Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 6

Vi trovos ...

en tiu ĉi numero la promesitan enketilon, kiu helpos al la redaktoro ekscii, kion vi, kara leganto, opinias pri la revuo: kio en ĝi plaĉas kaj ne plaĉas, kion vi preferas kaj malpreferas. Mi petas vin, ne subtaksu la gravecon de tiu ĉi iniciato: ja ankaŭ vi povas influi la enhavon kaj aspekton de la estontaj numeroj. Bonvolu do se eble tuj plenskribi ĝin (“laŭte kaj kuraĝe!”), faldi, alglui la poŝtmarkon kaj — forsendi... La Estrara raporto estas ĉi-foje iom pli ampleksa ol kutime, kio ŝovis plurajn bonegajn artikolojn (ekz. la promesitan daŭrigon de La lingva interplekto eŭropa kaj plurajn kutimajn rubrikojn) al la julia numero. Bonvolu ne koleri pro tio je via redaktoro...

Stano Marĉek

Pri kapitalo kaj evoluigo

Humphrey Tonkin

En sia aprila kunsido la Estraro de UEA, post longa debato, decidis ne meti en sian financan planon por 2004 proponon pri dungo de plentempa oficisto, kiu laboru en la Centra Oficejo nome de TEJO, la junulara sekcio de UEA, kaj sub ĝia gvido. La propono antaŭvidis utiligon de parto de la kapitalo de la Asocio por tiu celo, do ekster la regula buĝeto. Kvankam en si mem la propono ŝajnis al la estraranoj nerealigebla en sia nuna formo, ĝi konsistigis parton de ege interesa analizo de la situacio de la Asocio, en kiu oni argumentis, ke la Centra Oficejo urĝe bezonas modernigon, ne nur fizike sed ankaŭ laŭ siaj laborprincipoj. Tiun modernigon akompanu ankaŭ nova aliro al mastrumado de la asocia kapitalo, kiun oni “investu” en la laboron de la Asocio.

La propono, kiun prezentis en Roterdamo tri estraranoj de TEJO (Ilja De Coster, Marko Lins, Federico Breda) antaŭvidis dungon de persono, inter kies ĉefaj taskoj estus serĉado de novaj fontoj de rimedoj, ekzemple pere de subvencioj de la Eŭropa Unio. Tio ne nur stimulus la agadon, sed ankaŭ la enspezofluon de la Asocio. Tiu persono ankaŭ prizorgus la administradon de TEJO.

Normale, oni konsideras la kapitalon de asocio tia, kia estas la nia, netuŝebla: tio igis la Estraron taŭge hezitema. Eĉ se tia kapitalo ne estas destinita por iu specifa celo, oni kutime investas ĝin en akciojn aŭ aliajn valorpaperojn, kiuj produktas enspezojn. Tiuj enspezoj aŭ ree investiĝas aŭ estas uzataj por la normalaj elspezoj de la asocio.

La Estraro tamen decidis pludoni la proponon al la Komitato de UEA, por almenaŭ stimuli debaton pri la estonta financado de UEA. Kiel montris nia iama prezidanto Grégoire Maertens en lastatempa analizo, en lastaj jaroj la kapitalo de la Asocio multe kreskis, interalie pro testamentaĵoj de mortintaj membroj. Tiu rapida kresko igis plurajn voĉojn en nia rondo leviĝi por aserti, ke la aliro de UEA al tiu fonto de rimedoj estas tro konservativa. Laŭ ili, oni devus ne nur elspezi la renton, sed ankaŭ uzi parton de la kapitalo mem por financi agadon de la Asocio, alikaze nefinanceblan, kiu kreos pli firman bazon por nia agado. En la Estraro kaj Komitato de UEA ekzistas divido de opinioj inter tiuj, kiuj insiste emfazas, ke la Asocio ne elspezu en difinita jaro pli ol ĝi regule enspezas (ĉar fari tion estus iasence perfidi la intencojn de la donacintoj de la kapitalo), kaj tiuj, kiuj egale insiste emfazas, ke asocio, kiu ne progresas adekvate, mise agas antaŭ siaj apogantoj se ĝi ne plene uzas la rimedojn je sia dispono.

Persone, mi pli inklinas al la dua vojo ol al la unua. Kun kelkaj esceptoj (notinde la financado de la pligrandigo de la CO en la 1970-aj jaroj), nia aliro al la uzo de la kapitalo de la Asocio estas konservativa. Tio decas al bonfara asocio, kies membroj pene kaj tra multaj jaroj akumulis tiujn rimedojn. Se temus pri profitcela entrepreno, pli agresa politiko eventuale taŭgus.

Laŭ mia opinio la situacio de nia Asocio en la nuna tempo favoras, tamen, pli decidan vojon. Dum jaroj ni faras nian laboron esence pere de la kotizoj, kiujn ni ricevadas de niaj membroj, kaj la kongresoj, kiujn ni organizas por ili. Sed en la erao de interreto, kiam tradiciaj sistemoj de organizado ne plu funkcias kaj novaj aperas, la membronombro, kaj sekve la kotiza bazo, falas. Necesas drasta reorganizo de la Asocio por igi ĝin pli responda al la hodiaŭaj bezonoj, pli malferma al novaj metodoj, kaj pli fleksebla kaj kapabla kapti bonajn okazojn, kiam ili prezentiĝas. La proporcio inter la rutinaj laboroj de la Asocio kaj la informa kaj eduka flankoj de nia agado devas ŝanĝiĝi: ni devas fariĝi pli dependaj je volontulaj fortoj (kontraste al profesiaj), pli pretaj vendi niajn varojn kaj pli emaj prezenti niajn servojn al publikoj ekster nia regula membraro.

Sed kiel atingi tiun rezulton? La ŝrumpantaj enspezoj ne sufiĉas por produkti la kapitalajn kaj agadajn investojn necesajn por realigi tiun ŝanĝon de direkto sen malmunto de tio, kion ni jam havas. Tion klare komprenis la gvidantoj de TEJO, kiuj prezentis sian proponon.

Antaŭ unu jaro, UEA kaj la landoj de la Eŭropa Esperanto-Unio kombinis siajn fortojn por lanĉi la Bruselan Komunikadan Centron, por disvastigi informojn pri Esperanto. Malgraŭ la imponaj sukcesoj de la Centro (sub gvido de profesia ĵurnalisto Dafydd ap Fergus) dokumentitaj en pluraj artikoloj en nia revuo, la landaj asocioj ne sukcesis trovi la monon por kovri sian parton de tiu kosto — kaj rezulte UEA devis utiligi pli da mono ol ĝi komence pretis investi, kio nur kontribuis al ĝiaj buĝetaj problemoj. Por la jaro 2004 tiu ĉi ero mankas en la buĝeto, kiun la Asocio prezentos al la Komitato en Gotenburgo, kaj sekve oni riskas perdi ne nur la proponon de TEJO sed ankaŭ la bruselan iniciaton.

La Komitato en Gotenburgo devus insisti pri drastaj reformoj en la plenumado de la rutina laboro de la Asocio, sed doni al la Estraro sufiĉan spirospacon por plani kaj realigi tiujn reformojn. Oni tre zorge kaj elekteme utiligu la kapitalon por atingi difinitajn rezultojn: konantoj de nia historio scias, ke jam en la 1920-aj jaroj UEA lernis kiel fordiboĉi siajn kapitalajn rimedojn ĉasante kimerojn, kaj pro tio preskaŭ detruis sin. Tio ne ripetiĝu nun — sed ankaŭ ne okazu la malo, nome ke UEA mortu riĉa sed senkuraĝa. Ni esploru manierojn pli decide laborigi nian kapitalon por la bono de la Asocio.

Verda literaturo el Svedio

La “diligenta kolegaro” en Svedio ne amase kontribuis al la originala literaturo Esperanta. Troviĝas esceptoj, sed por trovi la du plej gravajn, necesas retro-salti tra la tempo duonan jarcenton. En la jaroj 30-aj ĝis 50-aj Stellan Engholm (1899-1960) kaj Ferenc Szilágyi (1895-1967) apartenis al la pintoj de Esperanta prozo.

La verkoj de Engholm estas esence ideaj, tamen lokitaj en popolan medion. Grava verko estas la romano Homoj sur la tero, per kiu li gajnis romankonkurson de Literatura Mondo en 1931. Ĝi prezentas la vivon de tri generacioj da terkultivistoj, kaj ĉefrolas en ĝi la tero kaj ties signifo por la homa spirito. Konata estas ankaŭ lia trilogio pri Torento el 1934-1946, kie rolas kelkaj infanoj kaj junuloj en sveda feruzina urbeto dum la jaroj tridekaj. Al hodiaŭa leganto mi tamen unuavice rekomendus liajn novelojn, kolektitajn en La lupo sur Kapitolo (1997). En ĉiuj liaj verkoj oni ĝuas simplan, konkretan stilon.

Szilágyi estis centreŭropa intelektulo el Budapeŝto, hazarde replantita en nordan humon. Li estas unu el la ĉefaj stilistoj de la Esperanta prozo el ĉiuj epokoj. Ankaŭ la humanismaj kaj toleremaj ideoj de liaj verkoj tre gravas. Elstaras la novelaro Koko krias jam! (1955) kaj la romano Mistero minora (1958), sed ankaŭ liaj pli fruaj novelaroj imponas. Ial Szilágyi ne estas laŭmerite konata, eble pro la ekzila vivo en Svedio, kiu tamen inspiris al li temojn de pluraj trafegaj noveletoj pri kulturaj diferencoj.

El la poezia kampo menciindas la poemoj de Magda Carlsson (1896-1971), kiu tamen pli multe tradukis ol verkis. Ankaŭ Engholm kaj Szilágyi bonege tradukis prozon kaj poezion.

Hodiaŭ eble plej famas poetoj: la konkretisto Jarlo Martelmonto (Jarl Hammarberg), konata poeto ankaŭ svedlingve, kaj la lirikisto Aira Kankkunen. De Martelmonto aperis tri originalaj poemaroj Esperantaj: Ajn (1983), Ike ize ive (1991) kaj Cetercetere (2002). En lia poezio ne estas frazoj, nur vortoj, kiuj kreas kvazaŭ vortpentraĵon. De Kankkunen aperis du poemaroj kaj unu novelaro. Plej konata estas eble ŝia poemaro Neniu povas ŝanĝi hieraŭon (1996).

Jen kaj jen videblas en la Esperanta gazetaro poemoj ankaŭ de aliuloj, ekz. Franko Luin, Leif Nordenstorm, Malte Markheden. De Gunnar Gällmo kaj Harold Brown aperis interalie dramoj, de Stig Jacobson noveloj. Kaj ankaŭ la verkinto de ĉi artikolo ŝutis aron da libretoj sur la verdajn librejojn, inter kiuj troviĝas du novelaroj, tri facillegaj rakontoj kaj kvar krimromanetoj. Informoj pri Esperantaj aŭtoroj kaj originalaj verkoj legeblas Interrete ĉe http://dreamwater.net/esperanto/ aŭ http://www.geocities.com/origlit/.

Traktante la Esperanto-verkadon en Svedio, ni ne forgesu la muzikistojn. Unue la tekstoj de la Stokholma rok-grupo Persone atingis amason da ge- kaj eksjunuloj. Plue la disfalo de Sovetunio ĵetis sur la Baltmaran bordon de Svedio aron da muziktalentuloj. Jam ĉie oni konas la tenerajn kantotekstojn de Ĵomart Amzeev kaj aliaj. Jen literaturo kiu penetras ne nur tra la oreloj, sed eĉ en la korojn!

Sten Johansson

Nekutima sperto

Dum la someraj ferioj, nia familio vojaĝis kvinope al Benino, malgranda lando okcidente en Afriko. Dank’ al Gaston Houssou kiu akceptis nin en la lokalo de la Esperanto-asocio de Lokossa, ni vivis dum du semajnoj laŭ la afrika maniero.

Ni tiel mem konstatis kiom bonŝancaj ni estas: premu la ŝaltilon, tuj aperos lumo; turnu la kranon, kaj alvenos trinkebla akvo, eĉ varma aŭ malvarma, laŭ via deziro! En Benino, multaj homoj ne havas elektron kaj devas paŝi tre longe por atingi la puton kie ili povos elĉerpi sitelon da netrinkebla akvo. En la vilaĝoj, la loĝejoj ankoraŭ estas faritaj el pajlargila mortero, la homoj dormas surgrunde kaj la infanoj estas preskaŭ ĉiam senvestaj.

Unu el la celoj de nia vojaĝo estis vizito de la orfa lernejo esperantista, kies direktoro estas Gaston Houssou mem. En Benino, la publikaj lernejoj ne estas senpagaj kaj, kvankam la prezo ne estas alta, multaj infanoj ne povas iri al tiuj lernejoj. La lernejo de S-ro Houssou akceptas la infanojn de tiuj kiuj ne povas pagi la publikan lernejon. Ĝi akceptas ankaŭ georfojn. Tial ĝi daŭre bezonas monhelpon.

Do, ni loĝis en Lokossa kaj dum dek tagoj ni veturis ĉiumatene je dudekkilometra distanco, laŭ vojoj tra la savano ĝis la vilaĝo Tozounmé.

La unuan tagon la infanoj (inter 4- kaj 13-jaraĝaj) akceptis nin per kantoj en la lingvoj fon, Esperanto kaj la franca, kaj per afrikaj dancoj. La programo estis tre simpla: matene, ni okupiĝis pri la infanoj; ni tagmanĝis en la orfejo, kaj poste piediris tra la vilaĝo por saluti iliajn familiojn. Posttagmeze ni denove estis kun la infanoj.

La lernejo akceptas pli ol cent infanojn disigitajn laŭ tri klasoj. Mia patro Christian Rivière okupiĝis pri la plej grandaj kaj instruis al ili la bazojn de Esperanto; mia patrino Martine kaj la fratino Solange vartis la plej junajn (kantetoj, ludoj ...), kaj mi mem prizorgis la grupon de la mezaĝaj infanoj.

Ni rapide konstatis ke ni ĉiuj havas la saman problemon: kiel komuniki kun tiuj infanoj? Efektive, kvankam la franca lingvo oficiale estas la “lingvo de la lando”, ni ekkomprenis ke ili tute ne regas ĝin. Konsekvence, ilia unua tasko, kiam ili eniras lernejon, estas eklerni fremdan lingvon kaj uzi ĝin dum ĉiuj kursoj (literaturo, matematiko, historio ...). Kaj eĉ la instruistoj kiuj supozeble devus paroli la francan por ĝin instrui, ofte nin ne komprenis (kaj inverse)!

Ni ĉiam estis reĝe akceptataj; ĉiam ni vidis ridetojn sur la vizaĝoj, eĉ se la vivkondiĉoj plej ofte estas minimumaj.

