Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 12

Vi trovos ...

ke plua jaro rapide forflugis kaj antaŭ ni estas la jarfinaj festoj. Festoj, dum kiuj ni havas iom pli da tempo por niaj proksimuloj kaj por ni mem, por iom ripozi, bilanci kaj eble plani. Sed eble ankaŭ por ankoraŭ fari tion, kion ni ne sukcesis fari dum la jaro kaj kion ni ne volas porti al la nova jaro kiel ŝuldon el la jaro pasinta. Tia ŝuldo povus fariĝi ekzemple remembriĝo ĉe UEA aŭ reabono de ties revuo (bv. atenti la ŝanĝitan kotiztabelon, validas tiu de la faldfolio en la novembra revuo), la plano donaci rimedojn al iu fondaĵo, la membrecon al esperantisto en malriĉa lando (Fondaĵo Canuto) aŭ al via juna kluban/in/o (Membro-membron!). Belajn festotagojn kaj bonan novan jaron!

Stano Marĉek

Malferme

Por la estonteco

Rapide alproksimiĝas granda familia festo: la centjariĝo de UEA en 2008. Tiam ni rigardos ĉion, kion ni faris en ĉi tiu jarcento, kaj ni parolos pri tio, kion ni ankoraŭ devas fari.

Por inde festi ĉi tiun okazon per konkretaĵoj kaj ne nur per vortoj, la estraro de UEA pensis lanĉi grandan kampanjon, kiu devas porti nin en la restantaj jaroj al la kolektado de kapitalo de kelkaj milionoj da eŭroj. Ni ne petas nun vian monon, sed ĉefe viajn ideojn. Jam en la venonta numero de la revuo estos klariga artikolo de la estrarano pri financoj, Ans Bakker ten-Hagen, kiu klarigos la manieron de tiu kampanjo kaj la kunlaboron antaŭvidatan kun la komitato de UEA kaj kun la landaj asocioj.

UEA estas la membroj, vi, la esperantistoj, kaj tio pluvalidos en la estonteco. En ĉi tiu momento estas almenaŭ du kampoj, kie Esperanto floras: Unue: kreskas la movado en multaj landoj de Azio, Latinameriko kaj Afriko. Sed multaj el tiuj esperantistoj ne povas pagi sian kotizon al UEA. Male: ili bezonas subvenciojn el la fondaĵoj de UEA, por aĉeti librojn, aboni revuojn, akiri informan materialon, ktp. Malgrandaj estas tiuj subvencioj sed iu minimumo estas necesa. Jen du ekzemploj:

  • La Afrika Oficejo, kiu flegas la movadon en Afriko, devis rifuzi doni al la esperantistoj en Ganao por la jaro 2003 pli ol $50, por aĉetado de materialoj por unu tut-jara Esperanto-laboro, sed en la afrika buĝeto ne estis trovebla plia kelkdeko da dolaroj.
  • Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio estas vigla asocio kun multaj kluboj en unu el la plej grandaj landoj de Afriko. En la oriento la militado malebligas normalan vivon, sed spite tion oni varbas, donas kursojn kaj uzas la lingvon. La estraro de DKEA pagas la bazajn kostojn por veturado, retkonekto, radioprogramo, biblioteko, jarkunveno per sia eta propra mono. UEA apenaŭ povas helpi. Simile en aliaj landoj: Madagaskaro, Tanzanio, Kamerunio kaj aliaj.

Ni povus plenigi paĝojn per ekzemploj de sindona agado, de homoj kiuj apenaŭ havas ion por manĝi.

Due: pli kaj pli da esperantistoj precipe junaj en riĉaj landoj uzas la lingvon ne membriĝante al tradicia asocio. Tio ŝajnas logika: kial pagi kotizon se oni povas per la elektronika reto kaj per veturado plene utiligi la lingvon? Sed... se la tradiciaj asocioj ne plu havas pagantajn membrojn, ekestas problemoj ankaŭ por la ret-uzantoj. Esperanto ne estas jam tutmonde integrita en la ĝenerala vivo de la homoj kaj la ŝtatoj.

Tial ĝi bezonas memstaran organizon. Ĝi bezonas gvidantojn, oficistojn kaj oficejon. Ĝuste nun la fizika stato de la Centra Oficejo en Roterdamo postulas grandegan riparadon. Ne eblas ĝin neglekti aŭ prokrasti, se entute ni volas konservi la domon de la Centra Oficejo. Ĝi kostas ĝis 300 000 eŭrojn.

Karaj membroj,

tio estas la kialo de nia kampanjo Por la estonto, kiu celas kolekti kapitalon de kelkaj milionoj da eŭroj. Kiel ni uzos tiun kapitalon? Esence ni uzos la renton kaj ne la kapitalon, por du celoj:

  • firmigi la strukturon de la Asocio kaj plufunkciigi ĝin, por ke la Oficejo en Roterdamo estu riparita kaj la regionaj oficejoj plu funkciu en Ameriko kaj Afriko, por ke la servoj al la esperantistoj estu ĉiam pli bonaj;
  • labori por realigi la celojn de nia movado, kiu volas havigi egalecan kaj justan solvon al la problemo de malsameco de lingvoj kaj kulturoj en la mondo. Ni volas pluinformadi pri Esperanto al neesperantistoj, kiel ni jam sukcese komencis fari lastatempe.

Ni devas antaŭvidi estontecon kun forta kapitala bazo, kiu permesos pli da agado por la esperantlingva komunumo. Ni devas antaŭvidi fonton de enspezoj, kiu pliigu la normalajn kotizojn. Tiun fonton ni vidas en la kreo de kapitaloj, kies rento nutras la agadon. Jam estas pluraj kapitalaj fondaĵoj en UEA kiuj tiel funkcias: Kapitalo Azio, Kapitalo Afriko, ktp.

Ni ĝeneraligu tiun sistemon. Ni rediras: ni celas kolekti kapitalon, nur por uzi ties fruktojn dum longa tempo en la estonteco.

Viaj donacoj kaj heredaĵoj helpu nin atingi la celon de ĉi tiu kampanjo kaj tiel doni la bazon por pli intensa agado por Esperanto. Ili, kaj ĉefe viaj heredaĵoj, povas esti la fonto, el kiu ŝprucos pliaj agadoj por la internacia lingvo Esperanto en la estonta tempo. Ni volas pludiri al la mondo, ke eblas rilati en justa maniero nur pere de nia neŭtrala lingvo. Pri ĉiuj demandoj (ankaŭ juraj) kunlige kun donacoj kaj heredaĵoj, bonvolu ekrilati rekte kun la estraro. Precipe kun la prezidanto Renato Corsetti aŭ kun la estrarano pri administrado kaj financoj Ans Bakker-ten Hagen. Iliaj adresoj estas en la kolofono de ĉi tiu revuo.

Por la estonteco!

La estraro de UEA

Trezoroj en la Biblioteko Hector Hodler

La kolektoj de la Biblioteko Hector Hodler, unu el niaj plej grandaj bibliotekoj kun 20 mil bibliografiaj unuoj, kaj la Arkivo de UEA enhavas multe pli ol nur librojn, revuojn kaj broŝurojn. Apartan atenton meritas la fotoj, poŝtkartoj kaj aliaj bildaj materialoj.

1912: Miaj negravaj konfidencioj

Kiun sencon havas delegita reto? Jam en 1912 la delegito de la franca urbo Bordeaux trovis interesan respondon. Charles Jean Brunet, tiam 37-jara aŭtomekanikisto, trovis sian demandaron tiom grava, ke li presigis ĝin sur apartajn poŝtkartojn kaj dissendis tion certe ne nur al Ludoviko Zamenhof. Ties ekzemplero nun malkovriĝis en Biblioteko Hector Hodler.

Domaĝe, la Majstro skribis: Kara Sinjoro! Mi tre bedaŭras ke mi ne povas plenumi vian deziron. La kaŭzon vi sendube mem facile komprenas. Via L. Zamenhof.

Se li jam manskribis kelkajn vortojn sur la karton kaj enpoŝtigis ĝin, kial li ne simple ankaŭ iomete respondis... ekzemple pri lia plej granda malfacilaĵo ĉe la gramatiko de Esperanto.

La Jarlibro de 1912 admonis ke la delegitoj ne rajtas liveri “konfidenciajn informojn”, sed la Jarlibro de 1913 malpermesis jam la peton.

Tamen, por savi la honoron de Charles Brunet: li ne nur verkis amuzaĵojn (sub pseŭdonimo La Nazumulo), sed ankaŭ “faris gravajn servojn” helpe de Esperanto per la serĉo de vunditaj kaj malaperintaj soldatoj dum la unua mondomilito (laŭ Enciklopedio de Esperanto).

1912: Mapoj en la UEA-Jarlibro

En la unuaj jaroj Universala Esperanto-Asocio, fondita de junuloj kaj junaj plenkreskuloj, multe eksperimentumis. Tio videblas ankaŭ en la Jarlibroj, kiuj tiam sufiĉe variis.

Tiaj mapoj aperis en la Jarlibroj de 1911 kaj 1912. Ilin desegnis la arkitekto Marcel Génermont, dum la 1920-aj jaroj Komitatano kaj ankaŭ Delegito en diversaj francaj urboj. Temas pri du falditaj mapoj, unu pri Eŭropo, la alia pri Ameriko unuflanke kaj Azio/Aŭstralio (sen Afriko!) aliflanke. La Jarlibro de 1914 havis nur unu mapon, nome pri centra Eŭropo, sen indiko de la UEA-distriktoj. Laŭ tiuj UEA-propraj distriktoj funkciis la ĉefdelegitoj kaj entute la asocia administrado.

1933: Foto Seth Anomah, Togolando

Jen tre frua bildo pri Esperanto en Afriko. La UEA-Jarlibroj de 1933 kaj 1934 mencias s-ron Seth Bedcako Anomah, komizo, c/o Bremen Mission. Li estis Delegito en Lomé, la ĉefurbo de Togolando.

Supozeble la foto venas el tiu tempo, ĉar dorsflanke oni mencias lian delegitecon. Lomé aperas denove en la Jarlibro de 1985, kun Amikaro de Esperantistoj en Togolando. Nuntempe troviĝas en tiu urbo la Afrika Oficejo de UEA.

La lando estis en 1884-1916 germana kolonio, en 1919-1960 (post teritoriaj perdoj) franca kolonio. Ekde 1960 Respubliko Togolando.

Ziko M. Sikosek

Primovada babilado inter Claude Gacond kaj Henri Dognac

Edmond Privat kaj la privata Lernejo Privat

Henri: Ĉar vi persone konis la pioniron Edmond Privat*, mi permesas al mi demandon koncerne al lia devena medio. Neimageble matura estis lia tuja kultura aktiveco post sia memlerno de Esperanto en 1903.

* (1889 Genève — 1962 Neuchâtel).

Claude: Fakte, kun sia licea kamarado Hector Hodler*, Edmond Privat plenumis epokfaran laboron, ĉar ambaŭ knaboj perceptis la tiaman bezonon de la esperantistaro sopiranta al io kulture pli reala kaj natura, ol la argumentado pri la supereco de Esperanto fronte al la konkurencaj lingvoprojektoj. Post kuna samtempa trastudo de La Langue bleueBolak* (la blua lingvo), lanĉita de Léon-Moïse Bollak* en 1899 kaj de Idiom neutral*, propagandata ekde 1902 far la eksvolapukisto Woldemar Rosenberger*, ambaŭ ĝenevaj liceanoj baldaŭ konvinkiĝis, ke la idiomo skribiĝas kaj zamenhofa paroliĝas esprime pli flekseble kaj stile pli harmonie, ol la dirite pli simpla Bolak aŭ la pli latinece natura posteulo de Volapük*. Ili mem eksperimentis parole kaj skribe la tri lingvo-sistemojn, kaj absolute certaj pri la supereco de Esperanto komencis agadi per tiu ĉi lingvo por rilatigi mondskale samaĝulojn kaj ankaŭ instruantojn. Ilia iniciato fakte inaŭguris novan fazon en la historio de Esperanto: tiu de la perlingva aktiveco, kiu plifirmiĝos kvin jarojn poste per la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Ilia maniero konsideri la lingvon por praktikaj celoj tuj renkontis pozitivan eĥon kaj viglan kunlaboremon, ĉar ĝi respondis al reala bezono tiama en Esperantujo. Sed sian sukceson la du knaboj ne nur ŝuldis al la propraj lerteco kaj iniciatemo. Ĝi ankaŭ rezultis el la neordinara medio avangarda, en kiu edukiĝis Edmond Privat.

