Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 3

Malferme

Babiloj kurzas nule Laŭdado de komuna prudento

Renato Corsetti

La unua duono de la titolo estas mallerta provo traduki tre sukan italan esprimon, kies senco estas, ke babiloj kostas neniom, ke ili estas libere doneblaj kaj libere riceveblaj. Tio, kio gravas, estas faktoj. Kial mi fiŝkaptis tiun italan esprimon? Simple por komenti la multajn, vere multajn babilojn, kiuj lastatempe diskuris pri la ŝanĝoj en la personaro de la Centra Oficejo. Kiam vi havos ĉi tiun revuon en la manoj, eble restos ankoraŭ malmultaj tagoj de deĵorado por la nuna Ĝenerala Direktoro, Trevor Steele, kaj malmultaj tagoj por la reenoficiĝo de la eksa kaj nun mal-eksa Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller.

Laŭ la tradicioj de ia okcidenta ĵurnalismo pluraj provis legi ĉi tiun fakton en amaso da manieroj kaj trovi profundajn signifojn, kaj fari antaŭvidojn por la estonteco, kaj antaŭvidi renversojn kaj movojn. Ĝenerale ne temis pri tre seriozaj supozoj, ĉar ili tute ne tuŝis la esencan laboron sed limiĝis al cerbumado pri homoj, kaj ĉambroj kaj skribotabloj. Mi diru nun, el mia vidpunkto, ke ĉiuj laborantoj por UEA kaj en la Centra Oficejo kaj en la mondo estas same valoraj. Provoj kontraŭstarigi la unujn (kiel dirus Zamenhof) kontraŭ la aliaj estas vanaj kaj senbazaj. En ĉi tiu okazo estas granda ĝojo por mi publike antaŭ la membroj danki la forirantan Ĝeneralan Direktoron, pro tio kion en malfacilaj kondiĉoj li sukcesis fari en la pasintaj jaroj, kaj danki la revenantan Ĝeneralan Direktoron pro tio, ke li revenas. Cetere mi malkaŝu al vi sekreton, kiun liberaj babilantoj ne imagas: en ĉi tiuj jaroj la du Ĝeneralaj Direktoroj bonege kunlaboris inter si.

Nun, kiam eĉ la spuroj de personaj kvereloj malaperis, ni dediĉu nin al la vera laboro, pro kiu ni rajtas kun fiero rigardi niajn neesperantistajn primokantojn, kaj la ceterajn favorantojn de perfortaj solvoj de lingvaj problemoj, al la disvastigo de Esperanto kaj de ties kulturo.

Parolante pri laboro ni venas nun al la dua duono de la titolo. Eble ne ĉiuj scias, kaj fakte la afero estas sufiĉe persona, ke antaŭ ol labori en universitato mi laboris en banko kaj okupiĝis pri organizado, komputiloj ktp. En tiu funkcio foje mi parolis kun supera direktoro de komputila firmao, kaj la parolado estis pri salajroj de dungitoj. La konkludo estis ke ne la plej gravaj informadikaj inĝenieroj ricevas la plej altajn salajrojn, sed simple homoj, kiuj posedas komunan prudenton. Tiuj iĝas la gravuloj en entreprenoj. Fakte superajn teknikistojn oni facile trovas sed homojn kun komuna prudento multe pli malfacile.

Ankaŭ ni en la movado bezonas amaseton da komuna prudento por antaŭenigi nian aferon kaj amaseton da toleremo. Daŭre mi aŭdas akrajn voĉojn de homoj, kiuj krie kaj ade asertas sian vidpunkton, ekzemple: Esperanto venkos nur se ĉiuj esperantistoj mastrumos malgrandajn hotelojn por turistojNur la originala literaturo estos nia atutoNur la tradukita literaturo valoras aŭ eĉ La problemo estas ke la mondo neniam akceptos Esperanton dum ne ĉiuj adverboj finiĝas per e, aŭ fine, sed vi ĉiuj konas multe pli da ekzemploj, Por Esperanto nur Pekino gravasnur suda Brazilo gravas. La cetera mondo sekvos. Nun, ankaŭ se estas en ĉiuj tiuj asertoj part(et)o da vero, oni devas je la lumo de komuna prudento pritaksi ilin kaj precipe siajn proprajn asertojn, kaj fariĝi pli larĝvida kaj pli tolerema. Neniu el ni scias vere, kiu estas la magia formulo por triumfigi Esperanton tuj kaj senpene. Mi mem tre volonte konfesas tion. Eble ni ĉiuj agnosku tion, kaj iĝu pli modestaj. Partaj venketoj estas eblaj kaj multaj el ni scias kiel atingi ilin, sed neniu perdu la senton pri la rilato inter vero kaj deziro.

Kaj parolante pri laboro, ni restu ĉe laboro por Esperanto. Lastatempe mi aŭdas laŭtajn kriojn, sed tre malmulte da mallaŭtaj sinanoncoj por iĝi komisiito de UEA kaj labori por difinita kampo. Niaj lastaj komisiitoj estis grandparte, vere grandparte, trovitaj nur ekster Eŭropo, en Brazilo, en Ĉinio ktp. Mi ne volas eltiri tro rapidajn konkludojn el tio, eble tio signifas nur ke eŭropanoj faras pli multe en aliaj kampoj kaj ke la tradiciaj laboroj ne tre altiras ilin (cetere la francaj esperantistoj, ekzemple, faras vere multon. Se vi serĉas landan asocion por imiti, rigardu ĝin.). Sed nun ni serĉas komisiitojn pri tre gravaj kampoj (de la Enkonduko de Esperanto en Aviadon al la refortigo de la projekto Indiĝenaj Dialogoj, ktp, ktp, ktp).

Se vi havas komunan prudenton kaj ne ŝatas babilojn, kontaktu min. La Esperanto-movado bezonas vin.

Renato Corsetti

Ĉu Esperanto floras en Afriko?

Tradicie, kluboj kaj asocioj en Afriko raportas jarfine al la Afrika Oficejo pri la pasinta jaro. Krom finance, ankaŭ vorte. Jen mozaiko da informoj pri la vivo kaj klopodoj de niaj samideanoj sur la nigra kontinento.

Virunga klubo serĉas leteramikojn

Virunga Esperanto-Klubo aktivas en Rutshuru-distrikto en nord-orienta Kongolando. En la regiono estas kelkaj aktivaj esperantistoj, kiuj fondis klubojn kaj volas uzi sian scion de Esperanto, sed ne estas facile trovi geamikojn en la mondo. La klubo estas tre aktiva. Ĝi varbas novajn membrojn por anstataŭi tiujn, kiuj migras al la urbo Goma por serĉi tie laboron. Tie ili ankaŭ fondis Esperanto-klubon de Goma.

La klubo luis ĉambreton per $10 monate. Por instruado ĝi fotokopiis la kurson Ferez kaj pagis $60 por dek serioj. Du skatoletoj kun kreto kostis $5. La membroj kontribuas ĉiumonatan kotizon de $20. Tiel ili sukcesas agi.

Tri novaj esperantistoj serĉas leteramikojn: Drosele Bavuna (naskiĝis en 1960), Kambere Kasongo (1978) kaj Ndungutse Vicent (1962). Ilia poŝta adreso estas: poŝtkesto 219, Kisoro, Ugando. La poŝto de Ugando funkcias pli bone ol tiu de Kongolando. Tial oni luas poŝtkeston en Ugando kaj tie prenas la leterojn. La klubo ne havas retadreson.

Ankaŭ kilibanoj emus korespondi

Esperanto-klubo de Kiliba (Orienta Kongolando) estas fondita en 1989 de Namutema Wabasobe Athanase. La klubo tiam havis 40 anojn. Ĝi fondis bibliotekon. Pro la senfina militado iuj rifuĝis eksterlanden. Nun la klubo havas 20 membrojn, kiuj kunvenas ĉiusemajne. Ili deziras regulan kontakton kun ĝemela klubo ie ajn en la mondo. La klubo servas al ĉirkaŭaj kluboj kaj grupoj: en Kavimvira, Kalimba, Kimanga, Ndunda, Lemera, Tanganika, Uvira, E-grupo de la Sukerfabriko. La prezidanto Namutema Wabasobe kaj sekretario Rutibaza Kwangabire Philippe instruas ankaŭ en lernejo en Uvira. Kelkfoje semajne unu el ili biciklas al Uvira (17 km) per biciklo donacita de UEA, kiu iam difektiĝas sur la malbonaj vojoj (kaj la mono por riparo ne estas). Mankas ankaŭ sapo (bona instruisto devas lavi sin kaj siajn vestaĵojn antaŭ ol aperi en la klaso), banano (por ne malsati tro dum tiu tago de forestado), pluvombrelo (por ne alveni malseka en pluva sezono), petrolo (por vespere korekti taskojn kaj prepari lecionojn). En 2003 UEA disponigis $50 por ĉiuj kluboj menciitaj. Finstudis en 2003 la korespondan kurson kaj ricevis diplomon: Namutema Wabasobe, Rutibaza Kwangabire Philippe, Michael Muyirike, f-ino Mado Ndandwe, Kashando Buregeya.

La klubo bezonas korespondantojn (ĝemelajn klubojn), lernilojn kaj vortarojn, gazetojn en facila Esperanto, iom da mono por poŝtmarkoj kaj por la kostoj de la instruisto.

La adreso: Namutema Wabasobe Athanase (prezidanto) aŭ Rutibaza Kwangabire Philippe (sekretario), c/o Paroisse Ste Marie de Kavimvira, B.P.500, Bujumbura, Burundio. (La adreso estas en la najbara lando Burundio, ĉar la poŝto en Burundio funkcias pli bone ol tiu en Kongolando.)

En Benino ĉio iras glate

Benina Esperanto-Federacio relanĉis sian agadon, renovigante la estraron dum la ĝenerala asembleo en Cotonou, la 1-an de februaro 2003. Ĝi kunvenis trifoje dum la jaro. La korespondado inter BEF kaj la Afrika Oficejo de UEA en la najbara Togolando iris tre glate. Franca samideanino Madeleine Crepatte vizitis la lernejon en Codji, kie Esperanto estas enkondukita, sed pro transbordiĝo de la riverego Mono Madeleine ne vizitis alian lernejon en Aguidahoue. En la norda urbo Parakou S. Sylvestre fondis novan klubon. BEF sukcesis organizi someran kurson en aŭgusto, kiun gvidis Gbadamassi Latifou, estis dissendita radiokurso (kurso de SAT-Amikaro) kaj organizitaj radio-ludoj por novaj esperantistoj. BEF premiis la gajnintojn. La ĝenerala sekretario interkonsentis kun la loka radio en Lokossa ke ili estu partneroj por diskonigi la lingvon en la regiono de Lokossa.

