Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 2

Vi trovos ...

pluan bukedon da diverskoloraj floroj, kiujn sukcesis pluki por vi, malgraŭ la (en meza Eŭropo) malvarma jarsezono, via nova redaktoro. Iom da varmo en la redakcion jam alportis “la unuaj hirundoj” (viaj unuaj retaj kaj faksaj reagoj). La februara estas finredaktata, dum la januara nur komencas atingi viajn leterkestojn. La timema frapanto dankas pro afabla malfermo de la unuaj pordoj kaj deziras al vi trovi en la bukedo florojn, kiujn vi eble pleje ŝatas. Se vi tamen ne trovos ilin, bv. helpi al la redaktoro pluki venonte ankaŭ tiajn. Li dume eklaboras super la marta, por ke ĝi atingu vin akurate, komence de la monato!

Stano Marĉek

Malferme

Esperanto ĉe vojkruciĝo

de Humphrey Tonkin

La antikvaj grekoj kaj romianoj ofte imagis siajn diojn, kaj la homojn, kun kiuj ili traktas, en situacioj, kie ili devas fari elekton — inter amo, agado kaj saĝo en la kazo de Pariso; aŭ, en la kazo de Herkuleso, inter agado kaj plezuro. Pariso devis prezenti oran pomon al la diino, kiun li favoras; Herkuleso devis fari sian decidon ĉe vojkruciĝo.

La Esperanto-movado, komence de nova jarcento, venas al vojkruciĝo. Ĝi frontas Herkulesan elekton: ĉu sekvi la vojon de plezuro, ĝuante la lingvon ĉar ĝi ekzistas, kaj funkcias, kaj povas bele amuzi; ĉu sekvi la vojon de agado, en kiu ĝi plene engaĝiĝas kun la mondo kaj provas plenumi aŭtentike utilan funkcion.

Ne temas pri tio, ke agante oni ne plu plezuru aŭ plezurante oni ne plu agadu, sed temas pri emfazo: ĉu unuavice Esperanto ekzistas por nia plezuro, aŭ ĉu kiel helpilo por krei pli justan mondon. Ĉu, do, Esperanto estas komunumo aŭ movado, socio aŭ socia potenco?

Sed la afero estas komplika. Socilingvistoj klarigas, ke lingvo ne povas funkcii kiel lingvo se ĝi ne havas komunumon de uzantoj. Same pri Esperanto: ĝi iasence ja estas lingvokomunumo kaj oni ne povas ignori tiun fakton. Nuntempe ni ne donas sufiĉan atenton al la sistema kultivado de tiu nia komunumo. Ne sufiĉas, ekzemple, ke inter ni ekzistu talentaj verkistoj: necesas ankaŭ, ke estu eldonejoj; ne sufiĉas, ke estu eldonejoj, ĉar devas esti ankaŭ libroservoj; kaj ne sufiĉas libroservoj, ĉar ankau devas ekzisti homoj, kiuj efektive aĉetas kaj legas la librojn. Oni devas konscie krei librokulturon, priatentante novajn eldonojn, klerigante la homojn pri la jam ekzistantaj, kaj konstante kaj senĉese disvastigi pere de la Esperanto-gazetaro, kongresoj ktp. informojn pri ĉiuj aspektoj de tiuj libroj kaj ties verkintoj. Similon oni devas fari pri la muzika vivo de Esperantio kaj la teatra vivo. Similon oni devas fari pri radio kaj gazetaro. Pola Radio ne ekzistu kiel ornamaĵo de Esperanto, sed kiel funkcianta elemento en pulsanta kultura vivo; la revuo Esperanto ne ekzistu nur por ekzisti, sed kiel unu gazeto inter multaj, kiuj kaptas kaj kultivas la atenton de la parolantoj de Esperanto. Ni havas Polan Radion, kaj plue havos, nur se ni atentos kaj dorlotos ĝin; ni perdis la revuon El Popola Ĉinio ĉar ni nesufiĉe priatentis ĝin.

Tiu kultivado ne okazas per si mem, sed necesas sistema agado. Ni prenu la ekzemplon de niaj kongresoj. Bona kongreso saĝigas la homojn: interŝanĝante siajn spertojn, ili lernas. Bona kongreso estas tiu, kiu klerigas, paroligas, entuziasmigas. Unu kleriga faktoro estas plibonigo de la lingvoscio: ni ne sufiĉe konscie utiligas niajn kongresojn por plibonigi nian regon de la lingvo. Siatempe oni argumentis, ke oni ne povas havi en Universalaj Kongresoj lingvokursojn, ĉar tio implicas al la eksterstarantoj, ke ni ne jam regas la lingvon. Male, mi opinias, ke Universalaj Kongresoj, kaj kongresoj ĝenerale, estas unu el la ĉefaj rimedoj je nia dispono por plibonigi la parolan kapablon de la esperantistaro.

Se temas pri paroligo, niaj kongresoj ankaŭ estu lokoj por serioza dialogo, ne nur pri ekskursaj belaĵoj aŭ skribado de poŝtkartoj, sed pri la problemoj de milito kaj paco, pri la etiko de internacia kunvivado, eĉ pri etnaj, politikaj kaj religiaj diferencoj. Esperanto ne estu simple ia eskapilo, sed afero, kiu engaĝas la menson kaj engaĝas la mondon. Kaj, farante tion, oni ankaŭ entuziasmigas…

Kaj jen ni venas al la esenca demando: Pro kio nia Esperanto? Ĉe tiu vojkruciĝo ni ne neglektu la internan vivon de la esperantistoj, sed ni ankaŭ memoru, ke nia unua devo estas plivastigi kaj pliefikigi tiun komunumon tiel ke ĝi etendiĝu al multe pli da homoj. UEA kaj la diversaj landaj kaj fakaj asocioj havas respondecon plifortigi la socion, kiu ligiĝas pere de Esperanto (tute sendepende, cetere, de tio, ĉu ĝi membras en tiuj organizaĵoj), sed tiu respondeco estas nur fundamenta elemento en multe pli larĝa agadkampo, en kiu Esperanto aperu kiel alternativo al la nuna monda lingva reĝimo.

Tiun agadkampon bone difinas la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas organizita ĉirkaŭ tri bazaj aktivecoj: Informado, Instruado, Utiligado. Tiuj tri kolonoj formu bazon de nia komuna agado. Se UEA mem plene plenumos ilin, ĝi devos iom profunde repripensi kiel ĝi disdividas siajn fortojn, ekzemple kiel ĝi disdividas la taskojn de la Centra Oficejo kaj la estraranoj, kaj kiel ĝi elspezas siajn rimedojn. Nuntempe ĝi ne donas sufiĉan atenton al Informado, nek al Instruado.

En pasinteco, tiuj taskoj kuŝis ĉefe ĉe la landaj asocioj, sed la landaj asocioj lastatempe malfortiĝis, interalie ĉar la malnova ŝablono de asocioj konsistantaj el aliĝintaj membroj ne plu funkcias, ĉu ene de la Esperanto-komunumo ĉu ekster ĝi. Krome, la komunika revolucio tiel ŝanĝis la pejzaĝon, ke strikta disdivido inter tio, kio okazas enlande, kaj tio, kio okazas ekstere, ne plu havas sencon. UEA devas multe pli sisteme klopodi respondi al la bezonoj de enlandaj movadoj, kaj helpi ilin tie, kie helpo estas bezonata; ĝi devas pli ofte interkonsiliĝi kun la enlandaj aktivuloj; ĝi devas helpi klerigi kaj efikigi ilin.

Tiu respondeco ankaŭ rilatas al edukado. La lastatempa starigo de la retpaĝaro edukado.net estas bona ekzemplo de internacia kunlaboro por faciligi la agadon de instruistoj kaj instruantoj surloke. Ĝi same rilatas al la evoluigo de la lingvo mem: mi daŭre esperas pri pli aktiva kunlaboro inter la Akademio (kaj ties faka sperto) kaj UEA (kaj ties kapablo disvastigi kaj diskutigi).

Fakte, mi opinias, ke por nova jarcento necesas nova koncepto de la rilato centro-periferio en la Esperanto-movado. Ni bezonas ian Esperanto Internacia similan al Amnestio Internacia, kiu havas siajn enlandajn agantojn sed esence ne rekonas la obstaklojn de landlimoj sed agas globale, tutmonde. Mi ne parolas ĉi tie pri fondo de iu nova organizaĵo sed pri la iompostioma transformo de UEA el tradicia pormembrara asocio al organizaĵo pli kapabla plenumi niajn tutmondajn bezonojn en la ŝanĝita mondo de la dudekunua jarcento.

Eble la vojmontrilo ĉe la vojkruciĝo kie ni nun staras indikas al iu tia “Esperanto Internacia” unudirekte kaj al iu konata ŝablono alidirekte. La konata ŝablono plezurigas kaj amuzas, sed por engaĝi la pli vastan mondon la Vojo de Plezuro ne sufiĉas: necesas la Vojo de Agado. Ek al dinamika kaj aganta, tutmonda Esperanto Internacia!

(laŭ parolado dum la Itala Esperanto-Kongreso, Triesto)
Humphrey Tonkin

Lerni kaj lernigi: Ĉu Esperanto estas nura varo?

Maŭro la Torre

En la nuntempa mondo multaj homoj emas rigardi ĉion kiel varon. Ne nur manĝaĵojn, vestaĵojn, loĝejojn, ludilojn, librojn oni konsideras simplaj “varoj”, sed oni klopodas redukti al nuraj varoj ankaŭ la korpan sanon, la psikan kontenton, la diversajn klerecojn. Ĉion oni volas industriece produkti, enmerkatigi, porvendi kaj profiti. Kompreneble ĉi tiu pensmaniero havas siajn kialojn, siajn utilojn kaj sian nomon: ekonomio.

Ali-rigarde, sen diabligi la ekonomian vidpunkton, kiu bone klarigas unu flankon de la monda funkciado, ni devas tamen ne forgesi ke ekzistas ankaŭ aliaj vidmanieroj, aliaj filozofioj, kiuj helpas kompreni la homajn elektojn kaj preferojn.

Kreskaĵo, kiel tritiko, aŭ bestaĵo, kiel lakto, ja estas ankaŭ varoj, kiujn oni produktas por vendi al homoj kiuj bezonas tion por sin nutri, sed ili estas ankaŭ elementoj de biologia mondo, aranĝita laŭ kompleksaj ekosistemoj, kies ekvilibrojn oni devas science kompreni kaj iel respekti.

Libro aŭ filmo povas ja roli kiel varoj, vendataj kaj aĉetataj, sed ĉu iu kredas ke ili estas nuraj varoj? Aŭ ĉu ilia kultura enhavo ne havas alispecan valoron, kiu ne estas simple kaj nure ekonomia?

Pentraĵo, skulptaĵo aŭ arkitekturaĵo, sendepende de ties posedo aŭ proprieto, povas klerigi kaj eduki milionojn da homoj laŭ (“bonaj” aŭ “malbonaj”) modeloj, kies valoro ne estas (nur) ekonomie taksebla.

Ni, legantoj de ĉi tiu revuo, estas ĉiuj esperantistoj, anoj de la Esperanto-movado. En la lastaj jaroj la merkatistoj instruas al ni ke nia lingvo Esperanto estas varo, kiel aliaj kulturaj aŭ materiaj varoj. Antaŭe ni naive parolis pri la interna ideo de Esperanto, pri propagando de la Internacia Lingvo inter la ceteraj homoj, pri la fina venko kiam la mondo estos akceptinta nian proponon.

Nun, per pli ekonomiisma vortuzo, ni planas la enmerkatigon de nia lingva varo, pripensas reklamkampanjojn por difinitaj celgrupoj, kaj niaj kongres-organizantoj (aŭ eldonistoj) konsideras la kongresanojn (respektive la legontojn), kiel konsumantojn de la aĉetaĵo Esperanto. Sed ĉu vere lingva komunumo estas nenio alia ol speco e de intelekta merkato?

Se ni volus vendi televidilojn aŭ poŝtelefonojn en virga lando, kie tiaj objektoj estas ankoraŭ malmulte uzataj kaj eĉ tute ne konataj, ni devus:

— unuavice informi la koncernan socion pri la ecoj, la avantaĝoj, la ekonomia valoro de tiuj iloj kaj allogi la homojn al aĉeto;

— duavice en tiu lando ni devus konstrui la kondiĉojn por la reala uzebleco kaj konvena aplikado de tiuj iloj (televidaj program-produktantoj, dissendilo retoj da antenoj aŭ kabloj, plinombrigo de la uzantaro, …).

