Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2003 9

Vi trovos ...

Esperanto estas pli aĝa je unu Universala Kongreso. La 88-a, Gotenburga, plursence kontribuis al la maturiĝo de la mirinda projekto de Ludoviko Zamenhof. Ĝi elvokis tiel vastan intereson ne nur en la svedaj amaskomunikiloj, ke ĝi prave ricevis la epiteton — Amaskomunikila. Pri tiu kaj aliaj sukcesoj de nia lasta universala manifesto klopodas alporti atestojn tiu ĉi kongresa numero. Espereble vi komprenos, kial via redaktoro denove ŝovis preskaŭ ĉiujn alitemajn artikolojn al la posta numero. Agrablan legadon!

Stano Marĉek

Malferme

Internacia komuniklingvo estu sennacieca

Profesoro Charles Durand, specialisto pri informadiko kaj fama franca aŭtoro de du libroj pri la pozicio de la angla lingvo, estis invitita kiel ekstera fakulo al diskutoj pri la ĉi-jara kongresa temo. Jen lia parolado ĉe la Inaŭguro.

Antaŭ ĉio mi volas danki al Sinjoro Renato Corsetti, Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, pro tio ke li invitis min partopreni tiun ĉi kongreson kaj tiel havi la eblon alporti mian modestan kontribuon al la faritaĵoj kaj al la laboroj de la esperantistoj.

Hodiaŭ nepras, ke ni disrompu la cirklobarilon de silento, trude starigitan de la amaskomunikiloj kaj de la oligarkio, de kiu ili estas komisiitaj. La esperantistoj ne nur promocias Esperanton. Ili ankaŭ postulas la rajton, kiun havas la popoloj por sia digno, pensi, labori per siaj lingvoj, vivi laŭ siaj propraj kulturoj, esti si mem plene kaj sentrude. La esperantistaj asocioj havas multajn komunajn ecojn kun aliaj grupoj, kiuj kreiĝis dum la dek kvin pasintaj jaroj dise tra la mondo kaj aparte en Eŭropo. Tiuj grupoj prizorgas la defendon de multaj naciaj lingvoj, kiujn la tutmonda plutokrataro ŝatus nuraj dialektoj, kaj kies rolo tiel iĝus esence folklora. Jen kial alianco inter esperantistoj kaj la ĵus cititaj asocioj estas alte dezirinda. Dume, miaopinie ekzistas ĉiuj necesaj faktoroj por estigi el tiu alianco ververan simbiozon, kio helpos nin multe pli efike dissciigi niajn mesaĝojn.

Hodiaŭ la esperantistoj estas la solaj, por proponi al ni lingvon vere internacian kaj de ĉiuj akireblan. Mi ne priskribu ĉi tie la avantaĝojn de Esperanto, ĉar vi ĉiuj ilin scias pli bone ol mi, kiu ankoraŭ ne parolas vian lingvon. Tamen aliaj asertas al ni, ke la gepatra lingvo de iu grupo, reprezentanta ne pli ol 6 ĝis 7% de la tutmonda loĝantaro, estas universala lingvo, kaj tio starigas al ni seriozan problemon. Fakte, se unu natura lingvo estas proklamita universala, tio samtempe subaŭdigas, ke la aliaj ne estas tiaj. Se unu lingvo posedas superecojn super la aliaj, tio memkompreneble substrekas malsuperecon de aliaj. Tion oni nomas duopeco de la kvalifikiloj, kaj tio estas ege ĝena, ĉar, se unu lingvo superas la aliajn, ĝiaj parolantoj same konsideratos superantaj la alilingvanojn, vole nevole.

Mi ŝatus ĉi tie parentezumi. Ni ĉiuj scias, ke antaŭ 1960 ekzistis en Usono strikta rasa apartigo bazita sur la laŭdira malsupereco de la nigruloj. Dume ĝisfundaj enketoj montris, ke la nigruloj mem plejmulte samopiniis ĉi tiel. Tiu interkompletiĝo de la opinioj ĉiam ekzistas en la rilatoj inter koloniantoj kaj koloniatoj, inter regantoj kaj regatoj. Nu, ni konstatas similan situacion inter la denaskaj parolantoj de la laŭdire universala lingvo kaj la ceteruloj. La preskaŭ sistema diskriminacio favoranta la denaskajn angloparolantojn estas natura sekvo de la supereco prikonsentita al la angla lingvo, tial ke en multaj landoj la angla lingvo estas formale agnoskata kiel la nura lingvo uzota en ekzemple la internaciaj teknikaj-sciencaj interŝanĝoj. Ankaŭ la diskriminaciaj dungprocedoj povas ekzisti nur pro la kredo — komuna al la denaskaj angloparolantoj kaj al tiuj kiuj ne estas tiaj — pri tiu laŭdira “supereco” de la angla lingvo. Tiu kulpa interkonsento, kiu estas nenio alia ol unu reganta grupo kaj alia regata grupo, estas naskanta ene de ĉiuj internaciaj organizaĵoj — ja ne devigataj je dungaj kvotoj — evidentajn malegalecojn, kiujn la aktualaj tendencoj povas nur plifortigi.

En Eŭropo iuj provas kredigi al ni, ke la scipovo de la angla fariĝis nemalhavebla pro komercaj reguloj kaj planedskalaj komunikbezonoj. Dume kiel ni scias, se la celoj de tia lernado estus nur pragmataj, al Esperanto kaj ne al la angla la apostoloj de la universala interkompreniĝo devus sin turni! Devige ni konstatu, ke la angla rolas hodiaŭ en kontinenta Eŭropo same kiel antaŭ 1990 la rusa en la satelitoj de Soveta Unio kaj en ties aneksitaj respublikoj. La socilingvisto Louis-Jean Calvet evidentigis en tiu procezo etapojn tute similajn al tio, kio videblas nun en okcidenta Eŭropo pro la angla. Malesto de lingva politiko en la neruslingvaj respublikoj sekvigis ampleksajn vortajn prunteprenojn el la rusa lingvo, aparte en la sciencaj kaj teknikaj sferoj. Tiel tre rapide, la lokaj lingvoj izoliĝis en poramasaj funkcioj, dum la rusa specifiĝis por la informadaj, oficialaj, sciencaj funkcioj. En 1975 dum konferenco okazinta en Taŝkento estis proponita la instruado de la rusa ĉie ekde la infanvartejo, kaj poste en 1979, dum alia konferenco en Taŝkento titolita La rusa lingvo, lingvo de amikeco kaj de kunlaborado de la sovetaj popoloj, estis sugestite devigi la studentojn redakti siajn memuarojn en la rusa. Sekvis manifestacioj en Tbiliso (Kartvelio), Talino (Estonio), ribeletoj en la aliaj baltaj landoj, peticioj de la kartvelaj intelektuloj, ktp... Iuj lingvanoj ekkonsciis, ke ilia lingvo malrapide solviĝas en la rusa. Okazis do fenomeno de akcelata sorbado de la sovetaj lingvoj fare de la rusa, neniel volata de la popoloj, sed male ĉiel dependanta de la potenco kaj de la lingva politiko de Rusio fronte al ĝiaj satelitoj. Estas evidente, ke simila procezo disvolviĝas en la eŭropaj landoj, kaj tio igas opinii, ke la eŭropunia konstruiĝo faciligas la rapidan satelitiĝon de la malnova kontinento sub la usona Ameriko. En Soveta Unio la prunteprenoj el la rusa estis malpliigontaj la diferencojn inter la lingvoj profite al la rusa. Aplikite tiam en Soveta Unio kaj hodiaŭ en kontinenta Eŭropo, tiu speco de lingva imperiismo nature laŭiras diversajn vojojn, samtempe influante la lernejan kaj universitatan politikon, la lingvoplanadon kaj la amaskomunikilojn. La lingva imperiismo ne estus tre danĝera, se ĝi ne estus la elmontro de kruda simpla imperiismo, kaj sufiĉas observi por taksi ties entenaĵojn.

En multaj landoj ĉi tie reprezentataj la amaskomunikiloj injektas en la naciajn lingvojn, tute artifike, centojn da novaj anglo-usonaj vortoj, kiuj tiel anstataŭas la lokan vortprovizon. Tiel estas ekzemple en la itala, en la germana, en la franca, en la hispana, en la sveda. En la reklamiloj la bildoj pri moderneco, pri teknologio, tiel nomata alta, pri movebleco, pri scienco, pri liberaleco, pri efikeco, pri profesia sukceso, pri riĉeco, kaj eĉ pri sporto, estas ekde nun preskaŭ ĉiam kunligitaj kun anglo-usonaj terminoj, kiuj tiel tute artifike anstataŭas la terminojn de la gepatraj lingvoj, tiamaniere vunditaj. Tiu seninterrompa entrudiĝo kreas en la loĝantaro Pavlovan reflekson, kiu favoras ne nur la trejnadon al la angla lingvo sed ankaŭ la konsenton por la ega anglosaksa superrego kultura, ekonomia kaj politika fare de la socioj, kiuj pro ĝi suferas.

Rémi Kauffer, profesoro en la prestiĝa lernejo pri politikologio (Sciences-Po) de Parizo, skribas en sia libro titolita La armilo de la misinformado. Milito de la multnaciaj firmaoj kontraŭ Eŭropo:

“Trudante siajn konceptojn, siajn terminarojn, siajn mondprojektojn, Usono provas enkatenigi siajn rivalojn en pensadcirklon por ili desegnitan, tiamaniere ke tiel malliberigite ili ne plu povos eligi sin el ĝi. Trudi sian vortprovizon signifas venki la unuan batalon. De brainstorming al wargame, de teenagers al fast-food, de management al benchmarking la usonanoj estas plifruiĝintaj antaŭ ĉiuj aliaj...

Dank’ al tiu kreskanta entrudiĝo la usonbrita influo povis disvastiĝi. De la reganta elitaro, de la ekonomiaj medioj, ĝis la “antaŭeniĝantaj” rotoj el la mezaj socitavoloj, ĝi enpenetris la popolajn klasojn. Pervorta batalo, perbilda batalo. Laŭ tio ke la usonecigo de la terminoj kaj de la imagitaĵoj kunestas kun la usonecigo de la konsummodo, tiu fenomeno donas unu el la plej efikaj subteniloj por la entrudiĝo de la usonaj firmaoj en la progresantajn merkatojn. Nu, eĉ se komerca, ĉiu ajn milito estas unue milito de la spiritoj. Ankaŭ ĝi tute ne kompareblas kun psika blitzkrieg (fulm-milito) elpensita kaj gvidata al proksima celo. La misinformado male entenas daŭran agadon zorge estritan kaj gravajn rimedojn teknikajn, financajn, homajn”.

Tiu ĉi klarigo estas do geografi-politika kaj ĝi plene konfirmas la diraĵojn de Zbigniew Brzezinski, kiam li asertas, ke Eŭropo estas de nun usona protektorato.

Niaj tiel nomataj elitoj absolute ne prikonscias, ke la posedantoj de la vortoj kaj de la lingvo posedas ankaŭ la penson, kaj ke posedante alies penson oni posedas ĉion ceteran. Tiu ignoro estas ĝeneraligita. Tiel la ĝeneraligita uzado de la angla, kiel difinilo kaj prezentilo de scienco, kompreneble donacas pli vastan videblecon al la sciencaj laboroj de anglalingvaj popoloj, dum ĝi samtempe enmarĝenigas la aliajn, kompreneble tiom pli, ke la laboroj estas anglalingve redaktitaj, kaj ke sekve ili devas enmuldiĝi en la anglalingvajn postulojn koncerne la formon kaj la enhavon. El tio fontas mimetismo aŭ imitismo, kiu havas plagajn sekvojn, ĉar ĝi gvidas laŭ konkurenca inspiro al programoj, kiuj ne povas respondi al vere noviga logiko. Laŭ tio ke estas efektive la anglolingvaj landoj kiuj tiel difinas la normojn de la bona scienco, estas memkompreneble ke la scienco de la anglalingvaj landoj montriĝas tiel supera fronte al tiu de la aliaj. Tiel longe kiam la fremdaj sciencesploristoj, konscie aŭ nekonscie, konsentos pri tiu propra malsupereco, uzante la anglan kiel priskribilon de sia laboro, ili montriĝos simplaj perantoj de la anglo-usona sciencesplorado kaj ili ne povos plene valorigi sian laboron.

