Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 10

Malferme

Kvara Nitobe-Simpozio, Vilno, 30 julio — 1 aŭgusto 2005:

Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastiĝo de Eŭropa Unio

Konkluda Dokumento

Kunteksto

Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultiĝo de la membraro de Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kvankam la Traktato de Romo antaŭvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altiĝis la baroj al efektivigo de tiu principo, en la nuna situacio de 25 ŝtatoj-membroj kun 21 oficialaj lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj enmigrintaj lingvokomunumoj, ĉiuj kun tre diversaj nombroj de parolantoj. Sen atenta, sistema kaj bone financata aliro al mastrumo de la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli malgrandaj ŝtatoj kaj neŝtataj lingvogrupoj povus minaciĝi, kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermiĝo al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj.

Tiu situacio estis la fokuso de la Kvara Nitobe-Simpozio, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj en kunlaboro kun la Komitato pri Eŭropaj Aferoj de la Litova Parlamento, la Akademio de Sciencoj de Litovio, kaj la Universitato de Vilno. Pli ol 70 partoprenantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de naŭ novaj ŝtatoj-membroj de EU, kunvenis por esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj serĉi unuanimecon pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingvopolitiko de EU sub la novaj kondiĉoj.

Zorgoj

La simpozianoj komune esprimis fortan apogon al la procezo de eŭropa integriĝo, kaj precipe al la streboj disvolvi justan, demokratan kaj altkvalitan komunikadon inter ĉiuj eŭropanoj. Ili ankaŭ dividis la kredon, ke la aktuala lingvopolitiko de EU, ĉu en la EU-institucioj mem, ĉu je la nivelo de naciaj registaroj, estas neadekvata por atingi tiujn celojn. La jenaj problemaj evoluoj ŝajnas larĝe disvastigitaj tra EU:

  • Neglekto de lingvaj demandoj en la politika decidofarado sur terenoj kiel ekzemple supera edukado, sciencaj esploroj kaj amaskomunikiloj, kun negativa efiko je la valoroj kaj bezonoj de malgrandaj naciaj kaj nenaciaj lingvokomunumoj;
  • Tolero aŭ kultivo de normoj de lingva praktiko, kiuj kontraŭas la principojn de multlingvismo kaj lingva egaleco, ofte estigante situaciojn en kiuj homoj kun limigita aŭ nenia rego de la angla lingvo ne povas partopreni egalece en la politika decidoprocezo en EU;
  • Troa dependo je ekzistantaj lingvorilataj institucioj kaj ideoj, kiujn oni ne evoluigis por alfronti demandojn en eŭropa aŭ tutmonda kunteksto — tendenco kiu refortigas la persistan mankon de lingvaj konscio kaj faka kono en registaroj je ĉiuj niveloj;
  • Rimarkinda redukto de la instruado de lingvoj aliaj ol la angla, malpliiganta la ŝancojn ke eŭropanoj akiros profundajn komprenon kaj estimon de la kulturoj de najbaraj landoj, kaj refortiganta eksterproporcian ĉeeston de britaj kaj usonaj kulturaj produktoj tra EU;
  • Evito de malferma publika diskutado de lingvopolitiko, kaj precipe de realecaj alternativoj al la nuna situacio de oficiala sed dubkvalita multlingvismo ligita al la nereguligita kaj neegaleca disvastiĝo de la angla.

En la kunteksto de la 25-membra Eŭropa Unio, la simpozianoj opiniis ke tiuj lingvopolitikaj malfortoj tendencas subfosi la lingvojn de la pli malgrandaj ŝtatoj. La simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj politikaj ŝarĝoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj lingvoj, kaj ili esprimis la timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo de statuso kaj vivanteco de ĉiuj lingvoj escepte de la plej grandaj.

Agaddirektoj

Kvankam ili pledas por vasta gamo de ideoj kaj prioritatoj en la traktado de tiuj problemoj, la partoprenantoj de la simpozio interkonsentis pri la sekvaj kvin ĉefaj agaddirektoj:

1. Komuna kadro. Oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan kadron por la Eŭropa Unio de 25 landoj, kiu ekvilibrigu la protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU. Partopreno de larĝa gamo de individuoj kaj institucioj, reprezentantaj multajn diversajn perspektivojn kaj interesojn, estos nepre necesa por realigi tian vizion.

2. Publika kaj politika debato. Por estigi la bezonatan politikan volon subtene al tia komuna kadro, necesas multe pli da klopodoj altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingvaj debatoj publikaj kaj politikaj. La malavantaĝoj de la nuna sistemo, la investitaj interesoj kiuj subtenas ĝin, kaj aro da pozitivaj politikaj alternativoj bezonas vortumadon en manieroj kiuj ebligas diskutadon inter ordinaraj homoj, raportadon fare de ĵurnalistoj, kaj konkretajn elpaŝojn flanke de elektitaj deputitoj. Gravas disvolvi longdaŭrajn politikajn interesgrupojn kaj koaliciojn por alstrebi lingvan egalecon, diversecon, kaj vivipovon.

3. Diversaj solvoj. En la evoluigo de komuna lingvopolitika kadro, necesas atenti almenaŭ jenajn kvin agadkampojn, el kiuj ĉiu povus postuli malsaman kombinon de solvoj kaj iom malsaman politikan strategion:

  • internan kaj profesian komunikadon de EU-institucioj, kiu intime ligiĝas al la profesia kulturo kaj la memregado de la institucioj mem;
  • oficialan komunikadon de EU-institucioj kun civitanoj kaj registaroj, kiun reguligas la politikoprocedo de EU inkluzive de ŝtatoj-membroj, la Konsilio de Ministroj, la Eŭropa Komisiono ktp;
  • mastrumon de la lingva situacio de la ŝtatoj-membroj de EU, kiu estas sub la jurisdikcio de naciaj parlamentoj kaj fine respondas al la demokrata procedo;
  • mastrumon de komunikado kaj kulturaj rilatoj, interne de EU, de la flanko de grandega gamo de publikaj, profesiaj, komercaj, neregistaraj kaj privataj organizaĵoj kaj institucioj, kies lingvopolitikoj estas plejparte memstaraj, sed ofte forte limigitaj de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj;
  • eksteran komunikadon de EU-institucioj kaj ŝtatoj-membroj kun ne-eŭropaj ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj, kiu estas influata de kuntekstoj same tutmondaj kiel lokaj, kaj siavice povas havi implicojn por politikaj decidoj ene de EU mem.

4. Alternativaj vizioj. La evoluigo de komuna kadro, kaj de politikaj solvoj en difinitaj kuntekstoj, profitos el informita publika debatado pri konkurencaj vizioj de la lingva estonteco de Eŭropa Unio. Inter la vizioj atendantaj formuladon kaj ellaboron estas la jenaj:

  • Vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj de multlingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj potencialajn fortojn kaj malfortojn de la EU-lingvosistemo, kaj ĝia loko ene de tutmonda lingvosistemo;
  • Vizioj, kiuj difinas kaj defendas la statuson kaj bezonojn de malgrandaj naciaj kaj ne-naciaj lingvokomunumoj, kaj indiĝenaj kaj enmigraj, ene de EU;
  • Vizioj, kiuj disvolvas politikajn rimedojn por certigi ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco;
  • Vizioj, kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU, precipe en rilato al ĝiaj ekonomiaj avantaĝoj kiel pivota lingvo en tradukado kaj interpretado, ĝia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj ĝiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado;
  • Vizioj, kiuj projekcias la estontan disvolviĝon de lingva kaj komunika teknologio, kaj de novaj sistemoj de fremdlingva edukado, kaj iliajn potencialajn sekvojn en lingvo-lernado kaj uzado ene de EU.

