Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 2

Vi trovos ...

ke en tiu ĉi numero oni eble iom pli ol kutime polemikas pri tio, ĉu ni iras la ĝustan vojon, ĉu niaj aferoj stagnas aŭ normale progresas, ĉu eblas plibonigi nian verdan mondon kaj eble konvinki ankaŭ la mondon ceteran, ke tiu nia estas interesa, justa, unika kaj inda je vizito aŭ almenaŭ enpensiĝo. Al la kongresoj oni kutimas doni adjektivajn epitetojn. Se oni farus tion ankaŭ por la numeroj de nia revuo, mi nomus la nunan — polemika...

Stano Marĉek

Malferme

Kongresoj kaj tradicioj

Anna Löwenstein

En la unua tago, Dio kreis la Inaŭguron. En la dua tago Li kreis la komitatkunsidojn, en la tria la Tagon de la Lernejo, en la kvara la ekskursojn…

Merkredo dum la Universala Kongreso estas la ekskursa tago. Ĉiuj scias tion. Aŭ preskaŭ ĉiuj. Pasintjare venis al Gotenburgo nova kongresano el nia loka Esperanto-grupo. Ĉar neniu avertis lin pri la paŭzo meze de la kongresa semajno, li ne mendis ekskurson por tiu tago kaj malkovris kun malagrabla surprizo, ke en la merkredo okazas nenio. Li ja venis al Svedujo, pagis la hotelon ankaŭ por tiu tago, kaj nun ne sciis kion fari.

Poste li demandis min, iom kolere, kial la ekskursa tago ne okazas fine de la kongreso. Mia respondo tekstis pli-malpli: Nu, mi ne scias, la ekskursoj ĉiam okazas merkrede… nu, do, ĉar simple estas tiel.

Pripensante la aferon poste, mi opiniis, ke tamen li pravas. Mi mem ĉiam trovas tiun interrompon de la kongresaj laboroj sufiĉe ĝena. Se oni ne ekskursas, oni apenaŭ scias, kiel pasigi tiun tagon. Oni aldoniĝas al la rondo de tiuj kiuj vagas sencele ekster la fermita kongresejo kiel perditaj animoj, al kiuj oni neis la eniron en la paradizon. Sed neniam venis al mi la ideo, ke io estus farebla pri tio: simple mi akceptis la regulon — merkrede, ekskurso — kiel neŝanĝeblan manifestiĝon de la Dia volo.

Sed nun mi ekdemandas min: Ĉu efektive ne estus pli oportune, se la ekskursa tago okazus en la fina sabato? Tiel oni forigus tiun ĝenan interrompon meze de la semajno. Sabate, tiuj kiuj dezirus, povus rekte iri hejmen, aliaj povus ĉeesti tagajn ekskursojn aŭ tuj komenci la postkongresajn aranĝojn. (Alternative, la postkongresaj aranĝoj povus kiel ĉiam komenciĝi dimanĉe, tiel ke turismemuloj havus eblecon ĝui apartan ekskurson dum la sabato.) Tio ankaŭ havus la avantaĝon aldoni plian duonan tagon al la kongreso. La Fermo evidente okazus vendrede posttagmeze, do la vendreda mateno estus disponebla por pli da kunvenoj, estrarkunsidoj, kaj la aliaj aranĝoj per kiuj kongresanoj kutimas amuzi sin.

Ekestus la demando, kio okazus en la vendreda vespero post la Fermo. Tiu povus esti la okazo por la bankedo kaj balo, kiuj tiam provizus la kongresan semajnon per agrabla distra fino. Cetere, estus disponebla unu plia vespero — sed ne maltrankviliĝu: por tiu kroma vespero mi havas proponon, kiun mi priskribos sube.

Nu bone, eble la ekskursa tago ne datiĝas de la ekesto de la mondo, sed se ne tiam, kiam komenciĝis tiu kutimo? Ĉu eventuale jam dum la unua kongreso en Bulonjo ĉe Maro? Tio tute ne surprizus min. Kiom da aferoj ni faras dum niaj kongresoj ne ĉar ili estas aparte oportunaj sed simple pro tradicio? Estas tiom da aranĝoj, kiuj okazas tutsimple ĉar ili ĉiam okazas: la Solena Inaŭguro, la Kongresa Universitato, la Internacia Arta Vespero, la bankedo… Se ni nun okazigus la unuan Esperanto-kongreson anstataŭ la 89-an, ĉu ni nepre decidus fari la aferojn precize tiel? Eble jes — sed eble ni tamen decidus organizi ilin alimaniere.

Kaj cetere, pri tiu bankedo… Lastatempe mi aŭdis komenton, ke ĝi estas tre multekosta kaj elitisma aranĝo, kiun multaj kongresanoj ne havas la eblon ĉeesti. Eble oni povus pensi pri io malpli pretenda kaj pli populara, kiun ĉiuj kongresanoj rajtus ĉeesti per prezento de bileto, kiun ili ricevus kune kun la kongresaj dokumentoj. Tio iom altigus la bazan kotizon, sed eble ne tiom, se temus pri amasa aranĝo — kaj cetere, ni ja ĉiuj devas manĝi, ĉu ne?

Kaj kion diri pri la kongresejo mem? Ni ĉiam elektas tre luksajn kaj imponajn centrojn, kiuj donas bonan impreson al la ekstera publiko. Tio estas tre agrabla — sed mi neniam konstatis, ĝis kiu grado tio kontribuas al la alteco de la kotizo. Kiel membro de la LKK por la estonta kongreso en Florenco, 2006, mi estis ŝokita pro la malkovro ke la kongresejo (laŭ oferto ankoraŭ prinegocata) kostos proksimume 175 000 eŭrojn. Tio signifas, ke se ĉeestos, ni diru, 2 500 kongresanoj, la unuaj 70 eŭroj de ĉiu kotizo estus destinitaj nur por pagi la kongresejon — eĉ antaŭ ol konsideri aliajn kostojn.

Estas vere, ke por kelkaj el ni tio estas relative malgranda sumo kompare kun la kosto de la vojaĝo, la restado ktp. Sed estas aliaj kongresanoj, kiuj apenaŭ sukcesas kovri tiujn aliajn kostojn, kaj por kiuj la tre alta kotizo estas la fina bato. Ne estas surprize, ke en Gotenburgo estis signifa nombro da homoj kiuj provis ĉiamaniere eniri senpage.

Tio portas nin al pli ĝenerala demando pri la celo de la kongresoj. Mi povas pensi pri pluraj ebloj:

  1. Taŭge prezenti la Esperanto-movadon al la ekstera mondo;
  2. Ebligi kontaktojn inter aktivuloj;
  3. Doni al kiel eble plej granda nombro da esperantistoj la eblon partopreni en internacia kunveno;
  4. Plifortigi la financojn de la koncerna nacia asocio kaj de UEA.

Ĉiuj estas gravaj kompreneble, kaj iugrade ĉiuj okazas samtempe. Sed mi mem supozas, ke la tria celo estas la plej grava, sekvata de la dua. Se la ĉefa celo efektive estus ebligi al la plej granda nombro da esperantistoj partopreni, tio signifas ke oni devus zorgi, ke la kotizo kaj la restadkostoj ne estu tro altaj. Alivorte, la organizantoj zorgu, ke krom la pli luksaj hoteloj estu ankaŭ multaj meznivelaj kaj malmultekostaj, krom junulargastejoj kaj amasloĝejoj — kaj eble necesus serĉi malpli pompajn kongresejojn. Universitata kunvenejo ekzemple verŝajne kostus malpli ol vera kongrescentro, kaj samtempe substrekus niajn kulturajn kaj edukajn celojn.

Sed supre mi promesis proponi novan manieron pasigi unu el la kongresaj vesperoj. Denove mi estas inspirita de mia amiko el la loka klubo en Frascati, kiu plendis, ke li ne ricevis ĝeneralan bildon pri la stato de la movado. Mi proponas, ke unu el la vesperoj estu dediĉata al Movada Foiro. Ĝi funkcius jene: Tra la kongresejo, prefere en unu granda halo, se tio eblos, oni disponigu amason da tabloj, kie asocioj kaj instancoj povus prezenti sian agadon. Ĉiu landa asocio, ĉiu faka asocio, ĉiu movada kaj kultura instanco, ĉiu eldonejo ricevu tablon, kie ili montros ekzemple siajn afiŝojn, siajn informfoliojn, siajn eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile. Tie ili ankaŭ rajtus vendi aŭ senpage disdoni materialojn (evidente necesus tamen eviti konkurencon kun la libroservo): ne nepre nur esperantaĵojn, sed ankaŭ tipajn produktaĵojn aŭ manĝetaĵojn de la propra lando. Dume okazus neformala koncerto de Esperantaj kantistoj kaj grupoj. Tiel dum la vespero oni povus vagi de tablo al tablo, vidi kion oni faras en diversaj anguloj de la mondo, informiĝi pri novaj projektoj, babili kun la ekspoziciantoj, aŭskulti Esperantan muzikon, kaj espereble samtempe gustumeti naciajn specialaĵojn. La celo estus prezenti kiel eble plej vastan panoramon de la Esperanta agado; tial eĉ nealiĝintaj asocioj rajtus senpage partopreni. Eventuale tiu povus esti malfermita vespero, kiam ankaŭ la ekstera publiko rajtus eniri por viziti la ekspoziciojn kaj la libroservon.

Kaj por fini, mi revenos al mia ĉi-supra demando: se vi persone nun aranĝus la tut-unuan Esperanto-kongreson, kiel vi organizus la aferon? Ĉu ĝi okazus en luksa kongresejo aŭ malmultekoste en lernejo? Kion vi metus en la programon? Kion vi retenus el la tradicia programo, kion vi ŝanĝus, kion vi entute forigus?

Sed ne rezervu tiujn pensojn por vi mem — sendu viajn ideojn al la revuo!

[FORIGITA!: bildo]

Universalaj Kongresoj: Ĉu ni iras la ĝustan vojon?

[FORIGITA!: bildo]

Diversnacia societo dum la 88-a UK en Gotenburgo, Svedio.

Nomumo de la nova Ĝenerala Direktoro de UEA

La 22-an de decembro la estraro de UEA nomumis s-ron Osmo Buller la nova Ĝenerala Direktoro. Al multaj legantoj la nomo estas konata. Temas pri la homo, kiu ĝis 2002 estis la Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio.

Osmo Buller, kiu antaŭ du jaroj preferis alian laborlokon, nun estis inter la kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Direktoro. Li daŭre sentas sin kun-respondeca pri la bonfarto de la Esperanto-movado kaj tute aparte de Universala Esperanto-Asocio.

Cetere li agnoskas, ke kun la nuna estraro ja li povas kunlabori. Neniam estis veraj malkonsentoj pri la ĝenerala linio de la Asocio, kaj ĉiuj koncernatoj fakte harmonie kunlaboris pri la preparado kaj efektivigo de la antaŭa Kampanjo 2000 kaj de la nuna laborplano.

Kaj la estraro kaj la nova Ĝenerala Direktoro agnoskas, ke la pasinteco estas konsiderinda fermita kaj la situacio de ĝenerala interkonsento en UEA povas esti konsiderata reakirita. Por la funkcio de Ĝenerala Direktoro kandidatiĝis kelkaj personoj kaj estis kontaktoj kun potencialaj kandidatoj kaj el okcidenteŭropaj landoj kaj el landoj ekster Eŭropo. La estraro ekzamenis la kvalifikojn de ĉiuj kandidatoj kaj ankaŭ la personan situacion, tute aparte en la kazoj de bezonataj labor-permesoj en Nederlando.

La estraro agnoskas ke Osmo Buller havas plurjaran sperton pri la proceduroj de la Centra Oficejo. Kvankam en la lastaj du jaroj la procedo de modernigo de kelkaj fakoj en la oficejo kaj en la funkciado de la estraro mem kuntrenis modifojn kaj pliajn aŭtomatigojn, la novelektita Ĝenerala Direktoro povos facile daŭrigi tiun procedon.

La estraro fidas la promeson de Osmo Buller plene sin dediĉi al harmonia organiza laboro kaj al senkondiĉa antaŭenigo de UEA kaj la Esperanto-movado.

Gazetara Komuniko de UEA

Daŭre traduki por finfine konvinki

Toon Witkam

La DLT-projekton por efika tradukado en la Eŭropa Unio (vidu la revuon Esperanto 2/03, p. 32; DLT = Distribuita Lingvo-Tradukado) mi lanĉis en 1980. Ĝi daŭris ĝis 1990, kiam nia teamo en la nederlanda softvar-firmao BSO, kun i.a. Klaus Schubert kaj Victor Sadler, devis rezigni pluan evoluigon de tiu sur-Esperanto-bazita traduksistemo, manke de plia investmono.

La teamo poste disfalis, kaj mi mem dum la sekva jardeko devis labori pri tute aliaj projektoj kaj nur malmulte okupis min pri Esperanto. En 2000 mi emeritiĝis, kaj la fascinado pro la sentempa kreaĵo de Zamenhof plenplene revenis.

Nun trafoliumante la Esperanto-numerojn de la lastaj du jaroj, mi ĝojas pri diversaj signoj de optimismo kaj progreso. Sed kiel plej prudenta pensado trafis min la realismo de Trevor Steele, esprimita en Esperanto-kajero 7/02, p. 155-156, kie li argumentas ke ni travivas epokon malfavoran al la fina venko de Esperanto, ke ni devas akcepti tion kaj intertempe vivteni la lingvon, ke ni laboru pri tiu celo diligente kaj kreoplene.

Vivteni la lingvon — relativa koncepto kiu kaŝas pliajn tavolojn de kompreno. Por certaj lingvistoj aŭ etnologoj, eĉ kelkdek parolantoj sufiĉas por nomi lingvon vivanta. Tio estas certe sub nia ambici-nivelo, sed pripensu ke malgraŭ niaj dekmiloj da parolantoj, la ekstera mondo (inkluzive ankoraŭ multajn lingvistojn) rigardas E-on apenaŭ kiel vivantan — ĉar “neveran” — lingvon. Kion fari por ŝanĝi nur tion?

