Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 6

Vi trovos ...

ke nia buso iras plu kaj eĉ rekaptis la regulan horaron. Ŝanĝiĝis nur la ŝoforo (bv. ne timi, li ne estas absoluta novico), la karoserio ricevis novan lakon, sed el la fenestroj (kiuj ricevis nur iom aliajn kadrojn), oni plu povas admiri novajn regionojn de nia Esperantujo... Post pensiga malfermo de nia prezidanto ni vizitos kelkajn Landajn Asociojn kun Michela Lipari, tra Faka Agado ĉiĉeronos Detlev kaj Wera Blanke, post eta miraklo (tempa retroiro al 2001 en formo de Estrara Raporto) ni pluveturos kun Stefan MacGill al interesa konferenco en Kalifornio, vizitos la UEA-Libroservon por vidi la novaĵojn... — Bonvolu komforte eksidi!

Kantado permesita! Serĉataj estas ĉiĉeronoj por la venontaj ekskursoj!

Malferme

Lingvaj Homaj Rajtoj

Renato Corsetti

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unu kontraŭ alia...

Tion diris Zamenhof en la konata parolado en la londona Guildhall en la jaro 1907-a. Preskaŭ unu jarcento pasis de tiam, jarcento plena je la plej teruraj teruraĵoj, kiujn certe Zamenhof ne povis imagi, jarcento plena je teruraĵoj plenumitaj ne de popoloj postrestintaj kaj vivantaj en profundaj ĝangaloj, sed de homoj laŭ komuna sento plej civilizitaj.

Ankoraŭ hodiaŭ se vi legus la verson Popolo popolon atakas kruele, vi povus kredi, ke ĝi estis ĵus verkita por priskribi okazaĵon de ĉi tiuj tagoj. Sed eĉ io pli malbela okazas, laŭ mia kompreno, ĉar malgraŭ la paso de unu jarcento la proponantoj de perforta solvo de ĉio solvinda, la proponantoj de la leĝo de la ĝangalo, nun kiel tiam ne hontas pri si mem. Ili eĉ fiere anoncas, ke ili estas la avangardo de progreso kaj tutmondiĝo, kaj ke estas nature ke fortuloj kaj efikuloj regu kaj aliaj regatu.

Mi jam aŭdas iujn, kiuj demandas kaj admonas: Kiel tio rilatas al Esperanto? Ĉe ni oni parolu pri kulturo kaj ne pri politiko! Tamen, karaj geamikoj, ni perfidus Zamenhof-on kaj liajn ideojn pri egaleco inter la popoloj, finfine la nebulan sed tre fortan internan ideon de Esperanto, se ni ne agus ankaŭ en ĉi tiu epoko surbaze de tiuj ideoj.

Tio estas esence la kialo, pro kiu UEA decidis nun lanĉi la kampanjon Lingvaj Homaj Rajtoj. Ĝi volas esti ampleksa informkampanjo, kiu ree proponu la uzon de la internacia lingvo Esperanto kiel ilo de justeco, eventuale ankaŭ — sed ne nur — kiel ilo de efikeco. Al kiu ĝi proponu Esperanton? Mia respondo estas: Al ĉiuj! Simple, laŭ mi estas erare veti sian tutan monon sur unu numero. Estas erare aserti, ke nur Eŭropo triumfigos Esperanton aŭ ke nur lingvistoj donos al ni la venkon aŭ ke nur per laboro ĉe la brazilaj amasoj, ktp. aŭ ke nur per la praktika uzado en turismo ktp. Neniu el ni havas la monopolon pri la vero. Ĉiuj ideoj estas respektindaj, ĉar en ĉiu el ili estas parta vero. Simple ni devas kombini la tradiciajn desuprismon kaj desubismon, kaj toleri, ke aliaj havas ideojn tute malsimilajn je niaj. Ankaŭ ili eble parte pravas avantaĝe al Esperanto.

Vi scias, ke kelkaj neesperantistoj, kiel Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Phillipson, kaj aliaj ĉirkaŭ ili provas lanĉi la koncepton pri Lingvaj Homaj Rajtoj. Ni, kies pioniroj inventis tiun koncepton antaŭ ol la koncepto mem pri Homaj Rajtoj naskiĝis, provu ligi Esperanton al ĝi en la mensoj de la homoj. Esence la celo estas, ke post iom da tempo, kiam oni aŭdos la vorton Esperanto, oni aŭtomate pensos: Aĥ, jen ree tiuj, kiuj okupiĝas pri lingvaj homaj rajtoj!

Vi scias, ke oni jam komencis labori en tiu direkto. La Komunikad-Centro en Bruselo, malgraŭ sia terura nomo, provas fari ĝuste tion. UEA ĵus eldonis Esperanto-dokumenton pri Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. Se vi volos traduki ĝin al via lingvo kaj disvastigi ĝin al viaj samlandanoj, tio povus esti via unua ago por ĉi tiu kampanjo. Kontaktu UEA-n tiucele.

Ĉiukaze la kampanjo Lingvaj Homaj Rajtoj konsistu el pluraj kunordigitaj agadoj (kaj la listo estas nur komenca listo):

  • Provo atingi, ke UN diskutu la NRO-rezolucion de Seŭlo, kiu petas, ke oni (la Socia kaj Ekonomia Konsilantaro de UN) serioze pristudu la problemon de internacia help-lingvo.
  • La agado lingvo de paco kaj dialogo kadre de la Jardeko por kulturo de paco 2001 – 2010 de Unesko kaj UN, kies oficiala partnero UEA estas. Ĝi esence baziĝu simple sur ofertado de retaj Esperanto-kursoj al NRO-oj kaj al individuoj, ĉefe en militaj teritorioj, sub la ŝildo de tiu Unesko-kampanjo, kaj sur aliaj iniciatoj kiuj provos ekestigi dialogon inter malsamaj civilizoj.
  • Lingvaj homaj rajtoj estas la koro de la inform-kampanjo al intelektuloj, ĵurnalistoj, politikistoj, normala publiko. Ĝi konsistu el informpakaĵo, kunmetita de ni kaj vaste donacata tra la mondo, kaj el anoncoj en gazetoj. La celo de la anoncoj, kompreneble, estu la lingvaj homaj rajtoj, sed per la fina adreso oni kunligu ilin al Esperanto.

Kiel mi havis jam okazon diri aliloke, persone mi estas nur profeto sen armiloj kaj UEA povas fari nur tion, kion vi faros en ĝia nomo. Por efektivigi ĉi tiun programon ni bezonas vin ĉiujn, individuajn membrojn, asociajn membrojn kaj nemembrojn. Ni bezonas tiujn, kiuj havas informistajn kapablojn por redakti la anoncojn, ni bezonas tiujn, kiuj havas komputilajn kapablojn, por verki la anoncajn TTT-paĝojn, ni bezonas tiujn kun organiza kapablo kaj kun financa kapablo, ni bezonas ĉiujn landajn asociojn kaj ĉiujn lokajn klubojn. Unuvorte ni bezonas ĉiujn esperantistojn de bona volo por klopodi ŝanĝi la bildon de Esperanto ĉe la tuta publiko. Kontaktu min aŭ miajn estrarajn kolegojn aŭ la oficistojn de UEA kaj ofertu vian helpon.

Nia adreso por la papera poŝto kaj ankaŭ niaj retadresoj estas en ĉi tiu revuo.

Landaj Asocioj - la kolonoj de UEA

Universala Esperanto-Asocio konsistas el Individuaj Membroj, kiuj rekte pagas sian kotizon, kaj kolektivaj membroj de Landaj kaj Fakaj Asocioj. En tiu ĉi rubriko ni prezentas al vi la Landajn Asociojn.

Ĉilia Esperanto-Asocio

Estis elektita nova, kvinkapa estraro. La retadreso: e...@terra.cl aŭ i...@esperanto.cl, la hejmpaĝo: http://esperanto.cl. Ekzistas ĝenerala diskutlisto: c...@gruposyahoo.com.ar kaj aliaj por la estraro kaj por la junularo. La sidejo estas ĉe esperantisto. Funkcias biblioteko kaj la katalogo estas en preparo. La asocio ne havas libroservon. La bulteno La Verda Sago ne plu aperos papere sed nur rete, por ŝpari monon. Aliĝintaj estas 11 membroj, el kiuj 6 estas individuaj membroj de UEA. La kongreso okazos ĉiun duan jaron en Santiago; en la alterna jaro estas organizataj naciaj renkontiĝoj en aliaj regionoj de la lando. Ekzistas 10-leciona kurso en la reto kaj aŭtodidakta kurso. La ĉefa problemo: manko de Cseh-instruistoj kaj problemoj pagi la kostojn por tion atingi.

Esperanto Nederland

La retadreso estas: s...@esperanto-nederland.nl. La retpaĝoj (du!): www.esperanto-nederland.nl (asocia hejmpaĝo) kaj www.esperanto-info.nl (ĝenerala informado pri Esperanto en la lando). La sidejo estas luita, la biblioteko estas parto de la Universitata Biblioteko en Amsterdam. La bulteno, FEN-X aperas 6-foje jare kaj havas 12 paĝojn A4. Aniĝis 469 membroj, ekzistas 14 lokaj grupoj kaj 2 fakgrupoj. La estraro devus esti 6-membra, sed pormomente ĝi estas nur 4-kapa. La landa kongreso ne okazas; en majo okazas jarkunveno kun kvindeko da partoprenantoj; en oktobro okazas la Faulhaber-semajnfino (kultura, sociala kunveno) kun cento da partoprenantoj; krome okazas 2-foje jare diversnivelaj studsemajnfinoj kun ĉ. 30 partoprenantoj. La ĉefa atingo — informado pri Esperanto al nederlandanoj. La ĉefa problemo: manko de homfortoj, sed malgraŭ la malfacilaĵoj la estraranoj estas tre entuziasmaj!

[FORIGITA!: bildo]

Post la Ĝenerala Membrokunveno la 25-an de majo 2002 Dafydd ap Fergus, ĵurnalisto kaj oficisto de la Brusela Komunikad-Centro, prelegis pri siaj agadoj. Els van Dijk, estrarano de Esperanto Nederland dankas al la preleginto.

Esperanto-Asocio de Estonio

La retadreso: t...@neti.ee. La sidejo estas komuna kun aliaj asocioj. Ekzistas biblioteko kun ĉ. 250 volumoj kaj libroservo. La bulteno, eldonata 4 fojojn jare kun amplekso de 10 paĝoj, nomiĝas Informoj de EAE. Aniĝis 35 membroj: MA 22, MJ 6, MG 5, MAT 2. Estas 4 lokaj grupoj, la estraro estas tri-membra kaj la konsilio 12-membra. La landa kongreso okazas ĉiujare kaj daŭras unu tagon. La ĉefa atingo: eldono de Estona-Esperanto-vortaro kaj Estona Enciklopedio. La ĉefa problemo: malgranda kresko de la membraro kaj manko de mono por organizi retan adreson kaj konatigan paĝon.

Unuiĝo Franca por Esperanto

La retadreso: e...@esperanto.org; la hejmpaĝaro: www.esperanto-france.org. Funkcias pluraj oficialaj diskutlistoj pri diversaj fakoj. UFE havas propran sidejon en la centro de Parizo. En ĝi laboras libervoluloj kaj unu dungito. Ne funkcias biblioteko, sed jes libroservo. Eldoniĝas: monata bulteno Okazas, franclingva, por informi la membrojn pri la okazaĵoj rilataj al Esperanto, ĉefe enlande; ses-foje jare aperas Le Monde de l’Espéranto, parte Esperante, parte france, kolora, kiu informas ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pli ĝenerale pri lingvaj problemoj. Aniĝis 1000 simplaj kaj abonantaj membroj. Tra tuta Francio ekzistas regionaj federacioj en kiuj membras pluraj lokaj grupoj. La estraro estas 5-kapa. La landa kongreso okazas ĉiun jaron, 3-4 taga. Ekzistas perkorespondaj kursoj: unua-, dua- kaj triagrada. Iuj regionoj havas la propran. La ĉefa atingo: la UK en Montpellier! Pasintjare: Euroscola-tago en Esperanto; lanĉo de nova bela revuo Le Monde de l’Esperanto; sukceso havi du pagitajn dungitojn per ŝtata mono. La ĉefa problemo: varbi novajn membrojn por havi pli fortan kaj efikan asocion; trovi pli da aktivuloj, ĉar pli da pordoj estas malfermitaj al Esperanto ol oni kapablas puŝi. La espero/deziro de UFE: organizi Universalan Kongreson en Lille en 2005.

