Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 5

Vi trovos ...

en tiu ĉi numero iom pli da informoj pri libroj ol kutime: la 23-a de aprilo ja estis laŭ Unesko la Internacia Tago de la Libro. Vi bedaŭrinde ankoraŭ ne trovos la kutiman membro-statistikon (ĉar ĝi ankoraŭ ne ekzistas), informojn pri la aprila estrarkunsido (ĝi okazis post la limdato), nek rezulton de la konkurso Membro-membron! (mankis informoj pri kelkaj pagoj). Se vi ankoraŭ ion vane serĉos en la maja numero (aŭ serĉis en la antaŭaj), bonvolu noti tion: en la junia revuo vi trovos enketilon, per kiu ĉiu el la legantoj povos esprimi sian opinion pri la revuo kaj helpi tiel al la redaktoro baki kukon se eble laŭ ĉies gusto (ĉu tio eblas?)...

Stano Marĉek

Malferme

Repaciĝo

Stano Marĉek

Eksilentis kanonoj en Irako. La kristana mondo nun festas Paskajn Festojn kaj en pluraj landoj oni ĵus spektis en televido la solenan papan benon Urbi et Orbi (Por la urbo kaj la mondo) en Esperanto. Oni povis vidi esperantistojn, kiuj sur la Placo de Sankta Petro denove manifestis la ekziston de Esperanto per okulfrapaj portafiŝoj. La papo ripete alvokas al dialogo kaj repaciĝo de la kristana mondo kun ĉiuj eklezioj, al forigo de ĉiuj militoj.

Esperanto ekde sia naskiĝo portas en si idealojn ligitajn al la paco, justeco, egaleco, dialogo, interkompreniĝo, kaj proponas al la mondo facilan kaj justan rimedon por efektivigi la malnovajn revojn de la homaro pri pli justa kaj paca mondo.

Estas tamen interese, ke kvankam esperantistoj unuflanke proponas al la homaro facilan kaj justan interkomprenilon, aliflanke ili ofte ne scias pace kunvivi inter si mem. La historio ja alportis plurajn “verdajn konfliktojn kaj skismojn” kaj la malkonkordo inter iuj verdaj pacbatalantoj ne volas finiĝi: ni ne scias interkonsenti pri la rolo de Lapenna, pri la uzo de nia alfabeto en interreto, pli ol strangaj estas la rilatoj inter la Esperanta Civito kaj UEA, la paco ne sukcesis forte enradikiĝi eĉ en UEA mem: aŭdiĝas kritikoj kaj disputoj, atakoj kaj ofendoj, spertaj kaj utilaj homoj demisias el siaj funkcioj, ekestas retaj diskutrondoj kaj retaj gazetoj, ne kontentaj pri la politiko kaj demokratio en nia universala asocio...

Miskomprenoj, konfliktoj kaj malpaco naskiĝas tie, kie mankas dialogo, toleremo, komprenemo, amikeco aŭ amo, takto, deco, reciproka estimo kaj fido, kie oni ne emas aŭskulti unu la alian, aŭ ne scias formeti antaŭjuĝojn aŭ bridi la propran egoismon. La lingvo mem verŝajne ne ludas en interhomaj rilatoj tre grandan rolon.

En retaj diskutejoj aŭdiĝas voĉoj ke al manko de diskutoj kontribuas ankaŭ nia revuo. Ke ĝi ne informas objektive, ke ĝi ne aperigas reagojn kaj sugestojn de la legantoj, ke ĝi ne informas pri tio, kio okazas en la Centra Oficejo.

Kie mankas diskutantoj, mankas la diskuto. Kaj se mankas la diskuto, aperas miskomprenoj. La redaktoro ne povas mem produkti tiajn diskutojn por kontentigi ies dezirojn (krom intervjuoj, kiuj ja ekzistas), sed povas eventuale elprovoki konstruan diskuton pri iuj temoj sur la revuaj paĝoj.

Mi do invitas la legantojn, kiuj volas diskuti en nia revuo pri aktualaj temoj, ke ili faru tion. Ni povas tiucele fondi rubrikon, ekz. kun la titolo REPACIĜO. Ni povas en ĝi diskuti pri konfliktoj, analizi ilin, serĉi la elirejojn. Ĝi tamen estu diskuto deca, konstrua, sen atakoj kaj ofendoj, konforma al la ĵurnalismaj principoj kaj etiko.

Tiuj kiuj venis al la novembra Malferma Tago, dediĉita al nia revuo, povis respondi la disdonitajn enketilojn, diskuti kun la redaktoro pri tio, kiel naskiĝas nia revuo kaj ricevi respondojn al multaj demandoj. La enketo donis interesajn rezultojn kaj elvokis sekvan paŝon: en la venonta, junia revuo, vi trovos novajn enketilojn, destinitajn al ĉiuj legantoj de la revuo. Post ilia reveno oni tre atente klasifikos ilin, faros statistikojn, esplorojn kaj eblajn korektojn en la strukturo de la revuo.

Ĉiu el vi do povos esprimi sian opinion, indiki preferatajn aŭ nepreferatajn temojn, respektive proponi novajn temojn aŭ rubrikojn kaj tiel influi la venontajn enhavon kaj aspekton de via revuo.

Ne kredu ke via redaktoro ne emas aperigi interesajn leterojn aŭ ideojn. Tamen estas iom ĝene aperigi nur laŭdojn (tia estas la tendenco: al la redakcio oni skribas laŭdojn, dum kritiko aperas en — ofte fermitaj — retaj diskutrondoj).

La Papo (fakte pluraj eklezioj) proponas repaciĝon de ĉiuj eklezioj en la mondo. Ĉu ne estas tempo proponi, ke ankaŭ ni, esperantistoj, humile donu la manon unu al la alia kaj repaciĝu? Ke ni uzu la mirindan eltrovaĵon de Zamenhof por trovi la vojon unu al la alia kaj montri al la cetera mondo, ke ni havas kaj sukcese elprovis efikan rimedon por reciproka kaj paca interkompreniĝo, kiu elkondukos la homaron el la tenebro de eternaj miskomprenoj, konfliktoj kaj militoj?

Svedlingva literaturo en Esperanto

Eldonado de sveda literaturo tradukita en Esperanton okazis ĉefe en du periodoj: dum la jaroj 1925-55 kaj ekde 1985 ĝis nun. En la pli frua periodo oni okupiĝis multe pri du ĉefaj aŭtoroj — Strindberg kaj Lagerlöf — kaj pri antologioj. En la lasta periodo la eldonado havis pli vastan perspektivon.

El sveda literaturo pli frua ol el la 19-a jarcento kredeble aperis nur disaj poemoj — ekzemple de la kanzonisto Bellman — en revuoj. El la romantikismo aperis Frithiof-sagao el 1825 de Esaias Tegnér, verko iam fama sed hodiaŭ apenaŭ legata. Daŭre ĝuata tamen estas verketo el 1839, Tio konvenas! de C. J. L. Almqvist, ĉarma amokaj vojaĝrakonto kaj samtempe radikala pamfleto.

Post tio necesas salti ĝis August Strindberg (1849-1912), la plej konata sveda verkisto. Jam frue aperis tradukoj de kelkaj liaj noveloj kaj konataj dramoj, kiel Fraŭlino Julie, Pario kaj Pasko, kaj lastatempe ankaŭ de la pionira Sonĝodramo. En Sveda Antologio — eldonita en 1930, kie Strindberg estas la plej abunde reprezentita aŭtoro — aperis ankaŭ eroj el liaj romanoj.

De la nobelpremiita Selma Lagerlöf (1858-1940) aperis pluraj romanoj en Esperanta traduko, en la 30-aj jaroj Gösta Berling, La mono de sinjoro Arne kaj La ringo de la generalo, kaj en 2002 La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, rakonto legata kaj de infanoj kaj de plenkreskuloj. Ankaŭ ŝi okupas gravan parton de Sveda Antologio.

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estas la tria verkisto el tiu generacio, kiu iom abunde aperis Esperante. Tio tamen okazis nur en la 1990-aj jaroj, per du novelaroj, La kiso kaj La pelto, kaj per la famega romano Doktoro Glas. Se Strindberg reprezentas la energion kaj ardon, Lagerlöf la humanismon kaj fabelan mondon, ĉe Söderberg esencas la intelekta klarvido kaj sincero.

Poezion de diversaj poetoj oni trovas, krom en la Sveda Antologio, ankaŭ en Sveda Poemaro el 1954. Sed pleje rekomendindas Lando malekzista, poemoj el 1916-22 de Edith Södergran, kiu aperis Esperante en 1999. Temas pri svedlingva poetino Finnlanda, pioniro de moderna poezio.

De 1930 ĝis 1960 en la sveda prozo superregis aro de verkistoj konataj kiel proleta skolo. Tiujn ni trovas en Esperanto ĉefe en la antologio Sveda Novelaro el 1950, kaj en Nobela Novelaro el 1995. Unu el la plej konataj aŭtoroj de tiu epoko estas la nobelpremiito Harry Martinson, kies “spaco-utopia epopeo” Aniaro el 1956 aperis Esperante en 1979. De alia nobelpremiito, Pär Lagerkvist aperis la romaneto Mariamne.

El nuntempa sveda prozo oni trovas en Esperanto interalie verkojn de Torgny Lindgren. De li aperis la novelaro La beleco de Merab kaj la romano La vojo de serpento sur roko. En ambaŭ verkoj realismo kaj socia klarvido kunfandiĝas kun kompato kaj humuro. Krome li troviĝas kun kvin aliaj nunaj novelistoj en la antologieto En la realo troviĝas truo, kie legeblas eroj el la tre fekunda aktuala novelarto sveda.

En la sveda lingvo troviĝas famaj aŭtoroj de literaturo por infanoj. Plej konatas sendube Astrid Lindgren, kies Pipi Ŝtrumpolonga, Emilo de Smolando kaj La fratoj Leonkoro aperis Esperante en la 80-aj kaj 90-aj jaroj. De la svedlingva finnlandanino Tove Jansson aperis la novelaro Muminvalo, ĝuata de legantoj en ĉiuj aĝoj. Eldoniĝis ankaŭ aliaj infanlibroj, el kiuj eble plej konataj estas kvin libretoj pri Plupo de Inga Borg.

Se temas pri pli leĝeraj verkoj por plenkreskuloj, menciindas Humura novelaro de la pseŭdonimo Hasse Z el 1944 kaj la krimromano Roseanna de la paro Sjöwall-Wahlöö eldonita Esperante en 1990. Pozicion mezan inter “peza” kaj “malpeza” literaturo eble okupas humura kaj humanisma furoraĵo pri vikingoj, Orm la ruĝa de Frans G. Bengtsson el 1941, kiu aperis Esperante en 1989.

Por homoj, kiuj volas gustumi literaturon de la ĉi-jara UK-lando, do libroservoj kaj bibliotekoj povas disponigi sufiĉe abundan materialon. Krom tio, la diversaj kulturaj revuoj nature dum la paso de jaroj aperigis ampleksan aron da tradukoj. En pli fruaj epokoj tio validis precipe pri Malgranda Revuo kaj Norda Prismo, eldonitaj en Svedio. Hodiaŭ elstaras Fonto, kie dum la lastaj du jardekoj aperis sepdeko da prozaĵoj de preskaŭ 40 svedlingvaj verkistoj, kaj krome kelkaj poemoj.

(Venonte: originala sveda literaturo en Esperanto.)

Sten Johansson

Unu jaro de Ionel Oneţ en la Libroservo de UEA

La 1-an de majo 2003 pasis precize unu jaro ekde kiam en la Libroservo de UEA eklaboris Ionel Oneţ. Al Roterdamo li venis de Usono, kie li dum pluraj jaroj administris la libroservon de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko).

Ionel, kiom longe vi laboris en la Libroservo de ELNA?

Dum 13 jaroj, 1 monato kaj 15 tagoj. Ekde la 1-a de februaro 1989 ĝis la 15-a de marto 2002.

Kaj kion vi atingis dum tiuj jaroj?

Unue mi resanigis la libroservon, kio prenis preskaŭ unu jaron, poste zorgis pri ĝia pluevoluigo. Tre akurate aperadis la librokatalogo de la libroservo, la stoko de ofertataj titoloj kreskis por plenumi plejparton de la merkataj deziroj. La buĝeto de la libroservo fine de mia oficperiodo iĝis preskaŭ duoble pli granda ol ĝi estis komence.

Gravparte tio, kompreneble, estis merito de la publiko, kiu komencis pli multe legi kaj aĉeti. Iom ankaŭ mi kulpis, ĉar mi insistis, ke en ĉiuj eldonaĵoj de ELNA regule aperu recenzoj pri novaj libroj, “Laste aperis” kaj reklamoj pri novaj libroj. Miavidpunkte ĉiam pli gravis, ke aperu informoj pri libroj ol iu raporto pri estrara kunsido.

Mi legis amason da E-gazetoj — nu, legi ĉiujn ne eblas, sed mi almenaŭ “skanis” ilin, serĉante recenzojn kaj menciojn pri nove aperintaj libroj. Fakte, ankaŭ nun mi faras tiel kaj neniu E-informilo rajtas eniri en la Bibliotekon antaŭ ol mi trarigardis ĝin.