Poŝtelefonon aŭ televidilon oni unue elektas, aĉetas (se oni havas la monon), kaj tuj poste (samtage) jam ekuzas laŭbezone. Tia tuja rilato inter la aĉeto kaj la uzado de la varo ne validas en la kazo de la homo, kiu iam elektas lingvon. kaj volas uzi ĝin. Kiom da homoj ni konas, kiuj iam decidis favore al la uzo de Esperanto, sed neniam atingis la reale fluan uzeblon (kompren- kaj parol-kapablon)?

Ĝuste tial, inter la INFORMA fazo kaj la APLIKA fazo oni bezonas trian longan fazon: LERNADO. Tiuj tri fazoj precize speguliĝas en la triopa dispartigo de nia nuna Strategia Plano: INFORMADO, INSTRUADO, APLIKADO.

Tie la unua ĉapitro (informado) kaj la lasta (utiligado, aplikado) prave sekvas la ekonomian logikon: informi (propagandi, reklami, …) por aĉetigi kaj utiligi (t.e. krei favorajn kondiĉojn por la lingva uzado en ĉiuj kampoj kaj situacioj de la vivo.

Tamen inter INFORMADO kaj APLIKADO staras meza fazo esenca por lingvo: INSTRUADO.

Se homgrupo aŭ organiza movado kampanjas por konvinki la ceterajn civitanojn pri politikaj ideoj (kiaj, ekzemple la neceso de mediprotektado aŭ la kontraŭeco al la mortpunoj, plejofte per nura konvinkado de la homoj oni jam atingas la idean celon. Tio ne sufiĉas por la esperantistoj. Ni ne kontentiĝas per la konvinkado de la uloj pri la taŭgeco de la Esperanta idealo; ni ja pretendas ke la konvinkitoj lernu la lingvon. Kaj tiu lernado (de la eklerno ĝis la ellerno) estas tre longa pena procezo, kiu neniam vere finiĝas!

LERNI -> INSTRUI -> INSTRUANTO -> INSTRUISTO

En la esperantistaro de ĉiu individuo la lernado estas tiom grava kaj esenca fazo (klu postulas tiom konsiderindan tempon kaj laboron, ke tio jam parte klarigas al ni, kial en nia movado relative abundas instruantoj kaj instruemuloj. Se (en la menciita Strategia Plano) ni interkrucigas la ĉapitron INSTRUADO kun la agaddirekto PROFESIIGO evidentiĝas la bezono disponi ne nur je instruemuloj sed je instruistoj.

Tamen ni konsideru ke E-instruistojn ni povas ekhavi dumaniere:

1) lernigi Esperanton al profesiaj lernejaj instruistoj (tiel enirigante Esperanton en la publikajn lernejojn);

2) trejnante niajn nunajn Esperanto-instruantojn al profesiaj lingvoinstruistaj kapabloj, tiel ke ili povu roli kiel dignaj helpantoj de la lernejaj istoj. Ambaŭ vojojn indas trati!

Se ni, miloj da iamaj Esperanto-instruantoj, volas ekpensi nian lernigan agadon pli profesiece, unue ni devas pli objektive plani nian intervenon:

  • kial niaj lernantoj lernas (aŭ lernu) la Internacian Lingvon?
  • kiel en kiaj kondiĉoj ili lernu ĝin?
  • kie, en kia institucio aŭ instrusistemo ili lernadu?
  • por kio, por kia aplikado ili lernu ĝin?

Temas pri la bazaj demandoj, kiujn ni klopodu almenaŭ proksimume kaj prognoze respondi, antaŭ ol ekinstrui en kurso. Ni ne rajtas aŭtomate subkompreni, ke la kialoj de nia iama lernado egalas tiujn de niaj nunaj kursanoj, kaj tial simple ripeti la tiamajn celojn/modelojn/manierojn.

KIAL LERNI ESPERANTON?

Pri la kialoj, pro kiuj la homoj eklernas Esperanton, ekzistas legindaj studoj, kiuj minimume montras ke la kialoj povas esti tre variaj (de lingva ŝato, tra sopiro al pli bona mondkomunika ordo, ĝis klubemo aŭ mikrosocia grimpemo). Ĉu ni vere konas la lernokialojn de niaj kursanoj? Se ne, ĉu ne utilus pli bone ekkoni ilin, por adapti ankaŭ al tio la lernigotan lingvomaterialon? Sed ne nur gravas esplori pri la kialoj kaj celoj de niaj jamaj kursanoj, ni povas ankaŭ renversi la problemon. Pli realisme analizi la historiajn ekzisto-kialojn de Esperanto kaj bazi sur tiuj motivoj nian propagandon, por atingi aliajn pli kongruajn interesatojn.

Pri tio mi faru du konkretajn ekzemplojn. Multaj niaj “samideanoj” estas jam ĝeneralaj lingvoŝatantoj aŭ almenaŭ lingvaj scivolemuloj. Sed la lingvemuloj en la mondo estas miloble pli multaj ol ni, kaj 99% el ili ne vere scias kio kaj kia estas nia lingvo. Se vere ekzistas ioma pozitiva interrilato inter la ĝenerala prilingva intereso kaj la alpreno de la (facila, neŭtrala, ktp.) lingvo Esperanto, kial ni ne unue celas tiujn mediojn aŭ eĉ kreas allogajn okazojn por lingvemuloj? Responde je tiuj ideoj, dum la lastaj jaroj ekkreskis inter la esperantistoj nova tradicio: aranĝado de LINGVAJ FESTIVALOJ.

Tiuj estas kelktagaj publikaj eventoj, kie dekoj da spertuloj (ne nepre profesiaj fakuloj) vigle kaj scivolige prezentas lingvojn (eĉ malmulte konatajn!) per diversaj aŭdvidaj rimedoj al amasoj (kelkcentoj) da studentoj, lernejanoj, kaj scivolemuloj. Kiel tio rilatas kun Esperanto? Ŝajne neniel; sed fakte nur la esperantistoj kapablas tiom interese kaj neŭtrale aranĝi tiajn panoramajn lingvajn gustumadojn, kie ilia lingvo ludas apartan pontan, peran rolon. Krome inter la miloj da vizitantoj al tiuj festivaloj — kvazaŭ kribrite — aperas eventualaj interesotoj pri Esperanto, pli multaj ol en ajna kultura kunveno aŭ konferenco.

Alia ekzemplo estas la projekto de ILEI/UEA, nomata INTERKULTURO. Per ĝi esperantistoj “atakas” instruistojn, edukistojn, kiuj jam iom sentemas pri la ĝenerala problemo de interkultura edukado en nia bunta kaj ofte konflikta nuna mondo (oriento/okcidento, nordo/sudo, religioj/lingvoj/kulturoj, migrado, interreta kunlaborado, ktp.), eble vidante nur partojn de la problemaro kaj alfrontante ĝin per nekonvenaj rimedoj. La propono de nia Interkulturo prezentiĝas kiel konkreta eduka medio por reala kunlaborado de klasoj el foraj landoj kaj kulturoj, uzante pli justan lingvan solvon. Krome, por la lernejoj teknologie provizitaj, la interreta medio, nomata Kvazaŭa Lernejo Tibor Sekelj liveras apartan oportunon por senpera komunikado kaj lingva aplikado (kaj defion por la organizantoj).

KIEL LERNI? KAJ KIEL INSTRUI?

Ankaŭ la kieloj (manieroj) de Esperanto-lernado estas tre variaj. Ni distingu almenaŭ tri kazojn.

1) Kvankam mi ne konas statistikaĵojn pri tio, mi havas impreson ke rimarkinda parto de la nunaj E-parolantoj memlernis la lingvon per lernolibroj, pli-malpli izolite, sen helpo de instruanto. Kelkaj el ili uzis aŭtodidaktan materialon, speciale verkitan por memlernantoj, sed plej multaj simple utiligis la tradician gramatiklibron.

2) Kompreneble, duavice ni povas konsideri la lernantojn en vidalvida (lernoĉambra) kurso, kie la instruanto aplikas ian instrumetodon, laŭ sia gusto, kapablo, kaj cirkonstancoj. Pri tio ni havas diversajn tradiciojn, inter la rekta metodo de Andreo Cseh (Ĉe-metodo) kaj la latin-modelaj gramatik-ekzercaj kaj tradukaj instrumetodoj; inter tiuj du ekstremoj troviĝas multaj variantoj de situaciaj, legocelaj, komunikcelaj, aŭdvidaj, “programitaj” kursoj.

3) Samtempe kun la izolita memlernado kaj la diversmetodaj vidalvide ĉeestaj kursoj, jam de multaj jardekoj funkciadas (paper)korespondaj, radiaj kaj eĉ televidaj kursoj. Temas pri tri manieroj de senĉeesta lernado, t.e. de lernsituacioj kiam la lernanto kaj instruanto ne renkontiĝas samloke kaj samtempe, sed la lernomaterialo estas pretigita aliloke kaj alitempe ol kie/kiam la lernanto per ili lernas. Sed lastatempe la komputilaj kaj la interretaj teknologioj tiom rapide progresas, ke ekeblas konstrui kaj disponigi tutan gamon da diversaj novaj lernmanieroj:

— ekzistas novtipaj korespondaj kursoj, kiuj funkcias per retpoŝto;

— troveblas komputilaj kursoj, facile elŝuteblaj el Interreto, por komputilhelpata interaga memlernado;

— pli ĝenerale en la TutTera Teksaĵo (TTT), la granda interkomputila hiperteksto, kiu araneaĵe envolvas la nunan mondon, oni povas elpensi novajn kursmodelojn, kiuj ĉiam pli kontentigos apartajn postulojn je aŭdvidaj ekzercoj, je komunikado kun la monitoroj (instruhelpantoj) kaj kun foraj kunlernantoj, kaj je aŭtomata ekzamenado de la akiritaj lingvaj kapabloj;

— krome sur lumdiskoj (CD-ROM, DVD, ...) oni povas liveri aŭdvide interagajn kursmaterialojn, eĉ kun filmeroj elekteblaj laŭ oportunaj lernovojoj.

Tamen ni ne tro iluziiĝu ke la teknologiaj progresoj — per si mem — kontentigos niajn didaktikajn bezonojn. Male, se niaj lernaj kaj instruaj modeloj restas malfortaj kaj neklaraj, povos okazi ke la potencaj teknologioj ne nur ne solvos, sed eĉ emfazos, nian instruikan malfortikecon.

KIE LERNI?

Ni komencu per konsidero de la malplej ofta situacio, tamen disvastiĝanta. En ĉiuj kontinentoj dise vivas jam centoj da familioj, kie la infanoj lernas kaj ĉiutage parolas la Internacian Lingvon. Iam dum la jaro kelkaj el ili havas la bonŝancon renkontiĝi en REF (Renkontiĝo de Esperantaj Familioj), IIK (Internacia Infana Kongreseto), PSI (Printempa Semajno Internacia), kaj en similaj okazoj, kunlaborante kaj amikiĝante kun alilandaj samaĝuloj. Post kelkaj jaroj plej granda parto el ili retroviĝos en IJK-oj (Internaciaj Junularaj Kongresoj) de TEJO.

Sed evidente, la plej kutima lernosituacio estas ankoraŭ la kursoj en la Esperanto-klubejoj, en kulturejoj, sed eĉ en la internaciaj kursejoj. Kelkaj el tiuj kursejoj kaj prelegejoj (la Karlskoga Popola Altlernejo, la Greziljona Kastelo, Kvinpetalo, KCE en Ĉaŭdefono, Svislando), ..., ĝis la someraj E-kursaro en la San-Franciska Ŝtata Universitato (Usono) kaj la Esperanto-domo en Jacugatake (Japanujo) estas pli-malpli evoluantaj institucioj, kiuj meritas vizitadon, diskonigon kaj ĉian subtenon. Tiurilate menciindas ĵusa interkonsento inter ILEI kaj UEA por kunordigi, apogi kaj plivalorigi la laboron de tiaj centroj.

Malpli ofte, sed memorinde, Esperanto-instruado okazas ankaŭ en la publikaj instrusistemoj. En kelkaj landoj, kia Hungarujo, Esperanto estas instruata samrange kun la aliaj fremdlingvoj.

En aliaj lokoj ekzistas esceptaj (t.n. eksperimentaj) instruadoj, kie en iuj bazaj kaj mezaj lernejoj — rusaj, polaj, italaj, jugoslavaj, rumanaj — kompletaj klasoj lernas la lingvon kadre de apartaj projektoj (kiel ekzemple Interkulturo). Krome, en pli multaj aliaj okazoj Esperanto estas lernobjekto de libervolaj grupoj ekster la deviga lernotempo: pri tio videblas ekzemploj francaj, belgaj, ĉeĥaj, italaj, kroataj, svedaj, ktp., ankaŭ kadre de projektoj, kiaj Eŭroskola.

