Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 3

Vi trovos...

tiun ĉi numeron en viaj leterkestoj akurate. La eŭropaj legantoj komence de marto, la ceteraj eble kelkajn tagojn poste.

Ne estis simple por la nova redaktoro en tiel mallonga tempo akiri valorajn materialojn por tri sinsekvaj numeroj kaj oni povis rimarki mankon de la kutimaj rubrikoj...

Niaj aferoj do tamen progresas. Kio vere ĉagrenas (certe ne nur la redaktoron) estas la falanta nombro de niaj membroj, do ankaŭ la legantoj. Jen nove-malnova ideo: se ĉiu el ni akirus nur unu novan membron, UEA, kaj do ankaŭ la legantaro de la revuo, duobliĝus. Ni provu tion!

Stano Marĉek

Kial mi kredas je Esperanto?

Claude Piron

Ĉio povas esti elmetata al objektiva, scienca analizo. Eĉ io tute subjektiva. Do ankaŭ tiu demando. Rimarku ke, kvankam la kialoj de mia kredo je Esperanto estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas objektiva. Ke mi tenas min ĉe tiu opinio, kaj ne alia, tio estas objektiva fakto. Se iu sciencisto el ekstere observos min, li konstatos, ke mi kredas je Eo. Tiun objektivan fakton mi proponas, ke ni provu science, objektive analizi.

Kion tio signifas, kredi je?

Tio signifas, ke por mi Esperanto estas io ekzistanta, ne projekto, ne ideo, sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto historia. Sed tio signifas ankaŭ, ke mi ne estas indiferenta rilate al tiu fakto, por mi tiu fakto havas valoron. Krome, kiam mi diras, ke mi kredas je Esperanto, mi volas diri, ke mi kredas je ĝia estonteco, mi kredas, ke ĝi ne estas nur efemera, portempa, supraĵa okazaĵo en la historio de la lingvoj. Tio signifas ankaŭ, ke mi kredas je ĝia boneco, je la fakto, ke ĝi estas pli bona solvo al la problemoj de interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe observebla.

Rimarku, ke kiam mi diras tion, mi ne diras, ke mi pravas. Pri tio, ĉu mi estas prava aŭ ne, mi scias nenion. Mi nur konstatas la fakton de mia kredo je Esperanto, kaj trovas ĝin interesa (eble ne por vi, sed por mi jes; se ĝi ne interesas vin, sciu, ke mi ne ofendiĝos, se vi ĉiuj foriros).

Kial mi trovas ĝin interesa? Ĉar ĝi estas io speciala, io aparta, mi diru, io malofta en nia socio. La grandega plimulto el la homoj sur nia planedo aŭ ne konas Esperanton aŭ, se ili aŭdis pri ĝi, ili ne kredas je ĝi, tio signifas, ke ili ne kredas je ĝi kiel je io valora, io kun ŝancoj ŝanĝi la mondon. Ŝanĝi la mondon, ĉar ankaŭ tio estas parto de mia kredo. Mi kredas, ke Esperanto estas por la homaro io same grava, kiel estis la apero de la skribo. Ekde kiam homoj ekskribis, multego ŝanĝiĝis en la homaro. Mi ne bezonas tion klarigi, vi ĉiuj jam scias. Miaopinie, la apero de Esperanto havas la saman gravecon. Ĝi povas ŝanĝi la mondon. Eble mi malpravas, sed tio estas mia firma opinio.

Nun, ni aliru la demandon kial?

Oni povas fari pri tio diversajn hipotezojn. Mi prezentos al vi kelkajn. Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas naiva. “Kredema kiel infano”, diras PIV en sia difino pri la vorto naiva. Estas tute klare, ke io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. Mi ŝatas ĉokoladon, kiel infano, kaj tiom da aliaj aferoj! Eble mia rilato al Esperanto radikas en tiu fakto, ke mi neniam tute plenkreskis. Verŝajne estas io vera en tiu hipotezo.

Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas stulta. Idioto. Malsaĝulo. Ĉar mankas klapo en mia kapo, kiel diris Zamenhof. PIV difinas stulta kiel “ne inteligenta”.

Estas multaj kampoj, en kiuj mi scias, ke mi estas ne inteligenta. Ĉiufoje, kiam iu klarigas al mi ion pri komputiloj, mi ne komprenas aŭ miskomprenas. Kiam mi estis studento, multon pri filozofio aŭ matematiko mi ne sukcesis kompreni. Multon en la aferoj de la mondo mi ne komprenas.

Ekzemple, kial la grandaj firmaoj nepre devas ĉiam kreski, sorbi la rivalojn, restrukturi sin, kiel ili diras, maldungi grandan parton de la dungitaro, streĉi maksimume tiujn, kiuj restas, kaj rezulte la aferoj funkcias pli malbone. En Svislando, la du plej grandaj bankoj kunfandiĝis, kaj ekde tiam ili funkcias aĉe, multe malpli efike ol antaŭe. Jes, multon mi ne komprenas. Se tiom da aferoj restas fermitaj al mia menso, al mia pens- kaj rezonkapablo, tio sendube signifas, ke mi ne estas inteligenta.

Eble pro tio mi ne komprenas, kial Esperanto estas io misa, fuŝa, senperspektiva, ne inda je konsidero.

Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas nerealisma. Tion oni ofte diras al mi, kaj se multaj personoj akordas pri unu juĝo, estas ŝancoj, ke ili pravas, kaj ke mi solulo, escepto, estas la malpravulo. Akcepti la realon, ili diras, estas akcepti, ke la angla venkis, ke ĉio internacia funkcias en la angla, ke estas unuanimeco en la mondo pri tio. Sufiĉas rigardi, kiun lingvon oni instruas kiel unuan fremdan lingvon en la tuta mondo: en preskaŭ ĉiuj landoj, kun kelkaj esceptoj kiel Svislando, la unua fremda lingvo instruata estas la angla. Tion volas la gepatroj, tion volas la registaro, tion volas la dungontoj de la juna generacio, tion volas la firmaoj, kiuj bezonas kunlaborantojn. Estas vera unuanimeco en la mondo. Aŭ vi havos duarangan pozicion en la socio, aŭ vi devos scii la anglan. Kaj, se ĉion konsideri, la sistemo funkcias ne tiel malbone. Kompreneble ĝi ne estas perfekta, sed nenio estas perfekta sur ĉi tiu planedo, kaj mi tre bone scias, ke ankaŭ Esperanto ne estas perfekta. Realismo postulas, ke oni akceptu la neperfektecon de la mondo. Eble realismo postulus ankaŭ, ke mi rezignu pri Esperanto kaj klinu min antaŭ la nekontestebla venkinto en la konkuro de la lingvoj: la angla.

Kaj tamen mi plu tenas min ĉe mia kredo je Esperanto. Eble ĉar mi estas obstina. PIV difinas obstina kiel “firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj”. Estas vere, ke jam de multaj jardekoj mi aŭdas multegajn admonojn pri tio, ke estus saĝe rezigni mian esperantistecon, rigardi la faktojn fronte, kaj liberigi min je tiu utopio, kiel ili diras.

Mi legis multon pri Esperanto, sed preskaŭ ĉio, kion mi legis kaj ne originas el la Esperanto-mondo, asertas, ke tiu ne estas serioza afero, ke artefarita lingvo ne povas funkcii, ke neniu serioza volas investi energion en la lernadon de lingvo, kiun neniu ŝtato agnoskas, kiun uzas neniu granda firmao aŭ interregistara institucio, eĉ preskaŭ neniu neregistara internacia asocio.

Estas klare, ke la homoj, la popoloj, la gentoj, la civitanoj el la diversaj landoj, kiuj kundividas inter si nian planedon, elektis ne uzi Esperanton. Iu, kiu rifuzas konsideri tiun fakton, estas nerealisma, oni povus diri blinda, kvankam blindulo ne povas vidi, dum iu, kiel mi, havas bonajn okulojn kaj povus vidi, se li ne estus obstina, ke la mondo rifuzis Esperanton kaj voĉdonis favore al la angla.

Eble mi kredas je Esperanto ĉar mi estas freneza. Mi ĵus diris, ke mi ne estas blinda, ĉar mi havas bonajn okulojn, sed estas kategorio de homoj, kiuj bone vidas teorie, sed praktike tamen vidas aferojn, kiuj ne ekzistas. Tion oni nomas vidi halucinojn. Homoj, kiuj vidas halucinojn, estas frenezaj. Eble mi estas freneza. Eble mi vidas en Esperanto, en la esperantistoj, ion, kio tute ne ekzistas, kio estas pura produkto de la nekonsciaj imagprocezoj, kiuj disvolviĝas en mi. PIV difinas freneza kiel perdinta la prudenton pro mensa malsano kaj kiel perdinta la sinregadon pro pasio. Ĝenerale frenezuloj ne scias, ke ili frenezas. La fakto, ke mi ne sentas min freneza, signifas do nenion. Kaj ĉu mi perdis la sinregadon pro pasio? Iuj faktoj favoras la akcepton de tiu hipotezo. Ekzemple mi akceptis veni ĉi tien paroli antaŭ vi en tiu stranga lingvo. Kial mi akceptis, kial mi ne kapablis regi min kaj diri: Tio estas senutila kaj stulta, dankon pri la invito, sed mi ne venos, mi kondutu saĝe. Kial mi ne regis min tiudirekte? Ĉar, kiel emfazas PIV, min regas pasio. Pasio, diras PIV, tiu neelĉerpebla fonto de saĝeco, estas, i.a., arda kaj senbrida amo.

Estas objektiva fakto, ke mi havas ardan kaj senbridan amon al Esperanto. Mi rilatas al ĝi pasie. Tiu, kiu pasie amas, ofte misprenas siajn dezirojn por realo. Eble tio estas mia kazo, eble tial mi ne estas realisma. Mi do tre bone povus esti frenezulo.

Ĉu do mi kredas je Esperanto ĉar mi estas naiva, stulta, nerealisma, obstina kaj freneza? Multajn aliajn ecojn oni povus aldoni al tiu listo. Kaj ni trovus argumentojn favorajn al ili.

Sed vidu, la plej interesa afero, en ĉi tiu listo, estas la lasta. Ĉar frenezuloj havas interesan karakterizon. Ili neas, ke ili estas frenezaj, kaj ili diras, ke la frenezeco troviĝas en la aliaj.

Alveninte al tiu punkto en mia objektiva analizo, mi finfine trovas la veran respondon.

Mi kredas je Esperanto, ĉar la aliaj en nia socio, niaj kunhomoj, niaj samspeculoj, niaj samplanedanoj, niaj najbaroj kaj malnajbaroj, en sia grandega plimulto, konsistigas amason da homoj naivaj, stultaj, nerealismaj, obstinaj kaj frenezaj.

