Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 1

Novjara mesaĝo por la jaro 2005-a

Karaj legantoj de nia revuo, eble vi jam laciĝis pri miaj mesaĝoj, kiuj daŭre instigas nur al agado por Esperanto kaj al nenio alia. Kaj krome temas en miaj instigoj pri la plej banala kaj praa agad-metodo, alivorte vi persone devas fari ion konkretan pli ol pensi ion grandiozan, kion aliaj faru. Fakte io, pri kio ni povas fieri, estas la demokrateco de nia movado, en kiu generaloj kaj soldatoj praktike estas malfacile distingeblaj. Kaj tiel devas esti, laŭ mi, ĉar ni ĉiuj laboras por ideo kaj ne por rikolti mondajn gajnojn en la formo de riĉeco, famo aŭ alispecaj avantaĝoj.

Mi scias, ke pluraj el vi senkuraĝiĝas, ĉar vi daŭre vidas ĉirkaŭ vi viajn najbarojn, kiuj volonte lernas la lingvon de la momentaj fortuloj kaj same volonte forlasus sian lingvon, se ili nur kapablus, por esti parto de la riĉaj kaj potencaj. Bonvolu ne senkuraĝiĝi tiel facile. La mondo ĉiam estis tia. Jam araba saĝulo de la mezepoko (nia mezepoko pli ol ilia) Ibn Ĥaldun diris en libro ankoraŭ hodiaŭ studata, ke la venkito ĉiam volas simili la venkinton, veste, sintene, lingve ktp. Sed ĝuste nun iĝas iom pli malklare, kiun lingvon volos lerni via najbaro post 10 jaroj aŭ kiun lingvon volos lerni liaj infanoj. Ĉu la nova jarcento estos la jarcento de Azio? Estas tre malfacile antaŭvidi, ĉefe kiam temas pri la estonteco, kiel ŝercis alia famulo, sed multaj signoj antaŭdiras, ke eble la infanoj de via najbaro, se ili estos famaj lingvistoj aŭ ĵurnalistoj, estos pagataj por klarigi al siaj samlandanoj, kial neniu alia lingvo krom la ĉina rajtas esti la tutmonda lingvo pro sia simpleco, klareco, abunda literaturo, imago-riĉa skrib-sistemo ktp.

Tiam niaj posteuloj estos ankoraŭ tie por rediri esence tion, kion ni diras nun: justeco kaj ne forto estu la gvidprincipo de la homaro en la lingva kampo kaj en ĉiuj aliaj kampoj.

Bonvolu permesi al mi citi alian faman homon de la pasinta jarcento, Gandi (Gandhi en la kutima transskribo), kiu nevole parolis pri la fenomeno de tutmondigo, kiu apartenas al nia tempo multe pli ol al lia tempo: Mi ne volas, ke mia domo estu ĉirkaŭmasonita per muroj en ĉiuj flankoj kaj ke la fenestroj estu plen-ŝtopitaj. Mi volas, ke la kulturo de ĉiuj landoj estu blovata tra mia domo kiel eble plej libere. Sed mi rifuzas esti mem for-blovata de la planko malproksimen fare de iu ajn. Tion saman ni diras, kaj ni aldonas, ke nur la internacia neŭtrala lingvo Esperanto povas savi homojn el tiu destino en ĉi tiu epoko de tutmondigo.

Ni taksas la nunan internacian lingvan ordon, alivorte la manieron laŭ kiu nuntempe oni utiligas nur difinitajn lingvojn por la rilatoj inter homoj apartenantaj al malsamaj popoloj, nekontentiga kaj nekongrua kun la bezono favori interkompreniĝon, pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj.

Ni opinias, ke ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj havas en si valorojn, kiujn la homaro ne perdu. Krome ni opinias, ke oni devas respekti je ĉiu nivelo la lingvajn homajn rajtojn. Ĉiu homo estas protektata de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kontraŭ diskriminacioj surbaze, interalie, de lingvo. Neniu nacia aŭ internacia instanco rajtas malobservi tiun rajton surbaze de konsideroj pri efikeco aŭ alispecaj avantaĝoj.

Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj jam produktis multajn dokumentojn en ĉi tiu kampo. La lasta Raporto pri la Homara Evoluo 2004 de la Programo por Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj, ekzemple, estas tute aprobinda kaj referencas ankaŭ al la principo de la uzado de tri lingvoj rekomenditaj de Unesko: gepatra lingvo (kiom ajn malgranda ĝi estas), loka kontaktlingvo (ĝenerale la nacia lingvo) kaj internacia lingvo.

En ĉi tiu kadro ni reasertas (malgraŭ la opinioj de ĉiuj niaj najbaroj kaj de la lingvistoj kaj ĵurnalistoj pagitaj por influi ilin), ke la optimuma lingvo por la rolo de internacia lingvo estas la internacia planlingvo Esperanto. La uzo de kiu ajn alia nacia lingvo estas maljusta, kaŭzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono flanke de la lernantaj socioj kaj en la longa daŭro perdon de lingvoj kaj de kulturoj.

Ni asertas, ke la instruado de Esperanto kiel fremda lingvo estas avantaĝa kompare kun la instruado, ekzemple, de la angla (pli granda facileco kaj sekva atingo de la lernoceloj en ono de la tempo, pli malmultekosta instruado pere de lokaj instruistoj kaj lokaj materialoj).

Ni opinias ke la transiro de, ekzemple, la angla al Esperanto en la instruado de fremdaj lingvoj en la mondo kunportus tiom gigantajn ŝparojn, ke ili sufiĉus por venki problemojn de maloftaj malsanoj, de malsato almenaŭ en kelkaj lokoj kaj de starigo de sistemoj de kvalita instruado, por kiuj nuntempe mankas rimedoj.

Forlasante aliajn konsiderojn, kaj restante en la kampo de justo kaj rajtoj, ni ĝojas ke dum la pasintaj jaroj laŭgrade la internaciaj ŝtataj organizaĵoj tutmondaj venis al la samaj konkludoj kiel ni: …estas homaj rajtoj kun enkonstruita lingva enhavo… Aparte gravaj estas la rajtoj al libereco de esprimo kaj egaleco. Libereco de esprimo kaj la uzo de lingvoj estas nedisigeblaj.

Same en la Universala Deklaro pri Kultura Diverseco, aprobita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo, la 2-an de novembro 2001, oni klare diras, ke …Kulturaj rajtoj estas integra parto de homaj rajtoj… Tial ĉiuj homoj havas la rajton esprimi sin, krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili elektas, kaj tute aparte en sia gepatra lingvo.

Se ili komencas opinii kiel ni, eble niaj ideoj pri justeco en internaciaj rilatoj estas laŭgrade gajnantaj. Ni helpu tiun procedon laŭ niaj ebloj ankaŭ en la nova jaro kun la klara konscio, ke ni pravas, kaj samtempe ni ĝuu nian kulturon, de kies ĉefa valoro, justeco inter la popoloj, ni estas la malhumilaj portantoj.

Multajn bondezirojn por sukcesa jaro al ni kaj al la ideoj pri justeco en la rilatoj inter homoj.

Renato Corsetti

La lingva situacio en Hindio

de Trevor Steele

La landego, pri kiu oni prognozas, ke post kelkaj jardekoj ĝi havos la plej grandan loĝantaron de la mondo, estas la hejmo de kolosaj lingvogrupoj. Se pensi nur pri suda Hindio, ĉiu el la kvar provincoj Karnataka, Andhra Pradesh, Tamil Nadu kaj Kerala havas antikvan propran lingvon parolatan de dekoj da milionoj.

En Karnataka temas pri la kanadaa (50 milionoj), en Andhra Pradesh la telugua (75 milionoj), en Tamil Nadu la tamila (60 milionoj), kaj en Kerala la malajalama (25 milionoj). Laŭtakse oni devus aldoni po 5 milionoj al ĉiu sumo pro la “diasporo”. Tiuj kvar apartenas al la dravida lingvofamilio, kontraste kun la lingvoj de norda Hindio, kiuj devenas de la sanskrita. Tiu situacio de pli-malpli same grandaj lingvoj ne speguliĝas en la nordo, kie la hindia estas giganto inter relative malgrandaj parencoj. Tie estas aliaj gravaj lingvoj, ekzemple la bengala kaj la marata, sed ilia granda frato, la hindia, estas parolata preskaŭ ĉie kaj havas multajn centojn da milionoj da parolantoj. Ankoraŭ vivetas la pralingvo, la sanskrita, sed ĉefe kiel liturgiaĵo kaj studobjekto de intelektuloj: ĝia rolo memorigas pri tiu de la latina en Eŭropo, antaŭ ol la katolika eklezio ĉesis uzi ĝin en siaj adorado kaj administrado. Krome, la sanskrita estas aparte ligita al la bramana kasto, kies ilo ĝi tradicie estis.

La urdua kaj la hindia

Alia elemento en tiu multlingva mikspoto estas la urdua, la tradicia lingvo de islamanoj. Ankaŭ ĝi devus havi parolantaron de proksimume 150 milionoj en Hindio kaj 50 milionoj en Pakistano. Sed laŭ niaj observoj multaj infanoj ja hejme parolas urdue, sed nek legas nek skribas la lingvon: ĉu ĝi do vere estas ilia unua lingvo, se ili edukiĝas en la kanadaa aŭ telegua — aŭ angla?

Kiam la britoj foriris en 1947, necesis difini la novan politikan-lingvan realon. La registaro de Jawaharlal Nehru (grandparte norduloj) volis deklari la hindian la nacia lingvo, kvankam ĉiuj komprenis, ke dum longa tempo la lingvo de la iama okupacianto, la angla, rolos, almenaŭ en kontaktoj kun la cetera mondo. Sed tiu provo oficialigi la hindian fiaskis pro fortaj protestoj el la sudo: unue oni ŝanĝis la terminon la nacia lingvo al la oficiala lingvo kaj poste, multe pli modeste, al oficiala lingvo.

Kial estis tiel forta rezisto al akcepto de la hindia? Sendube multaj suduloj timis, ke iliaj propraj lingvoj perdus terenon. Kiel en multaj landoj de la mondo, estas longa historio de streĉitecoj inter nordo kaj sudo, kaj al tiuj suduloj ŝajnis, ke la solvo estas daŭra uzado de la loka lingvo, kaj de la angla por translingvaj kontaktoj.

Bangaloro kaj la angla

Ni loĝis en Bangaloro, la ĉefurbo de Karnataka, relative kosmopolita urbo, kiu altiras laborfortojn el la tuta lando, ĉar ĝi estas la hinda centro de la nova “softvara” industrio. Kiel juna bengalo aŭ tamilo interkompreniĝu en Bangaloro? Kompreneble per la angla. En ĉiuj ok lernejoj, kie ni ĝis nun instruis Esperanton, la angla estas la ĉefa lingvo de instruado. La hindian oni ja proponas inter la fremdaj lingvoj, sed nia impreso estas, ke ĝi ne estas inter la gravaj studobjektoj. La sukcespoentaro por la angla estas multege pli alta ol tiu por la hindia: alivorte, oni volas, ke la lernantoj sukcesu en la hindia, sed ne atendas seriozan lernadon.

En la plej emfaze kontraŭhindia provinco, Tamil Nadu, ŝtataj lernejoj ne instruas la hindian, sed jes — jen bela ironio — la multekostaj privataj lernejoj, kie la instrulingvo estas la angla! Tiu instruado de la hindia estas plia atuto por la riĉulaj lernejoj, ĉar en kelkaj profesioj la hindia fakte oficiale necesas, se homo volas labori ekster sia propra provinco. Tio eĉ pligrandigas la diferencon inter la ŝtataj lernejoj, kien devas iri infanoj de malriĉuloj, kaj la elitaj lernejoj, kies ekslernantoj preskaŭ ĉiam facile ricevas laborpostenon en lando, kie senlaboreco estas gravega problemo kaj kie estas nenia registara subvencio por senlaboruloj. La provinca registaro de Tamil Nadu provas garantii laborlokojn al la plej sukcesaj ekslernantoj de ŝtataj lernejoj — sed temas pri malgranda procentaĵo. Neevitebla rezulto de tio estas sinkanta prestiĝo de la tamila lingvo, kiun la elito apenaŭ uzas skribe post la lernejaj jaroj. Do la timoj, ke la sudaj lingvoj suferos en konkurenco kontraŭ pli “grava” lingvo, plenumiĝas, sed la danĝero venas ne de la hindia sed de la angla.

Ĵurnalanoncoj pri laborpostenoj en Bangaloro foje mencias konon de la hindia, sed ĉiam de la angla kaj la kanadaa (en nordaj urboj la hindia ŝajnas pli grava ol la angla, se temas pri ne tre altrangaj postenoj aŭ pli internlanda komercado). Sed absolute ĉiuj akceptas, ke se temas pri eksterlandaj kontaktoj, gravas nur la angla.