Laŭ tiuj recenzoj, informoj, mi kreas impreson pri la atentindaj novaj eldonaĵoj kaj mem kontaktas la eldonistojn, ne atendante ĝis ili trovos tempon oferti siajn novaĵojn al nia libroservo. Ne sidi atendante, ke io mem okazos, tio estas mia laborprincipo.

Tiel ni transiras al via nova laborposteno. Pasis unu jaro, dum vi estas sur ĝi kaj supozeble vi havas jam sufiĉe da impresoj, ĉu ne?

Jes. Antaŭ ĉio mi volus diri, ke mi estas ege feliĉa, ke dum la unuaj ok monatoj de mia ofico mi sukcesis labori kune kun Simo Milojević . Neniu en la mondo konas la internacian E-libromerkaton tiom profunde kiel li. Mi tre multe lernis de li, malgraŭ mia dektrijara antaŭa laborado en la sama kampo.

Ĉu vi tamen planas ion ŝanĝi en la Libroservo, okazigi iujn reformojn?

Mi ne volas enkonduki drastajn ŝanĝojn. Sed certe mi havas multajn ideojn pri tio, kiel plievoluigi kaj progresigi la Libroservon. Ekzemple, mi volus atingi, ke niaj mendantoj havu pli oportunan kaj pli informriĉan retan librokatalogon. Kaj havu sekuran eblon pagi rete. La reta katalogo devas esti ĉiam pli rapide aktualigata, k.t.p. Ni devas esti same rapidaj kiel la aliaj libroservoj aŭ eĉ pli rapidaj.

Ĉu tamen iu libroservo povas konkurenci kun la Libroservo de UEA internacie, krom tiu de FEL?

Jes, estas multaj tre bonaj kaj efikaj libroservoj. Kaj en nia tempo, kiam tiel facilas ricevi informojn rete, pagi dum sekundoj, por la klientoj estas ĉiam pli da elekto, de kiu libroservo mendi. Nia libroservo, kompreneble, estas la plej vasta, kun multaj titoloj, kiujn oni ofte ne povas trovi aliloke. Sed ankaŭ ni ne ĉion havas, kion la klientoj povas serĉi. Ni, libroservistoj, ĉiam estas inter martelo kaj amboso: ni povas oferti nur tion, kion oni eldonas, kaj kio atingas nin.

Kiom da titoloj estas en la Libroservo?

Ĉirkaŭ kvin mil.

Kaj kiom el ili estas popularaj? Ni diru, kiuj el ili vendiĝas almenaŭ unuekzemplere monate?

Mi preferus diri tiel: laŭ mia pritakso ĉ. el 7-8% da titoloj vendiĝas entute neniu ekzemplero dum tuta jaro. Samtempe ekzistas aliaj 7-8% da titoloj kiuj donas la leonan parton de la enspezoj de la Libroservo.

Kiuj estas tiuj libroj? Ĉu vi povus prezenti liston Libro de la Jaro en la Libroservo de UEA?

Sendube la unuan lokon okupas La Nova PIV. Ne nur amplekse, sed ankaŭ preze ĝi okupis la pintan pozicion en niaj vendoj de la pasinta jaro. Por tiu ĉi jaro mi donus tre bonan prognozon por la ĵus eldonita de UEA Konciza Etimologia Vortaro de André Cherpillod. Ĝi aperis nur en februaro, sed dum la pasintaj du monatoj vendiĝis jam pli ol 100 ekzempleroj.

Inter la instruaj libroj, kaj ja ne estas sekreto, ke tio estas la plej vendataj libroj en Esperantujo, la unuan lokon mi senhezite atribuas al Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker. Mi estas ankaŭ feliĉa, ke UEA finfine reeldonis Saluton de Audrey Childs-Mee. Ja la antaŭa eldono elĉerpiĝis jam antaŭ du jaroj. Mi nur bedaŭras, ke pro la “politik-geografiaj kialoj” ne reeldoniĝis la akompana kasedo. Temas pri tio, ke ne plu ekzistas kelkaj landoj, menciataj en la antaŭa teksto. En la libro mem oni tion facile korektis, sed la kasedo ja devus esti plene refarita.

Inter la tradukitaj libroj mian koron konkeris Mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, eldonita de Fonto. Ĝi ne estas pinte de nia furorlisto, sed la libro estas sendube ĉarma. Ĝi taŭgas por adoleskuloj kaj por pensiuloj, por komencantoj kaj por spertuloj. Oni povas legi ĝin por malstreĉiĝi, oni povas legi ĝin por pasigi tempon, por plibonigi la lingvonivelon.

Inter la originalaj libroj mi nomus Kaj kiu pravas? de Eugene de Zilah. Ĝiaj ecoj estas kontraŭaj al tiuj de la antaŭa nomumo, ĝi estas tute ne tipa, tute ne atendita. Oni ne povas antaŭscii pri kio ja temas, ĉu tio estas memorlibro, ĉu esearo, ĉu romano... Libro ne por ĉiuj, ne por komencantoj.

Dankon. Mi ege ĝojas, ke UEA havas tian entuziasman kaj kompetentan libroserviston!

Mi povas aldoni, ke fine de ĉiu monato mi aŭtomate ricevas ciferojn pri la enspezoj de la Libroservo dum tiu jaro ĝis la fino de la ĵusa monato. Tiaj ciferoj estas konsulteblaj por la periodo ekde 1995-a jaro. Kaj kiel montriĝis, en marto 2003 la Libroservo de UEA havis la plej altan rezulton, iam ajn atingitan en la sama periodo !

Intervjuis Andrej Grigorjevskij

La ĉi-jara kongresa temo: Lingvaj rajtoj kaj respondecoj

Ni parolantoj de Esperanto foje pensas, ke demandoj pri lingva egaleco, lingva diskriminacio, kaj lingvaj rajtoj estus facile respondataj, se oni uzus la Internacian Lingvon en la internacia komunikado. La rajto je egala pritrakto senkonsidere de la lingvo, kiun oni parolas, havas historion pli longan ol la Zamenhofa lingvo.

La koncepto de lingvaj rajtoj originis, almenaŭ en okcidentaj landoj, en la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj, precipe en aranĝoj por la klerigo de minoritatoj en minoritatlingvaj lernejoj, ekzemple en la Aŭstra Imperio; sed la postmilitaj internaciaj instrumentoj de la mezo de la dudeka jarcento firme starigis tiun koncepton, ekzemple pere de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 kaj ĝiaj du pli poste akceptitaj konvencioj (pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kaj pri civilaj kaj politikaj rajtoj). En la Esperanto-movado la demando pri lingvaj rajtoj jam delonge estas esplorata kaj notata, precipe en la lasta kvardeko da jaroj, unue pro nia interesiĝo pri egaleca pritrakto de lingvoj je la internacia nivelo, kaj due pro nia esplorado de analogiaj situacioj ene de unuopaj ŝtatoj.

Tiuj situacioj efektive estas tre komplikaj. Sub kiuj cirkonstancoj oni povas aserti, ke difinita homo havas rajton utiligi difinitan lingvon en difinitaj situacioj? Ĉu, ekzemple, ni havas rajton postuli, ke la ŝtato eduku niajn infanojn en nia denaska lingvo? Kaj ĉu samas la situacio se temas, unuflanke, pri forta lingva komunumo en difinita ŝtato (ni diru, la kataluna) aŭ, aliflanke, se temas pri familio de enmigrintoj, kiuj estas la solaj en la regiono, kiuj parolas iun lingvon de la propra patrolando? Ŝajne, la rajto estas limigita al certaj kazoj kaj ne al aliaj — sed kiel difini la diferencojn?

Kaj ĉu estas kazoj kie difinita individuo ne havas rajton al aliro al lernejoj kie oni uzas lian aŭ ŝian denaskan lingvon, sed ja havas rajton al aliro al kortumo? Se jes, ĉu al ĉiu kortumo, aŭ nur kriminala kortumo? Kaj ĉu nur se oni estas enloĝanto aŭ civitano de la koncerna lando, aŭ ankaŭ se oni estas eksterlandano trapase arestita? Ne estas tiel facile difini la limojn de la rajtoj, nek ilian rilaton al la leĝoj de la koncerna lando.

Foje ni esperantistoj argumentas, ke la diversaj ŝtatoj-membroj de Unuiĝintaj Nacioj devus povi uzi la propran lingvon en la debatoj kaj aliaj oficialaj intertraktoj, aŭ almenaŭ, ke oni ne diskriminaciu favore al certaj lingvoj je la kosto de aliaj. Ĉu temas do pri ia rajto ne esti diskriminaciata? Ĉu entute oni povas difini rajtojn, kiuj etendiĝas ne nur al unuopuloj sed ankaŭ al kolektivoj? Facile povus okazi, ke en difinita ŝtato, por sekurigi la rajton de difinita minoritato (ekzemple al uzo de la propra lingvo en komerco aŭ en la publika vivo), oni malhelpus al unuopa nemembro de la koncerna minoritato ĝui siajn rajtojn kiel individuo. Se, kiel diras la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (26.3), Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj, ĉu tio inkluzivas elekton de la lingvo de instruado, ekzemple en la franclingva provinco Kebekio en la plejparte anglalingva Kanado?

Kaj kion fari se iu ŝtato estas tiel finance malforta, ke eĉ ne eblas liveri edukadon al ĉiu infano sub ajnaj cirkonstancoj? Kio nun pri lingvaj rajtoj? Tio estas la situacio en la landoj de Afriko kaj multaj aliaj mondopartoj — kaj foje ĝi povas ludi kiel motivo, aŭ preteksto, por ne fronti la problemon entute.

Kaj, ĉe la alia flanko de la medalo, kiujn respondecojn havas kolektivoj kaj individuoj sur la tereno de lingvaj rajtoj? Kiujn devojn havas ŝtatoj? Kaj, se oni devas iamaniere ekvilibrigi rimedojn kaj devojn, kiuj devoj gravas, kaj kiuj malpli gravas? Kaj ĉu ekzistas ia etiko de lingvouzo, ia lingva politiko de la individuo, kiu diktas la gamon de raciaj elektoj ĉe la individuo? Ĝis kiu grado ano de lingva minoritato, ekzemple, havas etikan devonrespondecon konservi kaj utiligi sian lingvon? Ĉu tia respondeco etendiĝas ankaŭ al uzantoj de Esperanto?

Kiel esperantistoj, ni havas nian unikan pensan aliron al la demando pri lingvaj rajtoj kaj respondecoj, sed ne ĉiuj el ni komprenas iliajn subtilecojn kaj la historion de ilia pritrakto. Ni ankaŭ ne komprenas, nek plene esploris, niajn respondecojn kiel civitanoj kaj kiel membroj de tutmonda kolektivo. La celo de la ĉi-jara temo en la Universala Kongreso en Gotenburgo estas pliklarigi la demandon kaj esplori kiel ĝi aplikiĝas al niaj argumentoj por utiligo de la Internacia Lingvo Esperanto.

Humphrey Tonkin

Perdo de granda kaj lojala talento

La decido de Nikola Raŝić forlasi sian postenon kiel Konstanta Kongresa Sekretario estas granda bato por la Asocio. Nikola venis al tiu posteno en 1988 post multjara sperto en la kroata, jugoslava kaj internacia Esperanto-movadoj, kie li kontribuis ne nur kiel organizanto sed ankaŭ kiel sociologo kaj kiel klerulo pri nia kulturo.

Lia multjara deĵoro en la ofico de KKS alportis stabilecon al tiu fako kaj rezultigis longan vicon de bone planitaj kaj organizitaj kongresoj.

Li aparte bone rilatis kun turismaj kaj aliaj instancoj en la landoj kie li laboris: kunlabore kun aliaj kolegoj kaj kun Lokaj Kongresaj Komitatoj li ofte sukcesis elnegoci aparte favorajn kondiĉojn por niaj kongresoj. Per siaj personaj talentoj kaj sia kapablo rilati kun la homoj, li kreis harmonian laboran etoson kun Lokaj Kongresaj Komitatoj eĉ en plej streĉaj kaj malfacilaj cirkonstancoj.

Ni ĉiuj dankeme deziras al Nikola ĉiun plian sukceson en la persona kaj profesia vivo.

Ni estas feliĉaj, ke malantaŭ Nikola staras talenta kunlaboranto, Clay Magalhães, kaj ankaŭ efika sveda LKK. La preparlaboro por la Gotenburga kongreso glate antaŭeniras sub ilia direktado.

La demisio de Nikola Raŝić estas nur la plej aktuala en serio de demisioj tra la pasintaj du jaroj. Kvankam ni neniel subtaksu la malakordojn pri la vojo, kiun iras la Asocio en la nuna deĵorperiodo — malakordoj parte organizaj kaj parte idealismaj — ni ne forgesu, ke laboro por UEA estas foje streĉa kaj malfacila: niaj homoj ofte volonte laboras septagajn semajnojn kaj dekduhorajn tagojn, kaj ili ne faras dividon inter la volontula kontribuo al Esperanto kaj la profesia. Kaj ĉion ĉi ili faras kontraŭ salajroj tre minimumaj.

