Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 6

Malferme

Pluraj kialoj por iri al Ĉinio

Restas nur kelkaj semajnoj ĝis la 89-a UK en Pekino. Pri tio, kiel statas la preparoj kaj kio atendas nin post la Granda Muro, intervjuis Marko Naoki Lins du kompetentajn homojn: la Ĝeneralan Direktoron de UEA Osmo Buller kaj la Konstantan Kongresan Sekretarion Clay Magalhães.

Duan fojon post 1986 la UK gastos en Ĉinio, denove en Pekino. Bonvolu rakonti koncize pri la loko, ejo kaj la ebloj.

Magalhães: La kongresejo estas nova, kun ĉiuj modernaj ekipaĵoj kaj homamika disdivido de la spaco. Ĝi situas en strategia loko, ĉe unu el la plej gravaj vojoj de la urbo kaj ligita kun du altkomfortaj hoteloj.

Kiuj estas la plej grandaj diferencoj inter Ĉinio de 1986 kaj tiu ĉi jaro?

Magalhães: Mi ne estis en Ĉinio antaŭ mia unua vojaĝo pasintjare, sed Pekino bele impresis min. Ĝi estas tre moderna urbo kiu harmonie vivas kun sia pasinteco.

Buller: Mi estis en Pekino en 1986. Kiam mi revenis en 2001 por esplori reokazigon de UK, nur la famaj historiaj vidindaĵoj atestis, ke tiu moderna urbego tamen estas la sama, kie ni jam unufoje kongresis. Estis vere malfacile imagi tian ŝanĝegon en nur 15 jaroj.

Bonvolu rakonti iomete pri la specialaĵoj de la programo.

Magalhães: La artaj aranĝoj estos ĉine kaj azie orientitaj kaj ankaŭ la kongresa temo Lingva egaleco en internaciaj rilatoj tuŝos apartaĵojn de la regiono, i.a. kadre de la Nitobe-simpozio. Eble la ĉefa specialaĵo tamen estos la ekskursoj. Ili estos abundaj kaj konatigos kun historio, naturo, kulturo kaj modernaj flankoj de Ĉinio. Plia kialo iri al Ĉinio estas konatiĝi kun ĝia kuirarto. La Pekina anaso estas delikataĵo, kiun ĉiu ne-vegetarano nepre gustumu. Tamen, ankaŭ vegetaranoj absolute ne malsatos!

Kun kiom da partoprenantoj vi kalkulas?

Buller: La 13-an de majo estis 1488 aliĝintoj el 49 landoj. La nombro kreskos ankoraŭ eble je 200-300.

Kio igos la ĉi-jaran UK speciala? Ĉu ĝi estos speciale ĉina aŭ azia?

Magalhães: Ĉiu UK estas speciala. Per Esperanto eblas ekkoni aliajn homojn kaj kulturojn sen lingvaj ĝenoj. Tio evidentiĝas precipe dum UK-oj. Ĉinio estas lando kun kulturo pli malnova ol tiu de okcidento, sed, iagrade, malfacile enirebla. La kono de okcidentanoj pri Ĉinio estas supraĵa kaj ŝablona, sed dum la UK eblos pli profundaj kontaktoj kun ĝiaj kulturo kaj la kutimoj de la popolo. Kaj ankaŭ ĉinoj havos la eblon ekkoni, renkonti eksterlandanojn. Imagu kiel bela estos la etoso, kiam tiom da diversaj personoj interkonatiĝas! La UK estos ĉina, kun kelkaj elementoj tutaziaj.

Buller: Ĝi estos ĉina jam pro tio, ke ĉ. duono de la kongresanoj estos ĉinoj. Krom ke ili estos pli multnombraj ol en la unua Pekina UK, ankaŭ lingve ili estas pli maturaj ol en 1986, kiam la movado en Ĉinio estis apenaŭ naskiĝanta. Ke du trionoj de la kongresanoj estos azianoj, faros la Pekinan UK ankaŭ azia.

En Gotenburgo oni povis la unuan fojon virtuale ĉeesti la UK-on. Ĉu vi antaŭvidas ion similan aŭ ion absolute novan?

Buller: La retejoj www.uea.org/kongresoj/u﹍k2004 kaj www.espero.com.cn/uk2004 jam nun havas multe da materialo. Dum la kongresa semajno oni sekvu la ĉi-lastan adreson por virtuale ĉeesti.

De tempo al tempo oni aŭdas pri novaj Sarso-kazoj en Pekino. Kiel reala vi taksas la danĝeron de tiu malsano por la kongresano?

Magalhães: La ĉinaj aŭtoritatoj certe, surbaze de pasintjaraj spertoj, efike zorgas por ke ne aperu nova epidemio. Nun, meze de majo, oni ankaŭ ne plu aŭdas pri novaj suspektaj kazoj. Mi mem denove iros al Ĉinio fine de majo kaj estas tute trankvila. Estas tamen fakto, bedaŭrinde, ke la pasintjara epidemio malfavore influis la aliĝojn.

Kiajn ideojn vi havas por atentigi la publikon kaj la gazetaron pri la UK?

Buller: Indas emfazi ĝuste tion, ke la UK okazos en Ĉinio, lando kun ĉiam pli ŝlosila rolo en la monda vivo kaj pozitive scivolema pri potencialoj de Esperanto en internacia rilatado. Se temas pri la ĉina gazetaro, ĝian atenton sendube altiros la jama subteno de ŝtataj eminentuloj al la UK kaj ilia persona ĉeesto en kongresaj aranĝoj.

Kiun lokon havas la UK en la tuta Esperanto-movado? Kio estas ĝia signifo? Kiujn impulsojn vi atendas de la UK por la regiona E-movado?

Magalhães: UK estas la plej grava okazaĵo en la movado, ĉar ĝi kunigas la plej grandan nombron da esperantistoj en la jaro. Dum ĝi la gvidorganoj de UEA decidas pri la estonto de la organizita movado kaj preskaŭ ĉiuj asocioj, grupoj kaj rondoj kunsidas, sur neŭtrala tereno. Post la UK, krom eble ankaŭ financa profito, la regiona movado havas homajn profitojn. Multaj, kiuj iam aŭdis pri Esperanto kaj kredis ke ĝi fariĝis morta lingvo, vidas konvinke, ke ĝi vivas kaj bonfartas. Tio kuraĝigas ilin kaj ili aldoniĝas al nia movado. UK-oj estas bonega ŝanco montri al la aŭtoritatoj, ke ni estas seriozaj, kio estas kondiĉo, por ke ili estu pretaj helpi la lokan movadon.

Buller: La Pekina UK ricevos ekstran signifon pro tio, ke tie oni elektos novan Estraron de UEA. Ankaŭ tial esperantistoj ligas kun ĝi grandajn esperojn.

Resume: kial oni partoprenu la UK-on 2004?

Buller: Ĉar nenio estas kiel UK kaj certe ne kiel UK 2004.

Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno 75-jariĝas

En oktobro la Aŭstria Nacia Biblioteko festos per simpozio la 75-jariĝon de la Esperanto-muzeo en Vieno, kiu en 1929 fariĝis sekcio de tiu renoma biblioteko. La organizon de la aranĝo subtenas Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Esperanto-Instituto en Hago. La evento estis por ni okazo paroli kun la gvidanto de la “Esperanto-muzeo kaj Kolekto por Planlingvoj”, Herbert Mayer, kiu informas pri la evoluo de tiu instituto dum la lastaj jaroj.

En la lastaj tri jaroj okazis gravaj ŝanĝoj por la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Fakte temas pri speco de privatigo, oni diras.

Ne estas “privatigo” en la vera senco de la vorto. La Esperanto-muzeo (ekde nun ĝia oficiala nomo) estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko, unu el la plej renomaj bibliotekoj en Mez-Eŭropo. Kaj ĝin oni administras ekde 2002 laŭ privata juro. La havaĵo de la biblioteko restos ĉiam posedaĵo de la ŝtato, sed la bibliotekistoj laborantaj tie fariĝis dungitoj de speco de firmao kaj ne plu de la ŝtato. Kompreneble la necesa mono venas daŭre de la ŝtato, ĉar ne ekzistas biblioteko, kiu povus produkti gajnon.

Kiel vi taksas tiun evoluon?

Kompreneble rezultis el tio konsekvencoj por la dungitoj. La entrepreno spertis nov-organizon kaj la muzeo devis trovi sian lokon en la novaj strukturoj. Nun ni povas fari la unuan bilancon: La ŝanĝoj por ni estas tre pozitivaj. Ni ne nur sukcesis gardi la antaŭan statuson, sed firmigi provizoraĵon: la tria labor-posteno, kiun ni ricevis nur provizore en 1995, fariĝis definitiva. Tri personoj deĵoras nun en nia instituto. La ŝtato do financas Esperanto-muzeon kun biblioteko, kiu estas la plej granda kolektaĵo por planlingvoj.

Vi ĝuas do specon de privilegio. Krom UEA estas nur malmulte da Esperanto-organizoj kun pli da dungitoj. Por kio vi uzas tiun laborforton?

Nu, unu plentempa posteno konsumiĝas komplete por la rilato kun la publiko. Ekzemple en 2003 ni havis 2600 vizitantojn de la muzeo kaj estis proksimume 400 homoj, kiuj utiligis nian bibliotekon. Ni respondas rete kaj telefone diversajn demandojn pri Esperanto. La vizitantoj estas grandparte neesperantistoj, kiuj volas havi informon pri nia lingvo. Informante ni tiel varbas por Esperanto — kaj pro la fakto, ke la plejmulto venas el eksterlando, nia varbado efikas ankaŭ por foraj landoj. Kaj krom muzeo, nia instituto estas biblioteko. Kiel parto de la Nacia Biblioteko ni estas tute integritaj en la necesa moderniga evoluo. Nia celo estas komputile katalogi ĉiujn niajn havaĵojn: ĵus ni finis la retrospektivan laboron de la kataloga datumbanko TROVANTO, kiu dokumentas niajn librojn, broŝurojn, manuskriptojn, muzikaĵojn ktp. Ekde somero enestos ankaŭ niaj revuoj. Per tio ni atingos preskaŭ 40 000 rikordojn, t.e. 40 000 dokumentojn. Sed grandaj taskoj atendas la prilaboron, ekz. la komputila enkatalogigo de niaj 20 000 fotoj kaj de niaj 2000 muzeaj objektoj.

Ĉu la publiko utiligas tiajn katalogojn?

Klara respondo: jes. TROVANTO estas atingebla en interreto kaj ricevas monate proksimume 1000 vizitojn. Tio jam estas sufiĉe bona stato. Sed ju pli da homoj konstante konsultas TROVANTOn, des pli nia graveco interne de la Nacia Biblioteko akcentiĝas.

Kiel vi pritaksas la estontecon de via instituto?

Se mi rigardas la evoluon de nia instituto, mi havas tute pozitivan opinion. Kiam mi ekdeĵoris en 1985, nia instituto estis rigardata interne de la biblioteko mem kiel strangaĵo. Tiuepoke estis terura situacio. Mi ankoraŭ bone memoras, ke estis konstantaj mokoj de miaj kolegoj-bibliotekistoj pri tiu stranga muzeo ie en subtegmentejo de la Kortega Kastelo. Hodiaŭ — du jardekojn poste — ni estas tute plenrajta instituto, kiun oni ne plu honte kaŝas, sed prezentas al la publiko. Kronos tiun evoluon la translokado al renovigita baroka palaco, antaŭvidita por la venonta jaro. Tie ni havos malgrandan, sed tute modernan kaj informan muzeon pri Esperanto — kaj sufiĉe da loko por nia konstante kreskanta libraro.

Kiel vi vidas la rilaton inter la Esperantomuzeo kaj la Esperanto-movado?

Mi vidas tiun rilaton kiel simbiozon. La vivo de forta Esperanto-parola komunumo estas parto de nia ekzistorajto. Ni havas grandan intereson, ke ĝi floru kaj prosperu. Aliflanke la Esperantomuzeo en sia funkcio kiel unika planlingva biblioteko ofertas valorajn servojn al la kulture interesitaj esperantistoj. Sed ni estas nemovada instanco kaj devas konduti kiel tia. Tio havas ankaŭ konsekvencojn en nia publikrilata laboro.

Publikrilata laboro, varbado kaj informado estas esencaj taskoj de la Esperanto-parola komunumo. Kial via statuso de nemovada instanco havas konsekvencojn ĝuste sur tiu tereno?

Kiel mi diris, ni informas multajn diversnaciajn vizitantojn pri Esperanto. Sed mi devas atentigi pri principo de ŝtata entrepreno: Nia tasko ne estas varbi por Esperanto, sed dokumenti kaj informi pri la faktoj. Tamen grandparte informo pri Esperanto estas samtempe varbado. Ni klopodas forigi tiujn trivitajn antaŭjuĝojn kontraŭ nia lingvo kaj celas prezenti ĝin en objektiva kaj samtempe tre pozitiva maniero.

Ni ne forgesu, ke ĝuste la fakto, ke ni estas parto de la Nacia Biblioteko, donas al ni regule la eblojn elpaŝi al la publiko. Ni partoprenas preskaŭ ĉiujare grandajn ekspoziciojn kaj per tio rikoltas eĥojn en la amas-komunikiloj neatingeblajn ekzemple per gazetara servo.

La Esperantomuzeo ofertas al la esperantistoj kaj ĉiu interesito kulturan instrumenton, nome plene funkciantan modernan bibliotekon, kiun en tiu formo la Esperanto-movado ne povus financi, precipe ne dum tiom longa tempo.

La Esperantomuzeo festos en 2004 jubileon kaj vi planas organizi simpozion en tiu ĉi jaro.

Jes, jam 75 jarojn ni estas parto de la Nacia Biblioteko. Tio estas unika fakto en la historio de Esperanto. Nur dum la tempo de la nazia reĝimo nia instituto estis fermita — kaj ĝuste tion ni memorigos per la simpozio okazonta la 8-an kaj 9-an de oktobro en la Nacia Biblioteko en Vieno. La titolo de la simpozio: Esperanto en la Uragano de la Ideologioj. Ĉefpreleganto estos Ulrich Lins, la korifeo pri tiu temo. Sed la temaro ne estos tute historia. La prelegantoj, inter ili la lingvisto profesoro Heiner Eichner, Detlev kaj Vera Blanke, Claude Piron kaj Vilmos Benczik, eminenta specialisto pri komunikada teorio, tuŝos la temon ne nur el pure historia vidpunkto, sed trovos konekson al la hodiaŭo kaj la hodiaŭa situacio de nia lingva komunumo. Dum la simpozio ni honoros ankaŭ la filinon de la majstro Lidia Zamenhof, kiu fariĝus ĉi-jare centjara, kaj en soleno prezentiĝos la eldono de ŝia Plena Verkaro editorita de Bernhard Westerhoff. La simpozion apogas UEA kaj Internacia Esperanto-Instituo en Hago, pro kio ni kore dankas. Paralele okazas: “Internacia Esperanto kurso laŭ la rekta metodo”.

