Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 12

Vi trovos ...

en la apuda malferma eseo de mia antaŭulo István Ertl, ke Esperanto estas invito konatiĝi kun la Alia. Ni esperu, ke en 2003 la mondo pli atente aŭskultos niajn invitojn... Dume mi invitas vin al la lasta ĉi-jara “Vojaĝo en Esperanto-lando”: ni vizitos junajn retemulojn en Svedio, “kontrolos”, kion faras nia brusela korespondanto, celebros kun francaj esperantistoj la 50-jariĝon de Grezijono, intervjuos ĉinan interlingviston, serĉos verdajn trezorojn en retaj brokantejoj, simpozios kun germanaj kaj ekzameniĝos pri Esperanto kun hungaraj universitataj studentoj, por poste serĉi malnovajn dokumentojn pri aeronaŭtiko en madrida universitato aŭ solvi plian krucenigmon...

Mi deziras al vi agrablajn jarfinajn festojn kaj sukcesan jaron 2003!

Stano Marĉek

Malferme

Diverseco: defio, ne minaco

István Ertl

Esperanto estas, denaske kaj laŭdifine, invito konatiĝi kun la Alia. Diference al etnaj lingvoj, kiuj estas iloj — kvankam plej ofte, tamen nur — akcesore uzataj por tiu celo, nia idiomo estas elplanita por ĝuste tiu funkcio.

Demandeblas kiagrade la Iniciatoro mem konsciis pri tio: ĉu, volvita en la miton de l’ moderno, li havis antaŭ la okuloj precipe iun (senduban, sed des pli deziratan) homaran samecon kiun la lingvo esprimu, aŭ ĉu li dekomence konceptis sian instrumenton kiel helpilon malkaŝi aliecojn…? Fakte, malgravas la intenco kaj esencas la reala senco: se Esperanto eble pretervole fariĝis rivelilo de malsamo, tiam ĝi estas plia en tiu vico de homaraj progresaĵoj kiuj evoluis el alicelaj inventoj — fenomeno cetere ilustrita de Umberto Eco en sia La serĉado de la perfekta lingvo.

Ankaŭ el la vidpunkto de la fina rezulto, estas malesenca la ĉefmotivo de individuo decidinta lerni la Internacian Lingvon: ĉu emo al lingva kuriozaĵo, ĉu pure mensa altiriĝo al brila produkto de pura racio, ĉu konsideroj elstare praktikaj kiel vojaĝ-faciligo: la fina efiko estas, kvazaŭ neeviteble, konfrontiĝo kun tiu Alia kiu samtempe malkaŝas kaj maskas sian identecon uzante la lingvon saman.

Malkaŝas kaj maskas? Kio el la du plie okazas? Komparo helpu nin malkovri.

Lernante etnan lingvon, oni ideale atingas iun gradon preter kiu nepras ekkonadi kaj — eventuale nur portempe, porokaze — eĉ alproprigi kiom eble plej multajn identerojn de la tiulingvanoj. (Ni lasu nun ekster konsidero — ni revenos al tio — ke identecon nur parte konstruas lingvo.) Parolante lingvon etnan, oni klopodu scii kiel ties parolantaro konceptas tempon kaj spacon; kielas ties socia strukturo; kiaj klimato, okuparo, religio, manĝkutimoj, kaj longe tiel plu, stampis la manieron laŭ kiu la lingvanaro sin esprimas. Sen tia kono, oni restas sur la — laŭdinda, kaj ofte ja sufiĉa — nivelo de turismaj frazlibroj. Kun tia kono, oni ne fariĝas sed maskas sin tiulingvano: des pli sukcese ju pli da konoj akumulitaj.

Komunikante per etna lingvo, do, ne eblas eviti la neceson iom koni la historian heredaĵon kiu en signifa parto difinas la konscion de tiu denaska (“normala”?) parolantaro kaj kunmodlas ties esprimilon.

Ĉu tio ĵus dirita validas ankaŭ kaze de lingvouzo transkultura, misnomata “internacia” (ja interpersona!), kiam A- kaj B-lingvanoj komunikas per lingvo C? Grandparte, jes: la valido malpli dependas de la komunik-situacio ol de la komunik-kvalito, proporcia al la intelekta investo en lingvolernadon. Ekzemple, senmaraj hungaro kaj mongolo bone lernintaj la anglan eble uzos esprimojn kondiĉitajn de la riĉa naviga pasinteco de la Brita Imperio: get one’s bearings, go by the board, safe haven…

Alparolante iun Alian ne per sia, sed per ties aŭ alies lingvo, oni normale ne celas prezentadon (“malkaŝadon”) de sia identeco, jam pro tio ke aliaj lingvoj ol la sia povus esti laŭdifine nur sekundaraj por tiu funkcio. Kio pli fremdig-efika ol klopodo alilingve klarigi la vortumajn kutimojn de nia grumblema avo, aŭ, eĉ, la recepton de nia ŝatata plado? Hungar-origina verkistino franca titolis franclingvan romanon pri sia naskiĝ-landa postadolesko V. O., versio originala, fingromontrante la paradokson ke en la romano, laŭ ŝia diro, “la franca lingvo ludas la rolon de la hungara”, kvazaŭ ŝi estus “dublinta sian vivon franclingven”.

Sed, ĉefe, la komunik-situacio mem kutime ne favoras identeco-montron, ĉar en alilingva komunikado ni instinkte serĉas ne diferencigojn, sed komunan denominatoron, kundivideblan spertobazon sur kiu konstrueblas la pluo de la kunparolo. (Kaj dume ni, kun sinĝena rideto, forŝovas mens-angulen aludojn proprakulturajn, citaĵojn nialingve komune konatajn, eĉ iujn mangestojn kaj mienojn, ĉiuj el kiuj tiom taŭge apogus nian argumenton — se nur tiu Alia komprenus.)

Ni venu al la komparo supre anoncita: kiel ĉi tiuj faktoroj funkcias, aŭ funkciu, kaze de komunikado Esperanta?

La grumbloj de nia avo, la recepto de nia plado ankaŭ en Esperanta traduko sonos fremdecaj — sed nur al ni mem. Por aliaj E-lingvanoj temos simple pri pluaj eroj de ilia Esperanta spertaro, kiuj ĝin samrange konstituas kiel la kontribuoj de ajna alia membro de la lingvokomunumo. Kaj ni mem aliros alies personajn alportaĵojn kun sama sinteno, ĉar — almenaŭ principe — nenies spertoj havas ian privilegie plian hejmecon en la Esperanta realo transreala.

Ni ĉiuj tradukas nin en Esperanton, ni ĉiuj peras, filtras nian propraĵaron en la komunan transkulturaĵon. Nia reciproka fremdeco konstruas nian malfremdecon.

Vi diros: jes, sed la denaskuloj? jes, sed raŭmismo? jes, sed la fakto ke ĉi tiuj ideoj mem estas Esperante formulataj kaj pensataj, ne perataj? Ĉu pro ĉio ĉi, kaj alikiale, ne estas tamen tiel ke Esperanto ja trudas al ni iagradan samecon, surmetas al ni maskon de Esperanta komuneco, rezignigas al ni gravajn erojn de niaj identecoj? Kaj ke, kaze de esence pli larĝa disvastiĝo de nia lingvo, des pli okazos tiel?

La lastan demandon prognozan, kvankam ĝi traktinde trapensendas, ni nun lasu ekster konsidero. Rilate la Esperantan nunon, sendubas ke 115 jaroj estas skafaldintaj imponan konstruaĵon propran, kies etaĝojn nov-venanto al nia lingvo povas konkeri unu post alia. Povas; ne devas.

Same kiel la dek ses reguloj estas — kiel vortumis Auld — “dekses permesaĵoj”, tiel ankaŭ nia kulturo ne estas, kaj ne estu, ekskludejo sed akceptejo. Estas pli ol krimo, ja eraro, krei superstrukturojn emfaze sur la — ĉiam nur krome kaj aldone ekzistanta — Esperanta identeco. Imiti ŝtaton egalas al forĵeto de nia ekzist-rajtiga preterŝtateco; meti sur piedestalon nian Esperantan apartecon estas redukti nian universalan potencialon al konkreto partikulara.

Ŝlosilaj vortoj, male, estas “gasto” kaj “gastigo”, ripete ideataj de Daŝgupto. La defion de la homara diverseco la esperantistaro respondu ne per rigidigo de ia propra maldiverso identec-fortiga, sed persistante pri sia supla, konstante rol-ŝanĝa sistemo de intergastado kaj -gastigado, kiu estas al ĝi “denaske” propra. Kompreneble, ĉiu el ni liberas difini principarojn, regularojn por lim-marki propran terenon en la tutmonda Esperanta spaco kaj inviti tiuspacen respektontojn de tiuj principaroj kaj regularoj. Ankaŭ tio estas gastigado — sed gastigado kiu memorigas pli la traktadon de eksterŝtatano fare de ŝtata burokratio ol hejmecan ĉesidon ĉirkaŭ komune homara fajro. Al nia tradicio pli konvenas la konduto de gastiganto kiu bonvenigas gaston sen starigi kondiĉojn, kaj de gasto kiu reciprokas la bonvenigon per siaj proproj pozitivaj.

Necesa kaj sufiĉa kondiĉo por tiu intergastado estas, evidente, la kunhavo de komunik-kodo, la scipovo de komuniga Esperanto. Postuli ion preter tiu komunaĵo egalas al la ĵus dirita lim-markado.

Sed ĉu ni tute rezignu, iu povus demandi, pri la nelingvaj eroj de Esperanta identeco? Kaj entute, kiuj estas tiuj eroj?

Reciproka toleremo, scivolo pri la alieco de la alia, preteco rekonsideri siajn starpunktojn sub influo de la alia — ni povus respondi, sed ĉi tiuj ecoj ja ŝajnas korolariaj al la fidinde universala principo de gast(ig)ado.

Ĉi tio ne ekskludas (estus freneze eĉ pensi pri ekskludo) la iompostioman, kaj evidente dekomence okazantan, konstruadon de komune Esperanta valoraro — sed tiuj valoroj ne rajtas funkcii kiel difiniloj de unuopula aparteno al nia komunumo. Ni aŭdacu diri ke valoroj povas esti postulatoj nur por la esperantistaro kiel tuto, sed ne por individuo: ĉar Esperanto povas plenumi sian klerige progresigan taskon ĝuste se ĝi peras — ne trudas — valorojn, anstataŭ prediki al konvertitoj.

Mi kredas ke la forteco de nia tradicio kaj de nia komunumo ebligas al ni plenumadi tiun taskon, evitante apartiĝemajn enfermiĝojn. Diverseco estas ne minaco; ĝi estas defio.

Eseo gajninta trian premion en la Belartaj Konkursoj de UEA 2002

Esperanto@Interreto

Esperanto@Interreto (mallonge E@I) estas agado de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĝi realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin.

La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei retajn paĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj interreto kune uzeblas por facile kaj rapide komuniki tutmonde. En tiu ĉi artikolo vi povas legi raporton de la lasta E@I-seminario, vidi iujn konkretajn rezultojn kaj informiĝi pri la nunaj E@I-projektoj kaj planoj pri novaj seminarioj.

La lasta E@I-Seminario

En la lasta oktobra semajno en Lesjöfors, Svedio, okazis seminario “Esperanto ĉe Interreto 4”. Al la seminario kunvenis 28 junuloj el 14 landoj de Eŭropo kaj Norda Ameriko. Kiel temo de la seminario estis elektita “Rete Informadi”.

