Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 1

Lastmomenta sciigo:

Prezidanto de la Ĉina Popola Kongreso fariĝis Alta Protektanto de la 89-a UK!

Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (la plej alta ŝtata organo de Ĉinio), kun plezuro akceptis inviton de LKK esti Alta Protektanto de la 89-a UK. De 1995 ĝis 2003 li estis vicĉefministro de Ĉinio kaj en 2003 elektita kiel prezidanto de la Ĉina Popola Kongreso.

Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA

Bondezira mesaĝo

Foje mi havas la impreson, ke mi estas stultulo, tre profunda stultulo, por diri la aferon per la ĝustaj vortoj.

Kiam mi pensas tion? Tre ofte, preskaŭ ĉiutage. Kial mi pensas tion? Ĉar mi pensas, ke ni iĝis esperantistoj, ĉar ni volas disvastigi Esperanton al la tuta mondo, laŭgrade, laŭ niaj ebloj, eventuale dum jardekoj aŭ jarcentoj, sed ni ja volas disvastigi ĝin. Ĉu mi miskomprenis?

Krome, kaj tio estas la pinto de mia stulteco, mi pensas, ke per Esperanto la mondo iĝus pli bona loko, kun pli da justeco inter popoloj malsamlingvaj kaj pli da egaleco rilate al kulturaj interŝanĝoj. Mi ankaŭ opinias, ke oni finfine devos komenci agnoski la ekziston de Lingvaj Homaj Rajtoj, tio estas de rajtoj apartenantaj al ĉiuj unuopuloj pro la simpla fakto, ke ili estas homoj. Ĉiu homo rajtas paroli sian lingvon kaj ĉiu lingvo havas la saman dignon. En internacia medio ĉies digno devas esti respektata, kaj ĉiu rajtas kompreni ĉion kaj esti komprenata de ĉiuj.

Mi konscias, ke ne ĉiu esperantisto en ĉiu momento de sia vivo povas pensi pri tiel noblaj celoj, kaj ke inter unu lingva homa rajto kaj la alia oni ankaŭ ĝuas la lingvon, legas literaturaĵojn, eventuale eĉ verkas ilin, trovas amik(in)on, kolektas siajn poŝtmarkojn (fakte mi ricevis unu tre belan el Brazilo hieraŭ), ktp. Mi ankaŭ akceptas, ke parolantoj de la internacia lingvo Esperanto estas baze normalaj homoj malgraŭ la idealismo, kaj do ili renkontas ĉiujn homajn problemojn, kverelas inter si de tempo al tempo, envias sian najbaron kaj kaŝe fiparolas pri tiu aŭ tiu alia samideano.

Sed, kial mi, do, estas stultulo? Mi kredas, ke mi estas tia, ĉar mi tro ofte renkontas parolantojn de Esperanto, kies ĉefaj interesoj estas tute aliaj ol tiuj, kiujn mi mem havas. Ili tro multe interesiĝas pri ĉio, kio laŭ mi estas marĝena (poŝtmarkoj, kvereloj kaj ĝuado de la lingvo), kaj tro malmulte pri tio, kio laŭ mi estas esenca (informado, instruado kaj utiligado). Se multaj opinias tiel, kaj nur unu alimaniere, kion oni konkludu?

Aliflanke mi estas obstina, kaj mi fakte trovas ĉiutage aliajn homojn, kiuj kaŝe kaj silente faras tion, kion aliaj publike kaj brue deklaras neebla aŭ ĉiukaze nevera. Amaso da homoj lernas Esperanton en nur mallonga tempo (se vi ne kredas min, vizitu kursojn retajn aŭ ĉeestajn), dum niaj propraj lingvistoj verkas librojn por klarigi ke Esperanto estas same malfacile lernebla kiel aliaj lingvoj, kaj niaj verkistoj faras sian maksimuman eblon por igi la lingvon pli malfacila kaj normale escepto-hava.

Mi ofte proponas esperantistojn por premioj. Neniam miaj proponoj estas akceptataj de la juĝantaroj, eble ĉar mi proponas ĝuste tiujn esperantistojn, kiuj laboras trankvile, mem pagas siajn elspezojn, kaj postulas nenion pro tio, eĉ ne mencion en la loka bulteno. Sekve ili ne estas konataj kaj ne premieblaj. Kredu min, da tiaj esperantistoj ekzistas multaj. Mi neniam havas problemojn trovi maljunulinon, kiu el sia pensio financis la evoluon de Esperanto en tuta malriĉa lando, aŭ viron, kiu sukcesis instrui Esperanton en sia urbeto kaj konvinki la urban estraron starigi monumenton al Zamenhof, dum li samtempe persvadis la lernejestron enkonduki kurson pri Esperanto en la lokan lernejon. Mi ankaŭ trovas junajn homojn, kiuj volas iri al Bruselo kaj diri al la bruselaj politikistoj sian opinion pri tio, kion tiuj politikistoj nomas “multlingveco”. Mi trovas junajn ĵuslernintojn per la reto, kiuj volas traduki la Dian Komedion, ĉar ili ne scias, ke ĝi jam estas tradukita, aŭ kiuj volas starigi la Bervalan Esperanto-Asocion, ĉar ili ne scias, ke tiu jam ekzistas de 100 jaroj. Mi trovas ankaŭ multajn aliajn esperantistojn, kiuj pensas, ke la mondo bezonas justecon por atingi pacon, kaj pretas persone agi kaj mem pagi (foje rimoj ne estas hazardaj). Nu, eble la fenomeno de senesperiĝo ne estas tiel ĝenerala kiel kelkaj maloptimistoj ŝajnigas. Se la afero estus kiel ili pensas, kiu taksus tion realisma, ke bonstata juna okcidenta esperantista paro lasos ĉion por iri instrui Esperanton en la brazila forlasita interno, kie la ebloj ĝui sian esperantistecon kaj, ekzemple, partopreni la jarfinajn aranĝojn en Germanujo estas neekzistantaj? Mi ankaŭ trovas homojn, kiuj volas uzi freneze grandajn sumojn por anoncoj al neesperantistoj, kiuj ne volas aŭskulti.

Al ĉiuj ĉi kaj ĝenerale al ĉiuj esperantistoj, mi diras laŭ la konata versaĵo: Ne ĉesu, ne ĉesu!, ĉar tio en kor’ al ni sonas, kaj samtempe mi diras: Multajn bondezirojn por feliĉa jaro 2004-a!.

En ĉi tiu bondezira periodo oni serĉas espero-signojn en la mondo. Tamen estas malfacile en ĉi tiuj lastaj monatoj trovi, ke la mondo pliboniĝis. Militoj kaj minacoj pri la mema pluvivado de la planedo abundas. Perforto milita, ekonomia, kultura, trovas ĉiam pli da laŭdantoj.

Sed bonŝance kreskas ankaŭ la nombro de tiuj, kiuj vidas, ke perforto ne solvas problemojn, ke la egoismo de nur malgranda parto de la homaro portos nin ĉiujn malaperi de la kosmo, ke evoluo havas sencon nur se ĝi estas daŭropova kaj medi-respekta. Kune kun tiu parto de la homaro esperantistoj laboras, ĉar ankaŭ ni volas kontribui al la savado de nia homa kultura riĉeco.

Ankaŭ en ĉi tiu kampo ne estu la forto de la momentaj fortuloj, kiu diktu la solvon. Ne estu solvo de mastroj kaj sklavoj, sed solvo de egaluloj, ĉar homoj principe naskiĝas tiaj.

Renato Corsetti

[FORIGITA!: bildo]

Diversnaciaj gejunuloj dum Ekumena E-Kongreso en Rimini, Italio.

Ĉinio, la ĉi-jara kongreslando

Novjara Saluto el Ĉinio

Jam estas la nova jaro 2004, kiu havas apartan signifon por ĉinaj esperantistoj. Post 18 jaroj Universala Kongreso revenos al Ĉinio. Ĉe la sojlo de la nova jaro, kore salutas vin ĉinaj esperantistoj, kiuj deziras renkontiĝi kun vi en la Pekina UK en julio.

Esperantistoj estas homoj, kiuj amas amikecon kaj pacon kaj deziras kontaktiĝi kun la aliaj. En la Pekina UK, vi havos la unikan ŝancon renkonti pli multajn ĉinajn esperantistojn ol en ajna antaŭa UK, eĉ en la Pekina UK en 1986. Kaj vi vidos kia estas la ĉina movado, aŭdos kiel la ĉinoj parolas Esperanton.

Vi estos invitita viziti la oficejon de Ĉina Esperanto-Ligo, kiu en pli ol 50 jaroj servas al la ĉinaj kaj alilandaj samideanoj, la redakcion de El Popola Ĉinio, kiu papere eldonadis la revuon en 50 jaroj kaj nun daŭrigas la eldonadon en TTT-ejo, kaj la E-sekcion de Ĉina Radio Internacia, kiu festos 40-jaran jubileon de sia Esperanto-elsendado en 2004.

Ĉinio estas lando kun vasta teritorio de 9,6 milionoj da kvadrataj kilometroj. Tie vivas 1,3 miliardoj da loĝantoj — 22% de la tuta loĝantaro de la mondo. La vivo de nunaj ĉinoj ne estas senproblema, tamen esperoplena. Kongresi en Ĉinio donos al vi la eblon vidi diversajn aspektojn de la popola vivo, kiuj certe interesos vin.

En la rapide progresanta Ĉinio tamen estas io, kio restas sama kiel antaŭ miloj kaj centoj da jaroj. La Granda Muro, la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la Domo kaj Arbaro de Konfuceo k.a.

La reve belaj naturaj pejzaĝoj superos vian imagon. Jam 29 lokoj de Ĉinio estis enskribitaj de Unesko en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

Nun preskaŭ ĉie en la mondo estas ĉinaj restoracioj, sed nur en Ĉinio vi povas ĝui la plej ĉinecajn bongustaĵojn kaj sperti la ĉinan gastronomian kulturon.

Kompreneble en Ĉinio vi ankaŭ povos aprezi la orientan arton, kiel kaligrafio, papertondado, metiarto, pekina opero, Taijiquan (Tajĝiĉjuan) ktp.

Unuvorte ni havas cent motivojn por vin inviti, kaj ni kredas, ke vi ne bedaŭros pro la aliĝo al la Pekina UK.

Yu Tao
komitatano de UEA
Ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo
Preparoj por la 89-a UK en Pekino

Ĉinaj esperantistoj kaj E-organizoj aktive sin preparas por partopreni la Pekinan UK.

En Hubei-provinco oni organizis Kunloĝadon, al kiu aliĝis pli ol 80 esperantistoj el Huangshi, Wuhan kaj aliaj urboj. En du tagoj oni ekzercis sin pri Esperanta konversacio kaj la lingvonivelo.

Pri la aranĝo oni skribis en interreta forumo: Kelkdek partoprenantoj per Esperanto babilis kaj ŝercis, kio altiris multe da preterpasantoj en la ĝardeno. Iuj el ili demandis: “Ĉu Esperanto estas facile lernebla? Kie ni povas ĝin lerni?” Instruistino de apuda infanĝardeno tuj sin anoncis por lerni la lingvon.

Kiam ĵurnalisto vidis la ĉinojn paroli nian lingvon, li ŝanĝis sian raportplanon kaj intervjuis la kunloĝantojn okaze de la 144-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

La Pekina Esperanto-Asocio organizis aktivadon kun la temo Ĉu vi scias Esperanton, en kiu ĝi per prelegoj kaj video-materialoj konigis al la aŭskultantoj la historion de Esperanto. La Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj kaj la Pekina Esperanto-Asocio kune planas organizi simpozion pri Esperanto, okaze de la 144-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

Ĉinoj lernas

Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio organizas diversnivelajn E-kursojn.

Similajn kursojn oni organizas en diversaj lokoj de Ĉinio. Esperanton oni lernas ankaŭ per interreto. El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/, http://www.chinareport.com.cn/) malfermis rubrikojn Ĉinan kaj Esperantan (http://www.chinareport.com.cn/uk2004/, http://www.espero.com.cn/uk2004), por doni informojn pri la kongreso. Krom tio ĝi havas subrubrikon speciale por komencantoj. Pluraj provincaj E-asocioj malfermis rubrikon pri lernado de nia lingvo. La Jilin-a Esperanta Asocio faris sian retpaĝon (http://taijiquan.fajo.net), por prezenti kaj instrui Taijiquan. ĈEL kaj kelkaj lokaj E-organizoj eldonis E-librojn pri Esperanto: Vivo de Zamenhof kun pli ol 150 fotoj, Antikvaj Vidindaĵoj de Pekino kun pli ol 100 fotoj. Ankaŭ la albumo Ĉina Esperanto-Movado kaj la libro Cent Jaroj de la Ĉina Esperanto-Movado estas en la eldonplano.

Ĉinaj gravuloj

Antaŭtagmeze de la 26-a de novembro 2003 Chai Zemin, prezidanto de la ĉina societo Amikoj de Esperanto, renkontiĝis kun Xu Jialu, vicprezidanto de la Ĉina Popola Kongreso.

Xu kaj Chai nun funkcias respektive kiel honora prezidanto kaj membro de la Honora Komitato de la 89-a UK.

