Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 7 + 8

Vi trovos...

En Eŭropo komenciĝas somero kaj proponas al multaj el ni la plej fekundan sezonon por niaj aktivecoj. Esperantujo — la plej granda lando de la mondo — atendas nin “kun etenditaj brakoj”... Espereble la nuna numero pozitive agordos vin antaŭ ol vi prenos la valizojn (bv. ne forgesi la Jarlibron), kaj “vipos la ĉevalon”... — Jes ja, kiam mi estis novico inter esperantistoj, unu el la plej fascinaj avantaĝoj de Esperanto ŝajnis al mi la unika Delegita Reto kaj — la Jarlibro. Mi ne bone komprenas, kial oni tiel malofte trovas en gazetoj artikolojn pri ties praktika utilo por nia verda popolo. Mi volonte tion riparus: ĉu vi helpos min, kara leganto? Se vi havas unikan travivaĵon ĉi-koncerne, bv. rakonti ĝin al ni!

Stano Marĉek

Malferme

Memreflektoj spegule de lingvojaro

Pasis eŭropa lingvojaro, formala kampanjo subtenata de komisionoj, ministrejoj, organizaĵoj kaj, almenaŭ teorie, de minimume 45 eŭropaj ŝtatestroj — ja organizis la jaron la interŝtataj organizaĵoj, la tuteŭropa Konsilio de Eŭropo kaj la potenca Eŭropa Unio.

Kiel tio ĉio rilatas al ni? Kiel kunordiganton de la retlisto por esperantistaj kunlaborantoj jaro-de-lingvoj-2001 la demando pri nia rolo kiel esperantistoj okupis min dekomence, unue instige al ekago, dume kaj nun poste, pritaksafaze, ĝi restas same esenca. Kion la lingvojaro signifas por Esperanto, por la esperantistoj kaj por la mondo ĉirkaŭ ni? Mi same povus demandi pri iu ajn socia tendenco. La lingvojaro estas nur unu ekzemplo de socia fenomeno, kiu povas influi la pensomondon de la esperantlingva komunumo kaj kiun ni povas reciproke influi per nia agado.

La eŭropa temjaro inspiris multajn inter ni. Okazis 16 lingvofestivaloj kunordigitaj de la TEJO-komisiitino Jekaterina Jevlampieva, inter ili 12 organizitaj de la partoprenantoj de la trejnseminario La lingva ĉielarko, okazigita de TEJO kadre de la Eŭropa Junulara Centro (KdE). Naciaj kaj internaciaj Esperanto-kongresoj traktis la jarajn temojn, pinte la Zagreba UK, kiu estis oficiala lingvojara evento. Dissendiĝis gazetaraj komunikoj, eldoniĝis broŝuroj, lerniloj kaj temaj numeroj.

Esperantistoj aktivis en interretaj diskutejoj. Eble preskaŭ ĉio okazus ankaŭ pli-malpli same sen ia lingvojara kadro, sed ĝi estis plia instigilo, iaspeca ekstera rekono. Ni partoprenis en io pli vasta.

Inter ni okazis diskutoj pri la temo rekono, ekstera akceptiĝo, kaj pri niaj fortoj kaj malfortoj. La lingvojaro donis kuntekston. Ĝi ofertis socian spegulon, kiu helpas vidi nin mem pli bone. Ni havas kaj bezonas multajn tiajn spegulojn, ĉiun videbliganta iujn facetojn de nia ekzisto, malkaŝanta la limojn de niaj kapabloj, sed ankaŭ iom de tio mistera, kiun oni povas nomi interna ideo aŭ motiviga forto.

Eventuale la lingvojaro ne estis historia turnopunkto. Eble ni ne parolos pri la jaro 2001 kiel la tempo kiam okazis la evolua transiro for de la anglalingva lingvoreĝimo direkte al la internacilingva. Tamen ĝi sendube havas valoron kiel simbolo pri sia tempo. Ial ĝuste nun Eŭropo, eĉ la mondo, estis preta tagordigi niajn temojn, almenaŭ la temojn de tiuj inter ni kiuj subskribis la Pragan manifeston de 1996. Kvin jarojn poste tiuj temoj estis jam seriozaj, politike eblaj, ne plu tabuaj. Subite la ridoj pri la strangaj esperantistoj estis malmultaj.

Esperanto estis menciita en sciencaj konferencoj kaj en la Eŭropa parlamento — de parlamentanoj kaj, ne malpli grave, parolata de junaj Euroscola-partoprenantoj. Ankaŭ en la plej alta politika nivelo io okazis. La EU-komisionanino Vivianne Reading, respondeca pri kulturo, menciis Esperanton en sia enkonduka parolado, ekrane montrita en la nacia malferma evento, kiun mi ĉeestis por Esperanto-Asocio de Finnlando. (Angle parolis la multlingva luksemburgianino kaj supozeble la ĉeestantaro ŝin komprenis. Subteksto ne aperis ekrane. Eble nur mi, esperantisto, cerbumis pri la lingvoelekto.)

Ĉu komisionanino Reading laŭdis la nuancoriĉon de nia lingvo kaj ĝian transnacian kulturon? Nu, ne. Ŝi menciis Esperanton kiel nedezirindan alternativon al multlingveco. Nur tion ni povas atendi ĝis ni sukcesos videbligi nin pli nuance. Por tion fari ni bezonas memkonon, memrespekton kaj sekve sanan memfidon. Ni devas ankoraŭ pli konatiĝi kun niaj facetoj diversspegule, serĉi komprenon pri la valoro de la lingvo, kies heredantoj ni estas. Nur ni esperantistoj estas la ĉi-momentaj portantoj de la lingvo Esperanto, de la kulturo, de la fenomeno. Ni portas ankaŭ la respondecon pri ĝi.

En la pritaksa enketo al KdE mi taksis ke UEA/TEJO-organizaĵoj okazigis sepdekon da lingvojaraj eventoj. Verŝajne — jes vere — la esperantistoj estis la plej aktivaj antaŭenigantoj de la temoj. Ĝoje kaj nature ni kunagadis. Ni multon lernis pri la mondo en kiu ni vivas kaj pri nia situo en ĝi. Ankaŭ aliaj ion lernis de ni.

Verŝajne ni ankaŭ estos inter la plej aktivaj festantoj de la patrinlingva tago deklarita de UNESKO, la 21-a de februaro ĉiujare, kaj de la Eŭropa lingvotago deklarita de KdE, la 26-a de septembro ĉiujare. (Interrete informoj ĉe http://groups.yahoo.com/group/Lingvotagoj/links.) Ja ni volas plu kunagadi pri niaj temoj, altigi ilian prestiĝon kaj mem pli bone kompreni la mondon de la lingvoj.

Tian etoson mi sentis lingvojare. Tian etoson mi spertas ankaŭ nun.

Anna Margareta Ritamäki

La daŭra kreskado de Esperantujo

Kiam ĝis antaŭ unu jaro oni demandis min, kiel evoluas Esperanto, mi iomete hezitis. Kaj mi elturniĝis dirante, ke la evoluo estas malsama laŭ la landoj — ke en kelkaj landoj kreskas la kvanto de Esperanto-parolantoj, en aliaj ĝi stagnas, en iuj ĝi iomete malkreskas, ĉar ne alvenas novaj parolantoj pro manko de publika informado. Mi konsciis, ke la membronombroj de multaj landaj asocioj de UEA stagnas au eĉ malkreskas kaj ke en Germanio ili ondumas kaj ne multe ŝanĝiĝis sume en la tri pasintaj jardekoj. Sed subite mi konstatis, ke en multaj kampoj la aplikado de Esperanto fakte kreskadas de jardekoj.

Ĉirkaŭ dekprocenta kresko

La Internacia Seminario (IS) de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) grandiĝis forte en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj. En 1970 estis proksimume 50 partoprenantoj, en 1980 jam 150 kaj en 1990 estis pli ol 300. Triobliĝo en dek jaroj signifas 11-procentan kreskon. En 1980 en Germanio ekestis la Internacia Festivalo (IF) kaj la Printempa Semajno Internacia (PSI) kaj ankaŭ la Somera Esperanto-Familia Tendaro (SEFT) — ĉiuj tri por la postjunulara generacio. Ili intertempe kreskis al 200, 160, resp. 60 partoprenantoj. Aldoniĝos ĉi-jarfine kvina renkontiĝo, la Novjara Renkontiĝo, kiu havos kvindekon da partoprenantoj. Entute oni do povas diri, ke la unusemajnaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio kreskis de 50 partoprenantoj en 1970 al 700 homoj tridek jarojn poste — mezume proksimume 10-procenta jara kresko.

Esperantujo: tutmonda progreso

Pri tiu kresko la Esperanto-komunumo apenaŭ konscias — mi ne vidis publikajn statistikojn pri la suma partoprenantaro de Esperanto-renkontiĝoj. Sed la kresko ekzistas, estas mezurebla kaj ŝajne estas tutmonda tendenco. Mi daŭre vidas, ke estiĝas novaj renkontiĝoj tutmonde, mi legas pri relative junaj renkontiĝoj (3-a, 5-a, 8-a ktp) en Afriko, en Hindujo, tre multloke — kaj ili daŭre kaj rapide kreskas. Ni devas fronti krudan fakton: Esperanto (re)eniris la vojon de sukceso, kreskanta nombro da homoj volas lerni kaj poste uzi Esperanton en internaciaj renkontiĝoj — kaj ili tion fakte faras!

De movado al kreskanta komunumo

Tiu turniĝo en la historio de Esperanto komenciĝis en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. (Fakte temas pri daŭrigo de la centjara disvastiĝo, kiun interrompis mondmilitoj kaj diktatoroj.) La unua Internacia Seminario de GEJ okazis en decembro 1957 kun dudekkvino da partoprenantoj kaj ĝis 1970 ĝi kreskis al 50. (La temoj de IS-oj cetere kutimas esti ekster-Esperantujaj — kaj ŝajne ankaŭ tio estis io nova.) En 1968 Hermann Behrmann fondis la Esperanto-Centron en Paderborn. Li okazigis amasajn korespondajn kursojn kaj tiel kreis multajn Esperanto-parolantojn. En la sepdekaj jaroj ĉiuj GEJ-estraranoj estis lernintaj per lia lernolibro Esperanto programita.

Ĉefa utiligo: internaciaj renkontiĝoj

La tempo estis matura. Eŭropo, rekonstruinte la vivon post la militaj detruoj, ekvojaĝadis — la Esperanto-parolantoj kunvojaĝadis kaj pliaj homoj komprenis la kernan praktikan utilon de Esperanto: personaj rilatoj internacie. Krom Internaciaj Seminarioj estiĝis pliaj junularaj renkontiĝoj, Internacia Junulara Festivalo en Italio, Internacia Junulara Semajno en Hungario, Kultura Esperanto-Festivalo en Nordio kaj multaj aliaj — malgrandaj kaj grandaj, du-tri-landaj kaj multnaciaj.

Esperantuja muzika kulturo

Estiĝis Esperantuja muziko — ĉefe, ĉar en la kreskantaj kaj plioftiĝantaj renkontiĝoj kuniĝis kreskanta publiko. Antaŭ 1970 temis plej ofte pri tradukoj. Gianfranco Molle kaj aliaj tiam komencis kanti pri ni. La teknika kvalito de niaj kasedoj pro financaj kaŭzoj komence estis nekontentiga, sed ĝi dum tempo tre pliboniĝis. La postaj jardekoj vidis estiĝon de muzika Esperantuja kulturo kun alta kvalito — kaj la daŭra kresko estas impona. Intertempe ni povas ĝui la aktualajn produktojn de kvindeko da muzikaj grupoj kaj kantistoj. En la interreto ni trovas por senpaga elŝuto ĉ. 175 muzikajn pecojn — entute pli ol ok horojn da nuntempeca esperantlingva muziko. Oni povas cetere ŝati aŭ ne ŝati la memstariĝon de la Esperantuja kulturo — ĝi simple estas fakto!