Ili estas naivaj, ĉar ili senreziste akceptas, kredeme kiel infanoj, tion, kion la lernejo, la amaskomunikiloj, la registaroj, la potencaj multnaciaj firmaoj ktp ktp senĉese ripetas al ili, nome, ke la angla venkis, kaj ke al tiu fakto ekzistas neniu alternativo.

Ili estas stultaj, ĉar tion ili akceptas sen provi kompreni la kaŭzojn, la meĥanismojn, la influojn, kiuj agas malantaŭ tiu aserto. Homoj nestultaj ne aliĝas tuj, en unu sekundo, al io asertita antaŭ ili, ili haltas, ili kontrolas, ili provas alternativajn eblojn, ili faras la hipotezon, ke eble oni trompas ilin, kaj do esploras por scii, kie estas la vera vero, la veraj faktoj. Tion, pri lingva komunikado, ne faras la “malfrenezuloj” en nia socio. Ili do agas stulte, malsaĝe, neinteligente.

Ili estas nerealismaj, ĉar ili ne komparas surterene, kiel funkcias la diversaj rimedoj uzataj por superi la lingvajn barojn. Realismulo estas homo, kiu prenas la faktojn en konsideron, kaj do iras serĉi ilin, kompari ilin. Nu, se oni komparas, kiel funkcias internacia komunikado laŭ tio, ĉu ĝi uzas samtempan interpretadon, la anglan aŭ la diversajn aliajn sistemojn, oni konstatas, ke Esperanto estas tiu, kiu kostas malplej por plej granda efikeco, plej granda kontentigo laŭ ĉiuj penseblaj kriterioj. Ne rigardi tiun fakton estas peki kontraŭ realismo. Estas konfuzi siajn dezirojn kun la realo.

Ili estas obstinaj, ĉar multaj homoj — ekzemple mi! — ofte admonis ilin pri tio, ke ili rifuzas alfronti la realon, rigardi la faktojn, informiĝi pri tio, kiel funkcias Esperanto kompare kun aliaj sistemoj. Sed ĉu ili aŭdas niajn admonojn? Tute ne! Ili obstine rifuzas pridubi sian pozicion kaj kontroli, ĉu ĝi estas prava, aŭ ĉu alia, la esperantista, estas pli prava.

Ili estas frenezaj, ĉar ilin regas halucinoj. Ili halucinas, ke la angla juste kaj ĝuste solvas ĉiujn internaciajn lingvajn problemojn, dum sufiĉas malfermi la okulojn kaj la orelojn por konstati, ke tio okazas nur ĉe eta-eta-eta-eta parto de la kazoj, en kiu internacia komunikado estas bezonata. Ilin regas halucino pri la kostoj, kaj la kostoj de internacia komunikado, kaj la kostoj de instruado de la angla. Ilin regas halucino pri la efikeco de la lerneja instruado de lingvoj. Ilin regas halucinoj pri la historio. Ili kredas, ke situacio, kiu evoluis ĝis nun, estas definitiva, kvazaŭ la tuta historio ne instruus al ni, ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn malvenkoj, superecon malsupereco. Antaŭ apenaŭ du jardekoj, se vi diris, ke Sovetio baldaŭ disfalos, oni taksis vin freneza. Sed ĝi disfalis. Esperanto, kies baldaŭa aŭ jama morto estas evidenta al multaj, siaflanke plu ekzistas.

Jen, estas tempo, ke mi finu. Mi solvis la enigmon. Kial mi kredas je Esperanto? Ĉar mi estas freneza, kaj kiel ĉiu frenezulo, vidas, ke la veraj frenezuloj estas la aliaj.

Sed ke Esperanto estas bona lingvo, ke ĝi solvas komunikproblemojn ĉe tiuj, kiuj alprenis ĝin, multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige, en psike pli sana maniero, ol la angla, tio restas fakto, ne halucino. Ĉiuj, kiuj konsentas objektive observi, tion konstatas. Esperanto estas reala, la amikecoj, kiujn mi havis dank’ al ĝi, estas realaj, la plezuro, kiun mi havas uzante ĝin, verkante en ĝi, ridante en ĝi, estas reala. Mia amo, mia pasio al ĝi estas realaj. Kaj ili kontentigas min ege. Mi multe legas en la angla, relative multe uzas ĝin, mi ŝatas tiun lingvon, sed ĝi ne alportas al mi la korvibron, kiun alportas Esperanto. Mi ŝatas la anglan, sed Esperanton mi amas. Kaj ke mi kredas je ĝi, tio baziĝas sur multjara esplorado pri la problemo.

Kontraste, inter la multegaj homoj, kiuj admonis min realismi, kiel ili diras, kaj rezigni Esperanton, neniu bazis sin sur studo de la demando.

Tial mi obstine restos ĉe mia kredo je Esperanto. Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti, ilia plej funda motivado kuŝas en iliaj sentoj, en iliaj emocioj, kaj la granda diferenco inter la angla kaj Esperanto estas, ke Esperanto tuŝas la korojn, la angla ne.

(Prelego dum la pasintjara IJK en Strasburgo)

TEJO en 2002: Ĉu nova sento?

La titolo de tiu ĉi artikolo povas esti komprenata diversmaniere. Fakte, la jaro 2002 povus signifi por TEJO aparte gravan jaron! La situacio de la tutmonda junulara Esperanto-movado estis dum la lastaj jaroj parte pliboniĝanta: abundis aranĝoj por gejunuloj - ĉiam pli ankaŭ ekster Eŭropo, praktike la daŭra centro de la movado - kaj per interreto eblis multe pli facile komuniki ol antaŭe. Kontaktoj kun aliaj junularaj organizoj estis tenataj kaj TEJO gajnis certan pozitivan reputacion en diversaj junularaj forumoj, kiuj gravas, ĉar ili ebligas al la junaj esperantistoj prezenti sin kaj la lingvan problemon.

Tamen, oni aliflanke devas konfesi ke vera progresigo de la junulara Esperanto-movado ne okazis. La situacio, kiun alfrontis pluraj TEJO-estraroj en la naŭdekaj jaroj, estis granda manko pri kelkaj ŝlosilaj kriterioj. Nome, por progresiga laboro mankis ĉefe kontinueco kaj (kiel ofte) sufiĉaj financaj rimedoj.

La unua problemo, kontinueco, estas aparte malfacila por junulara organizo kies aktivuloj havas kutime ankoraŭ amason da aliaj aferoj por priokupiĝi ol nur aktivado, kiel ekz. studado aŭ eklaborado. Krome, juneco bedaŭrinde ne estas eterna fenomeno tiel ke post la trideka naskiĝtago la adiaŭo de TEJO-aktivado proksimas (se ĝi ne jam antaŭe estis atingitaj. Sed pli, TEJO-n (en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO) reprezentas nur unu volontulo, kiu restas nur esceptokaze pli ol unu jaron, forte malhelpas al kontinueco.

TEJO do praktike dependas de la libera tempo de siaj aktivuloj rigardante la eblojn kiujn povas utiligi junulara organizo hodiaŭ, tio estas absolute malsufiĉa! La strukturo permesas tial nur vivteni TEJO-n kaj realigi tre modestan agadon, ĉar ĉiu aktivulo, de estrarano ĝis komisiito, estas tro okupita de administraĵoj!

Tiel kompreneble ne eblas solvi la duan menciitan problemon, nome la mankon de financaj rimedoj. Estas hodiaŭ relative facile por junulara organizo akiri subvenciojn, sed bezonatas regula kontaktado kun la diversaj instancoj, ĝuste afero kiu ne realigeblas kiam mankas kontinueco!

La konsekvenco estas ĉefe stagnado de la agado de TEJO dum la lastaj jaroj, kio estas aparte tristiga rigardante la eblojn kiujn oni povus uzi se... Alia konsekvenco de la stagnanta agado de TEJO estas ankaŭ malproksimiĝo de la Landaj kaj Fakaj Sekcioj. La Sekcioj de TEJO intertempe - tiel evidentiĝas denove kaj denove en konversacioj kun aktivuloj - ne plu vidas esencan kialon membri en TEJO: TEJO alportas nenion konkretan al la agado de siaj Sekcioj, tiel ke tiuj realigas sian agadon memstare kaj ligite en diversaj regionaj cirkloj - aŭ neligite, laborante por si mem.

La TEJO-estraro, kiu ekoficis lastsomere, provas solvi la problemojn paŝon post paŝo: certe ne eblas plenumi ĉion samtempe kaj ankaŭ ne ene de la du jaroj de la oficperiodo!

La plej urĝa afero estas momente la solvo de la kontinueco-problemo. La TEJO-estraro bezonas finfine tion, pri kies neceso la komitato de UEA jam plurfoje konsentis, nome propran oficiston en la Centra Oficejo, homon kiu transprenas la esencajn administrajn taskojn, estas alparolulo por Sekcioj, aliaj organizoj kaj subvencidonantoj. Ni kredas ke la ekzisto de tia oficisto povas signife senŝarĝigi la aktivularon kaj finfine alporti la bezonatan kontinuecon!

Ankaŭ la financan problemon ni volas provi eksolvi, kaj feliĉe la situacio estas momente favora, ĉar la junularo ricevas lastatempe apartan atenton, eksplicite en la laborplano de UEA.

Pri ambaŭ problemaroj okazis jam intensaj diskutoj kun la UEA-estraro. Kvankam ankoraŭ ne estas konkretaj rezultoj, TEJO kredas ke subteno flanke de UEA estus inda investo, ĉar la momenta agado same kiel alcelota agado kongruas tre bone kun la laborplano de UEA kaj ĝiaj agadkampoj informado, instruado kaj utiligado. Tamen, dum TEJO principe pretas fari ankoraŭ pli en tiuj direktoj, momente ankoraŭ mankas la financaj kaj homfortaj rimedoj. Ni en TEJO estas tiom realismaj ke ni ne provas lanĉi plian agadon ol nuntempe, ĉar finfine, pro trookupiteco de la aktivularo, la tuta agado suferus.

La solvo de la trie menciita problemo, nome la malproksimiĝo de TEJO-Sekcioj, postulos malpli da financaj rimedoj - sed necesas konsciigi la diversajn erojn de tiu ĉi junulara movado ke en la momento ĝi fakte ne estas junulara movado sed multaj diversaj movadoj - el kiuj multaj eble eĉ forgesis siajn originajn celojn dum Bambumado..

TEJO devas retrovi sian komunan identecon, denove vortumi siajn komunajn celojn kaj tiam traduki tiujn celojn al agado. Sonas facile, sed verŝajne tio postulos multe da diskutoj kun multaj gravuloj de la movado, multe da retmesaĝoj kaj gazetartikoloj skribitaj...

Ni kredas ke indas. Tial ni antaŭlonge diris: Ek al labor’!

