Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 10

Vi trovos ...

Tiujn ĉi liniojn mi tajpas ĉiam kiel la lastajn, antaŭ transdono de la numero al la presejo. Ankoraŭ plena de impresoj, kiuj vin, kara leganto, nur atendas. La miaj nun estas bonaj kaj fortaj. Varmigas min la impreso, ke mi sukcesis kolekti bonan kaj valoran materialon. Mia (espereble ankaŭ via) dankemo iru al la aŭtoroj. La ĝisnunaj — kaj la estontaj. Ĉu ankaŭ vi apartenas — aŭ emus aparteni al ili? Kial ne provi tion?

Stano Marĉek

Malferme

Ni sukcesas, kiom ajn oni volas esti pesimisto

Renato Corsetti

Neniam antaŭe en mia esperantista vivo mi vidis tiom da gazetaj artikoloj en tiom da gravaj gazetoj, favoraj al Esperanto. Sukceso, kiel oni scias, havas multajn patrojn, kaj efektive ĉi tiuj sukcesoj en la informa kampo havis multajn kaŭzojn kaj multajn laborantojn. Certe la atento al informado de la Komitato de UEA, kaj sekve de la Estraro, helpis. Certe la kuraĝa starigo de la Brusela Komunikad-Centro fare de Eŭropa Esperanto-Unio helpis. Certe la decido de nia japana mecenato Etsuo Miyoshi pagi por tutpaĝaj anoncoj en grandaj ĵurnaloj helpis. Sed same multe helpis la informa laboro de landaj asocioj kaj de lokaj grupoj, kiu en multaj kazoj ankaŭ rezultigis artikolojn en grandaj gazetoj (mi menciu The Guardian).

Alia rakonto pri sukceso rilatas al la rimarkinda kvanto da homoj, kiuj volas lerni Esperanton. Tro multaj homoj volas lerni Esperanton. Tro multaj estas, evidente, relativa esprimo, rilatanta al la nombro de ekzistantaj esperantistoj, aŭ, se vi preferas, al la nombro de tiuj, kiuj volas ĉeesti kurson. Kie ajn mi rigardas en la komputila mondo, mi vidas elkriojn kaj alvokojn de la prizorgantoj de retaj kursoj, kiuj serĉegas pli da helpantoj, por gvidi la tro multajn aliĝantojn al la kursoj. En la antaŭaj dek tagoj (mi skribas en la mezo de septembro) ekzemple mi vidis ion tian, venantan de la prizorganto de la itala reta kurso (14 homoj aliĝis en unu tago, helpu!) kaj de la germana reta kurso (germana versio de la kurso de Carlos Pereira). Tamen tiaj help-krioj iĝis parto de nia pejzaĝo: estas tro multe da lernantoj, kompare kun spertaj esperantistoj pretaj gvidi ilin. Kaj kion diri pri la ĝentila kaj eterne juna Wil van Ganswijk-Vlasblom, kiu per sia hejmpaĝo, farita por ŝi de la filo, malfermis iom hezite eblon lerni Esperanton. Nederlandanoj kaj belgoj ekuzis tiun eblecon kaj ŝi trovis sin inundita de diversaĝuloj, kiuj volas lerni la internacian lingvon. Temas pri vera frenezaĵo, apenaŭ imagebla anticipe. Mi ne citas al vi ĉiujn mallongigojn, kiuj aperas pli kaj pli ofte en ĉi tiu kampo, de www.edukado.net (ĉio, kion instruisto povas deziri) al www.lernu.net (la kurso de gejunuloj por gejunuloj), ktp. Ĉu temas pri la fina venko? Tute ne, kompreneble! Sed temas pri bona situacio. En mia tuta esperantista vivo (por reuzi jam uzitan esprimon) mi havis la malan problemon: tro multe da esperantistoj en la loka klubo, kiuj amasiĝis por instrui ĉirkaŭ tro malmulte da kursanoj.

Do, tiujn rakontojn mi utiligas nun por instigi vin plulabori en la kampo de informado kaj instruado. Neniu ĉef-informisto povos fari por vi vian laboron. La sukceso de la gazetara kampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso ŝuldiĝas certe al la Brusela Komunikad-Centro, kiu centre gvidis ĝin, sed same multe ŝuldiĝas al la kunlaborantoj tra la unuopaj landoj, kiuj tradukis, adaptis, dissendis. Neniu artikolo aperis en Etiopio, ĉar neniu etiopa esperantisto kunlaboris. Ĉu la mesaĝo estas klara? Ĉiuj landaj asocioj starigu kaj funkciigu sian informan fakon! Same, kiam temas pri instruado kaj kursoj, eble ni devas repensi niajn strategiojn kaj alirojn, kaj en la landoj teknologie pli progresintaj, kaj en la aliaj. La sukceso devigas nin adaptiĝi al la mondo. Ni ĉiuj devas helpi la instruistan ligon, ILEI, fortikiĝi kaj respondi je ĉi tiuj defioj. Instruado estas la dua prioritato de la labor-plano, pri kiu mi volis paroli al vi. Mi parolu al vi ankaŭ pri alia prioritato: tutmondiĝo. Danke al la laboro de niaj antaŭuloj ni estas ĉiam pli ĉeestaj en ĉiam pli da landoj. Mia koro sangas (temas pri metaforo sed ne tro malproksima de la realo) pro tio, ke neniu esperantisto estas en Etiopio aŭ en Indonezio, sed la grandaj landoj en kiuj ne estas esperantistoj fakte reduktiĝis al eble dek. UEA ricevas invitojn aranĝi Universalajn Kongresojn en multe pli da ekstereŭropaj landoj, ol ĝi povas akcepti. Eble baldaŭ oni devos ŝanĝi la regulon kaj kongresi en Eŭropo pli malofte. Rapide almarŝas la momento de la unua UK en Afriko kaj nur la manko de taŭga kongresejo iom bremsas la aferon.

Plijuniĝo estas alia prioritato de la labor-plano kaj la nova TEJO-estraro ŝajnas serioze pripensanta ĝin kunlabore kun la UEA-estraro. Kunlabore estas la ŝlosila vorto, kiu malkongruas kun ni, la gejunuloj, pensis kaj vi pagu (estas vero, ke gejunuloj pensas pli bone ol ni ĝenerale, sed ni eble ne ŝatas esti emfaze atentigataj pri tio). Pri la aliaj prioritatoj, utiligado kaj profesiiĝo, mi parolos al vi en alia artikolo. Por ne tro longigi ĉi tiun.

Fronte al ĉi tiu kuraĝiga situacio restas la kutimaj problemoj. Lernantoj en la reto ne volas pagi kotizojn. Oni devas trovi manierojn ligi ilin al la movado sen kotizoj kaj igi ilin subteni la movadon pagante pro servoj aŭ pro entuziasmo pri difinitaj projektoj. Mi intense cerbumas pri tio sen grandaj rezultoj (vi rajtas primoki min nur se vi pretas ne konsili min, sed mem realigi ion ĉi-rilate kunlabore kun UEA). Miaj pensoj ŝvebas ĉirkaŭ www.gxangalo.com kiel hejmo por la reta komunumo, kaj mi jam starigis kaj eksperimentis retan liston, l...@yahoogroups.com, kiu pretas akcepti retadresojn de esperantistoj sendepende de tio, ĉu ili pagis kotizon al iu Esperanto-instanco, loka, nacia aŭ internacia, aŭ al neniu. Ĝi ankaŭ povus akcepti centojn da ret-adresoj venantaj de landaj asocioj. Se vi interesiĝas, kontaktu min.

Mia penso ŝvebas ankaŭ ĉirkaŭ la Afrika kaj la Amerika Oficejoj, kiuj iel povus iĝi kunordigantoj de nepagopovaj esperantistoj en siaj kontinentoj. Ili, kompreneble ne ricevus la nunan revuon, sed ion alian por kiu ili ja povus pagi.

Sed, kiel ajn vi volas rigardi la aferon, la situacio de Esperanto en la nuna momento estas bona. Ni ĉiuj estas morale devigataj konstrui sur tiu situacio harmonie. Ni ne kverelu inter ni sed ni provu uzi tiun energion por konvinki neesperantistojn. Ili ŝajne pretas.

Esperanto en la reto: Kvanto kaj kvalito

En marto 2003 la retejo de Sveda Esperanto-Federacio registris sian 5-milionan vizitanton. Dum la lastaj jaroj iom pli ol miliono retumis en ĝiaj paĝoj ĉiun jaron. Ĉu svedoj estas superaveraĝe sukcesaj informantoj pri Esperanto? Ĉu unikaĵo? Ĉu konstateblas ĝenerala prijuĝo? Kia estas la kvanto da vizitoj kaj la diferenco inter grandaj kaj etaj Esperanto-retejoj? Dank’ al dekoj da respondoj de retejaj prizorgantoj eblas nun doni superrigardon, kiu ne pretendas esti reprezenta, ĉar ĝi tuŝas nur parteton de la tuta fenomemo Esperanto en la reto.

La gigantoj

Ĉe la pinto de la gigantoj oni atendus la retpaĝaron de Universala Esperanto-Asocio, sed UEA mistrafas la unuan pozicion sufiĉe klare. Esperanto.net, redaktita de UEA, havas averaĝe pli ol 30 000 vizitojn monate. Nia propra ejo UEA.org averaĝe 11 000 monate dum la pasintaj 12 monatoj, diras Andrej Grigorjevskij, UEA-estrarano pri informado. Pri la prizorgado de la vaste publikigita retejo Esperanto.net Grigorjevskij asertas: Nia unua celo estis revivigi, modernigi kaj aktualigi la retejon. Tio pli-malpli estas atingita. Nun la ĉefa tasko estas daŭre teni la retejon aktuala, samtempe pliriĉigante ĝin. Por tio bedaŭrinde ekzistas neniuj rimedoj, krom kunlaboremo de niaj bonegaj volontuloj. Renato Corsetti, prezidanto de UEA, donas al la prezentiĝo en la interreto kaj la informado per ĝi relative grandan signifon: Nuntempe ni evidente ne volas malatenti niajn senkomputilajn membrojn, sed ni provas kontentigi ankaŭ la komputil-havajn.

Ĉe serĉado de la vorto Esperanto la retejo Esperanto.net estas montrata sur la unua pozicio de la plej grandaj serĉmaŝinoj kiel Google, AltaVista kaj Yahoo.

La retejo nun prezentas informojn pri Esperanto en 57 lingvoj de la mondo kaj ilia nombro daŭre kreskas kaj sekve ankaŭ la graveco de la retejo, opinias Dafydd ap Fergus, estro de la Brusela Komunikadcentro. Kritikantoj opinias, ke UEA ne donas sufiĉe da atento kaj rimedoj al tiu grava ejo, kiu estas por amasoj da personoj la unua kontakto kun la (virtuala) Esperanto-mondo. Malgraŭ la kritiko Esperanto.net povas registri daŭre kreskantan nombron da vizitantoj. Rimarkeble plimultiĝis vizitoj al Esperanto.net en la dua duono de decembro. Tiam la retejon vizitis 45 000 personoj, anstataŭ averaĝaj por lastaj monatoj de la 2002-a 32 000. En januaro estis 34 000, laŭ Grigorjevskij.

Male al Esperanto.net la celgrupo de UEA.org estas por jamesperantistoj interesiĝantaj pri la Universala Kongreso, retaj aliĝiloj, librokatalogo kaj manieroj (re)membriĝi en UEA. Grigorjevskij detalas: Averaĝe UEA.org estas vizitata ĉiumonate de 13-15 000 personoj kun kreskanta tendenco. Tio estas duoble pli ol dum la respektiva periodo antaŭ unu jaro. Kaj Corsetti aldonas: Fakte UEA.org estas en fazo de rearanĝado por atingi la saman nivelon kiel Esperanto.net, sed en sia kampo: informado al esperantistoj.

UEA.org komence de aprilo efektive ŝanĝis draste la enhavon kaj aspekton. Laŭ Grigorjevskij, la navigado en la retejo iĝis pli oportuna. Aldoniĝis kaj aktualiĝis pli ol triono el ĝiaj nunaj 934 paĝoj. Enhave la retejo nun pli similas al siaspeca reta Gvidlibro pri la Esperanto-movado. Ĉi tie estas listoj de landaj kaj fakaj asocioj, kulturaj centroj kaj kursejoj, partoj pri informado, instruado, listoj de retaj grupoj por UEA-membroj ....

Alia propra reta servo de UEA estas la retlista forumo Abonu.com, kie registriĝis intertempe pli ol 530 personoj.

Krom Sveda Esperanto-Federacio kaj UEA ankaŭ diversaj naciaj aŭ regionaj asocioj povas kontenti pri la vizitokvanto al siaj retejoj: Inter tiuj Flandra Esperanto-Ligo (Belgio). Ni komencis statistikumi nur meze de 1999. Ni nun havas mezume 700 000 vizitojn jare. Ekde la komenco de la statistikado ni havis 2 000 000 da vizitoj. Ĉar nia retejo ekzistas de 12 jaroj, ni supozas, ke ankaŭ ni certe havis 5 milionojn da vizitantoj, kiel niaj svedaj kolegoj, ĝojas Paul Peerarts, direktoro de FEL.

