Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 11

Vi trovos ...

en tiu ĉi numero poŝtkarton por daŭrigi la kampanjon MEMBRO-MEMBRON! Vi certe memoras la ideon: Se ĉiu el ni akirus nur unu novan membron, UEA, do ankaŭ la legantaro de nia revuo — duobliĝus! Multaj esperantistoj membriĝus en UEA, se iu proponus tion al ili... Nu, la kampanjo allogis 13 entuziasmulojn, kiuj akiris sume 57 novajn membrojn de UEA. Ĉu la rezulto ŝajnas al vi iom magra? Ĉu ne pro tio, ke ĝuste vi forgesis partopreni? — Ni do provu denove, kun iom pli da bruo kaj entuziasmo. Kun speciala poŝtkarto, kiu estos pli bone videbla ol artikolo, kies enhavo pli facile falos en forgeson...

Stano Marĉek

Malferme

Problemoj de Albert Einstein

Jan Książek

Albert Einstein, unu el plej grandaj fizikistoj de ĉiuj tempoj, aŭtoro de sciencaj laboroj je fundamenta signifo por la nuntempa fiziko, renkontiĝis siatempe kun grandaj problemoj, kies konsekvencojn ni sentas ĝis hodiaŭ. Laborante sur duaranga posteno de patenta oficejo en Bern (Svislando), li publikigis en 1905 laboraĵon, enhavantan la bazajn ideojn de specifa teorio pri relativeco. En tiu ĉi laboro Einstein proponis novan komprenon de la tempo kaj la spaco, ŝanĝon de la ideo pri absoluta tempo, ligante spacon kaj tempon je kvardimensia tempospaco. En la sama jaro li publikigis la rezultojn de laboroj pri: Brown-movoj, korpuskla teorio pri lumo kaj dependeco inter maso kaj energio (simpla ekvacio: E = mc²).

La novaj fizikaj ideoj tamen ne trovis ĝustan komprenon ĉe tiutempaj fizikistoj. Simple ili ne volis akcepti novajn pensojn. Ĝis hodiaŭaj tempoj oni ne scias precize pro kio. Eble pro ĵaluzo, ke ĝuste Einstein fariĝos fama homo, eble pro financaj kialoj, ĉar ja ĉiuj scias, ke grava internacia rekono de la atingoj de iu fizikisto certe inspiros Svedan Sciencan Akademion atribui al tiu fizikisto Nobel-premion? Eble pro tio, ke li estis judo? Laŭ la teoria vidpunkto, fizikistoj vidis la teorion logika kaj ĝusta, tamen ili ne agnoskis novan fizikon kaj ĝis la hodiaŭaj tagoj ili ignoras ĝin.

Rezulto de la oficiala nerekono de la relativeca fiziko estas tio, ke preskaŭ neniu okupiĝas pri ĝi, neniu eksperimentas por pruvi antaŭvidojn sekvantajn el la Einsteinaj ekvacioj. Ĝis hodiaŭ neniu esploris ĉu fakte lumradioj, irantaj en la proksimeco de grandaj kosmaj masoj, kiel ekz. steloj, estas kurbigataj. Krome, neniu el la grandaj fizikistoj sukcesis ŝanĝi la kosmologian modelon pri la Universo, kaj ĝis hodiaŭ unu sola deviga modelo estas tiu de Isaak Newton. En neniun eminentan fizikistan kapon eniras eĉ penso, ke la Universo povas ŝanĝiĝi, ekzemple ekspansii.

La ideo de Einstein, ke oni povas disrompi atomon kaj ŝanĝi materion je energio, provizante tiamaniere la homaron je neelĉerpeblaj fontoj da energio, estis tro aŭdaca kaj riska por sobre pensantaj fizikistoj. Do, danke al tio, la vivo en la mondo estas pli simpla kaj pli trankvila. Aperas en la klasika fiziko iuj teoriaj problemoj, ekzemple la enigmoj en la teorio pri radiado de perfekte nigra korpo, sed amaso da fizikistoj provas solvi la problemojn kreante aliajn teoriojn, konsumante gigantajn monsumojn por pruvi eksperimente siajn proprajn vidpunktojn. Por ĉirkaŭiri la geniajn proponojn de Einstein, malgraŭ ke tio estas ege komplika kaj multekosta, la fizikistoj nodis preskaŭ komploton. En gravaj mondaj fizikaj revuoj oni ne publikigas artikolojn pri la relativeca fiziko, ĉar tiu fiziko estas kvazaŭ tabua temo. Nur kelkaj entuziasmuloj provas ekinteresi pli grandan grupon da fizikistoj pri la reala valoro de la Einsteinaj ideoj, sed iliaj provoj estas vanaj. Oni ilin primokas kaj rigardas kiel strangulojn. La lasta rezulto de tiu fiasko de Einstein estas, ke oni ne bezonas skribi novajn lernolibrojn por mezlernejanoj kaj studentoj. Kiel grava ŝparo de papero, ĉu ne?

Kara leganto, ĝis tiu ĉi momento vi certe orientiĝis, ke mia rakonto estas falsa. Ja tamen modesta fizikisto, laboristo de patenta oficejo en Bern, sukcesis. Liaj laboraĵoj fariĝis famaj, kaj ricevis ĝustan rekonon flanke de tiutempaj konataj mondaj fizikistoj. Kaj tio okazis relative rapide, ĉar jam en 1909 Einstein estis nomumita profesoro de la universitato en Zürich, en 1911 en Prago, kaj en 1913 li fariĝis ano de la berlina Prusa Akademio, kie li plue laboris pri siaj novaj ideoj, por en 1916 publikigi Ĝeneralan Teorion pri Relativeco. En 1921 Einstein ricevis la Nobel-premion pro la laboro pri korpuskla (fotona) teorio de la lumo.

Kaj nun, kara leganto, mi deziras rememorigi al vi alian grandan homon, kies genia eltrovaĵo povis eĉ pli signife influi la mondan historion, kaj la vivon de ĉiu simpla homo — ne nur vivon de fizikistoj, sciencistoj kaj ĝenerale kleraj homoj. Tiu geniulo estis Ludoviko Lazaro Zamenhof (naskiĝinta iom pli frue ol Einstein), samnaciano de la granda fizikisto. En 1887 Zamenhof publikigis projekton de internacia lingvo, bazitan sur lingvoj hindeŭropaj, ĉefe latino.

La verkon de Zamenhof oni povas kompari kun la fina rezulto de la laboroj de fizikisto. El multaj fenomenoj aperantaj en la naturo (en diversaj lokoj, diversaj tempoj, spertitaj de multaj homoj) fizikisto konkludas iun regulon formulitan kutime kiel matematika ekvacio. Unuopaj reguloj estas poste kunligitaj en pli grandan strukturon de fizika teorio priskribanta la tutan spacon de la fizika mondo.

Multaj entuziasmuloj, impresiĝemaj animoj en la mondo, komencis lerni tiun bonegan projekton de internacia lingvo. Ekestis granda literaturo originala kaj oni tradukis gravajn literaturajn verkojn el la tuta mondo. Danke al la facileco en lernado kaj en reciproka interhoma komunikado, la lingvo disvastiĝis en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo.

Tamen pasis jam 115 jaroj, kaj la internacia lingvo Esperanto, kaj teorie kaj praktike pruvita, ne trovis oficialan rekonon de internaciaj mondaj politikaj organizaĵoj. Oni ne enkondukis ĝin kiel oficialan internacian komunikilon. Kial tiel okazis? Kial la grava humanisma projekto, genia en sia teoria flanko, ne povas servi al la homaro, donante al ĝi ilon por kompreniĝo, por amikeco, por pli bona kunlaboro je ĉiuj flankoj de politika, scienca, industria, komerca kaj turisma vivoj? Ĝuste tion neniu scias. Aŭ scias, sed ne scipovis konvinki aliajn. Permesu, Kara Leganto, ke mi provu prezenti al vi tiujn kialojn, kiujn mi elpensis por mia propra uzo.

Unue, ni revenu al la unua parto de mia rakonto. Kontraŭe al miaj falsaj priskriboj la genia ellaboraĵo de Einstein estis rekonita relative rapide de la mondaj fizikistoj. Kial do, same genia eltrovaĵo de Zamenhof, ĝis nun, post 115 jaroj, ne servas ĝuste al la tuta homaro? Ĉar la atingaĵon de Einstein rapide pritaksis kaj agnoskis la mondaj fizikistoj. Ili estas tiu speco de homoj, por kiuj plej grava estas scienca vero. Tiu principo reganta la vivon de scienculoj estas por ili la plej grava en la mondo, pli grava ol ekzemple ĵaluzo, monavido, malamo, avido je regopovo, ktp.

Revenante al la internacia lingvo: kial ĝi ne estis monde oficiale akceptita ĝis nun? Ĉar fari tion devus politikistoj. Kial ili ne oficialigis la lingvon dum 115 jaroj? Laŭ mi, respondo al tiu demando estas tasko por psikologoj, sociologoj, kaj eble ankaŭ por psikiatroj! Jes, mi nun akuzas la mondajn politikistojn: pro siaj kontraŭhumanecaj ecoj ili neglektas projekton, kiu povis tre efike servi al la homaro jam pli ol 115 jarojn!

Mi provu nur en kelkaj frazoj klarigi tiun vidpunkton. Inter multaj bonaĵoj, Esperanto donus al la homoj demokratan egalecon de ĉiuj nacioj. Ĉe grandaj internaciaj organizaĵoj ĉu politikaj, sciencaj, ĉu iuj aliaj — parolantoj de la internacia lingvo havus egalan ŝancon.

Se politikistoj de potencaj nacioj faras nenion por enkonduki la internacian lingvon, ili volas konservi malegalecon, lingvan diskriminacion. Do, ili pro grupa egoismo kontraŭagas al la pli larĝa monda bono de reciproka neŭtrala komunikado.

Aliaj politikistoj, devenantaj el malpli grandaj, aŭ malpli signifaj landoj, nenion faras por enkonduki internacian komunikilon, ĉar ili timas:

  • ke potencaj ŝtatoj fariĝos malfavoraj al iliaj naciaj interesoj,
  • perdon de sia “varmeta” posteno en la landa politiko,
  • ke oni primokos ilin publike, pro elpaŝo kun politike nekorekta ideo.

