Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2002 9

Vi trovos ...

La 87-a Universala Kongreso en Brazilo fariĝis realaĵo.

Mi sincere ĝojas ke mi povis esti tie kaj ke mi povas nun raporti pri tiu unika evento. Ne estas simple priskribi sur 24 paĝoj tiel fascinan kongreson kun tute aparta karaktero, kiu daŭris plenan semajnon. Por doni kiel eble plej fidelan bildon kaj proksimigi al vi la etoson mi decidis aperigi multajn fotojn kaj rezignis pri la aliaj nekongresaj rubrikoj. Ja ili povas informi vin dum la tuta jaro. La ĉi-jara brazila UK tion certe meritas.

Ankoraŭ unu konsilo: se vi havas ĉe-mane diskon aŭ kasedon kun brazila muziko, lasu ĝin soni dum la legado (kaj se la korpo emos danci, ne bridu ĝin). La brazila muziko ja fariĝis nedisigebla konsistaĵo de la ĉi-jara kongreslando kaj ĝi eble helpos al vi pli bone senti la etoson...

Stano Marĉek

Malferme

Kongresi vintre en tropikoj

Nia filino demandis telefone el Usono: Ĉu ne estas al vi tro varmege en tropikoj?Ne, — ni respondis. — Tropikoj estas nun en Usono. Sed en Fortalezo tage-nokte estas agrabla varmo kaj deoceana venteto.

Aĥ, Fortalezo! Senfina bluverda oceano borderita de senfinaj plaĝoj el ora sablo. Palmoj kaj aliaj ekzotaj arboj. Niaj altaj hoteloj en laŭoceana promena strato. Temperamentaj, gajaj, amikiĝemaj, bonvolemaj brazilanoj. Ŝoforoj, zigzagantaj inter aŭtoj kaj mirakle sukcesantaj tuŝi neniun. bazarego de manartaĵoj, mirinde malmultekostaj, kreitaj de lokaj lertuloj. Fiŝoj, fritataj por ni sur la oceana bordo. Aĥ, tropikaj fruktoj! Aĥ, brazila kafo! Aĥ, brazilaj vinoj!

En kiu Universala Kongreso gejunuloj konsistigas trionon de la partoprenantaro? En kiu Universala Kongreso oni povas vidi dekojn da knaboj kaj knabinoj, junuloj kaj junulinoj en verdaj ĉemizoj kun la kongresa emblemo, ĉiam pretaj por helpo? Kie troveblas tiom da entuziasmaj kaj idealismaj esperantistoj? Kie lokaj esperantistoj salutas konatajn kaj ekkonatajn homojn per kiso kaj brakumo? En kiu Universala Kongreso oni ne kontrolas kongresanecon antaŭ la vesperaj koncertoj, tiel ke ilin povas viziti tutaj familioj, inkluzive bebojn kaj grandaĝajn avinjojn?

En kiu Esperanto-aranĝo eblas spekti dum koncerto spirhaltigan kaj dancigan karnavalon? En kiu Universala Kongreso la publiko reagas al kantoj per aplaŭdegoj, aprobaj fajfoj kaj krioj, kvazaŭ en futbala matĉo? Kie gitarantaj kanzonistoj sukcesas kunkantigi milopan aŭskultantaron?

En Fortalezo, ĉi-jara ĉefurbo de Esperanto-lando. Neforgesebla Fortalezo. Neforgesebla Brazilo.

Boris Kolker
porĉiama fortalezano enanime

La ĉi-jara Kongresa Temo: Diverseco - ŝanco, ne minaco

Dimanĉon la 4-an de aŭgusto okazis la unua malfermita kunsido pri la kongresa temo, Diverseco — ŝanco, ne minaco. Ĉeestis pli ol cent homoj. En la komenco de la kunsido, José Carlos Morales respondis al demandoj pri lia prezento dum la inaŭguro de la UK kaj s-ro Patrick Gallaud, reprezentanto de Unesko, faris mallongan paroladon pri la starpunkto de Unesko koncerne la diversecon, en kiu li aludis al la signifa dokumento Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en novembro 2001 (la tekston de la Deklaracio oni distribuis en Esperanto-traduko en posta kongrestema kunsido, legu sur p. 184). La dua duono de la kunsido estis dediĉita, sub gvido de la reĝisoroj pri la kongresa temo d-rino Jane Edwards kaj d-ro Humphrey Tonkin, al diskutado pri la kongresa temo en malgrandaj grupoj, ĉe kies gvidado troviĝis tuta eskadro da homoj kleraj pri la temo, varbitaj de la reĝisoroj. La celo de la malgrandaj grupoj ne nepre estis atingi interkonsenton, sed doni al la kongresanoj la eblon esprimi siajn ideojn kaj aŭdi tiujn de aliaj — kaj en multaj kazoj la konversacioj, kiuj komenciĝis en la diskutgrupoj daŭris neformale trans la kongresejaj manĝotabloj kaj dum la interspacoj inter kunsidoj.

La partoprenantoj tamen konstatis, eble ne tre surprize, ke ekzistas kaj bonaj kaj malbonaj aspektoj de la tielnomata “globaliĝa” procedo, kaj ke ili ofte konsistigas du flankojn de la sama fenomeno. Ekzemple, novaj teknologioj alportas siajn bonajn rezultojn: pli da informoj pri la mondo ĝenerale, alproksimigo de la homoj, kaj facila komunikado. Tamen kelkaj landoj ankaŭ spertas pro la novaj komunikiloj hegemonian dominadon de la amasmedioj fare de eksterstarantoj, kaj la trudon de fremdaj kulturaj produktoj. Tutmonda ekonomia sistemo ja alportas eblojn por evoluo kaj disvolviĝo (kune kun la avantaĝoj de grandskala produktado), sed pli kaj pli ofte la grandaj entreprenoj, ignorante la landlimojn kaj la potencon de la registaroj, faras gravajn sociajn decidojn kaj trudas tiujn decidojn elekstere. La sano de la homaro pliboniĝas, ekzemple; sed kiu regas la prezon de la necesaj medikamentoj?

Kun ekonomia hegemonio povas veni lingva hegemonio, kaj la ĝenerale pozitivaj novaj rimedoj de edukado tamen povas akceli la malaperon de tradiciaj kaj lokaj kulturoj. Monda milito estas eble pli facile evitebla, pro la komercaj ligoj inter la landoj, sed la fortaj landoj pli facile manipulas la malfortajn, kie ofte okazas lokaj kaj regionaj militoj.

En la dua kunsido pri la kongresa temo, kiu okazis du tagojn poste, la ĉeestantoj turnis sian atenton al la specifaĵoj de kulturaj kaj lingvaj konfliktoj aŭ dilemoj en la propraj landoj kaj kulturoj. Kvin personoj, el Brazilo, Hispanio, Luksemburgio, Venezuelo kaj Aŭstralio, prezentis podian diskuton pri tiu temo por komenci la kunsidon, kaj poste la tuta ĉeestantaro (denove pli ol cent homoj) dividiĝis en dek malgrandajn grupojn por pli intima diskutado. Ili estis petataj konsideri precipe la lingvan dimension de diverseco, kaj por antaŭenigi la diskuton oni prezentis al ili gamon de manieroj trakti lingvan diversecon en difinita socio, ekde kompleta subpremo de difinita minoritata lingvo, tra malkuraĝigo, tolero, akcepto kaj subteno, ĝis aktiva disvastigo de la koncerna lingvo. Multaj landoj kaj mondopartoj estis reprezentataj en la diskutoj, kaj ne eblas resumi ĉiujn opiniojn esprimitajn aŭ faktojn prezentitajn, sed kelkaj ĝeneralaj trajtoj ja estas citeblaj:

  • Dum la pasinta dudeko aŭ trideko da jaroj, en multaj landoj oni fariĝis pli konscia pri la neceso konservi la diversecon ene de la diversaj socioj, kaj pli tolera pri lingva kaj kultura diverseco. Ekestis konscio ekzemple pri regionaj diferencoj kaj la rajtoj de regionoj. Tiu nova spirito manifestiĝas ekzemple en la jam menciita Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.
  • Tamen, la politikoj en la diversaj landoj restas tre variaj. En kelkaj landoj la lingvaj rajtoj de minoritatoj estas tre minimumaj, se ili entute ekzistas; kaj en diversaj aliaj la programoj, kiuj celas helpi la minoritatojn, estas neefikaj pro korupto aŭ pro forsuĉo de rimedoj por aliaj celoj.
  • Necesas distingi inter la rajtoj de, kaj respondecoj antaŭ, indiĝenaj grupoj, kaj la rajtoj de, kaj respondecoj antaŭ, enmigrintaj grupoj. Oni povas argumenti, ke ĉe indiĝenaj grupoj ekzistas certaj teritoriaj rajtoj al lingvo kaj kulturo, kiuj ne ekzistas ĉe enmigrintoj.
  • Tamen povas ekesti certa konflikto inter la demokrata principo kaj la teritoria principo, en tio, ke difinitaj popoloj povus esti traktataj diversmaniere depende de la geografia situo kaj sekve ne ĝui rajtojn egalajn al tiuj de aliaj civitanoj.
  • Ĉe enmigrintoj, la registaroj malmulton faras por konservi la scion de la gepatraj lingvoj, ĉar ili favoras integriĝon aŭ asimiliĝon. Ili eventuale tiel perdigas al si lingvosciajn rimedojn valorajn por la evoluigo. Aliflanke, la emo de enmigrintaj grupoj ne integriĝi lingve kaj kulture foje kaŭzas reziston kontraŭ enmigrantoj.
  • Eĉ la plej belaj garantioj pri minoritataj rajtoj malmulton signifas se infanoj ne havas aliron al edukado en la gepatraj lingvoj kaj pri la gepatraj kulturoj, aŭ al edukado entute.
  • En la moderna mondo, apenaŭ eblas ignori la diverslingvecon eĉ ene de unuopaj ŝtatoj. Nepras, ke ĉiu ŝtato havu klaran politikon pri tiu demando, kiu ne estu limigita al nura unulingvismo, kaj kiu agnosku kaj apogu iun gradon de lingva diverseco.

En la tria kunsido, ĵaŭdon, la partoprenantoj, kiuj laboris preskaŭ la tutan tempon en malgrandaj grupoj, estis petataj ligi la pli vastan demandon pri lingva kaj kultura diverseco specife al Esperanto. Kion la Esperanto-movado povus fari, kaj kion ili individue povus fari, por antaŭenigi la spiriton de komprenemo pri diverseco — do samtempe trovi komunajn ecojn inter la homoj kaj konservi la pozitivajn aspektojn de diverseco? Kelkaj parolis pri la neceso plifortigi la Esperanto-movadon mem, ĉar Esperanto estas ideala rimedo por transponti diversecon kaj unuecon, ĉar ĝi trovas ekvilibron inter la du. Iuj aludis al la neceso, ke ni trovu aliancanojn en aliaj similcelaj organizaĵoj, kiuj strebas por la konservado de kultura diverseco, kaj kelkaj menciis la programon Indiĝenaj Dialogoj, kiu uzas Esperanton kiel komunan lingvon de la gvidantoj de indiĝenaj popoloj tra la mondo. La intensa engaĝiĝo de multaj homoj en la diskutado en ĉiuj tri kongrestemaj sesioj pruvis, ke ekzistas granda soifo inter la esperantistoj al pli bona scio pri la kultura kaj lingva diverseco, kaj multaj partoprenantoj aludis al tiu deziro. Esperanto povus esti modelo ne nur de unueco en diverseco sed ankaŭ de ekvilibra informiĝo pri la tuta demando. Ĝi estas, kiel diris unu partoprenanto, “neangla solvo” — solvo ne per la hegemonio de unu granda lingvo, sed per la kreo de demokratia reto de komunikado.

En vendreda kunsido de la gvidantoj de la kongrestemaj kunsidoj, oni decidis jam nun iniciati unu signifan projekton, nome dosieron pri la monda lingva situacio. Tiu dosiero kolektos en unu esperantlingvan lokon la ĉefajn faktojn kaj informojn pri la lingva diverseco, utiligante nacilingvajn fontojn laŭbezone. La dosiero povus havi sian lokon en la retpaĝaro de UEA kaj ankaŭ formi bazon por papera manlibro pri lingva diverseco. Ĝi ankaŭ povus liveri utilan materialon por la venontjara (Gotenburga) kongresa temo, “Lingvaj rajtoj kaj respondecoj.” Laborgrupo konsistanta el Edvige Tantin-Ackermann (Italio), Michela Lipari (Italio), Brian Moon (Luksemburgio), Ana Montesinos de Gomis (Hispanio/Britio), Esteban Mosonyi (Venezuelo), Jorge Mosonyi (Venezuelo) kaj Humphrey Tonkin (Usono) estis starigita por komenci la laboron.

Oni esperas ankaŭ pretigi konsilaron kun sugestoj pri kunlaboro de esperantistoj en la klopodoj konservi lingvan diversecon.

