Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2004 9

Malferme

Ŝanĝo kaj stabileco

Dum la lasta duonjaro mi studis daŭrigan kurson pri ekonomiko en la universitato de Stokholmo en Svedio. La kurso donis tute alian bildon pri scienco ol tiu, kiun mi enmetis en mian kapon antaŭ pli ol tridek jaroj. Scienco estis la samo kiel ciferoj, kiam mi studis ekonomion je la baza nivelo. “Ekonomiko” nuntempe temas ankaŭ pri la homoj en la organizaĵo, pri iliaj rilatoj kaj evoluo. Okazis gravaj ŝanĝoj en la universitata mondo en tiuj jardekoj.

Ankaŭ en UEA estas grandaj ŝanĝoj dum la sama periodo. Aktivaj esperantistoj estas nun ĉirkaŭ la terglobo. La vorto internacia, kiu iam estis preskaŭ la samo kiel Eŭropa, nun rilatas al ĉiuj flankoj de la terglobo.

Kio gravas en la hodiaŭa UEA?

Dum la lastaj dek jaroj, mia profesia laboro praktike ne donis tempon por fari ion ajn krom labori. En 2003 mi emeritiĝis, kaj la situacio estis subite alia. Sed ĉu mi povas ion diri pri la bezonoj de UEA, post dek jaroj da foresto? Nu, mi trovas kvin punktojn, kiuj laŭ mi estas gravaj.

Mono, mono, mono

UEA plenumas kelkajn el la necesaj bazaj servoj por Esperanto. Per la membroregistro kaj la Jarlibro kaj la revuo eblas teni la Esperanto-parolantan popolon en kontakto tra la tuta mondo. La libroservo de UEA estas la memklara loko por referenco kaj mendoj, kaj plenumas gravan kulturan funkcion. Aranĝado de kongresoj estas ebla pro la funkcio de KKS en la centra oficejo.

Tiuj funkcioj neniam estis eblaj nur per la membrokotizoj. Sed en la lastaj jaroj la ekonomia raporto montris pli grandan deficiton, kaj ankaŭ la buĝeto por la venonta jaro montras deficiton. Necesas eliri el tiu spiralo de manko de mono.

Projektoj pri novaj agadoj abundas. Plibonigo de la domo en Roterdamo estas planata, por bona funkciado estonte. La biblioteko kaj arkivo bezonas spacon kaj prizorgon, jen kultura demando. Informado pri Esperanto estas prioritata punkto.

Ni devas trovi pli da mono, kaj la financoj ne rajtas esti la okupo de nur unu estrarano aŭ financa komisiono, sed devas esti intereso de la tuta estraro aŭ ĉiuj membroj.

Junuloj kaj neplujunuloj

Jam la malnovaj grekaj kaj ĉinaj filozofoj okupiĝis pri la demando de juneco kaj maljuneco. En la nuna mondo, junuloj opinias ke ĉio estas havebla per la interreto, kaj ke ĉio en la interreto estas senpaga. Sed junuloj ĉiam havis amason da ideoj, kaj neniam havis monon, kaj ĉiam opiniis, ke la generacio de la gepatroj estas avara. Kiam poste tiuj samaj junuloj havas pli da sperto pri la vivo, ni konstatas, ke la demando pri mono estas ĉiama demando. Tiam gravas reteni la ideojn kaj la entuziasmon, kaj gravas, ke la membroj en ĉiuj aĝoj sentu sin hejme en UEA.

Organiza stabileco

En mia laborejo mi respondecis pri la funkciado de la ekonomia informsistemo. Se iu parto de la programo ne funkciis, okazis neatenditaj problemoj en aliaj partoj de la laborejo. Same estas en organizaĵo kiel UEA. Necesas, ke la baza administrado funkciu bone.

Necesas, ke la decidaj organoj kiel Komitato kaj Estraro kaj komisionoj funkciu bone. Kaj ni memoru, ke la mono rolas ankaŭ tie ĉi.

Aktivaĵoj kaj iniciatoj de membroj

En organiza teorio mi lernis, ke ĉefo interesiĝu pri la iniciatoj de la dungitoj. En mia profesia vivo mi havis taskon en la sindikato, kaj ofte devis memorigi al la laborgvidantoj pri la graveco de la iniciatemo de la dungitoj.

Eĉ pli grava tio estas en idealisma organizaĵo kiel UEA. Tie ĉi ne temas pri ĉefo kaj dungitoj, sed pri ni ĉiuj kiel membroj. Ne eblas ordoni al membro pri aktivaĵoj aŭ iniciatoj. Eblas nur utiligi tion, kion ni ĉiuj faras kune.

Interna debato kaj kunlaboro

La pac-movado atentigas pri la neceso ke ni parolu, ne militu. Esprimo de penso kaj parolo estas esencaj en ĉiuj ŝtatoj, kiuj opinias, ke ili estas liberaj.

UEA bezonas la internan debaton de la Esperanto-movado. Tiu, kiu volas esti aktiva, bezonas scii, kion aliaj faras aŭ faris, kaj ĉu tio estis sukcesa aŭ ne. Sed ni memoru, ke ni ĉiuj laboras laŭ niaj propraj kondiĉoj de tempo kaj scioj kaj mono. Eble estas pli bone kolekti sian kuraĝon por fari ion, kio ne estas perfekta, ol atendi ĝis ĉio estos perfekta sed neniam preta.

Do, kio plej gravas?

En la interna debato, la aktivaĵoj de la membroj estas ja tre gravaj. Same, por ke iniciato sukcesu, necesas havi bazan stabilecon de la organizaĵo. Ni bezonas la kompetenton de membroj el ĉiuj aĝoj por fari bonan laboron. Je la malantaŭo de ĉio estas la bezono de mono. Nenio nova, sed ĉiam aktuala.

Ulla Luin

La Kongresa Temo

Lingva egaleco en internaciaj rilatoj

La kongresa temo estis ĉi-jare traktita en tri kunsidoj: dimanĉe, marde kaj ĵaŭde. La kunvenojn gvidis Humphrey Tonkin kaj Paul Gubbins.

La temon oni traktis en tri etapoj: dum la unua, dimanĉe, oni diskutis pri la signifo kaj graveco de internaciaj rilatoj kaj la tuta demando pri kio estas lingva egaleco ĝenerale.

En la dua kunsido, marde, oni parolis pri la rolo de Esperanto, kiun ĝi povus ludi por antaŭenigi tiun egalecon de lingvoj kaj ĉu Esperanto efektive estas egaleca lingvo, respektive ĉu la homoj entute volas la lingvan egalecon.

Dum la tria kunsido, ĵaŭde, oni fiksis la prioritatojn por la estonteco kaj la rezultojn de la rekomendoj, decidoj kaj sugestoj de la diskutoj oni enbakis en la Kongresan Rezolucion, kiu ĉi-jare ricevis kroman epiteton — La Pekina Deklaro (legu sur la p. 177).

(Pliaj detaloj aperos venontnumere.)

Centra Oficejo respondas:

Ni estas sur la bona vojo!

Marde je la 10-a horo okazis en la salono Lapenna la tradicia UK-programero La Centra Oficejo respondas. Partoprenis kvar oficistoj: Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA, Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario, Marvin H. Stanley, financoj, kaj Stano Marĉek, la redaktoro de la revuo Esperanto.

Enkonduke Osmo Buller faris mallongan rapidan superrigardon pri la ĝenerala situacio de UEA kaj la taskoj, starantaj antaŭ la Centra Oficejo. Li diris, ke la teamo de la CO espereble solvos la aktualajn problemojn kaj ke la oficejo troviĝas nun sur la bona vojo. Li deklaris por la ĉeestantoj de la salono Lapenna la ĉefajn direktojn de la laboro. La ĉefaj aferoj, laŭ liaj vortoj, estas administrado, Jarlibro, la revuo, funkciado de la Libroservo, kune kun eldona agado kaj la biblioteko, kaj Universalaj Kongresoj.

Poste Osmo Buller kaj la ĉeestantaj oficistoj respondis al demandoj. Ekzemple, kial ĉe la Pekina kongreso la nomŝildoj estas kun fotoj. Clay Magalhães, Konstanta Kongresa sekretario, respondis, ke tio estis deviga postulo de la lokaj instancoj. Al alia demando, ĉu eblas regule sendi rete konteltirojn al la konto-posedantoj, Marvin H. Stanley respondis, ke tio estas superflua, ĉar plejparto de la kontoj ne moviĝas, kaj ke li sendas retajn konteltirojn laŭ individuaj postuloj de la posedantoj. Pri la propono ŝanĝi la ekskursan tagon de merkredo al sabato, la lasta tago, por ke ne estu “truo” meze de Kongreso, ĉar evidente ne ĉiuj partoprenas ekskursojn, Clay Magalhães respondis, ke unue ĝi estas tradicio kaj due — la lokaj organizantoj, kiuj plejparte estas volontuloj, bezonas tiun ripoztagon meze de la streĉa kongresa semajno.

Estis demando pri renovigo de la Domo en Roterdamo. Osmo Buller respondis, ke UEA apartigis 300 mil eŭrojn por rekonstruo de la sidejo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, kaj ke tio ne estas malŝparo de kapitalo, male la merkata valoro de la domo kreskos. Al la demando pri alia eventuala urbo/lando por la CO Osmo Buller respondis, ke li mem estas por Roterdamo, kiu pro multaj kialoj estas pli oportuna ol ceteraj variantoj, ekzemple tromultekosta Bruselo. Por malaltigi la elspezojn ekzistas diversaj rimedoj, ekzemple presado kaj dissendo de la revuo, kiun oni nun faras en Slovakio.

Al la demando, ĉu jam pasis kriza periodo kaj ĉu normaliĝis la atmosfero en la CO, Osmo Buller respondis, ke nun la kunlaboro de la funkciuloj de la Centra Oficejo estas pli bona, harmonia, kaj ke konfliktoj, kiuj okazis pasintjare, estas solvitaj. Ni estas sur la bona vojo, la indikoj estas entuziasmigaj.

Viktor Kudrjavcev

Esperantologia Konferenco

Lunde posttagmeze en la salono Ĵelezo okazis Esperantologia konferenco, kies tasko estis esplori aspektojn de la studado de la fenomeno Esperanto. Gvidis ĝin Humphrey Tonkin, kaj ĝi havis la temon La rolo de la neeŭropaj lingvoj en la evoluo kaj evoluigo de Esperanto.

Estis grupo de prelegantoj, kiuj parolis dum kvaronhoro, kaj poste okazis diskutoj. La aranĝo komenciĝis per mallonga parolado de Renato Corsetti pri la araba kaj Esperanto, kaj ĉefe pri la vortkrea sistemo en la araba lingvo, kiu aperas ankaŭ en aliaj semidaj lingvoj. Li argumentis, ke eŭropanoj ne sufiĉe utiligas la vortokrean sistemon, kiun disponigis al ni Zamenhof. La araba lingvo ekzemple uzas multe pli ampleksan sistemon.

Poste oni Alain Lauffenburger parolis pri la koncepto de lingva milito en la verkoj de la franca lingvisto Louis-Jean Calvet. Laŭ Calvet la lingvoj efektive konstante inter si batalas por sia pozicio.