Dum la interparolo Chai konigis al Xu la preparlaborojn de la Pekina UK. Xu ĝoje diris: Ja estas ekster mia atendo ke la kongreson povus ĉeesti tiom granda nombro da esperantistoj el tiom multaj landoj. Kiel amiko kaj subtenanto de Esperanto, mi volas fari ion por la kongreso.

Tuj post la renkontiĝo Chai komunikis la vortojn de Xu al LKK-anoj kaj instigis pri mobilizo de ĉiuj fortoj, precipe junaj, al la preparaj laboroj.

La supra foto montras la renkontiĝon de s-roj Xu (meze) kaj Chai (la dekstra najbaro de Xu) kun Renato Corsetti kaj Lee Chong-yeong.

Chen Ji

[FORIGITA!: bildo]

Ŝanhajo, la ĉinia havenurbo

[FORIGITA!: bildo]

Dayam-turo en Xi’an

[FORIGITA!: bildo]

Somera Palaco en Pekino

[FORIGITA!: bildo]

Mogao-kavernaro

[FORIGITA!: bildo]

Pejzaĝo de la Granda Muro

[FORIGITA!: bildo]

Somera Palaco en Pekino

[FORIGITA!: bildo]

La Malpermesita Urbo en Pekino

[FORIGITA!: bildo]

Ĉiela Altaro en Pekino

[FORIGITA!: bildo]

Potala-Palaco en Tibeto

[FORIGITA!: bildo]

Terakotaj militistoj

Esperanta Vikipedio atingis 10 000 artikolojn

Esperanta fako de la interrete konstruata enciklopedio Vikipedio (http://eo.vikipedio.org), iniciatita de Chuck Smith, Brian Vibber kaj Stefano Kalbo, atingis en decembro 10 000 artikolojn. La tuta multlingva projekto entenas pli ol 350 000 erojn. Inter kvardeko da lingvoj la Esperanta estas inter la dek plej grandaj.

Esperanto kaj Enciklopedioj

En la historio de Esperanto, gravas por la progreso de la lingvo la vortaroj ĝeneralaj, terminologiaj kaj enciklopediaj. Kian enciklopedion jam havas Esperanto?

Enciklopedio de Esperanto, eldonita en la 30-aj jaroj kiel rezulto de laborego de amaso da kunlaborantoj, precipe celis montri bildon de la movado, kaj la faktoj kiujn ĝi mencias okazis antaŭ pli ol 70 jaroj. En la 50-aj kaj 60-aj jaroj estis projekto esperantigi la germanan enciklopedion Duden, sed la projekto eble ne tute finatingis sian celon. PIV ja havas ian enciklopedian aspekton, kun siaj ilustraĵoj kaj diversfakaj precizigoj. Tamen ĝi restas precipe vortaro. Hodiaŭ do ankoraŭ forte mankas vera enciklopedio en Esperanto. Eble tamen estas granda ŝanco ke ekestos tia verko dank’ al la Vikipedio.

Kio ĝi estas?

Vikipedio estas reta, libere kunredaktata multlingva enciklopedio, kies Esperanto-fako ĵus atingis dek mil artikolojn. La projekto komenciĝis en 2001 en la angla lingvo. Iom post iom aldoniĝis ankaŭ aliaj lingvoj. Nun estas pli ol 160 000 artikoloj en la angla, kaj sume en ĉiuj lingvoj pli ol 350 000. La Esperanto-fako estis lanĉita komence de 2002, kaj ĝi longe staris en la kvara pozicio, ĝis aliaj lingvoj preterkuris ĝin. Nun ĝi estas sur la 10-a loko. Jam ekzistas fakoj en pli ol kvardek lingvoj kaj dudeko el ili entenas pli ol mil artikolojn. Jen la statistiko de la 9-a de decembro 2003: la angla — 180 966; germana — 40 623; franca — 21 370; japana — 20 466; sveda — 17 954; pola — 17 661 — nederlanda: 16 437; dana — 14 168; hispana — 10 392; Esperanto — 10 106; kataluna — 5 200; itala — 4 382; ĉina — 2 799; Interlingva — 2 667; finna — 2 522; portugala — 1 188; hebrea — 1071; estona — 1 006; ĉeĥa — 1 016; latina — 978. La ĉi-supraj grafikoj montras la relativan gravecon de la diverslingvaj vikipedioj.

Kvanto kaj kvalito

Krom la nombro estas konsiderinda la amplekso kaj la kvalito de la artikoloj. Iuj estas nur elirartikoloj aŭ entenas ne sufiĉe precizajn informojn, dum aliaj estas altnivelaj kaj lerte verkitaj de spertuloj kaj konsistigas veran sciencan referaĵon, uzeblan de studentoj kaj alireblan de kiu ajn kun reta konekto. Sed la artikoloj povas konstante progresi.

En ĉiu lingva fako estas aro da redaktantoj, en la angla miloj, en la Esperanta centoj, el kiuj dudeko da plej aktivaj. Vikipedio estas verko de homoj kaj ĝia valoro spegulas iliajn spertojn, klerecon kaj fakkonojn. La Esperanta Vikipedio spegulas la diversnaciecon de la esperantistaro: la redaktantoj estas el pli ol dudek malsamaj landoj kaj inter la dudek plej aktivaj troviĝas loĝantoj de preskaŭ dudek landoj. Temas pri laborema kaj produktiva komunumo, kiu kreis jam relative grandan verkon per siaj malfortaj rimedoj. Certe ekzistas multaj esperantistoj kiuj povus kunhelpi antaŭenigi la projekton, aliĝante al la komunumo.

Kiel oni redaktas Vikion?

Vikipedio (angle: Wikipedia) estas speco de “vikio” kun enciklopedia enteno. Vikio estas retejo kiun ĉiu vizitanto povas facile kaj libere redakti: sur ĉiu artikola paĝo estas butono Redaktu la paĝon. Alklakante ĝin la retumanto ricevas redaktofenestron kun la teksto de la artikolo, en kiun tiu povas libere modifi (korekti, kompletigi, plibonigi) kaj fine registri sian laboron alklakante la butonon Konservi. Vi eble timas ke per tiu rimedo estiĝas ĥaoso kaj ke stultuloj plenigas paĝojn per sensencaĵoj: la spertoj montras ke tute ne estas tiel. Male la sinsekvaj redaktantoj de la artikoloj konstante plibonigas ilin. Malbonintencaj fuŝaĵoj estas maloftaj kaj priatentataj de la ceteraj kunlaborantoj, kiuj rapide povas ripari ilin. Pri ĉiu artikolo estas diskutpaĝo: se du aŭ pluraj redaktantoj malkonsentas pri iu punkto, estiĝas diskuto en kiu ĉiu argumentas, ĝis oni atingas kontentigan rezulton.

Neŭtrala vidpunkto

Unu el la reguloj estas sekvi neŭtralan vidpunkton. Vikipedio ne volas esti tereno de propagando de iuj ideoj. Ĉiu ideo devas esti prezentita neŭtrale. Kiam estas malkonsento, diversaj vidpunktoj estas prezentataj sinsekve (unuj opinias ke ... dum aliaj kritikas tion ĉar ...).

Ligoj al la aliaj

Ene de artikolo estas facile ligi sin al aliaj artikoloj: redaktante sufiĉas ĉirkaŭigi vorton aŭ grupon de vortoj per duoblaj kvadrataj krampoj: [[Titolo]][[Titolo kun pluraj vortoj]] kaj la ĉirkaŭita(j) vorto(j) aŭtomate fariĝas ligilo al la artikolo kun tia titolo. Se la ligilo aperas ruĝe, tio signifas ke la artikolo ankoraŭ ne ekzistas, kaj alklakante tiun ligilon oni rekte malfermas redaktofenestron por povi tuj ekredakti la artikolon.

Pri kopirajto

Vikipedio sekvas la Permesilon por libera dokumentado (GFDL) kiu devenas de la Permesilo por libera programado (GPL). Ĝi regas la liberan malferman komputikon, el kiu Linukso estas la plej fame konata. La permesilo signifas ke neniu rajtas alproprigi al si la entenon de Vikipedio kaj malpermesi ke oni kopiu ĝin. Temas pri kopilasilo (angle copyleft) kiu kontraŭe de la kopirajto estas permeso al kiu ajn siavice kopii la dokumenton, kondiĉe ke tiu transdonas la saman kopipermesilon. La kunlaborantoj akceptas tiun regulon, kaj ili estas atentigitaj neniam kontraŭleĝe kopii dokumentojn kun kopirajto por eviti ke la projekto povu esti persekutata pro malrespekto de ies kopirajto.

Multlingveco

Aparta kaj unika trajto de Vikipedio estas ĝia vivanta multlingveco. En ĉiu lingvo estas ĉefpaĝo kun bonvenigaj vortoj kaj indekso de la ĉeftemoj (Matematiko, Naturscienco, Filozofio ktp) kaj de la plej gravaj subtemoj. Enestas ankaŭ aro da iloj por helpi trovi kion oni serĉas. El ĉiu paĝo povas esti ligiloj al samtemaj paĝoj en aliaj lingvoj, se ili ekzistas. La multlingveco uzas la duliterajn lingvokodojn (vidu la lastan Jarlibron): en por la angla, eo por Esperanto, cy por la kimra ktp. La ĉefpaĝo estas alirebla per la adreso http://xx.wikipedia.org, kie xx anstataŭas la lingvokodon. Tiel la projekto estas preparita ankaŭ por novaj lingvoj. La interlingvaj ligiloj estas faritaj pere de la duliteraj kodoj. Ekzemple en la artikolon Zoologio mi povos aldoni la ligilon [[de:Zoologie]] [[en:Zoology]] [[fr:Zoologie]] ktp, kiuj ligas respektive al la germana, angla kaj franca artikoloj pri zoologio. Tiam en la supro kaj en la malsupro de la paĝo aperos post Aliaj lingvoj la koncernaj ligiloj kiel alklakeblaj vortoj, per kiuj eblas rapide aliri la alilingvajn artikolojn. La multlingveco tiamaniere ebligas reciproke pliriĉigi la enhavon de Vikipedio en ĉiuj lingvoj.

Vikipedio sen reto

Vikipedio funkcias precipe kun reta aliro, tamen jam ekzistas la eblo kopii ĝin por povi legi ĝin ekster la konekto. Tiukaze oni perdas kaj la eblon ĝin redakti, kaj la multlingvecon.

Verŝajne iam aperos paperaj versioj. La demando estas diskutata. Necesus ke la enciklopedio atingu bonan nivelon (ke neniu grava temo estu neglektita) kaj ke estu solvitaj la eldonaj problemoj. Sed eblas ja printi artikolojn pri kiuj oni interesiĝas, anstataŭ havi volumenan paperan libraron el kiu oni neniam legos pli ol 1%.

Nia pozicio

Rimarkinda en la projekto estas la pozicio de Esperanto. Ĝi troviĝas en la kapgrupo kun larĝe disvastigitaj lingvoj kiel la angla, germana, franca, sveda, hispana, japana kaj aliaj. Esperanto nun okupas pli altan pozicion ol la rusa, portugala, itala aŭ ĉina.

Konsiderante ke la multlingva Vikipedio nun ricevas pli da atento ol konkurencaj komercaj retaj enciklopedioj (ekz. Encyclopedia Britannica), ĝi estas privilegia kadro por ke Esperanto montru al la vasta publiko sian valoron kiel la monda kulturlingvo.

Esperanto kaj la konkurantoj

Volapuka Vikipedio enhavas nur la ĉefpaĝon kaj eĉ ne unu artikolon. Latino aperas kiel historia mortinta lingvo de la pasintaj jarcentoj. Interlingvao ŝajnas esti pli serioza kun siaj pli ol 2 500 artikoloj, sed la plej multaj artikoloj estas nur duliniaj kaj multaj temoj tute ne estas traktitaj. Ido en Vikipedio ne aperas. Pripensiga estas la superreganta pozicio de la angl-usona lingvo.

Mondaj statistikoj montras ke estas pli granda proporcio da homoj kun alireblo al la reto inter la parolantoj de iuj lingvoj (la angla, la germana, la franca, la sveda, ...) kiuj sekve okupas pli gravan pozicion sur la reto, kompare kun ilia parolantaro rilate al la monda loĝantaro.

Spegulante tiun malegalecon, la angl-usona ne nur estas la unue komencita fako de la vikipedio, sed havas la plej vastan entenon, la plej grandan famon (gazetartikoloj, radio kaj televid-elsendoj kiel CNN), la plej prestiĝan agnoskon (eĉ de universitatoj).

Laŭ la reta serĉilo Alexa (www.alexa.com), la multlingva vikipedia projekto apartenas al la mil plej vizitataj retpaĝaroj en la tuta mondo!

Diverslingvaj vikipediistoj ofte konsideras la anglalingvan kiel la modelon kaj nur elangligas artikolojn.

Cetere ĝeneralaj diskutoj pri la projekto ĝis nun disvolviĝas preskaŭ nur en la angla. Do ankaŭ neanglalingvanoj devos batali por pli da lingva egaleco kaj demokratio.

Estas do dezirinde ke esperantistoj levu la nivelon de la Esperanta Vikipedio. Ĉiu esperantisto kun la reta aliro, kun iu ajn sperto (pri fako, profesio, scienco, arto, historio, ktp.) kaj kun iom da libera tempo, eĉ sen komputila sperto, devus zorgi pliriĉigi la Esperantan Vikipedion, por ke ĝi fariĝu altnivela kaj enhavoriĉa montrofenestro de la kultura valoro de Esperanto, alirebla al ĉiuj interesiĝantoj.