5. Politika kaj fakula kunlaboro. La Kvara Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la ŝtatoj de la pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno de lingvopolitiko kaj komunikado. Progreso pri la demandoj skizitaj ĉi tie dependos de plua kaj plivastiĝanta kunlaboro de ĉi tiu speco, inkluzive de:

  • Regulaj kunvenoj, kaj je EU-nivelo, kaj inter diversaj ŝtataj grupiĝoj, ekzemple en la formo de lingvopolitika konferenco por la malpli grandaj EU-ŝtatoj, kiel oni proponis dum la Simpozio;
  • Disvolvo de reto por sciencaj esploroj, kiu kunligas esploristojn pri la ekonomiko, sociologio, politiko, kaj planado de lingvoj (inkluzive i.a. de edukaj, terminologiaj kaj juraj aspektoj) kaj kiu kapablas provizi per rapidaj kaj bone dokumentitaj informoj decidofarantojn kaj ĵurnalistojn;
  • Daŭra komunikado per retpoŝto kaj aliaj rimedoj, kun la celo engaĝi kreskantan nombron de ŝlosilaj individuoj en la akademiaj, burokrataj kaj politikaj medioj de la EU-ŝtatoj, por la evoluigo de komunaj solvoj al komunaj lingvaj problemoj.

La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur ĉi tiu tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj kaj institucioj, estas urĝa prioritato, kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la EU-instancoj.

Agnoskoj

La partoprenantoj de la Kvara Nitobe-Simpozio deziras danki la organizantojn kaj subtenantojn de tiu ĉi unua renkontiĝo, kaj precipe al la litova parlamento, pro la afabla disponigo de kunvenejo kaj interpretaj servoj, kaj al Esperantic Studies Foundation (Washington, Usono) pro ties malavara financa subteno.

[FORIGITA!: bildo]

La partoprenantoj diskutis 8-10-ope ĉe rondaj tabloj

La 61-a IJK

Laŭdan Brave al la organizantoj

La sudpola urbo Zakopane, kaŭranta sub la montaro Altaj Tatroj, altiris en la unua aŭgusta semajno 500 junajn esperantistojn, por gustumi la etoson de nia plej granda junulara renkontiĝo.

Zakopane… Perfekta loko por ideala IJK, ĉirkaŭata de la Tatry-montaroj, kun afablaj lokuloj kaj la folkloro de la regiono. Ironie, estis la ejo de la IJK mem kiu ĝenis fojfoje en la prezentado de noktaj programeroj :) — ja la najbaroj kutimas aŭdi ridojn kaj kriojn de la infanoj en la lernejo uzata kiel IJK-ejo, kaj somere ili ĝuas la longan silent-paŭzon… Do laŭdinda Esperanta roka aŭ skaa koncerto ofte ne estis bonvenigita, tion oni ja povis konstati laŭ la esprimo de la policistoj, kiuj preskaŭ ĉiunokte subite aperis en la ejo por uzi sian aŭtoritaton.

Tamen, malgraŭ kelkaj problemoj kiel tiu ĉi, ĝi estis sukcesa IJK. Kutime mi ne partoprenas en la programeroj, sed ĉi-jare mi decidis havi pli aktivan rolon. Mi do ĵonglis kun tri aferoj dum la IJK: dufoje gvidis Tajĝiĉjuan-kurson, prezentis aspekton de mia nuntempa staĝo pri UN kaj Indiĝenaj Popoloj, kaj helpis iomete ĉiunokte deĵori en la “maloficiala” trinkejo. La tri estis bonegaj spertoj — unue ĉar mi kutime ne ŝatas paroli publike, kaj mi miris eltrovi ke fakte ne estas tiom malfacila afero, speciale se vi bone konas la temon kaj tre ĝuas ĝin. Due ĉar deĵori en trinkejo estis bonega okazo ekkoni novajn homojn kaj krei novajn kontaktojn. Mi ankaŭ ĝojis ke estas tiom bunta IJK-programo ĉi-jare, fakte ĝuste pro tio ke pli kaj pli da homoj kontribuas en ĝi: estis preskaŭ tiom da diversaj aktivaĵoj kiom da kulturoj! Korpo-pentrado, Falun Gong, batalartoj, kursoj de Esperanto, kurso de la pola lingvo, la dua kurso pri didaktiko “Flugiloj de Malfacila Vento” kurso, teatraĵo, diversstila muziko, lingva festivalo, plena elekto de ekskursoj... — eĉ estis tro da interesaj ekskursoj samtempe, kaj do oni povis elekti nur unu inter ili. Estas ĝojiga afero konstati ke tiu bunta programo reflektas pensmanieron: dum la renkontiĝoj oni ne plu tiom parolas pri la evoluo de Esperanto mem kaj kiom da homoj parolas ĝin, kaj kiel fari por ke pli da homoj parolu ĝin — kontraŭe, mi rimarkis ke la diskutoj pli kaj pli turniĝas al la interesoj de la esperantistoj: kio okazas en la mondo, pri politiko, pri konservado de biodiverseco, pri aliaj popoloj ktp. Kaj mi suspektas ke tio estas konektita kun la nombro de novuloj dum tiu ĉi IJK: estis certe la plej granda IJK al kiu mi iam ajn partoprenis, kun ĉirkaŭ 500 personoj, kaj mi pensas ke plej multo de tiuj homoj venis pro intereso ne al la lingvo mem, sed al la ĝenerala Esperanta etoso kaj interesoj de la esperantistoj. La kvanto de novuloj, kiuj troviĝis sursceneje ĉe la malferma ceremonio de la IJK, estis granda pozitiva ŝoko por mi :).

Do finfine, mi simple finus dirante laŭdan “brave” al la organizantoj, kiuj faris grandegan laboron dum la semajno kaj dum la monatoj antaŭ la IJK, kun bonega IJK-retejo, bonega prizorgado de la aliĝintoj kaj informado, kaj certe oni pardonus al ili kelkajn fuŝojn kiuj okazis — ĉiu evento estas defio, kaj LKK laŭ mi bone scipovis reagi al la neatendita nombro da aliĝintoj, kaj resti je la dispono de tiuj kiuj ion bezonis. Do, sukceson al la venonta IJK!

Estelle Maria Loiseau

Nitobe-Simpozio

Esperanto en Eŭropo: ĉu sonĝo, revo aŭ realo?

Tuj post la Universala Kongreso en Vilno okazis en la prestiĝa parlamentejo de la litova ĉefurbo la 4-a Nitobe-Simpozio. Partoprenis ĝin sepdeko da konataj lingvistoj, sciencistoj kaj politikistoj.

Kiam Zamenhof poeziis pri la bela sonĝo de l’ homaro, kiu estas Esperanto, li verŝajne celis ne tiom sonĝo kiom revo — ne produkton de dormo, sed produkton de la krea imagopovo de la taglumaj horoj. Tra nia historio tiu revo de Zamenhof ŝajnis de tempo al tempo preta realiĝi en la praktiko — en la komencaj jaroj de la dudeka jarcento kiam la Esperanto-movado komencis internacie organiziĝi kaj oni kongresis en Bulonjo, en la fruaj tagoj de la Ligo de Nacioj, en la fruaj tagoj de la postrevolucia Sovetunio, en la postmilita Jugoslavio, en Montevideo en 1954, en Sofio ĉe Unesko en 1985, kaj en diversaj jaroj en diversaj landoj en diversaj eduksistemoj aŭ parlamentoj — sed tro rapide la kruda realo intervenis.

Jam de la komenco de la eŭropa ideo, kiam Jean Monnet kaj aliaj fondis sian Agadkomitaton por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo (kiun Monnet prezidis ekde 1956), oni parolis pri eventuala rolo por Esperanto en la nova Eŭropo. Sed tiu “oni” konsistis bedaŭrinde el nur du grupoj: entuziasmaj esperantistoj, kies entuziasmon la politikistoj kaj fakuloj ĉefe mokis; kaj plejparte neinformitaj politikistoj, kiuj de tempo al tempo lanĉis la ideon — ĝis la pli mondanaj kaj malpli revemaj kolegoj facile malmuntis iliajn ne trapensitajn argumentojn.

En tiuj jaroj — en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj — tre malmultaj lingvistoj aŭ aliaj fakuloj traktis Esperanton serioze. Malofte oni vidis mencion pri Esperanto en la lingvistikaj libroj aŭ en la studoj plenumataj de la fruaj eŭrokratoj. Esperanto estis plejparte traktata kiel malsukcesinta eksperimento aŭ kiel pura revo de naivaj revantoj.