Do ĉu la scipovo de la sinpretende universala lingvo ebligas pli altan nivelon de prospero? Tion ŝajne kredas la registoj de Tajvano, ĉar ili ĵus dungis mil instruistojn denaske angloparolantajn por plialtigi la anglalingvan nivelon de siaj gejunuloj. Tamen, kion mi rimarkigis okaze de konferenco okazinta en tiu lando en novembro 2002, se ni rigardas la najbarajn landojn, ni ekvidas ke Filipinoj, kie la angla lingvo estas supere plej bone parolata en la regiono, estas ankaŭ malplej altnivelaj sur la ekonomia tereno en Sudokcidenta Azio!

Unusola lingvo malmultigas la nombron de esprimmodoj kaj de referencpunktoj, kaj ĝi ignoras la pens-skolojn funkciantajn per aliaj lingvoj. Ne eblas konfidi al aliaj la regadon de la difinoj kaj de la enbildigiloj de la homa kono. Jen kial la internacia komuniklingvo estu nepre sennacieca, kaj Esperanto estas la nura lingvo nun konforma al tiu kriterio.

Mia batalo estas batalo por la libero de la spirito, ĉar tiu libero estas la kondiĉo de ĉiuj aliaj liberoj. Mi estas hodiaŭ kun vi, ĉar la esperantistoj fundamente tiel samopinias.

El la franca tradukis:
Claude Longue-Epée

La ĉi-jara Kongresa Temo

Lingvaj rajtoj kaj respondecoj

En Gotenburgo oni traktis la Kongresan Temon en tri ĉefaj kunsidoj: lunde, marde kaj ĵaŭde posttagmeze. Partoprenantoj de la diskutoj laboris ĉefe en malgrandaj grupoj. Malgrandaj grupoj ja scias generi grandajn ideojn!

La Kongresan Temon Lingvaj rajtoj kaj respondecoj oni traktis pere de serio de anticipe preparitaj demandoj, kiuj estis la bazo por la grupaj diskutoj, kvankam pro limigita tempo oni bedaŭrinde ne povis sufiĉe funde okupiĝi pri la unuopaj demandoj. Nur la unua demando Kio estas rajto? postulus ja plurajn horojn por diskutado.

Jen la 17 oficiale prezentitaj demandoj, diskutitaj en la rondoj:

  1. Kio estas rajto, kaj, inter la diversaj homaj rajtoj, kio estas lingva rajto?
  2. Ĉu en via lando la lingvaj rajtoj havas lokon en via konstitucio aŭ via juro?
  3. Kiuj estas la ĉefaj instituciaj rolantoj en la apliko de la lingvaj rajtoj?
  4. Ĉu ekzistas ankaŭ lingvaj respondecoj — ne nur juraj, sed ankaŭ moralaj?
  5. Ĉu estas diferenco inter individua lingva rajto kaj kolektiva lingva rajto?
  6. Se ekzistas lingvouza rajto, lingvoeduka rajto, kaj lingvoflega rajto, kio estas la rilato inter tiuj tri?
  7. En sia parolado en la inaŭguro, Charles Durand mencias la lingvan situacion en kelkaj landoj. Ĝis kiu grado vi rimarkas similajn evoluojn en via propra lando?
  8. Kiun rolon povus ludi la heredaĵaj landoj en la konservado de la lingvoscio de elmigrintoj, kaj kiel tio povus rilati al iliaj lingvaj rajtoj en la nova, adoptita lando?
  9. La konservado de la lingvoj de malplimultoj kaj enmigrintoj helpas doni instruon al infanoj en la patrina lingvo kaj ankaŭ helpas la scian kaj biosferan diversecon. Kiujn aliajn avantaĝojn ĝi havas?
  10. Kiujn reciprokajn respondecojn havas lingva malplimulto kaj la ĉirkaŭanta lingva plimulto flegi kulturan interkompreniĝon per tradukado, lingvoinstruado kaj alimaniere?
  11. Infanoj ofte volas asimiliĝi kun la plimulto, ignorante gepatrajn klopodojn konservi tradiciajn valorojn. Poste, tamen, tiuj samaj eksinfanoj deziras plikleriĝi en la tradiciaj valoroj kaj la heredaĵa lingvo. Kiel plej bone ebligi tion?
  12. La utiligo de la angla inter la elito en certaj landoj, ekzemple Barato, kreas fendon inter tiu elito kaj la ordinaraj homoj. Kion fari por fermi tiun fendon?
  13. Kiun ekvilibron ni trovu inter unuflanke la pledado por Esperanto kaj aliflanke la atentigo pri maljustaj solvoj de la internacia komunikado per etnaj lingvoj?
  14. Ĉu ni povas ekspluati difinitajn nuntempajn politikajn evoluojn favore al Esperanto, ekzemple reziston al la influo de la angla lingvo en Eŭropo?
  15. Kiel ni povas konvinki asociojn por la defendo aŭ disvastigo de naciaj lingvoj (Brita Konsilio, Instituto Goethe ktp) apogi Esperanton? Kiel ni povas trovi komunan intereson kun ili?
  16. Ĉu ni povas veki apogon por Esperanto en sciencaj kaj teknikaj medioj?
  17. Kion fari por antaŭenigi Esperanton kiel perantan lingvon en traduksistemoj, en interpretado ktp?

La 17 demandojn la tri kunreĝisoroj Charles Durand, Probal Daŝgupto kaj Humphrey Tonkin (ĉiu mastris unu trionon) tamen prezentis al la diskutantoj en pli ampleksa formo. La unua, prezentita de Probal Daŝgupto, ekzemple tekstis: Homo trapasanta iun fremdan regionon povas bezoni servojn en sia lingvo; nomu tion la lingvouza rajto. Infano edukata for de sia heredaĵa lingvejo eble bezonas iom da eduko en aŭ pri sia lingvo; nomu tion la lingvoeduka rajto. Plenkreskulo volanta defore sekvi la fluon en sia heredaĵa lingvejo eventuale bezonas aliron al la gazetaro, la televido kaj la bibliotekaro de tiu heredaĵa regiono; nomu tion la lingvoflega rajto. Kia kontinuo, kia tabelo helpas pli bone kompreni la rilatojn inter tiuj kaj aliaj lingvaj rajtoj individuaj kaj kolektivaj?

Al la kunsidoj, kiuj okazis en la salonoj Lapenna kaj Hodler, venis rekorde multaj homoj, meze po 300. Pro tio oni disdividis la diskutantojn en malgrandajn grupojn kun grupgvidantoj, kio tre bone funkciis: oni povis tiel vere aktive partopreni en la diskutoj.

La fina versio de la Kongresa Rezolucio venis el speciala fina kunsido de la gvidantoj, kiu okazis ĵaude. Tie oni “kunbalais” diversajn rekomendojn, decidojn kaj sugestojn, kaj kvazaŭ “eltajlis” la kongresan rezolucion, kiun oni poste proponis al la Komitato por la aprobo (legu sur p. 177).

La diskutoj naskis multe pli da interesaj ideoj, sugestoj kaj proponoj, ol oni povis enŝovi en la finan rezolucion. Jen kelkaj disaj, sed certe pensigaj opinioj de la diskutintoj:

  • Esperantistoj havas konsciencon pri la lingva maljusto
  • Multaj komprenas, ke kun la angla lingvo venas la angla pensmaniero
  • Ni kampanju por ke lingvaj rajtoj aperu en landaj konstitucioj kaj en la eŭropa kortumo (ekz. ni procesu)
  • Ni ne batalu kontraŭ la angla. Se ĝi peras interkompreniĝon, bone. Malbone, ke kiel nacia lingvo ĝi klopodas anstataŭi la lingvojn de malgrandaj popoloj; ni estu kontraŭ tiu malbono
  • Oni subtenu BKC
  • Oni reekzamenu DLT
  • Oni reliefigu la tradukopontolingvajn sukcesojn de Esperanto
  • Oni flegu la leksikografion, precipe la fakan
  • Oni puŝu politikistojn por ke estu mono por instrui Esperanton al interpretistoj
  • Ni interne pretiĝu kaj ekstere aliru la instancojn fari studojn por pruvi taŭgecon de Esperanto
  • Strategie komenci per rolo (por Esperanto) de interpretista suplemento al la angla
  • Ni edukiĝu pri tradukistiko kaj interpretado
  • Lingvaj rajtoj estas rajtoj rilataj al la plenumo de komunikbezonoj en plurlingvaj situacioj
  • Homo havas rajton je propra lingvo pro principo de identeco, kaj rajton je neŭtrala lingvo pro principo de lingva demokratio
  • La lingvaj rajtoj inkluzivas la rajton de gepatroj postuli por gefiloj edukon en lingvo nefremda
  • Transdoni sian lingvon al la posta generacio estas, por la komunumo, morala devo al la estonteco
  • Rajto estas rekono kaj respekto de identeco
  • Pli bone esti por io ol kontraŭ io
  • Rajto estas tio kion oni opinias justa/ĝusta
  • Rajto estas io defendebla en kortumo
  • Lingva rajto: unu el la esencaj homaj rajtoj
  • Rajto: povi agi laŭvole sen ĝeni aliulojn
  • Rajto: eblo fari ke iu persono faru ion laŭ propra volo, laŭ la leĝo, ĉiam kun juraj sekvoj Homa rajto: koncernas statuson (ĉefe dignon) de la homoj
  • Lingva rajto duflanka: homo havas (1) pro principo de identeco rajton je propra lingvo; (2) pro principo de lingva demokratio rajton je neŭtrala lingvo
  • Lingvaj rajtoj estas rajtoj rilataj al plenumo de komunikbezonoj en plurlingvaj situacioj
  • Ne estas rajtoj sen devoj
  • Esperanto estas terapio por la lingva malegaleco
  • Lingva rajto inkluzivas la rajton postuli nefremdalingvan edukon por siaj infanoj
(stma)

[FORIGITA!: bildo]

Charles Durand dum la Inaŭguro enkondukas la kongresan temon.

[FORIGITA!: bildo]

Diskutoj pri la kongresa temo.

Esperantologia Konferenco

Esploroj pri esperantologio

La ĉi-jara Esperantologia Konferenco, kies temo estis Esploroj pri esperantologio: Kien iri, kaj per kiuj vojoj? okazis, sub prezido de prof. Humphrey Tonkin, en du partoj: lunde kaj marde posttagmeze en la salono Kalocsay, kun partopreno de po ĉirkaŭ 70 homoj.

La unuan tagon oni aŭdis raporton de Ziko M. Sikosek pri la historio kaj la nuna stato de la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo, kaj pri prioritatoj por Esperanto-bibliotekoj ĝenerale.

Ziko M. Sikosek nun profesie okupiĝas pri la ordigo de tiu biblioteko, kiu tra multaj jaroj ne ricevis sufiĉan atenton. La espero estas ke surbaze de lia laboro oni povos fronti la financan demandon, kiel apogi kaj funkciigi la bibliotekon, kiel ĝin ordigi kaj modernigi. Lia lunda prezento estis kvazaŭ komenca paŝo de la konferenco por informi pri tio, kio nun okazas en unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj. La paroladon de Sikosek poste komentis Ulrich Lins, nia konata historiisto.

En la marda kunsido Detlev Blanke, lekciisto pri interlingvistiko ĉe la Universitato Humboldt en Berlino, faris la ĉefan prezenton. Temis pri lia lastatempa tre detala eseo pri vojoj al la faka literaturo pri esperantologio kaj interlingvistiko, kiu ne estas simpla bibliografia laboro, sed prezento de la bazaj studaj kaj esploraj materialoj, kiujn oni bezonas por kompili kaj utiligi bibliografion. Tiu tre interesa parolado, kiu nun aperas anglalingve en la revuo Language Problems & Language Planning (LPLP), aperis ankaŭ en Esperanta versio, en la serio de Esperanto-dokumentoj 39E (Detlev Blanke: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo, havebla ĉe la Libroservo de UEA). Prof. Probal Daŝgupto de la Universitato de Hajdebarado en Barato, komentis la vortojn de Detlev Blanke kaj ankaŭ mem faris prezenton de siaj ideoj pri la rolo de Esperanto kaj esperantologio.