La partoprenantoj loĝis en la Esperanto-domo “Esperanto-gården”, kiu, interalie, estos la ĉefa ejo de IJK-2003. Plejparto de la laboro okazis en la apuda mezlernejo. La Esperanto-domo, la urbeto kaj la ĉirkaŭaĵo estas tre belaj — konsideru tion dum planado de viaj someraj ferioj. Aparte menciindas la biblioteko de la Esperanto-domo, arbarkovritaj montetoj kaj loka muzeo.

Dum la seminario funkciis kvar laborgrupoj: strategia (prilaboris strategiajn demandojn de ekstera informado); informila (zorgis pri produktado de informiloj; enhavis du subgrupojn, “koran” kaj “mensan”, la “kora” okupiĝis pri aspektigo kaj la “mensa” pri la enhavo de produktataj informiloj); teknika (laboris pri la Reta Informado-Centro, RIC); kaj filma (produktis mallongajn filmojn por Interreto pri Esperanto-vivo).

Dum la seminario prelegis kelkaj spertuloj pri informado: Lu Wunsch-Rolshoven (Germanio), Ziko M. Sikosek (Germanio) kaj Giuseppe Castelli (Italio). Ili sukcesis bone klasifiki oftajn erarojn, kiujn faras esperantistoj informante pri sia lingvo la eksteran publikon.

E@I-4, estante TEJO-seminario, ne povis esti tute “seka”. Okazis interesaj vesperaj programeroj kaj kreiĝis novaj kulturaĵoj por nia internacia junulara komunumo. Vi ekscios pri ili iom poste, nur memoru la ŝlosilvortojn: “sandviĉo”, “kio okazas?” kaj “naprelo”.

Slavik Ivanov,
komitatano de REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado)
Rezultoj de la seminario

Unu el la celoj de la seminario estis produkti konkretan informmaterialon. Ni sukcesis pri diversaj afiŝoj, informiloj, T-ĉemizoj kaj filmetoj. La informiloj estos unue en la rusa, franca, germana kaj la angla, kaj ilia celo estos informado al neesperantistoj pri TEJO. Afiŝo por Pasporta Servo estos presita unue en la angla, poste espereble ankaŭ en aliaj lingvoj. Sur la mano kiu videblas sur la afiŝo estas tatuo kun la vorto “Esperanto”, kaj malsupre maldekstre teksto “Prenu vian vojon al la mondo. Ĉio kion vi bezonas estas via dikfingro...” (“Hitch your ride to the world. All you need is your thumb...”), kun ttt-adreso de la retpaĝoj de Pasporta Servo.

Alia celo de la seminario estis komenci la realigadon de Reta Informado-Centro (mallonge RIC). La celo de RIC estas subteni informantojn pri Esperanto, TEJO, UEA, E@I ktp. Ni sukcesis krei teknikan kadron por la paĝaro sed ĝi ankoraŭ ne estas plenigita per informmaterialo. Se vi havas bonan informilon kaj vi pretas dividi ĝin kun aliaj informantoj, nepre alŝutu ĝin interrete al RIC per ĝia “Alŝutformularo”!

La menciitaj materialoj kaj ligilo al la filmeto “Kio okazas?”, ankaŭ farita dum la seminario, troviĝas ĉe:

http://www.ikso.net/cgi-bin/wiki.pl, KonkretajRezultoj (atentu pri majuskloj/minuskloj)

La nunaj projektoj

Jen listo de aktualaj projektoj kadre de la E@I-agado:

lernu! - www.lernu.net: Multlingva kursejo de Esperanto. Krom kursoj en diversaj niveloj, ĝi enhavas vortarojn, superrigardon de la gramatiko, laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, prezentojn de Esperanto, tujmesaĝilon ktp. Se vi volas helpi pri tradukado, bv. skribi al t...@lernu.net.

Edukado.net — www.edukado.net: Paĝaro kun la celo helpi al Esperanto-instruistoj, enhavas kolekton da lerniloj, librokatalogon kun opinioj de homoj kiuj uzis la librojn, liston de aktualaj kursoj ktp. Pri la enhavo de Edukado.net respondecas Katalin Kovats; vi bonvenas sendi viajn kontribuojn al r...@edukado.net.

La Lingva Prismo — www.lingvo.info, lanĉota en februaro 2003: Paĝaro pri lingva diverseco kiu prezentas aron da lingvoj kaj alfabetoj de la mondo kaj instigas al ekscio pri lingvaj faktoj per enreta kvizo. Krom la distra parto, la paĝaro prezentas la principojn kaj strategiojn de interlingvismo kaj de translingvaj komunik-strategioj.

Plurlingva versio de tejo.org — www.tejo.org/info: Plurlingva paĝaro kun informoj pri TEJO, Esperanto kaj la agado de TEJO. Tradukemuloj turnu sin al t...@tejo.org!

Reta Informado-Centro — www.ikso.net/ric, estos plibonigata kaj plenigata printempe: Per RIC eblos:

  • elŝuti informilojn en diversaj lingvoj kaj formatoj
  • preni informilerojn utilajn kiam oni volas krei sian propran informilon
  • legi kaj diskuti konsilojn pri informado
  • preni “faktojn” por sia prelego aŭ simile
  • alŝuti informilojn por ke ankaŭ aliaj povu uzi ilin

Traduksistemo — www.ikso.net/demo: Sistemo kiu ebligas al retemuloj traduki paĝaron al iu ajn lingvo sen havi spertojn pri TTT-teknikoj. Pluraj niaj paĝaroj uzas la sistemon kaj ni estas tre kontentaj pri ĝi. Se vi ŝatus uzi ĝin por via paĝaro skribu al a...@ikso.net.

Presado de informmaterialo kaj ĝia disvastigo: la kreitajn materialojn ni baldaŭ presos kaj disvastigos ilin Landaj Sekcioj de TEJO. Tiel ni espereble havos belajn kaj modernajn informilojn en universitatoj, lernejoj ktp en pluraj landoj printempe. Se vi volas helpi disvastigi la informmaterialon bv. skribi al o...@tejo.org.

Edukado, La Lingva Prismo kaj lernu! estas subtenataj de Esperantic Studies Foundation kaj ni tre dankas pri tiu subteno. Ĝi ebligas al ni dediĉi multe pli da tempo al la projektoj ol ni povus sen ĝi.

Estontaj seminarioj

Unu el la kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj, en kiuj E-aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj uzi Esperanton kaj interreton. Aperas novaj aktivuloj kaj novaj Esperanto-parolantoj. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.

Ĝis nun okazis kvar E@I-seminarioj:

  • Esperanto@Interreto-1 — Svedio, printempo 2000
  • Esperanto@Interreto-2 “Rete Kunlabori” — Svedio, aŭtuno 2001
  • Esperanto@Interreto-3 “Rete Lingvumi” — Jugoslavio, printempo 2002
  • Esperanto@Interreto-4 “Rete Informadi” — Svedio, aŭtuno 2002

Kaj estas planataj, sed ankoraŭ ne certaj (ĉar ni ankoraŭ ne trovis sufiĉajn subvenciojn):

  • Esperanto@Interreto-5 “Rete Lerni” — Usono, ĉe universitato MIT, printempo 2003
  • Esperanto@Interreto-6 “Rete Komuniki” — Turkio, aŭtuno 2003
  • Esperanto@Interreto-7 — Kroatio, printempo 2004
  • E@I-oj en Rusio, Litovio, Sud-Ameriko, kaj laŭeble aliaj kontinentoj.
La E@I-teamo (e...@tejo.org)

Stato de la UK-aliĝoj

Ĝis la fino de novembro 2002 aliĝis al la 88-a UK en Gotenburgo (de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2003) ĉ. 300 personoj el 45 landoj.

Post Svedio (50), plej multaj kongresanoj estas el Nederlando (30), Germanio ( 24), Francio (20), Japanio (18), Britio (13), Belgio (12), Italio kaj Usono (10). Plej multajn aliĝojn oni atendas en decembro, pro la fino de la plej favora kotizperiodo. Ekde januaro 2003 la kotizoj plialtiĝos je 25%. Do, bv. rapidi aliĝi kaj pagi ĝis la jarfino.

Eŭropo bezonas komunan lingvon

Fine de oktobro Timothy Garton Ash, fama historiisto kaj prestiĝa publicisto, Oxforda profesoro, skribis en la brita gazeto The Guardian pri la lingva problemo.

Post kelkaj tagoj la tradukoj de la artikolo de Ash aperis en itala, flandra kaj kataluna gazetoj. Ash iom ŝerce konsideris la komunikadan problemon, konkludante ke: La latina ne taŭgas ... Esperanto estas ridinda. La sola serioza kandidato estas la angla, la nova komuna lingvo.

Ekestis, kompreneble, vigla diskuto inter esperantistoj kadre de la dissendolisto ĉe http://groups.yahoo.com/group/reago. Unuj opinias ke Ash konsideras ke necesas iom argumenti la netaŭgecon de la latina. Sed la ridindeco de Esperanto ŝajne estas tiel ‘memevidenta’ kaj ‘klara’ al la legantoj ke ĝi ne meritas pluan komenton laŭ Ash.

Ian Fantom el Britio klarigas la sintenon de Ash jene: “Laŭ mi li ne priskribas sian opinion, sed raportas, ne tute serioze, pri la diskuto. Do eble iom humura respondo estas bezonata: eble ke kompreneble ĝi ne taŭgas, ĉar tiu estas la sola kiu efektive solvus la problemon. La reĝo ne surhavas vestojn! Sed anstataŭ diskuti inter ni, eble povus esti pli bone direkti niajn komentojn al l...@guardian.co.uk.

Dafydd ap Fergus

Fondaĵo Esperanto@Interreto

Por subteni ĉiujn ĉi-projekton, kaj ebligi pludaŭron de E@I-agado, kreiĝis Fondaĵo Esperanto@Interreto. La rimedoj finance subtenas:

  • E@I-seminariojn, kiam rimedoj de aliaj fondaĵoj/subtenantoj ne sufiĉas
  • unuopulojn kiuj bezonas helpon por povi partopreni en eventoj utilaj por la E@I-agado
  • ĝeneralan administradon de la E@I-agado (retpaĝoj, kopiado, sendo-kostoj ktp)

Se vi volas kontribui al la fondaĵo, ni tre ĝojus kaj dankus! Ĝi uzas la UEA-konton ecxi-v.

Informoj el Bruselo

Komence de la jaro Universala Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio interkonsentis pri la starigo de Komunikadcentro en Bruselo. Ni intervjuis la estron de la Centro kaj nian bruselan korespondanton Dafydd ap Fergus por ekscii pli.

Kie estas la Komunikadcentro? Ĉu ĝi estas en taŭga kaj centra loko?

Ankoraŭ ni ne havas oficejon, ĉefe pro tio ke mi ĝis nun estas la sola dungito de Eŭropa Esperanto-Unio. Mi mem laboras hejme aŭ en la Eŭropa Parlamento. Tamen la laboro rapide evoluas kaj baldaŭ nepros fizika oficejo. Kune kun UEA ni diskutas la eblojn.

Kion vi faras?

La agado celas plibonigi la publikan bildon pri Esperanto. Tamen komprenu ke UEA ne havas la financajn rimedojn de Coca Cola, PepsiSony. Ne eblas sendi belajn broŝurojn al miloj da politikistoj kaj ĵurnalistoj, sciante ke la broŝuroj atingos rubaĵujon! Pro tio la agado baziĝas sur kunlaboro de multaj voluntuloj. Estas tri ĉefaj taskoj.

