Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 11

Vi trovos ...

ke inter ni ekzistas homoj, kiuj faras ion konkretan por plifortigi nian movadon. Unu el ili decidis zorgi pri niaj posteuloj, la komencantoj (bv. legi apude). En la novembra revuo vi trovos ankaŭ asertojn, ke Esperanto kaj interreto estas bona paro kaj ke ili favoras sin reciproke; daŭrigon de la rubriko Landaj Asocioj, satiron, lingvan angulon (rifuzita, perdita, retrovita post 54 jaroj, sed daŭre aktuala letero al legantoj de Literatura Mondo); inviton al Esperantujo en formo de aktuala Kalendaro, kaj retrorigardon al la ĵus okazintaj aranĝoj; vi ekscios, kiuj libroj furoris en Fortalezo kaj kiuj aperis poste... Agrablan legadon deziras kaj je persona renkontiĝo kun tiuj, kiuj venos al la novembra Malferma Tago ĝojas

Stano Marĉek

Malferme

Ni laboru kaj esperu!

Viktor Kudrjavcev

Dum mia plurjara aktivado mi ofte pensis: Kion mi, ordinara esperantisto, povas konkrete fari por plifortigi nian movadon? Mi rimarkis, ke multaj kiuj jam lernis nian lingvon, ne restas en la movado kaj lasas ĝin. Mi do penis serĉi respondon al la demando kaj provis trovi iun eblon por ŝanĝi la situacion.

La ĉefa strebo de ĉiu vera esperantisto estas plivastigi nian komunumon kaj pliefikigi nian agadon. Por realigi tion mi decidis agi konsekvence. Komprenante, ke la propagando estas spino de nia agado, mi komencis de la informado.

Indas rakonti, kiamaniere mi penis organizi la informadon: mi verkis artikolojn pri Esperanto kaj dissendis ilin al multaj distriktaj, urbaj kaj regionaj ĵurnaloj. Informante kio estas Esperanto mi citis ĝian difinon, kiun mi prenis el la Nacia Enciklopedia Vortaro kaj rimarkis, ke la mencio de la nacia enciklopedio pozitive efikis al la redakcioj kaj al la legantoj, kio helpis pli rapide atingi la celon. Mi petis la redakciojn ne trakti mian artikolon kiel reklamon, ĉar mi ne celis monan profiton kaj volis instrui ĉiujn interesiĝantojn koresponde, tute senpage.

La konvinkitoj pri la taŭgeco de esperantistaj idealoj komencis lerni la lingvon en mia koresponda kurso. La instruado estis la dua parto de mia konsekvenca laboro. Mi ŝatis ne nur plimultigi la nombron de la lernintoj, sed ankaŭ volis stimuli la kursfinintojn al praktika utiligado de la lingvokono. Mi provis helpi al la novuloj iĝi aktiva parto de nia lingva komunumo, uzante por tio jam konatajn rimedojn: invito al niaj lokaj renkontiĝoj, paroligo, propono legi bonan Esperantan literaturon ktp. Pensante pri eblaj formoj de la praktika utiligado, mi trovis propran rimedon aktivigi la novulojn. La tri celojn, kiujn mi sekvis en mia agado (informi, instrui kaj helpi utiligi), enhavas la nuna laborplano de UEA: Informado, Instruado kaj Utiligado.

Multaj homoj, ricevinte informojn pri Esperanto kaj fininte kursojn (korespondajn, ĉeestajn, interretajn ktp) aŭ lerninte la lingvon memstare, pensas: kiel mi apliku la akiritajn lingvosciojn? Mi rememoras la proverbon de Zamenhof: Plej granda potenco kuŝas en la komenco. Ja vere tre gravas, kiun paŝon homo faras en la komenco de ajna afero, kiun vojon li trovas por uzi siajn konojn kaj kapablojn.

Ekzistas multaj ebloj kiel utiligi Esperanton: partopreni renkontiĝojn kaj uzi la lingvon parolante, legi librojn kaj revuojn, apliki la lingvon en sia faka agado... Bone, se la homo mem klare vidas kaj scias, kiel apliki siajn konojn. Sed mi rimarkis, ke multaj komencantoj bezonas helpon en la fazo de la aliĝo al nia komunumo. Kaj estas bone se troviĝas homo, kiu delikate puŝas ilin al pliaj paŝoj, kuraĝigas la novulojn, apogas ties aspirojn. Male, foresto de atento al la freŝaj esperantistoj, same kiel manko de klara imago kiel plu moviĝi en la medio, rezultigas ke la homo ofte lasas siajn provojn kaj la emon fari sekvajn paŝojn.

Pensoj pri ĉio tio longe eĥiĝis en mia kapo kaj mi ricevis la ideon lanĉi specialan periodaĵon, kies spacon mi povus disponigi ĝuste al la unuaj praktikaj paŝoj de la komencantoj. La ideo ŝajnis al mi realigebla kaj realiginda! Tute nature la periodaĵo ekhavis la nomon Komencanto, ĉar unu el ĝiaj ĉefaj celoj estis doni la eblon komenci utiligi la konojn de Esperanto. Dekomence mi proponis al la novuloj provi traduki ion negrandan, kurtan: aforismon, ŝercon, rakonton; poste transiri al sekva paŝo — verki ion memstare, originale. Mi volis ke ĉiu sentu lokon en nia medio kaj estu pli kuraĝa. Esperiga atingo estis ke mi ricevis multajn reeĥojn de novuloj. Unu el la komencantoj sendis la sekvan versaĵeton:

Unua provo ĉiam malfacilas
Sed por komenco ege gravas ĝi.
Alie povas vi neniam ekscii:
“Ĉu kapablas vi?”

Konsciante ke multaj komencantoj ne havas elstarajn talentojn por la kreado kaj apenaŭ famiĝos pro siaj verkoj, mi tamen komprenis, ke iliaj kontribuoj helpos al ili iom-post-iom venki la hezitemon kaj akiri lingvan lertecon. Sed okazis, ke multaj el la unuaj verkoj vere tuŝis mian koron, kaj eĉ ravis min!

Evidentiĝis ke ĉe novuloj ekzistas soifo al pli bona scio pri la historio, literaturo kaj aliaj flankoj de la lingvo kaj movado. Ili petis prilumi sur la paĝoj de Komencanto tiujn sferojn. Mi ankaŭ konsciis ke bona periodaĵo por novuloj devas entuziasmigi, klerigi kaj plibonigi la regon de la lingvo. Ja lingva lernado neniam finiĝas. Estas utile doni en la revuo ankaŭ bazajn informojn pri nia movado.

Ĉe komencantoj en la verkado mi spertis ke multaj el ili hezitas sendi siajn unuajn verkojn al periodaĵoj. Okazas ke pri la ekzisto de tiuj verkoj scias nur malgranda rondo de konatoj. Sed multaj verkoj meritas diskonigon kaj la aŭtoroj — subtenon. La komencantaj aŭtoroj bezonas atenton kaj apartan spacon, kie ili povas prezenti siajn provojn. Evidentiĝis, ke malkaŝo de iliaj kapabloj estis motiviga forto por daŭrigi samtempe kaj la verkadon, kaj movadan agadon.

Ne hazarde mi decidis unuigi tiujn du kategoriojn (komencantojn en la lingvo kaj komencantajn aŭtorojn), kies lingvoniveloj estis malsamaj, dezirante, ke ili kuraĝigu unu la alian kaj verkoj de “la pli fortaj” pozitive influu la verkadon de “la ĵusfinintoj” kaj inspiru ilin. Mi povas konstati, ke por multaj Komencanto fariĝis loko por la unua praktika uzado, kaj por la aliaj — la unua plezuro vidi sian nomon sur la paĝoj de la internacia revuo.

Mi volis ke la periodaĵo en la internacia lingvo fariĝu vere internacia, ke ĝi estu fonto de reciproka ĝuo kaj riĉiĝo de la legantoj el ĉiuj anguloj de nia planedo. La legantoj mem proponis verkojn en diversaj formoj: rakontojn pri siaj lokaj festoj kaj tradicioj; tradukojn de naciaj fabeloj, fabloj, proverboj; poeziaĵojn en formo de klasikaj naciaj ĝenroj — limerikoj, hajkoj, ĉastuŝkoj ktp. Unu el la abonantoj, kiu servas nun kiel internacia policisto en Kosovo, proponis materialojn pri sia servo en formo de raportoj. Do, ĉio tio donis al la revuo vere internacian karakteron.

Komencanto, kiu aperis kiel provo montri ekzemplon de la aplikado, fariĝis ilo por praktika internacia kunlaboro kaj interkultura edukado. Ĝojiga fakto estas ke la revuo rezultas el komunaj klopodoj de multaj samideanoj. Ĝi do ne estas nur revuo, sed komuna afero, kiu kunigas, aktivigas kaj inspiras ĉiujn partoprenantojn. Kiu sentas sin preta aliĝi, al kiu plaĉas niaj ideoj, kiu volas elprovi siajn fortojn, tiu povas partopreni en la revuo verkante, tradukante, ŝercante aŭ pentrante.

La kampo de la poresperanta kaj peresperanta agado estas tre vasta, ĝi donas multajn eblojn kaj mi opinias, ke por ĉiu agemulo troveblas konvena spaco. Ni uzu ĉiujn vojojn por plifortigi kaj evoluigi Esperanton! Atentante kaj klerigante la komencantojn, subtenante kaj stimulante al aktivado la esperantistojn, ni atingu tion, ke homoj ne forlasu nian rondon, sed male — ke ili restu kaj per sia agado fortigu nian movadon.

La vortoj el la verkoj de Zamenhof, gravuritaj sur lia skribmaŝino Ni laboru kaj esperu! estu ankaŭ nia devizo!

[FORIGITA!: bildo]

Viktor Kudrjavcev kun la edzino Rafija Jafasova, kunlaboranto de Komencanto

[FORIGITA!: bildo]

Viktor Kudrjavcev kun la revuo Komencanto (Ab. ja. 132, 620041 Ekaterinburg, Rusio rete: k...@r66.ru)

Landaj Asocioj - la kolonoj de UEA

Universala Esperanto-Asocio konsistas el Individuaj Membroj, kiuj rekte pagas sian kotizon, kaj kolektivaj membroj de Landaj kaj Fakaj Asocioj. En tiu ĉi rubriko ni prezentas al vi la Landajn Asociojn.