Loĝdomoj kaj apartamentoj en Hindio estas multe malpli grandaj kaj proksimaj unu al aliaj ol tiuj en riĉaj landoj, kaj devi aŭdi la konversacion de la najbaroj estas ĉiutaga sperto. Ĉar nia kvartalo estas riĉula, ne surprizas, ke ofte ni aŭdis gepatrojn insisti, ke la infanoj parolu angle. Oni povus diri, ke tiaj infanoj estas denaske angleparolantoj, sed oni aldonu, ke la hinda angla ne estas tute sama kiel “la internacia angla”. La intonacio de la lokaj lingvoj tiel forte influas, ke vizitanto foje supozas, ke la angla ĉi tie parolata estas iu hinda lingvo! Direndas tamen, ke la hinda versio de la angla estas pli facile komprenebla ol la honkonga aŭ japana versioj.

Minaco de la angla

Ĉu la angla siaflanke influas la kanadaan, la teluguan ktp? Ni ofte aŭdis konversacion en tiuj lingvoj kaj parte komprenis — pro la amaso da anglaj vortoj. Ŝajnas, ke oni simple prunteprenas metiajn, jurajn, sportajn, distro-industriajn kaj diversajn aliajn terminojn rekte el la angla. (Onidire samas, se homoj parolas hindie). Ĉu do la angla minacas iom post iom forpuŝi la lokajn lingvojn? La respondo estas probable, ke jes, en longa perspektivo. Se lingvo ĉesas kreski sur iu specifa kampo, poste sur aliaj, se oni daŭre pruntas de alia fonto, certe tiu lingvo perdas prestiĝon kaj esprimpovon, kaj fine ĝi estos nur hejma idiomo de ne alte edukitaj homoj.

Tia ŝajnas esti la situacio en la grandaj kosmopolitaj urboj. En nordaj vilaĝoj, laŭdire, la homoj parolas kaj lokan lingvon kaj la hindian, sed en la sudo la vilaĝanoj ĝenerale estas unulingvaj (kio pliigas la izoliĝon). Ĉar 70% de ĉiuj hindoj ankoraŭ loĝas en vilaĝoj, tio signifas, ke la tutlanda procentaĵo de homoj, kiuj scias uzi la anglan, estas ne tre alta, sed inkluzivas la plej influajn grupojn.

Resume, la angla funkcias internlande, rivale al la hindia, kiel pontolingvo inter la elituloj, kaj en la sudo oni ĝenerale preferas ĝin al la hindia. La angla estas senrivale la ilo, per kiu hindoj rilatas al la ekstera mondo. Krome, oni povas opinii, ke la “lingvocido”, t.e., la “mortigo” de aliaj lingvoj, konstatita de multaj lingvistoj, se temas pri invado de la angla en alilingvan medion, estas ankaŭ en Hindio reala minaco.

Ĉu Esperanton por hindoj?

Kian sencon do havas proponi Esperanton al hindoj? Tujan avantaĝon ĝi simple ne povas doni: hindoj volas plibonigi sian anglan kaj rigardus la internacian planlingvon, en la plej bona kazo, kiel intelektan interesaĵon. Cetere, tre malmultaj eĉ aŭdis pri Esperanto. En ĉiu socio estas lingve interesataj homoj, do ankaŭ en Hindio oni trovas tiajn, kiaj volus pli scii pri nia lingvo. Sed kiel atingi per argumentoj la ceterajn?

Unue necesus, ke hindoj komprenu, ke la situacio de la angla en ilia lando estas, pro historiaj kialoj, unika. Fakte la angla tiel senpere gravas kiel vivnecesaĵo en tre malmultaj landoj. Kaj malgraŭ multaj asertoj la angla ne jam solvis la lingvajn problemojn de la mondo. La tutmonda procentaĵo de homoj, kiuj flue uzas ĝin, estas simila al tiu en Hindio, eble 10%, kaj tio inkluzivas denaske parolantojn. Ankoraŭ floras la profesioj de tradukistoj kaj interpretistoj, ankoraŭ grandega plimulto de la homoj dependas de tiuj lingvo-perantoj kaj de ties dungintoj. Ankoraŭ la posedo de kelkaj grandaj lingvoj, unualoke de la angla, estas nepra parto de la mondaj potencostrukturoj. Ke la angla estas la lingvo de la plej potenca ekonomia-kultura-militista bloko, devus veki suspekton inter tiuj, kiuj deziras pli egalecan, pli justan mondon. Tiaj argumentoj povus havi efikon en Hindio.

Necesus krome, ke hindoj komprenu la relativan facilecon kaj tempoŝparon, kiun donas Esperanto kompare kun la angla. Kiom da mono estas dediĉata al produkto de libroj kaj afiŝoj, kiuj provas klarigi la malregulaĵojn de la angla, kiom da instruistaj salajroj pagataj tiucele, kiom da jaroj da lernado, kaj kiom da ĝeniĝoj kaj sentoj de frustriĝo flanke de lernantoj kostas tiu ega industrio, industrio ne necesa, se oni adoptus lingvon planitan kun la intenco fari ĝin kiel eble plej simpla kaj regula? Sed ĉar pli kaj pli da hindoj eklernas la anglan kiel beboj aŭ en infanĝardeno, ili apenaŭ konscias pri la penoj necesaj por mastri tiun idiomon. Kiel do konsciigi ilin pri la kontrasto?

Estas iom brutala persvadmaniero, kiun mi ne volonte uzus, sed la vero estas, ke hindoj ofte malpli bone parolas kaj skribas la anglan, ol ili supozas: ofte ili ne uzas la “anglan de la reĝino”. Germana misiisto diris al mi antaŭ nelonge, ke li tre malfacile komprenas la anglan parolatan en Hindio, kaj li ne estas la sola, kiu tiel plendis. Ankaŭ mi foje rezignis pri la provo kompreni post la triafoja “Pardonu?” Se mi volus ludi la rolon de aroganta denaskulo el unulingva lando, mi povus atentigi ilin pri iliaj “eraroj” — situacio apenaŭ ebla en Esperanto, kie regas ne la privilegioj de la denaskuloj sed la kohereco de la argumentoj.

Mi havis la honoron prelegi antaŭ la National Institute of Advanced Studies, vere elita grupo da intelektuloj. Mi finis per resumo de la kialoj por adopti Esperanton. Eble indus redoni tiun resumon tie ĉi:

Mi vidas tri ĉefajn karakterizaĵojn de Esperanto, kiuj igas ĝin la plej bona kandidato por la rolo de internacia pontlingvo. Unue, pro siaj relativaj simpleco kaj fidindeco ĝi povas esti lernata rapide kaj ĝisfunde, kaj se oni ĝuste lernas ĝin, oni estas mem spertulo, ne la malsuperulo de iu denaska parolanto. Due, mi deziras lingvan justecon. Kial angloj, aŭstralianoj, usonanoj kaj aliaj denaskaj anglalingvuloj estu la solaj ne devigataj lerni fremdan lingvon, kaj samtempe havu la privilegion esti tiuj superaj denaskuloj, antaŭ kiuj aliaj devas klini sian kapon? La tria karakterizaĵo estas pli filozofia kaj malpli facile esprimebla. Sed memoru la motivojn de tiu brila knabo en Bjalistoko: permesi al homoj vivi pace kaj tolereme. Mi neniam asertus, ke lernado de Esperanto aŭtomate faras el ĉiu paceman mondcivitanon. Sed ĝi helpas tiudirekten. Nur skizofreniulo povus esti samtempe esperantisto kaj etmensa ŝovinisto. La originoj, historio kaj celoj de Esperanto helpas krei senton de homa solidareco multe pli klare ol povus la lingvo de nur unu sekcio de la homa raso.

[FORIGITA!: bildo]

Annie-Besant-Parko apud Bangaloro, leciono al skoltinoj

[FORIGITA!: bildo]

Stela Maris, katolika lernejo en Bangaloro. Leciono de Trevor al geskoltoj.

La jubilea Malferma Tago

Ĉirkaŭ 150 vizitantoj el — rekte kaj ne — 18 landoj (inkluzive de Rusio kaj Japanio). Pli ol 5 000 eŭroj la valoro de la libroj venditaj (kun speciala rabato). Inkluzive de la valoro de la malgrandaj bazaraĵoj venditaj (inter kiuj troviĝis eĉ belaj kaj funkciantaj horloĝoj). Proksimume 400 tasoj da kafo kaj teo, kaj 2 kilogramoj da biskvitoj eltrinkitaj kaj manĝitaj (ĉio bongusta kaj senpaga). Ses plenaj horoj da kulturaj, preskaŭ seninterrompaj eventoj. Tiuj ĉi estas la sekaj kaj nudaj ciferoj reprezentantaj la 21-an prezenton de la Malferma Tago de la Centra Oficejo.

Tiu ĉi Malferma Tago, kiu okazis la 27-an de novembro, havis specialan karakteron, ĉar ĝi okazis en la 10-jara datreveno de sia establiĝo. Fakte estis novembro 1994 kiam la domo de la Centra Oficejo malfermiĝis la unuan fojon — tuttage kaj feste — al tiuj membroj de UEA, kiuj deziris viziti la administrejon de sia asocio kaj vivi, eĉ dum mallonga tempo, ĝian vivon. Konfirme al la atendo de la Direktoro de la CO, kiu estis la fervora iniciatinto, la unua Malferma Tago akiris tian promesan sukceson, ke, anstataŭ okazigi la duan Tagon en novembro de la posta jaro, kiel antaŭprogramite, estis decidite havi ĝin jam en aprilo kaj de tiam la Malferma Tago okazas dufoje jare.

La programo de la laste okazinta Tago estis tre bunta kaj ekstreme interesa, verŝajne ankaŭ por reliefigi ĝian 10-jaran datrevenon.

Flanke de la kulturaj aranĝoj la partoprenantoj havis la okazon atesti la dankesprimojn kiujn la franca Landa Asocio donis publike al sia fidela kaj longdaŭra sekretariino Luiza Marin. Kaj simpla kaj kortuŝa estis ankaŭ la transdono de la Premio Deguĉi al Marjorie Boulton, kiun ŝi ne povis ricevi en Pekino, dum la 89-a UK, pro sia malĉeesto. Plenriĉa kaj memorveka, speciale por la ĉeestantaj “veteranoj”, estis ŝia prelego, kiu sekvis la transdonon de la Premio: Tra Lumo kaj Mallumo: kelkaj memoroj de veteranino.

La programon riĉigis ankaŭ la prezento de la ĵus aperinta romano de John Francis La Kastelo de Vitro, fare de Francisco Veuthey, kies ilustraĵoj esta verko de Veuthey mem. La tempo de tiu programero estis dividita kun Jorge Camacho, kiu brile kaj pasie prezentis siajn poemarojn Celakantoj kaj Saturno. Kontribuon al la riĉigo de la programo donis Mikaelo Bronŝtejn pere de siaj bardaj kantoj kaj prezento de sia romano Dek tagoj de Kapitano Postnikov. Gaja atmosfero trairis la Domon kiam “Akordo” koncertis kaj la programo de la Tago havis sian ... deserton kiam la kelkaj ĉeestantaj estraranoj de UEA, inter kiuj la Prezidanto Corsetti, respondis al “pezaj” kaj “malpezaj” demandoj fare de la partoprenantoj.

Glauco G. Pompilio

Trovita letero de Zamenhof

Boris Kolker malkovris ĝis nun nekonatan artikolon de L. L. Zamenhof, en formo de malfermita gazeta letero. En ĝi Zamenhof akre refutas kulpigojn pri asimiliĝemo, aperintajn en la sama gazeto unu monaton antaŭe. La artikolo aperis en la lasta numero de Israelo Esperantisto (n-ro 140), kun ampleksa artikolaro, prilaborita de Doron Modan kaj Sergej Tyrin. La artikolaro klarigas la miskomprenon, kiu generis la tiom nekutime akran Zamenhofan tekston.

Estimata Sinjoro,

Mi ricevis de vi fragmentojn el la gazetoj Varhajt kaj Jidiŝes Togblat. Kutime mi evitas ajnan personan polemikon, kaj mi lasas al ĉiu homo plenan liberon havi pri mi tian opinion, kia al li plaĉas. Nur ĉar mi vidas, ke la menciitaj artikoloj kaŭzis al vi, kiel ankaŭ al la aliaj usonaj judaj esperantistoj, ĉagrenon, mi sendas al vi malgrandan respondon, kiun vi povas je mia nomo publikigi en la judaj gazetoj.

La korespondanto de ambaŭ menciitaj gazetoj “kulpigas” min, ke mi estas “asimiliĝinto”, kaj instruas al mi lecionon pri moralo. Se mi vere estus asimiliĝinto, mi tute ne hontus konfesi pri tio, ĉar ĉiu havas la rajton havi konvinkon, kiel diktas al li liaj kapo kaj koro. Sed tute ne volante min “justigi”, mi povas diri, ke la juĝo de la korespondanto pri miaj konvinkoj kaj la leciono kiun li donas al mi, estas iom ridindaj. Ĉiu, kiu iomete konas min, mian biografion kaj mian ĝisnunan agadon, scias, kio estas mia opinio pri la juda demando, ĉar super tiu ĉi demando mi dum certa tempo laboris kaj skribis. Ankoraŭ antaŭ 10 jaroj mi akurate klarigis mian opinion pri la juda demando en granda broŝuro titolita Hilelizm. Mi ne povas postuli de korespondanto, ke li konu mian politikan kredaron, sed se li volas publike skribi ion pri ĝi, mi havas la rajton postuli, ke li antaŭe esploru pri ĝi.

