Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 10

Malferme

Lingva egaleco: en kiaj rilatoj?

István Ertl

Lingva egaleco estas unu el tiuj aferoj obstine alstrebindaj kiuj neniam ekzistis, ne ekzistas kaj ankaŭ ne ekzistos. Ĉiuj homoj naskiĝas egalaj, ĉar egale senlingvaj (se ne konsideri enuterajn aŭdospertojn), sed ilia malegaleco estas kodita en ilia ĉirkaŭaĵo socia kaj familia, en ilia malsameco individua. Iuj el ni uzas lingvon kun pli da sperto kaj lerto ol aliaj (kiuj eble mastras kaj majstras ŝraŭbturnilojn kaj stirilojn). Kelkaj, eĉ ne malmultaj homoj, faras el lingvo la precipan ilon de sia laboro aŭ kreado, ekde aktoroj kaj advokatoj ĝis interpretistoj, psikologoj kaj poetoj. Lingvo estas akirilo, gardilo kaj eĉ esprimilo de potenco. La fajnan evoluintecon de nia infana raso pruvas ke ĝi eĉ ne ĉiam bezonas pugnon aŭ armilon por vundi kaj murdi — foje lingvo sufiĉas. Lingvo estas kapablo — laŭ iuj, eĉ organo.

Se lingva egaleco inter individuoj ne eblas, kian sencon havas paroli pri lingva egaleco en internaciaj rilatoj? Ŝajne, ne multan.

Tamen, ĝis nun ni konsideris lingvan egalecon kiel egalecon de kapabloj, tial laŭdifine neeblan. Se anstataŭe ni ekrigardas ĝin kiel egalecon de ŝancoj por diverslingvanoj, la bildo ŝanĝiĝas. Tiam ni ektraktas la kampon de homaj rajtoj kaj emancipiĝo, ekrigardas nian temon kiel parton de longa batalo por socia justeco, kiu apenaŭ komenciĝis.

Ŝtatoj, ĉi tiuj “malvarmaj monstroj”, trudis kaj trudas sian lingvon al siaj ŝtatanoj — ne ĉefe pro motivoj de efikeco, kiel ili volus kredigi, sed precipe por ke la ŝtatanoj iĝu kiel eble plej ĝismedole anoj de sia ŝtato. Kiam la siberia popolo de njenjecoj (nuntempe 40-milopa) estis pelita al ruslingvaj lernejoj, ĝi spertis ekperdon ne nur de sia lingvo, sed ankaŭ de siaj tradicioj kaj kutimoj ĝenerale, dum ĝiaj ŝamanoj estis murdataj kaj ĝiaj boacoj — kolĥozigitaj. Ne rajtis ekzisti pli ol unu maniero esti sovetiano, kaj la homaro survojis al unulingviĝo rusa, laŭ Stalin-flataj istoj pri lingvo.

Por ke ŝtato pretu kompromisi kaj iugrade plurlingviĝi, necesas speciala ekvilibro de sociaj fortoj malsamlingvaj: tiel klariĝas la diversema lingvopolitiko de la Habsburga monarkio, de nuntempaj Kanado aŭ Kebekio. En aliaj kazoj principajn deklarojn pri lingva egaleco kontraŭas manko de rimedoj, kiel en Sud-Afriko, kie dek unu lingvoj estas egalrajtaj nur laŭ la konstitucio.

La lingvan funkciadon de ideala mondo difinus ne ŝtatoj de supre, sed desubaj bezonoj individuaj. Tion ja devus plifaciligi la rol-reduktiĝo de ŝtatoj en la nuna epoko tutmondiĝa — se la ŝtatojn ne ekanstataŭus, jam nun, aliaj rolantoj tutmondaj, de konzernoj ĝis kontaktoretoj, interesataj pri normigo (do maldiversigo) de komunikado.

Ĉu iu estonta tutmonda lingvouzo difinata de individuaj bezonoj estus tiom malsama de la hodiaŭa realo? Tio eĉ ne estas certa. Unue, ne forgesindas ke la influkapablo de individuo forte dependas de ties ekonomia potencialo. Tio lasus relative senvoĉaj almenaŭ kvin sesonojn de la homaro, ĝuste tiujn kiuj reprezentas almenaŭ 90 procentojn de ĝia lingva diverseco. La “riĉmondanoj”, unuflanke, efektive povas postuli por si varian priservadon en ilia propra lingvo, de la greka ĝis la norvega (plus pli kaj pli en la bulgara, latva, ukraina... studu la pakumojn de multlande vendataj vindotukoj), sed la samaj riĉmondanoj pli kaj pli iĝas parto de komuna reto provizanta ilin per la samaj varoj, muzikoj kaj novaĵoj — ofte en unu sama lingvo. Pli kaj pli ili sentas bezonon lerni tiun lingvon (vi jam divenis kiun) por efike rilatumi en tiu reto. Laŭ iuj ideologoj de tiu evoluo, ili baldaŭ forprenos de la denaskaj parolantoj, por tiel diri, la aŭtorajn rajtojn. (Kaj tio devus, laŭ ili, silentigi akuzojn pri kultura imperiismo.)

Multaj jam priskribis ĉi tiun scenaron de homaro (aŭ granda parto ĝia) unulingviĝanta — iuj jubile, aliaj kondamne. Apenaŭ eblas paroli pri ĝi sen valorjuĝo, kaj tion ankaŭ ni ne kapablas. Ni kondamnas tiun evolueventualon pro almenaŭ du kialoj. Unue, la lingva egaleco tiel akirita koncernus nur la bonhavan parton de la homaro, kaj signifus do timigan mankon de solidareco kun la aliaj. Due, ni malfacile kredas la mantron de tiuj hura-optimistoj laŭ kiuj ĉies angla (aŭ ĉies Esperanto) ne nepre mortigus lokajn specifecojn lingvajn. Stabilaj situacioj multlingvaj estas escepto en la “riĉmondo”, kaj necesus granda ŝoviĝo de la ĉefflua pensado por ke tio ŝanĝiĝu.

Eble tie kuŝas rolo por ni esperantistoj? Kuninflui la ĉeffluan pensadon, instigi ĝin al aprezo de multlingveco, montrante la baldaŭ 120-jaran sperton de nia lingvokomunumo, kiu, iom paradokse, kunvivigis la ideon de “lingvo por ĉiuj” kun praktiko de neevitebla multlingveco ĉe la uzantoj de Esperanto?

La ĉi-jara Kongresa Temo

Lingva Egaleco ankaŭ por kongresanoj?

Iam, en la fora pasinteco, la kongresa temo estis la plej lasta afero, pri kiu la organizantoj de Universala Kongreso pensis. Esence, oni elektis ion, kio plaĉus al Unesko aŭ Unuiĝintaj Nacioj, aŭ kio bone kaptus la atenton de la lokaj amasmedioj, kaj oni enprogramigis unu kongresan kunsidon pri la temo, eble kun preleganto aŭ podia diskuto. Poste, la gvidantoj, sen interkonsiliĝo kun la ĝenerala publiko, produktis kongresan rezolucion, kiu iris kvazaŭ senpere de la Solena Fermo ĝis la tirkestoj de UN kaj Unesko — ĝis la venonta jaro kaj la venonta kongresa rezolucio.

Antaŭ dudekkvino da jaroj, en 1980, esceptokaze, la Universala Kongreso en Stokholmo pritraktis la kongresan temon ne per grandaj paroladoj de fakuloj sed per diskutado de la kongresanoj mem, kiujn oni organizis en diskutajn grupojn kaj kies konstatojn oni zorge notis, transformante ilin en kongresan rezolucion kaj samtempe donante al la kongresanoj (a) okazon esprimi sin kaj (b) okazon lerni ion de la aliaj kongresanoj. La ĉefaj rolantoj en tiu ŝanĝo de direkto estis Ulla kaj Franko Luin — kaj nun Ulla Luin, granda subtenanto de la demokratia aliro al la aferoj de nia Asocio, feliĉe fariĝis nia ĝenerala sekretario.

Antaŭ kelkaj jaroj, en Zagrebo (2001), ni revivigis tiun formon de la pritrakto de la kongresa temo, kaj ĝi restas ĝis nun la normo. La homoj venas al niaj kongresoj ne nur por aŭskulti, sed por partopreni, por dividi kun aliaj siajn spertojn kaj opiniojn, kaj indas, ke ni enkonstruu tiun deziron en la formon de niaj kongresoj. Samo validas, cetere, pri la t.n. Kleriga Lundo aŭ Kleriga Dimanĉo, kiu eksperimente realiĝis jam la duan fojon en Pekino, kaj kiu celas doni okazon al tiuj, kiuj havas ion interesan por prezenti al la kongreso, ĝin prezenti — eĉ se ili ne estas gvidantoj de iu faka organizaĵo aŭ profesoroj ĉe iu universitato (aŭ estraranoj de UEA). La Esperanto-publiko ankoraŭ ne plene kaptis tiun intencon, sed certe la intenco iom post iom plenumiĝos, tiel ke tiu kleriga aranĝo fariĝu vera foiro de novaj ideoj.

Lingva egaleco en internaciaj rilatoj estis la kongresa temo de Pekino — simpla kaj aktuala temo, aparte taŭga por lando, kies lingvo estas kvante la plej parolata en la mondo sed nepre ne inter la plej influaj en internaciaj aferoj. La gvidadon de la diskutoj pri la temo ĉi-jare la Estraro de UEA delegis al mi mem, kunlabore de mia kolego Paŭlo Gubbins el Britio. Ni havis je nia dispono tri kunsidojn, en kiuj ni laboris ĉefe en diskutaj grupoj, al kiuj ni direktis demandojn kaj poste kolektis kaj ordigis la respondojn. Baze, la tri kunsidoj, kiuj okazis dise tra la semajno, traktis sinsekve (1) Kio estas lingva egaleco entute? (2) Kiel Esperanto rilatas al lingva egaleco? kaj (3) Kion fari en la estonteco? La temo de la tria kunsido, Kion fari?, nature kondukis al la kongresa rezolucio, kiun ni elbakis en posta pli afereca kunsido.

La deirpunkto, do la demandoj por la unua kunsido, klopodis difini la internaciajn rilatojn: Kio estas internaciaj rilatoj — ĉu nur ŝtataj aŭ pli multflankaj? En kio konsistas la dezirinda internacia vivo? La respondoj de la diversaj diskutaj grupoj (ĉiun gvidis sperta esperantisto, foje eĉ profesia fakulo pri la temo) estis resumitaj jene:

Internaciaj rilatoj estas ĉiuspecaj rilatoj inter la homoj, de la plej grandaj unuoj (ŝtatoj, regionoj) ĝis la plej malgrandaj (individuaj homoj individue agantaj). Konscio pri (kaj aliro al) personaj internaciaj rilatoj varias de lando al lando, ekzemple retaj rilatoj, individuaj eblecoj vojaĝi, realigi la proprajn ekonomiajn ambiciojn ktp. Interalie pro intermigrado, estas malfacile plu rigardi internaciajn rilatojn simple kiel la rilatojn inter homo aŭ ŝtato en unu loko kaj homo aŭ ŝtato en alia loko.

La dua granda demando por la unua kunsido havis kelkajn partojn: Kio estas lingva egaleco? En kiu senco la nuna internacia agado estas efektive malegaleca? Tiuj du demandoj naskis aliajn: Ĉu lingva egaleco celu kompletan egalecon aŭ simple egalecon de ŝancoj? Ĉu la ideo de lingva egaleco estas logika kontraŭdiro? De la komenco de la homaro, la lingvoj luktis inter si por gajni potencon. Ĉu lingva egaleco estas eĉ dezirinda? Ĉu, kompare kun aliaj grandaj mondaj problemoj, ĝi meritas nian atenton? Kial batali por lingva egaleco en evidente neegala mondo?

La partoprenantoj tre firme klarigis, ke ĉiuj lingvoj estas en si mem egalaj, sed ne en funkciado, kaj (laŭ la resumo de la diskutoj), Egaleco inkluzivas la individuan rajton al egaleco ene de lingva reĝimo — ne nur respekto kaj la rajto je esprimiĝo, sed la rajto efektive komunikiĝi, esti aŭskultata. Al la demando Ĉu lingva egaleco celu kompletan egalecon aŭ simple egalecon de ŝancoj? venis la respondo: Nek unu nek la alia estas plene realigebla. Tamen, egaleco de ŝancoj estas survoje al kompleta egaleco kaj do apoginda. Eĉ se lingva egaleco estas en si mem fantaziaĵo, la juro povas protekti kontraŭ ĝia malo, la malegaleco.