La risko de fizika kaj emocia elbrulo ja estas granda ne nur inter niaj profesiuloj sed ankaŭ inter niaj ofte egale sindediĉaj amatoroj.

Eble pro tiaj konsideroj, la historio de la interna vivo de la Esperanto-movado estas tiel plena je kvereloj kaj disputoj — ekde la Ido-skismo la komence de jarcento, tra la divido UEA/IEL en la 1930-aj jaroj, tra Hamburgo en 1974, ĝis la hodiaŭa tago (kaj kun multaj haltoj survoje).

Esperantujo estas loko de fortaj opinioj kaj tenaca sindediĉo al propraj idealoj. Ĝi estas ankaŭ fortika kaj eltenema, eĉ se de tempo al tempo oni povus havi la eraran impreson deinterne, ke ĝi disfalas aŭ trairas senprecedencan krizon: ne nur la nuna krizo ne estas senprecedenca, eĉ oni povas demandi sin ĉu temas pri krizo entute, aŭ nur pri la foje serpentuma progreso de nia idealisma movado.

Humphrey Tonkin

Sukceso ĉe Unesko

Ĉi-jare UEA konkrete partoprenis la Internacian Tagon de Libroj per propra deklaro sendita al multaj instancoj kaj ĵurnaloj en nacilingvaj versioj.

La laboron gvidis Brusela Komunikad-Centro kaj ĝi estis plenumita de pluraj kunlaborantoj en pluraj landoj. Bv. viziti la ret-paĝojn: http://portal.unesco.org/culture/ev.php?URLID=8525&URLDO=DOTOPIC&URLSECTION=201&reload=1050399742. Temas pri ligo al la paĝaro de UEA, ricevita en la paĝaro de Unesko pro tiu deklaro, kiu havas la ĝustan idearon por Unesko.

Ĝi diras interalie, ke UEA aliĝas al la celebrado de la internacia tago de la libro (23-a de aprilo) fare de Unesko. Celoj de la tago estas la instigo legi librojn kaj aperigi librojn kaj protekti la rajtojn de la verkintoj. Ni komplete subtenas la deklaron de la Ĝen. Direktoro de Unesko Koichiro Matsuura, okaze de la last-jara librotago, kiam li diris ke: Libroj estas fundamenta rimedo por aliri la konon de valoroj, saĝo, belo kaj homa pensado. Kiel transportiloj de kreaĵoj, informoj kaj eduko, ili permesas al ĉiu kulturo esprimi la proprajn esencajn ecojn kaj vidi la identecon de aliaj. Kiel fenestro al la malsameco de kulturoj kaj kiel ponto inter civilizoj, preter spaco kaj tempo, libroj estas fonto de dialogo, rimedo por interŝanĝoj kaj fonto de evoluo.

La E-komunumo provas realigi la dezirojn, ke ĉiu popolo esprimu siajn ecojn kaj komprenu la identecon de aliaj gentoj por egaleco inter la lingvoj, la kulturoj kaj la popoloj. Esperanto celas justecon en la kampo de lingva-kultura internacia rilatado. Subteno al la libroj eldonataj en ĉiuj landoj, en ĉiuj lingvoj kaj pri ĉies valoroj estas, do, natura parto de niaj celoj kaj pro tio ni kuncelebras kun Unesko la agadon por pli justa mondo ankaŭ en ĉi tiu kampo.

Renato Corsetti

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21-an de februaro okazis la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, proklamita en 1999 de la Ĝenerala Konferenco de Unesko. Universala Esperanto-Asocio aliĝis al tiu tago per propraj kampanjoj kaj publikigis deklaracion sur sia ttt-ejo.

Ne ĉiuj infanoj ricevas instruadon en sia gepatra lingvo. La deklaro tradukiĝis dank’ al la helpo de pluraj esperantistoj al lingvaj versioj en la latva, franca, angla, hungara, nederlanda, itala, hebrea, bulgara, brazilportugala, kroata, urdua kaj makedona, klarigas Dafydd ap Fergus de la Komunikadcentro, kiu kunordigis la UEA-kampanjeton. Unesko mem elsendis dum tiu tago naŭ tre kurtajn filmojn, spektitajn de pli ol 100 milionoj da homoj tra la tuta mondo, pri sekvaj danĝerigitaj lingvoj: skotgaela (Britio), samea (Svedio), hajda (Kanado), ajnua (Japanio), kadazandusuna (Malajzio), ĉukapa (Meksiko), toba (Argentino), ŝarda kaj idu-miŝmia (Hindio).

Ankaŭ Esperanto-organizaĵoj kaptis la ŝancon atentigi pri la malfacila lingva situacio, kaj por informi pri Esperanto kiel internacia, neŭtrala komunikilo, rimarkas Ap Fergus. Dan Van Herpe, kiu kunordigas la gazetaran servon de Flandra Esperanto-Ligo, sendis sian nacilingvan version al la gazetaro kaj rigardas jam antaŭen: Ideo povus esti ligi tion poste ankaŭ al kampanjoj por ekzemple Tago de la nederlandlingva kanto , ĉar flandraj radioelsendejoj kutime plejparte ludas nur anglalingvan muzikon.

La Makedonia Esperanto-Ligo abunde dissendis sian nacilingvan version de la UEA-deklaracio al diversaj radio- kaj televid-instancoj, al lernejoj, aliaj organizaĵoj kaj al politikaj instancoj. Viktor Galeski, makedona esperantisto, informis la Bruselan Komunikadcentron: TV Prilep, loka televidstacio, surbendigis intervjuon en nia societo pri la Esperanto-movado en Prilep. Saman tagon, en vesperaj novaĵoj, ili prezentis informon pri la deklaracio kaj vidbendprezentis la tradukitan deklaracion.

Same sukcese uzis la deklaracion la Kroata Esperanto-Ligo. La kroata versio estis sendita al novaĵagentejo kaj al politikaj instancoj. Spomenka Ŝtimec, sekretariino de KEL, diris: La kroata Unesko-oficejo kortuŝiĝis, kiam mi aperis en ĝia pordo kun la deklaracio, ĉar la Unesko-ambasadoro petis ricevi raporton pri kiu en Kroatio ion faris pri la gepatra lingvotago kaj la oficistino ne sciis kion respondi. En tiu momento frapis anĝelo ĉe la pordo kaj alportis la deklaracion.

Same kiel kroatoj ankaŭ la Bulgara Esperanto-Asocio kaj la Latvia Esperanto-Asocio sendis siajn nacilingvajn versiojn al la nacia Unesko-komisiono. Latvaj esperantistoj uzis la deklaracion ankaŭ por sendi ĝin al diversaj naciaj gazetoj, ĵurnaloj kaj al LETA (la ĉefa ŝtata agentejo de informado kaj komunikado), notas Ap Fergus. Simile al latvoj ankaŭ aŭstralianoj koncentriĝis al gazetara agado. Debra McCarney, prezidanto de la Esperanto-Ligo de Okcidenta Aŭstralio, plusendis la anglalingvan version al siaj lokaj ĵurnaloj.

Malpli gazetaran, sed pli sciencan vojon elektis Hungaria Esperanto-Asocio. Ties aktivulo, László Gados, raportas: Mi sendis la hungaran version al du universitataj katedroj kaj povis persone transdoni ekzemplerojn al kvin hungaraj lingvistoj (kiuj, cetere, simpatias al Esperanto). Pri la deklaro verŝajne aperos informo en pedagogia fakrevuo. La deklaro aperos ankaŭ en la sekva numero de informkajero La Eŭropa Unio kaj la lingva demando, kiun redaktas kaj eldonas Hungaria Esperanto-Asocio.

La deklaro de UEA, kiun ĉefverkis prezidanto d-ro Renato Corsetti, tre bonvenigis la iniciaton de Unesko. La deklaro mencias, ke Unesko ekde 1970 aparte atentas pri gepatraj lingvoj, substrekas Corsetti. La gepatra lingvo signas por la homa estaĵo la esencan vojon, danke al kiu ĝi eniras sian socion, igas sia la kulturon de la grupo, al kiu ĝi apartenas, kaj metas la bazojn por la evoluo de siaj intelektaj kapabloj, deklaras Unesko.

Ankaŭ Gandhi jam en 1920 klare diris: ... efektiva eduko estas neebla per fremda lingvo, nur la popola lingvo povas instigi originalecon de penso en la plej larĝa nombro da homoj. Corsetti reasertas la starpunkton de UEA en la deklaro: Esperantistoj ĉiam celis konservi ĉies gepatran lingvon, kaj proponi la uzon de Esperanto nur en la internaciaj rilatoj. Ni volas, ke ĉiu infano havu la homan rajton esti edukata en sia gepatra lingvo.

UEA kontaktis Uneskon, kun kiu ĝi estas en konsultaj rilatoj, deklarante sian subtenon al la iniciato de Unesko sur la kampo de lingva diverseco kaj kunsendante sian propran deklaracion en Esperanto, la angla kaj la franca.

Marko Naoki Lins

La esperantlingva deklaracio de UEA estas legebla ĉe: http://uea.org/esperantop/dokumentoj/deklaroj/gepatrajlingvoj.html.

Pluraj nacilingvaj versioj estas konsulteblaj ĉe: http://lingvo.org/xx/3/239.

Gazetara komuniko de Unesko pri komuna lingvoprojekto inter UNESCO/Discovery/UNworks estas legebla angle aŭ france ĉe: http://tinyurl.com/78qc.

Rumanio: kun digno kaj obstino antaŭen

Se oni volus uzi la E-movadon kiel barometron de la ĝenerala situacio en ajna lando, oni komencu de Rumanio. Pli ol 13 jarojn post la t.n. revolucio, la lando ankoraŭ dronas en ĥaoso kaj malriĉo. Korupto regas je ĉiuj niveloj, dum la optimismo de antaŭ 13 jaroj cedis sian lokon al apatio.

Dum la enspezoj stagnas aŭ falas, la prezoj kaj la impostoj atingis (kaj foje eĉ superas) okcidenteŭropajn nivelojn. Ne mirinde do, ke la E-movado en Rumanio (preskaŭ sufokita en la 1980-aj jaroj) apenaŭ videblas, malgraŭ kelkaj ege valoraj kaj sindediĉaj esperantistoj kaj tuta armeo de eternaj komencantoj (novaj kaj malnovaj).

Longdaŭraj efikoj

La efikoj de la antaŭa reĝimo, kiu en la fruaj 1980-aj jaroj malpermesis ĉian E-agadon, ankoraŭ sentiĝas; multaj el la plej valoraj esperantistoj de Rumanio forlasis sian landon kaj eĉ nian mondon. Ilin anstataŭas preskaŭ neniu. En la “nova” Rumanio oni preferas instrui/ lerni la anglan, kun rezultoj, plej ofte, dubindaj.

La ekonomia situacio estas tia, ke por la plejmulto da rumanianoj aĉeto de libro aŭ vortaro deprenas pecon el la ĉiutaga pano. Pri vojaĝoj eksterlanden eĉ malpli oni povas paroli en lando en kiu monata pensio ne sufiĉus por aĉeto de PIV.

Rande de Eŭropo, “ĝuante” reputacion neniel enviindan, Rumanio restas ankoraŭ ekster la vojoj de la vojaĝemaj esperantistoj. Sekve, la loka esperantistaro restas daŭre izolita, eĉ se la situacio pliboniĝis en la lastaj jaroj.

Kaj tamen...

Kun troaj modesteco kaj humileco, rumaniaj esperantistoj montras sian vizaĝon en internaciaj E-aranĝoj kaj eĉ aŭdacas organizi tiajn en sia lando. Inter la unuaj, kiuj kuraĝis agadi sur la E-kampo en Rumanio, estis la Internacia Akademio de la Sciencoj en San Marino (AIS), kiu trovis en la transilvania urbo Sibiu taŭgan kunlaborantaron. Okaze de mia vizito en tiu urbo (fine de februaro), mi havis la honoron ĉeesti la subskribon de kontrakto inter AIS kaj la Ŝtata Universitato Lucian Blaga en Sibiu, kadre de kiu stariĝis memstara universitata departemento kun la laborlingvoj Esperanto, germana kaj rumana (legu pli sur la p. 116). Preskaŭ paralele, 150 km oriente, en la urbo Braşov, preskaŭ cento da esperantistoj kaj simpatiantoj, plejparte fervojistoj, kunvenis (17-22 februaro) por diskuti pri kongresoj kaj Esperantaj renkontiĝoj. Balkana E-Konferenco okazis en la okcidentrumania urbo Timişoara, inter la 1-a kaj la 4-a de majo. Du monatojn post ĝi, en alia urbo de okcidenta Rumanio, Oradea, okazos la 14-a UMEA-kongreso (14-19 julio). Lige al ĝi, Viaţa medicală (La medicina vivo), semajna periodaĵo por medicinistoj, aperigis tre pozitivan artikolon pri Esperanto (informoj ĉe: www.esperanto.ro/imek.html). Oni planis intensivan kurson de Esperanto en la ĉefurbo dum la unua semajno de septembro ĉi-jara, kiam oni intencas levi la lingvonivelon de — precipe — membroj de AFER (Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj en Rumanio), kiu planas organizi en 2005 la IFEF-kongreson en Braşov. Tiu ĉi kongreso estis la ĉefa diskuttemo de la semajno. Alia, eĉ se pli granda kongreso, la UK, okupis malpli da tempo. La ideo okazigi ĝin en Rumanio en 2007, kiam la nacia organizo festos sian centjariĝon (kaj kiam, oni esperas, Rumanio akceptiĝos en EU), estis la temo de seriozaj debatoj ne nur inter la ĉeestantoj, sed eĉ antaŭe sur la paĝoj de la rumaniaj E-periodaĵoj. Tamen, post seriozaj kaj profundaj pripensado kaj pridiskutado, oni konkludis ke la rumania E-movado ne estas sufiĉe matura kaj forta por surpreni la taskegon organizi UK-on en Rumanio en la nuna jardeko. Eĉ por la plej optimismaj, la tasko aspektas troa. Oni tamen diskutas pri aliaj manieroj festi la aluditan centjariĝon, evidente kun gastoj el eksterlando. Krome, estas prilaborata la historio de la E-movado en Rumanio (1887-1989), kiu devus aperi antaŭ la jubilea jaro, se la financoj permesos.