Sekvis mallonga prezento de Liu HaiTao, kiu parolis pri la lingvistikaj konceptoj de Zamenhof, kaj pri la vortokrea sistemo en Esperanto. Li trovis diversajn paralelojn ĝuste en la ĉina lingvo.

Geraldo Mattos, la prezidanto de la Akademio, parolis pri verŝajnaj sekvoj de la diasporeco de Esperanto. Efektive li interesiĝis pri latentaj kapabloj de Esperanto, pri formoj kiuj ne eniris la normalan lingvon, sed kiuj laŭ la bazaj reguloj de Esperanto estus tute akcepteblaj.

Prof. Zhou Liuxi parolis pri tio, kiel orientuloj povas ekspluati la gramatikecon de Esperanto, pri la nivelo ĝis kiu oni povas priskribi Esperanton kiel analizan lingvon, kaj traktis la demandon pri la relativa eŭropeco aŭ orienteco de Esperanto.

Sekvis tre interesa diskuto. La forumon ĉeestis okdeko da kongresanoj, kiuj vigle interesiĝis pri la temoj. La organizantoj planas kunmeti la prelegojn kaj publikigi ilin libroforme.

Terminologia Forumo

La ĉi-jara Terminologia Forumo celis daŭrigi la tradicion iniciatitan jam en Gotenburgo, kio montriĝis ne tro facila pro la malgranda nombro da terminologoj en ĉi tiu UK. Tamen la forumo okazis laŭplane (ĵaŭde antaŭtagmeze) kaj prezentis sufiĉe novan materialon.

Petro Chrdle (Ĉeĥio) komence parolis pri Terminologia Esperanto-Centro de historia vidpunkto, kaj poste li prezentis kelkajn aktualajn terminologiajn verkojn eldonitajn de KAVA-PECH. Temas interalie pri la nova verko de Jan Werner Terminologiaj konsideroj, laborresumo de la tuta vivo, kaj la pasintjare aperinta Matematika vortaro kaj oklingva leksikono de Marc Bavant. Poste, la sama legis skriban kontribuaĵon de Lucas Yassumura (Brazilo) pri la nunaj provoj revivigi TEC-on en la interreta mondo. Ĉi-okaze la aŭskultantoj povis ekscii, ke jam ekzistas portempa TTT-ejo, gastigata de Ĝangalo (http://gxangalo.com/terminologio).

Kiel lastan eron Marc Bavant (Francio) prezentis prelegon pri XML (akronimo laŭvorte tradukebla per etendebla marklingvo*. Fakte XML estas komputika normo difinanta tutan familion de formalaj lingvoj ebligantaj evidentigi la strukturon de tekstoj cele al ilia aŭtomata prilaborado pere de komputiloj. Kia rilato kun terminologio? Nu, ekzemple, se tiuj tekstoj estas vortaroj aŭ leksikografiaj datumbazoj, oni komprenos, ke evidentigi la strukturon per XML-igo ebligas diversajn aŭtomatajn esplorojn (ekz. serĉi ĉiujn terminojn rilatantajn kun difinita fako), kiuj estus tre malfacile fareblaj, se la teksto restus senstruktura aro da tipografiaj unuoj. La preleganto montris kelkajn aplikojn de XML, ekzemple al kreado de fakaj terminaroj, al leksikografiaj esploroj ĉirkaŭ la kapvortoj de PIV (http://perso.wanadoo.fr/kursoj/piv1/piv1.htm), kaj ĉefe al la projekto REVO, kiu de pluraj jaroj evoluigas rete alireblan kaj rete prilaboratan vortaron (http://purl.org/net/voko/revo/) kaj montriĝas ideala kadro por ĉiu serioza terminologia projekto. La ne tre abunda publiko montris sian intereson per pluraj trafaj demandoj.

* La materialo de la prelego de Marc Bavant estas havebla sur la reto (http://perso.wanadoo.fr/kursoj/prelegoj/UK89TerminologiaForumo.zip).
Marc Bavant

Solena Inaŭguro

La Pekina UK malfermiĝis gongofrape

Al la solena malfermo de la 89-a UK en la antikva ĉina ĉefurbo ĉe la Granda Muro venis dimanĉe je la 10-a horo 1904 esperantistoj el 51 landoj (la nombro dum la kongresa semajno kreskis al 2031).

La inaŭguro okazis en la halo Zamenhof, la plej granda ejo de la Pekina Internacia Konferenca Centro. Sur la podio tradicie sidis la UEA-estraranoj (krom Gbeglo Koffi, kiu ne kongresis), ĉinaj aŭtoritatoj, honoraj gastoj, funkciuloj kaj ambasadoroj. Persone ĉeestis la vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Honora Komitato Xu Jialu. Kiel kutime la prezidanto de UEA Renato Corsetti salutis la honorajn gastojn kaj kongresanojn.

Zhao Qizheng, ministro de la Ĉina Ŝtata Informa Oficejo kaj prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, laŭtlegis salutvortojn de la ĉina prezidento (Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso) kaj alta protektanto de la kongreso Wu Bangguo. S-ino Lin Wenyi laŭtlegis salutvortojn de la urbestro de Pekino Wang Qishan, kaj vicprezidanto de UEA Lee Chong-yeong legis leteron de Asista Ĝenerala Direktoro de Unesko John Daniel. Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller peris salutmesaĝon de la nepo de L.L. Zamenhof, Louis C. Zamenhof.

Post muzika interludo (ĉina instrumento pipa, speco de bivo) kaj salutparolado de Tan Xiuzhu, prezidantino de Ĉina Esperanto-Ligo kaj LKK, reĝisoro de la kongresa temo Humphrey Tonkin enkondukis la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj kaj invitis la kongresanojn al la diskutoj.

Sekvis festparoladoj de la prezidantoj aŭ reprezentantoj de UEA (Renato Corsetti), TEJO (Bertrand Hugon), ILEI (Jennifer Bishop), Akademio de Esperanto (Geraldo Mattos)kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (Seikô Yamasaki).

Post la tradiciaj salutoj de la reprezentantoj de Landaj Asocioj de UEA eksonis en la salonego Zamenhof la himno La Espero, post kio la UEA-prezidanto Renato Corsetti per gongofrapo malfermis la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto.

[FORIGITA!: bildo]

La kongresejo

[FORIGITA!: bildo]

Xu Jialu salutas la kongresanojn

[FORIGITA!: bildo]

La akceptejo funkciis modele

[FORIGITA!: bildo]

Giĉeto pri ekskursoj

[FORIGITA!: bildo]

Surloke aliĝis cento da kongresanoj

[FORIGITA!: bildo]

Marvin Stanley, la UEA-kasisto

[FORIGITA!: bildo]

Giĉeto de Nepala Esperanto-Asocio

[FORIGITA!: bildo]

Ionel Oneţ, Libroservo de UEA

[FORIGITA!: bildo]

Ĉinaj LKK-anoj en la publiko

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

Voĉdonado dum Komitat-kunsidoj

[FORIGITA!: bildo]

Litova delegacio dum la Bankedo en la hotelo Continental Grand

Saluto de Unesko al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto

Mi ĝojas adresi al vi mian mesaĝon okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Efektive, ĉi tio ne estas la unua fojo, ke Unesko asocias sin al ĉi tiu evento, kies hodiaŭa temo estas “Lingva egaleco en Internaciaj rilatoj”.

Tio estas temo, kiu figuras inter niaj zorgoj, tiom pli ĉar la intencoj de niaj du organizoj konverĝas direkte al la sama celo: paco en la mondo.

Ĉi-jare la Nitobe-Simpozio pritraktas la temon lingvoj uzataj en internaciaj organizoj, inkluzive Uneskon, kaj mi povas certigi vin, ke ni atentos kun intereso la konkludojn de ĝia laboro.

La homaro posedas kiel senmaterian heredaĵon tiun mirindan ilon, kiu estas lingvo, por antaŭenigi internacian dialogon kaj interkomprenon. Pro tio Unesko senĉese laboras por konservado de kultura kaj lingva diverseco kaj por evoluigo de plurlingva edukado per siaj edukaj programoj kaj projektoj.

La Universala Deklaro pri Kultura Diverseco, adoptita unuanime en la 30-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2001, atestas la volon de ĝiaj membro-ŝtatoj antaŭenigi lingvojn kiel vehiklon de dialogo, paco kaj internacia interkompreno.

Cetere, en la Uneska kadra dokumento “Edukado en Plurlingva Mondo”, publikigita en 2003 en ĝiaj ses laboraj lingvoj, ni montras klaran starpunkton koncerne la lingvan politikon, aplikotan en edukado.

Ni invitas niajn membro-ŝtatojn kaj asociiĝintajn membrojn uzi la denaskan lingvon kiel la lingvon de instruado en la elementa lernejo. Krome, sekve de la decido de la Uneska Ĝenerala Konferenco en sia 30-a sesio en 1999 proklami la Internacian Tagon de la Denaska Lingvo, tiu tago estas celebrata en la membroŝtatoj kaj asociiĝintaj membroj ĉiujare la 21-an de februaro.

Tiu kadra dokumento tradukiĝis en lokajn lingvojn en certaj landoj, kaj publikigante ĝin, Unesko esperas kontribui al la ideoj de paco per instigado de evoluo de plurlingva edukado. Rekono de lingvo-diverseco estas la bazo de la decido de Unesko celebri la Internacian Tagon de la Denaska Lingvo ĉiujare la 21-an de februaro.

Siaflanke Universala Esperanto-Asocio laboras ankaŭ por pli kaj pli vasta kaj multa uzado de Esperanto tra la mondo. Efektive, ĝuste pro sia naturo de internacia komuna lingvo, neŭtrala rilate al “naturaj” lingvoj, ĝi konsiderinde kontribuas al alproksimigo de popoloj kaj al mondpaco.

Niaj du organizoj daŭre kombinos siajn klopodojn cele al interkompreno de la popoloj de la mondo.

Mi deziras por vi bonegan simpozion kaj sukcesoplenan kongreson.