Mi ne deziras ĉi tie detale klarigi mian politikan-religian kredaron, ĉar tio estas mia pure persona afero, pri kio mi devas al neniu doni iun ajn raporton. Sed se la korespondanto diras, ke mi hontas pri mia judeco, ke mi kaŝas tion, kaj des pli se li rakontas, ke mi mem (!) diris tion al iu en Krakovo, mi devas kolerege elkrii: tio estas abomeninda mensogo.

Ĉiuj esperantistoj en la mondo scias tre bone, ke mi estas judo, ĉar kvankam mi ne krias pri tio ŝovinisme en ĉiu paŝo, mi tamen neniam kaŝis tion. La esperantistoj scias, ke mi tradukis verkojn el la jida lingvo, ili scias, ke jam pli ol tri jarojn mi dediĉas mian tutan liberan tempon al la traduko de la Biblio el la hebrea originalo; ili scias, ke mi loĝas ĉiam en la strikte juda parto de Varsovio (en kiu multaj judoj hontas loĝi), ke mi daŭre presigis miajn verkojn en juda presejo, k.t.p. Ĉu tiel agas homo, kiu hontas pri sia deveno kaj kiu klopodas kaŝi sian judecon?

Dum la Krakova kongreso venis al mi kelkaj tieaj judaj esperantistoj kaj plendis al mi, ke la organiza komitato de la kongreso ne permesas al ili aperi oficiale antaŭ la kongreso reprezentante la judan popolon. Mi respondis al ili, ke mi havas neniun rajton doni ordonojn al la organiza komitato, mi povas nur diri mian opinion, sed ankaŭ sen mia opinio, la komitato tute ne agis malprave, ĉar se miaj vizitantoj ekaperus nesendite, kaj neantaŭanoncite kiel reprezentantoj de la juda popolo kaj de ties lingvo, tio povus kaŭzi ne nur protestojn, sed eĉ skandalon. La protesto venus ne de la nejudaj popoloj (ili certe ne protestus, ĉar la principo de la esperantismo estas “justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj”, sed de la judoj mem, ĉar — kiel estas sciate — multaj judoj volas (precipe la okcidenteŭropaj) ne esti konsiderataj aparta popolo kaj ili havas nenion komunan kun la lingvo ‘jidiŝ’. Tial mi diris, ke miaopinie estos multe pli takte se ni evitos skandalon kaj publikan fifamigon de la juda nomo, kaj oni ne tuŝos en nia kongreso la demandon pri la juda popolo, kiu estas nur interna demando de la judoj mem; kaj se oni volas havi specialan judan reprezentanton, oni devas antaŭprepari, en tia maniero, ke ĝi ne kaŭzu akrajn protestojn el la aliaj judaj esperantistoj, ekzemple, anstataŭ aperi je la nomo de la tuta “juda popolo”, devas ili aperi kiel reprezentantoj de la “jidparolantoj”, aŭ de “tiuj judoj, kiuj konsideras sin aparta popolo”, ktp.

Se la korespondanto imagis, ke mi diris ke por ne malutili al Esperanto mi devas kaŝi mian judecon, li devas pri tio raporti antaŭ sia propra konscienco.

L. L. Zamenhof (El la jida tradukis Doron Modan)

La nova TEJO-volontulo

Martin Minich (Marteno Miniĥ) estas aktiva esperantisto ekde la jaro 2000. En 2003 li helpis refondi SKEJ — la landan sekcion de TEJO en Slovakio. Li aktivas ankaŭ kiel tradukanto kaj lingvohelpanto de la paĝaro www.lernu.net kadre de la projektaro E@I, kiun li novembre 2004 prezentis ĉe KAEST. Al liaj plej grandaj hobioj apartenas petveturado, kantado/deklamado/repado, tradukado kaj linuks-uzado. Dum sia deĵorado kiel TEJO-volontulo li ŝatus kontribui al glata inform-fluo ene de Esperantio, kaj ankaŭ inter Esperantio kaj la ekstera mondo. Ekde nun li estas atingebla ĉe la adreso o...@tejo.org.

INTERNACIA SEMAJNO DE AMIKECO

La lasta semajno de februaro (21 ĝis 27) kiel ĉiujare estos sub la devizo Amikeco trans limoj. Kreita por konsciigi pri la amikiga rolo de la internacia lingvo, ĝi estas taŭga okazo por komuna evento kun neesperantistoj, kun societoj de aliaj movadoj.

Magazino por la tuta gamo de la homa vivo

En 2004 Monato, la monata internacia revuo sendependa, festas sian 25-jariĝon. Bona okazo por diskuti kun la fondinto kaj ĉefredaktoro Stefan Maul pri tiu unika literatura projekto en Esperantio. La estonto ŝajnas malfacila, sed Maul klarigas kial la Esperanto-komunumo bezonas Monaton. La demandojn starigis Marko Naoki Lins.

Kial la Esperanto-movado bezonas sian per-Esperantan novaĵmagazinon?

Por montri, ke Esperanto havas praktikan valoron, ke ĝi utilas. Nu, tio certe ne estas la precipa kvalito de Monato, sed ĝi sendube estas bonega varbilo, kiel atestas multaj homoj. Iama UEA-prezidanto Humphrey Tonkin, ekzemple, rakontas ke iam li provis konvinki siajn kolegojn-lingvistojn, ke Esperanto estas plene vivanta lingvo kaj aĉetis por ili abonojn al Monato. Tonkin spertis: La efiko estis ĝuste tia, kian mi deziris: ili traktis tiun revuon kiel tute normalan fenomenon de tute normala kaj funkcianta lingvo. Tial Monato ne manku en varbostando aŭ en ekspozicio. Montrante ĝin al skeptikaj neesperantistoj oni facile povas pruvi, ke la lingvo estas vivanta, aktuala kaj utila, valora. Se vi prezentas al homoj, kiuj finas Esperanto-kurson, tiun ĉi magazinon, ili certe komprenas, ke valoras ellerni la lingvon.

Kio distingas Monaton de aliaj esperantlingvaj informiloj? Kion Monato faras por Esperanto?

Kontraste al movadaj revuoj, kiujn ni bezonas por subteni la adeptojn disvastigi la lingvon, kontraste al literaturaj kaj fakaj revuoj, Monato uzas la lingvon por la tuta gamo de la homa vivo, politiko, ekonomio, kulturo, ĉiutagaĵoj, sociaj kaj socialaj temoj. Unika ĝi estas laŭ pluraj aspektoj, sed precipe ke en ĝi aperas nur originale en Esperanto verkitaj artikoloj pri ĉiuj ajn temoj, pri kiuj aliaj periodaĵoj raportas nur sporade aŭ tute ne. Tial Monato ludas gravan rolon por pluevoluigi la lingvon, la ĉiutagan lingvon. Kiam aperas novaj fenomenoj aŭ objektoj, ĝi — multe pli rapide ol iu alia revuo — uzas por ili bezonatajn vortojn. Monato ekzemple enkondukis la vorton poŝtelefono; per ĝi homoj eksciis kio estas popolisto, ke aŭto portas licenc-platon ktp. En la nova PIV sekve oni trovas multajn novajn vortojn kun fontindiko Monato.

Kiuj estas la plej grandaj ŝanĝoj kaj malfacilaĵoj dum la pasintaj 25 jaroj?

Kaj aspekte kaj enhave la magazino fariĝis pli bunta, pli distra. Nun estas multe pli da ilustraĵoj kaj artikoloj fariĝis malpli longaj. En tio la revuo sekvis la ĝeneralan evoluon en ĵurnalismo. Malfacilaĵoj? Jes, ni havis kelkajn krizojn, el kiuj la plej grava estis la subita rezigno de la unua eldonisto, Torben Kehlet. Sed la krizojn ni superis. Vera malfacilaĵo preskaŭ ĉiam estis, ke ni havis tro multan materialon por tro malmultaj paĝoj...

Ĉu la Esperanto-komunumo estas sufiĉe granda por ekonomie vivteni projekton kiel Monato?

Ni neniam konsiderinde superis la nombron de 2000 abonantoj — kaj tio nur sufiĉas por vivteni la revuon, tamen ja sufiĉas. Monato sendube meritas sian prezon, tamen por ne malmultaj homoj estas tro kosta, precipe nun kiam vastajn partojn de la mondo kaptis ekonomia krizo.

Kiu estis la plej disputita temo en la 25 jaroj?

Tiu sendube estis la golfa milito en 1991, kiam aperis tre multaj kontraŭaj kaj diverĝaj artikoloj pri tiu temo. Mi mem kaj pluraj aliaj aŭtoroj forte kritikis tiun militon. Hodiaŭ ni scias, ke efektive la aliancaj ŝtatoj senhonte blufis kaj mensogis pri tiu onidire “higiena” milito. Interese estas, ke la aktuala Irak-milito konsiderinde malpli akre estas disputata sur la paĝoj de la magazino.

Kia estas la averaĝa Monato-abonanto?

Tion respondi estas malfacile, ĉar kompreneble ni ne povas koni 2000 homojn. Supozeble la legantoj spegulas la strukturon de la Esperanto-komunumo, sed certe inter la abonantoj ne troviĝas tiuj, kiuj uzas la lingvon ekzemple nur por turismi aŭ por sia hobio, kvankam ankaŭ pri tiuj temoj aperas artikoloj. Krome abonas ĝin tro malmultaj junaj homoj, ne nur pro financaj kialoj, sed ankaŭ pro la kreskinta nelegemo de junuloj.

Kiel aspektos Monato post 25 jaroj?

Mi ne estas profeto. La demando eble estas, ĉu entute ĝi vivos pliajn 25 jarojn, ĉu presitaj komunikiloj havas veran perspektivon. Eble post 25 jaroj Monato ekzistos nur en la reto, do en elektronika formo — kiu scias. Aliflanke, kiam ni fondis la revuon mi tute ne imagis, ke ĝi eltenos dum 25 jaroj. Do mi estu optimisto.

István Ertl

Pliaj informoj: http://www.esperanto.be/monato

“En neniu lando de la mondo kaj en neniu lingvo de la mondo ekzistas simila revuo, en kiu laŭprincipe pri okazaĵoj en Afriko verku afrikano, en Brazilo verku brazilano, en Japanio, japano. Tio estas unu el la grandaj atingoj de la Esperanto-movado, kiu taksas ĉiujn homojn egalaj.”

“En la Budapeŝto de la 80-aj jaroj Monato estis por mi unika informfonto, helpa konsciigilo politika, kaj grava fenestro por elrigardi el la duonfermita domo kie ni hungaroj tiam vivis.”

Renato Corsetti

Novembra gazetara eĥo:

Esperanto povas helpi Eŭropon

Italaj amaskomunikiloj raportis (22, 30 nov) pri la Premio Zamenhof por la paco en la mondo aljuĝita inter pluraj al Bona Espero, la Esperanto-orfejo en Brazilo. La premio, atribuita por la 3-a fojo, estas organizita de Itala Esperanto-Federacio kaj la provinco de Ancona.

Por vere internacia lingvo pledas Gilbert Stammbach, prezidanto de Esperanto-kulturcentro de Strasburgo, en kolumno en la franca gazeto DNA (19 nov). Por li la lingva diverseco estas riĉeco de la homaro, kolektiva memoro de la popoloj, al kiu konvenas esti protektata. Li pledas por eksperimente pristudi la solvon ofertitan de Esperanto, ekzemple kiel pontolingvo en la eŭropaj institucioj. La gazeto aperigis ankaŭ plurajn legantleterojn reage al tiu ĉi kolumno.

La granda hispana taggazeto El Pais (19 nov) resumas la historion de Esperanto en Katalunio kaj prezentas ĝiajn hodiaŭajn junajn adeptojn, kiuj siavice klarigas al la legantoj la simplecon de Esperanto kaj kiel oni ĝin povas apliki.

Promocii la ideon de Esperanto estas unu el la ĉefaj celoj de Margareta Handzlik, la unua esperantisto en la Eŭropa Parlamento. En profila kontribuo ŝi estas prezentita en The Parliament Magazine (15 nov). Evidente mi sentas ke Esperanto povus helpi Eŭropon kaj mi havos veran ŝancon pledi por Esperanto, ŝi diras. Kiel konkretan paŝon ŝi volas helpi starigi parlamentan interpartian grupon por promocii studojn pri aktualaj eŭropaj lingvoproblemoj kaj -solvoj, kaj rigardi la eblojn kiujn proponas Esperanto.