Holger Boos
<H...@gmx.de>

Eŭro, Eŭropa Unio kaj Esperanto

Jam inter 1921 kaj 1933 germana esperantisto Josef Zauner (1895-?) el Leipzig, engaĝiĝis por unueca eŭropa valuto (vidu “Enciklopedio de Esperanto”, 1933, p. 555). Sur la retpaĝo http://www.promeuro.org/en/productsannexes.asp (klaku “Illustration1”) eblas vidi esperantlingvan poŝtkarton eldonitan de li en Timiŝoaro, Rumanio.

Germain Pirlot skribis pri tiu poŝtkarto: ”... laŭ la asocio PROMEŬRO, la unua konata alvoko far civitanoj por “ununura eŭropa monero” devenas el esperantistaj medioj. Fakte oni trovas tiun unuan alvokon sur poŝtkarto eldonita en Rumanio far UŜE-EĤO (Gazeto por propagandi realigon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo), sendita al franca esperantisto René de Lafarte en Fontenay-sous-Bois kaj sendita el Hispanio kun la poŝtmarko de la 13-a de septembro 1934.

Tiu poŝtkarto, eldonita en Esperanto, estas fakte alvoko por Eŭropa Unio, kies traduko estas (mi povas havigi tradukon en la franca kaj nederlanda):

Eŭropanoj !
  1. Spite al ĉio : kredu je Eŭropo-Unio.
  2. Ĉe landaj balotoj, voĉdonu nur je la favoro de tiu partio, kiu batalas por kreado de unueca ekonomiteritorio eŭropa.
  3. Propagandu kreadon de Komuna Parlamento de l’ Eŭropaj naciaj parlamentoj.
  4. Postulu starigon de komuna Eŭropa Armeo kaj la enkondukon de unueca Eŭropa Valuto.
  5. Postulu aŭtonomiojn por la ŝtatoj, provincoj kaj urboj en Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo.
  6. Lernu “Eŭrope”.
  7. Respektu ankaŭ la naciecon de aliaj.
  8. Batalu por la malburokratigo (malŝtatigo kaj malmonopoligo) de l’ ekonomio.
  9. Batalu por leĝoj kaj institucioj, kiuj ebligas liberan socian kreskadon, do naturan klaso-ŝanĝon.
  10. Kiu batalas por Eŭrop-Unuiĝo, akcelas la mond-pacon.

Esperantistoj plenumis pioniran rolon ankaŭ rilate al la Eŭropa Unio ĝenerale, ĉar jam Zamenhof skribis en sia “Alvoko al la diplomatoj” en 1915, ke estus plej bone, se ni havus iam “Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo”.

Ulrich Matthias

Aktualeco de Zamenhofaj pensoj

Jean Marin

Por la ne-esperantistoj kiuj konas lian nomon, Zamenhof estas la kreinto de Esperanto. Por la esperantistoj li ankaŭ estas la konceptulo de la “Interna Ideo”, ofte konsiderata kiel nobla ideo sen granda rilato kun la realeco. Sed, legante aŭ relegante kelkajn fundamentajn tekstojn de Zamenhof oni malkovras konceptojn kaj principojn ne nur modernajn sed eĉ profetajn.

Por konvinkiĝi pri tio sufiĉas rigardi kio okazas en tiom da lokoj de la mondo: Israelo, Kosovo, Ruando, kaj ankaŭ... Korsiko kaj Vaska regiono: pripensinda spektaklo!

Alvoko al la diplomatio

Alvokante al la diplomatoj*, jen kion skribis Zamenhof en aprilo 1915, kiam la Unua Mondmilito ankoraŭ furiozis en Eŭropo:

* Alvoko al diplomatio de L. L. Zamenhof aperis en 176 de la revuo Esperanto (5 apr 1915), paĝo 42.

Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y? Estas vero, ke tian laboron vi devos fari; sed ĝi devas esti nur negrava parto de viaj laboroj.

Gardu vin, ke la refarado de la karto ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la homaro elportis, restus vanaj. Kiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj, vi nenion atingos per refarado de la karto, ĉar ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton estos samtempe maljusteco koncerne alian genton.

La nuna tempo ne estas simila al la tempo antikva: sur ĉiu disputebla peco da tero laboris kaj verŝis sian sangon ne unu gento, sed ankaŭ aliaj gentoj; kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco devas aparteni al tiu aŭ alia gento, vi ne sole ne faros agon justan, sed vi ankaŭ ne forigos sur tiu terpeco la kaŭzon de estonta batalado.

La “liberigo”, kiun vi donos al tiu aŭ alia terpeco, estos nur sofismo, ĉar ĝi signifos nur, ke al tiu aŭ alia gento vi donos la rajton esti sur tiu terpeco mastroj super homoj de aliaj gentoj, kiuj tie naskiĝis, laboris kaj suferis kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn rajtojn, kiujn ĉiu infano koncerne sian patrinon.

Estas vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios: “Vivu la diplomatoj!” kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj gazetoj en la mondo diros, ke “la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa...”

Sed tio estos mensogo, simpla mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio, ke la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj en sia patrujo fariĝis “fremduloj”, ne venos al ĝiaj oreloj.

Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon.

Tre longa estas tiu citaĵo. Sed ĝi estas necesa, ĉar ĝi klare montras, ke Zamenhof ne kontentiĝas proklami principojn, sed detale pruvas kial ili estas necesaj.

Poste, kaj nur poste, li eldiras la principon: Ĉiu lando, morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj*.

* Por Zamenhof “filoj” estas ĉiuj homoj kiuj loĝas en la lando sen konsidero pri la gento aŭ religio.

Kiom da militoj, deportado, krimoj kaj suferoj oni evitus se oni respektus tiun principon en pluraj centoj da lokoj sur nia terglobo.

Ĉefaj principoj

Tiujn principojn li jam difinis dek kvar jarojn antaŭe en alia teksto ne tre konata, eble eĉ de multaj esperantistoj*.

* La principoj de Hilelismo laŭ “Zamenhof, aŭtoro de Esperanto” de Marjorie Boulton, p. 128-129. En la originala teksto anstataŭ la vorto “lando” troviĝas la vorto “regno”.

Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo pro tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon. Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havos...

Kvankam profunde juda, Zamenhof kuraĝas skribi tion, kion malmultaj judoj kuraĝus diri unu jarcenton pli malfrue: necesas purigi la judan religion por ke ĝi ĉesu esti por ni malhelpaĵo en ĉio.

Kiam oni konstatas, cent jarojn poste, kiel karikature aspektas la juda religio en la agoj kaj deklaroj de la plej religiaj judoj en Israelo oni devas konstati la genian intuicion de Zamenhof kiu sciis detekti en la juda religio la ĝermojn de fanatikeco.

André Cherpillod en sia rimarkinda kaj absolute legenda verko Zamenhof kaj Judismo notas male, ke la esenco de la juda problemo ne kuŝas ĉe la judoj, kiel konsideras Zamenhof, sed ĉe la antisemitoj. Sed ĉu certa maniero vesti sin kaj vivi sian fidon sektece, rigore kaj maltolereme ne kreas reagon de la medio kie oni vivas?

Aliaj frazoj ĉe Zamenhof sonas moderne: Reciproka batalado de religioj por regado estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia*. La malferma frazo de lia teksto estas tute klara: Ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo*.

Interese estas kompari tiun penson kun du aliaj, aperintaj pli ol kvindek jarojn poste:

Nacioj estas la pesto de la nuna mondo, naciismo estas la plej danĝera idearo: ĝi estas la sola nuntempa religio kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon (Gaston Waringhien).

Sufiĉas rigardi kaj aŭskulti la “aktualaĵojn” ĉe la televido kaj spekti la judajn kaj palestinajn patrinojn kiuj fiere sendas al la morto siajn proprajn infanojn, 18- aŭ 12-jaraĝajn!

Naciismo estas infan-malsano, ĝi estas morbilo de la homaro (Albert Einstein).

Religio

Koncerne religion, la penso de Zamenhof estas same avangarda:

  1. Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la regulon agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu al vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco; ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn aŭ kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj.
  2. Ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis.
  3. La esenco de ĉiaj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de la alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo.
  4. Oni neniun povas laŭdi nek mallaŭdi pro lia tradicia religio, kaj bonaj aŭ malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo... Vere indas legi la kompletajn tekstojn, el kiuj mi ĉerpis nur kelkajn frazojn. Oni tuj ekkonscias, kiom supraĵa estas la opinio, ke Zamenhof estis naiva idealisto. Tia prijuĝo pruvas nur, ke kritikantoj ignoras liajn ideojn.
Zamenhof, la prognozisto

Du lastaj citaĵoj klare montras ke Zamenhof ne nur estis milfoje pli klarvida ol multaj niaj nuntempaj politikistoj, sed ankaŭ kapablis prognozi eventojn pli ol duonjarcenton antaŭ ilia realiĝo, eventojn apenaŭ imageblajn en lia epoko:

Plej bone estus se, anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj landoj, ni havus Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo.

Pro ĉiuj maljustaĵoj farataj en ia lando, la registaro de tiu lando estas responda antaŭ Konstanta Tribunalo starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj landoj.

Pli ol duonjarcento pasis ĝis naskiĝis Eŭropa kaj Internacia Tribunaloj.

Indas ankaŭ memorigi, en periodo, kiam oni tiom laŭdas la komunan monon (eŭro), ke ekde 1906 René de Saussure, fama esperantisto, proponis internacian monon, kaj Zamenhof skribis al li: Ne forĵetu vian ideon, ĉar pli aŭ malpli frue ĝi nepre venkos. Plian fojon Zamenhof antaŭkuris sian tempon. Kaj la samaj homoj kiuj mokis tiun “utopion”, kiu hodiaŭ fariĝis realaĵo, nun provas ridindigi Esperanton, ne konsciante ke ili mem, post kelkaj jardekoj, aspektos ridindaj.

Kaj hodiaŭ?

Zamenhof prognozis ankaŭ internacian lingvon neŭtralan (ne nacian) kaj facile lerneblan. Kiom da jaroj pasos antaŭ ol tiu propono realiĝos? Antaŭ kelkaj jardekoj, kiu estus sufiĉe kuraĝa por prognozi Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo kun unu sola mono, tiu estus konsiderata naiva utopiisto. Sed tiuj, kiuj kapablis efektivigi eŭropan monon, eĉ ne kapablis imagi eŭropan lingvon. Stranga blindeco!

Jean Marin

[FORIGITA!: bildo]

D-ro L. L. Zamenhof dum la Universala Kongreso en Bern, Svislando, en la jaro 1913

Elstaraj Agadoj 2001

Komence de januaro 2002 en kelkaj movadaj retlistoj okazis enketado pri la plej elstaraj E-agadoj de la pasinta jaro. Sume en tiuj retlistoj partoprenas pli ol 500 esperantistoj. El ili voĉdonis 17 personoj el 14 landoj, i.a. de Tajvano, Suda Afriko, Malto, Usono kaj pluraj eŭropaj landoj.

