Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 3

Vi trovos ...

en tiu ĉi numero konfeson de eksa volontulo, ke li tute ne elreviĝis post kiam plenumiĝis lia revo volontuli ĉe UEA, kaj ke li trovas nian kolegaron en la Centra Oficejo — diligenta. En la marta numero vi trovos informojn pri la ĉi-jaraj UK-urbo kaj -lando, vi ekscios el intervjuo kun Renato Corsetti, ke en Bruselo favoriĝas opinioj pri Esperanto, legos novajn informojn el la “eŭropa ĉefurbo” kaj vidos (sur belaj koloraj fotoj), kion faris esperantistoj dum la 3-a Monda Socia Forumo en Porto Alegre... La Kalendaro malkaŝos al vi, kiaj E-aranĝoj atendas vin en 2003, kaj la rubriko Tra la mondo kio interesa jam okazis... Kiel kutime ne mankos recenzoj, novaĵoj en via Libroservo, Oficialaj Informoj, Loke-Fake-Persone, Krucenigmo... Via redaktoro intertempe komplete resaniĝis kaj klopodas resanigi ankaŭ la aper-ritmon. Bonan legadon!

Stano Marĉek

Malferme

Nia diligenta kolegaro

Doron Modan

Impresoj el volontula deĵorado en la CO de UEA

Volontuli por UEA en ties Centra Oficejo estis mia malnova revo. Antaŭ ses jaroj oni proponis al mi kandidatiĝi kiel TEJO-volontulo, sed min interesis la pli ĝenerala bildo pri nia asocio. Lastsomere mi sukcesis vojaĝi Roterdamon. Alveninte el Israelo, kie busoj ne subite eksplodas, kaj kie ĉe kafejoj ne staras gardistoj, mi komence trovis Roterdamon preskaŭ stranga… Sed al trankvila etoso oni ja alkutimiĝas rapide.

Mia rekta labordonanto kaj amiko estis Simo Milojević, kiu instrukciis min kiel kompili la komputilan katalogon de brokantaĵoj. Sed laboro en la CO neniel signifas fari unusolan aferon. Mi vizitadis la poŝtoficejon, portis librojn en la stokejon, enarkivigis, trovis petatajn informerojn en la biblioteko, eĉ verkis recenzon por Esperanto… Mia laboro ne estis unika. Ĉies laboro en la CO estas multfaceta, kaj oni volonte helpas unu la alian. Trevor liveras sian ekzemplon, helpante en krizaj horoj pri simplaj taskoj, kiuj certe ne estas parto de la direktora laboro.

Nekredeblan multegon eblis lerni dum la laboro, sed la spiriton de la movado eblis ekhavi dum la mitologiaj kafopaŭzoj je 10:30 kaj 16:00 (precize, neniam unu minuton antaŭe aŭ poste!). Dum la trinkado oni parolas pri ĉio ajn. Sendube tiuj paŭzoj forte kontribuas al la hejma, harmonia etoso de la loko. La neoftaj okazoj kiam oni tuŝis la movadon en interparoloj, estis interesegaj. Per iom da imago, eblus similigi al si la rilatojn inter UEA kaj TEJO al klasikaj rilatoj de patro kaj filo: la filo postulas helpon de la patro, sed rifuzas aŭskulti liajn kondiĉojn kaj konsilojn. La rilatoj inter la Estraro kaj la CO estas kiel inter la klasikaj supera mastro kaj laboristoj. La mastro havas klarajn ideojn pri la laboro, sed senteblas la neceso, ke li eklernu la surlokajn faktojn, eĉ laborante kun la laboristoj dum kelkaj plenaj tagoj.

Dum miaj taskoj mi relernis pri kelkaj servoj de UEA, pri kiuj mi estis nur parte konscia. UEA ofertas bonegajn servojn, sed ĝi estas tro modesta.

Ĉu multaj scias, ekzemple, ke la CO eldonas la revuojn Informilo Por Interlingvistoj kaj Familia Esperanto, interesegajn por preskaŭ ĉiu esperantisto (malgraŭ la neallogaj nomoj), sed tamen abonas ilin mirinde malmultaj? Ke kontraŭ fiksita monsumo eblas ricevi fotokopiojn el amaso da E-revuoj, eĉ raraj aŭ malnovegaj? Ke eblas aĉeti trezorajn brokantajn librojn, jam delonge elĉerpiĝintajn? Kaj eĉ, kioma procentaĵo el la membraro uzas sian UEA-konton kun ties avantaĝoj? Nu, ĉio ĉi aperas en la Jarlibro, sed oni devus aktive informi pri la servoj, precipe al neaktivaj membroj, kaj al nemembroj. La fakto, ke la ŝildeto ĉe la enirejo al la centro de Esperantujo, indikanta Universala Esperanto-Asocio estas mirige eta, apenaŭ rimarkebla, aspektas simptomo pri la nedezirinda modesteco de UEA.

La domo mem estas jam preskaŭ kaduka. Konstruita en 1887, samjare kun Esperanto, ĝi suferas de problemoj. Unu matenon mi ellitiĝis, trovante neniun en la oficejo. Atie kaj Katja estis elirintaj tra la fenestro sur la tegmenton, starantaj meze de basenego pro la nokta pluvo. Ĉar la akvo damaĝus la malnovajn murojn, dum du horoj ni triope forigis la akvon per balailoj. Elektraj problemoj endanĝerigas la ĉeestantojn en la domo. Cetere, tie estas enarkivigita la tuta historio de nia movado. Se troviĝus la necesa monrimedo, oni rapidege translokiĝus.

Malsame al la fizika stato de la domo, la homa materialo estas treege bonkvalita. Kleraj kaj amikemaj estas la oficistoj, kio ebligis interesajn konversaciojn kun ĉiuj el ili, pri multaj temoj. Sed dum laborhoroj mi neniam vidis oficiston ripozi eĉ por momento, ja laboro tro abundas. Fojfoje mi emis konsili al Trevor, Marvin, Katja, Nikola, SimoIonel (fakte al kiu ne?) ke ili ne laboru tiom streĉe, sed mi sciis, ke se ili permesus al si ripozi, la laborstreĉo nur pliiĝus. Rob kaj Ina, kiuj memvole helpegas, ne sukcesas tamen solvi la problemon de troa farendaĵo. Pluraj oficistoj, precipe tiuj loĝantaj en, aŭ apud la Oficejo, laboras ĝis malfruaj horoj, multfoje nokte kaj semajnfine! En tia fervora etoso ankaŭ mi sentis ke estas kvazaŭ nature foje labori en nekutimaj horoj. Malgraŭ ĉiame maratona laboro, foje alvenis plendoj de membroj. Vidante deproksime la klaran mankon de homforto, mi ne miris, kaj tamen mi ricevis impreson de tre glata laboro.

La oficistoj bone scias, ke mi korligiĝis al ili, kaj ke mi volonte revenos iam por vizito, ĉar mi trovis ĉe ili ĝuste tion, kion oni serĉas en tiaspeca laborejo: amikecon, seriozecon, malamatorecon, intelekton, kaj plej grave: laboremon. Danke al tiu diligenta kolegaro, fervoraj E-aktivuloj dise en la mondo sciu, ke ili ne estas solaj.

Gotenburgo la venonta UK-urbo

Göteborg (elparolu jeteborj) havas ĉ. 450 000 loĝantojn kaj estas la dua plej granda urbo de Svedio. Ĝi apartenas al la gubernio Västra Götaland (Okcidenta Gotio), kiu estas aree pli granda ol iuj eŭropaj ŝtatoj kaj havas ĉ. 2 milionojn da loĝantoj. La urbo havas diverslingvajn nomojn: svede Göteborg (la oficiala nomo), angle Gothenburg, france Gothembourg, hispane/itale/portugale Gotemburgo, latine Gotoburg(um), Esperante Gotenburgo.

La unuaj loĝlokoj en la regiono aperis antaŭ 10 000 jaroj. Tre longe poste formiĝis la tri regnoj Svedio, Norvegio kaj Danio, kaj la gotenburga areo troviĝis en limlando inter ili. (Danio kaj Norvegio konsistigis unu regnon de la 14-a jarcento ĝis 1814.) Antaŭ 1658 la provinco Bohuslän, norde de Gotenburgo, apartenis al Norvegio, kaj Halland, la provinco sude, estis parto de Danio. La sveda teritorio ĉe la marbordo estis nur kelkajn kilometrojn longa. Fortikaĵo tie estis tre valora, kaj teritorie kaj komerce.

Ekde la mezepoko troviĝis kelkaj “praurboj” de Gotenburgo en tiu regiono, unu post la alia: Lödöse, Nya Lödöse, Älvsborg. Kio finis ilin estis la militoj inter Svedio kaj Danio-Norvegio, dum kiuj la praurboj estis forbruligitaj. En 1658 Svedio konkeris tiujn apudajn provincojn kaj Gotenburgo ektroviĝis en la mezo de la sveda okcidenta marbordo.

Gotenburgo mem fondiĝis en 1619 kaj ricevis siajn urbajn privilegiojn en 1621 de la reĝo Gustavo la II-a, Adolfo. Kelkaj fortikaĵoj kaj restaĵoj de la malnova urbomuro atestas pri la milita historio de Gotenburgo. La origina urbo okupis insulon ĉe la elfluejo de la rivero Göta Älv, kiu venas de la lagego Vänern. Nederlandanoj kaj germanoj estis granda parto de la loĝantaro en la komenco.

Gotenburgo estas la plej granda havenurbo de Skandinavio; preskaŭ 1/3 el la komerco de Svedio kun la eksterlando iras tra la haveno de Gotenburgo.

Ŝipfarejoj estis granda parto de la industriaro ĉi tie, ĝis la 1980-aj jaroj. Kelkaj mondfamaj industriaj entreprenoj havas siajn sidejon kaj originon en Gotenburgo: SKF (fabrikanto de globlagroj), Volvo (aŭtoj kaj kamionoj), kaj Hasselblad (fotiloj).

La 88-a UK

Ĝi estos la unua UK en Gotenburgo. Ĉi tie okazis unu skandinava E-kongreso (en 1918), du SAT-kongresoj (en 1928 kaj 1976) kaj unu postkongreso (de UK en Kopenhago en 1975). Sed ĝi estos la kvara UK en Svedio; la antaŭaj okazis en Stokholmo (1934 kaj 1980) kaj en Malmö (1948).