En 2003 BEF ricevis subvencion de UEA de 200 eŭroj kaj de la mecenato Martin Schaeffer (el Stuttgart) 250 eŭrojn. Tio permesis subvencii la klubojn: Nova Generacio de Esperanto, Verdaj Geamikoj, Pacaj Metiistoj, Zamenhofa Klubo, Geamikoj de Dio. Oni elspezis krome por korespondado kaj fotokopioj, por la vojaĝkostoj de la ĝenerala sekretario, por la telefonkostoj, kaj donis 5000 F.CFA por ebligi al novaj esperantistoj partopreni la jarfinan okcidentafrikan kongreson en Togolando.

BEF devis rezigni pri propra poŝtkesto (B.P.373) pro la alta luo (45,80 eŭroj). Tial ĝi nun uzas la privatan poŝtkeston de la ĝenerala sekretario, François Hounsounou: B.P.226, Lokossa (Mono). La federacio proponas dek kandidatojn por UEA-membreco per Fondaĵo Canuto.

François Hounsounou
Ĉu granda E-Centro en Goma?

Jam dek monatojn oni lernas en Goma Esperanton kaj dankas sian Dion, kiu sendis la afablan homon, samideanon Hubert Ntawu, kiu malkovris al la lernantoj nian pacan, unuigan lingvon.

En majo 2003 estis kreita Goma Esperanto-Klubo (GEK) kun la deziro kontribui, ke Esperanto fariĝu la dua lingvo de ĉiu homo. Registriĝis multaj gejunuloj kun la deziro lerni la lingvon. Hans Bakker sendis al la klubo kompletojn de la kurso Ferez kaj lernolibrojn. Alphonse Waseka kaj fraŭlino Gertrude Bembeleza iris al Kalonge kaj Kavuma por disvastigi Esperanton laŭ la peto de Daniel Durand de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. En oktobro 2003 la klubo per siaj propraj rimedoj malfermis sian unuan publikan klason por komencantoj. Por ke GEK fariĝu granda centro por disvastigi Esperanton en tiu ĉi parto de Afriko, ĝi bezonas havi oficialan rekonon ĉe la lokaj instancoj, lernolibrojn por komencantoj, vortarojn (franca-E/E-franca), kaj lernolibrojn. La klubo esperas, ke UEA kaj la Afrika Oficejo disponigos al ĝi financajn rimedojn, kiuj ebligos lui ejon, pagi pro administraj aferoj, aĉeti kretojn, kajerojn ktp. Bonvenaj estas donacoj, malgrandaj financaj rimedoj, plej bone sendi per Western Union. (Bv. rete informi pri tio). Poŝta adreso: Goma Esperanto Klubo, B.P. 78 Gisenyi/Rwanda.

Alexis Assumani Bengantundu
Braza Centro seminariis

De la 28-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2004 okazis seminario en Braza-urbo (Kongo-Brazzaville, Kongolanda Respubliko) pri la graveco de Esperanto. Ĝiaj temoj: Historio de Esperanto, La vivo de Zamenhof, Tri elementaj lecionoj.

Alvenis 27 partoprenantoj, kiuj vigle interesiĝis pri la disvastigado de Esperanto en la lando. Multaj el ili deziras daŭrigi la kurson kaj esperas akiri la bezonatajn lernilojn.

Dialundama Michel
Kalimba en Kongolando

La Esperanto-klubo Kalimba en la urbo Uvira, orienta Kongolando, estis fondita en la jaro 2000 de s-ro Namutema Wabasobe Athanase. La 15 klubanoj studas Esperanton ĉiun vendredon kaj dimanĉon. Inter ili estas instruistoj de elementa kaj mezgrada lernejoj.

La kurson gvidas s-ro Namutema. Tiucele li ĉiufoje biciklas el sia vilaĝo Kiliba, je distanco de 17 km de la urbo Uvira. En la biblioteko de la klubo mankas E-libroj kaj vortaroj. Ĝi bezonas ekzemple Plenan Vortaron kaj Dictionnaire Pratique.

La klubo ne havas propran klubejon, sed pruntas ĉambron kiu ne havas nigran tabulon. Pro la militado oni vivas en ekstrema mizero. Mankas nutraĵoj kaj vestaĵoj, sed Esperanton oni ne forlasos.

Michael Muyirike
UTE en Togolando

La ĉefaj kampoj en nia agado ĝenerale estas informado, instruado kaj utiligado. La E-movado en Togolando tiom strukturiĝas, ke ĉiu kampo havas propran zorgantaron. Pri informado okupiĝas la TEJO-sekcio en Togolando, Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE). La instruadon prizorgas TIETTI-Instituto en Togolando (TIETo), la ILEI-sekcio en Togolando. La tria kampo estas tiom vasta, ke prizorgas ĝin la estraro de UTE kaj la organizaĵo Unu Homaro, Unu Planedo (HP) . Ĝia tasko estas helpi al UTE kaj al ties sekcioj realigi mondonajn aferojn cele al memstariĝo.

Ne estas silento ankaŭ sur la religia tereno; la Unuiĝo de Togolandaj Esperantistoj-Katolikoj (UTEK) disvastigas la lingvon inter katolikoj kaj la katolikismon inter esperantistoj.

Decas mencii ankaŭ la grupon, kiu zorgas en Togolando pri la doktrino de Bruno Gröning kaj ne malaperis spuroj pri la Tempa Trako de la germanino Margarete Bettmann.

Al la plej aktivaj fakoj apartenas TIETo, la instrufako de la landa asocio UTE, TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando, kies celoj estas informi kaj eduki pri la movado esperantista kaj per Esperanto pri temoj eksterlingvaj, ekzemple vivokonceptoj, vegetarismo, intersteno, parapsikologio, jogo, sanzorgo, ktp; organizi Esperanto-kursojn kaj ekzamenojn.

Ĝia periodaĵo OVo (Ondo da Vero) estas libera tribuno por esperantistoj. Per siaj kvar numeroj retaj kaj du paperaj jare OVo informas, instruas, legigas, ridigas kaj paroligas ankaŭ bestojn kaj plantojn per siaj fabloj, fabeloj, ktp.

Necesas viziti Togolandajn klasĉambrojn por malkovri la mankon de lernejoj. En unu ĉambro kutime estas pli ol cent junuloj, kaj multaj devas iri plurajn kilometrojn antaŭ ol atingi lernejojn, konstruitajn plejparte el pajlo-plektaĵoj. Dum nepluva momento tiom sunas, ke en la klasoj estas varme (pli ol 35 gradoj), kaj dum pluvsezono la klasoj transformiĝas en riveretojn. Lernejojn bezonas la kompatindaj infanoj, kiuj ne mem elektis veni en tiun ĉi mondon. Ili estas helpendaj.

TIETo ŝatus helpi kaj klopodas havi propran lernejon, kiu funkciu laŭ la leĝoj kaj instruprogramoj en Togolando. Krome estu instruata ankaŭ Esperanto, unue kiel vivokoncepto, kaj poste kiel lingvo.

TIETo alvokas ĉiujn kunkonstrui tiun lernejon. La legantoj sciu, ke eĉ unu moneron, kiu eble nun ŝimas sub lito aŭ en glaseto, oni prefere sendu al TIETo, ĉar en glaseto kaj sub la lito la monero valoras nenion, dum ĉe TIETo ĝi preparas infanojn kaj junulojn al ilia estonta vivo. Savante infanojn kaj gejunulojn de analfabeteco ni kontribuas al starigo de nova mondo-ordo! Ni faru tion.

Per granda sinofero de Hans Bakker, mono estas kolektita kaj la lernejo estas nun konstruata. Ĝian progreson vi povas vidi vizitante la retpaĝon: http://www.esperanto-nederland.nl/togo/bouw.htm. En septembro 2004 la lernejo malfermos siajn pordojn al la infanoj. Pli da helpoj estas bezonataj por finkonstrui la lernejon kaj funkciigi ĝin .

Pliaj informoj estas riceveblaj ĉe: TIETo, B.P. 13 169, Lomé, Togo, retpoŝto: esp.togo@cafe.tg, aŭ ĉe: Stichting “Een school in Togo”, Hans Bakker, Kastelenstraat 231, NL 1082 EG Amsterdam, Nederlando, rete: e...@raketnet.nl

Bona espero en Suda Afriko

Esperanto-Asocio de Suda Afriko (EASA) grupigas esperantistojn de la landoj de Suda Afriko, precipe Sudafriko kaj Zimbabvo. Bedaŭrinde, tre malfacilas la situacio en Zimbabvo kaj multaj el niaj samideanoj tie estas sub ĉiutaga minaco. Pruvo estis okazaĵoj de la pasinta novembro, kiam oni malliberigis tri junajn samideanojn en Harare, rifuĝintojn de aliaj afrikaj landoj. Bonŝance UEA akceptis helpi al ilia liberigo. Feliĉe en Sudafriko la situacio estas pli bona. Tio allogas eksterlandajn vizitantojn kaj ebligis niajn aktivaĵojn: en 2003 ni presigis novajn kolorajn informilojn, kunlabore kun ILEI, ni varbis dum la jara konferenco de internacia federacio de lingvoinstruistoj, kie okazis du prelegoj pri Esperanto kaj ekspozicio pri Indiĝenaj Dialogoj kun diskuttablo. Ni ekigis kunlaboron kun grupoj kiuj apogas multlingvecon en Sudafriko (MAG) kaj dissendis novaĵleteron al interesitoj en la angla, por ke ili vidu la utilecon de Esperanto. Ni aperigis duonpaĝan artikolon en Soweta gazeto Jozi News kaj komencis kompletigi nian informadon per interreto (www.esperanto.za.org). En Soweto ni starigis novajn kursojn kaj daŭrigas korespondan kurson. Fine de 2003 ni okazigis ekzamenon laŭ la reguloj de UEA.

Ni aperigas la revuon Bona Espero, kies lasta numero enhavis historion de nia movado, verkitan de eminenta sudafrika esperantisto Edwin de Kock. En majo 2003 ni okazigis mini-kongreson en Soweto kaj ni planas pli grandan tutafrikan kongreson por marto 2004. Ni tamen sukcesis sendi unu el niaj junaj lernintoj, Clement Mokone, al junulara renkontiĝo Festo en Francio. Post sukceso en elementa ekzameno, Clement estis lotumita kiel gajninto de nia konkurso kaj la asocio donacis al li la flugon kaj la kostojn.

Magali von Blottnitz, sekretario, Esperanto-Asocio de Suda Afriko 6, Dulwich Green Boundary Road Newlands 7700 South Africa, Tel.: +27 21 685 3979, e-poŝto: h...@mweb.co.za

Jubilea festo en Kinŝaso

La 14-an de decembro 2003 okazis en Kinŝaso jubilea festo de la landa asocio de Kongolanda Demokrata Respubliko, kiu aktivas jam 40 jarojn.