La demando Ĉu la ideo de lingva egaleco estas logika kontraŭdiro kaj la rimarko, ke De la komenco de la homaro, la lingvoj luktis inter si por gajni potencon, rezultigis iom da vivoplena diskuto (pri tio, ke eĉ en Esperanto la pli fluaj parolantoj estas pli egalaj ol la aliaj, ekzemple), sed fine oni notis kiel konkludon nur la gravan konstaton, ke Lingva egaleco fariĝas pli grava ĉar hodiaŭ oni batalas per scio pli ol per armiloj. Tamen, bedaŭrinde, al la demando Ĉu, kompare kun aliaj grandaj mondaj problemoj, ĝi meritas nian atenton? oni rimarkis, ke Ofte oni eĉ ne konscias pri ĝia ekzisto: esperantistoj multe pensas pri ĝi, sed ne nepre aliaj homoj.

Pli facile respondeblaj estis la demandoj: En kiu senco la internaciaj, interlingvaj rilatoj estas nun neegalecaj? Kiuj estas la avantaĝoj por la fortaj lingvoj kaj la malavantaĝoj por la malfortaj? En ĉiu senco la rilatoj estas neegalaj, oni respondis: La fortaj lingvoj ĝuas avantaĝojn politikajn, ekonomiajn kaj sociajn. La malforteco de lingvo fontas el manko de prestiĝo kaj rezultigas perdon de sia kulturo. Pli ol unu diskuta grupo acide asertis: Kiu havas monon, havas forton.

Inaŭgura parolado de Xu Jialu, Vicprezidento de Ĉinio

(Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso):

Estimata prezidanto,
Karaj gekongresanoj,
Bonan matenon!

En la varmega julio la 89-a Universala Kongreso de Esperanto solene inaŭguriĝis en Pekino. Mi varme gratulas vin.

Mi estas ĝoja kunesti kun du mil esperantistoj el dekoj da landoj por vidi, kiel la kongresanoj kun malsamaj kulturaj tradicioj de malsamaj nacioj senpere kaj intime interkomunikiĝas pere de la internacia lingvo Esperanto, sed bedaŭrinde, escepte de mi.

Mi estas ĝoja ankaŭ pro tio, ke mi refoje renkontiĝis kun kelkaj malnovaj amikoj. En 2001 mi konatiĝis en Pekino kun d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj prof. Lee Chong-Yeong, ĝia vicprezidanto. Tiam ni interparolis pri la eblo akceli la Esperanto-movadon ĉinan kaj tutmondan pere de gastigo de Universala Kongreso en Pekino. Hodiaŭ nia deziro realiĝis. Mi kore dankas UEA kaj diverslandajn esperantistojn pro ilia varma subteno al la Pekina Kongreso kaj la ĉina Esperanto-movado.

Nia kongresa temo estas “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”. Tio estas bona kaj grava temo. En la nuna mondo estas diversaj neegalecoj: ekonomia, kultura kaj politika, dum la lingva neegaleco koncentre spegulas la nacian neegalecon. Kiel la plej grava portanto de kulturo kaj kiel speciala kaj grava formo de nacia kulturo, lingvo ludas neanstataŭigeblan rolon en heredado kaj interŝanĝo de la naciaj kulturaj tradicioj, en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de diversaj lokoj. La lingva neegaleco certe plirapidigos flankiĝon de iuj nacioj. Nun, kiam multaj malproksimvidaj personoj pledas por intensigi kulturan interŝanĝon de diversaj nacioj, energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon en la nova jarcento.

Jam forpasis 117 jaroj de tiam, kiam naskiĝis Esperanto. En tiu periodo, Esperanto, kiel lingvo neŭtrala kaj pli kaj pli perfektiĝanta, jam faris sian apartan kontribuon al la paco, amikeco kaj interkompreno de la homaro. Nun esperantistoj de la tuta mondo daŭre penadas por lingva egaleco, paco kaj prospero de la morgaŭa mondo. Tio estas vere laŭdinda.

La ĉina registaro ĉiam subtenas la Esperanto-movadon. En 1986 en Pekino okazis la 71-a UK. Post 18 jaroj Ĉinio refoje bonvenigis diverslandajn geamikojn. En la pasintaj 18 jaroj la ĉinaj socio, ekonomio, kulturo kaj aliaj rapide disvolviĝis kaj ankaŭ la ĉina Esperanto-movado senĉese progresis. Ĉion ĉi vi povas sperti dum la kongresaj tagoj kaj postkongresaj ekskursoj.

Sendube, vi trovos ankaŭ, ke estas multaj aferoj kiuj ne ŝanĝiĝis en Ĉinio. La Granda Muro staras same impone kiel antaŭe. La pekinaj stratetoj “hutong” de la antikvaj kvartaloj restas samaj kiel antaŭe, kaj pli grave, la 5000-jara kulturo de Ĉinio vidiĝas ĉie tra la tuta lando. Kaj la ĉina popolo restas en Pekino. Mi kredas, ke vi jam spertis tion. Mi petas vin preni paca, amika kaj gastama kiel antaŭe. Nun estas plej varme la varmecon de la vetero kiel amikecon de la ĉina popolo al alilandaj gastoj. Akceptu kaj spertu ĝin, kvankam vi ankoraŭ ne povas alkutimiĝi al ĝi.

Esperanto, kiel lingvo, estas tre utila instrumento por ni ĉiuj, dum UK donas al ni bonan ŝancon por koni aliajn landojn, aliajn homgrupojn kaj aliajn naciojn. En la pasintaj jaroj UK okazis sinsekve en Germanio, Israelo, Kroatio, Brazilo kaj Svedio. Mi kredas, ke vi jam havas certan konon pri la tieaj kulturo kaj popolo. La nuna kongreso estos utila al vi por koni kaj kompreni nian landon kaj popolon. Post la kongreso vi povos fiere diri: “Mi jam konatiĝis kun la lando, kies loĝantoj konsistigas kvinonon de tiuj de la mondo.”

Interkompreno estas bazo de amikeco kaj paco. Se ĉiuj popoloj bone komprenos unu la alian, la mondo estos pli bela. Surbaze de interkompreno ni povas vivi pace por kune konstrui pli belan mondon. Ĉi tie mi volas citi versojn de L. L. Zamenhof el lia poemo “La Espero”. Mi scias ke vi bone konas ĝin. Kun muziko ĝi fariĝis himno de la Esperantujo:

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Fine mi deziras grandajn sukcesojn al la 89-a UK. Sanon kaj agrablan restadon en Ĉinio al vi ĉiuj. Dankon!

La rolo de Esperanto

Ĉio ĉi kondukis en la dua kunsido al la demando: Kio estas la rolo de Esperanto en la nuna mondo, kaj Kio estu tiu rolo? Laŭ iuj, Esperanto estas lingvo de fermita socio, nesufiĉe malferma al la ekstera mondo. Laŭ aliaj, ĝi tamen estas eksperimento pri la internacia kunvivado kaj ĝiaj parolantoj estas esence pioniroj. Ĝi estas ofte rigardata kiel ludilo por kelkaj hobiistoj. Ankoraŭ aliaj klarigis, ke Esperanto permesas al ni fari tion, kion ni faras kaj deziras fari: ĝi estas komunikilo, kiun ni uzas por niaj propraj personaj celoj. Ĉi-rilate, tamen, necesas diferencigi inter individuaj deziroj kaj kolektivaj deziroj: sendepende de la interesoj de unuopuloj, niaj organizaĵoj povas emfazi la kolektivan celon de Esperanto ŝanĝi la bazon de internacia lingva komunikado.

Kio estu tiu rolo? Tiu ĉi (asertis la ĉeestantoj) estas granda temo. Por eliri el nia fermita rondo, indas, ke ni elektu projektojn de tre specifa utiligo, kie ni havas eblecon sukcesi. Gravas ankaŭ, ke ni prezentu la lingvon kiel pontolingvon en organizaĵoj, kiuj spertas lingvajn problemojn aŭ uzas komplikajn sistemojn por superi ilin.

La partoprenantojn oni petis plue esplori la demandon per pluraj subdemandoj. Jen, resumitaj, la demandoj kaj la respondoj:

(1) Esperanto estis kreita en la 19-a jarcento en difinitaj cirkonstancoj (la kresko de meza klaso, la evoluo de la teknologio, la tutmondiĝo tiuepoka). Ĉu ĝi estas ankoraŭ aktuala?

Esperanto estas hodiaŭ plu aktuala — se oni konsideras ĝin simpla komunikilo kaj peranto de etikaj valoroj. Tiuj karakterizoj kaj bezonoj ne ŝanĝiĝis kaj restas daŭre gravaj por la mondo. La lingvo estas ofte rigardata iel eksmoda (kontraste al la angla, kiun oni ofte rigardas kiel la lingvon de la estonteco), sed la ekumena spirito de Esperanto (la fakto ke ĝi estas perilo inter lingvoj kaj kulturoj) igas ĝin eĉ pli aktuala, kaj pli bezonata, ol iam ajn antaŭe.

(2) Ĝis kiu grado Esperanto prezentas egalecan solvon? Ĉu la pretendoj de Esperanto kiel instrumento de egaleco estas pravaj?

Ĝi ne prezentas absolutan egalecon, sed relativan: multo dependas de la deira nacia lingvo (ekzemple, ĉinoj kaj, ni diru, italoj ne komencas de sama loko), sed ĝi donas pli da egaleco ol aliaj lingvoj.

(3) Ĉu Esperanto, kreita por egaligi la internaciajn rilatojn, povus forigi tiun malegalecon?

Jes, altgrade, almenaŭ laŭ iuj.

(4) Kiun rolon povas ludi Esperanto aŭ aliaj alternativaj solvoj en la konstruado de pli egaleca mondo?

Evidente ĝi povas kontribui sur la lingva tereno, sed tio siavice tuŝas ankaŭ aliajn terenojn gravajn, ekzemple ekonomiajn (pli da homoj povus partopreni en la internacia vivo), jurajn ktp.

(5) Ĉu Esperanto povas elteni kontraŭ la potenco de la naciaj lingvoj, kun ties ŝtata potenco?

Esperanto efektive jam eltenis, kontraste al aliaj lingvaj projektoj. La nunaj ŝtataj potencoj ne estas eternaj, kaj ĉiuokaze estas demando ĉu entute necesas iel fronti la grandajn ŝtatajn lingvojn.

(6) Ĉu Esperanto povus prezenti alternativon al la angla lingvo kiel maniero malfermiĝi al la ekstera mondo, ekzemple en Ĉinio?

Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj, sed oni ne studas ĝin. Ĝi estus bona alternativo al la angla lingvo, interalie ĉar ĝi implicas pli justan vivmanieron: oni nun lernas la anglan pro strikte konkurencaj kaj instrumentaj kialoj, do ne tiom por kompreni la mondon kiom por konkurenci ekonomie. La mondo ja bezonas alternativojn al la angla: Esperanto troviĝu inter tiuj alternativoj. Oni ne okupu jarojn por lerneti malfacilan lingvon kiam ekzistas pli facila alternativo facile alirebla, kun vere internacia etoso: la celo ja ne estas akiri la lingvon, sed ĝin uzi kiel eble plej rapide. Esperanto estas maniero atingi la mondon kaj rilati kun ĝi.

(7) Ĉu la solvo multlingveco-plus-Esperanto estas realisma? Lingva plurismo ofte nur donas al la plej forta la okazon disvastiĝi.

Gravas, ke esperantistoj defendu plurlingvecon, interalie ĉar unulingva modelo, se ĝi estas bazita sur iu nacia lingvo, emas redukti la uzon de ĉiuj aliaj lingvoj.

(8) Ĉu la multflankeco de internaciaj kontaktoj, do ne nur pere de ŝtatoj, malfermas novajn eblojn por Esperanto?

Internacia lingvo ne sufiĉas por efike komunikiĝi: necesas ankaŭ kulturaj normoj. La termino “esperantisto” estas pli vasta termino ol oni supozas: ĝi implicas certan aliron al la mondo, certan mensostaton. La estonteco de Esperanto kuŝas parte en la sociaj movadoj (ekzemple neregistaraj organizaĵoj), kiuj ne havas la forton de la ŝtatoj. La moderna mondo donas novajn eblojn al Esperanto — sed ankaŭ, tamen, al la angla…

Kion fari?

Post tiom riĉa diskuto en la dua kunsido, estis malfacile ĉion digesti kaj pritrakti en la tria. Tie temis pri praktika agado: Kion ni faru nun? La demandoj, kiujn ni formulis por la diskuto, kompreneble ne ricevis plenajn respondojn, kaj ili ja povus formi belajn diskutopunktojn por la venonta kunsido de via loka grupo, aŭ via landa asocio, aŭ via retlisto:

  • Kiel konvinki tiujn, kiuj nun regas la internaciajn rilatojn, sekvi alian vojon?
  • Kiel realigi la aserton, ke dum epokoj la esperantistoj prave gloris sian lingvon: nun venis la tempo ekagi el la modesta politika bazo je ilia dispono, per realisma persvadado pri la preteco de Esperanto ludi novan internacian rolon.
  • Kiel, praktike, ni starigu lingvan egalecon internacie?
  • Kiel konvinki la influhavajn landojn kombini siajn fortojn por antaŭenigi Esperanton kiel solvon?
  • Kiel ekspluati ene de niaj propraj movado kaj kulturo tiun egalecon, kiun alportas Esperanto?
  • Kiel utiligi nian lingvon por igi ĝin pli efika, pli laborpreta, pli utila al la egalecaj internaciaj rilatoj?