Gazetoj diversiĝis

Dum la lastaj tridek jaroj oni povis konstati ankaŭ la aperon de multaj novaj gazetoj. Pri nia internacia komunumo raportas nun interalie Eventoj kaj la Ondo de Esperanto, pri la cetera mondo Monato kaj pri apartaj temoj kaj regione ekestis pliaj gazetoj. Ili vivas eksterrete kaj interrete, eble ne vere floras en kelkaj kazoj, sed ja kutime pluekzistas.

Interreto - ĉu kreita por ni?

Venis la tempo de la interreto — kaj sekve plia internaciiĝo de la mondo. La Esperanto-parolantoj ĵetis kaj plu ĵetas sin al tiu eblo — nun oni povas ĉiutage, ĉiuminute vivi Esperantujon. Kaj la kresko de Esperantujo pluiris en nova dimensio. Ni atingis daŭran kreskadon.

Ni, Esperanto-parolantoj, povas iomete trankviliĝi: “La mondo” ja akceptas nian lingvon. Heziteme kaj iom-post-iom, nerimarkite de la publika opinio kaj de la politikistoj — sed pri la tendenco ne estu dubo.

Kaj post la junularaj jaroj?

La elirpunkto de tiu ĉi artikolo estis renkontiĝoj. Por multaj el ni certe venis iam la demando: Kaj nun, kio post la junulara aĝo? Ĉu ni ĝuu Esperantujon plu nur papere? Nu, estiĝis IF, PSI kaj kelkaj similaj aranĝoj — kaj mi havas la impreson, ke la emo de plenkreskaj Esperanto-parolantoj teni la amikajn rilatojn el la junulaj jaroj momente ne havas sufiĉe da loko. Tial ni pripensis okazigi plian renkontiĝon, ne kiel konkurencon, sed kiel aldonon.

Ni ja imagu Esperantujon post kvin jaroj. Plej supozeble plu alvenados la junuloj al siaj renkontiĝoj — kaj aĝiĝos ni ĉiuj. Aldone venadas homoj pli aĝaj. Esperantujo kreskadas. Ĉu ni ĉiuj kunpremiĝu en la jam ekzistantaj renkontiĝoj?

Post iom da historiaj kaj estontecaj rimarkoj mi do revenas al la origina temo de tiu ĉi artikolo: mi tutanime invitas vin festi kun ni la Novan Jaron en la nova Novjara Renkontiĝo. Sendepende de via aĝo: Estu bonvenaj! (*Rimarko de la redaktoro: pliaj informoj en Kalendaro sur la p. 154).

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Sur la fotoj:

[FORIGITA!: bildo]

1 — Turisma ekskurso dum la 18-a Printempa Semajno Internacia, okazinta ĉi-jare de la 29-a de marto ĝis la 5-a de aprilo en Waldfischbach, Germanio.

[FORIGITA!: bildo]

2 — Koncerto de la grupo Esperanto-Desperado dum la lasta Internacia Junulara Kongreso en Strasburgo.

[FORIGITA!: bildo]

3 — Lu Wunsch-Rolshoven, aŭtoro de la artikolo kaj organizanto de la nova Novjara Renkontiĝo en Germanio (vidu la Kalendaron).

[FORIGITA!: bildo]

4 — Bonvenigo de la nova jaro dum la 17-a Internacia Festivalo en Trier, Francio.

[FORIGITA!: bildo]

5 — Gejunuloj dum la 18-a Printempa Semajno Internacia en Waldfischbach, Germanio.

[FORIGITA!: bildo]

6 — Komuna foto, Rusia E-Kongreso en decembro 2001.

[FORIGITA!: bildo]

7 — La plej junaj partoprenantoj de la 18-a PSI en Waldfischbach en Germanio serĉas paskajn ovojn.

[FORIGITA!: bildo]

8 — Nuntempe ni povas ĝui la aktualajn produktojn de kvindeko da muzikaj grupoj kaj kantistoj. Unu el la sukcesaj interpretistoj dum la 57-a IJK en Strasburgo estis Helena Melnikova el Rusio.

Lingvaj festivaloj

Festivalo Planedo en Ukrainio

Ĝi okazis en Berdjansko, kuracloko de suda Ukrainio, kiu troviĝas sur bordo de Azova maro, la 16-an kaj 17-an de marto 2002. Lingva festivalo estas aranĝo dediĉita al diversaj lingvoj kaj kulturoj. Dum la festivalaj tagoj en elektita lernejo, instituto aŭ kulturdomo, okazas diversaj lingvoprezentoj. Ili estas tre kurtaj (ĉ. 30 minutoj), sed plenaj de specialaj informoj pri nacia (aŭ artefarita) lingvo: pri gramatiko, pri popoloj kaj landoj kiuj uzas la lingvon, pri kulturoj ligitaj al la lingvo, pri ebloj lerni la lingvon ktp. Ĉiu lingvo dum la festivalo havas propran “hejmon”, kiu estas, plej ofte, klasĉambro. Krom la prezentoj oni organizas diversajn konkursojn (ekz. por poliglotoj), kulturekspoziciojn, internaciajn koncertojn. Do, jen kurte kio estas “la tipa” LF.

Indas rakonti, kiamaniere ni venis al la ideo organizi lingvan festivalon en Berdjansko. Pri simila festivalo al ni rakontis geamikoj el Junulara E-Asocio de Ĉuvaŝio (Ĉeboksari). Tie LF faris unuajn paŝojn en eksa Sovetunio. Ni aŭskultis niajn ĉeboksarajn samideanojn kaj ĝojis, kiel bonan vojon ili elektis por evoluigi la E-agadon. Ĉu io povas pli bone montri la movadon, ol ĝia emo fari bonajn aferojn ne nur por si mem, sed ankaŭ por la ekstera mondo?

LF elvokis sinceran intereson pri Esperanto de la junularo, kiu, eĉ se ĝi pli frue aŭdis pri Esperanto, ĝis nun ne rilatis al la lingvo kaj movado serioze. Ankaŭ ni, pensante pri eblaj formoj de kluba agado en nia urbo, decidis, ke LF estas inda afero por provi ĝin realigi.

Kun tiuj pensoj ni faris en novembro 2000 viziton al unu berdjanska lernejo (No 15) kun la propono organizi kune propran lingvan festivalon. Kiom agrable estis, kiam oni volonte subtenis nin! Ni tamen komprenis ke niaj ebloj trovi instruistojn de diversaj naciaj lingvoj ne estas tre vastaj, kaj, por plimultigi la festivalajn fortojn ni decidis proponi kunlaboron al ĉiu urba organizo aŭ nacia societo, kiu deziros kun ni aranĝi la festivalon.

Esperantistoj venis al urbaj institutoj, naciaj societoj, kulturdomoj kaj diris: Ni organizas lingvan festivalon. Ĉu vi volas, ke ĝi estu ankaŭ via festivalo? Kaj preskaŭ ĉie, kie tio estis proponita, oni respondis jese.

Post tri monatoj de prepara laboro la organiza komitato de la LF jam konsistis, krom reprezentantoj de nia Berdjanska E-klubo Verda Mevo (Ukrainia Esperanta Asocio), el oficistoj kaj lingvofakuloj el lernejo No 15, kulturdomo Nefteĥimik, Berdjanska Ŝtata Pedagogia Instituto, Berdjanska Entreprena Instituto, urbestraj klerig- kaj kulturkomitatoj. Oficialaj subtenantoj de la LF, krom TEJO, iĝis Azova Regiona Universitato kaj Azova Fiŝmastruma Instituto. La festivalo trovis informsponsorojn, inter kiuj estis tutukrainia gazeto Zagranica, Berdjanska Urba Televida Kompanio, radiostacioj kaj gazetaro.

La unua LF en Berdjansko brile sukcesis. Malgraŭ tio, ke esperantistoj ne estis solaj inter la organizantoj, la festivalo havis du laborajn lingvojn: la rusan kaj Esperanton. Kiel fondinto de la festivalo la negranda kaj senmona E-klubo ekhavis grandan influon al LF-aranĝoj, kaj esperantistoj fariĝis geamikoj por lingvoinstruistoj aŭ lingvoŝatantoj en la urbo. Nur tiu urbano, kiu ne eliris el sia hejmo, ne aŭskultis radion, ne spektis televidon kaj ne legis gazetojn, ne aŭdis pri Esperanto. Multaj eksciis kaj sincere ekinteresiĝis pri Ukrainia E-Asocio kaj TEJO. Diversajn aranĝojn de la unua LF en Berdjansko (17-18 de marto 2001) vizitis pli ol 2000 homoj.

Pasis unu jaro, kaj LF, kiu en Berdjansko ricevis propran nomon Planedo, revenis. Ĉi-foje ĝi okazis en maltrankvila tempo - du semajnojn antaŭ parlamentaj kaj urbestraraj elektoj, kio, ŝajnis, povus turni la atenton de la civitanaro for de tiu klerig-kultura aranĝo. Malgraŭ ĉio LF denove okazis. Al niaj informaj sponsoroj aldoniĝis la TEJO-revuo Kontakto, kio permesis diri, ke pere de Esperanto pri LF en Berdjansko oni legos en dekoj da landoj de la mondo. Ĉi-foje en la festivalo estis prezentitaj 17 naciaj (angla klasika, angla usona, greka, bulgara, nederlanda, hebrea, latina, germana, pola, rusa, slovaka, turka, ukraina, franca, japana, itala, hispana), 2 artefaritajn (Esperanto kaj Interlingua) kaj 4 popol-profesiaj kaj specialaj lingvoj (rusia fenja, mara flaga signalo, morsa kodo, gestolingvo). Ses Esperantajn prezentojn vizitis ĉirkaŭ 70 homoj, inter kiuj plimulto estis lernantoj kaj studentoj. Ĉiu partopreninto plenigis demand-folion, laŭ kiu oni nomis la plej popularajn lingvoprezentojn. La unuan lokon okupis la turka lingvo, la duan la hispana, la trian la franca. Entute nur la lingvan parton (se ne kalkuli tiujn, kiuj spektis la internacian koncertan programon) en 2002 vizitis pli ol 1000 homoj. Unu el niaj konkludoj: la festivalon popularigus E-aj muzikistoj kaj kantistoj el eksterlando. Se prezenton de Esperanto farus kune svedo, italo, ruso kaj ukrainiano, nenio pli bone povus demonstri la internacian karakteron de la lingvo internacia. Tial ni konsilas al LF-organizantoj inviti eksterlandajn gastojn. La festivalo estas inda okupo por ĉiu klubo, grupo, asocio, kiu ŝatus ne nur plimultigi sian membraron, sed fari ion bonan por la socio kaj internacia amikeco. Provu tion fari kaj vi trovos multajn novajn amikojn.

Konstantin Demjanenko

[FORIGITA!: bildo]

Prezento de la itala (supre) kaj angla (sube) lingvoj.

Kongresa temo

Diverseco: ŝanco, ne minaco

Ĉu Esperanto prezentas realan solvon al la dilemo diverseco aŭ globalismo? La reĝisoroj de la ĉi-jara Kongresa Temo invitas ankaŭ vin al la diskuto.