John Daniel, Ĝenerala Vicdirektoro de Unesko

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto

Estimata Sinjoro Prezidanto,
Estimataj Gesinjoroj Honoraj Gastoj,
Estimataj Gekongresanoj,

kunvenintaj ĉi tie en Pekino por debati, surbaze de lingva egaleco, ĝuste pri tiu lingva egaleco en internaciaj rilatoj ĝenerale. Mi ŝatus ĉeesti kun vi por ĝui la ununuran atmosferon de niaj renkontoj kaj por reviziti tiun urbon ununuran, revidi kaj readmiri ĝiajn mirindajn monumentojn kaj por rerenkonti amikojn ĉi-tieajn. Bedaŭrinde kelkaj kontraŭaĵoj malebligis al mi la vojaĝon tiutempe; tamen mi kongresas kun vi virtuale…

Antaŭ pli ol du jarcentoj la Granda Franca Revolucio proklamis al la mondo liberecon, egalecon kaj fratecon interhoman. Tiuj idealoj daŭre estas validaj, kaj oni ne devas forgesi, ke unu inter la gravaj elementoj de tiu egaleco estas ja la egaleco lingva. Ni firme konscias, ke ĉiu lingvo vehiklas specifan kulturon, kulturon de nacio, aŭ ĝenerale de grupo de homoj tiun lingvon parolantaj. Egaleco de lingvoj signifas respekton de ĉies kulturo. Ni ne ĉesu ripetadi, ke ĝuste la diverseco de tiuj kulturoj, pere de rilataj lingvoj rivelata, prezentas ja la senprezan riĉecon de la homaro. Uzado de lingvo neŭtrala en rilatoj internaciaj celas ŝirmi lingvojn naciajn kaj ŝirmi tiamaniere ankaŭ la trezoron de kulturoj plej diversaj. Ni, esperantistoj, pruvas ĉiujare dum la Kongresoj Universalaj, ke nia lingvo neŭtrala taŭge tiucele funkcias; ke Esperanto funkcias kiel sukcesa ilo de lingva egaleco. Ni sekve klopodu konvinki la mondon, ke sen lingvo neŭtrala la egaleco en internaciaj rilatoj estas ĉiutage kompromitata.

Mi deziras al vi, geamikoj tre karaj, kunvenintaj dum la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, ke vi havu tie profundan kaj valoran debaton, esperante, ke la konkludoj de tiu debato trovos larĝan eĥon tra nia terglobo, vekante ankaŭ la internaciajn instancojn, respondecajn pri observado de la homa egaleco.

Louis C. Zaleski-Zamenhof

Inaŭgura parolado de la UEA-Prezidanto:

Mirindaĵoj de la nuna Ĉinio

Estimataj reprezentantoj de ĉinaj instancoj kaj de eksterlandaj ŝtatoj, karaj parolantoj de la internacia lingvo, karaj “esperantoj”, kiel oni nomis nin iam — malgraŭ tio, ke tiu vorto ne plu estas ofte uzata, fakte ni daŭre restas esperantoj pri pli justa mondo — mi bonvenigas vin al Pekino, al la ĉefurbo de Esperanto dum unu semajno.

Jen ni estas finfine en Pekino! Tio ŝajnas iom malplena diro, sed ĝi ne estas. Krom du unuaj provoj en Vaŝingtono kaj Sanfrancisko, kongresoj ekster Eŭropo komencis aperi en la 60-aj jaroj: Tokio en 1965, Portlando en 1972, ktp, sed ekde la jaro 2000-a, ĉiu dua kongreso okazis ekster Eŭropo: 2000-a en Telavivo, Israelo, 2002-a en Fortalezo, Brazilo, kaj nun 2004-a en Pekino. La kialo estas simple ke la Esperanto-movado ĉiutage iĝas realaĵo pli tutmonda. La Esperanto-movado, do, estas jam tutmonda kaj ĝi, krome, estas plurcentra, plur-mensa kaj plur-pensa. Neniu mondo-parto valoras pli ol alia. Sed, ni laboras en kaj por la reala mondo.

Ĉu la mondo esence ŝanĝiĝis samsence kiel la Esperanto-movado? La respondo estas: ne! Aŭskultu kion diris Zamenhof en la jaro 1906-a en Ĝenevo okaze de la 2-a Universala Kongreso: Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, esperantistoj devas labori pli energie ol iam. Tiu “nun” estis la jaro 1906-a, sed ĝi perfekte priskribas la staton de la jaro 2004-a. Oni povus eĉ opinii, ke la monda situacio malpliboniĝis. Nun oni sisteme parolas pri fendo inter la civilizoj, kaj sekve pri la nepra neceso batali por regi la malamikajn civilizojn aŭ protekti sian civilizon. La mondo ne fariĝis pli plurcentra, malgraŭ provoj kaj esperoj. Male oni sisteme traktas Unuiĝintajn Naciojn kiel unu el la rimedoj de la regantaj potencoj, kiujn oni utiligu laŭbezone, kiam aliaj iloj ne oportunas. Pardonu, ke mi tiel emocie provas defendi Unuiĝintajn Naciojn, ĉar ili kaj Unesko kaj la aliaj internaciaj organizaĵoj estas tiel karaj al la esperantistoj ek de la tempoj de la Ligo de Nacioj, en kiu nobla aziano, Nitobe Inazo, provis diskutigi pri Esperanto. En tiuj organizaĵoj ni daŭre vidis la ĉefan rimedon por atingi formon de tutmonda regado per konsento kaj ne per milito. Generacioj da esperantistoj apogis ilin plurmaniere, kaj la simpla fakto ke mi nun estas devigata defendi ilin estas signo de la barbareco de la tempoj en kiuj ni vivas. Nun okazas “tutmondigo”. Mi parolas pri “tutmondigo” kaj ne pri “tutmondiĝo”, ĉar esence temas ne pri tio, ke la popoloj faras en konsento unu grandan rondon familian, sed pri tio, ke oni insiste eksportadas unu sistemon kaj ĝiajn valorojn. Bonŝance la vero estas multe pli komplika.

Antaŭ kelkaj tagoj estis prezentita la Raporto pri Homara Evoluo 2004 de la Evolu-programo de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu programo havas la subtitolon Kultura Libereco en la Hodiaŭa Divers-speca Mondo. Tiu raporto ŝajnas verkita de esperantisto aŭ preskaŭ-esperantisto, ĉar ĝi ekagnoskas la ekziston de lingva dimensio de la homaj rajtoj, insistas pri la neceso eduki homojn per la gepatra lingvo, montras la praktikajn avantaĝojn de tio, ktp. Entute temas pri tre utila ilo por la laboro por Esperanto. Esence ĝi diras ke la mondo konsistas el malsamaj grupoj, kaj ke oni devas starigi programojn por ke tiuj grupoj libere evoluu. Ĝi ankaŭ diras ke solidareco estas la ĝusta respondo al intergrupaj problemoj, ne divido kaj incito al interciviliza batalado. La Esperanto-movado daŭre estis kaj ĝis nun restas kontraŭ perforta solvo de intergentaj problemoj. Ĉu vi memoras la dolor-krion “Malbenita, milfoje de Zamenhof: malbenita, estu la intergenta malamo!”? Refortigitaj pro la aprobo de Unuiĝintaj Nacioj ni laŭ niaj tradicioj faras nian devon por klopodi interkomprenigi homojn kaj solvi problemojn laŭ paca maniero. En la mondo estas nun pluraj neregistaraj organizaĵoj, kiuj akiras en la okuloj de la civitanoj multe pli da meritoj ol pluraj registaroj. La ekologiistoj, ekzemple, per siaj vaste raportataj agadoj por savi balenojn aŭ por malhelpi poluciantajn industriojn, certe estas multe pli konataj ol ni. Tio devas esti nia modelo. Kion faros UEA, aŭ la Esperanto-movado ĝenerale, por igi sin kiel eble plej simila al tiuj ekologiaj asocioj? Ĝis ni havos la kuraĝon komplete rekoncepti nian agadmanieron, ni restos periferiaj al la mondo ĝenerale kaj ĉiam pli periferiaj eĉ al la Esperanto-movado. Sed ni ne rajtas iĝi periferiaj en la mondo. Tion malpermesas nia historio, tion malpermesas la heroaĵoj faritaj dum la pasinta sanga jarcento de esperantistoj ĉie tra la mondo. Eĉ Unesko, eĉ kelkaj neesperantistoj mem fariĝas pli kaj pli sentemaj pri la danĝero de malapero de lingvoj kaj kulturoj kaj provas fari ion. Malgravaj kaj atakataj nuntempe estas preskaŭ ĉiuj lingvoj, la itala, la germana, la ĉina mem kiel la bretona aŭ la ujgura. Nia tasko estas defendi la lingvajn homajn rajtojn de milionoj da homoj en la mondo, kiuj estas ĉiutage, ĉiuhore, ĉiumomente diskriminaciataj pro la lingvo, kiun ili parolas, pro la lingvo-grupo en kiu ili naskiĝis. Nia tasko estas diri al, ekzemple, la ĉina registaro: Bone pri tio, ke vi proklamis la jaron de lingvoj, sed vi ne devas tiel fervore instrui al ili nur la anglan, ĉar per tio vi simple mem konstruas la kaĝon, en kiu vi estos enŝlositaj morgaŭ. Instruu ankaŭ la hispanan aŭ la francan aŭ la japanan, se vi ne kuraĝas jam nun fari la decidan paŝon instrui al ĉiuj neŭtralan lingvon, kiu ne havas malantaŭ si kulturan industrion, kiu estas gvatanta embuske por detrui morgaŭ viajn librojn en la ĉina, viajn filmojn en la ĉina kaj viajn televidajn dissendojn en la ĉina. Ĉu vi ne kredas tion? Iru al Eŭropo por sperti la aferon. Unuvorte ni laboru por iĝi monde agnoskata Esperanto Internacia, la movado, kiu aperas ĉie kie fortulo provas devigi per forto, per mono aŭ alirimede malfortulon forlasi sian lingvon hodiaŭ kaj sian animon morgaŭ. La Esperanto-movado ne plu estas nur eŭropa fenomeno. En ĉi tiu salono mem ni havas la pruvon pri tio. Esperantistoj ekzistas kaj daŭre laboras en milita situacio ankaŭ en la koro de Afriko, en la regionoj, kie okazas daŭre militoj. En tiuj regionoj oni instruas Esperanton, malgraŭ tio, ke oni bomb-atakas lernejojn. Oni ne nur instruas pri finaĵoj kaj substantivoj, sed oni instruas pri homa amo kaj egaleco kaj malamo al militoj kaj al la militantaj triboj. La kongresa temo de ĉi tiu kongreso: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj klare diras ke esperantistoj estas por plurcentra mondo, en kiu ĉiuj parolu kaj ĉiuj aŭskultu. Ni, esperantistoj, asertas, ke tiu celo povas esti realigata nur per unu neŭtrala internacia lingvo.

Fine mi volas diri al vi, ke ni ne estas la unuaj vizitantoj de Ĉinujo, kaj certe mi ne estas la unua italo, kiu venis al Pekino. Antaŭ mi venis iu alia, Marko Polo, antaŭ multaj jarcentoj, kaj li lasis al ni libron, kies titolo en Esperanto estas La libro de la mirindaĵoj. Mi bondeziras al vi konatiĝi dum ĉi tiu semajno kun la mirindaĵoj de la nuna Ĉinujo. Unu el ili estas ke kaj la esperantistoj kaj Ĉinujo deziras labori por mondo pli ekvilibra kaj pli justa. Dankon pro via atento.

(Mallongigita)

Renato Corsetti

Pekina Deklaro

La 89-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Pekino, Ĉinio, de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2004, kun 2031 partoprenantoj el 51 landoj,

  • traktinte la temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj‚
  • notante, ke la jaro 2004 markas 50 jarojn da oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko,
  • memorante, ke rezolucioj de Unesko notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo kaj rekonis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko,
  • notante la Raporton pri Homa Evoluigo 2004 de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke la libereco de esprimado kaj la uzado de lingvo estas nedisigeblaj,
  • alte taksante la agadon de la ĉina registaro, kiu, cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto, konforme al la spirito de la rezolucioj de Unesko,

DEKLARAS

  • ke demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj,
  • ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,
  • ke neŭtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,
  • ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj sian utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan kompreniĝon en egaleca etoso en nia hodiaŭa mondo,
  • ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antaŭenigas internaciecan aliron al la mondo.