Kontaktoj: Esperanto-muzeo, Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 Wien. Tel. +43/1/53 55 145, rete: p...@onb.ac.at. Hejmpaĝo kaj aliro al TROVANTO: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm.

[FORIGITA!: bildo]

La ekspozicia salono de la Esperantomuzeo.

Esperanto en amaskomunikiloj

La ĉi-jara aprilo estis speciale sukcesa monato rilate raportadon pri Esperanto en amaskomunikiloj.

Germanio estis fekunda tereno por pri-Esperanta raportado: Krom pluraj artikoloj en tre renomaj kaj eldonkvantofortaj gazetoj, dufoje oni raportis en televidaj elsendaĵoj. La germanfranca kulturkanalo Arte prezentis partoprenantojn de la marta TEJO-seminario en Bruselo kaj la edukkanalo 3sat diskutigis Esperanton kiel alternativon por la lingva demando en Eŭropo.

Specialan dankon meritas la Esperanto-novaĵportalo EsperantoLand (www.esperantoland.org) de Lu Wunsch-Rolshoven el Berlino, kiu tre profesinivele kampanjis gazetare por la germana paska Esperanto-aranĝo PSI. Rezulto: notico pri la aranĝo de la germana novaĵagentejo dpa, kiu sekvigis plurajn noticojn en germanaj gazetoj. Kontinue raportas pri Esperanto aŭ esperantistoj ankaŭ pluraj francaj gazetoj. Aprile Ouest France kaj la franca novaĵagentejo AFP raportis pri Zef, bretona esperantisto kiu volas dum la venontaj monatoj bicikli tra Eŭropo ĝis fora Siberio. Ankaŭ germana gazeto raportis pri tio. Sojle al la plilarĝigo de Eŭropa Unio la lingva temo estis vaste prezentita en eŭropaj gazetoj. Pluraj artikoloj menciis Esperanton, ĉu kiel seriozan, ĉu utopian alternativon. La raporto de Dell’Alba pri plurlingvismo en la Eŭropa Parlamento kaj ĝia sugesto pri Esperanto ankaŭ estis temo en Sunday Herald, BBC News kaj Euractiv.com.

La vjetnama novaĵagentejo AVI raportas pri tutmonda kvizo organizita kvaran fojon por esperantistoj. Ankaŭ legantleteroj aperis en renomaj gazetoj. Irlanda Irish Times, brita Financial Times, germana Süddeutsche Zeitung kaj itala La Stampa publikigis reagojn de esperantistoj.

La daŭra afiŝado de Esperanto-rilataj artikoloj en la retlisto Reago (groups.yahoo.com/group/reago) ebligas la tujan reagon de esperantistoj el la tuta mondo al tiuj artikoloj. Videbla sukceso estas la publikigo de legantleteroj. Vi estas bonvena aliĝi al Reago. La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: www.lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton).

Bedaŭrinde ni ne sukcesas — malgraŭ interreto — trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Precipe la ekstereŭropa kaj nordamerika gazetaro estas subreprezentata. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro

ESTRARA RAPORTO 2003

UEA en 2003

Memoro kaj prognozo

Raportas la respondecaj estraranoj kaj iliaj komisiitoj; redaktis Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

La Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro dum la aprila estrarkunsido. Supre: Andrej Grigorjevskij, Humphrey Tonkin, Lee Chong-Yeong, Osmo Buller, Gbeglo Koffi, Radojica Petrović (observanto, ILEI). Sube: Renato Corsetti, Ans Bakker-ten Hagen, Ivo Osibov, Sonja Petrović (observanto, TEJO) kaj Michela Lipari.

Enkonduko

Karaj membroj,

Estrara Raporto estas nur enrigardo kaj resumo de la abunda laboro de la Asocio dum la jaro, de la vidpunkto ĉefe de la respondecaj estraranoj. Tiuj estraranoj raportas ĉu abunde ĉu malabunde, kun forgesoj aŭ sen forgesoj, kaj la redaktoro (en la lastaj du jaroj la Vicprezidanto Humphrey Tonkin) bezonas ne nur tempon por la fizika laboro sed ankaŭ mensan energion por enŝtopi forgesitaĵojn kaj (eĉ pli malfacile) ellasi informojn kaj observojn ofte interesajn kaj atentindajn, sed tro ampleksajn por la paĝolimo. Vi do rigardas ĉi tie nur palan bildon de la abunda laboro de via Asocio.

Malfacile tamen estas decidi, kio estas la aŭtentika laboro de la organizaĵo nomata Universala Esperanto-Asocio, kaj kio estas la laboro de ĝiaj ordinaraj membroj, aŭ evoluoj de la Esperanto-movado ekster la kadro de la Asocio. Dum la malnovaj kaj tradiciaj strukturoj de laboro — membroj, kotizoj, leteroj, presitaj tekstoj, poŝtaj voĉdonoj, cirkuleroj, fakaj asocioj, eĉ tradiciaj landaj asocioj — forfalas antaŭ la novaj — retmesaĝoj, retpaĝoj, retaj informoservoj, diskutejoj, elektronaj mendoj, porokazaj kunlaboroj — fariĝas eĉ pli malfacile distingi la asocian laboron disde la movada ĝenerale. Kaj eĉ nia Asocio kaj la movado, kies parto ĝi estas, pli kaj pli proksime kunfandiĝas.

Sekve, la nuna raporto, kvankam ni klopodas klare indiki, kiu respondecis pri kio, ne ekskluzivas pli ĝeneralajn iniciatojn kaj agadojn ekster la tuja respondeco aŭ iniciato de la Estraro de UEA. Kvankam nia atento restas ĉefe sur la jaro 2003, ni ankaŭ konscias, ke tiu ĉi estos la lasta raporto de la nuna estraro, ĉar okazos elektoj de nova komitato kaj nova estraro en 2004. Pro tio, ni ankaŭ ĵetis atenton al tio, kion ni raportis en antaŭaj jaroj, kaj donas etan superrigardon de la taskoj farendaj en la lastaj monatoj de la nuna mandato kaj la nova deĵorperiodo de nova Estraro.

Kio do, pri la jaro 2003? Ĉu sukcesa por UEA kaj la Esperanto-movado? Sukcesa en pli granda kadro, sed plena, aliflanke, de malgrandaj misoj....

Jaro de tre granda informa laboro, sed samtempe jaro de tro oftaj etaj administraj problemoj en la laboro de la Estraro kaj la Centra Oficejo.

Vi certe trovos, ke informado dum la jaro 2003-a rikoltis la unuajn fruktojn de la bona preparlaboro de la pasinta periodo. Aperis artikoloj en granda usona revuo kaj en brita gazeto kun la sekvo, ke ĉi tiuj artikoloj estis ree kaj ree presataj tra la mondo (oni parolas foje pri kultura imperiismo en la amasmedioj, sed en ĉi tiu kazo ĝi estis avantaĝa al ni!). Aperis ankaŭ tutpaĝaj anoncoj en grandaj eŭropaj ĵurnaloj danke al la subteno de konata mecenato de la movado. La Brusela Komunikad-Centro gvidis esperantistojn pri kelkaj informkampanjoj, kun konsiderinda rikolto da artikoloj kaj artikoletoj en multaj lokaj kaj naciaj gazetoj. En Bruselo oni komencis atenti pri ni, kaj la sekvoj estas kroniko legebla en la ĉi-jaraj revu-numeroj.

Kvankam la eŭropa agado estas grava, ĉar la vastiĝanta Eŭropa Unio estas la plej intensa ekzemplo de novaj formoj de regiona kunlaboro, en kiuj Esperanto devus havi sian rolon, en ĉi tiu periodo de tutmondiĝo ankaŭ la Esperanto-movado tutmondiĝas. La lastaj informoj, kiuj atingas min parolas pri la komenciĝanta movado en Paragvajo kaj Indonezio.

La daŭrajn problemojn de administrado multaj membroj spertis. Feliĉe, multaj el tiuj problemoj estas nun survoje al definitiva solvo. Ili ja havis ankaŭ pozitivan flankon, ĉar ili sukcesis konvinki eĉ niajn tradiciulojn pri la neceso refari ĉiujn komputilajn programojn de la Asocio, kaj tio ekokazis. Ĉu vi jam vidis la pozitivajn flankojn de tio, mi ne tute scias, sed certe la oficistoj jam vidis ilin. La komputila sistemo de UEA estis projektita kaj grandparte farita antaŭ kelkaj jardekoj kaj poste daŭre ĝisdatigata kaj iel subtenata per novaj lambastonoj. Ĝi tre bone servis la asocion dum longa tempo, sed ni forsalutas ĝin, kaj danke kaj kun iom da senstreĉiĝo. Kaj la libroserva parto de la nova programaro kaj tiu de la Universala Kongreso jam funkcias, kaj aliaj partoj estas nun farataj. En 2004 espereble sekvos solvo de la problemoj de la financa administrado de la Asocio. Mi ne volas nei, ke ĝi spertis malfacilaĵojn dum la pasintaj jaroj, kaj mi ree pardonpetas pro ili kaj dankas ĉiujn pro la tre granda komprenemo.

La finiĝinta jaro 2003-a estas karakterizata ankaŭ de vasta debato en pluraj forumoj de UEA pri la vojo irenda dum la venontaj jaroj kaj pri la uzo de la financaj rimedoj. La Komitato alprenis pasintjare en Gotenburgo saĝajn decidojn, kies efikojn ni vidos en la daŭro de la venontaj jaroj. Tiuj decidoj ĉefe rondiras ĉirkaŭ konceptoj de stabileco, kaj de konservado de nia potencialo por daŭra agado en la estonteco.

Tiun estontecon la Asocio ĝenerale komencas fronti per pli optimisma rigardo, ĉar ni finfine komprenis ke tio, kio malkreskas, estas la kutimo pagi sian kotizon, dum tio, kio reale kreskas estas la nombro de homoj, kiuj lernas kaj praktikas Esperanton. Ni ankoraŭ ne trovis la plej bonan manieron plene ligi ilin al la tradiciaj strukturoj, sed eble tio ankaŭ ne plene necesas: ja la tradiciaj strukturoj devas ŝanĝiĝi. Kiel ekzemple vi interpretus la informon, ke UEA havas neniun membron en Indonezio, sed ke dek indonezianoj registriĝis kiel kutimaj legantoj de la retpordego Ĝangalo? La tuja penso de mi, malnova movadano, estas: ni sendu al ili cirkuleron por ke ili aliĝu, pagu sian kotizon kaj ricevu siajn membromarkojn. Mia dua penso estas, ke ilia laboro estas grava, en aŭ ekster la Asocio, kaj nia ĉefa tasko estas liveri al ili la rimedojn por informi, instrui kaj utiligi — tiuj tri ĉefaj taskoj preskribitaj en la Strategia Laborplano de nia Asocio — tiel ke ili povu iom post iom roli kiel plene potencaj, plene kontribuaj, kaj plene aktivaj membroj de nia eksterordinara rondo tutmonda.

Renato Corsetti, Prezidanto

Kunlige kun la kompilado de la Estrara Raporto, oni utiligis diversajn ampleksajn raportojn pretigitajn kiel normalan parton de la laboro sed tro detalajn por aperigo tie ĉi. Tiuj kiuj deziras legi pli detale tiujn raportojn povas sin turni al la retejo de UEA, kie ili trovos:

La Afrika Agado en 2003: Tamenaj klopodoj, raporto de UEA-estrarano Gbeglo Koffi.

Esperanto kaj Sporto en 2003, raporto de UEA-estrarano Gbeglo Koffi.

Fakaj Asocioj dum la jaro 2003, raporto de komisiito de UEA pri faka agado Marija Beloŝević.

Jarraporto de la Internacia Ekzamena Komisiono UEA/ILEI, 2003, verkita de Duncan Charters, Prezidanto, IEK.

1. La laboro

1.1. Planado

La laboro prezentata en tiu ĉi raporto de la estraro estas kompreneble rigardebla tra la prismo de la laborplano. La unua frazo de tiu labor-plano (la Strategia Plano de UEA) diras, ke la Asocio celas grupigi la uzantojn de Esperanto, kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo. La jaro 2003 prezentis grandajn defiojn al tiu agado por pli justa mondo, tiel farante nian laboron eĉ pli necesa kaj pli urĝa ol antaŭe.

Dum la jaro, la estraro, sub la gvido de nia prezidanto (kiu respondecas en la estraro pri la fako Planado), aparte emfazis en sia laboro la ĉefajn prioritatojn de la plano. En la raporto vi legas pri la progresoj en la tri agad-kampoj: informado, instruado kaj utiligado, kaj en la tri agad-direktoj: profesiiĝo, plijuniĝo, kaj tutmondiĝo. Ĉiuj ĉapitroj de la raporto estas bazitaj sur tiuj principoj.

Pri informado la plej granda sukceso estis la apero de favoraj informartikoloj kaj tutpaĝaj anoncoj en vaste legataj kaj vaste represataj gazetoj. La plej granda problemo restas nia nekapablo konvinki esperantistojn informi daŭre pri Esperanto per profesie produktitaj materialoj kaj starigi sistemon de informaj fakoj en ĉiuj landoj. La laboro de kelkaj individuoj kaj de kelkaj asocioj restas elstara (kiel vi vidos ĉisube), sed multaj pro la malfacileco de la tasko neniam akiris bonan nivelon de informado, kaj ankaŭ la speco de informoj, kiujn oni emas doni pri Esperanto suferis lastatempe pro la “morto” de ideologioj kaj utopioj. Esperanto, malgraŭ ĉio, restas unu el la grandaj utopioj — en plej pozitiva senco.

Nia klopodo doni al niaj Universalaj Kongresoj pli “klerigan” kaj “instruan” aspekton estas unu reago al tiuj ĉi bezonoj. La evoluigo de bonaj retaj rimedoj (elŝuteblaj dokumentoj, ekzemple) estas alia. Ankaŭ en la kampo de instruado la plej granda sukceso estas la definitiva konkero de la virtuala spaco. La interreto abundas je kursoj kaj aliaj materialoj en Esperanto, multe pli ol unu homo povas legi dum sia tuta vivo. La plej granda problemo restas la pli tradicia instruado kaj lernado: malfacilo konvinki gepatrojn kaj lernantojn antaŭ ol konvinki lernejajn instancojn havi pli vastan instruadon de Esperanto en lernejoj.

Se temas pri utiligado, ni povas diri, ke neniam antaŭe en la historio de la lingvo, ĝi estis tiom uzata en ĉiu momento de la tago kaj de la nokto en ĉiu angulo de la mondo. Reta dialogo per mesaĝoj, per babilejoj, kaj per aliaj retaj iloj estas tre, tre intensa en la nuna momento. Je iu ajn momento oni povas aŭskulti bonan Esperanton en sia hejmo per retigitaj radioelsendoj, kompaktaj diskoj, ktp. Granda problemo, tamen, restas la utiligado de Esperanto por praktikaj celoj, kiu ankoraŭ ne elkreskis el sia beba stato. Malgraŭ kuraĝaj iniciatoj la utiligo de Esperanto en la komerco, ekzemple, restas tre limigita.