Tute nova portalo inter la gigantoj jam estas la unua profesia interaktiva kaj daŭre aktualigata novaĵportalo Gxangalo.com. La vizitnombro de Ĝangalo, malgraŭ ĝia mallonga vivperiodo, jam impresas — averaĝe 283 personoj tage en januaro, 452 en februaro kaj 587 en marto. La monata totalo da vizitantoj estas en januaro 6864, en februaro 11 005 kaj en marto 13 500, fieras Ĝangalo-ĉefredaktoro Flavio Rebelo. Nia unua celo estas nun atingi 18 000 vizitantojn. La fakto, ke Ĝangalo estas unuavice novaĵportalo por esperantistoj, klare manifestiĝas ankaŭ en la ranglisto de la plej vizititaj paĝoj. Priesperantaj temoj estas legataj multe pli ofte ol ĝeneralaj novaĵoj pri politiko, socio aŭ ekonomio. Por informi sin amplekse, esperantistoj tamen vizitas aliajn retejojn.

La lasta giganto estas ankaŭ sufiĉe freŝbakita: La esperantlingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio. Ekde sia lanĉo en novembro 2002 ĝi jam atingis 100 000 vizitojn, inter kiuj 30 000 dum marto 2003.

La averaĝuloj:

Inter giganto kaj averaĝo troviĝas ruslingva informilo Novosti pri Esperanto, movado, lingvaj problemoj kaj diverseco, kaj instruado. Vizitantoj dum la lasta monato estis 1520, ne malfieras prizorganto Slavik Ivanov kaj rakontas: Plej oftaj serĉfrazoj, kondukintaj al la paĝaro estis Esperanto, Esperanto Stalin, Esperanto mp3, lerni Esperanton, novaĵoj de/pri Esperanto, pasporta servo, lingva politiko en Sovetio, Isajev lingvo Esperanto. Iom pli ol duono de la vizitoj venas de serĉmaŝinoj. La paĝaro aperas ankaŭ kiel libere dissendata retrevuo, kaj en tiu formo ĝi havas ĉirkaŭ 3 500 abonantojn kaj aperas 1-2-foje dum monato.

La paĝaro de Japana Esperanto-Instituto estas malpli sukcesa laŭ kvanto de vizitoj. Ni registris 85 322 vizitojn de la unua tago de 2000. Kial tiom da diferenco? demandas sin Sibayama Zyuniti.

Pri la graveco de la reto por Esperanto ankaŭ cerbumis la kataluna aktivulo Hektor Alos i Font. Ĉu la interreto vere fariĝis tiel grava kaj esenca? Kontrolinte la statistikojn por la jaro 2002, la rezultoj montriĝas tre atentindaj. La kvanto de la vizitoj potage rapide kreskis kaj atingis kulminon ĉefe en la tagoj tuj post la loka kongreso. Eblas kontroli ankaŭ kiuj partoj plej popularas: multe pli vizitataj estas la katalunlingvaj paĝoj; poste tiuj de la vortaro; nur en la kvara loko alvenas la esperantlingvaj dosieroj, listigas Alos i Font. Resume, videblas, ke la reto fariĝas pli kaj pli grava informilo, kaj ke niaj retpaĝoj utilas por informi, ĉar ilin konsultas kelkaj centoj da homoj ĉiumonate. Gravas do teni la informojn ĝisdataj kaj enkonduki pliajn dosierojn por provizi la vizitantojn per la bezonataj informoj.

La hungara Esperanto.hu ne apartenas al Hungaria Esperanto-Asocio, sed al la Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto. Ekde 1999 ĝi estis vizitita iom malpli ol 40 000 fojojn. La retejo de Eventoj, iama Esperanto-novaĵgazeto, nuntempe aperanta pure elektronike, estis vizitita ĉirkaŭ 17 500 fojojn. Pere de la retpaĝaj informoj ĉiumonate 1 ĝis 3 ĵurnalistoj telefone petas pliajn informojn, diras László Szilvási, direktoro de Eventoj, intertempe retmesaĝoj konsistigas ĉ. 70 % de niaj poŝtaĵoj. Niaj retejoj estas pure Esperanto-rilataj, do la ciferoj signifas veran Esperanto-interesiĝon. Ekzemple la plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj havis ĝis nun (ekde 1999) 28 989 vizitojn.

Ne kalkuladon de vizitoj, sed interesajn observojn faris Jukka Pietiläinen, prizorganto de la ĉefa finna retejo. Kiam la Kultura Esperanto-Festivalo okazis en 2000 en Finnlando, tio grave influis al populareco de la paĝoj. Dum tiu periodo estis multe pli da vizitoj de eksterlandanoj al la paĝaro ol kutime. Dum 2002 estis meznombre 22-25 vizitantoj tage, kalkulas Pietiläinen. La paĝoj ne estas aparte popularaj kaj ili estas ĝisdatigataj malofte. Se aperus konstante nova materialo, la paĝoj certe allogus pli da vizitantoj.

La etuloj:

Tute aparta fenomeno videblas en Aŭstrio. Momente certe ne estas granda nombro da vizitantoj, malĝojas Otmar Liebhart, prizorganto de Esperanto.at, ĉar tiom longe kiom kunlaboro inter la aŭstriaj asocioj ne eblas, malfacilegas konstruado de bona informpaĝaro. Sed mi esperas, ke tiu ĉi problemo estos solvita. Des pli bedaŭrinde, ĉar sen la hejmpaĝo Esperanto.at oni tre verŝajne ne konus multajn gejunulojn. Preskaŭ sen ia reklamo ĉirkaŭ 70 gejunuloj aliĝis al la aŭstra diskutlisto. Liebhart: Do, la interreto estas tre granda eblo por ni en Aŭstrio.

La Sankt-Peterburgaj esperantistoj en Rusio ne tre ofte ŝanĝas la informojn sur sia retpaĝaro, tamen oni vizitas la paĝon ĉirkaŭ 400 fojojn monate. Same malofte frekventata estas la aŭstralia retejo. Ĝis aprilo ĉi-jare ni ricevis 4390 vizitojn. La retpaĝo enhavas informojn pri Esperanto en la oceania regiono kaj agas kiel pordo por aliaj Esperantaj internaĵoj, diras la prizorganto John Gallaghar.

Reprezentanto de tre malgranda retejo estas tiu de Esperanto-Asocio de Nordrejn-Vestfalio, regiona germana organizo. Pro la relative malgranda celgrupo ankaŭ la vizitkvanto estas magra: iom malpli ol 900 komence de aprilo post pli ol unujara ekzisto.

La fakuloj

Pluraj Esperanto-retejoj celas specifan publikon. Edukado.net, instrufaka projekto, tre zorgas pri siaj vizitantoj ekzemple per lotumado de premioj por ĉiu 5-mila aŭ 10-mila vizitanto. Ni ankaŭ dissendas regule cirkulerojn al membroj de nia komunumo, raportas Katalin Kováts, redaktorino de Edukado.net, momente ni havas 250 membrojn en la komunumo. Post 15-monata ekzisto Edukado.net povas anonci, ke 15 000 (meze pli ol 40 vizitoj tage) estas la nombro de vizitintoj.

Iom malpli interaktiva kaj bunta estas la retejo de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Korespondado nun preskaŭ ekskluzive okazas rete. Multaj reagoj certe venas pro la retpaĝoj, opinias Roland Rotsaert, prizorganto de la paĝaro. Alia faka asocio estas la Societo por Interlingvistiko el Berlino, Germanio, kies retpaĝaro (en la germana kaj en la angla) estas direktita al neesperantistoj. Kiel paĝaro por sciencemuloj ĝi ne havas aparte elstaran vizitkvanton: iom pli ol 1200 ekde 2002.

La retpaĝaro de la Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio en Britio estas baldaŭ lanĉotaj, sed jam nun la bibliotekisto Geoffrey King asertas, ke la retpaĝoj estos esenca kaj kerna parto de la biblioteka laboro, ĉar nur malmultaj personoj povos persone viziti la bibliotekon. Aperigo de katalogo, elektitaj fotoj kaj aliaj eroj el la kolekto, k.s. ne nur informos pri kaj varbos por la biblioteko, sed ankaŭ estos eta surogato de la biblioteko por tiuj, kiuj ne povas viziti ĝin, opinias King. Jam nun, eĉ sen la retpaĝoj, preskaŭ ĉiuj informpetoj venas retpoŝte. Li mem proprakoste administras kaj redaktas la retejon.

Post tiu mallonga ekskurso al la virtuala Esperanto-movado demandindas ĉu la vizitkvanto estas entute grava kriterio? Kelkaj voĉoj neas tion: Multe pli gravas kiom aktualaj estas la hejmpaĝoj. Tiu sveda, kiun ankaŭ mi multe vizitis kaj admiris, fakte seniluziigis min, — ĝi ja ne estas aktualigita kaj oni ne respondas al demandoj, mesaĝoj al la redakcio. Same pluraj aliaj... do, tiel nur la vizitnombroj estas altaj, sed ĉu ili utilas, kontentigas?

Replikas Franko Luin, prizorganto de Esperanto.se: Nia retejo enhavas bazajn informojn pri Esperanto por svedoj. Tiuj informoj ne estas konstante ĝisdatigataj, sed ja ekzistas esperant- kaj svedlingva novaĵservoj, kiuj estas konstante ĝisdatigataj. Mi respondas al nekredebla kvanto da leteroj mem, sed evidente ne al ĉiuj. Multaj estas mendoj de libroj, aliĝoj al la retkurso, membriĝoj, demandoj ... demandoj ... demandoj....

Marko Naoki Lins

Kiel kunlabori bonetose?

Supozeble vi mem spertis kunlaboran problemon en viaj laborejo, lernejo, organizo aŭ eĉ familio. Evidente, kunlabori en bona etoso ne estas facile.

Ankaŭ en la Esperanto-movado ni ofte spertas malglatajn kunlaborojn kaj foje eĉ kontraŭlaborojn. Do, klaras ke ne sufiĉas ke ni uzas la pacan lingvon por povi bonetose kunlabori. Mi mem multe kverelis kun esperantistoj lastjare kaj per tiu ĉi artikolo mi volas kaj sincere pardonpeti al ĉiuj kiujn mi ofendis aŭ ĝenis, kaj samtempe provi helpi al pli agrablaj kunlaborklimatoj estontece.

Citaĵoj pri kunlaboro

La libro La Kunlaborstrukturo estas suplemento al la verkaro de Martinus kaj celas plifaciligi la kunlaboron kiu ekzistas ĉirkaŭ lia kosmologio. Partoj de tiu libro povus esti helpo ankaŭ por ni esperantistoj, sed ĝi momente ekzistas nur en la dana. Tial mi elprenis kaj tradukis kelkajn citaĵojn kiuj estas aparte aktualaj por ni, kaj aldonis mallongajn komentojn. Tiuj citaĵoj montras principojn kiuj donas kunlaboran bazon kaj dum jardeko funkcias por Martinus-Instituto en Kopenhago kaj Martinus-centroj en Skandinavio.

Prijuĝo de eraroj

Oni ĉiam memoru pri la granda vidmalforteco aŭ blindeco, kiam temas pri ekzamenado aŭ prijuĝo de propraj eraroj, kaj la grandega vidakreco, kiam temas pri eraroj de la proksimulo, kiujn oni deziras substreki.

Ni ĉiuj foje eraras kaj faras fuŝojn, gravas konscii pri tio kaj ne vidi erarojn nur de aliaj.

Iritiĝo kaj elreviĝo

Oni ne lasu sin iritiĝi aŭ elreviĝi pro konduto de aliaj homoj, same kiel oni ja ankaŭ ne elreviĝas pri tio ke herbaĉo ne estas rozo aŭ lilio.

Ni ĉiuj estas kiaj ni estas. Tion foje malfacilas akcepti, sed indas provi, aparte kiam temas pri kunlaborantoj.

Trovi ĝojon kaj inspiron

Oni ne venu kaj kriplendu. La demando estas, ĉu la homoj povas trovi ion kio povas ĝojigi kaj inspiri ilin. Se tio ne eblas, ili devas foriri.

Anstataŭ esti malkontenta kaj plendema, estas pli bone foriri de la koncerna organizo aŭ kunlaboro, kaj agi en aliaj kadroj. Tiel oni povas kaj resti en amika rilato (almenaŭ ne malamika) kun ĉiuj, kaj samtempe pli bone helpi al la evoluo de la movado kaj de si mem aliloke.

Plej gravas amikeco

Ne tiom gravas ke ni samopiniu pri la analizoj, sed gravas ke ni estu amikoj.

Same en nia movado, se ni volas allogi aliajn kaj paroli pri komuna lingvo, kiu kreas amikecon kaj pacon inter nacioj kaj homoj, gravas ke ni mem estu amikoj kaj havu pacan etoson.

Humileco kaj memadmiro

Se venas iu kiu montriĝas esti talenta, oni ankaŭ atentu ĉu li fanfaronas pri sia talenteco, kaj ĉu li admiras sin mem kaj volas ke ankaŭ aliaj faru tion. Tiuj kiuj deziras la potencon, estas la malplej taŭgaj.

Se iu tre laŭdas sin mem kaj nepre volas potencon, verŝajne estas pli bone trovi alian pozicion por tiu persono.

