Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 11

Malferme

Helpon, ankaŭ mia patro aktivas en la Esperanto-movado!

Marko Naoki Lins

Zamenhof estis la unua Esperanto-aktivulo, sed kompreneble ne la unua denaska esperantisto. Nur la postaj generacioj povis ekigi kreskantan fenomenon: aparteni ne nur al la granda Esperanto-familio, sed ankaŭ al la sama genetika familio. Jen kelkaj biografieroj, kiuj montras, ke ne ĉiam facilas aparteni aŭ eĉ aktivi en la sama movado kiel la gepatroj.

Biografieroj ...

Mi denaske scias pri Esperanto, ĉar ambaŭ miaj gepatroj aktivadis en la movado, sed ili ne devigis nin infanojn paroli en Esperanto, memoras Thomas Bormann, kiu, same kiel liaj fratino kaj la gepatroj Werner kaj forpasinta Elsbeth Bormann, estas mem aktiva en la Esperanto-movado. Li estas jam triageneracia aktivulo, ĉar ankaŭ lia avo, Artur Bormann, propagandis Esperanton.

Gunnar Fischer venas el familio en kiu Esperanto estas la dua gepatra lingvo. Avo, la gepatroj, du gefratoj kaj la bofrato parolas Esperanton kaj estas aktivaj. La informadikisto, nun 26-jara, dum multaj jaroj aktivis en la estraro de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kaj ankaŭ kulture tre ambicias, ĉu kiel diskotekestro “DJx Kunar” aŭ kiel membro de la rokgrupo “La Kuracistoj”. En 2003 aperis la Elektronika Kompilo, KD kun elektronika Esperanto-muziko, por kiu mi tre multe laboris.

Mi ekde ĉiam sciis pri Esperanto, kiel infano lernis kalkuli en la lingvo kaj prezentis ĝin en programo de loka televido, sed eklernis ĝin nur 15-jara, foririnte de la hejmo por studi en alia urbo, memoras la nuntempa vicprezidanto de TEJO, serbino Sonja Petrović . Por ŝi komence la fakto ke ŝia patro estis aktiva esperantisto iom malfaciligis la agadon, ĉar la aliaj ne transdonadis al ŝi informojn kredante ke la patro faros tion, kaj la patro ne faris ĉar li ne volis avantaĝigi ŝin.

Kiam mi naskiĝis, la esperantisteco de miaj gepatroj destinis min al la verda eduko. Esperanto estis parto de la familia vivo, io memkomprenebla, memoras Hans Bakker, multjara UEA-estrarano kaj la motoro de la Afrika agado. Tio ne signifas ke mi lernis la lingvon denaske. Nur poste mi komencis memstare fari ion por Esperanto, li klarigas. Por Bakker la TEJO-kongreso en Tyresö estis lia konsciiĝo kiel esperantisto. Nur ekde tiam mi havis la senton ke Esperanto estas io valora kaj grava.

[FORIGITA!: bildo]

Gunnar Fischer kun sia patro Rudolf. Ankaŭ lia pli juna frato Harald aktivas kaj estas la administranto de la Internacia Seminario de Germana E-Junularo. La patrino de Gunnar (kiu fotis), estas prezidanto de la loka E-klubo en Muenster kaj la 90-jara avo ĉiutage interrete korespondas per Esperanto. La unua esperantisto en la familio estis onklo de la patro de Rudolf, Josef Leissing, ankoraŭ el la vivtempo de Zamenhof. Rudolf (la redaktoro de Esperanto aktuell, la revuo de GEA) estis la dua en la familio, kaj de li Esperanto senhaltigeble iris al la patro, edzino, tri gefiloj, eĉ bofilo...

Kunlaboro transgeneracia

La 46-jaraĝa Thomas Bormann lernis propravole la lingvon en 1973 en Hamburgo. Post tio, mi pli kaj pli aktivis en GEJ kaj en TEJO. Precipe liaj oficoj en TEJO rezultigis “oficialajn” kontaktojn kun la patro, kiu tiutempe aktivis en UEA. Foje, en estrarkunsidoj de UEA, mi reprezentis TEJOn, kaj ĉe la sama tablo sidis mia patro kiel estrarano de UEA. Laŭ miaj memoroj tio neniam alportis apartajn problemojn al ni ambaŭ, diras Thomas. Kialo por tio estis laŭ li unuagrade, ke ne estis gravaj aŭ nesolveblaj konfliktoj inter UEA kaj TEJO. Ambaŭflanke, ni estimis la laboron de la alia. Mi ne memoras, ke ni havis tiom diversajn opiniojn, ke tio estigis veran konflikton.

Werner Bormann memoras ke li ĉiam evitis la temon Esperanto kaj ĝia movado kun sia patro Artur. La geedzoj Bormann sidis dum dek jaroj en la sama germana estraro, sen ke tio vekis apartan intereson. Ŝi kaj mi simple faris niajn (aŭ “ĉiu sian”) laborojn, memoras Werner Bormann. La esperantistoj enviis nin: ĉe ni ne okazis “edzino — fino”, sed pliintensigo pro komuna klopodado.

Kunlaboro kun familianoj je Esperanta nivelo ankaŭ ne mankas ĉe familio Fischer: Mia patro estas redaktanto de la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio, dum mi verkas muzikrecenzojn ankaŭ por lia revuo. Helpe al harmonia kunlaboro estas ke ni ambaŭ ŝatas la stilon de la alia.

Ekde 2000 Sonja kunlaboras kun sia patro, Radojica Petrović, nuntempe ILEI-prezidanto, pri pluraj lokaj aranĝoj kaj kulturaj projektoj, sed ankaŭ ekagis sendepende de li, en TEJO. Ni ambaŭ estas teamanoj de la projekto Interkulturo, UEA-komitatanoj kaj observantoj en la UEA-estraro. Foje familiaj renkontiĝoj iĝas laborkunsidoj, ĉar malfacile eblas distingi privatajn kaj esperantrilatajn temojn.

Esperanto-kunagado kun mia patro plej ofte estis agrabla, sed ne ĉiam, malferme diras Sonja. Ekzemple ne estis facile kombini rilatojn patro-filino kaj instruisto-lernantino dum iuj Esperanto-kursoj. Kontraŭargumenti unu al la alia por ili neniam estis probleme, ŝi kredas. Mi tre ĝojas ke mia koramiko — Hokan Lundberg, ankaŭ aktiva esperantisto — kaj la patro dank’ al Esperanto ekde la komenco bone kongruis kaj havis komunan lingvon.

Bakker, kies edzino Ans Bakker-ten Hagen nuntempe estas UEA-estraranino, ripetas la sloganon de sia patro: Praktika uzebleco de Esperanto estas la sola argumento kiu konvinkos la homojn lerni ĝin. Ju pli aĝaj ili estis, des pli malsamaj estis iliaj Esperantaj vojoj. Mi havis dubojn pri la laboro de la patro kaj tio fine nervozigis lin multe. Ni ne povis kun kompreno paroli pri tio. Certe li sentis sin malsukcesinta, kaj ĝuis pro ĉiu eĉ eta sukceso kaj ĉagreniĝis pro ĉiu kritiketo. Mi bedaŭras ke mi ne povis multon fari por konsoli lin. Mi ŝuldas multon al li.

Thomas povas rakonti ĉarmajn anekdotojn: Dum la UK en Stokholmo en 1980 mi estis tiom ekstreme ŝparema, ke surloke mi dormis sur benko en parko. La parko situis proksime al hotelo en kiu loĝis multaj kongresanoj. Al miaj gepatroj tre malplaĉis, ke ilia filo apartenas al tiuj junuloj, kiuj elektis tiun formon de tranoktado, sed fine ili toleris tion.

Apartaj observoj

Gunnar foje ĝeniĝis pro tio, ke oni perceptas lin nur kiel idon de sia patro, ne kiel memstaran personon kun propra volo. Intertempe tamen okazas, ke homoj unue ekkonas min kaj nur poste mian patron, rakontas Gunnar ne malfiere. Ankaŭ ke la patro fieras pri la filo, Gunnar komprenas, ĉar aktivaj gefiloj simbolas transdonon de la torĉo al la sekva generacio, kaj por la gepatroj speciale signifas gravan atingon.

Tamen ne ĉiuj havis tian facilan aliron al la movado kiel Gunnar, ThomasSonja. Miaj tri infanoj, ĉiuj denaskaj, estas forpuŝataj de Esperanta aktivado ĝuste pro la tro ideologia karaktero de multo (mi ne komprenas tute tiun frazon, aparte la unuan uzon de “multo”): ĉiam oni entemigus Esperanton, kvankam multaj aliaj temoj estus pli interesaj, rakontas Blazio Wacha, hungara lingvisto.

Infanoj ofte tion faras, kion la gepatroj jam faris. Tio estas tute natura, diras Marlene Vanderpoorten, belga psikologino. Dum la eksperimentema fazo gejunuloj elprovas multon kaj ofte el tio rezultas pliproksimiĝo al la gepatroj en formo de samaj interesoj.

Resume ...

Konklude abundas la avantaĝoj laŭ Thomas, ke ambaŭ generacioj samtempe aktivis en la Esperanto-movado: Tiel eblis ligi feriojn kun la hobio Esperanto kaj kun la familio. Nun ni havas belajn rememorojn pri vojaĝoj al diversaj UK-oj.

Eble por la aktiveco de la gefiloj validas la samo kiel por la esperantistigo de ili — trudado ne funkcias, rekomendas Gunnar al ĉiuj ontaj Esperanto-gepatroj. Ĉiu devas iri sian propran vojon kaj trovi por si taŭgan lokon. La vera valoro transdoninda do ne konsistas el simpla heredado de posteno, sed ekzemple el entuziasmo kaj laboremo. Sonja konsentas kun Gunnar: Nun mi fakte ĝojas pri tio, ke mi ne lernis Esperanton kiel infano, ĉar estis tre interesa kaj riĉiga sperto malkovri la Esperanto-mondon proprainiciate.

Wolfgang Loose, germana aktivulo kaj patro de du gefiloj, ambaŭ aktivaj en GEJ, ne bedaŭras, ke li ne edukis ilin esperantlingve: Tio ne tro gravas, pli gravas, ke la infanoj havis pozitivajn spertojn per Esperanto, tiel nia lingvo ankaŭ servas perfekte kiel edukilo al mondmalferma karaktero. Li aldonas pensige: Helpas al la pluvivo de Esperanto malpli tiuj aktivuloj, kiuj postkuras la politikistojn kaj lingvistojn, ol la organizantoj de niaj aranĝoj.

PS: Ankaŭ la aŭtoro estas duageneracia Esperanto-aktivulo, estinte estrarano de TEJO, kaj nacinivele. Nuntempe li laboras en la Brusela Komunikadcentro de la Eŭropa Esperanto-Unio. Li estas la filo de Ulrich Lins, kiu instruis la internacian lingvon al la aŭtoro kun multe da pacienco.

Venki komunajn barojn al disvastigo kaj atingo de la jarmilaj evoluigaj celoj

Raporto pri reprezentiĝo de UEA ĉe la 57-a Jarkonferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, Fako de Unuiĝintaj Nacioj pri Publika Informado, Novjorko, 8-10 septembro 2004

La konferencon organizis la Fako pri Publika Informado ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kun la temo La Jarmilaj Evoluigaj Celoj: La civila socio ekagas. Ĉeestis nome de UEA Rochelle Grossman, Chuck Smith kaj Humphrey Tonkin. En septembro 2000, la gvidantoj de 189 ŝtatoj-membroj de Unuiĝintaj Nacioj okazigis Jarmilan Pintokonferencon en Novjorko, kie ili interkonsentis dediĉi sin al plenumo de ok Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) ĝis la jaro 2015. La Jarmila Deklaracio, kiu rezultis el tiu pintokonferenco, priskribis la ok celojn jene:

  1. Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton
  2. Atingi universalan elementan edukadon
  3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj
  4. Redukti la nombron de infanaj mortoj
  5. Plibonigi patrinan sanon
  6. Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn
  7. Certigi median daŭripovon
  8. Starigi tutmondan partnerecon por evoluigo.

