Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 4

Vi trovos ...

tiun ĉi numeron en viaj leterkestoj en malfacilaj momentoj. La homaro denove ne trovis komunan lingvon por solvi la konfliktojn kaj anstataŭ dialogo eksonis — la kanonoj. Sur nia eterne militanta planedo do denove furiozas milito kaj vualas niajn revojn pri frata interkompreniĝo kaj paco. Bv. pardoni al via redaktoro ke li ne povis ne doni iom da loko al ĉi tiu temo sur la oficialaj paĝoj de la politike neŭtrala organizo. Por almenaŭ iom forgesigi vin pri la terura realo, vi trovos legaĵojn ankaŭ pri pli ĝojigaj temoj: iniciatoj de niaj gejunuloj, aktivaĵoj de francaj esperantistoj sur parlamenta nivelo, E-pioniro sur la aŭstra du-eŭra monero, historio de nia lingvo en Afriko, nia Delegita Reto, Gotenburgo, novaj E-libroj kaj aranĝoj de esperantistoj tra la mondo...

Stano Marĉek

Malferme

Pri la milito

Renato Corsetti

Ne estas facile skribi pri ĉi tiu temo en ĉi tiu revuo. Aliflanke la redaktanto tute prave rimarkis, ke ni ne povas ŝajnigi ke la milito ne okazas kaj pluparoli pri niaj ĉiutagaj temetoj. Estas ankaŭ vere, ke UEA estas neŭtrala pri politikaj demandoj, kaj certe milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj, kiel diris famulo en la pasinteco. Ĉu tamen mi, kiel individuo, ne povas diri ion al multaj individuaj esperantistoj, kiuj en ĉi tiu momento estas trafitaj de angoro kaj atendas eble vorton pri la afero, por reakiri iom da espero pri la estonteco? Estas tre malfacile diri ion ekvilibran.

Mi serĉis, laŭ mia ĉiama praktiko, pecon el parolado de Zamenhof, aŭ el liaj verkoj, pri la sama temo. Kun granda bedaŭro mi devis rezigni, ĉar Zamenhof estis tre malneŭtrala pri milito kaj pri la instigantoj al milito kaj malamo inter la gentoj. Se li vivus nun, li apenaŭ povus esti prezidanto de UEA. Fakte la plej profunda motivo por lia agado estis justa paco inter la popoloj, kaj por tio li ankaŭ provizis lingvon (sed ne inverse). La saman celon de Zamenhof havis generacioj post generacioj de esperantistoj, kiuj per sia “misiisma” sinteno sukcesis vivteni la lingvon, grandigi la komunumon, produkti kulturon, en kiu la ideoj pri paco kaj egaleco tenas centran rolon.

Tio signifas, ke, malgraŭ tio ke UEA ne rajtas doni juĝon pri la nuna milito, ni certe rajtas doni juĝon pri ĉiuj militoj. Ni rifuzas ilin, aŭ almenaŭ mi kaj multaj aliaj esperantistoj rifuzas ilin. Neniu estas devigata samopinii kun ni, sed ni estas fieraj samopinii kun granda parto de la Esperanto-kulturo kaj de la Esperanto-tradicio.

Kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn la milito ĵus komenciĝis kaj la novaĵoj pri morto kaj detruoj nur komencis time aperi en la televidaj informoj. Mi esperas ke mortintoj kaj vunditoj estos malpli multaj ol oni atendas, kaj ke kiam vi legos ĉi tiun artikolon tiam almenaŭ la unua pli batala fazo de la milito estos jam finiĝinta sen grandaj suferoj de la koncernatoj.

Post la milito, kiam la kanonoj ĉesos bleki, ni devos ree okupiĝi pri multo. Laŭ niaj ridinde malgrandaj kapabloj ni certe faros nian eblon por kontribui al la materia rekonstruado de Irako. La Agado Espero de UEA, kaj ĝia branĉo Lingvo de Paco, fakte okupiĝas pri tiaj situacioj. Krome ni devos kune kun multaj aliaj pli potencaj ol ni okupiĝi pri alia grava vundito, pri Unuiĝintaj Nacioj kaj ties rolo. Ni ne povas en ĉi tiu decida momento perfidi niajn tiel ofte disanoncatajn Konsultajn Rilatojn, ni ne povas rezigni pri nia ĉefa ideo: la malsamaj popoloj devas interkompreniĝi en paco kaj egaleco. En la nuna epoko la nura tutmonda loko, kie la popoloj (ankoraŭ nur pere de siaj registaroj) renkontiĝas kaj diskutas estas Unuiĝintaj Nacioj. Helpi ilin estas helpi nin, ĉar finfine ni sur la lingva-kultura kampo, kiel ili pli ĝenerale, volas nur starigi mondan ordon en kiu interkompreniĝo laŭgrade prenos la lokon de perforto, kaj prenos la lokon de gvidantaj landoj kaj gvidataj landoj.

Inter ĉiuj aferoj, kiujn mi legis lastatempe, unu aparte trafis min. Ĵurnalisto konstatis, ke kiam la tiamaj potencaj landoj komencis malatenti la tiaman Ligon de Nacioj, oni tre rapide ekmarŝis en la direkto de la dua mond-milito. Ni ne volas, ke tio reokazu nun. Tial mi diras al la legantoj: Ne timu, la milito baldaŭ finiĝos, sed ĝi ne solvos ion. Nia laboro por paco, justeco kaj interkompreniĝo estos eĉ pli bezonata.

Ni fermu ĉi tiun mallongan artikolon per la vortoj de alia “ekstremulo”, Kálmán Kalocsay, kiu invitas nin per sia Kongresa Runo:

Luktu firme, fajre, forte / kaj sufoke kaptu kole tiun urson ulno-ungan / monstron de la Mortolando la militon malicegan.

[FORIGITA!: bildo]

Atako kontraŭ Bagdado

[FORIGITA!: bildo]

Protesto de esperantistoj en Dublino

Nia nova paĝaro: www.lernu.net

Esperanto@Interreto

Ridetu kaj lernu!

lernu! estas nova plurlingva reta kursejo por Esperanto. Lanĉita fine de decembro 2002 ĝi jam ekzistas en 16 naciaj lingvoj kaj havas ĉirkaŭ mil registritajn uzantojn.

Priskribo de la paĝaro

La paĝaro www.lernu.net enhavas ĉirkaŭ 350 paĝojn kun tre diversa enhavo, por homoj kun malsamaj antaŭscioj kaj gustoj. Por faciligi la navigadon, ili estas grupigitaj en la jenajn partojn: lernu!, enkonduko, kursoj, helpiloj, biblioteko.

Enkonduko

En tiu ĉi parto oni povas informiĝi kaj konatiĝi pri/kun Esperanto kiel fenomeno kaj kiel lingvo.

Pri Esperanto: La teamo de lernu! prezentas siajn pensojn pri Esperanto.

Lingvoprezento: Jen, oni povas gustumi la lingvon mem.

Utilaj frazoj: Listo de kelkaj utilaj frazoj, ankaŭ estas eblo ekzerci pri ili.

Kursoj

Momente estas tri kursoj en la paĝaro; ni esperas povi aldoni pli dum la printempo (se vi havas ideon pri kurso bv. kontakti nin!).

Ana Pana: Nivelo: komencanta.

Komento: Koresponda kurso kiu ebligas fari la unuajn paŝojn en la lingvon kun helpo de spertaj Esperanto-parolantoj.

Jen nia IJK: Nivelo: komencinta. Komento: Oni kaj lernas pli da Esperanto kaj ricevas imagon kia estas granda renkontiĝo de Esperanto-junuloj.

Gerda Malaperis! Nivelo: daŭriga. Komento: Vaste uzata lernilo de la lerta Esperanto-verkisto Claude Piron. Samtempe estas interesa krimromaneto.

Helpiloj

Lerni novan lingvon estas longdaŭra proceso. Jen tri iloj al kiuj oni ofte povas reveni por ricevi helpon kaj subtenon.

Gramatiko: Donas superrigardon de la Esperanto-gramatiko.

Vortlernado: Helpas internigi novajn vortojn.

Lingvodemandoj: Prezentas diversajn lingvodemandojn kaj respondojn al ili.

Biblioteko

En la biblioteko troveblas libroj, muziko kaj filmoj.

Rakontoj kaj libroj: Rakontoj en diversaj niveloj. Vi povas kaj aŭskulti kaj legi ilin.

Muziko: Kelkaj kantoj en Esperanto. Eblas legi la tekstojn.

Filmoj: Troveblaj estas ankaŭ filmetoj. Iom frenezaj sed espereble tamen spektindaj!

Krome...

Enestas ankaŭ vortaroj, help-paĝoj kaj tujmesaĝilo. Utila afero estas ke oni povas klaki sur vorton en ajna Esperanta teksto kaj tuj venas la traduko en la vortar-fenestreto. Kadre de la paĝaro estas organizita iuspeca uzant-komunumo, kun la nomo mia lernu!. Per ĝi oni povas interŝanĝi mesaĝojn, prezenti sin kaj rigardi prezentojn de aliaj uzantoj, sekvi sian evoluon tra la paĝaro, havi personajn listojn kun lernitaj kaj malfacilaj vortoj ktp.

Via helpo estas bezonata!

lernu! estas novnaskito kaj bezonas multe da subteno por kreski... Ni tre ĝojus se vi povus kunhelpi. Specialan atenton ni volas doni al tradukado, informado kaj lingvohelpado al uzantoj:

Tradukado

Por ke nova uzanto de la paĝaro kaj interesito pri Esperanto sentu sin sekura ekde la komenco, gravas ke ŝi aŭ li povu uzi sian gepatran lingvon por informiĝi pri Esperanto kaj lernu!. La paĝaro ekzistas jam en 12 naciaj lingvoj. Se vi volas helpi kiel tradukanto aŭ kiel kontrolleganto, bv. skribi al t...@lernu.net.

Informado

Estas malfacile atingi multajn homojn sen multekostaj informkampanjoj. Ni provas atingi maksimumajn rezultojn per la rimedoj kiujn ni havas, kaj por tio bezonas vian helpon! Ĉe www.lernu.net/informadi troveblas printebla lernu!-faldfolio en multaj lingvoj. Tie eblas mendi ankaŭ lernu!-afiŝon, por pendigi ĝin en viaj lernejo/universitato/laborejo/urbo. Vi povus mallonge informi pri lernu! en via nacia aŭ loka E-revuo.

Lingvohelpanto ĉe lernu!

Unu el la celoj de la paĝaro estas ke komencanto de Esperanto ricevu subtenon de homoj kiuj jam bone regas la lingvon kaj volas helpi al aliaj lerni ĝin. Tiuj homoj, nomataj lingvohelpantoj, estas tre gravaj por lernu!. Iliaj taskoj estas legi kaj respondi en la koresponda kurso Ana Pana, respondi demandojn kaj paroligi komencantojn. Se vi volas fariĝi lingvohelpanto ĉe lernu! kaj tiel helpi al novaj esperantistoj, skribu al l...@lernu.net por pliaj instrukcioj.

Subtenantoj

lernu! estas realigata fare de la internacia laborgrupo Esperanto@Interreto (E@I). La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas: krei ret-paĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri tio, kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide! lernu! estas finance subtenata de la usona esplorfondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF). ESF fondiĝis en 1968 unuavice por subteni kaj stimuli la evoluigon de la anglalingva faka literaturo pri Esperanto. Iom post iom la uzado de Esperanto en edukado fariĝis unu el la prioritataj zorgoj de ESF.