Rezolucio de la Nitobe-Simpozio pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj

25-26 julio 2004, Pekino

La internaciaj partoprenintoj en la Nitobe-Simpozio pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj, kiu okazis en Pekino, Ĉinio, dum 25-26 julio 2004,

konstatante, ke demokratia kaj egalrajta lingva komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreniĝado kaj paca kunvivado surbaze de egalaj lingvaj rajtoj, kaj

konstatante, ke lingvaj homaj rajtoj estas esenca faktoro de internaciaj homaj rajtoj, kaj ke la nuna monda lingva ordo kiu estas regata de kelkaj aŭ unu dominaj etnaj lingvoj malhelpas demokratian kaj egalajn lingvajn rajtojn, kaj

alte taksante la favoran sintenon de la ĉina registaro por la celoj de egalaj internaciaj lingvaj rajtoj kaj de unueco en diverseco de malsamaj kulturoj, rezolucias:

1. ke serioza konsidero por starigi novan internacian lingvan ordon estas necesa, kaj

2. ke Unuiĝintaj Nacioj diskutu pri la nuntempaj lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj dum unu el siaj kunsidoj, kaj starigu Porokazan Laborgrupon pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj por esplori la nuntempajn internaciajn lingvajn problemojn kaj por rekomendi kiel plibonigi la nunan internacian lingvan ordon, kaj

invitas, specife:

1. la ĉinan registaron kaj la registarojn de la membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio rekomendi al la Ĝenerala Sekretario de UN enmeti la “Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj” kiel tagorderon de unu temon el la venontaj kunsidoj de UN, kaj

2. ĉiujn internaciajn organizojn, registarajn kaj ne-registarajn asociojn, agantajn en internaciaj rilatoj, apogi la proponon studi kaj organizi lingvajn eksperimentojn per universala help-lingvo por prepari justan kaj demokratian novan internacian lingvan ordon.

Laboro de la Komitato

Corsetti reelektita en trankvila etoso

La kunsidojn de la Komitato oni atendis kun granda intereso, ĉar la supera organo de UEA havis en Pekino la taskon elekti novan Estraron. Ankaŭ la Komitato mem estis nova, kvankam plimulto de ĝiaj malnovaj membroj ricevis mandaton ankaŭ por la trijaro 2004-2007.

Komence de la unua kunsido sabaton, la 24-an de julio, la Komitato konsistis el 43 komitatanoj A, reprezentantaj la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn kaj TEJO-n, kaj el 6 komitatanoj B nome de la individuaj membroj. Novaj inter ili estis 10. En la unua tago ĉeestis 34 komitatanoj A aŭ anstataŭantoj kaj 3 komitatanoj B. Ili eklaboris kompletigante la Komitaton per alelekto de komitatanoj C, da kiuj povas esti maksimume unu kvarono de la nombro de A kaj B, do en tiu momento maksimume 12. La Elekta Komisiono proponis sep kandidatojn. Kun granda plimulto el la donitaj 28 voĉoj estis elektitaj ĉiuj sep: Paulo Branco (Belgio; 22 voĉoj; nova), Renato Corsetti (Italio; 24), Marcel Delforge (Belgio; 26), Loes Demmendaal (Nederlando; 25; nova), Josep Franquesa Solé (Katalunio/Hispanio; 23), Andrej Grigorjevskij (Rusio; 21) kaj Ulla Luin (Svedio; 27; nova). Ĉeestis tri el ili, tiel ke entute 37 komitatanoj povis partopreni la elektadon de la Estraro, komencitan tuj poste.

Du jarojn pli frue estis nomumita Elekta Komisiono, kiu konsistis el Edvige Tantin Ackermann, Povilas Jegorovas kaj Takeuti Yosikazu, kiu lasta tamen devis rezigni pro malsano post la Gotenburga UK. En majo la komitatanoj ricevis finan raporton de la Komisiono, kiu proponis elekti sep estraranojn el naŭ kandidatoj. Konforme al la elekta regularo ĝi akceptis kiel validajn kandidatojn nur tiujn, kiujn almenaŭ du komitatanoj proponis antaŭ la fino de marto. Sojle de UK unu kandidato elfalis, nome Ivo Osibov, antaŭa ĝenerala sekretario, kiu pretis rekandidatiĝi tre kontraŭvole kaj nur kondiĉe, ke li antaŭe elektiĝus komitatano B, kio ne realiĝis.

Antaŭ la UK oni kritikis la fakton, ke nur la membroj de la antaŭa Komitato povis proponi kandidatojn, dum la novaj havus tiun ŝancon nur en la kazo, ke plimulto de la komitatanoj kontraŭus la antaŭe proponitajn kandidatojn. Komitatano Yves Bellefeuille proponis fari escepton al la regularo kaj akcepti, aldone al la kandidatoj en la listo de la Elekta Komisiono, ankaŭ aliajn kandidatojn subtenitajn de almenaŭ du komitatanoj. Lia propono tamen falis (4 por, 26 kontraŭ, 3 sindetenoj). Estas interese, ke ankaŭ en la antaŭaj elektoj en 2001 la regularo estis kritikata, sed neniu tamen faris konkretajn proponojn por amendi ĝin. La propono, ke la Estraro estu 7-membra, estis akceptita sen kontraŭaj voĉoj. En sekreta baloto, kiun partoprenis 35 komitatanoj, la subtenaj voĉoj por la ok kandidatoj dividiĝis jene: Renato Corsetti (30), Claude Nourmont (Francio; 31), Ulla Luin (32), Ans Bakker-ten Hagen (Nederlando; 33), Maritza Gutiérrez-González (Kubo; 26), Amri Wandel (Israelo; 24), Andrej Grigorjevskij (18) kaj Yu Tao (Ĉinio; 30). Sekve Grigorjevskij, antaŭe estrarano pri informado, ne estis reelektita.

Tri estraranoj estis elektitaj por specifa ofico: Corsetti kiel prezidanto por dua mandato, Nourmont kiel vicprezidanto kaj Luin kiel ĝenerala sekretario. Kiel vicprezidantan kandidaton la komisiono proponis ankaŭ Bakker-ten Hagen, kiu tamen trovis siajn respondecojn pri financo kaj administrado tro pezaj por akcepti ankaŭ tiun rolon.

Jam antaŭ la UK estis klare, ke UEA ricevos Estraron kun rekorda virina partopreno, sed fine ĝi ricevis Estraron eĉ kun virina plimulto. Plimulto de la estraranoj estas ankaŭ novaj, ĉar nur Corsetti kaj Bakker-ten Hagen membris ankaŭ en la antaŭa Estraro.

Kiel komitataj reviziantoj estis elektitaj Paulo Branco (Belgio) kaj Loes Demmendaal (Nederlando). Por elekti tri membrojn de la Financa Komisiono el inter kvar kandidatoj, la Komitato devis voĉdoni dufoje, antaŭ ol unu kandidato forfalis. Elektitaj estis Ilja De Coster, Marcel Delforge kaj Flory Witdoeckt, ĉiuj el Belgio.

Ĉiam agrabla tasko por la Komitato estas distingi elstarajn esperantistojn per honoraj titoloj. Kiel nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kiu arigas esperantistojn kun elstara rolo ankaŭ ekster la movado, estis elektita Kep Enderby, iama ministro pri justico en Aŭstralio kaj eksa prezidanto de UEA. Novaj Honoraj Membroj fariĝis Gian Carlo Fighiera (Italio), Lee Chong-Yeong (Korea Resp.), Li Shijun (Laŭlum; Ĉinio), Vladimir Samodaj (Rusio), Magda Šaturová (Slovakio), Takeuti Yosikazu (Japanio) kaj Jiri Vychodil (Ĉeĥio).

Ankaŭ unu nova landa asocio estis akceptita per konfirmo de la aliĝo de Esperantista Asocio en Popola Respubliko Kongolando. Sekve UEA havas 64 aliĝintajn landajn asociojn.

Sen kontraŭaj voĉoj oni akceptis la agadraporton, spezokonton kaj bilancon de la jaro 2003.

La buĝeto por 2005 inkluzivas plialtigon de la baza membrokotizo (MA por Nederlando) per unu eŭro, t.e. de 54 al 55 eŭroj. Kontraŭ la plialtigo voĉdonis unu komitatano, sed la buĝeto estis akeptita unuanime.

Iom da diskuto, precipe en la subkomitato pri financo, estis pri la lastatempaj grandaj negativaj saldoj de la spezokonto (resp. 57 194 kaj 49 453 eŭroj en 2002 kaj 2003). Ankaŭ la buĝeto por 2005 ne antaŭvidas ekvilibron de kostoj kaj rimedoj. Tamen, la prognozata minuso de 37 000 eŭroj indikas, ke vojo por malaltigi kaj forigi la deficitojn ŝajnas esti trovita.

Krom du plenkunsidoj, okazis ankaŭ kunsidoj de ok subkomitatoj, t.e. laborgrupoj pri specifaj kampoj, kiujn partoprenis komitatanoj interesitaj pri la koncerna temo kaj en kiuj rajtis interveni ankaŭ publiko. Krom pri financo kaj administrado, estis kunsidoj pri eksteraj rilatoj, edukado, informado, kulturo, landa kaj regiona agado, scienca kaj faka agado, kaj junularo. La subkomitatoj produktis multe da proponoj kaj rekomendoj, kiuj estis transdonitaj al la Estraro por plua konsiderado kaj laŭebla realigo.

En la plenkunsido vendredon, la 30-an de julio, kiun partoprenis 42 komitatanoj aŭ anstataŭantoj, oni aprobis unuanime ankaŭ ĝisdatigitan version de la laborplano de UEA, al kiu en tiu ĉi revuo oni ankoraŭ ofte revenos. Oni akceptis ankaŭ reviziitan regularon de la Internaciaj Ekzamenoj de UEA kaj ILEI, sed la proponon pri regularo pri perantoj oni ankoraŭ ne trovis matura por akcepto. Unuanime estis akceptita la kongresa rezolucio, kromnomita kiel Pekina Deklaro.

La nova Estraro kunsidis plurfoje por plani sian funkciadon kaj dividi la taskojn (vidu la kolofonon). Ĉar la sola estrara kandidato kun informado kiel fako, Grigorjevskij, ne estis elektita kaj ĉar neniu el la elektitaj membroj povis transpreni ankaŭ tiun gravan respondecon, la Estraro decidis nomumi Jukka Pietiläinen (Finnlando) kiel komisiiton pri informado.

Decido, kiu rikoltis fortan aplaŭdon en la kongresa fermo, estis la elekto de la japana Jokohamo kiel la urbo de la UK en 2007.

Osmo Buller

[FORIGITA!: bildo]

La supera organo de UEA, la Komitato, havis en Pekino la taskon elekti novan Estraron.