La kongresan rezolucion oni devis pretigi jam antaŭ la fino de la pritrakto de la kongresa temo, ĉar ĝi devis esti aprobita de la Komitato. Sekve, ĝi respegulas nur parton de la laboro ĉirkaŭ la kongresa temo.

Humphrey Tonkin

Solena inaŭguro

Akvarelo de Brazil’ kantigis la salonon

Dimanĉe matene je la 10-a horo okazis en la salono Zamenhof la Solena Inaŭguro de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto. La prezidanto de UEA Renato Corsetti bonvenigis la kongresanojn kaj salutis la eminentajn gastojn, i.a. la altan protektanton, la guberniestron de la ŝtato Ceará Beni Veras, reprezentanton de la Brazila prezidento generalon kaj ministron Alberto Cardoso, sekretarion de turismo de la ŝtato Ceará Raimundo Viana, reprezentanton de la federacia Ministro pri Turismo Marcos Pompeu, reprezentanton de la ĉina ambasado Li Baojun, kaj reprezentanton de Unesko Patrick Gallaud, kiu tralegis mesaĝon de Asista Direktoro de Unesko por Edukado John Daniel (legu sube). Post paroloj de la gastoj sekvis muzika paŭzo, en kiu Alvarus Moreno kantis la konatan Akvarelon de Brazil’, kiu kantigis kaj aplaŭdigis la plen-plenan salonon.

Carlos Morales el Kostariko informis pri la projekto Indiĝenaj Dialogoj kaj pri la kongrueco de la kongresa temo kun la ideoj de tiu movado. Vicprezidanto de UEA Humphrey Tonkin prezentis la kongresan temon kaj invitis la kongresanojn al la debatoj. Renato Corsetti, kiu kunordigis la tutan solenaĵon, parolis en sia inaŭgura parolado (legu apude) pri la nuna stato de la E-movado. La Ĝenerala Sekretario de UEA Ivo Osibov anoncis la nomumon de kvar novaj Honoraj Membroj (legu venontnumere) kaj faris specialan omaĝon al loka pioniro prof. Paulo Amorim Cardoso, vicprezidanto de LKK, kaj s-ino Lúcia Dummar. Sekvis salutoj de TEJO (Holger Boos), ILEI (Mauro La Torre), Akademio de Esperanto (Geraldo Mattos) kaj SAT (Gilbert Ledon).

La inaŭguro finiĝis per la tradicia saluto de reprezentantoj de pli ol 50 landoj (anoncis Trevor Steele) kaj per 1300-voĉa koruso kantanta la himnon La Espero, post kio la prezidanto martelbate malfermis la kongreson.

(stma)

Mesaĝo de Unesko al la 87-a Universala Kongreso de Esperanto

Mi havas la honoron direkti miajn salutvortojn al la partoprenantoj de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo.

Unesko donas apartan gravecon al la antaŭenigo de kulturo de paco inter la popoloj. Ni estas konvinkitaj, ke nur pli bona interkompreniĝo inter la popoloj kaj pri la diversaj aspektoj de ilia kulturo povos kontribui al tiu celo. Unesko dankas Universalan Esperanto-Asocion pro ĝia fideleco esprimi la idealojn de nia organizaĵo en siaj diversaj aranĝoj tra la mondo. Fakte, neregistara organizaĵo, kiel la via, laboras en la sama spirito de niaj celoj kaj partoprenas de multaj jaroj en la klopodo antaŭenigi kulturon de paco.

Pli bona interkompreniĝo inter la popoloj ne koncepteblas sen kultura interŝanĝo realigata pere de lingvo. Lingvo samtempe estas la garantio de kultura historio kaj la komunikilo, kiu ebligas, ke kulturoj iru unu al la alia, ke kreiĝu pontoj inter malsamaj pensmanieroj kaj per tio, ke estu atingita reciproka pliriĉiĝo, kaj lingva, kaj spirita, por iri la direkton de kulturo de paco. Danke al la komenca konsciiĝo pri lingvaj malsimilaĵoj fine oni konsciiĝas pri la kulturaj diversecoj kaj okazas ilia akcepto.

La laboro de Unesko pri edukado, interkomunikado kaj kulturo strebas subteni multlingvecon kaj ŝirmi lingvan diversecon en la nuna tutmondiĝo; valorigado de diverseco, tamen, ne estu preteksto al perforto; tute male tion konceptas nia organizaĵo nur kiel toleremon kaj spiritan pliriĉiĝon, por lukti kontraŭ konfliktoj. Tio konsistigas kunligon de niaj du lingvaj sintenoj, kiuj evidente trafas saman fincelon tra la mondo, tio estas pli bonan interkomunikiĝon kaj interkonon inter civilizoj.

Mi esprimas bondezirojn por plena sukceso de via nuna kongreso.

John Daniel
Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado

[FORIGITA!: bildo]

La ĉi-jara kongresejo, la ĉefa enirejo

[FORIGITA!: bildo]

La Solena Inaŭguro kun gastoj surpodie

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti bonvenigas la kongresanojn

[FORIGITA!: bildo]

Parolas reprezentanto de Ministerio pri Turismo de la ŝtato Ceará Marcos Pompeu

[FORIGITA!: bildo]

Generalo Alberto Cardoso kun la edzino

[FORIGITA!: bildo]

La publiko, veninta el 60 landoj de la mondo, plenigis la salonon Zamenhof

Malferma parolado de la prezidanto

Estimataj oficialaj gastoj, karaj esperantistoj!

Estas tre bele esti ĉi tie ĉi-matene kun vi. Vi nun atendas de mi la tiel nomatan fest-paroladon. Niaj fest-paroladoj ne evoluis forme tre multe ekde la unua kongreso en Bulonjo ĉe Maro. Profitante la nunajn teĥnikajn rimedojn oni povus tre efike produkti ilin per komputilo. Sufiĉus doni al la komputilo kelkajn informojn: nomo de la urbo, nomo de la lando, numero de la Universala Kongreso, kaj diri al ĝi: Komencu per la frazo ‘Ne estas sensignife, ke ni kunvenas hodiaŭ ĉi tie en …’.

Sed, karaj geamikoj, tian paroladon mi ne povas doni al vi. Mi ne povas retorikumi iom ĝenerale pri la beleco de Fortalezo malgraŭ tio, ke ĝi estas urbo bela kaj vidinda. Mi ne povas simple aludi je la mirindaĵoj de Brazilo, kiu ja estas lando mirinda plur-rilate.

Mi sentas la devon kaj ankaŭ la volon paroli al vi pri la veraj problemoj, kiuj estas antaŭ ni, antaŭ la Esperanto-movado, en ĉi tiu momento.

Antaŭ ĉio ni diru kelkajn vortojn pri la monda situacio. La nuna mondo estas organizata surbaze de centroj kaj periferioj, kiel ĉiam estis organizata la mondo. La apartaĵo estas, ke unu el tiuj centroj momente havas pli da potenco ol la aliaj centroj. Surbaze de tio pluraj realistoj konkurencas, por deklari, ke la historio de la homaro finiĝis, kaj ke prefere oni estu realisma kaj akceptu la realan situacion. La lingva flanko de tio estas en la admonoj, kiujn ni aŭdas ĉiutage: “Ho ĉesu! La angla jam venkis!”. Tamen similaj admonoj (kvankam tiam temis eble pri alia lingvo) estis aŭdataj ankaŭ en la tempo de Zamenhof, kiel atestas unu el niaj konataj poemoj: “Ho ĉesu” mokante la homoj admonas / “ne ĉesu ne ĉesu” en kor’ al ni sonas.

Kaj tamen … se la historio efektive estus finiĝinta, kial nun pli ol iam ajn en la pasinteco oni estas devigata provizi sin per armiloj kaj protektoj?

Mi kredas, ke la realistoj eraras, kiel ili ĉiam eraris. Ili asertis, ke estas ridinde pensi ke iam sklaveco ĉesos ekzisti, ke estas ridinde pensi, ke la grandaj potencaj landoj liberigos siajn koloniojn, ke estas ridinde pensi, ke lingvo inventita de knabo en nekonata urbeto en orienta Pollando disvastiĝos tra la tuta mondo.

Do, mi pensas, ke ankaŭ nun realistoj malpravas, kaj ke la nunaj potencorilatoj en la mondo ne estos eternaj. Ĉiukaze, kaj sendepende de la situacio nuna aŭ estonta en la mondo, ni nun kiel antaŭ unu jarcento rifuzas la logikon laŭ kiu fortuloj rajtas altrudi al malfortuloj sian kulturon kaj sian lingvon. Ni estas movado por diverseco en la mondo.

Ne estas mi, kiu diras tion. Aŭskultu kiel bele Zamenhof mem en la dua kongreso en Ĝenevo en 1906-a esprimis tion: … al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.

“Justeco”, diris Zamenhof, kaj ĝuste por paroli pri ĉi tiu justeco inter ĉiuj popoloj, grandaj kaj malgrandaj, ni venis al Fortalezo. La rajto resti malsama, la rajto je diverseco, kiel vi jam aŭdis, estas fakte la temo de nia kongreso.

Por esprimi la “sanktan, grandan kaj gravan” ideon, laŭ iom pli nuntempa maniero, ni povas diri, ke “ni laboras por la lingvaj homaj rajtoj de la homaro”. Ĝuste tiu estas la nomo de la granda informkampanjo pri homaj lingvaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel garantianto de ili, kiun Universala Esperanto-Asocio nun lanĉas.

Ĝi volas esti ampleksa inform-kampanjo, kiu ree proponu la uzon de la internacia lingvo Esperanto kiel ilo de justeco, eventuale ankaŭ, sed ne nur, kiel ilo de efikeco.

Justeco en la rilatoj inter malsamlingvaj gentoj povas esti atingita, laŭ ni, nur per la uzo de neŭtrala lingvo kiel Esperanto. Mi ne donos kromajn detalojn pri tiu kampanjo, sed vi aŭdos pri ĝi abunde dum la semajno.

Cetere, ankaŭ pri homaj rajtoj ni esperantistoj devas reaserti nian tre fruan malkovron de ili, pli-malpli duonan jarcenton antaŭ la subskribo de la konata Deklaracio pri Homaj Rajtoj. En tiu sama kongreso de la jaro 1906-a estas alia frazo de Zamenhof: “Mi venas al vi el lando, kie multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo.”

Ĉi tiu Zamenhof malgraŭ siaj okulvitroj kaj barbo tipaj de la komenco de la pasinta jarcento estis vera modernulo, eventuale eĉ post-modernulo. Sed ni devas pruvi ke ni ne estas malpli postmodernaj ol li.

Se nun ni moviĝas de la grandaj temoj kaj de la grandaj kampanjoj al la ĉiutagaj, konkretaj problemoj, kiujn Universala Esperanto-Asocio, alivorte ni ĉiuj, devas fronti, mi povus fari al vi longan liston, sed prefere mi tuŝu nur la ĉefajn:

La Esperanto-movado kreskas. Vi devas fidi min, ĝi kreskas. Se ne estus tiel mi ne ricevus petojn pri inaŭgura artikolo de la mongolaj aŭ de la iranaj esperantistoj. Se ne estus tiel, mi ne estus petata daŭre vojaĝi tra Eŭropo jen por inaŭguri la novan sidejon de la Brita Esperanto-Asocio, jen por instrui en universitataj kursoj en Pollando, jen por paroli al hispanaj kongresanoj. Se ne estus tiel, mi ne devus okupiĝi pri la lernolibroj, kiujn oni devas uzi en Zambio aŭ ĉe la afganaj rifuĝintoj, kiuj lernas Esperanton. Se ne estus tiel, verŝajne ni hodiaŭ ne estus ĉi tie en Fortalezo, se ne estus tiel artikolo en gazeto de Barato/Hindujo aŭ anonco en maroka ĵurnalo ne instigus dekojn da homoj peti informojn pri Esperanto.

Tiu kresko, tamen, enhavas problemojn. Ni kutimis esti ĉefe eŭropa movado kun kelkaj tradicie fortaj landaj movadoj en orienta Azio kaj kun tradicie fortaj landaj movadoj en la plej orientaj landoj de Eŭropo. Nun ni transformiĝis pli kaj pli al vere tutmonda movado. Sed leviĝas inter ni en la ekonomie evoluintaj landoj kaj niaj samideanoj tra la mondo kurteno fera, multe pli fera ol antaŭaj kurtenoj: temas pri ekonomia kurteno.

Ni ankoraŭ ne sukcesis trovi taŭgan manieron por enplekti en la Esperanto-komunumon, en UEA, la esperantistojn, kiuj loĝas en landoj kun malsamaj gradoj de ekonomia evoluo, por doni ekzemplon: de Rumanujo ĝis Zimbabvo. Certe ni pagas la kotizojn por kelkaj per la donacoj de la riĉaj esperantistoj. Sed la grandaj amasoj de tiuj esperantistoj restas ankoraŭ neatingeblaj kaj neatingataj.