Krome, eble estas multaj tiuj politikistoj, kiuj simple neniam sciis pri tiu eblo radikale plibonigi la mondan komunikadon. Tiu klarigo ŝajnas esti sufiĉe neprobabla, ĉar en politiko ĝenerale laboras sufiĉe kleraj homoj.

Resumante miajn rezonadojn: feliĉe pri la disvolviĝo de fiziko ne decidas politikistoj, ĉar, se estus tiel, ĝis nun ni vivus en ŝtona epoko de scienco! Tamen, bedaŭrinde politikistoj decidas pri tio, kiujn rezoluciojn dezirantajn enkonduki Esperanton en internacian forumon bloki (kaj estis tiuj provoj multaj). Pro tio, laŭ humanisma vidpunkto, nia epoko kun komunikado disrompita je kelkmil lingvoj, estas ankoraŭ epoko de rompita ŝtono! Tiun staton ni ŝuldas precize al politikistoj!

Ĝuste tiel aspektas Eŭropa Unio, al kiu ni, poloj, nun aspiras eniri! Mi ne aŭdis pri oficiala demando flanke de niaj polaj politikaj negocistoj: Kiu estas la perspektivo por enkonduki en Eŭropa Unio demokratian lingvan solvon — internacian neŭtralan lingvon?

Preparoj por la 89-a Universala Kongreso de Esperanto: La 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Yanji

De la 2-a ĝis la 5-a de oktobro 2003 okazis la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Yanji, ĉefurbo de la Yanbiana Kore-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Jilin-provinco, nordorienta Ĉinio. La kongreson ĉeestis 236 esperantistoj el 26 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj, Speciala Administra Regiono Honkongo, Koreio kaj Rusio.

La inaŭguro de la kongreso okazis la 2-an de oktobro je la 9-a horo matene. Prezidis ĝin s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). S-ro Jin Zhixi, prezidanto de la Yanbian-a Federacio de Socisciencaj Asocioj, faris gratulan paroladon en la nomo de la registaro de la subprovinco kaj s-ro Li Jundao, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, diris salutvortojn al la kongresanoj. La kongreson salutis ankaŭ reprezentantoj de kelkaj lokaj E-asocioj. S-ro Yu Tao, ĝenerala sekretario de ĈEL, faris raporton pri la laboro de la ligo en la pasintaj kvar jaroj. S-ro Wang Hanping, asista ĝenerala sekretario de ĈEL kaj direktoro de la centra oficejo de la ligo, prezentis al la kongresanoj la preparadon de ĈEL por la 89-a UK okazonta en Pekino en 2004 kaj resumis la laboron de la ĉina delegacio, partopreninta la 88-an UK en Svedio.

La kongreson salutis per letero Cai Mingzhao, vicministro de Informa Oficejo de Ĉinio kaj prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo, d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de UEA, kvar E-organizoj kaj 13 esperantistoj el 17 landoj. S-ro Cai Mingzhao diris en la letero, ke la kongreso havas gravan signifon por la E-movadoj monda kaj ĉina, kaj oni devas bone plani, aranĝi kaj plenumi ĝian preparlaboron. D-ro Renato Corsetti skribis: Via laboro estas rekonata de eksterlandaj esperantistoj, kiuj volas nepre rilati kun vi, ricevi viajn revuojn, aŭskulti viajn radiojn, lerni pri via historio kaj pri via kulturo. Ne estas troe diri, ke ĉiu esperantisto estas ankaŭ iomete ĉino. Do, vi havas grandan respondecon pro la grandaj atendoj de neĉinaj esperantistoj.

Prof. Lee Chong-Yeong skribis en sia retletero: La ĉina kongreso estas grava okazo por pripensi kaj prepari sin fare de ĉinaj samideanoj pri la venontjara Universala Kongreso. La kongrestemo Universala Kongreso kaj ĉina Esperanto-movado en la nova jarcento estas tute trafa. Ĉinio estu la motoro de la Esperanto-movado en la 21-a jarcento!

S-ro Zou Guoxiang, vicprezidanto de ĈEL, montris en sia parolo, ke la okazigo de la 89-a UK en la komenco de la nova jarcento havas gravan signifon. Li alvokis la lokajn E-organizojn kaj esperantistojn agadi por sukcesigi la kongreson. Sekve de tio dekkelkaj samideanoj prezentis siajn opiniojn. S-ro Han Zuwu el Tianjin parolis pri la temo La loka E-movado estas la fundamento de la tutlanda E-movado, s-ro Hou Zhiping pri Universala Kongreso estas akcelilo de la ĉina Esperanto-movado, s-ro Li Shijun pri Kiaj taskoj staras antaŭ ni?, kaj aliaj samideanoj pri Kion ni faros por la 89-a UK?, Kion ni faros kontraŭ lingva hegemonio? ktp.

La kongreso havis kunsidon por respondeculoj de lokaj E-asocioj kaj komitatanoj de ĈEL. Ĝin prezidis s-ro Yu Tao, kiu parolis pri tio, kiel organizi kaj akordigi la agadon por sukcesigi la 89-an UK-on. Delegitoj el la E-asocioj de Interna Mongolio, Ŝanhajo, Shanxi, Dandong, Changzhou, Hubei, Sichuan kaj Shandong parolis pri spertoj kaj renkontitaj problemoj en siaj laboroj. Ili venis al la konsento, ke lokaj E-movadoj estas la fundamento de la ĉina E-movado, kaj esprimis, ke ili diligente laboros por antaŭenpuŝi la ĉinan E-movadon kaj kunlaboros kun ĈEL por plenumi la taskojn de la 89-a UK.

Posttagmeze la 3-an de oktobro okazis Esperanto-Seminario por memori Tikos okaze de la 20-jariĝo de lia forpaso kaj samtempe okazis premiero de la libro Elektitaj verkaĵoj de Tikos. S-ro Tikos faris gravan kontribuon al kulturado de esperantistoj, inter kiuj multaj estas ĉefaj fortoj de la nuna ĉina E-movado. La studentoj de Tikos rememoris lian la sindonemon kaj sindediĉon al Esperanto-afero dum la tuta vivo kaj nomis lin brava batalanto.

Dum la kongreso krom la tema kaj faka programoj estis aranĝitaj ankaŭ diskutoj pri interalie junularo, fervojoj, turismo, komerco kaj uzado de interreto. Okazis ankaŭ oratora konkurso kaj ekskursoj.

La 4-an de oktobro je la 2-a posttagmeze fermiĝis la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto. La fermon prezidis s-ro Zou Guoxiang. S-ro Wang Hanping faris resuman paroladon pri la kongreso. Post tio sekvis anonco pri la premiogajnintoj de la oratora konkurso kaj disdono de premioj kaj atestiloj. S-ro Yu Tao legis la rezolucion kaj ĉiuj ĝin aprobis per varma aplaŭdo. Ĉe la fino s-ro Hou Zhiping legis salutleteron al Bakin okaze de lia 100-jariĝo kaj la kongresanoj subskribis verdan ŝtofon, kiun ĈEL donacos al li.

Niu Xueqin

Neŭtrala lingvo por Sudafriko

Unesko avertas ke pli ol 250 afrikaj lingvoj povus perdiĝi por ĉiam. Almenaŭ 500 el la 1400 afrikaj lingvoj uzataj de la 700 milionoj da afrikanoj estas sur la vojo de falo. Niĝerio, Etiopio, Kenjo, Tanzanio kaj Sudano estas cititaj kiel ŝtatoj kun la plej seriozaj problemoj sur la lingva kampo. Ankaŭ en Sudafriko la situacio estas tre grava.

Estas vere emocia kaj politika debato en Sudafriko, diras Buyelwa Sonjica, vicministro pri kulturo. Laŭ la registaro nova lingvoleĝo protektus indiĝenajn lingvojn kaj kuraĝigus al tolerado de lingva diverseco. Kelkaj lingvistoj nomas la lingvoiniciaton revolucia en tempoj kiam indiĝenaj lingvoj en la tuta Afriko estas minacataj de la dominado de koloniaj lingvoj. Dum la celo ne estas malfortigi la signifon de eŭropaj lingvoj — kiuj dominas en la kampoj de medicino, scienco, komerco kaj teknologio — la subteno de indiĝenaj lingvoj kuraĝigus homojn respekti ilin, opinias sudafrikaj lingvospertuloj. Oficiale la registaro devas prefere publikigi dokumentojn en 11 oficialaj lingvoj. Se tio ne eblas pro praktikaj kialoj, la publikigo devas esti en almenaŭ ses lingvoj elektitaj el la ngunio- kaj soto-grupoj, la venda, tsonga, afrikansa kaj la angla.

Axel von Blottnitz de Esperanto-Asocio de Sudafriko kritikas la novan leĝon. Malbonŝance, la registaro ne esprimis favoron al la ideo de komuna lingvo por Afriko, aŭ almenaŭ Sudafriko, Mozambiko kaj Angolo. La Respubliko de Sudafriko akceptis, pro konsilo de la Organizo pri Afrika Unuiĝo kaj la Afrika Unio, la lingvon svahilan por tiu ĉi celo. Nun oni prisilentas kaj forgesas tion, bedaŭras von Blottnitz. Sen neŭtrala lingvo kiel Esperanto la vorto multlingvismo en la nuna lingva politiko similos al la uzado en Eŭropo. Tie multlingvismo estas sankta bovo.

Ankaŭ profesoro Mohlomi Moleleki, prezidanto de Pansalb, la sudafrika lingva konsilio, timas por la estonteco de sudafrikaj lingvoj: Homoj konsideras la anglan, prave aŭ malprave, kiel ilon por socia antaŭeniĝo. La opinio estas ke se vi ne konas la anglan, vi ne antaŭeniros en via laboro aŭ komunumo. Homoj fuĝas de lingvo se ili ne povas gajni monon per ĝi. Emfazi ke lingvo estas parto de kulturo ne sufiĉas. Ĝi devas zorgi ke pano estas sur via tablo. Tio ankoraŭ ne estas ofte la kazo de parolantoj de la afrikaj lingvoj.

