Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 7 + 8

Vi trovos ...

ke kvankam la julia-aŭgusta revuo estis preparita antaŭ la gotenburga kongreso, vi trovos ĝin en via leterkesto — post la kongreso. Nur la retaj abonantoj ĝuos la escepton. La prokraston kaŭzis neplanita helpo ĉe finpretigo kaj presado de Jarlibro 2003, por ke ĝi aperu antaŭ la ĉi-jara UK. Tiuj, kiuj kongresos en Svedio, ricevos surloke etan rekompencon: la Jarlibron. La ceteraj ricevos ĝin kun ĉi tiu numero iom pli poste. La redaktoro petas vin pri indulgo kaj komprenemo. Feliĉe la ĉi-somera artikolbukedo ne riskas velki pro la eta prokrasto. La unuopaj floroj ja certe havas longdaŭran, se ne eternan valoron. Bonan legadon kaj ĝis revido dum, respektive post la kongreso!

Stano Marĉek

Malferme

Defendi naciajn kulturojn

Mikaelo Lineckij

Verŝajne multaj el vi sentas la gravecon de la nuna situacio. Denove komencis aperadi kontraŭ-Esperantaj artikoloj, diraĵoj ktp. Bonege! Tio signifas, ke nia ioma aktiviĝo estas rimarkita!

Mi opinias, ke ankaŭ nia multjara tolerema konduto rilate al la angla donis sian rezulton, sed ĝi estas ne tro pozitiva, ĉu ne? Ni humile atendas, ke la ĉirkaŭa mondo atentos nian inteligentecon kaj oni komencos persekuti nin kun la krioj: Ni konsentas, ke Esperanto estas la plej bona solvo de la monda lingva problemo! Helpu enkonduki ĝin tutmonde!...

Kaj kion faras en tiu tempo la angla? Ĝi, simile al nerapide iranta tanko, kontente murmuranta per potenca motoro kaj malavare provizata per petrolo, subpremas la mondon.

Min mirigas kiel ŝtatpotenculoj preskaŭ zombie defendas la solvon de la lingva problemo nur pere de la angla. Iel feble oni parolas ankaŭ pri varianto, kiam ĉiu lernu 3-4 lingvojn.

La dua situacio memorigas provojn modernigi vaporlokomotivon, fermante la okulojn al la fakto, ke ekzistas signife pli potencaj kaj pli ekonomiaj dizela aŭ elektra lokomotivoj.

Simile nia agado, direktita same kiel antaŭe al provoj disvastigi Esperanton en la popolo ne multe sukcesas. La rezulton ni ĉiuj bone vidas — nun ĉiam pli malfacilas motivigi al homoj, precipe al la junularo, la neceson lerni Esperanton, kiam oni energie lernas la anglan kaj vidas, ke tio donas pozitivajn rezultojn en la plua vivo. Eble jam venis la tempo direkti nian agadon ne al persvado de ni mem pri la bonecoj de la justa solvo de la problemo, sed al tiuj, de kiuj vere dependas la decido. Ni ĉiuj en niaj landoj bone vidas la rezultojn de la anglalingva invado — la naciaj lingvoj pli kaj pli asimiliĝas kun la angla.

Strange, ke oni tute ne asocias la enorman instruadon de la angla kun tiu minaco. Estas nature, ke bone ellernitan lingvon oni inklinas uzi. Malgraŭ tio, ke oni insistas pri vasta kaj profunda lernado de la lingvoj por uzi ilin en komunikado kun la ekstera mondo, oni pli kaj pli vaste uzas (99%-e) la anglan interne de la landoj. Fakte estas kreata reĝimo de pleja favoreco por homoj, kiuj kvante konsistigas nur 8% de la monda loĝantaro.

Antaŭ nelonge aperis trafa ŝerco:

  • — Kiel nomiĝas homo, scipovanta multajn lingvojn? — Poligloto.
  • — Kiel nomiĝas homo, scipovanta du lingvojn? — Bilingvulo.
  • — Kiel nomiĝas homo, scipovanta unu lingvon? — Usonano.

Certe temas ne pri usonaj esperantistoj kaj ne pri tiuj nemultaj usonaj stranguloj, kiuj okupiĝas pri lernado de fremdaj lingvoj. Se iu ofendiĝis pro la ŝerco, mi anticipe pardonpetas…

Laŭ mi ĝuste nun estas bona momento proponi apliki Esperanton kiel alternativan varianton por la internacia komunikado en ĉiuj niveloj — de la popola ĝis la ŝtata.

Ja ĉiuj komprenas, ke EU estas kreita kiel alternativo al la Usona potenco. Same eŭro estas alternativa al la monde uzata dolaro. Kial ni ne uzu tiujn argumentojn en nia agado? Verŝajne ĝuste esperantistoj estas tiuj homoj, kiuj plej bone vidas la malpurigon de siaj denaskaj lingvoj kaj povas argumente alarmi kaj moviĝi tiudirekte, aligante al tiu movado ankaŭ neesperantistojn.

Antaŭ du jaroj al mi venis ideo, kiel eblas fari bonan simbiozon por promocii Esperanton kiel defendilon de la kulturo kaj lingvo, estanta unu el la ĉefaj konsistaĵoj de kulturo. Pasintjare estis registrita Societo por subteno kaj defendo de la ukraina kulturo “Espero”, kies laborlingvoj estas la ukraina kaj Esperanto.

Kion signifas la subteno? Tio estas konatigo de eksterlandanoj kun ukrainaj kulturo kaj historio pere de Esperanto. Kulturo estas verŝajne la sola varo, kiu ne timas konkurencon — ĉiu popolo ja havas sian unikan nacian kulturon. Kion signifas la defendo? Tio estas atentigo de la potenculoj pri minaco al la kulturo kaj la lingvo flanke de (ĉefe) la sennacia, t.n. “amasa” usondevena kulturo.

Certe, neniuokaze mi alvokas al batalo kontraŭ la angla — oni povus nin tre nekorekte kompreni. Necesas strebi al subteno de praktika apliko de Esperanto en la ŝtata nivelo. Bona ekzemplo por ni estas interreto — kiam neniu premas Esperanton, ĝi mem montras sian potencon kaj okupas indan pozicion. Se ni sukcesos atingi ŝtatan subtenon por la komenco almenaŭ en kelkaj landoj, oni konvinkiĝos pri la utileco de nia lingvo.

Se iu el vi ekinteresiĝis, mi invitas viziti la ttt-ejon de la Societo www.espero.kiev.ua, en kiu estas respegulitaj la agado kaj planoj de la Societo. La ttt-ejo estas dulingva — ukraina kaj Esperanta.

Tre gravas, ke la agado estas sociutila kaj Esperanto estas uzata laŭ sia destino — esti laborinstrumento por la komunikado. Se tiu agado estas/os sukcesa, de ĝi profitos kaj la naciaj kulturoj kaj Esperanto.

Kaj nun mi volas turni min al tiuj esperantistoj, kiuj volas praktike promociigi Esperanton al vere serioza nivelo. Mi pretas lanĉi Internacian Asocion de Kulturdefendaj Societoj — AKSo. Ĝi ne planatas esti Esperanto-organizo — Esperanto estu nur ĝia laborlingvo, sed kunlabori kun UEA — jes.

Mi proponas sloganon por la Asocio — La sola rimedo, kiu povas savi naciajn kulturojn de la angligo — estas Esperanto!

Malpacience mi atendas reeĥojn, konsilojn, konsiderojn kaj sugestojn. Ni faru ĉion eblan por ke la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝu!

Mikaelo Lineckij
Gvidanto de Societo por subteno kaj defendo de la ukraina kulturo Espero,
l...@ukrpost.net

Alfronti la veron

Thierry Saladin

Esperanto estas lingvo preskaŭ nekonata en Francio. Kvankam kelkaj povus aserti la malon, estas nerefutebla fakto ke sepdek procentoj de nia junularo tute ne povas respondi la elementan demandon: Kio estas Esperanto?

Cetere, tiu konstato validas ne nur en Francio, sed en ĉiuj landoj, almenaŭ en la okcidenta parto de Eŭropo. Plie, se vi eldiras tiun vorton kaj proponas kelkajn pripensojn por nutri debaton, ekzemple post kiam lingvisto prelegis pri lingvaj problemoj en Eŭropo, la ĉeestantaro aŭ silentas, aŭ ridas. Kaj se vi aŭdacas rebati, ĉefe se la preleganto ĵus diris ian malveraĵon (ekzemple: Esperanto ne estas kultura lingvo ktp.), oni silentigas vin: Silentu, sinjoro, la profesoro Tia-tia ja ĵus diris, ke Esperanto ne estas lingvo, do ne insistu. Li eĉ afable respondis al vi, do sufiĉas! Kiuj ne kredas min, tiuj bonvolu legi la verkon de Claude Piron: Le Défi des langues (la Defio de la lingvoj). Ĉio estas bone analizita kaj mi travivas tion de ses jaroj. Pri kio temas ?

Farinte tiun konstaton jam en 1997, kiam mi mem interesiĝis pri Esperanto, mi kun geamikoj fondis asocion, kies projekto konsistas el la instruado de la lingvo al senlaboraj gejunuloj, kaj post kiam ili atingas la nivelon de la Atesto pri Kapableco, ni dungas ilin kiel profesiajn esperantistojn. Ilia laboro konsistas el vizitado de lernejoj por prezenti al gelernantoj la lingvon kaj ties valorojn. Jen genia ideo! asertis kelkaj, sed aldonante, ke ili faros nenion pro personaj kialoj.

Ĉu vere tiu ideo estas genia? Eble surpapere, sed praktike ĝi estas ege malfacila pro manko de subteno homa kaj financa. Eĉ se mi tute ne forgesas la multnombrajn esperantistojn, kiuj ekde la naskiĝo de la asocio komprenis la gravecon de la agado, kaj senĉese subtenis ĝin finance, estas vere, ke tiu projekto havas antaŭ si multajn obstaklojn. Ekzemple, junuloj, kiujn ni renkontis, interesiĝis pri la afero, sed la postan tagon multaj rifuzis aŭ tute ne respondis. Oni povas imagi, kion diris al ili la gepatroj: Ne perdu vian tempon per Esperanto. Antaŭ longe via avo lernis Esperanton, sed neniu plu parolas ĝin en la mondo. Estis bona ideo, jes, sed ĝi apartenas al la pasinteco. Nun lernu la anglan…

Mi estas kuracisto. Tamen, ĉar mi estas pli-malpli kuraĝa aŭ freneza (elektu mem), vidante la malfacilaĵojn, kiujn mi renkontis dum du jaroj, mi dediĉis mian tutan tempon por antaŭenigi la projekton. Kaj ĝi antaŭeniĝis, jes ja. Mi eĉ estis rekompencita kiam mi renkontis Zohran.

Tio okazis fine de 1999. Ŝi estas bela junulino, 23-jara. Ĉar berber-devena, ŝi tuj komprenis la seriozecon de la projekto kaj ankaŭ la valoron de la lingvo. Same kiel al la aliaj, mi instruis al ŝi la lingvon dum ĉirkaŭ sescent horoj, kaj la asocio dungis ŝin komence de 2001. Mi precizigas, ke la laborkontrakto estas nedifin-daŭra. Do estas vera laborposteno. De post la dungado ŝi vizitadas lernejojn. Mi mem vizitadis aliajn lernejojn ekde la komenco en 1997. Kaj la afero iris pli rapide, sed ĉiam ni alfrontis la samajn obstaklojn. Por renkonti gelernantojn, necesas ricevi permeson de la estroj aŭ de la instruistoj, kiuj plej ofte reagas al Esperanto same kiel tiuj, kiuj ridas, aŭdante la vorton Esperanto.

En Francio la instruistoj, same kiel la ĝenerala publiko, scias nenion pri Esperanto. Kaj se vi insistas (fidu min, ni ja insistas), ili klarigas al vi, ke ili havas aliajn, pli gravajn zorgojn ktp. Resume, ili ne scias, sed ĉefe ili deziras scii nenion. Ĉu mi troigas? Tute ne! Sed ĉar ni insistas, ni tamen sukcesis prezenti Esperanton al ĉirkaŭ naŭmil gelernantoj. Kredu min, tiuj ĉi opinias, kion ili volas pri Esperanto, sed ili ja scias pri kio temas, kiu estis Zamenhof, kaj kia estas la lingvo.