Unue, la analizo kaj kreado de lingvaj dosieroj. Ni tranĉas la lingvan problemon en “manĝeblajn pecojn” por politikistoj kaj ĵurnalistoj. Do, ni evitas pretajn solvojn por lingvaj problemoj. Tion ni lasas al politikistoj kaj profesoroj, kiuj ja havas la monon por fari tion. Pro tio, ekzemple, UEA faras oficialan plendon kontraŭ la lingva diskriminacio ĉe eŭropaj organizoj. Ankaŭ la Flandra Esperanto-Ligo faras oficialan petskribon al la Flandra Parlamento por ke ĝi okupiĝu pri la lingva problemo kaj konsideru metodojn, inkluzive la uzadon de Esperanto, por eviti tiun problemon. Tiuj lingvaj dosieroj estas vizitkartoj kiuj permesas al ni paroli kun ĵurnalistoj, politikistoj kaj aliaj organizoj. Plejofte estas poste okazo informi pri Esperanto en pli neŭtrala sfero.

Due, sur bazo de la lingvaj dosieroj — kiujn ni vere kreas — mi kontaktas ĵurnalistojn aŭ mem skribas artikolojn kune kun voluntuloj. Dank’ al la bonega laboro de Aaron Irvine, kiu prizorgas nian retejon www.lingvo.org, ni regule informas politikistojn kaj ĵurnalistojn ilialingve. Foje artikolon aŭ gazetaran komunikon de lingvo.org ricevas 5000 homoj. Do, ĉio devas esti perfekta kaj profesia. Tiu inform-agado instigas ĵurnalistojn skribi artikolojn kaj politikistojn fari oficialajn demandojn al ministroj pri konkretaj lingvaj problemoj aŭ pri la uzado de Esperanto. Rigardu ĉe la “artikolo-biblioteko” je www.lingvo.org/eo/*gaz por legi artikolojn pri Esperanto kaj pri nia agado. Preskaŭ ĉiutage estas nova artikolo en la listo.

Tria parto de la agado estas sekvi la publikan bildon de Esperanto. Ni sekvas la uzadon de la vorto Esperanto en gazetoj kaj revuoj tra la mondo. Ofte ĵurnalistoj uzas la vorton por indiki ion artefaritan, senesperan aŭ frenezan. La Komunikadcentro afiŝas tiujn menciojn pri Esperanto, ebligante al pli ol 140 voluntuloj reagi rekte al la ĵurnalisto. Plejofte oni publikigas la reagojn kaj la ĵurnalistoj tiele konscias ke Esperanto ekzistas.

Tre bone, sed kiujn konkretajn rezultojn vi havas?

En oktobro, ekzemple, estis ĉirkaŭ dek artikoloj publikigitaj pri la lingva problemo. Ĉiumonate estas novaj parlamentaj demandoj, foje je nacia nivelo, foje en la Eŭropa Parlamento. Tio signifas ke EEU kaj UEA fariĝas ligataj al la diskuto pri la lingva problemo. Pro tio la Eŭropa Komisiono invitas la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, al konferenco pri la lingva diverseco. Antaŭ semajno brusela gazeto telefonis al mi por skribi kritikan artikolon pri la uzado de la angla kiel pontolingvo por interpretado en la Eŭropa Parlamento. Do, eĉ se politikistoj aŭ oficistoj ne volas kaj neniam volos Esperanton kiel komunuman lingvon, ili tamen devas pritrakti niajn opinion kaj informojn.

Ĉu vi konvinkas homojn pri Esperanto?

Kompreneble. Ekzemple kelkaj membroj de la franca lingva asocio Défense de la Langue française nun lernas Esperanton. Ili ĉefe estas allogataj per la agado de esperantistoj por la lingva egaleco kaj diverseco. Estas kelkaj eŭropaj tradukistoj kiuj nun eklernas Esperanton. Mi mem baldaŭ komencos instrui komencantojn en Bruselo, en konstruaĵo de la Eŭropa Komisiono.

Oni memoru ke Esperantujo ne estas sekto. Pli facile kaj pli efike oni influas ol konvinkas homojn. La homoj mem devas havi la senton ke ili decidas eklerni aŭ apogi Esperanton. Oni devas vendi Esperanton laŭ la klientoj. Por junuloj estas tre allogaj muziko, Pasporta Servo, Interreto kaj junularaj seminarioj. Por politikistoj estas pli interesaj konkretaj lingvaj problemoj.

Ĉu via agado estas direktita kontraŭ la angla lingvo?

Tute ne. Grava parto de la agado estas montri la avantaĝojn, kiujn havas neŭtrala lingvo kiel Esperanto, ankaŭ por denaskaj parolantoj de la angla. Hodiaŭ, se denaskaj parolantoj de la angla provas paroli la araban, nederlandan aŭ alian lingvon, ili ofte nur ricevas respondon en la angla ĉar ĉie oni volas praktiki la anglan. Do, anglalingvanoj ne havas la samajn ŝancojn lerni aliajn lingvojn!

[FORIGITA!: bildo]

EU Reporter 11/11/2002: Artikolo pri la uzado de Esperanto kiel ponto-lingvo de Renato Corsetti aperis en la anglalingva gazeto EU Reporter, kiu pritraktas eŭroparlamentajn aferojn kaj estas atente legata de politikistoj kaj oficistoj en Bruselo. Apude aperis artikolo pri la novaj lingvoj, al kiuj oni interpretas — pere de la angla — en Strasburgo.

Jubilea festo en Grezijono

Ĉi-somere, la 20-an de julio, esperantistoj en la franca provinco Anĵuo celebris la 50-jariĝon de nia plej konata E-domo, instalita en kastelo, Esperantista Kulturdomo Grezijono.

Kelkajn jarojn antaŭ la lasta mondmilito, la franca asocio GEE (Grupo de Esperantistaj Edukistoj) organizis somerlernejojn por instrui la lingvon al homoj plenaj je idealoj. Tiuj somerlernejoj rekomenciĝis post la milito, ĉiujare en nova loko. Tamen, estis pli kaj pli malfacile trovi taŭgan ejon (hotelo, gimnazio...) kaj ekestis la ideo aĉeti propran bienon por organizi tiujn kursojn.

Henri Micard, instruisto, kiu loĝis en okcidenta Francio, komencis serĉi en sia regiono. En 1951 li iniciatis fondiĝon de la asocio “Kulturdomo de la Franclandaj Esperantistoj” kun la celo arigi sufiĉan monon por aĉeto de taŭga bieno. Temis pri kooperativa societo, kies tiamaj membroj investis multon el siaj ŝparaĵoj por atingi la celon.

En oktobro 1951 Henri Micard aŭdis pri “Grésillon”, kastelo situanta apud la urbeto Baugé.

Post financaj malfacilaĵoj, en januaro 1952 la asocio povis finpagi la kastelon. En ĝi estis neniu komforto, nek meblaro. Dum la printempo 1952 volontuloj instalis elektron kaj akvon. Por la someraj aranĝoj estis pruntedonitaj litoj de la Baugé-a gimnazio. La oficiala inaŭguro okazis la 31-an de aŭgusto 1952.

S-ino Micard preparis la manĝojn kaj eta skipo sin dediĉis al la funkciado de la domo. Dum la unuaj jaroj, staĝanoj devis labori ne nur en la kursejoj, sed ankaŭ en la kuirejo. Iom-post-iom, dank’ al donacoj kaj aĉetoj, la meblaro instaliĝis en la kastelo. Litkovriloj estis fabrikitaj el kvadratoj trikitaj de bonvolemulinoj. En 1954, kuraĝuloj konstruis banejon, kiu arigis grandan homamason dum la posttagmezoj. En 1963, kvar unuaj duŝiloj estis instalitaj.

Grésillon funkciis ne nur somere, sed ankaŭ dum Paskaj ferioj kaj okaze de vintraj jarfinaj festoj. Post grandega laboro por Grésillon, ges-roj Micard devis rezigni pro sanproblemoj kaj tiam ges-roj Babin prenis la taskon daŭrigi la aferon. Post pluraj jardekoj da sindediĉo, ankaŭ ili transdonis la torĉon al nova teamo.

Multo ŝanĝiĝis en la Kulturdomo, pro evoluo de la socio. Staĝanoj deziris pli da komforto: iom-post-iom dormoĉambroj disponis pri varma akvo kaj ricevis novajn litojn, kovrilojn, murtapetojn... Estis konstruitaj novaj duŝejoj. Dungitoj zorgis pri preparo de la manĝoj kaj purigado de la domo.

La unua celo de la asocio “Kulturdomo” estis provizi ejon por aranĝoj de diversaj Esperanto-asocioj. Tamen, maloftaj estis tiaj petoj kaj la Kulturdomo devis organizi sian propran programon. La diversnivelaj kursoj daŭris tri semajnojn. La deziroj de la publiko intertempe ŝanĝiĝis: nun estas pli da proponoj por E-aranĝoj, familioj preferas ferii en diversaj lokoj... Tial la daŭro de la studperiodoj reduktiĝis al du semajnoj, kaj fine nur unu.

Antaŭ tri jaroj granda bato frapis la kulturdomon. Sekureca komisiono malpermesis la uzadon de la dormoĉambroj kaj de la kuirejo. Dank’ al malavara helpo de esperantistoj kaj streĉa laboro de kuraĝaj kaj kompetentaj bonvolemuloj, eblis obei minimumajn postulojn por sekvan jaron uzi parton de la kastelo. Nun, progresive okazas novaj normigoj kaj plibonigoj por ebligi pli kompletan uzon de la domo.

La 50-a datreveno

La 20-an de julio 2002 la komitato de la Kastelo Grezijono organizis grandan feston por celebri la 50-an datrevenon de la Kulturdomo, dum sunbrila vetero.

Post paroladoj de Christian Rivière (komitatano), Bérengère Cheverry (aktivulino en la vivo de Grezijono), Marie-Thérèse Lloancy prezentis la ĵus eldonitan memorlibron, en kiu ŝi kompilis artikolojn kaj memor-atestaĵojn pri la kastela vivo ekde ĝia kreo. La memorlibron la kontribuintoj surloke subskribis. Cent ekzempleroj jam estas venditaj kaj aliaj printotaj, kiam mono sufiĉos por eldoni pliajn.

Dum la “honora vino” multaj esperantistoj kaj francaj amikoj gustumis la lokan vinon: regionaj oficialaj gravuloj, reprezentantoj de francaj E-asocioj (ekz UFE), grupo de partoprenantoj el Bouresse-staĝo (Marjorie Boulton), radio Esperanto, diversaĝaj gastoj.

Estis projekciitaj filmoj pri Grezijono, okazis ekspozicio pri Esperanto (en la franca lingvo), enketo por la infanoj pri Grezijono kaj la E-movado, prezentado de malnovaj metiistoj (fer-prilaboristo, korbfaristo, juvelkreistoj, lignaĵisto, skulptisto, pentristo, gluartisto, radio-amatoroj, pajloseĝoriparisto), ellaso de verdaj balonoj (sur la supra bildo), lokaj manĝaĵoj (krespoj, lokaj specialaĵoj el garnita pano), ludo “kiom pezas la korbo?”, muzikistoj, infanludaj budoj (ringoludo, skatolludo, sagetludo, ĵetdisketa ludo, fiŝkaptado). Vespere la staĝanoj kaj la organizantoj kunmanĝis kaj dancis ĝis malfrua nokto en la nova diskoteko. La organiza teamo preparas jubilean libron pri la memoraĵ-festo de la somero 2002 en la kastelo.

