Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 7 + 8

Malferme

Harmonia fino de estrara trijaro

Osmo Buller

La Estraro elektita en Zagrebo havis la lastan laborkunsidon en Roterdamo de la 25-a ĝis la 27-a e aprilo. Ĝi ja kunvenos ankaŭ komence de la UK en Pekino, sed tie ĝi ĉefe traktos praktikaĵojn por glate ekfunkciigi la kongreson kaj la laborojn de la Komitato. En la aprila kunsido ĉeestis ĉiuj ok estraranoj. Por kvar el ili (Gbeglo, Lee, Lipari kaj Tonkin) temis pri adiaŭo kiel estraranoj, ĉar ili ne kandidatas por reelekto, dum prezidanto Corsetti kaj la membroj Bakker-ten Hagen, Grigorjevskij kaj Osibov estas disponeblaj ankaŭ por nova trijaro. Preskaŭ ĉiuj venis al Roterdamo unu tagon pli frue por povi interŝanĝi pensojn kun vizitantoj de la Malferma Tago de la CO.

Dum la kunsido oni apenaŭ rimarkis, ke la Estraro estas finanta sian laboron, ĉar tiel diligente ĝi atakis ampleksan tagordon, kiu lasis netuŝita apenaŭ iun ajn niĉon de la vivo de UEA. Al mi, kiu unuafoje de post tri jaroj ĉeestis kunsidon de nia “registaro”, plaĉis la pozitiva etoso, kvankam ja ne mankis zorgoj kaj problemoj, pri kiuj ankaŭ la Estraro elektota en Pekino ankoraŭ devos multe rompi al si la kapon.

Eble la plej grava el la problemoj estas, kiel rekreskigi la membraron, ĉar kun tio iel kunplektiĝas ĉio alia. Feliĉe la evoluo en 2003 estis kuraĝiga: la individua membraro ĉesis fali. La unuaj informoj pri 2004 indikas almenaŭ modestan kreskon. Pri la kaŭzoj de la ĝisnuna malkresko kaj pri manieroj turni ĝin en firman kreskon aperis en la kunsido same diversaj opinioj kiel en diskutoj en retlistoj kaj gazetoj. Komuna opinio ŝajnis esti, ke ĉiuj iom pravas kaj ke al la ĉeso de la malkresko kontribuis la pli harmonia etoso en la Asocio kaj pliboniĝinta funkciado de la Centra Oficejo, kiu tamen ankoraŭ ne venkis ĉiujn siajn problemojn.

Apenaŭ surprizas, ke financaj problemoj okupis ankaŭ tiun ĉi kunvenon. Kvankam la kotiz-enspezoj kresketis en 2003, ili tamen restis multe sub la buĝeto, kiu montriĝis tro optimisma precipe pri tiu grava detalo, tiel ke la pasintjara spezokonto saldiĝis negative je 49 452 eŭroj. Tio tamen estis ĉ. 8 000 eŭrojn pli bona rezulto ol en 2002. La Estraro bone konscias pri la neceso reekvilibrigi la financojn kiel eble plej rapide, sed ĝi ne vidas ŝancojn fari tion per turno de mano sen damaĝi la normalan funkciadon de la Asocio. Ja ne temas pri financa krizo, ĉar malgraŭ la rezulto de la spezokonto, la kapitalaj kontoj de UEA tamen kreskis. Por 2005 la Estraro proponas buĝeton kun negativa saldo de 37 000 eŭroj, kun instigo al la CO streĉi siajn kapablojn por tamen atingi ankoraŭ pli bonan rezulton. Multo dependos de la sukceso de planataj kampanjoj por (re)varbi membrojn kaj apogantojn. Ilia realigo espereble ne dependos nur de la CO.

Se temas pri bona etoso, tiurilate vere ĝojige progresis la rilatoj kun TEJO, kiu estis reprezentita en la kunsido unue de sia ĝenerala sekretario Aleks Kadar kaj poste de sia konstanta observanto Sonja Petrović. La iam tikla demando pri jura sendependeco de TEJO evoluis en pli prudentan demandon pri eltrovo de konvena formo de jura personeco, kun kiu TEJO plu restu integra parto de UEA.

Tre bonan kunlaboron UEA nuntempe havas kun ILEI, kies prezidanto Radojica Petrović kun prava fiero raportis en la kunsido, ke ILEI sukcesis eliri el profunda organiza krizo. Plej bone tion ilustras la sukcesa varbokampanjo, kiu kreskigis la membraron de ILEI al ĉ. 700.

Oni diskutis ankaŭ pri la estonteco de la Afrika Oficejo de UEA en Lomeo. Ĝis nun ĝi funkciis kvazaŭ eksperimente, sed oni celas doni al ĝi pli firman kaj formalan rolon en la strukturo de UEA. Pro tio la proponata buĝeto de UEA por 2005 unuafoje enkondukas apartan rubrikon por elspezoj de la Afrika Oficejo, nome 5 000 eŭroj, kvankam la ĉefa fonto por ĝia financado plu restos Fondaĵo Afriko.

Multan tempon oni dediĉis al UK-oj. Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães raportis pri bona disvolviĝo de la preparoj por la Pekina UK. Bedaŭrindaĵo tamen estas, ke laŭnombre ĝi ne atingos la komencajn esperojn pro la fortimiga efiko de sarso k.a. plagoj, kiuj lastatempe bremsas turismon. Ili espereble ne plu ĝenos la aliĝadon al la venontjara UK en Vilno, kie LKK rikoltas unu sukceson post alia ĉe oficialaj instancoj kaj amaskomunikiloj. La Estraro ankaŭ formale definitivigis la decidon pri Florenco kiel kongresurbo en 2006.

[FORIGITA!: bildo]

La Estraro kun gastoj dum tagmanĝa paŭzo en ĝardeno de finna preĝejo en Roterdamo.

Internaciaj organizaĵoj por amikeco kaj servado

Komence de la pasinta jarcento kreiĝis pluraj internaciaj organizaĵoj por amikeco kaj servado. Jen mallonga resumo pri la plej gravaj, kronologie laŭ ilia fondiĝo. Kiel vi vidos, ili estas usondevenaj, sed iĝis mondskalaj NROj. Ilia komuna trajto estas ke ĝenerale la membroj, ĉu viroj aŭ virinoj, ekzercas liberalan profesion aŭ agas kiel superaj kadroj. Ili kutime kunvenas unu fojon ĉiusemajne aŭ ĉiun duan semajnon, kaj la kunvenojn karakterizas vere amika etoso. Alia komuna trajto estas ke tiuj organizaĵoj kaj iliaj membroj celas sindediĉe servi al la ĝenerala bono kaj helpi unuopulojn aŭ kunapartenantajn persongrupojn sur loka, nacia aŭ internacia niveloj.

Rotario, Rotary International (R.I.), estis fondita de Paul Harris en 1905 en Chicago, Illinois. Ĝia ĉefsidejo situas en Evanston, antaŭurbo de Ĉikago. Rotario nombras pli ol 1 200 000 membrojn en ĉ. 31 000 kluboj en 166 landoj kaj teritorioj. La Rotaria Fondaĵo malavare subtenas ĉiuspecajn programojn edukajn, humanecajn kaj publiksanajn. Ĝia plej ambicia programo estas PolioPlus, al kiu Rotario jam dediĉis 500 milionojn da dolaroj kaj per kiu Rotario kaj centmiloj da volontuloj — kunlabore kun la Monda Organizaĵo por Sano en Ĝenevo — klopodas mondskale ekstermi la poliomjeliton antaŭ la jaro 2005.

Kiwanis International estis fondita en 1915 en Detroit, Michigan. Ĝia nomo originas el malnova indiana vorto. La ĉefsidejo troviĝas en Indianapolis, Indiana. La organizaĵo havas pli ol 300 000 membrojn en 8 000 kluboj kaj devas provizi servojn en sociaj kaj kulturaj aferoj.

Lions Internatonal (laŭdire laŭ la komencaj literoj latine Liberant iter omnium nobilibus sacrificiis aŭ angle Liberty, intelligence, our nations’ safeguard) estas laŭnombre la plej granda porserva organizaĵo en la mondo kun 1 450 000 membroj en pli ol 44 000 kluboj en 188 landoj. La organizaĵon fondis Melvin Jones en 1917 en Ĉikago, kie ankoraŭ situas ĝia ĉefsidejo. Ĝiaj komencaj helpagadoj favoris la usonajn soldatojn en Eŭropo dum la Unua Mondmilito. Inter la multaj porsociaj iniciatoj de Lions elstaras nun la lukto kontraŭ la blindeco kaj la helpo al senviduloj, i.a. per la “invento” de la blanka bastono, la havigo de gvidhundoj al blinduloj, la kreo de parolaj bibliotekoj k.s. Lions ankaŭ partoprenas en la lukto kontraŭ muskolaj malsanoj.

Zonta estas virina movado fondita en 1919 en Buffalo, Novjorkio. Principe ĝi laboras por plibonigi la statuson politikan, juran kaj profesian de la virino. Hodiaŭ Zonta nombras ĉ. 37 000 membrojn en 70 landoj. Ĝia ĉefsidejo estas Ĉikago.

Soroptimist estas virina organizaĵo, fondita en Oakland, Kalifornio, en 1921. Ankaŭ tiu movado luktas por plibonigi la staton de virinoj kaj por antaŭenigi pacon kaj internacian interkompreniĝon. Ĝi kunlaboras kun la Virina Komisiono de UN en Ĝenevo kaj havas ĉ. 100 000 membrojn en 3 400 kluboj en 112 landoj. Ĝia ĉefsidejo situas en Philadelphia, Pennsylvania.

Konklude oni povas konstati ke tra la menciitaj organizaĵoj — kaj kelkaj aliaj, malpli konataj — proksimume 3 milionoj da homoj, viroj kaj virinoj, estas membroj de internacia reto de kluboj kiuj praktikas amikecon kaj la volon servi al la aliulo.

[FORIGITA!: bildo]

Giuseppe Grattapaglia antaŭ multlingva afiŝo pri Esperanto.

[FORIGITA!: bildo]

Ursula Grattapaglia dum la monda rotaria kongreso.

[FORIGITA!: bildo]

Esperantistoj dum monda konferenco de Rotario en Osaka kun 45 000 partoprenantoj.

[FORIGITA!: bildo]

Giuseppe (maldekstre) kaj Ursula (dekstre) Grattapaglia kun japanaj gekolegoj.