[FORIGITA!: bildo]

La malnova Estraro dum la komitatkunsido.

Nova UEA-Estraro sin prezentis

La Nova Estraro de UEA, kiu estis en Pekino elektita por la periodo 2004-2007, prezentis sin al la kongresanoj marde je la 9-a horo en la salono Wensing.

Por ekkoni la vizaĝojn kaj ideojn de la novaj gvidantoj de nia asocio venis al la salono pli ol cent kongresanoj. La nova estraro de UEA estas 7-membra kaj la unuan fojon en la historio la virinoj estas en plimulto (kvar). El la antaŭa estraro restis krom la prezidanto Renato Corsetti nur Ans Bakker-ten Hagen.

Komence de la kunsido la estraranoj prezentis sin kaj parolis pri siaj taskoj kaj planoj.

La nova/malnova prezidanto Renato Corsetti el Italio malkaŝis, ke li estas esperantisto de malnova speco, en la koro profunde finvenkisma. Li apelaciis je “komuna prudento” (kamparana saĝo), laŭ kiu ni komune sekvu plurajn vojojn ĉe niaj strebadoj, reciproke tolerante kaj respektante nin. En la Estraro li plu okupiĝos pri planado, eksteraj rilatoj kaj informado.

La nova vicprezidanto Claude Nourmont el Luksemburgio decidis okupiĝi pri kulturo, landaj asocioj, regionaj renkontiĝoj kaj kongresoj, helpi la organizantojn.

La Ĝenerala Sekretario Ulla Luin el Svedio volas okupiĝi pri mono (ŝi estas ekonomikisto), junuloj kaj “ne plu junuloj” (kiel reteni ilin en la movado), pri organiza stabileco de UEA (“etaj problemoj kaŭzas problemojn en la tuta asocio”), pri aktivaĵoj kaj iniciatoj de la membroj (“kiuj ja estas la bazo de la asocio”) kaj pri la interna debato kaj kunlaboro (“rigardi la agadon pozitive kaj sincere paroli pri miskomprenoj kaj eraroj”).

Ans Bakker-ten Hagen el Nederlando plu deziras zorgi pri niaj financoj, administrado kaj TEJO. Ŝi volas “konstrui ekonomie sanan asocion kaj serĉi vojojn kiel ligi esperantistojn al la movado”. Ŝi konstatis bonan kunlaboron kun TEJO, kiu ja estas la estonto de UEA.

La plej juna, 36-jara estrarano Yu Tao el Ĉinio estas la unusola aziano en la Estraro. Li volas okupiĝi pri Azia Agado kaj strebos internacie vastigi la programon Amikoj de Esperanto, kiu membrigas en siaj vicoj eminentulojn kaj famulojn de la ĉina socio, starigas Esperanto-organizaĵojn, propagandas, eldonas gazetojn, funkciigas korespondajn kursojn, seminariojn, ekspoziciojn kaj somerajn semajnojn, kaj jam 23 jarojn kun sukcesoj strebas pri la progreso de Esperanto en Ĉinio.

Maritza Gutiérrez Gonzáles, ĵurnalistino el Kubo, estrarano de KEA, okupiĝos en la Estraro pri Landa Agado. Ŝia celo estas “plifortigi la ligojn kun ĉiuj landaj asocioj kaj konsciigi ilin pri la forteco de UEA kaj pri grava rolo de ties brakoj — la landaj asocioj, sur ĉiuj agad-kampoj”.

Amri Wandel, profesoro pri astronomio kaj astrofiziko en Jeruzalemo, Israelo, estas konata estrarano de UEA de antaŭ ses jaroj. En la nova Estraro li okupiĝos pri la faka kaj scienca agadoj, “kiuj nuntempe ne tre bone fartas, kaj estas bone fari ion por plibonigi tion”. Li “klopodos trovi organizaĵojn ekster la movado kaj ligi kun ili sciencajn kontaktojn, interveni per sciencaj agadoj en universitatoj kaj akademioj, proponi kontaktojn en landaj asocioj, plifortigi la fakan agadon dum UK-oj (ekz. fakaj giĉetoj dum UK-oj)”.

Post la prezento sekvis vigla diskuto. Jukka Pietiläinen el Finnlando, la nova komisiito pri informado, volas plisistemigi la informadon, kolekti gravajn dokumentojn, kiuj nun troviĝas diversloke (UEA, SEF, BKC...), renovigi la iaman Gvidlibron pri Informado, kolekti sukcesajn iniciatojn, prezenti kaj analizi ilin.

Flory Witdoeckt el Belgio gratulis al la kvar virinoj en la Estraro kaj parolis pri problemoj en regionoj.

Ans Bakker-ten Hagen prezentis novan kampanjon pri financoj kaj varbado, kiu startos aŭtune post la ferioj. Otto Prytz petis “malfermi la pordojn de UEA kaj paroli pri antagonismo inter la Estraro kaj la UEA-dungitoj”. Osmo Buller klarigis, ke jes estis aferoj pri kiuj oni ne povis paroli publike, sed ke ne plu estas similaj problemoj kaj nun ĉiuj kune laboras kaj dividas la komunan entuziasmon por nia komuna laboro.

El la publiko ĉe la fino eksonis interesaj proponoj, ekz. kiel stimuli la kulturan agadon, Esperantan teatron, kiel instigi novajn talentojn kaj enketi pere de la landaj asocioj.

Rezulto de la elekto de komitatanoj B

Ĵaŭdon, la 1-an de julio, okazis en la Centra Oficejo la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de la Komitatanoj B por la periodo 2004-2007.

Partoprenis la membroj de la komisiono tiucele elektita de la Estraro de UEA. Ĝi konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Simo Milojević, Rob Moerbeek kaj Piet Schuil. Invitite de la Ĝenerala Direktoro helpis la komisionon individua membro Francisco L. Veuthey, la oficistoj Ziko Marcus Sikosek kaj Stanka Starcěvić, kaj volontulo de TEJO Joel Amis.

En la nombrado estis konsideritaj nur la balotiloj, kiuj atingis la Centran Oficejon plej laste la 30-an de junio, entute 1491, t.e. 29,01% el la dissenditaj 5140 balotiloj. La komisiono konstatis, ke estas 1485 validaj balotiloj kaj 6 malvalidaj.

La kandidatoj ricevis voĉojn jene: Yves Bellefeuille 535, Marija Beloŝević 605, Philippe Chavignon 422, Choi Yunhuy (Hortensio) 419, István Ertl 882, Slavik Ivanov 546, Lee Chong-Yeong 602, Hokan Lundberg 480, Diccon Masterman 347, Ivo Osibov 359, Jukka Pietiläinen 565, Francisko Simonnet 233, Chuck Smith 534, José Antonio Vergara 450, Amri Wandel 720, Wu Guojiang 525. Elektitaj kiel Komitatanoj B por la periodo 2004-2007 estas: István Ertl, Amri Wandel, Marija Beloŝevic, Lee Chong-Yeong, Jukka Pietiläinen kaj Slavik Ivanov.

En Roterdamo, 01 julio 2004 Osmo Buller, Simo Milojević, Rob Moerbeek, Piet Schuil

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Etaj kongresanoj

Sur la tria etaĝo de la Pekina Internacia Konferenca Centro, en la salono Song Qingling (honora prezidanto de Ĉina Popola Respubliko, arda protektanto de infanoj kaj subtenanto de Esperanto, 1893-1981) funkciis dum la kongresa semajno infanvartejo (bildo 1). Dudek ĝis sesdek infanoj el diversaj ŝakon, desegnis kaligrafaĵojn, pentris, landoj tie lernis Esperanton, ludis ĉinan konstruis paperajn piramidojn, ludis muzikinstrumentojn kaj legis infanajn bildlibrojn. Ĵaŭde posttagmeze kaj dum la sabata solena fermo la infanoj prezentis artajn programerojn: kantis, ludis instrumentojn, dancis kaj deklamis.

Esperanto-Bosko

Marde la 27-an de julio okazis en la impona Chaoyang-parko de Pekino la inaŭguro de Esperanto-bosko kun monumento el marmoro alta 2,6 metrojn. Sur ĝia fronto legeblas en Esperanto kaj la ĉina la vorto “Esperanto-bosko”, sur la dorsa flanko estas gravurita konciza historio de Esperanto kaj la dato de la 89-a UK. La inaŭguron ĉeestis cento da invititaj gastoj el kvindeko da landoj, inter ili prezidanto de ĈEL Tan Xiuzhu, estraranoj de UEA, la pekina registaro, societo Amikoj de Esperanto k.a. Humphrey Tonkin (UEA), Zhou Mingwei (Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo), Chen Haosu (Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj) kaj Zhang Heping (Pekina Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco) faris dum la inaŭguro solenajn paroladojn. La solenaĵon ĉeestis kelkdeko da ĵurnalistoj de la plej gravaj ĉinaj amaskomunikiloj.

Bankedo de la registaro

La vicurbestro de Pekino Zhang Mao okazigis dimanĉe vespere en salono de la hotelo Grand Continental bankedon por regali estraranojn de UEA kaj aliajn invititajn gastojn (la bildo 3). La solenan toston faris la vicurbestro Zhang Mao kaj li rememorigis, ke Pekino post 18 jaroj denove gastigas la plej gravan eventon de esperantistoj. En la nomo de 13 milionoj da pekinanoj li dankis la estraranojn de UEA pro ilia decido. Renato Corsetti en sia alparolo diris ke la grandaj ŝanĝoj en Pekino forte impresis lin kaj ke li ĝojas pro la progreso de la ĉina ĉefurbo. Li donacis al la vicurbestro kompaktdiskon kun paroladoj de eksaj prezidantoj de UEA kaj kelkajn librojn, inter ili La Libron de la Mirindaĵoj de Marko Polo.

Nekutima kaj bunta interkonatiĝo

La Interkona vespero en Pekino pasis iom malsame ol kutime. Ĝi okazis en tre granda salono Hodler, kun kelkaj vicoj da seĝoj laŭlonge de tri muroj kaj scenejo ĉe la kvara. Sur la interna plankospaco troviĝis koncertantoj kaj granda nombro de fotistoj, filmistoj kaj televidistoj.

La improvizita koncerto daŭris du horojn. Aktivis en ĝi precipe ĉinoj — jen per antaŭpreparitaj koncertaj numeroj, jen spontane. Sonis kantoj, svingiĝis dancoj, grupo de gimnastikistoj prezentis tajĝiĉuanon. Grandajn aplaŭdojn ricevis ĉina knabino Guo Lei pro hispana danco. Subite eliris trideko da kongresanoj el la provinco Hunan, videble ekscititaj pro trafo al tiel impona kongreso en la ĉefurbo, kaj prezentis kanton, ĵus lernitan.

Ankaŭ aliaj azianoj fervore partoprenis — el Koreio (ĉarmaj dancistinoj/tamburistinoj, la bildo 4), Japanio kaj Nepalo. Estis tre bunta kaj nekutima koncerto. Vane alvokis la gvidanto de la vespero: Kie estas la eŭropanoj? Tiuj preferis esti — spektantoj. La publiko tre varme akceptis la koncertantojn. Tiuj, kiuj deziris babili kaj interkonatiĝi, uzis la grandegajn spacojn de la vestiblo: ĉi-rilate la kongresejo estis tre oportuna.

