Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 4

Vi trovos...

en la aprila numero pluan kolekton da artikoloj, kiujn sukcesis por vi rikolti, selekti kaj eble iom kombi via redaktoro, atente aŭskultante viajn reagojn, opiniojn kaj konsilojn (vidu la leterkeston)...

Estas agrable konstati, ke “niaj gustoj” kaj ideoj estas similaj, do ke ni estas “samideanoj”. Dankon al tiuj, kiuj kontribuis, skribis aŭ konsilis, al tiuj, kiuj organizis, varbis, prelegis aŭ instruis, sed ankaŭ al tiuj, kiuj eble nur atente legis kaj almenaŭ mense kunestis kaj subtenis... Dankon ankaŭ por la gratuloj kaj bondeziroj. Via redaktoro sincere reciprokas ilin!

Malferme

Lerni Esperanton por praktike uzi ĝin

Ivo Osibov

Kial iu lernus Esperanton? Por uzi ĝin, por havi utilon de ĝia kono. Ju pli da homoj parolas la lingvon, uzas ĝin en la ĉiutaga vivo, por la plej diversaj celoj, des pli utila ĝi estos por ĉiu el ili.

Kiel pligrandigi la nombron da parolantoj? Per instruado. Kiel pligrandigi la nombron de instruatoj? Informante la publikon pri la lingva problemo en la internacia vivo, pri la ekzisto de la internacia lingvo kiel solvo, pri ĝia utiligebleco, pri atingoj realigitaj per ĝi sur la plej diversaj kampoj de la homa vivo.

Ne hazarde la Strategia Laborplano de UEA 2001-2010 fiksas kiel tri ĉefajn agadkampojn: informadon, instruadon kaj utiligadon. Ili estas forte ligitaj inter si, intense interplektitaj.

Nur kiom eble plej vasta praktika utiligo de Esperanto sur ĉiuj kampoj de la homa vivo povas esti efika evidentigo de ĝia utileco. Kaj tial motivo por pli vasta lernado. La homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo — diras la Strategia Laborplano. Ĝi aparte emfazas la rolon de fakaj asocioj.

La Jarlibro 2001 listigas 88 fakajn asociojn okupiĝantajn pri diversaj mondkonceptoj, profesioj, ŝatokupoj, ktp. Ok el ili aliĝis al UEA. Kvardek kontraktis kunlaboron kun UEA. Du estas fakaj sekcioj de TEJO. La ceteraj 38 ne havas formalan ligon kun UEA.

Minimume kvindeko da fakaj kunvenoj okazas dum la universalaj kongresoj. Pluraj fakaj kongresoj, konferencoj, renkontiĝoj, seminarioj okazas diversloke kaj diverstempe tra la mondo ekster la universalaj kongresoj. En tiuj fakaj organizaĵoj, dum tiuj fakaj renkontiĝoj apartenantoj al diversaj fakoj pridiskutas siajn fakajn temojn aplikante Esperanton.

La pli konkreta Plano de UEA 2001-2004 postulas ke UEA havu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto.

Kio estu la politiko de UEA pri la faka apliko de Esperanto? UEA subtenu plivastigon de la apliko de Esperanto al ĉiuj sferoj de la homa vivo. Ĝi instigu organiziĝon de samfakaj esperantistoj en la fakoj kie faka asocio ankoraŭ ne ekzistas. Akceptu kaj la ekzistantajn kaj la novajn kiel aliĝintajn fakajn asociojn aŭ kontraktu kun ili pri komuna agado, se ili plenumas la kondiĉojn kiujn starigas la Statuto kaj regularoj de UEA. UEA iniciatu kaj helpu al la fakaj asocioj konstati kaj studi komunajn problemojn kiuj aperas en ilia agado, diskutigi ilin kaj trovi solvojn por ili. La esperantistaj fakaj asocioj ne restu izolitaj de samfakaj organizaĵoj neesperantistaj, ĉu landskale ĉu internaciskale. Ili sentu sin samfakanoj kun ili, kunlaboru kun ili pri la samaj faktemoj, aperu en iliaj kongresoj kaj renkontiĝoj, en iliaj periodaĵoj. Kiam temas pri fakaj internaciaj rilatoj, la esperantistaj fakaj asocioj konstante klopodu konsciigi la neesperantistajn gekolegojn pri lingvoproblema aspekto de faka temo kaj informi ilin pri Esperanto kiel ekzistanta solvo.

Internaciaj fakaj kunvenoj de esperantistoj estu okazo por ekkoni samfakulojn de la lando kie la kunveno okazas kaj por pruvi la vivantecon, aplikeblecon kaj konkretan aplikadon de Esperanto en la koncerna fako.

La laboro kaj sukcesoj de la fakaj asocioj ne restu nekonataj al la publiko esperantista kaj neesperantista. La fakaj asocioj raportu pri siaj problemoj, ilia solvado kaj pri siaj atingaĵoj al la gazetaro, aparte al la revuo Esperanto. Ni ĉiuj sciu kie kaj por kio Esperanto estas utiligata. Sciu tion ankaŭ neesperantistoj. Tiel ili havos motivon por lerni ĝin.

La tri generacioj de la Esperanto-socio

Pri la demografia strukturo de la Esperanto-socio, la du breĉoj kiuj rompas la generacian kontinuecon, pri la rolo de internaciaj familiaj renkontiĝoj, kaj aparte la Internacia Infana Kongreseto, skribas Amri Wandel (Israelo), gvidanto de Rondo Familia de UEA.

La demografia konsisto de la Esperanto-movado ne estas simila al tiu de la tipa socio. Estas sciate ke en la Esperanto-movado sufiĉe mankas la mezaĝa generacio, pli-malpli inter la aĝoj de 30 kaj 55 jaroj. La kialo estas simpla: dum la vivetapo de konstruo de familio kaj profesia kariero, personoj normale ne havas la tempon kaj la energion por lerni novan lingvon kaj okupiĝi pri ne praktika hobio. Tiu manko estas foje nomata la mezaĝa-generacia breĉo. Personoj ne jam konantaj Esperanton en tiu fazo de sia vivo kutime ne alprenas novajn aktivaĵojn kaj ŝatokupojn aldone al tiuj kiujn ili jam havas aŭ konas. Personoj, kiuj aktivis kaj okupiĝis pri Esperanto kiel gejunuloj, ofte ne trovas tempon daŭrigi la agadon aŭ plue okupiĝi pri Esperanto. Ekzistas du esceptoj: tiuj kiuj profesie okupiĝas pri Esperanto kaj familioj ĉe kiuj Esperanto estas la komuniko-lingvo (plej ofte internaciaj paroj) aŭ familioj en kiuj unu el la gepatroj parolas Esperanton al la infanoj. La nombro de tiuj E-familioj kaj profesiaj esperantistoj tamen estas relative malgranda.

La dua aĝo-grupo en kiu ekzistas intensa agado kaj sufiĉe multaj E-parolantoj estas la junulara-adoleska. En la junulara medio oni ofte alprenas novajn ideojn kaj ŝatokupojn. Esperanto kiel internacia komunikilo — rimedo por internacie korespondi kaj vojaĝi — ofte logas gejunulojn.

Ili aliĝas al loka junulara grupo, aŭ partoprenas internacian junularan renkontiĝon, kiel IS (Internacia Seminario de Germana E-Junularo), IJF (Internacia Junulara Festivalo de Itala E-Junularo), kaj IJK (Internacia Junulara Kongreso de TEJO).

Tria aĝgrupo en kiu troviĝas E-parolantoj estas la infanaĝo. Infanoj eklernas Esperanton denaske aŭ en juna aĝo en la familia kadro. Tiu lingva akiro povas resti ĉu pasiva, flanka al la nacilingvo uzata en la ĉirkaŭa medio, aŭ fariĝi aktiva, aparte se la infano havas kontakton kun aliaj infanoj samaĝaj kiuj konas Esperanton. Tia kontakto plej ofte okazas dum familiaj E-aranĝoj kiel REF (Renkontiĝo de E-Familioj), PSI (Paska Semajno Internacia), IF (Internacia Festivalo; legu en Esperanto, februaro p. 42) kaj similaj, aŭ renkontiĝoj kun aparta porinfana programo aŭ subaranĝo, kiel IIK (Internacia Infana Kongreseto, apud la UK), al kiuj la infano vojaĝas kun la gepatroj. Tiuj renkontiĝoj donas al la partoprenantoj socian sperton de amika rondo, la tiel nomata verda familio. La familiaj aranĝoj provizas taŭgan Esperantan medion ankaŭ por la junaj infanoj, ĉu kun la gepatroj (kiel ekzemple en REF) ĉu aparte kun gvidantoj kiel en IIK (ĉi-jare okazonta en Fortalezo, Brazilo).

Inter la infana kaj junulara aĝgrupoj troviĝas kelkjara breĉo, malpli konata ol la mezaĝa breĉo. Temas pri infanoj kiuj tro aĝas por la infanaj rondoj en familiaj renkontiĝoj kaj ne plu volonte vojaĝas kun la gepatroj, sed ankoraŭ ne vojaĝas memstare. Familiaj kaj porinfanaj aranĝoj ne plu taŭgas al infanoj pli aĝaj ol 13-15. Aliflanke, en internaciaj junularaj renkontiĝoj partoprenas ĉefe gejunuloj pli aĝaj, ekde 17-19-jaraj, kaj ankaŭ junularaj lokaj grupoj ofte kreskas nur en tiu aĝo, ekzemple en universitatoj.

Estas notinde tamen, ke ne en ĉiuj E-familioj kaj ne ĉe ĉiuj infanoj ekzistas tiu breĉo.

Estas eble ke la pli aĝa infano decidu kiam ensociiĝi en adekvata junulara E-medio aŭ renkontiĝo. Tio eblas ekzemple por tiuj gejunuloj kiuj alprenis Esperanton en la lernejo kaj sekve havas samaĝan grupon kaj subtenan socion. Gejunuloj subtenataj de la gepatra aprobo povas integriĝi en la aĝgrupo de junularaj renkontiĝoj.

En la breĉon inter la infana kaj la adoleska grupo falas pluraj gejunuloj kiuj konis kaj uzis Esperanton kiel infanoj, sed ne daŭrigas la agadon kaj perdas la intereson en la adoleska aĝo. Foje la interesiĝo pri Esperanto revekiĝas en pli matura aĝo, sed ofte tiuj potencialaj esperantistoj ne plu revenas al Esperanto. Tiu perdo estas des pli bedaŭrinda, ĉar ĝuste en tiu kazo estas potencialo por aktivado dum proksimume dek jaroj aŭ pli (la aĝo inter 15-30). Aktiveco en la adoleska aĝo ankaŭ pligrandigas la ŝancon por revekiĝo post la eventuala mezaĝa breĉo.

Kiel fliki tiun truon inter infana kaj adoleska aĝoj? Unu maniero estas krei kadron por ĝuste tiu aĝgrupo — inter 13 kaj 17 — en aŭ apud la familiaj aranĝoj kaj ĉe lokaj grupoj. Alia rimedo estas krei taŭgan kadron en la Universala Kongreso, tiel ke estu junulara programo, organizita kaj planita de la gejunuloj per rimedoj de la kongreso. Tria metodo estas agado kaj grupa partopreno en junularaj renkontiĝoj, iniciatita de plenkreskaj gvidantoj aŭ memstare de la gejunuloj. Kvara vojo estas trakti la estiĝon de la breĉo jam de la pli juna aĝo. Se la pli junaj infanoj en E-familioj havos fortan kaj naturan kontakton kun aliaj samaĝaj infanoj kaj spertos internaciajn renkontiĝojn, ili volonte restos en la internacia E-medio dum la “danĝera aĝo”, kaj tiel ŝrumpos la breĉo.

Ponti super la ŝtorma akvo de la infan-adoleska kaj mezaĝa breĉoj estas unu el la celoj de “Rondo Familia” (RF) de UEA. RF tenas kontakton kun pli ol tricent E-familioj, ĉefe per la bulteno Familia Esperanto kiu aperas trifoje jare. Interalie ĝi informas pri familiaj renkontiĝoj, pri spertoj de individuaj familioj kaj pri lingvaj aferoj rilataj al la E-lingvaĵo uzata hejme.