La kongresa kaj ekspozicia centro Svenska Mässan, kie okazos la plej multaj programeroj, troviĝas en la centro de la urbo, kelkcent metrojn de la ĉefa strato Kungsportsavenyn. Ankaŭ la plej multaj hoteloj troviĝas en la centro, ofte je piedira distanco de la kongresejo. Gotenburgo ne havas metroon, sed efikan reton de tramoj kaj busoj.

Laŭ sia enhavo UK plejparte similos al antaŭaj UK-oj, sed estas antaŭviditaj kelkaj novigoj. LKK klopodos utiligi la nuntempajn informadikajn eblojn por komuniki parton de la programo ankaŭ al nekongresanoj en diversaj mondpartoj, al tiuj kiuj pro diversaj kaŭzoj ne povos ĉeesti en UK sed tamen havas aliron al Interreto.

Samsomere okazos kelkaj gravaj aranĝoj en ĉi tiu regiono de Eŭropo: IJK en Lesjöfors, (UK,) kaj KEF en Helsingborg/Helsingör, unu post la alia. Okazos du antaŭkongresoj de UK, en Stokholmo kaj en sudorienta Svedio, kaj du postkongresoj, unu en Stokholmo kaj unu en la ferproduktanta parto de meza Svedio. Post UK krome sekvos ILEI-konferenco en suda Svedio kaj blindula kongreso en Gotenburgo.

La Dua Bulteno (kun informoj pri ekskursoj, hoteloj, antaŭ kaj postkongresoj k.a.) troviĝas en la TTT-ejo de UEA ĉe http://www.uea.org/kongresoj/ kaj ĝi kompreneble ankaŭ ekzistas en presita papera formo.

La gotenburga E-movado

En La Esperantisto (la unua E-gazeto) de februaro 1892 troviĝas notico pri la fondiĝo de Esperanto-klubo en Gotenburgo, “La Esperantistoj”. Laŭ fondotempo ĝi estis la tria en Svedio kaj la 12-a en la mondo. En la adresaro de “La Esperantisto tiujare troviĝis 25 gotenburganoj. La klubo daŭris almenaŭ du jarojn. Sekvis ĝin aliaj mallongdaŭraj kluboj, fonditaj en 1897, 1907, 1909 kaj 1913, respektive. (Tiu de 1909 estis laborista E-klubo.) En 1918 okazis skandinava E-kongreso en Gotenburgo; unu el ĝiaj rezultoj estis nova E-societo en la urbo. De tiam daŭre troviĝas E-movado en la urbo, plejofte pli ol unu klubo.

Multklubeco estas grava trajto de la gotenburga E-historio. En 1936 ekzistis 13 kluboj/grupoj en la urbo kaj ĝiaj antaŭlokoj. Iuj havis nur kelkajn membrojn, kontraste al ABF:s Esperantoklubb (fondita en 1929), kiu havis ĉ. 300 membrojn. Post la dua mondmilito ekzistis en la urbo 8 E-kluboj. Ili malaperis unu post la alia, kaj nun troviĝas nur unu: Esperanto-Societo de Gotenburgo, fondita en 1956 (nun 77 membroj). Dum la jaroj 1892-1992 agadis en Gotenburgo 41 E-organizoj.

En la Urba Biblioteko de Gotenburgo troviĝas ĉirkaŭ 800 E-libroj. Tiu librokolekto estiĝis pro testamentaĵo de la esperantisto E. S. Nilsson. De 1979 fonduso aĉetadas librojn por la kolekto. Ili estas deponitaj en la urba biblioteko, laŭ speciala kontrakto, kaj oni povas prunti ilin samkiel oni pruntas aliajn librojn tie. En Svedio kaj en ĉiuj nordiaj landoj eblas prunti librojn de tiu kolekto, per reto da urbaj kaj municipaj bibliotekoj, de Viborg en Finnlando al Rejkjaviko en Islando, de norda Norvegio al suda Danio kaj suda Svedio. Bedaŭrinde malmultaj utiligas tiun eblon; la librojn pruntas la lokaj esperantistoj kaj preskaŭ neniu alia. La plimulto de tiu kolekto troveblas per la katalogo de la urba biblioteko: http://www.stadsbiblioteket.goteborg.se (Bedaŭrinde nur svedlingve).

Bonvenon al Gotenburgo!

Christer Lörnemark

[FORIGITA!: bildo]

Celo de unu el la tuttagaj ekskursoj dum la 88-a UK en Svedio estos la kastelo Läckö, unu el la plej famaj barokaj kasteloj de Svedio, gajninto en arkitektura konkurso en 2001 pri la plej bela konstruaĵo de Svedio kaj situanta sur insulo en lago.

La ĝenerala opinio pri Esperanto fariĝas favora en Bruselo

Fine de januaro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, je invito de la Eŭropa Komisiono estis en Bruselo dum prepara kunsido por simpozio pri multlingveco en Eŭropo, kiu okazos komence de majo. Ni kaptis la okazon por intervjui lin pri la tieaj rezultoj kaj lia percepto de la pozicio de Esperanto en Bruselo.

En la interret-portalo Gxangalo.com oni raportis ke vi ĉeestis konferencon en Bruselo laŭ invito de la Eŭropa Komisiono. Kia estas la antaŭhistorio de tiu ĉi konferenco?

Temis pri preparkunsido por pretigi iun pli ĝeneralan simpozion pri multlingveco en la institucioj de la Eŭropa Unio kiu devos okazi iam. Fakte la problemoj rilatas al la pliiĝo de la membroŝtatoj en la Eŭropa Unio kaj al la timoj de kelkaj oficejoj kaj branĉoj de la Unio ke ili ne povas trakti laboron en kromaj lingvoj. Reage ili volas eĉ pli limigi la lingvojn, kiujn ili devas uzi. Sed tio estas kontraŭ la ĝenerala atendo de la fakuloj kiuj estis ĉe la konferenco.

Kiujn fakulojn oni invitis al tiu preparkunsido?

Ĉeestis multaj tre konataj eŭropaj lingvistoj, ekzemple David Crystal por Britio, prof. Ammon por Germanio, Robert Phillipson, aŭtoro de pluraj tre famaj libroj pri lingva imperiismo. Por Italio kun la prezidanto de la itala akademio cetere ankaŭ ĉeestis du aŭ tri aliaj lingvistoj. Kaj multaj reprezentantoj de asocioj ekzemple por la defendo de la franca lingvo.

Ĉu vi estis invitita kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio?

Ne precize. Mi estis invitita kiel italo, sed laŭ tio kion ili (la organizantoj de la Eŭropa Komisiono, rim. de la red.) diris dum la unua vespero, tio estas, ke ili studis la vivon de ĉiu invitito, praktike ili scias ke mi estas esperantisto kaj malgraŭ tio tamen (rideto) invitis min. Ĉefe por aŭdi opinion kaj ĉar mi okupiĝas pri ‘savo’ de la itala en ĉi tiu kunteksto.

Kiuj efektive estis la invitintoj? Ĉu oficiale la Eŭropa Komisiono aŭ unuopaj oficistoj?

Ne, estis la Eŭropa Komisiono. Por esti pli preciza: estis la Ĝenerala Sekretario de la Eŭropa Komisiono, David O’Sullivan, kiu subskribis la inviton. La direktoro en la komisiona direktejo pri dungado kaj sociaj aferoj, s-ro Jérôme Vignon, kiu evidente kunlaboris kun aliaj, interalie kun s-ino Sylvia Vlaeminck, kiu estras la unuon ‘lingvopolitiko’ en la direktejo edukado kaj kulturo de la Eŭropa Komisiono, estis la praktika organizanto kaj lerta, plurlingva gvidanto de la debato. Kaj krome estis reprezentitaj tre forte ĉiuj tradukaj servoj: de la Eŭropa Parlamento kaj de la Komisiono.

Ĉu vi povas rakonti pri la evoluo de la dutaga kunsido?

La ĉefa ideo de parto de la EU-oficejoj, nedirita sed komprenata de mi, estis: Ĉu oni rajtas uzi iun ‘lingua franca’? Nome iun interlingvon. Sed per tio ili fakte subkomprenis la anglan. Antaŭ ĉi tiu demando preskaŭ ĉiuj ĉeestantaj fakuloj, kiuj estis ĉirkaŭ kvardeko, respondis ke ne. Do, ke oni devas uzi ĉiujn lingvojn kaj ke nia tasko ne estas defendi la anglan kaj helpi ĝin. Sed eventuale defendi la slovakan kaj trovi interpretistojn por malgrandaj lingvoj. Estis nur unu aŭ du voĉoj ĉefe de angloj, interalie unu reprezentanto de la Brita Kultura Konsilio (British Council), kiuj iel parolis favore al la angla lingvo kaj al la tutmondiĝo. Mi mem havis iom da tempo por respondi ĉefe al la demando: Ĉu lingvo estas nepre ligita al kulturo? Alivorte: ĉu oni ne povas uzi lingvon nur por komuniki kaj forgesi pri la kulturo? Aŭ eĉ pli alivorte: kial ĉi tiuj francoj kaj ĉiuj aliaj ofendiĝas, se oni uzas la anglan nur por komuniki? Sed lingvo kompreneble ne situas en kulturmalplena spaco, sed ĉiam ligiĝas al kulturo.

Estis belgo, profesoro pri socilingvistiko kaj pri ekonomia lingvistiko, kiu havis amason da statistikoj pri tio, ke se oni uzas la anglan, la francan kaj la germanan, oni lasus ekster la bildo nur 18 procentojn de la eŭropanoj. Sed ĉiuj fakuloj reagis kun granda hororo je tiu speco de ekonomia rezonado. Li kvazaŭ draste formulis, ke slovakoj estas 3% de la loĝantaro de Eŭropo. For la slovakoj! Ne gravas! Tia sinteno estis tute marĝena. Kontraŭe estis la ĝenerala konkludo: Multlingveco estas io pozitiva kaj io kion oni devas pluteni en Eŭropo.