Precipe sur la kampo de la ekstera agado, oni aldonis la jenajn demandojn:

  • Kiel konvinki tiujn, kiuj nun regas la internaciajn rilatojn, sekvi alian vojon rilate al lingvoj? Kiel konvinki la influhavajn landojn kombini siajn fortojn por antaŭenigi Esperanton kiel solvon?
  • Kiuj forumoj ekzistas por prezenti niajn argumentojn klare kaj insiste? Kion ni bezonas por agi sur tiuj terenoj?
  • Kio estu nia venonta paŝo ĉe UN kaj Unesko?
  • Ĉu la ĉina sperto pri Esperanto, kaj la subteno, kiun Esperanto ĝuas tie, povas esti uzata por antaŭenigi niajn celojn?

Kaj en la interna agado?

  • Kiel realigi la aserton, ke dum epokoj la esperantistoj prave gloris pri sia lingvo: nun venis la tempo ekagi el la modesta politika bazo je ilia dispono, per realisma persvadado pri la preteco de Esperanto ludi novan internacian rolon? Kion ni praktike faru?
  • Kiel ekspluati ene de niaj propraj movado kaj kulturo tiun egalecon, kiun alportas Esperanto?
  • Kiel utiligi nian lingvon por igi ĝin pli efika, pli laborpreta, pli utila al la egalecaj internaciaj rilatoj?
  • Kion fari por plue studi en nia Esperanto-rondo la demandon “lingva egaleco”?

Kvankam la diskuto estis viva, kaj kvankam venis (kaj oni zorge kolektis ilin) amaso da ideoj por la kongresa rezolucio, oni ne povas diri, ke venis mallongaj, konkretaj respondoj al la plejparto de tiuj ĉi demandoj. Fakte ili estis tro multaj kaj tro komplikaj por unu mallonga kunsido. Tamen, tiuj demandoj stimulis ege vivan diskuton kaj produktis diversajn pozitivajn ideojn, pluraj el kiuj poste reaperis en aliaj formoj en la Komitato de UEA la postan tagon kaj en la kongresa rezolucio.

Prezenti niajn ideojn

Kaj kiel mallonge kaj resume respondi al tiu aro de demandoj? Urĝe necesas pli efika kaj pli specifa prezento de niaj ideoj al la ekstera publiko kaj al ĉiuj homoj, kiuj havas influon en la internacia vivo. Ni evidente ne povas ĉion fari samtempe, kaj sekve ni devas limigi nin al la plej trafaj taktikoj.

Nia strategia plano (almenaŭ ni havas planon!) devas konstante troviĝi sur nia tagordo kaj necesas konstante renovigi kaj aktualigi ĝin. Samtempe, interne de nia Asocio kaj nia Esperanto-movado, necesas daŭre stimuli la debaton pri nia estonteco, fari koaliciojn inter asocioj kaj unuopuloj, kaj labori por fari la lingvon mem preta kaj efika por la internacia rolo, kiun ni deziras, ke ĝi havu. Ni laboras en medio kie regas la potenco — sed ankaŭ en mondo kie oni uzas retorikon por firmigi sian potencon kaj malfortigi aliajn. La potencorilatojn ni ne povas rekte ŝanĝi, sed ni povas influi la retorikon.

Jarmilaj Celoj

Konsideru la jenon. En la jaro 2000, la diversaj landoj de la mondo, pere de siaj gvidantoj, unuanime akceptis ok tielnomatajn Jarmilajn Celojn. La unua tiu celo anoncas la intencon en dek kvin jaroj forigi el la mondo ekstreman malriĉecon (kondiĉo, kiu nun afliktas kvardek procentojn de la monda homaro). La diversaj registaroj tion promesis ne ĉar ili subite fariĝis altruismaj, sed ĉar la retorikaj kondiĉoj malebligis, ke ili rifuzu (publike diri, ke la malriĉuloj meritas esti malriĉaj, aŭ ke la riĉuloj havas di-donitan rajton al siaj riĉaĵoj, estas tamen neakcepteble, eĉ se oni kredas ĝin...). Tial la diversaj landoj, eble eĉ kontraŭ sia volo, kunlaboros (helike malrapide) en tiu celado — sed la monda publiko nun havas eblon memorigi ilin pri ilia promeso, insisti, ke ili kunlaboru, kaj iom post iom atingi la celon. Promesoj, malgraŭ ĉio, gravas. Necesas nun, ke ni manovradu internacie por konvinki la potencojn promesi lingvan egalecon — ĉar fariĝis neakcepteble kontraŭstari tiun bazan principon de la internacia vivo. Longa vojo, sed vojo necesa!

Humphrey Tonkin kaj Paul Gubbins

[FORIGITA!: bildo]

Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Paul Gubbins en la kongresa publiko

[FORIGITA!: bildo]

Laŭ iuj diskutantoj Esperanto estas lingvo de fermita socio, nesufiĉe malferma al la ekstera mondo.

Privata universitato instruas Esperanton

En Ĉinio nun funkcias 1300 neregistaraj, do privataj lernejoj. En la plej granda, la Fanyi-universitato (Tradukista Kolegio en Xi’an, kun 40 mil studentoj), funkcias E-kurso kun 102 lernantoj. La universitato disponigis al la Pekina UK tridek helpantojn, kiuj dum la libera ekskursa tago vizitis la Grandan Muron. Sur la bildo ili kantas kun la ĉina kantistino Eruda Li.

Parolado de Arturas Zuokas, la urbestro de Vilno

dum la fermo de la 89-a UK, post transpreno de la kongresa flago:

Estimataj,

Mi sincere salutas ĉiujn organizantojn kaj partoprenantojn de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto.

Esperanto estas kreita por faciligi komunikadon inter homoj de diversaj nacioj. Pli grave — por ke tiu ĉi komunikado estu egalrajta kaj demokratia. Esperanto ekzistas jam pli ol 100 jarojn kaj dum tiu tempo pruvis, ke ĝi estas viva lingvo, per kiu oni povas esprimi la plej delikatajn pensojn. Hodiaŭ kelkaj milionoj da homoj en pli ol 100 landoj de la mondo parolas tiun internacian lingvon. Ĝi estas taŭga kaj por poezio, kaj por scienco, kaj por filozofio, kaj por komerco. Ne ekzistas penso, kiun oni ne povus esprimi en Esperanto. Ĝi estas por neniu homo nacia lingvo. Ĝi kvazaŭ ponto kunigas diversajn kulturojn kaj apartenas al ĉiuj homoj. Hodiaŭ Esperanto fariĝas elokventa senpera ponto inter Oriento kaj Okcidento, inter Ĉinio kaj Litovio.

Litovio fieras pro tio, ke Litova Esperanto-Asocio en nia ŝtato estis fondita ankoraŭ en la jaro 1918. Nun en Litovio estas pli ol 3000 esperantistoj. Pli ol triono de ili estas membroj de Litova Esperanto-Asocio, kiu estas unu el la plej aktivaj neregistaraj organizaĵoj en la lando. Litovaj esperantistoj ĉiujare partoprenas en Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj aliaj internaciaj esperantistaj aranĝoj en diversaj landoj. La maturecon de la asocio, ĝian internacian agnoskon kaj aŭtoritaton konfirmas tio, ke Universala Esperanto-Asocio decidis en 2005 en Vilnius organizi la 90-an jubilean Universalan Kongreson de Esperanto, en kiu, mi esperas, partoprenos pli ol tri mil esperantistoj el pli ol 70 landoj.

Hodiaŭ mi havas la honoron kaj respondecon transpreni la flagon de la kongreso kaj transporti ĝin al Vilnius. Kiel urbestro de Vilnius mi garantias, ke la ĉefurbo de Litovio faros ĉion eblan, por ke la jubilea tutmonda esperantista forumo estu memorinda evento kaj fariĝu ankoraŭ unu granda festo de la amikaj kaj malfermaj homoj de la tuta mondo.

Ĝis la revido en Vilnius!

(El la litova: Povilas Jegorovas)

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Bonvenigaj vortoj

Nome de Loka Kongresa Komitato de la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 en la ĉefurbo de Litovio Vilnius, mi havas la honoron kaj respondecon bonvenigi vin ĉiujn al Litovio por partopreni en tiu ĉefa ĉiujara internacia esperantista manifestacio. Tamen tiu ĉi kongreso ne estos vica — ĝi estos jubilea, ĉar la 90-a, kaj multe pli grave — ĝi okazos 100 jarojn post la unua UK en 1905 en Boulogne-sur-Mer. Do, en Vilnius ni kune festos 100-jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter kulturoj.

Gravas ankau tio, ke la sekvontjara UK okazos en lando, kiu estas tiel forte ligita kun la vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto ĝenerale, kaj kie estas tradicie forta Esperanto-movado. Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kaŭzoj nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj radikoj, al sia hejmo.

Litovio nur antaŭ 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun ĝi energie kaj vigle evoluas kaj kuraĝe eniras la tutmondan komunumon. Tamen ĝi havas longan historion, antikvan lingvon, unikan kulturon, belegan naturon. Ĝia ĉefurbo Vilnius estas malnova kaj samtempe moderna multnacia kaj multkultura Eŭropa urbo, kiu famas pro sia unika malnova urboparto, pro la impeta kaj rapidega evoluo, pro la toleremo al ĉiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro la gastamaj kaj bonvolaj homoj. La ĉefurbon nun ofte oni nomas simbolo de la nova Eŭropo.

Loka Kongresa Komitato kaj Litova Esperanto-Asocio faras multe jam nun kaj faros ĉion eblan estonte, por ke la Universala Kongreso en Vilnius, kiel la jubilea tutmonda esperantista forumo, estu ankaŭ eksterordinare grava, interesa, utila kaj memorinda evento por vi ĉiuj. Ni kune helpe de la Litovia Registaro, urba municipo de Vilnius kaj aliaj litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke vi ĝuu la urbon, la landon, la kongreson, kaj ke vi ekhavu dum la kongreso la plej belajn impresojn pri via gastado en Litovio. Ni en Litovio konsideras Universalan Kongreson de Esperanto kiel eventon de nacia graveco kaj dediĉos ĉiujn niajn fortojn kaj kapablojn por sukcesigi ĝin. Ni deziras, ke ankaŭ laŭ la kvanto de partoprenantoj tiu ĉi kongreso estu rekorda. Por litovaj esperantistoj la venonta UK estas ankaŭ kaŭzo por ĝenerale progresigi la litovan Esperanto-movadon ĉiudirekte.

Do, bonvenon al Vilnius, bonvenon al Litovio. Ni kune fortigu nian solidarecon, progresigu nian movadon, studu ĝiajn problemojn.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Loka Kongresa Komitato

Aŭgusto: Krepusko de la Pekina UK kaj novaj temoj

Per la komencaŭgustaj artikoloj la postefikoj de la pekina kongreso ankoraŭ senteblas en la internacia gazetaro. En la ĉina, franca, usona, hispana, germana, slovaka kaj aliaj gazetaroj la internacia lingvo trovis sian publikigon.

Speciale multajn artikolojn aŭ radiokontribuojn sukcesis lanĉi dum la somero Kroata Esperanto-Ligo kaj Litova Esperanto-Asocio. En Kroatio la teatraĵ-prezento de Vida Jerman vekis apartan intereson, dum la fakto, ke la venontjara Universala Kongreso (UK) okazos en Litovo, helpis konsciigi la tiean gazetaron pri la signifo de la internacia lingvo.

Pruvo de la intereso pri Esperanto en Litovio estas la vizito de la urbestro de Vilno al la pekina UK (legu sur la p. 199).

Pozitiva artikolo — tipo: lokuloj parolas Esperanton — aperis en nordamerika gazeto The Halifax Daily News (21/08): “Ni ĉi-momente batalas en Unuiĝintaj Nacioj kaj en Eŭropa Unio, la lingvoproblemo estas ekstreme malfacila, diras en ĝi Esperanto-aktivulo Stevens Norvell. Iam oni nombris 400 000 ĉinajn esperantistojn, kontraŭ nur dekmilo nuntempe, skribas la franca La Libération (03/08), oficiale la kongreso celas “akceli la evoluon de la movado”... En aliaj vortoj por bremsi Esperanto-komunumoj. la falon de unu el la plej gravaj

La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: www.lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton).