Boris Kolker
Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon

Tiel nomiĝis impona ekspozicio pri Ĉinio, inaŭgurita sabate posttagmeze teretaĝe de la kongresejo (la bildo 5). La ceremonion ĉeestis Renato Corsetti, ministro de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio Li Dan, direktoro de Ĉina Radio Internacia kaj vicprezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK Chai Zemin, prezidanto de ĉina societo Amikoj de Esperanto Wang Hui, direktoro de Informa Oficejo de Pekino kaj pli ol 200 esperantistoj.

Bunta bukedo da ekskursoj

La ĉi-jara oferto de la kongresaj ekskursoj estis tre riĉa. Okazis 5 tuttagaj kaj 8 duontagaj ekskursoj. La tuttagaj, kiuj okazis precipe en merkredo, ebligis viziti la plej bone konservitan parton de La Granda Muro ĉe Badaling kaj Dingling-maŭzoleon kun tombo de imperiestro Shenzong (la bildo 6), la faman historian urbon Tianjin kun budhisma monaĥejo Dabei, 15 Orientajn Maŭzoleojn imperiestroj de la Qing-dinastio en Zunhua, Tanze-templon (265-316 p.K.) kaj 7-etaĝan Shihua-groton, la unuan budhisman templon Hongluo el la jaro 378, la Imperiestran Palacon (Malpermesitan Urbon), malnovajn mallarĝajn stratojn Hutong-ojn kun Tambura Turo, la princdomon de Gongwang, Ĉielan Altaron kaj Tian’anmen-pordegon (la simbolon de Ĉinio), Someran Palacon, la Pekinan Bestoĝardenon, Yonghe-lamaejon kaj Konfucean Templon kaj aliajn famajn historiajn lokojn de la nova kaj malnova Ĉinio.

Litovoj en Pekino

La Pekinan UK-on partoprenis 30 litovaj esperantistoj. Ilia ĉefa tasko estis prezenti la 90-an jubilean Universalan Kongreson en Vilno en 2005, la ĉefurbon de Litovio kaj la landon mem. Pro tio al Pekino venis preskaŭ ĉiuj el la 28-persona LKK. Dum la kongresa semajno en la kongresejo funkciis budo de la Vilna UK (la bildo 7), kie oni povis ricevi informojn pri la venonta UK, pri Litovio kaj Vilno, kaj ricevi eldonaĵojn en Esperanto, Unuan Bultenon, kongresan afiŝon, glumarkojn k.s. La Unuan Bultenon kaj la aliĝilon trovis ĉiu kongresano en sia kongresa sako. En la sama budo oni povis aboni al Litova stelo. Vendrede la 30-an de julio okazis programero “Venontaj UK-oj”, dum kiu oni rakontis pri preparlaboroj al la 90-a UK, pri Vilno kaj Litovio. Petras Čeliauskas gvidis la kunvenon “Legantoj de Litova stelo”. La 30-an de julio la urbestro de Vilno Arturas Zuokas kun delegacio estis akceptita de la urbestro de Pekino Wang Qishan, dum kiu oni parolis pri la organizado de la UK en Pekino kaj Vilno. La urbestro de Pekino diris, ke UK per sia graveco kaj prestiĝo al la urbo kaj lando egalas al Olimpikaj Ludoj. Pri organizado de UK oni traktis ankaŭ dum renkontiĝo de la vilna urbestro kun la prezidanto de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj landoj Chen Haosu kaj aliaj ĉinaj gravuloj.

La 31-an de julio la urbestro de Vilno kun delegacio venis al la kongresejo por partopreni la solenan fermon de la Pekina UK. Fine de la ceremonio la urbestro kaj la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas transprenis la kongresan flagon de la vicurbestro de Pekino Sun Anmin kaj de la prezidantino de Ĉina Esperanto-Ligo Tan Xiuzhu, post kio la vilna urbestro faris paroladon parte en Esperanto.

Povilas Jegorovas
Fervojista kontaktkunveno

Dimanĉe posttagmeze okazis la tradicia fervojista kunveno en la salono Chen Yi. Partoprenis 53 kongresanoj el 14 landoj. La kunvenon gvidis inĝ. István Gulyás, vicprezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li raportis pri la pasinta IFEF-kongreso okazinta en la hungara urbo Sopron, kiun komune aranĝis hungaraj kaj aŭstraj fervojistaj esperantistoj. Poste li parolis pri la historio de IFEF kaj pri la venontaj IFEF-kongresoj. La ĉeestantoj vigle interesiĝis pri la 58-a IFEF-kongreso, okazonta en Ŝanhajo en 2006. La organizantoj promesis prilabori planon pri la vojaĝeblecoj precipe el Eŭropo al Ĉinio, per trajnoj aŭ aviadiloj. Sylviane Lafargue, franca fervojistino, laŭtlegis alvokon de la aviadila sindikata organizaĵo por enkonduki Esperanton en la aviadilan trafikon apud la angla. Fine sekvis informo pri la sekvontjara IFEF-Kongreso, okazonta en la urbo Braşov (Rumanio).

István Gulyás

Teatro

Monda premiero

Artaj aranĝoj abundas en la kongresa programo. Tamen ĉi-jare nur unu teatraĵo estis prezentita. Sed kia teatraĵo! Denove Vida Jerman regalis nin per unu el siaj virtuozaj prezentoj.

La aktorino perfekte plenumis la rolon, la teatraĵo estis kvazaŭ speciale por ŝi verkita. “Judita”, unu-persona dramo adaptita el la romano de la kroata aŭtoro Miro Gavran, baziĝas sur la biblia rakonto pri la heroa ago de Judita por savi Betulion. La legendo rakontas, ke Judita, por savi la judan popolon de sklavigo sub asiria armeo, sukcese ruzis kaj tranĉis la kapon de la tutpotenca Holoferno. Kaj tial ŝi fariĝis heroino, tre respektata kaj ŝatata. Jen la baza historio. Sed al tiu skemo, la verkisto aldonis diversajn epizodojn laŭ propra fantazio — tamen tute kongruigeblajn kun la baza legendo. Li imagis la infanaĝon kaj la junecon de Judita. Li ankaŭ multe priskribis la emociojn kaj personecon de Judita, tra la diversaj epizodoj de ŝia vivo.

La prezenton ĉeestis la kultura ataŝeo de la ambasadejo de Kroatio en Pekino, kiu alte taksis tiun prezenton. Ankaŭ la publiko varme aplaŭdis: ĝi aprezis la majstran enscenigon — unupersona dramo bezonas des pli zorgan enscenigon, ĉar nur unu aktoro okupas la tutan scenejon dum la tuta tempo, eĉ se helpate de eksteraj voĉoj surbendigitaj — kaj la talenton de Vida: la brilan ludmanieron, la klaran elparolon, la kapablon elmontri emociojn, kaj vivigi la scenojn, unuvorte, la profesiecon de la spektaklo.

Oni ŝatus pli da tiaj profesiaj prezentoj, sed kiom da profesiaj aktoroj ni havas, kiuj kapablas kaj pretas ensceniĝi por prezenti spektaklon, kiun ili nur malmultfoje ludos? Oni ankaŭ ŝatus spekti teatraĵojn originale verkitajn en Esperanto, sed tiuj postulas eĉ pli da investo flanke de la aktoroj: dum teatraĵo verkita en nacia lingvo (kaj tradukita al Esperanto) estos eble ludita de la aktoro ankaŭ en la nacia lingvo, malprobable estas, ke originale esperantlingva teatraĵo ricevos ankaŭ nacilingvan veston.

Dankon kaj gratulon al Vida por tiu ĉi plua monda premiero!

Claude Nourmont

Internacia Arta Vespero

Temas pri la lasta vespero, fina bukedo de la Pekina Kongreso. Prezentis ĝin s-ino Wang kaj s-ro Jiang el Ĉinio, en kunlaboro kun Mireille Grosjean el Svislando, kiu jam en Fortalezo kaj Gotenburgo faris tiun prezenton. Tiu internacia skipo efike, brile kaj gaje gvidis la tutan kunvenon.

Dum la vespero estis dancoj kaj muzikpecoj el Koreio, Nepalo, Litovio, Italio, Serbio, Barato (Hindio), Belgio, Germanio kaj kompreneble el Ĉinio. Fakte pluraj ĉinaj samideanoj preparis folkloran programeron, kiujn ili ne povis prezenti dum la Nacia Vespero; do nia internacia vespero temis ankaŭ pri Ĉinio, ĉar Ĉinio ja estas plurnacia ŝtato kaj ĝi estis nia gastiganta lando! Pluraj kantoj de la internacia koruso sub la gvidado de Alan Bishop el Aŭstralio kaj du pianopecoj ludataj de s-ino Novin el Italio plezurigis la geaŭskultantojn. Fluto, tamburoj, piano, klarneto, kanto, kuŝanta harpo en la ĉina nomata guzheng (tre simila al japana koto), diversaj instrumentoj estis aŭdataj. Alterne en grupo aŭ ludata de ununura persono, rapida ritmo aŭ reva etoso, ĉiujara prezento aŭ tute nova programero, foje tute profesia aŭ iom amatora prezento, sed ŝatata kantado aŭ ludado. La muzikpecoj estis spektataj kun admiro kaj forte aplaŭdataj pro sia bunteco kaj rapida senenua sinsekvo.

Ĉiuj ludantoj estu refoje dankataj! Danke al ili nia duhora lasta vespero estis granda sukceso.

(mgs)

[FORIGITA!: bildo]

Ĉina dancistino Guo Lei dancas hispanajn dancojn.

Kleriga lundo

La estraro de UEA, konscia ke UK devas esti ankaŭ klerigejo por la esperantistaro, enkondukis, ekde la pasinta jaro, novan programeron “kleriga lundo” (pasintjare temis pri dimanĉo, sed la strukturo samis).

La organiza teamo (Tonkin, Lipari) elektis kvar ĉeftemojn por kiel eble plej vaste interesi la kongresanojn. Ĉijare: movado, kulturo, utiligado, ekstera mondo, kaj por ĉiu el ili ni elektis tri subtemojn kaj prelegantojn/diskutigantojn por ĉiu el la 12 seminarioj tiel rezultantaj.

La laboro estis longa kaj malfacila, ekzemple ni ŝatintus okazigi seminarion pri la utiligo de Esperanto en komercaj rilatoj, certe ŝatata temo en Ĉinio, sed ne sukcesis trovi gvidantojn! Tamen la rezulto estis kontentiga; mezume 50 homoj partoprenis la 12 erojn kaj vigle debatis la proponatajn temojn.