Altaj Valoroj de Vikipedio

Se iam plenumiĝos tio, kio nun ekzistas en nia menso pri la Vikipedio de la futuro, t.e. oceano da informoj pri plej diversaj temoj interret-eske interligitaj, kaj same grave, redakteblaj fare de ĉiuj uzantoj, la nura Vikipedio estos sufiĉa motivo por ke oni lernu nian lingvon. Eble ĝi estos bonvenigata en landoj en kies lingvoj ne ekzistas tiaj informaj fontegoj. Certe la plej multajn landojn de la mondo konsistigas ĝuste tiaj, la tuta Afriko, Azio, Sud-Ameriko, plejmulto el la eŭropaj landoj, — eble pli ol sep okonoj de la mondo!

Granda kreskrapido

Laŭnombre Esperanto-parolantoj estas minoritato kompare kun alilingvanoj. Tamen ili estas edukitaj kaj almenaŭ dulingvaj, kleraj, kaj konas diversajn kulturojn. Do ili povas facile traduki en Esperanton aŭ verki pri siaj ŝatataj temoj. En Vikipedio la spektro de la temoj ne estas limigita per ajna aŭtoritato, do ĉiu liberas en prezentado de materialoj, de la ĉiutagaj ĝis la fakaj. Verkado en Esperanto ĝenerale pli facilas por progresintoj ol en aliaj lernitaj lingvoj. Eĉ se ies kontribuaĵo ne estas tute ĝusta — ĉu enhave, lingve aŭ stile, aliaj ĝustigos/kompletigos ĝin dank’ al la viki-tekniko. Do fakte povas estiĝi diversspecaj vikipediistoj: redaktaj, verkaj, tradukaj kaj enpaĝigaj.

Arno Lagrange, kunredaktita de la vikipediistoj

[FORIGITA!: bildo]

Sur la bildoj: Supre: la grafikoj montras la relativan gravecon de la diverslingvaj Vikipedioj. Meze: ekzemplo de multlingveco: en Vikipedio ekzistas artikoloj pri Esperanto en 40 lingvoj. Sube: la ĉefa paĝo de Vikipedio en Esperanto kun bonvenigo kaj instrukcioj, kiel uzi, korekti kaj redakti la artikolojn. Sur la apuda paĝo: kelkaj artikoloj el la Esperanta Vikipedio.

[FORIGITA!: bildo]

La statistiko montras la gravecon de diverslingvaj vikipediaj fakoj.

Nia kapitalo — nia estonteco

Alproksimiĝas la centjariĝo de UEA kaj pluaj gravaj jubileoj. Lige kun la jubileoj, por firmigi la fundamentojn de la Asocio, UEA planas lanĉi grandan kampanjon Por la estonteco. Jen kelkaj klarigaj vortoj de la estrarano pri financoj Ans Bakker ten-Hagen.

Nia kapitalo - nia estinteco

Ni vivas en jaroj de jubileoj. Esperanto travivis historion. Eĉ la sola fakto ke ĝi aĝas jam 116 jarojn estas signo de forteco. La pasinteco estas nia kapitalo. Jen kelkaj trezoroj el tiu kapitalo:

2004: Antaŭ 50 jaroj, la 4-a Ĝenerala Konferenco de Unesko (Montevideo 1954) akceptis rezolucion pri Esperanto. Ĝin sekvis rezolucio pri la Jubilea Jaro en 1985, dum la 23-a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Sofio.

2005: Antaŭ cent jaroj okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro. La jubilea kongreso de 2005 okazos en Litovio.

2007: Antaŭ 120 jaroj Zamenhof oficiale prezentis la internacian lingvon. La saman jaron estis konstruita en Rotterdam domo, destinita fariĝi la Centra Oficejo de UEA.

2008: Antaŭ cent jaroj, la 28-an de aprilo, estis fondita Universala Esperanto-Asocio. Ĝi unuiĝis en 1947, ankaŭ la 28-an de aprilo, kun Internacia Esperanto-Ligo, fondita en 1936.

2008: Antaŭ 50 jaroj TEJO fariĝis la junulara sekcio de UEA.

Ni momenton memoru kaj honoru la sennombrajn esperantistojn kiuj per sia vivo kaj laboro heredigis al ni la movadon kiun ni nun havas. Iliaj fervoro, sindono, foje suferado estas transdonitaj al ni per tiu Esperanto-movado kiun ni heredis kaj flegas.

Nia kapitalo - nia estanteco

Jam ni povas utiligi la atingojn de la antaŭaj generacioj. Ni korespondas, kongresas, amikiĝas, utiligas la lingvon kaj la movadon. Jam ni vivas en internacia socio, tia, kia ĝin revis Zamenhof. Tiu socio estas malgranda kaj ne ĉiutaga. Ni (multaj el ni) klopodas fortigi tiun socion, kiun iuj nomas movado, aliaj komunumo.

Nia kapitalo - nia estonteco

Ni devas rigardi antaŭen. Multaj esperantistoj ne fidas la estontecon, sed estas pretaj batali por ĝi. Necesas fortigi la tradiciajn agadojn sed ankaŭ stimuli novajn. En la lastaj jardekoj kaj jaroj Azio, Latinameriko kaj Afriko estis fontoj de junaj, entuziasmaj esperantistoj. Pli ol iam nia movado tutmondiĝas kaj juniĝas. Sed samtempe malriĉiĝas.

Nia kapitalo

Jes, pezaj vortoj falis ĉi tie. Ni pli kaj pli frontas la mankon de mono por ke tiu entuziasmo disponu minimume bezonatajn rimedojn. La tradiciaj, fidele kotizantaj membroj eksmodiĝas. Anstataŭ tio venis mendantoj de servoj. UEA jam delonge cerbumas kiel ĝi pli juste kaj efike reformu sian sistemon de enspezado. En tiu sistemo ekzistos solidareco kun la malriĉuloj de la mondo. La riĉuloj nature helpos. Hector Hodler estis inter la unuaj kiuj heredigis al la asocio sian kapitalon.

Krom kotizoj kaj vendoj, ankaŭ la rento de kapitalo estas tre bonvena fonto de enspezoj. Kapitalo estas garantio por plu-funkciado, eĉ en periodoj de borsaj krizoj kaj politikaj katastrofoj.

Kelkaj tiusencaj kapitaloj jam ekzistas: Azia kapitalo, Afrika kapitalo, Kapitalo Dumvivaj Membroj, Kapitalo Belarta fondaĵo. Nun fondiĝos plia Kapitalo Estonteco kaj samtempe reaktiviĝas Institucio Hodler 68.

Kapitalo Estonteco

Kion servos tiu Kapitalo Estonteco? Pensu pri entuziasma asocio kun membroj en ĉiuj kontinentoj, pri serva reto kiu glate funkcias, pri kultura centro, pri subtenado de instruistoj, pri informaj kampanjoj. Pensu pri energia, estonta asocio.

Institucio Hodler

Fondita en 1968, ĝi uzas sian kapitalon por la domo de UEA en Roterdamo. En 2004 okazos granda riparado de tiu domo, samtempe ĝia granda plibonigado. Tiu faciligos kaj efikigos la laboron de la teamo en la oficejo. La oficejo gastigos bibliotekon Hodler digne kaj sekure.

Tiu metamorfozo kostos 300 000 eŭrojn, parte elspezo, sed parte investo. La domo estos duoble pli valora post la renovigado.

Kapitalo de kelkaj milionoj ŝajnas esti utopio, sed utopio ĝi ne estas. De 1887 ĝis nun esperantistoj amase investis en sian idealon. Pli ol milionojn. Ili investis dumvive, sed ankaŭ multaj heredigis UEA, kio estas postviva signo de lojaleco. De nun ĝis la estonto la esperantistoj kaj simpatiantoj certe investos denove.

En serio de artikoletoj ni plu informos vin pri la Kapitalo Estonteco, pri niaj fondaĵoj kaj pri la projektoj, kiujn viaj donacoj ebligis. Nia estonteco komenciĝas nun!

Ans Bakker-ten Hagen

La brila Kvaropo

En 2003 pasis 140 jaroj post la naskiĝo kaj 90 jaroj post la morto de la rusa E-pioniro Nikolao Borovko, homo konata al esperantistaro precipe dank’ al la letero de Zamenhof pri la deveno de Esperanto. Okupiĝante pri Borovko oni komprenas, ke paroli pri li aparte de la tri aliaj famaj esperantistoj Ĉajkovskaja, Ostrovskij kaj Langlet ne eblas, tiom la sorto kunligis ilin.

Pri Ĉajkovskaja oni scias, ke Zamenhof estis kortuŝita, kiam li en 1887, responde al la Unua libro, ricevis leteron de 15-jara knabino el Krimeo, kiu skribis en Esperanto, ke ŝi jam ellernis la lingvon kaj instruas ĝin al siaj amikoj. La fakto, ke la knabino estis el Krimeo, igis min esplori, kiu ŝi estis, en kiu urbo de Krimeo ŝi loĝis, ĉu eble en mia urbo Jalto? Ĉu ŝi ne estis parenco de la fama rusa komponisto P. Ĉajkovskij?

La tria nomo, d-ro Ilja Ostrovskij el Jalto, delonge tiklis miajn orelojn kaj okulojn. En iu malnova pola gazeto mi legis, ke en la pionira tempo li estis unu el la plej famaj esperantistoj de la mondo. En malnova numero de Hungara vivo mi legis, ke d-ro Ostrovskij el Jalta dum la unua UK iniciatis oficialigon de la E-flago, farita de la loka E-grupo. Mi okupiĝis pri la vivo kaj E-agado de la doktoro. El la Internacia E-muzeo en Vieno mi akiris numerojn de la unua ruslanda gazeto Esperanto, kies fondinto kaj redaktoro en 1905 li estis. En la gazeto Ostrovskij skribis, ke li komencis lerni la lingvon en 1892, kune kun sia 10-jara filino Nadja, propagandis ĝin, multe korespondis, sed ne havis parolan praktikon kaj tial invitis al Jalto 19-jaran aktivan svedan esperantiston Valdemar Langlet, kies familinomo frekventis tiam en la unua gazeto La esperantisto. Ostrovskij aranĝis la vojaĝon tiel, ke survoje Valdemar kaj lia amiko Entzel ĉie renkontis esperantistojn. En la Odesa E-klubo li konatiĝis kun Nikolao Borovko kaj Antonina Ĉajkovskaja (jen la enigma krimea knabino), kiu akompanis ilin al Jalta kaj ĉiĉeronis tra la montara Krimeo. Tiutempe Ostrovskij, interalie kuracisto de la fama rusa verkisto Anton Ĉeĥov, havis en la centro de la urbo vilaon “Esperanto” kaj tri domojn. Sur unu el ili antaŭ kelkaj jaroj la jalta E-klubo establis marmoran memortabulon al Ilja Ostrovskij en la lingvoj rusa kaj Esperanto. Dum E-aranĝoj super la tabulo flirtas E-flago.

La familinomo Langlet la unuan fojon trafis miajn okulojn nur kiam mi legis la rakonton de Ostrovskij. En Enciklopedio de Esperanto mi trovis menciojn pri niaj pioniroj. Pri Ostrovskij nur ke li multe propagandis Esperanton, en 1895 (???) ricevis permeson eldoni E-gazeton kaj en 1905-1910 estis ano de la Lingva Komitato. “Ne dense”, kiel oni diras ruse. Sed simpla trarigardo de La esperantisto kaj la Adresaroj montris, ke li estis tre aktiva esperantisto. En 1893 el inter malpli ol 900 abonantoj de La esperantisto — 100 varbis li. Ankaŭ en la Adresaroj ĉ. 250 esperantistojn el diversaj urboj de Ruslando kaj el aliaj landoj varbis li sola!

Pri Borovko el la enciklopedio oni povas ekscii, ke li lernis Esperanton en ekzilo en Siberio, vigle partoprenis la E-movadon en Odeso, en 1896-97 estis la dua prezidanto de “Espero” en Sankt-Peterburgo kaj en 1911-1912 energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en Esperanto. Tuj apude estas informo pri lia edzino A. Borovko-Ĉajkovskaja, informo pli kurta, sed pli beletra: ŝi eldonis kaj dissendis alvokon kontraŭ reformoj en Esperanto, akompanis tra Krimeo Valdemar Langlet dum lia unua vojaĝo al Ruslando, prelegis pri Esperanto en vaporŝipoj, krozantaj inter Odeso kaj Jalta, kaj varbis la faman verkiston V. Korolenko.

Pri Valdemar Langlet: kunfondinto de Lingvo internacia, unua prezidanto de Sveda E-Federacio, E-vojaĝanto, en 1925 geedziĝo kun Nina Borovko — filino de lia E-amiko N. Borovko.