(stma)

Solena Inaŭguro

Ondado de impresoj kaj emocioj

Lunde antaŭtagmeze je la 10-a horo okazis en la salonego Zamenhof la malferma ceremonio de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto. Post prezento de la podianoj (vidu la foton), bonvenigo de la kongresanoj kaj saluto de la eminentaj gastoj, bonvenigis la kongresanojn la vicprezidantino de Gotenburgo Britt Golberg kaj reprezentanto de la gubernio Maria Vassén (la lasta en flua Esperanto!). Sekvis festparoloj de la ĉina ambasadoro Zou Mingrong, kiu invitis la kongresanojn al la venontjara UK en Pekino, kaj de la 1-a sekretario de la pola ambasadoro en Svedio Joanna Wijaszka. La vicprezidanto de UEA Lee Chong-Yeong legis mesaĝon de la Asista Ĝenerala Direktoro de Unesko John Daniel (vidu la p. 174) kaj Sean O’Riain leteron de la irlanda ambasadoro en Stokholmo Patrick McCabe. Post majstra muzika interludo de Andreo Korobejnikov la parolon prenis la prezidanto de Sveda Esperanto-Asocio Franko Luin, kiu i.a. komparis la svedan E-movadon al ondado — kun alternaj sukcesoj kaj malsukcesoj. Tiu transdonis la mikrofonon al la prezidanto de LKK Roland Lindblom, kiu i.a. skizis la trijarajn preparojn de la kongreso. Post la solena parolado de Louis C. Zaleski-Zamenhof (legu apude) parolis la invitita gasto Charles Durand (vidu Malferme). La kongresan temon Lingvaj rajtoj kaj respondecoj enkondukis ĝia reĝisoro Humphrey Tonkin, kiu invitis la kongresanojn al la debatoj. Sekvis la historie plej mallonga festparolo de la prezidanto de UEA pri niaj lastatempaj sukcesoj sur la kampo de informado kaj instruado, kaj post plua muzika interludo salutoj de Sonja Petrović (TEJO), Mauro La Torre (ILEI), Geraldo Mattos (AdE) kaj Tahira Masako (SAT). Post la tradiciaj salutoj de la reprezentantoj de Landaj Asocioj de UEA eksonis en la salonego Zamenhof nia himno La Espero kaj la UEA-prezidanto Renato Corsetti martelbate malfermis la 88-an Universalan Kongreson de Esperanto en Gotenburgo.

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj: Charles Durand, Roland Lindblom, Mauro La Torre, Andrej Grigorjevskij...

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj (daŭrigo el la antaŭa paĝo): Andrej Grigorjevskij, Michela Lipari, Lee Chong-Yeong, Trevor Steele, Renato Corsetti, Ivo Osibov, Humphrey Tonkin, Charles Durand, Ans Bakker, Geraldo Mattos, Sonja Petrović kaj Christer Kiselman.

Mesaĝo de Unesko al la 88-a Universala Kongreso de Esperanto

Kun granda plezuro mi, komisiite de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, hodiaŭ sendas saluton al la partoprenantoj de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto. Kiel vi scias, Unesko aljuĝas grandan gravecon al kunlaboro kun neregistaraj organizoj, ĉu internaciaj ĉu naciaj, ĉar ni same celas krei solidarecon kaj interkompreniĝon. Pro tio ni alte taksas niajn multjarajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio, kiu ĉiam aktivis por establi ligojn inter diversaj popoloj, tiel kontribuante al internaciaj interkompreniĝo kaj paco.

Unesko rigardas lingvojn kiel kanalojn de dialogo kaj do de interkompreniĝo. Pacaj interrilatoj inter la nacioj de la mondo nepras en la nuntempo, kaj lingvo kaj kulturo estas la ŝlosilaj elementoj de internacia dialogo.

Ĉiu lingvo estas kaj esprimo de la kulturo de komunumo kaj ilo por konservi tiun kulturon por postaj generacioj. Ĉiu lingvo en la mondo prezentas unikan manieron percepti la realon. Estas danĝero, ke multaj el tiuj lingvoj, protektantoj de diverseco, malaperos dum la venontaj jaroj, se ni ne multe penos por ilin konservi.

Per tio, ke ĝi stimulas komunikmetodon, la Esperanto-movado helpas konstrui pontojn de interkompreniĝo inter diversaj popoloj kaj kulturoj. Tiamaniere Esperanto helpas montri, ke unueco kaj diverseco eblas kaj fakte necesas.

Mi gratulas Universalan Esperanto-Asocion pro tiu iniciato kaj mi deziras al la kongreso ĉian sukceson.

[FORIGITA!: bildo]

John Daniel, Parizo
Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado

[FORIGITA!: bildo]

Giĉetoj en la akcepteja halo

[FORIGITA!: bildo]

La Solena Inaŭguro kun gastoj surpodie

[FORIGITA!: bildo]

En la kongresejo bone funkciis informejoj

[FORIGITA!: bildo]

Gejunuloj dum la Interkona Vespero

[FORIGITA!: bildo]

La Internacia Koruso dum sia prezento

[FORIGITA!: bildo]

K. Fettes transdonas la unuan Jarlibron

[FORIGITA!: bildo]

Stanisław Mandrak kaj Joanna Wijaszka

[FORIGITA!: bildo]

Neformalaj diskutoj en la koridoroj

[FORIGITA!: bildo]

Irlanda muziko plaĉis kaj — dancigis!

[FORIGITA!: bildo]

Steele kaj Corsetti dum Estrarkunsido

[FORIGITA!: bildo]

En la kongresejo ne mankis gejunuloj

[FORIGITA!: bildo]

Silenta minuto honore al la forpasintoj

Parolado de Louis C. Zaleski-Zamenhof

Estimata Sinjoro Prezidanto,
Estimataj Gesinjoroj Honoraj Gastoj,
Estimataj Gekongresanoj,

Mi salutas vin, karaj Geamikoj, karaj Gefamilianoj de la granda Zamenhofa Rondo Familia, alvenintaj al Gotenburgo por kongresi kaj por debati pri la lingvaj rajtoj, grava kaj defendinda elemento de la homaj rajtoj ĝenerale. Okazis, ke antaŭ sesdeko da jaroj la nomo de tiam de ni ne konata urbo Gotenburgo aperis al mi, al mia familio, ĝuste kiel sinonimo de tiuj homaj rajtoj, kiel sinonimo de libereco. Al ni, en Varsovio tiam sub okupacio, al ni enkarcerigitaj antaŭ la fi-famaj muroj, Gotenburgo egalis mondon fabelan, mondon el kiu, same kiel manao de ĉielo en tempoj bibliaj, alvenadis diversaj bongustaj manĝaĵoj kies ekzisto estis ĉe ni, tiutempe, jam de longe forgesita. Mi ĉiam memoros la nomon de la sendinto aperinta sur la pakaĵoj: la nomon de Einar Adamsson, gotenburgano kaj esperantisto. Mi havis la ŝancon, kelkajn jarojn pli malfrue, konatiĝi persone kun la karmemora Homo, okaze de la kongreso en Malmö, la sola kiun mi sukcesis partopreni dum la postmilita jardeko. Tiam mi konatiĝis ankaŭ kun la urbo Gotenburgo, kaj amikiĝis kun la tuta familianaro Adamsson; cetere la filino de Einar daŭre estas amikino tre kara.

Pardonu, Geamikoj, la karakteron eble tro personan de ĉi tiu mesaĝo kiun mi volis havi oficiala. Ĝin konkludante, mi ŝatus deziri plenan sukceson al la 88-a Universala Kongreso nun komenciĝanta. Mi esperas ke la rezultoj de niaj debatoj, saĝe kaj lerte gvidataj de Profesoro Humphrey Tonkin, grave kontribuos plifortigi lingvajn rajtojn, sekve la rajton al propra kultura identeco de ĉiuj komunumoj sur nia terglobo; rajtojn kies protekton celas ja nia neŭtrala lingvo Esperanto. Rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la Zamenhof-straton kondukantan al harmonia interkompreno de popoloj, kies plenrajta originlingva diverseco ne plu kaŭzu malamon reciprokan, sed estiĝu la plej valora komuna kultura riĉeco.

Enkadre de nia Universala Esperanto-Asocio ni daŭre laboru kaj batalu por la lingvaj rajtoj, sed ankaŭ, same kiel antaŭ sesdek jaroj, por la homaj rajtoj ĝenerale kaj tute specife por la rajto nenie malsati sur nia terglobo. Ni kontribuu al la monda etoso de solidareco, ni apogu tiukampan agadon de Unesko kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, surbaze de niaj rilatoj, kiuj estu ne nur oficialaj, sed ankaŭ efikaj kaj konsiderindaj.

Louis C. Zaleski-Zamenhof

Plurnacie ĉe sveda lago

Sonoj de akvoludoj ŝvebis ĉiutage super la lago. Okazis la 35-a Internacia Infana Kongreseto, fine de julio en Lerum, 20 km de Gotenburgo.

Ĝi arigis 27 infanojn el ok landoj (Belgio, Francio, Hungario, Japanio, Kubo, Norvegio, Rumanio kaj Svedio), la plimulto knabinoj. Alta proporcio venis el Esperantaj familioj kun bona lingvoscio; tamen kvarono havis malpli da kapablo ol la kongreseto bezonas; tiuj spertis ĉiutagan paroligan kurson.

Popularaj programeroj estis pentrado, desegnado, kolĉenfarado, sportaj olimpikoj kun premioj, internacia futbalmatĉo kun komentario, apudlaga fajro, du trezor-serĉoj, muzikado kaj dancado, sego-ludoj kaj la ĉiunokta endormiga rakonto, per kiu la infanoj aŭskultis tutan libron Avinjo.

Kelkaj gepatroj kaj aliaj familioj kun infanoj aliĝis al nia ekskurso al la bestoĝardeno en Borås. Alitage, gepatroj, ĵurnalisto kaj interesitoj vizitis la IIK-ejon kaj la infanoj pretigis koncerteton por ili.

Vizitu la hejmpaĝon de IIK por legi raportojn verkitajn de la infanoj kaj por vidi fotojn. Iru al la hejmpaĝaro de UEA kaj serĉu sub Kongresoj.

Stefan MacGill

Strategia Forumo

La strategiaj forumoj — la unua okazis en la jaro 1998 en Montpeliero — celas diskutigi problemojn baze gravajn por la lingvokomunumo. La ĉi-jara aranĝo klopodis diskutigi la kadran temon Kiel la scienco helpu nin — kiel ni helpu al la scienco? (vidu la enkondukon en n-ro 3/03 de la revuo Esperanto kaj en la Kongreslibro), kio tamen pro la troa vasteco de la temo nur parte sukcesis.

Post enkondukoj de d-roj Renato Corsetti kaj Detlev Blanke, kiu gvidis la forumon, prof. Amri Wandel resumis la argumentojn por la scienca agado per, resp. por Esperanto ene de kaj ekster la Esperanto-komunumo kaj donis superrigardon pri la ĉi-koncerna situacio.