La tutmonda polemiko pri tutmondismo (aŭ globalismo) reliefigas la streĉitecon inter du malsamaj konceptoj de nia mondo. Laŭ ies opinio, la avancoj de teknologio, precipe en la komunikado, nehaltigeble integrigas la mondon: la malfermiĝo de merkatoj, la kreiĝo de ĉiam pli granda edukita klaso de homoj, kies perspektivo etendiĝas preter la naciaj limoj, la iompostioma apero de internaciigita kulturo kaj internaciigita lingvo, ĉio ĉi estas neevitebla, aŭ eĉ dezirinda. La kreantoj kaj elvivantoj de tiu internacia medio trovas ĝin liberiga kaj poviga, argumentante, interalie, ke la ekonomia malfermiĝo rezultigas ankaŭ politikan malfermiĝon.

Aliaj opinias, ke tiu tutmonda, globala socio alportas grandajn negativajn elementojn. Ili argumentas, ke la avantaĝoj de kelkaj estas aĉetataj je la kosto de multaj, kiuj restas malriĉaj kaj ekspluatataj — kaj apenaŭ pli liberaj. Ili krome asertas, ke la homoj havas rajton ĝui la propran kulturon, paroli la propran lingvon kaj vivi la propran vivon laŭ valoroj ne nepre similaj al tiuj de ĉiuj aliaj. Se oni perdas sian identecon, oni perdas ankaŭ sian senton de radikeco, sian membrecon en kolektivo — kaj la homa specio estas specio, kiu ŝatas, eĉ devas, formi siajn komunumojn, kun kiuj identiĝi.

Tamen, argumentante por diverseco, oni riskas forgesi pri la gajnoj, kiuj rezultis tra la jaroj el universalismo. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 ja ne registris la realon en la diversaj ŝtatoj de la mondo, sed almenaŭ ĝi registris la aspirojn de la subskribintoj, ke ekzistas bazaj valoroj, kiuj estu komunaj al ĉiuj socioj. Tiaj principoj plifaciligis la emancipiĝon de rasaj kaj etnaj minoritatoj en multaj ŝtatoj; ili donis novan povon al la aspiroj de virinoj; ili plifortigis respekton al la principo, ke ĉiuj homoj havas rajton ĝui la riĉecon de la propra socio aŭ almenaŭ esti ŝirmataj kontraŭ ekonomia mizero. La principo de universaleco ja kuŝis malantaŭ la ideoj kaj aspiroj de Zamenhof, kiu serĉis inter la homoj komunajn principojn rasajn, religiajn, kaj ĉefe lingvajn. Tiuj, kiuj argumentas por diverseco, argumentas por ĝi surbaze de certaj tamen universalaj principoj. Kaj tiuj, kiuj argumentas por globalismo, deklaras, ke ĝi donas al ili liberecon por vivi la vivon laŭ la propra elekto. Nek diverseco nek universaleco estas absoluta: la fundamenta demando estas trovi la ĝustan ekvilibron inter la du.

Diverseco alportas grandajn defiojn. La nova komunika kaj transporta teknologio tiel faciligis la migradon, ke preskaŭ neniu lando en la mondo plu asertus, ke ĝi konsistas el nur unu etno — kaj novaj moroj politikaj kaj sociaj montras al ni pli klare la ekziston de malplimultoj en la diversaj landoj, kun siaj diversaj rajtoj kaj pretendoj. Sed la reliefigo de tiuj diversecoj neeviteble vekas kontraŭstarojn kaj timojn: ju pli ni emfazas niajn diferencojn, des pli forta estas la kontraŭreago.

Iuj homoj argumentas, ke la solvo, se entute ekzistas solvo, estas interkompreniĝo, kaj kanalizo de niaj diferencoj en normojn kaj morojn, kiuj celas limigi konfliktojn: ni devas, laŭ ili, krei universalajn morojn kaj instituciojn, kiuj garantias kaj konservas la diversecon. La historiistoj atentigas, ke tra la jaroj la grandajn antaŭensaltojn de la civilizo kaŭzis ĝuste la interago de la kulturoj: la interŝanĝo de diversaj ideoj progresigas la homaron. Tamen, tiuj gajnoj je dinamiko ankaŭ portas kun si kostojn: socioj, en kiuj ekzistas granda diverseco, estas malpli facile regeblaj kaj pli konfliktoplenaj.

Hodiaŭ, multaj fakuloj argumentas, ke diverseco de kulturoj kaj lingvoj tra la mondo estas valora kaj konservinda. La biologoj klare montris (kaj ŝajne neniu serioza sciencisto tion kontestus), ke genetika diverseco kaj diverseco de specioj en nia ekosistemo estas neta pluso. Multaj socilingvistoj simile argumentas pri la lingvoj, asertante, ke lingva diverseco estas pozitiva faktoro, kaj ke, se ni ĉiuj parolus nur saman lingvon, ni estus malpli kapablaj adaptiĝi al ŝanĝiĝantaj kondiĉoj. Ili atentigas, ke almenaŭ kvindek procentoj de la lingvoj de la mondo estas sub minaco kaj verŝajne malaperos en la nuna jarcento. Dum iuj tiel argumentas, aliaj asertas, ke lingvoj kaj specioj estas tamen tute malsamaj kaj nekompareblaj fenomenoj.

Se ni akceptas, ke la lingva diverseco estas en si mem almenaŭ faktoro, kiu buntigas la mondon, kaj kiu helpas ŝirmi la homojn kontraŭ la fremdiĝo kaj senradikeco de la moderna vivo, ni tamen, kiel esperantistoj, devas agnoski, ke lingva diverseco estas en alia senco ankaŭ pesto, kies spektro hantas jam de jarcentoj la terglobon, bremsante la interkompreniĝon kaj la kreon de komunaj valoroj. Ĉu eble Esperanto, kiu kvazaŭ transpontas lingvajn diferencojn sen malagnoski ilian ekziston, kaj kiu rolas kiel unuigilo en lingva diverseco, tamen prezentas realan solvon al tiu ĉi dilemo, kaj modelon ankaŭ por la solvo de aliaj similaj dilemoj?

Humphrey Tonkin kaj Jane Edwards
Reĝisoroj de la Kongresa temo

Esperanto en radio

Ĉina Radio elsendas ankaŭ interrete

Ĉina Radio Internacia (antaŭe Radio Pekino) komencis la Esperanto-disaŭdigon la 19-an de decembro 1964. Nun la disaŭdigoj okazas ĉiutage kvarfoje po duonhoro, kaj estas dissendataj al kvar regionoj: Eŭropo, Latin-Ameriko, Japanio kaj Koreio, kaj Sudorienta Azio. Ekde la unua de majo 2002 la elsendoj estas legeblaj kaj aŭdeblaj ankaŭ interrete.

La programo konsistas el Novaĵoj (ĉiutage), Raporto pri kurantaj aferoj (de lundo ĝis vendredo), Leterkesto (lunde), Vojaĝo en Ĉinio (marde), Ĉina kulturo (merkrede), Ĉina ekonomio (ĵaŭde), Socia vivo (vendrede), Esperanto en marŝo (sabate) kaj Literatura programo (dimanĉe).

La aŭskultantoj troviĝas en pli ol 50 landoj kaj regionoj de la mondo. Ĉiujare la Esperanto-sekcio ricevas ĉirkaŭ 2000 poŝtaĵojn kun aŭskultraportoj, proponoj kaj sugestoj koncerne la programon. La teknika fako de Ĉina Radio Internacia faras ĉion eblan por plibonigi la aŭdeblecon kaj la Esperanto-sekcio serioze traktas proponojn kaj rimarkojn kaj reguligas la konsiston de la programo por ke ĝi estu pli kaj pli ŝatata kaj aŭskultinda, kaj enhave kaj lingvaĵe.

En la pasintaj 40 jaroj nia Esperanto-sekcio ĉiam tenis bonan kunlaboron kun UEA kaj aliaj E-organizoj internaciaj kaj landaj, kiuj donas fortan subtenon al ĝia laboro. La Centra Oficejo de UEA akceptis niajn laborantojn kiel volontulojn; UEA nuligas la kotizon de niaj raportistoj al la Universalaj Kongresoj, en kiuj la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario ĉiam volonte akceptas intervjuojn de niaj raportistoj. Ili estas varme bonvenigataj de niaj aŭskultantoj, precipe de tiuj, kiuj ne povas ĉeesti la kongresojn.

La Esperanto-sekcio havas intimajn rilatojn kun diverslandaj aŭskultantoj kaj firmigis kun ili profundan amikecon. Aŭskultado de E-disaŭdigo de nia radio fariĝis neforigebla parto de ilia ĉiutaga vivo. Ĉi-koncerne ekzistas multaj kortuŝaj rakontoj. Dum dekoj da jaroj oni persiste aŭskultas, skribas kaj aktive partoprenas en konkursoj kaj aliaj aktivaĵoj. Hans Erasmus el Nederlando kaj Maurice Sujet el Francio gajnis specialajn premiojn kaj senpage vojaĝis al Ĉinio por unu semajno. Ni povas sincere diri, ke ĉiuj niaj progresoj kaj sukcesoj estas nedisigeblaj disde la subteno kaj kunlaboro flanke de E-organizoj kaj niaj aŭskultantoj.

La unuan de majo ĉi-jare surretiĝis la Esperanto-disaŭdigo kaj la multjara deziro de ni ĉiuj finfine fariĝis fakto. La surretiĝo vekis fortan eĥon kaj vastan atenton de Esperantujo kaj diverslandaj aŭskultantoj. En 2-3 tagoj venis al nia sekcio dekoj da gratulaj kaj retaj mesaĝoj kun ĝojo kaj kontento pri la programo kaj la retpaĝaro.

La prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti gratulante promesis ke li kaj UEA faros ĉion eblan por diskonigi nian disaŭdigon. Eksprezidanto de la komisiono pri Azia Esperanto-Movado, nia fervora japana aŭskultanto Takeuti Yosikazu, opinias la surretiĝon nova kaj brila mejloŝtono por la interpopola komunikado per Esperanto en la mondo. La gratulaj leteroj kun kuraĝigaj vortoj fortigas nian konfidon. La surretigo ne estas facila afero kaj bezonas seriozecon, zorgemon, persistemon kaj multflankan laboron. Sed interreto, vere moderna tekniko, alportas oportunon kaj rapidecon. Tial ĉiuj membroj de la Esperanto-sekcio ĵetis sin en preparlaborojn, venkinte la problemojn. Nun jam multaj interesiĝantoj rete aŭskultas nian programon kaj opinias, ke nia retejo estas je bela kaj profesie projektita nivelo, eble la plej aktuala inter la Esperanto-radiostacioj.

La surretigo estas sukceso por la tuta Esperantujo, ĉar oni povas montri al neesperantistoj kiel nia lingvo aspektas.

Havigi ĝojon kaj kontenton al aŭskultantoj estas sankta devo de niaj Radio-laborantoj kaj ilia sindona laboro venigas kompenson: ili fariĝas propagandantoj de niaj retpaĝoj. La Esperanto-disaŭdigo progresas dank’ al la kunlaboro de Esperanto-organizoj kaj subteno de niaj aŭskultantoj. Tio estas movforto por nia laboro.

La Esperanto-disaŭdigo aŭdeblas kaj legeblas en ĉiu angulo de la mondo per la retejo: http://esperanto.cri.com.cn.

Bonvolu daŭre oferi viajn kontribuaĵojn por la retpaĝoj. Kontaktiĝu kun ni: Esperanto-sekcio, cri-36, Ĉina Radio Internacia, Poŝtkesto 4216, Pekino, Ĉinio 100040, aŭ retpoŝte: e...@cri.com.cn.

Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti kaj Lee Chong-Yeong vizitis en novembro la redakcion.