Helena Esperanto-Asocio

Ĝi ne havas retadreson, retpaĝon, nek oficialan diskutliston. La sidejo estas luita, ekzistas biblioteko kun preskaŭ 500 volumoj, ne ekzistas libroservo. Ne estas eldonata bulteno, membroj estas 209. Ne ekzistas lokaj grupoj. La estraro estas 7-persona. La komitatano kaj ĉefdelegito ĉe UEA estas Maria Pontika. Ne ekzistas perkoresponda kurso.

Japana Esperanto-Instituto

Ĝi havas hejmpaĝon: www.2s.biglobe.ne.jp/-jei/esperanto kaj propran sidejon. Ekzistas biblioteko, listiganta ĉ. 15000 titolojn, kaj libroservo. La bulteno nomiĝas La Revuo Orienta kaj ĝi estas eldonata 12-foje jare kun amplekso de 40 paĝoj. La membroj estas 1388, dividitaj inter normaj, subtenaj, familiaj, junularaj, dumvivaj. Ekzistas 46 filioj (urbaj grupoj). La landa kongreso okazas 1 fojon jare kaj daŭras 3 tagojn. JEI aŭspicias korespondan kurson. La ĉefa problemo estas stagno aŭ malgrandiĝo de la membraro. Kaj la ĉefa atingo?.... tio estas surprizo, kiu estas anoncota en venonta ĉapitro de la libro ‘nia familio’.

Kanada Esperanto-Asocio

La retadreso: e...@canada.com. La hejmpaĝo: www.esperanto.ca. La sidejo estas propra (ĉe esperantisto). Ekzistas biblioteko kun 401 volumoj en Sidney kaj en Halifax troviĝas Libraro Ludovika (la prizorganto S.T. Norvell), multe pli ampleksa. La libroservo troviĝas en Montreal. La bulteno Lumo aperas ĉiun trian monaton kun amplekso de 40 paĝoj. Krome aperas du novaĵleteroj en la franca kaj en la angla, ĉiun trian monaton, Esperanto Update kaj Aujourd’hui l’espéranto.

Membroj estas ĉ 160. Ekzistas formalaj grupoj en tri urboj, aliloke aktivas neformalaj grupoj. La estraro estas 9-persona. Kongresoj okazas neregule, plejparte ĉiun duan jaron. La komitatano estas Paul Hopkins, la ĉefdelegito Olga Du Temple. Ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefa atingo: levo de la ĝenerala kono pri Esperanto tra la lando, kaj gajno de prestiĝo por ĝi. La ĉefa problemo: la aliĝanta membraro kaj manko de volontuloj.

Kartvelia Esperanto-Asocio (KarEsA)

La retadreso: k...@mail.ru. La hejmpaĝo: www.geocites.com/abuladze﹍2000/karesa/start.htm. La sidejo estas ĉe la prezidanto, la biblioteko ĉe la sidejo, ĉ. 300 volumoj, krom periodaĵoj. Ekzistas libroservo, la 24-paĝa bulteno Kaŭkazo (dulingva) aperas 4-fojojn jare. 25 individuaj kaj 40 asociitaj membroj, 5 lokaj grupoj, 7-persona estraro. La landa kongreso okazas ĉiun 3-an jaron kaj daŭras 1-2 tagojn. Ĉefaj atingoj: 1. Estis finredaktita Esperanta lernolibro en 24 lecionoj; 2. eldonitaj diversaj libretoj, vortaretoj, gramatika resumo, frazaro, ktp. 3. la asocio ekhavis sian hejmpaĝon. Ĉefa problemo: manko de oficejo; manko de monrimedoj por financi studproceson, pro la samaj kialoj oni ne havas eblon partopreni en internaciaj E-renkontiĝoj.

Korea Esperanto-Asocio

Retadreso: k...@soback.kornet21.net, hejmpaĝo: www.esperanto.or.kr Ĝi havas propran sidejon, ekzistas biblioteko kun ĉ. 1100 volumoj kaj funkcias libroservo.

La bulteno La Lanterno Azia estas eldonata 11 fojojn jare (20 paĝoj). Membroj estas 250 (el kiuj dumvivaj 138), lokaj grupoj estas 12 kaj la estraro estas 20-kapa.

La landa kongreso okazas ĉiun jaron kaj daŭras du tagojn. La komitatano ĉe UEA estas Lee Chong Sae, la ĉefdelegito Ma Young-tae. Ne ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefa (planata) atingo: inviti kaj plenumi la 79-an UK-on.

La ĉefa problemo: manko de kompetentaj movademuloj kaj financa malfacilo.

[FORIGITA!: bildo]

Membroj de Korea Esperanto-Asocio — partoprenantoj de la lasta Zamenhofa festo en Seulo.

(Kompilis Michela Lipari, daŭrigota)

Faka agado

Kompreni la neceson kaj agi laŭ tio

En la aprila kajero de la revuo (4/02, p.75) Ivo Osibov prave elstarigis la gravecon de praktika utiligo de Esperanto kaj aparte de la faka agado.

Ni volas reveni al la temo kaj mencii kelkajn problemojn ligitajn al ĝi. Eble per ĉi tiu malkompleta kontribuo estiĝos diskuto, i.a. pri tio, kiel por siaj planitaj agadoj en la periodo 2001-2004 UEA al si havigu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto (Esperanto 10/01, p.165).

Laŭ ni oni ja lernu el la pasinteco, el ties pozitivaj rezultoj kaj el ties eraroj. Necesas novaj impulsoj, por aktualigi niajn potencialojn. Konsciante, ke la sube menciitaj demandoj kaj ideoj tute ne estas novaj (kaj ke certe multe pli, ol oni povas mencii en ĉi revuo, jam okazas en la reto) ni tamen opinias, ke la temoj daŭre meritas diskuton. Jen kelkaj konsideroj.

Pri la valoro de ampoemoj

Ja estas ĝojiga fakto, ke la Esperanto-movado disponas pri relative riĉa kaj bonkvalita beletro, kiu grave kontribuis al la evoluo de nia lingvo kaj estas por ties uzantoj fonto de ĝuo kaj riĉiĝo. Sed ni ne estas certaj, ĉu la esperantistaro samgrade konscias pri la neceso de ĝisdata kaj adekvate evoluanta faka lingvo. Jam la malekvilibro inter la feliĉe produktata kvanto de romanoj, noveloj kaj poemaroj unuflanke kaj la malmultaj fakaj tekstoj aliflanke montras la preferon. Sed ni ja scias, ke la ĉiutaga vivo de ni ĉiuj pli kaj pli estas influata de nebeletraj teknikaj kaj alifakaj faktoroj kaj premoj. Se nia prezidanto Renato Corsetti kun sia specife komprenenda humuro en sia novjara mesaĝo skribas: Unu socilingvistika aŭ esperantologia verko devus same valori kiel unu poemo de enamiĝinta komencanto, tiam estiĝas la demando, ĉu finfine ni havu tiom da fakaj verkoj kiom ni havas ampoemojn de komencantoj? Estas fakto, ke la ĉefa kvanto de parolaj aŭ skribaj tekstoj, produktitaj en la organoj de Eŭropa Unio, estas fakaj aŭ almenaŭ havas fortan fakan trajton. Kompreneble, se oni nur volas ĝui la lingvon kun siaj amik(in)oj, oni apenaŭ bezonas fakajn tekstojn. Se oni tamen volas proponi al la mondo alternativan komunikilon por internaciaj rilatoj, la ŝancoj esti konsiderata alternativa modelo kun la nuna nivelo de la faka apliko de Esperanto estas tre modestaj. Por ke ne estu miskompreno: Ni estas por ampoemoj kaj por komencantoj. Eĉ pli: ni esperas pri multaj komencantoj kiuj poste verkos ampoemojn kaj... el kiuj multaj fariĝu diverstemaj fakuloj!

Ĉu denove inventi la radon?

Ŝajne la pludonado de valoraj spertoj el la pasinteco ne trovas sufiĉan atenton. Tro logas la tento (re)inventi la radon. Se temas pri la faka agado: ŝajnas, ke iam — en tempoj sen reto — ĝi estis multe pli brila ol nun. Memoru ekzemple pri la sistema kaj tre tekstoprodukta aranĝaro Someraj Universitataj Kursoj (SUK), kiu dum la 70/80-aj jaroj en Lieĝo realigis abundon da fakaj prelegoj kaj surmerkatigis preskaŭ 40 brilajn prelegkajerojn sen komplika burokratio. Ĉu nuntempe ne eblas tia aranĝaro?

Alia ekzemplo: Kiel ni ofte povis konstati, relative nekonata restis la serio de sep altnivelaj fak-aplikaj kolokvoj sub la mallongigo (S)AEST ([Seminario] Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko), kiu okazis inter 1978 – 1984 en Ĉeĥoslovakio, kun eldono de la prelegvolumoj. Ne eblas sufiĉe laŭdi, ke antaŭ nelonge Petro Chrdle revivigis tiun tradicion kaj ĉijare okazigos jam la 3-an KAEST (kie K signifas Kolokvo aŭ Konferenco), sub la tre aktuala kadra temo Elektronikaj rimedoj (8.-10.11.02, informojn donas c...@kava-pech.cz). La KAEST-oj okazadas ĉiun paran jaron sub aŭspicioj de UEA kaj krom la kerna temo en la unua sekcio ili pritraktas en pliaj du sekcioj tradiciajn temojn Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de esperanto kaj Scienco kaj tekniko ĝenerale.

La eldonitaj volumoj de la unuaj du bone frekventitaj KAEST-oj (Modernaj rimedoj de komunikado 1998, kaj Fakaj aplikoj 2000) apenaŭ vendatas. Kial tia manko de intereso kaj ...de solidareco?

Ni ne havas veran superrigardon pri la ĉefa faka literaturo produktita en Esperanto. Tio kaj koncernas monografiojn (kvankam bonvenas la ĉirilataj listoj en Eventoj — tamen bibliografie ofte malkompletaj) kaj aparte la fakajn artikolojn dissemitajn en multaj fakaj revuoj. Ĉu faka asocio ne devus okupiĝi pri tia materialserĉado kaj kompili taŭgan bibliografion? La lasta bibliografio eĉ de fakvortaroj aperis en la 60-aj jaroj (Haferkorn)! Espereble baldaŭ aperos en la reto la aktualigita bibliografio de vortaroj de Esperanto, valorega kompilaĵo de Edward Ockey, publikigita la unuan fojon (kiel manuskripto) en la jaro 1982. En la reto ĝi estos daŭre aktualigebla. Sed ĝis nun mankas fidinda superrigardo pri fakaj tekstoj.

Kiel solvi komunajn problemojn?

Fakaj asocioj havas amason da similaj problemoj, sendepende de la fako: kiel trovi samfakulojn, ekscii pri farita laboro, aranĝi konferencojn, eldoni bultenojn kaj revuojn, redakti kaj publikigi monografiojn kaj vortarojn, kunlabori kun neesperantistaj partneroj, ĉerpi financojn el neesperantistaj fondaĵoj, administri membrojn, utiligi la reton ktp.