Precipe pri Rotario

La 31 000 kluboj tra la mondo konsistigas la konstrubrikojn de Rotario. La amplekso de la kluboj varias inter malgrandaj kluboj kun du dekoj kaj tre grandaj kluboj kun 200–300 membroj. Distinga trajto estas ke principe ĉiu klubo havas nur unu aŭ du reprezentantojn de ĉiu profesio aŭ subprofesio por ke neniu profesio estu superreprezentata. La membroj kutime kunvenas, diskutas kaj planas agadojn ĉirkaŭ manĝotablo(j), ĉu dum tagmanĝo, ĉu vespermanĝo. Kelkaj kluboj kunvenas eĉ dum komuna matenmanĝo.

Alia trajto estas ke ĉiujare, la 1-an de julio, ĉiuj respondeculoj de Rotario, t.e. prezidantoj, estraranoj aŭ komitatanoj, ĉu internaciaj, regionaj aŭ lokaj, devas esti anstataŭigitaj per novaj skipoj, kiuj transprenas la gvidadon de la organizaĵo dum la sekvanta jaro (Rotario = rotacio!). Lions International praktikas samspecan rotacion ĉiun 1-an de julio.

Oni ne povas membriĝi rekte al Rotario. Necesas ke ekzistanta membro rekomendu onin kiel estontan membron kaj ke la klubo aprobu. La kotiza strukturo de rotaria membreco estas tia, ke la membroj en pli riĉaj landoj subvencias tiujn en malpli riĉaj. Ekz-e mi membras en klubo en sudfranca urbeto kaj pagas 800 eŭrojn jare, sed tiu sumo inkluzivas la kluban kotizon, kontribuon por lokaj helpagadoj, “imposton” al R.I., kontribuon al la bonfara Rotaria Fondaĵo kaj fine la manĝojn kaj trinkaĵojn dum la kunvenoj tra la tuta jaro.

Ĉiujare R.I. organizas mondkongreson, ĉiam en alia grandurbo. Kutime ĉeestas 15 – 20 mil partoprenantoj, en esceptaj okazoj preskaŭ 40 000.

Rotario havas junularan sekcion, Rotaract, por gejunuloj inter 18 kaj 30 jaroj; ekzistas ĉ. 7 500 kluboj kun 173 000 rotaraktanoj en 120 landoj.

Rotario kaj Esperanto

Rotaria Amikaro de Esperantistoj (RADE) estas la plej aĝa de ĉiuj amikaroj (fakgrupoj) rekonitaj de R.I. Ĝi havas sesdekon da membroj en ĉiuj kontinentoj kaj eldonas bultenon RADE-Informilo. Nia amikaro klopodas informi rotarianojn pri la internacia lingvo kaj la Esperanto-movado per korespondado, prelegoj kaj artikoloj en naciaj rotariaj revuoj. La membroj renkontiĝas marĝene de esperantistaj aŭ rotariaj kongresoj. Dum la lastaj tri rotariaj mondkongresoj RADE aranĝis bone vizitatajn ekspoziciajn standojn.

Dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto RADE-membroj vizitas rotariajn klubojn en la kongresa urbo kaj informas pri nia amikaro kaj pri la UK.

Jen propono al niaj kongresaj organizantoj: Kial vi ne sisteme invitas respondeculojn de tiuj kaj similaj organizaĵoj al niaj UK-oj, ekz-e al la solena malfermo aŭ al interesaj diskut-forumoj? Nia Esperanto-movado vivas tro izole kaj tial restas nekonata!

La miloj kaj miloj da rotariaj kaj aliaj kluboj en la mondo konsistigas vastan kampon por informado, kvankam oni devas ĉiam memori ke en tiuj uson-devenaj organizaĵoj la uson-angla lingvo estas — neoficiale! — la oficiala aŭ almenaŭ la ĉefa laborlingvo. Laŭ mia sperto tiaj kluboj ofte serĉas novajn temojn kaj prelegantojn por siaj kunvenoj. Se vi bone regas la internacian lingvon kaj scias prezenti nian movadon kiel modernan movadon, ne nur poresperantan, sed ankaŭ peresperantan — kulturan kaj socian — tiam vi eble povus proponi vin al la klubo(j) en via ĉirkaŭaĵo. Sed nepre, nepre ne iru por konvinki la membrojn pri “la grandioza beleco de nia amata lingvo kaj kara idealo”: Preferindas ke junaj esperantistoj parolu al rotaraktaj kluboj; mi ofte pensas ke Esperanto pli facile allogas junulojn, ĉar pli aĝaj rotarianoj ja jam komfortiĝis en establitaj kutimoj kaj pro profesiaj devoj ne ŝatas novajn “eksperimentojn”.*

* Antaŭ kelkaj jaroj mi proponis al la tre viglaj, seriozaj kaj junecaj Esperanto-kluboj en du francaj urboj ke ili invitu lokajn rotaraktanojn al ekz-e siaj festoj aŭ artaj kaj kulturaj aranĝoj. La du kluboj eĉ ne degnis respondi al mi.

Fine mi demandas min, ĉu vere ne ekzistas almenaŭ kelkaj Esperanto-parolantoj inter la centmiloj kaj centmiloj da membroj de la supre menciitaj organizaĵoj. Estas absolute necese ke ili anoncu sin.

Eskil Svane
Prezidanto de RADE
Solvo de lingva problemo?

Plejofte ni esperantistoj emas instrui nian lingvon al homoj, kiuj entute ne bezonas komuniki kun eksterlandanoj, ne komprenas pri kio entute temas aŭ simple ne havas intereson pri internaciaj rilatoj. Pro tio estas oportune, ke ni direktu nian inform-agadon al individuoj aŭ grupoj da individuoj, kiuj fakte havas rektajn lingvojn problemojn, kiel profesiuloj, kiuj rilatas internacie kaj spertas praktike la lingvajn barojn.

Inter centoj da tiuj organizaĵoj, ni havis la eblon kaj ŝancon elekti grupon, kiu aperis en 1905, paralele al nia Esperanto-movado, kaj same kiel ni, evoluis en la daŭro de la lastaj cent jaroj kun interrompoj pro la militoj aŭ pro politikaj malpermesoj. Temas pri unu el la plej grandaj servoinstitucioj: Rotary International. Kvankam ĝi naskiĝis en Usono, ĝi pleje evoluis en Britio, Aŭstralio kaj Kanado. Tamen ekde la dudekaj jaroj ĝi jam sentis la lingvan problemon kaj aldonis al la oficiala uzo de la angla la francan kaj hispanan, kaj en la daŭro de la jaroj pliajn kiel la portugalan, japanan, korean, germanan, svedan kaj italan. Krome kelkaj larĝvidaj mondaj prezidantoj el Britio kaj Francio fondis en 1928 fakgrupon de rotarianoj, kiuj uzis Esperanton en siaj internaciaj rilatoj.

Hodiaŭ ekzistas 70 fakgrupoj pri la plej diversaj temoj, sed restas la rekonata fakto, ke RADE (Rotaria Amikaro de Esperanto) festis pasintjare sian 75-jaran jubileon kiel la historie unua fakgrupo de R.I.! Antaŭvide al tio, la nunaj rotarianoj-esperantistoj decidis antaŭ du jaroj ellabori rezoluci-proponon al la Monda Konsilio de Rotario, kiu decidas pri novaj aspektoj de la organizaĵoj per la voĉdonado de 530 distriktaj reprezentantoj.

La strategio ne estis peti adopton de Esperanto kiel deka oficiala lingvo, sed voĉdonigi proponon, kiu konsciigu la 1 200 000 rotarianojn en 32 000 kluboj en 166 landoj pri ilia lingvo-problemo kaj ties racia solvo per la vasta uzo de Esperanto inter la kluboj, kiuj inter siaj celoj deklaras agadi por pli paca, solidareca kaj pli justa mondo!

Por alveni al la nun atingita stadio de nia rezolucipropono, la RADE-membroj devis vastaskale klopodi per prelegoj kaj intervenoj por akiri la skriban apogon de kluboj kaj distriktoj en Brazilo. Sekve, la internacia komisiono de Rotary International konsideris la laŭstatutan tekston de nia propono kaj protokolis ĝin en la tagordo de la Konsilio sub la numero 04-265, preta por debato kaj voĉdono en junio. Notinda estas la fakto, ke antaŭ ol voĉdoni pri Esperanto, la delegitoj devos okupiĝi pri la enkonduko aŭ ne de du grandegaj naciaj lingvoj en R.I., nome la hinda kaj mandarina. Evidente kun signifaj financaj sekvoj, ĉar ĉiu plia tradukisto en R.I. kostus jare 40 000 USD. Kontraŭe, nia propono estis zorge redaktita por eviti kostojn al la internacia organizaĵo. Pro tio ni estas optimismaj.

Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia

TEJO: Ĉu denove amiko de UEA?

Bertrand Hugon estas la francdevena prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ekde 2003. Profesie li instruas matematikon en Dunkirko. Esperantisto ekde 1999, li estis prezidanto de la franca landa sekcio de TEJO de 2001 ĝis 2003. Marko Naoki Lins diskutis kun li pri la grandaj defioj, kiujn alfrontas TEJO.

Kiuj estas viaj prioritatoj dum via mandatperiodo en la estraro de TEJO?

Tre koncize: Harmonio en la laboro de la estraro, pli da dialogo kun la membroj, starigo de kohera kaj realisma agadplano por la tuta asocio.

Pri kiuj atingoj vi jam povas rakonti?

Mi ĝojas pri la ĝenerale bona funkciado de la TEJO-estraro kaj pri la pliboniĝintaj rilatoj kun UEA. Konkretan ateston pri tio ĉi ni povas vidi en la fakto, ke de kelkaj semajnoj UEA pagas la poŝmonon de nia volontulo en la Centra Oficejo.

Kiuj estas la problemoj de TEJO ĉi-momente?

La aktivuloj plendetas, ke la estraro ne sufiĉe komunikas kun la membroj kaj landaj sekcioj. Tion ĉi ni klopodas solvi plioftigante la aperon de nia organo TEJO-tutmonde (TT), kiu iĝos kvarpaĝa informletero sendata kune kun Kontakto. Pri TT mi povas aldoni, ke ŝanĝiĝas la redaktoro: pro manko de tempo Rick Newsum post ok jaroj da entuziasma redaktado transdonas la torĉon al Joel Amis, nia nuna volontulo.