Pasis jarcento post la t.n. Rusa periodo de Esperanto, sep jardekoj post la apero de la enciklopedio kaj en la libro Maŝino, kiu krias reaperis novelo de Borovko En la tombo, el La esperantisto (1892). La eldonisto de la libro, direktoro de la Internacia E-muzeo en Vieno H. Mayer, skizis tie literaturan agadon de Borovko kaj atentigis, ke li fakte estis unu el la inkunabloj de la E-literaturo, la unua E-novelisto, kaj konfesis, ke pluaj spuroj pri Borovko mankas.

Kelkaj feliĉaj koincidoj helpis al mi ekscii pli pri la familio Borovko. En 2002 en la urbo Jalta, okaze de la 100-jara jubileo de la unua urba publika biblioteko, estis menciita la nomo de la unua direktoro N.A. Borovko. Evidentiĝis, ke temas pri nia Borovko. Preskaŭ samtempe aperis Esperanta traduko de la libro Kaoso en Budapeŝto, kiun verkis Nina Langlet-Borovko. Jaltaj esperantistoj eĉ ne suspektis, ke krom d-ro I.D. Ostrovskij en Jalto loĝis kaj aktivis ankaŭ Nina Borovko. Dank’ al helpo de Henry Thomander, Istvan Ertl, Kalle Kniivilä, Monika Langlet (nepino de V. Langlet) kaj esploroj en arkivoj, mi sukcesis multon ekscii pri la brila duopo Nikolao — Antonina Borovko kaj komprenis, kiel rapide la tempo forviŝas multon eĉ el la memoro de historiistoj.

La 4-an de decembro 2002 oni solene festis la 100-jaran jubileon de la unua jalta publika biblioteko. Mi anticipe informis pri tio kelkajn E-bibliotekojn, Polan Radion kaj Radion de Pekino. Al la biblioteko venis gratulleteroj de la Internacia Muzeo de Paco (Uzbekio) kaj Internacia E-muzeo en Vieno, kiu sendis donace la libron Maŝino, kiu krias. UEA al la biblioteko sendis donace bezonatajn prihistoriajn E-librojn. Komence de la solenaĵo la estro de la biblioteko demonstris al ĉiuj raraĵojn — tri librojn en la latina, eldonitajn en 1650 kaj donacitajn de N. Borovko al la biblioteko en 1902. Poste mi rakontis pri lia vivo.

Nikolao Borovko naskiĝis en nobela familio, sed lia patrino mortis dum la nasko kaj la patro kiam la knabo estis 10-jara. Post fino de militista lernejo la juna oficiro estis sendita militservi al Odeso, sed en la stacidomo li mise lasis siajn librojn, inter kiuj estis kelkaj malpermesitaj artikoloj de rusaj demokratoj. La rezulto: 5-monata aresto kaj ekzilo militservi en fora regiono de Ruslando, kie la kutima okupo de oficiroj estis drinkado kaj kartludoj. Sed amo al literaturo kaj sciencoj savis la junan oficiron. Li perfekte ellernis la francan kaj la anglan, kaj en 1889 Esperanton.

Post 5-jara militservo li revenis al Odeso, tamen mencio en la dokumentoj pri la aresto ne permesis al li servi en la centra Rusujo. Li do elarmeiĝis kaj laboris kiel hejma instruisto. Dum ses jaroj li okupiĝis pri sinedukado en bonega urba biblioteko kaj fariĝis enciklopedie edukita homo: filozofo, psikologo, literaturisto kaj inĝeniero. En 1892 li kun V. Gernet fondis la odesan filion de la unua ruslanda E-societo “Espero”. En la klubo li konatiĝis kun Antonina Ĉajkovskaja kaj en 1895 ili geedziĝis.

En tiu tempo Zamenhof devis konstante okupiĝi pri diversaj proponoj reformi la lingvon. Inter la reformemuloj estis Grabovski, Trompeter, de Wahl. La plej principa kontraŭulo de ajnaj reformoj estis Borovko. En 1894 li kun sia edzino propramone organizis balotadon, kies rezulto estis kontraŭreforma. Ekde 1892 en La esperantisto aperis multaj rakontoj de N. Borovko: Okazo, En la tombo, Vivo, Nokto (Zamenhof aperigis ĝin en Fundamenta Krestomatio), teatraĵo Lasta sceno el Faust kaj per aparta eldono proza traduko de La ŝtona gasto de A. Puŝkin.

En 1896-1897 Nikolao kaj Antonina loĝis en Sankt-Peterburgo, kie Nikolao gvidis la societon “Espero”. Tiam naskiĝis ilia unua infano — la filino Nina. En 1902 ili ekloĝis en Jalto. Nikolao estris la urban bibliotekon kaj okupiĝis pri scienca laboro. En 1904 aperis lia libro Psikologio de pensado, en la urba ĵurnalo li gvidis sciencan kaj literaturan revuojn je pseŭdonimo “﹍.﹍.” (en E-gazetoj ĝi estis “EnBe”).

Post la cara manifesto en 1905 en la ĵurnalo aperis tri liaj akraj artikoloj, kies sekvo estis elurbigo de la familio. Tamen en 1908 li iĝis direktoro de la urba biblioteko en Simferopol, ĉefurbo de Krimeo, kaj Antonina direktoro de alia urba biblioteko. Borovko tiutempe estis aktiva ano de la Krimea societo de naturesploristoj, gvidis arkeologiajn ekspediciojn, liaj artikoloj aperis en la centraj sciencaj gazetoj Studoj pri filozofio kaj psikologio kaj Studoj pri edukado. En la gazeto Naturo aperis postmorte lia plej grava studo Pri parolantaj iloj. Post lia morto Antonina restis kun kvar infanoj kaj ĝis 1917 ŝi ricevadis monhelpon de la urbo por ilia edukado.

Borovko mortis la 7-an de februaro 1913 en Simferopol. Post 90 jaroj okazis en Jalto solena inaŭguro de marmora memortabulo, instalita sur la domo de la unua urba publika biblioteko, kie nun estas la Konsulejo de Kartvelio en Krimeo. La solenaĵon partoprenis 50 personoj: anoj de la E-klubo “Tero”, reprezentantoj de la urbaj biblioteko kaj muzeo. Deputito de la urba konsilantaro, esperantisto V. Strojvans, organizis ekskurson por skoltoj tra la urbaj memorlokoj. La partoprenantoj eksciis multon pri Nikolao Borovko kaj aliaj jaltaj E-pioniroj, vizitis la domon de Ostrovskij, kiu situas kelkcent metrojn de la Konsulejo. En la pionira periodo Jalta estis unu el la centroj de la ruslanda E-movado. Inter la tiamaj esperantistoj estis la urbaj agantoj, du princoj kaj grafo.

En 1923 Valdemar Langlet, vizitinte Moskvon kiel ĵurnalisto, trovis tie Antonina kun la infanoj. Li volis iel helpi al la malsatanta familio kaj proponis kunpreni al Svedio iun el la infanoj. Antonina petis preni Nina, kiu bezonis fini la superan muzikan edukon.

Nina estis 27-jara, kiam ŝi la unuan fojon ekvidis Valdemaron, junaspektan 50-jaran viron. Li estis ŝia idolo ekde la infaneco. Super ŝia lito ĉiam pendis foto, farita en 1895, sur kiu estas la kuracisto kun la filino Nadja, Antonina, Valdemar kaj Entzel. Nina restis en Svedio kaj en 1925 ili geedziĝis, loĝis en Jugoslavio, poste en Hungario. Tie Valdemar estis profesoro de la sveda en Budapeŝta universitato ĝis 1944, kiam li ekgvidis la Svedan Ruĝan Krucon kaj kune kun Nina savis milojn da homoj de nazioj kaj hungaraj faŝistoj.

En Stokholmo estas strato kaj lernejo kun la nomo Langlet. Nina kaj Valdemar en 1966 iĝis Justuloj de la mondo kaj pasintjare Honoraj civitanoj de Israelo. Ilja Ostrovskij, Nikolao Borovko, Antonina Ĉajkovskaja kaj Valdemar Langlet estis ne nur samideanoj: ili estis pli ol amikoj. Antonina skribis en La esperantisto (1894): Gastante ĉe s-ro Ostrovskij mi min sentas tiel bone, kvazaŭ mi gastus ĉe mia propra kara frato, ni eĉ helpas unu al la alia en tute privataj aferoj, kiel veraj parencoj. Ni konatiĝis nur dank’ al nia Esperanto. — Jes, dank’ al la interna ideo ili sentis sin parencoj. Vere brila kvaropo!

Jefim Zajdman
La fotojn disponigis Agneta Emanuelsson

[FORIGITA!: bildo]

Memortabulo de d-ro Ilja Ostrovskij en Odeso

[FORIGITA!: bildo]

En Jalta, 1895: Valdemar kaj Antonina Borovko-Ĉajkovskaja (sidantaj); Nadja Ostrovskaja, Ilja Ostrovskij kaj svedo Etzel (starantaj).

Primovada babilado inter Claude Gacond kaj Henri Dognac

Edmond Privat kaj la privata Lernejo Privat

(daŭrigo, 2-a/lasta parto)

Claude: Ĉe la juna Edmond Privat tiu lingvoprezento montriĝis ege fruktodona, same kiel por pluraj aliaj ĉeestantoj, kiel ekzemple la lerninto Adolphe Ferrière*, fondonto de la Institut Rousseau [instituto Rousseau].

* (1879 Genève — 1960 Genève).

Henri: Ĉu poste Edmond varbis al Esperanto sian kamaradon Hector?

Claude: Absolute ne! Ĉar kiam Edmond post eklerno de Esperanto eniris la licean klasejon per la mistera saluto Bonan tagon!, tiam Hector tuj respondis al li: Ha, ankaŭ vi lernis la lingvon! La filo de la pentristo Ferdinand Hodler* estis jam memlerninta la lingvon proksimume samepoke, kaj tre verŝajne ankaŭ pro la varba influo de la sama filozofo, ĉar post la eldono de sia priesperanta eseo Ernest Naville tre aktive disdonis sian broŝuron al la ĝeneva klerularo, kiun li propagande kontaktadis same efike, kiel siatempe li faris favore al la proporcia voĉdona sistemo okaze de elektoj. Tutcerte rekte aŭ pere de varbito Esperanta semo falis ankaŭ en la atelieron de la pentristo, kaj ne la pentristo mem, sed lia filo lernis la lingvon. Aliaj tiaj dokumentoj atingis la fratojn Ferdinand* kaj René* de Saussure kaj aliajn universitatajn profesorojn. Dankleteroj atestas pri tiu propaganda rolo de Naville.

* (1853 Bern — 1918 Genève).
* (1857 – 1913, lingvisto).
* (1872 – 1943), sub la pseŭdonimo Antido aŭtoras decidigajn eseojn pri la Esperanta vortfarado.

Henri: Tio certe faciligis la organizon de la dua UK en 1906.

Claude: Kaj ankaŭ ludis favoran rolon la amikeco, kiu intelekte ligis la lernintojn kaj la amikojn de la Lernejo Privat. En tiu medio Edmond Privat trovis multajn helpajn fortojn eĉ ankoraŭ en 1922-23, kiam li kampanjis por Esperanto ĉe la juna Ligo de Nacioj, kaj en 1925 kiam li refoje organizis Universalan Kongreson kaj fondis la radio-elsendejon Radio Genève.

Sed indas ankaŭ raporti pri la plej karakteriza trajto de la Lernejo Privat. Tio estas ĝia disciplino soldateca kaj la militekzercoj kun kanon-pafado, kiuj ripetiĝis semajnon post semajno. La patro de Edmond gvidis tiujn militekzercojn kaj liaj ordonoj skribitaj sur papero kun la svisa federacia kruco atingis la infanojn soldate vestitajn. Kaj la laboro mem en la lernejo efektiviĝis laŭ tag-ordoj, per elektado de leŭtenantoj, serĝentoj kaj kaporaloj. Infanteria kompanio kaj artileria sekcio kutimigis la knabojn al la soldata vivo, kiu celis inspiri al la lernantoj absolutan amon kaj servemon al la patrujo, nediskuteblan disciplinon obee al la superuloj kaj al la gepatroj. La militkrio je la levo de la flago estis Vivu la bonaj lernantoj kaj la kompanio!. La tuta laboro en la lernejo efektiviĝis laŭ tagordoj soldatecaj, kaj anstataŭ havi propran nomon ekde sia eniro en la lernejo la infanoj fieris pri sia numero. Okazis inspektado de la armiloj kaj de la lernejaj aferoj kaj dum lernejaj ekskursoj oni tiradis kun si kanonojn, starigis tendojn, organizis kuirejon kaj ĉiuj infanoj ricevis plenumotan funkcion laŭ sia grado. Formiĝis du armeoj, kiuj respegulis la eŭropan situacion, la franca kaj la prusa. Batal-ludoj kun militkrioj kondukis fine al venko de unu armeo kaj submetiĝo de la alia kaj poste al pactraktaĵoj. Ruĝ-kruca taĉmento zorgis pri la vunditoj kaj kontrolis la sorton de la enkarcerigitoj. Ni ne forgesu, ke la fondintoj de la Ruĝa Kruco estis interalie la ĝenevanoj Henri Dunand* kaj generalo Guillaume-Henri Dufour, fakte amikoj de la lernejo.

* (1828 Genève — 1910 Heiden), li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1901.

Henri: Neimageble!