Vi diris, ke vi ne estis speciale invitita kiel prezidanto de UEA, sed kiel itala lingvisto. Ĉu la temo Esperanto estis iel traktita aŭ menciita dum la kunsido?

Ĝi ne estis traktita en la pleno, ĉar ĝuste en la pleno la ĉefa linio estis kontraŭ interlingvoj. Kompreneble estis kontraŭ la angla. Sed Esperanto estis abunde traktita en pli malgrandaj diskutgrupoj, ĉar inter la ĉeestantaj lingvistoj estis multaj amikoj de Esperanto aŭ konantoj de Esperanto. Prof. Phillipson mem estas tre interesata por ekscii kiam oni aperigos lian lastan libron en Esperanto kaj konfesis ke li komencas legi en Esperanto. Estis prof. Ammon ekzemple kiu ĉeestis la Nitobe-simpozion enkadre de la Universala Kongreso en Berlino 1999 kaj scias pri Esperanto. Ĉeestis aliaj oficistoj el la eŭropaj institucioj kiuj havas regulan kontakton kun la Brusela Komunikadcentro. Do, pluraj kiuj komencas kompreni ke esperantistoj fakte eniras la bildon, ke Esperanto ne estas iu strangaĵo, sed ke la homoj, kiuj ekokupiĝas pri lingvaj rajtoj, estas esperantistoj.

Resume oni povas diri ke estis forta pledo por lingva diverseco. Ĉu oni havas iun oficialan konkludon de la kunsido kaj kiuj estas nun la venontaj paŝoj? Vi menciis la simpozion kiu okazu en majo 2003.

La problemo estas ke fronte al ĉi tiu ĝenerala opinio ke multlingveco estas io bona kaj ke oni prefere ne diskutu pri redukto de lingvoj en la Eŭropa Unio, la prezidanto de la kunveno, s-ro Vignon, saĝe konkludis ke eble estas pli bone profundigi la temaron kaj labori en malgrandaj grupoj dum la venontaj monatoj kaj kunvenigi denove ĉiujn estrojn de la tradukaj servoj. Tio estas iasence stranga, ĉar la homoj de la tradukaj servoj ŝajnis la malplej ĝenataj de la multeco de lingvoj. Estas aliaj oficejoj aŭ individuoj en la institucioj kiuj volas ĉiuokaze puŝi la anglan kaj kiuj diras, ke ne, ne eblas kun pli ol dudek lingvoj en EU. Ili ankaŭ tre malvarme reagas al la proponoj ke la EU-oficejoj skribe klarigu la principojn, kiujn ĝi sekvas en ĉi tiu kampo. Inter ili tre verŝajne ne estas s-ro Vignon kaj la ceteraj organizantoj de ĉi tiu unua kunveno, nek la reprezentantoj de la Eŭropa Parlamento kiuj diras, ke ĉiuj scias ke ĉiu parlamentano devas rajti paroli en sia gepatra lingvo kaj ke oni ankaŭ sekve tiel praktikas sen grandaj problemoj.

Ŝajne la taktiko de la Komisiono nun estas iom malrapide trakti la tutan demandon. Kiajn ŝancojn vi nun vidas kiel UEA-reprezentanto aktive enmiksiĝi en la afero.

Ni devas simple pli kaj plu informi la homojn kaj daŭrigi la laboron de la Brusela Komunikadcentro pri ekzemple la temo de lingva diskriminacio, ĉar mi havas la impreson, ke la ĝenerala opinio pri Esperanto komencas fariĝi favora. Antaŭ tri jaroj mi estus dirinta ke se ni devus elekti lingvon nenuntempan, oni elektus la latinan, ĉar la latina havas grandan prestiĝon, sed nun mi komencas diri, ke eble ankaŭ Esperanto komencas esti konsiderata.

Intervjuis: Marko Naoki Lins

[FORIGITA!: bildo]

Anoj de la brusela Esperanto-Grupo dum la prelego de Renato Corsetti.

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti (meze) kaptis la okazon por renkonti lokajn esperantistojn en Bruselo. Maldekstre: Michael Cwik, dekstre: Angelos Tsirimokos.

Informoj el Bruselo

La Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio en Bruselo, subtenata de UEA, informas pri la lingva situacio en la mondo kaj la batalo de esperantistoj kontraŭ lingva diskriminacio.

Tago de la Gepatra Lingvo

Fine de februaro okazis la 3-a Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, organizita de Unesko kune kun la usona firmao Discovery Communications, Inc.

Unesco informis, en la angla, pri diversaj minacataj lingvoj al 100 milionoj da homoj. La celo estis montri la valoron de la lingva diverseco en la mondo. Lingvoj estas ĉe la koro de la netuŝebla homara heredaĵo. Ili naskiĝas, evoluas kaj, foje, ili estas kondamnitaj morti. Tamen estas nia tasko fari ĉion por protekti ilin kaj tiel vivteni la nemezureblan kulturan diversecon de la mondo, diras Koïchiro Matsuura, ĝen. direktoro de Unesko.

Okaze de la 3-a Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-an de februaro 2003, UEA pretigis deklaron. Ni dissendis ĝin al naciaj politikistoj kaj ĵurnalistoj, klarigas Marko Naoki Lins. La UEA-deklaro substrekas, surbaze de la Unesko-dokumento 16/C de 1970, ke la gepatra lingvo signas por la homa estaĵo la esencan vojon, danke al kiu ĝi eniras sian socion, igas sia la kulturon de la grupo, al kiu ĝi apartenas, kaj metas la bazojn por la evoluo de siaj intelektaj kapabloj. Marko Naoki Lins atentigas pri la vortoj de Mahatma Gandhi el 1920: Efektiva eduko estas neebla per fremda lingvo. Nur la popola lingvo povas instigi originalecon de penso en la plej larĝa nombro de homoj. En la verko Hind Swaraj, Gandhi estis ankoraŭ pli klara: Doni al milionoj da homoj la konon (nur) de la angla estas sklavigi ilin.

La UEA-deklaro notas ke Esperanto ne havas la celon forigi la aliajn lingvojn, sed ke morto de lingvoj ofte estas la sekvo de la uzo de lingvoj de nacioj pli fortaj en internaciaj rilatoj. Ni volas, ke ĉiu infano havu la homan rajton esti edukata en sia gepatra lingvo. Ni volas ke la art. 2 de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiu malpermesas diskriminaciojn surbaze de lingvo, estu aplikata je ĉiuj niveloj. En tiu senco la E-movado festis kune kun Unesko la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Espereble tio helpos almenaŭ kelkajn el la 6000 lingvoj en la mondo travivi ĉi tiun jarcenton. Laŭ spertuloj, duono de la lingvoj estas kondamnitaj je morto.

Plua dungito en BKC

La Brusela Komunikadcentro, kiu celas kontribui al la politika kaj amaskomunikila dimensio de la E-agado sur pluraj kampoj de la Strategia Laborplano de UEA, havas pluan dungiton.

La centro sekvas kaj analizas lingvopolitikajn decidojn, tutmonde agante kun aliaj naciaj kaj internaciaj E-organizoj. Pere de la agado pri kaj por lingva egaleco kaj diverseco ĉe internaciaj kaj naciaj organizoj, politikistoj kaj ĵurnalistoj, la centro celas plibonigi kaj la publikan bildon de Esperanto, kaj la lingvan konscion. Ĝi plie celas konkrete konsili E-asociojn pri la aliro al amaskomunikiloj kaj la diskonigo de Esperanto.

Por plibonigi tiujn servojn, ekde 2003 laboras en BKC krom Dafydd ap Fergus ankaŭ Marko Naoki Lins, 29-jaraĝa esperantisto el Germanio, loĝanta ekde 2001 en Bruselo. Li krome estas komitatano de UEA kaj estrarano de TEJO. BKC tiamaniere plibonigos la ĝeneralajn operaciojn de la centro, intensigos la kontaktojn kun politikistoj kaj ĵurnalistoj, realigos pli da gazetaraj komunikoj kaj artikoloj, pliprofesiigos la TTT-ejon de Eŭropa Esperanto-Unio kaj pliprofundigos la rilatojn kun la triangulo UEA, EEU kaj la landaj asocioj.

La kontraktado de la novdungito eblis dank’ al malavara mondonaco de japana samideano. Tio bone montras la tutmondan signifon de BKC.

Dafydd ap Fergus

Esperanto en la 3-a Monda Socia Forumo

De la 23-a ĝis la 28-a de januaro okazis en Porto Alegro (Brazilo) la 3-a Monda Socia Forumo, la plej grava kunveno de la tutmonda civila socio. Sub la slogano Alia mondo estas ebla, kiu legeblis ankaŭ en Esperanto sur la tiea plej populara T-ĉemizo, 100 000 alvenintoj de pluraj mondpartoj, landoj kaj regionoj interkonatiĝis, manifestaciis surstrate, interŝanĝis spertojn, ĝuis artaĵojn, sed precipe pridiskutis kadre de pli ol 1700 plej diverstemaj kunsidoj kritikojn kaj alternativojn al la maljusta kaj detruiva monda ordo kiun daŭre kreas la mondonmerkatiga procezo, serĉante tutmondiĝon de la homaj rajtoj, demokratio kaj egaleco.

Nature en tiu ĉi alimondista movado, kiu fakte estas eksterordinare bunta kaj multfaceta movado de movadoj, nia strebo por mondskala lingva demokratio havas plenigutan lokon kun granda potencialo. La gravan respondecon videbligi nian proponatan solvon alprenis plejparte la negranda sed entuziasma aro da lokaj gaŭĉaj esperantistoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ UEA-delegitoj antaŭ la Forumo. Tute mankis subteno kaj partopreno flanke de la landa asocio BEL. Alvenis ankaŭ po unu francino, argentinano, rio-de-ĵanejrano kaj ĉiliano.