Alia rimedo estas kuraĝigi familiojn veni al la UK kaj partoprenigi siajn infanojn en la infana kongreseto. Tio alportas duoblan utilon: por la infanoj la IIK plifortigas la kontakton per Esperanto kun aliaj infanoj en proksima aĝo, kaj iom imunigas ilin kontraŭ enfalo en la unuan breĉon. Ankaŭ la gepatroj profitas: la ebleco kunporti la infanojn al la kongreso sen devi daŭre ilin varti kaj povi plene partopreni la programon povas allogi la gepatrojn al aktiva partopreno en la E-medio ĝuste dum la jaroj de la mezaĝa breĉo. Por faciligi la partoprenon en la Infana Kongreseto RF strebas subvencii la kotizon, ĉu por individuaj kazoj ĉu ĝenerale. Tio aparte gravas dum jaroj kiam la UK okazas en relative multekostaj landoj, kiam la elspezo povas fariĝi tro alta, por familioj de malpli riĉaj landoj aŭ kun pluraj infanoj.

Indas do utiligi la IIK-n en jaroj kiam la kotizo estas relative malalta, kiel dum tiu ĉi jaro. Aldone ĉi-jare la infana kongreseto havas bonan ŝancon esti interesa, altkvalita kaj speciala, ĉar la brazila Esperanto-movado estas juna kaj vigla kaj inkluzivas plurajn familiojn. Jam de jaroj, dum naciaj kongresoj, okazas en Brazilo infanaj kongresetoj, simile grandaj kiel la internaciaj. Oni do povas kalkuli je partopreno de brazilaj infanoj kaj la haveblo de spertaj gvidantoj. Ĝis nun la infanaj kongresetoj estis preskaŭ ekskluzive eŭropaj. La kongreseto en Brazilo markos do unikan ŝanĝon kaj precedencon.

Vi povas helpi al Rondo Familia plenumi siajn celojn per simbola abono al la bulteno Familia Esperanto (10 eŭroj ĉe UEA) aŭ per kontribuoj al la fondaĵo idoj-p.

Amri Wandel

Lingvo de Paco/Zaban-e-Salam

La projekto Lingvo de Paco/Zaban-e-Salam estis iniciatita en oktobro 2001 kaj post diskutoj kaj esploroj venis konsento de la flanko de UEA, kaj en la kadro de Irana Esperanto-Centro oni ekfunkciigis la projekton.

Komence oni esploris la eblon kontakti afganajn organizaĵojn kiuj situas en Irano. Ni preparis specialajn informilojn kaj skribis al ili pri Esperanto, la Esperanto-movado, UEA kaj nia intenco kaj intereso pri la instruado de Esperanto al la interesiĝantoj.

Ni kontaktis pli ol 10 koncernajn organizaĵojn kaj redakciojn kaj post ne longa tempo venis pozitivaj reagoj pri nia afero ĉefe el Maŝado. Instrui Esperanton al militsuferantoj kiuj perdis preskaŭ ĉion kaj nun loĝas en Irano, kaŭzas specialan plezuron kaj kortuŝon, kiun nur esperantistoj kapablas kompreni!

Instruado de Esperanto al rifuĝintoj, kiuj jam emas reiri siajn hejmojn, garantias la ekziston kaj vivon de Esperanto en Afganujo, kiun nun la tuta mondo unuanime intencas kunhelpi kaj ni esperantistoj ankaŭ niavice intencas helpeti laŭ niaj povoj. Rilatigi afganojn kun la aliaj mondanoj pere de neŭtrala lingvo kies kulturo kaj filozofio plenplenas de pacamo, amikeco kaj interfrateco povas esti favora kaj nobla donaco al ili.

La 16-an de februaro 2002 en Maŝado komenciĝis E-kursoj por Afganaj rifuĝintoj en Irano.

Jam du kursoj estas aranĝitaj kaj partoprenas en ili 36 lernantinoj kiuj arde kaj pleninterese lernas Esperanton. Said Borhani gvidas tiujn kursojn kaj li estas la ĉefa aganto de la projekto “Lingvo de Paco/Zaban-e-Salam” en la provinco Ĥorasan en kiu loĝas multaj afganoj pro la najbareco de la provinco kun Afganio.

La kursanoj konsistas el gimnazianoj, studentoj kaj instruistoj de la angla kaj la persa lingvoj. Estas aranĝata kurso por afganaj ĵurnalistoj loĝantaj en Maŝado. La Irana sekcio de ILEI, Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj (IRLEI), preparas la kursmaterialojn kaj ĝia anaro estas preta laŭbezone lanĉi pluajn kursojn.

IRLEI planas por la kursfinintoj aranĝi seminariojn pri la instru-metodoj de Esperanto por ke ili mem estu kapablaj instrui la lingvon al la aliaj interesiĝantoj, kiuj nun pliiĝas inter la rifuĝintoj! La jaro 2002-a ŝajnas esti afganeca ankaŭ por la Esperanto-movado!

Reza Torabi
r...@esperanto.org

[FORIGITA!: bildo]

La foto montras nian aktivulon Said Borhani kun kelkaj kursanoj en la afgana kultur-centro en Maŝado.

2002: Internacia Jaro de Ekoturismo

Eksplodo de turismo en la lastaj jardekoj havas ankaŭ malhelajn flankojn, precipe pro tio ke ĝi damaĝas la naturon kaj kultur-historiajn memoraĵojn. Unu el la vojoj, kiel bremsi tiujn negativajn trajtojn de turismo estas subteno de ekoturismo. Tial UNO komune kun WTO (Monda organizaĵo por vojaĝado) deklaris la jaron 2002 Internacia Jaro de Ekoturismo.

Sed — kio estas ekoturismo? Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas preciza, ĝenerale agnoskita difino, tial mi strebos almenaŭ konatigi la ĝeneralajn ecojn tiel, kiel ilin enkondukas WTO: Ekoturismo inkludas ĉiujn formojn de turismo, kiuj:

1. estas motivitaj per rigardado kaj admirado de la naturo kaj de la tradiciaj kulturoj kunligitaj kun la naturmedio;

2. lernigas kaj edukas;

3. estas organizitaj por negrandaj grupoj de turistoj uzantaj veturilojn, kiuj ne difektas la naturon (piedturismo, biciklado, ĉevalrajdado, senmotora boatado);

4. minimumigas la negativajn efikojn sur la naturan kaj socialkulturan medion;

5. helpas gardi la naciajn parkojn kaj protektatajn regionojn.

Certe la trajtoj de ekoturismo estas proksimaj al esperantistoj, almenaŭ mi esperas. Tamen ankoraŭ ne ekzistas Esperanta organizaĵo, kiu okupiĝus pri ĝi. Mi strebas iom aktivigi esperantistojn tiudirekten — ne en la formo de iu nova burokrata organizaĵo, kiu havu en sia programo ekoturismon, sed neformalan interesataron pri ekoturismo, kiu havu eblojn de tempo al tempo kunveni kaj mem praktiki la ekoturismon. Ĉar en la oferto de diversaj renkontiĝoj mankas la tiuspecaj, mi mem komencis per organizado de IBIRE (Internaciaj Biciklistaj Renkontiĝoj). Pasintjare okazis la unua, sed ĝi fariĝos ĉiujara aŭtuna evento.

Kaj nun sekvas la ekoturismaj renkontiĝoj, la unua ĉi-jare en junio (Ŝumava/Böhmerwald), la plej granda Nacia parko en meza Eŭropo, fakta tegmento de Eŭropo, ĉar disiĝo de akvofluoj al la norda Balta kaj suda Nigra maroj, deklarita la pejzaĝo de la jaro 1999/2000. Tie oni dumtage piedirante konatiĝos kun la plej valoraj naturaj riĉaĵoj de la regiono kaj vespere ĝuos prelegojn kaj diskutojn pri la naturo.

Ĉar mi volonte ekscius pri aliaj simpatiantoj al ekoturismo el la vicoj de esperantistoj, mi petas organizantojn de ekoturismaj aranĝoj aliloke kaj interesatoj, ke ili anoncu sin al mia adreso:

Petro Chrdle,
Anglická 878, CZ-25229 Dobřichovice
aŭ rete al: c...@kava-pech.cz.

[FORIGITA!: bildo]

La montaro Ŝumava donas eblecojn al ekoturismo.

Ĉu progresas la projekto Indiĝenaj Dialogoj?

Bessie Schadee

La 31-an de decembro 2001 la projekto Indiĝenaj Dialogoj (ID) oficiale fariĝis fondaĵo. Tiel fermiĝis la provperiodo, kiu komenciĝis printempe en la jaro 1998, kiam naskiĝis la projekto (legu pli en feb. kaj dec. 1999).

La ideo estis krei rimedojn por daŭra, libera, rekta, rapida, senlima kaj senlandlima, malmultekosta komunikado inter reprezentantoj de indiĝenaj organizoj reciproke, kaj inter la organizoj kaj la cetera ne-indiĝena mondo. Por realigi tion oni bezonis kombinon de modernaj komuniksistemoj kaj Esperanto kiel neŭtrala pontlingvo.

La indiĝenaj popoloj ne povas facile komuniki inter si. Ili loĝas en malproksimaj lokoj tra la tuta mondo, ne havas eblojn kaj monon por facile vojaĝi aŭ uzi la nunajn komunikilojn kiel telefono, faksilo, komputilo, interreto; ili vivas en ĉ. 4500 kulturoj, do kiel komuniki; ili parolas inter si ĉ. 5000 lingvojn…

La libera komunikado inter la indiĝenaj popoloj estas ankoraŭ tre limigita. Ekzistas granda diverseco inter la popoloj: nur malmultaj indiĝenaj organizoj havas belan oficejon kun komputilo, pluraj havas oficejon kun faksilo, sed multaj ne havas eĉ organizon aŭ oficejon.

La indiĝena mondo komencis organizi sin antaŭ 30 jaroj kaj unuafoje mondskale renkontiĝis dum la Media Konferenco en Rio-de-Ĵanejro (1992).

La ne-Esperantaj aspektoj

La daŭra komunikado inter indiĝenaj popoloj kaj la neindiĝena mondo estas tre bezonata por krei pli vivindan mondon. Oni timas ke en 2100 ekzistos nur 10% de la nunaj surteraj kulturoj. Malaperas lingvoj, kulturoj, popoloj kaj iliaj medioj. Kun ili malaperas ankaŭ diversaj konoj de la homaro en multaj kampoj. La solvo ne estas nur konservado de la indiĝenaj kulturoj en muzeoj. Nepre bezonata estas respekto por la aliaj valoroj, konoj kaj mondkonceptoj, por ebligi al la nedominantaj kulturoj elekti la proprajn deziratajn ŝanĝojn — kunvivante en la nuna mondo kaj kunformante tiun mondon. La transkulturaj lertecoj (grava fako en la ID-kursoj) nepras por scii kiel agi unu kun la alia kiam oni jam parolas la saman lingvon kaj povas atingi unu la alian.

La TTT-ejo ludos en ID pli kaj pli gravan rolon kiel renkontiĝejo, prezentejo, informejo kaj konfrontejo. Internaciaj kontaktoj ebligas trovi monon por indiĝenaj projektoj, kaj la partoprenon en internaciaj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj. La TTT-ejo, kiun ID konstruas, celas esti uzebla en la plej malfacilaj cirkonstancoj, do prezentas simplan, se eble nur tekstan version (kun eventuala foto).

La Esperantaj aspektoj

La kontakto kun la Esperanta mondo estas interesega por ID. Ne nur pro la lingvo kaj la plurflanka subteno — sed pro la 120-jaraj spertoj de la multkulturaj, internaciaj kontaktoj. La transkulturaj, informteknikaj kaj Esperantaj komponantoj necesas kaj estas triope inkluditaj en la ID-kursoj. La indiĝena mondo uzu sian ID-ilon por savi kaj evoluigi siajn viv- kaj pensmanieron. Farante tion, ĝi pliriĉigas nian belan komunan planedon kaj nian estonton.

La pluaj planoj

Ĝis la fino de la UN-jardeko por la indiĝenaj Popoloj en 2004, ID havas la vizion doni ĉiujare unu aŭ du mondskalajn, du regionajn kaj tri lokajn kursojn pri la tri ID-instrumentoj, plibonigi la TTT-ejon kaj adapti ĝin al la specifaj bezonoj de la indiĝena mondo kaj pligrandigi la cirklon de ID-anoj ĝis 250 organizoj. Dum la kursoj la ID-anoj vere amikiĝas kaj tio kreas la homsentan bazon inter la kulturoj por solida retuzo kaj kunlaborado. ID subtenos tion stimulante kaj gvidante la komencantojn ĝis ili forflugos per propraj flugiloj, konante la vojon, en la virtualan mondon.

