Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 2

Vi trovos ...

tiun ĉi numeron en viaj leterkestoj iom malpli frue ol la januaran (tiu venis al multaj el vi jam la 3-an de januaro; onidire rekordo). Pli frue ol tiu ĉi numero povis foriri al presejo, via redaktoro trovis sin — en hospitalo... Resaniĝinte li do rapidas finpoluri la numeron, presigi ĝin kaj ekspedi al nekredeblaj 115 landoj de la mondo (ĉu eblas plene konscii tiun forton?). Promesante pli bone gardi sian sanon, por ke simila stumblo ne plu okazu, vin amike salutas

Stano Marĉek

Malferme

Malhobie tra hobioj

Gbeglo Koffi

La Esperanto-movado iras glate sian vojon. Ĝi neniam haltos, eĉ se momente oni ie observas relativan stagnadon aŭ eĉ malprogreson. Ĉiu povas siamaniere interpreti tion laŭ sia sento aŭ/kaj laŭ la loko, kiun li havas en la Esperanto-movado. La disvastiĝo de Esperanto dependas de ĉies klopodoj, kiuj estas preskaŭ nur bonvolaj. Ĉu pro tio tiuj, kiuj taskas al si labori por Esperanto, neglektu la tutan laboron?

Io tia plagas la movadon, kaj vere malhelpas la glatan disvastiĝon de Esperanto, kiu trafis ĉiujn kvin kontinentojn, kaj ankaŭ la “trian mondon”. Tio koncernas ne nur Afrikon, sed ankaŭ partojn de la aliaj kontinentoj. Ŝajnas, ke la aparteno al la unua aŭ al la tria mondo ege influas la disvastigon de la internacia lingvo.

Kiu rilatas kun homoj el tiuj “mondoj”, povas rimarki, ke la triamondanoj sin dediĉas al la E-lernado pli ol la aliaj. Nur manko de rimedoj bremsas la agadon. Eble la triamondanoj kredas, ke per Esperanto ili atingos la “unuamondecon”, dum la “unuamondanoj” ne havas alian superan rangon atingendan. Eblas fari eksperimenton: kolekti adresojn tra la mondo kaj skribi al ĉiuj. Oni rimarkus, de kiu parto de la mondo venus pli da respondoj. Tio estas nur unu flanko de la afero, ĉar temas pri rilato inter unuopuloj. Necesas ankaŭ eksperimenti ĉe rilatoj inter landaj asocioj kaj UEA por trovi alian fenomenon.

Ho, vi nur perdas vian tempon, dediĉante vin al Esperanto. Tio ĉi estas hobio por eŭropanoj. Tiel ĉi reagis afrikano, kiu multajn jarojn vivis en Eŭropo. Li diris tion, kiam li trovis kiel samlandanoj suferas por la disvastigo de Esperanto: iri multajn kilometrojn por partopreni kunvenojn, lerni la lingvon eĉ malsataj; maldormi por kopii tutan vortaron, verki tekston, skribi leterojn, senlaboraj, ktp. Ne necesas listigi ĉion, ĉar estas malfacile kompreni la situacion nur legante pri ĝi. Etnologo, kiu la tutan vivon studis sian fakon, neniam gustumante la vinon, scias pri ties gusto multe malpli ol vindrinkanto mem. Kiu neniam vizitis lokon, sed nur baziĝas sur legaĵoj, filmoj, rakontoj por juĝi, havas malprecizan juĝon pri la loko. Do, la afrikano kiu avertis, vivis en ambaŭ medioj. Ĉu li pravas?

Necesas alproksimiĝi al gvidantoj de E-organizaĵoj por rimarki ion. Preskaŭ ĉiuj niaj organizaĵoj bone funkcias nur dum E-renkontiĝoj, kiujn iliaj estraranoj partoprenas. Tiam la estraro faras nenion krom laboro. Ili regule partoprenas kunvenojn, diras belajn vortojn, faras allogajn proponojn/promesojn. Kaj kio poste? Jes, la posto estas la ĉefa problemo, kaj jen venas la praveco de la afrikano. En la jarlibro estas amaso da adresoj de landaj/fakaj asocioj. Ĉiuj konsentas, ke la plimulto, ekster la E-renkontiĝoj, funkcias nur dank’ al laboro de unu aŭ du personoj. Kion povas fari unusola persono? Kelkfoje tiujn sinoferulojn kaptas elreviĝo kaj frustriĝo pro neagemo de la aliaj. Jen do ankaŭ kelkaj el tiuj ĉi hezitas aŭ eĉ rifuzas labori. Tamen kiam okazas E-renkontiĝo, ĉiuj estraranoj ĉeestas, kaj tiam ĉiu el ili ŝatus montri sin la plej bona. Necesas do atendi la fermon de la renkontiĝo, kaj oni rimarkos ke preskaŭ ĉiuj reiras al sia silentado. Kiam iuj silentantoj devis reageti al vekaj provokoj, iliaj oftaj vortoj estas: Laborpremo, familia zorgo, vojaĝo, ktp. devigis min silenti. Kvankam ili plu nenion faras, tiuj reagetoj tamen estas pli bonaj ol tutjara silentado, ĉar ili scias kiam reagi: tuj post la renkontiĝo, ofte UK, ili iomete laboras kelkajn semajnojn; same antaŭ nova E-renkontiĝo, ĉar ili ŝatus “purigi” sin antaŭ la revido dum la nova E-renkontiĝo.

Ĉu tiu konduto progresigas la movadon? UEA jam havas belajn planojn, sed malmultaj el ili efektiviĝis. La kialon ni serĉu ne for, sed proksime, ĉe la hobieco, kiu estas donata al la Esperanto-afero. Estas homoj, kiuj mem elpensas iniciaton por Esperanto kaj uzas proprajn rimedojn por sukcesigi ĝin. Disaj esperantistoj fervore propagandas, sed estraranoj en E-organizaĵoj ofte silentas pli ol kadavro. Malmultaj tamen sindediĉe, sinofereme, malegoisme, diligente, akurate kaj tute malferme faras multegon; bedaŭrinde tiaj homoj maloftas: du el tiuj homoj estas Renato Corsetti kaj Hans Bakker (ĉiu rajtas longigi la liston, eĉ aldonante la propran nomon, se tia li/ŝi trovas sin).

Se la plimulto de la esperantistoj povus konduti kiel tiuj homoj, certe la ricevintoj de ĉirkaŭ ducent leteroj/cirkuleroj, kiuj iris al landaj asocioj pri rubrikoj de la strategia plano de UEA, jam estus reagintaj. La subkomitatoj de UEA bone funkcius, ILEI sukcesus bone zorgi pri la E-instruado tra la mondo, IEK zorgus ne nur pri ekzamenado, sed ankaŭ pripensus pri kio ekzameni, kaj montrus tion al ekzamenotoj kaj instruistoj. Estraroj de E-organizaĵoj estus ne disaj aroj, sed unu tuto, harmonie kaj kohere laboranta. IEI interkonsentus kun UEA/ILEI pri E-instruado, ktp. Spegulo ne mensogas. Se ĝi diras, ke iu havas fuŝeton, li/ŝi ne koleru kontraŭ la spegulo, sed zorgu pri si, ke la fuŝeto malaperu. Kiu rompas la spegulon, ne forigas la fuŝeton, sed pligrandigas ĝin kaj ĝi certe iam iĝos fuŝego, ĉar la spegulo ne plu ekzistos por informi. Necesas ke ĉiuj iomete enmemiĝu por bone vidi la aferon. Kion ajn ni decidas fari, ni sinofere zorgu, ke ĝi sukcesu. Se ni decidas amuziĝi, ni uzu ĉiujn rimedojn por sukcesigi la amuzon. Ni zorgu ankaŭ pri niaj hobioj, kiel ni tion faras por la “malhobioj”. Kvankam nia movado estas bonvola, ni devigu nin efektivigi la laboron, kiun ni akceptas fari. Tion farante ni progresigos Esperanton, kiu atingos pli da homoj ol nun.

Evoluoj en la Centra Oficejo

2002 ne estis facila jaro por la CO en Roterdamo, ĉar pluraj novaj kolegoj devis lerni sian metion. Novuloj kutime faras erarojn, kaj ni ne estas esceptuloj tiurilate. La plej sentebla problemo ekster la oficejo estis la malfrua apero de la Jarlibro, sed tio certe ne ripetiĝos en 2003.

Modernigo de la kontosistemo

Fakte la laborego modernigi nian komputilan sistemon, kiu kaŭzis la malfruiĝon de la Jarlibro, estas nun grandparte farita, kaj ni spertos la fruktojn ĉi-jare. Baldaŭ la homoj kun retaliro ricevos leteron de nia komputilisto Joost Witteveen, en kiu li petos konfirmon, ke oni volas ekspluati novan sistemon de rekta konsultado de la propra UEA-konto rete (neniu devos uzi la sistemon!). Joost petos vin konfirmi papere, ne rete, kaj subskribi.

Plua paŝo, kiu estos matura post kelkaj monatoj, permesos al vi eĉ rete fari transpagojn el via konto en aliajn. Pri tio, kaj pri la sekureco de la aranĝo, ni informos vin; kaj ni ripetu, ke neniu devas konsenti ekspluati la sistemon. Ni stumblis en 2002, kiam ni lanĉis la novan UEA-retadresaron sen antaŭa averto. Nun tamen ŝajnas, ke preskaŭ ĉiuj retantoj estas kontentaj uzi la novan sistemon: fakte, hodiaŭ 87 delegitoj, kiuj intertempe ŝanĝis sian iaman adreson, estas kontakteblaj nur per la UEA-adreso, se vi ne scias iliajn novajn adresojn el alia fonto. Ankoraŭ estas grupoj da retuzantoj, kiuj ne indikis sian deziron aliĝi al la UEA-kodaro; se vi estas inter tiuj, vi povas nun peti aliron.

Agado en Bruselo

Malgraŭ financaj problemoj la Brusela Komunikadcentro tre bone komencis sian agadon en 2002. Ĝis nun granda parto de tiu agado konsistis en reliefigo de la diskriminaciaj dunganoncoj aperantaj en EU-landoj, kiuj postulas, ke kandidatoj parolu la anglan denaske. Nia Centro faris tre specifajn demandojn al EU-instancoj, kiuj vole-nevole devis pritrakti la aferon, kaj ni foje ricevas demandojn de ĵurnalistoj kaj aliaj grupoj, kiuj aprobas nian agadon. Sendube tiu nova taktiko estas pli energia ol la tradicia; kaj povas esti, ke la epoko postulas pli rektan prezenton de nia celaro kaj malkaŝan reliefigon de nia programo kiel la sola, kiu povas liveri lingvan justecon kaj protekti aliajn lingvojn kontraŭ la hegemonio de la unusola. Dank’ al donacoj de japana mecenato nia agado en Eŭropo plivigliĝas. Estas ja danĝero tro koncentriĝi pri la originala hejmkontinento de Esperanto, sed ŝajnas, ke ĝuste tie la agado estas aktuale plej promesoplena kaj la drivo al lingva hegemonio plej evidenta.

Literaturo

Alia grava elemento de la laboro de UEA estas eldonado. En 2002 aperis ĉe ni kiel Esperanto-Dokumento traduko de broŝuro, Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj de la neesperantista anglo Robert Phillipson. Aperis kvar libroj: Esperanta frazeologio de Sabine Fiedler; Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker; Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj; Saluton de Audrey Childs-Mee la sepan fojon, kaj du aliaj libroj estas finpretigataj. Ni aperigis ankaŭ la broŝuron Skizoj pri Esperanto en Afriko. Kun granda kontento ni mencias, ke librovendoj en 2002 atingis rekordon, valoron de preskaŭ EUR 150 000. Tiu rekordo estis konvena adiaŭa donaco de Simo Milojeviĉ, kiu — ni apenaŭ povas kredi — fakte forlasis nin fine de la pasinta jaro, post jardekoj da sindediĉo al UEA. Alia plano de la CO estas ĝisdatigi Bibliotekon Hodler, kio postulos multe da tempo, energio kaj scio; ni esperas lanĉi tion frue en 2003.

Revuoj

Tiu ĉi revuo Esperanto venas al vi el Slovakio, kie ĝi estas nun redaktata, presata kaj ekspedata. Tiu paŝo jam ŝparis konsiderindan sumon, kaj ni esperas, ke la politika kaj ekonomia evoluoj ne ŝanĝos tion. Kontakto, kiu celas unuavice junan legantaron, estas redaktata en Ukrainio kaj presata kaj ekspedata en Pollando.

Vi povas nun legi la revuon en la reto. Sendube tiu evoluo pliiĝos en la venontaj jaroj. Entute, la interreto pli kaj pli gravas en la funkciado de nia movado.

Kongresoj

La UK en Fortalezo estis eble plej memorinda pro la unika brazila etoso. La bona financa rezulto estis kvazaŭ kroma beno, ĉar ekstereŭropaj kongresoj povas eĉ montri negativan saldon. (Tio klarigas, kial tiom da kongresoj okazas en Eŭropo.) Ni esperas vidi milojn da samideanoj en Gotenburgo, Svedio, en julio-aŭgusto ĉi-jare.