José Antonio Vergara pledis por demokratigo de la scio pri sciencaj aferoj kaj vidis en la Internacia Lingvo taŭgan ilon por disvastigi novajn ekkonojn en popularscienca formo. Radojica Petrović donis informojn pri la interna kaj ekstera agadoj, i.a. de ILEI, kaj atentigis pri la “inkluziva” scienca agado, kie esperantistoj organizas gravajn kolokvojn, kiuj inkluzivas neesperantistajn partoprenantojn. Pri la graveco de universitata agado kaj la apartaj spertoj, kiujn ŝi akiris per la interlingvistikaj kursoj en la universitato de Poznano, raportis d-rino Ilona Koutny. Detlev Blanke prezentis la neesperantistan germanan organizaĵon Societo pri interlingvistiko, kiu klopodas kolekti kaj aktivigi interlingvistojn kaj estas malferma al diversdisciplinaj sciencistoj. Similaj organizaĵoj eble fondindaj ankaŭ en aliaj landoj povus grave helpi al la celoj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), pri kies rezultoj, problemoj kaj defioj raportis prof. Humphrey Tonkin. La diskuto montris la kreskantan konscion pri la graveco kaj samtempe malfacileco de altnivela scienca agado kaj donis multajn utilajn sugestojn, kio ankaŭ esprimiĝis en la konkludaj finvortoj de la prezidanto de UEA. Cetere, estus bone tre frue pensi pri la kadra temo por la sekva strategia forumo, kiu sekvontjare devus okazi en Pekino. Ĉu eble Azia rigardo al la Esperanto-komunumo, ties celoj, strukturo kaj evolutendencoj? Estonte estu traktitaj ankaŭ tri temoj, kiuj interligiĝas: a) la rolo de la junularo en la aktuala Esperanto-komunumo, b) strukturaj problemoj de la lingvo-komunumo, c) la rolo de la reto.

Detlev Blanke

Kongresa Rezolucio

La 88-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Gotenburgo, Svedio, de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2003, en ĉeesto de 1800 personoj el 62 landoj, kaj traktinte la temon Lingvaj rajtoj kaj respondecoj

atentigas pri la pluraj iniciatoj kaj deklaroj de Universala Esperanto-Asocio en lastaj jaroj pri la konservado de lingva pluralismo ene de ŝtatoj kaj en la rilatoj inter ŝtatoj, kaj pri la rolo, kiun la Internacia Lingvo Esperanto povas ludi kiel efika kaj neŭtrala ponto inter la diversaj lingvoj;

notas en tiu rilato ekzemple la Manifeston de Prago (1996) pri lingva demokratio, kaj rezoluciojn de Universalaj Kongresoj de Esperanto en Zagreb, Kroatio (2001), kaj Fortaleza, Brazilo (2002);

konstatas,

  • — ke lingvoj plenumas fundamentan rolon en homaj socioj ne nur kiel iloj de komunikado sed ankaŭ kiel manieroj por esprimi sian identecon;
  • — ke lingva diverseco reprezentas unu el la grandaj riĉaĵoj de la homa kulturo kaj estas konservenda en la kunteksto de demokratia lingvopolitiko, kaj ke tia politiko ankaŭ liveras la lingvajn rimedojn ne nur por komunikado ene de socioj, sed ankaŭ inter la socioj;
  • — ke lingvaj rajtoj — nome tiuj rajtoj, kiuj rilatas al la kontentigo de komunikbezonoj kaj la esprimado de identeco en plurlingvaj situacioj — estas esenca sed tro ofte neglektata elemento en la fundamentaj homaj rajtoj;
  • — ke la realigo de lingvaj rajtoj estas afero ne nur jura sed ankaŭ morala, en kiu ĉiu havas respondecon partopreni;
  • — ke tiuj rajtoj aplikiĝas, aŭ devus aplikiĝi, je ĉiuj niveloj de la homa socio, ekde la rajtoj de individuoj tra la protektado de lingvaj malplimultoj ĝis lingva egaleco en la rilatoj inter ŝtatoj;
  • — ke la principoj de egalrajteco kaj de demokratia komunikado postulas konservadon de la lingva diverseco en multlingvaj komunumoj, en la kadro de egaleca kaj klara lingvopolitiko, ĉar tio ebligas maksimuman socian partoprenon de ĉiuj civitanoj;
  • — ke manko de klara kaj aktiva lingvopolitiko malfermas la vojon al lingva dominado kaj hegemonio;
  • — ke eblas konservi lingvan diversecon, precipe en interŝtataj rilatoj, nur per aktiva lingvopolitiko cele al realigo de neŭtrala multlingvismo, en kiu neniu lingvo havas dominan rolon;

atentigas pri la multjaraj spertoj de la Esperantlingva komunumo kiel modelo de egalrajta komunikado en multlingva socio kaj pri la preteco de tiu lingvo por ludi multe pli aktivan rolon kiel pontolingvo en la rilatoj inter ŝtatoj kaj en multlingvaj sistemoj de komunikado,

petas la diversajn Esperanto-organizaĵojn, je internacia, nacia kaj loka niveloj, kunlabori en sistema klopodo atentigi pri la kvalitoj de la Internacia Lingvo Esperanto, kaj konservi kaj evoluigi la lingvon tiel ke ĝi plej bone ludu sian rolon kiel transponta lingvo en multlingvaj situacioj,

kaj alvokas ĉiujn internaciajn organizaĵojn registarajn kaj neregistarajn, registarojn kaj aliajn instancojn, fakulojn kaj sciencajn organizaĵojn, kaj ĉiujn civitanojn, kiuj deziras konservi kaj fortigi lingvan egalecon je ĉiuj niveloj, pli profunde esplori la kapablojn kaj atingojn de la Internacia Lingvo Esperanto en la rilatoj inter lingvoj kaj popoloj ĉie en la mondo kaj apliki ties lingvajn rimedojn.

La Kongresa Rezolucio legeblas en pluraj aliaj lingvoj en interreto ĉe http://lingvo.org/xx/3/432. Se vi interesiĝas traduki ĝin al ankoraŭ mankanta lingvo aŭ disvastigi la rezolucion en via lando, bonvolu kontakti la Bruselan Komunikadcentron: Marko Naoki Lins, tel. +32-498-133 177, aŭ rete: m...@lingvo.org.

Terminologia Forumo

La graveco de bona faka apliko de Esperanto, kiu ne eblas sen altkvalitaj fakvortaroj/terminaroj, ĝenerale estas akceptita en la Esperanto-komunumo. Malgraŭ la neplufunkciado de Terminologia Esperanto-Centro (TEC), pri kies revivigo ofte kaj prave aŭdiĝas postuloj, daŭre aperas interesaj eldonaĵoj kaj rimarkeblas pozitivaj faktoj pri faka agado.

Tamen ankoraŭ tro oftas individuaj laboroj, kiuj ignoras la internacie akceptitajn ekkonojn kaj normojn de bona terminologia laboro. La terminologiaj aranĝoj kadre de la kongresoj celas helpi plibonigi la situacion. Bedaŭrinde ankoraŭ ne videblas gravaj ŝanĝoj. La Terminologia Forumo ĉi-jare en Gotenburgo prezentis kelkajn interesajn rezultojn kaj diskutojn.

Post enkondukoj de la estrarano pri faka agado, ĝenerala sekretario de UEA Ivo Osibov, kaj de la organizanto Detlev Blanke, Marc Bavant prezentis sian novan matematikan vortaron (kun oklingva leksikono), kiu eldoniĝis en la fake ege aktiva firmao KAVA-PECH, kiun gvidas d-ro Petro Chrdle kaj kiun li poste prezentis. D-rino Ilona Koutny informis pri metodologiaj problemoj ĉe la reviziado de lingvistikaj terminoj. Dum la diskuto i.a. estis prezentita la propono de Miroslav Malovec, ke oni ellaboru Esperantajn terminojn surbaze de la eŭrop-unia datenbanko Eurodicautom kaj ke oni aldonu ekvivalentojn en la eŭropuniaj lingvoj al la jam ekzistantaj Esperantaj vortaroj. Estis krome prezentita sufiĉe akra kritiko de Jan Werner pri la situacio de la terminologia agado. Pozitivas tamen ne nur kelkaj lastaj fakaj eldonaĵoj sed ankaŭ la elektronikaj bibliografioj, la Esperanto-terminaroj, aperintaj en 1980-2002 (J. Vachey) kaj la Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto, 1887-2002 (Ockey/Sutton) (http://www.uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html).

Inter la kelkaj modelaj terminaroj aparte menciindas la nesufiĉe konata Lexicon Silvestre (forstscienco) (http://w3.forst.tu-muenchen.de/~quednau/lex-silv/lexsilveo.html) kaj la Komputika leksikono de Sergio Pokrovskij (http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/Lat1/).

Bona ilo por interrete okupiĝi pri terminologio aktuale estas la Reta Vortaro (ReVo) (http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/). Ne mankis ideoj, sed ja kunlaboremuloj. Kaj restas i.a. la problemo, kiel revivigi TEC kaj trovi kunlaborantojn por la terminologia retdiskuta listo.

Detlev Blanke

Laboro de la Komitato

Diskutoj en la pleno kaj laŭ prefero

La ĉi-jaraj komitatkunsidoj elektis novan ekzamenan komisionon, laŭdis la Estraron pro la senkomenta Jarraporto, diskutis i.a. pri la tro grandaj elspezoj kaj la rilatoj kun TEJO kaj BKC.

Dum la ĉi-jara UK, la Komitato de UEA kunsidis en la pleno dum du sesioj, entute ok horoj. Plie, dum la semajno la komitatanoj kunsidis laŭ prefero en ok subkomitatoj (eksteraj rilatoj gvidata de Sean O’ Riain; landa kaj regiona agadoj gvidata de Atilio Orellana Rojas; scienca kaj faka agadoj gvidata de Marija Belošević; junularo gvidata de Hokan Lundberg; financo kaj administrado gvidata de Edvige Ackerman Tantin; edukado gvidata de Maŭro La Torre; informado gvidata de Marko Naoki Lins kaj kulturo kaj utiligado gvidata de Claude Nourmont).

Ĉar iuj subkomitatoj, krom la oficialaj anoncitaj tempoj, daŭris pli longe, oni ne povas precizigi tiun tempon. Menciindas, ke dum la pleno la diskuton aktive partoprenis dudeko da komitatanoj, inter kiuj duono pli ol dufoje.

Komence de la unua sesio estis elektita nova C-komitatano. Kvankam nur por unu jaro, ĉar venontjare oni (re)elektos la Komitaton. La C-komitatano iĝis Flory Witdoeckt (Oostende, Belgio).

La Komitato konfirmis la konsiston de la Ekzamena Komisiono. Dum la venonta trijara periodo ĝi estos en jena konsisto: d-ro Duncan Charters (prezidanto); Katalin Kováts (vicprezidanto); Bill Maxey (sekretario); Probal Daŝgupto (membro); Gbeglo Koffi (membro); Mireille Grosjean (membro) kaj Boo Mee Kim-Lindblom (kasistino de ILEI).

Novaj honoraj membroj iĝis: Edwin Burg (Nederlando), Adolf Burkhardt (Germanio), Imre Ferenczy (Hungario), Salah Ghanem (Libano), Josef Kavka (Ĉeĥio) kaj Antanas Mekys (Litovio). Nome de la honorigitoj dankis al la Komitato Imre Ferenczy.

Senkomenta Jarraporto

Pri la Estrara Jarraporto pri la agado en 2002 (cetere publikigita en la revuo Esperanto, junio 2003) oni ne havis pliajn komentojn. La Estraro estis laŭdita pri la kohera teksto kiun oni povas ŝuldi i.a. al la atentigoj kiujn la komitatanoj faris pri la pasintjara raporto.

Tro grandaj elspezoj

La financa flanko de UEA levis pli da diskutoj, ĉefe pro tro grandaj elspezoj. Estis donitaj klarigoj, kiuj turniĝis ĉefe ĉirkaŭ la enposteniĝo de novaj oficistoj en la CO kaj la pagoj por la foririntoj.

Estis prezentita kaj akceptita ankaŭ dokumento kiu entenis la dujaran laborplanon kun konciza listigo de la eroj kun rimarko pri ilia plenumo.

La Komitato decidis pri plialtigo de la baza kotizo je 4% (la origina propono de la Estraro estis 2%).

Jura personeco por TEJO

Pri la raportoj de la subkomitatoj aparte grandan intereson trafis la subkomitato pri junularo, respektive la rilato inter TEJO kaj UEA. Kiel konate, relative mallonge antaŭ la ĉi-jaraj TEJO-elektoj kelkaj estraranoj demisiis, i.a. pro la rifuzo de UEA pagi oficiston por TEJO el la kapitalo. La nova estraro kaj la komitato de TEJO rediskutis ĉi temon kaj la komitato de TEJO decidis solvi la oficejajn problemojn per aŭtomatigo kaj esplori la avantaĝojn akireblajn per jura personeco de TEJO, kio implicas rektan rilaton inter TEJO kaj eksteraj instancoj.