Se vi ŝatas la projekton

ID estas kiel arbo, kiu havas siajn radikojn en multegaj kulturoj, sian trunkon en la interreta komunikado, kaj Esperanton kvazaŭ branĉojn, kiuj burĝonas por ni ĉiuj, beligante nian mondon. Vi povas partopreni en ID tradukante, serĉante, resumante en Esperanto aŭ en via gepatra lingvo por nia TTT-ejo — kio donos al la ID-arbo la foliojn.

Ankaŭ financa helpo estas bonvena, private aŭ igante vian entreprenon, universitaton, fondaĵon apogi ID-on finance, donaci komputilojn aŭ oferi al ID lokon por la mondskala kurso, peri kontaktojn kun sponsoroj en via lando.

Kelkaj sukcesoj

En septembro 1999 okazis la unua mondskala 3-semajna kurso en Wassenaar (Nederlando) kun 21 partoprenantoj el 18 kulturoj, 4 pontlingvoj, kaj en decembro la dua kun 11 partoprenantoj el 9 kulturoj, 3 pontlingvoj.

En 2000 okazis kvar regionaj kursoj en Bodolando (Barato), Kostariko, Burkina Faso, Komilando (Rusio), en 2001 okazis la kvina regiona kurso denove en Komilando (Rusio). En 2000 ID prezentis sin dum la indiĝena kunveno de UN en Ĝenevo kaj ricevis la premion Cigno dum la UK en Tel-Avivo (Israelo).

En 2001 regule aperis Tamtamo (ID-bulteno kun artikoloj skribitaj de la ID-anoj mem). En januaro 2001 la indiĝenaj ID-aktivuloj kaj la teamo kunvenis en Hago (Nederlando). Ili decidis fondi ID-Fondaĵon kun indiĝena konsilantaro. En Ĝenevo 2001 la ID-anoj uzis la eblojn komuniki Esperante inter tri kontinentoj kaj pontlingvoj.

Pasintnovembre la Politekniko de Kostariko invitis ID-on prezenti kurson pri sia agado kaj pri la internacia indiĝena situacio. Partoprenis 40 studentoj el plej diversaj fakoj de tiu lernejo. En Ĉeboksari (Rusio) okazis la 6-a Internacia Lingva Festivalo en kiu partoprenis ID-indiĝenoj. En decembro 2001 ID organizis la kurson en Gvatemalo. En 2002 sekvis loka kurseto en Kostariko kaj trejnado de la instruteamo kaj oficistoj en Nederlando. En marto 2002 ID estis enskribita en TTT-ejon de Unesko.

Praktikaj informoj

Informoj pri la ID-projekto akireblas rete ĉe: i...@idnetwork.nl, letere ĉe: ID-Fondaĵo, Riouwstraat 172, 2585 HW Den Haag, Nederlando, Tel. +31 705177433. La ID-direktoro Bessie Schadee: b...@usa.net

Tamtamo, la retbulteno de Indiĝenaj Dialogoj, aboneblas ĉe: f...@racsa.co.cr. La TTT-ejo de ID: www.idnetwork.nl.

Subteno aŭ donaco bonvenas al la ID-konto ĉe UEA: idid-r, internacie ekster Eŭropo: ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469, en Eŭropo: ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469.

[FORIGITA!: bildo]

Oficiala momento ĉe la notario, kiam Bessie Schadee subskribas la Statuton de la Fondaĵo Indiĝenaj Dialogoj.

Tra la mondo

100-jariĝis HEA, 10-jariĝis Eventoj

Per du-taga aranĝserio Hungaria Esperanto-Asocio kaj la gazeto Eventoj celebris dum la unua marta semajnofino 2002 siajn rondajn datrevenojn.

Pli ol cent esperantistoj, inter ili reprezentantoj de la najbaraj landaj asocioj, ĝuis la bone preparitan solenan semajnfinon en Budapeŝto. La 1-an de marto la organizantoj de HEA akceptis la eksterlandajn delegitojn, gvidis ilin tra la vespera metropolo kaj invitis ilin por komuna vespermanĝo. La landaj E-asocioj de Kroatio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Pollando kaj Ukrainio sendis po du delegitojn por partopreni la solenaĵon, kiu komenciĝis la sekvan tagon, sabate matene.

La kunveno okazis en salonego de la Landa Edukad- kaj Instruad-centro en Budapeŝto, konstruaĵo samaĝa kun la jubileanta HEA, ŝatata loko de koncertprezentadoj. Post la Zamenhofa poemo “La vojo”, pensigaj rimoj de “Ĉe Danubo” de Attila József, prezentitaj de Zoltán Sellei, konata hungara esperantista aktoro, sekvis salutvortoj kaj valora kultura programo.

En la prelegserio oni informiĝis pri la “Hungara lingvostrategio” de la juna hungara akademiano Géza Balázs. La demandon “Ĉu estas bezonata komuna lingvo en la Eŭropa Unio?” levis Oszkár Princz, ĝenerala sekretario de HEA.

“Fragmentoj el la historio de hungaria esperantista movado” estis prezentitaj de la historiisto Árpád Rátkai. Pri la “Hungarlandaj esperantlingvaj periodaĵoj” prelegis docento de la Budapeŝta Universitato ELTE Árpád Máthé kaj pri la “Kontribuo de hungaraj esperantistoj al la Esperanto-literaturo” docento Vilmos Benczik. La prelegserion finis d-ro Endre Dudich per priskribo de “Faka aplikado de Esperanto”. HEA planas aperigi libroforme la tekstojn de la prelegoj ankoraŭ dum la nuna jaro.

Post la tagmanĝo Attila Varó, instruisto de la instituto (mem blindulo), gvidis la interesiĝemulojn tra la konstruaĵo, kiu enhavas infanĝardenon, lernejon, mezgradan faklernejon kaj kolegion por vidhandikapitaj infanoj.

Posttagmeze la programo okazis en du salonoj. Pri “Problemoj de la hungaraj E-instruistoj” informis Márta Kovács, aliloka rondtabla diskuto okazis pri la en- kaj najbar-landaj movadaj problemoj.

S-ino Kovács prezentis kolekton da argumentoj “Kial instrui Esperanton?” kaj proponojn je la demandoj “Kiel kaj Kie?” En la apuda ejo Sándor Jakab kaj Oszkár Princz respondis al la demandoj: “Kiel provas organizi sin HEA en la terenoj de aplikado de Esperanto?” kaj “Kiajn eblojn havas Esperanto en EU kiel ĝia kandidatlando?“

La vesperon oni dediĉis al la dekjaraĝulo: al la gazeto Eventoj, kies teamo organizis balon por la partoprenantoj. Prezentis sin ventrodancistino el Slovakio, rok-danc-grupo La Hungaraj Ĉampionoj, ĉiu partopreninto ricevis pecon da torto kaj glason da Eventoj-ĉampanjo. La amuzo daŭris ĝis la aŭroro.

Dimanĉe kolektiĝis la esperantistoj ĉe la tombo de Julio Baghy por florkronado en la Tomboparko Kerepesi, okaze de la centjariĝo de HEA, kies kolono estis Julio Baghy, kaj okaze de la 35-jaroj de lia forpaso. Poste oni vizitis la tombon de Frigyes Karinthy, ironistila verkisto, aŭtoro de pluraj libroj kaj la unua prezidanto de HEA, kaj tombojn de kelkaj gravaj personecoj de la hungara kulturo.

La lasta programero estis florkronado al la renovigita Zamenhof-busto sur Esperanto-placo, sur la transa Danub-flanko en Buda.

Katinjo Fetes-Tosegi

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la solenaĵoj en Budapeŝto, ĉe la tombo de Julio Baghy en la Tomboparko Kerepesi.

Ivanovo: Festivalo de Interesoj

La jam tradicia Festivalo de Interesoj en Ivanovo (duonmiliona urbo 300 km nord-oriente de Moskvo), okazinta la 16-17-an de februaro 2002, ĉi-foje allogis por siaj diversaj aranĝoj ĉ. 500 urbanojn. La festivalo okazis jam la kvaran fojon kaj kiel ĉiam ĝin ĉeforganizis esperantistoj.

Enkadre de la festivalo prezentiĝis dekoj da lokaj kluboj, teatraj studioj, bardaj laŭreatoj, rok-muzikistoj, psikologoj, sociaj iniciatintoj kaj simple interesaj homoj. Ĉeestis kontraŭnarkotistoj, montaraj grimpistoj, tuta aro da motorbiciklistoj en samaspektaj ledaj jakoj, aerobikistinoj, rokenrolaj dancistoj, kaktokulturistoj, skoltoj, joganoj, obstine provis enpenetri scientologoj (ili ne estis akceptitaj, ĉar religiaj kaj politikaj organizoj ne rajtas partopreni la Festivalon)... Certe neniam estis forgesata Esperanto. Ĝi ne estis altrudata, sed ial tute nature ĝi regule menciiĝis. Ja Esperanto estas jam vaste konata en la medio de la junularaj organizoj de la urbo, ĝin aŭ parolas aŭ studis pluraj ĝiaj aktivuloj.

Ĉi-jare la festivalo estis finance kaj organize subtenita de la junulara komitato de la regiona administracio, kiu krome iniciatis kadre de la festivalo kunvenon pri plua kunlaboro de junularaj organizoj de la regiono. Estis amuze, ke dum tiu kunveno reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj organizoj, respondante pri sia rilato al kunlaboro, diris proksimume tiel: jes, ni volas kunlabori, ni eĉ kunlaboras — kun esperantistoj! Iuj, kuntekste de la parolado pri junulara movado, erare nomis ĝin Esperanto-movado...

Kaj tio ne estis plene hazarda misdiro, ĉar en Ivanovo reale la kunlaboro inter la junularaj kluboj kaj organizoj dum la lastaj jaroj estis ĉefe propagandata pere de la aranĝoj prizorgataj de esperantistoj, Festivalo de Interesoj kaj la somera tendaro por aktivuloj de junularaj kluboj “Inyje”. Ekzistas eĉ kiel formo de kunlaboro Asocio de Ivanovaj Junularaj Kluboj (rusa mallongigo kun speciale elektita E-aspekto: AMIKO).

Pri la Festivalo abunde raportis lokaj televido, radiostacioj kaj gazetaro.

Kiel ĉiam, multaj homoj dum la festivalo enskribiĝis por E-kursoj (kaj ankaŭ por diversaj aliaj ne-Esperantaj kursoj) kaj tiuj startis meze de marto.

Andrej Grigorjevskij

[FORIGITA!: bildo]

Preskaŭ kompleta teamo de la organizintoj kaj kunlaborintoj.

Eli Urbanová jubileas

Honora membrino de UEA kaj ĈEA, poetino kaj verkistino Eli Urbanová, multfoje premiita, lastfoje per la Premio OSIEK en 2001 pro la aŭtobiografia romano Hetajro dancas, fariĝis en februaro okdekjara.

Omaĝe al tiu ĉi evento Ĉeĥa E-Asocio aranĝis la 7-an de februaro en Prago renkontiĝon, kiun partoprenis kvardeko da gratulantoj. En bunta programo Eli (kaj ni ĉiuj kun ŝi) povis ĝui siajn muzikigitajn poemojn, kiujn prezentis la operkantisto Miroslav Smyĉka, akompanata de Elena Puchova. Tiu sekve kantis Odon por Eli el la aŭtora kuirejo de Miĥail Bronŝtein kaj ŝi mem. Multaj uzis la okazon ke Eli aŭtografu pormemore siajn verkojn.

Dum la interesa kaj gaja solenaĵo Eli konfesis, ke ŝi preparas sian lastan poemaron sub la titolo Rapide pasis la temp’, kaj ke ŝi jam nun ĝojatendas la OSIEK-konferencon en Prago, kiu pritraktos la intimajn temojn en Esperanto-beletro, do temon, kiu ja estis la kerno de la plejparto de ŝiaj verkoj. Ni sincere deziras al Eli Urbanová multajn jarojn plenajn de ĝojo kaj optimismo.

Petro Chrdle

[FORIGITA!: bildo]

La jubileanta poetino Eli Urbanová aŭtografas siajn verkojn.

Bonaŭgura koincido

Ĉe la varsovia Zamenhof-strato bela knabino demandas de sur giganta bildpanelo: Ĉu vi parolas Esperanton? — Bonaŭgura koincido, eĉ duobla, ĉar preskaŭ samtempe estis lanĉita pollingva libro de Roman Dobrzyński “Zamenhof-strato”. Ambaŭ faktoj konsistigas en Pollando verŝajne la plej gravan propagandan eventon favore al Esperanto ekde la jubilea Universala Kongreso 1987.

