Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 12

Malferme

Trezoroj en rubujo

Claude Nourmont

Antaŭ 145 jaroj, la 15-an de decembro 1859, enmondiĝis Ludwik Lejzer Zamenhof en urbo Białystok. Memore al la kreinto de la Lingvo Internacia, kiel li nomis la proponatan lingvon, la Esperanto-komunumo diversmaniere festas la eventon: paroladoj, vizito al monumento, kulturaj spektakloj, manĝofestoj, eĉ futbalmatĉoj…

Sed verŝajne unu el la plej taŭgaj manieroj digne festi la kreinton de Esperanto estas laŭ la propono farita jam en 1927 de Julio Baghy, ke la naskiĝtago de Zamenhof estu ĉiujare la tago de la Esperanto-literaturo, do festo de la libro. Eĉ en nia retema erao libroj plene konservas sian kulturan valoron. Kontraste al aliaj lingvoj, kiuj vivas parole antaŭ ol esti transskribitaj, Esperanto ekvivis unue dank’ al modesta libro, kaj estis poste ekparolata.

Kion oni faru okaze de festo de la libro? Tradicie, oni sugestis, ke ĉiu “vera” esperantisto devus je tiu okazo aĉeti minimume unu libron. Sed ekzistas aliaj manieroj festi: organizi ekspozicion (eĉ modestan) de novaj libroj, aŭ de malnovaj, prezenti iun aspekton de la Esperanta literaturo, informi pri lastaj aperintaĵoj…

Lastatempe, mi vizitis kunvenon de klubo, kiu estis translokiĝanta. Dum la festeto, oni ankaŭ movis diversajn aĵojn: kartonojn, meblojn, kaj mi supozis, ke oni transigas la tuton al la estonta klubejo — aŭ al iu membro, kiu provizore gastigos la havaĵojn. Surprize, elirante de la ne plu uzota klubejo, mi trovis sur trotuaro kartonaron de malnovaj libroj, irontaj al rubujo.

Mi mem ĉiam vivis en librema etoso, mia profesia laboro temis pri libroj, mi ĉiam amis librojn. Libron oni ne forĵetas! Kaj des malpli Esperantan libron.

Post ioma ŝokiĝo, tuj agi: savi la tuton; mi ne venis per aŭtomobilo, sed homoj samideaj pri la valoro de Esperantaj libroj helpis kunporti la tuton en pli ĝustan lokon. El tiu stoko (laŭdire nur duoblaĵoj), kompreneble ne ĉio estas grandvalora: malnovaj lernolibroj, siatempe eldonitaj grandkvante, difektitaj libroj, kun flaviĝintaj paĝoj, aŭ relative lastatempaj eroj facile troveblaj.

En revuo Esperanto de decembro 2002, en artikolo Trezoroj en la reto, Ulrich Lins feliĉis trovi brokante por 50 eŭroj la libron de Bertha von Suttner For la batalilojn! Tiun trezoron mi trovis en la rubujo, same kiel ekzemple libreton La arto fariĝi centjara de L. Wegener, kun subskribo de la aŭtoro. Ankaŭ kelkajn erojn pri kiuj oni volonte batalus ĉe aŭkcio ankaŭ tie akireblis: Oficiala dokumentaro de la 1-a kongreso de Universala Esperanto-Asocio (Augsburg 1910 — Washington 1910), aŭ Laŭroj, kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de La revuo, eldonita en 1908.

Pri multe pli lastatempaj libroj, oni ne forĵetu libron pri Lidja Zamenhof, ĝuste kiam oni festas la centan datrevenon de ŝia naskiĝo. Oni ankaŭ ne forĵetu libron al kiu oni iel kontribuis (kie la propra nomo estas menciita). Por niaj historiistoj ankaŭ estus interese havi ekzempleron de fakbulteno kiu eldoniĝis en nur 80 ekzempleroj, kiel menciite en la koncerna eldonaĵo.

Mi ne intencas fari ĉi tie katalogon, la paĝoj de la revuo ne sufiĉus. Ĉu mi danku la forĵetintojn, ke mi trovis trezorojn en rubujo?

Ne faru libro-malfeston!

[FORIGITA!: bildo]

Historiaj raraĵoj en la Biblioteko Hector Hodler.

InterKulturo

Nova paŝo

IK-teama plankunsido, kiu okazis de la 22-a ĝis la 25-a de oktobro 2004 en Oslo, Norvegio, signifis novan paŝon de la projekto Interkulturo (IK) en la direkto de kunlaboro kun neesperantistaj uzontoj kaj plua pliproksimiĝo al akademiaj rondoj.

Iniciatita en la jaro 1998, naskita en la Laboratorio por eksperimenta pedagogio de la Tria Roma Universitato kiel Kvazaŭa Lernejo “Tibor Sekelj kaj flegata de ILEI kiel lerneja projekto por interkultura lernado kaj transkultura komunikado per Esperanto kaj Interreto, IK paŝis sian evoluvojon tra diversaj fazoj: rapida disvastiĝo kaj entuziasma akcepto dise en la mondo en la jaroj 1988-2000 (97 klasoj de 50 bazaj kaj mezaj lernejoj en 25 landoj de 6 kontinentoj), elreviĝo kaj preskaŭ estingiĝo en 2001 kaj 2002, reviviĝo ekde 2003 per financa subteno de ESF kaj aktivula apogo de E@I/TEJO kun nova rethejmo www.interkulturo.net, rekono en internaciaj konferencoj pri interkultura edukado kaj lingva diverseco en 2003 kaj 2004 (Unesko, FIPLV, Linguapax k.c.) kaj daŭrigo de malrapida sed daŭrpova kresko.

La IK-teamo (Heming Welde Thorbjørnsen el Norvega Junularo Esperantista, Katja Ignatijeva el TEJO, Anna-Laura Wickström el Germana Esperanto-Junularo, Ljuan Marko Gashi el Centro por Multkultureco de Universitato de Novi Sad — Serbio, Haris Subačić el Esperanto-Junularo de Bosnio kaj Hercegovino, Francesco Maurelli el Skolta Grupo Marino 1 — Italio, kaj Radojica Petrović el ILEI) dum la menciita kunsido en Oslo konkretigis evoluplanon de kontaktreto de Interkulturo en la periodo novembro 2004 — decembro 2005, kiun subvencias Youth (EU) aldone al la subvencio kiun IK jam ricevis de ESF. Por tiu periodo estas antaŭvidita pritrakto de minimume kvin interkulturaj temoj. La unua — Kio estas tipa por mia kulturo? — estos traktata dum novembro/decembro 2004. Ĉe http://www.interkulturo.net/kovrilpagxorezultoj legeblas diversaj kontribuoj pri la antaŭaj esplortemoj: Interkulturaj spertoj, Popularaj libroj, Nia urbo, Fabeloj de la mondo kaj Legendoj pri kreado de la universo. Tie troveblas ankaŭ kvizoj por testeti interkulturajn sciojn.

La novan paŝon de IK karakterizas plurlingvigo kaj pli ambicia turniĝo al universitataj fakuloj kaj ekstermovadaj institucioj en la sfero de interkultura edukado kaj protektado de kultura kaj lingva diverseco. Ĝia retpaĝaro estos tradukita unue en la anglan, rusan, germanan kaj francan lingvojn, kaj poste restos malfermita por tradukado en ajnan lingvon de la mondo, sed ĉiam kun klara indiko, ke la originalo estas en Esperanto. Tiel ĝin povos uzi ankaŭ studantoj de aliaj lingvoj kaj tiel ĝi renkontigos pli vastan publikon kun Esperanto kaj ĝiaj servoj.

[FORIGITA!: bildo]

Kaj fine — kiom ĝi kostis: Anna Laura, Heming, Haris kaj Ljuan Marko en la Esperanto-Domo en Oslo, post la IK-kunsido

La plurlingvigo, aldone al la interesaj enhavo, metodoj kaj ĝisnunaj rezultoj de IK, faros ĝin eĉ pli alloga por ekstermovadaj interesatoj kaj ilia kunlaboro.

Unu el la jamaj neesperantistaj partneroj de IK, la Centro por Multkultureco el Novi Sad (Serbio), venas el la rondoj de la projekto IntCultNet, kun kiu IK renkontiĝis en junio pasintjare dum la Unesko-konferenco pri interkultura edukado okazanta en Finnlando. Temas pri projekto gvidata ĉefe de profesoroj el finnlandaj universitatoj kaj aplikata en 6 landoj de Eŭropo kaj Azio kun similaj ĉef-ideo kaj metodologia bazo kiel IK, sed pli universitateca, kun pli strikte difinita instruprogramo kaj pli formale direktata. Ĝi estis prezentita kaj analizkomparata kun IK dum la teamkunsido en Oslo. La prezentanto emfazis lingvajn malfacilaĵojn en la komunikado inter la diversnaciaj partoprenantoj kiel unu el la plej gravaj problemoj de IntCultNet. La angla kiel laborlingvo ofte montriĝis ĝeno, ĉar ne ĉiuj bone regis ĝin. Estis plezuro prezenti la sukceson de la Esperanto-bazita IK al homoj kun tiaj spertoj pri la lingva problemo en internaciaj edukprojektoj.

Aliflanke, la spertoj el IntCultNet estos utilaj por IK, unuavice ĝiaj scienca baziteco kaj taksmetodoj. IK fakte bezonas eksterajn evaluantojn* por certigi al ĝi pli solidajn gvidliniojn por plua evoluo. La unuaj kontaktoj estas faritaj tiucele kaj ni esperas trovi bonan solvon. Tio estos vojo al pli konvinka konatigo kaj rekonigo de la eduka kaj praktika utileco de Esperanto en la neesperantistaj akademiaj rondoj. Kaj ĝi plifaciligos la vojon al neesperantistaj fondaĵoj kiuj subtenas interkulturan edukadon kaj protektadon de kultura kaj lingva diverseco. Unu el tiuj estas la Eŭropa programo Comenius.

* evalui: valortaksi, fintaksi

Ĉe http://www.eurodesk.org:8080/edesk/Deadline.do?progId=EU0010000031&show legeblas alvoko por proponi edukprojektojn en la programoj Comenius 1 (lernejaj partner-projektoj) kaj Comenius 2 (trejnade de edukantoj). La limdato estas 2005-03-01. Nun estas la ĝusta tempo por komenci prepari la subvenci-petojn. Ne nur la mona subvencio gravas: eniri la rondojn de Socrates/Comenius signifas pluan penetron de Esperanto en EU.