Lingva diskriminacio

Ni kaj la angla lingvo

Trevor Steele

Kiam Zamenhof lanĉis sian projekton, eŭropaj ŝtatoj konkurencis por regi la mondon politike. La plej prestiĝa lingvo estis ankoraŭ la franca, sed seriozaj rivaloj estis la angla kaj la germana. Esperantistoj povis esperi, ke nia lingvo prezentas alternativon al tiu nesolvebla konflikto de la gigantoj.

Hodiaŭ la situacio estas tute alia. Estas nur unu politika superpotenco, kaj la lingva rivaleco ŝajnas esti “solvita”. Ĉu ankoraŭ estas eĉ unu ŝtato de la mondo — ekster la dekoj da oficiale anglalingvaj — kie la angla ne estas la plej grava fremdlingvo? Kaj la lingva motoro de la ŝajne nehaltigebla ekonomia/politika tutmondigo estas tiu sama lingvo, kiun oni aŭdas en ĉiuj grandaj flughavenoj, ĉe preskaŭ ĉiuj internaciaj renkontiĝoj.

Ofte ni legas kaj aŭdas, ke la angla estas jam la monda lingvo, fakte se ne jure. Ĉu lingva imperiismo? Nu jes, estas homoj kaj organizoj, kiuj konscie kaj intence profitas ekonomie kaj kulture de la daŭra disvastiĝo de sia ĉiovenka lingvo. Sed inter la plej fervoraj ĉampionoj de tiu venko estas nedenaskuloj, homoj sincere kredantaj, ke la mondo bezonas internacian lingvon kaj ke estas noble labori por tiu celo, aparte se la lingvo ne estas ilia propra. En Nederlando la lokaj homoj aŭtomate kaj — tiel ŝajnas — volonte parolas angle al vizitantoj. Ĉu imperiismo ?

Protekti la malfortajn lingvojn?

Ĉu estas ia rolo por Esperanto en la moderna mondo? Eble kiel protektanto de la centoj da lingvoj, kies morto estas certa, se la nunaj tendencoj daŭros? Sed ĉu ne ĉiam estis tiel, ke lingvoj “mortis”, tio estas, ŝanĝiĝis pro kontakto kun aliaj? Lingvoj estas socie prikonsentataj serioj da simboloj sonaj kaj foje skribaj, kaj se homoj volas modifi aŭ tute ne plu uzi specifan simbolaron, ĉu la perdo estas priplorinda? Ĉu ni bedaŭru, ke du aŭ tri variantoj de iu dialekto kunfandiĝas en unu? Ĉu pravas, aŭ ĉu estas nur senpruva aserto, ke ĉiu lingvo havas en si mem kulturajn trezorojn neredoneblajn en alia lingvo? Brutale rekta demando: ĉu estus domaĝe, se granda parto de la ekzistantaj lingvoj malaperus, se aliflanke ĉiuj homoj povus inter si paroli per unusola komuna lingvo ? Kaj ... se Esperanto iam venkus, ĉu tiam la malfortaj lingvoj ne same suferus kiel nun pro la disvastiĝo de la angla ?

La facileco de Esperanto

Granda atuto de Esperanto estas ĝia relativa facileco. Tio ne estas blufa aserto, tio estas rigore kontrolebla fakto. Instruinte kaj la anglan kaj Esperanton en diversaj landoj dum kelkaj jardekoj, mi daŭre spertis tiun fakton. Se temus nur pri facileco, Esperanto jam delonge venkintus.

Sed homoj ne lernas ion nur pro tio, ke ĝi estas facila. Iam mi instruis Esperanton al grupo da junuloj el balkana lando (ilia ĉeesto en E-kurso estis preteksta: ilia vera celo estis eniri okcidentan Eŭropon). Post kelkaj lecionoj la plej akutmensa diris al mi, Jes, nun ni scias, ke ni povus rapide lerni Esperanton. Sed tiu lingvo ne interesas nin, ni volas uzi la anglan. Mi sentis tenton respondi, ke post dudek jaroj ili ankoraŭ nebone uzos la anglan, sed tio ne estus persvadinta ilin ellerni Esperanton.

Batalo por egaleco

La argumento, ke Esperanto kiel komuna pontlingvo garantius egalecon al ĉiuj, estas forta. (Ni provizore pretervidu la evidentaĵon, ke Esperanto estas almenaŭ komence multe pli facila por eŭroplingvuloj ol por aliaj). Kaj ĝenerala adopto de Esperanto ŝparus multege da mono nun bezonata por tradukado/interpretado. Ni scias, ke Esperanto multe pli taŭgus ol la angla, sed se en ĉiuj lernejoj de la mondo oni lernus la anglan ekde la unuaj jaroj, ĉu tio ne donus iaspecajn justecon kaj egalecon?

Kvankam lingvo estas ege grava parto de nia vivo, ŝajnas, ke nuntempe la homaro plejparte ne tre ekscitiĝas pri lingva malegaleco. Kaj eĉ se estas ligo inter lingva malegaleco kaj malegalecoj en ekonomio kaj kulturo, nu, ankaŭ tio ne estas prioritata por multaj homoj.

Ĉu entute penvaloras?

Iam esperantistoj kredas vidi signojn de espero el diversaj anguloj. La plej fruaj adeptoj de la lingvo esperis je la apogo de elitaj grupoj de internacipensaj intelektuloj, akademioj kaj tiel plu. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj ŝajnis esti forta ligo inter la iama venko de socialismo kaj tiu de Esperanto (en Brazilo, spiritismo kaj Esperanto simile ligiĝas). Post la Dua Mondmilito Ivo Lapenna atingis almenaŭ simbolan apogon ĉe grandaj internaciaj organizoj.

El la aktuala evoluo estas malfacile ĉerpi esperon. La fino de la falsa “Malvarma Milito” ege plifortigis la anglan kaj almenaŭ provizore tre malfortigis Esperanton. Eble la nombro de esperantistoj kresketas, sed ni en la CO konstatas, ke la membraro de UEA faladas. Kiel do reagi? Rezigni pri iluzioj, trovi pli kontentigan hobion? Kampanji kontraŭ la angla? Gluti venenon?

Realismo

Mi opinias, ke ni devas realisme akcepti, ke ni travivas epokon malfavoran al la ideo de neŭtrala mondolingvo. Se ni ne akceptas tion, ni riskas daŭre rami la kapon kontraŭ nemoveblaj muroj. Kaj ni serĉos la kialojn de “malvenko” en malĝusta loko: eble ni kulpigos la ĉapelitajn literojn, la burokration de la CO, la amatorecon de la estraro, la eksdatajn ritojn kaj simbolojn de nia agado, la imperiismon de British Council aŭ — plej kontentige — la stultecon de la homaro. Eĉ eblus, ke kulpigante kaj batalante inter ni, ni atingus la finan malvenkon.

Ĉu ni do retiriĝu en nian tendareton, kultivu nian ĝardeneton, kaj ĝuu la nestvarmon de intima grupeto?

Donkiĥote provi batali kontraŭ la aktuala historia evoluo, aŭ preskaŭ rezigni pri ekstera ekspansio, ŝajnas al mi montri nesufiĉan komprenon pri la dimensioj de nia kampanjo. Ni provas solvi problemon probable samaĝan kiel la homaro: kaj ni senpaciencas, ke jam pasis pli ol jarcento kaj la fina venko mankas!

La lingvo Esperanto estas preta, estas bela ilo evoluigebla, sed ĉu la mondo estas preta por ricevi ĝin? La homaro devos esti pli matura, antaŭ ol ĝi vere komprenos la demandojn, kiujn ni levas per nia agado. Ni proponas veran kaj tre profundan revolucion: ke ni kiel specio konscie elektu kontraŭi la ĝisnunan iron de la historio kaj emfazu nian solidaron trans ĉiuj baroj, ke ni estu en la plej kerna senco demokratoj, kaj ke ni ne akceptu la regon de la plej potenca.

Ĉu mi ĵus diris, ke la homoj estas ankoraŭ tro stultaj por akcepti vere tuthomaran lingvon? Ne, la ĝusta vorto ne estas stulta, sed nekonscia. Vi kaj mi apartenas al avangarda elito — lingve. Certe ni estas nekonsciaj pri aliaj problemoj, sed lingve ni havas la honoron kaj ŝarĝon pioniri, kio postulas de ni prudenton, kuraĝon kaj eltenemon.

Konsolo?

Ĉu mia vidpunkto estas provo trovi konsolon en senespera situacio? Ĉu la angla ne estos jam delonge la fakta monda lingvo, antaŭ ol la homaro estos konscia? Nu, povas esti. Vi kaj mi ne povos tion obstakli, se la mondo decidos tiel.

Jen do la situacio: la elekto estos inter la angla, la plej forta lingvo, kaj Esperanto, la plej bona por la rolo. Se la homaro sufiĉe rapide maturiĝos, la decido estos por Esperanto. Kion ni do faru? Via vivo kaj mia estas mallongaj, ni povas atingi nur malmulton, sed tion ni devas atingi. Ni laboru por tiu nobla afero, eĉ se ni ne vidos tujan rezulton. Tion ni faru diligente, kreoplene kaj ĝue. Nia kontribuo estas necesa, sed decida nur en tio, ke ni devas vivteni la lingvon kaj la ideon, ĝis la homaro mem decidos.

Lasta penso ĉi-rilate: la mondo ege rapide ŝanĝiĝas. Bildigu la diferencojn inter nia planedo en 1900 kaj en 2000. Sendube ĝi ŝanĝiĝos pli en la venontaj kvindek jaroj ol en la pasintaj cent. En 2002 Esperanto estas uzata de ege malgranda procentaĵo de la homaro; eble en 2052 ĝia populareco vaste superos tiun de la angla nun.

Kiom da membroj havas UEA? Kiom da kongresanoj estos en Fortalezo?

Ĉi-apude estas la statistiko de la membraro de UEA en 2001. La tendenco de la IM malkreski daŭras, kvankam tre modere en 2001. Ĉi-jare ĝi estas, ĉiukaze, kontraŭita de la kresko de aligitaj membroj, tiel ke la saldo estas pozitiva. Estas tro da faktoroj, pro kiuj estas tre malfacile eltiri pozitivan juĝon el ĉi tiu pozitiva saldo, kiu ŝuldiĝas ĉefe al la abrupta kresko de aligitaj membroj en unu lando kaj al modestaj kreskoj en aliaj landoj.

Por kompletigi la bildon ni informu pri tio, ke la individuaj membroj de UEA la 1-an de julio estis 5365. Je la sama dato de 2001 ili estis 6127. Por havi fidindan ideon pri la suma nombro de individuaj membroj en 2002, tamen, estas necese atendi la UK-on dum kiu multaj membroj aliĝas. La nombro de la aliĝintoj por la 87-a UK en Fortalezo komence de julio 2002 estis 1312.

Tra la mondo

Junuloj rete lingvumis en Ĉaĉak

Balkanio: regiono kun malfacila historio, sed plena je espero por la estonteco. Se ni povas juĝi laŭ la sukceso de la tria seminario Esperanto@Interreto, ankaŭ la Esperanto-movado tie sekvas pozitivan kaj renovigan vojon. Estis mia granda plezuro partopreni la seminarion kiel membro de la organiza teamo, kaj mi ŝatus dividi miajn spertojn kun vi.

La unua E@I ekster Svedio okazis inter la 28-a de aprilo kaj la 5-a de majo en Ĉaĉak, Serbio. Apud la montoj kaj banate de la varma printempa suno, tridek junuloj el dek tri landoj renkontiĝis por partopreni en abunda kaj interesa programo.

La ĉefa temo estis Rete Lingvumi, sed ne estis forgesita la fundamenta eco de kunlaboro kiun traktis la antaŭaj E@I-seminarioj. Fakte, sesioj pri kunlaboriloj estis same gravaj en la programo kiel antaŭe.