Kritiki sin mem

Ni memoru ke ni ne kritiku aliajn. Oni ne kritiku la kunlaborantojn. Oni transiru al memkritiko. Tio estas tre grava punkto.

Iom da kritiko povas foje helpi en kunlaboroj, se ĝi estas konstruiva. Sed se ni povus havi kiel celon ne ĉefe kritiki aliajn sed subteni aliajn kaj pensi pri memkritiko, tio certe helpus eĉ pli.

Aŭskultemo

Ni volonte estu aŭskultemaj. Se iu donas bonajn konsilojn, ni ĝoju pri tio. Nur kun tiuj kiuj volas mem decidi, tiuj kiuj koleriĝas, ni ne diskutu.

Ne indas multe diskuti kun homoj kiuj koleriĝas kaj volas tro decidi, pli gravas havi bonan etoson kaj kunlabori kun homoj kiuj kongruas kun la strukturoj kaj celoj de la organizo aŭ koncerna agado.

Spertoj pri kunlaboro

Kiel menciite, mi mem plurfoje estis parto de kverelo kaj malbonetosa kunlaboro en la movado. El tiuj spertoj mi espereble iom lernis kaj povos pli bone agi dum similaj situacioj en estontaj kunlaboroj. Dum tiuj, foje sukcesaj, foje problemaj kunlaboroj, mi konstatis (sed ofte mem ne faris), ke por harmonia kunlaboro tre gravas atenti pri:

Amika komunikstilo — Aparte dum reta komunikado estas facile ofendi/ofendiĝi kaj miskompreni. Do, indas apliki tre afablan komunikstilon en kunlaboroj, kiuj okazas per la reto. Ankaŭ dum fizikaj kunsidoj gravas esprimi sin diplomate kaj amike, se oni volas sukcesi pri ekzemple nova propono.

Kolegeca sinteno — Se iu persono aŭ organizo havas pli da potenco ol alia(j) en kunlabora rilato (ekzemple financa aŭ decida), estas granda risko ke aperos malsana laborklimato. En tiuj kazoj helpas se la organizoj/personoj tamen havas reciproke kolegecan sintenon por eviti gepatroj-infano-rilaton, en kiu la pli potenca grupo ne tute serioze traktas sian kunlaboran partneron kaj samtempe la malpli potenca grupo ofte plendas pri sia malbona situacio ne agante mem por plibonigi ĝin.

La “realoj” estas diversaj — La kompreno de “estroj”, ekzemple estraranoj, ofte ne tute kongruas kun la realo, kiun spertas la “laboristoj”, ekzemple oficistoj. Same la “laboristoj” ne ĉiam bone (kon)scias pri la “granda bildo” kiun havu la estroj. Gravas ke oni atentu pri tio en kunlaboroj en organizoj kaj ke oni provu kompreni la vidpunkton de la aliaj por tiamaniere trovi solvojn kiuj kongruas kun la veraj bezonoj, kaj ĉiutagaj kaj longperspektivaj.

Sincereco — Tiuj, kiuj ĉiutage laboras pri io, tuj rimarkas kiam la estroj, kiuj ofte ne same bone konas la ĉiutagaĵojn, ne estas sinceraj kaj kaŝas problemojn en siaj prezentoj/raportoj kaj tio kaŭzas misfidon kaj malkontentecon. Sincera kaj malkaŝa traktado de problemoj helpas al kaj pli bonaj rilatoj, kaj trovado de longdaŭraj solvoj.

Ne tro akre diskuti — Longaj akraj diskutoj malofte donas iun bonan rezulton. Se vi rimarkas ke la plejmulto de la grupo/organizo havas sian imagon kaj ne ŝatas kion vi prezentas aŭ proponas, kaj ke vi sentas koleron kontraŭ ili pro tio, tiam estas pli bone ke vi forlasu la kunlaboron/organizon dum iom da tempo kaj lasu la aliajn en paco, ol ke vi insistu pri via propra starpunkto. Tiel ili havos pli da tempo por fari la veran laboron, vi havos tempon por aliaj kunlaboroj/projektoj kaj evitos kverelon kaj malbonan etoson. Plej ofte amika etoso pli gravas ol konvinki aliajn pri sia vero.

Estus tre interese aŭdi pri spertoj de viaj kunlaboroj kaj viajn konsilojn pri tio, kiel plibonigi etoson kaj kunlaboremon en grupoj. Se vi emas, skribu al mi pri tio kaj kion vi pensas pri tiu ĉi artikolo.

Laste mi volas substreki, ke se ni volas esti movado por mondpaco, ni devas mem lerni kunlabori en paco kaj amikeco. Komprenebla afero, tamen ne facile atingebla, sed iom post iom ni espereble sukcesos… Pacon al ni ĉiuj!

Hokan Lundberg
h...@ikso.net

ĈU VI SERĈAS ERAROJN?

NE UZU BINOKLON, SED SPEGULON

Desegnis Helen Claesson

Nia anonima movado

Jardar Eggesbø Abrahamsen

La Esperanto-movado havas problemon. Ni provas varbi kaj reklami, sed ni restas pli-malpli nevideblaj en la ekstera mondo. Kio estas la naturo de tiu problemo? Por respondi al tiu demando oni unue konstatu la celon de nia movado.

La oficiala celo

La Esperanto-movado havas celon, kaj tiu celo estas nia produkto, kiun ni ofertas al la mondo. Nia lingvo ekestis kiel rimedo por politike neŭtrala komunikado trans etnajn kaj naciajn limojn. Ni ofertas al la mondo pacon surbaze de kompreno kaj amikeco per politike neŭtrala lingvo. Ni multe parolas kaj reklamas pri tio.

Por atingi la pacan celon la Esperanto-movado varbas esperantistojn, ĉar oni bezonas esperantistojn por entute povi atingi pacon per Esperanto.

En praktiko

Sed kiel ni vere uzas la lingvon? Nu, ni verkas librojn en ĝi, kaj ofte la libroj temas pri la lingvo mem, aŭ pri la movado. Ni havas multajn organizojn, sed ilia celo plej ofte rilatas al la lingvo Esperanto aŭ ties kulturo kaj historio. Aldone estas kunvenoj kaj kongresoj, kie ni okupiĝas pri nia propra komunumo.

Amuzo estas grava, ĉar ni estas homoj. Gravas ankaŭ primovadaj libroj kaj organizoj, ĉar ni estas lingva kaj organiza komunumo. Sed ĉio ĉi signifas ke la ĉefa praktika celo de la Esperanto-movado estas varbi al movado, kies ĉefa praktika celo estas varbado kaj memokupiĝo.

Kaj tamen ni intense atendas ke la ekstera mondo donu al ni la Nobel-premion por paco. Ni ne meritas tian premion. La Nobel-premio postulas praktikan laboron. Ne sufiĉas bonaj ideoj. Anglalingvaj organizoj faras multe pli ol ni por paco kaj justeco.

Ekstrema komparo

La Savarmeo estas religia organizo, kies celo estas servi al la kristana Dio. La Esperanto-movado ne estas religia movado, tamen komparo de kelkaj aspektoj de la du tre malsimilaj movadoj povas esti utila.

Ambaŭ movadoj ja provas konvinki kaj varbi. Sed dum ni esperantistoj kutimas varbi per argumentoj, la Savarmeo fakte praktikas siajn ideojn, solvante problemojn, ekz. per disdonado de supo al malriĉuloj. Pro tio la Savarmeo ĝuas respekton kaj estimon. La Savarmeo, uzante sian internacian reton, helpas eksterulojn trovi malaperintajn personojn. La Esperanto-movado uzas sian internacian reton por mem ekhavi helpon unu de la aliaj, ĉu per Delegita Reto, ĉu per Pasporta Servo.

La Savarmeo ne estas helporganizo, sed helpas, konforme al siaj ideoj. La Esperanto-movado ne estas helporganizo, kaj ankaŭ ne helpas, male al niaj ideoj. Aliflanke ni volonte fanfaronas pri niaj nuraj ideoj, dum la Savarmeo simple inkluzivas sian Dion kiel nestrangan fundamenton.

Ĉu la movado taŭgas?

Ni havas movadanojn tra la tuta mondo, kaj ni estas relative multaj (ĉ. 20 000 organizitaj membroj). Nia reto estas uzebla multmaniere, kvankam ni ĝis nun uzis ĝin relative sencele aŭ simple por movadinternaj celoj.

Kompreneble ni devas okupiĝi pri la jam varbitaj esperantistoj, ni devas kongresi, amuziĝi, babili kaj ludi. Gravas niaj amaskomunikiloj kaj interretaj renkontejoj. Sed aldone eblas ankaŭ ekplenumi niajn reklamatajn celojn.

Ekzemploj

Bona ekzemplo de tia ekplenumo estas la projekto Agado Espero, kiu en 1999 per Esperanto helpis militviktimojn en eksa Jugoslavio, disdonante dumil helpajn pakaĵojn.

Alia bona ekzemplo estas la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiu faras praktikan laboron por interkulturaj dialogoj kaj por la rajtoj de indiĝenaj popoloj.

Verŝajne ne ekzistas pli bona reklamo por nia movado ol senfanfaronaj ekzemploj ke nia lingvo funkcias, ke niaj reklamoj pri paco kaj justeco estas pli ol senvaloraj ofertoj kaj teoria ideologio.

Esperantistoj multe kongresas. Sed kial niaj kongresoj tiom ofte okupiĝas pri la movado mem? Estas amaso da konfliktoj en la mondo. Per nia lingvo ni ne povas solaj solvi ilin, sed ni almenaŭ povas fari ekzemplojn pri transpolitika kompreniĝo.

Ekzemple oni povus aranĝi tute normalajn renkontiĝojn (malgrandajn kaj neformalajn), kien oni speciale invitu individuojn el specifaj konfliktantaj nacioj aŭ popoloj. Ili diskutu kaj malkonsentu, sed almenaŭ parolu unu kun la aliaj, kaj kune amuziĝu kaj ludu inter la diskutoj, kiel dum ordinaraj Esperanto-renkontiĝoj.

Eblas do ekdirekti niajn aktivecojn kaj organizojn al la konkretaj problemoj de la ekstera mondo, por fakte kontribui al neŭtrala komunikado kaj interkompreniĝo. Nia agado havu la lingvon kiel rimedon, kaj ne nur kiel celon.

Kaj se ne?

Povas esti ke la skizita praktika laboro ne estas la ĝusta pado por ni. Povas esti ke la Esperanto-movado havu alian celon ol tiun kiun ni teorie havas. Povas esti ke nia celo vere estu nura memokupiĝo. Povas esti ke ni havu ankoraŭ tute alian celon.

Ĉiukaze ni devos difini nian celon: Kion ni volas, kion ni praktike faros, kaj kion ni ofertos al la mondo? Ne estas facile vendi produkton, kiu ne estas klare difinita.

Sukcesa parlamenta agado de italoj kontraŭ lingva diskriminacio:

Malegaleco de la gepatra lingvo

Jam de jaroj esperantistoj tre fervore kultivas la parlamentan agadon, dum kiu ili aŭ rekte informas pri Esperanto, aŭ atentigas pri ĝeneralaj lingvaj temoj (ekzemple lingvopolitiko aŭ lingva diskriminacio). Modele agadas ĉi-kampe la Itala Esperanto-Federacio (IEF).

Dum la unuaj monatoj de 2003 IEF koncentris sian parlamentan agadon al la temo de lingva diskriminacio per sendado de retmesaĝoj al ĉiuj italaj deputitoj kaj al ĉiuj partioj reprezentataj en la itala senato. Enorma laboro, ĉar temas pri ĉirkaŭ 600 adresoj.

En kunlaboro kun la Brusela Komunikadcentro ni sugestis al la deputitoj demandi: “Kion faras la ministro pri eksterlandaj aferoj koncerne la lingvan diskriminacion favorantan la denaskajn angloparolantojn en dunganoncoj de Eŭropuniaj instancoj kaj en organizaĵoj stipendiataj de Eŭropa Unio?”, klarigas Michela Lipari, kiu estras la politikan komisionon de IEF. Ĝis nun 13 deputitoj — el ĉiuj politikaj grupoj — respondis kaj estis interesataj kaj prezentis/os oficialan demandon al la registaro pri la lingva diskriminacio en Eŭropo.

Unu deputito respondis ke temas unuavice pri la malbonega ekonomia situacio de la italaj firmaoj, ĉar se tiuj okupus unuajn rangojn en la mondo, ili postulus ankaŭ bonegan scipovon de la itala lingvo de dungutoj.

Mi estas kontenta pri la rezulto, konsiderante, ke estas la unua tia provo, ĝojas Lipari. Ni jam havis malpli bonajn spertojn: La italaj deputitoj en la Eŭropa Parlamento de jaroj ricevas la italan revuon kaj preskaŭ neniam donis vivosignon! Georges Sossois de la Belga Esperanto-Federacio gratulas la italojn pro la kampanjo. Oni ne devas iri tro rapide en la afero. Via alproksimiĝo de la problemo estas laŭ mi la plej taŭga, li notas. Iun tagon mi parolis kun verdula ministrino. Ŝi diris al mi “Esperanto? Sufiĉas al mi konado de la angla, de la germana kaj de la nederlanda!

