Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 5

Malferme

En ĉiu eŭropa vilaĝo kaj en Bruselo

Konsideroj pri agado por Esperanto en Eŭropa Unio

Bruselo triumfigos Esperanton kaj la homajn rajtojn en la mondo, diras kelkaj. Bruselo iĝos plia kolonio de Usono kaj la bruselaj instancoj estas simple la helpantoj de tiu procedo, diras aliaj. Sufiĉas konvinki la eŭropajn parlamentanojn pri Esperanto kaj ĝia racieco, diras kelkaj esperantistoj, kaj ili ordonos al la civitanoj lerni ĝin.

La afero laŭ ni estas multe pli komplika. Parto de la eŭropanoj certe estas idealismaj kaj pensas ke Eŭropo estos la ĉampiono de ĉio bela kaj bona ankaŭ kontraŭ Usono, kiam tio necesos. Aliaj eŭropanoj preferas flanki kun la fortuloj de la momento. Kelkaj parlamentanoj povas ankaŭ simpatii al Esperanto, sed aktive disvastigi ĝin, tio estas alia afero.

Unu afero, tamen, ŝajnas nedubeble vera: se la parolantoj de Esperanto ne estos multnombraj kaj loĝantaj en ĉiu unuopa vilaĝo de Eŭropo, neniu atentos Esperanton nur pro la beleco de la ideo. Do, se vi volas konkeri Bruselon, unue konkeru vian lokan lernejestron aŭ urbestron, kiu subtenu kurson ĉe vi. Ĉio cetera sekvos, ne inverse. Ne pensu ke grekaj eŭropaj parlamentanoj aŭskultos vin, se ne ekzistas multaj grekaj esperantistoj. Kiel parto el vi jam scias el komputil-retaj komunikoj, la Eŭropa Parlamento finfine havis okazon esprimi sian starpunkton pri Esperanto. Ĝi devis voĉdoni en Strasburgo kaj ĝi plimulte ja malakceptis la 7-an amendon de la radikala eŭropa parlamentano Dell’Alba, kiu menciis Esperanton kiel studobjekton fare de la eŭropaj instancoj cele al solvo de la problemoj de plureco de lingvoj. Tion pluraj el la agantoj pri tio atendis pro la rezultoj de antaŭa voĉdono en la komisiono (14 kontraŭe kaj 12 pore), sed la evento estis same historia, ĉar la unuan fojon la Eŭropa Parlamento en la pleno devis alfronti la temon.

Mirinda estis la reago de EU-aj esperantistoj, eĉ supera je tio, kion ni atendis. Malgraŭ tio, ke pro la malmulta tempo oni povis informi nur tiujn ligitajn je la reto, en kelkaj landoj oni kontaktis ĉiujn unuopajn eŭropajn parlamentanojn kaj en ĉiuj landoj estis agado tiurilata. Ĉio ĉi montras, ke ni ne timas alfronti la plej altajn instancojn de EU, kaj ke ili, ne ni, estas en defenda pozicio. Frazoj de la speco: Mi teorie favoras vin, sed oni devas agnoski, ke la angla.... ofte aperis en la respondoj de parlamentanoj. Ĝi ankaŭ montras, ke eŭropaj esperantistoj, kiam ili devas agi rekte por Esperanto, povas kaj volas fari tion.

Do, nun estas la momento daŭrigi kaj estas tasko nia, de la Esperanto-organizaĵoj, kaj unuavice ĉi-kampe de Eŭropa Esperanto-Unio, gvidi la eŭropajn esperantistojn al tiaj agadoj. Pluraj konkretaj taskoj estas nun antaŭ ni en ĉi tiu kampo. Ĉefas la agado okaze de la elektoj al la Eŭropa Parlamento meze de junio: la celo estas ke ĉiu kandidato ricevu almenaŭ unu kontakton de ni pri:

1) La neceso fini la nuntempan neglekton de la lingva demando en EU — oni ĉiam pensas ke io alia pli gravas. La EU sisteme kaj strukture konfrontu tiun gravan demandon, kaj se ĝi ne farus, ni senĉese demandu kial ne. Renato Corsetti

2) Lingva samrajteco kaj la nuntempa lingva diskriminacio en EU, kun konkretaj ekzemploj pri, ekzemple, eŭropaj postenoj rezervitaj al denaskaj angleparolantoj. La nuna situacio estas ke angla- kaj franclingvaj denaskuloj (ĉiu el ili ĉirkaŭ 13% de la loĝantaro de EU de 25) rajtas ĉiam uzi la gepatran lingvon dum la ĉiutaga laboro de EU; neniu alia rajtas fari tion: tiu estas klara diskriminacio kontraŭ 74% de la EU-civitanoj, kiu donas nemerititan privilegian pozicion al 26%. Ni kuraĝu diri malkaŝe: tio kontraŭus demokration, eĉ se ne ekzistus alternativo, kaj EU ŝuldas al la eŭropa popolo klarigon, kial ĝi obstine rifuzas eĉ konsideri alternativon.

3) La ebla kontribuo de Esperanto al forigo de tiu diskriminacio, ekz. kiel pontolingvo por tradukado inter la estona kaj la dana, aŭ la hungara kaj la greka.

— Novaj leĝproponoj, kiuj estas nun pristudataj,

— Kontinenta referendumo, permesota de la nova adaptota eŭropa konstitucio, pri lingva libereco por ĉiuj lingvoj kaj por Esperanto, kaj pri lingva samrajteco en Eŭropo.

4) Eĉ se ni mem ne estas eŭropaj federistoj, estas fakto ke rolo por Esperanto estas en la propra intereso de EU: ĝia uzo plifortigus komunan eŭropan identecon, en harmonio kun naciaj kaj regionaj identecoj. La uzo de la angla aŭ hispana ne povas fari tion, ĉar la plimulto de iliaj uzantoj ne loĝas en Eŭropo. La franca, germana aŭ itala kiel komuna lingvo helpus komunan eŭropan identecon, sed tute ne la samrajtecon de eŭropanoj. Ili ĉiuj klare favorus denaskulojn. Nur Esperanto povas fari ambaŭ. Tio estas grava argumento en niaj rilatoj kun la EU-aŭtoritatoj.

Ŝajnas ke la nova Eŭropa Parlamento elektota en junio entenos pli da simpatiantoj pri nia afero, pro la ĝenerala plibonigo de informado pri Esperanto, kaj pro la verŝajna plimultigo de la maldekstruloj en ĝi. Ni jam pruvis al ni mem kaj al la eŭropaj parlamentanoj, ke ni povas. Nun estas la momento daŭrigi. Tion ni volis emfazi per ĉi tiu komuna artikoleto de la agantoj pri la Amendo de Dell’Alba. La sukceso certas, sed la laboro endas kaj urĝas. La EP-elektoj okazos post ses semajnoj. Pro tio la oreloj de ĉiuj kandidatoj estas aparte malfermaj NUN. Ek al la agado!

Seán Ó Riain
Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio
Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
Radojica Petrović:

Instruado: interlingve kaj interkulture

Trafa respondo por la kviza demando En kiu regno sur la Tero la loĝantaro ne plimultiĝas denaske? certe ne estas Esperantujo. Tamen, daŭran ekziston de Esperanto kiel vivanta lingvo ankoraŭ ne certigas la denaskaj parolantoj, malkiel ĉe la etnaj lingvo-komunumoj.

La instruado de Esperanto estas la mekanismo kiu ebligas pluekziston kaj plukreskon de la Esperanto-komunumo. Tio difinas ĝian rolon en la rado de Esperanto-agada triunuo, kie ĝi funkcias nedisigeble de la informado kaj aplikado (vidu la bildon). En la moderna mondo de rapidaj sociaj ŝanĝoj kaj teknika progreso, ĝi renkontas novajn riskojn kaj obstaklojn, sed ankaŭ inspirajn defiojn kaj nelasindajn ŝancojn. La bezono de interkultura komunikado, la problemo de multlingveco kaj ĉiam pli laŭtaj postuloj de lingva kaj kultura ekologio starigis al la edukscienco taskojn kiuj kondukas ĝian evoluon en la direkto multaspekte trafanta la esencajn celojn de la esperantismo, esprimitajn jam en la Bulonja Deklaracio el 1905: egalrajta lingva komunikado, paca kunvivado kaj kreado de komunaj kulturaj valoroj. Samtempe la esperantismo mem evoluis kaj pli profunde esprimiĝis tra la 7 principoj de la Manifesto de Prago: demokratio en la komunikado, transnacia edukado, pedagogia efikeco de la lingvolernado, plurlingveco en persona edukiĝo, lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj homa emancipiĝo. Kelkaj elstaraj esperantistaj projektoj, ekzemple Infanoj ĉirkaŭ la Mondo, Interkulturo, Indiĝenaj Dialogoj, Euroscola en Esperanto, Lingvo de Paco, Lingva Prismo, eksplicite aŭ implicite baziĝas sur tiuj principoj.

Aliflanke, interesoj de potenculoj, streboj de la “fortaj” lingvoj kaj kulturoj al hegemonio, kaj nesufiĉa rekono de Esperanto en la ekstermovadaj sciencaj kaj kulturaj rondoj, baras ĝian penetron en oficialan uzon. Ekzemple, la Eŭropa Parlamento en marto ĉijare rifuzis eĉ mencion de ebla rolo de Esperanto por konservado de diverseco kaj riĉeco de Eŭropo en kultura kaj lingva kampoj. La preteksto estis, ke Esperanto kiel artefarita lingvo ne havas kulturon. Ĉi tio admone memorigas pri la dokumento pri kultura politiko de UEA, kiun traktis la Komitato dum UK en Fortalezo, 2002, laŭ propono de H. Tonkin (Esperanto, septembro 2002, p.179-181), kiu emfazas la gravecon de Esperanto-kulturo kaj ĝia konigo al la ekstera mondo. Necesas reveni al tiu dokumento kaj necesas konsulti ĝin ĉe planado de E-eduka agado. Plia kaj pli celkonscie organizita malfermiĝo al la ekstera mondo estas bezonata por plibonigo de ambaŭdirekta fluo de informoj kaj daŭra progresigo kaj plisukcesigo de la E-agado.

Organizaj aspektoj

Ĉio menciita indikas, ke la triunua rado de informado, instruado kaj utiligado bezonas bonan motoron por ruliĝi sufiĉe rapide en ĝusta direkto. Tiu motoro devas havi kvar “cilindrojn”: Planado, Plenumado, Pritaksado kaj Plibonigado laŭ rezultoj de la pritaksado kiu startigas novan planadon ktp. La PPPP-ciklon de kontinua plibonigo proponis W. Edwards Deming meze de la pasinta jarcento en Usono (angle: PDCA cycle — Plan, Do, Check, Act), sed unuan seriozan aplikadon ĝi havis en Japanio, kiu progresigis sian industrion sekvante tiun paradigmon. Hodiaŭ ĝi estas vaste aplikata en ĉiuspeca organiza laboro, implicite ankaŭ en subvenciataj esperantistaj edukprojektoj, kiuj devas submetiĝi al postuloj kaj kriterioj de subvenciantoj. Necesas disvastigi kaj pli celkonscie utiligi tiujn bonajn organizajn spertojn.

Praktikaj konsideroj

Laŭ la Interkonsento inter UEA kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), aprobita en la jaro 1990 kaj ankoraŭ valida, UEA komisiis al ILEI la plenumon de sia internacia eduka laboro. ILEI transprenis la agadon por altigi la lingvan kaj kulturan nivelojn de la Esperanto-parolantoj, por disvastigi la instruadon de la internacia lingvo ĉiunivele kaj por rilati kun edukaj instancoj tiucele. La Strategia Laborplano de UEA, aprobita en 2001, antaŭvidas daŭrigon de la edukkampa kunlaboro de UEA kaj ILEI. La plano celas konkretigi tiun kunlaboron turnante atenton al pluevoluigo de la ekzistantaj centroj por instruado pri Esperanto, komputilretaj kursoj kaj edukprojektoj, evoluigo de instruiloj kaj metodiko, trejnado de E-instruistoj kaj ekzamenado de instrukapablo, daŭrigo de la projekto Interkulturo k.s. ILEI, kiu laŭdifine okupiĝas pri Esperanto-instruado kaj zorgas pri fakaj kaj profesiaj bezonoj de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj, en sia laborplano (Internacia Pedagogia Revuo 2003/4, p. 17-20) akcentas instrukapabligan agadon ĉe E-junularo, E-instruajn kaj interkulturedukajn retprojektojn kaj evoluigon de rilatoj kun movadaj kaj ekstermovadaj institucioj en la kampoj de edukado kaj kulturo.