Ni loĝis kaj manĝis en komuna loĝejo por lernantoj. Tie ankaŭ kutime okazis la vesperaj programeroj. La klasĉambroj kaj komputilejoj troviĝis en gimnazio atingebla per dek-minuta piediro.

La partoprenantoj estis ĉefe el balkanaj landoj, kvankam ankaŭ Rusio, Kanado, Svedio, Germanio, Francio kaj Hungario estis reprezentitaj. Interesa novaĵo de tiu ĉi kunveno estis ke partoprenis ankaŭ neesperantistoj. Por ili estis tradukservoj kaj baza kurso. Kvankam komunikado ne ĉiam okazis tute glate, la sistemo estis ĝenerale sukcesa, kaj laŭdire, la kurso estis tre populara kaj vere instigis al rapida progreso kaj integriĝo en la grupo. Kelkaj neesperantistoj frue komentis ke ili iom timas la lingvan baron, sed la amika etoso tre baldaŭ forigis ĉiujn timojn kaj antaŭjuĝojn.

En la grupo estis vasta vario de teknikaj spertoj. La programo donis eblon al spertuloj por pliprofundiĝi kaj kunlabori, kaj samtempe instruis interretajn fundamentaĵojn al novuloj. Inter aliaj, troviĝis en la programo sesioj pri XHTML kaj stilfolioj, vikioj, tujmesaĝiloj, retaj forumoj, aspektigado kaj Photoshop, PHP kaj MySQL.

Samtempe kun tia spertiĝo venis tuj la ŝanco por ekutiligi la novajn scipovojn. Laborgrupoj esploris la eblojn por novaj projektoj kaj evoluigis ekzistantajn. La kvar grupoj estis: 1) balkano.net — ekplanis retpaĝaron por balkanaj esperantistoj; 2) lernu! — daŭrigis la projekton por retkursoj kaj aliaj lernrimedoj por lernontoj de Esperanto; 3) Lingva ĉielarko — paĝaro kiu prezentos diversajn aspektojn de lingvoj, kaj kiu servos kiel platformo por komunikado de lingva diverseco kaj lingva politiko de la Esperanto-movado por esperantista kaj neesperantista politiko; 4) tejo.org — daŭra evoluigo de la TEJO-paĝaro por altiri novajn agantojn kaj ĉiam havi freŝajn informojn en la TTT-ejo. La grupoj poste prezentis kelkajn rezultojn de la kunlaboro. Estis ankaŭ diskutoj pri aliaj projektoj (ekz. edukado.net) kaj ideoj.

Malgraŭ tiom da laboro, junaj esperantistoj iel ĉiam trovas tempon por amuziĝi kaj festi (Ni dormu post la seminario!). Ĉiu vespero ofertis diversajn programerojn por interkonatiĝo kaj amuziĝo. Ni grupe ludis, prezentis la proprajn landojn dum la internacia vespero, dancis, sportumis, okazigis lingvan festivaleton, trinkejumis, ktp.

En la programo estis ankaŭ tempo por promenado en Ĉaĉak, kaj eĉ por ekskurso al la montaro.

Estas evidente ke la junula Esperanto-movado vigle vivas kaj disradias energion konstante per novaj ideoj kaj amika kunlaboro. Mi esperas ke la inspiro nun povas firme enradikiĝi ankaŭ en Balkanio — la landaro kun neelĉerpebla homa forto kaj kun okuloj direktitaj al la estonteco.

Aaron Chapman

Fervojistoj ĉi-jare en Bulgario

De la 1-a ĝis la 7-a de junio, en la bulgara urbo Plovdiv, okazis la 54-a internacia kongreso de fervojistoj-esperantistoj, kun 220 aliĝintoj.

La solenan inaŭguron partoprenis i.a. Ljubomil Ivanov, vicministro pri transporto kaj komunikaĵoj; Rumen Rusev, vicurbestro de Plovdivo; Gilbert Schit, prezidanto de FISAIC; Hristo Ivanov, direktoro de la fervojista administrejo en Plovdivo; Romano Bolognesi, prezidanto de IFEF, kaj István Gulyás, vicprezidanto de IFEF.

En salutmesaĝo de la urbestro estis dirite: La elektita kongresa moto “Unuigita Eŭropo bezonas Esperanton” estas kategoria sugesto al la mondo, ke la lingva komunikado de la popoloj kiel baza formo de komunikado inter ili, jam delonge atingis sian universalan kaj demokratian formon: Esperanton, kreitan kun la simpla celo — proksimiĝo de la nacioj kaj paco sur nia planedo.

La prezidanto de BEA Petro Todorov post sia varma kaj kora bondeziro al la kongreso dekoraciis per la ordeno de BEA i.a. la vicministron de Transporto kaj komunikaĵoj, kaj la prezidantojn de FISAIC kaj IFEF.

Dum la kongreso okazis fakaj prelegoj kaj laborkunsidoj, duontaga ekskurso al la renesanca urbeto Koprivŝtica kaj al rozĝardenoj, kie oni produktas la faman bulgaran rozan oleon. Vespere oni spektis la teatraĵon La invento de la jarcento de Julian Modest, brile prezentitan de Bulgara Esperanto-Teatro. Okazis bankedo kun balo, arta kaj amuza vesperoj kaj tuttaga ekskurso al la Monaĥejo Rila.

La venonta kongresa urbo de IFEF estos Dresdeno (Germanio), kandidatoj por dommastri la postajn kongresojn estas Hungario, Rumanio kaj Ĉinio.

Petko Arnaudov
FOTOJ:

[FORIGITA!: bildo]

Supre: Amikece parolantaj kongresanoj en la salono Zamenhof de la hotelo Sankt Peterburg atendas la komencon de la solena malfermo.

[FORIGITA!: bildo]

Meze: la partoprenantoj.

[FORIGITA!: bildo]

Sube: Parto de la IFEF-estraro kaj de la lokaj kaj fervojaj eminentuloj dum la malfermo de la 54-a IFEF-kongreso.

Kio estas Humanitas?

La 6-an de aprilo 2002 estis en Kroatio fondita Ligo Humanitas. Ĝi havas jam sesdekon da membroj. La ligo celas internan praktikadon kaj internacian popularigadon de homamo, homeco, klereco, civilizeco kaj bona gusto. La latinlingva vorto humanitas, prenita por la nomo de la ligo, tradicie esprimas ĉiujn tiujn signifojn.

Temas pri idealoj de la humanisma movado, naskiĝinta en Eŭropo en la 14-a/15-a jarcentoj. La unuaj humanistoj disvastigadis humanismon en la latina lingvo (la tuteŭropa). Du jarcentojn poste la elstara ĉeĥa humanisto J. A. Komenský proponis konstruadon de pli oportuna (pli simpla, pli facile lernebla) universala lingvo por pere de ĝi disvastigi humanismajn idealojn tra la tuta mondo. Nur du-tri jarcentojn poste la universalan lingvon, pri kiu revis Komenský, sukcese konstruis Zamenhof.

Zamenhof provis konstrui ankaŭ universalan, por la tuta mondo akcepteblan religietikon (hilelismon, homaranismon), sed tiukampe li estis malpli sukcesa.

En la hodiaŭa mondo aktivas multaj naciaj humanismaj organizaĵoj, kaj ne malmultaj internaciaj. Tamen, nur Ligo Humanitas celas plivastigon de la humanismaj idealoj krom en naciaj, ankaŭ en la neŭtrala internacia lingvo Esperanto. La monata revueto de la ligo aperas naciskale, por komenco, en la kroata lingvo, sed internacia eldono aperas en Esperanto. En proksima estonteco la ligo planas agi ankaŭ en aliaj naciaj lingvoj, sed la pontolingvo restos Esperanto.

Aliĝoj al la ligo kaj abonoj al la revueto eblas laŭ jenaj kontaktadresoj: Mato Spekuljak (por Ligo “Humanitas”), Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete: a...@yahoo.com. La TTT-ejo de la ligo havas jenan adreson: http://www.geocities.com/adhumanitatem

Mato Spekuljak

Recenzoj

Originalaj noveloj de 30 verkistoj

Mondoj, red. Tomasz Chmielik, Georgo Handzlik kaj Sten Johansson. Bielsko-Bial-a: Eldonejo Kleks, 2001. 216p., bind. € 16,50, triona rabato ekde tri ekzempleroj.

34 originalaj esperantlingvaj noveloj de 30 verkistoj el 19 landoj, plejparte eŭropaj, sed kun kelkaj kontribuoj el la Amerikoj, Afriko, kaj Aŭstralio. La noveloj estas ĝenerale nelongaj, kun kelkaj esceptoj, kaj estas bone elektitaj kaj bone verkitaj. Bedaŭrinde, abundas komposteraroj, kvankam nur unu-dufoje ili nekomprenigas la legadon. Tamen pli adekvata provlegado estas tre dezirinda.

Mi rekonis kelkajn el la noveloj el la Belartaj Konkursoj de UEA, kiujn kiel juĝisto en la prozliteratura fako mi jam antaŭe legis kaj multe ŝatis. Plezurigas ke ili nun haveblas en libroformo. Laŭ mia propra gusto, elstaras inter la noveloj Familio Pork de Jorge Camacho; La islanda vortaro de Ronald Gates; La reveno kaj Renkontiĝo kun la morto de Zora Heide; Vivo kaj morto de Neologismo de Sten Johansson; La pluvo en Ĉenstoĥovo de Lena Karpunina; Heinz estas mi de Trevor Steele. Nur tre malmultaj el la noveloj ŝajnas al mi neindaj, pro sia propagandemo pri Esperanto, pri ekologio, pri moraleco, k.a. En literatura kolekto oni ne anticipas esti surŝutata per senkaŝa propagandado pri iu ideologio. Sed facilas ne relegi ilin, kaj anstataŭe refrandi la literaturajn gemetojn.

Nu, neniu el la noveloj estas Nobel-premiindaĵo. Tamen, pluraj el ili spegulas la altan kvaliton de la plej bona esperantlingva verkado. Mi ne povas ne mencii, tiurilate, veran gemon, Vivo kaj morto de Neologismo de Sten Johansson, kiu ne nur abunde ridigas la leganton, sed sukcesas ankaŭ pensigi. Sed tio ja estas la esenco de vera komikaĵo, ĉu ne?

Aliflanke, Heinz estas mi de Trevor Steele estas eble la plej pensiga el la noveloj. Estas neklare, verŝajne laŭintence, ĉu la aŭtoro celas priskribi spertojn de renkontiĝo kun reenkarniĝoj pasintaj kaj estontaj — vivdatoj de kelkaj el la mioj kiujn li renkontas inklinas nin supozi tiun interpreton; aliflanke, aliaj aludoj pensigas pli pri la multeco de la personecpartoj, kiuj sin montras ekstremforme en kazoj de multpersoneco troveblaj en psikiatraj studoj, kaj en la konsultoĉambroj de psikanalizistoj. Estas dirite en la verko ke la verkanto ne kredas je karmo, do ni rajtas elstreki tiun hipotezon. Nu, ĉu ni ja rajtas trovi en ĉi novelo la vidpunkton de Trevor Steele mem, kaj ne nur literaturan fikciaĵon? Mi emas pensi pri tio ke Trevor kutime bazas siajn novelojn sur propraj vivspertoj, malmulte aŭ tute ne kaŝŝanĝitaj. Negrave kiel oni konkludas, la novelo estas, kiel mi jam diris, pensiga kaj pripensinda.