Lerni, lerni, lerni

Rigardante antaŭen kaj preparante sin por la menciitaj (kaj aliaj) renkontiĝoj, la rumaniaj esperantistoj komencis atenti ankaŭ sian lingvonivelon. ES-TO, la oficiala informilo de la E-movado en Rumanio (C.P. 351, RO-1900 Timişoara), publikigas E-lecionojn por rumanlingvanoj. Pasintjare, ĉe prestiĝa eldonejo aperis Poŝvortaro Esperanta-rumana kaj rumana-Esperanta. Post ĝia apero, la ĵurnalo Adevăurul de Cluj (La Kluĵa vero) aperigis tre pozitivan artikolon pri Esperanto la 15-an de oktobro 2002. La unua eldono de la vortaro elĉerpiĝis. Duan eldonon oni planas por la aŭtuno.

En februaro aperis la unua rumana eldono de la zagreba metodo kaj tuj poste aperis la vortlisto por rumanlingvanoj de la populara instruromaneto Gerda malaperis!. Bukareŝtaj esperantistoj pretigas novan lernolibron, kiun oni esperas eldoni antaŭ la jarfino. Dume, vilaĝa instruisto finverkis Abecedarul limbii esperanto (Abocolibro de Esperanto), kies aperon malhelpas manko de mono. En kelkaj elementaj lernejoj (eĉ vilaĝaj) oni instruas Esperanton. Antaŭ kelkaj jaroj kreiĝis Esperanta ttt-ejo por rumanlingvanoj, kie troveblas, inter aliaj, ankaŭ instrumaterialoj: www.esperanto.ro.

En Cluj-Napoca, la ĉefa urbo de Transilvanio, funkcias unu el la plej longdaŭraj kaj aktivaj E-kluboj en Rumanio (C.P. 1111, RO-3400 Cluj-Napoca), kies modestaspekta, sed enhavriĉa bulteno Bazaro (tute en Esperanto) havas internacian legantaron. Antaŭ kelkaj jaroj la klubo starigis pruntbibliotekon, kiun rajtas uzi iu ajn rumaniano. Ideo admirinda, kies realiĝo eblis danke al librodonacoj venintaj el la tuta mondo.

Kia mondo?

Mondo en kiu aperas centoj kaj centoj da esperantaĵoj, kiuj restas nekonataj por la rumaniaj esperantistoj. Mondo, en kiu okazas tiom da E-aranĝoj, pri kiuj la esperantistoj en la lando en kiu naskiĝis la Cseh-metodo, povas nur revi. Revi kaj esperi. Kaj tion ili faras. Kun digno kaj obstino, kaj kun la fido ke ilia agado fruktos iam. Ni aliĝu al iliaj esperoj!

Ionel Oneţ

[FORIGITA!: bildo]

SibiuHermannstadtNagyszeben, pluretna urbo, en kiu naskiĝis la Cseh-metodo kaj en kiu havas sian filion AIS.

TEJO ĉe vojkruciĝo: Ĉu agonio aŭ nova dinamismo?

“Ni havas veran ŝancon esence progresi kaj progresigi la junularan movadon”

Ĝis la somero 2003 — pli precize ĝis la Internacia Junulara Kongreso en sveda Lesjöfors — oficas la estraro de TEJO, kiu elektiĝis en 2000. La mandatperiodo estas forte influita de antagonismo inter daŭra strebo profesiigi la strukturon de la junulara kolono de la Esperanto-movado, kaj la sento de senpotenco kaj senrimedeco. Holger Boos, prezidanto de TEJO, rakontas en ĉi tiu intervjuo kaj pri la atingoj kaj pri la daŭraj problemoj de la asocio.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĉijare fariĝas 65-jaraĝa. Datreveno ĉiam signifas rigardi ankaŭ en la pasintecon por trovi instigojn kaj ideojn kiel plibonigi la agadon en estonto. Ĉu en la lastaj monatoj de via mandato estas aparte gravaj ideoj ankoraŭ plenumindaj?

Ni troviĝas ankoraŭ en fazo en kiu oni ne vere povas juĝi kiom tiu ĉi TEJO-estraro atingis. La plej granda celo ja estis plibonigi la teknikan strukturon de TEJO — malpli abstrakte — ekhavi propran TEJO-oficiston en la Centra Oficejo de UEA.

Kion la oficisto faru?

La oficisto ĉefe transprenu la teknikajn laborojn, kiujn nuntempe la TEJO-estraro devas fari. En la momenta situacio la estraro ne havas la tempon por fari tion, kion ĝi ideale faru, kaj tio estas politikaj decidoj, realigo de projektoj kaj ĉefe agado per kaj por Esperanto.

Ĉu vi povas konkretigi tion?

Organizi pli da seminarioj, partopreni pli en la tutmonda Esperanto-junulara agado, instigi pli al kunlaboro, zorgi pri reprezentiĝo en diversaj aranĝoj, ĉu esperantistaj aŭ neesperantistaj, ekzemple ankaŭ en la Universala Kongreso.

Sed ĉu la Centra Oficejo de UEA ne povas transpreni tiujn taskojn por TEJO?

Mi dubas pro diversaj kialoj. La stato de la CO estas — kvankam iom pli bona ol antaŭe — daŭre malideala. Ni jam havis malbonajn spertojn tiurilate. Oni devas daŭre multon plibonigi tie por ke ĝi fariĝu vera ilo por la atingo de la celoj de la Esperanto-movado. Kaj krome ja la junulara movado estas tre speciala kampo por kiu oni bezonas specialiston, kiu vere ĉefokupiĝas pri tiu specifa taskaro de TEJO.

Kio estas la kromvaloro de la oficisto — ne nur por TEJO? Vi menciis la esperon je pliboniĝantaj kaj pliamasiĝantaj aranĝoj. Sed ĉu estas ankaŭ komuna valoro por la tuta movado?

Ĝi estas paŝo antaŭen en la senco de profesiiĝo, kio estas deklarita celo de UEA en la Strategia Laborplano kaj enkadre de tio ni ja alcelas ekhavi TEJO-oficiston. Ni ne volas nur TEJO-oficiston, sed oficiston en moderna kaj bone funkcianta Centra Oficejo.

La argumentado ŝajnas esti sufiĉe logika. Tamen stariĝas du demandoj. Unue kiel financi tiun oficiston kaj due kial li ankoraŭ ne ekzistas ĝis nun, se la bezonoj kaj necesoj ja estas konstatataj?

Unue, kompreneble TEJO ne povas mem financi tion. Pro tio ni petas subtenon de UEA kaj tio povas praktike funkcii tiel ke oni uzas monon el la kapitalo. Kompreneble mi konscias pri la zorgoj, kiujn kelkaj certe havas, kiam temas pri uzado de la kapitalo. Sed ni pristudas manieron kiel uzi ĝin sen malsekurigi la tutan financan staton de UEA. La ideo pri TEJO-oficisto ja ne estas nova, ofte diskutita, sed neniam findiskutita. Tio estas la unua problemo. Due, sen tiu TEJO-oficisto ne vere eblas akiri multajn monfontojn, kiuj estas bezonataj por financi lin kaj tial ni ne povas memstare akiri sufiĉe da mono. Pro tio estas bezonata startfinancado flanke de UEA.

Kial la oficisto ne ekzistas ĝis nun laŭ vi?

Ĉar ĝis nun oni ne kapablis sufiĉe konvinki la respondeculojn de UEA pri la bezono. En UEA oni simple ne vidas ke TEJO daŭre moviĝas ĉe la rando de tuta letargio kaj nenionkapablo.

Ĉu ne estas la tasko de la TEJO-organoj rompi tiun letargion?

Jes, tion ni ja de longa tempo — fakte ekde la komenco de nia laboro — klopodas fari, sed en UEA evidente aferoj iom malpli rapide funkcias. Oni devas refoje argumenti kaj nur tiel — post pli da tempo ol antaŭvidite — oni atingas iun komprenon.

Sed ĉu la oficisto ne povas ŝajni preteksto por aliaj ne labori?

Tute ne. Ni volas agadi, sed la problemo estas ke en tiu ĉi stato ni ne kapablas. Ni povas realigi kelketajn projektojn, sed tio estas ege malmulta konsiderante ke ni alstrebas esti tutmonda junulara organizo kaj krome tute ne veras, ke TEJO nenion faras. Tion ilustras la diversaj seminarioj, kiujn ni okazigis dum la lastaj jaroj, tion montras niaj tre profesiaj, belaj kaj multlingvaj retpaĝoj kaj la nedeficitaj IJK-oj. Ĉio ĉi montras ke TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj bone laboras — sed en tre malalta skalo.

Ĉu la kvanto da taskoj de la eventuala TEJO-oficisto ne estas tro ampleksa? Ĉu oni atendas de la oficisto, ke li faru ĉion?

Ne, tute ne. La oficisto estas nur unu persono en grupo de aktivuloj, kiuj escepte de li laboras libertempe. Sed li ne faros ĉion. Li havos kunordigan funkcion, li teknike helpas. La politikaj decidoj kaj la ideoj por aktivaĵoj venu de tiam pliiĝanta rondo de aktivuloj.

Ĉu la oficistan taskaron tamen ne povas transpreni volontuloj aŭ iu dumtempa oficisto?

Mi kredas ke ne, ĉar tia solvo ne donus al TEJO la bezonatan kontinuecon. Kiel asocio, kiu alstrebas seriozan agadon, ni ne povas dependi de homo, kiu restas nur dum certa periodo kaj kiu povas nur komenci iun laboron, kiun li poste ne finas. En tio kuŝas danĝero. Kaj ankaŭ tia persono ne povas havi la necesan daŭran kaj regulan kontakton kun aliaj junularaj asocioj, kun landaj sekcioj de TEJO kaj aliaj gravaj instancoj, kiel ekzemple subvencidonantoj.

Se juna homo el Portugalio volas fariĝi esperantisto, kiel tiu oficisto povas helpi lin?

Oni povas peri informojn, kie surloke aŭ proksime de tiu juna esperantisto en Portugalujo li povas havi kontaktojn kaj ricevi informojn aŭ eĉ fari kurson. Nome, la servoj de TEJO al siaj membroj, ĉu individuaj ĉu sekciaj, fariĝas pli bonaj kaj altkvalitaj kaj ankaŭ povas laŭkvante plimultiĝi.

Kial UEA aŭ ordinara esperantisto subtenu TEJOn en ĝia strebado al propra oficisto?

Per akiro de TEJO-oficisto ni povos multe pli efike agadi laŭ la spirito kaj enhavo de la Strategia Laborplano de UEA, nome eblas vere zorgi pri la plijuniĝo, tiel ke ni akiros pli da novaj membroj kaj ni povas pliprofesiiĝi, ĉar ni havas spertulon en nia oficejo al kiu oni povas sin turni kaj kiu povas asisti kaj teknike helpi al la aktivuloj aŭ sekcioj. La vortoj esprimitaj en la Strategia Laborplano pri profesiiĝo kaj plijuniĝo ankaŭ en la realeco ricevu la necesajn rimedojn por konkretiĝi.

Ĉu estas konkreta financa kaj enhava propono pri tiu teknika profesiigo?

Mi kredas ke TEJO faris sian hejmtaskon. Ni preparis ampleksan kaj bone pripensitan proponon, kiu ne nur koncentriĝas al havigo de TEJO-oficisto, sed samtempe proponas pli profundan modernigon de la Centra Oficejo kaj reformon de la tuta kapitala sistemo de UEA, tiel ke ni ĉiuj povu profiti.

Vi menciis ke vi estas en diskuta fazo kun UEA. Kiel vi juĝas la staton de la rilatoj inter UEA kaj TEJO kaj la kunlaboron?