Sesdeko da partoprenantoj aŭdis prelegojn pri la historio de DKEA kaj pri Zamenhof, diskutis, spektis ekspozicion pri libroj kaj vidis filmon pri Jumeiho-terapio. Fine, en tre agrabla etoso okazis koktelo, kun Esperanto-kantoj de s-roj Junior Ngangu kaj Barba Mafuila, kiuj kantis kun gitara akompano. Dum la koktelo oni legis mesaĝojn ricevitajn okaze de la jubileo de Renato Corsetti, Hans Bakker kaj Molière Ngangu. Multaj partoprenantoj aliĝis al nova E-kurso.

(Barba Mafuila Mavomo)
Juna bando en Niĝerlando

La 12-an de decembro 2003 tri junaj esperantistoj de la ĉefurbo de Niĝerlando NiameyFlorent Cluse, Arthur Semedo kaj Mathieu Sediro — kunvenis por diskuti pri Esperanto kaj ties disvastigo en la lando. Dum la kunveno, kiun gvidis Florent Cluse, oni konstatis, ke Esperanto estas ĝis nun preskaŭ nekonata al multaj niĝerlandanoj. En Niĝerlando ekzistas multe da kulturaj mirindaĵoj kaj Esperanton oni povas ekspluati por teatro, kantoj, kongresoj, kunsidoj ktp.

La junuloj komencis la agadon per ekspozicio en la Franca Kulturcentro, per reklamo en lernejoj kaj per intervjuoj en radio. Tio vekis viglan intereson kaj nun ĉiudimanĉe kunvenas 12 geklubanoj, kiuj lernas per la Zagreba Metodo kaj la libro de Gbeglo Koffi Prenu plu. La klubanoj deziras rilati kun aliaj esperantistoj tra la mondo, korespondi, amikiĝi. Eventualajn donacojn (librojn, periodaĵojn, ktp) bonvolu sendi al: Cluse Florent, S/C Kossi Kodjo Medouhodji, B.P. 10951, Niamey, Niger.

Florent Cluse (f...@yahoo.fr)
Verda Maro en Niĝerio

La 23-an de aŭgusto 2001 fondiĝis en la urbo Badagry, dank’ al klopodoj de Opa Moses kaj Ahmed Seraphin Anagovi, la klubo Verda Maro. En la komenco la dek tri membroj de la klubo kunvenadis en baza lernejo de la vilaĝo Agbovipe. Pro la grandaj distancoj inter la loĝejoj de la klubanoj kaj la kunvenejo oni trovis alian kunvenejon en Ajara Vetho, kie nun okazas la kunvenoj merkrede kaj sabate. La klubanoj kune lernas kaj la progresantoj helpas al la komencantoj. Pro materialoj la klubo multe dankas s-inon Helga Farukuoye, kiu delonge helpas niĝeriajn esperantistojn kaj sendas pakaĵojn kun esperantaĵoj. La klubo ne havas fiksan membrokotizon. Klubanoj laŭvole donas kion ili havas kaj serĉas subvenciojn por helpi al la klubanoj partopreni kongresojn, afiŝi tra la urbo Badagry kaj interesi homojn pri Esperanto. Ilia slogano estas Ni verdigu nian Medion per Esperanto.

Ahmed Seraphin Anagovi

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la “Esperanta Minikongreso” en Soweto, dum ekskurso en la loka botanika ĝardeno.

Rondvojaĝo tra Togolando

La francaj gesamideanoj Evelyne, Françoise kaj Jean Pierre faris komence de tiu ĉi jaro unumonatan rondvojaĝon tra Togolando.

Dum la rondvojaĝo ili propagandis la internacian lingvon kaj varbis novajn adeptojn, donacante kurslibrojn kaj semante verdajn grenojn sur siaj itineroj.

En la vilaĝo Kuve, kie ilia amikino fondis bibliotekon, ili aranĝis 4-tagan E-kurseton por ses entuziasmuloj. Al la E-grupo en Lomé ili donacis tridekon da vortaroj, kurslibroj kaj romanoj, kaj al la Afrika Oficejo de UEA dek kompaktdiskojn. Menciindas ankaŭ vizito al la E-lernejo konstruata en Togolando de la Instituto TIETo. Al la kaso de tiu lernejo la malavaraj gesamideanoj donacis monsumon por financi plantadon de arboj, kies ombroj estos utilaj por la lernantoj.

Ĉiuj kiujn la francaj gastoj renkontis, ĝojis pri la rara vizito kaj nenie mankis gastamo tiel karakteriza por togolandanoj. La vizito de francaj geamikoj agrable vigligis la Esperanto-vivon en Togolando.

Adje Adjevi
ĝen. sekretario de la togolanda E-movado
B.P. 6062, Lomé - Togo rete: a...@yahoo.fr

[FORIGITA!: bildo]

Evelyne, Françoise kaj Jean Pierre kun la togolanda gastiganto Adje Adjevi

Seti Dismas 1995-2003

La plej juna esperantisto en Afriko estis verŝajne Seti Dismas, okjara filo de Robert Dismas, Bunda, Tanzanio. Li lernis Esperanton de la patro kaj korespondis kun svedaj esperantistoj. La 5-an de oktobro 2003 malaria atako mortigis lin en 18 horoj. Li estis la espero de sia familio kaj de siaj geamikoj en Svedio, sed ne rajtis plu vivi pro malsano, kuracebla se la riĉa mondo volus tion.

Hans Bakker

Ni, la svedaj geamikoj de la familio Dismas en Bunda, Tanzanio, kun profunda malĝojo ricevis la sciigon pri la morto de nia amiketo Seti Dismas. Seti ĝojigis nin per leteretoj kaj desegnaĵoj kaj ni antaŭvidis longdaŭran kontakton kun tiu milda, diligenta, lernavida knabeto. Ni funebre kuniĝas kun la familio pro perdo de ilia plej aĝa filo.

Anna-Maria Lange
la amikino de Seti en Lund, Svedio

Seti Dismas naskiĝis la 22-an de novembro 1995 en Bugando, Tanzanio. En 2002 li komencis viziti la elementan lernejon en Mazoezi. Tie li estis unu jaron kaj en 2003 li registriĝis en la unua klaso de la elementa lernejo en Miembeni. Seti interesiĝis pri religiaj kantoj kaj multe kantis. Li ankaŭ ŝatis desegni kaj pentri. Li lernis Esperanton kaj estis ano de Paca Esperanto-Klubo en Bunda. Lastatempe Seti interŝanĝis leteretojn kun Ebba, sveda knabino, kaj jam pli longe kun Anna-Maria Lange kaj Sture Andersson, ankaŭ en Svedio. Li estis silentema, humila, afabla knabo, bone edukita kaj kun bona konduto, ĉiam preta helpi la gepatrojn kaj prizorgi siajn gefratetojn. Li ripozu pace.

La gepatroj, la parencaro, la geamikoj

Bona tradukmaŝino baziĝas sur tradukmemoro

En antaŭa artikolo mi pledis por daŭra tradukado (esperantigo), de aktualaj prestiĝaj revuoj (The Economist, Der Spiegel, ktp) kiel strategio survoje al ĝenerala rekono de la esprimpovo kaj pontlingva kapableco de E-o, eĉ en la dinamika mondo de EU kaj internacia politiko. Mi laŭdis Vilhelmon Lutermanon pro lia bonega ekzemplo kun Le Monde Diplomatique, sed mi ne tuŝis la demandon ĉu aŭtomata tradukado povus helpi ĉi-rilate.

Por klarigi, mi rerigardas al la DLT-esplorprojekto de la 80-aj jaroj. Ĝiaj plej konataj ecoj (vidu la revuon Esperanto 2/03, p. 32; DLT = Distribuita Lingvo-Tradukado) estas la principo uzi pontolingvon aŭ interlingvon, kaj la elekto de Esperanto por tiu celo. En multlingva mondo, tiu aranĝo draste reduktas la nombron de tradukoj, sed atentu: restas la problemo aŭtomate traduki altkvalite inter nur du lingvoj. Homoj kiuj nuntempe uzas aŭtomatan tradukservon en la interreto, verŝajne konscias ke alta tradukkvalito ankoraŭ mankas. Tio validas por anglafranca, angla-rusa ktp same kiel por angla-Esperanta aŭ inverse. La fama reguleco de Esperanto ja ne estas absoluta, sed nur grada avantaĝo kompare al aliaj lingvoj. Do la DLT-teamo, malgraŭ nia okulfrapa arkitekturo, devis siatempe venki la saman teknologian obstaklon kiel aliaj evoluigantoj de tradukmaŝinoj: Eurotra, Rosetta, IBM ktp. Neniu el ili (Eurotra malgraŭ budĝeto dekobla de DLT) sukcesis, sed estas interese indiki la manieron en kiu la teknologio post 1990 ŝanĝis direkton.

Du revoj

Konstrui nevenkeblan ŝakkomputilon estas defio, aŭ eĉ revo, iomete komparebla kun altkvalita tradukmaŝino. Sur tiuj du unuavide tute malsamaj esplorterenoj okazis komuna direktoŝanĝo. Ĝis antaŭ la fino de la 80-aj jaroj oni konstruis maŝinojn kiuj estis regul-bazitaj: oni supozis ke nutri komputilojn per ŝakreguloj aŭ gramatikreguloj sufiĉas. Tio klarigas la abundon de lingvistoj, pleje gramatikistoj, en la iama tradukmaŝin-evoluigo.

Ĉirkaŭ 1990, iom post iom la alpaŝo ŝanĝiĝis en la direkto de grandegaj datumbazoj, en kiuj amaso da historiaj datenoj (kazoj) anstataŭigas la regulojn, almenaŭ ilian ĉefrolon. Do oni nun komencis enmeti detalajn registraĵojn de ĉiuj majstraj ŝakludoj. Analoge, tradukmaŝin-konstruantoj turnis sin al la kono de tradukistoj, en la formo de paralelaj korpusoj: vastaj kolektoj de dulingvaj tekstoj — la traduko ĉiam flanke de la fontoteksto. Se la kvanto de tiuj tekstoj estas sufiĉe granda (dekoj da milionoj da vortoj), la ĝusta softvaro funkciigos ĝin kvazaŭ ampleksan tradukmemoron kun frazeologiaĵoj kaj ĉiaspecaj ĉirkaŭtekstoj de vortuzo. La enorme kreskinta memorkapacito de modernaj komputiloj kontribuis al tiu nova direkto. Sed pli esence estas, ke la ĉiutaga sperto el la laborpraktiko de homaj tradukistoj iĝas tio sur kio la plua evoluigo de tradukkomputiloj baziĝos. En la jaroj 1988-1990 la DLT-projekto iris en tiu nova esplordirekto de tradukmemoro per paralelaj korpusoj, el kiuj ĉe DLT ĉiam unu korpuso estas Esperanta. Victor Sadler publikigis faklibron (Working with Analogical Semantics, 1989) pri nia korpus-bazita semantika metodo, kaj mia plano por la bedaŭrinde ne realigita sekva evoluigfazo (1990-1996) antaŭvidis konsiderindan plentempan dungon de Esperantaj tradukistoj, terminologoj ktp en starigota laborcentro en mezeŭropa urbo.