Donald Broadribb

Bela ponto al kroata beletro

Barkoj el akvo. Elektitaj Kroataj Noveloj 1970-1995. Elektis Julijana Matanović. Redaktis Ivan Spoljarec. Eldonis Medunarodni centar za usluge u kulturi, Zagreb, Kroatio 1998. 246 paĝoj, broŝurita. € 10,20

Kroata kolekto Barkoj el akvo sukcese albordiĝis en la finna havenurbo Turku. Temas pri noveloj el inter la jaroj 1970-1995 kaj eldonitaj en Zagreb en 1998 sub la menciita titolo. Tuj dum la unua foliumado leganto facile rimarkas fluan lingvouzon de la tradukintoj. Tio allogas por pliprofunda konatiĝo. Julijana Matanović kompilis multflankan, profesiece skribitan enkondukon, kiu lumigas la verkadon de la plumistoj por la libro kontribuintaj.

Oni devas konstati, ke Kroatio estas malproksima kaj nekonata, se ni rigardas la aferojn el Finnlando. Tial kompreneble estas ĝojige utiligi jenan novan publikaĵon, kiu servas kiel propedeŭtika ponto al la literaturo de tiu ĉi lando. Entute dudeko da verkistoj ricevis spacon inter la belaj kovriloj de la beletra produkto, de mi ŝatata, modela ekzemplo de mallonga prozo libroforme naskita en Zagreb.

Iuj surskriboj de kelkaj noveloj vekas pozitivajn asociiĝojn, ili estas kvazaŭ bunta ĉielarko de kolora vivo, aminda kaj spertinda ĉiurilate. El lingva vidpunkto estas kaj facilaj kaj cerbumadon postulantaj kreaĵoj. Tial eblas rekomendi la libron ankaŭ al komencantoj, kiuj povas per tiu ĉi legaĵo pliprofundigi sian lingvoscion.

Mirinde estis al mi tiel ofte halti dum legado kaj ekpensi proprajn spertojn similajn al kelkaj detaletoj en la teksto. Vere oni povas paroli pri dialogo inter beletristoj kaj leganto. Tia fekunda kaj fruktodona tereno estas ege signifa. Tial la libro akompanas min en la surtuta poŝo, por ke mi povu gustume digesti ĉion ripete en aŭtobusoj kaj trajnoj. Estas malfacile malmergi speciale kaj aparte iun novelon el la jena nuntempa kroata literatura fonto, sed citante la vortojn de Cezaro Rossetti Kredu min sinjor(in)o mi simple akcentas la fakton, ke indas konatiĝi kun la prozaĵoj liveritaj al la tutmonda legantaro el la Zagreba Internacia Kultura Servo. Restis al mi nur sopiri etajn menciojn pri la tradukintoj, al kiuj ni multon ŝuldas dankeme. Legadan ĝuon deziras

Jorma Ahomäki

Pledo por la gepatraj lingvoj vekas atenton

Okaze de la Eŭropa jaro de lingvoj 2001 la broŝuro Brilu ĉiu lingvo samrajte! de László Gados eldoniĝis krom en Esperanto ankaŭ en la hungara, itala (kiel tema numero de L’Esperanto), en la franca kaj en la germana. La plurlingva eldono okazis laŭ la koncepto de la verkinto. La esperantistoj povas kunagi trans lingvaj baroj — samrajte.

Brilu ĉiu lingvo samrajte faras distingon inter gepatraj lingvoj kaj fremdaj lingvoj: por ĉiu homo ekzistas la gepatra lingvo, kiu por ĉiu estas same grava sendepende de tio pri kiu lingvo temas, ĉu pri granda aŭ malgranda.

Surbaze de tiu ĉi konstato László Gados analizas la lingvan reĝimon de Eŭropa Unio kun la kreskanta signifo de la angla lingvo. Li konstatas sendiskriminacia lingvo ekzistas en la formo de Esperanto, kiu povas funkcii protekte por la gepatraj lingvoj.

La broŝuro estis distribuata inter multaj eminentuloj.

Interalie la Hungara Scienca Akademio ricevis kompleton kun ĉiuj kvin lingvaj versioj. Sekve László Gados plurfoje estis invitata verki artikolojn aŭ paroli pri la ideoj prezentitaj. Foje aperis miskomprenoj pri la enhavo, kiel ekz. en recenzo en la hungara prilingva gazeto Édes Anyanyelvünk (n-ro 1/02), sed la temo estis serioze traktita kaj la verkinto havis okazon reagi per artikolo pri la eŭropa lingvosituacio.

Ankaŭ en aliaj landoj oni uzis la tekston por veki intereson pri la Esperanto-movado kaj strategiajn debatojn inter esperantistoj.

La libroservo de UEA vendas Brilu ĉiu lingvo samrajte! (EUR 3,30) kaj la germanan Allen Sprachen eine Zukunft (EUR 3,00).

La teksto troveblas ankaŭ interrete ĉe ligo al la retejo de Ulrich Matthias ĉe: http://groups.yahoo.com/group/lingvotagoj/links

(amr)

[FORIGITA!: bildo]

László Gados kun la kvinlingva kolekto de la verko.

Ĵus aperis!

Vojaĝo en Esperanto-lando

Tiel nomiĝas la eminenta verko de akademiano Boris Kolker, ĵus eldonita de UEA.

La libro apartenas al malofta ĝenro de perfektigaj kursoj de Esperanto, kiuj pro klaraj kialoj estas multe malpli oftaj ol la startigaj lerniloj. Aparte ĝin elstarigas tio, ke ĝi estas samtempe gvidlibro pri la Esperanta kulturo, donas ampleksajn sciojn pri la E-movado kaj la praktika aplikado de la lingvo.

La ambiciaj celoj de tiu ĉi neordinara lernolibro estas instrui krean regadon de la literatura lingvo kaj kreskigi emocian ligitecon al Esperanto — skribis Boris Kolker, prezentante la libron. Temas pri la dua eldono de la libro, radikale refarita kaj internaciigita. La instruado okazas kun la uzo de verkoj de Ludoviko Zamenhof, Claude Piron, István Nemere, Julio Baghy, John Wells, Marjorie Boulton, Albert Goodheir, Emilja Lapenna, Cezaro Rossetti, Lorjak, Kalomano Kalocsay kaj dudeko da aliaj konataj kaj ne tre konataj, sed interesaj aŭtoroj.

La tekstojn akompanas E-temaj fotoj, zorge elektitaj el la foto-arkivo de la Centra Oficejo.

La libro akireblas en la Libroservo de UEA. Kelkaj lecionoj el la libro troviĝas en la reto: http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/index.html.

Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. 291 p. Prezo: 18 EUR. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj.

Nova Esperanto-voĉo premieris

La sopranulino Liisa Viinanen, nask. 1972, premieris per sia unua opera prezento en Esperanto dum la Vintraj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando en Mikkeli la 23-an de marto 2002.

Ŝi kreis por si mem la unuvirinan operon Duraj sortoj Napolaj kun italaj opertekstoj (Verdi, Rossini, Puccini kaj Donaudy), esperantigitaj de Anja Karkiainen, Giorgio Denti kaj Riitta Hämäläinen. Prezentiĝis ankaŭ rakontkongrue iom modifitaj Ho suno mia kaj Sankta Luĉia, kies tradukintoj ne estas konataj. Akompanis la pianistino Hanna-Leena Kalaoja.

La tragikomedia rakonto komenciĝas kiam la feliĉon de geedza paro en Napolo, la sopranulino Rozina kaj la baritonulo Alfredo, frakasas alveno de kamentubisto. Ties voĉon kontralte kantas Liisa, same kiel la ceterajn rolojn inkluzive de la tenorula rolo de Manolo, kiu enamiĝas al Rozina. Ne sufiĉas la reciprokaj sentoj por alvenigi feliĉan finon. Temas ja pri opero.

Liisa memlerne ekuzis Esperanton somere 1999 cele al trovo de nova hobio, por havi novajn kontaktojn ekster siaj kutimaj muzikaj rondoj. En intervjuo (Esperantolehti - Esperanta Finnlando 1/02) ŝi rakontas pri la motivoj ekstudi la internacian lingvon: “Esperanto pli facile vojaĝus kun mi en la mondo ol ekz. trikaĵo”. Printempe ŝi translokiĝis al Kolonjo en Germanujo. “Estas la tempo iri pluen, al nova instruisto, ŝi klarigis en la intervjuo.

La operan prezenton videble ĝuis la 50-kapa aŭskultantaro en Mikkeli kaj pluraj jam esprimis siajn esperojn resperti la kantadon de Liisa ie en Esperantujo.

(amr)

[FORIGITA!: bildo]

Hanna-Leena Kalaoja kaj Liisa Viinanen post la koncerto.

Loke

PARAGVAJO: Deolinda Vera Lopez kaj Gloria de Insfran invitis karavanon de esperantistoj el Rio-de-Ĵanejro (membroj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj) por helpi en la starigo de kurso de Esperanto en Asunciono. La evento (13-20 apr 2002) estis sukcesa kaj espereble baldaŭ fondiĝos Paragvaja Esperanto-Asocio. Post intervjuo en Radio eĉ la japana ambasadoro Furokawa venis al la prelego kaj montriĝis ke li mem, poligloto, intencas prestiĝi la Esperanto-Kurson per sia ĉeesto.

KARAGMATATUBO: Omaĝe al Zamenhof, en Karagmatatubo (norda marbordo de provinco San Paŭlo en Brazilo) Symilde Schenk Ledon, brazila ĉefdelegito kaj la vic-urbestro de Karagmatatubo José Pereira de Aguilar, inaŭguris la 28-an de aprilo 2002 ZEO-n sur la placo Esperanto. La eventon partoprenis lokaj kaj regionaj esperantistoj kaj gravuloj de la urbo.

TOGOLANDO: La 8-an de junio 2002 okazis la dua komitatkunsido de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE). La 34 komitatanoj aŭdis raportojn de sekcioj de la landa asocio, aprobis la financan raporton kaj pripensis farendaĵojn por plibonigi la laborojn de la asocio. Estis klarigita la strategia plano de UEA kaj starigitaj komisionoj por okazigo de la Zamenhoffesto kaj por funkciado de la futbalteamo. Poste okazis diskuto pri revarbado de la malnovaj esperantistoj.

SVEDIO: La svedaj esperantistoj kongresis dum la unua maja semajnfino en Västerås. La kunveno komenciĝis per podia diskuto Lingvo - via homa rajto, kiun enkondukis universitata docento Mikael Parkwall. La kongreso dediĉis sin ĉefe al organizaj demandoj. El la jarraporto oni eksciis, ke la membronombro en 2001 kreskis, post multaj jaroj de malkresko. Pro la malgrandiĝanta rolo de kluboj, komuna kun aliaj svedaj organizoj, okazis diskuto pri ŝanĝo en la statuto, tiel ke la individua membro ricevos rektan influon al la agado de SEF.

EXPOLINGUA 2002: La ĉiujara tradicia lingvofoiro okazis inter la 11-a kaj la 14-a de aprilo en Madrido. La organizanto senpage disponigis al la Hispana E-Federacio giĉeton de 6, kun meblaro kaj elektro, kie dum kvar tagoj la publiko estis informata pri Esperanto. Deĵoris madridaj samideanoj kaj estis prezentita la vidbendo Mazi kaj flugfolio pri Esperantaj TTT-ejoj, simila al la informilo “Esperanto-Panoramo” (www.esperantopanoramo.net). Esperanto denove vekis intereson, surprizon, kaj eĉ rifuzon — kial ne diri — inter la publiko; sed estas ja pozitiva atingo, ke serioza entrepreno kia Fundacion Actilibre konsideras Esperanton inda je ĉeesto tiukadre.