Mi petas vin turni nun viajn pensojn al tiuj multaj esperantistoj, kiuj volis esti ĉi tie kun ni hodiaŭ, sed ne povis. Tra la lastaj monatoj mi ricevis serion de korŝiraj komunikoj de esperantistoj el Bulgarujo, el Pakistano, el Nepalo, el multaj afrikaj landoj, kiuj sendis al ni bondezirojn kaj informis pri sia granda revo esti ĉi tie. Ni povis helpi nur kelkajn kaj nur el amerikaj landoj.

Tio cetere ne estas io nova. Nia amiko Zamenhof en la jaro 1910-a, okaze de kongreso en Vaŝingtono, la unua en Ameriko, konstatis: “Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni, esperantistoj, ne estas homoj riĉaj…”.

La Esperanto-movado kreskas ankaŭ alimaniere. Ekzistas amaso da homoj tra la mondo, kiuj renkontas Esperanton ne plu ĉe la tradicia kurso (ĉiun ĵaŭdon vespere je la 6-a en la sidejo de la loka klubo), sed en la mondo de la komputila reto. Tiuj homoj havas aliajn lojalecojn kaj aliajn bezonojn. Ili apenaŭ komprenas, kial homoj volas renkontiĝi kun aliaj homoj en difinitaj ejoj, al kiuj oni devas vojaĝi en malrapidaj aŭtobusoj tra la urba trafiko. Ili apenaŭ komprenas, kial homoj volas partopreni universalajn kongresojn en foraj landoj kun tedaj festparoladoj, kiujn oni devas aŭskulti ĝis la fino sen eblo simple forviŝi ilin. Ĉu oni ne povas fari ĉion ĉi sidante antaŭ sia komputilo?

Multaj el ni verŝajne estas tro maljunaj por kompreni ilin, kaj do ni ĝojas ankoraŭ renkontiĝi fizike kaj babili en la haloj de la kongresejo. Tamen ni devas fari ion ankaŭ por ili, malgraŭ tio, ke konceptoj kiel “kotizo”, “aliĝo”, ktp. estas por ili same estingiĝintaj kiel la dinosaŭroj.

Ĉi-kampe, mi fieras raporti al vi, dum la lasta jaro UEA faris pli ol ĝi faris dum la antaŭaj kelkaj jaroj, kaj ni jam laboras peri projektojn, kiujn mi ŝatas citi. Mi citu nur ekzemplojn: la reta membreco, la ricevado de la revuo tra la reto (transsaltante la presejon, la paperon kaj la poŝtiston), la ebleco ŝanĝi vian adreson en la inform-banko de UEA rekte el via hejmo, la klopodo, bonvolu aplaŭdi, ebligi rektan konsulton de via konto ĉe UEA en plena respekto de via sekureco kaj privateco. Temas pri projektoj ankoraŭ ne finrealigataj, pri kiuj miaj kolegoj forte avertis min, ke mi ne menciu ilin, ke mi estu prudenta. Sed mi estas malprudenta.

Kelkaj el vi aŭdis miajn vortojn ĉe la fermo de la antaŭa Universala Kongreso en Zagrebo. Tie mi diris esence ke mi volas esti la prezidanto de ĉiuj esperantistoj kaj ke tio, kio gravas en la vivo de Esperanto-organizaĵoj kaj esperantistoj estas la duopo: produkti esperantistojn kaj produkti servojn por esperantistoj.

Vi rajtas demandi min, kio okazis intertempe. Kiam temas pri prezidanteco de ĉiuj esperantistoj, kio, mi reklarigu, signifas, ke UEA efektive transprenu la gvidon de ĉiuj esperantistoj, mi povas diri ke la afero progresas. Interalie multe evoluis la kunlaboro kun eŭropaj esperantistoj. Kune kun ili ni starigis en Bruselo la tiel nomatan Komunikad-Centron de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Universala Esperanto-Asocio, kiu jam en kelkaj monatoj atingis konsiderindajn sukcesojn: ĝi revenigis la Komisionon de Eŭropa Unio al pli sobraj deklaroj koncerne la lingvajn homajn rajtojn de neanglalingvaj eŭropaj civitanoj; ĝi aperigis artikolojn en gazetoj, ktp.

Ni ankaŭ dum la pasinta jaro fortigis la tiel nomatajn regionajn komisionojn, kiuj nun gvidas la laboron en la unuopaj kontinentoj. Ĉi tie mi ne povas ne peti aplaŭdon por la Amerika Komisiono de UEA, kiu daŭrigis sian modelan laboron tra la kontinento, kaj eĉ sukcesis starigi oficejon en Braziljo. La oficejo, kies starigo estis ebla danke al la kunlaboro kaj subteno de Brazila Esperanto-Ligo, ankoraŭ pli intensigos sian laboron kaj ankaŭ helpos al UEA pri informado.

Kiam temas pri produktado de esperantistoj kaj produktado de servoj por esperantistoj, mi devas diri ke UEA decide interesiĝas pri informado (petu informilojn kaj vi ricevos. Mirinde, ĉu ne?) kaj pri instruado. La efikojn eble ni komencos vidi en la venonta jaro. Sed mi insistos pri tio, kaj daŭre ĝenos ĉiun ajn, kiu hazarde troviĝos antaŭ mi, ke se ni ne produktas esperantistojn, ĉio cetera estas vana.

Certe ni daŭrigis ankaŭ nian diplomatian laboron ĉe registaroj, ĉe Unesko (kies reprezentanton ni salutas hodiaŭ inter ni) kaj ĉe UN (kiun reprezentas ĉi tie Carlos Morales), sed se vi permesas al mi diri mian opinion, mi diros ĝin per la vortoj de Zamenhof, diritaj en la jam citita kongreso en Vaŝingtono. Bonvolu kompreni lin kaj pardoni lin. Li uzas iom tro malneŭtralan esprimon: “popolaj amasoj”, sed li estis iom tia. Do, li diras: “La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta.”

Ĉiukaze, mi ne povas fermi mian paroladon sen du grandaj dankoj:

Unu estas por la Ĝenerala Direktoro kaj por la oficistoj en Roterdamo, Bruselo, Lomeo, kiuj kapablis ne nur elteni min, sed ankaŭ fari multan laboron en tre malfacila situacio;

La dua estas por miaj kolegoj en la estraro kaj por la estraranoj de TEJO, nia junulara sekcio, kaj ILEI, niaj instruistoj, kies eltenkapablo kaj laborkapablo estis tia, ke mi ĝojas havi ilin kiel kolegojn. Dankon pro via atento.

Sinjoro Prezidanto
Gesinjoroj Honoraj Gastoj
Estimataj Gekongresanoj

Saluton al vi, karaj Geamikoj kunvenintaj por kongresi en la bela kaj gastama urbo Fortaleza. Ne ĉeestante mem persone, mi tamen troviĝas tie kun vi per mia koro kaj per miaj pensoj.

Iam diris filozofo: Homo estas vivanta speco kreita por la diverseco; mi ne kapablus estiĝi de mi mem se la Alia ne ekzistus. Ĝuste pri tiu diverseco vi proponas debati: pri la diverseco kiu ne plu devas esti minaco, sed estas ŝanco, estas bezono: diverseco la homaron ĉiaspece riĉiganta.

Brazilo, lando, kiun mi havis la ŝancon ekkoni kaj tuj ekami, ŝajnas esti la lando perfekte taŭga por viaj debatoj. Ĝi ja estas la lando de plej multnombra diverseco: diverseco de la naturo, diverseco de gentoj tie vivantaj, diverseco de kulturoj, de kutimoj, de vivmanieroj; la lando fiere ĝuanta sian diversecon, la lando kies diversnatura loĝantaro emas al la “granda rondo familia”.

Ni bone memoru, ke diverseco malkomprenata, tial maltolerata, tial malamon generanta, estis, laŭ la legendo, rimarkita de la juna Ludoviko, tial inspirita krei ilon de interhoma toleremo. Nia lingvo internacia trovas sian fonton en la volo kompreni kaj estimi diversecon de la Alia, por ke tiu diverseco ne plu estu minaco sed fariĝu nia granda ŝanco.

Mi deziras al viaj debatoj fruktodonajn konkludojn kun tutmonda eĥo; mi deziras ke la Kongreso estu plua paŝo antaŭen sur la vojo disvastigi niajn noblajn idealojn.

Louis C. Zaleski-Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

Patrick Gallaud salutas la kongresanojn

[FORIGITA!: bildo]

Ĉe la ĉefa enirejo estis pli varme ol ene

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti kunordigis la solenaĵon

[FORIGITA!: bildo]

Gilbert Ledon salutis nome de SAT

[FORIGITA!: bildo]

En la salono ne mankis brazilaj gejunuloj

[FORIGITA!: bildo]

Impresaj momentoj dum la Inaŭguro

Junas la artistoj brazilaj!

Partopreni UK-on ekster Eŭropo estas laŭ mi ĉiam aparte interesa sperto. Krom la ebleco amikiĝi kun esperantistoj kiuj neniam venis al la UK-oj en Eŭropo, estas la ebleco sperti novajn E-kulturaĵojn. Dum la UK en Fortalezo mi malkovris la ekziston de talentaj E-artistoj el Brazilo, sed tio kio certe mirigis la partoprenantojn de la 87-a UK estas la juneco kaj la profesinivelo de la brazilaj artistoj.

Dum la Nacia Vespero prezentiĝis du ensembloj kiuj belege montris revuon de la muzika kaj koregrafia heredaĵo de Brazilo. La unua grupo Tapera das Artes (Kabano de la Artoj) estas gvidata de la infana asocio Jesus de Praga, kiu ambicias malfermi novajn konkretajn perspektivojn por infanoj el malriĉaj familioj laŭ la metodologio ‘Edukado por la vivo per arto’. La prezentaĵo “Movoj kaj ritmoj de Brazilo” prezentis diversajn dancojn kiel ekzemple Capoeira, Forro, Frevo kaj Samba (evidente). La dua ensemblo Maracatu Az de Ouro vidigis spektaklon kiu montras la kortegan paradon de la reĝoj de Kongo per dancoj kaj kantoj. Vi ja scias ke danco estas arto, sed en Brazilo danco estas eĉ pli, ĝi komunikas emociojn. Brazilanoj, eĉ junaĝaj, tiom nature dancas kvazaŭ facilus belege danci.

Tio ne estas la fino pri la junulecaj prezentaĵoj dum la UK, ĉar en la teatraĵo “La domo kiu timigis”, verkita de Leandro Dourado, aktoris 22 gejunuloj inter 12- kaj 21-jaraj. Ne pensu ke temis pri amatora lerneja prezentaĵo. Tute male, danke al la profesia gvidado kaj reĝisorado de Eliane Gauze, la grupo Atlaspatoart el Pato Branco (suda Brazilo, tie kie okazis IJK) nin mirigis. Temas pri komedio en kiu ĉefrolas tri geknaboj (unu nazparolanta, alia muta kaj tria balbuta) kiuj partoprenas en fantazia maskofesto en domo kie okazas strangaj aferoj. La gejunuloj aktorante vere flue parolis Esperanton kaj ravis nin ĉiujn.

Kaj jen, ankoraŭ plia prezentaĵo fare de gejunuloj, la spektaklo de Edisca. Nu bone, la danco-spektaklo komenciĝis per video-filmo en la portugala kun subtitoloj en la angla… Mi supozas ke la LKK ne sciis tion, ĉar ja estus facile prezenti la filmon kun E-subtitoloj.

Tamen, la kongresanoj rapide forgesis tiun mispaŝon kaj simple hipnote rigardis la magian spektaklon kiu sekvis. Tiom ravitaj ni estis ke fine de ĝi aplaŭdegoj kaj ĝojkrioj ‘tre bone’ ne tuj aŭdiĝis kvazaŭ ni devis unue konsciiĝi ke la mirinda ‘sonĝo’ finiĝis. La junulaj (denove) dancistinoj (krom 2) simple nekredeble arte dancis, moviĝis kaj paŝis je perfekta akompana muziko kaj lumigado. Bone, iu dirus ke ne necesas scipovi Esperanton por bone danci sed laŭ mi, la UK donas eblon malkovri kulturaĵojn de la gastiganta lando. Cetere la junulinoj kiuj dancis estas el ensemblo kiu helpas infanojn el malriĉaj familioj evolui kaj edukiĝi en ĉiuj sencoj, sed aparte cele al danc-muzikaj karieroj. Sciante tion, mi sincere gratulas la LKK-on. Vi bone elektis subtenante Edisca kaj feliĉigante niajn korojn.