Ja bonvenas la forumo de fakaj asembleoj kadre de la UK-oj. Sed ĝi laŭeble estu strukturita kaj ĉefe ebligu la spertinterŝanĝon pri komunaj kaj bazaj problemoj. Siatempe eldoniĝis iu interfaka bulteno, nun certe realigebla en la reto (aŭ eble jam realigata?). De tempo al tempo releviĝas la postulo pri multflanka, sciencostrategie kaj sciencorganize kapabla oficisto en CO, kiu kompetente kaj sisteme priservu tiun fakan agadon sur la komuna nivelo.

Por kiuj ni publikigu?

Restas malfacila la demando, ĉu aktivi por tre limigita aro da specialistoj aŭ pli larĝe, popularscience, por pli granda klientaro. Certe ambaŭ aspektoj necesas. Tio aparte estas problemo por la vendendaj publicaĵoj. Iuj tre alte specialigitaj materialoj ja povus aperi etkvante, resp. en la reto. Sed ni bezonas bonan, modernan popularsciencan revuon. Ni memoru pri la revuoj Homo kaj kosmo (Beogrado) kaj Fokuso (Budapeŝto). Ĉu eblus pluevoluigi la tradician Sciencan Revuon, laŭ la kvalito de la prezento kvazaŭ krucante ĝin kun Kontakto kaj Monato, por ke ni havu vere interesan magazinon? Eble tiam troviĝus pli da abonantoj.

Kiel atingi profesiecon?

Jen demando, kiu rilatas niajn aranĝojn, niajn eldonaĵojn, nian aperon en fakaj neesperantistaj medioj ktp. Ĉu vi estas fakulo pri tiu aŭ jena temo? Bone, fakulo ja pretendas pri profesieca nivelo. Certe ankaŭ vi malaprobas, ke aperadas fakaj vortaroj sen uzebla enkonduko, libroj sen ISBN, revuoj sen ISSN. Aŭ ke mankas klara indiko pri redaktisto, eldonejo kaj eldonjaro, ke eĉ malestas iuj kutimaj redaktaj normoj, ideo pri la utilo de alilingvaj resumoj ktp. Literaturindikoj ĉe fakaj verkoj foje estas katastrofaj. Tiu kiu devas bibliografii esperantaĵojn por neesperantistaj profesiece farataj bibliografioj, ja ofte ne tre bonfartas...

Kiel baki fakvortojn?

Jen malnova sed absolute centra problemo, kiu montras kiom fora de profesieco estas la esperantistaro en kelkaj rilatoj. Se oni konstatis bezonon kaj sentas emon plugi specialan kampon, necesas unue rigardi, kio jam okazis sur la plugota tereno kaj nur poste konkludi kion fari. Ni timas, ke oni foje forgesas pri tio. Por taŭge nomi nociojn oni bezonas ne nur fidindajn difinojn sed ankaŭ adekvatajn lingvajn rimedojn kaj la scion, kiel uzi ilin. Ni ne estas la solaj, kiuj multfoje skribis pri la neceso de sistema terminologia laboro. Ja tre dezirindas la konsidero de internacie rekonataj gvidlinioj por kompili fakvortarojn aŭ terminarojn (kio ne estas la sama). Tio restas temo, kiu devus interesi ĉiujn fakajn asociojn. Ja temas pri tri aspektoj: a) la ĝeneralaj principoj de terminfarado, sendepende de la fako kaj lingvo; b) la interdisciplina kunagado kaj interkonsento; c) la fake kaj lingve specifaj demandoj.

Kiam en 1985 fondiĝis la Terminologia Esperanto-Centro TEC, estis grandaj planoj kaj klopodoj. Ŝajne de ili nenio restis. Tio tamen estas eraro. TEC ja publike atentigis pri problemoj kaj necesoj, vekis certan intereson kaj konscion ĉe la fakuloj kaj eĉ havis kelkajn konkretajn rezultojn. Kaj ĝi ankaŭ montris, kio ne funkcias. Laŭ tio lerneblas. Fakte ĉiam denove leviĝas voĉoj postulantaj la revivigon de TEC. Tamen, strange, ne troviĝas laborpretaj homoj por tia pretendema laboro.

Klopodoj rete starigi terminologian diskutliston ne montriĝis sufiĉe fruktodonaj. Se ni ne eraras, regule pri terminologio oni diskutadas nur en la kadroj de KAEST-oj (vidu supre).

Sen terminologia agado ni ne havos la profesiecan kvaliton kaj la necesan kvanton de fakvortaroj, nemalhaveblan por aperi sur internacia scenejo kiel serioza partnero. (Ni varme rekomendas la Terminologian Gvidilon de Suonuuti kaj pretas sendi al interesatoj materialojn pri la temo.)

Kie la junularo?

Nu, tio estas ĝenerala krio, ĉiam ĝusta. Ĉi tie ĝi levas gravan demandon: Kial konataj kaj talentaj junuloj (ofte kun akademiaj titoloj kaj pozicioj) tiom malemas fake aktivadi? Ĝuste ili per sia scio kaj plej novaj ekkonoj, ne laste en la mondo de la elektronikaj medioj, plej ofte superas nin, la pli frue naskitojn. Ĉu ni eble tro malvolonte cedas respondecajn postenojn, ekz. tiujn de estro de faka asocio, de redaktisto de iu revuo, bulteno ktp. ?

En universitataj kursoj kaj seminarioj pretiĝas multaj kapablaj junuloj. Kaj tamen fakte mankas fake aktiva studenta movado, kie junaj intelektuloj povus elprovi sin kaj trovi motivojn por aktivadi ankaŭ en la estonto. Kiu klopodos iom kunordigadi kaj impulsi la universitatan agadon?

Detlev kaj Wera Blanke

[FORIGITA!: bildo]

Ekzemploj de gravaj lastjaraj fakaj E-eldonaĵoj: Terminologia gvidilo, baza manlibro por terminologoj, UEA, EUR 5,70 kaj prelegkolektoj el du lastaj KAESToj 1998 kaj 2000 kun resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. KAVA-PECH, po EUR 15.-.

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la publiko dum la konferenco KAEST 1998 en Ĉeĥio kun la temo Modernaj rimedoj de komunikado.

[FORIGITA!: bildo]

Prof. Sachs (DE) prezentas sian kontribuon pri rara specio de krabo vivanta en arbo uzante multajn interesajn ilustraĵojn.

Estrara raporto 2001: UEA en 2001

raportas la respondecaj estraranoj

Enkonduke: Ekster la dezerton!

Karaj membroj individuaj kaj asociaj,

en la mitoj de pluraj popoloj oni havas transiron de maroj, de montaroj aŭ de dezertoj fare de la malgranda grupo de prapatroj en la plej fora antikveco. Esperantistoj ne estas escepto. Ankaŭ ni havis niajn periodojn de transiroj. Ni transiris la unuan mond-militon, ni transiris la periodon inter la du mondmilitoj, ni transiris la duan mondmiliton, ni transiris la dividon de la mondo en du blokoj. Dum la lastaj jardekoj ni havis eĉ pli malfacilan transir-periodon. Ni devis transiri la perdon de celoj kaj sekve la perdon de klara marŝo-direkto kaj la perdon de kuraĝo. Antaŭ la graviĝo de la pozicio de nur unu etna lingvo, kiu emas forpuŝi ĉiujn aliajn, ni restis dubantaj pri nia funkcio, kaj okupiĝis ĉefe pri ni mem.

Mi havas la plezuron informi vin, enkonduke al ĉi tiu agad-raporto, ke laŭ mi ĉi tiu lasta transir-periodo estas finiĝanta. En la tuta raporto vi trovos detalojn pri la okazintaĵoj de la pasinta jaro. Mi nur diru resume, ke nia asocio feliĉe superis serion da organizaj problemoj, kaj en la nova jaro ĝi prezentiĝas refondita kaj preta al novaj taskoj. Mi kaptas la okazon por bonvenigi la novajn direktoron, redaktoron kaj oficistojn en la Centran Oficejon kaj en la laboron por la Asocio ĝenerale. Sub malfacilaj cirkonstancoj Trevor Steele transprenis trankvile kaj klarvide la rimenojn kaj Stano same facile ekredaktis la revuon. Ilia laboro certe estas jam rimarkita de la legantoj de ĉi tiu raporto. Mi volas ankaŭ danki la aliajn oficistojn, kiuj restas en siaj postenoj kaj daŭrigas la laboron por la Asocio.

Tamen, eĉ tio en si mem ne estus kialo por historia turno-punkto. Tio, kio igas la novan situacion pli interesa, estas la fakto, ke la movado ŝajnas retrovi sian senton pri la direkto, ke ni ŝajnas ekvidi la kampojn, kiuj kuŝas ekster nia dezerto, ke ni volas eliri el la dezerto kaj iri al la urboj de la homoj, ĉar nia tasko estas konvinki tiujn homojn kaj ne nin mem. Kaj ĉi tie mi menciu la novan estraron, kiu ekoficis en Zagrebo, kaj kiu prezentas ĝuste tiurilate tre interesan gamon da talentoj. Mi ne bezonas paroli pri ili, ĉar ili pruvis siajn kapablojn tra la jaroj.

Nun necesas, ke ni ĉiuj faru kroman klopodon por adaptiĝi al la novaj situacioj en la mondo kaj en la movado. La malnovaj organizaj strukturoj bezonas renovigon. La tuta mondo de lernantoj en la komputila reto bezonas taŭgan medion por evoluigi siajn interesojn en Esperanto. La ideoj de Zamenhof pri paco inter la batalantaj gentoj bezonas modernan veston, kiu tamen gardu ilian centran mesaĝon. La esperantistoj bezonas reakiri la certecon, ke ilia agado estas utila al ili mem kaj al la mondo.

Unuvorte ni nun devas pli celkonscie okupiĝi pri informado, instruado kaj utiligado. Tiujn prioritatojn la komitato en Zagrebo aprobis, kaj ili estas nun parto de la laborplano de UEA. En tiu laborplano ili estas detalitaj en pluraj eroj, kies konkreta realiĝo estas jam survoje. La Komunikad-Centro en Bruselo estas unu el tiuj eroj.

Permesu al mi fine mencii la centran rolon, kiun en nia strategio havas la junularo kaj la instruistoj/instruantoj de Esperanto. La junularo esperantista, kaj ĉefe tiu organizita en TEJO, estas la plej konkreta garantio, ke ni sukcesos adaptiĝi al la nova mondo. Mi certas, ke ili faros sian parton. Pri la instruistoj kaj ilia graveco ni ĉiuj estas konvinkitaj.

En ĉi tiu spirito estas por mi agrable danki ĉiujn esperantistojn, kiuj laboris por Esperanto dum la pasinta jaro, kaj aparte tiujn, kiujn mi renkontis en Zagrebo pasintjare, kaj bonvenigi ĉiujn al la ĉi-jara Universala Kongreso en Fortalezo, Brazilo.

Ek al la komuna laboro!

Renato Corsetti

Administrado: La jaro de ŝanĝoj

Personaro

La jaro 2001 estis jaro de ŝanĝoj. Ĝi estis ne nur elektojaro por nova estraro. Okazis ankaŭ adiaŭo de fidelaj oficistoj.

Pensiiĝis Rob Moerbeek post 32 jaroj da sindediĉo al multaj laboroj en la Centra Oficejo. (Esperanto, aprilo 2001.) En decembro Simo Milojević atingis la aĝon por pensiiĝo. Tamen ambaŭ plimalpli restis: Simo forlasos la postenon de estro de la Libro-Servo kiam en 2002 novdungito eklaboros tie. Rob daŭrigas asistadon en pluraj ĉiutagaj laboroj en la oficejo. Speciale korektado de eldonaĵoj (kiel ĉi tiu revuo) estas lia profesia ŝatokupo.