Radojica Petrović, r...@ptt.yu

Tema esploro - la ĉefmetodo de IK

Efektive materialon por interkultura esploro oni povas trovi en preskaŭ ajna temo, ajna esplorkampo. Eĉ ene de tiom teknika temo kiel “Energio” oni povas starigi “interkulturajn” demandojn: Kiel la vivstilo kaj valoroj/principoj de popolo influas la uzon de energio? Ĉu oni estas ŝparemaj pri energio? Kiel oni povas klarigi tiun (mal)ŝparemon? Kiel uzo de certa energifonto influas la medion kaj kiel homoj reagas al tiu influo? Ĉu dum la lastaj 100 jaroj en via socio/medio oni ekis uzi novajn energifontojn? Kiel tio influis la vivon kaj kutimojn de homoj? ktp.

Esplori kion pensas pri certa temo aŭ certa(j) demando(j) grupo de IK-lernantoj el alia lando povas esti efika metodo de interkultura lernado kaj en si mem interesa interkultura sperto. Ajna temo povas taŭgi, se ĝi estas interesa al lernantoj kaj se la partoprenantoj kune kun la gvidanto sukcesos trovi en ĝi interkulturajn aspektojn. La pritema esplorinterŝanĝo povas okazi laŭ la jena skemo:

  1. Elekto de temo
  2. Serĉado de kunlaboronta grupo kaj interkonsento pri la temo.
  3. Disdivido de taskoj ene de grupo.
  4. Preparado de detala plano kaj interkonsento pri la daŭro de ĉiu laborpaŝo.
  5. Kolektado de esplormaterialo kaj interŝanĝo kun la alia(j) grupo(j).
  6. Analizo de la ricevita materialo.
  7. Respondo al la demandoj kaj petoj de la alia grupo kaj reciproka sendo de demandoj kaj petoj por klarigo ktp.
  8. (Ripeti laŭbezone ekde la paŝo 5).
  9. Redaktado de la rezultoj kaj pretigo de prezento/raporto pri la esploro.
  10. Aperigo de raporto/prezento sur retpaĝoj de Interkulturo.
  11. (Opcia) Kvizo pri la esplorita temo.
Laŭ http://www.interkulturo.net/metodiko/

IK-interŝanĝo pri la temo

Popularaj libroj

Pri Pipi Ŝtrumpolonga (fragmento)

Pipi estis la unua vere populara kaj nekutima knabina karaktero en la literaturo. Antaŭ ŝi knabinoj ĉiam estis prezentataj kiel ĝentilaj estaĵoj, kiuj ne rajtas petoli kaj ne rajtas esti sendependaj. Sed ĉio ŝanĝiĝis kun la apero de Pipi! Ŝi estis la unua ekzemplo de tio, ke knabinoj (kaj virinoj ĝenerale) estas same amuzaj, kuraĝaj, fortaj kaj sendependaj, kiel knaboj. Per tio Pipi kontribuis al antaŭenigo de egaleco de virinoj. Pluraj generacioj de svedinoj kaj alilandaj virinoj kreskis havante Pipi kiel sian idealon.

Reagoj al la prezento de Pipi Ŝtrumpolonga

Aleksandra, 2004-01-15: Estas interese konatiĝi kun via imago de Pipi. Mi neniam pensis pri Pipi kiel pri idealo por virino, kun ŝia emo al libero. Mi simple pensis ke tio estas ekzemplo de infaneco — libera infano kiu scias kion ĝi volas, kiu ne havas limojn por fari deziraĵon.

Respondo de Katja, 2004-01-18: Sed ĉu vi povas nomi aliajn librojn (aparte de 1940-1950) kie oni havus inan karakteron similan al Pipi? Eble por ni estas strange nun, en la jaro 2004 — sed ja 50 jarojn antaŭe estis tute alia situacio pri virinoj kaj eĉ en la plej feminismaj landoj de la mondo tiam oni ne jam havis tiom da virinaj liberoj, ĉu ne? Cetere — mi ne povas rememori iujn rusajn librojn kie la ĉefa karaktero estus knabino, kiu estus pli forta, pli sendependa kaj pli amuza ol knaboj. Ĉu eble vi konas? Tiuokaze — bv nomi tiujn librojn.

Respondo de Aleksandra, 2004-01-20: Estas tre malfacila demando... Mi simple ne pensas pri Pipi kiel pri infano de 1940-1950-jaroj. Sed, eblas eltrovi aliajn liberajn infanojn, mi esperas. Mi devas pensi. :-)

Sergeo, 2004-08-17: Ŝajnas al mi, ke nur inoj emas ĉie serĉi diferencon inter knaboj kaj knabinoj. :-) Laŭ mi, infano estas infano, sendepende de sekso — pli libera kaj amuza ol plenkreskuloj, kiu volas fari ĈION, sed ne nur tion, kion permesas la plenkreskuloj. El tiu vidpunkto ankaŭ al mi plaĉas la libro. Do, mi ŝatus Pipi sendepende de tio, ĉu ŝi/li estas knabino aŭ knabo. Tamen, la infanoj, kiuj legas la libron, povas iom “malboniĝi” laŭ opinio de siaj gepatroj, ĉu ne? ;-) Ĉu vi volus, ke viaj ontaj infanoj estu tute liberaj, sendependaj de vi? Laŭ mi, oni devas tamen instrui infanojn, ke ili devas estimi siajn gepatrojn, kaj ke libero ne signifas tutan sendependecon.

Interkulturaj spertoj:

Manĝaĵoj kaj donacoj

Mi loĝas en urbo en Anglio, kie loĝas multaj alilandanoj. Miaj najbaroj ambaŭ estas pakistanaj familioj.

Kiam miaj gepatroj, kiuj estas italoj kaj loĝas en Italio, vizitis min, ili konatiĝis kun miaj najbaroj. En Pakistano la gepatroj estas ege gravaj, kaj por montri respekton miaj najbaroj ĉiam vizitis miajn gepatrojn ĉe mia domo, kaj kunportis multe da manĝaĵoj. Por miaj gepatroj estis pena afero manĝi ilin, ĉar ili ne kutimas ege spicajn manĝaĵojn. Do ili penis manĝi tiujn spicaĵojn, sed ili faris tion por ne ŝajni malafablaj. Miaj gepatroj estis iom ĝenataj de la multaj vizitoj, ĉar en norda Italio oni sufiĉe multe respektas privatecon de la domo. Ili interpretis tiujn vizitojn kiel altrudadon, dum miaj najbaroj interpretis tiujn vizitojn kiel afablecon kaj zorgecon. Miaj gepatroj, krome, sentis sin devigataj doni al miaj najbaroj manĝaĵojn, kvankam vere ili volis nur ferii kaj ne zorgi pri tio.

Alia problemo estis la donacoj. En Italio, kiam oni vizitas familion, oni kutime kunportas donacojn nur por la infanoj, aŭ unu por la tuta familio (ekz. ĉokoladon). Male, en Pakistano oni kutimas donaci ion al ĉiuj membroj de la familio. Krome, en Italio ege gravas bone paki la donacojn per bela kolora papero. En Pakistano ne tiom gravas la pakado.

Por ne krei kulturajn ŝokojn al ambaŭ kaj eviti ofendiĝojn, mi simple ĉiam aĉetas individuajn donacojn por ĉiuj membroj de la pakistanaj familioj kaj ŝajnigas ke miaj gepatroj sendis ilin. Kaj inverse, kiam miaj pakistanaj geamikoj sendas donacojn al miaj gepatroj, mi ĉiam pakas ilin belaspekte.

Rakontis partoprenanto de IK-seminario en Sarajevo, marto 2004

Montevideo antaŭ 50 jaroj: Memorinda datreveno

Kiel konate UEA estas en konsultaj rilatoj kun Unesko ekde 1954. Vendredon la 10-an de decembro en la menciita jaro Unesko oficiale rekonis la valoron de Esperanto por la scienco, la edukado kaj la kulturo.

Estis historia tiu momento ne nur por nia Movado, sed ankaŭ por la kulturo de la mondo. Sabaton matene ĉiuj gazetoj alportis la novaĵon. La gazeto La Tribuna Popolar de la dekunua de decembro notis ĝin sub la titolo Triumfo de Esperanto.

Estis fakte vera triumfo. Profesoro Carlo Minnaja detale raportas pri la okazintaĵoj en la verko Eseoj memore al Ivo Lapenna (2001). Okaze de la jubilea jaro indas relegi pri tiu memorinda Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco, dum kiu en Montevideo vere sukcese defendis Esperanton prof. d-ro Ivo Lapenna. Ni ja konas liajn oratorajn talentojn kaj atingaĵojn.

Feliĉe ankaŭ hodiaŭ ni havas eblon ĝui la parolarton de Ivo Lapenna, ĉar estas eldonitaj du kompaktdiskoj (2003) enhavantaj elokventajn paroladojn de la prestiĝa korifeo. Krome estas grave ne forgesi la verkon Elektitaj paroladoj kaj prelegoj (1966), en kiu ni per la okuloj povas sekvi la faman oratoron sur internaciaj podioj. Ĉiu lia parolado estas verko de fekunda menso, prezentita kun la krea spontano de vera oratoro. Lia simpatia voĉo kaptas nin. Ĝi gvidas aŭskultantojn tra la valora kaj vive prezentita enhavo. Prof. J.C. Wells skribas: En unu afero Ivo Lapenna restas por mi ideala figuro, inspira modelo: nome kiel parolanto de Esperanto. Ĉu temas pri oratorado, ĉu temas pri ĉiutaga konversacio, mi admiris kaj admiras lian lingvokapablon. Lia propra lingvofono — la kroata kun konsiderinda influo de la itala — dotis lin per prononco tre proksima al la internacia Esperanta idealo. Lia konscio de sia publiko pelis lin al klara esprimado, al eleganta sed simpla elekto de vortprovizo, kaj al perfekte formulita sintakso. Li mem flegis sian lingvouzon, kaj per sia ekzemplo montris al aliaj kiel fari same. Lia daŭra testamentaĵo troviĝas ne nur en la organizado de la movado, sed ankaŭ en la “la fundamento, sur kiu kuŝas la tuta konstruaĵo de Esperanto”, nome en la lingvo mem.

Dankeme ni konservu la memoron pri tiu ĉi signifa atingaĵo antaŭ kvindek jaroj en Montevideo.

Jorma Ahomäki

Ekspozicio renaskis asocion en Urugvajo

La 10-an de decembro pasos 50 jaroj de post la akcepto de la fama rezolucio pri Esperanto en la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo. Por omaĝi tion Urugvaja Esperanto-Societo organizis imponan ekspozicion pri Esperanto ĉe la 27-a Internacia Libro-Foiro en Montevideo, de la 27-a de aŭgusto ĝis la 12-a de septembro. UEA apogis ĝin finance kaj per granda librodonaco.