Nu, mi rakontu ankaŭ ke dum la vespero ‘koncerto de brazilaj esperantistoj’ prezentiĝis unue Tarcísio Lima per alta brila tenora voĉo. Li bele surprizis nin per la kantado de la himno sed kun tute nova brazileca muzika aranĝo. Mi ne listigu liajn kantojn sed tamen diru ke kiam li kantis portugale, la brazilanoj aplaŭdis, kunkantis, ĝojkriis tuj je la komenco de lia kantado. Evidente li estas fame konata en Brazilo.

Sekvis Flávio Fonseca kiu prezentis plurajn novajn kantojn el sia nova KD. Li estas ne nur kantisto sed ankaŭ komponisto, aranĝisto, instrumentisto kaj produktisto, do vere kompleta artisto.

La vespero ne finiĝis trankvile ĉar venis la vico de Merlin. Mi malofte spertis en Esperantio tiom da entuziasmo flanke de la publiko dum E-koncerto. Bone, kelkaj pli aĝaj personoj forlasis la koncertejon, sed la gejunuloj tuj alvenis al la scenejo kaj dancegis, saltis, braksvingis al la bando. Vere bele vidi tiom da entuziasmo fare de gejunuloj al Esperanta pop-roka bando. Markone Froes, la kantisto kaj gitaristo, havas plaĉan voĉon kaj bonan scenejan stilon. La bando Merlin certe furorus se ili havus okazon koncerti en Eŭropo. Nu, kion diri pli ol ke mi pasigis belegan vesperon.

Mi finu parolante pri la spektaklo “Amo per proverboj”. Prezentis ĝin la duopo Vida Jerman (Kroatio) kaj Saŝa Pilipović (Jugoslavio). En la unua parto, ni povis aŭskulti kanzonojn de famaj brazilaj komponistoj, esperantigitajn de Vida Jerman kaj Sylla Chaves. La muzikpoezian recitalon dramigis Vida Jerman. Nu, Vida Jerman bonege aktoras, ne estas dubo pri tio, sed la voĉo ne ĉiam belsonis dum kantado. Ŝi eble devus iom pli trejni sian voĉon por kantado. Sekvis Amo per proverboj, kiu temas pri komedio kiu ridindigas la homan ŝanceliĝemon. Verkita de Arturo Azevedo, ĝi enscenigas plaĉan vidvinon, kiu komence ne akceptas amesprimojn de la enua eterna fraŭlo, esprimitajn ĉefe per proverboj tre spritaj, kio estas la plej alta kvalito de tiu teksto. Kompreneble ni kutimas al profesia aktorado fare de Vida kaj Saŝa kaj tiel estis ankaŭ ĉi-foje. Gratulon kaj dankon pro la belaj momentoj.

Normand Fleury

[FORIGITA!: bildo]

La brazilaj gejunuloj estas denaskaj dancistoj

Kongresa Rezolucio

La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo “Diverseco — ŝanco ne minaco”,

Konstatas, ke la daŭranta integriĝo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaŭ al malegalecoj kaj al la ĉiam pli rapida perdiĝo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj,

Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo la 21-a de februaro ĉiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Ĝenerala Konferenco alprenis la 2-an de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco,

Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neŭtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca interŝanĝo de kulturaj valoroj,

Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun ĉiuj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj.

Esperantologia Konferenco

La Esperanto-Kulturo: Diverseco en unueco, unueco en diverseco

Oni celas, ke en Esperanto la diversaj kulturoj de la mondo trovu komunan lingvan grundon. Fakte, la tuta progreso de Esperanto, la evoluo de ĝia literaturo, la disvolviĝo de la lingvo, la sociaj medioj, kiuj formiĝas por uzi la lingvon — ĉio ĉi okazas kvazaŭ en interago kun la diversaj kulturoj. Tamen, en la Esperanto-komunumo eventuale kelkaj kulturoj estas pli fortaj ol aliaj. Kion oni povas fari por igi nian lingvon kaj nian kulturon pli internaciaj, pli malfermaj al ĉiuj popoloj kaj kulturoj — kaj pli fortaj ĝenerale?

Jen la deirpunkto por la ĉi-jara Esperantologia Konferenco. La konferenco okupis la posttagmezon de la kongresa vendredo kaj havis iom alian formon ol en antaŭaj jaroj. En ĉeesto de sesdeko da homoj, la unua parto konsistis el podia diskuto inter grupo de konataj figuroj de la Esperanto-kulturo: Gersi Alfredo Bays (Brazilo), la eldonanto de Fonto; Syozi Keiko (Japanio), komitatano de UEA kaj aktiva en la eldona agado; Vera Blanke (Germanio), terminologo kaj aktivulo pri teatro; Tan Xiuzhu (Ĉinio), prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo; Barbara Pietrzak (Pollando), redaktoro de Pola Radio; kaj Georgo Handzlik (Pollando), kantisto kaj sekretario de la Belartaj Konkursoj. Prezidis Humphrey Tonkin (Usono), direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). Responde al lia demando, En kio konsistas la Esperanto-kulturo?, venis diversaj respondoj. Iuj emfazis la skriban literaturon. Libroj estas ties esenca elemento, diris Syozi Keiko, kaj Gersi Bays emfazis la fakton, ke la lingva elemento en la Esperanto-komunumo estas la esenco de ĝia kulturo. Vera Blanke atentigis, ke Esperanto abundas je frazeologiaĵoj, la parolturnoj, kiuj ekestas nur en la kunteksto de komuna kulturo. Georgo Handzlik faris distingon inter la konservita kulturo — la historio de Esperanto, la skribita literaturo — unuflanke, kaj la viva kulturo esprimita ekzemple per artaj prezentoj. Laŭ Barbara Pietrzak, kulturo estas la ĉiutagaĵoj ĉirkaŭ ni en nia Esperanto-vivo.

Responde al la demando, Kio plej mankas al vi en via kultura agado?, Vera Blanke opiniis, ke mankas sufiĉaj talentaj homoj por fari la laboron necesan ekzemple por evoluigo de la lingvo, precipe la faka lingvo. Tan Xiuzhu bedaŭris la mankon de sufiĉaj plene kompetentaj esperantistoj — kaj la manko de legantoj de la Esperanto-gazetaro — kio kontribuis ekzemple al la malapero, post kvindek jaroj, de la revuo El Popola Ĉinio. Georgo Handzlik, revenante al la demando pri frazeologio, pledis por leksikono pri la Esperantismo, kiu klarigu oftajn movadajn esprimojn kaj aludojn, tiel ke novuloj pli facile kaj rapide orientiĝu.

Gersi Bays deklaris, ke en la eldonado mankas unuavice mono. Certe ne mankas manuskriptoj: kvindeko da manuskriptoj vicostaras por apero ĉe eldonejo Fonto. Tamen, Esperanto-libroj aperas en tre limigitaj eldonkvantoj, ĉar mankas sufiĉaj aĉetantoj. Humphrey Tonkin eĉ sugestis, ke la aĉetintoj ofte ne legas la koncernajn librojn, kaj ke mankas vera librokulturo en Esperanto, por komunumo de legantoj kun postula estetika gusto. Georgo Handzlik aldonis, ke apenaŭ ekzistas serioza recenzoarto, ĉar recenzantoj emas laŭdi ĉion. Simila problemo, sed eĉ pli akuta, afliktas la teatran arton en Esperanto, laŭ Vera Blanke: la manko de spektantoj. Tonkin pledis por prezentoj dum kongresoj en multe pli malgrandaj teatraj spacoj, tiel ke povu okazi pluraj prezentoj de la sama verko, kun pli intima kontakto inter aktoroj kaj spektantoj kaj sekve pli alta lingva kompreno fare de la spektantoj (en grandaj kongresejaj salonoj ofte maltaŭgaj por teatraj prezentoj, oni ofte tre malmulton komprenas). Laŭ li, ne tiel mankas spektantoj, sed mankas taŭgaj prezentomanieroj.

La diskutantoj traktis ankaŭ la lingvan aspekton de la Esperanto-kulturo, precipe la demandon, ĉu Esperanto estas esence eŭropa, kun eŭropaj valoroj. Ne nepre, diris Tan Xiuzhu; sed li konsentis, ke Esperanto estas foje malfacila por orientanoj.

La dua parto de la konferenco konsistis el diskuto de la dokumento “La Kultura Agado de Universala Esperanto-Asocio,” kiun kompilis Humphrey Tonkin por la Komitato de UEA. Pro manko de tempo, la Komitato apenaŭ povis pridiskuti la dokumenton en siaj dumkongresaj sesioj. La dokumento ne estas klopodo difini prioritatojn por UEA, sed kvazaŭ elmapi la tutan teritorion. Laŭ Tonkin, tiu teritorio havas kvar ĉefajn terenojn: la lingvo, la literaturo, la aliaj artoj, kaj la historio — kaj sur ĉiuj kvar terenoj ekzistas nemalhavebla rolo por UEA.

La dokumento kaj la antaŭa podia diskuto provokis viglan diskuton inter la publiko. Iuj pledis por pli profunda studado pri la sociologio de la Esperanto-movado mem: ni ne sufiĉe konas nin mem kaj niajn ecojn. Aliaj emfazis, ke la movado konsistas ĉefe el dulingvuloj, kiuj ofte ne estas plene kompetentaj en sia adoptita lingvo Esperanto; sekve necesas multe pli da emfazo flanke de UEA je la lernado kaj perfektigo de Esperanto-scio inter la publiko. Se temas pri la historio, Tonkin atentigis pri la malbona stato de multaj Esperanto-bibliotekoj (tiu de Vieno estas brila escepto; sed la Biblioteko Hodler de UEA bezonas pli da atento), kvankam Vilmos Benczik (Hungario) memorigis la ĉeestantojn ke la rolo de legado en socio komplete ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj, tiel ke la strukturo kaj portado de kulturo absolute transformiĝis. Efektive, li aldonis, la dokumento de Tonkin povus esti verkita jam antaŭ 25 jaroj: hodiaŭ la paradigmoj estas aliaj. Similan dubon esprimis unu el la gejunuloj en la salono: la junulara kulturo de Esperanto, ŝi asertis, ne respondas al la normoj prezentitaj en la dokumento, kaj postulas pristudon.

Kvankam kelkaj notis pliajn mankojn en la dokumento (ekzemple la manko de iu ajn aludo al la Esperanto-kabaredo), ĝenerale oni ŝajne trovis ĝin stimula kaj utila. Kaj oni evidente konsentis pri du aferoj: unue, ke UEA ja ludas ŝlosilan rolon en la vivigo de la Esperanto-kulturo, kaj, due, ke la Esperanto-kulturo, spite ĉiujn obstaklojn, restas vigla, energia, kaj konstante surpriza.

Humphrey Tonkin

LA KULTURA AGADO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

Antaŭ kelkaj monatoj la vicprezidanto de UEA, en sia rolo kiel estrarano pri strategio, estis komisiita de la Estraro verki superrigardon de la kultura politiko de la Asocio kaj prezenti ĝin al la Komitato. La dokumenton oni pridiskutis en Fortalezo. Ni prezentas ĝin al la legantoj en artikola formo, kun kelkaj korektoj kaj aldonoj de la aŭtoro, kun invito je komentoj.

La Statuto de UEA notas kvar celojn de la Asocio: (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto, (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon, (c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko, aŭ lingvo, kaj (ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Tiuj celoj ne estas atingeblaj sen plene funkcianta, fleksebla kaj esprimpova lingvo, nek sen plene vivanta kaj memkonscia lingvokomunumo, kiu uzas la lingvon por plej diversaj celoj kaj en plej diversaj manieroj.

En plej vasta senco, la Esperanto-kulturo konsistas el tiuj komunaj simbolaj elementoj, esprimataj per Esperanto, kiuj donas al la parolantaro de la lingvo senton de solidareco, memfido kaj identeco. Tiu kulturo, kiun subtenas kaj vivigas la komuna semantiko de komuna lingvo, manifestiĝas tra ĉiuj agadoj kaj esprimiĝoj de la parolantaro de Esperanto. La Esperanto-kulturo estas kaj produkto de tiu parolantaro kaj ĝia formanto. Ĝi estas aparte vigla inter la junularo: nenie alie ĝi estas tiel vigle kaj intense vivata kiel inter esperantistaj gejunuloj, kies lingvaĵoj, kulturaj formoj, kaj ideoj estas gravaj fontoj de lingva kaj kultura refreŝigo.

Pro la internacieco de la parolantaro de Esperanto, kaj la fakto ke la granda plimulto de tiuj parolantoj parolas Esperanton kiel duan lingvon, la Esperanto-kulturo estas aparte malferma al transkulturaj influoj, kiuj alvenas ĝin el la diversaj naciaj lingvoj kaj iliaj parolantaroj. Kvankam tiuj influoj estas en si mem salutindaj, la Esperanto-kulturo devas esti sufiĉe forta kaj sufiĉe adaptiĝema por ilin peri kaj ensorbi: la konscia elserĉo de komunaj valoroj estas do neeviteble grava elemento en la evoluigo de la Esperanto-kulturo. Kulturoj postulas aktivan kultivadon — kaj tio aparte gravas ĉe Esperanto.