La Teamo

[FORIGITA!: bildo]

La aŭtoroj de la projekto kaj de tiu ĉi artikolo (La Teamo): Sonja Petrović, Henning von Rosen, Arono Chapman kaj Håkan Lundberg (mankas Clayton Smith), dum planrenkontiĝo en Davis, Usono.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la bildo: la vortaro sur la paĝaro www.lernu.net estas supre dekstre kaj la tujmesaĝilo estas malsupre dekstre.

  • Pri Esperanto
  • Lingvoprezento
  • Utilaj frazoj
  • Ana Pana
  • Jen nia
  • IJK
  • Vortlernado
  • Lingvodemandoj
  • Rakontoj kaj libroj
  • Gramatiko
  • Gerda Malaperis!

La parlamenta agado de Espéranto-France: Ĉu modelo por la aliaj?

Jam de jaroj esperantistoj tre fervore kultivas la parlamentan agadon dum kiu ili aŭ rekte informas pri Esperanto aŭ atentigas pri ĝeneralaj temoj ligitaj al Esperantio (ekzemple lingvopolitiko aŭ lingva diskriminacio). Modele la agadon praktikas la francaj esperantistoj. La landa asocio Unuiĝo Franca por Esperanto — Espéranto-France, kun la helpo de la regionaj federacioj de Francio, kontaktis dum la lastaj monatoj la francajn deputitojn, kaj de la Eŭropa Parlamento, kaj de la Nacia Asembleo.

Eŭropa dimensio de nacia agado

Claude Longue-Épée, prezidanto de UFE kaj ĉefa motoro de la agado, klarigas ke ilia strategio havis tri direktojn: Ni decidis ke nia unua kampo estu eŭropa. Do, ni ekkontaktis francajn deputitojn en la Eŭropa Parlamento kaj nur la demokratajn.

Kampanjo de regula informado per leteroj kaj rektaj rendevuoj kreis etoson de malfermiteco kaj informiteco ĉe ambaŭ flankoj. Longue-Epée substrekas la tuŝitajn temojn: Ni klare diris ke ni opinias ke Esperanto estas ŝirmilo de la lingva kaj kultura diverseco kaj ke Esperanto povas esti neŭtrala, objektiva, preciza, nuancplena kaj monŝpara interpreta pontlingvo, por debatoj de parlamento kaj de laborgrupoj, kaj por diskonigo al ŝtatoj kaj al civitanoj. La internacia lingvo tiel estus objektiva garantio de aŭtentika eŭropa multlingveco, kontraŭ riskoj de lingva hegemonio kaj lingva diskriminacio. — Aldone al la leteroj, diras la prezidanto de UFE, estis almetitaj diversaj dokumentoj, ekzemple la Manifesto de Prago aŭ Ĝisdate pri Esperanto.

Sed la granda kaj pena laboro havis tre sukcesan rezulton, ĉar 20 eŭropaj deputitoj (el 78 ‘demokratuloj’) sin deklaris favoraj al promocio de Esperanto en Eŭropo. Inter ili 5 deputitoj efektive montriĝis helpemaj kaj agemaj (Nobel-premio, oficialaj deklaroj, interveno favore al Euroscola, subskribo de peticioj kontraŭ diskriminacio). Kvin aliaj eŭropaj deputitoj restas skeptikaj, bedaŭras Xavier Dewidehem, aktivulo de la junulara Esperanto-asocio JEFO kaj unu el la ĉefkunordigantoj de la ‘Eŭroscola’-projekto, sed ili daŭre korespondas kun ni, kaj ne kontraŭstaras.

Informkampanjo al naciaj deputitoj

Post la printempa balotado 2002 UFE turnis sian atenton al la naciaj deputitoj. Vincent Charlot, komisionano por eksteraj rilatoj, klarigas: La naciaj deputitoj jam havis bildon pri Esperanto, ĉar UFE jam antaŭe faris informkampanjon. Akompane ni ankaŭ rilatis kun la ministerio pri klerigado. Li substrekas ke la kampanjo mem estis mastrumita de la regionaj federacioj de UFE, kiuj kontaktis per leteroj siajn lokajn deputitojn. La temoj estis tre abundaj, opinias entuziasme Charlot, ni menciis ke Esperanto estas propedeŭtiko por ŝatigi kaj faciligi lernadon de fremdaj lingvoj, ke la internacia lingvo estas garantio de aŭtentika — ne devojigita — plurlingveco, ke Esperanto povas esti laŭvola ekzamenero en bakalaŭro kaj proponis fine ankaŭ instruadon de Esperanto eksperimente, fake kontrolota, en unu aŭ du gimnazioj.Ni nur trafis proksimume 150 deputitojn, rimarkigas Longue-Épée, el ili proksimume 15 skribis oficiale al la ministro aŭ starigis oficialan demandon debatitan en la parlamento, por proponi Esperanton en bakalaŭreco. Kaj la ministro? La ministro ĉiufoje respondis — same negative — sed precizigante, ke Esperanto povas esti instruata, en ĉiuj gimnazioj, laŭ eksterhoraj ne oficialaj kursoj, emfazas Longue-Epée.

Parlamenta agado kontraŭ lingva diskriminacio

Tria granda parlamenta agadkampo de UFE estis kampanjo al naciaj deputitoj, kiuj jam starigis oficialan demandon por defendo de la franca lingvo.

Dum la lastaj monatoj de 2002 UFE koncentris sian parlamentan agadon al la temo de lingva diskriminacio per sendado de leteroj al 21 deputitoj. Longue-Épée klarigas: En kunlaboro kun la Brusela Komunikadcentro ni sugestis al la deputitoj demandi: “Kion faras la ministro pri la eŭropaj aferoj, koncerne la lingvan diskriminacion favorantan la ‘denaskajn angloparolantojn’ en dunganoncoj de Eŭropuniaj instancoj kaj en organizaĵoj subvenciataj de Eŭropa Unio?” Ĝis nun 10 deputitoj starigis po unu oficialan demandon, laŭ la modelo proponita — kaj informis min pri sia klopodo — kaj ricevis saman oficialan nekontentigan respondon. — Eble tio unuarigarde ne ŝajnas tre kuraĝiga, sed ni estas nun en bona kontakto kun pluraj parlamentanoj kaj la nekontentigaj respondoj ebligas ke ni daŭrigas nian parlamentan agadon provokante kaj sugestante novajn demandojn, opinias la prezidanto de UFE.

Marko Naoki Lins

Bertha von Suttner la nobelpremiita pacbatalanto

La 2-eŭra monero el Aŭstrio memorigas nin pri unu el la plej fervoraj batalantinoj por paco: Bertha von Suttner. Jen la historio laŭ Walter Klag el La dua jarcento de Esperanto 2/1997.

En la tempo, kiam la kredo, ke la patro de ĉiuj aferoj estas la milito ĝeneralis en la alta socio, ŝi iris alian vojon kaj fondis la unuan pacisman movadon. Ke ŝi pledis ankaŭ favore al Esperanto, pruvas la vortoj de Heinrich Arnold: Estis la jaro 1906, kiam baronino Bertha von Suttner, gastante ĉe miaj gepatroj, la unuan fojon atentigis min pri Esperanto kaj al mi, juna homo, rekomendis la lernadon de tiu ĉi lingvo. Mi sekvis la inviton, kaj kiom da ĝojo mi ŝuldas al Esperanto! Senfinan spiritan kaj animan gajnon, multajn ne forgeseblajn tagojn, la plej karajn memorojn.

Bertha von Suttner naskiĝis kiel filino de la grafo Franz Joseph Kinsky de Chinic kaj Tettau en Prago la 9-an de junio 1843. Kiam ŝi naskiĝis, la patro ne plu vivis. Kelkajn jarojn poste la patrino translokiĝis kun la eta Bertha al Brno kaj poste al Vieno. Ŝi ricevis por si kaj la filino alimenton de la familio Kinsky.

La junaĝon pasigis la juna Bertha en Vieno, en la banloko Baden apud Vieno kaj en diversaj aliaj kurac- kaj banlokoj. Tri gefianĉiĝoj finiĝis sen geedziĝo. En la jaro 1873 ŝi iĝis edukistino ĉe la familio de la barono Suttner. Tiu familio posedis domegon en Vieno kaj kastelon en Harmannsdorf, 80 km nordokcidente de Vieno. La familio vivis vintre en Vieno kaj somere en Harmannsdorf. La barono havis kvar filinojn kaj unu filon. Tiutempe Bertha estis 30-jara, la juna barono Suttner 23-jara. Bertha estis bona edukistino kaj bona kamaradino, ankaŭ por la filo Artur. Iom post iom la kamaradeco iĝis granda amo. Sed la familio Suttner ne deziris interligon. Tial baronino Suttner proponis al Bertha aspiradon kiel sekretariino ĉe la industriisto Alfred Nobel, kiu tiam loĝis en Parizo. Bertha konatiĝis kun Nobel, sed du semajnojn poste ŝi vojaĝis al Vieno kaj sekrete edziniĝis kun Artur von Suttner. Post la nupto ili fervojis al Kaŭkazio, kie Bertha havis malnovan amikinon, la rusan princinon de Mingrelio. Naŭ jarojn ili loĝis tie, en la urboj Kutais, Tiflis kaj Zugdidi. Tie ili ankaŭ komencis labori kiel verkistoj. Ili verkis priskribojn de vojaĝoj por eŭropaj magazinoj kaj literaturaj revuoj.

En la jaro 1885 okazis repaciĝo kun la gepatroj de Artur kaj la paro revenis al Harmannsdorf kaj vivis tie. Vintre 1886-87 la paro restadis en Parizo kaj renkontiĝis tie kun Alfred Nobel. Tiu enkondukis la paron en la salonon de sinjorino Juliette Adam, kiu estis granda patriotino. Jam ĉe la unua vizito estis politikaj interparoloj. Bertha konatiĝis kun multaj interesaj kaj influhavaj personoj, ŝi ankaŭ informiĝis pri la ekzistado de la Internacia Societo por Paco kaj Arbitracia Tribunalo en Londono. Bertha tre impresiĝis. Ŝi decidis labori por la paco. Dum la postaj jaroj 1887-89 ŝi verkis la romanon Die Waffen nieder! (For la batalilojn!). La romano aperis en 1889 kaj iĝis plena sukceso. Ĝi priskribis la sorton de virino dum la militoj en 1859, 1864-66 kaj 1870-71 kaj estas pledo kontraŭ la absurdo de milito.

En 1891 Bertha fondis la Aŭstran Pacsocieton kaj iĝis ĝia dumviva prezidantino. Ŝi partoprenis en ĉiuj packongresoj kaj — konferencoj. Perioda gazeto eldoniĝis sub la nomo Die Waffen nieder kaj poste Die Friedenswarte (La Pacobservejo).

Dum la kvara mondpaca kongreso en Berno en 1892 proponiĝis la fondado de eŭropa ŝtatunuiĝo. Ĝi malakceptiĝis. Alfred Nobel diris: Miaj fabrikoj, kiuj produktas dinamiton, eble finos la militon pli frue ol viaj kongresoj. En la tago, kiam du armeoj neniigos unu la alian dum unu sekundo, la homaro timos kaj forigos la trupojn. Bedaŭrinde la profetaĵo de Nobel ne efektiviĝis!