Germana Hannoversche Allgemeine Zeitung (9 nov) parolas pri “perfekta lernejo” en Hanovro: Krom didaktikaj reformoj la lernejo ofertas ekde la 8-a klaso Esperanton. Modelprojekto, al kiu aliĝas espereble multaj aliaj landoj, tiel ke la lernejanoj povas interkompreniĝi ĉie.

Litova televidkanalo LNK (16 nov) vaste informis pri litovlingva retejo Esperanto mozaika, kiun preparis grupo de gejunuloj en Kaŭno. En ĝi estas prezentata Esperanto kaj foje ankaŭ aliaj artefaritaj lingvoj. La dua programo de litova nacia televido montris (9 nov) dokumentan filmon pri unu el la plej famaj litovaj esperantistoj Antanas Poška (1903-1992), kiu nomiĝas Fabelo de unu vivo. En ĝi la heroo de la filmo rakontas pri la ĉefaj eventoj de sia vivo. En la filmo multfoje estas menciata Esperanto.

La ĉi-jara Esperanto-kulturpremio de la FAME-fondaĵo kaj de la germana urbo Aalen, kie situas la Germana Esperanto-biblioteko, estis aljuĝita al la nederland-frisa Esperanto-muzikgrupo Kajto. La premio sumiĝas je 5000 eŭroj. Pri Kajto raportis kaj Badisches Tageblatt (6 nov.) kaj Leeuwarder Courant (5 nov).

La menciitaj kaj pliaj artikoloj estas troveblaj ĉe: http://lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton). Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins, BKC de EEU, m...@lingvo.org

Reagoj

Ĉiu mondoparto estas same grava!

En la oktobra numero de nia revuo s-ro Kimura Goro tre emfaze atentigas, ke, se UEA tiel favoras Eŭropon pli ol aliajn mondopartojn, kial ne tuj ĉesigi ĉian afrikan kaj azian agadon, por ne ĝeni la kaŝe laŭdatan eŭropecon de Esperanto?

Kara s-ro Kimura Goro, mi kredas, ke, certe pro kulpo de la verkintoj, vi iom misinterpretis almenaŭ mian penson. Mi verkis artikolon kune kun la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, ĉar mi kredas, ke estas devo de UEA helpi la eŭropajn esperantistojn rilate al ilia agado. Mi same estus feliĉa verki artikolojn kun la kunordigantoj de la alikontinentaj komisionoj de UEA rilate al iliaj agadoj en tiuj mondopartoj. Fakte kun ili mi faras multe pli ol verki artikolojn, mi daŭre interkonsiliĝas pri farataj agadoj.

Mi mem estas la sola (aŭ eble unu el la malmultaj eŭropaj esperantistoj), kiu ne kredas ke Esperanto decide antaŭeniros en Eŭropo pli frue ol en aliaj kontinentoj. Eble mi malpravas, sed mi opinias tiel. Estas bone, tamen, ke eŭropaj esperantistoj agas, kiel se mi malpravas, kaj mi ŝatas helpi ilin pruvi, ke mi malpravas.

Mi havas grandegajn esperojn pri la potencialo de Esperanto en Azio. Ĉu Ĉinujo ne estas la estonta granda potenc-lando? Pluraj divenistoj antaŭvidas ke la 21-a jarcento estos la jarcento de Azio. Mi ne scias, ĉu ili pravas, sed valoras atenti pri tio.

Mi havas grandajn esperojn pri la helpo de Ameriko. Ameriko estas mirinda kontinento. En la sudo de ĝi ekzistas multaj esperantistoj kaj en la nordo de ĝi ekzistas nun la ebleco komuniki facile al la tuta mondo pri io ajn, ankaŭ pri avangardaj movadoj. Ĉu pri inismo, ekologio ktp la informoj ne venis unue ĝuste el tiu lando? Nia vera problemo, en ĉi tiu historia fazo, estas ke niaj samideanoj en Usono ne estas tiom potencaj, ke ili povas devigi la usonajn komunikilojn atenti pri Esperanto. Se ili povus fari tion, ni estus en tre pli bona situacio, ĉar la mondaj komunikiloj atentas pri la usonaj.

Mi havas grandajn esperojn pri Aŭstralio, kiu komencas intense interesiĝi pri Oceanio kaj finfine mi havas ankaŭ grandajn esperojn pri Afriko. En malfacilaj kondiĉoj kiel la afrikaj, la lokaj esperantistoj sukcesas fari miraklojn kaj disvastigi Esperanton pli multe ol mi sukcesas en mia eŭropa urbo.

Konklude, laŭ mi, ĉiuj mondopartoj estas gravaj por Esperanto, kaj mi dirus ke la historio de la lastaj jardekoj pruvas ke Esperanto vere iĝis tutmonda fenomeno. Ĝi estas la lingvo de paco kaj kunlaboro tra la tuta mondo. Se temas pri identeco, nun ĝi estas la lingvo de identeco por tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon, kaj alveni al egaleca komunika situacio, ĉu en Eŭropo, ĉu en Azio, ĉu ie ajn en la mondo. Ĉiu alia identeco, kiun oni ligas al ĝi, estas pure persona afero, por laŭi faman deklaron.

Do, kara Kimura Goro, malkabeiĝu kaj varbu!

Renato Corsetti

Kion diris la enketo III.

En la novembra kaj decembra numeroj aperis ĝenerala prezento de la rezultoj de la enketo. Nun temas pri pli profunda analizo de la rezultoj.

Al la enketo respondis plejparte malnovaj legantoj de la revuo: la meza jaro kiam ili komencis legi ĝin estas 1975 kaj la meza aĝo de respondintoj estas 64 jaroj. Kvar el kvin respondintoj loĝas en Eŭropo.

La enketo malkovris, ke la diversaj legantgrupoj nur relative malmulte malsimilas unu la alian. La plej popularaj temoj estas ofte la samaj sendepende de aĝo, sekso ktp. Tamen troviĝas kelkaj interesaj diferencoj.

La demando en la enketilo temis pri ŝato aŭ ne-ŝato, do la malbona noto povas indiki ke la leganto ne ŝatas la kvaliton de materialoj pri iu temo, aŭ ke li/ŝi opinias la temon malinteresa aŭ nenecesa. Klare, ekzemple tiuj kiuj ne uzas komputilon donas malbonajn notojn, eble pro malintereso al komputilaj kaj interretaj temoj.

La plej bona indikilo pri la ĝenerala ŝato de la revuo estas la ŝato de ĝia grafika aspekto. Ankaŭ tiuj, kiuj ŝatas rubrikojn Malferme, Strategia laborplano, Estrara raporto kaj Novaĵoj el Bruselo plej ofte donas altajn poentojn por la enhavo ĝenerale. Aliflanke la ŝato de Kalendaro, Laste aperis kaj Recenzoj ne bone indikas la ŝaton de la enhavo ĝenerale.

Novaj legantoj de la revuo (tiuj kiuj legas ĝin nur ekde 1990) ŝatas pli pri Religio, Interreto, Komputiloj, Ĝemelurboj kaj Krucenigmoj, sed ilin malpli interesas UEA-estraro, Administrado kaj financoj kaj la rubriko Loke, fake kaj persone.

Tiuj, kiuj estas sub 40-jaraĝaj interesiĝas pli pri Navige tra ttt-paĝoj, Komputiloj, Interreto, Statistikoj kaj Muziko, sed ankaŭ pri Laste aperis kaj Kulturo. La pli junaj legantoj ŝatas malpli pri Radio, Kongresa temo, UEA-estraro, Komitato, Strategia laborplano, Strategia forumo kaj Krucenigmoj.

La maljunaj legantoj, tiuj kies aĝo estas super 70 jaroj, interesiĝas pli pri aferoj de UEA, nome UEA-estraro, Komitato, Kongresa temo, Kongresaj komunikoj, Strategia laborplano, Administrado kaj financoj, sed ankaŭ pri Afrika agado, Ĝemelurboj, Literaturo kaj Religio. Al ili plaĉas krome la grafika aspekto multe pli ol al respondintoj kutime kaj ili estas pli kontentaj ĝenerale pri la enhavo. Ili interesiĝas malpli ofte pri Interreto kaj Komputiloj.

Krucenigmoj estas malŝatataj de kelkaj grupoj, unuavice de retuzantoj, sed la novaj legantoj kaj ekstereŭropanoj preferas ilin pli ofte ol la aliaj. Tamen ankaŭ ĉe ili la krucenigmoj estas la malplej populara ero en la revuo.

Virinoj donis en la enketo kutime pli bonajn notojn ol viroj. Krome al virinoj aparte plaĉas materialoj pri Literaturo kaj Kulturo. Ankaŭ Muziko, Ĝemelaj urboj, Kongresaj temoj kaj UEA-rilataj administraj temoj plaĉas al virinoj pli ofte ol al viroj. Tamen la dek plej ŝatataj temoj estas preskaŭ identaj kaj por viroj kaj por virinoj. Nur Kongresoj, Kulturo kaj Literaturo pli interesas virinojn, dum al la vira listo aperas ankaŭ Laste aperis, Tra la mondo kaj Historio.

Eblas formi kvar diversajn grupojn da legantoj surbaze de iliaj preferoj. La unua grupo inkluzivas ĉ. trionon el la respondintoj. Tiu ĉi grupo ŝatas preskaŭ ĉion. Nur religio, ĝemelurboj kaj krucenigmoj ne apartenas al tiuj, kiujn ili tre ŝatas (meze minimume 4). Tiu ĉi grupo legas ĉion aŭ preskaŭ ĉion, sed ofte donacas la revuon post legado. Duono el la virinoj, kiuj respondis, apartenas al tiu ĉi grupo.

La dua grupo da legantoj inkluzivas ĉ. kvaronon el la respondintoj. Tiu ĉi grupo ŝatas multajn temojn, sed ne komputilajn temojn kaj muzikon. La grupo estas la plej maljuna kaj legas la revuon ofte jam pli ol 30 jarojn. Interreton tiu ĉi grupo uzas malpli ofte ol la aliaj kaj en ĝi troviĝas plej multaj eŭropanoj.

Ankaŭ la tria grupo inkluzivas ĉ. kvaronon el la legantoj, sed ĝi uzas aktive interreton kaj ŝatas komputilajn temojn. Tiu ĉi grupo plej ofte konservas kaj bindigas la revuon. Kvin el la ses anoj de tiu ĉi grupo estas viroj kaj ili legas la revuon same aktive kiel la unua grupo.

La kvara grupo inkluzivas unu seponon el la respondintoj. Ĝi estas la plej selektema kaj kritika al la enhavo kaj legas ofte nur tion kio estas interesa. En ĝi troviĝas ankaŭ la plej multaj ekstereŭropanoj. En tiu ĉi grupo la plej popularaj temoj estas Laste Aperis, Recenzoj kaj Lingva Angulo, kaj preskaŭ kvarono el ili eklegis la revuon nur post la jaro 1990. Ili ankaŭ malpli ofte konservas la revuon.

Konklude eblas diri, ke la uzo de komputilo kaj ŝato de komputilaj temoj estas la faktoro kiu plej grave kaŭzas diferencojn en ŝatoj. Relative granda parto da legantoj estas firmaj anoj de UEA kaj ili ŝatas plejparte ĉion. Tamen la plej novaj, la plej junaj kaj ekstereŭropaj legantoj havas pli kritikan sintenon al la revuo.

La enketilojn analizis Jukka Pietiläinen
doktoro pri sociaj sciencoj

[FORIGITA!: bildo]

La plej ŝatataj kaj malŝatataj temoj en diversaj grupoj da legantoj (meza noto en skalo 1-5; 1: ne ŝatas, 5: tre ŝatas)

Reagoj

Pri lingva egaleco..., taŭzitaj pensoj

La artikolo de István Ertl en la oktobra Malferme memorigis min pri iamaj konversacioj kaj diskutoj kun movadanoj pri la rolo de Esperanto kaj nia movado en la nuntempo. Lingva egaleco, kiel prave diras Ertl, estas unu el tiuj aferoj obstine alstrebindaj kiuj neniam ekzistis, ne ekzistas kaj ankaŭ ne ekzistos. Ĉar idealoj estas laŭdifine neatingeblaj, tio tute ne konsistigas problemon.

Geometriaj figuroj, matematikaj formuloj priskribantaj fizikajn fenomenojn, ĉio tio rilatas al idealo. Sed eĉ se io estas tute neatingebla, nia homeco instigas nin ne rezigni pri bela revo...

Egaleco de ŝancoj antaŭ la lingva problemo, jen la kerno. Jen kion la mondo bezonas, miaopinie. Aŭ almenaŭ unu el tiom da aferoj, kiujn la mondo bezonas, kune kun sano kaj pano por ĉiuj. Kvankam la mondo ŝajnas pli timi universalan lingvon aŭ koheran kalendaron ol nutraĵan aŭ sanan katastrofon...

Kvankam kelkaj timas, ke ĉiesa angla aŭ Esperanto mortigus lokajn specifaĵojn lingvajn, tion almenaŭ mi ne timas. Kelkaj el la plej spicitaj konversacioj de mi aŭskultitaj okazis en Esperanto, kaj oni vere frandis ilin. Krome, la angla ne estas unusola lingvo, sed enhavas pli da variaĵoj ol multaj kapablas imagi.