Krome ni estis komisiitaj transdoni, je la nomo de “Centre Culturel Nantes Espéranto” kaj “Espéranto 44” (du asocioj de suda Bretonio), sumojn kiuj ebligos restarigadon de klasĉambro kaj konstruadon de alia. Komence de la lernojaro, uzeblos entute kvar klasĉambroj.

Sed tia ago estas nur guto en oceano de bezono. Mankas ĉefe la lerniloj, libroj, papero, kajeroj, kreto, pli modernaj tabuloj ...

Ni varme gratulas la tutan sindediĉan skipon de la lernejo kaj orfejo, interalie G. Houssou, kiun ni plian fojon dankegas pro ĉio. Bela pruvo ke Esperanto estas kaj efika rimedo por helpi, kaj tutkontinenta celo por malaperigi lingvajn barilojn.

Nadine Rivière

[FORIGITA!: bildo]

La orfa lernejo esperantista

[FORIGITA!: bildo]

La infana orfejo en Tozounmé

Simpozio pri lingvopolitiko en Eŭropa Unio: Ĉu fina venko en Bruselo?

Kiom longe ekzistas diskriminacio en la interna komunikado de la institucio de la Unio, la kompetentaj organoj entreprenu esploradon en la kampo de ne-diskriminacia sistemo kiel universala lingvomodelo planlingva, diras la findeklaro de simpozio organizita de la esperantisto Michael Cwik, porparolanto de la organizanta ‘Forumo por lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco’.

La simpozio, okazinta la 6-an de majo en la Eŭropa Parlamento en Bruselo pri la temo Kiun lingvopolitikon por plurlingva Eŭropa Unio?, allogis centon da politikistoj kaj interesitoj. Ĝi estis organizita de diversaj eŭropaj kaj lingvoasociaj organizaĵoj. Malgraŭ kontraŭaj klopodoj, la ĉeforganizanto Michael Cwik sukcesis teni mencion pri Esperanto en la fina deklaro. La grava simpozio alvokas la Eŭropan Union subteni studojn pri realigadoebleco kaj faciligi lingvoeksperimentojn rigarde al finfina solvo de restanta diskriminacio en interna kaj interetna komunikado.

Ĉu la simpozio estas antaŭsigno de la fina venko en Eŭropo? Entute ĝi estas utila afero, ĉar ĝi helpas pliatentigi pri la dimensioj de la eŭropa lingvo-problemo, diras Detlev Blanke, direktoro de la Societo por Interlingvistiko kaj docento ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino. Oni ŝajne pli ol antaŭe jam iel akceptas, ke ankaŭ tia alternativo almenaŭ estas diskutebla. Tamen nemulte da homoj — jam pro politikaj kaŭzoj — donas ŝancon al la proponita planlingva modelo. Se oni atingus, ke iam oni almenaŭ verkos oficialan ekspertizon pri la ‘nuna stato de la aplikado de planlingvo(j) kaj eventuala perspektivo’, tio jam estus granda sukceso. Tia oficiala ekspertizo devus okazi antaŭ la proponoj pri eksperimentoj.

Blanke prelegis pri “Ŝancoj kaj limoj de planlingvoj”. La planlingva problemo estis lerte enkadrigita en la tuton, do ne altrude. Tamen, dufoje 15 minutoj kompare al la aliaj programeroj, kaj foje senfinaj detaldiskutoj, estis iom maltro. Cwik gratulinde preparis, laboris, diskutigis, gvidis. Tiaj simpozioj valoras, se oni ne havas tro da nerealaj esperoj, opinias Blanke.

La simpozianoj havis okazon aŭskulti Esperantan prelegon de Věra Barandovská pri Planlingvo kiel ilo por lingvolernado. Altnivelan interpretadon el Esperanto francen garantiis Angelos Tsirimokos, profesia tradukisto ĉe la Konsilio de la Eŭropa Unio. El lia franca la interpretĉeloj relajse interpretis al la aliaj oficialaj lingvoj de la simpozio: la angla kaj la germana. La interpretado al nur tri lingvoj fakte estis unu el la raraj kritikindaĵoj. Kial mi devas pagi dek eŭrojn por interpretado inter kaj el la grandaj lingvoj, nome la franca, germana kaj angla? plendis nederlandlingva partoprenanto. La interpreta servo de la Eŭropa Komisiono ne pretis finance subteni interpretadon. La organizantoj devis en la lasta momento dungi privatajn interpretistojn por garantii bazan interpretadon en tri lingvoj. Tiuj tri estis relative egalkvante parolitaj. Estis tamen nur germanoj, kiuj pretis rezigni paroli en sia gepatra lingvo kaj ofte ŝanĝis al la angla. Germana parlamentano eĉ pretus limigi la uzadon nur al la angla, observis Marko Naoki Lins, projektmanaĝero de la Brusela Komunikadcentro.

La simpozio ne estas antaŭsigno de la fina venko. Tamen homoj serioze konsideras Esperanton kiel alternativon. Tiel resumis Dafydd ap Fergus, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, sian impreson pri la simpozio. Oni ankaŭ alimaniere kaj pli klare parolas pri la lingva malegaleco. Tio estas komenco kaj kelkaj neesperantistaj partoprenantoj laŭdis la agemon de esperantistoj en la defendado de la principo de la lingva egaleco, ĝojas Dafydd ap Fergus, kiu koncize prelegis pri kazoj de lingva diskriminacio en dunganoncoj. Post la simpozio parlamentano petis de mi pli da informoj pri la lingvaj problemoj.

Posttagmeze la simpozio koncentriĝis al praktikaj paŝoj por la estonto. La parlamentanoj Jean-Maurice Dehouse el Belgio kaj Astrid Thors el Finnlando konfesis ke la konkretaj rezultoj de la Eŭropa Jaro de Lingvoj en 2001 estis magraj. Konkreta ideo por longdaŭre efika aliro povus esti establo de eŭropa oficejo por plurlingvismo. Mi ŝatas tiun ideon, opinias Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, ni bezonas eŭropan programon por lingvolernado kaj plurlingvismo, kiu kreas emon kaj instigon al fremdlingva lernado. Mi estas kontraŭ iu ne-intervena principo, ĉar mi ne kredas ke la merkato solvas ĉion. Kulturo kaj do lingvo sekvas la ekonomion. La merkato jam forte tendencas al ‘solvo’, kiu reprezentas nur la anglan. Sed se ni devas protekti lingvojn, necesas politike kaj individue kontraŭagi.

Dum la simpozio esperantistoj vigle atentigas pri konkretaj lingvaj problemoj en la eŭropaj instancoj. Lins ĝeniĝas pro decido ke la surbendigoj de la eŭropparlamentaj sesioj estu tradukitaj unue nur en la anglan. Tiu angla versio servu poste kiel fonto por la tradukoj en la aliajn lingvojn. La sekvo estas sufiĉe klara: ekzemple kontribuo de portugala deputito estos unue tradukata en la anglan kaj el ĝi en la hispanan. Stultaĵo! Kial nur irlandaj kaj britaj civitanoj ricevu estonte profesiajn rekte tradukitajn dokumentojn kaj ĉiuj aliaj EU-civitanoj nur malplikvalitan, nerektan version? La Eŭropa Parlamento kaj ĝiaj politikistoj eĉ ne kapablas ordigi la lingvan demandon en sia propra domo, opinias Dafydd ap Fergus de Eŭropa Esperanto-Unio. Ne nur diskriminacia, sed ankaŭ praktike tute absurda estas tiu labormaniero, almenaŭ kiam temas pri lingvoj pli intime parencaj inter si ol al la angla, rimarkigas Tsirimokos. Jes, pragmatikan solvon, sed kial tiam tiom premi la anglan? Ofte ĝuste la angla havas malbonan koncepton por EU-diskutoj pri ekzemple leĝaro aŭ vino.

Post la plendoj pri specifaj lingvaj problemoj, la germana parlamentano Michael Gahler promesis trakti la problemon. La administracio ofte faras tion, kion ĝi opinias taŭga. La Eŭropa Parlamento insistas pri la plurlingvismo, asertas Gahler. Alia parlamentano Dehouse iomete pesimismas: Certe estas misproporcio inter la daŭra substreko de lingva diverseco kaj la realeco kun ĝia monolingvismiĝo al la angla.

Pluraj partoprenantoj proponis solvojn. Unu substrekis ke pragmatismo necesas same kiel pontolingvo, kiam EU havos 21 lingvojn — jam por subteni la tutan sistemon. Alikaze ja regus lingva anarkio. Alian ideon havas Yvo Peeters, flandra lingvorajta aktivisto: Neniu parolu sian gepatran lingvon. Tio jam en la 70-aj jaroj estis propono de la dana registaro.

La simpozio ne povis rezigni pri kelkaj kontraŭdiraj diskutaj temoj. Kelkaj tre emfazis la teknikan rolon de lingvo kiel komunikilo kaj vidis en la angla lingvo pragmatikan-praktikan solvon kiel ‘Esperanto de hodiaŭ’. Aliaj substrekis la neceson distingi ĉe lingvopolitiko inter interna kaj ekstera uzo. Nome, ke ene de la EU-instancoj oni certe devas trovi pragmatikajn solvojn, sed la civitano kaj la elektita deputito ĉiam povu paroli en sia gepatra lingvo.

Pliaj informoj pri la simpozio haveblas ĉe la simpozia retejo: http://www.europe-citizen.net, http://www.lingvo.org/xx/3/285

Brusela Komunikadcentro

[FORIGITA!: bildo]

Prelegas parlamentanino Astrid Thors. Dekstre Detlev Blanke.

[FORIGITA!: bildo]

Aŭskultantoj dum la simpozio.

Pli kaj pli da oazoj en la dezerto

Trian sinsekvan jaron mi trairis Centran Amerikon en decembro kaj januaro. Elirante el Usono mi kunportis skatolon da libroj donacitaj de ELNA kaj sufiĉe grandan stokon da vestaĵoj, donacotajn survoje.

En Meksiko, kiun mi fulmrapide traveturis, mi ĝustatempe atingis Oaxaca por partopreni Zamenhoftagon organizitan de la loka klubo, gvidata de Aurora kaj Leandro García, en belega muzeo. Notindas ke okazis diservo fare de la pastro Claramunt akompanata de infana ĥoro, ĉio Esperante. En San Cristobal de las Casas, mi ĝoje renkontis junan freŝbakitan esperantistinon Marcela, kun kiu mi jam korespondis rete. Eble dank’ al ŝi la ĝisnunaj kontaktoj kun la tieaj indiĝenaj organizoj kondukos al konkretaj paŝoj.

En Gvatemalo, post duhora veturado mi sukcesis retrovi indiĝeninon de longe izolitan kaj, malgraŭ la jarfinaj festoj, kiuj malfaciligas kunvenigi lernemulojn, starigi kurseton en nova komunumo. Krome la kontaktoj inter la ĉefurbaj esperantistoj kaj la indiĝenoj revigliĝis. Vizito al iama lernantino de Tibor Sekelj estis emociplena kiam ŝi eltiris el sia fotokolekto nebulan bildon kie eblis rekoni ŝin kaj Tibor ĉe la pinto de kostarika vulkano.

En Honduro la movado daŭre staras sur du pilieroj: talentaj retlernintoj Reynaldo Noll kaj Elmer Escoto, sed la plukonstruado prokrastiĝas. Tamen mi havis interesan kontakton kun deputito kies patro estis esperantisto. Li jam parolis pri nia movado al kolegoj.

Ĉi-jare Nikaragvo surprizis min. Skeptike mi haltis en Estelí, kie iam estis E-grupeto. Per nur duhora halto, mi retrovis la restantajn interesitojn kaj provis reentuziasmigi ilin. En Managvo akompanata de la ĉiam fidela Eddy Sylva, mi vizitis la vickonsulon de Brazilo, kiu pretas instrui Esperanton, kaj s-ron Cuadra Ortegaray, eksmembron de la Supera Kortego, kiu montris inklinon reaktiviĝi kaj informis nin pri sia kolego juĝisto, kiu interesiĝas pri Esperanto. Aliaj spuroj de malnovaj nikaragvaj esperantistoj aperis antaŭ nelonge en la reto. Do mia lakona komento pasintjara en Nikaragvo la situacio stagnas ne plu aktualas.

En Kostariko mi instruis kelkajn tagojn en indiĝena komunumo, ĉar mi volis dediĉi pli da tempo al Panamo, kiu daŭre rezistas Esperantan invadon!

Malgraŭ anticipa preparo per retkontaktoj kun Roberto Pérez kaj Alejandro Carrasquilla, kiam alproksimiĝis la alvendato, ne eblis organizi kurson kiel ni esperis. Tamen la vizito, post preskaŭ 15 000-kilometra veturado ne estis vana. Post partopreno en radioelsendo, dank’ al Roberto, ni prelegis antaŭ grupo de *Mensa, kaj tuj antaŭ mia foriro mi sukcesis interveni dum kelkaj minutoj okaze de la ferma ceremonio de la Nacia Kongreso de la Indiĝenaj Popoloj de Panamo. Notindas ke la panamaj indiĝenoj ĝuas la plej favoran statuson el tuta Centra Ameriko precipe pri teritoria aŭtonomeco kaj ke dum la kongreso kelkaj kacikoj bezonis interpretiston el etna lingvo al la hispana.

* Asocio por elstaraj menskapabluloj (Jarlibro p. 61).

Konklude, la evoluo en Mezameriko daŭre estas favora dank’ al la reto kaj al disvolviĝo de la rilatoj inter la E-movado kaj indiĝenaj medioj. Tiucele nia kontribuo estas esperata por sukcesigi plurajn stariĝantajn ekoturismajn kaj *nutroproduktajn projektojn en Gvatemalo kaj Kostariko. Ĝi estus ankaŭ aprezata rilate defendon de la indiĝenaj rajtoj.

* Pri nutroproduktaj projektoj, eblas kontribui al Monda Fonduso de Solidareco kontraŭ Malsato, kiu eldonas E-bultenon: http://www.globidar.org.
Philippe Chavignon
w...@wanadoo.fr

[FORIGITA!: bildo]

Zamenhof-tago en Oaxaca-Meksiko

[FORIGITA!: bildo]

Cseh-kurso por indiĝenoj en Parramos — Gvatemalo. Maldekstre staras la aŭtoro Philippe Chavignon.

Aktuala leksikono pri Biblioteko Hector Hodler

Ziko Marcus Sikosek

Kiam Hector Hodler mortis en marto 1920, la tuberkuloza 33-jarulo postlasis al Universala Esperanto-Asocio tri aferojn. La grandega kapitalo, kiu baziĝis sur la pentrista sukceso de la patro Ferdinand Hodler kaj kiu certigu la estontecon de la Asocio, estis foruzita ĉefe jam en la 20-aj kaj 30-aj jaroj.