La 10-an de decembro 1896 Alfred Nobel mortis en sia vilao en San Remo. Li postlasis sian kapitalon por bonfaraj celoj, parton por pacaktiveco de Bertha von Suttner — ŝi estis, kiel la tria homo en la mondo, honorigita per la Nobelpremio por paco en 1905.

Antaŭ 105 jaroj, en 1898, la caro Nikolaus la II-a adresis al ĉiuj registaroj pacmanifeston pri internaciaj konferencoj por atingi veran kaj daŭran pacon. Sendube sukceso de Bertha von Suttner! En majo kaj junio 1899 okazis en Hago la unua packonferenco. Unuafoje delegitoj de ŝtatoj interkonsiliĝis! Bertha estis la sola ino. Dudek ses ŝtatoj partoprenis: ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, Usono, Meksikio, Ĉinio, Japanio kaj Siamo (nun Tajlando). Oni rezoluciis kontrakton pri pacema finaranĝo de konfliktoj. Oni ankaŭ establis permanentan internacian arbitracian tribunalon. (La dua Haga Packonferenco okazis en 1907; ambaŭ konferencoj ebenigis la vojon por la Ligo de Nacioj.)

Antaŭ 89 jaroj, la 21-an de junio 1914 Bertha von Suttner mortis en Vieno, 71-jara. Ŝi ne ĝisvivis la eksplodon de la unua mondmilito. Laŭ esploro de la germana profesoro Dietrich Stoyan la monero kun la portreto de Bertha von Suttner estas la plej movebla eŭro-monero en la mondo.

Esperanto en Afriko

Ĵus aperis Esperanto-traduko de nederlandlingva universitata diplomverkaĵo de Heidi Goes, belga afrikistino. Ĝia titolo estas: La Esperanto-movado en Afriko, kun speciala atento por Tanzanio kaj Togolando. Heidi montras ke Esperanto en Afriko havas historion, kiu reiras ĝis preskaŭ la komenco de Esperanto. En tiu ĉi artikolo Hans Bakker kunplektas tiun prahistorion kun la periodo de post 1980, kiam UEA komencis doni multan atenton al tiu kontinento.

La nova danco

Tiuj kiuj sekvas la afrikan agadon, ekzemple abonante la retliston a...@yahoogroups.com, jam plurfoje renkontis la esprimon Nova danco. Ĝin eltrovis Gbeglo Koffi. Lian nomon nun preskaŭ ĉiu leganto konas. Ankaŭ lian vizaĝon, ĉar ĝi ilustris la ĉefartikolon en revuo Esperanto de februaro. En tiu numero aperis ankaŭ artikolo de Raoul Hounnake: La deka Togolanda, en kiu li skribis, ke la kongresa temo estis Nova danco. Ĝi esprimas ke la afrika agado devas ekde nun lerni novajn paŝojn. Finiĝis la epoko de malnova danco, kiu daŭris de 1980 ĝis 2002. Ĝi estis la epoko kiam eŭropanoj kune kun afrikanoj gvidadis la agadon de UEA en Afriko.

Pli malnova danco okazis en la jaroj 1960-1980, kaj ankoraŭ pli frua pratempo okazis de la aŭroro de la 20-a jarcento ĝis 1960, la jaro kiam Afriko komencis formale ekskoloniiĝi.

Pratempo

Revuo Esperanto de 1914 publikigis statistikon de UEA-membroj en resp. la jaroj 1913 kaj 1914: Alĝerio: 1/4; Egiptio: 8/29; Maroko: 2/6; Sudano: 0/1; Tunizio: 4/3; Okcidenta Afriko: 0/1; Suda Afriko: 10/44.

Evidente eŭropaj entuziasmuloj importis la lingvon al tiuj landoj. Iliaj rezultoj multe variis. Jam tiam la fenomeno ekzistis, ke pro vigla agado de unuopuloj ekflagras fajro kiu poste — estingiĝas.

Ekzemple, en Madagaskaro jam en 1901 aktivis du esperantistoj, unu franca kaj unu malagasa. En 1907 fondiĝis malagasa Esperanto-grupo kaj ankaŭ alia grupo en la 13-a regimento de la franca kolonia infanterio. Tiu lasta havis 30 membrojn. Dudek jarojn poste la statistiko nombras nur unu esperantiston kaj neniun klubon. Sparkoj fajrigis jen kaj jen la movadon, sed la amasevoluo de Esperanto en Eŭropo ne kuntrenis Afrikon.

La postkoloniaj jaroj 1960-1980

Grandaj nomoj en la movado de tiuj jaroj estis Tibor kaj Antonij Sekelj. Precipe la aventuroj de Tibor Sekelj, esploristo kaj verkisto, estis sensaciaj.

Ankaŭ en Afriko

UEA eldonis en 1962 broŝuron de Tibor Sekelj The international language Esperanto, Common language for Africa, Common language for the world (La internacia lingvo Esperanto, komuna lingvo por Afriko, komuna lingvo por la mondo). Tiu broŝuro estas uzebla eĉ nun.

La 8-an de marto 1962 ok aventuremuloj gvidataj de Tibor Sekelj ekvojaĝis al Turkio, Sirio, Egiptio kaj pli suden. Tiu Karavano de amikeco celis longan vojon tra tuta Afriko, sed ĝi atingis sian finon en Dar-es-Salam (Tanzanio) en 1963. La celo de la karavano ne estis disvastigi Esperanton en Afriko. Sekelj vekis interesiĝon ĉe kleruloj ĉie kie li pasis, sed li ne organizis ilin. La Karavano de amikeco pasis sed ne lasis daŭran spuron.

En 1970 aperis alia nomo: Renato Corsetti. La juna Renato estis estrarano, eĉ prezidanto, de TEJO. En 1969 TEJO kongresis en Tyresö, Svedio, kie ĝi malfrue vekiĝis en la nova epoko de junulara protesto. Precipe Humphrey Tonkin vekis ĝin per inspira prelego. Sekve de tio, TEJO lanĉis lavangon da agado kontraŭ kultura kaj lingva imperiismo. Tiu emancipada tasko koncernis ne nur Eŭropon sed ankaŭ Afrikon. Multaj el la tiutempaj entuziasmuloj, nun grizharaj kaj sulkvizaĝaj, restis ĝis nun fidelaj al UEA. Inter ili la verkanto de tiu ĉi artikolo. Rezistado kontraŭ kultura kaj lingva koloniismo estis lia ĉefa motivo por komenci afrikan karieron en 1980.

Esperanto en Afriko 1980-1990

En 1980 Renato Corsetti jam ne plu estis TEJO-membro. Li eniris la estraron de UEA kaj okupiĝis i.a. pri regiona agado. En la Universala Kongreso de Stokholmo, 1980, li siavice vekis en plenplena salonego grandan entuziasmon por agado en “regionoj”: Latin-Ameriko, Afriko, Azio.

Kiel varbi lernantojn en Afriko? Simple! Lernantoj sin anoncis grandnombre. En Kenjo, Nino Vessella publikigis kelkajn anoncetojn en svahilaj gazetoj. Multaj komencis sekvi lian suahillingvan kurson. En okcidenta Afriko Germain Pirlot sisteme respondadis al tiuj afrikanoj kiuj serĉis korespond-amikojn per Jeune Afrique kaj Bingo.

Ne nur UEA estis aktivega. Ankaŭ SAT laboris siamaniere. Aperadis gazetoj, bultenoj, artikoloj. En 1987, la jaro kiam Esperanto fariĝis centjara, Hungara Esperanto-Asocio faris paŝon de historia graveco: ĝi invitis 13 afrikanojn al Budapeŝto por kvinsemajna Cseh-seminario. De tie la grupo vojaĝis al la TEJO-kongreso en Krakovo kaj al la jubilea Universala Kongreso en Varsovio. Antaŭ miloj da aplaŭdantoj ili staris sur la podio — kiel apogeo de nova movado en Afriko.

Multaj, multaj esperantistoj emocie bonvenigadis tiujn afrikajn fratojn. En unu movo Afriko okupis sian lokon en Esperantujo.

Esperanto en Afriko 1990-2000

Abundis la kursfinintoj en Afriko. Normale, kursfininto membriĝas en asocio, aliĝas al klubo, ekkorespondas, partoprenas kongresojn. En Afriko ne estas tiel. Neniu el la junaj finlernintoj havis la monon por tio. Sed — neniu problemo. La movado ne nur aplaŭdis sed ankaŭ donacis monon al Fondaĵo Afriko, komencis korespondadon, ĝemeligis klubojn, invitis afrikajn amikojn transmaren. Asocioj donacis membrecojn. Eldonistoj eldonis siariske libretojn. Bultenoj kaj gazetoj en Afriko kiel fungoj ekkreskis — kaj multaj kiel fungoj mortis. Kelkaj tamen restis aperantaj: Ondo da Vero, Inter Ni, La Afrika Reto. Ĝis hodiaŭ.

Varbado de novuloj tute ne estis problemo. La problemo troviĝis aliloke: kiel akcepti ilin? Kie trovi instruistojn? Kie trovi ĝemelajn klubojn? La malnova, ĉefe eŭropa esperantistaro devis mobilizi sin por akcepti la ondon de novaj lernantoj, kiuj foje miskomprenis kian utilon esperi de sia aliĝo.

En 1989 aperis broŝuro pri la strategio por la agado en Afriko. En revuo Esperanto de januaro 1990 ĝi aperis kiel granda artikolo. Se mi devas resumi ĝin per unu slogano, jen ĝi: En Afriko ni ne bezonas pli multajn sed pli bonajn esperantistojn. El la triopo Varbado, Instruado, Utiligado, la lasta estas la plej grava kaj malfacila, la dua estas grava kaj malfacila, kaj la unua estas facila kaj senutila se mankas la dua kaj tria.

Okazis Afrikaj Kongresoj en Togolando, Benino, Ganao, Tanzanio, kun cento da afrikaj kaj deko da aliaj partoprenantoj. Pro deficitoj tiaj kongresoj ne plu okazas post 1995, sed naciaj kongresoj plu okazadis: en Kongolando, Madagaskaro, Benino, Togolando. Pri la deka togolanda kongreso raportis revuo Esperanto de februaro 2003. Tiujn kongresojn subvenciis UEA.

Nova danco ekde 2002

En la lastaj jaroj okazis denove ŝanĝoj. La unua estis ke afrikanoj transprenis la plenan gvidadon de sia movado. Por tio naskiĝis en UEA Afrika Komisiono kaj Afrika Oficejo. En la Afrika Oficejo deĵoras Raoul Hounnake kaj Doumegnon Koffi, gvidate de Gbeglo Koffi. La dua ŝanĝo estas ke Afriko ne plu estas “io nova, io aparte bonveniginda”. La ondo de entuziasmo pasis, ankaŭ en la donacemo por la afrika movado. Anstataŭ 20 000 eŭroj kiuj ĝis 1995 ĉiujare alvenadis al fondaĵo Afriko, nun alvenadas kelkaj miloj. Ne pli ol cento da fidelaj donacantoj kontribuas la plenan buĝeton.

La sekvoj estas ke fine de 2002 ĉesis la papera eldonado de Ondo da Vero, la tutkontinenta gazeto kun 400 ricevantoj. La 36-a numero aperis nur en la reto. Ŝrumpis la subvencietoj al kluboj de $40 jare al maksimume $20. Kongresoj ne povos plu okazi kiel ĝis nun.