Laŭ Sossois, tio signifas ke oni ne povas esperi je iu rapide atingebla komuna tereno kun ĉiuj politikistoj. Oni devas unue komenci per “Kion vi faras kontraŭ la malegalrajteco de nia gepatra lingvo? Poste oni venos kun aliaj demandoj.

IEF estonte ne intencas perdi la kontakton kun la deputitoj, kiuj sin montris malfermaj al la fenomeno de lingva diskriminacio: Mi intencas kunigi ilin en aparta adresaro kaj sendi al ili de tempo al tempo interesajn informojn, diras Lipari. Kaj mi tre scivolemas pri la respondo de la registaro.

Konsultu la liston de 500 diskriminaciaj laborposten-ofertoj ĉe: http://www.lingvo.org/it/2/15.

Tiuj, kiuj interesiĝas pri similspeca parlamenta agado kontraŭ lingva diskriminacio en sia lando, estas kore bonvenaj kontakti la Bruselan Komunikadcentron: k...@esperanto.org

Marko Naoki Lins

Eŭropa Jaro de Handikapitoj

Malkonstruu ne nur la fizikajn barojn, malkonstruu ankaŭ la lingvajn/kulturajn barojn por la internacia agado de handikapitoj! — Tion emfazas d-ro Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kiu kune kun la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, d-ro Seán O’ Riain kaj Jarmila Rýznarová, prezidantino de Asocio de Esperantistaj Handikapuloj (AEH), verkis deklaron okaze de la Eŭropa Jaro de Handikapuloj.

AEH, kiu ekde 1996 estas faka asocio de UEA, okazigas regule internaciajn kongresojn kaj eldonas propran bultenon.

La problemaro de personoj kun diverstipaj handikapoj estas malfacila afero. Certe estus bonege, kaj tio estas nia sincera deziro, helpi al ĉiuj senpovaj homoj sendepende de la speco de handikapo ne nur korpa, sed ankaŭ por la homoj de malbona sociala sekuriĝo kaj lingvaj obstakloj. Estus ideale, se handikapitaj homoj de la tuta mondo povus akiri egalrajtecon de sia pozicio en la socio pere de la internacia lingvo Esperanto, esperas s-ino Rýznarová kaj asertas: Bonan sukceson al handikapuloj de la tuta mondo eblus atingi nur per unusola komuna internacia lingvo Esperanto.

Pliaj informoj pri la Eŭropa Jaro de Handikapuloj troveblas rete ĉe: http://www.eypd2003.org/eypd/index.jsp.

Deklaro okaze de la Eŭropa Jaro de Handikapitaj Personoj

La jaro 2003-a estis deklarita Eŭropa Jaro de Handikapitaj Personoj. La Esperanto-movado tra unu jarcento kreis komunumon, kiu estas tre malfermita al homoj malsamaj, al homoj kun socie marĝenaj pozicioj, al homoj kun fizikaj malavantaĝoj. En nia komunumo fakte agas kelkaj asocioj de parolantoj de Esperanto kun malavantaĝoj. La plej ĝenerala estas la Asocio de Esperantistaj Handikapuloj, sed estas aliaj, ekzemple la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.

La devizo de la Eŭropa Jaro de Handikapitaj Personoj estas Ĉiuj en la vagonaron!, alivorte la eŭropa komisionanino Anna Diamantopoulou volas montri per tiu devizo la malferman sintenon de eŭropaj instancoj al 10% de la eŭropa loĝantaro, kiu suferas pro malavantaĝo fizika de ajna speco.

Same la prezidanto de la Eŭropa Federacio de Handikapuloj asertas, lige kun la jaro, ke handikapuloj estas plenrajtaj civitanoj de sia socio, kaj devas esti traktataj kiel tiaj.

La Esperanto-movado ĝenerale batalas por solvi la lingvajn kaj kulturajn malavantaĝojn de homoj, kiuj, ne parolante la fortajn lingvojn, estas konsiderataj duaklasaj civitanoj ofte en sia lando mem. Ni volas ke ankaŭ parolantoj de lingvo de malpli grandaj landoj estu konsiderataj plenrajtaj civitanoj de la Eŭropa Unio kaj de la respektivaj naciaj socioj.

En tiu senco la streboj de la Eŭropa Jaro de Handikapitaj Personoj estas tuj kompreneblaj por parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, kiuj deziras ke ĉi tiu jaro estu okazo por efektiva plibonigo de la situacio en ĉi tiu kampo. Samtempe oni invitas la eŭropajn instancojn forigi la lingvajn kaj kulturajn barojn por ĉiuj eŭropanoj kaj oni invitas la handikapitajn personojn lerni Esperanton por iĝi membroj de sendiskriminacia komunumo, en kiu ĉiu estas samvalora homo.

Ni malkonstruu la lingvajn-kulturajn barojn por la internacia agado de handikapitoj!

Eŭropa Esperanto-Unio
Universala Esperanto-Asocio
Asocio de Esperantistaj Handikapuloj

El la poŝtkesto

Reago al R. Corsetti “Pri la milito” en Esperanto 4/03:

Gratulon kaj dankon al nia prezidanto!

Kuraĝe li tuŝis gravan tabuon, la kvazaŭ sanktigitan neŭtralecon de UEA! Al tiu aŭdaco kuraĝigis lin milito, kiu estis longe planita, preparita kaj anoncita antaŭ la vaste malfermitaj okuloj de la tutmonda publiko (male al multaj aliaj militoj) — kaj tamen li sentis necese, certigi al si la moralan subtenon de Zamenhof. Ĉu vere nia Universala Asocio estas tiom timema, ke oni devas pardonpeti por malaplaŭdi tian militon?

Neŭtraleco ja estas grava principo de UEA, kaj ni respektas ĝin. Dum la tempoj de Malvarma Milito ĝi ludis vivnecesan rolon por UEA, kiu devis teni sin, same kiel la terglobo, en labila ekvilibro inter du alte armitaj superpotencoj. De tiam la situacio profunde ŝanĝiĝis, la klaraj frontoj forviŝiĝis: El la superpotencoj restis nur unu. Registaroj penas novorientiĝi. Vekiĝis kaj ekparolas la popoloj. Komenciĝis tutmondaj diskutoj inter individuoj kaj grupiĝoj. Ĉu sen Esperanto?

Sed kiel aŭdigi nian voĉon, se ni mem silentas? Laŭ nia opinio ni, esperantistoj, devus partopreni en la granda tutmonda diskuto, por ne izoliĝi de la defioj de la nuntempo, fundamente gravaj ankaŭ por la estonto de nia lingvo.

UEA, kiel la plej grava organizaĵo de la Movado, devus akcepti tiun defion, ludi adekvatan rolon, kaj per tio subteni la pozicion de Unuiĝintaj Nacioj.

Wera kaj Detlev Blanke
Kiel multobligi la membraron de UEA?

Unue: sendube, la plej grava tasko de UEA kaj ĝiaj Landaj kaj Fakaj Asocioj, individuaj kaj aligitaj membroj estas Disvastigi Esperanton. Tiu estas la nura eblo longdaŭre fortigi la movadon kaj UEA, kaj multobligi ĝian membraron. Pro tio taŭga informado tra amaskomunikiloj je internacia nivelo estas urĝe bezonata. Ju pli da homoj scias ke ekzistas Esperanto, des pli da homoj lernos Esperanton kaj eventuale membriĝos en UEA.

Due: ni devus (ĉiuj LA, FA kaj/aŭ perantoj) esplori kiuj estas la esperantistoj, esperantoparolantoj kaj amikoj de Esperanto, kiuj ne membras en UEA, kaj kial. Unu persono devus respondeci kaj kunordigi tiun tutmondan agadon.

Trie: se estas malzorgemo, neinteresiĝo aŭ forgeso, ni (perantoj kaj CO kunlabore) devas klopodi (re)varbi ilin per bone planataj kaj kunordigataj rimedoj.

Kvare: se la kialo estas manko de rimedoj, ni devus oferti MG-membrecon (eble pli malmultekoste ol la nuna tarifo). Se eĉ tio ŝajnas tro por iuj, ni devas organizi kampanjon por trovi inter niaj membroj zorgantojn kiuj pretus pagi tiun malaltan kotizon por unu aŭ pliaj nepagipovaj samideanoj (se tio estas praktika, ili devus koni, almenaŭ letere, sia(j)n zorganto(j)n. Ĉiu juna aŭ ne tiel juna pagipova esperantisto devus helpi almenaŭ al unu! Ĉu estus tro esperi, ke tiamaniere ni akiru almenaŭ 1000 pliajn membrojn?

Kvine: kiam ni fiksas la prezon de kursoj, por komencantoj aŭ progresantoj, ni enkalkulu la membrigon de la lernanto en UEA (la kursgvidanto decidu en kiu kategorio); se la kursoj estas senpagaj, ni postulu almenaŭ sufiĉan pagon por ebligi la membriĝon. Tio ne nur helpos al UEA kaj al la LA akiri pliajn membrojn, sed ankaŭ reteni pliajn kursfinantojn en la movado.

Johano Bachrich
Repaciĝo laŭ Zamenhof

Mi gratulas vin pro via ĉefartikolo Repaciĝo. Mi neniam komprenis tiujn daŭrajn disputojn inter esperantistoj. Zamenhof certe antaŭvidis tion, kiam li volis enkonduki samtempe kun la lingvo sian homaranismon. Bedaŭrinde, en la unua UK de Bulonjo-ĉe-Maro li faris la eraron volante enkonduki superreligion, kio estis neakceptebla same por kredantoj kiel por nekredantoj, kaj tiel fuŝis la kern-ideon, kiu estis bona interrilatado inter ĉiuj esperantistoj. Poste li transformis sian ideon en specon de homaranismo (kvankam tiu vorto estas malbone elektita). Li eĉ konsideris korektan manieron interrilatadi pli grava ol la lingvon mem. La ideo ne estis ĝenerale akceptita.

Tamen estas klare, ke Esperantio bezonas ian komunan skribitan ĉarton, per kiu ĉiuj esperantistaj organizoj, kaj sekve ĉiuj esperantistoj, konsentas trakti unuj la aliajn kiel egalulojn, respekteme kaj demokratie, kaj kondamnas kaj klopodas ekskludi estontece ĉian formon de malrespekto, ofendoj kaj eĉ sarkasmo. Ĉar eĉ se la diversaj esperantistaj grupoj havas diversajn idiologiajn opiniojn, ili laboras por la sama komuna idealo: bona interrilatado kaj interkompreniĝo inter la homoj de ĉiuj popoloj. Tial pli bona simbolo ol la verda stelo por Esperanto estus fluganta kolombo, kies du flugiloj simboligas unu la lingvon kaj la alia la zamenhofan homaranismon. Se unu el ĝiaj flugiloj lamas, ĝi ne kapablas flugi.

Pieter Jan Doumen
Repaciĝo per kunlaboro

Al mi plaĉas via Repaciĝo. En la juneco mi laboris en laborista brigado. Mi sufiĉe forte “ne ŝatis” unu el la brigadanoj. Foje mi devis labori kun iu, sed mankis alia “parulo” krom la “malŝatato”. Dum tuta tago ni do laboregis kune, levante, muntante kaj malmuntante pezajn pecojn, turnante boltojn k.s., helpante unu la alian per la kvar manoj, per la samaj boltiloj, turniloj. Fine de la tago mia malŝato se ne malaperis, tamen multe reduktiĝis. Do, venis io simila al repaciĝo. Repaciĝo venas dum kunlaboro, dum laboro. Ĉu ni, UEA-anoj, ofte kunlaboras? La tasko de niaj gvidantoj estas trovi laboron, laborigi la UEA-anojn, kunigi ilin dum la laboro. Ni trovu kampojn, kampetojn, kie necesas internacie labori, internacie kunlabori.

Jen unu el ili. La plej gravaj taskoj de ĉiu esperantisto estas Disvastigado, Instruado kaj Utiligado de Esperanto. Tiuj temoj devas domini en la reto, listoj, E-gazetaro, E-renkontiĝoj. Oni parolas tie pri io ajn sed ne pri la plej grava direkto de la Movado. La Pasporta Servo estas unu el la utiligoj de la kono de la lingvo. Sed nek UEA, nek TEJO multe atentas PS-on. Mi estas certa, ke preskaŭ la tutan laboron pri PS heroe faras unusola homo, Derk Ederveen. Li meritas subtenon kaj laŭdojn. Oni devas multe paroli pri PS, ne nur inter la esperantistoj. Ekzistas miloj da vojaĝemuloj, kaj iliaj vojaĝoj havas diversajn celojn. Ĉu la mondo scias pri PS? Necesas, ke aperu artikoloj, sciigoj pri PS, pri la kondiĉoj de la gastigado en la nacia gazetaro. Aperu raportoj de la vojaĝantoj, aperu raportoj pri la avantaĝoj de E-o. E-uzantoj povas famigi nian aferon pli ol ni tion faras per parolado, teoriumado sen praktika uzado de nia lingvo.

Eŭgeno S.P.

Novaj Honoraj Membroj

En la Gotenburga kunsido la Komitato de UEA distingis ses elstarajn esperantistojn per honora membreco de UEA.