Plej multajn voĉojn ricevis:

1. Projekto Indiĝenaj Dialogoj (11). La projekto antaŭvidas instruadon de Esperanto al reprezentantoj de indiĝenaj nacioj tutmonde, kiuj rezulte povas interkomuniki pere de interreto en unu komuna lingvo pri la komunaj problemoj. Kadre de la projekto jam okazis kelkaj sukcesaj kursoj en diversaj mondpartoj.

2-3. La movado de lingvaj festivaloj (8). Lingva festivalo estas aranĝo por ĝenerala publiko, kadre de kiu oni rakontas pri diversaj lingvoj de la mondo kaj ties kulturoj. La origina ideo apartenis al usonano Dennis Keefe. Nun la festivaloj okazas en pluraj landoj, la plej granda en Ĉeboksary, Rusio. La internacian movadon grave helpis disvastigi pasintjara speciala TEJO-seminario “Lingva Ĉielarko” en Budapeŝto.

2-3. E-Euroscola (8). La projekto de ILEI, kadre de kiu infanoj de diversaj landoj de Eŭropa Unio partoprenis interkulturan kunlaborprogramon, kiu inkluzivis kunvenon en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.

4. eLibrejo ĉe Esperanto.nu (7). Lanĉita la 13-an de junio 2001, eLibrejo enhavas centojn da elektronikaj E-libroj. 18 mil kopioj de tiuj estis elŝutitaj dum ses sekvaj monatoj).

Krome oni menciis:

5-7. La agado de Kolombia Esperanto-Ligo. Pro elstare aktiva agado malgraŭ malfacilega politika kaj ekonomia situacio de la lando.

5-7. Universala Kongreso de Esperanto. Pro ĝia daŭra signifo por la monda E-movado.

5-7. La projekto Interkulturo. La projekto de ILEI enhavas interkulturan konatiĝon pere de interreto kaj Esperanto de lernejaj klasoj de la tuta mondo.

8. E-ŝildoj en Brazila stacidomo (4). Nove konstruita busa stacio en Rondonópolis, Brazilo, ricevis indikojn en Esperanto sekve de vasta tutmonda subtenkampanjo - venis pli ol 1000 retmesaĝoj el 70 landoj.

Po 3 voĉojn ricevis: Edukado.net, Reformoj en la CO de UEA, TEJO-seminarioj, Retbutiko ĉe Esperanto.se kaj Ŝtatnivela vizito de Osmo Buller al Litovio.

Po 2 voĉoj ricevis: “Zamenhofa enketado” en Rusio, UNESKO-kampanjo, Afrika agado.

Ne temas pri oficiala enketo respegulanta la tutan spektron de opinioj. Tamen ĝia publikigo estu premio por la entuziasmuloj, laborintaj por la sukceso de la menciitaj agadoj!

Andrej Grigorjevskij

Lingva diskriminacio

English native speakers only!*

* Nur homoj kun la angla gepatra lingvo!

BRUSELO. Sendube tio estas netolerebla perforto, opinias Hilmar Ferreira. La brazilano estis ĝenata sekve de informoj flugantaj tra E-aj diskutlistoj komence de decembro 2001. Tiam esperantistoj malkovris ke organizoj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj rezervas kreskantan nombron da postenoj al denaskaj parolantoj de la angla. Johano, ankaŭ el Brazilo, ne esperas je respekto al lingvaj rajtoj de institucioj kiel Unuiĝintaj Nacioj kiu, laŭ li, estas en la servo de la potenco kaj de la monda reganta klaso: UN ja praktikas lingvan diskriminacion. Ni nepre devas denunci ĝin. Johano citas la rezolucion de la 1980-a Universala Kongreso en Stokholmo. Dum la 65-a Universala Kongreso UEA forte kondamnis lingvan diskriminacion. Mi estas tamen certa ke UEA denove silentos pri tiuj atencoj je la homaj lingvaj rajtoj, plendas Johano.

Sed ĉu dunganonco fare de internacia organizo por denaska parolanto de la angla vere estas diskriminacia? Ĉu UEA ne ridindiĝus se ĝi publike akuzus UN-on pro lingva diskriminacio, senripare damaĝante la bonajn rilatojn kun Unesko?

Egalaj rajtoj ne signifas, ke iu kiu ne scias Esperanton povas esti sekretario de UEA. Eble helpas scii la svahilan, sed mi estas certa, ke UEA serĉos iun kiu parolas ankaŭ Esperanton. Same ĉe UN, diras esperantisto el Toronto, Kanado. Tio ne estas diskriminacio. Estas pago laŭ la kapabloj. Se vi estas pli kapabla en via laborloko, certe vi havos pli altan salajron.

Don Harlow ne konsentas: La du situacioj estas malsamaj. Ĉiu havas la samajn ŝancojn lerni kaj perfektigi sian konon de Esperanto. Neniu povas fariĝi denaska parolanto de la angla. Do insisto nur pri denaska scipovo de la angla por postenoj de internaciaj organizoj kiel UN estas diskriminacia kontraŭ granda parto de la homaro.

Harlow esperas je apogo de dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu garantias al ĉiuj civitanoj de la mondo la samajn rajtojn senrigarde la gepatrajn lingvojn, sociajn aŭ naciajn devenojn. Tamen la dua artikolo ne malhelpas Unuiĝintajn Naciojn kaj organizojn financatajn de la tutmonda organizo neoficiale rezervi postenojn oficiale malfermitajn al ĉiuj civitanoj de la mondo, nur al denaskaj parolantoj de la angla. Nur tiuj homoj kiuj denaske scipovas la anglan, ĉu apartenantaj al sociaj elitoj, ĉu al anglalingvaj nacioj kaj landoj, povas esperi je kreskanta nombro de bone pagataj postenoj. Dum la lastaj monatoj la listo longiĝas. Inter la dunganoncantaj organizoj estas la Internacia Kortumo de Justeco en Hago, Nederlando, la kunlaboranta membroorganizo de Unuiĝintaj Nacioj, la Internacia Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio en Triesto, Italio, la Monda Turisma Organizo en Madrido, Hispanio, same kiel la Monda Organizo pri Sano en Ĝenevo, Svislando kaj en Kobe, Japanio, kaj la Internacia Atomenergia Agentejo en Vieno, Aŭstrio. Eĉ la Oficejo de Alta Komisiito por Homaj Rajtoj en Ĝenevo, Svislando, serĉas denaskan parolanton de la angla.

Vicprezidanto de UEA Chong-Yeong Lee estas ŝokita de la kreskanta problemo de la lingva diskriminacio: Nun ni serĉas solvojn. Eble ni devas diskuti ĉe la UEA-komitatkunsido dum la UK en Brazilo, reagas la korea profesoro. Ankaŭ Renato Corsetti malgajas: Esperanto havos ŝancojn nur kiam ni vere respektos lingvan egalecon kaj diversecon. Por la itala prezidanto de UEA ĉiuj lingvoj estas samvaloraj. Tio estas unu el la bazaj principoj de la neŭtrala lingvo Esperanto. Do kiam ni unufoje vidis liston de tiaspecaj dunganoncoj, ni tuj sentis ke lingva diskriminacio estas grava atako kontraŭ nia interna ideo.

UEA kune kun Eŭropa Esperanto-Unio klarigas dum la lastaj monatoj la juran pozicion, skribante al Romano Prodi, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kaj al aliaj internaciaj altranguloj. Dank’ al oficialaj demandoj fare de subtenantaj politikistoj, UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio nun havas konfirmojn de la Eŭropa Komisiono.

Niaj demandoj ĝenas politikistojn sed lingva egaleco estas ege grava principo, klarigas Corsetti. Estas kreskanta fosaĵo en Eŭropo inter tiuj homoj kiuj nur bone regas la anglan kaj tiuj, kiuj denaske ĝin parolas. Por ĉiam pli da homoj “bona” aŭ “ege bona” scipovo de la angla ne sufiĉas por akiri bone pagatajn laborpostenojn ĉe eŭropaj organizoj en Bruselo, klarigas Corsetti. Tian lingvan diskriminacion suferas eĉ la kreskanta armeo de junuloj el la tuta mondo — pli ol unu miliono dum 2001 - kiuj studis en anglalingvaj landoj kiel Britio, Aŭstralio, Usono, Nov-Zelando kaj Irlando.

Ankaŭ Eŭropo diskriminacias

Mi studis eŭropan politikon ĉe Keble College, Oxford, fieras germano loĝanta en Bruselo. Tamen eĉ kiam oni preskaŭ perfekte regas la Oksford-anglan, dekroĉi bone pagatan postenon ĉe internacia organizo ne estas facile. Ofte en internaciaj dunganoncoj, mi vidas la vortojn “English mother tongue”.* Mi tuj scias ke ne havas sencon kandidatiĝi, eĉ se mi bone scipovas la anglan. Por la 27-jara germano, tiaspecaj dunganoncoj estas klare diskriminaciaj. Sed kion mi povas fari? Bruselo estas ege malgranda urbo. Se mi plendus al iu internacia organizo, mi ĉiam havus malbonan reputacion, ankaŭ ĉe aliaj eblaj dungantaj organizoj. La germano nun koncentras sian laborserĉadon al internaciaj postenoj por kiuj denaska kono de la angla ne estas postulata.

* La angla patrina “lango”.

Dum 2001, pli ol 300 dunganoncoj aperis en bruselaj gazetoj por denaskaj parolantoj de la angla. La plejparto estas de eŭropaj organizoj financataj plene aŭ parte de Eŭropa Komisiono. Preskaŭ neniam aperas dunganoncoj por denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj. Eŭropa Unio almenaŭ agnoskas la juran problemon.

Postuli denaskan scipovon de la angla povas esti konsiderata kiel diskriminacia, opinias Anna Diamantopoulou, anino de Eŭropa Komisiono respondeca pri laboro kaj egalaj ŝancoj. Ŝi respondis al demando de itala eŭropa parlamentano Vitaliano Gemelli, kies iniciatanto estas la itala esperantisto Marco Meneghini. Ankaŭ komisionanino Viviane Reding, respondeca pri kulturo kaj edukado, agnoskis kazon de lingva diskriminacio ĉe la komisiona oficejo por la eŭropa programoj Socrates, Leonardo kaj Junularo.

Spite al tiuj agnoskoj, Eŭropa Komisiono kontinuas financi amason da eŭropaj organizoj en Bruselo kiuj rezervas postenojn por denaskaj parolantoj de la angla, plendas Umberto Broccatelli, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Ekde du jaroj, EEU sekvas lingvan diskriminacion ĉe eŭropaj organizoj. Malgrandaj venkoj kontraŭ la burokratio de Eŭropa Komisiono ne kontentigas la romanon Broccatelli. Ekde la komenco de la jaro kvindeko da gravaj eŭropaj organizoj rezervis postenojn por denaskaj parolantoj de la angla. Inter ili estas eĉ oficiala servo de Eŭropa Komisiono — la projekto “Jean Monnet, klarigas Broccatelli, granda apoganto de Unuiĝinta Eŭropo. Ni jam kolektis liston de 350 diskriminaciaj dunganoncoj de organizoj kaj firmaoj en Bruselo.