La bildpanelo

Dum la tuta februaro 2002 en 19 urboj de Pollando estis videblaj 400 bildpaneloj dediĉitaj al Esperanto (vidu marto, p. 64). Tiu ĉi moderna propaganda kampanjo ne estas rezulto de esperantista monkolekto nek frukto de petskriboj al instancoj, esperantistoj ricevis ĝin donace.

La firmao AMS, Akcia Kompanio el Poznano, specialiĝas pri la t.n. ekstera reklamo. En 1998 la firmao lanĉis senprofitan projekton kun la nomo Ekstera Galerio AMS, kies celo estas apogi artajn iniciatojn en publikaj lokoj, do ekster tradiciaj muzeoj kaj artgalerioj. Per tiu ĉi kampanjo la Galerio AMS laŭ la vortoj de ĝia direktoro Marek Krajewski en intervjuo por la E-Redakcio de Pola Radio deziris rememorigi la ideon, kiu gvidis Ludovikon Zamenhof, la kreinton de la lingvo. Tiu ideo ŝajnas al ni inda je memorigo. Ĝi estas ideo pri la mondo senigita je limoj, superstiĉoj, diskriminacio, en kiu la homoj kapablas reciproke interparoli sen antaŭjuĝoj. Ŝajnas, ke precipe en la nuntempa mondo ĝi estas memoriginda. Ju malpli facile estas ĝin realigi, des pli ofte ni devus ĝin memorigi.

La afiŝon verkis Paulina Orlowska, juna pentristino el Gdańsk, kiu trovas inspirojn en la Zamenhofa ideo de la infanaĝo. Fone de trankviliga, profundkolora verdejo, elstaras maljuna arbotrunko, apoganta belan enpensiĝintan knabinon (por la foto pozis Paulina mem), kiu legas libron. Iom supre la rigardon altiras la ruĝkolora provoka demando: Ĉu vi parolas Esperanton? Laŭ la artistino la demando estas retorika kaj metafora. La nuntempa homo ne kapablas respondi la demandon, ĉar li eĉ ne komprenas ĝin bone. La mondo havas ĉiam pli globskalan dimension, globskalajn ekonomion, politikon, ĉiam pli perfektajn instrumentojn de la komunikado, sed samtempe la homoj daŭre miskomprenas unu la alian. Jen la moderna aspekto de la Babelturo. En intervjuo por Pola Radio Paulina Orlowska konfesis: Temas pri problemo pli ĝenerala, problemo de reklamo, kiu invadas nin de ĉiu flanko. Interesis min la defio krei verkon, kiu estas perceptata amase, sed kies reklam-produkto aŭ reklam-ideo estas nevendebla. Interesis min la tasko krei afiŝon, kiu en pli signifa grado substrekas la valorojn de malplimulto aŭ ideojn, kiuj ne estas ĝenerale konataj. Al plimulto ĝi starigas la demandon kaj memorigas la ideologion, kiu estis ĝenerale konata kaj estis dum tiom da jaroj tre populara, kaj kiu nun — ŝajnas al mi — malgraŭ la agadoj de esperantistoj, ĉe la juna generacio malaperas. Do mi volis, ke ĉi tiu afiŝo kaptu la atenton de la plej juna generacio...

Eĉ se la artistino ne celis varbi por Esperanto, fakte ŝi faris bonegan servon al la lingvo internacia. La artgalerio AMS produktis ne nur 400 grandajn bildpanelojn, sed ankaŭ 30 mil senpagajn samtemajn bildkartojn. Nun gravas, kiel tiun ĉi valoran kaj belan donacon elprofiti por tamen varbi novajn homojn.

La libro

Surbaze de siaj interparoloj kun L. C. Zaleski-Zamenhof, Roman Dobrzyński verkis la libron Ulica Zamenhofa (Zamenhof-strato), kiu trafis al librovendejoj koincide en la plej bona momento, do ĝuste en februaro. En ĝi estas troveblaj multaj respondoj je la demando starigita de Paulina Orlowska. Ŝajnas, ke ĝi estis eĉ inspirita de la sama demando, kvankam malsame formulita, nome: Kien kondukas Zamenhof-strato?

Ulica Zamenhofa estas eksterordinara verko, ĝi ravas per eleganta, sed konciza stilo kaj admirinda erudicio de la interparolantoj. La nepo de la kreinto de Esperanto rakontas siajn foje nekredeblajn travivaĵojn, kiuj sufiĉus kiel materialo por kelkaj biografioj. Lia duobla nomo kaj antaŭnomo figuras du malsamajn homojn en diversaj momentoj de la vivo.

Temas pri la milita periodo priskribita en la ĉapitro “La muroj”, kiu enhavas faktojn neniam ĝis nun publikigitajn. En la sekva “La insuloj”, la leganto ekscias pri la profesiaj atingaĵoj de d-ro Zaleski-Zamenhof kiel konstru-inĝeniero. La titolo de la ĉapitro aludas al artefaritaj insuloj, alivorte maraj naftoplatformoj, pri kies konstruado li longe okupiĝis.

En la ĉapitroj “La turo” kaj “La vojo” d-ro Zaleski-Zamenhof rakontas pri sia avo, pri liaj vivo, verko kaj ideoj. Li samtempe rememoras sian infanaĝon, kiam li rolis kiel “la nepo”, kaj la nunan lastan vivperiodon, kiam li estas samtempe kaj la avo kaj la nepo. La konversacia formulo de la libro permesas al la interparolantoj ŝuti jen kaj jen anekdotojn, dank’ al kio eĉ seriozaj temoj neniumomente tedas.

La libro enhavas amason da faktoj, sed ankaŭ multajn personajn opiniojn, kaj fine ĝi starigas demandojn, kiuj ne estas facile respondeblaj. Unu el tiuj demandoj koncernas ĝuste Zamenhof-straton. Ĝi estas simbola, kvankam vekas asociaciojn kun la samnoma strato en Varsovio. Laŭ tiu ĉi strato 300 000 judoj direktiĝis al trajnoj, kiuj veturigis ilin al la ekstermejo Treblinka, konstruita de la germanaj nazioj. Kien celas la nuna mondo? Tiu ĉi temo estas pritraktita en la lasta ĉapitro de la libro Zamenhof-strato titolita “La pontoj”.

La libro ne varbas por Esperanto, nek estas adresita al esperantistoj, ĝi portas al pli vasta publiko la ideojn de Zamenhof, kies praveco konfirmiĝis — foje kruele — en la vivo de lia nepo.

Post la interparolo kun la aŭtoro Roman Dobrzyński en la E-elsendoj de Pola Radio jam venis multaj demandoj, kiam eblos legi la Esperanto-version de la libro. Ni esperu, ke baldaŭ la rememoroj de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof legeblos ankaŭ esperantlingve.

Barbara Pietrzak

Loke

BIJELJINA: En Bijeljina, Respubliko Serba (Bosnio), laŭ iniciativo de Esperanto-Ligo de Respubliko Serba kaj loka Junulara Centro, komenciĝis E-kurso por komencantoj. La organizantoj devis pro granda intereso organizi eĉ du grupojn po 25 lernantoj. La instruistoj estas Dragan Vujic (Bijeljina) kaj Sanja Manojloviĉ (Brĉko), estraranoj de E-Ligo de RS. Temas pri la unua E-kurso post la inter-etna milito en Bosnio.

SABADELL: Kataluna E-Asocio (KEA) kaj Centro de E-Sabadell (CES) organizis la 15-an de decembro en Sabadell kunvenon kun prelego de Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, kiu prezentis la lingvan situacion en la eŭropa ĉefurbo. Funkciis libroservo kun novaj kaj brokantaj libroj kaj informejo pri la homhelpa Organizo Espero.

LUKSEMBURGO: Dum du tagoj funkciis en kineja centro Utopolis la 4-a Fête des langues (Festo de la lingvoj) en Luksemburgo. La celo estis “gustumigi” diversajn lingvojn: filmoj en origina lingvo, teatraĵoj, kantado kaj aktivado ĉe la diversaj budoj. Luksemburga E-Asocio havis kiel kutime sian budon. La festo estis pli sukcesa ol antaŭe, kun 2600 vizitintoj (la E-budo estis vizitita de pli ol 300 personoj, ĉefe lernejanoj). Dekkvino da homoj lasis sian adreson por plua kontakto (dokumentoj kaj lernado).

KALININGRAD: La internacia soci-kultura revuo La Ondo de Esperanto kaj la eldonejo Sezonoj havas novan ret-adreson: s...@gazinter.net. Bv. ne plu uzi la malnovajn adresojn. La posedantoj de La Ondo kaj Sezonoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estas kontakteblaj ankaŭ per telefono: (0112) 566033.

EREVAN: Unu el la plej popularaj armenaj TV-programoj A1+ faris mallongan filmon pri Armena Esperanto-Asocio, vizitinte ĝian ĉiuvendredan kunvenon en la Domo de Amikeco en Erevan. Esperantistoj rakontis pri la E-movado en Armenio kaj tutmonde. La filmon oni montris sabate kaj plurfoje dimanĉe dum la novaĵoj, farante bonan reklamon por la Internacia Lingvo.

VALENCIO: aperis nova turisma broŝuro pri Valencio, en Esperanto, bele presita. Interesiĝantoj bv. kontakti la turisman oficejon de la valencia urba registaro: Oficina de Turismo Plaza Ayuntamiento, 1, 46001 Valencia, Hispanio, rete: t...@turisvalencia.es, www.turisvalencia.es/.

BRAZILO: Kadre de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekoj de Brazilo Kultura Kooperativo de Esperantistoj donacis al Biblioteca Popular da Ilha do Governador, en Rio-de-Ĵanejro pakaĵon kun dek libroj en aŭ pri Esperanto. Temas jam pri la sepa biblioteko, kiu ricevis E-librojn kadre de la kampanjo. La donacoj okazas danke al tiucele kreita fonduso kaj malavara monkontribuo de dudeko da samideanoj, kiuj tute spontane pagas al ĝi monatkotizon.

[FORIGITA!: bildo]

La lasta Ago-Tago en Rio-de-Ĵanejro, sur la placo Largo da Carioca, sub aŭspicioj de KCE.

Fake

SUNENERGIO: La ttt-ejo de Le Soleil au service du développement (La Suno je la servo de la disvolviĝo) estas nun parte ankaŭ en Esperanto. Temas pri uzo de la sunenergio en Bolivio, i.a. por kuirado sen fajro. Tio certe povas esti interesa en multaj regionoj de la mondo, kie la homoj ne povas fari alimaniere ol uzi rarajn kreskaĵojn, kaj tiel kontribui al dezertigo de vastaj partoj de nia terglobo (eĉ se malmulte kompare kun tio kio okazas en Amazonio).

ŜAKO: La retrevuo Esperanta Ŝako de EŜLI (Esperanta Ŝak-Ligo Internacia) anoncas internacian retpoŝtan ŝakturniron memore al Paul Keres. La turniro komenciĝos la 5-an de junio 2002. Aliĝoj kaj pliaj informoj ĉe: Arvo Reede, Opetaja 27, Haapsalu, EE-90506, Estonio, http://www.eyp.ee, rete: a...@edela.customs.ee).

INA: Internacia Naturkuracista Asocio enkondukis parte pagatan sekretarian postenon kaj organizas sian 1-an Konferencon por pridiskuti la reorganizajn kaj fakajn aferojn. La 6-taga Konferenco okazos 2002.08.19-24 en Krefeld, Germanio. Estas invitataj ĉiuj, kiuj opinias la naturkuracadon estonto de la medicino kaj volas scii detalojn de sana senmedikamenta vivmaniero. Detaloj haveblaj ĉe la sekretario: Anatolo Gonĉarov, p/k 65, Sankt-Peterburg, RU-197022, Rusio, rete: a...@mail.ru.

JURO: Esperanta Jura Asocio estas internacia asocio pri juro, kies prezidanto estas la aŭstralia juristo Kep Enderby. Ĝi ĵus inaŭguris propran retpaĝon kunlabore kun Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Baldaŭ tie aperos artikoloj de la organo Jura Tribuno Internacia, kies ĉefredaktoro estas la hispana juristo Jose Maria Rodriguez. Retadreso: http://es.geocities.com/ejaaeu/index.htm

E-FORUMO: Temas pri informejo kaj libera diskutejo por esperantistoj en la tuta mondo. Forumo estas alia formo por interŝanĝi informojn en la reto: oni povas aldoni kaj mem elekti preferatajn temojn, do oni ne ricevas amason da leteroj, kiuj plenigas la leterkeston kaj ofte ĝenas. La forumo troviĝas ĉe: http://www.cinews.net/bbs/forumo/index.html.

eLIBREJO: Pro problemoj elŝuti la eLibrojn en densigita formato, nun ili elŝuteblas en la pura pdf-formato. La densigitaj dosieroj ankoraŭ elŝuteblas pere de www.esperanto.se/eLibrejo. La eLibrejo ŝanĝis ankaŭ sian aspekton, aldoniĝis prezento per la kovrilbildoj. Klako al la bildeto elŝutigas la koncernan titolon. La eLibrejo troviĝas ĉe http://esperanto.nu/eLibrejo.