Moleleki, ankaŭ ĉefo de la afriklingva departemento de la Liberŝtata Universitato, notas ke parolantoj de sudafrikaj lingvoj ofte preferas la anglan kiel instrulingvon.

Grava bato por la afrikaj lingvoj nun venas de parolantoj de la afrikansa, la nederlanddevena lingvo parolata de la antaŭa kolonia elito kaj de ĉefe miksitaj sudafrikanoj. La kreskanta prefero de afrikansparolantoj uzi la anglan signifos, laŭ Moleleki, la finon de la lukto de afrikaj lingvoj por fariĝi plene uzataj lingvoj.

Ŝajnas ke afrikansparolantoj pli kaj pli elektas la anglan, sendante siajn infanojn al anglalingvaj lernejoj, kaŭzante la fermadon de afrikanslingvaj lernejoj. Se tio okazas al lingvo, kiu bonege servas en ĉiuj terenoj, kaj ankaŭ en la scienco, dank’ al sia precizeco, kion tio signifos por la afrikaj lingvoj? La atingoj de la afrikansa, lingvo trioble pli aĝa ol Esperanto, estintus bona ekzemplo por parolantoj de afrikaj lingvoj.

Informoj pri la Tutsudafrika Lingva Konsilio: http://www.pansalb.org.za

El la Brusela Komunikadcentro

Malsatstriko

Komence de oktobro Giorgio Pagano, responsulo de Radikala Partio pri Kampanjo pri rajto je lingvo kaj je Internacia lingvo kaj Sekretario de Esperanto-Radikala Asocio (ERA), komencis fastadon.

La celo de la fasto estas devigi la italan ministron pri instruado, Letizia Moratti, plenumi iniciatojn interkonsentitajn kun la Radikala Partio. Unuavice temas pri kunvoko de Eŭropa konferenco pri lingvoj dum la itala jarduona prezido en Eŭropa Unio, klarigas gazetara komuniko de ERA. Tio estas celo pri kiu konsentas ĉiuj kiuj zorgas pri jam 20-lingva komunikado en Eŭropo, sendepende de diverseco en la prisolva opiniaro.

Bedaŭrinde, tri monatojn post la komenco de tiu itala jarduona EU-prezido, pri kunvoko de tiu konferenco estas nenia spuro. ERA lanĉis kampanjon por ke homoj sendu, subtene al la fastado de Giorgio Pagano, fakson aŭ telegramon, aŭ subskribu alvokon en interreto.

Brusela Komunikadcentro

Subtenu BKC

Brusela Komunikadcentro estas komuna informejo por ĉiuj esperantistoj, estrita de Eŭropa Esperanto-Unio. Ĝi jam havas tutmondan signifon por la movado kaj multe helpas Landajn Asociojn en ĉiuj mondopartoj rilati kun ĵurnalistoj. Ĉu esperantistoj pretus financi BKC per 0,5 procentoj de siaj enspezoj?

D-ro Esperanto en 1887 petis la legantojn de la unua broŝuro promesi, ke ili eklernos la lingvon, se 10 milionoj da homoj faros la saman promeson.

En 2003 Eŭropa Esperanto-Unio petas vin promesi donacon de 0,5% de via jara enspezo, se la sumo de la donacoj ebligos pluekziston de BKC en 2004 (sufiĉas 250 tiaj donacoj). Se BKC ne ekzistos dum 2004, la vetantoj rericevos sian vetmonon. Se BKC pluvivos, la vetantoj ricevos en 2004 la revuon La Ondo de Esperanto. La mono estos gardata de la kasistoj de la Landaj Asocioj kaj vetantoj partoprenos la lotumadon. Por ekscii pli pri la veto bv. kontakti la EEU-kasiston Johan Derks, Rietgors 40, NL 8271 GH IJsselmuiden, Nederlando, rete: d...@tiscali.nl, www.lingvo.org/veto.

Kio plej bone vendiĝis en Gotenburgo?

Malgraŭ la alta imposto kaj altaj prezoj en Svedio la vendoj ne malbonis, ĝojas Ionel Oneţ, respondeculo de la libroservo de UEA.

La ĉi-jara manko de volontuloj en la libroservo, laŭ la rumanidevena usonano, ankaŭ kaŭzis etan malaltigon en la vendado.

Li jam dufoje gvidis la librovendadon dum UK, post dektrijara librovendado ĉe Esperanto-Ligo de Nordameriko. Entute Oneţ kalkulas semajnan vendadon de ĉirkaŭ 30 000 eŭroj. Oni iom malpli vendis kompare kun antaŭaj jaroj, sed ne radikale malpli, li agnoskas. Ni sendis 500 titolojn, pezantajn ĉirkaŭ 2000 kg, de la Centra Oficejo en Roterdamo al Gotenburgo, diras Oneţ.

Unu el la plej bone venditaj libroj estas La Postdomo de la eksĉefredaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, ĵus elektita kiel tradukisto por la Eŭropa Financkontrola Kortumo en Luksemburgio. Ĉu ne strangas, ke la plej vendata libro dum la Universala Kongreso estas titolo tre kritika pri la nuna estraro de UEA? Mi ne dirus ke la libro estas kritika. Ĝi estas ironia. Ĝi ne insultas.

Tre bone vendiĝis kompaktdiskoj kaj vidbendoj. Esperanto Desperado kaj Persone estis inter la plej venditaj. Eble pro la averaĝa aĝo de kongresanoj la pli laŭta rokgrupo Dolcxamar malpli vendiĝis.

Oneţ ankaŭ rimarkis bonan vendadon de vidbendoj. Neplujunuloj emas sidi kaj spekti filmojn dum ili dormetas. Tio multe helpis la vendadon de vidbendoj. Aliflanke sonkasedoj pli kaj pli apartenas al la pasinteco.

Kiu estas la plej malbone vendita libro? Mi ne povas diri, sed estas pluraj nevenditaj titoloj, diplomatas Oneţ. Memorlibroj de Esperantaj famuloj aparte malbone vendiĝis.

Dafydd ap Fergus

Neanglalingvaj filmoj sub premo

2002 estis sukceso por anglalingvaj filmoj. Eŭropaj junuloj senpripense rakontas la nomojn de famaj filmoj kiel Harry Potter, Monsters, Lord of the Rings, Star Wars, Die Another Day.

En 2002, nur unu germanfranca filmo (Astérix et Obélix), el la 20 plej spektitaj filmoj en Eŭropa Unio, ne estis produkto de Usono, Britio, Aŭstralio aŭ Novzelando.

Laŭ la lastaj statistikoj pli ol 70 procentoj de la filmbiletoj aĉetitaj dum 2002 estis por filmoj produktitaj en anglalingvaj landoj. Eŭropa Komisionanino por Kulturo kaj Aŭdo-vidaj Komunikiloj Viviane Reding volas ŝanĝi tion. Meze de oktobro ŝi inaŭguris Cinedays 2003 (Kinej-tagoj 2003).

Ĉe la lanĉo de la dusemajna filmfestivalo Reding faris pasian pledon por pli da eŭropaj filmoj: Ni devas kuraĝigi junajn homojn ke ili pensu ke eŭropa kinejo estas alloga. La sensoj de niaj junuloj estas apatiigitaj de la grandegaj reklamaj kaj merkatumaj kampanjoj, kiuj premas usonajn rekordfilmojn, diras Reding. Neniu ilin instruas pri la graveco spekti niajn filmojn. Grandaj nomoj kiel Penelope Cruz, Aki Kaurismaki kaj Ken Loach, sed ankaŭ ses renomaj belgaj reĝisoroj, ĉeestas por interesi junulojn pri eŭropaj filmoj. Inter alie pro la lingva premo: pli ol 90 procentoj da eŭropanoj lernas la anglan kaj eŭropaj junuloj pli kaj pli evitas neanglalingvajn filmojn, eĉ la hejmlandajn.

Ankaŭ ĉe la arte altkvalitaj filmoj, kutime konsolo por eŭropaj intelektaj reĝisoroj kaj kinaj ĵurnalistoj, la eŭropanoj devis agnoski malvenkojn. Eĉ ne unu eŭropa filmo sukcesis gajni iun el la sep plej gravaj premioj dum la filmfestivalo de Cannes. La Palm d’Or atribuiĝis al usona reĝisoro.

Belga filmproduktisto Marion Hänsel plendis pri tio ke eŭropaj filmoj estas malmulte distribuataj. Seninterrompe labori por jaroj kaj poste ĝin spekti dum du semajnoj en kinejo ne estas kuraĝige. Ni devus subteni la produktadon kaj distribuadon. Hänsel ankaŭ volis kvoton por garantii ke eŭropaj filmoj eniru la kinejon. Ŝi substrekas ke eŭropaj filmoj facile konkursas kun siaj usonaj rivaloj kiam temas pri kvalito. La evento, subtenata de eŭropaj lernejoj, televidstacioj, kinejoj kaj filmmuzeoj, donas al miloj da junaj eŭropanoj la okazon spekti kaj malnovajn kaj novajn belgajn kaj eŭropajn klasikaĵojn.

Flory Witdoeckt, la vicprezidantino de Eŭropa Esperanto-Unio, vidas evidentan lingvan problemon: La situacio de la eŭropa filmindustrio montras, al kiuj absurdaĵoj irigas nin la ideologia rifuzo, bazita nur sur fortaj antaŭjuĝoj kaj manko de scio, konsideri vivan neŭtralan lingvon, kun riĉa originala kulturo, kiel Esperanto. La fina elekto estas klara: aŭ konsideri rolon je eŭropa nivelo por neŭtrala eŭropa lingvo kiel Esperanto, aŭ pasive akcepti la angligon de Eŭropo, ĉu temas pri filmoj, scienco aŭ politiko.

Aldonaj informoj ĉe http://cineuropa.org

Brusela Komunikadcentro

[FORIGITA!: bildo]

Viviane Reding provas promocii eŭropajn filmojn sen tuŝi la lingvan problemon.

Lenin parolas Esperante

Kalva kapo, malgranda barbeto, iom klinita kapo... Jes, Anatolij Koklenkov tre similas al la fama bolŝeviko Vladimir Lenin. Tiom, ke tiu simileco eĉ iĝis dum pluraj jaroj lia profesio: roli Lenin por turistoj sur la Ruĝa Placo de Moskvo.