Kunlige kun la problemoj de utiligado ni povas diri ke la samajn problemojn spertis profesiiĝo. Multaj elstaraj homoj sukcesaj en siaj profesioj lernas Esperanton kaj iĝas esperantistoj, sed profesiiĝo pere de la movado restas io marĝena.

Plijuniĝo de la movado progresas en videbla maniero en la evoluantaj landoj kaj en kaŝita maniero en la evoluintaj landoj, kie la junaj homoj lernas Esperanton sed ofte ne aperas en niaj renkontiĝoj, preferante sian virtualan mondon. La nuna raporto tamen donas bonan enrigardon al la intensa junulara agado.

Tutmondiĝo, kiel vi legas en aliaj partoj de la raporto (notinde pri Afriko), rekomencis sian marŝon ankaŭ rilate al Esperanto. Tiurilate la ĉefaj problemoj estas financaj, ĉar ni volus fari multe pli ol niaj rimedoj permesas — kvankam ankaŭ la malstabileco de nia nuntempa mondo malfaciligas vojaĝadon, metas barilojn antaŭ la profesiaj aspiroj, ekzemple de tiuj esktereŭropanoj, kiuj ŝatus labori en Roterdamo sed ne povas pro regionaj leĝaj limigoj, kaj daŭre forprenas tiun trankvilon kaj liberan tempon necesan por plene ĝui la plezurojn kaj defiojn de la esperantisteco.

1.2 Informado

Ne estas eble ene de unu malgranda raporta ĉapitro doni kompletan superrigardon de la abunda informa agado farita dum la jaro, sub gvido de la respondeca estrarano Andrej Grigorjevskij. Ĝi evoluis en plej diversaj manieroj — per rekta informa agado de la Centra Oficejo (aperigo de dokumentoj, distribuo de informoj, liverado de informmaterialo pere de la ĉiam ekspansianta retpaĝaro de UEA, kien aktivuloj povas sin turni por ricevi elŝuteblajn informilojn kaj dokumentojn en pluraj lingvoj), per la Brusela Komunikada Centro (projekto de Eŭropa Esperanto-Unio, sed financata ĉefe de subvencio de UEA), per la landaj asocioj (kelkaj el kiuj regule aperigas revuojn taŭgajn por ekstermovada distribuo, aŭ funkciigas Esperanto-kursojn, aŭ eldonas gazetarajn bultenojn), per la fakaj asocioj, kaj, precipe, per la simplaj membroj de la Asocio, kiuj entuziasme rebatas misinformojn en la gazetaro, verkas kaj publikigas siajn artikolojn pri Esperanto, agadas en lokaj grupoj kaj en lernejoj, kaj stimulas publikan debatadon pri Esperanto kaj pri lingva egaleco. En 2003 estis plene reaspektigita kaj rearanĝita la retejo www.uea.org, kiu ricevis pli modernan kaj profesian aspekton, preparitan de Dirk Bindmann, kaj je triono pligrandiĝis en sia informa enhavo.

Kaj la retejo de UEA ja ne estas la sola. Ekster la kadro de UEA, grava impulso por Esperanto-aplikado kaj informado en la reto iĝis du novaj sendependaj projektoj aperintaj en 2003: novaĵ-portalo Ĝangalo kaj Libera Folio. La unua strebis plenigi la niĉon de ĝenerala novaĵliverejo (kaj plenumas tiun rolon elstare), kaj la dua analizi movadajn problemojn kaj atentigi pri ili la publikon. UEA-temoj kaj membroj grave rolis en ilia informa plenigo, kaj ambaŭ retejoj ludis sian rolon en la debato ĉirkaŭ personaraj kaj strategiaj ŝanĝoj en UEA. La propra aplikada projekto de la informfako de UEA www.abonu.com daŭre funkciis en 2003 sen grandaj ŝanĝoj kaj iom post iom kolektis pli ol 1000 abonantojn. Stabile funkciis alia propra retprojekto de UEA, www.Esperanto.net, kiu restas la plej konata informa retejo pri Esperanto.

La plej rimarkinda eksterreta informa agado de la jaro evidente estis la pagata anonca kampanjo en gravaj eŭropaj tagĵurnaloj, okazinta meze de 2003 kaj financita de japana entreprenisto-esperantisto Miyoshi Etsuo. Verŝajne dank’ al ĝi kaj bone kunordigita agado de la Brusela Komunikada Centro la Universala Kongreso en Gotenburgo ricevis elstare bonan reeĥon en la mondaj amaskomunikiloj (vidu sub Kongresoj). La Gotenburga UK estis diskonigata tutmonde ankaŭ inter la esperantistoj, kiuj ne povis veni al Svedio. Por tio servis profesie preparita kaj ĉiutage aktualigata retejo, dediĉita al la kongreso.

Kvankam tiuj agadoj okazas pli-malpli sendepende de UEA (tamen ili ofte uzas informojn liveritajn de la Asocio), indas mencii la ĉiam fidelan kaj efikan agadon de tiuj, kiuj redaktas kaj distribuas nacilingvajn informilojn kaj periodaĵojn pri Esperanto, tiujn, kiuj prizorgas radioprogramojn en Esperanto, kaj tiujn, kiuj formulas kaj diskutigas la argumentojn kaj la strategiojn, kiujn ni bezonas por efike agadi kaj informadi.

1.3 Instruado

Konforme al interkonsento de 1990, la edukan kampon de UEA prizorgas Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj, laŭ kiu la estraro de UEA donis ankaŭ en 2003 financan subvencion al ILEI kaj akceptis inter si reprezentanton de ILEI, Mauro La Torre en la komenco de la jaro kaj Radojica Petrović, prezidanton de ILEI, ekde aŭgusto. ILEI prizorgas siajn sekciojn kaj reprezentantejojn en diversaj landoj, kunlabore, interalie, kun la kontinentaj kaj regionaj komisionoj de UEA, pere de kiuj ILEI alproksimiĝis al la instrua agado en landoj, kien ĝi antaŭe ne eniris (ekzemple Pakistano, Maroko, Dominika Respubliko).

La instruadon de lingvoj ĝenerale karakterizas rapida evoluo de instruteknologioj, kaj metodika progreso kun emfazo de edukado al interkultura kompetento. La Esperanto-edukado evoluas konforme al tiuj tendencoj. Interretaj kursoj kaj aplikoj en la kampo de interkultura edukado ne nur pliriĉigas la enhavon kaj rimedojn de Esperanto-instruado, sed ankaŭ malfermas novajn vojojn por disvastigi Esperanton interalie per kunlaboro kun ekstermovadaj kolegoj kaj institucioj.

Kadre de la projekto Lugatu-ssalam okazis kurso en Maroko, kaj subtene de Zaban-e-salam kaj la ILEI-Sekcio en Irano okazis kursoj en novembro en diversaj urboj en Irano por afganaj rifuĝintoj. Plie, la Biblioteko de la Universitato de Kabulo ricevis instrumaterialon en la araba kaj Esperanto. Kunlabore kun la branĉo Lernejoj por Evoluoj de Agado Espero kaj de Internacia Esperanto-Instituto, estis subtenata okazigo de Esperanto-kursoj en lernejo en Kolombio kaj esplorataj la ebloj en Albanio, Burundio, Mongolio kaj Tanzanio.

La strategia plano de UEA antaŭvidas daŭrigon de la kunlaboro UEA/ ILEI kun emfazo je (1) komputil-retaj kursoj kaj servoj, (2) pluevoluigo de ekzistantaj centroj por instruado de Esperanto, (3) produktado de lerniloj por landoj kaj lingvoj, kie ili mankas, (4) subteno al la projekto Interkulturo de ILEI, kaj (5) komuna laboro de UEA kaj ILEI por starigi programon de instruista trejnado. Jen la ĝisnuna progreso:

(1) Retaj kursoj pli kaj pli abundas. La Amerika komisiono jam havas propran sistemon de ofertataj retkursoj kaj ankaŭ la Afrika komisiono proponas ion en tiu kampo. La de ILEI-aŭspiciataj retejoj edukado.net kaj lernu.net disponigas multajn alirojn al lernado, kaj UEA daŭre instigas krei novajn aŭ traduki jam ekzistantajn kursojn en la lingvoj por kiuj ili ne ekzistas. Krome, kiel ni notas ĉi-sube, la Amerika komisiono de UEA lanĉis du instruprojektojn, KORE kaj NESTO, kunlabore, interalie, kun la ILEI-Sekcio en Brazilo. Ili kalkulas je vasta nombro de instruistoj-korektantoj.

(2) Pluevoluigo de ekzistantaj instrucentroj okazas per starigo de retejo pri Esperanto-centroj kaj kursejoj. Ĉe http://www.tejo.org/uea troviĝas informoj pri tiuj kursejoj — kalendaroj, programoj, ktp. Ĉiu respondeculo povas mem ĝisdatigi informojn pri sia kursejo aŭ turni sin al la afrika oficejo de UEA, a...@uea.org, kiu zorgas pri tio.

(3) UEA kaj ILEI spronas landajn asociojn havi ankaŭ surpaperajn lernilojn en sia nacia lingvo. Kvankam la eldona fako de ILEI plue klopodas por aperigo de novaj verkoj, en novaj lingvoj, neniu povis aperi en 2003. Tiu projekto havas propran hejmpaĝon: http://ikso.net/ilei/index.php?lingvo=eo. Revizio de la gvidilo de la internaciaj ekzamenoj estas pridiskutata. La periodaĵoj Juna Amiko kaj Internacia Pedagogia Revuo regule aperis en la jaro.

(4) La projekto Interkulturo (IK) signife evoluis, en kunlaboro ankaŭ kun TEJO (vidu sube). Lernejoj tra la mondo estas registritaj. Esperantic Studies Foundation disponigis subvencion al ILEI por la progresigo de la laboroj. IK nuntempe arigas 12 grupojn en 10 landoj; kunlaboras ankaŭ 19 grupgvidantoj el 17 landoj kaj 10 helpantoj en 7 landoj.

(5) Klopodoj por starigi la programon Trejnkurso pluiras. Por tio ILEI havas nun estraranon pri instruprogramoj. La jaro 2004 nepre alportos novaĵojn.

Krome, ni menciu aliajn aferojn, kiuj okazis ĉe la instrufako de UEA aŭ/kaj koncernas Esperanto-instruadon tra la mondo. En Svedio okazis la 36-a ILEI-konferenco, ĉe kiu elektiĝis nova estraro, kiun stiras prezidanto Radojica Petrović. ILEI lanĉis sian novan laborplanon kaj varbkampanjon por plivastigi la membraron. Ĝi starigis kunlaboran rilaton kun E@I, kun kiu ĝi lanĉis la projekton Flugiloj de Malfacila Vento, kiu celas instrukapabligon de junaj esperantistoj, kun rete atingebla metodika materialo kaj ekzamensistemo aplikebla rete kaj ĉe junularaj aranĝoj.

La de UEA eldonita libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker estas vaste uzata por prepari la ekzamenojn de UEA/ILEI, tiel ke ĝi atingis pintan lokon inter la plej vendataj libroj de la jaro en la Libroservo de UEA.

Renoviĝis la konsisto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) sub prezidanto Duncan Charters. Kontentige progresis la organizado de ekzamen-sesioj kaj kreado de novaj ekzamenoj laŭ profesiaj normoj. Fine de la jaro, la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro konsistis el 72 membroj el 31 landoj. Okazis kiel kutime ekzamen-sesio ĉe la Universala Kongreso. Aliaj ekzamen-sesioj okazis en Antananarivo (Malagasio) en aprilo, en Assoukopé kaj Lomé (Togolando) en aŭgusto, kaj en Aneho (Togolando) en decembro. Tamen, restas multaj problemoj ankoraŭ pritraktendaj. Gravas ke IEK elpaŝu por preni siajn respondecojn firme apogita de ILEI kaj UEA, kaj prilaboru ĝis realigo iniciatojn kiel la prioritata Ekzameno pri Instrukapablo de Esperanto.

Katalin Kováts, kiel redaktoro de Edukado.net kaj vicprezidanto de IEK, enretigadis informojn pri IEK kaj multajn specimenajn tekstojn elŝuteblajn de instruistoj kaj kandidatoj en pdf-formato. Tiuj tekstoj komencis prepariĝi dum la dua parto de 2003, ĉefe per kunlaboro de Bill Maxey, sekretario de IEK. Oni atendas almenaŭ ĉiujare aldoni novajn materialojn. En rilataj retlistoj de ILEI okazis ampleksaj diskutoj pri la sistemo, enhavo kaj principoj de ekzamenado, la prepariĝo de kandidatoj kaj rimedoj plifaciligi la preparon kaj ekzameniĝon. Partoprenis akademianoj, gvidanto de universitataj Esperanto-programoj, la eksa kaj nuna prezidantoj de ILEI, la prezidanto de UEA, kaj membroj de IEK. Ĉefe spronis pliprofundiĝon de la diskutado eseo de Maxey (vidu ĉe: http://www.ikso.net/ilei/ipr/opiniodemaxey.htm). Rezulte, pliklariĝis supozoj kaj atendoj de la koncernaj diskutantoj kaj la grupoj kiujn ili reprezentas — kio helpos ellabori la prioritatojn de IEK laŭ realeca programo konsekvenca kun niaj rimedoj kaj homfortoj.

En sia raporto pri IEK, d-ro Charters mencias i.a. la jenajn prioritatojn por 2004: Ellabori planon por krei kaj administri Ekzamenon pri Instru-kapablo de Esperanto; atenti la bezonojn de difinitaj grupoj kaj individuoj kiuj ne havas facilan aliron al rimedoj por prepari sin por la ekzamenoj; revizii la gvidlibron Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/ UEA; preparadi novajn ekzamenojn kaj evoluigi la programon laŭ profesiaj normoj.

Germain Pirlot daŭre kompilas liston de superaj instruejoj (universitatoj, institutoj, altlernejoj k.s.) kie Esperanto estas oficiale instruata. La listo certe ne estas ankoraŭ kompleta: kompletigojn oni sendu al g...@esperanto.org, de kiu la raporto estas havebla kiel 19-paĝa Word-dokumento. Laŭlande, okazas almenaŭ unu oficiala kurso en superaj edukejoj en Aŭstrio (3), Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉeĥio (2), Ĉinio (18), Germanio (5), Hispanio (2), Hungario (2), Israelo, Italio, Japanio (2), Korea Resp. (2), Kostariko (2), Litovio (3), Meksiko, Nederlando, Pollando (3), Rusio (4), Slovakio, Svedio, Usono (5) kaj Uzbekio — sume 63 en 23 landoj (43 en 20 landoj en 2002).

La kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn akiras ĉiam pli klaran strukturon, nun sub gvido de komisiito Aloísio Sartorato (l...@yahoo.com.br). La kampanjon partoprenas jam kelkaj centroj en la mondo, krom la Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio de Janeiro, kaj daŭre serĉas novajn kunlaborantojn kaj mecenatojn.

1.4 Faka agado

La faka agado de la Asocio okazas precipe pere de asocioj aliĝintaj al UEA aŭ kontrakte kunlaborantaj. Ĝi stimulas organiziĝon de apartenantoj al diversaj fakoj por praktike utiligi Esperanton en siaj respektivaj interesokampoj, por evoluigi la lingvon kaj pretigi ĝin por plene funkcii en ĉiuj aspektoj de la internacia vivo, kaj por prezenti ĝin kiel taŭgan komunikilon al neesperantistaj samfakuloj. Por ĝenerala interŝanĝo de opinioj estas uzata retlisto u...@yahoogroups.com. Marija Beloŝević, kiel komisiito pri faka agado ekde la mezo de 2003 (laborante sub gvido de Ivo Osibov, estrarano pri faka agado), kontaktadis la fakajn asociojn, kolektis informojn pri iliaj agado kaj problemoj, partoprenis iliajn listojn, komencis ordigi datumbazon pri ili, kaj provizis informojn pri ili al la (reta) Vikipedio. La nombro de la fakaj asocioj kiuj kontrakte kunlaboras kun UEA kreskis je unu per akcepto de kontrakto pri kunlaboro kun la Ligo Humanitas. Kelkaj fakaj asocioj renkontis problemojn en sia funkciado. Tiel Kristana Esperanto-Ligo Internacia, ne trovinte kandidaton por prezidanto, prokrastis la elektojn, kiuj devis okazi en 2003. Ankaŭ la Asocio de Sociallaboristoj ASLE, ne trovinte kandidatojn por la nova estraro, decidis ke la asocio estu ripozanta ĝis la venonta kunveno en Vilnius, 2005, kiam oni decidos pri la estonto. Ankaŭ MEL (muziko) trairas krizon. La plej bedaŭrinda afero estas la formala malfondo de la ĵurnalista asocio TEĴA, unu el la plej malnovaj fakaj asocioj, fondita en 1948 kaj ekde tiam kunlaboranta kun UEA. Nun, kiam la informado pri la internacia lingvo disfloras, kiam aperas novaj formoj de informiloj en Esperanto ne nur primovadaj, kiel retaj gazetoj kaj aliaj elektronaj rimedoj, tia asocio devus esti aparte bezonata. Aliflanke, pluraj fakaj asocioj starigis proprajn retejojn, kaj ankaŭ ekestis aŭ daŭris, ĉu ene de la fakaj asocioj ĉu ekster ili, dudeko da retaj diskutlistoj pri fakaj temoj kaj similaj agadoj.

Ankaŭ la junulara movado havis rimarkeblan fakan agadon dum la jaro 2003. Internacia laborgrupo Esperanto@Interreto, kunordiganta plurajn retajn Esperanto-projektojn, iĝis faka sekcio de TEJO, kaj la jamaj fakaj sekcioj BEMI (biciklistoj) kaj EUROKKA (muzikistoj) aktive laboris dum la jaro. Dum la Universala Kongreso en Gotenburgo okazis 36 kunvenoj de diversaj fakaj asocioj. Kunlabore kun la lokaj radioamatoroj, ILERA starigis dumkongresan amatoran radio-stacion. Aparte menciindaj estas programeroj direktitaj al la neesperantista publiko ekster la kongresejo. IKUE (katolikoj) kaj KELI okazigis ekumenan diservon. IKEF (komerco kaj ekonomio) havis prezenton de la sveda ekonomio en la Komerca Altlernejo. UMEA (medicino) gastis ĉe la Universitata Kliniko. Per tiaj publikaj aranĝoj oni ebligas konatiĝon kun kongreslandaj gekolegoj, kun la samfake renkontataj problemoj kaj la manieroj solvi ilin en la koncerna lando kaj samtempe prezentas Esperanton al neesperantistaj samfakuloj plej konvinke atestante pri ĝia praktika utiligeblo. Konforme al la decido de la komitato estis senpage disponigita budo en la kongresejo. Al la demando pri uzo de la budo pozitive respondis 10 fakaj asocioj, kaj du aliaj havis propran budon. Dum la jaro revekiĝis granda intereso pri terminologia evoluigo. Multaj mesaĝoj estis interŝanĝitaj en diversaj listoj. Pluraj agopretaj personoj anonciĝis. Aperis ses numeroj de elektronika bulteno dank’ al modela laboro de Luko Jasumora. En la tempo de klopodoj akceptigi Esperanton en la Eŭropa Unio, preparado de adekvataj terminaroj diversfakaj montriĝas urĝa neceso. La Asocio devus sproni kaj prizorgi revivigon de laboro de la Terminologia Centro.

En 2003 lanĉiĝis projekto, gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice. La estraro de UEA decidis doni aŭspicion por tiu ĉi projekto. Estrarano Gbeglo Koffi aparte laboris super la rolo de Esperanto en la sporta medio. Kvankam jam eldoniĝis eĉ libroj pri sportaj terminoj, kaj esperantistoj disdonadis esperantaĵojn dum sportaj renkontiĝoj; kvankam kreiĝis ankaŭ sportaj kluboj de esperantistoj, kiuj partoprenas turnirojn organizitajn de neesperantistoj, ĝis nun Esperanto ne bone penetris la sportan medion. En la jaro 2003 okazis pliaj klopodoj.

En Korea Respubliko, post la sukcesa sperto uzi Esperanton por la lernado kaj disvastigo de la plej malnova tradicia korea batalarto Teggjon, naskiĝis la ideo fondi tutmondan sportan asocion MELMS (Monda Esperantista Ligo por Memdefendartoj kaj Sportoj, kontaktebla ĉe r...@eses.net aŭ s...@yahoo.com), kio grandigos la eblon disvastigi Esperanton uzante la kampon de sportoj kaj memdefendartoj. La unuaj membroj estas gesamideanoj el Brazilo, Koreio, Germanio, Svislando, Togolando, Zimbabvo, Hungario, Japanio, Francio kaj Mongolio. Gvidanto estas Klarita Velikova. Alia klopodo en tiu ĉi sfero estas iniciato de Eugeno S. Perevertajlo (Uzbekio) pri la projekto “Esperanto-Sporto”. Naskiĝis diskutlisto p...@yahoogroups.com. Inter sportaj ludoj dum la jaro, citindas la matĉoj de esperantistaj futbalteamoj en Togolando kaj D.R. Kongolando. Krome, Korea Asocio de Teggjon metis en sian edukprogramon prelegojn pri Esperanto por siaj 111 trejnistoj. La Grand-Majstro de Teggjon Lee Yong Bok intencas partopreni kun profesia teamo en la Pekina Universala Kongreso kaj subteni la iniciaton fondi sportan ligon.

Malfacilas priskribi en kelkaj linioj la mirindan agadon de s-ro Wu Guojiang, komisiito de UEA pri ĝemelaj urboj. Tiuj formalaj ligoj inter urboj en diversaj partoj de la mondo estas jam firme establitaj en la neesperantista mondo: s-ro Wu, sub egido de UEA, nun klopodas ĝis maksimumo ekspluati tiujn kontaktojn ankaŭ por Esperanto. Li regule eldonas retan cirkuleron, en kiu aperas raportoj pri establitaj kontaktoj kaj invitoj krei novajn, kaj li stimulis aperigon de la revuo Pontoj, kiu raportas pri tiu laboro per kulturaj k.s. artikoloj. Inter la diversaj unuaj sukcesoj de la programo estis ekzemple kunlaboro inter la esperantistoj de la urbo Weston-super-Mare, Britio, kaj Hildesheim, Germanio.

Kio pri la estonteco de la agado sur tiu ĉi kampo? Necesas stimuli organiziĝon de fakuloj en gravaj fakoj en kiuj asocioj ankoraŭ ne ekzistas, trovi adekvatajn manierojn por helpi al la asocioj kiuj travivas malfacilaĵojn, kaj instigi kaj plivastigi kunlaboron kun neesperantistaj samfakuloj en landoj kie esperantistaj fakaj asocioj kunvenas.

[FORIGITA!: bildo]

Brazilaj esperantistoj ludas futbalon.

1.5 Kulturo

Respondeca estrarano estis Humphrey Tonkin. Malgraŭ la akcepto en 2002 de ambicia plano por evoluigo de la Esperanto-kulturo en la kadro de UEA, la internaj organizaj problemoj de la Asocio kaj la severaj financaj premoj limigis la progreson. Oni povas legi aliloke en tiu ĉi raporto pri la eldona agado de la Asocio: en 2003 la estraro fine akceptis eldonan politikon por la Asocio, sed restas ankoraŭ la demando realigi pli perspektivan eldonan planon laŭ tiu akceptita politiko. Certe tio estos unu el la prioritatoj de la nove instalita ĝenerala direktoro de UEA.

En la 87-a Universala Kongreso en Gotenburgo okazis, kiel kutime, abundaj kulturaj programeroj, interalie teatraj prezentoj de La Kabaredo en kiu ĉefrolis Saša Pilipović (TEJO-veterano kaj ofta ludanto en kongresoj, nun profesia aktoro) kaj Sanja Matejić, kaj teatra versio de la versa epopeo de Harry Martinson, Aniaro, en traduko de William Auld. Okazis pluraj koncertoj kaj recitaloj, la kutimaj Nacia kaj Internacia Vesperoj, kaj la anonco de premiitoj de la Belartaj Konkursoj. Ĉi-lasta kunveno estis riĉigita de prezentoj de nunaj kaj iamaj premiitaj verkoj, inkluzive de legado de teatraĵo de Paul Gubbins. La ĉefa novaĵo tamen estis la t.n. Kleriga Dimanĉo, kiu donis okazon por pluraj kunsidoj en kiuj verkistoj parolis pri sia verkado, oni pridiskutis Esperanto-literaturon, kaj la publiko enprofundiĝis en la Esperanto-kulturon. Tiun eksperimenton oni ripetos en 2004 en Pekino.

Sed eble la plej signifa kontribuo de la Asocio al la kulturo okazis ĝuste en la Centra Oficejo, kie Marcus Ziko Sikosek estis dungita, pere de ekstera monfonto, por reordigi la Bibliotekon Hector Hodler, unu el la trezoroj de la Asocio. La biblioteko jam de jardekoj (argumenteble jam de la komenco antaŭ cent jaroj) suferas pro manko de adekvataj homaj kaj financaj rimedoj, tiel ke ĝia utiligeblo reduktiĝis kaj ĝi fariĝis ŝarĝo al la Asocio anstataŭ fruktodona investo. Tion oni nun komencas ŝanĝi. S-ro Sikosek unue inventariis la havaĵojn de la biblioteko kaj la arkivo de UEA, kaj poste pretigis raporton kaj rekomendaron pri kiel trakti tiujn diversajn objektojn. La tuta valorega kolekto de la iama Magnetofona Servo de UEA, ekzemple, atendas ciferecigon (se estos trovebla la mono por tio...): ĝi estas ankoraŭ savebla, sed la primitivaj surbobenaj bendoj ne longe eltenos. Ankaŭ multaj libroj atendas riparon kaj la kolekto kiel tuto bezonas diversajn kompletigojn. La tuta situacio alprenis certan urĝon pro la planoj renovigi la Centran Oficejon — kio antaŭvidas translokadon de la biblioteko en pli taŭgan parton de la domo. Sed la estonteco de la biblioteko dependos de la preteco de niaj membroj konservi kaj utiligi tiun ĉi historian investon. Inter la planoj de s-ro Sikosek estas lanĉi organizaĵon de Amikoj de la Biblioteko, sisteme serĉi financajn heredaĵojn por doni pli firman financan bazon, transmeti en pli konsulteblajn formojn diversajn riĉaĵojn en la kolekto (la nova serio de kompaktaj diskoj, menciita sube, estas unu ekzemplo) — kaj sekurigi la postenon de bibliotekisto, tiel ke ni ne denove trovu nin en situacio, en kiu ne eblas prizorgi tiun nian konservejon de la historio — kaj minejon por konstrui estontecon.

1.6 Kongresoj

Respondeca estrarano pri tiu ĉi fako estis Ivo Osibov. La 88-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Gotenburgo, Svedio, de 26 julio ĝis 2 aŭgusto 2003 kun 1 796 kongresanoj el 63 landoj. En ĝia kadro okazis ankaŭ Internacia Infana Kongreseto, kiun partoprenis infanoj el 8 landoj. La kongreson markis tri novaĵoj. Unue, la solena inaŭguro okazis lundon anstataŭ la kutiman dimanĉon. Due, apud parte kutima dimanĉa programo fluis paralele en tiu tago 15 prelegoj kaj aliaj renkontiĝoj pri la movado, informado, agado, lingvo kaj kulturo, kiuj vekis grandajn intereson kaj partoprenon de la kongresanoj. Trie, informado al la ekstera publiko antaŭ kaj dum la kongreso estis nekutime abunda laŭ kvanto kaj bunta laŭ enhavo kaj formo. Ĝi ŝuldiĝas al bona preparlaboro de la Brusela Komunikad-Centro, kiu sukcesis kunlaborigi centon da esperantistoj kaj 40 landajn asociojn kaj pere de ili aperigi pli ol 100 artikolojn, kaj radio- kaj televidelsendojn nur ĝis la fino de la kongreso. LKK mem tre efike prizorgis la enlandan informadon kio rezultigis plurajn artikolojn kaj elsendojn en la tutlandaj kaj lokaj informaj medioj de la kongreslando. Tio siaflanke kelkobligis la interesiĝon de la publiko pri la retaj kursoj de Esperanto. La evoluon de la kongreso estis eble sekvi ankaŭ rete. Por la unua fojo oni povis mesaĝi al la kongresanoj pere de iliaj kongresaj retadresoj. La kongresa temo, “Lingvaj rajtoj kaj respondecoj,” estis pritraktita en pluraj viglaj sesioj multnombre ĉeestataj, kaj kongresa rezolucio pri tiu temo estis direktita al eksteraj organizaĵoj, inkluzive UN kaj Uneskon.

La organoj de la Asocio plenumis dum la kongreso siajn statutajn laborojn. Pri la komitato vidu aliloke en la raporto. La estraro kunsidis ĉiutage krom merkredo, dum entute 10 horoj. La kongreso laboris kiel kutime en diversaj sekcioj, forumoj, kunvenoj ktp, okupiĝantaj pri movadaj problemoj, la lingvo, scienco, kulturo, kongreslando. Internacia Kongresa Universitato kaj Akademio Internacia de Sciencoj okazigis 3 komunajn sciencajn prelegojn kaj IKU mem 6 pliajn.