Edwin Burg

naskiĝis en 1925 en Indonezio. Post malliberigo en koncentrejo pro la Dua Mondmilito (1942-1945) li en 1946 ekloĝis en Nederlando, studis ekonomikon kaj laboris en banko. En 1965 li eklernis Esperanton kaj ekde tiam dediĉis sin al disvastigo de nia lingvo, varbis centojn da novaj esperantistoj, skribis leterojn al aŭtoritatuloj kaj ĵurnaloj, mecenatis plurajn E-organizojn. Ekde 1979, post emeritiĝo, gvidanto de la oficejo de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago, ekde 1995 estrarano de IEI. Lia agado estas altnivela kaj profesia, li multloke kreis grandan respekton por la lingvo.

Adolf Burkhardt

naskiĝis en 1929 en Germanio. Esperanton li eklernis en 1947 per koresponda kurso kaj partopreninte en UK en Haarlem en 1954 li definitive esperantistiĝis. Protestanta pastro, tre aktiva en GEA, precipe pri la biblioteko: la nuna Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen estas sub lia direktorado. Ekde 1961 prezidanto de KELI kaj ĝia motoro. En 1992 li ricevis Bundesverdienstkreuz (Federacia Ordeno pro Merito) pro la ekumena laboro per kaj por Esperanto. Li multe tradukis kaj krono de tiu laboro estas Adoru, granda kristana kantlibro, eldonita en 2001. Pro tiu verko kaj lia verkaro ĝenerale, li ricevis, kune kun pastroj Eichhom kaj Kronenberger, la Esperanto-kulturpremion de la FAME-fondaĵo.

Imre Ferenczy

naskiĝis en 1932 en Hungario. Li lernis Esperanton en 1950 kaj diplomiĝis kiel kuracisto en 1957. Kunfondinto de la Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro en 1955; prezidanto de junulara fako de HEA ĝis 1960; gvidanto de medicina fakkomisiono de HEA en 1970-2000; junulara gvidanto de IFEF ĝis 1970; realiganto de laborkontrakto inter TEJO kaj IFEF en 1968 (UK Tarragona). Pro lia instigo ekde 1982 dum IFEF-kongresoj funkcias radioamatora stacio kun speciala voksignalo. En 1970 li iĝis privata sekretario de d-ro Hideo Shinoda; ekde 1985 daŭre prezidanto de IMEK, internacia kongreso por E-medicinistoj. Membro de redaktantaro de MIR, organo de UMEA. Prezidanto de la Monda Yumeiho-Societo, fondita en 2001 en Budapeŝto. Fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj la hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radioamatora Asocio.

Salah Ghanem

naskiĝis en 1933 en Libano. Profesoro, psikologo kaj grafologia jurspertulo ĉe tribunaloj. Esperanton li lernis en 1960; pioniro de la movado en Libano, kies landan asocion li prezidis dum pluraj jaroj. Li eldonis la unuan E-araban lernolibron en 1965 kaj prizorgis E-elsendojn de radio en Libano. Honora membro de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (1984); prezidanto de alta komitato por festi la centjariĝon de Esperanto (1987) kaj membro de la Brazila Akademio de Belarto (1965).

Josef Kavka

naskiĝis en 1922 en Ĉeĥio. Kiel doktoro pri natursciencoj, kandidato de teknikaj sciencoj kaj petrologo, li laboris multajn jarojn sur Esperanta scienca kampo, verkis plurfake informajn artikolojn kaj eseojn, ĉefredaktis Scienca Revuo (1978-1987) kaj Geologio Internacia (1968-1990), kunredaktis Scienca Revuo ekde 2000 kaj kunlaboris pri Poŝatlaso de la mondo (1971). Multjara funkciulo de ISAE, ĝia ĝenerala sekretario de 1971 ĝis 1980. ISAE kaj ĈEA atribuis al li honoran membrecon pro liaj meritoj.

Antanas Mekys

naskiĝis en 1917 en Litovio, studis ekonomikon, lektoris en la Vilniusa Universitato, poste laboris en Ŝtata Komisiono pri Planado ĝis emeritiĝo. Pri Esperanto li ekinteresiĝis en 1933 kaj serioze lernis ĝin en 1955. Ekde 1959 agis kiel instruisto, instruis al miloj da homoj per tradiciaj kaj korespondaj metodoj, verkis diversspecajn lernolibrojn kaj mem publikigis ilin, kontraŭleĝe en la tiama politika situacio; redaktis kaj aperigis specialajn kursojn, kiuj iĝis bazo por organizita movado en tuta Litovio. En 2001 aperis lia plej grava lernolibro por litovoj kun dudirekta vortaro. Li esploris la historion de E-movado en Litovio, kompilis biografiojn de 200 famaj litovaj esperantistoj. Okaze de lia 80-jariĝo la Respublika Kulturpalaco sendis al li dankleteron pro lia multjara kaj sindona laboro por Esperanto.

Internacia Kongresa Universitato

Dum la 89-a UK en Pekino okazos la 57-a sesio de IKU, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko.

Ili estas invitataj prezenti siajn prelegproponojn (prefere per retpoŝta aldonaĵo aŭ papere en kvar kopioj) al la sekretario de la IKU-komisiono:

Prof. d-ro Hans Michael Maitzen
Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio
rete: m...@astro.univie.ac.at

kaj unu kopion al la Centra Oficejo de UEA, retpoŝte aŭ papere (k...@co.uea.org).

La propono enhavu: koncizan resumon de la prelego (ĉ. 200 vortoj) en Esperanto kaj en la angla aŭ franca (laŭ elekto) kaj foton taŭgan por publikigo.

La prelegoj prefere (ne devige) rilatu al la kongresa temo (baldaŭ anoncota).

La elektotaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de la kostoj. Ĉiuj prelegantoj devas esti kongresanoj kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj aŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en IKU.

Limdato por la kandidatiĝo: la 15-a de januaro 2004.

Koran dankon ke vi ne forgesis pagi vian UEA-kotizon por la jaro 2004!

Kiu pagas plej frue, membras plej ĝue!

La lingvo de skrablo

Ekde 1948 la usona arkitekto Alfred M. Butts merkatumis skrablon, vortludon bazitan po duono sur ŝanco kaj povo. Jam pli ol 100 milionoj da skrabloludoj, en 29 diversaj lingvoj, estis venditaj en 121 landoj de la mondo. Sed kiun lingvon uzi en la mondkonkursoj, ĉu nur la anglan? Aŭ ĉu Esperanto estas la solvo?

Usona esperantisto Clayton Smith multe cerbumis pri la lingva problemo de internacia skrabloludo kaj nun proponas solvon. Per programo en la interreto (http://skrablo.ikso.net) oni ludas vere internaciajn skrablokonkursojn per nia neŭtrala kaj tutmonda lingvo.

Smith: Mi mem ekhavis la ideon antaŭ proksimume du jaroj. Mi ekprogramis kaj lanĉis la unuan version de la skrabloludejo la 1-an de marto 2002. Mi programis ĝin dum ĉirkaŭ ok monatoj en mia libera tempo.

Post pli ol unu jaro da ekzisto enskribiĝis ĉirkaŭ 600 ludantoj. La interretan skrabloludejon oni vizitis 5800-foje. Estas homoj, kiuj vizitas la paĝon ĉiutage, sed foje neniu ĉeestas, agnoskas Smith. Mi nun preparas artefaritan inteligenton por ke oni povu ludi kontraŭ la komputilo kiam mankas aliaj ludantoj. Tio plej verŝajne aperos baldaŭ.

Dafydd ap Fergus

Recenzoj

Interlingvistika festmanĝaĵo

Studoj pri interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik. Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke. Red. Sabine Fiedler kaj Liu Haitao. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2001. 736 p. ISBN 80 85853 53 v1. 21cm. Kun resumoj en la angla kaj germana/Esperanto. Studoj de 43 aŭtoroj el div. kampoj de interlingvistiko. Prezo: € 27,00.

Ĉiuj, kiuj scias ion pri interlingvistiko aŭ esperantologio, scias, kiu estas Detlev Blanke. Granda parto de tiuj personoj troviĝas en la Tabula gratulatoria de Studoj pri Interlingvistiko. Bedaŭrinde oni devas scii iom da Latino por kompreni, ke tabula gratulatoria estas listo de gratulantoj.

En tiu ĉi okazo la gratulato estas kompreneble Detlev Blanke (kaj mi povas — iom malfrue — aliĝi al la gratulado), kaj la libro estas festlibro por li okaze de lia sesdekjariĝo.

Min iom amuzis la uzo de tiu Latinaĵo, sed la elekton de Latino por tiu sola frazeto verŝajne kaŭzis la fakto, ke la libro cetere estas kaj en Esperanto, kaj en la germana.

Povas esti, ke la plej bona maniero neŭtrale interlingvi inter Esperanto kaj la germana, estas per Latino. Eble pri tio oni povus iam verki eseon interlingvistikan. Mi ne scias, ĉu tiu eseo povus konkurenci kun la vasta gamo de interesaĵoj, kiuj formas la enhavon de la nun recenzata festlibro. Verŝajne ne, ĉar la kvalito de tiuj artikoloj estas vere tre alta, kaj la panoramo de temoj, kiujn ili kovras, estas tre vasta.

La listo de nomoj de kontribuintoj estas preskaŭ same impona kiel la listo de gratulantoj, kaj inter ili estas aro da nomoj, kiuj garantias ĝuigan festmanĝaĵon al ĉiu, kiu volonte sin nutras per la kvar ĝeneralaj temoj Lingvoplanado kaj lingvopolitiko, Teoriaj, historiaj kaj aplikaj aspektoj de interlingvistiko, Esperantologio kaj Terminologisciencaj kaj leksikografiaj aspektoj. Ĉiuj tiuj temoj kompreneble rilatas ĝuste al la fakoj, pri kiuj laboris kaj plu laboras Blanke mem.

Partoprenis en la surtabligado de delikataĵoj aŭtoroj el 19 nacioj, kaj ili prezentas al ni sume 43 artikolojn. Proksimume du trionoj estas en Esperanto, kaj la tria triono estas en la Germana. Ĉiun artikolon akompanas resumo Esperanta aŭ germana, kaj ankaŭ resumo angla. La emfazo estas je la temoj esperantologio kaj interlingvistiko, kiuj kune kovras ĉirkaŭ 530 paĝojn de la 736-paĝa volumo. Inter la traktitaj lingvoj estas tamen pli ol Esperanto: ekz. Volapuko, Ido, Okcidentalo, Zilengo, la rumana, la greka, la sveda k.a.

Mencii ĉiujn artikolojn mi ja ne povas, kaj mi elektas jen iom hazarde el tiuj artikoloj, kiuj plej tiklis mian propran interesiĝon: Bociort donas interesajn ekzemplojn de (provoj pri) lingva planado de la rumana lingvo. Corsetti diskutas la temon Lingvaj homaj rajtoj. Kuznecov konatigas nin kun provoj (beletraj kaj nebeletraj) krei ne nur internacian, sed eĉ universan, t.e. kosman, lingvon (elstaras tie la lingvo AO kreita en 1919 en Rusio). Schubert parolas pri t.n. reguligitaj lingvoj, t.e. striktigitaj subaroj de ordinaraj lingvoj, intencitaj ne por ĝenerala uzo, sed por certaj difinitaj okazoj, en kiuj estas bezonata plia reguleco kaj ordo. Fettes kuraĝe kaj kritike traanalizas la faman Zamenhofan eseon Esenco kaj Estonteco. Becker donas tre detalan panoramon de Interlingvistiko en la interreto. Smidéliusz raportas pri universitata eksperimento, en kiu la studantoj mem skizis kaj eĉ detale ellaboris proprajn lingvoprojektojn por levi sian konscion pri lingvaj strukturoj. Tonkin lerte prezentas esperantologion, historie, kun ties du flankoj deekstera (eksogena) kaj deinterna (endogena), t.e. studado de Esperanto fare de lingvistoj-ne-esperantistoj, kaj fare de Esperantistoj mem. Li esperige konkludas, ke ne plu validas la ofta aserto, ke la lingvoscienco ignoras Esperanton. Vitali majstre diskutas detalojn pri Nazaj konsonantoj en Esperanto, kun multaj konkludoj gravaj ne nur teorie, sed ankaŭ praktike. Dominte kaj Haszpra en po unu eseo studas respektive Fonemstatistikon kaj Literoftecon en Esperanto, kaj oni povas kun intereso kompari iliajn respektivajn statistikaĵojn. Back serĉas Spurojn kaj influojn de Esperanto en Okcidentalo, la fama planlingvo de de Wahl, kaj trovas tie neatendite multe da ili. Künzli kaj Wacha prezentas en du artikoloj la fascinan Vivhistorion kaj agadon de René de Saussure, kiu estis ne nur unu el la plej gravaj esperantologoj siatempe, sed ankaŭ unu el la plej gravaj, kaj certe la plej produktema kaj verŝajne la plej lerta kreinto de reformprojektoj Esperantaj. Fellman pristudas delikatajn problemojn pri vortoj por grandaj nombroj en Esperanto (ekz. vortoj kiel biliono kaj miliardo). Feliĉe intertempe La Nova PIV solvis kelkajn el tiuj problemoj. — Mi povus daŭrigi, sed tiuj specimenoj sufiĉu.