Fine, la Internacia Lingvo estas diversnivele instruata ankaŭ en iom varia nombro da universitatoj: la plej konata estas la Esperanto-Fako en ELTE-Universitato (Budapeŝto), sed nun la plej grava estas la Universitato Adam Mickiewicz http://www.amu.edu.pl/ en Poznań (Pollando), kie disponeblas tuta perfektiga kursaro pri esperantologio, senĉeeste partoprenebla. Krome aldoniĝas pluraj universitataj fakultatoj, ĉe kiuj okazas almenaŭ elementa kurso (en la japana urbo Kobe, en la korea Kangnam, en la itala Torino, ktp.). Pri tiaj kursoj nun malsufiĉas informoj, aktualaj kaj geografie kompletaj, sed ĝuste tial nun estas aranĝata en tiu kampo vasta enketo fare de nova ILEI-sektoro.

POR KIO LERNI?

Alivorte: aplikado kaj utiligado de Esperanto. Tio estos ĉefartikola temo por unu el la venontaj numeroj de la revuo Esperanto. Ĉi tie, parolante pri universitatnivelaj institucioj, ni nur menciu pri AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj), kie oni povas apliki la Internacian Lingvon je faka studado, ekzemple, pri astronomio, kibernetika pedagogio, aŭ psikolingviko, akironte per ekzamenoj studajn kredit-unuojn, ekstere agnoskeblajn.

Nun mi haltigu nian superrigardan virtualan vojaron tra la kialoj, kieloj, kaj kieoj de Esperanto-lernado kaj pri la kvalitoj de antoj kaj istoj de Esperanto-instruado.

Dum la venontaj monatoj ni povos gastigi diversspecajn spertulojn kaj fakulojn pri atentindaj aspektoj de la lernaj kaj instruaj problemoj: komparado de instruprogramoj, objektiva taksado de komputilaj kaj retaj E-kursoj, trejnado de E-instruantoj, interkultura aŭ transkultura edukado, Esperanta kulturo en niaj kursoj, interlernejaj projektoj, denaska Esperanto-akirado.

Se vi ne jam fortediĝis per la ĉi-supraj konsideroj, bonvolu reagi al ni — laŭ via vidpunkto — per viaj argumentoj kaj demandoj!

[FORIGITA!: bildo]

La fama E-kursejo Kastelo Greziljono, nun Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj, naskiĝis en 1952 kaj do festas ĉi-jare sian oran jubileon!

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)

• lerni interkulture • lerni interkulture • lerni interkulture • lerni interkulture •

  • trisemajna intensa lernado de Esperanto
  • por komencantoj ĝis akademianoj
  • internaciaj instruistaro kaj studentaro
  • riĉa vespera kaj semajnfina programo

Post 32 jaroj en San-Francisko, NASK ekmigras!

En 2002, la kursaron gastigos mondfama interkultura altlernejo, The School for International Training, en nordorienta Usono. Kune kun la profesiuloj de la lernejo, niaj instruistoj evoluigas novan kaj entuziasmigan studprogramon kiu emfazas la uzadon de Esperanto por interkultura komunikado kaj kunlaboro.

Datoj: 8-26 julio, 2002. Loko: Brattleboro, Vermonto (facile atingebla de Bostono, Novjorko, aŭ Hartfordo). Instruistoj: d-rino I. Koutny (Hungario/Pollando), d-ro A. Melnikov (Rusio), d-ro R. Resende (Brazilo). Kotizoj: loĝado en dulita ĉambro kun manĝoj US$640; kurskotizo US$900. Stipendioj haveblas.

Instruado

Prididaktika babilado inter Claude Gacond kaj Henri Dognac

Pri la roloj de la verbo esti, kaj cetere...

Unua rolo de la verbo esti

Henri: Observante vin instrui Esperanton al komencantoj, mi konstatis, ke vi dediĉas multajn paroligajn ekzercojn al la asimilado de frazoj kun la verbo esti. Ĉu vi konsideras, ke tiu verbo indas je tiom da atento?

Claude: Certe jes! Analizo de pli ol 4000 test-folioj de partoprenintoj al mia perkoresponda kurso por franclingvanoj malkovrigis al mi, ke en Esperanto la verbo esti ludas kvar malsimilajn rolojn, kiujn la lernolibroj ĝenerale tre supraĵe aŭ nebulece klarigas, kiel cetere faris siatempe mia kurso. Tiu analizo ankaŭ montris, ke ofte la instruantoj mem ne konscias pri la semantika komplekseco de la Esperanta verbo esti, kaj ke pro tio ilia didaktiko tiurilate ne tre koheras. Nur el bona lingvo-analizo kreiĝas taŭga kaj fruktodona lingvoinstruado.

Henri: Interese! Ĉu vi akceptus indiki al mi, kiujn kvar rolojn plenumas la Esperanta verbo esti?

Claude: Volonte! Kiam mi ekparoligas komencantojn helpe de bildaro, mi unue tre atentas utiligi la verbon esti en ties nepre karakteriza rolo simboligebla per la signo (=).

Jen ekzemploj:

Tulipo estas (=) floro. Rozo estas (=) floro.
Tulipo kaj rozo estas (=) floroj.

Hundo estas (=) besto. Kato estas (=) besto.
Hundo kaj kato estas (=) bestoj.

Tablo estas (=) meblo. Seĝo estas (=) meblo.
Tablo kaj seĝo estas (=) mebloj.

Libro estas (=) objekto. Telero estas (=) objekto.
Libro kaj telero estas (=) objektoj. Ktp

En tiuj pens-unuoj la vortordo ne estas libera. Kaj koncerne al la paroliga instruado jen ekzemploj de tipaj demandoj kun ties atendataj respondoj:

Ĉu tulipo estas floro? — Jes, tulipo estas floro.
Ĉu kato estas meblo? — Ne, kato ne estas meblo, kato estas besto.
Kio estas rozo? — Rozo estas floro.
Kio estas tablo kaj seĝo? — Tablo kaj seĝo estas mebloj. Ktp

Henri: Ĉiuj instruantoj faras tiajn paroligajn demandojn.

Claude: Tutcerte jes, sed kiel vi baldaŭ komprenos, ili bedaŭrinde miksas en ili aliajn rolojn de la verbo esti. Kaj tial fontas ĉe la lernantoj postaj eraroj aŭ miskomprenoj, kiuj estus eviteblaj, se oni unue estus uzinta la verbon esti nur kun la signifo simboligebla per (=).

Kaj efektivigante tiujn ĉi perbildajn paroligajn ekzercojn, oni povas samtempe riĉigi la vortprovizon de la instruatoj per regula aldono de novaj bildoj bone elektitaj laŭ vidpunkto fonologia, cele al efika kontrolo de la prononco de ĉiuj sonoj konkretigataj de la 28 literoj de la Esperanta alfabeto.

Oni ne forgesu aldoni ekzercadon de la sonoj “sc” kaj “dz” skribataj per kombino de po du literoj. Tiujn du sonojn tre tipe Esperantajn bedaŭrinde neglektas multaj lernolibroj. Tial inter mia besta bildaro nepre troviĝas saltema sciuro kaj inter la bildoj de homoj renkontiĝas diversaj familianoj: avo kaj avino, patro kaj patrino, knabo kaj knabino, onklo kaj onklino, ktp…, per kiuj oni povas komprenigi kaj utiligi la vortojn edzo kaj edzino.

Henri: Do vi riĉigas la vortprovizon sen samtempe kompleksigi la frazstrukturojn.

Dua rolo de la verbo esti

Claude: Tute ĝuste! Kaj tiel ĉiu lernanto povas koncentriĝi je la asimilo de la nomoj, kiujn konkretigas la manipulata bildaro daŭre riĉigata de novaj ilustraĵoj.

Sed fakte hodiaŭ ni ne diskutas pri la efiko de la perbilda instruado, sed pri la diversaj roloj de la verbo esti kaj pri la neceso ilin taŭge komprenigi kaj asimiligi.

La instruo de la dua rolo de la verbo esti kondukas al unua struktur-ŝanĝa ekzerco, kiun la tradiciaj lernolibroj ĝenerale absolute neglektas.

Jen ekzemploj:

Elefanto estas granda, muso estas malgranda.
Elefanto grandas, muso malgrandas.

La haroj de la knabo estas ruĝaj.
La haroj de la knabo ruĝas.

La haroj kaj la barbo de la avo estas blankaj.
La haroj kaj la barbo de la avo blankas.

Henri: Do vi tuj enkondukas la senperan verbigon de la adjektivoj.

Claude: Jes, ĉar tio estas unu el la tipaj karakterizaĵoj de la Esperanta gramatiko ekde la unua periodo de la zamenhofa lingvo, kvankam nur meze de la 20-a jarcento gramatikistoj komencis disputaĉi pri ĝi.

Tiurilate mi ŝatas rakonti komikaĵon, kiu okazis dum semajna kurso ĉe Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. Venis al ni vizite el Francujo Esperanto-instruanto, ĝuste kiam miaj kursanoj kafumis kaj biskvitumis sur la teraso post tia strukturŝanĝa ekzerco; ili provis daŭrigi la ludon imagante mem frazojn, kiujn ili tuj koruse transformis. Montrante la bluegan ĉielon unu el ili ekkriis: La ĉielo estas blua, kaj ĉiuj koruse ripetis Jes, la ĉielo bluas. Alia konstatis: La kafo estas bruna kaj ĉiuj korusis: Jes, la kafo brunas. Tria deklamis: La akvo estas varma kaj ĉiuj ripetis: La akvo varmas. Ktp… Por iuj la akvo varmetis, por aliaj ĝi varmegis, kaj regis agrablega etoso ĝojplena.

Sed la franca kolego ne partoprenis tiun ĝeneralan feliĉon. Li tuj vigle kritikis min asertante, ke oni ne rajtas instrui la senperan verbigon de adjektivaj radikoj, kiu estas gramatika fenomeno rezervita al la poezia lingvo. Lian sufiĉe pedantan kaj ne tre afablan kritikon konkludis la aserto: Vi malpravas! Oni ne rajtas senpere verbigi adjektivojn. Mi ĝentile transdonis al li la libregon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kiu dum mia instruado ĉiam kuŝas sur la tablo ekde la unua leciono. Ĝi estas referencilo. Serĉu la vort-elementon prav, mi petis. Kaj li baldaŭ konstatis, ke laŭ la propra teorio li estus devinta diri: Vi estas malprava!, sed ke Zamenhof mem jam senpere verbigis tiun ĉi adjektivon en sia proverbo Kiu jam havas, tiu pravas.

Henri: En tiuj ĵus menciitaj frazoj, per kio la verbo esti malsimilas al la verbo esti de la antaŭaj ekzercoj?

Claude: Ili simple ne estas simboligeblaj per la signo (=). Fakte en tiuj ĉi pens-unuoj la verbo esti ludas helpan rolon por doni verban signifon al la koncernaj adjektivoj, kiel tio okazas en la franca lingvo, kiam oni diras: Le ciel est bleu. kaj Le café est brun. Sed diference al la franca lingvo, Esperanto, pro sia internacieco, havas la kapablon senpere verbigi tiujn ĉi adjektivojn, kion ne kapablas fari la franca lingvo kaj kun ĝi multaj aliaj hind-eŭropaj lingvoj.

Tiu unua strukturŝanĝa ekzerco ebligas klarigi, ke ne estas per siaj vort-elementoj est, blu, kaf kaj brun, ke Esperanto estas internacia, sed per sia kapablo esprimiĝi kiel la lingvoj bezonantaj help-verbon por verbigi adjektivon, aŭ simple kiel la lingvoj, kiuj kapablas senpere verbigi adjektivon. La interlingvistoj, kiuj propagandis favore al la naturalismaj sistemoj OccidentalInterlingua tion ne komprenis. Ili kredis, ke internacieco troveblas je la leksika nivelo. Tial ili kreis kaj provis ekvivigi interlatinidajn idiomojn, kiuj bedaŭrinde gramatike neniel estas internaciaj. Kontraŭe al Esperanto, per siaj gramatikaj kaj vortfaradaj handikapoj tiuj lingvo-projektoj tipe apartenas al la latineca mondo. Ili neniel konkurencas la internaciecon de Esperanto.