Dum la foiro UES okazigis tri prelegojn, tre bone akceptatajn de la ĉeestantoj. Daniel Bebelaqua prelegis pri Esperanto kaj amaskomunikiloj. Prof. Geraldo Mattos, prezidanto de la Akademio de Esperanto, venis el Brazilo por prelegi en la Humanisma Fakultato de la Urugvaja Universitato pri la temo Al ĉiu lingvo respondas kvar gramatikoj.

UES disdonis broŝurojn pri Esperanto ĝenerale, kun mallongaj tradukoj de konataj verkistoj, pri Esperanto en la reto kaj broŝuron kun enkonduka kurseto. La respondado de kelkaj demandoj “rajtigis” ricevi la unuan lecionon de normala kurso. Tio ege bone funkciis kaj en la unuaj tagoj post la foiro UES jam ricevis dudekon da respondoj. Oni petis la vizitantojn, kiuj iom pli interesiĝis pri nia lingvo, doni siajn donitaĵojn por daŭrigi kontaktadon kun ili. Tiel eblis atingi ankaŭ tiujn, kiuj ne uzas la reton. Entute oni akiris pli ol 70 adresojn.

Aparte grandioza estis la sukceso ĉe amaskomunikiloj. Multaj raportoj kaj intervjuoj aperis en ĉefaj urugvajaj gazetoj kaj ankaŭ en radio kaj televido.

Oni povus rakonti multajn interesajn anekdotojn, sed ĉefe tre feliĉigis nin la fakto, ke kiam multaj homoj, kiuj jam preskaŭ preterpasis nian budon, ekkonis la celon de nia movado, ili restis ĉe ni parolante kaj demandante duonhoron. Kelkaj eĉ revenis al la foiro, aĉetante denove la enirkarton, nur por viziti nin duafoje kaj trarigardi la montritajn librojn. Sed eble tio, kio plej multe feliĉigis nin, estis sperti la gajan kaj ĝojan etoson de nia budo (vidu la suban filmon), kie kunlaboris ankaŭ lernantoj de senpagaj kursetoj, kiujn ni ofertis antaŭ la foiro. Agrable estis ankaŭ vidi, ke anstataŭ la atendebla laciĝo post la longa laboro ĉe la foiro, ĉiuj UES-anoj sentas pli da energio kaj volo por antaŭenigi la agadon. Tion pruvas du faktoj: trideko da lernantoj ekstudis Esperanton post la foiro kaj UES organize reviviĝis post longa dormado. La 22-an de oktobro 2004 okazis ĝenerala kunsido de UES. Ĝi unuanime elektis estraron kaj rekonfirmis la antaŭan statuton de UES. La kunsido aklame deklaris sin daŭriganto de la agado de UES. Kiel prezidanto estis elektita Alberto Barrocas, kiel sekretario Eduardo Trápani kaj kiel kasisto Daniel Belacqua.

Laŭ raportoj de Alberto Barrocas, Sandra Burgues kaj Eduardo Trápani

Rezolucioj de Unesko

En du okazoj la Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptis specialan rezolucion dediĉitan al Esperanto. Tiu de la 4-a Ĝenerala Konferenco (Montevideo 1954) rezultis el kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna. La rezolucio pri la Jubilea Jaro, akceptita de la 23-a Ĝenerala Konferenco (Sofio 1985), estis la frukto de tridekjara kunlaboro kaj bonaj kontaktoj de kelkaj naciaj delegacioj. Kune la du rezolucioj konsistigas la plej klaran agnoskon de la valoro de Esperanto fare de grava interŝtata organizaĵo.

Kvankam en 1993 la 27-a Ĝenerala Konferenco denove diskutis pri Esperanto, la favora rezolucio proponita de Italio ne atingis voĉdonon kaj restis labordokumento.

IV.1.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favora al Esperanto;

IV.1.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

IV.1.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

IV.1.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

IV.1.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn.

Ĝenerala Konferenco de Unesko, Montevideo, 1954
Festado de la centjariĝo de Esperanto

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.4.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Rekonante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.

Ĝenerala Konferenco de Unesko, Sofio, 1985

Kongresa Komuniko 1

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio, 23-30 julio 2005

Konstanta adreso:

Poŝta adreso: Centra Oficejo de UEA (vidu la kolofonon). Retadreso: k...@co.uea.org. TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2005.html.

Kongresa temo:

En 2005 pasos 100 jaroj de post la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Al tiu jubileo estas dediĉita la temo de la Vilna UK, Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado.

Kongresejoj

La ĉefa kongresejo Reval Hotel Lietuva (Konstitucijos pr. 20, LT-2600, Vilnius, Litovio) situas proksime al la urbocentro. Ĝi estas 3-stela hotelo kun luksaj dormoĉambroj kaj kun modernaj kaj multfunkciaj kunsidejoj. Artaj kaj edukaj programeroj ĉefe okazos en la Vilna Kongrespalaco (Vilniaus Kongresu, Rumai; adreso: Vilniaus str. 6/14). La inaŭguro kaj fermo okazos en Siemens Arena (Ozo str. 14a), ĵus inaŭgurita sportejo-koncertejo 5 km for de la urbocentro.

Loka Kongresa Komitato

La konsisto de la 28-membra LKK estis konfirmita de la Estraro de UEA en la Pekina UK, sed LKK fakte komencis sian laboron por la sukceso de la 90-a UK jam multe pli frue. Ĝia prezidanto estas la internacie konata aktivulo Povilas Jegorovas.

Korespondado

Kongresanoj bv. skribi ne al LKK sed ĉiam al la Kongresa Fako de UEA ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo. LKK ne povas respondi individuajn informpetojn. Oni ankaŭ ne skribu al la Kongresejo.

Informado

Kongresaj informoj aperas en la Unua Bulteno, Dua Bulteno, kongresa TTT-ejo, revuoj Esperanto kaj Litova Stelo (jara abono € 14,00; aere € 20,00) k.a. gazetoj, kaj en Esperantaj radioelsendoj (Varsovio, Pekino k.a.). En la kongreslando la 90-a UK estis jam multfoje priraportita en amaskomunikiloj dank’ al modela agado de LKK.

Glumarko

Glumarko (4×4cm) kun la kongresa emblemo estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA. Folio kun 15 pecoj kostas € 1,20 (plus sendokoston kaj en EU imposton 19%). Triona rabato ekde 3 ekz.

Kongresa afiŝo

La afiŝo de la 90-a UK (99×69cm, vidu la foton) kun vidaĵo de la urbo Vilno estas nekutime impona. Ĝi kostas € 4,50 (plus sendokoston kaj en EU imposton 19%). Triona rabato ekde 3 ekz.

Unua Bulteno

La tre bele presita Unua Bulteno enhavas ĝeneralajn informojn pri Vilno kaj Litovio kun koloraj fotoj sur kvar A4-formataj paĝoj. Oni povas ricevi ĝin senpage de la kongresaj perantoj aŭ de la Centra Oficejo de UEA, kiu volonte sendos pli grandajn kvantojn por distribuo ekz. en kluboj kaj E-renkontiĝoj kaj kun E-gazetoj.

Loĝado kaj ekskursoj

Komence de 2005 aperos la Dua Bulteno kun detala oferto de hoteloj, ekskursoj, antaŭ- kaj postkongresoj kaj aliaj servoj. Ĉiuj ĉi informoj kun mendilo troviĝos ankaŭ en la kongresa TTT-ejo.

Internacia Infana Kongreseto

La Infana Kongreseto havos tre taŭgan lokon en la ripozejo Perlo de Pailgis ĉe la lago Pailgis, ĉ. 36 km nordoriente de Vilno. Informoj kaj aliĝoj ĉe: Stefan MacGill, Pannonia u. 30/I/6, HU-1136, Budapest, Hungario; S...@scansoft.com.

Vojaĝado

Densa reto de rektaj flugoj, ĉefe de la nacia kompanio Lithuanian Airlines LAL (Lietuvos avialinijos), ligas Vilnon kun multaj eŭropaj urboj, tra kiuj Vilno estas facile atingebla per konektaj flugoj de la grandaj internaciaj flugaliancoj. La Vilna flughaveno situas nur je 7 km for de la urbocentro. Krome estas facile vojaĝi al Litovio ankaŭ trajne aŭ aŭtobuse.

Aliĝoj

La aliĝilo de la 90-a UK estas jam vaste distribuita. Ĝi estas daŭre ricevebla ĉe la kongresaj perantoj kaj ĉe UEA, kaj ĝi troviĝas en PDF-formato ankaŭ en la reto, http://www.uea.org/pdf/alighilo05vilno.pdf, por elŝuto kaj kopiado. Eblas kaj ankaŭ konsilindas aliĝi rete ĉe http://www.uea.org/kongresoj/ukalighilo.html.

Kotizoj

Indas aliĝi jam en 2004 por ĝui la plej malmultekostan tarifon, kiu validos ĝis la fino de la jaro. Apud la kutima divido de landoj en la kategoriojn A kaj B ekzistas speciala kategorio C, al kiu apartenas ĉiuj landoj de la eksa Sovetunio. La kotizoj de la unua periodo estas (parenteze tiuj por kat. B kaj C): IM de UEA 150 (115 k 75); ne-IM 190 (140 k 95); IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 75 (60 k 40); ne-IM junulo ktp. 115 (85 k 60). Pagmanieroj kaj kategorioj troviĝas en Jarlibro 2004 (p. 38) kaj en la TTT-paĝoj.

Junaj esperantologoj prelegu en Vilno

Estas fakto, ke jen kaj jen aperas junaj talentaj esperantistoj kun universitata klero, eĉ kun doktoreco, kiuj verkis interesajn esperantologiajn studojn, prezentis magistrigajn aŭ doktorigajn disertaciojn aŭ intencas tion fari, kaj tamen restas relative nekonataj.

La bedaŭrinde nesufiĉa intereso en la movado por tia scienca agado ofte sekvigas certan frustron aŭ eĉ malaperon de tiuj talentuloj.

Ni tamen bezonas ĉiun talentulon, ne nur en la sferoj de faka apliko, beletro ktp, sed ankaŭ aparte en la sferoj de interlingvistiko kaj esperantologio. Ja restas ankoraŭ multo por esplori pri internacia lingva komunikado, pri planlingvoj kaj — aparte — pri Esperanto kun ĝia komunumo, por havi pli bonan science bazitan fundamenton por niaj klopodoj kaj argumentoj.

Pro tio la tradicia esperantologia konferenco, okazonta kadre de la Universala Kongreso 2005 en Vilno, ĉi-foje ne rilatiĝos al iu konkreta temo, sed estos loko aparte por junaj esperantologoj. Ili prezentu siajn studofinajn disertaciojn, diskutigu siajn aperintajn aŭ aperontajn verkojn aŭ informu pri temoj, pri kiuj ili estas laborantaj aŭ pri sciencorganizaj aspektoj de sia esperantologia agado. Krom tio la konferenco diskutu, kion ŝanĝi, por ke junaj intelektuloj, provizitaj per diversfakaj modernaj scioj, sin sentu pli forte ol ĝis nun motivitaj verki science pri Esperanto.