Kian ŝancon havas nun denaska parolanto de minoritata lingvo? Tiu frazo: ŝtatoj ĉiam trudas sian lingvon al ŝtatanoj memorigis min pri kafeja konversacio kun du elstaraj movadanoj, kaj mia tiama aserto, ke lingvoj estas dialektoj kun armeo (kiu estis la unua, kiu diris tion?) Egaleco inter lingvoj devas (ĉu?) neeviteble konduki al la ideo pri egaleco inter kulturoj. Kvankam nuntempe oni vidas kelkajn paŝojn en tiu direkto, oni ankoraŭ ne povas paroli pri firmaj decidoj de ĉiu akcepteblaj. Kaj nia Esperanta kulturo devas ludi sian rolon. Sed kian rolon? Miaopinie, kunligivan. Ni jam montris, ke eblas senprobleme senti sin civitano de l’ mondo kondiĉe ke la lingvo ne estu baro.

Memorante miajn jarojn kiel instruisto pri kemio, mi ĉiam taksas Esperanton kiel katalizilon, ĉar katalizilo malpliigas la kvanton da energio bezonata por kemia reakcio. Sed katalizilo ne sufiĉas, oni bezonas ankaŭ kaj la kemiaĵojn kaj la okazon...

Kaj almenaŭ mi same ĝojas pri komencanto kiel pri simpatianto, kiu neniam lernos Esperanton (dum ni ne finvenkos...) kiu agnoskas, ke ekzistas lingva problemo kaj ke Esperanto estas ebla solvo. Aŭ almenaŭ agnoskas ke ekzistas lingva problemo, eĉ se Esperanto ne aspektas al li/ŝi taŭga. Feliĉe ni finfine havas UEA-estraranon pri Amikoj de Esperanto. Jam temp’ está...

Por mi, ĝisosta kvankam ne fundamentisma finvenkisto, idealo estas io tre ĉiutaga; io, kio sidas ĉiutage ĉe mia tablo por trinki kafon kun mi, rigardas min dum mi entajpas ĉi tiun tekston... mi ne revas, ke mi mem persone vidos la finan venkon; tamen romantike kaj nekuraceble esperas, ke la mondo asimptote alproksimiĝos al komuna lingvo, eĉ se ĝi ne estos nia Esperanto. Mi kelkfoje ludas per pensoj kiaj: Kaj se morgaŭ ĈIUJ decidos, ke la turka (aŭ la angla, al mi estas same) estas LA universala lingvo, kaj komencos ĝin instrui ĉie, kio do? Aŭ la plej harhirtiga:

Kaj se morgaŭ ĈIUJ senescepte decidus lerni Esperanton, kio do? Kio se morgaŭ iu Pacifika insuleto decidos alpreni Esperanton kiel oficialan lingvon? Ĉu ni estas pretaj, ververe? Oni povas senfine kotopoi pri tio.

Mi forte dubas, ĉu nia movado nuntempa estas preta por tiaj defioj. Ĉar mi estas katoliko, komparoj kun la decido okazigi la koncilion Vatikana II-a estas por mi neeviteblaj. Eble nia movado bezonas iatipan ĝisdatigon, eble ni devos jam analizi la spertojn de pli ol centjara agado. Kaj ni profitus la okazon iom eliri el niaj kluboj kaj enpaŝi en la mondon, kie ekzistas multaj aferoj nepre solvendaj.

Ne sufiĉas, ke ni estu progresemaj; ankaŭ la mondo devas scii pri tio (dankon, aktivuloj!). Kaj la unusola maniero tion atingi estas engaĝiĝo, kunlaboro diverskampa.

Alberto G. Fumero

Forumo

Unesko kaj Esperanto

Kiel reprezentanto de UEA ĉe Unesko mi konstatas, ke, kiel diras la du deklaracioj pri kiuj ni fieras, la rezultoj atingitaj per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. Sed mia dua konstato estas, ke ni ne kapablas reklami pri tio, kion ni faras en lokaj kluboj, kursoj, dum aranĝoj, personaj interŝanĝoj, instruado al infanoj ktp. Ni tro modestas kaj ne kapablas vendi nin. Pensu, ke ĉiuj gutoj en la oceano de nia Esperanto-vivo gravas.

Nuntempe ĉefas ĉe Unesko kvar prioritatoj: Edukado al paco kaj senperforto. Edukado de knabinoj ĉefe en Afriko aŭ mizeraj kvartaloj. Kultura diverseco. Novaj teknologioj por diskonigi sciojn. Al ĉiuj tiuj prioritatoj ni kontribuu!

Edukado al paco: nia ĉiutaga praktiko! Kiam homo decidis lerni Esperanton por alparoli fremdulon, plej verŝajne li ne planas batali! Ĝis la jaro 2010 disvolviĝas la jardeko de Kulturo de Paco kaj Senperforto favore al la infanoj de la mondo. Subskribu (se vi ne jam faris en 2000) la Manifeston 2000 kaj subskribigu ĝin. Temas pri persona engaĝiĝo respekti ĉiun vivon, rifuzi perforton, dividi kun aliaj, aŭskulti por kompreni, konservi la planedon, remalkovri solidarecon.

Ni povas disponigi al vi la tutan tekston en Esperanto (se vi ne uzas unu el la oficialaj lingvoj de Unesko) kaj foliojn por kolekti subskribojn. (Petu de la aŭtorino: Renée Triolle, Bello Bauco, Chemin de la Civade Verde, FR-136OO La Ciotat, Francio).

Cetere UEA estis citita dum la lasta tago de la Neregistaraj Organizoj en Parizo la 22-an de novembro, kiel modelo de la uzo de lingvo kiel heredaĵo por kulturo de paco kaj pro la originala programo Interkulturo de ILEI.

Do kolektu subskribojn, sed ankaŭ proponu la Manifeston 2000 kiel etikan bazon de kunvivado al kvartalaj asocioj, lernejoj, junularaj komitatoj ks.

Se en via urbo estas monumento al Zamenhof, elstarigu lian rolon kaj iniciatu debaton kun partneraj asocioj pri la rolo de lingvo en paco, la rolo de Esperanto por paciga mondo ktp.

Afriko daŭre prioritatas. UEA faras sian eblon por disvastigi Esperanton en Afriko, do daŭre helpu per partnereco kun afrikaj kluboj, sendo de libroj aŭ vortaroj, vizitoj. Kaj ne forgesu la Afrikan Fondaĵon.

Kultura diverseco: ĝi estas la fundamento de nia Esperanto-vivo, sed tiom banala por ni, ke ni ne raportas pri Esperanto kiel ponto inter la kulturoj. En landoj kie pluraj etnoj/popoloj/komunumoj kunvivas pli-malpli harmonie, stimulu interŝanĝojn, aranĝojn, ekspoziciojn. Kiam via loka klubo akceptas eksterlandanon, diskutu kun li pri kultura diverseco, notu, redaktu libreton, raportu al la gazetaro. Se vi tradukis verkon aŭ verketon el ne tro konata lingvo aŭ se vi mem verkas pri iu tipa festo, muzikinstrumento, manĝaĵo ktp, vi jam kontribuas al kultura diverseco. Ni same devos pli aktive partopreni la Internacian Tagon de la denaska lingvo la 21-an de februaro. Do ni certe multon faras, sed se vi ne informas min, mi ne povas raporti al Unesko...

Komputiloj por diskonigi sciojn: vi jam havis la eblon legi en nia revuo pri Vikipedio, tiu reta enciklopedio. Do ne hezitu verki por ĝi. Tio povas eĉ stimuli lokan klubon.

Ofte UEA kiel Neregistara Organizaĵo bezonas la subtenon de landaj komisionoj de Unesko. Ni certe ne havos kontaktojn kun la 140 landaj komisionoj, sed estus bone se pli da Landaj Asocioj de UEA tenus kontaktojn kun sia Unesko-komisiono. Do la estraro de niaj Landaj Asocioj laboru ĉi-direkten kaj evidente ne hezitu raporti!

Vi komprenis: en tiu ĉi mondo ne sufiĉas agi, ĉefas raporti pri sia agado.

Renée Triolle

Pri arkivoj

Grava kontribuo de prof. Noltenius

La tutmonde ĉefa neesperantista institucio, kiu sisteme kolektas materialojn pri la historio de la laborista Esperanto-movado, estas la Instituto-Fritz-Hüser en Dortmund/Germanio, kiu fondiĝis en 1973 kaj kolektas ĉion rilate la kulturhistorion de la laborista kaj sindikata movadoj.

Ĝia dokumenta materialo pri la historio de la laborista Esperanto-movado daŭre kreskas dank’ al donacoj kaj al la bonvolema gvidado de la direktoro prof. Rainer Noltenius. La Esperantan parton de la arkivo fake prizorgas la esperantisto Jiří Proskovec.

Prof. Rainer Noltenius ĉiam simpatie rilatis al Esperanto kaj ekzemple kadre de la 78-a UK 1993 en Valencio malfermis la konatan ekspozion pri la historio de la laborista Esperanto-movado, kiu poste estis montrita ankaŭ kadre de la UK-oj en Seoul (1994) kaj Tampere (1994), krome 1994 en Japanio (Tokio, Kioto, Osaka).

Decembre 2003 en Dortmund dum solenaĵo prof. Noltenius pro emeritiĝo adiaŭis la direktoran postenon. Al li estis dediĉita riĉa festlibro (752p.) okaze de lia 65-a naskiĝtago. En ĝi troviĝas 40-paĝa artikolo de Detlev Blanke pri la tradicioj de la Germana Laborista Esperanto-Asocio (1911-1933) en la Esperanto-Asocio de Germana Demokratia Respubliko (1965-1990).

La Instituto daŭre akceptas materialojn kaj postlasaĵojn de laboristaj esperantistoj.

Ankoraŭ haveblas la 114-paĝa kaj ilustrita dulingva katalogo Ilustrita Historio de la Laborista Esperanto-Movado. Al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvon! el 1993 (kun dulingvaj kontribuoj [germane kaj Esperante] de Rainer Noltenius, Eduard Weichmann, Jiří Proskovec, Ulrich Lins kaj Detlev Blanke). Krome haveblas kolekto de ok parte koloraj poŝtkartoj kun la motivoj de la menciita ekspozicio.

Detlev Blanke

Recenzoj

Malmalico pri Alico

Trans la Spegulo kaj kion Alico trovis tie. Lewis Carroll (ps. de Charles Lutwidge Dodgson). El la angla trad. Donald Broadribb. Jekaterinburg: Sezonoj, 2001. 128p. ISBN 1-876042-06-0. 20cm. Ilustraĵoj de John Tenniel. Prezo: € 9,00

Jen libro, kiun ne eblas recenzi objektive, se veras la aserto de pastro Sidney Smith. Li skribis: Mi neniam legas libron antaŭ ol recenzi ĝin; tio kreas antaŭjuĝon. Supozeble ankaŭ la legantoj de la Esperanta traduko estas same antaŭjuĝemaj kiel mi, ĉar ankaŭ ili konas Alicon el sia infanaĝo. Se mi ne povas ĵuri pri mia objektiveco, mi tamen deklaru, ke la tradukon mi legis kun maksimumo de malmalico — kvazaŭ mi renkontus malnovan amikon, kaj scivoleme, tamen bonintence esploras, kiom tiu ŝanĝiĝis dum la jaroj.

En la unua momento senteblis ia fremdiĝo. Unue, por miaj oreloj la esperantigita nomo “Alico” sonas iom nekutime. Due, la kompreno (aŭ eventuale la miskompreno) de iuj detaloj dependas de la nacilingva kunteksto: ekzemple, en mia gepatra lingvo la ŝakfiguroj estas blankaj kaj nigraj, ne ruĝaj — kaj la opozicio blanka-nigra kaŝas tavolojn da kromsignifoj, kiujn mi neeviteble sentis, legante la libron bulgarlingve. Nun mi konscias, ke iuj nuancoj kaj aludoj, kiujn mi perceptis ĉe mia unua konatiĝo kun la libro, tute ne ekzistas en la originalo. Sed mi supozas, ke la samo okazas al la pli multaj legantoj de la Esperanta versio, kiuj legas ĝin jam leginte la libron nacilingve — jen danĝero apenaŭ evitebla, se oni tradukas tro konatan verkon.

Malgraŭ la menciitaj ĝenetoj, mi ĝuis la libron — eble eĉ pli ol en mia infanaĝo. Tio igas min pensi, ke eble mi ankoraŭ ne atingis “malkomfortan aĝon” kaj almenaŭ anime ĉesis je sep jaroj laŭ la saĝa konsilo de Humpti Dumpti.