Konkludante la diskuton, la Komitato de UEA direktis al la Estraro de UEA peton ĝis la venontjara komitatkunsido esplori avantaĝojn kaj malavantaĝojn de propra jura personeco de TEJO, same kiel manierojn por akiri ĝin, kun minimuma ŝanĝiĝo de la nunaj rilatoj inter TEJO kaj UEA, laŭ la ideoj de la komitato de TEJO. Aldone al ĉi temo, kvankam oni tion traktis ĉe la punkto “oficejo”, oni diskutis ke unu inter la CO-stabanoj estu aparte komisiita kiel TEJO-oficisto.

Nuboj super Brusela Komunikadcentro

Alia subkomitata raporto kiu kaptis apartan intereson de la komitato rilatis la informadon, aŭ pli precize dirite la agadon de la Brusela Komunikadcentro.

Post sufiĉe longa diskuto, dum kiu pluraj aferoj ripetiĝis aŭ estis ne klaraj, ĉefe oni rimarkis nehavon de skriba raporto pri la farita agado kaj de priskribo de la estontaj planoj de BKC. Tamen, ĉiuj substrekis la gravecon de la atingoj de BKC informkampe.

Fine la Komitato akceptis konkludojn pri tiu ĉi punkto, kiuj estas jenaj:

  • — la informa agado de UEA estu traktata en la analizo de oficejaj bazaj servoj kaj en la analizo de bazaj funkcioj de la Asocio.
  • — la Komitato, konstatante ke Brusela Komunikadcentro estas iniciato de Eŭropa Esperanto-Unio, kaj konstatante ke EEU verŝajne ne sukcesos daŭrigi la funkciadon de BKC, petas al la Estraro de UEA interrilati kun EEU cele al plua funkciado de informado kaj prezenti pri tio proponon al la Komitato.

Rilate la rezolucion, estis ankaŭ proponita kompletigo fare de Miguel Faria de Bastos kun la atentigoj pri la defendo de lingvaj rajtoj kaj la respondeco rilate tion de la ŝtataj kaj superŝtataj instancoj. La komitato, konsciante pri la graveco de tiu ĉi punkto, tamen proponis ke ĝi estu submetita al la venontjara Eŭropunia Esperanto-Kongreso (Bilbao, aŭgusto 2004).

La komitato akceptis novan landan asocion, Esperantistan Asocion en Kongolando — Brazavilo. Same en la kategorio fakaj asocioj oni akceptis kunlaboran kontrakton kun la Ligo Humanitas.

Krom la subkomitatoj, kiel laborgrupoj de la Komitato, dum la semajno ege aktivis la elekto komisiono. Ĝi okazigis unu publikan kunsidon, dum kiu la kongresanoj havis eblon doni sugestojn, ĉefe ligitajn al la kvalitaj ecoj de la estontaj estraranoj.

Krome, la komisiono dum la semajno kolektis plurajn proponojn por la kandidatoj.

Post Vilno - Florenco kaj Jokohamo

Pri la venontaj kongresoj, estas konate kie oni kongresos en la jaro 2004, respektive 2005. Por postaj jaroj estas kelkaj proponoj: 2006 Florenco (Italio) kaj 2007 Jokohamo (Japanio).

Marija Belošević

Kasisto sonigas alarmon

Mi ne bone scias kiel alfronti la jaron 2004, konfesas Johan Derks, financa respondeculo pri la Brusela Komunikadcentro (BKC).

Tio evidentiĝas post la raporto de Derks, ankaŭ kasisto de Eŭropa Esperanto-Unio. Li havas la malfacilan taskon finance administri kaj vivteni la Bruselan Komunikadcentron. Ekde la venonta jaro ni eble devos ĉesigi ĝin.

La Brusela Komunikadcentro dum du jaroj ricevis financan helpon de UEA. Pro buĝetaj malfacilaĵoj 2004 estos decida jaro por BKC.

Jen mi elpensis veton. Ĉu esperantistoj pretus financi BKC per 0,5 procentoj de siaj enspezoj? Se BKC ne ekzistos dum 2004, tiukaze la vetantoj rericevos sian vetmonon, klarigas Derks.

La mono estos gardita de la kasistoj de la Landaj Asocioj kaj vetantoj partoprenos lotumadon. La propono ankaŭ ricevis la emocian subtenon de la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj de la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain.

BKC jam havas tutmondan signifon por la movado kaj multe helpas Landajn Asociojn en ĉiuj mondpartoj rilati kun ĵurnalistoj, diras Derks. Ankaŭ lanĉiĝis kampanjo por rektaj donacoj.

Por ekscii pli bv. kontakti Johan Derks, d...@tiscali.nl aŭ www.lingvo.org/veto.

Dafydd ap Fergus

Raporto el la amasloĝejo

El la plej belaj kaj altaj etaĝoj de la Kongresa hotelo Gothia Towers oni apenaŭ distingis la lernejon kie loĝis nepagipovaj esperantistoj. Ankoraŭ malpli konata al kongresanoj estis la volontulino de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU) Lovisa Gustafsson.

Komence de la Kongreso, Gustafsson estis la sola kiu organizis loĝejon por ĉirkaŭ 200 nepagipovaj esperantistoj. La Internacia Junulara Kongreso ne okazis en Litovio, kiel planite, sed en la sveda urbeto Lesjöfors.

Multe da voluntuloj ĉeestis en Lesjöfors kaj do ne povis veni unu semajnon poste por helpi en Gotenburgo, klarigas Lovisa. La SEJU-prezidantino prenis liberan semajnon de sia laboro kaj venis la 25-an por ĉion prepari. Dum la unuaj tagoj mi dormis malmulte, ĉar estis tro da laboro dum la akceptado de esperantistoj. Alvenis ĉirkaŭ 200 homoj kaj estis ankaŭ organizita por 31 homoj senpaga kurso de Esperanto.

La laboro komenciĝis frue matene kaj ofte bezonis deĵoradon en la gufujo kie eblis aĉeti trinkaĵojn kaj kukojn ĝis la 3-a aŭ 4-a matene. Post la gufujo mi estis iom laca, agnoskas la 24-jaraĝulino. Tamen ŝi forte substrekas la utilon de malmultekosta loĝado por junaj kaj nepagipovaj partoprenantoj de la Universala Kongreso. Devas esti loko en UK por homoj, kiuj ne havas la monon por multstelaj kaj multekostaj hoteloj.

La prezo de maksimume 50 eŭroj por la tuta semajno estas favora kompare al la plej malaltaj gotenburgaj hotelprezoj de ĉirkaŭ 50 eŭroj por nokto. Laŭ Lovisa tiu prezdiferenco altiras pli da esperantistoj al UK-oj. Ŝi aparte laŭdas tiujn amasloĝantojn, kiuj volontulis kaj plenumis diversajn taskojn por helpi ŝin. Multaj homoj estis ege helpemaj kaj komprenemaj. Mi fakte ĝojis fari la amasloĝejon.

SEJU faris la eksperimenton kaj permesis ankaŭ al homoj, kiuj ne partoprenis la Kongreson, loĝi en la amasloĝejo. Ni volis inviti neesperantistojn kaj homojn, kiuj volis veni kun esperantistaj geamikoj por ĝui la internacian etoson. Tamen la decido de SEJU permesi la partoprenon ne nur de maljunuloj, sed de neesperantistoj, ricevis kritikon de diversaj flankoj. Spite al la plendoj la vasta plimulto forte laŭdis SEJU-n kaj ties prezidantinon Lovisa. La gufujo estas elstara, preskaŭ ĉie regas bonega etoso, la prezoj estas decaj, diras la slovaka junulo Martin Minich.

Dafydd ap Fergus
kiu ankaŭ fotis
Kopenhagaj konkludoj

Antaŭ la Universala Kongreso la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation kun profesoro Robert Phillipson okazigis seminarion pri la lingva politiko en Eŭropo.

Phillipson, aŭtoro de la libroj English-only Europe kaj Linguistic Imperialism, estas bone konata pro sia agado favore al la lingva egaleco. La celo de la seminario estis unuavice serĉi komunan grundon en la laboro por racia lingvopolitiko ne nur en la Eŭropa Unio sed internacie, kaj serĉi la vojon, per kiu la Esperanto-movado povu plej bone engaĝi sin, klarigas Humphrey Tonkin, kunorganizanto de la seminario kaj prezidanto de Esperantic Studies Foundation. Post la enkonduko sekvis serioj da prelegoj pri la lingva politiko, ĉefe en Eŭropo, sed ankaŭ pri Barato, informis Probal Daŝgupto, profesoro de aplikata lingvistiko kaj dekano ĉe Hajderabada universitato. Ĉeestis dudeko da lingvaj spertuloj. Por pli da informo kaj la konkludoj de la seminario bv. kontakti Esperantic Studies Foundation: http://esperantic.org

Dafydd ap Fergus

La kongreso produktis novajn esperantistojn

Dank’ al la Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, kiu disponigis klasĉambron en la amasloĝejo, kaj al la lerta instruisto Lars Forsman, la Universala Kongreso ankaŭ ĉi-jare produktis novajn esperantistojn.

Forsman, aŭtoro de sep lernolibroj de la internacia lingvo, fieras pri sia nova klaso: Ĝi estis granda kun 31 lernantoj kaj ili ege rapide lernis. Post du tagoj de lernado, ni povis paroli pri bildo kaj diskuti mallongan tekston. Ni ankaŭ studis la ki-vortojn, afiksojn kaj mi rakontis pri Zamenhof.

La klasanoj en la amasloĝejo havis tre diversajn kialojn lerni Esperanton. Mia edzino parolas Esperanton, diras Jan Pärke. Post dek jaroj de geedzeco kun esperantistino, li decidis eklerni la internacian lingvon. Kial nur nun? Bona demando. Mi ne havas respondon. Antaŭe mi pensis ke estas malfacile komenci lerni Esperanton. Nun mi scias ke tio ne veras. Mia edzino kompreneble tre kontentas. Tamen ŝi baldaŭ ne povos uzi Esperanton kiel sekretan lingvon.

Polino Nina Sjöqvist loĝas en Svedio ekde 1968. Ŝi ĉiam volis lerni Esperanton, sed antaŭe ne havis la ŝancon. Antaŭ du semajnoj mi vizitis amikon, kiu ne konas Esperanton, kaj hazarde vidis informon pri la Universala Kongreso. Sjöqvist fieras pro tio ke Zamenhof estis polo. Nun mi estas tre entuziasma. Laŭ Björn Samuelsson, Esperanto estas logika kaj bela lingvo kaj pro tio li nun studas ĝin. Mia fratino tamen diras ke lerni Esperanton estas perdo de tempo kaj ke mi devas lerni utilan lingvon kiel la angla. Samuelsson el Gotenburgo vizitis la gufujon (teoĉambron) de la amasloĝejo kaj post nur kelkaj tagoj de lernado provis paroli Esperante. Mi devis iom peni, sed oni klare kaj malrapide parolis, por ke mi komprenu.

Miaj lernantoj ĉiam diras ke la angla estas malfacila lingvo, diras Mia Larson. Ŝi studas lingvojn ĉe la gotenburga universitato kaj ankaŭ instruas la anglan. Pro tio mi interesiĝis pri Esperanto. Ĝi estas facile lernebla. Larson konsideras Esperanton kiel bonegan helpon por lingva scio. Instruisto Lars Forsman konscias ke kvin tagoj de lecionoj ne sufiĉas por flue paroli. Oni tamen povas akiri bonan bazon.

Dafydd ap Fergus

Multlingva kolora afiŝo kun teksto en 118 lingvoj

La berlina eldonejo Eisenkorn antaŭ la kongreso en Gotenburgo eldonis unikan afiŝon (formato A2) kun mesaĝo pri la konservindo de la tera multlingveco kaj multetneco. Ĝin faris la germana grafikistino Barbara Cain.