Henri: Kial niaj lernolibroj ne instruas tiun ĉi karakterizan gramatikan fenomenon?

Claude: Simple ĉar niaj instruiloj kontentiĝas ripetadi, kelkfoje per aliaj vortoj, kio estis siatempe jam indikita en la unuaj lernolibroj, tio estas en la zamenhofa 16-regula Unua Libro de 1887 kaj en la epokfara Commentaire sur la Grammaire Esperanto [Komentario pri la Gramatiko Esperanto] de Louis de Beaufront. Sekve al la apero en 1900 de tiu didaktike epokfara verko, oni ne malprave konsideris ĝian aŭtoron kiel la Duan Patron de Esperanto.

En 1905 la proklamo de la Fundamento de Esperanto kiel oficiala lingva bazo kaj en 1908 la idistiĝo de la Dua Patro de Esperanto definitive stabiligis la Esperanto-didaktikon. Ekde tiam la kurs-verkantoj ne nur fidele obeas al la Fundamento. Ili samtempe rajtigas sin ĉerpi rekte aŭ nerekte el la verko de la eks-dua patraĉo sen mencii siajn fontojn. Ĉiu pli-malpli kopiadas siajn antaŭulojn.

Kio ne estis klarigita en la menciitaj fundamentaj libroj, tio ĝenerale daŭre ne estas instruata ĝis nun en niaj lernolibroj.

Ekzemple ege malmultas la instruiloj, kiuj klarigas la formadon de la landnomoj. Tial abundas diskutaĉoj prilandnomaj en la rondoj de komencantoj.

Kaj nenio estas dirita pri la senpera verbigo de adjektivoj, adverboj, substantivoj, prepozicioj kaj konjunkcioj, kiu estas karakterizaĵo de la Esperanta gramatiko.

Kaj la listo de la instruataj prefiksoj kaj sufiksoj restis senŝanĝa, kvankam la lingvo riĉiĝis je novaj vigle vivantaj afiksoj.

Stranga didaktika fenomeno, ĉu ne?

Henri: Vi do opinias, ke la lernolibroj ne instruas la nuntempan lingvon.

Claude: Mi simple konstatas, ke ili ne rezultas el analizo de la reale funkcianta lingvo, sed ĉefe el remaĉado de malnovaj instru-normoj. Ekzemple ege malmultas la lernolibroj, kiuj almenaŭ resume raportas pri la vortfarada teorio de René de Saussure, kiu en 1910 fine komprenigis eĉ al Zamenhof mem, kiel Esperanto memstare kreas sian vortaron, tio ĉi responde al la vortfarada teorio de Louis Couturat, kiu naskis la ido-skismon.

Henri: Kiel vi klarigas tiun ĉi stagnemon de niaj instruiloj?

Claude: Ĉar Esperanto ne estas instruata en la publikaj lernejoj. Sed ni fakte troviĝas antaŭ senelira problemo. Estas ankaŭ, ĉar Esperantujo ne kapablis publikigi konvenajn lernolibrojn, kiuj reale priskribas la lingvo-uzon kaj ankaŭ instruas pri la disvolviĝo de la Esperanta literaturo, ke Esperanto ne povas eniri la publikajn lernejojn.

Sed ni revenu al nia verbo esti, la kaŭzo de nia konversacio.

Henri: Do, tiu verbo esti ludas la rolon de helpilo por verbigi adjektivojn, kiel ĉe la lingvoj, kiuj ne povas memstare verbigi la adjektivojn.

Claude: Jes, kaj tial ambaŭ verbigaj formoj devas esti ekzercataj, la verbigo helpe de esti kaj la senpera verbigo, kiu tendencas ĝeneraliĝi kaj tial renkontiĝas pli kaj pli ofte eĉ en konversacioj.

Tial la kristanoj ŝatas kanti: Laŭdatu Dio! anstataŭ Dio estu laŭdata! kaj aŭdiĝas frazoj kiel: Se mia patro aĉetintus tiun ĉi domon, ni nun ne devus translokiĝi! anstataŭ la pli tradicia kaj ĝenerale la sola instruata eldiro Se mia patro estus aĉetinta tiun ĉi domon, ni nun ne devus translokiĝi!

Henri: En la TEJO-medio tiaj formoj oftas.

Claude: Vi ĵus uzis senperan verbigon de la adverbo ofte, kiu do ne kontentiĝis naski la adjektivon ofta, sed eĉ la verbon ofti. Konstante oni aŭdas tiajn senperajn verbigojn ne nur de adjektivoj, sed ankaŭ de substantivoj, adverboj, prepozicioj, ktp. Tial indas tuj instrui ilin al la komencantoj. Ne estas normale, ke freŝbakitaj esperantistoj malkovru tiujn ĉi uzojn ekster la kursaj rondoj okaze de rekta kontakto kun lingvo-praktikantoj.

Do ankaŭ frazoj kiel: En tiu familio la barbulo estas la avo kaj la senharulo estas la patro diriĝu sen la helpo de la verbo esti per strukturŝanĝa ekzercado: En tiu familio la barbulo avas kaj la senharulo patrasEn tiu familio avas la barbulo kaj patras la senharulo.

Kaj dum tiuj ĉi ekzercoj oni sentigu, ke Esperanto ĝenerale donas la preferon al la formulo avas la barbulo kaj patras la senharulo, ĉar la subjekto tendencas sekvi netransitivan verbon, krom se ĝi estas pronomo, tiam ĝi antaŭas al netransitiva verbo.

Henri: Ĉu vi utiligas la komplikajn gramatikajn terminojn transitiveco kaj netransitiveco?

Claude: Por vi mi uzis la adjektivon netransitiva. Sed en klarigoj al la lernantoj oni komprenigu, ke verboj povas havi unu valenton aŭ esti unu-valentaj, havi du valentojn aŭ esti du-valentaj, kaj eĉ havi tri valentojn aŭ esti tri-valentaj, kiel diras la lingvistoj. Oni povas ankaŭ paroli pri verboj kun unu ligo, du ligoj kaj tri ligoj aŭ unuligaj, duligaj kaj tri-ligaj. La infanoj ŝatas paroli pri verboj kun unu brako, du brakoj kaj tri brakoj, aŭ unu-brakaj, du-brakaj kaj tri-brakaj. Grava estas ne la klarige uzata vorto mem, sed la kompreno pri la koncerna verba fenomeno.

Henri: Ĉu vi povas doni ekzemplon pri verbo tri-valenta?

Claude: La patrino donas pomon al sia fileto. Aŭ Vespere la patro legas rakonton al siaj gefiloj.

Henri: Mi neniam aŭdis pri tiu trivalenteco.

Tria rolo de la verbo esti

Claude: Kaj tamen vi flue parolas kaj skribas en Esperanto. La instruantoj devas koni tiujn ĉi gramatikajn faktojn, por povi ilin konvene instrui. Sed ni revenu al la verbo esti. Nur iom post iom per trastudo de beletraj tekstoj oni malkovrigu al la studantoj ĉion, kion mi ĵus klarigis al vi.

En la lernolibroj la verbo esti aperas ofte en frazoj kiel: Sur la tablo estas florpoto kaj libro,En la ĉambro estas lito, tablo kaj du seĝoj. Vi tuj rimarkas, ke la subjekto tendencas troviĝi post la verbo esti, kaj ke tiu ĉi verbo esti nek simboligeblas per (=) nek plenumas la rolon de verbiga helpilo. Per strukturŝanĝa ekzercado oni povas komprenigi, ke tiu ĉi verbo esti estas anstataŭigebla per aliaj verboj, kiel troviĝi, stari, kuŝi, ktp...

Jen ekzemplo:

Antaŭ la domo estas tri arboj.
Antaŭ la domo troviĝas tri arboj.
Antaŭ la domo staras tri arboj.

Malantaŭ la domo estas lageto.
Malantaŭ la domo troviĝas lageto.
Malantaŭ la domo etendiĝas lageto.

Oni komprenigu, ke en tiu ĉi uzo la verbo esti similas al speco de dirko anstataŭanta eblajn pli precizajn verbojn. Ĝi estas kvazaŭ sensignifa verbo, kaj tial stile preferindas la uzo de pli precizaj verboj kiel troviĝi, starikuŝi, etendiĝi, ktp… Kaj oni povas eĉ enkonduki la uzon de la duvalenta verbo trovi:

Jen ekzemploj:

Sur la tablo estas bildoj de bestoj, kajeroj, skribiloj kaj gumo.
Sur la tablo troviĝas bildoj de bestoj, kajeroj, skribiloj kaj gumo.
Sur la tablo oni trovas bildojn de bestoj, kajerojn, skribilojn kaj gumon.

Henri: Interesa maniero komprenigi tiun rolon de la verbo esti, anstataŭigante ĝin per la verbo troviĝi kaj eĉ per la strukturo oni trovas + n.

Kvara rolo de la verbo esti

Claude: Tiu ĉi strukturŝanĝa ekzercado kontribuas al la akiro de lingvaj refleksoj, kiuj asimiligas gramatikajn nociojn nur per lingvo-praktiko. Sed tio kontentige disvolviĝas, nur se la ekzemploj estas bone elektitaj kaj sufiĉe abundaj. Ili kondukas al ludoj gramatike ege produktivaj. Sed pri tio ni konversaciu alian fojon.

Post la malkovro de tiuj tri tre precizaj roloj de la verbo esti, la lernantoj pere de trastudo de beletraj tekstoj havos la okazon malkovri aliajn uzojn pli malfacile difineblajn de tiu verbo esti. Por ne tro kompleksigi la esplorojn, mi didaktike proponas ordigi la verbon esti laŭ kvar fakoj:

Unua fako: esti, kiu estas simboligebla per (=).

Dua fako: esti, kiu estas verbiga helpilo.

Tria fako: esti, kiu signifas troviĝi. La franclingvanoj rapide malkovras, ke tiu verbo esti povas tradukiĝi francen per la francaĵo il y a kaj la germanlingvanoj per la formulo es gibt.

En la kvaran fakon oni registru aliajn eblajn uzojn de la verbo esti, kiuj nek simboligeblas per (=), nek ludas verbigan rolon, nek anstataŭeblas per alia pli preciza verbo. Tiuj aliaj roloj de la verbo esti ĉefe renkonteblas okaze de trastudo de beletraj tekstoj. Ili montras, kiom entute kompleksa estas la rolaro de la Esperanta verbo esti.

Henri: Ĉu vi povas doni ekzemplon?

Claude: Jen nur unu: Estas la momento konkludi! En tiu ĉi pens-unuo la verbo esti nek simboligeblas per (=), nek ludas la rolon de verbiga helpilo, nek signifas troviĝi.

Okaze de tralego de beletraj tekstoj vi loku mem pense la renkontitajn verbojn esti en konvenan fakon, kaj tiel iom post iom vi mem sentos, ke ankaŭ la kvara fako havas sian didaktikan utilon.

Henri: Vi pravas. Oni bone lernas nur tion, kion oni mem malkovras.

Claude: Kaj tiam oni kapablas pli konvene gvidi Esperanto-studon.

Kaj se vi amuziĝos analizi lernolibrojn rilate al la instruado de la menciitaj roloj de la verbo esti, tiam vi malkovros, kiom didaktike ili lamas. Kaj tio klarigas, kial multaj franclingvanoj longe diras: Sur la tablo estas florpoton. Ili fakte pensas Sur la table, il y a un pot de fleurs. [Sur la tablo, ĝi tie havas florpoton.] Se vi petas al ili, ke ili analizu tiun ĉi francaĵon, tiam vi konstatos, ke ne malmultaj el ili respondos, ke un pot de fleurs estas la rekta komplemento de la verbo a, kies subjekto estas la pronomo il. Tial la strukturŝanĝa ekzerco, kiu venigas la ekvivalentajn frazojn Sur la tablo troviĝas florpoto, kaj Sur la tablo oni trovas florpoton, kaj Sur la tablo staras florpoto alportas al la franclingvaj lernantoj tre utilan didaktikan helpon.

Henri: Ĉu alilingvanoj renkontas similajn malfacilaĵojn kun la verbo esti?

Claude: Tutcerte! Mi havis la okazon plurfoje instrui Esperanton al parolantoj de lingvoj, en kiuj ne ekzistas la nocio mem de la verbo esti. Ĉiam montriĝis, ke al ĉiu menciita rolo de la verbo esti tiuj lernantoj trovis tre precizan esprimeblon en la propra lingvo. En iliaj lingvoj ekzistas pli da esprim-rimedoj, ol en Esperanto. Kaj tio povas malfaciligi al ili la realan komprenon de la variaj roloj de la verbo esti.