Ĉar inter la celoj de la Asocio estas disvastigi la uzadon de Esperanto, la Asocio nepre devas okupiĝi pri la kultura dimensio de la lingvo. Same la faciligo de la internacia komunikado kaj de ĉiuspecaj spiritaj kaj materiaj rilatoj inter la homoj neeviteble havas sian kulturan dimension. Kaj la sento de solidareco, al kiu la Statuto aludas, estas rekte ligita al la kreo de komunaj kulturaj valoroj.

Pro ĉio ĉi, la evoluigo de la Esperanto-kulturo estas fundamenta akompananto kaj realiganto de la celaro de la Asocio. Sed kulturo estas kolektiva fenomeno: neniu organizaĵo povas krei kulturon, sed nur krei la kondiĉojn, en kiuj la partoprenantoj mem ĝin kreu. Sekve, la Asocio ne nur mem iniciatu agadon, sed instigu aliajn samon fari, kaj ankaŭ konstante memorigi la ordinarajn uzantojn de Esperanto pri ilia respondeco krei, vivteni kaj antaŭenigi la Esperanto-kulturon.

La lingvo

La lingvo Esperanto estas la objekto, pro kiu Universala Esperanto-Asocio ekzistas, kaj la peranto de tiuj valoroj, kiuj estas aludataj en la celaro de la Asocio. La Asocio respondecas pri la evoluigo de la lingvo laŭ pluraj manieroj.

Unue, la oficiala lingvo de UEA estas difinita en la statuto de la Asocio kiel la Internacia Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia Fundamento, per la verkaro de ĝia iniciatinto Zamenhof kaj per la ĝenerala lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto. La Asocio do havas intereson teni la Akademion funkcianta kaj kapabla fari sian laboron. Ĝi havas intereson lanĉi, kunordigi kaj instigi aliajn iniciatojn, kiuj celas evoluigi kaj fortigi la lingvon, inkluzive la terminologian laboron.

Sekve, UEA havas intereson disvastigi la verkojn de Zamenhof kaj aliajn modelajn tekstojn, kiuj kontribuas al la efika evoluigo de la lingvo. Ĝi plenumas tiun taskon per sia libroservo, sia eldona fako (pri kiu ekzistas aparta priskriba dokumento) kaj la revuo Esperanto. Gravas, ke tiuj agadoj ne malfortigu, sed ja fortigu, la eldonan agadon en Esperanto ĝenerale, kaj do la Asocio prefere aktive kunlaboru kun aliaj eldonejoj kaj libroservoj.

Pro ĉio ĉi, la Asocio devas mem uzi la lingvon modele, sekvante plej altajn lingvajn normojn en la eldona agado, en la revuo, en la retpaĝaro, en korespondado, kaj en ĉiuj aliaj komunikaĵoj kun la Esperanto-komunumo. Per subteno de iniciatoj kiel la Internacia Kongresa Universitato aŭ la revivigita Oratora Konkurso, ĝi instigas aliajn strebi al altaj normoj kaj evoluigi ankaŭ la sciencan lingvon.

Krome, UEA havas intereson disvastigi la lernadon kaj instruadon de Esperanto. Ĝi faras tion pere de eldono de lerniloj, vortaroj kaj terminaroj, sed ĉefe per aktiva kunlaboro kun ILEI kaj per subteno de aliaj taŭgaj iniciatoj.

UEA estas gravega influanto de la ĝenerala lingvouzo, precipe la parola. Kiel organizanto de la plej granda ĉiujara manifestacio de la Esperanto-movado, nome la Universala Kongreso, ĝi havas respondecon ekspluati ĝin ĝis maksimumo por altigi la lingvonivelon de la partoprenantoj, por prezenti al ili plej bonajn modelojn, kaj por instigi ilin al aktiva uzado de la lingvo.

UEA pli kaj pli aktive uzas la Interreton por sia komunikado. Gravas, ke ĝi stimulu efikan uzadon de la reto kiel vojo al klerigo pri Esperanto, disvastigo de la sento de kolektivo tiel esenca al la Esperanto-kulturo, kaj evoluigo de la lingvo.

La literaturo

Pro la disvastigiteco de la parolantaro de Esperanto kaj pro tio, ke ĝi estas dulingva parolantaro malferma al eksteraj influoj, la skriba lingvo, kaj precipe la literaturo, estas aparte grava. Jam ekzistas forta, eĉ eksterproporcia (kompare kun la nombro de parolantoj) literaturo originala kaj tradukita en Esperanto, kaj longa literatura tradicio, kiu komenciĝis tiam kiam la lingvo komenciĝis. Kiel la plej granda Esperanto-organizaĵo, la Asocio havas unike gravan respondecon varti kaj nutri tiun literaturon.

UEA havas respondecon, unue, instigi la verkadon de bonkvalitaj verkoj, serĉante vojojn por helpi verkistojn kaj atentigi la publikon pri iliaj verkoj. Ĉi tion ĝi plenumas parte per la Belartaj Konkursoj kunlige kun la Universalaj Kongresoj. Kvankam la Belartaj Konkursoj jam havas longan tradicion, estas grave, ke la Konkursoj aperu ĉiam freŝaj antaŭ la publiko, kaj elvoku aktivan interesiĝon.

La Asocio mem, pere de sia eldona fako, eldonas literaturajn verkojn, sed ĝi ankaŭ havas respondecon fari ĉion eblan por kunordigi kaj instigi la eldonadon de Esperanto-verkoj fare de aliaj eldonejoj, kaj faciligi ilian distribuiĝon kaj vendiĝon.

Pro la nombro de partoprenantoj, la Universalaj Kongresoj estas unike gravaj en la kreado de vivanta teatra tradicio en Esperanto: nur ili arigas grandan spektantaron. Sekve, inter la ĉefaj eroj en la kongresa programo ĉiam estu teatraj prezentoj, kaj la organizantoj de UK faru ĉion eblan por kunvoki por ili viglan kaj bone informitan spektantaron. UEA krome uzu siajn kontaktojn kaj servojn por helpi la formadon, la vivkapablon kaj la prezentojn de teatraj trupoj ankaŭ ekster la UK.

En diaspora movado kun malgrandaj grupiĝoj de homoj, necesas evoluigi pli intimajn teatrajn spektaklojn, en pli malgrandaj ejoj. En tiaj medioj (anstataŭ la grandaj haloj de kongresejoj), la aktoroj estas en pli proksima kontakto kun la spektantoj, kaj pli kompreneblaj al foje ne tute perfektaj regantoj de la lingvo. En tiu kunteksto ankaŭ la Esperanto-kabaredo havas rolon kaj meritas atenton.

Apenaŭ evoluinta estas la filmarto en Esperanto. Indus almenaŭ malfermi diskuton pri kiel oni povus stimuli tiun arton — kaj la parencan video-arton, kiu estas nun branĉo de la Belartaj Konkursoj — inter la Esperanto-parolantaro.

La aliaj artoj

Ĉar Esperanto estas lingva fenomeno, lingvaj aspektoj de la belarto estas evidente plej esencaj al la agado de UEA. Sed la aparta interesiĝo pri la lingvo kaj literaturo ne igu la Asocion ignori la muzikon (precipe kanton), dancon, kaj la vidajn artojn, kiuj havu sian rolon interalie ankaŭ en la eldona agado kaj en la Universalaj Kongresoj.

En lastaj jaroj, la UK havas sian propran amatoran koruson — agado kiu stimulas partoprenon, proponas medion por aktiva kunlaborado, kaj ekspluatas la ekziston de adekvata aŭdantaro inter la kongresanoj. Malpli oftaj en lastaj jaroj, sed reenkondukindaj, estas ekspozicioj de artaĵoj, ekzemple fotografaĵoj, dum la UK.

UEA ankaŭ kunlaboru kun fakaj Esperanto-asocioj sur tiuj ĉi terenoj kaj ludu rolon de iniciatanto kaj kunordiganto laŭ la ebloj.

La historio

Kiel la plej granda kaj plej internacia Esperanto-organizaĵo, la Asocio havas respondecon konservi kaj konigi la heredaĵon de Esperanto. Estas malfacile doni atenton al la pasinteco kiam oni laŭstatute fokusiĝas al la nuntempo kaj la estonteco, sed la hodiaŭa situacio de la lingvo kaj movado estas evidente rezulto de ĝia historio.

Unu el la ĉefaj kolektoj de historia materialo en la Esperanto-komunumo estas la Biblioteko Hodler. UEA havas respondecon konservi tiun materialon, kompletigi ĝin, kaj igi ĝin kiel eble plej alirebla por la publiko en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj precipe por la membroj.

Sed ĝiaj respondecoj estas pli vastaj ol tio. Kiel la administre plej forta Esperanto-asocio, UEA faru sian eblon kunordigi la konservadon, studadon kaj konigon de la historio de Esperanto, kunlaborante kun Esperanto-bibliotekoj kaj -muzeoj tra la mondo.

Interalie, UEA klopodu malhelpi, ke gravaj historiaj dokumentoj, arkivoj kaj dosieroj perdiĝu — kiel tro ofte okazas nuntempe. Ĝi aktive elserĉu manierojn kolekti kaj konservi tian materialon.

Disvastigo

La kulturo de Esperanto, kaj ĝiaj kulturaj produktoj, estas tro nekonataj en la ekstera mondo. La Asocio povas ludi gravan rolon en disvastigo de informoj pri la Esperanto-kulturo al la ekstera publiko, interalie konvinkante tiun publikon, ke Esperanto ne konsistas el seka gramatiko, sed vibra, verva kaj inventema parolantaro. La Esperanto-kulturo ĉiam havu sian lokon inter la temoj de gazetaraj komunikoj, informiloj, kaj aliaj materialoj kaj intervenoj, kiujn la Asocio uzas por atentigi la publikon pri Esperanto.

UEA faru ĉion eblan por ebligi al la ekstera publiko aĉeti librojn kaj periodaĵojn en kaj pri Esperanto, ekzemple per inkluzivo de libroj en kaj pri Esperanto en la normala inventaro de nacilingvaj librovendejoj kaj libroservoj.

Per la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), la Asocio stimulas la seriozan studadon de la Esperanto-komunumo kaj la Esperanto-kulturo kiel fenomenoj. CED celas eduki la parolantojn de Esperanto pri la fono kaj kunteksto de la lingvo, tiel ebligante al ili pli fortan kaj sciencan argumentadon por la lingvo. Ĝi ankaŭ celas stimuli sciencistojn kaj fakulojn ekster la Esperanto-komunumo esplori la fenomenon de Esperanto kaj la kondiĉojn kaj kuntekston de lingvaj problemoj ĝenerale. CED siavice aperigas plejparte nacilingvan revuon, Language Problems and Language Planning, por kontribui al la scio pri lingvaj problemoj ĝenerale, kaj pri la metodiko de studado de lingva malsameco, lingva dominado kaj lingva malegaleco.

Konkludo

La vorto kulturo havas multajn signifojn. En tiu ĉi superrigarda artikolo, ĉefe du estis uzataj: kulturo kiel la sumo de kutimoj, moroj kaj simboloj de difinita homgrupo, kaj kulturo kiel la arta esprimiĝo de iu homgrupo. UEA havas respondecon zorgi pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-parolkomunumo, ĉiam koncentrante siajn fortojn, tamen, je siaj statutaj respondecoj. En la kadro de tiu pli vasta devo, ĝi havas respondecon stimuli la krean vivon de la Esperanto-parolantaro.

Eĉ se la Asocio estas unuavice neŭtrala organizaĵo por disvastigi la lingvon, ĝia laboro estos vana se mankas malantaŭ tiu lingvo tio, kio tenas ĝin viva — nome vibra komunumo de Esperanto-uzantoj, kiuj uzas Esperanton kiel konservejon kaj peranton de siaj plej altaj valoroj.

Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Grupon de Bona Espero gitarakompanis Georgo Handzlik

[FORIGITA!: bildo]

La kanton “Ankoraŭ utopio” de José Calixto, brazila kantisto kaj komponisto (fronte) prezentis la internacia koruso.

La 5-a Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo

La Strategia Forumo de nia Komunumo naskiĝis okaze de la kongreso en Montpeliero, en 1998-a. Ĝi celis esti virtuala loko, en kiu ĉiuj organizaĵoj agantaj por/per Esperanto kontaktu unu la alian kaj restu en daŭra interkonsiliĝo tra la jaro rilate al la ĉefaj strategiaj agad-linioj. Ĉiu organizaĵo, kompreneble, restas tute sendependa, sed ĉiuj provas kunordiĝi kun ĉiu alia por la bono de Esperanto.