Neil Kinnock

En marto 2002 venis miaopinie grava komuniko el la ekstera mondo, kiam Neil Kinnock nome de la Eŭropa Komisiono respondis al longe antaŭe farita demando pri la taŭgeco de Esperanto kiel pontolingvo en eŭropaj tradukservoj (vidu la revuon La Ondo de Esperanto 5/02, p. 3). La respondo esprimis fortan dubon pri tiu taŭgeco, asertante ke lingvo, kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo, alportus riskon, ke oni ne povos transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum kunvenoj. Tio evidente kolerigis esperantistojn, sed mi opinias ke Kinnock pravas. Ekzistas individuoj kaj familioj, kiuj uzas E-on ĉiutage, sed tio ne estas la afero: por la EU-organizo, la ĉiutaga vivo rilatas al la oficeja kulturo de sennombraj dosieroj, raportoj, notoj kaj diskutoj; de politiko, planado, administrado kaj leĝdonado; de komerco, industrio, enmigrado, medioprotektado ktp; kun uzo de fakspecifaj terminaroj kaj esprimoj kiuj spegulas la aktualecon same kiel la internacia gazetaro (ekz. The Economist, Le Monde, Frankfurter Allgemeine Zeitung) faras tion.

Esperantio posedas heredaĵon de respektindaj fakterminaroj, rezulton de kuraĝaj klopodoj de laboremaj kaj spertaj samideanoj. Esperantio posedas revuojn, gazetojn, kun (foje brilaj) artikoloj pri multaj kaj aktualaj temoj. Sed la diferenco kun nacilingvaj fontoj kaj rimedoj ankoraŭ estas granda: je nombro de terminologoj, de eldonoj, je amplekso kaj aper-ritmo de revuoj. Nek ĵurnalon, nek semajnan, nek eĉ monatan gazeton ni havas kiu povus imponi al komisionanoj aŭ oficistoj en la EU-organizo, konvinki ilin ke ĉiuj aktualaj temoj estas samkvante kaj samkvalite pritraktitaj en Esperanto kiel en la angla, franca ktp.

Brila iniciativo

Ĉu eblas malpligrandigi tiun fendon inter E-o kaj la naciaj lingvoj? Mi pensas ke jes. Fakte, ĝuste kiam Neil Kinnock donis sian respondon en marto 2002, Vilhelmo Lutermano estis komencinta traduki Le Monde Diplomatique, eminentan francan monatan revuon pri politiko en la larĝa senco, kiu nun estas publikigata ankaŭ esperantlingve en la interreto. Tra 2002-2003 Lutermano kun kelkaj samideanoj esperantigis pli ol 100 000 vortojn da teksto. Mi konsideras tiun ĉi daŭran esperantigon de nuntempa internacie konata revuo la plej grava progresigo de E-o dum la lastaj jaroj. Kvankam modeste priatentigita (en Sennaciulo 12/03, p. 166-168) ĝi meritas ĉiun laŭdon, kaj estas instigo por aliaj ambiciaj tradukistoj.

Imagu ke en 2022 la EU denove juĝos pri la taŭgeco de E-o por la ĉiutaga vivo. Se tiam Le Monde Diplomatique estos aperinta esperantlingve jam dudek jarojn, The Economist dek kvar, Der Spiegel dek ses jarojn ktp, la vivipoveco de nia lingvo prezentos sin multe pli konvinke. Profesiaj tradukistoj aŭ interpretistoj en la EU-servoj, do ne-esperantistoj, povas relative facile inspekti Esperantajn tradukojn paralele al iliaj fontotekstoj, kaj tiel formi juĝon pri precizeco, termin-unuformeco kaj ĝenerala fidindeco. En la situacio de 2002, konsultitaj eksteruloj bonvole analizantaj la kapablecon de E-o, konkludus maksimume ke ĝi povus taŭgi por transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum EU-kunvenoj. Al kio nia laboro en la venontaj jaroj devas konduki estas ke oni juĝos ke E-o efektive taŭgas por tiu celo. Aktualaj esperantigitaj jarkolektoj de prestiĝaj revuoj faros la taŭgecon pruvebla kaj kontrolebla.

En sekva artikolo mi klarigos la rilaton de ĉi tiu strategio al la iama DLT-projekto por permaŝina tradukado.

Tute normala progreso

Claude Piron

Oni povas aliri la mondan lingvoproblemon laŭ tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika, financa-ekonomia ktp. Mi aliros ĝin, verŝajne pro profesia misformiĝo, el la psikologia vidpunkto, kies graveco, miaopinie, ne estas ĝuste taksata.

Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton, ne interesiĝas pri ĝi, aŭ ke nia afero ne progresas sufiĉe rapide. Ili facile kulpigas pri tio unu la aliajn. Miaopinie, tiuj negativaj sentoj tute ne estas pravigeblaj, se oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio. Alivorte, laŭ mi, Esperanto tute normale progresas, eĉ kiam ĝi malprogresas dum jardeko, kaj ankaŭ la konsciiĝo pri la monda lingvoproblemo antaŭeniras je normala ritmo, t.e. je la ritmo de historio.

Ni reagas infanece

La disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la afero ne progresas sufiĉe rapide, fontas el unu el la plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ni deziras, ke Esperanto progresu, kaj ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne volas vidi la amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter nia deziro kaj ĝia plenumiĝo. Ni do sentas frustron. Kiam ni sentas frustron, anstataŭ fronti al la fakto, ke al ni dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fuŝo kuŝas en ni, ni serĉas kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas nin, aŭ la fuŝuloj en la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj laŭcele. Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi infanece. Malpacienci pri la progreso de Esperanto, serĉi kulpulojn, estas tute normale kaj nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas normalaj plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur pri kelkaj aspektoj de nia vivo. En multaj sferoj, kiel la politika, la metafizika, kaj la homrilata, ni daŭre reagas kiel etaj infanoj.

Nekompreno fare de la socio

Ankaŭ kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi tuŝis psikologian aspekton de la situacio. Kial la mondo ne komprenas nin? Ĉar la socio ne komprenas la lingvan situacion ĝenerale. Kial? Pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, ĉar lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la aferon estas simpligi ĝin. Sekve, la socio ĝenerale havas tre simpligitan bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman.

Nekonscia timo

Alia psikologia kaŭzo, pro kiu la socio ne komprenas la lingvan problemon, estas timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, aŭ al lingvisto, aŭ fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kaŭzoj, pro kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemon, estas timo, li aŭ ŝi rigardos vin, kvazaŭ vi estus freneza. Unue, ĉar por la alparolato lingvoproblemo simple ne ekzistas. La angla solvas ĝin, aŭ la tradukistoj. Kaj due, se entute estus problemo, estas klare, ke ĝi neniel rilatas al timo. Neniu sentas timon pri lingvo. Kio estas tiu frenezaĵo? ŝi aŭ li diros al vi.

Sed multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, ĉar sen tio estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kaŭzas multajn fuŝtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon.

Kial lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, lingvo estas ligita al nia identeco. Iun tagon en la infanaĝo ni ekkonscias, ke nia medio parolas tiun aŭ alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ĝi parolas. Do, en la profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Aŭ rigardu, kiel reagas la flandroj aŭ la katalunoj: se oni persekutas aŭ kritikas mian lingvon, oni persekutas aŭ kritikas min.

Multaj homoj havas forĵetan sintenon al Esperanto, ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli aĵa ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas, rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni diras, ke ĝi havas ambicion al universaleco, prempaŝos sur ĉiu alia lingvo, sur ĉiu popolo, sur ĉio individua kaj vivanta, detruante ĉion pasante. Tio eble ŝajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj aŭ bildoj asociiĝas unu al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu difinita vorto, ĉi-kaze Esperanto, rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo ĉe multegaj personoj.

Identiĝo al la lingvo internacia

Unu el la problemoj de la esperantistoj devenas de tio, ke Esperanto havas trajton, kiu distingas ĝin de ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj, nome, ke ĝi favoras identiĝon al si. Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano, sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano. Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin esperantisto kaj sentas, ke ankaŭ la du aliaj estas esperantistoj, kaj ke la tri apartenas al iu speciala kultursfero. Eĉ se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun Esperanto okazas la malo. Kial?

Kiel kutime en la kampo, kiun ni hodiaŭ vizitas, la rolantaj faktoroj estas pluraj kaj kompleksaj, sed eble la plej grava estas, ke Esperanto integriĝas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol ĉiu ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne ĉe komencanto, sed ĉe tiu, kiun Janton nomas matura esperantisto, homo kun sufiĉa sperto pri la lingvo por senti sin hejme en ĝi. Kial ĝi situas pli profunde en la psiko? Ĉar ĝi, pli ol iu ajn alia homa lingvo, sekvas la naturan movon de la cerbo ĉe homo, kiu volas esprimi sin.

Nia plej baza tendenco, kiam ni lernas lingvon, estas ĝeneraligi la lingvajn trajtojn, kiujn ni lernis. Tial ĉiuj franclingvaj infanoj diras des cheval, ĉevaloj, anstataŭ des chevaux, aŭ vous faisez, vi faras, anstataŭ vous faites. Tial ĉiuj anglalingvaj infanoj esprimas la koncepton piedoj per foots antaŭ ol akiri la ĝustan formon feet, aŭ la koncepton li venis per he comed antaŭ ol akiri la ĝustan formon he came. En Esperanto tiaj eraroj ne eblas, do oni rapide sentas sin sekura en la uzo de la lingvo. Krome en Esperanto oni estas multe pli libera ol en aliaj lingvoj. Tio validas pri la maniero rilatigi la vortojn unu al la alia. En la angla vi devas diri, laŭvorte: li helpas min, en la franca li min helpas, en la germana li helpas al mi. En la tri lingvoj ekzistas unu deviga strukturo, nur unu. En Esperanto vi povas libere elekti iun ajn el la tri. Same estas pri la elekto de la funkcio de vortoj en frazo. Vi ofte povas elekti iun ajn el la adjektiva, adverba, verba kaj substantiva funkcioj, ekzemple diri: mi venis trajne, mi venis per trajno, mi trajnis. Ne estas devigo tiurilate. Malmultaj lingvoj disponas la rimedojn, kiuj ebligas tian liberecon, kaj se ili havas ĝin, tre ofte oni ne rajtas ilin uzi. Krome, la Esperanto-medio estas tre tolerema pri gramatikaj kaj vortaraj fuŝoj, en mezuro neniam renkontata alilingve. Forgeso de akuzativo aŭ fuŝa uzo de ĝi estas, praktike, rigardata normala, probable ĉar tio preskaŭ neniam ĝenas la interkompreniĝon. Nur kelkaj pedantoj faras el tiaj eraroj dramon, sed ili situas ekster la normala medio esperantista. (Atentu! Ne miskomprenu ĉi tiun rimarkon pri lingvaj eraroj kiel rekomendon! Mi situas sur tereno pure observa.) Alivorte, ne estas rilato inter perfekta uzo de la lingvo kaj la sento de identiĝo al ĝi. Oni povas senti sin esperantisto eĉ se oni ĉiufoje preterlasas akuzativon.

Ĉio ĉi, kaj ankaŭ la eblo krei vortojn laŭvole, kion oni ne rajtas fari en multaj lingvoj, kreas etoson de libereco, kiu lokas la lingvon en pli profunda tavolo de la psiko, pli proksime al ties kerno, al ties instinkta bazo. Estas pli facile esti spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple, ĉar oni devas observi malpli da arbitraj malpermesoj. En ĝi do oni sentas sin pli facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksiĝas pli profunde en la psiko ol la aliaj fremdaj lingvoj, kaj pro tio oni multe pli emas identiĝi al ĝi. Sed la homoj, kiuj ne apartenas al la Esperanto-mondo, tion ne povas kompreni. Ili ne komprenas tiun identiĝon. Tial la sinteno de multaj esperantistoj aperas al ili freneza aŭ almenaŭ tre stranga. Pro tiu sento de identeco kun la lingvo, esperantisto facile sentas sin atakata, kiam oni kritikas la lingvon, aŭ eĉ la ideon mem de internacia lingvo. Ataki la lingvon estas ataki lin mem, kaj la natura reago estas kontraŭataki, kelkfoje tre akre. Sed tion la neesperantisto ne komprenas. Li do vidas en la normala reago de esperantisto ion tro intensan, tro fortan, pruvon de ia fanatikeco, kiu estas la sola ebla klarigo de reago tiel neproporcia.

Du kategorioj

Miaopinie, esperantistoj psikologie apartenas al du kategorioj. Unuflanke estas homoj, kiuj nebone adaptiĝis al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo, de la socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj kutimiĝis al la fakto esti malsamaj ol la plimulto aŭ kiuj sentas sin forĵetitaj aŭ forĵetataj de la plimulto. Ne estas facile preni sur sin la fundan solecon de la homa vivo. Tial homoj, kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas kuniĝi, krei kun similuloj komunumon, en kiu ili sentos sin bone. Ili tiam kunvenas kaj rediras unu al la aliaj, kiom pravaj ili estas, kaj kiom malprava estas la ekstera mondo. Tio estas tute normala kaj homa. Esperanto prezentis al multaj personoj ne bone adaptitaj al la socio lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn, ĉe kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn necesajn por igi la vivon pli elportebla. Tio estis aparte vera en la periodo, post kiam la unuaj esperoj pri tuja alpreno de Esperanto montriĝis vanaj, kaj antaŭ ol la argumentaro favora al Esperanto iĝis sufiĉe forta kaj fakta, alivorte inter la unua mondmilito kaj la jaroj sepdekaj/okdekaj. Granda parto de la esperantistaro, tiuperiode, konsistis el neŭrozuloj, t.e. homoj kun psikaj problemoj pli multaj aŭ pli gravaj ol oni trovas ĉe iu ordinara.

Al tiuj neŭrozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan ŝuldon, ĉar sen ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte, kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Raŭma Manifesto. En la historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis, por ke la lingvo disvolviĝu. Normaluloj ne povis interesiĝi pri Esperanto, uzi ĝin kaj do vivteni ĝin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus en ĝi, se ĝi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj eĉ konsistantaj ĉefe el stranguloj, ĝi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan potencialon, ĝi ne povus riĉiĝi, ĝi ne povus iom post iom konduki al pli profunda analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj jarcentoj, historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al la homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ĝin, eĉ se iliaj motivoj parte kuŝis en iu psika patologio.