Apud manko de interna informado alia nia problemo estas la falo de la membronombro. Laŭ mia sperto la simpla sendado de regulaj memorigleteroj por instigi remembriĝi efikas por kontraŭbatali la malkreskadan tendencon. Sed longperspektive nenio anstataŭas komunan vizion pri la mallongtemplimaj celoj kaj strategion por atingi ilin.

Vi parolas pri vizio, strategio kaj pri kohera agadplano. Sed por paroli konkrete: Kiuj estas viaj prioritatoj?

Nia unua prioritato estas daŭra aktivula trejnado. Du aliaj estas informado kaj sekurigo de kernaj funkcioj. Kaj por la estonteco ni planas engaĝi interesitojn en sociutilajn agadojn.

La aspekto de tutmondeco de TEJO: kiom grava ĝi estas por vi?

Ĝi estas tre grava, ĉar ni reklamas lingvon kiu apartenas al neniu lando kaj popolo. Kion TEJO konkrete povas fari estas doni helpon al la partoj de la mondo kiuj plej bezonas ĝin en la Esperanto-agado. Mi ĉefe celas Afrikon, kie ekzistas entuziasmaj aktivuloj, sed al kiuj la monaj rimedoj por komuniki per interreto regule mankas. TEJO verŝajne helpos solvi tiun problemon.

Antaŭ unu jaro la rilato inter TEJO kaj UEA estis tre kriza. Vi nun parolas pri pliboniĝintaj rilatoj. Ĉu temoj kiel sendependiĝo de TEJO aŭ translokiĝo al Bruselo estas malaktualaj?

Sendependiĝo estas malaktuala, sed por propra jura personeco ni serioze laboras, ĉar ĉefa monfonto por financi la projektojn de TEJO estas eksteraj fondaĵoj, kiuj kutime postulas kunlabori kun jure memstaraj organizoj. Laŭ mi estas danĝere daŭrigi la mensogadon al niaj monsubtenantoj. Pri translokigo de la oficejo al Bruselo: mi opinias ke en la perspektivo de tutmondiĝo tio ne estas prioritata, ĉar laŭ siaj respektivaj publikaj bildoj Bruselo estas eŭropa burokratejo kaj Roterdamo estas haveno tutmondeca.

Kiun avantaĝon alportas TEJO al UEA?

Unuavice por plijunigi la movadon, sed TEJO ankaŭ povus esti montrofenestro de UEA ĉe amaskomunikiloj, kondiĉe ke ni organizu ion kongruan kun iu temego regule reaperanta ĉe la amasmedioj.

Kion TEJO povas lerni de UEA?

Mi dirus eble la spertojn kaj — ni povas esperi — la saĝecon.

Ĉu la koncepto subvenciigi Esperanto-eventojn per ekstermovada mono estas grava?

En la senco ke ĝis nun TEJO ne havas sufiĉe da patronoj, tio estas deviga, se ni volas plufinanci tiajn aranĝojn, kiuj unuflanke tre plaĉas al la partoprenantoj kaj aliflanke helpas nin por organizi la junularan movadon.

Kiuj estos la ĉefaj okazaĵoj de TEJO dum 2004?

Krom la du martaj trejnseminarioj okazos la tria oktobre en Strasburgo. Sed kiel ĉiujare nia ĉefa okazaĵo estos la Internacia Junulara Kongreso. Ĝin akceptos la rusa urbo Kovrov. La temo June kaj kune estos bona motivo por instigi la partoprenantojn interŝanĝi siajn ideojn pri la dezirata rolo de TEJO en la socio. Ankaŭ menciindas la tendumara internacia lingvokurso ĝuste antaŭ la IJK. Bona eblo eĉ por komencantoj eklerni Esperanton kaj poste ĝui la kongreson. Sed urĝas aliĝi por tiuj, kiuj bezonas vizon.

Sur kiu vojo vi vidas TEJO-n?

Kvankam TEJO liveras bonajn servojn al la komunumo, nome la eldonaĵojn Kontakto kaj Pasporta Servo, verŝajne ĝi evoluos al reto de aktivuloj, kiuj provos servi al la socio. Ekzemple mia nuna ideo estus internacie kunlaborigi per Esperanto studentajn klubojn, kiuj laboras en la kampo de kontraŭrasismo, ĉar tio estas sufiĉe utila en la okuloj de la publika opinio, konsidere ke en multaj landoj la ekstremdekstraj partioj daŭre kreskadas. Sed ĉiuokaze laŭ mi indas ekspluati la fakton, ke du monatojn post la IJK rekomenciĝos la universitata jaro, kaj tiam oportunos serĉi partnerecojn ĉe studentaj organizaĵoj.

(Pliaj informoj pri TEJO: www.tejo.org, www.tejo.org/ijk)

Bertrand Hugon (maldekstre) en interparolo kun TEJO-aktivuloj dum brusela trejnkurso

Bona Espero en brazila ĝangalo

La laborplano de UEA rekomendas informadon, instruadon kaj aplikadon. En la bieno-lernejo Bona Espero, kie vivas ĉirkaŭ 40 personoj, el kiuj 30 infanoj, la tri rekomendoj funkcias daŭre kaj paralele pro unika situacio, kreita de la fondintoj antaŭ 47 jaroj: Esperanto-parolantoj faru volontule socian laboron en la Tria Mondo favore al infanoj en riska situacio.

La ĉefa celo ne estas instrui Esperanton al malfavorataj analfabetoj, sed protekti kaj nutri, alfabetigi kaj eduki ilin.Tiuj volontuloj el diversaj nacioj, kiuj alprenas la defion certe ne facilan, uzas inter si la internacian lingvon Esperanto. Kaj tiu fakto per si mem estas daŭra inform-agado, interesa al ĵurnalistoj pro sia unikeco.

La infanoj do ricevas nature internacian edukadon, kunvivante kun homoj el diversaj kulturoj. Sekve la ĉiutaga aplikado de la lingvo per si mem kreas la daŭran informadon. Kaj la instruado? — Preskaŭ per simbiozo, kiel en normala familio, la infanoj lernas Esperanton. Kiam ili kapablas legi, ili ricevas sisteman instruadon de la lingvo pere de la vizitantaj voluntuloj (kiel sur la foto). Ĝenerale junaj voluntuloj kunlaboras dum tri ĝis ses monatoj kaj venas plejparte el Eŭropo.

Nuntempe Aneta Ubik el Germanio instruas la sekretojn de la ĉapelitaj literoj, antaŭe estis Marit Bohr kaj la franca Magali, la argentinano Alejandre kaj la franco Patrick, Katarina el Slovakio, Vitaly el Murmansk, Fernando el Urugvajo, Tobias kaj Gabriella, Krystoph kaj Agnieszka, Riccardo el Italio kaj Giovanna — preskaŭ senfina listo en la lastaj dudek jaroj de spontaneaj deziroj helpi.

Esperanto-parolantoj en Bona Espero do ne nur sidas en bibliotekoj kun plenaj stomakoj, defendante lingvajn rajtojn, sed ja emas solidarece engaĝiĝi ankaŭ en la lukto por la baza pretervivado sen la perfortoj de la malsato kaj de la forlaso, ĉefe inter la infanoj de la mondo.

Ursula Grattapaglia

[FORIGITA!: bildo]

La infanoj en Bona Espero estas multkoloraj, ĉar miksaĵo de indiĝenoj, nigruloj kaj blankuloj — sen rasa diskriminacio. La instruistino estas Aneta Ubik, germana volontulino dum ses monatoj.

Esperanto-instruado tra la mondo

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, aliĝinta faka asocio de UEA, celas akceli la instruadon de Esperanto, trejni instruistojn, okazigi ekzamenojn, eldoni modernajn lernilojn, proksimigi kaj kunordigi E-klasojn, specife per la projekto de ILEI/UEA “Interkulturo”. Pri sia laboro raportas kelkaj ĝiaj landaj sekcioj. (Daŭrigo al la maja revuo.)

Kroatio

Kroatan nacian konkurson pri scio de Esperanto por lernantoj el elementaj lernejoj partoprenis 24 lernantoj el 7 elementaj lernejoj. Ses lernejoj oficiale sendis kaj finance subtenis siajn lernantojn. La aranĝon, okazintan 23-25 maj 2003 en la marborda urbeto Kostrena, organizis en sia skolta ripozejo Esperanto-Domo de la E-Societo en Rijeka kaj Kroata E-Ligo. Krom la konkurso Kroata ILEI-sekcio organizis komence de septembro en Esperanto-Domo unusemajnan renkontiĝon de gejunuloj “Mezeŭropo estas mia hejmo”, kiun partoprenis gejunuloj el Hungario, Francio kaj Kroatio. En Kroatio nun okazas 15 E-kursoj en lernejoj kaj kluboj.

Emil Hrvatin
Rumanio

En 2003 Mihai Trifoi estis elektita kiel ILEI-sekciestro. La ILEI-konferencon en Örestrand partoprenis tri membroj el Rumanio.Tra la lando okazis diversaj E-kursoj. La nova sekciestro planas altigi la nombron de la kotizantaj membroj, reorganizi la sekcion kaj plani la agadon por la periodo 2004-2007. Jarfine jam estis preta kaj parte diskonigita la projekto pri la agadplano de la Rumana ILEI-sekcio por tiu periodo. Dum la Balkana Esperanto-Simpozio (01-04/05/2003, Timişoara), okazis ILEI-kunveno. Radojica Petrović prelegis pri Interkulturo kaj konigis al la partoprenantoj la celojn de la edukprojekto Interkulturo 2. Mihai Trifoi, instruisto en Bixad, prelegis pri La lernejo de Bixad en la projekto Interkulturo.

Svislando

Preskaŭ ĉiumonate okazas studsabatoj en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds. La partoprenantoj, meze 20, estas dividitaj en 3 grupoj. La komencantoj akiras la bazajn konojn kun Stefano Keller, la mezuloj lertiĝas en la konversacio kun Monika Molnar, E-instruisto en privata lernejo de La Chaux-de-Fonds, kaj la supera grupo studas diversajn temojn de la esperantista kulturo sub la gvidado de Claude Gacond.

Novembre la lastaj komencis konsideri la vivon, la pensojn kaj la verkaron de L.L. Zamenhof pere de lia letero al Alfred Michaux. Tiu letero estis prezentita en du versioj, la originala kaj la aktualigita, fare de Claude Piron. La komparo inter la du versioj ebligis kompreni la stilon de Zamenhof, tiun de la komenco, forte arkaikiĝintan. La enhavo de la letero pli precize komprenigis la ideojn de la kreinto de nia lingvo. La partoprenantoj havis la taskon ekzameni pli profunde la tekston hejme, por kapabli ĝin komenti dum posta studsabato.