Itala Esperanto-Federacio

La retadresoj: f...@esperanto.it; f...@infinito.it; la hejmpaĝo: www.esperanto.it. La neoficialaj listoj: E...@yahoogroups.com; i...@yahoogroups.com. La sidejo estas propra. Ekzistas biblioteko ĉe la ŝtata arkivejo en Massa Carrara (Toskanio) kaj libroservo; eldonatas bulteno: L’esperanto, 9-fojojn jare kun 16 paĝoj. La membraro estas ĉirkaŭ mil, lokaj grupoj estas 42. La estraro estas 7-persona; la nacia konsilio 21-homa (inkluzive de la estraro). La landa kongreso okazas ĉiujare fine de aŭgusto kaj kutime daŭras 5 tagojn. Ekzistas koresponda kurso kun multaj lernantoj. La ĉefaj atingoj: disvastigo, instruado, informado, uzo de la lingvo. La ĉefa problemo: manko de mono por la disvastigo, manko de volontuloj ĉe la sidejo.

Meksika E-Federacio

La ret-adreso: m...@esperantomex.org. La hejmpaĝo: www.esperantomex.org. La diskutlisto: InfoEspo (ĉe Yahoo-grupoj). La sidejo estas luita, ekzistas biblioteko kun 468 volumoj kaj funkcias libroservo. Eldonatas bultenoj Ni Ĉiuj (en Esperanto), 6-foje jare po 12 paĝoj kaj Contextos (hispane), 6-foje jare po 8 paĝoj. 40 membroj, 4 lokaj grupoj, la estraro estas 5-kapa. La landa kongreso okazas, ĝi daŭras tri tagojn, kun postkongreso (la ritmo neregula). La observanto ĉe UEA estas Luis Raudón Uribe, la ĉefdelegito Fidel Figueroa. Ne ekzistas koresponda kurso. La ĉefa atingo: la organizado de la 5-a TAKE (TutAmerika Kongreso de Esperanto) en aprilo 2001 (sukcesa, interesa kaj neforgesebla, rim. de Michela). La ĉefa problemo: manko de homoj por plenumi la laborplanon.

Mongola Esperanto-Asocio

La 5-an de januaro 2002 la reprezentantoj de Mongola E-Asocio, Mongola E-Ligo, Mongola E-Junulara Organizo kaj Mongola E-Centro kunsidis kaj diskutis pri la nuna situacio de la Mongola movado. Ili decidis unuigi la E-organizojn sub la nomo Mongola Esperanto-Asocio, kaj subskribis kvarflankan kontrakton. La kunveno elektis Ch. Dogsuren kiel prezidanton, s-inon O. Oyuntsetseg (eksprezidanto de malnova MEA) kiel vicprezidanton kaj Ch. Enkhee kiel Ĝeneralan sekretarion de Mongola Esperanto-Asocio.

Norvega Esperantista Ligo

Ĝi aktivas en propra sidejo. La retadreso estas: e...@online.no; la hejmpaĝo: www.esperanto.no kaj oficiala diskutlisto: n...@yahoogroups.com. Ekzistas biblioteko kun ĉirkaŭ 3000 libroj kaj libroservo. Norvega esperantisto, la landa bulteno, eldonatas 6 fojojn jare. Membroj estas 340, grupigitaj en kelkaj kategorioj: ordinaraj, junulaj, samdomaj, dumvivaj, honoraj. La lokaj grupoj estas 11 kaj la estraro estas 7-kapa. La landa kongreso okazas ĉiun duan jaron kaj daŭras du tagojn. La koresponda kurso estas tre malnova kaj neniu plu mendas ĝin. La ĉefaj atingoj: oni atingis vivkapablajn lokajn grupojn en Oslo, Trondheim kaj Tonsberg, kaj esperon pri daŭra vivo de la grupoj en Tromsø, Stavanger kaj Bergen. NEL komencis uzi la reton por informoj per la propra hejmpaĝaro kaj la reta kurso Esperanto Viva (elangligita), kaj sukcesas aranĝi kurson ĉiujare en kvar-kvin urboj. Estas eldonata kvalita gazeto Norvega Esperantisto pli-malpli regule. Klarigoj en E-o en la tutlandaj trajna kaj busa horaroj (Ruteboka) kaj informiloj de la Ministerio pri Ekstero en E-traduko ne plu funkcias. La ĉefa problemo: minacas perdo de kvarono de la membraro dum la nuna jaro, malfacilas varbi pli ol kvin personojn por la kurso, eĉ en grandaj urboj, mankas laborfortoj. Lamas prizorgado de la retpaĝoj, varbado al kaj evoluo de kursoj, informa laboro, intereso de la ekstera mondo pri Esperanto kiel serioza solvo de la lingva problemo. Esperanto estas konsiderata kiel ekzotika ŝatokupo de aparte interesitaj homoj. Estas malfacile havigi menciojn en la amaskomunikiloj, ne pro malfavora sinteno sed manko de novaĵoj.

Nov-Zelanda Esperanto-Asocio

La retadreso: n...@voyager.co.nz; la hejmpaĝo: www.geocities.com/esperanto-nz. La sidejo estas ĉe esperantisto, ne ekzistas biblioteko nek libroservo, sed la libroj - kelkaj miloj - estas stokitaj. La bulteno Arĝenta Filiko aperas du-foje jare kun amplekso dekdupaĝa. Membroj estas 65, dividitaj en kvar kategorioj, lokaj grupoj estas 4, la estraro estas 7-persona. La landa kongreso okazas ĉiujare kun daŭro de 3-5 tagoj. La ĉefdelegito estas G. David Dewar. Ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefa atingo: antaŭenigo de Esperanto en Novzelando, la ĉefa problemo: manko de junaj novaj membroj.

Pola Esperanto-Asocio

En Pollando funkcias kelkaj E-societoj (grupoj), sed la plej granda kaj plej forta estas PEA. Oni pripensas la eventualaĵon fondi federacion de E-organizaĵoj en Pollando. Regule aperas 8-12-paĝa bulteno de PEA (formato A-5) Wydarzenia (Eventoj), sendata al ĉiuj kiuj volas kovri la kostojn de la eldonado kaj sendado. Aktuale ricevas ĝin dekkelkaj filioj de PEA kaj pli ol 60 individuaj personoj. Venontjare reaperos la iama fama Pola Esperantisto, kiu estos ne nur la revuo de PEA, sed de la tuta pola esperantistaro. Funkcias la polaj retpaĝoj www.esperanto.pl, kiun oni jam vizitis pli ol 350000-foje. La laborplano ligiĝas al tiu de UEA. Estas preparita nova programo de instruado de Esperanto, baldaŭ sendota al Ministerio pri Edukado por registriĝo. PEA preparas kurson por instruistoj kun granda stoko de koncernaj materialoj. Tre gravas ke tiuj kiuj instruas estu spertaj esperantistoj. Ekzistas kelkaj kursoj de Esperanto.

Portugala Esperanto-Asocio

Ĝi havas la retadreson: a...@netc.pt kaj la hejmpaĝon: www.esperanto.web.pt. La oficialaj diskutlistoj: p...@yahoogroups.com; p...@yahoogroups.com. La sidejo estas luita, la ĉefbiblioteko enhavas 3125 volumojn kaj la pruntbiblioteko 888. Ekzistas ankaŭ libroservo. Nia bulteno eldoniĝas 4-foje jare kaj ampleksas 12 paĝojn. La membroj estas 291, grupigitaj en kategoriojn junulara/ne junulara; honora/simpla. Ne ekzistas lokaj grupoj kaj la estraro estas 6-persona. La landa kongreso ne okazas, sed ja kelkaj sporadaj renkontiĝoj. Ne ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefa atingo: la ŝtata agnosko de la asocio kiel institucio kun publika utileco (en aŭgusto 1999). La ĉefa problemo: manko de homfortoj.

Kompilis: Michela Lipari (daŭrigota)

[FORIGITA!: bildo]

Gazetara konferenco dum la ĉi-somera Jubilea Kongreso de Gazetara konferenco dum la ĉi-somera Jubilea Kongreso de Esperantistoj en Sosnoviec, Pollando.

Esperanto, interreto kaj multkultureco

de Li Shijun

En la pasinta jarcento, la homaro atingis brilajn sukcesojn en sciencoj kaj teknologioj: ĝi sukcesis krei rapidajn aviadilojn, lanĉis artefaritajn satelitojn, sukcesis ekspluati nuklean energion kaj funkciigi nukleajn elektrejojn, deĉifris la sekreton de genoj kaj sukcesis produkti klonajn ŝafon, simion ktp, kreis komputilojn kaj interreton, kiu preskaŭ nuligis la distancon en komunikado. Ni komencis novan epokon de informadiko.

La terglobo fariĝis vera vilaĝo

Ni eniris la novan jarcenton kun novaj esperoj kaj brila perspektivo. Tamen ni ankaŭ alfrontas multajn problemojn urĝe solvendajn: la serioza polucio malsanigas nian vivmedion; la teruraj tertremoj, la tajfunoj, la tromboj restas katastrofoj nekontraŭrimedeblaj; ĉiam pli larĝiĝas la diferenco inter la riĉaj kaj malriĉaj landoj kaj la malegaleco kaj konfliktoj inter la nacioj subfosas la mondpacon. La homaro bezonas pli bonan kunlaboron por solvi la problemojn. Kaj por tio ni devas atingi pli profundan interkomprenon per interparoloj, diskutoj kaj konferencoj en diversaj niveloj. Kvankam nia terglobo fariĝis vilaĝo, tamen pro manko de komuna lingvo por la popolamasoj plejparto de la loĝantoj de la tergloba vilaĝo estas surdmutaj unuj antaŭ aliaj. Ni urĝe bezonas solvi la lingvan problemon.

Ĉu la angla solvos la problemon?

Multaj kredas, ke la angla lingvo jam solvis tiun problemon. Sed efektive ne. La naciaj lingvoj ne taŭgas por la definitiva solvo. Kial? Ĉar ili estas kreitaj de la koncernaj nacioj, kaj estas strikte ligitaj al la historio kaj kulturo de la koncerna nacio kaj plej taŭgas por la uzado de ĝi, sed ne por aliaj. Cetere, la naciaj lingvoj estas kreitaj senplane. Ili senescepte havas multajn neregulaĵojn kaj idiotismojn. La prononcado de la angla estas tre komplika kaj malfacila, ĝia vortaro estas mikspoto, ĝia gramatiko havas multajn neregulaĵojn. Ĝi estas tro malfacile lernebla por ni orientanoj.