Bedaŭrinde ni ne sukcesas trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio
m...@lingvo.org

[FORIGITA!: bildo]

Vida Jerman dum la premiero de la monodramo Judita de Miro Gavran. La monda premiero igis multajn kroatajn gazetojn raporti ankaŭ pri Esperanto.

Semoj plantitaj en Hindio

de Trevor Steele

Tuj post mia eksiĝo kiel ĝenerala direktoro de UEA mi akceptis la inviton de s-ro Venkatesh Reddy iri kun mia edzino Katja al Bangaloro, Hindio*, kaj tie instrui Esperanton. Tiu landego faris dum nia kvarmonata restado neforgeseblajn impresojn sur ni (resumitajn en baldaŭ aperonta libro Diverskolore), sed tie ĉi temos pri nia instruado kaj aliaj observoj rilate la Esperanto-movadon.

* La nomo de la lando estas nestabila: la homoj tie ĝenerale preferas Barato.
En lernejoj

Niaj lernantoj apartenis al speciala kategorio, preskaŭ senescepte geskoltoj. Venkatesh estas skolta funkciulo, kaj tiu movado havas propran lokon en la administrado de privataj lernejoj: unu el la instruistoj respondecas ankaŭ pri skoltaj aferoj. Do Venkatesh devis unue ricevi permeson de la lernejestro kaj poste peti helpon de tiu instruisto. Ne ĉiam tiuj permesoj kaj kunlaboroj venis facile, kaj nur dank’ al la sindediĉa persisto de nia samideano la kursoj okazis — kiu el ni kapablus reiri al la sama lernejo pli ol dudek fojojn por aranĝi kurson?

Fine ni donis dektagajn kursetojn al pli-malpli 450 junuloj (laŭtakse trikvarone knabinoj) en ok lernejoj en Bangaloro (en la provinco Karnataka) kaj Salem (en la provinco Tamil Nadu). Venkatesh disdonis post kurso atestilon al ĉiu partopreninto, kaj ni konstatis, ke tio gravas en Hindio. Du fojojn ni vizitis skoltan tendumejon kaj iom parolis pri nia lingvo kaj donis ekzemplan lecionon al po 200 geskoltoj. Osmo Buller, la nuna ĝenerala direktoro, konsentis doni membrecon en UEA/TEJO al po unu reprezentant(in)o de ĉiu lernejo, kaj estas nia espero, ke tiuj vere elitaj elektitaj junaj homoj mem ellernos la lingvon kaj fariĝos aktivuloj surloke. Se instruistoj en aliaj landoj serĉas nomojn de korespondemuloj en Hindio por siaj propraj lernantoj, ili kontaktu Venkatesh ĉe e...@yahoo.co.in.

Pri tiuj junaj homoj ni havas tre altan opinion. Ili ĉeestas bonkvalitajn lernejojn kaj ili submetiĝas krome al la disciplino de la skolta movado, kaj ilia konduto neniel memorigas pri tiu de trodorlotataj junuloj: fojon post fojo ili montris sin ĉarme ĝentilaj, spontane amikemaj kaj lernemaj. Fakte nia plej pozitiva memoraĵo de la lando estas tiuj afablaj kontaktoj.

Ekster lernejoj

Ne nur al lernejanoj ni instruis. Mi donis similan mallongan kurson al 20 oficistoj de softvara kompanio (dank’ al la perado de alia bangalora aktivulo Pradhan S.) — ankaŭ tiuj volis havi atestilon! Krome mi ricevis inviton prelegi pri nia lingvo antaŭ 20-30 sciencistoj ĉe la prestiĝa National Institute of Advanced Studies; la sekvaj demandoj montris inteligentan intereson pri la temo, kaj tute mankis la ironia mokemo eble atendebla en tia medio en aliaj landoj.

Du gazetoj sendis ĵurnalistinon por nin intervjui: The Indian Express (eldonkvanto 35 000) kaj The Deccan Herald (130 000). Ambaŭ artikoloj estis pozitivaj, kaj la fojaj miskomprenoj de la ĵurnalistinoj ne detruas tiun impreson. Instigite de la unua artikolo, kontaktis nin la muzikgrupo Esperanto. Tiu grupo, el kiu neniu membro ĝis nun lernis nian lingvon, ja bone komprenas la celon de nia movado, kaj ĝi mem celas krei “universalan muzikon” kaj do elektis “universalan nomon”. Oni petis min paroli pri la lingvo dum paŭzo en koncerto de la grupo. La bandestro Gopal Navale intencas lerni la lingvon surbaze de poemoj, kiujn li uzos por komponi kantojn. Ĝis nun li prilaboras belegan fragmenton de poemo de Tagore esperantigitan de Probal Dasgupta kaj Langomorde de István Ertl. Ni esperu, ke tiu lernmetodo sukcesos.

Ni faris kelkajn turismajn ekskursojn, sed eĉ tiam Esperanto ne “feriis”. Dank’ al kontaktoj de Venkatesh ni loĝis en Chennai (la iama Madras) ĉe katolikaj fratoj (Holy Cross), kie ni prezentis la lingvon al la estro kaj sepo da ontaj fratoj. En simila situacio en la urbo Salem ni alparolis dudekon da aspirantoj al frateco en tiu sama ordeno.

Kaj la sekvo?

Kaj kio restos el ĉi ĉio? Ĉu post unu jaro tiuj junaj homoj, kiuj montris tian intereson pri Esperanto tute forgesos ĝin? Tio dependas grandparte de lokaj esperantistoj, unuavice de Venkatesh Reddy, kaj de eksteraj instruantoj (Venkatesh vidas sin mem kiel organizanton pli ol instruanton, kaj sendube li pravas tiurilate). Estus tre domaĝe, se ĉiuj semoj perdiĝus, ĉar la potenciala rikolto estas grandega. Unufraze: kelkaj el la ĉefaj obstakloj al disvastigo de nia lingvo en Eŭropo — mokemo pri “fiaskinta projekto”, pseŭdaj argumentoj pri “senkultura komunik-kodo, ne lingvo” — ne senteblas en Hindio, kie oni tre konscias pri lingvaj problemoj kaj havas malpli da antaŭjuĝoj.

En la urbo Tirupati ni vizitis la aktivulon Ranganayakulu, kiu instruas surloke. “Ranga” iam volontulis ĉe UEA kaj eble konas la movadon pli bone ol ĉiuj samlandanoj. Lia analizo de la malfortoj de nia movado en Hindio ŝajnas aparte leginda (vidu sekvan artikolon). Ranga opinias, ke plej akute mankas organizanto, kiu kunordigu la libroservon, informu la membrojn pri aktualaj okazaĵoj, aranĝu renkontiĝojn, ktp.

Venkatesh Reddy estas advokato, sed plej volonte fordonus sian nunan profesion por plenumi ĝuste tian rolon, kaj ni elkore deziras al li plenan sukceson.

Ni esperas, ke la venonta paŝo en la laboro de tiu disĉiplo de Zamenhof estos fruktodona daŭrigo de la lingvolernado far la imponaj junaj homoj, kiuj tiel riĉigus nian movadon. Por helpi Venkatesh en lia tre subteninda laboro mi donacas monon al la konto HindAgado, kaj mi esperas, ke aliaj samideanoj simile donacos*. Venkatesh planas krome konstruigi domon apud Bangaloro, kiu servu kiel E-oficejo kaj krome enspezu monon per aliaj servoj. La plano ne dependos de donacoj sed de investoj, kaj sendube Venkatesh baldaŭ informos la legantojn de nia revuo pri la projekto.

* La donacon al la konto HindAgado vi povas sendi pere de la kotizperanto de via lando, aŭ rekte al UEA (Jarlibro p. 32, 38).

[FORIGITA!: bildo]

La geedzoj Nath kaj Reddy (meze).

[FORIGITA!: bildo]

Trevor Steele kaj Venkatesh (meze) inter lernantoj de la lernejo Fatima en la urbo Salem

[FORIGITA!: bildo]

Katja inter lernantoj en Publika Lernejo en Florence, Bangalore

La elefanto moviĝas antaŭen

La unuaj E-grupoj en Hindio aperis en 1906 en Bombajo kaj Kalkato. Pioniran laboron faris angla kolonelo John Pollen kaj Henry Joseph en la ŝtato Kerala. La movadon stimulis ankaŭ Laksmishvar Sinha, amiko de la nobelpremiita bengala poeto Rabindranath Tagore. Jam antaŭ la sendependiĝo de la lando (1947) fondiĝis E-kluboj en diversaj partoj de Barato. En 1958 komencis sian 16-jaran misiistan E-agadon parizanino Madeleine Haudebine. Ŝi semis de Delhio ĝis Bangaloro, kaj la Tutbarata E-Renkontiĝo en Delhio, de ŝi organizita en 1964, signas la komencon de vigla kluba vivo tra la tuta lando. Siajn spurojn lasis en la lando ankaŭ Tibor Sekelj, kiu instruis Esperanton interalie al unu el la gravaj sociaj reformistoj — Vinoba Bhave. Pri la aktuala bildo de la barata movado Katja Steele intervjuis Potturu Venkata Ranganayakulu, estraranon de la tutlanda Federacio Esperanto de Barato (FEB).

FEB, la unua tutlanda E-asocio en Barato, estis fondita en februaro 1982. Kial ĝuste tiam?

Mi lernis Esperanton en 1980 kaj baldaŭ varbis kelkajn amikojn en la urbo Vijayavara (ŝtato Andhra Pradesh). Kun la celo kontakti aliajn esperantistojn-samlandanojn mi petis informojn pri ili de UEA kaj sekve sukcesis atingi la gvidantojn de la lokaj grupoj. Komence de 1982 kunvenis en nia urbo 50 esperantistoj el diversaj partoj de la lando kaj dum ĉi tiu unua kongreso ni decidis fondi landan asocion: FEB. Elektitaj estis kiel la unua prezidanto K. Vaidya Nath, vicprezidanto Probal Daŝgupto, kaj mi sekretario.

Kion vi konsideras la plej grandaj atingoj de tiam?

Ke ĉiun trian jaron ni sukcesis okazigi kongreson. Dume la informoj pri Esperanto disvastiĝis: pere de la ŝtata televid-elsendo de edukaj programoj en la 1990-aj jaroj kaj per artikoloj en multaj ĵurnaloj. En tiuj jaroj aperis multaj lernolibroj (ekz. en la bengala), miaj lernolibro (1992) kaj vortaro (1997). En 1998 FEB fariĝis aliĝinta asocio de UEA. Artikolo pri Esperanto eniris la tutlandan lernolibron pri la angla por la 12-jaraj sesa-klasaj lernantoj (la angla estas deviga lernobjekto), atingante tiel ĉiujare proksimume 600 000 infanojn (vidu Esperanto, aprilo 2003, p. 90). Kunordigite de FEB okazas kursoj en diversaj partoj de la lando kaj la ĝenerala konscio pri Esperanto estis levita sufiĉe alten.

Informoj pri la E-agado en Barato troveblas en www.geocities.com/bharato. Ĉu komuna surpapere presita revuo ne havus sufiĉajn legantojn?

Ni jam havis presitan organon: Fenestro. Mi mem redaktis ĝin dum 10 jaroj. Nuntempe ĝi povus havi 500 ĝis 1000 legantojn en Barato kaj nia deziro estas baldaŭ rekomenci ĝian eldonadon.

Vi aŭtoras la unuan E-lernolibron verkitan de baratano por baratanoj en la angla — do tutlande uzeblan (Let’s Learn Esperanto The International Language). Ĝia unua eldono el 1992 elĉerpiĝis jam antaŭ 4 jaroj. Kia estas nun la ĝenerala stato de lerniloj kaj literaturo por la E-merkato?

La dua eldono de mia lernolibro estas jam en la presejo. Kiel esperantisto mi ŝatus lernolibron en multaj barataj lingvoj (en la bengala kaj kanadaa jam aperis). La telugua, ekzemple, estas preta por preso, sed la granda parto de la publiko preferas la anglan. Tio, kompreneble, malkuraĝigas la eldonon de neanglalingvaj lerniloj. Ĝuste pro tio mi verkis angle, kaj la 1000 ekzempleroj senprobleme vendiĝis.

Kian “municion” havas FEB kaj kio al ĝi mankas por la efika disvastigo de Esperanto?