Sed tio komencis ŝanĝiĝi en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, interalie pro la iom-post-ioma apero de aliaj fakaj aliroj al lingvoj ol tiu de la tradiciaj lingvistoj. La socilingvistoj komencis esplori lingvojn kiel sociajn fenomenojn kaj instituciojn (ideo, kiun Lapenna havis jam en la 1950-aj jaroj, kaj kiun Zamenhof komprenis jam fine de la 19-a jarcento). La procedo de malkoloniado malfermis novajn eblojn al fakuloj pri lingva planado kaj lingva politiko, kiuj serĉis praktikajn solvojn al la lingvaj hierarkioj kaj la lingva diverseco en la novaj ekstereŭropaj landoj. Tiu ekspertizo siavice influis la evoluigon de lingvopolitiko ankaŭ en la industriaj landoj, ekzemple en Kanado, kie oni esploris la ekonomiajn konsekvencojn de diversaj lingvaj aranĝoj kaj elpensis diversajn scenarojn por klopodi trovi la ĝustan. Dum ekonomoj kreis siajn modelojn de profito kaj malprofito, ili ankaŭ evoluigis la nocion de ludoteorio — fako kie la esperantisto Reinhard Selten estis agnoskata kiel pioniro per Nobel-premio.

Nova juna generacio de esperantistoj komencis okupi siajn lokojn en universitataj medioj, interalie en influaj pozicioj, tiel ke en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Esperanto havis siajn reprezentantojn eĉ inter estroj de universitatoj kaj katedraj profesoroj. Iliaj argumentoj por Esperanto portis pli da pezo ol tiuj de antaŭa generacio, ne pro pli granda pravo sed pro pli granda povo. Unu el la konsekvencoj de tiu pezo estis la decido en la 1980-aj jaroj eksperimenti pri Esperanto kiel lingvo de maŝintradukado, kvankam tio fine kondukis nenien, ĉefe pro manko de investa kapitalo. Hodiaŭ ekzistas tuta reto da influaj homoj, precipe en universitatoj, kiuj estas aŭ esperantistoj aŭ homoj konvinkitaj pri la seriozaj pretendoj de Esperanto, kaj pri tio, ke Esperanto meritas seriozan konsideron kiam oni frontas lingvajn problemojn je internacia nivelo.

De la 30-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto ĉi-jare, pluraj tiaj homoj kolektiĝis en Vilno, Litovio, por partopreni la Kvaran Nitobe-Simpozion. Tiaj simpozioj jam okazis en Prago, Berlino kaj Pekino kadre de Universalaj Kongresoj kaj ili celis ĉefe prezenti kadron por objektiva pritrakto de la demando Esperanto pere de eksterstarantaj fakuloj neesperantistaj. Ĉiuj tri simpozioj estis malfermaj al kongresanoj kaj ili celis interalie konvinki la eksterstarantojn pri la seriozeco de Esperanto.

La kvara simpozio konstruis sian programon sur la sukcesoj de la antaŭaj simpozioj, kiuj ja helpis entiri fakulojn el ekstero, por observi la Esperanto-movadon en plena esprimiĝo (por tiel diri). Sed ĝia programo estis iom pli ambicia. Ĝi estis konceptita kiel kunveno de invititoj, kiu traktu je plej serioza nivelo demandon tute aktualan interalie al Litovio, kiu, kiel nova membro de Eŭropa Unio, kune kun naŭ aliaj novaj membroj, frontas ĉiunivele la demandon kiel integriĝi en la Union kaj samtempe teni siajn proprajn karakterizojn kaj unikaĵojn. Ĉu la nova eŭropa kulturo postulas kompletan submetiĝon al tuteŭropaj fortoj, aŭ ĉu estas imageble, ke la diversaj landoj tenu certan kulturan apartecon eĉ dum ili aliĝas al pli vasta eŭropa kulturo? Jen la demando, kiun jam delonge oni frontas en Eŭropo, sed kiu nun aparte aktualiĝas en la novaj ŝtatoj, kiuj estas en pluraj kazoj malgrandaj, havantaj nur fragilajn kulturojn, kun nur limigita politika influo. Kaj nenie la dilemo estas tiel sentebla kiel sur la lingva kampo, kie malgrandaj lingvoj kiel la litova, la latva, la estona, la slovena kaj la slovaka staras vidalvide al la vasta influo de la angla lingvo kaj la forta influo ankaŭ de la aliaj grandaj eŭropaj lingvoj.

Tiel oni decidis inviti reprezentantojn de ĉiuj dek novaj ŝtatoj-membroj, kune kun fakuloj pri lingvo kaj lingvopolitiko, al Vilno, por tie pridiskuti la “Lingvopolitikajn aspektojn de la plivastiĝo de Eŭropa Unio.” La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri La Monda Lingvo-Problemo (CED) estis la ĉefa motoro en tiu ĉi nova iniciato. CED estas la esplora fako de UEA kaj la eldonanto de la internacie konata faka revuo Language Problems and Language Planning (LPLP: Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). Jam en 1998 CED kunvokis internacian kolokvon je invito de la Universitato de Hartford, Usono, por pridiskuti la rolon de lingvoj en la socio de la dudekunua jarcento, kaj en 1999 ĝi la kunvokis similan kolokvon ĉe Universitato Yale (rezultis el tio la libro Language in the Twenty-First Century).

Ricevinte subvencion de la nordamerika fondaĵo Esperantic Studies Foundation, CED kun la helpo de litovaj esperantistoj, kaj ĉefe de la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la Vilna UK Povilas Jegorovas, sukcesis konvinki la Eŭropan Komitaton de la litova parlamento, la prestiĝan Vilnan Universitaton kaj la Litovan Akademion de Sciencoj, aŭspicii la Nitobe-Simpozion. Ĝi komencis inviti lingvistojn kaj politikistojn veni al Vilno. La litova parlamento malfermis siajn ejojn por okazigo de la simpozio kaj liveris tre utilan praktikan subtenon (interpretistojn, teknikistojn ktp), kaj la vicprezidanto de la parlamento (samtempe prezidanto de ties komitato pri eŭropaj aferoj) Prof. Vydas Gedvilas rolis kiel protektanto. Eĉ ĝis embarasiĝo, la invitoj de CED estis akceptitaj. Inter la partoprenantoj estis konataj Esperanto-figuroj, kiel ekzemple Detlev Blanke (Humboldt-Universitato, Berlino), Renato Corsetti (Roma Universitato), Barbara Despiney (Pariza Universitato), Wim Jansen (Amsterdama Universitato), Ilona Koutny (Poznana Universitato), kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Kanado). Sed venis ankaŭ Robert Phillipson, de la Komerca Universitato de Kopenhago, kiu jam de kelkaj jaroj interesiĝas pri Esperanto kiel praktika elemento en la eltrovo de bona lingva reĝimo por Eŭropo kaj kies libro pri la minaco de la angla lingvo en Eŭropo estis tradukita en Esperanton kaj aperis ĉe UEA. Venis François Grin (Ĝeneva Universitato), konata pro sia ekonomika aliro al lingva diverseco, Abram de Swaan (Amsterdama Universitato), renoma sociologo kaj egale renoma filozofo, Philippe Van Parijs, kiu estas samtempe profesoro en Loveno (Belgio) kaj la Universitato Harvard, Usono. Partoprenis Charles Durand, kiu nun gvidas franclingvan informadikan centron en Vjetnamio, John Edwards, psikologo el Kanado, David Graddol, verkinto de tre influa raporto pri la angla lingvo por la Brita Konsilio, Timothy Reagan, usona fakulo pri lingvo en edukado, kiu ĵus fariĝis dekano ĉe la Universitato Witwatersrand, Sudafriko, prof. Paulin Djité el Aŭstralio, prof. Lydia Ramahobo el Bocvano. Phillipson jam venis al pli frua Nitobe-simpozio, Grin kaj Edwards (kaj ankaŭ Reagan kaj Graddol) al la CED-konferencoj en Usono, Durand al Universala Kongreso kiel ekstera eksperto. De Swaan, Djité kaj Ramahobo estas membroj de la redakta komitato de LPLP. Mi iam konis kolegon, kiu ĉiam asertis, ke “la povo kunvenigi” estas la plej grava socia kaj politika povo — do situacio, en kiu homoj volas partopreni aranĝon ĉar ili fidas la invitanton: pro siaj diversaj strategiaj elpaŝoj en la pasintaj kelkaj jaroj, CED nun havas tiun “povon kunvenigi.”