Je la malferma amasa marŝado proksimume kvardeko el ni iris kune portante rubandojn, flagojn kaj specialajn identigajn verdajn surĉemizojn, kaj jam unu el la plej fruaj atingaĵoj estis la apero de E-flago en foto de la marŝado, aperinta kovrile sur la plurmilioneldona brazila ĵurnalo O Globo. Dum la marŝado oni disdonis broŝurojn donacitajn de loka esperantisto al la spektantoj kaj aliaj marŝantoj kaj klopodis klarigi (diverslingve laŭ la alparolato) kio estas Esperanto, ktp. Simile sed stare okazis dum ĉiuj ceteraj tagoj de la Forumo en ties plej gravaj ejoj (la stadiono Gigantinho kaj la Katolika Universitato), danke al grupo da nelaciĝemaj fideluloj. Kelkaj membroj de la grupo estis intervjuitaj de diversaj amaskomunikiloj dum tiuj tagoj.

Ni okazigis nome de UEA tri proprajn sesiojn listigitajn en la programo de la Forumo, kun prelegoj pri Esperanto kiel en la portugala sub la gvido de César Dorneles (Jimes Vasco Milanez, José A. Pacheco, Marcelo Stodutto kaj Miguel Boeira Vianna), tiel en la angla (Paulo Izaías Ereno). La tria sesio temis pri la lingvaj homaj rajtoj kaj la indiĝenlingva genocido (J.A. Vergara), rilate kion oni substrekis kontrastige la E-movadan favoran sintenon al lingva ekologio. Ĉe la samtempa porinfana Forumeto tri lokaj esperantistinoj (Maria da Glória Teixeira Geyer, Maria Elisabeth Gomes Diehl kaj Nilce Maria Rodrigues) organizis sukcesan E-aranĝon kun dancado, kantado kaj skeĉo.

Mi partoprenis kiel publikano en speciala prelegsesio pri la temo Kiel garantii la kulturan kaj lingvan diversecon?

Estas interese noti ke malgraŭ la kundividita maltrankviliĝo pri la lingvobora kaj kulturhomogeniga efiko de la regantaj potencoj, la sola ideo pri ia kontraŭstara rolo de Esperanto ĉikampe ankoraŭ trovas antaŭjuĝojn kaj miskomprenojn, ĉi-foje flanke de la gvidanto de tiu diskuttablo Luciana Castellina, prezidanto de kulturasocio ARCI, Italio. Ŝi tamen promesis pridiskuti la eblon okazigi oficialan Foruman sesion pri Esperanto kadre de la venonta MSF, responde al mia propono.

Tial ke eble ni neniam trovos publikon pli kompreneman al nia ideo nek tiom amase kunvenintan ol tiu Foruma, oni devas plani nian partoprenon en similaj okazontaĵoj: laŭ mia opinio ni bezonas pli da politikkonsciaj esperantistoj tie, pli da profesinivelaj informiloj, ne tiom da ne tre taŭgaj verdaj steloj, sed pli da jubileaj E-simboloj, pli da disdoneblaj kopioj de la Manifesto de Prago en kiel eble plej diversaj etnolingvoj pro ties kohereco kun la fundaj ideoj de la MSF, ktp.

La venontaj Sociaj Forumoj estos jen Mondaj (Hajderabado, Barato, 2003, kaj ree en Porto Alegro, 2005), jen regionaj (ekz. Eŭropa, novembro 2004). Ni fosu nian E-sulkon kunflue kun ĉiuj kiuj volas konstrui novan mondon.

José Antonio Vergara (Ĉilio)

Forpasis Lou Harrison (1917-2003)

Lou Harrison, la bone konata usona komponisto, kiu forpasis la 2-an de februaro pro koratako je la aĝo de 85, plenigis sian landon per sia muziko dum pli ol duono de jarcento. Sed li estis pli ol komponisto — Lou estis simbolo de la vera internacia artisto.

Por ni en Esperantio, Lou Harrison famas pro sia subteno kaj uzo de nia kara lingvo. Li estis la unua usona komponisto kiu uzis titolojn en Esperanto, ekz. Konĉerto por Violono kaj Perkuta Orkestro, kaj estis eble la plej fama membro de la Esperanto-Ligo por Nordameriko. Dum mia skribado de ĉi tiuj pensoj, mi aŭskultas La Koro-Sutro’n, lian ĉefan verkon uzantan Esperanton. Jen lia amo por beleco, de la tradicioj de fremdaj kulturoj, de simplaj plezuroj, de muzika spico pere de ekzotikaj perkutinstrumentoj (ĉefe la gamelano — la povplena muzikilaro de Indonezio) kaj nekutimaj harmonioj. Jen la ŝato de Esperanto kiel ponto inter kulturoj, inter komponisto kaj lia aŭdantaro.

Lou Harrison naskiĝis en 1917, en la usona ŝtato Oregono. Krom kelkaj jaroj en la 1940-aj, li pasis sian vivon en Kalifornio, kaj oni konis lin kiel komponiston de la okcidenta marbordo (li apartigis la stilon de la pli severa, akademia stilo de Novjorko kaj la orienta marbordo). Li dronis en la muzikoj de Azio — Ĉinio, Japanio, Koreio, Indonezio — kaj ankaŭ de Meksiko kaj de la amerikaj indianoj. Oni nomis lin (ĝenerale mokeme) antaŭulo de la t.n. novaĝa muziko, sed li interesiĝis nur pri la esplorado de sia propra muzika vojo, la vojo de unuopulo. Li ankaŭ subtenis la usonan avangardon, kaj amikiĝis kun la elstaraj progresemaj komponistoj en Usono dum la jaroj post la dua mondmilito: John Cage, Edgard Varese, Carl Ruggles, kaj Alan Hovhaness. Kun du el la plej elstaraj komponistoj de tiuj jaroj Henry Cowell kaj Arnold Schoenberg li studis kaj kreskigis siajn proprajn eblojn kiel komponisto. Multaj rigardas al Lou kiel la baptopatro de la minimumismo en Usono, pro la ĉarma simpleco kaj dolĉeco de lia muziko.

Lou estis persono ŝatata de ĉiuj, eĉ tiuj, al kiuj ne plaĉas lia muziko. Li famis tra la mondo pri sia feliĉa spirito kaj gastigemo kaj mem volis esti memorata kiel maljuna viro, kiu multe amuziĝis. Sed lia kontribuaĵo al la usona kulturo en la 20-a lia jarcento — kaj kontribuaĵo al la scio kaj akceptado de Esperanto en Usono — estas unika, profunda, kaj daŭra.

Kiel komponisto, mi mem ĉiam lernas ion per aŭskultado al lia muziko. Lou Harrison daŭros kiel inspiro al komponistoj, kiuj vere interesiĝas pri la konstruado de pontoj, kaj lingve kaj muzike, kaj Esperante kaj belsone.

David Gaines (Usono)

*Por legi pli pri Lou Harrison (anglalingve), eblas viziti lian oficialan arĥivon ĉe: http://www.sjsu.edu/depts/musicdance/centers/harrisonarchive

Demisia etoso ĉe TEJO

Vi elektis min kiel estraranon de TEJO dum la Internacia Junulara Kongreso en Strasburgo. Do mi ŝuldas al vi klarigon kial mi nun decidis forlasi la estraron, komencis la demisia anonco de Hokan Lundberg. La kialo estas ke mi laciĝis je la sinteno de UEA al TEJO.

Hokan estis inter la plej aktivaj anoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj organizanto de pluraj sukcesaj TEJO-seminarioj. Li ankaŭ estas la ĉefa motoro malantaŭ diversaj projektoj kiel www.lernu.net, www.lingvo.info kaj www.tejo.org.

Ekde jaroj TEJO petas UEA-n por plentempa oficisto, kiu povos okupiĝi pri subvencifontoj kaj administra laboro ĉe TEJO. Nekontenta pri duontempa oficisto, Lundberg volis montri sian malkontenton. Fontoj ĉe UEA substrekas la mankantajn financajn rimedojn: Ni tutsimple ne havas la monon.

Multaj verŝajne memoras, ke tiu ĉi temo jam delonge estas en la tagordo, sed ja temas pri afero, kiun ni bedaŭrinde ne mem simple povas decidi, kaj flanke de UEA oni ne tiom rapide moviĝas, kiom ni ŝatus, rimarkas Holger Boos, prezidanto de TEJO. Tamen progresoj okazas, kaj ni esperas, ke mono por TEJO-oficisto povas aperi en la UEA-buĝeto por 2004.

Alia temo kiu okupas la animon de TEJO, estas la demando pri jura — male al teknika aŭ administra — sendependiĝo de UEA, kiu donus al la junulara E-asocio grandajn avantaĝojn pri subvencipetado kaj tenado de kontaktoj kun neesperantistaj junularaj organizoj.

Diversaj internaciaj organizoj financas junularajn programojn. Por la IJK en la sveda urbo Lesjöfors, Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo kaj TEJO petis financan subtenon de Eŭropa Unio. La ideo estas, pere de mona subteno, okazigi seminarion en Svedio pri ‘kulturo de toleremo’. La tre profesie farita financpeto de SEJU/TEJO estis fine de januaro sendita Bruselen por la EU-programo Junularo. Aparta intenco estas envolvi malpli privilegiitajn junulojn el la tuta mondo en la projekton de blindaj homoj aŭ junaj esperantistoj de sociekonomie malpli forta fono. Malgraŭ la demisio, Hokan Lundberg, unu el la ĉefaj organizantoj, antaŭĝojas : Mi estas optimisma, ke nia subvencipeto sukcesos. Nur per ekstera monfonto eblas starigi defian programon. Mi esperas, ke ankaŭ aliaj E-organizoj ankaŭ provos subvencipetojn al diversaj programoj.

La demisio de Lundberg okazis samtempe kun bona novaĵo de junuloj el Ĉeboksary en la Ĉuvaŝa Respubliko (Rusio). Komence de februaro ekfunkciis la oficejo de Junulara E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kun salajrata oficistino (Saŝa Fedotova), komputilo, k.t.p. La akiro de la oficejo iĝis ebla dank’ al multjara sperto pri kontinua organizita laboro, kies ĉefa frukto estas ĉiujaraj Lingvaj Festivaloj, kaj certa lerteco pri akirado de subvencioj — respublike, naciskale kaj internacie, klarigas la UEA-estrarano Andrej Grigorjevskij. La oficejo miascie estas la sola en la mondo memstara junulara E-oficejo. Krom la oficistino tie regule kunvenas ankaŭ ĉeboksaraj E-aktivuloj por prizorgi agadojn de la Asocio.

