Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 4

Malferme

Ni faldos la manikojn

Osmo Buller

Antaŭ multaj jaroj dum ferioj en Finnlando ne-esperantista konato subite demandis min: Kiun lingvon vi uzas en via oficejo? Mi estis konsternita. Mi pensis, ke li estis ŝercanta, sed montriĝis, ke li demandis tute serioze. Li ne povis kredi, ke oficejo kun multnacia laborantaro povas funkcii per lingvo, kiu ne estas “vera” lingvo. Mi ne havis alian rimedon por provi konvinki lin ol doni mian honoran vorton, ke la oficistoj de UEA interparolas en Esperanto, kaj, se li tamen ne kredus, inviti lin foje veni al Roterdamo por konstati tion per propraj oreloj.

Komenton de alia ne-esperantista konato tute lastatempe mi povis plene konfirmi. Eksciinte, ke mi baldaŭ eklaboros en la Centra Oficejo jam por la tria fojo, li diris: Vi devas ŝati tiun oficejon. Prave, mi vere ŝatas ĝin!

La Centra Oficejo estas ĉiutaga pruvo, ke Esperanto estas vera lingvo. Kiam ni proponas ĝin kiel lingvon de internacia kunlaboro, ĉu en internaciaj organizaĵoj ĉu inter ordinaraj homoj, ni ne povus havi pli nekontesteblan pravigon por nia propono ol la sperto de la CO pri ĝi kiel laborlingvo de oficistoj kaj volontuloj el malsamaj landoj. Nenie Esperanto vivas tiel normale kiel en Nieuwe Binnenweg 176. Pri tio bone konsciis la finna veterano Hemmo Tietti, jam forpasinta, kiu de tempo al tempo petis konsilon de la Roterdama stabo pri lingvaj demandoj, ekzemple pri internacia komprenebleco de esprimoj. Laŭ li, la kaftablo de la CO estas pli fidinda lingva institucio ol la Akademio.

Jam antaŭ ol mi fariĝis dungito de UEA, mi kiel simpla membro sentis fieron pri la Centra Oficejo. Ke UEA havas profesian kaj eĉ relative grandan oficejon, estis por mi signo, ke ĝi estas serioza organizaĵo. Estis speciala sento, kiam mi post 17-jara membreco unuafoje malfermis la pordon de la CO. Memoro pri tio influis ie fone, kiam ni ricevis la ideon pri Malferma Tago de la CO. Mi ĉiam memoros la plej unuan vizitanton de la premiera Malferma Tago en novembro 1994, laboristan esperantiston el Roterdamo, kiu dum trideko da jaroj sennombrajn fojojn estis preterpasinta la oficejon sen kuraĝi eniri, ĉar “mankis afero”, ĝis li vidis inviton viziti ĝin en la Malferma Tago sen bezono je ajna alia afero ol vidi sian propran domon kaj ĝian laborantaron.

UEA kiel tuto estas io tro abstrakta aŭ tro granda por povi bildigi ĝin al si mem. Kvankam la CO estas nur ero de UEA, ĝi tamen estas io tiel konkreta kaj centra, ke kun ĝi estas facile identigi la tutan asocion. Por plej multaj esperantistoj preskaŭ ĉiuj rektaj ligoj, kiujn ili havas kun UEA, estas ligoj kun la CO en formo de diversaj servoj, kiujn ili ricevas kiel membroj, kongresanoj, kontohavantoj, libroservaj klientoj. Kiel ili estas priservataj, tiel ili juĝas pri la asocio, ekzemple kiam venas tempo rekotizi por sekva jaro. Eĉ se ĉiuj estraranoj estus elokventaj oratoroj, en tiu decida horo ili apenaŭ povus influi la membron, se ties bildo pri UEA tro kontuziĝis pro propraj spertoj. Tial granda respondeco kuŝas sur la ŝultroj de ni, kiuj laboras en la oficejo.

Mia unua sperto pri la oficejo, nome pri la libroservo, taŭgus kiel reklamo. Kiel studento mi devis ekzameniĝi pri unu el la klasikaĵoj de filozofio, Simpozio de Platono. Finna traduko ne plu estis aĉetebla kaj ĉiuj ekzempleroj en la universitata biblioteko estis forpruntitaj. En la katalogo de UEA mi vidis, ke la verko haveblas en Esperanto. Mi do tuj mendis ĝin per ekspresa letero, kun fasko da respondkuponoj kiel pago. Unu semajnon poste mi jam povis eklegi ĝin, eĉ se ne en tute simpla traduko, ĝustatempe antaŭ la ekzameno. Tio eblis en la tempo, kiam la poŝtaj servoj ankoraŭ ne estis distranĉitaj, venditaj kaj revenditaj en la nomo de modernigo kaj pliefikigo. Antaŭ ĉio tio eblis, ĉar la oficejo funkciis kaj meze de sia raviĝo pri ĵus akirita nekredebla modernaĵo, fotokopiilo, la dungitoj ne subtaksis la gravecon tuj plenumi tiel tradician servon kiel libromendo de iu periferia studento.

Mi skribas tion ĉi, kiam mi ankoraŭ ne ekpakis mian valizon por reiri al Roterdamo. Miaj pensoj tamen jam vagas en la CO kaj mi scias, ke multe da laboro atendas min. Intertempe okazis pozitivaj evoluoj, sed oni ankoraŭ ne sufiĉe konscias pri ili, ĉar senpere senteblaj malglataĵoj kovras ilin per sia ombro. Necesas ataki tiujn malglataĵojn. Mi faros tion kun optimismo, ĉar la spertoj de la pasintaj jaroj instruis multon. Unu el la plej valoraj instruoj estas pli klara konscio de niaj decidfarantoj pri la ŝlosila graveco de bone funkcianta Centra Oficejo por la tuta vivo de UEA. Por mi persone tio estas granda kuraĝigo.

Ni en la Centra Oficejo faldos la manikojn.

Kongresa komuniko 3

Pekino gastigas la UK-on 2004

La ĉefurbo de Ĉinio, Pekino, gastigas la UK-on por la dua fojo. Ne senkiale. Ekde la lasta fojo kiam la Universala Kongreso okazis en tiu urbo ĝis hodiaŭ la urbo ŝanĝiĝis multe. Sed, tio ne forprenis ĝian ĉarmon, male, donis al ĝi novajn vidindaĵojn.

Sed ne nur Pekino, la tuta lando estas nia ekskursa celo. Kaj pro tio ni ofertas al la kongresanoj 8 antaŭ- kaj postkongresajn ekskursojn. Por ĉiuj plaĉoj kaj poŝoj.

A1

Ŝanhajo, Guilin kaj Xi’an estas nia unua proponata antaŭkongresa ekskurso. Ŝanhajo, la havenurbo de Ĉinio, estas ankaŭ la industria kaj komerca bazo de la lando. Ĝia moderneco impresas ĉiujn vizitantojn, kiuj certe ankaŭ restas longan tempon vizitante interesegajn kaj famajn templojn kaj ĝardenojn. Guilin estas tutmonde konata pro sia belega pejzaĝo, kun unikaj montoj, riveroj kaj kavernoj. En Xi’an, antikva ĉefurbo de Ĉinio, la lasta celo de la ekskurso, oni vidas inter aliaj, la miraklajn terakotajn ĉevalojn kaj militistojn de la Qin-dinastio.

A2

La dua antaŭkongresa ekskurso iras al Ŝanhajo, Zhouzhuang, Suzhou kaj Hangzhou. Zhouzhuang estas urbeto kun pli ol 900 jaroj da historio. Ĝi estas tre interesa loko, ne nur pro la dometoj konstruitaj ĉe la riveroj aŭ la 14 pontoj el la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing, sed ĉar la riveretoj kiuj interkruciĝas tie havas la formon de “#”. Suzhou famiĝis pro siaj ŝtonaj pontoj, ĝardenoj kaj pro silko. Hangzhou, “Paradizo en la Homa Mondo” imponas pro la pejzaĝo, kun lagoj kaj ruinoj, kaj pro la temploj troveblaj en la urbo.

A3

Tria eblo antaŭkongresi estas vojaĝo al Kunming, Dali, Lijiang, Xishuangbanna kaj Kunming. La sudokcidenta Kunming, konata kiel “Printempa Urbo” kaj “Flora Urbo”, havas verdan pejzaĝon dum la tuta jaro kaj ankaŭ belajn homfaritajn konstruaĵojn, kiel ekzemple temploj kaj pordegoj. Dali estas fama kultururbo de Ĉinio, kie vivas ĉefe baj-nacianoj. Miljara pagoda triopo kaj la antikva urbo estas inter la vizitotaj lokoj. Lijiang estas antikva urbo sub neĝa monto je alteco de 5595 metroj super la marnivelo. Inter la vidindaĵoj estas oceana glacirivero. Xishuangbanna estas en tropika regiono. Krom la belega naturo ankaŭ la kioskoj, temploj kaj pagodoj havas grandan turisman valoron.

A4

Kiel lasta opcio antaŭkongresi la kongresanoj povas iri al Shenyang, Yanji kaj Changbai-monto. Tiun ĉi ekskurson ni planis precipe por niaj koreaj samideanoj, sed ne nur por ili. En Shenyang troviĝas la alia imperiestra palaco de Ĉinio (krom tiu en Pekino), kiu estas impona konstruaĵo. Yanji, landlima regiono kun la Popola Demokratia Respubliko de Koreio, estas la plej frua loĝloko de kore-nacianoj en Ĉinio. Changbai-monto estas unu el la 8 famaj montoj de Ĉinio. Ĝi allogas pro imponeco, mistereco kaj primitiveco. Ĉirkaŭe troviĝas, inter aliaj, la Ĉiela Lago, belega akvofalo kaj termofontaro.

P1

Por daŭrigi en la etoso de la kongreso, post la solena fermo, restas ankoraŭ 4 ebloj ekskursi. La unua portas la kongresanojn al Xi’an kaj Guilin.

P2

La dua al Xi’an, Dunhuang, Turpan kaj Urumqi. Post Xi’an oni iras al la 2000-jara Dunhuang kiu estas en la provinco Gansu. Tie oni vizitos Sonantan Sablomonton, Lunarkan Fonton kaj Mogao-kavernaron. Turpan estas urbo sur la Silka Vojo, kie estas la ruinoj de la antikva urbo Jiaohe, subtera puto, Fajra Monto kaj Vinbera Valo. La ekskurso finiĝas ĉe Urumqi. La vizitotaj lokoj tie: la Ĉiela Lago kaj Nanshan-paŝtejo.

P3

Tria eblo ekskursi estas partopreni en la belega postkongresa ekskurso P3, kiu portos la kongresanojn al Chengdu, Chongqing, La Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, Yichang kaj Ŝanhajo. Ĉe Chengdu vizitindas la 2500-jara akvoreguliga konstruaĵo, kiu ĝis hodiaŭ irigacias 600 mil hektarojn da kampoj. La plej granda municipo de Ĉinio, Chongqing, situas ĉe la kunfluejo de Yangzi-rivero kaj ĝia branĉo Jialing. La ekskurso iras ankaŭ al la Eling-parko kaj al telfero super Jialing-rivero. La Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero estas 192-kilometra parto de la rivero, ekde la turisma loko Bajdicheng, en Sichuan-provinco, ĝis Nanjin-pasejo, en Hubei-provinco. La tri gorĝoj estas Qutang, Wuia kaj Xiling. Post vizito al la belega urbo Yichang oni flugos al la famega Ŝanhajo, kie finiĝas la ekskurso.

P4

Kiel lasta eblo, sed unu el la plej interesaj, estas ekskurso al Chengdu kaj Lhasa, en Tibeto. Post vizito al Chengdu la ekskursanoj flugos al Lhasa, la ĉefurbo de Tibeto. Dum la unua tago oni devas ripozi por alkutimiĝi al la altecdiferenco. Ekde la dua tago en Tibeto oni vizitos la Potalan-palacon, Jokhang-monaĥejon, Barkhon-straton, parkon Norbu Lingka, hospitalon de tibeta medicino kaj Gandain-monaĥejon.

Kiel oni povas vidi, la granda problemo rilate al la ekskursoj ĉi-jare estas: kiu(j)n el ili elekti?

Clay Magalhães
Konstanta Kongresa Sekretario

(Informoj pri ĉiuj ekskursoj troviĝas en la Dua Bulteno, kiun ricevas ĉiu aliĝinto al la UK 2004, kaj ankaŭ en la retpaĝo de la kongreso http://www.uea.org/kongresoj/uk2004.html).

Lastmomenta sciigo: en la mezo de marto 2004 la nombro de aliĝintoj transpasis milon.

Reta Katalogo de UEA

Post plurmonataj preparoj estas malfermita por publika aliro la nova reta Katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org.

La nova Katalogo regule prenas la informojn el la datumbazo de la Libroservo de UEA kaj aŭtomate respegulas ŝanĝojn en ĝi. Interalie, oni tuj vidas, ĉu iu varo estas havebla aŭ jam elĉerpiĝis.

La testintoj, partoprenintaj en la lasta etapo de la preparlaboroj, trovas ĝin oportuna kaj facila por la uzado. Oni laŭde mencias ankaŭ la aspekton de la Katalogo, kiu nun estas samstila kiel la retejo UEA.org, kaj la variajn serĉmanierojn, kiujn ĝi prezentas.