FEB estas federacio de diversaj grupoj kaj la valoroj kunmetiĝas el la unuopaj havaĵoj. Ekz. FEB en Kalkato kaj en Pune posedas eĉ proprajn domojn. Laŭ mi tamen pli gravas fidindaj homoj ol la materiaj kondiĉoj. Ni devus celi organizadon de kursoj (alceli publikon, kiu aparte interesiĝas pri la lingvolernado), okazigi kongreson ĉiun trian jaron, aranĝi kulturajn festivalojn kaj provizi sufiĉe da lerniloj. Ĉar en Barato ni parolas diversajn lingvojn, la angla estas ĝis nun necesa. Pro tio la agado por Esperanto estas aparte malfacila. En la lastaj jaroj pozitive influas la disvastiĝo de la retuzado. Lokaj kluboj funkcias nun en Bangaloro, Tirupatio, Puneo, Kalkato, Hajderabado, Laknaŭo, sed aktivaj esperantistoj loĝas ankaŭ en diversaj aliaj partoj de Barato. Ege gravas, ke barataj verkoj eniru la E-literaturon. Mi menciu almenaŭ la tradukon de la aŭtobiografio de Gandhi far Giridhar Rao (al esperantistoj liverata per reto senpage) kaj la originalaĵojn de lekciistino Sovona. Ne estas troigo diri, ke la Esperanta movado en Barato moviĝas kiel elefanto: malrapide, sed firme!

Reagoj

La kontribuoj aperantaj en tiu ĉi rubriko esprimas la opinion de siaj aŭtoroj, kaj la redakcio ne respondecas pri ili.

Kabeiĝi kaj malvarbi?

En Esperanto n-ro 1170 (majo 2004) la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio kaj la prezidanto de UEA kune pledas por Esperanto kiel komuna lingvo en Eŭropo (p. 99). Tiun celon mi tutkore aprobas. Sed unu argumento iom surprizis min. Ili skribas, ke Esperanto helpas fortigi eŭropan identecon, sed la uzo de la angla aŭ hispana ne povas fari tion (fortigi komunan eŭropan identecon), ĉar la plimulto de iliaj uzantoj ne loĝas en Eŭropo. Tia argumento ŝajnas aliflanke premisi, ke Esperanto taŭgas tiucele pro tio ke la plimulto de ĝiaj uzantoj loĝas en Eŭropo. Tio implicas, ke Esperanto ne plu tiom taŭgus kiel eŭropa interlingvo, se ĝi havus plimulte da uzantoj ekster Eŭropo. Do, mi kiel Esperanto-parolanto loĝanta ekster Eŭropo devas konkludi, ke, laŭ tia logiko, mia plej bona kontribuo al sukceso de Esperanto en Eŭropo estos, ke mi kabeiĝu kaj malvarbu homojn ĉe ni lerni Esperanton. Se UEA tiel favoras Eŭropon pli ol aliajn mondpartojn, kial ne tuj ĉesigi ĉian afrikan kaj azian agadon, por ne ĝeni la kaŝe laŭdatan eŭropecon de Esperanto?

Kimura Goro

Nova fazo

Evidente en la vivo de la Esperanto-movado okazas io tute nova. La klasika 120-jara ideologio de neŭtraleco komencis cedi al politikigo de niaj metodoj. La movado ekkonsciis pri si kiel pri socia forto, kiu decidis publike batali por siaj celoj. Ĝis nun esperantistoj ne agnoskis ke ili mem estas ia aparta kolektivo, sed daŭre pretendis esti movado, kiu reprezentas la mondon (la homaron, kiu bezonas komunan lingvon, sed ne konscias pri tio). Ideoj pri la memidenteco en la pionira tempo kaj la epoko de Lapenna estis praktike malpermesitaj. En la okdekaj jaroj ekkreskis la raŭmismo, kiu ankoraŭ ne parolis pri politikigo, sed komencis laŭtigi siajn ideojn, ke ja esperantistoj havas sian grupidentecon.

La Itala Radikala Partio, malgranda — sed parlamenta partio — jam en la naŭdekaj jaroj komencis malferme trakti la lingvan neegalecan problemon kaj ekagis por diskonigi Esperanton kiel solvon por tio. En 2003 dum Italio prezidis la Eŭropan Union, la Radikala Partio dramece elbatalis ĉe la Ministerio por Edukado sindevigon iniciati en EU ekesploron pri la eblo uzi Esperanton kaj unue financi eksperimenton pri lernado de tiu lingvo. Fine de 2003 Kongreso de la Asocio de Radikalaj Partioj de Eŭropo en Bruselo konfirmis la subtenon al Esperanto kiel ebla eŭropa komuna lingvo.

Samjare en Bruselo ekfunkciis Brusela Komunikada Centro, en kiu profesie agas du junaj aktivuloj kaj kies agadon finance subtenas UEA. La lobia karaktero de ilia aktivado estas ege utila, ĉar gravuloj de EU nun regule estas atentigataj pri lingvaj demandoj kaj la Esperanto-gvidantaro pri ŝancoj fojfoje aperantaj en Eŭropo. Kaj la pinton de tiu politika agadlinio ni travivis ĉi-jare. Kuraĝe novan ŝancon vidis aro da francaj esperantistoj, gvidataj de Christian Garino, en parlamentaj balotoj de EU. Ili sukcesis organiziĝi eĉ en 7 francaj departementoj kaj oficiale akceptigi kandidatlistojn de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (E-D-E) kaj partopreni kiel unu el trideko da partioj en la balotoj. Sekvis la ideon unu germana departemento, sed iom tro malfrue kaj ĝi ne sukcesis kolekti sufiĉe da subskriboj por rajtigi la grupon partopreni en la balotoj.

La rezultoj de E-D-E en Francio estas laŭ mi tre stimulaj. Kvankam neniu E-D-E-kandidato estis elektita, tamen aperi la unuan fojon kiel novuloj en balotoj sur kvinona teritorio de Francio kaj gajni inter 0,1 kaj 0,24% — sume pli ol 25 000 voĉojn estas grava sukceso. Tio klare indikas, ke necesas daŭrigi la marŝadon sur tiu ĉi vojo.

Surprize elektiĝis esperantisto en alia lando kiel nova EU-parlamentano. Ja kiu lando havu la honoron esti la unua — la lando de Zamenhof. Sinjorino Margareta Handzlik klare esprimis post la elektiĝo sian intencon en la parlamento agi ankaŭ por Esperanto.

Se ni aldonas al tiu agado ankaŭ certan flankan kaj bizaran aktivadon, kiu tamen estas politika, tiun de la Esperanto-Civito, ni vere devas konstati: nova vento ekblovis.

Ne plu neŭtralaj politike — nun ni batalu per politikaj rimedoj!

Zlatko Tišljar

Historia falsaĵo - ankoraŭfoje

En nekrologo pri E.L.M. Wensing en Esperanto, julio-aŭgusto 2004, s-ro Ziko Sikosek i.a. skribis, ke en majo 1964 ...la Komitato elektis Wensing en la UK de Hago Prezidanto. Pri la elekto dum la sama Kongreso Prof. D-ro Carlo Minnaja, tiama komitatano, skribas en sia artikolo en la verko Eseoj memore al Ivo Lapenna, p. 98: La elekto de Lapenna kiel prezidanto estis preskaŭ unuanima fare de la Komitato .... S-ro Z. Sikosek asertas: ...Lapenna proteste eksiĝis kiel Ĝenerala Sekretario, tiel ke Wensing retiris sian kandidatecon kaj Lapenna fariĝis Prezidanto. Laŭ mia memoro la vero estas, ke Wensing unue esprimis sian plenan subtenon al Ivo Lapenna kiel Prezidanto, sed tuj poste proponis sin mem kiel kandidaton. Kiam li konstatis, ke oni ne sufiĉe subtenas lin, li retiris sian kandidatecon. Mi klare memoras nian tiaman miron pri la duflanka konduto.

Laŭ la Wensing-anekdoto ŝajnas, ke la Komitato elektis du prezidantojn dum la sama Kongreso. Ĥaosa situacio! Ĉu vere la tiamaj kongresanoj — preskaŭ ĉiuj venintaj el liberaj okcidentaj landoj — volis toleri tiaspecan misuzon de potenco? Eĉ potenco, kiu estas nur hipoteza. Mi estas tute certa, ke ne — ankaŭ ne la tiel nomataj “adorantoj” de Ivo Lapenna.

Mi pli ol bedaŭras, ke la Wensing-anekdoto entute aperis, ĉar mi timas, ke nova “mito” estas kreita pri Ivo Lapenna — 17 jarojn post lia forpaso...

Birthe Lapenna

Novaj Honoraj Membroj

Dum la Pekina UK la Komitato distingis ok elstarajn esperantistojn per honoraj titoloj: sep Honoraj Membroj de UEA kaj unu nova membro de Honora Patrona Komitato.

Vladimir Vladimiroviĉ Samodaj

(1935), Rusio. Fakulo pri la araba, li laboris kiel interpretisto en arabaj landoj kaj kiel ĵurnalisto por la araba versio de la Moskvaj Novaĵoj. Nun li laboras en la agentejo ITAR-TASS. Lerninte Esperanton en 1958 en Odeso, li gvidis kursojn, organizis universitatan E-vivon, kunfondis Sovetian Esperantistan Junularan Movadon kaj estis vicprezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-1989). En 1989 li fariĝis la unua prezidanto de Sovet-respublikara Esperantista Unio kaj preparis la aliĝon de SEU al UEA. Al lia kultura agado apartenas esperantigo de universitata aktora trupo, kiu en 1966 turneis en Pollando. En 1990 li ekgvidis Moskvan Literaturan E-Klubon; li okupiĝis pri kolektado de materialoj por la historiografio de Esperanto en Sovetio, tradukis poeziaĵojn el la rusa kaj la ukraina kaj originale verkis. Liaj rememoroj kaj poemoj estas kolektitaj en Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999).

Gian Carlo Fighiera

(1929), Italio. Li esperantistiĝis en 1947 kiel studento en Torino kaj aktivis kiel kursgvidanto kaj fondis Informan Servon de Itala Esperanto-Federacio. Ekde 1955 li estis Konstanta Kongresa Sekretario de UEA kaj kunorganizis ses UK-ojn. En 1961 li fariĝis asista ĝenerala sekretario de internacia asocio de vojaĝ-agentejoj en Bruselo, ekde 1978 ĝis la emeritiĝo en 1988 li laboris ĉe la Monda Turisma Organizaĵo en Madrido, kaj instruas kongres-organizadon en superaj lernejoj en italaj urboj. Fighiera aktivis en la loka kaj nacia Esperanto-movado kiel preleganto, kursgvidanto, propagandanto kaj kunlaboranto pri renkontiĝoj. La familia lingvo ĉe Fighiera kaj lia edzino Ada Sikorska estis Esperanto. Kiel prezidanto de la senprofitcela societo “Heroldo de Esperanto” li kunlaboris kun Ada 34 jarojn ĝis ŝia morto en 1996, eldonante la gazeton Heroldo de Esperanto. Tiutempe li prizorgis la eldonon de la Zamenhofa traduko de Fabeloj de Andersen kaj de lernolibroj en diversaj lingvoj. Li verkis multajn artikolojn kaj proponojn rilate al la E-movado kaj UEA.

Li Shijun,

konata per la plumnomo Laŭlum (1923), Ĉinio. Li lernis Esperanton en 1937, aranĝis ekspoziciojn kaj gvidis kursojn. En 1950 li kunpreparis la fondon de Ĉina Esperanto-Ligo kaj redaktis la gazeton El Popola Ĉinio. Li tradukis i.a. la verkojn Sinjoro Dongguo, Kvin Fratoj Liu, Pri Popol-demokratia Diktaturo, Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj, kaj en 2004 Ĉe akvorando; partoprenis la laboron de la trivoluma Ĉina Antologio; kunkompilis vortarojn kaj lernilojn, kaj mem verkis, krom lernolibroj, 250 rakontojn pri Afanti kaj multajn artikolojn, eseojn, recenzojn kaj poemojn. Laŭlum membras en la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj, estas estro de Ĉina Esperanto-Instituto kaj ekde 1983 membro de la Akademio de Esperanto.

Takeuti Yosikazu

(1931), Japanio. Esperanton li ekkonis en 1946 kaj ekde 1958 li aktivas en la regiona organizaĵo Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), i.a. kiel prezidanto de la komitato kaj kiel redaktoro. Li flegis la lokan grupon de Takatuki dum 40 jaroj, organizis kaj gvidis kursojn. En 1965 li estis prezidanto de la LKK de la 21-a IJK en Ootu. En 1994 li fariĝis la unua prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA. Ekde 1993 Takeuti estas estrarano de Japana Esperanto-Instituto, 1992-1998 komitatano A kaj 1998-2004 komitatano C de UEA. Kiel ano de la Elekta Komisiono li kunpreparis ekde 2002 la elektojn de UEA en 2004. Li prezidas la lokan grupon kaj estas vicprezidanto de JEI. En 1999 li ricevis la premion Ossaka.