Henri: En venonta babilado ni nepre diskutu pri la pozitivaj flankoj de la perbilda instruado kaj pri la ebloj de la strukturŝanĝaj ekzercoj kaj ankaŭ pri la verbaj valentoj. Viaj aludoj al tiuj nocioj vekis mian scivolemon.

Claude: Kial ne?

Kuraĝigu la dominikajn gekursanojn!

En Dominika Respubliko Esperanto progresas. La kursgvidanto Rafael Despradel (sur la foto) nun havas 48 gelernantojn en la unua E-kurso en la lando. La kursgvidanto organizas poŝtkartan vesperon por la kursanoj, kiuj volus ricevi mesaĝojn el almenaŭ 50 landoj.

Tiel la lernantoj vidos, ke nia lingvo estas afero tutmonda kaj ke ĝi funkcias. La poŝtkarta vespero okazos la 20-an de marto 2002. Sendintoj de la tri plej belaj poŝtkartoj ricevos premiojn: kompaktdiskon kun muziko el Dominika Respubliko.

Bv. sendi poŝtkarton al: Rafael Despradel, P.O. Box 838, Santiago de los Caballeros, Dominika Respubliko.

Por pli vasta komunumo

Pri varbado kaj ideoj

Pri kio kutimas babili niaj pintaj funkciuloj? Jen parto de interesa dialogo inter la Prezidanto Renato Corsetti kaj la Ĝenerala Direktoro Trevor Steele.

Trevor: Renato, lastatempe multaj skeptikas. Diru al mi, ĉu vi vere kredas, ke iam estos ia “fina venko”? La movado estas mikroskopa sur tutgloba skalo.

Renato: Ni estas stranga speco de finvenkistoj. Ni tute bone scias, ke la fina venko ne venos venontan merkredon posttagmeze, sed tamen ni opinias, ke estas bone labori por ĝi, ĉar se oni ĉesas kredi je ĝi, ĝi ofendiĝas kaj neniam venos. Momente ni estus tute kontentaj, se ni sukcesus nur iom vastigi nian “niĉon” en la mondo. Ni vere estas adeptoj de partaj venketoj.

Trevor: Vortoj, vortoj. Ĉu vi fakte ion faras?

Renato: Ni fakte ja ion faras. Nia estrarano pri informado, Andrej Grigorievskij, kaj la redaktisto de ĉi tiu revuo, Stano Marĉek, malkovris la ekziston de komputiloj kaj faris miraklon: ili enretigis la enhavon de la revuo. (*www.uea.org, rim. de la red.)

Trevor: Nu, tio estas ja io, eĉ io nova. Kiam vi decidis fari tion?

Renato: Dum la lasta estrarkunsido estis deciditaj pluraj aferoj. Kelkaj estas jam komunikitaj. Kelkaj neniam estos komunikitaj, ĉar tro sekretaj (ekz. kiom da fojoj la prezidanto endormiĝis dum la kunsido).

Trevor: Eĉ vi ne kapablas kaj paroli kaj dormi, Renato. Kiom da fojoj la aliaj ekdormis?

Renato: Pardonu, jes, jen la sekreta informo. Sed ree al mia temo: dum la kunsido ni ekigis la kampanjon Por pli vasta komunumo. Nenio suprize nova pri ĝi. Ĝi estas jam antaŭvidita en la Strategia Laborplano. Simple nun la Estraro decidis ekrealigi ĝin.

Trevor: Imponaj vortoj. Parolu iom pli precize, mi petas.

Renato: Kun plezuro. La kampanjo konsistas el du partoj:

  • — la reta parto, kaj
  • — la papera parto.

Trevor: Nun vi parolas kvazaŭ juristo. Do bone, klarigu pri la “reta parto”.

Renato: La reta parto havas du celojn:

  • — utiligi efike la novajn teĥnikajn eblojn (abonantoj legu la revuon tuj, sendepende de la poŝta servo); kaj
  • — ligi al UEA (kaj al ties landaj asocioj kaj lokaj grupoj) tiujn homojn, kiuj lernas Esperanton rete kaj restas vagantaj tra la reta mondo sen kontaktoj kun la vivantaj esperantistoj.

Trevor: Sed, momenton — se vi enretigos la enhavon de la revuo, kial oni ankoraŭ aliĝu al UEA?

Renato: La januara numero de la revuo aperinta en la reto estas iusence nur provo por montri al maljunuloj kiel ni, ke tio estas vere ebla. Ĝi estas ankaŭ logilo por tiuj malpaperaj nur-ret-anoj, kiuj povus decidi aboni ĝin, membriĝi en UEA, ktp.

Trevor: Do ia eksperimento? Sed kiel vi povos juĝi la rezulton de la eksperimento? Kiam ĝi estos juĝebla?

Renato: Tra la jaro la eksperimento daŭros: ĉiumonate ni enretigos, sed en la dua, tria monatoj kaj tiel plu vi trovos en la reto nur la enhav-tabelon kaj stimulan artikolon. Parto de la eksperimento, fakte, konsistos el kalkulado kiom la retaj abonantoj devas pagi kompare kun la normalaj abonantoj.

Trevor: Do la estraranoj kaj redaktisto eksperimentas. Kion faru la humilaj piedsoldatoj de la paca movado intertempe?

Renato: Ankaŭ ili povas kunlabori. Se ili volas, ili povas iĝi ambasadoroj de la ret-esperanta movado en sia lando, disvastigi la informon pri la enhavo de la revuo rete, klopodi organizi reton por la esperantistoj en sia lando kaj por la komencantoj. Se ili — same kiel ni — apenaŭ kapablas ŝalti komputilon, tamen ili povus tre utile kunlabori kun la TEJO-sekcio en sia lando. Ili serĉu tiujn junulojn, kiuj kapablas ne nur ŝalti kaj malŝalti komputilon, sed ankaŭ uzi ĝin.

Trevor: Sed Renato, kiom da homoj havas aliron al komputilo? Kaj niaj fidelaj ne-plu-junaj homoj daŭre preferos la — kion vi diris? — “la paperan parton”. Ankaŭ mi, ekzemple, malgraŭ mia ekstrema juneco.

Renato: La papera parto havas ankoraŭ pli da celoj. Ni “paperistoj” aŭ “paperuloj”, se vi volas, pretigis flugfolion por varbado, kiu estas uzebla de UEA, de landaj asocioj kaj de lokaj grupoj. La sama flugfolio invitas al membriĝo en ĉiuj niveloj de la Esperanto-agado. UEA aldonas al la folio siajn kotizojn kaj pag-regulojn, kaj same povas fari la landaj asocioj kaj la lokaj kluboj. La celo estas atingi per tiuj folioj ĉiujn unuopajn esperantistojn komencantajn aŭ neorganizitajn, kaj ligi ilin al la movado.

Trevor: Ĉu do temas pri “desupra” agado? UEA agos — finfine, hura! — sed la landaj asocioj, lokaj kluboj ktp. daŭrigos sian dormadon?

Renato: Ne ekzistas konkurenco inter UEA, landaj asocioj aŭ lokaj grupoj. La lokaj grupoj estas la bazo de ĉio. Ili havas pli da kontaktoj kun komencantoj kaj neorganizitaj esperantistoj. Ni deziras, ke ili larĝigu sian komunumon. Tio estos utila ankaŭ por la landaj asocioj, kies “merkato” estas tiuj lokaj komunumoj, kaj tio utilas ankaŭ al UEA, kies “merkato” estas la landaj komunumoj.

Trevor: Ne nur juristo, ankaŭ komercisto vi estas. Sed kiel vi intencas mobilizi viajn “vendistojn”?

Renato: Baldaŭ ĉiu landa asocio ricevos la koncernajn cirkulerojn. Mi petas ĉiujn, ke ili instigu sian landan asocion ne meti flanken tiun materialon, sed labori laŭ ĝi, kaj zorgi, ke la landa asocio plusendu kopiojn al la lokaj grupoj, ktp. Krome UEA pretas sendi malnovajn revuojn kaj la varbo-cirkulerojn al ĉiuj organizantoj de renkontiĝoj land-skale aŭ lok-skale, kiuj pretas disdoni ilin al la renkontiĝantoj.

Trevor: Via entuziasmo estas laŭdinda, sed ĉu vi ne timas, ke estas tro malfrue? La giganta angla lingvo kreskas tage kaj nokte, kaj Esperanto, nu, ĝia kreskado estas, ni diru ĝentile, ne aparte rimarkebla.

Renato: Ni konfesu, ke ĉi tiu varbokampanjo estus devinta komenciĝi multe pli frue, jarojn pli frue, sed ni klopodos regajni la perditan tempon. Ni, UEA, estas en la manoj de ĉiuj apogantoj de la ideo. Kaj ne nur ni, la plua progreso de Esperanto kaj la vastiĝo de ĝia komunumo estas en iliaj manoj. Oni ne plu plendu pri falantaj membronombroj, se la propra landa asocio ne antaŭe organizis landskalan informokampanjon kaj varbo-kampanjon.

Trevor: Vere estas, ke ĉiu granda historia evoluo komenciĝis ie, iam, kaj malgrandskale. En la komenco estis la ideo.

Renato: La ideo de Esperanto meritas niajn klopodojn, nun pli ol iam ajn antaŭe. Kiel mi diris en la komenco, ni estas stranga speco de finvenkistoj.

La januara Estrarkunsido

La Estraro de UEA kunsidis de la 11-a ĝis la 13-a de januaro en Roterdamo en plena konsisto, kio ne ĉiam okazas. La kunsidojn partoprenis la observantoj de TEJO Marko Naoki Lins kaj de ILEI Maŭro La Torre.

Ĉeestis ankaŭ la Aganta Ĝenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele, kaj la nova redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marĉek. Krome la Estraro invitis kaj aŭdis raportojn, opiniojn aŭ informojn de la Direktoro de la CO, Pasquale Zapelli, la ĝisnuna redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Raŝić kaj oficisto pri financo Marvin H. Stanley. Dum vesperaj horoj, post la estrarkunsidoj, kunsidis ankaŭ la estrara Komisiono por CO, kiu raportis al la Estraro.

Dum la estrarkunsidoj en vigla diskuto sed harmonia atmosfero estis fintraktita tre ampleksa tagordo kiu konsistis el 17 eroj kaj nenombreblaj suberoj.

Nek eble nek necese estas prezenti ĉi tie ĉiujn detalojn de la estrara laboro. Mi provos konigi al vi nur la temojn kiuj supozeble pleje vin interesas.

1. La nova Aganta Ĝenerala Direktoro eklaboris la 1-an de januaro. Li iom post iom eniras la problemojn kaj ni esperas ke li sukcese laboros por ilia solvado. Dum la komenca periodo li povos havi necesajn informojn de la Direktoro de la CO.

Ankaŭ la nova redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marĉek ekfunkciis. La januara numero de la revuo estas preta. La februara estas preparata. Ni planas per la marta numero kapti la aperritmon tiel ke la abonantoj ricevados la revuon komence de la apermonato. Laŭ la aranĝo kun la redaktoro li komplete prespretigos la revuon eksteroficeje: li redaktos, enpaĝigos, grafike aranĝos, pretigos la revuon por presado kaj interrete forsendos ĝin al la presejo, kiun decidos la CO.

La Direktoro de la CO, Pasquale Zapelli, jam elektis Ionel Onet nova oficisto kiu prizorgos la libroservon. Li eklaboros tuj kiam la CO havigos por li laborpermeson. Komence lin enkondukos en la laboron la ĝisnuna oficisto gvidanta la libroservon, Simo Milojeviĉ, kiu prokrastis pensiiĝon ĝis la fino de 2002. Parton de sia labortempo S. Milojeviĉ dediĉos al la Biblioteko Hodler, ĝis nun neglektata.

Resume: En 2000 en la CO laboris entute 12 geoficistoj, el kiuj 2 neplentempaj. El ili 3 jam foriris (ĝenerala direktoro, purigado, provlegado) kaj du el ili jam estas anstataŭigitaj (ĝenerala direktoro, purigado), dum la porrevua laboro de la tria (provlegado) translokiĝis al la redaktoro eksteroficeja. Unu el la forirontoj (la ĝisnuna redaktoro) ankaŭ estas jam anstataŭigita kaj liaj liberiĝintaj laborkapablo kaj kvalitoj povas esti uzataj dum la restanta tempo por plenumi aliajn necesajn taskojn de la Asocio. Por la dua forironto (libroservo), kiu tamen restos ĝis la fino de la jaro, ni jam havas anstataŭanton, kiu espereble ekfunkcios tre baldaŭ. Ankaŭ tiel liberiĝas laborkapacito uzebla por aliaj taskoj.