Marko Naoki Lins

Satiro

65-jara infano preta por pensiiĝi!

TEJO naskiĝis en 1938 en Nederlando. Tiam ĝi estis baptita sub la nomo Tutmonda Junular-Organizo. 14-jaraĝa TJO transprenis en 1952 per laŭleĝa nomŝanĝo la aktualan nomon TEJO. Post longa batalado TEJO finfine kun sia 18-jariĝo kaj plenkreskiĝo estis rekonita de gepatra UEA kiel samdevena — eĉ sen la devo pruvi la samsangecon!

La biografio de TEJO estas historio de sukcesoj kaj malsukcesoj. La intergeneracia rilato inter la infana TEJO kaj la gepatra UEA neniam estis sen konfliktoj. Daŭra strebo al aŭtonomio ĉe unu flanko, daŭra kontrolemo kaj plendo pri neserioza konduto ĉe la alia flanko.

Ni imagu fikcian interparolon en ajna roterdama domo inter UEA kaj TEJO:

UEA: 65-jaraĝa vi nun fariĝis kaj vi daŭre loĝas ĉe la gepatroj!

TEJO: Mi almenaŭ pagas ĉiumonate luon al vi.

UEA: Ĉu vi ne iom hontas ke vi malgraŭ pensiiĝo daŭre ne atingis multon?

TEJO: Nu, mi ĉiam provis, sed post iom da tempo vi ja ĉiam elsuĉis miajn plej kapablajn fortojn.

UEA tusante: 65 kaj daŭre nutrata de viaj gepatroj!

TEJO: Dum mia tuta vivo mi devis almozpeti por sufiĉa nutrado. Estus multe pli ruze starigi iun nutraĵplanon por ke la infano kresku. Sed ne, dum jardekoj mi ricevis tro multe por morti, sed tro malmulte por prosperi.

UEA: Kial ni ankoraŭ donu pli da mono al vi? Vi ofte finance fiaskis kaj ni devis poste ordigi la financojn. TEJO: Sed nun kun 65 mi havas pro la kolektitaj spertoj longperspektivan, seriozan planon por propra mastrumado kaj esperas ke vi helpos al mi.

UEA: Tion vi jam ofte diris kaj je la fino viaj entreprenoj fiaskis.

TEJO: Mi bezonis longan tempon efektive por trovi bonan planon por mia vivo.

UEA: Kial viaj gepatroj ĝuste nun kredu vin?

TEJO: Estas demando de fido. Fidu min, ke mi atingis aĝon en kiu mi devas decidi kio estas la plej bona por mi.

UEA: Nu, eble estas bona ideo, helpi vin per startkapitalo por realigi viajn revojn. Finfine: Ĝoja infano, ĝojaj gepatroj.

TEJO kun emocio: Dankon, gepatroj. Vi ne pentos. Mi pensas ke per mia helpo mi povos prosperigi miajn ideojn kaj je la fino ne plu dependi de vi.

UEA: Espereble, sed ni fidas vin. Kiu finfine volas havi 65-jaraĝan infanon dependa de 95-jaraĝaj gepatroj? Tia situacio estas malsana!

Teĉjo Ueanjo

Recenzoj

Bonvenigenda ekzemplo ne tute senproblema

La Ĉevalo de Motizuki. Korusa suito kun muziknotoj (1998). Ôkawa Essei (1930-88), Miyazawa Hazime (1932). Muziko de Miki Minoru (1930). El la japana trad. Konisi Gaku. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1999, 95p. ISBN 4-88887-015-2. 30cm. € 12.

La Ĉevalo de Motizuki, suito por gea koruso fare de Miki Minoru, estas ekzemplo bonvenigenda de artisma esprimo, kies eroj en Esperanto estas, bedaŭrinde, ĝis nun ankoraŭ tre maloftaj. Temas pri inda kaj interesa eldono dulingva, japana-Esperanta, kiu tamen aperas ne tute senproblema.

Pri tio mi klarigos poste, unue vi ricevu impreson, pri kio temas la tuto. Sur la kovrilo kiu ial ne mencias la titolon ankaŭ en Esperanto, ni vidas la ĉevalon de Motizuki, kiu — tiel al ni diras la rakonto — naskiĝis en la sama tago kiel la princino. Por gratuli la samtagan naskiĝon de sia filino kaj la ĉevalo Tukige, Lia Moŝto degnis nomi la princinon Ikoma, Virĉevalo. La princino kaj la ĉevalo fariĝas bonegaj geamikoj. Ŝi amas rajdi sur lia dorso kaj ŝia lerteco tiukampa provokas ĝeneralan admiron. Tiu feliĉa stato daŭras ĝis ŝia famo ĝiskuras la metropolon, kie la mikado dekretas, ke ŝi fariĝu lia kromsinjorino.

Al la princino tio ĉi neniel plaĉas kaj la ĉevalo, siavice, suferas, eĉ, pro amĉagreno(!). Dume ŝia patro, por solvi la aferon, intencas perforte fini ĉian diskuton kaj taski al la ĉevalo ion neplenumeblan: Aŭdu, Tukige. Kiam la sonorilo de la kastelo batos la dekan horon, vi ekkuru por trapasi ĉiujn sep vilaĝojn de Mimaki. Tri fojojn en du horoj. Sciu, ĝuste tri fojojn. Ne forgesu! [...] Tamen, se vi plenumos la taskon, Tukige, mia filino estos via. Vi rajtos preni ŝin kien ajn vi volas. La ĉevalo, nemirige, brile plenumas la taskon. Tial la patro de la princino ne povas ne forlasi la vojon honestan kaj li ruze igas la ĉevalon kredi, ke ĝi alvenos tro malfrue. Tukige, ege malĝoja, sin ĵetas en profundaĵon. La patro estas kontenta, sed lia filino rezignas pri ĉio tera kaj dediĉos la ceteron de sia vivo al memorado pri la amata ĉevalo.

Kvankam estas interese gustumi erojn el aliaj kulturoj, mi sentas tamen kelkan elreviĝon. Konisi Gaku estas sperta kaj kompetenta esperantisto, sed lia cetere vigla traduko de la japana teksto ne sukcesis tuŝi min. La teksto estas konsiderinde komplika por okcidentaj oreloj kaj ne fluas tiel kiel mi dezirus en poezio; krome mi dubas, ke tian, tekste kaj muzike nefacilan verkon, oni povus ĝui en Esperanto je nivelo komparebla kun la japana originalo. Supozeble dependos parte de tio ĉu kaj kiom oni rekonos la verkon kiel ion japanan kaj kian sperton oni havas pri la japana uzado de Esperanto kiu, kiel ajn kompetenta, ekde mia esperantistiĝo en 1986 ne ĉesis impresi min kiel speciala kaj “alimaniera”.

Sed ĉar temas pri verko muzika, mi finas per la deziro, ke iam ni povos ĝin aŭskulti sur kompakt-disko por apreci la verkon kia la komponinto ĝin intencis.

Antonio de Ruijter

Nemalhavebla, modela verko de leksikografio

Erich-Dieter Krause (1999): Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg: Helmut Buske Verlag. XIV +882 p. ISBN 3-87548-193-3. € 42,00.

La Granda Esperanto-Germana Vortaro kun siaj 80 000 leksikaj unuoj (kapvortoj kaj internaj esprimoj, kunmetitaj vortoj) konsistigas ne nur la plej grandan vortaron de sia speco, sed ankaŭ unu el la plej grandaj Esperanto-vortaroj. Laŭ la nombro de unuoj ĝi eĉ superas La Novan Plenan Ilustritan Vortaron (PIV: 46 890), sed ne laŭ amplekso (komparebla kun la itala, franca, hungara kaj ĉina vortaroj). Ĝi estas konsiderinde pli granda ol la alidirekta Germana-Esperanto-vortaro de la sama aŭtoro el 1983.

De kie tiom da vortoj kaj esprimoj? Nek amaso da homoj kunlaboris, kiel kaze de PIV, nek granda korpuso disponiĝis. La aŭtoro mem kolektis dum 30 jaroj la novajn vortojn kaj diversajn esprimojn el gazetoj kaj libroj. Jam de longe sentiĝas la bezono por reprezenta Esperanta korpuso simila al tiu de aliaj naturaj lingvoj, surbaze de kiu eblus ĉerpi informojn pri la lingvouzo (pri vortoj, vortkombinoj, rekcioj) kaj tiel eblus doni al la leksikografoj firman bazon! Alie restas nur la persista kaj konscienca laboro kaj lerteco de la leksikografo. Krause kiel vera leksikografo (profesia, li profesoras en Lepzigo kaj membras en AdE) observas la lingvouzon, registras ĝin kaj post racia selekto proponas la vortojn. Laŭ li eĉ la ekstereŭropa uzo estas adekvate konsiderata. Li ne volas preskribi, doni devigajn normojn. Cetere tion neniu E-vortaro arogas al si.

Krause traktas Esperanton kiel aliajn lingvojn, kaj tute prave, ja malgraŭ tio ke ĝi naskiĝis en provtubo, ĝi evoluas nature. La ĝisdata vortprovizo de la vortaro rilatas al la ĉiutaga lingvo kaj al diversaj fakaj terenoj. La fakaj etikedoj estas eĉ pli detalaj ol en PIV. La botanikaj, zoologiaj kaj medicinaj terminoj aperas plej ofte kun siaj latinaj nomoj. Ni retrovas necesajn vortojn kiel kompakta disko, hamburgero, picejo kaj ankaŭ por la nuntempa komputado kiel interreto, retmesaĝo, retumi, ktp. Krause akceptas komputoron kiel terminon kaj etikedas komputilon kiel ĉiutagan vorton (PIV registras nur komputilon), kvankam la signifo de komputi jam entenas tiun agadon, kiun komputilo faras. Aparte envortariĝis kompti en la senco de teknika mezurado (ĝi ne aperas en PIV). Kelkajn mankojn oni kompreneble povas trovi, ja unu homo ne kapablas ĉion regi (ekz. mankas la matematika signifo de la morfemo aro: Menge). Ankaŭ enkonduko forgesiĝis kaj vane mi serĉis la trinkaĵon kolao, troviĝas nur kokakolao.