* (1887 Genève — 1920 Leysin).
* Léon Bollack, Paris, Grammaire abrégée de la Langue Bleue — Bolak — Langue internationale pratique. Komenco de Nia patro en Bolak: Nea per, ev ra seri in silu, vea nom ecc santigui, vea regn ecc komi; vea vil ecc makui ib gev so in sil. Frazo de Volney en Bolak laŭ versio de 1899: Ak vop sfermed pro spes maned, if om pobl to pobl, ne ei mnoka pfo an am lan. Traduko: Kia giganta avantaĝo por la homa specio, se de popolo al popolo ni povus komuniki per sama lingvaĵo.
* (1859 — ?).
* Komenco de Patro Nia en Idiom neutral: Nost patr kel es in sieli, ke votr nom es sanktifiked; ke votr regnia veni; ke votr volu es fasied kuale in siel, tale et su ter.
* (1848 – 1918).
* Komenco de Patro nia en Volapük: O fat obas kel binol in süls, paisaludomöz nem ola, kömomöd monargän ola, jenomöz vil olik, äs in sül i su tal.

Henri: Do ne estas erara mia suspekto, ke la devena medio de Edmond Privat iel rolis favore al lia aga matureco.

Claude: Prave! Sed antaŭ ol raporti pri la familio Privat, indas unue precizigi kelkajn eksterordinarajn farojn de tiu juna Edmond. En 1905, sen helpo de plenkreskula akompano, li partoprenis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-sur-Mer. Li aĝis nur 16 jarojn kaj tamen liaj argumentoj estis priatentataj. Estas dank’ al lia insistemo, ke la dua UK okazis la sekvan jaron en lia urbo. La ĝenerala tendenco estis atendi, ke la britoj pretos ĝin organizi, sed Edmond timis, ke tiam la kunvena periodeco de la kongreso ne estos ĉiujara. Kaj rehejmiĝinte li plenumis sian funkcion de sekretario de la dua UK en Genève kun eksterordinara kompetento, tion ĉi paralele al la liceaj studoj kaj al la trapaso de la abiturienta ekzameno.

Henri: Kaj en sia 18-a jaro Privat komencis universitatan studadon en Cambridge, ĉu ne?

Claude: Jes, kun la celo helpi al la organizontoj de la tria Universala Kongreso li decidis ekstudi la anglan lingvon en Cambridge. Kaj la postan jaron la 19-jarulo veturos al Ameriko kaj kapablos esti aŭdience akceptita de la usona prezidento Teodoro Roosevelt*.

* (1858 – 1919).

Henri: Neimageble!

Claude: Tamen vere! Mi mencias tiun ĉi faktaron por reliefigi la neordinaran maturecon de tiu entuziasmulo, al kiu Esperanto multon ŝuldas. Fine de sia vivo, responde al petoj de aŭskultantoj, kadre de sia ĉiusemajna Esperanto-elsendo ĉe la svisa kurtonda radiostacio en Bern, Edmond Privat komencis aŭtobiografian rakonton pri siaj knabaj travivaĵoj. Post unu jaro la morto bedaŭrinde metis finon al tiu tre interesa prelegaro.

Henri: Kaj, se mi ne eraras, vi kontribuis al ĝia publikigo.

Claude: Fakte jes! Kiel posteulo de Edmond Privat ĉe Svisa Radio Internacia mi kolektis la disan foliaron de tiu prelegaro ĉe la vidvino Yvonne Privat-Bouvier* kaj kun Henri Vatré* pretigis libron, kiun Juan Régulo-Pérez* tuj eldonis en sia kolekto Stafeto sub la titolo Aventuroj de pioniro*.

* (1891 Genève — 1977 Genève).
* (1908 Genève — 1998 Genève).
* (1914–1933).
* Juan Régulo-Pérez, La Laguna de Tenerife, 1963.

Henri: Se mi ne eraras, estis dum la ŝipado al Usono en 1908, kiam Edmond Privat verkis la plej grandan parton de la poemoj de sia kolekto Tra l’ silento*.

* Unua eldono: Genève-Moscou, Universala Esperantia Librejo, 1912.

Claude: Jes, kaj alveninte en New York, kiel li rakontas en Aventuroj de pioniro, li recitis sian poemon Tre dolĉe sur lago, responde al la ĵurnalistoj informiĝantaj, ĉu poezio verkeblas en la nova lingvo Esperanto! Pri la valoro de tiu poemaro indas mencii juĝon de William Auld, kiu legeblas en lia enkonduko al la Esperanta Antologio* eldonita ankaŭ en la kolekto Stafeto: Plej grava kolekto de la Periodo (primitiva, 1887-1919) estas sendube Tra l’ silento, en kiu aperis por la unua fojo en la lingvo poemoj, kiuj kunfandis individue personan voĉon kun matura, vivanta lingvo- kaj vers-teĥniko.

* Juan Régulo-Pérez, La Laguna de Tenerife, 1958, p. 15.

Henri: Jen do kelkaj nerefuteblaj atestaĵoj pri la eksterordinara matureco de tiu juna Edmond. Do nun bonvolu raporti pri la familio Privat!

Claude: Aludante al sia infaneco Edmond Privat rakontis al ni dum renkontiĝo de Esperanto-junularo de Svislando, ke li kvazaŭ naskiĝis en lernejo, kaj ke pro tio li lernis legi ekde sia plej frua aĝo. Liaj gepatroj Emile* kaj Joséphine* Privat-Lüscher estis direktoroj de privata lernejo kun okdeko da lernantoj. Tiun instituton fondis en 1814 Egiste Privat*, la praavo de Edmond. Ĝin daŭre gvidis membroj de la familio Privat. Ekde 1884 sub la direkto de Emile ĝi instaliĝis en novan modelan lernejon ĵus konstruitan ĉe strato Florissant n-ro 10 en bieno nomata Pinchat, aĉetita fare de Philippe Privat*, la avo de Edmond.

* (1848-1926).
* (?-?).
* (1792-1869).
* (1814-1893).

Fakte indas mencii, kiel akiriĝis la kapitalo necesa al la aĉeto de tiu kamparo, ĉar tio respegulas la filantropan kristanismon, kiu regis en la familio Privat. Paro forveturonta al Ameriko enskribis siajn du filojn kiel internulojn en la instituto tiam gvidata de Egiste. Iliaj monataj pagoj, kiuj estis tute regule pagataj el Usono, subite interrompiĝis kaj absolute sensukcesa montriĝis la kontakt-esploroj kun la gepatroj de la du knaboj. Kion fari? Egiste kaj lia edzino ne hezitis varti pri tiuj du orfoj, kvazaŭ ili estus iliaj propraj filoj, eltenante ĉiujn elspezojn ĝis la fino de ilia profesia formiĝo. Multajn jarojn poste la gepatroj travivintaj neimageblajn aventurojn reaperis en Genève. Ili tuj venis al Egiste Privat por esprimi sian dankemon pro la malavara prizorgo de siaj filoj kaj rekompence donacis signifan monsumon, per kiu aĉetiĝis la menciita bieno Pinchat borde de la urbo Genève kun la projekto starigi modelan lernejon.

Philippe Privat, la avo de Edmond, planadis tiun konstruon. Kaj la lernejon inaŭguris la estontaj gepatroj de Edmond en 1884, kiam ili transprenis la gvidon de la instituto. Ili loĝis en la lernejo mem kaj do tial en ĝi naskiĝis Edmond kvin jarojn poste. Ĉar la lerneja instruistaro konsistis el membroj de la familio Privat, Edmond ekde sia naskiĝo ne nur vivis en la lernejo inter okdeko da lernantoj, sed ankaŭ en granda familio prizorgata de atentemaj geonkloj kaj gekuzoj. Jam kiel bubo dum la instruhoroj li ekkutimis sidadi kun aliaj knaboj, unue en la klaso de la etuloj, kie li do lernis skribi kaj legi kun ili, eĉ se li estis multe pli juna ol ili, kaj poste sinsekve en ĉiuj aliaj klasoj, li ĉiam estis la plej juna, ĝis kiam en 1900 alvenis por li la tempo forlasi la privatan lernejon por eniri la publikan liceon kun du jaroj de frueco al la kunlernantoj. Tio klarigas, kial lia klaskamarado Hector Hodler estas du jarojn malpli juna ol li.

Henri: Kaj malgraŭ sia juneco Edmond tamen bone sekvis la lecionojn.

Claude: Ho jes, ĉar en la Lernejo Privat oni ankaŭ zorge helpis al la lernantoj koncerne al ilia posta licea studo. La gepatroj ne nur frekventigis la Lernejon Privat al siaj filoj, por ke ili ricevu rafinitan edukon, kiun ne povas garantii la publika instruado; ili poste plue sendadis ilin al la Instituto Privat, por ke ili konvene efektivigu siajn hejmtaskojn liceajn kaj fariĝu kiel eble plej lertaj en siaj respektivaj klasoj. Same Edmond estis atentege prizorgata, kaj tio certe klarigas, ke malgraŭ sia junaĝo li rimarkiĝis en 1902 kiel talenta aŭtoro de teatraĵo, kiun prezentis lia klaso okaze de licea festo.

Henri: Do tiam debutis lia verkista kariero.

Claude: Fakte ĝi jam debutis pli frue, ĉar estis kutimo en la Lernejo Privat plurfoje jare okazigi teatrajn spektaklojn, en kiuj prezentiĝis scenoj rezultantaj el verkado individua aŭ kolektiva. Didaktike la Lernejo Privat avangardis. Obee al Jean-Jacques Rousseau* la flaŭron kaj bestojn la lernantoj studis en la naturo mem dum promenadoj, kaj samis por la geografiaj kaj historiaj faktoj. Kaj sub la influo de la zurika pedagogo Johann Heinrich Pestalozzi*, kiu famiĝis pro sia prizorgo de centoj da orfoj post la bruligo de la urbo Stans far la napoleona armeo, praktikiĝis aktiva didaktiko en studgrupoj. En la Lernejo Privat okazis kemiaj eksperimentoj, fizikaj observoj, manlaboro kaj la instruo de la franca lingvo ligiĝis interalie al la redaktado de lerneja gazeto dissendata al amikoj de la lernejo kaj disdonata al la gepatroj kaj lernintoj, kiuj estis invitataj al ceremonioj, festoj kaj spektakloj.

* (1712 Genève — 1778 Ermenonville), liaj pedagogiaj libroj estas Julie ou la Nouvelle Héloïse kaj Emile.
* (1746 Zürich — 1827 Brugg), liaj pedagogiaj verkoj estas Leonard und Gertrud kaj Wie Gertrud ihre Kinder lehrt. (Traduko: Kiel Gertrud instruas siajn infanojn).

Do kiam Edmond eniris la liceon, li estis jam sperta pri verkado de teatraĵoj kaj kiam li lernis Esperanton, li jam kapablis redakti gazeton. Kaj kun sia kamarado Hector li eĉ rajtis utiligi la lernejan ilaron por multobligi la bultenon Juna Esperantisto. Eĉ nun ne multas knaboj tiel helpataj por lanĉi tutmondan periodaĵon! Kaj ni ne forgesu, ke atentemaj familianoj ĉirkaŭis la junajn redaktorojn helpe kaj per konsiloj.