Estas planite eldoni la aktojn de la konferenco. La Estraro de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kiu aŭspicias la konferencon, inter la altkvalitaj kontribuoj elektos la plej bonan por eventuala aperigo en la socilingvistika revuo Language Problems & Language Planning. En kazo de neceso oni klopodos trovi eblon finance subvencii la partoprenon de taŭgaj kandidatoj.

Interesatoj sin anoncu ĉe d-ro Detlev Blanke (d...@snafu.de).

Detlev Blanke

Oktobra gazetara eĥo:

Retlisto Reago havas pozitivan efikon

Pluraj germanlingvaj gazetoj kaj revuoj priatentis la aktivadon de la Internacia Esperanto-Muzeo, kiu okazigis simpozion pri la persekutoj de esperantistoj sub Hitler kaj Stalin. Inter aliaj la renoma scienca revuo Bild der Wissenschaft (10-01) mencias tion en eta artikolo: Por Hitler ĝi estis la “lingvo de judoj”, Stalin murdigis dekmilojn de ĝiaj subtenantoj. Kvankam Esperanto nur plifaciligu la interkomprenadon.

Leeuwarder Courant (10-12) raportas, ke la Esperanto-folklora grupo Kajto el Nederlando gajnis la Esperanto-kulturpremion de la germana urbo Aalen. La grupo ricevis la premion pro sia grava kontribuo al la Esperanto-muzikkulturo. La tradicia bildo volas, ke Esperanto ĉefe estu parolata de maldekstraj idealistoj de ĉiaspeca plumaro, konstatas la nederlanda gazeto Haagsche Courant (10-15), prezentante la novan libron de Marc Van Oostendorp pri la historio de Esperanto. La sola idealo, kiun la parolantoj ankoraŭ flegas, estas, ke Esperanto ofertas al ili la eblon komuniki kun homoj tra la tuta mondo, daŭrigas la gazeto. Se vere la sola ideo, tamen bela kaj utila por multaj.

Daŭre tre sukcesa estas la pri-Esperanta raportado en Litovio. Kaj en regionaj televidkanaloj kaj en radiostacioj oni raportas pri la litovlingva eldono de la libro La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński. Ankaŭ en Oceanio Esperanto trovas novajn adeptojn. Tion rimarkas la gazeto Les Nouvelles Caledonniens (25.10.), raportante pri fervora manpleno da lernantoj en Novkaledonio.

En usona regiona gazeto Elkhart Truth (09-26) aperis satira kolumno pri starigo de Esperanto-partio por unuigi la landon. Reagis pluraj Esperanto-aktivuloj por klarigi la veran ideon malantaŭ Esperanto. Nun en nova kontribuo (10-10) la kolumnisto konstatas, ke lia legantaro estas vere tutmonda kaj ŝanĝis sian iom skeptikan opinion pri Esperanto: Ŝajnas, ke Esperanto efektive ekenradikiĝis, kvankam probable ne tiom larĝe kiel oni esperis.

La fakto, ke la kolumnisto ricevis enhave bone skribitajn reagojn al sia unua kontribuo el Usono, Anglio, Kolombio kaj Svedio, montras la utilon de la retlisto Reago. Ĉi tiu listo anoncas menciojn pri Esperanto en la nacilingva informilaro. Ĝia celo estas ebligi al listanoj konvene respondi al tiaj mencioj, klarigas Dafydd ap Fergus de la Brusela Komunikadcentro.

Se ankaŭ vi emas trafe reagi al artikoloj pri Esperanto, bonvolu viziti http://groups.yahoo.com/group/reago. La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: www.lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton).

Bedaŭrinde ni ne sukcesas trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio, m...@lingvo.org

Kion diris la enketo?

En la novembra revuo aperis la unuaj informoj (statistiko kaj konkurso pri la rubrikoj/temoj) el la pasintjara enketo, kies celo estis esplori, kian opinion havas la legantoj pri sia periodaĵo. Jen la daŭrigo.

Aliaj ŝatataj temoj:

Vortoj de la Prezidanto. Honestaj reagoj de la legantoj. Kongres-raportoj. Informoj pri E-o en radio. Rubriko por komencantoj. Turismo, reklamoj. Humuro, ridigaj artikoloj. Fragmentoj el Belartaj konkursoj. Fervojo. Noveloj aŭ romanetoj. Filatelo, ateismo. Nova koncepto de neŭtraleco. Diversaj religioj. Kaŝitaj sensacioj en la movado, ekz. pri la eksiĝoj en UEA. Iom da kritikaj voĉoj. Pli da anoncoj. Ekonomio, scienco. Fakaj asocioj. Unesko, UN, organizaĵoj kun kiuj UEA kunlaboras. Rakontoj el la vivo de esperantistoj. Novaĵoj el Novjorko, ateismo, E-filmoj, agado sur ĉiuj kontinentoj, paco, politiko, komunismo, demokratio en UEA, neŭtralismo, tutmonda federacio. Akademio de Esperanto. Klarigo de novaj vortoj. Matematiko, go-ludo, verkado, laikeco. Ekleziaj katolikaj informoj. Evoluo kaj historio de Esperanto. Ŝercoj kaj satiroj. Rememoraj artikoloj 50 jarojn malnovaj. Antropologio, inaj temoj. Historio de la movado (“Antaŭ 100 jaroj”). La UEA-prezidantoj. Scienco, paco, E-historiaĵoj. Infana E-movado. Aliaj mondaj movadoj. Esperanto-teatro. Distraj artikoloj, anekdotoj, aforismoj, fabeloj. Romano je daŭrigoj (ekz. elĉerpita titolo). Esperantologio. Lingvopolitiko de la E-komunumo. Fotoj faritaj de esperantistoj. Praktika aplikado. Minoritataj lingvoj. Rubriko por perfekta lingvo-uzo. Psikologio, psikiatrio. Nia historio kaj niaj famuloj. Evoluo de nia domo en Roterdamo. Biografioj de esperantistoj kun prezento de iliaj verkoj. Rezultoj de surstrataj enketoj. Interkulturaj konfliktoj, solvoj, paco. TEJO. Ekzamenoj ILEI. Interna ideo. Politiko, solidareco, help-preteco, arto, nova strategio. Listo de novaj membroj. Landaj kaj fakaj revuoj. Lingva angulo, trarigardo de E-gazetaro. Sportoj, luktoartoj. Handikapuloj. Lingvaj minoritatoj, socilingvistiko. Samseksemuloj, gejoj.

Rimarkoj, sugestoj:
  • Iniciatoj kiuj estas stimulaj kaj ekzemplaj
  • Por revuo kiu aperas monate bonvenus 12 numeroj
  • Estrarajn raportojn for el la revuo!
  • Kampanjo ke la Papo stimulu paroĥestrojn rekomendi E-lernadon
  • Kial ĉiam tiom da spaco por nekrologoj? Tio donas la impreson ke nia movado mortas
  • Plej interesaj estas anoncoj pri niaj forpasintoj, bedaŭrinde ne en ĉiu monato
  • Forigi polemikojn
  • Pli da recenzoj
  • Forigi la krucenigmon kaj utiligi tiun spacon pli saĝe
  • Mi dezirus en ĉiu revuo krucenigmon
  • Tro senzorge kunmetita revuo, kio aludas mankon de zorgo = profesieco
  • La revuo konsiderinde pliboniĝis, ne malkuraĝiĝu pro kritikoj nek pro kritikemuloj
  • Pli kaj pli bone farate, sed provu realigi pli da laboro vere ĵurnalista, esplora, ne nur uzi pretajn tekstojn.
  • La Kalendaro aperas rete, ni ŝparu spacon por pli gravaj temoj
  • La kalendaro aperu pli ofte
  • Duonigu ĉiujn artikolojn, ili estas tedaj
  • La revuo daŭre plenumas sian gravan rolon kaj samtempe estas interesa kaj aktuala
  • La revuo laŭ mi estas multe plibonigita dum la jaroj, ĝi bone konkurencas kun aliaj gazetoj en la moderna mondo
  • La litertipoj povus esti pli grandaj, multaj esperantistoj suferas pro malforta vidado
  • Daŭrigu simile kiel ĝis nun, vi vere refreŝigis nian centran revuon
  • Ne faru tro da atakoj kontraŭ alia lingvo (la angla)
  • Artikoloj kiel “PO” estas tro specifaj (por fakrevuoj)
  • Superfluas cirkli aŭ substreki apartajn rubrikojn aŭ temojn (pri enketilo) en la nuntempa redaktado de la revuo, ĉar la ĝisnuna kombino de tekstoj fariĝis por mi — kaj ne sola! — aparte agrabla kaj varia. Sinceran gratulon
  • Nepre daŭrigu la paperan formon!
  • Laŭ mi vi sukcesas bone ĵongli la diversajn postulojn de nia oficiala organo — gratulon!
  • Mi ege ŝatas la revuon kaj deziras ke ĝi daŭre estu tia. Sen la revuo mi profunde enuadus!
  • Multe malpli bela ol antaŭe. Teksto tro “dika”, densa, tro da fotoj, enpaĝigo ne lerta. Tro da artikoloj de ĉiam la samaj CO-anoj aŭ estraranoj. La kovrilo tro ofte montras iun grupon de esperantistoj, ofte neprofesie fotitan. Mi preferus iom pli abstraktajn, sed belajn fotojn
  • Post la ŝanĝo de la redaktoro la revuo fariĝis iom pli plaĉa, ne tiel “peza”, iom pli interesa
  • Mi estas tre kontenta. Mi dankas pro via bonega laboro. La revuo min kontentigas, tamen mi ŝatus ricevi la gazeton pli ampleksan...

*Rimarko de la redaktoro: jen kiom da interesaj (kvankam iam kontraŭaj) opinioj kaj sugestoj. Mankas nur la konsilo, kiel kontentigi ĉiujn sur nur 24 paĝoj monate...

Stato de la UK-aliĝoj

Ĝis la 17-a de novembro la 90-a UK en Vilno (23-20 julio 2005) havis 364 registritajn aliĝintojn el 41 landoj. Plej multe da aliĝintoj estis el la kongreslando Litovio (52). Sekvis Germanio (32), Nederlando (28), Japanio (20), Italio (17), Finnlando kaj Rusio (po 14), Francio kaj Pollando (po 13), Danio kaj Svedio (po 11). La kongresa administracio antaŭvidas grandan kreskon de la nombro ĉirkaŭ la jarfino, kiam finiĝos la unua kotizperiodo.