Oni povas serĉi la varojn ne nur per la titoloj, la aŭtoraj nomoj kaj kategorioj, sed vokinte aldonajn serĉkriteriojn ankaŭ per la nomo de la eldonejo, vortoj en la priskriboj, lingvo, eldonjaroj kaj eĉ intervaloj de paĝonombroj kaj prezoj.

Elstara servo de la Katalogo estas reta abonejo por la periodaĵoj eldonataj kaj perataj de UEA. Plia grava oportunaĵo estas eblo liste trarigardi la enmetitajn recenzojn kaj fari serĉadon laŭ iliaj titoloj, aŭtoroj kaj tekstoj.

La vizitantoj povas mem kontribui al ĝia enhavo per opiniesprimo, aŭ propra recenzo por iu ajn el la verkoj en la Katalogo.

Bone ellaborita kaj “amikeca” estas ankaŭ la menda sistemo, kiu prezentas al la vizitantoj ĉiujn necesajn ciferojn, aŭtomate kalkulas rabatojn, impostojn kaj sendokostojn.

Restas kompreneble ankoraŭ multe da aldona laboro: momente en la Katalogo estas nur 20 recenzoj kaj nur tre malmultaj libroj jam havas bildeton de la kovriloj.

La Katalogon preparis Andrej Grigorjevskij. Helpis, konsilis kaj testis: Ionel Oneţ, Dirk Bindmann, Joost Witteveen, Trevor Steele, Osmo Buller, Renato Corsetti, Ziko Sikosek, Boris Kolker, Claude Nourmont, Aleksandr Griŝĉenko kaj kelkaj aliaj.

Bonvenon por viziti, rigardi kaj uzi! (Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Nova TEJO-volontulo

Saluton! Mi estas Joel Amis kaj ekde januaro 2004 mi estas la nova plentempa volontulo por TEJO en la Centra Oficejo de UEA.

Antaŭ ĉirkaŭ naŭ jaroj mi eklernis Esperanton en mia hejmurbo Atlanto (ŝtato Georgio), Usono. En 1997 mi helpis fondi la unuan Esperanto-societon en Atlanto, kaj en 2000 helpis organizi la unuan nacian Esperanto-kongreson en Georgio. Tiutempe mi ankaŭ aktivis en la revigligado de USEJ (Usona E-Junularo).

Inter 2000 kaj 2002 mi loĝis kaj laboris en Japanio, kaj tie ĝuis la kontaktojn kun la Esperanta komunumo.

Ekde 2002 mi kunlaboris pri la revuo Kontakto kiel ĉef-korektisto, kaj ekde somero 2003 mi kunlaboras kiel vic-redaktoro, ĉefa asistanto al redaktorino Ĵenja Zvereva.

Krome, mi vojaĝis tra multaj diversaj landoj, utiligante nian Pasportan Servon kiel eble plej multe.

Mi tre antaŭĝuas kunlabori kaj kun la membroj kaj kun la estraro de TEJO, kaj ĉiel klopodos faciligi la komunikadon inter la du. Se vi havas ajnajn demandojn pri TEJO, aŭ deziras mem aktiviĝi, ne hezitu kontakti min!

Joel Amis
o...@tejo.org

“finfine kompletigita plena verkaro de l.l. zamenhof”

Ludovikito ricevas premion de usona fondaĵo

Precipe al esperantologoj, sed ankaŭ al ĉiu alia, kiun interesas la historio de Esperanto, estas konata la absolute esenca rolo, kiun ludas la verkoj de Lazaro Zamenhof. Li ne nur kreis la lingvon, sed ĝis sia morto elprovis ĝin per tradukado kaj originala verkado, konsilis pri lingvouzo, kontribuis al la organiza fortikigo de la movado kaj klopodis per paroladoj influi ankaŭ la publikon. Tial jam dum sia vivo aperadis liaj verkoj, el kiuj multaj estis tra la jardekoj eĉ plurfoje reeldonitaj.

Mankis tamen kohera eldono de la verkoj de Zamenhof. Ili aperis dise, ekz. ĉe Hachette antaŭ la Unua Mondmilito. En 1929 aperis la volumo Originala Verkaro (OV), redaktita de Johannes Dietterle. Sekvis preskaŭ 20 jarojn poste, en 1948, Leteroj de L.-L. Zamenhof, kompilita de G. Waringhien. La unua kunigis multajn elstarajn eseojn, paroladojn kaj leterojn de Zamenhof, sed necese estis elektaĵo. Ankaŭ la leterkolekto de Waringhien ne estis kompleta, ĉar post ĝia apero pliaj pecoj de korespondaĵoj iĝis konataj. Aldonendas, ke OV entenas ne malmultajn erarojn, kiuj ŝuldiĝas al la troa okupiteco de la kompilinto.

Dum jardekoj ne ŝajnis imagebla, ke aperu reviziita OV, des malpli novkompilita verkaro de Zamenhof. La ideo prezenti eĉ plenan verkaron venis de la japano Kanzi (Kanĵi) Itô. Jam kiel nura ideo ĝi verŝajne estis unika. Aldone, Itô, kiu ĝis tiam estis konata nur al malmultaj japanoj pro japanlingva biografia romano pri Zamenhof, tuj paŝis al realigo. Itô (kiu uzas la dusencan pseŭdonimon “Ludovikito”) surprizis la Esperantan mondon per la aŭdaca lanĉo de volumoj, kiuj portis iom longan, ŝajne ne tute seriozan serian titolon — en minuskloj, kiujn “itô kanzi” preferas: iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof (PVZ). Ili aperis, komence en rapida sinsekvo, ekde 1973. La volumoj jam aspekte estis tre plaĉaj, kaj ili tiklis la legemon per titoloj kiel Ni laboru kaj esperu!, Tamen la afero progresas!, Mortinta, sed senmorta! kaj La inkunabloj de Esperanto. La unua parto de PVZ (16 volumoj) kunigis la plej gravajn verkojn (inkluzive ĝis tiam nepublikigitajn leterojn) de Zamenhof en kronologia ordo (1887 ĝis 1917). La dua parto estas liaj tradukoj (7 vol.). La tria parto (10 t.n. “kromkajeroj”) entenas diversajn “specialaĵojn”, parte pri Zamenhof, inter ili biografion el la plumo de Itô kaj la neordinare interesan korespondon de Itô kun Waringhien kaj N.Z. Maimon. Tri tre ampleksaj volumoj estas la “originalaro”. Krome, ĝis 1997 Itô eldonis aldonojn al PVZ, nome 19 volumojn de Ludovikologia Dokumentaro, t.e. represoj de la pioniraj verkoj pri kaj en Esperanto.

La kolekto imponas pro sia amplekso kaj pro la konsekvenca zorgo pri teknike senriproĉa kvalito, plie pro la skrupula redakto kaj pripensita komentado. Fakte, Itô kvazaŭ restas en fono, li neniam elstarigas sian propran, grandan meriton, sed male sekvas manieron de subtila sindistancigo de la Majstro, ironiante ankaŭ pri si mem. Aparte ĉarma spico penetras la volumojn per la lingvaĵo de Itô, kiu, sen perdi eĉ nur ioman klarecon, nerezisteble demonstras la potencialon, kiu troviĝas en la lingvouzo fare de japana erudiciulo.

Ĝis 2003, la trideka datreveno de la apero de la unua volumo de PVZ, ŝajnis, ke la verkaro, kiu dekomence vendiĝis malfurore, neniam kompletiĝos, pro “malpleniĝo de mia de la komenco malplena poŝo” (Itô). Sed feliĉe fine de tiu jaro la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation decidis asigni al Itô premion kiel rekonon al lia eksterordinara redakta kaj eldona agado. La premio konsistas el dek mil usonaj dolaroj. Tiun sumon Itô tuj utiligis por fine eldoni la du restintajn volumojn 10 kaj 18 de Ludovikologia Dokumentaro. Ambaŭ ĵus aperis koincide kun la 86-a naskiĝtago de “Ludovikito”.

Aperis do sume 57 volumoj de PVZ. Kvankam tri pionir-epokaj verkoj restis fantomaj kaj do ne povis esti represitaj kaj kvankam verŝajne subite montros sin ankoraŭ iuj nekonataj leteroj de Zamenhof, “Ludovikito” konsideras sian taskon nun finita — PVZ fine kompletiĝis.

Ulrich Lins

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: la 11-an de februaro 2004 Barbara Pietrzak vizitis s-ron Itô Kanzi kaj intervjuis lin por Pola Radio.

Estu lumo el Ĝangalo!

Flavio Rebelo estas brazilano, kiu dediĉas sin al nova speco de laboro en Esperanto, lanĉis kaj organizas la interretan portalon Ĝangalo kaj nun planas establi interretan televidan kanalon. En februaro li vizitis la Centra oficejon en Roterdamo, kie li estis intervjuita de Trevor Steele.

Flavio, kion celas Ĝangalo?

Ĝi celas roli kiel esperantlingva amaskomunikilo al la tuta mondo. Jam de dudek jaroj oni legas, ho estus bone, se ni havus propran televidan kanalon! Ni kalkulis la bezonojn kaj la merkaton kaj ni scias, ke pro favoraj cirkonstancoj en Brazilo kaj novaj teknikaj ebloj nun tiu revo estas plenumebla.

Ni? Kiuj estas “ni”?

Ĝangalo estas grupo de ses brazilanoj kun lokaj redaktantoj en ok landoj: krom en Brazilo, en Argentino, Barejno, Rusio, Novzelando, Britio, Japanio kaj Meksiko. Ni havas retajn membrojn en landoj, kie oni apenaŭ scias pri esperantistoj, ekzemple en Indonezio, Egiptio, Maroko, Alĝerio.

Kiam Ĝangalo komencis funkcii?

La preparlaboroj komenciĝis en julio 2002. La publika lanĉo okazis en januaro 2003.

En kiom da formoj oni povas ricevi la informojn de Ĝangalo?

Ĝis nun ĉefe per interreto ĉe gxangalo.com, sed ankaŭ per poŝtelefono (per skap, tio estas wap, angle wireless application protocol). Ni lanĉos radion Ĝangalo tre baldaŭ.

Kia estas la enhavo de via retejo?

Informoj, ĝenerale mallongaj, pri ĉio, kion raportas nacilingvaj komunikiloj.

De kie vi prenas vian materialon?

Ni havas, kiel mi diris, redaktantojn en diversaj landoj, kaj ni daŭre konsultas amaskomunikilojn en pluraj lingvoj.

Se vi devas konsulti tiom da fontoj, la afero estas certe tempopostula.

Mi profesie laboras pri Ĝangalo inter dek kaj dek ses horojn tage.

Kiujn lingvojn vi povas uzi?

Esperanton, la portugalan, hispanan, anglan, italan, francan, japanan, araban kaj svahilan.

Kiu decidas pri la enhavo?

Mi kiel ĉefredaktisto.

Kiom da rubrikoj havas Ĝangalo?

La rubrikoj estas mondaj eventoj (kiuj koncernas almenaŭ du kontinentojn), Eŭropo, Nordameriko (inkluzive Centran Amerikon), Sudameriko, Mezoriento, Azio kaj Oceanio; aliaj estas kulturo, naturmedio, sporto, religio, ekonomio, scienco, interreto, Esperanto kaj specialaj raportoj (kutime pli longaj).

Vi do laboras en Esperanto sed ne nepre pri Esperanto. Ĉu tamen vi raportas pri la movado?

Nur, kiam la informo pri Esperanto-aranĝo aŭ okazaĵo estas internacie interesa.

Nun venas la malfacilaj demandoj... Ĉu vi kredas, ke Ĝangalo povas sin finance subteni?

En januaro 2004, do unu jaron post la lanĉo, ni havis pli ol 35 000 “vizitojn” kaj 1,5 milionojn da paĝlegoj. Ni enspezas per vendo de reklamspaco kaj sponsorado. Ni jam delonge rezignis pri aliĝkotizoj — tio estas eksmoda afero.

Ĉu vi pagas honorariojn? Al niaj oficialaj redaktantoj ni komencis pagi honorariojn, kaj ni planas iom post iom pagi ankaŭ al korespondantoj.

Kio estas tiu projekto ITV de Ĝangalo?

Tio estas nia plano establi la unuan interretan televidan kanalon tute en Esperanto.

Ĉu la plano jam survojas al realiĝo?

Antaŭ ses monatoj ni lanĉis internacian retan kampanjon por kolekti la necesan kapitalon. Ekzistas jam sepminuta reklamfilmeto, en kiu oni povas antaŭĝui la altan kvaliton de la kanalo kaj spekti specimenajn programerojn.

Ĉu vi povas taksi la sumon necesan?

Post multe da kalkulado ni taksas, ke ni bezonas 35.000 eŭrojn por ĝin establi kaj pagi salajrojn al kvin dungitoj dum ses monatoj, kaj aĉeti la aparataron. Post ses monatoj da ITV-funkciado ni jam havos sufiĉe da enspezoj per reklamoj.

Kial la nomo Ĝangalo?

Mi ne volas aldoni al la troaj mallongigoj en nia movado — UEA, PIV, PAG, SAT, BKC, TEJO — tiaj esprimoj jam tro abundas. Ĝangalo ne estas ĉiutaga vorto sed ne tro ekzotika. Kaj fine, Ĝangalo pensigas pri io kreskanta, vivanta, bunta.

Kiel oni povas vin helpi?

Oni povas kontribui monon al la konto ĉe UEA, gxan-v, por helpi transponti la unuajn ses monatojn — poste ni vivos per propraj rimedoj.