Henri: Jes, vere neordinara situacio.

Claude: Pruvo pri tiu ĉi vartado fare de la plenkreskularo estas la tuja interveno de la maljuna filozofo Jules Ernest Naville*, amiko de la lernejo. Li vizitis la lernejan subtegmentejon ne nur por observi la junajn redaktorojn en ties redakta aktiveco, sed ankaŭ por inviti ilin venadi al li ĉiusemajne. Dum tiuj renkontoj ege ŝatataj de ambaŭ liceanoj la maljunulo rakontis pri siaj travivaĵoj, kiuj enbrakis la tutan deknaŭan jarcenton. Raportante ekzemple pri la paciga rolo de la ĝeneva generalo Guillaume-Henri Dufour*, kiu en 1848, post la fino de la interkantona milito Sonderbund, jure kontribuis al la transformo de la Svisa Ligo en federacion de egalrajtaj kantonoj, la filozofo komprenigis al siaj instruatoj, ke nur sama jura metamorfozo en mondan federacion povos foje pacigi la eterne militantajn naciŝtatojn. Tiu instruo de ĝeneva filozofo eĥas en la verkaro de Edmond Privat kaj Hector Hodler.

* (1816 Chancy — 1909 Genève).
* (1787-1875).

Henri: Tiu vizito de Ernest Naville al la redaktoroj de Juna Esperantisto signifas, ke li havis grandan konsideron al Esperanto.

Claude: Multon pli! En la lernejo Privat okazadis vesperaj klerigaj kunvenoj por la lernintoj kaj amikoj de la instituto. Estas tiel, ke en tiu lerneja medio la filozofo Ernest Naville prezentis Esperanton en prelega vespero de la jaro 1902. Kaj al la interesatoj li ne nur malavare disdonis sian eseon La language internationale*, sed ankaŭ la efikan Commentaire sur la Grammaire Esperanto* de Louis Beaufront* kaj aliajn dokumentojn.

* Lausanne, 1899.
* Reims, 1900.
* Louis Chevreux (1855-1935).

Daŭrigo venontnumere!

[FORIGITA!: bildo]

Hector Hodler sur karikatura desegno de Jean Robert el la jaro 1912.

Ĉiam ree pri la laborplano. Ĉi tio estas vera turmento!

Vi rajtas pensi tion, tio estas, ke mi turmentas vin pri la laborplano. Oni eĉ diris, ke mi estas unu-maniulo (monomaniulo en la greka variaĵo de Esperanto), simple ĉar mi proponis anstataŭigi la banalan demandon: Kiel vi fartas? per la pli kompleta: Kiel vi informas, instruas kaj utiligas? Vi komprenas, ke ĉi tiu lasta demando ebligas multajn kaj pli variajn respondojn preter la kutima: Bone, dankon!

Ĉiukaze por ne paroli ĉiam pri la agad-kampoj: informado, instruado kaj utiligado, ĉi-foje mi parolos al vi pri la tiel nomataj agad-direktoj: profesiiĝo, plijuniĝo kaj tutmondiĝo. La agad-direktoj estas io, kio interkruciĝas kun la agad-kampoj en maniero, kiun nur matematikistoj kapablas al si bildigi. Por ni simpluloj, ili estu nur celoj de nia agado. Ni igu la laborplanon mem paroli:

1-a agad-direkto: Profesiiĝo

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.

La nocio profesiiĝo havas implicojn por la tri agad-kampoj: En la kampo informado, tio signifas unuavice la ellaboron de dece taŭga informmaterialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.

En la kampo instruado, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede...

En la kampo utiligado, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam ĝi estos utila ankaŭ por atingi ĉiuspecajn celojn de la homa vivo.

2-a agad-direkto: Plijuniĝo

Tio signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo, certigante ĝian efektivigon per komuna komisiito aŭ komisiono.

Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.

3-a agad-direkto: Tutmondiĝo

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn.

Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. ...”

La labor-plano parolas tre simple kaj apenaŭ oni devas aldoni ion. Mi nur diru, ke profesiiĝo ne simple signifas pagi pli da salajroj, sed povas signifi eĉ pagi malpli da salajroj kaj eble sukcesi utiligi pli profesiajn homojn kaj eduki esperantistojn agi pli profesie. Tion, laŭeble, ni estas jam farantaj. Kaj CED kaj ILEI kunlaboras tiucele, kaj multaj fakuloj komencas trovi sian vojon al kunlaboro kun samfakuloj pere de la reto. Kompreneble la reto estas nur rimedo; se ne ekzistas esperantistaj komercistoj, vi povas disponi pri ĉiuj komputiloj de la mondo, ne ekzistos komerco per Esperanto.

Pri plijuniĝo mi nur volas diri: rigardu TEJO-n. La rilatoj inter TEJO kaj UEA estas tre bonaj kaj komune ni estas ellaborantaj la aluditan komunan laborplanon. Per la vorto komune mi provas akapari meritojn, kiuj vere apartenas ĉefe al TEJO, kiu ĵus lanĉis vastan esploron pri laborplanaj direktoj. Menciindas ankaŭ, ke TEJO kunlaboras almenaŭ por provizi materian bazon por ellaboro de unu el la retaj versioj de la labor-plano de UEA kaj de la laboroj ĉirkaŭ ĝi. Bonvolu rigardi en www.tejo.org/uea.

Ĉiu rajtas havi sian amatan ĉevaleton kaj ankaŭ mi havas ĝin. Tio estas tutmondiĝo. Mi daŭre sekvas la mirindajn farojn kaj la bedaŭrindajn nefarojn de la kontinentaj (pli precize landaraj) komisionoj de UEA/TEJO, kaj mi povas diri al vi ke la faroj estas superaj al la nefaroj. Tio apenaŭ reflektiĝas en ĉi tiu revuo pro la modesteco de la agantoj, sed estu certaj, ke tio progresas. Persone mi opinias, ke gvidantoj de la movado, kiuj ne estas zorgoplenaj pro la manko de esperantistoj en Indonezio (nur ekzemplo), simple neniam legis la laborplanon.

Sed kial mi daŭre turmentas vin per ĉi tiuj banalaĵoj pri la labor-plano? Simple ĉar la labor-plano ne estas nur por UEA. Ĝi ne validas nur en Roterdamo. Ĝi estas labor-plano por la tuta movado. Mi provas konvinki vin, ke en via lando, ni diru: (temas pri ekzemploj sen iu ajn implico) Barato, aŭ en via loka klubo, ni diru: Guadalajara, vi devas okupiĝi pri informado, instruado, utiligado en maniero, kiu entrenas profesiiĝon, plijuniĝon kaj tutmondiĝon. Se vi faros tion en via urbo, kaj nur en tiu okazo, vi rajtos poste kritiki vian landan asocion, kiu ne faris tion, kion ĝi devus fari, ktp. supren.

Renato Corsetti

Kongresa Komuniko 1

89-a Universala Kongreso de Esperanto

Pekino, Ĉinio, 24-31 julio 2004

Konstanta adreso:

Adreso de UEA (vidu la kolofonon), TTT: http://www.uea.org/kongresoj; Retadreso: k...@co.uea.org

Kongresa Temo:

Lingva egaleco en internaciaj rilatoj

Kongresejo

Beijing International Convention Center (No.8 Beichendong Rd. Chaoyang Dist. Beijing 100101, Ĉinio) estas nova kongresejo kun agrabla disdivido de salonoj. Ĝi troviĝas en bela regiono ĉirkaŭita de hoteloj, restoracioj kaj aliaj butikoj. Ĝi estas facile atingebla kaj estas apud rapidvojo (ringvojo).

Loka Kongresa Komitato

La kompetenta 13-membra LKK intense laboras, pretigante ĉiujn detalojn por fari la pekinan UK-on neforgesebla sperto. Korespondado Kongresanoj bv. skribi ne al LKK, sed ĉiam al la Kongresa Fako de UEA, ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. LKK ne povas respondi individuajn informpetojn. Bonvolu ankaŭ neniam skribi al la Kongresejo mem.

Informado

Kongresaj informoj aperas en la Unua Bulteno, en la retpaĝoj de UEA (www.uea.org) kaj en la propra TTT-ejo de la kongreso (http://www.espero.com.cn/uk2004/e02-2.htm), en la revuo Esperanto, aliaj E-gazetoj kaj en E-radioelsendoj (Varsovio, Vieno, Pekino k.s.). Pliajn informojn bonvolu peti ĉe la Kongresa Fako de UEA.

Glumarko

La kongresa glumarko estas ideala surgluaĵo por viaj kovertoj dum tiu ĉi pekina jaro. Mendebla ĉe la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj) kontraŭ 1,20 EUR (plus sendokostoj).

Kongresa Afiŝo

Bela kolora kongresa afiŝo estas aĉetebla ĉe la Centra Oficejo kontraŭ 3,00 EUR (plus sendokostoj).

Unua Bulteno

Bela kaj informplena kolora broŝuro enkonduke pri Ĉinio kaj Pekino kun bazaj informoj pri hoteloj, kongresejo kaj ekskursoj. Dissendita al individuaj membroj de UEA, kongresaj perantoj kaj landaj asocioj. CO de UEA sendos ĝin volonte kaj senpage ankaŭ al via grupo aŭ klubo. Se vi organizas E-aranĝon, la Unua Bulteno estas la plej taŭga enmetaĵo en la dokumentujon de via aranĝo: bv. peti pli grandajn kvantojn.

Loĝado kaj ekskursoj

Komence de 2004 aperos la Dua Bulteno kun detala oferto de hoteloj, ekskursoj, antaŭ- kaj postkongresoj kaj aliaj servoj. Eblos elekti el diversaj variantoj kun vasta gamo da prezoj (ĉefe malmultekostaj).

Vojaĝo

Pekino estas facile atingebla fluge, trajne kaj buse. UEA traktas kun kelkaj flugkompanioj por elekti la plej taŭgan flugon por la kongresanoj (malmultekosta kaj komforta). Pli da informoj aperos en la Dua Bulteno kaj en la retpaĝoj de la kongreso.

Aliĝoj

La individuaj membroj de UEA kaj la kongresaj perantoj ricevis la aliĝilojn. Vi povas ankaŭ aparte peti ilin. Cetere la aliĝilo estas trovebla en la reto PDF-formate (http://www.uea.org/kongresoj). Eblas aliĝi ankaŭ rete.

Kotizoj

Ĝis la jarfino, en eŭroj (parenteze sumoj por B- kaj C-landoj): IM de UEA 150 (115 - 60), ne-IM 190 (140 - 70), IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 75 (60 - 30), ne-IM junulo ktp. 115 (85 - 45). Pagmanieroj kaj kategorioj en la Jarlibro aŭ en la TTT-paĝoj.

Elekto de Komitatanoj B de UEA

En 2004 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA. Parto de tiu procezo, kiu kulminos en la UK en Pekino, estos elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj membroj (IM) en la komitato de UEA.

Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidebla nombro da IM je la 31-a de decembro 2003 oni elektos ses (6) komitatanojn B por la periodo 2004 - 2007.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.

Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo ĝis la 28-a de februaro. Nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj validos (t.e., nek faksoj nek retmesaĝoj).

Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaŭ la elektiĝo (t.e. 2002-2003) kaj esti kotizinta ankaŭ por 2004. Salajrata UEA-oficisto ne rajtas kandidati.

Jama kandidato estas reelektebla, kondiĉe ke en la periodo 2001-2003 li/ŝi ĉeestis almenaŭ unu komitatkunsidon.