Se ankaŭ vi ne volas aparteni al la sonĝo de alia persono, se ankaŭ vi preferas nenaskiĝtagajn donacojn, ĉar estas tricent kaj sesdek kvar tagoj, dum kiuj vi povas ricevi nenaskiĝtagajn donacojn kaj nur unu por naskiĝtagaj donacoj, mi invitas vin (re)veni en la transspegulan mondon, kie oni povas kredi eĉ ses neeblaĵojn antaŭ matenmanĝo; kie unukornuloj kredas infanojn fabelaj monstroj kaj kie oni bezonas laŭeble plej kuri por resti samloke. Se oni volas iri al alia loko, oni devas kuri almenaŭ duoble pli rapide!

Se iu konsideras tiun ĉi recenzeton malklara, tiu sciu, ke Kiam mi uzas vorton, ĝi signifas precize kion mi volas ke ĝi signifu — nek pli nek malpli.

Mariana Evlogieva

Kurta vojo al sano

Reveno al la manĝoj de ĉiela patro. Saniga menuo. Kristina-Maria Luite. El la estona trad. Kalju Pill. 1995. 44p. 21cm. Prezo: € 4,50

La bestaro, inkluzive de la homo, moviĝas de unu loko al la alia por akiri manĝon kaj elfeki nedigestitaĵojn. Sed la plantoj ne moviĝas kaj do devas mem fari la nutraĵojn, recikligi la fekendaĵojn starante en la sama loko.

La plantoj parte recikligas la forĵetsubstancojn, parte konservas ilin en diversaj lokoj, kiel folioj, ŝelo, radikoj, branĉoj ktp, en sendanĝeraj, ofte utilaj formoj.

Do indas diri ke la plantoj pli taŭgas kaj por kuraci kaj por nutri la homojn. Troviĝas multaj aliaj kialoj en ĉi tiu kuirlibreca broŝuro por voĉdoni favore al la vegetara kaj senfajra manĝado.

Ĉu rafinitaj manĝaĵoj maturigas geknabojn sekse pli frue kaj kreas sociajn problemojn? Ĉu virinoj manĝantaj nur verdaĵojn naskas bebojn sen doloro? La aŭtoro diras ‘jes’. La libro rakontas multajn avantaĝojn de la vegetara manĝado kaj donas larĝan gamon de menuoj el diversaj verdaĵoj por matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo. La abunde ilustrita paĝaro de la libro listigas nomojn kaj fakvortojn en Esperanto de la manĝeblaj plantoj.

Estas priskribitaj la avantaĝoj kaj maniero de fastado, akvoterapio, kiajn vegetaĵojn manĝi, kiam ktp. La libro plurloke insistas ke la naturo provizas kion ni bezonas por vivi sane. La slogano estas Manĝu vegetare kaj krude! Ĝi ankaŭ priskribas skize la kuracmetodojn de Horace Fletcher, Kuhne, sidbanoj, ŝvitigo per vaporo ktp. La priskriboj pri diversaj vegetaĵoj diras ankaŭ kiaj vegetaĵoj taŭgas al nia korpo. Kaj ni legas kiel kuraci la oftajn malsanojn kaj preventi tiajn sen la helpo de kuracisto.

Do valoras venigi ĉi tiun libron al la breto de nia kuirejo. Tamen, kelkaj esprimoj estas miskompreneblaj, ekz. akvofasto: ĉu trinki nur akvon aŭ ne trinki akvon? La menuo de ĉiela patro ne estas unufoja legaĵo sed libro konsultebla trifoje tage. Ĝi ankaŭ riĉigas nian scion pri Esperantaj nomoj de la ĉiutage manĝataj verdaĵoj.

D-ro P.V. Ranganayakulu

Libro, kiu ŝtopas truon

Epitomo de Esperantologio. Nikolai Gudskov. Moskvo: REU, 2002. 151p. ISBN 5-7161-0094-5. 20cm. Prezo: € 7,50

Epitomo de Esperantologio klare kaj koncize prezentas bazajn informojn pri la historio, la komunumo, la kulturo kaj la organizaĵoj de la Esperanto-mondo.

Suplemente troveblas listo de kongresoj kaj dokumentoj pri esperantismo, ekz. la manifestoj de Raŭmo kaj de Prago kaj la Esperanto-himno (kontraste ankaŭ la himno volapuka, kun Esperanto-traduko). Tiel la libro, lerte strukturita kaj organizita (ekz. nomoj de plej gravaj aŭtoroj kaj verkoj dike presitas kaj do tuj rekoneblas), servas kiel inteligenta gvidilo por freŝe bakitaj esperantistoj ekesplorantaj sian novan komunumon aŭ kiel konsult-libro por ĝisostuloj.

Pardoneblas la ruseco de la libro (internacia leganto eble ne tre interesiĝos pri la listo de rusaj kongresoj), tamen la libro celas unuavice tiujn, kiuj sin preparas por ekzamenoj de ĈALK de REU. Kaj longe mi serĉadis, ĝis mi solvis aparte la unuan akronimon: Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de Rusia Esperanta Unio. Ho, aŭtoroj, nepre unue donu kompletan formon, nur poste mallongigon, aparte se vi celas nur duavice internacian legantaron!

Evidente la libro plene taŭgas ankaŭ por tiuj, kiuj prepariĝas al ajnlandaj, internaciaj ekzamenoj. Kunlige kun la elstara Kolker-a Vojaĝo en Esperanto-lando ĝi ŝtopas breĉon en nia instruilaro (la Janton-a Esperanto: lingvo-literaturomondo, kvankam intelekte solida, plurloke ne plu aktualas). Tial mi senhezite rekomendas Epitomo de Esperantologio.

Paul Gubbins

Bona, streĉa kaj plaĉa legolibro

Johano. El la vivo de roterdama knabo. K.J.K. Vroegop (ps. de K.J. Klein, 1926-2000). Antverpeno: E-klubo Den Helder, 2001. 95p. ISBN 90 71205 93 2. 21cm. Prezo: € 7,50

Frue ellitiĝinta li sin kaŝnomis [Pruĥop’], laŭ la unua frazo de ĉi tiu parta aŭtobiografio: Roterdamon atakis la germanoj en ankoraŭ dorma horo (10 majo 1940). Kaj ankaŭ la germana vicpatrino estis tiel strikte severa, ke li sopiris frue elhejmiĝi. Logis la maro, sed la milito ebligis ŝipadon nur surrivere, pleje sur Rejno. Tie tamen necesis subiĝi al germana estro. Kaj en Germanio lia vivo estis ofte en danĝero. En ses ĉapitroj ni sekvas liajn multajn spirretenajn aventurojn. Lia sinteno al la najbaraj landoj restas humana — kiom eblis laŭ la cirkonstancoj.

Ĉu li servis al nazioj?, demandis min leganto. Nu, la rakonto montras, kiel la parolanto konservis sian karakteran firmecon. Vere, lia stilo estas parola, simpla, foje iom nederlanda*. Sed (pres)eraroj* malabundas kaj la libreto, eldonita de la klubo kiun li aktive prezidis, aspektas plaĉe, ankaŭ pro la bildoj kiujn li mem desegnis, en bona prizorgo de Flandra Esperanto-Ligo. Entute: bona, streĉa legolibro.

* Ankoraŭ kelkaj monatoj, tiam li fariĝis dek-kvarjara.
* p.8, l-10: etuloj ĝis-ses-jara<j>, infanoj ĝis-18-jara<j>.
Rob Moerbeek

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Hilda Dresen: El: “Vintra luno”

Ankaŭ en la ĉambron falas luna brilo tra l’ kurtenoj:
kuŝas en timiga, prema senviveco la meblar’.
Riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,
kaj fantome kvazaŭ glitus la lunlum’ laŭ la klavar’.

Nun la mildaj rememoroj forviŝiĝas de l’ animo:
la lunbrilo froste morta ŝajnas pleni je danĝer’,
inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:
malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝis mi sub nigra ter’.

Hilda Dresen (1896-1981) naskiĝis kaj vivis en Estonio, kaj multe tradukis el la estona, el la rusa kaj el la germana literaturo. Ĉi tiu lasta lasis sian spuron ankaŭ en ŝia originala produktado, kiel en la supraj versoj, en kiuj la ĉiutagaj “senvivaj” objektoj ŝajne partoprenas en la poeta mortosento. La originalaĵoj de Hilda Dresen aperis en “Dekdu poetoj” (1934).

Kvin bibliotekoj ricevis Thorsen-apogon

La kolektoj de kvin Esperanto-bibliotekoj pliriĉiĝas dank’ al la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, pri kies subvencioj lastatempe decidis la UEA-estraranino pri kulturo Claude Nourmont kaj Ĝenerala Direktoro Osmo Buller.

Subvencion de po 250 eŭroj ricevis Esperanto 3000 en Loveno (Belgio), Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj kaj la Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio. Esperanto-rondo en Bangaloro (Hinda Unio) estis apogita per 150 eŭroj kaj la Germana Esperanto-Centro Herzberg per 100 eŭroj.

Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen disdonis ekde 1997 subvenciojn je la suma valoro de 11 750 eŭroj. La apogataj bibliotekoj ricevas librojn laŭ la dezirlistoj, kiujn ili sendis kun siaj subvencipetoj. Pri la subvencioj oni decidas unufoje jare.

Petoj por la jaro 2005 devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2005.

Loke

LITOVIO: La 11-an de decembro 2004 en Kaŭno okazis la 40-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio. Partoprenis ĝin 232 esperantistoj el 27 litoviaj urboj kaj gastoj el Rusio, Pollando, Latvio kaj Belorusio. Raporton pri la agado de litoviaj esperantistoj dum 2004 faris la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas, kiu speciale elstarigis la agadon lige kun la proksimiĝanta 90-a UK. La kongreson vaste pritraktis amaskomunikiloj: artikoloj de Povilas Jegorovas pri la agado de litovaj esperantistoj aperis en la gazetoj Lietuvos aidas, Teviskes zinios, Lietuvos rytas kaj Kauno diena. La 11-an de decembro informon pri la kongreso kaj agado de LEA disvastigis la nacia novaĵagentejo ELTA. En la kongreso estis reprezentantoj de du televidoj, kiuj vespere faris raportojn dum novaĵprogramoj. Post la kongreso okazis la tradicia aranĝo de litovaj esperantistoj “Zamenhof-tagoj-2004”.

(Povilas Jegorovas)

GERMANIO: En la urbeto Herzberg/Harz en centra Germanio estis inaŭgurita nova Kulturcentro. Ĝi funkciis jam kiel Klerigejo de GEA, ekz. por trejni Esperanto-instruistojn kaj klubestrojn en regulritmaj studsesioj. La Centro invitas gastojn por vizito, studado, lingva perfektiĝo. Ĝi posedas riĉenhavan bibliotekon kun miloj da Esperanto-libroj kaj diverslingvaj vortaroj, gazetarkivon, unikan vidbend-kolekton kaj aron da sondiskoj, kasedoj, KD-oj ktp. Ĉe la festa inaŭguro la 20-an de novembro 2004 partoprenis esperantistoj, reprezentantoj de la loka kulturo kaj la urbestro de Herzberg, Gerhard Walter. Li gratulis la ICH-teamon pro la iniciato kaj diris, ke la nova Interkultura Centro Herzberg havos gravan rolon ne nur por la Esperanto-movado sed por la kultura vivo de la urbo kaj la tuta regiono. ICH ofertas multspecajn kursojn, renkontiĝojn kaj seminariojn, kaj ĝojas pri kunlaboro kun alilandaj kulturcentroj. Kontaktadreso: e...@web.de.

(Peter Zilvar)

FRANCIO: La ideo, ke Esperanto aperu en diversaj budoj de foiroj estas subteninda, kaj dank’ al René Ballaguy tio okazis dum eduka foiro Educatec, en Parizo, inter la 17-a kaj la 19-a de novembro 2004. Gérard Claes, estro de A6-Mediaguide, subtenas Esperanton kaj imagis ludon por valorigi sian programilon Mediatrame, per kiu oni prilaboras diverslingvajn instruprogramojn. Dum tritaga “Omeriado 2004”, junuloj laboris en la propra lingvo: angla, franca, hispana, portugala, rusa, araba, hindia kaj... Esperanto. La firmao A6-Mediaguide havas apartajn rilatojn kun Alĝerio: vizitis nin unu el la fratoj de la prezidento Boutaflika, kaj la nacia Alĝera televido demandis min pri Esperanto, ĉar esperantistino Ludivine Delnatte brile sukcesis. Utilaj diskutoj okazis kun reprezentantoj de Unesko kaj kun la programorganizanto de la foiro Educatec. Bela, daŭriginda kaj imitinda eksperimento.

(François Lo Jacomo)

RUMANIO: La 27-an de novembro 2004 okazis kunveno de lokaj esperantistoj en Timişoara. Ĉi-okaze malfermiĝis la E-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, okazontaj vendrede kaj sabate en la Arta Liceo. La kursmaterialoj estos la vidbendo Mazi en Gondolando, Gerda malaperis de Claude Piron, kaj Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker. La kunveno atingis tri gravajn celojn: Inter la kursanoj estos gestudentoj, partoprenintoj en la projekto Euroscola 2001 (la tiamaj gelernantoj revenas al Esperanto!); la kursmalfermo okazis en International Forum, kie oni instruas la anglan lingvon (temas pri la eksa International House, kie instruistoj el Oksfordo kaj Kembriĝo amase kaj sukcese instruis la anglan); la gestudentoj akceptis transpreni la aferojn de RumEJA (la Rumana E-Junulara Asocio).