Dum la somero 2002 okazis diversgradaj Esperanto-staĝoj kaj programoj: staĝo pri astronomio, kreado de ludoj en Esperanto, seminario pri interkulturo, koruso kaj voĉa laboro, prelegoj (literaturo kaj teologio, historio de Grezijono kaj aktuala vivo, fromaĝfarado...), sportludoj en granda parko, infan-renkontiĝo, “Festo” (organizita de JEFO) kaj aliaj.

Grezijono hodiaŭ

La senprofitcela asocio “Kulturdomo de Esperanto”, fondita en 1951, ĝis nun posedas la kastelon Grezijono kun 18-hektara parko. Ĝi organizas aŭ gastigas diversgradajn kursojn, prelegojn, distraĵojn kaj ekskursojn en la belega regiono Anĵuo. Ĝi disponigas al la staĝanoj kursoĉambrojn, salonojn, riĉan bibliotekon kaj libroservon, butikon (agrabla kunvenejo, kie oni povas trinki kaj aĉeti memoraĵojn) kaj sportejojn (tablo-teniso, flugpilko, migradpadoj...).

Estas ebleco de senpagaj staĝoj: oni povas helpi dum la labor-semajnfinoj (5 ĝis 8 jare). La tranoktado kaj manĝoj estas ofertataj kontraŭ manlaborado (farbado, murtapetado, elektraĵoj, riparoj, eksteraj laboroj pri arboj, heĝoj, ktp). Tiujn semajnfinojn kutime partoprenas inter 10 kaj 40 samideanoj.

En 2003 en Grezijono okazos Kongreso de Laborista E-Federacio (FET), Kongreso de Esperanto en Francio (KEFO), Someraj semajnaj staĝoj kun prelegoj, Renkontiĝo Esperanto 44, Verkado-staĝoj kun István Nemere kaj Anna Lowenstein, Renkontiĝo de E-Familioj (REFO), neformalaj renkontiĝoj, Internacia Renkontiĝo de Infanoj (inter 6 kaj 15 jaroj, ankaŭ komencantoj), renkontiĝo “Festo” (konfirmota) kaj aliaj E-aranĝoj.

Pliaj informoj riceveblas ĉe: Kastelo Grezijono/Château de Grésillon, FR-49150 Baugé, Francio. Rete: k...@free.fr, http://grezijono.kastelo.free.fr

Sur la fotoj de Laurent Vignaud: Gejunuloj el JEFO, LS de TEJO, organizis de la 31-a de aŭgusto ĝis la 7-a de septembro en Grezijono propran Feston, kiun partoprenis trideko da gejunuloj el Usono, Nederlando, Germanio, Rusio, Hispanio kaj Francio.

Pri interlingvistiko kun prof. Liu Haitao

La ĉina interlingvisto Liu Haitao dum pli ol jardeko en kaj ekster Ĉinio multe agas por interlingvistiko kaj la scienca traktado de Esperanto (kp. lian retpaĝaron www.liuhaitao.net/eniro.html). Li publikigis aron da gravaj studoj kaj recenzoj kaj redaktis (kun Sabine Fiedler) ampleksan libron pri interlingvistiko. Li estas membro de la redakta komitato de la revuo Esperantologio — Esperanto Studies. Antaŭ nelonge la 40-jara eksperto estis nomumita universitata profesoro pri komputila lingvistiko en grava ĉina universitato, kiu ankaŭ ludis signifan rolon por Esperanto. La nova profesoro bezonas la helpon de kolegoj (h...@bbi.edu.cn). Detlev Blanke (d...@snafu.de) starigis al li kelkajn demandojn.

DB: Kiel vi venis al interlingvistiko, kaj ekde kiam vi okupiĝas pri ĝi?

LHT: Mi ekinteresiĝis pri lingvoj ĉirkaŭ la jaro 1980. En tiu tempo mi studis informadikon en la universitato. En Ĉinio estas vere malfacile ŝanĝi sian fakon laŭ sia prefero. Tial mi devis finstudi informadikon ĝis 1983. Esperanton mi memstudis en 1982, kio konatigis min kun interlingvistiko. La problemojn de interlingvistiko mi sisteme tuŝis ekde 1985. Laŭ mia kompreno interlingvistiko estas scienco pri interlingva komunikado. Oni povas studi ĝin laŭ diversaj vidpunktoj.

DB: Nuntempe — laŭ mia observo — vi estas la plej aktiva interlingvisto en Ĉinio. Vi publikigis aron da gravaj studoj kaj ampleksaj recenzoj en diversaj lingvoj, kunredaktis ampleksan libron. Pri kiuj temoj vi verkis kaj en kiuj lingvoj?

LHT: Dankon. Ĉar mi opinias, ke interlingvistiko ne nur estas scienco pri planlingvoj, mi volas studi la problemaron el multaj flankoj. Laŭ mia konvinko interlingvistoj devas respondi ĉiujn demandojn pri interlingva komunikado, ne nur pri interhoma, sed ankaŭ pri la komunikado inter homo kaj komputilo. Mi klopodas serĉi la radikojn de interlingvistiko en diversaj sciencoj kaj esplori la signifon de interlingvistiko por aliaj sciencoj. Mi povas legi dokumentojn en Esperanto, la angla, germana, franca, rusa kaj en aliaj planlingvoj. Bedaŭrinde mi nur pasive regas la lingvojn. Kutime, se la celitaj legantoj estas ĉinoj, mi verkas en la ĉina, por alilingvaj legantoj mi kutime uzas Esperanton. Mi ankaŭ verkas en la angla, se la redaktoro petas tion, konsiderante ke la studo estas signifa por fakuloj ekster Esperantio. Jen kelkaj temoj, kiujn mi iam tuŝis: fundamentaj demandoj de interlingvistiko kaj planlingvoj, interlingvistiko kaj komputila lingvistiko en diversaj aplikoj, planlingvoj kaj terminologio, planlingvoj kaj la strukturo de la ĉina lingvo, planlingvoj kaj kreolaj/piĝinaj lingvoj, interlingvistiko kaj interkultura komunikado, interlingvistiko kaj kibernetiko, planlingvoj kaj lingvoplanado, interlingvistiko kaj lingvaj homaj rajtoj…

DB: Kiun rolon interlingvistiko nun ludas en Ĉinio? Kiun rolon ĝi devus ludi ?

LHT: Kiel en aliaj landoj ankaŭ en Ĉinio interlingvistiko apenaŭ ludas rolon en la scienco. Laŭ mia takso oni tamen estus preta akcepti ĝin, se ni povus liveri pli multajn signifajn sciencajn rezultojn. Nuntempe multaj socilingvistoj interesiĝas pri lingvaj homaj rajtoj kaj lingva ekologio. Estas tamen por ili malfacile trovi taŭgan solvon. Interlingvistiko povus ludi gravan kaj efikan rolon en tiu ĉi kampo. Tio validas ne nur por Ĉinio, sed eĉ pli multe kaj pli grave por la tuta mondo.

DB: Ĉu la Esperanto-movado en Ĉinio subtenas viajn interlingvistikajn aktivaĵojn?

LHT: Ĉar mi antaŭe vivis en izolita regiono de Ĉinio, mi havis nur malmultajn kontaktojn kun Ĉina Esperanto-Ligo. Mi tamen havas la impreson, ke ĈEL ne tre interesiĝas pri la scienca flanko de planlingvoj, do pri interlingvistiko. Espereble inter ĈEL kaj mi estonte plifortiĝos la komunikado.

DB: Pri kiuj aliaj fakoj vi okupiĝas, krom pri interlingvistiko?

LHT: Mi krome okupiĝas pri informadiko, komputila lingvistiko, lingva planado, dependa sintakso kaj kelkaj aliaj branĉoj de lingvistiko.

DB: Bv. informi pri via originala profesio, via ĝisnuna laboro kaj la nova kariero kiel universitata profesoro.

LHT: Mi laboris ekde 1983 en unu el la plej grandaj fabrikoj pri aluminio en la mondo. Tie mi progresis de asista teknikisto al ĉefinformadikisto. Sub mia gvido fakte la informadika reputacio de mia fabriko fariĝis la plej bona inter la samtipaj firmaoj de Ĉinio.

DB: Kiel okazis, ke oni nomumis vin universitata profesoro?

LHT: Kiel konate, mi studas interlingvistikon kaj lingvistikon nur kiel ŝatokupon. La plej grandan parton de mia tempo mi devis uzi por mia profesio, do informadiko. La neprofesia studo limigis miajn interkomunikadojn kun aliaj kolegoj en la lingvistika medio. Mi mem ĉiam esperis labori kiel profesia lingvisto en universitato. Lastjare oni rekomendis min por BBI (Beijing Broadcasting Institute) kiel profesoron pri aplikata kaj komputila lingvistiko. Estas tre malfacile akiri laboreblecon en Beijing. Mi tial devis atendi ĝis ĉi aŭgusto. Nun ĉio estas en ordo.

En Ĉinio preskaŭ en ĉiuj profesioj ekzistas akademiaj titoloj pri teknika klereco. La titolo de universitata profesoro estas uzata nur en universitatoj. En aliaj profesioj ekzistas titoloj, kiuj samrangas al tiu de universitata profesoro. Antaŭ du jaroj oni nomumis min ‘elstara supera inĝeniero’. Tial mi povis kunporti la titolon al la universitato, kiu akceptis ĝin kaj donas al mi la samajn kondiĉojn de universitata profesoro.

DB: Bonvolu iom karakterizi la specifecon de via universitato kaj la rolon, kiun ĝi ludas en Ĉinio.

LHT: Beijing Broadcasting Institute (BBI) estas la sola universitato en Ĉinio, kiu sin koncentras al komunikado (tio inkludas televidon, radion kaj aliajn komunikilojn kaj teknikojn). BBI nun havas 70 fakojn je universitata nivelo kaj 12 000 studentojn. Ĝi estas unu el la plej gravaj el inter 100 universitatoj en Ĉinio. Multaj fakoj en ĝi estas la solaj en Ĉinio. La nomo de mia universitata departemento estas ‘aplikata lingvistiko’, kies ĉefaj esplordirektoj estas ‘lingva planado’ kaj ‘komputila lingvistiko’. La departemento estas la unua, kiun oni en ĉinaj universitatoj instalis pri aplikata (komputila) lingvistiko.

DB: Kiun statuson vi havas en la universitato kaj kiujn fakojn vi instruas al studentoj? Ĉu ankaŭ interlingvistikon?

LHT: Kiel profesoro de departemento, mi nun ĉefe instruas pri komputila lingvistiko. En tiu ĉi semestro mi instruas informadikon por lingvistoj kaj perkomputilan lingvan prilaboradon en prologo por la dua kaj tria gradoj. Mi ankaŭ devas partopreni aliajn esplortemojn de la departemento, ĉefe projektojn pri komputila lingvistiko. Miaj studentoj lernos la bazajn konojn en la unua kaj dua jaroj pri informadiko kaj lingvistiko, ekde la tria jaro ili studos subfakon laŭ siaj interesoj el lingva planado kaj komputila lingvistiko. Interlingvistikon mi ankoraŭ ne povas instrui. Tamen mi jam diskutis kun la departementestro pri la eblo enkonduki interlingvistikon kiel studobjekton. Li konsentas pri mia propono. Eventuale la universitata eldonejo povus eldoni ankaŭ miajn verkojn pri interlingvistiko. Pri tio mi devas fari tre bonan planon. Fakte BBI kaj Esperanto havas bonajn rilatojn. Jam en la jaro 1964 BBI malfermis la unuan fakon pri Esperanto en ĉina universitato. Multaj Esperanto-parolistoj de Radio-Beijing iam estis studentoj de la Esperanto-fako de BBI. La fako ankaŭ iam revarbis novajn studentojn, eble du- aŭ trifoje. Alidirite, BBI estas lulilo de profesiaj esperantistoj en Ĉinio.