Post sesjara aktivado, ni eĉ sukcesis subskribi kun kvar kolegioj aŭ gimnazioj kontrakton por instrui (kontraŭpage, nature) la lingvon. Sed bedaŭrinde ni mem taksas mikroskopa la rezulton de nia laboro, se oni konsideras la necesan energion, se ne paroli pri financaj aspektoj, ĉar ni estas neprofitcela asocio.

Kiel do venki la psikologiajn barilojn, kiujn ni alfrontas? Kelkaj asertas, ke sufiĉus ke la politikistoj decidu, dum aliaj ekde la komenco diris al ni, ke nia projekto estas utopia. Aliaj aldonis ke estus bone, se okazus debato pri lingvaj problemoj... Ĉu vere la politikistoj pensas pri Esperanto, kiam tiom da homoj ĉu kredas ĝin mortinta, ĉu ne scias, ke ĝi ekzistas? Ĉu vere ekzistas lingvaj problemoj en Eŭropo? Fakte, jes, sed nur ni esperantistoj opinias tion. La socio pli malpli funkcias sen Esperanto, kaj ĝi estas eĉ tute fora de la ĉiutaga vivo de la civitanoj. Ĉu vere iun tagon la respondeculoj venos al ni, dirante: Ja vi, esperantistoj, pravas de pli ol unu jarcento. Ni ne revu. Nur kiam la civitanoj, bone informitaj, postulos, ke oni enkonduku Esperanton en la vivon, en la instru-programojn, tiam la politikistoj interesiĝos pri nia afero, kaj ne antaŭe. Kial ili interesiĝu pri nia afero, se ili faris nenion por ĝi de post la naskiĝo de la lingvo? Pro kiu mistera kialo ili irus kontraŭ la opinio de la homoj? La ĉi lastaj tute fajfas pri Esperanto. Kaj eĉ rigardas ĝin kiel sekton!

Kion fari? Ni multe pripensis la aferon kaj kreis banderolon, sur kiu estas france skribita la slogano Eŭropo havas ununuran valuton, eŭron, ĝi bezonas komunan lingvon, Esperanton. Ni ne subtenas la ĝisnunan Eŭropan Unuiĝon, sed profitas de la okazo por enirigi mesaĝon en la kapojn. Kaj, bonŝance, multaj esperantistoj en Francio kaj en Belgio komprenis tion. Ni jam vendis la banderolon pomile, kaj nun ĝi estas tradukita en diversajn lingvojn.

Por ricevi tiun belaspektan memglueblan bendon, ni elspezis 11 000 eŭrojn inkluzive de la modeloj tradukitaj en lingvojn de landoj, kiuj elektis eŭron. Okaze de la UK en Svedio s-ro Parisot-Delourmel, sekretario de nia asocio (KN=514), prezentos ĝin al interesiĝantoj. Temas pri gluado de la bendo sur malantaŭajn vitrojn de veturilo, por ke aŭtomobilistoj vidu ĝin dum urbaj trafikŝtopiĝoj.

Ni opinias, ke rigardante ĝin, oni pripensos la aferon alimaniere aŭ tuj diskutos pri ĝi. Oni povus diri, ke se Eŭropo elektus Esperanton kiel komunan lingvon, ĝi perdus sian neŭtralecon. Tiu argumento meritas seriozan atenton. Sed aliflanke se la movado maltrafus la nunan historian momenton, alivorte, se la angla-usona iĝus la lingvo de Eŭropo, kiom da esperantistoj estus pretaj veti eŭron pri la estonteco de nia bela lingvo?

Dum tutmondiĝo regas, kia defio staras antaŭ ni? Ni nepre ne perdu tempon. Esperanto montriĝu, ĉie!

D-ro Thierry Saladin
Asocio Réinsertion et Espéranto
26 rue Enclos Fermaud, FR-34000 Montpellier,
a...@yahoo.fr, http://reinsesperanto.multimania.com

Dekmiloj da eŭroj al litovaj esperantistoj

Elkoran gratulon al via bona sukcesa laboro. Mi ja povas diri ke la Universala Kongreso en 2005 estos granda sukceso, diras Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La gratulo koncernas la decidon de la litova registaro doni ĉirkaŭ 14 500 eŭrojn al Litova Esperanto-Asocio (LEA) por parte financi komencajn organizajn laborojn de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta inter la 23-a kaj 30-a de julio 2005 en Vilno.

La mono estos uzata por eldonado de literaturo pri Litovio en Esperanto. Tio estas nur malgranda parto de la financa subteno atendata de Litovia Registaro por diversaj projektoj de LEA, ligitaj kun la venonta UK en Vilnius, fieras Povilas Jegorovas, la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Financa subteno estas atendata ankaŭ de urbaj instancoj de Kovno kaj Vilno, kie okazos kelkaj aranĝoj, ligitaj kun la UK.

Sed raporteblas sukcesoj ne nur ĉe la UK-fronto: ĵus aperis libro pri teknologio, kiu enhavas artikolon de la direktoro de la Vilna teknika kolegio kaj estrarano de LEA Algimantas Piliponis La internacia lingva komunikado kaj nuntempa mondo en la litova lingvo. La artikolo temas pri la rolo de Esperanto en internacia komunikado. Same aperis biografio Homoj de regiono Kaisiadorys. 100 biografioj, esploranta la vivon de Stasys Tijunaitis (1888-1966). Tiu fama litova esperantisto estis ankaŭ vaste konata pedagogo, ĵurnalisto, landesploristo kaj membro de la Litovia parlamento en 1920. Tijunaitis aperigis lernolibron de Esperanto por litovoj en 1912, partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn, instruis Esperanton kaj korespondis kun Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Pli frue oni jam eldonis broŝuron pri Tijunaitis, kiu enhavas apartan ĉapitron Korespondanto de Zamenhof, aŭtoro de lernolibro.

Aŭtoportretoj estas alia libro ĵus aperinta, kiu enhavas rakontojn pri 22 famaj homoj de Vilno kaj ĉapitron pri Valdas Banaitis (naskiĝinta en 1942), fama litova esperantisto, kuracisto-psikiatro kaj arda artikolanto. Banaitis rakontas pri siaj vivo kaj mondkoncepto, tre multe pri sia esperantista agado. Lia tuta familio estas esperantista. Aperis krome libro Datoj de vivo kaj agado de Antanas Poška. Oni povas legi tie diversajn faktojn el lia esperantista agado.

Marko Naoki Lins

Litova mozaiko

El Litovio venas pozitivaj novaĵoj pri la preparoj al la 90-a UK en 2005. Kreskas E-aktivaĵoj, aperas novaj libroj pri kaj en Esperanto. Jen plua bukedo da informoj, venintaj de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas.

Kolora informilo

Laŭ preparprogramo al la 90-a UK, Litova Turisma Fondaĵo kaj Litova Esperanto-Asocio eldonis koloran grandformatan 28-paĝan turisman informilon Litovio. Jarmilo en Eŭropa centro. La tekston tradukis vilna esperantisto-ĵurnalisto Laimius Straznickas. Sur la lasta kovrilpaĝo estas oficiala emblemo de la 90-a UK kaj enestas foto de la monumento al Ludoviko Zamenhof en Veisiejai.

Broŝuro pri Vilno

La Turisma Fako de la litova ĉefurbo eldonis koloran grandformatan 20-paĝan informilon Vilnius. Neforgesebla harmonio kaj ĉarmo. Ĝi estas identa kun alilingvaj versioj de la eldonaĵo. La frontpaĝo surhavas la oficialan emblemon de la 90-a UK. La prospekton pri Litovio kaj la informilon pri Vilno eblos ricevi dum la Gotenburga UK ĉe la budo “Venontaj kongresoj” kaj “Litova stelo”. Landaj perantoj de UK-oj, organizantoj de karavanoj kaj landaj asocioj povas ricevi senpage stokon. Poste ili estos akireblaj ĉe Litova E-Asocio.

Buntaĵoj de la lingvo

Eldonejo Sviesa en Kovno aperigis popularan libron de la konata lingvisto Jonas Sukys Kalbos margumynai (Buntaĵoj de la lingvo). El la 246 paĝoj de la libro 8 paĝoj estas dediĉitaj al artefaritaj lingvoj kaj Esperanto, aparta ĉapitro nomiĝas Dirbtines kalbos (Artefaritaj lingvoj). La aŭtoro tre pozitive skribas pri Esperanto.

Litova Radio en Esperanto

La eldonejo Varpas en Kovno eldonis libron de Stasys Stikelis Eterio sviesa (Lumo de etero), kiu estas detala historio de Litova Radio inter 1919 kaj libro havas ĉapitron 1940. La Multlingva etero pri la radioelsendoj en Esperanto en 1927-1939. Tiam Litova nacia Radio el la tiutempa ĉefurbo Kovno disaŭdigis lecionojn de Esperanto kaj konstantajn informojn pri Litovio en Esperanto por eksterlandaj aŭskultantoj. La unua parolisto estis Antanas Poška. Esperanto en radio aperis kiel la unua post la litova, nur poste oni komencis disaŭdigi en la germana, franca, pola, angla kaj aliaj lingvoj.

Vojo de landesploristo

La eldonejo Gabija en Kovno aperigis libron de la konata pentristo Leonas Juozonis Krastotyrininko kelias (Vojo de landesploristo), okaze de lia 80-jariĝo. La aŭtoro rakontas pri siaj vivo, laboro, atingoj, kaj rakontas pri siaj interesiĝo pri Esperanto kaj kunlaboro kun esperantistoj. Enestas tutpaĝa genealogia arbo de la familio Zamenhof.

Sukcesa E-kurso

La 13-an de junio en Kovno, en Litova Esperantista Domo, finiĝis monata intensa ĉiutaga kurso de Esperanto. Gvidis ĝin konata Cseh-instruistino el Pollando Ewa Bondar. Estis du grupoj: la daŭrigan kurson frekventis 21 esperantistoj kaj la perfektigan grupon vizitis 15 esperantistoj. Fine de la kurso ĉiuj ekzameniĝis kaj ricevis atestojn de Litova Esperanto-Asocio. Sekvaj E-kursoj okazos komence de oktobro.

Sub la ĉielo de Dzukija

La ŝtata eldoncentro en Vilno aperigis libron de Antanas Pupienis Po Dzukijos dangumi (Sub la ĉielo de Dzukija). Dzukija estas suda parto de Litovio, kies loĝantoj havas sian dialekton kaj apartan vivmanieron. La libro priskribas la urbeton Veisiejai, kie en 1885 loĝis kaj laboris Ludoviko Zamenhof.

Tri filmoj en Esperanto

En Vilno aperis 20-minuta Esperanta filmo pri Litovio Baltmara sukceno. Ĝi estas el la serio de filmoj dediĉitaj al esperantistoj, por ke ili povu konatiĝi kun la lando de la 90-a UK en 2005.

La dua, 36-minuta filmo en Esperanto pri Litovio, havas la titolon Kaunas. Urbo ĉe riverkunfluo.

La titolo de la tria, 45-minuta filmo pri Litovio, estas Litova kalendaro. Festoj, moroj, tradicioj.

Ĉiuj tri filmoj ekzistas en du versioj: videobendo kaj kompakta disko. La filmojn eblos spekti dum la UK en Gotenburgo. Post la UK ili estos aĉeteblaj ĉe UEA kaj ĉe Litova Esperanto-Asocio.

Stratoj de esperantistoj

La eldonejo Aesti en Kovno aperigis libron en la litova lingvo Kovno: Stratoj kaj homoj, en kiu oni priskribas homojn, kies nomojn portas stratoj de Kovno. Oni detale priskribas la unuan litovan esperantiston Aleksandras Dambrauskas (pseŭdonomo Adomas Jakstas), la aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj, aperinta en 1890, la unua prezidanto de Litova E-Asocio kaj ĝia fondinto en 1919, la unua redaktoro de Litova stelo, aŭtoro de kelkaj libroj en Esperanto, tradukinto de litova poezio al Esperanto k.s. Tiutempe li estis unu el la plej famaj homoj en Litovio — poeto, literatura kritikisto, filozofo, prelato, profesoro, publicisto, politikisto, eĉ matematikisto. Dambrauskas persone konis Zamenhof kaj korespondis kun li. Enestas ankaŭ duonpaĝa artikolo pri la aŭtoro de Esperanto.