Laŭ tiu ideo la Forumo konsistu ĉefe el reprezentantoj de organizaĵoj, asocioj, ligoj, centroj, ktp. Tiu ideo validis en la unuaj kunvenoj, sed poste malrapide la kunlaboro tra la jaro iĝis malpli forta kaj la dumkongresaj kunvenoj iĝis pli influataj de la ĉeestanta publiko.

Ĉi-jare en Fortalezo ĉeestis trideko da homoj, el kiuj malpli ol 10 reprezentis organizaĵojn. Okazis tri ĉefaj prelegoj:

  • Bessie Schadee, Indiĝenaj Dialogoj, parolis pri sia organizaĵo kaj ĝenerale pri la problemoj de neesperantista organizaĵo, kiu, tamen, uzas Esperanton kiel labor-lingvon kaj diversgrade kunlaboras kun la Esperanto-komunumo.
  • Wera Dehler kaj Vincent Charlot parolis pri ATTAC kaj la agado de esperantistoj en la naciaj ATTAC-movadoj. La maniero laŭ kiu esperantistoj partoprenu tiun agadon restas ankoraŭ decidota kaj same decidotaj estas la gvidado de tiu agado en Esperantujo.
  • Wera Dehler prelegis, krome, pri la terminologia laboro en la Esperanto-movado. La manko de laborfortoj en tiu kampo estas vere lamentinda, kaj oni rekomendas al ĉiuj fakaj organizaĵoj prizorgi sian kampon kaj raporti pri la rezultoj kaj problemoj per la listo <t...@yahoogroups.com>, kiu estas la nura loko en kiu terminologiistoj interŝanĝas siajn spertojn.

Oni decidis, ke UEA havas la taskon aranĝi la venontjaran kunvenon dum la UK en Gotenburgo kaj ke ĉiuj deziras reveni al la komenca formulo de kunlaborado tra la jaro inter reprezentantoj de organizaĵoj kaj parolrajto en la venontjara kunveno nur al rajtigitaj reprezentantoj.

Renato Corsetti
reprezentanto de UEA en la Forumo

KONGRESA KALEJDOSKOPO

El la junulara vidpunkto

Ŝajne unuanima verdikto pri la ĉi-jara Universala Kongreso estas ke ĝi estis tre juna kongreso: abundis partoprenantoj en TEJO-aĝo aŭ iomete super tiu ĉi aĝo. Feliĉe por tiuj kiuj inklinis pli al programo aparte por gejunuloj, estis grupo da diligentaj junaj Fortalezanoj (kaj ankaŭ el la resto de la mondo!) kiuj okupiĝis ĝuste pri tio kaj distris la partoprenantojn per ludoj, danckursoj kaj prezentaĵoj. Ankaŭ vizitoj de (nokta) Fortaleza okazis, kaj oni organizis speciale por la gejunuloj tuttagan ekskurson al plaĝo ekster Fortalezo, kiu ne tiom malplenigis la monujojn...

Okazis du prezentaĵoj de la junula teatra grupo Atlaspatoart el la sudbrazila urbeto Pato Branko, kiu vekis grandan atenton kaj aplaŭdon. Ĉiam videblis — kaj ofte ankaŭ aŭdeblis — la junaj gelernantoj de Bona Espero (vidu la bildon 1). Kaj se necese oni ankaŭ ignoris la malflekseblajn regulojn de la kongreso por aŭdigi sian voĉon: kiam rapisto Antonio Moreira ne sukcesis enigi sian prezentaĵon en la programon de la Internacia Arta Vespero — li simple atendis la finiĝon de la regula programo kaj rapis ekster la salono (vidu la bildon 5) al la elvenantoj — kun granda sukceso!

Okazis longaj konversacioj pri kiel vigligi la junulan movadon kaj en kunveno de Brazila Esperantista Junulara Organizo elektiĝis nova estraro. Indas do esperi ke la spirito sentebla en tiu ĉi UK daŭros kaj kaŭzos ke oni aŭdos pri pliaj aktivaĵoj en Brazilo!

Holger Boos
Komercistoj kaj ekonomoj

En informkunveno de IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, okazinta la 5-an de aŭgusto, prezidanto Franz J. Braun (bildo 6, maldekstre) salutis la 25 partoprenantojn, inter kiuj estis13 IKEF-membroj. Li raportis pri la celo kaj taskoj de IKEF. Multe diskutata estis la instigo kaj subteno de la komerco per Esperanto inter E-komercistoj, nuntempe helpata de pluraj retpaĝaroj kaj retlisto “p...@yahoogroups.com”. Laŭdon ricevis la estraro por esperantigita eldono de normaj reguloj de ICC (International Chamber of Commerce, Parizo), kiel Inkotermoj 2000 kaj Dokumentaj Kreditoj, ambaŭ necesaj en la internacia komerco.

Ĵaŭde 14-kapa grupo vizitis SEBRAE-instituton por disvolvigo de la ekonomio de la ŝtato Ceará. Ĉiujare dum la UK-semajno IKEF vizitas tiajn entreprenojn aŭ institutojn, por mem informiĝi pri la stato de la ekonomio kaj eblaj problemoj, kaj por demonstri, ke Esperanto taŭgas ankaŭ por komerco/ekonomio.

Franz Josef Braun
Rondo Familia Kunvenis en Fortalezo

La eta salono apenaŭ sufiĉis por pli ol 60 ĉeestantoj en la jam tradicia kunveno de Rondo Familia. Amri Wandel (bildo 3), la UEA komisiito pri Rondo Familia, prezentis la celojn kaj agadojn de RF, ĉefe li emfazis la bezonon atingi familiojn kiuj uzas Esperanton hejme, kaj diskonigi familiajn E-renkontiĝojn. La bulteno de RF, Familia Esperanto, estas dissendata al pli ol 300 adresoj.

Wandel prezentis la evoluon de E-familio, ekde la decido eduki la infanojn E-lingve, la partprenon en internaciaj familiaj E-renkontiĝoj kun la infanoj (la kunvenon ĉeestis tiaj familioj, vidu la bildon 4), tra la unua aĝbreĉo, kiam la infanoj jam pretas al propra aranĝo, sed ankoraŭ estas tro junaj por mem vojaĝi ekzemple al la IJK. Bonan solvon prezentas la junulara programo dum UK, kiel en Fortaleza. Pri ĝi kaj pri la IJK rakontis Kasius, loka junulara aktivulo.

La ĉeestantojn ravis ankaŭ raportoj pri Bona Espero (bildo 1) de Ada, E-instruistino en Bona Espero kaj Giuseppe Grattapaglia, kaj rakontoj pri denaskaj E-familiaj spertoj de Wandel, Tali kaj Maja.

Wandel finis per voko subteni Rondon Familian per materialo al la bulteno Familia Esperanto, kiel ankaŭ per subtena abono al ĝi, farebla pere de UEA.

Amri Wandel
Amerika agado: publika kunsido

La publika kunsido de Amerika Agado okazis en Salono Lapenna la 8-an de aŭgusto je la 12h30, en tre harmonia etoso kaj multaj havis la vicon paroli. Edvige Ackermann (Italio) rakontis pri sia unumonata vojaĝo tra Brazilo. Atilio Orellana Rojas (bildo 2) publike dankis al James Rezende Piton (bildo 7) pro multjara laboro en la UEA-Komisiono por Ameriko; James ankoraŭ estas la zorganto pri la hejmpaĝo de la Komisiono: www.geocities.com/espameriko. Li transdonis la reprezentantecon de tiu Komisiono en Brazilo al Maurício Signorini Prado de Almeida. Atilio parolis ankaŭ pri Amerika Oficejo ĉe Brazila E-Ligo, kies zorganto estas Francisco Matos kaj anoncis sian anstataŭanton kiel nova komisiito de UEA por Ameriko: Adonis Saliba, fondinto de la diskutlisto VEKI. Parolis ankaŭ Michela Lipari, estrarano de UEA por Landa Agado. Diversaj landaj movadoj prezentiĝis kun raportoj pri siaj agadoj: Deolinda Vera parolis pri E-kurso kiun ŝi gvidas en Asunciono kaj pri la intenco fondi Paragvajan E-Asocion; Christine Theon rakontis pri la movado en Haitio; Eddy Silva Molina donis la novaĵojn pri Nikaragvo; Aurora Garcia kunportis raporton pri Meksiko; Ikso rakontis pri Venezuelo kaj pri la bultenoj Ipsilono kaj ZO; Maritza Gutierrez (Kubo) organizos la 6-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto (TAKE) en marto 2004. Leonora Torres (Meksiko) publike dankis al Atilio pro la laboro antaŭ la Komisiono. Nun li helpos aliajn landajn Komisionojn kaj plu estos konsilanto en la Amerika Komisiono. *Rim. de la red.: James Rezende Piton (bildo 7) modele redaktis la ĉiutage aperantan kongresan kurieron La Bela Sonĝo de l’ Omaro.

Esperanto en La Lernejoj

La kongresa mardo la 6-a de aŭgusto estis la Tago de la Lernejo. La multeco de la partoprenintoj (150) kaj ilia rimarkinda atentemo kaj interesiĝo konfirmis kaj emfazis la centrecon, kiun la E-movado kaj UEA komencas atribui al la kampo de instruado.

La laborojn enkondukis la prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), Maŭro La Torre, kaj la prezidanto de UEA, Renato Corsetti: ambaŭ sintezis — laŭ siaj respektivaj flankoj — la ĉefajn nunajn strebojn kaj problemojn en la instrua kampo.

La ĉeestantojn alparolis la reprezentanto de Unesko, Patrick Gallaud, detale analizante la kunlaboreblojn kun la monda organizaĵo pri edukado koncerne la instruadon de la Internacia Lingvo en la lernejoj kaj Unesko-Kluboj.

Sinsekvis prelegoj kaj diskutoj laŭ tri ĉefaj ĉapitroj: lerneja instruado, novaj instruiloj kaj organiziĝo de la instruistoj.

En la kadro de la lerneja instruado, Geraldo Mattos (BR) prezentis la principojn de la Brazila instru-sistemo, Mireille Grosjean (CH) prelegis pri la rolo de Esperanto kaj la aliaj lingvoj en Porpaca edukado, Jana Melichárková (CZ) kaj Hazel Green (AU) raportis pri la disvolviĝo de projekto Interkulturo en siaj klasoj, Hori Yasuo (JP) informis pri la “sinteza lernado” en japanaj lernejoj, Claude Longue-Epée (FR) kaj Flory Witdoeckt (BE) rakontis pri la spertoj de la Eŭroskola Esperanto-tago en la Eŭropa Parlamento.

Koncerne la novajn instruilojn, Boris Kolker (US) prezentis la interkulturajn aspektojn de sia nova perfektiga lernolibro Vojaĝo al Esperanto-Lando, Sylla Chaves revuis siajn multajn lernilojn paperajn, diskajn, radiaj kaj televidajn. Sekvis elmontrado de kvar interretaj sistemoj por lernado de Esperanto, fare de la aŭtoroj Ian Fantom (UK), Adonis Saliba Silva (BR), José Lunazzi (BR) kaj Boris Kolker (US). La aŭskultantoj vigle intervenis per demandoj kaj komentoj.

Posttagmeze Atilio Orellana Rojas konigis la projekton Lingvo de Paco, celanta interalie la instruadon de Esperanto al militrifuĝintoj de Afganujo kaj Palestino. Mireille Grosjean informis la novulojn pri la internacia ekzamena sistemo de ILEI/UEA.

Fine okazis rondtabla diskutado pri la Esperanto-instruaj organizoj en la amerikaj landoj, kun intervenoj el Brazilo, Paragvajo, Venezuelo, Kubo, Haitio, Nikaragvo, Meksiko, kaj Usono.

Akurate komencita je la 10-a horo la Tago kontente fermiĝis je la 16-a.