Da kritiko negativa mi ne povas elfosi multon menciindan (krom ke mi volus, ke la artikoloj estu multe pli longaj — ĉar la temoj min tiom interesas). Tamen min surprizegis, kiam meze de cetere tre afereca kaj eĉ seka pritrakto de tutmondigo kaj Eŭropa instruado de fremdaj lingvoj, mi trovis alineon (ŝajne tute seriozan), en kiu la verkinto subite komencis paroli pri telepatia komunikado kun eksterteranoj, dirante ke telepatian kapablon la homoj havis iam ĝenerale, kaj ke ĝin plu havas la praloĝantoj de Aŭstralio. Nu, tiu ŝoka deflankiĝo (nur unualinea) vere estas tute escepta en tiu ĉi libro, kiu cetere estas ĉie strikte scienca kaj racia. Escepto pruvas regulon, kiel oni diras.

Bertilo Wennergren

Esperanto-dokumento pri interlingvistiko

Kvardekpaĝa broŝuro Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo estis publikigita de UEA en julio 2003. La aŭtoro estas d-ro Detlev Blanke (Germanio), kiu klopodis doni utilajn voj-indikojn por interlingvistikaj esploristoj. La dokumento priskribas kaj karakterizas atentindajn esperantologiajn materialfontojn kaj indikas, kie ili estas troveblaj. Kiel kutime la nova Esperanto-Dokumento estas mendebla ĉe UEA kaj abonebla ĉe la landaj kotizperantoj.

(GaKo)

Du steloj por la paco

Realigas la mondan pacon la Bahaa kredo kaj Esperanto. Aŭtoro: Paul Joseph Desailly. Melburno, la aŭtoro, 2002. 146 p. 30 cm. Ilus. Prezo: € 9,60.

Aperinta en Persio ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jarcento sub la inspiro de Mírzá Husajn Alí Núrí (1817-1892), titolita Bahá’u’lláh (La Gloro de Dio), la Bahaa Kredo estas sendependa monoteisma religio senhierarkia, senrita kaj sendogma. Nuntempe ĝia internacia komunumo konsistas el ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj, kiuj reprezentas la plej diversajn landojn kaj kulturojn.

En la centro de la Bahaa Kredo troviĝas la konvinko, ke la homaro konsistigas unu solan rason, kiu neeviteble marŝos al la formiĝo de unueca mondsocio regota de la principoj de amo kaj justeco. Ĝi subtenas i.a. ankaŭ la principon de egaleco de rajtoj inter viroj kaj virinoj, defendas monogamion, instigas la edukadon de la popoloj, kondamnas superstiĉojn, proklamas la akordon inter scienco kaj religio, instigas la kreon aŭ elekton de internacia helplingvo kaj emfaze pledas por la monda paco. Ne mirigas do la fakto, ke inter bahaanoj troviĝas multaj esperantistoj kaj ke obskurantismaj kaj subpremaj fortoj en Irano havis sekretan planon iam ekstermi tiun religion (kaj multaj bahaanoj fakte pereis sub la persekutaj batoj de tiu teokratio).

La verko de la aŭstralia esperantisto Paul Desailly, mem bahaano, kunigas pecojn de la ĉefaj Bahaaj skriboj pri la ideo de internacia helplingvo kaj monda paco kaj kelkajn zamenhofajn pensojn tiurilatajn. Ambaŭ — kaj Zamenhof kaj la Bahaa Kredo — kondiĉigas la stariĝon de monda paco je larĝa uzado de internacia lingvo, kion bone montras la verko. Tiel, la aŭtoro trovas paralelon inter sia religio kaj la zamenhofa pensado, ofte aldonante proprajn komentojn kaj interpretojn. Tio donas tre subjektivan koloron al la libro, sed iom pli da rigoro estus dezirinda en ĝi. Tiusence, eble povos surprizi pli bone informitan leganton la aserto (p. 50), ke la simpligo de la angla al 850 bazaj vortoj (Basic English) estis modere efika sed malpopulara probable pro sia tedo. Foje ĝenas la legadon ne nur tiuj impresionismaj eldiroj, sed ankaŭ la malglata stilo kaj manpleno da gramatikaj eraroj, kiujn oni povus elsarki per pli atenta lingva revizio.

Kompreneble, Paul Desailly tuŝas ankaŭ aliajn temojn, kiuj rekte koncernas la Bahaan kredon. Ekzemple, ĝiajn klopodojn por socia evoluo. En malgranda subĉapitro li mencias la tre pozitivan fakton ke la Bahaa komunumo ne malatentas la problemojn de la mondo. Laŭ la aŭtoro, ĝi aktivas sur pluraj kampoj (mediprotektado, virinaj rajtoj, monda paco, edukado, homaj rajtoj ktp), kunlaborante kun pluraj neregistaraj organizaĵoj. Rigardante Unuiĝintajn Naciojn kiel gravan ilon por la homara unuecigo, bahaanoj apogas ĝiajn aktivaĵojn per ĉiuj rimedoj.

En la interesa dokumento Turnopunkto por ĉiuj nacioj: deklaro de Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 50-a datreveno de Unuiĝintaj Nacioj, parte reproduktita en la libro, enestas signoj de la klara lingva konscio de bahaanoj. Ilia koncepto pri la solvo de la monda lingvoproblemo tamen iom malsimilas al tiu de la Esperanta komunumo: dum esperantistoj principe rifuzas la nomumon de etna lingvo kiel internacia, bahaanoj ĝin akceptas kiel eblan kaj dezirindan. Ambaŭ movadoj, tamen, ne celas la forigon de naciaj lingvoj kaj kulturoj. Tute male, bahaismo estas por la principo unueco en diverseco, ne nur en lingvaj aferoj.

Por plu montri al la legantoj kelkajn paralelojn inter la Bahaa kredo kaj homaranismo, la aŭtoro rapide prezentas ĉi-lastan, akcentante la principojn komunajn al ambaŭ. Li ankaŭ revuas kelkajn leterojn kaj paroladojn de Zamenhof kaj kelkajn aliajn de la kolonoj de la Bahaa kredo, Abbás Effendi (1844-1921), konata kiel Abdúl-Bahá (La Servanto de Bahá, filo de Bahá’u’lláh) kaj Shoghi Effendi Rabbaná (1897-1957, nepo de Abdúl-Bahá). El tiu materialo evidentiĝas la kredo je la potencialo de internacia helplingvo kiel faktoro akcelanta pacon. Krome, per ĝi eblas al la leganto konatiĝi kun la kelkfoje iom nebula pozicio de Abdúl-Bahá rilate al Esperanto. En la fino de la libro troviĝas bahaaj preĝoj kaj bildo kun resumo de la Esperanta gramatiko (angle).

Oni povas bedaŭri, ke la verko de Paul Desailly estas tro asketisma, broŝurita, kun nealloga grafika aspekto kaj malbonkvalitaj fotoreproduktaĵoj. Tamen, se juĝi laŭ la nobleco de la enhavo, la libro meritas atenton de ni, homoj vivantaj en mondo, kiu tiom multe bezonas pacon.

Reinaldo Marcelo Ferreira

Esperanta najtingalo kantas

Ramona van Dalsem kantas 23 elektitajn kantojn. Kompakta disko. Eldonis: Kopenhago: www.kehlet.com, 2001. 69 min. Prezo: € 9,90. Rabato de 3 ekz.

Por gelernantoj de Esperanto, ĉi tiu disko de muziko, kiun la Esperanta Najtingalo kantas, estas havenda. La vortoj estas tre klaraj kaj libreto venas kune kun la disko, do oni povas sekvi la tekstojn dum Ramona kantas.

Ŝia voĉo estas freŝa kaj la vortoj de la kantoj (ŝi komponis kaj la muzikon kaj la tekstojn) signifoplenaj. Kelkaj estas amkantoj; aliaj bedaŭras la malbonan agadon de la homoj; ekzemple, n-ro. 7: La mondo ne estas florĝardeno, kaj ne iras la homaro en konstrua kunbatal’, detruiĝas propracele Zamenhofa ideal’. La etoso tamen estas optimista, ekz. n-ro 9: Morgaŭ, ĉio pasas for! Ĉio iros bone, ho, multe pli bone ol nun. Kelkaj kantoj povas instrui ion, ekzemple n-ro 20 estas alloga kanto pri paco.

Melodie, la kantoj estas simplaj, sed iom odoras laŭ la pasinteco; hodiaŭaj junuloj eble ne estus allogataj al illi. Ĉiuj estas en maĵora tonalo (kiu, laŭ mi, faras ilin iom tedaj), krom n-ro 14: Aŭtuna (minora) kaj n-ro 6: La Korŝtelistino, kiu alternas inter maĵora kaj minora, iom folklore. N-ro 13 estas interesa eĥa kanto. La akompano plejparte estas plaĉa kaj taŭga.

Fine — bona memora disko de iu, kiu certe donis multe da plezuro al samideanoj dum sia vivo.

Máire McKay, Irlando

Belaspekta kaj utila scienca eldonaĵo el Ĉeĥio

Fakaj studoj en Esperanto. Red. Zdeněk Pluhař. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. 146p. ISBN 80 85853 63 9. 20cm. Resumoj en la angla, germana kaj ĉeĥa. Pli ol 20 eseoj. Prezo: € 16,50.

Tiu ĉi dua volumo de la serio Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko de la eldonejo KAVA-PECH entenas kolekton de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), okazinta pasintjare en Prago, de la 10-a ĝis la 12-a de novembro 2002, organizita fare de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, en kunlaboro kun la Kongresa kaj Kleriga Entrepreno KAVA-PECH, sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio. La kolokvo apartenas al serio de samtemaj aranĝoj distribuataj en du jardekoj.

La verko organiziĝas en tri partoj. La unua estas dediĉita al ekonomio en la tria jarmilo (7 prelegoj, el kiuj la lasta, La nomoj kaj simboloj de diversaj valutoj de s-ro Jiří Patera, povus esti konsiderata kiel apartenanta al la sekva sekcio); la dua, al terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto (10 prelegoj); kaj la tria, al aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (4 prelegoj).

Kiel ofte okazas en nia komunumo, rilate al specialeca uzado de Esperanto, la pezo de la terminologia sekcio estas pli granda ol tiu de la aliaj, kio nur reflektas la fakton ke ni ankoraŭ estas en la etapo de nomado de la realo kaj, bedaŭrinde, ne de originala produktado de konoj en nia lingvo (pri kio, kompreneble, ni ne diskutos tie ĉi). Tamen ja estas apliko de la Internacia Lingvo en sciencoj kaj teknikoj; kaj tio estas demonstrata per la diverskvalitaj kunlaboroj konsistigantaj tiun ĉi verkon. La uzata lingvo ne estas senriproĉa, sed pro la allogeco de pluraj temoj kaj ilia trafa traktado, la leganto estas baldaŭ kaptita en la enhavo.

Indus detale prezenti ĉi tie plejparton de la prelegoj, sed ni lasas tiun laboron al la leganto, al kiu ni nur mencios ke, inter aliaj, estas kontribuaĵoj pri Adam Smith (de s-ro Bo Sandelin), projektoj financataj de Eŭropa Unio (de s-roj Alain Fagot kaj Gérard Claes), ekonomikaj aspektoj de la solvo de la cigana problemaro (s-ino Eva Poláková), la lingvo-nomo Esperanto kiel metaforo (de s-ro Detlev Blanke) kaj pri duonaŭtomata tekstotradukado (de s-ro Josef Vojáček).

Por la uzantoj de ne-Fundamentaj alfabet(ig)oj (ekzemple, en interreto) estos aparte interesa la kunlaboraĵo de s-ro Ottó Haszpra, Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun historia trarigardo 1888-2000, kiu klarigas la estigon de alternativoj por diakritaj E-literoj, kies korekta skribado estis problemo dum longa tempo, kaj prezentas ĝiajn ĉefajn karakterizojn kaj kritike rigardas du proponojn.

Ĉiuj prelegoj estas esperantlingvaj kun resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa, kaj, kelkfoje, mallonga akademia prezento pri ĉiu aŭtoro en la sama lingvo de la kunlaboraĵo; do, homoj, kiuj ne regas Esperanton, povas iom kompreni la enhavon de tiu ĉi verko, kiu fizike kaj materiale estas belaspekta.

Espereble tiaj ĉi aranĝoj daŭre okazos kaj la prelegoj estos publikigitaj, tiel ke la Esperanta komunumo povos kaj informiĝi pri la diskutoj kaj apogi la sciencan eldonadon en Esperanto.

Jorge Antonio Leoni de León

Ĉu tamen Fundamento en modernaj vestoj?

Reage al la aperigita recenzo pri la libro de Marc Bavant Les Bases de l’espéranto d’après le fundamento (julia-aŭgusta Esperanto) venis pluraj protestaj reagoj. Pro tio ni aperigas alian prezenton de la sama libro, kiu aperis en la Katalogo de la paĝaro de edukado.net — http://www.edukado.net, la servo por subteni instruadon kaj lernadon de Esperanto.

La alloga libreto pretiĝis por sinteze prezenti la bazan gramatikon de Esperanto, ne tra plurcent paĝoj da preskribaj gramatikaj reguloj, sed tra la Ekzercaro de Zamenhof.

En la unua parto de la libreto la aŭtoro en la franca lingvo prezentas la 16 regulojn, aldonante siajn komentojn kaj ekzemplojn al la klarigoj.