Januare la mezuloj aliris la superan grupon kaj tradukis franclingvan tekston de Charles-Albert Cingria, romanda verkisto, kiu en 1906 dum la dua Universala Kongreso en Ĝenevo provokis la esperantistojn komparante ilian lingvon kun senplumigita cigno. Tiun saman semajnfinon la komencantoj vigligis la etoson kaj prezentis amuzan teatraĵon.

Nicole Margot
Togolando

TIETo, la instrufako de UTE, organizas kursojn kaj helpis en la organizado de la 11-a TEK: akcepto kaj kvizo estas apartaj programeroj de la instituto dum la kongreso. En 2003 okazis korespondaj kaj surlokaj kursoj kun ekzamenoj. Porkomencantaj kursoj okazis en kluboj de la lando per la Zagreba Metodo. De la 18-a ĝis la 22-a de aŭgusto speciala sesio de surloka kurso okazis en Lomé kaj Glidji. La korespondan kurson laŭ tiu de Ferez sekvis 15 lernantoj. Kursoj por progresantoj okazis de la 18-a ĝis la 22-a de aŭgusto 2003 en Lomé kaj Glidji. Ekzameno A okazis en Lomé, Glidji kaj dum la 11-a TEK en Aneho. La 22-an de aŭgusto 3 kandidatoj el 8 sukcesis ĉe la ekzameno en Lomé, 2 el 5 en Glidji. Ekzamenoj B kaj C: ili estas la elementa kaj meza niveloj de ILEI/UEA. La unua okazis la 22-an de aŭgusto 2003 por togolandanoj. La dua okazis en la 11-a TEK kun tri partoprenantoj. La meza ekzameno okazis en la 11-a TEK.

Ukrainio

La 3-an de oktobro 2000 estis fondita Ukraina Ligo de E-Instruantoj, kiu ekde la jaro 2003 estas sekcio de ILEI. La sekcio laboris laŭ la Strategia Laborplano de UEA, ILEI kaj TEJO Al lingva demokratio por la jaroj 2001-2010. Estis eldonita programo de Esperanto kiel elektebla kurso por mezlernejoj kaj gimnazioj, rekomendita por uzado de la Ministerio pri Klerigado kaj Scienco de Ukrainio (ĝin aŭtoris Nina Daniljuk). Okazis seminarioj pri Cseh-metodo sub la gvidado de Ewa Bondar (niveloj A kaj B) kaj ekzamenoj de ILEI (komenca kaj meza niveloj). Dum la jaro 2003 estis proponita al la Ministerio pri Klerigado kaj Scienco projekto pri instruado de Esperanto al specialaj lernejoj, gimnazioj, liceoj kaj ricevita rekomendo prilabori la programon de Volodimir Hordijenko. Estis preparitaj du programaj variantoj de Esperanto por lernejoj, gimnazioj kaj liceoj. Maje de 2003, kadre de la aranĝo Aroma Jalto, okazis kunsido de la Instru-Metodika Fako, kie oni priparolis gravajn demandojn de la agado, ekzamenado, profesiiĝo k.a. Tiam okazis A, B kaj C-Seminarioj pri Cseh-metodo sub la gvidado de Ewa Bondar kaj Atilio Orellana Rojas. Diplomiĝis kiel Cseh-instruistoj Tatjana Auderskaja, Nina Daniljuk, Konstantin Demjanenko, Volodimir Hordijenko, Pawel Moajev kaj Svetlana Pogorelaja. Dum Aroma Jalto funkciis kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Okazis ekzamenoj por novicoj, kiun sukcese plenumis 6 personoj. Estas preparita la programo de speciala kurso de Esperanto sub la aspekto de interlingvistiko kaj lingvokulturologio por studentoj-filologoj de la Volinia universitato, rekomendita de la Scienca konsilio, kiun eblas uzi en aliaj altlernejoj. Tiun gvidas la sekciestro. La sekcio estis reprezentita dum la ILEI-Konferenco en Örestrand pere de Volodimir Hordijenko kaj Nina Daniljuk. La sekciestro partoprenis seminarion pri Interkulturo, kiu okazis kadre de la ILEI-konferenco en Svedio. La studentoj kaj gimnazianoj el la urbo Lucjk aliĝis al la projekto Interkulturo.

[FORIGITA!: bildo]

Gejunuloj en Esperanto-Domo dum junulara renkontiĝo Mezeŭropo estas mia hejmo en Kostrena, Kroatio

Esperanto en amaskomunikiloj

La plej elstara gazetara mencio de Esperanto dum majo certe estis tre longa artikolo La lingva instinkto de Ciaran Carson en la renoma brita taggazeto The Guardian pri revo, kiu ligis lian patron, poŝtiston en la nordirlanda urbo Belfast, al pola doktoro, nome Zamenhof.

La aŭtoro priskribas en sia artikolo per tre sentemaj vortoj sian patron, kiu dum jardekoj estis fervora simpla esperantisto, kaj Esperanton. La patro, same verva irlanda naciisto, instruis en sia libertempo la irlandan lingvon kaj malpermesis hejme uzadon de la angla. Esperanto ĉiam estis kontaktilo por la patro al la fora mondo. Kiam la filo plenkreskis, li kverelis kun la patro pri Esperanto, dirante ke ĝi ne taŭgus por verki poemojn. Esperanto ŝajnis milda kaj plasta, sen ajna historio malantaŭ la signifoj. Sed Carson intertempe ŝanĝis sian opinion: Retrospektive ŝajnas al mi, ke mia kompreno de Esperanto estis iel unudimensia.

Lingvopolitiko estis ofta temo dum majo en la gazetaro pro la plilarĝigo de Eŭropa Unio. Nun ĝi nombras 20 oficialajn lingvojn. Pluraj artikoloj, kiuj raportis pri la lingva reĝimo de EU, menciis Esperanton, ĉu kiel utopiaĵon, ĉu kiel diskutindan elementon.

Pri Uzi la slovakan lingvon en la slovak-anglalingva gazeto The Slovak Spectator skribas Dafydd ap Fergus. Li demandas sin ĉu la malgrandaj etnaj lingvoj havas ŝancon kontraŭ la hegemonio de la angla lingvo kaj rimarkigas, ke eble estu neŭtrala ne-etna lingvo kiel Novlatino, Esperanto, aŭ iu alia nova lingvo. La artikolo kaŭzis serion da legantleteroj, pluraj ankaŭ de esperantistoj, kiuj aktive kundiskutis pri la graveco de lingva egaleco. Efektive tiu artikolo temis pri la pozicio de la slovaka, kaj ne de Esperanto. Tamen pluraj homoj mem menciis la eblecojn de Esperanto kaj mi ankaŭ intervjuis plurajn esperantistojn‚ komentas Dafydd ap Fergus. Eble taŭga maniero mallaŭte enŝovi Esperanton en la aktualan diskuton pri lingvoj.

Pluraj mencioj ĉirkaŭ la temo Esperanto aperis en la litova kaj franca gazetaro. La lasta raportis pri la Esperanto-manifesto, okazinta la 9-an de majo en Strasburgo. Tiu evento, nomita Eŭropa Bunto, celis atentigi la publikon pri la neceso de lingva diverseco en Eŭropo. Ĝin partoprenis 400 manifestaciantoj el deko da ŝtatoj. La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: www.lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton).

Bedaŭrinde ni ne sukcesas — malgraŭ interreto — trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Precipe la ekstereŭropa kaj nordamerika gazetaro estas subreprezentata. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins Brusela Komunikadcentro, m...@lingvo.org

Oratora konkurso de UEA

En la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Temoj
  • (a) Lingva egaleco en internaciaj rilatoj
  • (b) Libera senpaga kopiado de muziko: Kion fari?
  • (c) Kial lerni Esperanton?
Partoprenantoj

Rajtas partopreni gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas, minimume unu tagon antaŭ la konkurso, sin skribe anonci al la LKK aŭ al la estrarano pri kulturo, Humphrey Tonkin.

Okazigo

La Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du pliaj membroj de la juĝkomisiono. Ĝi okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado.

La Komisiono juĝos la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan mardon, de la 10-a ĝis la 11-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro.

Premioj

La premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaŭ diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.

Kie malaperas membroj?

En 1991 UEA havis 8071 membrojn, la rekorda nombro post ses jardekoj. En 2002 kaj 2003 la membronombro estis 5713-5714, tio estas 30 procentojn malpli. UEA perdis entute 2357 membrojn en 12 jaroj. La publikigitaj membronombroj laŭlande donas eblon serĉi la kialojn por membroperdo, unue por difini kie la membroj malaperis. La apuda tabelo donas informojn pri la evoluo de la membronombro en 19 landoj kun pli ol 100 individuaj membroj.

Lando 1991 2002-2003 averaĝe ŝanĝo
Francio 728 591 -19%
Germanio 640 542 -15%
Usono 545 365 -33%
Brazilo 489 465 -5%
Nederlando 459 250 -46%
Japanio 380 356 -6%
Pollando 369 81 -78%
Svedio 365 208 -43%
Britio 362 162 -55%
Italio 304 195 -36%
Finnlando 272 197 -28%
Belgio 239 146 -39%
Hispanio 209 145 -31%
Ĉeĥio kaj Slovakio 177 100 -44%
Rusio 173 151 -13%
Ĉinio 156 123 -21%
Svislando 143 114 -20%
Hungario 119 81 -32%
Danio 105 85 -19%

En tiuj ĉi 19 landoj UEA perdis entute preskaŭ du mil (ekzakte 1967) membrojn. La plej grandaj faloj rezultis en kelkaj eksaj socialismaj landoj kie la membronombro falegis, plej draste en Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio (la lastaj du estis unu lando en 1991). Same okazis en Latvio kaj Estonio, kaj iomete malpli en Rumanio kaj Bulgario, sed ne en Litovio (14 membroj pli en 2003), Albanio kaj Ukrainio.

En okcidenta Eŭropo la plej grandaj faloj okazis en Britio kaj Nederlando, kie la membraro duoniĝis. Similaj kazoj kun malpli granda membronombro estas Argentino (de 88 en 1991 al 28 en 2003), Greklando (de 34 al 16), Irano (de 80 al 30), Islando (de 42 al 24), Kolombio (de 50 al 7) kaj Portugalio (de 32 al 12). Ankaŭ en Svedio, Belgio, Italio kaj Usono la falo estis pli granda ol averaĝe.