Verŝajne la plej sukcesa estis tiu pri Esperanto kaj la reta mondo, sed certe klerige estis aŭdi de tiamaj ĉefrolantoj pri la historio de la movado; kaj malkovri la sekretojn de konataj, ne nur esperantlingve, verkistoj; kaj kiu ne ĝuis la lecionon pri oratorado far niaj plej famaj prelegantoj; aŭ la prezenton far lertaj ĵurnalistoj de la sekretoj por verki interesovekajn artikolojn? Tre interese estis ankaŭ koni de interne iujn landajn movadojn, el tri malsamaj mondopartoj, seminario, kiun certe ne maltrafis landaj aktivuloj, por ĉerpi ideojn, sugestojn kaj — kial ne — konsolon pro propraj enlandaj problemoj, kiuj ja estas ofte komunaj. Kaj post la sukcesa eŭropa kampanjo por kontakti politikistojn okaze de la ĵusaj eŭropaj balotoj, ne povis manki seminario pri manieroj aliri politikistojn, gvidata de la ĉefrolantoj de la supredirita kampanjo. Ne tre vizitata estis la seminario pri organizado de internaciaj aranĝoj: ĉu ĉar organizant/ontoj jam estas spertuloj, aŭ ĉar ĝi okazis tagmanĝhore?

La preparlaboro estis longa, sed la rezultoj tre kontentigaj. Kaj tiu ne estas nur impreso de kunorganizinto, sed ĝin mi aŭdis de pluraj partoprenintoj. Dankon do al la trideko da samideanoj kiuj akceptis nian inviton surpreni respondecon de la unuopaj seminarioj, sen ili, sen iliaj streĉoj nenio povintus okazi!

Michela Lipari

Gejunuloj dum la Pekina UK

LKK ĉiumatene organizis por gejunuloj kolektivan ekzercadon pri tajĝiĉjuano kaj uŝuo. Krome okazis tri memstaraj porjunularaj aranĝoj.

Akcepto de la patronoj

Ĵaŭde vespere okazis akcepto de la TEJO-patronoj. Dudeko da personoj aŭskultis la prezidanton de TEJO, kiu varme dankis la ĉeestantojn kaj skizis la buĝetajn ŝanĝetojn, antaŭviditajn por la venontaj jaroj. Nome de UEA parolis ties vicprezidanto Claude Nourmont, kiu ankaŭ siatempe prezidis TEJO-n. La demandoj flanke de la publiko ne abundis kaj ĉiuj ĉefe atendis la komunan trinkadon en tute nestreĉa etoso.

Sed kio ĝuste estas TEJO-patrono? Plenkreskulo, kiu memvole pagas trioblan TEJO-kotizon por subteni la junularan movadon. Nuntempe sufiĉe zorgigas ilia malalta nombro: entute nur 89 en la tuta mondo. Tio ne sufiĉas por ebligi pli videblan partoprenon de ne-eŭropaj junuloj en la TEJO-agado, ĉar la eksteran monon el eŭrop-uniaj fontoj oni ne rajtas uzi por tiu celo. Cetere la patronoj ricevas la revuojn TEJO Tutmonde kaj Kontakto.

Bertrand Hugon
Junulara Vespero

Ĵaŭde la 29-an de aŭgusto okazis Junulara Vespero en la salono Zamenhof. La unua parto konsistis el programeroj prezentataj de ĉinaj kongresanoj kaj grupo da nepalaj samideanoj, kiuj prezentis ĉinajn tradiciajn programerojn, kiel ludado de antikvaj muzikiloj, kantado de popolaj kanzonoj ktp. La dua parto estis prezentado de la korea muzikgrupo Espera mondo. La esperamondanoj prezentis korean tradician muzikon per tamburoj, gongoj kaj aliaj muzikiloj. La du partoj iris alterne dum la vespero. Pli ol duono de ĉiuj kongresanoj spektis la Junularan Vesperon! Post la vespero okazis balo kaj oni festis ĝis profunda nokto.

La Junularan Vesperon oni preparis kelkajn monatojn antaŭe. Multaj entuziasmuloj sin anoncis, tamen ne ĉiuj havis la ŝancon prezenti sin, ĉar la vespero daŭris nur du horojn. La organizantoj devis zorgeme elekti la programerojn.

Subkomitato pri Junularo

Ĵaŭde tagmeze okazis subkomitato pri junularo en la salono Chun-Chan Yeh. Partoprenis kongresanoj el Francio, Vjetnamio, Ĉinio, Rusio, Litovio kaj Nederlando. Inter ili estis ne nur junuloj, sed ankaŭ “ne-junuloj” interesiĝantaj pri la junulara E-movado. La kunsidon gvidis la prezidanto de TEJO Bertrand Hugon, kiu unue rakontis al la ĉeestantoj pri la IJK, ĵus okazinta en Rusio. Oni pridiskutis kelkajn ĝeneralajn problemojn, ekz. kiel esperantistigi kaj aktivigi junulojn, ĉu junuloj povas facile koni kaj kontakti TEJO-n ktp.

Ĉar la ĉi-jara UK okazis en Ĉinio, oni interesiĝis precipe pri la stato de la ĉina junulara E-movado. Oni detale pridemandis la ĉinajn gejunulojn kaj ricevis interesajn respondojn: Ekzistas landskala E-organizo por junuloj en Ĉinio, nome Ĉina Esperanta Junularo. Tamen dum multaj jaroj ĝi tute dormas. La kialo estas iom kompleksa. Tamen por aktivigi kaj antaŭenpuŝi la movadon oni devas elfosi la kialojn. Ne eblas solvi la problemojn per unu aŭ kelkaj kunsidoj. La malforta junulara movado en Ĉinio estas en sama situacio kiel en multaj aliaj landoj. Junuloj ne volas nur lerni la lingvon, sed ankaŭ utiligi ĝin en la vivo. Se junuloj vere havas profiton de Esperanto, ili nature kunigas siajn vivojn kun ĝi kaj disvastigas la lingvon en sia komunumo.

Do, kio estas la solvo? Mi pensas, ke internacia kunlaborado. Per ĝi junuloj ne nur povas ĝui internacie la amikecon, sed ankaŭ povas rekte ricevi profiton (sperton, scion, monon... ktp). Tio estas revo kaj ni komencas ĝin per La Amikeco, retgazeto komune redaktata de junaj aziaj esperantistoj el Vjetnamio, Koreio, Japanio kaj Ĉinio. Ĝi startis januare 2004, aperas monate kaj estas legebla ĉe la jena adreso: www.la-amikeco.net.

Zhu Xin

[FORIGITA!: bildo]

Prezentado de la korea muzikgrupo Espera mondo

[FORIGITA!: bildo]

Bertrand Hugon, prezidanto de TEJO

Sukcesa gazetara kampanjo ĉirkaŭ la Pekina UK

Jam la duan fojon ni kunordigis tutmondan gazetaran kampanjon antaŭ la Universala Kongreso (UK) kaj dank’ al la agado de aktivuloj en ĉiuj kontinentoj ni sukcesis aperigi dekojn da artikoloj pri la UK kaj Esperanto, ĝojas Dafydd ap Fergus, direktoro de la Brusela Komunikadcentro, kiu komisie por UEA transprenis la kunordigan laboron.

Specialan laŭdon certe meritas la ĉinaj aktivuloj, kiuj sukcesis enigi Esperanton en la nacian amaskomunikilaron je ĝis nun malofte spertita kvanto. Aperis i.a. abunde da artikoloj kaj noticoj en la ŝtataj ĉinaj novaĵoservoj Xinhua kaj Ĉina Interreta Informcentro.

Supozeble regionaj kaj lokaj ĉinaj gazetoj transprenis la novaĵojn lanĉitajn de la novaĵoservoj. Ankaŭ la plej konata ĉina ĵurnalo Renmin Ribao (Popola Taggazeto) publikigis ampleksajn artikolojn. Renmin Ribao estas la ĉefa organo de la ĉina komunisma partio, kaj ĝia eldonkvanto superas 3 milionojn.

La anglalingva gazeto China Daily same publikigis artikolon pri la kongreso, kiu aperis sur la frontpaĝo de la gazeto. Ke Yu Tao, la ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, iĝis la unua ĉina estrarano de Universala Esperanto-Asocio, certe nutris la intereson de ĉinaj amaskomunikiloj.

Se vi legas la historion de la movado en kelkaj landoj, vi vidos ke en la komenco estis ĵurnalisto, kiu verkis artikolon en gazeto pri Esperanto kaj poste sekvis kursoj, el kiuj estiĝis novaj adeptoj. Gazetara agado estis grava ne nur tiam sed ankaŭ nun, emfazas UEA-prezidanto Renato Corsetti. Ĝi estas grava ne nur je monda skalo kaj pri grandaj eventoj, sed ankaŭ loke. Lokaj ĵurnaloj tre volonte aperigas informojn pri lokaj kluboj kaj ties agadoj.

Certe dum tiu ĉi somero Ĉinio estis la plej grava kaj fruktodona lando rilate gazetaran agadon, sed ankaŭ en aliaj landoj Esperanto estis temo. La serba gazeto Politika, la franca La Libération aŭ la germana ĵurnalo Westfalische Rundschau raportis pri la kongreso kaj Esperanto sekve de propraj esploroj aŭ surbaze de la centra artikolo, kiun la Brusela Komunikadcentro verkis kaj disvastigis helpe de aktivuloj en la tuta mondo. Artikoloj aperis ankaŭ en Argentino, Aŭstralio, Belgio, Brazilo, Hispanio, Italio, Norvegio kaj aliaj landoj.

Ankaŭ la irana ĉeftelevidkanalo raportis en sia taga ĉefraporto favore pri Esperanto, Zamenhof kaj la okazonta UK en Ĉinio. Menciindas ke post la apero de la revuo Irana Esperantisto dum pasintaj monataj fojfoje la amaskomunikiloj en Irano raportas pri Esperanto kaj eventoj Esperantrilataj, raportas la irana aktivulo Reza Torabi.

Sed ne nur la UK interesas la ĵurnalistojn: tre favora artikolo aperis en la internacie renoma svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung pri la travivaĵoj de du blindaj esperantistoj kaj la avantaĝoj, kiujn la internacia lingvo ofertas al ili. Ne-temporaba maniero enigi Esperanton en amaskomunikilojn estas legant-leteroj. Ekzemple la konata ĵurnalo Newsweek aperigis tian en junia numero, en kiu la aŭtoro pledas por Esperanto kiel lingvo por Eŭropa Unio.

Junie okazis unuhora dissendo per la centra programo de la armena televido. Tio estis jam la dua dissendo dum la lastaj du monatoj. Oni parolis pri Esperanto kaj ĝia movado, la historio kaj celoj de la movado, agado de armenaj esperantistoj. La dissendo vekis intereson inter la aŭskultantoj, ĉar dum la dissendo venis telefonalvokoj kaj demandoj pri la lingvo, lingvaj kursoj kaj kongresoj, raportas armenaj aktivuloj.

Ne estu timemaj, ni valoras multe pli ol ni mem pensas. Sen informado nia movado ne progresas, pro tio mi daŭre ĝenas landajn asociojn kaj lokajn klubojn, por ke ili funkciigu informan fakon, alvokas Corsetti.

La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: www.lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton).

Bedaŭrinde ni ne sukcesas — malgraŭ interreto — trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Precipe la ekstereŭropa kaj nordamerika gazetaro estas subreprezentata. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro, m...@lingvo.org

Solena Fermo

Mirinda UK en mirinda lando!