La legantoj de la dua heredaĵo, nia revuo Esperanto, eble rememoras ke dum jaroj aperadis ĉi tie avertoj pri la malbonega stato de la tria, nome Biblioteko Hector Hodler (BHH). Tiu trezoro de la Esperantaj historio, literaturo kaj kulturo ĝenerale ricevis nur malmulton de la atento, kiun ĝi meritas. Estas malbonŝanco ke la plej multaj membroj loĝas tiom for de Roterdamo kaj eble eĉ ne konscias pri la teoria utiligebleco, aliflanke, mi aldonas cinike, povus eĉ boni se oni ne vidas la lokan kaoson.

Ekde februaro mi laboras ĉi tie, sed mia kontrakto kun UEA daŭras nur ses monatojn. Dum tiu ĉi tempo mia tasko estas verki raporton por Esperantic Studies Foundation kun rekomendoj por la estonteco de BHH kaj la Arkivo de UEA. Krome mi jam komencis kelkajn el la farindaj laboroj. Bibliotekisto, tiel oni kvazaŭoficiale nomas min, sed krom tio mi estas arkivisto, dokumentad-manaĝero kaj fakte la “endoma historiisto”, al kiu venas esplorantoj kun demandoj. Lastatempe pli kaj pli, cetere. Mi ŝate rememoras la grandan ĝojon de nia 82-jara gasto Georges Kersaudy, al kiu mi kopiis artikolon kun foto pri li, el 1954.

Jen mi provas prezenti al vi tiun agadon per “leksikono”, nekompleta kaj neperfekta, kiu baziĝas sur raporto verkita por la Estraro fine de marto 2003.

Arkivo: Dum la pasintaj jardekoj oni postlasis “hipotekojn” al la posteuloj, nome, oni foje simple metis neordigitan stokon da leteroj en grandan skatolon kaj ŝovis ĝin al iu angulo. Nun mi jam okupiĝis pri kelkaj el tiuj skatoloj kaj komencis selektadon kaj ordigadon. Tiel, malrapide, estiĝas vera, superrigardebla Arkivo de UEA. Tia superrigardo necesas por ekstarigi modernan ordon de arkivado, ĉu de la CO, ĉu de la aliaj asociaj organoj. Necesas ankaŭ intervjuoj kun oficistoj kaj aliaj aktivuloj, por lerni pri la bezonoj kaj nunaj kutimoj.

Domo: La esploroj, cerbumoj kaj diskutoj pri la domo de UEA ankoraŭ daŭras. Ĉu oni restos en Nieuwe Binnenweg, ĉu oni translokiĝos, ĉu oni anstataŭigos ĝin per pluraj oficejoj en diversaj lokoj? Estas malfacile proponi ion rilate al BHH kaj Arkivo de UEA, ne estante certa pri tio. Esperinde la nuna fazo de renovigo montriĝos fine ŝanco.

Eldonado: Estas iom frue grandskale cerbumi pri la grandaj ebloj de interesaj eldonaĵoj, al kiuj la biblioteko povos kontribui. Ni havas ekzemple la unuan Jarlibron de UEA, el 1908 — ĉu represo ne estus interesa legaĵo por multaj esperantistoj? Okazis jam pluraj skanadoj kaj diĝitigoj por eventuala publikigo.

Eliroj: En la domo, proksime aŭ malproksime de la biblioteko, troviĝas libroj kaj aliaj materialoj, kiuj ne estas kolektindaj por ni. Bildlibroj donacitaj al ni, sen iu rilato al Esperanto, ankaŭ Encyclopaedia Britannica, nuntempe ne plu uzata. Tio ĉi estas nun kolektata en unu loko kaj iam trovu la vojon al brokantejo en Roterdamo.

Esplorado: BHH servas por agadoj kaj eldonaĵoj de UEA, sed ankaŭ por la studado de esplorantoj ĝenerale. Kutime ni sendas (fakturitajn) fotokopiojn, se oni ne povas viziti la bibliotekon persone. La tuto da tiaj servoj estu nun rekonsiderata por trovi finan taŭgan kondiĉaron.

Financoj: Aparta problemo estas la tempa limigo de la posteno. Estas malfacile trovi eksterajn subvenciojn por tio. Sur la konto de la Fondaĵo Biblioteko estas bedaŭrinde malmulte da movo.

Foto-arkivo: Nia arkivo kun fotoj pri esperantistoj (kun diversaj gradoj de fameco), pri kongresoj, pri movadaj temoj kaj landaj asocioj povus esti multe pli uzata, se estus pli klara koncepto rilate al konservado kaj registrado. Kiel tiom ofte, ankaŭ jen problemo grandparte de labortempo.

Historio de BHH: Por kompreni la kolekton, necesas scii ion pri la historio. Kiam alvenis kiuj librodonacoj, kiel oni ĝis nun prizorgis la bibliotekon, kiom bonordis la translokiĝo de Ĝenevo al Roterdamo, ĉu ekzistas studoj pri ĝi... la rezulto de tia serĉado estas iom longa artikolo pri la historio de BHH, kaj aperu en konvena formo.

Katalogo: La problemo de moderna, elektronika katalogo anstataŭanta la ĝisnunan povas supozeble esti solvata nur en kunlaboro kun aliaj Esperanto-bibliotekoj. La demando estas komplika kaj postulas multe da kunordigado.

Kompleteco: Certe, tia biblioteko estu iagrade kompleta. Precipe ĉagrenas ke ekzemple ankoraŭ mankas kelkaj malnovaj numeroj de la revuo Esperanto; ŝajne oni ne ĉiam zorgis pri la konservado de specialaj numeroj (1920-aj, 1930-aj jaroj).

Konsulta Grupo: Malgranda grupo da movadaj spertuloj konsilas al la surlokulo, kaj krome multe da homoj subtenas.

Libroservo: La bibliotekisto kunlaboras kun la Libroservo, kiun nuntempe prizorgas Ionel Oneţ. La Libroservo de UEA, du etaĝojn sub mi, estas la plej grava fonto de novaj libroj, ĉar eldonisto kiu volas vendi ĉe ni, devas sendi ankaŭ du senpagajn ekzemplerojn: unu por recenzo en tiu ĉi revuo, la alian por Biblioteko Hector Hodler. Kaj se la Libroservo ne havas ion, oni transdonas la klienton al la fotokopia servo.

Mapigo kaj gvidilo: Niaj kolektoj entute troviĝas en pli ol dek ĉambroj de la domo. “Mapo”, nun verkata, donos al la bibliotekisto pli bonan superrigardon, ekzemple pri “ekzotikaj” objektoj kiel kalendaroj aŭ afiŝoj.

Ordigado: Malfacilas vere ordigi se spacomanko estas karakterizaĵo de la biblioteko, sed mi ekzemple kunportas samajn aferojn, ĉiujn muzikkasedojn al unu loko ktp. Cetere mi instalis specialajn kolektojn, do rezervis bretojn por bibliotekistaj materialoj, plian breton por kongresaj libroj kaj dokumentoj kaj simile. Al la ordigado apartenas parte ankaŭ purigado.

Prezentado: Verki artikolojn por diversaj E-gazetoj, kaj tekstojn aperontajn sur la retpaĝoj. Por tiu celo ankaŭ preparado de trovaĵoj, skanitaj. Celo: interesi pri la kolekto kaj instigi al esplorado.

Raporto: Daŭre etaj rezultoj kaj ideoj eniras dosieron por posta raporto al ESF, kiu konsilu kiel estonte aranĝi la bibliotekon kaj la arkivon.

Revuo: Kun Stano Marĉek mi estas en konstanta kontakto, preparante aferojn por la Revuo. Ni jam priparolis novan historian rubrikon kun trovaĵoj el BHH.

Sondokumentoj: Estas relative facile registri pere de komputilo sonojn de sondiskoj (33 aŭ 45 rotacioj) aŭ sonkasedoj. Pli granda problemo estas diskoj je 78 rotacioj kaj precipe la malnovaj sonbendoj el la Magnetofona Servo de UEA. Sed iom post iom ekspluatiĝas tiu grandioza arkivo de Esperantaj voĉoj, kaj oni cerbumas kiel plej bone prezenti la rezultojn. Kroma defio estas la filmskatoloj ĵus trovitaj en ŝranko en la ĉambro Saft.

Vizitoj: Ne nur esperantistoj vizitas la bibliotekon. Se mi rajtas diri tion, precipe koncerne neesperantistojn mi sufiĉe hontas pri la terura aspekto de nia kolekto. Mi konsolas min pensante, ke mi estas ĉi tie eĉ ankoraŭ ne tri monatojn. Mi mem vizitos diversajn Esperanto-bibliotekojn kaj eventuale aliajn fakajn bibliotekojn en Eŭropo.

Vizitantoj de BHH: Gubbins, van Oostendorp, M. Lins, Tonkin, Bakker-ten Hagen.

Novstila kongresa dimanĉo

Informado, Instruado, Utiligado

La Strategia Plano de UEA emfazas tri prioritatojn: Informadon, Instruadon kaj Utiligadon. Kion ni faras por plenumi tiujn prioritatojn en la Universala Kongreso? Nu, kelkajn novajn aferojn...

Novstila inaŭguro

En Gotenburgo, la kongresa inaŭguro okazos ne en la tradicia dimanĉa mateno sed en lundo. Kial? Interalie ĉar temas pri unu el la ĉefaj dumkongresaj okazoj por prezenti nin al la ekstera mondo. Lokaj funkciuloj en la urbaj instancoj, konsuloj — kaj ĵurnalistoj kaj televidistoj — emas veni al aranĝoj, kiuj okazas dum ilia laborsemajno, dum kapti ilin en somera dimanĉa mateno estas multe pli malfacile. Tiu aranĝo havas avantaĝon ankaŭ en tio, ke ni havos unu tutan tagon por finfari la aranĝojn kun niaj propraj homoj — elserĉi salutantojn de la diversaj landaj movadoj, interrilati kun parolantoj, k.s. La rezulto estos espereble ne nur novstila sed signife pli polurita aranĝo. Tiel ni ne nur informos la eksteran publikon pri nia ekzisto kaj pri la graveco de nia laboro, sed ni ankaŭ faros tion kun maksimumaj digno kaj trafo.

Tago por lerni kaj utiligi la lingvon

Dimanĉon ni utiligos parte por la tradiciaj aferoj — la Nacia Vespero, diservoj en la posttagmezo — sed plejparte ĝi estos dediĉita al aro da informaj kunsidoj pri temoj interesaj al aktivaj esperantistoj, ekzemple pri informado pri Esperanto, pri lingvoj, pri la kongreslanda kulturo, pri kiel organizi lokan agadon, pri Esperanto-literaturo, kaj plej diversaj aliaj temoj. La celo de la tago estos lernado kaj instruado (vi povos lerni pri la lingvo) kaj utiligado (vi pliriĉigos viajn proprajn sciojn pere de Esperanto) — kaj ankaŭ certagrade informado, ĉar dum la tago vi povos lerni kiel pli efike fari la informan laboron por Esperanto. Sed ĉefe la tago estos por ĝui — la lingvon, la kuneston kun aliaj esperantistoj, la kongreson. Ni invitas vin al plena partopreno en tiu ĉi riĉa kaj bunta tago!

Humphrey Tonkin

Ĉu resti aŭ ne resti: tiel staras nun la demando

Neniu meze informita esperantisto ne scias, ke brula temo en la nuntempa Esperanto-movado estas la estonteco de la Centra Oficejo en Roterdamo. La domo, kiun UEA okupas ĉe Nieuwe Binnenweg 176 estas malnova (same kiel Esperanto, ĝi estis starigita en 1887; same kiel Esperanto ĝia fundamento restas firma, sed la superstrukturo moviĝis kaj devis adaptiĝi al ŝanĝiĝantaj bezonoj).

Ĝi estis konstruita ne kiel oficejo sed kiel loĝdomo, kaj sekve ĝi ne estas ideala por niaj bezonoj. Kaj la esperantistoj, kiel grandaj produktantoj de papero tra la jaroj, igis ĝiajn trabojn kurbiĝi sub la granda arkiva pezo.

Leviĝas do la demando ĉu ni renovigu la domon aŭ translokiĝu. Se renovigi, de kie preni la monon por fari tion; se translokiĝi, ĉu resti en Roterdamo aŭ translokiĝi al iu pli oportuna urbo en iu eventuale pli oportuna lando? Ĉu teni nin memstaraj aŭ dividi niajn oficejajn instalaĵojn kun aliaj organizaĵoj Esperantaj aŭ neesperantistaj? La Estraro de UEA detale studas la eblojn kaj petas la konsilojn de aliaj personoj, kiuj bone konas la Esperanto-movadon kaj la konstruan kaj doman merkatojn.

Samtempe la Estraro studas la labormetodojn de la Asocio kaj ĝiajn laborajn prioritatojn. En la nuna mondo de pli facila kaj rapida komunikado, penseblas fari en aliaj lokoj aferojn faratajn antaŭe en Roterdamo. La redaktado de la revuo Esperanto, nun farata tre kompetente en Slovakio, estas ekzemplo. Verŝajne oni ĉiam bezonos Centran Oficejon, sed ne nepre kun la samaj funkcioj kiel ĝis nun.

Iom post iom la situacio klariĝas kaj la bonaj elektoj distingeblas disde la malpli bonaj. Ne estas tre verŝajne, ke la tuta CO subite forflugos al iu fora, malpli evoluinta lando, nur pro tio, ke la salajroj estas malpli altaj. Ne estas tre verŝajne, ke ĝi simple malaperos en la eteron pro dismeto de ĝiaj diversaj funkcioj. Ankaŭ ne estas tiel verŝajne, ke ĝi nur disfalos pro la aĝo: la plej lasta raporto de la konstrukonsilistoj, kun kiuj ni rilatas, estas, ke la konstruaĵo estas esence solida. Aliflanke, tio ne malpliigas la bezonon de pli facila aliro al influhavaj rondoj en Bruselo kaj aliloke, kaj pli bona evoluigo de la talentoj kaj laborkapablo de la esperantistoj mem.

La debato do daŭras. La sperto de la pasintaj kelkaj monatoj montras, ke necesas iom pli efike enplekti la opiniojn de la oficistoj en Roterdamo mem kaj la starpunktojn de la Komitato de UEA kaj la publiko. Sekve, la Estraro decidis en sia ĵusa kunsido prepari raporton kaj rekomendojn por la Komitato en Gotenburgo, prefere ne nur en la propra nomo sed ankaŭ kun apogo de la oficistoj, kaj certe post plena interkonsiliĝo kun ili.

Humphrey Tonkin

Estrara raporto 2002: UEA en 2002

Raportas la respondecaj estraranoj
redaktis Humphrey Tonkin

Kio estas la Estrara Raporto?