Afrika kapitalo

Por savi sian afrikan movadon, UEA kreis apartan konton Afrika Kapitalo. En ĝi kolektiĝis jam kelkaj dekmiloj da eŭroj, sed la celo estas kelkcentmiloj da eŭroj — tiom, kiom jam la azia movado sukcesis kolekti en sia Azia Kapitalo. La kapitalo estas netuŝebla. Nur la rento certigos la bazan funkciadon en Afriko, sendepende de la kapricoj de la konjunkturo. Ne nur donacoj, ankaŭ senrentaj pruntoj estas bonvenaj. Mecenato eĉ ne bezonas fizike verŝi sian monon al Roterdamo: ĝi povas resti en la konto de lia hejma banko, sed la rento fluos konstante al Afriko.

La homa kapitalo

Afrikaj esperantistoj ne sidas kaj atendas ĝis venos monhelpo. Ili entreprenas enspezigajn projektetojn, aŭ ili iel ajn pagas sian propran agadon. Ekzemplo de projekto: klubo en Zambio komencis bredi kuniklojn kaj tiel sendependiĝas de subvencieto. Alia ekzemplo: instruisto en Kiliba, Kongolando, veturas per biciklo trifoje semajne 34 kilometrojn por instrui Esperanton en elementa kaj duagrada lernejoj en Uvira. Dum tiuj tagoj li ne havas enspezon por manĝi. Krome, la biciklo foje paneas. Tion li faradas jam dum du jaroj. — Kiu eŭropa esperantisto agas same?

Iuj afrikanoj skribis al mi: Esperanto ŝanĝis mian vivon. — Esperanto en Afriko havas fascinan historion. Ĝi enhavas miraklojn. Ĝi meritas nian ĉirkaŭbrakon.

Hans Bakker
Notoj:

1. La Esperanto-traduko de la nederlandlingva universitata diplomverkaĵo de Heidi Goes, belga afrikistino, estas trovebla en la retpaĝo de la tradukinto, Johan Derks: http://home.tiscali.nl/derks/. Ĝia titolo estas: La Esperanto-movado en Afriko, kun speciala atento por Tanzanio kaj Togolando. La nuna artikolo ĉerpas plurajn informojn el ĝi.

2. Revuo Orienta intencas publikigi similan artikolon pri tiu ĉi temo. Vi povas ĝin mendi ĉe: Japana Esperanto-Instituto, j...@mre.biglobe.ne.jp (Jarlibro de UEA 2002, p.204).

3. Informojn pri la afrika agado donas la TTT-ejo http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/AfrikaAgado.html, kaj pri la Afrika Oficejo http://www.dromadaire.com/esperantogo/ao.

4. En julio 2002 aperis informfolio Skizoj pri Esperanto en Afriko kaj en oktobro 2002 sekvis alia eldono: Skizoj -2. Kun plezuro mi sendos en koverto tiujn foliojn al mendantoj. Mia adreso: H. Bakker, Kastelenstraat 231, NL 1082 EG Amsterdam, Nederlando. Retadreso: h...@raketnet.nl.

5. Kiu volas per la reto sekvi la evoluon, povas aliĝi al la retlisto, sendante malplenan mesaĝon al a...@ yahoogroups.com.

[FORIGITA!: bildo]

Esperantistoj en Kigoma, Tanzanio, bezonas lernolibrojn por komencantoj kaj vortarojn. La progresantoj deziras korespondi tutmonde: Unuiĝo de Esperantistoj de Nyarugusu, U. E. N., c/o Bukuru Rubugara (prezidanto), P.O. Box 72, Kusulu/Kigoma, Tanzanio.

Delegita Reto en 2001-2002

Post la apero de la unuaj miloj da E-parolantoj Ludoviko Zamenhof kelkfoje arde alvokadis ilin unuiĝi kaj krei internacian E-organizon. Senrezulte... Verŝajne, ĉar funkciigo de organizo obeas tute aliajn principojn kaj postulas malsamajn talentojn ol lingvokonstruado... Nur en 1908 Hector Hodler fondis UEA — la unuan tutmondan E-organizon, vere indan je tiu titolo.

La formulo de sukceso de UEA estis la sistemo, kiun ni nun nomas Delegita Reto. Nur poste venis la administrado de Universalaj Kongresoj, aliĝis la landaj asocioj kun miloj da aligitaj membroj...

Sed la Delegita Reto daŭre restis la kerno de la Asocio, ĝia fundamento, konsistante el la plej movademaj kaj fidelaj individuaj membroj.

Kiel fartas la 95-jaraĝa Delegita Reto?

Por respondi tiun demandon fine de decembro 2002 okazis enketado inter la delegitoj de UEA, servintaj en la periodo inter la publikigoj de Jarlibro 2001 kaj 2002 (mezo de somero 2001 kaj septembro 2002). Pro ekonomiaj konsideroj oni turnis sin nur al tiuj, kiuj posedas retadresojn. La demando estis, ĉu ili estis petitaj pri delegitaj servoj, se jes, kiom ofte.

La enketiloj estis senditaj al 871 retadresoj en 75 landoj. Malgraŭ jarŝanĝaj festoj pluraj delegitoj kaj eksdelegitoj trovis tempon reeĥi kaj ĝis la 21-a de januaro 2003 al la enketo respondis 455 personoj de 65 landoj.

244 (54%) respondintoj deklaris, ke ili ricevis petojn kaj plenumis servojn enkadre de la Delegita Reto. 32 (7%) delegitoj skribis, ke ili ricevis petojn, ofte eĉ plurajn petojn, sed ili ne certas, ĉu tiuj venis pere de la Delegita Reto, aŭ per aliaj kanaloj. Samtempe 179 (39%) delegitoj opiniis, ke ili neniam ricevis petojn pere la Delegita Reto, kvankam foje ilin atingis E-lingvaj informpetoj laŭ aliaj vojoj.

La delegitoj, menciintaj ciferojn, ricevis kaj plenumis 418 informpetojn pri sia lando aŭ urbo, 653-foje peris informojn pri lokaj e-istoj kaj E-grupoj, 488-foje estis kontaktitaj fakcele, kio sume signifas 1559 servojn.

Krom tio, kutime ekster siaj delegitaj devoj, ili ricevis 256-foje petojn pri gastigado, 495-foje korespondpetojn, minimume 342-foje alispecajn petojn (de neordinaraj ĝis monpetoj).

Certe, tiujn nombrojn necesas konsideri minimumaj, ĉar multaj respondintoj hezitis indiki precizajn ciferojn kaj skribis “kelkfoje”, “multfoje”, “dekojn da fojoj” k.s. kaj tial tiuj informoj ne estis enkalkulitaj.

Eĉ se tio estas guto, do, ne malgranda!

Ĉiukaze, bonvolu juĝi mem pri la stato de nia ĉefa Reto per la aldonataj statistikaĵoj kaj citaĵoj el la respondaj leteroj.

Andrej Grigorjevskij,
estrarano de UEA pri informado
Citaĵoj el kelkaj delegitaj respondoj:
Alfred Tailpied, Francio:

Nur unufoje mi estis skribe kaj telefone kontaktita de itala samideano: temis pri aĉeto kaj sendo de franca vortaro. Tio okazis sen problemo.

Albert Claesen, Belgio:

Ekde 1982 ĝis la fino de mia delegiteco en 2000 (la lasta jaro kiam mi pagis mian UEA-kotizon), mi ricevis nur unu demandon pri malnova katedralo en Tongeren. Mi do estas konvinkita ke la delegiteco ne valoras la penon. Iam mi estis tre fervora Esperantisto, sed bedaŭrinde mi perdis la kredon je la valoro de tiu bela, facila, sed (preskaŭ) ne uzita lingvo.

Aniruddha Banhatti, Hinda Unio (Barato):

Min kontaktis Sauro Orsini per la Jarlibro, ĉar li havis bildkarton, kiun li volis sendi hazarde, metante fingron en la jarlibro sur mia adreso, kaj nun ni multe korespondas rete. Niaj komunaj interesoj estas parolrekonada programaro en Esperanto!

Augusto Casquero de la Cruz, Hispanio:

Kiom, por mi estas malfacile rememori, sed vi povas kalkuli ke minimume 10-foje en ĉiu punkto, krom tio ke mi estas membro de Pasporta Servo...

Axel von Blottnitz, Sud-Afriko:

Kvarfoje eksterlandaj vizitantoj sin anoncis kaj la koncernaj Sud-Afrikaj urbogrupoj aranĝis renkontojn. Sur tiu tereno ni estas ĝoje efikaj kaj profitas per tiuj vizitoj.

Christian Darbellay, Germanio:

La Jarlibro estas iel mia privata telefon- kaj adreslibro. La plimulto de la homoj kun kiuj mi rilatas estas en ĝi. La aliajn mi tutsimple alnotas en la koncerna paĝo.

Donald J. Harlow, Usono:

La listo de delegitoj foje utilis por trovi retadreson de iu, al kiu mi volis skribi alikuntekste, kaj mi du-tri fojojn uzis ĝin por direkti personon al delegito en urbo, kiun tiu volis viziti. Mi rekomendus, ke oni oficiale aldonu al la listo de delegitaj devoj la taskon servi kiel kontaktpersono por novuloj, precipe en la regiono kie servas la delegito.

Christian Lavarenne, Francio:

Samideano (el balta lando) bicikle venis en nian regionon sed subite ekmalsanis kaj estis veturigita en malsanulejon apud Saint-Girons. Se mi bone memoras mi trovis alvokon de flegistino en mia telefonrespondilo, kaj kompreneble akceptis viziti lin. Li jam pli bone fartis sed havis neniun komunan lingvon kun la prizorgantoj, flegistoj kaj kuracistoj (krom unufoje sed nekontentige pere de la germana), kio estis sufiĉe perturba; kaj bonŝance mi jam kelkajn tagojn antaŭe renkontis lin unufoje, do li kon(et)is min pro nia samideaneco. Ni povis longe babili, mi poŝtis leterojn (ĉar li ne havis monon) kaj, sekvan fojon, helpis al ili plenigi la elirpermesan dokumenton kaj klarigi al li ke ili kondukos lin al la stacidomo kun pagita bileto ĝis lia lando kaj kiel li devos nur ŝanĝi la trajnon en Tuluzo antaŭ ol esti akceptata en Parizo de aliaj helpemuloj. Mi skribis por li franclingvan mesaĝeton sur papereto por ke li povu montri ĝin al kiu ajn en la stacidomo por helpo certe elekti la taŭgan trajnon.

Egawa Harukuni, Japanio:

Mi prizorgis kontaktojn kun la kampadejo en mia urbo Wakayama por la dana futbala teamo, partoprenanta la Mondan Pokalon en la jaro 2002, laŭ la peto de la dana ĉefdelegito de UEA, s-ro Bent Wiinberg. Pri la agado estis informitaj ĵurnaloj kaj televido, kaj tio faris bonan propagandon por Esperanto. Ni ambaŭ peris Esperante la eĥojn de ambaŭ landoj al ĵurnalistoj.

Rodolfo Canet Marín, Hispanio:

Kvankam mi ne apartenas al SAT, kelkaj SAT-membroj petis mian helpon por reguligi dokumentojn por la SAT-Kongreso en Alicante. Ĉiam mi respondis akurate por solvi al ili la peton. Mian adreson ili konis per la jarlibro de UEA.