Apud multkolora totemo aperas irokeza indiana teksto pri paco kaj milito en traduko de Esperanto kiel grafike ĉefa lingvo. Apudas krome 118 alilingvaj tradukoj. La afiŝo estas kolore kaj grafike tre bele kaj efike aranĝita. Ĝi fakte ĉiam aktualas kaj ideale uzeblas ne nur en esperantistaj aranĝoj, sed ĉie, kie temas pri la defendo de lingvaj rajtoj.

Jen la teksto: Paco ne estas nur la kontraŭo de milito, ne nur la periodo inter du militoj — paco estas multe pli. Paco estas la leĝo de la homa vivo. Paco estas tiam, kiam ni agas juste kaj kiam inter ĉiuj unuopaj homoj kaj ĉiuj popoloj regas justeco.

Sur la afiŝo troveblas la adreso de UEA, spaco por alia adreso, ekzemple de landa asocio, kaj kelkaj utilaj retadresoj.

La unua versio de la afiŝo kun la irokeza originalo kaj angla kaj germana tradukoj en la centro kaj kun Esperanto inter la 120 aliaj lingvoj videblas sub www.peaceposter.de. La afiŝo estas havebla ĉe la libroservo de UEA.

(DB)

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Trans Generacioj

Esperanto trans la generacioj estis la temo de prelego kaj diskutado kiu allogis ĉ. 60 gekongresanojn dum la dimanĉa programo. Sub gvido de Amri Wandel oni diskutis la demografian strukturon de la Esperanto-socio: infanoj kiuj lernas la lingvon denaske aŭ junaĝe en E-parolantaj familioj, gejunuloj, kiuj aktivas en junularaj grupoj aŭ en TEJO, kaj plenkreskuloj, kiuj partoprenas en la landa kaj internacia movadoj.

Oni parolis pri la du breĉoj kiuj rompas la generacian kontinuecon, inter la aĝoj 14-18 (adoleska breĉo) kaj 30-50 (plenkreska breĉo). Aparte oni parolis pri Esperanto-parolantaj familioj kaj pri gejunuloj en la aĝgrupo 14-18, kiuj jam tro aĝas por familiaj E-renkontiĝoj sed ankoraŭ ne vojaĝas memstare kaj tro junas por junularaj aranĝoj kiel la IJK. Ebla solvo estas krei porjunularan lokon en la UK, kie povas okazi junulara programo, organizita aŭ spontanea, kiel okazis en Gotenburgo: la nokta programo en la “gufujo” — kvazaŭ klubejo kun muziko kaj kafejo kiu funkciis ĉiunokte en la amasloĝejo kaj logis ne nur junulojn.

En la vigla debato intervenis multaj personoj, kiuj rakontis pri siaj spertoj kiel denaskaj E-parolantoj aŭ membroj de E-familioj, inter aliaj Francisco Simonet, Kim Jan Henriksen, Gabrielo Corsetti, Tali Wandel, Kristoforo Fettes kaj Ursula Grattapaglia (Bona Espero).

Katarína Bodnárová (redaktorino de la revuo Familia Esperanto, abonebla ĉe UEA) prezentis la revuon, kiu atingas preskaŭ 400 E-familiojn kaj informas pri familiaj renkontiĝoj, pri spertoj de individuaj familioj kaj pri lingvaj aferoj rilataj al la E-lingvaĵo uzata hejme.

Wandel rakontis pri Rondo Familia de UEA, kiu aperigas la revuon Familia Esperanto kaj subtenas la Internacian Infanan Kongreseton, kaj priskribis kiel oni povas uzi tiujn du instrumentojn por helpi teni kontakton kun E-parolantaj infanoj kaj familioj, aparte dum la “breĉaj” periodoj.

Amri Wandel
Koncerto en Ĵazklubejo

Merkrede vespere de la 21-a horo ĝis la postnoktomezaj horoj okazis en la fama gotenburga ĵazdomo Jazzhuset koncerto de la roka (dana/pola/bosnia) grupo Esperanto-Desperado (Kim J. Henriksen sur la foto 1) kaj la duopo Ĵomart kaj Nataŝa (eksa Sovetunio, nun Stokholmo, Svedio). La sukcesa koncerto estis senpaga por ĉiuj kun la kongresŝildo, la neesperanta publiko devis por ĝi pagi. Esperantistoj kaj neesperantistoj povis kune ĝui koncerton de niaj plej bonaj muzikistoj en unu el la plej konataj ĵazaj klubejoj de Gotenburgo.

Varma Jarlibro 2003

Partoprenantoj de la 88-a UK en Stokholmo havis la ŝancon persone preni “ankoraŭ varmajn” Jarlibrojn aŭ Gvidlibrojn 2003, alportitajn el la presejo en Slovakio, rekte el la manoj de la Ĝenerala Direktoro Trevor Steele kaj lia asistantino Katja Bodnárová, alinome Cindrulino (la bildo 2), kio ŝparis kaj tempon, kaj ekspedkostojn. La ceteraj membroj, kiuj ne kongresis en Gotenburgo, ricevis sian Jarlibron aŭ Gvidlibron perpoŝte post la UK.

Akcepto ĉe la urbestro

La urbo Gotenburgo invitis kaj ĵaŭdon vespere, la 31-an de julio, akceptis delegacion de la 88-a UK en Börsen, la antikva borso el la 1840-aj jaroj. La vizitantojn atendis renkontiĝo kaj diskutoj kun la urbaj oficialuloj, regalo en la historiaj salonoj (la bildo 3) kaj la eblo trovi agrablan momenton por babili kun novaj aŭ malnovaj konatoj.

Renkontiĝis ankaŭ vegetaranoj

Inter diversaj fakaj kunvenoj okazis ankaŭ du kunvenoj de vegetaranoj kun interesaj prelegoj. Inter la giĉetoj funkciis ankaŭ tiu de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, faka asocio de UEA. Sur la bildo 4 la prezidanto de TEVA Kristoforo Fettes informas pri la aktivado de TEVA kaj pri ties organo — la revuo Esperantista Vegetarano.

Kongresa aŭkcio

Jam dum kelkaj jaroj la kongresajn aŭkciojn gvidas Humphrey Tonkin (la bildo 5). Ĉi-jare la mono estis kolektita por la Afrika Agado. La plej altan prezon atingis la libro Zamenhofa strato subskribita de d-ro Zaleski-Zamenhof, la aŭtoro Roman Dobrzyński kaj kelkaj estraranoj de UEA. Interesa aĵo estis la triangula flago farita por la UK en Parizo en la jaro 1914, kiu ne okazis pro la Unua Mondmilito. Unu libro, en kiu estis mane skribita poemo de Julio Baghy, estis jam antaŭ la aŭkcio aĉetita de Humphrey Tonkin kaj donacita al la Biblioteko Hector Hodler. Ankaŭ homoj, kiuj ne intencas ion aĉeti, venas al la aŭkcioj (la bildo 6), ĉar ili estas tre gajaj kongresaj okazaĵoj, dank’ al s-ro Tonkin. Li kapablas ŝercante plialtigi la prezon de interesaj libroj aŭ donacitaj aĵoj. En Gotenburgo li denove estis aktoro de la plej amuza spektaklo. Kiam li devis aŭkcii broditan bebotukon, li metis ĝin nur dum unu sekundo al si mem. Kiam iu partoprenantino diris al li Humphrey, metu ankoraŭ foje, mi deziras foti vin!, li respondis: Se vi pagos 50 kronojn.Mi pagos!, estis la respondo.

Katarina Eckstädt
Interkona Vespero

Al la plej impresaj kongreseroj sendube apartenas la kongresaj interkonaj vesperoj (la bildo 7). Post unu jaro oni renkontas konatojn kaj geamikojn, ekkonas la novajn, konatiĝas kun la medio. Ĉi-jare oni povis sur la endoma Placo Esperanto konatiĝi ankaŭ kun novaĵoj, ĉar la 88-a UK eksperimente enkondukis plurajn novajn programerojn kiel kleriga dimanĉo kaj malferma lundo.

Fervojista kontaktkunveno

Lunde posttagmeze okazis la fervojista kunveno en la salono Lapenna. Ĉeestis 50 personoj el 16 landoj. La kunvenon gvidis inĝ. István Gulyás, vicprezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li raportis pri la 55-a IFEF-kongreso okazinta en majo en la germana urbo Dresden, kaj informis la partoprenantojn pri la sekvontjaraj IFEF-kongresoj, kies planitaj lokoj estas Sopron, Hungario (2004), Brakovo, Rumanio (2005), kaj Pekino, Ĉinio (2006). Sekvis dudekminuta fakprelego de E. H. Olsen Kelkaj similecoj kaj diferencoj inter la nordiaj fervojoj.

La diskutantoj vigle interesiĝis pri la fervojaj vojaĝeblecoj al la IFEF-kongreso en Pekino. Kelkaj proponis vojaĝi aviadile, aliaj preferus uzi fervojon kaj aviadilon kombine. IFEF havas fervojan terminaron kun 16 000 fakesprimoj, tradukitaj al 19 lingvoj. Oni parolis pri la estonto de la fervojista E-movado. Fine la gvidanto de la kunveno esprimis la malfermitecon por membrigi al IFEF ankaŭ aliajn trafikajn esperantistojn.

István Gulyás
Vizito al komerca altlernejo

25 personoj, membroj de IKEF kaj interesitoj, vizitis marde la 29-an de julio posttagmeze la komercan altlernejon, parton de la Universitato de Gotenburgo. Ili estis akceptitaj de Bo Sandelin, profesoro de tiu lernejo kaj membro de IKEF.

Prof. Sandelin skizis la historion de la altlernejo, kies origino reiras al la jaro 1891, kiu en 1923 iĝis sendependa altlernejo. Principe la instruado estas senkosta. Tamen, eblas ke entreprenoj “aĉetu” kursojn.

Prof. Sandelin skizis la svedan ekonomion, komparante ĝin kun tiu de la Eŭropa Unio.

Komercistoj kaj ekonomoj

La membroj de IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, havis vendrede la 1-an de aŭgusto sian jaran ĝeneralan kunvenon kun 25 ĉeestantoj. La oficialan parton gvidis Roland Rotsaert, la postan diskuton gvidis Rainer Kurz, kiu prezentis vidbendon kun intervjuo de Prof. Selten. Kvar estraranoj atingis la finon de sia oficperiodo, pro kio okazis novaj elektoj.

Junularaj paĝoj

Mia unua IJK

Post monatoj de atendado, kaj preskaŭ du tagoj de vojaĝado, mi finfine alvenis al mia unua IJK. Mi tute ne sciis kion atendi. Ĉu seriozajn prelegojn? Ĉu tagojn plenaj je muziko, amuzo kaj biero?

Pro fuŝoj dum la vojaĝado (longa rakonto), mi kaj mia edzo alvenis al la IJK unu tagon malfrue. La vojaĝo estis laciga, do estis bonege alveni al la Esperanto-domo en Lesjöfors kaj vidi kelkajn amikojn kiujn mi jam konas. Kial vi malfruas? Ni atendis vin! ili diris inter la brakumado. La amikeco estis kiel varma suno al mia laca animo. Sed parolado devis atendi; baldaŭ estos koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa.

La urbeto Lesjöfors en Svedio estis belega kaj tre taŭga loko por la IJK. La trankvila arbaro ĉirkaŭ ni, la ban-rivero… En pli granda urbo eblas ke la partoprenantoj foriru al diversaj trinkejoj, kafejoj, dancejoj. Sed tie ĉi, la plej interesaj ejoj estis partoj de la IJK. Eĉ la lokaj loĝantoj venis al la dancejo por ĝui la etoson. Kaj, en la urbeto, ĉiuj kongresejoj estis proksime. Inter la amasloĝejo, Esperanto-domo, dancejo, kinejo kaj manĝejoj necesis nur kvinminuta marŝo. La Esperanto-domo estis pli granda ol mi atendis; moderna, komforta, granda ejo. Estas bonege ke estas tuta domo por esperantistoj!