La estraro nomumis inter si oficejan komisionon. Ĝi konsistas el: vicprezidanto Humphrey Tonkin, ĝenerala sekretario Ivo Osibov kaj estrarano por financo kaj administrado Ans Bakker-ten Hagen. La triopo estis komisiita kunordigi la proceduron por dungi novajn oficistojn. Samtempe ĝi analizu la funkciadon de la CO, la servojn kiujn la Asocio havigu al siaj membroj kaj al la cetera mondo. Kiel la kvaran komisionanon ĝi invitis Marko Naoki Lins, observanton por TEJO en la estraro de UEA.

Montriĝis ke la etoso en la oficejo estas streĉa. La komisiono faris ĉion eblan por plibonigi tiun situacion.

Kiel agantan ĝeneralan direktoron la estraro elektis el pluraj altkvalitaj kandidatoj Trevor Steele. Li estas homo, kiu povas kunordigi teamon kaj ĝin stimuli pozitive.

Osmo Buller finis plurajn taskojn antaŭ ol oficiale forlasi la CO-on (en 2002). Ankaŭ Pasquale Zapelli ĝis la lasta momento (en 2002) de sia deĵorado restis aganta por la Asocio. Lia posteno de direktoro ne estas malvakigita. La estraro atendas la rezultojn de la analizoj pri taskoj.

Kvankam István Ertl volis demisii plej laste en la monato junio 2002, la estraro elektis novan redaktoron jam ekde januaro 2002. Tiel Stano Marĉek prizorgos minimume unu plenan jarkolekton de la revuo. Li promesis akuratigi la aperadon.

Komence de la jaro la oficeja stabo konsistis el 11 personoj, ĉe la fino estis 10. Krome prizorgis la oficejon s-ino Merceij, kiu post 32 jaroj da laboro tie emeritiĝis fine de decembro.

Kiel regulaj volontuloj kunlaboris 3 personoj. Krome aro da volontulaj helpantoj estis en la oficejo plurfoje. En la Libro-Servo dum tri monatoj volontulis Xiang Hong sendita de Ĉina Esperanto-Ligo. TTT-ejon de UEA daŭre prizorgis volontuloj. TEJO havis sian volontulon ĉijare el Usono.

Ekipaĵo, domo

La direktoro, kun helpo de Fred de Geus kaj teamo de volontuloj, daŭrigis la konstruadon de nova komputila sistemo. Pri la domo kiel Centra Oficejo la estraro, kune kun la ĝenerala direktoro (kaj la stabo) diskutos post analizo de la funkcioj kiuj okazu centre.

Servoj

La Jarlibro 2001 ampleksis 300 paĝojn. La Revuo Esperanto aperis 11-foje. La aperdatoj ne estis tiom regulaj kiom dezirate. La nova redaktoro promesis tion ripari.

Kontakto, la dumonata socikultura periodaĵo de TEJO, ekhavis novan redaktoron: Ĵenja Zvereva, Ukrainio. Ĝin presas nun Skonpres, Pollando.

La Libro-Servo aperigis katalogon en papera formo. Ĝi estas konsultebla ankaŭ rete. Rete ankaŭ pli kaj pli aperas mendoj por la LS. Pro la populariĝo de komputiloj la estraro volas uzi ilin por komunikado kun la membroj, ne forgesante tiujn kiuj ne havas konekton kun la reto. Ĝi ankaŭ devas iel eviti ke retpoŝtantoj tro postulu tujtujan servadon en la Centra Oficejo.

Dufoje la Centra Oficejo malfermis la pordon por tielnomata Malferma Tago.

Tiu iniciato de la iamaj direktoroj montras ke interesa programo kaj la okazo por revidi geamikojn garantias ĉiam denovan sukceson. Ankaŭ en la vendoj de la libroservo! Ĉi tie ni dankas al ĉiuj, kiuj per sia profesia aŭ volontula laboro plu servadis la membrojn kaj subtenadis la agadon de UEA en la mondo.

Ans Bakker-ten Hagen

Informado: Interreta aktiviĝo

Dum la raporta periodo UEA ĉiam pli aktive uzis la modernajn komunikadajn eblojn, prezentatajn de Interreto. Por tio estis lanĉitaj aŭ prizorgataj kelkaj retaj dissendolistoj, dediĉitaj al informado.

Ekzemple estis funkciigita dissendolisto E-inf, en kiu estis publikigataj informoj kaj artikoletoj, taŭgaj por ekstera informado. Pluraj el tiuj informoj estis represitaj de la naciaj E-periodaĵoj.

Pli aktive estis uzata la retejo www.uea.org, en kiu regule aperis aktualaj informoj pri la preparado de Universala Kongreso, kaj Gazetaraj Komunikoj de UEA.

En januaro 2002 en la retejo estis prove publikigita elektronika versio de la revuo Esperanto. Por postaj numeroj post pridiskuto en la subkomitato de UEA pri informado estis akceptite publikigi nur po unu-du artikolojn.

Sekve de tiuj agadoj la kvanto de la vizitoj al la retejo duobliĝis dum kelkaj monatoj kaj en aprilo 2002 superis 10 mil.

Laŭ iniciato de Humphrey Tonkin estis renovigita dokumento Ĝisdate pri Esperanto. Roy McCoy en la CO petadas tradukojn en kiel eble plej da naciaj lingvoj de Ĝisdate, por ke ĝi, same kiel la Manifesto de Prago, estu havebla por la informa laboro de landaj asocioj kaj lokaj kluboj per simpla peto al UEA.

Andrej Grigorjevskij
Kongreso: Sub pinta protekto

En la 86-a UK en Zagreb partoprenis 1691 kongresanoj el 57 landoj kaj 46 unutagaj aliĝintoj. La solenan inaŭguron ĉeestis la alta protektanto, la kroata prezidento Stjepan Mesiĉ mem, kiu en sia salutparolado trafe menciis kialojn por lerni, disvastigi kaj uzi Esperanton.

En 9 forumoj estis priparolitaj plibonigo, pliintensigo kaj plilarĝigo de la agadoj diversregionaj kaj diverskampaj. Tradicie okazis diversaj fakkunsidoj kaj renkontiĝoj. La Internacia Kongresa Universitato kun sep prelegoj de renomaj sciencistoj donis konojn pri lingvistiko, astronomio, literaturo, ekonomio, muziko kaj edukado. La kongresanoj ĝuis atmosferon en nacia kaj internacia vesperoj, 5 koncertoj, 2 filmoj kaj 3 teatraĵoj.

La Kongreso donace postlasis al Zagreb ŝtonan monumenton La futuro, verkon de la skulptisto Jesper Neergaard. Ekstera publiko atente sekvis la Kongreson. La landskala kaj lokaj televidoj, radio-stacioj kaj ĵurnaloj abunde raportis pri la Kongreso publikigante multajn artikolojn kaj intervjuojn kun kongresanoj. La plej granda ĵurnalo Veĉernji list havis ĉiutagan prikongresan rubrikon.

Ivo Osibov

Faka agado: Pruvi la aplikon

La Komitato en Zagreb aprobis la kontraktojn pri kunlaboro kun du pliaj fakaj asocioj: Astronomia Esperanto-Klubo kaj Monda Jumeiho-Societo. Ĉesis funkcii Internacia Esperanto-Klubo Esperantista. Sekve estis 8 aliĝintaj kaj 39 kunlaborantaj fakaj asocioj, krome du fakaj sekcioj de TEJO. Ni registras ankaŭ 33 fakajn asociojn kiuj ne havas rilatojn kun UEA. La menciitaj fakaj organizaĵoj disponas minimume pri 34 ttt-paĝoj, ĉu memstaraj, ĉu en la kadro de aliaj organizaĵoj aŭ institucioj movadaj kaj ekstermovadaj. Ili povas servi kiel bazo por uzigi la lingvon al la membraro en diversaj fakoj, por informi la eksteran publikon pri la lingvo kaj por pruvi al la samfakanoj neesperantistoj la ekziston kaj aplikon de Esperanto.

Kvardeko da diversaj fakaj organizaĵoj organizis siajn kunvenojn en la Zagreba UK, pridiskutis siajn organizajn kaj fakajn demandojn kaj atestis la uzadon kaj uzeblecon de Esperanto en plej diversaj medioj.

Enketo entreprenata inter la fakaj asocioj intencas konstati la spertojn de la fakaj asocioj, la formojn kaj eblecojn de la koncerna faka laboro, kunlaboro kun samprofesiaj neesperantistaj organizaĵoj internaciaj kaj naciaj, problemoj renkontataj k.s. Iliaj respondoj povos esti bazo por plua planado kaj realaj esperoj pri la estontaj direktoj, amplekso kaj dinamiko de la faka agado.

Ivo Osibov

La Komitato: Ĉu kompletigota?

Post la elektoj en 2001 la Komitato konsistis el 55 komitatanoj A, 7 komitatanoj B kaj 12 komitatanoj C, sume 74 komitatanoj. La Komitato ne estis kompleta, ĉar ne ĉiuj Landaj Asocioj nomumis siajn komitatanojn A. Estis ankaŭ 13 observantoj. Ok LA ne nomumis siajn observantojn. La kunsidojn dum la UK en Zagreb partoprenis 60 komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj. 84% de la komitatanoj estis ligitaj al la reta diskutlisto de la Komitato. La komitatanoj estis informataj pri la okazaĵoj en la Asocio pere de komunikoj kaj komitataj cirkuleroj.

La Komitato de UEA dum la UK en Zagreb decidis eksperimente formi 7 subkomitatojn taskitajn pri diversaj agadkampoj. La intenco estis ke ĉiu komitatano aliĝu al unu (almenaŭ) subkomitato. La tasko de la subkomitatoj estas dum la tuta jaro (ne nur dum la semajno de la UK) dum la trijara mandatperiodo pridiskuti problemojn, iniciati solvojn, prepari kaj proponi decidojn al la Komitato kiel tuto. Ili funkcius dumjare koresponde, ĉefe rete, ĉar plimulto de la komitatanoj havas retaliron. Okaze de la komitatkunsidoj en la kadro de la UK la subkomitatoj funkciu kiel kaj anstataŭ la ĝisnunaj laborgrupoj. Al la subkomitatoj aliĝis entute 128 anoj, iuj komitatanoj al pluraj. Krome kelkaj nekomitatanoj partoprenas en ilia laboro. La aliĝado al la subkomitatoj daŭris longe, tial nur lastatempe ili komencis vigli.

Rilatoj kun TEJO: Novaj impulsoj

TEJO sukcese okazigis la 57-an IJK-on en Strasburgo kun preskaŭ 400 partoprenantoj el 35 landoj de 5 kontinentoj dediĉitan al la kongresa temo Plurlingvismo en Eŭropo: kiel ĝin sukcesigi? Dum la Kongreso estis, interalie, priparolita strategia programo de TEJO, akceptita KolombEJO kiel la 43-a landa sekcio de TEJO kaj elektita nova estraro.

En novembro 2001 en Svedio okazis sukcesa TEJO-seminario E...@Interreto. Alia seminario estis organizita en marto 2002 en Litovio pri Aktiva civitaneco. Ĝenerale viglas la interretaj servoj de TEJO kun tute nova adreso: www.tejo.org. Nova Pasporta Servo aperis kun pli da gastigantoj ol iam ajn antaŭe. Aktivuloj de TEJO kunlaboris en internaciaj junularaj konferencoj, dise en la mondo, informante pri Esperanto kaj serĉante kunlabor-eblojn. La revuo Kontakto, redaktata de nova redaktorino, regule aperas kombinante sukcesajn tradiciajn elementojn kun novaj ideoj. TEJO-tutmonde daŭre prezentis la ĉefajn movadajn agadojn de TEJO. Ekde 2001 aperas la reta bulteno de TEJO TEJO-aktuale, kiu aktuale, koncize, senpage raportas pri junularaj temoj.

