra Oficejo, por ricevi almenaŭ unu ekzempleron de informilo, jam aperinta en multaj lingvoj, por multobligi kaj disdoni. Ni ne povas ne paroli pri la faroj de tiu oficejo en Bruselo kun malfacila nomo: Komunikad-Centro, kiu komencas vere komunikadi kaj aperigi artikolojn tra la mondo, ĉefe verkitajn de David Ferguson. Krome ĝi sukcesis “ataki” la Eŭropan Komisionon pro ĝia fundamenta manko de respekto al la lingvaj rajtoj de la eŭropanoj. Kaj ĝi ekkunlaboras kun kelkaj gravaj asocioj de defendantoj de naciaj lingvoj (interkrampe tiuj homoj ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj afiŝis la kutiman kompatan rideton, kiam oni parolis pri Esperanto).

Instruado

Ni ankaŭ akiris sukcesojn en la kampo instruado. Oni daŭre instruis Esperanton kaj la retaj kursoj plimultiĝis kaj la retaj lernantoj ĉiam pli multe aliĝis kaj lernis. Ni ne povas ne mencii la kursojn al indiĝenoj tra la mondo, kiuj lernis Esperanton kaj komencas apliki ĝin. Ni ne povas ne mencii la kursojn, per kiuj multaj sindediĉaj esperantistoj instruas komencantojn, ekzemple, en Afriko. Ni ne povas ne mencii la multajn esperantistojn, kiuj redaktas, enretigas kaj gvidas retajn kursojn.

Tamen, eble, ankoraŭ mankas io, mankas plena dediĉiteco flanke de multaj Esperanto-strukturoj al tio. Dum ĉi tiu nun komenciĝanta jaro, do, ni devas doni multe pli da atento al instruado. Ni devas listigi kaj organizi ĉiujn instruistojn kaj instruantojn, kiuj estas inter ni. Tiucele UEA home subtenos ILEI, la Ligon de la instruistoj.

Aparta mesaĝo por la Landaj Asocioj de UEA: karaj estraranoj de landaj asocioj, sen instruado ne ekzistas esperantistoj. Bonvolu doni atenton al la instruistoj kaj instruantoj en via lando. Mi revas pri situacio, en kiu en difinita lando, ni diru Nepalo, la nepalaj instruistoj estas samtempe membroj de la Nepala Esperanto-Asocio kaj de ĝia “eduka sekcio”, kaj ĝi samtempe estas ankaŭ la landa sekcio de ILEI. Ni estas tiom malmultaj, ke ni nepre bezonas kunlabori preter la asociaj limoj (ne nur kun ILEI, sed ankaŭ kun TEJO kaj kun ĉiuj aliaj asocioj).

Plijuniĝo

Alia punkto, kiun mi ŝatas substreki estas plijuniĝo. Ĉiuj, kiuj estis en la Universala Kongreso en Fortalezo, Brazilo, povis vidi ke la problemoj de nekomunikado inter generacioj estas ĉefe problemo de la riĉa nordo de la mondo. La gejunuloj en Fortalezo estis forta vitamina kuracilo por la ceteraj kongresanoj (*vidu la foton frontpaĝe, rim. de la red.).

Kunlaboro inter homoj de ĉiuj generacioj eblas, kaj tio okazas ankaŭ en Afriko kaj en Azio. Mi esperas, ke en la nuna labor-jaro en ĉiuj landoj de Esperantujo oni sukcesos apliki la brazilan modelon, oni sukcesos teni firmajn kontaktojn preter la generacia limo. Ankaŭ ĉi-kaze ni estas tro malmultaj por dividiĝi.

Por pli vasta komunumo

Unu el la du grandaj kampanjoj de UEA estos tiu, kiu havas la nomon Por pli vasta komunumo. Temas kaj pri la tradicia varbokampanjo kaj pri netradicia varbokampanjo. Oni ja klopodos retrovi ĉiujn esperantistojn kaj proponi al ili membriĝi. Sed oni same kontentos, se ili membriĝos nur en la loka klubo de Bulonjo-sur-Rejno aŭ se ili nur aliĝos al la ret-listo e...@Yahoogroups.com. Ni provos enplekti ĉiujn landajn asociojn kaj lokajn klubojn por kunlabori pri ĉi tiu kuntenado de la tiel nomata “komunumo”.

Fakte kiel prezidanto de la plej granda Esperanto-organizaĵo mi ankaŭ sentas ioman respondecon pri la funkciado de aliaj esperantistaj asocioj, landaj, fakaj, retaj, finvenkismaj, malvenkismaj, sincere frenezaj aŭ malsincere seriozaj. Sed nek la estraro de UEA nek la Komitato povas garantii la bonan funkciadon de aliaj asocioj. La ebloj niaflankaj konsistas el servoj per diversaj materialoj kaj el foruma funkcio.

Pli modernaj servoj

La netradicia parto de Por pli vasta komunumo konsistas el la ekapero de pli modernaj servoj. Temas ĉi-jare pri eksperimentado pri reta ricevado de la revuo por esperantistoj el difinitaj landoj.

Mi emfazas, ke temas ankoraŭ nur pri eksperimento kaj ke ĝi rilatas al nur parto de la esperantistaro, sed vi jam povas imagi, kio povus sekvi. Ankaŭ la komitato en Fortalezo subtenis la eksperimentajn klopodojn de la estraro por iel superi la obstinan kotizan baron.

Lingvaj Homaj Rajtoj

La dua kampanjo, la dua kruro sur kiu marŝos UEA, havos la nomon Lingvaj Homaj Rajtoj. Mi jam klarigis, pri kio temas en antaŭa artikolo, kaj do mi ne bezonas redetali la aferon.

Esence ni devas:
  • lerni mem, kio estas lingvaj problemoj en la vera mondo, en la unuopaj landoj (ankaŭ en niaj landoj) kaj internacie konvinkiĝi, ke Esperanto povas esti solvo por kelkaj el ili (ne por ĉiuj, ĉiam);
  • kompreni, ke ne estas ni, kiuj devas honti, sed tiuj, kiuj antaŭenportas viv-modelojn, kiuj neas la lingvajn rajtojn de la malpli fortaj;
  • konvinkiĝi, ke niaj valoroj havas pli grandan validecon, ne laste ĉar ili estas parto de tiuj klopodoj, kiuj provas eviti la detruon de la mondo, al kiu la homaro marŝas senkonscie. Tio eble sonas bele, sed estas malfacile realigebla. Tamen, ne tute, se vi kunlaboros.
  • La landaj asocioj reagu al la alvokoj de la Brusela Komunikad-Centro. Ili liveru bonkvalitajn tradukojn de porgazetaraj artikoloj. Ili sendu nomojn kaj (ret)adresojn de landaj ĵurnaloj. Ili sendu nomojn kaj (ret)adresojn de ĵurnalistoj.
  • La landaj asocioj organizu studseminariojn pri lingvaj rajtoj. Ili organizu grupon da membroj kiuj altnivele traduku en siajn naciajn lingvojn la informilojn de UEA.
  • La landaj asocioj komisiu estraranon por planado enlanda kaj faka (la respondeculo sin anoncu per malplena mesaĝo ĉe <a...@yahoogroups.com>. Li/ŝi tiel aliĝas al la rondo de plenumantoj de la labor-plano, kion, kompreneble, li povas fari ankaŭ per normala letero al UEA.)
  • Individuoj kiuj interesiĝas retu al <l...@esperanto.se>. Ili povas informi pri realigoj de la loka, landa aŭ faka asocio en kiu ili partoprenas. Ili faru tion ankaŭ papere per letero al la kutima adreso de UEA.

Ne diru, ke ni ne povas realigi nian labor-planon kaj ĉefe ĉi tiun lastan punkton pri “Lingvaj Homaj Rajtoj”, ĉar ni ekzistas por plibonigi la mondon ne por ni mem, kiel Zamenhof daŭre memorigis al siaj samtempuloj. Ĉu la mondo nun estas pli bona ol tiu de la tempoj de Zamenhof? Eble jes, eble ne, sed ĝi certe bezonas niajn idealojn. Ni provu daŭre labori je la nivelo de Zamenhof.

Renato Corsetti

La ĉefaj retpaĝoj de la Informa Kanalo Abonu.com, de UEA, kaj de Multlingva Informcentro pri Esperanto — Esperanto.net.

Kongresa Komuniko 1

88-a Universala Kongreso de Esperanto

Gotenburgo, Svedio, 26 julio - 2 aŭgusto 2003

Konstanta adreso: Adreso de UEA (vidu la kolofonon), TTT: http://www.uea.org/kongresoj Ĝenerale: k...@co.uea.org, Aliĝoj: a...@co.uea.org, Mendoj: m...@co.uea.org.

Kongresa Temo: Lingvaj rajtoj kaj respondecoj.

Kongresejo: Svenska Mässan (Mässans gata, SE-412 94, Göteborg, Svedio) estas moderna kaj multfunkcia kongresejo proksime de la urbocentro kaj hoteloj, facile atingebla de la flughavenoj kaj de la publika transporto.

Loka Kongresa Komitato: De antaŭ du jaroj funkcias 13-membra LKK, gvidata de Roland Lindblom, kiu jam duan fojon prezidas la komitaton (Stokholmo 1980 kaj nun).

Korespondado: Kongresanoj bv. skribi ne al LKK, sed ĉiam al la Kongresa Fako de UEA, ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. LKK ne povas respondi individuajn informpetojn. Bonvolu ankaŭ neniam skribi al la Kongresejo mem.

Informado: Kongresaj informoj aperas en la Unua Bulteno, en la retpaĝoj de UEA (www.uea.org), en la revuo Esperanto, aliaj E-gazetoj kaj en E-radioelsendoj (Varsovio, Vieno k.s.). Pliajn informojn bonvolu peti ĉe la Kongresa Fako de UEA.

Glumarko: La kongresa glumarko estas ideala surgluaĵo por viaj kovertoj dum tiu ĉi gotenburga jaro. Mendebla ĉe la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj) kontraŭ 1,2 EUR (plus sendokostoj). La kongressalono havas 1500 seĝojn, kiujn oni dum bankedoj kaj baloj levas al la plafono.

Kongresa Afiŝo: Bela kolora kongresa afiŝo (A1) estas havebla ĉe la Centra Oficejo, kontraŭ pago de sendokostoj (3 EUR).

Unua Bulteno: Bela kaj informplena kolora broŝuro kun detala urbomapo kaj utilaj detaloj estas dissendita al individuaj membroj de UEA, kongresaj perantoj kaj landaj asocioj. CO de UEA sendos ĝin volonte kaj senpage ankaŭ al via grupo aŭ klubo. Se vi organizas E-aranĝon, la Unua Bulteno estas la plej taŭga enmetaĵo en la dokumentujon de via aranĝo: bv. peti pli grandajn kvantojn.

Loĝado kaj ekskursoj: Fine de la jaro aperos la Dua Bulteno kun detala oferto de hoteloj, ekskursoj, antaŭ- kaj postkongresoj kaj aliaj servoj. Eblos elekti el diversaj variantoj kun vasta gamo da prezoj.

Infana kongreseto: Okazos en kabanaro, en bela apudlaga loko, meze de la naturo, proksime de Gotenburgo. Informoj kaj aliĝoj ĉe: Stefan MacGill, Bethlen G. u.2, HU-2030 Érd (S...@galamb.net).

Vojaĝo: Gotenburgo havas du flughavenojn kaj estas bone ligita kun la tuta mondo. La urbo estas atingebla ankaŭ trajne kaj aŭte (pontego el Danlando kaj tere el la cetero de Skandinavio). La skandinava flugkompanio SAS, kunlabore kun la tutmonda flugkompania reto Star-Alliance, proponas specialajn tarifojn por la kongresanoj (pli da informoj jarfine en la retpaĝoj de UEA kaj en la Dua Bulteno).

