Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 5

Vi trovos ...

pliajn artikolojn, argumentojn kaj raportojn pri tio, ke nia verda mondo estas pulsanta organismo kun mirinda kaj multfaceta vivo: de Michela Lipari vi ekscios, ke nia movado similas al homa piramido kaj ŝi montros al vi ĝian bazon, Trevor Steele malkaŝos al vi kion oni faras en la CO, Dafydd Ap Fergus raportos, kion skribas gravaj gazetoj, Maria Beloŝeviĉ rakontos, kion faris junaj esperantistoj en Bruselo, Ulrich Lins montros belecon de Vjetnamio, de Ilona Koutny vi ekscios, kiel profesiiĝi en esperantologio, kaj post la vojaĝo tra nia verda mondo vi ekscios, kiu gajnis libropremion en la krucenigma konkurso... — Agrablan ekskurson tra Esperantujo!

Stano Marĉek

Malferme

Nia movado similas al homa piramido

Michela Lipari

Kiam mi estis infano, miaj gepatroj ofte kondukis min al cirka spektaklo. Mi estis aparte ravita de tiuj akrobatoj, kiuj kunmetiĝis en homan piramidon. Aŭtomate miaj okuloj direktiĝis al la homa pinto, kutime bela junulino, kaj mi tre admiris ŝin.

Nun, estante iom pli rezonema, mi komprenas ke jes, ŝi estis lerta, kuraĝa, multe trejniĝis, sed ŝi povis atingi sian gloron nur dank’ al la kolegoj kiuj subtenis ŝin! Ju pli sube, des pli gravaj kaj esencaj por la bona efektivigo de la spektaklo.

Same estas, laŭ mi, pri nia movado. La pinto, la estraro, estas la plej videbla parto de la tuta konstruaĵo, sed ĝi povas iri ĉiam pli alten nur se la bazo, la landaj asocioj, la lokaj kluboj, la unuopuloj estas “solidaj”.

Flankelasante poeziajn metaforojn, mi simple volas substreki la gravecon de ĉiu individuo kaj de ĝia poresperanta kaj peresperanta agado.

Sed gravas ankaŭ ke ni ne laboru izolite, gravas kunigi la fortojn por dividi la laboron, por kuraĝigi unu la alian, por esti pli videblaj al la ekstera mondo.

Ekzemplo povas esti la paska manifestacio en Romo, sur la placo Sankta Petro. Itala esperantisto, membro de IKUE, pensis ke estus bele, se, okaze de la esperantlingvaj paskaj bondeziroj de la Papo, estus en la placo videbla grupo. Li lanĉis la ideon rete kaj aliaj akceptis la inviton, kaj en la internacia televida elsendo de la okazaĵo bone videblis la grupo kaj la vorto Esperanto.

Pro tio estas nedubeble ke la bazo de UEA estas la landaj asocioj (kiuj siavice baziĝas sur la lokaj grupoj). Ju pli estas ili agemaj, fortaj, avangardaj, des pli la tuta movado plifortiĝas.

Sed ... ĉu vere ni konas la landajn asociojn? La 60 aliĝintajn al UEA, kaj la aliajn ankoraŭ ne aliĝintajn?

Al tiu ĉi demando mi devis bedaŭrinde respondi: ne tute (kio estas tamen io alia ol tute ne!) kaj pro tio mi komencis virtualan vojaĝon tra ĉiuj landaj asocioj per enketilo.

Mi malkovris, ke la plej novaj, la plej — laŭ supraĵa ŝajno — malfortaj, estas tiuj kiuj plej entuziasme reagis al mia alvoko, dum la historiaj solidaj landaj movadoj ne sentis la bezonon ĝis nun malfermi siajn pordojn por sin montri de interne.

Iuj kuriozaĵoj? En iu lando estas eĉ telefona servo por lernantoj de Esperanto, kiuj havas urĝajn gramatikajn bezonojn; en alia ekzistas kvar diversnivelaj korespondaj kursoj; kaj krome mi malkovris ke niaj membrostatistikoj estas tre teoriaj, ĉar iuj landaj asocioj pagas la asocian membrecon por cento da homoj, dum tie vivas kelkaj miloj! Kaj tiel plu kaj tiel plu.

Universala Esperanto-Asocio konsistas el membraro diversspeca. Individuoj rekte pagas al UEA kotizon por ricevi la revuon kaj/aŭ la Jarlibron, Landaj Asocioj kaj Fakaj Asocioj aliĝas kaj iliaj anoj fariĝas kolektivaj membroj de la Asocio. En la sekva artikolo — kaj la posta rubriko — ni volas prezenti al vi, iom post iom, kio kaŝiĝas malantaŭ la mallongigoj de niaj aliĝintaj Landaj Asocioj.

En la jarlibro ja troveblas iuj indikoj, sed tio ne sufiĉas por vere bone koni la strukturon, la disponeblan ilaron, la homajn fortojn, la agadojn, la (mal)sukcesojn... La celo de la enketo estas unuflanke konigi al vi la landajn asociojn, kaj aliflanke inviti la individuajn membrojn, kiuj ne membras en ili, membriĝi, sed ankaŭ kompreni kiujn servojn UEA povas proponi kaj kiujn iniciatojn eblas kune organizi por ke la tuta movado plifortiĝu kaj antaŭeniru samnivele.

Bv. do legi plu, vojaĝi kun ni tra Esperantujo kaj mem informiĝi!

Michela Lipari

Landaj Asocioj - la kolonoj de UEA

Universala Esperanto-Asocio konsistas el Individuaj Membroj, kiuj rekte pagas la kotizon; la Landaj kaj Fakaj Asocioj aliĝas kaj iliaj anoj fariĝas la kolektivaj membroj. En tiu ĉi artikolo kaj la sekva rubriko ni volas prezenti al vi, iom post iom, la Landajn Asociojn.

Argentina Esperanto-Ligo

La ĉefaj kunvenoj okazas ĉe Bonaera E-Asocio kaj la arkivoj estas ĉe Ruben Diaconu. AEL havas novan retadreson: r...@yahoo.com.ar. Ĝi dufoje jare eldonas la bultenon Argentina E-vento kun amplekso de 12 paĝoj. La membraro sumas je 158 membroj, dividitaj inter Asociaj Membroj kaj Individuaj Membroj. Post interna kriza situacio AEL kaj AEA unuiĝis la 9-an de decembro 1995. Tamen la afero ne tute solviĝis kaj multaj valoraj homoj iom apartiĝis de la movado. Ekzistas 8 lokaj grupoj, la estraro estas sepkapa, helpata de 7 komisiitoj. La landa kongreso teorie okazas ĉiun jaron kaj daŭras 3 tagojn, sed la lasta okazis en 1999. La perkoresponda kurso estas aŭspiciata de AEL. La ĉefa atingo estas: kontaktoj kun esperantistoj enlande, kun la E-movado internacie, kaj aperado de E-informoj en la ĵurnaloj. La ĉefaj problemoj: 1. kriza ekonomia situacio en la lando; 2. manko de intereso; 3. manko de profesia instruisto; 4. esperantistoj loĝas tre malproksime unu de la aliaj; 5. manko de integriĝo en la asocio.

Armenia Esperanto-Asocio

Ĝiaj retadresoj estas: b...@wpf.org kaj U...@freenet.am. Ekzistas malgranda biblioteko kaj funkcias libroservo. La bulteno Armenio, 4-paĝa, pro teknikaj kaŭzoj aperas neregule. Membras ĉirkaŭ 80 esperantistoj, el kiuj 12 estas IM de UEA. Ne ekzistas lokaj grupoj. La estraro estas 7-persona. La landa kongreso okazas ĉiun trian jaron kaj daŭras du tagojn. Ne ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefa atingo: jam preta armena-Esperanto-rusa kaj Esperanto-armena-rusa vortaro. Necesas ĝin eldoni.

La ĉefaj problemoj: 1. Manko de propra komputilo. Oni uzas retpoŝton en laborlokoj de esperantistoj. Tio malfaciligas la komunikadon. 2. La nekapablo partopreni E-Kongresojn pro financaj problemoj.

[FORIGITA!: bildo]

Argentina E-Ligo okazigas en Bonaero siajn jar-asembleojn. Parto de la ĉeestantoj antaŭ la sidejo de BEA en Bonaero.

[FORIGITA!: bildo]

Saenzpenja E-Klubo en Argentino

[FORIGITA!: bildo]

Renkontiĝo de Bariloĥea Esperanto-Rondo en Argentino en hotelo Los Notros: R. Reggiani, J. Tarducci, P. Costa, D. Revagliatti, W. Schad kaj C. Calabria.

Benina Esperanto-Federacio

Ĝi estas la lasta “frateto” akceptita al “nia familio” dum la lasta UK en Zagrebo! La retadreso: e...@yahoo.fr. Membroj estas 122, ne ekzistas lokaj grupoj, la estraro estas kvinpersona. La komitatano estas Charles Alofa, 04 BP 0672 Cotonou, a...@yahoo.fr. La ĉefdelegito: Christian Amancio Fabossou, f...@yahoo.fr. La ĉefa atingo: (krom la akcepto al UEA) — la poŝtkesto: 03 BP 3589 Cotonou. La ĉefa problemo: monrimedoj por povi komuniki kun la membroj kaj administri.

[FORIGITA!: bildo]

Delegacio de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ Malsato en Benina vilaĝo Tozounme, kies loĝantoj parolas Esperanton.

Brazila Esperanto-ligo

La retadreso (por la ĝenerala uzo): b...@esperanto.org.br, ekzistas krome pluraj retadresoj por la diversaj fakoj, hejmpaĝo: www.esperanto.org.br, kiu estas nun en fazo de rekonstruo, por ĝin vastigi kaj modernigi, kaj doni spacon al BEJO (la junulara asocio) kaj al aliaj asocioj. Ĝi havas propran 8-ĉambran sidejon, entute ĉirkaŭ 320 . Ekzistas biblioteko, nun oni enkomputiligas la donitaĵojn kaj estas projekto pri kreo de Esperanta Muzeo. La libroservo disponigas 2528 titolojn. Ĉiun trian monaton aperas 36-paĝa revuo Brazila Esperantisto. Oni planas eldoni ĝin ĉiun duan monaton kaj ankaŭ la portugallingvan varianton por senpaga distribuado al neesperantista publiko. La membroj estas 519 individuaj, 83 studantaj, 26 familiaj, 8 kontribuantaj, 277 novaj, 55 dumvivaj, do entute 968. Ekzistas 96 oficialaj lokaj grupoj. La estraro estas 7-persona. Landa kongreso okazas ĉiujare, ĝi daŭras 5 tagojn. La lasta okazis pasintjulie en Braziljo kaj aliĝis pli ol 600 homoj. Ekzistas perkoresponda kurso kaj ĵus eldoniĝis nova materialo. La ĉefa atingo: modernigo de la oficiala organo, komforta kaj grandspaca sidejo, modernaj elektronikaj ekipaĵoj (nuntempe 10 komputiloj, baldaŭ interligitaj rete), granda libroservo, reorganizado de la biblioteko, eldonado de BEL-jarlibro. La ĉefa problemo: manko de strategia planado sur la kampo de diskonigado de Esperanto. La estraro de BEL nun startigas kampanjon sub la devizoj “Ni laboru kune!” kaj “Surstratigo de Esperanto”. Se oni sukcesos kapti anoncojn de grandaj firmaoj, tio ja signifos esti survoje al larĝaj avenuoj de la profesiiĝo...

[FORIGITA!: bildo]

Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono (EKOR) diskonigas Esperanton en Rio-de-Ĵaneiro ankaŭ per futbalmatĉoj.

[FORIGITA!: bildo]

Membroj de EKOR organizas ĉiujare en Rio-de-Ĵanejro modelajn Ago-Tagojn.

Esperanto-Asocio de Britio

La retadreso: e...@esperanto.demon.co.uk. La hejmpaĝo: www.esperanto.demon.co.uk. La sidejo estas luita (en Barlaston, Stoke-on-Trent). Ekzistas biblioteko kun preskaŭ 10 000 volumoj kaj ankaŭ libroservo. La bultenoj: Update, kiu aperas 6-foje jare kun amplekso de 8-12 paĝoj, kaj La Brita Esperantisto, 1-2-fojojn jare kun amplekso de 36/48 paĝoj. EAB havas ĉirkaŭ 500 membrojn dividitajn al dumvivaj, plenaj kaj subtenantaj. La grupoj ĉ. 20, la estraro 8-persona. La landa kongreso okazas ĉiujare kaj daŭras 2-4 tagojn. Ekzistas perkorespondaj kursoj: senpaga, elementa, mezgrada, altnivela. La ĉefa atingo: nova oficejo kaj biblioteko ĉe Barlaston, aktuale konstruata. La ĉefa problemo: maljuneco de la membroj kaj sekva neaktiveco; malmultaj novaj membroj.

Esperanto-Asocio de Irlando

Ĝi ne havas propran sidejon (gastas ĉe esperantisto), nek propran bibliotekon, sed jes libroservon. La landa bulteno nomiĝas Nova Irlanda Esperantisto, ĝi estas 12-paĝa kaj aperas 6 fojojn jare. EAI havas 70 membrojn kaj la estraro estas 8-membra. La hejmpaĝo: www.iol.ie/carsfrn. En preparo estas koresponda kurso. La ĉefa problemo: manko de membroj.