Claude: Oni konsciu, ke la direktoro Emile Privat estis partopreninta la defendon de la landlimoj svisaj okaze de la milito franca-prusa de 1871. Rememore li ŝatis montri al la soldatetoj sian tiaman pafilon, kaj li ankaŭ rakontis al ili, ke dum la napoleona invado de Genève Egiste Privat, la fondinto de la lernejo, post fuĝo al Nyon por ne esti rekrutita de la malamika napoleona armeo, revenis pli malfrue kun la aŭstria armeo por liberigi la urbon. Kaj li fiere rakontis, kiel en 1915 la respubliko Genève eniris la Svisan Konfederacion kiel 22-a kantono. Kaj levo de la svisa flago super la ĝeneva dum la soldat-ceremonioj celis komprenigi al la lernantoj, ke por eniri la svisan federacion la ĝeneva ŝtato devis rezigni pri parto de sia suvereneco profite al proklamo de definitiva interkantona paco.

Henri: Ĉu Edmond Privat rakontis al vi pri tiu soldateca eduko?

Claude: Jes ja, plurfoje li raportis, kiel estas facile soldatigi knabojn, kies preferata ludo estas militadi. Sed tre verŝajne, pro la instruoj de Ernest Naville kaj de la interna ideo akompananta Esperanton, Edmond baldaŭ kreskigis sian patrujan amon al tutmondismo. Okaze de prelegoj pri la temo Interpopola konduto*, titolo de unu el liaj gravaj verkoj, Privat komprenigis al la publiko, ke kiel super la kantonaj flagoj nun flirtas en Svislando la svisa flago, la homoj devas labori, por ke super la naci-ŝtataj flagoj foje fiere flirtu standardo, kiu konkretigos reale tutmondan federacion kun tutmonda lingvo, kiu devigos ĉiujn ŝtatojn kaj ĉiujn naciajn lingvojn al reciproka respekto. Lia filozofia metamorfozo de sviso al mondano konkretiĝis en marto 1905 per vasta poemo titolita La guerre (milito), kies aleksandraj versoj esprimas lian hororon de la militemo murdema kaj la absolutan neceson obei al la ordono de Kristo sin reciproke ami reziste al la batalkrioj de la ŝovinistoj naciistaj kaj kristanaj.

* Unua eldono: Literatura Mondo, Budapest, 1935.

Henri: Lia patro Emile ne devis esti kontenta pri la filozofia evoluo de sia filo.

Claude: Edmond Privat plurfoje aludis pri la ideologia distanco, kiu pli kaj pli izolis lin de la resto de lia familio politike radikal-tendenca, dum li fariĝis socialisto, protestantaj kristanoj dum li fariĝis kvakero, fidelaj svisaj soldatoj dum li defendis militrifuzantojn kiel Henri Vatré. Sed en la familio Privat regis demokrata sinteno respektema al la pensodiverseco. Tial sur foto realigita la 6-an de majo 1914 okaze de la centjara jubilea festo de la Lernejo Privat rekoniĝas Edmond Privat apud siaj familianoj inter vicoj da lernantoj soldatece vestitaj kaj bone armitaj kaj aliaj vicoj da lernintoj, famiĝintaj en karieroj soldataj, diplomatiaj, universitataj aŭ komercaj.

Henri: Ĉu la Lernejo Privat ankoraŭ ekzistas?

Claude: Post Emile Privat gvidis ĝin Philippe Privat, frato de Edmond, ĝis malfondo de la lernejo en 1960. Sub lia regado ekde 1930 akceptiĝis knabinoj, kvankam la instruado restis ĝis la fino kun disciplino soldateca. Tiurilate la lernejo restis avangarda en epoko, kiam oni tendencis disigi la lernantojn en klasoj knabaj kaj knabinaj. Dank’ al la financa apogo de la Asocio de la Lernintoj Philippe publikigis en 1963 ducentpaĝan bele ilustritan Histoire de l’Ecole Privat (historio de la Lernejo Privat), kiu estas minejo da informoj.

Henri: Ĉu Edmond ricevis financan helpon de sia patro Emile por siaj Esperanto-aventuroj?

Claude: Lia patro agis ĉiam kun absoluta respekto de la formiĝanta personeco de sia filo, sed rifuzadis ĉian financan apogon por la Esperanto-entreprenoj. Ekzemple Edmond ricevis la permeson veturi al Boulogne-sur-Mer nur kondiĉe, ke li pergajnu mem la necesan monsumon.

Henri: Kaj kion Edmond faris por akiri tiun monon?

Claude: Li rakontis al ni, ke li alianciĝis kun ĝeneva fotografo, kiu posedis ursofelon. Kiel bruna urso sur la trotuaro li brakumis la pasantojn dum la fotografo realigis fotojn, kiuj bone vendiĝis. La duono de la profito iris al li. Kaj Edmond Privat ŝatis fini sian rakonton aludante al la Biblia kondamno de Adamo, ĉar vere ŝvitante sub ursofelo li pergajnis la monon, kiu ebligis al li unuaklase veturi al Boulogne-sur-Mer kaj tie loĝi en unulita ĉambro de komforta hotelo. Sed poste pli kaj pli Edmond pergajnis sian monon per verkado de gazet-artikoloj. Tiel naskiĝis lia ĵurnalista kariero.

Henri: Kaj por la vojaĝo al Usono?

Claude: Estas la eldonejo Hachette, kiu pagis al li la vojaĝon kaj salajretis lin, por ke li trovu vendo-perantojn en tiu vasta lando. Tial la patro akceptis, ke lia filo forlasu Eŭropon. Sed krom permeso, neniun alian helpon Edmond ricevis de li. En Aventuroj de pioniro li raportas pri monproblemoj de dekokjarulo senmone perdita en New York kaj lia belega novelo Rozoj por la sinjorino ankaŭ eĥas la situacion de mizeruloj.

Henri: Fakte Edmond Privat fariĝis tre frue reale memstara homo mone kaj pense.

Claude: Kaj tio estas tutcerte unu el la konsekvencoj de la kvalita eduko, kiun li ricevis soldatumante en la Lernejo Privat.

Henri: Kaj lia amiko Hector, kiel disvolviĝis lia memstariĝo?

Claude: Ho, tio estas tuta romano inda je venonta konversacio!

Henri: Mi antaŭĝojas aŭdi vin pri tio, kaj la hodiaŭa babilado instigas min relegi la libron Aventuroj de pioniro.

Claude: Mi konsilas al vi ankaŭ legi liajn verkojn Junaĝa verkaro*, en kiu kolektiĝas liaj poemoj kaj noveloj, kaj Interpopola Konduto, kaj se vi volas pretiĝi al la venonta konversacio, eble ankaŭ legu la libron Hector Hodler, lia vivo kaj lia verko* de Eduard Stettler*: vi konstatos, kiom ankaŭ ĉe la filo de la pentristo Ferdinand Hodler la instruo de la filozofo Naville estis fruktodona.

* Juan Régulo-Pérez, La Laguna de Tenerife, 1960.
* Universala Esperanto-Asocio, Genève, 1928.
* (1880 Bern — 1940 Bern).

[FORIGITA!: bildo]

Edmond Privat en Boulogne-sur-Mer en 1905

Ni elprovu Esperanton!

La juna itala eŭroparlamentano Marco Cappato (32) plurfoje elpaŝis publike kun la propono pli konsideri Esperanton kiam oni diskutas pri la estonto de la lingva reĝimo en la Eŭropa Unio. Revuo Esperanto estis invitita diskuti kun li la aktualan lingvan demandon.

Pligrandiĝo de EU aldonos dek novajn lingvojn, kaŭzante centojn da eblaj interpretaj kaj tradukaj kombinaĵoj. Tiu problemo estas parte solvita, danke al interpretado kaj tradukado per la angla.

Tiu estas financa solvo kiu signifas malbonan kvaliton de interpretado kaj tradukado. La plej esprimplenaj EP-anoj nun devas tre atenti al tio kion ili diras. Marco Pannella, estro de Radikala Partio, havas tre koloran kaj karisman parolmanieron. Iam li estis ironia, dirante ke la Komisiono proponis grandiozan solvon. Kvankam li estis parolanta malsincere kaj fakte kritikanta la Komisionon, la interpretado ne trafis la ironion. Aŭskultante la interpretadon, oni havis impreson ke Pannella laŭdas la Komisionon!

Pasintjare radikalpartia EP-ano, Maurizio Turco, proponis uzi Esperanton kiel pontlingvon por interpretado kaj traduko en EP. Neil Kinnock, en la nomo de la Komisiono, diris ke Esperanto ne estas efektivigebla. Ekde tiam, nenio plu okazis.

Ni elprovu Esperanton kiel pontolingvon. Se vi interpretas kaj tradukas de la itala al la angla, kaj poste al la franca, vi perdas la signifon. Esperanto estas pli fleksebla kaj pli facile sorbas la kulturojn de aliaj lingvoj. Per investado, tiu ĉi lingvo estus pli bona por aŭtomata tradukado. Kial Esperanto rezistis tiom longe, kun tiom da homoj kontraŭ si, kaj neniu intereso de naciismaj registaroj? Ĉu tio ĉi ne indikas ke la lingvo estus grandioza solvo al komunikadoproblemoj en Eŭropo kaj la cetera mondo?

Brita eŭroparlamentano (EP-ano) lastatempe diris ke kolegoj kiuj ne parolas la anglan supozeble trovas malfacilaĵojn en Bruselo kaj sentas sin izolitaj. Ĉu vi konsentas? La EP-ano aldone sugestis ke politikistoj pensu dufoje pri venado al Bruselo, se ili ne parolas la anglan.

Estus kontraŭ demokrataj principoj postuli ke EP-ano estu elektita nur se li aŭ ŝi parolas la anglan. Kaj mi studis la anglan eksterlande. Mi lernis la anglan lerneje kaj universitate. Sed mi parolis la anglan nur modere bone, laborinte dum 18 monatoj en Novjorko. Kaj ankoraŭ nun, parolante la anglan publike aŭ dum vivaj TV-debatoj, mi ne havas la samajn eblojn de esprimado kiel brita EP-ano. Nur eta procento da eŭropanoj facile parolas la anglan.

Esperantistoj akuzis ke la Komisiono financis eŭropajn organizojn kiuj anoncas postenojn por denaske angle parolantoj, English-native speakers (denaskaj parolantoj de la angla), malgraŭ ke teorie ĉiu eŭropa civitano rajtas kandidatiĝi. Kial neniu plendas?

Homoj ja plendas. Oni kampanju pri tio. Bedaŭrinde, multaj vidas tiajn diskriminaciajn dunganoncojn, sed ne vidas solvojn. Eble ili eĉ protestas kiel individuoj. Ili devas tamen esti politike organizitaj. Ne estas sufiĉe por montri sin koncernata kaj protesti, sed vi bezonas efektivan organizon, politikan celon, kampanjojn kaj fondusojn.

Tra la historio, la plej fortaj lingvoj kiel la angla dominis la plej malfortajn. Angle parolantaj landoj estas la plej riĉaj kaj plej potencaj milite. Ĉu ĉi parolado pri Esperanto kaj lingva egaleco ne estas vana? Ĉu vi ne batalas perdonte?

La lukto por lingva egaleco ne estas perdota batalo. En Eŭropo la angla evidente havas grandan rolon. Sed grandega sumo estas elspezata por la angla en la publikaj kaj privataj sektoroj. Esperanto estas multe pli facila ol la angla. Zamenhof laboris sola sen Interreto. Li atingis multon. Per la nova, diĝita teknologio, granda progreso eblas.

Intervjuis: Dafydd ap Fergus

Rim. de la red.: Baldaŭ poste okazis, pro iniciato de ĉiuj eŭropaj parlamentanoj de la Radikala Partio, kunveno de subtenantoj de la partio, en kies kadro kunvenis ankaŭ esperantistoj el EU-landoj kaj diskutis pri la fondo de Komitato por efektivigi eksperimentan instruadon de Esperanto en la EU-landoj. En tiu kunveno ankaŭ Esperanto estis uzata kiel lingvo al kaj de kiu oni interpretis.

Fondaĵo Hans

Memore al Hans ten Hagen, unu el la plej aktivaj nederlandaj esperantistoj, forpasinta en marto 2003, estas starigita Fondaĵo Hans. Ĝia celo estas instruado de Esperanto en Afriko.

La fondaĵo servos al edukado de instruistoj en Afriko, ilia partopreno en lernejoj de Interkulturo kaj en la programoj kaj seminarioj de ILEI kaj IEI, al Lernejoj por evoluo (Konto Espero de UEA; Solidareco kaj Lingvo de paco), al sendado de instrumaterialoj al unuopuloj kaj grupoj en Afriko.

La fondaĵo estos pli ol memoraĵo, pli ol monumento memore al Hans ten Hagen: ĝi estos praktika daŭrigo de lia laboro.

La proponoj kiel uzi la rimedojn venos de la Afrika Oficejo de UEA, surbaze de la raportoj de la unuopaj Esperanto-asocioj kaj kluboj sur la afrika kontinento.

La komencan kapitalon de 100 000 eŭroj disponigis la familioj Ten Hagen-Renses kaj Bakker-ten Hagen.

La monon ili konservos en siaj propraj kontoj kaj la renton ili disponigos unufoje jare al la konto ĉe UEA.