Kurso por E-instruistoj

Ekde la 24-a de majo ĝis la 15-a de junio 2003 okazis en Kovno, en Litova Esperantista Domo, semajnfina kurso por E-instruistoj. Gvidis ĝin Ewa Bondar kaj partoprenis estontaj E-instruistoj el 10 urboj de Litovio. Partoprenis 26 personoj, el kiuj 16 ekzameniĝis.

Ekspozicio

Ekde la 30-a de junio ĝis la 21-a de julio en la publika biblioteko de distrikta urbo Trakai proksime de Vilno funkcias ekspozicio pri Esperanto. Iniciatis ĝin juna esperantistino Olga Baskir. La 9-an de julio okazis publika prezento de la ekspozicio, dum kiu parolis la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, la parlamentano kaj esperantisto Stasys Kruzinauskas k.a.

[FORIGITA!: bildo]

La prezento de la ekspozicio pri Esperanto en la publika biblioteko en Trakai proksime de Vilno. Parolis la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, parlamentano kaj esperantisto Stasys Kruzinauskas k.a.

Libra Printempo

Inter la 11-a kaj 13-a de aprilo 2003 okazis en Vilno, en Respublika Instruista Domo, la tradicia foiro Libra Printempo. En la stando de LEA (v. la fotojn) oni povis vidi kaj aĉeti librojn en la litova lingvo pri Esperanto kaj librojn en Esperanto. Funkciis konstanta ekspozicio Ĉio pri Esperanto kun libroj, revuoj, fotoj kaj afiŝoj. Pri la librofoiro vaste informis amaskomunikiloj. En ĉiuj informoj oni anoncis la partoprenon de LEA. Lige kun la foiro okazis 18-minuta radia programo ĉe ronda tablo kaj elsendo de la litova nacia televido.

Kovertoj pri Poška

Okaze de la 100-jariĝo de Antanas Poška Litova Poŝto eldonis du specialajn kovertojn. Unu koverto montras portreton de Poška kaj unuatagan poŝtan stampon, la alia havas gravuraĵon kaj subskribon. En granda kvanto estas presita portreto de Antanas Poška en bildkarta formato kun subskribo, kie temas ankaŭ pri lia esperantisteco.

Cent enigmoj

Eldonejo Algarve en Vilno aperigis litovlingvan libron Cent enigmoj de lingvo (Simtas kalbos misliu), kies aŭtoro estas la konata litova lingvisto Algirdas Sabaliauskas. Kelkaj ĉapitroj estas rekte ligitaj kun Esperanto, ekz. kiajn ligojn Zamenhof havis kun Litovio, kiu verkis la unuan lernolibron de Esperanto por litovoj, ĉu eblas elekti internacian lingvon voĉdonante k.s.

E-grupo en eldonejo

Litova Esperanto-Asocio kontraktis kun la plej prestiĝa eldonejo en Vilno, Eldona Instituto pri Sciencaj kaj Enciklopediaj Libroj, pri eldono de fundamentaj libroj pri Esperanto, lingvo-problemo k.s. Ekde la 1-a de julio en la instituto laboras Esperanto-grupo kaj enoficigitaj estas du sciencaj redaktoroj, kiuj zorgos pri la preparo de la libroj. La grupon gvidas eldonisto kaj esperantisto Adomas Mecislovas Grikpedis. Ĝis la jarfino en la eldonejo aperos sep libroj en la litova lingvo, preparitaj de la grupo, ekz. Ulrich Lins: La danĝera lingvo. Claude Piron: Le Défi des langues; Laurynas Algimantas Sküpas: Lernolibro de Esperanto; Telesforas Lukoševičius: Elementa kurso de Esperanto; Aloyzas Urbonas, Povilas Jegorovas: Mi estas soldato de Esperanto. La eldono de la libroj kune kostos 187 420 lidojn (54 325 eŭrojn).

Infana libro

Ĵus aperis kolora ilustrita grandformata porinfana libro de la konata litova verkisto Jeronimas Laucius La tria frato Teoristo. La libron la eldonis eldonejo Trys zvaigzdutes (Tri steletoj), kies posedanto kaj ĉefredaktoro estas la verkisto. Temas pri la centa libro de la verkisto kaj la unua en Esperanto. El la litova tradukis Valdas Banaitis, redaktis Gediminas Degėsys, la iniciatinto de kunlaboro inter esperantistoj kaj la eldonejo. La aŭtoro estas la prezidanto de la asocio “Litova porinfana libro”. Ilustris ĝin lernantoj de arta lernejo en la litova urbeto Vievis kaj iliaj instruistoj. La libro samtempe aperis en la litova (8000 ekz.). Sur la lasta paĝo ĝi havas duonpaĝan tekston pri la aŭtoro kaj liaj verkoj en Esperanto. Temas pri bonega reklamo de Esperanto. La libroj de Jeronimas Laucius ĝis nun aperis en la germana, pola, belorusa kaj rusa lingvoj. La libron oni povos akiri en la Libroservo de UEA kaj ĉe Litova Esperanto-Asocio. Ĝi estos aĉetebla dum la Gotenburga UK.

Reta Esperanto-lernado eksplodas:

Retkursoj: Ĉu taŭga metodo por instrui Esperanton?

Pli kaj pli da novaj esperantistoj lernas pere de la reto. La reto iĝis esenca ilo por Esperanto en la tuta mondo. Pro tio ke la reta Esperanto-lernado eksplodas, indas nun ekscii iom pli pri tiu fenomeno, pri didaktiko, statistiko kaj kiom da homoj nuntempe rete lernas Esperanton.

Ni prezentu ĉi tie kelkajn retajn kursojn: La brazila Kurso de Esperanto celas al tre internacia publiko, diras Paul Ebermann, mentoro de la germanlingvaj paĝoj de la retkurso. Fine de ĉiu leciono estas taskoj, kiujn la lernanto solvu. Tiujn solvojn li povas sendi retpoŝte al “mentoro” (kursestro), kiu korektas la erarojn. La defia projekto akiris ekzemple en Germanio intertempe 52 lernantojn kaj 19 mentorojn. Entute kvar lernantoj ĝis nun faris la finan ekzamenon. Germana Esperanto-Junularo tre subtenas la kursoprojekton. Ĝi donas provmembrecon de unu jaro al ili, se ili estas gejunuloj, klarigas Ebermann.

La kurso, elŝutebla lernprogramo, tradukita al pli ol dek lingvoj, jam famiĝis en la movado. En la tempo de Zamenhof, tiu komunikado okazis ĉefe per letero, klarigas la kreinto de la kurso, Carlos Alberto Alves Pereira. Esperanto jam ne profitis la rimedojn de radio kaj televido. Analoge, nun Esperanto ne povas preteratenti la helikopteron de interreto, filozofiumas Carlos. Li verkis profesian kaj senpagan programon, kiu eĉ instruas la elparolon de Esperanto. Grave estas, ke mi povas instrui ne forirante el la hejmo kaj povas korekti la taskojn en libera momento, emfazas Danuta Kowalska, kiu instruas en Israelo laŭ la brazila kurso. Kiam ne estas volontuloj por klubaj kursoj, estas bone ne perdi almenaŭ tiujn, kiuj volas lerni interrete. Por ili ĉi tiu formo estas ankaŭ pli komforta. Poste ili korespondas, povas partopreni en Esperanto-aranĝoj kaj elekti sian vojon. Junularaj hobioj estas komputilo kaj interreto, tial ili estas la vojoj sur kiuj oni povas trovi la lernontojn.

Axel Rousseau mastrumas la francan version de la Kurso de Esperanto. Ni havas samajn rezultojn kiel en Germanio. Male al Germanio niaj lernantoj venas el la tuta franclingvio. Ni havas lernantojn 60%-e en Francio, sed ankaŭ en Belgio, Kanado, Alĝerio kaj Svisio, aldonas Rousseau. Bedaŭrinde ĝis nun nur unu sukcese finis la kurson. Interesan statistikan materialon Rousseau ofertas ĉe http://ikurso.esperantojeunes.org/stat-fr.html. Tie li bildigas la geografian devenon de la studantoj. La reta adreso de Kurso de Esperanto: http://www.kurso.com.br/eo/.

Samaltnivela retkursa projekto kiel la brazila certe estas lernu!, kiu alportis Esperanto-retkursejojn al nova nivelo de profesieco. Ĝi ankaŭ montras la kreskantan kunlaboron inter Esperanto-instruistoj. Ĉimaniere homoj povas, anstataŭ verki kurson de la komenco, uzi la jam faritan laboron kaj plibonigi ĝin per sia kontribuo. Tiel la estontaj kursverkantoj havos eĉ pli bonan bazon por komenci, kaj la kvalito kreskos. Lernu! estas plurlingva kursejo kiu celas helpi al retemuloj lerni Esperanton en facila kaj senpaga maniero. Ni planas al ĝi aldoni iom post iom pli da kursoj kaj subteniloj, klarigas Hokan Lundberg, la teknika prizorganto de la retkurso, kaj aldonas: Ni volis enhave resti tre proksime al la reala Esperanto-mondo kaj pro tio tre atentis pri interaktiva kursaro, uzo de kutima ĉiutaga lingvaĵo, konsciigo pri E-aranĝoj kaj muziko, literaturo, filmetoj. La kursanoj ne sentu lernadon kiel ion sekan — ili ekde la komenco sentu ke Esperanto estas bunte aplikata kaj vivanta lingvo. Pro tio ĉe nia retejo ekzistas ankaŭ reta vortaro kaj tujmesaĝilo, do la kursanoj povas tuj babili inter si aŭ kun lingvohelpantoj, diras Sonja Petrović, respondeca pri la didaktiko. Lernu! laŭ ŝi estas ankaŭ iuspeca eksperimento pri metodiko de perreta, seninstruista kaj senklasa lingvolernado.

Ĉimomente lernu! ekzistas en 18 lingvaj versioj kun ĉirkaŭ 1350 registritaj lernantoj en pli ol 40 landoj, sed tiuj ciferoj konstante kreskas. La lingvonivelo de la uzantoj tre varias. Interesa cifero estas ke preskaŭ 40% de la registritoj lernas laŭ la anglalingva versio, tamen jam 35% rekte per Esperanto, dum ekzemple nur unu persono uzas la laste aldonitan slovakan version.

Lernu! ofertas tri diversajn kursojn. Momente nur ĉirkaŭ 12% de la kursanoj, kiuj komencis iun kurson, faris ĝin ĝis la fino, sed ni laboras por altigi tiun ciferon per altigo de motiviĝo kaj subteno al lernantoj, diras Petrović kaj malkaŝas alian interesan “problemon”: la kvanto da korespondoj venantaj kadre de la porkomencanta kurso superis fortojn de la lingvohelpantoj. Tial oni devis malintensigi la varbadon de novaj uzantoj kaj ekserĉi pliajn helpantojn por la plej popularaj lingvoj de lernu!