La povo etendiĝas ankaŭ al politikistoj. Inter la partoprenantoj en Vilno estis Ina Druviete, ministro pri edukado de Latvio, kaj parlamentanoj el Pollando, Slovenio, Slovakio kaj Litovio mem. Kaj el la dek novaj EU-ŝtatoj nur la eta Malto ne estis reprezentata.

Sed tiu nova generacio de esperantistoj, kiuj komencis siajn karierojn en la 1960-aj jaroj, al kiuj mi pli frue aludis, nun gajnis siajn influajn poziciojn en la socio, tiel ke ankaŭ ili havis sian naturan kaj logikan rolon en nia simpozio. El Hungario venis György Nanovfszky, ambasadoro en Singapuro, el Ĉeĥio eksa ambasadoro Jozef Suchánek, el Japanio Etsuo Miyoshi, kaj el instancoj de la Eŭropa Unio mem Brian Moon kaj Michael Cwik. Ĉeestis la Nobel-premiito profesoro Reinhard Selten. Ankaŭ la belga ambasadoro en Litovio, s-ino Marie Louise Vanherk, kiu mem parolas Esperanton, partoprenis la simpozion.

Alia bela sukceso estis tio, ke CED sukcesis kunvenigi ege kompetentan teamon de interpretistoj, tiel ke Esperanto rolis en la simpozio tute egale kiel la angla, franca kaj germana. La teamon gvidis la profesia interpretisto Eliza Kehlet, subtenata de Trevor Steele (Aŭstralio), Duncan Charters (Usono) kaj Francisko Simonnet (Francio).

Kaj pri kio oni parolis en la simpozio? Nu, ja ne temis nur pri Esperanto, kaj la diversaj partoprenantoj havis siajn diversajn opiniojn pri la ĉefa temo, ne ĉiam plene subtenante nian lingvon. Sed ĉiuj ŝajne konsentis, ke (laŭ la vortoj de posta gazetara komuniko) “La 25-nacia Eŭropa Unio devas agi decide se ĝi deziras garantii la estontan vivipovon de siaj 21 oficialaj lingvoj.” La granda risko, kompreneble, estas tio, ke, por ĝui la maksimumajn avantaĝojn de membreco en EU, la malgrandaj landoj kompromitos la propran kulturan heredaĵon, inkluzive la lingvan. La naciaj kaj minoritataj lingvoj de la novaj EU-landoj riskas diversmaniere flankenŝoviĝi ene de EU. Bonan ekzemplon donis la latva ministrino Ina Druviete. “Estis pli ol 500 eraroj en la latva traduko de la Konstitucia Traktato,” ŝi notis. “Kiel entute fari sencoplenan politikan debaton en tiaj kondiĉoj?”

Ĉe la alia flanko de la bilanco, prof. François Grin prezentis pritakson de la ekonomiaj avantaĝoj al Britio de la vasta uzo de la angla, kontraste al pli larĝa lingvomikso en Eŭropa Unio. “Eĉ laŭ plej sobra kalkulo, tiuj transpagoj al Britio sumas je pli ol 10 miliardoj da eŭroj jare,” diris d-ro Grin. “Pli aktiva multlingva politiko kostus similan sumon, sed distribuus la kostojn kaj avantaĝojn multe pli egale.”

Ne mankis pledantoj por pli granda rolo por Esperanto. “Ĝi estas la sola solvo samtempe justa kaj efika,” pretendis d-ro Seán Ó Riain, irlanda diplomato, kiu aktuale prezidas la Eŭropan Esperanto-Union. Eĉ tiuj, kiuj emis al aliaj solvoj, ŝajnis rekonsideri sian pozicion fronte al la evidenta funkcikapablo de Esperanto kaj la seriozo kaj modero de la esperantistoj.

La konkluda dokumento de la Simpozio, redaktita de unu el la ĉefaj organizantoj, d-ro Mark Fettes, alvokas la ŝtatojn-membrojn de EU al kunlaboro pri evoluigo de komuna lingva kadro, kiu kreu ekvilibron inter, unuflanke, protekto kaj pozitiva agnosko de lingva diverseco, kaj, aliflanke, la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU. “Kvankam la Traktato de Romo antaŭvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altiĝis la baroj al efektivigo de tiu principo” pro aliĝo de la novaj ŝtatoj. Krome, la simpozianoj opiniis, ke lingvaj demandoj estas relative neglektataj “en la politika decidofarado” en EU, kaj ke “normoj de lingva praktiko, kiuj kontraŭas la principojn de multlingvismo kaj lingva egaleco” estas tamen tolerataj. Ili bedaŭris la “rimarkindan redukton de la instruado de lingvoj aliaj ol la angla” en la lernejoj de la EU-ŝtatoj kaj la “eviton de malferma publika diskutado” pri alternativoj al la dominado de la angla lingvo kaj pri lingvopolitiko ĝenerale.

Mallonge dirite, la grandaj lingvoj ĝuas avantaĝojn kaj la malgrandaj portas ŝarĝojn, ekzemple en edukado, kie por la anglalingvaj landoj fremdlingva edukado estas preskaŭ lukso, dum ĉe landoj kun malgrandaj lingvoj ĝi estas peza neceso: “Simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj politikaj ŝarĝoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj lingvoj, kaj ili esprimis la timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo de statuso kaj vivanteco de ĉiuj lingvoj escepte de la plej grandaj.”

La prelegantoj prezentis diversajn viziojn de la lingva estonteco de Eŭropa Unio. Inter ili la konkluda dokumento mencias “viziojn, kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU, precipe en rilato al ĝiaj ekonomiaj avantaĝoj kiel pivota lingvo en tradukado kaj interpretado, ĝia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj ĝiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado.” La partoprenantoj interkonsentis daŭrigi la debaton kaj la serĉadon de komuna grundo. Jam tiu komuna grundo inkluzivas klopodojn ŝirmi la statuson de la malgrandaj lingvoj kaj elserĉi egalecajn lingvajn politikojn. CED ne celis plenigi la simpozion nur per kredantoj pri la efikeco de Esperanto, sed ja konvinki la ĉeestantojn, ke Esperanto estas realisma solvo al la nuna lingva malegaleco de EU kaj ke ĝi kaj aliaj proponataj solvoj meritas seriozan esploron. En tiu rilato la simpozio ŝajne estis granda sukceso. La debato ja daŭros, kaj jam oni komencas paroli pri pliaj paŝoj en la formo de interretaj diskutoj, eldonaĵoj, estontaj konferencoj kaj praktikaj intervenoj.

La simpozioj portas la nomon de la japano Nitobe Inazo (1862-1933), Vica Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu strebis al lingva egaleco kaj lingva justeco en tiu organizaĵo. La “Nitobe-procedo”, lanĉita en Vilno, espereble alportos fruktojn en la formo de seriozaj esploroj, praktikaj intervenoj, kaj fina sukceso. Juna parlamentanino el Slovakio, Edita Angyalova, per saĝo preter sia juneco, memorigis la simpozianojn, ke havi solvon al io, kion la publiko ne rimarkis kiel problemon, kondukas al politika sakstrato: unue necesas konsciigi la publikon pri la problemo. Kaj tiu tasko, granda kaj komplika, restas plejparte neplenumita. La Nitobe-procedo do devos enkadrigi ankaŭ la neceson rakonti la rakonton de lingva kaj kultura egaleco al publiko eĉ tro preta akcepti malegalecon, kiu povus fine konduki al kompromitiĝo aŭ eĉ neniigo de la kultura diverseco en Eŭropo. Detrui la malnovajn eŭropajn naciismojn estas inda celo, sed socia kaj kultura homogeneco ne estu la sola alternativo.

Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Prof. Humphrey Tonkin, iama prezidanto de la Universitato de Hartford kaj iama prezidanto de UEA, gvidas la estraron de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri La Monda Lingva Problemo kaj rolis kiel prezidanto de la Nitobe-simpozio.

Vilnaj premioj kaj subvencioj

Dum la solena fermo de la Vilna UK estis solene anoncitaj la ricevantoj de la tradiciaj premioj kaj subvencioj.

La premion Deguĉi, pro plifirmigo de internacia amikeco (2000 eŭroj), ricevis la internacia magazino Monato, kiu jam kvaronjarcenton permesas al esperantistoj kompreni okazaĵojn el la vidpunktoj de lokanoj, kaj tiel kontribuas al egaleco kaj malfermiteco al aliaj landoj. La premion financas la religia movado Oomoto kaj aljuĝas ĝin la Estraro de UEA.

La subvencion Cigno, donatan ĉiujare al esperantistoj laborantaj en evolu-landoj, ricevis la projekto “Lingvo de paco” de UEA, kiu okupiĝas pri helpado de esperantistoj en la kriza centra parto de Afriko. La subvencio de 500 mil japanaj enoj estas financata de la konata japana mecenato Etsuo Miyoshi.

Fondaĵo Grabowski, kiu subtenas Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj (precipe por beletro) kaj kuraĝigas junajn verkistojn, ĉiujare aljuĝas tri premiojn (700, 300 kaj 150 dolaroj). La ĉefan premion ricevis la novbakita honora membro de UEA, Roman Dobrzyński, pro siaj esperantlingvaj filmoj kaj la verko La Zamenhof-strato; kaj la eldonisto Ulrich Becker, kies eldonejo Mondial jam aperigis plurajn gravajn verkojn. La ceterajn subvenciojn ricevis la retejo Ĝangalo “pro pionira laboro, kaj kiel kuraĝigo por aliaj ret-projektoj”, kaj la revuo Laŭte.

La trofeo Fyne, starigita memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado kaj donata ĉiun duan jaron al la plej sukcesa landa asocio de UEA, estis aljuĝita al Dana Esperanto-Asocio.

Kongresa Mozaiko

La spaco en la septembra, kongresa revuo permesis raporti nur pri parto de la okazintaj eventoj. Jen mozaike pri aliaj interesaj kongreseroj.

Centjariĝanta Akademio debatetis pri singulara ge-

Preskaŭ duono (19 el 45) el la membroj de la Akademio de Esperanto ĉeestis ĝian publikan kunsidon, en kiu la publiko povis fari skribajn demandojn pri la lingvouzo. La kunsidon gvidis la nuna prezidanto de la Akademio, Geraldo Mattos. La kunsidon sekvis proksimume 200 kongresanoj, kiuj interesiĝis pri lingvaj temoj.

La Akademio de Esperanto estis fondita sub la nomo de Lingva Komitato en la unua Universala Kongreso en 1905. Nuntempe la Akademio laboras pri la 9-a aldono al la Universala Vortaro, kiu enhavos proksimume 200 novajn radikojn. Jam ekzistas propono, pri kiu la tuta Akademio voĉdonos eventuale antaŭ la fino de la jaro aŭ komence de la venonta jaro. Unuan fojon la Akademio donas difinojn de la oficialigitaj vortoj en Esperanto, kio ankaŭ demonstras la ekziston de Esperanto kiel sendependa lingvo. La lasta oficialigo okazis en 1974, sed oficialigo ne ofertas ion novan al la lingvouzo, nur konstatas la jam okazintan evoluon. Do, en la listo estas malmulte da vortoj aperintaj en la praktika uzo post tiu jaro.

Alia novaĵo estas, ke la gramatika sekcio de la Akademio diskutas pri la transitiveco aŭ netransitiveco de verboj derivitaj el substantivoj kaj eventuale faros proponon estontece. Temas pri tio, ĉu ekzemple “strukturi” signifas “doni strukturon” aŭ “havi strukturon”. La demandoj de la publiko traktis, ekzemple, la enkondukon de novaj vortoj, gramatikan kategorion de radikoj (ĉu manĝo estas ago aŭ aĵo), regulojn de interpunkcio (detalaj rekomendoj ne ekzistas) kaj prononcadon. Ankaŭ tradiciaj temoj kiel landonomoj estis pridemanditaj, sed ili ne vekis grandan diskuton.

Unu el la vicprezidantoj, Brian Moon, emfazis, ke la Akademio ne faras proponojn pri iuj novaj vortoj aŭ reformoj al Esperanto, sed akceptas jam uzatajn vortojn. “Esperanto ne estas lingva projekto, sed vivanta lingvo”, li emfazis kaj diris, ke li havas eĉ alergian reagon, kiam li aŭdas parolon pri proponoj.

La akademianoj havis iom malsimilajn opiniojn pri la uzo de “li” en la signifo “li aŭ ŝi”, sed pri la ekesto de eventuala neŭtra pronomo necesas atendi kiel la lingvo evoluos. La uzo de tiutemaj ĝisnunaj proponoj (ri aŭ ŝli) restis relative marĝenaj. Geraldo Mattos menciis, ke kiam la angla kaj la franca havas senseksan pronomon, ankaŭ Esperanto povas havi tian, dum Brian Moon atentigis, ke Esperanto ne devus sekvi ekzemplojn de aliaj lingvoj, el kiuj ekzemple la finna kaj la estona ĉiukaze havas tian pronomon.

En la kampo de prononcado de Esperanto okazis pozitiva evoluo, ĉar antaŭe ni havis multe pli diversajn elparolojn. La akademianoj opinias, ke ĉiu parolu laŭ klare komprenebla maniero, sed estas nenecese forigi nacian prononcmanieron, se tio ne malhelpas komprenon.

Fine de la kunsido la akademianoj havis malsimilajn opiniojn pri la singulara uzo de ge-. Kelkaj, inter ili Anna Löwenstein kaj Geraldo Mattos, opiniis, ke tia uzo ne kontraŭas la regulojn de la lingvo kaj ke la uzo portas kelkajn avantaĝojn, sed iuj aliaj, ekzemple Gerrit Berveling kaj Marc Bavant, kontraŭis kaj opiniis, ke la uzo de formoj kiel “gepatro” portas pli da problemoj ol ĝi solvas. Geraldo Mattos fine difinis la nunan politikon de la Akademio: “Ĉio estas ĝusta, se ĝi estas uzata de majoritato”.

Jukka Pietiläinen

Kongreso pri kongresado, redaktoroj pri redaktado

Post informabunda prezento de tri el kvin literaturaj skoloj en la Kleriga Lundo sekvis la Redaktado de Revuoj.

Mikrofonis la voĉoj de Esperanto, Monato, REGo kaj La Revuo Orienta. La salono mem, Berthelot, memorigis pri la 24-jarulo, kiu la 31-an de majo 1905 patris la centjaran historion de Esperanto. La tiuteman elsendon de Pola Radio aŭdigis la sama tekokomputilo per kiu Stano Marĉek ellaboras la tutan revuon. Sian redaktan celon li vortigis per Reen al la popolo, proksimiĝo al la averaĝa esperantisto. Tio ja provokas stilistojn kiel Baldur Ragnarsson deziri plian atenton al la lingvaĵo kaj ankaŭ el la Komitato venis alvoko pli reliefigi gravaĵojn, redukti novaĵojn nur loke interesajn. Aliflanke enketoj montras ĝeneralan kontenton pri la kolorriĉa organo de UEA. Kaj la kunveno ja celis celebri la jubileon. Ni aŭdis kiom da laboro surprenis Stano Marĉek en 2002: kolekti materialon, mendi artikolojn, komponi la tuton, provlegigi, korekti, paĝaranĝi kaj ilustri, porti la surdiskigitan numeron al la presisto, reporti la pretajn revuojn kaj ekspedi, eĉ el Ĉeĥio pro afrankosalto en Slovakio.