La aŭtoro uzas ankaŭ diversajn stiltavolojn (kiel ŝerce, insulto), ofte ni trovas la etikedon komunlingve (umg), ekz. ĉe foto por distingi ĝin de fotografio. Sed mankas arkaike, kiun meritus kelkaj niaj vortoj, ekz. bankiero. Post 100 jaroj da historio oni ne plu povas ignori la lingvoevoluon, envenon kaj malaperon de vortoj. Utila estas la referenco al sinonimoj (ekz. ĉe instrui vd. eduki, lernigi, klarigi) kaj la prezento de diversaj variantoj (buĝeto/budĝeto, Budho/Buddo/Budao), sed mankas ĝinzo, estas nur ĝinso (PIV registras ambaŭ). Ĉe naciaj karakterizaĵoj kelkfoje estas referenco.

Temas pri enciklopedia verko laŭ la modelo de PIV: ni povas trovi en ĝi proprajn nomojn de famaj personoj kaj geografiajn nomojn en esperantigita formo kun klarigo germanlingva. El la personaj nomoj ŝajne nur la viraj aperas. Strange! Ankaŭ Esperantaj akronimoj envortariĝis, kiel PIV, PAG, IJK kaj E-organizaĵoj. Laŭ la tradicio de E-vortaroj, la derivitaj kaj kunmetitaj vortoj aperas en la vortnesto de la radiko: unue la sufiksitaj vortoj kaj kunmetaĵoj kun aldonita radiko, poste la prefiksitaj vortoj kaj kunmetaĵoj kun antaŭmetita radiko. Tiu vicordo iom diferencas de tiu en PIV, kie la afiksitaj vortoj antaŭas la kunmetitajn. Ĉio estas en strikta alfabeta ordo, tiel lerneja antaŭas lernejon. Post la vortoj ni trovas karakterizajn kaj utilajn esprimojn: en la vortnesto de lerni troviĝas lernejo kaj post ĝi elementa lernejo, komerca lernejo, frekventi lernejon, regularo de lernejo. Aperas pli da kunmetaĵoj ol en PIV kaj inter ili pluraj fakvortoj. Sed mankas ekz. lernaĵo, mallerni kaj lernema, la unuaj du motivite, ja mankas ekvivalento en la germana, sed la dua sinonimas kun diligenta, tiel estus fleissig germane. Afiksoj aperas en memstaraj vortartikoloj.

La strukturado de la vortartikoloj estas klara, bone travidebla. La diversaj etikedoj helpas en la distingo de la signifoj. Jam la nova germana ortografio estas aplikata. Avantaĝo, ke li atentas ankaŭ la aŭstran kaj svisan lingvouzojn, kaj aldonas la genron al la germanaj vortoj, tiel helpas la uzon por negermanlingvanoj.

La Granda Esperanto-Germana Vortaro estas modela verko de leksikografio, ĝi nemalhaveblas por ĉiuj germanaj esperantistoj kaj por ĉiuj esperantistoj kiuj scias aŭ lernas la germanan.

Ilona Koutny

Obsediĝo pro detalo: skui la kapon en bedaŭro

Tri pri la Tria. Tri raportoj pri la tria alfabeto. André Albault kaj Jean Doublet. Toulouse, 2001: eldonis la aŭtoroj.

Foje okazas, ke eminenta maljuna esperantisto obsediĝas pro detalo de nia lingvo, tiom ke tiuj, kiuj antaŭe respektis lin, povas nur skui la kapon en bedaŭro. Jen eksprezidanto de la Akademio de Esperanto volas konvinki nin, skribi y anstataŭ j.

Laŭ Albault kaj Doublet, vi konas jam du alfabetojn de Esperanto: la ordinaran, kaj tiun Fundamentan surogaton en kiu oni skribas ch, gh ktp anstataŭ la supersignitaj literoj. Ili volas rekomendi ankaŭ “trian alfabeton”, la Novan Help-Alfabeton (NHA), en kiu ĉ ĵ ĥ ĵ ŝ ŭ fariĝas ch j kh zh sh u kaj la fundamenta j fariĝas y.

Ĉi tiu broŝuro konsistas el tri raportoj, du al la Akademio de Esperanto kaj unu “preter la Akademio al la inteligentaj”, plus aliaj dokumentoj diversoriginaj kaj diversdataj. Ĝi donas la impreson esti kunĵetita sen redaktado: abundas malglataĵoj, kaj nenie oni trovas unufrazan koncizigon de tio, kion la aŭtoroj rekomendas (kian mi metis ĉi-supre). La aŭtoroj pretendas, ke NHA komencas esti uzata en internet. Ĉu vere?

Per Google mi serĉis en la Tut-Tera Teksaĵo la vortojn lingvoj kaj lingvoy. Mi trovis: lingvoj (= trad. ortografio) — 28600 dokumentojn lingvoy (= NHA) — 12 dokumentojn

Jam ĉiu nova Windows-komputilo (almenaŭ en Eŭropo) estas ekipita per unikodaj tiparoj, en kiuj troviĝas niaj supersignitaj literoj. Milionoj da komputiluzantoj do disponas pri la supersignitaj literoj de la ĉeĥa, la pola, la hungara, la latva, kaj … Esperanto. Tiu malmulte konata iniciato de Microsoft okazis ne pro premo de esperantistoj, sed pro la komerca neceso internaciigi la komputprogramojn, por ke oni povu libere kombini diversajn lingvojn en la sama dokumento, en la sama tiparo. Flankefike, profitis Esperanto kaj malaperis la ĉefa argumento por NHA.

En la interreto NHA restas praktike neuzata. Oni aplikas aliajn provizorajn solvojn (^c, c^, c', cx) aŭ — ĉiam pli ofte — Unikodon, kiu ebligas al la esperantistoj resti ĉe sia tradicia ortografio, kiel ili prave preferas.

John Wells

Reago

Estas ja nekutime ke aŭtoro komentariu recenzon pri propra libro, tamen nepras iuj aldonaj vortoj al la recenzo de M. van Oostendorp pri Eseoj memore al Ivo Lapenna, aperinta en la revuo dec. 2002. La recenzanto diras: Preskaŭ malestas la kritikantoj kaj mallaŭdantoj... la Eseoj estas tro pozitivaj por samtempe esti fidindaj. Oni aŭskultas nur la amikojn... Kiel redaktoro de la verko mi devas aldoni, ke, ĝuste por garantii aliron ne nur unuflankan, estis invititaj al kontribuado ankaŭ personoj, kies rilatoj al Lapenna estis konataj kiel draste malpozitivaj; inter ili nunaj aŭ eksaj estraranoj de UEA. Sed ili rifuzis kunlaboron, aŭ eksplicite, aŭ implicite per silento malgraŭ plurfoja peto. Ne kulpas do la libro, se personoj havantaj aliajn argumentojn ne deziris/kapablis/povis (la leganto mem elektu la verbon) ilin esprimi. Same ne kulpas la redaktoro, se Lapenna lasis en la movadanoj tian memoron, ke pozitivaj esprimoj tiom abunde superas la kontraŭajn.

Atenta leganto sendube rimarkis, ke al la demando Kio vere okazis dum la Hamburga UK en 1974?, kiun la recenzinto opinias nerespondita en la verko, male respondas almenaŭ deko da paĝoj en diversaj eseoj verkitaj de tute malsamopiniaj personoj, tiel ke la bildo estas tre diversflanke prezentita. Kaj la demandon Kiuj el liaj ideoj ankoraŭ estas vere gravaj? respondas la fakto, ke grandega plimulto de la eseoj estas verkitaj pli ol jardekon post lia morto. Pri unu punkto mi agnoskas, ke la recenzinto pravas: la verko nur dutrifraze traktas la rilatojn de Lapenna kun siaj du mortintaj edzinoj. Senkonsidere al la fakto, ke eltombaj eseoj estas malfacile stimuleblaj, restus ĉiukaze la demando, ĉu privata temo, en esearo memore al homo kies graveco estis publika, interesus la legantojn.

Carlo Minnaja

Strategia Forumo

Kiel scienco helpu nin — kiel ni helpu al la scienco?

Sen praktika apliko Esperanto ne ekzistus. Sen scienca agado per kaj por nia lingvo en la diversaj kampoj, Esperanto apenaŭ havos estontecon. En la lingvo-komunumo ŝajne ekzistas certaj hezitoj pri sistema scienca agado kaj iuj duboj pri ĝia neceso. Do, necesas ŝanĝi tion.

Esence temas pri du aspektoj:

a) Por pli bone solvi multajn problemojn, gravajn por la praktika apliko, necesas pli bona scienca agado en la lingvo-komunumo mem (interna aspekto).

b) En medioj ekster la Esperanta lingvo-komunumo regas mitoj, misinformoj, distordoj kaj informvakuoj pri nia lingvo, inter ili aparte en opini- kaj decid-influaj medioj de sciencistoj. Ankaŭ tie necesas scienca kunlaboro kaj informado (ekstera aspekto).

La serio de strategiaj forumoj kadre de la Universalaj Kongresoj estas kreita por komune debati kaj solvi fundamentajn problemojn de la agado per kaj por Esperanto en la ŝanĝiĝanta mondo. La ĉi-jara Strategia Forumo havos la kadran temon Kiel la scienco helpu al ni — kiel ni helpu al la scienco?

La celo de la Forumo estas doni al interesatoj la eblon prezenti, kian rolon ludas scienco en kaj ekster fakaj asocioj kaj en aliaj Esperantaj medioj.

  • La Forumo do celu:
  • — prezenti spertojn, problemojn kaj defiojn pri la kontakto kun neesperantistaj sciencaj medioj
  • — informi, ĝis kiu grado Esperanto rolas kiel praktika ligilo inter sciencistoj (por komuna esplorado, por interŝanĝo de informoj ktp)
  • — debati pri la rolo de sciencaj aŭ sciencproksimaj institucioj en Esperantujo
  • kaj per tio
  • — ebligi spert-interŝanĝon, kiu pli forte konsciigu la aŭskultantojn pri bazaj problemoj de la sciencpolitika strategio de la Esperanto-komunumo kaj per tio i.a.
  • — esplori, kiel UEA kaj aliaj Esperantaj organizaĵoj povus kontribui por pligrandigi la rolon de la scienco.