Obstaklo

Ke ankaŭ la novaj tradukmemor-bazitaj sistemoj ne estas rapide konstrueblaj, montras la fakto ke ĝis nun ankoraŭ neniu firmao surmerkatigis unu, almenaŭ ne ĉiuflankan altkvalitan tradukmaŝinon por iu ajn teksto. La obstaklo ĉi tie ne estas teknologia, sed pli ĝuste ekonomia: por kolekti kaj prizorgi la necesajn grandajn tekstkorpusojn oni bezonas tutan stabon de kunlaborantoj, ne kelktempe sed konstante, ĉar lingvoj (terminaro, esprimaro) iomete ŝanĝiĝas ĉiujare. En kazo de DLT al tio aldoniĝis ke la provizo de jam ekzistantaj dulingvaj korpusoj (ekz. angla-Esperanta) estas multe malpli granda ol ĉe aliaj lingvoparoj (ekz. angla-franca). Do sukcesplena revivigo de DLT aŭ simila projekto en la estonto, por konstrui komputilan traduksistemon kun Esperanto kiel pontlingvo, forte dependos de la ekzisto de grandegaj kolektoj de tekstoj tradukitaj (el ekz. la angla aŭ franca) en Esperanton. Tradukita literaturo (beletro) ne sufiĉas. Se la celo estas konstrui tradukkomputilon por ĉiutaga uzo en ekz. la EU-Komisiono, tiam oni devas unue nutri la tradukmemoron per aktualaj tekstoj proksimaj al la agadterenoj de tia organizo.

Simbiozo

Tiumaniere, multajn jarojn permane traduki finfine kondukos al konstruado de preskaŭ perfekta tradukaŭtomato. Se tiu perspektivo ne sufiĉe kontentigas vin, jen alia flanko de la afero: duonvoje, intertempe pretigota duonaŭtomato helpos la homajn tradukistojn fari la laboron pli facila. Ne forgesu ke hodiaŭ la plimulto de komercaj kaj publikservaj tradukburooj jam uzas tradukhelpilan softvaron, kiel enkomputiligitajn vortarojn kaj terminarojn, sed ofte ankaŭ kun ia formo de komuna tradukmemoro, tiel ke junaj tradukistoj utiligas la sperton de siaj superaj kolegoj, kaj komuna stilo aŭ termin-uzo rezultos ene de la sama tradukprojekto. Ankaŭ en Esperantio trezoro de diĝitaj tradukhelpiloj estas uzebla. Mi mencias nur la ampleksan germana-Esperantan vortaron de Thomas Schütz kun 41 000 Esperantaj enirvortoj, inkl. kunmetojn (vidu retejon www.thschuetz.de/computer/vortaro).

La longe atendita tradukkomputilo baziĝos sur tradukista lerteco — kaj inverse. Tiela simbiozo inter homa tradukisto kaj tradukmaŝino estas realisma antaŭvido por la nuna kaj sekva jardekoj.

Toon Witkam

Tute normala progreso II.

Claude Piron

Pasintnumere la aŭtoro, renoma svisa psikologo, aliris la mondan lingvoproblemon el la psikologia vidpunkto, kies graveco, liaopinie, ne estas ĝuste taksata. Jen la daŭrigo.

Rezisto konfirmas la diagnozon

Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, ĉu la koncerna konduto vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas rezisto. La persono, kiu havas tiajn patologiajn trajtojn, faras ĉion ajn eblan por ne konscii, ke li aŭ ŝi ne agas sane, ke ŝi aŭ li povus agi tute alimaniere, multe pli agrable kaj efike. Kelkfoje la koncernato tamen agnoskas, ke tia konduto estas nenormala, sed diras: Jes, mi scias, ke tiel agi estas strange, nenormale, eĉ patologie, sed alimaniere mi ne povas fari. Tiun rifuzon akcepti, ke la konduto estas nenormala, aŭ la neeblon ĝin ŝanĝi, oni nomas rezisto.

Nu, estas interese vidi, ke la maniero, laŭ kiu lingva komunikado estas organizita en nia mondo, havas ĉiujn karakterizojn de patologia konduto. Esperanto ekzistas. Ĝi ebligas komuniki multe malpli multekoste ol samtempa interpretado, multe pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu ajn alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli eta investo en tempon, monon kaj energion fare de la komunikontoj kaj fare de la ŝtato. Alivorte, ĝi estas la rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstataŭ uzi ĝin, la socio elektas tre komplikan kaj multekostan vojon. Ĝi devigas milionojn da infanoj studi dum jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn, ke nur unu el cent, meznombre, en Eŭropo, unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de la studoj. Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da tempo kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montriĝas, ke oni ne solvis la problemon de malegaleco, kaj ke oni tiel fuŝe atakis la lingvobarilojn, ke necesas investi ree milionojn kaj milionojn da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn da lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj ne povus interkompreniĝi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon, sian monon, sian penon en tiel fuŝa, tiel neefika maniero, kiam eblas tion eviti. Jam per tio la socio montras sin patologia.

Sed kio konfirmas, ke temas pri aŭtenta psikopatologio, tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri la afero la ĵurnalistojn, la decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri la organizado de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas freneza, kaj ke ekzistas mense sana maniero komuniki, multe pli facile atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj rifuzas konsideri vian atentigon, ili rifuzas esplori la aferon, ili forbalaas la atestojn kaj la pruvojn, antaŭ ol konatiĝi kun ili. Tiu vorto antaŭ estas grava, ĉar ĝi estas la pruvo, ke la diagnozo estas ĝusta, ĝi atestas pri la rezisto. La respondeculoj de la socio preferas ne scii, ke ekzistas alia maniero komuniki interpopole, ol tiu, kiun ili trudas al la miliardoj da teranoj. Ili timas alfronti la veron. Kaj ĉar ili ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia pruvo pri la neŭroza, patologia karaktero de ilia konduto, ili uzas ĉiajn pretekstojn por ne malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion ne sciante, ke ili rifuzas; ili timas nesciante, ke ili timas; ili kaŭzas embarason, maljustecon, frustron, kaj nenecesajn penadon, elspezadon, impostojn, komplikaĵojn ĉiaspecajn, kaj konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas i.a. al rifuĝintoj, por kiuj la manko de lingva komunikado ofte estas kaŭzo de tre konkretaj suferoj), ili kaŭzas ĉion ĉi ne sciante, ke ili tion kaŭzas. Temas pri vere serioza, severa psikopatologio socia. Sed tre malmultaj personoj tion rimarkas kaj komprenas.

Tabuo

Fakte, tabuo tuŝas la tutan kampon de interpopola kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99 procentoj prezentiĝas, kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ la homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado, interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Oni ree tion vidis en Bruselo, en la Eŭropa Parlamento, dum kunsido de la t.n. Institucia Komisiono, kiu pritraktis la demandon pri (ne)komunikado en Eŭropa Unio. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.

En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni ĉiam komparas al referenco. Antaŭ ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ĝian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun aŭ alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadionon, kion oni faras? Oni lanĉas ofertalvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate al ĝiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon oni nomas operacia esplorado (operations research, recherche opérationnelle). Ĝi naskiĝis dum la dua mondmilito kiel maniero elekti la plej bonan vojon por transporti varojn aŭ homojn plej rapide kaj kun malplej da risko. Nu, se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el ĉiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la praktiko, la optimuma por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi, necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la praktiko (surterene, kiel oni nun diras), kiel Esperanto prezentiĝas kompare al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, ĉu samtempa, ĉu posta, al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej bona sistemo.

Sed kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Eŭropa Unio, jen en lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemon surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo. Ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel ofta alikampe, ĝia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas, ke agas tabuo.

En kio radikas la tabuo?

Kial tiu patologia aliro al la lingvoproblemo? Denove la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj kaŭzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare komuniki de popolo al popolo, malplaĉas al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj. Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiĉe bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas multajn avantaĝojn super homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.

Sed mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kuŝas en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto lingvo, en ĝia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj, sed multaj. Se mi diras militomonopatrinoseksoatomenergio, io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ĝenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco ktp.

Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas la koncepto lingvo. Kial? Ĉar la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi havas ian turmentan zorgon, aŭ suferon, se mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ĝi. Kiam bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda plenkreskulo mistrafas, aŭ tute ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: Doloras al mi en la orelo, la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu ŝanĝas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto lingvo inkluzivas la sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras patrina lingvo, kiam fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo.

Fakte, akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas laŭ la normalaj vojoj de ĉia lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la kapablo regi aŭtomobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la aĝo. Kiam ni lernas uzi aŭtomobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias multegon pri la arto lerni, ĉar ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaŭe ni ne povis klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu ŝanĝas la tutan vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke ni lernas, ke disvolviĝas tute banala lernprocezo, la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io, pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas ŝanĝi ĝin. Neniu rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.

Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj, kiujn ĉiam vibrigas la koncepto lingvo.

Kaŝita aŭtoritata mesaĝo

Tiu kerna sento pri lingvo kiel io mita, donita de la dioj, kaj do sankta kaj netuŝebla, estas la plej kerna ero de la emocia aŭro de la koncepto lingvo. Al tiu kerno aldoniĝas la fakto, ke la koncepto lingvo elvokas la plej unuajn rilatojn en la familio, ĉefe tiujn kun la patrino. Sed super tiuj du tavoloj alvenas tria: la rilato kun aŭtoritato. En la transdono de lingvo al infanoj, estas kaŝita mesaĝo, kiun oni praktike neniam eksplicas. Kaj tiu mesaĝo estas terure diktatora.

Fakte ĝi diktas la respektivan situacion de infano kaj plenkreskulo en la socio. Kiam infano parolas neĝuste, oni korektas ĝin, almenaŭ ek de kiam ĝi vizitadas lernejon. Se oni ne korektas ĝin, oni ridas aŭ mokas, aŭ ridetas signife. Kia ajn la reago, ĝi sentigas al la etulo, ke, kiam ĝi uzas tian formon, diferencan de la gramatike aŭ vortare ĝusta, ĝi troviĝas ekster la normo. Se eta franclingvano diras plus bon, oni diras al li: Ne tiel oni diras, oni diras “meilleur”. Eble ankaŭ en la germana oni ne rajtas diri mehr gutgutergueter kaj verŝajne infanoj uzas tiajn formojn. Tiam oni ilin korektas per frazo kiel: Ne tiel. Oni diras “besser.

Kion tio signifas por la profundo de la psiko? Tio transdonas kaŝitan mesaĝon, jene: Ne fidu vian spontanan, naturan tendencon, kiu igas vin ĝeneraligi lingvan trajton, kiun vi rimarkis. Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu viajn refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin mem. Obeu nin, eĉ se nia sistemo estas absolute neracia, malsaĝa.