Nu, Flavio, mi dankas pro la konversacio kaj elkore deziras al vi ĉian sukceson. Estu lumo el Ĝangalo!

[FORIGITA!: bildo]

Modelo de ITV-studio

Esperanto kiel senpaga transdonilo

Multe tradukadi dum multaj jaroj nur por finfine gajni rekonon de la aktualeco de Esperanto? Aŭ — eĉ pli strange — por ebligi konstruadon de altkvalita tradukmaŝino, tiel ke ankoraŭ pli da anglaj kaj aliaj tekstoj povos esti esperantigitaj? Tiuj celoj, kiujn mi priskribis en miaj antaŭaj du artikoloj, ne kovras la tuton. Devus esti ankaŭ veraj uzantoj de ĉiuj tiuj tradukoj.

Esperantistoj mem verŝajne ĝojus pri la eblo legi certajn alilingvajn gazetojn per Esperanta traduko, diskuti ilin kun alilandaj samideanoj ktp, sed ili certe ne restos la solaj uzantoj.

Supozu ke klera ne-esperantisto volus regule legi artikolojn el internaciaj aŭ eksterlandaj revuoj, ekz. la franca Le Monde Diplomatique, la usona NewsWeek ktp. Tamen ŝi aŭ li ne volas aboni, nek aĉeti unuopajn ekzemplerojn. Sekve supozu ke en la interreto, la tutaj esperantigitaj artikoltekstoj estas alireblaj senpage, kontraŭe al la originaltekstoj. Se tiu situacio ne estas hazarda, sed regula, kio okazos?

Se oni trarigardas la motivojn pro kiuj ĝis nun homoj estas allogitaj al Esperanto, oni rare renkontas: Mi bezonas Esperanton por mia laboroPor mi Esperanto estas grava por informiĝi pri la progreso en mia fakoPer Esperanto mi estos pli bone informita pri internaciaj novaĵoj kaj opinioj. Escepto eble estas la partoprenantoj en la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiuj laŭdire ne scipovas la anglan. Sed ne nur fremda lingvo, ankaŭ manko de tuja kaj senpaga inform-akireblo konsistigas inform-barieron, en la interret-epoko.

Ora triopo

Kial ne traduki prestiĝajn kaj aktualajn nacilingvajn revuojn kaj gazetojn, ĝuste tiujn kiuj ne estas senpage alireblaj sur la reto? Se la Esperantaj tradukoj estas fidindaj, ĝustatempaj kaj senpagaj (jen ora triopo), kleraj ne-esperantistoj frue aŭ malfrue certe komencos konsulti tiujn. Reklamo apenaŭ necesas. La citado de propraj nomoj per si mem (kondiĉe ke tiuj ne estas esperantigitaj!) povas konduki serĉantojn al la Esperantaj tradukoj. Sekve, homoj kiuj havas iun konon de du eŭropaj lingvoj, konjektos kelkajn vortsignifojn per la radikoj, kaj cetere la retpaĝo kiu enhavas la tradukon, montros ligilon al retejo kun Esperanto-kursoj, vortaroj ktp.

Tiuj novaj uzantoj de E-o verŝajne ne aliĝos al UEA, ne fariĝos ‘movadistoj’, ne ekinteresiĝos pri eventoj en Esperantio, nek pri lokaj festoj, fabeloj aŭ poeziaĵoj. Sed almenaŭ ili konatiĝos kun Esperanto, kaj iom uzos ĝin.

La interreto, kies gravecon por E-o diversaj aŭtoroj en tiu ĉi revuo substrekis, estas nuntempe la scenejo de pliintensiĝinta batalado inter tuta libereco kaj reguligado de informinterŝanĝo. Muziko kaj bildoj estas la ĉefrolantoj sur la reto — kompare kun tiuj, tekstkonsumado estas bagatelo. Sed tamen antaŭvideblas ke ankaŭ por tekstaj enhavoj la “diĝitaj rajtoj” estos pli kaj pli reguligitaj.

Balanci pri rajtoj

Hodiaŭ la juro pri kopirajtoj en la interreto troviĝas ankoraŭ en pli-malpli nebula sfero, komplikigita per la mondvasta etendo de la reto. Kion faros The Economist, Nature, ktp, kiam ili malkovros ke iliaj artikoloj aperas (ni diru unu monaton poste) senaverte kaj senpage sur la reto en iu preskaŭ nekonata artefarita lingvo, kiun nur mikroskopa parto de la mondloĝantaro regas? Ĉu ili iros al juĝisto? Ĉu la gazetoj en la mondo malbenos Esperanton kiel kontraŭleĝan publikigilon, ĝenan dissendilon de informoj?

Verdire, tio estus bonvena ŝanĝo en la imago pri Esperanto!

La plej teda kio povus okazi, estas ke la jurfako de granda eldonisto, al kiu iu gazeto apartenas, rutine pritraktos malobeon de tradukrajtoj, kaj sekve jure sukcesos, sen ke Esperantio regajnus ion en la sfero de publika konateco.

Plej prudenta ŝajnas al mi esti preta por alfronti la posedanton de la rajtoj unuflanke, sed kuraĝe ektesti la terenon aliflanke. Certe se la esperantigo de iu revuo komenciĝas per la laboro de nur unu persono, kio ofte estos la kazo, temporaba konsilado kun la eldonisto havas pli da senco post kiam nombro da artikoloj estas jam tradukitaj kaj alireblaj en retejo. Se tuta kooperativo de tradukistoj devontigas sin traduki iun revuon, interkonsento kun la eldonisto povas esti pli saĝa. Kaj kompreneble, se esperantistoj jam havas bonajn rilatojn kun iu eldonisto antaŭe: des pli bone.

Plusvaloro

Diversaj manieroj imageblas por rezisti postajn akuzojn pri traduk- aŭ kopirajto. Unu estas doni plusvaloron al la traduko per ampleksa notaro: notoj kiuj klarigas landspecifajn esprimojn, nomojn, okazaĵojn ktp por internacia legantaro (bona ekzemplo de tio estas la Esperanta versio de Le Monde Diplomatique), sen tuŝi la fidindecon de la traduko mem. Alia alpaŝo estas, prefere elekti artikolojn de kiuj la aŭtoroj estas politikistoj, inkluzive la skribajn versiojn de paroladoj de ministroj ktp ĉar je tiuj la inform-libereco maksimumas.

Se finfine aktualaj artikoloj en Esperanta traduko atingos vastan popularecon, la mondkomerco enviciĝos por anonci sur niaj retejoj, kaj ĉiuj tradukintoj iĝos riĉaj!

Toon Witkam

Forumo

Daŭre atentigi politikistojn pri la ekzistantaj lingvaj problemoj

Enkonduke al la februara revuo la redaktoro nomis ĝin polemika. Kelkajn artikolojn — ĉu ili povus esti polemikaj, ĉu ne — mi trovis tre aktualaj kaj bezonaj.

Ekzemple pri la argumentado de Toon Witkam (Daŭre traduki por finfine konvinki) mi tute konsentas. Same konvinkaj por mi estas la klarigoj de Miroslav Malovec (Estas tempo por ŝanĝiĝi). Tamen, pri la respondeco koncerne la tradukfarendaĵojn por konveni al la Eŭropa Unio mi havas pli nuancan ideon ol li, kaj eble ankaŭ aliaj. La eŭrop-uniaj oficistoj tute ne konas Esperanton kaj kapablas ellabori en nia lingvo absolute nenion. Ĉion ili postulus de ni, de plej primitivaj artikoletoj ĝis plej gigantaj vortaregoj — li skribis. Sendube, Esperantajn tekstojn, vortarojn ktp povas krei nur kiu regas la lingvon. Tamen estas provoka demando de mi: Ĉu ĉiam oni devos oferlabore plenumi ĉion? Antaŭ ol doni mian respondon eble estas utile konigi mian opinion pri la bezono je Esperanto en la Eŭropa Unio.

Kiam en artikoloj temas pri la akceptigo de Esperanto en la Eŭropa Unio oni plej ofte celas la uzadon de Esperanto ĉefe ĉe la eŭropuniaj instancoj. Por mi estas evidente, ke prefere kaj unue devus esti celata la akceptigo de Esperanto ĉe la loĝantaro. La disvastigo de la Internacia Lingvo devas esti nememcela. La destino de tiu lingvo estas servi la homojn tie kaj tiam, kie kaj kiam ili fakte bezonas ĝin. Pli klare: kie kaj kiam estiĝas fakta bezono pri interkomunikado inter diverslingvanoj kaj por kontentigi ĝin Esperanto povas esti pli favore akirebla kaj uzebla ilo ol la akiro kaj uzado de alia lingvo. El la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj celoj de la Eŭropa Unio sekvas — kaj videble, kaj kaŝe — bezonoj pri tia interkomunikado kaj favora ilo por ĝi.

Enketo farita de la Eurobarometer en 1999 montris, ke 44% de la loĝantaro scias fremdan lingvon. Post unu jaro, en 2000 la Eurobarometer denove faris specialan enketon pri la lingvodemando en EU. Laŭ tiu enketo 53% de la loĝantaro scias fremdan lingvon. (Estus vera miraklo se tiu altiĝo estus fakto. Sed nun flanken la dubon!) Estas videble, ke 56 aŭ 47% de la EU-loĝantaro tute ne scias fremdan lingvon. Sed en 2000 iom pli ol 70% de la respondantoj opiniis, ke ĉiu devus scii fremdan lingvon, kaj preskaŭ 70% opiniis, ke tiu lingvo devus esti la angla. La nombroj montras, ke en la pensado de la homoj kaŝiĝas ideo pri bezono de komuna lingvo en Eŭropa Unio. Paralele ni devas rekoni, kial la homoj menciis la anglan. Temas pri tio, ke homoj povas elekti el inter tiuj lingvoj, pri kiuj ili konas fidindajn informojn. Ĉe granda plimulto de la EU-loĝantaro en la lingvo-sortimento, el kiu la elekto povas okazi, la lingvo Esperanto mankas. (Vidu ekz. la artikolon de Thierry Saladin: Alfronti la veron, Esperanto, julio-aŭgusto 2003.) Se la Esperanto-movado en Eŭropo povos konigi aŭtentikajn informojn pri Esperanto kaj pri ĝiaj favoraj ecoj al signifa vasta loĝantara medio, tiam krome tiu ĉi lingvo aperos en la lingvosortimento de eŭropanoj. Ankaŭ el tiu vidpunkto havas tre grandan signifon la apero de tutpaĝa anonco pri Esperanto en prestiĝaj gazetoj (Le Monde, Die Zeit, La Repubblica, European Voice, Berlinske Tidende). La Eurobarometer komunikis pliajn rezultojn, kiuj povas esti tre pripensindaj por ni. La plej oftaj kaŭzoj por lerni fremdan lingvon estas la sekvaj: uzi ĝin okaze de feriado, per ĝi altigi la memvaloron, kompreni aliajn kulturojn. Ĉu tiuj celoj postulas nepre la anglan?

Same estas interesaj la argumentoj pri la ne-lernado de fremda(j) lingvo(j). Nome: la lingvolernado estas tre malfacila, postulas multe da tempo, multekostas ktp. Ĉu esperantistoj en la informado pri Esperanto ne estas tro senkuraĝaj kaj tre singardaj? La plimulto de la respondintoj (53,4%) rifuzas la ideon de EU-instancoj pri la regado de du fremdaj lingvoj kaj nur 32,4%-oj akceptas ĝin.

Ne estas konsilinde preteratenti la fakton, ke la decidpovo pri kulturaj aferoj tutplene apartenas al la membroŝtatoj, krome, ke la ĉefa decidpova EU-instanco konsistas el la ŝtatestroj kaj la registaranoj de la membroŝtatoj.

El la supre dirita sekvas, ke la bezono je Esperanto nuntempe estas pli probable trovebla, eble nur kaŝe, ĉe la EU-loĝantaro ol ĉe la EU-instancoj. Nature, por tio, ke la Internacia Lingvo iam funkciu kiel komuna lingvo, necesos vasta manifestiĝo de la bezono je Esperanto, kaj ke signifa parto de la loĝantaro postulu aŭ almenaŭ apogu la (devigan) lernejan instruadon de tiu lingvo. Post oficiala akcepto de Esperanto, eĉ se nur ĉe grupo de membroŝtatoj tio okazus, ŝtataj kaj ankaŭ EU-instancoj portos respondecon pri la necesaj kondiĉoj de la instruado ktp. Tiam komenciĝos procezo, en kiu oni laboros per Esperanto ne nur oferlabore. Kaj se la progreso atingos ankaŭ la EU-instancojn, tiam ĉe ili estos dungitaj oficistoj regantaj ankaŭ Esperanton.

Jen, tio respondas la pli fruan demandon: Ĉu ĉiam oni devos oferlabore plenumi ĉion? Sed ĝis tia atingaĵo ni devas diligente sekvi tian vojon, kian en la artikoloj emfazis al ni Toon Witkam, Miroslav Malovec, I. F. Bociort. Sed paralele estos dezirinde daŭre atentigi politikistojn pri la ekzistantaj lingvaj problemoj, kaj fojefoje memorigi ilin aldone pri la ekzisto de Esperanto.