En la Centra Oficejo tre aktive laboris la volontulo Christopher Culver por TEJO. Tamen la TEJO-estraro konkludas pri la bezono de plia profesiigo de sia agado. La komunikado inter TEJO kaj UEA intensiĝis. La diskuto momente traktas plistabiligon de la financado, profesian strukturadon de TEJO por kapabligi ĝin respondi al la defioj de la tria jarmilo inter la junularo, kaj la servojn kiujn povas doni al ĝi la CO, gradon kaj formon de sendependeco de TEJO por ebligi al ĝi pli efikan kunlaboron kun internaciaj junularaj organizaĵoj kaj institucioj neesperantistaj.

Ivo Osibov

Landa kaj Regiona agado: La aferoj antaŭeniras

Ameriko

La okazigo de la Tutamerika Kongreso en Meksiko estis certe la plej grava atingo. Partoprenis en ĝi ĉirkaŭ 150 esperantistoj el pluraj mondopartoj, de azianoj ĝis eŭropanoj, krom, evidente, la amerikanoj. Grava rezulto estis interne de la movado la fondo de la junulara sekcio de la meksika asocio, kaj ekstere la lanĉo de la esperantlingva traduko de grava verko pri la konkero de Ameriko far eŭropanoj, vidata el la perspektivo de la indiĝenoj.

La ebleco kunigi kaj inter si paroligi reprezentantojn de pluraj centramerikaj landoj, rezultigis vigligon de la agado, pli bonan kunlaboron. Ekzemple tre bone utiligataj estas la diversaj retaj diskutlistoj de la kontinento, kio donas novan kaj fortan elanon en la laboro, ekzemple al la kolombia movado, kies junulara sekcio, KolombEJO, estis akceptita kiel nova landa sekcio de TEJO.

Dum la sama IJK eniris la estraron de TEJO venezuela aktivulino, Mayrim Sandoval, respondeca pri landa agado. Ankaŭ en Honduraso rimarkeblas vigliĝo de la Esperanto-agado dank’ al aktiveco de Reynaldo Noll kaj Elmer Escotto, por ne paroli pri la rezultoj de la vojaĝo de Rafael Despradel — la sola esperantisto en Dominika Respubliko — al Eŭropo por deĵori ĉe la CO kaj ĉeesti UK-on kaj IJK-on.

La amerika komisiono tre diligente laboras, sub gvido de Atilio Orellana Rojas, regule aperigante la bultenon AktivAmeriko kaj la dosieron Partopreno, kaj ekspluatante plej bone la eblojn de la retaj diskutejoj. Vigligo de la movado en tiu regiono kaj entuziasmo por la okazonta UK en Brazilo kreis la kondiĉojn por konkretigi la eblon starigi oficejon de la amerika komisiono en Brazilo, gaste de la Brazila Esperanto-Ligo.

[FORIGITA!: bildo]

Solena malfermo de la 5-a Tutamerika Kongreso en Meksikurbo en aprilo 2002.

Azio

La sekvoj de la aktiviĝoj en diversaj aziaj landoj konkretiĝis dum la zagreba UK, kie kunvenis la Komisiono por la Azia Esperanto-Movado KAEM kaj decidis ke en ĝi membru po unu reprezentanto el la ses landaj asocioj aliĝintaj al UEA, nome Japanio, Koreio, Ĉinio, Vjetnamio, Pakistano kaj Barato. Prezidanto de KAEM estis elektita Hori Yasuo el Japanio, kiu akceptis transpreni la gravan kaj pezan taskon. Li ankaŭ redaktos la bultenon Esperanto en Azio.

Antaŭeniras la preparlaboroj por la tria Azia Kongreso de Esperanto, okazonta en aŭgusto 2002 en Seulo, Koreio, kio certe estos plia sukcesa etapo en la evoluo de la movado en tiu mondoparto.

La organo de KAEM Esperanto en Azio rekomencis aperi en septembro 2001, dank’ al prizorgado de la nova prezidanto kaj sekve de ĝia apero komenciĝis kolektado de mondonacoj por la azia fondaĵo, por ebligi novajn agadojn en diversaj landoj.

Syôzi Keiko tre lerte prizorgis projekton C, nome kolektadon de sinproponoj por iĝi individua membro de UEA pere de fondaĵo Canuto, kune kun raporto pri farita agado, tiel ke eblis akcepto de 41 homoj el kvin landoj.

La ĉefa problemo estas la kunvenigo de la aktivuloj, kaj la nesufiĉa ekspluatado, ĝis nun, de la retaj diskutejoj.

Arabio

La araba komisiono, kunmetita en la jaro 2000, fiksis kiel prioritaton por 2001 starigon de kontaktoj inter la unuopaj komencantaj esperantistoj en la tuta regiono, motivigon de la interesatoj en Jordanio, kiuj petis informmaterialon de UEA, sendon de instruisto al Amman (Jordanio) kaj starigon de tiea landa asocio, enkondukon de retpoŝta diskutlisto, ttt-paĝoj, kaj kreadon de baza kapitalo per Fondaĵo Araba Mondo.

Bedaŭrinde la komisiono suferis du gravajn perdojn: la forpason de Hugo Martin, tre aktiva komisionano, kaj la translokiĝon de Kamal Chaouachi el Amman.

Pere de fondaĵo Canuto membriĝis al UEA 5 jordananoj, 2 libananoj, 2 sirianoj, 1 kuvajtano, 5 alĝerianoj, 1 irakano, 1 bahrejnano, 1 UAE-ano, do entute 18 personoj.

La planoj realiĝis: fakte viglas la diskutlisto Araba-mondo; Wael Al-Mahdi, studento en Irbid, Jordanio, ekkonstruis ttt-paĝon: www.geocities.com/waelalmahdi/jea por la Jordana Esperanto-Asocio, fondita de Ghassan Al-Zohbi, Wael Al-Mahdi, Kamal Chaouachi kaj Nesrin Nabbulsi.

Dum la jaro Reza Kheir Khah vizitis kaj aktivis en Dubai, UAE; Esperanto estis instruata ĉe la Asocio por Homaj Rajtoj kaj ĉe la Asocio de Junaj Kristanoj; grupo da aktivuloj sin dediĉis al transskribo de arabdevenaj vortoj (islamaj, geografiaj, familiaj nomoj, ktp) por transdono al la Akademio por fina beno. Jordanion vizitis Orellana por fortigi la lokan agadon, gvidi lingvan kurson, prezenti la unuan araban studlibron de (karmemora) Abraham, danksaluti la eksministron pri kulturo Faysal Ar-Rfouh (subtenanton de la antaŭkongreso en Amman 2000), kaj por starigi kontaktojn kun Unesko-komisiono, kun Jordana Lernejo por Turismaj Gvidantoj, kaj universitato.

Jarfine estis redaktitaj la kontribuoj de la Amana seminario 2000: Globaliĝo (Ar-Rifouh), La nargileo (Chaouachi), Esperanto en la mondo (Orellana), Esperanto en la araba mondo (Sinno).

Fine ekestis paŝoj por konigi Esperanton unualoke en la alĝeriaj medioj, kaj en norda Afriko ĝenerale.

Afriko

Pro la amplekso de la kontinento, la komisiono decidis dividiĝi en agadregionojn gvidatajn de respondecaj komisionanoj.

La plano Prioritato Afriko komencas realiĝi: fakte funkcias la Afrika Oficejo, prizorgata de teamo konsistanta el Gbeglo Koffi, Doumegnon Koffi kaj Raoul K. Hounnake, kaj ĝi iom post iom transprenas la taskojn de la komisiito pri Afriko, Hans Bakker. Sed kion praktike faras la oficejo? Ĝi respondas leterojn plej diversajn, organizas perkorespondajn kursojn diversnivelajn, disdonas subvenciojn al naciaj kaj lokaj afrikaj grupoj, ktp.

Por pli bone instrui, krom utiligi didaktikan materialon franc- kaj anglalingvan por la unua grado, fariĝis reta versio de la libro Kuba ekzercaro, kies celo estas helpi al progresantoj kaj informi novajn esperantistojn. Oni uzas la retan version de Manlibro por novaj membroj de UEA. La afrika oficejo rolas ankaŭ kiel eldonejo por la afrika movado; en 2001 aperis Togolando Fabelas kaj la kongresa Kajero de la 8-a TEK (kolekto de raportoj pri TEK de la jaro 2000).

Fine nun funkcias ttt-paĝo: www.multimania.com/afrikaoficejo; kaj la reto estas ankaŭ uzata por distribui la informilon Tr’Afrik, dum la bultenoj Alvoko kaj Ovo plu aperas en papera formo, redaktataj en Afriko sed presataj kaj ekspedataj en Nederlando. Ĉefa evento de la jaro estis la UTE-kongreso, en kiu partoprenis ankaŭ kelkaj eŭropaj esperantistoj. Pli detale en la diversaj landoj: en Ganao okazis seminario; Benina Esperanto-Federacio, kiu estis akceptita kiel la 60-a Landa Asocio de UEA dum la zagreba UK, instruas Esperanton al etaj infanoj en tri bazaj lernejoj; en Tanzanio okazis tutlanda renkontiĝo; multaj kluboj en rifuĝejoj tanzaniaj kaj DR-Kongolandaj; konstruiĝas Esperanto-instituto en Togolando; en Niĝerio okazas kursoj al lernantoj de privata lernejo en la vilaĝo Orodo.

Eŭropo

La movado en tiu ĉi kontinento estas relative stabila. Apartan mencion meritas Unuiĝo Franca por Esperanto pro sia magazino, tre belaspekta, inteligente redaktata, tre taŭga por prezenti ĝin al eksteraj interesatoj. Francio ankaŭ organizis en Strasburgo la junularan kongreson, sed pri tio vi legis en alia ĉapitro (p. 131). En Italio estas serioza pretigado de la 5-a Eŭrop-Unia Kongreso okazonta en Verona fine de aŭgusto, kiu promesas esti tre ĝuinda.

Daŭras la zorgoj pri iuj landaj movadoj, kiel la brita.

La balkana komisiono, sub gvido de Radojica Petrović estas tre aktiva kaj enfokusigas por sia agado tre konkretajn planojn, klopodante helpi la iom malfortajn asociojn en la regiono kaj klopodante ankaŭ enirigi refoje Esperanton en Turkion.

Ankaŭ la pola movado, sub la gvido de Stanisław Mandrak, revigliĝas kaj refortiĝas.

En Baltio la movado estas jam tre matura, precipe en Litovio, kie la asocio ĝuas grandan prestiĝon en la socia kaj politika vivo de la lando.

Rusio jam famas en Esperantujo pro la lingvaj festivaloj, kiuj iom post iom disvastiĝas en aliaj mondopartoj, ĉiam sukcese.

[FORIGITA!: bildo]

Francaj gejunuloj antaŭ stando pri Esperanto dum la ekspozicio Expolangues en Grande Halle de la Vilette, Francio

Oceanio

La oceania komisiono, sub gvido de Brian Fox, komencas agadi por esperantigi la landojn apud Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Tre aktiva en ĝi estas la antaŭa UEA-prezidanto, Kep Enderby, kiu direktas sian konatan vervon kaj viglon en tiun komisionon.

Edukado: ILEI komisiita eduki

Jam en 1990 ILEI estis komisiita de UEA zorgi pri la eduka kampo. Pluiris la Projekto Interkulturo kaj la Kvazaŭlernejo Tibor SEKELJ. Eldoniĝis gvidilo de la lernolibro Okuloj. Pluaperis la periodaĵoj Internacia Pedagogia Revuo kaj Juna Amiko. La 35-a ILEI-konferenco okazis en Lovran. La internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI okazigis sesiojn.

Klopodoj por revizii la ekzamenan sistemon komenciĝis. Okazigo de superaj ekzamenoj kaj instruista seminario, plibonigado de naciaj kursoj komputilaj kaj retaj, starigo de internaciaj retaj kursoj, starigado de lernoprogramoj, ktp ekokupis la respondeculojn de la eduka kampo de UEA.