Por kompreni la neadekvatecon de la angla kiel taŭga internacia lingvo, ni devas preni lecionon el la historio. Ankaŭ la greka, latina kaj franca iam ludis gravan rolon en internacia komunikado, pro la potenca influo de la greka, roma kaj franca kulturoj. Sed la greka cedis sian lokon al la latina, la latina cedis sian lokon al la franca kaj la franca cedis sian lokon al la angla. Vasta uzo de la angla ne signifas, ke ĝi estas teknike supera, sed ke Usono havas grandegan influon en diversaj sferoj. Kvankam oni energie klopodas ĝin disvastigi, tamen la rezulto estas nekontentiga. Ekzemple, en Ĉinio, milionoj kaj milionoj lernas la anglan. Sed post diligenta studo dum 6, eĉ 9 jaroj, la lernantoj tamen ne povas legi kaj uzi ĝin buŝe kaj skribe. Japanaj kaj koreaj amikoj diris, ke simile estas en iliaj landoj. Cetere, la angla lingvo jam disbranĉiĝis. Laŭ Kent Jones el Ĉikago, ekzistas ok grupoj de 38 dialektoj de la angla lingvo, nome: brita irlanda, aŭstralia-novzelanda, orientazia, sudazia, afrika, karibia, kanada kaj usona anglaj lingvoj. Kiu estas la vera angla lingvo? La brita angla lingvo jam fariĝis malforta dialekto! Kaj pro malklareco de la angla lingvo en aviada komunikado eĉ okazis aviadaj akcidentoj. Franca sinjorino diris, ke ŝi studis la anglan pli ol dek jarojn, tamen ŝi ne kuraĝas paroli angle kun angloj aŭ usonanoj. Kiam alilandanoj devas komunikadi per la angla kun usonanoj aŭ britoj, ili ĉiam maltrankvilas kiel lernantoj antaŭ instruistoj. Laŭ statistiko de la aŭtoro de la artikolo Kiu estas la vera angla lingvo?, Britio ĉiujare enspezas 7 miliardojn da pundoj por instruado de la angla lingvo al alilandanoj. Pro la tutmonda apliko de la angla lingvo, Britio kaj Usono, kaj eĉ Kanado, Nov-Zelando kaj Aŭstralio povas profiti ekonomie. Do estas nemirinde, ke la angloj kaj usonanoj energie disvastigas la anglan. Nederlandanoj diras, ke ili oponas kontraŭ la uzo de la angla kiel komuna lingvo en la Eŭropa Unio, ĉar ili devas pagi por la lernado de la angla, sed la britoj ne. Tio estas lingva malegaleco. Cetere, la disvastigo de la angla lingvo minacas la aliajn lingvojn per polucio, kaj malgrandaj lingvoj estas puŝataj al pereo.

Multkultureco: vivteni naciajn lingvojn

La naciaj lingvoj estas gravaj portantoj de la naciaj kulturoj. Pereo de lingvoj signifas pereon de parto de la homa kulturo. Starigi unu nacian lingvon kiel internacian komunan lingvon signifas lingvan malegalecon, lingvan hegemonion, mortigon de lingvoj kaj pereigon de naciaj kulturoj.

La diversaj nacioj de la mondo vivas en malsamaj naturaj medioj, akiris malsamajn spertojn kaj kreis malsamajn kulturojn. La bunteco de la naciaj kulturoj estas ne nur bela sed ankaŭ valorega por la homaro. Por teni la multkulturecon de la homaro, ni devas batali kontraŭ lingva hegemoniismo.

Ideala solvo de la problemo

Esperanto estas ideala solvo de la internacia lingva problemo, pro jenaj kialoj:

  1. Esperanto estas neŭtrala, ĝi ne forpuŝas la naciajn lingvojn.
  2. Esperanto estas laŭplane kreita. Ĝi estas fonetika kaj belsona, ĝia gramatiko simpla kaj regula, ĝia vortfarado povas ŝpari multe da tempo al la lernantoj kaj uzantoj. Ĝia vortordo estas fleksebla.
  3. Esperanto estas naskita kun nobla idealo por la interkompreno, amikeco, kunlaboro kaj paca kunvivo de la homoj. Tiu ideologia aspekto de Esperanto estas tre utila al la homaro.

D-ro Zamenhof kreis Esperanton ĝuste por solvi la problemon de internacia komunikado. Tamen pro diversaj kaŭzoj lia bonega lingvo disvastiĝas malrapide kaj nur malgranda parto de la homoj ĝin uzas.

Interreto favoras Esperanton

La kreiĝo de interreto alportis grandan oportunon por disvastigi kaj praktike uzi Esperanton.

  1. Per interreto oni povas pli oportune lerni la lingvon. Por vaste instrui Esperanton, oni ne bezonas multajn klasĉambrojn kaj instruistojn.
  2. Per la retpoŝto oni povas rapide kaj malmultekoste korespondi kun diverslokanoj.
  3. Oni povas eldoni gazetojn per interreto.
  4. Per interreto la Akademio de Esperanto fondis konsultejon interretan por respondi lingvajn demandojn kaj interŝanĝi opiniojn pri problemoj.
  5. En 1999 esperantistoj de la Zamenhofa Mezlernejo en Bjalistoko sciigis min per retletero, ke la urba estraro decidis ŝanĝi la nomon de tiu mezlernejo. Por nuligi tiun decidon malfavoran al la E-movado, oni petis, ke la esperantistaro klarigu al la estraro de tiu urbo, kial oni ne devas ŝanĝi la nomon. Mi tuj leteris per e-poŝto al la urbestro de Bjalistoko kaj montris al li, ke konservo de la nomo de tiu lernejo estas bona ne nur por la urbo sed ankaŭ por la lando, ĉar la esperantistaro de la tuta mondo amas d-ron Zamenhof. Kaj la estraro de Bjalistoko fine ŝanĝis sian decidon laŭ petoj de la esperantistaro.
  6. Per la helpo de interreto, oni povas faciligi turismajn aktivadojn. Ekzemple, Rudolf Burmeister, nia germana amiko, kaj lia edzino, dufoje vizitis Pekinon. Ĉiufoje antaŭ sia alveno li avertis nin pri la tempo de sia alveno kaj la hotelo, kie li loĝos, por facile renkontiĝi kun ni. En la jaro 1985, kiam la redakcio de El Popola Ĉinio celebris sian 35-jariĝon, mi gvidis turisman grupon de esperantistoj el Japanio, Hungario, Pollando, Francio, Aŭstralio, Italio kaj Britio, kaj tiu aranĝo ebligis interŝanĝon de opinioj de la diverslandaj esperantistoj. Per Esperanto oni povas organizi tian internacian turisman grupon, tre bonan por kultura interŝanĝo. Kaj interreto povas helpi en aranĝo de tia aktivado.
  7. En la okdekaj jaroj, eŭropaj esperantistoj klopodis fondi Esperantan universitaton. Nun oni povas organizi Esperantan universitaton per interreto dank’ al kunlaboro de diverslandaj profesoroj. La fakultatoj de la universitato povas esti starigitaj en diversaj landoj. Ekzemple, ĉinaj specialistoj pri la ĉina medicino povas fondi interretan ĉinmedicinan kolegion en Pekino kaj germanaj sciencistoj povas fondi kolegion pri cibernetiko. La instruado kaj esplorado estas efektivigeblaj per interreto.
  8. Se komerco estas praktikebla interrete per la angla kaj aliaj lingvoj, tio eblas ankaŭ per Esperanto.
  9. Estas malfacile eldoni verkon en Esperanto papere. Nun interreto ebligas al ni eldoni verkon sen bezono de granda kapitalo. En la revuo Esperanto jam aperis listoj de elektronikaj E-libroj. Per interreto oni povas legi Fabeloj de Andersen, Kristnaska Kanto de Charles Dickens, La Faraono de Prus, La Neĝblovado de Puŝkin, Imenlagon de Storm, Patroj kaj Filoj de Turgenjev kaj aliajn.
  10. Interreto estas oportuna ankaŭ por aranĝi artajn, kulturajn, sciencajn kaj teknologiajn interfluojn. Por atingi rimarkindajn sukcesojn sur tiuj kampoj, oni devas fari necesajn preparojn por okazigi seriojn de tiaj aktivadoj kaj aranĝi konstantajn kunagadojn inter diverslandaj esperantistoj. Oni devas interŝanĝi spertojn pri tiaj aktivadoj kaj plivastigi la influon de la peresperanta aktivado per la gazetaro, radio, televido kaj eĉ libroj, en lernejoj kaj en societoj kulturaj, sciencaj, artistaj, literaturistaj k.s.
  11. Eblas fondi internaciajn informajn servojn per Esperanto. Dank’ al kunlaboro de esperantistoj kaj E-organizoj diverslandaj, oni povas uzi Esperanton en kolektado kaj dissendado de informoj por kontentigi la bezonojn de komercistoj, turistoj, artistoj kaj diversaj specialistoj. Se oni pagigos la uzantojn de la liveritaj informoj, oni povas akiri financajn rimedojn por tiaj servoj.
  12. Per interreto oni povas atingi multajn retpoŝtajn adresojn kaj hejmpaĝojn. La informaj servoj de Eventoj k.a. senpage helpos vin en tia afero. Ekzemple, per helpo de ĝia adreso http:www.eventoj.hu vi povas trovi pli ol 150 retlistojn en Esperanto.

Esperanto kaj interreto estas tre bona paro. Esperanto estas la plej bona lingvo por plene utiligi la oportunon de interreto, kaj interreto estas la plej bona kampo por montri la superecon de Esperanto. Ni ankoraŭ ne sisteme esploris la eblojn. Se interreto prezentas al ni bonajn ŝancojn por montri la valoron de Esperanto, ni ne hezitu ĝin utiligi. Se la esperantistaro strebados kune, kredeble baldaŭ ni jam vidos rimarkindan progreson de nia afero.

En la lastaj jaroj ankaŭ esperantistoj en Ĉinio komencis starigi hejmpaĝojn por E-societoj kaj individuoj. Tamen la laboro iras malrapide. Ni devas pli energie klopodi por la sukceso de tiu paŝo, kiu povas fari grandan kontribuon al nia movado ne nur en nia lando, sed ankaŭ en la mondo.

(Laŭ prelego dum la 3-a Nordorientĉina E-Kongreso en Changun)

Informado (satiro)

Agi por la ideo

de Gunnar Fischer kaj Till Schönberner

Tre ofte ni diskutas pri la Esperanto-movado uzante sensencajn argumentojn. Tute hazarde ni legis artikolon de unu el niaj plej elstaraj E-informantoj Andrej Grigorjevskij, kiu finfine prezentas la faktan veron. Sekve restas nia tasko konkludi el ĝi konkretajn agopaŝojn. — Kiel?

En la historio de la ĝenerala E-movado oni ne trovas iujn gravajn atingojn, skribas Grigorjevskij prave. Kelkaj malsanaj cerboj nun respondus ke la transformo de planlingva projekto al vera lingvo kun propra kulturo, parolata en pli ol cent landoj, ja estas rimarkebla sukceso, des pli se oni konsideras ke ĝi reprezentas la ununuran ekzemplon de tia evoluo. Por ni tiu argumento estas tiom ridinda kaj senbaza ke ni ne plu pritraktos ĝin.