La rilatoj homaj estas bonaj, ni povas amike komuniki, sed ja en la diskutoj evidentas la diferenco de la opinioj, kio verŝajne estas kaŭzita de la diversaj generacioj en kiuj oni anas. Iom ĝenas ke oni devas diradi la samajn aferojn plurfoje kaj ŝajne oni komprenas, sed poste evidentiĝas ke tamen oni ne komprenas aŭ havas alian interpreton aŭ oni nur post multaj monatoj konsentas pri tio kion oni antaŭe diris. Tamen la diskutoj ĝis nun montriĝis grandparte utilaj kaj rezultdonaj. La kunlaboro okazas precipe pri la modernigo kaj restrukturado de la Centra Oficejo. Tie TEJO tre aktive kunlaboras kaj laŭ mia pritakso ankaŭ donis kelkajn tre gravajn impulsojn, ekzemple ni dum longa tempo pledis por la engaĝo de ekstera neesperantista profesia konsilanto. Tio estas laŭ mi ege grava por havi sendependan opinion pri la stato kaj pri tio kion oni devus fari. TEJO krome aktive kunlaboras kun la Brusela Komunikadcentro, kiu ja fariĝis tre grava ero de la Esperanto-movado.

Instruado kaj TEJO. Kiaj ligoj ekzistas?

Ni montris grandan interesiĝon en kunlaboro ekzemple per seminario, kiu bedaŭrinde ne povis okazi, pro subvenciaj kialoj, kaj ni ankaŭ pretis tre aktive partopreni en projekto de UEA, ILEI kaj TEJO, sed ne estis kulpo de TEJO ke tiu kunlaboro ne bone funkciis.

Resume: kiel statas TEJO?

TEJO statas averaĝe kaj depende de tio, kiel evoluas la aferoj pri nia plej granda problemo, nome la solvo de niaj teknikaj problemoj, ĝi havas veran ŝancon esence progresi kaj progresigi la junularan Esperanto-movadon.

Intervjuis: Marko Naoki Lins

La lingva interplekto eŭropa

Claude Piron

La titolo de ĉi tiu artikolo elvokas Eŭropon. Mi tuj precizigu, ke, kiam mi diras Eŭropo, mi ne limigas min je Eŭropa Unio. Mi celas la tuton de nia mondoparto, kie la lingva diverseco estigas multajn problemojn.

Lingvaj problemoj

La lingvaj problemoj estas tre diversaj. Pensu pri la rifuĝintoj, la homoj, kiuj petas politikan azilon. Kiom da ili facile orientiĝas per la lingvo de la regiono, kien ili fine trafas? Kaj kiom da problemoj ĉe firmaestroj! La direktoro de mezgranda entrepreno povas perdi kontrakton ege interesan, ĉar lia angla lingvo ne situas sur la kvalita nivelo necesa por streĉa, delikata traktado kun partnero japana aŭ saŭdarabia. Kaj kion diri pri la problemoj, kiujn renkontas aviado? Laŭ esploro de Boeing, almenaŭ 11 procentojn el la mortigaj aviadaj akcidentoj kaŭzas nekompreno inter piloto kaj kontrolturo.

Humiligo kaj timo

Lingvaj problemoj prezentiĝas diverskampe — ili allasas politikan, ekonomian, socian, kulturan, pedagogian kaj psikologian alirojn — kaj ĉiu el tiuj mem akceptas multajn subdividojn. Ekzemple ne eblas serioze pritrakti la psikologian aspekton sen distingi la kampojn sentajn, intelektajn kaj neŭropsikologiajn. El senta, emocia vidpunkto, necesas konsideri, ke lingvo estas ligita al nia sento pri identeco. Ni identiĝas al nia lingvo. Ataki nian lingvon, aŭ doni al ĝi malsuperan statuson, tio estas ataki aŭ humiligi nin. Kiam oni transiras al alia lingvo, la personeco povas modifiĝi. Kiel siatempe diris s-ro Winkel, urbestro de Noordwijkerhout, ĉe la nederlanda televido: Eĉ se oni bone lernis la anglan, kiel ofte okazas en Nederlando, oni hezitas uzi ĝin por alparoli multnacian grupon, ĉar en tiu situacio, oni timas. Oni timas ne sukcesi diri ekzakte, kion oni celis, timas erari, timas ridinde prononci, timas ne senti sin sufiĉe hejme en la fremda lingvo por paf-al-pafe rebati al denaska anglalingvano kun la tuta forto, kiu necesus…

Kaj min tre tuŝis frazo de japana delegito, kiu foje diris al mi dum kunsido de Monda Organizo pri Sano: Fremdlingve parolante, vi aperas malpli inteligenta ol vi estas.

Apud ĉiuj faktoroj, kiuj apartenas al la diversaj supre menciitaj fakoj, aperas problemoj simple praktikaj. Mi foje aĉetis programeblan kafaparaton, en kies uzinstrukcioj mi legis, en la franclingva parto, dikliteran averton: Atentu, la akvo metota en la aparaton neniam estu varma! Sed vid-alvide troviĝis la itala teksto, kiu samlinie avertis: Atentu, neniam metu malvarman akvon en la ujon! Kion fari?

La problemoj diversas

La lingvaj problemoj estas komplikaj ne nur per tio, ke ili estas, se tiel diri, horizontale diversajt.e. ili aperas en multaj diversaj kampoj de la vivo — sed krome per tio, ke ili diversas ankaŭ vertikale: ili koncernas plurajn nivelojn, ekzemple la nivelojn de internaciaj institucioj, de ŝtataj registaroj kaj de civitanoj.

Kiom koncernas instituciojn, ekzemple, la konstruata Eŭropo staras antaŭ terura dilemo pro la aliĝo de novaj ŝtatoj-membroj. Ĉu prioritata estu demokratio, kaj oni enŝovu sin en teruran financan-ekonomian labirinton, akompanatan de multegaj praktikaj komplikaĵoj, kiel ekzemple la neceso instali mikrofonajn-aŭdilajn cirkvitojn por 380 lingvokombinoj, aŭ, pretekste de ekonomia sana prudento, prefere elektu sistemon, en kiu iuj lingvoj, kiel dirus Orwell, estas pli egalaj ol la ceteraj?

Multaj indikaĵoj pensigas, ke en la altaj instancoj oni taksas, sen la kuraĝo tion malferme diri, ke la solvo estas ne akcepti alian lingvon ol la anglan kiel komunikilon inter la diversaj eroj de Eŭropa Unio. Tiel, por la traktadoj kun la orienteŭropaj ŝtatoj-kandidatoj, la angla estas la sola lingvo permesita. Ke tiu maniero trudi lingvon signifas, ke landoj kiel Slovenio, Slovakio aŭ Litovio devas troviĝi en malsupera situacio ekde la komenco, tio ne ĝenis la bonfarton de la altuloj, kiuj, trudante tiun manieron agi, transdonis la mesaĝon Vi estas la petantoj, ni estas la fortuloj, vi adaptu vin. Ĉar la tradicia komuniklingvo en orienta Eŭropo estas la germana, ne la angla, tiuj ŝtatoj devis elekti siajn reprezentantojn en la traktadoj laŭ ilia nivelo en la angla, ne laŭ ilia ĝisfunda kompreno de tiu aŭ alia dosiero.

Fakte, reĝimo, en kiu la angla estus la sola komunikilo, estus profunde maljusta por la plimulto el la ŝtatoj, kaj do el la popoloj, se diri nenion pri la fakto, ke la plej favorata lando estus precize tiu, kiu, ĝenerale, montriĝas malplej eŭropeca, malplej solidara kun la aliaj membroj de la Unio.

La lingvo: armilo

Eble vi opinias, ke mi troigas dirante la plej favorata lando. Sed mi ĉeestis sufiĉe da interŝtataj traktadoj por povi garantii, ke efektive temas pri io reala. Mi foje reprezentis NROn dum tutmonda asembleo de Neregistaraj Organizoj kun oficialaj rilatoj kun UN. Tie kunsidis reprezentantoj el la tuta mondo. Teorie estis du laborlingvoj, la angla kaj la franca. Mi zorge notis la lingvon de ĉiu interveno kaj la gepatran lingvon de la parolanto. Naŭdek du procentoj el la intervenoj estis en la angla, kaj 87 procentoj el la parolantoj havis la anglan kiel gepatran lingvon. Ni venis el ĉie, el Mez-Oriento, el Latina Ameriko, el Orienta Eŭropo, el Azio, el Afriko. Sed la diskutoj disvolviĝis inter britoj, usonanoj, irlandanoj, aŭstralianoj. Kiam mi rimarkigis tion al mia najbarino, ŝi diris: La plej multaj asocioj elektas anglalingvanojn por ilin reprezenti, kun la celo certiĝi, ke iliaj interesoj estos bone defendataj. Tio pruvas, ke lingvo estas armilo. Internacia traktado estas kiel matĉo tablotenisa. Se mi traktas kun anglalingvano, estas kvazaŭ li rajtus uzi la dekstran manon, kiun li konstante uzas, dum mi, dekstramanulo, devus uzi la maldekstran, kio konsiderinde reduktus mian lertecon, mian facilecon taŭge rebati, miajn ŝancojn venki. En la sportomondo, tio vekus ŝtormon da indigno. Sed neniu konscias, ke tiel statas la aferoj en la internacia vivo.

Ree, vi eble trovis, ke mi troigas komparante la fakton fremdlingve esprimi sin kun devo uzi la ne-ĉefan manon. Tamen la komparo estas tute ĝusta. Por flue paroli lingvon, oni devis encerbigi al si centojn da miloj da refleksoj. Lingvo estas ja kompleksa interplektiĝo de programoj (laŭ la komputila senco de la vorto), kies funkciadon senĉese inhibas centoj da miloj da malsamcelaj subprogramoj. Tion ni ne konscias, ĉar la akiro de nia gepatra lingvo okazis nekonscie, en aĝo, kiam nenio ebligis al ni suspekti la amplekson de la laboro, kiun niaj nervoĉeloj plenumis. Simile ni forgesis la gigantan laboron, kiun niaj nervoĉeloj faris, kiam ni akiris ĉiujn gestojn de la ĉiutaga vivo, sed dekstramanulo tion rapide konstatas, kiam la dekstra brako rompiĝis: la lertulo, kiu li estis, jen retroviĝas mallerta. Kaj ni tion perceptas ankaŭ, kiam ni vidas, kiel pene infaneto nodas siajn laĉojn, kion ni sukcesas en apenaŭ du sekundoj. Por ĝuste esprimi sin, ni devas senĉese bloki la naturajn neŭropsikologiajn vojojn. Ekzemple, por esprimi en la franca la ideon kiun ne eblas solvi, la spontana movo de la cerbo kondukas al irrésolvable. Sed tiu vorto ne estas ĝusta; necesas bari tiun vojon kaj instali la devojiĝon, kiu kondukas al la ĝusta formo insoluble (nesolvebla). En la angla, natura movo kondukas al I comed, the sheeps, he knowed, sed tiuj formoj devas esti forprenitaj el la mensa stoko kaj anstataŭigitaj per I came, the sheep, he knew. Mi povus citi milojn da ekzemploj. La nervofluo ne povas sekvi sian naturan emon, kiu instigas ĝin esprimi paralelajn konceptojn per paralelaj formoj.

Ni havas naturan tendencon ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. Ĉiuj franclingvaj infanoj diras plus bon anstataŭ la ĝusta formo meilleur, ĉiuj anglalingvaj foots anstataŭ feet: ili ĝeneraligas la plej oftan formon, tian, kia oni trovas ĝin, en la franca, en plus beau, plus fort, plus petit, en la angla en hands, toys, books ktp. Lerni lingvon, tio estas senigi sin je la refleksoj de la gepatra lingvo, reenmeti en la cerbon serion da malsamaj refleksoj, kaj poste inhibi altan proporcion el ĉi-lastaj por konduki al ĝusta formo, kiu kontraŭas la spontanan emon ĝeneraligi. En la angla, ekzemple, la unua movo de la nerva fluo irigas al he comed, sed iom post iom la infano, konscie aŭ nekonscie, baras tiun naturan vojon, metas tie avizon sciigantan, ke estas malpermesite tien iri kaj vojmontrantan al devojiĝo ĝis la ĝusta formo he came.

Lerni lingvon estas do surmeti unu sur la alian kelkajn refleksotavolojn. Mi uzas la vorton reflekso, ĉar ne sufiĉas, ke oni komprenis kaj enmemorigis la formojn al si. Se vi devas pripensi, foliumi ĉiujn mensajn slipojn kaj dosierojn ordigitajn en via memoro por trovi la ĝustan vorton, vi ne parolas flue.

La EU-reĝimo privilegias

Sed ni revenu al la lingva reĝimo de Eŭropa Unio. Iuj opinias, ke la sola maniero solvi la lingvoproblemon estas limigi la lingvojn al nur tri, ekzemple al la angla, franca kaj germana. Tio ne igus la sistemon pli demokratia. La sola efiko estus, ke tiam iom pli da ŝtatoj ĝuus privilegion.

Estas vere, ke ekzistas sistemo, kiu ebligus uzi akcepteblan nombron da lingvoj sen privilegii iun ajn. Estus akcepti, ekzemple, la tri supre menciitajn lingvojn, sed kun la kondiĉo, ke neniu, egale ĉu delegito, ŝtatreprezentanto, traktanto, verkanto de dokumento, partoprenanto en politika aŭ teknika debato, rajtus uzi sian gepatran lingvon. Se britaj reprezentantoj devus esprimi sin france aŭ germane kaj francparolantoj germane aŭ angle, ili ekkonscius, kion ili postulas de la ĉeĥoj, finnoj, portugaloj, hungaroj kaj aliaj. Ili proprasperte malkovrus, kion signifas esti devigita rezigni la ĉiutagan parolmanieron por adapti sin al tute malsama maniero esprimi sin.