ESF (Esperantic Studies Foundation) starigis la ttt-pagon Edukado.net, kie estas multaj informoj pri lernado de Esperanto, instruado kaj ekzamenado.

[FORIGITA!: bildo]

Dum la 35-a Konferenco de ILEI en Lovran estis elektita nova estraro: Jennifer Bishop, Mauro la Torre, Agneta Emanuelsson, Stefan MacGill, Boo Mee Kim Lindblom kaj Radojica Petrović.

Eksteraj rilatoj: Ĉefe Unesko kaj EJL

La ĉefaj agadoj rilate al la eksteraj rilatoj dum ĉi tiu raportperiodo temis pri Unesko (Vincent Charlot) kaj la Eŭropa Jaro de Lingvoj (Anna Ritamäki).

Apogite de la Unesko-Komisiono de Kroatio, iniciatite de Spomenka Ŝtimec, kaj surloke kunordigite de Vincent Charlot, Rezolucio pri Kulturo de Dialogo inter Civilizoj (favore al Esperanto) estis proponita de Kroatio al la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en oktobro 2001. Partoprenis ankaŭ Renato Corsetti, por fortigi la UEA-ĉeeston. La reprezentanto de Kroatio prezentis la malneton de la rezolucio, sed la prezento okazis tro malfrue, por ke estu tempo por organizi subtenon al la rezolucio fare de aliaj landoj. Pro tio la rezolucio estis nur mallonge diskutita en la koncerna komisiono, sed ne atingis voĉdonadon, kaj la malneto restas kiel labordokumento 31 C/4 DR.6. Necesas prepari novan proponon al la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2003.

Lige al la Eŭropa Jaro de Lingvoj de la Eŭropa Unio, TEJO sukcese okazigis la 16-an Lingvan Festivalon kunordigitan de Anna Ritamäki. La lingvaj festivaloj estas efikaj eventoj por tiri atenton al Esperanto. En venontaj jaroj indas aktive partopreni la Eŭropan Tagon de Lingvoj (26-an de septembro ĉiujare) deklaritan de la Konsilio de Eŭropo.

Laŭ aranĝo de Ĉina Esperanto-Ligo, Renato Corsetti kaj Lee Chong-Yeong vizitis Beijing, Ĉinio, kaj rendevuis kun Li Zhaoxing, Vic-ministro pri Eksteraj Aferoj, kaj Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Asocio de Amikeco kun Alilandaj Popoloj, en novembro 2001. Oni diskutis la eblan rolon de Ĉinio por atentigi UN-n pri la monda lingva problemo. Corsetti kaj Lee vizitis ankaŭ la urbon Vilnius, Litovio, en majo 2002, por rendevui kun la Ministro pri Eksteraj Aferoj kaj diskutis la eblon, ke Litovio surtagordigu la internacian lingvan problemon en la UN-Asembleo.

Okaze de la ICA 2002, konferenco de Internacia Komunikado-Asocio, kiu havas 3000 profesiajn membrojn en 64 landoj, ĉefe universitatajn profesorojn kaj ĵurnalistojn (www.icahdq.org), la Konferenca Komitato akceptis apartan duhoran sesion, planitan de Mark Fettes, kun la titolo Reconciliation through Communication in the Neutral International Common Language (Repacigo pere de Komunikado en la Neŭtrala Internacia Komuna Lingvo), la 15-an de julio 2002, en Seulo, Koreio. Sub la prezido de Lee Chong-Yeong kvar esperantistoj (Cui Juanhua, Kimura Goro, Usui Yasuo, kaj Lee Chong-Yeong) prelegos pri la temo al ne-esperantistoj.

CED: Notinda pliaktiviĝo

En la daŭro de la jaro 2001 notinde pliaktiviĝis la agado ĉirkaŭ CED, kiu nun laboras sub kvinkapa estraro: D. Blanke, M. Fettes, I. Koutny, J. Lindstedt kaj H. Tonkin.

La 25-a volumo de Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado (LPLP), la faka revuo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), aperis kiel kutime en tri numeroj en 2001, sub redakto de H. Tonkin (Usono) kaj P. Daŝgupto (Barato) ĉe la eldonejo Benjamins en Amsterdamo. La interlingvistikan sekcion redaktis M. Fettes (Kanado), la recenzojn redaktis F. Nuessel (Usono) kaj R. Corsetti (Italio). Artikoloj kaj recenzoj aperis ĉefe en la angla, sed ankaŭ en la franca, itala kaj hispana lingvoj. Ĉiun artikolon akompanis ampleksa resumo en Esperanto.

Inter la temoj traktitaj en la interlingvistika sekcio estis la efiko de instruado de Esperanto sur la denaska lingvo de lernejanoj, la fenomeno de lingva reciklado en Esperanto, kaj la historio de interlingvistiko en Usono. Tridekmembra redakta komitato el eminentaj lingvistoj liveris konsilojn kaj helpon.

D. Blanke daŭrigis sian redaktadon de la Informilo por Interlingvistoj, same eldonaĵo de CED. Kunlaboris ankaŭ H. Tonkin por redakti la interlingvistikan sekcion de la jara bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (MLA) de Usono. En sia plej lasta volumo, la Bibliografio listigis inter 300 kaj 400 fakajn librojn kaj artikolojn aperintajn en la jaro 2000, el kiuj la plejparto traktis Esperantologiajn temojn.

Sub prezido de D. Blanke okazis Esperantologia Konferenco en la kadro de la Universala Kongreso en Zagrebo. Aperis la aktoj de la 19-a Esperantologia Konferenco (Prago 1996). Kunlige kun la UK, la Akademio de Esperanto kaj la Kroata Akademio de Sciencoj okazigis simpozion pri Lingva Planado kaj Leksikologio en Zagrebo kaj aperigis referaĵan volumon. La nova estraro de UEA decidis intensigi la aperigon de la serio Esperanto-Dokumentoj, ĉefe en la lingvoj Esperanto, angla kaj franca, kaj nomis Dafydd ap Fergus kiel redaktoron. Jam aperis kontribuaĵo de la konata lingvisto Robert Phillipson, Internaciaj Lingvoj kaj Internaciaj Homaj Rajtoj. CED ankaŭ respondecas pri la Biblioteko Hodler ĉe la domo de UEA en Roterdamo kaj lastatempe elformulis planon por ĝisdatigo, kompletigo kaj riparo de la kolekto, por kiu ĝi nun serĉas eksteran subvencion.

Rimarkinda estis la agado pri interlingvistiko kaj rilataj temoj je nacia kaj regiona niveloj, ekzemple aperigo de 736-paĝa festlibro por Detlev Blanke sub redakto de S. Fiedler kaj Liu Haitao kaj kun subvencio de la nordamerika Esperantic Studies Foundation (ESF); aperigo de Esperanto en la 21-a Jarcento sub redakto de Lee Chong-Yeong kaj kun aŭspicio de UEA; kaj tuta serio da eldonaĵoj de la germana Gesellschaft für Interlinguistik.

Salutinda estas ankaŭ la daŭra aperigo de la revuo Esperantologio ĉe la Upsala Universitato en Svedio.

Vivigis la esperantologian kaj interlingvistikan agadon aktivaj retaj diskutlistoj BJA-listo (sub gvido de J. Lindstedt) kaj tiu de la Akademio, kaj daŭre vastiĝis la retpaĝaroj kun faka enhavo. La paĝaro de CED estas enkadrigita en tiu de ESF (http://esperantic.org/ced/), kaj ligita al la vasta enhavo de la Virtuala Esperanto-Biblioteko (http://esperanto.net/veb/). ESF kunvokis kelkajn renkontiĝojn de fakuloj kunlige kun usonaj fakaj konferencoj kaj subvenciis plurajn interlingvistikajn projektojn kaj projektojn ligitajn al la instruado de Esperanto.

H. Tonkin

Instruado

Ni observis, raportis kaj planis

Dudeko da esperantistoj troviĝis inter la kvarcento da partoprenantoj de tritaga konferenco de CALICO fine de marto en la universitata urbo Davis, en Kalifornio. Pro la temo, komputile asistata lingvo-lernado, Esperantic Studies Foundation (ESF) arigis delegacion de komputistoj kaj pedagogoj. Tri fest-paroloj enkondukis densan programon de prezentaĵoj, la plimulto kun praktikaj demonstraĵoj, apud kiu svarmis budoj de komercaj kompanioj. Por informoj, vizitu: www.calico.org/CALICO02/.

Atentinda estis prelego pri komputile liverata kurso de TPR (Totala Fizika Reago), kio unuavide ŝajnas kontraŭdira. Frapa estis ĝia verbo-centreco, kio karakterizas la plimulton de la demonstritaj programoj.

Jen leciono por ni: ĉe transiro de libro-bazita al komputil-bazita instruado; nia enhavo migru de statika al dinamika. Ni vidis viglan prezenton de ies matena rutino, konsistanta el amaso da praktikaj, fizikaj kaj realismaj agoj.

Ekzemple, aperas senmova vidbenda bildo de matenulo kun etendita mano, kun kvar objektoj flanke (dentobroso, glaso, kulero, viŝtuko). Oni aŭdas unu el kvar frazoj (ekz. Liza trinkas lakton). La lernanto devas muse kapti kaj tiri la glason ĝis la mano de Liza. Por gratuli pro la ĝusta elekto, Liza tuj viviĝas kaj ektrinkas la lakton. Je miselekto, ŝi farus nenion. En alia oni stiras aŭton laŭ voĉaj ordonoj selektitaj de la programo.

La montrita bildo evoluas laŭ la stirado de la lernanto; protestante je malsekvo: Iru maldekstren — haltu ĉe la halt-signo - bone vi turnis — sed, kio? Vi ne haltis antaŭ la signo! (polica sireno).

Sono ludas gravan rolon en lernoprogramoj. Oni preferas uzi registritajn voĉojn ol sintezitajn. Tipe, oni permesas al lernantoj registri sian voĉon kaj kompari tion kun modela voĉo.

Parol-rekonaj programoj ekestas uzataj por funkciigo de aparatoj (lumoj ek, televidilo — kanalo dek kvin, ktp.) sed ili ankaŭ ekprenas didaktikan rolon. Se parol-provoj estas rekonitaj, eblas doni voĉ-analizon komparata kun tiu de modelo, prezentebla kun procentaĵaj similecoj por ĉiu vorto, aŭ kiel grafikaĵo, laŭvorte kaj laŭlitere. Elementoj kun simileco super 80% aperas verde, sub 80% ruĝe. Lernanto scias kiuj sonoj perfidas ŝin/lin kaj bezonas ekzercadon. Frapa projekto menciita (ne demonstrita) rekonas la malperfektan elparolon de lernanto ĉe donita teksto, diĝitigas ĝin, komparas ĝin kun la diĝita parolo de modelo kaj laŭ tio modifas la misan parolon por bonigi ĝin. Tiel, la modela prononco kiun la lernanto aŭdas kaj alcelas, venas de ties propra voĉo!

Esperante

Post la konferenco, la ESF-aro kunsidis unu tagon por plani evoluigon de perkomputila lernado en Esperanto. Ili resumis viditaĵojn el la konferenco; pro paralelaj sesioj, multaj raportis kion aliaj ne vidis.

Maturaj komercaj instru-programoj ekzistas: eldoni E-version de iu el tiuj provizus kadron kiu unuflanke faciligus la kreo-taskon, aliflanke limigus la eblojn; fariĝis pli favoraj la financaj ebloj por tio.