La klopodoj de UEA kaj ILEI kolekti kaj teni sistemigitaj kaj aktualaj informojn pri E-edukado en ĉiuj medioj kaj niveloj, kaj antaŭenigi ĝiajn rimedojn kaj komunikeblojn, ricevis firman apogon en la TTT-teknologio kaj projektoj bazitaj sur ĝi. Edukado.net, subvenciata de ESF (Esperantic Studies Foundation), en sia TTT-ejo www.edukado.net kolektas, konservas kaj disponigas informojn, lernilojn, kontaktadresojn kaj inspirojn por novaj agadoj. Ankaŭ aliaj edukprojektoj de la fakgrupo E@I (Esperanto ĉe Interreto) de TEJO, ILEI, kontinentaj komisionoj de UEA kaj aliaj movadaj institucioj kaj aktivuloj, signifas gravan edukteknologian paŝon antaŭen en la E-eduka kampo. Kelkaj el ili, kiel Lingva Prismo (www.lingvo.info), lernu! (www.lernu.net) kaj Interkulturo (www.interkulturo.net) estis prezentitaj ĉe pluraj internaciaj konferencoj en la edukteknologia kaj pedagogia fakoj. Agadraportoj de ILEI-sekcioj kolektitaj en la lasta monato kaj kalendaro de E-aranĝoj en tradiciaj E-kursejoj atestas pri daŭraj klopodoj “surterene”. Universitataj kursoj pri kaj per Esperanto tenas la pordon al la akademia mondo malfermita sed ankoraŭ ne sufiĉe uzata por Esperanto. La nove lanĉita projekto Flugiloj de Malfacila Vento de ILEI kaj E@I, kun financa subteno de ESF, adresas unue al junaj E-instruemuloj kaj promesas provizi ilin per metodikaj materialoj, trejnkursoj kaj nova ekzamensistemo adaptebla al retmedio kaj junularaj E-aranĝoj. Ĝi estos suplemento al la ekzistanta ekzamensistemo, kiun necesas plu evoluigi kaj apliki.

La Strategia Laborplano de UEA preskribas ke la Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume ĉiun trian monaton. Tio signifus sufiĉe oftan pritaksadon de la plenumado, sed efektive ĝi ne okazas. Se ĝi okazus, ĝi povus pli klare indiki la vojojn por plua evoluo, kaj verŝajne konkludigus, kiom gravas plenumi ankaŭ aliajn preskribojn el la Strategia Plano kiuj tuŝas la edukan kampon, ekzemple tiun pri starigo de ofico en la CO por ekstera subvencipetado, aŭ pri la investpolitiko de UEA. Evidente, laŭ la citita interkonsento el 1990, estas la tasko de ILEI plenumi la taksadon kaj proponi plibonigojn en la eduka kampo, sed ankaŭ efektiva oficista subteno de la CO estas nepre bezonata.

Konklude

Konsiderante la kondiĉojn kaj taksante la rezultojn eblas konstati la bezonon kaj ŝancojn de plua modernigo de Esperanto-edukado kaj malfermiĝo al ekstera pedagogia kaj kultura medioj por reciprokaj influo kaj servoj. La postuloj de interkultura edukado kaj konservado de lingva kaj kultura diversecoj malfermas spacon por interlingvismo kiel solvo kaj Esperanto kiel rimedo por translingva kaj transkultura komunikado. Multlingvaj edukprojektoj kun Esperanto kiel centra laborlingvo, partneriĝo kun ekstermovadaj institucioj en la kampo de pacedukado, partopreno en internaciaj konferencoj kaj edukprojektoj, plia malfermiĝo de E-aranĝoj al eksteraj partoprenantoj kaj publiko, evoluigo de la instrumetodoj kaj lernmaterialoj konforme al atingoj de moderna pedagogio kaj edukteknologio, kaj pli aktiva ofertado de solvoj por la interlingva kaj interkultura mondo, estas la vojoj por konkeri tiun spacon.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la bildo: Infanoj de la klaso 3b de Baza Lernejo n-ro 34 en Rybnik, Pollando (str. Raymonta 69, PL-44-200), lernantaj dulingve, pole kaj Esperante, serĉas korespondamikojn! Foto: el la ricevita mur-kalendaro por la lernojaro 2003/2004

El Deklaracio pri la esenco de la esperantismo, Bulonja Kongreso, 1905

La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj.

Homa emancipiĝo (El: Manifesto de Prago, 1996)

Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo — projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

El: Strategia Laborplano de UEA

La Centra Oficejo starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto-prezentojn. La asocio anticipe taksu por ĉiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo). La asocio dediĉu kaj anticipe buĝetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo ĉiujare al novaj agadoj en ĉiu el la tri ĉefaj agad-kampoj proklamitaj en ĉi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondiĉe je taŭgaj projektoj kaj plenumantoj) por ĉiu el la tri ĉefkampoj estas dek procentoj.

El: La Kultura Agado de UEA, H. Tonkin, Esperanto 1151, p. 180

La kulturo de Esperanto, kaj ĝiaj produktoj, estas tro nekonataj en la ekstera mondo. La Asocio povas ludi gravan rolon en disvastigo de informoj pri la Esperanto-kulturo al la ekstera publiko, interalie konvinkante tiun publikon, ke Esperanto ne konsistas el seka gramatiko, sed vibra, verva kaj inventema parolantaro.

Tereza Kapista, Cseh-metoda instruistino el Beogrado, Serbio, gvidis en decembro 2003 (1382 laŭ irana kalendaro), kadre de la UEA-programo “Lingvo de la Paco”, E-kursojn al rifuĝintoj el Afganio. Sur la foto de Reza Torabi Tereza Kapista (staranta) kun 25 kursanoj en Tehrano.

En Mashad, kie afganinoj-rifuĝintoj ne rajtas frekventi regulajn ŝtatajn lernejojn, estis tiel granda intereso pri la kursoj de Esperanto, ke la kursanoj devis stari. Malgraŭ tio, ke en Irano la virinoj ne rajtas kanti, Tereza kantigis ilin: tio ja apartenis al la instruado!

Al nia lingvo kaj al ĝia instruado estas dediĉata atento ankaŭ dum niaj Universalaj Kongresoj. La rektmetodaj Cseh-kursoj celas personojn kiuj ne konas la lingvon aŭ havas nur supraĵajn konojn. Cseh-seminarioj estas destinitaj al instruistoj de Esperanto kiuj volas studi la metodon kaj trejniĝi en la teknikoj de rektmetoda lingvoinstruado. La partoprenantoj ricevas lernomaterialon kaj kursanoj kaj seminarianoj, kiuj sukcesas en ekzamenoj, ricevas post la fino atestilojn. Sur la foto Atilio Orellana Rojas gvidas Cseh-metodajn seminariojn dum la 87-a UK en Fortalezo, Brazilo.

La disvolvo de Esperanto-instruado en ĉinaj altlernejoj

Wu Guojiang

Esperanto-instruado komenciĝis ekde la unua tago de la naskiĝo de Esperanto, ĉar la unua libro pri Internacia Lingvo, kiun D-ro Zamenhof eldonis en 1887, mem estis lernolibro. La t.n. Esperanto-movado rezultis el la pliigo de la lernantoj. Esperanto-instruo kaj Esperanto-movado estas nedisigeblaj.

La altlernejoj estas grava pozicio de Esperanto-instruado. Pri la Esperanto-instruado en ĉinaj altlernejoj oni unue menciis s-ron Cai Yuanpei, la unua estro pri eduko de la provizora registaro de Respubliko Ĉinio. Jam en 1912 li publikigis ordonon, ke la tutlandaj normalaj lernejoj enkonduku Esperanton kiel nedevigan studobjekton (NS). Ĝi ludis aktivan rolon por disvastigi Esperanton en Ĉinio, kvankam ĝi tuj ne estis praktikita pro la tiamaj kondiĉoj. Tion pruvis la fakto, ke 51 altlernejoj okazigis Esperanto-kursojn spite al tio, ke la Ĉina Esperanto-Movado (ĈEM) estis en treega malfacilo de la komenco de la 20-a jarcento ĝis 1949. Dum tiu periodo Ĉinio trapasis multajn militojn, ekz. la miksbatalojn de la civilaj militaristoj, la Kontraŭjapanan Rezistmiliton, la civilajn militojn ktp.

Post la fondiĝo de la Nova Ĉinio (1949), la registaro serioze atentis la Esperanto-instruadon en altlernejoj. Por kulturi Esperantajn talentulojn la ŝtata ministerio pri eduko publike dissendis en 1963 oficialan dokumenton, en kiu klare montriĝis, ke la tutlandaj altlernejoj starigis Esperanto-lecionon kiel la duan fremdlandan lingvon en siaj fakultatoj pri la fremlanda lingvo, kaj funkciigis Esperanto-kurson kiel NS en siaj aliaj fakultatoj, se la kondiĉoj permesus. En tiu dokumento estis proponite, ke la kurso okazu en 13 altlernejoj por plimultigi E-instruistojn. En 1982 la ministerio refoje akcentis tiun dokumenton en la sciigo pri la Esperanto-kurso al ĉiu altlernejo. Krome montriĝis, ke Esperanto kiel la dua fremlanda lingvo estu uzata en la ekzamenoj por la diplomiĝo de la studentoj, la kontrolo de la kadroj kaj la varbo de la postdiplomiĝaj studentoj. La dokumento kaj la sciigo ne nur akcelis ĈEM, sed ankaŭ grandege antaŭenigis la Esperanto-instruadon en altlernejoj. Laŭ nekompleta statistiko de 1949 ĝis nun la instruado jam okazis en pli ol 140 altlernejoj, kelkdekmil esperantistoj venis el ili. Dume eldoniĝis ĉ. 60 lernolibroj. La libro La lecionoj de Esperanto verkita de Prof. Wei Yuanshu laŭ la propono de la ministerio trapasis la kontrolon en 1985, kaj en 1988 fariĝis instrua materialo por la altlernejoj, en kiuj la Esperanto-lecionoj estis establitaj. Fondiĝis la Ĉina Societo de Esperanto-Instruado en Superaj Lernejoj kaj la filio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), funkciis progresigaj kursoj de Esperanto-instruistoj por la altlernejoj kaj okazis la 71-a UK en Ĉinio. Ĉio ĉi akcelis la instruadon kaj la varman tajdon de lernado de Esperanto en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Tamen la instruado ne estas sub konstanta favora vento. En la 90-aj jaroj ĝi estis ĉiam en la malalta tajdo. La ĉefaj kialoj estas, ke la sistemo de la socialisma merkata ekonomio ekfunkciigita en Ĉinio igis homojn ege emfazi aplikon de Esperanto kaj ignori la instruadon, ke kompare kun la t.n. ekonomiaj lingvoj, ekz. la angla, germana, franca, rusa, korea, japana ktp multaj lernantoj de la fremlandaj lingvoj estis pragmataj kaj ne deziris elekti nian lingvon, ke kelkaj personoj havis pesimismon al la perspektivo de Esperanto kaj forlasis la instruadon. Tiam plejparto de lokaj E-organizaĵoj en Ĉinio perdis financan subtenon, eĉ kelkaj bankrotis aŭ stagnis. Esperanto estis nuligita kiel ekzamena objekto en ne malmultaj lokoj. La progresigaj kursoj paneis. Nur malpli ol 20 altlernejoj daŭrigis la Esperanto-kursojn en la tuta lando, kaj en 1999 nur ĉ.160 studentoj ĉeestis la kursojn okazantajn en la altlernejoj.