Mi renkontis lin en medicinista E-renkontiĝo en Pljos (Centra Rusio). Lenin salutis min en Esperanto kaj pardonpetis, ke la aspekto ne tre bone konserviĝas dum la ripozado — mankis kravato, la barbeto ne estis bone flegita...

Kiel Lenin li laboras ekde 1994, rifuĝinte al Moskvo el sia hejmlando Taĝikio. Laŭ liaj vortoj tiam li estis la sola kaj la unua Lenin-similulo en Moskvo. Nun aperis tri aliaj, sed ili ĉiuj estas malpli similaj ol mi. Esperanton Anatolij Koklenkov eklernis en 2000 — unue memstare, poste kontaktinte moskvajn esperantistojn. Min pelis la timo pri ĵurnalistoj, li konfesas. Lenin ja estis tre klera persono, li parolis kelkajn fremdajn lingvojn. Mi timegis, ke iu ĵurnalisto demandos min, en kiuj lingvoj mi parolas — kaj mi scias neniujn!

Li provis studi la anglan, francan, germanan, ĉinan, sed la rezultoj estis malesperigaj. Tiam li trovis informojn pri Esperanto kaj decidis direkti sian energion al ĝi.

Nun li jam sufiĉe bone parolas, kvankam li ankoraŭ foje stumblas, serĉante vorton. Li esperas, ke jam sekvajare li parolos en Esperanto multe pli perfekte kaj nepre vizitos iujn internaciajn E-renkontiĝojn — ekz. IJK en Rusio kaj UK en Pekino.

Lenin-Koklenkov ankaŭ en la ordinara vivo ofte parolas kaj agas similmaniere al vera Lenin — tiel efikas la profesio. Fine de nia interparolo li absolute Lenin-stile deklaras: Mi volas doni signalon por la monda revolucio por Esperanto!

Andrej Grigorjevskij

Rememore al Jaroslav Novobilský — lernejestro kaj esperantisto

En tiu ĉi jaro ni rememoras la neĝisvivitan 100-an naskiĝtagon de Jaroslav Novobilský (14.10.1903 – 7.5.1942), respektata pedagogo de natursciencaj fakoj, meritplena kultur-organiza aganto kaj fervora esperantisto, kies vivon en la aĝo de neplenaj 39 jaroj perforte finis pafoj de faŝistaj murdistoj en la nazia koncentrejo Mauthausen (Aŭstrio) dum la dua mondmilito (1939-1945).

Jaroslav Novobilský naskiĝis la 14-an de oktobro 1903 en la moravia vilaĝo Závisice, Distrikto Nový Jičín. La medio de la laborista familio, kiu krom Jaroslav havis ankoraŭ kvin infanojn, estis simpla kaj en la tempo, kiam la patro estis sen laboro, ĝi estis sur rando de malriĉeco. Tamen la gepatroj, estinte atentigitaj pri la elstaraj kapabloj de sia filo, ebligis al li studi en gimnazio kaj la porinstruista instituto en Příbor. Frekventinte ĝin (1923) li fariĝis instruisto en kelkaj vilaĝaj lernejoj. Dum tiuj ĉi jaroj li plenumis ekzamenojn rajtigantajn lin instrui matematikon, fizikon kaj kemion en duagradaj lernejoj. Kun tiu ĉi diplomo li eklaboris (1927) en la ĵus fondita duagrada lernejo en Melč, apud la silezia urbo Opava.

En la ĉelima Melč ekzistis tiam ĉeĥa minoritato sub forta ekonomia kaj kultura premoj fare de la germana majoritato. En malfacilaj kondiĉoj li luktis — en la suverena Ĉeĥoslovaka Respubliko (!) — por la egalrajtigo de ambaŭ kunekzistantaj nacioj.

En 1931, en la aĝo de apenaŭ 28 jaroj, li estis nomumita direktoro de la duagrada kaj unuagrada lernejoj kaj de la antaŭlerneja infanedukejo. Tuj dekomence li starigis antaŭ sin taskon konstruigi en Melč, kiu estas natura geografia centro de la regiono, imponan novan lernejkonstruaĵon por la ĉeĥa junularo. Elspezinte enorman energion por konvinki ŝtatajn instituciojn en Opava kaj Praha pri la planoj, kaj por venki malamikajn intrigojn de la lokaj kontraŭuloj de la ĉeĥa lernejo, li tamen akiris konstru-permeson kaj en la rekorda tempoperiodo de ok monatoj estis la nova lernejo — kiu ankoraŭ nun estas fiero de Melč-regiono — konstruita.

La solenan malfermon perletere salutis la prezidento de la respubliko T.G. Masaryk, kiu konsentis, ke la nova lernejo portu lian nomon, ĉeestis ĝin ŝtata ministro kaj salutis ĝin per arda poemo la konata silezia poeto, nacia artisto Petr Bezruč.

En la nova lernejo oni praktikis la plej modernajn instrumetodojn kaj uzadis modernajn instruilojn. J. Novobilský fondis studentajn klubojn. El inter ili ni nomu klubojn literaturan, natursciencan, geografian, kantan, sportan, radioamatoran kaj Esperantan. La Esperantan kaj la radioamatoran klubojn gvidis li mem. Krome oni en la lernejo nedevige instruis piano- kaj violon-ludadon, kaj stenografion.

Ne nur en la pedagogia laboro, sed ankaŭ en la agado celanta al ĝenerala ekonomia, kultura kaj politika klerigo de la ĉeĥa minoritato, engaĝis sin la direktoro en maksimuma grado. Lia sinofera laboro rezultigis ĝojigajn fruktojn, kiujn ne povis ne aprezi eĉ la kontraŭuloj. La periodo de la rezultoporta laboro, de feliĉa familia medio kaj la amata edzino Helena kaj du infanoj Jaroslava kaj Vlastimil, de amo kaj estimo far la civitanoj, prezentis la plej feliĉajn jarojn de lia vivo. Sed ili daŭris nelonge: la perfida Munkena Kontrakto en 1938 neniigis ĉion, kio estis farita kun elspezo de tiom da energio. Antaŭ la proksimiĝanta nazia armeo, kiu aneksis la ĉelimajn teritoriojn de la Ĉeĥoslovaka Respubliko, inkluzive de Melč-regiono, kaj pro la kreskanta agresemo speciale kontraŭ la ĉeĥa lernejo kaj ĝia agado fare de lokaj germanoj, J. Novobilský kune kun sia familio devis fuĝi el Melč. Post dramecaj okazintaĵoj, kelkfoja transloĝiĝo, perdo de propra havaĵo ktp. li komence de 1939 eklaboris kiel direktoro de duagrada lernejo en Pňovice apud Olomouc. En la nova, nekonata medio, li kun elano rekomencis sian pedagogian laboron, ne preterlasante eksterlernejan laboron, per kiu li celis kuraĝigi siajn samcivitanojn kaj konvinki ilin pri la nur provizora ekzisto de la faŝisma misregado en la ĉeĥaj landoj. Kiel arda patrioto li aniĝis al la kontraŭfaŝisma kontraŭleĝa movado, en kiu li funkciis kiel regiona gvidanto.

Post perfido de la kontraŭleĝa organizo li estis la 23-an de oktobro 1941 arestita fare de la sekreta nazia polico Gestapo en Olomouc, poste lokita en Brno, kaj fine en la nazia koncentrejo Mauthausen, kie la 7-an de majo 1942 la pafoj de ekzekutgrupo mortigis lin, kune kun aliaj membroj de la rezist-organizaĵo.

Ĉi-jare pasis 61 jaroj depost lia morto, sed li daŭre vivas en la memoro de siaj lernantoj kaj samcivitanoj. Memortabuloj, gazetartikoloj kaj studaĵoj konkorde alte aprezas lian plurterenan senlacan laboron por sia patrujo, lian admirindan entuziasmon por ĉio nova, lian personan kuraĝon batali por progreso, justeco kaj rajto, senhezite ĝis la lasta spiro...

J. Novobilský fervore praktikis Esperanton, kun kiu li konatiĝis verŝajne en la porinstruista instituto en Příbor, kie studis kelkaj elstaraj ĉeĥaj esperantistoj, ekz. T. Čejka kaj J. Krumholz. Li fariĝis membro de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝia delegito por Závišice, pli poste por Melč. Lia lernanto Jan Hadánek el Jekartovce rememoras: Aŭtune 1927 Novobilský fondis el la plej bonaj lernantoj de mia klaso Esperanto-grupon, en kiu li tre diligente kaj kun granda fervoro instruis Esperanton. Ni estis 16 gelernantoj. Jam post Kristnasko, en la jaro 1928 ni sendis unuajn poŝtkartojn kaj leterojn al eksterlando. Ni ĉiuj estis entuziasmaj, ni ardis por Esperanto. Je la fino de la lernojaro estis en la lernejo aranĝita ekspozicio de la lernej-laboroj sub la devizo: “Ni infanoj de la tuta mondo, volas pacon”. Sur la fronta muro estis granda mapo de la mondo kaj sur ĝi malgrandaj flagetoj en lokoj, kiujn ni kontaktis pere de Esperanto. Sur tableto sub la mapo estis modelo de nia lernejo, el kiu koloraj fadenoj gvidis al la flagetoj. Krom tio sur la tabletoj kuŝis nia kompleta korespondaĵaro el la fremdaj landoj. Ni legis Esperantajn gazetojn kaj librojn. Post frekvento de la instituto mi gvidis E-kursojn en Lhotka kaj poste en Mladecko.

J. Novobilský mem ligis kontaktojn kun eksterlandaj instruistoj kaj uzis Esperanton por interŝanĝo de pedagogiaj spertoj. Esperanton li eluzis ankaŭ dum siaj eksterlandaj vojaĝoj al Aŭstrio, Germanio, Italio, Jugoslavio kaj Sovetunio. Pri la akiritaj vojaĝspertoj li postrevene aranĝis plurajn publikajn prelegojn.