László Gados

[FORIGITA!: bildo]

László Gados dum prelego en Zalaegerszeg

Per flugiloj de facila vento

Kent Jones, Dumviva Membro kaj Fakdelegito de UEA, pristudis la problemojn de la internacia aviada lingvo. Antaŭ sia morto ĉijare en februaro (legu sur la p. 94) li verkis por nia revuo la ĉi-suban artikolon.

La Aviada Terminaro de Gilbert Ledon estas lia heredaĵo al ni por plibonigi la komunikadon inter pilotoj kaj surteraj aertrafikaj registoj. Nia aviada projekto baziĝos sur lia libro. Jen skizo pri la plano kaj progreso de la projekto.

Anglaj esprimoj estas hodiaŭ kutimaj por internacia aviado. Du specoj de difektoj estas en ĝi, ripareblaj kaj neripareblaj. La nunaj esprimoj ne estas partoj de kohera sistemo, sed hazarda akumuliĝo. Ili enhavas ambiguecojn, misnomojn, kaj nemetrajn mezurunuojn. Tiaj difektoj estas ripareblaj per la apliko de logiko. Mankas nur la ekkonscio de la problemo, kaj sufiĉe da politika volo. Post la kreado de bonkvalitaj esprimoj, kiuj estas partoj de vera sistemo, la realigo ja estos zorgema redakta laboro kaj grandega eldona peno. Ĉiu dokumento en ĉiu lando, kiu tuŝas la temon de aviado, devos esti anstataŭigita per nova eldono. Tio estos plibonigo numero unu.

Neripareblaj estas la difektoj propraj al la naturo de la angla. La angla eĉ ne estas difinebla, ĉar ekzistas 38 dialektoj, sed ne ekzistas Akademio. La 26 literoj ne sufiĉas por la 46 sonoj de la angla, tial la literumado estas nekuraceble kaosa. Estas 7700 vortoj kies sonoj povas signifi malsame. Estas 1440 vortoj kun la samaj literoj, sed malsamaj sonoj. Miloj da anglaj vortoj havas pli ol unu signifon. La angla ne plaĉas al registoj alilandaj, ekzemple en Francio kaj Brazilo.

La lingva kvalito de Esperanto superas tiun de la angla. Tial la enkonduko de Esperanto por aviado estos plibonigo numero du. Sed la anstataŭigo de la angla per Esperanto ne okazos senpene. Eksperimenta pruvo de la supera komunika kapablo de Esperanto necesos por gajni la necesan politikan volon. En la praktiko devos ekzisti aviada literaturo en Esperanto. Bezonos ĝin registaroj, fabrikoj, lernejoj por pilotoj, registoj, mekanikistoj, homoj kiuj servas kaj purigas aviojn, stevardoj, vendistoj de biletoj, policanoj, fajrobrigadistoj, eĉ la homoj en la flughavenaj restoracioj.

Tia bezono montras la amplekson de nia preparlaboro. Per traduko kaj verkado ni devas krei multegajn Esperanto-tekstojn. La ĉefo kaj redaktoro de tiu kreskanta monto de dokumentoj estas d-rino Diana Weichert. Ŝi estas germandevena, kaj nun loĝas apud la usona flughaveno Pittsburgh. Lertega ŝi estas pri lingvoj kaj komputiloj.

Tiu kiu deziras partopreni la aviadan projekton, bv kontakti ŝin, ekde la venonta majo (tel. +49-175-4804622). Nia ttt-ejo estas http://www.esperanto.de/essen/aviado aŭ www.esperanto.de/essen/aviado. Tien ŝi povas enmeti tekstojn, kiuj devas esti ankoraŭ tradukitaj, kaj kiu volas kaj povas oferti tradukon, povas preni la tekston el la ttt-ejo, traduki ĝin kaj sendi ĝin al ŝi. Bv. ekipi vin per La Nova PIV kaj la Aviada Terminaro.

Mi mem jam sendis al ŝi mian tradukon de la ĉapitro 1, de Pilota Manlibro, libreto de la usona FAA. Sed mia ĉefa kontribuo al la projekto restas politika premado al la FAA.

Kent Jones

Aviada Terminaro

La forpasinta civila inĝeniero en Ĉikago Kent Jones pristudis la problemojn de la angla kiel aviada lingvo. Surbaze de tre diversaj fontoj kaj esploroj, li demonstris ke ĝi estas ne nur malbone adaptita al tiu funkcio, sed ke ĝi reprezentas realan danĝeron.

La origino de multaj aviadaj incidentoj kaj akcidentoj troviĝas en tiu lingvo, kiu, kiel la anglosaksa mezursistemo, brilas nek pro klareco, nek pro simpleco, nek pro logikeco.

Kent Jones entreprenis klopodojn ĉe naciaj kaj internaciaj aviadaj organizoj, por ke la demando pri aera sekureco estu pritraktata ankaŭ sub la lingvaj aspektoj. Ĉar reformo de la angla montriĝis tute neebla, kiel konstatis G. B. Shaw, Kent Jones pristudis la uzeblecon de alia lingvo kiun li konas kaj kiu estis konceptita por la lingva komunikado inter plej diverslingvaj loĝantaroj kaj pro tio adaptita al la diversaj mensaj kaj lingvaj strukturoj: Esperanto.

Iniciate de li, kompilita kaj subskribita de Gilbert R. Ledon, aperis Aviada Terminaro, kiun kuneldonis en Brazilo la aŭtoro mem kaj Gersi Alfredo Bays de la eldonejo Fonto.

Temas pri 288-paĝa verko konsistanta el 1200 terminoj, 23 ilustraj platoj, aeronaŭtika vortaro angla-Esperanta kun 4000 esprimoj en 13 laŭtemaj ĉapitroj kaj “Baza aviada frazeologio”. (Mendebla ĉe UEA-Libroservo; 15 EUR.)

Esperanto: serioza alternativo al hegemoniaj lingvoj

Robert Phillipson (1942) estas Esplora Profesoro en la Fakultato de la Angla, Komerca Skolo, Kopenhago, Danio. Phillipson publikigis, ofte kun sia edzino Tove Skutnabb-Kangas, plurajn studojn pri lingvo-rajtoj. Lia plej bone konata verko, Linguistic Imperialism (1992), estis represita kvinfoje. Lia plej lastatempa libro, English-Only Europe? estas esenca legaĵo por ĉiu interesata de la lingva estonteco de Eŭropa Unio. Ni parolis kun profesoro Phillipson pri lingvoj en Eŭropo kaj la speciala rolo, kiun povus ludi Esperanto.

Ĉu estas iu speciala ligo inter esperantistoj kaj lingvoj?

Esperantistoj estas entuziasmaj pri sia propra internacia lingvo, sed ili estas pasiaj ankaŭ pri siaj naciaj lingvoj. Multaj homoj erare vidas Esperanton kiel alternativon al ekzistantaj etnaj kaj naciaj lingvoj. Post kiam Universala Esperanto-Asocio (UEA) tradukis unu el miaj artikoloj pri homaj lingvo-rajtoj, ĝi estis plu tradukita en la italan, hispanan kaj portugalan. Homoj, kiuj funkcias per la angla lingvo, plejparte opinias, ke la angla malfermas ĉiujn pordojn. La fakto, ke tiu dokumento estas tradukita pere de Esperanto kaj ne la angla, montras ke tio ne estas vera.

Ĉu ni havas lingvo-problemon?

Evidente la angla plifaciligas kontakton inter homgrupoj. Sed kial tiu lingvo tiom disvastiĝas? Ĉu tiu kresko estas bona? Ĉu tio limigas lingvo-diversecon kaj la funkciadon de eŭropaj institucioj, gazetaro kaj akademia mondo? Verŝajne tre malmultaj homoj analizis tiujn demandojn, ĉar estas tro malmulte da fakuloj laborantaj en la sfero de lingvo-politiko kiel esploristoj. Necesas pli bone informi la mondojn de edukado, de ministerioj, de kulturo kaj industrio pri temoj de lingvopolitiko. Krome, en la kampo de tia esplorado estas tre malmultaj postenoj. Jen problemoj absolute kernaj en la nuna evoluo en Eŭropo.

Homoj engaĝiĝas multmaniere pri lingvoj, kiel etnofederistoj, defendantoj de naciaj lingvoj kaj kulturaj minoritatoj kaj de eduka diverseco. Ĉu vi opinias, ke tiaj homoj kunlaboras sub komuna ideologia tegmento?

La lingvo tuŝas la laboron de pluraj ministerioj en ia ajn ŝtata administrado. Se vi iras al Katalunio aŭ Kebekio, homoj tie havas certajn respondecojn kaj ampleksan opiniaron, ĉar ili spertis grandajn krizojn pri sia identeco.

Kian rolon povas Esperanto ludi en lingvopolitiko?

Mi konsideras Esperanton kiel seriozan alternativon al superregaj naciaj lingvoj kaj lingvo-hierarkioj, kaj estas iuj homoj kaj politikistoj, kiuj sincere konvinkiĝis, ke necesas multe pli serioze ol ĝis nun pripensi, kiel Esperanto povus funkcii. Encyclopedia Britannica sub la rubriko internaciaj lingvoj ne aludas al la angla aŭ rusa, sed al internaciaj planlingvoj, ekzemple Esperanto. Antaŭ iom da tempo tiu estis la reganta interpreto de la termino internacia lingvo. Kaj tio konceptas Esperanton kiel potencialan pontolingvon por interpretado aŭ kiel pontolingvon por traduki tekstojn el unu lingvo en alian.

Kial Esperanto ankoraŭ ne estas agnoskita? Ĉu temas pri politiko?

Baze, jes. Post la Unua Mondmilito eblis serioze pripensi Esperanton ĉe la Ligo de Nacioj malgraŭ la rezisto de francoj — kaj britoj. Tiutempe Esperanto donintus tre utilan sperton. Esperanto kia ĝi estas aktuale, ne povus funkcii kiel plena alternativo al EU-lingvoj. Necesus grandega klopodo, ne nur rilate la lernadon de la lingvo — tion oni povus organizi rapide kaj efike — sed ankaŭ rilate la vastan terminologiaron de oficialaj tekstoj kaj specialaj faklingvoj nepraj en skribaj tekstoj. Esperanto pli taŭgus por tuja uzado en debatoj en la Parlamento.

La vivo estas malfacila por interpretistoj kiam homoj uzas malbone la anglan. En Svedio kaj Finnlando, ekzemple, oni maltrankviliĝas ke la terminologio en la landaj lingvoj ne evoluas sur kelkaj kampoj, ĉar homoj uzas la anglajn terminojn, kaj kuracistoj, inĝenieroj aŭ teknikistoj laboras ekskluzive en la angla kaj ne ankaŭ en la naciaj lingvoj. La EU-komisiona direktoraro por edukado kaj kulturo atentigis, ke estas risko, ke en kelkaj membro-ŝtatoj oni pli kaj pli uzos la anglan anstataŭ la nacian lingvon. Tio estas nacia problemo. Oni supozus, ke tio devus pensigi naciajn politikistojn pri alternativoj por subteni la uzadon de sia nacia lingvo sur ĉiuj kampoj, pri kiuj ili respondecas, kio signifus plifortigi la nacian lingvon kaj demokration en la propraj landoj. Ili certigu, ke politikaj kaj gazetaraj eminentuloj povu bone funkcii ne nur en unu lingvo, sed ideale en pluraj lingvoj. Tiukuntekste Esperanto ne estu rigardata kiel alternativo al aliaj lingvoj, sed kiel paŝo-ŝtono al la lernado de fremdaj lingvoj.

Kial Eŭropo moviĝas al nur-anglalingva Eŭropo? Kiuj estas la premgrupoj malantaŭ tiu politiko?

Estas multaj. Unu el ili certe fontas el tio, ke tutmondiĝo grandagrade signifas usoniĝon. Sed ĉu usonaj valoroj estas universalaj, kaj ĉu Usono rajtas dikti, kio okazu tutmonde? Multaj junuloj — almenaŭ en norda Eŭropo — tiel kutimiĝis dum sia tuta vivo al uzo de la angla, ke ili vidas nenian problemon. Komercaj, universitataj kaj politikaj estroj sentas sin komfortaj en la angla, kaj certagrade tio signifas, ke ili neniel perceptas, ke la disvastigo de la angla okazas je la kosto de aliaj lingvoj kaj kulturoj. Ili estas nek konsciaj nek malfermitaj al alternativoj. Ni esperu, ke ili pli malfermiĝos. Jen ĝuste kial la pacmovado kun sia pacocelo estas potenca. Esperanto gravas kiel funkcianta alternativo permesanta malfermitan aliron al aliaj kulturoj.

Kion vi opinias pri la EU-politiko por subteni multlingvismon?

Sendube interpretistoj, tradukistoj kaj aliaj laborantaj per fremdaj lingvoj tre bone subtenas multlingvismon malgraŭ grandaj obstakloj. Eble gravuloj en EU vere antaŭvidas por la angla apartan statuson — la nur-anglan sistemon. Tio samus kiel ĉe la Eŭropa Justic-Kortumo, kie pro historiaj kialoj ekzistas nur franclingva sistemo.

Kia estas via mallongtempa supozo pri la lingva politiko en EU post kvin jaroj?

Kiu scias? Eble post kvin jaroj nur-anglalingva sistemo estos enkondukita. La lingva demando estas ankoraŭ tabua temo en EU. Oni demandas sin kial, eĉ se ni tion scias, ĝi estas eksplodiva temo. Por francoj ĝi estas eksplodema, ĉar estas risko, ke ilia propra lingvo estos ĉiam malpli uzata, kvankam ĝi ankoraŭ ofte uziĝas interne de EU. Aliflanke povas esti, ke oni ja malplivalorigas la francan. Eble francoj subite konscios, ke oni devus serioze rigardi la alternativon Esperanto.

Vi povas jam legi Esperanton. Ĉu vi volas plivastigi vian konon de Esperanto?

Jes, kompreneble mi devus. Tio ege plaĉus al mi. Se estus pli ol 24 horoj en tago, mi lernus rapide. Mi jam komprenas multon.

Intervjuis István Ertl kaj Marko Naoki Lins
Elangligis David Curtis

Baldaŭ aperos ĉe UEA:
Robert Phillipson: Eŭropo: Sur nur-angla lingva fundamento?

Institucio Hodler ’68: formikoj kun ŝtalŝranko

Ni ĉiuj en la okcidenta mondo konas la fablon pri la formiko kaj la cikado. Cikado estas la simbolo de senpensa gajulo, kiu tre ĝoje vivas sian vivon dum la somero kaj ne pensas pri la venanta vintro, dum formiko laboras tre intense dum la tuta somero por havi rezervon por la vintro.

Intertempe oni produktis ankaŭ versiojn de tiu fablo, en kiu la fino estas inversigita, ĉar en la decida momento cikado partoprenas registaran programon por senlaboruloj, dum formiko devas pagi eksterordinaran imposton, ktp... Sed tiuj versioj estas versioj de kontraŭuloj de registaraj programoj por senlaboruloj, kaj ni povas preteratenti ilin. La vero kuŝas en la originala versio, kiu estas konata ankaŭ ekster la okcidenta mondo per proverboj, kiuj ĉie asertas, ke se vi volas, ke la dio (de kiu ajn religio) helpu vin, vi devas ankaŭ helpi vin mem.

Tion komprenis kelkaj tiamaj aktivuloj de UEA en la 60-aj jaroj, kiuj fondis la Institucion Hodler ‘68, kies celo estis kaj plu estas kolekti kapitalon por financi per la rento agadojn ĉefe de UEA mem sed ankaŭ de aliaj instancoj de la Esperanto-movado.

La historio de IH ‘68 estas longa kaj mi ne volas rakonti ĝin. Sed en unu frazo mi povas diri, ke IH ‘68 de tiam funkciis kiel ŝtalŝranko de UEA.

Membroj malavare subvenciis ĝin per donacoj, pruntoj kaj heredaĵoj, kaj IH ‘68 laŭ sia statuto investis ĉion en nemoveblaĵoj (financaj kaj domaj), kiuj ankoraŭ estas kun ni kaj ankoraŭ per siaj fruktoj permesas al IH ‘68 helpi la movadon post 35 jaroj.

Kiam IH estis fondita, la mondo estis esence alia. Ne ekzistis komputiloj nek poŝtelefonoj kaj la tuta labormaniero estis esence pasintjarcenta.

Tamen, danke al la saĝaj decidoj de la tiamaj fondintoj IH estas ankoraŭ aktiva. La statuto de IH ‘68 fakte estas tre rigora kaj ne permesas eĉ al la plej fantaziaj estraranoj (eble la cikadoj de la fablo) foruzi la kapitalon por laŭmodaj furoraĵoj, promesantaj la finan venkon por morgaŭ maksimume en la posttagmezo. Tiu eco de IH estas bona, se oni pensas, ke ni estas movado, kiu ankoraŭ dum iom da tempo devas pluagadi por “atingi la celon en gloro”, kaj tiu pluagado normale signifas “pluelspezadon”.

La estraro de UEA, kiu nomumas la estraron de IH, ĵus renovigis tiun estraron, en kiu nun troviĝas la tre juneca Grégoire Maertens, kiu stampis la historion de IH, kaj de la tuta movado, dum jardekoj, kaj la tre mature serioza Ilja De Coster, estrarano de TEJO ĝis la lasta tempo. Al ili aldoniĝas, kiel helpformiketoj, mi mem kaj Ans Bakker-ten Hagen.

Kiel vi vidas, temas pri bela miksaĵo de ĉiuj tendencoj en la movado. Ĉi tiu nova estraro jam kunvenis kaj jam aljuĝis subvenciojn. Nun ĝi intencas relanĉi la tutan agadon de IH, konservante ĝian esencan trajton: IH estas ŝtalŝranko por la Esperanto-movado. Esperantistoj devas scii, ke la sumoj donacataj al ĝi restas sekuraj kaj produktas siajn efikojn dum longa tempo.

Estraranoj de movadaj instancoj venas kaj foriras. Oficistoj venas kaj foriras, sed IH restas tie kaj daŭre serĉas indajn agadojn por Esperanto, kiujn ĝi subtenu.

Ĉar tute ne estas antaŭvideble, ke en la tria jarmilo oni ne plu bezonos monon por agadi por Esperanto, vi povas fidi, ke IH estos ankoraŭ bezonata.

Se vi interesiĝas kiel helpi la movadon finance pere de IH (per donacoj, senrentaj kaj kunrentaj pruntoj aŭ heredaĵoj), bonvolu skribi al ĝia estraro ĉe la adreso de la Centra Oficejo de UEA.

Renato Corsetti

[FORIGITA!: bildo]

Hector Hodler (1887-1920) Fondinto de UEA

Esperanto en radio

Internaciaj radioelsendoj

Radio Lormont, Francio

estas aŭskultebla kiel loka radio kaj en interreto. Ĝi elsendas lunde je 19:30-20:00 laŭ loka tempo (18:30-19:00 UTC). Frekvenco: 91,3 FM. Kontakt-adreso: z...@minitel.net (metu Por Gloria Gargallo en tem-linio). TTT-ejo: http://hautsderadio.ifrance.com/hautsderadio/. La lastajn programerojn oni aŭskulti ĉe: http://radioarkivo.org.

Pola Radio Varsovio

elsendas 5-foje tage: 09:30-09:59 (SAT), 11:00-11:59 (SAT), 16:00-16:25 (frekvencoj 7270 kaj 7285 kHz; 41,26 kaj 41,18 m), 19:00-19:25 (frekvenco 7285 kHz; 41,18 m), 20:00-20:29 (SAT). Detaloj troveblas en la TTT-ejo: http://www.radio.com.pl/polonia/eo/. Elsendoj per satelito Eutelsat II F - 6 - Hot Bird, 13 gradoj de la orienta latitudo; frekvenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz. En Eŭropo estas rekomendata parabolo 80 cm, en aliaj mondpartoj 1,8 m. La elsendoj laŭ la universala, do griniĉa tempo je unu horo malpli frue. Multaj sonmaterialoj troviĝas en la sonarkivo de Anton Oberndorfer: http://start.at/retradio.

Radio 3ZZZ

en Melburno, Aŭstralio, estas aŭskultebla en loka radio ĉe 92,3 FM kaj en interreto lunde je 13:00-14:00 laŭ la loka tempo (02:00-03:00 UTC). Frekvenco: 92,3 FM. Kontakt-adreso: s...@hotmail.com, http://www.3zzz.com.au/; http://www.3zzz.com.au/broadcast/esperanto.html. La lasta programero aŭdeblas interrete per Real-Audio: http://www.3zzz.com.au/rmFiles/MON13.ram, aŭ http://radioarkivo.org.

Esperanto-Radio Interreta

en Koreio troveblas interrete ĉe: http://esperanto-radio.net/.

Radio Bronka

en Barcelono, Hispanio, estas aŭskultebla en loka radio sur la frekvenco 99,0 MHz (FM). La programo Esperanta Mondo, farata de la fratoj Juanjo kaj Pako Crespo, estas elsendata lunde (loka tempo 19:00), marde (24:00), ĵaŭde (10:00) kaj dimanĉe (15:00). Kontakta retadreso: a...@teleline.es, TTT-ejo de Radio Bronko (hispane): http://www.sindominio.net/rbronka/; de Esperanta Mondo (hispane): http://www.sindominio.net/rbronka/esperanta/index.html.

Radio Canal Sud

en Tuluzo, Francio: La programo titoliĝas Esperanto-Magazino de Tuluzo, la tri programoj estas parte malsamaj. Radio Canal Sud (Radio Suda Kanalo), 92.2 MHz, lunde 20:00-21:00 laŭ loka tempo. La programo aŭdeblas ankaŭ en interreto ĉe: http://www.tv-radio.com/new/ficheclients2.php?station=canalsud tra la retejo: http://www.canalsud.net; aŭ: http://www.comfm.com. Adreso: Canal Sud, Esperanto-Magazino, Redakcio, Kristina Vidotto, 40 rue Alfred Duménil FR-31400 Toulouse, Francio. Rete: c...@canalsud.net; c...@laposte.net.

Radio Ĉina Internacia

elsendas el Pekino, Ĉinio. La frekvencoj al Japanio kaj Koreio estas 9510 kaj 7150 kHz (31,55 kaj 41,96 m); la frekvencoj al Eŭropo estas 9720 kaj 7265 kHz (30,86 kaj 41,29 m). Rete: http://esperanto.cri.com.cn; klaku sur Surlinia Aŭskulto. Retadreso: e...@cri.com.cn.

Radio Dreyeckland

en Freiburg, Badenio-Vurtembergo, Germanio, estas aŭdebla en loka radio. Ĝi elsendas sian Esperanto-magazinon Triangulujo ĉiun duan kaj kvaran lundon inter 15:00 kaj 16:00 UTC. Kontakto: Esperanto Freiburg, tel.: +49 (0) 761 289 299. Ĝi estas aŭdebla je frekvencoj 102,3 MHz (Freiburg) kaj 104,5 MHz (Schopfheim; nur inter 23:00 kaj 14:00 UTC); perkable: 88,15 MHz (Lahr), 93,6 MHz (Freiburg), 97,35 MHz (Muellheim/Neuenburg) kaj 89,35 MHz (Staufen/Bad Krozingen). TTT-ejo: http://www.rdl.de. La lastajn programerojn oni aŭdas (ekde la 19-a de dec 2003) ankaŭ ĉe http://radioarkivo.org.

Radio Esperanto

el la sveda urbo Västerås estas aŭdebla rete ĉe: http://www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm aŭ: http://www.quicknet.se/ftp/dialup/q-111060/radioe.htm.

Radio Esperanto

en Viskonsino, Usono, estas tuttaga muzika radiostacio, projekto de s-ro Tony Freeman, kiu dissendas diversspecan muzikon kun vortoj en Esperanto, 24 horojn ĉiutage. Oni povas aŭskulti ĝin ĉe: http://www.radio-esperanto.com/. Per la TTT-paĝo oni povas legi la tekston dum oni aŭskultas, kaj havigi al si informojn, kie kaj kiel aĉeti la diskojn, de kiuj venas la muziko. Oni bezonas la plej novan version de Winamp. Temas pri tre utila radiostacio, kiu povas funkcii fone, dum oni faras alian laboron ĉe la komputilo.

Radio Klara

el Valencio, Hispanio, elsendas vendrede inter 19:30 kaj 20:30 UTC kaj estas aŭskultebla radie (104.4 FM) aŭ rete: http://www.radioklara.org/emision.m3u (formato MP3). TTT-ejo de Radio Klara: http://www.radioklara.org. La lastaj programeroj aŭdeblas ankaŭ ĉe: http://radioarkivo.org.

Radio FMR

en Tuluzo, Francio: La programo titoliĝas Esperanto-Magazino de Tuluzo. Elsendoj merkrede de la 14:00-15:00 laŭ loka tempo. La redakcio: FMR, Esperanto-Magazino, Floreal Martorell, 9 Boulevard des Minimes, FR-31500 Toulouse, Francio, rete: f...@radio-fmr.net, aŭ e...@club-internet.fr. La programoj konsistas el informoj pri Esperanto, pri lingvaj problemoj en la franca, foje estas invitataj esperantistoj venantaj al Tuluzo, tiam oni parolas Esperante kaj tradukas france. Inter la temoj aperas E-muziko kaj freŝaj muzikaj novaĵoj.

Radio Havano, Kubo

elsendas dimanĉe laŭ jena horaro: Nordamerika-Pacifika Regiono, 07:00-07:30 UTC, 31 m/9820 kHz; Nordamerika Regiono, 15:00-15:30 UTC, 25 m/11760 kHz; Nordamerika Regiono, 19:30-20:00 UTC, 25 m/11760 kHz; Tut-Amerika, Karibea Regiono, 23:30-24:00 UTC, 31 m/9600 kHz, 9505 kHz. Rete: http://www.radiohc.cu; r...@enet.cu. Redaktorino: Maritza Gutiérrez — m...@enet.cu. Poŝta-adreso: Radio Havano Kubo, Poŝta Fako 6240, Havano, Kubo. La lastaj programeroj aŭdeblas ĉe: http://radioarkivo.org.

Radio Itala Internacia

La elsendoj en Esperanto komenciĝis en 1935, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Romo. Nun Rai Internacia elsendas radiajn informajn programojn en 25 lingvoj, krom en la itala. La elsendo en Esperanto okazas ĉiun sabaton je 21:00 laŭ itala tempo (20.00 U.T.C./G.M.T.), frekvencoj 6040 kaj 9710 kHz (49,67 kaj 30,89 m). La programo estas dissendata ankaŭ per la satelito Hot Bird 1, laŭ analoga metodo, de la internacia radia kanalo sur la aŭda subportanto de Raidue (dua kanalo de Rai): polarizado okcidenta vertikala 1,446 GHz. Pliaj informoj ĉe: http://www.international.rai.it/radio/multilingue/presentazioni/esperanto.shtml. La lastajn programerojn oni aŭdas ankaŭ ĉe: http://radioarkivo.org.