Afranko Tria Mondo

Laŭ la sugesto de kelkaj membroj de Esperanto Nederland, en 2003 kreiĝis ĉe UEA konto el kiu oni pagas afrankokostojn por brokantaĵoj senditaj al Esperantaj organizoj en landoj kun transpagaj problemoj.

La konto Afranko Tria Mondo bonvenigas donacojn kiuj helpos al niaj malpli riĉaj samlingvanoj ricevi malnovajn librojn el la brokantejo de UEA.

Institucio Hodler ’68: la ŝtalŝranko de la movado

Se vi volas subteni la movadon finance, bonvolu peti informojn pri nia agado:

IH ’68, Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, tel. +31 10 436 1044, fakso +31 10 436 1751 rete: u...@co.uea.org

Ni estas tre aktiva asocio kun tre grava mesaĝo

Por la irlanda diplomato Seán Ó Riain Eŭropo ne estas iu abstraktaĵo, sed vivata realeco. Ekde 2002 li tenas la torĉon de prezidanteco de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj estis reelektita dum la EEU-kongreso en Bilbao. Marko Naoki Lins intervjuis lin por nia revuo pri Esperanto kaj Eŭropo.

Kiun mesaĝon havas EEU?

Ni estas tre aktiva asocio kun tre grava mesaĝo: nome, ni kontraŭbatalas lingvan diskriminacion en Eŭropo kaj ni havas taŭgan ilon por superi la diskriminacion: Esperanton. Ni lobias pri tio en Bruselo ĉe la EU-institucioj kaj informas la gazetaron, ni agadas en la eŭropaj ĉefurboj kaj en niaj lokaj Esperanto-grupoj. Sed ni devas ankoraŭ plifortigi niajn klopodojn — ĉiu el ni, kiu certas, ke Esperanto estas bonega afero kaj taŭga lingvo por Eŭropo. Tre klare ni surpaperigis nian mesaĝon en la rezolucio de Bilbao (http://www.lingvo.org/xx/4/908)

Same kiel Eŭropa Unio plilarĝiĝis, ankaŭ nia asocio baldaŭ bonvenigos novajn landajn asociojn el mezorienta Eŭropo. En 2007 ni por la unua fojo okazigos nian kongreson en nove aliĝinta EU-lando, nome en Maribor.

Granda parto de via agado estas kunordigita de la Brusela Komunikadcentro (BKC), kies problemo estas ĉefe de financa naturo. Kiel vi intencas certigi ĝian pluekziston en 2005?

Ni havis en 2004 tre sukcesan “veton je la pluvivo de BKC”, dum kies kampanjo la esperantistaro sin montris tre malavara. EEU, sed ankaŭ la tuta esperantistaro, bezonas profesian stabon de lobiistoj kaj informistoj en Bruselo, kie okazas la ĉefaj kontaktoj kun la politika mondo kaj internaciaj organizoj. Ne esti reprezentata tie de profesiaj fortoj estus granda peko de la tuta Esperanto-movado. Profesieco postulas monon: mi certas, ke multaj konscias pri la graveco de nia laboro en Bruselo kaj volonte subtenas ĝin finance.

Kiuj estis la ĉefaj eventoj de la pasintaj jaroj koncerne Esperanton en Eŭropo?

Ĉi-jare EU adoptis konstitucion, kiu aparte gravos por Esperanto. Aprile la Eŭropa Parlamento (EP) voĉdonis la unuan fojon pri ebla rolo por Esperanto en EU. Nur eta plimulto kontraŭis. Estis pluraj parlamentaj demandoj pri lingva diskriminacio, instigitaj de EEU. Intertempe elektiĝis la unua EP-ano, kiu parolas Esperanton, la polino Margareta Handzlik. Aliaj pozitivaj evoluoj estis, ke en 2002 la pola registaro decidis, ke la eksterlanda servo de Radio Pollando havos tri prioritatajn lingvojn: la anglan, la germanan kaj Esperanton. Fine de 2002 nia japana mecenato Etsuo Miyoshi decidis financi gazetan anonckampanjon por antaŭenigi Esperanton kaj lingvan samrajtecon en Eŭropo. La kampanjo daŭros ankaŭ en 2005.

Kial Esperanto havas tiom da problemoj establiĝi en la plurlingva Eŭropo?

La ĉefmalsano de Eŭropo estas la manko de eŭropa “ni-sento”. Por multaj, Eŭropo estas apenaŭ pli ol regiono de harmoniigitaj porkoprezoj — kaj tia Eŭropo neniam havos la lojalecon kaj amon de la popoloj de Eŭropo. Estas nia tasko konvinki eŭropajn civitanojn kaj politikistojn, ke Esperanto ja estas realigebla alternativo, kaj ne utopiaĵo. La vera problemo estas, ke la plimulto de “seriozaj” homoj ne traktas Esperanton serioze, kaj plenas je eksmodaj antaŭjuĝoj. Oni opinias ke ĝi estas “artefarita, ne vivanta lingvo; iu bastarda miksaĵo de lingvoj”.

Kial la angla maltaŭgas kiel komuna eŭropa lingvo?

Unue, ĉar ĝi estas denaska nur por 13 procentoj de la EU-civitanoj; do ĝi neniam povos doni lingvan samrajtecon. Due, la angla lingvo pro plejparte fonetikaj kialoj ne taŭgas kiel internacia lingvo. Robert Phillipson en pluraj libroj klare montras kiel Usono kaj Britio elspezis grandegajn monsumojn por antaŭenigi kaj instrui la anglan mondskale. Ĉu tio signifas, ke ni kiĥote kontraŭbatalu la anglan? Tute ne. Ni kontraŭbatalas ne la anglan, sed la maljustecon. Tio estas nia kialo por ekzisti. Maljusta estas maljusta, kaj neniu argumento pri praktikeco aŭ io ajn alia konvinkos nin akcepti ĝin.

Kiujn ideojn vi havas por antaŭenigi la Esperantan projekton en Eŭropo?

Ni ne povas sukcesi solaj, ni bezonas aliancanojn kiel defendantojn de lingvoj de nacioj kaj malplimultoj. La nova EU-Konstitucio diras, ke oni per kolekto de unu miliono da subskriboj povas devigi la EU-Komisionon iniciati politikan proponon pri aferoj kie civitanoj konsideras efektivigi la Konstitucion. La Konstitucio ja garantias la samrajtecon de civitanoj, sed ni bone scias ke la praktiko de EU ne respektas la lingvan samrajtecon. Kune kun la defendantoj de aliaj lingvoj esperantistoj certe povus arigi unu milionon da subskriboj. Nemalhavebla kondiĉo por havi la kunlaboron de la aliaj estas, ke ni substreku la lernfaciligajn ecojn de Esperanto, kaj ĉiam menciu la gravecon de lingva diverseco: Eŭropo estos “Unueco en Diverseco”, aŭ ĝi tute ne estos.

Mi alvokas ĉiujn aliĝi al nia agado aŭ skribi al ni por proponi novajn ideojn. Se vi emas kunlabori aŭ finance subteni nin, bonvolu kontakti nin ĉe www.komunikadcentroesperanto.org

[FORIGITA!: bildo]

Neformala diskuto pri EEU dum UK

Ĉu Nitobe-raporton por Eŭropa Unio?

Antaŭ la 1-a de majo 2004 Eŭropa Unio konsistis el 15 landoj kun 11 lingvoj, kiuj laŭ jura direktivo estis ne nur oficialaj sed ankaŭ samrajtaj laboraj lingvoj. Almenaŭ teorie. Malgraŭ grandegaj fortostreĉoj de la monde plej grandaj tradukaj kaj interpretaj servoj (de EU) traduki kaj interpreti el/en kiom eble plej multaj(n) lingvoj(n), en la ĉiutaga praktiko de EU regis la angla (kun kreskanta tendenco) kaj la franca (kun malkreskanta tendenco).

Por la germana restis inter 1-3%, kaj eĉ malpli por la ceteraj 8 lingvoj. Aliĝis 10 novaj landoj. Ĉu la Unio povas kiel ĝis nun daŭrigi kun 20 lingvoj? Ĉu oni ŝanĝos la lingvoregulojn, kun la rezulto de ankoraŭ malpli da lingva egaleco?

Ekzistas ellaboritaj proponoj. Jam antaŭ la plivastiĝo de EU en internaj rondoj de ĝiaj instancoj kaj en socilingvistikaj publikaĵoj oni pli-malpli malkaŝe esprimis, ke ankaŭ jure la ĝisnuna lingva reĝimo ne plu estas konservebla kun 20 lingvoj, ne parolante pri la perspektivo, kiam aliĝos pluaj landoj kun siaj lingvoj. Do en la perspektivo eventuale kreskos la interna lingvo-politika konfliktpotencialo, kiu fakte ligiĝus al pli profundaj ekonomiaj kaj politikaj problemoj kaj ambicioj de la unuopaj membro-ŝtatoj.

Diversaj esperantistaj lobiaj grupoj, ekz. Eŭropa Esperanto-Unio, la Studgrupo pri komunikado kaj lingvaj problemoj de EU, la Brusela Komunikadcentro de EEU kaj diversaj aliaj grupiĝoj kaj individuoj tra la jaroj proponas Esperanton kiel interkomunikilon por Eŭropo, foje kun propono de eksperimentoj (kiujn neniu pretas realigi kaj financi), ĝenerale kun la kutimaj argumentoj.

De la flanko de la EU-koncernatoj ripetiĝas la argumentoj, ke en EU oni preferas la “vivajn” naciajn lingvojn por konservi la multlingvismon kaj ne povas sin engaĝi por “morta” lingvo, kiu cetere ne havas kulturon k.s. Tio montras ĝeneralan nekonon de bazaj faktoj pri Esperanto kaj pri ĝia ebla rolo protekti ĝuste la multlingvismon (kiel tia modelo funkcius, estus alia temo).

Feliĉe oni ne demandas pri tio, ĉu Esperanto jam disponas pri stabilaj (!) fakleksikoj por ĉiutage funkcii kiel perilo por la plej diversaj fakaj temoj. Se oni pri tio tamen demandus, oni povus respondi, ke sian fakan komunikpotencialon Esperanto jam montris kaj la mankanta leksiko estas sisteme evoluigebla per lingvo-planado (kiel tiu lingvo-planado funkcius, estus alia temo), SE.

Jes, se ekzistus la politika volo. Ĝi klare mankas. Almenaŭ ĝis nun inter la membro-ŝtatoj mankas la konscio pri la bezono radikale ŝanĝi la lingvopolitikon en EU kaj enkonduki neŭtralan lingvon. Eble tia konscio povus kreski iam estonte, sed verŝajne nur en okazo de lingvo-politike determinita politika krizo. Tia krizo ne baldaŭ estas verŝajna.