Kie la sidejo?

Dum jaroj estas klare, ke la nuna sidejo en Roterdamo ne povas daŭre kontentigi niajn bezonojn. Aktuale ni aktive serĉas alia(j)n domo(j)n, kiu(j) povus esti aŭ en Roterdamo aŭ aliloke. La unua paŝo estis, ke makleristoj taksis la valoron de la nuna domo.

Daŭra zorgo

Daŭre estas tamen fundamenta problemo, kiu donas zorgojn: la konstanta falo de nia membraro. Fine de 2001 estis 6450, fine de 2002 estis 5700, do falo de 11,6%; kaj inter la junuloj la falo estis eĉ pli malbona. Ni cerbumas pri la kaŭzoj: ĉu estas nekontentigaj servoj el la CO? Ĉu la kotizoj estas tro altaj? Ĉu la monda lingva situacio senesperigas kelkajn? Ĉu ni spertas la saman fenomenon kiel preskaŭ ĉiuj similaj organizoj, ke homoj ne plu emas amase aliĝi al organizoj? Ni konsolas nin iom per la konstato, ke multaj homoj ja uzas nian lingvon en interreto sed ne aliĝas al lokaj aŭ landaj aŭ internaciaj grupoj. Sendube tiuj supozas, ke moderna individuisma homo ne plu bezonas ligojn ekster la komputila mondo. Eble ili ununivele pravas, sed certe UEA kaj la landaj asocioj bezonas ĉiujn eblajn membrojn.

Imagu, se la nombro tiel falus, ke ne plu eblus havi centran oficejon. Rapide la movado disfalus sur organiza nivelo, ne plu estus mondskalaj kongresoj, ne plu estus la libroservo kaj la jarlibro kaj la revuo, nia literaturo ŝrumpus. Ĉu retmesaĝoj vere povus anstataŭi la movadan strukturon, la vizaĝ-alvizaĝajn renkontiĝojn, kiuj tenas vivaj niajn lingvon kaj kulturon? Se vi konas ekstermovadan esperantiston, bonvolu diri al li/ŝi, ke eble li/ŝi povas vivi sen UEA sed UEA ne povas vivi sen li/ŝi!

La kotiza strukturo de UEA-membreco estas tia, ke baze la membroj en pli riĉaj landoj subvencias tiujn en malpli riĉaj. Malgraŭ tiu helpo estas multaj Esperanto-parolantoj, kiuj malfacile povas pagi la nunajn kotizojn. Pri tio ni ofte cerbumas, kaj pri alternativaj manieroj financi nian agadon. Viaj ideoj pri tiaj temoj estas ĉiam bonvenaj.

Trevor Steele

[FORIGITA!: bildo]

La komputilisto Joost Witteveen modernigas la kontosistemon de UEA.

La membroj-abonantoj de UEA rajtas krom la papera eldono ricevi la elektronikan version de la revuo en la formatoj PDF, HTML aŭ teksto. Por mendi la revuon, bonvolu skribi al r...@uea.org, indikante vian UEA-kodon.

Nian centralon forlasis plua sperta homo

La 31-a de decembro 2002 estis la lasta labortago por la plej sperta UEA-oficisto Simo Milojević. Jen kelkaj rememoroj el la plumo de lia multjara amiko kaj kolego Hans Bakker.

En la vagonaro de Zagrebo al Beogrado sidis miaj gepatroj dum feria vojaĝo. Kontraŭ ili: ĉarma junulo, kiu kondutis tiel agrable ke mia patrino ankoraŭ ĝis sia morto memoris pri li. La junulo nomiĝis Simo Milojević .

Se vi volus scii la jaron de tiu unua kontakto kun la junulo, verŝajne li mem estus la sola kiu memoras ĝin. Tio karakterizas lin: Simo havas feran memorkapablon. Dum lia kariero en la movado lia cerbo registris sennombrajn spertojn, informojn, bildojn. Nuntempe oni dirus: lia memoro estas kvazaŭ codoromo. Oni povas registri ion sur ĝi kio restas tie eterne, neviŝebla. Alia karakterizaĵo estas lia ekstrema flegmeco. Kiam vi telefonas kun li, ne pensu pri la fakturo de la telefonkompanio. Ofte la rikolto de tia interparolado pli valoras ol dek tiaj fakturoj.

Simo estis unuavice redaktoro de Revuo Esperanto. Fakte tiu funkcio estis la kulmino de lia kariero. Redaktoro devas havi bonegan guston, ĉiudirektan atenton, vastan scion, beletran emon. Mi memoras kiel ni (multajn jarojn pli malfrue) samopiniis pri la malbela grafika vesto de la revuo Kontakto — sed ne kuraĝis tion diri publike, ĉar ĝi ricevis ĉie laŭdon kaj varbis abonantojn. Tiu karnavala aspekto estis la malo de tio kion Simo kaj mi ŝatis. Tiutempe la revuo Esperanto estis apenaŭ imagebla kun alia redaktoro. Ene de tiu periodo troviĝis la jaro 1974. Hamburgo. Kiam Simo reveturis de Hamburgo al Roterdamo li sciis ke li frontas la plej malfacilan numeron iam redaktitan kaj redaktotan. La movado evoluis post Lapenna, kaj la revuo Esperanto pluvivis post Simo. Ĝi eĉ reakiris sian normalan aperritmon. Se mi bone memoras, la revuo malfruis tamen nur kelkajn monatojn, neniam kelkajn jarojn. Pardoninde. Li suprengrimpis la hierarkion kaj fariĝis ĝenerala direktoro. Ankaŭ en tiu posteno utilis gusto, ĉarmo, trankvilo, atento. Meze en bolanta kongreso la sola neperturbebla (krom Marvin) estis ĉiam Simo. En kongresoj estis kutime li kiu reĝisoris tiun longegan vicon de salutantoj sur la podio. Kion memori pri li plu? Tion: kiel li konvinkis min fariĝi estrarano de UEA. Ni sidis en kafejo en Amsterdamo (je la angulo de Rokin) kaj ni interŝanĝis taskojn: li partoprenos anstataŭ mi kongreson en Afriko, mi fariĝos estrarano. Kompreneble li havis pli da plezuro el tiu negoco ol mi. Mia estraraneco fiaskis pro la rezisto de Simo kaj Osmo kontraŭ miaj planoj sveltigi la Centran Oficejon. Ambaŭ minacis eksiĝi el siaj postenoj se mi plu insistus, kaj la tiama estraro sub prezidanto Wells ne povis imagi Centran Oficejon sen Simo kaj Osmo. Fakte ankaŭ mi ne povis imagi tion, en tiu tempo.

Kompatinda UEA. Nun ĝi havas la revuon Esperanto sen Simo, Centran Oficejon sen Osmo kaj baldaŭ movadon sen Simo. Tiel pasas la gloro. Historiistoj iam donos al Simo Milojević lian lokon en la panteono.

Hans Bakker

Fiera pri sia Esperanto-Lando

Intervjuo kun la akademiano Boris Kolker pri la nova eldono de lia libro Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

Gratulojn, d-ro Kolker, pro la apero de via nova libro kaj, cetere, pro ĝia imponega sukceso.

Dankon. La libro vere havis rekordan vendiĝon dum la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo kaj plu rapide vendiĝas.

Vojaĝo en Esperanto-lando estas perfektiga lernolibro, sed samtempe ĝi estas gvidlibro pri la Esperanto-kulturo. Kiuj el tiuj du elementoj pli bone respegulas por vi la esencon de la libro?

Ambaŭ estas samvaloraj. Vojaĝo estas la sola lernolibro, kiu instruas regadon de la literatura lingvo kaj krean verkadon en Esperanto. Ĝi estas la sola gvidlibro pri la Esperanto-kulturo, kiu gvidas facile, nealtrude, plezurige kaj entuziasmige. Tiuj, kiuj trastudis Vojaĝon, iĝas fieraj pri sia aparteno al Esperanto-lando, simile al tio, ke oni estas fiera pri sia aparteno al sia patrolando.

Mi malkovris en la Esperanto-Instituto en Bat-Jam malnovan version de Vojaĝo, publikigitan antaŭ dek jaroj en Moskvo. Ĉu por vi Vojaĝo estas kvazaŭ vivo-projekto?

Jes. Antaŭ longe venis al mi la ideo, ke estas bezonata unu libro, kiu ebligus al nova esperantisto rapide kaj ĝue fariĝi kvazaŭ denaska civitano de Esperanto-lando. La nuna riĉege ilustrita eldono, kiun publikigis UEA, preskaŭ plene enkorpigas mian revon.

Kaj kio dekomence igis vin verki la libron?

Ni, instruistoj de Esperanto, ĉiujare naskas grandegan kvanton da novaj esperantistoj. La plimulto de ili baldaŭ malaperas. Multaj restas eternaj komencantoj. Nur manpleno da persistaj homoj aliĝas al la kerno de nia Esperanto-mondo. Tia situacio estas nenormala. Mi estas konvinkita, ke la homo, perfekte reganta Esperanton, profunde konanta ĝian kulturon kaj aktive partoprenanta en la vivo de la Esperanto-komunumo, restos en Esperanto-lando por multaj jaroj, eĉ por la tuta vivo. Tiu konvinkiĝo igis min verki la libron, kiu kontribuu al tiu ambicia tasko.

Vi instruas Esperanton ankaŭ per la reto. Kiel tio funkcias?

Mi instruas per Vojaĝo en la negranda reta Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). Miaj lernantoj sendas al mi por kontrolo kaj komentado la taskojn de ĉiu leciono, kiuj postulas krean verkadon. Plenumo de unu leciono postulas multan tempon, same ĝia kontrolo. Sed la rezultoj estas okulfrapaj. Mi esperas, ke IPKK fariĝos grava forĝejo de novaj klubestroj, kursgvidantoj, lingvoreviziantoj, recenzantoj, ĵurnalistoj, verkistoj, esploristoj de Esperanto.

Kiel vi sukcesas entuziasmigi viajn lernantojn?

La urbo Cleveland (Ohio, Usono), en kiu mi loĝas, estas mondfama pro sia Klevlanda simfonia orkestro. Klevlandanoj fieras pri ĝi, same kiel anoj de aliaj urboj fieras pri sia futbala aŭ basbala teamo. La orkestro posedas sian someran rezidejon, 50 kilometrojn for de la urbo. Imagu: miloj da urbanoj (tutfamilie, eĉ kun beboj!) en semajnfinaj vesperoj traveturas en aŭtoj tiun distancon por aŭskulti simfonian koncerton, sidante sur la montetodeklivo. — Kial tia entuziasmo? Ĉar la orkestro posedas ne nur altan majstrecon, sed ankaŭ kapablas krei spektaklecon kaj festecan humoron. Kiu vidis karnavalon en iu sud-amerika lando, povas tion imagi. Per Vojaĝo mi klopodas krei similan festecan etoson. Por mi mem, mi nomas Vojaĝon simfonio en formo de perfektiga lernolibro.

Ĉu vi kredas je la Fina Venko de Esperanto?

Por mi la Fina Venko estas ekzistanta realaĵo. Krom la reala mondo, mi konstante vivas ankaŭ en Esperanto-lando. Mi ne opinias, ke tiu lando nepre devas esti grandega: grandegaj landoj havas grandegajn problemojn. Mi deziras ĉefe, ke en Esperanto-lando estu kiel eble pli multe da homoj homecaj, altkleraj lingve kaj kulture.

Kiujn konsilojn vi donus, do, al komencanto, kiu deziras kleriĝi lingve kaj kulture?

Profunde trastudi la baznivelan kurson. Aktive partopreni kelkajn Esperanto-aranĝojn kaj ne krokodili tie. Trastudi tre detale la unuajn ses lecionojn de Vojaĝo en Esperanto-lando sub gvido de sperta lingvano.

Kaj al Esperanto-aktivulo?

Profunde trastudi la tutan libron Vojaĝo en Esperanto-lando, prefere sub gvido de tre sperta lingvano. Poste verki detalajn recenzojn pri ĉiuj E-libroj en sia hejma biblioteko. Aktive partopreni en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

Ĉu vi povas malkaŝi al ni ion el viaj estontaj projektoj?

Pri miaj projektoj mi okupiĝas tre malrapide, ege zorge, dum multaj jaroj. Mi ne scias, kiam mi trovos tempon por la sekva grava projekto — verki libron pri Ludoviko Zamenhof. Se iam mi faros tion, ĝi ne similos al la ekzistantaj samtemaj libroj. Ĝi estos io... spektakleca..., festeca..., ĝuinda...

Intervjuis Doron Modan (Israela Esperantisto)

[FORIGITA!: bildo]

Boris Kolker aŭtografas sian verkon dum la 87-a UK en Fortalezo

La angla kiel la unua lingvo en Svislando: ĉu realismo aŭ surventrismo?

Claude Piron

Kebekianoj nomas à-plat-ventrisme (rampemo, ventrokuŝemo, adorkliniĝemo) la inklinon ĉiam cedi al la angla lingvo. Ĉu la decido de pluraj alemanaj (germansvisaj) kantonaj registaroj instrui la anglan kiel la unuan fremdlingvon estas kazo de tia rezigno pri digno?