Sed ĉiufoje, kiam mi proponis tiun solvon, oni rebatis, ke mi ne realismas. Kial? Ĉar, oni diras, la britoj kaj francoj tion neniam akceptos. Jen ni retroviĝas en la sama situacio, kiel en la traktadoj kun la landoj de Orienta Eŭropo. Du grupoj: tiuj, kiuj rajtas postuli, kaj tiuj, kiuj povas nur submetiĝi. Tiuj, kiuj ĝuas la senton troviĝi hejme en sia lingvo, kun lerteco cent-procenta, ne akceptas malaltiĝi al 75- aŭ 50-procenta lerteco. Ili volas konservi cent procentojn el la povo. Se tiel estas, ĉu eblas diri, ke oni fundamentas Eŭropon sur la principoj, kiuj kuŝas baze de ĝia civilizacio: egaleco, demokratio, respekto al la alia?

Eŭropa Unio do staras antaŭ alternativo: ĉu demokratio, ĉu ekonomia kaj praktika oportuneco. Klare, ĝi ne serĉas trian vojon, kaj en la mensoj de la reganta rondo, estas evidente, ke praktika kaj ekonomia racieco devas superi demokratiecon.

Ĉu ni estas normalaj?

Ni nun transiru al la nivelo de la civitanoj, ĉar pli kaj pli da homoj trovas dungiĝon en alilingva regiono aŭ lando, kaj ĉar kreskas amasaj translokiĝoj, aferistaj vojaĝoj kaj internacia turismo, la nombro da personoj, kiuj alfrontas problemojn pro la lingva diverseco, grandiĝas konstante. Alia aspekto de la problemo estas tre grava, kaj ofte menciata en paroladoj, aspekto, pri kiu la politika praktiko ege distancas de la politikista belvortado: la kultura. Oni ne ĉesas proklami, ke lingva diverseco estas gravega riĉaĵo, kaj ke ĝin oni ĉiarimede subtenu. Ekzemple, oftas la admono, ke ĉiu eŭropano scipovu tri lingvojn. Tiuj paroladoj ĉiam prononciĝas laŭ la tono oni devas, necesas, sufiĉas ---i. Sed praktike, kio okazas? Ĉio estas farata por ke la plimulto el la homoj kunstreĉu siajn fortojn al ununura lingvo: la angla. Tio prezentiĝas, notinde, sur la kampo de publika instruado. La angla estas la unua fremda lingvo, kiun lernas 92 procentoj el la monda lernantaro. Se ekskludi kelkajn eŭropajn landojn du- aŭ plurlingvajn, kie oni komence instruas alian lingvon de la lando, kiel Finnlando kaj Svislando, la proporcio altiĝas ĝis 99 procentoj (fakte, eĉ granda parto de orienta Svislando ĵus transiris al la angla kiel unua lingvo).

Nia socio efektivigas similan premon per siaj reklamaj kaj amaskomunikaj iloj, disvastigante sloganajn trompajn asertojn, kiel: Per la angla oni elturniĝas ĉie en la mondo, La lingvaj restadoj organizitaj de firmao Y en anglalingva lando ebligos al vi plibonigi vian profesian situacion, Lernu la anglan en tri monatoj en la kursoj X. Tiuj mesaĝoj, malhonestaj, trompaj, estas tiagrade parto de nia ĉiutaga vivo, ke ni eĉ ne plu rimarkas ilin. Jen kaj jen, la sistemo estas eĉ pli kruda, ne hezitanta antaŭ psikologia manovrado, kiel en jena anonco, vidita en la Ĝeneva Foiro de la Lingvoj: vi ne plu pardonindas, se vi ne scipovas la anglan (subkomprenite: rapidu korekti tiun nenormalecon aliĝante al nia kurso laŭ metodo X). La frazo efikas, kvazaŭ superulo dirus al la leganto: vi estas nenormalulo, vi estas malsupera, vi estas kompatinda primitivulo, ĉiuj krom vi regas la anglan. Kaj tio tute ne veras. La dungofirmao Michael Page kontrolis en Eŭropo la nivelon en la angla de pli ol 40 000 kandidatoj al kadrulaj postenoj en la mendintaj entreprenoj. Nur 4 procentoj kapablis esprimi sin korekte en la angla.

En sondado efektivigita de Lintas Worldwide en la landoj de Eŭropa Unio, 94 procentoj el la pridemanditaj personoj montriĝis nekapablaj ĝuste kompreni tri etajn specimenojn de ĉiutaga angla. Kredigi al iu, ke li aŭ ŝi estas nenormala, dum temas pri situacio registrebla ĉe 94 procentoj el la loĝantaro, tamen estas iom troe. Sed neniu grumblas.

Simile, neniu protestas kontraŭ la reklamoj, kiuj asertas, ke eblas lerni lingvon en tri monatoj, kvankam la refleksoj, kiuj kondiĉas la regadon de lingvo, nombras milionon aŭ proksimume unu milionon laŭ la lingvo. Ĉiuj inter vi, kiuj lernis fremdan lingvon, scias, kiel rapide oni perdas la regadon, se oni kelkjare ĉesas praktiki ĝin. Kial? Ĉar la kondiĉitaj refleksoj estas malstabilaj, ilin oni devas konstante refortigi, kaj kiam vi ĉesas uzi lingvon vi ĉesas havigi al ili la necesan refortigon. Aŭtomate ili disfibriĝas kaj svenas for.

Ĉu eblas lerni la anglan?

En nia tutmondiĝinta socio milionoj kaj milionoj da gejunuloj faras konsiderindajn fortostreĉojn por konkeri la anglan, sed ju pli ili penas, des pli malproksimiĝas la celo. En tempo, kiam rendimento estas la baza kriterio, tiagrade, ke ĝianome multaj firmaoj reduktas sian dungitaron, kiel eblas, ke neniu starigas demandon pri la racieco de tiu maniero funkcii? Tiu lingvostudado ja prezentas per si gigante ampleksan kolektivan investon de cerba energio. Kun kiu rezulto? Je la abiturienta ekzameno, unu studento el cent en Eŭropo, unu el mil en Azio, kapablas pli-malpli ĝuste uzi la anglan, kiun ili lerneje studis. Kiam ministroj konstatas tiun priplorindan rezulton, ili kritikas la metodojn, la instruistojn, la nombron de studhoroj. Ili malvolas fronte rigardi objektivan fakton, nome, ke akiri nacian lingvon nur per lerneja instruiĝo ĝis la nivelo necesa por normala traktado aŭ por povi publike esprimi sin sen la risko iĝi objekto de mokado estas neeble. Instruado havigas maksimume 1200 ĝis 1500 lingvohorojn. Nu, laŭ esploro, kiun mi plenumis, nur personoj kun 10 000 horoj da praktikado staras sur egala nivelo kiel denaskuloj. Alivorte, vere regas la anglan, krom tiuj, kiuj akiras tuttagan praktikadon en la profesia vivo, nur la personoj, kiuj restadis plurjare en anglalingva lando, se eble tie farante universitatajn studojn. Ĉar tiuj restadoj multe kostas, kreiĝas rompo en la socio inter tiuj, kiuj povas, kaj tiuj, kiuj ne povas.

Neplena regado de la angla oftas ĉe homoj, kiuj dediĉis al ĝi kvar aŭ kvin horojn semajne en la lernejo, plus hejman laboron, dum ses aŭ sep jaroj.

En letero, kiun junulo petis min korekti antaŭ nelonge, mi trovis la frazon: I will eventually do as you say. Li volis diri eble mi faros, kion vi diris al mi, mi eventuale faros, kion vi diris, sed fakte li diris: mi finfine faros, kion vi diris. La diferenco estas grava. Same grava, kiel la fuŝo de s-ino Helle Degn, dana ministro, kiu unuafoje prezidante internacian kunsidon, volis diri: Senkulpigu min, se mi malbone konas la demandon, mi ĵus ministriĝis, kaj diris: I’m at the beginning of my period, kio signifas: estas la unua tago de mia menstruo. Multaj anglaj vortoj havas alian sencon ol similaj vortoj en la ceteraj eŭropaj lingvoj.

(Daŭrigo venontnumere)

Recenzoj

Antologio de kroata milita liriko

En tiu terura momento. Antologio de la nuntempa kroata milita liriko. ISBN 953-96918-1-8, 158 p. 20 × 12 cm, Eldonis: Kroata Esperanto-Ligo, 1998; kompilintoj: Ivo Sanader kaj Ante Stamać; redaktoro: D-ro Dalibor Brozović. Prezo: € 7,50.

Kiam kanonoj tondras, muzoj fuĝas en rifuĝkelon — rekonceptas en sia versaĵo Slavko Mihalić la bedaŭrinde vaste konatan latinan sentencon Inter arma silent musae, bedaŭrinde ĉar — kiel ni bone scias — en tiuj landoj elformiĝis nivele signifa literaturo, kies anoj devis travivi kor-torde tragikajn periodojn militajn. La poetoj kune kun siaj muzoj ja ne longe restas en rifuĝkeloj de domoj, ili ĉiam sentas la devon aŭ estas devigataj preni armilojn por defendi sin, siajn familianojn, sian urbon kaj sian nacion mem kontraŭ naciismaj invadoj, kontraŭ interesoj de proksimaj kaj foraj potencoj. Multegaj anoj de la popoloj en Eŭropo fariĝis viktimoj, vunditoj de ardaj militoj patrolandaj. Sentojn de patriotoj, aŭ nur de ordinaraj loĝantoj de bona volo, enversigas poetoj — la animoj de la nacioj — por pripentri suferojn de la invaditaj homoj, kaj disheroldi iliajn sentojn, intencojn.

La tragedio de la patrolanda milito 1991-1994, same kiel multloke en Eŭropo en multaj aliaj periodoj, postlasis dolorajn vundojn korpajn-animajn en la popolo de Kroatio. La militaj eventoj daŭris ankoraŭ, kiam la kompilintoj tralegadis aktualajn periodaĵojn en Kroatio, kaj la eldoninto publikigis en la jaro 1992 la originalan poemaron kroatlingvan.

Sekvis ĝin tradukoj en 18 naciaj lingvoj, la 19-a iĝis en 1998 tiu ĉi Esperanta versio kun diferenco nur de kelkaj poemoj. La volumo estis prezentita la 31-an de majo 1998 en la dua kongreso de la kroataj esperantistoj en Varaĵdin.

Tiu ĉi poemaro de milita liriko de kroataj poetoj enhavas entute 89 poemojn el la plumo de 62 aŭtoroj, el kiuj 11 estas virinoj. Bedaŭrinde, dekono de la aŭtoroj ne estas jam pluvivantaj. Travivintoj de la ruinigo de Vukovar en aŭtuno 1991 kaj la senkompata bombardado de la belega Dubrovnik, krom aliaj rakontas per propraj vortoj pri teruraj momentoj de la okazintaĵoj, esprimas siajn pensojn rilate la invadon kaj la amon al la patrujo.

Poemo de Ivo Boroveĉki, elstara poeto kaj tradukinto de Anno Domini 1992, dediĉita al A. Goodheir kaj W. Auld, enkondukas la serion de la poemoj. Dek kvin tradukintoj, ĉefe en Zagrebo kaj kelkaj vivantaj eĉ en pluraj landoj de Eŭropo ebligis la aperon de tiu ĉi E-versio. La plejparton de la poemoj transplantis esperantistoj de la meza aĝo. Mi aparte mencias laŭde kaj gratule la nomon de Lucija Borĉić, kiu mem tradukis duonon de la poemoj.

Kun granda interesiĝo mi legis tiun ĉi lirikan volumon presitan en Kroatio. Niaj kroataj samideanoj altnivele agis, publikigante la elektitajn poemojn pri- kaj pro-militajn, pri la patruj-amo kaj liberec-sopiro de sia popolo. Mi rekomendas kore al ĉiuj samideanoj de bona volo legi nepre tiun ĉi poemaron. Ĝi ja tre bone spegulas la animon de la popolo de Kroatio, kaj ebligas konsciiĝi pri ties historio, pri ties okazaĵoj antaŭaj kaj nunaj. Valoran legaĵon mi al vi rekomendas.

Tibor Papp

Por laŭtlegi al infanoj

Glaciflor’ en mia man’. Poemoj por infanoj. Sándor Beke. El la hungara trad. Tibor Papp. Debrecen: E-Societo, 2000. 58 p. ISBN 963-03-9047-7. 20cm. Ilus. Prezo: € 4,20.

Glaciflor’ en mia man’ konsistas el 58 paĝoj de simplaj, tradiciaj poemoj por infanoj. Ili uzas la kutimajn rimedojn de ritmo kaj rimo kaj la ripetado de onomatopeaj sonoj. La libro enhavas 5 nigrajn kaj blankajn ilustraĵojn de Sándor Karanczi kaj pliajn 16 aparte stilajn kaj allogajn de James Venczel. La bildoj helpos komprenadon de junaj legantoj kaj komencantoj.