La Estraro de UEA ĉiujare pretigas raporton pri la agado de la Asocio dum la antaŭa jaro. La raporto estas diskutata de la Komitato de UEA kiam ĝi kunvenas dum la Universala Kongreso de Esperanto. Principe la raporto kovras la antaŭan kalendaran jaron kaj ĝi traktas tiujn agadojn, kiuj estas rekte ligeblaj al la Asocio. Tamen, en la praktiko, estas foje malfacile distingi la agadon de UEA mem disde la agado de la unuopaj landaj asocioj aliĝintaj al UEA, aŭ de la fakaj asocioj, aŭ eĉ de sendependaj institucioj, kiuj tamen proksime rilatas kun la Asocio. Tiu ĉi raporto do prezentas bildon de la agado de UEA en la kunteksto de la ĝenerala laboro de la Esperanto-movado, ĉefe dum la jaro 2002.

[FORIGITA!: bildo]

La Estraro de UEA dum la aprila kunveno

Informado, instruado, utiligado

Karaj membroj,

Vi tenas en viaj manoj, aŭ legas sur ekrano, novstilan estraran raporton. La raporto estas novstila, ĉar ĝi provas respeguli nian asocion, kiu eĉ malgraŭ ni kaj nia volo iĝas novstila. Jes, ni estas devigataj ŝanĝiĝi. La konata vojo ne plu estas irebla, kaj ni ĉiuj devas eltrovi nian novan pozicion en la mondo.

Kiam mi iĝis esperantisto, mi memlernis per malnova lernolibreto, per kiu, laŭ la fakuloj pri lingvoinstruado kiel mi, neniu iam ajn povos lerni lingvon. Kiam mi iĝis aktiva esperantisto, mi nature aliĝis al la junulara sekcio de la loka Esperanto-klubo kaj poste al la nacia kaj poste al la internacia. Por ĉiu nova aliĝo mi pagis novan kotizon kaj mi ricevis novan revuon. Kaj poste mi komencis renkonti eksterlandajn esperantistojn, kaj skribi, skribi, skribi leterojn kun multaj karbonkopioj kaj disdoni flugfoliojn en la lokoj de amasa kunestado de gejunuloj.

Estis mondo regebla: almenaŭ tiel ĝi ŝajnis. Ĉiu havis sian lokon, kaj ĉiu sciis kion fari. Tiu mondo ne plu ekzistas.

Hieraŭ vespere (rilate al la momento en kiu mi verkas) esperantisto volontulis en unu el la komputilaj ret-listoj por traduki la komencajn paĝojn de la retejo (la TTT-ejo) de Unuiĝintaj Nacioj, por ke UN mem uzu ilin (UN estas en konsultaj rilatoj kun UEA, ĉu ne — aŭ ĉu eble inverse?). Mi prezentis al li la problemojn, sed tamen mi ankaŭ kuraĝigis lin antaŭeniri, kaj ofertis mian helpon. Hodiaŭ li reagis al mia mesaĝo tre kontente, kaj diris, ke li jam kontaktas la retej-estron de UN mianome, kaj krome li iom flanke menciis, ke li ne timas pri la bezonata tempo ĉar li estas 15-jara knabo, kaj do li havas amason da tempo por fari la tradukon. Fakte li mem lernis Esperanton antaŭ unu jaro, loĝas en aŭstralia urbeto kaj malkovris min pere de la retejo Ĝangalo (www.gxangalo.com), kiun ni ambaŭ vizitas.

Nia juna aŭstralia kontaktanto de UN, kiel vi komprenis, ne sekvis la saman vojon, kiun junaj 15-jaruloj de mia generacio sekvis. Mi eĉ ne scias, ĝis kiu grado li konscias pri TEJOUEA aŭ la aŭstralia landa asocio. Revuojn, kompreneble, legu la redaktisto! Estas tiom da aferoj en la reto en Esperanto, ke via tuta vivo ne sufiĉos eĉ por legi nur la titolojn....

Evidente, do, la kondiĉoj, en kiuj nia Asocio laboras, profunde kaj rapide ŝanĝiĝas. Ĉie tra la mondo la tradiciaj asocioj, organizitaj ĉirkaŭ siaj kotizpagantaj membroj, siaj membrokunvenoj, kaj siaj revuoj orientataj al la membroj, suferas membroperdojn. Ankaŭ la nocio de volontula servado, kiu tenas tiujn asociojn vivaj, perdas sian aktualecon pro premo de profesia laboro kaj novaj ekonomiaj normoj. Dume, la interreto kaj retpoŝto fariĝas por multaj homoj la ĉefaj komunikiloj — multe pli ofte uzataj ol paperaj komunikiloj. Du sistemoj malfacile kunekzistas: la virtuala kaj la papera. La Asocio ankoraŭ ne trovis plene sian vojon inter tiuj du sistemoj, kaj ĝi ankoraŭ ne sukcesis adapti siajn financojn kaj organizajn strukturojn al la nova realo. Retpoŝto rezultigis intensegan komunikadon inter relative malgranda rondo de entuziasmuloj (kiuj ofte inter si malpaciĝas i.a. pro malsamaj kulturaj atendoj, kaj pro ne plene elpensitaj sinesprimoj), sed reduktis komunikadon precipe kun tiuj, kiuj ne uzas retpoŝton, kiuj tiel sentas sin malpli ligitaj al la laboro ol antaŭe.

En tiu ĉi situacio de ĝeneralaj membroperdoj, en la pasinta jaro la Asocio notis 5.657 individuajn kaj 12.173 aligitajn membrojn en 108 landoj. Dume, tamen, ekzistas neniu indiko, ke la nombro de uzantoj de Esperanto falas: eĉ male, ŝajnas, ke en multaj medioj la interesiĝo pri Esperanto kaj ĝia utiligo kreskas. Restas urĝa la demando, kiel UEA atingu ankaŭ la nemembrojn, kiuj povus fariĝi klientoj de la Asocio kaj kunlaborantoj sur pluraj terenoj.

Ni aranĝis la sinsekvon de la raporto ĉi-jare en du partojn. Unu parto respegulas la tri ĉefajn emfazojn de la Strategia Plano de UEA — Informado, Instruado, Utiligado. Ni nomis tiun unuan parton La Laboro. La bazo de la agado de la Asocio, la motoro de tiu laboro, estas kompreneble ĝiaj financoj kaj administrado, kaj la decidofara Komitato — sed ĉio ĉi ekzistas por atingi la celojn de la Asocio, kiuj, laŭ la Statuto estas (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto, (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, (c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter siaj homoj, kaj (ĉ) kreskigi inter [la] membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. Tiun bazon ni traktas en la dua parto de la raporto, La Organiza Bazo.

Renato Corsetti
Prezidanto

1. La Laboro

1.1. Informado

Pri informado respondecis la estrarano Andrej Grigorjevskij. En la informado, la jaro 2002 estis la jaro de interreto: UEA faris grandan salton antaŭen. Post longaj traktadoj en junio 2002 ĝi transprenis la administradon de la retejo www.esperanto.net, konstruita kiel multlingva inform-centro pri Esperanto. Dank’ al laboro de kelkaj kapablaj kaj celkonsciaj volontuloj la retejo ekhavis multe pli belan kaj modernan aspekton kaj la kvanto de naciaj lingvoj, en kiuj estas donataj bazaj informoj pri Esperanto, kreskis ĝis 57. La retejo allogis ĉiam pli grandan atenton, averaĝe vizitata en 2002 de pli ol 30 000 personoj ĉiumonate. En la retaj serĉmaŝinoj ĝi okupas la unuan linion en la serĉrezultoj de la vorto Esperanto.

En julio UEA lanĉis alian gravan provon kvalite progresigi Esperanton en interreto kaj helpi al membroj kaj nemembroj de la Asocio produktive utiligi la lingvon. Temas pri la retejo Abonu.com, kiu ekservis kiel senpaga reta gastigejo kaj abonejo por retaj gazetoj en Esperanto. Fine de la jaro la retejo havis ĉ. 500 abonantojn el 40 landoj, pere de ĝi estis dissendataj 30 diverstemaj retgazetoj. Tiu ĉi senprecedenca kresko en la kvanto de informoj pri kaj per Esperanto povus havi implicojn vere revoluciajn.

Estis draste evoluigata ankaŭ la retejo www.uea.org. En ĝi regule aperis la kongresaj informoj de UEA, funkciis la Reta Katalogo de la Libroservo, troviĝis abundaj dokumentoj (informiloj, regularoj, kongresaj raportoj, ktp) kaj aperis ĉiumonate kelkaj ĉefaj artikoloj el la revuo Esperanto, tiel ke eĉ antaŭ sia apero en presita formo la revuo fariĝis parte alirebla. Unuafoje en 2002 estis rimarkite, ke la kvanto de retaj mendoj al la Libroservo superis duonon de la tuto kaj retaj aliĝoj al la Universala Kongreso alproksimiĝis al duono.

Ekspluatado de interreto estas natura kaj avantaĝa rolo por UEA kiel internacia organizaĵo, sed ankaŭ la landaj asocioj kaj eĉ unuopaj esperantistoj pli kaj pli abunde kaj efike laboras tiucele, tiel ke estas troveblaj pere de la reto multe pli abundaj kaj fidindaj informoj pri Esperanto ol estis antaŭe alireblaj per paperaj rimedoj, kiel ekzemple enciklopedioj. Sur pli tradiciaj terenoj, la Informa Agado de UEA en 2002 antaŭ ĉio estis la agado de la membroj en siaj landoj. Inter tiuj elstaris ekzemple brazilaj manifestacioj kadre de la Monda Socia Forumo en Porto Alegro, kaj tiuj italaj esperantistoj-katolikoj, kiuj vidigis ĉe televido per naŭ ŝildoj la vorton Esperanto sur la placo de Sankta Petro. En Italio rimarkinda estis ankaŭ la agado de Giorgio Bronzetti, la prizorganto de itala agentejo “Disvastigo”. Daŭre imitindas amasaj por-publikaj Lingvaj Festivaloj en Rusio, Francio, Svedio, Serbio kaj kelkaj aliaj landoj — kun ilia nova versio: Festivaloj de Interesoj.

UEA estis la ĉefa financa subtenanto de la nova Brusela Komunikad-centro (BKC), funkciigita de Eŭropa Esperanto-Unio. Per gazetaraj komunikoj kaj speciale tajlitaj artikoloj, la centro trafe ekspluatis la lingvo-rajtan temon en Eŭropo por altiri gazetaran atenton al la problemo de neŭtrala internacia lingvo. Rezultis dekoj kaj eĉ centoj da artikoloj kaj mencioj pri Esperanto kaj UEA en pluraj amaskomunikiloj de Eŭropa Unio kaj aliaj mondopartoj. La agado de la centro donis ankaŭ bonajn argumentojn por la lokaj Esperanto-informservoj tra la tuta mondo.

Komence de 2002 aperis aktualigita versio de la varbilo Ĝisdate pri Esperanto, verkita de Humphrey Tonkin. La informilo gajnis vastan rekonon en la movado kaj estis tradukita al 23 lingvoj (aktuale, en 2003, 24 lingvoj) — i.a. helpe de BKC. La Praga Manifesto, konciza deklaro de la principoj de UEA, estas nun havebla en 55 lingvoj. En aprilo 2002 UEA publikigis kiel Esperanto-dokumenton la artikolon de konata neesperantista lingvisto Robert Phillipson Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj.

1.2 Instruado

Respondeca estrarano estis Gbeglo Koffi. Reprezentanto de la Instruista Ligo ILEI ĉe la estraro de UEA estis Mauro La Torre. Laŭ la Strategia Laborplano de UEA, la kampo instruado signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj — inkluzive de Esperanto-renkontiĝoj — estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.

Necesas distingi du sistemojn en la eduka kampo: la nacian kaj la internacian. Iuj landaj asocioj jam havas bone organizitajn edukajn strukturojn, dum en aliaj nur kelkaj esperantistoj sporade instruas. La internacian sistemon principe prizorgas la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kiel faka organizaĵo de UEA, kaj aliaj institucioj de la Esperanto-komunumo (Esperantic Studies Foundation, E@I-grupo de TEJO, Internacia Esperanto-Instituto, Indiĝenaj Dialogoj, Akademio Internacia de la Sciencoj, universitataj katedroj kiuj havas interlingvistikon en sia programo, kulturcentroj kaj Esperanto-kursejoj). ILEI havas sian reprezentanton ĉe la Estraro de UEA, d-ron Mauro La Torre. Gravan paŝon antaŭen faras pluraj projektoj de perkomputila lernado de Esperanto (vidu sub Esploro kaj dokumentado).

La laboro de ILEI en difinita lando kaj tiu de la landa asocio ne forpuŝu unu la alian. Necesas kunlaboro de ambaŭ instancoj. Tial ILEI kaj UEA klopodas havi en ĉiu lando grupon zorgantan pri la eduka kampo. Tiucele la Afrika Oficejo de UEA dissendis enketilojn al landaj asocioj kaj kluboj, kiuj respondu pri la eduka kampo en la respektivaj landoj. Kvankam respondoj jam alvenas al la Afrika Oficejo, tamen multaj adresitoj ĝis la fino de la jaro ankoraŭ ne reagis. El la jam ricevitaj respondoj oni povas havi la impreson, ke nur kelkaj landoj havas bone organizitan edukan strukturon, dum en aliaj ekzistas nenio por organizi la instruadon. UEA/ILEI uzos la rezultojn de la esploroj por plani pli efikan helpon al la diversaj landoj. La internaciajn element- kaj meznivelajn ekzamenojn prizorgas la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA. Prioritata estas klara difino de la lernoŝtupoj de UEA/ILEI. Diskutoj en la subkomitato pri instruado kaj en aliaj diskutolistoj kondukis al propono de tri niveloj en la internacia sistemo: la elementa, meza kaj supera niveloj. La elementa kaj meza jam funkcias, kaj la supera estas en preparo. Trejnkursoj de instruistoj estos parto de la supera nivelo, kiu havos plurajn branĉojn. La diploma seminario de IEI estos parto de tiu supera nivelo.

Neforgesindas landoj kun neniu instru-agado. Estas proponata enkonduka nivelo al la internacia sistemo, kun minimuma programo de instruelementoj. Kontaktoj ekzistas kun zorgantoj pri edukado en kelkaj landoj, kiuj provos eksperimenti per tiu materialo. Post la eksperimentoj estas antaŭvidebla la disponigo de la fina materialo al ĉiuj instruemuloj en landoj kaj en lingvoj sen tradicio pri instruado de Esperanto. En tiu nivelo estas rimarkinda la uzo de retaj kursoj, kiuj en pluraj mondopartoj jam estas la fonto absolute plej grava je lernintoj de Esperanto.