DB: Ĉu vi jam ion povas diri pri viaj esplortaskoj?

LHT: Nun en la komenco mi havas malmultajn esplortaskojn. Ili rilatas nur al komputila lingvistiko. Kompreneble, mi rajtas fari aliajn esplorojn laŭ mia prefero, por tio mi tamen esperas ricevi financan subtenon de la universitato. Mi devas zorge plani la esplortemojn. La universitato ne rifuzos interlingvistikon, se oni povas liveri bonan programon.

DB: Mi supozas, ke necesas subteni vin en viaj klopodoj disvastigi interlingvistikon en Ĉinio. Ĉu vi havas iun ĉi-rilatan mesaĝon al interlingvistoj en aliaj landoj?

LHT: Dankon, tiaj subtenoj de alilandaj interlingvistoj certe estas necesaj. Fakte, se min neniu estus subteninta dum la pasintaj jaroj, ne eblus al mi esplori interlingvistikon, kaj ankaŭ ne eblus al mi nun funkcii kiel universitata profesoro pri lingvistiko. Kiel konate estas tre malfacile por ĉinoj akiri eldonaĵojn el alilandoj. Mi esperas, ke miaj kolegoj kiel antaŭe povos daŭre subteni min kaj sendos novajn eldonaĵojn. Estus bone kaj utile, se ni havus kompletan materialkolekton pri interlingvistiko en Ĉinio. Mi ankaŭ ŝatus kunlabori kun aliaj universitatoj pri interlingvistiko, komputila lingvistiko kaj lingvoplanado.

(por Esperanto intervjuis Detlev Blanke)

Okaze de la Tago de la Libro: Trezoroj en la reto

Fosi en brokantejoj eble donas ĝuon, sed estas ankaŭ temporabe. Tial pli kaj pli da libro-amantoj nun preferas vagi tra la interreto por serĉi malnovajn librojn.

Mi komencis la vagadon en Germanio. Pluraj libroj altiras atenton jam pro sia prezo. Jen unu brokantejo ofertas la libron de Bertha von Suttner, For la batalilojn! (1914), je prezo de 50 eŭroj. Alia, specialiĝinta pri “maldekstra” literaturo, postulas por 56-paĝa verketo de Stalin, Oktobra revolucio kaj taktiko de rusaj komunistoj (1932), 45 eŭrojn — kun la komento, ke ĝia apero estas paradoksa, ĉar Stalin persekutis Esperanton. La sama librejo ofertas “bibliografie ĉe ni ne dokumenteblan” libron: Jarkvino de la Oktobra Revolucio de L. Sosnovski (1923), “alloge farita volumo… (kiu) krom la grandaj gvidantoj kiel Lenin kaj Trockij ofte montras la ordinaran popolon”. La prezo: ne malpli ol 225 eŭroj.

Kiam mi ekvagis tra la usona Abebooks, mi havis klaran celon. Mi serĉis kuriozaĵon el la Malvarma Milito, nome la libron Esperanto the Aggressor Language (1962), kiun la usona armeo eldonis por la uzo en manovroj — por ke la soldatoj iom lernu la kvazaŭan “lingvon de la malamiko”. Pluraj librejoj ĝin ofertas — la prezoj varias inter 75 kaj 15 dolaroj. Kelkaj titoloj ofertataj en la usona listo estas altprezaj, ekz. la Zamenhofaĵo en traduko de Henry Phillips, An Attempt towards an International Language (1889, 125 dol.), Per balono al la poluso de S.A. Andrée k.a. (1930, 214 eŭroj), kaj la “tre rara” Orienta Almanako (1913, 275 $). Po 150 $ kostas Fundamento de Esperanto (1907) kaj Originala Verkaro (1929). Surprizas la prezo de 125 $ postulata por Vojaĝo inter la tempoj de K. Kalocsay (1966), kiun la ofertanto same nomas “tre rara”. Kvin virinoj de Amoro (1966) estas prezentita kiel exquisite translation (brila traduko) de japana klasikaĵo (60 $). Bonajn prezojn, nome po 75 $, atingas Prozo ridetanta de Raymond Schwartz (1928) kaj la romano de Ariĉima Takeo, Senbedaŭre amo rabas (1931); en la skalo sekvas Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj de Paul Neergaard (1954, 55 $); du eldonaĵoj de Stafeto: Pío Baroja, La arbo de la sciado (1973, 50 dol.), kaj Japana kvodlibeto (1965, 40 $); krome, Shakespeare in Esperanto, bibliografio (“rara”) de Humphrey Tonkin (1966, 30 $). Flatas min, ke la unua, broŝura eldono de La danĝera lingvo (1973) ŝajne valoras jam 45 dolarojn. Same multe kostas la dulingva (en Esperanto kaj la angla) Manifesto de la Komunista Partio (1908). Pli malriĉaj kolektantoj devas kontentiĝi per kultur-revolucia ĉinaĵo, La malakordoj inter k-do Togliatti kaj ni (1963), kiu kostas nur 1 dolaron.

Eble la plej multekosta esperantaĵo estas nuntempe Dancu marionetoj! de Julio Baghy (1927). Ĝin ofertas budapeŝta librejo. Temas pri lede bindita volumo el la posedo de Baghy mem, kaj ĝi kostas 413 dolarojn. Similajn aŭ eĉ pli altajn prezojn atingas titoloj, kiuj laŭ la ofertantaj librejoj temas pri “antaŭuloj” de Esperanto. Ankoraŭ moderprezaj estas du germanlingvaj verkoj, la projektoj de J. Schipfer (1839, 143 eŭroj) kaj de Moses Paiĉ (1859, 144 eŭroj). Sed la itallingva gramatiko de G. Kalmar pri filozofia lingvo (1773) kostas en Usono 450 dolarojn, dum ĝian germanan version eblas akiri kontraŭ 203 eŭroj. Same en Germanio, oni ofertas pioniran verkon pri telekomunikado: Pasitelegraphie de Armand Charles Daniel de Firmas-Peries, t.e. priskribo de la pazigrafio de Joseph de Maimieux (1811) — kaj postulas por ĝi 2606 eŭrojn.

Konstatante la iom altajn prezojn de tiaj inkunabloj, la Esperanta libro-amanto ne devas paniki. Mi vidis en la usona listo oferton de la ĉarma libreto Rimportretoj de Kalocsay por preskaŭ 60 dolaroj. Sur la pure esperantista merkato tiu libro kostas malpli. Vi havas ŝancon pli malkare akiri ĝin, se vi hazarde trafos ekzempleron dum vizito al la Libroservo de UEA.

Ulrich Lins

Recenzoj

Ivo Lapenna: Rigardu en la spegulo

Eseoj memore al Ivo Lapenna. Red. Carlo Minnaja. Kopenhago: www.kehlet.com, 2001. Sub aŭspicio de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. 417p. ISBN 87-87089-09-2. 25 cm. Fotoj. Kun kompaktdisko: 3 festparoladoj de Ivo Lapenna. 47 kontribuaĵoj de 29 aŭtoroj. € 45,00.

En viaj manoj kuŝas memorlibro, ne adorlibro, skribas la redaktoro Carlo Minnaja en sia enkonduko al Eseoj memore al Ivo Lapenna. Ni bezonas tiajn memorlibrojn, ĉar Ivo Lapenna (1909-1987) certe meritas profundan pritraktadon. Sendube li estis unu el la plej gravaj gvidantoj de la movado, unu el la plej originalaj pensantoj pri la rolo de tiu movado en la ekstera mondo, kaj unu el la evidentaj modeloj por ĉiuj posteuloj, inkluzive tiujn kiujn oni nomas liaj kontraŭuloj.

Aliflanke estas malfacile trovi fidindajn informojn pri tiu homo, kiu tial restas iom nebula por multaj nuntempaj esperantistoj. Post kiam li forlasis UEA en 1974, ŝajnas daŭre ekzisti du tendaroj: tiu kiu kredas ke Lapenna konstruis la movadon, kaj tiu kiu kredas ke li detruis ĝin. Tial oni povas diri ke por ĉiuj esperantistoj de post tiu jaro (inkluzive la nunan recenzanton) estas preskaŭ neeble elfosi la veran Lapennan.

La Eseoj certe prezentas ŝpatojn por tia elfosado. Enestas kelkaj interesaj kontribuaĵoj biografiaj, ekz. de Minnaja pri la rilato de Lapenna al la junulara movado, aŭ de Ralph Harry pri la rolo de Lapenna en la strebado ligi la internacian lingvon al internacia juro. Enestas ankaŭ kelkaj belaj personaj rememoroj, kiel de John Wells, kiu ekzemple rakontas kiel li iam veturis tra la antaŭurboj de Londono kun Lapenna. Tiu ĵus lernis kiel konduki aŭton: “Li emis ripetadi al si anglalingve la devizojn instruitajn de la stirinstruisto, ekzemple ‘look in the mirror’ (rigardu en la spegulo)”.

Enestas multe da interesaj tekstoj, sed plej grave, enestas la tekstoj de kelkaj paroladoj de Lapenna mem, kiujn oni parte povas ankaŭ aŭskulti de akompananta kompaktdisko. La retorika talento de Lapenna ankoraŭ ĉiam kaptas la atenton, eĉ se lia stilo en modernaj oreloj eble estis iom pompa.

La historio de la libro estas nekutima, kaj tio speguliĝas en ĝia strukturo. Kelkaj kontribuaĵoj estis jam verkitaj en 1984, por omaĝa libro okaze de la 75-a naskiĝdatreveno de Lapenna; tiu tamen neniam eldoniĝis. Antaŭ kelkaj jaroj la dano Torben Kehlet ekhavis la planon eldoni tiun ĉi ‘memorlibron’ (bedaŭrinde Kehlet mortis ĵus antaŭ ol la libro aperis). La redaktoro Carlo Minnaja petis kelkajn novajn kontribuantojn “ke ili verku laŭ propra plaĉo ene de temo nur larĝtrajte antaŭfiksita”. La vidvino (kaj tria edzino) Birthe Lapenna-Zacho aldonis kelkajn eseojn kaj fotojn el sia privata arkivo.

La kontribuaĵoj tiel estas tre diversnivelaj kaj diverstemaj. Enestas eĉ kelkaj eseoj kiuj nur tre flanke traktas aspekton de Lapenna. Malgraŭ ĉiu tiu laboro, la leganto ne povas ne havi la impreson ke sur kelkaj paĝoj tamen temas pli pri adorlibro ol pli memorlibro. Preskaŭ malestas la kritikantoj kaj mallaŭdantoj, tie ĉi oni skribas pri Ivo Lapenna preskaŭ nur pozitive.

Por neŭtrala leganto tiu tono suspektindas. Estas eble ke Lapenna estas unu el la plej gravaj esperantistoj el la historio de la lingvo; estas tre verŝajne ke oni siatempe traktis lin maljuste en UEA-rondoj. Sed la Eseoj estas tro pozitivaj por samtempe esti fidindaj.

Oni aŭskultas nur la amikojn, kiuj kompreneble rajtas voĉi sian opinion, sed oni dezirus aŭdi pli. Kio vere okazis dum la Hamburga UK en 1974? Kiaj estis la rilatoj de Lapenna kun siaj ‘aliaj’ du edzinoj? Kiuj el liaj ideoj ankoraŭ estas vere gravaj por la nuntempa movado, kaj kiuj eksmodiĝis aŭ perdis sian intereson?