Apud la neŭrozuloj, la stranguloj, pri kiuj mi ĵus parolis, Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo, kiu estas psike tute sana, povas aliĝi al grupo tute eksternorma nur, se li aŭ ŝi havas tiel fortan personecon, ke li aŭ ŝi povas fronti al la amasoj kaj bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li kapablas senti sin prava, tamen sen orgojlo. Feliĉe, da tiaj homoj troviĝis sufiĉe multe en la Esperanto-mondo ekde la komenco. Unu el ili, ekzemple, estis Edmond Privat. Ankaŭ al ili ni havas grandan ŝuldon, ĉar ili multe helpis progresigi la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj medioj, ke esperantistoj ne estas nur stranguloj fanatikaj.

Kaj, klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e. homojn kun neŭrozaj trajtoj pli multaj aŭ severaj ol ĉe la averaĝa homo, sed ankaŭ kun pli forta personeco (ofte fortigita ĝuste per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne sentas sin konforma aŭ plene adaptita).

Paradokso: kie estas mensa sano?

Ni do staras antaŭ paradokso: la Esperanto-mondo longe konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tute sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ĝenerala socio konsistas el homoj eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neŭroza, patologia, mi eĉ dirus freneza sinteno rilate al ĝi.

Kio ebligas fari tiel drastan aserton? Nu, la fakto, ke la socio prezentas ĉiujn simptomojn de psikopatologio en sia rilato al lingva komunikado. Kiam sentiĝas bezono, kion faras normalulo? Li agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj. Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia poŝo monujon plenan je monbiletoj. Li troviĝas en kvartalo kun multaj manĝaĵvendejoj kaj restoracioj. Se li estas normala, li iros en unu el tiuj, por servigi al si manĝon aŭ por aĉeti ion manĝeblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri homo, kiu, anstataŭ tion fari, iras al la stacidomo, aĉetas bileton por trajnvojaĝo ĝis loko 300 kilometrojn for, kaj tie marŝas longe en la kamparo ĝis li atingas etan restoracion, kiu proponas nur malplaĉan manĝon? Kion vi opinios pri tia homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj fine ricevas ion ne tre kontentigan, kaj ĉio kostis centoble pli ol necesis? Ĉiu diagnozos tiun konduton kiel neŭrozan, patologian. Kial agi tiel komplike, sen profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la kampo de lingva komunikado, esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo kiel la dua.

(Daŭrigo venontnumere.)

Trevor Steele konvinkis min kandidati

La financa situacio de la asocio estas malfacila, kaj neniaj novaj dungoj aktualas en la Centra Oficejo, opinias la ĵus elektita Ĝenerala Direktoro de UEA. Laŭ Osmo Buller necesas restarigi ekvilibron inter kostoj kaj rimedoj per singarda politiko. Mia preteco reveni unuavice signifas deziron servi asocion, kiu estas kara al mi ekde mia membriĝo antaŭ 35 jaroj, diras Osmo Buller en nia intervjuo.

Antaŭ du kaj duona jaroj vi demisiis de la posteno de Ĝenerala Direktoro proteste kontraŭ la konsisto de la nova Estraro de UEA. Tuj post via demisio vi iĝis direktoro de konata literatura instituto en norda Finnlando. Nun vi pretas forlasi tiun prestiĝan postenon, reveni al la Centra Oficejo kaj ricevante malpli altan salajron labori kun la sama Estraro kontraŭ kiu vi protestis en 2001. Kial?

Mia demisio sekvis el epizodo, kiun nek mi nek estraranoj iniciatis, sed oni trudis ĝin de ekstere kaj ni fariĝis ĝiaj viktimoj. Mi devis tiam apude sekvi koŝmaron de mia bona amiko kaj brila kolego pro kruelaj akuzoj, kio fine elĉerpis min. El tio fontis ankaŭ iuj miaj tiamaj komentoj, per kiuj maliculoj ekster UEA ankoraŭ volonte svingas. Mia preteco reveni unuavice signifas deziron servi asocion, kiu estas kara al mi ekde mia membriĝo antaŭ 35 jaroj, sed mi tre ĝojas, ke aldone al tio mi kaj la estraranoj, precipe Renato Corsetti kaj Michela Lipari, samtempe povas montri, ke ni sciis superi pasintajn malagrablaĵojn. Kolizioj povas okazi en homa agado, sed se oni ne restas ilia kaptito, ili fariĝas valora, eĉ se dolora leciono.

Post via demisio vi sufiĉe akre kritikis la sintenon de la Estraro de UEA al la oficistoj en la Centra Oficejo. Vi parolis pri serĝenta alirmaniero. Ĉu vi havas la impreson, ke tiu sinteno nun ŝanĝiĝos?

El miaj kontaktoj kun estraranoj kaj oficistoj mi konkludis, ke jam okazis pozitiva evoluo. Ekzemple, estraranino Ans Bakker, kiu aparte respondecas ĉi-rilate, renkontiĝas kun la stabo ĉiusemajne. Ambaŭflanke la streĉoj kaj iritiĝoj ofte rezultis el mankoj en la informfluo. La Estraro evidente donas multan atenton al tio.

Antaŭ ol vi kandidatis por la posteno de Ĝenerala Direktoro, vi havis longajn diskutojn kun reprezentantoj de la Estraro. Ĉu la Estraro klopodis konvinki vin kandidati, aŭ ĉu vi klopodis konvinki la Estraron akcepti vin?

Nek nek! La Estraro ne bezonis konvinki min, ĉar ĝi jam havis antaŭ si mian kandidatiĝon. Verdire, estis Trevor Steele, kiu konvinkis min. Kiam mi diskutis kun Renato Corsetti kaj Ans Bakker, mi ne celis persvadi ilin elekti min, sed mi klopodis bildigi pere de ili al la Estraro, kion ĝi povos atendi, se ĝi elektos min. Mi estis tute preta reveni, sed havante bonan postenon en Finnlando mi ne intencis lukti por esti elektita. Mi ja povus servi al UEA ankaŭ en aliaj manieroj kaj roloj.

Ĉu vi scias ion pri eventualaj aliaj kandidatoj por la posteno?

Mi scias nur, ke ja estis kelkaj aliaj.

Ĉu vi scias, ĉu la tuta Estraro subtenis vian elektiĝon?

Tion mi ne scias kaj mi eĉ ne intencas demandi.

Kiaj estos viaj unuaj paŝoj kiel Ĝenerala Direktoro de UEA?

Unue mi devos fari ĝeneralan inventaron pri la funkciado de la Centra Oficejo por decidiĝi pri prioritataj taskoj por reatingi ĝian kiel eble plej normalan kaj efikan funkciadon. Tuj mi devos okupiĝi ankaŭ pri buĝetpropono por 2005, por ke la Estraro povu trakti ĝin en sia kunveno fine de aprilo. Restas tamen tri monatoj ĝis mia ekdeĵoro kaj intertempe povos okazi aferoj, kiuj grave difinos miajn unuajn paŝojn, sed ĉiel ajn, mi certe vringos al mi la kapon por eltrovi manierojn rekreskigi la membraron.

Ĉu vi prezentis viajn planojn al la Estraro antaŭ ol vi kandidatis, kaj ricevis aprobon?

Ne nur ke mi prezentis ilin, sed pri multaj ŝlosilaj aferoj miaj kunparolantoj dum la Roterdama intervjuo jam havis samajn ideojn kaj celojn kiel mi. Al mi persone estis ĝojige konstati, ke Corsetti kaj Bakker akiris tre bonan konon pri la funkciado de la CO. Cetere, ĉiuj miaj planoj kompreneble sekvos el la aktuala laborplano de UEA, al kies preparado mi siatempe kontribuis.

Kiajn kontaktojn vi havis kun la Estraro kaj la nunaj oficistoj post kiam via elektiĝo estis anoncita?

Pro la festotagoj ne eblis havi substancajn kontaktojn. Praktike ili estis unudirektaj, nome ke mi estis superŝutata per gratuloj kaj bondeziroj, kiuj iom amase plu venas ankaŭ de komitatanoj kaj aliaj membroj. Mi mem sendis dankleteron al la estraranoj, emfazante ankaŭ, ke Trevor Steele plu estas nia Ĝenerala Direktoro kaj bezonas apogon de ni ĉiuj ĝis la fino de lia deĵoro.

En aprilo vi karakterizis la nunan situacion de UEA kiel pli seriozan ol la krizo post la eventoj en Hamburgo 1974. Ĉu via opinio ŝanĝiĝis?

Mi ricevis unikan ŝancon influi, ke mia opinio ŝanĝiĝu.

Kia estas la financa situacio de UEA? Kion vi proponas ke oni faru por plibonigi la situacion?

La situacio estas malfacila. Necesas restarigi ekvilibron inter kostoj kaj rimedoj per singarda politiko, kiu gardas la kapitalon, evitas novajn agadojn sen certigita financado kaj tranĉas ankaŭ buĝetitajn elspezojn, se la enspezoj ne evoluas laŭ la buĝeto. Necesas recertigi kaj evoluigi la servojn de UEA kaj ekigi novajn, ĉar ili firmigas la asocion krom finance ankaŭ organize. Mi ne konsentas, ke UEA bazu sian ekonomion je subvencioj de ekstere. Nia fundamento ankaŭ ĉi-rilate estu la membraro kaj esperantistoj ĝenerale, sed ja ni aldone serĉu ankaŭ subvenciojn pli aktive.

La dungitaro en la CO malpliiĝis dum la lastaj du jaroj. Interalie vakas la posteno de direktoro de la Centra Oficejo. Ĉu vi planas ŝanĝojn tiurilate?

La financa situacio ne permesos ŝanĝojn en antaŭvidebla estonteco.

Revuo Esperanto estas nun produktata ekster la Centra Oficejo. Ĉu vi vidas tion kiel problemon, aŭ ĉu la financaj avantaĝoj superpezas? Ĉu vi supozas, ke la situacio povos ŝanĝiĝi en la proksima estonteco?

Neniuj situacioj estas eternaj, sed mi ricevis informojn, ke la nuna aranĝo donas senteblan ŝparon. Ŝajnas tamen, ke troviĝas breĉoj en la informĉeno inter la CO kaj la redaktoro, kio povas kaŭzi problemojn kiel ekz. ĵus la aperigo de malĝusta kotiztabelo. Tio postulas atenton.

Laŭ la planoj de la Estraro, la tuta negranda informa buĝeto de UEA dum 2004 iros rekte en la kason de BKC, kiu formale havas nenian ligon kun UEA. Ĉu vi opinias tion strategie ĝusta decido? Kiel vi taksas la rezultojn de la monkolekta kampanjo subtene al BKC, kampanjo, kiun apogis UEA? Kiaj laŭ vi devus esti la rilatoj de UEA kaj BKC?

Laŭ mia kompreno la Estraro ankoraŭ ne decidis pri la uzo de la informa buĝeto kaj parte tio ankaŭ apartenos al la nova Estraro. Dependos krome de la efektiva financa evoluo, ĉu necesos etendi ŝparojn ankaŭ al tiu buĝetero. Por taksi la rezultojn de la kampanjo por BKC mi ne havas sufiĉe da informoj. Ĉiukaze BKC estas oficejo de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu do respondecas pri ĝi. Kiam UEA havos bezonon kaj la necesan monon, ĝi povos mendi ĝiajn servojn, sed ne temas pri aŭtomata devo.

En Gotenburgo la Komitato akceptis investon de granda monsumo en la riparoj de la konstruaĵo ĉe Nieuwe Binnenweg. Ĉu vi scias, kio okazis pri la ripar-planoj post tio? Ĉu tiuj planoj signifas, ke la Centra Oficejo nun restos en sia nuna loko dum la antaŭvidebla estonteco?

Estas intensaj kontaktoj kun konstrufirmao por konkretigi la planojn. Oni faris saĝan decidon, ĉar la domo situas en urboparto, kie dum venontaj jaroj okazos grava evoluo kaj la valoro de la tieaj domoj jam komencis plialtiĝi. En 2005 ni festos la 50-jariĝon de Roterdamo kiel la urbo de la CO. Mi kredas, ke ankaŭ en 2008, kiam UEA 100-jariĝos, tiu nia lumturo estos tie kaj sekve Roterdamo estos konvena urbo por la jubilea UK tiujare.

Kiel oficisto vi ne rajtos kandidati por la posteno de B-komitatano, kiel vi antaŭe planis. Kion vi esperas de la komitataj elektoj, kaj la elekto de nova Estraro por la asocio?

Mi esperas, ke ĉiuj elektoj estos veraj, aktivaj kaj viglaj, aŭ kiel mi ŝatas diri, ke ekestu vera elekta etoso. Ĝuste nun estas aktuale certigi kiel eble plej multe da kandidatoj por elekti ses komitatanojn B. Mi esperas, ke ĝis la fino de februaro aperos almenaŭ duobla nombro da kandidatoj, sed prefere eĉ pli.

Kiel vi vidas la rolon de Libera Folio el la vidpunkto de UEA? La sinteno en la Estraro ŝajnas tre miksa, ekzemple Renato Corsetti volonte kunlaboras por intervjuoj, sed almenaŭ unu estrarano rifuzas ĝian kontakton.

Mi taksas la rolon de Libera Folio pozitiva kaj konstrua. Malgraŭ foje draŝaj komentoj kaj akraj titoloj eblas senti, ke la redakcion ne pelas facilanima skandalemo sed sincera deziro atentigi per ĵurnalismaj rimedoj pri problemoj kaj mankoj por katalizi ilian solvadon. En la ekstera mondo ĵurnalistoj kiel gardohundoj estas normala afero, sed en nia movado temas pri nova fenomeno, kiu postulas ankoraŭ alkutimiĝon. Jam nun eblas tamen diri, ke Libera Folio signas aperon de malferma etoso en la UEA-medio, kio en si mem estas pruvo pri ia juneca forto de nia asocio.

El Libera Folio

[FORIGITA!: bildo]

La ĉefa ĵurnalo de norda Finnlando, Kaleva, aperigis intervjuon kun Osmo Buller. La ĉefa finnlanda novaĵagentejo STT peris informon pri la nova Ĝenerala Direktoro de UEA kaj ĝi aperis en pluraj finnlandaj gazetoj, kaj en la ĉefa finnlingva gazeto de Svedio, Ruotsin Sanomat.