Konkretaj aferoj kiel renkontiĝoj, interhomaj rilatoj, libroj ktp. detruas la originan karakteron de Esperanto kiel pure abstrakta ideo. Tiun esencan veron Grigorjevskij sentime pretas publikigi. Plie li jam donas indikojn kiuj gvidas al la kulpantoj. Per iom da pensado oni tuj trovas ilin: temas pri la esperantistoj mem — la ordinaraj membroj same kiel aktivuloj! Ili tute konscie kaj intence kaŭzas la ofte konstatitan stagnon de la membrokresko.

Tion pruvas la diagramo 1 kiu rezultas el niaj propraj matematikaj esploroj. Ĝi montras la membrokreskon en procento kaŭzita de unu plia membro depende de certa membronombro. Kiel tie klare videblas, surbaze de unu sola membro, aliĝo de plia persono signifas duobligon de la membronombro (centprocenta kresko!). Sed se estas jam dudek personoj tiam plia membro alportas nur kreskon de kvin procentoj. Ne imagebla kiom etas la relativa kresko ĉe organizoj kun pluraj miloj da membroj. Ĝis nun estis vaste prisilentita ke Zamenhof mem plej malgrandigis la kreskon. Antaŭ li ekzistis neniu esperantisto, kun li ekestis unu — do senlima kresko. Kompare kun ĉiuj postaj kreskoj, tio egalas al senlima kreskoperdo!

Kion entute montras la statistiko? La membroj mem kulpas se la movado stagnas. Tiuj aktivuloj kiuj varbas novulojn tute klare ne interesiĝas pri ĝia kresko.

Ni nun ĉi tie ne limigas nin al kritiko, ni ankaŭ jam trovis la nuran praktikeblan vojon el tiu sakostrato. Nia solvo unue eble ŝajnas esti iom radikala, sed en ekstremaj situacioj kelkfoje nepras agi forte. Unue ni devas ekskludi la malamikojn de nia movado el ĉiuj E-asocioj! Kiel ni antaŭe vidis tio inkludas absolute ĉiujn nunajn membrojn. Grigorjevski asertas, ke neesperantistoj pli bone kaj pli trafe kapablas informi pri Esperanto ol esperantistoj mem. Kiu serioze povus pridubi la universalan validecon de tiu frazo? Tial ni plie strikte malpermesu la uzon de Esperanto al ĉiuj homoj en la mondo. Tio nur estas logika konsekvenco, ĉar nur tiumaniere finfine ekzistas entute bona informado pri Esperanto (nome fare de la neesperantistoj).

Dua paŝo devas esti konstanta kresko de la movado. Ni tie orientiĝu je la pioniraj jaroj kaj alstrebu centprocentan kreskon. En la unua jaro ekzakte unu persono membriĝas. Ĉiujaran duobligon de la membronombro ni sekve atingas se ni aligas unu personon en la dua jaro, du en la tria jaro, kvar en la kvara jaro, ok en la kvina jaro, …

Laŭ tiu vojo ni povas garantii centprocentan kreskon por la ontaj dek tri jaroj. Post tiu tempo ni denove elĵetu ĉiujn membrojn (krom unu) por denove atingi pionirajn kondiĉojn. Per tio ni samtempe batalas kontraŭ la troa realiĝo de Esperanto kaj savas ĝian ideecon. Nun povas reeki la centprocenta kresko.

Ni jam pensis pri konkreta aplikado de nia plano kaj rekomendus ĝian tujan komenciĝon en la jaro 2003. Tiel ni povas jam en la sekva jaro bonvenigi la unuan membron kaj havos inter 2004 kaj 2017 konstantan centprocentan kreskon de niaj membroj (vidu diagramon 2). Konklude: Por ĝui la oportunaĵojn respektive stagnon de E-realo oni varbu novajn membrojn. Por tutmonde agi por la E-ideo necesas membrokresko laŭ nia plano.

Lingva angulo

Kaj tamen la Tero turniĝas!

D-ro T. Pumpr

Teda sed instrua traktato, per kiu la distranĉita Gordia nodo denove implikiĝas. Moto: La patro donis al la infanoj po unu pomo. (Freneziga proverbo.)

La supra frazo ne plaĉas al Kalocsay. Ĝi ŝajnas al li stumpa, ĉar mankas en ĝi rekta objekto en akuzativo, kiun postulas la transitiva verbo. Tial li konsilas meti la distribuatan substantivon ĉiam en akuzativon, kaj laŭ logikaj rezonoj, kiujn li detale priskribis, en akuzativon pluralan. Do la frazo tekstas laŭ Kalocsay jene: La patro donis al la infanoj po unu pomojn. Li asertas, ke la pekulo, kiu konfuzas la kapon de la gramatikistoj, malinklinaj uzi pluralon post unu, estas la numeralo, kiu kondutas duvizaĝe: Rilate al la substantivo ĝi rolas adjektive (unu pomo), rilate al la prepozicio ĝi rolas substantive (po unu). Mi volas elprovi la portkapablon de ĉi tiu teorio.

  1. Unue mi skribas jenajn frazojn: La filoj heredis po unu ĉevalojn — po du ĉevalojn — po kelkaj ĉevalojn — po pluraj ĉevalojn — po multaj ĉevalojn. Brave, bravisime, krias la akuzativistoj, dum la nominativistoj estas iom konfuzitaj, sed silentas sub la forto de la argumentoj de Kalocsay.
  2. Nun mi iom modifas la frazojn, alkroĉante al la pekema numeralo ankoraŭ alian kvantindikan esprimon: La filoj aĉetis po unu korbojn da pomoj — po du vagonojn da pomoj. Ankoraŭ brave, ĉu? La pli kuraĝaj el la nominativistoj dubas, ĉu la filoj vere aĉetis korbojn da pomoj, ĉiuj po unu. Ili asertas, ke la korboj restis propraĵo de la legomisto kaj ke la filoj aĉetis nur pomojn, ĉiu po unu korbo. Sed mi estas grandanima kaj diras, ke en la gramatiko oni ne povas ĉiam argumenti per logiko.
  3. Mi denove modifas la frazojn, nun tute ellasante la pekeman numeralon kaj anstataŭigante ĝin per sennumerala kvantindiko: La filoj aĉetis po korbo da pomoj. Sed kie estas nun la rekta objekto montrenda per akuzativo? Ĉu mi ellasu la prepozicion da? Mi tion provos: La filoj aĉetis po iom pomojn — po tutaj vagonoj pomojn — po multaj vagonoj karbon (singularo!) — po amaso varojn — po paro ŝuojn. Ili heredis po duopo ĉevalojn — po paro ĉevalojn — po miliono dolarojn. La bona onklino adiaŭis, doninte al ni po kelkfoja kisojn — po kelkobla kisojn. La bravo-krioj silentiĝis, sur la kapo de pluraj legintoj hirtiĝis la haroj kaj aŭdiĝis protesta murmurado. Nur la malmolkapaj akuzativistoj favore kaj entuziasme klarigas: Tiuj frazoj estas tute korektaj. Se oni povas diri, ke la filoj aĉetis ŝuojn, ĉiu po unusola paro, ni povas la kvantindikon ankaŭ antaŭmeti kaj diri, ke ili aĉetis (po unusola paro) ŝuojn. Estante tolerema viro, mi ne obĵetos, ke neadverba adjekto (prepozitivo), precipe longa (ĉi tie la esprimo po unusola paro), staras ordinare post la objekto kaj ne antaŭ ĝi (ĉi tie la vorto ŝuojn). Mi nur montras al la Plena Gramatiko, § 400.
  4. Mi faras plian paŝon, jam la lastan: Mi tute elĵetas la vorton de la kvantesprimo, subkomprenante ĝin el la singularo: La filoj heredis po ĉevalo — po ĉevalparo — po ĉevalduopo — po ĉevaltriopo — po ĉevala dujungaĵo. La bona onklino adiaŭis doninte al ni po kiso — po kelkfoje ripetita ŝmaca kiso. La saĝa reĝo starigis en la pordojn de sia kastelo po kuraĝa soldato kun halebardo. Mi vetas, ke nun eĉ la plej ortodoksaj akuzativistoj ne eltordos el ĉi tiuj frazoj akuzativon (sen paroli pri akuzativo plurala), krom ke ili rompus la premison kaj subŝovus tien la numeralon unu. Sed mi apelacias al la esperantista publiko kaj proponas, ke oni voĉdonu, ĉu ĉi tiuj miaj ekzemploj estas klaraj, logikaj kaj korektaj, aŭ ne. Kaj se oni jesos, do jen la konkludo: La teorio pri la plurala akuzativo post distribua prepozicio PO ne estas kontentiga, ĉar ĝi ne solvas ĉiujn kazojn.

Mi kompreneble ne volas nur detrui. Kondamninte unu teorion, mi devas prezenti alian, pli taŭgan. Tiu mia estas tre simpla, sed mi rakontos ĝin iom larĝvorte: Estas konata afero, ke Zamenhof prunteprenis la prepozicion PO el la slavaj lingvoj. Ĝi ekzistas ankaŭ en la ĉeĥa. Kaj tie la afero pri PO statas tute same, kiel en Esperanto. Oni diras ekzemple:

Ĉeĥe: Otec jim dal jablko (singulara akuzativo).

Esperante: La patro donis al ili pomon (singulara akuzativo).

Ĉeĥe: Otec jim dal po jednom jablku (singulara prepozitivo, ne plurala akuzativo).

Esperante: La patro donis al ili po unu pomo (singulara prepozitivo, ne plurala akuzativo).

Leginte la fervoran argumentadon de Kalocsay por plurala akuzativo post PO, mi demandis min mem, kial ni ankaŭ en la ĉeĥa lingvo ne havas post PO pluralan akuzativon. Mi prezentis tiun problemon al la Lingva Instituto de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj petante klarigon, kien malaperis la rekta objekto, nome la akuzativo post la transitiva verbo doni, kiam oni uzis la distribuan prepozicion PO. Kaj afabla profesoro min instruis jene:

Post la transitivaj verboj staras la objekto kutime en akuzativo, sed ne ĉiam. Povas ĝin esprimi ankaŭ tuta frazo (Mi vidas, ke pluvas), aŭ infinitivo (Mi vidas pluvi), aŭ mezurindika adjekto (Mi havas malmulte da pano). Speciala kazo estas, se tiu mezurindika adjekto estas prepozitivo kun la distribua PO. Tiam la rektan objekton rolas la tuta PO-komplekso, ne nur la substantivo, same kiel la tuta esprimo malmulte da pano estas rekta objekto de la verbo mi havas.