Ni unue notu, ke la fascino, kiun kaŭzas la angla lingvo, kreas tunelan vidmanieron. Hipnotigite per la malproksima lumeco, oni ĉesas vidi la tutan ĉirkaŭaĵon. Tiel la prezidanto de Nissan, sekve al la interkonsento kun Renault, devigas sian personaron studi la anglan por ke la laboruloj de ambaŭ firmaoj disponu komunan lingvon (Jomiuri Shimbun, 2002.04.17). La francoj ja scipovas la anglan same malbone kiel la japanoj, li klarigis. Tamen, la angla estas nur kvazaŭ komputila programaro.

La fascino pri la angla lin blindigas: kion valoras programaro, kiun oni ankoraŭ ne regas post ses jaroj? La fakton, ke la angla nun superregas, preskaŭ ĉiuj rigardas io definitiva. Kvazaŭ estas fakto signifus estas bone. Se tiu sinteno regus la historion, sklaveco plu daŭrus, kaj ne estus virino en la Federacia Konsilantaro (t.e. la tutsvisa registaro).

Estas pli demokratie starigi la demandon: Kio konformas al ĉies intereso en la kampo de lingva komunikado? Nu, komparante la diversajn rimedojn aplikatajn por superi la lingvajn barojn, oni malkovras programaron pli efikan ol la angla: Esperanton, kaj tia ĝi montriĝas, laŭ kiu ajn kriterio: egaleco, flueco, precizeco, fonetika facileco, mallongeco de la lernado, ktp (Claude Piron, Communication linguistique — Etude comparative faite sur le terrain, Language Problems and Language Planning, printempo 2002, vol. 26, n-ro 1, p. 24-50 aŭ www.esperanto-sat.info, alklaki Dokumentojn, angla versio: www.geocities.com/c﹍piron). Efektive, mi parolis pli bone Esperanton post ses monatoj ol la anglan post ses jaroj, dum kiuj mi devis ŝtopi mian cerbon per sensencaĵoj, de la kvar malsamaj sonoj de -ough en tough, though, through kaj cough ĝis trompaj derivoj kiel hard > hardly (mi ĵus korektis la tekston de junulo, kiu volante diri mi pene, streĉe laboris skribis I hardly worked, kio signifas mi apenaŭ laboris).

Miaj kontaktoj ĉie en la mondo konfirmas, ke Esperanto estas pli bone adaptita ol la angla al internacia komunikado. Certe, jes ja, abundas tiuj, kiuj ĝin moke forĵetas, sed ili neniam observis kunsidon en Esperanto, vidis infanojn uzi ĝin ludante, foliumis tiulingvan magazinon, nek pridemandis personojn, kiuj praktikas kaj la Ŝekspiran lingvon kaj la Zamenhofan. Tiuj uloj verŝajne misfamige primokas restoraciojn, kien ili neniam eniris, kaj veturilojn, kiujn ili neniam stiris. Esperanto estas miskonata (Ĝenerala informado: http://www.esperanto.net). Kiu scias, ke ĝi estas, post la angla, unu el la lingvoj plej uzataj sur interreto? Ke ĝi estas la lingvo de konsiderinda produktado literatura? (http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo; www.esperanto-sat.info, alklaki Documents). Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas en ĝi plurfoje ĉiutage, kaj Vatikana radio plurfoje ĉiusemajne (Radioprogramoj en Eo http://members.aol.com/AERA)? Ke ĝi estas unu el la lingvoj de Internacia Akademio de Sciencoj (http://www.aissanmarino.org/)? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj? Ke ĉiutage, ie en la mondo, ĝi estas la lingvo de staĝo, kultura renkontiĝo, kongreso (http://perso.wanadoo.fr/esperanto/kalendar.htm)? Ke troviĝas Eo-uzantoj en multaj urboj de multaj landoj, eĉ en Soweto, eĉ en Lomé, eĉ en Ulan-Bator? Ke ĝi stimulas la intereson al aliaj kulturoj? Ke multaj junuloj uzas la reton de senpaga loĝigo organizita de E-asocioj (www.esperanto.nu/ps, aŭ www.esperanto.net/ps)?

Klare, ekzistas vastaj kampoj de la socia vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas. Ĉu havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj interkomunikas en fuŝa angla post ses studjaroj, penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek en la franca nek en la germana (th, ktp), dum ili povus agrable dialogi en Esperanto post kelkaj monatoj? Se, ĉie, oni diskonigus la realon, nome, ke el ĉiuj rimedoj uzataj por formoki Babelon, Esperanto estas tiu, kiu donas la plej bonajn rezultojn por la plej eta investo tempa, cerbostreĉa kaj mona (Claude Piron, Le défi des langues, Parizo: L’Harmattan, 2-a eld. 1998, ĉap. 11), la lingva diverseco fariĝus tio, kio ĝi fundfunde estas: riĉo, ne malhelpilo. Homo masoĥismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton, ni bezonos ke advokato lanĉu usonecan kolektivan plendon kontraŭ la ŝtatoj nome de ĉiuj, al kiuj ili trudis ŝviti super la angla, dum ekzistis rimedo pli demokratia, pli efika rilate al ĝia kosto, psikologie kaj kulture pli kontentiga, pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron. En tempo kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo, la miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla, kaj la miloj da horoj, kiujn milionoj da junuloj ĉie en la mondo dediĉas al ĝi kun priplorindaj rezultoj, estas nekontestebla malobeo al la admono racie agi. Se diri nenion pri la katastrofa kultura influo, kiun ĉie havas la disvastigo de la broken English.

(Tribune de Genève, la 3-an de januaro 2003. El la franca tradukis la aŭtoro.)

Krizo en la Eŭropa Unio: Ni havas la solvon!

La brazila gazeto O Estado de São Paulo publikigis en novembro 2002 artikolon sub la titolo Eŭropa Babelo dungos 166 interpretistojn por ĉiu lingvo, informante ke en 2007, kiam la Eŭropa Unio havos 28 membrojn (24 lingvojn), la lingvaj kombinoj altiĝos al 552. La korespondanto kritikas la ne-adopton de laborlingvoj, forgesante ke en la Eŭropa Unio ĉiuj membroj estas samrajtaj, kaj privilegioj ne povas esti.

Ni supozu, ke estas nur 8 lingvoj kaj ke estos bezonataj interpretistoj/tradukistoj/tradukmaŝinoj de ĉiu el la lingvoj al la ceteraj (8 × 7). El tio rezultas 56 kanaloj (aŭ 56 interpretistoj).

Studante tiun ĉi problemon, la nederlanda firmao BSO kreis traduk-sistemon uzante nur unu lingvon: la projekton D.L.T. (Distribuita Lingva Tradukado). Por la tradukado ili adoptis la Internacian Lingvon. Ekzemplo por fari tradukon inter la angla kaj la franca: oni konektus la anglan komputilon al la E-komputilo. Poste, aŭ samtempe, estos la konekto inter la E-a kaj la franca komputiloj, kaj estos preta la traduko.

La eksperimento sukcese plenumiĝis, sed poste, pro monmanko, la projekto haltis. Estas sciate, ke (la same nederlanda) Philips aĉetis la projekton, enkestigis ĝin, kaj poste prezentis sian propran projekton “Rosetta”. Dume, kaj en Bruselo, kaj en Strasburgo, Eŭropa Komunumo planas dungi pli ol cent homojn por ĉiu lingvo en 2007, kiam estos 27 membroj — kun 24 oficialaj lingvoj — bezonante 552 traduk-kanalojn. (Anstataŭ 24 × 1, se estus uzata Esperanto). Krom la grandega mon-elspezo, eĉ ne estos spaco por tiom da homoj en la traduk-ĉambretoj.

Roberto Resende

Esperanto en universitatoj

Aperis la unua, 14-paĝa versio pri interlingvistikaj seminarioj kaj Esperanto-kursoj oficiale organizataj en universitataj medioj.

La kompilinto plenkonscias ke ĝi ne estas kompleta, ĉar li ne ricevis ĉiujn informojn. Kiu ajn rajtas peti kopion de tiu dokumento kaj uzi ĝin laŭplaĉe: por reprodukto, presigo, enretigo, traduko — kondiĉe ke oni indikos la fonton kaj havigos al la kompilinto ekzempleron informcele.

La kompilinto antaŭvidas dissendi ĝisdatigitan liston en novembro 2003, kaj tiucele li petas ĉiujn, kiuj havas informojn pri la temo, ke ili bonvolu komuniki ilin al li: Germain Pirlot, Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende, Belgio, rete: g...@pandora.be

Koresponda servo en spegulo

Koresponda Servo Mondskala (KSM), prizorgata de s-ro François Xavier Gilbert (B.P. 6 / FR-55000 Longeville en Barrois, Francio, retadreso e...@aol.com), iom spegulas la evoluon de la cetera movado.

En 2002 ĝi peris sume 219 petojn (en 2001 estis 332) de Afriko (57), Centra Ameriko (8), ekssovetaj landoj (42), orienta Azio (7), “mezorientaj landoj” (2), Norda Ameriko (3), okcidenta Eŭropo (52), orienta Eŭropo (30), kaj Suda Ameriko (18). La lando, el kiu venis la plej granda nombro da petoj, estis Francio (39), la dua Rusio (29). Aliaj landoj kun relative alta nombro estis Brazilo kaj Tanzanio (po 17), Pollando (11) kaj Konga Popola Respubliko (10).

El tiuj 219 venis rete 33, t.e. 15%. Ni konstatas, ke pli kaj pli homoj uzas la reton ankaŭ tiucele, ĉu pere de KSM aŭ aparte de ĝi.

Trevor Steele

Kongresa Komuniko 2

88-a Universala Kongreso de Esperanto
26 julio — 02 aŭgusto 2003 Gotenburgo, Svedio

Konstanta kongresa adreso: la adreso de UEA (kolofono) TTT: http://www.uea.org/esperanto/indexkongres.html Ĝenerale: k...@co.uea.org. Aliĝoj: a...@co.uea.org Mendoj: m...@co.uea.org

Dua Bulteno: Riĉenhava oferto de diverskategoria loĝigo, interesaj ekskursoj, allogaj antaŭ- kaj postkongresoj komence de februaro survojiĝis al la jam aliĝintaj kongresanoj, perantoj kaj landaj asocioj. Ekde februaro vi povas konsulti ĝin ankaŭ sur niaj retpaĝoj.

Loĝado: Kiel ĉiujare, oni ofertas vastan gamon da loĝebloj, inkluzive de la tre konvenprezaj; do laŭ ĉies gusto, komforto kaj buĝeto. Aparte abunda estas la oferto de moderkostaj loĝejoj, kaj la prezoj ne estas tiel altaj kiel oni eventuale supozis, konsiderante la ĝeneralan multekostecon de la lando.

Ekskursoj: La ekskursa oferto inkluzivas fakte ĉion vidindan en tiu ĉi vizitinda regiono kaj en Svedio entute. Aparte interesaj estas la programoj de antaŭkongresoj (Stokholmo, Smolando) kaj postkongresoj (Suda Mindistrikto, Norvegio). Pli da informoj ĉe la CO kaj en la Dua Bulteno mem.

Programo: La plej granda novaĵo en Gotenburgo estos ke la Solena Inaŭguro okazos lunde, kaj ne dimanĉe, kiel tradicie ĝis nun. Aliflanke la tuta dimanĉo estos novmaniere programita, ĉefe en la signo de klerigado kaj edukado de kongresanoj, aktivuloj kaj la loka loĝantaro. Pri la dimanĉaj programoj Interesitoj povas ricevi pli da informoj ĉe la konstanta adreso.

Glumarkoj: La kongresa glumarko estas ideala surgluaĵo por viaj kovertoj, dum tiu ĉi gotenburga jaro. Mendebla ĉe la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj) kontraŭ 1,2 EUR (plus la sendokostoj).

Infana kongreseto: Okazos en kabanaro, en bela apudlaga loko, meze de naturo sed ja proksime de Gotenburgo. Infanoj E-parolantaj, 3-13 jaraj, estas bonvenaj. Detalaj informoj kaj aliĝoj ĉe: Stefan MacGill, Pannoniau u. 30/I/6, HU-1136 Budapest, Hungario (S...@galamb.net).

Aliĝoj: Ĝis la 20-a de januaro aliĝis ĉ. 1100 personoj el 55 landoj. La plej multnombraj estas la kongresanoj el: Svedio, Francio, Japanio, Germanio, Nederlando, Finnlando kaj Italio.

Kotizoj: Ĝis la fino de marto (parenteze sumoj por B-landoj): Individua membro de UEA (IM) 190 (140); IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 85 (70); ne-IM 235 (175); ne-IM junulo ktp. 140 (105). Pri la pagmanieroj kaj difinoj de la kategorioj bv. konsulti informojn en la Jarlibro aŭ en la TTT-paĝoj.

Kontakto kun la tuta mondo

La pasinta jaro estis la jaro de ŝanĝoj en la CO. Ŝanĝiĝis ankaŭ unu eksteroficeja UEA-oficisto kaj antaŭ unu jaro la soci-kultura revuo de TEJO, Kontakto, ekhavis novan redaktoron. Kia estis kaj kia estos Kontakto? Respondas la redaktorino Ĵenja Zvereva el Ukrainio.