Se estos ne pli ol ses kandidatoj, oni konsideros ĉiujn elektitaj. Se ili estos pli ol ses, la individuaj membroj ricevos en aprilo voĉdonilon por elekti siajn reprezentantojn per baloto.

Uzu vian demokratian rajton reprezentiĝi aŭ reprezenti en la supera gvidorgano de UEA!

Trevor Steele,
ĝenerala direktoro

Danke al Thorsen-apogo kvin bibliotekoj pliriĉiĝis

Kvin bibliotekoj en kvin landoj estas la feliĉaj gajnintoj de la ĉi-jara financa subteno el Biblioteka Apogo Poul kaj Roma Thorsen. Ili estas: Esperanto-Gesellschaft Südharz (Germanio), Esperanto-Societo Flamo (Toruń, Pollando), Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Biblioteko de la Fakultato pri Medicino de Montevideo (Urugvajo). La kvin bibliotekoj ricevis librojn en suma valoro de ĉirkaŭ 500 eŭroj. Kandidatis ankaŭ aliaj bibliotekoj (du, ambaŭ en Eŭropo, kiuj jam ricevis financan subtenon el la sama fonduso). La kvin gajnintaj bibliotekoj aldoniĝas al listo de pli ol 60 bibliotekoj en Afriko, Azio, Latina Ameriko kaj Eŭropo, kiuj ricevis subtenon el la Fondaĵo Thorsen.

Petoj por venonta aljuĝo devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2004. sendi peton kiu enhavas: la nomon kaj adreson de la biblioteko, la nomon kaj titolon de la petanto, liston de dezirataj libroj laŭ Necesas ordo de prefero.

Oni ne subvencias akiron de ne-libraj varoj. Por helpi al pli da bibliotekoj, UEA bonvenigas financajn donacojn por la Biblioteka Apogo Poul kaj Roma Thorsen.

Avo Frosto parolas Esperanton!

Kristnasko 2003 alvenas kaj miloj da infanoj el Kanado kaj la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Kiu skribos al li, ricevos respondon el la norda poluso. Jam la duan jaron eblas skribi kaj ricevi la respondon ankaŭ en Esperanto!

En 2001 la Esperanto-Societo Kebekia traktis kun la Kanada Poŝta Servo sugestante la uzon de Esperanto. Oni jesis kaj ekde Kristnasko 2002 Esperanto estas inter la korespondaj lingvoj uzataj de Avo Frosto kaj liaj helpantoj, volontuloj de la Kanada Poŝta Servo, por subteni alfabetigon.

La Esperanto-Societo Kebekia invitas esperantistojn, junajn kaj junkorajn, malkovri tiun kristnaskan tradicion kaj skribi al Avo Frosto. Simple sendu Avo Frosto, Norda Poluso, Hoh Oho, manskribitan leteron al la sekva adreso: Kanado — Canada.

Normand Fleury

Universitatoj kaj Esperanto

Unu manko de Esperanto estas ke ĝi ne aperas ofte kiel aparta studobjekto je altlerneja nivelo. Lastatempe tamen estas novaj klopodoj puŝi la internacian lingvon en universitatojn kaj la unuaj rezultoj estas pozitivaj. Jen skiza superrigardo pri la temo Esperanto en universitatoj, elektanta kelkajn konkretajn kazojn.

Sukcesoj en Orienteŭropo

La unua lastatempa sukceso estas Rumanio: Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlaboras tie kun la universitato Lucian Blaga en Sibiu. En 2003 inaŭguriĝis nova departemento Akademio Internacia pri Scienc-Revizio, Universitat-Pedagogio kaj Eŭrologio. Estonte tie sciencistoj de AIS esploros kaj instruos kadre de la nova departemento. La ĉefa laborlingvo estas Esperanto, sed oni ankaŭ uzos la germanan. La prezidanto de AIS, Helmar Frank, estras la novan departementon.

Profesoraro de AIS en Karlovo, Bulgario, septembro 2003 Venontjare AIS startos kiel partnero, interŝanĝante docentojn kaj studentojn kun Sibiu, en la dulingva, slovaka kaj hungara urbo Komarno en Slovakio, neŝtatan “Liberan Eŭropan Universitaton”, laborantan en Esperanto kaj en la germana. Ĝi laboros sub rektora triopo — i.a. nobelpremiito Selten — en propra Akademidomo, rakontas Frank. AIS agas ankaŭ en aliaj landoj, precipe en Pollando, kie ĝi havas partnerajn studentojn en Bydgoszcz kaj alstrebas fondon de filio ĉe la universitato de Lublin, kaj en Rusio. Daŭre ni aktivas ĉe Esperanto-aranĝoj, do iel ni estas ankaŭ “la universitato de Esperantujo”, diras Reinhard Fössmeier, porparolanto de AIS.

Poznań : Interlingvistikaj studoj

Relative novaj estas ankaŭ la interlingvistikaj studoj de la universitato en Poznań, Pollando. Ili donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto, klarigas Ilona Koutny, gvidantino de la studoj. Post trijara studado la unuaj studentoj finis en 2002 siajn studojn kaj sukcese akiris diplomojn. La diplomlaboraĵoj variis inter temoj kiel La Mastro de la Ringoj kaj La sanskrita kiel regulsekva lingvo kaj ties implicoj por planlingvoj. La studentaro en Poznań estas internacia: ili venas ne nur el Pollando, sed ankaŭ el plej diversaj eŭropaj ŝtatoj kaj eĉ el Usono kaj Irano.

La diplomo valoras, ĉar tiu studado plivastigis mian horizonton kaj plibonigis mian nivelon kiel esperantisto, asertas Andreas Emmerich, kiu sukcese finstudis en Poznań. Ni esperantistoj devas montri, ke Esperanto estas plenvalora lingvo, inda je scienca priatento: taŭga, kaj por esti objekto de la scienco, kaj por esti uzata por la sciencoj. Esperanto estas hobio, vere; sed ankaŭ hobion oni praktiku serioze, opinias la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

Nuntempe, kiam Eŭropo unuiĝas kaj tutmondiĝo forigas barojn inter nacioj, la lingva problemo ankoraŭ akre manifestiĝas. La esperantistaro proponas sian kontribuon al la solvo, sendiskriminacian dialogon inter kulturoj. Por fariĝi serioza partnero, necesas havi profesiulojn, kiuj havas kapablojn, sciojn kaj diplomon por entrepreni la taskojn de instruistoj, tradukistoj aŭ interpretistoj. Ĉu ni rajtas postuli samajn rajtojn en lernejoj aŭ en internaciaj organizaĵoj sen havi similajn bazojn? Malfacile!, opinias Koutny.

Rekorda Ĉinio

La situacio en Ĉinio je unua rigardo estas komplete alia ol en Eŭropo: Esperanto furoras en pluraj universitatoj. En la jaro 2002, 43 studentoj de Dalian-Universitato, Liaoning-provinco, trapasis la ekzamenon. Esperanto estas tie nedeviga studobjekto, raportas Wu Guojiang, vicprezidanto de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio. Nun estis kurso funkciigita ankaŭ en la renoma Beijing-a Nacia Universitato, ĝojas Wu Guojiang. En la jaro 2002 pli ol 3000 studentoj en ĉinaj altlernejoj kontaktis Esperanton per partopreno en la prelegoj kaj kursoj. Tamen pro manko de instruistoj pli ol 1000 aliĝintoj ne povis lerni nian lingvon. Nun en tuta Ĉinio 11 universitatoj aŭ kolegioj oficiale enkondukis Esperanton kiel nedevigan studobjekton kun la eblo por studentoj akiri studpoentojn. En deko da aliaj altlernejoj funkciis regule Esperanto-kursoj aŭ prelegoj pri Esperanto.

Najbara lando, Sudkoreio, ofertas E-kursojn ĉe du universitatoj. Lastatempe ankaŭ la universitato de Wonkwang oficiale enkondukis Esperanton. Por la unua semestro aliĝis ĉirkaŭ 70 studentoj. Entute preskaŭ 300 studentoj lernas ĉe la tri universitatoj en Wonkwang, Seŭlo kaj Chonan. La leciono Esperanto estas oficiala lernoobjekto kun du notoj dum unu semestro. La kurso firme enradikiĝis en la universitato pro varma aliĝo de la studentoj, kiuj havas intereson pri Esperanto, raportas Lee Jung-kee, docento kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Hungario: Riĉa tradicio

En Hungario la spertoj pri la universitata instruado de interlingvistiko kaj Esperanto estas verŝajne la plej riĉaj. Intertempe ŝanĝiĝis la pozicio de Esperanto kiel studfako en Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE) en Budapeŝto. La fako ekfunkciis en 1966 kaj ĉesos funkcii en 2006, ĝis kiam la lastaj akceptitaj studentoj povos aŭ devos fini la studadojn. Ilia nombro estas entute dek, diras Iván Bujdosó, lekciisto ĉe la katedro “Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko”. La altlernejnivela instruado daŭros 4 jarojn. Al la fako povas aliĝi gejunuloj kun abiturienta ekzameno kun aŭ sen antaŭscio de Esperanto laŭ propra elekto. Ĉi-jare ok personoj anoncis sin al la fakoj, sed je la fino restis nur tri personoj.

Ĉu Esperanto estas tro sukcesa?

Alia interesa fenomeno en Hungario estas la universitataj lingvaj ekzamenoj. Ekde 1995 ekzistas leĝo pri la deviga ekzameniĝo pri fremdaj lingvoj en altlernejoj. Ekde tiu tempo abrupte ekkreskis la nombro de tiuj gestudentoj kiuj trapasas ŝtatan lingvoekzamenon, klarigas Oszkár Princz, kunordiganto de Esperanto-lingvoekzamenoj. Por ricevi diplomon en altlernejoj aŭ universitatoj, diras Princz, oni devas interalie koni unu-du fremdajn lingvojn.

En Hungario jam de la sesdekaj jaroj aperis pluraj decidoj de la registaro-kabineto, laŭ kiuj Esperanto estas egalrajte instruebla same kiel aliaj fremdaj lingvoj. Sekve kiam aperis la leĝo pri la lingvoekzamenoj, oni rajtis elekti ankaŭ la Esperantan lingvon. La kialoj estas konataj: oni bezonas malpli da tempo, peno kaj mono por akiri la diplomon pri ŝtata lingvoekzameno pri la Esperanta lingvo. En la jaro 2002 sur la popularecolisto la trian lokon okupis Esperanto post la angla kaj germana, forpuŝante de la tria loko la francan. Princz volas eksporti la spertojn de hungaraj esperantistoj. Se oni metus Esperanton sur la liston de elekteblaj lingvoj kiel en Hungario, la homoj elektus la lingvon de Zamenhof. Sekve esperantistoj postulu ‘nur’, ke Esperanto estu libere elektebla en ĉiuj niveloj de la lernado, sed ni ne devas postuli la devigan instruadon de Esperanto.

La sukceso de Esperanto en hungaraj lernejoj estas dum la pasintaj sep jaroj tiom granda — aliĝis entute 13 571 personoj — ke kelkaj politikistoj kaj edukistoj komencas grumbli. Tamen en aŭtuno edukadkomisiono de la hungara parlamento denove konsideris Esperanton inter la elekteblaj lingvoj.

Magra Okcidenteŭropo

Ankaŭ en okcidenta Eŭropo estas kelkaj universitataj okupiĝoj pri Esperanto. Post modesta rekomenco en 2002, de la kurso pri interlingvistiko kaj Esperanto en la universitato de Amsterdamo, la kurso de 2003 altiras konsiderinde pli altan nombron da studentoj, raportas docento Wim Jansen. La fako estas instruata kiel oficiala poenta elektofako en la subfakultato pri teoria lingvistiko. Dank’ al subtenantoj de ekster la universitato, la subfakultato povas proponi staĝostipendion al studento kun lingvoscienca esplortasko dum la UK en Pekino.