Kaj la afabla akademiano elŝutis amason da citaĵoj el la literaturo, gramatikoj kaj sintaksaj traktatoj. Mi koncedas, ke la Ĉeĥa Akademio ne estas kompetenta pri Esperanto, sed la ĵus nomita teorio ŝajnas al mi tre taŭga, ĉar ĝi estas simpla kaj konsekvenca kaj solvas ĉiujn eblajn kazojn. Kaj ĝi ne estas tute fremda al Esperanto, vidu Plenan Gramatikon, § 306, Rim. II.

Kompreneble oni povas ankaŭ en la ĉeĥa lingvo turni la frazon alimaniere kaj diri ekzemple: La patro donis al la infanoj pomojn, al ĉiu po unu. Sed tiam temas pri tute aliaj frazoj. Oni ankaŭ ne povas la esprimon al ĉiu po unu meti antaŭ la akuzativ-objekton, sed ĉiam nur postmeti ĝin.

La ĵus prezentita teorio povas esti aplikata ankaŭ ĉe la kvantesprimoj kun la prepozicio ĈIRKAŬ. La respektiva ĉeĥa frazo tekstas ekzemple en laŭvorta traduko: Mi vidis tie ĉirkaŭ ducent homoj. Ne estas tie akuzativo, sed simple prepozitivo, kaj ĉi tiu tuta mezurindika adjekto (ĉirkaŭ ducent homoj) rolas kiel objekto post transitiva verbo (mi vidis). Simila estas la afero pri la kvantesprimoj kun SUPER kaj ĜIS. Ni do vidas, ke ankaŭ nominativo estas ĉi tie defendebla.

Sed ni povas ĉi tiujn vortojn ĈIRKAŬ - SUPER - ĜIS opinii ankaŭ adverboj (Plena Gramatiko diras: pseŭdoadverboj), kaj tiam sekvos post ili la akuzativo: Mi vidis tie ĉirkaŭ - super - ĝis - ducent homojn, same kiel en la frazo: Mi vidis tie preskaŭ - plus-minus - pli-malpli - pli ol - almenaŭ - minimume - maksimume - proksimume ducent homojn.

Tiel la teorio pri sekvoj de duvizaĝa funkciado de la numeraloj (kiu cetere en unu kazo rifuzas servi) fariĝas nebezona.

Mi finas vokante al ĉiuj kvar ventoj la obstinan konfeson de Galileo Galilei pri la tero, kiu tamen moviĝas, eĉ se la aŭtoritato dekretis alimaniere: Eppur si muove! Tamen la nominativo!

Per tio mi adiaŭas al la afablaj kaj paciencaj legantoj kaj sendas al ĉiuj samsentaj nominativistoj po sincera saluto, kaj al la plural-akuzativistoj po unu bonajn noktojn.

Laŭ retrovita letero el la jaro 1948 de T. Pumpr, adresita al la redakcio de Literatura Mondo (sed rifuzita de la redaktoro K. Kalocsay).

Retajpis J. Werner

NAVIGE Tra TTT-paĝoj

Jen pluraj verdaj gutoj el la informoceano de Tut-Tera Teksaĵo. Sciigu nin pri pluaj konsultindaj paĝoj Esperantaj!

LANDOJ, REGIONOJ

Senlime (E-Asocio en Eŭregiono Mozo-Rejno) enhavas informojn pri Esperanto, historio, E-kurso, turismo, ret-version de la informilo Senlime: http://www.ping.be/jmjsenlime.

Estona E-Asocio havas novan retpaĝon http://www.esperanto.ee

E-Asocio de Irlando havas novan ejon aldonan al tiu anoncita en majo 2001: http://www.esperanto.ie

Biblioteko de la Fondaĵo Auschwitz: ĝeneralaj informoj en Esperanto troviĝas ĉe: http://www.auschwitz.be/biblio/?lg=esperanto, kun same esperantlingva serĉilo por ties katalogo.

Perslingvaj informiloj en formato PDF: http://groups.yahoo.com/group/Irana-Esperanto-Centro/files/PerslingvajInformiloj

KONGRESOJ, RENKONTIĜOJ

Plena kalendaro de E-aranĝoj, ĉiumonate aktualigata: http://www.eventoj.hu/kalendar.htm

LITERATURO, TEKSTOJ

Tipografitaj fabelkajeroj prezentantaj tiparojn de Franko Luin estas legeblaj, elŝuteblaj kaj donace sendeblaj al amikoj ĉe http://www.omnibus.se/espix/espa.html

Ŝercoj daŭre abundas ĉe http://groups.yahoo.com/group/E-anekdotoj (nomo kaj adreso ŝanĝitaj post ĝia anonciĝo en nov. 2000)

ARTO, MUZIKO

E-muzikspektaklo bazita sur la vivo de Sankta Francisko el Asizo: http://space.tin.it/io/pcinquan/venu.htm

E-traduko de la “Manifesto de ERBEFOLE” (eksperimenta franca artkomunumo): http://erbefole.free.fr/manifeste-eo.htm

SANO

Granda vegetarisma/vegetalisma manifestacio en Parizo aldonis E-on al naŭ aliaj lingvoj: http://www.veggiepride.org/esp/index.htm

DISSENDOLISTOJ

La longe ekzistanta novaĵgrupo soc.culture.esperanto estas legebla ĉe http://www.mailgate.org/soc/soc.culture.esperanto/index.html kaj ankaŭ ĉe http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l

DIVERSAJ:

Greziljono: dank’ al la laboro de Dominique Cardon, la programo kaj aliaj informoj pri la Kulturdomo denove estas konsulteblaj sur la reto je adreso: http://greziljono.kastelo.free.fr/indekso.htm

Esperanto-Panorama translokiĝis al nova loko por pli efike reklami pri Eo. Ĝuu panoraman vidon de la tuta Esperantujo: http://esperanto-panorama.net/

Roy McCoy

Interretajn novaĵojn bv. sendi al <n...@co.uea.org>

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2003

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 54-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne limigita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200×65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, “Lingvaj rajtoj kaj respondecoj”. Premio: “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio “Ahn Song-san” kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongrestemo. Daŭro inter 15 kaj 60 min. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2002. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2003. Por vidbendo oni sendu po unu ekzemplero ĝis la 1-a de julio 2003. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La veraj nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo en kiu oni konkursas.

Premioj: Unua premio: € 200; dua premio: € 140; tria premio: € 80; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) € 140; Infanlibro de la Jaro: € 420.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Laŭ interkonsento kun UEA, jam de multaj jaroj la literatura revuo Fonto aperigas la premiitajn beletraĵojn.

Detala regularo troviĝas ĉe www.uea. org, ĉe “Regularoj”, kaj haveblas kontraŭ unu respondkupono ĉe la CO de UEA (vidu kolofonon), ankaŭ retpoŝte (u...@co.uea.org).

Malfermitaj pordoj en Roterdamo

Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo fariĝis sukcesa kaj novtipa E-aranĝo, kiu montras sinceran intereson de la membroj pri la vivo de ilia asocio. La lastan, jam la 16-an, vizitis fine de aprilo 62 esperantistoj. La nova ĝenerala direktoro Trevor Steele invitis kiel prelegantojn la direktoron de la Brusela Komunikad-Centro David Ferguson, kiu prelegis pri la centro kaj lingvopolitiko; kaj la direktoron de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno Herbert Mayer, kiu parolis i.a. pri la eldonaĵoj de IEM. Estis montritaj novaj videofilmojn en Esperanto de Roman Dobrzyński kaj okazis vigla butikumado en la libroservo kun donacitaj kafo, teo kaj — speciala rabato!

La 17-a Malferma Tago okazos sabate la 30-an de novembro 2002. Pri interkultura kompreniĝo en praktiko prelegos Elisabeth Schwarzer; pri redaktado de E-revuoj parolos kaj je renkontiĝo kun la legantoj ĝojas — via redaktoro Stano Marĉek!

UEA pardonpetas pro neĝusta informo en la Jarlibro p. 74: la juĝintoj de la poezia branĉo de la Belartaj Konkursoj de 2002 estis Lidia Ligeza, Katalina Halo kaj Rejna de Jong-Beukers.

Recenzoj

La vojo al perfektiĝo

Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj? (1914). Rudolf Steiner (1861-1925). El la germana tradukis Willy Nüesch. Berno: La tradukinto, 2001. 157p. 21 cm. € 18,00.

La edukado de la infano el la vidpunkto de la spiritoscienco (1907). Rudolf Steiner (1861-1925). El la germana tradukis Willy Nüesch. Berno: La tradukinto, 2000. 40p. 21cm. € 3,90.

Se vi interesiĝas pri la spirita scienco, en libroj de Rudolf Steiner vi certe tion trovos. Dum kelkaj jaroj mi studas la Kosmologion de Martinus, kaj nun la Providenco sendis al mi du librojn de Rudolf Steiner. Ambaŭ aŭtoroj rakontas pri la spiritaj aferoj. La vero estas unu, sed ili prezentas ĝin diversmaniere, kaj tio helpas ekkoni principojn de la vivo el diversaj vidpunktoj.

Rudolf Steiner skribis en la libro Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj?, ke en ĉiu homo dormas kapabloj, per kiuj li povas akiri al si ekkonojn pri la superaj mondoj. Temas nur pri tio, kiel procedi por evoluigi en si tiujn kapablojn. Bona helpanto estas la okulta instruado. Laŭ ĝiaj indikoj ĉiu lernanto devas trapasi tri ŝtupojn :

  1. La preparado. Ĝi evoluigas la spiritajn sensojn.
  2. La iluminado. Ĝi eklumigas la spiritan lumon.
  3. La inicado. Ĝi inaŭguras la komunikiĝon kun la superaj estaĵoj de la spirito.

La aŭtoro detale priskribas la procezon de instruado tra ĉiuj tri ŝtupoj, kaj li klarigas, ke la spirita scienco al neniu altrudas la veron, ĝi ne proklamas dogmojn, sed ĝi montras la vojon.

Kompreneble ĉiu mem iam trovos tiun vojon, sed eble nur post multaj reenkarniĝoj. La okulta instruado mallongigas tiun vojon. Sed ankaŭ al tiu, kiu ne volas aŭ ne povas trapasi la okultan instruadon, estas utile ekscii la aranĝon de la vivo en indikita direkto. Vivi laŭ tiuj mondrigardoj signifas labori je sia spirita perfektigo. Sin perfektigi neniel estas egoismo. Ĉar la neperfekta homo estas ankaŭ neperfekta servanto de la homaro kaj la mondo. Ju pli bona oni mem estas, des pli bone oni servas al la mondtuto.