Dum la nuna gvidilo priskribas la ekzamenojn elementan kaj mezan, necesas do havi ion pri trejnkurso por instruistoj. Propono nun skiziĝas, kaj la komitato de ILEI en sia venonta sesio decidos. Estas necese ke la Komitato de UEA konsideru ĝin kaj aplikadon de la Regularo pri Ekzamenoj pri Instrukapablo, kaj donu subtenon al ILEI kaj IEK por plua realigado. Alia grava afero kiu ne povis realiĝi malgraŭ la multaj alvokoj tiucelaj, estas starigo de komisiono pri instruado aŭ nomigo de komisiito pri instruado helpe al tiukampa estrarano.

La projekto Interkulturo, kun subvencio de ESF, daŭras kiel Interkulturo II (IK2), kiu kunlaborigas ILEI, TEJO-E@I kaj la Afrikan Oficejon de UEA. Aktuale estas konstruata nova retpaĝaro de Interkulturo (www.interkulturo.net) kaj difinata interkultura metodiko, kiu estos testata per 5-10 provklasoj dum la finaj monatoj de 2003 kaj plene aplikata ekde 2004. Trejnseminarioj por interkultur-edukantoj kaj helpantoj okazos en Svedio en aŭgusto 2003, Brazilo en decembro 2003, kaj Bosnio komence de 2004, kun ankoraŭ planeblaj novaj IK-trejnseminarioj subvenciotaj de institucioj kiuj subtenas interkulturan edukadon. Dume la Afrika Oficejo kolektas novajn partoprenantojn. Pli ol kvin klasoj jam aliĝis.

1.3 Utiligado: Faka Agado

Respondeca estrarano pri faka agado estis Ivo Osibov. Se UEA trairas periodon en kiu aperas novaj organizaj formoj, tiu ĉi ŝanĝo estas eĉ pli evidenta en la faka agado, kie la praktika uzado de Esperanto por ligi kolegojn el diversaj mondopartoj kaj por trakti fakajn demandojn rapide intensiĝas pere de la interreto, tiel ke nuntempe estas malfacile distingi inter fakaj grupoj, fakaj retlistoj kaj la oficialaj fakaj organizaĵoj, kaj membreco en fakaj organizaĵoj fariĝas malpli grava ol efektiva partopreno en la praktika utiligo. Vigle funkcias dekoj da fakaj retlistoj. Aliflanke, en la Universala Kongreso en Fortalezo okazis minimume 32 malsamaj “tradiciaj” fakaj kunvenoj, kiuj diskutis pri la pluraj kampoj, en kiuj Esperanto estas utiligata. Okazis sub egido de UEA ankaŭ la kvina kunveno de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, kiu grupigas ĉiujn asociojn, kiuj agas per aŭ por Esperanto. Prelegis en ĝi Bessie Schadee pri la problemoj de neesperantista organizaĵo (tiel difinas sin Indiĝenaj Dialogoj), kiu tamen uzas Esperanton. Wera Blanke kaj Vincent Charlot parolis pri alia speco de organizaĵo: ATTAC, kaj pri la agado de esperantistoj en la kadro de la naciaj ATTAC-asocioj. Fine la sama Wera Blanke parolis ankaŭ pri terminologia laboro, temo, kiu daŭre estas en la atento de fakaj asocioj.

La nura faka asocio, kiu dum la jaro menciinde malaperis, estis Monda Turismo, kiu tamen iel renaskiĝis el siaj cindroj sub la nomo Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, Pollando. Nun necesas formale prezenti al la Komitato la ŝanĝon de nomo kaj de asocia kategorio.

Dum la jaro refirmiĝis kelkaj el la agadoj de la unuopaj fakaj asocioj. Preterlasante la jam menciitan interreton, necesas atentigi pri komercistoj, kuracistoj kaj medicinistoj, kiuj kune kun la fervojistoj tenas bonan nivelon de agado. Kontaktoj inter UEA kaj la fakoj restis je bona nivelo, kvankam ĉiu rekonas la neceson intensigi la fakan agadon per Esperanto, kaj trovi manieron subteni novajn iniciatojn.

1.4 Utiligado: Kulturo

Respondeca estrarano estis Gbeglo Koffi. Kunlaboris ankaŭ Humphrey Tonkin, kiu en kunlaboro kun aliaj estraranoj pretigis por la Fortaleza Universala Kongreso priskribon de la kultura agado de UEA, kiu estis poste akceptita de la Komitato. Temis pri ambicia elpaŝo, rilate la lingvon (ekzemple, UEA havas intereson disvastigi la verkojn de Zamenhof kaj aliajn modelajn tekstojn, kiuj kontribuas al la efika evoluigo de la lingvo), la literaturon (UEA havas respondecon ... instigi la verkadon de bonkvalitaj verkoj.... ĝi ankaŭ havas respondecon ... kunordigi kaj instigi la eldonadon de Esperanto-verkoj), teatron (En diaspora movado kun malgrandaj grupiĝoj de homoj, necesas evoluigi pli intimajn teatrajn spektaklojn), la aliajn artojn, kaj la historion (La asocio havas respondecon konservi kaj konigi la heredaĵon de Esperanto). Espereble jam en 2003 oni komencos vidi rezultojn.

La Komitato ankaŭ rekomendis starigon de eldona politiko, super kiu la Estraro ankoraŭ laboras. Laŭ komitata rekomendo, la estrarano pri kulturo ankaŭ kompilas liston de pli ol tridek kursejoj kaj Esperanto-kulturcentroj, nun alireblan ĉe la retpaĝaro de la Asocio.

Inter la abundaj kulturaj aranĝoj en la 87-a Universala Kongreso en Fortalezo estis du teatraj prezentoj, prezento de la poezio de la brazilaj verkistoj Castro Alves kaj Mila Ramos, danca prezento de la baledo Du jarsezonoj de la trupo Edisca, koncerto de la multtalentaj brazilaj esperantistoj, kaj la kutimaj Nacia kaj Internacia Vesperoj. Aŭtoroj de novaj verkoj prezentiĝis ĉe la Libroservo en la kutimaj Aŭtoraj Duonhoroj. La Esperantologia Konferenco estis dediĉita al la Esperanto-kulturo: podia diskuto kunvenigis reprezentantojn de esperantlingva radio, teatro, kanto, eldonado kaj verkado. Ankaŭ la Internacia Kongresa Universitato, sub rektoreco de José Passini, havis siajn prikulturajn prelegojn. La 53-an serion de Belartaj Konkursoj partoprenis pli ol kvardek homoj. La detalaj rezultoj aperis en la revuo Esperanto de septembro, p. 181. La premio Deguĉi, disponigita de la japana religia organizaĵo Oomoto, iris al s-roj Ma Young-tae kaj Lee Jung-ki (Koreio), dum la subvencio Cigno al la Amerika Oficejo de UEA. Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen subvenciis dek Esperanto-bibliotekojn en dek landoj: en Armenio, Brazilo, Ĉinio, Demokratia Respubliko Kongo, Kolombio, Litovio, Niĝerio, Rumanio, Rusio kaj Ukrainio. Konkuris 18 bibliotekoj el 14 landoj. Detaloj pri la premioj aperis en la revuo Esperanto de februaro 2003, p. 40.

Ne nur en la Universala Kongreso okazis artaj prezentoj: ankaŭ en aranĝoj de landaj asocioj kaj je loka nivelo — eĉ ĝis prezento de adaptita versio de Reĝo Lear en Vjetnamio sub gvido de la honora membro de UEA poeto Dao Anh Kha (revuo Esperanto, februaro 2002, p. 40).

La eldona agado de UEA en 2002 bone respegulis la Strategian Planon. Titoloj pri aspektoj de instruado estis la tuj furora Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kaj reeldono de la lernolibro Saluton! de Audrey Childs-Mee. La verko Esperanta frazeologio de germana fakulo pri lingvistiko Sabine Fiedler ekzamenis tiun lingvan fenomenon en Esperanto. Traduko de malgranda libro de la Eŭropa Buroo de Malpli Uzataj Lingvoj, Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj, bone utilis por interna informado pri la lingva situacio precipe en Eŭropo kaj konsistigis edukan utiligon de la lingvo Esperanto. Geoffrey Sutton ankaŭ pretigis por eldono ĝisdatigon de la bibliografio de Ockey pri Esperanto-vortaroj kaj terminaroj. La kompleta prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato en Fortalezo aperis sub redakto de Roy McCoy. La reeĥo de libro eldonita en 2001, la dua eldono de Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros, en redakto de Humphrey Tonkin, daŭris en 2002: post la tradukoj en la anglan, rusan kaj turkan, aperis traduko en la hungaran en 2002 kaj estis anoncita traduko en la germanan ĉe la granda eldonejo DVA.

1.5 Informado kaj Utiligado: Kongresoj

La 87-a Universala Kongreso en Fortalezo, Brazilo, grupigis 1484 aliĝintojn el 58 landoj el ĉiuj partoj de la mondo — pli bona rezulto, ol oni antaŭvidis. Ĝi donis eblon al 868 brazilaj esperantistoj, el kiuj multaj ne ofte havas okazon partopreni niajn kongresojn, senpere travivi kunvivadon en bunta internacia komunumo. Aparte menciindas la juneca etoso kiun donis al la Kongreso ĝuste multnombraj brazilaj gejunuloj. Aliflanke, malpli kontentiga estis partopreno el aliaj partoj de Suda Ameriko, pro la ekonomiaj kondiĉoj en diversaj landoj, la altaj kostoj, kaj la longaj distancoj. La membraro kaj la organoj de UEA en diversaj kunvenoj kaj forumoj pridiskutis la kongresan temon (Diverseco — ŝanco, ne minaco), la laboron de la Asocio, problemojn kiujn ĝi renkontas kaj ĝian perspektivon. Okazis minimume 32 diversaj fakaj kunsidoj. En la kadro de IKU kaj AIS okazis 16 sciencaj prelegoj. Estis prezentitaj 2 teatraĵoj. La libroservo vendis librojn valorajn pli ol 75 000 realojn. En la Belartaj Konkursoj, Oratora Konkurso kaj Internacia Arta Vespero esperantistoj mem aktive partoprenis en kreado de Esperanta kulturo. Okazis entute 35 ekskursoj kun 929 ekskursantoj. La gazetaro kaj televidaj retoj informis pri la Kongreso. La unuan fojon la Kongreso povis esti sekvata sur la reto. La kongresa kuriero, krom 6 numeroj presitaj, aperis ĉiutage ankaŭ en retpaĝaro. Pli kompleta raporto pri la kongreso aperis, kiel kutime, en la septembra numero de la revuo Esperanto.

Planoj por estontaj kongresoj (Gotenburgo 2003, Pekino 2004, Vilno 2005) kontentige komenciĝis aŭ pluiris. La financaj kaj informaj reeĥoj el la pasintjara kongreso en Zagrebo estis pozitivaj. Estrarano pri kongresoj estis Ivo Osibov, kvankam ankaŭ aliaj estraranoj kunlaboris en tiu ĉi fako.

[FORIGITA!: bildo]

La Komitato dum la 87-a UK en Fortalezo

1.6 Informado kaj Utiligado: Eksteraj Rilatoj

La ekstera agado de la Asocio celis ĉefe informadon kaj la praktikan utiligadon de la lingvo Esperanto. La respondeca estrarano pri eksteraj rilatoj estis Lee Chong-Yeong, kiu laboris surbaze de gvidlinioj de la Subkomitato pri Eksteraj Rilatoj. La laboro ĉefe koncentriĝis ĉe la grandaj interregistaraj organizaĵoj. Bonaj rilatoj kun Unesko (sub gvido de Vincent Charlot en Parizo) rezultigis partoprenon de reprezentanto de tiu organizaĵo, Patrick Gallaud, Ĝenerala Sekretario de la Monda Federacio de Unesko-Asocioj, en la Universala Kongreso en Fortalezo (la salutmesaĝo de Unesko aperis en la septembra numero de la revuo Esperanto, p. 174). S-ro Gallaud restis la tutan kongresan semajnon, kaj kelkfoje prelegis kaj intervenis, ekzemple kunlige kun diskuto de la kongresa temo, kiu traktis i.a. la kulturan diversecon (ankaŭ aperis en la septembra numero de la revuo traduko de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco). Kune kun reprezentantoj de UEA s-ro Gallaud planis pluan kunlaboron inter UEA kaj la Unesko-asocioj tra la mondo, kaj li kronis la semajnon per parolado en la ferma kunsido de la kongreso en bona Esperanto.

UEA aranĝis prezenton de la programo Indiĝenaj Dialogoj ĉe kunsido de Unesko en Parizo fine de novembro, kaj nun laboras por ke Esperanto, ne kiel lingvo sed kiel kulturo kaj movado, estu rekonata de Unesko kiel nemateria kultura heredaĵo, en la kadro de tiel titolita programo de Unesko.

Laŭ peto de UEA, la Azia Civilsocia Forumo de CONGO, la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazis en decembro en Bangkoko, Tajlando, enprogramigis rondan tablon Lingvo kaj Homaj Rajtoj, kiun gvidis reprezentantoj de UEA kaj de la Oficejo de la Altkomisiito pri Homaj Rajtoj de UN (ĉe la retpaĝaro de la Alta Komisiono troviĝas la Esperanto-traduko de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm). La ĉeestantoj en Tajlando akceptis rezolucion, kiu rekomendis, ke UN diskutu la lingvajn aspektojn de homaj rajtoj en unu el siaj venontaj kunsidoj, kaj ke internaciaj neregistaraj organizaĵoj kunlaboru pri tio (www.acsf.net -> download -> newsletter 3, kaj 5). Utiligante la privilegion de organizaĵo en konsultaj rilatoj kun UN, Prezidanto Corsetti formale transsendis la koncernajn rekomendojn al la Ĝenerala Sekretario de UN, kaj al la prezidanto de la Komisiono pri Homaj Rajtoj, petante ke ili atentigu la ŝtatojn-membrojn. UEA ankaŭ laboras por starigi en CONGO laborgrupon pri lingvo kaj homaj rajtoj. Kiel baza referencaĵo por la estonta agado ĉe internaciaj organizaĵoj, la Asocio nuntempe kompilas kolekton de pri-Esperantaj rezolucioj de internaciaj organizaĵoj ekde 1920 ĝis 2002. La agadon en Novjorko prizorgis malgranda oficejo de UEA sub volontula gvido de s-ino Rochelle Grossman kaj s-ro Thomas Eccardt.