La projekto lernu! ricevas subtenon de la fondaĵo Esperantic Studies Foundation, tiel ke pluraj teamanoj povas profesie prizorgi ĝin. Pli frue mi rekomendis al la interesitoj librojn, menciis kursoliston kaj atentigis pri unu tre malnova koresponda kurso, kiu origine estis papera kaj ne bone adaptita al la interreto. Hodiaŭ la situacio multe pliboniĝis!, entuziasmas la germana lingvohelpanto Gunnar R. Fischer. Lernu.net certe estas ankoraŭ plibonigebla, sed ĝi jam bone funkcias kaj estas granda paŝo antaŭen. Malofte mi povas montri Esperanto-produktojn al homoj sen embaraso — sed jen brila escepto rilate al kvalito kaj kunlaboro de samideanoj. La retadreso de Lernu! estas: http://www.lernu.net

Ankaŭ la vasta Rusio ofertas Esperanto-retkurson por rusparolantoj. Ĝi sin bazas sur la klasika ruslingva lernolibro de Boris Kolker. La kurso funkcias kiel retgrupo ĉe Yahoo, en kiu ĉiu lernanto ricevas la tutan stokon de la lecionoj tuj ĉe la aliĝo kaj po iomete faras taskojn kaj sendas ilin al la grupo. Iu el la instruistoj kontrolas — kaj sendas reen al la grupo ktp. La rezultoj estas bonaj, diras Slavik Ivanov. Ofte okazas reklamado en diversaj ruslingvaj dissendoj kaj forumoj. Nun en ĝi membras 315 personoj, detalas Ivanov. Por li la reto fariĝas la sola loko, kie li delonge kaj konstante instruas. Emfazon la rusoj donas al la didaktika koncepto. Fakte temas pri tre serioza kurso (20 lecionoj): Vere malmultaj homoj finas ĉiujn 20 lecionojn, sed tiuj malmultaj kutime iĝas (almenaŭ amatoraj) esperantologoj, vere, substrekas Ivanov. La rusa retkurso: http://www.ikso.net/esperanto-kurso/.

La argentina kurso de Esperanto de la Instituto de Esperanto ekzistas ekde 2001. Ĝi estas kreita tre profesie kaj bonaspekte. Pli ol 50% de la lernantoj, jam pli ol 10 000, venas el hispanlingvaj landoj. Ĝi konsistas el 15 lecionoj, kaj estas tute senpaga. La lecionoj enhavas multajn demandojn, respondojn, dialogojn kaj esprimojn de la ĉiutaga vivo. Ĝi estas eminente praktika. Ĉiu leciono entenas glosaron, ekzercojn kaj respondojn kaj enhavas enkondukon al la literaturo de Esperanto. La lecionoj povas esti presitaj, kaj la kurso elŝutita al la malmola disko. Ĉiu versio de la kurso (havebla en 7 lingvoj) havas “instruistan estraron”, al kiu la lernanto povas sendi mesaĝojn por fari demandojn, klarigas Marcelo Casartelli, la ĉefadministranto. Argentina kurso de Esperanto: http://www.hzmj.org/e-kurso/indeh.htm; http://www.hzmj.org/e-kurso/index.htm (por la ĉina versio); http://www.institutoesperanto.com.ar (por la aliaj versioj).

Transirante la Pacifikon ni venas al reta semajna tradukkurso Syukan yasasii sakubun (Semajna facila frazfarado). Ĉi tiu retkurso, kiun partoprenas ĉiusemajne dudeko da kursanoj, estas senpaga. Ĉiudimanĉe mi donas japanan frazon, kaj la kursanoj retpoŝtas al mi sian tradukon. La sekvan dimanĉon ili legas mian korekton kaj mi donas novan ekzercfrazon, klarigas Saka Tadasi. Retkurso havas la avantaĝon ke mi povas verki komenton tiom longe kiom necesas. La retkurso de Saka celas doni al la kursanoj la kapablon esprimi sin en Esperanto komprenebla internacie. La tezo ke Esperanto malfacilas por japanoj parte trovas rekonon ĉe Saka: La lingva substrato kaj ideoasocioj de japanoj tute diferencas de tiuj de eŭropanoj, kaj pro tio japanoj havas nenion por gardi sin kontraŭ misuzo de subtilaj vortoj devenantaj de la radikoj komunaj al ĉefaj eŭropaj lingvoj se ne troveblaj en vortaroj. Semajna facila frazfarado: http://plaza.harmonix.ne.jp/~sakat/.

En 2002 ni lanĉis retpoŝtan korespondan kurson en la hungara kaj espereble baldaŭ sekvos franca versio, diras Thierry Salomon, la prizorganto de la kurso de la firmao AbonaSoft BT. Retaj kursoj estas gravaj en instruoplano en Hungario, ĉar multaj volas lerni Esperanton — pro la deviga atestilo por diplomiĝi — kaj mankas instruantoj. Kie ekzistas sufiĉe da postulado, eĉ Esperanto povas iomete gajnigi. Sekve AbonaSoft postulas por la 12 lecionoj, kun diplomo je la fino, 8000 hungarajn forintojn (25 eŭrojn). La didaktika koncepto estas neniel revolucia, sed kadre de la kurso oni uzas ankaŭ la adapteblan komputilan lernohelpilon. Tiu plurlingva programo baziĝas sur demandaroj. En la nova versio la demandoj povas esti ankaŭ sonoj aŭ bildoj. La ĉefa avantaĝo estas ke eblas mem facile aldoni novajn demandarojn kaj interŝanĝi ilin kun aliaj lernantoj/instruantoj, fieras Salomon pri sia produkto. AbonaSoft-kurso: http://abonasoft.netfirms.com

Ankaŭ en interretaj listoj ekestas diskuto pri la reta lingvolernado. Sergeo el Israelo ekzemple opinias, ke hodiaŭ homoj ne nur emas serĉi pli facilajn vojojn lerni la lingvon, sed ankaŭ la pli malmultekostajn aŭ eĉ senkostajn. Tio estus tutmonda tendenco, valida ne nur rilate al Esperanto. Laŭ nia reta statistiko la nombro de la novaj gelernantoj estas kvin fojojn pli granda ol la samtipa nombro dum la lastaj du jaroj. La absoluta plimulto de tiuj novaj esperontoj aĝas malpli ol 25 jarojn — mi pensas ke tio rilatas al la fakto, ke pli aĝaj homoj trovas tiatipan lernadon — pere de komputilo/interreto — pli komplika, filozofiumas Sergeo kaj aŭguras: La futuro de Esperanto pli kaj pli — se ne nur — dependas de la tutmonda reto — kaj ni nepre devas utiligi ĝin por nia profito. Aŭ perdi la ŝancon ekzisti.

La kostan flankon substrekas la slovako Viliam Búr: Certe homoj volas legi kaj lerni senpage. Ni vivas en la tempo de senpaga programaro, senpagaj libroj, senpage legeblaj novaĵoj. Ankaŭ Esperanto, la libera lingvo de la homaro, devas esti senpaga.

Sed ĉu la lernantoj de Esperanto ankaŭ fariĝos esperantistoj? Firman opinion pri tio havas Gunnar R. Fischer: Kvankam homoj nun amase lernas Esperanton per interreto, ni plej verŝajne ne spertos fortan pozitivan membrokreskon pro tio. Nur 10% de la kursanoj entute veturas al renkontiĝo kaj vere praktikas la lingvon. Kaj en interreto, kie la homoj pli senzorge uzas kaj konsumas aferojn, verŝajne la procentaĵo estos eĉ pli malgranda. Ĉu kialo por rezigni? Laŭ Fischer ne: Ĉar ĉiu persono, kiu iam lernis Esperanton, normalkaze havas pli bonan opinion pri la lingvo. Kaj tian subtenon ni ja urĝe bezonas... Gravas resti “en kontakto” kun la homoj!

Aparta “anekdoto” je la fino: Amiko antaŭ kelkaj tagoj rete rerenkontis knabinon, kiu jam ekde tri jaroj partoprenas renkontiĝojn. Ŝi neniam kapablis paroli pli ol 1-2 frazojn kaj krom tio krokodilis kaj aligatoris. Sed post kiam ŝi malkovris interretan kurson, ŝi en unu semajno atingis rimarkeblan nivelon.

Kiaj konkludoj eblas? Estis aparte interese ekscii pri la diversaj retkursoj kaj ilia sukceso. Certe la prizorgantoj devas pli bone (kaj daŭre) plani kaj allogi novajn lernantojn. Retaj kursoj ŝajne ekhavas ĉiam pli kaj pli gravan rolon en la instrua laboro de esperantistoj tra la mondo. Ankoraŭ ne estas studo pri la buĝetoj de Esperanto-asocioj dediĉitaj al retaj kursoj, nek pri la tempo uzita por organizi kursojn. Eble tiu ĉi artikolo helpos doni la unuan malgrandan superrigardon. Ĉiuokaze praktika konsilo al esperantistoj, kiuj jam havas aŭ planas verki novajn kursojn: Kontaktu unue la aliajn — kiel ekzemple la teamon de lernu! — kaj laboru kune.

Marko Naoki Lins

La lingva interplekto eŭropa II.

Claude Piron

La titolo de ĉi tiu artikolo elvokas Eŭropon. Mi tuj precizigu, ke, kiam mi diras Eŭropo, mi ne limigas min je Eŭropa Unio. Mi celas la tuton de nia mondoparto, kie la lingva diverseco estigas multajn problemojn.

Kompari kompareblan

Mi nun transiras al la rolo de la ŝtatoj. Miaopinie, ili evitas preni sur sin siajn respondecojn en la kampo lingva. La lingva diverseco estas riĉaĵo, kiun oni konservu. Sed ĝi estigas en la praktika vivo komplikaĵojn, je kiuj indus senigi sin. Oni do serĉu solvon, kiu respektu tiujn du konfliktajn indojn. Sed respondon oni ne trovas, se oni ne starigas la demandon. Nu, neniu ŝtato kuraĝas vortigi la demandon: Kio estas laŭ ĉies intereso en la kampo de lingva komunikado? Kaj eĉ malpli ili kuraĝas objektive esplori, kio eblas.

Por koni realaĵon, necesas kompari. Vi ne konas longecon, se vi ne komparas la mezurendan objekton al difinita mezuro, ekzemple metro. En agronomia esploro, oni semas la novan semon sur duono de terpeco kaj la malnovan sur la alia duono. Oni scias, ke la tero estas simila ambaŭflanke, ke la du terpecoj submetiĝis al samaj meteologiaj kondiĉoj. Se do la rikolto estas pli bona en unu duono, oni scias, kiu semo havigis la pli bonan rendimenton. Post kiam oni ellaboris novan kuracilon, oni ĝin ne surmerkatigas sen unue plenumi t.n. klinikajn provojn, kio signifas, ke oni komparas ĝin al medikamento kun konata efiko aŭ al inerta substanco (placebo). Kaj kiam oni intencas efektivigi grandajn konstrulaborojn, oni elsendas alvokon por ofertoj, kun la celo ricevi plurajn projektojn kaj kompari ilin unuj al la aliaj.

Se konsideri, ke tio estas la normala praktiko en ĉiaspecaj kampoj, estas nekredeble, ke neniu ŝtato diris: Ni investas riĉegojn en la instruadon de la angla, kiel, cetere, en tradukadon kaj interpretadon. Por scii, ĉu tio estas la farmaniero, kiu plej bone akordas kun la interesoj de nia loĝantaro, ni komparu ĝin al rivalaj sistemoj.

Eble mi eraras, sed mi opinias, ke mi estas la sola, kiu komparis en la faktoj la diversajn lingvajn aranĝojn uzatajn en altnivelaj interŝanĝoj, kaj kiu publikigis la rezultojn. Mi diras altnivela, ĉar sur elementa nivelo kompari tre malfacilas. Mi ne inkluzivigis en mian esploron gestan komunikadon aŭ la balbutadon de nebone regata lingvo, kiuj ofte estas la solaj rimedoj disponeblaj al ordinaraj homoj. Mi konsideris nur la sistemojn aplikatajn sur intelekte altaj niveloj, kiel ĉe negoca aŭ interŝtata traktado, politika asembleo, fakula kongreso, internacia laborgrupo k.s. Tianivele ekzistas en la mondo nur kvin sistemoj. Laŭ tutmonda uz-ofteco ili estas:

  1. la kelklingva sistemo: oni uzas nur kelkajn lingvojn, kun tradukado skriba kaj buŝa; tiu estas la sistemo uzata en UN kaj en la organizoj ligitaj al ĝi, same kiel en multegaj internaciaj kongresoj;
  2. la unulingva sistemo: tiu estas uzata de multaj multnaciaj kompanioj kaj de granda nombro da internaciaj kunsidoj: oni uzas nur unu lingvon, ĝenerale la anglan;
  3. la ĉiulingva sistemo, uzata de Eŭropa Unio: ĉiuj lingvoj de partoprenantoj estas akceptitaj, kun buŝa kaj skriba tradukado;
  4. la neŭtrallingva sistemo: oni uzas nur unu lingvon, sed ĝi ne estas la lingvo de iu popolo: latina, Esperanto; kaj
  5. la t.n. svisa aŭ skandinava sistemo: ĉiu uzas la propran lingvon, sed ne okazas tradukado, ĉar ĉiuj partoprenantoj komprenas ĉies lingvojn. Tiu estas la sistemo uzata en la aviada kompanio SAS; ĝi estas ofta ankaŭ en Svislando, notinde en la Parlamento, kie, en komisiaj kunsidoj, ĉiu parolas germane, france aŭ itale, kaj ĉiu estas supozata kompreni la tri lingvojn.