La dua (pli ampleksa) parto okupiĝas pri la ekzercara materialo: sub la koncernaj paragrafoj legeblas la zamenhofaj frazoj, sekvataj ofte de komentoj kaj fine de la paragrafo legeblas vortlisto (E-o, franca kaj rusa) de la novaj vortoj de la koncerna ero. Tre plaĉaj kaj helpaj estas la piednotoj (entute 172), en kiuj la aŭtoro atentigas la leganton pri la klarigendaj fenomenoj de la ekzemplofrazoj, ofte rimarkante pri ne-logikaĵoj, elementoj kiuj povas esti kontraŭdiraj de la antaŭe konigita regularo.

La leganto ekscias ĉe kiuj lokoj la ekzercaraj frazoj ne plu estas same uzataj kiel en la tempo de la kreinto de la lingvo. Doniĝas ankaŭ sugestoj pri la nuntempaj uzendaj formoj. La libreton finas la dulingva korelativa tabelo kaj listo de la radikoj, kun la indiko de la paragrafnumeroj en kiuj ili aperis. La verkon ni konsilas al tiuj, kiuj en mallonga tempo ŝatus ricevi trarigardon kaj simplan, klaran, tamen kompetentan gvidadon pri la funkcio de la E-gramatiko. Ĝi utilas ankaŭ por tiuj kursgvidantoj kaj esperantistoj, kiuj trovas, sed ne ĉiam komprenas kio kial estis uzata de Zamenhof, tiel kiel tio aperas en la ekzercaro.

Tre bona kaj alloga materialo ankaŭ por varbi kaj konvinki seriozajn interesiĝantojn pri la “artefarita” lingvo.

Opinio de la legantoj:

Boris Kolker: Pioniroj de Esperanto havis je sia dispono la plej simplajn priskribojn de la nova lingvo. Malgraŭ tio, multaj el ili regis Esperanton tre bone. Marc Bavant prezentis la Fundamenton de Esperanto en nova lumo, provizinte ĝin per komentaroj kaj eltirinte regulojn el ĝiaj ekzemploj. Tre sprita provo, dank’ al kiu la Fundamento transformiĝis, en la interpreto de Marc, en modernan lernolibron. Gratulon al la aŭtoro!

Loke

KOREIO: En la dua semestro de la kuranta jaro, 197 gestudentoj lernas Esperanton en la Universitato Dankook, kiu havas du universitatajn terenojn en Seulo kaj Ĉonan. La leciono Esperanto estas oficiala lerno-objekto kun du notoj dum unu semestro. La kurso firme enradikiĝis en la universitato pro varma aliĝo de la studentoj, kiuj havas intereson pri Esperanto. Kiu volas korespondi kun ili, bv. lasi sian korespondo-peton en la hejmpaĝo www.esperanto.co.kr. (Libera-skribo).

Docento LEE Jung-kee

AMSTERDAMO: Post modesta rekomenco en 2002 de la kurso pri interlingvistiko kaj Esperanto en la universitato de Amsterdamo, la ĉi-jara kurso altiras konsiderinde pli altan nombron da studentoj. La fako estas instruata kiel oficiala 10-ECTS-poenta elektofako en la subfakultato pri teoria lingvistiko. Danke al subtenantoj ekster la universitato la subfakultato povas proponi staĝostipendion al studento kun lingvoscienca esplortasko dum la UK en Pekino. Kunlabore kun la Instituto Meertens ĝi planas por decembro 2003 la duan Amsterdaman interlingvistikan simpozion.

Wim Jansen

SUDA AFRIKO: La Esperanto Asocio de Suda Afriko decidis klopodi por varbi pli da junaj lernantoj. Unu el la paŝoj por varbado estis la kreado de koloraj informiloj pri Esperanto. Kiel informiloj de aliaj organizaĵoj, ili donas mallongajn faktojn pri Esperanto, ties historio kaj utileco. Malfacilas konvinki malriĉajn afrikanojn pri la utileco de Esperanto. Esperantistoj estas sufiĉe disaj en Afriko, renkontiĝebloj estas maloftaj pro manko de financoj, afrikanoj ne povas ofte vojaĝi por ĝui kongresojn aŭ renkonti geamikojn. Kaj la malfacilaĵoj de la vivo ne donas al ili la libertempon lerni la lingvon nur pro scivolemo. Pro tio, la faldfolio argumentas, ke indas lerni Esperanton por aniĝi en komunumo, kiu praktikas solidarecon. Ni petas niajn alikontinentajn samideanojn pravigi nin pri tio kaj esprimi sian solidarecon, per mesaĝoj de subteno, invito de afrikanoj al sia lando, aŭ donacoj al la Afrika Fondaĵo.

Magali

BJALISTOKO: La 14-an de septembro 2003, okaze de la 490-a naskiĝtago de Podlaĥia Vojevodio en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Esperanto, okazis surstrata festo, dum kiu ankaŭ esperantistoj forte reklamis Esperanton kaj ĝian kreinton Zamenhof. Oni disdonis foliojn pri Esperanto.

OOSTENDE: La 27-an de aŭgusto 2003 estis oficiale inaŭgurita nova Esperanto-laan (Esperanto-ŝoseo) en industria kvartalo de Oostende, Belgio. Estus bonvene mallonge gratuli la urbestron (s-ron Jean Vandecasteele), kiu ĉeestis kun pluraj skabenoj, pro tiu iniciato favore al la diskonigo de Esperanto. Oni povas gratuli en Esperanto (kun aŭ sen traduko al la nederlanda, franca, germana, angla) al la retadreso: s...@oostende.be.

Germain Pirlot

IRANO: Ĉiujare okazas en Irano gazetarfestivalo, kiun partoprenas enlandaj gazetoj kaj ĵurnaloj. La Esperanto-persa revuo Sbazandishan (Verdpensuloj) partoprenis en la ĉi-jara festivalo kaj ĝian budon vizitis altrangaj ŝtatuloj, ministroj, politikistoj, famaj artistoj kaj ĵurnalistoj. Estis disdonitaj pli ol 16 000 informiloj pri E-o, okazis 5 prelegoj kaj multaj ĵurnalistoj kaj interesatoj enskribiĝis en E-kursojn. La dua plej granda irana tagĵurnalo Irana aperigis raporton pri la prelego de Ahmad Reza Mamduhi pri Esperanto kaj foton de la irana prezidento apud E-flago ĉe la budo de la revuo. La plej fama revuo por adoleskuloj Surush-e Noghavan faris intervjuon pri Esperanto kun Reza Torabi, la ĉefredaktoro de la revuo, kaj planas lanĉi E-kurson

KUBO: Esperanto-redakcio de Radio Havano, Kubo, invitas vin aŭskulti E-elsendojn per Real Audio ĉiudimanĉe je la 15-a horo UTC ĉe: http://216.138.240.229/rc4 kaj viziti la retpaĝojn http://www.radiohc.cu. (reagoj bonvenaj ĉe: r...@enet.cu).

MACWORLD: En la ĉi-jara septembra eldono de la revuo MacWorld, p. 35 (vidu la supran bildon), estas recenzo pri la programo Akrobat 6 de Adobe, en kiu la aŭtoroj uzis Esperanton por montri la eblecojn de Akrobat. Sendube tre bona reklamo por Esperanto.

Stano NG

VIKIPEDIO: La reta enciklopedio Vikipedio (www.vikipedio.org) nun estas elŝutebla (nur 5,4 MB) kaj vi povas legi ĝin en via (poŝ)komputilo per speciala programo. Pliaj detaloj ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Els'utilaVikipedion. La Esperanto-sekcio de la projekto jam havas 7500 artikolojn kaj atendas ankaŭ vian kunlaboron!

Chuck Smith
m...@yahoo.com

ESPTAPI estas senpaga voĉlega softvaro por Esperanta teksto, utila al blindaj, sed ankaŭ vidantaj esperantistoj, kiu servas por komputile voĉlegi Esperantan tekston. Ĝi funkcias sur persona komputilo laŭ Vindozo kaj elparolas helpe de la programoj Text-to-speech engine Italian kaj Microsoft Agent (ambaŭ utiligeblaj senpage). Legu pli en http://monto2000.hp.infoseek.co.jp/soft/esptapi.htm. Viajn raportojn atendas:

Yamano Toshio
y...@x.age.ne.jp

TELEVIDO: Loka televida stacio NET-TV de Maribor, Slovenio, atingebla de duonmiliono da spektantoj, surbendigis rondtablan diskuton pri Eŭropa identeco kaj egalrajteco de nacioj en EU. La elsendon gvidis prezidantino de Esperanto-Societo de Maribor Melita Cimerman kaj gastoj estis Zlatko Tišljar, Vinko Ošlak (esperantistoj) kaj Janez Dular (eksa kulturministro de Slovenio). En unuhora diskuto oni plurfoje menciis Esperanton kiel solvon por defendi malpli grandajn naciojn sub la danĝero de malapero en Eŭropa Unio. La diskuto estis elsendita trifoje: la 12-an, 13-an kaj 14-an de junio 2003.

Zlatko Tišljar

Tra la mondo

Primavero en Tobolsk

Antikva rusa siberia urbo Tobolsk, fondita en 1587, do 300 jarojn antaŭ la apero de Esperanto, gastigis partoprenantojn de regiona Esperanto-renkontigo. Ĝi kunvenigis 33 partoprenantojn el 11 urboj de 7 gubernioj.

La ĉefa temo de la renkontiĝo Regiona agado: direktoj kaj perspektivoj estas tre aktuala temo por Rusio, pro la grandegaj distancoj inter diversaj partoj de la lando. Sed renkontiĝi kaj paroli en Esperanto, interŝanĝi spertojn kaj informojn, kaj pridiskuti problemojn, bezonas ĉiuj esperantistoj. La ĉeestantoj aŭdis raporton pri la ĉefa temo, kiun faris Viktor Kudrjavcev, REU-estrarano pri la regiona agado en Rusio, informojn, kiuj prilumis diversajn manierojn organizi E-agadon surloke kaj opiniojn por plibonigi kaj pliintensigi rilatojn inter esperantistoj el najbaraj urboj. En la prelegserio oni informis ankaŭ pri Nuna stato de la E-movado en Rusio kaj Panoramo de la rusiaj E-gazetoj. La partoprenantojn tre impresis leciono de profesia instruisto Vladimir Opletajev Parolu en Esperanto klare kaj bele.

La ĉefan parton de la kultura programo konsistigis vespera koncerto de poeto, gitaristo kaj komponisto Anatolij Radajev, kiu prezentis siajn kantojn, du librojn kaj 3 kompaktdiskojn en Esperanto.

Dum vespera programo regis vere amika etoso; oni prezentis teatraĵetojn, humuraĵojn, talenta poeto Gafur Gazizi legis siajn poemojn, ĉiuj kune kantis kaj dancis. La interkomunikado daŭris ankaŭ malfruvespere, kiam okazis teumado ĉe la komuna tablo en agrabla etoso.

Esperantista programo alternis kun ekskursoj al la plej orienta en Rusio Tobolska Kremlo, domo, en kiu loĝis la lasta rusia caro Nikolao la Dua, kaj aliaj vidindaĵoj. Ĉiujn ravis eskursoj al Eklezia Supera Lernejo kaj ikon-arta metiejo.

Bona rezulto de la renkontiĝo estis fondo de iniciata grupo, kiu kunordigos la komunan agadon, gvidos al ĝia plia vigligo, kaj lanĉo de diskuto pri problemoj de regiona agado sur la paĝoj de Rusia Esperanto-Gazeto.

La reagoj de la ĉeestantoj al la okazigitaj aranĝoj en antaŭpreparita Reflekta tabelo estis pozitivaj kaj montris intereson aranĝi similan renkontiĝon sekvontprintempe.

Rafija Kudrjavceva

Prilepa Foiro

La diverskampe aktiva Esperanto-societo La Progreso en Prilep, Makedonio, festas ĉimonate la 40-an datrevenon de sia ekzisto.

De la 9-a ĝis la 10-a de majo en Prilep okazis Foiro por malgrandaj firmaoj kaj neŝtataj organizoj. La foirejo estis en la loka sporthalo Makedonija.

Inter 40 firmaoj kaj 20 neŝtataj organizoj partoprenis en la foiro ankaŭ Esperantaj societoj La Progreso kaj Estonto el Prilep, kun memstara stando kaj informtabulo.

La societoj prezentis siajn eldonaĵojn, fotojn, dokumentojn, flugfoliojn pri Esperanto — kaj specialan 10-minutan prezentan komputilan materialon. La verdan standon dum du tagoj vizitis 500 samurbanoj, al kiuj oni disdonis 300 flugfoliojn kaj esperantaĵojn.

Viktor Galeski

Konsultiĝo en Meza Eŭropo

Laŭvica Konsultiĝo de landaj reprezentantoj de Mez-Eŭropaj Esperanto-Asocioj okazis en la tagoj 12-14 sept 2003 en Gliwice, Pollando.