Aliĝoj: La individuaj membroj de UEA kaj la kongresaj perantoj ricevis la aliĝilojn. Vi povas ankaŭ aparte peti ilin. Cetere la aliĝilo estas trovebla en la reto PDF-formate (http://www.uea.org/kongresoj). Eblas aliĝi ankaŭ rete.

Kotizoj: Ĝis la jarfino (parenteze sumoj por B-landoj): IM de UEA 150 (115), ne-IM 190 (140); IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 75 (60); ne-IM junulo ktp. 115 (85). Pagmanieroj kaj kategorioj en la Jarlibro aŭ en la TTT-paĝoj.

Raŭmisma vojo al la fina venko

Nun ĉiuj Esperanto-asocioj plendas pri malkresko de sia membraro. Certe, en la epoko de interreto homo povas praktiki Esperanton sen neceso ie membri kaj pagi kotizojn. Tamen evidente, post la fino de elementaj kursoj nur tre malmultaj personoj restas aktivaj en la Esperanto-medio: bone se unu el 50. Oni diskutas, kiel plibonigi la situacion...

Paralele, kaj preskaŭ sen ligo kun tio daŭras la eterna diskuto inter raŭmistoj kaj finvenkistoj. Pleje bedaŭrindas, ke la diskutantoj nur tre svage imagas la esencon de la oponata koncepto — kaj iam eĉ de la propra. Aperas bizaraj fantazioj kaj reciprokaj akuzoj pri diversaj pekoj. Anstataŭ kune labori por la bono de Esperanto, oni disipas fortojn en interkvereloj. Mi ne pretendas je absoluta vero, sed ŝatus proksimiĝi al ĝi kune kun vi...

Se ignori la plej ekstremismajn dirojn, la finvenkistoj revas kaj strebas, ke Esperanto estu la dua lingvo por ĉiuj, rimedo por ĉiutaga interkompreno en diversaj sferoj de la vivo: por tio necesas vasta propagando kaj instruado. La raŭmistoj pledas por “interna” evoluo de la Esperanto-medio, evoluigo de diversaj lingvotavoloj, pliriĉigo de la kulturo ktp, sen granda atento al ekspansio. Kiu pravas en kondiĉoj de la nuna mondo, se konsideri la karakterojn kaj mondkonceptojn de la plimulto de ordinaraj homoj?

Jen oni unuafoje legas/aŭdas pri Esperanto. Kutima (por ni) sortimento de asertoj, faktoj kaj fantazioj... Se la homo estas iom scivolema kaj havas iom da libera tempo, li/ŝi povas veni al elementa kurso, kaj — se ĉio bonordas — fini ĝin. Kaj kio poste? Uzi Esperanton kiel komunikilon kun renkontita alinaciano praktike ne eblas — nun por tio estas aplikata la (fuŝ)angla. Ĝuste pro tio la plejparto de la publiko restas indiferenta al la tradiciaj propagandaj argumentoj. Necesas proponi diversajn variantojn de la lingvoaplikado: aliron al riĉa kulturo, eblon esprimi sin, fari sian vivon pli interesa kaj varia...

Jen la homo lernis bazojn de la lingvo. La kursgvidanto jam laboras kun nova grupo de lernantoj. La kursfininto restas sola kaj ne scias — kion li faru kun/per Esperanto... do post kelkaj monatoj senspure malaperas. Kaj ni tion ne rimarkas, okupitaj per propagando kaj elementa instruado kaj fiere raportantaj pri la kvanto de la kursanoj. Ĉio ripetiĝas, denove kaj denove.

Ĉu ne absurdo? Ankaŭ en la komerco ja validas la regulo ke malpli da energio bezonatas por konservi malnovan klienton, ol por varbi kaj konvinki novan...

Aliflanke, allogi tute “freŝan” homon al Esperanto multe pli facilas, ol tiun, kiu iam lernis ĝin kaj poste seniluziiĝis: tiu lasta ja diros, ke li jam scias la lingvon (eĉ se li ĝin reale jam forgesis) kaj “ne havas tempon” por aktive uzi ĝin. La kutimaj blufoj al li ne aplikeblas. Se konsideri, ke plejparto de la ordinaraj homoj tute indiferentas al tio, kio ne donas tujan profiton — do fuŝa propagando kaj instruado, samkiel malatento pri freŝaj novicoj treege malutilas, ĉar ili detruas la bazon, t.e. por ĉiam forpuŝas tiujn (ne multajn) homojn, kiuj en normalaj kondiĉoj povus iĝi bonaj esperantistoj.

La konkludo evidentas: apud saĝa propagando kaj elementa instruado necesas same serioze atenti la finintojn de elementaj kursoj, zorgi pri instruado en pluaj ŝtupoj. Bezonatas bonaj perfektigaj lernolibroj — kiel Paŝoj al plena posedo kaj Vojaĝo en Esperanto-lando; fidindaj fontoj de scioj kiel la iama Gvidlibro por supera ekzameno aŭ la ĵus aperinta Epitomo de esperantologio. Tiaj libroj devas esti reeldonataj por esti ĉiam haveblaj por ĉiu deziranto. Homo, lerninta la bazon de Esperanto, havu la eblecon perfektiĝi kaj praktike apliki la lingvon en sfero interesa por li.

Por tio necesas ankaŭ pliriĉigi la Esperanto-kulturon kaj fari ĝin pli atingebla: ĉiu povu akiri klasikaĵojn kaj aliajn valorajn verkojn se ne libroforme, do almenaŭ rete. Neesperantistoj fakte nenion scias pri nia kulturo — sed ankaŭ la scioj de multaj esperantistoj estas tute nesufiĉaj! Necesas plu evoluigi la lingvon, prepari terminarojn por tiuj agadsferoj, kie Esperanto dume ne uzatas. Tiel ni povos reteni la homojn kaj allogi novajn, do niaj vicoj poiomete kreskos, kaj per raŭmisma agado ni moviĝos al finvenkisma celo.

Kompreneble, la nepra kaj ĉefa kondiĉo por sukcesa funkciado de nia kulturo estas la stabileco de Esperanto: oni povu ĉiam libere percepti tion, kio estis kreita antaŭ jarcento(j). Bonvolu relegi la Zamenhofan Esenco kaj estonteco de la ideo pri la lingvo internacia — vi klare vidos, kial ajna principa reformo de Esperanto estus sensenca kaj povus nur malutili. Ni neglektu la reformmaniulojn (mi ne menciu nomojn, por ne fari reklamon por ili), kiuj simple pigris sufiĉe lerni Esperanton por tutlibera uzado (aŭ ne scipovas agordi sian komputilon por korekte uzi ĉapelitajn literojn) kaj tial vidas en ĝi neekzistantajn “malperfektaĵojn”. Kial oni ne provas same draste reformi sian nacian lingvon?

Same gravas distanciĝi de diversaj stranguloj, strebantaj alligi al Esperanto iun, kutime ekstremisman, (pseŭdo)religian aŭ politikan doktrinon aŭ simple frenezan obsedan ideon. Tiaj uloj ĉiam havas enorme multe da energio — kaj rezulte normalaj homoj ricevas la misan impreson, ke Esperanto estas tio, pri kio okupiĝas nur frenezuloj...

Ni ne ĉasu okazojn reklami Esperanton iel ajn sendepende de la rimedoj. Indas memori, ke skandala mencio de Esperanto povas allogi dekon da ekzaltuloj (kiuj baldaŭ malaperos, altirite de alia hobio), sed por ĉiam forpuŝi milojn da prudentuloj. Ni trankvile parolu pri Esperanto al seriozaj homoj, sed evitu skandalemajn kaj sensaci-avidajn ĵurnalistojn de certaj amaskomunikiloj. Iam necesas atendi, iam kapti momenton. Ekzemple: dank’al persona amikeco kun lingvistoj al mi bonŝancis aperigi ampleksan, informriĉan kaj favoran artikolon pri Esperanto en prestiĝa Porinfana enciklopedio, jam trifoje reeldonita kun eldonkvanto pli ol 150 mil. Ĉar la enciklopedio havas sufiĉe altan prezon, ĝi estos gardata dum jardekoj kaj trafos unuavice al idoj de “elituloj”, havantaj pli grandajn ŝancojn iam okupi influhavajn poziciojn. Mi tre esperas, ke dank’ al tio post 10-20 jaroj Esperanto en Rusio estos pli favorata. Indas fari similon en aliaj landoj.

Ni ne disipu fortojn por agiti tiujn, kiuj tutegale nin ne komprenos (ekzemple, bruemajn naciismajn politikistojn). Indas konkeri plej progresemajn tavolojn: cento da interret-uzantoj pli gravas, pli rimarkeblas en la mondo, ol cento da dommastrinoj, interesiĝantaj nur pri “sap-operoj”. Oni sentu, ke Esperanto estas ne ia rara ekzotikaĵo, sed plenvalora kaj reale uzata lingvo (kaj necesas ke ĝi ja vere estu tia!). Unuvorte, necesas krei pozitivan impreson pri Esperanto kaj pozitivan etoson en Esperanto-medio — ke homoj ne nur venu al ni, sed ŝatu resti kun ni. Ĉio ĉi ne eblas per pure finvenkismaj metodoj...

Mi estas realisto — do certas, ke mi ne ĝisvivos la finan venkon. Tamen, ke tiu venko povu iam okazi, necesas prepari la grundon nun.

Valentin Melnikov

La revuo Esperanto lanĉas kampanjon MEMBRO-MEMBRON!

Se ĉiu el ni akirus nur unu novan membron, UEA, do ankaŭ la legantaro de la revuo, duobliĝus.

Multaj esperantistoj membriĝus en UEA, se iu proponus tion al ili!

La kampanjo MEMBRO-MEMBRON! estas samtempe konkurso. Ĝi daŭros ĝis la fino de januaro 2003.

Ĉiu membro de UEA, kiu akiros novan individuan membron (en ajna kategorio), ricevos libropremion kaj lia nomo aperos en tiu ĉi rubriko.

Unu konkursanto (decidos loto) ricevos La Novan Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto.

Ekzempleron de La Nova PIV ricevos ankaŭ membro, kiu akiros la plej multajn novajn membrojn.

La lotumado okazos la 10-an de februaro 2003. La rezulto aperos en la marta n-ro de la revuo.

La kondiĉoj: bonvolu rete aŭ skribe informi la redaktoron ke vi akiris novan membron: skribu vian nomon, vian UEA-kodon, la nomon kaj la adreson de la (de vi akirita) nova membro. Post alveno de la kotizo (eblas ankaŭ donaci ĝin!) vi eniros la konkurson.

Helpu ankaŭ vi vastigi nian komunumon!

VIZITU VIAN PROPRAN DOMON ĈE NIEUWE BINNENWEG 176 EN ROTERDAMO DUM MALFERMA TAGO

Sabato la 30-a de novembro 2002 (10h00-17h00)

Stano Marĉek: Kiel redakti kaj enpaĝigi Esperanto-revuon

Elisabeth Schwarzer: Interkultura kompreniĝo en praktiko

  • 10%-a rabato en la Libroservo
  • ekspozicio de valoraĵoj el la historio de Esperanto
  • senpagaj kafo kaj teo

KOTIZTABELO DE UEA POR 2003

Antaŭdankon pro frua pago de via UEA-kotizo por la jaro 2003!

Kiu pagas plej frue, membras plej ĝue!