Estas tempo por ŝanĝiĝi

En la septembra numero de Esperanto (9/2003), p. 177, aperis artikolo pri Terminologia Forumo dum UK en Gotenburgo. En la artikolo aperis la frazo: Dum la diskuto i.a. estis prezentita la propono de Miroslav Malovec, ke oni ellaboru Esperantajn terminojn surbaze de la eŭrop-unia datenbanko Eurodicautom kaj ke oni aldonu ekvivalenton en la eŭropuniaj lingvoj al la jam ekzistantaj Esperantaj vortaroj.

Mia propono estis iomete miskomprenita. Kompreneble, traduki Eurodicautom kiel beletron estus kontraŭ terminologiaj principoj. Mi nur volis atentigi, kiel laboras la traduksistemo de Eŭropa Unio (la datenbanko havas 5 milionojn da terminoj en la eŭrop-uniaj lingvoj plus latino) kaj al kio devas nia movado strebi, se ni volas, ke ankaŭ Esperanto estu akceptita en la sistemon.

Sed procedi oni devas alimaniere. La terminarojn necesas ellabori laŭ la terminologiaj principoj (vidu Terminologia kurso de Jan WernerTerminologia gvidilo de Heidi Suonuuti), per kiuj estiĝas novaj Esperantaj terminoj. En niaj terminaroj estas kutime ekvivalentoj en la angla kaj en la nacia lingvo de la aŭtoro. Sed tio ne sufiĉas. La novajn terminojn necesas disvastigi tra Esperantujo, ĉar kiam esperantisto ne trovas la ĝustan terminon en sia nacilingva-Esperanta vortaro, li simple elpensas propran terminon (se li bezonas ĝin dum tradukado). Tiamaniere la faka lingvo en Esperanto estas malstabiligata, la uzantoj ne konas la ĝuste ellaboritajn terminojn kaj helpas al si per elpensado de ĉiam novaj sinonimoj. Por la faka lingvo tia stato estas preskaŭ mortiga.

Nia movado devus zorgi, ke ĉiu bone ellaborita Esperantlingva terminaro (kun difinoj) estu rigardata kiel terminara normo, surbaze de kiu estiĝu Esperantaj-nacilingvaj kaj nacilingvaj-Esperantaj vortaretoj (sen difinoj), kiuj disportos la novajn terminojn tra Esperantujo. La nacilingvajn terminojn ne necesas krei, ĉar la naciaj lingvoj kutime havas la koncernajn terminojn jam delonge ellaboritajn. Ni nur bezonas ilin parigi kun la terminoj Esperantaj. Eĉ plej bona terminaro restos senutila, se ĝiaj terminoj havos ekvivalentojn nur en la angla, kaj esperantistoj en la alilingvaj landoj ilin ne konos.

Oni obĵetis al mi, ke nia movado ne havas fortojn por tia laboro. Nu, tiukaze ne havas sencon proponadi Esperanton kiel solvon de la lingva problemo, ekz. en Eŭropa Unio. La eŭrop-uniaj oficistoj tute ne konas Esperanton kaj kapablas ellabori en nia lingvo absolute nenion. Ĉion ili postulus de ni, de plej primitivaj artikoletoj ĝis plej gigantaj vortaregoj.

En nia movado ekzistas multaj fortoj, al kiuj mankas nur direkto, klara kaj konkreta celo. Se UEA kaj ĝiaj UK-oj nur nebule rezolucias konservi kaj evoluigi la lingvon tiel, ke ĝi plej bone ludu sian rolon kiel transporta lingvo en multlingvaj situacioj (vidu sur la sama paĝo 177), esperantistoj ne scias, kion konkrete ili faru, kion la movado vere bezonas. Ofte niaj rezolucioj disdonas taskojn al registaroj kaj neesperantistaj institucioj, sed postulas nenion de esperantistoj mem.

La ekstera mondo atendas de ni ion tute alian. Se ni proponas Esperanton kiel pontolingvon, oni atendas precipe helpilojn, kiuj ebligos al homoj apliki Esperanton ĉefe en ilia profesia laboro (nur periferie en amuzo). Estas tre laŭdinda afero, ke aperis angla-Esperanta medicina vortaro (Yamazoe Saburoo), sed se ĉiu kuracisto devus lerni unue la anglajn terminojn por trovi la vojon al terminoj Esperantaj, li restos ĉe la angla kaj pri Esperanto fajfos. Se ni volas, ke kuracistoj uzu Esperanton, ni devas celkonscie zorgi, ke ĉiu kuracisto trovu Esperantlingvan medicinan terminaron en sia nacia lingvo. La jam aperinta vortaro estas ĉefe labormaterialo por leksikografoj, kiuj volas ellabori similan vortaron en sia gepatra lingvo. Almenaŭ en tridek lingvoj devas aperi tia vortaro, se ni volas, ke Esperanto ekfunkciu en medicino. Se la angla-Esperanta varianto restos la sola, ĝi fariĝos nur kuriozaĵo por niaj ekspozicietoj, sed neniam penetros en la praktikon.

Kiam mankas klaraj celoj, tiam mankas ankaŭ fortoj. Sed sufiĉis, ke kelkaj junuloj proponis retan enciklopedion Vikipedio kaj jam tie laboras 95 personoj, kiuj ellaboris 10 mil artikolojn kaj laboras plu. Tiel realiĝis ankaŭ plijuniĝo kaj leviĝo de la prestiĝo, ĉar la Esperanta Vikipedio inter tridek lingvaj versioj apartenas al la plej aktivaj, kaj en alilingvaj vikipediaj artikoloj estas atentigo, ke ekzistas simila artikolo en Esperanto. Kelkaj homoj jam kapablis krei modelajn vortarojn (Minnaja, Krause, Saburoo, Werner, Bavant k.a.), ellabori similajn surbaze de ili estas multe pli facile, do kial oni ne kapablu tion en aliaj lingvoj?

Esperanto plej bone ludos sian rolon kiel transporta lingvo en multlingvaj situacioj tiam, kiam ni ellaboros en multaj naciaj lingvoj (komence almenaŭ eŭropuniaj) vortarojn ĝeneralajn, kompareblajn kun tiuj de Minnaja kaj Krause, medicinajn kiel tiu de Saburoo, kaj matematikajn kiel de BavantWerner. Sufiĉus sur kompaktaj diskoj. En la reto ni bezonus celkonscie konstrui sistemon de turismaj informoj pri unuopaj landoj, iliaj urboj, memorindaĵoj, kulturoj k.s. Por tio tre taŭgas la menciita Vikipedio. Tria konkreta celo estu riĉa, rete atingebla literaturo, beletra kaj ĉefe la faka, ĉar miloj da gejunuloj forlasas ĉiujare la movadon, kiam ili ekscias, ke scio de Esperanto ne helpas al ili en ilia profesio, ke en Esperanto oni povas legi amasegon da beletraĵoj, sed neniujn aktualajn fakajn verkojn.

Bonaj vortaroj, enciklopediaj informoj kaj faka literaturo altiros ankaŭ gejunulojn kaj realigos plijunigon, instruadon, utiligon, levon de prestiĝo. La mondo ne povas estimi Esperanton, se esperantistoj mem estimas ĝin tiom malmulte, ke serioza poresperanta laboro ŝajnas al ili super siaj fortoj kaj prefere prezentas Esperanton nur kiel lingvan ludilon. Ni, ekipitaj per komputiloj kaj interreto, timas laborojn, kiujn niaj antaŭuloj kun tajpiloj ne timis. Estas tempo por ŝanĝiĝi.

Miroslav Malovec

La internacia respondkupono

De nederlanda UEA-membro mi ricevis plendon, ke li ne povis aĉeti internacian respondkuponon (irpk) en la loka poŝtoficejo. Mi esploris la aferon. La nederlanda poŝta servo TGP informis min, ke ĝi ne plu vendas la respondkuponojn ekde januaro 2002.

Oni ja akceptas la kuponojn en la poŝtoficejoj kaj poŝtagentejoj. Tamen mi devis konstati, ke ankaŭ tio ofte estas malfacila afero. Speciale en la poŝtagentejoj la geoficistoj ofte ne plu scias kio estas la internacia respondkupono.

Ĉar la internacia respondkupono estas menciita en la internacia poŝtleĝo de la Universala Poŝta Unio, oni rajtas supozi, ke ĉiuj membrolandoj kiuj subskribis kaj rekonas tiun leĝon (regularon), i.a. Nederlando ekde 1875, sin devigas vendi ankaŭ la respondkuponojn.

El mia esploro evidentiĝas ke tiel ne estas. En art. 22 de la UPU-konvencio i.a. legiĝas: La Internacia Oficejo de UPU ne vendas internaciajn respondkuponojn rekte al klientoj: tiuj devas aĉeti ilin de sia loka poŝtoficejo.

Kvankam la poŝtoficejoj ne estas devigataj vendi la respondkuponojn, estas devige por ĉiuj poŝtejoj de la UPU-membrolandoj interŝanĝi (= akcepti) la kuponojn! Uzante tiun elirvojon, Nederlando (ĉu ankaŭ aliaj landoj?) ne plu vendas ilin. Tio povas kaŭzi problemojn al nederlandaj esperantistoj. Se oni loĝas apud la landlimo, oni povas aĉeti la respondkuponojn ĉe germana poŝtoficejo. Eble ioma solvo estus, se la libroservo de UEA ekvendus ilin.

Alia grava afero koncernas la kuponojn mem. Universala Poŝta Unio eldonas novajn kuponojn ekde 2001. Tamen la malnovaj kuponoj restas validaj senlime. Sed atentu: la novaj validas nur ĝis la 31-a de decembro 2006!

Krome oni ne plu ricevas poŝtmarkojn interŝanĝe. Oni povas utiligi la kuponojn nur se oni samtempe transdonas sendaĵon ĉe la giĉeto de la poŝtejo.

Eble interesa aldona informo estas, ke UPU presigis 10 milionojn da novaj kuponoj kaj ke oni uzas ĉ. 6 milionojn jare. Malgraŭ la reta poŝto la internaciaj respondkuponoj do certe ne malmodiĝis.

Kees Ruig

[FORIGITA!: bildo]

Post la unua mondmilito, en 1926, UEA eldonis propran Esperantistan Respond-kuponon en la valoro de 50 svisaj centimoj.

Ĉu seksismo en la Akademio?

Ĉu la organo de la plej spertaj esperantistoj estas seksisma? Ĉu virinoj ne estas sufiĉe talentaj por fariĝi membroj de la Akademio de Esperanto, la plej alta lingvodecida organo de la Esperanto-komunumo?

Fakte la situacio eĉ iom pliboniĝis de antaŭ kelkaj jaroj. Tiam, laŭ mia memoro, Marjorie Boulton estis eĉ la sola virino, diras longjara akademiano kaj eksprezidanto de UEA Humphrey Tonkin.

La uson-brita profesoro scipovas klarigi kial nuntempe nur ses virinoj membras en la 44-kapa Akademio de Esperanto (http://akademio-de-esperanto.org): Ĝenerale en la esperantologio kaj rilataj kampoj iom severe mankas virinoj. Oni rigardu foje la konsiston de la prelegantaro ĉe Internacia Kongresa Universitato.

Ankaŭ la japana akademiano Seikô Yamazaki ne pensas pri intenca preterrigardo de virinoj. Estas memkompreneble ke la manko ne estas intenca. Sin trovas nenia kialo por ke la Akademio estu seksisma. Por kies bono?

Germana membro Stefan Maul, ĉefredaktoro de la revuo Monato, ne perceptas seksismon. Probable estas simile kiel en la ĝenerala socio, kie virinoj ofte ne ludas adekvatan rolon. La Akademio estas tre malnova, tradicia institucio, estiĝinta en epoko, kiam virinoj havis malmultajn rajtojn kaj eblojn. Ŝanĝi tion estas malfacile, precipe ĉar laŭ la statuto la Akademio ‘reproduktas’ sin mem.

La prezidanto de la Akademio, Geraldo Mattos, emas al simila opinio: Ŝajne, en ĉiu scienca aŭ arta akademio la nombro de la virinoj estas ege malpli granda ol tiu de la viroj. Ĉar jam estas virinoj en nia Akademio de Esperanto kaj ili superis per siaj ricevitaj voĉdonoj aliajn virseksajn kandidatojn, tio pruvas, ke ne estas pli da akademianoj inseksaj nur pro tio, ke ne multaj virinoj sin prezentas al la elektoj.

Tamen tiom okulfrapa estas la manko de virinoj ke eĉ membroj komencas demandi sin ĉu la Akademio de Esperanto estas seksisma organizaĵo. Anna Löwenstein faris esploron en 1980 pri la nombro de virinaj membroj en UEA. Rezultis ke virinoj konsistigas nur 25,58% de la individuaj membroj. Supozante ke la proporcio de virinoj ne multe ŝanĝiĝis dum la lastaj 20 jaroj, tio signifus ke en la Akademio devus esti 11 virinoj, dum tamen estas nur ses, diras Löwenstein. Tamen la brit-itala akademiano, aŭtoro de la Esperanto-libro La ŝtona urbo, ne volas kredi je seksismo: Eble mi estas tro naiva, sed mi ne kredas, ke la akademianoj intence voĉdonus kontraŭ virino simple ĉar ŝi estas virino. Eble la viraj membroj nature emus pensi pri viroj prefere ol virinoj kiam ili serĉas novajn kandidatojn. Löwenstein ne proponas ke oni elektu virinojn nur ĉar ili estas virinoj: Sed ja ke eblus aparte klopodi nomumi virinojn kiel kandidatojn kaj ili povus egalrange prezentiĝi apud la viroj, por ke la voĉdonantoj decidu inter ili surbaze de iliaj efektivaj meritoj. Löwenstein supozas ke parte kulpa estas la manko de memfido de multaj virinoj. Kaj tio parte ŝuldiĝus ĝuste al la terure vireca etoso de la Akademio, pri kiu ankaŭ mi konscias. Eble funkcius pli bone, se venontan fojon ili ricevus de alia virino la inviton kandidatiĝi, proponas Löwenstein.