Do, kion fari? Ĉu ne plu agi? Kvankam oni povus kritiki diversajn aspektojn de nia lingvo-politika lobiado por Esperanto en Eŭropo, mi ne asertas, ke ĉiuj tiaj diversaj provoj, proponoj, demandoj de parlamentanoj, kolokvoj, proponoj pri eksperimentoj ktp estas tute superfluaj kaj senbezonaj. Almenaŭ ili daŭre reatentigas pri la ekzisto de Esperanto kaj eble videbligas simpatiantojn. Sed envere tiaj proponoj estas malfacile realigeblaj.

Pli realigebla en proksima estonteco al mi tamen ŝajnas projekto, kiun mi provizore volas nomi Nitobe-raporto por Eŭropa Unio kaj kiun mi sube prezentas al diskuto.

Pri kio temas? Se oni ne postulas la enkondukon de Esperanto postmorgaŭ en la Unio, sed multe pli modeste, ke la Unio almenaŭ pretu informiĝi, tio eble havus pli da ŝanco. Preni politikan decidon surbaze de certaj informoj jam estas tute alia afero. Ne temas pri informoj, kiujn diligentaj leterantoj (tro?) ofte sendas al parlamentanoj (kiuj ne ĉiam ĝojas pri tiaj leteroj kaj disponas pri grandaj paperujoj). Eble tiuj informoj estas pravaj, eble troigitaj, sed ĉiuokaze ili estas senprestiĝaj. Mi pensas pri verkota “Nitobe-raporto”, eble kun la provizora titolo Nuna stato kaj potencialo de Esperanto kiel internacia komunikilo. Tia raporto povus havi prestiĝon.

Eble per niaj kontaktoj kaj lobiadoj ni trovos iun eŭropan Nitobe Inazô? Aŭ iun grupon de gravaj (neesperantistaj) eŭropaj intelektuloj, kiuj atingus, ke iu eŭropunia instanco oficiale mendus tian raporton? Tia raporto certe ne kondukos al “akcepto” de Esperanto en EU (kion ajn oni komprenu sub “akcepto”), sed estus grava referenca materialo, kiu almenaŭ malfaciligus la ĝenerale netrafajn kaj absurdajn ideojn, kiujn la plej multaj koncernatoj en EU ligas al Esperanto. Ĝi donus kvalitan bazon por pluaj paŝoj, eble ne nur en Eŭropo.

Kiel realigi la Raporton? Mi vidas almenaŭ jenajn ĉefajn ŝtupojn: 1. Interne de la lingvo-komunumo, oni traktu la projekton kaj trovu interkonsenton. 2. Se UEA, eble kun aliaj partneroj, pretas sin engaĝi, tiam ĝi kiel ĉefa organizaĵo de la tutmonda esperantistaro serĉu sciencistojn kaj aliajn eminentulojn de la eŭropa intelektula vivo. Ili estu influaj neesperantistoj, sed principe malfermaj kaj simpatiaj al la ideo. Kaj ili atingu, ke EU mendu tian raporton kaj formu redaktan komitaton. Tiu redakta komitato povus identi kun la neesperantistaj proponantoj. 3. La redakta komitato (espereble) konsciu, ke ne ili mem estas la fakuloj pri la temo. Ili mendu ĉe fakuloj (interlingvistoj/esperantologoj kaj alidisciplinaj sciencistoj: la “fakula teamo”) la bazan materialon por la Raporto, kiu estu ellaborata laŭ tre rigoraj science neatakeblaj kriterioj kaj ne kaŝu malfermajn demandojn. La redakta komitato finredaktu ĉion, donu sian prestiĝan benon kaj oficiale prezentu la Raporton al EU. 4. Tia Raporto, se EU ĝin akceptos, estu vaste publikigita en ĉiuj oficialaj (kaj eble aliaj) EU-lingvoj. Ĉu diskutinda propono?

Detlev Blanke, d...@snafu.de

Recenzoj

Bona kompanio en via fotelo

Leteroj el Svedio. Harold Brown. Londono: Londona E-Klubo, 2003, 46+4p. ISBN 0 902756 19 2. 21cm. Prezo: € 5,70

Pensiuliĝinte, Harold Brown transloĝiĝis de Anglio al Svedio. Li tamen daŭrigis sian kontakton kun la Londona Esperanto-klubo per serio da leteroj por La Bulteno de la klubo. Ĝi, festante sian centjariĝon, atenteme eldonis tridekon de la leteroj en 45-paĝa libreto.

Por ĉiuj esperantistoj certe estos interese legi pri okazaĵoj en Svedio, spegulitaj tra la akraj okuloj de anglo. Li sprite kaj klere rakontas pri nekutimaj, okulfrapaj legindaĵoj, trovinte ilin en svedaj lokaj kaj landaj ĵurnaloj. La enhavo pri politiko, kulturo, edukado kaj aliaj aferoj estas bonhumora, pripensinda kaj neatendita. Kelkaj el la leteroj temas pri interesaĵoj dum vojaĝoj en aliaj landoj.

La lingva stilo bonas sed ne komplikas. Tial mi povas rekomendi la libreton ankaŭ al relative novaj esperantistoj kaj studrondanoj. Je la fino fakvortoj kaj maloftaj vortoj estas klarigitaj.

La leteraro estas por vi bela kompanio dum vojaĝo, en via preferata fotelo aŭ sur la litotableto. La libreto aĉeteblas ĉe Esperanto-Asocio de Britio kaj ĉe UEA.

Lars Forsman

Granda verko inter la plej bonaj

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 80 85853 65 5. 21cm. Bind. Prezo: € 19,80

Vortarista laboro en matematika kampo ne devus esti malfacila tasko, memironie asertas la verkinto de ĉi vortaro; devus helpi la precizeco de la fako, la longjara praktikado de matematikistoj en Esperanto, la ekzisto de multaj terminaroj matematikaj en diversaj lingvoj. Kaj tamen la aŭtoro difinis al si taskon tute novan, por kiu la jam ekzistantaj verkoj estis neadekvataj. La matematikaj vortaroj en Esperanto antaŭe aperintaj ne ĉiam konkordis inter si: la unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis nun la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva anglagermana-franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ la REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas al ni tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tradukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingiĝus de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la E-mondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko.

La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge elektitaj estas la 15 paĝoj da ilustraj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako.

La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn.

Carlo Minnaja

Profesie farita kantareto por neprofesiaj kantistoj

Kantoj por ĝojo. Kompilis Stanislava Chrdlová. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. 63p. ISBN 80-85853-68 X. 17cm. Prezo: € 5,10

Antaŭnelonge mi trarigardis malnovan albumon kun la fotoj de miaj geamikoj kaj subite mi komprenis, ke post iom da tempo ŝanĝiĝis ne nur la koloro de niaj haroj, sed la plej granda diferenco estas, ke mankas niaj ridetoj. Bedaŭrinde, kun la plimultiĝantaj jaroj ni ofte perdas feliĉan eblon ĝoji. Pro tio nin tiom altiras homoj, kiuj elradias ĝojon dum la tuta vivo. Al ĉi tiuj homoj, sendube, apartenis Stanjo (Stanislava Chrdlová, 1954-2000), pedagogo, preleganto, ĉiĉerono kaj bonega amikino. Mi tenas en miaj manoj la libron Kantoj por ĝojo, kompilitan de Stanjo, kaj mi komprenas, ke per la multkoloraj aŭtunaj folioj sur la kovrilpaĝo, ŝi lasas en ni parteton de siaj varmaj lumo kaj ĝojo. Ŝi mem bonege kantis kaj dancis, kolektis popolkantojn kaj volonte gvidis la komunan kantadon. Stanjo estis kapabla kantigi pro sia muzika energio eĉ la plej malmuzikemajn homojn.

La malgranda libro havas konvenan formaton por facila portado, kaj ĝi enhavas tridek kantojn: ĉeĥajn, slovakajn, francajn, anglajn, rusajn, italajn, polajn, svedajn, usonajn kaj originalajn Esperantajn. Vere internacia kantkompanio. Multaj estas konataj kaj ŝatataj: Mariŝa — la slovaka popola kanto, Mia amato — la angla, Katjuŝa — la rusa, la aliaj, precipe ĉeĥaj kaj slovakaj popolkantoj, ĉarmos vin per siaj freŝaj, petolaj melodioj. Ĉiujn kantojn unuigas la ĉefa specifa eco — ili estas helaj kaj ĝojaj kun simplaj, bone memoreblaj melodioj kaj facilaj akordoj por la gitara akompano. Eĉ la plej simpla muzika edukiteco sufiĉas por kompreni la notojn. Estas ankaŭ tre agrable, ke ĉiuj kantoj estas skribitaj en komfortaj voĉampleksoj kaj ne postulas de vi neordinaran kantan talenton. La Esperantaj tekstoj estas simplaj, ofte amuzaj, ĉiam bone kompreneblaj kaj memoreblaj.

Petro Chrdle, la edzo de Stanjo, profesia eldonisto kaj redaktoro, faris ĉi tiun kantareton kun vera amo. Bonega poligrafio, ĉarmaj, bonkoraj kaj ridetigaj ilustraĵoj de Pavel Rak, tre bela kovrilpaĝo de Luděk Neužil, komforta por okuloj enpaĝigo de notoj de Albrecht Kronenberger privilegias la kantareton Kantoj por ĝojo inter multaj aliaj kantaretoj kiujn mi vidis en la Esperanta mondo. Profesie farita kantareto por neprofesiaj kantistoj. Fakte — Kantoj por ĝojo estas kantoj por ni ĉiuj. Ne estas sekreto, ke ni, esperantistoj, volonte kunkantas. Mi estas certa, ke la libro plaĉos al vi. Do, karaj geamikoj, kantu kaj ĝoju!

Elena Puchova

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Julio Baghy: Post striko

Ĉu estas vero, kiun ŝajno maskis?
Venkitaj estas vi. Jen via gloro:
humile nun reveni al laboro
kaj scii tion, ke la strik’ fiaskis.

Venkitaj estas ni — vi prave diris.
Ĉi fanfarono indas al sinjoro.
Por vero ni forsangis, ne por gloro
kaj al batal’ ni jam venkite iris.

Ĉar senarmile luktis la korpuso,
dum vin la luksobastion’ defendis.
La vero vivas, nur la korpon venkis
stomak’ malsata, ve’ de l’ infanbuŝo.