La temo de la poemaro spegulas hungarajn tradiciojn, almenaŭ ĝi estis verkita relative antaŭnelonge, kaj naturmedion. Ĉu temoj kiel paŝtado, bakistoj, sablo-horloĝo, kukolhorloĝo kaj ludĉevalo ankoraŭ estas kompreneblaj hungare? Verŝajne iom da infanoj de la mondo ne facile identiĝos kun tiaj aferoj.

Unu poemo temas pri amo kaj du pri geografio kaj/aŭ historio sed, krom ĉi tiuj, la enhavo de la poemoj plejparte allogas tre junajn infanojn, kiuj eble ne povas legi Esperanton sufiĉe por fari ĝin solaj. Tiel, mi rekomendas ĉi tiun libron ĉefe al gepatroj por laŭtlegi kun infanoj aŭ al geinstruistoj por uzi por tradukado kaj interkultura diskutado, eble antaŭ verkado de verkoj pri la kutimoj kaj medio en aliaj partoj de la planedo.

Penny Vos

Iom stranga verko por hejma legado

Danteskaj itineroj, Vittorio Russo (1934-97), trad. Kálmán Kalocsay, Enrico Dondi kaj Nicolino Rossi. Napoli: Napola E-Asocio, 2001. 85p. 21cm. Ilus. Prezo: € 9,30.

Jen iom stranga verko. Kio ĝi do estas? Kredeble temas pri adapto de Danto por legantoj de la 21-a jarcento. Ni legu sur la libra orelo: ...la spektaklo ‘Danteskaj Itineroj’ (Teatro Mercadante, 2-9 decembro 1996), dramigita legado, laŭ plurvoĉa oratorio, de fragmentoj eltiritaj el la ‘Dia Komedio’ kaj el aliaj verkoj de Dante, por pruvi ke ‘Dante plu estas, tra sia sublima poezio, la peranto de profunde etika mesaĝo por denunco kontraŭ ĉia senvaloriĝo kaj ĉiuj mondaj malbonoj, ankoraŭ reproponebla en sia integreco kaj asimilebla en la nuntempula konscio’.

La libro iĝas antologieto el Danto plus enkonduko en lian vivon (unua parto) kun aparta emfazo pri lia politika sinteno (dua parto). Spite la abundajn klarigojn, verŝajne neitaloj devas iom scii pri Danto kaj lia universo por plena kompreno de ĉi verko.

Se komenci de la enkonduko, la Esperanta versio montriĝas vere kaj fere tro sklava kaj paŭsema, kvazaŭ itala lingvo sub Esperanta vesto: “...li elektas esti, kiel ni dirus hodiaŭ, iu ‘senmastra hundo’, kaj li suferas dum la tuta vivo per fiera animo kaj kohero ideologia, la persekutadon fare de liaj malamikoj, la kondamnon al ekzilo kaj la kondiĉon de malriĉeco kaj mizero de tio sekvigita (p. 11).

Feliĉe, la poeziaj fragmentoj en traduko de Kalocsay, Dondi kaj Rossi bonas kaj bele fluas...

Verdire, mi akceptis la recenzon nur pro la nomo Kalocsay: ĉu neeldonitaĵoj el Danto? Ne, ho ve, sed nur rebakaĵoj el lia Esperanta “Infero”... Tamen ja ankaŭ Rossi kaj Dondi meritas gratulon kaj dankemon pro sia bonega laboro en la poezia parto.

Retamen, la postaj prozaj partetoj estas de traduka vidpunkto tre modestaj kaj foje grincaj kaj fatrasaj — oni denove travidas la italan malantaŭ Esperanto — kaj, pli grave, ili ne emigas al plulegado manke de supleco. Jen: Tra ĉiu el tiuj ĉi renkontoj Danto memore reekzamenas, por ilin prijuĝi kaj elde ili sin elŝiri, la plurajn etapojn de sia poetika historio. Li estas firme konvinkita, ne nur esti superinta per sia ‘dolĉa stil’ nova’ la sperton de la poetoj de la Sicilia Skolo aŭ de Guittone d’Arezzo kaj de la aliaj toskaniaj poetoj, sed esti ankaŭ transirinta la sperton de la majstro Guinizelli kaj de la ‘amiko (sia) unua’ Cavalcanti (p. 23).

La libro naskiĝis por esti laŭtlegata en teatro. Publika deklamado de poezio implicas problemojn, ĉar ĝenerale oni malfacile aŭskultas, oni ne tro bone rimarkas la subtilaĵojn de l’ poezio kaj, pli grave, ofte oni ne ĉion komprenas — tiom pli se temas pri negepatra lingvo kaj tradukita poezio. Se iam oni farus spektaklan prezentadon de Danteskaj itineroj en ekzemple Universala Kongreso, preskaŭ certe du trionoj de la publiko apenaŭ iom komprenetus..., kvankam supozeble kaj kompense ili jes ja ŝatus ordinaran, hejman, trankvilan legadon de ĉi verko.

Antonio Valén

Interesaj retpaĝoj estas ĉe: www.werbeauto.com. Oni ofertas ĉe tiu dulingva (germana kaj Esperanto) retpaĝo modelojn de aŭtomobiloj, kiuj varbas por diversaj firmaoj kaj E-asocioj, ekz. UEA, GEA, JEFO. Eblas uzi ilin por instrui Esperanton, ĉar mendeblas aŭtomobiloj kun 16 bazaj reguloj de Esperanto aŭ kiel varbilo por via E-klubo, organizo aŭ entrepreno.

Loke

SVEDIO: La retejo de Sveda Esperanto-Federacio, www.esperanto.se registris sian 5-milionan vizitanton la 18-an de marto 2003. Dum la lastaj jaroj iom pli ol miliono da vizitantoj retumis en ĝiaj paĝoj ĉiun jaron. Por la jaro 2002 la ekzakta cifero estis 1 096 696.

LITOVIO: prepare al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto (Vilnius, 2005) Litova E-Asocio kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto decidis okazigi serion de Klerigaj Semajnfinoj. Kiel la unua temo estas elektita la historio de Esperanto. Aleksander Korĵenkov faros 10 temajn prelegojn. La unua Kleriga Semajnfino okazis la 22-23-an de februaro 2003; la dua 29-30-an de marto 2003 en la Esperanto-domo en Kaunas.

BRAZILO: Radiostacio Nacional en Brazilo disaŭdigis la 4-an de aprilo intervjuon kun la irana esperantisto Reza Torabi. Ĝi okazis portugallingve, utiligante Esperanton kiel lingvoponton kaj temis pri la konflikta situacio en Mezoriento kaj la konsekvencoj en najbaraj landoj de Irako. La intervjuo okazis pro kunlaborado de registara radiostacio Nacional kaj neregistara radiostacio Rio-de-Ĵanejro, per ĝia Departemento pri Esperanto. La tradukisto estis Givanildo Costa.

KOLOMBIO: 60 infanoj lernas Esperanton kadre de oficiala lernejo en San Pedro, Kolombio, ĝis la fino de ĉi tiu lernojaro. Mankas lernomaterialoj kaj mono por subteni la projekton, do bonvenas ajna helpo. Pliaj informoj ĉe: Rafael Mejia, rete: r...@coldecon.com.

POLLANDO: La 22-an/23-an de marto okazis en Lodzo renkontiĝo de lodzaj kaj varsoviaj esperantistoj. La programon preparis Robert Kamiński, prezidanto de Lodza PEA, la varsovian teamon reprezentis membroj de la klubo Varsovia Vento Ireneusz Bobrzak, Irmina Szustak kaj Anna Bichta. Oni priparolis ambaŭflankan kunlaboron kaj okazis vizito de Lodza Radio, dum kiu la aŭskultantoj eksciis ke Esperanto vivas kaj bone fartas.

KONGOLANDO: Inter la 10-a kaj 14-a de februaro okazis en Kinŝaso forumo organizita de la ministerio pri junularo kaj sportoj. Dum la aranĝo la Esperanto-klubo FLAM ekspoziciis esperantaĵojn kaj sukojn de tropikaj fruktoj, produktatajn de la klubo.

UKRAINIO: La 26-an de marto populara ukrainia televidkanalo ICTV en la vesperaj novaĵoj prezentis la temon Esperanto. Oni montris kurtan intervjuon kun Mikaelo Lineckij en lia hejmo kun demonstro de literaturo. La televidistoj vizitis ankaŭ liceon, en kiu jam pli ol 10 jarojn estas instruata Esperanto (la instruisto estas M. Lineckij). La infanoj rakontis, kiom bona kaj interesa estas la lingvo kaj kantis E-kanton.

MEKSIKO: Profesoro Ruben Feldman Gonzalez komencis en decembro 2002 kurson de Esperanto ĉe la Universidad Autonoma de Baja California en Mexicali en Meksiko. La grupo 332 de la Fakultato de Eksteraj Rilatoj organizis la kurson kiu konsistas el 18 gelernantoj, ĉiuj pli junaj ol 24 jaroj, 11 el la kursanoj estas junulinoj 20-jaraj. Allogo ĉefe venis de la anonco: Kontraŭ lingva imperiismo kaj por Lingvaj Homaj Rajtoj. Por la kurso estas uzata la vidbenda kurso Pasporto al la Tuta Mondo.

POLLANDO: Pola junulara E-klubo Varsovia Vento organizas Ago-Tagojn laŭ “Venta tempokalkulo”. Tio signifas, ke Ago-Tago en Varsovio kutimas okazi nuntempe plurfoje jare. Ĉi-jare la unua Ago-Tago okazis la 16-an de februaro. Anoj de la varsovia junulara klubo invadis la centran kaj historian urboparton de Varsovio kaj dum kelkaj horoj pridemandis homojn, kion oni scias pri Esperanto. Al homoj, kiuj ekinteresiĝis, oni donis informfolion pri Esperanto. Estis disdonitaj entute 180 informfolioj.

Fake

TURISMO: El Popola Ĉinio fondis Turisman Fakon por akcepti esperantistojn kaj amikojn el diversaj landoj de la mondo kaj rekomendas al vi tri konstantajn itinerojn: Orienta parto de Ĉinio: Pekino — Nankino — Suzhou — Hangzhou — Ŝanhajo. Silka Vojo: Pekino — Xi’an — Lanzhou — Jiayuguan — Dunhuang — Turpan — Urumqi — Kantono. Tibeto: Pekino — Chengdu — Tibeto (Zedang — Lhasa — Xigaze — Lhasa) — Kantono. La retpoŝto: T...@sina.com, aŭ l...@163.com. Poŝtadreso: Turisma Fako de El Popola Ĉinio, P.O. Kesto 77, CN-100037 Beijing, Ĉinio.

ABONU.COM: La Informa Kanalo Abonu.com, malfermita la 26-an de julio 2002, havas jam pli ol 500 abonantojn kaj disponas pri 30 retaj gazetoj, ekz. Gazetaraj komunikoj de UEA, TEJO-aktuale, Tefloro, El Popola Ĉinio, Plej bonaj anekdotoj, retlistoj pri vegetarismo, literaturo, novaĵoj de Pola Radio, lingvaj kursoj k.t.p.

TRANSSKRIBU: Nova sistemo por konverti tekstojn inter x, h, Latin3 sistemoj kaj Unikodo por HTML-paĝoj. Ĝi funkcias en ĉiuj versioj de Vindozo ekde 98 kaj en programoj kiuj permesas la enpoŝt-elpoŝtigon. Dum ĝi estas aktiva, vi disponas pri Latin3-tiparo sen ke tiu lasta estu instalita en la komputilo. TransSkribu estas elŝutebla de la TTT-ejo http://www.la-vortaro.net. Por elŝuti la programon klaku sur la ligo TransSkribu en la rubriko Utilaĵoj kaj sekvu la instrukciojn.

DENTISTOJ: Aldenora Mercês Mendonça, UEA-Delegito en Nova Iguaĉu (RJ), Brazilo, organizas de du jaroj E-standon en la Internacia Kongreso de Odontologio en Rio-de-Ĵanejro. Ĉi-jare la kongreso okazos de la 12-a ĝis la 16-a de julio. La foiron kutime vizitas ĉ. 40 mil homoj. Ŝi petas, ke E-parolantaj dentistoj kaj aliaj profesiuloj kontaktu ŝin: telefone: +55 (21) 2695 3873, aŭ rete: a...@ig.com.br. Bonvenaj estas ev. materialoj por la stando kaj disdoneblaj E-memoraĵetoj.

[FORIGITA!: bildo]

Sur foto de la antaŭa evento, apud la E-budo, Aldenora Mercês Mendonça kun esperantistoj-dentistoj João Eduardo Teixeira kaj Saviano Maurício de Oliveira.

Tra la mondo

AIS fondis departementon kun universitato en Rumanio

La 13-a Rumana studadsesio de AIS komenciĝis la 21-an de februaro 2003 per solena inaŭguro de la nova Departemento Akademia Internacia pri Scienc-Revizio, Universitat-Pedagogio kaj Eŭrologio de la fakultato pri filologio kaj teatro de la Universitato Lucian Blaga en Sibiu (ULBS).