Pri kio temas la revuo? Tio estas la demando, kiun mi plej ofte respondas. Laŭ mi, pli facilas diri, pri kio ne temas en Kontakto. Ne aperas en ĝi artikoloj pri la Esperanto-movado, ĉar Kontakto estas revuo en Esperanto, sed ne pri Esperanto, kaj pridiskutataj estas interesaj kaj aktualaj temoj. Multas ankaŭ intervjuoj, recenzoj, enigmoj, konkursoj, anekdotoj, poemoj kaj eĉ receptoj. Parto de la artikoloj aperas en facila kaj tre facila lingvo kun limigita kvanto da radikoj, por niaj komencantoj.

Ĝenerale, ĉiu numero konsistas el du partoj. En la unua aperas seriozaj materialoj, en la dua leĝeraj artikoloj por ĝue pasigi liberan tempon. En la leĝera aperas artikoloj el la serio Kontakto-superstiĉologio, lanĉita en la dua numero de 2002. Artikoloj pri nigraj katoj, rompitaj speguloj, troloj kaj gnomoj, aperas sur la 13-a paĝo de preskaŭ ĉiu numero. Kvin el ses numeroj, kiuj aperis en la jaro 2002, estis dediĉitaj al apartaj temoj. La dua numero temis pri Latin-Ameriko ĝenerale kaj Brazilo aparte. La ĉefa temo de la tria numero estis ekologio. Ĝuste en la tria numero Kontakto lanĉis novan rubrikon Sen tabuo, kie oni sentabue pridiskutas aktualajn demandojn. La temo de la unua Sen tabuo estis eŭtanazio, kaj sian opinion esprimis du kuracistoj, pastoro kaj junulo, kiu, bedaŭrinde, eksciis pri tiu problemo ne el gazetoj. La kvara numero aperis kun aparta kvarfolia aldonaĵo Kakto, kaj la ĉefa temo estis Azio. Inter priaziaj artikoloj estis ankaŭ intervjuo kun fama rusa esperantisto Vladimir Samodaj, kiu en la sesdekaj jaroj laboris kiel interpretisto en Irako. En la intervjuo li interalie rakontis, kiel li tute neintence timigis Saddam Husejn. La kvina numero estis iaspece rekorda: aperis en ĝi pli ol 20 artikoloj de 19 aŭtoroj el 16 landoj! La temo estis Religioj kaj kredoj — praaj kaj novaj. Temis pri budhismo kaj bahaismo, oomoto (religio, kiu uzas Esperanton) kaj spiritismo, framasonoj, remonstrantoj, sufiismo kaj santerio, afrikdevena kuba religio... La lasta numero de la jaro 2002 aparte pritraktis ksenofobion. Ĉu islamo estas danĝera religio? Kio estas ksenofobio, kiuj estas ĝiaj radikoj kaj sekvoj? Kio okazas, kiam francaj ekstremdekstruloj eniras la urbodomon? Jen kelkaj demandoj, al kiuj respondas tiu ĉi bunta numero. En la sesa numero de Kontakto 2002 aperis demandoj por la konkurso Ĉu vi konas Sud-Afrikon?

Pri kio temos ĉi-jare? En la serioza parto aperos artikoloj pri minoritataj lingvoj (ekzemple, pri la havaja), pri homaj rajtoj, diktatoroj kaj diktaturoj... En la malserioza parto vin atendas artikoloj pri superstiĉoj en Hindio kaj Rumanio, Urugvajo kaj Brazilo, Sud-Afriko, Ukrainio kaj aliaj landoj. Estos relanĉita konkurso de facillingvaj artikoloj kaj la gajnintojn atendas valoraj libropremioj. La dua numero estos dediĉita al Svedio, la lando de la venontaj UK kaj IJK, la kvara — al Afriko. La kvina numero estos jubilea: ja en la jaro 2003 la revuo festos sian 40-jariĝon. Vi havos la eblon konatiĝi kun la historio de Kontakto kaj legi intervjuojn kun ĝiaj antaŭaj redaktoroj. El pli proksimaj materialoj mi ŝatus aparte rekomendi ekskluzivan intervjuon kun Floreal Martorell, direktoro de la Esperanto-diskeldonejo Vinilkosmo. Ĝi aperis en la unua numero 2003. Ĝis renkontiĝo sur la paĝoj de Kontakto!

Ĵenja Zvereva

Ĉu vi konas Sud-Afrikon?

Konkurso de Kontakto

Tiun ĉi konkurson la redakcio de Kontakto preparis kun la Ambasadejo de Sud-Afriko en Ukrainio, kiu afable provizis nin per premioj por la gajnonto(j) kaj simpatiaj donacetoj por la partoprenantoj. Respondu la subajn demandojn kaj abonu Kontakton por la jaro 2003, kaj vi havos la ŝancojn gajni valorajn premiojn el Sud-Afriko! Por la konkurso bv. sendi leteron aŭ retmesaĝon ĝis la unua de majo 2003. Rete: <k...@tejo.org>. Poŝte: Kontakto, p/k 89, Kijiv, UA-02156, Ukrainio.

1. Kiom da monarkioj estas en Sud-Afrika Respubliko? Nomu ilin!

2. La lando ne havas proprajn naftominejojn, tamen importo de nafto ne estas granda. Kiel oni kontentigas siajn bezonojn en likva hejtaĵo?

3. Kiu(j) estas la ĉefurbo(j)?

4. Kiuj estas la oficialaj lingvoj?

5. Kio estas la florosimbolo de Sud-Afriko?

6. En kiu jaro estis fondita Kaburbo (Capetown) kaj en kiu jaro komenciĝis la koloniado fare de eŭropanoj?

7. Kiel nomiĝas la insulo, kie estis malliberigita Nelson Mandela?

8. Kiu urbo estas konata al ĉiuj ŝatantoj de diamantoj?

9. Kiel nomiĝas la granda dezerto en suda Afriko?

10. Kiel nomiĝas la sud-afrika kirurgo, kiu realigis kiel la unua en la mondo sukcesan transplantadon de homa koro?

Pri la kosto de la komuna lingvo

Ottó Haszpra

Estas vaste disvastiĝinta la kredo, ke la kosto de la multlingveco estas tiu de la lingvaj kostoj de la internaciaj institucioj, kiel UN, Unesko aŭ tiuj de la Eŭropa Unio. Fakte la plurcent milionoj da dolaroj pro la lingvaj servoj de la internaciaj organizaĵoj estas bagatelo, se kompari ĝin kun la lernokostoj de iu nacia lingvo, kiu kiel komuna lingvo estus deviga por ĉiuj homoj.

Laŭ mia konvinkiĝo EU bezonas havi unu komunan lingvon, kiun ĉiuj ĝiaj civitanoj bone komprenas, parolas kaj skribas en ĉiutagaj kaj proprafakaj temoj, kion nun nur la lingva elito kapablas fari. Samtempe la gepatraj lingvoj devas esti protektataj, libere uzataj kaj plu evoluigataj. Do la lernado de la komuna lingvo estu facila por kiu ajn averaĝkapabla civitano kaj ĝi ne forprenu energion de la gepatraj lingvoj kaj ne rezultigu la velkadon kaj formortadon de ĉi lastaj. Ĉu la komuna lingvo estu iu nacia lingvo, ekzemple la angla?

Konsideroj pri la lernado de la angla

Averaĝkapabla homo povas alproprigi la anglan (aŭ alian averaĝe malfacilan lingvon) dum ĉ. 2 000 laborhoroj por povi kontentige bone uzi ĝin en ĉiutagaj konversacioj kaj en sia fako (kio tamen ne estas gepatralingva nivelo!).

Ĉiujare ĉ. 1,5% de la loĝantaro devas aperi kiel novaj lingvosciantoj. Ekz. en Germanio, kun 80 milionoj da loĝantoj, tio signifas 1,2 milionojn da civitanoj, kiuj antaŭe jam lernis po 2 000 horojn. Se ni taksas la averaĝan horsalajron je 5 EUR, unu lernanto senpage plenumas laboron valoran je 10 000 EUR (USD), dum la suma lernotempo estas 2,4 miliardoj da laborhoroj, ekvivalento de 12 miliardoj da EUR/jaro.

Inter la 440 milionoj da neanglalingvuloj el la baldaŭ 500 milionoj da loĝantoj de la Eŭropa Unio, ĉiujare devos aperi 6,6 milionoj da novaj lingvosciantoj, kio signifas 13,2 miliardojn da laborhoroj, t.e. 66 miliardojn da EUR ĉiujare. Kun aldono de la instrukostoj, la totalo estos ĉ. 73 miliardoj da EUR/jaro.

La denaskaj anglalingvuloj de EU perdos nenian plusan tempon kaj monon por la lernado de la angla, ili eĉ povos utiligi tiun tempon por pli altnivela faka lernado aŭ pagata laboro (ekz. instruado de sia gepatra lingvo al alilingvanoj).

Se la tuta homaro de 6,4 miliardoj da homoj (el kiuj subtrahiĝas 400 milionoj, t.e. 6,2% da denaskaj anglalingvanoj) devos alproprigi la anglan, 90 milionoj da novaj lingvosciantoj devas aperi ĉiujare, kiuj enkorpigas antaŭe plenumitajn 180 miliardojn da laborhoroj, t.e. financan ekvivalenton de 900 miliardoj da EUR/jaro. Kune kun la kostoj de la instruado kaj aliaj rilataj kostoj la totalo atingos ĉ. 1000 miliardojn da EUR/jaro.

Estas notende, ke en 1999 la 15 plej fortaj potencoj kune elspezis 570 miliardojn da USD (EUR) por defendkostoj. La tutmonda lernado de la angla bezonos do preskaŭ ties duoblon.

Konsideroj pri la lernado de Esperanto

La alproprigo de Esperanto postulas averaĝe nur 200 laborhorojn/lernanto, do akcepti Esperanton dek-onigus la tempon kaj la financan ekvivalenton (koston) de la lernado, kompare kun tiuj de la angla.

En Germanio, kun 1,2 milionoj da novaj lingvosciantoj/jaro, la individua lernokosto estus 1000 EUR/lingvolernanto, tutlande la lernado bezonus 240 milionojn da laborhoroj/jaro t.e. 1,2 miliardojn da EUR/jaro. Kun aldono de la instrukostoj la totalo estus 1,3 miliardoj da EUR/jaro. En la Eŭropa Unio por la tuta (angla kaj neangla) loĝantaro kun 7,5 milionoj da novaj lingvosciantoj/jaro estos plenumendaj 1,5 miliardoj da laborhoroj/jaro, t.e. 7,5 miliardoj da EUR/jaro. Kune kun la instrukostoj ĉ. 8,3 miliardoj da EUR/jaro. En la tuta mondo, el la tuta (angla plus neangla) loĝantaro, 96 milionoj da novaj lingvosciantoj/jaro antaŭe lernus 192 miliardojn da laborhoroj, kies financa ekvivalento — se en tiu iom malproksima tempo en la tuta mondo estus similaj vivniveloj kaj salajroj kiel nun en Eŭropo — estus 96 miliardoj da EUR/jaro. Kun aldono de la kosto de instruado la totalo estus ĉ. 105 miliardoj da EUR/jaro.

Konkludoj

Elekto de nacia lingvo kiel komuna lingvo signifas ne nur politikan diskriminacion, sed ĝi rezultigas ankaŭ gravan malboniĝon de la ekonomia konkurenckapablo kaj falon de la vivnivelo de la neanglalingvanoj (pro la plialtigendaj impostoj por kovri la kostojn de la vivtenado de la aktuala lingvolernanta generacio) rilate al tiuj de la denaskaj anglalingvanoj, dum elekto de Esperanto kaŭzas diskriminacion nek en politiko, nek en la lingvolernado, nek en la ekonomiaj konsekvencoj.

Esperanto kiel deviga komuna dua lingvo kompreneble starigas nenian obstaklon kontraŭ laŭplaĉa alproprigo de kiaj ajn pluaj lingvoj, eĉ la scio de Esperanto grave plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj, ĉu de la devige oficiala (por minoritatoj en certaj landoj), ĉu de laŭplaĉe elekteblaj aliaj. Esperanto helpas plialtigi eĉ la scion kaj nivelon de la gepatra lingvo.

Pliajn detalojn eblas trovi en: Haszpra, Ottó: La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ĝia radikala malpliigeblo. Scienca Revuo 3/2002 kaj Debrecena Bulteno 131, 2002. (Ambaŭ kun detala literaturlisto.) The Defence Budget. En: Stockholm International Peace Research Institute Yearbook, 2000. La aŭtoro estas diplomita konstruinĝeniero kaj Eŭropa Inĝeniero, Professor Emeritus de la Teknika kaj Ekonomika Universitato de Budapeŝto kaj membro de kvar sciencaj akademioj. Li konsilis, prelegis, instruis (ankaŭ Esperante) en universitatoj, sciencaj institucioj kaj konferencoj, en konstru-firmaoj en kvin kontinentoj, kaj publikigis ĉ. 300 sciencajn kaj 600 aliajn artikolojn kaj eldonaĵojn en diversaj lingvoj (inkluzive Esperanton). Lia biografio aperis en multaj Kiu estas kiu en Britio, Esperantio, Germanio, Hungario, Usono. Esperantisto de 1959, dekomence laboris por la scienca aplikado de Esperanto. Organizis preskaŭ 180 sciencajn prelegvesperojn, redaktis Sciencajn Komunikaĵojn, la 18 000-vortan natursciencan kaj teknikan materialon de la Hungara-Esperanta Mezvortaro, kultivis esperantologion, tradukis beletron ktp. Estrarano de UEA dum la jaroj 1986-89, vicprezidanto de HEA dum 1980-90 kaj de ISAE en 2000.