La konferenco, kiun ĉeestis 2700 reprezentantoj de 570 organizaĵoj el 80 landoj, plejparte tamen usonanoj, konsistis el serio de sesioj en la pleno, kun diversaj elstaraj kaj elstare interesaj parolantoj, kaj trideko da “Posttagmezaj Laborejoj” (ĉiutage po dek). Tiuj “laborejoj” estis esence sesioj kun enkondukaj parolantoj kaj posta diskutado.

La ok celoj ne donas evidentan niĉon por UEA. Tamen, la dimensio lingvo leviĝas iasence ĉe ĉiu celo — kaj tute aparte ĉe la oka. Tio sufiĉis por ke UEA, kune kun la Bahaa Internacia Komunumo (kiu estis siatempe membro de la malgranda grupo de NROj, kiun UEA arigis antaŭ kvino da jaroj ĉirkaŭ la temo lingvaj problemoj), proponu organizi “laborejon” pri la lingva dimensio de la ok celoj, kaj tute aparte pri la oka celo. La propono estis akceptita de la organizantoj de la konferenco. Poste aliĝis la Monda Federacio de Asocioj pri Unuiĝintaj Nacioj (WFUNA) kaj oni iom vastigis la temon, kiu fariĝis Venki komunikajn barojn al disvastigo kaj atingo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj. Ĝi estis enprogramigita por la 10-a de septembro 2004.

La sesion gvidis s-ino Bahiyyih Chaffers, de la Bahaa Internacia Komunumo, kaj faris prezentojn Humphrey Tonkin kaj Timothy Reagan nome de UEA, John Woodall nome de la Bahaanoj, kaj Baguma Tinkasimire Richard nome de WFUNA. En sia alparolo Tonkin rimarkigis, ke Nia asocio interesiĝas ne nur pri antaŭenigo de Esperanto kiel internacia lingvo kreita por trovi egalecajn solvojn al problemoj de lingva malegaleco, sed ankaŭ pri lingvaj problemoj kaj ilia solvado kie ajn ili aperas. Do li celis ne simple argumenti por Esperanto sed argumenti ĉefe por lingva egaleco. La oka JEC, li diris, emas emfazi la gravecon de partnereco inter tiuj, kiuj liveras la evoluhelpon — kaj ja havas sencon, ke oni reduktu la piramidan strukturon de evoluigaj programoj, transformante ilin en komunajn iniciatojn kun komuna respondeco pri rezultoj. Sed kompleta partnereco kaj kompleta realigo de tiu ĉi celo inkluzivu ankaŭ tiujn, kiuj ricevas la evoluhelpon — ĝis la plej malriĉaj el la malriĉaj, la analfabetoj, virinoj kiuj estas viktimoj de diskriminacio aŭ al kiuj mankas sanaj servoj, aidosaj viktimoj, kaj tiuj, kiuj vivas en kondiĉoj de naturmedia degenero.

Sed tiuj partneroj, Tonkin aldonis, ne scipovas paroli nian lingvon — nek laŭvorte nek metafore. Nek, pro siaj malavantaĝoj, ili verŝajne iam scipovos. Sekve ni, la privilegiitoj, devas adaptiĝi, lernante iliajn lingvojn (aŭ utiligante fidindajn personojn, kiuj ilin kapablas) kaj registrante iliajn bezonojn kaj zorgojn. La granda plimulto de la internaciaj evoluigaj iniciatoj postulas por sia realigo multajn lingvojn. Tipan projekton oni ekzemple povus elkovi en anglalingva medio, administri en hispanlingva aŭ franclingva neregistara organizaĵo, realigi pere de personaro parolanta regionan lingvon, kaj direkti al parolantoj de pure loka lingvo. Je ĉiu ŝtupo io perdiĝas. Kiam la anglalingvaj parolantoj levas iun demandon, kia ŝanco ekzistas, ke tiu demando portiĝu malsupren tra la lingva ĉeno, kaj respondo trabatu sian vojon denove al la pinto? Komunumoj ĉe la fino de tiu ĉi serpentuma komunika ĉeno ofte restas nedemandataj pri siaj opinioj nek kapablaj liveri ilin.

Reagan, kiu estas dekano pri edukado ĉe la Universitato Roger Williams kaj membro de la redakta komitato de la revuo Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado (LPLP), eldonata de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), agnoskis, ke la malsameco de lingvoj estas esenca problemo en la evoluigo, sed li aldonis, ke ankaŭ ekzistas profundaj diferencoj inter kulturoj, mondkonceptoj kaj personaj identecoj, tiel ke solvo de la lingvaj malsamecoj povas foje doni la iluzion de kompreniĝo sen efektiva kompreniĝo. Tiun punkton plue esploris John Woodall (esploristo ĉe la Universitato Harvard). Baguma Richard aldonis, ke en Ugando, lia hejmlando, ekzistas pli ol kvindek lingvoj. Kiel eĉ traduki la konceptojn de la JEC-oj en tiujn lingvojn, li demandis.

La sesio estis tre bone ĉeestata. Venis pli ol cent personoj, al kiuj UEA distribuis unupaŝan priskribon de sia interesiĝo pri la temo. Per la kunlaboro, UEA firmigis siajn bonajn kontaktojn kun la Bahaanoj. WFUNA nun proponas, ke Tonkin alparolu sesion pri tiu ĉi sama temo, espereble organizotan de WFUNA dum la jarkonferenco de la Usona Asocio pri UN (UNA-USA) en marto. En neformalaj diskutoj post la sesio, pluraj homoj esprimis interesiĝon pri Esperanto.

La tuta aranĝo okazis esence en la angla lingvo. Kvankam la plimulto de la ĉeestantoj scipovis la anglan aŭ kiel denaskaj parolantoj aŭ kiel relative bonaj lernintoj, pluraj homoj spertis malfacilaĵojn. La organizantoj klopodis liveri interpretadon en la franca kaj la hispana, sed plejparte la interpretistoj mankis. Mankis interpretado entute dum la mateno de la 9-a de septembro pro kunsido de la Sekureca Konsilio aliloke en la domo. Dum la posttagmezo unu el la ĉefparolantoj volis prezenti siajn rimarkojn en la hispana, sed la interpretistoj alvenis tro malfrue por ebligi tion. La parolanto bonhumore kaj kun laŭdinda sukceso baraktis por uzi la anglan, kun multa kuraĝigo de sia aŭskultantaro — sed tiu estis evidente malfacila por ŝi. Certe okazis aliaj tiaj incidentoj, kiujn mi ne notis.

Dum la Konferenco estis ligitaj kontaktoj kun WFUNA, ĉefe pere de Pera Wells, vica ĝenerala sekretario de WFUNA, aŭstraliano, kiu proponis nian kunlaboron en sesio en la jarkonferenco de la usona asocio pri UN. Ni priparolis la tradukadon kaj eldonadon de dokumentoj de WFUNA pri UN en Esperanto.

Estis ligita kontakto kun Bahaa Internacia Komunumo, pere de Bahiyyih Chaffers, reprezentanto de la Komunumo ĉe UN, kio ebligos pli bone informiĝi pri la NRO-laboro ĉe UN kaj eventuale revivigi nian laborgrupon pri lingvaj problemoj.

Kontaktoj estis ligitaj ankaŭ kun Internacia Ŝinto-Fondaĵo, pere de Yoshimi Umeda, ĝenerala direktoro (iama vicprezidanto de UEA) kaj Mitsutaka Inui, gvidanto de la Novjorka Centro de la Fondaĵo (ankaŭ esperantisto); kun Anne Zanes, kunlaboranto kun la NRO-Komitato pri kunordigo de komunikado por UN; kun Hanifa D. Mezoui, estro de la NRO-sekcio de EKOSOK; kun Jennifer Corriero, fondinto de TakingITGlobal, kanada organizaĵo tutmonda, kiu celas junulojn, kaj aliaj reprezentantoj de la partoprenintaj Neregistaraj Organizaĵoj.

Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Humphrey Tonkin dum la kunsido (Malantaŭe B. Chaffers)

[FORIGITA!: bildo]

Preparkunsido ĉe la bahaa oficejo. Malantaŭe (de maldekstre): Timothy Reagan, Humphrey Tonkin, Bahiyyih Chaffers. Antaŭe: John Woodall, Baguma Richard, kaj nederlanda reprezentanto de WFUNA.

Aranĝo-serio en la viena Esperantomuzeo

Inaŭguro de ekspozicio kaj dutaga internacia simpozio kronita per Cseh-metodaj kursoj dum la longa nokto de la muzeoj

La tagoj de la 7-a ĝis la 10-a de oktobro estis eventoplenaj en viena Esperantio: la viena Esperantomuzeo, okaze de sia 75-jariĝo, aranĝis en Hofburg simpozion Esperanto en Uragano de ideologioj. Ĝi estis dediĉita al Lidia Zamenhof, okaze de 100 jaroj de ŝia naskiĝo.

Persekutado de Esperanto sub Hitler kaj Stalin estas la titolo de ekspozicio, organizita de la teamo de la viena Esperantomuzeo. Antaŭ la translokiĝo de la muzeo kaj biblioteko sekvontjare, ĝi estas la lasta ekspozicio organizita en la ejoj de Michaelerkuppel de la viena Kortega kastelo.

La nivelon de la inaŭgura ceremonio levis salutvortoj de Johanna Rachinger, ĝenerala direktoro de la Aŭstria Nacia biblioteko, prelego de prof. Heiner Eichner Nomigo, strukturo kaj ŝancoj de internaciaj planlingvoj kaj la muzika programo.

La interesiĝantoj plenigis la ejojn de la muzeo kaj multajn demandojn direktis al la senlaca gvidanto, la direktoro de la Esperantomuzeo, Mag. Herbert Mayer.

La Aŭstria Nacia Biblioteko disponigis la oratorion kaj la ĉirkaŭajn ejojn por la simpozio. Ĝi daŭris du tagojn, vendrede kaj sabate, plejparte en Esperanto. Inter la prelegantoj estis elstaraj personecoj de la internacia scienca kaj movada vivo. Komencis la gastiganto Herbert Mayer per lumigo de okazintaĵoj ĉirkaŭ Internacia Esperantomuzeo dum la naziismo. Humphrey Tonkin detaligis la okazintaĵojn de la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, kiam generacioj kaj ideologioj koliziis. Detlev Blanke ebligis enrigardon en la Esperanto-movadajn ŝancojn kaj limigojn en la iama GDR. Vera Blanke tiris la interesiĝon al nuntempaj ebloj, al Alimondista movado.

La vendreda vespero estis dediĉita al Lidia Zamenhof. Bernard Westerhoff flanke de la Bahaa Esperanto-Ligo kaj Alex Käfer, la gvidanto de la Aŭstria Bahaa Komunumo, prelegis kaj germane kaj Esperante pri la vivo de Lidia Zamenhof kaj ŝia agado.

Sabate Claude Piron traktis La tiel nomatan fiaskon de Esperanto. Zlatko Tišljar levis la demandon Kio estas ideologio? Heiner Eichner lumigis la Faktojn kaj problemojn en la interrilato de internacia lingvo kaj internaciaj institucioj. Vilmos Benczik klarigis Kia ilo estas Esperanto en la komunikado. Eduard Borsboom direktis la atenton al Interesaj momentoj kaj problemoj en la biografio de Andreo Cseh.

Dum la prelegoj daŭris en la oratorio, Atilio Orellana Rojas sukcese gvidis kursojn laŭ la Cseh-metodo en apuda ĉambro. Fine la partoprenantoj havis la eblon viziti la ekspozicion en la Esperanto-muzeo, sub la gvidado kaj detala informado de Herbert Mayer. La aranĝo transformiĝis en la tutaŭstrian eventon La longa nokto de la muzeoj, en kies kadro ĉiuj muzeoj viziteblis per unusola enirbileto kaj estis malfermitaj ĝis la 1-a nokte. Dum tiu ĉi longa nokto ĉiuhore ekis Cseh-metoda kurso de Eduard Borsboom aŭ Atilio Orellana Rojas. Dum la longa nokto rekorda nombro de 1025 vizitantoj interesiĝis pri la Esperantomuzeo kaj kelkcento partoprenis la kursojn.