Tute alie statas pri Monato: Paul Peeraerts, la direktoro de la antverpena oficejo, distribuas kontribuojn de 100 kunlaborantoj al la rubrikaj redaktoroj. Komence, do antaŭ 25 jaroj — gratulon! — Stefan Maul ĉion mem redaktis, ĝis venis severa sciencula kritiko. El lia propra sperto fontis la daŭre studinda Manlibro pri Ĵurnalismo kaj la teamo brile solvas problemojn pri komprenebla vortigo de modernaĵoj: poŝtelefono estas nur unu el tiaj lingvoriĉigoj. Ĉiam korektas la tekstojn alilingvanoj, plene akorde kun rekomendo de la Kultura Subkomitato de UEA el 2004.

Nikolaj Gudskov, la redaktoro de Rusa Esperanto-Gazeto (REGo), okaze de jubileoj ne hezitas duobligi la paĝnombron, pagante la diferencon proprapoŝe. Bonŝance la tarifoj ne tiom diferencas kiel en Eŭropa Unio. Lia dumonata revuo iras ĉefe al 200 – 300 rusaj abonantoj. Enestas bultenoj de la Landa Asocio REU kaj la junularo, informoj el la eksterlanda movado, sed ankaŭ diskutoj pri la lingvo kaj historio. Plej multan zorgon kostas trafa kovrilbildo. Asistas nur provleganto kaj presisto-ekspedisto.

S-ino Doi Chieko aperigas en La Revuo Orienta artikolojn japane kaj Esperante, sed kun resumo en la alia lingvo. Krome oni brajligas kaj surkasedigas la revuon por vidhandikapitoj. Ankaŭ Esperantolehti aperigas kelkajn tekstojn finne kaj Esperante. La timon ke tio nur subtenas eternajn komencantojn, kontraŭis la argumento ke ĝi servas al apogantoj.

Humphrey Tonkin donace abonis Monato por dek kolegoj kaj post jaro kvazaŭ hazarde ekparolis pri Esperanto. Evidentiĝis, ke la kolegoj bone komprenis la enhavon.

Kvankam pluraj revuoj komencas oferti retversion, por Monato nur trideko sin anoncis, malgraŭ la pli frudata disponigo kaj kostoŝparo. Male El Popola Ĉinio surprizis la kongresanojn per tre bela reprova numero surpapera.

Oni demandis pri provlegado: tio okazas ĝenerale ne surekrane sed surpapere. Mi promesis iam publikigi la plej oftajn kaj infektajn erarojn kaj tuj ricevis mendon.

Rob Moerbeek

Fervojista kontaktkunveno

La 28-an de julio en la salono Grabowski okazis la tradicia fervojista kontaktkunveno. Ĉeestis preskaŭ 50 personoj el 14 landoj.

La kunvenon gvidis István Gulyás, vicprezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li raportis pri la pasinta IFEF-Kongreso, okazinta en la rumana Braŝovo, kiun partoprenis 264 reprezentantoj de 22 fervojistaj landaj asocioj. Unuafoje okazis IFEF-Kongreso en Rumanio, kaj la partoprenantoj konstatis, ke ĝi estis sukcesa kaj rezultohava. La vicprezidanto parolis pri la centjariĝo de IFEF en 2009, kaj pri la decido de ties komitato pretigi novan historian broŝuron okaze de la jubileo. Li parolis pri la malfermo de la pordo de IFEF antaŭ aliaj trafikbranĉoj (ŝipistoj, maristoj, aviadistoj, poŝtistoj k.a.).

Bone funkcias la kunlaboro kun la medicinistoj (UMEA), pri kiu d-ro Imre Ferenczy, la prezidanto de UMEA, donis detalan klarigon antaŭ ol transdoni honoran diplomon al IFEF pro la fruktodona agado kaj kunlaboro. Okazis interrilato kun ISAE, kies rezulto espereble estos utila por ambaŭ fakaj asocioj. En la kontaktkunveno okazis raporto pri la terminara kaj fake-aplika laboro kaj pri ceteraj movadaj temoj. La plej interesa temo estis la venontjara IFEF-Kongreso, okazonta maje en la ĉina metropolo Ŝanhajo, unuafoje ekster Eŭropo. Oni priparolis la vojaĝeblojn, la programon, la ekskursojn kaj la efikon de la kongreso al la ĉina fervojista Esperanto-movado.

Inter la alparolantoj kelkaj plendis pro la malfrua informo de la kongresaj aranĝoj, interalie pri la fervojista kunveno. Oni petis la gvidanton de la kunsido diskonigi la programon pli frue, kaj ke la unuopaj fakaj kunsidoj okazadu ĉiujare en sama tago. La partoprenantoj estis kontentaj pri la kongresa faka budo, kie la fervojistoj dum la UK donis informojn pri la fervojista Esperanto-movado.

István Gulyás

Legantoj de Esperanto plenigis la salonon Berthelot

Interesa estis jam la komenco de “Legantoj de Esperanto”: la redaktoro Stano Marĉek esploris, kiom da ĉeestantoj regule legas la UEA-organon.

Leviĝis preskaŭ ĉiuj manoj. Tial li trafe, anstataŭ paroli pri la periodaĵo varbcele (kion li verŝajne farus se la publiko konsistus el ĝiaj nelegantoj), elektis nur tre mallongan enkondukon. En ĝi li klarigis la procedon de la naskiĝo de la revuo, parte en Roterdamo (novaj eldonaĵoj, provlegado, informoj de la CO), parte en Slovakio, kie la redaktoro loĝas, verkas kaj kie la gazeto estas ankaŭ presata kaj dissendata.

Pli longa tempo do restis al la diskuto kun la legantoj, respondo al la demandoj kaj prezento de instigoj, kio tre plaĉis al mi. Ne eblas koncize resumi la diskuton kaj dezirojn de la legantoj, ĉar ili tiom diferencis, ke necesus mencii ĉiujn, por ke la mozaiko estu kompleta. Mi tamen kuraĝas iomete alproksimigi la etoson al neĉeestintoj per mencio de iuj el la intervenoj. La plejparto de la intervenoj esprimis kontenton kaj kun la enhavo, kaj kun la aspekto, tamen eksonis ankaŭ kritikoj (kutime kontraŭstaraj) kaj deziroj (preskaŭ ĉiuj preter la respondeco de la redaktoro). Kiel ekzemplon mi menciu, ke unu partoprenantino kritikis, ke estas tro da bildoj kaj proponis, ke oni dediĉu anstataŭ ili pli da spaco al interesaj tekstoj. Tuj leviĝis aliaj opinioj, tute male, ke la bildoj tre gravas por allogi legantojn, kiuj ne kutimas legadi longajn tekstojn, ĉu pro ankoraŭ nesufiĉa lingvoscio, ĉu pro manko de tempo. Krome estis ankaŭ substrekita la estetika flanko de la gazeto, kiu certe suferus pro minimumigo de la bildoj. Kritikaj voĉoj precipe postulis pli da spaco, ekzemple ke la kajero estu pli dika (la redaktoro respondis ke ununura plia paĝo jam duobligus la sendokostojn, kiuj jam nun estas pli altaj ol la produktokosto de la kajero), aŭ ke do estu aldonita unu kroma numero fine de ĉiu jaro, kiu estu dediĉita al literaturo.

En la lasta minuto de la kunsido unu partoprenantino petis la redaktoron difini koncize siajn tri ĉefajn prioritatojn dum la redaktado. Informi pri la vivo de UEA, pri la Esperanto-movado ĝenerale, kaj doni spacon por movadaj diskutoj, respondis la redaktoro.

Petro Chrdle

Niaj ĵurnalistoj reaktivas

La celo reaktivigi Tutmondan Esperantistan Ĵurnalistan Asocion estis atingita dum la Vilna UK. Trideko da interesiĝantoj ĉeestis la refondan kunsidon sub la gvido de Yamasaki Seiko (dekstre), István Ertl (meze) kaj Jukka Pietiläinen (maldekstre), vendrede la 29-an julio.