Radio Occitania

en Tuluzo, Francio, elsendas sur frekvenco 98.3 MHz ĵaŭde de la 19:00-20:00 laŭ loka tempo. La programo aŭskulteblas ankaŭ rete ĉe: http://www.radio-occitania.com. Adreso: Esperanto-Magazino, Redakcio, Rikardo Cash, Radio Occitania, 60 rue Assalit, FR-31500 Toulouse, Okcitanio, Francio, rete: Rikardo Cash r...@free.fr.

Rádio Rio de Janeiro

La elsendoj el Brazilo okazas pere de Rádio Rio de Janeiro (1400 kHz, AM), ĉiumarde, 15:00-15:55 (Rio-horaro = UTC-2 somere, UTC-3 alitempe). Ripeto okazas vendrede 23:00-23:55 (loka tempo). Oni povas ĝin aŭdi en rekta elsendo pere de TTT-ejo de Rádio Rio de Janeiro: http://www.radioriodejaneiro.am.br. La lastaj programeroj aŭdeblas ĉe: http://radioarkivo.org.

Radio Vatikana

La elsendoj el Vatikano okazas trifoje semajne je la sama horo 21.20 MET, dimanĉe je 21:20 MET (ripeto je 23:50 MET; daŭro 9'20"), 527 kaj 1530 kHz; 4005-5880 kHz. Merkrede je 21:20 MET (daŭro: 9'), 1611 kHz kaj 7250-9645 kHz. Ĵaŭde je 21.20 MET (daŭro: 9'), 1611 kHz kaj 7250-9645 kHz. Satelite: Dimanĉe: Intelsat 325,5° East - 4097.75 MHz - LHCP-polarizo, merkrede kaj ĵaŭde: Intelsat 602,62° East - 4097.100 MHz - LHCP-polarizo. Adreso: Radio Vatikana, Esperanto-redakcio, VA-00120 Vatikanurbo, rete: e...@vatiradio.va.

(Laŭ www.tejo.org/UEA/Radioj en Esperanto)

Recenzoj

Valora leksikografia kontribuaĵo por lernado de Esperanto

Baza Esperanta Radikaro. Wouter F. Pilger. Rotterdam: UEA, 2001. 160p. ISBN 92 9017 076 X. 18cm. Prezo: € 7,50. Triona rabato ekde 3 ekz.

Jen bonege elpensita kaj prilaborita lernovortaro Esperanto-Esperanta, kohera kun la nuntempa lingvoinstrua leksikografio, kiu evidentigas la avantaĝojn de unulingvaj vortaroj speciale produktitaj por lernantoj de fremda lingvo, cele al evitado de la tradukpaŝo ligita al la dulingva tipo. La klarigoj senpere pensigas Esperante, profitante la kapablon de nia lingvo memfidigi kaj stimuli ties lernantojn al aktiva ekuzo danke al ĝia strukturo.

La verkinto (nederlanda sociologo, fondinto de E-familio kun polino) zorge elektis iom pli ol 2700 radikojn plej uzatajn kaj plej utilajn surbaze de listo publikigita de la Akademio de Esperanto en 1972 (Baza Radikaro Oficiala). Li sukcesis per tiu elementa vortprovizo doni simplajn, tamen taŭgajn difinojn, komprenotajn en kunteksto. Ĝuste la bezono de difina vortolisto estis paralele rimarkita de la EPĈ-tradukinto Wen Jingen kontribue al la Zagreba Simpozio de la Akademio (2001).

Ĉe ĉiu alfabete ordigita leksika unuo la aparteno al la radikgrupoj 1-9 kaj X laŭ ofteco kaj utilo indikitas per malgranda cifero, por ŝtupa studo (vortkonstruiloj: grupo 0). Krome estas prononcindika tabelo laŭ IFA* kaj 8 mondaj etnolingvoj (ne nur eŭropaj!) kaj listoj de gramatikaj finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj. Interese, hindeŭropaj gramatikvortoj estas unue difinitaj per propra Esperanta terminologio (adjektivo = a-vorto; substantivo = o-vorto; ktp), simile al PMEG*.

* Internacia Fonetika Alfabeto
* Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Verko ĉi tia iel kompensas la mankon de E-vortaroj por pluraj lingvoj. Bele, ĝi plu evoluas sur la interreto je la libera dispono de la lernantoj, progresantoj kaj kontribuantoj ĉe http://www.xs4all.nl/~pilger/ber/: la nuna BER enhavas pli ol 2900 radikojn klarigitajn per simpla, memstara, vere tutmonda Esperanto.

José Antonio Vergara

Ĉefverko originale nia

The Music of David Gaines. Woburn: MMC Recordings, 2001. Jiří Vydra, eŭfoniumo; Kimball Wheeler, voĉo (mezosoprano); Moravia Filharmonia Orkestro dirigentita de Vít Micka. 52-minuta KD kun 12-paĝa broŝuro. € 15,00

Ne malmultas la muzikeventoj ligitaj al la lingvo Esperanto, sed laŭŝajne ili servas unuavice la praktikadon de la internacia lingvo pere de voĉaj verkoj solistaj aŭ ĥoraj, pli-malpli kultaj. For de la ideo minimumigi la gravecon kaj belecon de la muziko utiligata kiel harmonia portanto de la vorto, ni ne rajtas preteratenti la gravecon de la rimarkenda apero de KD portanta la subskribon de la usona komponisto David Gaines.

La du ampleksaj muzikaĵoj — Konĉerto por eŭfoniumo kaj orkestro, respektive Simfonio n-ro 1, subtitolita Esperanto, certagrade ŝuldaj al la novklasika tekniko verki — spegulas samtempe videblajn intencojn de integriĝo en nuntempecon, sed frapas antaŭ ĉio per la originaleco de la aŭtoro. La akompanaj klarignotoj, subskribitaj de Reynold Meni, verkitaj el komponista vidpunkto, konsistigas necesan kaj taŭgan revuon de la arĥitekturaj komponantoj kaj de la orkestra koloraturo, kio igas neutila priskriban aliron, anstataŭ kiun ni preferas la rivelon, el vidpunkto tute persona, de kelkaj aspektoj de originaleco.

La muziko de David Gaines sonas fakte kiel provoko, altirante la atenton al la intima intenco de la komponisto konforme al la elmontro de ties ĉi propra profesia identeco (tiu de fakulo-instrumentisto), konfirmata de la vizitkarto de mondcivitano por kiu Esperanto signifas samtempe lingvon kaj principon. Ĉi-sence, la konĉerto esprimas publikan deklaron, simultane rivelante la praan formiĝon de la muzikisto, dum la simfonio elmontras veran kredon de la homo — laŭ konvinkoj profunde engaĝitaj.

Ni spektas, do, unue premieran elmontron celantan reporti sur la scenejon blovinstrumenton malĝuste neglektatan — la eŭfoniumon — apartenantan al la familio de latuninstrumentoj tipaj por fanfaro kaj konstrue proksiman al la baritona tjubo. Ellaborante tian partituron, la aŭtoro proponas al si multe pli ol tembran rememorigon kiam li metas la instrumenton sur la unuan planon de la sonscenaro. La elekto de la konĉerta ĝenro — neniel facila el komponista vidpunkto, postulante perfektan regon de la procedoj supermeti la solistan kaj orkestran planojn — respondas fakte al ampleksa pledo por la rekonsidero de la instrumento se enkalkuli ĝiajn multajn kapablojn — kaj pure teknikajn kaj, precipe, esprimivajn.

La admirinda prezentado de la ludensemblo plene kontribuas al la realigo de la kreadakto, plene servante la malfacilan surprenitan taskon per grupigo de elitaj artistoj kiel la instrumentisto Jiří Vydra kaj la dirigento Vít Micka, ĉe la pupitro de la Moravia Filharmonia Orkestro.

Tute originala per si mem, la dua verko de la KD rivelas la saman preferon por la monumenta ĝenro, emante ĉi-foje al deklara celo rilate Esperanton kun la kialo evidentigi principon kaj implicite vivmanieron. Ektrakti la simfonian ciklon signifas la klarig-establon de la eksplicita sonora kadro por la plenumo de la proponita deziro, baze de la surpriza plektiĝo de la orkestra parto, ja ampleksa, kun la mezosoprana solo. La kvar arĥitekturaj blokoj — specifaj al ĉi ĝenro — determinatas de mesaĝoj respondaj al ideaj kaj literaturaj serioj, enradikiĝintaj en la Esperanta kulturo, celantaj certigi — malgraŭ la diversa temaro — la kontinuecon de la tuto per la enhavo konsekvence batala. La voĉa fadeno — subtile integrita en la harmonian teksaĵon — rivelas la profundan kredon de la aŭtoro, ligitan al libereco, amo kaj paco, en taŭga rilatigo de la teksto kantata kun la etoso sugestata en la instrumenta plano, difinanta la juntojn de la simfonia konstruaĵo. Tiel la literaturaj sencoj aliĝas al la melodi-harmoniaj direktoj, determinante la retorikon de la movimentoj, konforme al la jenaj fontoj: la parolado de L.L. Zamenhof okaze de la Universala Kongreso de Esperanto (Washington, 1910), versoj de Marjorie Boulton kaj Penka Papazova kaj, fine, kvazaŭ elmontro de sentema poezia stato, versoj de David Gaines mem. Indas mencii la esceptan kvaliton de la solista prezentado de Kimball Wheeler, mezosopranulino kies valoro altiĝas sendube je la nivelo de la teknikaj kaj esprimaj postuloj de la partituro.

Antaŭ ol meti la finan punkton al la kurtaj konsideroj pri la du verkoj, ni ŝatus atentigi pri la estetika aspekto rilata la ellaboron de la lingvaĵo. Se la komponisto preferas resti en la tonala kampo — aŭtentikigante sin kiel novklasikulo sur la fono de la diversaj evoluoj de la nuntempa muziko — lia gesto praviĝas per la videbla intenco atentigi ideplane pri problemoj. Deduktiĝas el tio la neceso transpasi la sterilan spacon de utopiaj asertoj kaj, implicite, la neceso riveli certecojn; alie, la rezigno pri tonaleco signifus penetri en labilan sferon kiu al la komponisto ne aparte agrablas. Jen kial la surscenejigoj celas sonorajn disvolviĝojn inter la limoj de kompleksaj strukturformoj, konforme al la eblo riveli la enhavon. Tia maniero konkretigi muziksfere rilatas evidente al difina aspekto kaj samtempe konsistigas tion kion ni nomis la originaleco de David Gaines.

Cornelia Bătrânca

Muzika Ago-Tago?

Por disvastigi niajn idealojn, atentigi pri Esperanto kaj por akiri por ĝi agnoskon kaj prestiĝon, sed ankaŭ por certigi alfluon de novaj adeptoj, estas bezonataj propagando kaj reklamo. Esperantistoj estas ĉiujare alvokataj dum la unua oktobra sabato fari publikajn agadojn por diskonigi sian lingvon, ĉiu laŭ siaj ebloj kaj kapabloj: disdoni informilojn, ekspozicii, afiŝi, prelegi, publike manifestacii, fari reklamon en amaskomunikiloj...

Interesa propono venis de Anna-Liisa Ali-Simola, nia muzika fakdelegitino en Turku, Finnlando: Esperantujo havas nun, dank’ al D-ro David Gaines, sian unuan simfonion Esperanto. Mi proponas ke oni aranĝu la sekvan Ago-Tagon kadre de la simfonio kaj originala E-muziko. La Simfonio n-ro 1 “Esperanto” estas tiel rimarkinda akiro sur la kampo de Esperanta muziko, ke per ĝi oni facile vekus intereson de amaskomunikiloj pri la samtempa aranĝo tutmonda.

Koktelo de problemoj, kuriozaĵoj kaj ŝercoj

Matematiko kaj legaĵoj por ĉiuj. Ljudmila Arnaudova kaj Petko Arnaudov. Pazarĝik: E-Societo Radio, 2000. 112p. 20 cm. Prezo: € 9,90.

Ni unue nepre notu ke tiu ĉi libro, malgraŭ sia titolo, ne estas libro pri matematiko, kio krome plage mankas en Esperantio. Ni fermu la parentezon.

Temas pri du apartaj aferoj: unuflanke ludoj kaj divenaĵoj pri aritmetiko, figurita geometrio, aliflanke kompilado de diversaj informoj pri historio, sciencaĵoj, juraj kuriozaĵoj, eĉ ŝercoj, kaj fine pledo por Esperanto. La tuto estas ie-tie prisemita per mallongaj diraĵoj el la buŝo aŭ el la plumo de spritaj famuloj.

Jen do libro por distrado kaj ĝi ofte atingas sian celon. Estas ekzemple interese scii kiom da distanco ni ĉiusekunde moviĝas en la spaco pro la movoj de nia planedo, de nia suno, de nia galaksio (p. 25). Same instruiva estas la paragrafo (p. 10 ĝis 15) pri “la sep mirakloj de la pasinto” kaj imago de sep nunaj (ŝajne trafe elektitaj).