Kompreni kaj memori homon iel similas konduki veturilon: oni vidu ĉiujn flankojn. Bedaŭrinde la Eseoj precipe rigardas tra la antaŭa glaco, kie staras la geniulo; sed ili forgesas la retrospegulon, kie oni estus vidinta la homon.

Marc van Oostendorp

Brile kaj koncize pri domkonstruado

Konstruu vian domon. Gilbert R. Ledon. Campos do Jordao, Teknikaj Kajeroj n-ro 6, eldonita de la aŭtoro, 2002. 39p. 22cm. € 4,80.

En 40 paĝoj kaj per preskaŭ sama nombro da figuroj, la aŭtoro brile — koncize sed sufiĉe komplete — eksplikas bazaĵojn de domkonstruado de fundamento ĝis tegmento kaj de teren-elekto ĝis material-uzo. La libreto estas specife instrua al laikoj pri la fako. Pro la abundo je fakaj vortoj ĝi pli ĝenerale utilas al ĉiuj kiuj ŝatus ekkoni la Esperantajn terminojn de diversaj partoj kaj detaloj de konstruaĵoj k.s. Ilian nekonon ĉe multaj esperantistoj, fakspertaj aŭ ne, la aŭtoro celas malpliigi. La teksto klaras kaj foje spritas. La ekzemploj sufiĉe internaciecas, kvankam ili loke koloriĝis pro liaj spertoj de konstruinto en Brazilo, kio des pli interesas kaj ĉarmas.

Fabien van Mook

Ĉinaj fabloj pri multaj temoj el du jarmiloj

Cent ĉinaj fabloj. Kompilis Gao Jingmin. El la ĉina tradukis Yu Tao kaj Wang Lihua. Beijing: Ĉina E-Eldonejo, 1999. 147p. ISBN 7-5052-0443-2. 18cm. Ilus. Fabloj el du jarmiloj. € 6,00.

Mi mem legis kaj ŝatis ĉi tiun libron, ĉar en ĝi estas multaj temoj: gajaj, malgajaj, ridigaj, stultetaj, saĝaj. Ĝi havas koncizajn rakontetojn, meze malpli ol du-paĝajn, kun plaĉaj ĉin-stilaj bildoj.

Gaja estas Serĉado de litopiedo pri ligno-hakisto malplenmane reveninta el arbaro, ĉar neniu arbotrunko kreskas suben.

Malgaja estas Viandavida lupo kiam hoke pendigita viando allogas lupon, kiu mem surhoke pereas.

Ridinda estas Lernado de Skribado en kiu analfabeto eklernas skribi numerojn: - unu; = du, /// tri. “Tio sufiĉas!” li krias: “Maldungu la instruiston!” Sed tiam, eĉ post tut-taga laboro, li ne sukcesas finskribi invitilon al s-ro Wan (dek mil), kaj li jam foruzis kvincent paper-pecojn!

Stulteta estas Naŭkapa birdo, ĉar ties kapoj batalas inter si por ricevi manĝon kaj tiel ĝi pereigas sin mem.

Saĝa estas Achai rompis sagon; tiu rompis eĉ dudek sagojn unuope, poste petante la filojn rompi 19 kune en fasko. Tio instruas ke multaj homoj kune defendas sin kune pli bone ol dise. Paĉjo diras ke ekzistas slogano por tio: “Unueco estas forto”.

Karina MacGill (10-jara)

Libro ne nur pri steloj kaj ĉielumado

Astronomia almanako 2/2002. Kolektlibro de la Astronomia Esperanto-Klubo, numero 2 (2002). Red. Aleksander Mikiŝev. 56p. € 12,00. Triona rabato ekde 3 ekz.

Ĉu vi volas scii la horon dumnokte, simple rigardante la stelojn? Ĉu vi interesiĝas pri la konstruado de sunhorloĝoj? Ĉu vi miras kiamaniere la astronomoj malkovras planedajn sistemojn je centoj da lumjaroj for de nia tero? Se vi ŝatas observi la noktan ĉielon aŭ se la scienca aplikado de Esperanto ekscitas la verdan parton de via koro, la dua eldono de la Astronomia Esperanto-Klubo (AEK-o), Astronomia Almanako 2002, estas por vi.

En tiu 56-paĝa verko vi trovos artikolojn ne nur pri la antaŭe menciitaj temoj, sed ankaŭ pri astronomado, planeda observado, la mistero de la varmega sunkorono, la ĉasado de meteoroj kaj la studado de la minoraj planedoj. Tamen, la Astronomia Almanako 2002 ne estas simple libro pri steloj kaj ĉielumado. Ĉiu artikolo detale eksplikas sian temon per ekzemploj, bildoj, diagramoj, formuloj aŭ datumlistoj. Eĉ se vi estas astronomo, vi trovos aktualajn teoriaĵojn kaj praktikajn konsilojn, kiuj plifaciligos viajn ĉiunoktajn ĉielaventurojn. La Astronomian Almanakon 2002 vi certe ofte uzos dum la venontaj monatoj, dank’ al la kalendaro kiu aperas en ĝiaj lastaj paĝoj, kie listiĝas la plej gravaj astronomiaj eventoj de la dua duono de 2002 kaj la tuta 2003. Tiel vi povos antaŭprepari vin por la plej interesaj kaj observindaj fenomenoj de la ĉielo.

Efthimios Mavrogeorgiadis

Sen bru’ sed ne sen ĝu’

Sen. La akustika albumo de Persone. Tekstoj kaj muziko M. Wiese kaj B. Wennergren. Donneville (Francio): Vinilkosmo, 2002. KD: 40:04 minutoj + tekstlibreto 12p, 11 kantoj. € 16,50.

Nova albumo de la sveda muzik-triopo Persone estas ĉiam atentinda en Esperantio pro ĝia gvida rolo en la moderna originala Esperanta muzikkulturo. La albumo Sen sekvas kaj pluesploras la vojon de la lastaj du albumoj Povus esti simple kaj … sed estas ne laŭ poezio kaj baza muzikeco, sed laŭ muzikaranĝo rimarkeble diferencas. Kiel indikite en la kromtitolo, tiun ĉi albumon oni registris sen elektronikaj instrumentoj, kaj sen drumo. Ĝi ne estas rokmuziko.

La poezio de ĝia komenco estas unu el la fortoj de Persone, kaj la akustika aranĝo bone servas por ĝin reliefigi. Ĝi estas pensiga, lingve neriproĉebla (unu el la triopo ja estas akademiano) kaj ofte bela poezie. Preskaŭ ĉiu kantaĵo temas pri aŭ tuŝas iun mankon: esti sen la amatino, sen amiko, sen Dio, eĉ sen inspiro verki bonan poemon. La muziko sekvas tiun melankolian tonon konatan ĉe Persone, sed sen la pli “bruaj” instrumentoj, la efekto ŝajnas pli hante bela kaj pli rev-melankolia.

La grata voĉo de Martin Wiese ĉefrolas en liaj kantoj kies stilo muzika kaj poezia facile distingeblas disde tiu de la kantaĵoj verkitaj de Bertilo Wennergren, en kiuj pli aŭdeblas lia glata voĉo. En antaŭaj albumoj, mi emis preferi tiujn de Bertilo, sed nun kiam mi povas aŭdi kantaĵojn de Martin en pli egala prezento, sen la akompana bruo de amplifikiloj kaj drumo, liaj poluritaj kaj pli melodiaj kantoj tre plaĉas al mi. Entute, tre aŭskultinda kaj ĝuinda albumo.

Joel Brozovsky

Tra la mondo

Eventoj ĉesas aperi

Post 11 jaroj ĉesas aperadi la 2-semajna gazeto Eventoj, legata en 60 landoj. La fondinto kaj la eldoninto László Szilvási klarigas la kialojn jene:

La mondo daŭre ŝanĝiĝas. Nuntempe la informfluo ege rapidiĝis, kaj la uzado de interreto kaj retpoŝto iĝis ĉiutagaj laboriloj, same kiel papero kaj skribilo.

Ne nur Eventoj, kaj ne nur la Esperantaj revuoj, sed eldonantoj de ĉiuj paperaj gazetoj devas analizi sian situacion kaj rolon lige al la telekomunika revolucio. La informfluo en Esperantio iĝis multe pli rapida kaj operativa ol antaŭe, UEA iĝis multe pli malfermita, ĝisnunaj dogmoj kaj baroj falas tagon post tago, kaj la strukturo de komunikado signife ŝanĝiĝis. La antaŭa rolo de Eventoj estas plenumita, kaj ni decidis kun fiero kaj kontento fermi — aŭ almenaŭ suspendi — la 11-jaran periodon de la eldonado.

Fine de la jaro 2002 ĉesos nur la aperado de la papera gazeto, daŭre funkcios la retpoŝta novaĵ-servo Ret-Info kaj Plena Kalendaro.

Simpozio en universitato

De la 14-a ĝis la 16-a de junio en la universitato de Passau, Germanio, okazis simpozio sub la temo “Ĉu Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo?”. Organizanto estis la studenta asocio “KuWi-Netzwerk” (www.kuwi.de). Patronis Günter Verheugen, ano de la Eŭropa Komisiono, kaj Rainer Hertrich, prezidanto de la konzerno EADS.

Dank’ al Franz Josef Braun, la organizantoj invitis d-ron Reinhard Fössmeier, prezenti trihoran seminarion pri Esperanto.

Ĉar la intereso estis granda kaj la maksimuma kapacito nur 18 lokoj, necesis rifuzi kelkajn. Tamen 22 gestudentoj prezentis viglajn demandojn kaj opiniojn. Precipa intereso estis pri la baza arkitekturo de la lingvo, sed ankaŭ pri la praktikaj ebloj de apliko, kaj ĉu entute eblas ĝin apliki “antaŭ la fina venko”.

Ekestis demandoj pri la ebloj akiri pliajn informojn, kio ne prezentas problemojn, ĉar ĉiuj partoprenintoj havas aliron al interreto. Do eble ili pli profunde okupiĝos pri la Internacia Lingvo.

Ĝenerala miro estis, ke “oni” tiom malmulte informas pri la fenomeno Esperanto. Sed la demando, kiu “devus” fari tion kaj per kiuj rimedoj, ne trovis kontentigan respondon.

Reinhard Fössmeier

El Popola Ĉinio

La reta El Popola Ĉinio, daŭriganto de la pasinta revuo EPĈ, tamen kun pli rapidaj informoj, pli riĉa enhavo kaj pli belaj fotoj, atentas pri kulturo, socia vivo kaj Esperanto, kaj servas tiujn, kiuj amas Esperanton kaj pacon kaj deziras koni Ĉinion.

La reta EPĈ havas 17 partojn: Novaĵoj, Socio, Kulturo, Esperantujo, Inter Ni, Legu kaj Ridu, Ter-vilaĝo, Homaro kaj Naturo, Turismo, Ekonomio, Scienco kaj Eduko, Kuirarto, Kinejo, Muzikejo, Pentraĵoj, Metiarto, Ludejo, kun pli ol 50 rubrikoj entute. Krome, estas ankaŭ specialaj raportoj pri interesaj temoj, kiel pri Tibeto, Olimpikoj en Pekino, Nacimalplimultoj de Ĉinio, Koncize pri Ĉinio, APEK en Ĉinio ktp. Ĝi estas legebla per la retejoj: <www.espero.com.cn>, <www.chinareport.com.cn> kaj <www.china.org.cn/world>.