Kiuj laciĝis dum la vizitado de muzeoj, havis la eblon interkonatiĝi kun kelkaj membroj de la aŭstria esperantista junularo en agrabla bierejo, aŭ akcepti inviton de la geedza paro Bianca kaj Giorgio Novello al sia viena hejmo por plu diskuti kaj babili pri la simpoziaj temoj.

La partoprenantoj de la eventoserio sendube ĝuis ĝian multflankecon. Al tiuj, kiuj ĉi-foje ne povis veni, mi sincere konsilas ĉeesti la sekvontan samtipan aranĝon de la viena Esperantomuzeo, al kies teamo ni dankas la altnivelan organizadon.

Katinjo Fetes-Tosegi

[FORIGITA!: bildo]

Ĝenerala direktoro de la Aŭstria Nacia Biblioteko Johanna Rachinger diskutas kun la partoprenantoj

Lunĉo-debato en Varsovio:

Lingva egaleco en internaciaj rilatoj

[FORIGITA!: bildo]

Barbara Pietrzak kaj Etsuo Miyoshi (fone L. K. Zaleski-Zamenhof)

La nunjara eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-a de septembro, tutcerte signas novan etapon en la historio de la pagataj informanoncoj pri Esperanto en la eŭropa gazetaro. Lige kun ĝi la anoncoj aperis samtempe en tri diverslandaj gazetoj, dank’ al la konata japana sponsoro, lobianta por la apliko de la komuna lingvo en la internacia komunikado, Etsuo Miyoshi.

Krom en la franca Le Monde (sur la sekva paĝo), oni trovis ilin tiuokaze ankaŭ en la periodaĵoj de du novaj membroj de la Eŭropa Unio — la litova Lietuvos rytas kaj la pola Rzeczpospolita. En la pola periodaĵo ĝi tamen havis apartan karakteron, ĉar ne temis sole pri sekaj informoj pri Esperanto, sed pri ampleksa kaj atentokapta intervjuo de Roman Dobrzyński kun Etsuo Miyoshi, kiel la prezidanto de la japana korporacio Swany. Etsuo Miyoshi respondante al la titola demando Kial mi investas en Pollando? eksplikis la fruktodonan kunlaboron kun la polaj esperantistoj, kio instigas lin funkciigi fabrikon en Malbork, historia urbo de Pollando, kiun aktuale plagas tridekprocenta senlaboreco. En la intervjuo ŝpiniĝas multaj bazaj informoj pri Esperanto kiel internacia komunikilo, pri ĝiaj aplikebloj kaj pri la E-komunumo en la mondo.

En Pollando la lanĉkampanjo de Esperanto dum la eŭropa Tago de Lingvoj ne limiĝis nur al la gazetara kampanjo. Samtage en la prestiĝa varsovia hotelo Victoria okazis la t.n. lunĉo-debato, dediĉita al la temo La lingva egaleco en la internaciaj rilatoj. La ĉefinvitanto estis Etsuo Miyoshi, kiu kiel la institucian kuninvitanton de la pola flanko petis la Poreksterlandan Programon de Pola Radio, kaj tute aparte ĝian E-Redakcion. La organizan taskon ligitan kun la preparo de la debato transprenis Edward Kozyra el Malbork, la kreinto de la konata Parko de la Nacioj, vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj homo, kiu sukcesis — kune kun la urbaj aŭtoritatoj de Malbork — konvinki la japanan merkatiston investi en Pollando.

La varsovia debato — kun du aparte invititaj prelegantoj — prof. d-ro Reinhard Selten kaj d-ro L. K. Zaleski-Zamenhof — estis adresita al polaj eŭrodeputitoj kaj invititaj gastoj el la mondo de politiko, scienco kaj amaskomunikiloj. Inaŭguris ĝin la himno de EU, kiun en la lingvoj germana, pola kaj Esperanto prezentis la infana koruso Modraki el Pelplin. Sekve per la bonvenigaj vortoj prezentis sin la invitantoj. Barbara Pietrzak parolis pri la 45-jara serva laboro de la E-redakcio de Pola Radio en la promociado de Pollando kaj pri viglaj kontaktoj kun geaŭskultantoj en la tuta mondo. Etsuo Miyoshi, akcentante la mesaĝon de sia religio Oomoto, ligitan kun Esperanto, akcentis sian vivcelon diskonigi nian lingvon, kiel la universalan komunikilon por konservi la mondan pacon. Li ankaŭ dividis siajn spertojn pri malfacilaĵoj ligitaj kun la lingva komunikado en la merkat-agado kaj pri utiligo de Esperanto en la planata investaĵo en la pola Malbork. Prof. d-ro Reinhard Selten skizis en sia prelego la evoluon de la eŭropa integriĝo. Li atentigis, ke multaj elementoj de tiu ĉi integriĝo, kiel libera persontrafiko, komuna valuto, membriĝo de landoj de la eksa Varsovia Traktato kaj ekslandoj de Sovetunio ankoraŭ antaŭ kelka tempo ŝajnis tute neverŝajnaj. Citante kelkfoje sentencon konatan en la sciencista medio, estu realisma, atendu la neeblan! li substrekis, ke same kiel en la lastaj 25 jaroj okazis nekredeblaj progresoj — tiel ankaŭ en la plej proksimaj 20-25 jaroj eblas atendi similajn ŝanĝojn. Povos do okazi, ke Esperanto fariĝos en komparebla periodo dominanta, komuna lingvo en Eŭropo. La preleganto samtempe memorigis pri minaco de lingvaj konfliktoj — kiuj jam okazis en la historio — pro la avantaĝigo de la denaskaj parolantoj de nur unu nacia lingvo, kaj reliefigis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Profesoro Selten konturis ankaŭ perspektivon, kiel povus evolui la lingva egaleco en EU per pacaj, demokrataj rimedoj.

Kiel la dua invitita gastparolanto elpaŝis d-ro Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, kiu parolis pri siaj propraj spertoj pri la lingva komunikado el la riĉa profesia kariero de betonkonstrua specialisto, altlerneja lekcianto, kiu direktis lin al plej foraj anguloj de la mondo. Baze de tiuj ĉi prelegoj disvolviĝis vigla debato pri la problemoj de la lingva komunikado en EU. Per siaj kontribuoj riĉigis ĝin la prezidanto de la Komisiono por la Eksterlandaj Aferoj de la Senato de la Pola Respubliko d-ro Zbigniew Kulak. Li interalie atentigis pri la signifo, kiun ligas la pola ministerio por eksterlandaj aferoj al la rolo de Esperanto en la lanĉado de pozitiva bildo de Pollando. Kiel konkretan ekzemplon li menciis la subtenon donatan de la pola ministerio al la E-Redakcio de Pola Radio.

La pola Esperantlingva eŭrodeputitino, Małgorzata Handzlik prezentis siajn multjarajn spertojn pri la utiligo de Esperanto en la familia vivo, internaciaj kontaktoj kaj eldonagado. En la debato la parolon prenis ankaŭ la deputito de la litova parlamento Stasys Kruzinauskas. Li informis pri aparta programo de la litova registaro rilate al la gardo de la statuso de la litova kiel la ŝtata lingvo dum la integradoprocezo. Samtempe li atentigis pri granda subtena kaj subvencia kampanjo de la litova registaro por la landa E-movado antaŭtage de la venontjara UK en Vilno. Plurvoĉe la debaton riĉigis reprezentantoj de la scienca mondo, profesoroj Witold Stępniewski, la vicrektoro de la Universitato en Lublin, profesoro Helmar Frank, la prezidanto de AIS, kaj d-ro Renato Corsetti el la Universitato “La Sapienzia” en Romo kaj prezidanto de UEA. En ĉiuj ĉi kontribuoj oni akcentis la malegalajn ŝancojn kaj praktikan diskriminacion inter denaskaj reprezentantoj de malpli grandaj naciaj lingvoj kaj lingvoj dominantaj en la praktiko de la internacia komunikado sur diversaj platformoj, ne nur politika, sed ankaŭ scienca. Tiun ĉi konstaton konfirmis baze de siaj propraj spertoj la pola eŭrodeputito Ryszard Czarnecki, konstatinte i.a. la emocian rilaton de diversnaciaj kolegoj en kazoj, kiam polaj deputitoj kadre de la unuopaj komisionoj, ne povante paroli pole, pro manko de interpretistoj, uzas iun el la grandaj eŭropaj lingvoj. Baze de tiuj spertoj li esprimis la konvinkon, ke komuna lingvo kiel Esperanto povus en praktika uzo malvarmigi naciajn emociojn kaj politikan tro-impresiĝemon en la laboroj de la Eŭropa Parlamento. Sekve li lanĉis la ideon establi superpartian grupon, konsistontan el eŭrodeputitoj interesiĝantaj pri la esploro de la demando rilatanta al la komuna lingva komunikado. Laŭ tuja interveno de la eŭrodeputitino Małgorzata Handzlik interesiĝon pri la laboro kadre de tia grupo jam deklaris kelkaj diversnaciaj eŭrodeputitoj. Tiu ĉi informo evidente elvokis viglan reagon de la ĉeestintoj, kiuj daŭrigis la ĉikoncernan opiniinterŝanĝon kadre de sekvinta lunĉo.

La varsovia pionira eŭrodebato de esperantistoj kun invititaj reprezentantoj de la politika mondo montris promesplenan, irendan vojon de esperantistaro en la kontaktoj kun la ekstera mondo, por pli efike kaj malferme argumenti favore al komuna lingvo en la internaciaj rilatoj. Ĉiu el la invititoj en sia debatdokumentujo trovis interesajn helpmaterialojn. Temas pri la pola versio de la aŭtobiografio de Etsuo Miyoshi Per aktiveco ĉielen, arda pri idealoj kaj trilingva informilo pri la korporacio Swany. Ĉiuj ricevis informojn pri la Esperanto-Redakcio de Pola Radio kaj elekton de opinioj de ĝiaj diverslandaj aŭskultantoj pri la temo Kiajn esperojn mi ligas kun la vastiĝo de la Eŭropa Unio? Kiajn esperojn mi ligas kun membriĝo de Pollando? Apartan donacon por la invititaj partoprenantoj de la lunĉodebato konsistigis la persone adresitaj ekzempleroj de la fama kaj daŭre furoranta (tradukita kaj tradukata en multajn naciajn lingvojn) libro-intervjuo de Roman Dobrzyński kun d-ro L.K. Zaleski-Zamenhof La Zamenhof-strato. Ili estis speciale pretigitaj de la eldonejo Kleks de Georgo Handzlik. Ĉiun ekzempleron al la invititaj gastoj aŭtografis la prezidanto de la korporacio Swany, Etsuo Miyoshi — la ideodoninto de la varsovia lunĉo-debato. Necesas substreki, ke sen lia malavara financa subvenciado de la anonckampanjo ne eblus paroli pri la sukceso ne nur de ĉi tiu aranĝo. Arda je idealoj la japana mecenato Etsuo Miyoshi senlace laboras favore al la kreado de favora klimato en vasta socia opinio por la ideoj de lingva demokratio.

Barbara Pietrzak

Septembra gazetara eĥo:

Ĉu Esperanto ankoraŭ estas necesa?

La belga magazino Trends opinias, ke la angla fariĝas la lingua franca de la Eŭropa Unio, certe ekde la plilarĝigo de la 1-a de majo 2004. Centra Eŭropo forigis la koloniigantan rusan, la germana malfortiĝas kun malfermaj okuloj kaj la angla, la hiperlingvo de la internaciismo, plenigas la deziron je supernacia komunikilo. Esperanto ŝajne ne havas multe da ŝancoj, sed Trends memorigas, ke iam sur belga teritorio ekzistis dum mallonga tempo libera kaj sendependa ŝtateto Esperantio Amikejo en orientbelga Moresnet.