Lee Chong-Yeong

(1932), Korea Respubliko. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Hawaii kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en Japanio pri komerca ekonomiko. Li estas eksa ĉefo de la merkatuma grupo de la UN-organizo pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo, emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio) kaj orda profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Li esperantistiĝis en 1949 kaj estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004). Li verkis Esperanto en la 21-a jarcento (2001), Esperanto, la lingvo de la 21-a jarcento (en la korea, 2001), Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj (2003) kaj 80-jara historio de la korea Esperanto-movado (en la korea, 2003). Li prelegis okfoje en IKU kaj dufoje ĉe AIS-kursoj.

Magda Šaturová-Seppová

(1929), Slovakio. Studinte la anglan kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldoneja redaktoro por belliteratura eldonejo kaj poste por la Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987). Ŝi redaktis lernolibrojn kaj vortarojn kaj redaktis, aŭtoris aŭ tradukis plurajn librojn en Esperanto (Slovaka antologio 1977, 1980), prelegis pri leksikografiaj kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis, gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio, Bratislava, kaj membras en AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estas landa reprezentanto de IKUE kaj Slovakia Esperanto-Asocio en 1987 distingis ŝin per arĝenta medalo. Ekde 1947 ŝi membras en UEA (komence en Internacia Esperanto-Ligo), kies fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ŝi estas ekde 1960.

Jiří Vychodil

(1940), Ĉeĥio. Denaske nevidanta, post lernejo por blinduloj en Prago li studis en ŝtata konservatorio. De 1960 ĝis 1980 li laboris kiel instruisto pri pianludado kaj ĝis sia emeritiĝo kiel informisto en asekura kompanio. Li lernis Esperanton en 1954 kaj ekzameniĝis ĉe Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj UEA/ILEI. En ĈEA li kunfondis la sekcion de blinduloj kaj prezidis ĝin de 1976 ĝis 1999, instruis kaj kunlaboris pri vortaroj kaj lerniloj, redaktis la porblindulan revuon Aŭroro, helpas la organon de LIBE kaj brajligas kongresajn materialojn. En 1996 li gvidis la Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj kaj membris en LKK de la 81-a UK en Prago. Vychodil estas honora membro de ĈEA ekde 1999.

Honora Patrona Komitato:

Kep Enderby (1926), Aŭstralio. Edukita en la Altlernejo de Dubbo li aliĝis en 1944 al flugarmeo, studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono, ekde 1950 laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto kaj en 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado, poste pri justico. Kiel juristo li ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis la emeritiĝo en 1992 li estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrujo. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidas la regionan societon pri libervola eŭtanazio. Kep Enderby esperantistiĝis en 1987 kaj funkciis de 1992 ĝis 1997 kiel prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio, estis komitatano de UEA 1992-2004 kaj prezidanto de Esperanta Jura Asocio 1996-2002. De 1998 ĝis 2001 li estis prezidanto de UEA.

Instruistoj kunsidis en Slovakio

La 37-a ILEI-Konferenco estis en la urbo Bratislava (Slovakio) inter la 14-a kaj la 21-a de aŭgusto. Aliĝis 49 personoj el 20 landoj. La konferenca temo estis Kultura kaj lingva diverseco en edukado kaj ĝi estis pritraktita de Radojica Petrović.

Du seminarioj okazis paralele: de Interkulturo kaj de Flugiloj de Malfacila Vento, dum kiuj la partoprenantoj enprofundiĝis en la celojn de ambaŭ projektoj.

Grave estas, ke en la konferenca programo estis tempo dediĉita al la pridiskuto de Strategio por ILEI kaj tio okupis du sesiojn.

La programo estis riĉigita de kontribuoj de Nina Daniljuk pri Lingvokultura leksiko en la instruado de la denaskaj kaj fremdaj lingvoj, Sándor Horváth pri Monda instruado de la angla. Faktoj, mitoj, ekscesoj, problemoj, Hokan Lundberg kaj la lernu!-teamo pri la lernu!, projekto Tereza Kapista pri Instrulaboroj kaj spertoj en Irano, Atilio Orellana Rojas pri ILEI 55-jara, kaj Josef Vojácěk pri Projektoj pri la instruado de Esperanto.

Eblis renkontiĝi kun la redaktoroj de la ILEI-revuoj, Internacia Pedagogia Revuo kaj Juna Amiko, kaj tiam trakti pri la evolubezonoj kaj planoj por ambaŭ eldonaĵoj.

En la posttagmezo de la lasta konferenca tago okazis Lingva Festivalo, dum kiu estis prezentitaj 20 diversaj lingvoj. Ĝi vekis la atenton de la lokaj amaskomunikiloj.

Enviciĝis ankaŭ sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA kaj el la 8 kandidatoj sukcesis 2 en la elementa kaj 4 en la meza niveloj.

Diversaj ekskursoj kaj tuttagaj kaj duontagaj permesis al la ĉeestantoj konatiĝi kun la urbo Bratislava kaj aliaj regionoj de Slovakio.

La samtempeco kaj samlokeco de la Konferenco kun la SAT-Kongreso donis la okazon al la Plenum-Komitato de SAT kaj al la Estraro de ILEI renkontiĝi kaj diskuti pri eventuala kunlaboro en kampoj komunaj, ekzemple en taskoj ligitaj al la teksto de la reeldonota PIV.

Pri la konferenco raportis 5 TV-stacioj, 7 radiostacioj kaj 6 gazetoj. La ILEI-Komitato kunsidis dum pli ol 7 horoj. Ĉeestis reprezentantoj el Ĉeĥio, Finnlando, Hungario, Italio, Kroatio-KEU, Kubo, Nederlando kaj Ukrainio.

La ĉefaj decidoj de la Komitato estas la jenaj:

  • akcepto de nova Honora Membro: s-ino Adriana Middelkoop el Nederlando;
  • aprobo de la jara kaj financa raporto por la jaro 2003;
  • aprobo de buĝeto por la jaro 2004;
  • fondo de Azia Komisiono por prizorgi la rilatojn kun la aziaj kolegoj;
  • malfondo de la Lerneja Komisiono;
  • aprobo de la teksto de la Regularo de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA;
  • aprobo de ŝanĝoj al la Interna kaj la Konferenca Regularoj.

Dum la konferenco estis traktitaj temoj kiel la ekzistantaj bonaj rilatoj kun E-organizoj kiel UEA, TEJO kaj ne-esperantistaj kiel Unesko kaj FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj pri Vivaj Lingvoj).

Atilio Orellana Rojas

Internacia Kongresa Universitato 2005

Dum la 90-a UK en Vilno okazos la 58-a sesio de la IKU, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

UEA nun invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono:

Prof. dr-o Christer Kiselman
Poŝtkesto 480
SE-751 06 Uppsala, Svedio
rete: k...@math.uu.se (plej laste 2005-01-15)

Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de la IKU.

La propono enhavu

  1. mallongan resumon de la prelego en Esperanto,
  2. mallongan resumon en la angla, franca, germana aŭ rusa (laŭ propra elekto), kaj, se eble, en la litova,
  3. koncizan biografieton kun persona bibliografio kaj
  4. foton taŭgan por publikigo.

La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo, kiu estas Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU. Prelego estos rekompencita per modesta honorario.

Recenzoj

Vojoj al kompreno - sed la mistero Lapenna restas

Perspektivo. Studgrupo pri internacia lingvo (eld.): Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980. Tekstoj de la konkurso de la Premio Miyoshi 2001, sen loko: Sonorilo a.s.p.c., 2001. 80 p. Prezo: € 15,90

En iu Internacia Seminario de GEJ Ivo Lapenna prelegis, kaj ankaŭ krome ĉiam grupeto de junuloj sidis apud li, fascinite. Sed ve, se iu havis iom malsaman opinion, Lapenna ne toleris tion. Malfruuloj kiel la recenzanto, kiu nur en 1988 eklernis Esperanton, dependas de la rakontoj de pliaĝuloj, ekzemple jen de flandra aktivulo. Kaj ĝuste Lapenna estas la ĉion-superanta temo de la periodo ĉirkaŭ la 59-a Universala Kongreso de Esperanto (p. 7) en Hamburgo 1974, periodo kiu meritas dokumentitecon kaj studadon, ne nur laŭ la opinio de la studgrupo “Perspektivo”.

Kiu parolas kun la tiutempuloj pri la tiamaj konfliktoj, tiu ricevas informojn ofte nur “sub la mano”, ĉar oni timas per publika diskuto remalfermi malnovajn vundojn en la Esperanto-komunumo kaj venenajn leterojn. Tio principe ne tre stimulas esplorojn kaj publikigojn.

Ivo Lapenna (1909-1987) venis el Jugoslavio, kie li partoprenis la komunistan batalon kontraŭ la germanaj okupantoj dum la Dua Mondomilito. Fariĝinte oficiro pri propagando, li poste daŭrigis sian universitatan karieron. Sed en 1949 li fuĝis al Parizo, poste al Londono. Estrarano de IEL (poste UEA) li estis jam ekde 1938. En 1964 li fariĝis prezidanto. Pro siaj allogeco, certeco pri la fina venko de Esperanto kaj retorikaj kapabloj, Lapenna trovis la subtenon de multaj. Minacante per sia abdiko, en 1955 kaj 1968, li akiris eĉ pli da influo.

Sed kolektiĝis kontraŭstaro, en 1971 li atingis nur kelkajn voĉojn pli ol la konkurenca kandidato Wensing, kaj en 1974 Lapenna devis kompreni ke li ne plu ricevos plimulton en la elekto de nova estraro. Tial li demetis siajn funkciojn, esperante ke multe da individuaj membroj kaj Landaj Asocioj sekvos lin. Por pravigi sin, li asertis ke forigis lin “puĉo de komunistoj”.

La prezentita kajero de “Perspektivo” donas al la postaj generacioj klarigojn pri tiu periodo en la historio de nia Asocio. Kvar personoj kontribuis al la konkurso premiita de la konata japana mecenato Miyoshi, el ili la ĉeforganizanto Wim De Smet mem, cetere Dmitrij Cibulevskij, Nikola Aleksiev kaj Grégoire Maertens. Aldonitaj estas leteroj de Dermod Quirke, siatempe viktimo de la karaktero de Lapenna.

Oni povas diskuti ĉu konkurso prezentis la plej taŭgan manieron por venigi tiajn tekstojn; ne necesas diskuti pri tio ke la ekstera aspekto kaj eldona kvalito de la kajero ne estas altaj. Kaj malgraŭ la konkursa decido, prijuĝi la tekstojn ankaŭ laŭ lingva nivelo, oni estu doninta al la aŭtoroj la ŝancon ankoraŭ revizii siajn kontribuojn antaŭ la publikigo.

Tio validas ankaŭ por la artikolo de la flandro Wim De Smet (n. 1932), la gajninto. Ĝi enhavas multajn interesajn informojn kaj klarigojn, parte je la rando de klaĉo, sed tre ĝenas la ofte videblaj etaj eraroj, kvazaŭ “mensaj tajperaroj”. Lapenna ne mortis en novembro (p. 54), sed en decembro 1987, kiel De Smet ja mem skribis kelkajn paĝojn antaŭe; kaj Lapenna ne estis 12 jarojn prezidanto (p. 50), sed nur dek. Jarindikoj foje malĝustas.

De Smet supozas ke aĝo fariĝis influa faktoro en la karaktero de Lapenna: la prezidanto pli rapide laciĝis, aperis la signoj de paranojo.

La komunisto Nikola Aleksiev (1909-2002), dum multaj jaroj estro de la bulgara Esperanto-movado, citis el konfidencaj paroloj kun homoj dum la hamburga UK, ekzemple kun lingvisto-estrarano, tio estas relative facile eltrovebla. Li mencias interalie la longajn telefonvokojn de Lapenna al la Centra Oficejo, kiuj pezis sur la monujo de la Asocio kaj per kiuj li volis disciplini la oficistojn. Fine Aleksiev uzas la kontribuon, kiu ricevis la duan rangon en la konkurso, por polemiki kontraŭ Usono kaj la “globalismo”.

Pli internan enrigardon havis Grégoire Maertens (n. 1924) el Belgio, UEA-prezidanto de 1980 ĝis 1986 kaj estrarano antaŭe kaj poste. Li rakontas kiel li ankoraŭ en Hamburgo 1974 admiris la homon Lapenna, sed ne la idolon. Li neniam aperis kiel viktimo aŭ martiro, sed kiel forta personeco, kiu konsekvence iras sian vojon. Ĉiuj kvazaŭ kondolencaj leteroj, mesaĝoj kaj artikoloj kiuj metis lin en pozicio de viktimo de iu puĉo, malhonoras lin. Maertens, en la normala vivo inspektoro pri publikaj financoj, emfazas la elspezan flankon de la Lapenna-prezidanteco: la nova Estraro kun Tonkin savis la Asocion de bankroto.