La uzo de la lingvo (foje tradukoj, sed neniu nomo de verkisto estas menciita) estas ĝenerale aprobebla, kvankam regule velkas ĝia kvalito ĝis la fino, kie pli multnombras malglataĵoj. La ekzercoj estas plej ofte simplaj, kelkaj neutile simplegaj, kelkaj pli akraj. Ĝuste pri ĉi-lastaj foje ne sufiĉas la klarigo fine de la libro (solvo-parto ekde la paĝo 81).

Restas la ĉefa problemo, t.e. grava manko de provlegado precipe ĉe tiuj ekzercoj. Abundas la eraroj: problemoj sen solvoj aŭ inverse, solvoj miksitaj aŭ misnumeritaj, nekoheraĵoj inter la problemo kaj la solvo (ekz. problemo 9, p. 23: nevo anstataŭ nepo), multaj nombroj fuŝe skribitaj (loko de la spaceto), subita ŝanĝo de la tiparo, de marĝeno-larĝeco, eraroj en la problemo (n-ro 6, p. 58), eraroj en la solvoj (n-ro 3, p. 89; n-ro 4, p. 91-92; n-ro 1, p. 93; n-ro 3, p. 98; n-ro 16, p. 101; n-ro 10, p. 104, cetere solvo de la problemo n-ro 9, ...). Pro manko de reviziado, senĉese estas ĝenata la kompatinda leganto pro ĝenerala proksimumeco.

La kovrilo estas bele prezentita, kvankam frazo sub la titolo estas troa, ĉar sensenca.

Fina riproĉo: mankas la dato kaj ISBN-numero. Freŝdata artikolo de Esperanto pravis plendi pri regula eldono de amatoraĵoj!

Christian Rivière

Loke

ARGENTINO: Argentina Esperanto-Ligo kunvenis la 14-an de februaro 2004 por sia jara asembleo. En la sidejo de BEA dudeko da partoprenantoj plenumis la kutiman tagordon: elektis novan komitaton, aŭskultis raportojn, informojn pri la libroservo, revuo, cirkuleroj, Argent-reto kaj aliaj servoj de la ligo. La nova estraro estas: Alcides P. Wentinck (prezidanto), René Arce (vicprezidanto), Roberto Sartor (sekretario), Fernando Inocencio, Mario Miranda, José Dioguardi, Elisa Vazquez Abraham, Silvia Rottenberg, Ruben T. Diaconu (redaktoro de A-E-Vento).

ITALIO: La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Florenco, Italio, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2006. Italiaj esperantistoj jam komencis labori por ke la kongreso estu epokfara kaj jam la premisoj montras ke certe temos pri tre zorge preparita kongreso. En la Landa Kongresa Komitato aniĝas internacie konataj aktivuloj, sub la reĝisorado, en la rolo de sekretario, de Diccon Masterman, iama Konstanta Kongresa Sekretario ĉe UEA kaj poste estrarano de UEA pri kongresoj. La fakto ke ĉi-jare li ankaŭ kandidatiĝas kiel B-komitatano, montras lian decidon plentempe sindediĉi al la Esperanto-movado en venontaj jaroj.

Michela Lipari, estrarano de IEF, respondeca pri UK-2006

LITOVIO: Meze de februaro ĉi-jare la katolika pastro kaj esperantisto Saulius Keras donacis poezian libron en tri lingvoj (litova, rusa, Esperanto) de Gediminas Degėsys Momento de malkovro al mezlernejoj de Vilnius, Rokiskis, Juodupe kaj Luksiai (entute pli ol 80 ekz.). Komence de marto Saulius Keras kaj Genovaité Gerikienė donacis la saman libron al ĉiuj mezlernejoj kaj bazaj lernejoj de Kaunas (entute 60 ekz.). Ĉiuj lernejoj ricevis po unu ekzempleron de la libro.

(P. Jegorovas)

BURUNDIO/TANZANIO: UBE, Unuiĝo de Esperantistoj en rifuĝejoj burundiaj kaj tanzaniaj, havas kvin klubojn: Mtabila, Amikeco, Mirinda, Mtabila Infana klubo kaj Hans Bakker. Kvankam ĝia sidejo troviĝas en Mtabila Rifuĝejo en Tanzanio, UBE agadas kaj en Tanzanio kaj en Burundio. Ĝiaj celoj estas esperantigi burundianojn troviĝantajn en Burundio kaj en tanzaniaj rifuĝejoj, kaj rilatigi la burundiajn kun aliaj afrikaj kaj tutmondaj esperantistoj. Por atingi la celojn UBE kunlaboras kun esperantistoj en aliaj lokoj de Tanzanio kaj Burundio, kaj rilatas kun UEA kaj la Afrika Oficejo. La agadon gvidas estraro, kies konsisto estas Nyabenda Jacques (prezidanto), Bigirimana Evariste kaj Ntakirutimana Nicodème.

Nyabenda Jacques
P.O. Box 243 Kasulu, Kigoma, Tanzanio

MALAGASIO: La internacia lingvo jam penetris la studentan medion en Malagasio. Por pli efike labori, la studentoj fondis en sia universitato, la 7-an de februaro 2004, la asocion Studenta Esperantista Asocio de Madagaskaro (SEAM). Ĝia prezidanto fariĝis f-ino Randriamialisoa Volatiana Minah. La nova asocio kunlaboras kun la landa asocio en Malagasio kaj esperas kunlabori ankaŭ kun aliaj E-organizaĵoj.

(Anja Randriampionona)

BRAZILO: Ĉirkaŭ 100 esperantistoj venis la 7-an de marto 2004 al la urbo San José dos Campos, al la 55-a tradicia Regiona Renkontiĝo de Sud-Paraiba Valo. La renkontiĝo estas konsiderata unu el la plej gravaj okazaĵoj en la brazila esperantista kalendaro, realigata ĉiam post tri monatoj en San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro. Legu pli, vidu fotojn kaj aŭskultu en la TTT-paĝo de la renkontiĝo: http://geocities.yahoo.com.br/esperanto10/renkontig'o.htm.

MALTO: Okaze de la Semajno de Internacia Amikeco la Malta Esperanto-Societo organizis la 28-an de februaro Kulturan Vesperon. Okazis prelegoj pri la centjariĝo de la fondiĝo de la unua Esperanto-Movado en Malto kaj pri la centjara datreveno de la naskiĝtago de Lydia Zamenhof. Al la ĉeestantoj estis donacita libro en la malta lingvo pri Lydia Zamenhof, speciale eldonita por la okazo, kaj estis disdonitaj premioj kaj atestoj al studentoj, kiuj sukcese finis la kurson de Esperanto. Partoprenis lokaj samideanoj, amikoj, kaj speciale invititaj Bahaanoj.

ISRAELO: La 26-an de februaro 2004 la tria plej legata israela ĵurnalo Haarec publikigis artikolon pri la forpasinta aktiva esperantisto Josef Murĵan (1920-2004). Ĝia titolo tekstas: Instruis Esperanton kaŝe, pro timo de Stalinaj agentoj, kun subtitolo: Josef Murĵan, verkinto de la Esperanto-Hebrea vortaro. Temas pri la esperantista historio de Murĵan, kun emfazo pri lia lasta kaj plej granda verko, Plena Vortaro Esperanto-Hebrea el 2000. La artikolon iniciatis Doron Modan kaj la filino de Josef Murĵan.

POLLANDO: Dum malfermaj tagoj de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (30.01-01.02) okazis kunveno de junaj polaj esperantistoj, en kiu partoprenis membroj de Varsovia Vento kaj gestudentoj de la Internacia Studumo. La provizora estraro serĉas kontaktojn kun polaj gejunuloj, do se vi estas juna, almenaŭ portempe loĝas en Pollando kaj volas kunagi, bonvolu aliĝi al: http://groupsyahoo.com/group/polaesperantojunularo/. Por ekscii la detalojn de la kunveno kaj la celojn de PEJ legu la raporton de Irmina kaj Janusz ĉe: http://republika.pl/viavento.

Ireneusz Bobrzak

BET-40

Jubileaj Baltiaj Esperanto-Tagoj 10-18 julio 2004

Litova Esperanto-Asocio invitas al sia jubilea somera E-aranĝo en la fama kuracloka urbeto Birštonas, en nacia parko apud Kaŭno. Somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri la E-movado, tradukista kurso, seminarioj por pedagogoj, klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, konatiĝo kun litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, ripozo, kuracaj proceduroj, naĝado, rajdado sur ĉevaloj.

Aliĝoj: Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Fakse: 370-37-228616, tel. 208503, rete: l...@mail.lt, www.esperanto.lt

Fake

TURISMO: La 23-an de januaro 2003 en Vilno, en Ŝtata turisma departemento, okazis kunsido pri turismaj eldonaĵoj en Esperanto en 2004, lige kun la UK en 2005. La estraro de la departemento, prezidanto de Litovia turisma fondaĵo Jonas Ignationis, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas kaj gvidantoj de la turisma agentejo Delta Tours diskutis pri eldono de kvar turismaj broŝuroj pri Litovio, afiŝoj, mapoj, videofilmoj, kaj pri la informoj en Esperanto pri Litovio en retpaĝoj de la turisma departemento kaj turisma fondaĵo. Oni intencas eldoni ilin antaŭ la UK en Pekino.

(P. Jegorovas)

BIBLIOTEKOJ: Iom post iom aperas en interreto la teksto de la Klasifo de Esperantaj Temoj de Montagu Butler, laŭ la lastaj labornotoj de la aŭtoro. La celo estas havigi al la uzantoj pli aktualan version de la klasifo kaj instigi diskuton pri detala revizio. Ĝis nun ekzistas proksimume 20% de la teksto, sed la laboro progresas. La teksto legeblas ĉe www.biblbut.org/klasbut.

LERNI LA ĈINAN: La Esperanto-Sekcio de Ĉina Radio Internacia ekde la 5-a de marto 2004 elsendas ekspresan ĉinlingvan kurson kadre de la programero Socia Vivo. La kurso ripetiĝas dimanĉe kaj merkrede.

METEOLOGIO: La nacia Belga Televido elsendas pri meteologio kaj mencias la uzon de Esperanto. Senlime prezentas E-lingvan resumon kaj pretigis retejon kun bildoj el la elsendo: http://www.ping.be/jmjsenlime/JetStream/.

(w...@sfere.be)

INTERRETO: La estraro de UEA donis aŭspicion por reta projekto. La subtenon havos volontula grupo gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi OpenOffice, nekomercan, senpage distribuatan programaron, kreatan kolektive de volontulaj programistoj. Laŭ funkcioj ĝi estas simila al la oficeja programaro de Microsoft (Word, Excel, PowerPoint, ktp). Ĝi povas funkcii en pluraj operaciaj sistemoj, inkluzive Vindozon kaj Linukson. Oni povas elŝuti la programaron el www.openoffice.org aŭ aĉeti KD-on kontraŭ tre eta sumo ekz. ĉe (http://www.linuxemporium.co.uk/products/applications/#pid4523). La laboro estas granda, sed la efiko estus signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas volontulojn. La sinanoncojn oni sendu al: r...@uea.org.

(GaKo)

Persone

STEELE: Sabate la 6-an de marto 2004 geedziĝis en la slovaka urbo Poprad la foriranta Ĝenerala direktoro de UEA Trevor Steele (aŭstraliano) kaj “Cindrulino”, la UEA-volontulino Katarína Bodnárová (slovakino). La oficiala geedziĝa ceremonio okazis en du lingvoj: en la slovaka kaj Esperanto. La feliĉaj novgeedzoj planas pasigi la venontan duonjaron en Hindio, kie Trevor instruos Esperanton, post kio ili transloĝiĝos al Aŭstralio. La redakcio tutkore gratulas!

(stma)

Tra la mondo

Marko Naoki Lins:

TEJO-Trejnkurso organizita de Eŭropa Komisiono sukcesis en Bruselo

Per tiu ĉi trejnkurso Tutmonda Esperantista Junulara Organizo denove pruvis ke ĝi povas per ekstermovada monfonto starigi ion tre valoran por siaj aktivuloj. Tio estas unu el la gravaj aferoj, asertas Sonja Petrović, vicprezidantino de TEJO kaj tema respondeculino de la trejnkurso.

La 19.000-eŭra financa subteno de la Komisiono el la programo Junularo ebligis okazigon de seminario pri aktivula trejnado por 30 gvidantoj de eŭropaj Esperantaj junularaj asocioj. La seminario okazis en Bruselo inter la 29-a de februaro kaj 7-a de marto 2004. La temo Junularaj Ne-Registaraj Organizaĵoj, iliaj rolo kaj ŝancoj en Eŭropo estis tre taŭga por kunveni en Bruselo, ĉar tie estas la roluloj, de kiuj ni povas lerni kiel plibonigi nian agadon, klarigas Petrović.

Aktivuloj el Belgio, Germanio, Francio, Nederlando, Italio, Svedio, Finnlando, Danio, Britio, Hungario, Pollando, Litovio, Norvegio kaj Aŭstrio dum unu semajno estis instruataj de pluraj konsilantoj kaj trejnistoj. La kunordigadon kaj programefektivigon gvidis Marko Naoki Lins de la Brusela Komunikadcentro. Ankaŭ la loka brusela Esperanto-grupo finance subtenis la aranĝon.