Post la anekso de Ĉeĥoslovakio en 1939 li uzis en siaj Esperantaj leteroj, sendataj eksterlanden, simplajn kodojn por informi siajn amikojn pri la vera situacio en la okupaciita respubliko. Gestapo kaptis tiujn ĉi leterojn, enketis la forsendinton kaj devigis lin surloke perletere rifuzi pliajn kontaktojn. Oni ne povas ekskludi la ideon, ke lia Esperanta aktiveco estis unu el la kialoj, gvidintaj al lia persona tragedio.

Pasis kelkaj jardekoj de post la tragika morto de J. Novobilský, sed lia persona sorto estas daŭre aktuala konekse kun la malstabila kaj komplika evoluo en la monda politiko. Lia morto averte atentigas nin pri la malhumana krueleco de la faŝismo, pri ĝia principa malamo rilate ĉiujn demokratiajn idealojn. La sorto de J. Novobilský atentigas nin ĉiujn pri la neceso daŭre labori por certigo de la paca evoluo de la homaro.

-van-

NAVIGE

jen pluraj verdaj gutoj el la informoceano de Tut-Tera Teksaĵo. Sciigu la redakcion pri pliaj konsultindaj paĝoj Esperantaj!

MUZEOJ:

Reta Muzeo: sur la paĝaro de UEA troviĝas seriozaj kaj malseriozaj eroj el la historio (ne nur) de la monda Asocio, per materialo el Biblioteko Hector Hodler: http://www.uea.org/dokumentoj/bhh/retamuzeo.html

RELIGIOJ:

Pola portalo www.religia.pl alportas interesaĵojn pri religio kaj pilgrimlokoj en la mondo. Inter aliaj lingvoj estas Esperanto. Eblas sendi al amikoj belajn bildkartojn kun foto kaj muziko.

LANDOJ, REGIONOJ:

Kartvelio: Esperanto-retpaĝoj pri la kartvela E-vivo: www.geocities.com/abuladze﹍2000/start.htm

Sosnowiec: E-versio de la retpaĝaro pri la pola urbo Sosnowiec: www.um.sosnowiec.pl/eo/

Hungarlingvaj informoj pri Esperanto por ne-esperantistoj troviĝas sur la hejmpaĝo de László Gados: http://vilagnyelv.tripod.com

Meksiko: Retpaĝaro de Meksika Esperanto-Federacio troviĝas ĉe: http://www.esperantomex.org

Vankuvero, Kanado, pri Esperanto, en Esperanto: http://groups.yahoo.com/group/vankuvero/

LINGVA EGALECO:

Brusela Komunikadcentro: raporto pri la agado estas unikode legebla ĉe http://lingvo.org/eo/3/238. Pasvorto estas saluton.

TURISMO:

Retpaĝaro de turisma servo AfrikaTur troviĝas ĉe: www.afrikatur.prv.pl

REVUOJ:

Komencanto: retpaĝoj pri la revuo por komencantoj estas ĉe: http://Esperanto.net/Komencanto

Kristana Espero, la n-ro julio-decembro 2003, legeblas ĉe: http://br.groups.yahoo.com/group/365tagojellabiblio/

Tefloro: socikultura kaj movada retgazeto, la plej ŝatata sendlisto en Abonu.com, nun havas novan hejmon en interreto: http://tefloro.7i24.com

Penseo estas Esperanta beletra revueto, redaktata de ĉinaj esperantistoj. Nun estas enretigitaj ĉiuj 144 numeroj (13 jaroj): http://www.elerno.net/penseo.htm

Eŭropa Bulteno — nun interrete en pdf-formato. Ĝi estas informilo pri Eŭropa Esperanto-Unio kaj pri la eŭropa agado de la Esperanto-movado ĝenerale: http://lingvo.org/bulteno (pasvorto: saluton).

Gazetaraj Komunikoj de UEA legeblas en la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/

DIVERSAJ:

Regularoj de UEA estas konsulteblaj rete en la parto Dokumentoj de la retejo www.uea.org. Samloke oni povas trovi ankaŭ principarojn, decidojn kaj aliajn gravajn dokumentojn.

Bela pinglo kun la vorto Paco kaj foto de la tero estas havebla kontraŭ simpla retpoŝta peto, ĉe D...@PeaceForFree.org

Need4Space estas programo por purigo de la durdisko de nebezonataj dosieroj kaj programoj, kaj unu el la elekteblaj lingvoj estas Esperanto: http://galasoft.avtograd.ru/. La plena programo haveblas ĉe: http://galasoft.avtograd.ru/Need4Space.exe, pli malgranda versio sen instalilo ĉe: http://galasoft.avtograd.ru/Need4Space.zip

Esperanto-SerĉoCentro havas novan adreson: www.servocentro.com.

(Kompilis: stma)

Recenzoj

Kozo leginda

Kaj kiu pravas. Memorspertoj. Eugène de Zilah. Ilustraĵoj de Jean-Pierre Cavelan. Vieno: Pro Esperanto, 2002. 360 p. ISBN 3 85182 040 1. 23cm. Prezo: € 24,00.

Ĉi tiu libro, laŭ la subtitolo, konsistas el memorspertoj. Eugène de Zilah (1939) klarigas triapersone pri si mem kiel aŭtoro en antaŭparola letero al amiko: Li elektas el siaj memoraĵoj nur tiujn kiuj lin kondukis al lia mondovido, al lia filozofio, al lia opiniaro. Lia problemo estas: Kial mi pensas tion kion mi pensas? kaj ne: Kiel mi vivis? Temas pri tempo tre antaŭa al tiu en Vivi sur barko, nome la komenco de la sesdekaj, en Francio, kien li fuĝis el Hungario post la tieaj eventoj en 1956.

Krom la retrorakonta prezento de lia unua kompleta seksa sperto, kun du hungaraj putinoj en 1953, oni preskaŭ nenion trovos pri lia antaŭa vivo, nek pri la posta. Neniom, ekzemple, pri lia hungara familio. Kiel multo alia, ĝi vanuis por lasi la scenejon al la historio de lia transamiĝo el Inesa al Madlena, kies komenco, evoluo kaj feliĉa fino romanece spinas la verkon. Tiom, ke kiam ĉi latenta romano cedas lokon al aliaj temoj, oni sentegas ĝian mankon, ĝis poste ĝi refontas gvadiane* por feliĉigi la leganton.

* Gvadiano: rivero en la hispana regiono Ekstremaduro, parte nekontinua.

En Esperantujo Kaj kiu pravas estas ĉefverko de ĝenro kun pokaj precedentuloj: Berveling kaj, trans la masko aŭ vualo de fikcio, la litomiŝla Piĉ kaj la adoleskala Váha (plia hungaro, cetere). Zilah relegas kaj rerakontas, kaj do beletrumas, sian vivon, foje eĉ pli interese ol Elias Canetti en siaj memorspertoj, kvankam sen ĉi ties strikta kronologia ordo. Li rekonstruas, rekreas ĝis plej etaj detaloj iamajn dialogojn, laŭdeklare surbaze de notoj en taglibroj kaj tagkajeroj, kaj la tuto sonas honeste, eĉ kiam li eksplicas la longon de sia kaco (espereble nur en erekto, ne priapisme). Tamen ne ĉiam klaras, ĉu temas pri pensoj de la tiama, dudekkelkjara Zilah, ĉu de la nuna.

Krom Madlena (kaj Inesa, la iama umikino*), abundas plej diversaj temoj: la ŝtatestro De Gaulle, Kamasutro, filozofio (kun malklimaksa digresio pri Sartre), katedraloj, ĵudo kaj, ĉefe, sekso, ĉar la prezentataj memorspertoj estis plejparte seksaj; tamen nur pervers(i)ulo aŭ fridpisulo vidus en liaj priskriboj de amoraj scenoj ion pornan. Same abundas citoj kaj prilegoj, de Kartezio al Tolkien, sed vive, ne perforte aŭ pedante. Al tio oni aldonu la kolorajn bildojn de Cavelan/Kavlan, plursence ilustrajn. Entute, libro pelmela kaj brikabraka, kaj eble ĝuste pro tio — kozo leginda.

* umiko: partnero en neformaligita ama/amora rilato.

La stilon de Zilah, platan kaj neglatan en liaj artikoloj en La Gazeto, kredeble poluris Declerck kaj Steele, pri kiuj oni legas, ke ili multe helpis la aŭtoron. Malgraŭ disfojaj elstaraj frazoj (kiel Mi flosis inter tepidaj fantasmoj kaj flavaj sonĝoj kiel merdobulo en noktovazo), ĝenerale mankas eleganto. Kiel ĉe NemereSeabra, kiuj ne artas la lingvon, sed nur uzas ĝin, ankaŭ ĉi-kaze restas la impreso, ke li pensadas alilingve la tutan tempon. Ĉu do pro tiu fideleco al la franca (kaj eble ankaŭ al la hungara), daŭre subkuŝanta, li uzas tra la tuta libro la pronomon ci, eĉ en citoj el la Biblio? Aŭ ĉu Zilah kaj Madlena ciumas en intimo (mi apenaŭ kapablas imagi pli hororan pekon)?

Pliaj zilahismoj estas la eventuale utila vorto kozo, kiun li uzas sennuance (kvankam plaĉas la derivitaj koĉjo kaj konjo por diminutivi la seksilojn), aŭ la sufikso -ala, multe malpli preciza kaj pravigita ol la ignorata -alo de Piĉ. Liaj seksala, spiritala k.a. verdire subfosas la avantaĝojn de la adjektiva finaĵo kaj last-instance devigus reverki duonon de la nova PIV. Simile pri unuela (unuela usona ĵurnalisto = unu el la usonaj ĵurnalistoj), kiun li vaste uzas kiel malprecizan ekvivalenton de la diverssencaj unu, certa, iu, ajna. Jen tipa vorto kiu lin obsedas, sed leganton tedas. Pliaj strangaĵoj: perfavore (kial per-? ĉu nur pro la lingvoj latinidaj?); la serio *ĵudoo, *kamasutrao, *avatarao, *tantrao ks anstataŭ la tradiciaj vortoj sen fina hiato; plumpaĵoj kiel Vi certe legis ‘Romeo kaj Julieta’-on; sporada uzo de Nova Help-Alfabeto por propraj nomoj kaj eĉ por tekstoj telegramaj (‘ATENDU FARI STULTAZHON — MI TUY ALVENAS’ — baf!!!); aŭ, fine, la eraraj formoj milico, nobelulo, Uranuso, kvesto, grilo, psikanalisto anst. resp. milicio, nobelo, Urano, serĉo, krado, psikanalizisto. Kontraste, oni povus noti por PIV3 la plaĉajn formojn kiloo, smalao kaj la religiajn fakterminojn dulio kaj latrio.