En Brazilo kaj Japanio la membronombro falis nur malmulte (en 2002 Brazilo havis 525 membrojn, kio signifis kreskon kompare al 1991, sed nur 404 membrojn en 2003). Ĉinio estas interesa kazo, ĉar la falo okazis preskaŭ komplete en Tajvano, dum en la ĉina kontinento la membronombro restis preskaŭ la sama.

La plej granda membronombro en la jaroj 2002-2003 en lando kie la membraro kreskis estas Kroatio, kie estis 49 membroj en 1991, sed 62 membroj en 2003, kaj en Vjetnamio, kie estis 38 membroj en 2002 kaj 46 en 2003, sed nur 17 en 1991. La membraro kreskis ankaŭ en landoj kiel Tanzanio (+17), Burundio (+14), Togolando (+12) kaj Urugvajo (+10). UEA havis nur sep landojn kie la membronombro kreskis je pli ol 10, kaj sep landojn, kie ĝi perdis pli ol 100 membrojn.

Laŭ kontinentoj la evoluo de membronombro indikas ke la kresko okazis nur en Afriko, dum en Azio la membronombro falis malpli rapide ol en Eŭropo kaj Ameriko.

Kontinento 1991 2003 ŝanĝo
Eŭropo 5431 3722 -31%
Azio 916 756 -17%
Suda kaj meza Ameriko 776 535 -31%
Norda Ameriko 638 436 -32%
Afriko 159 176 +11%
Oceanio 147 89 -39%

En 2003 UEA estas nur iomete malpli eŭropeca (65% eŭropaj membroj en 2003 kaj 67% en 1991), sed la membronombro falis ankaŭ en Azio, Ameriko kaj Oceanio kaj kreskis nur en Afriko.

Ankaŭ la divido inter la kotizkategorioj A kaj B apenaŭ ŝanĝiĝis. En 1991 A-landanoj estis 68%, en 2003 ili estis same 68%. Kotizkategorio A inkluzivas Okcidentan Eŭropon, Nordan Amerikon, Japanion, Koreion, Tajvanon, Honkongon, Israelon, Aŭstralion kaj Nov-Zelandon.

La falo de la membronombro okazis en landoj kun tradicie forta movado. Eventuale la asocioj ne sukcesis varbi novajn membrojn por kompensi la mortintojn. Pri tio atestas ankaŭ la falo de junaj membroj: en 1991 ili estis 867 (en 1990 tamen nur 743), sed en 2003 nur 399 (419 en 2002). La nombro de junaj membroj pli ol duoniĝis. Ne povas temi unuavice pro la falo de populareco de UEA, ĉar ekzemple en Finnlando la membronombro de UEA falis je 28%, sed samtempe la membronombro de Esperanto-Asocio de Finnlando falis je preskaŭ 40%, do finnaj esperantistoj aliĝis pli aktive al UEA.

Necesus esplori la landajn asociojn por trovi la kialojn de membroperdo. Unuavice necesus atenti tiujn en kiuj la falo estis la plej granda. Tamen eble por la estonteco plej grave estus lerni el spertoj de tiuj asocioj kie la membronombro falis plej malmulte (unuavice Japanio kaj Brazilo, sed ankaŭ Germanio, Francio, Danio kaj Svislando). Landoj tiom diversaj eventuale povus doni bonajn respondojn por varbado, ne nur por Esperanto, sed ankaŭ por UEA.

Jukka Pietiläinen

Tamen pozitiva evoluo

Kun 16 978 membroj la statistiko de UEA denove turniĝis en kreskon en 2003. La pasintjara membronombro superas per 716 la nombron de 16 262 en 2002. La kresko ŝuldiĝas al plimultiĝo de aligitaj membroj. En 2003 la landaj asocioj pagis al UEA por 11 264 membroj, dum en 2002 temis pri 10 549. Inter la aligitaj membroj radikale kreskis la nombro de junaj membroj, kiuj konsistigas la aligitan membraron de la junulara sekcio TEJO. Kompare kun 1162 en la antaŭa jaro, en 2003 TEJO havis 1908 aligitajn membrojn. Tiu kresko tamen plejparte estas ŝajna, ĉar en 2002 multaj landaj asocioj ne indikis, kiom el iliaj membroj estas junaj.

Ankaŭ la nombro de individuaj membroj ĉesis fali. En 2003 UEA havis 5714 individuajn membrojn, kio signifas simbolan kreskon de 1 membro kompare kun 2002, kiam la nombro estis 5713. Provizoraj informoj pri la evoluo en 2004 indikas, ke la pasintjara rezulto ne estis incidenta. La 20-an de majo la Centra Oficejo registris jam la 5000-an membron, kiu kotizis por la nuna jaro. En 2003 oni atingis tiun limon nur fine de junio. Tio parte rezultas el pli efika administrado en la CO, sed temas ankaŭ pri efektiva kresko de la membraro. En 2003 la konsisto de la individua membraro estis: Membroj kun Gvidlibro 375 (410 en 2002), Membroj kun Jarlibro 1197 (1099), Junaj Membroj kun Jarlibro 231 (235), Membroj-Abonantoj 2799 (2834), Junaj Membroj-Abonantoj 139 (161), Dumvivaj Membroj 843 (860), Junaj Dumvivaj Membroj 23 (18), Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 26 (19), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 6 (5), Honoraj Membroj 65 (61) kaj Membroj de la Honora Patrona Komitato 10 (11).

La plej fortan bazon UEA havis en Japanio, kie el 1445 membroj 1069 estis aligitaj kaj 376 individuaj membroj. Sekvis Germanio kun 1231 membroj (resp. 682 kaj 549), Ĉinio 1180 (1050 kaj 130), Francio 1165 (564 kaj 601), Italio 1025 (821 kaj 204), Belgio 789 (641 kaj 148), Usono 721 (350 kaj 371), Brazilo 650 (246 kaj 404), Svedio 615 (400 kaj 215), Britio 569 (403 kaj 166) kaj Nederlando 536 (277 kaj 259). En 2003 UEA havis membrojn en entute 111 landoj. Laŭlanda membrostatistiko aperis en la junia numero de la revuo Esperanto.

(GaKo)

Recenzoj

Ĝuinda avangardaĵo

Cetercetere. Jarl Martelmonto. Stockholm: la aŭtoro, 2002. 63p. ISBN 91-7910-409-6. 20cm. Prezo: € 15,90

Ekde kiam mi malkovris (en la liceaj jaroj) la avangardan arton, mi ekŝatis ĝin. Eble la politika etoso de tiuj fruaj 1970-aj jaroj en mia denaska Rumanio kontribuis al tiu avangardemo. La tre (tro) striktaj reguloj, laŭ kiuj ni ĉiuj devis vivi, igis min serĉi rifuĝon en ĵazo, eksperimenta muziko, absurda teatro, surrealismaj kaj dada artformoj, kiuj ŝajnis rompi la striktecon, la regulecon de la ĉiutaga vivo, cetere ege monotona.

Lernante Esperanton mi esperis trovi ankaŭ en tiu lingvo la ŝatatan literaturon. Mi devis konstati ke tamen tiu avangarda movado, kiun ni nomas Esperanta, ne estas aparte apreza rilate avangardan kulturon. Ĝis mi malkovris la unuan E-lingvan poemaron de Jarlo Martelmonto Ajn (1983). Mi voris ĝin tuj, sed mia apetito ne malaperis. Ĝi restis ĉe/kun/en mi kaj nur en 1991 mi havis novan ŝancon kontentigi ĝin (portempe) okaze de la apero de Ike ize ive, la dua E-lingva poemaro de Jarlo. Kaj jen, post 9 pliaj jaroj, ni havas la bonŝancon vidi trian poemaron el la sama plumo en la sama lingvo, Cetercetere, ĉi-foje kun akompana KD.

Jarl Hammarberg (esperantigita Jarl Martelmonto) debutis kiel poeto antaŭ 40 jaroj en sia denaska sveda kaj, kiel li mem konfesas, li konsideras sin ero de la modernismo. Bonvena ero, aldonus mi, se enkalkuli ke nialingve ne abundas tiaj eroj.

Enkonduke al Ike ize ive, la aŭtoro antaŭvidis “ke iuj opinias, ke ĉi-verko ja konsistas el vortoj, sed mankas kunligo de ili”. Simila averto bonvenus ankaŭ por granda parto de Cetercetere, kies unua poemo komenciĝas per “optoj indoj edoj agoj” kaj finiĝas per “huuralaan, haaruuarí”, ĉi-lastaj vortoj pli nederlandlingvecaj ol esperantecaj. Tamen en ĉi libro troviĝas ankaŭ pli digestebla poemo inspirita de skandinavia kantfabelo. Temas pri Klas Grimpomuso kantas pri si mem. La mallaborema muso filozofias: “Agrable estas vivi kaj amuzi sin”. Ankaŭ per la lasta libro de Jarl Martelmonto eblas amuzi sin, se oni ŝatas certan literaturon.

Malfeliĉe, kiel multaj aliaj eldonaĵoj publikigitaj de la aŭtoroj mem, ankaŭ Cetercetere suferas pro la samaj mankoj, kaŭzitaj de nesufiĉa zorgo kaj de manko de atenta provlegado: tajperaroj kaj lingvaj eraroj aperas jen kaj jen, kaj — certagrade — stumbligas la leganton. Bedaŭrinde, ĉar alie ĝi ja estas ĝuinda avangardaĵo.

Ionel Oneţ

Kun kaj sen barbo

Iom da bono de Bruna Ŝtono. Mikaelo Bronŝtejn. Tihvin, 2000. 78-minuta KD. Prezo: € 13,50. Ni tostu la verdan fortunon. Georgo Handzlik. Bielsko-Bial-a: KLEKS, 1999. 51-minuta KD. Prezo: € 15,00

La disko Iom da bono... estis kompilita el tri kasedoj. Do, se vi ilin ankoraŭ ne akiris, profitu la okazon por “trafi tri celojn per unu groŝo”... Tra 22 kanzonoj, vi baniĝos en La verda ĝardeno de Mikaelo (eble lia plej bela melodio), tiu de la epoko de SEJM — Sovetia Esperantista Junulara Movado: Jen, en verda ĝarden’, Ni sidas, ni mutas, ni ĉiuj aŭskultas kun tiu profunda konkludo: Ĉu ekas la fino aŭ daŭras komenco? Vi eble bezonos ŝlosilon por kapti la tutan sukon de Kanto de leganto, kvankam tintas kovrilpaĝoj en la tornistro por iri al tendaro kie enlitiĝas nur analfabetaj kaj kie post fino de tago oni retroviĝas kun La vizaĝoj ĉifaj pro legaĵoj ĉipaj! Do, bongustas libroj! Iom post iom venas Novaj kondiĉoj, sed tamen plu necesas planti terpomojn ĉar Stultulo nur fidas, ke nutros lin vintre la ŝtato... Koran dankon al vi, onklo Borja (Jelcin), ke rajtas ni nun post laboro denove labori! Ankaŭ gustumu la spican Monologo en vendeja vico, kie pluvas la insultoj: Iru al Israelo! Putin’, Bovin’, ktp. Sed malgraŭ ĉio ĉi la nostalgio de l’ poeto al Vorkutaal Moskvo — aĥ Moskvo! instigas onin konatiĝi kun la lando de Mikaelo.