Ĉirkaŭ triono de la ĉeestantoj iam estis membroj de TEĴA kaj granda parto el la ceteraj pretas aliĝi. Esperantista ĵurnalista asocio estis fondita en 1948, sed fine de 2003 la tiama estraro decidis malfondi la asocion. Tamen ne ĉiuj akceptis la fermon de la asocio. La refondaj diskutoj komenciĝis pasintjare kaj nun realiĝis refonda kunsido.

La partoprenantoj diskutis pri la celoj de esperantista ĵurnalisma asocio, kiuj estas precipe interŝanĝi konojn inter profesiaj ĵurnalistoj-esperantistoj kaj redaktoroj de Esperanto-gazetoj. Oni esprimis ankaŭ ideon reaktivigi la korespondan kurson por ĵurnalistoj en iu formo. Ne estis elektita estraro, sed la tri kunvokintoj de la kunsido daŭrigas kiel prizorgantoj. Nova estraro estos elektita en la sekva kongreso en Florenco. Same la membrokotizo estos decidita venontjare. La asocio planas havi retpaĝojn sufiĉe baldaŭ, kiu enhavu materialon pri la agado.

Jukka Pietiläinen

Asembleo de EEU

La 26-an de julio 2005 okazis kadre de la Vilna UK asemblea kunveno de Eŭropa Esperanto-Unio.

Temis pri unua oficiala asembleo, ĉar EEU estas leĝe registrita asocio ekde majo 2005 en Bruselo. Ĉeestis asembleanoj el 18 landoj kaj pli ol 40 gastoj kaj interesitoj ĉefe el eŭropaj landoj. La nuna ekonomia situacio de EEU estas kontentiga kaj la planitajn elspezojn kovras certigitaj rimedoj. La asembleo akceptis laborplanojn por 2005 kaj 2006 kaj elektis novan estraron: Seán Ó Riain, prezidanto (4), Flory Witdoeckt, vicprezidantino (5), Zlatko Tišljar, sekretario (3), membroj J. Handzlik (6) kaj P. Baláž (2).

Zlatko Tišljar

Kunvenis Oomoto kaj EPA

Estas jam tradicio, ke Oomoto havas tre allogajn programojn dum Universalaj Kongresoj. La ĉi-jara neniel estis escepto.

Dum la fakkunveno de Oomoto, kiun prezidis Masamiĉi Tanaka, oni unue spertis sub la gvido de Yas Kawamura la meditadon ĉe japana klasika muziko. Sekve oni gustumis la voĉon de la 5-a spirita gvidantino dum la prezento de DVD pri la Uta-festo de Oomoto. Etsuo Myioshi (sur la apuda foto) en sia prelego prezentis i.a. siajn spertojn trovitajn ĉe Oomoto, kie li la unuan fojon renkontiĝis kun Esperanto, sed ankaŭ siajn riĉajn spertojn dum la efika propagandado de Esperanto.

Dum la unua fakkunsido de Esperanto-Populariga Asocio (EPA) Yas Kawamura gvidis intensan kurson pri tradicia teceremonio kaj la EPA-membroj helpis al la ĉeestantoj mem faldi silkan tukon kaj uzi diversajn ekipaĵojn. Oni ankaŭ faldkreis belajn ujojn, en kiuj oni kutimas servi per dolĉaĵoj dum teceremonioj.

Ankaŭ la dua fakkunsido de EPA estis dediĉita al la prezento de japana kulturo, konkrete de la japana skribmaniero, kiun lerte prezentis Masamiĉi Tanaka. Sekve la partoprenantoj povis mem (helpate de afablaj EPA-membroj) produkti vizitkarton kun sia nomo en la japana alfabeto hiragana. Mi supozas, ke same lerte, kiel la membroj de EPA informis nin esperantistojn pri la japana kulturo, ili informadas ankaŭ japanajn neesperantistojn pri Esperanto!

Unu mankon tamen havis ĉiuj tri kunsidoj: ne restis sufiĉe da lokoj por kunsidi kaj multaj interesatoj do devis “kunstari”.

Teksto kaj fotoj: Petro Chrdle

IKEF dudekjariĝis

Marde la 26-an de julio okazis la Ĝenerala Kunveno de IKEF en la salono Grabowski. La foriranta prezidanto Franz Josef Braun povis saluti 43 ĉeestantojn, inter ili 24 membrojn de IKEF.

IKEF aĝas ĉi-jare 20 jarojn; ĝi estis fondita en 1985 kadre de la 70-a UK en Augsburg en Germanio. La prezidanto de UEA Renato Corsetti skribis en sia salutmesaĝo i.a.: La rolo de IKEF en Esperantujo estas esenca. Dum ne eblas aĉeti kamionon en Esperanto, Esperanto ne estas vera lingvo.

La ĝisnuna prezidanto kaj kunfondinto de IKEF, Franz Josef Braun, kiu ne plu kandidatiĝis, menciis en sia adiaŭa parolado la esencajn sukcesojn de “la faka asocio aliĝinta al UEA” dum 20 jaroj de ĝia ekzistado: la retpaĝaro www.ikef.org, la ĉiujaraj vizitoj al firmaoj aŭ ekonomiaj institutoj en la kongresa urbo, fakaj terminaroj kaj libroj, reklamanoncoj por firmaoj en la revuo Monato kaj komercado per Esperanto, precipe de la ĉinaj membroj, k.a. Li aparte dankis al tri estraranoj, kiuj dekomence kun li deĵoris kaj modele agadis. La estraro de IKEF dume ne havas novan prezidanton.

Novaj Honoraj Membroj

En la Vilna UK la Komitato de UEA distingis ok elstarajn Esperanto-agantojn per la Honora Membreco de la Asocio.

Roman Dobrzyński (1937), Pollando. Dobrzyński esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO 1966-1968 kaj redaktoro de Kontakto 1968-70. De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. Bona Espero (1984). En 1995 li esperantistigis la televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda UK, en Varsovio 1987. Li estas membro de UEA ekde1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA 1989-92. Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto. En 2003 aperis lia libro La Zamenhof-strato kun interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof. Dobrzyński daŭre aktivas per filmraportoj pri Esperanto-aranĝoj.

Ursula Grattapaglia (1933), Brazilo. Grattapaglia travivis la duan mondmiliton en Pollando kaj Berlino, kio influis al ŝia posta esperantisteco. Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis. Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-92) kaj estrarano (1977-83) de UEA. En sia profesia laboro kiel simultana interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.

Heta Kesälä (1934), Finnlando. Kesälä lernis Esperanton kiel devigan fakon en la lernejo en Somero kaj en pli libera formo en lerneja klubo post la instruhoroj. Ŝi ekaktivis en la Esperanto-movado post la 54-a Universala Kongreso en Helsinko 1969. Ekde tiam ŝi partoprenis preskaŭ ĉiun Universalan Kongreson. Longtempe ŝi servis en diversaj funkcioj en la estraro de Esperanto-Klubo de Helsinko. De 1973 ĝis 1995 ŝi estis estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando, kies honora membro ŝi fariĝis en 2005. Ekde 1975 ŝi estas delegito de UEA kaj ekde 1976 fakdelegito pri komputiloj kaj turismo. Ŝi estis vicprezidanto de LKK de la 80-a UK en Tampereo en 1995. Same kiel siatempe ŝia lerneja instruisto Joel Vilkki, Heta Kesälä servis kiel ĉefdelegito kaj kotizperanto de UEA de 1990 ĝis 2005.

Boris Grigorjeviĉ Kolker (1939), Rusio/Usono. Kolker esperantistiĝis en 1957 aŭtodidakte. Li finis ŝtatan universitaton en 1962 kaj specialistiĝis pri la rusa lingvo kaj literaturo, kaj la franca lingvo. Li doktoriĝis pri lingvoscienco per disertacio pri esperantologia temo. Kolker estas aŭtoro de tri lernolibroj de Esperanto, interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Inter liaj verkoj elstaras la legolibro Vojaĝo en Esperanto-lando (3-a eld. 2005). En sia junaĝo li verkis poeziaĵojn kaj kantotekstojn. En la Akademio de Esperanto Kolker membras ekde 1992. Dum du jardekoj li gvidis amasan korespondan kurson en Rusio. Li estis kunfondinto kaj kungvidanto de sovetiaj, poste rusaj esperantistaj organizaĵoj (SEJM, ASE, SEU, REU). Li kunfondis ankaŭ la Esperantlingvan Verkistan Asocion. Li estas membro de UEA ekde 1959, delegito ekde 1973, ĉefdelegito por Sovetunio 1977-85; komitatano 1989-92.