Persone

SCHWARTZ: Li estas vere la ‘terura infano’ de la E-a familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni. Tion skribis Kalocsay pri la plej granda humuristo de la Esperanta mondo, Raymond Schwartz (1894-1973). Ne trovinte en la reto referencojn pri la aŭtoro, James Resende Piton el Brazilo produktis TTT-ejon pri nia granda humuristo: http://go.to/kabareto, kiel etan omaĝon al la rido kaj vervo... eĥ... vivo kaj verko de nia fama vortludisto.

TONKIN: Komence de februaro la programo The Europeans, ĉe Radio National, ABC, faris unuhoran intervjuon kun Humphrey Tonkin pri la libro de Tivadar Soros, Maskerado, kiu lastatempe aperis en lia angla traduko el la Esperanta originalo.

SAKAGUCHI: La 1-an de februaro 2002 Alicja Sakaguchi, diplomitino de la E-Fako en Budapeŝto, eklaboris kiel adjunkto en Instituto pri Lingvodidaktiko kaj Tradukado de la Adam-Mickiewicz-Universitato en Poznan (Pollando). Ŝi prelegas pri interlingvistiko kaj gvidas kurson de Esperanto.

Anoncetoj

1 vorto = 1 internacia rpk (€ 0,75). Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P.6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo.

GRAVA ATENTIGO: La financajn kontribuojn por la kampanjo “Lingvo-de-paco/Zaban-e-Salam” bonvolu sendi al “Konto Espero” kun la indiko: “lingvo de paco 1”, “lingvo de paco 2”, “lingvo de paco 3” anstataŭ al “Fondaĵo Azio”.

BONVOLU SENDI ilustritan poŝtkarton al Shelley Scutts /okjara/, Cort vd Lindenstraat 115, 4463 VG Goes, Nederlando. Respondo garantiata.

DU MALAGASAJ junaj diplomitoj pri domkonstruado kaj mekaniko serĉas staĝlokojn ie en la mondo. Ili parolas la malagasan, francan, Esperanton kaj iom la anglan. Informojn peras: t...@wanadoo.fr.

MI SERĈAS TRADUKANTOJN al aliaj lingvoj de mia Kurso de Esperanto per Interreto (www.institutoesperanto.com.ar) Bonvolu noti ke la Kurso devas esti tute senpaga por la lernantoj. Tial mi (la aŭtoro) kaj tradukantoj devas ankaŭ fari la taskon senpage. Interesatoj bonvolu kontakti min por eventuala interkonsento. D-ro Marcelo Casartelli, retadreso: e...@onenet.com.ar

ENTUZIASMULOJ SERĈATAJ: Breŝa Esperanto-Grupo (http://esperanto.monrif.net) serĉas junajn gevolontulojn, kiuj ŝatus aktiv(iĝ)i en urba kaj provinca medio kaj krei entuziasman etoson en kaj ĉirkaŭ la loka E-grupo. Nepre bezonataj estas: fantazio, kreiveco, libera tempo(!). Prefere akceptataj: disponebleco je komputilo, interretaliro, bazaj paĝarmastrumaj konoj. Pri la scipovo de Esperanto: eblas organizi lokan kurson! Bonvolu senhezite kontakti la sekretarion (Luigi Fraccaroli) ĉe: e...@libero.it. Antaŭenigu Esperanton kun ni!

KORESPONDI DEZIRAS: Dinko Pavlov, malnova esperantisto el Bulgario, 59-jara, maristo, nun pensiulo: BG-8000 BURGAS, str. “Car Samuil” 61. MATABILA ESPERANTO-KLUBO en Tanzanio serĉas Esperanto-kasedojn por alkutimigi la klubanojn al la elparolo de Esperanto. Krome la klubo serĉas rilatojn kun eksterlandaj esperantistoj: Matabila Esperanto-Klubo, Mtab Ext/2 - AB/Rd 18/Bl 10/Cl 1/PL4, P.O.Box 243, Kasulu - Kigoma, Tanzanio.

Recenzoj

Signaloj denove reeĥis en Krakovo

La 5-an de februaro 2001 estis inaŭgurita en Kulturdomo de Krakova Urbocentro, Pollando, la Esperanta Teatra Sceno Areno. Iniciatis kaj gvidas ĝin Jadwiga Gibczyńska, ŝatata krakova aktorino, esperantistino kaj Honora Membro de UEA. Okaze de la inaŭguro estis prezentita la monodramo Signaloj de Karol Wojtyła.

Signaloj estas retrospektiva kaj ege impresa fragmento de la fama dramo de Karol Wojtyła Antaŭ vendejo de juvelisto, esperantigita de la pastro Jan Kos kaj prof. Tyburcjusz Tyblewski.

Karol Wojtyła estas aŭtoro kiu mirigas per sia unika personeco kaj vekas ĉe la spektantoj emociajn fascinojn. Lia verkaro instigas la imagon, liveras fortajn impresojn kaj profundajn kortuŝojn. En la monodramo Signaloj, kiu efektive estas nur epizodo, rememoro, videblas la filozofia kaj morala pensfadeno de la aŭtoro...

Teresa, preterpasante straton, haltas hazarde antaŭ vendejo de juvelisto, vendejo plena de valoraj, brilaj kaj multekostaj juvelaĵoj, inter kiuj haveblas ankaŭ oraj edziĝringoj... Subite alvenas rememoroj: sur la sama loko ŝi estis antaŭ jaroj kun sia Andreo, por elekti la orajn edziĝringojn. Tie ja komenciĝis ŝia sincera amo al Andreo, ili elektis orajn ringojn, sekvis edziĝfesto kaj komenciĝis la nova vivo familia.

— Ĉu feliĉa? Post ia tempo Andreo pereis en milito... Ĉio ĉi plifortigis la amon al la naskita filo, sekvis streĉoplena kaj pena vivo, ŝia persista strebado venkis ĉiujn barojn, kvankam ili ofte superis ŝiajn fortojn. Ŝi serĉas Dion, dian helpon, la sencon de la vivo kun la preterpasinta amo.

La rolon de Teresa majstrece plenumis Jadwiga Gibczyńska, ludanta vere sugeste kaj realece, gvidante la spektantaron en la intiman mondon de Teresa. Ĉiuj sentis sin kvazaŭ atestantoj de la eventoj. La tre impresa monologo ravis la spektantojn, elvokante ankaŭ iliajn proprajn rememorojn. Impresis gestoj, eĉ vortpaŭzoj, celantaj akcenti la travivaĵojn kaj rememorojn. Lerte aranĝita simpla scenografio prezentis sur la estrado la modeste aranĝitan ĉambron de Teresa, kiu subite vaste malfermis la fenestron. Aperis klare videblaj malnovaj domoj de la krakova urbocentro, la belstilaj turoj de la krakovaj preĝejoj. De la krakova malnova urbodoma turo subite aŭdiĝis forta sonorbatado de la 18-a jarcenta horloĝo, kaj tuj poste aŭdiĝas la tradicia — tipe krakova — belsona trumpetsignalo de la apude troviĝanta gotika turo de la preĝejo de Sankta Maria. Vere mirinda koincido sekvis ĉi-momente, pliriĉiganta la spektaklon kaj elvokanta specifan etoson de la prezentata dramo.

Jadwiga Gibczyńska sukcesis prezenti la plej altnivelan arton de la vorto — transdonante al la spektantoj la plej kortuŝajn rememorojn de Teresa, eĉ ŝian filozofian meditadon pri la senco de la vivo kun la preterpasinta amo...

Longdaŭraj aplaŭdoj, floroj kaj dankvortoj esprimis la rekonon, admiron kaj sentojn direktatajn rekte al nia krakova aktorino kaj esperantistino. La plensukcesa inaŭgura spektaklo malfermis la sezonon de kultura kaj poresperanta agado de la nova Teatra Sceno Areno, sub gvidado de Jadwiga Gibczyńska. Menciindas ke la novan iniciaton kunhelpis realigi Lidia Ligeza, krakova poetino, tradukistino, prezidanto de Krakova Societo Esperanto.

Areno alportas diversecon de kulturaj prezentadoj — helpe de Esperanto — pere de teatraj monodramoj, literaturaj kaj muzikaj prezentadoj kaj ekspozicioj — celante prezentadon de Esperanto, ĉefe en la medio de la krakova loĝantaro. Gvidas ĝin spertaj profesiuloj-esperantistoj, kiuj havas riĉajn kontaktojn kun eksterlando, ĝuste dank’ al la internacia lingvo. Iliaj aktivecoj ligiĝas kun la malnovaj tradicioj de la Esperanta kulturo en la krakova kultura medio, kiu kontinuas dum pluraj jardekoj, fakte de la komenco de la dudeka jarcento. Jam en marto 1907 d-ro Antoni Schudmak, prezidanto de Krakova Societo Esperanto, gvidis kurson de Esperanto por aktoroj de la krakova teatro. En 1910 estis fondita teatra rondo, kiu prezentis la komedieton “Pola lingvo sen profesoro”. Sekvis la 25-a Jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo (1912), kiun partoprenis ankaŭ Ludoviko Zamenhof. Dum ĝi estis prezentita la dramo Mazepa de J. Slowacki kaj la unua Esperanta opero Halka de A. Wolski, ambaŭ esperantigitaj de A. Grabowski. En 1931 okazis (la 23-a) Universala Kongreso en Krakovo, kiu per pluraj kulturaj E-aranĝoj denove pliriĉigis la krakovan kulturan kronikon. Sekvis dekoj da unikaj kulturaj E-aranĝoj, pian-recitaloj, koncertoj de pola muziko, Esperantaj Kulturaj Semajnoj, publikaj koncertoj en belstila salonego Saksa Hotelo, Vienaj Vesperoj, baletoj, naciaj koncertoj de itala, hispana, estona, finna, ĉina kaj franca muziko. En Krakovo funkciis la Esperantaj korusoj Orion kaj KAMEA, E-Teatro de unu aktoro, Krakova Teatro de Pupo kaj Masko Groteska, oni organizis Esperantajn Tagojn de Krakovo kaj Krakovan Esperanto-Printempon...

La nuna teatro Areno havas sian sidejon Urbocentra Kulturdomo en Krakovo, Mikolajska-strato n-ro 2. La spektakloj kaj prezentadoj okazas la unuan lundon ĉiumonate je la 18-a horo.

Marian Kostecki

[FORIGITA!: bildo]

La krakova aktorino Jadwiga Gibczyńska

Nova varbilo

Svisa Esperanto-Societo kreis kaj eldonis novan germanlingvan varbilon (faldfolion) verkitan laŭ merkatikaj kriterioj:

  • Eviti la vorton Esperanto sur la frontpaĝo;
  • Komenci per problemo, daŭrigi per solvo;
  • Limigi la tekston al la plej necesa;
  • Reliefigi la specialan karakteron de Esperanto kompare al la mondlingvoj;
  • Eviti blufojn kaj prezenti faktojn.

La ĉefaj argumentoj estas la racieco, la praktikeco, la ĝueco, do utilismo kaj hedonismo, malpli politikaj kaj idealismaj ideoj. En plurlingva lando oni kutimas lerni fremdlingvojn kaj apenaŭ sentas lingvan diskriminacion pro la vasta uzado de la angla. Nia argumentado estas sobra, interkultura kaj neŭtrala. Svisio ne apartenas al Eŭropa Unio.

La nova varbilo celas plenkreskulojn. Ni uzas aliajn varbilojn por la junularo. SES sugestas al siaj lokaj grupoj disdoni ĉiujare iun kvanton da varbiloj. Ĝi uzas ankaŭ la varbilojn de Germana E-Asocio kaj de Esperanto France.

Bruno Graf

Mondanaj Amplifikidoj

Esperanto Desperado: Brokantaĵoj (13 titoloj, 47 minutoj), Vinilkosmo, Francio, 2000, EUR 15,00.