Georgo Handzlik reprenis kanzonojn de du antaŭaj kasedoj, Sur placo de ĉiela pac’ kaj Vivu Esperantujo, kaj aldonis novajn. Post danko al Sinjoro Ludoviko... pro Verda koro de Julio, Streĉita kord’ de Koloman’, Kabeiĝos iam mi kantas nia bardo, sed tamen post kongres’! En Esperantisto, ekesto kaj malapero, venas nigrahara belulin’, kiu rapide, per Ĉe-metodo lernas E-on, ĉar Verda stelo, amikaro — Falos la obstinaj baroj. Sed Per svisfrankoj, per dolaroj — Fortas la obstinaj baroj. Sed ne nur verdas la mondo de Handzlik, ĝi nigras kiam falas bomboj, Justaj bomboj..., kiam dronas Titanik’. Dum Titanik’ dronis, orkestro ludis tangon kaj tiam Tropostulo plej forte kaj emocie spegulas la spiriton de nia bardo (kun barbo!) Ke ne plu uniforma ul’ — Demandu min pri la ide’ — Ĉu estas kontraŭ mi aŭ pro — Sed ŝajne mi postulas tro.

Postulu verdajn bardojn, kun aŭ sen barbo, aŭskultu, aŭskultigu Mikaelon Bronŝtejn kaj Georgon Handzlik! Ĉar la dua mem baptis sin “Bardo sen barbo”, vi senprobleme rekonos la alian...

Ĵak Le Puil

Modernigita vortaro

Esperanta-rusa vortaro. Reviziita kaj kompletigita de Jurij Finkel kaj Igor Galiĉskij. E.A. Bokarjov. 2002. 308p. 21cm. Prezo: € 7,50

Ĉe la sojlo de la renaskiĝo de la Esperanto-movado en la post-Stalina Sovet-Unio staris profesoro Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarjov (tiu transskribo de lia familinomo pli ĝuste reflektas ĝian prononcon ol la transliterigo Bokarev). Ĝuste en tiu ĉi jaro 2004 ni celebras la centjaran jubileon de post lia naskiĝo, pri kio aperis artikolo de Viktor Aroloviĉ en Rusia Esperanto-Gazeto, No 1, 2004. En la epoko, kiam tio ŝajnis tute nekredebla, li sukcesis, kun grupo de kunlaborantoj, kompili rusan-Esperantan vortaron kaj publikigi ĝin en la jaro 1966 ĉe grava ŝtata eldonejo.

Paralele kaj dum postaj jaroj li sola plu laboris pri Esperanta-rusa vortaro. Kiel ĉefaj fontoj servis Plena vortaro, Granda vortaro Esperanta-franca de Gaston Waringhien kaj aliaj gravaj tiutempaj vortaroj kaj pluraj vortaroj eldonitaj en Rusio. Tre grandan atenton E.A. Bokarjov donis al la Zamenhofa tradicio, inkluzive ties rimarkojn pri la vortaro de Korzlinskij. PIV aperis kiam la laboro pri la Esperanta-rusa vortaro estis plimalpli finita, do ĝi preskaŭ ne influis ĉi-kaze.

En septembro 1969 mi estis lastfoje en la hejmo de E.A. Bokarjov. Tiam li montris al mi la sliparon de la ankoraŭ ne finita Esperanta-rusa vortaro, kaj ni parolis pri tiu vortaro kaj pri vortaraj temoj. Li diris al mi: Mi nenion fidas blinde, mi ĉion zorge kontrolas. Rezulte, mi trovis amason da fuŝaĵoj ne nur en Esperantaj vortaroj, sed ankaŭ, ekzemple, en la franca-rusa vortaro de Ganŝina. Mankas tempo por verki artikolon pri tio. Sed mi penas fari la vortaron perfekta. Se iam mi havos la trian infarkton kaj mortos, tio okazos pro la intensa laboro pri la Esperanta-rusa vortaro. Kiel ekzemplojn, li citis plurajn nomojn de plantoj, fiŝoj kaj mineraloj mistradukitaj. Mi honte konstatis, ke tiuj vortoj estis por mi nekonataj. Lia antaŭdiro, bedaŭrinde, realiĝis tre baldaŭ: post jaro kaj duono li forpasis pro infarkto. La laboro pri la vortaro restis nefinita. Ĝi aperis nur en 1974 sub redakto de profesoro Viktoro Grigorjev kaj estis dufoje represita senŝanĝe.

Dum nia lasta konversacio E.A. Bokarjov emfazis, ke li konsekvence atentis pri la ĉefa diferenco inter la Esperanta-nacia kaj nacia-Esperanta vortaroj. La unua enhavu maksimumon da Esperantaj radikaj vortoj; la dua — nur rekomendatajn, ofte uzatajn. La du vortaroj de Bokarjov nete sekvas tiun principon. Kiam aperis PIV, ĝi fariĝis etalono; tial la post-PIV-aj vortaroj diverslandaj similas unu la alian. La antaŭ-PIV-aj vortaroj estas pli buntaj. La merito de Esperanta-rusa vortaro de Bokarjov estas ankaŭ en tio, ke ĝi donas vortojn, kiuj ne trafis eĉ PIV-on.

Kun la paso de la jaroj, ruslingvaj esperantistoj sentis bezonon de pli moderna vortaro. Ĉar tia ne videblas ĉe la horizonto, Jurij Finkel (vaste konata pro sia komputila programo EK!, kiu ebligas tajpi Esperantajn supersignitajn literojn surbaze de la normo Unikodo) kaj Igor Galiĉskij entreprenis modernigon de la Bokarjova vortaro. Kiel konsilantoj kaj helpantoj servis S. Pokrovskij, B. Kolker, S. Verŝinin kaj V. Melnikov. La nova versio de la vortaro enprenis multajn novajn vortojn kaj pliĝustigis multajn tradukojn. Por tio estis prilaboritaj plej novaj vortaroj kaj la ĉiam pli perfektigata Reta vortaro. La vortoj ricevis indikojn pri fundamenteco aŭ oficialeco. En tradukoj estas pligrandigita la kvanto de sinonimoj. Plimultiĝis indikoj pri la sferoj de uzado de vortoj. Biologiaj terminoj estas provizitaj per latinaj ekvivalentoj. Granda prilaboro okazis ĉe propraj kaj geografiaj nomoj, kiuj nun troviĝas ne en suplemento sed en la korpuso de la vortaro.

La vortaro estas modeste, sed klare presita (eble negrandkvante). Grave — ĝi estas nemultekosta. Kompreneble, oni povus riproĉi ion al la novaj redaktoroj, ekzemple, ke ili enprenis tro multe da novaj vortoj. Sed, kiel diras proverbo, butero ne difektas la kaĉon. Laŭ mia opinio, la nova versio de la vortaro ne nur ebligas al ruslingvanoj senĝene legi kiujn ajn tekstojn, sed ankaŭ povas fariĝi bona fonto por estontaj Esperantaj-naciaj vortaroj.

Boris Kolker

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Eŭgeno Miĥalski: el Ciklo de l’ arĝenta astro (Prologo, 1929)

Aspergas mi per spermo de l’ espero
virginon de l’ arĝenta astro
en la arom’ de ŝia sino ĉasta
dum farniento de l’ vespero.
Aspiras mi per spiro de l’ pasio
elkrei novan mondon de la sonoj —
mi, nova pastro de l’ venonta dio:
virgino de l’ arĝenta astro
de l’ fantaziaj tonoj.

Eŭgeno Miĥalski (1897-1937) estas unu el la plej altaj voĉoj en la frua tempo de nia literaturo. Li estis la unua poeto kiu konscie kaj majstre ekspluatis la fonetikajn nuancojn de la lingvo, kaj samtempe evitis umbilikismon, celante grandajn sociajn kaj politikajn temojn. Li estis mortpafita kiel supozata trockiisto, ankaŭ pro siaj esperantistaj kontaktoj.

Thorsen-apogo por bibliotekoj

UEA disdonos jam por la oka fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

Rajtas peti subvencion Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco.

La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero.

Diskoj, sonkasedoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. La subvencion oni ricevos kiel librojn surbaze de la listo, kiu akompanis la peton.

La petoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA plej laste la 1-an de novembro 2004.

Loke

KATALUNIO: La 20-an de marto dudeko da esperantistoj manifestaciis en Barcelono en la internacia porpaca agotago, sub videbla afiŝo. Majorkaj esperantistoj marŝis la 14-an de februaro en granda manifestacio, subtenante la protekton de la medio. La 23-an de aprilo, dum la ĉiujara librofesto okazanta ĉie tra la lando, Kataluna Esperanto-Asocio organizis du budojn: en Sabadell, jam funkciantan de multaj jaroj, kaj en la centra promenejo de Barcelona. Oni disdonis flugfoliojn kaj libromarkilojn, disvendis librojn kaj speciale pretigitan kompaktdiskon kun instrua materialo. La foiro utilis por kontakti aliajn asociojn cele al estonta kunlaboro. En la nordkataluna urbeto Prada de Conflent la 8-an de majo la loka E-grupo partoprenis la unuan forumon de lokaj asocioj.

STRASBURGO: La 9-an de majo 2004 pli ol 400 homoj venis al Strasburgo el Francio, Germanio, Belgio, Svislando, Britio kaj Serbio por la manifestacio Eŭropa Bunto. La partoprenantoj amasiĝis sur la Placo de la Universitato, sub balonego kun la banderolo Eŭropa Bunto. Post bonvenigaj vortoj de Denis-Serge Clopeau, pluraj partoprenantoj salutis la publikon en sia gepatra lingvo. La koncerto de JOMO donis etoson al la aranĝo kaj tiklis la atenton de la strasburga publiko.