Dank’ al la penado kaj la diligentaj laboroj de ĉinaj esperantistoj, precipe tiuj, kiuj ĉiam persistis okupiĝi pri tiu laboro en la altlernejoj, la instruado finfine eltenis la severajn provojn kaŭzitajn de la nova ekonomia sistemo de Ĉinio. Precipe post kiam Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) faris en la 4-a Ĉina Kongreso de Esperanto, okazinta en 1999, la decidon prepari refoje inviti UK-on al Ĉinio, la ĝojiga situacio denove ekaperas en ĉinaj universitataj medioj. Dum la kvinjara periodo 1999-2003 la Esperanto-kursoj aŭ la prelegoj pri Esperanto estis funkciigitaj en pli ol 40 altlernejoj, 16 el ili enkondukis Esperanton kiel nedevigan studobjekton, i.a. Pekina Lingva Universitato kiel komunan NS. Aliflanke surbaze de NS Guangxi Normala Universitato sukcese provis Esperanton kiel helpan studfakon en 2003. La nombro de studentoj lernantaj Esperanton en la altlernejoj kontinue pliiĝis: de 160 en 1999 al pli ol 1500 en 2003 (detale vidu la tabelon), i.a. en 2001 Liaoning Financa Kolegio starigis en Ĉinio du plej altajn rekordojn, ke nur en unu semestro entute 750 studentoj elektis Esperanton kiel NS kaj la studpoentoj atingis 6. Ĉi-jare Xianyang Tibeto-nacia Instituto kaj la Ĉina Universitato de Administro kaj Softvaro unuafoje funkciigis Esperanto-kursojn, la aliaj du alternejoj, nome Tibeta Universitato kaj Luoyang Universitato, preparos enkonduki Esperanton kiel NS. Indas mencii, ke kelkaj altlernejoj, ekz. Dalian Universitato, Hefei Industria Universitato, Shandong Universitato, Beijing Lingva Universitato, Tonghua Normala Instituto ktp ankoraŭ longe persistas en la instruado malgraŭ ajna kondiĉo. Ili ja ludis gravan rolon por stabiligi la Esperanto-instruadon en ĉinaj altlernejoj. Ĉijare la 89-a UK okazos en Pekino. Mi kredas, ke tio ne nur akcelos ĈEM, sed ankaŭ la instruadon, kaj ke ĝi povos esti en stabila progreso.

[FORIGITA!: bildo]

La nombro de studentoj lernintaj Esperanton

La ciferoj estas el la statistiko de la aŭtoro laŭ la raportoj aperintaj en gazetoj. La ĉefaj referencoj: 1. Esperanto de Centojaro en Ĉinio, Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1999. 2. La Mondo, organo de Ĉina Esperanto-Ligo. 3. Esperanto Aktivas, organo de Xi’an-Esperanto-Asocio. 4. Verda Stelo, organo de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio.

Esperanto-instruado tra la mondo

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, aliĝinta faka asocio de UEA, celas akceli la instruadon de Esperanto, trejni instruistojn, okazigi ekzamenojn, eldoni modernajn lernilojn, proksimigi kaj kunordigi E-klasojn, specife per la projekto de ILEI/UEA “Interkulturo”. Pri sia laboro raportas kelkaj ĝiaj landaj sekcioj.

Armenio

Dum la lastaj dek jaroj Esperanto-kursoj en Armenio estis organizitaj en kulturdomoj, lernejoj, institutoj, bibliotekoj kaj ĉe la Armena Societo de Amikeco (AOKS), sub kies tegmento ĝis nun kondukas sian agadon Armenia E-Asocio. En kelkaj edukejoj, ekzemple en la Kolegio de Sociaj Sciencoj, Esperanto dum kelkaj jaroj estis oficiale akceptata kiel la dua fremda lingvo kaj ĝia instruado estas en la instruplanoj.

Grandan edukklerigan laboron faris tri E-Kluboj en Erevan kaj en diversaj regionoj de Armenio, eĉ en Montara Karabaĥo.

Nuntempe ĉe Armena E-Asocio konstante funkcias E-kursoj kaj ilin ĉeestas gejunuloj. La kursoj okazas ankaŭ en la Centra Porinfana Biblioteko. Ĉiusemajne dum la kluba kunveno, speciala tempo estas donata al la perfektigo de la lingvoscio de la esperantistoj.

[FORIGITA!: bildo]

Disdonado de diplomoj al kursfinintoj en Armenio

Aŭstralio

Okazis instruado ĉe Treetops Montessori, privata lernejo en Okcidenta Aŭstralio: en 2003 Saani Bennetts instruis al 20 infanoj en la 5-a klaso po 45 minutoj semajne, al 34 infanoj en klasoj 6-a, 7-a kaj 8-a en 3 grupoj po 45 minutoj semajne, al 32 infanoj en klasoj 9-a, 10-a kaj 11-a en 3 grupoj po 1 horo semajne kaj al 13 en klasoj 11-a, 12-a, 13-a kaj 14-a po 1 horo semajne. La teksto utiligita estis Ludu kun ni kaj memkreita materialo.

E-kursoj okazis ankaŭ ĉe la ŝtata baza lernejo Kingsthorpe en Kvinslando. Tie Hazel Green instruis en la 4-a klaso po 30 minutoj semajne utiligante Mazi en Gondolando. Tio eblis ĉar la direktoro interesiĝas pri Esperanto. Oni rajtas instrui Esperanton en ŝtataj lernejoj, se la komunumo tion volas kaj se la instruado ne kolizias kun ekzistantaj programoj por LOTE (lingvo krom la angla). La Kvinslanda Registaro subvencias ĉiun lernanton de fremda lingvo, sed nur se la lernejo elektis la lingvon el la listo de 8 lingvoj aprobitaj de la Departemento de Edukado Kvinslanda. Esperanto ne estas en tiu listo. Ĉiu provinco de Aŭstralio havas Departementon pri Edukado kaj propran politikon, kvankam ili ricevas grandan subvencion de la Ŝtata Registaro. Aŭstralia E-Asocio okazigis Someran Kursaron en Melbourne. Ĝin ĉeestis 80 personoj.

Brazilo

La brazila ILEI-sekcio ILEI-BR reaperis en la brazila movado kun granda forto, en konstantdeĵora oficejo. La Sekcio alvokis la geinstruistojn por partopreni novan instrukunvenon ĉe sia sidejo. La unua granda projekto estis la listigo de la E-instruistoj disigitaj en la kontinenta lando. Post la tragika forpaso de Symilde kaj Gilbert Ledon ĝi nomis la esploron “Projekto Ledon”, kies celo estas, krom listigi la E-instruistojn, kunligi ilin en la tuta lando kaj instigi ilin instrui E-on. Por plenumi la taskon, estis dungitaj tri esperantistoj, kiuj telefonis kaj sendis mesaĝojn al la tuta lando por intervjui kaj kapti la datumojn de pli ol du miloj da homoj kiuj instruis aŭ instruas la Internacian Lingvon. Post senlaca laboro, “Projekto Ledon” jam atingis pli ol 700 registrojn de E-instruantoj. Alia novaĵo estis la lanĉo de Bulteno de ILEI, la oficiala informilo kun eldonofteco posezona, kiu estas liverata senpage al ĉiuj membroj de la Sekcio. La enhavo estas varia kaj estas farata de profesia skipo kaj de la sekciestro.

La sekcio lanĉis propran retpaĝaron www.ileibr.kit.net (Rim. de la red:dum la redaktado ĝi ne funkciis, sed jes: http://www.linguauniversal.com.br/ileibr/home.php — vidu la bildon sur la apuda paĝo). La plej granda kunveno de ILEI-BR okazis en decembro en la impona kaj mondfama Hotelo Maksoud Plaza en San-Paŭlo kun pli ol 200 partoprenantoj. Venis ankaŭ Prof. D-ro Geraldo Mattos, prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu membriĝis al ILEI-BR. La evento finiĝis per Zamenhoffesto.

Britio

Fine de 2002 la brita sekcio, antaŭe konata kiel Esperanto Teachers’ Association, kuniĝis kun la Landa Asocio, Esperanto-Asocio de Britio. La iom dormanta sekcio revigliĝis meze de 2003 kaj komencis denove agi. Finpretiĝis nova porkomencanta koresponda kurso, Elementary..., bazita sur la libro Gerda Malaperis! de Claude Piron; estis reviziita la mezgrada koresponda kurso kaj same la 12-leciona senpaga perpoŝta kurso, kun la aldono de libreto kaj KD (La Junaj Trezorserĉantoj); estis starigita nova reto de kurskorektantoj kaj estis enkondukita nova porkomencanta semajnfina kurso ĉe Wedgwood Memorial College, kie ĉiujare okazas la Somerlernejo sub la gvido de Paul Gubbins. La sekcio ekfunkciigis novan priedukan retpaĝaron kun du adresoj: www.esperantoeducation.co.uk kaj www.esperantoeducation.com. Reformiĝis kaj moderniĝis la nunaj ekzamenoj kaj komenciĝis la ĝisdatigado de la enhavo. La specimenoj estas elŝuteblaj de la reto. La brita sekcio kunlaboras kun EAB por eldoni novan E-an version de Mil Unuaj Vortoj kaj novan porkomencantan vortaron Mini-D, kaj subtenas la pilotan programon de Elizabeth Stanley enkonduki Esperanton en la studprogramon de elementaj lernejoj per la provizado de instrumaterialoj k.s.

Finnlando

La Sekcio (ELFI) raportas pri kursoj en 8 urboj aŭ urbetoj en la lando. Ili okazis en civitanaj institutoj aŭ ĉe lokaj societoj. Du grupoj estis lernejaj (libervola studado). ELFI-ano Raita Pyhälä instruis en Grezijono en kursosemajno en aŭgusto. La informilo Interligilo aperis 3-foje jare. En la norda urbeto Enontekiö sin preparis liceanoj por partopreni en 2004 en Euroscola-Tago en Strasburgo. De tie veturos 21 gelernantoj, kiuj en 2003 kaj jam antaŭe studis la lingvon sub la instruado de instruisto Pekka Välimäki. Krome partoprenos 10 lernantoj el aliaj lokoj. Carola Antskog instruis al kelkaj el ili helpe de Mazi-kurso dum la nordhemisferaj printempo kaj aŭtuno. Ŝi aranĝis korespondadon inter la diverslandaj grupoj, kiuj partoprenos en Euroscola 2004 kaj en seminario Eŭropa Amikeco. Du membroj de ELFI helpis en kontrolado de tekstoj de la Esperanto-branĉo en la fabelkonkurso de Päätalo-Instituto en Taivalkoski. Okazis kelkaj vizitoj en lernejoj, ELFI-ano okazigis ekspozicion en biblioteko pri E-lernomaterialo kaj artikoloj aŭ intervjuoj en lokaj ĵurnaloj. ELFI estis reprezentita dum la ILEI-Konferenco en Svedio.

Francio

Kunlabore kun Esperanto-France, la Grupo de Esperantistaj Edukistoj (GEE) klopodis trovi kolegojn kiel ekzamenontojn pri la opcio de Esperanto en mezlernejoj. Tiu listo, enhavanta 25 volontulojn, estis transdonita al la Prezidanto de Esperanto-France cele al estonta ago ĉe la Ministro pri Klerigado. GEE kompilis du organigramojn: pri ILEI kaj pri la movada strukturo. Ili permesas al la homoj klarigi kiel funkcias la organizaĵoj. Kun helpo de surlokaj kolegoj, oni provis kontaktojn kun tri IUFM (Universitata Preparado al Instruado) en la departementoj Charente, Indre-et-Loire kaj Somme. Nuntempe GEE, helpe de la instruistoj en la diversaj universitatoj, kolektas informojn pri la historio de Esperanto-kursoj en la pasinteco cele al verkado de dokumento pri Esperanto-instruado en la Universitato. Kolegoj petis de la estraro ĉiujn dokumentojn pri la ekzamenoj de la Franca Esperanto-Instituto. La celo estis ekscii kiel organizi surloke ekzamenojn kaj havi ideon pri provlecionoj. Joseph Catil prezentis la du GEE-dokumentojn inter la multnombraj varbiloj en la loka klubo en Genève. GEE sendis al ĉiuj regionaj federacioj la varbilon por instigi la abonon al IPR.

Hungario

En marto 2003 okazis la tradiciaj Pedagogiaj Tagoj en Budapeŝto. La ĉeftemo estis: instruado de progresintoj. Pli ol 50 partoprenantoj povis ĝui modellecionojn kaj aŭskulti prelegon pri ŝtataj E-lingvoekzamenoj. La preleganto Oszkár Princz disdonis kajereton kiu koncize enhavas ĉiun informon pri la ŝtata ekzameno. Tiam estis ankaŭ prezentitaj al la publiko du kompaktdiskoj, eldonitaj de la sekcio kun la prelegoj de István Szerdahelyi. Estis kompilita hejmpaĝaro de la hungara ILEI-Sekcio.

La sekciestro dissendis cirkulerojn kaj membroliston al ĉiuj hungaraj membroj. Li daŭre faris la librotenadon de la asocio kaj pretigis impostan deklaron pri ĝi.

Irano

Post kelkjara duondormo IRLEI en 2002 spertis sukcesan jaron. La ĉefa projekto (Lingvo de Paco) atingis bonajn rezultojn kaj post la fondo de AFESPO (Afgana Esperanto-Klubo) nun afganaj rifuĝintoj daŭre agadas por antaŭenigi la movadon inter afganoj. En Tehrano oni sukcese instruis en bazaj kaj mezaj kursoj. Entute 40 personoj partoprenis ĉeestajn kursojn. La korespondaj kursoj kiel kutime daŭras.