Pere de la Brusela Komunikad-Centro, sub gvido de Dafydd ap Fergus, oni flegis la rilatojn kun la instancoj de la Eŭropa Unio (EU), kiuj konkretiĝis en 2003 en la partopreno de la prezidanto de UEA en kunveno pri eŭropa lingvopolitiko aranĝita de la Komisiono de EU. Sub aŭspicio de la Europa Parlamento, ankaŭ okazis Simpozio pri Lingva Politiko de Eŭropa Unio en la domo de la Eŭropa Parlamento, je iniciato de la Laborgrupo por Lingvaj Problemoj de EU, finance subvenciita de Miyoshi Etsuo, kiu ankaŭ lanĉis reklaman kampanjon pri Esperanto ĉe EU.

En preparo por 2004 estas la tria Nitobe-Simpozio pri la Lingvaj Problemoj en Interŝtataj Organizaĵoj, finance subvenciota de japana mecenato kaj okazonta dum la Universala Kongreso en Pekino. La simpozio ĉefe celos reprezentantojn de UN, EU kaj Unesko, por montri al ili kiel UK, granda internacia konferenco, funkcias sen lingvaj problemoj.

1.7 Informado, Instruado, Utiligado: Landa kaj Regiona Agado

La laboro en la landoj kaj regionoj ligiĝas al ĉiuj tri ĉefaj celoj de la Asocio: informado, instruado kaj utiligado. En 2002 la Asocio laboris per du ĉefaj rimedoj: (a) siaj regionaj komisionoj, kiuj kunordigas la laboron en la diversaj landoj, kaj (b) siaj rektaj rilatoj kun landaj asocioj. Estrarano Michela Lipari respondecis pri ambaŭ terenoj. Ilin suplementis la intensa agado de s-ro Wu Guojiang, komisiito de UEA pri ĝemelaj urboj, kiu tre aktive klopodas kaj interrilatigi esperantistojn el urboj, kiuj jam havas ĝemelajn rilatojn, kaj instigi al kreo de novaj ĝemelaj kontaktoj. Li ankaŭ redaktas regulan retan bultenon por informi pri la evoluo de la diversaj iniciatoj tra la mondo.

Afriko

UEA daŭre ludas gravan kunordigan rolon en Afriko — kontinento, kie nove floras la interesiĝo pri Esperanto (parte dank’ al la potenco de interreto). Sub gvido de estrarano Gbeglo Koffi, la Afrika Komisiono de UEA starigis laborgrupojn pri instruado, junularo, financoj, kaj eksteraj rilatoj. La kuriero de la komisiono (KUKO) aperis kvarfoje en la jaro, kaj la Komisiono tenis superrigardon super la Afrika Oficejo (AO) de UEA, en Togolando. En sia ĉiutaga funkciado, la Afrika Oficejo faras multon por la afrikaj esperantistoj, kies nombro daŭre kreskas. Alvenas multaj leteroj kaj retmesaĝoj de afrikanoj neesperantistaj kaj esperantistaj. Ilin siatempe respondis la oficistoj en Roterdamo, sed nun la AO-laborantoj.

La afrikaj korespondantoj ankaŭ demandas pri la Esperanto-movado. Komencantoj volas perfektigi sian lingvoscion kaj petas instruadon perkorespondan. Iuj naciaj asocioj petas al AO helpi pri organizado de kongreso aŭ nacia aranĝo. Ankaŭ venas leteroj de ekster-afrikaj esperantistoj kiuj scivolas pri la afrika movado. Foje iu bonvolulo deziras helpi al afrikano sed bezonas informojn pri liaj meritoj. AO batalas, por ke afrikanoj finlernu perfekte la lingvon, parolu, skribu kaj komprenu ĝin senerare. Tial ĝi organizas kursojn por komencantoj kaj por progresantoj. Por progresantoj ekzemple, inter aliaj metodoj la AO uzas korektadon de leteroj fare de esperantistoj — kiel faradis Hans Bakker antaŭe — kun aldono de klarigoj pri la eraroj faritaj ĉefe koncerne gramatikajn punktojn.

Dumlonge Afriko “mankas” en la Esperanto-kulturo. Tial AO okupiĝas pri diskonigado de la afrika kulturo pere de eldono de verkoj de afrikanoj, interalie la Kajeroj de la 8-a kaj 9-a Togolanda Esperanto-Kongresoj (2000 kaj 2001), kaj la libretoj La Koko Kantas, La Unuan Fojon, La CO de UEA en vortoj, Kiam Bestoj Parolis, Togolando fabelas ktp. Kuŝas pretaj en la AO aliaj verkoj, sed mankas adekvataj financaj rimedoj por aperigi ilin.

AO redaktas/enpaĝigas periodaĵojn de afrikaj Esperanto-grupoj: la informilon Alvoko de la togolanda Esperanto-movado, la trilingvan periodaĵon Tr’Afrik’, kiu montras paŝojn de Esperanto sur la afrika kontinento, kaj la periodaĵon Ondo da Vero de la eduka instituto TIETo. AO ankaŭ dissendas, laŭkomisie de UEA, rutinajn cirkulerojn de la Asocio. Citinda estas ĝia kunlaboro kun la instruista asocio ILEI en la revigligo de ILEI-sekcioj, starigo de edukaj fakoj ĉe landaj asocioj, kaj planado de kampanjo ĉe Unesko-lernejoj.

AO disdonas subvenciojn de UEA al la aktivaj kluboj en Afriko. Ĝi kontrolas ĉu tiuj kluboj estas vere viglaj kaj helpas al tio. La kluboj estas foje rondoj de amikoj kiuj helpas unu la aliajn en malfacilaj vivkondiĉoj, ekzemple Esperanto-kluboj kiuj kreiĝis en rifuĝejoj en orienta kaj suda Afriko. Militoj forpelis multajn afrikanojn al tiuj rifuĝejoj kie ili vivas mizere kaj sen perspektivo. Esperanto redonas al ili iom da espero. Fakte, esperantistoj abundas en rifuĝejoj, kaj aktive agadas. En Burundio, Tanzanio, Zimbabvo kaj Demokratia Kongolando svarmas tiaj rifuĝejoj. La tanzaniaj esperantistoj eĉ fondis unuiĝon, kies esenca tasko estas kunordigi la laborojn de la rifuĝejanoj.

Multas la malfacilaĵoj ĉefe financaj, sed la Afrika Oficejo obstine daŭrigas sian malfacilan vojon, esperante ĉiam ke la ĉielo sereniĝos iam. AO esperas pri kreado de Afrika Kapitalo, simila al la Azia Kapitalo. Jam estas kolektita ĉe UEA sumo de kelkdekmiloj da eŭroj. Se iuj mecenatoj kreskigus ĝin al kelkcentmiloj da eŭroj, la rento certigus ke neniam Esperanto en Afriko mortos pro monmanko.

Inter la agado en la unuopaj landoj menciindas Benino kaj Tanzanio, kiuj ambaŭ okazigis siajn unuajn naciajn kongresojn. La ĝenerala asembleo de la benina landa asocio BEF elektis novan estraron gvidatan de d-ro Gbozo Clement. Okazas Esperanto-kursoj en lernejoj: la Orfa Lernejo Esperantista, kaj Lernejoj en Kodji kaj Aguidahoue. En Niĝerio kaj Demokratia Kongolando elektiĝis novaj estraroj, ĉi-lasta sub gvido de Emile Malanda. La lernejo Orodo, Niĝerio, disponigas Esperanto-kursojn al siaj lernantoj.

En Togolando okazis la 10-a nacia kongreso. Funkciis ILEI-sekcio, kiu samtempe estis la eduka fako de la lando asocio. Kursoj okazis regule en kluboj, kaj ekzamenoj naciaj kaj internaciaj. Oni planas kurson por gvidantoj de porinfanaj kursoj. En Malagasio, kvankam la jaro estis iom problema, la landa asocio okazigis sian 2-an nacian kongreson. Ankaŭ la sudafrikaj esperantistoj ne silentis: partopreninte ties nacian kongreson, zimbabvano Bernard Londoni fondis kaj nun gvidas Esperanto-klubon en Harare.

Michel Dialundama gvidis kurson en Kongo-Brazzaville, kaj funkcias tie ankaŭ alia grupo kun la nomo EAKO. Okazis en Senegalio agado gvidata de Alphonse Diatta, kun helpo de franca vizitanto, Arnaud Lagrange. La ganaaj esperantistoj klopodis aktivigi la landan asocion. La klubo Nova Aero kaj la klubo de s-ro Tuo en la urbo Buake daŭrigas siajn klopodojn en Kotdivuaro (Ebura Bordo). Leterojn al ministerioj kaj aliaj instancoj dissendis la prezidanto de AEK Jean-Marie Mboge en Kamerunio.

Ameriko

UEA grave kontribuis al la amerika movado per du iniciatoj en 2002. Unue, en majo malfermiĝis Amerika Oficejo de UEA en Brazilio, en unu el la ĉambroj de la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo. Ĝi celas kunordigi la agadojn en la kontinento, puŝi novajn iniciatojn, daŭre eldoni la bultenon AktivAmeriko kaj antaŭenigi informkampanjojn de UEA. Dum la jara kunveno de la Amerika Komisiono de UEA, okazinta dum la Fortaleza Universala Kongreso, gvidanto fariĝis la talenta Adonis Saliba (Brazilo).

Due, okazigo de la Universala Kongreso de UEA en Fortalezo, Brazilo, kaj de la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco, Brazilo, estus la pinto de la pluraj eventoj raportindaj en tiu ĉi ĉapitro, sed pri ili oni povas legi aliloke. Je pli regiona nivelo, okazis komuna kongreso de kolombiaj kaj venezuelaj esperantistoj: tre longdaŭra kongreso, ĉar, laŭ ies vortoj ĝi ankoraŭ ne finiĝas: ĝi daŭras per intensa komunikado interreta kiu estas tre promesplena je novaj iniciatoj. Tiu ĉi formo de agado: vizaĝalvizaĝa interkomunikado sekvata de intensa reta kunlaboro, prezentas modelon por la estonteco.

Al la landoj kie okazas Esperanto-agado aldoniĝis nova lando: Esperanto estas nun instruata en la urbo Asunción, Paragvajo. En Kubo la esperantistoj laboris la tutan jaron cele al pretigo de la Sesa Amerika Kongreso en 2004. La kolombia dojeno, Rafael Mejia, vojaĝis al Ekvadoro por instrui Esperanton, dum Addano Cordeiro partoprenis en la Somera Kursaro de Esperanto en Vermont (Usono) dank’ al subteno de la Fondaĵo Ameriko en la kadro de la agado “klerigo de aktivuloj”. La sama fondaĵo subtenis la disponigon de lego- kaj lernomaterialo al Haitio, Nikaragvo kaj Paragvajo. La Somera Kursaro, la t.n. Nord-Amerikaj Someraj Kursoj (NASK), transmigris el Sanfrancisko al Vermonto ĉi-jare, kie ili bone instaliĝis en la t.n. School for International Training, malgranda universitatnivela internacia edukejo.

Arabio

La juna Araba Komisiono de UEA, sub gvido de Trude Sinno, aktive laboris por pretigi la terenon al grava agado en tiu mondoparto, kaj dank’ al instigo de la gvidanto de la komisiono, la revuo Kontakto dediĉis numeron al la araba mondo. Ĉi-jare la komisiono enfokusigis sian atenton al Maroko, per anoncoj en tagĵurnaloj pri korespondaj kursoj. Rezulte, pluraj personoj nun lernas Esperanton kaj komenciĝis preparlaboroj por okazigo de Seminario pri Esperanto, okazonta en julio 2003. Kunlabore kun Agado Espero de UEA la araba komisiono lanĉis la kampanjon Lughatu-ssalam por helpi militviktimojn.

Kroman mencion meritas la nova Jordana Esperanto-Asocio, kiu starigis propran hejmpaĝon.

Azio

La ĉefa kunordiganto de agado en Azio, la Komisiono por la Azia Esperanto-Movado (KAEM) havis ses komisionanojn el Japanio, Ĉinio, Koreio, Vjetnamio, Barato kaj Pakistano kaj kelkajn subkomisionanojn en Japanio. Ĝin prezidis Hori Yasuo el Japanio kaj la vicprezidanto estis Tran Quan Ngoc el Vjetnamio. Por eviti disperdon de fortoj pro neorganizita laboro, tiu ĉi komisiono de UEA laboris laŭ klaraj prioritataj projektoj jam antaŭe difinitaj.

Projekto A rilatis al kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj. La bulteno Esperanto en Azio estis eldonita trifoje kaj sendata al ĉirkaŭ 500 legantoj. Estis ankaŭ starigita retpaĝaro dank’ al kunlaboro de s-ro Sibayama el Japanio. Projekto B celis sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie oni bezonas tiujn: tiu ĉi projekto estas ankoraŭ en preparo. Projekto C celis membrigi aziajn aktivulojn en UEA: en 2002 membriĝis 59 el Ĉinio, 1 el Irano, 3 el Pakistano kaj 14 el Vjetnamio.

La tria Azia Kongreso de Esperanto okazis en Seulo, Koreio, fine de aŭgusto, kun impona partopreno de 408 esperantistoj el 15 landoj, ne nur aziaj. Pluraj fakkunsidoj okazis, sed oni ne preterlasis la kulturan flankon interalie per okazigo de kurso de la Akademio Internacia de la Sciencoj. Estis decidite ke la kvara kongreso okazos en 2005 en Nepalo. En Nepalo jam okazis la kvara Himalaja Renkontiĝo fine de februaro. En Mongolio, interalie pro energia agado de vicprezidanto de UEA Lee Chong-Yeong, la landa movado intensigis sian laboron, kongresante en Ulaanbaatar kun sepdeko da partoprenantoj. En Irano aperis la unua oficiala revuo en Esperanto, kio markas gravan atingon de tiu ne tro konata sed tre aktiva movado. Nova atingo en Irano estas instruado de Esperanto al afganaj rifuĝintoj en la urbo Maĵado. Dume, en Singapuro kunvenis esperantistoj por revigligi la tiean movadon.

Eŭropo

Malfacilas raporti pri eŭropa agado, ĉar ĝi estas tiel multflanka kaj ĉar la diversaj asocioj emas iri propran direkton. La Asocio ankoraŭ ne sukcesis starigi regionajn komisionojn kiuj kunordigu la agadojn de la diversaj landoj de Eŭropo, kvankam tio iagrade okazas pere de la Eŭropa Esperanto-Unio kaj ties kongresoj kaj aliaj aranĝoj (inkluzive de la Brusela Inform-centro, sub la lerta gvido de kimra ĵurnalisto Dafydd ap Fergus). Aktivis tamen la Balkana Komisiono de UEA, kiu zorgis pri vigligo de la movado en Turkio, kaj pri okazigo de klerigaj seminarioj por instruistoj. Ankoraŭ nesolvita estas la starigo de komisionoj por mezeŭropaj kaj orienteŭropaj landoj. Ni kaptas la okazon por atentigi niajn membrojn en tiuj mondopartoj pri la ŝancoj, kiujn ili maltrafas.