La akuzo pri terure vireca etoso de virino vekas la virojn: Kiel tio manifestiĝas? Mi ja ne rimarkis tiun etoson sed ŝatus povi pli bone kompreni la fenomenon se ĝi ŝvebas tie en la aero, petas Tonkin respondojn. Löwenstein ne hezitas: La fakto en si mem, ke la akademio konsistas ĉefe el viroj, kreas difinitan etoson, kiu ne nepre estas tute komforta por virinoj! Se enestus pli da virinoj, la etoso estus malsama kaj eble plaĉus malpli al la viroj. Laŭ Löwenstein estas rekonata fakto, ke kiam sola viro troviĝas en grupo de virinoj, li emas alproprigi al si gvidan rolon, kiun la virinoj eĉ cedas al li. Kaj se sola virino troviĝas inter 20 viroj, emas okazi la malo. Temas pri enkonstruitaj sentoj de supereco aŭ malsupereco — la rezultoj, kompreneble, de eduko kaj kulturo.

Tonkin defendas la honoron de la Akademio: Eble la esprimo ‘normale vireca’ pli bone difinus la Akademion. La aldono de la adverbo ‘terure’ donis al mi la impreson, ke la Akademio estas io escepte katastrofa, do ke la akademianoj eble kolektive stamfas kaj henas en siaj kunsidoj, kion mi tamen ĝis nun ne rimarkis...

Marko Naoki Lins / Dafydd ap Fergus

Kulpigi la politikistojn ne sufiĉas

Du progresoj kun du disvastiĝaj ritmoj

Prave kontraŭmetas J. Książek la relative rapidan akcepton de la ideoj de Einstein kaj la oficialan neakcepton de Esperanto dum 115 jaroj (Problemoj de Einstein, Esperanto, nov. 2003), sed miaopinie lia konkludo: kulpas la politikistoj restas sen aktiva alternativa strategio.

Fakte la menciita kontraŭdiro apartenas al pli larĝa kultura demando: Kial la scienc-teknika progreso (STP) senkompare pli rapidas ol la spirita progreso (SP) — do politika, morala, estetika ktp. La kulturteorio donas jenan respondon: La veraĵoj de STP estas intuicie videblaj, montreblaj per laboratoria eksperimento aŭ matematike demonstreblaj, ili malkovras la misterojn de la naturo, aldonas al la homaro la fortojn de la naturo; ili havas universalan validecon. La veraĵoj de SP havas nur etparte tiajn ecojn; precipe ili falas en la kavon de la sociaj kontraŭdiroj, vundas privilegiojn de iuj homgrupoj, neas tradiciajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, postulas gravajn, libervolajn ŝanĝojn de pensmanieroj. La novaj akiraĵoj de STP povas decidi pri vivo aŭ morto de homgrupoj, tiuj de la SP ne. Tial estis gravegaj la vortoj de Jesuo: Ŝanĝu vian pensadon. Ĝuste tiu ŝanĝo estas la ĉefa problemo en la socia evoluo, sed la sociologio avertas: Ju pli profundaj estas la ŝanĝoj postulataj de iu SP-veraĵo, des pli malrapide tiu ĉi antaŭenmarŝas; ne la veraĵo estas utopio, sed la kredo, ke ĉiu veraĵo devas akceptiĝi rapide. La racieco de multaj validaj ideoj (paco, frateco, egaleco kaj ĝusteco, racia vivo ktp.) ne sufiĉis (-as) por ties mondvasta efektiviĝo; pro tio ni ne povas simple kulpigi iun socian kategorion, kvankam ne ĉiuj profesioj estas egaldistancaj de certaj ŝarĝoj. Por sukcesigi gravajn agadojn necesas larĝa preparo de la homaj spiritoj. Firma decido estas ne komenca, sed fina akto de la evoluoj.

Esperanto, kiel ideo, estas tipa ekzemplo de SP kaj renkontis (-as) la kutimajn obstaklojn. Kiu ne komprenas la objektivecon de tiuj certatempaj obstakloj, ja la neeviteble sinusoidan, zigzagan, kontraŭdiran vojon de nia movado, tiu povas fariĝi pesimisto, defetisto aŭ renegato. Ankaŭ simpla kredo je sukceso kaj hobiumi ne solvas la problemon. Oni devas vidi kaj aktivigi la sociajn kategoriojn kiuj plej proksimas al nia ŝarĝo, kiuj do respondecas pri la sorto de ideoj en la moderna mondo kaj rolas kiel opinigvidantoj.

Kolekti, krei, defendi kaj disvastigi la akiritajn veraĵojn estas neekskluziva, sed specifa kaj morala devo de la scienco.

Nu, samkiel aliaj iniciatoj, ankaŭ Esperanto havas siajn kapitulacantojn kaj renegatojn. Iuj eĉ kabeiĝas silente, sed krias sur la strato sian apostatecon, aldonante proprajn erarojn al la konfuzoj de aliaj aŭtoroj, kiuj anstataŭ pliriĉigi nian kulturon, komencis nei la jam delonge elpruvitajn principojn de Esperanto. Ni ne okupiĝu ĉi tie pri ili.

La vero estas ora peco kuŝanta en la profundoj de la naturo, de la socio kaj konscienco. La politikistoj havas nek tempon nek intereson okupiĝi pri tiaj senprofitaj esploroj, multaj eĉ ne atentas demokratiajn ideojn antaŭ ol tiuj estas akceptitaj en prestiĝaj intelektularaj medioj aŭ, pli bone, en larĝaj tavoloj de la loĝantaro. Neniu espero, ke ili fariĝos pasiaj apostoloj de la vero, kio povas damaĝi politikajn karierojn. Necesas intima rilato al la vero, arda deziro disvastigi ĝin por la bono de la homoj. Sciate, la sciencistoj, la intelektularo ĝenerale respondecas pri la sorto de ideoj, kvankam ankaŭ en tiu ĉi kategorio multaj estas nur funkciuloj, dungitoj, kapablaj aplaŭdi la novan ideon, sed ne riski ion por ĝi. Estas ege raraj grandaj karakteroj firme engaĝitaj en la progreso de la vero, defendante ĝin sinofere. Tiel naskiĝis la popolaj mitoj pri la neceso de la morto por sukcesigi gravajn iniciatojn, fini grandegajn konstruaĵojn ks. Ne la morto mem gravas, sed oni ne mortas por sukcesigi neniaĵojn. Post la morto de Jesuo, liaj ideoj venkis la romian imperion.

Konklude — kaj tion montras nia historio — ni bezonas pasiajn klerulojn, kiuj kuraĝe, prestiĝe, altnivele, plurflanke prezentu al la mondo la novan veron, por ke la cetera intelektularo, la junularo, sufiĉe granda nombro el la loĝantaro komprenu, ke temas pri ĝia grava, aktuala problemo, ne pri revaĵo de esperantistoj. Tamen tio ne estas universala agadmodelo. La problemo trovas sian favoran terenon en lingve diskriminaciitaj landoj, minoritatoj, regionoj, en porpacaj kaj kontraŭtutmondiĝaj movadoj, en fratecaj sentoj de iuj religioj ktp. Seriozaj politikistoj ne atendos ĝis la fino de tiu klariga procezo...

Ni iom rigardu sukcesajn praktikojn de nia movado.

Miaopinie la ĉi tie skizita koncepto estis ankaŭ tiu de Zamenhof, Privat, Lapenna k.a. Dum la UK en Berlino (1999) oni memorigis notindajn sukcesojn de simila agadmodelo en Bulgario dum certa fazo. Gravulo de UEA konsideris tiun vojon tro longa; li volis rapidan sukceson ĉe la internaciaj organizaĵoj. Tamen montriĝis prava popola proverbo: la rekta vojo povas esti pli longa. Nu, kiom longa povas esti la nerekta vojo?

Ni memoru almenaŭ unu el iom konataj faktoj: en Rumanio, kie faŝistoj kaj stalinistoj jardekojn persekutis nian ideon, du universitatanoj, helpate de kelkaj siaj kolegoj kaj de 4-5 esperantistoj, sukcesis, de 1970 ĝis 1978, post prelegoj kaj kontaktoj en sciencaj medioj, memuaroj ktp, signife ŝanĝi la penadon en la lando, aktivigi ŝtatajn instancojn adopti decidojn favore al Esperanto, spite al ankoraŭ valida cenzura malpermeso: oni kreis E-kolektivon en la Akademio pri Sociaj Sciencoj, E-lekcion en la Tutlanda Societo de Filologoj, enkondukis E-kursojn en la filologiajn fakultatojn (helpis ankaŭ la kontakto de Tonkin kun la vicministro pri klerigado), oni aperigis ses E-lernilojn — kiujn postulis pli ol 3000 personoj, precipe gestudentoj ktp. En 1990 (helpis H. Frank) la ministerio rekomendis al ĉiuj fakultatoj enkonduki E-kurson (se oni disponas pri instruistoj). En la universitatoj de Timişoara ekfunkciis 14 kursoj. Ĉion ĉi faris kelkaj personoj sen asocio, revuo k.s., sub diktatura reĝimo. Kaj la politikistoj? En publikaj debatoj iuj sincere konfesis ke nur nun ili komprenas la sencon de Esperanto, apogis nin kaj defendis nian agadon.

I. F. Bociort

Jarfinaj/jarkomencaj statistikoj de UEA

Ĝis la 19-a de januaro al UK en Pekino jam aliĝis 725 personoj el 43 landoj de la mondo.

En 2003 en UEA membris 5 627 personoj, kio estas je 0,9% malpli ol en la antaŭa jaro.

Jen kiel komentis la membronombrajn tendencojn Trevor Steele, la Ĝenerala Direktoro de UEA:

Plej malbona estas la falo de junaj membroj (MJ-T kaj MA-T) kaj de membroj kun Gvidlibro (ofte unuafojaj). Sed tiu fina rezulto, falo de eĉ ne unu plena procentaĵo, estas relative esperiga. La plej granda ŝanĝo estis salto en la nombro da membroj kun Jarlibro.

Kongresa Komuniko 2

89-a Universala Kongreso de Esperanto
24 – 31 de julio 2004 Pekino, Ĉinio

Konstanta kongresa adreso:

la adreso de UEA (kolofono)

TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2004.html

Retadreso: k...@co.uea.org

Dua Bulteno

Riĉenhava oferto de diverskategoria loĝigo, interesaj ekskursoj, allogaj antaŭ- kaj postkongresoj komence de februaro survojiĝas al la jam aliĝintaj kongresanoj, perantoj kaj landaj asocioj. La prezoj estas aparte malaltaj kaj la kvalito de la servoj aparte alta. Ekde februaro konsultebla ankaŭ en la kongresa retpaĝo.

Loĝado

Kiel ĉiujare, estas ofertata vasta gamo da loĝebloj, ĉiuj tre konvenprezaj. Preskaŭ ĉiuj hoteloj estas proksime de la kongresejo, inter 5 kaj 30 minutojn piedire. Tiuj kiuj loĝos for de la kongresejo, povos uzi publikan transporton aŭ la tre malaltprezajn taksiojn.

Ekskursoj

Tre kompleta oferto de diversprezaj ekskursoj tra la lando kaj regiono ĉirkaŭ Pekino certe estos kialo por partopreni en tiu ĉi kongreso. La malpermesita urbo en Pekino, Xi’an, kie estas la subtera terakota armeo, kaj la magia Tibeto estas nur ero de la granda oferto kiun ni havas. Pli da informoj en la Dua Bulteno, kongresa retpaĝo kaj ĉe la CO.

Glumarkoj

La kongresa glumarko estas ideala surgluaĵo por viaj kovertoj, dum tiu ĉi pekina jaro. Mendebla ĉe la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj kostas 1,20 EUR, ekde 3 folioj po 0,80 EUR plus sendokostoj. Por EU-landoj aldoniĝas 19%-a imposto).

Infana kongreseto

NE okazos en Pekino, sed estos infanvartejo en la kongresejo. Gepatroj estas invititaj volontuli.

Aliĝoj

Ĝis la 19-a de januaro aliĝis ĉ. 725 personoj el 43 landoj. La plej multnombraj estas la kongresanoj el: Ĉinio, Japanio, Francio, Germanio, Nederlando, Italio kaj Svedio.

Kotizoj

Ĝis la fino de marto (parenteze sumoj por B-landoj/C-landoj): Individua membro de UEA (IM) 190 (140/70); IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 85 (70/35); ne-IM 235 (175/85); ne-IM junulo ktp. 140 (105/55). Pri la pagmanieroj kaj difinoj de la kategorioj bv. konsulti informojn en la Jarlibro aŭ en la TTT-paĝoj. Ĉinoj havas apartan tarifon!

Broŝuro pri betono por fakuloj

Terminaro de betono kaj de betonaj laboroj. Jan Werner kaj kolektivo. Brno: Eld. de la aŭtoro, 2002. 40 p. 21cm. Prezo: € 4,50.

Jen broŝuro esence konstruema, kiu fakte rilatas al la betono. La terminoj (kun numeraj referencoj por reciproka resendo) estas klasitaj laŭ ses rubrikoj kaj proksimume tridek teĥnikaj subrubrikoj. Ili aperas, krom en Esperanto, en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj, la difinoj nur en Esperanto.

La prezento estas simpla, sed kohera, serioze aranĝita. Reviziado ne estus troa, sed malmultas la preseraroj. Apenaŭ dek vortoj ne estas PIVaj sed longe pravigitaj ĉe la fino de la broŝuro (eble konstrukto ne estas absolute necesa). La difinoj estas ĝenerale klaraj, escepte de grajneco (19) kaj frakcio (20), eble ĉar ĝuste tiuj pli specifas kaj difinas, ol priskribas. Bedaŭrinda estas la uzo de tiu stranga estiĝi, de certa (anstataŭ specifa / ia), sole (nur), osciligi (vibrigi), komponento (komponanto), laminita (eble lamenigita / laminatita), lokigo (lokado). La vorton disperga mi ne komprenis, kaj ŝajne la radiko pre ĉiuokaze ne estas pravigebla (antaŭ).

La terminaro estas forme valora, ŝajne uzebla. La betonfakuloj decidu mem ĉu utila kaj uzinda.

C. Rivière

Kompromisemo klera kaj klara

La Vivo de Henriko Kvina. William Shakespeare. El la angla trad. Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2003. 158 p. ISBN 92 9017 083 2. 21cm. Prezo: € 12,00. Triona rabato ekde tri ekz.