Esperanto kaj sporto

Devas ekzisti internacia lingvo en ĉiuj sferoj, kie homoj laboras internacie. Sporto estas reala sfero, kiu jam bezonas internacian lingvon. Dum la internaciaj konkuroj la sportistoj ne nur sportas, sed ili ankaŭ havas liberan tempon. Ili provas rilati kun siaj rivaloj ne nur konkure, sed ili volas rilati ankaŭ lingve, komunikiĝi, interkompreniĝi.

Onidire por tio bele servas la angla, sed ĝi estas malfacila, ege malfacila por paroli, trovi la necesajn vortojn, por kompreni tiun, kiu opinias sin angleparolanta. La simpleco de Esperanto igas la internacian lingvon ege taŭga por tiu ĉi sfero.

La celo de Esperanto estas ne forpuŝi la ekzistantajn lingvon, sed uziĝi en internacia sfero, kie ĉiuj libere esprimiĝu. Ambaŭ, kaj Esperanto kaj sporto havas multajn komunajn trajtojn: ili klopodas pri paco, paca homa kunvivado kaj kunlaboro, respekto kaj toleremo al ĉiuj rasoj, nacioj kaj etnaj grupoj, nediskriminaciado kaj justa konkurado ktp.

Taskoj nun altrudiĝas al ni, jamaj esperantistoj, kiuj disponigu la internacian lingvon al la sporta medio. Kiel komenci? — Krei reton da delegitoj respondaj pri sportaj aferoj en ĉiuj landaj asocioj (kiuj povus eventuale formi sian grupon por dividi respondecojn pri diversaj agadoj en la lando). Tiu ĉi reto estus bona bazo por fondi fakan sportan asocion. Tiu devus formuli sian strategion surbaze de proponoj de landaj delegitoj kaj individuoj .

Niaj klopodoj koncernas du mediojn:

1) enlanda sporta agado — organizi proprajn movadajn sportajn aranĝojn, esti en kontakto kun naciaj sportaj asocioj kaj naciaj olimpiaj komitatoj; tial ni provu persvadi la lokajn sportistojn ellerni Esperanton, proponu al ili, ke ni mem venados al la trejnejoj por aranĝi tie la lecionojn. Ni skribu pri eblecoj de Esperanto al la lokaj kaj centraj sportistaj periodaĵoj. Ni dissendu leterojn al aliaj landoj, al aliaj landaj E-asocioj, al ties korespondamikoj, ke ili faru similajn paŝojn en siaj landoj. Ke de ili venu leteroj el aliaj landoj al viaj, al niaj sportistoj, al niaj sportaj organizaĵoj, al la redakcioj de niaj sportistaj periodaĵoj. Tiuj leteroj estu en du lingvoj: Esperanto kaj tiu uzata de la lando kien iras la leteroj. Tiuj leteroj temu pri oportunaĵoj kaj pri facileco de Esperanto. Ni scias, kiel en niaj landoj oni atentas leterojn el aliaj landoj! La sportistoj kaj redaktoroj verŝajne turnos sin al vi, ĉar vi jam “tedos ilin” per viaj proponoj, t.e. ili jam konos vin kaj viajn telefonojn, adresojn.

Siatempe en Hungario estis eldonita solida libro pri Esperanto kaj sporto kun necesaj terminoj. Necesas trovi ĝin*, peti reeldoni ĝin, kaj serĉi aliajn jam ekzistantajn.

Sporto estas nova tereno de la E-Movado. Nun multaj aktivuloj jam laboras aŭ sidas en siaj niĉoj kaj faretas siajn taskojn.

Necesas daŭrigi la paroladon pri uzado de Esperanto inter sportistoj. Ni almenaŭ parolu kaj planu nian laboron tiudirekte. Ni memoru ke antaŭ ol krei estas la vorto, la parolado, la planado, la intenco krei. Ne malesperiĝu. Ni ja scias ke ...eĉ guto malgranda, konstante frapante...

2) ekstera agado — rilatoj kun internaciaj sportaj organizaĵoj (laŭ sportoj) kaj Internacia olimpia komitato. Certe indus fari ion rilate al la Internacia olimpia komitato en Lausanne kaj en la lando, en kiu okazos la venontaj Someraj olimpiaj ludoj 2004 en Ateno. Sed oni bezonas por tio aktivan landan Esperanto-asocion. Lokaj esperantistoj kontaktiĝu kun lokaj kaj internaciaj organizaĵoj en siaj landoj.

Jen kelkaj ideoj por komenci. Ĉiu landa asocio starigu programon por tiu ĉi agado. La fortiĝo de la landa agado sporta estos bazo por la internacia agado. Tial ni petas, ke ĉiu landa asocio komencu ion, uzante niajn suprajn proponojn, kaj eventuale proponante aliajn paŝojn farindajn. Ni estas je ĉies dispono por kunlabori.

Gbeglo Koffi

[FORIGITA!: bildo]

Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono en Rio-de-Ĵaneiro organizas futbalajn matĉojn por veki atenton de la loĝantoj

Per gaja kongresa objektivo (aŭ: ne kredu eĉ la proprajn okulojn!)

Fotoaparata objektivo ne estas ĉiam objektiva! Iam ĝi donas al gestoj tute alian, falsan signifon. Ne kredu do, ke tio, kion vi vidas sur la subaj bildoj, vere okazis dum la ĉi-jara UK en Fortalezo!

Neniu krom nia gaja objektivo rimarkis, ke dum la Kongresa Balo “okazis batalo”! Almenaŭ tiel ŝajnas el la unua bildo. Plua suspektinda koincido: ambaŭ rolantoj, Kep Enderby kaj Gilbert Ledon, estis la sekvan tagon enhospitaligitaj... Sur la dua bildo ŝajnas, ke la brazila generalo Alberto Cardoso batas nian prezidanton! Nur Humphrey Tonkin (sur la tria bildo) eble rimarkis ĉion kaj “preĝis sub la verda standardo”, ke “frat’ fraton ne plu ataku ŝakale...”. (fotis kaj komentis Stano Marĉek)

[FORIGITA!: bildo]

Batalo dum la Kongresa Balo

[FORIGITA!: bildo]

Generalo batas nian Prezidanton

[FORIGITA!: bildo]

Preĝo sub la verda standardo

Lingva angulo

Por kiu estas la prepozicio PO diabla?

En mia pli ol 50-jara praktikado de Esperanto mi legis kelkajn pritaksojn de la prepozicio “po”, en kiuj koncentriĝis tre granda peno kaj energio por konvinki leganton, ke L. Zamenhof konceptis kaj praktikis la prepozicion mise, ke la unusola ĝusta, logika kaj modela uzmaniero estas ekzemple: denso de 7 kg po litro [*].

* Hermann Wagner: Resumo de la cirkulero pri “po” el 1967-06-02; Fürth

Mi legadis plurajn suverenajn asertojn, ekzemple ke:

  • el la Fundamento oni ne povas certiĝi pri ĝusta uzmaniero de po;
  • Zamenhof komentariis po en maniero, kiu estis tro speciala kaj tial ne povis adaptiĝi al la bezonoj de la evoluanta lingvo;
  • ni liberigu po de la katenoj, per kiuj Zamenhof neintence maltaŭgigis ĝin por la nuntempa komuna kaj scienca uzo;
  • ...kiel li (Zamenhof) estus povinta elekti la uzon de po kiel eble plej ne-internacia, se ne pro nekonscio pri tiu fakto? Kiel li estus dankema, se oni volas korekti unu lian rekomendon, kiu pruviĝas pli kaj pli malbona por Esperanto?;
  • estas stranga maniero progresigi Esperanton kaj honori ties kreinton, se oni defendas la erarojn, kiujn tiu faris.

La lasta iom ampleksa traktaĵo pri po aperis el la plumo de André Cherpillod en 1996 sub la nomo PO - la diabla vorto [*]. Mi legis ĝin nur fine de 2001 kaj konstatis, ke en la lastaj jaroj ŝajne okazis pozitiva evoluo, ĉar la nomita aŭtoro tute serioze kaj klare kondamnis la uzadon de po antaŭ ricevanto de poa kvanto, dum li agnoskis kiel ĝustan la Zamenhofan pozicion de la prepozicio po ĉiam antaŭ esprimo de mezuro. Por montri la malĝustan kaj ĝustan uzojn mi elektas el Lingvaj respondoj de Zamenhof [*] la respondon n-ro 42:

* André Cherpillod: PO - la diabla vorto. Memeldono, Courgenard 1996
* L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj. Eld. Hachette, Paris 1910

Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” aŭ “30 mejlojn po horo”, sed oni devas diri “po 80 centimoj por (ĉiu) funto”, “po 30 mejloj en horo”.

La verko de A. Cherpillod okupiĝas detale pri la problemo de kazo, ĉu nominativo, ĉu akuzativo formu la substantivon starantan post la esprimo de mezuro (kvanto). Jen ekzemplo de la dilemo: “Mi donis al la infanoj po tri bombonoj”, “Mi donis al la infanoj po tri bombonojn”. La aŭtoro sin prezentas kiel tolereman kaj grandaniman personon, ĉar li en la 4-a kaj 5-a partoj de la Fina konkludo proponas:

1. Kelkfoje, pro elipso de iu alia prepozicio, po rilatas kune al du vortoj: al la kvoto, kaj al la sekvanta substantivo, kiu difinas la aron partigotan.

2. Kiam la dispartigota aro estas rekta objekto (aŭ foje adjekto), la logiko postulas akuzativon, sed la zamenhofa tradicio nominativon. Elektu ĉiu mem.

La konkludo estas pli-malpli senaflikta, almenaŭ laŭ praktiko, kiu fontus el la punktoj 4-a kaj 5-a de la konkludo. Tamen mi sentas devon rezoni, la aferon komenti.

Mi notas, ke A. Cherpillod ekde la unua paŝo ĝis la lasta 19-a klare montras, ke li estas senŝancele orientita al sia akuzativista logiko, kiun li klopodas por si favore konfronti kun la nominativista Zamenhofa tradicio. Kiel gravan apogon li uzas la aŭtorojn de PAG [*], Kalocsay kaj Waringhien. Estas konate, ke ili en sia verko defendis en la po-afero la akuzativon. A. Cherpillod tre aŭdace kaj laŭ mia opinio nehoneste esprimas la opinion, ke oni preskaŭ vetus, ke eĉ Zamenhof akceptus ĝin (la instruon de Kalocsay kaj Waringhien - rim. de J.W.) se li ankoraŭ vivus.

* K. Kalocsay - G. Waringhien: Plena analiza gramatiko de Esperanto; 4-a eldono. Eld. UEA, Rotterdam 1980

Cherpillod malĝuste tradukis slavlingvajn frazojn kun po al Esperanto, uzante akuzativon, spite tion, ke en la slavaj lingvoj estas prepozitivo, ne rekta objekto en akuzativo (ekz. en la pola estas ablativo: dostali po pięć jabłków). Li konscias, ke la Esperanta prepozicio po estas slavdevena, ke Zamenhof enkondukis ĝin en Esperanton komplete, t.e. ankaŭ kun prepozitiva formo (po + nominativo), tamen li apogas sin je neslavaj aŭtoroj, interalie li rifuzas pledon de A. D. Atanasov.

Sian rezonan konsideradon li nomas logika, tamen ĝi en tute simplaj kazoj fiaskas. Jen lia ekzemplo pri infanoj, sed nur kun triono de disdonataj bombonoj (po unu anstataŭ po tri):

  • Mi diras: Mi donis al la infanoj po unu bombono. A. Cherpillod devus diri: Mi donis al la infanoj po unu bombonojn. Tia logiko estas apenaŭ defendebla.
  • R. Rossetti krome elmetis al K. Kalocsay frazon: La virinoj, kiuj havis po kelkaj amantoj. Laŭ A. Cherpillod la frazo devus teksti: La virinoj, kiuj havis po kelkaj amantojn.