En Translorial, novaĵletero de kaliforniaj tradukistoj, aperis profunda kaj objektiva artikolo pri la historio, la idealo de Zamenhof, kun poezio kaj faktoj. En Unu kiu esperas. La promeso de Esperanto la aŭtoro skribas: Kvankam reprezentante nur etan parton de la monda loĝantaro, kaj sekve neatingante la celon de Zamenhof kiel monda lingvo, Esperanto restas pasia revo por siaj adeptoj. Tiuj standardportantoj daŭre tenas la flamon viva, por tutmonda interkompreniĝo, egaleco inter nacioj, kaj reciproka respekto inter popoloj kaj ŝtatoj.

En la retejo de la germana radiostacio Deutsche Welle la aŭtoro demandas sub la titolo Flatantaj lingvomelodioj, ĉu li eble havas la solvon de la monda lingvoproblemo, ĉar ankaŭ Idiom Neutral, Interlingua aŭ Esperanto ne pruviĝis esti sufiĉe sukcesaj. Laŭ li la tutmonda kvanto de esperantistoj estas malpli alta ol la nombro de “katolikaj Deathmetal-subtenantoj”. Do, kial ne mem inventi lingvon? Sur la anglalingva hejmpaĝo www.zompist.com ĉiu interesito trovas rekomendojn por krei lingvojn. Cetere estis afiŝitaj pluraj pozitivaj reagoj de esperantistoj al la demando sur la retejo Ĉu planlingvoj estas ankoraŭ necesaj?

Alia priatentinda germana radioelsendaĵo titoliĝis Lando kiu nomiĝas Esperanto. En recenzo la gazeto Der Tagesspiegel skribas pri ĝi: Esperanto estu iam reganta la mondon. Dum iom da tempo la ŝancoj eĉ ne tiom malbonis, iel la projekto ja similis al la aliaj artefaritaj paradizoj, kiuj estis elpensitaj en la 20-a jarcento. Intertempe oni malmulton aŭdas pri Esperanto. Aldona sonĝo, kiu forfluis per la rivereto de la mondhistorio. La raportisto vizitis la “ombrujon Esperanto” kaj parolis kun maljunaj homoj, kiuj perceptas la kreaĵon de Zamenhof kiel sian gepatran lingvon.

En sia novaĵletero la interpreta servo de la Eŭropa Komisiono, la plej granda de la mondo, raportas pri la pekina kongreso kaj demandas, ĉu eble ekzistas kialo por kiu ni ĉiuj parolas diversajn lingvojn, ĉar en la notico legeblas pri malfacilaĵoj kompreni unu la alian pro akĉentoj kaj ĉar la membraro plimaljuniĝas.

La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: www.lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton).

Bedaŭrinde ni ne sukcesas trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins, Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio, m...@lingvo.org

Kion diris la enketo?

En la pasintjara junia numero estis enmetita enketilo pri nia revuo, kies celo estis esplori, kian opinion havas la legantoj pri sia periodaĵo. Jen la unua parto de la rezulto (daŭrigo venontnumere).

Al la redakcio revenis 244 plenigitaj enketiloj (respondis 7% de la legantoj), el kio 150 viroj (61 %) kaj 44 virinoj (18%). 50 personoj (20%) ne indikis la sekson. 59 legantoj (24%) indikis, ke ili legas la revuon komplete, 114 (47%) legas preskaŭ ĉion, 55 (23%) legas nur tion kio interesas ilin. 176 legantoj (72%) legas la revuon solaj, 27 (11%) kun familianoj, 24 (10%) kun geklubanoj. 11 legantoj (5%) la revuon post la tralego forĵetas, 115 (47%) ĝin konservas, 35 (14%) ĝin jarfine bindigas, 58 (24%) donacas la revuon al aliaj esperantistoj, 25 legantoj (10%) lasas la revuon al la loka E-klubo. Interreton uzas 92 (38%) el la respondintaj legantoj. La plej ŝatataj rubrikoj estas Laste Aperis, Tra la mondo kaj informoj pri la Libroservo. Ĉi-sube la revuaj rubrikoj/eroj kun la respektivaj poentoj:

Laste aperis 958
Tra la mondo 949
Libroservo 937
Recenzoj 925
Lingva angulo 924
Loke — Fake — Persone 915
Malferme 911
Historio de la movado 909
Kalendaro de E-aranĝoj 897
Kulturo 896
Forumo, Reagoj 893
Eksteraj rilatoj 862
Leterkesto 859
Literaturo (beletro) 858
Faka agado 857
La grafika aspekto 855
Informoj el la CO 855
Kongresaj komunikoj 854
La enhavo ĝenerale 849
Estraraj raportoj 837
Oficiala informilo 837
Kongresaj temoj 834
Interlingvistiko 834
Scienco, tekniko 834
Novaĵoj el Bruselo 827
Landaj asocioj 823
Estraro de UEA 804
Junularo, TEJO 792
Vi trovos... 784
Instruado, ILEI 782
Afrika agado 779
Komitato de UEA 772
Strategia laborplano 765
Esperanto en radio 756
Navige tra TTT-paĝoj 751
Statistikoj 737
Strategia Forumo 725
Rondo Familia 692
Interreto 673
Muziko 673
Administrado, financoj 645
Ĝemelaj urboj 640
Religioj 604
Komputiloj, informadiko 557
Krucenigmoj 532

(Venontnumere pri aliaj preferataj temoj, viaj rimarkoj kaj sugestoj.)

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2005

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 56-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 90-a Universala Kongreso en Vilno. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200×65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, Universalaj Kongresoj: 100 jaroj da interkultura komunikado. Premio: “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. La melodion oni povas sendi sonbende aŭ skribe (notoj). Premio “Ahn Song-san” kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo. Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2004. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en unu ekzemplero; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2005. Por vidbendo oni sendu po unu ekzemplero ĝis la 1-a de julio 2005. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare, 223, IT-00192 Roma (Italio), rete: m...@esperanto.org.

La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Se oni sendas la konkursaĵon rete, oni indiku la elektitan pseŭdonimon.

Premioj: Unua premio: € 220; dua premio: € 154; tria premio: € 88; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) € 154; Infanlibro de la Jaro: € 462.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo troviĝas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe u...@inter.nl.net.

Premio Deguĉi

Starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Ĉi-jare la Premio (2000 eŭroj) estis aljuĝita al la Esperanta poetino Marjorie Boulton, kiu en grandioza maniero esprimis la idealojn de la Premio en sia originala verkaro kaj dum pluraj jardekoj organizis someran Esperanto-Lernejon en Barlastono.

Subvencio Cigno

La subvencio Cigno estas donata ĉiujare al esperantistoj laborantaj en evolu-landoj, kiuj faras gravajn kontribuojn al la afero de Esperanto. La premio en japanaj enoj estas 500 000 kaj ĝi estas donacata de la japana mecenato Etsuo Miyoshi. Ĉi-jare ricevis ĝin la Oceania Komisiono de UEA konsidere de la laboro, kiun ĝi faras por disvastigi Esperanton tra la oceaniaj landoj. Tute aparte dum la lasta periodo ĝi kunordigis la laborojn por helpi la kelkajn indoneziajn esperantistojn disvastigi Esperanton en tiu landego. Ĝi prizorgis kaj paperan kurson kaj version en la indonezia de la konata kurso de Carlos Pereira.

Forumo

Esperanto: la lingvo kun generacia problemo

Ekzistas arbo, tre alta kaj malhela kun elegante pinta konturo, kiu taŭge laŭrandas longajn avenuojn. Zamenhof nomis ĝin cipreso. La kreado de nova lingvo postulas milojn da sufiĉe arbitraj decidoj, kaj Zamenhof estus povinta nomi ĝin sipresokupreso. Sed li elektis la vorton cipreso, verŝajne surbaze de ĝia nomo en pluraj eŭropaj lingvoj.

Serĉante la nomon de tiu arbo en la nova eldono de PIV, mi kun miro legis jenon: ★ cipres/o ♣ Kupreso. (La steleto signifas, ke la vorto estas Fundamenta: alivorte ĝi aperis en la verko Fundamento de Esperanto, kiun dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro la esperantistaro formale akceptis kiel la netuŝeblan bazon de la lingvo.)

Kio estas tiu mistera vorto kupreso, kiu aperas loke de la difino? Ŝajne la redaktoro (aŭ pli precize, la redaktoro de tiu parto de la vortaro, kiu rilatas al arbonomoj) konsideris ĝin grava, ĉar li movis la detalan difinon al tiu kapvorto. La vorto ne aperas en la malnova eldono de PIV, des malpli en la antikva Plena Vortaro — do, evidente temas pri nova vorto.

Kiel povas esti, ke nova vorto en mallonga tempo fariĝis tiel grava, ke ĝi akaparis la lokon de la tradicia cipreso, vorto kiu ne nur havas longan historion, sed estas eĉ Fundamenta? La respondo, kompreneble, estas ke tio tute ne okazis. Mi suspektas, ke kupreso estas inventaĵo de la vortaristo, eble pro deziro unuecigi la derivadon de plantonomoj el la latina. Do, nun en Esperanto ni havas du vortojn por la sama, ne tre grava arbo. En lingvo, kiu pretendas esti facile lernebla, tio estas stranga troigo.

Kompreneble, la ekzisto de Fundamento ne malhelpas, ke la esperantistaro ekuzu alian vorton por la sama koncepto; estas natura afero, ke lingvo evoluas. Sed en ĉi tiu kazo ne temas pri natura evoluo, sed pri intenca provo reinventi la lingvon. Estas kvazaŭ la vortaristo konsiderus Esperanton nura projekto, en kiu multaj bazaj konceptoj restas ankoraŭ diskutendaj. Li forgesas, ke jam ekzistas miloj da homoj, kiuj uzas Esperanton en sia ĉiutaga vivo. Por ili la vorto cipreso ne estas eventuale reviziota propono, sed normala (eĉ se ne ofta) parto de ilia vortprovizo.

Sama afero okazis pri la vorto Groenlando. Mi ĉiam nomas la landon tiel, ĉar tiun nomon mi lernis, kiam mi lernis la lingvon; mi trovis la vorton en PIV kaj ankaŭ en la nacilingvaj vortaroj, kiujn mi tiutempe konsultis. En La Nova PIV, same kiel ĉe cipreso, aperas transsendo al la nove enkondukita kapvorto Gronlando. Ĉu ni devos ŝanĝi nian lingvouzon, ĉiufoje kiam aperos nova eldono de la vortaro?

Neinformitoj ofte demandas nin, ĉu Esperanto povus disfali en dialektojn, kaj ni esperantistoj ĉiam firme respondas, ke ne. Bonŝance, la samaj homoj neniam pensas demandi, ĉu ni havas generacio-problemon. Esperantistoj estas distingeblaj laŭ la eldono de la vortaro, kiu aktualis, kiam ili mem akiris siajn proprajn lingvokutimojn. Jam rimarkeblas diferencoj inter la PV-generacio kaj la PIV-generacio; al tiuj nun aldoniĝos post kelkaj jaroj la NPIV-generacio.

Sed ni reiru al niaj arboj. Sub la Fundamenta kapvorto arbo oni trovas jenon: ★ arbeto. Malgranda, malalta arbo… [arb]etaĵo Z (evi) = arbusto aŭ vepro. [arb]etaĵaro Z (evi) = veprejo aŭ makiso. La malgranda levita “z” signifas, ke la vorto aperas ie en la verkaro de Zamenhof, dum la indiko “evi” en krampoj signifas “evitinda”. Alivorte, la vortaristo opinias, ke anstataŭ Fundamenta, zamenhofa kunmetaĵo oni prefere uzu simplan vorton, eĉ se tio postulas lerni novan radikon. Kio okazis pri la famaj principoj de Esperanta vortfarado, kiujn ni esperantistoj fiere ilustras en niaj flugfolioj kaj trumpetas al ĉiuj komencantoj? Ĉu ili ne plu validas? Kiel la kompilintoj de PIV arogis al si la rajton aserti, ke ne?