Mi kredis ke mi multe vojaĝis por atingi la kongreson, sed kelkaj homoj venis de Azio kaj Sud-Ameriko! Kaj ne ĉiuj estis “junuloj”.

Krom diversaj aĝoj kaj hejmlandoj, estis multe da diversaj lertoj. Mi aŭdis belan muzikon, vidis mirigajn aferojn, parolis kun inteligentaj homoj. Kelkaj homoj sciis kiel ĵongli, kaj ludi kun “diabloj”, aŭ estis bonegaj kubb-ludantoj (tradicia sveda ludo). Ĉiam mirigis min, ke mi povas paroli kaj amikiĝi, kaj mi tute ne scipovas la danan, la korean, la hispanan, ktp. Sen Esperanto, mi neniam renkontus tiom da afablaj homoj el la tuta mondo. Mi tre ĝuis la kurson pri la sveda lingvo. Antaŭ la kongreso, mia edzo klopodis instrui al mi kiel prononci la svedan, sed… tio ne funkciis.

La belaj odoroj de la aromoterapio tre plaĉis al mi. Mi ankaŭ lernis pri la psikologio de koloroj: energiplena ruĝo, trankvila bluo… Du afablaj homoj de Norvegio gvidis rokenrol-danckurson, kaj alia lerta viro instruis la argentinan tangon.

La ukulelo-leciono estis ege amuza, sed mi kredas ke mi neniam estos mondfama Esperanta ukulelisto.

Dum la ekskursa tago mi drezinis. Drezino estas bicikleca veturilo, kiun oni uzas sur fervojo. Do, proksimume 60 esperantistoj pedalis tra la bela arbaro. La vespera programo ĉiam estis amuza. Japanino aŭkciis esperantaĵojn. “Junas” kaj “Pli Junas” faris belan muzikon; ne eblis ne danci. Tradiciaj svedaj dancistoj vizitis nin, kaj eĉ instruis dancon al ni.

Eblis vidi kelkajn filmojn dum la semajno. Mi vidis nur unu: Lola Kuras, germanan filmon kun Esperantaj subtitoloj! Kial ne ĉiuj filmoj havas ilin?

Dum la Internacia Vespero multe da homoj aktoris, ludis muzikon, kantis, kaj parolis. Tre impona vespero. Eĉ estis kuko!

Eble la plej bona vespero, laŭ mi, inkluzivis la koncerton de Dolchamar. Post la diversaj koncertoj ĉiuvesperaj, la festo daŭris dum la nokto. La gufujo servis teon kaj kuketojn dum homoj babilis. Ĉe la diskoteko ĉiunokte, oni povis danci ĝis la mateno, kaj mi kredas ke multaj homoj ne dormis dum la tuta semajno.

Mi volas diri nun gratulojn al la organizintoj de la IJK! La programo ruliĝis tre bone kaj senprobleme.

Do, mia unua IJK pasis glate, sed tro rapide. Ĉiuj iru al almenaŭ unu IJK, se eblas. Ĝi vere montras ke Esperanto vivas kaj havas brilan estontecon.

Charlene Daley

Amaskomunikila Universala Kongreso

Iam ekzistis la bela kutimo doni al Universala Kongreso adjektivan epiteton, kiu resumu ĝiajn ĉefajn trajtojn. Por la nuna kongreso, mi dirus, ke ĝi estis la amaskomunikila, diris la prezidanto de UEA Renato Corsetti dum la solena fermo en Gotenburgo.

La reago de la gazetaro estis ĉi-jare granda. Okaze de la 88-a Universala Kongreso, la Brusela Komunikadcentro (BKC) kunordigis por UEA gazetaran agadon, atingante ĵurnalistojn en kvardeko da landoj kaj regionoj. Kunlaboris multaj landaj asocioj kaj unuopaj aktivuloj.

La kvanto de la artikoloj kaj elsendoj, pri kiu oni eksciis, superis 130 kaj tiamaniere sukcesis atingi pli ol dek milionojn da homoj tutmonde, diras Dafydd ap Fergus, estro de la Komunikadcentro. Li jam planas estontajn gazetarajn agadojn.

Ankaŭ la svedaj esperantistoj multe laboris por informi ĵurnalistojn. Je la fino estis pli ol 50 artikoloj kaj radioelsendoj.

Ondo da artikoloj komenciĝis dum la semajno antaŭ la UK, diras Christer Lörnemark, kunrespondeca en LKK pri informado.

Por kompletigi la UK-koncentriĝon pri amaskomunikiloj, Ziko M. Sikosek, aŭtoro de Esperanto sen mitoj, gvidis prelegon kaj simulludon pri informado. Li ilustris, ke ne sufiĉas scii multon pri Esperanto, sed la vera defio estas: kontakti homojn, fari bonan impreson, esti simpatia.

La Brusela Komunikadcentro ofte prezentis sian agadon dum la kongreso.

Céline-Anne Migeon, pariza ĵurnalistino (sur la tria bildo), ĉeestis la tutan kongreson:

Fortaleza montris, ke homoj vere povas komuniki pere de Esperanto. Tio ankaŭ konfirmis mian ideon fari dokumentfilmon pri Esperanto. Jam de du jaroj ŝi filmas kaj nun havas pli ol 30 horojn da bildmaterialo. La angla ne sufiĉas kaj ĝi ankaŭ estas fonto de miskomprenoj kaj malegaleco. Plie, la malegaleco inter naciaj lingvoj minacas la lingvan diversecon, opinias Migeon. Ŝia celo estas atentigi politikistojn per la filmo pri la valoro de Esperanto.

Ankaŭ teamo de la sveda televido (la supra bildo) preparis kontribuon por la kulturredakcio Cobra. Ĝi ne temas pri la kongreso, sed pri la homoj, kiuj okupiĝas pri Esperanto, pri la vasteco de interesoj inter esperantistoj, klarigas la ĵurnalistino Maria Sleszczynska. La ĵurnalisto Maximilian Moll de la francgermana televida kanalo ARTE havis alian aliron: Mia celo estas pli ĝenerala ol la laboroj de la kongreso. Mi interesiĝas speciale pri Esperanto-parolantaj familioj kaj la avantaĝoj, kiujn la infanoj en tiaj familioj eventuale ricevas per frua parolado de Esperanto.

Krome ĉeestis ĵurnalistino de la usona magazino Newsweek, kiu verkis artikolon pri Esperanto (la dua kaj lasta bildoj).

People’s Daily, la ŝtata Ĉina novaĵagentejo, publikigis longan artikolon pri la temo Esperanto kaj lingva diskriminacio.

Kiel resumi la temon informado kadre de la 88-a Universala Kongreso?

En ĉi tiu kongreso ne eblis iri trinki kafon sen stumbli je ĵurnalisto kun mikrofono kaj notkajero, konstatis Renato Corsetti.

Eĉ duŝante sin li devis respondi al ĵurnalistoj: Mi estis malfermanta la duŝon kaj kontrolanta la varmecon de la akvo, kiam jen sonoras la telefono kaj voĉo diras: “Mi estas ĉina ĵurnalisto el Stokholmo. Mi legis pri la kongreso”...

Por legi artikolojn pri la 88-a Universala Kongreso de Esperanto bv. vidi la retpaĝojn www.lingvo.org/eo/*gaz. La kaŝvorto estas ‘saluton’.

Marko Naoki Lins

Solena Fermo

Bona vino al la fino

Sabate matene je la deka horo la salonego Zamenhof denove kaj lastfoje pleniĝis de la kongresanoj por la Solena Fermo. Ĉi-jare la ferma solenaĵo komenciĝis ne per la tradicia prezento de la podianoj, sed per alvoko de la prezidanto Renato Corsetti ekstari kaj per silenta momento memorigi kaj omaĝi esperantistojn, kiuj forpasis dum la lasta jaro. La malnova tradicio, kutima dum la unuaj Universalaj Kongresoj, kiam Zamenhof mem legis la nomojn de la forpasintaj samideanoj, venigis al la salono fortajn emociojn kaj familiaran etoson.

La ferma solenaĵo poste revenis al eroj, kiuj pro diversaj kialoj devus, sed ne okazis dum la Inaŭguro: oni informis, ke la kongreson skribe salutis ankaŭ la itala kaj kroata ambasadoroj kaj petis ke la kongreson salutu ankaŭ reprezentantoj de la landaj asocioj de Britio, Bulgario kaj Vjetnamio.

La estrarano de UEA Ans Bakker-ten Hagen proklamis la novajn Honorajn Membrojn, kies biografietoj aperos en la oktobra revuo: Edwin Burg (Nederlando), Adolf Burkhardt (Germanio), Imre Ferenczy (Hungario), Salah Ghanem (Libano), Josef Kavka Ĉeĥio) kaj Antanas Mekys (Litovio). Ŝi invitis al la podio la ĉeestantajn Honorajn Membrojn kaj transdonis al ili florojn.

Stefan MacGill prezentis 28 infanojn el la 35-a Infana Internacia Kongreseto, ĵus okazinta en Lerum, 20 kilometrojn de Gotenburgo, kiuj salutis la kongreson, kantis kaj recitis.

La ĝenerala sekretario Ivo Osibov prezentis raporton pri la kongresaj laboroj (legu sekvapaĝe) kaj Renato Corsetti parolis pri la Strategia Forumo (vidu p. 176).

Humphrey Tonkin raportis pri la rezultoj de la oratora kaj belarta konkursoj (vidu p. 181), post kio Renato Corsetti anoncis la gajnintojn de la premio Deguĉi, kiu estis ĉi-jare dividita inter Don Harlow el Usono, premiita pro pionira laboro por Esperanto en interreto, kaj Franciska Reisel el Germanio pro apogado de la Esperanto-movado en Nepalo. La premion Deguĉi (2000 eŭroj), kiu rekompencas kontribuon al plifirmigo de internacia amikeco, financas la religia movado Oomoto kaj aljuĝas ĝin la Estraro de UEA.

La estraranino Michela Lipari anoncis pliajn premiojn: Subvencio Cigno estis aljuĝita al Armena Esperanto-Asocio por eldono de vortaro Esperanta-armena-rusa, kaj al Federacio Esperanto de Barato por grandskala inform-kampanjo, resp. al Azia Socia Forumo, kaj por aperigo de lerniloj. Subvencio Cigno valoras 4500 eŭrojn kaj ĝi estas helpo al valoraj Esperanto-projektoj en la tria mondo kaj en la eksaj socialismaj landoj. Trofeo Fyne, starigita memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado kaj donata ĉiun duan jaron al la plej aktiva landa asocio de UEA, estis aljuĝita al Litova Esperanto-Asocio pro eldonado de E-libroj, amasa instruado de Esperanto, bonaj rilatoj kun ŝtataj instancoj, informado pri la agado de litovaj esperantistoj kaj seriozaj preparoj por UK en Vilnius en 2005.

Ulrich Lins anoncis, ke la unuan premion de Fondaĵo Grabowski (ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn) ricevis ĉina esperantisto Li Ŝijun, alinome Laŭlum, pro edukado de esperantistoj de pluraj generacioj, laboro por la revuo El Popola Ĉinio kaj traduko de multaj ĉinaj literaturaĵoj. La duan premion ricevis Henri Masson, la ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro, pro modela laboro por eldonigi franclingvajn verkojn pri Esperanto ĉe neesperantaj eldonejoj. La trian premion ricevis la rusa poeto kaj bardo Miĥaelo Bronŝtejn, kiu verkis kaj tradukis multajn librojn kaj kontribuis al la parola kulturo de Esperanto. La unuan subvencion de la Fondaĵo Grabowski ricevis, pro la eldona agado, Litova Esperanto-Asocio, kiu lastatempe publikigis multajn librojn pri kaj en Esperanto, kaj pro aperigo de gravaj nacilingvaj verkoj pri Esperanto kaj pri lingva problemo. La duan subvencion ricevis la eldonejo Bero de Ionel Oneţ, kiu aperigis pli ol 15 librojn dum la lastaj 12 jaroj kaj kies plej nova eldonaĵo estas la satira romano La Postdomo de István Ertl.