En la Granda Aŭlo de la universitato multaj eminentuloj salutis, gratulis kaj bondeziris al la komuna iniciato de ULBS kaj AIS, interalie profesoroj Dumitru Ciocoi-Popp, rektoro de ULBS; Dan Maniu-Duşe Pamfil Matei, dekano de la fakultato pri filologio kaj teatro; Helmar Frank, prezidanto de AIS kaj de la nova departemento, honora senatano kaj honora doktoro de ULBS, Christoph Klein, episkopo, reprezentantoj de la Germana konsulejo de Sibiu/Hermannstadt, reprezentantoj de universitatoj kaj altlernejoj de Karlovo (BG), Moskvo (RU), Roslavl (RU), Bydgoszcz (PL), Komárno (SK), Nitra (SK), Padova (IT), Torino (IT), Bamberg (DE), Göttingen (DE), Paderborn (DE), Timişoara/Temesvár (RO). Salutojn de Renato Corsetti, prezidanto de UEA, transdonis Ionel Oneţ.

Poste la rektoro Ciocoi-Popp kaj la prezidanto Frank subskribis la fondodokumenton por la nova departemento, en kiu sciencistoj de AIS esploros kaj instruos kadre de ULBS. La ĉefa laborlingvo estos Esperanto, por kursoj servos ankaŭ la germana. La solenaĵon sekvis dutaga scienca prelegaro, kiu en tri sekcioj traktis temojn el la laborkampoj de la fondita departemento.

Dum la du lastaj konferencaj tagoj, 2003-02-24/25, okazis kvar kursoj por studentoj. La enkonduka kurso pri Esperanto okazis jam komence de la konferenco. Pliaj konferencoj de AIS ĉijare okazos: paske dum IJF en Savona (IT), septembre en Rimini/San-Marino (IT), septembre en Karlovo (BG) kaj septembre/oktobre en Sibiu-Hermannstadt (RO).

Reinhard Fössmeier

[FORIGITA!: bildo]

La rektorejo de ULBS

[FORIGITA!: bildo]

Subskribo de la fondoakto: prof. Ciocoi-Popp (maldekstre) kaj prof. Frank subskribas la fondo-dokumenton por la nova departemento. Malantaŭe prof. Konnerth.

Bonaero

Eliza Abraham, nepino de prof. Jorge Abraham, vizitis la 18-an de januaro 2003 la sidejon de Bonaera Esperanto-Asocio.

Eliza, 23-jaraĝa universitata studentino, jam instruas Esperanton. Ŝia celo estas daŭrigi la laboron de sia avo.

[FORIGITA!: bildo]

Eliza Abraham kun sia patrino Milda kaj Mario Miranda, loka esperantisto.

(RoSartor)

Por Aldo de’ Giorgi (1924-2003)

Antaŭ multaj jaroj, Aldo rakontis al mi kun rideto sur la lipoj, ke iu eksterlanda esperantisto adresis jene sian leteron: Aldo de’ Giorgi, Italio: kaj malgraŭ tiu skandala manko de detaloj, li ricevis la leteron tute glate. Vidu, kiom fama mi estas en la mondo!, li ŝercis. Mi rememoris tiun anekdoton dum ĉi tiuj malgajaj tagoj, kiam ni funebras lian forpason. Tiom da amikoj, kaj eĉ tiom da fremduloj nun sendis kondolencon pri li, ke ni subite malkovras kiom centra li estis en la movado, malgraŭ la neofta — ĉefe en la lastaj jaroj — apero en gazetoj; lia koresponda kaj kulture organiza laboro estis impona. Mia poŝtokesto dividas la alvenantan riveron en tri partojn, li iam diris al mi, responditaj, respondendaj kaj… respondotaj. Li estis kiel araneo meze de sia reto: li laboris senĉese, legis, studis, skribis, reagis; nur lastatempe li rezignis rebati ĉiujn opiniojn, kiujn li malaprobis — jam tro multaj ili estis, eble, por la febliĝanta polemikisto. Sed ni memoru nun, kiom longe dum la pasintaj jardekoj la plumo de Aldo seninterrompe stimulis la debaton interne de nia malgranda mondo, pikis la gurditajn pensmanierojn, enkondukis akran logikon en la mezon de sentimentala rezonado. Kion li plej abomenis, tio estis kliŝoj: Aldo ne povis elteni la rutinan frazadon, li ĉiam serĉis, en la aliaj kaj en si mem, la originalon. Tial ni konstatas nun, kiom kreiva kaj riĉa estis lia uzado de Esperanto, kiun li streĉis ĝis la limoj de esprimivo, kaj foje eĉ preter tiuj limoj. En liaj artikoloj — sed ankaŭ en liaj poemoj kaj en lia prozo, kiujn oni devos nun kolekti kaj ordigi — ĉiam troviĝis tipe “aldeska” esprimo, aŭ vortkunmeto, aŭ improvizita sintakso, kiu kapriole interrompis la regulan fluon de eĉ tro korekta Esperanto. Nefidinda homo, tiu Aldo; kiel en la lingvo, tiel en la vivo; li ĉiupaŝe surprizis vin en viaj propraj pensoj, devigis vin al pli preciza vortumo de via ideo; malkovris la ŝablonon en la ŝajne racia sinsekvo de la argumentoj, kaj primokis la filistran arieron de via parolo, kiun vi kredis inteligenta kaj originala. Diskuti kun Aldo estis dialektika riĉiĝo, eĉ kiam li paradokse defendis la plej ekscesan opinion.

Li estis komparebla kun araneo ankaŭ el alia vidpunkto: neniu vibrado el la periferio preteriris lian atenton, kaj li certe estis ĉiam preta adapti sian vidpunkton al novaj formoj, kiuj elmergiĝis en nia movado. Kiu havis ion novan por diri ĉiam trovis pretan orelon ĉe Aldo, kiu entuziasme proprigis al si novajn idealojn, novajn revoluciojn. Li ne estis unu el tiuj homoj, kiuj rolas incendiule en la junaĝo kaj fajrogardiste en la maljuno; preskaŭ instinkte li daŭre subtenis la ribelon kontraŭ la rezignacio, la ŝtatrenverson kontraŭ la stagnado. Mi kredas ke tio venis al li el lia formiĝo en la tradicio de la socialistaj liberpensuloj, tiuj homoj kiuj ankoraŭ naive kredis ke la homaj rajtoj povas iel plipezi ol la simple ekonomiaj meĥanismoj, kaj eĉ iugrade modifi ilin direkte al pli justa distribuo de la komuna riĉeco. Aldo ekzemple estis unu el la malmultaj, kiuj konis kaj admiris G. P. Pacini, la aŭtoron de Revolveraj pafoj (1909), unu el la klasikaj tekstoj de la liberisma penso. Certe, tia homo ne povis vivi sen grandaj seniluziiĝoj; kaj tiajn li travivis, en sia politika itinero li preskaŭ ĉiupaŝe devis konstati, ke la realo neniam kongruas kun la projektoj. Ĉe la kraŝo de siaj idealoj, plej multaj reagas tutsimple neante tiun kraŝon: ni preferas plukredi, ke iam venos la tempo, kiam finfine justeco regos; ni flegas la iluzion, ke ni estas la profetoj, kaj ke ni vivas tro frue por niaj celoj. — Sed Aldo ne povis pensi tiel. Kredeble ankaŭ lia regiona deveno influis lian pensmanieron: en Lombardio, la norda regiono de Italio kie li naskiĝis kaj vivis, homoj neniam ŝvebas super la realo, ili ĉiam partoprenas en iu akra konkreteco. Idealisto en tia medio! Ne mirinde, ke li estis kondamnita ĉiam denove remediti siajn malvenkojn.

Sed ĝuste tio estis karakterizo de Aldo: la emo al rigoro kontraŭ si mem, kio ofte fariĝis memskurĝo kaj ne malofte memdetruo. Ne nur per cigaredoj, kiujn li konsumis en impresaj kvantoj: sed ankaŭ per vortoj, kiujn li manipulis per senkompata brutalo kontraŭ la homoj, kiujn li tamen plej amis. Certe Aldo estis malfacila homo, ĉar li pudore — lombarde, mi dirus — kaŝis siajn sentojn kiam li amis; sed ne povis reteni siajn kritikojn, kiam ĝuste unu el la amatoj iel kuspis lian vidpunkton. Kiel ĉiuj homoj, kiujn regas lucida emocio, Aldo ofte kverelis, sed lia amo kaj estimo neniel difektiĝis de tiu impeto, kaj li kapablis rekoni la valoron de sia kontraŭanto.

Fine, mi volus esprimi du dezirojn okaze de ĉi tiu perdo. La unua: mi scias, ke Aldo rompis rilatojn kun multaj en la Esperanta kulturmedio, ĉefe pro tiu impeto, pri kiu mi jam parolis, sed foje ankaŭ pro pli gravaj, personaj kialoj. Ĉi tiu subita silento, kiu forprenas de ni lian viglecon, lian kulturan akrecon, povus tamen konvinki la homojn, kiuj ne plu rilatis kun li, noble omaĝi al lia memoro; kaj ne pro tiu kliŝo, ke oni diru nenion pri mortintoj, krom la bono: Aldo mem ne ŝatus tion, kaj de malamikoj preferus la honoron per pafiloj. Sed estus grandanime, en ĉi tiu momento, rekoni la gravecon de Aldo de’ Giorgi en la historio de la itala kaj internacia Esperanta movado, kie li ĉefrolis dum jardekoj per siaj inteligento kaj kulturo. Tiu rekono ĵetus belan lumon de forto kaj toleremo sur iniciatojn, kiuj volas esti larĝvidaj kaj fruktodonaj, laŭ la postuloj de vere internacia kulturo. Due, mi volas atentigi eldonistojn, ke Aldo de’ Giorgi lasis multon en manuskriptoj: ne nur leterojn, sed ankaŭ rimarkojn, literaturaĵojn, eseetojn. Tiu materialo estas valora dokumento pri homo kaj pri tuta epoko de la Esperanta movado. Kulturo, kiu volas kredi sin plenkreska, ne povas neglekti filologian konservon de siaj plej akrevidaj reprezentantoj, kaj ĝenerale de sia historio. Al tiu historio sendube apartenas Aldo de’ Giorgi, kiun ni kortuŝite salutas kaj dankas hodiaŭ.

Mauro Nervi

Forpasoj

Solomon Iljiĉ Cins (1910-2003) forpasis la 17-an de februaro en Kirjat-Mockin (Israelo). Li naskiĝis en Latvio, lernis Esperanton 18-jara, estis vic- kaj fakdelegito pri ŝoforaj aferoj en Riga, de 1960 ĝis sia enmigro Israelon en 1991. En 1997 li eldonigis propramone sian tradukon de Kiel ŝtalo estis hardata far N. Ostrovskij.

Zsuzsa Csiszár (1951-2002), instruistino, patrino de du denaskulinoj mortis la 8-an de septembro 2002 en Várpalota (HU). Ŝi gvidis E-tendarojn en Zánka (1980-84) kaj Csillebérc (1985-88), Infanajn Kongresetojn, kune kun sia edzo Ernö organizis Renkontiĝojn por E-lingvaj Familioj (REF). En 1987 distingita de Hungara E-Asocio.

Ingeborg M.J. Dijkhoff-Lenze (1913-2003), dumviva membro, mecenato, delegito kaj fakdelegito (1963-1989) forpasis en Den Haag (Nederlando).

Angel Figuerola Auque (1913-2003), esperantisto ekde 1930, forpasis komence de januaro en Madrido (Hispanio). Li prezidis la Hispanan Esperanto-Federacion (1970-1977), la asociojn Hispana Esperanta Aŭroro kaj Liceo de Esperanto, elstaris kiel aktivulo de Blindulara Hispana E-Movado, kadre de la UK en Madrido (1968) li organizis kaj prezidis Internacian Blindularan Kongreson.

Ernesto Geleta (1927-2003), dumviva membro, delegito kaj fakdelegito, estrarano de slovakiaj regionaj organizoj ESO kaj OSES, mezlerneja profesoro, E-instruisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj, forpasis la 14-an de februaro en Nové Zámky.

Josef Lutz (1926-2003), dumviva membro, delegito kaj fakdelegito (1977-2003), forpasis en Lichteneike (Germanio).

Tibor Papp (1947-2003) forpasis la 8-an de aprilo pro pulmoembolio. Li esperantistiĝis en 1968 kaj ŝtatan superan lingvoekzamenon faris en 1993. HEA-prezidiano, redaktoro de La Mevo, fondinto-redaktoro kaj eldonanto de Debrecena Bulteno, tradukinto de pli ol 20 libroj. Li instruis E-on ekde 1997, en la jaro 2000 la nombro de liaj gekursanoj superis milon. Distingoj: Honorsigno de HEA, Pro Esperanto.

Eloi Thollière (1903-2003), membro de 1946, delegito (1946-1999), membro de Societo Zamenhof dum 10 jaroj, forpasis 99-jara en Saint-Etienne (Francio).

Yfke Weidema (1918-2003), membro de 1958, fakdelegito (1962-95) mortis en Leeuwarden (Nederlando).