Kompatinda Shakespeare: maĵora dramisto minore legata. Kulpas parte la angla de Shakespeare — la vortludoj, la nuancoj, ja la tuta stilo — kiuj tro foras de la hodiaŭa lingvo por esti facile komprenataj; kulpas ankaŭ lernejoj, kiuj en la pasinto traŝvitigis tra la tragedioj de la t.n. Bardo gimnazianojn ne sufiĉe maturajn por aprezi la riĉaĵojn de lingvo kaj enhavo. Tiuj, kiuj kutimiĝis al kolao, ne ĉiam dankas pro ĉampano. Tamen, feliĉe, dum lamas Shakespeare legata, dinamismas Shakespeare deklamata. En teatroj, kie aktoroj peras, interpretas, ankoraŭ vivas, parolas Shakespeare — kaj tiel estu, ĉar dramverko celas ne legadon, sed deklamadon kaj prezentadon.

Sed Shakespeare legata en Esperanto: jen io alia. Ĉi-kaze la lingvo ne arkaikas, sed aktualas kaj, kiel en la Tonkin-a traduko de La Vivo de Henriko Kvina, ĝi permesas tujan komprenon kaj aliron. Helpas la fakto, ke Tonkin — kiel li notas en studinda enkonduko — celis meti en mian tradukon vortojn, kiujn mi normale uzus, do ne la inkajn kreaĵojn de ies studĉambro (p.13). Same studindaj estas la abundaj piednotoj, en kiuj Tonkin klarigas historiajn kaj aliajn punktojn: ĉiupaĝe evidentiĝas la klereco — modesta, neniam troa — kaj principe la klareco de la Tonkin-a Esperanto.

Klareco, kiu rezultas de kompromisemo, ĉar favore al flueco rezignas Tonkin pri peza pedanteco. Jen ekzemple la konata — almenaŭ al anglalingvanoj en somero aŭ aŭtuno de siaj vivoj; pri printempuloj prefere silentu — parolado de la reĝo Henriko antaŭ la batalo ĉe Aĵinkorto. En tiu ĉi sceno Henriko kuraĝigas kaj spirite fortigas siajn trupojn, atentigante pri estontaj gloroj; tamen, diras la reĝo, en la traduko de Tonkin, …ke tiu, kiu ne batali volas, / foriru tuj (p.112). Shakespeare esprimas sin metafore: That he which hath no stomach to this fight, / Let him depart (ke tiu, kiu ne havas stomakon por tiu ĉi batalo, foriru). Ĉu pro manko de la stomako-metaforo (daŭre uzata en la angla por signifi toleremo, inklino, foje kuraĝo) — fakte, pro manko de ajna metaforo — la traduko lametas? Nu, eble jes: ĝi ne kontentigus profesorojn pri tradukarto. Aliflanke Tonkin saĝe kompromisas inter ĝusteco, pedanteco kaj — nepre — la bezonoj de Esperanto, tiel kreante makrokosme, se foje ne ĉiam mikrokosme, fidindan tradukon.

En la sama parolado Henriko fiere prognozas, ke [t]iu, kiu vivos en la maljuniĝon / jare l’ antaŭan tagon al najbaroj / diros: “Morgaŭo Krispinfesto estos” …. Shakespeare enmetas pli en siajn versojn: la Bardo aludas tiun, kiu spertos la bataltagon (shall live this day) kaj vivos en maljuniĝon; krome tiu regalos siajn najbarojn (feast his neighbours), antaŭ ol memorigi pri la Krispin-tago. Denove kompromisemo, sed nepra, laŭ Tonkin, por reteni la irrapidon kaj ritmon (enkonduko, p.13) de Shakespeare. Do, tradukante verson post verso, oni tenu klare en la menso nocion pri la arkitekturo de la tuta dramo kaj pretu elĵeti detalojn por pli bone redoni la efektan signifon (enkonduko, p.13). Kaj tiel estas.

Ĉu sukcesas la kompromisemo de Tonkin? Evidente, jes. El la buŝo de kompetenta Esperanto-aktoro, la menciita parolado de Henriko — malgraŭ etaj mankoj — povus same emocii, same kortuŝi kiel la angla originalo. Jen eble la sola vera mezurilo de tradukita dramo: deklamebleco. Kaj la Tonkin-traduko de La Vivo de Henriko Kvina — parenteze politika dramo aparte signifa en post-irakmilita epoko — tiun ĉi econ abunde posedas.

Paul Gubbins

Leginda intrigo, altnivela traduko

Sub la pir-arbo. Romano. Theodor Fontane. El la germana trad. Reinhard Haupenthal. Schliegen: Edition Iltis 2001. 145 p. ISBN 3-932807-21-9. 21cm. Prezo: € 22,50.

Theodor Fontane (1819-1898) rangas inter la grandaj germanaj verkistoj de sia epoko, kaj lia Sub la pir-arbo (germane titolita Unterm Birnbaum) ankoraŭ nun popularas.

Krimo kaj mistero konsistigas la kernon de la romano, kies intrigo disvolviĝas en rura germana medio de la unuaj dekadoj de la 19-a jarcento. Fontane kreis la fonon de Sub la pir-arbo surbaze de moroj kaj eventoj de tiu tumulta historia periodo, kiujn la tradukinto abunde glosis libro-fine.

Se Sub la pir-arbo legindas pro sia intrigo, ĝi same legindas pro la alta nivelo de la traduko. Ja, Reinhard Haupenthal estas bone konata en niaj beletraj medioj, ne nur kiel editoro, sed ankaŭ kiel avangarda literatoro kaj elstara esperantologo.

Se al tio oni aldonas la elegantan tipografion de la verko, ties akiro kunportos samtempe intelektan gajnon kaj estetikan plezuron.

Fernando de Diego

Dokumento pri modernismo

Sep manifestoj DADA. Tristan Tzara. El la franca trad. Ionel Oneţ. Berkeley: Bero, 2001. 50 p. ISBN 1-882251-32-6. 22cm. Prezo: € 6,90.

La dadamovado ekvivis en la 1910-aj jaroj. Diversloke agis dadaistoj, sed la dadamanifestojn Tzara prezentis en Zuriko kaj en Parizo, kien li poste translokiĝis. Unu el la manifestoj enhavas priskribon kiel fari dadapoemon:

Prenu ĵurnalon. Prenu tondilon. Elektu en la ĵurnalo artikolon havantan la longon kiun vi intencas doni al via poemo. Eltranĉu la artikolon. Poste eltranĉu zorge ĉiujn vortojn formantajn la artikolon kaj metu ilin en sakon. Skuu milde. Poste eligu ĉiujn eltranĉaĵojn unu post la alia. Kopiu ilin diligente en la ordo en kiu ili eliris el la sako. La poemo similos vin. Sekvas, en la sama manifesto, ekzemplo de poemo tiel farita.

Oni vidas en leksikonoj ktp, ke dadaistoj ofte estas vidataj kiel neniigantoj de tradiciaj kulturaj valoroj. Jes, la epoko antaŭ la dua mondmilito, kiam la dadaistoj agis, tre verŝajne malsimilegas la hodiaŭan. Multege da teknikaj novaĵoj nuntempaj ne ekzistis tiam, sed precipe la klasika kulturo multe dominis kaj oldaj moralismaj virtoj, ekzemple rasismo, koloniismo, militemo, ankoraŭ estis fortaj.

Inter dadaistoj inventiĝis novaj artformoj, kaj per tio dadaistoj kreis fundamenton de nova modernisma kulturo. Sekvis multe da diversaj poetoj kaj artistoj, kiuj kreis laŭ la priskribo de Tzara. Ekzemple, oni kreis/as perkomputile hazard-poemojn. Aliaj ekzemploj de dadaismaj artformoj, kiujn aliaj artistoj poste plievoluigis, estas sonpoemoj kaj bild-poemoj.

En la 1960-aj jaroj, mi mem malkovris la dadaistojn. Multe da dadadokumentoj re-aperis, kaj mi aĉetis multe da pridadaj eldonaĵoj. Samtempe venis multe da verkoj de novaj poetoj kaj artistoj, kiuj estas inspiritaj de la frua dadaismo. Ĉio ĉi tre instigis min dum miaj dudekaj jaroj.

La Tzarajn dadatekstojn mi tamen ne legis (ĉar ili estis franclingvaj). Mi legis nur liajn postajn surrealismajn poemojn tradukitajn en la svedan. La esperantigitajn manifestojn de Tzara mi legas kun interesiĝo, sed mi rimarkas, ke la manifestoj estas (por mi) malpli facile legeblaj ol dadapoemoj. La manifestoj estas kvazaŭ skribitaj precipe por aliaj tempo kaj kulturo, kiuj ne plu ekzistas, sed tamen oni pli-malpli povas legi ilin kiel poeziaĵojn. Estas ja bonege, ke venas al Esperantio dokumento pri modernismo, kio kreas bonvenajn referencojn por modernisma kreado en la E-mondo.

Jarlo Martelmonto

Bona kompanio al esperantologiaj verkoj

Lingvaj respondoj. Sergio Pokrovskij (1949). Jekaterinburg: Ruslanda esperantisto, 1999. 78 p. 20cm. Dek eseoj. Prezo: € 6,00.

Tiu ĉi verko, en la formo de simpla 78-paĝa kajero, estas ĉio krom simpla laŭenhave. Temas pri kolekto de artikoloj el Ruslanda Esperantisto (iom reviziitaj), en kiuj Sergio Pokrovskij (ano de la Akademio de Esperanto) respondas lingvajn demandojn de la legantaro, kaj en kiuj li prezentas sian konatan saĝon kaj klerecon traktante vicon da plejparte bone konataj temoj (iafoje eĉ iom tro bone konataj): la artikolo; medialo, refleksivo, pasivo; la transskribaj problemoj; ties kaj ĝia; la landnoma problemo; niaj karaj ĉapeloj; kiel skribi mian nomon?; sekso kaj intelekto; la aspektoj; da kaj de. Plejparte mi konsentas kun la respondoj de Pokrovskij, sed ne ĉiudetale. Tamen en ĉiu artikolo mi devas admiri lian traktadon de la temo, eĉ kiam mi havas alian opinion. Ĉiu respondo enhavas multon nepre atentindan, kaj multon ne facile troveblan aliloke. Ĉiuartikole mi lernis ion.

Pokrovskij iafoje adoptas tonon iom tro akran, ekz. en la traktado de landnomoj (sed estas ja longa tradicio, ke kiam temas pri landnomoj Esperantaj, la diskutoj nepre fariĝas emociaj). La traktado de la landnomoj estas la precipa ekzemplo, ĉe kiu mi ne konsentas kun Pokrovskij, sed tio ne signifas, ke li skribas pri la temo iajn stultaĵojn. Tute male. Kvankam li ne prezentas mian opinion, li prezentas opinion bone motivitan kaj bazitan sur faktoj kaj sur rezonado tute respektinda. La artikoloj ofte estas io alia, aŭ io plia, ol nura rekta respondo al la preciza demando. Pokrovskij anstataŭe donas lertajn kaj plurflankajn diskutojn de la temo. La celo estas klerigi la demandinton pli vaste ol tiu eble intencis. Tre laŭdinde, laŭ mi, kvankam demandintoj pri lingvaj aferoj laŭ miaj spertoj ofte preferas ekscii nur tute konkrete, kion ili uzu, sen ĉirkaŭa teoriumado. En tia ĉi verko tamen multe pli indas tia faktoplena kaj interesoveka prezento, kian elektis Pokrovskij. Pro la origino en Ruslanda Esperantisto la perspektivo ofte, sed neniel ĝene ofte, estas rusa, kaj abundas ekzemploj ruslingvaj. Sed tio ne signifas, ke alilandaj legantoj restas flankenlasitaj. Male ili havas okazon ion lerni. Kaj ni ne forgesu, ke nia lingvo havas kernon profunde influitan de la rusa lingvo. Komparo kun la rusa lingvo tre ofte estas la sola maniero vere atingi komprenon de la origino de iuj aferoj en la Esperantaj gramatiko kaj vortaro.

La Lingvaj Respondoj de Pokrovskij konsistigas en mia bretaro bonan kompanion de ekz. la Lingvaj Respondoj de Zamenhof, kaj de aliaj valoraj esperantologiaj verkoj. Riĉigu ankaŭ vi vian kolekton!

Bertilo Wennergren

Sonegoj de Geraldo Mattos

Barbaraj sonoj kaj sonetoj. Geraldo Mattos. Kolekto de sepdeko da sonetoj kaj poemetoj. Chapecó: Fonto, 2000. 80 p. 21cm. Prezo: € 5,40.

Geraldo Mattos (brazilano, 1921 — ) esperantistiĝis en 1948, ekverkis en 1951, aŭtoro de variaj literaturaĵoj (rakontoj, noveloj, teatraĵo, poemoj, vers-dramo), liaj kvin regulaj sonetoj rolis jam en Esperanta Antologio — poemoj 1998–1957 (eld. La Laguna 1958, red. William Auld) kaj naŭ verkoj (ĉiuj rimenhavaj) en Esperanta Antologio — Poemoj 1887-1981 (Eld. UEA 1984, red. William Auld). Dekoj da prilingvaj libroj en la portugala. Majstro de sonetverkado. Verkoj: La tento de junulo (1953, poemo), Ivan la sesa (1953, kvinakta teatraĵo), La nigra spartako (1955, rakonto), Miniaturoj (1959, japaneskaj poemoj), Arĉoj (1967, poemaro), Ritmoj de vivo (1968, poemaro).

La 28-a Fonto-kajero portas la titolon Barbaraj sonoj kaj sonetoj. La aŭtoro mem informas enkonduke la legantojn, ke lia poeto-memo longe cedis lokon al lia lingvisto-memo, ja lasis lin longe okupiĝi pri gramatikoj, lernolibroj, prilingvaj esploroj. Li esprimas sian esperon, ke tiun ĉi verkon legos minimume la aŭtoro kaj la editoro. Sed estas kaj estu ne tiel!