La kontribuo de la ukrainiano Dmitrij Cibulevskij (n. 1946) prezentas ĉefe nur statistikojn pri la UEA-membroj en komunismaj landoj, sed apenaŭ liveras klarecon pri la landoj malantaŭ la “fera kurteno”, kiel Cibulevskij mem skribas.

Tiu historiisto, pri kiu jam Auld en 1975 esperis (laŭ cito de De Smet), ankoraŭ ne venis, sed li dankeme konsideros tiun ĉi tre legindan kajeron.

Ziko Marcus Sikosek

[FORIGITA!: bildo]

UK 1974: Becker gratulas, Tonkin akceptas, Sadler notas, Lapenna foriras.

Fantazia, kolora, neleĝera

La tria frato Teroristo kaj Veturu al Piedpilklando. Jeronimus Laucius (1946-). El la litova trad. Valdas Banaitis kaj Inita Tamosiunienė. Vilno, Tri steletoj, 2003. Ambaŭ 18p. Prezo: po € 4,50

Jen du infan-rakontoj kun alia stilo ol kutima. Ilia traduko donas al ni freŝan vidon kiel povas esti tiu ĝenro. La verkinto agemas, ĉi tiuj estas liaj centa kaj centdua libroj. Tradukoj jam aperis germane, pole, ruse kaj bjeloruse. Ne temas pri lerniloj, la lingvaĵo ne estas simpligita. Vi renkontos vortojn kiaj: zeloto, profanulo, skoldi, obtuza.

Ĉiu grandformata paĝo havas plenkoloran bildan fonon, ĉe la unua libro la pentraĵojn kreis lernejanoj. La verk-stilon oni devas karakterizi surrealisma kaj fantazia. Sed bazita sur realo kaj tuŝanta aktualajn problemojn.

La tria frato, Teroristo, spite ferocan reputacion, estas sentema junulo kiu pro miskomprenoj timigas ĉiun. Li renkontas verajn teroristojn kaj persvadas ilin (per kukurboj!) rezigni pri kaperado kaj ostaĝ-prenado. Dume, en Futballando, la ludo disvolviĝas je mal-liliputa skalo: mil ludantoj en ĉiu teamo, cent juĝistoj kaj 5 km inter la golejoj. La subtemoj? Korupto kaj perforto en sporto, regado de tumultoj, huliganismo, rajtoj de posedantoj, socia (mal)ordo, la etiko de reklamado, tromposkemoj.

Reago de Karina: Mi ne ŝatas futbalon, do ne-interesa. Eble por knaboj. Surfaca juĝo!

Jen verkoj ne leĝere engluteblaj, sed valoraj kontraŭpezoj al la senlaca unuecigo de la menso-nutriloj por niaj infanoj.

Stefan kaj Karina MacGill

Ankoraŭfoje pri Broŝuro pri betono por fakuloj

En la n-ro 1167 (2/2004) de tiu ĉi revuo estis publikigita recenzo pri la terminaro ellaborita de kvinmembra internacia kolektivo de konstruinĝenieroj el kvar naciaj lingvomedioj kaj antaŭ la eldono prijuĝita de aliaj du inĝenieroj el denove aliaj du nacioj.

Tio pravigas la supozon, ke la faka kaj lingva nivelo de la terminaro ne estas malbona. Mirigas min, ke oni (?) komisiis la recenzon al nefakulo konstrua kaj terminologia. Mi ne dubas pri la bona intenco de la recenzinto C. Rivière, sed miaopinie lia rezigno pri la tasko estus pli adekvata. Bonvolu konatiĝi kun kelkaj miaj rezonoj:

En la titolo ne estas betonaj laboroj, sed betonistaj laboroj. En faka verko laboro ne povas esti betona (“el betono”). Cetere, ekzistas betonista profesio.

Laŭ C. Rivière la termino konstrukto ne estas necesa. La aŭtoroj opinias alie, ĉar inter la nocioj konstruaĵo kaj konstru-elemento en Esperanto longe estis vakaĵo. Nur antaŭ kelkaj jaroj ekestis la vorto konstrukciaĵo derivita de la nove lanĉita verbo konstrukcii (La Nova PIV, p. 599). Tiu estas rezulto de projekta konstrukciado, ne de konstruado, ne estas komprenata kiel klasifika nocio de konstruinĝeniera vorto, kiel ekz. de parto de domo. Ekz. tegmento ne estas konstruaĵo (domo, ponto ktp), nek konstruelemento. Ĝi estas konstrukto kovranta konstruaĵon desupre kaj protektanta ĝin kontraŭ vetero. Konstrukto estas vorto internacia, la aŭtoroj ne inventis ĝin kaj ankaŭ ne uzis ĝin kiel la unuaj. Ili pruntis ĝin el verko de Reto Rossetti.

La terminojn grajneco kaj frakcio la recenzinto ne komprenas eĉ post tralego de la koncernaj difinoj. Sed tio ne pravigas lin kritiki profesiulojn.

La vortoj estiĝi, certa, sole, osciligi estas ĝustaj Esperantaj vortoj, do neriproĉindaj.

Komponento de betono ne estas nepre ties aktuala komponanto. La internacia sufikso -ent havas neekskludeblan lokon en Esperanto, ĝi indikas realan ekzistadon sen tempa rilatigo.

Laminita estas la ĝusta formo por “laminatita”, kies sufikso -at ne estas pravigebla. Oni observu la vortarojn de E.D. Krause (Grosses Wörterbuch; 1999) kaj de R. Eichholz (Bildvortaro; 1988) kaj konsciu pri la latinidaj nacilingvaj formoj de lamini.

Lokigo ne estas ekvivalento de lokado, kiu prezentas nedeziratan daŭran verban aspekton.

Laŭ la recenzinto la internacia prefikso pre- ne estas pravigebla anstataŭ antaŭ. Sed vidu, la aŭtoroj de la Nova PIV prezentas ĝin, prave. Ĝi ja apartenas al la heredaĵo de la klasika latina lingvo.

La recenzinto tamen alte taksas la verkon dirante, ke ĝi estas forme valora, ŝajne uzebla. Tamen li ne menciis tion, kio meritas laŭdon: la sistemecon de la terminaro, kiu estas konforma al la normoj de ISO (International Organization for Standardization) kaj la aŭtoran kolektivecon, kio en Esperanta terminfarado estas io apenaŭ trovebla. Krome, la verko estas deklarita kiel prova versio post kelkaj jaroj reviziota surbaze de akiritaj spertoj.

Jan Werner
(estro de la aŭtora kolektivo)

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Reto Rossetti: el “Glasgovo nokte”, (“Kvaropo”, 1952)

Ĉirkaŭ mi la nokta vivo fluis
en frivola drivo,
tramo svingis sin kun taŭra
vervo. Puce pompis
nokta klubo kaj teatra
neontubo brulis kiel
inflaminta nervo.

Reto Rossetti (1909-1994) vivis en Britujo kaj verkis poeme, novele, traduke. Li estis unu el la pintoj de nia literaturo en la 50-aj kaj 60-aj jaroj.

Loke

SVEDIO: Kiel daŭrigo de la pasintjara kurso pri Esperanto por komencantoj, en la lingvistika instituto de la universitato de Stockholm, Svedio, nun komenciĝis daŭriga kurso pri Esperanto. La kurso okazas ekster la publikigita universitata programo, sed ene de la ĉi-jara skemo de la instituto, kaj ĝi donos akademiajn poentojn post ekzameniĝoj. Ĝi havas duonan rapidecon, tiel ke la studentoj uzos du semestrojn por la kurso, kiu donas poentojn kiel por unu normala semestro. La daŭriga kurso, kiu enhavas kvar partojn: faka literaturo, traduko el la sveda en Esperanton, beletro, kaj propra laboro, finiĝos en junio 2005. La kursgvidanto estas Joakim Enwall, konata lingvisto. La pasintjara kurso havis similan formalan statuson, kaj finiĝis per ekzamenoj en junio. Ankaŭ ĝi havis kvar partojn, nome kurson por komencantoj, interlingvistikon, kurson por progresantoj, kaj realaĵojn (historio, movado, literaturo).

Ulla Luin

EŬROPO: Inter la 25-a kaj 30-a de aŭgusto okazis en Bilbao (Eŭskio, Hispanio) la 6-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio. Dum la kongreso, kiun partoprenis 300 esperantistoj el 24 landoj, estis akceptita nova statuto de EEU, post kies registriĝo en Bruselo povos aliĝi novaj landoj de EU. Estis akceptita la invito de la maribora urbestro Boris Sović, ke la sekva kongreso okazu aŭguste 2007 en Maribor, Slovenio. En la inaŭguro festprelegis s-ro M. Cwik el Belgio pri la temo Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la eŭska laborista movado (A. del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia Esperanto-lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de la Eŭropa Unio (Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas? (Cwik) kaj Eŭropa identeco mallonge (Tišljar). La komitato elektis novan sekretarion — Zlatko Tišljar. La rezolucio de Bilbao invitas la EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Krom la prelegoj okazis interesaj kulturaj programoj kaj ekskursoj.

KOREIO: La 7-an kaj 8-an de aŭgusto okazis la 36-a Korea Kongreso de Esperanto en la universitato Wonkwang en Iksan. La universitato enkondukis Esperanton kiel unu el la fremdlingvaj lern-objektoj de la jaro 2003. Partoprenis 120 samideanoj el 11 landoj. Inter la kongresanoj estis ankaŭ Bertrand Hugon, prezidanto de TEJO, d-ro Kawanishi Tetsurou, estro de Ishikawa Esperanto-Societo, Japanio, kaj prof. Geraldo Mattos, prezidanto de Akademio de Esperanto. S-ro Hugon stimulis la entuziasmon de la KEJ-anoj. D-ro Kawanishi prelegis pri “Praktiko de bela deklamado de Esperanto” kaj Prof. Mattos prelegis en la Kongresa Universitato pri la uzado de prepozicioj da kaj po, kaj participoj.

La ĝenerala kunsido de la KEA-deputitoj elektis novan estraron de KEA. Prof. Lee Young-Gu estas elektita kiel ĝia nova prezidanto. Kadre de la kongreso okazis speciala seminario Esperanto kaj Religio.

BALKANIO: De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2004 okazis en la urbo Niš (Serbio) la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco. Partoprenis pli ol 150 personoj. El la programo menciindas interkona vespero, kunvenoj de literaturistoj kaj literaturemuloj, tradukistoj/antoj kaj instruistoj/antoj, prelego pri la 89-a UK en Pekino kun projekciado de bildoj, ekzameno de Esperanto laŭ la Regularo de Esperanto-Instituto de SEL, bonetosa vespero kun loterio kaj aliaj programeroj.

La sekva Balkanlanda Esperanto-Konferenco okazos en Karlovo, Bulgario, en junio 2005.

Boriŝa Miliĉević

Fake

E-FAMILIOJ: de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2004 okazis en Mali Idjoš, aŭtonoma provinco en Serbio, la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Partprenis ĝin 92 familianoj, el kiuj 51 infanoj el 10 landoj. Okazis du interesaj ekskursoj al Subotica kaj al la lago Palič, kie troviĝas alloga zooĝardeno. La ĉiutaga gazeto Dnevnik aperigis la 15-an de aŭgusto preskaŭ tutpaĝan artikolon pri REF kun la titolo Parolu Esperanton por ke ĉiu komprenu vin. Por la renkontiĝo estis farita bela kolora afiŝo.

Boriŝa Miliĉević

VEGETARANOJ: Esperanto havos spacon apud la oficialaj lingvoj (la portugala, la hispana kaj la angla) dum la 36-a Monda Vegetarana Kongreso, okazonta en Novembro en la urbo Florianópolis (ŝtato Sankta Katarina), Brazilo, organizata de Internacia Vegetarana Unuigo kaj Brazila Vegetarana Societo. Estas invitataj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento. Por pliaj kontaktoj kaj informoj pri aliĝo vizitu www.svb.org.br aŭ rekte kontaktu la respondeculon Rogener Paviński: e...@ivu.org.

ESPERANTO-FAKO: Jam dum tri jaroj en unu el la ĉefaj librovendejoj de Kaŭno sur la ĉefa piedira strato Avenuo de Libero Nr.29, interkonsente kun Litova Esperanto-Asocio, funkcias fako de literaturo en Esperanto, kiu enhavas kelkajn bretojn kun libroj en Esperanto, eldonitajn en Litovio kaj eksterlande. La librovendejo nomiĝas Avenuo de libroj, ĝi estas privata kaj apartenas al posteuloj de la konata librovendisto Juozas Masiulis. Nun tiuj librovendejoj funkcias en Vilno, Kaŭno kaj Panevezys. Post 1990 parencoj de Juozas Masiulis revenis el Francio por konstante loĝi en Litovio kaj malfermis tiujn librovendejojn.