La kontribuoj estu koncizaj kaj ne superu 15 minutojn.

La forumon gvidos d-ro Detlev Blanke, al kiu oni sendu anoncojn pri kontribu-deziroj.

Adreso: D-ro Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, rete: d...@snafu.de, tel. +49-30-54 12 6 33, fakso +49-30-54 56 742

Terminologia Forumo

Ĉiam denove oni legas pri novaj fakvortaroj aŭ pri ĉi-rilataj projektoj. Laŭ kiuj principoj ili estiĝis? Kiujn malfacilaĵojn oni devis venki? Kiuj solvendaj problemoj restis malfermaj?

Malgraŭ kelkaj esperigaj provoj, tamen pro manko de kompetentaj kaj laborpretaj homoj, UEA bedaŭrinde ankoraŭ ne sukcesis reaktivigi la Terminologian Esperanto-Centron (TEC), kiu ja povus helpi ĉe la solvo de diversaj demandoj, aparte kiel kunordiga, kleriga kaj informa centro pri terminologiaj aktivaĵoj. La temo pri terminologia agado do daŭre restas grava kaj aktuala.

Pro tio, sekvante la deziron de la Komitato de UEA, kadre de la UK en Gotenburgo okazos denove Terminologia Forumo, sub la kadra temo Novaj fakvortaroj, novaj projektoj — spertoj, problemoj, defioj.

  • La celo de la Forumo estas doni al interesatoj la eblon:
  • — prezenti siajn laste eldonitajn fakvortarojn,
  • — informi pri fakvortaraj projektoj prilaborataj aŭ antaŭvidataj
  • — esprimi sian opinion pri PIV 2 laŭ terminologi-rilata enhavo
  • — debati pri principaj terminologiaj problemoj
  • kaj per tio
  • — ebligi spert-interŝanĝon, kiu pli forte konsciigu la aŭskultantojn pri bazaj problemoj de la terminologia laboro.

Ĉe tio la prelegantoj antaŭ ĉio informu pri la principoj de la elekto de nocioj kaj farado de terminoj, pri redaktoprincipoj, malfacilaĵoj kaj aliaj problemoj.

La prezentoj estu koncizaj kaj se eble ne superu 15 minutojn.

La forumon gvidos d-ro Detlev Blanke, al kiu oni sendu anoncojn pri kontribu-deziroj.

Adreso: D-ro Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, rete: d...@snafu.de, tel. +49-30-54 12 6 33, fakso +49-30-54 56 742

Loke

ITALIO: La Milana Esperanta Grupo ekde 2003 translokiĝis al nova, propra sidejo: Circolo Esperantista Milanese, Via De Predis 9, IT-20155 Milano, Italio. Ĉar ĝi estas iama butiko, oni eniras rekte de la strato post la stratangulo de Via Bramantino. La kunvenoj okazas vendrede je la 21h15, krom festaj aŭ aŭgustaj tagoj. Retpoŝtaj adresoj plu validas: e...@infinito.it kaj www.infinito.it/utenti/esperantomi/.

NEDERLANDO: la asocio Esperanto Nederland jam tradicie metas anoncon en ĉiusemajnan senpagan gazeton Metro, kiu estas senpage je dispono de trajnvojaĝantoj. La nombro de reagoj kreskas: temas jare pri kelkaj centoj. Pasintjare, post la tiamaj balotoj por la parlamento, gratulante la novelektitojn, Esperanto Nederland donacis Esperanto-tradukon de du libretoj de konata nederlanda verkisto Godfried Bomans al ĉiuj parlamentanoj.

POLLANDO: Silezia Esperanto-Asocio aperigis raporton pri la okazinta 36-a Internacia Esperantista Feriado en Międzygorze. Familia etoso agrabligis komunan ripozon kaj multflankan uzadon de Esperanto. La raporto kun fotoj troviĝas ĉe http://vroclavo.republika.pl/feriado en Miedzygorze.

SINGAPURO: La 7-an de decembro, laŭ iniciato de Tan Koon Hee, naŭ esperantistoj en Singapuro kunvenis por revigligi la aktivadon de Singapura E-Asocio. Dum la kunveno oni elektis novan estraron de SEA: Yong Tek Kong (prezidanto), Tan Koon Hee (vic-prezidanto), Jenny Koh (ĝen. sekretario) kaj Sng Siok Hui (financo). La kunveno difinis klopodan celon en la venontaj jaroj inviti Universalan Kongreson de Esperanto al Singapuro, kaj ekde la jaro 2003 funkciigi E-kurson por multigi la membraron.

KAMERUNIO: Prezidanto de la landa asocio AEK kontaktis plurajn ministeriojn per speciale preparitaj dosieroj kun diversaj petoj. Fine de oktobro 2002 li alparolis instancojn pri turismo, paco, ŝtataj lernejoj, la Unesko-reprezentanton en Kamerunio k.s. Al la instancoj li disponigis projekton de rezolucio favora al Esperanto, por la Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazonta en 2003 en Parizo.

RUSIO: La 3-an de februaro en la ejo de la Sankt-Peterburga societo Espero komenciĝis rektmetoda junulara E-kurso. La unuan lecionon ĉeestis 23 gejunuloj en la aĝo inter 15 kaj 42 jaroj. La kurson gvidas juna, sed jam sperta litova instruisto Eŭgeno Gaus. La kurso povis okazi danke al bonkora subteno de UEA (la ĝen. direktoro Trevor Steele) kaj prezidanto de la societo Espero Anna Butkeviĉ.

SVEDIO: Ekde la aŭtuno 2003 oni povos studi Esperanton en Stokholma Universitato. La studplano estis aprobita de la estraro de la instituto pri lingvistiko. La kurso okazos en aŭtuno 2003 kaj printempo 2004. La ĉefa lingvoinstruisto estos docento Joakim Envall. Prof. Hartmut Traunmüller instruos la interlingvistikan parton. Eble kontribuos kromaj instruistoj.

ĈINIO: 43 studentoj el 7 institutoj aŭ fakultatoj de Dalian-Universitato en Liaoning-provinco trapasis fine de decembro 2002 ekzamenon, per kio finiĝis la unua semestro de la lernojaro 2002-2003 por Esperanto kiel nedeviga studobjekto. La studobjekton gvidis s-ro Wang Tailin, vic-prezidantoj de la Fremdlingva Instituto de la universitato kaj Liaoning-provinca E-Asocio (LEA).

Fake

BIBLIOTEKOJ: En aŭgusto 2001 Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Brazilo starigis kampanjon Esperanto en la bibliotekoj, kiu celas provizi per E-aj libroj la brazilajn aŭ alilandajn bibliotekojn. Estis senditaj pakaĵoj kun E-libroj al 14 brazilaj bibliotekoj, unu pakaĵo kun 40 E-libroj al la naskiĝanta E-movado de Paragvajo, kaj pakaĵo kun 10 E-libroj (bildvortaro, legolibroj, primovadaj kaj literaturaj verkoj) al Konga Esperanto-Rondo en Kinshasa.

FILMO: Mallongdaŭra filmo de Adam Gluzinski La Antikristo ricevis la unuan premion en la 44-a Internacia Festivalo de la Dokumentaj kaj Mallongdaŭraj Filmoj en Bilbao. La scenaro de la filmo baziĝas sur la rakonto de Endre Tóth Lappar, La Antikristo, kiu aperis libroforme en la samtitola novelaro (Budapeŝto, 1982). Tomasz Chmielik verkis pri tiu filmo artikolon, kiu aperis en la februara (centa) kajero de La Ondo de Esperanto (http://Esperanto.Org/Ondo — rubriko Novaĵoj.)

ĜEMELAJ URBOJ: Komisiito de UEA pri ĝemelaj urboj estas Wu Guojiang, Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo, CN-113008 Fushun Liaoning, Ĉinio, retadreso: a...@21cn.com. Aperis jam tri Cirkuleroj pri la Ĝemelaj Urboj, kiujn oni povas peti de la komisiito.

STUDI ESPERANTE: Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo invitas al Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kiu funkcias ekde 1991, kaj en 1994 transformiĝis en trijaran (ĉiutagan aŭ eksterĉeestan) post-maturekzamenan lernejon. Ĝi agas laŭ permeso de la Pola Ministerio pri Edukado kaj en 1996 ĝi akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj — San Marino. En la studumo lekcias sciencistoj, instruistoj, lektoroj kaj fakuloj ekz. de AIS San Marino, Monda Turismo, Internacia Esperanto-Instituto en Hago kaj Akademio de Bydgoszcz. En la studumo povas studi personoj, kiuj finis 18-an vivjaron kaj havas almenaŭ meznivelan edukitecon. Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn, dum kiuj oni povas akiri naŭ profesiojn laŭ EU-normoj. En la studjaro 2001/2002 studis 180 gestudentoj el 11 landoj. Aliĝoj ĉe Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, str. M. Skl-odowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando; informoj telefone aŭ fakse: (48-52) 3461151, rete: t...@bydg.pdi.net.

KOMPUTILA VORTARO: Alex Timaŝov kreis bonege funkciantan programon eVortaro surbaze de la Esperanto-Rusa vortaro de Bokarev, troveblan rete ĉe http://www.esperanto.mv.ru. Temas pri vera komputila vortaro, kun multaj tipaj oportunaĵoj: ĝi aŭtomate trovas, tradukas kaj en vindoza pleto montriĝas per verda steleto, kiam ajn elvokebla per unu klako. La programo estas libere uzebla kaj elŝutebla ĉe: http://www.evortaro.narod.ru.

AMRI WANDEL, iama prezidanto de TEJO, profesoro pri astrofiziko en Universitatoj de Jerusalemo kaj Los Anĝeleso, akademiano kaj profesoro de AIS, nun ofte donas intervjuojn al revuoj kaj parolas en la israela televido pri atingoj kaj celoj de spac-esplorado, pri internacia kunlaboro en spaca esploro, kaj pri la unua israela astronaŭto en la usona spacnavigilo Columbia. Oni povis vidi lin en la populara programo Bonan matenon Israelo kaj en la anglalingva Novaĵ-magazino (kiun oni sendas satelite ankaŭ al Usono kaj Eŭropo). Kiel scienca konsilanto al la projekto Hejmo sur Marso, ekspozicio en la Muzeo de Scienco en Jerusalemo (www.mada.org.il), li prelegas ankaŭ pri Vivo sur Marso: pasinteco, nuntempo kaj estonteco.