Momente estas la plej grava problemo la baldaŭa foriro de la direktoro de la CO. Pri la taskoj kiujn li plenumis estos necese decidi kiam ni havos kompletan bildon pri la strukturo de la CO konformigita al la bezonoj de la Strategia Laborplano, pri kio intense okupiĝas la Komisiono por CO. Ĝis tiam necesos parte reorganizi la plenumadon de liaj ĝisnunaj taskoj kaj parte engaĝi eksteroficejan plenumanton (prizorgado de la ekzistanta komputila sistemo).

Do, post foriro de la oficistoj kiuj tion anoncis kaj post eklaboro de la jam elektita nova, la stabo en la CO nombros ok personojn, kiuj tamen devos plenumi malpli da taskoj ol ĝis nun (el la taskaro momente forfalis redaktado de la revuo, grafiko porrevua, provlegado kaj alispeca prizorgo de la revuo, kiuj ĝis nun okupis unu kompletan oficiston kaj grandan parton de aliaj).

Kompreneble la demando pri nove dungotaj oficistoj ne finiĝis. La komisiono pridiskutis kun la Aganta Ĝenerala Direktoro la estontajn bezonojn de la Asocio. Ĝi ankaŭ komencis starigi kalendaron por kompletigi la procedon por elekti definitivajn okupantojn de la oficoj de ĝenerala direktoro kaj redaktoro.

2. Komisiita de la Komitato, la Estraro pozitive traktis la proponon de EEU fondi Komunikadan Centron en Bruselo. UEA garantios la kovron de elspezoj ĝis sumoj maksimume fiksitaj por la jaro 2002 kaj 2003.

Kompense UEA rajtos uzi la Centron por informaj laboroj specifaj por UEA. Detaloj estos ankoraŭ traktataj kun EEU.

3. Malfermo de komunikada centro en Bruselo igas ankoraŭ pli aktuala la demandon pri la estonta sidejo de UEA. Ĉu ni restu en Roterdamo en nia nuna domo aŭ ni translokiĝu en alian domon ekzistantan aŭ konstruotan en Roterdamo mem, aŭ al alia nederlanda urbo aŭ alia lando? La Komisiono pri CO decidis skizi la diversajn eblecojn tiurilatajn por malfermi diskuton en la Asocio.

4. Surbaze de la invitoj de la respektivaj landaj asocioj la Estraro principe decidis okazigi la universalajn kongresojn en 2004 en Pekino, Ĉinio kaj en 2005 en Vilnius, Litovio.

Fine mi dankas al ĉiuj kiuj fidante kaj pacience sekvis la laboron de la Komisiono por CO kaj de la Estraro en plenumado de la taskoj kiujn starigis antaŭ ĝi la asociaj Statuto, regularoj kaj Komitato. Mi esperas baldaŭ informi vin pri la planoj en unuopaj estraranaj fakoj kiel realigi la Strategian kaj la Trijaran Laborplanojn.

Ivo Osibov

Tra la mondo

Bondeziroj el Barcelono

Gekursanoj de la supera Esperanto-kurso de Barcelona Esperanto-Centro en Hispanio deziras al la esperantistaro Prosperan Novan Jaron!

La gekursanoj sur la bildo fiere montras sian legolibron Esperanto en la 21-a Jarcento, verkitan de Lee Chong-Yeong, Giordano Moya kaj naŭ aliaj gastkontribuantoj. Ĝi estas uzata en la supera kurso de BE-C kiel vere taŭga metodika helpilo kaj riĉenhava legaĵo por niaj estontaj aktivuloj.

La verko, eldonita de Korea-Esperanto-Asocio sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio, donas sobran rigardon al la sukcesoj, pozicio, ŝancoj kaj defioj de niaj lingvo kaj movado en la 21-a jarcento. Ĝi montras la edukajn kaj propedeŭtikajn valorojn de Esperanto en la erao de disvolvitaj komunikadaj teknologioj kaj interreto, kaj provizas la gekursanojn per multaj scioj kaj argumentoj pri niaj aferoj.

Inter la gekursanoj (maldekstre) estas la prezidanto de BE-C, Salvador Aragaj.

Biblioteko de Interlingvistiko

360-paĝa katalogo, konsultebla ankaŭ rete, estas la impona rezulto de la laboro de Andreo Montagner, kiu dum du jaroj prizorgis la Bibliotekon de Itala Interlingvistika Centro, nun gardata de la Lingva Fakultato de Milana Universitato.

La Bibliotekon oficiale inaŭguris Fabrizio Pennacchietti, profesoro pri interlingvistiko kaj esperantologio en la torina universitato, Tiziana Rogora, prezidantino de IIC, kaj Giorgio Silfer, membro de la scienca komitato de IIC, en la ĉeesto de la akademiaj autoritatoj. Sen. Rogora skizis la historion de la biblioteko, fondita kun la Centro mem en 1985, kaj dum pli ol dek jaroj gardita en Cernusko, apud Milano. Prof. Pennacchietti retrospektivis kaj perspektivis pri la universitata instruado de interlingvistiko kaj esperantologio. D-ro Silfer prezentis la evoluon de la nova scienco-branĉo en Italio. La universitato kunlaboros kun Itala Interlingvistika Centro por pliaj projektoj, favore al la scienca studo pri Esperanto.

(HeKo)

Grupe ĝui

En novembro 2001 okazis “GRUPE-5”, Glivice’a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto en Pollando.

Ĝi ebligis al la aŭtoro de la Pola-Esperanta vortaro K. Strzelecki renkontiĝi kun Alicja Lewanderska (dekstre, sur la suba foto de Remi Lewanderski) kaj geamikoj el Pollando, Ukrainio kaj Germanio. Maldekstre: koncerto de la koruso KAMEA kontribuis al la valora programo de la aranĝo (legu pli en la januara revuo).

(A. Sochacki/A. Lewandreska)

Elkore brui

La lasta Ago-Tago en la urbocentro Santa Cruz de la brazila metropolo Rio-de-Ĵanejro, organizita de EKOR, Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono, fariĝis plua E(l)KOR-a kaj brua reklamkampanjo.

(R. Estevao)

Finiĝis kurso en Sabadell

En aŭlo de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono finiĝis en decembro 2001 trimonata kurso de Esperanto.

La kurson, kiun organizis Kultura Asocio Esperantista de Sabadell, partoprenis 24 gejunuloj. Sur la (supra) foto, krom la kursanoj, videblas profesoro Martin Guerrero i Cots kaj la prezidanto de KAE José Ma Galofré. Pri la kurso raportis la 15-an de decembro ankaŭ la loka ĵurnalo Diari De Sabadell.

Jarfina festo en Vieno

Okaze de la 142-a naskiĝdatreveno de d-ro L. Zamenhof jam la 50-an fojon kunvenis esperantistoj kaj simpatiantoj en la Salonego de la Viena Pola Instituto.

Kadre de la programo estis eblo spekti novan ekspozicion de la Pola Instituto, kies titolo estas: Nia Eŭropo. Ĝi estas komuna laboro de la Vienaj Internaciaj Artistoj.

La feston mem ĉiam kadras koncerteto post la kutimaj salutvortoj de la direktoro kaj prezidanto de aŭstriaj Esperanto Asocioj. Ĉi-foje, pro malsano de direktoro Buras, la vicdirektoro de la instituto salutis kaj enkondukis la feston. Post li d-ro Hans Michael Maitzen nome de la aŭstriaj esperantistoj salutis la ĉeestantojn. La koncerteton prezentis juna pola pianistino studanta en Vieno Agata Nowakowska.

Ne mankis la kutima festparolado, kiun ĉi-foje faris mi, pri la okazintaĵoj de la ĵus forpasinta Jaro de la Lingvoj. Ĉar jarfino ĉiam iniciatas fari konkludojn de la okazintaĵoj, mi koncize rememorigis pri la aranĝoj kadre de Eŭropa Esperanto-Unio kaj organizitaj nialande.

Fine de la festo la publiko spektis videofilmojn: Pollando, unu lando plena de aventuroj kaj filmon pri la bieno Bona Espero de Roman Dobrzyński, pruntitan el IEM en Vieno.

Post la programo la Pola Instituto regalis la ĉeestantojn, iniciatinte amikan kunestadon kaj babiladon de la partoprenantoj, kiuj ĉi-foje venis krom el la najbaraj Ĉeĥio kaj Slovakio ankaŭ el Pollando, Bulgario kaj Japanio. Memkompreneble estas tre valora la kune pasigebla tempo, ĉar tiam eblas interŝanĝi spertojn kaj informojn pri la propralanda Esperanto-agado.

Renato Corsetti

La kolombia

Kvardeko da ĉeestantoj partoprenis la 7-an Kolombian Kongreson novembre 2001 en la bela vilaĝo Fusagasugaj.

Okazis brilaj prelegoj, estis prezentita amatora filmo de Rikardo Carrillo, sukcesaj artaj vesperoj antaŭ granda publiko plenigis la teatron de la Universitato kaj fariĝis strategia programero por varbi novajn interesiĝantojn.

Veran prioritaton havis diversaj diskutrondoj. Loka infangrupo prezentis folklorajn dancojn, ludis orkestro de la Universitato, okazis pupteatro, estis prezentita teatraĵo fare de la grupo de Cali, dancis Nohora Gaitán, kunsidis la Nacia Junulara Grupo. La prelegoj de Prof. Santos, Geraldo Mattos, Guido kaj Sabina Ricci instruis multajn aferojn al la kongresanoj. Al la sukceso de la kongreso, kies diskuttemo estis Taŭgaj strategioj por la disvastiĝo de Esperanto, kontribuis partopreno de multaj junuloj, el kiuj granda parto nur nun komencis lerni Esperanton.

Santiago Alvarez

Jubilee en Rio-de-Ĵanejro

La 25-an de decembro 2001 okazis en la brazila metropolo Rio-de-Ĵanejro la XV-a Renkontiĝo de Okcidenta Regiono (EKOR).

En la jubilea renkontiĝo, ĉar EKOR (Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono) en tiu dato dekjariĝis, partoprenis pli ol 190 esperantistoj. La renkontiĝo okazis ĉe la lernejo Abrigo Nazareno, kvartalo Campo Grande.

Celso Pinheiro

Verda Gastejo

En Niterói, najbara urbo al Rio-de Ĵanejro (20 minutoj per ŝipo!) estis ĵus inaŭgurita la Gastejo La Verda Stelo.

La iniciatinto estas nia samideanino Maria das Graças Carap kaj la celo estas precipe ebligi malmultkostan gastigadon al landaj kaj alilandaj esperantistoj, kiuj volas viziti la “Mirindan Urbon” (Rio-de-Ĵanejro) kaj la same belan Niterói, kun ĝiaj belegaj plaĝoj kaj la fama Muzeo pri Nuntempa Arto (arta kreaĵo de Niemeyer).

La ordinara tranokto kostas R$ 25,00 (por neesperantistoj) kaj nur R$ 20,00 (por esperantistoj), kun rajto je matenmanĝo kaj littuko.

Por la karnavala periodo ekzistas speciala plano: R$ 200,00 por neesperantisto (5-taga restado) kaj R$ 150,00 por esperantisto.

Aloísio Sartorato

Kurso de Esperanto por vjetnamaj studentoj, gvidata de la vjetnama veterano Dang Dinh Dam. La foto estis farita la 9-an de decembro 2001, okaze de la 45-jara jubileo de la fondo de VPEA en Hanojo.

Interlingvistikaj Studoj

La trijaraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Miczkiewicz, Poznan (Pollando), atingis la unuan fojon sian lastan, t.e. la sesan sesion (26-30.01.2002).

La unusemajna sesio en ĉiuj semestroj kunvenigas la internacian partoprenantaron (el Ĉeĥio, Germanio, Belgio, Makedonio, Svedio, Usono kaj Pollando) por aŭskulti superrigardajn prelegojn pri interlingvistiko, esperantologio kaj pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko.

En ĉiu semestro unu-du konataj kaj elstaraj eksterlandaj fakuloj estis invititaj por gvidi la kursojn. Ĉi foje d-ro Detlev Blanke (Humboldt Universitato, Berlin, Germanio) prelegis pri la nuntempa stato de interlingvistiko kaj ĝia rolo en eŭropa lingvopolitiko, krome li prezentis la terminologian agadon de Wüster.