La okult-lernanto ne rajtas senfare spekti kiel trokreskas la malbono, li devas serĉi en la malbono tiujn flankojn, per kiuj li povas ĝin transformi en bonon. Li pli kaj pli klare vidas, ke la plej ĝusta batalo kontraŭ malbono kaj neperfekto estas kreado de bono kaj perfekto, ke el nenio ne povas esti kreata io, sed ke io neperfekta povas esti transformata al perfekta. Li devas subpremi sian superfluan kritikon kontraŭ la neperfekta, malbona aŭ fia, kontraŭe li devas provi kompreni ĉion renkontitan. Kiel la suno sendas siajn lumon kaj varmon same al malbonuloj kaj bonuloj, tiel ankaŭ lernanto pri okultaĵoj devas kompreni kaj ami ĉiujn. Post inicado li ne rajtas vivi sola en la beato, li devas helpi al ĉiuj aliaj teraj estuloj evolui kaj liberiĝi de la malbono.

La vojo al perfektiĝo estas ege malfacila, oni devas atingi regadon super tri animfortoj: volado, sentado kaj pensado. Tiuj tri fortoj devas evolui inter si harmonie.

En la libreto La edukado de la infano el la vidpunkto de la spiritscienco R. Steiner rakontas kiamaniere eblas eduki infanojn helpe de la spiritscienco. Unue oni devas koni la naturon de infanoj. Ĉiu homo havas ne nur fizikan korpon, li havas ankaŭ la eteran aŭ vivokorpon, la astralan aŭ sencokorpon, kaj la miokorpon. La spiritscienco prezentas tri naskiĝojn: kiam bebo forlasas la patrinan uteron estas fizika naskiĝo; dum dentoŝanĝiĝo (ĉ. la 7-a jaro) la etera kovrilo ellasas la eteran korpon; en komenco de seksmaturiĝo la astrala korpo liberiĝas de la astrala kovrilo. Kiel antaŭ la naskiĝo la naturo pretigas la ĝustan ĉirkaŭaĵon por la fizika homa korpo, tiel post la naskiĝo la edukisto devas zorgi pri la ĝusta fizika ĉirkaŭaĵo.

Ĝis la dentoŝanĝiĝo la infano imitas tion, kio okazas en la fizika ĉirkaŭaĵo, kaj dum la imitado liaj fizikaj organoj muldiĝas en formojn, kiuj poste restas al li. Se la infano en sia ĉirkaŭaĵo vidas moralaĵojn, en ĝia cerbo kaj sangocirkulado formiĝas dispozicioj por la sana morala sento. Kiel ĝis la sepa jaro oni devas prezenti la fizikan modelon, kiun la infano povas imiti, tiel inter dentoŝanĝiĝo kaj seksmaturiĝo en la ĉirkaŭaĵon de la estiĝanta homo devas esti portata ĉio tio, laŭ kies interna senco kaj valoro li povas sin direkti. Tial antaŭ ĉio gravas, ke en tiuj jaroj la juna homo inter siaj edukantoj havu personojn, kies konduto povas veki en li la dezirindajn intelektajn kaj moralajn fortojn.

En tiu ĉi libreto estas elvolvataj nur kelkaj vidpunktoj por la edukado en spiritoscienca senco. Sed tio celas doni nur atentigon pri tio, kian kulturtaskon ĉi-rilate devas plenumi tiu spiritscienco.

Se vi deziras iĝi pli kaj pli perfekta, legu librojn de Rudolf Steiner, ili certe helpos al vi...

Rita Valãiukaito, Litovio

Planlingvoj: ekde projekto ĝis realaĵo

Planned Languages: From Concept to Reality. Red. Klaus Schubert. Bruselo: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst (VLEKHO) / Interface. Journal of Applied Linguistics 15.1 (2000), 3-4. 257p. ISBN 806813-1-824. € 24,00

La interlingvistiko estas branĉo de la lingvistiko, kies valoro kaj praktika aplikado estas apenaŭ rekonata, ekster relative malgranda rondo de specialistoj. Sendube, ĉi tiu volumo estos ne nur interesa aldonaĵo al la literaturo pri interlingvistiko, sed demonstras kiel la rezultoj de interlingvistika studado kaj esplorado povas kontribui al la solvoj de diversaj problemoj en la kampo de la aplikata lingvistiko.

La verko konsistas el 8 referaĵoj en lingvoj germana, angla, franca kaj Esperanto, kontribuitaj de fakuloj bone konataj en la lingvistika kaj esperantologia medioj (Schubert, Tonkin, Blanke, Duc Goninaz, Koutny, Liu Haitao, Corsetti, La Torre kaj Van Oostendorp). Krome, W. M. A. De Smet kontribuas mallongan omaĝon al Edward Symoens en la nederlanda.

Tonkin montras kiel Zamenhof uzis la literaturon por krei vivantan komunumon, kaj por provizi sian lingvon ne nur per estonteco, sed ankaŭ per pasinteco.

Blanke skizas 28 etapojn tra kiuj planlingvo pasas por atingi la statuson de vivanta disvastigita idiomo. Duc Goninaz alfrontas la problemojn de la Esperanta leksikografio. Koutny raportas pri la utilo de Esperanto en parol-prilaborado kaj artifika parolsintezo.

Lingva evoluo, ilustrita per la historio de piĝinaj kaj kreolaj lingvoj, kaj komparo kun planlingvoj estas la temo de Liu Haitao, dum Corsetti kaj Torre diskutas la gravecon de klara strukturo ĉe lingva lernado. Van Oostendorp okupas sin per la komuna distingo inter konstruitaj kaj “naturaj” lingvoj, kaj anstataŭigas tiujn terminojn per la plej signifaj kategorioj, eblaj, neeblaj kaj efektivaj lingvoj.

Fine, Schubert traktas pri la apliko de planlingvoj al la kreado de reuzitaj lingvoj por industria uzado, al la maŝina tradukado, kaj al la faka komunikado.

Garbhan MacAoidh

Kontribuaĵoj al internacia simpozio

Lingva Planado kaj Leksikologio. Language Planning and Lexicology. Proceedings of an International Symposium, Zagreb 2001 07 28-30. Red. Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos, Chapecó / Brasília: Fonto, 2001. € 15,90

Nome de la Akademio de Esperanto, Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos kolektis lastjarajn kontribuojn al la simpozio, kiun ekde Prago 1996 (ne 1994, kiel eraras la enkonduko) oni foje organizas kadre de la Universala Kongreso. Dek du el la ricevitaj artikoloj estas en Esperanto, nur kvin en la angla (parte ili tre mallongas). Ekzemple unu serio okupiĝas pri planlingvoj kaj ilia leksikono, nome la kontribuoj de Julius Balbin (Language Planning and Planned International Languages), Vilmos Benczik (Komunikteoriaj konsideroj pri Esperanto kaj ĝia leksiko), Detlev Blanke (Pri la leksikografio de kelkaj planlingvoj. Tipologia kaj bibliografia skizo), kaj Walter Żelazny (La lingvoplanado favore al la Internacia Lingvo bezonas novan leksikon de la sociaj kaj politikaj sciencoj).

Kelkaj kontribuoj rilatas al terminologiaj demandoj kaj fakterminoj: Heinz Hoffmann (Komenco de nocisistemigo ĉe fervojo), Christer Kiselman (Kreado de matematikaj terminoj), Ilona Koutny (De nociklasifiko ĝis temvortaroj. Esperanta vortprovizo en temgrupoj). Pliaj esperantaĵoj foje nur malfacile estas ligeblaj al la temo de la simpozio, ekz. la ideoj de Ottó Haszpra pri Kritika trarigardo de la provoj modernigi la Fundamentan alfabeton de la komencoj ĝis 2001.

Inter la esperantaĵoj la (nur anglalingvaj) kontribuoj pri nacilingvaj fenomenoj aspektas sufiĉe apartaj, ekz. de Petek Kurtböke (Schizoglossia, Turkish Language Reform and Dictionaries) kaj de Fin Ku-hung (Lexical differences in Chinese across the Taiwan Strait).

Se simpozio estas origine la kuntrinkado de viroj en Grekio, tiam la zagrebaj gustumantoj havis brandon, el bonaj kaj foje ne tiom bonaj vinoj.

Rekomendinda aĉetaĵo la brando estas maksimume por legantaro kun tre larĝ-gama lingvistika interesiĝo. Bedaŭrinde mankas resumoj de la artikoloj en la alia lingvo, kvankam oni povus atendi tion je eldonaĵo kun dulingva titolo.

Ziko Marcus Sikosek

Baldaŭ 75 000 e-libroj

Preskaŭ 250 titoloj de elektronikaj libroj kaj 75 000 “aĉetoj” (senpagaj elŝutoj), tia estas la bilanco de eLibrejo www.esperanto.nu/eLibrejo.

Unu el ĝiaj plej ambiciaj projektoj estas publikigo de la unua originala romano en Esperanto Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne el 1907. La 700-paĝan eLibron realigis Miroslav Malovec el Brno, Ĉeĥio, kaj Franko Luin el Tyresö, Svedio. Preparata estas ankaŭ la dua, pli ol 500-paĝa romano de d-ro Vallienne, Ĉu li? el 1908. Novaĵo estas elektronika libro-revuo Uzino, kun literaturaj eroj tro mallongaj por aperi en propra libro: rakontoj, noveloj kaj unuopaj ĉapitroj el libroj.

Franko Luin

Freŝa vento el Sudameriko

La Porkoj: Ŝako. Kompakta disko, 9 titoloj, 25 minutoj. Vinilkosmo, 1999, Donneville, Francio. € 15,00

Ke bona Esperanto-muziko ne nepre devas veni el Eŭropo, tio ne estas novaĵo. Sed ke ekzistas bonega rokmuziko el Argentino, tion nun pruvas La Porkoj per sia unua albumo kiu aperis kadre de la “Kolekto 2000”. Aparte de pluraj verkoj en la ĵus menciita stilo, Alejandro Cossavella kaj liaj kunbandanoj prezentas unu baladon kaj unu bluson. La rokaj partoj tamen restas pli fortaj kaj determinas la viglan, vivoplenan, ĝojan kaj ĝuan karakteron de la KD. La instrumentoj estas tipe rokaj, nome drumo, basgitaro kaj — kiel ĉiam en bona rokmuziko — elstara elektra gitaro; en la malrapidaj pecoj eksonas akustika gitaro. Plie plaĉas la klara, ofte alta kaj bone komprenebla kantado. En la maldecetaj tekstoj, ilustritaj cetere per kongruaj desegnaĵoj, la atenta aŭskultanto trovos foje ankaŭ aludon pri la Esperanto-movado mem. Tamen eĉ pli interesas la alparolo de “pacaj batalantoj” en la kontraŭmilita kanto. Kiel kritikpunktoj notindas ke la rokaj pecoj iom similas unu al la alia kaj ke la albumo mem tro mallongas. Sed entute temas pri konvinka KD kies rapidaj partoj jam plurfoje montris sian taŭgecon por dancado en etosplenaj Esperanto-diskotekoj.