Esperanto Desperado duoble memorigas pri Amplifiki, la unua rokgrupo en Esperantujo: unue pro la sama muzikisto kaj due pro reuzo de la fama kanto “Sola”. La dana-bosnia-pola grupo prezentas buntan programon de gaja skao, emociplena cigana kanto kaj mondmuziko.

Al grandparte senzorge ĝojaj pecoj aldoniĝas kelkaj pli meditemaj muzikaĵoj. Anstataŭ la raŭka voĉo de Kim J. Henriksen feliĉkaze ofte eksonas tiu vere melodia de Amir Hadžiahmetoviĉ. Ambaŭ bandanoj verkis preskaŭ ĉiujn tekstojn, plie menciindas kontribuoj de William Auld, Maria Amanta Smilet kaj Attila József. Krom la kutimaj rokinstrumentoj (drumo, baso, gitaro) aŭskulteblas ankaŭ akordiono kaj fluto.

La altkvalita sono de la muziko alportas specialan ĝuon al la oreloj, malofta fenomeno en Esperantujo! Pluraj kantoj kiel ekzemple “Ska-virino” jam iĝis tre popularaj kaj regule plenigas Esperanto-diskotekojn. Tiun ĉi bonetosan kaj agrable freŝan albumon mi nur povas forte rekomendi.

Kunar

Ĉina lingvo - la riĉa kaj bela lingvo

Zhang Qi Cheng (1913). Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 2001. 160p. 18cm. EUR 7,50.

Preskaŭ ĉiu homo en la mondo estas konvinkita, ke la ĉina lingvo estas verŝajne la plej malfacile lernebla el ĉiuj. Des pli bone, ke Zhang Qi Cheng, nun 88-jara meritplena pioniro de Esperanto en Ĉinio, pruvas, ke la ĉina lingvo estas relative facile lernebla pro sia simpla strukturo kun malgranda gramatiko. Tamen, la lernado de la vortoj postulas certan penon, ĉar ne ekzistas similaj vortoj en la lingvo de la lernanto.

Alia afero estas la lernado de la skribo en ideogramoj. Sed tiuj estas strukturitaj laŭ tre inteligenta sistemo kaj ne tiom malfacila kiom oni supozas. Zhang priskribas tiun sistemon. Mirige, kiom klare la ideogramoj eldiras la sencon de vortoj.

Zhang ankaŭ traktas apartaĵojn de la ĉina lingvo, fremdajn influojn, idiomaĵojn, aludojn, tabuojn, eŭfemismojn, ciferojn kaj la rilatojn al ĉina kulturo. Kiu legos la verketon, havos tute novan opinion pri la ĉina lingvo, kiu estas vere riĉa kaj bela.

Bruno Vogelmann

Universitataj kursoj en Kostariko

En 1990 la kostarika E-movado revigliĝis, kio fakte estis preskaŭ renaskiĝo. Ĝi okazis en universitata medio kaj inter studentoj de la Universitato de Kostariko. Tiuj fondis klubon “Universitata E-klubo Carlos Gagini”, honore al unu el la fondintoj de la E-movado en la lando, komence de la dudeka jarcento.

La kluba agado estis realigita pere de prelegoj, privataj kursoj kaj, por la unua fojo en 1991, pere de oficiala instruado kadre de la t.n. “Liberaj kursoj”. Tiuj ĉi dusemajnaj lecionoj por la ĝenerala publiko estis ĉefe informaj kaj en ili ĉiam estis priesperanta kurso, de 1991 ĝis 1999, kiam, pro troa okupiteco de lokaj movadanoj, ne plu eblis prizorgi ilin. Indas diri ke en iu momento okazis samtempe tri “Liberaj kursoj” pri Esperanto.

La E-klubo Carlos Gagini havis ankoraŭ du menciindajn sukcesojn: la ricevo de subvencio de la “Federacio de Studentoj de la Universitato de Kostariko” por la pago de flugbileto de Ricardo Herrera, membro de la klubo, por volontuli en la CO de UEA kaj partopreni la 78-an UK-on en Vieno (1992); due, por la dua semestro de 1993, la “Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo” akceptis la instruadon de semestra eksterprograma senpoenta E-kurso, kio implicas ke povis enskribiĝi kaj universitatanoj kaj ĝenerala publiko. La kurso estis “memfinancita”, t.e. ĉiu partoprenanto devis pagi sumon, kiu inkludis, inter aliaj, la salajron de la instruisto kaj aliajn elspezojn. La kurso okazis kadre de speciala konstanta universitata programo nomata “Sociala Agado”, do oni devis oficiale verki raporton por la koncernaj universitataj aŭtoritatoj.

Post tiu agado, Esperanto ne plu estis io nekonata en oficialaj medioj de la Universitato de Kostariko. Tio ĉi estis io utila en si mem, ĉar kiam venis la ideo organizi (Tut)Amerikan E-Kongreson en Kostariko, ni sciis ke ni povus relative facile trovi apogon de la Universitato. Tiel, en 1996, la 3-a Tutamerika Kongreso de Esperanto okazis en la Fakultato pri Beletro, kun la oficiala apogo de la “Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo”. Tiam ni ĝuis diversajn avantaĝojn, ekzemple ke la kongreso estis konsiderata kiel parto de la programo “Sociala Agado” menciita supre. En tiu ĉi kongreso estis speciale rimarkinda la laboro de Hugo Mora Poltronieri, membro de Loka Kongresa Komitato, kiu multege kontribuis al plej diversaj aspektoj de la Kongreso.

Ĉi-jare la “Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo” akceptis la kreadon de elektronika E-revuo “Ĉizilo”, kiun mi prizorgas. Bedaŭrinde ĝis nun aperis nur unusola numero, ĉar mi devas koncentriĝi pri la fino de mia diplomlaboraĵo en la Universitato. Hugo Mora Poltronieri, iama fakestro de la Fakultato pri Edukado, komencis organizi la partoprenon de movadanoj en la “Liberaj Kursoj”, kiel instruistoj, kaj ankaŭ ekesploris la eblojn por oficialigo de E-kursoj en la Universitato. Liaj klopodoj estis kronitaj en 2000, kiam (denove) la “Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo” akceptis Esperanton kiel oficialan elekteblan studobjekton validan por la diplomiĝo, kadre de la kursoj de la sub-fako Lingvistiko. Do, de la unua semestro 2001, ĉiusemestre estas E-kurso en la Universitato de Kostariko, tri horojn unufoje semajne.

Ĉirkaŭ 1997 venis al la movado Guido Hernández, profesoro de la Politekniko de Kostariko, kiu estas ankaŭ sekretario de Kostarika Esperanto-Asocio. Ankaŭ li multe faras por la movado en universitataj medioj. La Politekniko estas tute aparta institucio, kiu celas edukadon pri alta teknologio. Unuavide, tio ĉi povus ŝajni netaŭga por la disvastigo de Esperanto, sed tio estas nur ŝajno. Fakte, unu el la zorgoj de la Politekniko estas la ekvilibro inter teknologia edukado kaj humanisma kresko de la studentoj. Tio ĉi povas preni diversajn formojn, ekz. ekologiajn projektojn, socialan konsciigon ktp, kie Esperanto estis speciale bonvena pro la ecoj, kiujn ni ĉiuj konas. Kiel parto de la devigaj kursoj estas lecionoj pri “Humanisma formado”, en kiuj estis akceptita Esperanto jam antaŭ tri jaroj. Normale, en la Politekniko, okazas pluraj E-kursoj (unumonataj) ĉiujare, eĉ du samtempe.

Aliflanke estas menciinde, ke, dank’ al klopodoj de prof. Hernández, fine de 2001 estis akceptita en la kursojn pri “Humanisma formado” ankaŭ “Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj” (vidu p. 80), en kiu oni traktas i.a. la internacian indiĝenan movadon, la rolon de Esperanto, la indiĝenan agadon ene de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj, ktp. Ankaŭ la E-agado en la Politekniko estas promesplena: i.a. oni aprobis eldonon de E-libro. En la Politekniko ankaŭ okazas “Liberaj kursoj”, en kiuj, lastatempe, Carlos Salazar kaj Hernández gvidis po unu grupon de Esperanto. En 1993 la Universitato eldonis, faksimile, la unuan E-lernolibron verkitan en Kostariko (de Carlos Gagini), kiu estis ankaŭ la unua esploristo pri indiĝenaj lingvoj en la lando kaj eldonis la unuan gramatikon de la lingvo teraba. Ĝi kuŝis en kesto dum 70 jaroj ĝis ĝi estis retrovita kaj publikigita (estas ekzempleroj en la Biblioteko de UEA kaj en tiu de La Chaux-de-Fonds). En marto 2000, dank’ al klopodoj de s-ano Poltronieri kaj de Kostarika Esperanto-Asocio oni inaŭguris la unuan ZEO-n en Kostariko, en la Fakultato pri Beletro, honore al Carlos Gagini.

Antonio Leoni

[FORIGITA!: bildo]

Hugo Mora Poltronieri kaj Ana Isabel Silva Vargas, nevino de Carlos Gagini, dum inaŭguro de E-objekto en la Universitato de Kostariko

El viaj leteroj (enketo)

La ŝanĝoj en nia revuo kaj la anoncita enketo elvokis vere viglan diskuton. Al la redakcio venis amaso da telefonaj, faksaj, retaj kaj poŝtaj reagoj. Koran dankon! Ili pensigas, motivigas kaj montras la irendajn vojojn. Jen kelkaj el viaj reagoj.

Knar-knar! Mia pordo malfermiĝas kaj mi elkore bonvenigas vin! Jam antaŭ dudek jaroj mi esperis, ke la revuo havos iom pli facile kompreneblajn tekstojn. Mi ne celis ke diversaj artikoloj estu plej simple skribitaj, sed ĝuste kiel vi mem prezentis la aferon: ke la revuo iom tro serioziĝis kaj malproksimiĝis de la simpla popolo. Tial mi volas bonvenigi plibonigon de la revuo, kies “nova kostumo” tre plaĉas al mi. Sukceson!

Anna Liisa-Simola

Estis granda ĝojo por mi ricevi la novan numeron de la revuo. Senteblas en ĝi freŝa vento; mi plene konsentas pri ĉiuj viaj evidente jam sukcese ekrealigitaj ideoj por igi la revuon pli bela, pli vigla kaj pli alloga ankaŭ por esperantistoj sen gravaj movadaj funkcioj. Kiel la unuan sukceson mi povas mencii, ke — kiel mi hazarde rimarkis — ankaŭ mia ĉina edzino Nan legis multe pli en ĝi ol en la antaŭaj numeroj. Pleje plaĉis al mi la saĝaj vortoj de Trevor Steele kaj de vi sur p. 7. Pro tio, ke vi du transprenis ĝuste en “kriza” tempo tiajn gravajn postenojn kaj komencis bonege plenumi ilin, vi meritas des pli da laŭdo.

Ulrich Matthias

Jam forflugis multaj jaroj, depost kiam mi “ŝtelis” (kun via permeso) humurajn desegnaĵojn, kiuj siatempe aperis en fakkajero kune kun viaj krucvortenigmoj. Ilin mi ŝovis en nian regionan ligilon La Informilo, kies redaktoro mi estas de... dudek jaroj! Kiel vi, ankaŭ ni ĵus ellaboris novan vestaĵon por la aludita bulteno... Nu, mi plezure malkovras denove la specifajn siluetojn ĉe la paĝo 22 de la revuo, en la kadro de iu freŝbakita PIV!.... Sinceran gratulon pro la “nova vento”, kiu blovas el Slovakio tra la folioj de la UEA-organo... Ne nur la okuloj sed ankaŭ la “pensĉeloj” frandas la novajn aspekton kaj enhavon! Kun miaj kuraĝigoj multfacetaj!

Pol Denis

Mi kaptas la okazon por gratuli vin pro la novaspekta Esperanto, eĉ se tio verŝajne ne plaĉos al ĉiuj, ĉefe al ĝisostaj tradiciuloj. Interesa estas tiu “distra angulo”. Tamen mi esperas, ke restos “angulo de la legantoj”, kondiĉe ke la reagoj estu trafaj kaj mallongaj; tro ofte e-istoj ja emas teoriumadi, forgesante ke Esperanto bezonas ne idealajn vortumadojn, sed konkretajn aplikadojn ĉiudirekten kaj ĉiukampen. Vi ja pravas dirante, ke la revuo tro serioziĝis kaj oficialiĝis. Ĉiu kaj ĉio evoluu; malantaŭe restas tiu, kiu tradiciiĝas! Sukcesegon al vi kaj al Esperanto.