Litovio, invitinte la Universalan Kongreson en 2005, tre serioze pretigas sin, aparte flegante la kontaktojn kun la landaj aŭtoritatoj. Citinda en tiu kunteksto estas la vizito de la prezidanto kaj vicprezidanto de UEA en aprilo kaj la instruado de Esperanto al centoj da interesitoj. Aparte menciinda agado estas eldono de litovlingvaj tradukoj de verkoj el Esperanto, aŭ de aliaj lingvoj per la internacia kiel ponto-lingvo. En Rumanio la movado estas tre aktiva en la kampoj eduka, kultura kaj literatureldona. En Italio okazis fine de la jaro, dank’ al la IEF-prezidanto Aldo Grassini, grava aranĝo, dum kiu oni atribuis por la unua fojo Premiojn Zamenhof al meritplenaj pacagantoj, inter kiuj estas la itala sekcio de Kuracistoj sen Limoj. La honora komitato konsistas el kelkaj italaj intelektuloj, inter kiuj prof. Tullio De Mauro kaj prof. Antonino Zichichi. La franca asocio daŭre aperigas sian novstilan kaj aparte belan revuon en la franca kaj en Esperanto, Le monde de l’espéranto; la brita instaliĝis en sia novkonstruita sidejo en Barlastono.

Dank’ al obstina laboro de Salvatore Argentino, la kvina Eŭropa Kongreso okazis fine de aŭgusto en Verono, Italio. Altnivelan kulturan programon pretigis Edvige Ackermann, en kiu ĉefrolis du prezidintoj de UEA, John Wells kaj Humphrey Tonkin. En la laborkunsidoj de la Eŭropa Esperanto-Unio, la ĝistiama prezidanto, Umberto Broccatelli, estis nomumita honora prezidanto, kaj la torĉon transprenis irlanda diplomato Seán Ó Riain, kiu tuj prezentis tre konkretan planon por rekonigi la valoron de la internacia lingvo en la medioj de la Eŭropa Unio.

Oceanio

La laboro de la Oceania Komisiono estis relative malfacila pro la diseco de la diversaj landoj. Kiel jam tradicie, okazis Someraj Kursoj de Esperanto en Aŭstralio kun ĉeesto de 60 personoj el Aŭstralio, Novzelando, Vjetnamio, Germanio kaj Nederlando. Estis starigita hejmpaĝo de la komisiono. Dank’ al Penny Vos, la entrepreno Lote Teaching Aids decidis eldoni instruhelpilojn en Esperanto. Komenciĝis la paca konkero de Indonezio per tradukoj en la tiean lingvon de varbmaterialo kaj lingvokurso.

1.8 Informado, Instruado, Utiligado: Esploro kaj Dokumentado

Respondeca estrarano pri esploro kaj dokumentado estis Humphrey Tonkin. La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, rekte subtenas la Strategian Laborplanon de UEA sur ĉiuj ties tri laborkampoj: informado, instruado, kaj utiligado. Jam en 2001 ni notis signifan kreskon en la agado de CED; tiu kresko daŭris kaj intensiĝis en 2002.

En la jaro 2002 CED daŭrigis sian agadon sub direkto de forta kaj bone informita estraro, kiu konsistis el profesoro pri slavistiko Jouko Lindstedt (Universitato de Helsinki), docento pri interlingvistiko kaj la hungara lingvo Ilona Koutny (Universitato de Poznań), docento pri interlingvistiko Detlev Blanke (Universitato Humboldt, Berlin), vicprofesoro pri edukado Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Vankuvero), kaj la direktoro de CED, Humphrey Tonkin, universitata profesoro pri humanistiko (Universitato de Hartford, Usono). Sur la kampo informado, d-ro Blanke redaktis la regule aperintan Informilo por Interlingvistoj, kiu celas teni ĝisdataj la sciojn de interlingvistoj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj, ktp. D-ro Tonkin kunlaboras kun d-ro Blanke en kompilado de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono), kiu por la jaro 2001 (registrita en 2002) enhavis pli ol tricent bibliografiajn erojn pri Esperanto kaj interlingvistiko. Tiu ĉi estas nepre la plej kompleta bibliografio pri interlingvistiko kaj esperantologio.

Sur la kampo instruado, d-ro Fettes, en sia rolo kiel direktoro de Esperantic Studies Foundation (ESF), donis konsilojn kaj kunlaboron al pluraj projektoj subvenciataj de ESF, ekzemple www.edukado.net, nova retpaĝaro, kiu grave antaŭenigas unu el la celoj de UEA, la lernadon kaj instruadon de Esperanto. Edukado.net liveras informojn ĉefe por instruistoj, pri lerniloj kaj instruiloj kaj aliaj helpiloj rilate Esperanto-pedagogion. ESF ankaŭ subtenas www.lernu.net, kiu donas helpon al lernantoj de la lingvo. D-ro Tonkin estas prezidanto de ESF.

La kampon utiligado kovras precipe la revuo de CED, Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado) eldonata de la granda nederlanda eldonejo Benjamins (http://www.benjamins.com/cgi-bin/tseriesview.cgi?series=LPLP), kaj redaktata de d-ro Tonkin kaj d-ro Probal Daŝgupto, profesoro pri lingvistiko ĉe la Universitato de Hajderabado. La revuo aperas trifoje jare. Inter la artikoloj aperigitaj en 2002 estis detala recenzo de la etimologia vortaro de Vilborg (de Carlo Minnaja), studo pri lingva komunikado en internaciaj organizaĵoj (de Claude Piron), kaj prezento de la latina kiel internacia lingvo (de Vera Barandovská-Frank). La interlingvistikan fakon de la revuo redaktas d-ro Fettes. La artikoloj aperas en diversaj lingvoj, plej ofte la angla, sed kun resumoj de ĉiuj artikoloj en Esperanto. La revuo estas abonata de ĉiuj ĉefaj esplorbibliotekoj kaj membras en ĝia redaktokomitato eminentaj lingvistoj kiel ekzemple Ulrich Ammon, John Edwards, Joshua Fishman, David Graddol, Rainer Enrique Hamel, Shirley Brice Heath, Ali Mazrui, Robert Phillipson kaj Abram de Swaan. Pro tio, ke tiu ĉi unuaranga faka periodaĵo estas direktata unuavice al la ekstera publiko, ĝi estas relative nekonata en Esperanto-rondoj, sed ĝi ludas gravan rolon en la akceptigo de Esperanto inter lingvistoj kaj aliaj universitatanoj.

Aperas ĉe UEA ankaŭ la plurlingva serio Esperanto-Dokumentoj, broŝurformaj informiloj pri diversaj aspektoj de UEA, Esperanto, kaj rilataj temoj. Aldoniĝis al tiu serio en 2002 i.a. traduko de verko de Robert Phillipson, Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. En preparo ĉe UEA estas traduko de libro de Phillipson pri la eŭropa lingvopolitiko. Inter la ĉefaj prioritatoj de CED estas la kreado de granda reprezenta korpuso de Esperanto taŭga por utiligo fare de esploristoj; tiu projekto bone antaŭeniras sub la gvido de Bertil Wennergren, en kunlaboro de d-rino Koutny kaj kun subvencio de ESF. Alia ĉefa prioritato estas evoluigo de la faka terminologio en Esperanto: aktive kunlaboris dum la jaro retlisto terminologio, kun partopreno de d-ro Blanke kaj aliaj. La retlisto bja-listo daŭrigas sian agadon kiel kontaktilo de CED sub gvido de d-ro Lindstedt.

En la Universala Kongreso en Fortalezo, la Esperantologia Konferenco pritraktis la temon La Esperanto-kulturo: Diverseco en unueco, unueco en diverseco. Raporto aperis en la septembra numero de la revuo Esperanto, p. 178-179. Finiĝis la serĉado de subvencio por la Biblioteko Hodler, la biblioteko de UEA en Roterdamo: ESF subskribis kun UEA kontrakton por plena analizo de la financaj kaj aliaj bezonoj de la Biblioteko. La rezultojn ni espereble prezentos en nia venonta jarraporto.

Vigle progresas ankaŭ la agado de organizaĵoj kaj iniciatoj, kiuj diversmaniere apogas aŭ komplementas la laboron de CED: aperis en Svedio plia numero de la revuo Esperantologio; la germana interlingvistika organizaĵo Gesellschaft für Interlinguistik aperigis sian informilon kaj aliajn eldonaĵojn; ESF subvenciis plurajn interlingvistikajn projektojn (vidu ĝian retpaĝaron www.esperantic.org) kaj gastigis (kaj daŭre gastigas) la retpaĝaron de CED (www.esperantic.org/ced); la nova docento pri interlingvistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, Wim Jansen, bone komencis sian agadon per organizado de publika kolokvo ĉe la universitato en decembro. Daŭris bonaj kaj intimaj rilatoj kun la Akademio de Esperanto: pluraj kunlaborantoj sur la tereno esploro kaj dokumentado estas samtempe Akademianoj. Kompreneble, la esplorado kaj dokumentado pri Esperanto kaj rilataj temoj estas preskaŭ senlima temo, sed la agado en kaj ĉirkaŭ UEA antaŭeniris tre efike en 2002.

La organiza bazo

2.1 La Decida Organo: La Komitato

Dum la jaro, je granda bedaŭro de ĉiuj aktivaj kunlaborantoj, mortis la slovaka A-komitatano Milan Zvara. Anstataŭ li la slovaka LA nomis novan komitataninon, s-inon Maria Tomašovičová. La Komitato kunsidis dum la Universala Kongreso en Fortalezo dufoje dum entute ok horoj. La kunsidojn partoprenis entute 38 komitatanoj persone kaj 11 komitatanoj A rajtigis siajn anstataŭantojn. Ĉeestis ankaŭ 3 observantoj. La komitatanoj estis informataj pri la okazaĵoj en la Asocio pere de komunikoj kaj komitataj cirkuleroj. La rilatoj kun la komitatanoj okazis ankaŭ pere de la reta diskutlisto de la Komitato. La fakto, ke ĉirkau 86 % de la komitatanoj havas aliron al la reto, ebligas al ili dum la tuta jaro rekte starigi demandojn kaj ricevi respondojn, kvankam la komuna laboro (kontraste al la debatado) de la Komitato inter siaj ĉiujaraj kunsidoj ankoraŭ bezonas atenton kaj pliglatigon. La subkomitatoj formitaj dum la Universala Kongreso en Zagreb plue funkciis. Dumkongrese ili sukcese funkciis kiel komitataj laborgrupoj. Ilia aktiveco dum la jaro plivigliĝis, tamen ne atingis ankoraŭ la deziratan nivelon. Nun ili estas entute ok.

En Fortaleza la Komitato nomis kvar novajn Honorajn Membrojn de la Asocio (detalojn vidu en la oktobra numero de la revuo Esperanto, p. 203): Evaldo Pauli (Brazilo), Kathleen Mary Hall (Britio), Kyotaro Deguĉi (Japanio) kaj Hans Bakker (Nederlando).

2.2 La Estonteco: Rilatoj kun TEJO

Inter la esperantista junularo elstaras la informada agado: TEJO organizis seminarion Esperanto@Interreto — Rete Lingvumi en Jugoslavio, seminarion Esperanto@Interreto — Rete Informadi en Svedio kaj seminarieton Esperanto@Interreto — Du bonegaj iloj de internacia komunikado en Turkio. Alia seminario estis organizita en marto 2002 en Litovio pri Aktiva civitaneco. Okazis ankaŭ seminario Homaj rajtoj sub ĉiutaga priesploro kunlabore kun la Junulara Centro de la Konsilio de Eŭropo, kiun partoprenis ankaŭ neesperantistoj (www.ikso.net/ric). TEJO kunlaboris kadre de la por-instruista paĝaro www.edukado.net, komencis laboron pri Reta Informado-Centro kiu celas helpi al informantoj pri Esperanto, produktis profesi-kvalitajn afiŝojn, faldfoliojn, informiletojn kaj T-ĉemizojn kadre de E@I en Svedio, liveris plurlingvan informpaĝaron por TEJO www.tejo.org kaj publikigis unuan paĝon de plurlingva E-kursejo, lernu!, www.lernu.net.

TEJO kaj ĝia brazila sekcio sukcese okazigis la 58-an IJK 2002 en Pato Branco, Brazilo, kun ĉirkaŭ 100 partoprenantoj, kaj kun la kongresa temo Lingvo, kulturo kaj oportunecoj. Pro nekvorumo la komitato tamen ne povis fari decidojn. TEJO starigis intensan kunlaboron kun la balkana komisiono de UEA kaj partoprenis en ekrenovigo de la projekto “Interkulturo”. Nova Pasporta Servo aperis kun rekorde multaj gastigantoj en la tuta mondo. Aktivuloj de TEJO kunlaboris en internaciaj junularaj konferencoj, dise en la mondo, informante pri Esperanto kaj serĉante kunlaboreblojn. La revuo Kontakto regule aperas kombinante sukcesajn tradiciajn elementojn kun novaj ideoj. TEJO-tutmonde daŭre prezentis ĉefajn movadajn agadojn de TEJO. Daŭre aperis la reta bulteno de TEJO TEJO-aktuale, kiu aktuale, koncize, senpage raportas pri junularaj temoj.

Tamen, la financa situacio de TEJO estis malbona. UEA devis kovri buĝetan deficiton, kiu estas kaŭzita pro la deziro oferti almenaŭ minimuman servon al membroj kaj teni ilin informitaj. En la Centra Oficejo tre aktive laboris la volontuloj Christopher Culver kaj Anna Skudlarska por TEJO. Tamen la TEJO-estraro konkludis, ke plia profesiigo de la agado estas bezonata. La komunikado inter TEJO kaj UEA intensiĝis, sed estas profundaj enhavaj malsamopinioj pri la direkto, kiun iru la asocio. La diskuto momente traktas plistabiligon de la financado, profesian strukturadon de TEJO por kapabligi ĝin respondi al la defioj de la tria jarmilo inter la junularo, la servojn kiujn povas doni al ĝi la CO, kaj la gradon kaj formon de sendependeco de TEJO por ebligi al ĝi pli efikan kunlaboron kun internaciaj junularaj organizaĵoj kaj institucioj neesperantistaj. Pro financa malabundo kaj malforto de kerna TEJO-aktivularo apenaŭ eblas al TEJO agadi vere tutmonde. Ĝi devas limigi sin al monŝparaj, sed ja utilaj servoj ofertitaj pere de la interreto aŭ al seminarioj, por kiuj ĝi ricevas ekstermovadajn subvenciojn. Klasika agado, kiu kaŝas sin malantaŭ esprimoj kiel landa agadoscienca agado apenaŭ okazas.