Fine de la jaro, dank’ al IEI kaj UEA Tereza Kapista vojaĝis al Irano kaj gvidis kelkajn kursojn por afganoj kaj irananoj kadre de la projekto “Lingvo de Paco”. Tiu okazo estis alte bonvenigita kaj instigodona por nia movado.

Italio

La Sekcio konigis la ekziston de ILEI al la instruistoj de Italio pere de IPR kaj Juna amiko. Tiucele estis tradukita la hejmpaĝo de ILEI al la itala kaj resumo de ĝi estas metita en la hejmpaĝo de la Itala Esperanto-Asocio FEI ĉe www.esperanto.it. La Sekcio kunlaboris en la instruado de neĉeesta kurso KIREK, prenante sur sin la taskon asisti la studantojn pere de daŭra kuratorado. Membroj de la Sekcio partoprenis en la du seminarioj en Rimini por plibonigi la instruadon mem kaj la lertecon en la komputila laboro. Okazis du E-kursoj en Parma kaj mezlernejaj instruistoj estis helpataj en la programado de 4 lecionoj pri edukado al pli bona kompreno de la aliaj kaj starto de interŝanĝoj de personaj kaj grupaj leteroj inter lernejoj de Modena kaj Pescara kun lernejoj en Aŭstralio, Bulgario, Ĉinio, Francio, Kroatio kaj Litovio. Dum junio 2003 la sekciestrino partoprenis en Cseh-seminario en Herzberg am Harz (Germanio) kaj poste ekzameniĝis. Nun ŝi estas la dua Cseh-instruistino en Italio kaj jam uzadas tiun metodon (kun kelkaj modifoj) en kurso, kiu okazas ĉiun sabaton en Parma.

Japanio

La Japana Sekcio de ILEI bedaŭrinde ne havas sufiĉan forton kaj povon agadi kiel memstara grupo ene de la japana Esperanto-movado, kvankam ĝi estis akceptita kiel ILEI-Sekcio jam en1996. Nur kvin el la 13 membroj de la Sekcio estas aktivaj instruistoj de supermezlernejoj kaj kolegioj. Nova edukprogramo progresigita de la Ministerio de Edukado kaj Scienco ebligis enkonduki Esperanton en lernejojn pli facile ol antaŭe. Por plene profiti de tiuj favoraj cirkonstancoj, la japana sekcio kunlabore kun la studeduka fako de Japana Esperanto-Instituto (JEI) daŭre agadas. Dum la lastaj jaroj en lernejoj okazis notindaj ŝanĝoj favore al Esperanto. Alain Lauffenburger partoprenis la 36-an ILEI-Konferencon kaj raportis pri ĝi kadre de la fakkunsido de ALE (Asocio de Lernejaj Esperantistoj) dum la Japana Kongreso de Esperanto en oktobro.

Kroatio

La kroata ILEI-sekcio dum la jaro 2003 havis 5 membrojn, kiuj membris en ILEI. La membroj kaj aliaj interesitoj pri E-instruado kunvenis 3-foje, laborgrupoj kiuj prilaboris unuopajn programerojn, kunsidis 6-foje dum la jaro. Tri membroj gvidis kursojn en baz- kaj mezlernejoj dum la lernojaro, kiujn ĉeestis kvindeko da lernantoj. Por la kursanoj estis organizitaj du renkontiĝoj kaj unu studvojaĝo. Tradicia seminario okazis dum la vintraj ferioj. La temo estis Komputilaj E-kursoj. Dua seminario okazis dum la vintraj feriaj tagoj. La temo estis Aplikado de la komputilo en instruado de Esperanto (rezultoj de la eksperimenta uzado de la komputilaj kursoj kaj ludoj). Lernantoj el baz- kaj mezlernejoj aktive partoprenis konkurson de Juna amiko. La E-lernantoj el zagreba medicina lernejo partoprenis la konkurson okaze de Tago de Eŭropo, organizita de la Ministerio pri eŭropa integriĝo. Al la projekto Interkulturo aliĝis tri lernejaj grupoj. Okaze de manifestacio Graz, eŭropa kultururbo por kursanoj kaj E-kursgvidantoj estis organizita studvojaĝo al Graz kun vizito de la ekspozicio.

Litovio

En Kaŭno, en la Esperanto-Domo, denove komenciĝis serio de seminarioj por Esperanto-instruistoj. Enkonduka seminario okazis en februaro, gramatikaj seminarioj sekvis en marto kaj aprilo. Specialaj preparseminarioj por la ekzameno de la tria grado okazis en februaro, marto kaj aprilo. La seminariojn vizitas meze 15 personoj kaj gvidas ilin la konata Cseh-instruistino kaj membro de ekzamena komisiono de Internacia Esperanto-Instituto Ewa Bondar el Pollando. La 17-an de februaro 2004 en Kaunas komenciĝis nova speciala unumonata intensa senpaga ĉiutaga kurso de Esperanto, gvidata de Ewa Bondar. Estas du grupoj por komencantaj kaj po unu grupo de la dua kaj tria gradoj. La grupojn por komencantoj frekventas 15 personoj, la aliajn du po 12 personoj. Estas planataj E-kursoj en Birstonas kaj en Kretinga, t.e. en la urboj, kie somere okazos la 40-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj la 57-a kongreso de IKUE.

Nederlando

La Jarkunveno okazis la 29-an de marto 2003 en la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Estis reelektita Atilio Orellana Rojas por la posteno de la sekretario. Hans ten Hagen estis nomumita Honora Membro. NGGE lanĉis informilon por konigi sian agadon kaj tiun de ILEI. Sekve de la kunlaboraj rilatoj kun la Kuba ILEI-Sekcio, NGGE disponigis sumon por la ĉeestigo de kuba infano en IIK 2003. La Studotago okazis la 26-an de oktobro ĉe Internacia Esperanto-Instituto. Okazis bunta prezentado de instruiloj kaj instruspertoj flanke de la ĉeestantaj membroj. La tago finiĝis per la kutima “Gramatika duonhoro” de Rob Moerbeek. NGGE Sciigas aperis 3-foje: en marto, junio kaj oktobro. La numeroj estis sub la redakta respondeco de Simon Smits. La Estraro, konsistanta el Rob Moerbeek, Nel Overwater, Simon Smits kaj Atilio Orellana Rojas, kunvenis 4 fojojn en la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago (februare, maje, septembre kaj novembre 2003).

Pollando

La Sekcio eldonis la bultenon Ligilo, okazigis konferencon pri instruado kaj organizis enketadon pri E-instruado en Pollando. La Sekcio rilatas kun universitatoj kaj apogas, interalie, altrangan fremdlingvan artkonkurson. Ĝi forte apogas la E-fakon en Poznań kaj helpis en la varbado de novaj studentoj. La Estraro de la Sekcio aktive varbis, interalie deĵorante dum E-aranĝoj, en revuoj kaj bultenoj, ktp.

[FORIGITA!: bildo]

Kurso de Esperanto en Kutno, Pollando

La demando de Esperanto fariĝas aktuala

En la suba intervjuo respondas d-ro Géza Balázs, hungara lingvisto, universitata docento (Budapeŝto, ELTE), altlerneja katedrestro-profesoro (Szombathely, BDF); aŭtoro kaj redaktoro de multaj faklibroj. En la hungara lingvotereno li estas konata kiel gvidanto de televidaj kaj radiaj programoj pri la hungara lingvo. Lian personecon karakterizas afableco, sana malfermiteco kaj vasta interesiĝo, observanta el multaj vidpunktoj okazaĵojn kaj lingvajn simptomojn de nia ŝanĝiĝanta mondo. Ankaŭ tio klarigas, ke el la ebla ilaro por la reduktado de la Eŭropaj lingvaj problemoj li ne ekskludas Esperanton. La plej freŝa ekzemplo pri tio estas la baldaŭ aperonta de li redaktita studvolumo kiu enhavas ankaŭ la verkon La Eŭropa Unio bezonus modernan lingvopolitikon, kies aŭtoro, László Gados, petis intervjuon de profesoro Géza Balázs.

Sinjoro profesoro, la studvolumo, kiun vi redaktis, havas la titolon La estanto kaj estonto de la hungara lingvo. Mi petas, parolu pri la celo de la aperigo de tiu ĉi verko; krome pri viaj impresoj akiritaj dum la redaktado, konsidere de tio, ke en la volumo aperas opinioj de multaj aŭtoroj. Ĉu la laboraĵoj donas multajn novajn interesajn ideojn?

Nun, kiam en Hungario oni diskutadas pri tio, ĉu havas ian sencon la lingvokulturado kaj kiajn lingvajn servojn oni bezonas, al tiu demando la Nacia Strategia Esplora Programo de la Hungara Scienca Akademio donas tre seriozan respondon: ĝi aperigas pli ol 30 laboraĵojn el la temaro de la lingvostrategio, kulturado de la lingva kulturo. Inter ili estas ampleksaj laboraĵoj pri la informadikaj, interkulturaj lingvaj efikoj, kaj estas ankaŭ tute specifaj terenoj, kiel — ni diru — la malkovro de la trans-ŝtatlimaj hungaraj loknomoj aŭ la nomoj de la fervojstacioj. Multaj eĉ ne pensus, ke la fiksado de fervojstacio-nomoj bezonas tre multajn vidpunktojn, kaj dank’ al la estraro de la Hungaraj Ŝtataj Fervojoj pro tio, ke ili ne permesis, ke la nomo de iu aŭ alia fervojstacio estu OpelSuzuki. Tamen, la plej grava konkludo de la volumo estas, ke oni bezonas prizorgadon de la lingvoj, kaj tiu devas esti organizata, pripensita agado.

Laŭ mia informo en la altlernejo vi prelegas ankaŭ pri lingvopolitiko. Kia estas la interesiĝo de la studentoj al lingvopolitikaj demandoj? Ĉu okaze de viaj prelegoj vi mencias Esperanton, kiel faktoron uzeblan en la lingvopolitiko?

Jes, en la aplikata lingvistiko, universitata fako de Altlernejo Dániel Berzsenyi (BDF) en la urbo Szombathely mi havas lingvopolitikan kurson. En ĝi, kompreneble, naturan emfazon ricevas la interlingvistiko kaj en ĝi Esperanto. La hungaraj esperantistoj faris multon en la pasinta tempo por la enfokusiĝo de la lingvopolitika pensado, por la emfazo de la samrajteco de lingvoj, kaj ŝajnas al mi, ne nur por la intereso de Esperanto, sed por la intereso de mondo lingve pli simpla, demokratia. Multfoje mi spertis la lingvoteorian, lingvopolitikan konon, toleron, kulturamon de la esperantistoj. Kvankam mi ne scipovas Esperanton (kion mi bedaŭras), pro ĉi tiuj karaktertrajtoj la esperantistoj estas tre altiraj por mi!

Apartenante al la Esperanto-movado, multe mi ŝuldas al vi pro via malferma sinteno, per kiu vi konsideras Esperanton esplorante lingvajn, lingvopolitikajn aperaĵojn kaj eblojn, kaj vi helpas, ke niaj argumentadoj pri ĝia utiligeblo akiru pli vastan publikon. Tion pruvas, ke mia laboraĵo ricevis lokon en la jam menciita volumo. Sed ankaŭ pli frue estis pluraj ekzemploj de la apogoj ricevitaj de vi (valora antaŭparolo por mia broŝuro, eblo por disdoni al studentoj skriban prelegon pri la ĉeesto de la Esperanto-movado sur la mondreto ktp). Precipe honorigis min la afablaj invitoj al lingvistikaj aranĝoj kaj societaj kunvenoj, kiuj ne nur riĉigas min per intelektaj eventoj, sed donas eblojn al mi por tio, ke mi persone transdonu inform-materialojn al la ĉeestantoj, kiuj plej ofte estas tiuj personoj, kiuj sentas respondecon pri la sorto de la gepatra lingvo. Laŭ mia konjekto, la plimulto el ili kun interesiĝo kaj simpatio — eble iom skeptike — akceptas la ideon, ke Esperanto, pro sia neŭtraleco, povus helpi la savgardon de la prestiĝo de la gepatraj lingvoj. Ĉu mi ne eraras, vi ja pli bone konas ilin, ĉu vi havas pli proksiman rilaton al ili?