Espereble ankaŭ aliaj esperantistoj aliĝos al la iniciato, sekvante tiun ĉi modelon. Eblas disponigi renton de kapitalo (lasante monon sur sia propra konto) aŭ donaci monon al la fondaĵo. Promesoj pri disponigoj de la rento validu por minimume tri jaroj.

Donacoj de 500 eŭroj kaj pli eniros la kapitalon. Sub tiu sumo la donacoj rekte servos al la jaraj subvencioj por edukado de Esperanto-instruistoj en Afriko.

Donacoj bonvenas en la konto de UEA (vidu la kolofonon). Bonvolu indiki: Fondaĵo edukado/konto Hans. Por pliaj informoj bonvolu skribi al la Centra Oficejo.

Recenzoj

Libro por tralegi, relegi kaj diskuti

La migranta judo. August Vermeylen (1872-1945). El la nederlanda trad. Christian Declerk. Antverpeno: Flandra E-Ligo, 2000. 21p. ISBN 90 71205 90 8. 31cm. Prezo: € 8,40.

Konata temo (Ahasvero), malpli konata aŭtoro. Alloge mallonga novelo el antaŭ jarcento, pri homo kiu kaptis la rigardon de Kristo, restis kaptita kaj ne povas forgesi.

Kiu estis Vermeylen? Nenia enkonduka antaŭparolo, nur frazoj surdorse pri aŭtobiografia nuanco. Eble jes, por tiu kiu konas lian vivon. Temas pri spiritaj spertoj de iu ajn, kies penso turniĝas kiel pudelo kiu persekutas sian voston, al kiu ŝajnas, ke li trovu nur unu aferon, nur unu parolon por esti feliĉa; tamen nul homo tuttere al li tiun diri.

Ĉapitroj pri Jesuo, pri faloj kaj ekstazoj — kaj fine, post priskriboj de pejzaĝoj, eksteraj kaj internaj, iom da solidareco kun homoj (ciganoj, konstrulaboristoj, kelnerino), evidente la plej malfacila afero... Ne aventuroj, sed mistika biografio, celanta universalon, malbanale.

Anstataŭ postparolo — glosaro kaj notoj. Glosaro el Piĉ kaj “NG” (Neologisma Glosaro?). Nur unu paĝon. Modela elekto laŭ mi: hilo, holmo, holino, kozo, mokra, sultra...

Ne timu: tiaj vortoj apenaŭ spicas la tekston. Mi eĉ sopiris pli da: se prato utilas anstataŭ herbejo, kion fari pri senarbejo? La tri montetoj supre rolas nur en listo, sen distingoj. La tradukisto rezistis la tenton ŝanĝi senmalica al ica!

Nenio truda do, nur sugesto pri lingvaj eblecoj kiam oni (ĉiun duan paĝon) stumblas kontraŭ tia vorto, aŭ rimarkas duradikajn vortojn jen kun meza o, jen sen, jen kun streketo... Noktosvarmo, mur-dento, baraktfalas sur unu paĝo: nu, mur- por eviti pensojn pri murdo, musko-kovrita evitas muson kaj kokon, post kiam meza o evitas duoblan k...

Do svarmoj da streketoj ie-tie forturnas la atenton for de neologismoj al (verŝajne neatingebla) neŭtrala stilo) nek okul- nek orelfrapa): ĉu pli grava por beletra verko ol novaj distingoj kaj konceptoj?

Do: libro por tralegi (en unu-du horoj), relegi (por kapti pluajn mistikajn aludojn, precipe en la infera ĉapitro) kaj lingve diskuti — senfine!

Chris Long

Pamflete pri kromamantinoj

Socia rolo de kromamantoj en konservado de monogamia geedzeco. Aŭtoro: Agenita Ameno. El la portugala trad. Paulo Sergio Viana. Schliegen: Gilbert R. Ledon, 2001. 81 p. 23cm. Prezo: € 9,90.

Sociologia literaturo en Esperanto ĉu en originalaĵoj ĉu en traduko estas relative malofta fenomeno kaj tiel ĉiu nova provo tiudirekte estas laŭdinda.

Fakte la libro de Agenita Ameno apartenas pli al grupo de sociaj pamfletoj ol al sociologiaj studoj. La aŭtorino estas fakulino pri sociaj sciencoj en Brazilo. La antaŭparolo deklaras, ke la titolo diras tion, kion ĉiu homo scias, sed hezitas diri — publike. Tamen en la libro ne temas pri la defendo de rajto al kromamantinoj, sed pri analizo de la nuna situacio de seksaj roloj kaj proponoj kiel ŝanĝi ilin.

Se diri mallonge la rezulto de sociologia esploro estas, ke ne estas bone vivi sola, sed geedzeco apenaŭ estas pli bona solvo kaj pro tio estas bezonata kromamantoj. En la libro temas unuavice pri la brazila socio kaj la rezultoj eble ne validas en aliaj socioj.

La aŭtorino esploras ankaŭ la ekzistokialon de la monogamia geedzeco kaj opinias, ke la kialo estas kapitalisma socia ordo. Laŭ mi la kialo estas multe pli simpla: la egala kvanto da viroj kaj virinoj en la homa socio. Fakte estas kontraŭdiro inter tio, ke (brazilaj) viroj ne ŝatus ke iliaj edzinoj havu kromamantojn kaj ke la kromamant(in)oj estus necesaj por la konservado de geedzeco. Se la ebleco de kromamantinoj estas rezervita nur por viroj (kvankam teorie la libro rajtigas tion ankaŭ al virinoj), ĉiu kromamantino fakte malaltigas la kvanton de monogamiaj geedzecoj. Krome apenaŭ eblas paroli pri monogamia geedzeco, se unu viro havas kaj edzinon kaj kromamantinon. La diferenco estas, ke unu el la rilatoj estas oficialigita kaj la alia ne.

En la libro temas ne nur pri sociologio, sed ankaŭ pri psikologio, antropologio kaj biologio, kaj foje mi sentis, ke tiaj ekskursoj al aliaj fakoj ne bone funkcias. Foje estas ankaŭ malfacile distingi inter la priskribo de la nuna (kritikinda) realo en Brazilo kaj tio, kion la libro proponas; la aŭtorino i.a. kontraŭas la edukadon de knaboj kaj knabinoj en malsama maniero, objektecon de virinoj kaj socie difinitajn seksajn rolojn, kaj proponas, ke necesus ŝanĝi la rolon de virinoj kaj edzinoj en la socio kaj tiam kromamantinoj ne plu bezonatus.

[FORIGITA!: bildo]

Jukka Pietiläinen

Profitodona paradoksaĵo

La memor-ŝtono. Ĉas-novelo (1994). Nikolaus Breyer. El la germana trad. Reinhard Haupenthal. Schliegen: Edition Iltis 2001. 112 p. ISBN 3-932807-22-7. 21cm. Prezo: € 16,80.

La intrigo de ĉi novelo, samtempe spirretena kaj atentokapta, baziĝas sur reala evento: en februaro 1932 nekonata murdinto mortpafis la sarlandan ĉasiston kaj forstiston Nikolaus Kessler. Jardekojn poste, lia samlandano, la sarlanda aŭtoro Nikolaus Breyer, entreprenas la taskon rakonti la lastan vivojaron de la protagonisto en ties kunteksto historia: antaŭ ni reviviĝas la ĉasisto kaj ties metio kaj medio; la topografio de la eventoj kun ties loka koloro kaj la sociaj faktoroj kunrolintaj.

La germana originalo ĝis nun aperis nur felietone en iom nekonata revuo: laŭ propra aserto de la aŭtoro li ĝis nun evitis la libroforman eldonon de la verko pro timo de linĉ-justico: kvankam la murdo-kazo neniam klariĝis justice, ankoraŭ ekzistas personoj konantaj la postkulisaĵojn...

Okazas do la paradokso, ke la internacia publiko de la esperantistoj konatiĝas kun la teksto pli frue ol la rekte koncernataj. Ĉi libron oni legos kun granda profito: ne nur pro la streĉa rakonto simila al krim-romano, sed ankaŭ pro la elstara lingvaĵo de pruvita traduka artisto, kiu alfrontis kaj venkis apartajn problemojn pro la kompleksa terminologio ĉasistika kaj forstistika. Ne mirige, ke li profitis el konsiloj de Albault, Boulton, Burkhardt, Cherpillod, Neves kaj aliaj.

Utila glosaro kaj bibliografio finas la libron kies eldonaj kvalitoj estas pura, okulplaĉa tipografio kaj, kovrilpaĝe, foto de la memorŝtono.

Fernando de Diego

Interesa por tradukistoj kaj lingvistoj

Duamana traduko por la Rusa Caro. Pri 17a-jarcentaj novaĵtradukoj en “Vesti-Kuranty. Aŭtoroj: Ingrid MaierWouter F. Pilger. Lelystad: Vulpo-Libroj, 2000. 95p. ISBN 90 70074 42 7. 20cm. Ilus. Prezo: € 7,20.

Antaŭ Petro la Granda en la cara Rusio ne ekzistis presitaj eldonaĵoj. Sed la caro kun la kortego devis scii la eŭropajn novaĵojn kaj tion liveris la ambasadoj kaj specialaj senditoj. Oni skrupule tradukadis la tiamajn eŭropajn gazetojn kaj apartajn gravajn dokumentojn. Tiele ekzistis t.n. manskribita gazeto Vesti-Kuranty.

Nome traduko de la dokumento kaj ties analizo estas la bazo de ĉi libro. Temas pri Packontrakto inter Nederlando kaj Hispanio de la jaro 1648. La dokumento iris al la rusa lingvo tra la alia traduko hispana-nederlanda. La aŭtoroj analizis la tutan tradukvojon ne sen aventuraj momentoj, kio faras la sekan sciencan esploron fojfoje interesa.

Oni trovas altan teknikon de la ruslingva traduko. La aŭtoroj fojfoje eĉ konstatas, ke la rusoj plibonigis la nederlandan tradukon, forigante la evidentajn erarojn de la nederlandaj tradukisto kaj presisto.

La manskribita informilo por la cara kortego ĉesis ĉe la stabiliĝo de la unua rusa presita gazeto.

La libro povas esti interesa por tradukistoj kaj lingvistoj. Bedaŭrinde la bindo-tekniko eltenas nur kelkajn foliumadojn de la libro, poste iuj folioj povas eliĝi.

Anatolo Gonĉarov

Voĉo, kiu eĉ ne bezonas la akompanon

Kompakta disko Bela revo. Kantas Anjo Amika. El div. lingvoj trad. Rados, Silfer k.a. La Chaux-de-Fonds: LF-koop, 2002. 19 kantoj, 72 min. Prezo: € 22,50.

Pasintsomere en REJO-2 (junulara E-renkontiĝo apud Kievo, Ukrainio) ĉarma junulino el Rumanio donacis al mi modestan E-gazeton el sia lando, kie mian atenton altiris la rubriko Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? La demandon respondis kelkaj diverslandaj esperantistoj. Pasis iom da tempo. Mi estis komenconta recenzi la diskon Bela revo kaj mi subite rememoris, ke ties kantistino Anna Laszay estis inter la respondintoj al la demando.

Ŝia respondo estu enkonduko al la recenzo: Anna estis plej feliĉa en la vivo, kiam ŝi en 1971 eklernis Esperanton en la vilaĝo Gardony kaj kantis la kanton Esperanto estas la lingvo por ni. Sed ŝia adopta patrino malpermesis viziti la grupon. Post 13 jaroj ŝi tamen denove renkontiĝis kun Esperanto, partoprenante Internacian Korusan Renkontiĝon en Bulgario, kaj decidis profunde ellerni la lingvon. La dua granda feliĉo estis, kiam aperis ŝia unua kasedo Por vidi la mondon. Poste aperis la dua, Dimanĉa koncerto. Kaj la plej granda feliĉo por ŝi estas, ke ambaŭ kasedoj havis sukceson. Partoprenante E-aranĝojn, Anna akiras multajn geamikojn, tial ŝia Esperanta kromnomo estas Anjo Amika.

Kaj nun pri la disko. Ĝi entenas popolajn (hungarajn, italajn, grekan) kaj religiajn kantojn. La voĉo de la kantistino vere estas, mi diru, tre hela, kun popola koloro. Napolaj kantoj en ŝia plenumo sonas en Esperanto tre bele, kvazaŭ en la itala. La voĉo ne bezonas sintezilan akompanon, eĉ se tiu imitas bonan orkestron.

Pli taŭgus vivaj fluto, gitaro, orgeno — ajna natura instrumento. Aŭ eĉ tute ne bezonatas iu instrumento, kion pruvas du kantoj a capella (senakompane).

Kvankam prononco de Anjo estas ne nur bona, sed eĉ bela, diri multon pri la lingvaĵo de la kantoj ne eblas, ĉar la frazoj ne ĉiam estas kompreneblaj kaj la tekstaro de la kantoj bedaŭrinde forestas.

En Ave Maria de Bach la voĉo je orgena akompano sonas kristale pure kaj forte, kiel montara rojo. En ĝi senteblas la profunda kaj forta animo de Anjo Amika. Tiuj ecoj faris iam el la pasereto mondan stelulinon Edit Piaf. Kion do skribi aldone? Aĉetu kaj ĝuu.