Fernando J. Galvão Marinho, Brazilo:

Dum ĉi tiu periodo, kiel UEA-Delegito mi ricevis nenian apartan helpo-peton. Tamen, tio ne signifas, ke mi restis kiel senmova movadano. Mi subtenis regulan korespondadon kun 2 eksterlandanoj; partoprenis 4 interretajn debatlistojn; ĉeestis ĉirkaŭ 10 lokajn Esperantajn renkontiĝojn; prelegis kadre de du el tiuj renkontiĝoj kaj partoprenis la 87-an UK en Fortalezo.

Hamzeh Shafiee, Irano:

Mi opinias ke Delegita Reto bezonas renovigon kaj novajn agadterenojn. Sed mi ne multe pensis pri tio por doni ideojn.

Huzimaki Keniti, Japanio:

Mi havis gastojn ĉe mi, sed mi ne povas diveni, ĉu ili vizitis min pro mia delegiteco aŭ pro mia pasportaneco, aŭ pro iu alia eco. Pardonon por mia neklara respondo. Sed bv. daŭre aperigi mian informon en la venonta jarlibro de UEA, mi petas. La densa reto de delegitoj montras utilecon de nia organizaĵo. Ne tre gravas, ĉu la reto estas efektive uzata aŭ ne. :-)

Jefim Zajdman, Ukrainio:

Ne! Strange, ĉar mi estas la unusola delegito en la aŭtonoma respubliko Krimeo.

Joâo Manoel Aguilera Jr, Brazilo:

Vi elspezas monon por eldoni librojn (Pasporta Servo kaj Jarlibro), kiuj ne estas uzataj. Mi en la lastaj jaroj ne petis aŭ ricevis petojn pri informoj pere de la Jarlibro.

Josef Schiffer, Germanio:

... tamen mi pensas, ke la reto de UEA-delegitoj estas treege valora.

Miĥail Ŝelestov, Bjelorusio:

Oni petis trovi mapon de Belorusio en belorusa lingvo.

Aleksandr Griŝĉenko, Ukrainio:

Al mi sin turnis la sekretario de Norvega Esperantista Ligo s-ro Douglas Draper, kiu petis helpon por norvega pac-asocio.

Reima Rannikko, Finnlando:

Ankoraŭ ete pri la okazo sinjoro S. (nomo konata ĉe la red.) Li skribis al mi (kaj al multaj aliaj) en aprilo 2002 kaj petis sendi inkujojn por lia komputila presilo. Laŭ li tiaj inkujoj ne estis haveblaj en Pollando kaj li bezonis ilin por publikigi tradukojn de finnaj verkistoj por polaj infanoj.

Mi bonvole sendis al li unu inkujon (valoran ĉ. 40 EUR) ĉar li promesis pagi ĉiujn kostojn. Poste mi nenion aŭdis pri sinjoro S. kaj en la finna E-gazeto Esperantolehti post kelkaj semajnoj ankaŭ oni konstatis ke sinjoro S. ne estas fidinda. La afero mem ne estas grava por mi, sed se sinjoro S. misuzis la adresaron de delegita reto, mi konsideras lian agadon kiel strikte malhonestan.

Tomas Jansson, Norvegio:

Plurfoje pri mia fako (onkologio).

Nguyên Dình Long, Vjetnamio:

El delegitoj en Hô Chí Minh-urbo nur mi havas retadreson indikitan en la Jarlibro. Pro tio, ĉiuj E-vojaĝontoj al Vjetnamio retletere skribis al mi por informi pri sia vojaĝo, por ke mi bonvenigu ilin ĉe la flughaveno de HCM-urbo, por ke mi antaŭmendu hotelon, ktp... Dum ilia restado en Ho Chi Minh-urbo, mi ĝoje helpis ilin laŭ mia libera tempo. Mi bonvenigis geesperantistojn, kiuj alvenis el Japanio, Koreio, Usono, Aŭstralio, ktp...

Gotenburgo la venonta UK-urbo II.

Okcidenta Svedio

La ekskursoj dum UK iros, krom tiuj en Gotenburgo mem, al la provincoj Vestrogotio (Västergötland; okcidente de Gotenburgo), Bohuslando (Bohuslän; norde de Gotenburgo), kaj Halland (sude de Gotenburgo). Jen mallonga prezento de tiuj provincoj, kun mencioj de kelkaj el la ekskursoceloj.

Vestrogotio

En la historio de Svedio elstaras du regionoj: Svealando (Svealand), kun centro en Uppsala, kaj Gotio (Götaland), kun tiama centro en Skara (nordoriente de Gotenburgo). (Oni ankoraŭ mencias tiujn du landpartojn en la veterprognozoj.) Svedio formiĝis en la 11-a —13-a jarcentoj per kuniĝo de Svealando kun Gotio. Laŭ historia tradicio Svealando dekomence estis la ĉefa potenco kaj subigis Gotion; la anekso de Gotio estis sufiĉe rapida proceso. Dum la lastaj 20 jaroj tamen ekestis debato pri la formiĝo de Svedio. La t.n. gotia skolo de historiistoj asertas, ke okazis male: Vestrogotio estis la tiutempa dominanto, potence kaj kulture, kaj ke nur post la 13-a jarcento la potenco transiris al la orientaj provincoj. La unuiĝo estis longa proceso, rezulto de multaj malgrandaj militoj inter provincestroj kaj reĝoj, kaj Svedio estis dum longa tempo loza federacio de provincoj antaŭ ol fariĝi unu regno. Laŭ la tradicia skolo Svedio ekestis dum la pagana epoko kaj poste kristaniĝis iom post iom. La gotia skolo, male, asertas ke kristanismo estis la grundo por povi administri grandan land-areon (i.a. pro la administrado de la katolika eklezio), kaj kontrastigas la kristanan Vestrogotion en la 12-a jarcento al la regiono ĉirkaŭ Uppsala, kie oni tiutempe ankoraŭ kredis je vikingaj dioj.

La defendantoj de la establita historiskribado troviĝas ĉe la universitatoj k.s., dum multaj el la anoj de la gotia skolo troviĝas ekster oficialaj sciencistaj rondoj.

Kiel ajn, Vestrogotio estas tre riĉe dotita per antikvaĵoj. Ŝtonaĝaj kamparanoj starigis ŝtonblokajn tombomonumentojn antaŭ 4000 jaroj. Dum la popolmigrada tempo (400-500 p. Kr.) Vestrogotio estis riĉa kamparana regiono. Vestrogotiaj runŝtonoj de la vikinga tempo rakontas pri vojaĝantoj al Anglio kaj Bizanco. La provinco estis kristanigita en la 11-a jarcento. La kirkoj troviĝas sufiĉe proksime unu al la alia, kio montras ke la provinco estis dense loĝata. La urbo Skara (unue menciita en islanda sagao de 1015) iĝis en 1150 loko por la unua katedralo de Svedio.

Unu el la ekskursoj vizitos ĝin kaj la monaĥan preĝejon de Varnhem, konstruitan en la 12-a jarcento.

Post la 17-a jarcento la historio de Vestrogotio estas paca. En la nuntempo Vestrogotio estas konata i.a. pro sia teksaĵa industrio, kun la urbo Borås kiel centro, kaj pro industriaj urboj kiel Trollhättan (i.a. sidejo de la aŭtofabrikanto Saab).

Eblas veturi perboate de Stokholmo al Gotenburgo per Göta Kanal, kanalo konstruita en la 19-a jarcento. Ĝi kunligas la du plej grandajn lagojn de Svedio, Vänern kaj Vättern.

Bohuslando

La regno Norvegio ekestis en la 10-a jarcento kaj jam dekomence Bohuslando estis parto de ĝi. Tiam la areo inter la Oslo-fjordo kaj la elfluejo de Göta Älv (kie nun situas Gotenburgo) nomiĝis Viken (la golfo). La provinco Bohuslando estis posta kreaĵo. Ĝin konkeris Svedio en 1658. Unu el la restaĵoj el malnovaj militaj tempoj estas la fortikaĵo de Marstrand, kiu estas ĉefe de la 17-a jarcento sed ekkonstruiĝis en la 14-a.

Bohuslando estas plej konata pro sia marbordo kaj insularo, kiujn vizitas turistoj dum la somero (sed apenaŭ dum la resto de la jaro). Tie plej oftas rokoj kaj ŝeroj, glatigitaj de la fortoj de la iama glacio antaŭ pli ol 10 000 jaroj. Troviĝas unu fjordo, Gullmarsfjorden. Simile al la norvegaj fjordoj ĝi tranĉas profunde en la marbordon.Troviĝas ankaŭ idiliaj sabloplaĝoj. La arkipelago de Gotenburgo estas tre vizitinda. Oni atingas ĝin per pramo, per la samaj biletoj kiel por tramoj kaj busoj.

En Svedio oni rajtas iri sur fremda tero kaj tranokti sur ĝi unu nokton sen demandi la terposedanton. (Tio validas por arbaroj kaj herbejoj, sed kompreneble ne por kultivataj kampoj, kaj des malpli por ĝardenoj.) En multaj landoj ja ne eblas atingi la naturon tiel facile. Unu el la kondiĉoj de la rajto estas, ke oni ne damaĝu la naturon, ekzemple oni ne rompu la branĉojn de arboj k.a. kreskaĵoj, ne faru fajron en la naturo (krom sub certaj kondiĉoj), k.s.

Rokĉizaĵoj de la bronza aĝo troviĝas dise en okcidenta Svedio, sed koncentriĝo troviĝas en norda Bohuslando, en Vitlycke proksime al la vilaĝo Tanum. Malgraŭ natura glatigado de 3 000 jaroj (kaj acida aerpoluo) ankoraŭ videblas la ĉizaĵoj. Ili portretas homojn, ŝipojn, bestojn kaj vivojn de tiu tempo. La homoj estas tre skeme faritaj, sed ili havas piedojn — tiel malgrandajn, ke foje aspektas kvazaŭ koboldo iris trans la rokon. Unesko proklamis la rokĉizaĵojn monda heredaĵo. Samloke estas rekonstruita bronzepoka bieneto.

Fiŝado estas grava parto de la bohuslanda ekonomio. Inter la aliaj industrioj troviĝas ekzemple petrolrafinejoj en la urbo Stenungsund.

Halland

La iam dana provinco Halland fariĝis parto de Svedio en 1658. Al norda Halland iras unu ekskurso: al Äskhult, kamparana vilaĝo konservita en la stilo de la 18-a jarcento.

Christer Lörnemark

(Informoj pri ĉiuj ekskursoj troviĝas en Dua Bulteno, kiun ricevas ĉiu aliĝinto al UK 2003.)

[FORIGITA!: bildo]

Enirejo al la ĉi-jara kongresejo kaj ekspoziciejo en Gotenburgo troviĝas meze de la urbo.

[FORIGITA!: bildo]

Naturbelaĵoj de Bohuslando

[FORIGITA!: bildo]

Bohuslando estas konata pro sia pitoreska marbordo kun idiliaj sabloplaĝoj kaj insularo kun rokoj kaj ŝeroj.

[FORIGITA!: bildo]

Iama minejo de Långban en gubernio Vermlando (Postkongreso P1).

[FORIGITA!: bildo]

La insularo de Bohuslando

[FORIGITA!: bildo]

Statuo pri Karolo IX (reĝo de Svedio 1599–1611)

[FORIGITA!: bildo]

Somero en la arkipelago

[FORIGITA!: bildo]

La rivero Säveån en centra Gotenburgo

[FORIGITA!: bildo]

Margolfeto en Bohuslando

[FORIGITA!: bildo]

La rok-ĉizaĵoj de Vitlicke, Talum

Recenzoj

Tri legindaj nacilingvaj libroj pri interlingvistiko

Sprachenpolitik in Europa. Beiträge einer Veranstaltung am 13. November 1999. Red. D. Blanke. Prelegoj de la 9-a konferenco de Societo pri Interlingvistiko pri eŭropa lingvopolitiko. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik, 2001. Kun kontribuoj de Barandovská-Frank, Fiedler, Bormann, ... — ĉiuj en la germana. A4, 161 p. (Blanke 2001 A). € 15,00.