Mi alvenis de ege malproksime al la ekŝato de Esperanto. Mi konfesas, komence min iom mallogis ĝia “artefariteco”, krome — kvankam ankaŭ jam tiam mi rekonis ĝian komunan etoson — ĝia inklino al ceteraj ideologioj. Sed ĉio ĉi apartenas jam al la pasinteco. Miaj esperantistaj amikoj alproksimiĝis al miaj temoj kaj al mi kun tia amo, ke mi ne povis kontraŭstari. Dume ankaŭ mi eksciis pli pri Esperanto. Momente mi ne vidas eblon por tio, ke Esperanto vere povus esti neŭtrala pera lingvo de Eŭropo aŭ la mondo, sed oni neniam rezignu la esperon. Kiu pensis antaŭ cent, kvindek aŭ dudek kvin jaroj, ke Esperanto plu restos? Kiu estus pensinta, ke en la unua universitato de Hungario estos Esperanto-fako? Kiu estus pensinta, ke en 2003 en Hungario pli ol ses mil homoj faros lingvoekzamenon pri Esperanto? Kiu estus pensinta, ke lingvojn (preskaŭ el nenio) oni povas revivigi? Kiu estus pensinta, ke dum relative mallonga tempo plejparto de Eŭropo integriĝos? Kial ni ne povus kredi, ke povos veni momento, kiam Esperanto povos trabati sin el siaj malgrandaj komunumoj, kaj abrupte transpasos kvantan sojlon, kiam eble ĝi ŝanĝos la statuson?

En la jaro 2003 la Ministerio pri Nacia Kultura Heredaĵo kaj la Asocio de Flegantoj de la gepatra lingvo komune anoncis lingvan konkurson en du temaroj: 1) La Eŭropa Unio kaj la lingvoj; 2) Novaj aperaĵoj en la hungara lingvo. La detalado de la 1-a temaro enhavis multajn tiajn vidpunktojn, demandojn, kiuj rolas ankaŭ en niaj informiloj, ekzemple en la kajeroj Az Európai Unió és a nyelvi kérdés (La Eŭropa Unio kaj la lingva demando). Ĉu niaj informiloj havis ian instigan rolon al la anonco de la 1-a temaro aŭ tiu paŝo sekvis nur el la proksimiĝo de la EU-aliĝo?

Mi konas ĝin, ĉar mi kutime ricevas la menciitan eldonserion. Sed okaze de la konkurso ŝvebas antaŭ niaj okuloj ne tio, sed la plej granda evento de la 2004-a jaro: la 1-an de majo Hungario iĝos membro de EU, kaj la hungara lingvo atingos sian plej altan statuson ĝis nun, ĝi iĝos oficiala lingvo de EU. Estas grave diri por ne-hungaroj: la hungara lingvo eliĝinta el la finno-ugra lingvofamilio ekde 2500 jaroj vivas sola, ĉirkaŭate de lingvoj kun aliaj konstruoj. En la finno-ugra lingvofamilio la hungara lingvo havas la plej malnovajn, 800-900 jarajn skribajn heredaĵojn. Kontraŭ tio en la mezepoka Hungario la latina estis la oficiala lingvo, poste en la fino de la 18-a jarcento dum iom da tempo la germana. La hungara nur en 1844 iĝis ŝtatlingvo! Kaj post 160 jaroj, nun ĝi iĝas eŭropunia oficiala lingvo. Pro tio oni devas ĝoji. Sed krom tio oni devas pensadi pri tio, ĉu la hungara povos esti laborlingvo en EU, kiel okazos la tradukoj el kaj al pli ol 400 direktoj, kiel efikos la EU-terminologio al la lingvoj, entute kio atendas en la proksima estonteco la hungaran lingvon. Kaj en tiu ĉi pripensada procezo oni devas difini ankaŭ la lokon de Esperanto.

Kiel mi scias, ankaŭ pluraj konkurslaboraĵoj rekomendis priatenti Esperanton. Vi estis ĵuriano. Kio estas via sperto, ĉu la konkurslaboraĵoj, alvenintaj multnombre en ambaŭ temaroj, enhavis interesajn, utiligeblajn ideojn?

Jes, ĉirkaŭ unu triono de la konkurslaboraĵoj pritraktis Esperanton. Ni nun redaktis volumon kun la sama titolo (La Eŭropa Unio kaj la lingvoj), kaj en ĝi 13 laboraĵoj ricevis lokon, inter ili — se mi bone memoras — 3 traktas nur Esperanton. Ankaŭ la plej ampleksa laboraĵo de la volumo parolas pri Esperanto. El tio sekvas, ke la demando de Esperanto estas aktuala!

Ĉu vi deziras rekomendi ion alian al la legantoj krom la dirita?

Ĝuste nun ni organizas laborgrupon koncerne la lingvajn konfliktojn kaj rajtojn. Ankaŭ lige kun tio stariĝas la vidpunktoj de la neŭtrala pera lingvo.

Reagoj

Pasintjarcenta tradicio

Malofte mi sentas la bezonon reagi al artikoloj, sed mi tutkore gratulas al Anna pro bonega artikolo rilate kongresojn kaj tradiciojn (E-o feb 2004 p.27). Mi nuntempe okupiĝas pri organizo de la 86-a Brita Kongreso kaj mi — en nia multe malpli grandskala aranĝo — frontas al la samaj demandoj. Mi plene konsentas kun ĉio, kion ŝi diras en tiu artikolo, sed aparte plaĉas al mi la ideo de Movada Foiro. Nu, mi risku esti akuzata pri seksismo (p. 35 “Ĉu seksismo...”) kaj diru, ke nur virino povus tiel klarvide kaj kuraĝe proponi — spite de la “terure vireca etoso” — ŝanĝon en longdaŭra, tamen iom pasint-jarcenta E-tradicio!

Angela Tellier

Kongresoj kaj tradicioj

Pri la rimarkoj de Anna en la artikolo “Kongresoj kaj tradicioj” mi plene konsentas. Post partopreno en kvardeko da Universalaj Kongresoj, mi devas konfesi ke ilia senŝanĝa rutino iom forprenis mian entuziasmon por nia ĉefa tutmonda manifestacio. Restis nur la plezuro pri la renkontiĝo kun novaj kaj malnovaj geamikoj por reciproke konstati nian neeviteblan maljuniĝon, atendante la “finan venkon”!

Kiel regula ne-partoprenanto de ekskursoj kaj bankedoj, mi konscias ke ili utilas por plialtigi la eventualan profiton de la kongreso aŭ almenaŭ mildigi ĝian eventualan malprofiton. Tamen estas subteninda la ideo aranĝi la tuttagajn ekskursojn je la fino de la kongreso por tiuj kiuj avide sopiras al turismado. Pri la bankedo eble estas tempo por ŝanĝi nian strategion: anstataŭ gajni grandan procentaĵon sur nur kelkcento da bankedantoj (kiuj ofte plendas ĉar ili sentas sin trompitaj pri la menuo, ĉar la luksa medio ne plenigas la stomakon), estas preferinde gajni po-malmulte, sed malfermi la eblon al ĉiuj kongresanoj partopreni. La financa rezulto estus demokratie la sama. Tio okazis kun sukceso, ekzemple dum la UK en Brasília en 1981, kie ĉiuj estis kontentaj pri la relative malalta kotizo de 18 dolaroj. Pro la alveno de la eŭro, la baza kotizo de nia bankedo fariĝis 55 eŭroj, kiu, en kelkaj landoj, estas pli ol duono de monata salajro!

Pri la elekto de kongres-urbo, unu el la kriterioj devus esti havigo de senpaga kongresejo kaj ankaŭ pri tio ekzemplon donas Brasília 1981. Ekzistas aliaj rimedoj por ŝpari la absurdan elspezon de centmilo da eŭroj, se ni ne trovos la eblon pri subvencio, kiu kovru tiun sumon. Ekzemple, kontrakto kun granda hotelo, kiu disponigu kongresajn salonojn, ekzemple en Tel AvivPortland; luo, por nur unu aŭ du tagoj, de teatro aŭ konferencejo por la inaŭguro, artaj vesperoj kaj fermo.

La “Movada Foiro” devus esti ne nur unu-vespera aranĝo, sed tut-semajna. Unu el la plej grandaj NRO-oj en la mondo, nome “Rotario Internacia” (de kiu ni povus multe lerni), ĝuste emfazas en siaj “konvencioj” la gravecon de la “Amikeca Domo”, kie senpage ekspozicias, en bele aranĝitaj standoj, ĉiuj seriozaj fak-asocioj iel ligitaj al tiu organizaĵo. Ili ne rajtas komerci, ĉar tiucele estas aranĝita alia halo kie plej diversaj entreprenoj luas spacon por sia komerca aktiveco. Tiu Foiro donus grandan impulson al niaj Fak-Asocioj, kiuj nuntempe vegetas pro manko de financaj rimedoj por aranĝi standon en la kadro de la UK.

Estas tre oportuna la malfermo de debato pri ĉi tiu tikla temo kaj mi esperas ke, se ne pli frue, en Florenco 2006 blovos nova vento kaj niaj CO-LKK-KKS cerbumos por alloge plibonigi niajn Internaciajn Manifestaciojn!

Giuseppe Grattapaglia

UK en nova formo?

Persone mi volonte vidus la ĉiujaran ĉefkunvenon de l’ esperantistoj en tute alia formo. La nunaj UK-oj miaguste estas tro luksemaj, tro turismemaj, kaj ne sufiĉe allogaj — nek por la ĝenerala esperantistaro nek por eksteruloj.

Mi forte preferus ian ĉiujaran Esperanto-festivalon: oni luu grandegan ejon, ni pensu pri salonego kiel ĝis nun aŭ — kie estas belega vetero — eble eĉ en stadiono, por la malferma kaj ferma ceremonioj. Multe da pompo kaj bruo — ankaŭ por televido. Kun brila oratoraĵo de iu John Wells aŭ simile.

Krom tio tra la semajno oni havu je dispono multajn diverslokajn kaj ne tro grandajn — sekve ne tro kostajn ejojn, en lernejoj, eklezioj, kulturaj kaj sociaj organizaĵoj ktp — kaj tie okazu — ĉie tra la urbo — bone afiŝitaj prezentadoj de teatro, kabaredo, videofilmoj, koncertoj klasikstilaj, folkloraj kaj popstilaj. Jen la festivala flanko de la aranĝo.

Krome okazu debatoj seriozaj, ĉiujare laŭ speciale elektita(j) temo(j), konforme al la lokaj cirkonstancoj: ĉu politika (homaj rajtoj, libereco de minoritatoj k.s.) ĉu religia (interkompreniĝo kristana-islama ekz) ĉu socia (rajto je propra vivstilo por geaj kaj gejaj paroj, se doni aktualan temon). Eble foje estos pli saĝe iom miksi la temojn. Laŭ mi plej bone estus, se tiuj debatoj okazos plurlingve: nome kun kontribuoj de parolantaro en la loka nacia lingvo, en loka — eventuale dua minoritata — lingvo, apud kontribuoj en Esperanto. Tiamaniere eblos allogi seriozan partoprenon ankaŭ de ekzemple eŭroparlamentanoj, de lokaj oficialuloj (urbestro / skabeno / lokaj politikaj partioj, religiaj gvidantoj) apud diversnaciaj aliĝintoj al la UK mem.

Kompreneble funkciu bona tradukservo. Tio klare montros ke nia lingvo vere taŭgas (ĝi estas uzebla por trakti ne nur bagatelojn sed ankaŭ seriozajn aferojn) kaj ĝi vere funkcias (do aŭskultu nur!).

Gerrit Berveling

Stranga dimanĉo

Mi bedaŭris la decidon movi la inaŭguron de la Universala Kongreso de dimanĉo al lundo. La malferma ceremonio estas natura parto de iu ajn kongreso, kaj ĝia manko donis al la dimanĉo strangan karakteron, kvazaŭ la kongreso ankoraŭ ne vere komenciĝis. Mi imagas, ke tio devus esti aparte sentata de novaj kongresanoj, kiuj atendus iun ĝeneralan enkondukon al la laboroj.

Laŭ mia kompreno la kialo por tiu nekutima aranĝo estis tio, ke oni supozis ke pli da diplomatoj akceptos la inviton en labortago. Mi volas memorigi, ke ni organizas internaciajn kongresojn ne por la diplomatoj, sed por la esperantistoj. Kompreneble, estas ĉiam dezirinde konigi niajn agadojn al la ekstera mondo, tamen tio ne estas ĉefa celo de la kongreso.

Mi esperas, ke oni ne ripetos tiun eksperimenton en estontaj kongresoj.

Anna Löwenstein

Duobla Esperanta baptofesto

okazis la 17-an de marto en Bratislava, la ĉefurbo de Slovakio. Al la publiko estis prezentita la nova baza lernolibro de Esperanto por slovakoj Esperanto pre každého (Esperanto por ĉiu) de d-rino Magda Šaturová kaj multlingva kaj multmedia kompaktdisko Esperanto — lingua incognita (lingvo nekonata), eldonitaj de Slovakia Esperanta Junularo.