E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino

La retadreso: k...@bih.net.ba, la sidejo estas ĉe esperantisto. La gazeto kaj bulteno: Bosnia Lilio, 20-paĝa, 1-foje jare, kaj organiza bulteno Esperbih, 4-paĝa, 2-foje jare. La membroj estas 100, la estraro estas 7-kapa, la landa kongreso ne okazas. La komitatano ĉe UEA: Samir Ribiĉ. La ĉefa atingo: fakto ke organizita E-movado en BkH sukcese travivis kontraŭbosnian agreson. La ĉefa problemo: manko de propra ejo kaj de financaj subtenoj de la ŝtato.

Esperanto-Ligo en Israelo

La retadreso: j...@attglobal.net, la hejmpaĝo: http://www.esperanto.org/uk2000/hebrew/indexheb.htm. Sidejo ne ekzistas. La bulteno: Israela Esperantisto — 2 numeroj jare. La membroj estas 160, la estraro estas 12-kapa. La komitatano estas Josef Ŝemer, la ĉefdelegito: Jehoŝua Tilleman. Ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefa atingo: Okazigo de la UK 2000. La ĉefa problemo: la ĝenerala publiko ne interesiĝas pri Esperanto.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Ĝi havas jenan retadreson: c...@quick.cz kaj hejmpaĝon: www.kuk.cz/cea. La sidejo estas ĉe la sekretario. Ekzistas biblioteko kun ĉ. 7 000 volumoj kaj libroservo. La bulteno Starto aperas 4-foje jare kun almenaŭ 32 paĝoj. La membroj estas 880, dividitaj en 7 kategoriojn. La lokaj grupoj estas 51, la estraro estas 7-persona. La landa kongreso okazas ĉiun trian jaron kaj daŭras tri tagojn. Ekzistas koresponda kurso. La ĉefa atingo: organizado de diversaj E-kongresoj en Ĉeĥio (2000: KELI; 2001: IFEF; 2002: IKUE). La ĉefa problemo: malkresko de la membrobazo, manko de monrimedoj.

[FORIGITA!: bildo]

Kulturaj kaj turismaj tagoj en Jetrichovice (supre) kaj Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio.

Unu tago en la vivo de la Centra Oficejo

Kion oni faras en la CO? Antaŭ ol veni ĉi tien, mi mem foje demandis min pri tio, kaj ne mankis negativaj onidiroj: ke la laboro “stagnas”, ke la oficistoj ricevas altajn, ne vere meritatajn salajrojn, ke estus pli bone havi ĉenon da oficejetoj funkciigataj de senpagaj aktivuloj, ke la CO estas parto de nedemokratia strukturo... Dum mi mem estas nove alveninta — la taskoj ankoraŭ ne iĝis rutinaj — sed ne plu tute nova, mi provos informi vin pri la funkciado de via oficejo.

La titolo de la artikolo estas duonŝerco: la vivo de Ivan Denissoviĉ estas tia, ke unu tago similis ĉiujn aliajn. Ĉi tie la sola certeco estas, ke neniu tago similas alian. Almenaŭ la laboro de la ĝenerala direktoro estas tia, ke neniam oni povas diri al si: hodiaŭ mi faros tion kaj tion kaj tion ĉi. Senescepte la konturoj de la tago ŝanĝiĝas pro vizitoj, pro neatenditaj telefon- aŭ retmesaĝoj, pro urĝaj petoj de ie en la mondo aŭ pro alispecaj bezonoj. Sed mi provu doni ideon pri la tutteama laboro hodiaŭ, frue en aprilo 2002.

Sur la teretaĝo laboras Simo, nia libroservisto. Kiom da mendoj li plenumos hodiaŭ, mi ne scias (kaj la poŝto ankoraŭ ne venis), sed probable estos almenaŭ deko da ili. Ĉiu “plenumo” estas en si mem serio da taskoj: foje necesas kontroli, ĉu la mendinto havas sufiĉe da mono en sia konto, kaj se ne, ĉu tamen sendi (UEA ne estas profitcela entrepreno, sed ĝi havas sian limigitan buĝeton!). Sekvas pakado (foje temas pri granda stako da libroj), afrankado, ekspedado, fakturado kaj registrado de ĉiu vendo, ĉar iam necesos remendi, se nia stoko (preskaŭ) elĉerpiĝos. Sed ne per tio finiĝas la laboro de libroservisto. Li peras la abonojn de multaj ne-UEA-periodaĵoj, kaj estas li, kiu registras kaj komentas la rubrikon Laste aperis en la revuo. La plej postula tasko de Simo estas la libroservo ĉe UK ; necesas decidi kiajn kaj kiom da libroj kunporti kaj aranĝi transporton, kaj la pakado, ekspedado kaj malpakado vere estas fizike peza laboro (kompare kun tio, la laboro pri la Malfermaj Tagoj estas relative facila). Kaj Simo, kun siaj multaj jaroj da laboro en la oficejo, estas valora informfonto por la nova, nesperta direktoro.

Pardonu, mi devis interrompi la skribadon de tiu ĉi artikolo por respondi al diversaj telefonvokoj (temis pri la nova komunikadcentro en Bruselo, pri subvencio de TEJO, pri monhelpo al afrika viktimo de vulkanerupcio, kaj pri dungo de nova purigistino). Mi ne listigis ĉiujn laborojn de Simo, sed ni iru pluen laŭ la teretaĝo al Clay, kiu hodiaŭ ĉefe pritraktas aliĝojn kaj mendojn rilate al la UK en Fortalezo. Li devas fari tion tre zorge, kaj li komparas ĉiun adreson alvenintan kun la registroj en nia adresaro (ne ĉiam homoj skribas sian nomon klare). Se Clay ne laboras pri kongresaferoj, li helpas Marvin, nian kasiston, kies taskaro vere estas senlima, aŭ li (Clay) okupiĝas pri etiketado aŭ portas niajn sendaĵojn al la poŝtoficejo. Foje mi sendas Clay aĉeti ion en la urbo, kaj tion li faras kun la kutima rapideco kaj efikeco.

Fine de la sama koridoro estas la nuna regno de nia “makintoŝulo” Roy. Lia tago komenciĝas per forfiltrado de la multaj “spamaĵoj” el nia retmesaĝaro kaj sendado de la utilaj mesaĝoj al la koncernatoj; tiujn li ankaŭ endosierigas kaj printas laŭ neceso. Ĉar Roy laboras nur per makintoŝaj aparatoj, oni ĉiam vokas lin, se estas problemo pri alia makintoŝ-komputilo, kaj tiaj laŭokazaj taskoj povas postuli multe da tempo. Lia ĉefa laboro tamen estas la enpaĝigo de ĉiuj produktoj de UEA, ĉu temas pri libroj, dokumentoj aŭ informfolioj. Roy ankaŭ heredis la redaktadon de la rubriko Navige en la revuo. Li petas legantojn, kiuj scias pri nove aperintaj aŭ ĝisdatigitaj esperantaĵoj en la reto, kontakti lin ĉe <n...@co.uea.org>. Alia tasko de Roy estas prizorgi la tradukadon de Ĝisdate pri Esperanto en naciajn lingvojn.

Se la telefono tintas (kaj kiam ĝi ne tintas !?), kutime estas nia sekretariino Atie, kiu respondas. Estas Atie, kiu plej ofte akceptas vizitantojn. Sed ŝia laboro temas pri multo alia: estas Atie, kiu daŭre aktualigas nian adresaron, registrante ankaŭ membrokategoriojn. Kaj se vi sendas malnovstilan “limakpoŝtaĵon” al ni, Atie unue ĝin malfermas kaj pludirektas al la koncerna oficisto; aldone, Atie sendas amason da leteroj, “postsendas” mankantajn revuojn, kaj foje tradukas nederlanden niajn oficialajn leterojn. Ĵus mi rememoris, ke estas tempo sendi revarb-leteron al kelkaj centoj da pasintjaraj membroj: mi tajpos, kaj poste Atie transprenos la adresadon kaj ekspedon.

En la sama ĉambro kiel Atie estas Cindrulino, kiu volontulas dum kelka tempo. Jam ŝi liberigis Atie de la kuirejaj taskoj, helpas Marvin, nian troŝarĝatan kasiston, kaj krome plenumas la gravan taskon kanali inter la CO kaj nia diligenta redaktisto Stano. Ŝi sendas al li nekrologojn kaj ĝeneralajn informojn, serĉas recenzontojn de libroj, laŭnecese kontaktas malfruantajn “recenzuntojn”, sendas aŭtorajn ekzemplerojn de la revuo. Krome ŝi zorgas, ke estu ekzemple sufiĉe da papero, dosierujoj, ktp. en la diversaj ĉambroj.

Sur la sama etaĝo estas la ĉambro de Marvin, ĝangalo de nigraj dosierujoj, kaj li senhezite scias, kie trovi kion. Marvin administras nian monon, kaj kutime iras hejmen eĉ pli malfrue vespere ol la kolegoj. Eksterulo apenaŭ komprenus lian taskaron, kaj malgraŭ helpo de Ina, kiu venas unu tagon semajne, de Clay kaj de Cindrulino, li estas daŭre sub peza ŝarĝo. Kiel direktoro mi devas havi klarajn ideojn almenaŭ pri la konturoj de niaj financoj, kaj Marvin ĉiam pacience klarigas al mi, kiam mi iras serĉi informojn, sed sendube estas momentoj, kiam li preferus, ke mi iru al la diablo kaj lasu lin ataki la monton da paperoj sur lia tablo.

Ni supreniru en la ĉambron de la plej nova oficisto Joost. Ni dungis lin unuavice por konverti nian komputilsistemon. Jam ni multe profitis de lia laboro; ekzemple, ni estas ĉiuj daŭre ligitaj al la reto, kaj iom post iom la kelkdekjara datenaro estas konvertata en pli facile uzeblan formon. Joost transprenas iom post iom aliajn taskojn: li aĉetas niajn oficejajn ilojn, li kontrolas la fakturojn de telefono, fakso, ktp., kaj nun li ekredaktas kun mi la Jarlibron, unu el la bazaj tekstoj de nia ekzisto kiel esperantistoj.

En la apuda ĉambro laboras Francisco, kiu fakte baldaŭ forlasos nin. Sed li ĵetas sin en sian lastan taskon, ilustradon de la libro de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-Lando. Francisco estas artisto siakampa, kaj lia temperamento postulas, ke lia laboro estu altkvalita. En antaŭaj jaroj li redaktis Kontakton, ilustris ĉi tiun revuon kaj multajn librojn eldonitajn de UEA, kaj faris tutan galerion da fotoj, kiuj longe utilos al ni.

Kelkajn fojojn semajne venas Rob Moerbeek, la aglo-okula. Rob estas profesinivela provlegisto, fervora amanto de niaj lingvo kaj literaturo, ĝismorta malamiko de preseraroj. Krome li enarĥivigas niajn revuojn, leterojn, bildojn, fotojn, ktp., kio povus okupi lin plentempe. Se mi volas trovi obskuran revueton el la 1950-aj jaroj, mi turnas min al Rob; se mi volas scii la ekzaktajn vortojn de iu citaĵo, li trovos ilin por mi.

Preskaŭ lastaloke mi mencias Nikola nur pro tio, ke ni ĵus atingis lian angulon de la oficejo. Dum multaj jaroj Nikola estas la ĉefa respondeculo pri kongresoj, alia centra parto de nia esperantista vivo. Lia laboro devigas multe da vojaĝado (ne ĉiam plezuro!), multe da kontaktoj kun urboj, kiuj volas okazigi UK, kun LKK-oj, kun kongresejoj, kun flugkompanioj, kun hoteloj; kaj ankaŭ li pasigas multe da horoj cerbumante pri buĝetoj kaj pri mil ŝajne malpli gravaj detaloj de kongresa organizado. Ju pli sukcese Nikola laboras, des malpli ni scias pri tiu laboro !

Tute supre laboras Kriĉjo, nia TEJO-oficisto. Li baze servas kiel ligo inter la TEJO-estraro kaj la CO. Inter liaj ĉefaj taskoj estas fari subvencipetojn por nia junulara movado, kaj li prizorgas la adresaron, arĥivojn kaj eksterajn rilatojn de TEJO. Kiam li ne okupiĝas pri TEJO-aferoj, li estas “portisto” de la CO.

Mi bezonis du tagojn por verki tiujn ĉi liniojn. Kvankam mi esperis fari la artikolon en unu-du horoj, venis daŭre urĝaj taskoj. Kaj mi servas kiel peranto inter nia same diligenta estraro kaj la oficistoj, mia plej grava tasko. Malgraŭ mia okupiteco mi ne perdis la senton, ke estas privilegio labori en la centro de nia unika organizo.

Ĉiutage ni havas kontakton kun ĉiuj kontinentoj. Ni estas ja pioniroj, nenie ni vivas grandnombre, sed ni jam rajtas diri, ke ni estas la portantoj de internaciaj lingvo kaj ideoj.

Antaŭ nelonge mi intervjuiĝis en la laborministerio. La oficistoj tie havas taskon: protekti la laborkondiĉojn de nederlandaj kaj eŭropuniaj homoj. Sendube ili faras sian taskon diligente kaj efike, sed mi konstatis, ke en ilia mondo plej gravas pasportoj kaj ŝtatanecoj.

Ni esperantistoj apenaŭ konscias pri ies ŝtataneco, niaj juĝkategorioj estas tute aliaj. Nia bela naiveco pri tiuj paperaj diferencoj fariĝu tutmonda. La semoj de nia arbo kresku! Tiu planto estas ankoraŭ eta kaj protektenda, kaj ni ĉiuj celas ĝin kreskigi.

Trevor Steele

Lingva malegaleco

Majstri la anglan per langoperacio

Ĉu koreaj gepatroj vere pagas 400 usonajn dolarojn al kuracistoj, kiuj, dum dekminuta operacio, tranĉas la langon de infanoj por ke ili pli bone povu elparoli la malfacilan anglan lingvon? La artikolo en la respektata gazeto Los Angeles Times aperis la 31-an de marto. Certe do ne temas pri aprila ŝerco. Kaj la ĵurnalistino citis korean kuraciston de la Hana Nazinstituto. Sed ĉu vere la premo lerni la anglan estas tiom granda ke koreaj gepatroj alportas siajn infanojn al langotranĉantaj kuracistoj?

Almenaŭ klarigon rilate la operacion, rara en angla-lingvaj landoj, donas esperantistino Gwenda Sutton el Nov-Zelando. Kiam mia filo havis ses tagojn, oni malkovris ke li ne kapablis suĉi taŭge, ĉar lia lango estis ‘ligita’. Specialisto tuj tranĉis ĝin kaj solvis tiun problemon. Temas efektive pri tranĉo nur de la malsupra membrano kiu ligas la malantaŭan parton de la movebla parto de la lango je la fundo de la buŝo — kaj ne pri barbara operacio. Dank’ al la operacio kelkaj homoj poste povas tute eligi sian langon. Nun mi pli bone komprenas kial mi neniam kapablis prononci korekte la anglan lingvon! ŝercas franclingva esperantisto Maurice Sujet.

Sed kiu klarigas la kreskantan premon de la angla lingvo tra la mondo? Laŭ studo pri la lokŝanĝado de spertaj profesiuloj, de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigado (OEKE), anglalingvaj landoj altiras ĉiam pli da plej kvalifikitaj homoj por studo kaj poste laboro.

Evidentas kiel grava estas la angla lingvo por altiri bone kvalifikitajn kaj ambiciajn migrantojn. Pro lingvaj kialoj, riĉaj landoj kiel Italio, Germanio kaj Japanio ne nur ne sukcesas altiri kvalifikitajn novajn civitanojn, sed ankaŭ komencas perdi la plej bonajn studentojn, laŭ la studo publikigita meze de januaro. Por ĉiuj junaj kaj ambiciaj homoj, perfekta aŭ ege bona scipovo de la angla fariĝas tute nepra por esperi je interesa kaj internacia kariero.

Ne nur koreaj infanoj

Lingva malegaleco kaŭzas ĉiam pli da problemoj, kaj ne nur por koreaj infanoj. Ankaŭ en Eŭropo la premo lerni la anglan kreskas. Komence de 2002, la itala ĉefministro, fiera italo Silvio Berlusconi, publike agnoskis ke li “hontas” pro sia malbona scipovo de la angla. Komence de februaro nederlandanoj, jam tre alkutimiĝintaj al la angla lingvo en amaskomunikiloj kaj sur la strato, miris ke la nederlanda lingvo tute malaperis de la ŝildoj de la nacia flughaveno Schiphol favore al la angla. Laŭ la flughavenaj direktoroj la nederlanda estas tro konfuza lingvo en Nederlando!

Sed kion fari pri kreskanta lingva malegaleco? Laŭ Renato Corsetti, prezidanto de UEA, la sole efika kaj longatempa rimedo kontraŭ lingva malegaleco estas neŭtrala kaj vere internacia lingvo. Por priatentigi indonezianojn, Corsetti skribis artikolon titolitan “Pri lingva egaleco”, kiu aperis en la indonezia gazeto Jakarta Post la 22-an de marto 2002. Tamen la sperto de Universala Esperanto-Asocio indikas tion, ke politikistoj ĝenerale apenaŭ havas komprenon pri la plejebla graveco de lingva egaleco... Certe la ideo de lingva egaleco kaj vere internacia lingvo estas ankaŭ la sole efika rimedo kontraŭ langotranĉantaj kuracistoj. Jen traduko el la angla.

Pri lingva egaleco

The Jakarta Post — Indonezio; la 22-an de marto, 2002:

Antaŭ ĉio mi volas gratuli vian ĵurnalon pro la bonega raportado pri la lingva demando. La raporto de la 14-a de marto en The Jakarta Post (ASEAN-gvidantoj konsilitaj ke ili subtenu kampanjon por la malaja) refoje montras kiel oni devas daŭre instigi la politikajn gvidantojn de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj (ASEAN), ke ili alprenu pli iniciateman starpunkton pri aziaj lingvoj, interalie la malaja, kiun parolas proksimume 250 milionoj da homoj en Azio. Estas hontige ke ASEAN ankoraŭ ne traktas la malajan samrange kiel la anglan. Tio ankaŭ forte indikas kiel la superregado de la angla estas kreskanta eĉ multajn jardekojn post malkoloniiĝo. Jam multajn jarojn la pliiĝantaj efikoj de tia lingva malegaleco pri ekonomia kaj socia vivo en Azio zorgigas la Universalan Esperanto-Asocion.

Je la sama tago, kiam via raporto aperis pri la alvoko de malajaj lingvistoj al ASEAN-gvidantoj, The Economist Intelligence Unit eldonis sian prognozon pri rekta investado el-eksterlanda. Inter la ĉefaj nacioj troviĝas Britio kaj Usono. Kaj inter la listeroj de faktoroj favorantaj Brition, kiujn donis The Financial Times, estas la angla lingvo.

Plia efiko de la preskaŭ sola uzado de la nacia lingvo (la angla) por internacia komunikado estas en la kampo de edukado. Azio havas bonegajn universitatojn. Tamen, rimedojn kaj superajn studentojn daŭre forsuĉas anglalingvaj landoj. Pasintjare nur en Usono studis 546 867 studentoj. Aziaj studentoj konsistigis pli ol duonon (55 procentojn) de ĉiuj internaciaj studentaj registriĝoj (302 058, pliiĝo de 8 procentoj). Kompare kun la 9939 ĉinaj, 54 664 hindaj, 46 497 japanaj kaj 45 685 koreaj studentoj, la malajalingvaj landoj eble ne estas la plej gravaj por usonaj universitatoj (proks. 20 000 US dolaroj por ĉiu studento). Malgraŭ tio 11 625 indonezianoj kaj 7 795 malajzianoj kiuj studas en la usonaj universitatoj, sen mencii Aŭstralion kaj Brition, ja reprezentas daŭran kulturan kaj ekonomian malgajnon por la eduka sistemo en Malajzio, Indonezio kaj Brunejo.

Por solvi ĉi tiun problemon, povas efiki nur longatempa politiko de antaŭenigo de la vera lingva egaleco, ne nur de la ununura nacia lingvo. Bedaŭrinde, la sperto de Universala Esperanto-Asocio indikas tion, ke politikistoj ĝenerale apenaŭ havas komprenon pri la vera graveco de lingva egaleco.

Renato Corsetti

Tra la gazetaro

Dafydd ap Fergus el la Komunikadcentro de Bruselo trafoliumas mondajn gazetojn, serĉante bonajn kaj malbonajn novaĵojn pri Esperanto kaj aliaj lingvoj.

Kial Esperanto malsukcesis?

Al tia malfacila demando devis respondi ĵurnalisto Neil Wiseman en artikolo por aŭstralia gazeto. “Wiseman” en la angla signifas “Saĝhomo”. Do almenaŭ laŭnome la ĵurnalisto havis la intelektan ekipaĵon alfronti la lingvan problemon. Post longa intervjuo kun Kay Anderson, sekretario de la Brisbana Esperanto-Asocio, la ĵurnalisto efektive konkludas ke Esperanto malsukcesis, ĉar ĝi ne havas fivortojn. Ĉu sinjorino Anderson estis tro ĝentila por pruvi la kontraŭon? Ŝi diris nur “fi” kaj “damni” al la ĵurnalisto. Eksciante pri la stulta artikolo, almenaŭ deko da esperantistoj tra la mondo, inter ili la plej respektataj figuroj, sendis longajn listojn de multe pli malbonaj vortoj al la gazeto kaj ĵurnalisto.

Sunday Mail 17/02/2002 p. 55
Eŭropa Komisiono ne volas Esperanton

Krom Esperantaj gazetoj kaj amaso da komentoj en Esperantaj dissendolistoj ne estas multe da eĥoj en nacilingvaj gazetoj post la respondo de Eŭropa Komisiono rilate la uzadon de Esperanto kiel pontolingvo por interpretado. Estas nur mallonga depeŝo de la hispana novaĵagentejo Efe pri Esperanto, la 25-an de marto. Kompreneble la ĵurnalisto citas nur la Komisionon kaj ne penis kontakti esperantistojn... Titolita “Eŭropa Komisiono malakceptas la uzadon de Esperanto por solvi lingvajn problemojn”, la artikolo detalas ke Esperanto estis kreita en 1887 ... de la rusa doktoro L. L. Zamenhof.

Laŭ la ĵurnalisto kaj Neil Kinnock, ano de la Komisiono, kostus tro multe (70 mil eŭrojn) por doni profesiajn Esperanto-kursojn por interpretistoj, kiuj volas lerni Esperanton. La kursoj ankaŭ daŭrus tro longe — tri ĝis kvar jarojn da parttempa studado! Ĉu vere Eŭropa Komisiono ne havas monon por lanĉi instruprogramon por Esperanto, spite al la centmiliona buĝeto por la traduk- kaj interpretadservo?

Respondo E-0075/02 de Neil Kinnock 12/03/2002
Plendoj pri la anglalingvaj lernejoj

En multaj neanglalingvaj landoj lernejoj senĝene enkondukas la anglan kiel la solan aŭ la duan instrulingvon. Kelkaj esperantistoj plendas pri lingva diskriminacio pro tio, ke la lernejoj petas pli da mono de la gepatroj kaj ankaŭ “zorge” elektas la plej bonajn infanojn. En ĉi tiu lernojaro, estas la Lorentz-Kolegio en Arnhem, Nederlando, kiu enkondukos la anglan kiel instrulingvon por 300 lernejanoj. La plej bonaj lernejanoj de la urbo, aŭ almenaŭ tiuj kun pagipovaj gepatroj, lernos biologion kaj historion, kaj plurajn aliajn fakojn, en la angla kaj ne la nederlanda.

La Lorentz-Kolegio estas nur unu el la kreskanta nombro da “dulingvaj” lernejoj en Nederlando, kie apud la nederlanda ankaŭ la angla estas instrulingvo. Dan Van Herpe de la Flandra Esperanto-Ligo ne estas kontenta pri tiaj lernejoj: Estas dufoja diskriminacio. Unuflanke, estas pli kostaj kursoj por “tiuj infanoj kiuj kapablas pli”, aliflanke, “native speakers” (denaskuloj) estos favorataj. Tio estas diskriminacio. En aprilo, la belga monatrevuo por instruistoj Klasse voor Leerkrachten publikigis intervjuon kun Dan Van Herpe.

Klasse voor Leerkrachten 124, april 2002, blz. 44-45
La angla estas moderna Esperanto

En diversaj kebekaj gazetoj la franclingva ĉefministro de Kebekio, Bernard Landry, asertis ke la angla jam realigis la revon esperantistan de lingvo universala, ĉar ĝi estas la moderna Esperanto. Post la deklaro de Landry estis ŝtormoj da protestoj de multaj esperantistoj.

La angla ne sufiĉas

La turista oficejo de Malajzio timas ke nur unu procento de 4 000 oficialaj turistgvidantoj scipovas paroli la francan, germanan kaj italan. Post la kolonisma periodo, Malajzio tradicie substrekas la gravecon nur de la angla kaj ignoras aliajn lingvojn. Hodiaŭ malajzianoj timas ke ili perdos komercon, ĉar la angla ne sufiĉas. Laŭ vic-direktoro de Malajzia Turismo, Abd Rahman Shaari, krom scipovantoj de eŭropaj lingvoj, estas bezonataj gvidantoj kiuj parolas la araban, ĉinan kaj japanan. La lastan jaron Malajzion vizitis 12 milionoj da vizitantoj, en 2000 nur 10 milionoj. Ĉu ili neniam aŭdis pri Esperanto?

New Straits Times 18/02/2002, p. 5
La unulingva Britio

Dum la angla lingvo ĉiam pli superregas tra la mondo, la nombro de anglalingvanoj lernantaj fremdajn lingvojn rapide malaltiĝas. En Usono prezidento Bush timas ke ne plu estas sufiĉe da spionoj kiuj konas aliajn lingvojn. En Britio oni ankoraŭ ĝojas pro la diversaj enspezoj de la angla lingvo — ĉiujare pli ol 600 000 eksterlandanoj venas nur por lerni la anglan en Britio. Spite al tiuj profitoj, spertuloj timas, ke unulingvaj britoj ne plu povos konkurenci kun la novaj eŭropaj elituloj, kiuj perfekte regos kaj siajn naciajn lingvojn kaj la anglan. Riĉaj eŭropaj landoj kiel Svedio, Danlando, Nederlando kaj Germanio, jam nun enkondukas dulingvajn lernejojn por pli bone konkurenci en la unuiĝanta Eŭropo. En Britio la registaro ne havas solvon. Komence de marto ĝi eĉ permesis, ke infanoj rajtas ne plu lerni lingvojn post la aĝo de 14 jaroj.

La 15-an de marto la respektata brita gazeto The Independent publikigis leteron de W. J. Nesbitt el norda Anglio. Sinjoro Nesbitt reagis al artikoloj pri la malbona scipovo de fremdaj lingvoj en Britio: La adoptado de neŭtrala kaj facila lingvo kiel Esperanto ne nur enorme reduktus kostojn sed ankaŭ donus egalan statuson al ĉiuj lingvoj de Eŭropa Unio... Kial neniu esploras la eblojn? Semajnon poste aperis iom pli longa letero de Renato Corsetti. La raportoj pri manko de scipovo de fremdaj lingvoj en Britio atentigas lin pri alia danĝero de la uzado de nacia lingvo, la angla, kiel internacia komunikilo. Laŭ Corsetti la unulingvaj britoj havos malpli da ŝancoj kompare kun estontaj dulingvaj eŭropaj elituloj kiuj ankaŭ perfekte regos la anglan.

Dafydd Ap Fergus
Kontakto invitas ankaŭ vin!

La dua ĉi-jara numero kondukos vin al Latin-Ameriko.

Pri kraĉantaj fiŝoj, hom-grandaj floroj kaj aliaj amuzaĵoj de la Brazila naturo vi povos legi en la artikolo La lando de multaj “plej”-oj de Wendel Teles Pontes. Kiuj popoloj kontribuis al la ekesto de la plej internacia brazila provinco Paranao, kie okazos la IJK-2002? Pri tio rakontas la artikolo Paranaa Babel-turo de Carlos Eduardo Oliveira.

Karnavalo en Rio... Kontakto certe ne povis preteratenti tiun temon. Pri la nuntempo kaj historio de la plej fama festo en mirinda urbo legu en la artikoloj de Floriano Pessoa kaj Sylla Chaves (kiuj, interalie, reprezentas tute kontraŭajn opiniojn).

Pri la “nova strata et-politiko” en Argentino rakontas la artikolo de Rubén Feldman González. Turnpaĝe vi ekscios, kial tiu riĉa lando de Sud-Ameriko troviĝas en la nuna mizera stato (la aŭtoro estas profesia ekonomiisto kaj kasisto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo - Roland Rotsaert).

Ĉi-foje Kontakto prezentos la unuan artikolon el la serio Kontakto-superstiĉologio (ĉiu numero ĉi-jare prezentos superstiĉon de iu lando). La artikolo de Olúwábùnmi Gabriel Oshó-Davies rakontos, kial la joruboj en Niĝerio ne staras ĉe la pordo, kiam pluvas; kion ili faras, se ili hazarde batas sian piedon kontraŭ ŝtono ktp.

Krome vin atendas ekskluziva intervjuo kun Roger (li rakontas pri sia unua disko Muziko Elektronika), kutima enigma konkurso, fabelo, recepto, ŝercoj kaj multaj aliaj seriozaj kaj ne tro seriozaj artikoloj.

Nastja...

Defio por UEA: Ĉu Esperanto havos science fidindan vortaron?

Poeto bonvenigas trafan vorton, belsonan, eĉ onomatopean. Ne estas por li problemo tian eventuale inventi...

Sciencisto kondutas pli “tede”, insistante, ke vortoj estu vere internaciaj, inter si koheraj, ĉu fonetike, ĉu ortografie, ĉu morfologie, resume: ajne. Li zorgas, ke ĉio ĉi validu en planlingvo almenaŭ tiom, kiom en etnolingvo. Bedaŭre, en la scienca leksiko de Esperanto regas konsiderinda malordo; ĝin taŭge demonstras Plena Ilustrita Vortaro, same ĝia preparata noveldono, kun kies parto mi havis kazon konatiĝi. Jen kelko el la centoj da ekzemploj:

Sendube la plej okulfrapa fenomeno estas la fama baraktado inter Ĥ kaj K. Kvinlingve mi komparu la vermojn (pl.) kun la bakterio (sg.):

  1. La Polychaeta — Spirochaeta
  2. It polichèti — spirochèta
  3. Cs polychéty — spirochéta
  4. De Polychäten — Spirochäte
  5. Eo poliĥetoj — spiroketo

En la ortografio de ĉiuj kvar neplanitaj lingvoj nature stabiliĝis la digramo CH, dum en la “planlingvo” esperas foje Ĥ, foje K. Da analogaj duopoj eblas trovi en PIV multon. Jen almenaŭ du pluaj ekzemploj: doliĥoto (Dolichotis), sed dolikocefalo, stiĥometrio, sed polistiko (Polystichum).

Antaŭ jaroj mi provis turni atenton de vortaristoj al senbaza fobio antaŭ homonimoj, kiu misformas la radikfinan -UL- per -OL- (rapunkolo el kampanulacoj), la -IN- per -EN- (stearino, sed keroseno), la -ID- per -IS- (antemido, sed berberiso), la -ET- per -ED- (miceto, sed renedo) ktp. Fortimigaj estas la -UM-vortoj (galiumo, geumo, heliumo), kvankam Zamenhof klare konsciis, ke la latina neŭtra finaĵo ne apartenas al la radiko (verbo, ne verbumo). Analoga situacio estas okaze de la virgenra -US- (papiruso, rubuso, taksuso). Inkludante -US- en la radikon, oni perturbas la naturan koherecon kun parencaj vortoj. Male, se oni akceptas la radikon citr (anstataŭ citrus), oni konservas la ligon kun citracoj, citralo, citr(at)a acido, citrino, citrofeno, citrono. Ja necesas respekti la taksonojn: Cornus — Cornaceae = korno — kornacoj (ne kornusokornusacoj).

Timi homonimecon inter planto kaj muzika instrumento (citro), inter planto kaj osta elstaraĵo (korno) estas absolute senbaza emocio. Male, misformi internaciajn sciencajn terminojn sole pro la timo, jen procedo nepardonebla, ĉar generanta kontraŭsisteman ĥaoson.

Ĉu do ekzistas solvo por baldaŭ krei sciencan vortaron en Esperanto? Jes, tia projekto, en kiu kunlaborus AdE, UEA kaj ISAE, ne postulus tro da mono, tro da tempo. Ja sufiĉus listi — surbaze de PIV — ĉiujn sciencajn vortojn, sen difinoj, sen tradukoj, ja ili estas internaciaj, eĉ kodigitaj: abazio, abdomeno ĝis zoosterolo, zostero. Memkompreneble, anstataŭ la neinternaciaj misformoj, ekz. grenato, kolĉiko, sismo registri la ĝustajn granato, kolĥiko, seismo. La mondo vidu, ke la scienca leksiko de Esperanto ellaboriĝis konforme al la moderna uzado de la ĝenerale akceptitaj terminoj.

Josef Kavka

Profesiiĝi pri esperantologio

Nuntempe, kiam Eŭropo unuiĝas kaj tutmondiĝo forigas barojn inter nacioj, la lingva problemo ankoraŭ akre manifestiĝas. La esperantistaro proponas sian kontribuon al la solvo: sendiskriminacian dialogon inter kulturoj. Por fariĝi serioza partnero, necesas havi profesiulojn, kiuj havas kapablojn, sciojn kaj diplomon por entrepreni la taskojn de instruistoj, tradukistoj aŭ interpretistoj. Ĉu ni rajtas postuli samajn rajtojn en lernejoj aŭ en internaciaj organizaĵoj sen havi similajn bazojn? Malfacile! UEA emfazas profesiiĝon kaj sekve la rolon de instruado en sia Strategia Plano kaj universitata instruado iĝis elstarigita celo de ILEI.

La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, la dua plej granda universitato en Pollando, ofertas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La internacia kurso okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj John Wells, Humphrey Tonkin kaj Michel Duc Goninaz; doktoroj Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Zbigniew Galor, Katalin Kováts (Smideliusz) kaj Blazio Vaha; la poetino Lidia Ligeza kaj István Ertl.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevos specialan rolon en la instruista trejnado dum la sekva periodo.

Surloka kurso (unusemajna sesio) okazos unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro). La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. La unuaj studentoj (el Ĉeĥio, Germanio, Makedonio, Usono kaj Pollando) diplomiĝos ĉi-jare.

Partoprenontoj povas aliĝi por la studjaro 2002/2003 ĝis la 15-a de aŭgusto 2002. Pli frua anonco estas bonvena. Postuloj: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aŭ egalvalora) kaj bona scio de Esperanto. Partoprenontoj devas plenumi teston antaŭ la komenco de la Studoj. Estas antaŭvidataj kelkaj stipendioj.

Kotizo por unu semestro: 400 EUR (nepagipovaj landoj ĉ. 120 EUR). Por pluaj informoj kaj aliĝilo kontaktu d-rinon I. Koutny: Lingvistika Instituto de UAM, ul. Miedzychodzka 3-5, PL-60-371 Poznano, t: +48-61 829-27-09, f: +48-61 829-27-00 (sekretariejo), rete i...@amu.edu.pl.

La septembra sesio (23-27.09.2002) estas kunligita kun la semajnfina kultura renkontiĝo Arkones, same en Poznano, kiu post la intensa tutsemajna serioza laboro ebligas malstreĉiĝon (kun teatraĵoj, muziko, diskutoj, ktp). Eblas aranĝi superanivelan intensan lingvokurson (unusemajnan) antaŭ la septembra sesio, kontraŭ kroma kotizo.

Ilona Koutny

Afrika Oficejo

La Afrika Oficejo de UEA kun la triopa teamo Gbeglo Koffi, Doumegnon Koffi kaj Raoul K. Hounnake daŭrigas sian laboron komencitan antaŭ pli ol du jaroj. En 2001 la laboro plivastiĝis kaj ĝiaj respondecoj pliampleksiĝis.

Krom la taskoj transprenitaj el la manoj de la respondeculo de UEA pri Afriko, Hans Bakker, AO servas al esperantistoj leterantaj el diversaj afrikaj landoj, peras diversajn petojn, stipendiojn, organizas diversnivelajn korespondajn kursojn, disdonas subvenciojn al grupoj, naciaj asocioj aŭ kluboj, korespondas kun afrikanoj, sendas lernomaterialojn, strebas por klerigi la afrikajn samideanojn. Ĝi organizas kursojn por komencantoj: koresponda instruado al la novuloj okazas por franclingvanoj per la libro Nos premiers pas en Espéranto; por anglalingvanoj per E-o for beginners kaj por progresantoj per la libro Por la Praktikantoj. Korektado de leteroj helpas al progresantoj altigi la nivelon. AO faris retan version de la libro de Kuba Esperanto-Asocio Kuba Ekzercaro. Por informi novulojn estis farita reta versio de la Manlibro por novaj membroj de UEA. La oficejo ekutiligis komputilan programon por la administrado. Ĝi daŭre prizorgas kaj flegas la afrikan movadon, pritraktas raportojn de kluboj, asocioj, kontrolas la uzadon de subvencioj kaj asignas subvenciojn al meritplenaj kluboj kaj asocioj, kaj peras transpagojn inter la CO kaj AO. Togolandanoj, beninanoj, ganaanoj kaj niĝerianoj povas per AO uzi siajn kontojn ĉe UEA. AO aĉetis novan komputilon kun akumulatoro kaj akiris propran telefonlinion. La oficejo daŭre rolas kiel eldonejo por la afrika movado. Ĝi eldonis la verkojn Kongresa Kajero de la 8-a TEK (kolekto de raportoj pri la TEK de 2000), Togolando Fabelas, estas preparata libro de Elysée Byelongo, verko de la 9-a TEK, libro de TEK-oj, kaj la Kongreslibro de la 9-a TEK.

AO sukcesis krei sian hejmpaĝon www.multimania.com/afrikaoficejo, ekzistas reta informilo Tr’Afrik, kiu dissendas informojn pri la paŝoj kaj atingoj de la verda movado en Afriko.

La Togolanda informilo Alvoko kaj la bulteno Ovo estas perkomputile pretigataj en AO. La oficejo helpas al UTE prepari kaj okazigi sian kongreson, en kiu partoprenas esperantistoj el diversaj landoj. En 2002 aldoniĝos UNESKO-kampanjo de UEA pri lernejoj kaj rilatoj kun ILEI-sekcioj tra la mondo. La Afrika Oficejo do daŭrigas sian vojon.

Raoul Hounnake

Tra la mondo

Esperanto paske en Romo

Dum la ĉi-jara paska ceremonio “Urbi et Orbi”, okazinta la 31-an de marto sur la placo Sankta Petro en Romo, esperantistoj neatendite kaj okulfrape montris sian ĉeeston al la tuta mondo.

Post la jam tradicia beno de la papo en Esperanto Bonan Paskon, en Kristo resurektinta, kiun televide spektis miliardo da homoj en la tuta mondo, la kunvenintaj esperantistoj subite levis panelojn kun grandaj literoj, kiuj formis super la homamaso la vorton Esperanto, kaj trifoje laŭte ekkriis: Longan vivon al la papo! La tuta ceremonio kaj la ago de esperantistoj estis per televido dissenditaj al la tuta mondo (*spektis ĝin ankaŭ la redaktoro en Slovakio!).

La sekvan tagon ĵurnaloj en la tuta mondo prezentis la foton de la agentejo AP Associated Press, kiu montris la homplenan placon de Sankta Petro en Romo, super kies kapoj ŝvebis la granda surskribo Esperanto.

Gianni Conti

SAT-Amikaro kaj JEFO en kampoj

Nekutima estas la kadro en kiu kongresis esperantistoj de SAT-Amikaro kaj gejunuloj de JEFO. La Departementa Centro de Asocio por Popola Edukado kaj Subĉiela Vivo de Vigy, vilaĝo apud Metz, estas meze de kampoj kaj arboj.

La ekstera informa valoro de la kongreso estis limigita parte pro la malproksimeco de granda urbo, parte pro la religia festo Pasko, precipe en tiu nordorienta regiono de Francio. Eĉ ne unu ĵurnalisto montriĝis; tamen aperis kvar komunikoj en la ĉefa regiona gazeto Le Républicain Lorrain.

La librovendado tiel bone sukcesis en la kongresejo, ke mankis eĉ ekzempleroj de la libro de Georges Kersaudy Lingvoj sen landlimoj, kaj de la Praktika Vortaro Franca-Esperanta/Esperanta-Franca de SAT-Amikaro. Georges Kersaudy kaj Henri Masson aŭtografis siajn respektivajn librojn kaj diskutis kun la partoprenantoj. Mirinda estas la mensa vigleco de Georges Kersaudy, kiu povis alparoli ĉiujn fremdajn kongresanojn en ilia propra lingvo, inkluzive la ĉeĥan kaj slovakan, senfine rakonti anekdotojn, kompari esprimojn de unu lingvo al la alia. Li konas pli ol 50 lingvojn (diversgrade).

En Metz, en vendejo de aŭd-vida materialo kaj libroj “FNAC”, okazis publika debato pri Esperanto kun partopreno de Georges Kersaudy kaj Henri Masson.

La diverseco de la prelegtemoj povis kontentigi ĉies gustojn: pri Ekoturismo prelegis Petro Chrdle, pri Uzo de Esperanto en Komputiko André Grossmann, pri Interreto Bruno Masala, pri Uneska Kampanjo Armand Hubert kaj pri ATTAC Catherine Roux.

La Amikeca Reto (vojaĝservo de SAT), prezentis kaj vendis la novan eldonon de sia adresaro 2002-2003 (400 adresoj en 54 landoj). Ankaŭ neesperantistaj organizoj estis invititaj prezenti budojn: Amnestio Internacia, Artisans du Monde, ATTAC, Confédération Paysanne. La kultura programo konsistis el kanzonoj en pluraj lingvoj, inter kiuj Esperanto de la duopo “Mannijo” kaj de Ĵak Le Puil, konata en la Esperanto-medio.

La urbo Metz, kie naskiĝis Raymond Schwartz, nekontesteble meritas la viziton. La plej fama verkisto kaj humuristo de Esperantio trovis lokon en la programo de la prelego de Ed Borsboom, la aŭtoro de Vivo de Lanti.

En 2003 SAT-Amikaro kongresos marborde en Cap d’Agde, ne tre malproksime de Montpellier kaj en 2004 en La Roche-sur-Yon.

Henri Masson

[FORIGITA!: bildo]

Henri Masson kaj Georges Kersaudy dum la publika debato en Metz.

Ĉu la fervojistoj ne skiis?

La 43-a Internacia Fervojista E-Skisemajno okazis 17-23 de februaro 2002 en Predeal, Rumanio. Venis esperantistoj el Danio, Germanio, Francio, Ĉeĥio kaj Rumanio.

Bedaŭrinde la neĝo malaperis ĝuste antaŭ la aranĝo. Tamen la programo estis abunda pro la situo de Predeal, internacie fama ripozloko.

Ĉiutage okazis ekskursoj al belaj lokoj: Trei Brazi (Tri Abioj), la akvofalo Urlatoarea (la Hurlo), la monaĥejo kaj montaro Diham, Poiana Brasov (la skisemajno en 1994), kie la skiemuloj klopodis skii. Per telfero la kuraĝuloj atingis la montopinton Postavarul (1800 m). Iuj restis por skii en Poiana Brasov, la ceteraj daŭrigis por viziti la kastelon Bran de Drakula. Duontaga ekskurso al la urbo Sinaia kun vizito al la kastelo-muzeo Peleŝ estis la ĵaŭda programo. La kastelo estis la reĝa somera ripozloko kaj, dum la “komunista” epoko, la feria loko de la familio Ĉauĉesku. Ni ne akceptis la angla-, nek la germanlingvan prezentadon. La ĉiĉerono parolis rumane kaj Aurora Bute esperantigis. Estis bona okazo por propagandi por Esperanto, ĉar la aliaj vizitantoj kaj la ĉiĉerono mem interesiĝis pri ĝi.

Vespere okazis artaj programoj. La unua vespero estis la kutima interkona vespero. Alian vesperon Jiří Vencl kaj Ladislav Láni prezentis la regionon de Ĉeĥio, kie oni antaŭvidas la venontan IFES. Fervojista koruso distris nin dum muzika vespero. Sekvis prezentado de turismaj lokoj de Rumanio per videobendo kun Esperantaj subtitoloj.

Grava momento de la skisemajno estis karnavalo. Kelkaj antaŭpripensis la aferon kaj kunportis belajn kostumojn, la ceteraj improvizis. La adiaŭa vespero estis vera bankedo kun proksimume cento da partoprenantoj. Oni disdonis premiojn kaj la hotelestro aranĝis mod-prezentadon kun ĉarmaj junulinoj.

Aurora Bute

[FORIGITA!: bildo]

Dum ekskurso ĉe la monaĥejo en Busteni

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la partoprenantoj en la ĝardeno de la reĝa kastelo Peles en Sinaia.

200 e-Libroj

Kun la laste aldonitaj fabeloj (multaj vere estas kajeroj kaj ne libroj) la nombro da titoloj en eLibrejo, la senpaga interreta librejo, superis 200.

Notindas ankaŭ, ke la kvanto da paĝoj de ĉiuj 200 titoloj sume atingis la nombron 54 105.

La fakto, ke la eLibroj ne preseblas, estas tre ĝentila al la vivmedio. Multaj arboj estus bezonataj por produkti la paperon, por printi tioman kvanton da paĝoj, se ĉiu elŝutinto dezirus tion fari.

La eLibrejo estas ĉe: www.esperanto.nu/eLibrejo

La kvara nacia en Kubo

La IV-a Nacia Kongreso de Kuba E-Asocio okazis de la 6-a ĝis la 9-a de marto 2002. Partoprenis ĝin 122 homoj, el ili 6 eksterlandanoj, plenrajtaj delegitoj plus vizitantoj. Oni devis limigi la nombron de partoprenantoj pro kostoj de la servoj.

La ĉeftemo de la Kongreso estis Esperanto: ĉu nur lingvo? La temoj de la prelegoj gamis de la ĉeftemo ĝis instruado — kaj eĉ pladoj kun la kuba kuirarto (unu el la pladoj estis aŭkciita!).

La flanko informada estis sukcesa: antaŭ, dum kaj fine de la kongreso oni intervjuis la estraranojn de la asocio per radio kaj televido. La prezidantino aperis dum elsendo de la ĉefurba televidkanalo CHTV, la ceteraj estraranoj estis gastoj de la radiostacioj Rebelde (naciskala), Metropolitana (ĉefurba), kaj la naciskala Havana Radio (ne Radio Havano; tiu jam elsendas Esperante!). En la lasta oni intervjuis du eksterlandajn delegitojn: Eddy Raats (Belgio) kaj Neven Kovaĉiĉ (Kroatio).

Ĉar la intervjuoj en Radio Rebelde estis longaj, oni prezentis sinsekvajn erojn dum kelkaj tagoj. Ankaŭ du naciskalaj ĵurnaloj aperigis informojn pri la Kongreso: Granma kaj Trabajadores, danke al la aktivulo Alejandro García.

Ses ĵurnalistoj partoprenis la Kongreson. La estraro de KEA dankas pro la monkontribuo farita de UEA pere de la Amerika Komisiono kaj por la kampanjo por efektivigi la bezonatan subvencion.

Alberto García Fumero

Junaj Esperantaj parlamentanoj en Bruselo

Eŭropa Unio ĉiujare organizas studtagojn nomatajn Euroscola. Dum tiuj tagoj EU-gimnazianoj iĝas “veraj” parlamentanoj: ili sidas en veraj parlamentaj benkoj, diskutas, elektronike voĉdonas, manĝas en la parlamenta manĝejo kaj dise de la parlamenta konstruaĵo diskutas en laborgrupaj ĉambroj.

Depende de la organizo de la Tago, oni rajtas uzi ankaŭ propran lingvon (EU). Pasintjare, dank’ al la “Jaro de la lingvoj” tiu lingva aspekto estis grave substrekita. Ĝuste pro tio, pasintjare la unuan fojon en la Parlamento aperis Esperanto-grupo kun 173 lernantoj el deko da landoj.

La tre sukcesa partopreno donis ideon al la E-entuziasmuloj strebi por plenrajta ĉeesto de esperantistoj ankaŭ ĉi-jare. Fina rezulto: en la EU-Parlamento rajtas aperi 70 gimnazianoj dividitaj en du grupojn po 35.

La unua grupo ĉeestis la Euroscola-tagon la 19-an de marto kaj la dua la 17-an de aprilo 2002.

La unuan grupon konsistigis E-gejunuloj el Finnlando, Francio, Hungario kaj Kroatio. Por ili estis organizita preparkunveno la 18-an de marto. Dum tiu tago la gejunuloj havis la eblon konatiĝi, pridiskuti la programon kaj diskuti en la laborgrupoj pri la temoj diskutotaj en la Parlamento.

La Euroscola-tagon partoprenis 400 gejunuloj el dek EU-landoj. La oficiala uzo de la angla kaj la franca ne malhelpis al la junaj esperantistoj plenrajte diskuti. Ili starigis trafajn demandojn en fluaj “oficialaj” lingvoj pri la temoj: demokratio — homaj rajtoj — problemoj en la socio; medio; la loko de Eŭropo en la mondo; junularo kaj EU; la estonteco de Eŭropo.

Ĉe la fino de la tago estis organizita “Euro-game”, dum kiu plurnaciaj teamoj devis montri sian konon pri la historio kaj kulturo de EU. Gajnis la teamo en kiu i.a. estis du esperantistinoj: 14-jara francino Fanny Allousque kaj 17-jara kroatino Ana Aniĉ-Ivaniĉ.

La lastan vesperon la junaj esperantistoj organizis sian adiaŭan vesperon. Ne mankis francaj, kroataj, rusaj, finnaj kaj hungaraj kantoj. Kroatoj prezentis du teatraĵojn kaj ĉiuj kune ĝuis hejme faritajn hungarajn kaj kroatajn kukojn.

La valoro de tiu ĉi renkontiĝo estas plurnivela: konigo de Esperanto en la EU-medio, specife al junaj eŭropanoj, akiro de konoj pri EU. Ankaŭ gravas la ĉeesto de ne-EU-landaj gejunuloj, ĉar certe tio estos plia ŝtoneto en pliproksimigo de iliaj landoj al EU.

Marija Beloŝeviĉ

(Pliaj informoj: http://e.euroscola.free.fr)

Esperanto ĉe l’ arkadoj de la jura fakultato

En la Jura Fakultato de Placo San-Francisko, la unua fakultato fondita en Brazilo en la jaro 1827 en la ŝtato San-Paŭlo, la 4-an de aprilo 2002 okazis la evento “Esperanto ĉe l’ Arkadoj”, antaŭpreparita per la disdonado de informiloj pri Esperanto al pli ol kvarcent gestudentoj kaj surmurigado de dekoj da afiŝoj.

La evento estis organizita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, kaj enhavis tri diversajn erojn:

Ekspozicio de libroj en kaj pri Esperanto kaj pluraj aliaj esperantaĵoj, kun vigla informado kaj disdonado de informiloj al studentoj, profesoroj kaj funkciuloj de la fakultato. Vizitante la ekspozicion, la prezidantino de la Studenta Centro tre bone impresiĝis kaj promesis daŭre informi la studentojn pri la venontaj Universala, kaj ĉefe Internacia Junulara Kongreso, okazontaj en Brazilo.

Prelego de Gilbert R. Ledon pri la temo “Kial Monda Lingvo?”. En sia ĉiam impresa maniero prezenti tre diversajn temojn, nia fama verkisto kaj movadano entuziasmigis la ĉeestantojn per sia prelego-debato pri Esperanto kaj pri la monda lingva problemo kaj ties interrilato al la politika kaj socia monda situacio.

Deklamfesto (portugallingve: Récita) estas evento tre fama kaj tradicia por la studentoj, organizita de la Beletra Akademio de la fakultato. Kiel kutime, centoj da personoj ĉeestis la deklamfeston, almenaŭ momenton, gustumante vinon, kaj aŭskultante kaj prezentante poezion. Ĉi-jare ĝi estis dulingva: Esperanto-portugala, kun prezentado de kanzonoj kaj poemoj el la portugala lingvo en la du lingvoj far konataj lokaj esperantistoj-artistoj José Calixto, Luiz Enrique de Araujo, Lívia Cavalcante, Edson Ponciano kaj Rodrigo de Meo.

Luiz Carlos Rusilo

Loke

BARCELONO: La Aŭtonoma Registaro de Katalunio eldonis turisman broŝuron. Ĝi estas 16-paĝa, bele ilustrita, grandformata (45 × 35 cm), en kvin lingvoj, inter ili Esperanto. Mendu senpagan ekzempleron ĉe: S-ino Cap de Secció de Publicacions, Direcció General de Turisme, Generalitat de Catalunya 08080 - Barcelona, Hispanio, rete: m...@correu.gencat.es

KALININGRAD (Ruslando): la internacia soci-kultura revuo La Ondo de Esperanto kaj eldonejo Sezonoj havas novan retadreson <s...@gazinter.net>. Bv. ne plu uzi la malnovajn. La posedantoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estas kontakteblaj ankaŭ per telefono: (0112) 566033.

KORTRIJK: La respondeculoj de la kortrijka E-Biblioteko Fondaĵo Vanbiervliet (Belgio) kunvenis februare en Kortrijk por priparoli la situacion kaj la estontecon de la biblioteko. Nun 5 volontuloj aktivas, du tagojn monate: Hugo Rau, Pierre De Backer, Jozef Van Brabant, Azra Katanchi kaj Ludwina Depraetere. Danielle Demeyere estas kontaktpersono inter la Fondaĵo kaj la gastiganta Urba Biblioteko. Registrado de duoblaj kaj mankantaj libroj kaj revuoj bone progresas; baldaŭ eblos aktive partopreni en la interŝanĝprojekto ellaborata de Roland Rotsaert (provizore je www.xs4all.be/~rotsaert/bib/).

HEEMSKERK (vilaĝo en Nederlando) organizas ĉiujare kampanjon por iu projekto en la tria mondo. Ĉijare la loka E-klubo sukcese atentigis la urbestron pri la projekto “Lernejo en Togolando” de i.a. Hans Bakker kaj Gbeglo Koffi. La komitato akceptis la projekton kaj donas 4500 eŭrojn! Post la E-monumento kaj E-arbo en novembro 2001 plua sukceso por la loka E-klubo, kiu fondiĝis en junio 2001! Pro estrarkunveno de UEA Gbeglo Koffi estis en Nederlando, sed tuj poste li vizitis la vilaĝon kaj donis intervjuon al lokaj gazetoj kaj radiostacio (vidu http://www.esperantonederland.nl/media/020117hc.html.)

LIAONING: Por LEA (Liaoning-provinca E-Asocio) la jaro 2001 estis fekunda: okazis la 8-a Liaoning-provinca Kongreso de Esperanto, oni organizis la 3-an Nord-orientan Ĉinan Kongreson de Esperanto kune kun Jilin-provinca E-Instituto. Por akiri vastan subtenon kaj kunlaboron oni publikigis la unuan kvinjaran planon de LEA por la 21-a jarcento. Por apogi la kandidatiĝon de UEA por la pacpremio de Nobel por 2001 estis sendita letero al Norvega Nobel-Instituto. Propono al E-istoj en Ĝemelaj Urboj ricevis reagojn el pli ol 50 landoj. Reaperis la organo Verda Stelo kaj pli ol 200 personoj ĉeestis la diversajn E-kursojn de LEA. Liaoninga Financa Kolegio enkondukis Esperanton kiel unu el la nedevigaj studobjektoj. Wu Guojiang el LEA estis elektita nova komitatano B de UEA. Ambicio de liaoninganoj estas krei unu el la plej aktivaj E-centroj en la mondo.

NANKINO: La Tria E-ekspozicio por Infanoj okazos en Nankino, Ĉinio, la 1-an de junio 2002 (Internacia Infana Tago). La organizantoj esperas ricevi gratulajn leterojn, poŝtkartojn, fotojn kaj aliajn E-aĵojn el tutmondo: Zhuang Rui, 402/14 Jiao Fu Yin, Fuzimiao, Nanjing CN-210001, Jiangsu, Ĉinio, rete: z...@163.com.

Fake

FAKAJ LISTOJ: estis kreita reta diskutlisto pri muziko, al kiu eblas aliĝi per malplena mesaĝo: <p...@yahoogroups.com>. Funkcias ankaŭ aliaj fakaj listoj: p...@yahoogroups.com, p...@yahoogroups.com, p...@yahoogroups.com, p...@yahoogroups.com, p...@yahoogroups.com, p...@yahoogroups.com, p...@yahoogroups.com kaj p...@yahoogroups.com. Bv. aliĝi kaj aktivi!

FAKAJN VORTAROJN (E-F kaj F-E) pri div. temoj preparas Ch. Bertin. Se vi kompetentas pri iu fako kaj pretas kontroli la vortaron, petu ĝin de Christian Bertin, 6, rue de la Fresnerie, 35510 Cesson-Sevigne, Francio.

FRANCE-INFO: La 6-an de aprilo matene je la 5h15, France Info, tre aŭskultata radiostacio en Francio, raportis pri franco vivanta en Kubo, kiu intencas plue vivi tie por disvastigi Esperanton. Li laŭdis ne nur Esperanton, sed ankaŭ la afablecon kaj idealismon de la kubanoj.

E-TIPAROJ: La retejo www.omnibus.se pri la tiparoj de Franko Luin estas trilingva: sveda, Esperanta kaj angla. Por montri la uzon estas aldonitaj elŝuteblaj kajeretoj. Por la sveda kaj angla oni uzis popolfabelojn. Tion la E-popolo ne havas, tial aperas la tradukoj. Franko Luin petas pri proponoj de pliaj popolfabeloj el diversaj lingvoj kaj mondopartoj. Por helpi skribu al: f...@omnibus.se.

SKRABLO: Eblas ludi interrete skrablon kontraŭ aliaj esperantistoj! Temas pri krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Por ludi, iru al: http://vek.komputilo.org/~argilo/ kaj enskribiĝu kiel ludanto. Vi povos elekti kunludantojn kaj ekludi.

KVIZO: Juna Amiko, internacia E-revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj jam de pluraj jaroj regalas siajn abonantojn per interesaj tasketoj. Aktuala kvizo troviĝas ankaŭ en la TTT-ejo: www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto (la subtitolo Kvizolisto).

OCR-PROGRAMO: Aperis la 6-a versio de Abbyy Finereader, rusia optika karaktrorekona programo (OCR). Inter 177 subtenataj lingvoj ĝi anoncas ankaŭ Esperanton, pri kiu oni skribas: la plej populara artefarita lingvo, prezentita de L. L. Zamenhof en 1887, parolata en 83 landoj de ĉ. 100 mil personoj, publikigitaj ĉ. 30 mil libroj. Prova versio (34 MB) elŝuteblas ĉe: www.abbyy.com.

Persone

BECKER: Ulrich Becker en aŭgusto 2001 finis sian studadon ĉe la Pace-Universitato de Novjorko. Lia diplomiga verko titolas Publishing for a Diaspora: The Development of Publishing in the International Esperanto Movement. Koran gratulon!

DUCLOYER: la fama virina semajna magazino Côté Femmes (Flanke de la virinoj, 200 mil ekz.) intervjuis Josette Ducloyer. Rezulto: dupaĝa tre konvinka kaj montrinda artikolo kun fotoj en la 131 de la 13-a de marto. Ŝia adreso aperas fine de la artikolo, kaj ankaŭ tiu de Espéranto-France.

ROSBACH: Johan Hammond Rosbach publikigis epokfaran libron Ord og begreper (Vortoj kaj nocioj), norvegan tesaŭron, kiu plenigas truon en la norvega literaturo. Prof. Dag Gundersen nomas la libron, kiu vendiĝis jam en pli ol 10 mil ekz-oj, pionira verko. Esperanto trovis sian lokon en la verko.

VEUTHEY: Francisco L. Veuthey ricevis gratulojn de la brazila flugkompanio VARIG pro la anonco aperinta dorskovrile de la 2-a bulteno: “Ni gratulas kaj tre ĝojas pri tiu disvastigo,” tekstas la mesaĝo vortumita de la fakestrino Adriana Tiller.

Vjetnama revidiĝo

Inter la multaj vojaĝoj, dum kiuj mi uzis Esperanton kaj renkontis esperantistojn, tiuj al Vjetnamio estas la plej memorindaj. La unua okazis antaŭ longe, en aŭtuno 1986.

Tiutempe eksterlandaj vizitantoj al Hanojo kaj Sajgono ankoraŭ estis raraj kaj la lando ĝemis pro la nevenkitaj sekvoj de la milito kaj la katastrofe malbona ekonomia situacio. Eble ankaŭ tial mi ne povis renkonti multajn esperantistojn. Kvar jarojn poste, kiam mi revenis, jam rimarkeblis grandega ŝanĝo — sentiĝis la efiko de la ekonomiaj reformoj deciditaj fine de 1986. Je mia aparta plezuro en ambaŭ urboj mi povis kunveni kun konsiderinda nombro da esperantistoj, kiuj konversaciis kun mi senĝene kaj serene. Mi konatiĝis ekzemple kun s-ro Nguyen Minh Kinh kaj d-ro Le Nhiem, sed ankaŭ kun kelkaj junaj esperantistoj.

Restas tamen en mia memoro ankaŭ, kiom ili bedaŭris la mankon de lerniloj kaj la ekstreme altan koston de afranko por letero al eksterlando (ĝi estis dekono de monata salajro, se mi bone memoras), kio praktike malebligis kontakton kun la ekstera mondo, ja vive bezonatan por sencohava ekzisto de esperantisto.

Trian fojon mi vizitis la landon, ĉi-foje nur Ho Chi Minh-Urbon*, en 1991. Poste mian tempon okupis aliaj devoj, sed latente ĉiam restis la deziro reveni al Vjetnamio. Ĝin flamigis ankaŭ japanaj esperantistoj, kiuj partoprenis la Duan Azian Kongreson en Hanojo en 1999 kaj entuziasme rakontis al mi pri ĝi. En februaro 2002 finfine la revo efektiviĝis: Kun mia edzino mi alflugis Ho Chi Minh-Urbon el Tokio. Estis do mia kvara vojaĝo al Vjetnamio, sed la unua tute privata, sen profesiaj devoj. Al vjetnamoj mi ne devas raporti, ke la lando profunde ŝanĝiĝis dum la pasinta jardeko. Memorante la tristan impreson pri la vivkondiĉoj, kiun mi ricevis en 1986, kaj iom konante la dinamikon ĝenerale karakterizan por sudorienta Azio, mi povas aserti, ke Vjetnamio nun remalkovris la kapablojn, kiujn ĝi esence ĉiam posedis, kaj entuziasme disvolvas ilin je la profito de la homoj kaj de la tuta lando.

* Rim. de la red.: la aŭtoro uzis la nomon Sajgono, kies nuna formo estas Ho Chi Minh-urbo.

Fine mi revidis d-ron Le Nhiem kaj aliajn geesperantistojn, inter ili la delegitojn de UEA, s-rojn Nguyen Dinh Long kaj Nguyen Do Khanh. S-ron Kinh mi ne revidis, ĉar li nun loĝas en Hanojo, sed mi akiris ekzempleron de lia impona Granda Vortaro Vjetnam-Esperanta. Mi konatiĝis kun pliaj esperantistoj, ekzemple kun s-ro Hoang Ngoc Boi, kiu tre afable kunhelpis organizi parton de nia restado. Li eĉ invitis nin al familia tagmanĝo en sia loĝejo en Vungtau.

Estis bele refoje kunveni kun Ho Chi Minh-Urbaj esperantistoj en la Amikeca Domo. Surprize por mi, la plej multaj ĉeestantoj — venis dekkvino — estas individuaj membroj de UEA, kaj ĉirkaŭ dek volas ĉi-aŭguste vojaĝi al la Tria Azia Kongreso en Seulo. Sep personoj havas retadreson, sed ankaŭ la aliaj nun facile ligiĝas kun la mondo. Unuafoje post longa tempo mi vidis vjetnamajn eldonaĵojn en kaj pri Esperanto, i.a. libron kun artikoloj honore al la 45-jara jubileo de Vjetnama Esperanto-Asocio. Kune kun s-roj Le Nhiem, Tran Quan Ngoc kaj Hoang Ngoc Boi mi vizitis la Urban Universitaton de Lingvoj kaj Informa Tekniko, kies rektoro volas daŭrigi la instruadon de Esperanto. Sukcese jam gvidis tie intensan kurson la aŭstralianino Franciska Toubale. Nun oni esperas, ke baldaŭ venos por pli longa restado ekzemple Atilio Orellana Rojas, unuavice por konsili kaj plueduki la lokajn instruistojn de Esperanto.

Persona aldono: Mia edzino tute infektiĝis de mia amo al Vjetnamio. Pro tio ni nun planas la venontan vojaĝon, ĉi-foje al Hanojo. Sed poste ni deziras refoje viziti Ho-Ĉi-Min-Urbon.

Ulrich Lins

El viaj leteroj (enketo)

La ŝanĝoj en la revuo kaj la anoncita enketo elvokis viglan diskuton pri la dezirataj aspekto kaj enhavo. Jen daŭrigo de viaj interesaj faksaj, retaj kaj poŝtaj reagoj.

Mi elkore gratulas kaj deziras al vi paciencon kaj sufiĉan energion por daŭrigi la sukcese komencitan laboron. Min pleje kaptis la vortoj de Andrej Grigorjevskij “Informi pri la ideo”. Li tre verŝajne plene pravas. Mi solvis ankaŭ la enigmon...

Géza Kurucz

Ĝoje mi konstatas, ke la februara numero estas eĉ pli bona ol la januara! Laŭ mia opinio ĝi sentigas “freŝan venton” kaj bone respegulas la multflankan vivon de nia E-komunumo. Eĉ se vi ĉi-foje ne menciis la libropremion, mi sendas al vi la solvon de la krucenigmo...

Dieter Dungert

Kun granda plezuro mi tralegis la januaran numeron. Ĝia kovrilo aspektas pli profesia, kaj la revuo fariĝis bonega propagandilo. La enhavo pli vastas, kaj la informoj abundas. Same mi opinias tre interesa la novan distran angulon. Mi nur sentis tri mankojn: la foreston de “Forumo” (miaopinie unu el la plej interesaj eroj de la antaŭa formo), de kelkaj recenzoj, kaj de “Laste Aperis”, kiu, miaopinie, estas tre grava por ke uea-membroj eksciu pri la novaĵoj en la libroservo. Gratulon!

Jimes Vasco Milanez

Mi deziras per tiu ĉi mesaĝo sendi al vi la solvon de la krucenigmo... kaj respondi al via enketo pri la nova “vesto” de nia revuo. Mi scivole legis la numeron kaj aŭskultis vian intervjuon ĉe Pola Radio, kiun taŭge ilustris la kanzono “Ĉiuj sur la sama ŝipo”. Mi bone komprenas, ke vi volas enblovi ŝanĝon kaj vi sendube sukcesis. Mi dezirus dividi kun vi, kio pli kaj malpli plaĉis en la nova formulo. Temas kompreneble pri personaj gustoj. La grafika aspekto estas bona, sed ankaŭ la antaŭan mi opiniis bona, eble malpli peza. Mi senprobleme alkutimiĝos. La paĝoj “Tra la mondo”, “Z-a tago”, “Loke” estas bone redaktitaj kaj agrable memorigas pri HdE (kiun mi bedaŭre devis malaboni pro la kreskanta pezo de “pricivitaj” artikoloj). Tamen mi trovas tiujn paĝojn tro multnombraj. Mi komprenas vian strebon proksimiĝi al la popolo, sed multaj el ni abonas plurajn gazetojn kaj legi la samajn venkokriojn en pluraj el ili iom tedas. La ideologiaj artikoloj (mesaĝo de la prezidanto, informo pri la ideo, ĉu kapti...) estas duone interesaj kaj eĉ iom tro naivaj por mia gusto. Sed pri tio vi ne multe respondecas. Tre bona punkto estas la krucenigmo: mi plenumis ĝin des pli plezure, ke ĝi estas facila. Mi konsentas, ke humuro havas lokon eĉ en la oficiala organo de UEA (sed trovi konstantan kaj sufiĉe altnivelan fonton de humuraĵoj estos pli malfacile). Mi esperas, ke en venontaj numeroj reaperos “laste aperis” kaj la recenzoj, ĉar ĉiam temis pri miaj preferataj rubrikoj en la revuo. Ankaŭ la nekrologoj estas simbola omaĝo al homoj, kiuj dediĉis grandan parton de sia vivo al Esperanto. Mi gratulas pro via kuraĝo okupiĝi pri la plej grava E-a periodaĵo kaj sincere deziras al vi sukceson en la malfacila tasko ekvilibre plaĉi al viaj diversopiniaj kaj multnombraj legantoj.

Marc Bavant

Hieraŭ vespere mi ricevis la februaran revuon de Esperanto. Tutkore mi gratulas la estraron de UEA kaj la redaktoron pro la nova enhavo kaj stilo de la revuo. La nova strategio de UEA, kies kapo estas Renato Corsetti, meritas nian rekonon kaj gratulon.

Santiago Alvarez G.

Mi ricevis novan, vere tute novan numeron de Esperanto. La nova grafiko kaj la temoj ege plaĉas al mi. Mi ĉiam traktis Esperanton ne profesie kaj ne science, do malfacilaj longaj artikoloj en la revuo ĉiam enuigis min, kaj mi nur trarigardis la revuon, uzante ĝin en mia kluba agado. La nuna aspekto ŝajnas pli interesa por ordinaraj uzantoj de nia lingvo. Mia lingvokono ne estas perfekta, do mi ne scipovas skribi artikolojn, sed mi ame faras fotojn, do en tiu kampo mi volonte kunlaboros...

Andrzej Sochacki

Gratulon al vi pro via bonega unua numero de la revuo Esperanto (januaro 2002). La etoso estas energia. Oni vidas, ke la mondo de Esperanto estas plena de agado. En ĉiuj mondopartoj okazas ekscitaj aferoj. Ĉie estas junuloj, eminentuloj, inteligentuloj, vojaĝantoj, instruistoj, lernantoj kaj tiel plu, kiuj lernas kaj uzas Esperanton. Kiu ne volus esti parto de tio? Mi rimarkas unu lokon kie miaopinie oni povus plibonigi la revuon. Sur la foto ĉe la malsupro de la paĝo 18, oni ne facile povas legi la vortojn. Per la uzo de blankaj literoj sur la paĝo 6 tiu problemo estis bone solvita. Mi ankaŭ havas proponon por la estonteco. Mi esperas, ke vi havos artikolon pri la nova (eldonita en 2000) libreto por infanoj de Nane Annan, la edzino de la ĝen. sekretario de UN. La originalo estas en la angla lingvo (The United Nations: Come Along With me!) kaj la unua traduko (en 2001) estis en Esperanto! La titolo estas Unuiĝintaj Nacioj: venu kun mi! Esperantigis ĝin Anna Lowenstein. Ĝi estas havebla de la Libroservo de UEA (4,80 EUR)... Dankon pro via tre bona laboro por nia movado.

Ronald Glossop

Unue, gratulon pro la unua eldono — ĝi estas bonega. La foto sur la fronta paĝo estas vere bela. La nova enhavtabelo estas multe pli klara. Ĝenerale, la nova stilo tre plaĉas al mi. Kion mi atendas de la revuo Esperanto: 1. Profesieco. Ĝi devas esti bunta kaj bela, kun regula eldonritmo. Ĝi devas esti lingve modela, kaj bonege provlegita. 2. Ĉieseco. Ĝi devas havi ion por ĉiu. Por komencantoj kaj izolitaj movadanoj fotoj tre gravas. Atingi ekvilibron ne ĉiam estas facile — vi devas aperigi longajn estrarajn raportojn ktp. Tamen, ĝenerale, mi preferus se neniu artikolo okupus pli ol du paĝojn.

Neil MacKilligin

Hieraŭ mi ricevis la februaran numeron. Laŭdon al vi pro la penado publikigi ĝin en la monato kiun mencias la revuo. Laŭdon ankaŭ al ĉiuj viaj kunlaborantoj. Kun iliaj variaj kontribuoj vi prezentas al ni legindan periodaĵon, kiu agrable aspektas!

Ans Bakker

Mi salutas vin, dankas pro la unua ĉi-jara numero kaj gratulas pro la sukcese farita laboro. La ekstera aspekto, la koloraj bildoj, la nova aranĝo, ĉio kontribuas al pli moderna aspekto de la organo de UEA. Precipe mi alte taksas la ideoriĉajn artikolojn de A. Grigorjevskij kaj prof. H. Frank en la rubrikoj Informado kaj Instruado. Plaĉa estas ankaŭ la distra angulo, kiu montras, ke Esperanto estas ne nur serioza, sed ankaŭ amuza afero. Eĉ la krucenigmon mi sukcesis solvi (...), kion mi neniam sukcesis ĉe enigmoj en Monato. Tamen mi trovis grandegan mankon, kiu tre ŝokis min. Komence mi kalkulis la paĝojn, ĉar mi havis impreson, ke mi ricevis difektitan numeron, en kiu mankas la paĝoj, nome la paĝo “Laste aperis”. Mi kredas, ke en la estontaj numeroj ĝi reaperos... Mi deziras al vi, ke la revuo estu ĉiam pli bona kaj interesa. Krom la menciita rubriko mi ŝatus legi pliajn gravajn artikolojn pri la informado, instruado kaj praktika uzado de Esperanto. Ĝuste pri praktikaj aplikoj de la lingvo, por pli bone penetrigi ĝin al ĉiuj sferoj de la homaj aktivecoj kaj tiel fine akceptigi ĝin ĉe neesperantistaj medioj.

Jiří Patera

Hodiaŭ alvenis la unua numero de la revuo, redaktita de vi (iomete malfrue, ĉu ne?). Gratulojn. Mi jam konas vin delonge. Mi ĉiam admiris viajn kontribuaĵojn por Monato kiel lingvaj ludoj, krucenigmoj ktp, kies similon vi prezentis ankaŭ en Esperanto. Ĉu vere estas atingebla kolekto de viaj karikatureskaj laboroj*, kiujn mi tre ŝatas?

* Rim. de la red.: La unua volumo Krucenigmoj kaj Humuro elĉerpiĝis, sed la dua, Instrua Amuzo, ankoraŭ mendeblas ekz. ĉe la Libroservo de UEA kaj ĉe KCE en Svislando.
Mohammad Karamudini

Mi ĵus tralegis vian unuan n-ron de la revuo. Gratulon! Al mi ĝi tre plaĉas kaj la koloraj bildoj tiom plaĉis al unu maljunulino en nia grupo, ke ŝi esprimis la deziron aliĝi al UEA por mem ricevi ĝin. Se ŝi faros tion, estas via merito! Elkore mi deziras, ke vi sukcese daŭrigu tiel.

B. Najbaro

Gratulon pro la interesa paĝo “Novjara distra angulo” kaj pro la tuta revuo mem. Hodiaŭ (la 28-an de februaro) ĝi trafis min. Vi informis, ke la kaŝitan frazon oni sendu ĝis du semajnoj post la ricevo de la revunumero. Ĉu vi eble konsideris la sendotempon al landoj malproksimaj? Ĉu mi akuratas?* Nu, jen la kaŝita frazo...

Neusa Priscotin Mendes (MiMa)
* Rim. de la red.: jes, vi akuratas. Por ebligi partopreni en la konkurso al ĉiuj legantoj, la lotumado okazados ĉiam post kvar (!) monatoj (do en la nuna, maja n-ro, aperas la rezulto de la januara).

Ricevinte la martan numeron de Esperanto mi estis tre agrable surprizita konstati, ke finfine la revuo, dank’ al via diligento, sukcesas rekapti sian aperritmon. Ĝi vere belaspektas nun kun sia bunta frontpaĝo kaj la kvar koloraj paĝoj, ĝi do estas montrinda ankaŭ al neesperantistoj. La ĉi-monata kaŝfrazo estas...

Juliano Ducrocq

Grandajn gratulojn al vi pro la belega gazeto! Tuj trafoliumante ĝin, mi pensis: ĝi estas pli alloga ol kutime! La paĝo 7, pri Trevor kaj vi, tre plaĉis al mi, mi tute konsentas kun vi ambaŭ! La multaj titoloj en grasaj literoj estas tre allogaj, kaj vi bonfaris ankaŭ foriginte la troajn paĝojn grizajn, malpli legeblajn... La gazeto estas klara, tute ne teda, kiel kelkfoje antaŭe... Mi tre ĝojis pro la distra angulo, kaj ridigis min la ŝercoj! Mi ĉefe ĝojas retrovi vian krucenigmon, mi scias, ke multaj estas kiel mi... Ni eĉ foje faris komune unu el la viaj dum nia kluba renkontiĝo. Ĉiuj alte taksis ĝin, ni ĉiufoje multe lernas farante ĝin... Do daŭrigu sur tiu bona vojo!

Nancy Fontannaz

Kia bona surprizo kiam mi malfermis hieraŭ la ricevitan januaran revuon: bonege aspekta, interesa nova enpaĝigo, la mesaĝo de la prezidanto, la tre diversaj kontribuaĵoj. Mi ne ĉion legis, sed la ĝenerala aspekto kaj la interesaj titoloj invitas min ne prokrasti. 2002: nova ekmoviĝo: mi certas ke la jaro estos fruktodona por la movado! Daŭrigu!

Raymond Lecat

Mi estas tre kontenta pri la novaj aspekto kaj enhavo de la revuo Esperanto. Mi abonis la revuon dum multaj jaroj, sed ne multe legis en ĝi. Nun mi tuj eklegis la artikolojn en la numeroj, kiujn mi ricevis en 2002. En nia mondo kun tiom multege da legindaĵoj oni plej ofte eklegas tion kio aspektas la plej bela.

Anne Karin Bondhus

Tuj post ricevo kaj tralego de la novigita Esperanto (la januara) mi deziris gratuli al vi okaze de la tre belaspekta, interesa kaj freŝa revuo. Hodiaŭ mi ricevis la februaran kaj denove mi ricevis tre agrablan impreson. Se post la unua n-ro mi malfruis, nun mi ne povas ne skribi. Mi deziras saluti vin kaj gratuli pro la bona komenco... Post la artikolo “Brazilo atendas kun malfermitaj brakoj” mi forte ekdeziris viziti la fortalezan UK-on. Tre interesaj estis “Babilado inter la novaj ĝen. direktoro kaj redaktoro”, “Informado” de Grigorjevskij, aparte “Lingvaj Etudoj”. Ankaŭ la februara numero ekde la unua ĝis la lasta paĝo interesis min...

Sergei Paĥomov

Mi kun plezuro konstatis ke via laboremo kaj disciplino donas fruktojn. Mi gratulas al vi, pro la rekapto de la eldonritmo de la revuo, esperante ke tio igos min kaj plurajn esperantistojn reveni al UEA. Jam estas tempo profesiigi nian asocion kaj niajn servojn, aliel ni tute perdos la plej aktivajn E-amikojn. Mi provos, kune kun sinjorino Elżbieta Karczewska, prezidantino de Bjalistoka E-Societo, informi vin pri la bjalistoka E-agado.

Jarek Parzyszek

Mi gratulas vin pro pliboniĝo de la revuo. Ĝi nun estas multe pli alloga, belaspekta kaj leginda. Sed nun ne estas du tradiciaj eroj, pri kiu mi sentas mankon. En la januara kaj februara ne estis leterpaĝo. Plaĉas al multaj legi la opiniojn de diversaj samideanoj de la tuta mondo. Eĉ pli grave — mi ne vidis nekrologojn. Ni, pli aĝaj kaj ofte izolitaj esperantistoj, nur per gazetoj ekscias pri forpaso de multjaraj amikoj...

Arnold Pitt

Kun kreskanta intereso mi legis la “novan” revuon de januaro 2002. Kio plej agrable surprizis min, estis ĝia moderna kaj samtempe klara lingvaĵo, bazita sur stilo kaj eĉ interpunkcio fundamentaj, do Zamenhofaj, kio faras la tekstojn maksimume kompreneblaj. Koran gratulon de esperantista veterano, kiu eklernis Esperanton en la jaro 1934, do antaŭ 68 jaroj.

Vicento Hernández

La januara revuo aspektas luksa. Vi havas “facilan manon”, kiel diras mari-popolo (kies ano mi estas), kiam ĝi volas substreki artistecon kaj lertecon de la majstro. Sukcesojn al vi!

Jurij Petroviĉ Kivajev

Mi ŝatus ke vi konservu ĝian seriozan karakteron, kun fundamentaj artikoloj. Mi opinias ĝin la plej valora el ĉiuj revuoj. Pri la distra paĝo: jes por la krucenigmoj. Mi malpli aprezas la humuraĵojn; similajn oni ofte renkontas en regionaj, naciaj gazetoj. La unua kovrilo aspektas malpli severa/rigida ol la antaŭaj. La koloroj estas belegaj. Klopodu reakiri regulan aper-ritmon... Gratulojn pro la du numeroj, kiujn vi redaktis.

Louise Marin

Mi ĝojas pri la du ricevitaj novstilaj numeroj de la revuo. Tio min instigas fortigi la konscion pri la valoroj de nia lingvo kaj stabiligi entuziasmon. Tiucele vi eble povas utiligi la sekvan artikoleton.

D-ro Werner Schad
Pri nia lingvo

Esperanto estas pinta rezultaĵo de la lingva evoluo. Dum jarmiloj homoj klopodis vortigi sennombrajn objektojn, estaĵojn, sentojn kaj interrilatojn. La plej sukcesajn atingojn de tia strebado selektis la kreinto de nia lingvo. Tiel li estigis la plej trafan, nuanceblan kaj esprimkapablan interkomunikilon de la homaro.

Ĉu mirige ke nur minoritato sukcesas ĝis nun kompreni la valoron de tiu ĉi lingvo? Tute ne. Pluraj elpensitaĵoj bezonis, bezonas kaj bezonos multe da tempo, ĝis la homaro ekŝatos ties valoron kaj utilon. La arabaj ciferoj kaj la decimala sistemo de mezuro sufiĉu kiel ekzemploj.

Recenzoj

Kolekto (absolute) leginda

De nenie kun amo. Elektitaj verkoj. Iosif Brodskij (1940-96). Kompilis Mikaelo Bronŝtejn. El la rusa kaj angla trad. Grigorij Arosjev, Mikaelo Bronŝtejn, Kris Long. Moskvo: Impeto, 2001. 159 paĝoj. ISBN 5-7161-0087-2. 20 cm, kun fotoj. 7,50 eŭroj.

La verko konsistas el du partoj: 37 poemoj de Iosif Brodskij (1940-1996), eble la plej grava postmilita poeto rusa (Nobel-Premio pri literaturo en 1987), kaj membiografia proza teksto, 43-paĝa, pri lia vivo kun la gepatroj antaŭ la ekziliĝo el Sovetio al Usono en 1972.

Mikaelo Bronŝtejn en sia prezento diras: Nu, mi ne volus eĉ aludi, ke verkoj de Brodskij — same poeziaj kaj prozaj — estis simplaj en iu ajn vivoperiodo. Simila aserto estus plena mensogo. Estas serioza poezio, kiu postulas atentostreĉon dum legado, sufiĉe altan kleron ĝeneralan, erudicion kaj la emon por serĉi la solvojn por multaj enigmoj. Estas metafiziko, jes.

Sukcesas la tradukoj el versoj blankaj kaj liberaj (ekzemple Soneto, Halto en dezerto, Dediĉita al Jalto). Male, tiuj el rimpoemoj impresas malflue, malbele, malnature, malpoezie: Aŭtuna kri’ de l’ akcipitro, Evoluigante Platonon ktp (notinda escepto: Profetaĵo). Kredeble tio ŝuldiĝas ne al la hermetismo de la aŭtoro, sed al la rebuseco de rimfidelaj esperantigoj fare de neprofesiaj sekvantoj de la dogmoj de Parnasa Gvidlibro, pretaj oferi sencon kaj signifon de poemo por kompletigo de rimkvaro, por konservo de spondeo. Ĉu ne preferindus senrimaj redonoj por versoj de poeto, ni diru, tiel konceptisma? Alivorte, ĉu maleblas alia fideleco?

En la senriproĉe tradukita (supozeble el la angla) prozaĵo, sobra medito pri vivo, tempo, memoro kaj morto, elstaras la serena, observema, ironia, saĝe pesimisma stilo de Brodskij. Temas pri verko absolute leginda, pro kiu sola nepras aĉeti kaj legi ĉi kolekton.

Fine: kiam, kiel kaj kial li legis poemojn al Esperanto-publiko? Ĉu ne eblis unuecigi la signifon de alie tra la tuta volumo? Kaj ĉu vere Hamurabo (PIVa transskribo) estis “caro”?!

Jorge Camacho

Malfermi la Novan Testamenton

La afero Jesuo kaj la Judoj. Peter J. Tomson. El la nederlanda trad. Rob Moerbeek. Antverpeno: Flandra E-Ligo, 2000. 158 paĝoj. ISBN 90-71205-94-0. 21 cm. 11,70 eŭroj.

Eĉ ateisto povas agnoski: ĝi estas la plej grandioza historio iam rakontita. Sed por la popolo, el kiu venis la ĉeffiguroj, la bona novaĵo alportis la malamon de monda religio. La kristana kontraŭ-judismo estas la ĉefa temo kovrilpaĝe kaj en la unua ĉapitro, sed Peter J. Tomson, profesoro pri teologio en Bruselo, ne limigas sin al la negativaĵoj, sed pritraktas la rilaton inter Jesuo Kristo kaj la judoj entute. Por tio li sekcas la Novan Testamenton kaj gvidas nin al la juda mondo, al la fontoj pri la kristanoj kaj al la evangelioj, ĉiam por jam respondi pri la juda-kristana rilato. Tomson rakontas ekzemple kiel la milito kontraŭ la romianoj (66-70 p.K.) pliakrigis la sociajn konfliktojn. Malaperis judaj skoloj al ni konataj el la jesua tempo, kiel la sadukeoj kaj esenoj; la rabenoj pli severe ĉirkaŭlimis la judismon, la apostolo Paŭlo rakontis kiel la sinagogo punis lin per bastonbatoj pro lia spitemo. La tono amariĝis en la evangelio de Johano: li nomas la judojn “diablofiloj”. Ĉe la ekleziaj patroj de la 2-a jarcento la kontraŭjudismo ankoraŭ malmulte troviĝis en la doktrino, ili multe legis la Malnovan Testamenton, sed jam ili akcentis, ke la kristanoj ne observas la di-ordonojn de la judoj.

La verko helpas al ĉiu leganto, kiu ĝenerale interesiĝas pri la frua kristanismo, ĉar prezentiĝas gravaj personoj, la unuopaj evangelioj, la terminoj kiel eklezioliturgio. Oni ricevas bonan superrigardon pri la Nova Testamento, el la kristana (protestanta) perspektivo kaj kun referado al la novtestamentaj libroj.

La tradukon faris Rob Moerbeek, konata provlegisto kiu zorgis dum jardekoj pri la bonstato de la tekstoj de UEA, kaj kiu redonas la simplan stilon de Tomson en flua kaj bone legebla Esperanto (kun majusklaj popolnomoj). Ĝin eldonis Flandra Esperanto-Ligo kune kun nederlanda fondaĵo, kiu pristudas kristanan literaturon pri judoj kaj judismo.

Ziko Marcus Sikosek

Persone: ...sed estas ne

Kompaktdisko, 8 titoloj, 28 minutoj, Donneville: Vinilkosmo ’98, € 15

Enkadre de la “Kolekto 2000” aperis la kvara albumo de la Sveda triopo. Kiel la titolo jam aludas, ĝi laŭstile daŭrigas la antaŭan verkon Povus esti simple, nome per same gitarplena rokmuziko. Atentaj oreloj tamen trovos ĉi-foje iom pli da vario inter la kantoj kaj pli fajnan sonon. Malmola roko spertis ĝeneralan revigliĝon en la malfruaj 1990-aj jaroj, do tiu ĉi albumo povas roli kiel digna reprezentanto de tiu periodo. Denove unu akustika peco rondigas la bildon kaj bone montras la plian talenton de Martin Wiese (elektraj kaj akustikaj gitaroj, ĉefkantado), Bertilo Wennergren (drumo, harmonia kantado) kaj Anders Grop (elektra basgitaro, harmonia kantado). La tekstoj, verkitaj grandparte de Martin kaj krome de Bertilo, rakontas pri amo, rilatoj, kaj la kun tiuj ligitaj krizoj kaj problemoj. Kelkfoje temas pri okulfrapa kaj ĉiam elstara liriko, ofte kun trista aŭ meditema, sed foje ankaŭ gaja aŭ revanta tono. Komplete nigrablankaj ilustraĵoj kaj fotoj memorigas pri la malvarma grandurba vivo. Per solida rokalbumo la plej fama Esperanto-rokgrupo montras ke ĝi vere meritas tiun titolon. Nura kritikpunkto: la tuto tro mallongas!

Dĵ Kunar

Distra angulo

Lingvaj Etudoj

aŭ Plena Ilustrita Vort(lud)aro

de Stano Marĉek

MI VIDAS AEROLITON!

La frazoj estis ordigitaj tiel, ke ĉiu para frazo estis parafrazo.

Poste venis ulo kun stranga postulo.

La vojaĝo estis malagrabla pro la voj-aĝo.

Kiel konkrete oni kaptas konkojn? Ĉu per retoj?

Ĉu ankaŭ prioroj sopiras pri oro?

ĈE VALO PAŜTAS SIN ĈEVALO

Marĝene la maristo diris, ke la maro jam ĝenas lin.

Ĉu ĉiu rom-ano skribas romanojn?

La inventisto faris inventaron de sia invent-aro.

Estis konfirmitaj liaj firmaj konoj.

Mi konas knabinon, kiu estas sola, sed ne ŝatas konsolon.

MI CITOS MIAN EDZINON...
NE INCITU!

De l’ longa iro li ricevis deliron.

La elpafita kuglo faris truon tra peza trapezo.

Ĉu minado de oro fariĝas minora?

La oro kaŭzis sur la tero multan teroron.

Kara, estus vane veturi al la kongreso karavane.