MALBORK: La 28-an de aprilo 2002 en la skvaro Esperanto de Malbork (Pollando) okazis solena inaŭguro de la memorŝtono Ruslando. Halina Gorecka, eldonanto de La Ondo de Esperanto, inaŭguris la memorŝtonon kaj metis florojn al la monumento Zamenhof, kiu situas en la skvaro. Dum la solenaĵo ĉeestis la urbestro kaj vicurbestrino (kiu parolas Esperanton), ĵurnalistoj kaj esperantistoj el Pollando, Ruslando kaj Germanio. Junulara dancensemblo Co to kaj infana kantgrupo Amanitoj koncertis antaŭ la kunvenintoj, inter kiuj estis multaj urbanoj.

BUSANO: La 30-an de majo en la centro de Busano, suda Koreio, finiĝis la unua kurso de Esperanto. La finan ceremonion partoprenis 25 esperantistoj kaj kelkaj neesperantistoj. 17 kursanoj finis la dumonatan kurson kaj Lee Chong-yeong, vicprezidanto de UEA, ĉeestis por gratuli la kursanojn kaj por prelegi pri la lingva problemo en nia mondo. La kursanoj daŭrigos la lernadon ĉiuĵaŭde kaj la nova kurso por komencantoj okazos ĉiumarde.

Fake

PASPORTA SERVO: informoj pri tiu unika internacia gastiga servo haveblas en la hejmpaĝoj <http://www.esperanto.nu/ps> / <http://www.esperanto.net/ps>. Kio ĝi estas, kiel ĝi funkcias, kie eblas aĉeti la adreslibron ktp. Vi trovos ankaŭ aliĝilojn en diversaj formatoj.

BUDHANOJ: Estas interkonsentita kunveno dum la baldaŭa Universala Kongreso de E-o (Fortalezo, Brazilo, 3-10 de aŭgusto 2002), kie oni planas refondon de Budhana Ligo Esperantista. Esperantistaj budhistoj aŭ interesiĝantoj bv. kontakti la iniciatinton YAMAGUTI Sin’iti <s...@wa2.so-net.ne.jp>, http://www13.u-page.so-net.ne.jp/wa2/syam-z/budhhismo.indekso.html.

E-TIPAROJ: Por uzantoj de komputiloj Apple Macintosh, eblas elŝuti centon da litertiparoj kiujn Donald Broadribb (Aŭstralio) speciale preparis por unikoda uzado ĉe http://homepage.mac.com/tipsit/kompleto.sit. La plena pakaĵo okupas 4,3 MB. E-tiparoj estas elŝuteblaj ankaŭ ĉe: http://www.randomly.com/pub/mactiparoj.zip. Preskaŭ 400 pliaj, por kiuj sufiĉas elŝuti la Tiparan instalilon, estas riceveblaj ĉe: http://www.randomly.com/pub/tiparoj.exe.

DISSENDOLISTOJ: Ekzistas nun pli ol 200 diversaj esperantistaj dissendo-listoj el 40 landoj, pri multaj temoj. Jen bonaj lokoj por trovi kunlaborantojn pri via preferata temo. Kaj se vi ne trovos, kreu novan diskut-liston! http://purl.org/net/dissendo

INTERLINGVISTIKO: La konata rumana interlingvisto d-ro Constantin Dominte el Bukareŝto aperigis 4-paĝan recenzon pri la festlibro por Detlev Blanke (Fiedler/Liu, Interlingvistikaj studoj, 2001) en la grandformata kaj prestiĝa scienca revuo Caiete critice (1-2/2002). La revuo estas eldonata de la prezidanto de la Rumana Akademio de Sciencoj.

KOMENCANTO: La internacia revuo Komencanto havas novan retadreson: k...@r66.ru. Bv ne uzi la malnovan. La redaktoro Viktor Kudrjavcev atingeblas ankaŭ per telefono 7 - (3432) - 114250.

INTERGAZETO: aperis regula legaĵo por viaj lernantoj Intergazeto. Mallongaj novaĵoj pri la mondo en Esperanto per retpoŝto aŭ poŝtelefonaj mesaĝetoj (SMS). Aliĝo ĉe e...@index.hu. Ĝi helpas viajn lernantojn uzi la internacian lingvon en la praktiko.

LERNI RETE: Pri la interaktiva reta lingvokurso ĉe EsperantoLand.de atentigis la germana novaĵagentejo DPA en notico de la 13-a de junio. La informo aperis sur la retpaĝoj de kelkaj grandaj gazetoj kaj ĉe la interreta servoprovizanto web.de.

Persone

JANSEN: La Universitato de Amsterdamo elektis Wim Jansen docento pri Interlingvistiko kaj Esperanto. Li estas postsekvanto de eksterordinara profesoro Marc van Oostendorp, kiu forlasis la katedron en 2001. La nomumo estas efektiva de la 1-a de februaro 2002. Estas formala enfakultata tasko por unu kaj duona tagoj ĉiusemajne. La lekciprogramo pri Interlingvistiko kaj Esperanto kiel libere elektebla fako ene de la subfakultato pri teoria lingvistiko komenciĝos en septembro 2002 kaj daŭros dum la unua semestro de 2002-2003. Wim Jansen, 53-jara nederlandano, magistriĝis en inĝenierado kaj en kompara lingvistiko kiel specialisto pri la eŭska lingvo. Post internacia inĝeniera kariero li nuntempe laboras kiel liberprofesia docento de lingvoj kaj verkisto, precipe en la nederlanda kaj angla lingvoj, kaj ĉefe pri la eŭska kiel moderna ekzemplo de etna planlingvo.

FUMERO: La 29-an de majo la kuba gazeto Juventud Rebelde aperigis tutpaĝan intervjuon al Alberto García Fumero, Sekretario por Utiligo de Esperanto ĉe Kuba Esperanto-Asocio. La intervjuo, kun foto kaj titolita Un Puente para la Comunicación Universal (Ponto por Universala Komunikado) tuŝas diversajn flankojn de Esperanto, inter ili avantaĝojn por senpera komunikado, evoluon, rolon de la Akademio, literaturon en Esperanto, ktp. Aparta mencio estas pri la venonta UK en Fortaleza kaj preparoj por la 6-a Tut-Amerika Kongreso, okazonta en Havano en 2004.

BAKKER: La 27-an de aprilo 2002 estis honorigita per reĝa kavalira medalo, pro sia pli ol 20-jara laboro por Esperanto en Afriko, Hans Bakker, komitatano de UEA kaj ties komisiito pri Afrika agado. Hans Bakker konatiĝis en Esperantio kiel aganto favore al la t.n. tria mondo. La medalon li ricevis de la urbestro en la urbodomo de Amsterdamo. Pri la evento raportis pluraj nederlandaj gazetoj. Sur la bildo: artikolo pri Hans Bakker en Amsterdams Stadsblad.

Anoncetoj

GAZETARAJ KOMUNIKOJ: la sistemo de la Gazetaraj Komunikoj de UEA estas reorganizita sur nova komputilo, kiu aŭtomate dissendos la gazetarajn komunikojn al gazetoj, kies retadresoj estas en la adresaro de UEA, kaj al la homoj, kiuj petis ilin tra la paĝoj www.uea.org aŭ alimaniere en la pasinteco. Ĉar estis kritikoj pro plurobla ricevado de la komunikoj tra la listoj fare de abonantoj de pluraj listoj, la gazetaraj komunikoj provizore ne estas aŭtomate sendataj. La individuaj membroj, kiuj deziras rekte ricevi la gazetarajn komunikojn, bv. sendi mesaĝon al <g...@co.uea.org> kun nur la vorto subscribe en la temlinio kaj nenio (eĉ ne la subskribo) en la korpo de la mesaĝo.

LECIONOJ PRI LA ITALA LINGVO: Senpagaj lecionoj pri la itala lingvo, verkitaj en E-o, haveblas retpoŝte ĉe: Massimo Ripani <X...@hotmail.com>.

AŬDO-VIDA KONVERSACIA KURSO de Esperanto por progresintoj de Stano Marĉek nun haveblas ankaŭ sur kompaktdisko, uzebla per ajna komputilo (PC kaj MAC, kun MP3, JPG kaj PDF-legiloj). Pliaj informoj ĉe la aŭtoro (kontaktoj en la kolofono).

MI SENDAS SENPAGE per la reto mian libron “La Nova Paradigmo en Psikologio” (tradukitan de Argent-EJO el la hispana). Petu al: r...@mxl.cablemas.com. Aĉetebla libroforme ĉe UEA kaj ELNA (donacata de la aŭtoro al ambaŭ Esperantejoj).

DEZIRAS INTERŜANĜI vid- kaj sonbendojn por levi sian lingvan nivelon: S-ro Dieter Rooke, Aussere Klus 14, CH-4702 Oensingen, Svislando.

ESPERANTA POŜTKARTO: Se vi volus ricevi poŝtkarton kun apuda stampo oficiale eldonita okaze de Esperantaj Tagoj de Staszów en Pollando, bv. skribi al a...@staszow.com. Sur karto estas granda Esperanta flago kaj mapo de Pollando kun la urbo Staszów kaj apuda stampo kun la teksto XIII Esperantaj Tagoj de Staszów.

POŜTKARTOJN EL LA TUTA MONDO dez. ricevi la asocio La Verda Stelo - Esperanto 94, okaze de la Festo de la asocioj de Choisy-le-Roi la 21-an de septembro 2002. La adreso: La Verda Stelo - Esperanto 94, 3/507 rue Pablo Picasso 94600 Choisy-le-Roi, Francio. Okazos konkurso inter la diversaj asocioj, estas do okazo montri la vivon de Esperanto!

Landaj Asocioj - la kolonoj de UEA

Universala Esperanto-Asocio konsistas el Individuaj Membroj, kiuj rekte pagas sian kotizon, kaj kolektivaj membroj de Landaj kaj Fakaj Asocioj. En tiu ĉi rubriko ni prezentas al vi la Landajn Asociojn.

Bulgara Esperanto-asocio

La sidejo estas propra, ekzistas biblioteko, nuntempe translokiĝanta kaj reordigata. Ekzistas ankaŭ libroservo ĉe la asocia sidejo. Aperas la bulteno Bulgara Esperantisto, eldonata ĉiun trian monaton, 20-paĝa. Retadreso: b...@interpres.org; hejmpaĝo: http://www.interpres.org/bea.

La membroj estas 140; ekzistas 52 lokaj grupoj kaj 6 Esperantaj domoj de kulturo. La estraro estas kvinkapa. La landa kongreso okazas ĉiun jaron kaj daŭras 3 tagojn. UEA-komitatano estas Mariana Evlogieva, m...@interpres.org. Ĉefdelegito: Petko Arnaudov (p...@mbox.digsys.bg). Ne ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefaj atingoj: regulaj kongresoj (53), de 1919 regule aperas la organo Bulgara Esperantisto. BEA okazigas internaciajn aranĝojn: UK-oj, IJK-oj, IFEF-kongresoj, IKEB, MEM-, KEK-konferencoj, Balkanaj Konferencoj, naciaj aranĝoj kun internacia partopreno: Internacia Somera E-Universitato, EKRA, Botev-tagoj k.a. Gajno de la Trofeo Fyne.

La ĉefaj problemoj: ekonomia malbonstato (perdo de proprietaĵoj), perdo de klubejoj, malfacilas eldoni librojn kaj instruilojn, okazas malmultaj kursoj (maljuniĝo de la membraro).

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la 18-a Internacia Somera Esperanto-Universitato en Veliko Tarnovo, Bulgario.