La celo de la baptofesto estis prezenti al la invititaj gastoj (ĵurnalistoj, reprezentantoj de ministerioj kaj junularaj organizoj) Esperanton kiel vivantan kaj funkciantan lingvon. La multmedian kompaktdiskon, kiu enhavas ok apartajn erojn (Muziko, Libroj, Fotoj, Filmo, Pri Esperanto, Interreto, E-kurso, Aliaĵoj) kompilis kaj eldonis Slovakia Esperanta Junularo. La baptofesto havis valoran programon: krom detala prezento de la lernolibro kaj de la multmedia kompaktdisko (vidu ĉe www.espero.sk, aŭ www.esperanto.sk) okazis prelegoj de du elstaraj fakuloj pri lingvaj problemoj: Jozef Reinvart (Ministerio de eksterlandaj aferoj) kaj prof. Eva Poláková (Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino). La organizantoj estis surloke intervjuitaj por kvar radioj kaj okazis diskutoj kun Metodika pedagogia centro pri instruado de Esperanto al instruistoj, kiuj poste proponu la lingvon en lernejoj kiel nedevigan instruobjekton.

Peter Baláž

[FORIGITA!: bildo]

Al la programo de la baptofesto kontribuis Milan Dočekal, membro de la fama slovaka muzika grupo TEAM’, kiu kantis Esperante du kantojn: Sur la sama ŝipo kaj En kaĉ’, el la albumo Ora Team’.

La nova Dolchamar videblas en finnaj rokrondoj

La fama finna espobando Dolcxamar ŝanĝis ne nur sian nomon (nun: Dolchamar), sed ankaŭ la ularon. El la x-forma prabando restas nur la komponisto-lirikisto Pieĉjo kaj Stoedoe, la basisto. La nova konsisto estas jena: Piechjo (kanto), Larputilo (gitaro), Stoedoe (basgitaro), Lenja (klavaro) kaj Valdemar (drumaro). Ilia muziko ŝanĝiĝis al pli melodia roka direkto.

Ĉi-jare la nova Dolchamar multe videblis en ne-Esperantaj, rokaj kuntekstoj en Finnlando. La 13-an de marto la nova bando havis sian unuan koncerton en la rokklubejo Poppari en la urbocentro de Jyväskylä. La klubejo estis plenplena je ĉefe neesperantista publiko.

La koncerto de esporoka bando vaste interesis la regionajn amaskomunikilojn. Dolchamar aperis en la kulturpaĝoj de pluraj regionaj gazetoj, inkluzive de la plej granda regiona ĵurnalo Keskisuomalainen, en loka radiostacio Radio Jyväskylä kaj en kelkaj retaj rokgazetoj sub titoloj Esperantlingva roko en Poppari kaj La plej fama espobando de la mondo en Jyväskylä.

En la koncerto oni aŭdis malnovajn furoraĵojn kiel Ĉu vi pretas, Malbonulo, Pacman kaj Junaj idealistoj, sed ĉefe tute novan materialon, aperontan en la nova albumo en aŭtuno 2004. La publiko videble ŝatis la bandon, dancis antaŭ la scenejo kaj postulis ekstraĵojn. Post la koncerto oni kolektis longan fanliston por posta informado pri dolchamaraj aferoj. Dolchamar koncertos la 13-an de majo rokklubeje en Helsinko kun finnlingva bando Acedia.

En februaro aperis pri la bando, kaj ĝenerale pri esperantlingva muziko, artikolo en kelkaj helsinkaj ĵurnaloj kaj fine de marto aperis longa intervjuo kun la bando en finna reta rokgazeto Rockmusica (www.rockmusica.net/rose/index.php?category=all&id=496) sub esperantlingva titolo Daŭre roku en la libera mondo!. En la intervjuo oni traktas ne nur muzikon, sed ankaŭ Esperanton.

La someron Dolchamar pasigos en studio kaj koncentriĝos al la nova albumo. Sekve oni ne aŭdos ĝin sur Esperantaj scenejoj ĉi-somere. Ili tamen koncertos en kelkaj finnaj rokfestivaloj kaj revenos al Esperanta publiko en KEF 2005, kiu okazos en Helsinko. La paĝaro de Dolchamar (ankoraŭ konstruata) videblas ĉe: www.nettie.fi/dolchamar.

Riitta Hämäläinen

Recenzoj

Duobligoj embarasaj

Ŝia lasta poŝtkarto. Serĝo Elgo. Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 2002 (2-a eld.). 200p . ISBN 3 01 00029 4. 23cm. Prezo: € 15,00.

Iama debuta krimromano de Georges Lagrange aperas post dek kvin jaroj en dua eldono. Pluraj klarigoj troveblas por tio: la ĝenro ne postulas malfacilan lingvaĵon, sekve troan fortostreĉon de la leganto por povi ĝui. Ideale do por la Esperanta libromerkato.

Tamen ankaŭ rakontoj el tiu speco havas siajn kelkajn regulojn sekvindajn, se oni alcelas veran sukceson. Kiel kerno devas stari la enigmo — la mistero, kiun ni pene malkovros manenmane kun la detektivo. Fakte ĝi kaj ĝia solvo estas ĉi-kaze sufiĉe originalaj kaj spritaj. Sed por teni la atenton de la leganto, oni devas lerte konstrui ankaŭ la intrigon, t.e. la enketan procedon. Jam en tiu kampo ne ĉiuj bataloj fariĝas venkaj, kvankam la aŭtoro prezentas al ni eĉ du scenejojn kun du protagonistoj: inspektoroj Kramer kaj Waddi.

Ili ambaŭ ricevas kelkajn personajn trajtojn, tamen tro malmulte (kaj proporcie, kaj strukture) por fariĝi niaj herooj, kiel Sherlock HolmesHercule Poirot. Tiun rolon la aŭtoro prefere atribuas al la viktimo — lernantino deksepjara, tamen pli bela, pli inteligenta kaj pli akravida ol ĉiuj aliaj. Almenaŭ laŭ la pritakso de la rakontisto, kvankam ŝiaj efektivaj eldiroj estas pli simpligaj kaj banaletaj, ol esencaj. Kiel mort”u”nto, plejparte ŝi kompreneble ne rajtas aperi sur la paĝoj, kio kaŭzas al la rakonto daŭran mankon de vera centro.

Ankaŭ ceteraj rolantoj restas kun malklaraj konturoj. Rimarkindas tamen la provoj por karakterizi personecon per lingvouzo. Plej sukcese ĉe la profesorino pri beletro, kies parolo plenas je piĉismoj — apenaŭ kompreneble por la kompatinda inspektoro.

Ĝenerale la intrigo ne estas sufiĉe komplika: pro tro malfortaj misgvidoj ni povas diveni aferojn multe pli frue, ol ili evidentiĝas laŭ la rakonto (ekz. rilaton inter aŭtomobilo damaĝita kaj persono trafita). La enketa paralelo fariĝas pli kaj pli peza, la leganto devas kvazaŭ “atendi”, ĝis unu detektivo malkovras finfine, kion ni jam eksciis antaŭe sekvante la alian. Seriozan surprizon kaŭzas nur unu afero: la ŝoforo Marĉelo ŝanĝas sian familian nomon dum la rakonto sen ajna averto — komence kaj fine li estas Ferrari (74; 193-194), kvankam intertempe li aperis kiel Padovani (168-169; 178; 192).

Lariko Golden

Libreto kiu devigos vin montri la dentojn

Unuan fojon, La. 3 diversaj aŭtoroj. Kompilis Delfeno Tietti. Lomé: Fondaĵo Afriko de UEA, 2001. 40p. 21 cm. Prezo: € 4,20. Triona rabato ekde tri ekzempleroj.

Certe vi ofte rememoras aferojn, kiuj unuafoje okazis en via vivo. La okazintaĵojn ni diversmaniere sentas. Pri kelkaj oni nun povas ridi, sed pri aliaj plu estas la amaraj sentoj.

Dudeko da togolandanoj-esperantistoj disponigas siajn vortojn pri unuafojaj okazaĵoj. Estas malkovrindaj la vivmanieroj de afrikanoj, pri ties reagoj kiam ili spertis por la unua fojo kelkajn aferojn. Tiajn la verko siamaniere prezentas. Naiveco, fremdeco kaj eĉ sensperteco intermiksiĝas. La libreto La unuan fojon portos vin en la menson mem de togolandanoj.

Certe ni ĉiuj deziras koni niajn proksimulojn pli profunde. Jen la okazo tion fari kaj nun nur la facila kvardekpaĝa legolibreto verkita de 23 togolandaj esperantistoj ebligas tion al vi. Provu gustumi ĝin!

La teksto de Kouevi Togbe Basile montris la rolon de Esperanto: okaze de internacia renkontiĝo, afrikanoj kaj eŭropanoj ne povis kompreni unu la alian kaj tial okazis disputo. Eŭropano komprenas nur lingvon kiun afrikano ne scipovas, sed dank’ al Esperanto ili ĉiuj brakumis unu la alian, premis al si reciproke la manojn kaj fariĝis amikoj. Kiel tio estis ebla, tion priskribis nia amiko Basile. De la paĝo 32 ĝis 36, kortuŝaj frazoj en la poemo de Agbolo Basile kaj ridigaj rakontoj de Gbeglo Koffi sendube devigos vin ĉiujn montri viajn dentojn!

Sur la paĝoj 22-23 vi konatiĝos kun la unua amo en la vivo de togolandaj gejunuloj. Kiom legindaj estas la verkaĵetoj, kiuj tute transprenas vin en alian mondon!

Subrivera/tera metroo-linio, rul-ŝtuparo ktp estas aferoj ne tute konataj en Afriko. Imagu kiel kondutas afrikanoj kiam ili unuafoje vidas tiajn. Tekstoj en la libreto priskribas ankaŭ tion ĉi. Vere oni ne timu pordon, sed s-ro Attiogbe-Agbemadon Mensah tion faris. Tion ĉi li mem diris en la libreto.

Ho! Kiom krudaj legaĵoj! krius iuj, kiuj tuj post klara kompreno de la rakontoj certe aldonos: tamen vere interesaj ili estas.

La libreto estas jam uzita en togolanda seminario por perfektiga kurso. Ĝi multe ĝojigis la seminarianojn. Mi konsilas al vi klopodi havigi al vi ekzempleron de tiu ĉi libreto bone prezentita kaj plena je unuafojaj spertoj.

Koffi Doumegnon

Distraj rakontoj en facila legaĵo

Inter tero kaj ĉielo. Kvin gajaj memoroj. Benjamin Jacobsen. El la dana trad. Sten Johansson. Skövde: Al-fab-et-o, 1997. 38p. 21 cm. Prezo: € 3,90.

Vere tiu ĉi libreto estas tre facile legata kaj ĝian enhavon povas kompreni eĉ komencantoj. Tamen por la lastaj mi ne tro rekomendus legi ĝin, ĉar iuj faciligitaj nuancoj povus malĝuste influi plian perfektiĝon en Esperanto.

La bonstilan tekston de tiuj amuzaj rakontetoj, plenaj de subtila humuro, estas interese legi ne nur al infanoj, sed ĝin volonte legos ankaŭ plenkreskuloj.

Tamen, dumlege la teksto foj-foje sentigas, ke la vortfaradon kaj la stilon influas (mi nur konsideras, ĉar mi ne konas la danan) la gepatra lingvo de la tradukinto, aŭ eble tio estas nur troa fervoro simpligi la frazon.

Jen kelkaj ekzemploj: Tamen ŝi venis longe antaŭ li... (5-a paĝo). Li sidis kun la dorso al la fenestro... (10-a paĝo). Oskar kaj mi vekiĝis kun forta doloro en la kapoj kaj postaĵoj... (14-a paĝo). Iufoje en la aŭtuno... (15-a paĝo). ... ni faris belajn planojn... (16-a paĝo). Li tamen ne atingis malproksimen... (21-a paĝo). ... mi malvarmis laŭ dorso... (33-a paĝo).

Min iomete ĝenas la majuskligo de la vortoj patro, patrino, avino kaj ankaŭ kvin gajaj memoroj, ĉar tio laŭsence tute ne konformas al kvin gajaj memoraĵoj aŭ al kvin gajaj rakontoj. Troviĝas ankaŭ aliaj, negravaj malĝustaĵoj.

Malgraŭ ĉio mi povas ripeti, ke tiu ĉi amuza libreto certe estas leginda. Ĝi ankaŭ taŭgus por uzo dum progresigaj kursoj, sed nur por plej vaste kaj profunde analizi la specifikecon de Esperanto.