La Pekina Kongreso estis mirinda kongreso en mirinda urbo kaj mirinda lando, kaj Esperanto floras nun ne nur en Pekino, sed en la tuta Ĉinio, kies loĝantoj konsistigas kvinonon de tiu de la mondo, diris en sia ferma parolado la reelektita prezidanto de UEA Renato Corsetti.

Sabate la 31-an de julio akurate je la 10-a horo la salonon Zamenhof la lastan fojon plenigis la kongresanoj por partopreni la Solenan Fermon. Sur la podio estis la novelektita UEA-Estraro, prezidanto de la Akademio Geraldo Mattos, Jennifer Bishop por ILEI, kaj la urbestro de Vilno Arturas Zuokas, akompanata de la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Ĉeestis ankaŭ membroj de la honora patrona komitato Humphrey Tonkin, Reinhart Selten kaj Kep Enderby, apud la honoraj gastoj — elstaraj aŭtoritatuloj de la ĉina socia vivo kaj de la urbo: Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj vicprezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, Sun Anmin, vicurbestro de Pekino, Zhou Mingwei, vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, Guo Xiaoyong, vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, Tan Xiuzhu, prezidanto de ĈEL kaj LKK, Li Hongjie, estro de la redakcio de EPĈ kaj vicprezidanto de LKK, kaj aliaj.

Renato Corsetti, la reelektita prezidanto de UEA, malfermis kaj gvidis la ferman ceremonion. Post prezento de la podianoj kaj prezento de la tagordo Chen Haosu kaj Guo Xiaoyong aŭdigis siajn salutparolojn, post kio la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller prezentis novan membron de Honora Patrona sep novajn Honorajn Membrojn kaj unu Komitato (legu sur la p. 178).

Dum la solena fermo estis transdonita honora tabulo Ĉina Eksperimenta Bazo de Esperanto-Instruado al Privata Universitato en Xi’an, kiu kun 40 mil lernantoj estas la plej granda privata universitato en Ĉinio, kaj kiu disponigis al la Pekina UK 30 helpantojn. La tabulon transprenis la rektoro de la universitato. Pri la ĉi-jaraj premio Deguĉi kaj Subvencio Cigno informis la nova estraranino el Kubo Maritza Guttiérez Gonzáles (detaloj venontnumere). Alia nova estrarano, Yu Tao el Ĉinio, laŭtlegis salutleteron al la membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, 100-jara esperantisto Bakin, kiu faris grandan kontribuon por la kulturo kaj mondpaco, kaj dediĉis grandan energion al la Ĉina kaj internacia Esperanto-movado.

Post piana interludo de Andrej Korobejnikov la prezidanto de UEA esprimis elkorajn dankojn al la eksiĝintaj membroj de la Estraro de UEA: Humphrey Tonkin, Lee Chong-Yeong, Ivo Osibov, Michela Lipary, Gbeglo Koffi kaj Andrej Grigorjevskij. La nova Ĝenerala sekretario de UEA Ulla Luin resumis la semajnan aktivadon de la 89-a UK (legu sur la p. 190). Humphrey Tonkin, la reĝisoro de la kongresa temo, laŭtlegis la kongresan rezolucion, kiu ĉi-jare ricevis la nomon “Pekina Deklaro” (legu sur la p. 177).

Surpodiiĝis 27 infanoj de la infanvartejo Song Qingling, kiuj prezentis artan programeron kaj donacis grandegan komunan desegnaĵon al Renato Corsetti (vidu foton sur la p. 189).

Interludo de la juna rusa virtuozo Andrej Korobejnikov agrable plenigis paŭzon, post kiu okazis solena transdono de la kongresa flago. Prezidantino de la Pekina LKK Tan Cu Ĝu kaj la vicurbestro de Pekino transdonis ĝin al la urbestro de Vilno kaj al la LEA-prezidanto.

Sekvis ferma parolado de Renato Corsetti, en kiu li konstatis, ke Esperanto plene hejmiĝis en Azio kaj ke la Pekina Kongreso estis mirinda kongreso en mirinda urbo kaj mirinda lando, kaj ke Esperanto floras nun ne nur en Pekino, sed en la tuta Ĉinio, kies loĝantoj konsistigas kvinonon de tiu de la mondo. Li anoncis, ke post tri jaroj la semajna centro de la Esperanto-movado revenos al Azio, nome al Jokohamo, kion la publiko akceptis kun forta aplaŭdo.

Fine alvenis sur la podion la pekinaj LKK-anoj kaj volontuloj, kaj ĉiu ricevis kiel dankesprimon rozon de la Ĝenerala Sekretario de UEA. La kongresanoj ekstaris kaj kantis la himnon La Espero, akompanate de la Internacia Koruso. La sukcesa kaj vere mirinda 89-a UK fermiĝis per gongofrapo fare de Renato Corsetti.

[FORIGITA!: bildo]

Adiaŭo antaŭ la kongresejo

[FORIGITA!: bildo]

Fine alvenis sur la podion la pekinaj LKK-anoj kaj volontuloj kaj ĉiu ricevis kiel dankesprimon rozon de la Ĝenerala Sekretario de UEA

Kongresa Panoramo

[FORIGITA!: bildo]

Du ĉinaj kongresaninoj

[FORIGITA!: bildo]

Solena inaŭguro de la ekspozicio Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon

[FORIGITA!: bildo]

Bunte vestitaj dancistinoj dum la sabata Interkona Vespero

[FORIGITA!: bildo]

Diversnaciaj esperantistoj, ekskursantaj sur la Granda Muro

[FORIGITA!: bildo]

Eruda Li kantas ĉinajn kantojn

[FORIGITA!: bildo]

Membrino de la korea grupo

[FORIGITA!: bildo]

Eta ĉina kongresanino

[FORIGITA!: bildo]

Solena bankedo, akcepto de la Pekina Registaro

[FORIGITA!: bildo]

La juna rusa virtuozo Andrej Korobejnikov havis vendrede en la salono Zamenhof propran pianokoncerton “Poezio en la Muziko” kaj plurfoje ravis la partoprenantojn per impresaj pianaj interludoj.

[FORIGITA!: bildo]

Tibetaj gejunuloj, studentoj de la Pekina Tibeta Mezlernejo, plurfoje dum la kongreso prezentis la tibetajn kantojn kaj folklorajn vestojn.

[FORIGITA!: bildo]

27 infanoj de la infanvartejo Song Qingling prezentis dum la Solena Fermo artan programeron kaj donacis grandegan komunan desegnaĵon al la UEA-prezidanto.

Ferma parolado

Estimataj gastoj,
karaj kongresanoj!

Esperanto-kongreso estas la kultura centro de la lingvo Esperanto. Ĝi gastis dum semajno en Pekino, kun 2 031 kongresanoj el 51 landoj.

Festa akcepto

Pekino akceptis la kongreson feste. Ruĝaj banderoloj pendas je ĉiuj stangoj ĉe la stratoj apud la kongresejo. Ĉinaj aŭtoritatoj honoris nin per ĉeesto. Bela ekspozicio pri Ĉinio troviĝas en la kongresejo.

Speciala poŝtmarko kaj poŝtstampo estas eldonitaj. En granda parko de Pekino okazis inaŭguro de bosko, kun arboj kaj ŝtona monumento.

Gazetaro atentis pri la kongreso: la ŝtata novaĵagentejo Xinhua, ĵurnalo Renmin Ribao, Centra Televizio de Ĉinio, Ĉina Radio Internacia kaj multaj aliaj. Ankaŭ multaj Esperantaj redakcioj tra la mondo, kiel Pola Radio, abunde raportis.

La kongreso havis la temon “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”. En la programo estis tri kunvenoj pri la temo, kun prelegoj kaj grupaj diskutoj, kaj vigla partopreno. La “Nitobe”-simpozio havis la saman temon, kaj aranĝis prelegojn ne nur en Esperanto dum ok horoj.

Kulturo

Kulturo povas esti eduko, scienco, klerigo. La Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazis la 57-an fojon, kun ok prelegoj. Ili temis pri medicino, astronomio, evoluo de Esperanto, ĉinaj ideogramoj, produktado de manĝo, budha pagodo, ĉina kulturo. Aparta kunveno okazis pri esperantologio. Kleriga lundo havis 36 mallongajn prelegojn pri organizado, planado, interreta mondo, informado, verkado, Esperanto. Unu tago temis pri lernejoj. Estis ebleco lerni iom pri la ĉina lingvo, kaj okazis konversaciaj rondoj en Esperanto. Ses personoj trapasis ekzamenojn pri Esperanto.

Kaj plia kulturo

Kulturo estas ankaŭ arto, jubileoj, distro. La nacia vespero estis impona. En aliaj vesperoj estis teatroprezento, trupo de korea tradicia arto, internacia arta vespero. Ni aŭdis pianokoncerton kaj la internacian koruson. Libroservo aranĝis aŭtorajn duonhorojn.

La kongreso festis la 50-jaran jubileon de la rezolucio de Montevideo. Unu vespero temis pri junulara programo. En oratora konkurso partoprenis naŭ junuloj.

Dum la kongresa semajno estis ekskursoj al ok diversaj celoj, kun 1 389 ekskursaj biletoj. Jam antaŭ la kongreso 87 personoj partoprenis antaŭkongresajn vojaĝojn, kaj venontsemajne 121 personoj faros postkongresajn ekskursojn.

Laborkunsidoj

Por kulturo necesas ankaŭ laborkunsidoj. La Komitato de UEA kunsidis dum 12 horoj en pleno, kaj en 8 subkomitatoj. Ĝi elektis novan estraron, kiu jam sin prezentis. Okazis pluraj dekoj da kunsidoj de fakaj asocioj, komisionoj, projektoj. Okazis ankaŭ fondkunveno pri sporta asocio. La Akademio kunsidis, same kiel la Centro de Esploro kaj Dokumentado. Krome okazis forumo pri terminologio kaj forumo pri strategio.

Organizo

Por kulturo necesas ankaŭ organizo. Loka kongresa komitato (LKK) kaj pli ol cent volontuloj laboris, kaj donis amikan helpon kaj afablan atmosferon. Infanoj ricevis prizorgon en infanvartejo. Ĵurnaleto aperis ĉiutage.

Restos en la koroj

Post horo, Pekino ĉesos esti la geografia kultura centro de la Esperanto-movado. Sed Pekino kaj la Pekina Kongreso restos en pli ol 2 000 lokoj tra la tuta mondo, nome en niaj koroj. Ĝi same troviĝos en la mensoj de ĉiuj kun kiuj ni parolos, kiam ni venos hejmen.

Ulla Luin
la Ĝenerala Sekretario de UEA

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj dum la Solena Fermo

[FORIGITA!: bildo]

La UEA-Prezidanto, ferma parolado

[FORIGITA!: bildo]

P. Jegorovas kun la urbestro de Vilno

[FORIGITA!: bildo]

Ĉinaj studentoj, LKK-anoj

[FORIGITA!: bildo]

La helpantoj ricevis rozojn

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la kongresa flago al la venontjaraj organizantoj