Maŭro La Torre

UNIVERSALA DEKLARACIO DE UNESKO PRI KULTURA DIVERSECO

La Ĝenerala Konferenco

Sin dediĉinte al la kompleta plenumo de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj proklamitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj universale rekonataj juraj instrumentoj, kiel ekzemple la du Internaciaj Konvencioj de 1966 koncerne respektive civilajn kaj politikajn rajtojn, kaj ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn,

Rememorigante, ke la Preamblo de la Konstitucio de Unesko konfirmas, ke la ampleksa disvastiĝo de la kulturo kaj de la edukado de la homaro al justeco kaj libereco kaj paco estas nemalhaveblaj al la homa digno kaj konsistigas sanktan devon, kiun ĉiuj nacioj devas realigi en spirito de reciprokaj helpo kaj zorgo,

Plie rememorigante Artikolon 1 de la Konstitucio, kiu asignas al Unesko, inter aliaj celoj, tiun de rekomendado de tiaj internaciaj interkonsentoj kiaj necesas por antaŭenigi la liberan fluon de ideoj per vortoj kaj bildoj,

Aludante al la antaŭvidoj koncerne kulturan diversecon kaj la aplikon de kulturaj rajtoj en la internaciaj instrumentoj akceptitaj de Unesko,

Rekonfirmante, ke la kulturo estu konsiderata kiel aro de apartaj spiritaj, materiaj, intelektaj kaj emociaj aspektoj de socio aŭ socia grupo, kaj ke ĝi inkluzivas, aldone al arto kaj literaturo, vivstilojn, manierojn de komuna vivado, valorsistemojn, tradiciojn kaj kredojn,

Notante, ke la kulturo troviĝas ĉe la centro de aktualaj debatoj pri identeco, socia kohero, kaj la evoluigo de sciobazita ekonomio,

Asertante, ke respekto pri la diverseco de kulturoj, toleremo, dialogo kaj kunlaboro, en etoso de reciprokaj fido kaj kompreniĝo, estas inter la plej bonaj garantiiloj de internaciaj paco kaj sekureco,

Aspirante al pli granda solidareco surbaze de rekono de kultura diverseco, de konscio pri la unueco de la homaro, kaj de la antaŭenigo de interkulturaj interŝanĝoj,

Konsiderante, ke la procedo de globaliĝo, faciligita de la rapida evoluo de novaj informaj kaj komunikaj teknologioj, kvankam ĝi prezentas defion al la kultura diverseco, tamen kreas la kondiĉojn por renovigita dialogo inter kulturoj kaj civilizoj,

Konscia pri la specifa mandato, kiun oni konfidis al Unesko, ene de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj, por sekurigi la konservadon kaj antaŭenigon de fruktodona diverseco de kulturoj,

Proklamas la jenajn principojn kaj akceptas la nunan Deklaracion:

IDENTECO, DIVERSECO KAJ PLURISMO

Artikolo 1 — Kultura diverseco: la komuna heredaĵo de la homaro

La kulturo prenas diversajn formojn tra la tempo kaj la spaco. Tiu diverseco enkorpiĝas en la unikeco kaj plureco de la identecoj de la grupoj kaj socioj, kiuj konsistigas la homaron. Kiel fonto de interŝanĝoj, novigado kaj kreado, kultura diverseco estas same necesa por la homaro kiel biodiverso necesas por la naturo. Tiusence, ĝi estas la komuna heredaĵo de la homaro, kaj devus esti rekonata kaj asertata por la bono de la nuna kaj estontaj generacioj.

Artikolo 2 — De kultura diverseco al kultura plurismo

En niaj ĉiam pli diversaj socioj, esencas garantii harmonian interagadon inter homoj kaj grupoj kun pluraj, variaj kaj dinamismaj kulturaj identecoj, kiel ankaŭ ilian pretecon kune vivi. Politikoj, kiuj celas la inkluzivon kaj partoprenon de ĉiuj civitanoj, estas garantiiloj de socia kohero, kaj de la vigleco de civila socio kaj de paco. Tiel difinite, kultura plurismo donas politikan esprimiĝon al la realeco de kultura diverseco. Neapartigebla disde demokratia kadro, kultura plurismo favoras kulturan interŝanĝon kaj la floradon de la kreaj kapabloj, kiuj subtenas la publikan vivon.

Artikolo 3 — Kultura diverseco kiel faktoro en la evoluigo

Kultura diverseco plivastigas la gamon de elektoj malfermaj al ĉiuj personoj; ĝi estas unu el la radikoj de la evoluo, komprenata ne simple kiel ekonomia kresko sed ankaŭ kiel rimedo por atingi pli kontentigan intelektan, emocian, moralan kaj spiritan ekziston.

KULTURA DIVERSECO KAJ HOMAJ RAJTOJ

Artikolo 4 — Homaj rajtoj kiel garantiiloj de kultura diverseco

La defendo de la kultura diverseco estas etika imperativo, neapartigebla disde la respekto al homa digno. Ĝi implicas sindevigon al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, precipe la rajtoj de anoj de minoritatoj kaj de indiĝenaj popoloj. Neniu rajtas elvoki kulturan diversecon por rompi la homajn rajtojn garantiatajn de la internacia juro, nek por limigi ilian amplekson.

Artikolo 5 — Kulturaj rajtoj kiel ebliga medio de la kultura diverseco

Kulturaj rajtoj estas integra parto de la homaj rajtoj, kiuj estas universalaj, nedivideblaj kaj interdependaj. Por ke la kultura diverseco floru, necesas ke oni komplete plenumu la kulturajn rajtojn, kiel ili estas difinitaj en Artikolo 27 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj en Artikoloj 13 kaj 15 de la Internacia Konvencio de Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Tial, ĉiuj personoj devus povi esprimi sin kaj krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili mem elektas, precipe en sia propra gepatra lingvo; ĉiuj personoj devus rajti al altkvalitaj edukado kaj trejnado, kiuj plene respektas ilian kulturan identecon; kaj ĉiuj personoj devus povi partopreni en la kultura vivo, kiun ili mem elektas, kaj realigi la proprajn kulturajn praktikojn, en la kunteksto de respekto al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

Artikolo 6 — Cele al ĉies aliro al kultura diverseco

Dum oni garantias la liberan fluon de ideoj pere de vortoj kaj bildoj, oni zorgu, ke ĉiuj kulturoj povu esprimi sin kaj konigi sin. Libereco de esprimado, plurismo en la amasmedioj, multlingvismo, egaleca aliro al arto kaj al scienca kaj teknologia scio, ankaŭ en diĝita formo, kaj la ebligo al ĉiuj kulturoj, ke ili havu aliron al la medioj de esprimiĝo kaj disvastigo, estas garantiiloj de kultura diverseco.

KULTURAJ DIVERSECO KAJ KREEMO

Artikolo 7 — La kultura heredaĵo kiel fonto de kreemo

Kreemo tiras forton el la radikoj de kultura tradicio, sed floras en kontakto kun aliaj kulturoj. Pro tio, la heredaĵo en ĉiuj siaj formoj devas esti konservata, fortigata kaj transdonata al estontaj generacioj kiel registro de la homaj spertoj kaj aspiroj, por subteni kreemon en ĉiu diverseco kaj por inspiri aŭtentikan dialogon inter kulturoj.

Artikolo 8 — Kulturaj bonoj kaj servoj: varoj de unikeco

Fronte al la hodiaŭa ekonomia kaj teknologia ŝanĝiĝo, kiu malfermas vastajn perspektivojn al kreemo kaj novigado, oni devas dediĉi apartan atenton al la diverseco de la liverado de kultura verkado, al taŭga rekono de la rajtoj de aŭtoroj kaj artistoj, kaj al la specifeco de kulturaj varoj kaj servoj, kiuj, kiel portantoj de identeco, valoroj kaj signifo, ne estu traktataj kiel nuraj varoj aŭ konsumaĵoj.

Artikolo 9 — Kulturaj politikoj kiel kataliziloj de kreemo

Dum oni sekurigas la liberan cirkuladon de ideoj kaj verkoj, kulturaj politikoj ankaŭ kreu kondiĉojn apogajn al la produktado kaj disvastigo de diversigitaj kulturaj varoj kaj servoj per kulturaj industrioj posedantaj la kapablojn sin esprimi je loka kaj tutmonda niveloj. Ĉiu Ŝtato havas la respondecon, kadre de siaj internaciaj devigoj, difini sian kulturan politikon kaj ĝin plenumi per la rimedoj, kiujn ĝi konsideras taŭgaj, ĉu per programa subteno ĉu per taŭgaj reguligoj.

KULTURA DIVERSECO KAJ INTERNACIA SOLIDARECO

Artikolo 10 — Fortigi kapablojn por tutmondaj kreado kaj disvastigo

Fronte al nunaj malekvilibroj en la fluoj kaj interŝanĝoj de kulturaj varoj kaj servoj je la tutmonda nivelo, necesas plifortigi internaciajn kunlaboron kaj solidarecon cele al ebligo al ĉiuj landoj, precipe evolulandoj kaj landoj en transiro, starigi kulturajn industriojn, kiuj estu kapablaj vivi kaj konkurenci je nacia kaj internacia niveloj.

Artikolo 11 — Konstrui partnerecojn inter la publika sektoro, la privata sektoro kaj la civila socio

Merkataj fortoj per si mem ne povas garantii konservon kaj antaŭenigon de kultura diverseco, kiu estas la ŝlosilo al daŭrigebla homa evoluigo. El tiu ĉi perspektivo, la supera pozicio de publika politiko, kunlabore kun la privata sektoro kaj la civila socio, devas esti rekonfirmata.

Artikolo 12 — La rolo de Unesko

Unesko, pro siaj mandato kaj funkcioj, respondecas:

(a) Antaŭenigi la enkadrigon de la principoj prezentitaj en la nuna Deklaracio en la evoluigajn strategiojn kunmetitajn ene de la diversaj interregistaraj instancoj;

(b) Roli kiel referencopunkto kaj forumo kie ŝtatoj, internaciaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj, la civila socio kaj la privata sektoro povu kuniĝi por ellabori konceptojn, celojn kaj politikojn favore al kultura diverseco;

(c) Daŭrigi siajn agadojn por normostarigo, konsciigo, kaj kapablokonstruo en la terenoj rilataj al la nuna Deklaracio ene de siaj kampoj de kompetenteco;

(ĉ) Faciligi la realigon de la Agadplano, kies ĉefajn trajtojn oni aldonis al la nuna Deklaracio.

Junularaj Paĝoj

La 58-a IJK: eta rondo, granda etoso

IJK kaj UK en la sama lando — tio okazis la lastan fojon en 1994, kiam la kongresojn gastigis Koreio. Temas, tamen, pri tradicia aranĝo kiu estis multe pli ofte realigata en la pasinto, kaj per kiu UEA kaj TEJO volis ebligi al kiel eble plej multaj partopreni ambaŭ kongresojn.

Kio, tamen, okazas, se la kongresejoj estas ja en la sama lando, sed ĉirkaŭ 3000 km for unu de la alia? Tiel okazis ĉi-jare pri la UK-ejo en nordorientbrazila Fortalezo kaj la IJK-ejo en la sudbrazila urbeto Pato Branko. La konsekvenco estis ke alvenis al la IJK nur preskaŭ 100 partoprenantoj el Brazilo, Argentino, kelkaj landoj de Centra Ameriko, Usono, Kanado, Japanio kaj kelkaj — ĉefe okcidenteŭropaj landoj. Sed oni ne tro plendu pri la manko de partoprenantoj, ĉar tiuj gejunuloj kiuj preferis partopreni nur la UK-on, eble poste bedaŭris, aŭdante pri la bonega etoso en la IJK!

La organizantoj, ĉefe la junaj esperantistoj el Pato Branko kiuj konsistigas la teatran grupon Atlaspatoart, faris ĉion eblan por la bonfarto de la partoprenantoj, estis ĉiam afablaj kaj helpemaj kaj tiel agrabligis la restadon en la gastejo kiu situis iom ekster la urbo. La vetero montriĝis suna kaj varma. La partoprenantoj tiel povis umi ekstere aŭ partopreni la programon, kiu okazis en proksima lernejo. Krom la temo de la kongreso, Lingvo, kulturo kaj oportunecoj, eblis lerni danci diversajn brazilajn dancojn kiel sambo aŭ kapoejro, kaj alie aktivumi.

Apartan mencion meritas la vespera programo kiu grandparte konsistis el prezentaĵoj de la loka teatra grupo — do tiu sama grupo kiu samtempe devis okupiĝi pri la sukcesa okazigo de la kongreso, kaj tiu malfacila tasko plene sukcesis! Tiel, dum kvar vesperoj la partoprenantoj povis spekti teatraĵojn aŭ dancspektaklojn de la grupo. La vesperan programon kompletigis prezentaĵoj de rapisto Antonio Moreira kaj Roger.

Certe unu el la pintoj de la kongreso estis la vizito de la akvofaloj de Foz do Iguaçu, kiuj troviĝas 300 km de Pato Branko. La longa vojaĝo tien kaj reen (oni alvojaĝis dumnokte kaj revenis la sekvan nokton) tamen plene indis, ĉar la rigardoj estis tre impresaj!

Pri la movada flanko de la aranĝo devas esti miksita verdikto. Unue, la komitatkunsido de TEJO estis — ne surprize — nekvoruma. Tio tamen ne estis granda problemo ĉar ne estis gravaj decidoj prenendaj. La ĉeestantoj, grandparte ne-komitatanoj interesiĝantaj, povis trakti libere elekteblajn temojn, kaj multe da tempo estis dediĉita al informado kaj interŝanĝo de spertoj pri la movado en Ameriko. Esperindas ke tio povas esti fruktodona kaj gvidi al plia vigliĝo de la — ofte bedaŭrinde iom izolita — movado en Ameriko. TEJO volas subteni tion per la okazigo de trejnseminario, pri kiu oni ankaŭ parolis. Krom ĝeneralajn informojn pri TEJO la partoprenantoj povis aparte akiri informojn pri la venontjara IJK en Svedio.