Eŭropa Esperanto-Unio oficiale plendas pri tiuj dunganoncoj kiuj postulas denaskan scipovon de la angla. Tamen eĉ pli da eŭropaj organizoj postulas “perfektan” scipovon de la angla kaj poste invitas nur denaskajn parolantojn de la lingvo de Ŝekspiro, asertas Broccatelli.

Ankau Günther Verheugen, ano de Eŭropa Komisiono respondeca pri pligrandiĝo, estas embarasata per la torento de eŭropaj dunganoncoj por oficistoj denaske scipovantaj la anglan. La Tacis/Phare servo de Eŭropa Komisiono serĉis denaskan parolanton de la angla por informi civitanojn en orienta kaj meza Eŭropo.

Verheugen burokrate kaj diplomate agnoskas ke ĉi tiu mencio [“native English speaking*], ŝajne diskriminacia, devintus esti pli bone formulita. Tamen laŭ Verheugen, la servo por orienta kaj meza Eŭropo, Tacis/Phare, ne diskriminaciis eĉ se ĝi postulis denaskan scipovon de la angla por oficisto kies tasko estas informi orient- kaj mezeŭropanojn. Fakte, eĉ se la angla estas la gepatra lingvo de la homo dungita, tiu homo havas plurajn aliajn kvalitojn, inkluzive la lingvajn pere de profunda kono de alia oficiala lingvo de la Unio.

* Denaska scipovo de la angla lingvo
Ĉu UEA en juĝafero?

Tiaj diplomataj respondoj fare de Eŭropa Komisiono pri lingva diskriminacio kolerigas anon de Eŭropa Parlamento Bart Staes. Dum la lastaj du jaroj, Dan Van Herpe, gazetara oficisto de Flandra Esperanto-Ligo, regule informas politikiston Staes pri novaj kazoj. Por Staes Eŭropa Komisiono estas hipokrita: Ĝi agnoskas ke postuli gepatran scipovon de la angla estas diskriminacia. Tamen ĝi nenion faras kontraŭ tiu praktiko de eŭropaj organizoj kiujn ĝi mem financas!

Staes ricevis la apogon de Laurette Onkelinx, belga ministrino pri egalaj ŝancoj, en oficiala respondo al siaj plendoj. Por esti denaska parolanto oni ja estu naskiĝinta en la koncerna lando. Oni do estu civitano de difinita membroŝtato, ne de iu ajn alia ŝtato, opiniis Onkelinx antaŭ jaro. Ŝajnas al mi ke la postulo esti denaska angla parolanto, malobservus la principon de nediskriminacio. Tamen dek monatojn post tiu klara respondo pri lingva diskriminacio, en novembro 2001, Laurette Onkelinx estis iom malpli apoga, ĉar la registara inspektservo ne disponas pri statistikoj kaj ne povas reagi al dunganoncoj pro manko de tempo.

Neklaraj respondoj de eminentuloj ĉe internaciaj organizoj tiom kolerigas defendantojn de naciaj lingvoj ke ili konsideras jurajn paŝojn.

En akordo kun la membraj asocioj, ni decidis komenci juran procedon kontraŭ la farantoj de diskriminaciaj dunganoncoj, klarigas Marceau Déchamps, ĝenerala sekretario de la asocio por la defendado de la franca lingvo, Le Droit de Comprendre.

UEA-prezidanto Renato Corsetti hezitas. Laŭ Corsetti juĝafero ne kongruus kun la pacema spirito de Esperanto. Ni disponas pri multaj informoj pri lingva diskriminacio. Anglalingvaj esperantistoj eĉ ĉeestas intervjuojn por ekscii ĉu internaciaj organizoj vere diskriminacias kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla. Kaj se ne estos baldaŭ ŝanĝo ni rekonsideros nian sintenon.

Dafydd ap Fergus

[FORIGITA!: bildo]

Kofi Annan, la Ĝenerala Sekretario de UN. En 2001 UN ricevis la Nobelpremion por paco. Ĉu dum 2002 ĝi lingve diskriminacias?

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti, Prezidanto de UEA. La italo malgajas pro lingva diskriminacio fare de la internaciaj organizoj.

[FORIGITA!: bildo]

Vicprezidanto de UEA, Chong-Yeong Lee estas ŝokita de la kreskanta problemo de la lingva diskriminacio.

Tra la mondo

Esperanto diskonigata en Brazilo: La 2-a Monda Socia Forumo

Okaze de la 2-a Monda Socia Forumo en Porto Alegre (RS), de la 31-a de januaro ĝis la 5-a de februaro 2002, esperantistoj de la regiono aranĝis unikan reklamkampanjon por nia lingvo.

La 31-an de januaro, okaze de la malferma tago, ĉ. 50 mil homoj el Brazilo kaj aliaj mondopartoj partoprenis en dukilometra marŝado de la urbocentro de Porto Alegre ĝis la amfiteatro Pôrdo-Sol, loko de la malferma ceremonio de la Forumo, ĉe la bordo de la lago Guaíba.

La esperantistoj de la regiono venis en granda nombro, portis impresan kvanton da atentokaptaj slogan-afiŝoj kaj disdonis fald-foliojn.

La 1-an de februaro, en la sidejo de Asocio de Profesoroj de la Federacia Universitato de Rio Grande do Sul, esperantistoj kaptis la okazon por manifesti, partoprenante en la prelegaro Por Nova Babelo: tradukado kaj tradukistoj en “globala” mondo. La multnombraj ĉeestantoj ricevis faldfoliojn pri Esperanto.

La 2-an de februaro, ĉe Katolika Universitato en Porto Alegre, oni realigis nome de BEL kaj UEA la prelegon La Internacia Lingvo Esperanto kiel Instrumento de Subteno al la Paco kun ĉeesto de 120 homoj.

Okazis prelegoj: Kio estas Esperanto (Luiz Fernando Puhl), Kia estas Esperanto (Marcelo Stodoto, delegito); Esperanto en la Nuntempo (César Dorneles Soares); Esperanto kaj Interreto (José Alzemiro Pacheco) kaj Esperanto kaj la Paco (Maria da Glória Geyer, delegitino). Riĉan inform-materialon pri nia lingvo ricevis ĉiuj aŭskultantoj.

César Dorneles Soares

[FORIGITA!: bildo]

Esperantistoj el Porto Alegre prezentis al 70 000 partoprenantoj de la Monda Socia Forumo modelan reklamkampanjon por Esperanto

La 18-a Aŭstralia Somerkursaro

La plej fora urbo de la mondo, izolita ĉe la okcidenta marbordo de Aŭstralio, Perto, gastigis de la 6-a ĝis la 18-a de januaro 2002 la 18-an Aŭstralian Somerkursaron de Esperanto kaj Jarkunvenon de AEA. Ĉeestis 60 partoprenantoj, inkluzive de d-ro Nguyen Vinh el Hanojo, Vjetnamujo, kaj germana kaj nederlanda amikinoj.

Ampleksa programo konsistis el ĉiutaga kurso je kvar niveloj, kun profesiaj instruistoj: Atilio Orellana Rojas, Penny Vos, Franciska Toubale kaj Marcel Leereveld.

Posttagmeze, krom plua kurso por la komencanta grupo diaspora, okazis kantado, preparado por ekzamenoj je baza kaj meza niveloj kaj Cseh-seminario ‘A’.

Belartaj konkursoj (aktora kaj muzika) inter la provincoj de Aŭstralio bone distris dum du vesperoj. Eblis ankaŭ ekskursi per ŝipo sur la rivero Cigno kaj per tramo tra la freŝaj kaj historiplenaj urbo kaj parko, antaŭ ol viziti kaj esti enkarcerigita en la malnova fantomplena malliberejo de Fremantle!

Oni profitis interesajn paroladojn de Atilio Orellana Rojas pri Indiĝenaj Dialogoj, de Kep Enderby, la antaŭa Prezidanto de UEA, pri Oceanio kaj de d-ro Ralph Harry, eksa aŭstralia ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Viktorio gajnis la ŝildon por aktorado kaj Kvinslando la ŝildon por kantado. Du ruĝaj rozplantoj por paco kaj amikeco estis plantitaj ĉe la loĝejo, Kolegio S-ta Georgo de la Universitato de Okcidenta Aŭstralio.

Dum la jarkunveno de AEA la membraro akceptis la proponon de la estraro starigi elspez-prioritatojn por 2002 sub tri rubrikoj: Informado, Instruado kaj Eksteraj Rilatoj kiu inkluzivas la novan komisionon pri Oceanio.

Pro nuntempa manko de homfortoj en Tasmanio la estraro akceptis la inviton de Viktorio okazigi la 19-an Aŭstralian Somerkursaron de Esperanto en januaro 2003, sed prefere en alia urbo ol Melburno por ebligi varbadon de novaj interesotoj.

Jennifer Bishop

Fama korea gazeto

La 28-an de januaro 2002 la fama korea gazeto Joong Ang Ilbo, aperanta ĉiutage en eldonkvanto 2 300 000 ekz., favore traktis Esperanton. En la artikolo estas intervjuo kun Lee Jung-kee el la Esperanta Kultura Centro en Myeong-dong.

Argentina retkurso

Tri monatojn post la interreta apero de Kurso de Esperanto por hispanparolantoj ĉe <http://www.institutoesperanto.com.ar> (Argentino), pli ol 800 personoj vizitis ĝin. Ĝi estas tute senpaga, kaj konsistas el 15 lecionoj.

En Meksiko ok gelernantoj de Luis Cordova (<l...@hotmail.com>) jam deziras korespondi tutmonde. Pluraj el ili havas retadreson. Klarigoj de Luis: Kiel en la ĉiutaga vivo oni dialogas, la kurso enhavas multajn demandojn kaj respondojn, kaj multajn dialogojn. En la unuaj dek lecionoj oni substrekas la vokalon sur kiun iras la akcento, kun la celo ke la lernanto akiru korektan prononcadon. Ekde la oka leciono oni instigas la lernanton komenci internacian korespondadon. Tiucele la lecionoj entenas leterfragmentojn. Por tiuj, kiuj havas dubojn, grupo de kompetentaj instruistoj estas preta klarigi ĉiujn demandojn.

Pro la senpageco kiu ajn rajtas elŝuti la lecionojn kaj presi ilin por si mem aŭ por instrui Esperanton en klasĉambroj kaj per korespondado.

(H. Masson - Esper-inform)

Malfrue en Madrido

Kvankam iom malfrue, la 23-an de januaro 2002, oni tamen festis en Madrido, Hispanio, la kutiman Zamenhof-Tagon. Amase partoprenis samideanoj el Madrido, Valjadolido, Valencio, kaj eĉ unu ĉeĥino.