(Aurora Bute)

HISPANIO: La ensemblo Kaj Tiel Plu ludis la 12-an de novembro en la tradiciaj danckoncertoj de Plaça del Rei de Barcelono. Tiuj subĉielaj koncertoj en la kerno de la Gotika Kvartalo komenciĝis neregule meze de la 1970-aj jaroj, kaj iom post iom fariĝis ĉiusemajna kunvenejo por popolmuzikaj dancemuloj. En ĝi Kaj Tiel Plu prezentis siajn novajn kantojn el la ĵus aperinta dua disko Plaĉas al mi, enkondukante dum la koncerto ĉiam pli kaj pli danceblajn pecojn. La publiko ĝuis la aranĝon ĝis la unua nokte. Kiel kutime en siaj eksteresperantiaj koncertoj, Kaj Tiel Plu kantis ĉefe nacilingve, en la kataluna kaj la okcitana, sed uzis ankaŭ Esperanton, kaj klarigis la kialon de ĝia uzado. En budo bone disvendiĝis, krom la diskoj de la grupo, ankaŭ aliaj produktaĵoj de Vinilkosmo kaj diversaj esperantaĵoj.

(Pep Pou)

Fake

FORUMO DE NRO-J: La 25-an de Novembro 2004 en la nordlitovia urbo Šiauliai okazis forumo de neregistaraj organizaĵoj. La loka Esperanto-klubo estas membro de tiu forumo. Dum la forumo la ĉefan paroladon faris esperantisto, honora civitano de Šiauliai, Zenonas Sabalys, kiu kelkfoje parolis pri la agado de esperantistoj en la urbo. Menciindas, ke en la forumo partoprenis la prezidento de Litovio Valdas Adamkus. Dum la forumo funkciis giĉetoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj kaj unu el la plej interesaj kaj riĉaj estis tiu de esperantistoj. La prezidento de Litovio Adamkus vizitis la giĉeton de la esperantistoj, scivolis pri la agado, rememoris, ke en la juneco li interesiĝis pri Esperanto, kaj diris, ke li scias pri la venonta Universala Kongreso en Vilno. La prezentiĝo de esperantistoj dum la forumo estis tre sukcesa, rezulte de kio multaj partoprenantoj ekinteresiĝis pri nia lingvo.

(Povilas Jegorovas)

Persone

REZA: Kadre de la ekster-kursara agado ekde septembro ekzistas oficiala Esperanto-kurso en la mez-alta lernejo, kie Reza Kheir-khah instruas la anglan. Tiu lernejo (Ping Rong high school) estas unu el la plej grandaj en la sudo de Tajvano kun ĉirkaŭ 3000 studentoj. La kurso estis iniciatita post propono al la sekretario de la lernejo, kiu ĝenerale subtenas Esperanton. Nun la kurso havas 14 studentojn, kaj la lernejo pagas por ĝi la saman sumon kiel por la angla. Ĝi okazas unufoje semajne dum du horoj.

Tra la mondo

ILEI aktiva en Katalunio

Antaŭ cent jaroj en la urbo Ceret estis fondita de Paul Berthelot la unua kataluna Esperanto-asocio. Tial okazis ĝuste tie la 32-a Kataluna Kongreso de Esperanto.

Tiu tri-taga evento allogis centon da partoprenantoj. Ĉefe literaturo kaj instruado figuris en la faka programo kaj ILEI kontribuis al la dua per du engaĝiĝoj de ĝia vicprezidanto Stefan MacGill.

Unue, li gvidis du-tagan tri-horan atelieron; ĉiuj 15 lokoj estis okupitaj. La programo inkluzivis paran ekzercon ligi gramatikaĵojn kun komunikaj kapabloj, prezenton kaj diskuton de skemo instrui la transitivecon de verboj, realigon de rol-ludo pri la aventuroj de E-spiono 005, rigardon al paroliga, kunlaboriga tasko kaj diskuton kiel reteni lernantojn en libervolaj kursoj.

Due, li prelegis kun diskuto pri la temo Ĉu Esperanto havas didaktikan gramatikon? La demando estis respondita jese, sed kun aldono ke evoluo de pliaj kaj pli bonaj gramatikaj ŝtuparoj eblas kaj indas. Krome, la ecoj de situaci-komunika instruado venis sub la lupeon. Resumo de tiu prelego, kaj du apogaj materialoj por la ateliero estas elŝuteblaj en PDF-formato el la kongresa hejmpaĝo: http://www.esperantoct.org/c/novetats/32KKECeret.htm. La literaturan parton prizorgis ĉefe Aleksander Korĵenkov, de la eldonejo Sezonoj kaj revuo La Ondo de Esperanto, kiu interalie prelegis pri la verkoj de Ĉeĥov. Kvar katalun-lingvaj libroj estis lanĉitaj. Arno Lagrange prezentis la nunan staton de la Vikipedia projekto. Kantis Ĵak Le Puil, Kaj Tiel Plu kaj la duo Ĵomart kaj Nataŝa. Teatro-Trupo de Tuluzo prezentis la komedion Familia etoso de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri en traduko de Rikardo Cash.

Stefan MacGill

Esperanto-parlamento en israela televido

Lastatempe esperantistoj en Israelo rikoltis plurajn atingojn, sed la plej impona estas duonhora televida elsendo pri Esperanto.

Temas pri debato kiu estis elsendita la 9-an (kaj la 12-an) de decembro kadre de la soci-kultura programo “Strata parlamento”, en la parlamenta kanalo de la Israela televido.

Debatis kvin aktivaj esperantistoj kiuj prezentis E-on el la persona kaj socia vidpunktoj: la iniciatinto de la projekto Eran Vodevoz, instruistino Nava Cinori, komputilisto kaj Esperanto-kursgvidanto Gian Piero Savio, kaj UEA-estrarano Prof. Amri Wandel kaj lia filino Tali. Ĉiuj partoprenantoj entuziasme rakontis pri siaj internaciaj amikecoj, kontaktoj kaj vojaĝoj per Esperanto. Oni debatis principajn demandojn kiel Ĉu Esperanto sukcesis? kaj Esperanto kaj paco, sed ankaŭ prezentis praktikajn uzojn de Esperanto kiel la Delegita Reto, Esperanto en la Interreto kaj Esperanto en la familio, kaj eĉ lingvo-politikajn aspektojn kiel Esperanto kaj la angla kaj La Akademio de Esperanto.

Anonco pri la televida elsendo kun favora teksto pri Esperanto aperis en la ĉefa paĝo de Tapuz — la plej granda Israela interreta portalo, kie daŭre ekzistas tre aktiva forumo pri Esperanto — lingvo kaj kulturo. La sama programo estos elsendata ankaŭ en du francaj televid-kanaloj.

Alia lastatempa sukceso de la Esperanto-movado en Israelo estis la kvina Komuna Israela Esperanto-Semajnfino (KIES), kiu okazis fine de novembro en Jerusalemo.

Ripetante la sukcesan formulon de la antaŭaj KIES-oj (vd. Esperanto, aprilo 2004) tridek kvin esperantistoj ĝuis abundan du-tagan programon de ekskursoj, vizito de scienca muzeo, prelegoj, lingvaj ludoj kaj komputilaj prezentaĵoj.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la kvina Komuna Israela Esperanto-Semajnfino en Jerusalemo.

Paroliga Semajno en Ĉeĥio

La kurso sekvis staĝon en Parizo, kiu permesis al ni akiri la bazajn konojn. Ni, ok francaj lernantoj de FFEA kaj du eksterlandanoj (belga kaj ĉeĥa), kuniĝis en Dobřichovice, 20 km de Prago.

Ni loĝis en pensiono de sporta centro, kie ni manĝis, dormis kaj lernis. Estis du studaj niveloj: paroliga aŭdo-vida kurso por komencantoj per rekta metodo kaj kurso por progresantoj. Stano Marĉek el Slovakio gvidis la unuan kaj Petro Chrdle el Ĉeĥio la duan. Ili ambaŭ estis tre agrablaj kaj lertaj instruistoj, kaj, interese por ni, tute ne parolantaj la francan lingvon.

Ni sufiĉe progresis por interparoli kun lokaj esperantistoj, kiujn ni vizitis en ilia klubo en Prago. Akceptite en agrabla etoso ni trinkis ĉeĥan kaj francan vinojn, gustumis kukojn kaj interŝanĝis adresojn por korespondado. Ni ankaŭ ricevis donacojn de la klubanoj.

Matene ni partoprenis la kursojn kaj posttagmeze ni ĝuis la belecon de Prago, gvidate de Petro. Tio permesis al ni resti mergitaj en la lingvo kaj alkutimiĝi al ĝia belsoneco.

Ni vidis belegajn kastelojn, la Ponton de Karlo, la preĝejon de Sankta Nikolao kaj diversajn historiajn vidindaĵojn, gustumis specialaĵojn en kelkaj restoracioj, kaj spektis la faman nigran teatraĵon. Kiel memoraĵon ni ricevis de Stano kompaktdiskojn kun lia aŭdo-vida kurso, kun fotoj el nia restado, E-revuoj kaj libroj kaj registritaj Esperantaj radioelsendoj. La venonta INPASEM okazos en la sama loko de la 3-a ĝis la 9-a de oktobro 2005.

La partoprenintoj

La ĉuvaŝa leciono

Iun someran vesperon mi renkontis en la ĝardeno de “Varsovia Vento” junan ĉuvaŝinon Aleksandra Fedotova, kiun oni nomas simple Saŝa. Nome de la Ĉuvaŝa Junulara Esperanto-Asocio ŝi invitis min partopreni “Lingvan Festivalon” (21-24 de okt 2004), en Ĉeboksari, la ĉefurbo de Ĉuvaŝio.

La propono estis tre alloga same pro la aranĝo kiel pro la loko. Ĉeboksari situas sur la bordo de la grandega rivero Volgo inter Niĵnij Novgorod kaj Kazan. Ĉuvaŝio estas aŭtonoma respubliko enkadre de la Rusa Federacio. Vivas tie proksimume 1,5 milionoj da homoj. Granda plimulto estas ĉuvaŝoj, kiuj apartenas al la tjurka familio, tamen ili ne estas muzulmanoj, sed ortodoksaj kristanoj.

Ĉiuj parolas ruse, sed ankaŭ la ĉuvaŝa ankaŭ vaste uzata kiel lingvo de literaturo, kulturo kaj scienco. Tamen nuntempaj sociaj procezoj en la mondo endanĝerigas la ĉuvaŝan samkiel ĉiujn malgrandajn lingvojn.

Funkciado de minoritataj lingvoj en kondiĉoj de tutmondiĝo estis la temo de scienca konferenco okazinta dum la tuta 22-a tago de oktobro. Prelegis dek ok personoj, ĉefe titolitaj sciencistoj. La konferenco estis nur parto de la riĉa, festivala programo. Konsistigis ĝin teatraj spektakloj, koncertoj, ekspozicioj, prezentado kaj instruado de diversaj lingvoj. En ĉiuj programeroj Esperanto rolis kiel laborlingvo apud la rusa kaj ĉuvaŝa.

La Lingvan Festivalon organizas lokaj esperantistoj. Iniciatis ĝin antaŭ naŭ jaroj Aleksandro Blinov, nun universitata instruisto de la franca lingvo. La organizan komitaton konsistigas ĉirkaŭ tridek junaj esperantistoj. Kial tiom multaj? Ĉar la festivalon partoprenas centoj da personoj. Ĝenerale ili ne estas esperantistoj. Vojaĝante al la malproksima apudvolga urbo mi certis partopreni rutinan Esperanto-aranĝon, dum kiu esperantistoj propagandas Esperanton al esperantistoj. La gejunuloj en Ĉeboksari kapablas propagandi Esperanton al ĝenerala publiko.

En Ĉeboksari vivas diversaj popoloj, krom ĉuvaŝoj kaj rusoj ankaŭ tataroj, armenoj, ĉukĉoj, ĉeĉenoj kaj multaj aliaj. Alvenis esperantistoj el diversaj anguloj de la granda Rusia Federacio, interalie el Kartvelio kaj Dagestano. La Lingva Festivalo donis al ili oportunon prezenti siajn lingvojn kaj eĉ instrui ilin. Ĉeestis ankaŭ esperantistoj el Katalunio, Italio, Germanio kaj Pollando. Ili rajtis propagandi siajn lingvojn, tamen pere de Esperanto. Dum kelkaj tagoj estis eksprese instruataj... 45 lingvoj, interalie azerbajĝana, karaĉava, kurda, nepala, tatara, udmurta, ĉeĉena... Kun granda miro mi eniris plenplenan salonon, en kiu juna ĉuvaŝo, esperantisto Loj Timle, helpate de pol-ĉuvaŝino Tanja, instruis la polan lingvon.