Informoj el Bruselo

La Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio en Bruselo, subtenata de UEA, informas pri la lingva situacio en la mondo kaj la batalo de esperantistoj kontraŭ lingva diskriminacio.

Lingva demando daŭre tabuo en EU

Eŭropaj ministroj daŭre diskutadas la uzon de lingvoj en la oficistaj kunsidoj de la Konsilio de Eŭropa Unio, sekve de plilarĝigo de post 2004. La ministroj esperas trovi akordon pri la maniero, kaj ankaŭ pri la buĝetado de la interpretado dum la kunsidoj de la Konsilio ĝis junio 2003.

Kelkaj volas daŭrigi la ĝisnunan sistemon, laŭ kiu teorie ĉiu oficiala EU-lingvo estu uzebla, kaj la kostoj de la interpretado estu kovritaj de la EU-buĝeto. Tamen en la praktiko oni pli kaj pli uzas la anglan por malpli gravaj kunsidoj. Estas ankaŭ la t.n. “sveda” modelo, kiu antaŭvidas la eblon paroli kaj aŭdi interpretadon en ĉiuj “oficialaj” lingvoj. La diferenco manifestiĝas en la financado, ĉar la “sveda” modelo diras ke ĉiu ŝtato devas pagi por sia propra lingvo. Se ekz. la estona registaro volas ke la estona lingvo estu interpretita dum konsiliaj kunsidoj, Estonio devas kovri la elspezojn.

Christian Lavarenne, redaktoro de Le Monde d’espéranto, la organo de la Unuiĝo Franca por Esperanto, atentigas pri la altaj kostoj por malgrandaj ŝtatoj kaj ekonomie malpli fortaj ŝtatoj. Mi ne plu memoras la nombron de la tunoj da papero ĉiumonate transportataj de Bruselo, de la Eŭropa Parlamento, per ŝarĝveturiloj, por la kunsidoj en Strasburgo kaj Luksemburgo, sed mi memoras ke la cifero ŝajnis al mi nekredebla, diras Lavarenne. Laŭ li, se politikistoj devas pagi tion kion ili parolas, eble ili malpli parolas. Se oni opinias ke oni havas ion dirindan aŭ direndan, oni estu preta pagi por tio — kiel, ekzemple, firmaoj kaj entreprenoj pagas por reklamoj.

Germanio fakte subtenas tiun “svedan” modelon, diras ambasadoro Wilhelm Schoenfelder de la konstanta germana reprezentejo ĉe Eŭropa Unio, sed pluraj ŝtatoj ne konsentas pri tiu modelo. Ŝtatoj kiel Francio aŭ Germanio havas sufiĉe da financa forto por pagi la kostojn de interpretado dum konsiliaj kunsidoj. La lingva demando estas daŭre tiom tikla afero, ke vi ĝin apenaŭ povas tuŝi, diras la germana ambasadoro kaj konkludas, ke Ni supozeble daŭrigos la plurlingvan reĝimon ene de EU.

Marko Naoki Lins
Kampanjaj sukcesoj

La kampanjo kontraŭ lingva diskriminacio en dunganoncoj de internaciaj organizoj registris lastatempe novajn sukcesojn.

La celo de la kampanjo estas starigi praktikajn rilatojn kun parlamentanoj, konsciigi ilin pri la negativaj sekvoj de la uzado de etna lingvo kiel internacia komunikilo, kaj, kompreneble, reliefigi la rolon de Esperanto-asocioj en la defendado de la lingva egaleco, klarigas Marko Naoki Lins, 29-jaraĝa esperantisto el Germanio, kiu dank’ al la malavara donaco de japana samideano, ekde decembro 2002 la Komunikadcentro. Lins nun kunordigas laboras en la kampanjon kontraŭ la lingva diskriminacio. Marko, filo de Ulrich Lins, la fama aŭtoro de La danĝera lingvo, loĝas en Bruselo ekde 2001.

Pro la kreskanta nombro de dunganoncoj de internaciaj organizoj, ankaŭ tiuj de la Unuiĝintaj Nacioj, en kiuj la postenoj estas eksplicite rezervitaj al gepatralingvaj parolantoj, preskaŭ ĉiam nur de la angla (English mother tongueEnglish native speakers), politikistoj multe pli facile pretas aŭskulti Esperanto-asociojn. Lins: Mi nun intencas etendi la parlamentan agadon al aliaj landoj en la mondo. Nia sperto estas ke procentaĵe politikistoj multnombre reagas al niaj alsendoj. Sep germanlingvaj parlamentanoj pretas fari oficialajn demandojn al la Eŭropa Komisiono.

Claude Longue-Epée, la prezidanto de Esperanto-France, spertas la saman kunlaboremon en Parizo. Ni sukcese instigis ondeton de parlamentaj demandoj pri la lingva diskriminacio en la Nacia Asembleo. “Esperanto-France” sendis oficialan, specialan leteron al 21 deputitoj de la Nacia Asembleo, petante, ke ili atentigu la registaron pri la diskriminacio. Ĝis hodiaŭ “Esperanto-France” ricevis ok respondojn, ĉiujn favorajn, de la deputitoj, kiuj starigis aŭ starigos al la registaro oficialan demandon.

Dafydd ap Fergus
Corsetti babilos

Fine de januaro, je kosto kaj invito de la Eŭropa Komisiono, Renato Corsetti estis en Bruselo pro kunveno de lingvaj spertuloj.

La Eŭropa Komisiono organizos jarmeze en Bruselo konferencon pri plurlingvismo kaj multlingvismo ene de la eŭropaj instancoj. Dank’ al la agado de UEA por la lingva egaleco, kaj pro la vigla kontraŭo al la lingva diskriminacio en Bruselo, la prezidanto de UEA estis petata doni sian opinion pri tio, kiel eŭropaj organizoj pli bone povas protekti la lingvajn rajtojn de ĉiuj civitanoj. Pri la tutmonda agado por la lingva egaleco, Corsetti ret-babilos kun esperantistoj el la tuta mondo en marto (je dato precizigota en retaj novaĵoj). Nepre ne malĉeestu, kaj aliĝu tiam al: http://babilejo.org.

Esperanto@Interreto

Dank’ al la internacia laborgrupo Esperanto@Interreto, TEJO organizas tradukkonkurson por rapide multlingvigi sian novan kaj belan retpaĝaron.

Kiel la unuaj venkis esperantistoj, kiuj fulmorapide tradukis en la internacian lingvon. Nun konsultebla en 17 lingvoj, la ttt-ejo www.tejo.org bele montras kiel Esperanto faciligas internacian kaj egalrajtan komunikadon. Momente estas granda konkurenco inter la japanaj, kimraj, turkaj, danaj kaj irlandaj esperantistoj por scii, kiuj fintradukos unue. Ĉu ankaŭ vi havas iom da libera tempo? Danke al la bonega traduksistemo de Clayton Smith (alinome: Argilo), facilege eblas helpi TEJO-n informi gejunulojn en via lingvo. Tuj iru al la tradukpaĝo: http://www.tejo.org/traduki kaj helpu.

Alia bela ttt-ejo de Esperanto@ Interreto estas www.lernu.net, kiu uzas la saman traduksistemon. Ĝi profesie informas pri Esperanto kiel lingvo kaj fenomeno kaj ofertas plurajn kursojn kaj subtenilojn por lerni Esperanton. La ĉefa celo de la paĝaro estas helpi al retemuloj kiuj volas facile kaj senkoste informiĝi kaj lerni Esperanton. Lanĉita la 21-an de decembro, la paĝaro jam ekzistas en 11 naciaj lingvoj. Helpu ĉe www.lernu.net/tradukado kaj aldonu pliajn tradukojn.

Pri nia lingvo en la nacilingva gazetaro

Fine de decembro aperis tripaĝa artikolo pri Esperanto, en la plej vaste legata semajngazeto en Belgio, Le Vif/L’Express. La artikolo tre favore pritraktas nian lingvon kaj detale priskribas la argumentojn de Claude Piron.

La 13-an de decembro aperis ankaŭ artikolo pri la lingva egaleco kaj Esperanto en European Voice (Eŭropa Voĉo), anglalingva gazeto multe legata de politikistoj kaj ĵurnalistoj en Bruselo. En tiu semajno la gazeto estis disdonita al partoprenantoj de la pinta konferenco de la Konsilio de la Eŭropa Unio en Kopenhago.

Kaj fine, en la januara numero de germana komputilgazeto aperis tre bela artikolo pri Esperanto kaj la komputilestra programo Linukso. La titolo: Esperanto: la Linukso de naturaj lingvoj. La artikolo notas, interalie, ke la neŭtrala lingvo Esperanto similas al la neŭtrala komputilestra programo Linukso, kaj malsamas al Microsoft Windows.

Por legi artikolojn kiuj publikiĝis pri Esperanto aŭ la agado de E-asocioj por la lingva egaleco iru al: http://lingvo.org/eo/*gaz (la pasvorto estas saluton).

Se vi deziras sekvi aŭ partopreni la agadojn de la Komunikadcentro, bv. aliĝi al unu el la sekvaj listoj. La aliĝo eblas per sendo de malplena mesaĝo al e...@yahoogroups.com, r...@yahoogroups.com, http://groups.yahoo.com/group/reago, http://groups.yahoo.com/group/europa-esperanto-unio.

Eŭropo akceptas Esperanto-projekton

En januaro, la antaŭprojekto por lingva festivalo, farita de Asocio por Eŭropa Konscio, kune kun Universala Esperanto-Asocio, estis akceptita de la Eŭropa Komisiono.

La projekto celas organizon de lingvaj festivaloj en diversaj urboj. Ni nun estas invititaj al seminario en Bruselo kiel daŭrigi la procedon por ellabori finan version de la projekto. Tuj post tio ni komencos ellabori la unuan version de la fina projekto, klarigas Zlatko Tišljar. La akceptita antaŭprojekto pri lingvaj festivaloj estas serioza projekto kaj la financpeto povas esti pri pli ol 100 000 EUR. Esperanto estos la helplingvo de la organizantoj kaj ĝi estos egalrajta ero de la programo.

Dafydd ap Fergus

Nova volontulo

Chuck Smith estas la nova plentempa TEJO-volontulo, kiu loĝas en la Centra Oficejo de TEJO en Roterdamo.

Antaŭ du jaroj li komencis studi Esperanton en Usono. Poste li aktivis en la estraro de Usona E-Junularo, USEJ. En 2001 li fondis la Esperantan version de la Vikipedio (www.vikipedio.org), kiu estas reta enciklopedio kun pli ol 4 000 artikoloj en Esperanto. En 2002 li vojaĝis tra 13 landoj. En Turkio li oficiale reprezentis TEJO-n ĉe la Eŭropa Junulara Festivalo. Li estas preta helpi ke oni pli bone ekkonu TEJO-n en 2003. Se vi havas demandojn aŭ volas kunlabori, bv. skribi rekte al lia retadreso: c...@uea.org

Recenzoj

Formuli Eŭropo-politikon sur esperantista bazo

Siegfried Piotrowski/Helmar G. Frank (eld.): Europas Sprachlosigkeit. Vom blinden Fleck der European Studies und seiner eurologischen Bedeutung [...], (Europäische Reihe: Entnationalisierte Wissenschaft 5), München: KoPäd Verlag, 2002. 284 p, 21cm. 16,80 €.

En 1974 fondiĝis en la okcidentgermana urbo Paderborn la Europaklub (EK), por propagandi eŭropan identecon kaj stimuli la lernadon de neŭtrala eŭropa lingvo, kiel la latina aŭ Esperanto. Nun aperis kolekto (ĉefe) de artikoloj kaj dokumentoj el tiu rondo ĉirkaŭ la kibernetikisto prof. Helmar Frank, pri EK kaj ties aktivaĵoj kaj ankaŭ pri eŭrologio, kiun Frank kaj la kuneldonanto, Siegfried Piotrowski, ŝatus vidi kiel novan universitatan fakon.

En historia superrigardo pri EK, Frank rakontas ke meze de la 1970-aj jaroj li kun sia instituto de la universitato de Paderborn planis lernejajn eksperimentojn, kiuj montru la propedeŭtikan valoron de Esperanto. La koncerna ministerio permesis la Paderbornan Eksperimenton, sed kun Esperanto ne kiel deviga fako por tutaj klasoj, sed kiel libervola kroma oferto. Krome, la urbo Paderborn ne deziris esti oficiala organizanto, kaj tiucele Frank fondis EK-on (p. 37). Kunklubanoj Behrmann, De Smet, Tsirimokos k.a. rerigardis en 1999 post 25 jaroj.