Povilas Jegorovas

POŜTMARKO: La unuan de julio 2004 en Aŭstrio aperis nova poŝtmarko Esperanto 2004. La nova poŝtmarko montras aŭstrian poŝtmarkon el 1949, aperintan okaze de Esperanto-kongreso en Graz (la dua plej granda urbo en Aŭstrio). Ĝia nominala valoro estas 0,55 €. La poŝtmarko validas nur en Aŭstrio, por afranki leterojn aŭ poŝtkartojn al Aŭstrio aŭ Eŭropo.

Walter Klag

Tra la mondo

AIS malfermis propran universitaton

La 27-a Sanmarineca Universitata Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino, dum kiu estis inaŭgurita Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS (LEUKAIS), okazis de la 29-a de aŭgusto ĝis la 5-a de septembro 2004 en la slovaka limurbo Komárno.

Komárno havas ĝemelon aliflanke de la rivero, la hungaran urbon Komárom, kun kiu ĝi formis unuon ĝis la Unua Mondmilito.

La unuan fojon AIS povis kunveni en propraj ejoj ĵus akiritaj. Okazis kiel ĉe la olimpikoj de Ateno: ĝis la lasta minuto oni instalis, purigis kaj starigis ŝrankojn, tablojn, seĝojn, skribtabulojn kaj projekciilojn.

La ejoj situas centre de Komárno, inter la Eŭropa Korto (sube maldekstre) kaj la strato Megye/Župná, kies numeron 1 ili portas. Ili servos ne nur al okazaj kunvenoj de AIS, sed precipe al ties nova klerigejo “Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS” (LEUKAIS), kiu instruos studentojn precipe pri la fakoj “Eŭropiko” kaj “Interkultura Dialogo”. Unu el la instrulingvoj estos la Internacia Lingvo Esperanto, kiun ĉiuj studentoj devos almenaŭ lege kompreni.

La sesi-komenca dimanĉo, kun belega vetero, vidis unue la SUS-inaŭguron en la Danubia Muzeo de Komárno, dum kiu parolis du el la tri fondo-rektoroj de LEUKAIS, profesoroj Eva Poláková (SK) kaj Helmar Frank (DE); la tria, prof. Reinhard Selten (DE), ne povis ĉeesti. Salutis ankaŭ d-ro Sebök Zoltán, regiona deputito kaj adjunkto de AIS.

Post la SUS-malfermo oni transiris al la novaj LEUKAIS-ejoj kaj inaŭguris la dek salonojn, pendigante bildojn de la nomdonantaj eminentuloj. La salono de la tria LEUKAIS-fakultato (pri interkultura dialogo) estis baptita je la nomo de Zamenhof, iniciatinto de Esperanto.

En la programo de la sekva SUS-semajno okazis 12 sciencaj kursoj kaj pluraj prelegoj. La temoj estis el kvin AIS-sekcioj kaj etendiĝis de la tekniko de programita instruado tra astronomio ĝis konkluda statistiko. Paralele al tiu esperantlingva scienca programo okazis “Someraj Universitataj Semajnoj” kun aranĝoj el la LEUKAIS-fakultatoj. La lastajn du antaŭtagmezojn okupis seminario pri kristana ekumeno, nomita honore al pastro Adolf Burkhardt, kiu ne ĝisvivis tiun eventon. Aliaj aranĝoj informis pri la tri mozeaj religioj kaj pri la skoloj de budhismo kaj diskutis pri diversmanieraj interreligiaj rilatoj. Ĉiun tagon enkondukis komuna meditado por budhanoj, islamanoj kaj kristanoj. Ĉar Komárno, kvankam slovakia, estas plejparte hungarlingva, okazis ankaŭ enkonduka kurso pri la hungara lingvo.

En SUS 27 partoprenis 80 sciencistoj, studentoj kaj interesitoj el 17 landoj. La plej longan vojaĝon faris prof. Steven Brewer el Amherst en Usono. 19 SUS-anoj per studfina ekzameno akiris sciencan gradon de AIS (bakalaŭrecon, magistrecon aŭ doktorecon). Tiuj nombroj estas pintaj en la historio de la SUS-oj; unuafoje necesis finekzameni dum du tagoj kaj en du paralelaj komisionoj.

Je la SUS-fina dimanĉo AIS-prezidanto Frank kaj OProf. Quednau, direktoro de la AIS-ekzamenofico, enmanigis al la ekzamenitoj iliajn dokumentojn kaj atestojn. Poste OProf. Frank solene malfermis la “Gronlandan Portalon”, kiu ligas la LEUKAIS-ejon al la Eŭropa Korto (sube meze), ĉirkaŭ kiu estas por ĉiu eŭropa lando po domo kun tipa konstru-stilo. Ĉiuj SUS-anoj solene ĉirkaŭmarŝis la domon “San-Marino” (sube dekstre), kiu staras antaŭ la Gronlanda Portalo. Per tio finiĝis la konferenco. AIS konstante informas pri siaj konferencoj en siaj retpaĝoj, www.ais-sanmarino.org.

R. Fössmeier

[FORIGITA!: bildo]

Solena enmanigo de dokumentoj kaj atestoj

NASK 2004: 3-semajna mergado en Esperantujon

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazis en julio en la usona ŝtato Vermonto, idilia loko, ĉirkaŭata de verdaj montoj. Tien kunvenis dudek kvar studantoj. Entute ĉeestis tridek homoj, el ses landoj kaj tri kontinentoj.

Notinda parto de NASK estis la seminario pri instru-metodoj en Esperanto, gvidata de Duncan Charters (Usono) kaj Katalin Kováts (Nederlando). La lecionoj estis filmataj kaj la filmojn oni disponigos por trejnado de Esperanto-instruistoj.

La aliaj studantoj estis dividitaj en tri klasojn. En la unua kaj dua kunvenis komencantoj kaj progresantoj. La trian klason, kies temo estis Esperanto: lingvo, kulturo kaj komunumo, ĉeestis tiuj, kiuj jam bone regas la lingvon.

Lee Miller (Usono) estis la tria instruisto. Ĉiuj klasoj havis la privilegion kaj plezuron esti laŭvice instruataj de la tri instruistoj.

Ni havis la honoron aŭskulti du prelegojn de Humphrey Tonkin, vicprezidinto de UEA. En la unua, kun la titolo Libereco, egaleco, Esperanto, li pritraktis, kun siaj kutimaj klareco kaj originaleco, lingvajn problemojn en la mondo. En la dua, titolita Mia penco, prof. Tonkin humile kaj humure priskribis sian kvindek-jaran itineron tra Esperantujo.

NASK okazis ĉiusomere dum 35 jaroj, antaŭe en San-Francisko, sed nun, de tri jaroj, en la ŝtato Vermonto. Ĝin gastigas la “Lernejo por internacia trejnado”, malgranda neordinara altlernejo, kies celo estas stimuli internacian interkompreniĝon per lingvoinstruado, kursoj pri disvolviĝo kaj organiza administrado, staĝoj en pluraj landoj, kaj diversaj paccelaj aktivadoj.

Francisko Lorrain

Britoj festis sian centjariĝon

Inspira kaj pozitiva evento: tiel resumis John Wells, novelektita prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), la 86-an Britan Kongreson de Esperanto, okazintan komence de majo en la sudorienta angla banurbo Felixstowe.

Aparte ĝojigis Wells la partopreno de junaj britaj esperantistoj, membroj de lastatempe relanĉita Junularo Esperantista Brita (JEB), kiu ankaŭ havas novan prezidanton, Petra Fantom. (Sur la meza bildo sube: gejunuloj el JEB en la akceptejo; sube dekstre: John Wells kaj Helen Fantom).

La kongreso festis 100 jarojn de Esperanto en Britio: EAB — tiam The British Esperanto Association — estis fondita en oktobro 1904. Pluraj prelegoj kaj ankaŭ teatraĵo spegulis la unuajn jarojn de la movado en Britio; krome kongresanoj ĝuis verdstele ornamitan kukon bakitan de Matthew Tellier kaj tranĉitan de Marjorie Boulton, kiu kelkajn tagojn post la kongreso festis propran jubileon — sian 80-an naskiĝdatrevenon. Prelegis dum la kongreso Ziko Marko Sikosek pri anekdotoj el la historio de UEA, pri informado kaj pri Esperanto-mitoj. Aliaj prelegoj temis pri la unika situacio de Esperanta verkisto (Marjorie Boulton), la pentristo John Constable (Joyce Bunting), astronomiaj fenomenoj (Simon Davies), Ŝekspiro (Edmund Grimley Evans), la brita Esperanto-pioniro W. T. Stead (Paul Gubbins), britaj esperantistoj en Bulonjo (Terry Page) kaj Juan Régulo Pérez (John Wells). Partoprenis la kongreson, plej kapable organizitan ĉefe de Angela Tellier (kun helpo i.a. de familianoj kaj de Terry Page), entute 87 homoj.

Paul Gubbins

[FORIGITA!: bildo]

Manpremo inter Edmund Grimley-Evans kaj John Wells.

Forpasoj

Hans Martin Butter (1931-2004), dumviva membro en Amsterdamo, mortis la 11-an de junio post longa malsano.

Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.

Johanna Douma-van Wisse (1918-2004), membro en Zutphen (Nederlando), forpasis la 19-an de aŭgusto.

Katsumori Hirosi (1925-2004), membro de UEA en Chubu (Japanio), mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio.

Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an de junio. En 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.

Johan Hammond Rosbach (1921-2004) mortis la 7-an de septembro en Sarpsborg (Norvegio), post dufoja apopleksio. Ano de la Akademio de Esperanto, la FD (lingvoj) verkis interalie novelojn kaj romanojn, laste en 2002 Fajrejo. Longan tempon li ĉefredaktis Norvega Esperantisto. La kursgvidinto, filologo, lektoro kaj verkinto de norvegaj etimologiaj vortaroj fariĝis en 1991 honora membro de UEA.

Anoncetoj

1 vorto = 1 internacia rpk (€ 0,77). Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P.6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo.

Informiĝu, edukiĝu, amuziĝu per la politika, kultura, skandalema, ajnista La Kancerkliniko, kiu aperas kvar fojojn jare en formato A4 (28 paĝoj). Al ĝi kontribuas aŭtoroj el diversaj landoj — de komencantoj ĝis akademianoj. Abonu ĝin pere de la Libroservo de UEA, kontraŭ € 20,00 (la prezo varias laŭlande).

Korektindaĵo: La Jarlibro-anonceto por Esperanto-Klubo de Aŭstino, Usono (kie okazos venontjare ELNA-Kongreso), aperis ne sur paĝo 253 sub Austin, sed erare sur paĝo 258 sub San Antonio. La redaktoro pardonpetas.

La membraro de UEA kreskas!

Provizora statistiko fine de aŭgusto montras, ke post kelkjara malkreskado la membronombro de UEA turniĝis en senteblan kreskon.

La malkresko ĉesis jam pasintjare, kiam UEA havis je unu individua membro pli ol en la jaro 2002, dum la nombro de aligitaj membroj jam tiam klare kreskis kaj superis per 715 la nombron de la antaŭa jaro. Fine de aŭgusto 2004 UEA nombris 5615 individuajn membrojn, kio superas per 167 la nombron je la sama dato en 2003. Rimarkinde estas, ke la nombro de aligitaj membroj jam nun estas je 606 super la definitiva rezulto en 2003, kvankam kvin asocioj ankoraŭ ne pagis tiun kotizon. Surbaze de la ĝisnuna evoluo la Centra Oficejo antaŭvidas, ke la suma kresko de la membraro de UEA en tiu ĉi jaro estos ĉ. 1000.

Ĝojiga detalo estas, ke unuafoje de post 1997 ree plimultiĝas junaj individuaj membroj. Fine de aŭgusto la junulara sekcio TEJO arigis 419 individuajn membrojn, kio jam superas per 20 la definitivan nombron en 2003. Kompare kun la fino de aŭgusto 2003 la junaj membroj plimultiĝis eĉ per 64. Kreskas ankaŭ la populareco de la revuo Esperanto, dum la nombro de membroj kun Jarlibro ankoraŭ estas sub tiu de la pasinta jaro. Ĉar la nombro de unuamondaj aliĝintoj al la ĉi-jara UK estis apenaŭ duono de la pasintjara nombro, la Jarlibra kategorio ne profitis de la t.n. kongresa efiko. Verŝajne ĝi tamen ankoraŭ ĉi-jare ĝuos tiun profiton dank’ al tiuj aliĝontoj al la UK en Vilno, kiuj pagos kongresan kotizon en la plej malmultekosta periodo antaŭ la fino de la jaro kaj samtempe kotizos ankaŭ al UEA. Ke ankaŭ sen la kongresa efiko la membraro forte kreskis, estas aparte ilustre. Tio promesas, ke ne temas pri hazarda fenomeno sed pri komenco de nova solida kresko de la Asocio.

Osmo Buller