Tiu kvina sistemo ne estos konsiderata ĉi tie, ĉar ĝi ne estas vere aplikebla, se oni uzas pli ol tri lingvojn, kaj ankaŭ ĉar ĝi neprigas kulturan etoson kaj instrusistemon, kiuj estas esceptaj en la mondo.

La kvar aliajn sistemojn mi komparis laŭ tuta serio da kriterioj. La rezultoj aperas en la ĉi-sekva tabelo. Notu, ke ĝi registras nur, ĉu malavantaĝo ekzistas (1) aŭ ĉu ĝi forestas (0) en la koncerna lingvosistemo. Estis la sola maniero povi uzi fidindajn donitaĵojn.

Sistemo: kelklingva unulingva ĉiulingva neŭtrallingva
a) antaŭa individua lernado 1 1 0 1
b) antaŭa publika investado (lingvoinstruado) 1 1 0 1
c) institucia investado (lingvaj servoj) 1 0 1 0
d) neegaleco kaj diskriminado 1 1 0 0
e) lingva kosto de kunsido 1 0 1 0
f) kosto de dokumentproduktado 1 0 1 0
g) tempo necesa por ricevi dokumenton 1 0 1 0
h) informperdo kaj informfuŝo 1 1 1 0
i) graveco de lingva handikapo dum kunsido 1 1 0 1
j) graveco de lega lingva handikapo 1 1 0 1
k) limigoj kaj malagrablaĵoj (ekzemple neceso disponi interpretbudojn, devo uzi aŭskultilojn) 1 1 1 0
l) probabla kresko de la komplikaĵoj en la venontaj dudek jaroj 1 0 1 0
Nombro de la malavantaĝoj 12 7 7 4
La plej efika sistemo

Vi komprenas, kial mi diras, ke la ŝtatoj ne prenas serioze siajn respondecojn. Estas klare, ke Esperanto havigas la plej bonan sistemon, aŭ, se vi preferas, la malplej fuŝan. Tamen mia kalkulado estas aparte maljusta al ĝi. Ekzemple la unua punkto, antaŭa individua lernado, traktas egale ĉiujn aranĝojn, en kiuj almenaŭ parto de la partoprenantoj devis antaŭe lerni fremdan lingvon. Ĝi ne prenas en konsideron la fakton, ke, mezume, ĉe sama nombro da semajnaj horoj, ses monatoj da Esperanto havigas komunikkapablon, kiun oni atingas nur post ses jaroj ĉe alia lingvo. Simile pri kriterio i) graveco de lingva handikapo ĉe kunsido: ĝi preterlasas la fakton, ke Esperanto estas, por ĉiuj, pli facile prononcebla ol lingvo kiel la angla, kaj, aŭde, konsiderinde pli klara, kaj sekve pli komprenebla.

Se konsideri la fakton, facile kontroleblan, ke el ĉiuj rimedoj uzataj de homoj por superi la lingvobarilojn Esperanto estas tiu, kiu havigas la plej bonan efikecon rilate al la kosto kaj la plej bonan fluecon rilate al la lernodaŭro, estas neallasinde, ke la registaroj agas, kvazaŭ ĝi ne ekzistus. Se almenaŭ ili dirus: Ni objektive studis la demandon, ni komparis Esperanton, kiel komunikilon inter homoj el diversaj landoj, al la aliaj sistemoj uzataj, kaj ni konkludis el tiu esploro, ke Esperanto estas malsupera al la rivalaj metodoj laŭ tiu, tiu kaj tiu alia vidpunktoj, estus akcepteble. Sed neniu registaro esploris la aferon. Oni forĵetas Esperanton, aŭ, pli ĝuste, rifuzas starigi la demandon, al kiu ĝi eble kontentige respondas, ĉiam nur apriore. Oni akuzas Esperanton, ke ĝi estas idiota, aŭ fantazia, aŭ neserioza, kaj oni kondamnas ĝin resti ekster la intercivitana vivo. Sed ĉu estas normale akuzi kaj kondamni antaŭ ol enketi, kolekti informojn, studi la faktojn kaj alveni al iu grado de certeco? Tiu maniero agi egalas la eliminon de studento fare de juĝantaro, kiu ne interesiĝis pri liaj studoj, ne legis liajn verkaĵojn, kaj ne rigardis, kiajn poentojn li ricevis ĉe la diversaj ekzamenoj. Pretendi konstrui Eŭropon surbaze de sinteno tiel kontraŭdemokratia, tiagrade kontraŭa al la principoj de objektiveco kaj faktokontrolo ĉiam aplikataj en juro kaj scienco, tre malbone aŭguras pri la onta evoluo de nia mondoparto.

Malmultekosta medikamento

La fakto, ke la ŝtatoj tiel eskapas el siaj respondecoj estas des malpli pardonebla, ĉar ili ne devas fari multon, ili eĉ, praktike, apenaŭ bezonas elspezi unu groŝon. Multaj karakterizoj de la funkciado de lingva komunikado en la hodiaŭa mondo ebligas asimili al socia malsano la oftegan mankon de reciproka kompreno inter la homoj. Rilate al tiu malsano Esperanto prezentiĝas kiel efika kaj malmultekosta medikamento. Alivorte, la ŝtatoj estas en la situacio de ministro pri publika sano, kiu, fronte al epidemio — fakte, endemio — rifuzus rekomendi al la malsanuloj adekvatan kaj nemultekostan kuracilon, kaj malpermesus, ke liaj funkciuloj entreprenu klinikajn eksperimentojn por difini, kia estas tiu medikamento kompare kun la aliaj metodoj aplikataj por trakti la koncernan malsanon. Estas ne nur malmorale, ne nur masoĥisme, estas stulte.

Mi diris, ke la ŝtatoj povus helpi solvi la problemon apenaŭ agante, kaj preskaŭ sen elspezi groŝon. Tiu aserto verŝajne aperis al vi nekredebla. Mi tamen opinias, ke ĝi spegulas la veron. Kion la ŝtatoj devus fari, tio estus, tute simple, proklami la realon. Ne necesus, ke ili organizu ĝeneraligitan instruadon de Esperanto. Sed ke ili diru al siaj loĝantaroj: Ni studis la demandon. Esperanto povas solvi la problemojn starigitajn de la lingva diverseco sen kultura aŭ politika malavantaĝo (kontraste kun la angla) post relative mallonga daŭro. Ni do rekomendas al ĉiuj niaj landanoj eklerni Esperanton. Post kelka tempo ili povos komuniki trans la lingvaj baroj per la psikologie plej agrabla sistemo el ĉiuj, kiuj nun ekzistas, kaj per la komunikilo, kiu estas plej rapide akirebla. Vi vidus ĉiujn firmaojn, kiuj ofertas lingvokursojn proponi instruon de Esperanto. Radiaj kaj televidaj stacioj prezentus tiajn kursojn, dum kelkaj minutoj ĉiutage. Gepatroj postulus, ke la lernejoj aranĝu Esperanto-instruadon, kaj la lernejoj ĝin havigus kadre de la nedevigaj kromfakoj, apud ĵudo, fluto kaj la arto makrami. Multaj homoj eklernus mem, ĉu per mem-instruaj libroj, ĉu per unu aŭ alia el la multaj kursoj haveblaj sur interreto, ĉu en kursoj organizitaj de la lokaj Esperanto-societoj.

Post nelonge, eŭropanoj interkompreniĝus per preciza, humura, riĉa lingvo, kiun uzi estas tre agrable, kaj kiu respektas pli bone ol iu ajn alia la naturan funkciadon de cerbo celanta esprimi sin, kaj ili ĝin akirus sen elspezi pli da nerva energio ol tion, kion multaj investas en la ĉiutaga krucvorta enigmo. Mi esperas ne ŝoki vin, se mi diros, ke mi renkontis personon, kiu studis Esperanton en la necesejo, dediĉante al ĝi kelkajn minutojn ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kaj, kiu post kvar monatoj, jam bone esprimis sin. Kaj ne nur eŭropanoj interkompreniĝus, sed ili malkovrus, ke ekzistas homoj en Japanio, Koreio, Mongolio, Ĉinio, Irano, Rusio, Kongo, Brazilo, fakte preskaŭ ie ajn, kiuj scipovas la lingvon kaj pretas diskuti kun ili, ĉu rekte, ĉu retmesaĝe. Sincere, ĉu tiel eksterordinara rezulto ne celindus, se konsideri, ke ĝi postulas praktike nenion de la ŝtataj administracioj, krom ege facila kontrolo de la faktoj, sekvata de solena deklaro, sufiĉe ripetata de la amaskomunikiloj, por ke ĝia mesaĝo penetru la mensojn?

Post kiam la lingvoproblemoj malaperos ĉe la ordinaruloj dank’ al Esperanto, la altaj funkciuloj de la eŭropaj institucioj finfine konstatos la ŝanĝon kaj demandos sin, ĉu ne indus, ke ankaŭ ili alprenu la solvon, kiun la loĝantaro antaŭ ili aplikis.

Por ke tiu projekto realiĝu, eble necesos atendi, ĝis iu advokato preparos kolektivan plendon, usonece, por procesi antaŭ tribunalo kontraŭ la registaroj, postulante kompenson de la damaĝo suferita de la landanoj, kiuj perdis grandajn kvantojn da tempo, mono, penoj por akiri la anglan, kun neentuziasmigaj rezultoj, simple ĉar la ŝtatoj rifuzis objektive informi ilin pri la ekzisto de sistemo multe pli bona, pli malmultekosta, kaj pli rapide akirebla.

Socia neŭrozo: masoĥismo

Mi transiris de lingva profesio al psikologia, kaj fariĝis psikoterapiisto. Unu el la konstatoj, kiuj ĉiam impresas min en mia praktiko, estas, ke tio, kio resanigas, estas la realo, aŭ pli ĝuste la fakto akcepti kaj agnoski la realon. Miaopinie, nia socio suferas pro terura neŭrozo, bazita unuflanke sur reciproka malfido kaj aliflanke sur masoĥismo, kiu kredigas, ke simplaj solvoj malpli valoras ol komplikaj. Kvazaŭ 28-litera alfabeto ne ebligus esprimi pensojn same profundajn kiel skribo enhavanta centojn da miloj da hieroglifoj. Sed tiun socian neŭrozon eblas resanigi kiel individuan: per alfronto al la realo. Tamen ĉiu, kiu praktikas psikoterapion, scias, ke fronti al la realo ofte postulas kuraĝon. Por niaj regantoj, por multaj intelektuloj, Esperanto estas kiel la aĉa, terura krokodilo, kiun kvarjara infano imagas kuŝanta sub la lito. Fakte, ne kuŝas tie krokodilo. Sed por certiĝi pri tio, vi devus ellitiĝi kaj rigardi. Ĉu vi ne riskas troviĝi front-al-fronte kun terura sovaĝa besto, kiu volos vin manĝi? Tial estas pli facile resti en la lito kaj nenion kontroli, kiaj ajn la malavantaĝoj de tiu decido, nekuraĝa, sed tipe homa. Rigardi la faktojn, kompari: jen la kuraĝa faro, kiun la intelekta kaj politika elito de nia mondoparto trovas tiel malfacile realigebla. Ke tiuj homoj, kun sia alta situo en la socio, ne facile prenas sur sin similan riskon, estas kompreneble: ili riskus konstati, ke dum pli ol jarcento ili eraris. Kaj kiu potenculo akceptas vidi siajn erarojn kaj ilin montri al la publiko? Tamen ilia rifuzo alfronti la realon ĉi-kampe estas ege bedaŭrinda por Eŭropo, kiu provas konstruiĝi. Kaj esti demokratia.