Ĉi lingvaĵoj egalas al salero en sukerujo, se konsideri la enhavon. Zilah esprimas siajn ideojn meditige kaj repensige, ekz. pri naturscienco kiel teologio, pri nia volo kiel batal-elefanto kun la egoo kiel mahuto ktp. Jen kelkaj disaj frazoj: Sed mi sentis interne ian premon al eskapo el la spacotempo kaj mi spertis ke sanktejoj ja estas truoj en la socia kvardimensiaĵo; Mi malkovris ke la tuta morala dinamismo de la komunisma ideologio fontas el la kristana kulposento; Geedziĝo estas socia ago ĉar ĝi estas enpaŝo en la ŝtate kontrolatan infanobredadon; La homaj, nure homaj kozoj ne gravas, sed nenio gravas pli ol ili. Obstine kontraŭ tabuoj kaj dogmoj, kontraŭ ĉiaj diktaturoj. Ofte Zilah igas nin vojaĝi en la tempo, kiam li pripentras la nuptajn preparojn, ceremonion kaj sakramenton, des pli interesajn nun, kiam tiom da homoj nuptas inercie, modeme (la katolika meso, sankta spektaklo teatra). Kaj finfine oni trovas Madlenan ĉie. Kiel amdeklaron ne unuavice al Madlena, sed al ĉiuj ceteraj pri sia amo al ŝi. Ne senmotive la titolo venas el kaloĉajverse librokomenca moto: Kaj kiu pravas? / Ĉu tio gravas? / La am’ — jen sur la tero / La sola vero!.

Jorge Camacho

Lingvo por la Tergloba Vilaĝo.

Esperanto: A Language for the Global Village. Sylvan Zaft. Calgary: Esperanto Antaŭen Publishing, 2002. 157 p. ISBN 0 7795 0031 8. 21cm. Prezo: € 13,50.

Flanke de mia lito, je la nivelo de la kapkuseno, estas breto. Sur ĝi troviĝas hazarde ĵetita monteto da libroj. Supre, la plej ofta foliumata, La Bona Lingvo. Pravas la verkisto kiam li diras: Homo, kiu legas sian Esperanton, en forma pli arta, sed ne pli komplika ol li (aŭ ŝi) povas uzi ĝin, sentas sin portata supren (La Bona Lingvo, p.110). Kia bedaŭro ke tiel malmultaj miaj samlandanoj kapablas ĝui ĝin. Sed Claude Piron verkis ankaŭ alian plezure legindan libron, Le Défi des langues. Al miloj de miaj samlandanoj oni instruis dum jaroj la francan lingvon; tiun ĉi ili kapablus legi, ĉu ne? Bedaŭrinde, ne. Lerneja lingvo-instruado donas nur malmaturajn fruktojn.

Kiam Sylvan Zaft legis Le Défi des Langues, li konstatis, ke angla-lingvanoj urĝe bezonas similan libron. Rekta traduko ne taŭgus, do Zaft decidis klarigi anglalingve la mesaĝon de Piron: kiel ege malfacile oni povas majstri fremdan lingvon, kaj kiel normale kaj institucioj kaj medioj rifuzas agnoski tian malfacilaĵon. Li montras kiom da tempo kaj laboro junuloj malŝparas por eta gajno kaj kiel mensogaj estas la promesoj ke per iu KD-ROM oni povas post pluraj semajnoj bone paroli novan lingvon.

Krome, Piron, kiu longe laboris ĉe UNO kaj Monda San-Organizaĵo, kalkulis la terurajn kostojn de tradukado kaj interpretado, kun iliaj neeviteblaj mankoj kaj fuŝoj.

Tiujn ĉi informojn Sylvan Zaft sukcesas klarigi, ne nur per informoj, sed per detalaj ekzemploj; li ne diras ke la angla literumado estas nelogika, li montras liston de 13 manieroj literumi la sonon de O en GO. Poste li listigas multajn aliajn manierojn prononci tiujn 13 litergrupojn (grafemoj). Fine de tiu ĉapitro Zaft skribas ke post mil horoj da studado de angla literumado, fremda studanto ne kapablus tiel bone literumi kiel komencanto povas literumi Esperanton. (Artikolo en Eventoj raportis sciencan studon: la angla lingvo prezentas 62 fonemojn per ne malpli ol 1120 skribmanieroj.) Zaft prave rakontas ke eĉ kleraj denaskaj parolantoj spertas problemojn.

Eble la plej grava ĉapitro estas tiu, en kiu li klarigas la rolon de ĝeneraliga asimilado. Nia cerbo nature asimilas elementon kaj tuj ĝeneraligas ĝian uzon ekster la kampo de la jam akiritaj scioj kaj spertoj. Zaft diras ke la problemo, kiu iom malfaciligas la akiron de angla lingvo je angla-parolantaj infanoj, kaj ege malfaciligas ĝin por fremdaj lernantoj estas, ke tia ĝeneraligo ofte pravas sed tre ofte malpravas, kaj nenie la lernantoj povas antaŭvidi la bonan solvon. Samas la plejmulto da lingvoj; nur Esperanto fidindas.

Mi bedaŭras eraron en la dua ĉapitro; en 1922 la Asembleo de la Ligo de Nacioj unuanime akceptis la Rezolucion favore al enkonduko de Esperanto en la lernejojn de la Nacioj. Nur poste la franca deputitaro sukcesis flankenŝovi ĝin. Dr. Nitobe Inazou, kiu instigis la enketon, komentis: Post dudek jaroj, oni ridos je ni. — Ĉu multaj ridis en 1942?

Eble Sylvan Zaft saĝe elektis ne fidele sekvi la planon de Claude Piron en Le Défi des Langues. Ĉi tiu sur 161 paĝoj priskribis lingvajn problemojn je ĉiuj niveloj; pri la solvo li silentis ĝis paĝo 165. Ŝajne, ideala plano. Sed ĉi-jare Piron rakontis rete ke dum iu kunveno franca faka lingvisto renkontis lin kaj demandis, ĉu estis li kiu verkis La Defi... ? — Mi gratulas vin. Jen vere mirinda libro. Sed, kompreneble, kiam mi renkontis la vorton Esperanto mi ne plu legis.

Male, Zaft defias vid-al-vide la kredon de la plejpovaj ŝtatoj. Li asertas firme, sur la unua paĝo, ke Esperanto povus, se oni dum unu aŭ du jaroj instruus ĝin tra la mondo, kapabligi normalajn homojn interkomunikiĝi pli bone ol nun povas la plej lertaj plurlingvaj parolantoj, kaj li substrekas la grandegan koston, la malŝparon de dolaroj, kiuj povus savi la sanon kaj la vivon de tiel multe da homoj. Poste li pentras allogan bildon de la sonĝo de tiu ebla terglobo, plenplena de amikeco.

Mi ne nur rekomendas ĉi tiun libron; mi intencas tuj mendi plurajn ekzemplerojn.

Máire Mullarney

Moderna elektronika muziko sen bruo

Elektronika kompilo. Donneville: Vinilkosmo, 2002. Kompaktdisko, 71 minutoj, 16 muzikaĵoj; akompana 12-paĝa broŝuro. Prezo: € 19,80.

Finfine bonkvalita kompilo en Esperanto — Elektronika Kompilo. Normale kiam oni elektas muzikon en Esperanto, oni trovas ke la kvalito ne estas tiom bona kiom la nacilingva muziko.

Alia afero kiun oni ofte ne trovas ĉe elektronika muziko, estas vortoj, sed kio estas la kialo aĉeti Esperantan diskon sen vortoj? Feliĉe, preskaŭ ĉiu kanto sur la kompakta disko enhavas tekston.

Gunnar R. Fischer tre zorge elektis la plej bonajn kantojn de la plej bonaj elektronikaj bandoj, por doni veran ĝuon al la aŭskultanto. La disko inkluzivas la plej konatajn aktualajn bandojn en Esperanto: Dolcxamar, Krio de Morto, Roger, Lunatiko, Solotronik, Kunar, Andreas Viklund, Magnus, Asorti kaj Mhz.

La Elektronika Kompilo ja respegulas la Interretan Esperanto-muzikscenon. Kiam mi estis komencanto, mi serĉis ĝuste ĉi tian diskon, sed tiutempe ĝi ankoraŭ ne ekzistis.

Do, se vi volas modernan elektronikan muzikon kun ritmo kaj sen bruo, tiam vi nepre devas havi ĉi tiun diskon! Ĝi ankaŭ estas bonega reklamilo por Esperanto-kulturo inter la junularo.

Chuck Smith

Trevor Steele forlasos sian postenon

La estraro de UEA ricevis peton de la Ĝenerala Direktoro forlasi sian postenon pli frue ol la antaŭe interkonsentita momento, pro personaj kialoj. La estraro, kun bedaŭro, akceptis lian peton, kaj dankas lin pro la laboro farita por la Asocio en malfacilaj kondiĉoj.

Lia personeco multe kontribuis al restarigo de bonaj homaj rilatoj inter la kunlaborantoj kaj inter la estraro kaj la Centra Oficejo.

Dum lia deĵoro komenciĝis rekonceptado de la funkciado de la Asocio en la modernaj kondiĉoj, adaptado de ĝia ĉiutaga agado al la nova epoko de reta komunikado, kaj restabiligo de aperigo de la revuo, kaj estis alfrontitaj novaj taskoj, kiel la kompreno pri la plej bona procedo por reordigo de la Biblioteko Hodler, la decido renovigi kaj modernigi la Centran Oficejon, kaj aliaj. Ankaŭ okazis du sukcesaj Universalaj Kongresoj kaj bone antaŭeniras la preparlaboro por du pliaj.