Povas esti ke Geraldo Mattos oldiĝis, ja li transpaŝis jam sian 80-an jaron, sed miaopinie la poezio de Mattos estas ne olda, sed forta, liaj sonoj kaj son-etoj estas sonegoj, tute ne barbaraj sed malpalaj. Ne sciante, ke granda oldulo de nia E-literaturo estas la aŭtoro de tiuj ĉi 50 “sonoj” kaj 18 “son-etoj”, mi salutus ekzalte junan poeton sin prezentantan en E-medio. Poezi-amantoj facile konstatas legante tiujn ĉi poemojn de Mattos, ke liaj sonetoj nun prezentataj tute ne bezonas la rafinitajn rim-parojn de la klasika soneto, ili egalvorte-klarforte esprimas sentojn-pensojn pri amo, pri virinoj, pri vivo, pri mondo, konfeseblajn de la aŭtoro. La longa silentado pro scienca laboro — miaopinie — utile efikis al la poezio de Mattos, liaj esprimoj, parolturnoj vigle vivas, primavere hopadas ĝojplene de verso al verso, de strofo al strofo. La lingvaĵo de la olda poeto estas orelplaĉe adolta, laŭ la vera senco de la vorto, ĝi ne imitas klasikulajn solvojn, ĉar ĝi mem fariĝas klasika, elkreskinte, plenaĝiĝinte. Tamen mi ne kaŝas mian opinion, ke nur tiaj sonetoj el la nuna aro de Mattos plene plaĉas al mi, kiuj spegulas adekvate jam per la unua tralego la direndon — poeteske intiman diraĵon — de la aŭtoro. Tiu ĉi speco “matoseska” (do, la senrima soneto) tre malfacile forportas ne sufiĉe trafajn vortuzon, vortordon, figurojn.

Per la latina esprimo tolle et lege (prenu kaj legu) mi kore rekomendas tiun ĉi poezian verkon de Geraldo Mattos. Gratulon ankaŭ al Fonto pro la bona elekto. Mi ĝoje prenis kaj legis ĝin, kaj mi estas certa pri tio, ke ankaŭ aliaj legantoj havos similan opinion pri la 28-a kajero de Fonto, verko de Geraldo Mattos.

Tibor Papp

Defendo de malfortaj idiomoj

Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj. Jordi Bañeres kaj Miquel Strubell. Trad. Edmund Grimley Evans. Rotterdam: UEA, 2002. 59 p. ISBN 92-90170-81-6. 22cm. Prezo: € 7,50. Triona rabato ekde 3 ekz.

Ekde la naskiĝo de niaj filoj, ni ĉiam alparolis ilin sole en la etna lingvo de niaj prapatroj — ne en la ŝtata lingvo de la lando, kie ni tiam loĝis. Pro tio ni estis ofte kritikataj kaj kelkfoje iomete primokataj.

Tiu lingvo ne estas adaptita al la bezonoj de la moderna vivo. Parolante ĝin, vi malavantaĝas viajn infanojn. Mankas literaturo en tiu lingvo. Estas tro da lingvoj en la mondo. Ununura sufiĉas. Plurlingveco disdividas la socion…

Surbaze de gravaj dokumentoj kaj deklaroj eligitaj de internaciaj instancoj, organizaĵoj kaj kunvenoj, la aŭtoroj de ĉi tiu libreto trafe refutas tiajn asertojn.

Ĝi konsistas el 80 demandoj pri malpli uzataj lingvoj, al kiuj ili respondas, plejofte per rilataj oficialaj citaĵoj. Tiuj emfazas la valoron kaj gravecon, kiel nemalhaveblan homaran trezoron, de la lingva kaj kultura diverseco. En nur 59 paĝoj la Diskutlibro traktas la temon laŭ ĉiuj aspektoj: homaj rajtoj, juro, publikaj servoj, komerco, edukado, socia kaj kultura vivo, ktp.

Kelkaj citaĵoj indikos la direkton de la argumento: La lingva diverseco de Eŭropo estas protektinda trezoro. Lingva kaj kultura diverseco neniam kaŭzas konflikton. Ja la rifuzo de iuj homoj adaptiĝi aŭ akcepti diversecon kaŭzas problemojn kaj konfliktojn. Preskaŭ ĉiuj parolantoj de malpli uzataj lingvoj… estas efektive ĉe la avangardo de tutmonda tendenco al kreskanta kompetenteco en pluraj lingvoj bezonata hodiaŭ. Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj aparta maniero percepti kaj priskribi la realon…

Konkludo: Konciza kaj utilega ilo por respondi al negativaj sintenoj pri malpli disvastigitaj lingvoj, kaj por kontribui al la protekto kaj konservado de endanĝerigitaj idiomoj.

Garbhan MacAoidh

Trezoroj en la Biblioteko Hector Hodler

La kolektoj de la Biblioteko Hector Hodler kaj la Arkivo de UEA enhavas multe pli ol nur librojn, revuojn kaj broŝurojn. Apartan atenton meritas fotoj, poŝtkartoj kaj bildaj materialoj.

1923: Biblioteka Ĉambro en la Centra Oficejo

Ekde 1920 la Centra Oficejo troviĝis en Boulevard Theâtre, n-ro 12, en Genève. La Biblioteko de UEA ricevis tiun ĉi ĉambron en la teretaĝo. Bone rekoneblaj estas la dorsoj de la binditaj gazetaj volumoj, kiel oni konas ilin nuntempe en la ĉambro Simon Saft en Rotterdam.

Tiu kaj aliaj fotoj videblas en la reklambroŝuro Universala Esperanto-Asocio en la juĝo de la esperantistoj, Genève 1923.

1933/34: Membrokartoj kombinitaj

Laŭ la Interkonsento de Kolonjo (1933), UEA kaj la Landaj Asocioj certagrade kombinis la membrecojn kaj ankaŭ la kotizojn. La membroj de ekzemple Svisa Esperanto-Societo aŭ Japana Esperanto-Instituto fariĝis simplaj membroj de UEA apud la jam ekzistantaj aktivaj membroj. (Nuntempe la esprimoj estas aligitaj kaj individuaj membroj.) La Landa Asocio pagis la kotizeton por la simplaj membroj kaj rajtis sendi anon aŭ anojn al la Komitato de UEA.

Tiu kombino videblas cetere en la tiamaj planitaj membrokartoj. Pro la komplikeco kaj la kostoj (oni devis presigi kartojn por ĉiu unuopa lando) oni tamen post malmulte da jaroj reiris al unuecaj kartoj, sur kiuj estis nun loko por landa stampo.

1935: Kongreso kaj Krozado Italio/Afriko

La Universala Kongreso de 1935 estis iusence unika, ĉar ĝi ne okazis en nur unu urbo, sed minimume en tri: Florenco (Firenze), Romo kaj Napolo. Pro tio la ŝerco “UK en Firona”.

Post semajno plena de ekskursoj eblis almeti plian semajnon: la Krozadon al Afriko. Unika ĝi estis ankaŭ pro la mirinda subteno de la itala ŝtato, tiam regata de la faŝisto Mussolini. En aliaj okazoj, kaj precipe post la kongreso, la ŝtato ĝuste malfaciligis la laboron de la esperantistoj.

La kongreso de 1935 (kaj ankaŭ la kolonja de 1933) estis certa antaŭgusto pri la kongresoj post la dua mondomilito en la orienteŭropaj landoj.

Ziko M. Sikosek

Loke

KONGOLANDO: Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio, DEKA, festis sian 40-jaran jubileon la 14-an de decembro 2003. Okaze de la jubileo estis aranĝita tutlanda kunveno. La adreso: Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio, B.P. 761, Kinshasa XI, Demokratia Kongolando. Rete: d...@yahoo.fr

MAKEDONIO: La 14-an de novembro Esperanto-societo La Progreso en Prilep festis sian 40-jariĝon kaj 75 jarojn de la fondiĝo de Stelo, la unua Esperanta societo en Makedonio. Prilepaj esperantistoj havis kelkajn aktivaĵojn; la 13-an de novembro en la urba biblioteko estis malfermita libroekspozicio de E-libroj kun dekoj da marmoraj, lignaj kaj ŝtonaj skulptaĵoj de prilepa skulptisto Emil Soleski. Sekvis solena distra vespero en la urba biblioteko Borka Taleski, kiun ĉeestis pli ol 100 esperantistaj veteranoj kaj aktivuloj, gastoj kaj subtenantoj de la E-movado. Loka TV-stacio NTVPrilep informis pri la jubileo. La 15-an de novembro, en loka radio-stacio Radio-Prilep, kadre de la radioelsendo por gejunuloj gastis Viktor Galeski, kiu parolis pri Esperanto kaj la E-movado en Prilep.

ĈINIO: Por bonvenigi la 89-an UK en Pekino en 2004, komenciĝis la 7-an de decembro 2003 en la Esperanto-lernejo Amanto en Harbino paroliga kurso. La kurson, gvidatan de Cui Jiayou, partoprenis 30 esperantistoj el diversaj lokoj. En la malfermo Tang Jiguo, rektoro de la lernejo, faris prezenton pri la 89-a UK kaj alvokis la kursanojn aktive partopreni en la kongreso. La kursanoj rapide progresis, utiligante ĉiun okazon. Ili esperas ke ili kapablos libere interparoli kun geamikoj el diversaj landoj kaj gastigi tiujn, kiuj volas viziti la urbon Harbino.

RUSIO: La 15-an de decembro okazis en Jekaterinburg Zamenhof-vespero. La festeno okazis en la regiona Domo de Paco kaj Amikeco, kiu situas en la urbocentro. Partoprenis pli ol 20 esperantistoj. En la programo estis rakonto pri Zamenhof, konkursoj, skeĉoj, anekdotoj, kantoj, teumado kaj amika babilado. La direktoro de Domo de Paco kaj Amikeco Tagir Sultanov tre favore rilatas al esperantistoj kaj disponigis por la kunvenoj imponan ejon. Festu kun ni la 20-jaran jubileon!

SINGAPURO: György Nánovfszky, la ambasadoro de Hungario en Singapuro, entuziasme invitis kaj akceptis tieajn esperantistojn en sia oficejo, por diskuti kun ili pri la E-movado. Sur la foto la dua persono de maldekstre estas Koon Hee Tan, aktiva esperantisto kaj unu el la estroj de Singapura Esperanto-Asocio, meze staras György Nánovfszky. Por kontaktoj kun singapuraj esperantistoj eblas skribi rete al Wu Guojiang: a...@21cn.com.

LITOVIO: La 23-an de decembro en Vilno finiĝis dumonata senpaga elementa Esperanto-kurso, kiun gvidis germana esperantisto Frank Wurft. La lecionoj okazis unufoje semajne en prestiĝa Vilna gimnazio de Salomeja Neris. La kurson komencis 50, sed finis 20 personoj. Organizis ĝin Vilna filio de Litova Esperanto-Asocio. La 20-an de januaro komenciĝis nova Esperanto-kurso.

HUNGARIO: La 9-an kaj 10-an de novembro Hungaria Esperanto-Asocio kaj Humana Eŭropa Asocio partoprenis en Budapeŝto dutagan ekspozicion de civilaj organizaĵoj Civiliada 2003. Plurcent interesiĝantoj vizitis la standon de HEA kaj ricevis informilojn pri nia lingvo, pri la movado kaj pri la lerneblecoj. HEA uzis la okazon informi ankau pli ol cent ekspoziciantajn sociajn organizaĵojn. Kun pluraj el ili ĝi interkonsentis pri estonta kunlaboro kaj spertis, ke ili estas tute malfermitaj al niaj ideoj kaj pretaj helpi. Dum la ekspozicio ĵurnalistino el Rumanio petis intervjuon de Oszkár Princz, ĝenerala sekretario de HEA.

Fake

MULTLINGVECO: La 18-an de novembro en Vilna Teknika Kolegio okazis scienca-praktika konferenco Modernaj teknologioj en studado kaj praktiko. Kontribuis al ĝi ankaŭ la direktoro de la kolegio kaj estrarano de Litova Esperanto-Asocio Algimantas Piliponis, per la prelego Multlingveco en studado laŭvoje al Eŭropa Unio. La aŭtoro analizis problemojn de multlingveco, parolis pri la rolo de Esperanto kaj proponis ĝin studi kaj utiligi en diversaj praktikaj agadoj. Li speciale substrekis la ekonomian aspekton de multlingveco.

LIBROFOIRO: La 5-an de decembro 2003, kadre de granda librofoiro en Pula, Kroatio, d-ro Ivo Borovečki, honora membro de UEA, publike parolis pri literatura tradukado. Liaj informoj pri Esperanto kiel literatura lingvo kaj ĝia rolo kiel pontolingvo por la kroata literaturo ricevis favoran subtenon de redaktoro, kiu gvidis la temon ĉe la librofoiro.

GAZETOTEKO: Estis kreita Gazetoteko Lanti, honore al la fama franca esperantisto de la pasinta jarcento. La prizorganto Jesuo de las Heras metas en ĝin gazetojn kaj periodaĵojn verkitajn en Esperanto en ĝia tuta historio. Dume enestas Kajeroj el la Sudo kaj Boletín, bulteno de la Hispana Esperanto-Federacio (pli ol 400 n-roj); baldaŭ sekvos pliaj, inkluzive de la revuo Esperanto. Por viziti la retpaĝaron oni bezonas nur retaliron kaj legilon por Akrobat-formato, PDF. La adresoj: http://www.gazetoteko.com kaj http://213.172.47.3/gazetoteko/.

ATEISTOJ: ATEO, la faka socio de UEA, havas TTT-paĝon kaj dissendolistojn. Interesiĝantoj bonvolu skribi al a...@iespana.es, aŭ vizitu la paĝon http://www.iespana.es/ateismo/. Oni povas aliĝi al dissendolisto por paroli en Esperanto pri ateismaj aferoj sur la paĝo http://www.iespana.es/ateismo/atelisto.htm. Ekzistas dissendolisto rezervita por anoj de ATEO. La prizorganto persone enmetas la aliĝintojn, kondiĉe ke ili estas anoj de Ateista Tutmonda Esperanto Organizo: l...@yahoogroups.com, aŭ a...@iespana.es.

KOMERCO: Bulgara Esperanto-organizo UPIEK partoprenis komercan ekspozici-bazaron Produktita en Bulgario, kiu okazis inter 20-30 nov. 2003 en Sofio, Bulgario. Dum dek tagoj oni varbis pri Esperanto ĉefe kiel ilo por internacia komerco.

Persone

LAŬLUM: La pli ol 80-jara pekina akademiano Li Shijun (Laŭlum) funkcios kiel la rektoro de Internacia Kongresa Universitato de la Pekina UK. Por eduki kompetentajn laborantojn kaj helpantojn, li gvidas kurson por pli ol 20 personoj. Li diris: Mi maljuniĝis, tamen mi volas fari ion por nia lingvo.