La grupo povis spertiĝi pri diversaj temoj kiel lobiado, amaskomunikiloj, eksteraj rilatoj kaj eŭropa politiko, ĉiam kun la ideo ke ili poste povu apliki siajn novajn sciojn kaj spertojn en la ĉiutaga agado en la hejmlando aŭ loka grupo. Spertiĝi por poste pli bone funkcii kiel aktivulo — tio estas la prioritata celo, klarigas Ralf Fröhlich, profesia konsilisto el Berlino. Ni devas profesiigi niajn aktivulojn.

Petrović estas optimisma ke el tiu ĉi unua trejnkurso kreskos pliaj novaj projektoj inter eŭropaj junularaj asocioj: Mi certas ke la partoprenantoj uzos ekzemple sian scion pri monfontoj por peti subvenciojn por novaj projektoj en siaj landoj. Sen ekstermovada mono oni malfacile povus oferti aranĝojn pageblajn por plejparto de la juna esperantistaro, ĉar la propraj rimedoj de TEJO estas tro malgrandaj. La subteno de la Komisiono kreis favorajn partoprenkondiĉojn. Kostoj ligitaj al manĝado kaj loĝigo kaj granda parto de la vojaĝkostoj estis kovritaj. Nur tiamaniere orienteŭropaj aktivuloj povis partopreni, substrekas Petrović.

La trejnkurso estis aparte sukcesa ankaŭ rilate praktikan gazetaran kaj politikan agadon: dum du tagoj ĉeestis teamo de la german-franca televidkanalo ARTE por filmi kiel esperantistoj laboras kaj argumentas por sia ideo. Okazis unuhora diskuto kun la eŭropa parlamentano Marco Cappato de la italaj radikaluloj, la fervora subtenanto de la internacia lingvo, pri lingvopolitiko en Eŭropa Unio. Tiel la partoprenantoj havis eblon tuj ekapliki sciojn pri rilatado al ekstero akiritajn dum la trejnkurso.

Estis tre bona grupo kaj mi tre kontentas pri la rezultoj, ĝojas Petrović. Mi pensas ke ni intensigis kontaktojn inter ni, amuziĝis kaj multe lernis. Tre gravas ankaŭ ke ni renkontis homojn el la politika, amaskomunikila, junulara kaj eŭropa komisiona mondo, por interkonatiĝi kun ili kaj diskuti temojn gravajn por ni. Mi pensas, ke ni faris bonan impreson ĉe ili.

[FORIGITA!: bildo]

Dum la trejnkurso ĉeestis teamo de la german-franca televidkanalo ARTE por filmi kiel esperantistoj laboras kaj argumentas por sia ideo.

Sukcesa librofoiro

19-22 feb 2004 sukcese okazis en Vilno, en la ĉefa Litovia ekspozicia centro Litexpo, la 5-a internacia librofoiro, kiun partoprenis pli ol 340 firmaoj (eldonejoj, librovendejoj, institutoj, asocioj, fondaĵoj, centroj, bibliotekoj k.s.) el 11 landoj: Litovio, Francio, Hispanio, Germanio, Kroatio, Slovakio, Rusio, Italio, Pollando, Svedio, Britio.

La ĉefa temo de la librofoiro, kiun dum kvar tagoj vizitis pli ol 50 mil vizitantoj, estis Litovio en Eŭropo — Eŭropo en Litovio. Okazis pli ol 100 diversaj kulturaj aranĝoj kaj la unuan fojon oficiale partoprenis Litova Esperanto-Asocio, kiu havis konstante funkciantan standon. Estis ekspoziciataj kaj vendataj kelkaj dekoj da libroj en la litova kaj en Esperanto, dum lastaj jaroj eldonitaj fare de diversaj litovaj eldonejoj, kunlabore kun LEA. Ĉe la stando konstante deĵoris esperantistoj, donis klarigojn pri Esperanto, libroeldonado, pri la estonta UK en Vilno en 2005, kaj vendis librojn. Estis disdonataj faldfolioj kaj kartetoj pri Esperanto, speciale presitaj por la librofoiro. La partopreno havis grandan informan kaj propagandan efikon.

Laŭ la oficiala programo de kulturaj eventoj dum la librofoiro, la 21-an de februaro en konferenca salono okazis prezento de tri libroj, lastatempe eldonitaj en Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj. Temas pri la libro de prof. Aleksandr Duliĉenko Pasaulinės kalbos beieškant arba interlingvistika visiems (En la serĉado de la universala lingvo aŭ interlingvistiko por ĉiuj), la libro de Aloyzas Urbonas kaj Povilas Jegorovas Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto) kaj la libro de Aleksandr Koroleviĉ Knyga apie Esperanto (Libro pri Esperanto). Dum la prezento de la libroj partoprenis pli ol 100 personoj kaj gvidis ĝin la estrino de la fako pri eldonado de sciencaj libroj de la eldonejo, Virginija Bogusienė. Parolis prof. dr. Aleksandr Duliĉenko el Tartu (Estonio), speciale veninta al la librofoiro, ĵurnalisto Aloyzas Urbonas, la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas, kaj la direktoro de la Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj, Rimantas Kareckas. Surloke oni povis aĉeti la menciitajn librojn kaj tuj ricevi subskribojn de la aŭtoroj.

La aranĝo estis filmita de unu el la litovaj televidoj. Prof. d-ro Aleksandr Duliĉenko kaj Povilas Jegorovas estis intervjuitaj por televida elsendo apud la stando de LEA (vidu la foton sube maldekstre), kiu estis dece prezentita en la katalogo de la librofoiro en du lingvoj (litova kaj angla). LEA donacis 30 librojn por speciala fondaĵo, kiuj atingos sengepatrajn infanojn.

Povilas Jegorovas

[FORIGITA!: bildo]

Povilas Jegorovas, intervjuata de Litova Televido apud la stando de LEA

[FORIGITA!: bildo]

Litexpo, la 5-a internacia librofoiro en Vilno, Litovio

Esperanto estas viva lingvo!

Post plurjara batalo hungariaj esperantistoj sukcesis rekonigi Esperanton kiel vivan lingvon!

Kompreneble por esperantistoj neniam estis dubo pri tio ke Esperanto, kvankam laŭdevene artefarita, planita lingvo, jam fariĝis viva lingvo. Malgraŭ la praktikaj pruvoj, en la burokrata ŝtata institutaro oni lastatempe tamen ne volis taksi nian lingvon egalrajta al la aliaj. Ĉi tiu kvalifikado foje bremsis la instruadon de Esperanto en Hungario.

La 2-an de februaro 2004 sekciestro de la Ministerio pri Instruado en letero informis s-ron Oszkár Princz, la ĝeneralan sekretarion de Hungaria Esperanto-Asocio, ke laŭ la deklaro de Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio (HSA) la lingvo Esperanto kvalifikiĝis viva.

Pri la okazintaĵoj kiuj anticipis ĉi tiun deklaron, ni menciu du gravajn paŝojn okazintajn dum la pasintaj jaroj. La unua estis la scienca konferenco organizita la 10-an de decembro 2002 fare de la Katedro pri Ĝenerala kaj Aplika Lingvistiko de la Universitato ELTE kaj Hungaria Esperanto-Asocio, pri naturaj kaj artefaritaj lingvoj. La dua estis la sendado de privataj leteroj al la Ministerio, postulantaj favoran deklaron pri la statuso de Esperanto.

La menciitaj aktivadoj baziĝis sur la plurjardekaj esperantistaj agadoj kaj ĉefe tiu de esperantistaj lingvistoj mortintaj aŭ nun laborantaj en pluraj lingvaj institutoj, universitataj katedroj, eĉ en la Lingvoscienca Instituto de HSA.

Laŭ niaj taksoj, unu gravan barilon ni sukcesis forigi de sur la celita vojo. Nun ni jam povas denove proponi Esperanton inter la elekteblajn studobjektojn de lernejoj, funkciantaj sur ĉiuj niveloj.

Oszkár Princz

Forpasoj

Jozef Paweł BIELIŅSKI, honora ano de Pola E-Asocio kaj certan Rondo en Bydgoszcz, forpasis la 2-tempon prezidanto de la PEA-an de februaro 2004.

A. J. M. (Kieg, Kiĥ) EICHHOLTZ (1930-2004), membro en Haarlem (Nederlando), konata pro siaj biciklaj vojaĝoj, mortis la 11-an de februaro 2004 pro cerba infarkto.

Aage FALCH (1915-2003), membro en Kragerø, membro de Norvega E-Ligo ekde 1932, em. ŝtatoficisto, mortis la 15-an de oktobro 2003.

Joachim GIESSNER (1913-2003), honora membro de UEA, mortis la 25-an de novembro 2003. La aktivulo precipe en la fervojista movado havis multajn taskojn sur nacia kaj internacia niveloj, prelegis, verkis, redaktis (interalie la GEFA-bultenon kaj historion de IFEF), tradukis. Li partoprenis, sinsekve, 52 IFEF-kongresojn. FR Germanio distingis lin en 1984 per la Meritkruco, IFEF faris lin honora prezidanto. En 1985 li membris en la LKK de la aŭgsburga UK (laŭ Romano Bolognesi).

Kent R. JONES (1926-2004), dumviva membro kaj fakdelegito pri inĝenierado (Usono), kampanjanto por la adopto de Esperanto en aviado, forpasis la 3-an de februaro 2004 en Ĉikago (Usono).

Boo Mee KIM-LINDBLOM (1941-2003), kasistino de ILEI depost 1999, mortis la 10-an de novembro 2003. La korea instruistino en 1964 ekhavis kontakton kun Esperanto kaj kunfondis asocion en Seulo; dum 1967-1972 ŝi estis sekretariino de Korea E-Instituto. Veninte al Svedio, ŝi edziniĝis al Roland Lindblom. Ŝi organizis interŝanĝojn kun infanaj grupoj, administris, ekzamenis, kunlaboris por la gotenburga UK en 2003 kaj estis estraranino de la stokholma origamia asocio (laŭ Ulla Luin).

Elise KOLLER, iama UEA-membro kaj honora membro de La Norda Stelo en Hamar (Norvegio), mortis en decembro 2003.

Enrico MINGO (1915-2003), delegito dum 42 jaroj, mortis la 30-an de novembro 2003 en Napolo (Italio), malsaniĝinta je pneŭmonito. Lerninte Esperanton en 1955, la naskita siciliano gvidis lokan grupon, la katedron de la Itala E-Instituto, kaj esperantigis interalie napolajn kanzonojn. Li estis ne nur honora membro de Itala E-Federacio (ekde 2002), sed kiel monarkisto ankaŭ “nobla gvardiano de Panteono” (laŭ Carlo Sarandrea).

Marcel MOREILLON (1906-2004), UEA-membro el Satigny (Svislando) kaj membro de la ĝeneva grupo La Stelo, mortis la 20-an de januaro 2004.

Ervins MOZERTS (1934-2003), latvo, esperantisto ekde 1956, proponinto de la Ĉebaltiaj E-Tendaroj, organizanto de la junulara movado en Baltio en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, forpasis la 30-an de oktobro 2003 (laŭ La Ondo de Esperanto).

Eugeniu MUSTEA (1935-2003), de la klubo en Norrköping (Svedio), mortis la 24-an de junio 2003 dum vojaĝo en Rio de Janeiro. Naskiĝinta en Moldavio, li servis kiel meteologo en Rumanio kaj Svedio. Interalie li estis UN-spertulo en Angolo kaj multe agadis precipe en tiu afrika lando ankaŭ por Esperanto; li financis la poemaron Brulo kaj ritmo de Agostinho Neto (laŭ Haldo Vedin).

Allama MUZTAR ABBASI (1931-2004), la patro de la pakistana Esperanto-movado, fondita de li en 1978, forpasis en Islamabado. Li estis la unua en la lando kiu lernis Esperanton. La verkinto de lernolibro kaj tradukinto de la Nobla Korano estis honora membro de UEA; li instruis en diversaj lernejoj kaj havis tre riĉan bibliotekon (laŭ Saeed Ahmad Farani, Rawalpindi).

Jaan OJALO (1914-2004), honora membro de UEA, delegito kaj fakdelegito pri kooperativismo kaj paco (1977-1995), forpasis la 2-an de februaro 2004 en Tallinn (Estonio). Li esperantistiĝis en 1929. En la 1950-aj jaroj li aktive kontribuis al la renaskiĝo de Esperanto en Estonio kaj Sovetunio. Li estis prezidanto de la Tallina Esperanto-klubo (1958-1989), sekretario de Estona Esperanto-Komisiono (1970-1980), sekretario de Estona Esperanto-Asocio (EAE, 1992-1995), poste honora prezidanto de EAE. Li verkis lernolibrojn (unu eldonita en 55 mil ekz.) kaj tradukis (laŭ Virve Ernits).

Amaro PINANGÉ SOARES (1920-2004), vicdelegito en Recife (Brazilo) kaj fakdelegito pri presado, longtempa membro de Pernambuka Esperanto-Asocio kaj Brazila-Esperanto-Ligo, forpasis la 17-an de januaro 2004. La (emerita) presejestro instruis Esperanton kaj kelkjare prezidis la pernambukan asocion (laŭ Pernambuka Esperanto-Asocio).

Ardell SHIREY, membro en Humble (Texas, Usono), mortis en 2003.

Nikolaj Nikolajeviĉ ZVEREV (1913-2003), ekskolonelo, honora civitano de Tiĥvin (Ruslando), esperantisto ekde la 1930-aj jaroj, mortis la 6-an de novembro 2003 en Tiĥvin (laŭ La Ondo de Esperanto).