Sindefendo de A. Cherpillod atentigas pri malĝusta vortordo. Li kuraĝas dikti al esperantistoj, kiel aranĝi la fluon de siaj vortoj (citaĵo): Estas vere, ke la apudmeto de unu aŭ kelkaj kun pomojn estas ŝoka. Sed ĝi rezultas nur de maloportuna vortordo. Por forigi la maltrankviligan ŝokon, sufiĉas diri “li donis al la infanoj pomojn, po unu”, “— pomojn, po kelkaj”. Kaj finitas la afero. Mi rezonas: Kaj ne finitas, ĉar li prisilentis — po unu peco, — po kelkaj pecoj, kompreneble sen akuzativo.

Per komplika kaj nekonvinkiva dedukto la aŭtoro venas al la ideo, ke po rilatas sole al la numeralo kaj ne al la substantivo, kiu difinas la partigotan (distribuotan) aron. Por tiu aserto li interalie uzas la frazon: Po tri viroj gardis la pordojn. Li asertas, ke en neniu lingvo estas eble subjekton (ĉi tie viroj) enkonduki per prepozicio. Mi scias, ke la subjekto esprimas tion, pri kio la predikato ion deklaras. En nia frazo la predikato deklaras, ke ĉiun pordon gardas tri viroj, t.s. po tri viroj. Subjekto ja povas havi kiun ajn formon, subjekto povas esti kiu ajn vortkategorio, ankaŭ tuta frazo, miaopinie ankaŭ prepozitiva formo de kompleksa subjekto (ĉi tie po tri viroj).

Legante la verkon pri la diabla PO mi rememoris, ke en la junaĝo mi aŭdis pri po-traktaĵo de ĉeĥa esperantologo, akademiano kaj elstara tradukanto de poezio, d-ro Tomáš Pumpr (1909-1972). Serĉante ĝin mi estis sukcesa. M. Malovec, la ordiganto de lia postlasaĵo, kopiis por mi la traktaĵon [*] kaj samtempe ankaŭ leterojn interŝanĝitajn inter T. Pumpr kaj R. Rossetti kun mencioj pri la po-problemo. El ili mi ankaŭ eksciis pri publike nesciata malfeliĉa konduto de Kolomano Kalocsay koncerne la verkon de Pumpr. Krome montriĝis, ke la mencio de A. Cherpillod pri R. Rossetti estas miskompreniga, lia pozicio ne estis kompromisa, akceptanta ambaŭ formojn. Mi dokumentas tion per ekzaktaj citaĵoj el la leteroj.

* Tomáš Pumpr: Kaj tamen la Tero turniĝas. Teksto de la aŭtoro el 1948-03-19; Praha

La 14-an de novembro 1948 Pumpr skribis al Rossetti, ke lia artikolo La solvo de PO en Literatura Mondo n-ro 1-2/47 kaj la tuta polemiko tiutema vekis lian atenton. Pro tio li kompilis pri tiu ĉi afero traktaĵon, sed la redakcio ne akceptis ĝin kaj Kalocsay deklaris la polemikon fermita. Kopion de la traktaĵo li disponigis al Rossetti. Tiu respondis al Pumpr senprokraste la 25-an de novembro 1948. Pri la kompilaĵo li skribis (citaĵo):

Pri via PO-pritrakto mi opinias simple, ke ĝi koncize, sed esence kaj komplete, klarigas la tutan demandon. Mi legis ĝin kun admiro kaj opinias ĝin por la akuzativistoj nerespondebla. Mi ne komprenas, kial Kalocsay ne presigis ĝin en L.M. Mia artikolo estis pli longa, pli komplika kaj malpli trafa. Mi komencas senti kun ĝeno, ke Kalocsay agas sur la lingva paĝo de L.M. nedemokrate kaj eble malpli ol juste kaj honeste. Pri IO-UJO oni presigis longajn refutojn, sen antaŭe doni la refutatajn tezojn. Entute mi opinias, ke per sia akaparo la redaktoroj mortsufokis la lingvan rubrikon.

Kia koincido, ke vi titolis vian artikolon Kaj tamen la Tero turniĝas! Mi kunsendas leteron mian al Kalocsay, en kiu mi uzis la saman figuron laŭ la diro de Galileo. Mi sendas la leteron ne tial, ĉar ĝi aldonus ion gravan al via admirinda tezo, sed nur ĉar eble interesos vin (...) mia palpeserĉado, mia kapto ie-tie de tubero en la akuzativista teorio. Mi mem trafis nur unu-du el la kazoj por akuzativistoj ne solveblaj, kiujn vi tiel sisteme prezentas. Unu troviĝas en mia aldonata letero. Alia - la ĝena sed solvebla kazo kun kelkaj anstataŭ nombro - aperis al mi dum skribo de artikolo por Observo en L.M. Mi skribis: La virinoj, kiuj havis po kelkaj amantoj - kaj anstataŭ lasi mian konstruon aŭ kuraĝe akcepti la provokon kaj skribi la hipergramatikan frazon: havis po kelkaj amantojnKalocsay tute ŝanĝis ĝin je: havis amantojn pomulte! Mi tuj skribis al li, ke tio estas de li poltrona fuŝo. Ĝis nun li ne respondis.

Kvankam do la redaktoroj de L.M. ne prezentis juste la PO-aferon en L.M., ni povas esperi, ke la rezultoj de mia atako kaj via nerespondebla pravo montriĝos okaze de nova eldono de la Plena Gramatiko. (...) Kurba maniero de agnosko, certe, sed pli bona ol nenia!

Se mi havos okazon denove skribi al d-ro Kalocsay, mi certe pikos lin pro la prisilentado de via tezo.

Antaŭ ol fini mi prezentos ankoraŭ du valorajn opiniojn kiel instigon. La unua estas de C. Støp-Bowitz, kiu en 1985 skribis [*]:

* C. Støp-Bowitz: La vorto PO. En: Akademiaj studoj 1985; p. 217. Eld. Esperanto Press, Bailieboro, Kanado

En la Universala Vortaro en la Fundamento de Esperanto Zamenhof donas iom longajn kaj ne tre klarajn “tradukojn” (kiuj ne estas veraj tradukoj) de tiu vorto en la angla, franca kaj germana partoj, sed en la rusa kaj pola partoj la tradukoj simple estas “po”. Tiu vorto sekve estas slava. Evidente la slavaj lingvoj esprimas la distribuadon en alia maniero ol la okcidenteŭropaj lingvoj, metante la prepozicion po ĉiam antaŭ la esprimon de mezuro (la numeralon), dum la okcidenteŭropaj lingvoj metas prepozicion, kun iom alia senco, antaŭ la ricevanton de la poa kvanto. Manko de tiu lasta prepozicio en Esperanto metas la okcidentlingvanojn en dilemon, ili devas, en multaj frazoj, elekti inter ekz. en, je, sur, per, por, dum, laŭ. Ofte oni vidas, ke okcidentanoj kontraŭfundamente donas tiun lastan sencon al po, kio estas nepre evitinda.

C. Støp-Bowitz prave aldonas, ke personoj, por kiuj ĝusta uzado de po prezentas malfacilaĵojn, povas ĝin ne uzi. Tiun rekomendon li klarigas per ekzemploj: La Zamenhofa frazo La drapo kostas po 2 spesmiloj por metro fariĝas same klara sen po, kaj aldone oni evitas la dilemon pri uzo aŭ ne-uzo de akuzativo post tiu enigma prepozicio: La drapo kostas 2 spesmilojn por metro. En aliaj okazoj eta aliformado de la frazo superfluigas la vorton po: ili ricevis po 5 pomoj = ĉiu el ili ricevis 5 pomojn.

Fine estas notinda rekomendo de la Akademia Sekcio por Teknikaj Vortaroj [*] el la jaro 1964 (subskribita de R. Haferkorn), el kiu mi citas du fragmentojn:

* Rekomendo de la Akademia sekcio por teknikaj vortaroj pri la esprimado de kvantaj, nombraj kaj mezuraj indikoj kaj de proporcioj de unuoj. Scienca Revuo, vol. 14, p. 18 (1964)

La prepozicion po oni povas uzi laŭ ĝia fundamenta senco nur prefikse: labori po-ses horojn tage; veturi po-cent kilometrojn hore; sed nekorekta estas la prepozicio “po”, malgraŭ la ekzemploj de Plena Vortaro, en okazoj kiel posekunda rapideco, pomonata salajro ktp., ĉar la distribuataĵo estas ja la rapideco aŭ la salajro, ne la sekundoj aŭ la monatoj.

Kiel prave esprimis sian opinion C. Støp-Bowitz, la Esperanta po en la senco de la Fundamento estas la pola kaj rusa po, do ĝenerale la slava prepozicio. Tion estas necese respekti laŭ la aplika demonstro en la Fundamenta Ekzercaro, § 14: Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.

Por esperantistoj, kiuj ne volas akcepti la Fundamentan karakteron de la prepozicio po kaj intencas plu puŝi ĝin en pozicion konforman al la okcidenteŭropaj lingvoj, mi memorigas, ke lingvoj ĝenerale ne estas plene interkomuteblaj, ĉar ĉiu el ili estas tute specifa en perceptado de la mondo, kiel tion foje priskribis Umberto Eco. La slava po-komplekso semantika, morfologia kaj sintaksa venis en Esperanton kaj estas necese ĝin ellerni. Perforti ĝin pro alia “perceptado de la mondo” signifas naski bastardon.

Jan Werner

(Daŭrigota, venonte Kaj tamen la tero turniĝas de T. Pumpr)

Konsultejo de la Akademio

Se vi havas lingvan dubon, ne mem solvu ĝin. Antaŭ ol decidi pri la plej bona solvo, demandu la Akademion per mesaĝo al la direktoro de la Konsultejo: Stefan Maul, <s...@aol.com>.

Akademianoj, kiuj kunlaboras kun la Konsultejo, debatos la peton rete kaj vi rapide ricevos la respondon. La servo estis uzata ĉefe de esperantlingvaj ĵurnalistoj, kiuj troviĝis antaŭ la neceso nomi lastatempan aĵon aŭ aferon. Ĝi funkcias ankaŭ laŭ la tradicia maniero, per letero al Stefan Maul, Pferseer Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanujo.

Mi deziras publike laŭdi, gratuli kaj kore danki la Konsultejon de la Akademio. Dum mia longa okupiĝo pri la verkado de vortaro, multfoje mi bezonis kaj petis helpon, kiu, ĉiufoje, tre volonte kaj rapide estis donita al mi.

Gratulojn meritas aparte Stefan Maul, la direktoro de la Konsultejo, kiu tiom afable, bonvole, sindoneme plenumas sian tre gravan taskon. La “lingvaj respondoj” de la Akademio povas esti efika armilo kontraŭ la falsado de nia lingvo. Homoj, kiuj kredas, ke ni devas konservi la lingvon pura, klara, simpla, zamenhofa, turnu sin al la Akademio, kiu per la perfekte funkcianta Konsultejo pruvas, ke ĝi povas esti tre utila al la E-verkistaro kaj publiko.

Spiros Sarafian, Grekio

Honoraj Membroj

En la Fortaleza kunsido la Komitato de UEA distingis kvar elstarajn esperantistojn per honora membreco de UEA.