La universitato de Torino havas tute normalan kurson pri interlingvistiko — esence pri Esperanto, kiun gvidas profesoro Fabrizio Pennacchietti. En pluraj aliaj okcidenteŭropaj universitatoj oni okupiĝas pri Esperanto ankaŭ manke de oficialaj kursoj. Ĝi estas temo por esploroj kaj por disertacioj, diras Renato Corsetti, kiu mem superrigardas diplomiĝojn pri interlingvistikaj temoj ĉe la universitato en Romo. Jam estas tiom multe da kursoj en universitatoj tra la mondo, ke la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj havas seriozajn problemojn kunordigi ilin kaj teni la kontakton kun la instruistoj, diras Renato Corsetti.

Iom da statistiko

Jam de iom da tempo Germain Pirlot strebas restarigi la liston de universitatoj kaj superaj lernejoj, kie Esperanto estas oficiale instruata. Tiun laboron li faris jam de 1977 ĝis 1992. En 1986 la nombro iom superis 120, dum fakte ekzistis spuroj pri ekzisto de pli ol 150 tiaj kursoj, sed mankis la konfirmo, per kiu oni estus povinta havigi fidindajn kaj pli gravajn statistikojn al aŭtoritatoj aŭ al la naciaj aŭ internaciaj institucioj, ktp.

Laŭ la stato de aprilo 2003 li povas raporti pri entute 66 tiaj pozitivaj kazoj en 22 landoj (je la dato de 30.11. 2002: 43 kursoj en 20 landoj): 34 en Eŭropo (inkl. de Rusio), 26 en Azio (i.a. 18 en Ĉinio) kaj 4 en Usono.

Kiuj estas la celoj kaj ebloj? Laŭ Detlev Blanke, interlingvistikisto el Berlino, la ĉefa celo de la universitataj aranĝoj ne estas la bakado de novaj esperantistoj per altruda varbado. Se oni provus fari tion, la rezulto ne nur estus negativa ĉe la studentoj mem, sed la prestiĝo de la aranĝoj en la kadro de la universitatoj falus kaj ekestus la “ŝanco”, ke la universitato ne plu permesus tiajn aranĝojn. Kontraŭe, laŭ li la ĉefa valoro estas, ke studentoj kontaktiĝas kun problemaro, antaŭe ofte komplete aŭ grandparte nekonata por ili. Ili krome konatiĝas kun ĝeneralaj lingvistikaj problemoj el iom nekutima vido-direkto, tra la prismo de interlingvistikaj ideoj. Eble nur malmultaj studentoj vere interesiĝos pri Esperanto. Ne gravas. Ili aŭdos ion seriozan pri problemaro, ofte prezentita eĉ inter lingvistoj ne nepre serioze. Ĉar multaj studentoj estos la intelektaj aktivuloj de la estonteco, ilia baza scio pri la interlingvistika problemaro ĝenerale, kaj pri Esperanto aparte, povas havi pozitivajn sekvojn. Mi tion jam spertis sufiĉe ofte.

Marko Naoki Lins

[FORIGITA!: bildo]

Solena malfermo de la 25-a SUS, Sanmarineca Universitata Sesio de AIS en Nitra, Slovakio

[FORIGITA!: bildo]

Studadsesio de AIS kaj TAKIS en Nitra, Slovakio

[FORIGITA!: bildo]

Interlingvistikaj Studoj en Poznań, Pollando

La 90-a Japana Kongreso kaj la proksimiĝanta 100-jara jubileo

La 90-a Japana Esperanto-Kongreso okazis en Kameoka, proksime de Kyoto, de la 11-a ĝis la 13-a de oktobro 2003. Aliĝis 1181 personoj, inkluzive de moralaj aliĝintoj, precipe Oomotanoj. Ĝia sukceso fariĝis bona komenco al 100-jara jubileo de Japana Esperanto-movado en 2006-2007.

La nuna spirita gvidantino de la religio Oomoto havas favoron al Esperanto kaj ĉe la malferma solenaĵo mem salutis en bela, flua Esperanto, kiel honora prezidanto de la kongreso. Esperante salutis ankaŭ urbestra aganto kaj eksurbestro, kiu nun kandidatas en la parlamento.

Prof. LEE Chong-Yeong legis la mesaĝon de la Prezidanto de UEA kaj Kreŝimir Barković salutis kiel reprezentanto de eksterlandanoj. En la malferma soleno partoprenis ĉ. 900 esperantistoj kaj civitanoj; inkluzive de 80 Kameoka-vartejanoj, kiuj kantis Esperante.

Post la inaŭguro la Nobel-premiito Prof. Reinhard Selten prelegis pri La distribuo de lingvaj spertoj kiel ludoteoria ekvilibro. Okazis 31 fakkunsidoj kaj 4 prelegoj, la redaktoroj Barbara Pietrzak el Pollando, Yu Tao el Ĉinio kaj Maritza Gutiérez el Kubo restis en Japanio dum 10 tagoj kaj raportis al la tuta mondo per siaj radiostacioj. El multaj fakkunsidoj mi volas prezenti la kunsidon Kolektiĝu geknaboj!, kiu per simplaj ludoj tuŝis la etoson de la Esperanto-mondo, kaj komencis saluti en Esperanto ĉe la fino de la kunsido. La kongreso montris al ni forton kaj energion, kiu estas nepre bezonata por sukceso de la UK en 2007, kiun ni invitis al Jokohamo.

Mi ricevis impreson pri la kongreso de la partopreninto Kawanis Tecuro: Kiam oni petas min esprimi impreson de tiu ĉi kongreso per tri vortoj, mi diros, ke tiu ĉi estis grandioza, agrabla kaj perfekta. Grandioza pro tio, ke per la nombro de partprenantoj ĝi transpasis la ĝisnunan rekordon. La kongresajn programojn riĉigis la prelego de la Nobel-premiito kaj partopreno el internaciaj Esperantaj elsendo-grupoj. La TV-kompanio NHK menciis nian kongreson en televidaj novaĵoj. En tiu senco R. Selten faris grandan kontribuon por propagando de Esperanto. Ĝi estis agrabla pro tio, ke la kongresejo estis tre taŭga por la programoj. La ĉambroj de la fakkunsidoj staris oportune laŭvice kun la apartaj afiŝoj, sur kiuj estis klare skribitaj la okazontaj programoj. La Librovendejo havis tre bonan etoson en konvena salono. Kaj la ĉirkaŭaĵo de la kongreso estis plena de verdaĵo. Perfekta estis la kongreso pro tio, ke la kongres-libro estis preparita en du versioj: japane kaj Esperante. En la kongresejo ĉie estis helpemaj zorgantoj kaj eĉ boteloj da akvo, kiuj helpis nin mildigi nian soifon pro entuziasma babilado.

Yas Kawamura

Kunloĝado en Ĉinio

En la urbo Huangshi, en la provinco Hubei, okazis de la 25-a ĝis la 26-a de oktobro kunloĝado de esperantistoj.

Pli ol 80 esperantistoj venis el 5 urboj por altigi la parolan lingvan nivelon kaj por prepari sin por la 89-a UK, kiu okazos en Pekino en la jaro 2004.

La kunloĝado montriĝis sukcesa aranĝo kaj ricevis subtenon de esperantistoj kaj Esperantaj organizoj en Ĉinio. Ili do decidis ke la kunloĝado daŭre okazos en aliaj urboj de Ĉinio. La venonta okazos en la urbo Wuhan, la ĉefurbo de la provinco Hubei, dum la ĉi-jara Zamenhof-festo.

Montego

Forumo ĉe Danubo

En Banja Luka, Bosnio kaj Hercegovino, okazis dum la lasta oktobra semajnfino la 6-a DESKF — Danubia scienca kaj kultura forumo.

Partoprenis kelkaj eksterlandaj esperantistoj, inter kiuj Eva Poláková el Slovakio, Zsuzsanna Agnes Berényi el Hungario, Boriŝa Miliĉević el Serbio kaj Viktor Galeski el Makedonio. Dum la forumo okazis 35 prelegoj, solena koncerto, vespero de poezio, ekspozicio de pentraĵoj k.a. Pri la aranĝo raportis la loka kaj ŝtata televidoj.

Viktor Galeski

Balkana Simpozio en Rumanio

Komence de majo okazis en Okcidenta Universitato de Timişoara la tutlanda E-simpozio, kiu ekde 2003 fariĝis balkana.

Organizis ĝin la E-Asocio de Rumanio, kunlabore kun la Balkana Komisiono de UEA. Partoprenis kvindeko da esperantistoj el Rumanio, Hungario, Serbio, Bosnio, Italio kaj Ĉeĥio. La partoprenantoj prezentis altnivelajn prelegojn, kiuj aperos en aparta eldonaĵo.

Radojica Petrović prezentis la projektojn Interkulturo kaj Lernu! kaj en la urba kulturdomo kantis la primadono de la Opero de Timişoara. Du muzikistoj ravis la aŭskultantojn per propraj komponaĵoj, kaj dancis bele kostumitaj etulinoj.

Okazis estrarkunsido de EAR kaj kunvenis membroj de la Balkana Komisiono de UEA.

Aurora Bute

Konfrontoj en Pollando

En la pola urbo Poznań okazis fine de septembro la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES. Partoprenis pli ol 120 gastoj el la tuta mondo.

Kiel kutime, bonege organizita kaj kvalita aranĝo: dum tri tagoj, de mateno ĝis nokto, daŭris spektakloj, koncertoj, prelegoj kaj renkontiĝoj: koncerto Jen la viv’ de Roman Bura, muzika recitalo de Leszek Dobrowolski, koncerto de Oĉjo Dadajev, koncerto de punkgrupo Krio de morto el Poznań, Adiaŭo al timo de Urszula Lauferska, Tra de Jarlo Martelmonto, Recitalo kun akordeono de Fabrice Morandeau, Nokta muzikado de Molière Ngangu kun kolegoj el Kongo, La Vazoj de junulara teatro Instigo el Gorzów Wlkp., Fluto kaj gitaro de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren.

Okazis prelegoj Magiaj eldiroj de Harry Potter en lingvistika analizo de Vera Barandowská, Esperanto-literaturo kaj postmodernisma literaturokoncepto de Vilmos Benczik, La metafora uzo de la lingvo-nomo “Esperanto” en kulturaj tekstoj de Detlev Blanke, Pontoj inter du alternativaj movadoj de Wera Blanke, III-a periodo de Esperanto-literaturo — elektitaj problemoj de Tomasz Chmielik, Esperanto en la interreto de Witold Czerwiński, San Marino de Roman Dobrzyński, Kultura identeco de esperantistoj de Zbigniew Galor, Nikolao Hohlov de Aleksander Korĵenkov, Lingvo, komputilo kaj statistikaj esploroj de Zbigniew Kornicki, De lingvo al vortaro de Ilona Koutny, Rimarkoj de la poetino pri Esperanta verkado de Lidia Ligęza, Kosmologio de Bożena Pietrzyk, Pri la filmo de Adam Guziński “Antikristo”, farita laŭ rakonto de Endre Tóth, primovada panel-diskuto, interlingvistika rondo, tradicia Arkonesa Mielvespero, prezentiĝo de E-eldonejoj kaj revuoj, fotoekspozicio Impresoj de Andrzej Sochacki, kaj funkciis Libroservo (Paweł Janowczyk). Surpriza estis la eksterprograma apero de Walter Żelazny, konsulo de Esperanta Civito (sur la foto), kun la referaĵo Ĉu ni esperantistoj travivos propran morton?