Samtempe okazis rapidaj kursoj de Esperanto, gvidataj de spertaj instruistoj kiel Irina Gonĉarova el Moskvo, Aleksandro Melnikov el Rostovo, Konstantin Ĥlizov el Krasnojarsko kaj Abduraĥman Junusov el Dagestano. Sur folioj ĉe la elirejo povis skribi siajn nomojn kaj adresojn tiuj, kiuj volis daŭrigi la lernadon de Esperanto. Tiamaniere la junaj esperantistoj en Ĉeboksari baldaŭ pligrandigos sian nombron. Ili montris praktike la esencon de la lingva egaleco kaj la rolon, kiun povas sur tiu kampo ludi Esperanto. Jen la esenco de la ĉuvaŝa leciono.

Roman Dobrzyński

Zamenhof-festo en Italio

La 27-an de novembro italaj esperantistoj festis — iom frue kaj tre solene — la Zamenhof-tagon. Ili kunvenis en Ancona, centra Italio, kie la IEF-prezidanto Aldo Grassini organizis trian fojon la ceremonion por la transdono de Premio Zamenhof al tri personoj kiuj aparte kaj plenmerite agadas por la paco, kaj de Premio Stoppoloni al asocioj kiuj laboras por la realigo de la “neeblaj integriĝoj”.

Ĉi-jare la premion Zamenhof ricevis Ursula kaj Beppe Grattapaglia, por la komunumo Bona Espero en Brazilo, oazo de paco kaj gastigado de infanoj senhejmaj kaj senfamiliaj. La premion transprenis Ada Ferreira Souza, kiu estis inter la unuaj infanoj edukitaj de geedzoj Grattapaglia kaj kiu poste iĝis diplomita instruistino en Brazilio, kaj reiris al Bona Espero por, kiel ŝi diris dum la ceremonio, redoni al la nuntempe gastigataj infanoj tion kion ŝi ricevis de bonesperanoj.

Alia premiito estis Ennio Remondino, konata televida ĵurnalisto, ofte laboranta en militaj mondopartoj, pro sia intelekta libero kaj pro la kapablo informi honeste kaj sendepende de la kliŝaj opinioj, pri la kruelaĵoj de militoj kaj pri la rajtoj kaj pravoj de la malfortuloj.

Fine la honora komitato, konsistanta el Bruno Bartoletti, emerita artdirektoro de la Operteatro de Chicago, prof. Tullo De Mauro, fama lingvisto de la roma universitato ‘La Sapienza’, mons. Antonio Riboldi, episkopo de Acerra, d-ro Armando Spataro, juĝisto en Milano, d-ro Saverio Tutino, ĵurnalisto de La Repubblica, kaj prof. Antonino Zichichi, fama astronomo kaj fondinto de societo “Ettore Majorana”, atribuis la premion al la memoro de Tiziano Terzani, ĵurnalisto kaj verkisto, pro lia verkaro kaj pro la pacaj signifo kaj enhavo de lia mesaĝo kaj de lia vivo-stilo.

La premioj konsistis el skulptaĵo de Valeriano Trubbiani “Fuĝo el Babelturo”, inspirita al interkompreniĝo inter la popoloj.

Premion Umberto Stoppoloni 2004 ricevis la sporta grupo “Il gabbiano” (la mevo), fondita enkadre de la departemento pri mensa sano de Romo, pro sia engaĝiĝo helpi personojn psike malfortajn kaj kiu, pere de futballudo, klopodas integriĝi en nian socion. Itala televido, filminte la sperton, ĝin prezentis al la publiko per la slogano “frenezaj pro futbalo”. La ceremonion kronis koncerto de akordiona orkestro. La aranĝo estis finance subtenita de la urba, provinca kaj regiona instancoj dank’ al la prestiĝo kaj populareco de Aldo Grassini.

La premion Zamenhof oni asignas ĉiun jaron al italoj kiuj elstaris en la persona engaĝiĝo por la kunhelpado al kaj interkompreniĝo inter la popoloj, respektante unuopajn diversecojn kaj pro sincera strebo al paco kaj amikeco intergenta kaj al helpo al homoj en evolulandoj kaj al defendo de la tiel nomataj malgrandaj lingvoj kaj kulturoj.

Ĝin ricevis en 2002 la itala sekcio de Kuracistoj sen Limoj; pastro Giulio Albanese, la ĉefrolanto de la itala helpo en Ugando; kaj la Komunaĵo de S. Egidio, konata pro la streboj favore al interreligia kunagado.

En 2003 kuracisto Aldo Siena, pro la agado inter la politikaj rifuĝintoj en Milano; al la memoro de kuracisto Carlo Urbani, pro lia ĝismorta agado en Azio por kuraci SARS-malsanulojn kaj Nicola Zingaretti, fama aktoro, reprezentanto de AMREF, itala societo kiu helpas afrikajn infanojn per konstruado de lernejoj kaj malsanulejoj en iliaj landoj.

Premio Umberto Stoppoloni, iniciatita de la familio kaj de la Esperanto-grupo de Pistoia, konsistanta el financa subteno, estas asignata al personoj aŭ asocioj kiuj signife kontribuas por atingi integriĝojn en agadkampoj, kies kondiĉoj ŝajnigus ilin ne eblaj.

La premiad-ceremonio en la daŭro de la tri jaroj iĝis grava momento de la Esperanto-vivo en Italio kaj kun la paso de la jaroj altiras ĉiam pli da interesiĝo de la amaskomunikiloj regionaj kaj landaj.

Dankon do al la organizantoj kiuj sukcesis en novstila Zamenhof-festo direktata al ne-esperantista publiko multe pli ol al samideanaro.

Michela Lipari

Forpasoj

Gerrit J. Brons (1926-2004), delegito en Maassluis (Nederlando), mortis la 12-an de novembro.

Choi Bong-yeol (1916-2004, forpasis la 8-an de oktobro en Seulo (Koreio) pro kancero. Li estis prezidanto de Korea E-Instituto (1966-1968), prezidanto (1977-1979) kaj honora prezidanto (ekde 1979) de Korea E-Asocio.

Peter Glover Forster (1944-2003) forpasis la 10-an de januaro 2003. La brita sociologo estas konata precipe pro la disertacio The Esperanto Movement (La Esperanto-Movado, aperinta en 1982), en kiu li superrigardis la historion de la organizita Movado, okupiĝis pri ideologiaj kaj teoriaj demandoj kaj precipe prezentis siajn esplorojn pri la esperantistoj en Britio. Plurajn semajnojn li estis konsultinta la Bibliotekon Hector Hodler de UEA. Post la doktoriĝo en 1977 Forster akceptis funkciojn en Afriko, interalie en la universitato de Malavio. Li edzinigis afrikaninon kaj patris tri infanojn. Pro sia instrufunkcio interalie en la universitato de Hull (Britio) kaj pro la familio li ne havis multe da tempo por Esperanto, sed fariĝis membro de la studgrupo “Perspektivo” kaj funkciis kiel ĝia prezidanto de 1996 ĝis 2001. (Laŭ informoj de W. M. A. De Smet.)

Ingrid Ottosson (1919-2004), fakdelegito pri flegado en Vällingby (Svedio), forpasis la 23-an de aprilo.

ATENTINDAJ TRADUKAĴOJ

Martin Fierro. José Hernández. El la hispana trad. E. Sonnenfeld. La nacia eposo de Argentino. Pri la sorto de la gaŭĉoj. Serio Oriento-Okcidento n-ro 5. La Laguna: J. Régulo, 1965. 289p. 21cm. € 10,80.

Kantoj kaj romancoj. Heinrich Heine. El la germana trad. G. Waringhien kaj K. Kalocsay. La famaj ampoemoj kune kun poemoj el la lasta, “pariza”, periodo de Heine. La Laguna: J. Régulo, 1966. 381p. 23cm. € 10,50.

Reĝo Edipo kaj Antigona. Sofoklo. El la antikva greka trad. D.B. Gregor. Eleganta traduko de du klasikaj tragedioj ege influintaj la eŭropan kulturon, form- kaj enhavfidela. La Laguna: J. Régulo, 1960. 216p. 22cm. € 7,50.

La granda Meaulnes. Alain Fournier. El la franca trad. R. Bernard. Romano pri “la verda paradizo de amoj knabnaivaj”; unu el la plej famaj francaj romanoj. La Laguna: J. Régulo, 1975. 222p. 21cm. € 4,80.

Hamleto, reĝido de Danujo. William Shakespeare. El la angla trad. L.L. Zamenhof. La unua traduko de tiu teatraĵo, kun antaŭparolo kaj klarigo pri dubaj punktoj. Marmande: Editions Françaises d’Espéranto, 1964. 206p. Bind. 20cm. € 9,00.

La graveco de la fideliĝo. Oscar Wilde. El la angla trad. W. Auld. Ege sprita triakta komedio. Manĉestro: Esperantaj kajeroj, 1987. 79p. 21cm. € 3,00. Haveblas ankaŭ vidbendo (1987) kontraŭ € 18,90.

Romeo, Julieta kaj la tenebro. Jan Otčenášek. El la ĉeĥa trad.V. Váňa. Romano pri amo de juda knabino kaj ĉeĥa knabo. La Laguna: J. Régulo, 1965. 175p. 19cm. € 2,40.

Cigana romancaro. Federico García Lorca. El la hispana trad. F. de Diego. Poemaro pure hispana, sed universale aklamita. La Laguna: J. Régulo, 1971. 119p. 19cm. € 3,00.

Triona rabato por mendo de tri ekzempleroj de la sama libro sendotaj samtempe al la sama adreso.

NIAJ PLEJ FREŜAJ ELDONAĴOJ

La kastelo de vitro. John Francis. Ilustraĵoj de Francisco L. Veuthey. Kion Stela kaj Ernesto trovos malantaŭ la pordo al… alia mondo? Evidente ion magian, mirindan. Rotterdam: UEA, 2004. 197p. 21cm. ISBN 92 9017 079 4. €18,00.

Al nova internacia lingva ordo. Aktoj de la 3-a Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj. Red. Lee Chong-Yeong kaj Liu Haitao. Rotterdam: UEA, 2004. 239p. 24cm. ISBN 92 9017 085 9. Trilingva (E, angla, ĉina). €18,00.

The hidden perverse effects of the current system of international communication. Claude Piron. Rotterdam: UEA, 2004. 15p. 21cm. ISSN 0165 2575. Esperanto Documents 48A. Parolado okaze de la Internacia Junulara Forumo en Novosibirsk, 15 majo 1994. €2,70.

Communication linguistique. Étude comparative faite sur le terrain. Claude Piron. Rotterdam: UEA, 2004. 28p. 21cm. ISSN 0165 2524. Documents sur l’Espéranto 29F. Komparo de la diversaj sistemoj de internacia komunikado laŭ 13 kriterioj. €2,70.

Interlinguistics and Esperanto studies: Paths to the scholarly literature. Detlev Blanke. En la anglan trad. H. Tonkin. Rotterdam: UEA, 2004. 40p. 21cm. ISSN 0165 2575. Esperanto Documents 47A. Vojmontrilo al la fakliteraturo, atentiganta pri multspecaj uzindaj materialfontoj. €2,70.

Triona rabato por aĉeto de minimume tri ekzempleroj de la sama libro, sendotaj samtempe al la sama adreso.

KIO ESTU NIA LINGVOPOLITIKO?

Ĉu ni bezonas lingvopolitikon? Kio estas lingvopolitiko? Ĉu nur UEA devus havi ĝin aŭ la tuta Esperanto-komunumo? Kiel lerni el la spertoj de naciaj lingvoj? Kontribuaĵoj de Humphrey Tonkin, Werner Bormann, YAMASAKI Seikô, Amri Wandel, Renato Corsetti kaj Detlev Blanke.

Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la lingvopolitika seminario en la 81-a UK de Esperanto, Prago 1996. Red. D. Blanke, R. McCoy kaj O. Buller. Rotterdam: UEA 1999. 71p. € 7,10. Triona rabato ekde tri ekz.

POR LERNI KAJ ARGUMENTI

Ĉu la lingvopolitiko de internaciaj organizaĵoj utilas nur por simbolaj politikaj celoj? Ĉu aktualaj modeloj de plurlingva demokratio efektive diskriminacias? Kian rolon ludu lokaj lingvoj en la solvado de mondaj problemoj? Kion eblas lerni el la spertoj pri Esperanto? Ĉiu kontribuaĵo en la originala lingvo (angla, franca aŭ Esperanto), kun resumo en ĉiuj tri lingvoj. La angla teksto de la pionira raporto “Esperanto kaj la lingva demando ĉe Ligo de Nacioj” de NITOBE Inazô estas unuafoje publikigita ĉi-libre.

Al lingva demokratio / Towards linguistic democracy / Vers la démocratie linguistique. Aktoj de la Nitobe-Simpozio, Prago, 1996. Red. M. Fettes kaj S. Bolduc. Rotterdam: UEA, 1998. 212p. 24cm. € 10,20. Triona rabato ekde tri ekz.