Pro ĉio ĉi la estraro ree dankas lin kaj bondeziras al li feliĉon en la nova vivo. La estraro estas aparte danka, ke Trevor donis al ĝi sesmonatan averton por trovi kaj enpostenigi posteulon.

La estraro de UEA

La 1-an de aprilo 2004 ekvakos la ofico de Ĝenerala Direktoro de UEA

La Ĝenerala Direktoro estas la ĉefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaŭ la Estraro pri la ĝenerala funkciado de la Asocio kaj ties profesia stabo. Kiel ĉefa funkciulo en la prismo de servoj, kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de:

  • ĝeneralaj operacioj
  • eksteraj rilatoj
  • gvidado kaj evoluigo de la financoj
  • gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj
  • gvidado de la eldona agado
  • realigo de la decidoj de la Komitato, Estraro kaj aliaj organoj.

La Ĝenerala Direktoro regule kontaktiĝas kun la Estraro, tenante ĝin informita, plenumante ĝiajn decidojn, kaj kunlaborante kun unuopaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, streĉa, sed ankaŭ tre kontentiga.

LA ASOCIO. Universala Esperanto-Asocio estas plurmilmembra neregistara organizaĵo kun preskaŭ centjara historio, sed ankaŭ kun konstanta bezono transformi sin laŭ ŝanĝiĝantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-asocian laboron libervole en libera tempo. Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Oficejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (ĝia junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj ĉambroj kaj loĝoĉambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.

KVALIFIKOJ. Inter la preferataj kvalifikoj de la Ĝenerala Direktoro estas:

  • kapablo komuniki kun homoj, efike plenumi decidojn de la organoj de la Asocio, kunlabori kun samranguloj kaj gvidi, estri, kaj organizi stabanojn kaj respondeci pri ili
  • eduko laŭ universitata nivelo
  • plurjara profesia sperto pri administrado
  • kono de la Esperanto-movado
  • flua scipovo de Esperanto kaj bona rego de aliaj ĉefaj lingvoj, prefere i.a. la angla aŭ la franca
  • bona skriba kaj parola esprimkapablo
  • iniciatema, matura, reprezenta kaj diplomatia personeco
  • energio, imagemo, kaj praktika kapablo plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizaĵo.

RENOVIGO DE LA ASOCIO. En tiu ĉi periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpaŝoj taŭgaj por nova jarcento. Oni serĉas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaŭ de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron. Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti kaj gvidi ankaŭ eventuale aliajn laborajn kaj organizajn skemojn de la Asocia administrado.

DAŬRO KAJ ENPOSTENIĜO. La dungo okazos plej verŝajne laŭ 3- aŭ 5-jara kontrakto, kun 1-jara provperiodo. En Nederlando la aĝlimo por pensiiĝo estas 65-jara. Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la verŝajna kontrakta periodo. Dungiĝo estas kondiĉa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando.

KANDIDATIĜOJ. Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatiĝojn (prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la Estraro ĉe: s-ino A.J. Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, NL 1082 EG Amsterdam, Nederlando, retpoŝta adreso: t...@raketnet.nl. La Estraro prefere ricevu la leterojn antaŭ la 30-a de novembro 2003.

(Kaze de retpoŝta kandidatiĝo antaŭ tiu dato originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankaŭ kun iom da prokrasto.)

Loke

JAPANIO: Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj en Oosaka, Japanio, donacos librojn al tiuj societoj, kiuj ne povas pagi, kaj tamen deziras riĉigi sian bibliotekon per eldonaĵoj el Japanio. Interesiĝantoj bonvolu skribi al k...@mvf.biglobe.ne.jp.

IRANO: Irana Esperantisto estas dulingva (Esperanto-persa) revuo, en kiu troveblas artikoloj kaj informoj pri lingvaj aferoj, E-movado, Irana kulturo, historio, literaturo ktp. La revuo estas unika pro tio ke oni povas aĉeti ĝin en ĉiuj gazetarbudoj tra la lando. La jara abon-prezo (4 n-roj) estas 25 eŭroj, inkluzive de sendo-kosto (pagebla al uea-konto: iece-h). Paralele kun la plialtiĝo de la kvalito, plidikiĝo (44 paĝoj) kaj la kresko de eksterlandaj abonantoj de la revuo, nun estas bonvenaj perantiĝ-proponoj el ĉiuj landoj. Interesiĝantoj bonvolu kontakti la suban adreson. Pli da abonoj subtenas daŭran aperon de la revuo. Adreso: S-ro Hamzeh Shafiee, Revuo Sabzandishan, P.O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano; rete: h...@esperanto.org.

POLLANDO: la 15-an de oktobro okazis en la pola urbo Bydgoszcz prelego por blinduloj, pri hispana kulturo kaj pri Esperanto, fare de Jan Skonieczka (Pollando) kaj Augusto Casquero (Hispanio), organizita de s-ino Skonieczka, membro de tiu asocio, kaj elstara esperantisto. Estas intenco organizi E-kurson por la blindula asocio de Bydgoszcz, laŭ ilia peto.

KROATIO: Esperanto-Societo Bude Borjan, Studenta Esperanto-Klubo kaj Kroata Esperanto-Junulara Asocio translokiĝis. Ĉiuj havas novan adreson, la saman kun Kroata Esperanto-Ligo: Kneza Mislava 11, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Telefono: + 385 1 4610044. Per la translokiĝo finiĝis la 56-jara restado de Esperanto en Amruševa 5. La granda translokiĝo kun la arkivo el 1908 forkonsumis multan energion, sed ekde nun la societoj en Zagrebo eklaboros en la nova sidejo kune.

LITOVIO: Akademia instituto de litova lingvo preparis kaj Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj eldonis solidan 745-paĝan Enciklopedion de litova lingvo (Lietuviu kalbos enciklopedija) en 3000 ekz. En ĝi sur paĝoj 183-184 estas vaste prezentita Esperanto kaj ĝia stato en Litovio. Enestas foto de la kovrilo de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj, eldonita en 1890, sur paĝoj 164-165 estas prezentitaj artefaritaj lingvoj ĝenerale, kie oni skribas pri Esperanto kiel la plej populara artefarita lingvo.

AŬSTRIO: La ĉi-jara spektaklo de la Longa Nokto de la Muzeoj, okazanta en tuta Aŭstrio, estis speciale atentinda: laŭ la nombro de la partoprenintoj (675; 240 partoprenis la fulmokursojn) kaj etoso (la plimulto estis junuloj kaj regis ĝenerala scivolemo kaj entuziasmo dum la 40-minutaj fulmokursoj de Esperanto, kiujn energiplene gvidis Katalin Kováts). Estis senkoste disdonitaj 400 ekzempleroj de la lernolibro Esperanto eine Einführung in die moderne Umgangssprache de H. Mayer kaj 100 ekzempleroj Esperanto als Ratespass. Pri la aranĝo plurfoje raportis la aŭstra radio.

Fake

AGRIKULTURO: Eldonejo Gares en Vilno aperigis libron de konata litova ĵurnalisto kaj verkisto Aloyzas Urbonas Sutikti agronomu zemeje (Renkontitaj en lando de agronomoj) pri la dek plej famaj kaj meritaj agrikulturistoj de Litovio dum 1900-2000 kaj pri la dek plej famaj nuntempaj agrikulturaj agantoj (1990-2000). Sur paĝoj 82-92 oni skribas pri renkontiĝo de la aŭtoro en la oficejo de Litova Esperanto-Asocio sur la strato L. Zamenhof 5 en Kaunas, kun la aŭtoro de la libroj pri konata litova agrikultura profesoro kaj esperantisto Viktoras Ruokis kaj alia fama litova agrikultura aganto Juozas Tonkunas, profesoro de Litovia agrikultura universitato Algirdas Motuzas. Sur paĝoj 144-147 la aŭtoro skribas pri vilniusa esperantisto Vladas Juromskis, lia vojaĝo bicikle al la 83-a UK en Montpeliero, Francio, pri survojaj renkontiĝoj kun esperantistoj de diversaj landoj, pri aventuroj dum la vojaĝo k.s.

NOVA FILMO: La konata esperantisto kaj ĵurnalisto Roman Dobrzyński pretigas novan filmon. Tiucele li vojaĝis al la pola vilaĝo Miloradz, norde en Pollando, kie kun helpo de la loka esperantistaro, sub la gvido de Eduardo Kozyra, li filmis en bazlernejo, kie infanoj kaj profesoroj entuziasme kunlaboris. Konga esperantisto Molière Ngangu rolis instruadon de E-o al la lernantaro en klasĉambro, kaj Augusto Casquero same faris en la informadika laboratorio de la lernejo, pere de interreto. Lokaj instancoj, kiel la urbestro kaj tuta lernejestraro helpis kaj gastigis la stabon.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: La preleganto Roman Dobrzyński, kun la ĉefredaktorino de Pola Radio, Barbara Pietrzak, kaj Augusto Casquero.

ARTO: Ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro okazis la internacie konata E-aranĝo ARKONES (Artaj Konfrontoj en E-o), en la historia pola urbo Poznań. Interesaj prelegoj, muzikaj kaj teatraj prezentadoj, konkursoj, prezentado de E-eldonejoj, libroj ktp; okazis, senpaŭze, en tre agrabla etoso. Inter aliaj prelegis, muzikis, aktoris ktp. Ilona Koutny (Hungario), Zgibniew Galor (Pollando), Vera Barandovská, Bertilo Wennergren, Detlev Blanke (Germanio), Aleksander Korĵenkov (Rusio), Halina Gorecka (Rusio), Aida Cizikaitė (Litovio), Roman Dobrzyński (Pollando), Vilmos Benczik, Molière Ngangu kaj kolegoj (Kongo DR), Wera Blanke, (Germanio), Peter Chrdle (Ĉeĥio), Andrzej Sochacki (Pollando), Witold Czerwinski ktp.

JURO: Estis fondita reta diskutlisto por juristoj. La listo celas esti komuna forumo, helpilo, interŝanĝilo de esperantistaj juristoj. Eblas aliĝi al ĝi, sendante mesaĝon al p...@yahoogroups.com. Informoj pri juraj kaj juristaj aferoj troviĝas en la retpaĝaro de Esperanto-Jura Asocio, EJA, ĉe: http://es.geocities.com/ejaaeu/index.htm.