La etoso estis tre agrabla, kaj fine de la tagmanĝo la esperantista koruso “Verda Stelo”, sub la gvidado de Pedro Vilarroig kaj Laura Carballo donacis al la ĉeestantoj belegajn kantojn.

Matene okazis Estrarkunveno de Hispana Esperanto-Federacio, kie oni traktis kelkajn gravajn punktojn, inter kiuj plibonigo de la retaliro de HEF, eldono de la Hispana-Esperanta vortarego de Fernando de Diego, kiu estos unu el la plej grandaj kaj elstaraj (pli ampleksa ol PIV), pri la ŝanĝo de la UEA-ĉefdelegito, gravaj venontaj E-kongresoj en Hispanio, centjariĝo de la E-asocioj hispana kaj valencia.

Augusto Casquero

Muzeo en Samarkando

Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro troviĝas en la centra urba parko en la antikva 2500-jara urbo Samarkando en Uzbekio. Ĝi estis inaŭgurita en 1986, la Internacia Jaro de Paco, kaj ĝiaj organizintoj kaj ĝisnunaj prizorgantoj (sur la foto) estas lokaj esperantistoj — aktivuloj de Samarkanda Esperanto-Klubo de Interpopola Amikeco.

La Esperanto-sekcio prezentas materialojn pri la internacia E-movado kaj ties grava rolo en proksimigo de diverslandaj kulturoj, en interkomprenigo, interkonigo kaj amikigo de la homoj surbaze de neŭtrala lingva fundamento.

Reta kontakto: p...@samarkand.uz

Ganao, Togolando, Benino

Jen impresoj pri mia unua kontakto kun Afriko, el la vojaĝo, okazinta de la 20-a de decembro ĝis la 10-a de januaro 2002. Homamasoj en polvaj stratoj, junaj homoj, viroj, virinoj, ridetantaj, kun bele rekta dorso, kolorplene vestitaj, en bazaro oni vendas nekonatajn mirindaĵojn, same multkolorajn kaj multodorajn. Homoj en plenŝtopitaj taksioj, aŭtobusetoj. Trafiko brua kaj timige ĥaosa sed ŝajne ne pli danĝera ol en Eŭropo. Kaj tuj je la alveno, kiel ĉiam poste, la bonvenigo de junaj aktivuloj, scivolaj pri la eksterlanda vizito.

Antaŭkongreso en Ganao, kongreso en Togolando, postkongreso en Benino. Sekvas vizitoj, priparoloj, kunvenoj. Mi aŭdas pri sukcesoj kaj malsukcesoj, pri esperoj kaj seniluziiĝoj, pri ebloj kaj malhelpoj, pri idealismo kaj profitemo, pri kunlaboro kaj kvereloj, pri ekstreme malfacilaj vivkondiĉoj kaj pri iluzioj pri la eŭropa ‘paradizo’. Mi parolas kun lingve spertaj homoj kaj klopodas paroligi komencantojn. Mi renkontas multajn virojn sed bedaŭrinde multe malpli da virinoj. Oni rakontas al mi pri la historio kaj pri la nuna Afriko, pri honesteco kaj korupto. Ni interŝanĝas donacojn, leterojn, mesaĝojn.

Dankon al ĉiuj kiuj amike, afable, pacience akompanis, helpis, konsilis kaj protektis la gastojn.

Indas viziti Afrikon, indas kontakti kaj ekkoni afrikajn esperantistojn, indas apogi iliajn klopodojn.

Agnes Geelen

E-afiŝoj en Pollando

Dum la tuta februaro 2002 sur 400 eksteraj tabuloj en la plej grandaj polaj urboj oni prezentis afiŝon de Paulina Orlowska titolitan “Ĉu vi parolas Esperanton?”

La verkon oni vidis ankaŭ sur 30 mil senpagaj poŝtaj bildkartoj distribuitaj en publikaj lokoj. La projekton realigis Ekstera Galerio AMS kaj iniciatis ĝin la firmao AMS S.A. Ĝi celas subteni artajn agadojn ekster la tradiciaj galerioj kaj muzeoj.

Stanisław Mandrak

Expolangues 2002

Temas pri ĉiujara lingvo-ekspozicio. Kvankam ĝi estas komerca (kaj do multekosta), Espéranto-France (UFE: Unuiĝo Franca por E-o) de multaj jaroj partoprenas ĝin.

Ĝi okazis de la 30-a de januaro ĝis la 2-a de februaro 2002. Kiel kutime, la budon pagis UFE, dum deĵoris JEFO-anoj (JEFO = junulara sekcio de UFE).

Ĉi-jare estas du notindaĵoj: la ĉeesto de la verkisto Georges Kersaudy, kiu aŭtografis sian novan libron Langues sans frontières - A la découverte des langues de l’Europe / Lingvoj sen landlimoj — Malkovre al la lingvoj de Eŭropo. La unuan fojon ni proponis kompakt-diskon “Esperantorama”, kiun realigis Xavier Godivier (vidu ĉe http://esperanto-panorama.free.fr). — Kiuj konkludoj? Okazis kutimaj aferoj: kontaktoj kun vizitantoj, probabla tuja kresko de la aliĝ-petoj ĉe la ret-kurso, ktp. Kompare kun la lastaj jaroj ŝajnas al pluraj el ni, ke pli granda proporcio de la vizitantoj estis tre interesitaj (aŭ almenaŭ la deĵorintoj “sentis” ilin tiaj).

Laurent Vignaud

Unika libro pri arto

En la Nacia Muzeo de Danio (Kopenhago) la 8-an de februaro 2002 estis prezentita kaj transdonita al la dana Reĝa Kronprinco la ĵus eldonita unike bela libro pri la mondkonata dana skulptisto Jesper Neergaard, kun longa televida intervjuo.

La 450 fotoj, plej multaj koloraj, kaŭzas vere profundan, estetikan ĝuon por ĉiu, kiu rigardas ilin. Sur la paĝo 15 estas menciita Esperanto kaj troviĝas en ĝi fotoj de du monumentaj skulptaĵoj, donacitaj al Esperanto.

Jesper Neergaard, filo de la iama vicprezidanto de Akademio de Esperanto d-ro Paul Neergaard, estas estrarano de la “Fondaĵo Ivo Lapenna”. En 1987 — la 100-jara datreveno de Esperanto — lia granda marmora skulptaĵo “La Espero” kun la enskribo “Por Monda Komunikado - En Paco kaj Libero” estis starigita kaj inaŭgurita sur la Esperanto-Placo en Graz, Aŭstrio, de prof. d-ro Ivo Lapenna kaj la urbestro. La ideo, nomo kaj teksto estas de Ivo Lapenna.

Dum la UK en Zagrebo, Kroatio, 2001, plia granda skulptaĵo “La Futuro” kun la sama enskribo kiel tiu de “La Espero” estis starigita kaj inaŭgurita sur la Kennedy-Placo fare de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof, prof. Reinhard Selten kaj la urbestro. La ideon, nomon kaj tekston donis Ivo Lapenna jam komence de la 80-aj jaroj.

Birthe Lapenna

La Saenzpenja EK

La 15-an de decembro 2002 la Saenzpenja E-klubo en Argentino faris plurajn aktivecojn.

En la urbocentro ĝi surstrate disdonis informilojn, en provincaj ĵurnaloj aperis informaj artikoloj, la klubanoj vizitis la placon kaj la avenuon Esperanto kaj poste okazigis noktan kunfratigan renkontiĝon en loka restoracio.

Estis disdonitaj atestiloj al la lernantoj de E-kurso por progresantoj, oni legis mesaĝon de la UEA-komisiito por Ameriko Atilio Orellana Rojas pri aktivado kaj celoj de la komisiono.

Post la 49-a Argentina Kongreso de Esperanto en 1988, surbaze de iniciatoj kaj monhelpo de lokaj esperantistoj, la strato kaj la placo Esperanto estis nomumitaj helpe de la tiama urbestro.

Pro jaroj la monolito difektiĝis kaj estis ŝtelita la bronza tabulo (kiu aperas en la verko Monumente pri Esperanto).

Post plendoj la registaro renovigis la placon kaj la 21-an de oktobro 2001, la nuna urbestro d-ro Carim A. Peche, oficiale re-inaŭguris la Placon Esperanto. Estis konstruita nova trotuaro ĉirkaŭ la placo kun nova lum-sistemo, kaj starigita nova tabulo kun la nomo de la placo (sur la foto).

La membroj de la klubo ĉeestis la ceremonion kaj kun verda standardo (sur la foto kun la urbestro Carim Peche) memorigas pri la solena momento.

Rubén T. Diaconu Tkachenco

Kuba E-Festivalo

De la 28-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2001, en la apudmara kampadejo Celimarina renkontiĝis kvardeko da esperantistoj el la filioj en Havano, Sancti-Spiritus, Camagüey, Bayamo kaj Santiago de Cuba.

La varia programo engaĝis ĉiujn en interesajn temojn kaj artajn prezentojn, kiuj bildigis la rektajn rilatojn inter Esperanto, kulturo kaj lingvo.

Maritza Gutiérrez prelegis pri Raymond Schwartz, Cirilo Ramos pri kuba kuirarto, la rondan tablon pri E-kulturo gvidis Norberto Díaz. Okazis interesaj ludoj, lotumado, promenado tra Havano, konkursoj pri teatraĵoj, proverboj, historio de Esperanto, deklamado, distra tempo por plezurigi sin ĉe la strando.

La ĉefa temo rilatis al la Esperanta kulturo, pri kiu okazis debato dum la ronda tablo. Je la fino ĉiuj karnavale dancis kaj rondiris la salonon. La postaj komentoj kaj opinioj atestas pri la graveco de tiaj eventoj, kiuj stimulas la utiligon de Esperanto.

Recenzo

Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen) Teil I. und II.

Ino Kolbe (1914–). Redaktita kaj komentita de Detlev Blanke. Landesverband Sachsen des Deutschen Esperanto-Bundes e. V. Leipzig 1996. 64 + 11 + 135 + 26 p., 21 cm.

Dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento Esperanto entute ĝuis sian plej fortan ekspansion. Tio des pli validas por la laborista Esperanto-movado kiu tiam tre rapide kreskis, febre agitadis — kaj interne ideologie batalis.

Ĉi tiu germanlingva verko nin mergas en tiun fascinan epokon, pli precize en la germanan urbon Leipzig [lajpcik] kaj ties regionon, unu el la ĉefaj centroj de la laborista esperantismo — sendube la plej vigla. Laŭ la intenco de la geaŭtoroj tiu libro ne estu konsiderata historia studo aŭ analizo, sed pli ekzakte kontribuo, baze de vasta dokumentaro, al iam verkota plena historio de la laborista Esperanto-movado en Germanio.