Recenzoj

Ĝuu rapide, homoj

Vidbendo: Venu rapide homoj. Muzika komedio en du aktoj. Tekstoj de M. kaj P. Castellacci k.a. Muziko de M. Paulicelli k.a. El la itala trad. Giuseppe Castelli kaj Pier Luigi Cinquantini. Blera: La Nuova Compagnia, 1998. PAL. Ĉ. 120 min. Muzikalo pri la vivo de Sankta Francisko el Asizo. Prezo: € 24,00.

En la jaro 1892 aperis en La esperantisto artikolo de la fama rusa E-pioniro N. Borovko: Teatro esperantista. Ĝi estis la unua artikolo ĉi-tema, en kiu la aŭtoro pledis por E-teatro. Post 4 jaroj en Smolensk junaj esperantistoj prezentis komedion de L. Tolstoj Unua brandfaristo, sekvis La edziĝo kontraŭvola de Molière, dum la unua UK. Kiom da prezentoj jam spektis esperantistoj dum la universalaj kaj landaj E-kongresoj! Jen estas ankoraŭ unu.

La filmo surprizis kaj kortuŝis min: longaj monologoj en perfekta Esperanto, preskaŭ 30 kantistoj kaj dancistoj, bonaj dekoracioj, kostumoj. Ĉu la aktoroj estas esperantistoj? Neimageble! Kion do mi faris? Tuj sendis mesaĝon al la Nuova Compagnia kaj jen kion mi eksciis. La rolantoj estas anoj de amatora teatro el vilaĝo Blera (3 mil loĝantoj), kaj komence de la filmo oni montras ĉi loketon kaj konatigas kun ĝia historio. Ĉefajn rolojn plenumas esperantistoj. Sanktan Franciskon ludas Pier Luigi Cinquantini, fama E-aktivulo, kiu iam organizis en Blera arkeologian E-brigadon kaj poste iniciatis la E-version de la muzikalo kaj tradukis al Esperanto la dialogojn. Li ankaŭ kunfondis Nuova Compagnia, kiu poste prezentis la spektaklon dum la IJK en Asizo (1987), kie iam Sankta Francisko fondis amason da monaĥejoj, kaj — dum Itala E-Kongreso en Frascati (1998). Aliajn ĉefajn rolojn brile plenumas Gianni Monaci, Laura Galli kaj Valeria Pagliari.

La muzikalo entenas 30 scenojn, el kiuj plejmulto estas muzikaj — atesto de la onidiro, ke en Italio preskaŭ ĉiu scipovas kanti. Kelkaj melodioj ĝis nun konstante nestas en mia kapo. La tekstojn de la kantoj brile kaj sprite tradukis Giuseppe Castelli. Ekzemple la sepa sceno komenciĝas per marŝado de 12 monaĥoj, kiuj kantas: Ni iru, ni iru: dudekvarpieda aro.

Venu rapide homoj al la ĉefa plac’, okazas vidinda spektaĵ’: al patro ĉion redonas Francisk’. Tiel komenciĝas la muzikalo: Francisko adiaŭas la patron por monaĥiĝi. Kaj tuj sekvas brila monologo de la patro Bernadone (Gianni Monacci) kaj lia dialogo kun la ĉifonulino (Laura Galli), plena de ŝercoj, kiuj restis same sukaj en Esperanta traduko. Interparoloj de tiuj ĉi du aktoroj, kies ludo estas brila, intermitigas muzikajn scenojn.

Mia amiko esperantisto, profesia muzikisto kaj talenta kantisto, kies opinio por mi estas grava, post spektado de la muzikalo diris nur: Mi trovas neniun mankon, kiun oni povus mencii en la recenzo. Ankaŭ al neesperantistoj mi montris la komedion kaj konstatis, ke al ili ĉiuj ĝi plaĉis. Tial mi rekomendas ĉi frandaĵon al la E-publiko. Ĝi taŭgas ankaŭ kiel propagandilo de la internacia lingvo al la ekstera publiko.

Ne nur la muziko, kant- kaj monologplenumoj estas laŭdindaj, ankaŭ la tekstoj estas senriproĉaj. UEA farus donacon al partoprenontoj de iu sekvonta UK, se ĝi regalus ilin per ĉi frandaĵo.

Sed ne atendu tion, aĉetu la filmon kaj ĝuu!

Zajdman Jefim

Bona ripozo - kun Simbiozo

Simbiozo — kant-albumo de F. Fonseca. Muziko kaj interpretado: F. Fonseca; versoj: G. Mattos. Brasília: BEL, 2002. KD: 35:26 min. Kun tekstolibreto, 12 kantoj. Prezo: € 12,60.

Jen kantalbumo, en kiu F. Fonseca — konata interpretisto en Esperantio — prezentas sin ankaŭ kiel komponisto. La komponaĵoj estas tre variaj laŭforme, verkitaj por (plejparte) tre seriozaj versoj de G. Mattos. La aranĝoj estas diversspecaj (dominas, tamen, malrapida pensiga stilo, malgraŭ ke estas ankaŭ kelkaj “bolantaj” komponaĵoj), ĉiuj muzikaĵoj estas riĉaj harmonie kaj sufiĉe interesaj melodie. Foje, tamen, la muziko ŝajnas eĉ iom malhelpi al la versoj, kiel, ekz, en “Tago tropika” kaj en kelkaj “Miniaturoj”, ege ŝarĝitaj je poezia senco, kiun muziko apenaŭ povas fari ankoraŭ pli reliefa. En la vizaĝa komponaĵo “Simbiozo” — male — la formo tre kongruas kun la senco de la versaĵo (interrilato inter la muziko kaj la parolo, kies simbiozo estas la kanto). La diskon kronas brila kanto Jam temp’ esta por verdera, la sola priesperanta ero en la albumo. La kantointerpretado estas tre plaĉa kaj agrabla; la simpatia tekstolibreto servas kiel fina plezuriga komponanto de la bonkvalita havindaĵo, kiu la disko ja estas.

Entute do la disko povas kontentigi multajn: la pensemuloj trovos en ĝi bonajn pensigajn versojn, la muzikemuloj — variajn kaj multkolorajn komponaĵojn. Kaj fine por ajna homo la medita muziko kaj altkvalitaj versoj helpos malstreĉiĝi kaj bone ripozi. Do — ek al ripozo kun “Simbiozo”!

Pavel Moĵajev

Ne sufiĉas bonintenco

Marc Bavant (2002): Les bases de l’espéranto d’après le fundamento. Dobřichovice: Kava-Pech. 115 p. ISBN 80-85853-56-6. Prezo € 11,70; Włodzimierz Opoka (2002): Basis of Esperanto. Kraków: Umea Shinoda-Kuracejo. 40p. ISBN 83-908748-9-X. Prezo: € 3,30.

Al la aŭtoroj de la du recenzataj libretoj mi starigas simplan demandon: Kial? Sendube vi ambaŭ multe laboris, multe ŝvitis por realigi viajn projektojn; aliflanke ni vivas — almenaŭ mi vivas — en la fruaj jaroj de la 21-a jarcento, ne meze de la pasinta. Simple, tiuj ĉi du libretoj — unu esence por franclingvanoj, la alia por anglalingvanoj — kontribuas malmulton al nia kompreno pri Esperanto kaj nenion al ties pedagogio.

La Bavant-a Les bases de l’espéranto d’après le fundamento estas franclingva komentario pri la Fundamento de Esperanto. En sia antaŭparolo la aŭtoro informas, ke la libreto estas destinita al ĉiuj, kiuj deziras sintezan enkondukon al Esperanto kaj kiujn delogas nek la gramatika terminologio, nek la denseco de teksto (p.9). Jen la hoko: leganto, aparte komencanto, kiu neniam funde studis gramatikon (aŭ studis ĝin antaŭ multaj jaroj), tuj perdiĝos en gramatikoĝangalo. Sendube ekzistas lingvaj — por tiel diri — futbal-zelotoj (teduloj, al kiuj plaĉas elgurdi matĉostatistikojn kaj pridemandi unu la alian tiel: Kiu pafis la trian golon en la duaronda tut-eŭropa pokal-gajninta pokalĉampionado de la jaro 19xx?) — nu, ekzistas lingvaj zelotoj, kiuj avide kaj dispecige kribros la komentojn de Bavant. Bone, sed tiel oni ne — eĉ sinteze — enkonduku Esperanton. Ne, kara sinjoro, en post-gramatika, situaci-komunika kaj nun elektronike interaktiva erao.

Simile la Opoka-a Basis of Esperanto. Per la libro la aŭtoro volas pruvi, ke tiu ĉi lingvo estas facila (p.3). Do jen — memevidente — la 16 reguloj (ve!); ankaŭ listoj pri gramatikaj finaĵoj, personaj pronomoj, konjugacioj, ktp, ktp. Do, kial? Informoj tiaj troviĝas en centoj da lernolibroj, broŝuroj kaj pamfletoj. Ĉu vere necesas nova? Kaj ĉu listoj tiaj pruvas la facilecon de Esperanto — kaj kiel kompreni facila? Krome aperas en la anglaj tradukoj pluraj bizaraĵoj: direktoro fariĝas en la angla head-manager (kio?); mankas al philarmonic (tiel) kroma h (inter l kaj a); kaj pli gravaj institucioj kaj lokoj tradukiĝas per institutions & places more important (more important staru antaŭ, ne post places; p.26). Se mi volus lerni Esperanton kaj trovus tian libreton, mi tuj seniluziiĝus: bazaj eraroj en la angla, kruda propagando pri ia Umea Shinoda-kuracejo — diable! Mi turnus min senhezite al io pli normala — futbal-zelotado, ekzemple. Do libreto bonintenca — sed kiam ni esperantistoj lernos, ke foje bonintenco ne sufiĉas por antaŭenigi nian lingvon?

Paul Gubbins

Libera Folio: opozicia reta gazeto

La demisio de Nikola Rašić el sia posteno de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA komencis viglan diskutadon en la retlisto de UEA-membroj kaj igis eksredaktoron de Esperanto István Ertl kaj eksestraranon Kalle Kniivilä fondi interretan gazeton Libera Folio. UEA trovas sin en profunda krizo ili skribis en la unua eldono de la gazeto kaj plendis ke pri la nuna krizo de UEA ne skribas ties oficiala organo. Libera Folio celas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado.

La gazeto ekaperis komence de aprilo, sed ĝi ne funkcias kiel tradicia gazeto kun distingeblaj numeroj. Male, ekzistas nur unu sola “numero” kiu konstante ĝisdatiĝas kaj tiam ankaŭ “la unua paĝo” (la unua retpaĝo) ŝanĝiĝas kaj la malnova malaperas.

Komence en Libera Folio aperis intervjuoj kun Nikola Rašić, Osmo Buller kaj diskuto inter Trevor Steele kaj Nikola Rašić. Krome aperis komentoj de konataj esperantistoj kaj ligoj al aliaj retejoj. Ĝis la komenco de majo aperis ankaŭ opinioj de kelkaj aliaj (i.a. Mark Fettes, Claude Piron kaj Ilja De Coster) pri la afero, raportoj pri la estrara kunsido en aprilo kaj, la unuan de majo, du intervjuoj kun Renato Corsetti. La materialo, kiu amasiĝis en la reta gazeto plenigus jam plenan numeron de revuo Esperanto, sed en reta gazeto la spacomanko ne same senteblas kiel en tradicia gazeto.

Laŭ Osmo Buller la kialo de la demisioj estas en malĝusta kaj damaĝa sinteno de gvidaj membroj de la nuna kaj antaŭa estraro al la rolo kaj funkciado de la Centra Oficejo. Li ankaŭ kritikas ke la estraro havis en si mem bonan intencon plifortigi eksteran agadon, unuavice la informadon (...) kaj sekve ĝi direktis multe da rimedoj por ĝi je la kosto de atento kaj rimedoj al la flegado de UEA kiel organizaĵo.

Renato Corsetti bedaŭras la demision de Nikola Rašić, sed vere ne komprenas ĝian kaŭzon. Li agnoskas, ke oni devas fari ankoraŭ multon pri reorganizado de la oficejo. Corsetti ankaŭ akuzas ke raŭmistoj transprenis la potencon ankaŭ en UEA, dum li mem volus havi pli da finvenkismo aŭ — kiel li preferas diri “venkismo”.