Estas ĉiam bonvenaj viaj kontribuaĵoj, proponoj kaj sugestoj pri la enhavo, paĝaranĝo kaj lingvaĵo. Kontaktiĝu kun: El Popola Ĉinio, P.O. Kesto 77, CN-100037 Beijing, Ĉinio; rete: <e...@china-report.com> aŭ <e...@china.com>.

Bankrotis Monda Turismo

La 22-an de septembro 2002 okazis la 13-a eksterordinara Ĝenerala Kunveno de Monda Turismo, dum kiu oni decidis, pro ekonomiaj kialoj, dissolvi la asocion. Samtage oni fondis novan Internacian Klubon Esperantotur, kiu daŭrigos la turisman agadon de Monda Turismo.

Ekzamenoj en Hungario

De la jaro 1995 okazas en Hungario interesa fenomeno pro la apero de leĝo pri deviga ekzameniĝo pri fremdaj lingvoj en altlernejoj kaj universitatoj. Ekde tiu tempo abrupte kreskis la nombro de la studentoj, kiuj trapasas ŝtatan lingvoekzamenon.

En Hungario, por ricevi diplomon en altlernejoj/universitatoj oni devas plenumi tri kondiĉojn: akiri certajn studunuojn, verki diplomlaboraĵon kaj prezenti dokumenton pri la kono de unu-du fremdaj lingvoj.

Feliĉe en Hungario jam de la sesdekaj jaroj aperis pluraj decidoj de la registaro, laŭ kiuj Esperanto estas egalrajte instruebla kiel aliaj fremdaj lingvoj. Sekve kiam aperis la leĝo pri la lingvoekzamenoj, oni rajtis elekti ankaŭ Esperanton. La kialoj estas konataj: oni bezonas malpli da tempo, peno kaj mono por akiri la diplomon pri ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto.

Plimulto de la gestudentoj dum la lastaj jaroj trapasis ŝtatan lingvoekzamenon pri la lingvoj angla, germana kaj franca. Sed en 2002 sur la populareco-listo la trian lokon okupis Esperanto, preninte la lokon de la franca lingvo!

Dum la pasintaj 7 jaroj al la ŝtata lingvoekzameno el Esperanto aliĝis entute 6484 personoj laŭ la subaj kategorioj (Baza-Meza-Supera-Sume): 1995: 8-576-18-602. 1996: 25-485-11-521. 1997: 29-512-4-545. 1998: 50-509-5-564. 1999: 113-462-8-583. 2000: 168-1455-4-1627. 2001: 295-1721-26-2042. Sume: 688-5720-76-6484.

Nun oni povas akiri diplomon nur en unu instituto (kaj en ties filioj dise en la lando), en Idegennyelvi Továbbképzõ Központ (Fremdlingva Pluperfektiga Centro) kiu akreditis la E-an lingvoekzamenan sistemon. Jen kelkaj indikoj de la ĵus pasinta lernojaro. Inter septembro 2001 kaj junio 2002 okazis kvinfoje skribaj ekzamenoj sur baza, meza kaj supera gradoj. Se ni komparas la rezultojn de la ekzamenitoj pri Esperanta kaj germana lingvoj, ni vidas ne grandan diferencon. Al la mezgrada ekzameno aliĝis 2458 personoj kaj 59 %-oj el ili sukcesis. Samtempe ekzameniĝis 24604 personoj pri la germana kaj el inter ili 49 %-oj sukcesis.

La ekzamenatoj devas solvi kvin diversajn taskojn: testo, tradukado al fremda lingvo, konceptado en fremda lingvo, traduko nacilingven kaj kompreno de fremdlingva teksto. La rezultoj montras, ke kvar taskojn la ekzamenitoj pri Esperanto pli bone solvis ol la ekzamenitoj pri la germana lingvo. Ŝajnas, ke la lernantoj de Esperanto plej bone progresas en la kompreno de la teksto, supozeble pro la simpleco de la gramatiko de Esperanto.

Oszkár Princz

Viva intervjuo

Komence de septembro okazis viva radia elsendo de nokta magazino: La israela kontakto, en kiu oni parolas kun israelanoj tra la mondo. Doron Modan, kiu laboris volontule en la CO, dum 15 minutoj respondis per telefono al specifaj demandoj pri la laboro de la CO kaj UEA, kaj pri la Esperanta kulturo. La respondoj estis trafaj kaj bonhumoraj, kio tre konvenis nur du monatojn antaŭ la komenco de la ĉefa E-kurso en Tel-Avivo.

(DM)

Malkovroj pri Emilio Herrera

Dum ordigado de la Arĥivo Emilio Herrera en la Altlernejo pri Aeronaŭtiko de la Madrida Politeknika Universitato oni malkovris dokumentojn en aŭ pri Esperanto. La arĥivo omaĝas la generalon Emilio Herrera.

Emilio Herrera estis multflanka homo: pioniro de la aernavigado per balonoj kaj aviadiloj, sciencisto, militisto kaj politikisto. Li estis la unua kiu en 1914 transflugis la Ĝibraltaran Markolon en aviadilo; li partoprenis la unuan vojaĝon per zepelino inter Germanio kaj Novjorko, kaj poste el Eŭropo al Sudameriko. Li planis vojaĝon al la stratosfero per malfermita balono, kiun la hispana milito malebligis kiam ĝi estis preskaŭ preta.

S-ano Herrera havis fortan intereson pri sciencoj, kunlaboris en la esploroj pri aviado kaj interesiĝis pri matematiko kaj fiziko. Li fondis aeronaŭtikan laboratorion apud Madrido, kaj estis la unua direktoro de la unua hispana Altlernejo pri Aerotekniko. Li estis ano de la hispana Akademio pri Sciencoj.

Dum la hispana interna milito li restis lojala al la respublikana registaro. Li estis unu el la malmultaj militistoj kiuj atingis la gradon de generalo. Post la milito li ekziliĝis al Parizo, kie li daŭrigis sian sciencan karieron, kunlaborante en francaj revuoj; li laboris kiel scienca konsilanto ĉe Unesko kaj politikisto: ministro de la hispana registaro en ekzilo, kaj ties prezidanto inter 1960-62. Emilio Herrera mortis en Ĝenevo, en septembro 1967. Esperanton li lernis ĉirkaŭ 1911. Li partoprenis la Internacian Konferencon por la aplikado de Esperanto en la sciencoj, en 1925 en Parizo, kaj kunlaboris kun ISAE pri la verkado de aeronaŭtika terminaro. En la menciita Arĥivo troviĝas dokumentoj pri tiu lia intereso, kun leteroj, artikoloj kaj diversaj movadaj eroj en nia lingvo. Aperis du liaj artikoloj en la hispana pri Esperanto kaj scienco, resp. la aerlinioj. Konserviĝis kelkaj personaj leteroj en E-o, inkluzive de malneto de letero de li mem skribita, kaj pluraj aliaj dokumentoj. La Arĥivo “Emilio Herrera” havas retpaĝaron: http://eherrera.aero.upm.es/; post iom da tempo tie aperos ĉiuj dokumentoj en formato PDF.

Tonyo del Barrio

Forpasoj

Antonia GALBANY de CRIACH (1907-2002), la unua virino distingita per la medalo “Klara Silbernik” de la “Hispana E-Muzeo”, mortis en Calella (Hispanio). Kun sia edzo Antonio ŝi aĉetis lokalon, kiu nun estas propraĵo de la Centro de Esperanto Sabadell.

Raymond GONIN (1913-2002), fervora blinda esperantisto, honorigita per la ordeno Palmes Académiques, multjara prez. de Franca Unuiĝo de Blindaj E-istoj kaj ĝen. sekretario/prezidanto de Ligo Internacia de Blindaj E-istoj, redaktoro de Esperanta Ligilo, artisto, komitatano de UFE, kursgvidanto, Delegito de UEA kaj Honora membro, forpasis la 11-an de aprilo 2002.

D-ro Jerzy W. JARMASZ (1949-2002) mortis en Otavo (Kanado). Li membris en UEA de 1964, inter 1972-95 estis ĝia delegito.

Anĝelo MELLINI (1934-2002), iama sekretario de Svisa Esperanto-Societo, mortis la 10-an de septembro en Hermetschwil (Svislando).

François MESPLÈDE (1904-2002), membro de 1973, fakdelegito pri turismo (1977-1999), forpasis la 30-an de junio en Arcachon (Francio).

NGUYEN Minh Kinh (1914-2002), Honora Membro de UEA, kunfondinto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA-1956), forpasis la 17-an de aŭgusto en Hanojo. Li publikigis beletrajn tradukojn ĉe Fremdlingva Eldonejo en Hanojo. En 1999 aperis lia 1400-paĝa Granda vortaro vjetnam-Esperanta.

Ragnhild NIKLASSON (1908-2001), membro de 1951, iama FD pri kristanismo, forpasis la 19-an de novembro en Örebro (Svedio). En la sveda sekcio de KELI ŝi estis kasistino, sekretariino kaj prezidantino (1977-80), de 1993 ĝia honora membro.

Edo TADDEI (1940-2002), fakdelegito de 1963, forpasis la 17-an de junio en Florenco (Italio). Talenta deklamisto, lastatempe li aktivis precipe en ERA kaj italigis KD-kurson pri Esperanto el Brazilo.

Ruth TUMMAN (1919-2002), edzino de la forpasinta Gerard Tumman, fondinto de E-klubo en triagrada edukejo en Melburno, iniciatinto kaj kunorganizanto de la Kongreso de Aŭstralia E-Asocio en 1990, mortis en Melburno (Aŭstralio).

Cyril VRBIK: la 22-an de oktobro 2002 estis murdita homo kun larĝe amanta koro, mirinda, gastigema, afabla kaj kredoforta sacerdoto, multjara membro de IKUE, paroĥestro en Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou (Ĉeĥio). Post la ĉi-jara 55-a Kongreso de IKUE li en sia paroĥejo gastigis internacian Renkonton de IKUE-junularo.

Ralph Harry (1917-2002)

Laŭ siaj naskiĝgrupo kaj kariero Ralph Lindsay Harry apartenis al tiuj, kiuj ŝajne malplej bezonas Esperanton.

Lia deveno estis angla-aŭstralia: la patro estris gimnazion kaj la patrino estis el altranga familio de politikistoj. Ralph tiel elstaris kiel lernejano kaj poste studento, kaj intelekte kaj sporte, ke li gajnis la plej deziratan stipendion, Rhodes Scholarship, kiu ebligis studadon de juro en la tiutempe plej prestiĝa angla universitato, tiu de Oksfordo.

En la 1930-aj jaroj Ralph aktivis en kristanaj rondoj kaj emis al pacifismo; dum tiu periodo li eklernis Esperanton (1937). Li ĉeestis kongreson de la Monda Kristana Junulara Movado en Hago la tagon, kiam anonciĝis la germana invado de Pollando. Tiam li ĵuris: Mi persone neniam perdos mian fidon je la fina venko de paco kaj justeco.... Sed la hororoj de la Dua Mondmilito igis lin dubi la ekziston de Dio kaj la validecon de pacifismo. Li do celis konstruon de pli bona mondo per nerevolucia agado ene de la institucioj.

Ralph spertis tre sukcesan karieron kiel diplomato. Li estis membro de la aŭstralia delegitaro, kiu helpis krei la strukturon de UN tuj post la milito. Li fieris pri sia kontribuo al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Poste li agis kiel la aŭstralia ambasadoro en diversaj landoj, inter ili Sud-Vjetnamio dum la terura milito tie, kaj fine li reprezentis sian landon kiel ambasadoro ĉe UN.