Andrzej Sochacki

[FORIGITA!: bildo]

Walter Żelazny kontraŭas

Recenzoj

Por evoluanta monda komunumo

Monda federacio? Ampleksa analizo de federacia mondregistaro. Aŭtoro: Ronald J. Glossop. Traduko el la angla: Johano Rapley. Jennings: la aŭtoro, 2001. 368 p. 24cm. Bind. Prezo: € 27,00.

Jen antaŭ ni ege interesa libro kiu altiras la atenton de la leganto pli kaj pli laŭlonge de la legado, de la komenco ĝis la fina ĉapitro, en tiu nova eldono aperinta post la originala anglalingva versio en 1993.

La libro enhavas naŭ ĉapitrojn, sep bazajn kaj du aliajn pri resumo kaj ĝisdatigo. Sciante ekde la komenco ke la aŭtoro opinias ke la politika sistemo de la nuna mondo devas esti plibonigata kaj ke li pledas por federacia mondsistemo, la leganto estas altirata de la diversaj opinioj favoraj kaj nefavoraj al tiu mondfederacio.

Komprenante la aŭtoron ĉar li devas uzi jurajn konceptojn, la dua kaj tria ĉapitroj enhavas la necesajn klarigojn pri bazaj konceptoj kiel registaro, demokratio, naturleĝo ktp tiel kiel la rilato inter juro kaj registaro. Tiuj ĉi ĉapitroj estas esencaj por ke nefakuloj komprenu la tuton, kaj bonege fundamentiĝas sur klasikaj kaj modernaj aŭtoroj. Tiel s-ro Glossop klarigas bone la rilaton inter leĝaro kaj registaro, kaj skribas pri la du bazaj specoj de leĝoj (natura, bazita sur la homa racio kaj civila aŭ pozitiva).

Poste la aŭtoro kondukas la leganton al la koncepto pri monda juro kiu bezonos mondregistaron, kaj li demandas sin ĉu estus dezirinde ke la mondo transiru de dependeco de internacia juro al dependeco de monda juro (p. 62), komplika demando kun malfacila respondo. Tiun respondon la aŭtoro deziras doni en la tria ĉapitro, dediĉita al argumentaro por federacia mondregistaro, pensante ne en la natura leĝo, nek en la internacia, sed en monda leĝaro enjurigota kaj obeota laŭ la kondiĉoj de monda konstitucio. Temus pri tio anstataŭigi la nunan internacian socion de suverenaj ŝtatoj, lanĉante la ideon pri forgeso de tiu dependeco kaj aliro al tute alia monda regsistemo. Tiel la aŭtoro argumentas pri la federacia mondsistemo en la kvara ĉapitro kaj mi opinias ke temas pri transkapiĝo malfacila, reva, sed tamen ne sencmanka. Tiel kiel en la deknaŭa jarcento la nacioj pensis havi ĝian plenumon ene de ŝtato, en la dudekunua jarcento, kiam ekzistas novaj defioj, la internacia komunumo sentas la konfuzan bezonon realiĝi, kaj kiel asertas Prof. René Dupuy en la verko La clôture du système international* (1989), ni devas iri de la mondo de la urboj al la urbo de la mondo.

* La barilo de la sistemo internacia.

S-ro Glossop ne evitas la polemikon kontraŭ sia tezo, kiel aperas en la kvina ĉapitro, sekvata de respondo al la kontraŭaj argumentoj en la sesa kaj sepa ĉapitroj. Vere la aŭtoro ne volas la malaperon de la ŝtatoj, sed li pledas pri komuna konstitucio kaj obeo al monda leĝaro, afero kiun nuntempe mi konsideras ne realisma, ĉar tio signifos abolicii la diversajn jurajn kaj jurisdikciajn sistemojn.

Certe jam ekzistas spacoj deklaritaj kiel havaĵo de la homaro aŭ je ties intereso (marfundoj, la ekstera spaco, Antarkto) kaj por atingi la daŭran deklaron de aliaj spacoj, ni devus atendi la veran agnoskon de la homaro kiel subjekto de internacia juro. Nur tiam oni kreos fortan registaron agantan je la nomo de la homaro kaj povos alveni la momento por mondregistaro kaj komuna lingvo. La internacia juro historie evoluis kaj daŭre evoluas al estonta koncepto pri la homaro, ĝi evoluas al pli granda nombro da devigaj normoj por la tuta komunumo, estas starigita Internacia Krima Kortumo por juĝi krimojn kontraŭ la homaro, inter aliaj, sed mi pensas ke estas tro frue, kaj eble s-ro Glossop tiel akceptos ĝin, konsideri kiel facilan la transiron de la ŝtata suvereneco al tutmonda sistemo, pensante ke la homaro anstataŭos la ŝtatojn. Tamen, pli malfacile, laŭ mia opinio, statas la afero se la ŝtatoj ne malaperas, kaj fakte por havi federacion ili ne povas malaperi, ĉar la aŭtoro pensas pri la federacia sistemo de Usono. Por tio la kreado de monda federacio estus longa proceduro kaj ĝi ne povus okazi baldaŭ. Monda federacio ne povos ekzisti ĝis kiam la grandaj potencoj de la mondo decidos cedi sian suverenecon al tutmonda registaro kaj evidentas ke tio nun tute ne okazos. Pruvon pri tio ni havas en la rifuzo de Usono agnoski la jam funkciantan Internacian Kriman Kortumon, aŭ en la fakto ke eĉ la grandaj potencoj ne bone pagas la kotizon al Unuiĝintaj Nacioj, ili ofte ne obeas la Rezoluciojn, ili ignoras aŭ flankenlasas ilin kaj uzas la vetoorajton en la Sekureca Konsilio kiam iu ajn temo kontraŭas iliajn interesojn. Pro rio s-ro Glossop prave opinias ke multaj aferoj devas ŝanĝiĝi, kaj ke jam estas tempo por revizii la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj.

La belaj dediĉaj vortoj de la verko Por evoluanta monda komunumo montras la strebojn de la aŭtoro, ĉar li estas utopia persono, sed ni ne devas forgesi ke utopio estas necesa por krei ion novan. Nek la malkovro de novaj mondopartoj kaj spacoj, nek la gravaj sciencaj atingoj, nek la alveno de la homo al la luno, nek la kreo de Esperanto estus nun realaĵo sen iama utopio. La utopio de monda federacio, kiu akceptas la malnovan sopiron de la homaro, kaj kiun genia hispana teologo kaj juristo de la dekkvina jarcento Francisco de Vitoria en sia verko De Potestate Civile esprimis per la latina formulo totus orbis qui alicubi mundi est una res publica*. Temas pri la ideo de la tuta mondo, kiel publika afero por ĉiuj, kiuj havas la rajton juste leĝdoni konvene por ĉiuj.

* La tuta mondo kie ajn sur la tero estas unu (unueca) ŝtato.

Fine necesas diri ke speciale klariga estas la ĝisdatigo, tre interesa, ankaŭ la bibliografio aperanta en ĉiu ĉapitro, kvankam eble tro briteca, certe pro la fakto ke la unua eldono estis anglalingva.

La libro aperas tre bone bindita kaj vere meritas esti legata de ĉiuj kiuj sopiras al pli paca kaj esperiga mondo.

Prof. M. Rafaela Urueña

La plej granda verko iam ajn verkita

Purgatorio. La dia komedio — Dua kantiko. Dante Alighieri (1265-1321). Ilustraĵoj de Gustave Doré. Chapecó - Brasília: Fonto, 2001. 255p. 31cm. El la itala tradukis Enrico Dondi. Dulingva: E-itala. Prezo: € 24,00.

Por marvetur’ pli bona la velaron / la ŝipo de l’ talento jam eklevas / kaj post si lasas tre kruelan maron... [I, 1-3]. Multo ŝanĝiĝas en la perspektivo, kiam Dante progresas de la Infero al la Purgatorio; kaj certe la abismo inter ĉi tiuj du estas multe pli larĝa ol inter Purgatorio kaj Paradizo. Inferanoj malhavas eĉ la esperon; en Purgatorio oni suferas, sed tiun suferon mildigas la certeco, ke oni iam atingos la eternan feliĉon. Ĝuste tiu iam karakterizas la kantikon, ĉar Purgatorio estas la sola loko en la postmorta mondo en kiu validas la tempaj kategorioj. Nur ĉi tie oni suferas en la tempo, kaj tiu tempo povas akceliĝi dank’ al la propetoj de la vivantoj. Tial la mortintoj, kiujn Dante renkontas ĉi tie, pli insiste kaj pli emfaze almozas de li, ke li sciigu iliajn parencojn pri la purgatoria kondiĉo, por ke ties propreĝo helpu al la purigo de iliaj pekoj. Sed tia insisto kaj emfazo neniam paroksismas al tiuj akutoj, kiujn la du flankaj kantikoj — ja en kontraŭa direkto — foje vortumas; en Purgatorio regas iu esperoplena pacienco, suverena ekvilibro de pasioj, trankvila elteno de la suferoj, en la antaŭvido de estonta, kvankam malproksima, plenumiĝo de la plej altaj sopiroj. La meza kantiko aspektas meze ankaŭ en la lingvaĵo, en la retorikaj rimedoj, en la bilda sursceniĝo: ĉie regas milda duonlumo, kiel en la mirinda komenca situacio, kiam Vergilio kaj Dante promenas sur la plaĝo, marborde, komence de la tago:

Jam venkis la tagiĝo la matenon
fuĝantan antaŭ ĝi, kaj mi distingis,
de for ekvidis la marondan tremon. [I, 115-117]

Jen subite Dante rimarkas ne nur la maron: sed ties tremon sub la leviĝanta suno. Mi volas substreki tion, ĉar grava kaj kortuŝa karakterizo de la Dantea lingvaĵo estas ties precizeco: Dante neniam banalas, neniam uzas la plej komunan koncepton: en ĉiu objekto li ĉiam rekonas la detalon. Kaj por li — kiel por ni — poezio ne konsistas el specialaj vortoj, kiujn oni aldonu al la ĉiutaga lingvo: poezio naskiĝas el daŭra magriĝo de la lingvo, la poeto deprenas la senutilajn vortojn de nia povra emociplena lingvaĵo por atingi vorton precizan. Por Dante ne ekzistas literatura ĵargono, sed nur ĉiutaga lingvo, kiun la poeta lenso purigis kaj klare difinis. Tiu principo fariĝas evidenta en la komparoj de Dante, kiuj neniam estas strangaj aŭ vane surprizaj, sed naskiĝas el detalema sindediĉo al la reala ĉiutago. Vidante la pekintojn, kiuj en longaj vicoj sin renkontas kaj salutas, li priskribas la scenon per jena similaĵo:

Jen ili ekkurante kun baldaŭo / sin kisis reciproke laŭ amikoj;
foriris tuj post hasta adiaŭo; / kiel en bruna aro la formikoj
unu l’ alian per la kapo tuŝas / por vojaj aŭ por ŝancaj komunikoj. [XXVI, 31-36]

Kaj tuj poste por diri, ke Guido Guinicelli ekmute malaperas en sian flamon, li tiel versas:

Poste, verŝajne por la vorton doni
al la najbar’, en flamojn li sin kaŝas,
kiel la fiŝon sinki vidas oni. [XXVI, 133-135]

Neniu artifiko raketas en ĉi tiuj komparoj, sed nur la memevidenta precizeco de la bildo. Kaj en la versojn sepcent jarojn aĝajn de ĉi tiu mezepoka itala poeto ni trovas modernecon, kiun la romantika aŭ la pasintjarcenta poezio nur malofte atingas. En Purgatorio tiu moderneco montriĝas ankaŭ en alia karakterizo: la ofte sonĝeca etoso de la scenoj. Tio estas implicita en la plejparto de la purgatoriaj kantoj: jam la renkontiĝo kun Katono en la unua estas iel oblikva interparolo, sub la stranga lumo de apudmara tagiĝo. Foje la priskribo preskaŭ senrimarke transformiĝas en dormon:

kaj tiel mi de pens’ al penso pasis,
ĝis la okuloj pro lacec’ sin fermis;
kaj l’ pensojn por la dormo mi forlasis. [XVIII, 143-145]

En lumo nekonceptebla, ĉe la Edeno Dante sonĝas pri Lia, virino mirinda, kiu plukas florojn:

jen belan, junan damon mi sonĝante
imagis vidi tra kamparo plandi,
por pluki florojn, kaj paroli kante:
“Se iu volas min pri l’ nom’ demandi,
mi estas Lia, kaj ĉirkaŭen gvidas
la belajn manojn, por min florgirlandi” [XXVII, 97-102]

Ja temas pri alegorio de la aktiva vivo; tuj poste Dante renkontos Beatrice, alegorion de Teologio; sed en ambaŭ kazoj la alegoria intenco estas solide mezepoka konstruo, kiu remparas la erotikan impeton de la poezio. Dante estas la plej varme erotika itala poeto, kaj samtempe la plej dokta el teologia kaj filozofia vidpunkto: tiu ŝajna kontrasto estas lia distinga eco en la plej alta poezia elito: streĉita tensio, kiu engaĝas cerbon kaj emocion en unika literatura sperto, eble la sola vere travivenda.