Viktoras Baniulaitis

Anatemoj de kontraŭretulo

Ŝak-vojo. Noveloj. Christian Rivière. Nantes: La aŭtoro, 2001. 88p. ISBN 2 9514747 2 5. 19cm. € 10,20.

Kion la kovrilo anoncas kiel “novelojn”, tio estas verdire mallongaj rakontoj temantaj ĝenerale pri teknologiemo, (manko) de komunikado kaj la rezultantaj fremdiĝo kaj elreviĝo. Enestas ankaŭ kelkaj rakontoj, kiuj ne rilatas al la ĉefa objekto de la aŭtora malamo: la virtuala mondo kun ĉiuj ĝiaj komputiloj kaj akcesoraĵoj. Ekzemple, “Pulokule” estas nenio alia ol teksto teksita el vortludoj, verkita probable por distri feriantan samideanon. En “Ŝi, seks’ en sun’”, belkorpa sunbaniĝanta plaĝulino, kiu altiras al si seksavidajn rigardojn, enkarnigas la homan frivolecon.

Interreto, “tiu templo de la mezkvaliteco”, aperas en pluraj el la 16 rakontoj, ĉiam nigre pentrita, kvazaŭ ĝi estus la kaŭzo de ĉiuj nuntempaj sociopatioj. Kaj kvazaŭ vid-al-vida komunikado estus panaceo.

En tiu virtuala mondo, ne estas loko por sincera kaj efika komunikado. Indas kaj endas reveni al la “naturo” el krajonoj, karbopapero, plumo kaj skrapgumo, kiel subkomprenige predikas la kvazaŭfantasta “Krajone”.

En “Fuĝo”, laboristo rifuĝas en la virtualan mondon, kie li portempe trovas ĝojon, sed jen frapo, kiam li devas reiri laborejen: “Realo revenas,/ĉagrenas”, kiel iam poeziis Kris Long en bela poemo pri homa elreviĝo.

Eble literaturan valoron havas nur “Disŝiro”: malfeliĉulo ĉiuflanke trafita de malbonŝanco decidas forgesi sian grizan pasintecon, fariĝante transvestito. Lia edzino same agas. Malgraŭ la krudeco de la situacio kaj ioma naiveco, “Disŝiro” konsistigas legindan metaforon pri la postmoderna identecokrizo.

Ĝenas la legadon oftaj neologismoj kaj la peza stilo. La aŭtoro pretendas lingve avangardi, sed li nur sputas sian galon kontraŭ interreto kaj teknologiemo. Kaj tiel la Esperanta literaturo maltrafas plian okazon pliriĉiĝi.

Reinaldo Marcelo Ferreira

Rakontoj kiuj meritus esti romanoj

Kaj tiam floris la ĉerizarboj. Aira Kankkunen. Göteborg, 1997. 127p. 21cm. Rakontetoj pri “sortoŝanĝoj”, pripensigaj. € 9,00.

Jen kolekto de tre variaj rakontoj, kies komuna trajto estas tio, ke ĉiuj forte enplektas la emociojn de la leganto, ĉu per ĝojigaj, ĉu per maldolĉaj okazaĵoj. Eblas konatiĝi ekzemple kun Lena kiu loĝas en ĉambro plena je artefaritaj floroj kaj tenas neuzatan tomboŝtonon kiel kuirpleton, kun infanoj kiuj fuĝas por eviti la vakcinadon, kun juna vilaĝanino kiu gravediĝas dum milita malĉeesto de la edzo.

La dua parto, Viv-observoj, enhavas pli mallongajn pecetojn, ekzemple priskribon de urso kiu la unuan fojon eliras post la vintra dormado, flaras la printempan aeron kaj manĝas neĝon dum ĝi serĉas pli solidan nutraĵon.

Pro la mallongeco kaj la senriproĉa lingvouzo, ĉi tiuj noveletoj estus aparte taŭgaj por kursoj aŭ por ne tre spertaj legantoj. Kaj por progresintoj? Laŭ tiu vidpunkto, ĝuste la mallongeco de la rakontoj estas ilia malforto. Ĉiu rakonto enhavas interesajn kaj originalajn ideojn, ellaboritajn per zorga vortelekto, kiuj tamen disvolviĝas tiel rapide ke oni legas tutajn vivhistoriojn en la spaco de 6-7 paĝoj. Tio evidente ne donas tempon por plene evoluigi la detalojn de la intrigo aŭ la rilatojn inter la rolantoj. Ĉiu el ĉi tiuj rakontoj povus, kaj meritus, esti la bazo por multe pli ampleksa novelo, eĉ por plena romano.

Anna Löwenstein

Loke

LITOVIO: La 6-an de aprilo 2004 en Vilno, en la urba gimnazio de Salomeja Neris, komenciĝis nova senpaga Esperanto-kurso por komencantoj por la urba publiko. Al la unua leciono venis 56 interesiĝantoj pri Esperanto. La kurson gvidas Gediminas Degesys kaj ĝi daŭros ĝis la 25-a de majo. Samtempe okazas Esperanto-kurso de la dua grado, kiun frekventas 10 studantoj kaj kiun gvidas Frank Wurft, germana esperantisto loĝanta en Vilno.

ĈINIO: la Universitato de Administro kaj Softvaro en Pekino lanĉis la 13-an de marto 2004 E-kurson por komencantoj, en kiu partoprenas pli ol 80 gestudentoj el la Fakultato pri Turismo Internacia. La kurson gvidas s-ro Cui Jiayou (rete: c...@yahoo.com.cn).

ITALIO: dekkvino da esperantistoj partoprenis fine de februaro seminarion pri interpretado en Montepulciano (Toskanio). Dum unu tago kaj duono ili ekzercis sin pri tuja tradukado de la itala al Esperanto. La seminario estis jam la dua el serio kiu celas trejni interpretistojn, kiuj helpos dum la ekskursoj kadre de la Universala Kongreso okazonta en Florenco (somero 2006).

HUNGARIO: estis fondita futbala teamo Esperanto-SE (SE=Sporta Asocio) en Zalaegerszeg. Ĝis nun alvenis jam kvin oficialaj leteroj de la loka kaj regiona registaroj kaj okazis du oficialaj renkontoj. Preskaŭ ĉie oni demandas, kial la nomo Esperanto. La klubo Esperanto estas bona varbilo por nia lingvo. Ankaŭ la futbalistoj ĝuas la ludon. Fondu ankaŭ vi Esperanto-futbalklubon!

AŬSTRIO: La estraro de la dulingva (slovena-germana) komerca akademio, troviĝanta sub la sama tegmento de la slovena gimnazio en Klaŭdiforumo (Klagenfurt/Celovec) proprainiciate invitis Esperantan verkiston Vinko Oŝlak dum tri tagoj inter la 3-a kaj 5-a de februaro 2004 po du horoj prezenti Esperanton al interesita grupo da gelernantoj. Sendu aprobmesaĝojn al la adreso: Dvojezicna trgovska akademija, Prof.-Janezic-Platz 1, AT-9020 Klagenfurt/Celovec, rete: a...@hak.at.

POLLANDO: En la 2-a numero de la monata gazeto de la varsovia studentaro Uniwersytet aperis artikolo pri Esperanto kun la titolo Esperanto fariĝas moda, kiu estas rekta impreso-reago de Beata Gromadzka, redaktorino, post vizito en la Varsovia Vento-klubo! Esperanto estas grava ŝanco por lingva demokratio de la hodiaŭa mondo por egalaj rajtoj de ĉiuj homoj de ĉiuj nacioj, skribas la aŭtorino. Pli da detaloj kaj foto troveblas ĉe: http://republika.pl/viavento.

LATVIO: La 6-an de marto okazis en Rigo la 7-a Konferenco de Latvia Esperanto-Asocio, dediĉita al la 15-a jubileo de la asocio, al la 115-a jubileo de la unua E-lernolibro por latvoj kaj la 150-jara naskiĝdatreveno de ĝia aŭtoro A. Zigmunde. La elektoj donis novan prezidanton al LatEA: Aldis Bušs.

AŬSTRIO: Esperanto en la Uragano de Ideologioj estas la nomo de Internacia Esperanto-Simpozio, kiun okazigos la 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 la Aŭstria Nacia Biblioteko en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Lidja Zamenhof (1904 – 1942) kaj la 75-jariĝo de Internacia Esperanto-Muzeo (IEM). Prelegos Ulrich Lins, Vilmos Benczik, Wera kaj Detlev Blanke, Heiner Eichner, Alex Käfer, Herbert Mayer kaj Claude Piron. Informoj kaj aliĝoj: p...@onb.ac.at.

GERMANIO: Post pli ol trijara studado ĉe Germana Esperanto-Centro por Baz- kaj Pluklerigado en Herzberg/Harz la unuaj studantoj ricevis la diplomojn el la manoj de GEA-prezidanto Andreas Emmerich kaj Peter Zilvar. La unuaj diplomitoj estas Andrea Arloth el Halle/Saale, Karin Klose el Detmold, d-ro Jörg Gersonde el Köthen, Otto Kern kaj Peter Zilvar (ambaŭ el Herzberg). Ekzistas kvar niveloj por klerigado, i.a. klerigado por Esperanto-konsilisto/GEA (senekzamena studado), Esperanto-kursestro/GEA (1 sukcesa ekzameno), Esperanto-instruisto/GEA (3 sukcesaj ekzamenoj). La studado ampleksas sciencnivelajn kaj praktikrilatajn enhavojn. La telestudado kun ĉ. 12 semajnfinaj studsesioj, hejmtasko kaj ekzamenoj daŭras 2-4 jarojn. Grandparte ĝi identas laŭteme kun la studfakoj esperantologio aŭ interlingvistiko. Jam trideko da docentoj el diversaj landoj honorofice instruis en Herzberg/Harz. Nun gejunuloj ĝis 25 jaroj povas senkotize partopreni la studsesiojn. Pli da informoj en la reto: www.Esperanto-Zentrum.de

Elekto de novaj Komitatanoj B

En majo la voĉdonrajtaj membroj de UEA ricevas voĉdonilojn por elekti ses novajn komitatanojn B por la periodo 2004-2007. En la listo oni trovas 16 nomojn de la kandidatoj, kiuj ĝustatempe sukcesis kolekti la necesajn subtensubskribojn de minimume dek individuaj membroj el minimume tri landoj.

La difinitiva listo de la kandidatoj (alfabetorde) estas: Yves Bellefeuille (Kanado), Marija Belošević (Kroatio), Philippe Chavignon (Francio), Choi Yunhuy (Hortensio) (Koreio), István Ertl (Belgio), Vjaĉeslav Ivanov (Rusio), Lee Chong-Yeong (Koreio), Hokan Lundberg (Svedio), Diccon Masterman (Italio), Ivo Osibov (Kroatio), Jukka Pietilainen (Finnlando), François Simonnet (Francio), Chuck Smith (Usono), José Antonio Vergara (Ĉilio), Amri Wandel (Israelo) kaj Wu Guojiang (Ĉinio). Laŭ la Ĝenerala Regularo elektitaj estos tiuj kandidatoj, kiuj kolektos plej multe da voĉoj.

(GaKo)

Fake

INTERLINGVISTIKO: Merkredon, 2004-03-31, la interlingvistika mondo memoris la 125-an datrevenon de la naskiĝo de Volapuko en Litzelstetten. La popola alt-lernejo de Konstanz dediĉis al ĉi evento prelegon pri Volapuko kaj al prelato Johann Martin Schleyer, okazintan je 2004-04-28. En la sama tago en la pastra domo de Litzelstetten kunsidis la Schleyer-komitato, i.a. por prepari la lanĉon de Schleyer-Jahrbuch (Jarlibro) kiu pristudos la vivon, agadon kaj verkaron de la aŭtoro. Literaturo pri Volapuko kaj de/pri Schleyer havebla ĉe: e...@aol.com.

RECENZOJ: Se vi havas recenzojn pri E-verkoj, vi povas disponigi ilin al E-legemuloj pere de la parto Recenzoj en la nova reta Katalogo de UEA. Se vi ne havas recenzojn, sed havas opiniojn pri iuj libroj kaj se vi ŝatus rekomendi aŭ malrekomendi ilin, vi povas uzi la funkcion Opinio.

BIBLIOTEKOJ: Nova rezulto de la kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn” estas, ke la universitata biblioteko de Babolsar, Irano, ricevis pakaĵon da libroj rilataj al Esperanto per la helpo de esperantistoj kaj Japana Esperanto-Instituto. La kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn” daŭras. Se vi interesiĝas aktive partopreni kaj per agado kaj per financa subteno, bonvolu kontakti la komisiiton de UEA: Aloísio Sartorato, rete: l...@yahoo.com.br. Vi ankaŭ rajtas sendi monon al UEA laŭ la kutimaj kanaloj kun la indiko “Fondaĵo Edukado/Esperanto en la bibliotekojn”.