La deklaro pri la netuŝebleco de la Fundamento post kelkaj monatoj festos sian centan datrevenon. Tamen, ni modernuloj ne nepre sentas la neceson respekti malnovajn tradiciojn; kiom da aliaj deklaroj faritaj en 1905 ankoraŭ validas en la 21-a jarcento? Ĉu venis la momento por repripensi nian fidelecon al la Fundamento? Ekzemple la cipreso montras, kio okazus, se ni rezignus pri ĝi: esperantistoj sentus sin liberaj reinventi jam ekzistantajn vortojn, tiel ke la vortaro riskus fariĝi pli ampleksa ol tiu de la angla.

Oni povus argumenti, ke la tasko de vortaristo estas simple registri la aktualan lingvouzon. Tio certe validas por nacilingvaj vortaroj, sed tiu aliro ne nepre taŭgas en la kazo de Esperanto. Por la plejmulto da parolantoj Esperanto estas dua lingvo, kiun ili konas pli aŭ malpli bone, tiel ke ili foje preterintence enkondukas erarojn. Ekzistas, ekzemple, speco de itala fromaĝo, kiu nomiĝas en la itala parmigiano. La ĝusta traduko en Esperanto estas parma fromaĝo (t.e. fromaĝo de la urbo Parma). En la franca kaj la angla tiu fromaĝo nomiĝas Parmesan, tiel ke parolantoj de tiuj lingvoj facile glitas al la missupozo, ke ĝia Esperanta formo devus esti parmezano. Ĉu estas dezirinde registri tian eraran uzon en la vortaro? Se vi rigardos en la nova PIV, vi tuj rimarkos, ke oni efektive faris tion, kaj eĉ sankciis tiun formon, traktante ĝin kiel validan kapvorton kun difino.

La kompilintoj de PIV senkritike registras ĉiajn vortojn aperintajn ie ajn en Esperantujo, ĉu en artikoloj aŭ poemoj, en romanoj aŭ sciencaj verkoj, senkonsidere ĉu tiuj vortoj estas rekomendindaj aŭ ne. Ŝajnas, ke ili elektis la rolon de registranto. En aliaj momentoj, tamen, ili cedas al la tento pri aktiva interveno, kiel en la kazo de cipreso. Ĉu registri aŭ interveni? Fari ambaŭ samtempe estas kontraŭdiro.

Eble ĉi tiu estas la ĝusta loko por aldoni, ke PIV ne estas oficiala vortaro de la Esperanto-movado, kiel multaj esperantistoj sendube supozas. Kiel la plej granda kaj kompleta Esperanto-vortaro, ĝi estas tre influhava, kaj certe ĉiuj seriozaj (pagipovaj) esperantistoj posedas ĝin. Sed ĝi ne estas eldonata de UEA, nek de la Akademio de Esperanto, kvankam ĝia ĉefredaktoro estas akademiano, kaj multaj akademianoj kontribuis al ĝi kiel kunlaborantoj.

Mi ne volas nei la multajn pozitivajn ecojn de PIV. Mi mem konstante konsultas ĝin. Ĝi enhavas mirindan kolekton da citaĵoj kaj aliaj indikoj, kiuj donas amason da esencaj informoj pri ĉiu vorto. Se mi ne certas, kiun prepozicion uzi post difinita verbo, mi rigardas en PIV. Se mi serĉas sinonimon, mi rigardas en PIV. Se mi volas scii, ĉu vorto havas longan tradicion en Esperanto aŭ estis inventita antaŭ du semajnoj, mi rigardas en PIV. Tio ne signifas, ke mi blinde akceptas ĉion, kion mi trovas tie. Necesas atenti pri tiuj steletoj kaj ciferetoj kaj aliaj indikoj, kiujn multaj homoj verŝajne ignoras. Alie, ni baldaŭ devos cedi nian lokon en La libro de rekordoj de Guinness kiel la plej facila lingvo de la mondo, kaj ricevos anstataŭe tiun de la lingvo kun la plej granda vortprovizo el ĉiuj.

Anna Löwenstein

Recenzoj

Malferma tago en la infero

Postdomo, La. Paŭsaĵo. István Ertl. Ilus. Francisco Veuthey. Rotterdam: Bero, 2003. 85p. 18cm. Satira romaneto (kun movada fono). Prezo: € 9,00

Ĉu vi scivolas pri la ombra flanko de nia Esperanta mondo? Ĉu vi pretas descendi al la movada infero, fermita de antaŭ la okuloj de ordinaraj homoj, kie eterne brulas la flamoj de kverelo, senĉese bolas la kaldrono de ekscito kaj rondiras neniam pacigeblaj animoj de intaj, antaj kaj ontaj adeptoj de la Sankta Ideo? Vi devas nur sekvi gvidanton sendube adekvatan, István Ertl — kiu ja spertis ĉion tion el haŭtbruliga proksimo kiel antaŭa redaktoro de tiu ĉi revuo.

Dek jarojn post la epokfare akra satiro de Jorge Camacho (La Majstro kaj Martinelli) jen nova peco el la sama ĝenro, en amika proksimeco al la pionira. (Eĉ nomoj de ties ĉefrolantoj: Georg Silber kaj Eméric Ország reaperas.) Tamen diferencoj plias. Ĉi-foje primara “viktimo” fariĝas UEA, pli precize ĝiaj gvidaj organoj: la estraro kaj la Centra Oficejo. Ne mirige, se oni aŭdis ion pri la tieaj konfliktoj antaŭ nelonge.

La Postdomo ne estas por komencantoj — nek lingve, nek movade, nek, ni diru, psike. Por plene absorbi la venenan enhavon de Pokalo Averaĝu, ekzemple, oni bezonas specifajn impresojn pri la Esperanta kulturo ĝenerale. Ideala leganto de la libro devus havi pli ol supraĵajn konojn pri la neoficialaj ĉapitroj de nia movadhistorio, pri la personoj rolantaj en ili, kaj krom Esperanto de la lingvoj nederlanda, eĉ hungara.

Fakte tiu problemo koncernas iun ajn pamfleton: ĝisfunde kompreni ilin povas nur tiuj malmultaj, kiuj havas la samajn travivaĵojn kiel la aŭtoro, kaj tiel la ŝancon deĉifri ĉiujn aludojn enigmajn. Ekzemple al homo vivanta ekster Nederlando (kiel mi) devas resti nebula la tuta rakonta fadeno ĉirkaŭ la t.n. Batava Fonteyn-Fronto. Pro la sama kialo la titoldona paraleligo de la aŭtora traŭmato kun tiu de Anna Frank ŝajnas ankaŭ iom troiga, malkongrua kun la ĝenerala ironia tono.

Feliĉe la verko estas tamen pli distra ol ŝlosila; ne estas ĝia ĉefa intenco detale klarigi en maskita formo, kio vere okazis ĉirkaŭ la Centra Oficejo. La romaneto de Ertl prezentas veran, originalan intrigon. Je unua rigardo temas pri t.n. konspirhistorio, kie ĉiuj agoj — ĉu malfermaj, ĉu sekretaj — alcelas la gajnon de monda potenco. La unua ĉapitro komenciĝas tuj per mistera murdo, pri kiu oni rapide akuzas nian ĉefheroon, redaktoron “Erwin Tastl”, dungiton de “Internacia Esperanto-Asocio (IEA)”. Sekve li trovas sin unue en karcero, poste en la mezo de internacia naciisma komplico, kiu minacos la movadon per fina malvenko. Intertempe pluraj esperantistoj fervore enmiksiĝas, kio nature nenion ŝanĝas. La vivon de la herooj savos nur lastmomenta neatendita turno (“dio el maŝino”, kiel la aŭtoro mem dokte diras), kiu tamen ne prokrastos metafore apokalipsan kolapson...

Unu el la atutoj de la teksto estas la “palimpsestoj de propraj nomoj”. La metodo estis jam praktikata de Camacho (en la kazoj de la kantistino “Nikotin’” kaj la unua Esperanta filmo, “Langvoroj”), sed Ertl majstre pluevoluigas ĝin. Pere de tiu litermiksa kaj -ŝanĝa tekniko li ricevas t.n. parolajn nomojn, kiuj respegulas ĉefan trajton de la koncerna persono. Jen kelkaj el la pli indulgaj, nur por doni la guston: “Fernando Virtej, Paŝa Drakuliĉ, Toy Bigboy, Trefort Stilo” — ĝuan malkovron de vere pikantaj mi lasu al la legunto... Same pinĉaj-trafaj estas la akompanaj karikaturaĵoj de Francisco Veuthey (kvankam kelkfoje mislokitaj en la volumo).

Alia grava trajto, en kiu Ertl sekvas Camacho (kaj kredeble precipe gvidan hungaran postmodernan proziston Péter Esterházy), estas la grandskala uzo de “intertekstoj” (t.e. citaĵoj prunteprenitaj de plej diversaj aŭtoroj, enkonstruitaj sen ajna indiko). Dank’ al tiu rimedo la “Epilogo” levas nin al elegiaj altoj. (Samtempe la ankoraŭ posta “Ad libitum” ne plu forte efikas, iomete eĉ malklaras.)

Simile elstaraj estas la fajne desegnitaj “stilportretoj”: tiu de artikolo el la novaĵmagazeno “Minuto”, tiu de komunikaĵo de la inform-misformilo “Verondo Ekskomunikas” kaj tiuj de personaj skrib- kaj parolmanieroj de diversaj eminentuloj — kies lingvouzoj fakte montriĝas pli kliŝemaj kaj kliŝamaj, ol eminentaj...

La libro liveras ankoraŭ kelkajn surprizojn al la atenta leganto, kiel pseŭdoanonco pri cenzurado komence kaj pseŭdorecenzoj de la verko fine. Pro tiuj eĉ pri la ŝajna komposteraro de paĝo 59 oni ne povas centprocente decidi, ĉu la mesaĝo de la verkisto al la enpaĝiganto restis intence aŭ kontraŭvole en la volumo.

La Postdomo estas vera satiro: plena je humuro, tamen tute ne gajiga. Kontraŭe, kiel frosteta vento ĝi dispelas ankoraŭ ŝvebantajn mitojn pri specifaj bonoj de Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. Ĝi montras, ke la Esperanta mikrosocio estas “modelo” por la cetera mondo ne en la senco io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco (PIV, n-ro 4), sed kiel simpligita prezento ... de la esencaj ecoj de sistemo... (PIV, n-ro 5). Ĝi prezentas en siaj kadroj la saman ĝeneralan nekapablon por interkompreniĝo, interkonsentiĝo kaj paca kunvivado.

Verŝajne do pravas unu el la pseŭdorecenzantoj dirante: “La Postdomo kontribuas nek al la disvastigo, nek al la instruado, nek al la utiligado de Esperanto.” Al io simile grava eble tamen jes: al la memkono de la Esperanta lingvokomunumo. Kaj tio jam ne estus malmulto.

Lariko Golden

Ŝoka? Fantazia? Kurioza? Eksmoda?

Kompendio de Psikanalizo. Sigmund Freud. El la germana trad. Gérard Patureaux. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. 106p. ISBN 80-85853-62-0. 21cm. Bind. Prezo: € 12,60

Sigmund Freud (1856-1939) gravas en la kultura evoluo de la lasta jarcento, ne nur en la okcidenta mondo. Franca psikanalizisto D-ro Gérard Patureaux enkondukas pecon de la lastaj jaroj de la fondinto de la psikoanalizo, kun helpo de Claude Piron kaj Donald Broadribb.