Prof. Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, USA) donis superrigardon pri la E-movado de la komencoj ĝis nun, ĉerpante ankaŭ el siaj riĉaj travivaĵoj. Pluajn ok horojn li dediĉis al la analizo de Esperantaj poemoj.

La unuaj tagoj estis malfermitaj al pli granda publiko. Tial alvenis ankaŭ Georgo Handzlik, kiu kantis al la partoprenantoj kun gitarakompano lunde vespere, post la scienca programo, dum la tradicia ĉina vespermanĝo ĉe Tintilo kaj Joakimo Werdin.

Pri la sesio raportis regionaj radiostacio kaj televido WTK. La televida stabo filmis fragmenton el la kurso de Blanke, intervjuis Tonkin kaj partoprenantojn, poste invitis Ilona Koutny, la gvidantinon de la Studoj por enstudia interparolo. Entute 10 minutoj de la vespera novaĵprogramo estis dediĉitaj al la eŭropa lingvoproblemo, Esperanto kaj interlingvistika sesio.

La direktoro de la Lingvistika Instituto invitis la prelegantojn por tagmanĝo. Tonkin kaj Koutny renkontiĝis ankaŭ kun vicrektoro de UAM en agrabla etoso kaj interparolis i.a. pri eventuala kunlaboro en la tereno de interkultura komunikado.

Ilona Koutny

Reĝo Lear en Hanojo

Por pozitive respondi al la Plano de Lingva Demokratiigo lanĉita de UEA, en Hanojo, la Urbo de l’ Paco, rekonita de Unesko, ekfunkciis amatora artisma E-klubo Verda Cigno. Ĝia iniciatinto estas la poeto Dao Anh Kha, honora membro de UEA.

La ĉefa celo de la klubo estas levi per valoraj rimedoj de poezio, muziko, kantado kaj teatro la lingvokonojn de la vjetnama esperantistaro kaj kontribui al perspektiva okazigo de la universala kongreso en Vjetnamio.

La Verda Cigno, okaze de la 142-a naskiĝdatreveno de d-ro Zamenhof kaj la 45-a jubileo de VEA, okazigis sukcesan dulingvan prezenton de la tragedio Reĝo Lear de Ŝekspiro. La fama vjetnama poeto kaj ŝekspirologo Dao Anh Kha vjetnamigis la tutan tragedion kaj prozigis la faman versan tradukon de Kolomano Kalocsay. La prezentado entuziasmigis la asocian membraron kaj vekis grandan intereson ĉe literaturaj kaj kulturaj medioj de la vjetnama ĉefurbo kaj eĉ de radio kaj televido.

Lai Thi Hai Ly

Unesko-agado

Dum la jaro 2001 okazis multaj ŝanĝoj en nia Uneska agado.

Philippe Bérizzi iĝis reprezentanto de UEA ĉe Unesko kaj ILEI nomumis Renée Triolle kaj Jean-Pierre Boulet kiel siajn reprezentantojn.

Vincent Charlot konstante ĉeestis kunvenojn de du komisionoj de Ne-Registaraj Organizoj (NRO-j) ĉe Unesko pri Homaj Rajtoj kaj Tolero kaj pri Komunikado kaj Novaj Teknologioj. Li protokolas por la unua komisiono.

Dank’al tio, Philippe Bérizzi profesie kontaktiĝis pri projekto de ludo.

Renato Corsetti, Prezidanto de UEA, venis dufoje Parizon en aprilo kaj oktobro 2001. Li povis tiuokaze renkontiĝi kun gravaj Uneskuloj. La plej grava rezulto estis ke ĉeestis ambasadorino de Kroatio en la Zagreba UK. Ŝi Esperante salutis la UK-on. Kroatio prezentis poste rezolucion pri Esperanto en la Ĝenerala Konferenco de Unesko.

Pluraj gravaj kampanjoj de UEA rilate Uneskon startis dum 2001 post nia sukcesa partoprenado en kampanjo Manifesto 2000 por kulturo de paco. UEA aliĝis al Movado por kulturo de neperforto kaj paco profite al infanoj de la mondo (2001-2010) kaj havas rektan ligon kun TTT-paĝoj de Unesko. UFE akiris “subkonton”, kiu permesas al ĝi afiŝi tekstojn kaj anoncojn en tiuj TTT-paĝoj.

Per-rete, Vincent Charlot sendis al ĉirkaŭ 60 Naciaj Komisionoj por Unesko kaj Ministerioj etan demandaron pri la stato de Esperanto-instruado kun la Uneska rezolucio de 1985 kaj retadreso de la koncerna landa asocio de Esperanto. Tiun leteron ellaboris Renato Corsetti, Vincent Charlot kaj aliaj samideanoj. La mesaĝojn tradukis samideanoj en naciajn lingvojn (angla, ĉeĥa, franca, hispana, itala, norvega, portugala, rusa). Ni ricevis ĉirkaŭ dudekon da respondoj, kelkaj estis tre pozitivaj.

Tiu kampanjo ampleksigindas. Kadre de tiu kampanjo, la Sekcio de Ministerio pri Nacia Edukado respondis kaj estiĝis kontaktoj kun ministerio kaj franca nacia komisiono pri Unesko.

Ĉefaj gravaj eventoj por Unesko kaj komunumo de Uneskaj NRO-j estis Forumo de Junularo (12-14/10/2001, la 31-a Ĝenerala Konferenco (15/10-3/11/2001) kaj Internacia Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj (12-15/12/2001).

François Hoeltzli (de JEFO) partoprenis la junularan Forumon, en kiu ĉeestis ĉ. 300 junuloj kaj oficiale reprezentis tie TEJO-n.

En la 31-a Ĝenerala Konferenco de Unesko Michèle Abada-Simon, Vincent Charlot kaj Renato Corsetti reprezentis UEA-n. ILEI-n reprezentis Jean-Pierre Boulet kaj Renée Triolle. Renato Corsetti povis tiam renkontiĝi kun gravuloj de Unesko. Vincent Charlot intervenis dufoje tri minutojn kadre de Komisionoj kaj ankaŭ en kunveno de NRO-j.

Kroatio oficiale prezentis rezolucion pri Esperanto. Ĝenerala Konferenco indikis, ke ĝian enhavon pri subteno al plurlingveco kaj al minoritataj lingvoj reprenis amendo de Plenum-Konsilio.

Nia organizo akiris famon de seriozeco kaj malfermiteco. Menciindas, ke la libro Homaj Rajtoj, Esperante tradukita kaj eldonita de UEA, estis ekspoziciata dum la tuta Ĝenerala Konferenco.

La Ĝenerala kunveno de Uneskaj NRO-j okazis inter la 12-a kaj la 15-a de decembro 2001. Vincent Charlot reprezentis UEA-n, Jean-Pierre Boulet kaj Renée Triolle ILEI-n. UEA prezentis kandidatecon de Vincent Charlot al la Ligkomitato, sed ni retiriĝis pro multeco da tre kompetentaj kandidatoj. Estis nur tri eblaj postenoj por NRO-j en konsultaj rilatoj en tiu konsilio. Pluraj NRO-j bedaŭris nian elekton kaj kvar voĉdonis por ni, kvankam ni ne estis kandidatoj. Jean-Pierre Boulet kaj Vincent Charlot intervenis dum kunsidoj.

Unesko multe emfazis la neceson, ke niaj landaj asocioj kontaktiĝu kun Naciaj Komisionoj por Unesko. Ni ekkontaktis la francan, por ke UFE iĝu partnero de la franca Komisiono por Unesko.

Vincent Charlot

Komunikada Centro en Bruselo

Baldaŭ en Bruselo aperos Komunikada Centro, kiun intencas starigi Eŭropa Esperanto-Unio (www.lingvo.org) kunlabore kun kelkaj eŭropaj E-asocioj. Ĝi situos maksimume proksime al eŭropaj instancoj, fondaĵoj, miloj da diverslandaj ĵurnalistoj kaj internaciaj neregistaraj organizoj.

La celo de la Centro estos profesinivele informi la eŭropajn kaj ankaŭ tutmondajn amaskomunikilojn pri la lingvaj problemoj kaj faktoj de lingva diskriminacio, sekve de tio proponante informojn pri la ekzistanta solvo prezentata de Esperanto.

La motoro de la ideo kaj la ĉefa laborforto en la komenca stadio estos brusela ĵurnalisto David Fergusson, kimrodevena irlandano, bone orientiĝanta en la brusela Babelo. Dum la januara estrarkunsido de UEA estis akceptita decido provizi la Centron per garantia sumo de 19 mil eŭroj, tiel ebligante ĝian baldaŭan ekfunkcion. Tio estas granda parto de la antaŭvidata ĉi-jara buĝeto de BKC, la ceterajn rimedojn devos kontribui Eŭropa E-Unio, Flandra E-Ligo, Esperanto Nederland kaj aliaj kunlaborantaj asocioj.

(GaKo)

E-Tagoj en la pola Krakovo

okazis la 8-an kaj 9-an de decembro 2001 kun riĉa kultura programo.

La partoprenantoj salutas nin de la memortabulo sur la strato de L. L. Zamenhof.

Tri generacioj festivale

Jam la dek-okan jaron sinsekve kolektiĝas esperantistoj, plejparte familioj, por pasigi la novjaran semajnon en komuna familieca aranĝo — la Internacia Festivalo (IF).

Ĉi-jare ĝi okazis en la urbo Magdeburg, sudokcidente de Berlino. Proksimume ducent partoprenantoj el dudek landoj kune amuziĝis, ĝuis prelegojn kaj distran programon. Iom simila aranĝo al tiu de la Universala Kongreso, sed kun komunaj loĝejo kaj manĝoj, celita por mezaĝuloj kaj precipe por familioj: mezaĝuloj kaj junaj infanoj.

La paralelan aranĝon por gejunuloj, la Internacian Seminarion (IS), kiu ĉi-jare okazis en la urbo Rotenburgo apud Bremen, partoprenis ĉirkaŭ kvarcent gejunuloj. Historie, ambaŭ aranĝoj havis komunan originon, same nomataj IS, kiu antaŭ 18 jaroj disiĝis al la du paralelaj aranĝoj laŭ aĝa-generacia divido.

Kvankam la kadra programo de ambaŭ aranĝoj havas similajn elementojn kiel prelegoj, tuttaga ekskurso kaj silvestra balo, nature ilia karaktero estas diferenca: en la IF oni pasigas la tempon en prelegoj, ludoj, distraj programoj kaj kompreneble sociumante en la trinkejo, kiu en la IF-ĵargono nomiĝas Knajpo. Kvankam similajn programerojn ofertas ankaŭ la IS (kiu ĉi-jare ĉeftemis pri Eŭropa unuiĝo: idealo kaj realoj, granda parto de la IS-anoj plej ofte troviĝas en la dancejo (diskejo, en la IS-ĵargono), trinkejo, aŭ intima kafejo (ĵargone gufujo, aludante pri ĝiaj noktaj klientoj). Multaj IS’anoj dancas aŭ gufumas la tutan nokton kaj dormas nur inter la maten- kaj tagmanĝo.

Ofte esperantistaj familioj disiĝas dum la jarfina semajno: la gepatroj kaj la junaj infanoj partoprenas en la IF, dum la pli aĝaj infanoj (ekde la aĝo de 15-16) turnas sin al la IS.

Kio logas ilin ĉiujare reveni al la IF (aŭ al la IS)? Partopreninte proksimume dek IF-jn kaj antaŭe IS-jn, mi havas la impreson ke estas unuagrade la socia sperto de amika rondo, la tiel nomata verda familio. Sperti jarfinan riĉan programon kun bonaj geamikoj kaj konatoj estas rava sperto, kiun oni ĉiujare sopiras ripeti.

La IF havas la aldonan perspektivon de familia aranĝo, kiu provizas taŭgan Esperantan medion por la infanoj. La programo de la IF estis varia kaj abunda (eble tro abunda, ĉar ĉiam okazis kvar ĝis ses programeroj samtempe): oni povis sekvi la kadran temon Unu Mondo — Kvin Kontinentoj per prelegoj pri Tutmondigo kaj pri diversaj landoj kaj mondpartoj: Afriko, Kroatio, Dagestano, Brazilo, Israelo, Siberio kaj Venezuelo.

Aliaj prelegoj rilatis al E-o: Instruado de E-o, Komunikado, E-o kaj komputilo, Pasporta Servo kaj la Tri generacioj de E-o. Pliaj prelegoj tuŝis ĝeneralajn temojn, kiel Interkultura kompreniĝo, Puŝkin, Astronomio kaj la mondo post la 11a de septembro.