La prezentitaj dokumentoj vere imponas. Ilin pacience kolektis, post multjara esplora laboro, Ino Kolbe, filino de Reinhold Voigt, unu el la fondintoj de la Germana Laborista Esperanto-Ligo. Tiu historia materialo devenas el pluraj arĥivoj, jarkolektoj de lokaj laboristaj gazetoj, diversaj laboristaj Esperanto-revuoj kaj personaj rememoroj de iamaj aktivuloj. Ino Kolbe parte enkondukas la verkon kaj havigas bazajn tekstojn, Detlev Blanke siaflanke kohere ordigis la tuton, skizas historian fonon, sobre komentas la eventojn kaj abunde provizas la tuton per precizaj fontindikoj.

La unua parto jam aperis en 1991 kaj pritraktas la periodon de la komenco ĝis 1924. Ĝi unue dokumentas pri la estiĝo, en Leipzig, de la laborista Esperanto-Societo “Frateco” (1910) kaj pri iom surprizplena fondo, ankaŭ en Leipzig, de la Germana Laborista Esperanto-Ligo (1911). Ambaŭ revoluciemaj organizaĵoj estis malfide observataj far la policaj instancoj, pri kio atestas pluraj “sekretaj” policaj raportoj. Post la unua mondmilito kaj la estiĝo de Sovetunio (1917) tiu revoluciemo radikaliĝis: anarĥiistoj, socialistoj kaj komunistoj pseŭdofrate klopodis kunlabori en la ĵusfondita Sennacieca Asocio Tutmonda (1921), en kiu i.a. la Leipzig-anoj Otto Bässler kaj Walter Kampfrad, ambaŭ komunistoj, poste ludos gravan rolon. Ekde tiu epoko du lokaj laboristaj gazetoj, la socialdemokrata Leipziger Volkszeitung (LVZ) kaj la komunista Sächsische Arbeiter-Zeitung (SAZ) tre ofte aperigis artikolojn kaj informojn pri la ekfloranta laborista Esperanto-movado.

Kiam en 1923 ĉiu porkomunista agado estis oficiale malpermesita, Otto Bässler kaj Walter Kampfrad lerte sukcesis eldoni, dum dek monatoj, la gazetaspektan revuon Völkerspiegel (spegulo de popoloj), kiun oni sendis al ĉiuj abonintoj de la tiam malpermesita SAZ. Völkerspiegel verŝajne estas unikaĵo en la historio de Esperanto: nacilingva revuo por ne-esperantista publiko, ekskluzive kun artikoloj tradukitaj el (engaĝitaj) Esperanto-revuoj kiel ekz. Sennacieca Revuo kaj Nova Epoko, aŭ havigitaj pere de Proletarischer Esperanto-Pressedienst (proleta Esperanta gazetara servo), alia tre sukcesa iniciato de la Leipzig-a laborista grupo. Völkerspiegel evidente estis ege suspektinda al la oficialaj instancoj, kio legiĝas en deko da konfidencaj policaj raportoj, kun enhavo tikle instrua.

La dua parto redaktiĝis en 1996 kaj koncernas la periodon de 1925 al 1933, do ĝis la brutala malpermeso far la nazia reĝimo. Tiuj jaroj montras konsiderindan kreskon de la laborista Esperanto-movado entute, kio aparte vidiĝis en la streĉa, ofte publika aktiveco de la Leipzig-anoj. Ankaŭ pli kaj pli manifestiĝas iu ideologia disiĝo inter la socialdemokrata kaj komunista tendencoj ene de la grupoj. Sub influo de la eventoj en Sovetunio, de la tumulta politika situacio en Germanio... kaj de la nova utopiflara sennaciisma idearo en SAT, la ideologia antagonismo pliakriĝis kaj fine kondukis al aperta krizo, jam forte sentebla dum la 9-a SAT-Kongreso en Leipzig (1929). Pri tiu kongreso la verko abunde prezentas tre detalajn, ĉiutagajn artikolojn el la rivalaj gazetoj LVZ (socialdemokrata) kaj SAZ (komunista). Leginda ekzemplo de kompara politika literaturo! En 1930 okazas skismo en la Leipzig-a grupo: la socialdemokratoj eliĝas kaj fondas propran socialistan Esperanto-grupon, konsiderinte la ekzistantan filio de Moskvo. Sub impulso ĉefe de la Leipzig-anoj Otto Bässler kaj Walter Kampfrad aperas samjare la komunisme orientita revuo Internaciisto kiel alternativo al Sennaciulo de SAT kaj fondiĝas la sovetagermana “Eldon-Kooperativo de Revolucia Esperanto-Literaturo” (EKRELO), vere eldon-fekunda entrepreno. La samaj Leipzig-anoj ludis kernan rolon en 1932 ĉe la fondo de la skisma “Internacio de Proleta Esperantistaro” (IPE), opozicie al SAT.

En diversaj “Aldonoj” plej okulfrapa estas longega listo de ĉiuj artikoloj, raportoj kaj sciigoj aperintaj en la lokaj gazetoj SAZ kaj LVZ ĝis 1932: atesto pri la tiutempa eksterordinara vigleco de la laborista Esperanto-movado.

Resume, verko kun riĉa materialo, sperte prezentita, kiu plurrole kompletigas aŭ nuancas jam ekzistantajn historiajn studojn pri la sama epoko kiel ekz-e Historio de SAT 1921-1952, Historio pri la skismo en la laborista Esperanto-movado (H. Platiel), Vivo de Lanti (E. Borsboom) kaj La danĝera lingvo (U. Lins).

Alberto Fernández

Loke

MAKEDONIO: la 2-an de februaro 2002 en Prilep, Makedonio, kun sukceso finis la A-kurson de Esperanto por komencantoj junulara grupo, kiun gvidis Viktor Galeski de la 8-a de septembro 2001. Antaŭ trimembra ekzamenkomisiono sukcese ekzameniĝis kvin gekursanoj. Sur la foto: la ekzamenkomisiono kune kun la gekursanoj (de maldekstre): Metodi Galeski, Gordana Jankuloska, Lidija Mrgeska, Aleksandar Pavloski, Aleksandar Veljanoski, Miodrag Stambolĝiev, Viktor Galeski kaj Daniela Mirĉeska.

SVEDIO: Sveda Esperanto-Federacio lanĉis novan informfolion en la sveda lingvo, kiu komplementos la membrogazeton La Espero per rapidaj kaj mallongaj informoj. Nomata Esperanto JUST NU (Esperanto ĝuste nun) ĝi estas nur unu folio A4 (kun preso ambaŭflanke). La celo estas, ke ĝi aperu ofte kaj informu koncize pri lokaj, naciaj kaj internaciaj Esperanto-eventoj. Eblas elŝuti ĝin senpage ĉe www.esperanto.se/justnu, sed ankaŭ aboni al elektronika aŭ papera versio, havebla kontraŭ afrankokosto. Ĝis nun aperis tri numeroj, la lasta komence de januaro 2002.

GREKIO: Greka Esperantujo havas novajn retpaĝojn ĉe http://www.esperanto.gr, kreita de Efthimios Mavrogeorgiadis.

MONGOLIO: La 5-an de januaro 2002 la reprezentantoj de la Mongola Esperanto-Asocio, Mongola Esperanto-Ligo, Mongola Esperanto-Junulara Organizo kaj Mongola Esperanto-Centro kunsidis kaj diskutis pri la nuna situacio de Mongola Esperanto-movado. Fine ili decidis unuigi la Esperanto-organizojn sub la komuna nomo “Mongola Esperanto-Asocio” kaj subskribis la komunan “Kvarflankan kontrakton”.

La kunveno elektis sinjoron Ch. Dogsuren kiel prezidanton, sinjorinon O. Oyuntsetseg (eksprezidanto de malnova MEA) kiel vic-prezidanton kaj sinjoron Ch. Enkhee kiel ĝeneralan sekretarion de la nova Mongola Esperanto-Asocio. Elektitaj estis ankoraŭ ses aliaj estraranoj.

MOSKVO: Unu el la TTT-ejoj pri la Moskva metropoliteno havas dank’ al la klopodoj de Valentin Melnikov, Esperanto-paĝon! Veturonte al Moskvo, unue konsultu la adreson: http://metropoliten.newmail.ru/useesper.html. Ĉu ne imitinda iniciato?

VATIKANO: En la TTT-paĝoj de Radio Vatikana aperis elsendoj ankaŭ en Esperanto: www.vaticanradio.org. Radio Vatikana kunlaboras kun IKUE kaj trifoje semajne informas en Esperanto pri la vivo de la eklezio kaj agado de la kristanoj en la mondo.

TOGOLANDO: La 9-a kongreso de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE) okazis de la 27-a ĝis la 31-a de decembro en Kolegio Notre Dame du Lac en Togoville kaj kunvenigis partoprenantojn el Benino, Belgio, Ganao, Ebura Bordo, Italio, Niĝerio, Ĉinio kaj Togolando. UTE estas kultura asocio neprofitodona. Tiu ĉi LA de UEA, kun 250 anoj, estas ankaŭ membro de la Federacio Togolanda de Asocioj kaj Kluboj Uneskaj.

KOLOMBIO: La 7-a Kolombia Kongreso okazis de la 10-a ĝis la 12-a de novembro 2001 en la pitoreska vilaĝo Fusagasugaj. Kvardeko da plejparte junaj partoprenantoj sekvis prelegojn kaj artan programon en la universitata teatro. En diskutrondoj, kiujn ĉeestis ankaŭ multaj junaj komencantoj, oni pridiskutis la ĉefan kongrestemon Taŭgaj strategioj por la disvastiĝo de Esperanto.

Kuriozaĵo el Rio

La sidejon de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro vizitis ekslernanto, kiu restis for de la movado pli ol 10 jarojn. Kial li revenis? Ĉar li resopiris pri nia lingvo kaj movado. Sed kiu estis la kialo de tiu resopiro?

Nuntempe li laboras en la civila policejo de Rio-de-Ĵanejro, ĉe informadika departemento, kiu havas kiel ĉefan celon esplori pri komputilaj piratoj. En la pasinta aŭgusto gravega brazila banko denuncis al la polico ke iu eniris la sistemon de la banko kaj forprenis R$ 0,50 de ĉiu deponanto. Forpreno de R$ 0,50 de ĉiu kliento tamen rezultigis la sumon de 15 milionoj!

Tiu “pirato” estis nur 14-jara junulo kaj pro tio li faris la transigon — al la konto de sia patro. La polico esploris la aferon kaj malkovris lin. Sed nun venas la kurioza flanko de la afero: la instrukcioj de la programo por eniri en la sistemon de la banko estis kodigitaj en — Esperanto! Malbonaĵo por la “pirato” estis ke la policisto, kiu esploris la aferon, konis nian lingvon! Tamen okazis nenio al tiu junulo, ĉar li estas nur 14-jara kaj pro tio laŭ la brazila leĝo nerespondeca. Sed antaŭ la liberigo li multe helpis la policistojn aktualigi kelkajn programojn de la komputiloj, laŭ li ne tre modernajn.

La okazintaĵo memorigis la policiston ke li iam lernis Esperanton kaj li resopiris pri la lingvo kaj la movado, kaj denove kontaktis nin en la Klubo.

Aloísio Sartorato

Fake

VIKIPEDIO: Por krei veran kaj aktualan E-lingvan enciklopedion per komuna laboro Chuck Smith el Usono, Jerry Muelver, Stefano Kalb kaj aliaj helpantoj lanĉis interretan projekton ĉe http://eo.wikipedia.com/. La kvanto de pretaj artikoloj/paĝoj kreskas de tago al tago, ĝi jam superas 150! La ĉefa avantaĝo de la projekto estas, ke ĉiu povas aldoni kapvortojn kaj tekstojn rekte en la reto kaj senpage uzi la komunan verkon.

BICIKLISTOJ: Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) estas faka sekcio de TEJO. Vi trovos en la TTT-ejo <http://purl.org/net/bemi> bazajn informojn pri BEMI kaj pri ĝiaj venontaj karavanoj. Ekz. nun aperas informoj pri la “alta karavano”, kiu okazos inter Francio kaj Italio, okaze de la venonta Internacia Junulara Festivalo en Italio. En la TTT-ejo <http://purl.org/net/biciklo> vi trovos ankaŭ la multlingvan Biciklo-vortprovizon, kiu estas nun en 8 lingvoj: la angla, Esperanta, finna, franca, germana, itala, rusa kaj ukraina. La vortareto estas utila ne nur por esperantistoj, do ĝi povas allogi biciklistojn al Esperanto kaj al BEMI.

ESPERANTA TELEVIDO: La Sekretario de ERA Giorgio Pagano prezentis pasintjare, al partoprenantoj de IJF 2001 en Bolsena (Italio), iniciaton pri la ebloj elstarigi “E-Tv”, t.e. informan programon en televida formo, dissendotan per TTT de interreto. ERA alvokas esperantistojn kiuj intencas kunlabori, do reĝisorojn, aktorojn, redaktorojn k.s. mesaĝi al <e...@esperantio.org>.

PASPORTA SERVO estas libreto kiu listigas adresojn kie esperantistoj povas gasti senpage. Eldonas ĝin TEJO. La eldono 2002 enhavos pli ol 1220 gastigantojn en 82 landoj.

TELEVIDO: Kroata Televido filmis elsendon pri Esperanto-edzperanto kaj elsendis ĝin la 14-an de februaro 2002. La elsendo estis filmita en la ejoj de Kroata Esperanto-Ligo. La ĉefa gasto estis la juna d-rino Ella Medvedova kiu dum la UK-dancado sur la ĉefplaco renkontis sian estontan kroatan fianĉon Rajko. Oni filmis ankaŭ plurajn fotojn de la UK, inkluzive la dancadon sur la placo.

FERVOJISTOJ: La 54-a Kongreso de IFEF okazas inter 2002.06.01-07 en Plovdiv, Bulgario. En la programo troviĝas la kutimaj fakaj, sed ankaŭ distraj programeroj kaj ekskursoj. Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe: LKK de 54-a IFEF-Kongreso, Centra Poŝto, pk. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario, Rete: b...@bbf.bg

Persone

JANSEN: Dum kelka tempo vakas posteno de profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Ne estas facile trovi iun por okupi tiun (minimuman kaj ne vere salajratan) postenon. La estraro de la Universitato nun decidis nomumi Wim Jansen ‘universitata instruisto’ pri interlingvistiko kaj Esperanto. Jansen, specialisto pri la eŭska, ankoraŭ laboras pri doktoriĝa disertaĵo, kaj tial ne povas esti nomumita profesoro.

BINDA: Esperantistoj de la urbeto Cittiglio (Maĵora lago) partoprenas en la komitato kiu prizorgas festojn de la centjara datreveno de la naskiĝo de Alfredo Binda, la fama biciklisto.

SCHMITT: la 11-an de januaro 2002 la regiona gazeto DNA (Dernières Nouvelles d’ Alsace) publikigis preskaŭ tutpaĝan artikolon pri Esperanto de profesoro Bruno Schmitt, TAKE-ano, matematikisto, eksa direktoro de la Scienca Fakultato de Comar: Post unika valuto, jes al komuna lingvo.

MESIĈ: La kroata prezidento Stjepan Mesiĉ lige al la 67-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj akceptis delegacion de kroataj blindaj esperantistoj. Gvidis ĝin Antun Kovaĉ, la nuna prezidanto de la Kroata Asocio de Nevidantaj Esperantistoj. En la delegacio estis ankaŭ profesoroj Boris Topaloviĉ kaj Tomislav Karloviĉ.

TAKEHARA: De multaj jaroj prof. José Takehara daŭrigas sian disvastigon de Esperanto tra Japanio. Ĉiujare li havas novajn universitatajn studentojn pri lingvoj, kiuj serĉas interretan korespondadon kun gejunuloj tutmonde. (Anonceto venontnumere).

NOMURA: La premio nomita laŭ la patro de japana movado, la Premio Ossaka por 2001, estis aljuĝita al s-ro NOMURA Tadatuna, loĝanta en la gubernio Kumamoto. Unu el liaj meritoj estas la kompilo de “Japana-Esperanta Terminaro de Biologio” en 1988, la alia estas la movada kontribuo al lia distrikto, kulmininta en la organizado de la 87a Japana E-Kongreso en la urbo Kumamoto, kiel la sekretario de la LKK.

YOUNG-TAE: Profesoro Young-tae, docento en la Universitato de Dankook, kiu instruas Esperanton ĉiujare al 500 studentoj kaj prizorgas la interretan radion “Esperanto-Radio-Interreta”, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa Parlamento en kiu li diras i.a. ke li aparte ĝojus se s-ro Cox sukcesus solvi la lingvan problemon en Eŭropo, pri kiu li eksciis tra revuoj en Esperanto, per uzo de komuna neŭtrala lingvo kiu respektus la proklamitan egalecon de la naciaj lingvoj. Tiu solvo povus ankaŭ esti modelo por la tuta mondo kiu same pli kaj pli bezonas novan pli justan lingvan ordon, laŭ la vortoj de d-ro LEE Chong-Yeong, la eksprezidanto de UEA.

Forpasoj

Ladislav FIALA (1922-2001) el Podebrady (Ĉeĥio) mortis la 25-an de novembro 2001 en Katowice (Pollando), dum vojaĝo. Aktiva por Esperanto dum 43 jaroj, li organizis 17 internaciajn renkontiĝojn, i.a. 14-foje Verdan Ŝak-olimpikon, laste la renkontiĝon “90 jaroj de Esperanto en Podebrady”.

Giselle (Ĝiĝi) HARABAGIU (1913-2001), UEA-membro ekde 1929, forpasis la 1-an de decembro en San-Francisko. Honora kaj dumviva membro, ŝi kunorganizis E-kongresojn kunlabore kun sia frato Henriko (1906-?), kies memoron ŝi eternigis starigante en 1959 fonduson “Pokalo Harabagiu” por honorigi “Novajn Talentojn” en Belartaj Konkursoj de UEA. Diplomita Cseh-metoda instruisto kaj dumviva membro de ELNA.

H. A. de HOOG (1910-2001), akademiano, estro de la sekcio pri gramatiko ekde 1972, prez. de Kristana Esperantista Ligo Internacia kaj de ties nederlanda sekcio, aŭtoro de Du malsanoj en Esperanto kaj aliaj E-libroj.

Jean-Paul HUMBERSET (1912-2001?), dum jardekoj delegito en Neuchatel (Svislando), forpasis lastatempe.

Zdenka IVEK (1919-2001), antaŭe delegito pri matematiko kaj fiziko, edukinta multajn generaciojn de esperantistoj en Varazdin (Kroatio), forpasis en julio 2001.

Herminia KIRKERUP de Fernandez (1915-2001) forpasis en Kordobo, Argentino, la 31-an de decembro. Aktiva esperantistino dum pli ol 50 jaroj, membro de UEA kaj IEI-ILEI, docento en publikaj lernejoj, instruisto de argentinaj esperantistoj kaj prezidanto de AEL kaj KEA.

Linde KNÖSCHKE (1936-2001) forpasis la 10-an de decembro. Multjara estrarano de GDR-EA, aganto por la scienc-teknika apliko de la lingvo, aŭtoro de sociologiaj studoj.

Suus MABESOONE-VISSER (1912-2002), dumviva membro, forpasis en Schagen (Nederlando) la 23-an de januaro.

Olego KUZNECOV (1965-2001), esperantisto ekde 1988, pereis en aŭtomobila akcidento. Talenta E-instruisto precipe al infanoj. Li eldonis sep kajerojn de “Rusia Esperanto-Gazeto”.

Ĥristo MANOLOV (1915 -2001), fondinto de E-societo “Ĥristo Kozlev” en Polski Trambeŝ, Bulgario, instruisto, membro de BES kaj MEM, mortis la 23-an de novembro.

Ingemar NORDIN (1914-2002), iama delegito pri pedagogio, forpasis la 15-an de januaro en Stokholmo.

Dudley PARKINSON (1919-2001), delegito en Hobart (Tasmanio, Aŭstralio) kaj FD pri geofiziko, mortis la 12-an de oktobro.

Ivo PEYRAUT (1934-2002) mortis la 5-an de januaro. Prezidanto de SAT, unu el la fondintoj de “Radio Libertaire” (Liberecana Radio), aŭtoro de la libro “Radio Libertaire - La Voix sans maître” (Liberecana Radio - la Voĉo sen mastro), multjara funkciulo de Laborista E-Movado.

Josifa RABINO (1926-2001), delegito kaj fakdelegito pri dietiko en Hajfa, Honora Membro kaj Patrono de TEJO, forpasis la 15-an de decembro, nelonge post sia 75-jariĝo.

Bep SLÖSSER-BRESLER (1908-2001), dumviva membro de UEA, mortis la 10-an de januaro 2002 en Gorinchem (Nederlando), kie ŝi estis delegito seninterrompe dum 70 jaroj, de post sia esperantistiĝo en 1927.

Milan ZVARA (1933-2002), elstara slovaka esperantisto, prezidanto de SKEF, fakdelegito, ĝenerala sekretario de Monda Turismo, skolto, naturamiko kaj mikologo, multjara kaj senlaca organizanto de E-lernejoj kaj turismaj kaj mikologiaj renkontiĝoj en Slovakio kaj naturamikaj ekspedicioj al foraj landoj de la mondo, mortis la 30-an de januaro en Poprad.

GRATULON!

Ŝindo Seitaro, konata japana esperantisto, 100-jariĝos la 14-an de marto 2002. Elkoran gratulon!