Germain Pirlot

Hodiaŭ mi ricevis nian revuon kaj tuj okulfrapis min alia “spirito” en ĝia vesto; mi momente ne sciis ĉu estas la koloroj, ĉu estas la pli granda kvanto da fotografaĵoj, sed kiam mi komencis legi ĝin, mi rimarkis bonajn kaj kuraĝajn esprimojn de nia aktiva prezidanto Renato, tuj poste priskribon en bela maniero “Brazilo atendas nin”, kaj saĝajn vortojn de nia nova ĝenerala direktoro aŭ la scivoleman enkondukon vian kiel redaktoro al nia oficiala revuo, sen forgesi pri informoj, ideoj kaj bezonoj. Jen mia reago: Dum pli ol 40 jaroj mi estas membro de UEA, kaj ĝis nun neniam mi spertis tiel interesan enhavon de nia revuo. Mi dankas vin kaj la tutan novan Estraron de UEA!

Rodolfo Canet Marin

Mi ricevis ĉi-matene la januaran numeron de Esperanto. Mi deziras sincere gratuli vin pro via unua numero: ĝi ŝajnas al mi bunta, alloga, interesa, altnivela. Tre bona laboro! Mi ankaŭ volas diri al vi sinceran bonvenon en via nova posteno, kaj deziri al vi bonan daŭrigadon! Mi ŝatis interalie “la novjaran distran angulon”, kaj jam solvis la krucvortan enigmon. Jen la kaŝita frazo: Strategia laborplano: al lingva demokratio.

Fabrizio Pagliaroli

Hodiaŭ mi ricevis la januaran numeron de Esperanto. Mi kore gratulas vin; tiu numero estas bela kaj tre interesa. Ĉar mi solvis la enigmon, mi sendas al vi la solvon. Mi deziras al vi multe da ĝojo en via tasko kaj salutas vin plej frate! Vivu UEA!

Daniel Luez

Hieraŭ mi aŭskultis vin intervjuata de Barbara Pietrzak en Pola Radio. Hodiaŭ mi ricevis vian novan gazeton Esperanto kaj kiel multaj mi tuj iris — al la “Novjara Distra Angulo”! Do jen mia solvo... Sed mi tuj legos ĉiujn artikolojn, jam mi ŝategis la fotojn de gejunuloj kiuj estas la espero de Esperanto! Mi estas maljuna sed mi instruis jam kelkajn gejunulojn! Malfeliĉe ne estas ĉiam facile por ili sekvi la kursojn, sed ni ne malkuraĝigu!

Andrée Léval

La unua de vi redaktita numero de Esperanto plaĉas al mi, ĝi nur ĵus alvenis. Mi scivolemas ĝis kiu grado vi povas enmeti iom pli malpezajn artikolojn krom la oficialaj informoj pri UEA kaj tamen ne transformi la ‘organon’ al klaĉbulteno. Ĉiukaze mi deziras al vi multe da plezuro en la redaktado kaj multe da rekono de viaj klopodoj flanke de viaj novaj ĉefoj kaj legantoj. Mi kompreneble ŝatas la distran angulon. Preskaŭ, sed ne tute mi povis solvi la krucenigmon kaj bedaŭrinde ne povas sendi la solvon, ĉar la unua vorto mankas al mi. Eble proksiman fojon mi denove sukcesos.

Sonja Brun, Svislando

Mi hodiaŭ eksciis, ke vi eksperimente publikigis la januaran numeron de Esperanto ankaŭ rete kiel PDF-eldonon, kaj mi tuj elŝutis la dosieron. Tio, kion mi vidis, tre agrable surprizis min. Mi sincere gratulas vin pro via unua numero de Esperanto. Kaj aspekto kaj enhavo tre plaĉas al mi. Kaj mi esperas, ke vi daŭre disponigos la revuon ankaŭ rete, PDF-formate. Mi ja estas individua membro de UEA kaj do nuntempe ricevas la revuon ankaŭ paperforme, sed mi preferas elektronikan version, kiun mi povas printi. Pro tio mi proponas, ke UEA ofertu reduktitan kotizon al tiuj membroj, kiuj rezignas pri la papera eldono kaj legas nur la elektronikan. Mi scias, ke la grandeco de dosieroj, kiujn oni elŝutas, estas tikla punkto. Mi tamen pensas, ke estus pli bone, se vi ne publikigus duoblajn paĝojn en la PDF-dosiero, sed, por ke oni povu printi, la unuopajn paĝojn A4. La legado de la printitaj paĝoj estus iom pli facila. Mi deziras al vi multe da sukceso dum via estonta laboro.

Dirk Kretschmann

Tuj post ricevo de la januara numero de Esperanto mi esprimas dankon al vi por la redakta laboro, por la nefacila tasko kaj riverencas antaŭ vi pro la sukcesa plenumo jam ĉe la ekpaŝo. Mi kuraĝas ĝeni vin iom pli larĝe per la impreso, kiun kaŭzis detala tralego dum ĉi nokto de ĝia enhavo kaj ĝuo pro la bela nova formo: Precize antaŭ 47 jaroj mi ricevis Heroldon, kiun mi same dum la nokto avide kaj streĉe tralegis, ĉar ĝi enhavis detalan raporton pri la drama procedo de la akcepto de la rezolucio pri Esperanto dum la 18-a sesio de Unesko en Montevideo. En tiu momento sukceso de ununura heroo, Ivo Lapenna. — Kio komuna? Denove enfluo de entuziasmo en miajn vejnojn, pro la forto de nia ideo. Tiam, la ununura homo, Lapenna, starante antaŭ fremda, seninteresa publiko, nun, la tuta stabo de homoj kun fajreranta impulso, nutrata de la interna komuna ideo, subite glate venkas stumble aspektantan situacion. Kia krizo? Nur plua ŝtupo. Dankon al István Ertl por la altigo al la nuna ŝtupo, manpremon al Stano Marĉek por la kuraĝa elpaŝo al la nova ŝtupo. (Ĉu vere nur provizora ŝtupo?) Ĉiukaze: sukceson, sukcesojn!

Karel Kraft, Ĉeĥio

Vere gratulinda ago! Sed permesu al mi kelkajn komentojn. La anonco ke en la estonteco la ret-revuo Esperanto estos pagenda servo estas tute malplaĉa. Se UEA volus fari grandan servon al la movado, la reta eldono de ĝia revuo devus esti tute senpaga, tiamaniere ke ĉiu esperantisto, pagipova aŭ ne, komencanto aŭ scivolemulo havu rektan aliron al tiu supera organo de la movado. Tia pretendo enspezi monon por la reta legado de Esperanto kontrastas kun la sindona ofero de pluraj Esperantaj gazetoj, kiuj malavare aperas senpage en interreto, kiel interalie La Ondo de Esperanto kaj Kajeroj el la Sudo. La reta eldono de Esperanto neniel devus esti negoco. Jam aperis, bedaŭrinde, anonco pri la pagenda reteldono de Monato, tamen, temas pri komerca eldono, sed ke Esperanto aperu laŭ deviga pago estas, miaopinie, tute neakceptebla. Kaj, pri la teknika aspekto, permesu al mi jenan kritikon: La formato pdf (adobe acrobat) estas iom neadekvata: mi ege malŝatas ĝin. La plej komforte legebla sistemo, laŭ mia opinio, estas sendube HTML, kaj, en la kazo de Esperanto, nepre kodita laŭ Unikodo UTF8 por vidi universale la E-literojn per iu ajn komputilo kun moderna navigilo.

Dario Rodriguez

Jen mia solvo de la krucenigmo proponita en la januara numero de Esperanto.... Tio estas ege instigema frazo por nia movado. Mi gratulas vin kaj la tutan skipon por la nova aspekto de la revuo, kiu fariĝis iom malpli formala. Tamen la nigraj fotoj ŝajnas al mi iom malhelaj ĝenerale (estis mia unua impreso sed eble mi havas vidproblemon! Heleco psikologie rimiĝas kun optimismo), sed la revuo — fone, artikole kaj aspekte — tute plaĉas al mi. Daŭrigu! Senpacience mi atendas la venontan numeron de mia plej ŝatata E-revuo.

Jean-Marc Fratard

Miajn gratulojn okaze de via unua numero de la revuo Esperanto! Mi estas vere impresita de via profesieco: la revuo estas bonega kaj enhave, kaj grafike. Mi tiom multe devas lerni (ankaŭ de vi). Tre plaĉas al mi via ideo iom maloficialigi la revuon. La unua numero de Kontakto estas ankoraŭ en presejo. Fartu bone kaj multajn sukcesojn en via laboro!

Ĵenja Zvereva

Ĉar en la lasta numero de Esperanto, la unua de vi redaktita, vi invitas la abonantojn al sendo de komentoj, mi volas partopreni al tiu invito. Mi aprezas la ŝanĝojn de la aspekto de la revuo. Plejparto de la novaj grafikaj solvoj estas plaĉa, eventuale mi konsilas ne tro heredi la aspekton de “via” HdE (kiel okazas, ekzemple, en la krucvortenigmo de paĝo 22). Post laŭdoj tamen mi volas fari etan plendon. La presado de la fotoj estas ankoraŭ nebona. La afero pleje evidentiĝas okaze de blankonigraj fotoj. Ĉu ne estus necese iomete mikroretigi ilin? Bonan laboron!

Edo Taddei

Jen la kaŝita frazo el Esperanto januaro 2002... Mi gratulas pro la novaspekta Esperanto. Mi ne konsentas, ke ĝi jam tro serioziĝis. Efektive, mi opinias, ke via unua numero impresas serioze kaj klasikstile (heroldece?). Tio tre plaĉas al mi. Tio, kio ne plaĉas al mi estas nigraj literoj sur griza fono kaj, aparte, bildoj en la vortoj (p.11). Mi tre ĝuis la distran angulon, bona novaĵo.

Angus Wilkinson

Gratulon pri via “unua”. Ĝi estas interesa kaj agrabla. Unuavide, komposte, ĝi aspektas pli densa ol la antaŭa revuo. Plena je artikoloj kaj fotoj. Ĉiuj seriozaj kaj... interesaj. Mi mem ne tre sopiras amuziĝon aŭ ŝercojn, kaj sekve la 22-an paĝon mi ne avide studis. Alia faru tion anstataŭ mi. Tio ankaŭ validas por la paĝoj 23 kaj 24. Mi ne legas tiujn anoncojn sed se vere la anoncintoj pagas, la valoro estas almenaŭ kalkulebla en eŭroj. Nur paĝo 18 mistifikis min. Sub “Londono” vi malkovras Gbeglo Koffi en Skotlando dum mi ricevis aliflanke raportojn pri lia rolo en la 9-a Togolanda kongreso. Ek al la februara surprizo!

Hans Bakker

Mi ricevis la januaran numeron de Esperanto kaj mi ŝatus sincere gratuli vin pro ĝi. Ĝia aspekto estas belega kaj mi vere plene ĝuis legante ĝin...

Atilio Orellana Rojas

Vian antaŭulon István Ertl mi povis iam persone ekkoni, ĉar li estis kelkfoje gasto de mi kaj de mia “Pasporta Servo-Teamo” en Erlangen kune kun sia familio. Ne nur pro tio, mi taksis lin kiel redaktoro de la UEA-membrogazeto tre kapabla... Pro tio mi tre miregis, ke István kune kun Osmo Buller kaj Zapelli rifuzis daŭrigi sian laboron. Kompreneble mi nun scivoleme atendis, kiel la posteulo formos la membrogazeton, kiu ja estas la montrofenestro de ĉiu asocio, do ankaŭ de UEA. Ĉu la gazeto iĝos pli bona aŭ malbona? Nu, hodiaŭ mi ricevis la novan eldonon (januaro 2002) de la revuo Esperanto kaj povis surprize konstati, ke vi vere sukcesis ankoraŭ plibonigi ĝin. Ĉefe vi plibonigis la aspekton, tio estas stimulo volonte legi en ĝi. Tre, tre plaĉas al mi la elekto de la titolbildo. Sed vi ankaŭ sukcesis surpaperigi interesajn artikolojn, do fakte mia juĝo pri la revuo estas pozitiva. Ĉar vi volis ekscii la opiniojn de viaj legantoj, mi skribas tion al vi. Mi nur bedaŭras, ke malaperis la ĉapitro NAVIGE kaj bedaŭras ke ofte mankas la retadresoj. Pri la lasta temo, vi povas preni ekzemplon de la gazeto Eventoj, laŭ mia opinio, la plej informriĉa gazeto en Esperantujo, kvankam ĝi ne aspektas tiel bone kiel la via. Mi deziras al vi ankoraŭ multe da kontentaj legantoj kaj multe da ĝojo kaj amuzo ĉe la laboro. Neniam forgesi la celon, kontentigi la membrojn kaj gajni novajn membrojn por UEA.