Ankaŭ la Belartaj kaj Oratora Konkursoj trovis lokon en la kongresa programo. La kongresanoj ĝuis 2 teatraĵojn kaj kelkajn koncertojn, kaj nacian kaj internacian artajn vesperojn. La junularo organizis sian parton de la programo inkluzive publikan koncerton. Entute 1800 lokoj en 41 ekskursoj estis venditaj. La aŭkcio kolektis preskaŭ 18 000 svedajn kronojn kaj la Libroservo enkasigis pli ol 25 mil eŭrojn. La venonta kongreso okazos en Pekino (24-31 julio 2004) kaj la postvenonta en Vilno, Litovio (23-30 julio 2005). La estraro decidis ke la 91-a Universala Kongreso okazos en Florenco, Italio, en 2006, kaj principe akceptis inviton okazigi la 92-an Universalan Kongreson en Jokohamo, Japanio, en 2007.

Apartajn dankojn pro la sukcesoj en Gotenburgo meritas la modele laborinta Loka Kongresa Komitato sub prezido de Roland Lindblom, kaj s-ro Clay Magalhães, kiu, post eksiĝo de la antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Rašić, rapide kaj glate transiris el sia rolo kiel asista KKS en la plenan sekretariecon. Surbaze de la spertoj en Gotenburgo, eblas daŭrigi ŝanĝojn en la kongresa programo por adapti ĝin al novaj ebloj kaj bezonoj de la movado kaj movadanoj.

1.7 Eksteraj rilatoj

Lee Chong-Yeong rolis kiel estrarano pri eksteraj rilatoj, kun helpo de la prezidanto Renato Corsetti. Kvankam la laboro de UEA pri eksteraj rilatoj (rilatoj kun aliaj organizaĵoj) estas tutmonda, ĝi ĉefe koncentriĝas en kelkaj ŝlosilaj urboj — ĉe UN en Novjorko kaj Ĝenevo, ĉe Unesko en Parizo, ĉe la Eŭropa Unio en Bruselo, ktp. Kunlaboras en Parizo Renée Triolle; Mireille Grosjean reprezentas nin en Ĝenevo; Rochelle Grossman prizorgas la agadon en Novjorko. Sed la Asocio urĝe bezonas pli da helpo en tiuj kaj aliaj urboj.

En Bruselo, sub aŭspicio de kvar Eŭropaj Parlamentanoj, plentaga simpozio pri “Kiaj lingvaj politikoj en multlingva Eŭropa Unio?”, ĉefe iniciatita de Michael Cwik de la Laborgrupo por Lingvaj Problemoj de EU kaj finance subvenciita de Miyoshi Etsuo, okazis en la Eŭropa Parlamentejo en Bruselo (6 majo). Sub prezido de parlamentano Michael Gahler, konkludoj pri komunikaj principoj en multlingva komunumo kiel la EU estis akceptitaj de la proksimume 70 partoprenantoj (detaloj ĉe http://www.cwik-online.net).

Niaj formale agnoskitaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj daŭras. Philippe Chavignon reprezentis UEA ĉe laborgrupoj kadre de la Jardeko de UN pri Indiĝenaj Popoloj, 19-24 julio 2003. UEA estis rekomendita kiel kandidato por la 20-kapa estraro de CONGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj), sed la rekomendo montriĝis nevalida pro teknika kialo. Ni denove provos en 2006.

Ankaŭ ĉe Unesko la formalaj rilatoj daŭras. La kroata registaro, laŭ iniciato de Spomenka Štimec, rekomendis UEA al Unesko kiel kandidaton por la Pacpremio Felix Houphouet-Boigny, pro ĝia kontribuo al internacia kompreniĝo kaj paco. La Dialogo inter Kulturoj, lanĉita de UN kaj Unesko antaŭ kelkaj jaroj, en kiu UEA ludas aktivan rolon, rezultigis apartan subvencian programon por t.n. kulturaj heredaĵoj, en kiu kandidatos la 90-jara tradicio de la Universala Kongreso de Esperanto. Formalan proponon UEA esperas sendi al Unesko en majo 2004. En Londono en novembro, kunveno de la Mondfederista Movado akceptis rezolucion favoran al instruado de Esperanto, laŭ iniciato de Miyoshi Etsuo kaj Ronald Glossop, kun helpo de la Esperanto-Asocio de Britio kaj Londona Esperanto-Klubo.

Jam realigitaj planoj por 2004 inkluzivas agadon dum la Monda Socia Forumo en Mumbajo, Barato, en januaro, kaj preparlaboron por la 3-a Nitobe-Simpozio pri Lingvaj Problemoj de Internaciaj Organizoj, kiu okazos kadre de la Universala Kongreso en Pekino. Unesko, EU kaj la Mondfederista Movado promesis sendi siajn reprezentantojn al la simpozio, kaj respondoj de UN kaj la Alta Komisiono pri Homaj Rajtoj estas atendataj.

Krome, dum 2003 TEJO daŭrigis plurjaran tradicion de reprezentado de esperantistaro en internaciaj junularaj konferencoj dise en la mondo, kaj fruktodonan flegadon de kontaktoj kun diversaj ekstermovadaj fondaĵoj.

1.8 Landa kaj regiona agado

La komplikan rolon de kunordiganto de la landa kaj regiona agado superrigardis kaj kunordigis estrarano Michela Lipari. La laboro evoluis sur pluraj paralelaj vojoj: la formala kaj rutina kunordigado de rilatoj kun la landaj asocioj pere de la Centra Oficejo, la evoluiga laboro precipe per la regionaj komisionoj de UEA, kaj plej diversaj kontaktoj surbaze de intervenoj de nia estrarano, regionaj agadoj iniciatitaj de landaj asocioj, k.s. (aparte menciindas la laboro inter ĝemelaj urboj, raportita en la ĉapitro pri faka agado). Por Afriko la Asocio havis sian apartan estraranon, sed tie ankaŭ laboris komisiono. Jen raporto laŭ regionoj.

Afriko

Kiel atentigas Gbeglo Koffi, estrarano respondeca pri afrika agado, la ĉefaj rubrikoj de la agado en Afriko estas, konforme al la strategia plano de UEA, informado, instruado kaj utiligado de la lingvo. Ĉe ĉiu el la tri rubrikoj la agantoj de la movado en Afriko provis ion fari. La afrikaj oficejo kaj komisiono, landaj asocioj kaj afrikaj kluboj, kaj eĉ eksterafrikaj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj partoprenis en la agado. Plej granda malhelpo estas manko de financaj rimedoj.

En la jaro la afrika fondaĵo ricevis malpli ol 4000 eŭrojn kiel donacojn, sed la bezonoj eĉ post redukto sumiĝis je 11 000 eŭroj. Minacas malkresko de agado sur la kontinento, se la esperantistaro ne tuj trovos rimedojn. Certe neniu ŝatus, ke Esperanto malaperu en Afriko. Ja nur lastatempe, dank’ al la diligenta laboro de kelkaj pioniroj, ĝi komencis flori. Efektive, la pli fora estonteco aspektas iom pli hela: dum la jaro la Afrika Kapitalo kreskis de 24 546 eŭroj komence de la jaro ĝis 48 756 ĉe la fino.

La afrika oficejo de UEA regule respondas al centoj da informpetoj el ĉiuj partoj de Afriko kaj gvidas korespondajn k.s. kursojn, la Afrika Komisiono verkas kaj distribuas helpilojn por la informa laboro, kaj (ofte dank’ al helpo el Eŭropo) aperas Esperanto-periodaĵoj ne nur ĉe la afrika oficejo (Tr’Afrik’ kaj Afrika Reto) kaj la Afrika Komisiono (Kuko) sed ankaŭ ĉe pluraj landaj movadoj (precipe en Togolando kaj en Sudafriko). Pluraj afrikaj retaj diskutolistoj donas buntajn informojn al siaj membroj. La Afrika Oficejo havas novan retpaĝon, ĉe http://www.uea.org/kiu/afriko.

Instruado en Afriko okazas perkoresponde, perrete, kaj surloke en kluboj kaj lernejoj. La lerneja instruado pli kaj pli okazas sub la rubriko “Lernejoj por evoluoj” de la programo Prioritato Afriko. En Benino elementaj lernejoj de Tozounmé, Kodji, kaj Aguidahoué disponigas Esperanto-kursojn al gelernantoj, same lernejo Orodo en Niĝerio kaj almenaŭ unu lernejo en Kongo Brazavila. Namutema Wabasobe en D.R. Kongolando instruas Esperanton al infanoj en la lernejo CEFI de la urbo Uvira.

Ekster la kadro de formalaj kursoj, la malagasoj kompilis propran kurson, kiun ili disponigis perkoresponde al la gelernantoj; la estraro de la togolanda junularo JOTE gvidas kurson en la universitato de Lomé kaj la katolika unuiĝo UTEK instruas al estontaj pastroj de la pastra lernejo de Lomé. Rifuĝejoj en D.R. Kongolando, Burundio, Ruando ktp klopodas diligente lerni kaj uzi la lingvon por proksimiĝi unuj al la aliaj. Ni scias ankaŭ pri kursoj en aliaj landoj (ekzemple Maroko, Niĝerlando, Sudafriko, Komoraj Insuloj, Senegalio). Dume la instrufako de la togolanda landa asocio daŭrigas sian instruagadon: instruado perkoresponda per la kurso Ferez, surloka en kluboj per la Zagreba Metodo, perfektiga per la libro Por la praktikanto. Ĝi krome organizis siajn kutimajn jarajn ekzamenojn. Ĉe nova lernejo nun konstruata en Lomé per financado de esperantistoj oni antaŭvidas ne nur la normalan instruprogramon sed ankaŭ kursojn pri Esperanto kaj pri pacedukado. La stato de la nunaj laboroj videblas ĉe http://www.esperanto-nederland.nl/togo/bouw.html.

Havi komunan programon de instruado en Afriko estas granda deziro de la Afrika Komisiono. Tiucele ĝi ĵus starigis programon de la nacia nivelo en Afriko. Starigo de programoj de aliaj niveloj sekvos poste. Afriko bezonas instruistojn kaj instruilojn/lernilojn. Naskiĝis la fondaĵo Hans omaĝe al la karmemora Hans ten Hagen. Tiu fondaĵo subvencias instrulaboron, ĉefe trejnkursojn por instruistoj en Afriko. La informa laboro antaŭeniris energie. En Benino okazis radioelsendoj dum pluraj semajnoj pri la internacia lingvo, gvidataj de Hounsounou François kaj Gbadamassi Latifou. En Ganao, dum renkontiĝo de Unesko-kluboj Paul Kwessi Messan kaj Alfred Arthur prezentis la lingvon. Estraranoj de la junulara sekcio de Unuiĝo Togolando por Esperanto prezentis la lingvon per elsendoj tra la radiostacioj de Amegnran kaj Vogan, kaj membroj organizis prelegojn en liceoj kaj kolegioj. Ĝia vicprezidanto, s-ro Attaglo Elom, prezentis la lingvon al studentoj de la universitato de Lomé, kiuj enskribiĝis por kurso. Krom informado per la matĉoj de la futbalteamo, ankaŭ la 11-a nacia Esperanto-kongreso estis okazo por informi: la radio-kaj televidstacio de la urbo Aneho prezentis la lingvon kaj detale raportis pri la kongreso. Aparte elstara informa agado okazis ankaŭ en Kamerunio, Konga Respubliko (okaze de la muzika festivalo FESPAM), Niĝerlando (prelegoj en la franca kultura centro kaj en lernejoj, radioelsendoj), Maroko (gazetaraj anoncoj), Sudafriko (novaj informiloj de la landa asocio EASA, retejo http://www.esperanto.za.org, informado ĉe la internacia kongreso de la Internacia Federacio de Profesoroj de Vivantaj Lingvoj FIPLV).

Kluboj kaj asocioj daŭre laboras aŭ estis starigitaj en Burundio (Klubo Karitato), Zimbabvo (Harare), Kamerunio (Douala), kaj Kotdivuaro (kie oni kombinas Esperanton kaj sporton). En Ganao okazis seminario pri gvidado de kluboj. Naciaj kongresoj okazis en Malagasio (aprilo) kaj Togolando (decembro) kaj oni planas sudafrikan kongreson por 2004. En Niĝerio la landa asocio estas nun oficiale rekonata. En Tanzanio oni kombinas lernadon kaj uzadon de Esperanto kun komunuma servado pere de ZDIF (Zinduka Forumo por Evoluigaj Iniciatoj). Laŭdindas laboro de TEJO-komisiito por Afrika agado, François Hounsounou, kiu ekde sia elektiĝo en julio regule kaj ĝisdate informadas pri junulara agado en Afriko al la cetera mondo, kaj peras informojn pri monda Esperanto-movado al Afriko.

Novaĵojn el Afriko oni povas legi sur kvar paĝoj de la revuo Esperanto, marto 2004, p. 52-55.

Ameriko

2003 estis eventoplena jaro por la amerika kontinento. Post migrado el Brasília al Taguatinga, la oficejo de la UEA-komisiono por Ameriko estis fine translokita al la urbo São Paulo kaj ekdeĵoris volontulo tie. La komisionanoj sukcese transprenis la torĉon de Atilio Orellana, ilia iniciatinto, kaj firme kaj aktive tenas ĝin. Gvidanto de la komisiono estas Adonis Saliba. La hejmpaĝo de la komisiono estis renovigita kaj ĝi nun troviĝas ĉe http://www.ameriko.org/.

La komisiono lanĉis kvar projektojn: NESTO, KORE, Biblioteko kaj Literaturo. El ili NESTO estas furora kaj jam 1000 lernantoj konatiĝis kun la lingvo pere de ĝi. La bulteno de la komisiono, AktivAmeriko, aperis 2-foje en la jaro. La komisiono subtenis la ĉeeston de aktivuloj el Ĉilio, Dominika Respubliko kaj Venezuelo en Esperanto-aranĝoj en Svedio kaj Usono.

Landaj kongresoj okazis en Argentino, Brazilo, Kolombio kaj Usono. En Kanado kaj Usono la tradicia laboro de la landaj asocioj bone antaŭeniris, kaj denove okazis someraj kursoj NASK en Brattleboro, Vermonto, Usono. En Meksiko la movado daŭre plifortiĝas sekve de la entuziasmo vekita de la 5-a tutamerika kongreso TAKE, kiu venigis al tiu lando multajn eksterlandanojn kaj stimulis transliman kunlaboron. En Kubo la sperta stirado de Maritza Gutiérrez sukcesas doni al ĉiuj la necesan energion por supervenki malfacilaĵojn kaj organizi gravan kontinentan kongreson en printempo 2004. Aparte kuraĝiga estas la granda interesiĝo pri Esperanto inter la junularo.

Ankoraŭ la reeĥoj de la Fortaleza Universala Kongreso de 2002 stimulis la agadon en Brazilo, kvankam gravan baton suferis la movado pro la abrupta forpaso de du kolonoj de la tiea movado Symilde kaj Gilbert Ledon. En Peruo oni laboras por revivigi la landan asocion, dum la esperantistoj en Kolombio kaj Venezuelo okazigis komunan kongreson. Aktivis ankaŭ esperantistoj en Argentino kaj Ĉilio, kaj okazis kursoj pri Esperanto en Paragvajo.