STIPENDIO “Ivo Lapenna”, financata de la samnoma fondaĵo, starigita honore al la iama prezidanto de UEA, premias ĉiun duan jaron la plej bonan disertacion prezentitan por universitata diplomo kaj rilatantan al la internacia lingvo aŭ al la problemoj al ĝi ligitaj.

Ĉi-jare la stipendion gajnis Ana Luisa Stevens, kiu magistriĝis en Meksiko per hispanlingva disertacio pri la lernado de Esperanto pere de komputilo. Regularo por konkursi estas havebla ĉe la Fondaĵo “Ivo Lapenna”, Lendkai 111, Graz, Aŭstrio.

Tra la mondo

La Papo bondeziris Esperante

La 11-an de aprilo la papo diris la tradiciajn paskajn bondezirojn al la mondo. Ĉi-jare li parolis en 62 lingvoj kaj kiel kutime, jam la dekan fojon, li faris la bondezirojn ankaŭ en Esperanto.

En la placo Sankta Petro en Vatikano, meze de la pilgrimuloj, ĉeestis kiel kutime la grupo de esperantistoj por danki al la Papo pro la esperantlingva bondeziro kaj por montri, ke la Esperanta popolo ĉeestas.

La esperantistoj denove portis panelojn, kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La televidaj kameraoj plurfoje montris la grupon de esperantistoj kaj ankaŭ ilian reagon, kiam la Papo bondeziris en Esperanto.

En multaj landoj de la mondo oni bone vidis tiun okulfrapan reklamon (ankaŭ la redaktoro en Slovakio).

La ceremonion ĉeestis: Giovanni Conti, Giancarlo Baraldi, Giovanni Daminelli, Felice Sorosina, Vittorio Madella, Luisa Oberrauch Madella, Cosetta Bernardi, Patrizio Cilli, Giancarlo Rinaldo, Ambrosina Pavan Rinaldo, Elio Bonomolo, Ranieri Clerici kaj Isabella Leon Fonseca Clerici. La fotoj videblas sur la retpaĝoj http://www.ikue.org/pasko2004/pasko2004.htm.

Kolosa laboro de Mirinda Strigo

Meze de marto en Moskvo finiĝis la 9-a FaRo — intensa Esperanto-kurso por novuloj, gvidata de profesia Esperanta instruistino Irina Gonĉarova. La unikan kaj riĉenhavan kurson finis 13 homoj, kiuj dum dek vesperoj post plenŝtopitaj streĉaj labortagoj entuziasme venadis al la kurso, brile preparita de Irina.

Eĉ ne unu litero, vorto aŭ frazo estis skribita sur tabulo, en kajeroj aŭ ie ajn. Dum ĉiu leciono sonis nur Esperanto, kaj la gejunuloj senĝene paroletis, dialogis, ludis, kantis, komprenante preskaŭ ĉion. Ĉiu leciono enhavis riĉan vort- kaj gramatikmaterialon, okazis originalaj lingvaj ludoj kaj atentokaptaj situacioj. Por malstreĉiĝo sonis mildaj kantoj de rusiaj kantistoj. Brile! Preskaŭ ĉiulecione teamanoj — eksaj kursanoj de iamaj FaRoj, helpis pliriĉigi la Esperantan etoson. Neforgeseblaj estis la nomoj de la kursanoj, ekzemple, Just Sagaca, Juristo el Britio, Milda Tuŝi-Puŝi, Skulptistino el Usono. Fine multaj preferas lasi la nomon por la plia esperantista vivo. Tamen, tion la ĉarma, sed severa Mirinda Strigo (la instruistino) permesis nur post sukcesa plenumo de certaj taskoj fine de la kurso. Novaj freŝaj fortoj enfluas la moskvan Esperantan Klubon “MASI” kaj la rusian movadon. Post nelonga paŭzo la novbakitaj esperantistoj venos al la daŭriga kurso de Irina Gonĉarova. Glorinda laboro!

S. Smetanina

Amri Wandel en Brazilo

Amri Wandel, profesoro pri astronomio kaj fiziko, vojaĝis en marto al Brazilo okaze de scienca konferenco pri astrofiziko (pri nigraj truoj) en la sud-brazila urbo Gramado apud Porto Alegre.

Li vizitis la Esperanto-klubon en Rio (en la Kooperativo en Rio de Janeiro), kie oni festis tiam la naskiĝtagan feston de ĉiuj membroj, kiuj naskiĝis en februaro. Ĉeestis ankaŭ du kantistinoj kaj oni petis lin instrui al ili la israelan kanton “Hava Nagila”, kion li faris kaj hebree kaj Esperante. La klubanoj tre entuziasme kunkantis. Sur la fotoj maldekstre videblas la tuta kluba grupo, dekstre estas Amri Wandel kun tri knabinoj, unu el kiuj nomiĝas Zamenha: tial oni faris la foton sub la bildo de Zamenhof.

(Laŭ Amri Wandel)

Brazila televido

Adonis Saliba, komisionestro de la Amerika Komisiono, la 3-an de marto estis intervjuita de TV União Planetaria, kabla televido kiu elsendas siajn programojn en pli ol 35 grandaj brazilaj urboj.

Dum la unuhora intervjuo oni parolis pri diversaj temoj, pri disvastiĝo de esperantismo, pri la rekono de Esperanto, pri la laboro de Universala Esperanto-Asocio kaj la celoj de la Amerika Komisiono. La intervjuo estis tre sukcesa kaj la TV-estraro estas tre favora al Esperanto. Multaj el la dungitoj estas esperantistoj kaj Esperanto aŭdeblas en la koridoroj kaj operatoraj ĉambroj de la Televido. Poste la komisionestro vizitis la sidejon de Brazila Esperanto-Ligo.

E-kurso en Tibeta Nacia Instituto

Por subteni la E-movadon en Tibeto kaj helpi tibetajn esperantistojn, okaze de la Unua Esperanto-Kongreso de la Nordokcidenta Ĉinio en Lanzhou en Oktobro 2002 ĉinaj esperantistoj decidis kontribui al disvastigo de Esperanto en Tibeto.

Multaj esperantistoj el la tuta lando monkontribuis kaj sinjoro Hu Xu kompilis kaj eldonis lernolibrojn. Bedaŭrinde pro la malsano sarso ne eblis plenumi tiun mision en la lasta jaro.

Ĉi-jare la 6-an de marto finfine oni sukcesis okazigi Esperanto-kurson en la Tibeta Nacia Instituto. 47 tibetaj studentoj sin anoncis por partopreni la kurson kaj ili diligente lernas nian lingvon. La kurson gvidas s-ro Wei Shan. Ĉinaj esperantistoj esperas, ke la plej elstaraj el la tibetaj E-kursanoj povos aperi dum la 89-a UK en Pekino.

Wei Shandong

Forpasoj

Adolf BURKHARDT (1929-2004) Post longa malsano pro kancero forpasis Adolf Burkhardt, la 2-an de aprilo 2004. La germana luterana pastro estis jam frue aktiva en la ekumena movado kaj fariĝis prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia (unuafoje ekde 1961). El lia traduka laboro elstaras precipe tiu por la kristana kantlibro Adoru, verko kiu estas rezulto ankaŭ de lia granda administra penado. Danke al li Germana Esperanto-Biblioteko longe havis hejmon kaj prizorgon en la diversaj oficloĝejoj de la pastro, kiu multe bibliografiis. Post pli ol dudek jaroj, en 1989, la urba biblioteko de la sudgermana Aalen transprenis ĝin, subtenante la kolekton komune kun Germana Esperanto-Asocio. Adolf Burkhardt restis ĝia direktoro. Esperantistoj kaj neesperantistoj vaste rekonis la agadon de Adolf Burkhardt. Interalie, la germana ŝtato en 1992 donis al li la Federacian Meritkrucon, UEA en 2003 faris lin Honora Membro, kaj ankoraŭ en januaro 2004 okazis honorigo en la paroĥa domo en Weilheim an der Teck.

José María BERNABEU FRANCO (1920-2004), esperantisto de 1936, mortis en Callosa de Segura (Hispanio) en aprilo 2004 (laŭ Tonyo de Barrio).

Harold BROWN (1925-2004) mortis la 10-an de marto 2004 post denova apopleksio. Li verkis multajn librojn kaj artikolojn en Esperanto kaj prelegis (laŭ Kerstin Rohdin). Li loĝis en Högsby (Svedio).

Stanley Neil GLASS (1947-2004) mortis la 10-an de februaro 2004 en Sankta-Luiso (Misurio, Usono), pro sia tria koratako. La psikologo esperantistiĝis en 1992 kaj fariĝis konata interalie kiel helpanto pri Macintosh-problemoj (laŭ Ron Glossop).

Margaret KENNEDY (1910-2004), antaŭe Margaret Jay, mortis la 13-an de marto 2004. La dumviva membro de UEA kaj ILEI el Bishop Auckland (Britio) aliĝis al la brita asocio en 1935 kaj estis prezidantino de 1941 ĝis 1948. Ŝi estis la vidvino de David Kennedy, iama vicprezidanto de UEA.

Stanley D. NISBET (1912-2004), Delegito kaj fakdelegito pri edukado en Glasgow (Britio), mortis la 14-an de aprilo 2004.

Petko Petrov ARNAUDOV (1931-2004), iama bulgara Ĉefdelegito de UEA, mortis la 31-an de marto 2004. La honora membro de la Asocio de Bulgaraj Matematikistoj estis interalie prezidanto de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (laŭ Grozdenka Filipova).

Oszkár PRINCZ (1947-2004), ĉefsekretario de Hungara Esperanto-Asocio, mortis la 11-an de aprilo 2004 pro koratako en vagonaro hejmenveturante. La Delegito kaj fakdelegito, dumviva membro kaj eksa estrarano de UEA (1989-1992) direktoris vojaĝagentejon kaj laboris dum tridek jaroj en diversaj funkcioj de la Esperanto-movado, interalie kunmetis kaj aperigis Esperanto-lernolibrojn por ekzamenkandidatoj (laŭ Ada CSISZÁR).

Usko TUOMISTO (1933-2004), membro en Ylöjärvi (Finnlando), mortis la 2-an de marto 2004.

Afrika Kapitalo kreskas

La agado de UEA en Afriko jam de 24 jaroj ne estus ebla se membroj ne kontribuus al Fondaĵo Afriko.

La jaroj inter 1985 kaj 1995 estis la “oraj jaroj”, kiam donacoj al la fondaĵo atingis ĉiujare 20 000 eŭrojn. Post la oraj jaroj venis la sobraj jaroj. Afrikanoj komprenis tion kaj kun grandaj klopodoj apartigis iom el siaj etaj enspezoj por ke la agado ne mortu. UEA fondis Afrikan Kapitalon (laŭ la modelo de la Azia Kapitalo de UEA), kies rento donas bazan enspezon.

Finprilaborinte la kontojn por la estrara raporto 2003, ni vidas ĝojigan kreskadon de tiu kapitalo. En 2002 Fondaĵo Afriko ricevis donacojn de 4 533 eŭroj. Je 1-1-2002 Kapitalo Afriko enhavis 12 749, en 2002 ĝi enspezis 11 797, je 1-1-2003 ĝi enhavis 24 546 eŭrojn. En 2003 Fondaĵo Afriko ricevis donacojn de 3 500 eŭroj. En 2003 Kapitalo Afriko enspezis 23 110 eŭrojn, je 1-1-2004 ĝi enhavis 47 656 — kaj nun, kelkajn monatojn poste, ĝi kreskis trans 50.000 eŭroj. La tuj sentebla efiko estas ke en la buĝeto 2004 aperas enspezo pro rento de ĉ. 1 500 eŭroj. Tiu rento en 2003 estis 1 094 eŭroj.

Plia paŝo sur tiu vojo estas “Fondaĵo Hans”, fondita en 2003 de la familianoj de Hans ten Hagen. Li estis dum sia tuta vivo ege aktiva esperantisto, interesiĝis precipe pri instruado, administrado kaj... Afriko. Kiel memor-statuon la familianoj apartigis 50 000 eŭrojn. La ekzemplon jam sekvis alia nederlanda familio. Rezulte 100 000 eŭroj komencas en 2004 doni renton de 4 000 eŭroj por edukado de Esperanto-instruistoj en Afriko.

Hans Bakker