Evaldo Pauli

naskiĝis en la jaro 1925, diplomiĝis pri filozofio kaj instruis ĝin dum la tuta vivo. Nun li estas emerita profesoro de la Federacia Universitato de Sankta Katarino, post tridek jaroj da laboro (1955-1985). Membro de la Brazila Akademio de Filozofio. Liaj grandaj kontribuoj al la movado estas en la kampo de kulturo kaj tute aparte de filozofio. Fondinto de la fondaĵo Simpozio. Kreinto de la Filozofia Enciklopedio. Verkinto de lernolibroj kaj de filozofiaj libroj. Prezidanto de la Filozofia Asocio Tutmonda.

Kathleen Mary Hall

naskiĝis la 28-an de januaro 1924. Ŝi instruis la francajn lingvon kaj kulturon en britaj universitatoj, verkis fakajn librojn kaj tradukis verkojn de Kipling al Esperanto. Lojala kaj laborpreta ano de la E-grupo de Oksfordo, dum jaroj ŝi instruis en la kursoj de Barlastono, Britujo, dum jardekoj helpis transdoni E-on al Afriko, kaj, inter ĉiuj aliaj servoj, redaktis la bultenon La Afrika Reto por afrikaj verkemuloj. Ŝi estas ekzemplo de esperantista laboremo kaj modesteco, daŭre helpas pri ĉiuj esperantistaj aferoj, servas ĉe propagandaj budoj, gastigas esperantistojn.

Kzotaro Deguĉi

naskiĝis en 1936. Kiam li estis juna, li faris esperantistan mondvojaĝon kaj estis la unua aziano, kiu gajnis premion en la kongresaj aŭtoraj oratoraj konkursoj, kio kuraĝigis aliajn azianojn partopreni. Lia libro pri la tiama mondvojaĝo estis tradukita al la japana kaj la angla. Kiel prezidanto de Esperanto-propaganda Asocio de Oomoto li daŭre subtenas la movadon lande kaj internacie, kaj rekte esperantistigis kelkajn nunajn influajn movadanojn. Li multe klopodis por ke ekestu subteno al Esperanto fare de religiaj gvidantoj tra la mondo, kaj ne laste, li estis la iniciatinto de la premio Deguĉi, kiu kuraĝigas esperantistojn ĉiujare agadi por Esperanto.

Hans Bakker

naskiĝis la 8-an de novembro 1937-a. Dum sia vivo li faris multajn laborojn, la lasta estas ĉe la nederlanda partio Verda-maldekstra. Li lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953, iĝis membro de TEJO-Nederland de 1955, kunorganizis la 20-an kongreson de TEJO en Amsterdamo en 1964, gvidis NEJO-komisionon de TEJO (poste KER) de 1965 ĝis 1976, gvidis la afrikan agadon de UEA de 1980 ĝis 2001. Hans Bakker estas tre granda ekzemplo por la junaj generacioj, ĉar li estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiŝas tion. Kiam li estis juna li iĝis honora membro de TEJO. Nun estas nia plezuro deklari lin honora membro de UEA.

Internacia Kongresa Universitato

En Gotenburgo okazos la 56-a sesio de IKU, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko.

Ili estas invitataj prezenti siajn prelegproponojn (prefere per retpoŝta aldonaĵo aŭ papere en kvar kopioj) al la sekretario de la IKU-komisiono: Prof. d-ro Hans Michael Maitzen, Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio rete: m...@astro.univie.ac.at) kaj unu kopion al la Centra Oficejo de UEA, retpoŝte aŭ papere (k...@co.uea.org).

La propono enhavu: koncizan resumon de la prelego (ĉ. 200 vortoj maksimume) en Esperanto kaj en la angla aŭ franca (laŭ elekto) kaj laŭeble en la sveda; koncizan biografion kaj personan bibliografion. Necesas aldoni ankaŭ foton taŭgan por publikigo.

La prelegoj prefere (ne devige) rilatu al la kongresa temo Lingvaj rajtoj kaj respondecoj. La elektotaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de la kostoj. Ĉiuj prelegantoj devas esti kongresanoj kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj aŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en IKU.

Limdato por la kandidatiĝo: la 15-a de januaro 2003.

Nin forlasis varmkora aganto kun riĉa vivoverko

Nikola Aleksiev (29.6.1909-19.7.2002)

Filo de malriĉa analfabeta bulgara ŝuista familio, li fariĝis unu el la plej rimarkindaj kaj influhavaj personecoj de la tutmonda Esperanto-movado post la dua mondmilito. Li akiris siajn politikajn konvinkojn en komplika periodo de la bulgara historio, dum kaj inter militoj, malsatoj, politikaj agado kaj persekutoj, enprizonigoj kaj torturoj.

Li agis i.a. kiel kunfondinto kaj sekretario de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio (fondita 1930) kaj aparte konatiĝis kiel redaktoro de Esperantaj laboristmovadaj, sindikataj, kontraŭfaŝistaj kaj aliaj gazetoj.

Postmilite li i.a. ĉefredaktoris gravajn bulgarajn sindikatajn gazetojn, estis sekretario de la Bulgaraj Sindikatoj kaj poste vicprezidanto de bulgara kultura organizaĵo por amikaj eksterlandaj ligoj. Li krome agadis en gvidaj (kungvidaj) funkcioj porpaca, ĵurnalista, abstinencula kaj aliaj organizaĵoj. Kiel apenaŭ alia la forpasinto per sia politika influo, sia sindediĉa kaj saĝa agado, surbaze de neskueblaj konvinkoj, helpegis en la rekonstruado de baldaŭ tutmonde aprezata Esperanto-movado en Bulgario (i.a. kiel prezidanto de BEA 1964-1976, poste honora membro) kaj, tre rimarkeble, en diversaj orienteŭropaj landoj.

Li estis prezidanto de Mondpaca Esperantista Movado, MEM (1983-1978, poste honora prezidanto), komitatano de UEA (1963-1980) kaj la ĉefa motoro de la sistema evoluigo de la kunlaboro inter Esperanto-organizaĵoj en la siatempaj socialismaj landoj (i.a. per la Konsultiĝoj 1969-1989).

Nikola Aleksiev grave kontribuis al la kvanta kaj kvalita plifortigo de la movado en tiu regiono, al la fondo de novaj organizaĵoj, al la forigo de malhelpoj kaj antaŭjuĝoj venintaj el la stalina epoko. Li grave meritiĝis pri multaj tre sukcesaj internaciaj Esperanto-aranĝoj en Bulgario, aparte per la UK-oj 1963 kaj 1978. La forpasinto estis aktiva komitatano de UEA de 1963-1980 kaj en malfacila historia periodo de UEA dum la 70-aj jaroj per sia vasta klero, profunda esperantisteco, diplomata talento kaj elasta kunlaboremo grave helpis restabiligi la asocion kaj gajnis la estimon kaj admiron de tiuj, kiuj kunlaboris kun li, malgraŭ foje malsamaj politikaj pozicioj. Ne senkaŭze la Komitato de UEA donis al li la honoran membrecon.

Aleksiev verkis en Esperanto kaj en la bulgara centojn da artikoloj kaj kelkajn librojn kaj tradukis el la rusa, el Esperanto kaj el la franca.

Li estis brila oratoro kaj ĉiam afabla, specife anekdotema diskutpartnero. La lastjardekaj politikaj ŝanĝoj, ankaŭ por li drastaj, tamen povis skui liajn bazajn konvinkojn. Li seninterrompe verkis, tradukis, redaktis, korespondis kaj publikigis.

Ĝis la lasta tago Nikola Aleksiev konservis sian viglan menson. Kiu konatiĝis kun tiu ĉiam modesta kaj varmkora homo, tiros inspirojn el lia vivo kaj agado kaj ne forgesos lin.

(Pri pluaj detaloj bv. legi la intervjuon en Esperanto 7-8/1999 kaj la Bibliografion pri Nikola Aleksiev de Dimo Martinov, Sofio 1998).

Detlev Blanke

Al lingva demokratio!

Alvoko al la esperantistaro (kaj aparte al la membroj de UEA/TEJO/ILEI)

Karaj membroj (kaj ne-membroj),

ni dankas ĉiujn el vi, kiuj dum la pasinta jaro kunlaboris kun siaj asocioj por la plenumo de la taskoj de la laborplano. Laŭ via memoro ni estas speco de “garantia komisiono”, kiu certigas, ke la labor-plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizaĵoj.

La labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn: informado, instruado, utiligado, plijuniĝo, tutmondiĝo kaj profesiiĝo.

Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi ĝuste en la labor-plano, kiel ili estas komprenataj. Cetere la teksto de la laborplano estas ricevebla per mesaĝo al <u...@co.uea.org> aŭ per aliĝo al la listo <a...@yahoogroups.com>.

Dum la pasinta jaro multo estis realigata en la kampo informado kaj papera kaj reta, kaj kelkaj progresoj estis realigataj en ĉiuj aliaj laborkampoj. En la nova jaro ni bezonas doni apartan atenton al instruado, utiligado kaj plijuniĝo.

Ni varme konsilas, ke en ĉiu lando kaj en ĉiu organizaĵo estu almenaŭ unu homo, kiu respondecas pri la realigo de la labor-plano kaj aliĝas al la listo, kie ĝuste oni diskutas pri tio, per malplena mesaĝo al la adreso <a...@yahoogroups.com>.

Ni kopias frazon de la pasintjara mesaĝo, kiu restas daŭre aktuala:

Unu lasta afero devas esti klara al ĉiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas ĉiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor-plano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de ĉiuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni ŝatus en ĉiuj landoj vidi kunlaboron, eĉ se kun la bezonata memstareco de ĉiu organizaĵo.

Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA
Holger Boos, prezidanto de TEJO
Mauro La Torre, prezidanto de ILEI
Trevor Steele, ĝenerala direktoro de UEA

Estrara raporto 2001: UEA en 2001

aldonoj al la raporto en la junia numero

Gbeglo Koffi

Kulturo: Fekunda jaro

La 86-a Universala Kongreso en Zagrebo estis la plej grava kultura aranĝo en la jaro ĉe UEA. Milkvincento da esperantistoj el la 1691 aliĝintoj venintaj el 57 landoj partoprenis la kongreson, kies temo estis Kulturo de dialogo — dialogo de kulturo, temo rekte ligita al la kultura agado de UEA. Kiel kutime, amaso da kulturaj aranĝoj okazis dum la kongreso.

La 52-an serion de Belartaj Konkursoj partoprenis 47 poemoj de 19 aŭtoroj el 14 landoj, 16 prozaĵoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj, 3 teatraj verkoj de 1 aŭtoro, 6 eseoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj, 4 kantoj de 1 aŭtora duopo, kaj 4 infanlibroj de 4 eldonejoj el 4 landoj. Venis neniuj konkursaĵoj por la vidbenda sekcio.

La Asocio havis aparte sukcesan jaron sur la kampo de eldonado. Aperis eĉ pluraj titoloj, inter ili traduko (de Daniel Moirand) de la granda verko de Marko Polo La libro de la mirindaĵoj kaj nova eldono de la verko Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros (Teodoro Ŝvarc). La reeĥo de ĉi-lasta estis granda: ĝi aperis ĉe diversaj nacilingvaj eldonejoj ankaŭ en angla, rusa kaj turka tradukoj en la daŭro de la jaro. Tre utila Baza Esperanta radikaro kompilita de Wouter F. Pilger aperis — kaj ankaŭ represo de la angla vortaro de Andrew McLinen.

Dek Esperanto-bibliotekoj pliriĉiĝis helpe de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies subvenciojn UEA disdonis la kvinan fojon. Pri la disponebla sumo de 1750 eŭroj konkursis 17 petintoj el 15 landoj. Ekde 1997 Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen subtenis 53 bibliotekojn el 31 landoj: 4 en Afriko, 8 en Azio, 9 en Latina Ameriko kaj po 16 en Eŭropo Okcidenta kaj Orienta (vidu la revuon Esperanto, nov., p. 190).

La Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna aperigis la esearon Eseoj memore al Ivo Lapenna, redaktitan de Carlo Minnaja, eldonitan de Torben Kehlet, Kopenhago, prezentitan dum la UK en Zagrebo. Sur 418 paĝoj la 31 kontribuintoj pritraktis la vivon kaj atingojn de tiu ĉi iama kaj plej bone konata prezidanto de nia Asocio.

Nia vicprezidanto Lee Chong-Yeong aperigis (sub aŭspicio de UEA) la verkon Esperanto en la 21-a jarcento, kiu prezentas i.a. strategiajn konsiderojn pri la laboro de UEA ĉe UN kaj Unesko.

La Premio Pirlot iris al la verko La kosmo kaj ni de David Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel, kiun eldonis Fundación Esperanto kaj Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno (200 paĝoj).

La 12-a Osiek-premio iris al Eli Urbanová por Hetajro dancas.

La titolo Esperantisto de la jaro, la kvaran jaron aljuĝita de ĵurio de la revuo La Ondo de Esperanto, honorigis la antaŭan ĝeneralan direktoron de UEA, Osmo Buller.

La subvencio Cigno (5400 eŭroj) estis aljuĝita al la ruslanda eldonejo Sezonoj, kiu jam de jardeko konstante kaj altkvalite kontribuas al la riĉiĝo de la Esperanta kulturo.

La Premio Deguĉi (2000 eŭroj, disponigitaj de la japana religia movado Oomoto) estis atribuita al unu el la plej gravaj servoj niamovadaj, Koresponda Servo Mondskala, kies prizorganto estas François Xavier Gilbert.

Eldonita en 7500 ekzempleroj, la 189-paĝa Esperanto-katalogo koncize priskribas, laŭ 32 fakoj, 4387 titolojn haveblajn de la Libroservo de UEA.

Informo pri demisioj

Oni atentigis ke en la estrara raporto, sub-ĉapitro pri la Centra Oficejo, ne estas mencio pri demisioj de la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, de la Direktoro de la CO, Pasquale Zapelli, kaj de la redaktoro de la revuo, István Ertl, okazintaj en la jaro 2002. Efektive tie oni parolas ĉefe pri la laboroj de la Oficeja Komisiono por solvi la problemojn.

Mi, do, informas nun pri tiuj demisioj kaj mi kaptas la okazon por danki la homojn, kiuj dediĉis parton de sia vivo al la laboro por la Asocio ĝis la jaro 2001, kaj kun kiuj ni esperas kunlabori estonte.

Renato Corsetti

La CO pardonpetas

2002 certe estis malfacila jaro por ni, ne nur pro la foriro kaj alveno de granda nombro da oficistoj, sed ankaŭ pro la neceso ĝisdatigi nian tutan datenaron. Ni novuloj faris diversajn erarojn, eĉ bonintencajn, kaj la Jarlibro atingis vin multe malpli frue, ol ni esperis. Certe eĉ nun estas ne plu aktualaj informoj en ĝi (la mondo ŝanĝiĝas ĉiutage, kaj kelkaj homoj ŝanĝas la retadreson ĉiun duontagon...) Bonvolu helpi nin: informu nin pri tiaj eraroj. Unu aferon ni promesas: en 2003 ĉio okazos pli glate kaj pli frue!

Alia korektindaĵo: la membrostatistiko aperinta en la julia-aŭgusta numero baziĝis sur miskompreno de la tradicia maniero kalkuli la membraron (ni dankas la antaŭan ĝeneralan direktoron, Osmo Buller, pro la atentigo). Laŭ la tradicia kalkulmetodo la tuta membraro en 2001 devus esti 19263, ne la anoncita 21317. Ankaŭ pri tio ni povas diri, ke certas nur, ke la nombro estas tro malgranda! Kiu povas varbi novajn membrojn por UEA? La respondo estas: vi, kara leganto.

La 87-a UK en Fortalezo

Laboro de la Komitato

La Komitato de UEA kunvenis dufoje, entute ok horojn: sabaton la 3-an kaj vendredon la 9-an de aŭgusto. Partoprenis entute 38 komitatanoj kaj 10 rajtigitaj anstataŭantoj, kvankam ne ĉiuj dum ambaŭ kunsidoj kaj ne ĉiuj dum kompletaj kunsidoj. Krome ĉeestis 4 observantoj. Komence ne estis kvorumo, sed kiam ĝi poste kolektiĝis, ĉiuj antaŭe faritaj decidoj estis ratifitaj.

La Komitato laboris laŭ tagordo proponita de la ĝenerala sekretario, konforme al la Komitata Regularo, kiun la Komitato akceptis ĉe la komenco. Tamen ne ĉiuj tagorderoj estis traktataj en la plenkunsidoj. Parton el ili la Komitato cedis por pritrakto al sep subkomitatoj: pri financo kaj administrado, eksteraj rilatoj, junularo kaj edukado/instruado, informado, kulturo kaj utiligo de Esperanto, landa kaj regiona agadoj, scienca kaj faka agadoj. La subkomitatoj en apartaj kunsidoj pridiskutis la problemaron en siaj respektivaj kampoj kaj submetis al la plenkunsido siajn proponojn por decidi rekomendojn al la Komitato kaj al la Estraro.

La centran parton de la diskuto okupis pritrakto de la Estraraj raportoj por la jaro 2001: ĝenerala kaj financa. La teksto publikigita en la junia numero de la revuo Esperanto estis kompletigita per erare ellasita ĉapitro pri kultura agado (p. 205), kiu estis disdonita dum la kunveno mem. Estas konstatita malkomforto en kiu trovis sin la Estraro, devanta raporti pri la tuta jaro 2001, kvankam ĝi enposteniĝis nur fine de julio. La okazaĵoj de la pasinta jaro kaj la sekvaj monatoj estis eksterordinaraj kaj oni eksterordinare sukcesis elturniĝi. La laboro kaj klopodoj pasintjaraj de la nova Estraro donis fruktojn por rikolti apenaŭ ĉi-jare. Ekzemple normaligo de la funkciado de la CO post grandaj ŝanĝoj, rekapto de la normala aperritmo de la revuo Esperanto, ekfunkciigo de la Komunikadcentro en Bruselo, pliintensigo de kontaktoj kun Unesko, partopreno en la Eŭropa Jaro de Lingvoj kaj la 16-a Lingva festivalo kiun dankinde kunordigis TEJO-komisiitino, ktp. Aliflanke aŭdiĝis kritikoj al la raporto. Ekzemple, riproĉoj pro raportendaĵoj neraportitaj, nemencio de la demisio de tri oficistoj en la CO, kelkaj faktoj malĝuste prezentitaj, foresto de membrostatistiko. Tamen estis konstato ke la Estraro faris kontentigan laboron, eĉ se la raporto ne estas sufiĉe kompleta. Estas eble publikigi kompletigojn de mankantaj eroj kaj ĝustigojn de malĝustaĵoj en la revuo, kie la raporto estis publikigita. Post tia diskuto la Komitato akceptis la ĝeneralan parton de la raporto per 33 voĉoj por kaj 3 sindetenoj (la estraranoj ne voĉdonis). Ankaŭ la financa parto de la raporto — la spezokonto kaj la bilanco — laŭ la rekomendo de la komitataj reviziantoj estas ankaŭ aprobita.

La financa politiko de la Asocio estis pridiskutita surbaze de la raporto de la subkomitato 1 pri financo kaj administrado. Ĝia rekomendo aprobi la buĝeton por la jaro 2003 estis akceptita. Interesa propono aperis kaj en la raporto de la komitataj reviziantoj kaj en la raporto de la subkomitato 1 (fakte ĝi estas renovigo de la propono el Zagreb) — enkonduki novan membrokategorion kun tre malalta kotizo (marĝena kosto) kaj kun ĉiuj rajtoj de individua membreco por difinitaj landoj aŭ regionoj. Findecido ne estas farita. La Komitato decidis komisii al la Estraro difini marĝenan koston kaj fari eksperimenton starigante kategorion, kiu kovru nur la kostojn de la revuo, malsame ol la nuntempa kotizo por B-landoj, kaj raporti dum la venonta komitatkunsido pri la rezultoj.

Ĉiu el la ceteraj ses subkomitatoj prezentis al la Komitato sian raporton kun diversaj proponoj kaj rekomendoj. Pridiskutinte ilin la Komitato akceptis la proponojn, iujn senŝanĝe, iujn post modifo. Nur unu propono ne estis akceptita.

Viglan diskuton elvokis la rekomendoj de la subkomitato 4 — informado pri la Komunikadcentro en Bruselo. Laŭdita estis la sukcesa profesia laboro de la ĵurnalisto-gvidanto. Kritikataj estis malglataĵoj en la rilatoj, laboraj kaj financaj, inter li, la Centro kaj la landaj asocioj por kiuj la Centro laboras.

Ĉi-jare estis tempo por elekti novan Elektokomisionon, kiu devos prizorgi kandidatigon de novaj komitatanoj C kaj estraranoj en la jaro 2004. Membroj de la Elektokomisiono fariĝis Takeuti Yoshikazu (Japanio), Edvige Tantin Ackermann (Italio) kaj Povilas Jegorovas (Litovio). Malfermita estas la eblo ke ankaŭ aliaj personoj de alta reputacio kunlaboru kun la Komisiono, sed sen voĉdonrajto. Estus rekomendinde ke la Komisiono aktive laboru dum la jaro per siaj konsiloj en la nomumo fare de landaj asocioj, por ke la konsisto de la Komitato estu kiel eble plej bona.

Jam ĉe la komenco la Komitato decidis aparte distingi per la titolo “Honora Membro” gesinjorojn Evaldo Pauli (Brazilo), Kathleen Mary Hall (Britio), Kyotaro Deguĉi (Japanio) kaj Hans Bakker (Nederlando). (Legu pli sur la p. 203.)

Kun kontento konstateblas, ke la Komitato en Fortaleza laboris vere efike kaj harmonie. Ĝi fintraktis ampleksan tagordon sen tempopremo. La diskutoj estis tre viglaj, la opinioj diversaj, ofte kontraŭaj. Sed fine la unuopaj decidoj estis farataj unuece, krom ĉe proceduraj decidoj.

Apenaŭ aperis kontraŭvoĉoj. La komitatanoj ofte detenis sin de voĉdono. Ĉe unuopaj decidoj tamen, krom en tri kazoj, la nombro de sindetenoj variis nur inter unu kaj kvin.

Ivo Osibov

Recenzoj

Perloj de moderna ĉina dramo

Du verkoj de Cao Yu: Fulmotondro (1934). El la ĉina trad. Liu Caisheng. Pekino: Ĉina E-Eldonejo, 1997. 135 p. ISBN 7-5052-0343-6. 21 cm. € 12,00. Sunleviĝo (1935). El la ĉina trad. Tan Xiuzhu. Pekino: Ĉina E-Eldonejo, 1997. 142 p. ISBN 7-5052-0342-8. 21 cm. € 12,00.

Du fruaj verkoj de Cao Yu, la fama ĉina dramisto kiu forpasis antaŭ 6 jaroj, aligas E-on al serio de aliaj lingvoj en kiujn tiuj dramoj tradukiĝis. La plej fama verko de Cao Yu, Fulmotondro, disvolvas korupcion en la alta tavolo de la socio, tra komplika intrigo de pasio kaj incesto, kaj skue tragedia fino. Sunleviĝo priskribas la malluman faceton de urba socio, de sekso, krimo kaj narkotaĵoj.