La manifestacio ekis je la 14-a kaj duono. La kunirantaro en la aleo de Robertsau estis impona pro ties longeco kaj multeco de banderoloj. La pluvo, kiu falis ekde la duono de la marŝado, ne senkuraĝigis la marŝantojn, kiuj iris ĝis la Eŭropa Parlamento.

Dum la manifestacio la EEU-prezidanto Seán Ó Riain prelegis ĉe Eŭropa Parlamento pri eŭropa identeco kaj la eŭropa tradukisto Brian Moon informis pri uzado de lingvoj en la EU-instancoj. La manifestacio estis menciita en pluraj amaskomuniloj, interalie la gazeto France Bleu kaj la eŭska ĵurnalo Berria. La retpaĝo de la manifestacio www.europa-bunto.org estis tradukita al 50 lingvoj.

POLLANDO: La edzino de Jerzy Handzlik (bardo sen barbo), Małgorzata Handzlik, estas elektita eŭropa parlamentanino de Pollando. Ŝi ne nur apogas Esperanton, kiel facilanime povus fari aliaj kandidatoj, sed parolas ĝin jam 20 jarojn kaj havas eĉ propran dulingvan interretan paĝon, en la pola kaj en Esperanto ĉe http://www.malgorzatahandzlik.com

LITOVIO: La 9-an de junio, pere de kvin regionaj televidoj de Litovio en televida elsendo “En la mondo de libroj” estis montrita 15-minuta diskuto pri la temo Esperanto — intelekta ludo aŭ perfekta ilo de komunikado, kiu okazis la 3-an de aprilo dum la aranĝo “Printempo de libroj” en Vilno, en Instruista domo. Gvidis ĝin ĵurnalisto-esperantisto Audrys Antanaitis. La televida elsendo estis ripetita la 12-an kaj la 13-an de junio.

Povilas Jegorovas

KOREIO: Korea Esperanto-Asocio ĉiujare la 15-an de majo rememoras la forpasintajn pionirojn de la korea E-movado okaze de “Tago de Pioniro” kaj eldonas memor-libron pri li aŭ ŝi. La ĉi-jara pioniro estas s-ro Jacxong Choi Haechong, kiu dum la korea milito fondis Chong-gu Universitaton en la urbo Taegu kaj strebis ke pere de la universitato nia movado revigliĝu post la milito. Samtage oni celebris ankaŭ la jubilean 200-an numeron de La Lanterno Azia kaj 3 nove eldonitajn librojn. Unu el ili estas kolekto de ĉiuj numeroj de La Lanterno Azia, konsistanta el 10 volumoj.

Fake

SKOLTOJ: JOTI, Ĵamboreo en InterReto, estas tutmonda skolta renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en la tria semajnfino de oktobro. Ĉi-jare la Centra Organiza Komitato akceptis Esperanton en sia TTT-ejo, danke al la klopodoj de la redaktoro de La Skolta Mondo, organo de Skolta Esperanto-Ligo. Oni planas pretigi 15-lingvan tradukon de la verko Pli Vastaj Horizontoj en Internacia Skoltado kaj eldoni ĝin sur KD. Legu pli ĉe: http://ttt.esperanto.org/skolta/vasta.html kaj http://www.joti.org

EUROSCOLA: Carola Antskog el Finnlando estis la motoro de E-seminario por eŭropaj lernejoj. Krom ŝia grupo partoprenis grupoj el Anglio, Pollando, Slovenio kaj gastoj el Rusio, Ukrainio kaj Albanio. En la seminario en Strasburgo, kiun partoprenis 90 junaj esperantistoj, okazis dum tri tagoj interesaj programoj kaj en la kvara tago, la 28-a de aprilo, ĉiuj partoprenis en la Eŭropa Parlamentejo Euroscola. Pro intensa programo la gejunuloj multe amikis kaj interligiĝis. La finna, angla kaj pola lernejoj estis oficiale invititaj al Euroscola kaj sendis ĉefe Esperanto-lernantojn. Bona sperto kaŭzos sekvajaran ripeton.

Zlatko Tiŝljar

Tra la mondo

Esperanto-subtenanto

D-ro Heinz Fischer, socialdemokrato, kiu ekde la 9-a de julio fariĝos la nova aŭstra ŝtatprezidanto, estis alta protektanto de la Universala Kongreso 1992 en Vieno kaj deklaris en sia kongresa mesaĝo, ke li ĉiam admiris la ideon de Esperanto, jam eksciinte pri ĝi kiel infano, ĉar liaj gepatroj estis entuziasmaj esperantistoj.

Fischer ĉiam apogis Esperanton, diras Herbert Mayer, direktoro de la Esperanto-muzeo en Vieno. Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, substrekas la fakton, ke Fischer estas ligita al la Esperanto-movado pro siaj personaj spertoj pri ĝi. Tio certe kontribuus al lia pritakso de la internaciaj problemoj en solidareca spirito inter la landoj, certas Corsetti. Laŭ Fischer Esperanto ne nur estas “genia lingvokreaĵo”, sed ĝi estas rimarkinda pro sia “humanisma kaj popolinterliga ideo”. Komuna lingvo signifus grandiozan progreson kaj estus dezirinde, ke tiu ideo venku kaj ke ĝi estu konsiderata kiel koncepto por la 21-a jarcento, opinias Fischer.

Fischer ne scias ĉu kaj kiomgrade Esperanto povas helpi solvi la dumtempajn problemojn de lingva diverseco je eŭropa nivelo, sed opinias, ke Esperanto kiel komuna eŭropa lingvo havus la avantaĝon, ke ĝi ne favorus ajnan eŭropan lingvofamilion. Subteni Esperanton por li ĉiuokaze estas sencohave kaj li ĝojus, se ĝi ekhavus pli da signifo je eŭropa nivelo.

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro

[FORIGITA!: bildo]

Heinz Fischer skribis al nia fakdelegito en Vieno Walter Klag jenan leteron en germana lingvo: Mi tre kore dankas pro via letero kaj la bondeziroj (rim.: pro la elekto), pri kiuj mi tre ĝojis. Estas vere, ke mi estas familiara kun la ideo de Esperanto, ĉar mia patro dum la Unua Respubliko (rim.: 1918 ĝis 1938) aktivis kiel Esperanto-instruisto kaj ankaŭ mia patrino parolis flue Esperanton. Mi mem bedaŭrinde ne lernis tiun lingvon. (Laŭ Walter Klag)

Venu nun la espero

Esperanta versio de tiu kanzono, verkita de la populara muzikisto kuba Silvio Rodríguez, fariĝis kanto de la 6-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazinta en la Internacia Gazetara Centro de Havano de la 21-a ĝis la 27-a de marto.

Kvankam temis pri modesta kongreso, aliĝis entute 204 homoj el 21 landoj. Bedaŭrinde kelkaj ne povis veni en Kubon pro diversaj kialoj, kaj tio respeguliĝis en la magra ĉeesto de amerikaj samideanoj: nur 6 landoj amerikaj (Kubo, Kanado, Usono, Brazilo, Meksiko kaj Kostariko) estis reprezentitaj.

Tio minacis la estontecon mem de la Tutamerikaj Kongresoj, ĉar venis vico por Sudameriko okazigi la venontan, sed ne estis kandidataj landoj. Bonŝance reprezentanto de la esperantistaro en Kalgario (Kanado) venis kun la celo preni la torĉon, kaj la 7-a TAKE okazos do maje de 2007 en Kanado.

Ĝenerala temo estis Kia Esperanto-movado por Ameriko? La Kongresa preparkomitato dediĉis la plej grandan parton de la Kongreso al analizoj kaj diskutoj pri la estonteco de Esperanto en la kontinento. Ĉiutage okazis forumo pri gravaj aferoj (instruado, utiligo, disvastigo, informado, junularo), enkondukitaj de trafaj prelegoj, dum kiuj svarmis ideoj, surprizoj kaj iniciatoj. La Kongreso vekis grandan atenton ĉe la nacia gazetaro kaj radiostacioj. Aperis artikoloj en du naciskalaj ĵurnaloj kaj elsendiĝis intervjuoj kaj informoj pere de radio Horloĝo (la plej aŭskultata informa radiostacio), radio Taíno, Habana Radio kaj Radio Havano Kubo. Du ĵurnalistoj (esperantistaj!) el Radio Ĉina Internacia ĉeestis la sesiojn.

Okazis ankaŭ kunsido kun radioaŭskultantoj kaj ne mankis kultura distro: lernantoj el la muziklernejo Paulita Concepción agrable muzikis kaj kantis ĥore. Arta kaj Nacia Vesperoj estis ŝanco por konatiĝi kun la amerika kultura fono. Ekskursoj kaj promenadoj ebligis al ĉiuj eltrovi la ĉarmon de la Malnova Havano, Heredaĵo de l’ Homaro.

Agrabla surprizo estis, ke oni povis aĉeti telefonkartojn kun la portreto de Zamenhof (pentrita de la fama pasintjarcenta kuba pentristo E. Valderrama), faritajn laŭ interkonsento kun la Nacia Publika Telefon-entrepreno.

Entute temis pri streĉa, sed fruktodona semajno, kiu elaste ligis prelegojn kun ekskursoj, pasante tra ekspozicioj, ILEI-ekzamenoj, ekumena diservo, fondiĝo de kuba sekcio de IKEK, paroliga kurso, demonstrado de Yumeiho-terapio kaj agrabla babilado inter homoj diversfonaj kaj diverslandaj, kiu ĉiam kompensos la ŝviton kaj sendormajn noktojn de LKK-anoj.

Apartan dankon al Alex Humet, kiu transprenis sur sin la taskon gvidi la paroligan kurson; al Ana Montesinos kaj Normand Fleury, ILEI-ekzamenintoj, al Flory Witdoeckt, pro ĉiam trafaj intervenoj kaj al ĉiuj, finfine.

Ĝis revido en Kanado!

Alberto García Fumero

Modelaj aktivaĵoj en Jalto

La fama ripozurbo Jalto en duoninsulo Krimeo ĉe la Nigra Maro (aŭtonoma krimea respubliko de Ukrainio) estis unu el la luliloj de la frupionira E-movado en Rusio (v. Brila kvaropo en la januara numero).

Jalto estas eble la unusola urbo en la teritorio de la iama Sovetunio, kie estas memortabuloj omaĝe al E-pioniroj. Unika naturo kaj klimato altiras tien amason da en- kaj eksterlandaj turistoj. En majo tie okazas E-renkontiĝoj Aroma Jalto, organizataj de Ukrainia E-Asocio.