FAKA AGADO: La Estraro de UEA dum sia kunsido en Gotenburgo i.a. diskutis pri la prizorgado de la faka agado. La Estraro decidis ke kiel komisiito pri ĉi grava kampo de E-agado okupiĝos Marija Beloŝević (kontaktebla letere: Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio, rete: m...@public.srce.hr). Ŝi bonvenigas ideojn por plibonigo de la agado ĉi-kampe kaj invitas anonciĝi aktivulojn el la fakaj asocioj (en iu ajn kategorio rilata kun UEA), kies informoj en la JL estas nekompletaj. Pluraj fakaj asocioj estas rete atingeblaj, kio ebligas rapidan interŝanĝon de informoj. Krome, ĉiuj fak-agademuloj bonvenas al la listo: u...@yahoogroups.com.

Tra la mondo

Centjara jubileo en Svislando

Sabate la 23-an de septembro pli ol cent homoj kunvenis en la kastelo Ouchy en Laŭzano, por festi la fondon de SES, centjaron pli antaŭe, la saman tagon, en la lemana urbeto Rolle.

Lerta alpa kornisto, akompanata de esperantisto François Randin, salutis la kunvenantojn. Dum agrabla kafumado alparolis Claude Gacond, la organizanto, kaj Bruno Graf, la prezidanto de SES. Marion Bélisle-Grosjean majstre interpretis la 1-an suiton por violonĉelo de J. S. Bach.

Iom antaŭ la 10-a horo la tuta ĉeestantaro direktiĝis al la haveneto por enŝipiĝi sur la eksvaporŝipon Italie. Tie, en la unuaklasejo, loga aperitivo ĝojigis la jubileantojn, dum la laŭzana grupo incitis la kantemulojn al popolkantoj.

La albordiĝo al la malnova urbeto Rolle okazis ĉe sunsubiro kaj la muzikistoj, kornisto kaj violonĉelisto, denove regalis la gastojn. Jean-Thierry Von Büren fervore ekkantis nian himnon. Bongustaj fileoj plezurigis centon da frandemaj palatoj. Dume la lokaj kaj fakaj asocioj salutis, kaj Joelle Grosjean kantis, akompanate de sia fratino Marion. Mireille Grosjean legis salutan leteron de la prezidanto de UEA Renato Corsetti. Claude Piron amuzis per ludvortoj pri roloj, roloj de li, de la unuaj SES-fondantoj, roloj de la nunaj SES-anoj en la dua jarcento. Oni iris de barka-rolo al librotenada kont-rolo sen forgesi la kase-rolojn! Luc Allemand, tutfreŝa esperantisto deklamis poemojn de Privat. Kiom da junaj talentoj en nia societo! Ne restis multe da tempo al Andy Künzli, nia historiisto, por elvoki la unuajn SES-anojn en la rola restoracio la Nigra Kapo. Sed ne gravas, ĉar la jubileo nur malfermiĝas, ni plu povos kleriĝi pri la historio de nia societo en Vevey, en Les Brenets, en la enciklopedio promesita de Andy.

Kun ventro kaj oreloj sataj, la gastoj restariĝis por promenado tra la urbeto, preterpasante la lulilon de SES, la ekshotelon Nigra Kapo, ĝis la trajna stacidomo, kie la kornisto ilin adiaŭis per sia alpa, longega kaj elegante kurba muzikilo. En la stacidomo de Laŭzano formiĝis grupoj laŭ amikeco kaj laŭ direkto de la rehejmiĝo... Tiu sukcesa rememoriga tago ankaŭ estis okazo por revidi malnovajn amikojn kaj babiladi.

Nicole Margot

[FORIGITA!: bildo]

Marion Bélisle-Grosjean majstre interpretis la 1-an suiton por violonĉelo de J. S. Bach.

[FORIGITA!: bildo]

Bruno Graf, la prezidanto de SES, kaj Claude Gacond, la organizanto.

Itala sukceso nomiĝas Kirek

Kirek estas senpaga interreta kurso de Esperanto, per kiu en Italio ĉiam pli da homoj ekstudas la internacian lingvon. Jam en 1997 ekfunkciis la unua versio de la kurso, kiu estis traduko de la kurso de ELNA (Esperanto-Ligo de Norda Ameriko). La centra ideo estas provizi al la kursanoj korektanton, tiel ke ili havu personan kontakton. Multaj aktivaj italaj esperantistoj esperantiĝis per la kurso Kirek.

Post ses jaroj de la unua versio, IEJ, Itala Esperantista Junularo, kun la helpo de Itala Esperanto-Federacio (IEF), finpretigis novan version de Kirek, kiu estas traduko de la germana Korrespondenzkurs Esperanto (Ulrich Becker, Berlin, 1990).

La kurso konsistas el 11 lecionoj, faritaj per html-paĝoj. La kursano ricevas la lecionon 1 kaj sendas la ekzercojn al la korektanto.

La kursano finas la kurson, kiam li sendas al la korektanto la finan skribaĵon. Tiam li ricevas atestilon, kiun li povas uzi por gajni poentojn laŭ la nova itala sistemo de diplomado ĉe la supera lernejo. La nova kurso enhavas interretan sistemon por ke la atribuado de la kursanoj al la korektantoj estu aŭtomata, laŭ lokaj kaj aĝaj kriterioj.

La sukceso de la kurso estas granda: en 2002 la kursanoj estis 423, el kiuj 50 diplomiĝis. En 2003, ĝis la 9-a de septembro, la aliĝintoj jam estis 550, el kiuj 38 diplomiĝis. La korektantoj ĝis nun estas 52. Multaj estas la streboj de IEJ por ke la kursanoj kaj la diplomitoj aktiviĝu.

La “diplomitoj” de Kirek ricevas kiel donacon jaran abonon al la revuo L’Esperanto, tiel ke ili povas legi la revuon en Esperanto kaj informiĝi pri la itala agado. Ili ricevas ankaŭ senpagan aliĝon al la Itala Kongreso de IEF, tiel ke ili povas ĝui la esperantistan etoson.

Krome ili rajtas partopreni en la konkurso/loterio de IEJ, kiu donacas kiel premion senpagan partoprenon en la Internacia Junulara Festivalo, unu el la plej gravaj kaj allogaj junularaj aranĝoj en Eŭropo.

Flavia Dal Zilio, Francesco Maurelli
(Nova Sento in rete)

Korea Kongreso kaj la 80-jara jubileo

La 4-an kaj la 5-an de oktobro 2003 okazis en la hotelo Sangnok en la urbo Chonan, ĉirkaŭ 80 km sude de Seulo, la 35-a Korea Kongreso de Esperanto. Okaze de la kongreso aperis libro pri la 80-jara historio de la movado en Koreio.

Partoprenis 159 esperantistoj, inkluzive 9 eksterlandanojn, kiuj ĝuis diversajn programerojn, ekz. koreajn tradiciajn muzikon kaj dancon, teatraĵojn, 12 fakajn kunsidojn titolitajn La futuro de la lingvaj kaj kulturaj diferencoj inter la homoj, Kia devas esti la lingva sono de Esperanto?, Gramatika analizo de noveloj el Monato ktp.

En la kongresa universitato prof. So Gilsu prelegis pri la temo La restaĵoj de Koguryo-dinastio sur la kontinento.

Kunsidis iamaj kaj nunaj KEA-redakcianoj kaj diskutis pri la redaktoplano por la jubilea 200-a numero de La Lanterno Azia (la maja, 2004).

Precipe ĝojigis la kongresanojn la nove eldonita libro La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado (370-paĝoj), kiun verkis d-ro Lee Chong-Yeong. Ĝi estas la dua libro pri korea Esperanto-movado. La unuan eldonis d-ro Kim Samsu en la jaro 1976.

Kim Uson

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: d-ro Lee Chong-Yeong prezentas sian novan verkon La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado.

Forpasoj

Aristóphio Andrade Alves (1929-2002), vicdelegito (1995-2002), forpasis la 20-an de aŭgusto pasintjare en Maceió (Brazilo).

Roger Destabelle (1929-2003), E-aktivulo, sekretario, pedagogo kaj E-instruisto en Karloreĝo, Belgio, mortis julie pro koratako.

Ethel Alexander (1913-2002), dumviva membro de Kanada E-Asocio kaj UEA, forpasis la 16-an de aŭgusto 2002 en Vankuvero, Kanado. Ŝia hejmo estis rifuĝejo por la insulaj esperantistoj, por E-arkivejo kaj E-biblioteko.

Eric Fowden (?-2003) el Conwy, Britio, forpasis en septembro. Li estis lojala membro de UEA dum jardekoj, Delegito, aktivis en lokaj grupoj kaj gajnis multajn geamikojn en diversaj landoj.

Mieczysław Mackiewicz (1938-2002), matematikisto kaj filozofo de esperantismo, kreinto de Antikvaĵejo en Toruń (Pollando), E-instruisto kaj estro de PEA-filio en Toruń, forpasis la 11-an de aŭgusto 2002.

Wang Renhu (1938-2003) forpasis la 22-an de aŭgusto. Eminenta esperantisto, honora prezidanto kaj eksa prezidanto de LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio), kaj direktoro de la redakcia komitato de Verda Stelo (organo de LEA). Li organizis E-kursojn, i.a. la unuan provincan radiotelevidan E-kurson en Ĉinio por kelkmil homoj, starigis la organon Verda Stelo, verkis librojn kaj lernilojn.

Karl Sigurethsson (1915-2003) forpasis la 4-an de julio en Reykjavík, Islando. Profesie maŝinisto kaj maristo, eklernis Esperanton en 1937 kaj dum jardekoj partoprenis en universalaj kongresoj, la landa movado kaj vaste korespondadis.

Bill Thorne (1921-2003) ne plu vizitos la Londonan klubon de esperantistoj. Li estis afabla, modesta, helpema membro, ĉiam preta prizorgi alvenintojn kaj kontribui por la kluba vivo per siaj spriteco kaj muzikakompano. Dum jaroj li kontribuis al la revuo Komencanto per versaĵoj, rakontoj, bildoj kaj limerikoj.