El sia viena oficejo Sigmund Freud, kuracisto, neŭrologo, germanlingva verkisto kaj oratoro, gvidis novan internacian movadon. Liaj psikologia teorio, terapio kaj filozofio skuis ne nur ĉiaspecajn intelektulojn, sed multajn aspektojn de la popola kulturo. La Freŭda celo estis scienca ekspliko de la homa psiko, ŝanĝanta la tiaman animo-scion (Seelenkunde) en konstateblan ĝeneralan psikologion. Li admiris artistojn, kiuj intuis ecojn de la homo kaj li agnoskas klopodojn de filozofoj kompreni la menson. Tamen la Freŭda tasko estis sisteme sciencigi tion, kion antaŭuloj brile pentris sed ne pruvis. Ni havas, do, la Freŭdan legon de Edipo (Sofoklo), transformon de nekredebla familia dramo en sciencan paradigmon. Jen el la traduko: La knabeto eniras en la Edipfazon, ekmanipulas la penison fordonante sin al seksaj revoj rilate al ajna penisa aktiveco kun la patrino, ĝis, per efikoj kunligitaj de la kastra minaco kaj de la konstato, ke penison ino ne havas, la knabeto suferas la plej grandan traŭmaton de sia vivo, kiu inaŭguras la periodon de latenteco kun ĉiuj ties konsekvencoj. La knabineto post vanaj provadoj konkuri kun knabeto, agnoskas sian penismankon aŭ prefere sian klitoran malsuperecon kun daŭraj konsekvencoj por sia karaktera disvolviĝo; sekve de tiu unua seniluziiĝo en rivaleco kun knabetoj ŝi ofte sin deturnas de la seksa vivo.

Ŝoka? Fantazia? Kurioza? Eksmoda? Kompreneble feministoj malŝatas la klasikan psikanalizon. Ironie, la Freŭda verkaro pentris pli ol pruvis: trafaj ekzemploj, misa teorio. Ĉi tiu traduko estas valora kaj bonvena, eĉ se la terminaro iom disputindas. Grava pensulo esperantiĝas postmorte. Interesitoj trovos diskuton pri la psikoterapio post Freud Interrete: www.ottorank.com/evoluo.html

E. James Lieberman

Enrigardo en la pensmanieron de Nobel

Nemeza. Nemesis. Alfred Nobel. El la sveda trad. Gunnar Gällmo. Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2003. 253p. ISBN 91-85288-29-2. 22cm. Bind. Dulingva (E, sveda). Prezo: € 27,00

La nomo Alfred Nobel asociiĝas kun premioj, ne kun dramarto — sed jen tragedio de pluraj vidpunktoj studinda. Principe, kiel atentigas la Nemeza-tradukinto Gunnar Gällmo en konciza sed informoriĉa antaŭvorto, la dramo klare reliefigas la kontraŭkatolikajn, eĉ kontraŭkristanajn sintenojn de la aŭtoro. Renkonteblas tra la tuta dramo ‘herezoj’ tiaj: Sed kion la homoj babilas pri lia eterna justeco, tio ja estas la plej ridinda el ĉiuj fabeloj. Tiu punejo, kiun ili nomas infero, estas eminenta invento, ĉar ĝi permesas al la pastraro senmonigi la tutan stultan homaron (p.60).

La intrigo pivotas ĉirkaŭ Beatrice Cenci (kiu vere ekzistis: ŝi estis ekzekutita en Romo en 1599). Beatrice informiĝas, ke ŝia patro, la tirano Cenci, kiun ŝi abomenas, estas fakte nur duonpatro, alivorte leĝa, ne biologia patro. Cenci deziras ŝin kiel edzinon: nur tiel, sin elmetante al monstro, ŝi povos mildigi la suferadon de siaj kruele torturataj fratoj. Konsultinte la madonon, Beatrice finfine decidas murdi sian opresanton, kiu mortas pro ponardo-pikoj en la brakoj kaj kruroj kaj pro plumbo verŝita en la orelojn.

Argumenteblas, ke la tragedio, kiel ekzemplo de dramarto, lamas. La teatraĵo estas vortopeza, agoleĝera. Aparte la scenoj inter Beatrice kaj unue la madono, poste Satano, kiuj decidigas al Beatrice ekagi kontraŭ Cenci, esploras pli religiajn, malpli homajn, eĉ humanajn temojn. Tamen la dramo posedas bazan, iasence krudan energion, kiu ĝin antaŭenpelas, kaj kiu ebligus al ĝi (en redaktita formo) esti laŭde aplaŭde prezentata.

Ne scipovante la svedan, mi ne povas prijuĝi la tradukon. Tamen la lingvo nature fluas, nenie ĝenas: malgraŭ la kontraŭapaĝa ĉeesto de la sveda originalo oni ne sentas, ke pri tradukita dramo temas. Bele estus posedi pliajn tiajn dulingvajn teatraĵojn — aparte, se ili estus tiel belaspektaj kaj fortikaj kiel tiu ĉi volumo. Gratulindas kaj Eldona Societo Esperanto kaj, memevidente, la tradukinto Gunnar Gällmo, kiuj ebligas al esperantistoj — kredeble ankaŭ parolantoj de ĉiuj aliaj lingvoj krom la sveda — unikan enrigardon en la pensmanieron de Alfred Nobel.

Paul Gubbins

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Lajos Tárkony: el “La spegulo” (“Soifo”, 1964)

Sur stratoj or-aŭtunaj tra vigla svarm’ de homoj
mi vagas nostalgie, sencele, kun revemo
en la kvartalo, kie mia malnova memo,
la knabo pale blonda loĝis en oldaj domoj.

Dum hela tag’ min hantas revenaj tombfantomoj,
la sojlojn tre konatajn repaŝas mi kun tremo,
kaj tordas mian koron trista, sufoka premo:
la homojn mi ne konas, forgesis min la ŝtonoj.

Lajos Tárkony (1902-1978), hungara oficisto, longjara amiko de Kálmán Kálocsay. Li estis elstara poeto, kies rafinita versa muzikeco plej alte sonoras en lia ĉefverko “Soifo”.

Loke

EŬROPO: Fine de aŭgusto okazis en Bilbao, Hispanio, la 6-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio. Partoprenis ĝin 284 esperantistoj el 24 landoj. La rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj. En la inaŭguro festprelegis pri la temo Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo Michael Cwik el Belgio. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la vaska laborista movado (A. del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de Eŭropa Unio (Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas (Cwik). Estis akceptita la invito de la maribora urbestro Boris Sović, ke la sekva kongreso okazu aŭguste 2007 en Maribor, Slovenio.

SVEDIO: Sveda Esperanto-Federacio, kiu kongresis en la Esperanto-domo en Lesjöfors, draste malaltigis la mezaĝon de sia estraro. Estis novelektitaj kiel estraranoj tri junaj homoj kun ĵusa aŭ daŭra aktiveco en la junulara movado. La novaj estraranoj estas Sjoerd Bosga, antaŭa prezidanto de TEJO, Katja Ignatijeva, daŭre en la TEJO-estraro, kaj Fredrik Olofsson, pli frue estrarano de SEJU, organizaĵo de la junaj svedaj esperantistoj. La jarkunveno reelektis kiel prezidanton Frankon Luin por ankoraŭ unu jaro.

(Irja Kaponen)

SERBIO: De la 7-a ĝis la 10-a de oktobro 2004 en Teslić, Banja Vručica, Respubliko Serba, okazis TAMEN (Teslića Alvoko Moviĝi al Eŭropa Nacieco). La seminarion, kiun organizis Esperanto-Societo Teslić, kun subteno de IKV (nederlanda pacmovada organizaĵo) kaj EEU, ĉeestis 34 homoj el balkanaj landoj (Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Montenegro, Makedonio). Dum prelegoj oni pritraktis la staton de ne-EU-landoj kaj ilian vojon al Eŭropa Unio. La partoprenantoj estis plejparte junaj homoj.

[FORIGITA!: bildo]

La partoprenantoj de TAMEN

AŬSTRIO: La 3-an de majo 2004 Walter Klag prelegis pri Lingvoplanado kaj planlingvoj en la klublokalo de Mensa (Gastejo Hopfenstange, Vieno, 7-a distrikto). La unuhora prelego temis pri lingvoj en la mondo, etnaj kaj planitaj lingvoj, lingvopolitiko de EU, la “vivantaj” planlingvoj Esperanto, Ido, Interlingua, pliaj novaj lingvoprojektoj kaj Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Post la prelego sekvis duonhora diskuto kun la 20 partoprenantoj.

FRANCIO: En la provenca vilaĝo La Roque d’Anthéron okazis kongreso de pluraj Esperanto-asocioj el Francio: Espéranto-France, Espéranto-jeunes, Fédération espérantiste du Travail, Franca Katolika Esperanto-Asocio kaj Grupo de Esperantistaj Edukistoj. Pli ol cent partoprenantoj ĝuis interesajn prelegojn kaj kunsidojn, riĉan kulturan programon kaj agrablajn promenadojn en belega naturo. Okazis laborgrupoj pri Eksteraj rilatoj (rilatoj kun politikistoj, asocioj, eŭropaj instancoj, instruado kaj varbado, ne sufiĉas instrui la lingvon por fari el interesitoj praktikantojn kaj uzantojn de Esperanto), Al kio utilas landa Esperanto-asocio? kaj Vendo de kartoj de “amikoj” de Esperanto. La membraro elektis novan komitaton, kiu elektis novan estraron: Claude Longue-Epée (prezidanto), Xavier Godivier (vicprezidanto pri rilatoj kun federacioj), François Bartsch (vicprezidanto pri informado), Jérôme Mathieu (ĝenerala sekretario), Vincent Charlot (vicsekretario), Alain Fagot (kasisto), Claude Nourmont (estrarano pri kulturo) kaj Jean-Louis Texier (estrarano pri specifaj taskoj). La komitato elektis du komitatanojn A por UEA: François Bartsch kaj Claude Nourmont. En la kultura programo JoMo regalis la kongresanojn per bunto da kantoj kaj lingvoj. Ne malpli valora estis satira kabaredeca teatraĵeto, prezentita de la teatra trupo La Cikadoj.

(Claude Nourmont)

ĈINIO: Jam antaŭ 40 jaroj la Pekina Disaŭdiga Instituto kulturis profesiajn esperantistojn por E-organizoj de Ĉinio. Jen Liu Junfang, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj parolisto de Ĉina Radio Internacia, Tan Xiuzhu, prezidantino de ĈEL kaj komitatano de UEA, Yu Tao, ĝenerala sekretario de ĈEL kaj estrarano de UEA, Yu Jianchao, estrino de E-sekcio de Ĉina Radio Internacia, ĉiuj estas elbakitaj de la instituto. Nun en la Esperanta fako de la instituto lernas 7 junuloj el diversaj lokoj de Ĉinio. Ili eklernis la lingvon en septembro de 2003, kaj nun jam kapablas interbabili Esperante. Laŭ Zhao Jianping, raportisto de ĈRI kaj instruisto de ilia konversacia leciono (sur la foto), ili rapide progresas en la lernado. La grupo partoprenas en aktivado de la Pekina E-Asocio, akceptas fremdlandajn esperantistojn, vizitantajn Pekinon, kaj planas organizi ekspozicion pri Esperanto en kelkaj universitatoj de Pekino.

(Chen Ji)

[FORIGITA!: bildo]

Inter la lecionoj

GERMANIO: 61 personoj partoprenis en la ĉi-jara SOMERE, SOmera MEz-eŭropa REnkontiĝo, organizita de EsperantoLand. Ĝi okazis en la vilaĝo Kall-Krekel, sudokcidente de Bonn, dum du semajnoj: de la 26-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto. La aĝo variis inter unu kaj sepdek sep jaroj. 31 partoprenantoj venis el eksterlando. Entute ĉeestis homoj el 13 nacioj, kio kreis tre agrable internacian rondon. La programo estis multfaceta: ŝak-turniro, infana teatraĵo, bivakfajro, prelegoj, dancado, malstreĉanta gimnastiko, muziko, ekskursoj en la bela ĉirkaŭa naturo, al la apudaj urbetoj, kastelo, monakejo, bestoparko, naturcentro... La komencantoj, progresantoj kaj konversaciemuloj partoprenis en kurso aŭ babila rondo por eniri Esperantujon kaj plupaŝi en ĝi. Pri la renkontiĝo aperis plurkolumnaj raportoj en Kölnische Rundschau kaj Kölner Stadtanzeiger. Pluraj el la SOMER-umantoj jam anoncis sian partoprenon en la venonta 3-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand jarfine en la kastelo Marienburg (http://www. esperantoland.org/nr/). La 3-a SOMERE okazos venontjare en julio/aŭgusto, denove en la limregiono de Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Francio kaj Germanio.