En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento en la urbo funkciis E-klubo Mevo, poste aperis junulara E-klubo Tero, kiu daŭrigas la tradicion. Antaŭ la “rekonstrua periodo” ĝi organizadis tradician E-festivalon Velura sezono. Ĉe la klubo estis fondita la unua urba barda klubo kaj festivalo, kie aŭtoraj kantoj sonis en la rusa, en aliaj naciaj lingvoj kaj en Esperanto. Post longa periodo la klubanoj decidis revivigi la festivalon kaj komencis la preparlaborojn.

E-kurson ĉi-jare finis 12 personoj, el kiuj 3 eniris la preparan teamon. La festivalo estos parto de la agado Vizaĝe al la ekstera mondo, kies celo estas propagando de Esperanto en Krimeo en bardaj tendaroj kaj dum turistaj marŝoj tra ripozlokoj de Krimeo. La koncertoj en naciaj lingvoj kaj Esperanto okazos ankaŭ por la urbanoj kaj ripozantoj (rigardu www.krimeo.h12.ru).

Jefim Zajdman

[FORIGITA!: bildo]

Sur la fotoj: jaltaj esperantistoj gaste ĉe la odesaj dum la unuaprila humurkarnavalo en Odeso.

Konferenco pri lingvodiverseco

20-23 maj 2004 okazis en Barcelono la 10-a Kongreso de Linguapax kun la ĉeftemo Dialogo pri Lingva Diverseco, Daŭripova Evoluo kaj Paco, organizita de la Instituto Linguapax lige kun la Universala Forumo de Kulturoj Barcelono 2004.

La konferencon partoprenis monde konataj lingvistoj, kiel David Crystal, Bernard Comrie, Suzanne Romaine, Fernand de Varennes, Miquel Siguan kaj Joshua Fishman.

Krom la prezentoj en la pleno la laboroj okazis en kvin paralelaj seminarioj pri Pozitivaj modeloj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado, Studkazoj pri lingvorevigligo kaj normigo, Pritakso de la nuna socilingvistika esplorado, Lingvojuro kaj lingvorajtoj, Rolantoj favoraj al lingvodiverseco.

Universala Esperanto-Asocio estis reprezentita de Abel Montagut kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj de Radojica Petrović. Li prezentis tri E-projektojn de E@I, ILEI kaj Hesselbom Berlin GMBH, kiuj subtenas lingvan diversecon per praktikaj rimedoj kaj efektiva agado: Lingva Prismo, lernu! kaj Interkulturo. Notindan atenton de la publiko altiris la principoj de interlingvismo, kiujn interpretas kaj favoras la Lingva Prismo kaj kiujn la aliaj du projektoj praktike aplikas.

François Grin plurfoje menciis la pozitivan rolon de la internacia lingvo. Estis intervjuitaj du katalunaj socilingvistoj, Miquel Siguan kaj Jesus Tuson, kiuj menciis Esperanton.

(Gazetaraj Komunikoj)

Forpasoj

Naren Dholakia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.

Desmond J.Langman (1923-2004), D kaj FD en Christchurch (Nov-Zelando), emerita ŝtatoficisto, mortis la 28-an de majo 2004.

Nicolai Liventhal (1916-2004), FD pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio en Kopenhago, forpasis en Kastrup. La ekonomiisto el Tallinn, esperantisto ekde 1934 kaj estrarano de la estona asocio (1938-1940), venis en 1943 pro edziĝo al Danio. Post 1974 li apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM).

Vladimir Němec (1941-2004), D kaj FD pri Esperanto-instruado kaj komputiko en Žilina (Slovakio), mortis la 6-an de majo 2004. La inĝeniero estis komitatano A de 1988 ĝis 1992.

Sven Strandberg (1925-2003), iam FD pri aŭtomobilismo, mortis la 30-an de majo 2003 en Lund (Svedio). La pedelo estis longtempe kluba estrarano.

Alberto Vigliani (1911-2004), membro de UEA, mortis en Buenos Aires. Esperantisto ekde 1948, la asekuristo multe instruis (ankaŭ per radio kaj filmo).

E. L. M. Wensing

1913-2004

En februaro 1962 la Ĝenerala Sekretario de UEA, Ivo Lapenna, ricevis longan leteron de estrarkolego Evert Jan Woessink. La nederlandano konatiĝis kun samlandano, iama tre aktiva Esperanto-instruisto, kiu intertempe karieris en la firmao Philips, la konata produktanto de elektronikaĵoj, kaj li “estas tre agrabla, lerta kaj kapabla sinjoro, kiu ne fieras pro sia bonega posteno en la entreprena kaj komerca vivo”.

Temis pri E. L. M. Wensing, naskita en 1913 en Roterdamo kaj lerninta Esperanton en 1930. Li estis komence peranto de entrepreno pri trinkaĵoj kaj pro tio la multlingvulo ofte vojaĝis. Ekde 1937 en Philips, li poste gvidis la sekcion de medicinaj aparatoj. Vizitante interalie Kuvajton, Hindion, Brazilon kaj Bulgarion, li spertis ke la angla ne estas monde konata, ke en Japanio ankaŭ la plej elstaraj personoj preskaŭ ne scias ĝin paroli.

Ne volante flankenmeti alian personon, li pretas helpi al UEA kaj servi ĝin, Wensing sciigis al Woessink. Gesinjoroj Isbrücker jam parolis kun li pri prezidanteco, sed Wensing tute ne estus ofendita fariĝi nur komitatano.

En la kopenhaga kongreso tiujare, kiam Hideo Yagi fariĝis Prezidanto, Wensing eniris la Estraron tamen jam kiel Vicprezidanto. Ĉar post la subita morto de Yagi, en majo 1964, Lapenna hezitis preni la prezidantecon, la Komitato elektis Wensing en la UK de Hago Prezidanto. Lapenna proteste eksiĝis kiel Ĝenerala Sekretario, tiel ke Wensing retiris sian kandidatecon kaj Lapenna fariĝis Prezidanto.

Vicprezidanto Wensing okupiĝis unuavice pri komerco kaj eldonis vortaron pri ekonomiko, estante direktoro de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI). Pro li, Philips eldonis kelkajn varbilojn en Esperanto. Kunlaborintoj kiel CO-direktoro Sadler priskribas Wensing kiel elokventan, trejnitan gvidanton, kiu estus estinta bonega Prezidanto.

Sed li konservis ankaŭ sian interesiĝon pri la lingvo; en tiu ĉi revuo li redaktis la rubrikon Komenco bona, ĉio bona por komencantoj. Siajn spertojn pri instruado li havis ankoraŭ el la tridekaj jaroj: en aprilo 1933 li estis diplomita kiel Cseh-instruisto en Hago, post kurso gvidita de Cseh mem, kaj jam antaŭe li komencis instrui en la popola altlernejo en Roterdamo. Kvankam li ne nomis sian kurson Cseh-metoda, li tamen transprenis tipajn elementojn, kiel la kolektivan respondadon al demandoj. Cetere, en 1932 Wensing ankoraŭ mem trapasis kurson, kaj poste estis ekzamenita de la konata Esperanto-verkisto Hendrik Jan Bulthuis.

Wensing: Por elprovi mian parolkapablecon kaj scion pri literaturo, li elektis la de li verkitan romanon Idoj de Orfeo, libron, kiun mi plendetale pristudis por la ekzameno. Dum pli ol duona horo mi preskaŭ senĉese parolis pri la romano, ĝia enhavo, ĝiaj ĉefaj personoj, ĝia tendenco ktp, kaj kiam li fine interrompis min, li ekkriis: “Bonege, perfekte, vi konas la libron eĉ pli bone ol mi”.

Longan tempon Wensing havis “bonegajn rilatojn” kun Lapenna, sed poste li seniluziiĝis pri sia “iama idolo”. La industriisto agnoskis certagradajn sukcesojn de la angla, kion Lapenna nomis “defetismo”. En Londono 1971 Wensing prezentis sin kiel kontraŭkandidaton, kvankam la elektokomisiono preferis ne mencii lin. Estis la unua kaj ĝis tiam sola konkurenceca baloto por la UEA-prezidanteco iam okazinta. Wensing ricevis 21 voĉojn, Lapenna 26. Post pliaj disputoj kun Lapenna, interalie pro financoj, la Vicprezidanto en decembro 1972 forlasis la Estraron.

Wensing revenis en 1974 kaj fariĝis Ĝenerala Sekretario en la Estraro sub la juna universitatano Tonkin. Tiun oficon la eksdirektoro de Philips plenumis ĝis 1977 kaj ankaŭ poste helpis, ekzemple en la ellaborado de la nova statuto. En la Komitato li restis ĝis 1983. La katoliko energie rifuzis riproĉojn pri “neneŭtraleco” de la Asocio: “Se montriĝus nur plej etaj trajtoj de maldekstra superregado, ĉu en la Estraro, ĉu en la Komitato, mi estus la unua, kiu forlasus la vicojn de UEA.”

Egidius Lucas Maria Wensing, Honora Membro de UEA ekde 1992, mortis la 28-an de aprilo 2004 en la belga urbeto Neerpelt.

Ziko Marcus Sikosek

Fabelkonkurso

Päätalo-instituto, kultura-literatura centro en Taivalkoski, Norda Finnlando, organizas ĉiujare fabelkonkurson por infanoj. Ankaŭ ĉijare la instituto invitas konkursi en Esperanto.

Estas tri kategorioj: infanoj ĝis 9-jaraj; 10-11-jaraj kaj 12-13-jaraj. La konkursaĵoj estu verkitaj originale en Esperanto de infanoj aŭ grupoj (lernejaj klasoj). Individuajn kaj grupajn konkursaĵojn oni taksos aparte. Longeco ne estas fiksita. En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas helpi laŭ sia konscienco. En la prijuĝado oni aprezas antaŭ ĉio fabelecon kaj originalecon. La konkursaĵoj estu senditaj poŝte kaj alvenu plej laste la 15-an de septembro 2004 al:

Päätalo-Instituto, Fabelkonkurso, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando

Oni uzu pseŭdonimon kaj menciu, ĉu temas pri grupo aŭ unuopulo. La nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso de la konkursanto estu en aparta koverto. La rezultojn oni publikigos la 18-an de oktobro. Pli da informoj donas la komisiito pri la konkurso: s-ino Aini Vääräniemi, Vääräjärventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando. Rete: a...@pp.inet.fi. Fabeloj, premiitaj en antaŭaj jaroj, estas legeblaj en: www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm