Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 1

Vi trovos ...

ke tiu ĉi numero venis al vi — el Slovakio! Espereble sen problemoj kaj malfruo: temas ja pri eksperimento por ŝpari tempon kaj monon. Forpasis unu jaro de la momento, kiam mi la unuan fojon, iom timeme kaj scivoleme, frapis vian pordon. Intertempe mi havis la okazon plurajn el vi renkonti persone, ekzemple dum la Universala Kongreso en Brazilo, aŭ dum la novembra Malferma Tago en Roterdamo, kaj paroli kun vi pri la aspekto kaj enhavo de nia revuo. Kaj jen ni ĉiuj staras antaŭ plua pordo — sur la sojlo de la jaro 2003. Mi sincere deziras al vi, ke ĝi estu bona kaj sukcesa.

Stano Marĉek

Novjara mesaĝo de la prezidanto

La ĵus finiĝinta jaro estis bona jaro por la movado

Renato Corsetti

Karaj esperantistoj,

malgraŭ tio, ke tradiciaj funkciuloj de movadaj organizaĵoj kiel mi emas koncentriĝi je la malfortaj flankoj de nia situacio (membronombroj, abonoj je paperaj revuoj, ktp.) oni ne povas ne rimarki ke daŭris en la jaro 2002-a la pliiĝo de la nombroj de retaj komencantoj. Ne eblas citi difinitajn retajn kursojn en difinitaj landoj, sed fakte ĉiuj tiaj kursoj havas centojn aŭ milojn da novaj lernantoj. Mi humile konfesas, ke, kiam mi aranĝas tradician ĉeestan kurson, mi havas problemojn atingi dekon da partoprenantoj, kaj tial mia admiro al la produktantoj kaj funkciigantoj de la retaj kursoj estas tre granda. Oni certe ne rajtas diri kaj rediri la konatan frazon: La moderna junularo pensas nur pri dancado kaj amuziĝado kaj ne pretas lerni novajn aferojn. Necesas nur, proponi ilin en la ĝusta maniero.

La kresko de intereso kaj entuziasmo pri Esperanto kaj ĝiaj idealoj ekster Eŭropo daŭris. La partoprenantoj de la Universala Kongreso povis proprasperte rimarki kia povas esti Esperanto-movado en Suda Ameriko: juna, brua kaj idealisma. Mi aldonu por vi etan informon laŭ la sama linio: en Afriko oni lanĉis kursojn por aparte varbi pli maljunajn homojn kaj eliri el la “pesto” de la troa juneco de la movado. En Azio, dum la jaro 2002-a, oni eksperimentis Esperanto-kongreson en mongola tendego, kaj vidis, ke ĝi funkcias.

Estas ankaŭ malgrandaj okazaĵoj, kiuj donis al mi la klaran senton, ke Esperanto havas tian forton, ke ĝi sukcesas superi la plej fortajn mondajn problemojn. Vi ĉiuj legis siatempe pri la heroaĵoj de esperantistoj de antaŭaj generacioj en militaj situacioj. Nun aŭskultu ĉi tion: islama esperantisto decidas pilgrimi al Mekko, Saŭda Arabujo. Temas pri la konata rita pilgrimado, kiun ĉiu pia islamano faras almenaŭ unu fojon dum la vivo. Tiu esperantisto kaŝas librojn pri Esperanto en kelkaj lingvoj en sian valizon, kaj li riskas tre drastajn sekvojn, se oni eventuale malkovros ilin, pro la malpermeso pri politika kaj alispeca propagandado dum la pilgrimado mem. Feliĉe li sukcesas trairi senprobleme la kontrolojn, kaj poste dum la tuta periodo riskas ankoraŭ eksterproporcie grandajn punojn, ĉar dum la tagaj paŭzoj li arigas kunpilgrimantojn kaj instruetas al ili pri kaj en Esperanto. Laŭ la sama pensolinio mi rimarkis kun miro kaj ĝojo la interŝanĝon de bondeziroj inter pakistanaj kaj barataj (hindujaj, se vi preferas) esperantistoj okaze de festo. Kiel vi scias Pakistano kaj Barato estas inter la landoj, kiuj plej malbone interrilatas nuntempe.

Ĉiukaze por malpravigi tiujn, kiuj daŭre diras al mi: Viaj mesaĝoj estas longaj kaj senkonkludaj!, mi venu nun al kelkaj pli konkretaj aferoj. Dum la pasinta jaro komencis funkcii la tiel nomata Komunikad-Centro en Bruselo (pli malfacilan nomon ni apenaŭ estus povintaj elpensi) de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu havas la subtenon de UEA. En tiu Centro ĉefe laboras Dafydd Ap Fergus (oni sisteme kaŝas de mi la elparolon de kimraj nomoj, por ke mi ne skribu ilin en komprenebla formo).

Ĉu vi kredus, ke en kelkaj monatoj da laboro, baziĝante sur la ideo: la Esperanto-movado batalas kontraŭ lingvaj diskriminacioj, tial ni estas parolantoj de Esperanto, la Centro atingis sukcesojn, kiujn neniu el ni esperis, kiam ĝi estis starigita? Krom dekoj da artikoloj kaj informoj en pluraj ĵurnaloj, ĝi devigis la Eŭropan Komisionon (temas pri tiuj gesinjoroj en Bruselo, kiuj daŭre aperas en la televido, kaj kies mesaĝoj estas pli longaj kaj pli tedaj ol la miaj) agnoski, ke ĝi diskriminacias, kiam ĝi anoncas postenojn en Bruselo, al kiuj rajtas proponi sin nur denaskaj anglalingvanoj. Kompreneble tio estas nur la komenco de la batalo. Nun la Komisiono postulas nur kvazaŭdenaskajn konojn, ktp.

La Centro kaj EEU nun antaŭeniras al novaj bataloj kaj al novaj formoj de informado pri tio, ke lingva diskriminacio estas maljustaĵo. Ili komencas, danke al donacoj de malavaraj esperantistoj, aperigi anoncojn en gazetoj por rekte alparoli la koncernatajn politikistojn kaj la publikon. Mi estas tute konvinkita, ke tiu strategio de kunligado de Esperanto al konkretaj mondaj problemoj estas tio, kio donas al ni la rajton ekzisti kaj donas al la neesperantistoj la kialon por respekti nian laboron.

Mi havas tamen en la nuna momento du grandajn dolorojn, kaj kiam mi diras “mi”, mi fakte volas diri “ni”, la Esperanto-movado.

Ni devas sukcesi relanĉi la plijuniĝon de la movado ankaŭ en Eŭropo, ĉar pro la monda ekonomia situacio la riĉaj landoj kompreneble havas gravan signifon en nia laboro. Ni estas en ĉi tiu stranga situacio, en kiu multaj junaj homoj lernas Esperanton per la reto, sed apenaŭ iuj el ili iĝas aktivaj kaj organizataj movadanoj. Ni devas trovi la manieron alparoli ilin en formoj kompreneblaj por ili pri la neceso pli konkrete subteni la movadon pro ĝiaj potenciale mondotransforma rolo.

Ni devas sukcesi relanĉi la organizitan instruan agadon, la agadon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Kiel mi ofte diras ŝerce (kaj oni eĉ riproĉas tion al mi: La prezidanto de serioza organizaĵo ne ŝercas.) — la Esperanto-instruantoj estas la mankanta ĉenero inter homoj kaj esperantistoj.

Laboro pri tiuj du punktoj kaj pri amaso da aliaj punktoj atendas nin ĉiujn dum la jaro 2003-a, sed ni certe ne devas timi tiun laboron, precipe kiam ni rigardas la bonajn rezultojn de nia pasintjara laboro.

Bonan novan 2003-an jaron al ĉiuj!

Landaj Asocioj - la kolonoj de UEA

Universala Esperanto-Asocio konsistas el Individuaj Membroj, kiuj rekte pagas sian kotizon, kaj kolektivaj membroj de Landaj kaj Fakaj Asocioj. En tiu ĉi rubriko ni prezentas al vi la Landajn Asociojn.

Ĉina Esperanto-Ligo

La retadreso: c...@china-report.com. La hejmpaĝo: www.espero.com.cn. La sidejo: senpage disponigata de la ŝtato. Ekzistas biblioteko kun ĉirkaŭ 8000 libroj kaj libroservo. Aperas la bulteno La Mondo — dumonata kun 28 paĝoj. La membroj estas ĉirkaŭ 1000 — individuaj. Estas 29 provincaj kaj 5 fakaj asocioj, la estraro estas 7-persona. La landa kongreso okazas ĉiun kvaran jaron kaj daŭras 3 tagojn. La komitatanoj ĉe UEA: Tan Xiuzhu, Yu Tao, la ĉefdelegito: Yu Tao. Ekzistis perkoresponda kurso. La ĉefa atingo: en la pasintaj 50 jaroj ĈEL faris grandan klopodon por la diskonigo kaj utiligo de Esperanto en Ĉinio; ĝi sukcesis akiri subtenon de ŝtataj gvidantoj kaj eminentuloj, kaj fondiĝis el ili la societo Amikoj de Esperanto; ĝi aktive disvastigis Esperanton, en la tuta lando kelkcent mil personoj lernis nian lingvon. ĈEL eldonis multe da Esperantaj libroj kaj gazetoj; aktive partoprenis en la internacia E-movado, gastigis la 71-an UK-on, la 5-an Pacifikan Kongreson de Esperanto kaj la 1-an Azian Kongreson de Esperanto, kaj plifortigis interkomprenon kaj amikecon inter ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj.

La ĉefa problemo: malmultaj gejunuloj kaj geknaboj volas lerni Esperanton; mankas financa rimedo por la E-movado.

[FORIGITA!: bildo]

En julio 2002 Chongqinga E-Asocio okazigis someran semajnon

[FORIGITA!: bildo]

La 10-an de oktobro 2002 Chongqing-a E-Asocio organizis E-kurson en la Chongqing-a Universitato por 400 studentoj kaj instruistoj.

Rusia Esperantista Unio

La retadreso: e...@au.ru, la hejmpaĝo: www.reu.ru. La oficiala diskutlisto: r...@yahoogroups. Sidejo ne ekzistas, nek biblioteko, sed jes ja libroservo.

Bulteno de REU ene de REGo (Rusia Esperanto gazeto) aperas 6 fojojn jare. En 2001 REU havis 303 membrojn kaj 12 lokajn grupojn, la estraro estas 6-persona. La landa kongreso okazas ĉiun jaron kaj daŭras 3-4 tagojn. La komitatano estas Georgij Kokolija, la ĉefdelegito Andrej Lyskov. Ekzistas retaj kursoj: http://subscribe.ru/catalog/job.lang.esperanto, al kiuj aliĝis 6000 homoj. La ĉefaj atingoj: bone funkcianta libroservo, gazeto REGo, komputila kompaktdisko Esperanto-2001 kaj muzikaj kompaktdiskoj Oraj kantoj 1 kaj 2. La ĉefaj problemoj: manko de sidejo, malmultnombreco de fidindaj aktivuloj, kiuj povus memstare okupiĝi pri iu agadtereno.

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de Rusiaj E-Tagoj en aŭgusto 2002 apud Kovrov

Serbia Esperanto-Ligo

La adreso: Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio, tel. +381(0)11 687 528. La retadreso: e...@yubc.net, la hejmpaĝo: users.yubc.net/~esperanto. La sidejo estas kune kun alia asocio, ekzistas libroservo (Terazije 42, Beograd). La bulteno InfoSEL estas eldonata 10-12 fojojn jare po 8 paĝoj. Membroj estas 120. La lokaj grupoj estas 10-12 kaj la estraro estas 5-membra. La landa kongreso ne okazas (la lasta okazis en 1991, en Subotica). La komitatano ĉe UEA estas Radojica Petrović, la ĉefdelegito Milica Ristić-Dokmanović. Ne ekzistas perkoresponda kurso, la ĉefa atingo: DESKF. La ĉefa problemo: financaj problemoj kaj propra ejo por la laboro (por SEL kaj por la societoj).

[FORIGITA!: bildo]

Serbia Esperanto-Ligo partoprenas en Foiroj de Neregistaraj Organizoj en Banja Luka.

Esperanto-Asocio de Suda Afriko

La retadreso: v...@icon.co.za. La hejmpaĝo: www.esperanto.za.org. La oficiala diskutlisto: e...@yahoogroups.com. La sidejo: de la sekretario, privata. Ekzistas biblioteko, eta, en la domo de la prezidanto, kun ĉ. 100 volumoj. Ne ekzistas libroservo. La bulteno Bona Espero estas eldonata tri-foje jare, po 18 paĝoj. EASA havas 42 membrojn, aktivas 4 lokaj grupoj. La estraro estas 10-persona, la landa kongreso okazas ĉiun trian jaron kaj daŭras ses tagojn. Ekzistas perkoresponda kurso, la ĉefa atingo: akiro de heredaĵo, la ĉefa problemo: maljuniĝo de la aktivuloj.

[FORIGITA!: bildo]

Dum la Monda Konferenco pri Daŭrigebla Disvolviĝo en Johanesburgo (19 aŭg.-04 sep. 2002, 62000 partoprenantoj) EASA disdonis milon da flugfolioj kaj partoprenis en la diskutoj.

Svisa Esperanto-Societo

Ĝi ne havas propran sidejon, do gastas ĉe esperantisto, sed havas propran hejmpaĝon www.esperanto.ch/SES. Ĝia biblioteko estas ĉe CDELI, dume la libroservo estas ĉe KCE. La bulteno SES informas aperas kvin fojojn jare. La membroj sumas je 170, kaj la lokaj grupoj estas 7. La SES-estraro estas kvin-kapa. Ĝi organizas landan kongreson ĉiun jaron kaj ĝia daŭro estas 1-2 tagoj. Pormomente estas nur la franclingva perkoresponda kurso, zorge de Claude Gacond. La ĉefa atingo estas ioma reaktivigo de la movado kaj modernigo de la laboriloj. La ĉefa problemo: stagnado kaj batalo kontraŭ malkresko; mankas homfortoj. SES eldonis tre belan plurkoloran informilon, kiun oni taksas tre interesa laŭenhave (vidu la pasintjaran aprilan revuon, p. 87).

Esperanto-Ligo por Norda Ameriko

La retadreso: e...@esperanto-usa.org; la hejmpaĝo: www.esperanto-usa.org. ELNA aktivas en luita sidejo. Ekzistas malgranda biblioteko kaj libroservo. La bulteno Esperanto USA aperas 6 fojojn jare kaj ampleksas 12 paĝojn. Membroj estas ĉirkaŭ 800; lokaj grupoj ĉirkaŭ 30. La estraro estas 13-kapa. La landa kongreso okazas ĉiun jaron kaj daŭras 3-4 tagojn. Ekzistas perkoresponda kurso, dekleciona, senpaga, kaj en 4 niveloj kontraŭpage. La ĉefa atingo: eldono de kelkaj tre utilaj libroj. La ĉefa problemo: manko de intereso pri Esperanto en anglalingvio.

[FORIGITA!: bildo]

La Esperanto-Societo de Novjorko kunvenas vespere la trian vendredon kaj tage la unuan dimanĉon monate. Ĝi bonvenigas gastojn!

Venezuela Esperanto-Asocio

La retpoŝta adreso: v...@tutopia.com. La hejmpaĝo: www.esperanto-ve.org. La diskutlisto: e...@yahoogroups.com. La sidejo estas propra de VEA. La volumoj de la biblioteko estas proksimume 250; la libroservo funkcias en la sidejo mem. La bulteno estas Venezuela Stelo, ĝi aperas dufoje jare, 16 paĝoj, redaktas ĝin Andrés Turrisi. VEA havas 32 membrojn. Estas nur unu grupo, la karakasa, esperantistoj estas almenaŭ en aliaj 5 urboj, sed ne organiziĝas. La Tutlanda Renkontiĝo okazas ĉiun trian jaron dum tri tagoj, la lasta en novembro 2002 (90-jariĝo de VEA). La estraro estas 13-persona. Ekzistas koresponda kurso, bazita sur la lernolibro Sabe Ud. Esperanto de Jorge Hess, tiu kurso estas prizorgata de A. Turrisi, sed plejofte la perkorespondaj lernantoj studas per retaj kursoj kiuj multas. La plej gravaj atingoj estas eldono de Doña Barbara de Romulo Gallegos, La Agrikulturo de la Tropika Zono de Andrés Bello, kaj Kumeŭaŭa la Filo de la Ĝangalo de Tibor Sekelj, hispanigita de Guillermo Alfredo Cook; vivteno de Esperanto en la publika konscio per artikoloj, intervjuoj ktp, kaj eldonado de Venezuela Stelo dum la lastaj pli ol 30 jaroj; aĉeto de propra sidejo; pliaj kursoj ĉiujare por komencantoj kaj progresantoj. La ĉefaj problemoj: ne kontentiga intereso por Esperanto inter la junularo kaj ne sufiĉaj lernantoj por la kursoj. Neaktiviĝo de la finlernantoj en la movado.

[FORIGITA!: bildo]

Estraro de Venezuela Esperanto-Asocio

Efektiva lingva egaleco: rajto de la eŭropanoj

Humphrey Tonkin

Kiam antaŭ multaj jaroj oni komencis sisteme enkonduki la francan lingvon kiel la lingvon de la registaro en Kebekio, venis multaj protestoj de la anglalingvanoj. Kial oni volas per leĝoj ŝanĝi la konduton de la homoj, oni demandis? Ĉu oni ne komprenas, ke tiel intimaj aferoj kiel la utiligo de lingvoj ne estas ŝanĝeblaj per leĝoj? Kaj se oni protektas la lingvon parolatan de la franclingvanoj, kial oni ne protektas la lingvon parolatan de la anglalingvanoj?

Pasis jam trideko da jaroj depost la komenco de la lingvaj disputoj en Kebekio. Unu aferon oni lernis frue en tiuj disputoj: leĝojn oni bezonas por ŝirmi la malfortajn, ne por konfirmi la povon de la fortaj; lingvopolitikon oni bezonas ne por subteni la jam ekzistantajn privilegiojn, sed por doni rajtojn al tiuj, kiuj antaŭe ne ĝuis ilin.

En Kebekio hodiaŭ la lingva situacio estas nerekoneble alia ol ĝi estis antaŭ kvindek jaroj. La franclingva majoritato ne nur havas pli vastajn rajtojn al egala edukado en la propra lingvo aŭ al aliro al la registaro aŭ al aliro de la sistemo de justico, sed ĝi ankaŭ povas ĝui la franclingvan kulturon en esence franclingva medio. Kun la franca lingvo venis ekonomia prospero por multaj franclingvanoj, kaj venis ankaŭ sento, ke la franca kulturo ne plu konsistigas en la kanada kunteksto ian provincan kulturon utilan nur por kermesoj kaj sanktulaj festoj, sed alirejon al la mondo, pordon al la propra fiera heredaĵo.

Similajn nociojn pri la senutilo de novaj leĝoj oni esprimis pri leĝoj kontraŭ rasa diskriminacio en Usono en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Kiel oni povas ŝanĝi la korojn de la homoj per ŝanĝo de la leĝoj? Kiel oni povas krei toleron per ŝajna jura maltolero? Sed homo, kiu revenus al Usono post kvindek jaroj da foresto trovus mondon ŝanĝitan: pli da nigruloj kun universitataj diplomoj, en influaj pozicioj en grandaj entreprenoj, en registaraj postenoj, inter advokatoj, kuracistoj, juĝistoj.

Similajn aferojn oni diris pri leĝoj kontraŭ diskriminacio ĉe virinoj en multaj landoj, sed ili rezultigis notindan progreson en la socia kaj ekonomia situo de virinoj.

Hodiaŭ en Eŭropo, same kiel en Kebekio antaŭ trideko da jaroj, oni riskas sekvi similan vojon kiam temas pri la lingvouzo. Malgraŭ tio, ke ene de preskaŭ ĉiu lando de la Eŭropa Unio ekzistas leĝoj pli aŭ malpli efikaj por protekti la lingvajn rajtojn de minoritatoj, la starigo de racia lingva politiko inter la eŭropaj ŝtatoj restas ridinde malalta prioritato. La nuna praktiko, laŭ kiu teorie ĉiu lingvo de la ŝtatoj-membroj estas traktata egale (kvankam en la praktiko kelkaj lingvoj estas pli egalaj ol aliaj), ne nur ne funkcias adekvate, sed estas ofte ignorata en la praktiko. Vane la malgrandaj landoj protestas, ĉar ĉiu ja scias, ke ili kapablas elturniĝi pere de la angla lingvo en kazoj de vera urĝo — kaj finfine lingvoj en tiu medio estas rigardataj kiel nuraj instrumentoj de komunikado, kelkaj el kies modeloj funkcias pli bone ol aliaj modeloj. Vane la malgrandaj landoj pledas por pli da lingva egaleco kiam la investitaj interesoj de la grandaj ŝtatoj efike baras al ili la vojon.

Se nur temus pri tio, ke, malgraŭ la reguloj kaj principoj de lingva egaleco en la instancoj de la Eŭropa Unio la grandaj lingvoj sukcesas regi en la kunvenejoj kaj koridoroj de la eŭropaj institucioj, oni eventuale plendus, sed malmulton perdus. Sed verdire la manko de prestiĝo kaj povo de la malgrandaj lingvoj etendiĝas al multaj aliaj medioj. Malfacile danlingva aŭ nederlandlingva verkisto sukcesas konkurenci kun tiuj de la grandaj lingvoj; malfacile la eldona industrio, la filma industrio, la teatro, kaj preskaŭ ĉiuj aliaj formoj de homa arta esprimiĝo sukcesas plue vivi sub la konstanta inundo de kulturaj produktoj el pli grandaj landoj. Rigardu foje la legaĵojn en nederlanda trajno aŭ en dana flughaveno: pli kaj pli oni legas siajn romanojn en la angla lingvo, kaj pli kaj pli la prezoj de danaj kulturaj produktoj altiĝas nekonkurencipove. Kaj se en Francio aŭ Germanio oni legas ĉefe en la franca kaj germana lingvoj, konsterne ofte la verkoj, kiujn oni legas, estas tradukoj el la angla: eĉ la tielnomataj grandaj lingvoj komencas cedi sian sendependecon antaŭ la efikoj de la angla.

Jes, la ludo fundamente ŝanĝiĝas — kaj ĉefe pro la preskaŭ krima neglekto de la lingva problemo fare de la iom pli fortaj ŝtatoj. Antaŭ deko da jaroj eblis argumenti, ke la danan oni tamen ne povus plene utiligi ekzemple en la neformalaj intertraktoj en la sino de la Eŭropa Unio, ĉar finfine temas pri lingvo apenaŭ uzata ekster sia propra lando; simile oni povis argumenti pri la greka aŭ la nederlanda. Necesis, ke tamen la parolantoj de tiuj lingvoj akiru scion de pli grandaj lingvoj. Antaŭ kvindeko da jaroj, la danoj kaj nederlandanoj ofte lernis la francan aŭ la germanan por elturniĝi en internaciaj medioj — eĉ se la angla tamen estis plej populara. Sed hodiaŭ ne plu temas pri malgrandaj lingvoj kiel la dana aŭ nederlanda, kiuj estas devigataj cedi antaŭ grupo da potencaj lingvoj — la franca, la germana, la angla, eventuale la hispana, la itala: nun temas pri tio, ke la franca kaj germana kaj la aliaj perdas sian influon al unusola lingvo, nome la angla lingvo. La franca de hodiaŭ estas la dana de hieraŭ; la germana de hodiaŭ estas la nederlanda de hieraŭ, kaj ili iras similan vojon.

Malgraŭ tiu ĉi iompostioma forronĝiĝo de la pozicio de la franca kaj la germana, kaj de la aliaj grandaj lingvoj (krom la angla) en Eŭropo, la registaroj ankoraŭ ne plene komprenas la situacion. La angla lingvo kaj ties kulturaj produktoj — filmoj, televido, muziko — rapide inundas iliajn kulturajn teritoriojn, tiel ke tutaj terenoj kie antaŭe regis la franca aŭ la germana estas nun koloniigataj de la angla lingvo — la scienco, ekzemple; la supera edukado ĝenerale; televida programado; komputila softvaro: temas pri preskaŭ senfina listo. Ne temas pri tio, ke unu lingvo dominas la aliajn (kvankam tio ja okazas), sed ke unu produktoserio transprenas la antaŭe plurecan kulturan ekonomion, do ke la lingvo pli kaj pli puŝas alies kulturajn produktojn en marĝenan pozicion. Lingvo egalas al potenco; potenco manifestiĝas en transpreno de la sendependeco, transpreno de la estetika libereco, kaj eĉ transpreno de la ekonomio.

Dum en Bruselo oni ignoras tiun ĉi problemon, ĝi iom post iom drivas al malavantaĝa solvo. Same kiel la anglalingvanoj de Montrealo rezistis la aplikon de leĝoj al demandoj lingvaj, aŭ la blankuloj de Alabamo rezistis la aplikon de leĝoj al demandoj rasaj, la parolantoj de la angla lingvo estas kontentaj lasi la nunan lingvan reĝimon en Bruselo kaj Strasburgo iri sian ĉiam pli diskriminacian vojon, en kiu la privilegioj de la malgrandaj lingvoj restas nur teoriaj en etoso, kiu ignoras la formalajn lingvajn principojn kaj pli kaj pli favoras la anglan. Jes, teorie la finna estas samrajta kun la franca, sed en la praktiko oni ne uzas la finnan en kunsidoj, en kiuj oni celas efektive konvinki la aliajn ĉeestantojn, interalie ĉar buĝetoj limigas la utiligon de interpretado el la finna entute.

Sed ĝuste pro la manko de influo de la malgrandaj lingvoj, la finnoj kaj grekoj kaj eĉ italoj fariĝas pli kaj pli kapablaj en la angla lingvo. La germanoj kaj la francoj nun devas rezisti ne nur la influon de la denaskaj parolantoj de la angla lingvo, sed tiun de la parolantoj de la malgrandaj lingvoj, kiuj jam rezignis pri la propraj lingvoj interalie ĉar la francoj kaj germanoj ne pretis defendi ilin. Tiel, do, la lingvoj de la dua rango estas nun minacataj de la angla unuflanke kaj de la bonaj uzantoj de la angla kiel dua lingvo (t.e. denaskaj parolantoj de malgrandaj lingvoj, kiuj bone ellernis la anglan) aliflanke.

La solvo al tiu ĉi problemo ne plu estas vanaj klopodoj insisti pri la lingvaj rajtoj de la francparolantoj aŭ germanparolantoj: tiun batalon oni jam perdis, kaj tiuj lingvoj fariĝas pli kaj pli regionaj, pli kaj pli neglektataj de insiste unulingvaj parolantoj de la angla. La sola eblo kapabla konservi la Eŭropon de kultura diverseco estas sistema kunlaboro de ĉiuj partioj ĉirkaŭ solvoj, kiuj samtempe konservos la lingvan diversecon kaj transpontos ĝin tie kie tio necesos. Tiu solvo nepre devus enhavi la konscion, ke parolantoj de la angla lingvo lernu aliajn lingvojn. Esperanto, lingvo neŭtrala, post cent jaroj kiel lingvo elprovata, komplete esprimiva kaj fleksebla, sidas tie antaŭ la nazoj de la solipsismaj batalantoj, kaj ili ĝin ignoras. Eble ili decidos, ke ankaŭ ĝi ne solvas ilian problemon — sed ili prefere faru tion surbaze de bona esplorado de ĝiaj kapabloj. Se la francoj aŭ germanoj komprenus, ke la plej bona vojo por konservi la aŭtonomion kaj influon de la propraj lingvoj estas limigo de la rolo kaj etendiĝo de la angla per subteno de neŭtrala solvo, ni finfine komencus trovi racian vojon el tiu ĉi hontinde unuflanka batalo.

Sed tiu situacio pozitiva ne ekestos se ni, la parolantoj de Esperanto, sidos kviete, samkiel la diversaj ŝtatoj sidas kviete, dum la angla transprenas la rolon de neegaleca, hegemonia, misglobalisma “solvo”. Samkiel la civitanoj de Kebekio antaŭ jardekoj komencis uzi la leĝojn, Eŭropo devus komenci konstrui lingvan reĝimon firme fundamentitan en logikan, justan kaj solidan lingvopolitikon. Kaj la esperantistoj devas helpi mobilizi la publikon ĉirkaŭ tian politikon.

Tiu politiko ekestos tiam kiam la homoj komencos kredi, ke la lingvaj rajtoj estas same gravaj kiel ekzemple la rajtoj de la virinoj, aŭ la civilaj rajtoj de la rasoj. En kelkaj landoj de Eŭropo, la lingvaj minoritatoj notinde sukcesis konservi sian vivkapablon kaj eĉ renversi jarcentojn da neglektiĝo. La landoj de Eŭropo devas kompreni, ke, fronte al la britoj kaj irlandanoj, ili estas landoj kies lingvoj estas minoritataj lingvoj, kies strebo al vivo ne estas tiel malsimila al tiuj de la samia aŭ la kimra, la frisa aŭ la friula, en ties respektivaj landoj. Atencoj kontraŭ ilia lingva memstareco estas atencoj esence diskriminaciaj.

Kaj ĉu la esperantistoj estas pretaj kun siaj argumentoj? Dank’ al la financa subteno de UEA kaj de la salutinda praktika kaj financa kunlaboro de la landaj Esperanto-asocioj grupigitaj en la Eŭropa Esperanto-Unio, notinde intensiĝis la informa kaj publikrilata laboro en Bruselo pere de la nun starigata Komunikadcentro, kiu celas interveni pri Esperanto kaj lingvaj problemoj ĉe la instancoj de la Eŭropa Unio. Tiu nova evoluo estas miaopinie la plej signifa en jam kvardeko da jaroj de eŭropa agado. La landaj asocioj de EEU kaj la aktivuloj en Bruselo kaj aliloke, meritas nian grandan laŭdon. La agresa interveno de la Komunikadcentro en la lingvajn aferojn de la EU, interalie por malhelpi lingvan diskriminacion, estas bona kaj ĝusta vojo: se oni ne konsciiĝos, ke lingva diskriminacio estas egale malakceptebla kiel aliaj formoj de diskriminacio, oni eĉ ne donos al la lingva problemo adekvatan atenton (kiel ni ja rimarkas en la nuna pasivo de la Bruselaj instancoj). Kaj se la ekzisto de la tielnomata Esperanto-solvo eĉ ne aperos sur la mensaj horizontoj de la Bruselaj influuloj, eĉ decido alfronti la lingvan problemon lasus Esperanton flanke.

Ĉu Esperanto pretas transpreni rolon en Eŭropo? Ĉu ni vere kuraĝas prezenti ĝin kiel solvon? Ni certe havus pli da kuraĝo se pli da eksterstarantoj registrus sian subtenon de nia laboro; kaj ni havus pli da kuraĝo se la lingvo mem estus tute preta kun sia faka terminologio kaj siaj profesiaj interpretistoj, tradukistoj kaj lingvoinstruistoj. Plia tasko de la Brusela Centro ja estas varbi la subtenon de eksterstarantoj, interalie de politikistoj, universitatanoj, edukistoj, lingvistoj. La Brusela Centro ankaŭ povus helpi konsciigi nin pri la neceso multe pli agreseme kaj diligente evoluigi nian propran lingvon, tiel ke ĝi plene pretu por la rolo, kiun ni antaŭvidas.

Mi esperas, ke la eŭropaj landaj asocioj daŭrigos sian subtenon al tiu vere eksterordinara iniciato. Raporto de la Centro citas tutan liston da sukcesaj lokigoj de artikoloj en ĵurnalojn en diversaj partoj de la mondo kaj longan serion da reagoj al aliaj tiaj artikoloj. La progreso de la Centro jam konvinkis unu grandan donacanton al UEA doni monon por reklama iniciato en Bruselo. Mi ne dubas, ke sekvos pliaj sukcesoj se oni efike kunlaboros por sukcesigi la Centron.

Sed tio dependos interalie de la aktiva kunlaboro de la homoj ĉirkaŭ la Centro — en Bruselo kaj Belgio ĝenerale, sed ankaŭ en la diversaj landaj asocioj, kaj en UEA. Ofte niaj iniciatoj forvelkas aŭ stumblas ne pro manko de mono aŭ manko de ideoj, sed pro manko de kunlaboro, manko de la spirito de kompromiso. Mi esperas, ke tiu ĉi nova eŭropa iniciato ne perdos sian impeton pro nia nekapablo organizi nin por efike ekspluati la bonajn okazojn por prezenti niajn argumentojn, kiuj malfermiĝas antaŭ ni.

Precize tia hezitemo, tia manko de kunlaboro, tia prefero ne veni al firma interkonsento afliktas la diversajn membrojn de la Eŭropa Unio. Se vere la diversaj nacioj volas konservi la Eŭropon de la kulturoj, ili aŭskultu la mesaĝon interalie de ni esperantistoj, kiuj jam de pli ol unu jarcento praktikas komunikadon kiu unuecigas la homojn en spirito de egaleco kaj konservas la lokan kaj regionan kulturan diversecon. Ĉu eta bando de utopiistoj aŭ antaŭanoncantoj de la nova Eŭropo? Tiu elekto restas ĉefe ĉe ni. Ni ne hezitu antaŭ tiu nova kaj unika defio.

(Inaŭgura parolado de la 5-a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso en aŭgusto 2002.)

Bibliotekoj

Fajszi-kolekto en ŝtata prizorgo

La grandioza E-biblioteko de Károly Fajszi ricevos lokon en Muzeo Festetich en Keszthely, urbeto ĉe la lago Balaton — ni skribis pasintjare (feb. ’01, p. 31). Poste tamen alie, eĉ pli favore turniĝis la sorto de la Esperanto-Kolekto Fajszi, ĉiujare menciata en nia Jarlibro kiel unu el la plej grandaj E-bibliotekoj de la mondo. En marto 1997 (p. 43) Detlev Blanke ankoraŭ singarde vortumis: La posedanto kontraktis kun la hungara kulturministerio ke tiu protektu la bibliotekon… oni povas nur esperi ke… efektive disponiĝos la necesaj financoj.

Nu, la ministerio fine ja plenumis sian promeson, decidante en 2001 aĉeti la kolekton por ĉ. 44 mil eŭroj kaj transdoni ĝin al la zorgoj de la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko, la instanco kiu jam en 1991 aperigis unuan parton de katalogo pri la kolekto (prezo: 33 eŭroj ĉe UEA; vidu recenzon en jul.-aŭg. ‘93, p. 132). La ĉ. 40-mil-era kolekto de Fajszi — kiu antaŭe preskaŭ tute okupis lian sesĉambran, urbocentran apartamenton — konsistas el 13 miloj da libroj, 18 miloj da periodaĵoj grandparte bindotaj, kaj el miloj da fotoj, filatelaĵoj, medaloj, insignoj, afiŝoj, flagoj, muzeaĵoj, objektoj de famaj esperantistoj ktp.

Kadre de eta festo la 11-an de aprilo, ŝtatsekretario László Baán gratulis la Fremdlingvan Bibliotekon pro la akiro de la kvara plej granda Esperanta kolekto de la mondo (post Internacia E-Muzeo en Vieno, Biblioteko Butler de Brita E-Asocio kaj Biblioteko Hodler de UEA). Laŭ komento de la plej legata hungara taggazeto, Népszabadság, “ĉi tiu nova eblo povus redoni elanon al la intereso pri la Zamenhofa galaksio, intereso lastatempe malkreskanta laŭ bibliotekistoj”.

La libra parto de la kolekto estos, post kelkaj monatoj, publike alirebla en elstara loko, sur la galerio de la ĉefa legosalono. La revuoj, gardataj en kela tenejo, estos laŭpete konsulteblaj. Oni planas ke fakuloj elektronike prilaboru la bibliografiajn donitaĵojn kaj kreu interrete alireblan katalogon. Jam prepariĝas nova surpapera katalogo, kiu baziĝos ne sur la katalogo el 1991, sed sur la ĝisdata bibliografia sliparo. Sola negativaĵo: la kolekto estas “fermita”, t.e. ĝi ne plu kreskos per novaj akiraĵoj.

Vendis sian ĝardenon

Lerninte Esperanton en 1963, Károly Fajszi preskaŭ tuj fariĝis pasia kolektanto. Por financi siajn aĉetojn, li iom post iom vendis siajn fruktoĝardenon kaj gepatran domon, eĉ meblojn el sia loĝejo. Li opinias posedi ĉ. 95 procentojn de ĉiuj Esperantaj eldonaĵoj aperintaj ĝis la 1970-aj jaroj, sed poste, precipe ekde 1990, la inflacio lamigis lian kolektan kaj interŝanĝan agadon.

En 1982 la Kolekto Fajszi ricevis ŝtatan protekton, kaj promesojn pri disponigo de komputilo, kopiilo, favorpreza bindado, eĉ pri kontribuo al la lupago de la apartamento. El la promesoj realiĝis nenio krom kelkmonata pagado de helpmono. Kontraste, pro la ŝtata protektateco Fajszi ne plu rajtis vendi sian kolekton, eĉ ne kiam aperis japana propono je sumo kiu nun valorus ĉ. 200 mil eŭrojn.

Oblikve fronte al la Budapeŝta Operdomo, sennombraj vizitantoj kaj esplorantoj ĝuis tra pli ol tri jardekoj la gastamon kaj helpemon de s-ano Fajszi, kiu neniam celis starigi sterilan monumenton el papero, sed ĉiam strebis estigi vivan flegejon de nia kulturo.

Károly Fajszi jam en 1994 ricevis la plej altan ŝtatan distingon iam donitan en Hungario pro esperantista agado — kaj nun lia vivoverko fariĝas vivanta, publika, por ĉiuj alirebla parto de la hungara kulturo.

István Ertl patro, István Ertl filo

[FORIGITA!: bildo]

Károly Fajszi, Honora Membro de UEA

[FORIGITA!: bildo]

Granda parto de la kolekto nun estas publike konsultebla en elstara loko, sur la galerio de la ĉefa legosalono de la Fremdlingva Biblioteko.

Informoj el Bruselo

Nia korespondanto Dafydd ap Fergus, estro de la Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio en Bruselo, subtenata de UEA, informas pri la lingva situacio en la mondo kaj la batalo de esperantistoj kontraŭ lingva diskriminacio.

La angla furiozas en Japanio

En la japana urbo Ota estos en 2004 malfermita dulingva lernejo. Dulingva en la senco ke la instruado estos ĉefe en la angla. Kelkaj fakoj, kiel la japana lingvo kaj sociaj studoj, daŭre estos instruataj japane en la publika lernejo. La celo de la urbestro sendube estas pretigi eliton de almenaŭ 380 infanoj el Ota, kiu povos konkurenci sur la internacia labormerkato. La dulingva lernejo estas signo pri tio, ke pli kaj pli da japanoj timas pri siaj konoj el la angla lingvo.

Rimarkeblan influon de la angla al la japana pruvas gairaigo — stoko da pruntitaj vortoj ĉefe el la angla. Lingvistoj taksas ke preskaŭ dek procentoj de la vortoj en novaj japanaj vortaroj estas pruntitaj el la angla. La ĉefministro Junichiro Koizumi eĉ komencis kritiki siajn proprajn ministrojn pro troa uzado de angladevenaj vortoj. La oficiala Nacia Instituto por la Japana Lingvo proponas vortaron kun malpermesataj vortoj por solvi la problemon kaj samtempe petas pli da financa subteno de la registaro. Vortoj malfacile elparoleblaj por japanoj, kiel ekz. digital camera (komputila fotilo), fariĝis degitaru kamera. Post iom da tempo junuloj parolas eĉ pri digi kamey. Problemo estas ke kamey similas al testudo. Dot-com estas nova firmao uzanta retadreson kun .com, sed ĝi similas al adjektivo kiu signifas svarmegi.

La prezidanto de Japana Esperanto-Instituto Zyun’iti Sibayama ne timas pri konfuzo pro angladevenaj vortoj. En dot-com, prononcata en la japana kiel dotto komu, li opinias, ke la konfuzo kun svarmegi ne okazos, kaj ev. miksiĝo estos bona temo por ŝercado. Alia japana esperantisto Satoru Nishikawa opinias: Komuna lingvo devas esti neŭtrala lingvo por ĉiuj nacioj. Se oni povas esprimi ion per la japana lingvo, oni devas esprimi tion japanlingve.

En la ĉiutaga vivo ne necesas uzi la anglan. La uzado de la angla ĝenerale estas limigita al kelkaj universitataj kursoj kaj specifaj departementoj de grandaj internaciaj firmaoj, diras Nobuyuki Tukahara de Nagoya Universitato. La entuziasmo por lerni la anglan ne kongruas kun la vera bezono por anglalingvaj konoj en la japana socio. Oni povas diri ke la kaŭzo de ĉi tiu fenomeno estas la lingva ideologio. Tukahara plendas ke ĉi tiu ideologio en Japanio enradikiĝis ĉe normalaj civitanoj. Multaj homoj lernas la anglan sen havi urĝan bezonon por tio. Ili volonte faras anglalingvajn ekzamenojn kaj pagas pro tio el la propra poŝo. Ni ne forgesu ke en 1997 la enspezoj de privataj lingvaj akademioj atingis 992 220 000 eŭrojn.

UEA gajnis tempon

Fine de novembro la UEA-prezidanto Renato Corsetti petis kaj ricevis pli da tempo por prepari oficialan respondon al la eŭropa mediaciisto Jacob Soederman. Corsetti bezonis plian monaton por prikomenti la respondon de la Eŭropa Komisiono rilate al la oficiala plendo de UEA pro la lingva diskriminacio ĉe eŭropaj organizoj. Por pli kaj pli da kandidatoj por internaciaj postenoj de Eŭropa Unio, sed ankaŭ de Unuiĝintaj Nacioj, bona aŭ bonega scipovo de la angla ne sufiĉas. Kreskanta nombro de dunganoncoj fare de la internaciaj organizoj celas nur denaskajn parolantojn de la angla (“English mother tongue”, “English native speaker”).

En sia respondo al la eŭropa mediaciisto Jacob Söderman, Eŭropa Komisiono finfine akceptis niajn argumentojn kaj ne tiujn de influpovaj lobiistoj de internaciaj firmaoj por kiuj ‘lingvo estas nur ilo, diras Corsetti. Post la venko de diversaj Esperanto-asocioj, la oficiala starpunkto de Eŭropa Unio nun estas ke la postulo pri denaska scipovo de la angla por eŭropaj postenoj, oficiale malfermitaj al civitanoj de ĉiuj membrolandoj, povas esti konsiderata kiel diskriminacia.

UEA devis respondi al Söderman antaŭ la 31-a de decembro. La ĉefa malfacilaĵo estas la longeco kaj komplikeco de la 45-paĝa dokumento sendita de la Eŭropa Komisiono. Strange, la Eŭropa Komisiono nun asertas ke dunganoncoj por “denaskaj aŭ samnivelaj parolantoj de la angla” ne estas diskriminaciaj,” diras Corsetti. En ĝia respondo, la Eŭropa Komisiono malkovris ke ĝi konsilas al la dungantoj ne uzi tiun vortumon (t.e. denaska parolanto de la angla) por eviti ke nedenaskaj parolantoj ne kandidatiĝu. Corsetti: Evidente, Eŭropa Komisiono volas minimumigi la jurajn ‘riskojn’ post la agnosko de la diskriminacia naturo de dunganoncoj por denaskaj parolantoj de la angla. Serioze konsideri la uzadon de neŭtrala lingvo kiel Esperanto por eviti la lingvan diskriminacion en eŭropaj organizoj evidente ankoraŭ estas tabuo ĉe la Eŭropa Komisiono.

La oficialaj dokumentoj estas legeblaj ĉe: http://uea.org/esperantop/dokumentoj/plendo/plendo.html

Britio: Eĉ anglalingvanoj timas pro la povo de la angla (Brita Turisma Agentejo)

Anglalingvanoj plendas

La ŝajna venko de la angla tra la mondo plaĉas ne al ĉiuj en Britio. Ian Fantom, redaktoro de EAB NetNews, la retgazeto de Esperanto-Asocio de Britio, timas pro la falanta intereso kaj kono pri fremdaj lingvoj. Mi emas emfazi la malavantaĝojn por la britoj. Alie multaj dirus ‘bone por la angla’. Tamen jam britoj komencas diskuti pri la scenaro en kiu finfine ĉiuj estos dulingvaj escepte de la britoj, kun tono ke tio estus malavantaĝa por ni, klarigas Fantom. La vortoj de Fantom montras la validecon de la Praga Manifesto eĉ por denaskaj parolantoj de la angla: Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado.

Komence de la pasinta jaro la brita edukadministrejo permesis al infanoj ne plu studi fremdajn lingvojn post la 14-a jaro. Kaj eĉ la tradicie lingve nekonscia brita gazetaro komencis vekiĝi pro diversaj signoj de negativa efiko al lingva lernado de la edukaj ŝanĝoj. La eduka suplemento de unu el la plej respektataj anglaj gazetoj, The Times, lanĉis publikan debaton per artikolo titolata Lingva edukado je la sojlo de krizo. Laŭ antaŭa studo de la Centro por Informado pri Lingvoinstruado kaj Esplorado (CILT), nur 50% de la lernejoj, kompare al 73% en septembro 2000, instruas lingvojn al la infanoj. La studo de CILT indikas gravan malalti on en la nombro de lingvaj lernantoj en Britio. Ĉu unulingvaj parolantoj de la angla havos la samajn ŝancojn je laborpostenoj en la multlingva sed lingve malegala Eŭropo? Jam nun tiuj britoj kiuj ankoraŭ lernas aliajn lingvojn, plendas ke eŭropanoj nur volas praktiki la anglan kun ili.

Subtenu La Komunikadcentron

Mondonacoj por la Brusela Komunikadcentro estas tre bonvenaj. Se vi volas subteni ĝin, bv. noti la kodon de la konto ĉe UEA: eece-p.

Por ekscii pli pri la agado, legu nian raporton ĉe www.lingvo.org/raporto. Superrigardo pri la gazetara agado, kaj kolekto de publikigitaj artikoloj, konsulteblas ĉe: www.lingvo.org/eo/*gaz. Por legi ambaŭ dokumentojn entajpu la kaŝvorton saluton.

Johan Derks, k...@lingvo.org, Kasisto de la Brusela Komunikadcentro

Litovaj instancoj tre serioze traktas Esperanton

La revuo starigis kelkajn demandojn al la prezidanto de UEA Renato Corsetti, kiu en majo vizitis, kun la vic-prezidanto Lee Chong-Yeong, la landon de la 90-a Universala Kongreso en 2005, Litovion.

Kiajn novaĵojn vi alportis el Litovio?

Tre bonajn novaĵojn! Ni renkontis kaj la litovajn esperantistojn kaj la litovajn instancojn. Ĉiuj estas laboregantaj por ke la kongreso estu sukcesa: verŝajne ĉar Litovio estas malgranda lando, ĉar Zamenhof loĝis ankaŭ tie, ĉar Klara venis de tie, ĉar ili konsideras ke esperantistoj ekiris al la mondo el Litovio kaj estas konvinkitaj, ke Litovio estas la naskiĝlando de Esperanto... Do ili ĉiuj laboregas kaj antaŭvidas grandan kongreson kun almenaŭ 3000 homoj. Cetere neniam en la historio okazis en Litovio Universala Kongreso de Esperanto.

Krom la probabla enlanda sukceso, ĉu vi supozas ke la UK estos ankaŭ internacie sukcesa? Ĉu tamen Litovio ne estas iom ekster la cetera mondo?

Jes, ĝi estas relative ekster la cetera mondo, malgraŭ tio, ke en Litovio mem oni insistas ke la geografia centro de Eŭropo estas en iu vilaĝo apud Vilniuso, laŭ kalkulo de geografoj. Sed efektive ĝi estas iom ekster la ĉefaj turismaj fluoj en la mondo. Litovio tamen havas favoran pozicion en la senco ke ĝi estas inter okcidenta Eŭropo, el kiu oni relative facile tien povas veturi, kaj orienta Eŭropo, ĉar el Rusio kaj el ĉiuj ekssocialismaj landoj oni relative facile atingas Litovion. Kaj estas ankaŭ la nordaj landoj, Svedio ktp, el kiuj oni facile vojaĝas al Litovio. Restas la problemo por ekstereŭropanoj, kvankam la azianoj, ekz. la japanoj, kiuj estas tradiciaj vizitantoj de UK-oj, povas relative malmultekoste flugi de Tokio al Moskvo kaj de tie al Litovio. Por la sudamerikanoj estas iom malpli facile, ĉar ili devas unue salti al Parizo aŭ Amsterdamo kaj de tie havi postan flugon. Oni tamen havas realan esperon, ke la kongreson vizitos 3000 kongresanoj.

Ĉu vi povus rememori pri iu kuriozaĵo, kiu eble povus veki la intereson de esperantistoj pri Litovio?

Litovujo estas tre norda lando por mi, en la senco ke ĝi estas tre pura. Eblas demandi sin, kien oni ĵetas paperojn kaj cigaredstumpojn, ĉar la lando estas vere tre pura.

Kio eble povus interesi esperantistojn estas la fakto, ke la litovaj instancoj traktas Esperanton tre serioze. Mi kun Lee Chong-Yeong vidis preskaŭ ĉiujn prezidantojn de parlamentaj komisionoj, la prezidanton de la parlamento mem, almenaŭ tri ministrojn pri edukado, pri eksteraj rilatoj, pri kulturo, la rektoron de la universitato, kaj ĉiuj tute normale traktas Esperanton serioze kaj atendas ke ĝi fariĝu io tre konata en la lando. La komunikiloj, la ĵurnaloj, la radio, la televido intervjuis nin, aperigis artikolojn ktp, estas io kion ni kutime ne trovas en okcidentaj landoj.

Intervjuis Stano Marĉek

[FORIGITA!: bildo]

Gazetara konferenco en la novaĵagentejo BNS (Baltic News Service)

La interreta ŝanco de Esperanto

Profesoro Luis Guillermo Restrepo Rivas estas specialisto kaj esploristo pri artefarita intelekto, aŭtomata tradukado, robotiko, gvidanto de esplorprojektoj en Politeknika Universitato de Kolombio kaj instruisto pri interreto. Jen lia propono kiel ekspluati la ŝancojn de interreto.

Interreto estas decidiga ŝanco por la estonto de Esperanto: ĉu por Esperanto venkonta ĉu por Esperanto venkota. Esperanto venkos en la mondo, se ĝi venkos en interreto.

Rilate Esperanton la reto povas ludi tre ekstremajn rolojn: la plej granda danĝerola plej granda helpanto.

Ni, kiuj volas helpi Esperanton atingi ĝian celon esti mondskale disvastigita kaj komune akceptata kiel La Internacia Lingvo, devas profiti favore al nia lingvo la grandan povon kiun interreto havas por esti nia plej granda helpanto.

Faktoj

Interreto estas ege grava por iu internacia lingvo: la babela problemo, kvankam konata teorie de multaj homoj, estis antaŭe travivata, vere spertata, nur de malmultaj homoj. Nur tiuj kiuj havis sufiĉan monon, socian tavolon, aŭ intelektajn interesojn por vojaĝi aŭ interrilati per legado, poŝto aŭ telefonado internacie kun aliaj homoj.

Nun, interreto estas la populariĝanta tutmonda unika fenomeno, kiu frontigas ĉiujn homojn antaŭ la lingva diverseco. Ĝi portas tekstojn kaj voĉojn el foraj landoj kaj en strangaj lingvoj ĝis la tablo, kaj — baldaŭ — ĝis la poŝo de iu ajn homo, en maniero multe pli vasta ol kurtonda radio kaj satelita televido. Samtempe la reto permesas ke propra persona esprimo estu konata tuj en foraj landoj, en maniero multege pli facila ol kiun ebligis posedo de presilo, radia aŭ televida sendilo.

Tiel la babela problemo tuŝas, por la unua fojo, ĉiujn individuojn, kaj la batalo por la pozicio de internacia lingvo jam ne estas nur disvolviĝanta en la politikaj, diplomatiaj kaj komercaj sferoj, sed en la reto, je vere populara nivelo.

Nuntempe ne malpliiĝas la graveco de tiuj ceteraj menciitaj sferoj en kiuj unue kaj tradicie sentiĝis la bezono de komuna lingvo, tamen la nuna pli granda akirebleco de scio kaj teknologio produktas plialtiĝon de la povo de individuoj kaj homgrupoj, ne nur milita sed ankaŭ informa kaj komunikada.

La individuoj kaj homgrupoj nun havas la kapablon esti rimarkinde povaj aktoroj en la batalo por solvi la babelan problemon. La nuntempaj individuoj devus konsciiĝi pri tio, pri sia povo ankaŭ en tiu ĉi afero tutmonda.

Proponata agadplano

Simile kiel interreto rapide disvastigis tutmonde sciojn pri teknikaj aferoj (ekz. Linux, Java, HTML, kaj senpagaj programoj de GNU), la reto povas esti profitata far Esperanto por rapide disvastiĝi kiel la plej bona solvo por la babela problemo: senpaga, facila kaj efika lingvo internacia.

Por tio, mi proponas jenon: kvankam eble mi kontraŭas ĉi-rilate la opiniojn de kelkaj instruistoj, mi opinias ke la reguleco de Esperanto ebligas lernadon multe pli efikan ol tiu celata en la plimulto da lernolibroj, kiuj ŝajnas inspiritaj el nacilingvaj lernolibroj, ĉar tiaj lingvoj estas ege neregulaj kaj malfacilaj. Tiaj instrumetodikoj — miaopinie kaj miasperte — metas aferojn kaj ripetadojn kiuj en Esperanto estas nenecesa balasto por la baza lingvo-akiro.

Eblas desegni la plej efikan Esperanto-kurseton por ĉiu nacia lingvo kaj meti ĝin en la reton, por ke iu ajn homo povu elŝuti ĝin senpage kaj senkopirajte.

Ekzemple, en kelkaj kazoj oni povas profiti maksimume la similecojn inter vortoj aŭ gramatikaĵoj de Esperanto kaj de la nacia lingvo. Kie tio ne eblas, la nura reguleco de Esperanto ebligas ekonomion en la prezento de la baza gramatiko kaj vortaro, simple nekredebla kompare kun tiuj de naciaj lingvoj.

Mi ne diras ke iu ajn homo, lerninta el tia kurseto, verkos baldaŭ beletron konkursindan, sed certe akiros esprimivon je nivelo kiu en iu ajn nacia lingvo postulus multege da tempo, mono kaj mensa streĉo. Tio estas komenco.

La ideo pri tiaj kursetoj ne estas nova, ekzistis presaĵoj kun la nomo Ŝlosilo de Esperanto por pluraj lingvoj, sed bedaŭrinde ŝajnas ke oni tiom kritikis ilin, ĝis malaperis ilia eldonado. La ideo estas en tiu linio, kaj eble pli en la linio de Fulmo-kursoj, kiuj ankaŭ ekzistas en Esperantio.

Mia propono, do, estas:

1. Desegni tiajn bazajn kursetojn, lernolibretojn, specife kaj plejefike celitajn por ĉiu nacia lingvo.

2. Meti en interreton tiujn lernolibretojn, elŝuteblajn senpage, senkopirajte, kaj kun permeso por kopii, presi, multobligi kaj disdoni ilin.

3. Amase reklami pri la ekzisto de tiuj lernolibretoj.

4. Fari la samon, senpage kaj senkopirajte, kun aliaj jam ekzistantaj kaj novaj lernolibroj kaj legolibroj en Esperanto.

La nuntempa kaj estonta akiro de scioj estas kaj estos pli rilata al memlernado ol al instruado. Do, ni devas faciligi kaj disvastigi la rimedojn por memlernado pli ol insisti en la trejnado de instruistoj, kiuj ĉiam restos nesufiĉaj por la nombro de parolantoj kiun ni celas.

Ni povas profiti la reton por okazigi favore al Esperanto la saman fenomenon de perreta rapida (eĉ “virusa”) diskonigado, kiu okazas pri teknikaĵoj kiel Linux.

Ni devas fari ke interreto estu ilo por la triumfo de Esperanto. La ecoj kaj karaktero de nia lingvo faciligas tion, sed necesas nia helpo por montri ĝin al la popolo kaj ebligi la akiron de la lingvo en la plej apartaj mondopartoj.

Esperanto venkos en la mondo aŭ estos venkita en la mondo, se ĝi venkos en interreto aŭ estos venkita en interreto.

Luis Guillermo Restrepo Rivas
http://LuisGuillermo.com

Novembra Malferma Oficejo en Roterdamo

Ĉu li erarkalkulis? Cent subskriboj en la gastlibro, konstatis UEA-oficisto la 30-an de novembro, kiam la roterdama oficejo denove invitis al Malferma Tago.

Jam estas tradicio ke la Centra Oficejo organizas dufoje en la jaro tagon kun la eblo ĉeesti prelegojn, aĉeti globskribilojn kun surskribo “Esperanto”, konatiĝi kun la oficistoj kaj aliaj membroj. Mi mem ĉefe utiligis la okazon konversacii kun UEA-aktivuloj kutime ne estantaj en tiu urbo.

Nederlanda Esperanto-Junularo havis la bonan ideon samtempe inviti posttagmeze al komuna vizito de muzeo pri arkitekturo, fakte taŭgega solvo por tiuj kiuj ne la tutan tagon volas umi en la oficejo, kaj kiuj ŝatas konatiĝi kun Roterdamo mem. Slovakino karakterizis ĝin “freneza”: laŭta, bunta urbo, en sia speco tute ne komparebla kun multaj metropoloj en orienta Eŭropo.

Reveno post du jardekoj, tion la Malferma Tago signifis por Elisabeth Schwarzer el Berlino, kiu aranĝis interkulturajn/interkonatiĝajn laborgrupojn. Stano Marĉek iom pli ofte estas en Roterdamo, kvankam li kutime laboras en Slovakio — la legantoj de la revuo Esperanto konas lin. Li mem siavice tre scivolemas pri la legantoj, iliaj deziroj, miroj, ideoj, kaj enketis pri tio kaj papere kaj en prelego kaj demando-rondo. Sur lia portebla komputilo oni jam povis vidi la paĝojn de la decembra eldono.

Ĝenerala UEA-Direktoro Trevor Steele ŝajnis kapabli esti samtempe en la kvar malsamaj etaĝoj, prizorgante la gastojn, respondi al demandoj, helpi je problemetoj. Ankaŭ la aliaj oficistoj kontribuis al tio, ke la Malferma Tago kun sia programo havas sian firman lokon inter la Esperantaj renkontiĝoj en Nederlando. Certe bona okazo por ĉiuj, kiuj tiam hazarde troviĝas iom proksime.

Ziko Marcus Sikosek, Germanio

[FORIGITA!: bildo]

Elisabeth Schwarzer pri Interkultura kompreniĝo en praktiko

[FORIGITA!: bildo]

Stano Marĉek prelegas pri redaktado

El la poŝtkesto

Kia sinsekvo?

Leginte la kompletigon (okt., p. 205) de Renato Corsetti al la sub-ĉapitro Personaro de la Estrara Raporto 2001 (jun., p. 129), mi tamen devas konstati ke ĝi ne sukcesis kompensi la mankon de sinsekveco kaj kohero en tiu subĉapitro. Laŭ tiu teksto, unue la estraro nomumis oficejan komisionon; due montriĝis ke la etoso en la oficejo estas streĉa; trie la estraro elektis Trevor Steele kiel ĝeneralan direktoron, kaj fine Buller, Zapelli kaj Ertl forlasis la CO-n. Verfidela prezento estus tute ali-orda: unue la etoso streĉiĝis inter la CO kaj la Estraro (apenaŭ “en” la oficejo); due, Buller, Zapelli kaj Ertl decidis forlasi siajn postenojn, ĉar pro negativaj spertoj el la antaŭa Estraro ili ne povis plene akcepti la konsiston de la nova (sep. 01, p. 148); trie ekestis la oficeja komisiono, kaj kvare estis dungita Steele; fakte, jam en 2002.

István Ertl (Belgio)
Fekundaj semeroj

Aplaŭdojn al Trevor Steele pro lia klarmensa rezonado kaj teksto en la revuo Esperanto, jul.-aŭg. 2002. Delonge mi frapas la saman klavon, kun averto ke lingvohegemonio pli efikas ol nuklea armilo, por konkere faligi la suverenecon de landoj, kiuj neglektas reagi kontraŭ la fremdlingva invado, helpata de perfiduloj. En Brazilo turistoj, promenante enurbe, povas facile ricevi la impreson, ke ili vizitas antaŭurbon de angla aŭ usona provinco pro tiom da fremdlingvaj nomoj de vendejoj, servoj, varoj. Nialanda prezidento, poligloto, ne zorgas. Male. Kiam li veturas eksterlande, li tute neglektas sian rajton, laŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, paroli sian nacian lingvon. Se la homaro kaĵolas invadantojn, ni, malmultaj revemuloj, restu fekundaj semeroj, kun espero ke multobliĝos prudentuloj antaŭ ol formortos ĉiuj minoritataj lingvoj.

Sergio Otto Vaske, Brazilo
Por praktike uzi ĝin

Kun ega intereso mi legis la artikolon Lerni Esperanton por praktike uzi ĝin kaj mi tute konsentas pri via vidpunkto. Laŭ mi, ĝis nun Esperanto ne estas sufiĉe uzata por fakaj celoj en la plej diversaj medioj.

Mi ja scias, ke multe pli facilas teoriumadi ol realigi konkretaĵojn, sed mi bedaŭras ke inter la 88 fakaj asocioj listigitaj en la Jarlibro 2001 la pli multaj estas nur surpaperaĵoj. Kiom el ili vere aktivas, kunlaborante kun neesperantistaj samfakaj medioj? Same kiam vi mencias ke pli ol 50 fakaj kunvenoj okazas dum UK: ĉu vere eblas serioze labori dum 1-2-hora kunveno? Mi preferus legi ke tiom da kunvenoj okazis kadre de neesperantistaj internaciaj kongresoj de samfakuloj. Aŭ, kiel faras IKEF, ke okaze de UK pli ol 50 fakasocioj organizis tut- aŭ duontagan aranĝon kun landaj samfakuloj dulingve (Esperanto + la lingvo de la UK-urbo).

Prave, vi substrekas en via artikolo ke internaciaj fakkunvenoj de esperantistoj estu okazo por ekkoni samfakulojn de la lando kie la kunveno okazas.

Aliaj ebloj estu klopodi havi E-angulon en nemovadaj ttt-ejoj. Mi pensas i.a. pri www.boliviainti.org, kiu pritraktas la aplikadon de suna energio (franca-hispana-Esperanto), aŭ pri Fonduso Ariadne www.ariadne-eu.org, aktiva en universitataj medioj (angla-franca-Esperanto), kun kiu ekkunlaboras areto da E-tradukemuloj por pliriĉigi la E-parton de tiu ttt-ejo.

En tia E-angulo endas mencii ligilojn i.a. pri retaj E-kursoj. Mi pensas ekz. pri la brita sindikata ttt-ejo w.labourstart.org/eo kiu ekzemple mencias 2200 e-ligilojn. Tiaj agadoj povus veki pli da intereso pri Esperanto, uzata tiam kiel “normala” lingvo apud gravaj lingvoj. Mi esperas ke multaj esperantistoj plene konsentos pri la enhavo de via mesaĝo kaj ke ili strebos konkretigi viajn ideojn. Taŭga aplikado valoras multe pli ol 1000-paĝa argumentado!

Aktiva kaj pozitiva kunlaborado kun neesperantistoj estas eble la plej efika metodo por havigi al ili motivon eklerni la lingvon. Oni lernas la anglan nek pro idealo, nek por klubumi aŭ ĉeesti “inter-ni-kongresojn”, sed por utile uzi ĝin; esperantistoj pripensu tion kaj klopodu realigi sanan ekvilibron inter necesa idealismo kaj nepra realismo!

Germain Pirlot
Utilo de la Jarlibro

Mi volonte helpas vin ripari la mankon rilate al la utilo de la Jarlibro kaj ĝia Delegita Reto kiel informiloj pri la praktika utilo de Esperanto. Mia edzino Anna-Lisa faris la ĉi-suban foton kaj mi donas la historion jene:

Ĵurnalisto venis intervjui min pri la nova (kaj unika) ekumena diserva libro Adoru. Li demandis, kiom da esperantistoj estas proksimume. Mi elpoŝigis mian Jarlibron de nia pinta asocio UEA, kaj montris la preskaŭ 100-paĝan parton de la delegita reto, dirante: la nombron de esperantistoj mi ne scias, sed jen, rigardu la grandan kvanton de senpagaj delegitoj, en preskaŭ ĉiuj mondpartoj, pretaj servi al ĉiuj scivolemaj membroj! Mi ricevis tutpaĝan artikolon, ne nur pri Adoru.

Åke Ahlrén, Svedio

[FORIGITA!: bildo]

Åke Ahlrén kun la ĵurnalisto

Recenzoj

Ĝuebla kaj esplorinda mondo

Rakontoj ne nur ŝercaj. Vladimír Váňa. Ilustris: Pavel Rak. Dobřichovice (Prago): Kava Pech, 2002. 128p. ISBN 808585354-X. Prezo: € 9,90.

Ĉu ŝerco, ke la unuaj rakontoj en la kolekto Rakontoj ne nur ŝercaj estas la plej nuraj kaj la plej malŝercaj en la tuta libro? Oni povus facile senkulpigi leganton, kiu, tramaĉinte dekon da paĝoj, forĵetus la volumeton, kredante sin trompata de la aŭtoro kaj eldonejo. Tamen per pacienco venas, se ne ĉi-foje scienco, scio — scio, ke la mondo de Vladimír Váňa certe esplorindas.

La rakontoj, entute 19 plus ne tre konvinka teatraĵeto, plejparte radikas en la socialismo de la 60-aj jaroj. Kiel grava estas la plano, ekzemple, primokas la tiaman ŝtatismon: kamparano kantigu unue ŝtatigitan kanarion, poste bovon, ĉar “ŝtata plano estas ŝtata plano: tiun oni ne povas ŝanĝi” (p. 74). Simile, burokratismo estas la celo en Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj.

Sed plej memorindas la rakontoj, kiuj transsaltas la epokon, en kiu ili estas koncipitaj, kaj kiuj fariĝas senepokaj, do ĉiamaj, ĉiesaj. Ekzemple Kisteho: tie ĉi ĉefrolas avareco, trompemo; temoj eternaj, klasikaj, tamen en la rakonto de Váňa freŝaj, aktualaj. Klarigo de kisteho — kiun mi ne malkaŝas — troveblas en la rakonto (ne en vortaro) kaj miaopinie bone resumas la filozofion de Vladimír Váňa.

Same vantemo: legindas Kiel mi eniris Parnason kaj Kelkaj konsiloj, kiel facile kaj rapide fariĝi verkisto. Jen juveloj, kiuj per simpla, klara lingvo brilas. En Kelkaj konsiloj ... ni lernas, ke redaktoro devenas de redoktoro, ĉar redaktoro devas esti ia doktoro, ia kuracisto de ĝis nun ne eldonitaj verkoj (p. 48). Trafe!

Kaj nepre menciindas la — jam konata — absurda sed klasike komika Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo. La stilo kaj enhavo memorigas pri la rakontaro de J. H. Sullivan — sed juĝu, ĝuu vi mem. Ĉiaokaze valoras akiri la libron, se nur pro la Váňa-a leporo — kiu permesas indulgeme pretervidi etajn presmakulojn (ekzemple en la teatraĵeto, kie meze de kursivigitaj frazoj — literoj foje malkursiviĝas). Jen eble kroma ŝerco en la plejparte ĝueblaj Rakontoj ne nur ŝercaj.

Paul Gubbins

Senkovre

Dis! Sten Johansson (1950). Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2001. 135p. ISBN 90-71205-95-98. 21cm. € 12,60.

En sia nova volumo Sten Johansson utiligas metodon ne sentradician en la Esperanta literaturo: similan praktikis antaŭnelonge membroj de la t.n. ibera skolo en siaj Ekstremoj. Temas pri libera asociado laŭ elektita(j) vorto(j) — ĉi-kaze la prefikso “dis”. Tiu vorteto fariĝos ankaŭ titolo de la tuta rakontaro, kies diversaj pecoj estas praktike sendependaj; kunligas ilin la unuapersona rakontado de la aŭtora “alter ego” nomata “Peter”.

Dektri mallongaj historioj prezentas la tutan vivociklon de la protagonisto, homo profunde malkontenta pri sia vivo, al kiu feliĉo neniam ĉeestas, nur postfeste rememoreblas. En tio plej multe rolas kontaktoj kaj kuniĝoj al virinoj — ŝajne nature kaj memkompreneble. Ja ĉiuj gravaj aferoj de la vira vivo ligiĝas al la alia sekso: ankaŭ ĉi tie krom amoj, amindumoj kaj amoradoj ankaŭ filo kaj morto pritraktiĝas ligite kun diversaj inoj. Nuraj pli-malpli senvirinaj temoj estas infanaĝo, psikodramo kaj esperantistumado.

En la lerte konstruita strukturo unuopajn ĉapitrojn kunligas alispecaj teksteroj: pensumadoj de la sama rakontisto dum aŭtobusa vojaĝo al sia lasta amatino. La diversaj rakontoj naskiĝas el tiuj meditadoj, ili estas kvazaŭ enprofundiĝoj en La ĉapitro Librojn legu la verkisto estas samtempe la plej sprita kaj plej pensiga parto de la volumo. Tie Johansson kun simpatia memkritiko kaj ironio parolas pri sia rilato al esperantismo. Krom la ideo fondi Federacion de Esperantaj la propran memoron, inspiritaj de specifaj scenoj dum la veturo. Sama tekniko aranĝas la materialon ankaŭ ene de la ĉapitroj, kaj tio foje jam montriĝas iom troa, peza ludo pri la rakontaj tempoj. Tamen fine la ĉefaj fadenoj renkontiĝas, tiel la fermo de la libro fariĝas surpriza, eventuale eĉ ŝoka.

Ĉiuokaze la asocia funkciado de la cerbo ne ĉiam donas la rakontan koheron dezirendan. La volumo kiel tuto restas sur la nivelo de anekdotismo: malgraŭ la mikso de interna tempoordo la rakontetoj estas unudirektaj, rekte kompreneblaj vivobildoj, kvazaŭ memportretoj de la artisto el siaj diversaj aĝoj. Ili ofte spritas kaj saĝas, aliflanke foje ne sukcesas eviti la kaptilon de banalo kaj naivo. Kelkloke melodrameco minacas — sed tio kutime okazas al verkoj nur iomete personecaj. Tamen se leganto akceptas rekoni siajn proprajn spertojn ekz. en priskriboj de amrilatoj, certe oni tuj fariĝos multe pli komprenema pri tiu peko de sincereco.

La ĉapitro Librojn legu la verkisto estas samtempe la plej sprita kaj plej pensiga parto de la volumo. Tie Johansson kun simpatia memkritiko kaj ironio parolas pri sia rilato al esperantismo. Krom la ideo fondi Federacion de Esperantaj Kabeintoj (FEK) li starigas ankaŭ kelkajn vere provokajn demandojn, kiel ekzemple: Ĉu povas esti tiel, ke esperantistoj suferas pro ia psika manko de kapablo komuniki kaj interrilati, sed tiun mankon ili ne konscias ĉe si mem, sed male atribuas al la ĉirkaŭa mondo?

Artismaj penoj delogas la verkiston ĉefe komence kaj fine de liaj rakontoj. En tiuj streboj al trafaj titoloj kaj frapaj lastaj frazoj plej ofte aperas ankaŭ metaforaj priskriboj. Bedaŭrinde ankaŭ Johansson suferas de kutima malsano de Esperantaj verkistoj: li volas mem zorgi pri la tuta literatura procedo, t.e. ne nur verkas, sed ankaŭ tuj klarigas. Kvankam klariga frazo same misefikas al metaforo kiel al ŝerco: per troa konkretigo ĝi ĝuste forprenas la ĝuon de enigmosolvado. Malgraŭ teoria alvoko en la antaŭparolo, en la praktiko Johansson lasas preskaŭ neniun spacon al la kreivo de la leganto.

Laŭ idea originaleco kaj literatura kvalito elstaras la framo de la rakontaro. La kontrasto de naska akvo kaj morta fajro povus konduki al pli altaj dimensioj; bedaŭrinde tiuj poeziaj pintoj montriĝos ne plu atingeblaj dum la cetero de la kolekto.

Sed la sola vere ĝena makulo sur la vizaĝo de tiu ĉi volumo estas la kovrilo: abomena kaj enhave, kaj preskvalite, kaj aranĝe, kaj kolore. Estas tute ne kompreneble, kiel povis elektiĝi tiu aĉa bildo, kiu neniel respegulas la enhavon de la libro. Por protekti ĉi-lastan de ties malvarba efiko, oni emus almeti ŝildon kun mesaĝo al la aĉetunto: Atentu! Ne lasu vin trompi de la kovrilo! Mi estas multe pli valora, ol tiu ĉi sugestas.

Lariko Golden

Du poemaroj el Kroatio

La Bluoj. Elektitaj poemoj. Modrine, Izabrame pjesme. Vesna Parun (1922). Dulingva: kroata-Esperanta. Trad. Lucija Borĉić. Zagreb: Internacia Kultura Servo, 1999. 141p. ISBN 953-96010-9-6. 20cm. € 10,80.

La Bluoj estas dulingva (kroata-Esperanta) poemlibro de Vesna Parun, tradukita de ŝia samaĝulino Lucia Borĉić. El la antaŭparolo kaj bibliografio oni povas vidi, ke temas pri vere elstara figuro de la kroata poezio. Ni legas observojn pri naturo, melankoliajn meditojn, kontraŭmilitajn versojn (ne klaras kaj ne gravas, ĉu verkitajn en 40-aj aŭ en 90-aj jaroj). La poemoj estas diversaj — rimitaj kaj (ĉefe) senrimaj; la ritmo tre varias kaj iam malfacile kapteblas. En Voko komplika ritmo bone transdonas penan remadon. Bedaŭrinde, la purajn rimojn de la originalo en la traduko ofte anstataŭas asonancoj, agordoj ks. — “strandoj-ondoj”, “brulas-fluas”, ĝis delonge kondamnita “idon-vidas” kaj tute neakceptebla “turnas-sturgon”. Plurloke rimoj simple perdiĝas.

Kvankam la kroata lingvo ne tre similas la rusan, multaj radikoj estas komunaj kaj komparo de la tradukoj kaj originaloj ofte helpis pli bone kompreni, ankaŭ pritaksi la adekvatecon. Ĝenerale la tradukoj estas fidelaj enhave, kvankam kelkloke implikiĝas: ne sciante la originalon, ne eblas kompreni la sencon de “Mi estis knabo” (reale — “infano”, ja temas pri knabino); iam eĉ scio de la originalo ne helpas (“Plaĉo”). Balado pri l’ trompitaj floroj estas tradukita laŭvorte, kun perdo de poezieco. Ie-tie pro rimbezono aperas fuŝoj: “kiam la neĝo la animon batos” (reale: kiam neĝo sur la animon falos); plurloke fuŝoj riveliĝas el komparo kun la originalo kaj/aŭ ioma pripenso: “dormkanto” (lulkanto), “kisas linde” (milde), “spuras” (atentas), “fordrivita neĝo” (degelinta), “prirevas” (sonĝas) k.a. Tamen ne eblas ne atenti vere brilajn vortojn kiel “ebriige traangias la vivkonjekto”.

Estas interese kompari tradukojn far L. Borĉić kun ŝiaj originalaj versaĵoj en la kolekto Pulsas la viv’. Multo estas komuna: beleco de naturo, rememoroj pri infaneco, tristaj meditoj de “tria aĝo”; skizoj pri maro, kvieta kaj ŝtorma; pri simplaj homoj — kampuloj kaj fiŝistoj. Ne ĉio estas egalnivela: ĉeestas priskriboj de bagateloj, iam eĉ ne eblas kompreni, kion celis la aŭtorino. Ie-tie agacas vanteco kaj banaleco (“Surterase en totalizolo”), edifa tono (“Superlativoj”, “En la sama korpo”), sed jen admirindaj “En nia golfo”, “Artist’ blua”, “Poezio”. Kaj apud plumpa “Post la incendio” troveblas brilega “Mi kongresis en Skotlando”. Min ravis interesaj esprimoj: “Ĉu nur trastrati sen okuli la povron?”, “pasinteroj”...

Zorga selekto de poemoj povus fari ambaŭ librojn pli bonaj. La teknika eldona laboro estas preskaŭ senriproĉa, preseraroj malmultas kaj ne okulfrapas.

Valentin Melnikov

Por informiĝi kaj amuzi viajn klubanojn aŭ lernantojn

Gloso-Blago. Ludo per lingvo. Skövde: Al-fab-et-o, 1999. 288 kartoj kun 1440 vortoj. Amuza lingva ludo, en kiu oni elpensas klarigojn kaj divenas signifojn. € 12,60.

Por instruistoj aŭ por organizantoj de klubaj aktivoj, jen valora aldonaĵo al via kolekto. Vortludo plej taŭga por 4 – 7 ludantoj je lingvonivelo progresinta. La instrukcioj estas facile kompreneblaj kaj ĝia celo estas super ĉio amuzi, kvankam paroligi kaj pligrandigi la vortprovizon oficialan de la ludantoj, kun atentigo pri la neoficialaj vortoj, povas esti bona kromefiko.

La kompleto konsistas el klariga folio, 288 gloskartoj surhavantaj unuflanke 440 vortojn kaj dorsoflanke signifofrazojn elektitajn el PIV 1981 — 690, Suplemento de PIV 1987 — 22, de André Cherpillod: ne-PIV-aj vortoj 1988 — 560 kaj de la aŭtoro de la ludo — 62 plus 106 “gloso-blagoj” elpensitaj de la sama aŭtoro. Kiel ĵetkubo troviĝas sesangula turbo kun numeroj sur si kaj por la ludantoj slipoj por surskribi.

Jen, ludprete elektitas glosisto kiu rotaciigas la turbon/ĵetkubon kaj donas vorton el la listo, kies signifon la ludantoj devas diveni kaj skribi sur sian slipon. Skribinte sur la slipon unue la donitan vorton, la ludantoj silente elpensas la signifon aŭ difinon de ofte nekonata vorto por skribi ĝin apude.

Kredante ke la vorto ne havas signifon ludanto rajtas skribi gloso-blagon. Intertempe la glosisto legas silente la ĝustan signifon kaj skribas ĝin sur sian slipon. La glosisto kolektas la slipojn, legas la respondojn kaj donas poenton al tiu kiu skribis la ĝustan signifon. Daŭrigante per divenado, la glosisto laŭtlegas la proponitajn difinojn kaj la ĝustan signifon. Se iu skribis gloso-blago, la glosisto laŭtlegas ankaŭ tiun vorton. Nun ĉiu ludanto, krom la glosisto, deklaras kiu el la difinoj, laŭ lia diveno, estas la ĝusta. La glosisto notas ĉiun divenon sur la koncernan slipon. Fine la glosisto malkaŝas la ĝustan signifon kaj kalkulas poentojn laŭ kvin kriterioj. Poste oni redistribuas la slipojn kaj daŭrigas.

Unu raŭndo povas daŭri duonan horon, sed tempo ne gravas. Plej grave estas ke ĉiu ludanto funkciigis la cerbon, parolis kaj plejverŝajne komencis diskutadon pri la ĝusta signifo. Ĉi tiu ekzercado en si mem atentigas la ludantojn pri la konsisto kaj praveco de Esperanto-vortradikoj. Ĉu vi jam scias kiel nomiĝas la stato de ino, kiam fekundiĝo eblas? Ĉu la respondo vere estas unu el ĉi tiuj — anĝo, oestro, labaro, predelo, kariko? Por informiĝi kaj amuzi viajn klubanojn/lernantojn nepre aĉetu la ludon. La aŭtoro, Sten Johansson, volonte akceptos viajn komentojn kaj kritikojn kaj povas proponi pluajn ludojn el la sama eldonejo.

Jennifer Bishop

Forumo

Afrika Agado en danĝero

Antaŭ nelonge mi legis pri kongreso de tanzaniaj esperantistoj. Dum jam pli ol unu jaro grupeto de la urbo Pangani, apud Hinda Oceano, preparas dutagan kongreson.

Sed, kiel la esperantistoj en tiu vasta lando, pagos sian vojaĝon? Ili devas veturi centojn da kilometroj per aŭtobusoj. Ili ne povas dormi en hoteloj. Por ĉeesti esperantistan kongreson ili devus elspezi salajron de kelkaj monatoj.

Fondaĵo Afriko de UEA ne povas helpi. Mi volus helpi, sed mi sola ne povas solvi tiun problemegon. Mi esprimas mian bedaŭron, eĉ ĉagrenon, sed mia mesaĝo neniel alportos solvon al la ĉiam pli kaj pli akre sentebla problemo de monmanko.

Ĉu ni povas tiel daŭrigi? Eĉ se oni sukcesus akiri helpon por la tanzania kongreso, morgaŭ prezentiĝos alia problemo. Kaj denove nia helpo povos konsisti nur el vortoj.

Gbeglo Koffi skribas al unu el la organizantoj, Costantine Mashauri, Tanzanio:

La afrika oficejo havas neniun financan bazon. Ĝi dependas de la fondaĵo Afriko, kiun administras la estraro de UEA pere de ties estrarano pri financoj. Nun la fondaĵo havas deficiton de pli ol 16 000 eŭroj.

Kion ni povas fari, tio estas disanonci pri la kongreso. Certe homoj povos sendi kontribuetojn al la kongreso. Bonvolu pretigi anoncon, kiun vi disponigu al mi. Kuraĝon!

gk

Ĉu ne eblas iumaniere pli laŭte helpkrii, komprenigi ke jardekoj da laboro de afrikanoj kaj ne-afrikanoj perdiĝos? Kion opinias la estraranoj de UEA? Pri la deficito de la fondaĵo mi aŭdis antaŭ iom da tempo kaj kvankam la fonto estis tute fidinda, mi ne volis vere kredi. Kial oni ne pli frue bremsis por ne atingi tiun grandegan deficiton? Ĝi ne subite ekestis en la daŭro de unu monato.

Ĉu ni povas kontraŭbatali la ekonomian maljustecon, la ofte malfavorajn politikajn cirkonstancojn kiuj malebligas esperi pri iama memstareco de afrika Esperantujo? Tamen, tion atingi estas la nura espero.

Miaj vortoj nenion diros kion vi ne jam mem scias.

Agnes Geelen

[FORIGITA!: bildo]

Mwenge Hassan el Tanzanio instruas Esperanton al infanoj

Loke

PEKINO: La 26-an de septembro 2002 kvindeko da pekinaj esperantistoj kunvenis por aŭskulti raportojn pri la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo kaj la 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seŭlo, fare de s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de ĈEL, kaj s-ro Yu Tao, ĝia ĝenerala sekretario. S-ro Wang Hanping, asista ĝenerala sekretario kaj direktoro de la oficejo de ĈEL, konigis al la aŭskultantoj la laborojn de ĈEL pri la preparoj de la 89-a UK en Pekino.

RUSIO: Reta gazeto Novosti Esperanto-dviĵenija (Novaĵoj de E-movado), aperanta ekde 1999 en Subscribe.ru (redaktata de Slavik Ivanov) lastatempe akiris du pliajn disvastigajn kanalojn: en Content.mail.ru kaj en Maillist.ru. Tio aldonos al ĝiaj nunaj 1600 abonantoj milojn da novaj. Por kompari — la reta kurso de Andrej Grigorjevskij, kiu aperas en Subscribe.ru (ekde sept. 2001) havas ĉ. 1400 abonantojn, ĝia klono en Content.mail.ru (ekde sept. 2002) ĉ. 1200, en Maillist.ru (2001) ĉ. 3400. Entute pli ol 6000 E-kursanoj! Tre verŝajne monda rekordo.

NEDERLANDO: Inter la 1-a kaj la 3-a de novembro en la Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando, okazis A-seminario por eduko de Cseh-metodaj instruistoj. Partoprenis 12 personoj el Belgio, Germanio kaj Nederlando. La partoprenantoj ricevis fundamentajn teoriajn sciojn pri la rektmetoda instruado: pri la historio de la metodo, biografio de Andreo Cseh kaj IEI; pri la bazaj principoj, fundamentaj reguloj kaj karakterizaj ecoj de la metodo.

DAGESTANO: Ekde septembro 2002 en la Kaŭkazia Laika Instituto en Mahaĉkala (Respubliko Dagestano, Rusio) oficiale funkcias Katedro de Internacia Lingvo Esperanto. Studentoj de la fakultatoj dizajna, religioscia, komputila k.a. studas E-on. Bonvenas kuraĝigaj leteroj ĉe la estro: Abdurahman Junusov, Ab/k 74, RU-367000 Mahaĉkala, Respubliko Dagestan, Rusio. Tel.: +7-8722-630643 Fakso: +7-8722-630643. Rete: j...@dagestan.ru; j...@labranet.ru.

BRAZILO: Dimanĉe la 1-an de decembro, pere de la TV-stacio de la Brazila Parlamento, okazis elsendo de unuhora programo pri Esperanto, sub la aŭspicio de neregistara organizaĵo Planeda Unuiĝo, kies celo estas la etna diverseco. Oni trafe informis pri niaj lingvo kaj movado: okazis intervjuoj kun la prezidanto de Brazila E-ista Junulara Organizo Cassius Desconsi kaj Josias Barbosa, eksa vicprezidanto de BEL, estis prezentitaj scenoj de la TEJO-Kongreso en Pato Branco kaj la UK en Fortalezo, montrita E-leciono fare de Sylla Chaves, intervjuita Fabricio Valle. Oni abunde informis pri diversaj aplikoj de E-o en muziko, teatro, prelegoj, ktp. Estis prezentita Flavio Fonseca kaj Banda Merlin, ne mankis citaĵo pri Bona Espero kaj intervjuo kun Ursula Grattapaglia kun prezento de la infanoj de tiu bieno-lernejo, eĉ specimeno de la filmo Mazi en Gondolando. Do bela kaj ĝusta prezento de Esperanto kaj nia movado, per kabla TV-stacio, kiu estas spektata tra la tuta Brazilo.

Fake

TROVANTO estas finita! En ĝi troviĝas la tuta havaĵo de IEM en Vieno, en jenaj kategorioj: libroj, broŝuroj, “griza literaturo”, manuskriptoj, gvidiloj, muziknotoj, aŭdkasedoj, vidbendoj ... Trovanto fariĝis kun siaj 29 000 rikordoj la plej granda datenbanko pri Esperanto kaj interlingvistiko.

MONDA ENKETO: La grupo Language Advantage provas instigi la britojn pli interesiĝi pri lingvolernado, kaj tiucele starigis diversajn agadojn, inkluzive de ĉiujara monda enketo pri lingvoj ĉe la laborejo. Britaj esperantistoj starigis kontaktojn kun ili, kaj ili interesiĝas pri Esperanto. Tio signifas, ke ni trovis aldonan organizaĵon kiu interesiĝas pri popularigo de Esperanto. La anoncita monda enketo (bedaŭrinde nur en la angla) troveblas ĉe <http://www.languageadvantage.com/surveys/worksurvey02.htm>. Amasa partopreno povus multe helpi.

RETKONFLUOJ: Eblas konsulti E-version de la retgazeto Retkonfluoj, organo de Tutmonda Federacio de Uneskaj Asocioj, Centroj kaj Kluboj ĉe http://fr.groups.yahoo.com/group/Retkonfluoj.

ĈINA RETKURSO: interrete jam funkcias versio en la ĉina lingvo de la Kurso de Esperanto de d-ro Marcelo Casartelli. La tradukon faris Li Zhongmin el Hangzhou, provinco Zhejiang, Ĉinio. La kurso konsistas el 15 lecionoj. La retadreso estas: http://www.hzmj.org/e-kurso/index.htm, la aliaj versioj (en la hispana, angla, germana, franca kaj itala): www.institutoesperanto.com.ar.

JAPANIO-KROATIO: Ŝia Imperiestra Moŝto Princino Sayako vizitis Kroation. Okaze de la restado ŝi vizitis operon. Aldone koncertis por ŝi kaj ŝia akompanantaro la 16-an de oktobro 2002 fama kroata pianisto Ivo Pogorelić. Post la koncerto ŝi renkontiĝis kun kvardeko da homoj el la kultura kaj scienca vivo kaj informiĝis pri diversaj aspektoj de la kunlaboro kun Japanio. Spomenka Ŝtimec, unu el la gastoj ĉe la koncerto, havis la okazon informi la princinon pri Esperanto, per kiu ŝi kunlaboras kun Japanio. Al garddamo de la princino estis enmanigita la traduko de la novelo La lasta batalo de la moretto, verkita por IJK en Rijeka kaj tradukita en la japanan de Mori Singo.

Persone

Jukka Pietiläinen defendis sian doktoran disertacion La regiona gazeto en la postsoveta Ruslando en la Universitato de Tampereo, la 5-an de oktobro. La studo esploras ŝanĝojn en la rusa gazetaro dum la politikaj reformoj fine de la 1980-aj jaroj kaj post la kolapso de la soveta sistemo. Ankaŭ Esperantaj kontaktoj helpis al la aŭtoro profundiĝi en la Ruslandan kulturon. La disertacio havas Esperantan resumon. Pietiläinen estis i.a. prezidanto de E-Asocio de Finnlando (1994-98) kaj LKK-ano de la Tamperea UK (1995). Li estas fakdelegito de UEA pri ĵurnalismo. (Legu pli en http://www.uta.fi/~tijupie). La disertacio havas la titolon The Regional Newspaper in Post-Soviet Russia: Society, Press and Journalism in the Republic of Karelia 1985-2001, 532 p., ISBN 951-44-5454-5, eld. Tampere University Press.

La 115-a ĉenero

Nia karmemora korifeo Gaston Waringhien omaĝis al la jubilea numero de la revuo Esperanto en julio ‘87 per la artikolo Kaj tamen ni ĝin atingis. Kaj de tiam jam pasis 15 pliaj jaroj, de flusoj kaj malflusoj, de ĝojoj kaj ĉagrenoj. Kio plej gravas, laŭ mia modesta opinio, estas ke, por ni, parolantoj de Esperanto, la lingvo, la movadoj, niaj kulturoj libra, ĵurnalista, muzika kaj sendube la kongresoj, fariĝis tiel memkomprenebla rutino, ke ni ne plu devas zorgi pri nia bazo kaj povas liberigi la laboremajn fortojn por okupiĝi pri la nuno kaj la estonto. Tio jam estas iaspeca venketo, kiu ebligas al ni direkti la fortojn al utila laboro, laŭ la vojo http://www.eventoj.hu montrita de Zamenhof kaj la pioniroj. La mondo ankoraŭ bagateligas kaj ignoras nin, sed ni rilatu al tio kiel elefanto al kulopiko.

Do estu la 115-a unu ĉenero en la rutina sinsekvo de jaroj, kiuj konduku nin al realigo de pli bona kaj justa mondo ankaŭ sur la lingva kampo. Ni havas la plenan rajton festi kaj daŭrigi.

Ĝis baldaŭa renkontiĝo en Esperantujo.

Korajn salutojn de David Shamgar

Tra la mondo

La Kataluna sur Majorko

La 31-a Kataluna kaj la 4-a Transpirenea Kongreso de Esperanto okazis komence de novembro en la marborda urbo Soller sur la insulo Majorko, 75 jarojn post la tie okazinta 14-a Kataluna Kongreso en la jaro 1927.

Aliĝis 64 gekongresanoj, krom katalunoj ankaŭ homoj el Portugalio, Hispanio, Britio, Italio, Kroatio, Francio, Svedio kaj Germanio. Prelegis gastoj Paul Gubbins kaj Viŝnja Branković, kaj kantis Gianfranco Molle. Kromaj prelegoj okazis fare de la KEA-prezidanto Josep Franquesa pri Malgrandaj entreprenoj kaj Hector Alos pri Lernado de fremdaj lingvoj: kiucele? Koncertis la kataluna teamo Kaj Tiel Plu kaj premiere prezentiĝis la teatraĵo La Balkanikoj de Albert Herranz. Elstaris omaĝo al la lokaj pioniroj fratoj Miquel kaj Andreu Arbona kun prezento de la verko de Xavier Margais pri la movado en Majorko, kiun la aŭtoro mem skizis.

Llibert Puig

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la teatro

Interlingvistiko populariĝas

Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando) atingis gravan momenton fine de septembro: la unuaj studentoj finis siajn studojn kaj sukcese defendis sian diplomlaboraĵon.

Lenĉe Efremova el Makedonio prezentis la rolon de rido en la poemoj de Baghy, Andreas Emmerich, prezidanto de Germana E-Asocio analizis la tradukon de La Mastro de la Ringoj de Tolkien kaj Peter Zilvar, same el Germanio, komparis la vortprovizon de kelkaj bazaj vortaroj Esperantaj kaj etnolingvaj.

Dum la sama semajno (23-27.09) 23 novaj studentoj komencis siajn studojn. La interlingvistikaj studoj allogis studentojn el Pollando, Germanio, Litovio, Rusio, Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Svedio kaj eĉ el Irano. Ses el inter ili povis partopreni dank’ al la stipendioj de Esperantic Studies Foundation kaj unu dank’al la stipendio donacita far Mila van der Horst-Kolińska.

La internacia studentaro ĝuis la prelegojn de internacia profesoraro. Kun prof. Wells (Britio) ili malkovris la sekretojn de sonoj. Prof. Geraldo Mattos (Brazilo, prezidanto de la Akademio de Esperanto) prezentis al ili originalan aliron al literaturo surbaze de la unua periodo, kun la kontribuo de la poetino Lidia Ligéza kaj Tomasz Chmielik. D-ro Zbigniew Galor (el la surloka stabo) enkondukis la aŭskultantojn en la multkoloran E-kulturon kun la kontribuo de Zofia Banet-Fornalowa pri E-teatro kaj de Judit Schiller pri E-filmarto.

La partoprenantoj ekkonis kaj mem komparis la diversajn formojn de lingva kaj nelingva komunikado en interkultura kunteksto laŭ la instigo de d-rino Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj.

La interkomunikado daŭris vespere kaj semajnfine, kiam okazis la tradicia kultura renkontiĝo Arkones en Poznań.

La kulturajn konojn kompletigis interalie la impresa spektaklo de Jerzy Fornal (Aniaro) okaze de la 20-jara jubileo de lia unupersona E-teatro kaj muzika koncerto de Leszek Dobrowolski, Oĉjo Dadaev, Zuzanna Kornicka kaj de Mikaelo Bronŝtejn kun mielvino.

Multaj aliaj prelegoj (pri Varankin, Dostojevskij, Eŭropa identeco, alfabetoj de Eŭropo, tradukarto, E-vortaroj en la reto, ktp) kaj diskutoj amuzis la homojn. La kunordigo de la du aranĝoj pruviĝis ankaŭ ĉi-foje fruktodona.

Ilona Koutny

[FORIGITA!: bildo]

Vicdekano de la filologia fakultato de UAM, Ilona Koutny kaj prof. G. Mattos

La Benina ĉefurbo de Esperanto

De la 5-a ĝis la 7-a de julio 2002 la urbo Lokossa, la ekonomia ĉefurbo de Benino, fariĝis nia benina ĉefurbo: okazis tie la Unua Benina Esperanto-Kongreso, en bela urba parko nomata Cese Pilote.

La unua BEK kunvenigis centon da enlandaj verdstelanoj kaj esperantistoj el la najbaraj landoj: Togolando, Niĝerio kaj Senegalio. Dum la kongreso okazis la unua parto de la ekzameno A de TIETO-Instituto de Esperanto en Togolando, kaj diskutrondo pri la temo Kial mi lernas Esperanton?

La malferman inaŭguron ĉeestis ankaŭ la urbestro kaj la reĝo de Lokossa. La kongresa temo estis: Ĉu Esperanto havas ŝancon en Benino? La ĉeestantaro venis al la konkludo, ke Esperanto havas ŝancon en Benino, pro la aktiveco kaj entuziasmo de la Beninaj esperantistoj, sed necesas fortigi tiun ŝancon. La kongreso akceptis rezolucion, kiu rekomendas, ke Benina E-Federacio organizu kaj kunordigu la agadojn de E-kluboj kaj ke ĝi plifortigu siajn rilatojn kun la afrika oficejo, UEA kaj aliaj landaj asocioj.

Gbeglo Koffi

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la Unua Benina Esperanto-Kongreso en Lokossa.

Rusa E-librejo

Dum multaj jaroj en la antikva rusa urbeto Tiĥvin, 200 km de Sankt-Peterburgo, funkcias Esperanto-fako ĉe urba librobutiko.

La posedanto de la butiko, konata esperantisto kaj maratonisto Aleksandr Belov, ne plendas pro manko de aĉetantoj. Bone vendataj estas lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj por komencantoj, inter kiuj la plej populara estas Mamutido Miĉjo de Mikaelo Bronŝtejn. Tamen la kelkdekpersona komunumo vigle interesiĝas ankaŭ pri novaj eldonaĵoj.

Ne maloftas en la butiko eksterlandaj gastoj-esperantistoj, kiuj speciale atentas la rusajn E-librojn. Unu el la vizitantoj lastatempe estis Ilja De Koster, la kasisto de TEJO. Bedaŭrinde li venis sen la kaso...

Viktoro Kandalinskij

Rendevuo de praktikantoj

Preskaŭ 50 personoj partoprenis en GRUPE-6, Glivica Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto (08-11 nov. 2002).

La aranĝon organizis Pola Esperanto-Asocio, filio en Gliwice. Inter la partoprenantoj estis ankaŭ gastoj el Hispanio kaj Slovakio. El la programo oni povas mencii prezentadon de la krakova koruso Kamea kaj poezian programon fare de la infanoj de la Esperanto-klubo de Staszów. Kiel kutime Andrzej Sochacki prezentis sian foto-ekspozicion. Interese prelegis Bradio Moro, Kazimierz Leja kaj Augusto Casquero, diskutrondon gvidis Aleksander Zdechlik. La estraro de PEA havis la okazon prezenti siajn novaĵojn. Dimanĉe okazis kortuŝa Sankta Meso en Esperanto, kiun gvidis la pastro Jozef Zielonka.

Andrzej Sochacki

[FORIGITA!: bildo]

En la kapelo de la preĝejo Sankta Kruco post la Sankta Meso