La zorge planita konflikto en ambaŭ verkoj kvazaŭ atendas eksplodon jam ekde la komenco. La forta konstruo des pli mirigas, ĉar la tragedioj helene ekestas kaj finiĝas ene de tagnokto, en unusola loko.

Okcidentaj legantoj vane serĉos iun ekzotan Ĉinion — la loko estas moderna salono (komence de la 20-a jarcento), kaj la etoso ne tiom malsamas ol tiuj de aliaj mondopartoj.

La tradukita teksto (de Tan Xiuzhu) tiom fluas, ke oni apenaŭ povas imagi ĝin en alia lingvo ol Esperanto. Unu malglataĵo estas jen-kaj-jena utiligado de Esperantaj ikonoj, kiuj estas flatado al la samideana gusto de la leganto. Lu Gui en Fulmotondro diras: Ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon. Tio memorigas al la leganto pri Lordino Braknel en La graveco de fideliĝo ĉe William Auld: Jam temp’ está, ke s-ro Banbaro findecidiĝu, ĉu li intencas vivi aŭ morti, kaj pri (la cetere bona) Konto de l’ vivo de Paul Gubbins en kiu figuro diras: La kelo kiel volumoj en la libroservo de UEA. Tia flatado al la publiko forlogas la atenton el la dramo, kaj do estas evitinda. Estimataj verkistoj kaj tradukistoj, tio superfluas.

Fulmotondro kaj Sunleviĝo estas bonegaj tradukoj de du elstaraj verkoj. La grandega nombro da figuroj (11 en Fulmotondro kaj 15 en Sunleviĝo) apenaŭ ebligas surscenigon de la dramoj en la Esperanto-medio.

Jen defio al seriozaj teatrogrupoj. La troa abundo de reĝisoraj instrukcioj en la teksto, kiu iomete lacigas la leganton, pliriĉigos la laboron de entreprenema grupo.

Doron Modan

Ĉarma Mikspoto

Raportoj el Japanio 3, HORI Yasuo, Libroteko Tokio 2000, 146 p, ISBN 4-947728-23-X, € 13,50. Ĉarma mikspoto ankaŭ en la prezo, ĉar ĝis nun validas sesona rabato ekde tri ekzempleroj (por ambaŭ volumoj).

Malgraŭ la iom serioza titolo, la leganto ne atendu ion kio similas al Enciklopedieto Japana eldonita en Osaka jam en 1964. En la Enciklopedieto troviĝas informoj detalaj pri etnografio, ekologio, filologio, verkitaj en faka stilo.

La Raportoj de Hori Yasuo estas multe malpli fakaj, pli personaj, pli ĵurnalismaj kaj ili enhavas propran ĉarmon idiosinkrazian. Ili ja prezentas statistikajn informojn sed ĝenerale Hori Yasuo prezentas tion kio interesas lin. Tial oni lernas pri luktado, pri katoj, pri aŭtomataj vendmaŝinoj kie oni povas aĉeti rizon kaj pri vulkanoj. Oni lernas pri naciaj sentoj kaj pri t.n. “nacia himno”, pri intimaj rilatoj, pri kacuono (fiŝo). Abundas fotoj kaj ilustraĵoj diversspecaj. Aparte laŭdindaj estas la klaraj mapoj.

La ĉefa verkinto raportas foje ŝoke sed ĉiam honeste. Ekzemple li sciigas pri “monadora japana socio” kaj pri krimoj en sia hejmlando. Ideologian vidpunkton oni ne povas rimarki.

Japanaj terminoj aperas foje en nacia formo kaj foje en Esperanta vesto laŭ la bontrovo de la verkinto. Oni legas pri Hirosima (Hiroŝima por T. Nakamura en Enciklopedieto). Hori verkas pri “sakura-floroj” dum Nakamura informas pri “sakuro”.

Enestas kelkaj raportoj fare de nejapanoj, sed plejparte ambaŭ libroj prezentas Japanion laŭ vidpunkto de japano kiu jam spertis aliajn kulturojn.

Sume, jen ĉarma mikspoto, plena je varieco.

Hilary Chapman, Britio

Loke

TAIVALKOSKI: La litova ensemblo Asorti koncertis kun milo da aŭskultantoj dum la ĉi-jara Päätalo-semajno (1-7 julio) en Taivalkoski, Finnlando. Ĝi kontribuis ankaŭ al aliaj programeroj de la festivalo, nomita laŭ la verkisto Kalle Päätalo, kaj ludis kaj kantis en la vilaĝo Metsäkylä, en kies Arbaro de Zamenhof la ensemblo elektis arbon, kiu ekhavis la nomon Litovio. Dum la Päätalo-semajno kunsidis trideko da verkistoj el sep baltmaraj landoj en seminarioj, kunorganizitaj de Päätalo-instituto, kies direktoro Osmo Buller utiligis la okazon por informi ilin pri Esperanto kaj ĝia literaturo.

MARIBOR: La 21-an de majo loka maribora televido NET-TV elsendis unuhoran elsendon pri la rezultoj de la Eŭropa Lingva Jaro. La televidan rondtablan debaton kunordigis Melita Cimerman kaj gastis sinjorino Vera Klopĉić kaj du esperantistoj: Vinko Oŝlak kaj Zlatko Tiŝljar. En la elsendo oni konstatis ke Eŭropo nepre bezonas neŭtralan lingvan solvon por sia identeca kaj komunika problemo kaj plurfoje menciis Esperanton kiel ĉefan kandidaton por tio. La elsendo estis ripetita la 22-an de majo 2002.

SINGAPURO: La Singapura E-Asocio havas novan korespond-adreson, resp. poŝtkestan numeron: Singapura Esperanto-Asocio, p/d Bedok Centre P.O.Box 575, Singapore 914606.

DANDONG: En la lasta septembro Liaoning-Financa Kolegio, situanta en la urbo Dandong, oficiale enkondukis Esperanton kiel nedevigan studobjekton. Tio allogis 109 lernantojn. En la pasinta lernojaro, 42 studentoj finis Esperanto-kurson kaj ricevis 4 studopoentojn post strikta ekzameno okazinta la 5-an de julio. Prof. Sun Shiquan, la gvidinto de la objekto, estas kunlaboranta kun la estraro de la kolegio por altigi la studopoentojn (de 4 al 6) en la venonta lernojaro por varbi pli multajn studentojn al la kurso.

SVISLANDO: La 14-an de junio la brusela komunikadcentro dissendis germanlingvan gazetaran komunikon. La sekvan tagon en la svisa gazeto Neue Luzerner Zeitung aperis artikolo pri la protestoj de esperantistoj kontraŭ lingva diskriminacio. La titolo de la artikolo estas No English?, no Job! (Sen la angla, sen laboro!).

IRANO: Ekde la 22-a de julio perslingvanoj povas ĝui senpagan retan E-kurson, kiun enmetis Irana Esperanto-Centro kaj Irana Ligo de E-istaj Instruistoj, dank’ al afabla permeso de La komitato de SAT, sur kies eldonaĵo Junul-Kurso la sur-reta kurso baziĝas. Jen la adreso por atingi la kurson: http://groups.yahoo.com/group/Irana-Esperanto-Centro/files/Esperanto-Kurso/.

ReVELo: Rejnland-Vestfalia E-Ligo, la plej granda regiona asocio de Germana E-Asocio, havas novan estraron. La 1-an de junio 2002 elektiĝis en Dortmund: Ziko M. Sikosek (nova prezidanto), Rosa Ebel, Wolfgang Loose, Heinz Muhsal, Otto Nelken kaj Rudolf Fischer.

Fake

RETA RADIO: Kanadaj esperantistoj komencis kampanjon por ke Radio Kanada Internacia (RKI) elsendu rete en Esperanto. Oni povas subteni la kampanjon per apogmesaĝoj al http://www.chez.com/rki/. La radio RKI estas la oficiala voĉo de Kanado eksterlande. Nuntempe RKI (http://www.rcinet.ca/) esploras la eblon aldoni novajn lingvojn al la angla, araba, franca, hispana, kantona, mandarena, ukraina kaj rusa. Pliaj informoj riceveblas ĉe: r...@chez.com.

LA 2-A INTERNACIA SCIENC-PRAKTIKA SEMINARIO okazis inter 02-05. 07. 2002 en Sofio, Bulgario, kun la temo Utiligo de Esperanto en Komerco, Turismo kaj Interhomaj Rilatoj. Okazis ekspozicio kun kontraktado de varoj de komercaj kaj industriaj firmaoj, prelegoj kaj fakaj kunsidoj en sekcioj.

FILATELA EKSPOZICIO: Ĉe la retpaĝo http://www.abelo.supereva.it/esperanto.html estas trovebla dulingva (itala kaj Esperanta) 60-paĝa ekspozicio de Esperantaj filatelaĵoj.

INTELEKTAJ LUDOJ: En la aprila numero de la ruslingva revuo Igra (Ludo), aperis artikolo de Tatjana Auderskaja, la gvidantino de junulara klubo “Verdaĵo” el Odeso, pri la ligoj inter E-agado kaj Intelektaj Ludoj. Tatjana en aprilo venkis en konkursa maratono de Igra. La maratono, kun 687 demandoj seninterrompe responditaj de 51 teamoj, pretendas eniri Guinness-libron.

EKONOMIO KAJ KOMERCO: De la 21-a ĝis la 24-a de junio 2002 okazis en la urbo Xinxiang, Ĉinio, Azia-Eŭropa Konferenco pri Esperanto, Ekonomio kaj Komerco. Partoprenis ĝin pli ol 100 esperantistoj el Ĉinio, Mongolio, Koreio kaj Aŭstralio. La partoprenantoj diskutis pri ebloj praktike uzi Esperanton en komerco kaj turismo, kaj interŝanĝis spertojn.

ESPERANTO EN Mac OS X: Esperanton eblas elekti kiel menulingvon en la plej nova versio de nova operaciumo de Apple-komputiloj Jaguar (Mac OS X v.10.2)! La vorto Esperanto estas uzita eĉ kun akuzativo! Kial tiel gramatike korekte por Esperanto, sed ne por la angla, kiu estas la baza lingvo de la operaciumo, dume estas mistero.

UCP500: IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, eldonis Esperantan version de broŝuro de Internacia Komerca Ĉambro Unuformaj Kutimoj kaj Praktiko de ICC por Dokumentaj Kreditoj (UCP500). Temas pri internacie akceptata regularo kiu koncernas precipe financajn aspektojn de internacia komerco. Ĝi estas kompletigo de antaŭaj Inkotermoj, kiuj rilatis al transport-aspektoj. Membroj de IKEF ricevis ĝin, aliaj interesiĝantoj povas ĝin aĉeti ĉe FEL kaj UEA.

Persone

SVEN ZIEGLER, prezidanto de la Alta Kortumo de Danio (tre konata, ĉar ofte li donas sian ekspertizon en la dana televido) kaj membro de la “Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna”, prelegis la 16-an de septembro 2002 en la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo. La titolo estis: La Supera Kortumo en la dana jura sistemo. Post la tre interesa prelego oni starigis al Sven Ziegler multajn demandojn kaj ekestis vigla diskutado.

(Birthe Lapenna)

BARKOVIĈ: Dum la ĉi-jara Internacia Esperanto-Konferenco en Loveno, Belgio, laŭ balotoj de sesdeko da ĉeestantoj, la ĉi-jara OSIEK-premio estis aljuĝita al Kreŝimir Barkoviĉ pro la traduko de la libro 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner. En la 496-paĝa libro, eldonita de SAT, Karlo Ŝtajner, sincera komunisto, fidela al sia idealo, priskribis sian 20-jaran restadon en Siberia gulago. La Premio OSIEK (400 eŭroj) estas aljuĝata ĉiujare.