La okazigon de la kongreso en Pato Branko multe helpis la firmao Atlas, kies estro Claudio Petrycoski estas granda subtenanto de Esperanto. Li forte subtenis ankaŭ la konstruon de granda portalo por la urbeto Nova Espero (la nomo ne hazarde sonas kiel Esperanto!) kies inaŭguron ĉeestis la IJK-partoprenantoj kune kun la enloĝantoj kaj lokaj kaj regionaj politikistoj kaj eminentuloj.

La kongreso vekis la interesiĝon ankaŭ de la amaskomunikiloj. La loka televido vizitis la kongresanojn (kaj kelkaj kongresanoj vizitis la lokan televidon), lokaj gazetoj rakontis en grandaj artikoloj pri la aranĝo kaj — aparte menciinde — la tutnacia ĵurnalo ISTOÉ dediĉis plurpaĝan artikolon al la kongreso kaj Esperanto ĝenerale.

Sekve, malgraŭ la manko de partoprenantoj la verdikto pri tiu ĉi IJK estas tre bona kaj bone montras, ke ne nepre kvanto sed ĉefe kvalito gravas, ankaŭ kiam temas pri IJK!

Holger Boos

Tre gaja kaj amuza Internacia Vespero

La programo estis aparte bunta: de ventrodanco al gitarludo, de germana danco al brazila kanto, de deklamado al korea danco. Ne forgeseblas la komenca spektaklo de Vida Jerman, fama aktorino, kaj la fina komuna kantado de Akvarelo de Brazilo kun la internacia koruso sub la gvidado de Alan Bishop. La du reĝisoroj Tarcísio Lima kaj Georgo Handzlik prezentis tre ŝatatajn kanzonojn laŭ brazila stilo, kiujn la publiko tuj kunkantis. Du aliaj grupoj prezentis siajn verkojn: Nova Erao kaj Bona Espero, ambaŭ el Brazilo.

Rimarkinda estis la prezento de la tuta programo fare de Mireille Grosjean el Svislando, kunlabore kun Rosa Mattos de Rio de Janeiro, junulino deksesjara, kiu ĝojigis ĉiujn pere de sia spontaneco kaj bonkoreco. Mireille Grosjean spicis siajn prezentojn per amuzaj rakontoj, ekzemple: Mi venas el Svislando, mia vestaĵo estas el Afriko, miaj du nepoj estas civitanoj el Kanado, mia plej ŝatata korpa kaj mensa aktiveco estas aikido el Japanio, mi havas multajn amikojn en Aŭstralio; diverseco — vera ŝanco!

La spektantoj sincere ĝuis la buntan programon kaj ofte aplaŭdis dum tiu vere Internacia Vespero, kiu daŭris iom pli ol du horojn.

(stma)

[FORIGITA!: bildo]

Tarcísio Lima (dekstre) kaj Georgo Handzlik prezentis kanzonojn, kiujn la publiko kunkantis.

Ferma parolado de Patrick Gallaud - en flua Esperanto!

Karaj geamikoj,

Mi deziras esprimi al vi miajn plej sincerajn dankojn pro la akceptado, kiun vi starigis al mi en Fortalezo okaze de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto. Mi havis la okazon, konsciiĝi pri dinamismo de via movado kaj ties aktivuloj. Mi dankas vin, ke vi ebligis al mi komenci mian lernadon de Esperanto. Mi ankaŭ estis tre interesata de kultura efiko de via movado.

Tial kaj pro multaj aliaj kialoj, mi dankoplenas kaj certas, ke kunlabore kun Vincent Charlot, via movado pli kaj pli aktivos en Unesko. Vi fine permesu al mi gratuli vin kaj viajn kunlaborantojn pro perfekta organizado de tiu tutmonda aranĝo.

Esperante plezuron renkontiĝi kun vi en Parizo, mi sendas, karaj geamikoj, esprimon de miaj plej bonaj sentoj.

Patrick Gallaud
Ĝenerala Sekretario de Ligkomitato NRO-j Unesko kaj de Tutmonda Federacio de Uneskaj Asocioj, Centroj kaj Kluboj

Kongresa Panoramo

[FORIGITA!: bildo]

Gaja societo dum Bankedo, lunde vespere en La Maison Dunas

[FORIGITA!: bildo]

Ĉarma juna kongresanino, kies nomon la redaktoro ne notis...

[FORIGITA!: bildo]

Maracatu Az de Ouro dum la Nacia Vespero montras per dancoj kaj kantoj kortegan paradon de la reĝoj

[FORIGITA!: bildo]

Al Fortalezo venis ankaŭ grupo de infanoj kaj gejunuloj el la bieno Bona Espero.

[FORIGITA!: bildo]

La ensemblo Maracatu Az de Ouro prezentis ritman brazilan muzikon, dancojn kaj karnavalan etoson dum la Nacia Vespero

[FORIGITA!: bildo]

Miksita ĥoro surpodie dum la Fermo

[FORIGITA!: bildo]

Yumeiho-masaĝon bezonis (kaj travivis) ankaŭ Georgo Handzlik

[FORIGITA!: bildo]

En la kongresa infanvartejo oni ludis, kantis, ekskursis, desegnis...

[FORIGITA!: bildo]

Amri Wandel prelegas pri Rondo Familia

[FORIGITA!: bildo]

Loka Kongresa Komitato surpodie dum la fermo. El la salono sonis aplaŭdo.

[FORIGITA!: bildo]

Spektaklo de Maracatu Az de Ouro dum Nacia Vespero

[FORIGITA!: bildo]

Korea danco dum Internacia Vespero

[FORIGITA!: bildo]

La Komitato kunsidis dufoje, ok horojn

[FORIGITA!: bildo]

Kunsido de la Komitato: la Estraro

[FORIGITA!: bildo]

Barbara Pietrzak intervjuas s-ron Braun

[FORIGITA!: bildo]

Faka kunsido de UMEA (medicinistoj)

[FORIGITA!: bildo]

En la Libroservo daŭre staris vicoj

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la kongresa flago al la venontjaraj organizantoj en Svedio

Ferma parolado de la Ĝenerala Sekretario de UEA

Estimataj gekongresanoj,

Ni alproksimiĝas al la fino de ankoraŭ unu, la 87-a Universala Kongreso de Esperanto. Kiel ĉiu Universala Kongreso, ankaŭ ĝi diferencas de kongresoj okazantaj ekster la esperantista mondo. Ne nur pro la komuna lingvo kiun uzas ĝiaj partoprenantoj diverslandaj, sed ankaŭ pro siaj strukturo kaj enhavo. Ni povas diri ke ĝi estas kongreso de kongresoj. En ĝia kadro okazas amaso da kongresetoj, kunvenoj, renkontiĝoj. Ĝi havas laboran-organizan, manifestacian, kulturan kaj aliajn aspektojn.

Grupigante 1484 aliĝintojn el 58 landoj el ĉiuj partoj de la mondo la kongreso pruvas vivantecon de internacia komunumo baziĝanta sur unu komuna internacia lingvo. Tio ĉi plej grandioze manifestiĝis dum la Solena Inaŭguro, kiam parolantoj de pli ol 50 naciaj lingvoj samkomprene aŭskultis paroladojn en unu sola lingvo, kiam parolantoj de pli ol 50 gepatraj lingvoj mem rekte alparolis la kongreson en unu sola, komuna lingvo.

Inter tiuj 1484 aliĝintoj, el Brazilo venas eĉ 868 kongresanoj. Se nenio alia, nur tiu fakto plej konvinke pravigas la okazigon de la kongreso en tiu ĉi lando, en tiu ĉi urbo. Kiam tiom multnombraj brazilaj esperantistoj povus partopreni universalan kongreson alikontinente? Kiam senpere ĝisvivi kunvivadon en tiom bunta internacia komunumo?

Kiel organizanto de la Universala Kongreso UEA kunvenigas dum ĝi siajn organojn, submetas al ilia revuado sian laboron, igas ilin fari decidojn necesajn por la funkciado de la Asocio.

Dum la pasinta semajno, la supera organo de UEA, la Komitato, kunsidis dufoje dum entute ok horoj. Sep subkomitatoj kunsidis por pridiskuti diversajn specifajn temojn kaj fari pri ili proponojn por la plenkunsido. Tiel la Komitato faris decidojn necesajn por la agado de la Asocio.

La Estraro kunsidis praktike ĉiutage, krom dimanĉon kaj merkredon, la tagon de la ekskursoj. Ĝi metis sin je la dispono de la membraro por aŭdi kaj respondi ĝiajn demandojn.

Ankaŭ oficistoj de la Centra Oficejo respondis al la membraro kaj kunvenis kun la ĉefdelegitoj kaj perantoj. Okazis kunveno pri la delegita reto.

Strategia forumo klopodis trovi vojon al komuna strategio de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj. Kaj TEJO-forumo okupiĝis pri la problemoj de la juna parto de la Asocio.

Nature, al la lingvo mem, Esperanto, kaj ĝia instruado, estas dediĉita granda atento. De la elementa lernado, en Cseh-metodaj kursoj, ĝis Tago de lernejo, Internaciaj ekzamenoj, CED-kunveno, kunvenoj de Akademio de Esperanto, ĝis Esperantologia konferenco.

Plibonigo, pliintensigo kaj plilarĝigo de la agado diversregiona estis prilaborata en la kunsidoj kies temoj estis Afrika, Amerika, Araba, Azia kaj Landa agadoj.

Minimume 32 diversaj fakaj kunsidoj pridiskutis organizajn kaj fakajn demandojn de la koncernaj fakaj organizaĵoj kaj ĝenerale agadon en diversaj fakoj kaj per tio atestis la uzadon kaj uzeblecon de Esperanto en plej diversaj medioj.

16 altkvalitaj prelegoj de renomaj sciencistoj donis sciojn pri diversaj sciencaj temoj al interesiĝantoj en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato kaj Akademio Internacia de Sciencoj.

La kongresanoj eluzis la okazon por ĝui kulturajn kaj artajn programojn kaj precipe por konatiĝi kun la kulturo kaj arto de la gastiganta lando. La vesperaj programoj malkovris al la kongresanoj la riĉan brazilan folkloron kaj malfermetis pordon al la brazila muziko.

Estis prezentitaj du teatraĵoj. Estis proklamitaj libroj de la jaro. La legantoj povis renkonti aŭtorojn dum aŭtoraj duonhoroj. La kongresanoj montriĝis bonaj legantoj. La Libroservo ĝis hieraŭ vendis librojn valorajn ĉirkaŭ 75.000 realojn. La vendado ne finiĝis ĉar la Libroservo funkcios ankoraŭ du horojn post la solena fermo.

Esperantistoj ne nur pasive konsumas kulturon, sed ankaŭ mem aktive kreas ĝin. Kaj eĉ gajnas premiojn por tio. Pri la Belartaj Konkursoj kaj la Oratora Konkurso vi aŭdos apartajn raportojn. Internacia koruso kolektiĝis ankaŭ ĉi tie. Pluraj artistoj kaj artoamantoj donacis al ni Internacian Artan Vesperon.

La kongreso estas bona okazo por konatiĝi kun la kongreslando, kun ĝiaj homoj, iliaj vivo kaj kutimoj, historio kaj naturbelaĵoj kaj homaj faritaĵoj aŭskultante prelegojn, lernante la nacian lingvon, partoprenante en duontagaj, tuttagaj, antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj. Okazis entute 35 ekskursoj kun 929 ekskursantoj.

La publiko povis sekvi la evoluon de la kongreso. Gazetaro, urbaj, ŝtataj kaj tutlandaj televidaj retoj informis pri ĝi. Lokaj televidaj kanaloj estis ĉiutage en la kongresejo.

La unuan fojon ĉijare la kongreso povis esti sekvata sur la reto. La kongresa kuriero aperis ĉiutage en TTT-paĝo kaj en dissendolisto. Ricevintoj de la mesaĝoj plusendis ilin kaj jam venis reagoj al la kongreso.

Esperantistoj dise tra la mondo povis daŭre sekvi la kongreson dank’ al abunda raportado de Pola Radio. Ĉiutage estis dissendataj 40-minutaj raportoj de la Esperanto-redakcio. Krome estis 4 raportoj en la landa programo kaj 3 raportoj en la programoj angla-, german- kaj ruslingva.

Kongresa kuriero La Bela Sonĝo de l’ Omaro aperis en 6 numeroj. Ĝi nin informis akurate ĉiutage pri la kongresaj okazintaĵoj per trafaj raportoj en plaĉa grafika aranĝo.

Ampleksa ilustrita raporto pri la Kongreso aperos en la septembra numero de la revuo Esperanto.

Post tiu ĉi semajno ni revenos hejmen — kontentaj ekkoninte plian landon kaj ĝiajn homojn, riĉaj je novaj spertoj, travivaĵoj, amikoj, pretaj ankoraŭ pli intense labori en niaj esperantistaj organizaĵoj.

Ivo Osibov