Nun, tiu tensio venas al ni en Esperanta formo dank’ al sindediĉa strebo de Enrico Dondi, kiu dum sia tuta vivo tradukis, poluris, plibonigis ĉi tiun tradukon; kaj la finfina — tiom malfruiĝanta! — presita versio estas probable ankoraŭ ne la lasta, ĉar supozeble Dondi ne ĉesos reveni al la eterna poemo. Oni ne povas liberiĝi de Dante. Tio estus des pli malfacila por tradukisto, kiu enfokusigis la ambician celon de rigora fideleco ne nur al la enhavo, sed ankaŭ al la formo de la Dantea poezio. Ne nur la metrika formo, inkluzive de la rima skemo (pri kiu la nun forgesebla versio de Peterlongo rezignis), estas perfekte konforma al la originalo, sed la nombro mem de la versoj estas la sama. Tiaj atingaĵoj eble restas nerimarkataj fare de la Esperanta leganto, sed en la efektivo ili estas heroeca venko kontraŭ mil malfacilaĵoj, kaj postulas ne nur senmakulan posedon de la lingvo, sed ankaŭ faŭsteskan inklinon al pacienca esploro kaj humila cerbostreĉo. Laŭdire de la tradukinto mem (p. 247), la versio finpretiĝis jam en 1955, kiam li estis dudekjara: kaj oni spuras en ĝi tiun junecan elanon, kiun la posta revizio nur enkanaligis en pli fluan lingvaĵon. Diversaj gramatikaj malglataĵoj kelkloke restas, sed tia traduko, je tia grado de fideleco, ne permesas pedantajn kritikojn. Antaŭ ol pluki la eraretojn, oni devus provi mem similan entreprenon. Dirus antikvuloj: Hic Rhodus, hic salta. (Ĉi tie Rhodus, ĉi tie saltu.)

La traduko de Purgatorio havas do grandan kulturan signifon, kaj kortuŝite ni ekscias, ke ties eldonon ni ŝuldas al la ĵus forpasinta Aldo de’ Giorgi, kies postkulisa agado estis decida faktoro, kiel kutime ĉe tiom da kulturaj okazaĵoj en la Esperanta medio. La eldonejo Fonto multmeritas pro la kuraĝa akcepto de tiu tasko, kvankam mi ne povas prisilenti, ke la troimpona formato de la volumo kaj la historiaj sed romantisme kaj pasintece misimpresaj ilustraĵoj de Doré iom plumpe akompanas la admirindan tradukon. Ĉiun kanton enkondukas klariga resumo de la tradukinto; malgraŭ la granda kvanto da informoj kiuj tiel venas al la leganto, poemo tiel komplika kaj kun tiom da historiaj aludoj eble meritus multe pli detalan, eĉ poversan komentarion. Temas ja pri same malfacila tasko, sed mi firme kredas ke la Esperanta kulturo iam devos plenumi ĝin.

Fine, unu el la plej interesaj informoj venas el la biografiaj notoj en la lasta paĝo, el kiu oni ekscias ke Dondi plu tradukas la trian kantikon. Do povas esti, ke baldaŭ Esperanto havos kompletan, indan tradukon de tiu poemo, kiun Borges pritaksis la plej granda verko iam ajn verkita, en iu ajn literaturo. Jen do la konkludoj, kiujn oni povas eltiri, kaj samtempe la proponoj por la estonteco: republikigi la tri kantikojn en unusola volumo, Infero en la kaloĉaja versio, Purgatorio kaj Paradizo en la reviziita dondia; adopti pli indan grafikan formon; aldoni kompletan historian enkondukon (eventuale kun mapoj) kaj detalajn notojn al la teksto. Ĉu la Esperanta eldona medio kuraĝos akcepti tian defion?

Mauro Nervi

Kiom artefarita estas Esperanto?

Kion pensas akademianoj pri Esperanto, ĉu ĝi estas natura aŭ artefarita lingvo?

En Amsterdamo okazas dum la lastaj jaroj ŝanĝiĝo de iama forta opinio pri la klara distingeblo inter natureco kaj artefariteco direkte al skalo de relativa artefariteco, kiu iras de unu ekstremo (totala nenormigiteco) al alia (absoluta fikso). Sur tiu skalo ankaŭ Esperanto trovas sian lokon, klarigas Wim Jansen, spertulo pri teoria lingvistiko ĉe la Amsterdama universitato.

Jansen ne certas ke la konceptoj artefariteco kaj natureco de lingvoj estas bonaj por ĉiuj lingvoj kaj lingvaj situacioj. La distingo validas por klarigi la devenon de iu lingvo. La nederlanda, ekzemple, iam aperis al ni en la historio. Esperanto estis disanoncita de Zamenhof per naskiĝkarto je la 26-a de julio 1887. Tamen la difinoj natureco-artefariteco malmulton diras pri la funkciado de la lingvo.

Jansen estas kontenta en sia posteno de eksterordinara katedro. Financata de ekster la Amsterdama universitato, la eksterordinara katedro estas aprobita kontraŭ la samaj kvalitokondiĉoj pri instruado kaj esplorado, kiuj validas por ĉiuj aliaj katedroj, ordinaraj kaj eksterordinaraj. Ĉu, do, pli da intereso en interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo? Jes. La interesiĝo kreskas. La nombro da studentoj rimarkeble kreskis. La simpozio iĝas kutimaĵo, kun la celo ke ĝi iĝu ĉiujara evento.

Estas lanĉita konkurso inter la studentoj por prezento de esplorplano efektivigota dum la Pekina UK. La venkanto ricevos oficialan staĝostipendion kaj la prezentenda esplorraporto validos 5 universitatajn poentojn.

La Amsterdama interlingvistika posteno celas i.a. certigi, ke Esperanto enviciĝu inter la lingvosistemojn rutine kaj nature pristudatajn en la kadro de la subfakultato pri teoria lingvistiko kaj ke ĝi restu kaj kresku en tiu pozicio. Ĝi ankaŭ prezentas al la studentoj pri ĝenerala lingvistiko aŭ pri iu specifa lingvo la fakon ‘interlingvistiko’ kiel elektofakon. La 16-an de decembro Jansen, kune kun Marc van Oostendorp de la Meertens-Instituto, okazigos nederlandlingvan seminarion pri la temo: Kiel natura estas lingvo. Ankaŭ pri la artefariteco kaj natureco de Esperanto oni diskutos. Ĉiuj estas kore bonvenaj, sed antaŭe oni sciigu min pro la limigita spaco de la salono, diras Jansen. Dum la seminario oni ankaŭ pritraktos la hebrean kaj jidan. Shlomo Berger parolos ankaŭ pri la freŝaj tendencoj al disdialektiĝo en la modern-hebrea. Ĉu tio povus iam okazi al Esperanto?

Por pli da informoj bv. kontakti: Wim Jansen, Rembrandtweg 1, NL-2202 AR Noordwijk tel./fakso: 071- 364 77 43, rete: w...@uva.nl aŭ J...@hcs.com.

De la Brusela Komunikadcentro

Gravaj servoj de Esperanto

Multaj esperantistoj opinias, ke la tradicia Esperanto-klubo ne plu havas signifon. Laŭ mi ili almenaŭ grandparte eraras. La lokaj Esperanto-kluboj estas ankoraŭ la loko, kie Esperanto vivas (poste ekzistas ankaŭ la reto, certe, sed ĉiu el vi konas dekojn da homoj, kiuj ankoraŭ tute ne uzas la reton).

Tamen tiuj, kiuj ja uzas la reton, povas helpi siajn samlokanojn vigligi la lokan grupon. Nun en la retejo www.tejo.org/uea/Lokaj﹍Esperanto-Grupoj vi komencas trovi sugestojn por la lokaj grupoj. Momente vi trovas la konsilon registri vian grupon ĉe www.esperantoland.org/grupoj/ por ricevi vizitantajn esperantistojn, se vi ŝatas plivigligi viajn klubajn vesperojn per esperantistoj, kiuj hazarde vojaĝas en via regiono. Validas ankaŭ la malo: se vi devas iri ien, kontrolu ĉu tie estas loka grupo, kiu ŝatus ke vi renkontu la klubanojn. Krome vi trovos la konsilon sendi informilon pri via urbo en Esperanto al iu centra kolektejo kaj enretigejo de tiuj informiloj: http://urbo.aliaflanko.de. Fine vi ne povos maltrafi informojn pri la agado de la projekto Ĝemelaj Urboj, alivorte de la agado por kunlaborigi Esperanto-grupojn de ĝemeliĝintaj urboj. Kontaktu tiucele la komisiiton de UEA Wu Guojiang: a...@21cn.com.

Renato Corsetti

La Arkivo de Ivo Lapenna nun en la Dana Ŝtata Arkivo

Unu el la plej grandaj danaj gazetoj Politiken publikigis la 1-an de decembro 2003 informon pri la transdono de la Arkivo Ivo Lapenna al la Dana Ŝtata Arkivo: Birthe Lapenna, vidvino de la sciencisto, profesoro, d-ro jur. Ivo Lapenna, transdonis la arkivon de sia edzo al la Dana Ŝtata Arkivo. La arkivo, kiu konsistas el 16 grandaj transportkestoj, inkluzivas juron, homajn rajtojn kaj la internacian lingvon Esperanto. Profesoro Lapenna mortis en 1987 en Kopenhago. Li estis ĝis sia morto profesoro ĉe The London School of Economics and Political Science.

Birthe Lapenna skribis por nia revuo la jenon: La 19-an de novembro 2003 mi transdonis la Arkivon de Prof. D-ro Ivo Lapenna, mia edzo, al la Dana Ŝtata Arkivo, kiu situas en la koro de Kopenhago ĉe la Dana Parlamentejo en Kastelo Christiansborg.

Antaŭ 11 jaroj mi kontaktis la Direktoron de la Dana Ŝtata Arkivo kaj pensis, ke nun mi devas peti tiun institucion akcepti la arkivon de eksterlandano. Kutime oni akceptas materialon nur de danoj. La tiam juna direktoro demandis, pri kiu persono temas. Kiam li aŭdis la nomon, li tuj diris, ke Prof. Ivo Lapenna ja estas mondkonata sciencisto, kaj, kompreneble, kun plezuro oni akceptas lian Arkivon. Tiam mi diris, ke temas ne nur pri materialo, kiu koncernas la juron, sed ankaŭ pri materialo, kiu koncernas la Internacian Lingvon Esperanto. La Direktoro respondis, ke Esperanto ja estas monda kultur-historio. Kiom da spaco vi bezonas?, li demandis. Mi respondis, ke mi ne scias, sed temas pri sufiĉe multe da materialo. Li diris: Vi povas havi tiom da spaco, kiom vi bezonas, kaj ekde nun vi ne plu demandu nin, sed de tempo al tempo ni petos vin liveri la Arkivon. Dum proksimume unuhora interbabilado ni trinkis kafon en lia granda, bela salono sidante sur bluaj apogseĝoj. Mi estis tre feliĉa pro tiu ĉi bela akcepto.