Jefim Zajdman

En la novan jaron kun Grégoire Maertens

La 1-an de januaro festis sian 80-jariĝon Grégoire Maertens, flandro, kiu dum 15 jaroj laboris kiel Estrarano de UEA (1977 ĝis 1992) kaj dum 6 jaroj (1980 ĝis 1986) kiel la UEA-prezidanto.

Elkoran gratulon okaze de via jubileo. Ĉu vi memoras, kiel komenciĝis via verda vojo, kio aŭ kiu malfermis al vi la pordon al Esperantujo?

Dankon pro la gratuloj, sed la sanon kaj mian energion mi grandparte ricevis pere de la genoj de miaj prapatroj!

Stranga koincido, la eklerno de nia lingvo okazis pro la milito en 1940, kiam la lernantoj en mezgrada lernejo konstatis ke ne plu ekzistas multaj ebloj por amuziĝo. Amiko Debaets sekvis kurson ekde la komenco de septembro. Do mi sekvis kun li kurson de Flandra Ligo Esperantista, grupo Paco kaj Justeco, instruisto Fernand Roose, historiisto, dum kvindek jaroj prezidanto de la grupo, nun preskaŭ naŭdekjara. Post nur kelkaj monatoj mi eniris la grupan estraron kiel “propagandisto”!

Post la dua mondmilito vi aktivis en la flandra movado. Sed longan tempon Flandrio ne havis landan asocion aliĝintan al UEA. Kial tio daŭris tiom longe?

Iom post la milito mia amiko Debaets kaj mi veturis Bruselen, en decembro 1946 por la dua postmilita ĝenerala kunveno de Flandra Ligo Esperantista (FLE), kaj mi revenis Bruĝen kiel ĝenerala sekretario de la ligo. Mi tuj aktivis i.a. pri la aliĝo al Internacia Esperanto-Ligo, la internacia movado IEL kun sidejo en Britio, tiam ankoraŭ dise de la malnova UEA en Ĝenevo. La malfacilaĵo estis la dueco de nia movado sur la nederlandlingva teritorio de Belgio: Reĝa Belga Ligo, kiu kompetentis por la tuta lando, jam aliĝis al IEL, ne estis do simple konvinki la estraron de IEL, kiu denove fariĝis UEA post la Berna UK en 1947. La FLE, fondita en 1930, protestis jam dum la Pariza UK en 1932, salutante la gekongresanojn nome de la idoj de Rubens, van Dyck kaj Jordaens per speciala, iom pompa dokumento, pro la fakto ke oficiala saluto dum la inaŭguro ne estis permesita pro ne-aliĝinteco!

La oficiala akcepto de Flandra Ligo okazis dum la Paska kunsido de la UEA-estraro en 1948. La sinpropono de 1932 tiam finfine efektiviĝis.

Vi estis LKK-ano jam en 1960, dum la UK en Bruselo. Dudek jarojn poste, en via unua novjara mesaĝo de la prezidanto, vi diris ke la UK-oj devus ankoraŭ pli multe malfermiĝi al la kongreslanda publiko. Ĉu ŝajnas al vi, post pliaj dudek jaroj, ke io evoluis ĉi-koncerne?

Mi ĝojas pro tiu via demando! La plej granda publika manifestacio de Esperantio okazas ĉiujare denove en sekteca servado al propra publiko, kun, ofte tre bone organizitaj informfluoj al la cetera mondo. Mi ne pledas por forlasi tiun rutinan servadon al la propra publiko, sed ni devus enplekti la lokajn kaj regionajn oficialajn instancojn, la kulturajn kaj komercajn reprezentantojn, en niajn kongresaranĝojn. Konsentite, temas pri pli da laboro, pli da kostoj ktp. Ni volas evolui, profesiiĝi, kio estas instrukcioj ĉefe direktitaj al niaj movadanoj; sed ankaŭ UEA ion faru. Mi memoras pri iuj klopodoj kiel la ligo de KOMESKO ’83 kun la Kongresa temo Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado dum UK Budapeŝto 1983, kun multaj enlandaj specialistoj pri tiu temo. La Eŭropaj parlamentanoj ĉeestis dum la kunveno de la sciencistoj en la Antverpena UK 1982. La organizado de la Nitobe-simpozio en Prago UK 1996 ktp. Ekzemple, kial la bonegaj aranĝoj de IKEF kun la lokaj komercaj ĉambroj ne povus okazi ene de la kongreso kun tradukado? Oni povas apelacii al niaj fakestroj por iniciati tiajn kunvenojn kadre de la kongreso. Kial prof. Tonkin ne povus lekcii en la kongresejo por la profesoroj de la regiono, eventuale eĉ en la angla se ni komence ne disponas pri bona traduksistemo? Ni havas je dispono multajn specialistojn el la tuta mondo, ni montru tion al la publiko. Ni nepre devas malfermi nian kongreson. Konsekvence tamen, tio povas okazi nur per plifortigo de nia kongresa centro en Roterdamo, anstataŭ la nuna tendenco por redukti ĝin. Tio ne estas elspezo por burokratio, tio estas rekta elspezo por malrekte informi. Ni tamen scias ke nia rekta informado ne tre sukcesas.

Dum via estraraneco kaj prezidanteco kreskis la nombro de UEA-oficejoj: Novjorko, Antverpeno, Budapeŝto, kiuj tamen malaperis aŭ transformiĝis je aliaj institucioj. Kiel vi vidas nun tiujn projektojn?

Cerbumante kun aliaj, ĉefe kun Prof. Tonkin kaj la nuna prezidanto Corsetti, mi tre koncize substrekas la jenajn kialojn kiuj samvalidas nun kiel tiam:

1. Roterdamo ne estas centro de internaciaj aktivaĵoj, la urbo eĉ neniam aperis en la listo de 30 mondaj urboj kun la plej multaj kongresoj kaj internaciaj renkontiĝoj, je kies pinto ankoraŭ ĉiam troviĝas Parizo, Bruselo kaj Londono; en la listo por 2002 Novjorko troviĝas sur la 17-a loko, eĉ post Singapuro kaj Berlino. Ĝenevo, iam la sidejo de UEA, troviĝas sur la 8-a loko.

2. Ni ne kapablas stiri tutmondan movadon nur el urbo en unu lando, pro la multegaj aspektoj de la organiziteco. Pro la gravaj internaciaj kontaktoj ni fondis la Novjorkan, pro la ekonomiaj avantaĝoj ni fondis la Budapeŝtan oficejojn. La estraro kontaktis pro diversaj aliaj kialoj Brazilon (presado de la revuo je marĝenaj kostoj) kaj Japanion (deponejo por Azio kaj eldonejo de libroj).

3. Ni portas grandan parton de niaj kotizoj al la presisto. La duobla uzado de tiuj grandaj sumoj nur povas okazi per propra presejo: presado + laboro kaj malrekta informado; ni ekis en Antverpeno, simple ĉar ni tie trovis la adekvatajn cirkonstancojn.

Tiuj tri ĉefaj argumentoj ankoraŭ validas, kvankam la strategiaj punktoj eventuale ŝanĝiĝus. Krome estas la nuna konstato ke la domo en Roterdamo estas dormanta vulkano rilate al la valorega biblioteko Hodler. Ne eblas laŭ mi perfekte sekurigi tiun trezoron en tiu domo, nek malfermi ĝin tie por la publiko. La respondeco de la nunaj estraroj rilate al tiu sekurigo kaj malfermigo estas grava.

Vi estas, ankaŭ pro via profesia fono, fakulo pri financoj. Oni diras, ke dum vi estis estrarano pri financoj, vi kuracis la tiam malsanan situacion de UEA. Nun de kelkaj jaroj vi estas la komitata revizoro. Kiel vi taksas la ekonomian evoluon de la asocio en la epoko de interreto, kiam falas la nombro de kotizantaj membroj?

Dum la lastaj kvindek jaroj, la kotizoj neniam sufiĉis por vivteni UEA. Konstatindas ke la donacoj kaj testamentoj fakte estas tradicie antaŭvidebla parto de nia buĝeto, nur la grandeco de tiuj sumoj varias. Ni devas tamen uzi parton de tiuj sumoj por la vivteno de la rutinaj laboroj kaj por novaj projektoj. Nun UEA atingis certan kapitalon kiel bazon, antaŭ la okdekaj jaroj UEA devis labori preskaŭ sen sufiĉa kapitalo kaj sen sufiĉe da likvidaj sumoj. Ni zorgu ke la kapitalo restu stabila kun indico-apliko, kaj uzu la ceteran monon nun. Mi scias ke la nuna estraro tre bone komprenis tion kaj aplikas la principon kun la necesa diverseco.

Vi ludis gravan rolon kaj plu aktivas en la Institucio Hodler ‘68, instuticio kiu celas finance subteni UEA kaj ĝiajn agadojn. Kiel fartas tiu “via infano”?

Kiam f-ino Vermaas iniciatis la institucion, la kapitalo de UEA preskaŭ ne ekzistis. Ŝia plej grava zorgo estis sekurigi iun laborkapitalon pri kiu la UEA-estraro nur malrekte povis disponi pere de la rentoj. Ne ekzistis Financa Komisiono, revizoroj devis proponi al la komitato por malakcepti la spezokonton de CO ktp. Mi plene subtenis tiun vidpunkton en la tiamaj cirkonstancoj, pruvitaj per postaj okazintaĵoj. Kiel mi jam reliefigis, la cirkonstancoj tute ŝanĝiĝis. Krome, la sama sistemo kiel por Institucio Hodler ’68, ekis en diversaj landoj kaj asocioj de la movado, ekz. Fame kaj la Fondaĵo Ernst en Belgio. Ni jam traktis ene de la institucio la nunan situacion kaj eĉ diskutis pri la transpreno de la kapitalo fare de UEA, kun kiu la estraro de Institucio Hodler ’68 povas kontrakti por la disponigo de la rento.

Kiel prezidanto de UEA vi emfazis la gravecon de informado kaj eksteraj rilatoj, kaj vi mem ofte manpremis kun gravaj politikistoj. Je kiu vi plej volonte rememoras?

A. M. M’Bow, la ĝeneralan direktoron de Unesko en Parizo, mi ofte renkontis. Komence dum la kongreso en Islando en 1977, kaj laste en Parizo la 16-an de decembro 1986, por la transdono de la premio Zamenhof. Ankaŭ dank’ al lia sinteno rilate al Esperanto ni ricevis la Sofian rezolucion, kiu pli ol konfirmis la rezolucion de Montevideo...

Unuavice tamen mi volonte memoras tiom da esperantistoj ĉie en la mondo kun kiuj mi interkonatiĝis kaj kunlaboris dum mia dekkvinjara estraraneco ĉe UEA. Al ili ĉiuj kaj al ĉiuj legantoj de la revuo mi elkore deziras prosperan jaron 2004 kaj sanon kaj energion por daŭre labori por la aplikado kaj la disvastigo de nia lingvo.

INTERNACIA SEMAJNO DE AMIKECO

La lasta semajno de februaro (23 ĝis 29) kiel ĉiujare estos sub la devizo Amikeco trans limoj. Kreita por konsciigi pri la amikiga rolo de la internacia lingvo, ĝi estas taŭga okazo por komuna evento kun neesperantistoj, kun societoj de aliaj movadoj.

Loke

MAKEDONIO: Esperanto-societo La Progreso en Prilep la 9-an de decembro 2003 donacis al la urba biblioteko Borka Taleski 30 E-librojn, eldonitajn en Makedonio. Krom la libroj oni donacis KD-on kun makedonaj versoj en Esperanto, eldonitan de Junulara E-societo Estonto en Prilep. En la urba biblioteko oni fondis apartan fakon por Esperanta literaturo.

TAĜIKIO: En la tagoj 4-14 okt 03 okazis la 3-a Tutlanda E-Kongreso. Efektiviĝis renkontiĝoj kun studentoj de du universitatoj: Teknologia kaj Slava-Taĝika. Said Abbasi el Irano vizitis la universitatojn kaj ekestis kunlaboro por krei rekodadan komputilprogramon por tekstoj arabaj-kirilaj. En la Slava-Taĝika universitato okazis renkontiĝo kun studentoj de la ĉina lingvo. La partoprenantoj spektis videofilmon Malproksima eĥo de la silka vojo kaj vizitis koncerton de naciaj kantoj kaj dancoj, botanikan ĝardenon kaj la pitoreskan Barzoban valon.

RUSIO: Solena akcepto en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando, prelegoj, seminario pri kunlaboro de baltaj esperantistoj, koncerto de Georgo Handzlik, filmo de Roman Dobrzyński, fotoekspozicio, proklamo de la rezulto de literatura konkurso Liro-2003, leciono, ekskursoj kaj agrabla Zamenhofa Bankedo estis en la programo de la tradicia Zamenhofa Semajnfino, kiu okazis 5-7 dec 2003 en Kaliningrado, kun 45 partoprenantoj el Pollando, Ruslando, Litovio, Germanio kaj Hispanio. La semajnfino altiris la atenton de amas-komunikiloj.