Bernhard Maurer

Kara (nov)redaktoro, tre plaĉa estas la de vi redaktita revuo. La enhavo estas informa, kiel ni, Esperanto-laborantoj ĝin bezonas. Recenzoj pruvas literaturan nivelon, sed se ili troas, fariĝas ĝene; via elekto de temoj estas bone ekvilibra. Surprize agrabla estis ankaŭ la aspekto. Gratulon! Sincere salutas

D-ro Werner Bormann

Ĵus alvenis al mi la nova januara 2002 Esperanto. Mi gratulas vin... Kompreneble mi povis antaŭlegi ĝin en la reto. Kaj tio estas tre bona novaĵo: en la tuta mondo la reto pli disvastiĝas, kio estas pli ekonomia, do eblas ke ĉiuj esperantistoj legu la oficialan revuon de UEA, ne nur la membroj kiuj povas pagi kaj ricevi ĝin perpoŝte. La legado de revuo Esperanto multon helpos al individuoj resti esperantistoj kaj partopreni aktive en la Movado. Kaj mi dankas pro la mencio de Jumeiho en Latinameriko sur la paĝo 13. Por mi estis ĉiam tre interesa la legado de nekrologoj: ĉar mi trovis tie tipajn esperantistojn, sindonemajn, verajn modelojn imitindajn... Ĉefe junuloj kaj novaj esperantistoj bezonas modelojn. Do mi sendas nekrologon de nia lasta forpasintino... kiun mi taksas tipa argentina esperantisto, eŭropdevena, laborema, sindonema. Mi deziras al vi grandan sukceson!

Roberto Sartor

Mi gratulas la redakcion de nia revuo Esperanto pro la nova vizaĝo de la revuo. Mi treege ŝatas ĝin, kaj mi kredas ke multaj e-istoj simile ŝatas ĝin. Daŭrigu la plibonigon de la revuo. Mi ankaŭ gratulas la novan redaktoron je la ofico. Dio lasu ke li sukcesu. Ĝis. En la servo de Dio,

Pastoro Adebayo Ola Afolaranmi
Vizite ĉe amerikaj indiĝenoj

Post unujara kunlaboro kun la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiu kondukis min dum aŭgusto 2001 al la fora Komilando en Rusio, komence de decembro 2001 mi denove surpaŝis la amerikan grundon, post unujara foresto (vidu mar. 2001, p. 44).

En Seattle, interesa vizito devus ebligi reeldonon de Fratoj eble ni estas... kun ilustraĵoj kiuj pli trafe respegulus la kulturon de la nordokcidentaj triboj de Usono. Ankaŭ en Tulsa, Oklahomo, mi havis kelkajn kontaktojn kun indiĝenoj.

El Dallas ĝis Meksikurbo mi veturigis la direktoron de ELNA, Joel Brozovsky, kio ebligis longajn konversaciojn meze de la nordamerikaj dezertoj. Interesan halton ni faris sude de Teksaso por enpoŝtigi kaj enveturigi grandan kvanton da poeziaj verkoj donacitaj de Edwin de Kock.

En San Cristobal de las Casas, Chiappas, sude de Meksiko, pro rapida vizito kaj kristnaskaj festoj, kvankam estas multaj indiĝenoj, mi povis nur plifirmigi la pasintjarajn kontaktojn.

En Gvatemalo, kadre de Indiĝenaj Dialogoj kaj dank’ al efika kunlaboro inter la porvirina indiĝena asocio Kichin Konojel (Por la aliaj) kaj la ĉefurbaj esperantistoj Ciro Cardenas kaj Edgar Oliva, atendis min okopo da progresintoj, por sekvi kvartagan ID-kurson. Dank’ al la impulso de Ruben Ortiz, la fondinto de Kichin Konojel kaj membro de la konsilantaro de ID, estas antaŭvidata komuna kurso por indiĝenoj kaj neindiĝenoj en la ĉefurbo. Vizito al sperta esperantisto Mazariegos montriĝis oportuna, ĉar li esprimis la pretecon instrui. Inter la gelernantoj troviĝis Alexander, 16-jara indiĝeno, kiun mi renkontis antaŭ ok jaroj kiam li, kiel spertulo pri kajtofarado, instruis al mi tiun arton en sia indiĝena vilaĝo San Antonio Palopo apud la lago Atitlan.

Krom la sukcesa kurso kaj projekto pri ekoagroturismo finpretigata de Ruben Ortiz, mi faris paŝojn por pretigi tradukon de la majaa ĉefverko Pop Wuh (Libro de la tempo) el hispana traduko farita de indiĝeno.

El renkontiĝo en San Pedro Sula, Honduraso, kun du aktivaj esperantistoj kiuj lernis perrete, eble naskiĝos E-kurso en la franca kulturcentro. En Saguatepeque loĝas Ramon Viana, kies patro Pr Tany P. Viana estas fondinto de la hondurasa E-asocio en la 1930-aj jaroj. Li aktivas politike kaj pretas apogi Esperanton.

En Kostariko, kvankam ne eblis organizi kurson en la impona indiĝena centro Aradikes, financita de la nederlanda ambasado, mi instruis por ID en pli fora komunumo, kie ankaŭ Paŭlino Najera, la prezidonto de Aradikes en 2002-2003, entuziasme partoprenis kun sia filo. Paŭlino ellaboras ekoagroturisman projekton, al kies sukceso la E-movado povos kontribui.

En Bonaero, en urbeto kie situas Aradikes en la sudorienta parto de la lando, loĝas Olga kaj Gilbert. Ili ambaŭ partoprenis du ID-kursojn. Olga ĵus fariĝis grava ŝtatfunkciulo en Bonaero kaj entuziasme volas pli praktiki Esperanton. Gilbert estas grava indiĝena aktivulo kiu intense uzas interreton. Li multe laboras por eviti la konstruadon de giganta hidroelektra projekto, kiu minacas inundi 940 km² de la indiĝenaj teritorioj.

Por fini optimisme mi citos J. Verne el la libro San Carlos kaj aliaj neeldonitaj rakontoj: Se la teksto de tiu ĉi afiŝo estis komprenata de ĉiuj, estas pro tio, ke ĝi estis en Esperanto, tiu internacia lingvo pli kaj pli diskonigita tiam inter la popoloj de centra Afriko... La indiĝeno, kiu tiel parolis, estis unu el la rimarkinda etno Bassoundi... Li esprimis sin nature en Esperanto, tiu internacia lingvo kiu estas nun la plej disvastigita en la centro de Afriko, kaj li estis komprenata de ĉiuj kunmanĝantoj sidantaj ĉe la tablo de la hotelo “La Residence”. Nur la du deputitoj petis tradukon.

Ĉiu el ni povas kontribui por ke la profetaĵo de J. Verne realiĝu plian fojon.

Mi aparte dankas la esperantistojn de Olympia, Usono, kaj Kanada-E-asocio, kies donacitajn librojn kaj vestaĵojn mi povis disdoni survoje.

Philippe Chavignon
w...@wanadoo.fr

[FORIGITA!: bildo]

ID-kurso en Chimaltenango, Gvatemalo, pere de la indiĝena organizo Kichin Konojel. Dekstre estas la aŭtoro Philippe Chavignon.

[FORIGITA!: bildo]

Indiĝenoj en Cuzco, Peruo.

[FORIGITA!: bildo]

Loka ID-kurso en Kostariko, sidejo de Arakides

[FORIGITA!: bildo]

Indiĝenaj virinoj (majaoj) en bazaro de Solola, Gvatemalo

[FORIGITA!: bildo]

Choco (ĉoko), infanaj indiĝenoj el El Basal, Panamo.

Honora membro de UEA estas Honora Senatano

Dimanĉe la 3-an de februaro 2002 dum ceremonio en Antverpeno, Belgio, honora membro de UEA, prof. Reinhard Selten, Nobel-premiito pri Ekonomiko en 1994, honora prezidanto de la studgrupo Perspektivo, akiris plian altnivelan distingon: li fariĝis ano de la Honora Senato de la Eŭropa Movado.

La ceremonio, en kiu partoprenis ducento da homoj, estas ĉiujara evento organizita de la (Flandra) Movado por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo je iniciato de la antverpena mecenato Walter Kunnen. En la sesio partoprenis pluraj famegaj personoj, inter kiuj Edward Heath (iama ĉefministro de Britio) kaj Leo Tindemans (iama ĉefministro de Belgio). En la publiko estis ankaŭ 15 aktivuloj de la Esperanto-movado.

En la ceremonio sep personoj ricevis la altan titolon kun la diplomo Pro Pace et Unitate, e meritu et honoris causa (latine: pro paco kaj unueco, sekve de merito kaj kaŭze de honoro).

Prof. R. Selten estis prezentita de Jo Haazen, kariljonisto de Meĥleno, iama prezidanto de la Antverpena Esperanto-grupo “La Verda Stelo”, mem honora senatano de la Eŭropa Movado. Li atentigis pri la meritoj de la Nobelpremiito kaj kaptis la okazon dediĉi grandan atenton al Esperanto. Responde prof. Selten i.a. atentigis pri la lingva problemo en Eŭropo kiu bezonas unuecon, por kiu Esperanto estas ebla solvo.

W.D.S.

Distra angulo

de Stano Marĉek

Lingvaj Etudoj

aŭ Plena Ilustrita Vort(lud)aro

MI PORTAS FREŜAJN IN-FORMOJN!

Ĉu oni povas per pirometro mezuri ankaŭ pirojn?

La tento al konoj ofte nin gvidas al kontento.

Ĉiam lin logis la socio. Tial li fariĝis sociologo.

En cirko mi vidis viron, kiu fervore voris feron.

Ankaŭ forte pia homo povas ludi fortepianon.

AM-PEROJ
NOVA MEZURILO, NEPRE BEZONATA POR ĈIUJ DELEGITOJ KAJ PERANTOJ!

Eĉ teologo ne povas rezisti al teo-logo.

Sur la forno bol-etis supo el boletoj kaj aliaj fungoj.

Li fotis dion. El negativoj li faris diapozitivojn.

Ho, se en ĉiu nest’ ekregus la honest’!

ĈU ANKAŬ VIA EDZINO VIN AKRATONE RIPROĈIS, KE VI FORDRINKIS LA SALAJRON?
NE, ŜI RIPROĈIS MIN BASTONE!

Ĉu sofismo estas doktrino pri sofoj?

Sub la straton oni devis meti specialan substraton.

Inter pretaj pasaĝeroj estis ankaŭ kelkaj interpretistoj.

Ĉu kavaliroj havas kavajn lirojn?

Ĉu darmo povas ĝeni ĝendarmon?

En vi estas nenio por envii!

KAJ KIEL VI BANKROTIS, SINJORO KOMERCISTO?
MI EDZIĜIS KAJ KOMENCIS INVESTI EN IN-VESTOJN

Ĉu avo de papo estas papavo?

Post la orakolo ŝi havis oran kolon.

Ĉu ankaŭ emiroj emas iri?

Rezulto de milito ekster la tero, en la kosmo, estus ekstero.

LA PUTRADO DIFEKTIS LA PUT-RADON.

Ĉu fiŝoj en akvarioj kantas akv-ariojn?

Satiro ne ĉiam garantias al verkisto satan iron.

Ĉu ankaŭ lingvajn barojn oni povas mezuri per barometro?

Sur la maro ankaŭ marŝaloj portas ŝalojn.

Ĉu ankaŭ homaj genoj estas homogenaj?

“Pasporto” al 2002 landoj

La plej populara eldonaĵo de TEJO, la listo de esperantistaj gastigantoj Pasporta Servo, aperas ekde 1974. Ĉi-jare ĝi enhavas 1231 gastigantojn el 83 landoj, sur 207 paĝoj. La gastigantoj ricevas ĝin senpage. La aliaj povas ĝin mendi je 15 EUR (kun triona rabato ekde tri ekz.).

Por aliĝi kiel gastiganto, petu aliĝilon de UEA aŭ de la landaj organizantoj. La aliĝa limdato estas la 1-a de novembro. La gastigantoj ricevos memorigilon en aŭgusto.

Pliaj informoj ĉe la kompilinto: Derk Ederveen, Westenburgstraat 15, NL-2275 XR Voorburg, Nederlando.