EK, resp. la Frankanoj komencis rimarkindan kaj memorindan aktivadon por “ILo”, kiel ili preferas nomi Esperanton. Ili eldonis Europakalender, eŭropan dokumentaron kaj serion sennaciigita scienco, kun i.a. vortaro Esperanta-germana kaj matematika vortaro en la tiamaj lingvoj de la Eŭropa Komunumo (p. 127-135). Oni legas pri la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), kunfondita de Frank, kaj pri la lernejaj eksperimentoj. Cetere Frank superrigardas la historion de la politika unuiĝo de Eŭropo. Mallonga gramatiko de ILo (la 16 reguloj) prezentas Esperanton. Ekster la konataj EK-ideoj oni trovas ankaŭ ekz. pledon de la latinistino Sigrid Albert por latino.

Al la scienca intenco de la eldonantoj kontraŭas la provo enkonduki novajn vortojn, kiel Europien (proks. en la senco de EU-io), Europisch (neŭtrala lingvo por Eŭropo) kaj Eurologie. Ankaŭ la sufiĉe forta kontraŭ-angla impeto donas negativan impreson, kiel ekz. la atentigo de Frank, ke la angla estas la helpa lingvo de la internacia prostitucio (p. 133/134). En iom kurba vortumado Frank postulas: se iu volas enmigri Eŭropan Union, aŭ serĉas azilon, li devas scipovi Esperanton aŭ alian neŭtralan lingvon (p. 19).

La titolo de la libro aperas en kvar lingvoj, kvankam preskaŭ ĉiuj kontribuoj estas en la germana: nur kelkaj havas tradukon aŭ resumon en Esperanto. Por movadanoj kaj EK-simpatiantoj interesa provo formuli Eŭropo-politikon sur esperantista bazo.

Ziko Marcus Sikosek

Ne ĉio verda estas smeralda

Esperanta frazeologio. Aŭtoro: Sabine Fiedler. UEA, Rotterdam, 2002. ISBN 92-9017-080-8. 185p. 21 cm. 19,80 €, rabato ekde 3 ekzempleroj.

Valoras ne la vesto, valoras la enesto, jen proverbo dukiale aplikebla al Esperanta frazeologio. Unuavice, ĉar, kvankam mi nostalgias la ĝishieraŭan grafikan modelecon de UEA-libroj (ekzemple de Lingva arto), tiu ĉi verko estas ne nur sufiĉe dignaspekta sed ankaŭ tre leginda, eĉ traleginda. Krome, ĉar proverbo estas unu el la stud-objektoj de frazeologio, nome unu speco de plurelementa lingvounuo, pleje idioma, kun relative fiksitaj strukturo kaj enhavo, kiun parolanto/skribanto reproduktas kaj laŭkutime uzas kiel pretan unuon kun intensiga funkcio (kiel la titolo de ĉi recenzo). Aliaj specoj estas flugilhavaj vortoj, citaĵoj, filmaj aŭ libraj titoloj, kaj esprimoj kiel troja ĉevalo, velura revoluciola patrino de ĉiuj militoj. Kaj, kiel diras la aŭtorino, por plenkompreni ilin ne sufiĉas lingvaj scioj.

Mi trovis tre instruaj kaj interesaj la klarigojn de forgeso. Same la bonegajn ekzemplojn pri uzado kaj komprenado de La Lucerna ponto mortis, vivu la Lucerna ponto! kaj Se la verda movado ne ekzistus, necesus krei ĝin, aŭ la montron de la ekzisto de frazeologiaj dialekt(et)oj, kiel tiu de ĉinaj aŭtoroj en El Popola Ĉinio. Ĉi tie ŝi levas jenan demandon: Ĉu la ofte kritikata tro eŭropeca karaktero de la Esperanto-leksiko ĝustas ankaŭ por la frazeologio? Mia respondo estus: kredeble jes.

Ĉar la libron mi sincere rekomendas, mi turnu min al kelkaj eroj miaopinie plibonigeblaj. Unue, en ekzemploj el gazetoj, utilus aldoni al la referenco indikon pri la aŭtoro, kiam konata, aŭ almenaŭ pri ties denaska lingvo, kiel en (23)-(27), ĉar el la vidpunkto de stilvaloro ne samas citoj el Golden, el Johansson, el Urbanová, kun tiuj el Dorval, MaulNemere. pri la esprimo talpa laboro, teorie perfekte uzebla ankaŭ nun laŭ sia enhavo sed praktike jam de longe ŝimanta en la kesto

Indiko pri la denaska lingvo bonvenus ankaŭ en la ekzemploj parolaj, verŝajne ne intencitaj por publikigo kun aŭtornomo. Due, indus plivastigi la indekson kaj, aldonante difinojn kaj font-indikojn, transformi ĝin en frazeologian vortaron. Mi, ekzemple, ne konas la esprimon rusa panjo (p. 57) kaj hezitas pri rompi al si la kapon (p. 67, 72).

Simile, indus kompili libroforme liston kun esperantigoj de la historie kaj kulture plej gravaj titoloj de libroj aŭ filmoj, tradukitaj aŭ ne, por ke eblu komune paroli pri la fabelo La Belo kaj la Besto, pri Marsaj kronikoj de Bradbury aŭ pri Stelmilitoj de Lucas.

Trie, mi tiom ĝojas pri la oportunaj neologismetoj denoti kaj konoti, ke mi kun plezuro vidus gloson; verŝajne la samo validus por habilitiĝi kaj publici, kies precizajn signifon kaj neceson mi ankoraŭ ne elvidis.

Kvare, ŝi pravas dirante (p. 129) ke en Esperantujo oni ĉiam celas homojn el kulturoj diversaj, disaj kaj distaj. Ĝuste tial niaj frazeologio kaj humuro baziĝas sur elementoj objektive palpeblaj, kiel rimoj aŭ kalemburoj. Samkiale oni sentas spontanan alergion al la PIV-aj francismoj apaĉogaskonaĵo (ni prefere nomu ilin gastonaĵoj).

Kvine, pri noto 50: mi opinias nevalida kaj malaktuala paroli pri unu sola tria etapo de la E-literaturo ekde 1945; eble oni aldonu jam kvaran etapon ekde 1971/1973 (de la apero de PIV1 aŭ de la petrola krizo, tute laŭplaĉe).

Kaj, fine, famas la proverbo traduki — truki, sed en Esperantujo traduki plej ofte signifas trakudri aŭ transkluki. Kial? Kial oni akceptu tiel facil-anime, ke ĉe ni oni tradukadas fuŝe kaj mise? Kutime oni esperantigas kaprice, proprainiciate, sen ajna mendo de eldonejo, des malpli kontraŭ pago! Kia kontrasto kun la profesiaj tradukistoj de nacilingvaj eldonejoj, kie oni la tekstojn ne nur mendas, sed aldone korektas, poluras kaj kribras (kvankam jen kaj jen ankaŭ ili produktas tradukojn muse kaj fiŝe). Fiedler laŭde mencias la admirindajn La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha de Cervantes kaj La majstro kaj Margarita de Bulgakov, en majstraj tradukoj de De Diego kaj Pokrovskij, sed forgesas precizigi, ke temas pri raraj esceptoj, ĉar ne ĉio verda smeraldas.

Jorge Camacho

Malpli PIV-a aŭ PAG-a, sed pli iva kaj aga

Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Boris Kolker. Rotterdam: UEA, 2002. Dua, reviziita kaj korektita eldono. 279p. 21cm. Abunde ilustrita, kun dukolora preso tra la tuta libro. Ilustris F.L. Veuthey. Prezo: 18,00 €, triona rabato ekde 3 ekzempleroj.

Abundas studmaterialoj en Esperanto: malmultaj, tamen, estas pli ol nuraj lerniloj. Inter tiuj estas la Auld-a Paŝoj al plena posedo kaj la Boulton-a Faktoj kaj fantazioj: libroj, per kiuj eblas esplori plej rafinitajn punktojn de Esperanto-gramatiko aŭ konatiĝi kun nuancoj de Esperanto-stilo, sed kiuj samtempe malfermas fenestron al mondo pli vasta, pli riĉa: mondo malpli PIV-a aŭ PAG-a, pli — por tiel diri — iva kaj aga. Inter tiaj verkoj enkalkuliĝu nepre la Kolker-a Vojaĝo en Esperanto-lando.

Verdire, la titolo iomete erarigas. Leganto neniel vojaĝas, sed vizitas kvazaŭan — kaj mirinde aktivan — Esperanto-klubon. Ke oni vizitas, ne vojaĝas, implicite agnoskas la aŭtoro, tiel enkondukante sian libron, kiu estas verkita kvazaŭ taglibro de ideala Esperanto-klubo, en kiu vi renkontiĝos kun steloj de la Esperanto-kulturo kaj ankaŭ kun (dume) malpli konataj Esperanto-landanoj (p.10). Ironie estas, ke, kiam en la reala Esperanto-lando multloke velkas la kluba vivo, en virtuala, Kolker-a Esperanto-lando, ĝi floregas. Apenaŭ imageblas la seniluziiĝo de vizitinto en la Kolker-a klubo, transpasante la unuan fojon la sojlon de malpli virt(ual)a klubo: en tiu ĉi senco — kaj nur en tiu ĉi — la libro trompas.

Krom tio, tamen, ĝi elstaras. Eĉ se laŭforme la libro radikas en ioma nostalgio, laŭteme ĝi prezentas la kulturon de Esperanto tia, kia ĝi estas: vasta, varia, viva. Do en ĉiu el la 26 lecionoj — prezentataj kvazaŭ kunvenoj de la klubo — troviĝas ĝis kvin plej diversaj legaĵoj, temantaj pri la historio, la socio, la literaturo de Esperanto, kune kun notoj kaj klarigoj pri lingvaj kaj aliaj eroj. Sekvas t.n. lingva praktiko, alivorte ekzercoj, inkluzive de kvizo pri la apartaj Esperanto-faktoj en la leciono. La 17-a leciono, ekzemple, substrekas la internaciecon de Esperanto per tradukita ero pri Japanio; la konservadon de Esperanto per artikolo pri la Internacia Esperanto-Muzeo; la prozan literaturon de Esperanto per eltiraĵo el Beaucaire-a Fabelo de la verda pigo; kaj la poezian literaturon de Esperanto per poemo de Nadija Andrianova.

Kaj kiu vizitu la Kolker-an Esperanto-klubon? Principe, laŭ la kromtitolo de la libro, tiuj, kiuj volas perfektiĝi en Esperanto. Tial mankas gramatikaj klarigoj; nur ie-tie troviĝas flankaj rimarkoj pri lingvo-uzo.

La ekzercoj ne tiom streĉas la leganton kiom ekzemple en Paŝoj al plena posedo; eble pro tio, kaj kontraste al la Auld-a libro, mankas solvoj. Pro tio, kvankam unuopulo povus kun profito ekspluati la materialon en Vojaĝo en Esperanto-lando, la ekzercoj pli konvenas al grupa, klasĉambra pritrakto. Jen, parenteze, la ĉefa diferenco inter la du libroj: Auld celas lingvon, surbaze de kulturo; Kolker kulturon, surbaze de lingvo.

Tamen ne nur perfektiĝemuloj vizitu la klubon. Tiuj, ekzemple, kiuj alfrontos ekzamenon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), en kiu staras kutime ŝvitiga sekcio kulturaj konoj, nun pli trankvile dormos. For la plendoj, ke malhaveblas enkonduka libro pri Esperanto-kulturo! Kaj espereble Vojaĝo en Esperanto-lando spronos al plia legado, al plia esplorado de la Esperanto-fenomeno.

Sed sendube, por pli spertaj, jam perfektiĝintaj esperantistoj — ĉu eblas? — kuŝas la unika valoro de la libro en la fotoj — hmm, ĉu tiel aspektis Jean Forge? — kaj en la biografiaj kaj literaturaj glosoj. Gratulindas la aŭtoro pro la amaso de detaloj, kiuj konstante memorigas pri faktoj duonforgesitaj, eble neniam konitaj. Ho, jes: Verdiro estis la pseŭdonimo de John Leslie, iama oficisto de Esperanto-Asocio de Britio. Ĉu tion mi iam sciis, aŭ ĉu mi simple forgesis? Ĉiaokaze — dankon pro la atentigo!

Tial, fakte, Vojaĝo en Esperanto-lando servas kiel eta enciklopedio; pro tio ĝi estas aparte bonvena. Ĉu do nun la estiminda kaj ege kapabla s-ro Kolker turnos sin al urĝe bezonata, tre utila, moderna Enciklopedio de Esperanto? Al mi ŝajnas, ke la vojaĝo jam komenciĝis...