2.3 La Bazo kaj la Gvidado: Administrado

En aŭgusto 2001 la deĵorado de la nova estraro komenciĝis sub tre malfacilaj cirkonstancoj, per tri eksiĝoj de gvidantoj de la administra aparato de la Asocio. Ne nur temis pri problemo persona, sed ankaŭ pri problemo de la fizikaj laborkondiĉoj: jam delonge la Centra Oficejo en Roterdamo estas plenŝtopita de papero pro la kreskanta Biblioteko Hodler, la aktiva Libroservo, kaj la akumuliĝanta arkivo de la Asocio. Krome, la fizika kondiĉo de la konstruaĵo pli kaj pli bezonas atenton kaj riparon. Eĉ oni demandas pri tio, ĉu eventuale la CO translokiĝu al pli oportuna, internacie aktiva urbo.

Kiel jam menciite en nia pasintjara raporto, la estraro nomis Oficejan Komisionon, kies taskoj estis, interalie, gvidi la rekonsistigon de la oficistaro kaj fronti la demandon pri la estonteco de la oficejo. La komisiono konsistis el tri novaj estraranoj, vicprezidanto Humphrey Tonkin, ĝenerala sekretario Ivo Osibov kaj estrarano por financo kaj administrado Ans Bakker-ten Hagen. Ankaŭ Marko Naoki Lins, observanto por TEJO ĉe la estraro de UEA, partoprenis la laboron de la komisiono. La komisiono regule interkorespondis dum la jaro kaj kunvenis kelkfoje, tenante superrigardon pri la transiro al nova konsisto de la oficistoj, petante la oficistojn konsideri novajn labormetodojn en tiu ĉi epoko de komputiloj, kaj komencante esplorojn (i.a. kun fakuloj pri la domomerkato kaj pri konstruado) pri la domo kaj alternativoj por la estonteco. La fakto ke la domo estas senhipoteka posedaĵo de la Asocio kompreneble estas avantaĝo.

La estraro selektis Trevor Steele (Aŭstralio) kiel agantan ĝeneralan direktoron ekde januaro 2002 (kaj poste forprenis la titolon aganta, plilongigante lian kontrakton). La demisiinta ĝenerala direktoro Osmo Buller helpis per transdono de spertoj, kaj samon faris Pasquale Zapelli, direktoro de la CO, kiu ĝis aprilo restis en sia posteno. Li finis laborojn pri la komputila sistemo, ordigis aferojn rilate al la financa jarkonto, kaj postlasis por la nova aganto liston de taskoj. Simo Milojević, gvidanto de la Libroservo kaj antaŭa ĝenerala direktoro de la Asocio, kiu jam pretigis sin por emeritiĝo, prokrastis sian pensiiĝon je unu jaro kaj enkondukis en la laboron novan gvidanton de la Libroservo Ionel Oneţ kiu ekde 2003 transprenis respondecon pri la servo. Fine de 2002 Milojević definitive forlasis la CO kiel oficisto de UEA, organizaĵo, kiun li servis dum pli ol 30 jaroj en pluraj funkcioj.

Frue en 2002, István Ertl, la ĝistiama redaktoro de la revuo Esperanto, forlasis la oficejon post plurjara sukcesa redaktado, kaj la estraro nomumis novan redaktoron, Stano Marĉek, kiu, dank’ al modernaj elektronikaj ekipaĵoj, faras la redaktan kaj kompostan laboron ekster la CO. Sekve la redakta laboro ne plu okazas en la oficejo kaj la grafika laboro en la CO malpliiĝis, kun rezultaj reduktoj de laboro kaj kostoj. Pro tio en la jaro ni adiaŭis al Francisco L. Veuthey, kiu respondecis pri la jarlibro kaj grafiko. Marĉek jam metis sian stampon sur la revuon, kiu fariĝis pli bunta, kun alia grafika aspekto — kaj pli akurata.

Dungiĝis Joost Witteveen kiel respondeculo pri la komputila sistemo. Restis en siaj oficoj Roy McCoy (prespretigado), Clay Magalhaes (kongreso/administrado), Nikola Rašić (kongresoj), Marvin H. Stanley (financo), kaj Atie van Zeist (sekretario). Komence de la jaro estis 11 oficistoj. Fine de la jaro estis 9. Kunlaboris ankaŭ Rob Moerbeek (provlegado) kaj Ina v. d. Krans (librotenado). Krome helpis Michiel Meeuwissen kaj Hokan Lundberg pri komputilaj aferoj. Tri personoj laboris en la oficejo kiel volontuloj, el kiuj 2 speciale por TEJO, la junulara sekcio de UEA.

La labora situacio en la CO post tiom da ŝanĝoj kaj perturboj estis por ĉiuj malfacila. La oficistoj devis (re)trovi sian laborritmon, kaj speciale la ĝenerala direktoro ne nur bezonis ĉiujn siajn talentojn por harmonie kunlaborigi homojn sed ankaŭ devis spertiĝi en la administraj bezonoj de la asocio. Tio kaŭzis mankojn en la servoj al la membroj, kvankam la absoluta akurateco de la revuo parte rekompencis tion. La estraro, siavice, devis multe okupiĝi ankaŭ pri la rutina administrado — kio siavice forprenis tempon, kiun ĝi normale dediĉus al pli perspektivaj strategiaj demandoj. La estraro sincere dankas al ĉiuj pro ilia komprenemo kaj kunlaboremo. Aliflanke la facileco de retpoŝta komunikado kaŭzas daŭran kreskon de la nombro de komunikoj direktitaj al la oficistoj kaj la estraranoj, kies tempo pli kaj pli foruziĝas je simpla respondado.

La Afrika oficejo de UEA en Lomé pli kaj pli transprenis la laboron de la iama komisiito por Afriko Hans Bakker. En la oficejo deĵoris Koffi Doumégnon kaj Raoul Hounnake, sub gvido de la estrarano respondeca pri afrika agado Gbeglo Koffi. La oficejo prizorgis ankaŭ diversajn aliajn administrajn taskojn transdonitajn al ĝi de la CO. Dume, Brazila Esperanto-Ligo disponigis oficejan ĉambron por la Amerika Komisiono, kvankam nur malrapide la oficejo eklaboris. En Novjorko la oficejon de UEA daŭre prizorgis Rochelle Grossman kiel volontulo.

Kial jam aludite, la revuo Esperanto en 2002 aperis 11 fojojn, ĉiam en la monato de la aperdato! Kontakto, la dumonata socikultura periodaĵo de TEJO, aperis 6-foje, sub gvido de nova redaktoro, Ĵenja Zvereva, kiu prezentis allogan kaj tre varienhavan revuon.

Ĉe la Jarlibro estis negativoj kaj pozitivoj. Ĝi bedaŭrinde malfruis, ĉefe pro la multaj ŝanĝoj en la oficejo dum la periodo de produktado. Sed granda nova problemo de la epoko de retpoŝto estis solvita: la konstanta ŝanĝo de retadresoj. Iam, UEA devis okupiĝi nur pri fizikaj translokiĝoj, kiuj okazis multe malpli ofte ol la virtualaj. Rezulte, la Jarlibro estas malaktuala rilate al retadresoj jam kiam ĝi aperas. Tiun problemon oni bone solvis (kvankam ne sen peno): la Asocio enkondukis plusend-adreson por la Delegitoj kaj por la membroj kiuj deziras tion. Per adreso u...@uea.org mesaĝo estas aŭtomate plusendata al la aktuala retadreso de la adresito. Tiel la jarlibro restas daŭre aktuala rilate retadresojn.

Ankaŭ en la pasinta jaro la Centra Oficejo bonvenigis gastojn dufoje dum Malferma Tago. Unu okazis en aprilo, alia en novembro. Ambaŭ allogis multajn vizitantojn, kiuj kaptis la okazon profiti la reduktitajn prezojn en la Libroservo.

Kiel funkcias UEA?

Universala Esperanto-Asocio havas sian Centran Oficejon (la tielnomatan CO) en Roterdamo, Nederlando. La profesia stabo de la Asocio laboras en domo en unu el la grandaj stratoj de la urbo. Tie troviĝas i.a. la Biblioteko Hector Hodler, la Libroservo kaj la kongresa administrejo.

La konstruaĵo estas posedaĵo de UEA, kiu ĝin aĉetis en 1961. La brika domo estis konstruita en 1887. Gvidanto de la administracio de UEA estas la Ĝenerala Direktoro. La Komitato estas la ĉefa gvida organo de la Asocio: ĝi konsistas el reprezentantoj de la landaj kaj fakaj asocioj aliĝintaj al UEA (Komitatanoj A), reprezentantoj de la membraro (Komitatanoj B), kaj alelektitaj komitatanoj (Komitatanoj C). Ĝi kunvenas ĉiujare en la Universala Kongreso de Esperanto. Ĉiun trian jaron ĝi elektas Estraron, kutime 7- aŭ 8-membran, por teni superrigardon de la Asocio kaj fari necesajn decidojn inter la komitatkunsidoj. La Estraron helpas diversaj komisionoj kaj komisiitoj pri specifaj taskoj. La ĉiujara Universala Kongreso de Esperanto estas organizata de UEA en kunlaboro kun Loka Kongresa Komitato, ĉiam en alia lando. Okazis ĝis nun 87 kongresoj: tiu por 2003 okazos en Gotenburgo, Svedio. Por siaj membroj UEA eldonas ĉiumonate la revuon Esperanto kaj ĉiujare jarlibron kaj funkciigas ampleksan retpaĝaron.

La Estraro

Renato Corsetti, prezidanto. Iama prezidanto de TEJO. Profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj de Komunikado en la fakultato Psikologio 1 de la Universitato La Sapienza, Romo.

Humphrey Tonkin, vicprezidanto (esploro kaj dokumentado, strategio kaj planado). Iama prezidanto de TEJO; prezidanto de UEA 1974-80 kaj 1986-89. Universitata profesoro pri humanistiko ĉe la Universitato de Hartford, Usono; iama prezidanto de la universitato.

Lee Chong-Yeong, vicprezidanto (eksteraj rilatoj). Iama prezidanto de Korea Esperanto-Asocio; prezidanto de UEA 1995-98. Iama profesoro pri ekonomiko de Ŝtata Universitato Kyongpook, Koreio, kaj nuna prezidanto de Korea Instituto por Industria kaj Ekonomia Disvolviĝo.

Ivo Osibov, ĝenerala sekretario (faka agado, kongresoj, rilatoj kun TEJO). Iama prezidanto de TEJO. Iama estro de jura sekcio de granda industria entrepreno. Supera lekciisto pri komerca juro kaj kompania juro en la Jura Fakultato de Split, Kroatio.

Ans Bakker-ten Hagen (financo, administrado). Unua prezidanto de la landa asocio Esperanto-Nederland. Iama estrarano de diversaj organizaĵoj pri emancipado (sindikato, edukado); emeritiĝinta skabeno.

Gbeglo Koffi (edukado, kulturo, afrika agado). Aktivulo de la Togolanda Esperanto-movado, redaktoro de ĝia bulteno. Verkisto de rakontoj kaj de lerniloj en Esperanto. Instruisto pri matematiko.

Andrej Grigorjevskij (informado). Dufoja prezidanto de Rusia Esperanto-Unio. Esperanto-instruisto kaj organizinto de ĉ. 40 Esperanto-renkontiĝoj. Profesia retej-faristo.

Michela Lipari (landa kaj regiona agado). Iama komitatano de TEJO, estrarano de UEA de 1992, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Funkciulo de la itala ŝtata kontrolkortumo.

Kion alportis la aprila estrarkunsido?

Dum la dua aprila semajnfino kunsidis en la Centra Oficejo en Roterdamo ĉiuj ok membroj de la UEA-Estraro por okupiĝi kaj decidi pri aktualaj demandoj kaj problemoj. Jen skize pri la plej gravaj novaĵoj.

La plej unua el ili verŝajne rajtus esti tiu, ke okazis renkontiĝo de la oficistoj kaj estraranoj dum kiu estis klarigitaj pluraj reciprokaj miskomprenoj. La oficistoj ricevis klarigojn pri la estrara politiko rilate al la Oficejo kaj garantiojn, ke neniukondiĉe la estraro planas okazigi iujn drastajn ŝanĝojn sen konsideri la oficistojn kaj ilian socian sekurecon.

Tre valore kaj pozitive al la sukceso de la kunveno kontribuis Nikola Raŝiĉ, nia ĵus demisiinta Konstanta Kongresa Sekretario. Li, ve, ne ŝanĝis sian decidon forlasi la CO-n de UEA (kie li oficis dum dek kvin jaroj), tamen klopodos maksimume helpi al la LKK de la Gotenburga UK kaj al la CO por ke la kongreso estu sukcesa.

Alia atentinda novaĵo estas ke estis decidite malfondi la Oficejan Komisionon, kiu plenumis sian rolon. Ĝiaj funkcioj estas redonataj al la regulaj organoj de la Asocio — la Estraro, la Komitato kaj la Financa Komisiono.

Grandan parton de la kunsida tempo okupis financaj demandoj, i.a. projekto pri la buĝeto 2004 kaj multnombraj urĝaj demandoj de tiu ĉi jaro. Multe da tempo kaj atento estis donitaj al la Proponaro de TEJO. Pluraj ĝiaj teoriaj partoj estis senprobleme akceptitaj, kiel koincidaj kun la streboj de UEA (temas pri la oficeja modernigo). Sed bedaŭrinde, ankaŭ ĉi-foje la estraro ne diris klaran “jes” aŭ “ne” pri la propono enkonduki plentempan TEJO-oficiston, por kio TEJO petis 105 mil eŭrojn dum 4 jaroj.

La decido tekstis, ke la Estraro ne povas preni starpunkton pri tiu demando antaŭ ol aperos instrukcioj de la Komitato pri la investa politiko de UEA: ĉu ni permesas al ni uzi partojn de la kapitalo kaj kiomajn aŭ elspezu nur renton de ĝi?

La peto al la Komitato decidi pri nia politiko tiukampa venos post kelkaj semajnoj per la ordinara poŝto — kun aldono de rekomendoj de la Financa Komisiono de UEA, kunsidinta en majo.

La lasta afero, kiun mi ŝatus mencii, estis parta redistribuo de la funkcioj en la Estraro. Pro troaj ŝarĝoj en la ekstermovadaj agadoj petis modifi siajn estrarajn taskarojn Humphrey Tonkin kaj Ivo Osibov.

Estis decidite, ke Humphrey Tonkin transdonas la respondecon pri la strategio al Renato Corsetti kaj anstataŭe prenas de Gbeglo Koffi la laborkampon pri kulturo. Ivo Osibov transdonis la respondecon pri TEJO al mi.

Andrej Grigorjevskij