SANADER: La nova kroata ĉefministro Ivo Sanader estas laŭ sia profesio specialisto pri lingvoj kaj literaturoj. En 1998 Kroata Esperanto-Ligo eldonis libron En tiu terura momento, kiun redaktis Ivo Sanader kun sia kolego Ante Stamać. Temis pri tiutempa antologio de kroata milita liriko. La versojn tradukis 15 kroataj esperantistoj, la enkondukon verkis akademiano Dalibor Brozović, prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo. La poemaro troveblas en la roterdama libroservo.

Tra la mondo

Eŭropa Socia Forumo 2003, Paris, Saint-Denis:

Ĉu eblas alia mondo sen alia lingvo?

La seminarioj, laborgrupoj kaj prelegoj de la dua Eŭropa Socia Forumo (de la 12-a ĝis la 15-a de novembro 2003 en Parizo, Saint-Denis, Bobigny kaj Ivry) estis ege disaj. Malmultaj partoprenantoj ne aŭdis aŭ ne vidis la vorton Esperanto kaj ne eksciis ke grandaj ebloj kuŝas en tiu lingvo por krei la bazojn de alia mondo. La rilato al la ideo de Esperanto estis preskaŭ ĉiam simpatia.

Ne mankis ebloj informiĝi, ĉar sub grandega tendo en kiu ariĝis 70 asocioj kaj organizoj en Saint-Denis, la norda antaŭurbo de Parizo, krom la stando de SAT kaj de SAT-Amikaro, estis ankaŭ tiu de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE) kun Esperanto-95. En la norda parto de Parizo, en La Villette, estis la stando de Espéranto-France, de JEFO (Junuloj) kaj FET (Esperanto-Federacio de la Laboro). Samloke troviĝis ankaŭ la stando de la Mondcivitanoj, movado, kiu uzas Esperanton.

Esperanto havis sukceson precipe ĉe juna publiko, senantaŭjuĝa kaj tre ema al malkovroj. Pluraj asocioj petis kunlaboron por la instruado de la lingvo, por tradukado de dokumentoj, aŭ por labori sur difinita tereno. Inter ili estis la Asocio por Disvastigo kaj Serĉado en Libera Informadiko, kiu laboras i.a. por la programo Linux (Linukso) laŭ spirito konforma al Esperanto.

Grava programero por Esperanto, iniciatita de Hungara Esperanto-Asocio, EDE kaj Esperanto 95, estis la seminario en Bobigny. Ĝi estis anoncita en la oficiala programo kun simultana interpretado al Esperanto, la franca, la angla kaj la hispana. En Esperanto prelegis Oszkár Princz, sekretario de HEA, pri La problemo de la lingvoj en Eŭropo kaj pri la ebla rolo de Esperanto; Christian Garino pri La Nova Eŭropa Konstitucio kaj la lingvoj, pri La Eŭropa Tago en Strasburgo (planata manifestacio sur la Ponto de Eŭropo la 9-an de majo 2004) kaj pri La planoj de EDE. Profesoro Pantaleo Rizzo, fakulo pri ekonomio, prelegis pri Esperanto kaj konstruo de komuna identeco; praktika propono en kiu rolos Esperanto.

Laŭ raporto de Jacques Schram el Belgio, okazis prelegoj ankaŭ en la sidejoj de Espéranto-France kaj de SAT-Amikaro, pri La nepra bezono de universala lingvo por progresigi la senton de homa senlima solidareco. Vilhelmo Lutermano parolis pri la monata gazeto Le Monde Diplomatique, pri ties historio kaj pri la kreskanta nombro da artikoloj publikigitaj en Esperanto-traduko, unue sur liaj personaj retpaĝoj kaj plej laste kadre de la retpaĝoj de la gazeto mem, tiel ke nun Esperanto estas agnoskata inter la diverslingvaj paĝaroj de tiu gazeto (http://eo.mondediplo.com). Claude Longue-Épée prezentis la planojn de Espéranto-France por festi la centan datrevenon de la Bulonja kongreso en 2005. En la sidejo de Espéranto-France Renato Corsetti klarigis, kial nenio malhelpas, ke membroj de UEA partoprenu en eventoj kiaj estas la sociaj forumoj. Samloke Wera Blanke el Germanio pritraktis la temon ATTAC kaj Esperanto. En sia TV-ĵurnalo la televido France 3 montris homamason, antaŭ kiu troviĝis granda banderolo kun la vorto Esperanto.

Dum malmultaj forumanoj haltis antaŭ la standoj de organizoj, kiuj konigis sin nur per la angla, multaj haltis antaŭ la du Esperanto-standoj de Saint-Denis. Tre utilis la seslingva flugfolio eldonita de SAT kaj presita de SAT-Amikaro (www.esperanto-sat.info), ĉar el tiuj ses lingvoj (Esperanto, angla, germana, franca, hispana, nederlanda) praktike ĉiuj vizitantoj scipovis almenaŭ unu.

La rezultoj de ESF 2003 estas ege kuraĝigaj. Tiu medio vere sentas kaj bone komprenas la bezonon de komuna lingvo. La spirito de la sociaj forumoj konsistigas ĝuste senliman interŝanĝon de spertoj kaj ideoj, kaj estis konstateble ke la lingvaj baroj prezentas gravan malhelpon en tiu interŝanĝo. Estas klare, ke la ĉeesto de Esperanto estos pli kaj pli dezirinda kaj eĉ necesa en tiu kadro. La venonta Eŭropa Socia Forumo okazos en Londono. Ĉu post tiu sperto, kaj la antaŭaj spertoj en Porto Alegre kaj Florenco, ni estos ankoraŭ pli videblaj kaj efikaj?

Henri Masson

Hotelo Esperanto en Makedonio

La 13-an de decembro 50 esperantistoj ĉeestis solenaĵon okaze de la 10-a jubileo de E-societo Suvenir en Samokov, 75 km nordokcidente de Prilep, dum kiu la hotelo en Samokov ricevis la nomon Hotelo Esperanto.

En la salono de la hotelo Gordana Poposka parolis pri la E-movado kaj aktivaĵoj de esperantistoj en Samokov, kaj Vlado Baboski el Prilep faris ekspozicion pri la E-movado kaj kunlaboro inter esperantistoj el Prilep kaj Samokov. La ĉeestantojn salutis Metodi Galeski, prezidanto de E-societo La Progreso en Prilep. Sekvis kolektiva fotado antaŭ la enirejo de la hotelo kaj koktelo en granda hotela salono.

Apud la hotelo Esperanto, kiu havas 20 dulitajn ĉambrojn kaj unu apartamenton, troviĝas nova ortodoksa kirko, kaj najbare malnova kirko de la 12-a jarcento.

Viktor Galeski

Reinaŭgurita monumento

Vendrede, la 28-an de novembro 2003, pro la alproksimiĝanta Zamenhofa Tago, estis renovigitaj du E-monumentoj omaĝe al la kreinto de Esperanto en Bydgoszcz (Pollando).

Pro petoj de la esperantistaro al la urba magistrato, la du monumentoj, starantaj ambaŭflanke de la Placo (Skvaro) Ludoviko Zamenhof, kiuj troviĝis en kaduka stato, estis rapide restaŭritaj. La re-inaŭguran ceremonion ĉeestis gestudentoj el Pollando, Albanio, Kongolando, Mongolio kaj Hispanio, profesoroj de Internacia Studumo en Bydgoszcz, kaj aliaj lokaj kaj alilokaj esperantistoj.

Ĉeestis ankaŭ la Prezidanto de la urbo, Konstanty Dabrowicz, kiu diris kelkajn afablajn vortojn rilate la eventon.

Augusto Casquero

En Serbio niaj sciencistoj ne nur diskutis

En Banjaluko okazis de la 24-a ĝis 26-a de oktobro 2003 la 6-a Danuba Scienca kaj Kultura Forumo.

La forumon organizis Esperanto-Ligo de Respubliko Serba, Centro por esplorado, promocio, edukado kaj internacia kunlaboro BeL@Espero, kaj galerio Dacešin. Aŭspiciis ĝin la urbo Banjaluko kaj Ministerio de scienco de Respubliko Serba. La ĝisnunaj sciencaj sesioj okazis en Rumanio, Hungario, Slovakio, Serbio-Montenegro.

La laborlingvoj estis la serba, Esperanto kaj la angla. Oni laboris en sekcioj: scienco, kulturo, sporto kaj ekologio. En 35 prelegoj partoprenis esperantistoj el Slovakio, Hungario, Serbio-Montenegro, Makedonio kaj Bosnio-Hercegovino.

La forumon solene malfermis la ministro de scienco kaj kulturo Demal Kolonić (la foto, sekvapaĝe) kaj la prezidanto de Loka Komitato estis la urbestro Dragoljub Davidović. La organizantoj transformis la forumon al scienckultura manifestacio, kiu komenciĝis per solena malfermo de internacia ekspozicio de pentraĵoj. Estis prezentita libro Informaciaj teĥnologioj de Ratko Dejanović kaj Ljubiša Preradović, interesa estis vespero de etna kantado kun kvar muzikaj grupoj. En infana teatro gastis aktoroj Saša Pilipović kaj Katarina Aleksić el Serbio kun teatraĵo Kabaredo, vespere prezentiĝis konataj verkistoj el Banjaluko.

Impresa estis la intereso de ŝtataj kaj lokaj radiaj/televidaj stacioj, kiuj regule informis pri la forumo. La solenan koncerton rekte elsendis RTV de Respubliko Serba.

Mico Vrhovac

[FORIGITA!: bildo]

Prof. Ljubiša Preradović parolas dum la verkista vespero.

Esperanto-terapio!

Jen feliĉaj brazilaj lernantoj de la daŭriga kurso de Esperanto, kiu okazis dum 2003 ĉiun merkredan matenon en Gerontologia Centro de Asocio de Emeritoj kaj Pensiuloj en Volta Redonda, Rio-de-Ĵanejro.

Temas pri maljunuloj, kiuj decidis lerni nian lingvon kiel okupan terapion kaj utilan manieron de socia kunvivado, por havigi al si novajn amikojn kaj malfermi al si novajn kulturajn horizontojn, subteni pacon, interhoman komprenon kaj fratecon. Nova kurso startos en marto 2004 en klaso, disponigita al la instruisto, emerita inĝeniero

Alberto Flores.

Forpasoj

Abraham VEGA ACOSTA (1902-2003), membro de 1978, malavara favoranto de la meksika E-movado, forpasis la 19-an de novembro en San Pedro de los Pinos (Meksiko).

Jan Otto de KAT (1920-2003), dumviva membro, fakdelegito pri elektrotekniko kaj matematiko (1980-2002), landa delegito de ISAE (1981-86), aŭtoro de artikoloj en Sciencaj Komunikaĵoj (1982, 1985) kaj Scienca Revuo (1983), forpasis aprile en Hago (Nederlando). Li estis membro de Asocio de Nederlandaj Sciencistoj Esperantistaj kaj kasisto de ISAE. Multaj memoras lin kiel gitarakompananton de la kantistino Ramona van Dalsem.

Hella LANKA (1925-2003), fakdelegito pri turismo kaj polico (1953-2003), mortis en Hamburg-Rissen en junio 2003. En 1948 ŝi fariĝis membro de Hamburga Esperanto-Societo kaj dum multaj jaroj estis sekretariino kaj kasistino de la klubo. Ĝis la aĝo de 78 jaroj ŝi restis aktiva en Internacia Kristana E-Ligo.

Daphne LISTER (1921-2003) forpasis en Manĉestro (Britio). Membro de 1953, ŝi prezidis la E-Societon de Manĉestro dum 1960-62 kaj 1974-76. Ŝiaj poemoj aperis en Monda Kulturo (1963) kaj ekde 1970 en diversaj periodaĵoj, kadre de Esperantaj Kajeroj sub titolo Ĝis nun (1976) kaj Kaj poste (1986). Ŝi regule recenzis librojn en The British Esperantist.

Mihail Petroviĉ MANDRIK (1902-2003), Honora Membro de UEA, lernis Esperanton en 1921. Li persone konis tiamajn eminentulojn (Drezen, Nekrasov, Devjatnin k.a.). En 1936 li estis kondamnita je kvinjara punlaboro. Ekde 1947 li gvidis kursojn laŭ propra adapto de Cseh-metodo, estis sekretario, prezidis E-organizaĵojn. Post 1974 li loĝis en Gomel, kie li fondis kaj gvidis klubon Konkordo. Arte talenta homo, li desegnis kaj pentris, ludis kelkajn muzikilojn, verkis proze, poezie kaj tradukis. Li verkis ambaŭdirektan vortareton por ruslingvanoj, lernolibron ABC de Esperanto, dudekon da rakontoj, aŭtobiografion Amara vojo. Li mortis la 22-an de decembro 2003. Lia 100-jara jubileo (21.01.2002) estis unika kaŭzo por diverslokaj esperantistoj viziti la meritoplenan samideanon kaj lin gratulis.

R.C. MARBLE (1914-2003), dumviva membro, delegito kaj fakdelegito pri ŝako (1979-1995), forpasis en Lompoc (Usono).

Olle OLSSON (1909-2003), honora membro de UEA kaj de ILEI, fakdelegito pri instruado (1950-1995), mortis la 13-an de oktobro 2003 en Lund (Svedio). Esperanton li lernis fine de la 1920-aj jaroj kaj en 1930 fondis E-klubon de Lund (kies honora membro li fariĝis en 1936). Kiel profesia instruisto li gvidis multajn E-kursojn kaj estis unu el la pioniroj de ILEI. De 1965 ĝis 1982 li plenumis la taskojn unue de dua sekretario kaj ekde 1974 de kasisto de ILEI. Dum multaj jaroj li estris ankaŭ en la Sveda sekcio de ILEI. Por helpi gejunulojn partopreni en internaciaj aranĝoj li kreis kun aŭstria donacinto Fondaĵon Erika Linz. Dum jardekoj li kunaranĝis Dan-Svedajn Tagojn kaj dum pli ol 20 jaroj membris en Societo Zamenhof.

Pieternella OOSTHOEK (1923-2003) estis dumviva membro. Ŝi forpasis en Roosendaal (Nederlando) la 26-an de decembro.