Zur Struktur von Plansprachen. Beiträge der 10. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik 17.-19. November 2000 in Berlin. Red. D. Blanke. Prelegoj de la 10-a konferenco de Societo pri Interlingvistiko pri strukturo de planlingvoj. Eldono: Berlin: GIL, 2001. Kontribuis: Frank, Fiedler, Bormann... /ĉiuj germane/. A4, 159 p. (Blanke 2001 B). € 15,00.

Domaine de la recherche en linguistique appliquée. Red. Tazio Carlevaro. Deuxième Colloque d’Interlinguistique: CDELILa Chaux-de-Fonds. Bellinzona: Hans Dubois, 1998. 235 p. Esperante, france. (Carlevaro 1998). € 16,80.

La Eŭropa Konsilio de Sevilla en junio pasintjare, la regula pint-renkontiĝo de la 15 ŝtatestroj de EU, decidis ke oni konsideru la uzon de lingvoj en pligrandigita EU, kaj prezentu preparan raporton plej malfrue al la Kopenhaga Eŭropa Konsilio en decembro 2002. Klaras ke la interlingvistiko povus, kaj devus, ludi gravan rolon en tia esplorado.

Ĉi tie temas pri tri interlingvistikaj libroj kiuj estas aparte interesaj. Blanke 2001 estas grava kontribuo al la Eŭropa Jaro de la Lingvoj kaj eldoniĝis do en eble decida momento por la eŭropa lingva politiko. Ĝi enhavas artikolojn pri Lingvodiverseco — malbeno aŭ beno (Mattusch); Pri la tipologia riĉeco de eŭropaj lingvoj (Lötsch); La rusa kiel internacia perila lingvo (Kostmarov); Lingva politiko el franca vidpunkto (Klare); Ĉu ekzistas Eŭropo? Kio estas eŭropa? (Barandovská-Frank); Pri la traduko de la Goethea “Faust” al Esperanto (Fiedler); Spertoj dum la terminologia prilaborado de forsta faklingvo (Simon/Ullrich); kun valora bibliografio pri Lingva politiko en Eŭropo (Blanke/Scharnhorst).

Gravas ke publikaĵoj kiuj celas influi la lingvan politikon de Eŭropo estu je profesia scienca nivelo, kaj tia certe estas Blanke 2001 A. Ĝi plenas de pensigaj kaj celtrafaj informoj, kaj ne nur pri Eŭropo. Ekzemple, Mattusch (p 21) citas UNFPA-ciferojn antaŭvidantajn ke en la jaro 2050 nek la franca, nek la germana, nek la itala lingvoj estos inter la 20 kvante plej uzataj lingvoj; ke anstataŭos ilin la turka, la persa, la amhara; ke eble la svahila anstataŭos la korean; kaj ke la angla estos en la tria loko, post la ĉina kaj la hinda. Li ankaŭ atentigas (p 20) ke ĝis 2050 oni timas ke la hispanparolanta parto de la usona loĝantaro povus kreski de la nunaj 10% al 25%! Kostomarov (p 55) citas informan ŝercon pri Ukrainio: la prezidanto de iu alta komitato demandas ĉu ĉeestas rusoj en la ĉambro. Ne? Do, ni diskutu ruse. Simon kaj Ullrich (p 154-7) donas liston de 37 praktikaj punktoj eltiritaj de la sperto pri terminologia laboro. Fiedler (p 141-2) donas kelkajn belajn ekzemplojn de frazoj elgermanigitaj de Faŭsto kiuj povus fariĝi tiom konataj en Esperanto kiom ili jam estas germane:

Jubilas ĉies ĝoja kri’:
Ĉi tie, rajte, homas mi. (37)

kaj

Jes, tiusence mi nun konvinkitas,
Jen finkonklud’ el saĝa sci’:
Liberon, vivon homo nur meritas,
Se ilin perluktadas li. (190).

Cetere, kiu povus kvereli kun la konkludo de Blanke (p 100): Se oni volas eviti estontajn konfliktojn en Eŭropo, endas demokrata formado de eŭropa lingvopolitiko, aparte kadre de EU.

Carlevaro 1998 komenciĝas per ampleksa (85-paĝa) kaj valorega artikolo de Detlev Blanke, Pri la aktuala stato de interlingvistiko. Krome ĝi enhavas kontribuojn pri Esploro sociologia pri la svisaj Esperanto-parolantoj (Carlevaro); La enciklopedia vortaro pri la inventitaj lingvoj (Silfer); S.B. Linde kaj lia provo krei interslavan esperanton (Chmielik); Pri la influo de gepatraj lingvoj al la verba morfologio en Esperanto (Dankova-Stackler); Pri la jida gramatiko de Zamenhof (Chmielik); Svisa Planlingva Enciklopedio (Künzli); Pri la rilatoj inter la svisaj kulturoj (Grosjean); Pri Erich Weferling kaj la konstruado de perfekta lingvo (Barandovská-Frank); kaj Studo pri terminologiaj aspektoj de Esperanto kaj naturaj sciencoj (Favre).

La artikolo de Blanke estas detala kaj atentema superrigardo de ĉio, kio okazis ĝis 1997 en la interlingvistiko en Eŭropo. Inter multaj interesaj punktoj li proponas (p 70) la starigon de scienca organizaĵo de interlingvistoj; substrekas ion tro ofte forgesitan, la faktoroj klarigantaj la relativan sukceson de Esperanto kaj la malsukceso de aliaj sistemoj krom la lingvaj altgrade estas nelingvaj; kaj proponas bazojn (p 71-5) por la ellaborado de interna kaj ekstera LiPEK (lingvopolitiko de la Esperanto-komunumo). La aliaj kontribuoj estas multfacetaj kaj ĉiam interesaj. Indas mencii kelkajn punktojn: la studo de Dankova-Stackler indikas ke nur ĉe la ruseparolantoj oni trovas psikologiajn verbojn prefiksitajn (ekscii, ekpensi), kaj ne ĉe la france- aŭ la itale-parolantoj. Tio memorigas min pri la irlanda lingvo, kie ni havas malsamajn verbajn formojn por esprimi estas nun () kaj estas ofte (bionn), kiuj respondas ĝuste al la pola jest kaj bywa.

Barandovská-Frank sugestas tezon ke Ido, Occidental, Novial, Interlingua, Neo kaj Intel estas dialektoj de la ununura naturalisma latinido.

Blanke 2001 B enhavas kontribuojn pri Giuseppe Peano kaj Latino sine flexione (Barandovská-Frank); Pri la strukturo kaj evoluo de Ido kompare al Esperanto (Anton); Occidental kaj ĝiaj strukturaj apartaĵoj (Back); Pri la strukturo kaj evoluo de Interlingua (Liebig); Natureco kaj aŭtonomio en planlingvoj — prezentataj ekzemple de la frazeologio (Fiedler); La lasta instanco (Bormann); Strukturkomparo de Esperanto-idoj — Kie ekestas la kritikoj de Esperanto (Günkel); Loglan: Lingvo, logiko kaj socia realeco (Fellmann); kaj Pri la strukturo de eksterterulaj lingvoj (Mannewitz).

Ĉiuj tri libroj estas legindaj. Blanke 2001 B pli taŭgas por la specialistoj, sed Blanke 2001 A legendas por ĉiuj esperantistoj kiuj interesiĝas pri la lingva kaj identeca flanko de Eŭropo, kaj kiuj scipovas legi la germanan.

Seán Ó’ Riain

Fenestroj sur la hungaran poezion

Plej probable mi, poeto kiu sin vivtenas ĉefe per instruado lingva, neniam (el)lernos la hungaran. Pro tio mia fekunda danko al la tradukisto Tibor Papp, kiu havigas belajn fenestrojn sur la hungaran poezion.

Sur la altaro de Sundio.

Napisten oltárán. Éva Kovács. El la hungara trad. Tibor Papp. Budapest: Püski, 1999. 87p. ISBN 963-9188-62-X. 20cm. Dulingva: E-hungara. € 4,80.

Sur la altaro de Sundio estas dulingva eldonaĵo. La kompleta hungara teksto lokiĝas unue. La Esperanta havas du prologojn far fakuloj. Nur la hungarlingvan tekston akompanas ilustraĵoj. Tiujn mi trovas ĉarmaj, certe taŭgaj.

Temas pri libro por homoj kiuj ŝatas kalevalojn, poeta sonĝo baze de prahungara originlegendo. Sed la rekonstruo estas pli teoria ol ĉe Lönnrot, kiel substrekas unu el la prologantoj, nia praepopeo, bedaŭrinde, malaperis. Tamen la ĉarma verko havas valoron propran; interalie, Éva D. Kovács elstaras kiel vera majstrino de la hungara aleksandrino, uzita tre ofte de klasikuloj. Kaj en la traduko oni vidas ke Tibor Papp vere, lerte, kaj profunde regas E-on, ties ecojn kaj ercojn. Ja la versoj havas muzikecon kiu pensigus ke oni originale verkis ilin verdlingve.

Dibesto — la Mircervo — havas gravan rolon ĉi-rakontare, kune kun figuroj pli homecaj (ekz. la Sundio mem). La cervo posedas parol-kapablon: Sed ĝi ekparolas, la vortoj veluraj/papilie flugas al koroj junulaj. / Min ne suferigu, junbravuloj belaj, / Mircervo mi estas el kampoj ĉielaj.

Temas pri malampleksa verko anstataŭ pri kalevalo dika. Tamen, pri volumo plenplena je ĉarmoj, vera trezoreto por folkloristoj, kaj kompar-literaturistoj.

Protestantaj magnolioj.

Elektitaj poemoj. Sándor Beke (1961). El la hungara trad. Tibor Papp. Debrecen: E-Societo, 1999. 72 p. ISBN 963-03-8833-2. 21 cm. € 3,00.

Mi rekomendas Protestantaj magnolioj al tiuj, kiuj serĉas metaforajn novaĵojn, foran sed plenan nunon en la poezia disfloro. Fakte la poemvolumon mi tralegis kun dankemo: Beke ja naskas juvelojn. Inter ili troviĝas Fenestroj de l’ poezio, vera metapoemo. Laŭ ĝi La poezio / estas tombejo / de ubiaj epokoj / kaj de ubiaj reĝoj. Ĉi-poeme ankaŭ estas aserto kiu memorigas pri la ĉilia Vicente Huidobro kaj ties skolo de kre-poezio: La poezio / estas kreita mondo: / la genezo de la floroj kaj animoj / patrolandoj kaj dioj. Mi ankaŭ ŝatas: La poezio / estas kronita malsano / en vundoj / de la mondo.

Alia bonega poemo en la kolekto estas Vin mi serĉadas. Temas pri scienc-poezio konstruita laŭ longa metonima kateno. Mi citu fragmenton: mi serĉas vin en kernaj pteridofitoj / de paleozoiko / mi serĉas / vin en karapacoj prakankraj / mi serĉas / vin en postrestaĵoj / de brontosaŭroj. La poeto serĉas Dion. La poemo ampleksas ses paĝojn.