Surbaze de la materialoj en Libera Folio ne estas facile difini kio finfine kaŭzis la malkonkordon inter oficistoj kaj la estraro. Oni parolas pri diversaj laborstiloj kaj prioritatoj, sed ofte mankas konkretaj ekzemploj. Tamen unu tre konkreta ekzemplo estas la estonteco de la Centra Oficejo, sed tiu problemo fariĝis almenaŭ momente neaktuala pro la malfondo de Oficeja Komisiono en la aprila estrarkunsido. Ankaŭ la prezidanto Corsetti diras, ke li komencas kompreni, ke neniu ŝatas la movon al Samarkando (= malpli kosta lando) kaj ke tiu movo, ankaŭ se ĝi venos, venos post longa tempo.

Dum sia unua ekzistomonato Libera Folio estis vizitata jam preskaŭ 3000-foje kaj fariĝis unu el la plej rapidaj informejoj pri tio kio okazas ĉirkaŭ UEA kaj la Centra Oficejo. Iom bedaŭrinde, tiu ĉi fonto de informoj kaj opinioj ne estas atingebla por tiuj, kiuj ne havas aliron al interreto. Kvankam la artikoloj estas libere represeblaj, ne estas verŝajne, ke plejparto el ili aperus en paperaj gazetoj, simple pro manko de spaco. Espereble tamen la plej gravaj represiĝos. Momente la retejo de la bulteno funkcias sub tiu de Kalle Kniivilä, sed la konstanta adreso de la gazeto estas daŭre http://folio.xrs.net.

Jukka Pietiläinen

Loke

TOGOLANDO: La 21-an de junio okazis trejnseminario en Akrao, Togolando, pri administrado de kluboj. La seminarion partoprenis 10 personoj el diversaj partoj de la lando. Antaŭ la seminario jam okazis teoria eduko pere de lernolibro pri adminstrado de kluboj. La nuna seminario estis praktika aldonaĵo al la konoj.

KOREIO: Ĝis nun la Universitato Dankook estis la ununura universitato, en kiu Esperanto estas instruata oficiale kiel lerno-objekto kun poentoj. La 23-an de junio 2003 ankaŭ la Universitato Wonkwang enkondukis Esperanton kiel oficialan lerno-objekton. La lecionoj komenciĝos ekde la ĉi-jara septembra semestro. Gvidos ilin docento Lee Jung-kee. Universitato Wonkwang estis fondita surbaze de la religio ŭonbulismo. Gratulmesaĝoj estas bonvenaj ĉe: e...@unitel.co.kr.

FRANCIO: Ĉevalo nomata Zamenhof gajnis la 15-an de majo 2003 la ĉefan kurkonkurson en Longchamp (Prix du Bois de Boulogne/Premio de la Bulonja arbareto), apud Parizo. La ĵokeo estis S. Pasquier.

KATALUNIO: La kandidatoj de la kataluna partio Unuiĝo populara de Mataro (Unitat Popular de Mataró) adoptis Esperanton en la balotprogramo por la alproksimiĝanta urba voĉdonado. Laŭ la balotprogramo, la maldekstra kaj sendependa partio volas garantii la ĉeeston de la internacia lingvo Esperanto en edukado, publikaj librejoj, kaj uzi ĝin en internaciaj rilatoj kiel pontolingvon ekster la medio de romanĉaj (*latinidaj) lingvoj. Legu la programon ĉe: http://www.cupmataro.org/principis/09almon.html

SLOVENIO: La televidstacio Net-TV en Maribor, Slovenio, elsendis la 12-an, 13-an kaj 14-an de junio unuhoran diskuton pri Eŭropa identeco kaj egalrajteco de nacioj en EU. La elsendon gvidis la prezidantino de Esperanto-Societo de Maribor Melita Cimerman kaj gastoj estis Zlatko Tišljar, Vinko Ošlak (esperantistoj) kaj Janez Dular (eksa kulturministro de Slovenio). En la diskuto oni plurfoje menciis Esperanton kiel solvon por defendi malpli grandajn naciojn sub la danĝero de malapero en EU.

FINNLANDO: Päätalo-instituto, kultura-literatura centro en Taivalkoski, Norda Finnlando, organizas ĉiujare fabelkonkurson por infanoj. Ankaŭ ĉi-jare la instituto invitas konkursi en Esperanto. Estas tri kategorioj: infanoj ĝis 9-jaraj; 10-11-jaraj kaj 12-13-jaraj. La konkursaĵoj estu verkitaj originale en Esperanto de infanoj aŭ grupoj (lernejaj klasoj). Individuajn kaj grupajn konkursaĵojn oni taksos aparte. Longeco ne estas fiksita. En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas helpi laŭ sia konscienco. En la prijuĝado oni aprezas antaŭ ĉio fabelecon kaj originalecon. La konkursaĵoj estu senditaj poŝte kaj alvenu plej laste la 15-an de septembro 2003 al: Päätalo-Instituto, Fabel-konkurso, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando. Oni uzu pseŭdonimon kaj menciu, ĉu temas pri grupo aŭ unuopulo. La nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso de la konkursanto estu en aparta koverto. La rezultojn oni publikigos la 18-an de oktobro. Pli da informoj donas la komisiito pri la konkurso: s-ino Aini Vääräniemi, Vääräjärventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando. Rete: a...@pp.inet.fi. Fabeloj, premiitaj en antaŭaj jaroj, estas legeblaj en: www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm

BRAZILO: Esperanto, la Lingvo de Frateco, estas la 4-a plej aŭskultata radioprogramo de la radistacio Rio-de Ĵanejro inter 22 aliaj. La rezulto aperis en la lasta bulteno de IBOPE, la plej grava esplorad-instituto en Brazilo. Oni povas aŭskulti la programon ĉiumarde je la 3-a ptm, kaj ĉiuvendrede je la 11-a vespere en www.radioriodejaneiro.am.br aŭ per 1400 kHz AM.

Fake

AKADEMIOJ: Antaŭ 250 personoj okazis la 15-an de julio 2003 en Niteroi, Brazilo, enpostenigo de Neide Barros Rego kiel akademianino ĉe Academia Fluminense de Letras en la fako Belartoj. La ĉefa temo de ŝia parolado estis E-o kaj Zamenhof. Ŝi eksplikis al la ĉeestantaro la devenon de E-o, ĝiajn ĉefajn aspektojn, detalojn pri la vivo de Zamenhof kaj nuntempa stato de la E-movado. Kiel kronon ŝi deklamis la poemon de Sylla Chaves Kvin Dronintoj, kiu trafe montras la lingvan problemon. La ĉeestantoj starante varme aplaŭdis ŝin.

FESTIVALOJ: La drama sekcio de la Kroata Esperantista Unuiĝo denove sukcese prezentiĝis en la programo de Surstrata festivalo, kiu la lastan semajnon de junio 2003 okazis en Zagrebo. La drama sekcio prezentiĝis du-foje per spritaj skeĉoj tradukitaj el Esperanto.

ĜISDATE: La dokumento Ĝisdate pri Esperanto nun legeblas en 24 lingvaj versioj. Utiligu kaj adaptu ĝin por informado al neesperantistoj. Se vi emas traduki en plian lingvon, proponu tion al k...@esperanto.org. Jam estas tradukoj en la angla, bulgara, dana, Esperanto, estona, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, kataluna, korea, litova, nederlanda, norvega (boksmal), pola, portugala, rumana, rusa, serba, slovaka kaj la sveda. http://lingvo.org/xx/3/250.

KAMPANJOJ: Plenpaĝa reklamo pri Esperanto aperis en la ĵurnalo Le Monde la 14-a junio 2003 kadre de eŭropa kampanjo iniciatita kaj financita de esperantlingva japana mecenato. La malavara mecenato de la asocio Esperanto-France deziras progresigi la ideon de Esperanto en Eŭropo kaj li mem financas la aperon de kompleta paĝo en la ĉefa ĵurnalo de pluraj landoj.

ZEO-J: Publika fruktoĝardeno apud Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, Svislando, ricevis la nomon Esperanto-ĝardeno. La nomiga ceremonio okazis la 13-an de julio 2003 dum la inaŭguro de la 76-a Kongreso de Sennacia Asocio Tutmonda (SAT).

E-LIBREJO: La e-librejon de www.esperanto.se vizitis jam pli ol 100 000 legantoj. La unuan pozicion okupas La Eta Princo. Plej multe oni legas diversajn popularajn tradukitajn verkojn. Inter la originalaĵoj la unuajn lokojn okupas verkoj de Zamenhof, Privat, Drezen kaj Neergaard. La unuan lokon inter originalaj verkoj de vivantaj aŭtoroj okupas Ne nur Leteroj de Plumamikoj de M. Boulton (598), la duan Eŭropa Identeco de Z. Tišljar (585) kaj la trian libro de Franko Luin Spuroj de Miaj Paŝoj (515).

Persone

ULRICH LINS, en la jaroj 1989 ĝis 1995 vicprezidanto de nia Asocio kaj nun komitatano, fariĝas 60-jara la 4-an de aŭgusto. Ekde 1957 esperantisto, la rekunfondinto de la junulara grupo en Kolonjo (Rejnlando, Germanio) interalie organizis Internaciajn Seminariojn, al kiuj li sukcesis altiri eminentulojn kiel Lapenna kaj Laurat. De 1964 ĝis 1969 li estis Estrarano de TEJO kaj reprezentis ĝin la lastajn du jarojn ĉe la UEA-Estraro; kvar jarojn post 1970 li redaktis Kontakto (kune kun Simo Milojević). La doktoriĝinto pri la japana Oomoto-movado estas nuntempe plej konata pro la monumenta La danĝera lingvo, kiu aperis de 1973 ĝis 1990 en pluraj, eldonoj kaj pluraj lingvoj. Esperantistoj povis rimarki lian interesiĝon pri historio, ne nur Esperanta. Ekzemple, en 1961 li altnivele verkis pri la IS-temo sur la junularaj paĝoj de Germana Esperanto-Revuo, kaj en 1966/1967 aperis en tiu organo de GEA la vojmontra Esperanto en la Tria Regno. Specialan atenton meritas lia historio pri UEA de 1908 ĝis la dua mondomilito, aperinta en Esperanto en perspektivo en 1974. El lia plumo venis ankaŭ la tre leginda biografio pri Ivo Lapenna en la revuo Esperanto, februaro 1988. Laste, en 2000, aperis ĉe UEA lia La laboro de Universala Esperanto-Asocio por pli paca mondo kiel Esperanto-Dokumento. Krome li estas komisiita de UEA redakti la estontan Enciklopedion de Esperanto.

Lins estas edzo de japanino kaj havas unu filinon kaj unu filon, la informado-aktivulon Marko Naoki Lins.

Ziko M. Sikosek

[FORIGITA!: bildo]

1973: transdono de la materialoj por Esperanto en perspektivo, kun Lapenna kaj Direktoro Victor Sadler.

Anoncetoj

Teniso: organizanto de E-kurso por tablotenisistoj de Junulara Sporta Centro en Jalto serĉas por la kursanoj kontaktojn kun esperantistoj-tenisistoj: Jefim Zajdman, str. Kirova 26-14, UA-98600 Jalta, Ukrainio. j...@uea.org; t...@yalta.us.

500 diversaj Esperanto-stampoj kaj poŝtmarkoj. Ofertolisto kontraŭ 1 irk. aŭ egalvaloro. Aĉeto de poŝtmarkoj el la tuta mondo laŭ miaj aĉetlistoj: Neussner, DE-37284 Waldkappel, Germanio.

Tango-dancado: Lecionoj en Esperanto en Bonaero (Buenos Aires), aŭ ĉe vi: Ale Kosavela. XX-54-11-4325.2487, a...@argentina.com.

Muzeo de Harmonikoj en Malden, Nederlando, eldonis prospekton kaj aranĝas rondgvidadojn ankaŭ en Esperanto: De Muse, Kerkplein 12, NL-6581 AC Malden, Nederlando. +31-24.3584196, 388 1902, k...@daxis.nl; www.accordeonmuseum.nl.