Arabaj landoj

Ĉi-jare la agado koncentriĝis ĉefe en la okcidenta parto de la arablingva mondo. Jen, ekzemplocele, raporteto pri du el la landoj. Unue, pri Maroko.... La efikoj de anonco aperinta en julio 2002 provizis al ni 46 petojn por lernomaterialo. El tiuj petoj, duono venis el grandaj urboj, la cetero el tre diversaj regionoj, kies foreco malebligis personajn kontaktojn kaj aliron al eventuala kurso. Post sesmonataj kontaktoj kun marokaj lernantoj, oni decidis starigi preskaŭ senpagan kurson en Kazablanko en julio. Tiun kurson multe malfaciligis la malfido de la loĝantoj ĝenerale, kiuj tre timas reprezaliojn post la majaj atencoj, kiuj mortigis dekojn da homoj en diversaj lokoj de Kazablanko. Tamen, dum semajna restado en Maroko de membro de la Araba Komisiono, okazis pluraj renkontoj kun lernantoj. Se ili ne volas mem organizi ion ajn pro riskoj (ĉu realaj ĉu supozitaj), ili tute pretas partopreni staĝon, daŭrajn kursojn kaj gvidadon interrete el Eŭropo.

En nia dua ekzempla lando, Alĝerio, Esperanto estas konata nur dank’ al franclingvaj interretaj kursoj. Evidentiĝis, ke, same kiel en Maroko, eblas lerni nur supraĵe per la interreto. Ĝenerale la homoj preferas lerni hejme perpapere kaj sendi la taskojn rete au poŝte. Tial la Araba Komisiono sendis fotokopiojn de la kurso por ke ili ne perdu la intereson survoje. Tio estas malmultekosta solvo se oni konsideras ke multaj kabiloj/berberoj ne volas lerni arablingve.

En aliaj partoj de la regiono, unuopaj esperantistoj daŭrigas sian agadon.

Azio

Pli ol 80 personoj ĉeestis la kunsidon organizitan de la Azia Komisiono de UEA dum la Universala Kongreso en Gotenburgo. La organo de la Komisiono, Esperanto en Azio, laŭregule eldoniĝis trifoje kaj estis ekspedita al ĉ. 500 legantoj. Projekto C, kiu celas aligi aziajn aktivulojn al UEA, sukcesis: 92 homoj aliĝis al UEA. Laŭ Projekto Ĉ, ĉ. 200 libroj estis senditaj al irana universitato je la jarfino, donacitaj de Japana Esperanto-Instituto kaj Libroteko Tokio. La laboron de la Komisiono subtenas ĉefe mondonacoj, plejparte el Japanio.

Laŭ raporto de la Azia Komisiono, la Esperanto-movado estis aktiva en Azio, profitante la okazigon de la Universala Kongreso en Pekino en 2004. En Ĉinio oni aktive agadas por sukcesigi la Kongreson. En la kvina Ĉina Kongreso de Esperanto, okazinta en oktobro en Jilin-provinco, partoprenis 236 homoj. Diversloke oni vigle agadas sub la devizo “Per la UK por la Ĉina Esperanto-movado”.

En Japanio regas similaj aspiroj — ĉi-foje pro tio, ke Jokohamo estas kandidato por la UK en 2007 kaj pro la 100-jara jubileo de japana Esperanto-movado en 2006. Dume, en Koreio daŭras vigla movado, kies 35-a landa kongreso okazis en 2003. La mongola movado estas en tumulto: nova Mongola Esperanto-Societo fondiĝis ekster la kadro de la Mongola Esperanto-Asocio. Vicprezidanto de UEA Lee Chong-Yeong sekvas la situacion kaj jam ĝi komencas renormaliĝi. La dua Azia Kongreso de Esperanto stimulis agadon de la Vjetnama Esperanto-Asocio. En Vjetnamio oni eldonis du vortarojn kaj planas eldoni plian.

Okazigonte la 5-an Himalajan Internacian Renkontiĝon en 2004 kaj la 4-an Azian Kongreson de Esperanto en 2005, en Nepalo oni aktive laboras per kursoj kaj eldonado. Dume, en Pakistano la movado restas vigla, kaj en Barato en la suda parto de la lando oni okazigas Esperanto-kursojn amase vizitatajn.

Ŝajne okazas nova eksplodo de interesiĝo pri Esperanto en Irano, interalie dank’ al eldonado de la organo Irana Esperantisto, kiu estas aĉetebla en surstrataj budoj. Post la sukcesaj Esperanto-kursoj en 2002 subtenataj de Irana Esperanto-Asocio, la 18-an de majo 2003 fondiĝis AFESPO (Afgana Esperantista Klubo) kaj multaj homoj vice atendas por ĉeesti ĉe sekvantaj Esperanto-kursoj. Sed mankas lernomaterialoj kaj lokoj por kunveni. UEA helpas laŭeble. Dume, en Taĝikio okazis la 3-a landa kongreso en oktobro.

En Filipinoj kaj Indonezio troviĝas kelkaj esperantistoj, sed la agado estas esence loka; pli videbla agado okazas en Singapuro.

Eŭropo

En la landoj de la Eŭropa Unio, Eŭropa Esperanto-Unio daŭrigis sian tradician agadon, sed la kontaktoj inter la landaj asocioj kaj la centra estraro multe kreskis. Estis kunlaboro por realigi la jam menciitan (sub Informado) serion de grandaj tutpaĝaj anoncoj en pluraj ĵurnaloj. Al tio aldoniĝas la informa agado de la Brusela Komunikado-Centro, kiu kampanjis kontraŭ diskriminaciaj dungo-anoncoj, kiuj postulas la anglan kiel gepatran lingvon. Serio de tre utilaj kontaktoj kun EU-parlamentanoj estis realigitaj kaj pluraj parlamentaj demandoj estis metitaj kaj en la eŭropa kaj en la naciaj parlamentoj. La plivastigo de la Eŭropa Unio en la nuna periodo prezentos novajn defiojn por la regiona agado.

En sudorienta Eŭropo la Esperanto-agadon daŭre malfaciligas la malbona ekonomia stato, dispartiĝo de la ŝtatoj kaj interetnaj malamoj. Kvankam pluraj lokaj organizaĵoj kaj unuopuloj plu aktivas kaj kelkaj internaciaj aranĝoj okazas, la agado de kelkaj el la landaj asocioj apenaŭ senteblas kaj ĝenerale mankas emo al komuna agadprogramo en la regiono. Sed rimarkindas la laboro de la albanaj esperantistoj kaj de la makedonaj, bosnaj kaj rumanaj, kvankam en multaj lokoj tiu agado okazas ekster la kadro de la landaj asocioj. En Bulgario daŭras klopodoj reorganizi la asocion.

La Balkana Komisiono de UEA, kunlabore kun TEJO, precipe kun ĝia faka sekcio Esperanto ĉe Interreto (E@I), strebis al pliaktiviĝo, kunordigata laboro kaj kreado de novaj esperantistoj. La rezultoj precipe senteblas inter la junaj esperantistoj en Turkio kaj Bosnio kaj Hercegovino, sed estas necesaj novaj impulsoj por daŭrigi tiun tendencon.

En Centra Eŭropo plulaboras la Mezeŭropa Komisiono de UEA, kies septembra kunsido en Gliwice, Pollando, estis markita per la transdono de ĝia stirado de Oszkár Princz, Hungario, al Stanisław Mandrak, Pollando.

Ene de TEJO-kadro, el iamaj OKEJ (okcident-Eŭropa) kaj MEJK (mez-Eŭropa), formiĝis TEJK (Tut-Eŭropa Junulara Konferenco), kiu helpas kunordigitan agadon, kunlaboron kaj interŝanĝon de spertoj inter junuloj en la “malnova” kontinento. TEJO-komisiito pri Eŭropa agado estas Anna-Laura Wickström.

El inter la landaj asocioj aparte menciendas la franca pro informa agado vere altnivela kaj modela, fakte diversmaniere imitata de aliaj landaj asocioj. Ankaŭ Italio trovis novan viglon sub la prezidanteco de Aldo Grassini, kaj dediĉas sin aparte al kreskigo de la prestiĝo de Esperanto inter la “laika” mondo, per kunvenoj kaj kongresoj enhave kiel eble plej malfermaj. Okazis ankaŭ modela informa laboro en Svedio, precipe perreta (la svedoj aparte efike ekspluatis por la informa laboro la lastatempan Universalan Kongreson, kiel oni povas legi aliloke en tiu ĉi raporto).

En Hungario Esperanto estas regule instruata kiel elektebla studobjekto en la universitatoj. La kroataj esperantistoj travivis historian jaron pro akiro de nova sidejo, dum jam rutinas la sukcesaj kontaktoj kun la kulturaj instancoj enlandaj. En la baltaj landoj stimulas la agadon la preparlaboro por la Universala Kongreso en Litovio en 2005.

Daŭras la klopodoj unuigi la kelkajn aŭstriajn asociojn, kaj en oktobro elektiĝis nova estraro, kiu konkrete agas por ke la aŭstra movado denove aperu inter niaj plej aktivaj landaj asocioj. Rusio vivas alternajn momentojn pro la enlanda socia situacio. Elstaras ĉiam la aranĝoj en Ĉeboksari, nova kerno de Esperantujo. Ukrainio ricevis novan impulson post sperto en Gotenburgo. En Armenio oni sukcesis finpretigi la manuskripton de nova vortaro, eldonota dank’ al subvencio Cigno, asignita en 2003.

Studentoj en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando

Oceanio

La Oceania Komisiono de UEA nun konsistas el Bradley MacDonald, kunordiganto, Matthew Maguire kaj Jonathan Moylan, reprezentanto de la Aŭstralia Asocio, dum Bradley MacDonald kaj Brian Fox reprezentas Nov-Zelandon. La Komisiono okupiĝis pri tradukado de la kurso de Carlos Pereira en la indonezian kaj diligente laboras por enkondukigi Esperanton en aliajn landojn en la ĝenerala regiono (kun helpo de la esperantista bahaa movado). Dum la jaro 2003 okazis viglaj intertraktoj cele al trovado de kontaktoj en Indonezio, kiuj portas siajn fruktojn en la jaro 2004. La aŭstralia kaj novzelanda asocioj aranĝis siajn kutimajn programojn kaj kontentige antaŭeniras.

1.9 Esploro kaj dokumentado

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, daŭrigis sian agadon sub forta kaj bone informita estraro, kiu konsistis el profesoro pri slavistiko Jouko Lindstedt (Universitato de Helsinki), docento pri interlingvistiko kaj la hungara lingvo Ilona Koutny (Universitato de Poznań), docento pri interlingvistiko Detlev Blanke (Universitato Humboldt Berlin), vicprofesoro pri edukado Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Vankuvero), kaj la direktoro de CED, Humphrey Tonkin, universitata profesoro pri humanistiko (Universitato de Hartford, Usono). Tonkin estis la respondeca estrarano de UEA. Sur la kampo informado, d-ro Blanke redaktis la regule aperintan Informilo por Interlingvistoj, kiu celas teni ĝisdataj la sciojn de interlingvistoj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj, ktp. D-ro Tonkin kunlaboras kun d-ro Blanke en kompilado de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono), kiu por la jaro 2002 (registrita en 2003) denove enhavis pli ol tricent bibliografiajn erojn pri Esperanto kaj interlingvistiko. Tiu ĉi estas nepre la plej kompleta alirebla bibliografio pri interlingvistiko kaj esperantologio (kvankam ekokazas en niaj rondoj ankaŭ aliaj interesaj bibliografiaj iniciatoj).

Pri la instruado de kaj pri Esperanto en universitatoj, vidu la ĉapitron Instruado. Ĉi-somere, la universitato de Amsterdamo, Nederlando, sendos du studentojn pri lingvistiko al la Universala Kongreso en Pekino por plenumo de surloka esplortasko rilate la intonacian fenomenon en Esperanto. La studenta duopo venkis konkurson, kies premio estas staĝovojaĝo al la UK. La Amsterdama universitato jam antaŭ unu jaro agnoskis la Universalajn Kongresojn kiel formalan staĝejon. Per sia esplorraporto la studentoj akiros kreditpoentojn konforme al la normalaj universitataj reguloj. Ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznań, Pollando, daŭre okazas interlingvistikaj studoj sub la gvido de Ilona Koutny, kun kunlaboro de CED kaj de Esperantic Studies Foundation. En Usono, la Nordamerikaj Someraj Kursoj (NASK) denove okazis ĉe School for International Training (SIT), universitatnivela institucio en Brattleboro, Vermonto.

La revuo LPLP (Language Problems and Language Planning — Lingvaj problemoj kaj lingvo-planado) aperis, kiel kutime, trifoje en la jaro, en eldono de Benjamins, Amsterdamo, kaj sub redakto de Humphrey Tonkin kaj Probal Daŝgupto, kun kunlaboro de Mark Fettes (interlingvistika redaktoro, kaj Frank Nuessel kaj Renato Corsetti (recenzaj redaktoroj). Al la redakcia komitato, kiu konsistas el eminentaj fakuloj el la tuta mondo, aldoniĝis Sabine Fiedler (Germanio) kaj Liu Haitao (Ĉinio). Aperis la unua volumo en nova serio de okazaj volumoj, Studies in World Language Problems (Studoj pri mondaj lingvoproblemoj), same eldonataj de CED en kunlaboro kun la eldonejo Benjamins. Tiu ĉi libro, en la angla lingvo kaj redaktita de Humphrey Tonkin kaj Timothy Reagan, celas ĵeti rigardon al la nuna lingva situacio tutmonda kaj konsideri la estontecon, sub la titolo Language in the 21st Century (La lingvo en la 21-a jarcento). En preparo ĉe UEA estis kaj ĵus aperis ankaŭ libro de Robert Phillipson, en esperantlingva traduko de István Ertl, pri la minacanta rolo de la angla lingvo en la Eŭropa Unio.

CED organizis en julio seminarion ĉe la Kopenhaga Komerca Fakultato pri la eŭropa lingvo-problemo, laŭ invito de tiu sama prof. Phillipson. Dudeko da invititaj fakuloj pasigis plenan tagon en diskutado de la eŭropa situacio kaj la ebloj, kiujn ĝi prezentas por Esperanto kaj aliaj alternativaj solvoj. La Akademio de Esperanto kaj la Sveda Akademio gastigis simpozion en la Gotenburga Universitato tuj post la tiea Universala Kongreso, en kiu partoprenis pluraj aktivuloj de CED. Organizis ĝin prof. Christer Kiselman. Aparte kontentigaj al CED estas la signoj de nova spirito en la Akademio — kaj la notindaj atingoj ankaŭ de la Akademio Internacia de Sciencoj Sanmarino, sub la lerta gvido de prof. Helmar Frank. Plurrilate la perspektivoj por serioza pritrakto de Esperanto kaj internaciaj lingvaj problemoj pliboniĝas. Pri reviviĝo de la terminologia laboro, vidu la ĉapitron Faka Agado.