Julio Baghy (1891-1967) estis multfaceta artisto, kiu aktivis ankaŭ kiel aktoro kaj reĝisoro. Li kaj Kálmán Kalocsay estis la “ora duopo” de nia poezio. Lian fortan lingvosenton akrigis sesjara kaptiteco en Siberio, kie li instruis Esperanton al diverslingvaj kunkaptitoj. Li famiĝis pro sia grandkvanta facilversa produktado (ĉefe: “Sonĝe sub pomarbo”, lirika dramo, 1958), sed li verkis ankaŭ malpli konatajn, socie engaĝitajn poemojn, kiel la ĉi-supran. Lian eksterordinaran homan kvaliton ankoraŭ nun, preskaŭ 40 jarojn post lia morto, rememoras ĉiuj kiuj povis lin koni.

La Centra Oficejo de UEA en vortoj

Dum la ĉi-somera kunsido de la Komitato de UEA la ‘novaj’ komitatanoj ricevis bonvenigan surprizon. Temas pri la libreto La Centra Oficejo de UEA en vortoj, verkita de eks-estrarano. Koffi Gbeglo verkis ĝin post sia unua vizito al la Centra Oficejo en Rotterdam.

Multaj esperantistoj, inter kiuj pluraj komitatanoj, verŝajne neniam vizitis/vizitos tiun centron de la movado. Estas bele ke tamen eblas konatiĝi kun ĝi. La vera ĉiutaga funkciado de la CO kaj de la stabo estas rigardita kaj observita per la okuloj de (tiam) eksterstaranto.

Komitatanoj, kiuj ne ĉeestis la kunsidojn en Pekino kaj kiuj ja interesiĝas, povas peti senpagan ekzempleron ĉe Ans Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Nederlando (a...@esperanto.org). Aliaj interesiĝantoj turnu sin al la Libroservo de UEA.

La verkaĵo kostas EUR 4,80 plus sendokoston. Trionan rabaton kiam vi aĉetas tri ekzemplerojn, sendotajn al la sama adreso. Se vi aĉetas plurajn ekzemplerojn, vi povas donaci al viaj amikoj intiman bildon pri la administra animo de nia Asocio.

(AB-tH)

Loke

JAPANIO: La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas “la moralaj”. Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso.

(Sibayama Zyuniti)

ĈEĤIO: Konferenco por Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST, okazis 12-14 nov 2004 en Dobřichovice, Ĉeĥio. La organizanto estis KAVA-PECH kaj partoprenis 40 personoj. Okazis 11 prelegoj kaj ĝenerala diskuto. Prelegis M. Bavant kaj O. Haszpra (akademianoj), V. kaj D. Blanke, J. Werner, M. Malovec, R. Sachs, B. Leonov, H. Hoffmann, M. Minich kaj J. Hron. Oni prezentis plurajn projektojn de fakaj vortaroj kaj terminaroj, kaj elektronikajn sistemojn kaj solvojn utilajn aparte en la vortarfarado. Elstaris prezento de la laboro de E@I. La sekva KAEST okazos en 2005.

(Zlatko Tiŝljar)

LITOVIO/NEDERLANDO: La 31-an de aŭgusto fare de la prezidento de Litovio estis nomumita kiel ambasadoro de Litovio en Nederlando la esperantisto Romualdas Kalonaitis. Siatempe li tre aktive interesiĝis pri Esperanto, vizitadis la Vilnan Esperanto-klubon, eĉ provis verki en nia lingvo. En la sovetia periodo li estis longjara vicĉefredaktoro de la sciencpopulara litovlingva monata revuo Mokslas ir technika (Scienco kaj tekniko) kaj verkis ok sciencpopularajn kaj porinfanajn librojn. Dum kelkaj jaroj li estis ambasadoro de Litovio en Svedio (1992-1997), ambasadoro ĉe Eŭropa Unio en Bruselo (1997-2001), lastatempe li laboris en la ministerio de eksterlandaj aferoj de Litovio kiel ambasadoro por specialaj taskoj. Dum lastaj jaroj pro troa ŝarĝiteco en la profesia laboro li ne plu aktivis en la Esperanto-movado.

(Povilas Jegorovas)

Fake

UNUA HIRUNDO: Kaptita Universo nomiĝas la unua romano en Esperanto, voĉlegita kaj registrita en formato MP3. La romano apartenas al la plumo de la konata scienc-fikcia verkisto Harry Harrison, en E-o eldonita de la eldonejo “Impeto”, Moskvo, en 2001. Ĝi ne estas la unua sonlibro en Esperanto, jam de jardekoj oni eldonadis en Esperanto voĉlegitajn romanojn. Tiuj antaŭaj sonlibroj troviĝis sur dekoj da sonkasedoj, kio estis maloportuna kaj multekosta. Kutime tiaj sonlibroj (krom la malgrandaj unu-dukasedaj verkoj) estis troveblaj nur en specialaj bibliotekoj. Diference de la sonkasedaj registraĵoj, la teknologio de MP3 permesas meti plurhoran sonregistraĵon sur unu lumdiskon. Kaptita Universo daŭras 7 horojn 41 minutojn kaj okupas nur iom pli ol duonon de la disko! Sekve la produktokostoj de tia sonlibro (dum la kvalito estas sama aŭ pli alta) estas rimarkeble pli malaltaj, kio promesas pli vastan popularecon por la MP3-formataj sonlibroj en Esperanto. Espereble, post la “unua hirundo” venos pliaj tiaj eldonaĵoj en Esperanto. La bezono por ili ekzistas: inter la memlernantoj, kiuj bezonas ilin por praktiki la lingvon, inter homoj, kiuj ŝatas “legi” dum stirado, sportado, kuirado ks., inter vidhandikapuloj k.t.p.

OPENOFFICE: La estraro de la grandioza reta projekto OpenOffice.org (kreanta liberan oficejan programaron alternativan al Microsoft Office) oficiale akceptis la projekton pri esperantigo de la programaro. En la retejo aperis subdomajno http://eo.openoffice.org/ kaj la sciigo pri la Esperanta versio legeblas sur la ĉefa paĝo de la projekto (en la parto Pliaj naciaj lingvoj). La Esperanto-versio estas preparata de internacia teamo, gvidata de Joey Stanford kaj Tim Morley kaj estas la sola reta projekto rekte aŭspiciata de UEA.

(Andrej Grigorjevskij)

Forpasoj

Eterna respekto al Chen Yuan

La 26-an de oktobro 2004 forpasis 86-jara Chen Yuan, la fama ĉina filologo, eldonisto, tradukisto kaj E-aktivulo, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo. Chen Yuan naskiĝis en julio de 1918, en Xinhui de Guangdong-provinco. Li diplomiĝis en Zhongshan-universitato en 1938 kaj laboris kiel redaktoro en Chongqing, Ŝanhajo kaj Hongkongo. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 li laboris kiel gvidanto en la Popola Eldonejo, Librejo de Kuna Eldona Kompanio, Eldonejo de Mondaj Aferoj, Zhonghua-eldonejo, Komerca Eldonejo, Eldonejo de Skriblingva Reformado, Eldona Buroo de la Kultura Ministerio, Ŝtata Eldona Buroo kaj la Ŝtata Komisiono de Lingvo. Li emeritiĝis aŭguste de 1997 kaj estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, vicprezidanto de Ĉina Eldonista Asocio kaj membro de Ĉina Filologia Asocio. En 2004 li ricevis Ŝtatan Honoran Eldonan Premion. Li publikigis la verkojn Disertacioj de Chen Yuan pri Eldonado, Lingvo kaj Socia Vivo, Socilingvistiko, Vortaro kaj Informadiko kaj multajn aliajn kaj tradukis Mia Muzika Vivo, Berlioz kaj Betoveno. Li verkis multajn eseojn. Lia verko Lingvo kaj Socia Vivo publikigita en 1979 estas pionira studo pri socilingvistiko en Ĉinio. Lia Socilingvistiko eldonita en 1982 estas la unua ĉina verko eksplikanta la simplan teorion kaj studmetodojn de socilingvistiko de Ĉinio. Ĝi metis firman teorian bazon por la studo de socilingvistiko de Ĉinio. Verkoj de Chen Yuan pri lingvistiko havigis al li gravan lokon en la kampo de ĉina lingvistika studo. Chen Yuan eksciis pri Esperanto en 1931 kaj lernis ĝin de sinjoro Xu Lunbo en Kantono. En la 30-aj jaroj li entuziasme partoprenis en la E-movado de Kantono kaj estis unu el la gvidantoj de la esperantista societo “Verdemularo” de Zhongshan-universitato. Li partoprenis en redaktado kaj eldonado de Informilo el Ĉinio, Justeco kaj Al Nova Etapo, kiuj faris internacian diskonigadon pri la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo. De 1951, post kiam fondiĝis Ĉina Esperanto-Ligo, li funkciis kiel ĝia ĝenerala sekretario, vicprezidanto kaj prezidanto kaj gvidis la organizadon de la 71-a UK en 1986, kaj estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Dum pli ol 70 jaroj Chen Yuan dediĉis sin al diskonigo, studo kaj aplikado de Esperanto, grave kontribuante al la ĉina kaj internacia E-movado. Lia forpaso estas granda perdo por la ĉina kaj internacia E-movado. Lia senlaca strebado kaj oferemo al la Esperanta idealo ĉiam restos en nia memoro.

Ĉina Esperanto-Ligo
Forpasis Sija Van Wijngaarden

La 14-an de oktobro forpasis en Roterdamo s-ino Sija van Wijngaarden, honora membro de UEA, kiu en 1985 emeritiĝis post 27-jara laboro kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA. Ŝi naskiĝis la 31-an de julio 1920. Aŭdinte pri Esperanto en kunsidoj de la Bellamy-movado, ŝi lernis la lingvon en 1948 kaj jam en 1950 en Vieno ŝi unuafoje partoprenis en Esperanto-kongreso eksterlande. Esperanto estis la sola fremda lingvo, kiun ŝi parolis, kaj ĝi malfermis al ŝi la tutan mondon. Ĉie en la mondo ŝi havis multe da geamikoj, kiujn ŝi ekkonis pere de sia laboro en la CO kaj dum siaj multaj vojaĝoj kaj partopreno en kvardeko da Universalaj Kongresoj. Esperantistaj geamikoj kaj gekolegoj ĉeestis la funebran ceremonion la 19-an de oktobro. Nome de la Estraro de UEA parolis estraranino Ans Bakker-ten Hagen kaj, nome de la kolegoj en la Centra Oficejo, la eksa ĝenerala direktoro Simo Milojević. S-ro Peter den Breems omaĝis al la forpasinta aktiva membro nome de la Roterdama Esperanto-Societo Merkurio.

Henri Ménard (1927-2004), iam delegito kaj fakdelegito (pedagogio) en Le Pallet (Francio), mortis la 22-an de oktobro. La instruisto estis aktiva en SAT kaj ICEM Esperanto (pedagogio Freinet).