Paul Gubbins

Dek E-Bibliotekoj pliriĉiĝis danke al Thorsen-apogo

18 bibliotekoj el 14 landoj konkuris ĉi-jare por la 1225 € disponeblaj en la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

La disponebla sumo estis dividita preskaŭ egale inter la jenaj dek bibliotekoj: Ĉina Esperanto-Biblioteko, Armenia Esperanto-Asocio, Litova Esperanto-Asocio, Biblioteko de KOLOMBEJO (Kolombia Esperanta Junulara Organizo), Tririvera Esperanto-Klubo (Brazilo), Kultura Esperanto-Centro Kinshasa (Demokratia Respubliko Kongo), Esperanto-Klubo de la Universitato de IFE en Iree (Niĝerio), Esperanto-Klubo Tiĥvin (Rusio), Esperanto-Klubo Tero en Jalta (Ukrainio) kaj Esperanto-Rondo en Suceava (Rumanio).

En la lastaj 6 jaroj Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen subtenis pli ol 60 bibliotekojn en pli ol 30 landoj en Afriko, Azio, Latina Ameriko, Orienta Eŭropo kaj Okcidenta Eŭropo.

Petoj por la venonta aljuĝo devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2003. Necesas sendi peton kiu enhavas: la nomon kaj adreson de la biblioteko, nomon kaj titolon de la petanto, liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Oni ne subvencias akiron de ne-libraj varoj.

Por helpi al pli da bibliotekoj, UEA bonvenigas donacojn por la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

La subvencio Cigno

Ĝi estas establita de la japana mecenato Etsuo Miyoshi por agnoski efikan laboron por Esperanto en evolulandoj triamondaj aŭ orient-eŭropaj. Ĝi reprezentas ĉ. 5400 €. En la jaro 2002 la subvencio Cigno estis aljuĝita al:

La Amerika Komisiono de UEA, por ĝia efika laboro disvastigi Esperanton tra Ameriko kaj antaŭ ĉio por ligi izolitajn esperantistojn en malriĉaj landoj de Latinameriko kun la pli vasta mondo de esperantistoj.

La premio Deguĉi

Ĝi estis fondita en 1987 per kapitalo donacita de la japana religia movado Oomoto. Ĝi estas ĉiujare aljuĝata al individuo aŭ organizaĵo kiu agadas per Esperanto al internacia amikeco kaj solidareco. En la jaro 2002 estis la premio (ĉ. 2000 €) aljuĝita al du koreaj aktivuloj:

S-ro Ma Youngtae multajn jarojn aktive kontribuis al la korea Esperanto-movado. Li fondis kaj prizorgas interret-radion en Esperanto, instruis Esperanton kiel oficialan kurson ĉe Danguk-Universitato kaj gvidas interretan kaj telefonan E-kurson (www.esperanto-radio.net).

S-ro Lee Jung-ki, la prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, multajn jarojn aktive la partoprenis Korean E-movadon, instruas Esperanton kiel oficialan kurson ĉe Danguk-Universitato, fondis Seulan Esperanto-Kulturcentron kaj gvidis E-kurson pli ol 110-foje. De s-ro Lee Jung-ki ni ricevis etan intervjuon:

S-ro Prezidanto, bv. diri al ni kelkajn vortojn pri la Seula Esperanto-Centro, kiun vi fondis kaj estras.

En la jaro 1991 mi fondis la edukcentron en Seulo kun la nomo Seula Esperanto-Kulturcentro por disvastigi nian lingvon. Mi kredis, ke sen dissemado de Esperanto ni neniel povos progresigi nian lingvon.

Dum 11 jaroj mi senpaŭze daŭrigis la monatan kurson, tra kiu ĉ.1200 Seulanoj lernis Esperanton ĉe SEK.

Mi movadas kun espero, ke iam tiuj iamaj lernantoj revenos al nia mondo.

Inter multaj agadoj vi okupiĝas ankaŭ pri komerco kun E-libroj. Kiom da E-libroj jam trairis viajn manojn? Kio pleje furorus en via librostatistiko?

La komerco kun E-libroj estas ne tiel frukta kaj esperiga. Oni facile trapasas bazan kurson, sed multaj rezignas studi daŭre. Tio estas solvenda tasko por mi en la nuna momento. Nature, E-libroj estas ne multe vendataj. Laŭ mia statistiko, La Sankta Biblio estas la plej ŝatata.

En la revuo oni longe ne skribis pri E-radioamatoroj, al kiuj vi aktive apartenas. Kio nova en la verda etero?

Antaŭ 10 jaroj, Esperanto estis populara inter koreaj radioamatoroj, sed pro la apero de interreto kaj poŝtelefono la valoro de radioamatorismo ŝrumpis en Koreio. Mi mem ne plu kaptas mikrofonon por ĝui radioamatorismon. Kompreneble, ankoraŭ ekzistas altnivelaj radioamatoroj en Esperantujo kaj ili ĝuas ĝin etere.

Loke

HUNGARIO: La 14-an de decembro 2002 Hungara Verkista Asocio kaj Hungaria Esperanto-Asocio komune inaŭguris memortabulon en Budapeŝto, sur n-ro 3 de urbocentra strato, kie 20 jarojn vivis kaj verkis la hungara kaj Esperanta poeto Adalberto Hules (Béla Hules).

MADAGASKARO: La ŝtata televido invitis la 12-an de decembro s-ron Désiré Rabevazaha, kaj petis informojn pri Esperanto kaj ĝia instruado en Madagaskaro, en universitato kaj lernejoj, kie Centre International d’Espéranto organizas kursojn. La ŝtata radio vizitis kursojn en la universitato la 21-an de decembro kun intervjuo, en ĉeesto de studentoj. Estas notinde ke la progresoj de Esperanto en Afriko povus esti fulmaj, se ne mankus rimedoj. Neniu alia lingvo estas tiel adaptita al landoj kie mankas instruistoj kaj ĉefe rimedoj por lerni (mono, lernolibroj, eĉ foje papero kaj skribiloj).

ĈINIO: Liaoninga Financa Kolegio serioze atentas la propagandon kaj popularigon de Esperanto kaj oficiale decidis enkonduki Esperanton kiel nedevigan studobjekton. 109 studentoj partoprenis en la unua E-kurso dum la studjaro (2001.9-2002.7) kaj 42 el ili diplomiĝis. Por fortigi la instruadon de Esperanto kaj instigi pli multajn studentojn lerni la lingvon, la estraro strategie decidis altigi ĝiajn studpoentojn de 4 al 6 por la dua E-kurso (2002.9-2003.7). Tio mobilizis la aktivecon de la studentoj kaj 750 aliĝintoj aperis en la kurso funkciigita en oktobro!

ITALIO: Ekde 2003 en la itala urbo Bolzano ekzistas Esperanto-strato Via Esperanto, dank’ al la persistemo de Karlo Behmann, Renzo Segalla kaj de la lokaj esperantistoj, kiuj subskribis (pli ol 400 homoj) la peton al la urbestraro.

VENEZUELO: En novembro 2002 okazis en la Pedagogia Universitato de Karakaso, Venezuelo, la 9-a Tutlanda Renkontiĝo de Venezuelaj Esperantistoj, por festi la 90-jariĝon de Venezuela Esperanto-Asocio, fondita en la urbo Maturin.

RUSIO: Memortabulo pri la E-pioniro N. Borovko malfermiĝis en Jalta. Dum sia komplika viva vojo li kelkajn jarojn troviĝis en Jalta kaj interalie fondis la urban publikan bibliotekon, kies centjariĝo nun estas festata. Lige al la jubileo, la 15-an de decembro, sur la muro de la biblioteko estis instalita marmora memortabulo kun ruslingva indiko pri N.A. Borovko, mencianta lin kiel E-pioniron.

NOV-ZELANDO: La dua disko de Daphne Lawless enhavas du Esperanto-kantojn (la aliaj estas en la angla). Daphne estas Nov-Zelanda artistino kiu faras elektronikan popmuzikon. Ŝi ne kantas “papage”, sed vere lernis la lingvon. Legu pli ĉe <http://www.randomstatic.net/lawless/eo/index.html>.

Fake

RADIO: La 2-an de novembro Claude Piron (Svislando) estis intervjuita en la anglalingva servo de Svisa Radio Internacia, aŭdebla ĉefe ekster Eŭropo kaj en Nordameriko. En sia bonega angla, Piron emfazis atingojn de Esperanto, kun aparta atento al Edmond Privat kaj Ruĝa Kruco, kaj al sia ŝatata temo — psikologiaj kialoj de rezisto kontraŭ Esperanto. (Richard E. Wood, Havajo, Usono)

INFORMBROŜURO: La turisma oficejo de la sudfranca departemento Aude, lando de la Kataroj, proponas broŝuron pri la allogaĵoj de la regiono (monumentoj, naturo, sportoj) en Esperanto. Petu ĝin ĉe la retadreso: c...@free.fr

BIBLIOTEKOJ: Krom la urba biblioteko en la germana urbo Erlangen (http://212.204.69.83/wwwopac/index.asp?) ankaŭ la urba biblioteko Nürnberg montras sian stokon en la reto. Oni povas rigardi kiujn librojn la biblioteko posedas, serĉi pri la E-libroj, kiuj estas en la stoko, kaj kiuj estas pruntedonitaj. La adreso de la urba biblioteko Nürnberg estas: http://online-service.nuernberg.de/webpac-bin/wgbroker.exe?new+-access+top.

MONDA ENKETO: La grupo Language Advantage provas instigi la britojn pli interesiĝi pri lingvolernado, kaj tiucele starigis diversajn agadojn, inkluzive de ĉiujara monda enketo pri lingvoj ĉe la laborejo. La britaj esperantistoj starigis kontaktojn kun la grupo kaj ĝi interesiĝas pri Esperanto. Oni do trovis organizaĵon kiu interesiĝas pri popularigo de nia lingvo. La enketo (en la angla) troveblas ĉe <http://www.languageadvantage.com/surveys/worksurvey02.htm>.

E-MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ: Ĉe <http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php> troveblas popularaj Esperantaj melodioj por poŝtelefonoj Nokia, Ericsson kaj Siemens. Vi povas libere uzi ilin kaj aldoni proprajn melodiojn.

Persone

GONINAZ: La franca profesoro Michel Duc Goninaz estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2002. La internacia ĵurio elektis lin pro la eldono de la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis dum pluraj jaroj. La voĉdonado pri la Esperantisto de la Jaro okazas ĉiujare ekde 1998 laŭ iniciato de La Ondo de Esperanto.

BRONZETTI: Itala esperantisto Giorgio Bronzetti, la iniciatinto de presagentejo Disvastigo kaj lanĉinto de Allarme lingua, komitato por defendo de lingvoj kaj kulturoj, ricevis kulturan premion de la plej prestiĝa lingvodefenda itala institucio Accademia della Crusca. La premio estis transdonita la 14-an de decembro 2002 en Chieti, Italio.

Tra la mondo

Reĝa festivalo en kastelo

Kiuj bonŝanculoj silvestrumis en historia akvokastelo, ĉiutage manĝis en historiaj keloj, inaŭguris balon per polonezo en kavalira salonego, kies muroj estas ornamitaj de aŭtentaj 18a-jarcentaj tapetoj?

Ne temas pri princoj aŭ reĝoj, ne temas pri ŝtataj altranguloj, temas pri la partoprenantoj de la 19-a Internacia Festivalo, kiuj ne povus havi pli belan kadron ol la Junularkastelon Gemen (Borken, Vestfalio, proksime al la nederlanda landlimo). Oni ne venas pro la loko, sed certe la 200 partoprenantoj ĝuis tian eksterordinaran ejon, malgraŭ la pluvo kaj vento, malgraŭ la diseco de la ejoj, malgraŭ foja malvarmeco de iuj salonoj.

Ĉi-jare la festivalo vere meritis sian nomon, se oni konceptas festivalon kiel serion de artaj prezentoj: ĉiu vespero estis okazo por altkvalitaj spektakloj. La artistoj estis tiom multnombraj, ke iuj el ili eĉ ne povis havi propran programon. La konata grupo Kajto ĝuigis la partoprenantaron per siaj belaj kantoj, Elena Puĥova pretigis spektaklon pri La Eta Princo kaj prezentis ĝin kun Mikaelo Bronŝtejn, Solotronik tekno-muzikis, loka folklora grupo dancigis dancemulojn; kaj ankaŭ dum la lasta vespero, t.n. internacia, la partoprenantoj kiuj iris sur la scenejon estis talentaj.

Oni ja ne venas por la temo, sed ja estis temo Religioj kaj konfliktoj, kiu tamen estis nur pretere traktita: oni prezentis diversajn religiojn, prelegis pri konfliktoj, sed ne ĉiam rilatigis ilin. Laŭ mia ateisma gusto estis tro da religiaĵoj en la oficiala programo (diservo, preĝoj); sed la etoso tute ne estis religia. Multaj eroj de la programo ne rekte rilatis al la temo, kio donis abundon da ebloj ĉerpi ion por sia gusto: prelego de A. Wandel pri la pra-astronomio en Sudameriko, prelegoj de Paul Peeraerts kaj André Grossmann pri komputilaj temoj, seminarieto pri komunikado, trejnado al Jumeiho-masaĝo, kursetoj pri kaligrafio, paperfaldado, sorobano, briĝo kaj aliaj societaj ludoj, legokonkurso, pluraj dancokursoj...