En la Gotenburga kongreso, okazis kiel kutime Esperantologia Konferenco organizita de CED, ĉi-foje pri Esploroj pri esperantologio: Kien iri, kaj per kiuj vojoj? Raporto aperis en la septembra numero de la revuo Esperanto, p. 173.

2. La organiza bazo

2.1 La decida organo: la Komitato

La nombro de la komitatanoj kreskis al 76 per elekto de unu komitatano C en Gotenburgo. La Komitato kun granda bedaŭro notis la tragikan forpason de unu el siaj plej fidelaj kaj aktivaj kolegoj, Symilde Ledon, Ĉefdelegito en Brazilo. Pli ol 90% de la komitatanoj havas aliron al la reto, kio ebligas facilan kaj rektan komunikadon de la komitatanoj inter si, kun la organoj de la Asocio kaj kun la Centra Oficejo. Kvankam dum la raportata jaro minimume 50 komitatanoj sendis minimume 360 retajn mesaĝojn per la retlisto de la komitato, oni povas konstati ke ne ĉiuj mesaĝoj rilatis rekte al la laboro de la Asocio kaj ĝiaj organoj. La reto donas la eblon tuj prezenti laboron, problemojn, proponojn, kritikon ktp, sed ne estis sufiĉe eluzata tiucele. La komitato kunsidis dum la 88-a Universala Kongreso dufoje dum entute ok horoj. La kunsidojn partoprenis 51 komitatanoj kaj 5 anstataŭantoj. Bedaŭrinde (kaj iom konsterne) ne sendis siajn komitatanojn nek iliajn anstataŭantojn 5 landaj asocioj kaj 2 fakaj asocioj. Partoprenis la komitatkunsidojn ankaŭ 4 observantoj.

Dum la jaro daŭris la eksperimento labori per ok subkomitatoj, kiuj povis funkcii dum la tuta jaro — kaj ili faris tion, iuj pli, iuj malpli (inter la plej viglaj estis Subkomitato 8 — Junularo). La subkomitatoj kunsidis ankaŭ dum la kongreso en Gotenburgo, pridiskutante la temojn de la tagordo kiujn asignis al ili la komitato kaj preparante proponojn por la komitataj decidoj. La sperto kun la laboro de la subkomitatoj montras ke tia formo de laboro povus transformiĝi el eksperimento al normo, precipe kiam granda plimulto de la komitatanoj kaj ĉiam pli multaj ceteraj membroj havas aliron al la reto. Per la reto eblus pliintensigi la funkciadon de la komitato dum la tuta jaro, precipe pere de la subkomitatoj.

2.2 Rilatoj kun TEJO

La jaro 2003 estis perturba jaro por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Dum printempo demisiis kvin el naŭ estraranoj pro malkontento pri kunlaboro kun la UEA-estraro kaj la Centra Oficejo. Pluraj raportoj al unu el la plej grandaj ekstermovadaj subtenantoj malfruis pli ol unu jaron, la aperritmo de TEJO-tutmonde, oficiala informorgano de TEJO, malreguliĝis, kaj, kombinite kun aliaj okazaĵoj en UEA kaj la CO oni povis havi impreson de ĝenerala krizo. Bonŝance, dum tiu sama jaro la evoluo ankaŭ sukcesis reakiri pli pozitivan direkton. Tagnokta laboro de paro de restintaj TEJO-estraranoj rezultigis finfaron de mankintaj raportoj kaj oni devis repagi neniun el la subvencioj al la minacanta fondaĵo; dum viglaj kunsidoj ĉe la Internacia Junulara Kongreso, la TEJO-komitato elektis novan estraron kaj decidis pri konkretaj agaddirektoj; nomumo de komisiitoj por kontinentaj agadoj en Afriko, Ameriko kaj Eŭropo ebligis pli malcentritan kunordigadon de la landaj sekcioj. La novelektita TEJO-prezidanto Bertrand Hugon transprenis la taskon kune kun nunaj kaj iamaj aktivuloj de TEJO redifini la strategion de la organizaĵo, kaj pluraj unuopaj komitatanoj akceptis ĝis la venontjara kunsido sekvi kaj raporti al la komitato la evoluon de plej prioritataj ŝanĝoj en la organizaĵo. Jam tiuj novaj iniciatoj komencis alporti fruktojn.

Do, ŝajnas ke la momentaj krizosimptomoj en la junulara movado estas, almenaŭ por nun, forigitaj, kaj restas esperi kaj labori ke ĝis la someraj kunsidoj de ambaŭ komitatoj (tiu de UEA kaj tiu de TEJO), la du estraroj trovos solvon por kernaj problemoj ligitaj al la junulara agado kaj difinitaj fare de la komitatoj en Svedio, 2003. Tio inkluzivas (de la flanko de TEJO) la demandon pri propra jura personeco de TEJO, kaj pli adekvatan strukturan subtenon flanke de la CO, en maniero kiu ebligos pli harmonian kaj konstantan evoluon de la junulara agado, kaj espereble malebligos ripetiĝon de la streĉiteco de la unua duono de 2003.

Ni raportas ĉi tie nur pri plej elstaraj agadoj sur kampo tre bunta kaj aktiva. La agadon de la junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, subtenas parte la kotizoj, kiujn TEJO-membroj pagas al UEA, parte subvencioj, kiujn TEJO (modele) sukcesas akiri ĉe la instancoj de Konsilio de Eŭropo, Eŭropa Unio, kaj parte subvencioj de fondaĵoj (precipe Esperantic Studies Foundation, ESF). Dank’ al tiuj subvencioj, TEJO subtenas i.a. ankaŭ partoprenon de aktivuloj el nepagipovaj landoj en ĝiaj trejn-aranĝoj. TEJO havas sian reprezentanton ĉe la estraro de UEA (Marko Naoki Lins en la komenco de la periodo, Sonja Petrović en la fino), kaj daŭre okazas bona kunlaboro inter TEJO kaj UEA, eĉ se foje kun intergeneraciaj streĉitecoj (aparte akutaj, kiel ni jam notis, en la fruaj monatoj de 2003). Ambaŭ kunsidoj de la estraro de TEJO en 2003 okazis en la sidejo de TEJO kaj UEA en Roterdamo — en junio kaj septembro. Same kiel ĉe UEA, la limo inter la agado de TEJO mem kaj de la junulara movado ĝenerale estas malfacile difinebla. Amaso da agado — renkontiĝoj, eldonaĵoj, lingvolernado, informado — evoluas ekster la kadro de TEJO, sed ofte dank’ al la inspiro aŭ la praktika trejnado, kiun TEJO liveras. Ni mencias ĉi tie agadon klare ligitan al TEJO mem.

Okazis en 2003 tuta serio da seminarioj, konferencoj kaj aliaj aranĝoj. La tradicia Internacia Seminario de la germana junularo okazis jarkomence (27 decembro 2002 – 3 januaro 2003), ĉi-foje en Trier, kun temo “Ekstremismo — tipoj, originoj, efikoj.” Partoprenantoj diskutis diversajn formojn de ekstremismo politika, religia kaj sporta.

En la Internacia Junulara Festivalo en Savona, Italio (16-22 aprilo), la partoprenantoj havis okazon diskuti la temon “Tutmondismo, lokismo, kaj junulara idento.”

De la 20-a ĝis la 27-a de aprilo ĉe universitato MIT en Bostono, Usono, TEJO kunorganizis kvinan en la vico de seminarioj Esperanto@Interreto, koncentritan al perreta lernado. Dank’ al loka Esperanto-klubo la seminarianoj povis uzi klasĉambrojn de la fama universitato kaj prezenti Esperanton al ĝiaj studentoj.

TEJO organizis internacian Esperanto-kurson kunlige kun la 59-a Internacia Junulara Kongreso en Lesjöfors, Svedio, de 19 ĝis 26 julio, en kiu partoprenis trideko da komencantoj. La sperto estis tre pozitiva, kaj espereble tia kurso iĝos tradicia parto de ĉiuj pli grandaj Esperanto-aranĝoj. La samtempan IJK-on, organizitan unuafoje de internacia teamo, partoprenis 220 homoj el pli ol 50 landoj. Raporton oni povas legi en la septembra numero de la revuo Esperanto (p. 185).

Trejnkurso pri “Interkultura lernado” okazis kadre de la ILEI-konferenco en Örestrand, Svedio, de 4 ĝis 9 aŭgusto, kun la celo pretigi kunlaborantojn por la projekto “Interkulturo” (vidu sube). La programo konsistis el prelegoj, interagaj aktivecoj kaj ekzercoj pri teoriaj kaj praktikaj aspektoj de interkultura agado. Samtempe, en Győr, Hungario, de 4 ĝis 10 aŭgusto, esperantistaj gejunuloj kunvenis por Internacia Junulara Semajno sub la temo “La mondo estas teatro.”

En 2001, la Eŭropa Jaro de Lingvoj, TEJO donis grandan impulson al la lingvofestivala movado, fondita kelkajn jarojn pli frue de usona esperantisto Dennis Keefe en Tours (Francio). Tiuj lingvofestivaloj nun fariĝis ofta fenomeno: en la jaroj 2002-2003, ekzemple, okazis festivaloj en Toulouse (Francio), Ĉeboksary, Ivanovo kaj Volgograd (Rusio), Jalta (Ukrainio) kaj Västerås (Svedio). De 11 ĝis 14 majo en Parizo okazis Konferenco de Esperanto-junularo el Centra kaj Okcidenta Eŭropo por pridiskuti la agadon de la eŭropaj TEJO-sekcioj, taksi la sukcesojn kaj malsukcesojn de la pasinta jaro, kaj plani la strategion por kunlaboroj en la jaro 2003-2004. Inter la rezultoj, kiel jam menciite, estis decido starigi apartan strukturon, TEJK, por la estonta kunlaboro.

Se temas pri eldonaĵoj, la revuo Kontakto aperis sesfoje, en numeroj kun ĉeftemoj Ĵazo, La Silka Vojo, Vojaĝado, Afriko, Handikapoj kaj Akvo. Ankaŭ la interna bulteno TEJO-Tutmonde bone ludis sian rolon kiel ligilo kaj informiloj por TEJO-membroj, malgraŭ neantaŭviditaj malfruoj. Komence de 2004 la bulteno ekhavis novan redaktoron, nome la TEJO-volontulon Joel Amis, kaj dum la sekva jaro estos redaktata en la CO. TEJO-aktuale, la senpaga informilo de TEJO, aperis semajne kaj liveris aktualajn informojn pri TEJO-agado kaj agado de aliaj junularaj organizaĵoj al siaj 400 abonantoj.

Jam 25 jarojn la Pasporta Servo de TEJO aperigas jaran liston de homoj pretaj gastigi membrojn dum vojaĝado — senpaga maniero ekkoni la lokajn kulturojn, familian vivon kaj kutimojn en diversaj mondopartoj. La eldono de 2003 enhavas 1286 adresojn de TEJO-membroj en 80 landoj.

Sur la kampo de interreto kaj modernaj komunikteknologioj, TEJO tre bone montras sian junecon kaj progresemon. Dum 2003 al ĝi, kiel faka sekcio, aliĝis internacia laborgrupo Esperanto@Interreto, kunordiganta projektojn kiel lernu! (20-lingva kursejo kaj informejo pri Esperanto, kun jam pli ol 6 000 registritaj uzantoj el pli ol 50 landoj), RIC (Reta Informado-Centro kun konsiloj pri informado pri Esperanto kaj alŝuteblo/elŝuteblo de diverslingva informmaterialo) kaj Lingva Prismo (paĝaro pri kaj por lingvoj, kiu al vasta celgrupo en alloga maniero enkondukas demandojn pri lingva riĉeco, interlingvismo kaj Esperanto). Krome, la rethejmo de TEJO mem, http://www.tejo.org, tradukita en 25 lingvojn, ricevis “Premion pri multlingva lernado” de sveda organizaĵo Tema Modersmål. Novaj projektoj pri kiuj TEJO kaj E@I laboras, estas starigo de Reta Oficejo (espereble ne bezonata, se modernigo de la Centra Oficejo okazos laŭ la plano) kaj Artista Datumbazo en kiu, por komenco, eblos facile trovi ĉiujn necesajn informojn pri esperantistaj muzikistoj.

Pri la reta projekto Interkulturo (www.interkulturo.net) ni jam aludis. La ĉefa celo de tiu ĉi retpaĝaro estas antaŭenigi interkulturajn dialogon kaj kunlaboron, stimuli pensadon kiel superi interkulturajn konfliktojn kaj instrui toleron kaj senton de solidaro. Interkulturo liveras vastan gamon de teoriaj kaj metodikaj materialoj, kaj praktikajn ekzercojn por aktivuloj. Ekde septembro 2004, la retpaĝaro espereble estos multlingva kaj ankaŭ funkcios kiel kunvenejo por la kunagantoj en la projekto, kie oni povas pridiskuti la plej tiklajn demandojn kaj partopreni komunajn perretajn aktivaĵojn.

TEJO ankaŭ havas plurajn retajn diskutajn grupojn, aldone al tiuj por la komitato (k...@tejo.org), estraro (e...@tejo.org) kaj membroj (m...@tejo.org). Plej aktivaj en 2003 estis la grupoj tejoker (pri eksteraj rilatoj), tejo-informado, tejo-ecxei (pri utiligo de la reto en la Esperanto-agado), kaj tejo-monpetado.

2.3 Revuo

Post la reakuratiĝo en 2002 nia ĉefa informilo, revuo Esperanto, konservis normalan aperritmon ankaŭ en 2003, sub redakto de Stano Marĉek. Eĉ pli rapide ĝi atingadis retajn abonantojn, kiuj mendis la elektronikan version kadre de pasintjare okazinta eksperimento pri reta abonado. Rete aboni rajtis la membroj-abonantoj aldone al la ricevado de la papera revuo. La eblecon uzis entute ĉ. 50 UEA-membroj, kio permesis kolekti necesajn spertojn por pluevoluigo de la retaj servoj de UEA en la sekvaj jaroj. La revuo daŭre prezentas superrigardon de la laboro de UEA kaj de la Esperanto-movado ĝenerale, kaj ĝi rolas kiel diskutejo, informejo, kaj ankaŭ recenzejo de novaj libroj. La decido trovi redaktoron ekster la Centra Oficejo, anstataŭ utiligi la servojn de dungito en la Roterdama sidejo, montriĝis ĝenerale sukcesa, parte pro la personeco de s-ro Marĉek, kiu ĉiam pretas esplori novajn vojojn kaj novajn manierojn liveri la revuon al la legantoj, sed parte ankaŭ pro la moderna teknologio, kiu ebligas tian deforan agadon. Oni ja perdas ion pro tio, ke la redaktoro ne sidas inter la oficistoj, sed la gajnoj (interalie financaj) ŝajne superas la perdojn.