Kunar

Loke

KINSHASA: okaze de la 115-a datreveno de Esperanto estis organizita en Kinshasa, Demokratia Respubliko Kongo, Kultura Tago pri Esperanto. Okazis ekspozicio kaj prelegoj pri la temo La loko de Esperanto kaj ĝia rolo en la tutmondiĝo. La prelego de Bagalama Ka Yange, prezidanto de KER/NRO (Neregistara Organizaĵo Kongolanda Esperantista Rondo) kaj Ĝenerala Sekretario ĉe la Ministerio pri Informado en Dem. Resp. Kongo, estis pri La graveco de la Komunikado pere de Esperanto. La dua preleganto Emile Malanda parolis pri Esperanto en tutmondisma skalo. La Kultura Tago okazis kongrue kun la malfermotago de la 87-a UK en Fortalezo. Estis invitita la Ambasadoro de la Japana Konsulejo, venis la Vic-prezidanto de DKEA, prezidantoj de diversaj NRO-j, ĵurnalistoj, studentoj.

(Emile Malanda).

RIJEKA: La multkultura kroatia havenurbo Rijeka gastigis de la 31-a de majo ĝis la 1-a de junio la 5-an Kongreson de Kroataj Esperantistoj, kun du paralelaj aranĝoj: 14-a Alp-Adria Konferenco kaj Mezeŭropa Konsultiĝo. Al la aranĝoj venis 170 partoprenantoj el naŭ landoj. Siajn bondezirojn sendis al la aranĝoj Prezidento de Kroatio Stjepan Mesić, la aŭspicianto de la 86-a UK en Zagreb. La prezidantoj kaj sekretarioj de Landaj asocioj de Mezeŭropo diskutis pri siaj laborprogramoj por 2002 kaj 2003 kaj informiĝis pri la kroata projekto Mezeŭropo estas mia hejmo, kiu celas inviti gimnazianojn al Kroatio por kompari lernolibrojn pri literaturo, historio kaj geografio.

VERMLANDO: Interesa seminario de la Sveda E-Instituto okazis en la konata E-Kursejo en Vermlando, dum la lasta septembra semajnfino. Prelegis Atilio Orellana Rojas kaj Ralf Frohlich. Atilio parolis pri la agado Indiĝenaj Dialogoj kaj pri la kulturo de la Inkaa Imperio. Ralf pri Informado pri Esperanto analizita laŭ profesiaj varbmetodoj kaj pri aktualaj projektoj de la E-movadoj en interreto. Partoprenis 46 samideanoj, inter ili 8 kursanoj de la lasta kurso de Karlskoga Popolaltlernejo.

HUKUSIMA: De la 4-a ĝis la 6-a de oktobro 2002 okazis en la japana urbo Hukusima (Fukuŝima) la 89-a Japana Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo Floru Kulturo Porpaca. Aliĝis 424, sed venis 248 kongresanoj. Krome 112 civitanoj vizitis publikan prelegon de HEMMI Yô. Okazis busa ekskurso, prelegoj, fakkunsidoj kaj kunsido dediĉita al organizado de la baldaŭa 100-jara jubileo de organizita E- movado en Japanio kun la propono inviti UK-on en 2007 al la banloko Lizaka.

Fake

RELIGIO: ekzistas faka ret-listo por esperantistoj, kiuj interesiĝas pri religiaj aŭ parencaj temoj: <p...@yahoogroups.com>. Oni aliĝas per la kutima senteksta mesaĝo al <p...@yahoogroups.com>.

HISTORIO: Fondiĝis Yahoo-retgrupo pri la historio de Esperanto: lingvo, movado, biografioj. La fondinto Ziko M. Sikosek esperas ke la listo fariĝos forumo por prezenti eltrovaĵojn kaj popularigi nian historion. Por aliĝi bv. simple sendi blankan mesaĝon al: e...@yahoogroups.com

SCIENCOJ: en Nederlando aperis la venontjara versio de la ĉiujara scienctema ŝirfolia kalendaro, kun po 1 demando/tezo kaj dorsflanka klarigo por ĉiu tago de la jaro. La kalendaro por 2003 enhavas Esperanto-teman semajnon de la 15-a ĝis la 22-a de decembro! La kalendaro estas populara jarfina donaco kaj estas vaste vendata tutlande. La sep demandojn kaj akompanajn klarigojn pri la Esperanto-semajno redaktis Wim Jansen.

KULTURO: En Ukrainio estis registrita Societo por subteno kaj defendo de ukraina kulturo “Espero”. Kunlabore kun la Kulturministerio, Fonduso Kulturo kaj aliaj organizaĵoj ĝi planas atentigi potenculojn pri la danĝera situacio rilate al la ukrainaj kulturo kaj lingvo, kaj helpe de ebloj, kiujn donas uzo de Esperanto promocii ukrainan kulturon eksterlanden. Kunlaboremuloj kontaktu la prezidanton: Mikaelo Lineckij, UEA-Delegito por Kijivo (Ukrainio).

MANKOLISTOJ: Retpaĝo pri titoloj de mankantaj titoloj de Esperanto-bibliotekoj troviĝas ĉe: http://www.xs4all.be/~rotsaert/bib/.

SAT: La broŝuro Kio estas SAT?, verkita de Henri Masson, ekzistas nun ankaŭ en interreta versio ĉe <http://users.skynet.be/Esperanto/Kio-estas-SAT.html>, dank’ al iniciato de Jakvo Schramm. Rimarkojn pri ev. tajperaroj adresu al Jakvo <p...@skynet.be>, pri la enhavo al Henri Masson <e...@club-internet.fr>.

Persone

ZVARA: La Urba Registaro de Poprad en Slovakio, aprobis dum sia kunsido la 26-an de septembro 2002, ke la parko en la centro de la urbo Poprad portos la nomon “Parko de Milan Zvara”. La mondkonata esperantisto Milan Zvara forpasis la 30-an de januaro 2002. Li estis Prezidanto de Slovaka Esperanto-Federacio kaj Estrarano de Monda Turismo.

JANSEN: En Nederlando aperis nova nederlandlingva libro de Wim Jansen kun la provoka anglalingva titolo Relax!, kun eseoj kaj rakontoj pri lingvoproblemoj. La aŭtoro en ĝi prilumas la eblecojn de Esperanto kiel helplingvo por Eŭropa Unio. La libro estas havebla en ĉiuj nederlandaj librovendejoj (ISBN 90-204-2055-0).

FIGHIERA: La Asocio de Profesiaj Kongres-Organizistoj (AIMP) asignis la prestiĝan premion Marco Ferronato 2002 al G. C. Fighiera pro lia kontribuo al la evoluado de la prikongresaj scienco kaj teknikoj. Fighiera, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, aperigis ses librojn kaj 15 monografiojn — en la itala, franca kaj Esperanto — pri la kongresaj merkato, produkto, manaĝerado kaj organizado.

LIBROFOIRO: Dum la granda librofoiro en Gotenburgo, Svedio (19-22 sep), en la sama ejo kie okazos la venontjara UK, partoprenis Eldona Societo Esperanto. Estis venditaj kelkaj libroj, prezentitaj Esperanto kaj nia movado, disdonitaj multaj ekzempleroj de Esperanto en interreto. Multaj junuloj montris seriozan intereson.

EXPLORER: Israela rusdevena novulo Alexey Kletsel (studanta E-on en rusia reta E-kurso) kunlaboris pri interfaco de senpaga aldonaĵo al Esplorilo (Explorer) kaj sukcesis konvinki la prizorgantojn, ke ankaŭ Esperanto estu aldonita. La programeto estas tute senpaga. Ĝi similas al programeto Google-bar — do, helpas pri serĉado, kontrolado de viaj POP3-poŝtkestoj, blokas elsaltantajn fenestrojn, kontrolas domajnnomojn, k.t.p. Elŝuti la programeton eblas ĉe: www.pbar.net (download).

FOTOKONKURSO: La redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al la 5-a Internacia Fotokonkurso. La fotojn (min. formato 10×15 cm, koloraj aŭ nigreblankaj) sendu ĝis la 15-a de decembro 2002, kun pseŭdonima subskribo (kaj koverto kun kaŝita nomo) al: Halina Gorecka, ab. ja. 1248, RU-236039 Kaliningrad, Ruslando.

Anoncetoj

FERIU EN SARDINIO! Eblas mendi du belajn apartamentojn en la vilaĝo de Orosei, kiu situas en la orienta flanko de Sardinio. Plej proksima flughaveno estas Olbia. Estas multaj belaj plaĝoj kun varma blua maro en la regiono. Por atingi la plej proksiman eblas marŝi ĉirkaŭ 20 minutojn. Unu apartamento kun du litĉambroj, salono, kuirejo, ban-ĉambro por 15 tagoj/14 noktoj kostas 620 eŭrojn. Apartamento kun unu litĉambro, salono (kie oni povas ankaŭ dormi), kuirejo, banĉambro, por 15 tagoj/14 noktoj kostas 415 eurojn. Donna Marialuisa Satta, Via La Marmora 27, Orosei, 08028 (NU), Sardegna, Italia, tel. 0039-0784-98767.

Korespondi deziras 19-jara fraŭlino, interesiĝanta pri biciklado, vojaĝado, geografio kaj muziko (gitaro): Irmina Szustak, Targowa 39 m 73, PL-03-728, Pollando, rete: i...@poczta.onet.pl

Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno havas novan retpoŝtan adreson: p...@onb.ac.at, kiu atingas ĉiujn tri personojn tie laborantajn. Por viziti la hejmpaĝon kaj la retkatalogon uzu: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm (En Jarlibro 2002 sub “Bibliotekoj” estas malnovaj, ne plu funkciantaj retadresoj). Hejmpaĝo kun la elektronika katalogo TROVANTO: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm.

Venu Via Regno

Ni proponas senpagan

BIBLIAN STUDKURSON

Se mankas al vi Biblio, ni senpage provizos Biblion.

Via Vorto estas lumilo
por miaj piedoj
Kaj lumo por mia vojo.
Psalmo 119:105

INTERNACIA BIBLIO-MISIO
50 Wissage Road, LICHFIELD
WS13 6SW Anglio.

Tra la mondo

Ekologie kaj folklore en Rigo

La temo de la 12-a Internacia Esperanto-Kongreso estis Ekologio kaj folkloro. Ĝi okazis en la latva ĉefurbo de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002.