Por la infanoj ja la lingvo estas esence komunikilo. La unua ŝtupo en ilia pensado do estas: Se oni komprenas min, estas en ordo. Lingvo ja estas farita por ke ni interkompreniĝu. Sed la reagoj de la medio pli kaj pli sendas la mesaĝon: Lingvo ne estas io elpensita por interkompreniĝi. Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas konformigi sin al la arbitraj, neklarigeblaj postuloj de la grandularo. En lingvo estas tabuoj, kiujn neniu povas pravigi. Se infano, kiu volas esprimi la ideon li venis, diras er kommte, il a venu, he comed, oni atentigas ĝin, ke ĝi devus diri er kam, il est venu, he came. Se tiam ĝi demandas: kial? Ne eblas doni al li racian respondon. Oni povas nur diri: ĉar estas tiel. Kaj tio subkomprenigas, ke la lingvo estas io regata de nekompreneblaj leĝoj, neniam klarigataj, kiuj radikas en la pratempo. Respekto al la praavoj aŭ al la dioj, kiuj donis la lingvon, estas pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj spontanaj, instinktaj, do ol individua homa naturo.

Esperanto fuŝas ĉion ĉi. Ĝi naskiĝis antaŭ ne tre longe. Tio estas sakrilegio. Lingvo ne rajtas esti juna. Lingvo estas io sankta, transdonita de la praavoj aŭ de la dioj, ne io, kio povas estiĝi nuntempe. Kaj oni diras, ke tiu lingvo ne havas esceptojn, tio estas krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian logikon por esprimi sin, kio restos el la aŭtoritato de la prauloj? Tial Esperanto kaŭzas terurajn timojn en la profundo de la psiko. Ĝi riskas perdigi al nia gepatra lingvo ĝian mitan, sanktan, fean karakteron. Ĝi relativigas ĝin, dum viglas emocia bezono, ke la gepatra lingvo estu io absoluta. Necesas ĉiarimede haltigi ĝian disvastigon. Kaj necesas ĉiarimede agi, por ke oni ne esploru pri ĝi. Oni eble vidus, ke lingvo ne estas tio, kion ni kredas, kaj tiel oni subfosus la bazon de la sociaj rilatoj. La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu trankvile, objektive, science studi ĝin. Kaj trankvile, objektive studi la reagojn al ĝi.

Monstro

Krome, Esperanto aperas kiel monstro, ĉar oni diras, ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi havas patron, sed ne patrinon. Ĝi estas la monstra produktaĵo de iu soleca perversulo. Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj aŭ esperantistaj informiloj, laŭ kiuj Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887. Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj kreskis kaj transformiĝis en la menso de Zamenhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la procezo per kiu laŭgrade kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis, tio signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu semo povis iĝi io vivanta nur se grundo akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi povis kreski, transformiĝi kaj fariĝi io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.

Esperanto, kia ni uzas ĝin nun, ne estas la verko de Zamenhof, ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. Ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj. Ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu homo sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti en ĝin nekredeble taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas ankaŭ patrinon, kiu flegis ĝin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ĝi vivon.

Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj

Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Eŭropo, kontraŭ la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj/arabaj ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj ne nur ĝi) sentis sakrilegio kontraŭ la romiaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo. Kiel diris Lincoln oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la plej bona, per tre granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, jes ja, certe, eĉ se nur ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj simple ne aŭdas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed, kredu min, ĝi ne povos superi. La faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.

(fino)

Claude Piron

Recenzoj

Nova libro de produktema amatoro

Konciza etimologia vortaro. André Cherpillod. Roterdamo: UEA, 2003. 503p. ISBN 92 9017 082 4. 21cm. Prezo: € 19,80 (broŝ.), 24,90 (bind.). Triona rabato ekde tri ekz.

Jen nova libro de la produktema Cherpillod, kiu rangos kun tiu de Vilborg kiel unu el LA du etimologiaj vortaroj de Esperanto. Rimarkinde estas ke tiu verko estis aŭtorita de “amatoro”. Oni ĝenerale fidas nur profesiajn instruitojn, t.e. profesorojn: tiu banala vero ne validos post Cherpillod. Oni subite konsciiĝas ke Markso mokis profesorojn, kaj ke Markso kaj Ricardo kaj Quesnay estis amatoroj, en lingvistiko ankaŭ Benjamin Whorf estis tia.

Unu el la karakterizaĵoj de tiu ĉi vortaro estas ke la etimoj estas donitaj en siaj originalaj literaj kostumoj, kaj la aŭtoro mem pri tio fieras. Tio tamen ne estus saĝa, la Esperanta leganta publiko ne estas tiel vasta; kiom estus kiuj sentas sin komfortaj pri tiuj esoteraj signoj? Kiuj scias kompreni ilin, povas facile diveni la originajn se vestite latine. La efiko ne justigas la koston. Ties alia kvalifiko estas ĝia koncizeco, kiel la titolo montras: el kio la denseco de ĝia enhavo, aŭ informokvanto.

Ĉiuj ne povas ne admiri la erudicion de la aŭtoro, sed malicaj legantoj pensus ke tio ne necese signifas kreemon kaj ke temas nur pri fizika streĉado. Ne, ne, tio estus sakrilegio. Erudiciuloj ekspozicias kion ili elĉerpis el miloj kaj dekmiloj da libroj. Tiaj libroj estas oportunaj en tio ke ili ŝparigas la penon de ordinaraj homoj: kompreneble tio estas jam grandega atingo kaj meritas la dankon de la publiko. Tiu ĉi recenzanto estas unu el tiuj dankantoj. La promena foliumado estas vera ĝuo simila al la gastronomia.

Oni ofte neglektas la neceson de la serĉo pri la enirvojoj de tiuj etimoj en Esperanton. Pensu pri la pionira klopodo de la aŭtoroj de la oksfordaj vortaroj. Ili ne vane portas la ŝildon “sur historiaj principoj”: oni precize povas scii kio estis la plej malnova dokumenta spuro de iu ajn angla vorto - “ajn” estas kompreneble troigo, mi prolepse aldonu. Ankaŭ Esperantujo bezonas sian oksfordan. La Oksforda ne estas etimologia vortaro, ĝi estas ĝenerala vortaro, ne por specialistoj sed por ĉiuj kleraj amatoroj, kiel estas Ŝekspiro, kiu ne estas por ŝekspirologoj. Rememorante tion, oni ekscias la taŭgecon de la aserto de Cherpillod ke vortaro sen etimologio ne estas vortaro. Jes tio estas Robert kaj Brockhaus, se ne paroli pri Grimm. En Esperantujo aperas konkurence pli kaj pli grandaj naciaj-Esperantaj vortaroj kaj inverse, sed ili nur trumpetas pri la nombro de kapvortoj: pli grava kaj interesa estus la progreso de la metodo (la recenzanto opinias ke la metode vere progresinta vortaro estus la Esperanta-japana vortaro redaktata de komitato de dek lingvo-sciencistoj kaj -uzantoj, sed bedaŭrinde post atendado de dek jaroj ni eksteruloj ne scias kiam ĝi estos preta nek, pro la japana tradicio eviti nomi la kulpintojn, kio kaŭzas la prokraston - tiu komitato severe ekskluzivas etimologion, cetere). La elstara efikeco de leksikografiaj atingoj de Cherpillod konsistas en tio ke li laboras kiel sola lupo, ne ĝenate de komitato.

Iu asertas ke Esperanto ne postvivos la jaron 2045. Restas tamen arĥeologia tasko dokumenti la historion de estiĝo kaj formorto de la fenomemo Esperanto, ĝuste kiel oni esploras kaj rekreas tiun de dinosaŭroj. La klopodoj de Esperantaj etimologoj tial ne estas vanaj.

Profesoroj rikanas la scivolemon de amatoraj legantoj Esperantaj, asertante ke post la vortaro de Vilborg restas nenio por diri, krom peano al Profesoro Vilborg, pri etimologio en Esperantujo kaj ke la tempo spezita pri ĝi estas komplete senutila, sed vidu, kiom granda estas la amaso da dinosaŭramantoj. Tia hobio kontribuas multe pli al la eŭforio de la cirk-postulanta plebo ol instigado de militoj kontraŭ la imperioj de la malbono. Je la fascino de Volapuko, kiu altiras grandan nombron da eminentaj esperantistoj, la recenzanto nur gapas: Volapuko neniam estis o sociologia (tiu uzo de la vorto “o” estas de PIV2, Wüster kaj aliaj), kio estas Esperanto, kaj ne meritas esti objekto de arĥeologio.

Ŝajnas ke oni pensas ke Esperantaj radikoj estis rekte enkondukitaj el la fontlingvoj kaj ne dubas la taŭgecon de tiu ĉi metodo en etimologio. Prenu tamen ekz. la vorton katedralo. Ĉiu sentas ke tiu vorto havas parencecon kun katedro kvankam profesoroj malpermesas kredi alie ol ke ili estas sendependaj unu de la alia. Tiu sento de amatoroj estas sana kaj natura, kaj oni povus pensi ke la unua estas derivita de la dua per la sufikso -al/, kiu troviĝas jam en Wüster, poste Karolo Piĉ (li diras ke li ne estas naturisto sed skemisto kaj ke Esperanto estas kibernetika lingvo, kiu reproduktas sisteme lingvajn formojn), kaj André Albault legitimis ĝin per civitaneco. Pensante tion, oni povus hipotezi ĝis ia grado memsufiĉecon de etimologio ene de Esperanto. Bagatelaĵoj (kvankam la supraj ne estas malbagatelaĵoj).

La aŭtoro ekzekutas Bastien per unusola svingo de glavo: nur kompara, ne etimologia. La recenzanto kore dankas la bonan generalon Bastien pro tio ke la lia restis longe la sola tia en la tuta Esperantujo, same kiel la Vortaro de Esperanto de Kabe plenigis la breĉon ĝis la alveno de PV.

Estas ĝojige ke li konscience atentas pri la kvanto de la vokaloj: la recenzanto miris je la indiferento de eŭropanoj - ne profesoroj sed ordinaruloj - pri tiu punkto krom, eble, ĉe la germanoj kiuj havas longan kaj mallongan vokalojn foneme distingitajn (Robert kaj Webster ignoras ĝin). Pri la helena, li ne estas tiel asidua kiel pri latino, ekz. luo s.v., ne sub voce sed sub la vorto, paralizi. Kiel Homero li ankaŭ dormetas: ekz. omnes kun senmakrona e, s.v. omnibuso (makrono, longvokala signo, ne estas en PIV2 sed jes en la ŝerpijoda, aŭ ŝerpijoa). Ankaŭ bona estas markado de la akcento en la rusa, kaj distingo de la larĝa kaj mallarĝa e kaj o en la itala.

Sporade trovataj skatoletoj da notoj kiel homonimoj fine de la litero H estas oportunaj, kompreneble por ŝtopi la vakuon de restanta blanka spaco sur folioj, sed la hebrea alfabeto ne estas trovebla rilate al H sed ĉefine de F. Diablo scias kial.