[FORIGITA!: bildo]

Amri Wandel sur “marsa” foto por gazetara intervjuo pri ekstertera vivo.

Anoncetoj

14-a konferenco de IKEK (komunistoj) okazos en Bankja apud Sofio (23-28.05. 2003). La temo Komunistaj movadoj en Bulgario kaj la mondo. Aliĝkotizo: 25 eŭroj. Sendu al: Dieter Rooke, Aüssere klus 14, CH-4702 Oensingen, Svislando.

Mariana Todorova Genĉeva (m...@dir.bg) deziras trovi seriozajn esperantistojn por longdaŭra korespondado. Ŝi ankaŭ ŝatus trovi homojn kaj grupojn, kiuj pretus kunlabori kun E-grupo de 9-10-araj gelernantoj, aŭ kun grupo de plenkreskuloj.

Aktivi-en-UEA! Estis starigita nova retpoŝtgrupo de UEA por faciligi enasocian serĉadon de taskoj, projektoj kaj helpantoj. La dissendolisto celas informi pri taskoj kiuj ankoraŭ ne havas respondeculon. Enskribiĝinte vi ricevos la taskopriskribojn kaj povos decidi ĉu vi volas kunlabori. Se vi volas helpi en iu projekto kadre de la UEA-agado, vi povas enskribiĝi al la listo Aktivi-en-UEA! per vizito de la retpaĝo http://abonu.com/catalog/esperanto.aktive kaj vi aŭtomate ricevados informojn pri novaj projektoj. Se vi mem volas proponi novan projekton, eblas skribi al t...@uea.org (bv. doni titolon de la tasko kaj mallongan sinprezenton).

Ĉiam konstante akceptas korespondproponojn Japana Esperanto-Korespond-Servo, ĉe KLEG, Sone-higasi 1-11-46-204, Toyonaka-si, JP 561-0802, Japanio.

Litovio dum jarcentoj estas 144-paĝa libro, kiu celas prezenti la landon de la 90-a Universala Kongreso en 2005. Oni ne multon scias pri Litovio, kies nomo la unuan fojon estis menciita en 1009. En la 15-a jarcento Litova Granda Duklando estis la plej granda regno en Eŭropo! La abunde ilustrita libro de Petras Ĉeliauskas estas aĉetebla en la Oficejo de Litova E-Asocio kaj en la Libroservo de UEA, <l...@uea.org>. La prezo estas 9 eŭroj.

Ĉe www.uea.org aperis reta mendilo por la 88-a UK en Gotenburgo. Eblas trovi ĝin en la parto Kongresoj — 88-a UK — Reta mendilo. Apude oni povas konsulti plenan tekston de la Dua Bulteno.

Tra la mondo

Filatelaj kovertoj el Kroatio

En Kroatio aperis okaze de la 5-a Kongreso de Kroatiaj Esperantistoj kaj la 14-a Konferenco de Alp-Adriaj Regionoj du unutagaj kovertoj.

Unu koverto surhavas Esperantan poŝtmarkon kaj la surskribon 14-a Alp-Adria Konferenco Rijeka-Kostrena, la dua (sube) havas la saman stampon, sed du diversajn E-poŝtmarkojn.

Temas pri filatela raraĵo, ĉar malofte estas emisiitaj du poŝtmarkoj rilataj al Esperanto por la sama aranĝo.

[FORIGITA!: bildo]

la kovertojn eblas mendi ĉe: Kroata Esperanto-Ligo Kneza Mislava 11/3 HR-1000 Zagreb Kroatio

Ertl malkontenta

Ni estas bedaŭrinde je la suba parto de eŭropaj landoj koncerne fremdlingvajn sciojn, deklaris, en parolado adresita al la nacio, la hungara ĉefministro Peter Medgyessy.

Lernado de lingvoj estas natura tasko kaj neceso ekde frua infanaĝo. Post la grandaj reformoj de post 1989, kaj ankaŭ pro la baldaŭa membriĝo en Eŭropa Unio, la pozicioj de lingvoj tre ŝanĝiĝis. Ĝenerale nun en Hungario oni kompreneble opinias la scion de la angla plibonigenda, sed konscias ankaŭ pri la neceso de la germana, klarigas el Bruselo István Ertl, informdirektoro de la Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo. La registaro deklaras apogi multlingvecon. Sed efektive ĝi celas diri: lernu la anglan, diras malkontenta Ertl, eks-redaktoro de la UEA-organo Esperanto. Laŭ la hungaro, la oficiala sinteno de la registaro rilate fremdlingvojn estas hipokrita.

Marko Naoki Lins

[FORIGITA!: bildo]

En novembro 2002 Chongqing-a Esperanto-Asocio en Ĉinio okazigis E-kurson en la Chongqing-a Universitato. La prezidanto Yuan Ailin kaj vicprezidanto Zeng Fanyue unue prezentis Esperanton al 400 studentoj kaj instruistoj, kio vekis grandan aplaŭdon kaj intereson pri la poste lanĉita E-kurso.

Kie okazos kio?

Kiel trovi Esperanto-renkontiĝojn en najbaraj aŭ aliaj landoj? La listoj laŭ datoj ofte ne multe helpas tiurilate.

Esperantoland kreis en la interreto mapojn, sur kiuj estas indikitaj la lokoj de estontaj Esperanto-renkontiĝoj. La rezulto estas trovebla ĉe www.EsperantoLand.org/renkontighoj. La organizantoj povas mem enmeti novan E-aranĝon kaj poste lauplaĉe ŝanĝi la indikojn helpe de kodvorto. Tiel eblas rapide prezenti sian renkontiĝon interrete, ankaŭ se oni ne disponas pri propra retpaĝaro.

Lu Wunsch-Rolshoven

Japana karto

Japana Poŝta Ministerio emisiis okaze de la 89-a Japana Esperanto-Kongreso 2002 en Hukusima specialan poŝtkarton.

La poŝtkarto estis vendata en 113 poŝtoficejoj, en 50 mil ekzempleroj. Normala poŝtkarto kostas 50 enojn, sed tiu ĉi, sponsorata de Japana Esperanto-Instituto, kostas 45 enojn. Japanaj esperantistoj donacis al tiu reklamkampanjo 5250 enojn.

Sur la poŝtkarto estas la jena teksto: Mondokomuna lingvo Esperanto estas lingvo por forigi landlimojn en la koro. La desegnaĵon faris Konisi Gaku, la tekston verkis Mutukawa Sumiko.

Tahira Masako

[FORIGITA!: bildo]

Karaj legantoj, se vi volas aĉeti tiun ĉi poŝtkarton, bv. mendi ĝin ĉe Japana Esperanto-Instituto: j...@biglobe.ne.jp

Ĝangalo: Ĉiutagaj novaĵoj en nia lingvo

Post preskaŭ unujara laboro, kompetenta kaj talentplena skipo invitas vin viziti la rezulton de siaj streboj — la Esperanto-portalon Ĝangalo! — anoncis, meze de januaro 2003 Flavio Rebelo, ĉefredaktoro de la nova ret-portalo Ĝangalo.

Ĉiutage la esperantlingva novaĵportalo ĉe www.gxangalo.com raportas pri la lastaj novaĵoj el la tuta mondo — pri politiko, ekonomio, sporto kaj Esperanto. En Ĝangalo vi trovos noticojn, artikolojn pri diversaj temoj, elŝutaĵojn, ligilojn, same kiel horoskopon, babilejon, forumon, veterprognozon, serĉilon, voĉdonejon kaj multe pli, klarigas Flavio Rebelo.

Ĝangalo povos fariĝi la plej granda kaj utila Esperantejo en la reto por la internacia lingvo. Jam post monato pluraj miloj da homoj regule vizitas la ttt-ejon.

Dafydd ap Fergus

[FORIGITA!: bildo]

Flavio Rebelo, la ĉefredaktoro de la portalo Ĝangalo www.gxangalo.com <g...@hotmail.com>

Esperanto alvenis al Paragvajo

En januaro 2002 Deolinda Vera López translokiĝis el Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) al la urbo Asunción en Paragvajo, kaj komencis tie gvidi Esperanto-kursojn.

De la 15-a de februaro ĝis la 10-a de aprilo ŝi instruis al membroj de loka Filozofia Centro, poste komenciĝis nova E-kurso, kiu daŭris ĝis novembro 2002. La spertoj instruas ke estas eble ankaŭ por aliaj esperantistoj fari la samon en aliaj partoj de la mondo, se estas por tio konvena momento, bona volo, disciplino kaj amo.

Biblioteko Hector Hodler: Esploroj por la estonteco

UEA ricevis de nemovada fondaĵo subvencion de 20 mil eŭroj por okazigi laborojn pri reordigo kaj esplorado de la stato de Biblioteko Hector Hodler.

Sekve de la esploroj devus aperi konkretaj rekomendoj pri la plej efikaj vojoj konservi kaj utiligi por la publiko la librajn trezorojn de la biblioteko. Tiuj rekomendoj estos prezentataj al la fondaĵo, surbaze de kio ĝi povos decidi pri disponeblo de signife pli granda sumo por konservado de la biblioteko.

Kadre de la projekto la 1-an de februaro en la CO eklaboris oficisto Ziko Marcus Sikosek (Germanio), konata kiel la aŭtoro de unu el la plej diskutataj primovadaj libroj de la lastaj jaroj Esperanto sen mitoj. Ziko estas magistro pri historio, staĝinta en kelkaj arkivoj kaj bibliotekoj en Germanio. La Biblioteko Hector Hodler estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj, kun proksimume 20 000 libroj, cetere kun periodaĵoj, manuskriptoj, fotoj, sondiskoj kaj aliaj kolektaĵoj. BHH okupas en la Centra Oficejo tri ĉambrojn, nome Kanado, Aŭstralio kaj Simon Saft. Pli pri Biblioteko Hector Hodler kaj Ziko Marcus Sikosek vi povas legi ĉe www.uea.org, Servoj — Biblioteko.