2.4 Administrado

Estrarano pri financo kaj administrado estis Ans Bakker-ten Hagen. La plej granda, sed samtempe perturba novaĵo de la fino de la jaro estis decido de la nuna Ĝenerala Direktoro Trevor Steele eksiĝi el sia posteno en aprilo 2004. S-ro Steele estis nomita de la estraro por okupi tiun postenon dum periodo de konsiderinda streĉiteco en la Asocio. Kiel homo, kiu komence ne bone konis la internan funkciadon de la Asocio, li entuziasme laboris por restarigi fidon kaj konfidon inter la oficistoj kaj kun la ekstera publiko, tiel ke nun, malgraŭ la diversaj administraj paneoj, kiuj ŝajne afliktas nin, li povas transdoni al sia posteulo iom pli trankvilan organizaĵon ol tiu, kiun li heredis. La Estraro estas tre danka al li. Fine de la jaro Osmo Buller, la antaŭa Ĝenerala Direktoro, estis nomita de la Estraro por ree okupi la postenon. Li ekoficos denove en aprilo 2004.

Komence de 2003 laboris en la CO sekvaj kolegoj: Trevor Steele (ĝenerala direktoro), Ionel Oneţ, (libroservo), Roy McCoy (grafikisto), Marvin Stanley (kasisto), Atie van Zeist (sekretario), Nikola Rašić (konstanta kongresa sekretario), Clay Magalhães (kongresa administrado), kaj Joost Witteveen (komputilisto). La redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marĉek, loĝas en Martin, Slovakio. Frue en la jaro aldoniĝis Ziko Marcus Sikosek, kiu komencis la grandegan laboron ordigi Bibliotekon Hector Hodler laŭ kontrakto financita de Esperantic Studies Foundation, kaj “Linda” Maria de Fatima Borges Monteiro, nia ĉiam bonhumora purigistino. Valoran helpon donis volontuloj: Rob Moerbeek, kiu ankaŭ provlegis la revuon; Alfons Pijnacker, kiu helpis registri kongresajn mendojn; Ina van der Krans, kiu venis dufoje semajne por helpi en la financa fako sed foriris frue en la jaro; Simo Milojević, kiu tre emfaze dum la preparado por la Universala Kongreso kaj la sekva inventarado tre bone kontribuis al la funkciado de la libroservo; kaj Katja Bodnárová, kiu laboris volontule dum kelkaj periodoj en la sekretariejo. TEJO-volontulo dum la tuta jaro estis la usonano Charles Smith. En majo Nikola Rašić demisiis, kaj Clay Magalhães transprenis la rolon de Konstanta Kongresa Sekretario. Stanka Starčević estis dungita por labori plentempe en la financa fako. Fine de 2003 estis evidente, ke Joost Witteveen ne oficos en 2004, kaj nun necesas trovi homon, kiu scias prizorgi la komputilan sistemon. Fine de la raportita jaro do deĵoris 9 oficistoj.

Pro la fluoj de la monda kaj nederlanda politiko fariĝas ĉiam pli malfacile dungi — aŭ eĉ inviti homon, kiu ne estas civitano de EU-lando. Aliflanke, la pligrandiĝo de EU sendube plifaciligos akiron de laborfortoj. Dum la lasta kvarono de 2002 kaj la tuta 2003 ĉiu oficisto plenigis semajne folion, kiu registris la laborhorojn dediĉitajn al la diversaj areoj en la staba buĝeto. La procentaĵo de la areoj aperas en la grafikaĵo. Neatendite granda estas la sekcio “diversaj ceteraj”, sed post analizo oni konstatas, ke multaj laboroj (ekzemple intervjuoj ĉe la direktoro, aŭ pagado de fakturoj ĉe la kasisto) ne rekte rilatas al specifa buĝeta areo. Celo de tiu grafikaĵo estas indiki al la asocio, al kiaj taskoj kaj kiomagrade ĝiaj oficistoj dediĉas sian tempon.

La printempa Malferma Tago de 2003 havis relative malmulte da vizitantoj, malpli ol 80, sed la aŭtuna estis tre sukcesa (pli ol 120). Librovendado variis: dum la jaro vendoj estis sub atendoj, sed dum la Universala Kongreso en Gotenburgo ili superis atendojn. Plej popularaj estis la nove aperinta Konciza etimologia vortaro de André Cherpillod, kaj la libro de Boris Kolker Vojaĝo en Esperanto-Lando. Alia nova iniciato, kompaktaj diskoj el la sonarkivo de Biblioteko Hector Hodler, kunmetitaj de Marcus Sikosek, trovis multajn ŝatantojn (la unua temis pri la Universala Kongreso de Rejkjaviko (1977), la dua pri recitaĵoj el nia literaturo. Dum la jaro aperis ĉe UEA kromaj eldonaĵoj: la traduko far Humphrey Tonkin de la dramo de Ŝekspiro Henriko Kvina, kaj du Esperanto-dokumentoj, de Lee Chong Yeong, Esperanto kaj internaciaj organizoj, kaj Detlev Blanke, Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo. Anglalingvaj dokumentoj estas preparitaj, sed atendas eldonon aliloke.

Post plurjara falo la nombro de individuaj membroj stabiliĝis en 2003 kaj nombris 5714 (5713 en 2002) en 111 landoj. Estis 375 (410) Membroj (M) kun Gvidlibro, 1197 (1099) M kun Jarlibro, 231 (235) junaj MJ, 2799 (2834) M-Abonantoj, 139 (161) junaj MA, 843 (860) Dumvivaj M, 23 (18) junaj DM, 26 (19) DM kun Jarlibro, 6 (5) junaj DMJ, 65 (61) Honoraj M kaj 10 (11) Honoraj Patronoj.

Ĝojiga estas la plimultiĝo de aligitaj membroj. En 2003 la aliĝintaj landaj asocioj pagis por 11264 aligitaj membroj (10549 en 2002), el kiuj aligitaj membroj de TEJO estis 1908 (1162). La tuta membraro de UEA, t.e. individuaj kaj aligitaj kune, plimultiĝis de 16262 en 2002 al 16978 en 2003, t.e. kresko de 716 membroj (4,4%).

S-ro Ranieri Clerici el Italio fariĝis Dumviva Patrono de UEA, kreskigante la nombron en tiu mecenata kategorio al 3. La subtena kategorio Societo Zamenhof havis 138 membrojn (155 en 2002). Estis 71 (82) Patronoj de TEJO kaj 18 (17) Dumvivaj Patronoj de TEJO. La revuo Esperanto havis 140 (164) individuajn kaj 30 (40) kolektivajn abonojn. Kontakto havis 262 (279) individuajn kaj 78 (221) kolektivajn abonojn.

En la dua duono de 2003 rekomenciĝis aktivaj laboroj laŭ ankoraŭ unu aspekto de informado: oficejaj informsistemoj. Kadre de tiu programo estas preparataj novaj administraj sistemoj por la CO, bazitaj sur la modernaj teknologioj kaj postuloj. Ĝis la fino de la jaro estis konstruita la laborversio de la nova membro-administra programo, kaj la bazoj de la novaj administraj programoj por la Libroservo kaj la Kongresa fako, kaj preparita la prototipo de la nova reta Katalogo (http://katalogo.uea.org).

En 2003 la estraro komisiis eksterajn konsilistojn raporti pri la kvalito de la konstruaĵo Nieuwe Binnenweg 176. El la raportoj la estraro konkludis ke indas ripari kaj renovigi la Centran Oficejon. Tial la estraro kaj komitato decidis finance investi en la konstruaĵo. Okazis la unuaj interŝanĝoj de ideoj (respondeca estrarano Ans Bakker-ten Hagen) kun la stabo kaj kun eksteraj konsilistoj. En 2004 interalie pro la okupoj koncerne dungon de nova Ĝenerala Direktoro la laboro rilate al la konstruaĵo estas prokrastita ĝis enposteniĝo de la nova funkciulo. La renovigo invitas samtempe al reorientiĝo pri la diversaj funkcioj kaj servoj de la Asocio, respektive la Centra Oficejo. Evidentiĝas ke nun estas okazo serioze trakti la ekziston kaj funkcion de la Biblioteko Hector Hodler (BHH). Dum jardekoj komitatoj kaj estraroj esprimis la deziron bone organizi la BHH, arkivojn de UEA kaj aliajn historiajn materialojn. Neniam realiĝis tiu deziro per dungo de homforto, per altiro de adekvataj iloj por dokumenti la materialon laŭ nuntempaj normoj kaj por konservi ilin. Dank’ al la financa helpo de ESF, la unuaj paŝoj estas faritaj por prezenti planon, kiel atingi tiun celon. Sed ĝi ne estos la fina celo rilate al nia historia havaĵo. UEA ne nur posedas, gardas kaj konservas la historion de la Esperanto-movado: ĝi ankaŭ esploru kiel utiligi tiun materialon el nia kultura heredaĵo en- kaj ekstermovade.

Rilate al la suprenomitaj temoj (daŭrigo de la Centra Oficejo en Rotterdam, renovigo de la posedaĵo Nieuwe Binnenweg kaj ebligo al larĝa publiko konatiĝi kun BHH kaj aliaj kulturaj heredaĵoj) la estraro komencis informan kampanjon kiu kondukos al financa varbkampanjo. Cetere la konstato, ke malpliiĝas enspezoj per donacoj por diversaj agadkampoj, rezultigis starigon de celdestinitaj kapitaloj. La rentumoj estu la bazaj kaj konstantaj enspezoj por garantii la laboron sur tiuj diversaj kampoj (laŭ la ekzemplo de la Kapitalo Azio stariĝis i.a. Kapitalo Afriko, Kapitalo Ameriko, Kapitalo Eŭropo, same por Junularo kaj Informado ktp.).

La Estraro, surbaze de regularo aprobita de la komitato en Fortalezo, aljuĝis subvenciojn por projektoj pri informado kaj instruado.

Konkludo

Kvankam oni ne povas esti kontenta pri la progreso de la Asocio, nek de Esperanto entute, dum la jaro 2003 (trokontento ja estas malamiko de progreso...), tamen la jaro montris siajn gajnojn. Sur plej vasta kampo, nia prezidanto plurfoje atentigis, tute prave, ke, eĉ se la tradicia movado ne registras signifajn gajnojn en siaj tradiciaj laboroj, la nombro de homoj, kiuj aliĝas al la movado kiel liberaj agantoj, ekzemple pere de la reto, ŝajne kreskas; la nombro de veraj kompetentaj uzantoj de la lingvo same altiĝas dank’ al la elektronikaj modeloj kaj komunikrimedoj je ilia dispono; la movado ŝajnas plijuniĝi. La granda defio de la estonteco estos ne nur stimuli la sendependan agadon de tiuj homoj kiel kontribuantoj al la Esperanto-kulturo kaj la Esperanto-socio, sed trovi la ĝustajn kadrojn por kunlaborigi ilin en la kunteksto ne nur de nia socio sed ankaŭ de nia Esperanto-movado.

Se temas pri UEA mem, ni vidis ĝis la fino de la jaro daŭran kaj signifan progreson en la retrankviliĝo de la homaj rilatoj en kaj ekster la Centra Oficejo de UEA — sed la problemoj de administrado ne malaperis, eĉ sur kelkaj kampoj akutiĝis. Ni rajtas esperi, ke en la jaro 2004 ankaŭ tiuj problemoj komencos reduktiĝi. En Gotenburgo la komitato de UEA faris plurajn tre gravajn decidojn pri la estonteco de nia oficejo — ĉefe, ke ĝi restu en Roterdamo kaj ke ni renovigu nian tiean oficejan domon. Tio estis neta progreso, kaj fermis longan periodon de debatado kaj hezito. Aliflanke, la grandaj laboroj ankoraŭ ne komenciĝis, kaj tio venos nur en 2004. Dume, la informa laboro, ekzemple en Bruselo kaj aliloke, alportis signifajn fruktojn en 2003 — sed la estonteco estas iom malklara pro severaj financaj premoj. Bone sukcesis nia kongreso — sed ĝi ne alportis la financan pluson bezonatan por vere efika laboro en 2004. La progresoj sur la kampo de instruado de Esperanto estis konsiderindaj, precipe se temas pri retaj kursoj k.s. — sed multo restas por fari. Jaro, do, de miksaj rezultoj, sed nepre pli pozitivaj kaj promesplenaj, ol negativaj.

Kaj la jaro 2004 estos elektojaro, kiam la nuna estraro adiaŭos kaj nova estraro elektiĝos. La nuna estraro dankas al la komitato kaj membraro de UEA pro la okazo labori por Esperanto kaj la bono de nia asocio kaj ĝi deziras al sia posteulo kuraĝon, diligenton, energion — kaj bonan sukceson.

Forpasoj

Walerian (Waldi) Baumgart (1911-2004) mortis la 18-an de aprilo 2004 en Bydgoszcz (Pollando).

Roger Colney (1917-2004) el Gap Cedex (Francio) mortis la 3-an de aprilo 2004.

Georges Lagrange (1928-2004), Akademiano, membro de Franca E-Instituto, mortis la 30-an de aprilo 2004 en Bouresse (Francio). Esperantisto ekde 1947, la kunfondinto de la E-Centro “Kvinpetalo” verkis interalie Ŝia lasta poŝtkarto (1988), kaj tradukis interalie kanzonojn de Brassens.

Héctor Palacios (-2004), D kaj FD (pentrado), mortis en Villa General Belgrano (Argentino).

Károly Fajszi forpasis la 3-an de februaro (1911-2004). Li estis emerita poŝtoficisto, honora membro de UEA, honora membro de Hungaria Esperanto-Asocio, kunfondinto de nia faka asocio pri poŝto kaj telekomunikado (IPTEA) en Hungario. Lia lando honorigis lin interalie per la Malgranda Kruco de la Ordeno de Hungara Respubliko (1994), kaj lia naskiĝurbo faris lin honora civitano. Li esperantistiĝis en 1964 kaj komencis kolekti Esperantajn librojn kaj aliajn esperantaĵojn. La kolektaĵo riĉiĝadis ĉefe pere de interŝanĝoj, por kio li oferis sian familian heredaĵon. La finrezulto de la preskaŭ kvarjardeka kolektado estis, en 2002, 17 mil volumoj, okmil binditaj jarkolektoj de periodaĵoj, dekmil periodaĵoj ne kompletaj, kaj multo pli. Ekde 1982 la kolekto estas ŝtate protektata, sub aŭspicio de la Nacia Széchenyi-Biblioteko. En 1991 aperis lia 550-paĝa Katalogo de la Esperanto-Kolektaĵo. En 2002 li transdonis la kolekton al la Landa Fremdlingva Biblioteko por ŝtata administrado.

(Laŭ Ada Csiszár)