Yamasaki Seikô

Faktoplena verko pri la litova historio

Litovio dum jarcentoj. Ilustrita historia skizo. Petras Čeliauskas. Kaunas: Litova E-Asocio, 2002. 144p. ISBN 9986 10 1107. 20 cm. Prezo: € 6,00.

Kiam la greka nacia teamo korbopilkis kontraŭ la litova dum iu internacia ĉampioneco antaŭ kelkaj jaroj, la greka komentariisto miris pri la simileco inter la finaĵoj de grekaj kaj litovaj nomoj, proponante rektan (lingvistikan) parencecon kiu ligus ambaŭ popolojn. Kvankam la novaperinta libro de Petras Čeliauskas Litovio dum jarcentoj prezentas nenian hipotezon pri tia ligo en siaj 144 paĝoj, vi trovos ke ĝi koncize prezentas la tutan historion de tiu eks-Soveta kaj baldaŭ estonta EU-membroŝtato.

La libro komenciĝas per komentoj pri la antikvaj popoloj, kiuj vivis ĉe la Balta Maro antaŭ 12 jarmiloj kaj finiĝas per detaloj pri la nuntempa politika situacio en Litovio. Preskaŭ triono de la libro estas dediĉita al la batalo de la litovoj por sendependeco dum la 20-a jarcento.

Simpatiantojn de la soveta reĝimo mi konsilus preterlasi tiun sekcion. La aŭtoro certe ne ekzamenas tiun periodon el la tradicia marksista vidpunkto kaj li evidente ne kredas ke la suferoj de ĝia popolo estas forgesindaj aŭ nemenciindaj.

La ceteraj paĝoj ekzamenas la litovan historion el politika kaj milita vidpunktoj koncentriĝante sur la agoj de reĝoj kaj estroj kaj prezentante la kulturan produktadon de Litovio nur supraĵe. La libro plenas je bildoj kaj desegnaĵoj kiuj permesas la tekston vivigi, kvankam mankas anekdotoj laŭ la herodota stilo. Tamen, oni povas trovi diversajn informojn kiuj fojfoje ŝajnas humuraj aŭ simple strangaj. Ekzemple, mi kredas ke la antaŭnelonge elektita estro de Kalifornio tremante legus ke ekstermantoj aperis en Litovio tuj post la 2-a mondmilito. Persone, mi ne komprenas kial la litova lingvo bezonas 258 sinonimojn de la vorto ĉevalo, sed tio eksplikus kial blanka ĉevalo aperas en la litova blazono!

Ĝenerale, Litovio dum jarcentoj prezentas mallongan, faktoplenan version de la litova historio, kiu enkondukas la leganton al la konfliktoj kaj problemoj, kiuj turmentis Litovion kaj ĝiajn najbarojn dum multaj jarcentoj. La sola problemo estas ke la aŭtoro evitis uzi konjunkciojn inter frazoj kaj, en kelkaj okazoj, tio rezultigas sintaksan idiotismon.

Efthimios Mavrogeorgiadis

Zamenhof vivas

La Zamenhof-strato. Roman Dobrzyński. Verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof. Kaunas: Ryto varpas, 2003. 288 p. ISBN 9955-9635-1-4. 21cm. Bind. Prezo: € 18,00.

La Majstro estas la plej konata Zamenhof. Sed pli videbla, ĉar reale ekzistanta, estas lia nepo, nome doktoro Ludoviko Zaleski-Zamenhof, kiu preskaŭ regule partoprenas la Universalajn Kongresojn. Tiu ĉi libro unuafoje prezentas lian vivon. Roman Dobrzyński proksimigas lin al ni en la formo de intervjuo. Ili komencis interparoli en 1993 en Litovio, helpe de bongusta loka miel-likvoro. La rezulto estas ekscite interesa.

Esperanto ne estis jam metita en la lulilon de Ludoviko. Sed en 1934 la gepatroj ruze promesis kunpreni lin al la UK en Stokholmo, se li, tiam 9-jara, lernos la kongresan lingvon. Li faris — kaj kaptiĝis de la esperantista etoso. Sekvis la partopreno en pliaj kongresoj. Kiam en 1937 la UK okazis en Varsovio, Ludoviko ne povis scii, ke tie li lastfoje ludas la rolon de eta princo en Esperantujo. Du jarojn poste germanaj trupoj invadis Pollandon, la nazioj arestis kaj poste ekzekutis Adam Zamenhof, la patron. La filo diras: Neniam mi povis liberiĝi de la konvinko, ke pro sia nomo pereis mia patro. Wanda, la patrino, kaj Ludoviko enpremiĝis en la varsovian getton. De tie la du filinoj de la Majstro, Zofia kaj Lidja, estis en 1942 transportitaj al la neniigejo Treblinka. Tiu sorto minacis ankaŭ al Ludoviko, sed dank’ al feliĉa hazardo li sukcesis eskapi de la “transŝarĝa placo” kaj reveni unue al la getto, antaŭ ol li kaj la patrino dank’ al falsaj identigiloj (laŭ kiuj li nomiĝis Krzysztof Zaleski) povis sin kaŝi ekster Varsovio.

Pri la varsovia getto ekzistas abunda literaturo. Tamen, ĉar ĝi estis surtera infero, atestoj de transvivintoj troviĝas nur en limigita nombro. Tial la memoroj de la nepo estas spirhaltige interesa legaĵo. Min ili multloke memorigas pri la aŭtobiografio de alia eskapinto el la varsovia getto, la recenzisto Marcel Reich-Ranicki. Lia libro en 1999/2000 furore vendiĝis en Germanio.

La libro havas la titolon Zamenhof-strato. La n-ron 9 de tiu strato en Varsovio iam portis la domo, en kiu loĝis Lazaro Zamenhof. En 1942/43 la strato kondukis centmilojn da judoj en la direkto de vagonaroj al Treblinka. Pri tio enkonduke memorigas la nepo, kiu esprimas la esperon, ke virtuala Zamenhof-strato konduku la homaron al toleremo, al kompreno, al frateco. La unuopaj postaj ĉapitroj priskribas la vojon, kiun la intervjuito iris post la milito. Li studis la konstruinĝenieran sciencon kaj, post sia translokiĝo al Francio, komencis imponan profesian karieron, dum kiu li tutmonde akiris reputacion kiel specialisto pri pontoj kaj artefaritaj insuloj. Prembetono fariĝis parto de mia vivo… Ankaŭ tiu flanko de la nepo estis preskaŭ nekonata inter la esperantistoj. Malkovrante ĝin nun, ili kun plezuro legos la memorojn pri vojaĝoj al ekzemple Brazilo kaj Japanio, la enŝovitajn anekdotojn kaj diversajn trafajn komentojn pri la forpasinta komunisma sistemo kaj pri la nuna mondo. Ni multon (re)lernas pri la historia fono de Esperanto, al kiu estas ligita ankaŭ la persono de Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Mi ĝis nun ne legis tiel klaran kompaktan prezenton de la signifo, kiun kun sia plurismo de lingvoj kaj religioj havis la Litova-Pola Regno en la historio de orienta Eŭropo kaj aparte por la estiĝo de Esperanto — signifo, kiu faras tiun iaman unuiĝon de Pollando kaj Litovio pramodelo de la eŭropa integriĝo.

Tra la tuta libro historiaĵoj reviviĝas, akirante gravecon por la nuntempo. Kion la avo iam celis, tio laŭ la nepo konservas validon. Krom kompreneble Esperanto, ankaŭ la ideoj de la Majstro pri proksimiĝo de nacioj kaj religioj restas aktualaj kaj parte jam trovis konfirmon en la Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj la Eŭropa Unio. Pri tio inspire rememorigas la nepo, la projektinto de pontoj, kiu, nun pensiita, konvinke pledas por la konstruado de multaj pontoj de l’ espero. Kiu povus pli kredinde proponi tion ol ido de Lazaro Zamenhof, ol homo, kiu rigardis en la abismon de homa malbono, sed ne perdis la fidon al pli bona homaro?

Ulrich Lins

La pekina UK komenciĝos denove per kleriga dimanĉo

Post la tre sukcesa eksperimento en Gotenburgo, denove en Pekino la unua kongresa dimanĉo estos dediĉita al serio da kunsidoj kaj seminarioj pri klerigaj temoj. La celo de la tago estos doni al la kongresanoj novajn sciojn pri la Esperanto-movado kaj rilataj demandoj, kaj liveri al ili okazojn mem alporti siajn sciojn kaj ideojn. La oficiala inaŭgura ceremonio do okazos, kiel en Gotenburgo, en lundo.

Por la kleriga dimanĉo ni antaŭvidas seriojn da aranĝoj tra la tuta tago sub unu el kvar ĝeneralaj temoj: Movado, Kulturo, Historio kaj Lingvo. La aranĝoj daŭros principe 60 aŭ 90 minutojn kaj kutime havos plurajn prezentantojn. Ni volonte ricevos proponojn de homoj, kiuj intencas aŭ konsideras partopreni la kongreson kaj pretus gvidi tian sesion aŭ alimaniere partopreni. Tiuj proponoj prezentu per kelkaj frazoj la temon de la proponata aranĝo, la rolantojn, kaj la metodon de agado. Ni ankaŭ ŝatus aŭdi de unuopuloj, kiuj sin proponas por partopreni sesion, kiun ni mem aranĝu.

Ekzemple, povus esti, ke difinita landa asocio faras interesan kaj imitindan informan kampanjon. Ĝi povus fari al ni proponon pri sesio por prezenti tiun kampanjon al la publiko. Povus esti, ke verkisto havas ion interesan por diri pri la verkado, aŭ tradukisto pri la tradukado, aŭ fakulo pri publikaj rilatoj pri nia ekstera agado. Aŭ povus esti, ke iu persono havas ion novan kaj interesan por diri pri la historio de Esperanto, pri la Esperanto-literaturo, aŭ pri iu aspekto de la lingvo. Tiu homo proponu sin — aŭ mem kontaktu aliajn interesajn homojn kaj formu grupon de prezentantoj.

Mallonge dirite, la kongresa dimanĉo estu tago kiam homoj kun io vere interesa por diri havu okazon prezenti ĝin al la publiko.

Kompreneble ni ne povos akcepti ĉiujn proponojn, kaj nia decido baziĝos ne nur sur la meritoj de difinita propono, sed ankaŭ sur la ĝeneralaj konturoj de la tago. Sed bonvolu ne superflue modesti: se vi havas ion interesan por prezenti, proponu vin (aŭ proponu, ke ni mem kontaktu homojn indajn kaj eble persvadeblajn).

Delegitaj de la estraro de UEA por trakti la proponojn (en kunlaboro kun la Konstanta Kongresa Sekretario) estas Humphrey Tonkin (t...@hartford.edu) kaj Michela Lipari (m...@esperanto.org). Prefere retpoŝtu al tiuj du aŭ sendu al ili aerpoŝtan leteron (adresojn vi trovos en tiu ĉi numero de la revuo) kiel eble plej baldaŭ.