Tra la mondo

La 3-a Azia Kongreso

okazis de la 23-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2002 en Seulo, Koreio. Organizis ĝin la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA kaj Loka Kongresa Komitato, konsistanta el membroj de Korea Esperanto-Asocio.

Aliĝis pli ol 500 interesiĝantoj, sed venis nur iom pli ol 400. La plej probabla kaŭzo estis la vizo-problemo: ekz. neniu el la 20 aliĝintoj el Mongolio alvenis. La kongresanoj venis el 16 landoj. La kongresa temo estis Interkompreniĝado inter kulturoj. Fine de la Kongreso oni aprobis Kongresan Rezolucion kaj anoncis ke la 4-a Azia Kongreso okazos en 2005 en Nepalo. Ankaŭ Irano kaj Mongolio oficiale invitis la kongreson.

Katinjo Fetes-Tosegi

[FORIGITA!: bildo]

Solena malfermo de la 3-a Azia Kongreso en Seulo.

Eŭropa Esperanto-Unio

La 5-a Kongreso de EEU okazis post dek jaroj denove en la “urbo de geamantoj”, la itala urbo Verono (23-28 aŭg 2002), en la moderna didaktika centro de la Verona Universitato.

Ĝia impona aŭlo donis eblon al 290 partoprenantoj, alvenintaj el 26 landoj, ĝui la inaŭguran ceremonion, kiun ĉeestis ankaŭ la prezidanto de UEA Renato Corsetti, la vicprezidanto Humphrey Tonkin; EEU-prezidanto Umberto Broccatelli, la rektoro de Verona Universitato Elio Mosele, la urbestro de Verono Paolo Zanotto kaj aliaj honoraj gastoj.

Okazis prelegoj de Humphrey Tonkin pri la kongresa temo Efektiva lingva egaleco: rajto de Eŭropanoj, John Wells La skribitaj lingvoj de Eŭropo; Claude Longue-Epée Lingva demokratio kontraŭ lingva diskriminaciado; Umberto Broccatelli Perspektivoj de la lingva demando en Eŭropa Unio; Augusto Casquero de la Cruz Lingva situacio en Hispanio; Xavier Dewidehem La projekto Euroscola kaj David Ferguson Brusela Komunikad-Centro. Oni havis la eblon spekti la operon Nabucco de Verdi en la fama Areno de Verono. Kompletan tagon dediĉis la organizantoj al la famuloj de Verono, al Julieta kaj Romeo. Matene jam tiris la atenton la prelego Ŝekspiro, Italio, Internacia lingvo de Humphrey Tonkin. La kongresanoj partoprenis duontagan ŝipekskurson sur la Lago de Garda kaj tuttagan ekskurson al Venecio. Jam tradicie okazis fakaj, landaj kaj regionaj kunsidoj, kunsidis Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, Itala E-Federacio; Itala Instituto de Esperanto kaj E-Rondo de Alp-Adrio. EEU elektis novan estraron.

Katinjo Fetes-Tosegi

[FORIGITA!: bildo]

La nova EEU-estraro (de maldekstre): D-ro Seán Ó’ Riain (prezidanto), David Ferguson (direktoro de BKC), Johan Derks (kasisto). Sube: Katinjo Fetes-Tosegi (sekretario) kaj Flory Witdoeckt (vicprezidantino).

Studadsesio de AIS kaj TAKIS en Slovakio

Inter la 1-a kaj 8-a de septembro 2002 okazis la 25-a Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Kvarona cento da SUS-oj en malpli ol 20 jaroj, jen sukcesa bilanco, se ignori multajn aliajn, ne-SUS-ajn sesiojn en pluraj landoj kaj dum Universalaj Kongresoj, lastfoje en Fortaleza.

La unua duono de SUS-25 okazis en la Slovaka urbo Nitra, kun kies Universitato de la Filozofo Konstanteno AIS de jaroj kunlaboras. Ties profesoro Eva Poláková estis la surloka organizanto. Krom la utiligo de studenta domo la SUS-anoj havis la avantaĝon, ke tie samtempe okazis la 7-a kongreso de TAKIS (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko), kies prelegoj estis en Esperanto, same kiel kursoj, prelegoj kaj ekzamenoj de SUS.

Alvenis trideko da studentoj polaj, rumanaj kaj albanaj, el kiuj deko sukcesis en bakalaŭriga studfina ekzameno. Parto de la ekzamenoj okazis en la urbo Komárno (apud la Hungara landlimo), kiu gastigis la duan parton de SUS-25. En tiu urbo AIS intencas kunfondi internacian altlernejon Akademio Kelemantia, laŭ tiuregiona antikva romia fondaĵo. La 7-an de septembro okazis antaŭfonda solenaĵo en Pridanuba Muzeo sub la gvido de deputito Zoltán Zebök, dum kiu anoncis sian subtenon reprezentantoj de la urbo, de klerigaj aŭtoritatoj kaj de delegacio de Kroata Esperanto-Asocio. La urbo Komárno (www.komarno.sk) rekonas sian pluretnecon kaj plurlingvecon kiel ŝancon por evoluo kaj energie malfermiĝas kiel internacia renkontejo.

Pro la okazontaj balotoj en Slovakio ne estis eble tuj ekpaŝi al la fondo de Akademio Kelemantia, sed espereble ĝi okazos post kelkaj monatoj sub la rektoreco de Nobel-premiito kaj esperantisto Prof. Reinhard Selten.

Por 2003 AIS planas okazigi SUS-26 en sia naskiĝlando San-Marino.

Reinhard Fössmeier

[FORIGITA!: bildo]

Solena malfermo de la 7-a kongreso de TAKIS en Nitra.

EKOR trejnis instruistojn en Rio-de-Ĵanejro

Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono (EKOR), regiona brazila E-Asocio, okazigis la 22-an de aprilo 2002 jam la 7-an Trejnadon por Esperanto-Instruistoj.

La trejnado de E-instruistoj okazis ĉi-jare en la lernejo Rosária Trota, kvartalo Campo Grande, antaŭurbo de Rio-de-Ĵanejro. La temo de la trejnado estis Instruaj teknikoj por infanoj kaj junuloj. La trejnadon partoprenis 62 Esperanto-instruistoj.

La vere vigla asocio EKOR, fondita en 1991, estas unu el la plej aktivaj brazilaj E-grupoj. Ĝi fakte estas unuiĝo de diversaj E-grupetoj el la okcidenta regiono de Brazilo, plejparte el la mirinda urbo Rio-de-Ĵanejro.

Alia interesa aktiveco de EKOR estas regula diskonigado de Esperanto pere de — futbalo (vidu la foton sur la p. 200) — laŭ tri teamoj: la vira, la virina kaj la infana. Ĉiuj tri teamoj jam donis multajn golojn por Esperanto kaj grave kontribuas al popularigado de la internacia lingvo en la ĉijara kongreslando.

93-a Monda Kongreso de Rotario Internacia

Pli ol 19 000 rotarianoj el 146 landoj, evidente kun giganta lingva problemo, renkontiĝis de la 23-a ĝis la 26-a de junio 2002 en Barcelono. Rotaria Amikaro de Esperantistoj, la plej malnova fak-asocio de Rotario Internacia (fondita en 1928) instalis dum la kongreso informan Esperanto-standon.

Rotario celas reciprokan internacian kompreniĝon pere de bona volo kaj amo por la paco, starigante tutmonde amikajn rilatojn, celante ĉefe plibonigon de edukado, sankondiĉoj de infanoj kaj ilian helpon, precipe en la tria mondo.

Esperanto estis rekonita de Unesko kiel rimedo por faciligi internaciajn intelektajn interŝanĝojn kaj proksimigo de la popoloj. La du organizaĵoj komplementas unu la alian, kvankam ne multaj rotarianoj konscias pri sia lingva problemo kaj malmultaj esperantistoj konscias pri sia granda potencialo.

Ni starigis utilajn kontaktojn, precipe kun afrikanoj, tre sentemaj pri sia lingva identeco. La ĉi-jara devizo de Rotario Internacia estas “Plantu Semojn de Amo”. La unuajn semojn de “Amo al Esperanto” ni plantis en Barcelono. Venontjare en Brisbano ni vidos, ĉu ili ĝermis.

Giuseppe Grattapaglia

[FORIGITA!: bildo]

La teamo de esperantistaj rotarianoj

Forpasoj

Giordano AZZI (1910-2002), honora membro de IEF kaj UEA, forpasis la 1-an de julio 2002 en Como. Iama estrarano de UEA pri kulturo, komitatano, prezidanto de IEF, unu el la plej elstaraj personoj de la itala E-movado.

Speranta-Eugenia CORÂCIU (1937-2002), delegito kaj fakdelegito en Turda, Rumanio, mortis komence de 2002.

Henk DIENDER (1958 – 2002) mortis post longa malsano. Li estis unu el la plej gravaj aktivuloj de NEJ (Nederlanda Esperanta Junularo) en la periodo 1977-1983 kaj la unua redaktoro de JEN.

Charlotte Irwin KOHRS (1910-2002), fondinto de Infanoj ĉirkaŭ la Mondo kaj ĝia multjara direktoro, mortis la 31-an de julio 2002 en San-Diego, Kalifornio. Ŝi verkis “malgrandajn librojn” por infanoj, komponis konversaciajn kantojn por lernantoj, redaktis, eldonis, distribuis tra la mondo novaĵleterojn. Honora Membro de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Materialoj, kiujn ŝi produktis, haveblas ĉe <http://www.ICxLM.org>.

Isidor LUNDMARK (1910-2002) forpasis en junio ĉi-jare en la sveda urbo Örebro. Esperanton li eklernis kiel 17-jarulo kaj ĝi estis lia ĉefa intereso dum la tuta vivo. Isse estis sindona kaj sprita homo, kiu multe faris por la E-vivo en sia urbo.

Sijtje Christine MABESOONE-VISSER (1912-2002), dumviva membro de UEA, edzino de la honora membro P.M. Mabesoone, kiu donis ŝian nomon al la fonduso subtenanta projektojn de lokaj sekcioj de Esperanto Nederland, mortis la 21-an de januaro 2002.

Vasil STANOVIĈ (1940-2002) forpasis la 19-an de julio en Ukrainio. Esperantisto de 1961, fotoĵurnalisto, eldonisto, kunfondinto de Ukrainia E-Asocio (1989) kaj ĝia sponsoro, IM de UEA, TEĴA, Ukrainia Ĵurnalista Asocio. En sia E-eldonejo ‘Bona Koro’ li renaskigis la aperon de E-almanako Ukraina Stelo, aperigis Ukrainan-Esperantan vortareton (kunaŭtoris ĝin). En Ukrainio kaj Esperantio li estis konata pro siaj multaj fotoekspozicioj.

Dimitar TERZIEV (1923-2002) forpasis la 30-an de majo 2002 en Sofio. Li fondis kaj gvidis Ĥoron de Sofiaj Esperantistoj, kiu fariĝis kerno de Internacia E-Ĥoro, kies ĥorestro li estis ĝis la UK en Zagrebo. Longjara prezidanto de Muzika E-Ligo kaj redaktoro de la bulteno Muziko.

Bruno VOGELMANN (1909-2002), esperantisto ekde 1926, honora membro de UEA, kunaŭtoro de Internacia Komerca Ekonomika Vortaro kaj aŭtoro de La Nova Realismo (tradukita el Esperanto en 25 naciajn lingvojn), laŭreato de premioj Deguĉi (1992) kaj FAME (1993), forpasis la 8-an de julio 2002.