SVEDIO: Okaze de la jarkongreso de la svedaj esperantistoj Eldona Societo Esperanto prezentis sian plej novan libron Nemesis — Nemeza, tragedion verkitan de Alfred Nobel. La aŭtoro verkis ĝin en sia lasta vivojaro kaj presigis ĝin en 1896, sed la tuta eldono estis detruita. Temas pri dulingva eldono, sveda-Esperanta, vera monda sensacio, ĉar ĝi estas kaj la unua eldono por svedoj, kaj la unua traduko en iun ajn lingvon. La libro estas 253-paĝa kaj bele bindita. Eblos aĉeti ĝin en ordinaraj librovendejoj en Svedio kaj ĉe la kutimaj E-libroservoj.

IRANO: Irana Esperantisto estas dulingva (Esperanto-persa) revuo, kun interesaj artikoloj kaj informoj pri lingvaj aferoj, Esperanto kaj la E-movado, irana kulturo, historio, literaturo ktp. La revuo estas unika pro tio ke oni povas ĝin aĉeti en ĉiuj gazetar-budoj tra la lando. Pro kresko de la kvalito, plimultiĝo de la paĝnombro (44 paĝoj) kaj intereso de eksterlandaj abonantoj, estas bonvenaj proponoj de perantoj el eksterlando. Por pli da informoj aŭ por la abono bonvolu kontakti la suban adreson. Pli da abonoj garantios daŭran aperon de la revuo: Hamzeh Shafiee, Revuo Sabzandishan, P.O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano; rete: h...@esperanto.org

LITOVIO: La 19-an de decembro en Kaŭna oficejo de Litova Esperanto-Asocio finiĝis vica unumonata ĉiutaga kurso de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj. Ekzameniĝis 28 personoj, kvankam la kurson frekventis pli multaj. La diplomojn ricevis 18 komencantoj kaj 10 progresantoj. La kurson gvidis la konata Cseh-instruistino el Pollando Ewa Bondar.

RUMANIO: La braŝovaj esperantistoj preparas sin por gastigi en sia urbo la IFEF-kongreson en 2005. Komence de septembro Ionel Onet, gvidis unusemajnan kurson en Braşov, kiun partoprenis dudeko da personoj. Pri ĝi raportis tre pozitive loka televida kanalo kaj, la 9-an de septembro, la loka ĵurnalo Gazeta de Transilvania (La Gazeto de Transilvanio).

BRITIO: Junularo Esperantista Brita restariĝis kiel memstara organizo. Ĝi estis prezentita dum la lasta Brita Kongreso en Glasgovo. Kreiĝis grupo de aktivuloj, ekestis interreta listo kaj 30-membra grupo komencis interŝanĝi novaĵojn kaj ideojn. Komence de julio JEB organizis laborgrupan semajnfinon por krei novajn aliĝilojn, informilojn kaj retpaĝaron, sekvis plia kunsido en oktobro. La TTT-ejo atingeblas ĉe: www.jeb.org.uk.

Fake

FILMO: La 18-an de novembro Pola Nacia Televido elsendis filmon La Sieĝo de Malbork de la konata pola ĵurnalisto-esperantisto Roman Dobrzyński. Ĝi prezentas la historion de la urbo Malbork kaj ĝian plej grandan brikkastelon en Eŭropo. Oni parolis ankaŭ pri la tutmondaj kontaktoj de la urbo, dank’ al Esperanto kaj la lokaj esperantistoj, kiuj fondis interalie la Parkon de la Mondo kun 30 ZEO-j. En la filmo estis intervjuitaj i.a. la Nobel-premiito Reinhard Selten, la Prezidanto de UEA Renato Corsetti, japana entreprenisto kaj esperantisto, kiu dank’ al la kontaktoj kun la loka esperantistaro malfermos fabrikon en Malbork, la urbestro de la slovena urbo Maribor, kiu dank’ al nia lingvo starigis oficialajn kontaktojn inter ambaŭ urboj. Milionoj da poloj ĝuis la programon kaj la reagoj estis pozitivaj.

TEATRO: La 17-an de decembro estis prezentita en la teatro de Västerås, Svedio, teatraĵo laŭ la romano Popularmuziko de Vittula de Mikael Niemi. Esperanto havas sian lokon en la romano, ĉar ĝi paroligis la amikon de Matti, Niila, kiam alvenis pastro el Afriko. Ili uzis ĝin ankaŭ kiel sekretan lingvon. La reĝisoro petis Wim Posthuma kontroli la prononcon de la Esperantaj frazoj.

Persone

GERRIT BERVELING: La OSIEK-Premion 2003 atribuis sekreta voĉdonado de Organiza Societo de Internaciaj E-Konferencoj, dum la IEK en Prago, Ĉeĥio, al Gerrit Berveling, pro la verko Antologio Latina. La premio, kiun akompanas 500 eŭroj, rekompencas vivantan aŭtoron pro publikigita verkaĵo ne fikcia aŭ pro grava traduklaboro.

VERA JORDAN: Nova kantistino kaj komponistino el Rio-de-Ĵanejro debutas en la E-a muzika mondo. Ŝi disponigis por senpaga elŝutado en la hejmo-paĝo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj kvin belajn kanzonojn, kiuj kune kun aliaj konsistigos baldaŭ eldonotan kompaktan diskon. La adreso de la ttt-ejo de KKE estas: http://www.kke.org.br.

DAFYDD AP FERGUS, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La internacia ĵurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro. La magazino La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. La unua laŭreato estis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En la jaro 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 laŭreatiĝis Osmo Buller kaj en 2002 ricevis la honoran titolon Michel Duc Goninaz.

Tra la mondo

Z-tago en pola Zamenhof-liceo

En la pola urbo Lodzo troviĝas Liceo kun la nomo de L. L. Zamenhof. La 12-an de decembro 2003 instruistoj kaj lernantoj de la Liceo, kun helpo de la PEA-filio en Lodzo, organizis festotagon de sia patrono.

Sub la gvido de la instruisto kaj esperantisto Jan Szalowski okazis konkursoj, koncertoj kaj teatraĵoj. Inter la gastoj estis anoj de la Ĉefa Estraro de PEA kaj lodzaj esperantistoj .

Gelernantoj de la mezlernejo prezentis interesan porokazan programon. La gastojn kaj partoprenantojn elkore akceptis la direktorino de la mezlernejo Boz’ena Matuszczak. La salonon ornamis bela porokaza tabulo kaj fotoj de A. Sochacki. Partoprenis la prezidanto de PEA Stanislaw Mandrak kaj la prezidanto de PEA-filio en Lodzo Robert Kamiński. Post la oficiala parto Irmina el la klubo Varsovia Vento forte kaj interese instigis al lernado de Esperanto.

Fotis kaj raportis: Andrzej Sochacki

La plej bona estis la vetero!

De la 17-a ĝis 19-a de oktobro 2003 okazis en Oberkirch, Germanio, la 26-a BAVELO-Seminario, komune kun la 54-a Regiona staĝo de France-Est.

Ĉu la seminario estis malbona? Tute ne! Sed se vi ĉeestintus, vi konsentus: eĉ la plej agrabla seminario, la plej interesaj prelegoj, la plej bonaj manĝaĵoj, la plej harmoniplena kunestado ne povintus superi la sunbrilon dum tiuj aŭtunaj tagoj. Kaj ankaŭ la bela pejzaĝo, la vitoj, kiuj kreskas rekte antaŭ la fenestroj de la manĝejo, la jam multloke koloriĝintaj folioj de la arboj ĝojigis la seminarianojn.

La seminario komenciĝis per kursoj kaj kantado de vesperaj kantoj el Adoru kaj interkona vespero kun vigla babilado en agrabla kompanio.

Sabate matene Josef Schiffer (el Villingen) prelegis pri sia angle-Esperanto-kurso, kiu estas granda sukceso. Li klarigis kiel la lernado funkcias: la partoprenantoj lernas unu lecionon de la angla kaj poste devas lerni unu lecionon de Esperanto. Multaj lernantoj jam post mallonga tempo diras, ke ili ne plu volas lerni la anglan, sed nur Esperanton. Kaj la nombro de lernantoj konsiderinde kreskis: kutime venis 5 personoj por lerni nur Esperanton, nun en la kurso estas 15 ĝis 20 personoj. Poste Janek Bender informis pri siaj klopodoj instali Esperanto-kurson ĉe la firmao Bosch. Kvankam li vane provis kelkfoje, li ne rezignis, kaj nun finfine sukcesis. Fine de oktobro okazis la kurso por komencantoj, kaj en novembro krome por la unua fojo okazos la kurso por progresantoj.

Je la unua kaj duono post la tagmanĝo Hermann Heiss gvidis grupon tra sia hejmurbo Oberkirch. Ni malsuprengrimpis la monteton, iris laŭ la rivero Rench kaj atingis la urbocentron kun trabhavaj domoj, parte konstruitaj sur la malnova urbomuro. Ni rigardis montrofenestrojn de lignoskulptistoj kaj brandofaristoj (Oberkirch estas la centro de la nigra-arbara brandofarado) kaj promenis tra la granda bela urboparko.

La sekva preleganto estis Thierry Saladin, kiu prezentis la novajn aŭtoglumarkojn kun la surskribo: Eŭropo havas unu monsistemon: la eŭron, Eŭropo bezonas komunan lingvon: Esperanton. Tiun ŝildon li produktas en ĉiuj lingvoj de Eŭropa Unio.

La lasta programero de tiu tago estis prelego de Konrad Gramelspacher pri la radiostacio Radio Dreyeckland, t.n. libera radio, en kiu grupoj povas mem fari kaj elsendi programon pri siaj aktivaĵoj. Konrad kaj lia grupo estas membroj de la radio-“klubo”, kaj dum unu horo monate ili informas la aŭskultantojn pri Esperanto. Li aŭdigis al ni kelkajn eltiraĵojn el siaj elsendoj.

Dimanĉe matene estis mia vico por prelegi kaj prezenti nian retejon aliaflanko.de. Per komputilo mi prezentis unuopajn partojn de la retejo, klarigis, kiel oni povas mem aldoni sian urbon, kiel anonci la aranĝojn por la kalendaro, kiel sendi senkostajn bildkartojn al amikoj ktp.

Bedaŭrinde la seminario proksimiĝis al sia fino. Restis la lasta komuna tagmanĝo kaj ni veturis hejmen. Mi jam ĝojas pri la venonta renkontiĝo printempe en Verdun.

Restas mencii kelkajn faktojn: La seminarion partoprenis 68 personoj, inter ili 26 francoj. Okazis kurso por komencantoj, paroliga kurso, bukeda kurso kaj infankurso. La libroservon bone prizorgis Jean-Luc Thibias. Funkciis foto-ekspozicio pri la pasintaj tri kunvenoj, aranĝita de Robert kaj mi. Dankon al la organizintoj kaj aparte al Maria Schiffer, kiu zorgis pri la financoj kaj ĉiutage deĵoris ĉe la akceptejo.

Karin Weirich

Nia ĉampiono

La 6-an de decembro 2003 okazis en la urbo Jundiai, Brazilo, la unua ŝtata ĉampionludo de ĉuk-pilko (Tchoukball, svisa pilko-sporto).

En la ŝtata ĉampionludo partoprenis ses teamoj el tri brazilaj urboj: São Paulo, Jundiai kaj Campinas.

Post kvin tre lacigaj kaj malfacilaj matĉoj, la teamo de Esperanto Tchoukball Clube finis kiel ĉampiono!

Julio Calegari

Ĝeneva manifestacio

De la 10-a ĝis la 12-a de decembro okazis en la ĉefa eŭropa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo pinta konferenco de ŝtatestroj kaj ministroj pri informado, kun la temo Ligu la neligitajn. Svisaj esperantistoj decidis montri sin surstrate antaŭ la konferenco kaj varbadi pri Esperanto, kvankam la temo de la konferenco ne temis ĝuste pri lingvaj problemoj. Tamen, ĉar multaj ĵurnalistoj estis en Ĝenevo, la manifestacio povis “movi la pensojn”.

La sesan de decembro je la 2-a posttagmeze kunvenis sepdeko da personoj en la stacidomo de Ĝenevo. Multaj svisoj memkompreneble, pluraj francoj el la apuda provinco Bresse, el Montpellier, Clermont-Ferrand kaj Parizo, unu germano kaj unu ukraino el Kievo.

Multaj afiŝoj videblis, trankvila marŝado kondukis tra la urbo al la Palaco de Nacioj, la eŭropa sidejo de UNO, kie aliĝis pliaj personoj. Entute estis pli ol 70 esperantistoj. Per laŭtparolilo kaj per disdono de flugfolioj oni informis la preterpasantojn pri Esperanto.

La organizantoj anticipe informis la gazetojn, la radion kaj televidon, tamen venis neniu ĵurnalisto. La kaŭzo estas, ke, bedaŭrinde, okazas multaj tiaj aferoj en Ĝenevo. Tamen venis surprizo: kiam irana ĵurnalisto de la ĵurnalo Daily vidis la Esperantan manifestacion el buso, li elsaltis, kaj montris grandan intereson. Li rakontis, ke li konas esperantistojn en Teherano. Do la marŝo eble efikos — en Irano.

Post reveno el la manifestacio, Claude Piron sendis interretan raporton pri la okazaĵoj al ĵurnalistino de La Tribune de Genève, kiu intervjuis lin la antaŭan tagon. Li taksis la nombron de partoprenantoj je 75 personoj kaj klarigis kial Esperanto havas, nun pli ol iam ajn, ekzistokialojn.

Mireille Grosjean