Partoprenis 200 ŝatantoj de folkloro kaj ekologio el 10 landoj: Hispanio, Italio, Belgio, Svislando, Danlando, Norvegio, Germanio, Pollando, Latvio, Ruslando.

Oni havis la eblon konatiĝi kun la latvia naturo, viziti naciajn parkojn, volontullabori (konstrui labirinton por meditado), ĉeesti koncertojn (kaj mem koncerti por publiko en pluraj urboj), en kiuj prezentiĝis kelkaj polaj kaj latviaj ensembloj.

Dum la kongreso okazis prelegoj kaj ekspozicioj pri ekologiaj temoj kiel Ekoturismo en Latvio, Homa sano, Sanigaj produktoj, oni vizitis firmaon, kiu produktas polimerajn pavimŝtonoj el duafoje refabrikataj polimeroj, estis plantita acero Espero kaj vizitita folklora festo.

Mara Timermane

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Acero Espero, plantita la 7-an de julio en Rigo, en la parko Grizinkalns.

Inaŭguro de la nova brita sidejo

La 17-an de septembro 2002, antaŭ 100 homoj, Renato Corsetti solene inaŭguris novan etapon en la historio de la brita movado. La sidejo troviĝas ĉe Wedgwood Memorial College en Barlastono, Stoke-on-Trent, kie dum multaj jaroj okazas la Somera Lernejo. Ĝi konsistas el oficejo, biblioteko Butler kaj 3 dormĉambroj: Boulton, Auld kaj Barks.

Antaŭ tri jaroj la Esperanto-Asocio de Britio forlasis sian londonan sidejon kaj uzis portempajn oficejojn ĝis la fino de komplika kontrakta intertraktado kaj la starigo de la barlastona sidejo, kie okazis la renovigado kaj pligrandigado de la antaŭa kaleŝejo. Apud la sidejo nun troviĝas Esperanto-ĝardeno, kiu estas unika en Britio.

D-ro Corsetti substrekis la gravecon de la brita movado, kiu faras unikan kontribuon al la antaŭenigo de Esperanto pro sia situo en la kerno de la anglalingva mondo.

La alveninta pola ambasadoro deklaris: Mi estas ĉi tie pro la genio kaj vizio de Ludoviko Zamenhof.

Edmund Grimley-Evans, la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio, lerte resumis la historion de la Asocio kaj deklaris, ke la nuna strategio estas la relanĉo de Esperanto en Britio.

La urbestro de Stoke-on-Trent, Ellis Bevan, bonhumore kaj digne tranĉis la rubandon por ke oni eniru por rigardi la sidejon. Li uzis Esperanton por la klimakso de sia parolado.

Oni ankoraŭ analizas la reagon de la amaskomunikilaro; sed la konkludo jam estas pozitiva pro artikoloj en lokaj kaj regionaj ĵurnaloj, radiaj intervjuoj kaj triminuta programero dum la novaĵelsendo de la mezanglia televidstacio. La Inaŭguro estis meze de la tritaga celebra evento!

David Bisset

[FORIGITA!: bildo]

Maldekstre Renato Corsetti kun Vivien O’Dunnne, la administranto, apud la Esperanto-Domo, la nova brita sidejo por Esperanto-Asocio de Britio, dum la oficiala inaŭguro.

[FORIGITA!: bildo]

Dekstre: la nova brita sidejo de Esperanto-Asocio de Britio ĉe Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, Anglujo.

Niaj tagoj en Pollando

Ĉi-jare en majo okazis en Pollando la 18-aj Esperantaj Tagoj de Staszów.

La jam tradician aranĝon organizis la loka E-Klubo kaj partoprenis en ĝi 31 homoj el Pollando kaj unu gasto de Ukrainio.

La solena malfermo kun arta vespero okazis en la loka Kulturdomo. Ĉeestis la urbestro kun reprezentantoj de la urba estraro. La geklubanoj prezentis sian poezian programon kaj fotoekspozicion. Estis eldonitaj de Pola Poŝto okazaj Esperanta poŝtkarto kaj stampo. Prelegis Mikaelo Lineckij de Kievo, Marian Kostecki de Krakovo kaj Kazimierz Strzelecki de Opole.

Andrzej Sochacki

Paeljo, Valencio, Murcio

La 18-an kaj 19-an de majo 2002 okazis la 13-a Kongreso de Valencia E-Federacio kaj Murcio, en la bela vilaĝo Vall d’Uxó, Castellón (Hispanio). Ĉeestis kvardeko da samideanoj, alvenintaj ne nur el Hispanio, sed ankaŭ el eksterlando (Ukrainio, Rusio, Kolombio kaj Francio).

Dum la Ĝenerala Kunveno la ĝisnuna Prezidanto Augusto Casquero (el Valencio) transdonis la prezidantecon al Jose Miguel Bernabeu (el Alicante). La rusa samideano Sergej Maltsev prelegis pri Esperanto dum la bolŝevisma tempo en Sovetunio, kaj Augusto Casquero pri Pilgrimado al Santiago de Compostelo.

La kongresanoj vizitis per boato, laŭ invito de la Urba Registaro, la belegan groton Sankta Jozefo, kaj gustumis granda paeljon, preparitan de la kasteljonaj gesamideanoj Paco Conejero kaj Inés Comabella, kiel ja tradicias en la regiono. Krom plaĉo al la stomako tio donas agrablan kaj familian etoson.

Augusto Casquero

Sukcesa premiero de BEF

La unua Balta Esperanto-Forumo okazis 14-18 aŭg 2002 en Kaliningrad — la ĉefa urbo de la plej okcidenta regiono de Ruslando. Ĝi estis, verŝajne, la plej internacia el ĉiuj aranĝoj, kiujn organizis ruslandaj esperantistoj. Inter la 123 aliĝintoj (el ili 113 reale partoprenis) el 12 landoj, estis nur dudeko da ruslandanoj.

La forumanoj konatiĝis kun la historio, nuntempo kaj estonteco de Kaliningrad/Königsberg kaj ties regiono, interalie, per prelego de Wolfgang Kirschstein. Aliaj prelegoj estis dediĉitaj al Vladimir Varankin kaj ties Metropoliteno (Aleksander Korĵenkov), Eŭgeno Onegin de Puŝkin (Valentin Melnikov prezentis fragmentojn el sia traduko), Korupto en Pollando (Maciej Wnuk), Regiona kunlaboro en Nordio (Kalle Kniivilä), Ekologio de la Balta Maro (Ingvar Enghart), Rilatoj inter Ruslando kaj Ĉeĥio (Zdeněk Polák). Diverslandaj partoprenantoj faris raportojn, proponojn kaj demandojn en la seminario Esperanto en Baltio.

Kadre de BEF-1 okazis seminario pri literatura kritiko, kiun preparis Wolfgang Kirschstein. Li kaj aliaj redakcianoj de La Ondo de Esperanto respondis demandojn de legantoj. Pluraj forumanoj profitis la unuatagan oferton de la eldonejo “Sezonoj”, kiu lanĉis la unuan volumon de la kvinvoluma verkaro de Fjodor Dostojevskij en Esperanto. La unua volumo Blankaj Noktoj enhavas ses verkojn de Dostojevskij en novaj tradukoj. Du el la tri tradukintoj (Aleksej Birjulin kaj Aleksander Korĵenkov) subskribis la unuajn venditajn ekzemplerojn.

Oni havis la ŝancon konatiĝi kun personoj, kies nomojn oni konas, sed kiuj malofte vidiĝas en la movado: Maciej Wnuk, Wolfgang Kirschstein, Vladimir Vyĉegĵanin, Stasys Kružinauskas, Aleksej Birjulin kaj eĉ Alen Kris — tiu mistera poeto (kelkaj kredis ke “Alen Kris” estas plumnomo de alia esperantisto) en BEF unuafoje partoprenis esperantistan kunvenon.

La streĉan laborprogramon agrable variigis interkona vespero, kantkoncerto de studio “Lira” kaj kviza vespero de Marian Zdankowski. La duontaga ekskurso kondukis al ĉarma banurbo Svetlogorsk (Rauschen).

La Forumo altiris atenton de amaskomunikiloj, kiuj sendis siajn reprezentantojn al la malfermo en la Urbodomo, en kiu la forumanojn alparolis, interalie, la Ĝenerala Konsulo de Pollando, Jarosław Czubiński.

En la aperintaj gazetaj, radiaj kaj televida raportoj estis akcentita la rolo, kiun povas havi esperantistoj, kiel internacia neregistara movado, en la kontaktoj inter Ruslando kaj Eŭropa Unio.

Pluraj partoprenintoj pledis por okazigo de la dua BEF en la sama urbo post unu jaro.

Halina Gorecka

[FORIGITA!: bildo]

De maldekstre: Edward Kozyra salutas ĉe la malfermo. Valentin Melnikov interpretas por la pola konsulo Czubiński. Maksim Kejda prezidas, Andrej Malaŝenko aŭskultas la interpretadon de Aleksander Korĵenkov

ĜUSTIGO

En la artikolo Argentina retkurso, transprenita el Esper-inform (marto 2002, p. 63) estis mise indikita la aŭtoro de la kurso: ne Luis Cordova, sed d-ro Marcelo Casartelli.

En la teksto pri Nikola Aleksiev (Esperanto 10/02, p. 204, dekstra kolumo, 3-a alineo de sube) flanke de la redaktoro neintence enŝteliĝis eraro, kiu ŝanĝis la enhavon de la frazo. Korekta estas: “La lastjardekaj politikaj ŝanĝoj ankaŭ por li estis drastaj, sed ne povis skui liajn bazajn konvinkojn.”

En Esperanto 9/02, p. 181, en la teksto pri la 5-a Strategia Forumo, anstataŭ Wera Dehler devas esti Wera Blanke. La redaktoro pardonpetas.

VERKU FAKE POR TAKE!

LA REVUO DE LA PROFESIOJ KAJ DE LA SERVOJ

Via kontribuo: Vi verkas fakartikolon en popularscienca stilo por nia revuo LA DOMO

Vi estas: arkitekto, inĝeniero iufaka, entreprenisto, ĉarpentisto, lignaĵisto, masonisto, arganstiristo, dekoraciisto, ĝardenisto, pejzaĝisto, farbisto, inventisto, muntisto, elektristo, ktp... ktp

Niaj donacoj: Vi ricevos

  • unujaran senpagan abonon al la revuo LA DOMO
  • faklibreton verkitan en Esperanto de fakulo pri sia profesio

Senpaga prov-ekzemplero ĉe:
TAKE - LA DOMO
RN 83 - Rue de Tiefenbach,
FR-68920 Wintzenheim - Francio
e-poŝto: t...@wanadoo.fr retejo: http://take-esperanto.org