(Lu Wunsch-Rolshoven)

Fake

EU-PARLAMENTO: La 8-an de julio Małgorzata Handzlik, la unua esperantista EU-parlamentanino, renkontiĝis kun budapeŝtaj esperantistoj. La renkontiĝo okazis en la hungara Landa Fremdlingva Biblioteko, kie trovis lokon la fama Esperanto-Kolektaĵo Fajszi (40 mil bibliografiaj unuoj). Ĉeestis la vicprezidanto de HEA Aleksandro Jakab, Stefano Mészáros (Kultura E-Asocio), Emeriko Szabó (Presejo Saluton), Andreo Lukács (Medioprotekta Asocio Aero) kaj 6 membroj de la Budapeŝta Medicina E-Fakgrupo. Oni parolis pri la — ebla — estonta rolo de Esperanto en la Eŭropa Unio: Esperanto, kiel unu el la oficialaj lingvoj de EU kaj Esperanto, kiel la unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en la bazaj lernejoj.

(Ludoviko Molnár)

SKOLTOJ: Centra Organiza Komitato de JOTI (Ĵamboreo en Interreto), la tutmonda skolta renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en la tria semajnfino de oktobro, akceptis Esperanton en sia TTT-ejo, danke al la klopodoj de la redaktoro de La Skolta Mondo, la organo de Skolta Esperanto-Ligo (la unua internacia skolta organizaĵo en la mondo). La redaktoro pretigas 15-lingvan tradukon de la verko Pli Vastaj Horizontoj en Internacia Skoltado. Ligoj: http://ttt.esperanto.org/skolta/vasta.html; http://www.joti.org

RETA BABILADO: Lastatempe en interreto viglas ĉinaj esperantistoj, kiuj interparolas en babilejo, uzante la komputilan sistemon Skype. Ili ekz. sekvis la 89-an UK en Pekino kaj diskonigas informojn pri Ĉinio. La oficistoj de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio aliĝis al la babilejo kaj interparolas kun esperantistoj el diversaj landoj. Por eniri en la babilejon oni povas transpreni tekston de Skype ĉe la retejo www.skype.com kaj aldoni uk-2004 kaj cel2004.

(Niu Xueqin)

[FORIGITA!: bildo]

Reta babilado inter esperantistoj

Persone

TIŜLJAR: La nordslovenia ĵurnalo Večer aperigis la 8-an de septembro duonpaĝan intervjuon kun Zlatko Tišljar, la nova sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, pri la perspektivoj de Esperanto en EU kaj pri la nuntempa situacio en la Esperanto-movado. En la artikolo Tišljar substrekis la gravecon de neŭtrala lingvo por Eŭropo kiel identeca lingvo. Je la demando kiel li taksas la ŝancojn de Esperanto, li respondis, ke ili dependas de tio, ĉu la eŭropaj politikistoj komprenos, ke la estonteco de Eŭropo dependas de evoluigita eŭropa identeco, kiu ne povas ekzisti sen eŭropa identeca lingvo.

POŠKA: La 14-an de novembro estis en Vilno inaŭgurita memortabulo al la konata litova sciencisto, esperantisto, verkisto kaj vojaĝanto Antanas Poška. Sur la muro de la domo N-ro 15 en la strato Smelio, kie li post la ekzilo loĝis, Litovia ministerio de kulturo lokis memortabulon kun jena teksto en la litova lingvo: En tiu ĉi domo dum la jaroj 1959-1992 loĝis antropologo, esperantisto, verkisto kaj vojaĝanto Antanas Poška (1903-1992). La inaŭguron partoprenis multaj famuloj de Litovio. En preskaŭ ĉiuj solenaj paroladoj estis substrekita la esperantisteco de Antanas Poška. Pri la evento informis multaj litovaj gazetoj, radio, kaj kelkaj litovaj televidoj faris mallongajn raportojn por siaj novaĵprogramoj. Specialan informon por la gazetaro pere de novaĵagentejoj disvastigis la Litovia ministerio de kulturo.

(Povilas Jegorovas)

LEE YOUNG-KOO: Korea Esperanto-Asocio la 7-an de aŭgusto, dum sia 36-a nacia kongreso, elektis sian novan prezidanton. Prof. LEE Young-koo, ĉinlingva profesoro de Korea Fremdlingva Universitato, transprenis la martelon de S-ro LEE Jung-kee. Prof. LEE havis intervjuon en Jungang, la plej fama ĵurnalo en Koreio, pri Esperanto kaj siaj ambiciaj planoj.

Tra la mondo

SAT kongresis en Bratislavo

Inter la 14-a kaj 21-a de aŭgusto — ĉi-jare paralele kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — kongresis Sennacieca Asocio Tutmonda en Bratislavo, Slovakio.

Partoprenis pli ol 140 personoj el 19 landoj. Plimulto el la partoprenantaro venis el Francio, kie SAT havas plejmulton da membroj. Sabato, la 14-a de aŭgusto, estis la tago de bonvenigoj kaj por konatiĝo kun la urbo.

La oficiala malfermo de la Kongreso okazis dimanĉe matene. La kongreson salutis Petro Chrdle, prezidanto de la loka kongres-komitato, sekvis salutvortoj de Alica Komlóši, kiu skizis la historion de la urbo Bratislavo. Salutvortojn de Renato Corsetti peris Marija Belošević .

En sia inaŭgura parolado Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, parolis pri Eŭgeno Lanti, la ĉefa fondinto de SAT, kiu naskiĝis antaŭ 125 jaroj. Li substrekis, ke Lanti konsekvence kondamnis la fanatikecon, ne malpli decide ol (kiel poste restis pli memorate) la esperantistan politikan neŭtralismon.

SAT-kongreso konsistas ĝenerale el kvar partoj: ekskursoj, prelegoj, kiuj prefere rilatas al politikaj aŭ lingvaj temoj, kunsidoj de diversaj Frakcioj de SAT, kaj plej grave laborkunsidoj kiuj estas la jarkunveno de la asocio.

La ekskursoj estis tre ŝatataj de plejmulto el la partoprenantoj kaj certe helpis sukcesigi la kongreson.

Eble iom tro oni parolis en la prelegoj pri la lando Slovakio kaj la urbo Bratislavo kaj ne sufiĉe pritraktis politikajn problemojn, kiuj certe ankaŭ en Slovakio ekzistas. Tre gravaj estis la kunsidoj de Frakcioj de SAT, grupoj de homoj, kiuj defendas saman politikan koncepton kaj klopodas prezenti sur sia politika kampo Esperanton kiel plej ĝustan rimedon por komuniki trans lingvaj limoj. Anoj de la komunista Frakcio eĉ rezignis partopreni ekskursojn pro multe da laboro. Certe la komunista Frakcio bonŝancas kun la nuna gvidanto de la Frakcio, la konata aktivulo Stan Keable. Aliaj Frakcioj kiuj kunvenis estis la Liberecanoj, Sennaciistoj, Ekologiistoj, Ĉielarko (defendo de la rajtoj de aliaj formoj de seksumado kiel gejoj ktp).

Ĉi-jare oni klopodis krei Humanistan Frakcion, sed diskuto montris ke jam la statuto de SAT bone substrekas la humanisman idearon de la asocio kaj aperis demando, ĉu necesas aparta Frakcio kies idearo jam troviĝas plene en la asocio?

Kunvenis kun pli da sukceso ol kutime la Junulfako, precipe dank’ al la samtempe okazanta ILEI-Konferenco (ILEI pritraktas instruadon de Esperanto kaj havas plejparte junajn membrojn.)

Fondiĝis Por-Esperanta Fako. Ĝis nun SAT ne pritraktis instruadon aŭ disvastigadon de Esperanto. Montriĝis tamen, ekzemple dum Eŭropa Sociala Forumo, okazinta en St Denis (Pariza regiono) la neceso ke SAT pritraktu ankaŭ ĉi tiun temon. Gary Mickle estas la iniciatinto kaj motoro malantaŭ la projekto, kiu eble povus altiri novajn membrojn.

Dum la politika forumo, kiu okazis mardon la 17-an de aŭgusto, oni vigle diskutis pri la temo Honesta Merkato (Fair Trade). La ĝeneralaj laborkunsidoj, kelkfoje la okazejo de tempestoj en SAT, estis ĉi-foje nekutime pacaj. Aprobiĝis la Regularo de la Por-Esperanta Fako, kiu celas i.a. informi pri Esperanto kaj varbi por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA*-oj, tute aparte per interreto, faciligi interŝanĝon de informiloj en la SAT/LEA-medio kaj stimuli la debaton pri informstrategiaj konceptoj. Debato pri la rilatoj kun la Esperanta Civito evidentigis preskaŭ senescepte kritikan sintenon pri tiu organizaĵo, kvankam plimulto voĉdonis por la ne-pritrakto de mocio celanta ĉesigi formalajn rilatojn inter SAT kaj ĝi.

Jakvo Schram

Jubileaj 20-aj Artaj Konfrontoj

La jubilea 20-a Arkones (Artaj Konfrontoj en Esperanto) okazis dum la unua oktobra semajnofino en la pola urbo Poznań. Partoprenis ĝin pli ol 190 personoj el 16 landoj kaj raportis pri ĝi televido, radio kaj gazetaro. Kiel kutime ĝi okazis tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (25 sept–01 okt 2004).

Tri novaj spektakloj ornamis la Konfrontojn. Unue la prapremiera — avangarda prezentaĵo en plenumo de la aŭtoro Jarlo Martelmonto, Krzysztof Usakiewicz, Lu Wunsch-Rolshoven kaj Zuzanna Kornicka-Stępniak. Due Laodamia — laŭ la dramo de Stanisław Wyspiański, esperantigita de Czesław Straburzyński kaj prezentita de Junulara Teatro Instigo el Gorzów Wielkopolski. Reĝisoris Ludwina Nowicka; ĉefrolis Małgorzata Ławrynowicz, kunludis Bogusława Ławrynowicz, Karina Stanek kaj Tobiasz Kaźmierski. Trie Kontaktoj — laŭ tekstoj de Łukasz Mikołajewski, kiun reĝisoris la aŭtoro kaj prezentis teatra grupo Spontanea.

Okazis tri fotoekspozicioj: Transigoj de Ilona Ejsmont, Esperantaj aranĝoj kaj Impresoj de Andrzej Sochacki. La amasloĝejon plenŝtopis grupo de PEJ-anoj, kiuj sub la gvido de la PEJ-prezidantino Irmina Szustak vigle diskutis organizajn aferojn de PEJ kaj la IJK de TEJO en Zakopane. La junaj spektantoj ĝuis recitalojn de Zuzanna Kornicka-Stępniak Koncerto dediĉe al Tadeo, Georgo Handzlik Mi volas danki vin ... kaj Moliere Ngangu Nduantoni Afrika muziko. Impone funkciis “la plej riĉa en Pollando E-libroservo”, gvidata de Paweł Janowczyk. Averaĝe ĉiu arkonesano aĉetis pli ol du librojn. Kiel ĉiam prezentiĝis multaj Esperantaj eldonejoj, gazetoj kaj aranĝoj.

Post la ĵusa morto de Tadeo Chrobak — plurfoje rememorata dum la aranĝo — la gvidon de primovada paneldiskutrondo transprenis Ireneusz Bobrzak kaj la programerojn anoncis kaj gvidis Tobiasz Kaźmierski kaj Zuzanna Kornicka. Okazis aŭtora vespero kun István Ertl, publika renkontiĝo de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA), diskutrondo de ŝatantoj de la Esperanta Poezio sub la gvido de Maria Majerczak, trejngrupoj pri interpersona komunikado gvidataj de Jerzy Rządzki, prezentoj de videofilmoj (Sieĝo de Malborko, Raporto pri la UK en Pekino kaj Kamenskrapisto). 45-an jubileon festis la Esperanto-Redakcio de Pola Radio. Pri siaj travivaĵoj parolis Grzegorz Turbański (proze) kaj Tadeusz Chmiel (poezie). Dum Miela vespero, kiun tradicie gvidis Ela Malik, amuzis nin junulara sakŝalma grupo kaj modernstila dancgrupo. Walter Żelazny kaj Tomasz Chmielik prezentis projekton de deklaro pri la okazintaĵoj en PEA en 1985, kiun subskribis dekkelkaj personoj. En abunda seminaria programo prelegis: Augusto Casquero de la Cruz, Tomasz Chmielik, Aida Čižikatė, Witold Czerwiński, Roman Dobrzyński, István Ertl, Halina Gorecka, Andrzej Grzębowski, Zbigniew Kornicki, Ilona Koutny, Boĵidar Leonov, Lidia Ligęza, Maria Majerczak, Bradio Moro III, Moliere Ngangu Nduantoni, Barbara Pietrzak, Katarzyna Tempczyk, Walter Zelazny. La Arkonesan forumon vizitis la direktoro de la Arta kaj Kultura Departemento por persone enmanigi gratulleterojn al la ĉeforganizantoj de Arkones: Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki kaj Tobiasz Kaźmierski.

Paweł Janowczyk kaj Zbigniew Kornicki

[FORIGITA!: bildo]

Paweł Janowczyk en la libroservo

Velura Sezono

Esperanto-aranĝoj en diversaj landoj estas tre malsamaj. Mi ne “malkovrus Amerikon” dirante, ke en Rusio, Ukrainio, kaj fakte en preskaŭ ĉiuj landoj de la iama Sovetunio, oni tre inklinas al kantoj, aparte al bardaj kantoj. Ukrainaj esperantistoj sukcese ligis ĉi tiun econ al ekstera informado. La rezulto — sukcesa E-muzikfestivalo plus dekoj da informoj en la ukrainaj amaskomunikiloj.

Ĉi-septembre en Jalto (Krimeo, suda Ukrainio), post 16-jara interrompo, renaskiĝis Internacia E-muzikfestivalo Velura Sezono, fama kaj ŝatata en la tuta iama Sovetunio. Ĝi festis samtempe du jubileojn: sian dekan okazon kaj kvaronjarcenton ekde la momento de la fondiĝo: la unua okazis en 1979.

En la 80-aj jaroj Velura Sezono estis unu el la plej popularaj E-aranĝoj en Sovetunio, kiu kunigis artismemajn esperantistojn de la tuta lando. En ĉi tiu festivalo interkonatiĝis kaj amikiĝis multaj talentaj aŭtoroj kaj kantistoj; naskiĝis ensembloj, sen kies kantoj nun ne eblas imagi rusiajn aŭ ukrainajn E-renkontiĝojn. Dank’ al Velura Sezono estis kreita en Jalto la unua urba klubo de bardaj kantoj Tero, la sola en Sovetunio, kie aŭtoraj kantoj sonis en diversaj lingvoj. Tero aktive partoprenis en krimeaj festivaloj de bardaj kantoj kaj eĉ mem organizis la unuan urban bardan festivalon.

La festivalon partoprenis ĉ. 90 homoj el 10 landoj. Por la partoprenantoj estis organizitaj ekskursoj kaj turistaj marŝoj, okazis E-kursoj, prezento de Vinilkosmo. Sed la ĉefa celo estis Informado pri la Esperanto-movado al la ekstera publiko, por kiu okazis 4 koncertoj.

Kial Jalto? La urbo estas unika: ne nur pro sia kuraca subtropika klimato kaj riĉega naturo (en Krimeo kreskas ĉ. 2500 specoj de plantoj, el kiuj 240 ne troviĝas aliloke), sed ankaŭ pro multaj historiaj eventoj, ligitaj al ĝi. Ankaŭ por esperantistoj ĝi estas tre speciala loko, ĉar Jalto estis unu el la luliloj de la E-movado kun memortabuloj honore al pioniroj de E-movado I. Ostrovskij (kuracisto de la fama rusa verkisto A. Ĉeĥov, redaktoro de la unua ruslanda E-revuo) kaj N. Borovko (direktoro de la Jalta urba biblioteko, kreinto de la unuaj originalaj noveloj en Esperanto). La memortabuloj aperis dank’ al la historiaj esploroj de Jefim Zajdman kaj sponsorado de jaltaj esperantistoj.

Unu el la ĉefaj punktoj de la aranĝo estis gazetara konferenco. Ni aperigis anoncon en la ĉefa ukraina novaĵagentejo kaj sendis ĝin al ĵurnalistoj, kiuj verkas pri turismo. La ĉefaj allogaĵoj estis JoMo, kiu estis speciale invitita por la festivalo, kaj turismo pere de Esperanto kaj Pasporta Servo. La aranĝon vizitis japana esperantisto Kaneko Yoichi, kiu jam tri jarojn vojaĝas pere de Esperanto, kaj tiel ni havis bonan ilustraĵon por niaj informoj. Aliaj eksterlandaj gastoj estis Joel Amis (Usono/Nederlando) de TEJO, Šarunas Tamulenas el Litovio kaj, kompreneble, JoMo (Francio). La konferenco okazis en la urba biblioteko, tiu, kies unua direktoro estis la E-pioniro N. Borovko. Venis ĵurnalistoj de jaltaj gazetoj kaj radio. La plej grava novaĵportanto estis la tutlanda televidkanalo ICTV, kiu faris elsendon en la tago de nia ĉefa publika koncerto. La novaĵo estis disvastigita de diversaj novaĵportaloj, inkluzive la plej grandan ukrainan novaĵservilon - MigNews. La unuan tagon de la aranĝo en la tutukrainia Nia Radio aperis intervjuo kun Ĵenja Zvereva kaj Jefim Zajdman. La ĉefa celo de la festivalo estis realigita jam antaŭ la komenco de la festivalo.

La publika koncerta programo de Velura Sezono konsistis el tri senpagaj koncertoj. La unua estis ekstera, ĝi okazis sur la jalta ĉefpromenejo apud la maro. Du aliaj okazis en la urba kulturdomo. Koncertis jam konataj kaj komencantaj ukrainaj kaj rusaj bardoj, plejparte esperantistaj.

JoMo vere estis ĉies ŝatato. Tre imponis lia kapablo komuniki kun la aŭskultantaro kaj lia eksterordinara arto dancigi ĉiujn ĉeestantojn. Liaj “gaskon-musketeraj” kantoj (kiuj evidentiĝis... ukrainaj, tradukitaj de li en la gaskonan) furoris. La ukrainan lingvon li komencis lerni antaŭ unu jaro. Je granda ĝojo de jaltanoj li dediĉis unu kanton al ilia urbo kaj promesis viziti Jalton denove.

Ĵenja Zvereva, k...@tejo.org

[FORIGITA!: bildo]

La komuna gazetara konferenco

[FORIGITA!: bildo]

Jefim Zajdman, intervjuata de la tutlanda televidkanalo ICTV

Forpasoj

Chuck Donoghue (1924-2004), delegito kaj fakdelegito (muziko, bahaismo) en Boone (Usono), mortis la 23-an de septembro pro pulmokancero. La muzikisto iam servis kiel estrarano i.a. de Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto.

Maria Henriksen (1931-2004), dumviva membro, forpasis la 4-an de julio 2004 en Kopenhago.

Franz Jodozi (1918-2004), iam delegito kaj fakdelegito (televizio, turismo) kaj dumviva membro en Hürtgenwald-Gey (Germanio), mortis ĉi-jare.

John B. Moore (1911-2004), iam delegito en Rockhampton (Aŭstralio), forpasis ĉi-jare en Emu Park Qld.

Bernd Ziegler (1944-2004), fakdelegito (poŝto) en Neustadt (Germanio), mortis la 19-an de marto 2004.

Anoncetoj

Doganejo hungaria-serbia en septembro. Ni estis du germanoj. Vi en ruĝa auto kun glumarko Internacia Lingvo. Ni ne povis paroli plu - la doganejo ne enlasis nin. Bv. skribi al: t...@arcor.de

Andersen: La 2-an de aprilo 2005 estos festata 200-jariĝo de la naskiĝo de Hans Christian Andersen, famkonata dana verkisto de fabeloj kaj rakontoj. Okaze de la memorfesto ni organizas ekspozicion pri la temo Vojaĝo tra la fabeloj kaj rakontoj de Andersen. Tiu vojaĝemulo ĉiam bedaŭris, ke ne ekzistas komuna lingvo kaj certe fariĝus esperantisto. L.L. Zamenhof tradukis liajn fabelojn por provi kaj poluri sian lingvon. Por montri, ke tia komuna lingvo ekzistas, kaj ke ni povas uzi ĝin, ni petas esperantistojn el la 5 kontinentoj sendi al ni ilustritan nacilingvan infanlibreton kun unu aŭ du fabeloj de Andersen. Ni jam ricevis libretojn el Germanio, Italio, Hispanio, Finnlando, Brazilo, Ĉinio, Japanio, Hungario. La nomoj de la sendintoj kaj ilia lando estos skribita en la libro. Ni tiel esperas vidigi, ke Esperanto estas forta ligo inter ĉiuj kontinentoj kaj ebligas komunikadon. Infanoj povas partopreni en tiu ekspozicio per desegnaĵoj pri la fabeloj de Andersen kaj sendi ilin antaŭ la fino de februaro.

André Bourdet, b...@wanadoo.fr
Kion sendi kien?
  • Viajn kontribuaĵojn, artikolojn kaj fotojn por la revuo, rimarkojn k.s. bonvolu sendi al la redakcio en Slovakio (vidu la kolofonon).
  • Reklamaciojn pri ne-ricevo de la revuo, adres-ŝanĝojn, informojn pri la abono aŭ pago de la membrokotizo k.s. bonvolu sendi al la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando (vidu la kolofonon).

VERDA DOMO DE ARIZONO (VDA)

Oazo en Dezerto

  • Lingva kaj kultura domo en Usono
  • Por naciaj kaj internaciaj gastoj esperantlingvaj
  • Plaĉega globskala samideana etoso en belega, komforta, ĝardena medio mezdezerta
  • Mondfamaj geologiaj mirindaĵoj, i.a. la Grand-Kanjono, por viziti ĉiuterene
  • Nekutimaj botanikaj belegaĵoj por spekti ĉiuflanke
  • Antaŭhistoriaj arkeologiaj restaĵoj por admiri ĉiuangule
  • Bongustaj indiĝenaj kaj popolaj kuirartoj por sperti ĉiuloke
  • Fascinaj regionaj vivmanieroj (vakera, pionira, mormona, afrikamerika, indiĝenamerika, latinamerika, ktp) por renkonti ĉiuparte
  • Altrangaj muzeoj, teatroj, preĝejoj kaj universitatoj por ĝui ĉiustrate
  • Eksterlandaj (meksikiaj) kaj indian-rezervejaj ekskursoj por fari ĉiuregione
  • Ĉiutagaj, ĉiuhoraj, ĉiunivelaj konversaciaj rondoj sub la sperta kaj bonvola direktado de afabla multe vojaĝinta iran-usona esperantistino Anĝelina Taremi.

VDA disponas pri: biblioteko, naĝejo (varmigata vintre), ekzerca salono, saŭno, bilardsalono, varmega bankuvego, dancejo, muzikiloj, piknikejo, ktp. Privata dormĉambro, salono por tiuj, kiuj dormas sur sofolitoj aŭ surplanke en dormosako. Verda Domo de Arizono situas en Tempe, antaŭurbo de Phoenix (Fenikso), miraklourbo naskiĝinta pionirepoke en la 19-a jarcento.