Germana Esperanto-Asocio

Retadreso: g...@speranto.de, hejmpaĝo: www.esperanto.de. La sidejo estas ĉe esperantisto. La biblioteko troviĝas en la urbo Aalen, kie estas 39.560 bibliografiaj unuoj, el kiuj triono estas elektronike registritaj. Ekzistas libroservo, estas eldonata la bulteno Esperanto aktuell — 6 fojojn jare kun po 20 paĝoj. La membraro nombras 1266 plus ĉirkaŭ 5000 subtenajn membrojn en senkotiza kategorio. Estas 79 lokaj grupoj, la estraro estas 8-persona, la landa kongreso okazas ĉiun jaron dum longa semajnfino (ĝi daŭras kvar tagojn). Ekzistas perkoresponda kurso (rete kaj perpoŝte). La ĉefa atingo: la membrogazeto Esperanto aktuell denove estas tre varia gazeto kaj ĝi reatingis sian ritmon; la kunlaboro inter GEA kaj GEJ (la junularo) bone funkcias; kelkaj bonaj aranĝoj estas jam tradiciaj (IS, PSI, GEK, IF...). La ĉefa problemo: ĝenerale mankas homfortoj (kelkaj komisionoj vakas) kaj novaj membroj, kaj pro tio mono por entute pli bone funkciigi kaj vigligi la asocion.

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la 11-a Studsesio en Herzberg am Harz, okazinta ĉi-jare dum Pentekosto.

[FORIGITA!: bildo]

GEA-prezidanto Andreas Emmerich (dekstre) transdonas al Peter Zilvar meritmedalon “Zamenhof” de GEA.

Kostarika Esperanto-Asocio

Retadreso: e...@racsa.co.cr, hejmpaĝo: www.esperanto.co.cr. La sidejo estas ĉe esperantisto, ekzistas biblioteko kun proksimume 85 volumoj, libroservo, bulteno Nuntempe. Membroj: 32, lokaj grupoj ne ekzistas. Estraro 6-persona, landa kongreso: unufoje jare en marto, unu tago. Observanto ĉe la komitato de UEA: Jorge Antonio Leoni de León, i...@racsa.co.cr. Ne ekzistas perkoresponda kurso, tamen oni rekomendas interretan kurson kun gvidado de membro de KREA. La ĉefa atingo: oficialaj kursoj de Esperanto en ĉefaj universitatoj en Kostariko. La ĉefa problemo: manko de asociejo kaj de konstantaj financaj rimedoj.

Kroata Esperanto-Ligo

Ĝi utiligas luitan sidejon, havas la hejmpaĝon: pubwww.srce.hr/esperanto.kel kaj oficialan diskutliston: i...@kc.hinet.hr. Ekzistas kaj biblioteko kaj libroservo. Eldonata estas la bulteno Tempo, 4-foje jare, po 12-16 paĝoj. Ekzistas 17 lokaj grupoj kaj entute 250 membroj. La estraro estas 12-kapa.

La landa kongreso okazas ĉiun jaron kaj daŭras unu tagon. La ĉefa atingo estas la 86-a UK. La ĉefaj problemoj: nekontentiga lingva nivelo de iuj membroj, perdo de la ejo. Estas problemoj pri la iama sidejo de la landa asocio kaj de iuj grupoj. KEL estas nun ‘batalanta’ por ilin reakiri.

Kuba Esperanto-Asocio

La sidejo: senpage disponigata de la ŝtato. Hejmpaĝo: www.gratisweb.com/diaznorberto/jajabokubo.htm, retadreso: k...@ip.etecsa.cu. Ekzistas biblioteko kaj libroservo, la bulteno nomiĝas Avanco, ĝi aperas 4 fojojn jare. Membroj estas 400, lokaj grupoj 9, la estraro estas 7-homa. La landa kongreso okazas ĉiun trian jaron kaj daŭras 4 tagojn. La komitatano estas Maritza Gutierrez Glez, la ĉefdelegito Jorge Toledo. Ekzistas koresponda kurso, la ĉefa atingo: malgraŭ plurjara kriza situacio en la lando kiu kaŭzis mankojn materiajn, financajn kaj aliajn, oni sukcesis teni vigla la movadon, kreskigi kaj nutri ĝin per nova sango, juna kaj entuziasma, oni materie subtenis la E-fakon de Radio Havano Kubo, kio kontribuis/as ankoraŭ nun al tio, ke la estraro de la radiostacio alte taksas la asocian subtenon. La ĉefa problemo: stagno de la eldona fako, oni ne sukcesas eldoni lerno- kaj klerigmaterialojn.

Latvia Esperanto-Asocio

Retadreso: e...@e-apollo.lv, la hejmpaĝo www.oic.lv/esperanto. La sidejo estas ĉe esperantisto. Ekzistas biblioteko kun pli ol 500 libroj kaj dekoj da diversaj periodaĵoj. Estas eldonata bulteno Latvia Esperantisto, ses fojojn jare, kun amplekso de 8 paĝoj. La estraro estas 7-kapa. Unu fojon jare, dum du tagoj, en decembro, okazas ĝenerala kunveno. Ne ekzistas perkoresponda kurso, sed ekzistas kurso por studentoj de Moskva ŝtata industria universitato, kies filio estas en Rigo. La studentoj lernas Esperanton kunlabore kun Akademio de Sciencoj de San-Marino. En la biblioteko de la altlernejo estas la asocia E-biblioteko. La ĉefa atingo: Baltiaj Esperanto-Tagoj, 1-semajnaj. La ĉefa problemo: la angla lingvo estas pli populara, mankas rimedoj, ĉar membrokotizoj ne estas altaj. Kelkaj aktivuloj mem pagas por eldono de informilo.

Litova Esperanto-Asocio

LEA havas 1036 membrojn kaj 16 lokajn grupojn. Retadreso: l...@mail.lt, la sidejo estas propra, ekzistas biblioteko kaj libroservo. La bulteno, Litova Stelo, aperas 6 fojojn jare. La landa kongreso okazas ĉiun jaron kaj daŭras 2 tagojn.

La komitatano kaj la ĉefdelegito estas Povilas Jegorovas, la ĉefaj atingoj: eldonado, konstantaj E-kursoj, Litova Stelo, BET-oj, bonaj kontaktoj kun ŝtataj instancoj. La ĉefaj problemoj: enkonduko de kursfinintoj al la E-movado, financaj malfacilaĵoj.

Luksemburga Esperanto-Asocio

Ĝi ne havas propran sidejon, sed gastas ĉe esperantisto. La hejmpaĝo estas www.start.at/lea. La asocio ne havas bibliotekon nek libroservon, sed aperigas bultenon, LEA-informilo, 4 fojojn jare, kun amplekso inter 2 kaj 8 paĝoj laŭ la necesoj.

La membroj estas ĉirkaŭ 100, el kiuj aktivas 36 kaj subtenas 65. Estas nur 1 grupo (memoru ke la lando estas tre malgranda) kaj la estraro estas 7-persona. Ne estas koresponda kurso. Kiel la ĉefan atingon oni en la enketilo skribis: ni ekzistas! La ĉefa problemo: teni la intereson de la homoj.

Malta Esperanto-Societo

Telefonnumero: 21892381. Retadreso: m...@global.net.nt, hejmpaĝo: http://maltaesp.hypermart.bet. Sidejo: luita biblioteko kun pli ol 300 volumoj kaj funkcianta libroservo. Bulteno: Mezmara Stelo aperas dufoje jare kun 24 paĝoj. Membroj ĉirkaŭ 50 el kiuj 4 IM de UEA. Ne ekzistas lokaj grupoj, ĉar la lando estas malgranda. La estraro estas 8-persona. Ne okazas landa kongreso, sed almenaŭ unu fojon jare tuttaga seminario por la komitatanoj por diskuti la venontjaran programon kaj la progreson de Esperanto en la malta insularo. La observanto ĉe la komitato de UEA estas John Vella-Bondin (j...@global.net.mt). Funkcias korespondaj kursoj (elementa kaj mezgrada) laŭ la zagreba metodo. La ĉefaj atingoj: eldonita poŝtmarko fare de la malta poŝto okaze de la jubileo de Esperanto (1987), inaŭguro de monumento al L. L. Zamenhof far la prezidento de Malto (1990), organizado de internacia turisma semajno en Malto ĉiun duan jaron (raporto kun fotoj pri la 8-a turisma semajno, sur la hejmpaĝo de la societo), fondo de junulara sekcio en 2001, estrata de Bruno Horne, James Vella-Bondin kaj Silvan Mugliett. La ĉefa problemo: ĉiuj en malto parolas la anglan, kaj kredas ke ĝi sufiĉas por internacia komunikado.

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la 8-a Internacia Turisma Semajno en Malto, okazinta septembre 2001, ĉe la malta Zamenhof-monumento. (La 9-a ITS okazos de la 6-a ĝis la 13-a de septembro 2003.)

(Kompilis Michela Lipari, daŭrigota)

Forpasoj

Dime BOJANOVSKI-Dize (1909-2002), grava makedona politikisto kaj kunfondinto de Makedonia E-Ligo, forpasis la 11-an de februaro en Skopje.

Herminia K. de FERNÁNDEZ (1915-2002), 20 jarojn fakdelegito pri edukado kaj turismo, mortis en Córdoba, Hispanio.

Jeraĥmiel GILADI (1908-2002) forpasis en Israelo en la aĝo de 94 jaroj. Dum 70 jaroj aktiva membro kaj Komitatano de Palestina Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Ligo en Israelo.

John GRUND (1924-2001), iama delegito de UEA, mortis septembre en Usono.

Hil HAMERS-Houtman (1924-2001), konata nederlanda esperantistino kaj naturamikino, mortis la 3-an de novembro.

Luiz HERNÁNDEZ Yzal (1917-2002), fondinto kaj direktoro de la E-Muzeo de Sant Pau d’Ordal en Barcelono, Hispanio, honora membro, multjara delegito kaj ĉefdelegito, forpasis la 24-an de februaro 2002.

D-ro Josef KONDOR (1921-2002) mortis la 5-an de marto 2002. Gimnazia instruisto, helpanto de lepruloj, delegito en Koblenz (Neuwied).

Hilda KOŘÍNKOVÁ, vidvino post la elstara E-poeto Jiří Kořínek, mortis la 23-an de marto 2002 en Ĉeĥio.

Werner LAEDERACH-Emmes (17.1.1912 - 1.3.2002). Li prezidis la lokan kongresan komitaton de la 64-a universala kongreso de esperanto 1979 en Lucerno kaj estis dum multaj jaroj estrarano de SES, gvidis nombrajn kursojn kaj dum longa tempo estis motoro de la svisa movado.

Adrian OATES mortis la 8-an de marto 2000. Iama ĉefo de la Chester Esperanto-Asocio, longdaŭra membro de la Nord-okcidenta Esperanto-Federacio, EAB, delegito ĉe UEA, kaj Radio-amatoro G4M OU.

Angela-Lela ROTKVIC mortis la 7-an de marto 2002 en Zagrebo. Membro de E-Societo Bude Borjan, ŝi aktivis en fako ĝardena kulturo, kaj publikigis artikolojn pri tiu temo. Edzino de la konata akademiano Ivo Rotkvic, kiun ŝi akompanis en lia riĉa Esperanta kariero.

Lennart SVENSSON (1930-2002), magistro pri filozofio, delegito kaj dumviva membro en Ljungby, Svedio, mortis ĉi-jare en aprilo.

Alfonso Tur THOMAS (1918-2002), delegito en Barcelono, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, redaktoro de la revuo Eŭropa Unio kaj E-instruisto, forpasis la 2-an de januaro post longa malsano.

Henk UITTENBOGAARD (1920-2002), estrarano de la sekcio en Hilversum, Nederlando, mortis la 24-an de februaro en Utrecht.

Korekto: en la marta revuo dum kompostado moviĝis foto de Hermina KIRKERUP en la tekston de Gigi HARABAGIU (ne Ĝiĝi, kvankam tiel estas prononcata ŝia nomo). Ni aperigas ŝian foton kaj pardonpetas.