Oni montris instigan instruadon pere de kinejaj filmoj sur DVD, ekzemple la franca per Chocolat. La mult-trakaj sonaj kaj subtitolaj ebloj helpos spekti la filmon nur ĝue, aŭ en la propra lingvo (L1), aŭ en la cel-lingvo (L2), kun aŭ sen sub-titoloj (en L1 au L2), kun gramatikaj atentigoj (sone aŭ skribe), kun komentario priskriba (nun ŝi paŝas al la tablo, prenas la leteron...) aŭ interpreta (ŝia mieno esprimas timon pro la enhavo...) aŭ ekzercigaj demandoj.

Tio montras vojon pli plene ekspluati la vidbendon Pasporto al la Tuta Mondo, kun ekzercoj, kurso kaj instruista gvidilo sur DVD aŭ en retejo (aŭ ambaŭ).

Poste oni resumis proprajn projektojn en konstruo: lern-programo de Ian Fantom (GB) E Viva!, el Usono Mind Scaffolds de Duncan Charters kaj Denis Ferland, entenanta milojn da bildoj el la siatempa bildvortaro de Benson, Curso de Esperanto el Brazilo, k.a. En koncepta sed demonstrita stadio estas retejo ellaborata de Hokan Lundberg, Sonja Petrović, Henning von Rosen, Clayton Smith, Arono kaj aliaj. Ĝi nomiĝas Kursejo, sed estas pli ol ejo por kursoj, ĝi povos fariĝi bunta eduka bazaro. Rigardu mem: www.kursejo.net.

La partoprenantoj konsciis pri la atingoj de edukado.net tra lastaj monatoj. Ne estis fina decido kiun podion elekti/subteni; estos kunlaboro, hipersaltoj kaj dividado de materialoj inter la podioj starigataj.

Starigante edukajn retejojn, oni konsentis interalie:

  • Kreaĵoj havu daŭran valoron, sed estu laŭbrike konstruataj, por ke uzeblaj eroj estu je dispono kiel eble plej baldaŭ.
  • Ni kreu ĝenerale uzeblajn rimedojn kaj apogu diversecon: estu elekteblaj diversaj lerno-stiloj, evoluigo de diversaj lertoj, kun diversa enhavo — ekzemple kursoj kun kaj sen movadaĵoj — por atingi ekvilibron aŭ neŭtralecon (en pozitiva senco).
  • Pretigantoj kolektu kaj dividu spertojn, ankaŭ disponigu ilojn por faciligi al aliaj enretigi siajn materialojn.
  • Retejoj ofertu al progresantoj gamon da lerno-programoj, estu retaj babilejoj, ĉu por mikrofona/laŭtparolila konversacio, ĉu por sinkrona aŭ nesinkrona mesaĝado.
  • Estu allogaj bazaj kursoj, kies fino provizas malŝlosilon al babilejoj kaj aliaj faciligoj. Tiel kompletaj kursoj povos esti pli densaj kaj kontentigaj. Estu materialo por ĉiu nivelo, ĝis inkluzive por instruistoj.
  • Ni enplektu aŭtentikajn materialojn en la kursojn (ekz. tekstoj el Monato, Kontakto k.a.). Estu sonarkivoj, bildvortaroj kaj serĉeblaj saltenhavaj gramatikoj, legoligeblaj al materialoj.
  • Ĉefrolu la pedagogio kaj ne la teknologio. Ni ne ofertu tro da teknikoj aŭ lern-elektoj al komencantoj — multaj el tiuj estos ankaŭ komputilaj komencantoj.

Tra venontaj monatoj multo progresos sur ĉi tiu kampo, ĉar la kunveninta teamo funkcios kiel laborbrigado.

Ni finu per diraĵo, trafe tradukebla al Esperanto, de festparolinto ĉe CALICO, valida por ajna instruado, sed aparte memorinda ĉe la komputila: Nia celo ne estas transdoni lernaĵojn, sed transformi lernantojn.

Stefan MacGill

[FORIGITA!: bildo]

La konferencon partoprenis dudeko da esperantistoj. Sur la foto de maldekstre: Mark Fettes (Kanado), Grant Goodall (Usono) kaj Henning von Rosen (Danlando).

[FORIGITA!: bildo]

La konferenco montris vojojn kiel ekzemple pli plene ekspluati la vidbendon Pasporto al la Tuta Mondo.

Oratora konkurso de UEA

La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde la 86-a UK en Zagrebo. Ĝi okazos dum la 87-Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza.

Temoj
  • Kial mi agadas por Esperanto?
  • Egaleco de seksoj.
  • Ĉu Esperanto en evolulandoj?
  • Lingvaj Homaj Rajtoj.
Partoprenantoj

Rajtas partopreni gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas, minimume unu tagon antaŭ la konkurso, sin skribe anonci al la LKK: Michelson” <m...@bol.com.br> aŭ al la prezidanto de la juĝkomisiono: Adonis Saliba, Rua Corinto, 543 ap. 81-B, CEP 05586-060 São Paulo (SP), Brasil, rete:<e...@astrale.com>.

Okazigo

La Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du pliaj membroj de la juĝkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado.

La Komisiono juĝos la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan ĵaŭdon, de la 12-a ĝis la 13-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro.

Premioj

La premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaŭ diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.

Disvastigo: Informi la neesperantistojn

En Italio ekzistas eksterordinara esperantisto, Giorgio Bronzetti, kiu opinias, ke malmultaj lernas Esperanton, simple ĉar neniu parolas al ili pri ĝi.

Ĉefe la ĵurnaloj daŭre parolas nur pri la angla kaj la neceso lerni la anglan. NuGiorgio diris iun tagon: kial ni ne starigas sistemon por disdoni informojn al la gazetaro en la nacia lingvo pri lingvaj problemoj kaj pri Esperanto?

Ĉar li apartenas al tiu speco de esperantistoj, kiuj ne atendas ke aliaj faru sed faras mem, li komencis puŝi siajn geamikojn starigi la sistemon, kaj nun la sistemo en Italio funkcias. Ĝia nomo estas Disvastigo (ĝuste tiel en Esperanto!), kaj ĝi ne nur donas informojn al la gazetoj, sed ankaŭ al la parlamentanoj. Ĝi kunlaboras kun la Komunikad-Centro en Bruselo, kaj multaj aliaj.

Giorgio evidente ĉerpas siajn informojn el pluraj fontoj kaj el pluraj listoj, interalie el <e...@yahoogroups.com>, kiu liveras tiajn tradukeblajn informojn al ĉiuj esperantistoj.

Mi scias ke kelkaj landoj havas propran sistemon similan, sed estus bele, se multaj landoj celus starigi similan sistemon. Giorgio pravas pri tio, ke neniu lernos Esperanton, se neniu parolos al la publiko pri lingvaj problemoj kaj Esperanto. Ĉar neniu potenca grupo volas fari tion, eble ni mem faru kiel Giorgio.

Renato Corsetti

Loke

SANCTI SPIRITUS: En tiu kuba urbo ekzistas vigla E-grupo, kiu havas hejmpaĝon kun informoj pri la urbo, la loka E-agado, ktp. Bv viziti la hejmpaĝon! La adreso estas: www.gratisweb.com/diaznorberto/jajabokubo.htm.

VALLADOLID: Sub la titolo Simpla, logika, neŭtrala la ĵurnalo Diario de Valladolid, vendata kun la prestiĝa hispana ĵurnalo El Mundo, publikigis la 15-an de januaro ampleksan artikolon pri Esperanto, surbaze de intervjuo al d-rino Urueña kun atento al agado de la loka E-societo Fido kaj Espero. La teksto estas ilustrita per granda kolora foto de la intervjuato apud diversaj E-revuoj, inter ili la organo de UEA.

NUMAZU: La 23-an de marto 2002 la aliĝ-nombro de la koresponda kurso fare de E-Societo en Numazu, Japanio, atingis la nombron 800.

PUNTO FIJO: La 2-an de marto 2002 okazis la Unua Laborsesio pri Homaj Rajtoj, Lingva Diverseco kaj Esperanto en la urbo Punto Fijo (Venezuelo). Oni diskutis pri konceptoj kiel identeco, lingvo, homaj rajtoj, diskriminacio k.s. Pri la evento raportis vaste aŭskultata loka radio, invitante la gejunulojn lerni Esperanton kaj instigante la pluan okazigon de similaj laborsesioj.

TRIESTO: Triesta E-Asocio (TEA) tradicie organizas aranĝojn okaze de Semajno de Internacia Amikeco. La lastan lanĉis kvindeko da esperantistoj la 17-an de februaro en la Germana bonfara societo en la centro de Triesto. Dezirante montri diversecon de la urbo kaj regiono, oni prezentis dekon da literaturaj verkoj en originalaj lingvoj kaj Esperanto (verkoj de Dora Pejaĉević, drama grupo de la Kroata E-Unuiĝo, teatraĵoj, slovena virina koruso Ivan Grbec el Triesto k.s.). TEA okaze de SIA eldonis flugfolion kun bazaj informoj pri Esperanto kaj SIA. Pri la programo oni vaste informis pere de la loka gazetaro kaj du televidkanaloj.

KOSTARIKO: Ekde la 3-a de aprilo denove okazas Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj en la Politekniko de Kostariko. Entute estas 25 studentoj el plej diversaj teknologiaj fakoj. Ĝi daŭros 5 semajnojn, ĉiumerkrede okazos tri-hora leciono. José Carlos Morales kaj Gilbert Gonzales Maroto prelegos dum la kurso. La unua pri la internacia organizado de la indiĝena movado, la dua pri la lukto kontraŭ la konstruado de digo en indiĝena teritorio.

PATAGONIO: Malgraŭ la konataj malfacilaĵoj okazis en Bariloche, la 30-an de marto 2002, la dua renkontiĝo de patagoniaj esperantistoj. Oni pritraktis movadrilatajn aferojn, praktikis la lingvon, la pli spertaj esperantistoj klopodis komprenigi ĉiujn paroladojn al la novlernantoj. Oni sugestis kelkajn esperantistojn por ricevi subvencion oferitan de Atilio Orellana Rojas. Post komuna tagmanĝo en urbocentra restoracio Ruben Sanchez faris prelegeton pri Jumeiho-masaĝo. La galerio, kie okazis la renkontiĝo, estas la sola loko en la urbo Bariloche, kie nuntempe ĉiun lundon oni instruas kaj lernas Esperanton.

Fake

INFORMADIKO: En Tutmonda Forumo de Scio pri Informadika Teknologio (http://www.it-globalforum.org/), en la lingvo-listo aperas ankaŭ Esperanto.

ĈINA RADIO: ekde la unua de majo la Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia prove “surteriĝis” kaj estas legebla kaj aŭdebla per la retejo: http://esperanto.cri.com.cn. Gratulaj leteroj aŭ mesaĝoj estas bonvenaj. Oni atendas aktivan eĥon rilate al paĝaranĝo, enhavo kaj lingvaĵo: Esperanto-sekcio, cri-36, Ĉina Radio Internacia, Poŝtkesto 4216, Pekino, Ĉina Popola Respubliko, rete: espradio” <e...@cri.com.cn>.

HISTORIISTOJ: Michel Clément restartigas la reton de historiistoj, kiu estis nomata: La Internacia reto de esperantistaj historiistoj (IREH). Oni povas membriĝi senpage, sendante mesaĝon al: m...@gmx.fr. Plie, oni povas legi tekstojn pri la historio de nia movado en la TTT-paĝo de IREH: www.er.uqam.ca/nobel/k33440/premier.html.

ASTRONOMIO: Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) celas eduki la E-publikon pri la plej antikva scienco — astronomio. La du antaŭaj staĝoj okazis en E-kulturcentro Kvinpetalo, Bureso, Francio, kaj en Observatorio de Monto Chiran en suda Francio. Ĉi-jare la staĝon akceptas konata Sankt-Mikaela Observatorio kun unika teleskopo por observadi la Sunon (diametro de la spegulo 1,20 m), Neŭtona teleskopo de 60 cm kun ebleco foti astrojn per speciala CCD-kamerao kaj multaj pli malgrandaj teleskopoj. Gvidanto de la staĝo Patrick Lagrange denaske parolas Esperanton kaj estas unu el la plej spertaj astronomoj en Esperantujo. Pliaj detaloj: www.esperanto.org/AEK) aŭ a...@yahoo.com.