Tra la mondo

Fervojistoj kongresis en Saksio

Plenan semajnon (10-16 maj 03) pasigis 254 fervojistoj-esperantistoj el 19 landoj en la germana metropolo Dresdeno, dum la 55-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

La programo, kiun kiel kutime favoris ankaŭ la vetero, estis vere bunta kaj interesa: fakajn prelegojn, kunsidojn de fakaj komisionoj kaj publikajn plenkunsidojn agrable alternis turismaj ekskursoj, nacia folklora vespero kaj distraj vesperoj kun kantoj kaj dancoj.

La ĉefan prelegon Teknikaj evoluoj por la estonto de la eŭropa fervojtrafiko kompilis kaj prezentis Bodo Ehrlich. Pri la programo ĉiutage informis Kongresa Kuriero, redaktita de Stano Marĉek.

Dum la semajno okazis sep fakaj prelegoj, tri tuttagaj kaj tri duontagaj ekskursoj al Dresdeno, al palacoj kaj ĝardenoj de Pillnitz, ŝipa ekskurso sur Elbo al sablo-ŝtonaj montaroj Saksa Svisio kun konkero de la fortikaĵo Bastei kaj vespermanĝo en subferdeka ŝipa restoracio, trajnveturo al Pirna kaj veturado sur vaporŝipo Meissen, konstruita en 1885. La venonta IFK okazos de la 8-a ĝis la 15-a de majo 2004 en Sopron, Hungario.

Stano Marĉek

[FORIGITA!: bildo]

Romano Bolognesi malfermas la 55-an IFEF-Kongreson en Dresdeno.

Novaĵoj el Barcelono

Okaze de la Ferioj de Asocioj (Firentitats), organizitaj de la sekretariejo de Asocioj de la urbestraro de Barcelono, en kiuj kunvenis 135 kulturaj kaj civitanaj asocioj, Barcelona Esperanto-Centro okazigis ekspozicion.

La ekspozicio konsistis el stando por kontakti interesiĝantojn, loko kun ekspoziciitaj afiŝoj pri universalaj, internaciaj kaj naciaj kongresoj, kaj du vitraj tabloj por montri la plej aktualajn E-librojn.

La Ferioj estis vizititaj de miloj da personoj. BEC disdonis 500 informilojn kaj akceptis aliĝojn por Somera E-Kurso en junio kaj julio 2003. Krom la ekspozicio estis aranĝita prelego fare de s-ro Martí Guerrero pri La problemo de la lingvoj.

En unu el la plej gravaj publikaj barcelonaj bibliotekoj Vapor Vell estis establita E-fako, kiu havas pli ol 60 verkojn: gramatikojn, vortarojn, novelojn, romanojn, eseojn. La plej interesajn librojn donacis Luis Serrano, Giordano Moya, Marco Botella, la eldonejo Prosveta kaj Hispana Esperanto-Federacio.

Ĉe la inaŭguro la prezidanto de BEC S. Aragaj dankis ĉiujn kunlaborantojn kaj ĉeestantojn, post kio s-ro Martí Guerrero, gvidanto de la E-kurso en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono en Bellaterra, prelegis pri la temo La Eŭropa Unuiĝo kaj la lingva problemo.

Salvador Aragaj

Condomínio Esperanto

Almir kaj Zilda Ferreira estas agemaj samideanoj, loĝantaj en Rio-de-Ĵanejro. Ili ĉiel klopodas por disvastigi Esperanton. Antaŭ nelonge ili aĉetis novan apartamenton. Ĉar la apartamentaro ankoraŭ ne havis nomon, ili proponis al la entrepreno, kiu vendas la apartamentojn, ke ili nomu ĝin Condomínio Esperanto (Kunproprietaĵo Esperanto).

La propono estis varme akceptita kaj de la firmao kaj de granda parto de la novaj proprietuloj, kaj estis aprobita en speciala kunveno kunvokita tiucele. La dokumento estis notarie registrita. Condomínio Esperanto troviĝas ĉe strato Daniel Carneiro 128 en kvartalo Engenho de Dentro en Rio-de-Ĵanejro. Almir kaj Zilda intertempe informis, ke la entreprenisto tiom ŝatis la proponon, ke li intencas nomi aliajn konstruotajn apartamentarojn per Esperanto 2, Esperanto 3 ktp.

Aloísio Sartorato

Hungaroj en Tata

La 33-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso okazis la 17-an kaj 18-an de majo 2003 en la belega, je historiaj monumentoj riĉa urbeto Tata, situanta 70 kilometrojn nordokcidente de Budapeŝto.

La Loka Kongresa Komitato gvidata de Elizabeta Ködmön realigis la dutagan aranĝon plaĉe, kontentige kaj modele.

La kongreson partoprenis pli ol 150 ĉiuaĝaj personoj, venintaj el ĉiuj regionoj de la lando. Estis iom nekutime, ke malnovaj kaj konataj esperantistoj alvenis malpli ol al la antaŭaj kongresoj, male abundis la kontribuantoj al la kulturaj programoj — grandparte nur simpatiantoj. Estas tamen rimarkinde, ke ĉiuj estraranoj de HEA partoprenis la kongreson krom unu, kiu nun laboras eksterlande.

Estis korvarmige, ke reprezentantoj de diversaj tavoloj de la socio venis al nia festo. Dum la inaŭguro salutis la kongresanojn vicurbestro, iama ano de HEA. Ankaŭ la parlamentano de la urbo András Tóth, kiel malnova konatulo de la loka esperantista grupo, salutis nin.

Pri la kongreso jam la antaŭan tagon aperis informoj en ĵurnaloj kaj radioelsendoj, sed sabate dufoje venis ĵurnalistoj de la urba televido kaj de urba kaj regiona ĵurnaloj.

Inaŭgure prelegis Sándor Jakab, vicprezidanto de HEA pri tio, kion alportu hungaraj esperantistoj al Eŭropa Unio kaj kia povos esti tie la situacio de esperantistoj.

Oszkár Princz, la ĝenerala sekretario, analizis la ĉefajn tendencojn de la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj de la ĵus pasinta jarcento, kaj atentigis la partoprenantojn pri tio, ke ni vivas en unika jardeko de Eŭropo, kiam la en ĝi grandiĝanta Unio formas sian novan strukturon kaj serĉas komunan lingvon. Ni ne preterpasu ĉi tiun historian momenton.

En la diskuto — inter aliaj — parolis ankaŭ profesoro Ottó Haszpra, ano de Hungara Scienca Akademio, kiu per trafaj argumentoj prezentis la en mono mezureblajn kostojn de la multlingveco, kompare al la solvo per unu lingvo, speciale konstruita por la celo de internacia komunikado. Fine de la plenkunsido plimulto de la partoprenantoj subtenis la inviton de esperantista grupo el la fama historia urbo Sárospatak ke ĝi organizu la venontjaran kongreson inter la 21-a kaj 23-a de majo 2004.

Posttagmeze Sándor Jakab malfermis ekspozicion de Esperantista Pentrista Grupo funkcianta en la urboj Tata kaj Tatabánya. Por la ekspozicio dudek artistoj transdonis siajn verkojn. Post la ekspozicio okazis prezento de du esperantlingvaj romanoj. La historion de la naskiĝo de la unua romano prezentis d-ro Endre Dudich, la verkinto de la nekutima biologia fantasto. La 106-paĝan origine esperantlingve verkitan romanon la verkinto surloke dediĉis al la unuaj aĉetantoj. La dua prezentita libro estis romano de la Nobel-premiito Imre Kertész. La libro aperis post kelkaj tagoj dank’ al malavara subvencio de hungariĝinta esperantistino devenanta el Ĉinio Lin Nagy.

Dum la 33-a HEK la partoprenantoj povis ĝui krom la menciitaj programeroj ankaŭ urborigardon, veturante per speciala lokomotivo, ruliĝanta sur gumaj radoj, unuhoran kulturan programon, kongresan balon kaj ankaŭ fakajn kunsidojn. Kompreneble ili povis aĉeti esperantaĵojn dum la tuta daŭro de la kongreso.

Oszkár Princz

Subtenu E-movadon en Afriko!

En la kvara numero de Kontakto publikiĝos la respondoj al la konkurso Ĉu vi konas Sud-Afrikon? lanĉita en la numero 192 (2002:6). La numero estas parte dediĉita al Afriko, sed la ĉefa numero, kiu traktos tiun temon, estos la unua en 2004. Kontribuu al tiu numero ankaŭ vi (la aŭtorojn atendas valoraj premioj)! Kontaktu la redakcion rete <k...@tejo.org> aŭ poŝte: Ĵenja Zvereva (Kontakto), p/k 89, UA-01030 Kijiv, Ukrainio.

Oni ŝatus presi iom pli da ekzempleroj kaj sendi ilin al esperantistoj en Afriko, el kiuj multaj unuafoje havos la revuon en siaj manoj. Se vi ŝatus helpi realigi tiun ideon, sendu vian mon-kontribuon al la konto de UEA (vidu la Jarlibron), kun la indiko Kontakto-Afriko. Helpu afrikajn esperantistojn ricevi tiun numeron, kiu promesas esti vere bunta, alloga kaj interesa!

La temo de la tria numero de Kontakto estas Vojaĝoj — antaŭaj kaj nuntempaj, esperantistaj kaj ne. Ne maltrafu ĝin!

Por aboni Kontakto turnu vin al la CO de UEA. Por ricevi senpagan provekzempleron sendu mesaĝon kun via adreso al la CO de TEJO: <o...@tejo.org>.

Ĵenja Zvereva
redaktoro de Kontakto

Forpasoj

Frank Buckley (1914-2003), dumviva membro de UEA kaj de Brita E-Asocio, diplomito de Brita E-Asocio kaj de Internacia Cseh-Instituto, fervora propaganto de E en multaj landoj, mortis en Bristol (Britio).

Peter Danning (1928-2002), delegito, fakdelegito, fondinto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (1977), mortis pasintan oktobron en Richmond (Britio). Li estis membro de la Londona E-Klubo kaj kasisto de la Sudorienta Federacio.

Eurrico Figueira (1933-2003), D de UEA, forpasis la 30-an de marto en Taubate, Brazilo.

François Garrique (1911-2003), vicdelegito (1958-59) kaj delegito (1960-91), mortis en Rognes (Francio).

Walter Giannini-Aeppli (1914-2003), membro de UEA, Svisa E-Societo (SES), KELI kaj de Zurika E-Societo, kiun li prezidis, forpasis la 9-an de aprilo.

Salvator Gumà (1901-2003), E-instruisto kaj verkisto, forpasis la 22-an de majo 2003 en la aĝo de 101 jaroj.

Gerard van der Horst (1924-2003), la edzo de Mila van der Horst-Kolinska, forpasis la 13-an de aprilo en Hago, Nederlando. Li estis kunlaboranto de SAT, TANEF kaj E-radioelsendoj.

Signe Korstvedt (1911-2003) kunfondis E-klubon en Horten, kasisto en la E-klubo en Oslo, sekretario de Norvega E-Ligo kaj estrarano/anstataŭanto (1979-85). De 2001 honora membro de NEL, mortis en Oslo.

Edward Lindberg (1911-2003), dumviva membro, fakdelegito pri astronomio kaj radioamatorismo, mortis en Bowmansville (Usono).

Li Naixi (1908-2003), ĝenerala direktoro de la Ĉina E-Ligo, gvidis eldonadon de El Popola Ĉinio, laboris por Radio Pekino (posta Ĉina Radio Internacia), ĉefredaktis La Mondo (la organo de la Ĉina E-Ligo).

Wilhelm Theodor Oeste (1913-2002), membro de 1954, delegito, mortis en Sintra (Portugalio) la 17-an de oktobro. Li tradukis Esperanten la kompletan version de kanzonoj de Schubert (Lieder).

Alberto Solarz (1917-2003), aktiva esperantisto en Venezuelo kaj Francio ekde 1935, delegito kaj vicdelegito, forpasis en Parizo.

Alfred Wenger (1917-2003), dumviva membro, fakdelegito pri medicino (1964-83), mortis en Chez-le-Bart (Svislando).