Ĉiutage estis proponita ekskurseto, sed bedaŭrinde preskaŭ akurate kun la komenco ekis la pluvo...Tiu fenomeno inkluzivis ankaŭ la tuttagan ekskurson al Xanten, krom escepta momento kiam sur la ŝtupoj de la romia templo la ekskursantoj faris komunan foton. Oni vizitis la romiaĵojn kaj la katedralon, kaj ankaŭ la pilgrimejon de Kevelaer.

Infanoj kaj junuloj havis paralele propran programon, sed feliĉe ankaŭ estis diversaj komunaj interesoj, kiel ekzemple societaj ludoj, kiuj helpis kunvivigi la diversaĝajn partoprenantojn, kaj tiel kreis bonegan etoson.

Kaj ni ne forgesu la plej gravan ejon de ĉiu IF: la knajpon (el la germana Kneipe), etosoplenan trinkejon, kie oni trinkas, babiladas, ludas societajn ludojn, kantas, muzikludas... Ĝi funkcias ĝis fruaj horoj de la mateno, dank’ al nelaciĝema teamo kiu pluhelpas al la servado, kaj al nelaciĝema aro da soifaj babilemuloj...

Eble tio estas la plej ŝatata tradicio de IF. La aranĝo tiom plaĉas, ke multaj partoprenantoj de jaro al jaro revenas por re-tosti la novan jaron kun la malnovaj kaj novaj gekonatoj. Hans-Dieter Platz, kiu lanĉis la aranĝon kaj ĉeforganizas ĝin, faris statistikon, kiu montras ke nur unu kvinono de la partoprenantoj venis por la unua fojo. Fakte komence la aranĝo estis konceptita por ke la porjunulara renkontiĝo Internacia Seminario de GEJ restu porjunula, dum tamen pli aĝaj homoj, inter 25 kaj 55, kaj i.a. familioj kun junaj infanoj, havu plaĉan manieron pasigi silvestrajn feriojn en esperantista etoso. Sed nun la homoj prenis la kutimon veni al IF, kaj pli kaj pli venas tiuj paroj, kiuj iam venis kun siaj infanoj, sed nun sen la infanoj, ĉar la pliaĝiĝintaj infanoj partoprenas propran programon sen la gepatroj. Kaj malgraŭ transpaso de la aĝlimo por IF oni ŝatas pluveni por ĝui tian viglan Esperantujon.

Claude Nourmont

[FORIGITA!: bildo]

Gaja atmosfero dum la Silvestra Balo

[FORIGITA!: bildo]

La junularkastelo Gemen

La deka Togolanda

61 togolandanoj, 4 niĝerianoj kaj du beninanoj, tia estas la bilanco de la 10-a Togolanda Esperanto-kongreso, okazinta de la 27-a ĝis la 30-a de decembro 2002 en la urbo Noste.

Samloke, en decembro 1990, okazis la unua afrika kongreso. La nuna kongresa temo estis Nova danco. La agado sen Hans Bakker kiel komisiito de UEA pri Afriko devigis la kongresanojn pripensi la agadon de la landa asocio ekde 2003. Elekto de nova komitato kun novaj estraroj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj, redifino de membrokategorioj, respondecigo de homoj pri gravaj agadkampoj, ktp. certe helpos al la landa asocio skizi la paŝojn de la nova danco. La novaj prezidantoj Raoul Hounnake (de UTE) kaj Didier Agbolo (de JOTE) certe multe laboros, por ke la danco strebu al kongrueco kun la nova muziko.

(RH)

AIS-kurso en Rumanio

Kadre de la internacia kaj internacilingva katedro pri informadiko, kiun estras OProf. Quednau, en la Universitato Lucian Blaga en Sibiu (Rumanio) okazis gastdocenta kurso, enkonduka al datenprilaborado kaj interreto.

Ĝi okupis la semajnfinon 2002-12-14/15 kaj prezentis ĝin Reinhard Fössmeier, ano de la menciita katedro el Munkeno (Germanio). La kurso okazis en Esperanto, nur la komenca parto estis ripetita en la germana.

Pro la bona surloka organizado eblis prezenti 12 lecionojn en du tagoj. Kvardeko da studentoj oferis sian liberan semajnfinon por partopreni, kaj duono el ili submetiĝis al fina ekzameno, en kiu la plimulto sukcesis kun bonaj aŭ tre bonaj rezultoj. Partoj de la kurso estas disponeblaj en la retpaĝaro de AIS (Enkonduko en la datenprilaboradon; Enkonduko en la uzadon de la interreto).

La ekzamen-atesto de la kurso valoras por la loka studado en Sibiu, sed ankaŭ por eventuala (plu-)studado ĉe AIS, kiu okazigos sian sekvan studadsesion (SUS 26) kun finekzamenoj en la unua semajno de septembro en San-Marino kaj la apuda Itala urbo Rimini.

R. Fössmeier

[FORIGITA!: bildo]

Prof. Reinhard Fössmeier kun la studentoj

Rusio: La 22-a post 92 jaroj

La unua tutlanda E-Kongreso okazis en Rusio en la fora jaro 1910 kun partopreno de L.L. Zamenhof. Pro diversaj rusiaj perturboj (ĉefe politikaj) de la pasinta jarcento, nur en 2002 povis okazi la 22-a Rusia Esperantista Kongreso.

Ne tre granda nombro, precipe se konsideri, ke kiel landaj kongresoj estis kalkulitaj ankaŭ la Konferencoj de ASE kaj Kongresoj de SEU-REU (kiuj tamen meritas tion).

Jam la duan fojon REK okazis inter la 12-a kaj 16-a de decembro, kio estas oportuna, ĉar tio enhavas kaj ferion pro ŝtata festo, kaj la Zamenhof-tagon. Ĉi-foje la Kongreso okazis en Puŝĉino — urbeto apud Moskvo, kie kolektiĝis 48 gesamideanoj el 16 urboj.

Grandan parton de la kongresa programo okupis la 19-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio. Malgraŭ ke la diskutoj ne ĉiam estis pacaj, oni restis kontentaj, ĉar oni sentis sin engaĝitaj en la komplikajn movadajn problemojn. La plej signifa rezulto estas novaj Estraro de REU kaj REU-Prezidanto Nikolao Gudskov (ne tute tia, antaŭ kelkaj jaroj li jam okupis tiun postenon). La nuna Estraro estas pli forta ol la antaŭa, ĉar al la plej aktivaj estraranoj aldoniĝis novaj laborkapablaj aktivuloj.

Alia nova establiĝanta tradicio de REK-oj estas elekto de la Atingoj de la Jaro en Rusia E-Movado. Estis nomitaj jenaj laŭreatoj: Rusia Esperantisto-2002: Vjaĉeslav Ivanov, Poeto-2002 kaj Kantisto-2002 — Mikaelo Bronŝtejn, Aranĝo-2002 — RET-02 (Rusiaj Esperanto-Tagoj), Esperantaĵo-2002 - REGo (Rusia Esperanto-Gazeto). La laŭreatoj estis anoncitaj dum solena vespermanĝo, dediĉita al Zamenhof-tago. Ligitaj al la elektoj de la Atingoj estis prezentoj de novaj esperantaĵoj. Menciindas du novaj muzikdiskoj: Esperantujo mia... kun movadaj kantoj de Mikaelo Bronŝtejn kaj La lingvo por ni — la tria disko en la serio Oraj kantoj.

Ĉiuvespere okazis koncertoj kaj la tempon, kiu ne estis okupita per la Konferenco, koncertoj, manĝoj kaj dormoj, plenigis diverstemaj prelegoj, interesa kvizo pri Esperantaj historio kaj literaturo, noktaj teumadoj kaj komunaj kantadoj, viglaj eksterprogramaj babiloj kaj diskutoj.

Espereble la bonaj impresoj, restintaj ĉe la kongresanoj post tiuj kvar tagoj, post unu jaro venigos al sekva Kongreso ne nur ilin, sed ankaŭ iliajn amikojn kaj konatojn.

Garik Kokolija

[FORIGITA!: bildo]

Kultura programo ĉiam okupas gravan parton en la rusiaj aranĝoj. Kantas junulinoj el Ribinsk.

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la kongresanoj post la solena vespermanĝo en Zamenhof-tago

Forpasoj

Angelo DURANTI (1927 – 2002), pastro, piliero de la Tutmonda Ekumena Ligo, iama vicdelegito kaj fakdelegito, mortis la 8-an de septembro 2002 en Madonna Degli Angeli (Italio).

Odd KOLBREK (1916 – 2002), plurjara kasisto de la Norvega Esperantista Fervojista Asocio (NEFA), forpasis la 2-an de novembro en Oslo.

Rene MATOUŜEK, kroata esperantisto, poeto kaj muzikisto, kiu malaperis en la milito la 19-an de novembro 1991 en Vukovar, ne plu estas unu el 620 malaperintoj el Vukovar, pri kiuj oni 11 jarojn post la militaj operacioj serĉas informojn: okaze de la esploroj de tombejo en Vukovar estis identigitaj la restaĵoj de lia korpo. La enterigo de Rene Matouŝek okazis en Vukovar la 22-an de novembro 2002. Rene estas unu el la kelkaj kroataj esperantistoj kiuj pereis en la milito inter Jugoslavio kaj Kroatio 1991-1995, la sola kies tombo ĝis nun ne estis konata.

Lawrence MEE (1922 – 2002), dumviva membro, vic- kaj fakdelegito, mortis la 27-an de oktobro en Manchester (Britio). En 1985 li estis kunfondinto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), komence ĝia Ĝenerala Sekretario, Dumviva Membro. Dum 1973-76 li estis oficisto en la CO de UEA. Li aŭtoris: “La komputoro en propra fono” (1992), “Toponima Terminaro” (1992).

Anĝelo MELLINI (1934-2002), iama sekretario de Svisa Esperanto-Societo, mortis la 10-an de septembro 2002 en Hermetschwil (Svislando).

Riccardo Di PRINZIO (1925 – 2002), pastro, dumviva membro de IKUE, forpasis la 21-an de aŭgusto en Manoppello (Italio).

Himar Al-RASHID (1933 – 2002), fakdelegito pri tradukado, forpasis en Bagdad, la 25-an de aŭgusto. Li estis kunfondinto de la Iraka Traduka Societo (1970), inter kies laborlingvoj apartenis ankaŭ Esperanto.

Wilhelm SCHMID (1927 – 2002), fakdelegito pri goo, mortis la 4-an de novembro 2002 en Kuki (Japanio). Kelkajn jarojn post 1959 li oficis en la CO en Roterdamo.

Patrice Augustin TONGA, prezidanto de la klubo Duala Esperanto-Ligo (DEL) kaj aktivulo ĉe Asocio pri Esperanto en Kamerunio (AEK) forpasis pro malsano en Douala la 26-an de novembro 2002 .

Karl VAVRA (1923 – 2002) forpasis la 21-an de oktobro 2002 en sia 79-a vivojaro. Li estas fondinto kaj afergvidanto de la Ĉefsekcio Knittelfeld (Stirio) de la Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF) kaj redaktoro (1968-1977) de Bulteno, organo de la Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio.

Irena Radziewicz-WINNICKA (1917 – 2002) forpasis la 7-an de oktobro 2002 en Gliwice, Pollando. E-instruistino, redaktorino, konsultanto de la Silezia Branĉo de AIS, poeto, verkisto por infanoj kaj tradukisto.

Yang YIDE (1918 – 2002), iama vicprezidanto de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio(LEA), Ĉinio, kaj ano de la redakcia komitato de “Verda Stelo”, trimonata 48-paĝa organo de LEA, forpasis la 6-an de oktobro en Shengyang. Li grave kontribuis al Esperanto-movado en Liaoning.

Gigi Harabagiu

La 1-an de decembro 2002 pasis unu jaro de la forpaso de la grava, meritplena esperantisto kaj Esperanto-pioniro, s-ino Gigi Harabagiu. Ŝi forpasis en la aĝo de 88 jaroj en San-Francisko, Kalifornio (Usono). Dum la jaro 1922 ŝi kun sia frato Henry Harabagiu lernis Esperanton ĉe Andreo Cseh, en Rumanio, kie ŝi naskiĝis. Poste dum jardekoj ili ambaŭ estis la “ĉefmotoro” de la Esperanto-movado en Rumanio. Gigi Harabagiu gvidis sennombrajn E-kursojn laŭ Cseh-metodo preskaŭ ĉie kie ŝi sin trovis en la mondo. Post la fino de la 2-a mondmilito oni honorigis ŝin pro ŝiaj gravaj kaj eksterordinaraj servoj al la tutmonda Esperanto-movado kiel “Honoran Membron de UEA”. Ŝi estas la fondinto de la “Pokalo Henry Harabagiu” por la premio “Nova Talento” de la “Belartaj Konkursoj de UEA”. Ĝis sia forpaso ŝi estis fakdelegito de UEA en San-Francisko kaj membro de Societo Zamenhof, Patrono de TEJO kaj Dumviva Membro de ELNA (Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko). Dum sia tuta vivo ŝi faris sennombrajn sinoferajn servojn por Esperanto kaj esperantistoj. Ĉiuj kiuj ŝin konis persone, mem spertis kaj aprezas ŝiajn neforgeseblajn ĝentilecon, modestecon, bonkorecon kaj helpemon.

Florin Caragea