HT

Loke

LITOVIO: En litovlingva bulteno Valstybes zinios (Informoj de la ŝtato), aperanta trifoje semajne, kie estas publikigataj leĝoj, internaciaj kontraktoj kaj aliaj normaj dokumentoj, aperis internaciaj normigaj dokumentoj pri doganaj aferoj. Inter ili estas ankaŭ listo de lingvoj uzeblaj en doganaferoj kaj iliaj mallongigoj. Inter la lingvoj estas ankaŭ Esperanto. Sekve, Esperanto estas agnoskita kaj povas esti uzata en dogandokumentoj.

AŬSTRIO: En la renoma germana Eldonejo Beck (Bek) aperis 199-paĝa libro Litauen (Litovio). Sur la paĝo 45 oni trovas preskaŭ unupaĝan artikolon pri Esperanto. La libro aperis en 2002, tamen la Universala Kongreso de 2005 en Litovio estas en ĝi menciita.

SVEDIO: La retejo de Sveda Esperanto-Federacio registris ankaŭ dum la jaro 2003 pli ol 1 milionon da vizitoj. Inter la 1-a de januaro kaj la 31-a de decembro ĝiaj paĝoj altiris ekzakte 1 050 877 vizitojn. La paĝoj vekas ne nur scivolemon, sed ankaŭ konkretajn membriĝojn aŭ mendojn de lernolibroj de Esperanto.

HISPANIO: La 16-an de januaro oni ekprojekciis en diversaj hispanaj kinejoj filmon La Pedelaŭto, en kiu Esperanto ludas gravan rolon. La protagonisto, la hispana aktoro Alex Angulo, estas profesoro de Esperanto kaj plurfoje parolas ĝin. Eĉ estas sceno pri klaso de Esperanto, kies lernantoj portas la verdan emblemon kaj la protagonisto diktas tekston en Esperanto. Kun la celo ke la prononcado estu kiel eble plej bona, la reĝisoro de la filmo sin turnis al Hispana Esperanto-Federacio, kiu pere de du aktivaj membroj helpis en la tasko, instruante Esperanton. Hispana E-Federacio en sia retpaĝo www.esperantoes.net plurfoje informis pri la evento.

RUSIO: La prezidantino de la 111-jara Societo Espero Anna Bukteviĉ donis intervjuon por Smena, populara gazeto en Peterburgo. La tekston pri Esperanto konsistigas krom la intervjuo ankaŭ imponaj frazoj de la ĵurnalisto (kredeble, ŝatanta sensaciojn). Eblas legi pri milionoj da parolantoj kaj pri brilaj perspektivoj de Esperanto en Eŭropa Unio.

ĈINIO: La 12-an de januaro 2004 okazis en la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio gazetara konferenco pri la 89-a UK en Pekino. Ĉeestis ĝin pli ol 80 raportistoj el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, Ĉina Centra Televido, Ĉina Ĵurnalo, Ĉina Interreta Informa Centro kaj aliaj pli ol 40 amaskomunikiloj, inkluzive tiujn de aliaj landoj. La detaloj troveblas ĉe la retpaĝaro: http://www.amesp.com

Fake

ĴURNALISTOJ: Tutmonda Ĵurnalista Asocio (TEĴA), 55 jarojn post la fondo en 1948, estis la 31-an de decembro 2003 malfondita. Dum jardekoj TEĴA estis sub gvidado de precipe bulgaraj esperantistoj, ĝis disfalis la orienteŭropa socialisma bloko. En 1988 aperis la lasta n-ro de ĝia fakorgano Internacia Ĵurnalisto. En 1992 sub prezido de Stefan Maul la asocio estis refondita, reaperis Internacia Ĵurnalisto, ekfunkciis koresponda trejnkurso por ĵurnalistoj sub gvido de Paul Gubbins. Sed baldaŭ TEĴA ekstagnis, la revuo ne plu povis aperi pro manko de mono; el 130 membroj restis nur ĉ. 30 kaj la estraro proponis malfondon de “evidente superflua asocio”.

FILATELO: La 23-an de januaro 2004 okazis en Vilno kunsido de la ŝtata komisiono pri eldonado de poŝtmarkoj. Krom aliaj aferoj ĝi traktis proponon de Litova Esperanto-Asocio pri eldono de poŝtmarkoj kaj aliaj filatelaĵoj lige kun la 90-a UK en Vilno en 2005. La decido de la komisiono estis enigi proponon de Litova Esperanto-Asocio en la eldonplanon por 2005. LEA proponis eldoni poŝtmarkon pri la 90-a UK, kolekton de poŝtmarkoj, specialajn koverton, poŝtkarton kaj aerogramon, stampilojn de la unua tago k.a. En Litovio kutime estas eldonataj nur 25 novaj poŝtmarkoj jare.

VERKISTOJ: Esperantlingva Verkista Asocio (EVA, fondita en 1983) havas novan komitaton. Kiel prezidanto estis elektita Mauro Nervi, vicprezidanto Tomasz Chmielik, sekretario Spomenka Ŝtimec, kasisto Tomasz Chmielik. En la komitato krome membras Anna Löwenstein, Trevor Steele, Paul Gubbins kaj Mao Zifu. La nova paĝo de EVA estas www.everk.org. Kiel dum la pasintaj jaroj ankau ĉi-jare EVA kandidatigis William Auld por la Nobelpremio pri literaturo.

INTERLINGVISTIKO: La kvara sesio de Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznań, Pollando) okazis inter la 01-06.02.2004. Doc. Michel Duc Goninaz gvidis la partoprenantojn tra la problemoj de gramatiko kaj Esperanta leksikografio. La studentoj akiris konojn pri la historio de nia movado dank’ al Aleksander Korĵenkov. Ilona Koutny traktis temojn de aplikata lingvistiko kaj de pragmatiko, al kiu kontribuis ankaŭ d-ro Zbigniew Galor. La tradicia renkontiĝo altiris ankaŭ la reprezentantojn de la vigliĝanta junulara movado el Poznań . Ne mankis kantoj, gitarludo kaj humura versio de la scienca programo. UAM lanĉos novan 3-jaran interlingvistikan programon en septembro.

TEATRO: En 2003 Bulgara Esperanto-Teatro festis sian 45-an jubileon. Tiu ĉi unika profesia E-teatro unuafoje prezentiĝis publike la 19-an de majo 1958. La nacie kaj internacie konataj geaktoroj kaj reĝisoroj surscenejigis en ĉiuj mondopartoj dekojn da originalaj kaj tradukitaj verkoj. Pri la jubileo de BET aperis artikoloj en renomaj bulgaraj ĵurnaloj. En la revuo Teatro, la faka revuo de la bulgaraj teatruloj, aperis ilustrita artikolo de la “motoro” de BET Belka Beleva, kiu enhavis plurajn faktojn el la historio de BET. La revuo Za ĵenata publikigis emocian artikolon de Venelin Mitev kaj plurajn fotojn pri la jubileuloj, emfazante kaj ties meriton por la diskonigo de la bulgara kulturo eksterlande, kaj iliajn klopodojn popularigi la Esperantan kulturon en Bulgario.

[FORIGITA!: bildo]

La geaktoroj de BET post provludado dum la 54-a IFEF-kongreso en Plovdiv, Bulgario: T. Jurkov, V. Zjumbjuleva, I. Zlatarev, N. Uzunov, B. Beleva kaj D. Goranova.

RETA TELEFONADO: Ekzistas iloj por telefoni interrete, ekzemple Skype (Skajp’) ĉe www.skype.com. Bezonata estas PC kun Vindozo (prefereble XP) kaj mikrofono. Emilio Cid verkis Elingvan ttt-paĝon por helpi al elŝuto kaj konfigurado de la ilo: http://www.esperantointernacia.hpg.ig.com.br/skype.htm.

Tra la mondo

Raporto pri Esperanto-agado dum la Monda Socia Forumo

(Mumbajo, Barato, 15-22 jan 2004)

[FORIGITA!: bildo]

Aya el Filipinoj, sur la apuda foto, promesas en la angla al Ranganayakulu, ke venontfoje ili babilados en Esperanto!

Inter tiom da interesaĵoj, jen la plej interesa, deklaris Ŝjam Mohite, advokato (sube maldekstre), vizitante la budon de Universala Esperanto-Asocio dum la Monda Socia Forumo (MSF) en Mumbajo, Barato.

S-ro Mohite estis inter la pli ol mil homoj kiuj scivolis pri nia afero. Ja imponis la gamo de homoj kiuj volis scii pri Esperanto: agrikulturistoj, advokatoj, dommastrinoj, emeritoj, instruistinoj, ĵurnalistoj, monaĥinoj, pastroj, profesoroj, studentoj, tradukistoj, kaj plej videble, ĉiuspecaj aktivuloj kontraŭ iu aŭ alia nejusteco en la mondo. Por ĉiuj ĉi homoj, kaj plurlingveco kaj lingvaj malsimetrioj estas ĉiutagaj realaĵoj — realaĵoj des pli frapaj en tiu ĉi grandega evento, al kiu inter la 16-a kaj 21-a de januaro 2004 venis 80 mil homoj de 2 660 organizaĵoj el 132 landoj!

Agnoskante la gravajn lingvajn barilojn, tiu ĉi MSF havis 13 oficialajn lingvojn! Tamen, ni ĉe la UEA-budo, sufiĉe ofte aŭdis la malkontenton de la partoprenantoj pri lingva ekskludo.

Nesurprize do, ke la vizitantoj al nia budo tre interesiĝis pri lingva demokratio kaj tuj konsentis pri la bezono de facila kaj neŭtrala lingvo. Jen Esperanto! ni diris — Alia Lingvo Eblas! ni sloganis, eĥante la sloganon de la MSF Alia Mondo Eblas!

La respondoj kuŝis en la gamo: Ĉu vere? Bonvolu diri plu; 117-jara lingvo! Kial mi ne jam aŭdis pri ĝi?; Ŝajnas hispaneska — kial vi opinias, ke la hispana estas neŭtrala?; Tro eŭropeca, ĉu ne, ĉu ĝi fakte taŭgus por ni neeŭropanoj?; Kial ni bezonas plian lingvon: ĉu ne jam sufiĉas la ekzistantaj? Tamen, dirindas, ke frape malmulte da vizitintoj suferis pro tio kion ni povas Pironeske nomi La Kliŝa Malsano: Jam venkis la mondon la angla! La kaŭzo, parte, estas ke ni budanoj — d-ro P. V. Ranganayakulu de Tirupatio, s-ro Nischad Salam de Puneo, kaj mi de Hajderabado — parolis kun la vizitantoj ne nur en la “ĉiopova” angla, sed ankaŭ en la hindia, kanara, malajalama, maratha, telugua kaj la urdua. Efektive, multaj baratanoj vizitis la budon ĝuste pro la fakto, ke ni videble aspektis barataj! Kamparanoj, precipe, ĝojegis babiladi en siaj propraj lingvoj pri ekzotaĵo kiel Esperanto. Se temas pri ekzotaĵoj, ni sukcesis aldoni la francan al nia lingvaro!

Tiun lastan, danke al s-ro Guy Barbier, kiu subite aperis ĉe la budo kaj anoncis, Saluton! Mi lernis Esperanton antaŭ du monatoj. Kaj Guy jam parolis Esperanton pli bone ol la anglan! Li do rapide iĝis nia Elmontraĵo A (kiel oni diras en la kortumo!) — jen demonstro de kaj la facileco kaj la utileco de Esperanto....

Multaj venis poste nur por kontroli la lingvon de nia kunbabilado. Krome, ĉiutage du aŭ tri homoj venis al la budo, malkaŝante ke ili iam lernis Esperanton, kaj mirante, ke la lingvo ankoraŭ vivas. Bedaŭrinde, pro nia malmulto, kaj pro la konstanta fluo de vizitantoj, ni tute ne povis partopreni en iu ajn el la pli ol mil seminarioj kaj kunsidoj kiuj okazis samtempe en la MSF.

Al ĉiuj kiuj vizitis nian budon, ni disdonis flugfolion unupaĝan. Ni adaptetis la retpaĝon de oftaj demandoj ĉe la Multlingva Inform-centro pri Esperanto (http://www.esperanto.net/info/bazaen.html). Ni ĝisdatigis la retadresojn tie, kaj aldonis kontaktinformon pri Federacio Esperanto de Barato (FEB). Tion ni ankaŭ faris dum la Azia Socia Forumo en januaro 2003.

Ni multobligis la seslingvan flugfolion de SAT (http://satamikarohm.free.fr/esperanto/soc/seslingva.pdf), kiu enfokusigis lingvan demokration. Sufiĉe da eksterlandaj vizitantoj interesiĝis pri ĝi. Krom tiuj ĉi, ni montris la viglecon de Esperantujo per revuoj, libroj, lernolibroj kaj vortaroj. Multaj konvinkiĝis, ke ne temas pri ia privata ludo. Interese, multaj vizitintoj, inkluzive nian advokaton Mohite, revenis kun siaj geamikoj por ke ni prezentu nian aferon ankaŭ al ili!

Siajn retpoŝtadresojn lasis multaj vizitantoj. La tasko dum la venontaj semajnoj estas kontakti ilin, kaj doni la lernorimedojn tra la reto. Efektive, informas min amiko Ranganayakulu, ke filipinanino Aya — politika aktivistino kiu ĉeestis la MSF-on — ĵus lin kontaktis, esperante, ke venontfoje ili povos interparoli en Esperanto!

D-ro A. Giridhar Rao
(d...@eth.net)

Ĉu la movado malbonfartas?

La direktoron de la pacmuzeo de Samarkand, fiŝkaptiston el Islando, mondkonatan bulgardevenan akordionistinon, ĵurnaliston el Dagestano, germanan etnologinon, verkiston el Rusio, polan profesoron pri manaĝerado, germanan diplomaton, pranepon de verkistino Marie Hankel, tri akademianojn: kie oni povas renkonti kune tiajn personecojn?

Kompreneble en la Internacia Festivalo, la tradicia aranĝo por familioj, kiu festis ĉi-jare sian 20-an sesion. Inter la preskaŭ 200 partoprenantoj el 21 landoj ĉeestis amaso da tre diversaj kaj tre interesaj homoj.

La temo? Rusio — sed oni ja ne venas pro la temo, oni venas por renkonti homojn. Kaj babili kun ili — pri ajna temo, en ajna momento. Tial oni malmulte protestas se oni devas vicostari por ricevi sian manĝon (ĉu por redoni iom de la siatempaj kutimoj de Rusio kaj apudaj teritorioj?).

Malfrue dum la nokto restis multaj homoj, kantantaj, trinkantaj, ludantaj sociajn ludojn aŭ simple kune babilantaj. La knajpo (etosplena tipa gastejo) estas ĉiam la plej forta punkto de la IF, ĝi funkciis ekde la mateno ĝis… ni diru fruege matene (aŭ malfruege nokte).

Ankaŭ la silvestra balo estas unu el la kulminoj de la aranĝo. Malfermo per polonezo nun fariĝas tradicio. Bonega etoso, sinsekva festo de la diversaj novaj jaroj (laŭ la horzonoj) kaj kompreneble dancado, ĝis la 6-a matene.

Kaj la temo? Estis interese aŭdi diversajn punktojn pri Rusio, ekzemple de germano, kiu estis studento en Leningrado en la breĵnjeva epoko, aŭ de belgino, kies edzo estas rusa, kaj kiu klopodis reliefigi la kulturajn diferencojn inter Rusio kaj okcidenta Eŭropo. Estis ankaŭ bona eblo informiĝi pri landoj, kiuj refariĝis sendependaj, kiel ekzemple Latvio. Michael Bronŝtejn prezentis sian eldonotan libron Dek jaroj de la vivo de kolonelo Postnikov, kiu rakontas pri rusa pioniro de la movado, kaj en kiu li imagas konversaciojn inter Postnikov kaj Zamenhof sur la ŝipo al Vaŝingtono. Michael ankaŭ kantis, multe kantis. Ĉiun vesperon ni havis rusan koncerton, kaj tiel ni plezure aŭskultis Oksana, Vitalik, Mikaelon, Jelena, Ĵomart kaj Nataŝa.

Ĝenerale ne malpli sekvataj estis la ekstertemaj aktivaĵoj, ekzemple prelegoj pri korea ginsengo, pri spamoj, pri AIS, pri tiklaj lingvaj demandoj, pedagogia seminario pri edukado al demokratio, kaj danckursoj, tablotenisa turniro, promenadoj tra la urbo… La abundo de programeroj (foje okazis paralele tri aŭ kvar prelegoj) havis malavantaĝon, ke kelkajn interesajn prelegojn ĉeestis nur manpleno da homoj.

Majstre ĉiĉeronis d-ro Werner Bormann la ekskurson al la bela hansa urbo Lübeck, konata pro sia simbola enirpordego, sed ankaŭ pro siaj marcipanoj: ni tiel tagmanĝis en la fama marcipanejo, vizitis ĝian muzeon, trinkis specialan marcipanan kafon kaj ankaŭ rigardis la tre interesajn monumentojn: la malnova urbodomo, la belegaj fasadoj de la domoj en la centra strato, la katedralo kaj aliaj preĝejoj, kaj, ni ne forgesu ke ĝi estas la urbo de Thomas Mann, ankaŭ la t.n. domo Buddenbrook.

La mastro de IF, Hans-Dieter Platz, konata al ĉiuj kiel HDP, rajtas fieri pri sia realigaĵo, kaj aparte ĝoji, ke lia iniciato plensukcese daŭras.

IF naskiĝis kiam kelkaj kutimuloj de IS (Internacia seminario) konstatis, ke ili estas tro maljunaj por IS, kaj ke tamen ili ŝatus plusilvestrumi kun geamikoj en simila etoso. La bona ideo fari kune la du aranĝojn (kiel oni provis en fruaj IF) tamen apenaŭ estas realigebla, pro la granda nombro da partoprenantoj: ne eblas trovi taŭgan ejon por tiom multe da homoj (ekzemple ĉi-jare, 200 en IF, 250 en IS). Sed IF altiras pli kaj pli da homoj… kaj nun, en Germanio, okazas ne nur IF kaj IS, sed jam la duan fojon okazis paralele tria renkontiĝo, organizita de la asocio EsperantoLand — nova nomo por la tradicia Esperanto-Centro, iam en Paderborn. La dua “Novjara Renkontiĝo” en la urbeto Tecklenburg apud Münster kunigis ĉi-foje 60 partoprenantojn, kiuj ĝuis varian kulturan kaj kursan oferton, muzikajn prezentojn; eblis koruse kanti, lerni Jumeiho-terapion kaj gimnastikon, fari surbastonajn pupojn… En la prelega programo prezentiĝis i.a. la Elektronika Bibliografio de Esperanto-Artikoloj.

Kion konkludi? En la sesdekaj jaroj okazis IS, kiu pene kunigis inter 50 kaj 80 partoprenantojn. Nuntempe eblas okazigi samtempe en la sama lando tri aranĝojn, kun riĉenhava programo, kaj venigi entute pli ol 500 esperantistojn.

Kiu diris, ke la movado malbonfartas?

Claude Nourmont

[FORIGITA!: bildo]

Sveda vespero dum la jubilea Internacia Festivalo, tradicia aranĝo por E-familioj.

Forpasoj

Roger DESPINEY (1907-2003), delegito, prez. de Pariza Federacio, sideja direktoro de UFE (1978-1987) kaj ties honora prezidanto.

Hans J. BROGWARDT (1924-2003), delegito pri humanismo kaj homaj rajtoj (1991-2003) en Stralsund (Germanio), forpasis pasintan novembron.

Hayrettin DURAL (1921-2003), kolonelo, fakdelegito pri lingvoj en Istanbul (1996-2003), mortis la 28-an de novembro 2003 en Ankara (Turkio).

Johano GIBAUX (? - 2002), librotenisto, delegito en Le Havre, Francio, dumviva membro, forpasis la 23-an de septembro 2002.

Martin HOWARD (1939-2003), delegito kaj fakdelegito pri kvakerismo (1998-2003), forpasis en Braintree (Britio).

Luisa la MANNA (1924-2004), fakdelegito pri blindulaj aferoj (1989-2003), mortis januare en Singen (Germanio).

Raoul-Georges MELO (1908-2004), delegito kaj fakdelegito pri filatelo, korespondado, parapsikologio (1993-2003), forpasis jarkomence en Bellerive-sur-Allier (Francio).

Josef MURĴAN (1920-2004), delegito kaj fakdelegito (1979-2001) naskiĝinta en Pollando, forpasis en Bat-Jam (Israelo) la 31-an de januaro. Esperanton li lernis en 1937 kaj instruadis ĝin en multegaj kursoj. En E-Ligo de Israelo li aktivis kiel komitatano, redaktoro de la revuo Nia Ligilo, LKK-ano de UK en Tel-Avivo. Li iniciatis, kompilis, redaktis plurajn E-eldonaĵojn, inter ili Antologio de Hebrea poezio (1987). Li verkis Praktika vortaro hebrea-Esperanta (1989) kaj Plena vortaro Esperanta-hebrea (2000).

Marjorie ELLYARD (1913-2003) membro de 1976, delegito en Canberra (1979-2000), mortis la 23-an de decembro en Canberra (Aŭstralio). Ŝi estis sekretario de Aŭstralia E-A dum ŝia edzo, Samuel W.G. Ellyard (forpasis en 1983), la kasisto. Profesia instruistino ŝi multe instruis E-on kaj laboris en la Ekzamena Komitato de AEA. Unu el ŝiaj plej konataj agadoj estis kreo kaj eldono de populara vortludkompleto.