Ernst von May (1922-2004), membro en Oberzwil (Svislando), mortis la 1-an de julio.

Francisco José Dávila Dorta (1941-2004), fakdelegito (astronomio, amatora Esperanto-agado, radio-amatorismo) en La Laguna (Hispanio), forpasis la 19-an de oktobro.

La impresa junulara en Rusio

Rusio ofte ŝajnas al la eksteraj vizitantoj unulingva oceano: tra miloj da kilometroj oni apenaŭ povas uzi ĉi tie alian lingvon, krom la rusa. La ekzisto de iuj aliaj “mondlingvoj” povas aspekti de ĉi tie senbaza mito — cetere simila situacio kiel pri la ĉi-jara UK-lando Ĉinio, kie onidire la alilandaj kongresanoj ne povis interkompreniĝi kun la lokanoj en ajna fremda lingvo.

En tia “ruslingvana oceano” trovis sin ankaŭ la eksterlandaj gastoj de la rusia IJK: entute en la kongreso partoprenis 355 personoj el 27 landoj, el kiuj 234 (66%) estis rusianoj.

La statistiko estis grave antaŭdifinita per la elekto de la kongresejo: anstataŭ okazigi IJK-on en iu turisma urbo, la organizantoj post multaj diskutoj elektis ripozejon en profunda rusia provinco, 280 km for de Moskvo, meze de kampoj kaj arbaroj, surborde de melankolia centrarusia rivero. La decidaj avantaĝoj estis, ke la ripozejo estas sufiĉe komforta kaj samtempe pagebla por ajna averaĝa rusia e-isto: diference de la ĉiele altaj prezoj en la gravaj turismaj centroj. (Sed ankaŭ la turismado ne estis forgesita: al la alilandaj gastoj estis proponitaj multnombraj antaŭ- kaj postkongresaj programoj: en Sankt-Peterburgo, Moskvo, Ĉeboksari kaj Novosibirsk, krome je ĉ. 70-kilometra distanco de la IJK-ejo troviĝas la orkupolaj mezepokaj rusaj urboj Suzdal kaj Vladimir, kien oni havis ŝancon veturi dum la ekskursa tago.)

Ne mirindas, ke la programo de la kongreso estis “rus-tipa” — en tiu senco, ke ĝi sekvis plurjardekajn tradiciojn de la rusia junulara E-movado pri okazigo de E-aranĝoj — sufiĉe malsimilaj al, ekzemple, okcidenteŭropaj. Feliĉe, ke unu el la tradicioj de tiuj aranĝoj estas konstanta uzado de nur unu laborlingvo: Esperanto, tial la rusa ne iĝis la ĉefa lingvo en tiu ĉi IJK.

La “ruseco” konsistis ĉefe el tio, ke dekomence ĉiuj IJK-anoj estis disdividitaj je grupoj kaj tiuj grupoj tuj ricevis diversajn taskojn. La grupoj kune laboris, diskutis, provludis kaj rezulte prezentadis iun teatraĵeton surbaze de rusaj fabeloj. Tia “severa perforto” kontraŭ individueco de la partoprenantoj ne de ĉiuj estis favore akceptita, tamen tiuj, kiuj trapasis la “turmentadon” iom mire trovis, ke ekde nun ili sentas sin multe pli hejme kaj amike inter la plurlandaj samgrupanoj...

Ne mankis kompreneble ankaŭ pli “internaciaj” organizaj metodoj: oni povis danci en diskotekoj, bierumi kaj tetrinki en kafejoj, viziti multnombrajn koncertojn de konataj kaj tute nekonataj sed bonaj muzikistoj. Ankaŭ la cetera programo ne estis specife ruseca: kursoj de dancado, kursoj de manlaboro, prelegoj, filmospektadoj, diskutrondoj, TEJO-kunsidoj, eroj kadre de la kongresa temo June kaj kune, ILEI-seminario ktp. Eble nur la denseco de ĉio ĉi: ofte la programo enhavis ĝis ok paralelaj okazaĵoj!

Krome, okazis “Rusa tago” kun diversaj nacifonaj ludoj kaj konkursoj, dancoj de loka folklora ensemblo — kaj aliaj “tagoj” kaj “festoj”, interalie tute furora “Festivalo de Kulturoj” — tiom kiom povis enŝoviĝi en la mallongan unusemajnan programon...

La relativa foreco de la kongresejo ne iĝis malhelpaĵo por la rusiaj amaskomunikiloj: pri IJK rakontis preskaŭ ĉiuj ĉefaj televidaj kanaloj, raportis interretaj kaj paperaj gazetoj. Pli malhelpis, ke inter la organizantoj ne troviĝis sperta persono, kiu celkonscie informadus la gazetaron.

Multe subtenis la kongreson lokaj entreprenistoj (tute neesperantistaj, sed fieraj, ke al ilia tero venis tiom internacia aranĝo) el proksima urbo Kovrov: ili provizis senpage tiom multajn servojn (regalaĵojn, busojn, piroteknikaĵojn, komputilojn, fakulojn), ke ilia kosto verŝajne superis la organizan buĝeton de la kongreso. I.a. la militistan kuirejon, el kiu oni dum la malfermo regalis la IJK-anojn per ekzotika (sed ne tre bongusta) soldata kaĉo, provizis ĝuste ili.

Pluraj partoprenintoj en siaj impresoj pri la IJK notis “eksterordinaran etoson”, senton de frateco, sed tio estas ja ordinara por ĉiuj sukcesaj E-aranĝoj.

Eble pli grava indiko pri la sukceso de la aranĝo estas la “impresoj”, kiujn ĝi faris je la vivoj de la partoprenintoj: kiom da longdaŭraj amikecoj kaj kunlaborligoj aperis, kiom da geedziĝoj sekvis... Post la antaŭa rusia IJK en 1995 da tiaj “impresoj” estis dekoj. Pri IJK-60 ankoraŭ estas frue juĝi.

...Sed ĉiukaze ĝi estis tre bona. Gratulojn al la organiza teamo: junaj E-aktivuloj el Moskvo, Ĉeboksari, Sankt-Peterburgo kaj aliaj lokoj!

Andrej Grigorjevskij

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la antaŭkongreso en Moskvo

EK al UK — en Florenco en 2006!

Sub tiu devizo kunvenis de la 5-a ĝis la 7-a de novembro en Florenco kvindeko da italaj geesperantistoj el tuta Italio por plibonigi sian lingvokonon.

Luisa Madella, ILEI-reprezentanto kaj vicprezidanto de IEF, malkaŝis al novbakitaj esperantistoj, plej parte lernantaj aŭ lernintaj la lingvon per la reta kurso KIREK, la sekretojn de la gramatiko. Anna Lowenstein spertigis ilin pri dialogado en la internacia lingvo; Renato Corsetti ludigis ilin per serĉado kaj eltrovado de “falsaj amikoj” aparte danĝeraj por italoj pro la ŝajna simileco de la du lingvoj.

Dume, en alia grupo, en alia salono, progresintoj konatiĝis kun la problemoj ligitaj al vortfarado, kaj kun la ĵurnalisma lingvaĵo dank’ al Ranieri Clerici, kaj eksperimentis sinsekvan tradukadon sub gvidado de Cristina de’ Giorgi. Tiu lasta grupo laboris aparte por sin pretiĝi por alfronti la ampleksan taskaron ligita al la preparado de la Florenca UK de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2006.

Ekzemple Cristina laborigis ilin kiel se ili estus akompanantoj de turisma grupo vizitanta Romon, kaj aŭskultante itallingvan priskribon de la ĉefaj monumentoj ili devis laŭvice redoni la sciojn al la aŭskultantaro en Esperanto. Kompreneble estis ankaŭ malstreĉigaj momentoj, kiel dumnokta urbopromenado (sen devigo de traduko !!!) kaj vigla interbabilado ĉe manĝotablo.

Kronis la seminarion dimanĉe tagmeze tre klera prelego de Mauro Nervi, prezidanto de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio) pri la arto poeti de nia esperantista dojeno William Auld, omaĝe al lia okdekjariĝo (ĝuste la antaŭan tagon). Ĉiuj ĝin aŭskultis senspire, kaptitaj de la komparoj, de la laŭtlegado de plej signifoplenaj fragmentoj, de la amo kaj respekto al la Majstro, kiuj okulfrapis de la tuta prelego.

Piednotis la kronon amuza anekdoto: en la salonon eniris lastmomente homo kiu silente staris ĝis la fino de la prelego kaj kiu estis poste invitita de la organizantoj saluti la partoprenantaron, ĉar ja li estis la nura ‘vera’ eksterlandano, hazarde tiutage en Florenco. Temis pri Martin Haase el Germanio. La amuzo estis en observado de la vizaĝmienoj de Mauro kaj Martin, kiuj renkontiĝis post 20 jaroj kaj ne rekonis unu la alian!

Evidente pro la paso de la jaroj ŝanĝiĝas la korpo sed ne la esperantista spirito!!!!!

Michela Lipari

Modela kunlaboro en Baden-Württemberg:

Ĉiuj kune en kastelo

La Esperanto-organizoj de France-Est kaj Baden-Württemberg eluzas sian najbarecon por komune “seminarii”, respektive “staĝi” unufoje jare. La kastelo Teck ĉe Kirchheim/Teck de la 8-a ĝis la 10-a de oktobro gastigis kvindekon da lernemuloj de 8- ĝis 68-jaraĝaj.

Libroservis Jean Luc Thibias, la prezidanto de France-Est. Kvin diversaj kursoj kontentigis bezonojn de la partoprenantoj. Atentindas la modela kunlaboro de la generacioj en tiu aranĝo: GEJ kune seminariis kun GEA. Iniciatis la komunan entreprenon la landa sekcio de GEJ en Baden-Württemberg, “BAVELido” kaj volonte akceptis ĝin BAVELO, la landa sekcio de GEA.

La komunan agadon de la generacioj kompletigis infankurso, gvidita de Renate Steinke, kune kun Alois Eder. La junularo havis parte siajn proprajn programerojn. Bone fruktis evidente la kunlaboro: riĉis la programo, samtempe la junuloj ĝuis la kuneston inter samaĝuloj. En la “bukeda kurso”, (ĉar bunta bukedo da diversaj temoj), prelegis Andreas Emmerich, la GEA-prezidanto, Michael Scherm, same prezidanto, sed de la Asocio de Germanaj Esperanto-instruistoj (AGEI) kaj Manfred Westermeyer el Gundelfingen.

La brazilano Edmilson Lima Serejo kaj la franco André Grossmann gvidis progresigajn kursojn, la unua sur la baza,la dua sur pli alta lern-nivelo. La konversacia kapablo estis la unuaranga celo de ambaŭ.

Alois Eder