La poemo Sankta fajrero estas tre mallonga: Nia vivo / estas / sankta fajrero / kiu foje / eksaltos en la senlimon. Kaj certe la volumo Protestantaj magnolioj enhavas multe pli da interesaj poemoj, de varia longeco.

Mia fenestro alĉiela.

Elektitaj poemoj (1989-99). László Ötvös (1930). El la hungara trad. Tibor Papp. Debrecen: E-Societo, 2000. 53p. 21cm. € 3,90.

Mia fenestro alĉiela plejparte pli banalas sur la tereno poezia. La loko de multaj el la poemoj estus la preĝejo, ne scienc-nivela poezi-konkurso. Mi citu ekzemple la kompletan tekston de Jesuo sur maro: Jesuo sur akvo iras / li lernigas al mi paŝi / sur malpura ŝaŭm’ de l’ vivo. Tralegante la volumon ni spertas tutan gamon de religi(em)aj sentoj. Ne surprize: Ötvös eĉ doktoriĝis pri teologio.

En la volumo ne ĉio tamen kirkecas. Poemoj kiel La vekanta alaŭdo, Hirundoj, kaj Per mano rompita gestas ne dependas de la teologio por beli. Mi citu el ĉi-lasta: Olda arbaro kaŭras, grumblas / kaj ĉi folio pala, malsana / al mi gestadas / la rompit-mana. Ötvös ankaŭ abunde prikantas la gloron de aliaj hungaraj poetoj, inter ili Endre Ady.

Peter Browne
Notoj

Kre-poezio — La sudamerika skolo (ĉefverko: Altazor, de Huidobro) “postulis” ke poemo ne spegulu eksterajn realojn, sed ke ĝi kreu siaproprajn.

Metapoemo — Poemo kies ĉefa temo estas la poezio mem, ties verkado: Ars Poetica.

Metonimo — La anstataŭigo de unu realo semantika per alia apuda aŭ simbola; ofte okazas katene (eĉ tre longe).

Ubia — La gloso al Protestantaj magnolioj klarigas ke la fikcia Reĝo Ubio ’enkorpigas la regon de etburĝa malvast-horizonteco’.

Netskapo en Esperanto

La versio 7 de la retfoliumilo Netscape ebligas ankaŭ elekton de Esperanto inter diversaj lingvoj por la preferoj: modifi -> preferoj -> navigilo -> lingvoj: klaki aldoni kaj elekti Esperanto (Eo). Eo respondas al la ISO-kodo por Esperanto.

Loke

POLLANDO: En la urbo Łódź estas strato D-ro L. L. Zamenhof. Ĝi ekzistas ekde 1920 (Enciklopedio de Esperanto, p. 515). Dek jarojn poste, en septembro 1930, okazis en Łódź la Kvara Tutpola Kongreso de Esperanto. Pro tio estis fiksita sur domo de la strato Zamenhof dulingva memortabulo. Komence de la dua mondmilito lodza esperantisto malfiksis la tabulon kaj kaŝgardis ĝin dum la tuta milito. En 1946 ĝi estis denove fiksita samloke. Nun ĝi estas videbla en la loka Muzeo de la Urba Historio. La kuraĝa esperantisto, kiu savis la memortabulon kaj la aŭtoro de la supra foto estas nekonataj. Ev. informojn eblas anonci al la komisiito pri ZEO-j: Raymond Boré, 481 Square Zamenhof, FR-73000 Chambéry, Francio, tel./faksilo + 33 479724413.

HISPANIO: La 10-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazis en oktobro 2002 en Cambrils, Taragona. Partoprenis 65 esperantistoj, duono el Francio. Okazis du tuttagaj ekskursoj, estis prezentitaj novaj libroj Esperantismo, Prelegoj kaj Eseoj de G. Moya, Vortaro 2002 de M. Gutiérrez, La Nova PIV, reviziita de Duc Goninaz, okazis i.a. E-kurso kaj E-ekzameno de S. Aragaj, kvar prelegoj de Luis Serrano, Marco Botella, Rafaela Urueña kaj Renato Corsetti (la lasta pri UEA — faktoj kaj celoj).

BENINO: La 1-an de februaro 2003 okazis en Cotonou Ĝenerala Asembleo de la Benina Esperanta Federacio, kiu arigis esperantistojn el diversaj landaj kluboj. Estis prezentitaj raportoj pri agado kaj financoj, amendita la statuto kaj elektita nova estraro, kies prezidanto fariĝis Gbozo Clément.

PAKISTANO: Fine de decembro 2002 (29-30) okazis en Multano la 25-a Jara Kongreso de PakEsA. El la agadraportoj oni eksciis ekz., ke la E-klubo de Lahore aranĝis E-kursojn por pli ol 350 komencantoj, ke en Trust-Lernejo pli ol 200 lernantoj frekventis bazan E-kurson, ke la tria eldono de Baza Kurslibro de Esperanto aperos ĉi-jare, ke bone laboras IEM — Islama Esperanta Movado. Estis elektita nova estraro de PakEsA, kies nova prezidanto estas Bashir Bhatti Bhervi (sur la foto), kiu gvidos grupon, partoprenontan la 88-an Universalan Kongreson en Svedio.

BARATO: 600 000 mezlernejaj lernantoj en la tuta lando nun povas legi en siaj lernolibroj de la angla lecionon pri Esperanto, Zamenhof, pri facileco kaj uzado de Esperanto, kun pozitivaj informoj kaj koloraj ilustraĵoj.

Fake

TEATRO: En la Esperanta Teatra Sceno Areno, kiu jam du jarojn regule spektaklas ĉe Urbocentra Kulturdomo en Krakovo, Pollando, aktoris surscene jam pli ol cent personoj. La spektaklojn, kiuj okazas regule la unuan lundon de ĉiu monato en la krakova urbocentro (str. Mikolajska 2), jam vizitis televido, skribis pri ĝi Gazeta Wyborcza kaj la spektejo estas ĉiam plenplena. Ĝia iniciatinto kaj gvidanto estas honora membro de UEA Jadwiga Gibczyńska (os. 1000-lecia 7/89, PL-31-604 Kraków, Pollando, rete: l...@lameli.com.pl.

EKSPOZICIO: En 2004 la Esperanto-Centro de Angers en Francio festos la 100-an datrevenon de la grupo, kaj okazigos ekspozicion de infanaj desegnaĵoj pri la temo daŭra disvolviĝo (naturprotektado, lukto kontraŭ polucio, suna energio, sana agrikulturo, pura akvo, sanprotektado...). La plej belaj desegnaĵoj estos premiitaj. Informoj: Esperanto-Centro, A. Frangeul, 6 rue du Buis, FR-49000 Angers, Francio, rete: b...@wanadoo.fr

INTERLINGVISTIKO: Fine de 2002 universitato de Šiauliai en Litovio eldonis libron de prof. Aloyzas Gudavicius, prezidanto de ĝia Senato kaj vicprezidanto de Litova E-Asocio. La libro Interlingvistikos ivadas (Enkonduko en interlingvistikon) estas lernolibro por studentoj. La 104-paĝa libreto prezentas kutimajn aferojn de interlingvistiko, la multlingvecon de la mondo, diversajn projektojn de internaciaj lingvoj k.s. Pli vaste estas prezentita Esperanto, la E-movado kaj ĝia evoluo, eĉ baza gramatiko de Esperanto, eventualaj solvoj de internacia lingvoproblemo k.a. Enestas kelkaj tekstoj en Esperanto. Aĉetebla en la libroservo de UEA (6 eŭroj).

Persone

SMAIL GRBO: Siajn 40 jarojn de esperantisteco “Caro Smajlo”, kiel nomas lin geamikoj, festis per novaj sukcesoj: La Federacia Televido BkH filmis kaj prezentis pri li 30-minutan dokumentan filmon sub la titolo Esperanto, kvankam Smajlo estis prezentita ne nur kiel esperantisto, sed ankaŭ kiel instruisto, publicisto, mondvojaĝanto, hobiisto kaj posedanto de E-muzeo. Grbo en la filmo parolas ankaŭ Esperante kaj la filmo estis prezentita sur ambaŭ kanaloj de FTV. Krome li gastis du horojn en la plej aŭskultata elsendo de Radio B-H 1 kaj ĵurnalo Expres aperigis pri li tutpaĝan artikolon en la rubriko Neordinaraj homoj.

Anoncetoj

Fariĝu konscia subtenanto de TEJO! Fariĝu patrono de TEJO! Pagante trioblon de via landa MJ(-T)-kotizo vi ne nur subtenas la esperantistan junularon; de TEJO vi ankaŭ ricevas: Kontakton, TEJO-tutmonde, akcepton dum la ĉiujara Universala Kongreso, aliajn laŭokazajn servojn kaj publikaĵojn. Informiĝu ĉe: http://www.tejo.org/membreco/patrono.jsp

Multjara esperantisto manskribis franclingvan libron Le bréviaire de l’homme du 3ème millénaire. Li serĉas iun kiu bonvolos tajpi ĝin por li. J.M. Mboge Mbele, B.P.1816, Douala, Cameroun, retadreso j...@yahoo.com

ĜUSTIGO: Koboldo atakis la indikojn pri la aranĝoj en Ĉeĥio en nia marta Kalendaro. Jen la precizigo: La adreso kaj kontaktoj por la sekvaj aranĝoj: Petro Chrdle, KAVA-PECH, Anglická 878, CZ-252 29 Dobřichovice, ĝusta tel. +420 257 712 201, fakso +420 257 712 126, rete c...@kava-pech.cz

IBIRE (biciklista renkontiĝo) ĉijare ne okazos. Interesatoj por la venontjara tamen povas antaŭaliĝi.

12-18.7. EKOTUR (Ekoturisma renkontiĝo) en Bohemia Karsto (Karlŝtejn)

19.-25.7. Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK en Prago. Temo: Intimaj temoj en Esperanto-beletro.

En la artikolo pri la japana poŝtkarto en la ĉi-jara marta numero (p 69) troviĝas (mal)granda eraro pri la donacita sumo de japanaj esperantistoj: 5250 enoj devas esti 5250 eŭroj (= ĉ. 682 500 japanaj enoj), do 130-oble pli :-). La redaktoro pardonpetas

Tra la mondo

Porpaca manifestacio en Rio

La 15-an de februaro 2003 esperantistoj el Rio-de-Ĵanejro partoprenis en la porpaca manifestacio en Copacabana kun miloj da pacaj batalantoj. Ili portis Esperantajn flagojn, afiŝojn, disdonis prospektojn pri Esperanto, salutis ĉe mikrofono la partoprenantojn nome de esperantistoj kaj donis intervjuon al Radio CBN, la plej grava novaĵ-stacio de Brazilo.

Surstrate kaj rete

Sian sintenon al la milito esprimis esperantistoj per partopreno en porpacaj manifestacioj tra la tuta mondo. Pluraj E-asocioj publikigis rete siajn starpunktojn. Jen unu el ili el Belgio:

La Belga Esperanto-Federacio, kupola organizo de Asocio Por Esperanto en Valonio, Brusela Esperanto-Grupo kaj Flandra Esperanto-Ligo, kondamnas ĉian agreson, atakon kaj militon kontraŭ homoj kaj popoloj, ie ajn en la mondo, kaj do ankaŭ kondamnas la militon en Irako, same kiel la perforton de la homaj rajtoj fare de la iraka reĝimo kaj ties sinteno antaŭ la milita konflikto. BEF esperas ke baldaŭ finiĝos tiu netolerebla milito, kaj ke la paco denove venkos, ne nur en Irako.