Sekvis muzika interludo, post kiu la vicprezidanto Humphrey Tonkin resumis la diskutojn pri la kongresa temo Lingvaj rajtoj kaj respondecoj (vidu la p. 172), dankis al la kunlaborantoj kaj alvokis al la podio la gaston Charles Durand, kiu tralegis en Esperanto siajn salutvortojn (ĉi-sube). Humphrey Tonkin voĉlegis la kongresan rezolucion, post kio Renato Corsetti faris la ferman paroladon. Li atentigis pri tio, ke la falanta membronombro havas pli profundajn kaŭzojn ol oni kutime prezentas: perdiĝas idealismo en socie riĉaj landoj, dum nia movado progresas en aliaj landoj (Brazilo, Ĉinio, Pakistano, Barato) kaj aperas retaj lernantoj, kiuj ne trovas vojon al E-organizoj kun kotizoj. Corsetti rememorigis la kongresanojn pri la ideoj de Zamenhof, ke ni restu movado por liberigi la popolojn de la lingva subpremado. La prezidanto de la Sveda Esperanto-Asocio Franko Luin transdonis la kongresan flagon al la prezidantino de la Ĉina Esperanto-Ligo.

Renato Corsetti dankis al la LKK kaj KKS pro la sukcese organizita kongreso kaj Clay Magalhães invitis al la podio ĉiujn LKK-anojn kaj la helpantojn.

La solena fermo finiĝis per komuna kantado de la himno “La Espero” en akompano de la Internacia Koruso, post kio Renato Corsetti per martelbato proklamis la 88-an Universalan Kongreson de Esperanto finita.

Ferma parolado de la verkisto Charles Durand - en Esperanto!

Ĉi tie mi malkovris novan lingvon, vivantan komunumon, kiu deziras starigon de multpolusa mondo kaj kiu donis al si la aŭtentikajn rimedojn por fari ke egaleco inter la popoloj estiĝu realaĵo, en la respekto al ties diferencoj kaj ties respektivaj identecoj. Vivu la Esperanta movado!

Kongresa Panoramo

[FORIGITA!: bildo]

Akcepto ĉe la urbestro en Börsen — la antikva borso el 1849: Dafydd ap Fergus, Céline-Anne Migeon kaj Edmund Grimley-Evans, prezidanto de EAB.

[FORIGITA!: bildo]

Se oni organizus konkurson pri la plej bela kongresanino, la ĵurio havus malfacilan taskon.

[FORIGITA!: bildo]

La publiko dum la kongresa aŭkcio, amuze gvidata de Humphrey Tonkin, bone amuziĝis kaj aprezis la arton de la ĉefa aktoro per malavaraj donacoj por la Afrika Agado.

[FORIGITA!: bildo]

Andrej Grigorjevskij kun sia edzino dum la akcepto ĉe la urbestro.

[FORIGITA!: bildo]

Italaj esperantistoj Francesco Maurelli kaj Filomena Canzano sur ferdeko de ŝipo, portanta ekskursantajn kongresanojn al bongusta tagmanĝo en ĉeborda restoracio en Bohuslando.

[FORIGITA!: bildo]

Ĝemeliĝo de Italio kaj Meksikio.

[FORIGITA!: bildo]

Pitoreska marbordo dum la ekskurso al Lysekil, norda Bohuslando.

[FORIGITA!: bildo]

Infanoj, partoprenintaj la 35-an Internacian Infanan Kongreseton en la sveda apudlaga urbeto Lerum, prezentas sin al la kongresanoj dum la solena fermo.

[FORIGITA!: bildo]

Gaja societo dum la akcepto ĉe la urbestro.

[FORIGITA!: bildo]

Korea danco dum Internacia Vespero.

Ferma parolado de la Ĝenerala Sekretario de UEA

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, karaj gekongresanoj,

dum unu semajno ni, 1796 kongresanoj el 63 landoj el diversaj partoj de la mondo, vivis en Svedio, kiun ni povus nomi Esperantio. En Gotenburgo, kiun ni povus nomi Esperanto-burgo aŭ Esperanto-urbo, la ĉefurbo de tiu unusemajna Esperantio. Nun alproksimiĝis la tempo de nia disiĝo, de nia hejmenreveno, alproksimiĝis la fino de la kongreso. Kun tio ankaŭ la tempo resumi, kion ni ĉi tie faris kaj atingis.

La 88-a Universala Kongreso diferencas de la antaŭaj almenaŭ laŭ tri gravaj elementoj. Unue, la solena inaŭguro estis ŝovita de la kutima dimanĉo al lundo. Due: tio postulis alian imagon kaj alian planadon de la dimanĉa programo. Apud parte kutima programo fluis paralele, en kvar salonoj, 15 prelegoj pri movado, informado, agado, lingvo kaj kulturo, kiuj vekis grandajn intereson kaj partoprenon de la kongresanoj kaj kiuj verŝajne estos bona montrilo por organizado de la sekvaj kongresoj. Trie, la informado lige kun la kongreso estis abunda kaj diversspeca, pro kio ĝi meritas apartan atenton. Jam antaŭ la kongreso UEA lanĉis pere de la Brusela Komunikadcentro gazetaran agadon kun la celo per modelartikolo eniri landajn gazetaron kaj radion. Tio rezultigis kunlaboron de cento da esperantistoj kaj landaj asocioj en 40 landoj, kiuj aperigis pli ol cent artikolojn, radio- kaj televidelsendojn. Tiuj informoj atingis ĉirkaŭ 10 milionojn da homoj. La sveda nacia novaĵagentejo publikigis du grandajn artikolojn, sekve de kio pluraj svedaj gazetoj publikigis aron da artikoloj. TV-skipo estis en la kongresejo kaj raportis ne nur pri la kongreso, sed ankaŭ pri Esperanto ĝenerale. Lokaj radio kaj televido intervjuis plurajn kongresanojn. Aparte menciindas filmado de la konata german-franca televido ARTE kaj ĉeesto de ĵurnalistino de vaste legata anglalingva semajna gazeto Newsweek. Hodiaŭ en nia solena fermo ĉeestas ankaŭ ĉina novaĵagentejo. La fidela Pola Radio kiel kutime sekvis la kongreson kaj disaŭdigis sep 25-minutajn ĉiutagajn raportojn pri la kongresaj eventoj en Esperanto, tri korespondaĵojn pollingvajn, kaj kolektis ĉ. 15-horan sonmaterialon utiligotan en la postkongresa periodo. Por la kongresanoj ĉiutage raportis pri la evoluo de la kongreso Kongresa Kuriero. Aperis entute sep numeroj. Sed Kurieron povis legi ankaŭ esperantistoj dise tra la mondo, havantaj retaliron, ĉar ĝi konstante aperis en la reto. Novaĵo estis la eblo mesaĝi al la kongresanoj al iliaj kongresaj retadresoj. La kongreso pligrandigis intereson pri Esperanto ĉe retuzantoj, tiel ekz. svedlingva retkurso de Esperanto notas dum la kongreso 5- ĝis 6-oble pli da aliĝoj ol antaŭe. (Aplaŭdo.) Kiel kutime dum la kongresoj, la organoj de UEA faris sian statutan laboron. La Estraro kunsidis ĉiutage krom merkredo, dum entute 10 horoj, solvante krom kurantaj aferoj ankaŭ aliajn temojn el sia kompetento. Jam pli frue estis decidite pri la venontjara 89-a UK en Pekino kaj pri la 90-a UK en 2005 en Vilno, Litovio. Nun ni havas principajn decidojn ankaŭ pri la postaj kongresoj: UK en 2006 okazos en Florenco, Italio (aplaŭdo), kaj en 2007 en Jokohamo, Japanio (aplaŭdo).

La Komitato de UEA kunsidis dufoje dum entute ok horoj. Ĝi pritaksis la laboron de la asocio dum la pasinta jaro, okupiĝis pri la financa problemaro, investa politiko de la asocio, interna kaj ekstera agadoj. Specialan atenton ĝi dediĉis al la Centra Oficejo, rilatoj kun TEJO kaj la Brusela Komunikadcentro. La Komitato akceptis aliĝon de la landa asocio el Kongolando (Brazavilo) kaj decidis establi kontraktan kunlaboron kun la faka asocio Humanitas.

Efikan laboron de la Komitato ebligis kunsidoj de ĝiaj ok subkomitatoj, kiuj preparis proponojn de la komitataj decidoj. La cetera laboro de la kongreso evoluis en diversaj sekcioj, kunvenoj, forumoj ktp. Oni povas ilin arigi en grupojn de la kunsidoj, kiuj okupiĝis pri la movadaj problemoj, ekz. pri la delegita reto, CO respondas, Strategia Forumo, Elektokomisiono, CED, BKC, Estraro Respondas, problemaro de la delegitoj kaj ĉefdelegitoj, TEJO-konferenco ktp, inter ili konferencoj pri landa kaj regiona agadoj. Ni dediĉas grandan atenton al la lingvo mem: okazis bazaj kursoj kaj seminarioj, Cseh-metodaj kursoj, Terminologia Forumo, du esperantologiaj konferencoj, internaciaj ekzamenoj, akademiaj kunvenoj ktp. En la kampo de scienca agado okazis tri komunaj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Akademio Internacia de Sciencoj, kaj ses prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato. Okazis 36 fakaj kunvenoj aŭ kunvenoj de asocioj kiuj okupiĝas pri interesgrupoj kaj hobiaj grupoj. Kultura vivo dum la kongreso estis kiel kutime bunta kaj riĉa. Okazis kelkaj koncertoj, du teatraĵoj, aŭtoraj duonhoroj, oratoraj konkursoj. La libroservo funkciis dum la tuta kongreso. Malgraŭ alta imposto ĝi enkasigis 25 mil eŭrojn.

La kongreso kiel kutime alproksimigis al ni la kongreslandon. Okazis ekspresa kurso pri la sveda lingvo, dum la nacia vespero ni ekkonis iom da sveda historio kaj kulturo, okazis kunvenoj kun demandoj pri Svedio kaj en 41 ekskursoj entute partoprenis 1800 kongresanoj. (Aplaŭdo). Nia junularo dum la kongreso havis sian parton de la programo. La sveda junulara branĉo de TEJO prizorgis amasloĝejon, kio ebligis al gejunuloj kiuj ne povas elteni la hotelajn kostojn pli facile partopreni la kongreson. Pro kolektiĝo en la amasloĝejo la gejunuloj povis tie organizi sian propran programon: okazis ĉiunokta vigla programo en t.n. “gufujo”, kun muzika programo, okazis ekskursoj tra la urbo, sukcesa koncerto en Ĵazdomo, kie esperantistoj kaj neesperantistoj kune povis ĝui muzikon de esperantistaj bandoj. (Aplaŭdo.) Ni ĵus vidis infanojn, partoprenintajn en la Internacia Infana Kongreseto. Ili venis el ok diversaj landoj. La aŭkcio, kiun brile kaj tradicie gvidas Humphrey Tonkin (aplaŭdo), ĉi-jare kolektis sumon de preskaŭ 18 mil svedaj kronoj. (Aplaŭdo.)

Niaj Universalaj Kongresoj estas okazo por establi interhomajn rilatojn, por pli bone konatiĝi kun jam konataj homoj, ekkoni ilin en nova lumo, ekkoni aliajn flankojn de ilia karaktero kaj tiamaniere plifaciligi pluajn kunlaboron kaj kontaktojn. Do, revenante hejmen de tiu ĉi kongreso, ekkoninte novajn homojn kaj profundiginte la konatecon kun la jam konataj homoj, ni povos pli sincere kaj kun pli da fido kunlabori unu kun la aliaj. Dankon. (Aplaŭdo.)

Ivo Osibov

[FORIGITA!: bildo]

La Estraro kunsidis ĉiumatene

[FORIGITA!: bildo]

Germana folklora dancensemblo

[FORIGITA!: bildo]

Kunsido de la Komitato: Sonja Petrović

[FORIGITA!: bildo]

La fermo: la LKK-anoj ricevas rozojn

[FORIGITA!: bildo]

Clay Magalhães kaj Roland Lindblom

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la simbola kongresa flago