La jaroj pasis ... kaj de tempo al tempo la ĉefo de la departemento de la Dana Ŝtata Arkivo telefonis al mi por demandi, kiam mi intencas liveri la Arkivon de Prof. Lapenna. Ĉiufoje mi devis informi, ke mi ankoraŭ bezonas ĝin pro la multaj sciencistoj el la tuta mondo (ekster la Esperanto-Movado) kaj ankaŭ pro la “Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna”, kiuj ĉiuj daŭre bezonas informojn. Malgraŭ tio, ke oni ankoraŭ petas informojn, mi tamen fine pretigis la Arkivon kaj vokis la ĉefon por diri, ke nun 16 grandegaj kestoj estas pretaj. Efektive oni estis tre kontentaj kaj tuj sendis ŝarĝaŭton de la Dana Ŝtata Arkivo por preni ilin.

Tuj post la akcepto de la Arkivo de Ivo Lapenna la ĉefo, kiu estas doktoro pri filozofio, sendis al mi belan dankleteron.

Kiam seriozaj historiistoj kaj aliaj personoj deziras konsulti la Arkivon de Ivo Lapenna, oni vokos min de la Dana Ŝtata Arkivo por aŭdi, ĉu mi permesas, ke tiuj personoj studu lian Arkivon.

Do, la Arkivo de Ivo Lapenna nun estas por eterne perfekte prizorgata. Mi antaŭĝojas al la momento, kiam aperos kompetenta kaj sincera historiisto, kiu kapablos verki aŭtentikan historion pri la Internacia Lingvo.

Sendiskute la Arkivo de Ivo Lapenna estas vera trezoro, kiu — pro la abunda dokumentaro — facile povas “rebati” la daŭre multajn misprezentojn, kiujn de tempo al tempo oni povas legi en la Esperanto-gazetaro.

La fakto estas, ke la verko de Ivo Lapenna parolas per si mem kaj estas avide studata ne nur nun, sed ankaŭ — kaj tutcerte eĉ pli — en la estonteco.

Birthe Lapenna

Loke

GERMANIO: La 28-an de oktobro en Humboldt-Universitato de (orienta) Berlino d-ro Detlev Blanke komencis sian ĉi-semestran prelegaron kun la titolo Internacia lingvo en teorio kaj praktiko — Esperanto. La unuan prelegon partoprenis 60 gestudentoj el deko da eŭropaj landoj kaj el Usono. Sekvos 14 pliaj prelegoj.

FRANCIO: En la urbo Sainte Savine, Francio, la 18-an de oktobro estis inaŭgurita nova strato Zamenhof. Multaj amikoj de Esperanto ĉeestis la ceremonion, vizitis la ekspozicion aŭ partoprenis la prelegon, kiujn organizis la loka grupo “Esperanto 10”. Pliaj informoj troveblas ĉe la retejo de la grupo (franclingve kaj en Esperanto): http://perso.wanadoo.fr/esperanto.10.

SLOVENIO: Unu el tri grandfirmaoj pri portebla telefonado en Slovenio, Mobitel, aranĝis reklamkampanjon per afiŝegoj, sur kiuj krom bildo de iu persono estas du vortoj: multajn salutojn, sur ĉiu afiŝo en alia lingvo. Inter la lingvoj estas ankaŭ Esperanto. Do, ne miru, se vi pasos tra slovenaj stratoj kaj renkontos gigantan afiŝon, kiu salutos vin en Esperanto!

FINNLANDO: La Paatalo-instituto en Taivalkoski, Finnlando, organizis ĉi-jare por la kvara fojo fabelkonkurson en Esperanto por infanoj 6-13-jaraj. Ĝiaj rezultoj estis anoncitaj la 18-an de oktobro. La Esperanto-konkurso allogis 14 fabelojn el ok landoj, same kiel en 2002. La ĉefan premion Fabelo Internacia gajnis Jaroslav Vorobjov el Ruslando, pro sia fabelo Ljapiklando kaj ties loĝantoj ljapikoj. Informo pri la rezultoj de la konkurso aperis en pluraj finnaj ĵurnaloj. Anonco pri la sekva konkurso kaj elektitaj premiitaj verkoj el la jaroj 2000-2003 legeblas en la retejo de la instituto: http://www.taivalkoski.fi/paataloinstituutti/esperanto.htm.

LITOVIO: Okaze de la Tago de Eŭropaj Lingvoj la 22-an de septembro okazis en Kaunasa Humanisma Fakultato de Vilniusa Universitato prelego pri Esperanto por 40 studentoj-filologoj. Faris ĝin la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Muzikistino Lidija Gomolickaitė-Grudyinskaitė per fluto ludis kelkajn muzikverkojn kaj aktorino Birute Prekeviciuté deklamis versojn de fama litova poetino Salomeja Neris, en la litova kaj en Esperanto. Rezulte multaj studentoj ekinteresiĝis pri Esperanto kaj promesis studi ĝin.

BRAZILO: Kadre de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekoj Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Rio-de-Ĵaneiro, Brazilo, ekspedis al Dominika Respubliko pakaĵon entenantan dek E-librojn. Ekde la komenco de la Kampanjo en 2001, KKE sendis librojn en aŭ pri Esperanto al 18 brazilaj kaj al 4 alilandaj bibliotekoj (Paragvajo, Mozambiko, Rusio kaj Dominika Respubliko). La Kampanjo ekzistas danke al la malavara subteno de deko da brazilaj samideanoj, kiuj kontribuas per mondonacoj al specifa fonduso tiucele starigita.

Fake

RADIO: La itala Radio (Rai International) elsendas en Esperanto ankaŭ interrete, ĉu rekte, ĉu registrite (dum la semajno oni povas aŭskulti la elsendon de la sabato), ĉe la paĝo http://www.international.rai.it/radio/multilingue/presentazioni/esperanto.shtml. Per la sama paĝo eblas sendi raportojn pri la aŭskulto, al kiuj RAI Internacia respondas per elektronikaj konfirmokartoj.

INTERLINGVISTIKO: La 13-a konferenco de la germana Societo pri Interlingvistiko okazis de la 28-a ĝis 30-a de novembro 2003 en Berlino. Partoprenis ĝin 37 interlingvistoj kaj interesitoj. Prelegis Bertil Wennergren, Andreas Emmerich, Vera Barandovská-Frank, Martin Haase, Sabine Fiedler, Rudolf Fischer kaj Cornelia Mannewitz. Johann Pachter prezentis kiel kutime riĉan libroservon. La aktoj de la konferenco aperos en la jaro 2004.

ESPERANTA TELEVIDO: naskiĝas la unua interreta televidkanalo, tute en Esperanto, ITV (Internacia Televido). Jam eblas vidi la altan kvaliton, kiun ĝi havos, dank’ al 6-minuta filmo, en kiu Flavio Rebelo, la ĉefa administranto de la Projekto ITV, prezentas kelkajn detalojn pri interreta televido. Por spekti la filmon, vizitu la subportalon de Ĝangalo www.gxangalo.com/televido kaj legu la instrukciojn.

LINGVAJ KOSTOJ: La finna ĵurnalo Turun Sanomat de Turku (eldonkvanto 110 mil ekz., 281 mil legantoj) aperigis tradukon de la artikolo pri la lingva problemo de prof. Otto Haszpra Pri la kosto de la komuna lingvo, el nia februara revuo. Tradukis ĝin Anna-Liisa Ali Simola kaj Väinö Havu.

BIBLIOTEKOJ: Iom post iom aperas en interreto la teksto de la Klasifo de Esperantaj Temoj de Montagu Butler, laŭ la lastaj labornotoj de la aŭtoro. La celo de tiu aperigo estas havigi al la uzantoj pli aktualan version de la Klasifo, kaj krome instigi diskuton pri detala revizio. Ĝis nun ekzistas nur proksimume 20% de la teksto, sed la laboro energie progresas. La teksto legeblas ĉe www.biblbut.org/klasbut.

Persone

SAKAGUCHI: Prof. Alicja Sakaguchi (meze en la apuda foto inter siaj gekursanoj), finstudinto de la Esperanto-fako de la Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd, enposteniĝis la 1-an de oktobro 2003 kiel profesoro en Instituto pri Lingvoedukado kaj Tradukado ĉe Novfilologia Fakultato de la Adam-Mickiewicz-Universitato en Poznań (Pollando), kie ŝi instruas interlingvistikon kaj faras E-kursojn por studentoj de la fakultato. En 1998 aperis ŝia 492-paĝa doktoriĝa laboraĵo Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodoj. Ŝia retadreso: a...@gmx.de

Forpasoj

D-ro Sidney S. CULBERT (1913-2003), membro de UEA ekde 1945, longtempa membro de ELNA, aktiva loke, naci- kaj internaci-nivele, mecenato, forpasis la 29-an de oktobro en Seatlo (Usono).

Eric FOWDEN (1921-2003), vicdelegito kaj fakdelegito pri sporto (1987-2003), forpasis en Conwy (Britio) la 1-an de septembro.

D-ro Gerhard KALCKHOFF (1907-2003), fakdelegito pri E-terminologio en scienco kaj tekniko (1978-1989), iama prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista -ISAE, mortis aŭguste en Munkeno (Germanio).

Seizirô KAWAMURA (1896-2003), delegito kaj fakdelegito (1976-94), mortis la 10-an de oktobro en Kyoto (Japanio). Membro de JEI li estis dum 75 jaroj (1929-2003). Li prezidis en Tokai E-Ligo (1963-73) kaj en E-rondo de Uzi (1977-93). Inter 1975-86 li estis vicprezidanto de Kansaja Ligo de E-kluboj.

Drahomír KOČVARA (1929-2003), delegito kaj fakdelegito pri edukado kaj ZEO-j (1960-2003), forpasis la 20-an de novembro en Ostrava-Zábřeh (Ĉeĥio). En 1947 li lernis Esperanton kaj baldaŭ fondis junularan grupon, en kiu li laboris en gvidaj funkcioj ĝis ĉi-jare. Li estis unu el la gvidantoj de Ĉeĥoslovaka E-Junularo, Ĉeĥa E-Asocio, Mondpaca E-Movado. Li partoprenis organizadon de konferencoj, eldonadon de junulara bulteno Tagiĝo kaj Junularo agu, instruis Esperanton en lernejoj, kluboj, someraj E-tendaroj. Rezulto de lia laboro estas broŝureto pri E-monumentoj en Ĉeĥio, vico da insignoj kaj bildkartoj pri E. ĈEA omaĝis lin en 1989 per honora membreco.

Niza C. KUITERMAN — VAN GOOR (1923-2003), dumviva membro, mortis julie en Groningen (Nederlando).

Zdenka NOVLJAN (1919-2003), elstara pioniro de E. en Kroatio, mortis la 10-an de novembro en Zagrebo (Kroatio). Ŝiaj poemoj originale verkitaj en E. aperis en Jubilea versgirlando (1990).

Fedoro ORLANDINI (1914-2003), delegito (1987-2000), forpasis julie en Italio.

M. G. SCHOUTENS (1908-2002), dumviva membro, forpasis en Heemstede (Nederlando).

Rudolf SKORUPPA (1930-2003), delegito kaj fakdelegito pri fotografio, katolikismo kaj naturkuracado (1995-2002), mortis februare en Bad Wörishofen (Germanio).