Eŭropa Ponto kaj Esperanto

La 15-a de marto estas nacia festo de la libereco en Hungario. Ĉijare la hungara registaro, okaze de la festo, kunmuntigis en la centro de Budapeŝto provizoran flosponton sur Danubo inter la du urbopartoj Buda kaj Peŝt, nomatan Ponto Eŭropo, simboligantan la Ponton al la Eŭropa Unio.

La ponto estis vespere lumigita per lampoj kaj torĉoj. Esperantistino Maria Hiripi proponis kaj Lajos Molnár tuj rete disanoncis, ke esperantistoj skribu en la memorlibregon de la Eŭropa Ponto ion pri sia dezirata pontolingvo de Eŭropo: Esperanto.

Mi mem skribis en la memorlibregon hungare kaj Esperante: Vivu Esperanto, lingva ponto de Eŭropo.

Neatendite fotisto kaj raportistino de la ĵurnalo Blikk petis permeson foti la enskribaĵon kaj intervjuis min por la ĵurnalo.

Ottó Haszpra

Nemoveblaĵoj, lernejoj, pokaloj

Kiel funkciigi E-societojn kaj helpi la movadon? En Kroatio la problemoj estas financaj. Kaj aktivaj esperantistoj estas rara specio, kiu devas esti leĝe protektata.

Membrokotizoj sufiĉas eĉ ne por travivado. Junaj homoj forlasas nin post fino de kurso. Kion oferti al ili?

Nia movado bezonas materian bazon por agi. La plej stabilaj estas nemoveblaĵoj. E-Societo en Rijeka, Kroatio, posedas konstruaĵon en apudmara urbeto Kostrena, proksime de Rijeka. Kunlabore kun skoltoj estis fondita Skolta Restadejo Esperanto-Domo. Tiu kunlaboro ebligas al la societo financan sekurecon kaj la Esperanto-domo taŭgas por organizi Esperantajn renkontiĝojn. La lastan semajnfinon en majo en la Esperanto-Domo okazas konkursoj pri scio de Esperanto por lernantoj 10- ĝis 15-jaraj. La lernejoj mem pagas la restadon kaj vojaĝkostojn por la lernantoj. La plej sukcesaj lernantoj kaj lernejoj gajnas Pokalon Kostrena kaj diplomojn. Por partopreni en la ĉijara konkurso estas invititaj ankaŭ eksterlandaj grupoj.

Krom tio, komence de septembro Esperanto-Domo gastigas gejunulojn (pli ol 15-jarajn) el pluraj eŭropaj landoj, dum renkontiĝo Mezeŭropo estas mia hejmo.

Kontakt-adreso: Esperanto-Societo Rijeka, Korzo 2A, HR 5100 Rijeka, Kroatio, rete e...@tel.hr

Emil Hrvatin

[FORIGITA!: bildo]

Ekzameno pri Esperanto sur teraso de Esperanto-Domo

E-somero en bela orienta Usono

Vicprezidanto de UEA Humphrey Tonkin, kiu estas samtempe estrarano de la Universitato pri Internacia Lernado, atentigas pri unika okazo lerni Esperanton en internacia etoso en la montoj de Novanglio.

Ĉu vi partoprenis la kursojn pri Esperanto en la Sanfranciska Universitato? Tiu ofta demando inter esperantistoj montras kiel influaj kaj kiel kontinuaj estis tiuj kursaroj, per kiu amaso da Esperanto-parolantoj, de Japanio ĝis Francio kaj de Argentino ĝis Kanado, eklernis la lingvon aŭ pliperfektigis sian scion, samtempe vizitante Kalifornion.

Sed ĉu vi scias, ke pasintjare la kursoj pliproksimiĝis al Eŭropo, nome, ke ili transmigris de la universitato en Sanfrancisko al alia rendevuloko, t.e. la Universitato pri Internacia Lernado (School for International Training, SIT) en Brattleboro en la ŝtato Vermonto?

SIT estas malgranda universitato por magistraj studentoj, kiuj poste sekvos karierojn kiel lingvoinstruistoj, gvidantoj de neregistaraj organizaĵoj, funkciuloj de internaciaj help-servoj, diplomatoj k.s. Ĝi ankaŭ estas la sidejo de unu el la plej grandaj internaciaj organizaĵoj por la interŝanĝo de lernejanoj, la t.n. Eksperimento pri Internacia Kunvivado (Experiment in International Living), kaj de granda programo por eksterlandaj studoj por usonaj studentoj. Ĝi delonge simpatie rilatas al Esperanto: jam antaŭ 35 jaroj oni pretigis ĉe SIT sonbendan kurson pri Esperanto por parolantoj de la angla.

Kontraste al tiu universitato en la kalifornia grandurbo Sanfrancisko, Brattleboro estas kampara urbo en unu el la plej belaj regionoj en tuta orienta Usono. Nu, paroli pri aro da kampoj estas eble iom misgvida, ĉar la koncerna loko troviĝas inter la verdaj montoj de Vermonto, kovritaj de riĉaj arbaroj, kie oni povas vagadi en la sunaj tagoj de somero — se hazarde oni ne vizitas la pitoreskajn urbetojn de la regiono, kun ties blanke farbitaj lignaj domoj, ĝiaj preĝejetoj, kaj ĝiaj verdaj kaj bluaj riveroj.

Ĉi-somere, la kursoj daŭros de la 7-a ĝis la 25-a de julio. Ili havos tri nivelojn: la t.n. postbazan (por homoj kun tre baza scio de Esperanto), mezan (progresantan) kaj superan. Gvidos tiujn kursojn internacia teamo de instruistoj de alta kvalito. Ĉiuj kursoj estas malfermaj ankaŭ al neparolantoj de la angla lingvo.

Pasintjare, kiam por la unua fojo la kursoj okazis ĉe SIT, la tieaj profesoroj pri lingvoj miris pri la kvalito kaj intenseco de la komuna vivo de la esperantistoj dum ilia restado. Ili ne nur kune manĝis kaj babilis, sed estis tuta programo de komunaj aktivaĵoj, ekskursoj k.s., kaj ili avide insistis paroli nur Esperanton. Samtempe, tamen, la kursanoj havis okazon interrilati kun aliaj grupoj de anoj de specialaj kursoj kaj seminarioj el ĉiu angulo de la mondo: SIT estas ja tre internacia medio, kaj ĝiaj vizitantoj estas ofte homoj, kiuj dividas kun la esperantistoj interesiĝon pri paco kaj internacia kunlaboro.

Oni atingas la urbon Brattleboro el Eŭropo plej facile per la internacia flughaveno de Bostono. Aŭtobusoj transportas la vizitantojn de Bostono al Brattleboro. Sed, se oni venos kelkajn tagojn pli frue, oni ankaŭ povos partopreni la landan Esperanto-kongreson, kiu koincide okazos en Bostono de la 4-a ĝis la 6-a de julio, do tuj antaŭ la komencodato de la kursaro. Bostono certe estas konata al ĉiuj homoj kiel la lulilo de la Amerika Revolucio kaj kiel granda kolonia urbo, kiu tre bone konserviĝis, tiel ke abundas historiaj vidindaĵoj kaj muzeoj. Nelaste, la urbo estas granda centro de supera edukado: la universitatoj Harvard kaj MIT ambaŭ troviĝas en la proksimeco, kaj ĉi-lasta gastigos la kongreson.

Por ricevi pli da informoj pri la kursoj, turnu vin al www.esperantousa.org/nask/. Por informoj pri la landa Esperanto-kongreso, iru al: http://ttt.esperanto.org/ELNA/kongreso2003/ aŭ turnu vin al la kunordiganto de la kursaro, s-ino Ellen Eddy: e...@aol.com.

Bonan vojaĝon al Boston, Brattleboro kaj Esperantujo!

H.T.

Forpasoj

Ethel Alexander (1913-2002), dumviva membro de UEA kaj de Kanada E-Asocio, forpasis aŭguste sur insulo Vancouver.

Brian Curry (1947-2002), ĉefdelegito por Aŭstralio (1992-2002), sekretario (1988-94) kaj poste vicprezidanto (1995) de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, mortis la 7-an de oktobro en Sidnejo.

Langkilde Ejnar (1911-2003), delegito por Nivå (Danlando), mortis la 17-an de januaro.

Aldo de’ Giorgi (1924-2003), honora membro, forpasis la 19-an de januaro en Pisa (Italio). Li estis komisiito de UEA pri kulturo (1977-80), ano de ties kultura konsilio (1978-80), juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA (1981-98) kaj organizanto de literaturaj konkursoj. Akademiano (1986-98), ano de la juĝkomisiono de Fondaĵo Grabowski (1990-2003). Redaktoro de la landa revuo L’esperanto (1979-88). Dum dudeko da jaroj (ĝis 1996) literatura redaktoro de Heroldo de Esperanto. Aŭtoro de poemaro Pretertempe (1982), redaktoro de la plena poemaro de William Auld En barko senpilota (1987).

Hans ten Hagen (1932-2003), delegito, komitatano A kaj membro de la Komisiono pri Financoj, diplomita Cseh-instruisto, mortis la 14-an de marto en Heerhugowaard (Nederlando). Li en 1982 membriĝis en Nederlanda E-Asocio kaj ĝia sekcio en Alkmaar, en 1985 fariĝis ties sekretario kaj kasisto, dum pluraj jaroj li redaktis la sekcian bultenon La Fromaĝo-kloŝo. Kunlabore kun Internacia E-Instituto en Hago li organizis la ĉiujarajn studotagojn de NGGE, ekde 1993 redaktis la bultenon NGGE Sciigas. De 1995 li estis kasisto de la nova asocio Esperanto Nederland, membro de la Komisiono pri statuto de ILEI.

Antônio Martins Filho, d-ro, forpasis la 21-an de decembro 2002. Fondinto kaj rektoro de Federacia Universitato de ŝtato Cearao (Brazilo), la plej granda amiko de Esperanto en la lando. La Kurson de Esperanto ĉe la universitato li subtenis per dono de propra domo, mebloj kaj aliaj rimedoj.

Titia van der Meulen-Bulthuis (1910-2003), dumviva membro, longjara delegito en Delft (Nederlando), mortis la 20-an de januaro.

Mary E. Meyers (1912-2002), dumviva membro, forpasis novembre en Hebron (Usono).

Phyllis Strapps (1905-2002), delegito kaj fakdelegito de UEA, dumviva membro de KELI / Fellowship of British Christian Esperantists, kunfondinto de Okcidenta Federacio de Esperanto-Asocio de Britio, forpasis pasintjare en Felixstowe.

Gabriel Dan Tabor (1923-2002), universitata profesoro, doktoro. Helpis la korektadon de la Vortaro Esperanto-Rumana kaj la revuon ES-TO, organizis E-kurson por progresintoj, aktiva en la E-movado je diversaj niveloj, mortis antaŭ unu jaro en Rumanio.

Usni Zenoski (pseŭdonimo Arifi; 1948-2003), delegito kaj fakdelegito; kunfondinto, prezidanto kaj poste estrarano de E-societo “La ondoj” en Struga, estrarano de Makedona E-Ligo kaj Jugoslavia E-Ligo. Li tradukis Aŭtobiografion de Zamenhof kaj Esperanto-himnon en la albanan. Li laboris je la eldono de Albana ŝlosilo. Distingita de JEL. Mortis februare en Ohrid (Makedonio).