Oni povis gustumi uzbekan manĝon, praktiki Jumeiho-terapion kaj ekbabili en la portugala, por prepari sin al la venonta UK en Brazilo.

La infanoj havis paralelan programon: en la Ludejo por la plej junaj kaj en la Klubejo por la iom pli aĝaj (7-14-jaraj).

En la vesperoj okazis arta kaj distra programoj: magia vespero de Trixini, koncerto de Mikaelo Bronŝtejn, koncerto de Elena Puĥova, kviza vespero kaj kompreneble la ĉiujara kulmino — la silvestra bufedo kaj balo, dum kiu oni ĉiuhore salutis la novjaron laŭ la noktomezo en la diversaj horzonoj de la partoprenantoj: je la 10-a en Rusio, je la 11-a en Litovio kaj Israelo, noktomeze por ĉiuj, je la 1-a en Anglio.

La lasta vespero estis la internacia, kiun sekvis spontanea adiaŭa nokto en la Knajpo — komune trinkante kaj kantante oni deziris revidon post 51 semajnoj en la venonta IF, aŭ ankoraŭ pli frue ie en Esperantujo.

Amri Wandel

CDELI pozitive

Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia ĉe la urba biblioteko en La Chaux-de-Fonds, Svislando travivas tre pozitivan evoluon.

La unua kaŭzo estis la vizito de Herbert Mayer, la direktoro de la aŭstria Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Dum kunsido kun Jacques-André Humair, la direktoro de la Biblioteko de la urbo La Chaux-de-Fonds, li anoncis, ke IEMW atentigos la interretajn konsultantojn de siaj kolektoj pri la ekzisto de la kolektoj de CDELI. Kaj decidiĝis la reciprokeco fare de CDELI por la kolektoj de IEMW.

La dua favora evento estis la aktiva help-kontribuo de la bibliotekistino Martine Schneller, kiu post staĝo venis labori en CDELI. Ekde julio ŝi intimiĝis kun ĉiuj sekretoj de la RERO-katalogado, kaj jam ekde aŭgusto interretaj konsultantoj povis malkovri la ekziston de libroj de la CDELI-kolekto.

Tria favora puŝo estis la adopto de la unikoda karaktraro, kio ebligas skribi E-ajn vortojn kun supersignitaj literoj.

La malfondo de Gastejo Edmond Privat, kiu venigis al la komunumo La Chaux-de-Fonds kelkajn milojn da frankoj favore al CDELI, kaŭzis kvaran favoran helpon por la instalo de la komputiloj.

(Serĉi rete librotitolojn en CDELI eblas jene: www.rero.ch, kliku Neuchãtel katalogue BPUN/BVCF. Se vi interesiĝas ekz. pri ekspedicio per balono al poluso, tajpu ekspedicio, balono aŭ poluso kaj ordonu serĉi).

C. Gacond kaj M. Schneller
(laŭ SES informas)

Fortalezo konkeris parton de mia koro

Eŭropanoj ofte estas ofenditaj kiam ekstereŭropanoj kredas ke Kopenhago estas en Nederlando aŭ ne distingas inter Slovakio kaj Slovenio. Tamen ni apenaŭ konscias kiom minora estas nia propra kono de fora geografio. Ĝis antaŭ kvin jaroj mi eĉ ne aŭdis ke ekzistas brazila ŝtato Cearao.

Ĝian ĉefurbon, Fortalezo, mi fakte ne rimarkis sur la mapo, je kelkaj gradoj sub la ekvatora linio. Tamen dum lastaj kelkaj jaroj tiuj du terminoj — Cearao kaj Fortalezo — ĉiutage aperas en mia vivo kaj en mia vortaro. Ne pasas tago sen pluraj retmesaĝoj de tie, kaj ne pasas eĉ horo sen pensi pri tiu mondoparto. Ne nur pro mia laboro kiu ligas min kun Fortalezo kaj Cearao ĉiutage, kiel kongres-organizanto, sed ankaŭ ĉar ili konkeris apartan lokon en mia koro. Mi tute ne dubas ke tio okazos al ĉiuj kiuj vizitos Cearaon kaj Fortalezon okaze de la 87-a UK.

Mi kredas ke apenaŭ povas ekzisti loko pli simila al paradizo sur la tero ol tiu. Ideala klimato, ĉiam suno, sed neniam tro varme. Belegaj plaĝoj priondumataj de la maro, kiu neniam tro ŝtormas, ondumetas ja sed ne ekstreme. La akvo estas de ideala varmeco kaj abundas je ĉiaj marestaĵoj, kiujn oni baldaŭ trovas sur la tabloj de cearaanoj en formo de nerezisteble bongustaj manĝoj. Palmoj, ekzotikaj fruktoj ĉie ĉirkaŭ vi. Eĉ pluraj dolĉakvaj lagetoj kaj lagunoj ekzistas.

En la interno sterniĝas la monto Guaramiranga kun pluraj urbetoj kaj vilaĝoj, kaj ripozdomoj de fortalezanoj: unu el la plej ravaj lokoj kiujn mi iam ajn vidis. Ĝi prezentas majstroverkon de kunagado inter la tropika arbarego, abunda sunlumo kaj akvoj kiuj fluas tra la rojoj, riveretoj kiuj spektakle ŝprucas el kataraktoj. Foje veninte tien oni ne volas reveni al la t.n. “civilizacio”. Se mi vere “lasis mian koron” ie en tiu regiono tio estis en Guaramiranga.

Eble mi enamiĝis al Guaramiranga nur ĉar ĝi estas iom aparta en la pejzaĝoj de Cearao. La plej famaj aferoj tie tamen estas la plaĝoj: antaŭ ol mi vizitis Guaramirangan mi havis grandan problemon elekti kion mi pleje ŝatas. Ĉu estis tio la dunoj de Kumbuko kun la apuda belega Banana Lago ĉirkaŭita de arbaroj, ĉu la absolute ekstertera pejzaĝo de Jericocoara — ŝajne nenie en la mondo oni povas tiel profunde senti la malstreĉan ripozflaron en la aero, kiel tie. Mi ankaŭ ne povas forgesi Morro Branco kun ĝia unika naturfenomeno — sabloj en diversaj koloroj, kaj la apudan Praia das Fontes kun multnombregaj akvofontoj kiuj verŝiĝas al la maro. Kaj ja, Lagoinha: plaĝo kies fotoj, pro la aparta beleco de tiu loko, fakte servas kiel “la” imagoj de Cearao. Proksime al la urbo troviĝas Plaĝo de Futuro, kie oni povas pasigi tute neforgeseblajn momentojn.

Nu, plaĝoj, plaĝoj… ĉu tio ne tedas foje? — Mi ja aŭdis tiun demandon, sed tion povas diri nur homoj kiuj ne konas Brazilon. Ili ne povas kompreni kial ekz. oni ofte mencias plaĝojn kiel Kopakabano aŭ Ipanemo… en Rio, aŭ Iracemo en Fortalezo, ĉar la eksteruloj ne komprenas kiel gravan rolon plaĝoj ludas en la socia vivo de brazilanoj. Ĉio, ja preskaŭ ĉio grava okazas tie. Kaj kiam cearaanoj ne ĝuas siajn plaĝojn ili ja promenas matene aŭ vespere sur Beira Mar, tiu nepriskribebla apudmara ĉefvejno de Fortalezo. Aparte vespere oni ne rajtas foresti de tie.

Kaj fine, la urbo Fortalezo mem. Oni ja devas almenaŭ foje en la vivo viziti ĝin. Ĝi donas alian bildon pri Brazilo ol estas kutime en mia lando. Oni tuj pensas pri Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo aŭ Brazilio… sed apenaŭ iu pensas pri preskaŭ anonima landeto Cearao. Nu, landeto! Ĝi ja estas granda kiel kvar Belgioj aŭ Nederlandoj, kiel tri Danlandoj, aŭ proksimume kiel Irlando. Landeto ĝi ne estas! Kun siaj pli ol 7 milionoj da loĝantoj ankaŭ en Eŭropo ĝi estus serioza geografia nocio. Interne iom seka, la lando estas akvumata per ŝvito de siaj diligentaj kamparanoj, sed en la marbordo floras la turismo. Hoteloj kreskas tie pli rapide ol la palmoj, investoj pluvas, kaj ĉie oni konstruas, konstruas. Regas optimismo kaj la homoj ŝajne vidas bonajn perspektivojn. La turismo bone kongruas kun ĉefe agrikultura interno, kiu provizas nutraĵon por la kreskanta marborda turismo.

Ĉio tio, apud la tradicia afableco de brazilanoj, kreis la karakteron de cearanoj, konataj kiel malstreĉaj kaj elkoraj simpatiuloj kiuj tuj konkeras la korojn de siaj gastoj. Ili fakte estas la plej granda kapitalo de tiu belega urbo kaj la plej granda garantio ke la turismo tie havas brilan futuron. La nivelo kaj kvalito de servoj tie apenaŭ estas renkontebla aliloke. Rapida, digna, neta, kaj la fakturoj kaj la ŝanĝmono ĉiam precizas. Neniam mi spertis ian ajn malkorektaĵon pri tio, sed ja krome, ekstran esceptan afablecon ja ĉie. Gastojn oni traktas tie preskaŭ intime.

Fortalezo kreskas ĉiutage ankaŭ kiel internacia kongresurbo, kaj nia kongreso estas nur unu el la multaj kiuj nun celas tien. Tamen la esperantistoj ricevis escepte fortan subtenon de la lokaj aŭtoritatoj. Tion oni povas danki unuavice al la multjara kaj altkvalita laborego de niaj samideanoj. Ĉie, ĉie tra la urbo oni aŭdas pri E-o, oni komentas pri ĝi kaj ĝi estas ordinare traktata kiel bonega afero. Jen alia kialo veni al Fortalezo: por senti sin tie tute hejme kiel esperantisto kaj por renkonti tiujn senlacajn semantojn. Ni ĉiuj povus lerni de ili.

Jen nur kelkaj el multaj nombreblaj kialoj viziti Fortalezon. Baldaŭ en la kongresa numero de la revuo vi povos legi multe pli. Ni ja ofte aŭdas plendojn ke la movado estas tro eŭropeca, sed kiam venas la okazo amase maleŭropumi oni aliĝas modeste. Venu amase al la 87-a UK por subteni Esperanton kaj subteni niajn samideanojn en tiu granda kaj admirinda lando. Se vi venos vi estos ekstre premiita diversmaniere.

Nikola Raŝić

Distra angulo

de Stano Marĉek

Lingvaj Etudoj

aŭ Plena Ilustrita Vort(lud)aro

Ne estas sekreto, ke fiŝojn oni ne kaptas per seka reto.

Li tute ne rimarkis, ke la sendata letero estas sen-data.

Am’ara ofte iĝas amo nia, se inter la du aperas iu tria...

Kat’aro de mia avino malsaniĝis — je nazkataro.

Iom-post-iom, po-ete, li fariĝis poeto.

Ofte per la unua sono prezentas sin la persono.

HAHA, LI KOLPORTAS LA GAZETOJN EN LA ĜUSTA SENCO DE LA VORTO!

La kostoj de la virinaj vestoj malkaŝas etimologion de la vorto kostumo.

Ŝia amo estis for: pro kolero ŝi ĵetis planken — amforon.

Li suferis pro malbona stato — de la prostato.

Ne moku indianon, se li estas sen mokasenoj.

Pro sankta meso li forgesis pri sia promeso.

Li divenis, ke la dio jam venis.

LI SIN TAKSAS SPECIALISTO PRI SIN-TAKSO

ĈU ANKAŬ VI JAM ESTAS PLENA?
JES, KAJ ANKAŬ ILUSTRITA!

Kirurgo operaciis star-oston de la starosto.

La astro ricevis la nomon laŭ la astronomo, kiu ĝin malkovris.

Plej bonajn inspirojn li ricevadis — aŭskultante in-spirojn.

Sur la digo estis aŭdebla surdiga bruego de la akvo.

Ŝi riĉiĝis pro putoro: en la puto ŝi trovis oron.

Estas fino de bona moro, se oni komencas uzi — morfinon.

ĈU VIA EDZINO DIGNE AKCEPTIS VIAN MATENAN REVENON EN LA KLUBO?
JES, IN-DIGNE!

Per sia naiva fido li provokis — al perfido.

Ankoraŭ dum sia et-aĝo li falis el la tria etaĝo.

La vivo tute ne estas facila: daŭre oni devas obei iajn regulojn aŭ — reg’ulojn.

Astroj lin tiel logis, ke li fariĝis astrologo.

Li havis diverskolorajn vestojn kaj sur la tuto — surtuton.