SKOLTOJ: Skolta Esperanto-Ligo serĉas novajn aktivulojn, interalie redaktoron por la revuo La Skolta Mondo. Kontaktu la Ĝeneralan Sekretarion Hector Campos Grez, rete: <e...@terra.cl>.

KANTOJ: Ĉe la TTT-ejo de Mikaelo Povorin: http://mpovorin.narod.ru troveblas kolekto da E-kantoj en la formato MP3 (16 kantoj) kaj en MIDI- kaj karaoke-formato (po 33 kantoj).

PC MASTER: la maja eldono de la greka komputila gazeto PC Master enhavas artikolon pri Esperanto (p. 69 sub la titolo Esperanto kreskas ankaŭ en nia lando). Sub fotoj de la retpaĝo www.esperanto.gr aperas artikolo pri la historio kaj la celoj de nia lingvo. La artikolo finiĝas per kontaktoj al la Helena E-Asocio kaj la demando Vere, kiel oni dirus ‘PC Master’ Esperante?

Persone

WITTEVEEN: La 32-jara Joost Witteveen (Nederlando) eniris la teamon de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO en Roterdamo. Joost estas doktoro pri fiziko kaj sperta komputilisto; lia tasko estas prizorgi kaj modernigi la komputilaron.

NYLÉN: Meze de majo la anoj de la E-klubo en Väsby, Svedio, metis florojn kun rubando Esperanto i Väsby memoras kaj honoras la Esperanto-pioniron sur la tombon de Paul Nylén, por tiamaniere montri sian estimon al lia nemezurebla signifo por la sveda Esperanto-movado.

BROZOVIĆ: Prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, akademiano Dalibor Brozović, publikigis en Filologija, prestiĝa eldonaĵo de Kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj, vol. 35/2002, artikolon Slavaj elementoj en Esperanto. La sama artikolo en Esperanta traduko de Davor Klobuĉar estas preparata por Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado.

RERICH: Vizitu galerion de pentraĵoj de la fama rusa pentristo, filozofo kaj sciencisto Nikolaj Rerich: www.roerich.ee/nr/. La galerio havas version ankaŭ en Esperanto.

Recenzoj

La perfido de Jehoŝua bar-Jozefo

La tago kiam Jesuo perfidis Judason. Romano. Manuel de Seabra (1932). Vieno: IEM, 2001. 135 p. ISBN 3-901752. 20 × 23 cm, € 11,10.

Ĉu eblas trakti la vivon de Jesuo kiel historian romanon kaj aldoni samtempe ion novan? Manuel de Seabra pruvas en sia nova romano La tago kiam Jesuo perfidis Judason, ke lerta verkisto ja povas fari tion.

La strukturo de tiu verko estas tre neordinara, ĉar ĝi komenciĝas per epilogo, sekvata de prologo. Por la daŭrigo li bezonas nur 25 liniojn.

De Seabra ŝatas elmontri sian eruditecon, sed brilas tute sen bezono, ĉar detaloj, kiuj plaĉas precipe al filologoj, ne decidas pri la funkciado de la novelo. Por doni pli da aŭtentikeco al sia rakonto, li uzas kiel eble plej ofte formojn, kiuj similas al la originalaj nomformoj. Tiel la titola Jesuo tute ne aperas en la romano, kie ni konatiĝas kun la migranta predikanto Jehoŝua bar-Jozefo. Jehoŝua ĉerpis sian mondkoncepton el egiptaj (aŭ misraimaj) fontoj. Tiu koncepto sendube plaĉus al ajnaj nuntempaj religiaj alternativuloj. Feliĉe romanverkanto ne devas pruvi siajn hipotezojn.

Kiam Jehoŝua komencis sian agadon kiel migranta predikanto en Judeo, tiu lando similis al kaldrono de sektoj politikaj kaj religiaj. Ĉiuj atendis la Mesion, kiu restarigu dian ordon, aŭ almenaŭ forpelu la romianojn el sia lando. En tia socio la mesaĝo de Jehoŝua ŝajne estis ambigua. Kion li opinias ekzemple, kiam li eldiris en la templo de Jeruŝalaim svingante senĉese la skurĝon: Mi detruos tiun ĉi sanktejon kaj dum tri tagoj mi ĝin rekonstruos!

Ĉiuj haltis konfuzite (p.13). Kompreneble tiaj deklaroj estis konfuzaj por la samtempuloj de Jehoŝua. Postaj generacioj aldonis teologian interpretadon (vidu Evangelio laŭ Johano 2:21). Tial la leganto demandas sin, ĉu Jehoŝua eble ne plene komprenis la implikojn de sia predikado. Eble Judaso, la Sikaro, (aldona noto klarigas, ke sikaroj estis ekstremistaj zelotoj) ja estis pli fidela al la origina mesaĝo de Jehoŝua — la leganto juĝu mem kiu perfidis kiun.

De Seabra verkas ne precipe por religiemuloj, sed por kredantoj kaj nekredantoj. La plej esenca afero estas, ke ni renkontas Jesuon kiel homon kiel li povintis esti en siaj samtempaj kondiĉoj kaj en tiu senco la romano bone funkcias, eĉ por leganto, kiu - kiel mi - apenaŭ konas la originajn fontojn de la jehoŝuaa kredo.

Wolfgang Kirschstein

Birdo kantas laŭ sia beko

Flugu falko. Kompakta disko, 21 titoloj, 46 minutoj. Elizabeth Díaz, Ŝtefan Ternóczky kaj infana ĥoro Olé. Trad. Eduard V. Tvarožek, Bratislava: ESO, 2001, kun tekstokajero, € 18.

Por tiuj, kiuj ŝatas popolan muzikon, jen bela disko de ok slovakaj kantoj, unu originala Esperanta kanto kaj dek du bone konataj kantoj el pluraj landoj, subtila miksaĵo de muziko en variaj humoroj.

Plejparte kantas Elizabeth Díaz el Kubo. Ŝi havas tre maturan voĉon (eble tro matura por folklora kantado). Bone ke akompanas la diskon broŝureto, kiu enhavas la tutan tekston, ĉar ofte la diazaj vortoj ne estas klare distingeblaj.

La aliajn kantojn prezentas junula ĥoro Olé kaj solistoj el ĝi. Iliaj vortoj estas tre klare prononcitaj kaj la voĉoj estas malpezaj kaj freŝaj. En nur unu kanto, Sankta Luĉio, kantas, unu post la alia, Elizabeth kaj junulo. Laŭ mi, la troa kontrasto inter la voĉoj iom ĝenas. La elekto de la slovaka muziko estas bona; la kantoj estas ĉarmaj — ekzemple tiu, el kiu la disko prenas la titolon, Flugu falko, kiun mi tre ŝatis. Du rapidaj kantoj gajigas la aŭskultanton, Dancu kaj Knabineto, kvankam Dancu estas en tro malalta tonalo por la junaj voĉoj. Bele akompanas la voĉojn pianisto Ŝtefan Ternóczky, kelkfoje sur elektronika klavaro anstataŭ piano.

Pri la alilandaj kantoj: mi sufiĉe ĝuis ilin,krom la tri banalaj, gurditaj, tro ofte kantataj melodioj, Mia Bonnie (Boni), Bonan nokton kaj Ŝi venos (laŭ montaro). Mi trovis Gvantanamera kaj Katjuŝka tro rapidaj. La nov-komponitaj kantoj estis tre ĝojaj kaj plezurigaj.

Ne konante la slovakan, mi ne povas juĝi la tradukojn de la tekstoj, sed la alilingvaj bone sonas kaj taŭgas por la ritmo de la muziko. La originala Macko, fare de karmemora poeto Eduard Tvarož ek, estas ĉarma historieto pri ursido, kiu ŝtelas mielon de abeloj, kiuj instrueme pikas ĝin.

Por resumi — tiu ĉi bele produktita disko enhavas buntan kolekton da kantoj el variaj landoj, kiu montras kontraston de junaj, freŝaj voĉoj de la ĥoro Olé kaj la pli profunda matura voĉo de Elizabeth Díaz, ĉiuj taŭge akompanitaj de lirika piano.

Máire NicAoidh

Forpasoj

Ottilie BÜRGER forpasis la 10-an de novembro 2001 en sia 92-a vivjaro. Ŝi estis multjara membrino de la E-grupo en Linz, Aŭstrio.

David FEATHERSTONE (1923-2002), E-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de E-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj, estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia, forpasis la 8-an de marto 2002.

D-ro Emil FEIST (1907-2002), dumviva membro, iama fakdelegito pri administrado, mortis la 22-an de novembro 2001.

Manfred FÜHRER (1933-2002), germana aktivulo kaj delegito pri kemio, disvastiganto de E-literaturo per propra libroservo (kune kun sia filipina edzino), mortis la 21-an de februaro en Santa Barbara, Filipinoj.

Reinold HUBER (1937-2002), dumviva membro, mortis la 28-an de januaro en Salzburg-Gnigl, Germanio.

Adalberto HULES, poeto (Katoj kaj ĉevaloj, 1982), tradukisto, kontribuinto al la revuo Hungara vivo, mortis la 14-an de marto en Hungario.

Duŝanka KAĈAREVIĆ (1905-2002) mortis en Beogrado, Jugoslavio, komence de marto. Ŝi estis instruistino, lernis Esperanton ĉ.1950, por poste gvidi plurajn kursojn, aktivi en la loka kaj regiona movadoj, i.a. kiel sekretario (1957-1962) de Serbia E-Ligo. Ŝi membris en UEA dum pluraj jardekoj kaj estis landa peranto de SAT (1963-68).

Jan KUSTER (1920-2002): fakdelegito pri ornitologio, aktiva kursgvidanto kaj movadano, forpasis 81-jara.

Werner LAEDERACH-Emmes (1912 -2002). Li prezidis la lokan kongresan komitaton de la 64-a UK en 1979 en Lucerno kaj estis dum multaj jaroj estrarano de Esperanto-Societo Zuriko. Li gvidis nombrajn kursojn kaj dum longa tempo estis motoro de la E-Societo Zuriko.

Heinrich NISCHWITZ (1907-2002), honora membro de GEA, esperantisto de sia 15-a jaraĝo, mortis la 12-an de marto. En 1926 li iniciatis la fondon de Suda Ligo (laborunuiĝo de esperantistoj en Badeno kaj Virtembergo), estraro de Germana Esperanto-Asocio (1954-1983). Mecenato, i.a. kiel membro de Societo Zamenhof.

Heinrich PETER (1911-2002), esperantisto de 1937, dumviva membro, mortis en Vieno, Aŭstrio.

Alex PHILIP, dumviva membro, iama volontulo en CO, mortis la 7-an de marto en Osoyoos, Kanado.

Franz SCHICK, kunfondinto de la postmilita Kolektivo Esperantista Komunista kaj ties honora prezidanto, multjara redaktoro de Internaciisto, mortis la 9-an de marto.

Eriko SUNARDO, antaŭa nomo Khwat Liat Kho (1927-2002), indoneziano, diplomato, aktiva esperantisto de sia junaĝo, dumviva membro, mortis en Aŭstrio, kie li loĝis dum la lastaj dudek jaroj.

Clément THOLET (1923-2002), estrarano kaj poste ĝen. sekretario de Mondpaca Esperantista Movado, mortis ĉi-januare en Saive, Belgio.

Edward William WOODRUFF (1905-2002), dumviva membro, delegito ĝis 1996, membro de Societo Zamenhof, sekretario de LKK por la 69-a UK en Kanado, mortis en Vankuvero, Kanado.