Dum la tuta plenkreskula vivo Ralph estis fervora esperantisto, kvankam en tio li restis sola kaj en la parencaro kaj inter la kolegoj. Li tradukis gravajn dokumentojn de UN; antaŭ la Olimpikaj Ludoj de Munkeno li eldonis kaj disdonis multlingvan broŝuron de sportaj terminoj kun Esperanto kiel la baza lingvo; li laboradis dum jardekoj pri vortaro de specife aŭstraliaj kaj nov-zelandaj vortoj. Antaŭ tre mallonge li eldonis kolekton de flugilhavaj vortoj el multaj lingvoj kun traduko en Esperanton. Li entuziasmis pri briĝo : do — laŭ li kompreneble — li ellaboris terminaron de tiu ludo en la internacia lingvo. Eble lia plej grava laboro estis la Harry-Plano por enkonduki Esperanton en UN en sesjara periodo. Kaj kiam li publikigis kolekton da memoraĵoj en 1983, The Diplomat who Laughed (la diplomato, kiu ridis), li daŭre aludis al Esperanto.

Kontraste al aliaj esperantistoj-diplomatoj/politikistoj tre konataj ekster niaj vicoj (ekz. Privat, Jonas, Enderby), Ralph Harry neniam ambiciis postenon en iu el niaj internaciaj movadoj, sed en 1960-1 kaj dum multaj jaroj post la emeritiĝo li prezidis la aŭstralian landan asocion, prelegis, propagandis, kaj agis en la ekzamena komisiono. Li konstante verkis artikolojn kaj ŝercajn analojn laŭ la modelo de Raymond Schwartz, kaj multon kontribuis al la traduklaboro de Aŭstralia antologio. Multajn financajn projektojn de AEA li lanĉis per malavara kontribuo de duono de la celita sumo.

Jam frue dumviva membro de UEA, Ralph en 1967 membriĝis en la malgranda grupo de la Honora Patrona Komitato. Lia alta, impona figuro tre mankos al la esperantistoj de Aŭstralio kaj la tuta mondo.

Trevor Steele

Loke

HELSINKO: Frat’ Jakobo, kunkantata Esperante, estis la lasta programero en la inaŭguro de la nova domo de la filologiaj institutoj en Universitato de Helsinko la 22-an de oktobro. La programon planis Andrew Chesterman, profesoro pri multlingva komunikado, kiu volis ke oni finu la oficialan programon per kanto, kiu estas en nenies gepatra lingvo. Tial fine de la programo Jouko Lindstedt, profesoro pri slava filologio, faris etan paroladon en Esperanto, kaj ĉiuj filologoj kanone kantis Frat’ Jakobo.

VIENO: La 5-an de oktobro 2002 renkontiĝis en Viena kafejo Korb 13 Esperanto-parolantoj el orienta Aŭstrio, aĝantaj inter 14 kaj 80 jaroj. La averaĝa aĝo estis 33 jaroj. Post pli ol tridekjara ŝrumpado kaj maljuniĝo de la Viena Esperanto-vivo kadre de la asocietoj AEF kaj AEM ekfloras nun nova grupo, en kiu troviĝas esperplena kvanto da junaj esperantistoj.

SOFIO: En la lastaj tagoj de oktobro 2002 en la bulgara ĉefurbo estis kreita nova E-societo Mondo Amika. Ĝi funkcios ĉe legejo “d-ro Petro Beron”, en kvartalo Ivan Vazov. “Legejo” estas tipa bulgara kultura institucio kaj ili troviĝas en ĉiu bulgara vilaĝo kaj en urboj eĉ po kelkaj. En ĉiu legejo funkcias biblioteko, unu aŭ kelkaj korusoj (por popolaj kantoj, por nuntempaj kantoj k.t.p.), teatra grupo, orkestro (ofte pli ol unu), muzika edukado, ktp kaj nun, kiel klubo, esperantista societo. Aliĝis 15 personoj el kiuj nur 2-3 aĝuloj kaj la ceteraj de 20- ĝis 35 -jaraj, kio garantias brilan estonton.

MALBORK: En la Parko de la Mondo en Malbork, Pollando, okazis la 21-an de septembro pliaj inaŭguroj de memorŝtonoj kaj arboj. Ĉi-foje de Brazilo, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Irlando, Latvio, Litovio, Pollando kaj Svedio. En la Parko estas nun reprezentitaj 15 landoj.

MARIBOR: En Maribor, Slovenio, la ŝtata instanco por senlaboruloj aprobis financi salajron ĝis la fino de 2003 por unu laboristo kiel helpsekretario de Asocio por Eŭropa Konscio, kiu konstante kunlaboras kun la loka Esperanto-societo. La oficisto estas juna esperantisto Ivo Moĉnik (m...@hotmail.com). La du organizaĵoj esperas en tiu periodo forte pliampleksigi sian aktivadon kaj certigi pli bonan financadon en estonto. Skribu al ni por ekscii pli pri niaj planoj kaj aktivado.

KATALUNIO: La sendependa elektronika kataluna ĵurnalo Vilaweb (<www.vilaweb.com>) havas dulingvan retpaĝon (en la kataluna kaj Esperanto), kiu prilumas la 80-tagan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo de du katalunaj esperantistoj. Legu pri iliaj aventuroj ĉe: <www.vilaweb.com/especials/rodamon>.

RIO-DE-ĴANEJRO: En la Nacia Biblioteko en Rio-de-Ĵanejro estas registritaj 99 E-aj libroj. Vi povas informiĝi pri ili, konsultante la hejmo-paĝon de la Nacia Biblioteko: www.bn.br. Enirante la paĝon, skribu ĉe la serĉilo (busca) Esperanto - livros kaj ĝi listigos la librojn. Ŝanĝu la fenestreton de simples al completo kaj la slipo donos al vi pli da detaloj pri ĉiu libro.

Fake

ADRESARO: Derk Ederveen 10 jarojn okupiĝas pri la kompilado de ĉiumonate aktualigata Esperanto-Retadresaro. La novembra enhavas 3182 adresojn de 2089 personoj el 96 landoj, kaj adresojn de 780 retpaĝoj de 590 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, plus 80 internaciaj. En la adresaro ĉiuj adresoj havas formon kiu malfaciligas grandskalan misuzon. Por trompi la aŭtomatajn adreskolektajn programojn al la reala adreso estas aldonitaj signoj antaŭ kaj post la heliko (@). La adresaro troveblas rete ĉe: http://home.6wxs.nl/~lide/esperanto-adresarotxt.zip, aŭ: http://home.qwxs.nl/~lide/esperanto-adresarohtml.zip.

ESPERANTO.NET: Komence de junio UEA refunkciigis la retejon <http://www.esperanto.net>, kiu nun prezentas informojn pri Esperanto en 57 lingvoj (kaj la nombro kreskas). Ankaŭ la kvanto de la vizitantoj kreskas kaj en septembro ĝi atingis 32000. Ĉe serĉado de Esperanto, la plej grandaj serĉmaŝinoj (Google, AltaVista, Yahoo) montras la retejon kiel la unuan!

RETA E-KURSO: nova senpaga E-kurso por hispanlingvanoj aperis ĉe hispana retpaĝaro kiu disponigas al siaj legantoj plurajn senpagajn kursojn. La kurson pretigis Ana Manero kaj Marcos Cruz de Hispana E-Federacio. Jam aliĝis 1500 lernantoj. Retadresoj: http://www.mailxmail.com kaj http://www.mailxmail.com/Idiomas/Esperanto.htm

LUDOJ en Esperanto: Miĥail Povorin esperantigis dudekon da ludoj. Ili povas utili por instruado, cerbotrejnado aŭ almenaŭ por plibonigo de la humoro. Juĝu mem: http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html. Bonvenas sugestoj.

Anoncetoj

Al la redakcio de la revuo Esperanto bv. sendadi nur artikolojn kaj fotojn ekskluzive verkitajn aŭ fotitajn por la revuo, do ne publikigi ilin aliloke (nek rete). Pri pagoj, adres-ŝanĝoj, nericevo de la revuo kaj aliaj administraj aferoj bv. skribi ne al la redakcio en Slovakio, sed al la CO en Roterdamo (rete: s...@co.uea.org, resp. f...@co.uea.org).

Malsato en Etiopio: Laŭ takso de la bonfaraj organizoj surloke kaj de la ĉefministro de la lando mem, Etiopio alfrontas periodon de nepriskribebla malsatmortado. Dum la mondo senfare spektas la preparon de nova milito, kiu kostos milojn da vivoj kaj sennombrajn dolarojn, oni “lacas” pri la venonta katastrofo. Laŭtakse la mortado de 1984-5, kiu aktivigis homojn de ĉiuj mondopartoj, estos “milda” kompare kun la nuna. Ni esperantistoj luktas por pli bona mondo. Jen unufraze la celo de nia aktivado. Ĉu ni ne faru ion pri Etiopio, eĉ se ne temas rekte pri lingvoproblemoj? Mi mem sentas bezonon kontribui monon por helpi. Sed mi preferus, ke mia mono ne estu de mi persone, sed kiel parto de granda kontribuo, kiu portu iel la nomon “Esperanto”. Mi malfermis konton ĉe UEA kun la nomo “Etiopio” kaj donacis sumon. Mi petas aliajn esperantistojn montri solidarecon kun niaj kunhomoj en Etiopio. Do, se vi sentas la saman bezonon, bonvolu sendi monon kaj indiku “por Etiopio”.

Trevor Steele

Nepala esperantisto volas korespondi, amikumi kaj esperantumi tutmonde (la aĝo ne gravas). Hobioj: bildkartoj, komputilo, legado, vojaĝado. Bv. sendi vian foton. Navin Lal Shrestha, GPO Box 11753, Kathmandu, Nepal. Rete: s...@yahoo.com.

Jeraĥmiel Giladi: Esperanto-Ligo en Israelo funebras la forpason de sia multjara membro kaj aktivulo Jeraĥmiel Giladi, fidela partoprenanto de multaj UK-oj kaj “kolektanto de amikoj el ĉiuj mondopartoj”. Estu benata Lia memoro!

“Romantika Germanio”

Vizitu la Germanan Esperanto-kongreson 2003 en Kaufbeuren!

Komenco de la programo: Dimanĉon, la 1-an de junio 2003. Vi vizitos dum kvin tagoj la plej romantikajn kaj vidindajn lokojn en Germanio: Heidelberg, Rothenburg, la Nigran Arbaron, kaj kompreneble Neuschwanstein. Vi partoprenos ŝipveturon kaj vingustumadon. Post la alveno en Kaufbeuren vi povos partopreni la kongreson kun pliaj interesaj aranĝoj ĝis la 9-a de junio.

La prezo: 695 Eŭroj por tranoktado en bonaj hoteloj, veturo en luksa buso. Inkluditaj estas enirbiletoj, matenmanĝoj kaj vespermanĝoj. Aldoniĝas 150 Eŭroj por unuopa ĉambro, krome la kostoj por kongrespartopreno.

Aliĝu tuj ĉe GEA, Immentalstr. 3, DE-79104 Freiburg, aŭ per retpoŝto al a...@esperanto.de Pliaj informoj estas haveblaj sur la ttt-paĝo de GEA: www.esperanto.de/gek

Estas tempo rekotizi por 2003!

Frua pago certigas la kontinuecon en la ricevado de ĉi tiu revuo. Krome, ĝi helpas la laboron de la Centra Oficejo kaj ŝparas monon al UEA. Antaŭdankon!