Partoprenis ĝin, krom la gastigantoj, reprezentantoj el Ĉeĥio, Slovakio, Hungario kaj Kroatio. UEA-n reprezentis s-ino Michela Lipari. La delegacioj pridiskutis diversajn aferojn ligitajn al la Esperanto-movado en koncernaj landoj. Estis priparolita la situacio kaj defendo de la lingvoj post la membriĝo al la strukturoj de EU. Dum la konsultiĝo estis proponita 3-persona komitato por gvidi la agadon de Mezeŭropa Komisiono: Stanisław Mandrak (Pollando), Juraj Gondžúr (Slovakio) kaj Spomenka Štimec (Kroatio). La konsultiĝon patronis la urbestro de la urbo Gliwice kaj raportis pri ĝi kelkaj lokaj kaj regionaj gazetoj.

Stanisław Mandrak
Rezolucio

La reprezentantoj de Mez-Eŭropaj Esperanto-Asocioj, kunvenintaj en Gliwice, Pollando, inter la 12-a kaj 14-a de septembro 2003,

traktante la temon Lingva komunikado en la plivastiĝanta Eŭropa Unio

konstatis, ke la problemoj de lingva komunikado eĉ pliakriĝos post la disvastigo de EU, pro tio

alvokas la respondecajn instituciojn de membro-ŝtatoj nunaj kaj estontaj, solvi la lingvan komunikadon ene de Eŭropa Unio laŭ sia baza principo, nome egalrajteco de ĉiuj civitanoj kaj ties lingvoj,

proponas tiucele Esperanton, la neŭtralan internacian lingvon,

postulas la elekteblecon de la lingvo Esperanto en ĉiuj niveloj de ŝtata lingvoinstruado.

Gliwice,
la 14-an de septembro 2003

[FORIGITA!: bildo]

Stanisław Mandrak (staranta) bonvenigas la urbestron (maldekstre).

La Unua Nordorientĉina Kongreso

En la okdekaj jaroj de la lasta jarcento, esperantistoj de la municipoj Pekino kaj Tianjin, kaj la provincoj Hebei, Shandong kaj Liaoning jam komune aranĝis somerajn semajnojn en pitoreskaj lokoj kiel la Somera Palaco de Pekino, la plaĝoj de Xingang (Nova Haveno) de Tianjin, la turisma urbo Qinhuangdao, la Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano, kaj proponis okazigi regionajn kongresojn pro tio, ke Ĉinio estas tro vasta por okazigi landajn kongresojn.

Efektive jam okazis regionaj kongresoj en la lasta jardeko en la regionoj de Nordorienta kaj Nordokcidenta Ĉinio. Ĵus okazis ankaŭ la Unua Nordorientĉina Kongreso de Esperanto en la Pekina Lingva Universitato.

La kongreson ĉeestis delegitoj de E-societoj de Pekino, Tianjin, la provincoj Hebei, Henan, Shandong, Shanxi, Liaoning, Jilin, Anhui, Jiangsu kaj Fujian, kaj la Aŭtonomia Regiono de Interna Mongolio. La 29-an de aŭgusto okazis la interkona vespero, dum kiu oni povis interbabili, rigardi filmojn kaj aĉeti en Libroservo de Wang Tianyi. Matene la 30-an de aŭgusto okazis la inaŭguro kun pli ol 100 ĉeestantoj. S-ro Zheng Bocheng, ĝen. sekretario de Pekina E-Asocio prezidis ĝin kaj s-ro Nan Youli, prezidanto de PEA bonvenigis la kongresanojn. S-ro Chai Zemin, veterana esperantisto kaj eksambasadoro de Ĉinio en Usono, kuraĝigis la junan generacion per sia parolado. S-ino Shi Mei, vicprezidanto de la Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj, salutis la kongreson kaj rikoltis varman aplaŭdon pro siaj vortoj en Esperanto. Post la inaŭguro plejparto de la ĉeestantoj kune fotiĝis flanke de la kongresejo.

Posttagmeze okazis prelegoj. Akademiano Li Shijun prelegis pri Esperanto kiel lingvo por tradukado de beletraĵoj, prof. Zhou Liuxi prelegis pri Interlingvistiko kaj esperantologio, kaj prof. Li Weilun parolis pri Instruado de Esperanto en superaj lernejoj. La 31-an de aŭgusto okazis spertinterŝanĝa kunsido sub prezidado de akademiano Li Shijun, kaj konsiliĝo pri preparoj por la 89-a UK en Pekino. La kongreso mobilizis esperantistojn en Ĉinio por fari bonajn preparojn por la 89-a UK en Pekino.

V. Kanto

Forpasoj

D-ro Guillermo Alfredo Cook (1919-2002), vicdelegito (1989-97), delegito (1998), fakdelegito (1999-2001), forpasis la 5-an de oktobro 2002 en Caracas (Venezuelo). Li estis Honora Membro de Venezuela E-Asocio, Membro-Fondinto de la Kultura Fondaĵo Esperanto, tradukinto de Kumeŭaŭa al la hispana kaj la financanto de ĝia unua eldono.

Santiago Alvarez-Gutierrez (1936-2003) mortis fine de marto en Bogoto, Kolombio. Li estis la ĉefa motoro de la Kolombia Esperanto-movado dum la lastaj du jardekoj, la plej agema kaj diligenta kunveniganto de la kolombiaj esperantistoj.

Roger Destabelle (1929-2003), delegito (1989-2003), forpasis en Fleurus (Belgio). Inter liaj multaj aktivadoj estis rete programitaj kursoj, instruado en vesperaj kursoj en lernejo Bosquetville kaj funkcio de sekretario de Asocio por Esperanto en Valonio.

Jean Dettwiller (1932-2003), delegito kaj fakdelegito pri kemio (1987-2003), membro de la klubo “Bona Stelo” en Romans, mortis aŭguste en Saint Appolinard (Francio).

Antoni Golonka (1934-2003), membro de 1961, ĉefdelegito (1991-2002), membro de Ĉefa Estraro de Pola E-Asocio. E-instruisto, gvidanto de E-kursoj kaj seminarioj en Miedzygórze, mortis en Gliwice (PL). Honorigita de Pola E-Asocio per titolo Merita Esperantisto, de Pola Kulturministerio Merita Kulturaganto.

Yves Guéniat, dumviva membro, forpasis la 11-an de septembro 2003 en St Pierre Bois (Francio).

James L. Harwood (1918-2003), prezidanto kaj kasisto de la Nov-Sud-Kimria Federacio, mortis en Sidnejo (Aŭstralio).

Henning Hauge (1935-2003) mortis dum aŭtoakcidento la 7-an de aŭgusto 2003. Esperantisto ekde 1960, sekretario kaj prezidanto de Dana Esperantista Fervojista Asocio jaroj, dum 20 enpaĝiganto kaj presanto de Dana Fervojisto, kasisto de IFEF dum 28 jaroj kaj ties Honora Membro, Honora Membro de FISAIC, kaj posedanto de ĝia Ora medalo.

Hang Jun (1943-2003), redaktorino de E-elsendoj de Ĉina Radio Internacia (1972-2003), volontulo en la CO de UEA (1989) forpasis la 25-an de junio.

Stig Kinnander (1915-2003), membro de la Sveda E-Asocio kaj ĝia sekcio de KELI ekde 1961, forpasis en Tibro (Svedio). En la jaroj 1983 ĝis 2000 li tre aktive organizis interalie 27 veturojn al Pollando kun nutraĵoj kaj medikamentoj.

Ivan Ko, ĉina veterana esperantisto, kiu sin okupis pri korespondado de EPĈ dum deko da jaroj, forpasis en la aĝo de 89 jaroj la 9-an de marto 2003.

Fay F. Koppel (1912-2003), dumviva membro, mortis la 10-an de junio en Clifton Hill (Aŭstralio). Kune kun la edzo ŝi multe laboris por E-o en Melburno kaj verkis ekz. De Z al A (1978) pri la E-literaturo. La Aŭstralia E-Asocio honorigis ŝin per titolo Fratulo.

Tomasz Jan Kudrewicz (1954-2003), fakdelegito pri komputiloj (1983-2003), Honora Ano de Monda Turismo, dum dudek jaroj direktoro de Centra Oficejo de Monda Turismo kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, prezidinto de Pola E-Junularo, eksestrarano de Pola E-Asocio, redaktoro de multaj E-eldonaĵoj, mortis la 19-an de aŭgusto en Bydgoszcz (Pollando).

Sigmund Kveim (1921-2003), membro de la instruista sekcio de Norvega E-Ligo, mortis en Gol (Norvegio).

Prof. Josef Manninger (1920-2003), dumviva membro, mortis en Graz-Andritz (Aŭstrio).

Dmitrij Aleksandroviĉ Perevalov (1951-2003) mortis en Malojaroslavec (Rusio) la 3-an de junio. En la 1980-aj jaroj li estis unu el la plej viglaj motoroj de la sovetia movado, estrarano de ASE, prezidanto de Moskva Centra E-Klubo kaj gvidanto de Sovetia sekcio de Mondpaca Esperantista Movado (MEM).

Ryuie Samura (1940-2003), la ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE, ekde 1990), bonzo de zen-budhismo, forpasis la 23-an de marto.

Etuzo Sato (1911-2003) forpasis en Hukuoka (Japanio). Li esperantistiĝis en Koreio en 1929, en UEA membris de 1958 ĝis 2001.

D-ro Manfred Uhlendorf (1920-2003) forpasis junie en Kassel (Germanio).

Renhu Wang (1938-2003), honora prezidanto de Liaoning-provinca E-A (LEA) en Ĉinio, direktoro de la redakcia komitato de la LEA-organo Verda Stelo, forpasis la 22-an de aŭgusto. Li organizis diversajn kursojn, i.a. radio-televidan, E-seminariojn, kunlaborante kun aliaj esperantistoj verkis kaj eldonis librojn pri E-o. (ekz. Konciza Gramatiko de Esperanto - 1987).

lernu per esperanto pri la tero

Estiĝo de la tero kaj de la homo. Leander Tell. Populara skizo pri la esploroj kaj teorioj malantaŭ la hodiaŭa koncepto de evolucio. Ilustrita. La Laguna: J. Régulo, 1969. 124p. 19cm. € 3,00.

El la polvo de la tero. Enkonduko en grundosciencon. William Frederick Rolt. Belstila prezento de la ecaro de la grundo, kaj rigardo al ties sekvoj por la nutrado de la homaro. Kun glosaro. Ilustrita. La Laguna: J. Régulo, 1967. 134p. 19cm. € 3,00.

Bela subtera mondo, La. Libro pri grotoj. Leander Tell. Ilustrita per belaj fotoj de naturfenomenoj kaj arĥeologiaj trovaĵoj en grotoj tra la tuta mondo. La Laguna: J. Régulo, 1959. 95p. 24cm. € 3,00.

Ĉu vi konas la teron? Endre Dudich. Altnivela enkonduko en la geologion kun abundaj figuroj kaj tabeloj. Budapest: Scienca Eldona Centro de UEA, 1983. 150+68p. 23cm. € 4,20.

triona rabato por kia ajn kombino de tri libroj ĉi-supraj (identaj aŭ ne)!

VORTLUDE KAJ ALUDE

ESPERANTA FRAZEOLOGIO de Sabine Fiedler

Esperanta frazeologio kiel spegulo de kulturo. Pri la ekesto kaj evoluo de frazeologio en Esperanto kaj aliaj planlingvoj, kompare kun tiuj de etnolingvoj.

Rotterdam: UEA, 2002. 185p. 21cm. Prezo: €19,80. Triona rabato ekde tri ekzempleroj.

ĈU VI VOLAS DEFENDI ESPERANTON TRAFE?

Lernu el tiu ĉi DISKUTLIBRO POR MALPLI UZATAJ LINGVOJ unue eldonita de la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj.

Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj de Jordi Bañeres kaj Miquel Strubell. Trad. Edmund Grimley Evans. Rotterdam: UEA, 2002. 59p. 22cm. Prezo: €7,50. Triona rabato ekde tri ekzempleroj.

DE PLANO AL EFEKTIVECO

Ok studoj pri la demando kiel planlingvo evoluas al efektiva lingvo. Libra eldono de la n-ro 2000/3-4 de Interface, Journal of Applied Linguistics.

Planned Languages: From Concept to Reality. De Smet, Schubert, Tonkin, Blanke, Duc Goninaz, Koutny, Liu Haitao, Corsetti, La Torre, van Oostendorp. Red. Klaus Schubert. Brussel: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst, 2001. 257p. ISBN 806813 1 8. 24 cm. Diverslingva: angla, Esperanto, franca, germana, nederlanda. € 24,00.

ŜLOSILO AL 1286 GASTLOKOJ

La plej populara eldonaĵo de TEJO, la listo de esperantistaj gastigantoj Pasporta Servo, aperas ekde 1974. Ĉi-jare ĝi enhavas 1286 adresojn en 80 landoj, sur 210 paĝoj.

La gastigantoj ricevas ĝin senpage. La aliaj povas mendi ĝin kontraŭ 15 EUR + sendokostoj (kun triona rabato ekde tri ekz.) ĉe la Libroservo de UEA.

Por aliĝi kiel gastiganto, petu aliĝilon de UEA, de la kompilinto aŭ de la landaj organizantoj.

Pliaj informoj ĉe la kompilinto: Derk Ederveen, Westenburgstr. 15, NL-2275 XR Voorburg, Nederlando, p...@wxs.nl, aŭ ĉe: www.esperanto.net/ps.