Telesforas Lukosěvičius (1926), Litovio. Post pedagogia instituto Lukoševičius studis en la Litova Agrikultura Akademio. Li laboris en mezlernejo, ekde 1963 en agrikultura teknikumo, kaj de 1975 ĝis emeritiĝo en hidraŭlika teknikumo. Li esperantistiĝis en 1960, kaj post tio konstante gvidis kursojn. En Joniškėlis li fondis la lokan grupon kaj gvidis ne nur ĝin, sed ankaŭ aliajn grupojn. Li prelegis, organizis ekspoziciojn k.a. aranĝojn, aktivis en instruistaj rondoj, fondis Esperantajn koruson kaj teatron, informadis (i.a. kolektis subskribojn por la propono pri Esperanto al UN en 1966). En la 10-a Balta Esperanto-Tendaro li fariĝis membro de la interrespublika metodika pedagogia komisiono pri Esperanto-instruado. Lastatempe li precipe okupiĝas pri esperantigo de litova beletro. En 1999 Litova Esperanto-Asocio donis al li Honoran Dankfolion.

Duilio Magnani (1928), Italio. Magnani studis teologion, sacerdotiĝis en 1953 kaj laboris kiel paroĥestro ĝis 2003. En 1969 li sukcese trapasis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Li membras en UEA ekde 1974 kaj estas delegito ekde 1978. Li aktivis en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies prezidanto li estis de 1979 ĝis 1995. Grandaj atingoj en tiu periodo estis la oficiala agnosko de IKUE kiel privata internacia asocio de fideluloj fare de la Sankta Seĝo, aprobo de la Meslibro kaj Esperantaj salutvortoj de la Papo je kristnasko kaj pasko. Grava parto de la aktivado de Magnani estas lia helpagado por esperantistoj en orienteŭropaj kaj evoluantaj landoj. Li ankaŭ kunlaboris por okazigo de Esperantaj fakaj kongresoj. En preĝejo en Rimini li realigis Esperantajn kaj itallingvajn artajn mozaikojn. Per siaj kontaktoj kun gravuloj de la civila kaj religia mondo li ofte akiris subtenon por Esperanto.

D-ro Stevens T Norvell (1923), Kanado. Norvell naskiĝis en Usono. Li ekstudis medicinon dum soldatservo kaj diplomiĝis en 1947. En 1950, kiel konvinkita pacifisto, li ekloĝis en Kanado, kie li faris karieron kiel ĥirurgo ĝis sia emeritiĝo en 1992 kun la titolo Honora Emerita Profesoro de Ĥirurgio. Esperanton li eklernis unuafoje kiel 15-jarulo. En 1987, pro la venonta emeritiĝo, li decidis reveni al ĝi. De post tiam li partoprenas somerkursojn, ekzamenojn kaj kongresojn. Li prelegas en IKU kaj aktive verkas en Esperanto. Li kontribuis pri la medicina fako en la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro kaj kunlaboris por medicinaj terminaroj. Li estis ankaŭ vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Norvell estas membro de UEA ekde 1967, delegito ekde 1987 kaj fidela membro de Societo Zamenhof ekde 1990.

Andrzej Pettyn (1938), Pollando. Pettyn ekkunlaboris kun la Esperanto-redakcio de la Pola Radio jam kiel junulo en 1959. Post studoj pri pedagogio kaj laboro kiel instruisto, li fariĝis plentempa laboranto de Pola Radio en 1962. Entute li laboris pli ol 40 jarojn en ĝia Esperanto-redakcio kaj dum 12 el tiuj jaroj samtempe en la finna redakcio. Pettyn aŭtoris ĉ. 50 lernolibrojn, vortarojn, ekzercarojn, legolibrojn kaj kasedojn kun parolekzercoj. Lia lernolibro Ĉu vi parolas Esperante? aperis ankaŭ en pluraj aliaj landoj. Li instruis Esperanton kaj prelegis pri ĝi, interalie en Pollando, Finnlando kaj Svedio. Li abunde tradukis kaj prezentis literaturajn tekstojn. Pettyn estas membro de UEA ekde 1958 kaj delegito ekde 1959. Li estis komitatano 1974-82, 1986-92 kaj 1995-2001, estrarano 1977-80 kaj ano de la Lingva Servo de UEA 1986-95. Ekde 1975 li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Nekrologo

Fernando de Diego (1919-2005)

Fernando de Diego, kvara el ses fratoj, naskiĝis kaj mortis en Hispanio, sed loĝis ankaŭ multajn jarojn en Venezuelo kaj Pollando. Li lernis Esperanton en 1933 dum longa poliomjelito-konvalesko kaj tuj aliĝis al Kultura Klubo, la anarkiisma E-grupo de lia tiama loĝ-urbo Zaragozo.

En la E-klubo li povis legi ĉiujn numerojn eldonitajn de Literatura Mondo en 1935 kaj en la unuaj monatoj de 1936, kio signis lian definitivan enamiĝon al nia lingvo. En julio de 1936, la hispana milito atingis ankaŭ la familion de Diego: du fratoj devis militservi; alia estis arestita kaj preskaŭ ekzekutita; kaj Fernandon oni soldatigis en 1938 kaj sendis unue al la kataluna fronto kaj, iom poste, al la Ebro-fronto, kie okazis eble la plej sanga batalo de la tuta milito. Lia kontingento estis denove mobilizita en 1940 por interveni ĉe eventuala atako de aliancitaj trupoj kontraŭ Hispanio; apenaŭ unu jaron poste lin trafis epidemia tuberkulozo, sed li sukcesis resaniĝi en montara vilaĝo, kie loĝis unu el liaj onklinoj.

Fernando edziĝis en 1946, ankoraŭ loĝis en Zaragozo kaj laboris kiel tradukisto el la angla kaj la franca por du eldonejoj en Barcelono kaj unu en Madrido. En 1949 li kun sia edzino transloĝiĝis al Karakaso, kie du fratoj jam instaliĝis iom antaŭe. Komence li oficis kiel tradukisto kaj redaktoro de ĵurnal-oficejoj, sed en 1952 dungis lin la petrol-kompanio Shell, por kiu li laboris dek jarojn kiel ĉefo de la informaj servoj kaj kiel ĉefredaktoro de la monata revuo Tópicos Shell. En 1962 li eksiĝis sukcesinte atingi ekonomian sendependon kaj ekloĝis en Kanarioj kun la edzino kaj la filo. Tie li ekkonis la eldoniston Juan Régulo. Ili renkontiĝis unuafoje en la hejmo de Régulo en La Laguna, kaj de Diego montris al li sian tradukon de La arbo de la sciado, eldonotan ĉe Stafeto en 1973. Sen ajna dubo, de Diego ne tradukus tiom multe sen la konstanta apogo de Régulo tra multaj jaroj.

En 1964 li transloĝiĝis al Zaragozo por prizorgi la maljunajn gepatrojn, kaj en 1968 li partoprenis sian unuan kaj lastan UEA-kongreson en Madrido. Indas mencii, ke li enkotiĝis ĝiskubute kaj ĝisgenue en la UEA-krizo de 1974 post la t.n. “Hamburgaj eventoj”. Li decide partianiĝis al la Lapenna-tendaro kaj eldiris sian direndon en la unuaj numeroj de la revuo Horizonto. Tio tamen ne malhelpis, ke UEA elektis lin Honora Membro en 1993.

De 1970 ĝis 1986 li dediĉis sian tempon kaj energion al Esperanto: tradukis el la hispana, angla, franca; kunlaboris per artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj en Monda Kulturo, Horizonto, Esperanto, Fonto, La Gazeto, Dialogo, Venezuela Stelo... ; prelegis en pluraj urboj hispanaj, en Venezuelo, Hungario kaj Pollando. Ĝuste en Pollando li konatiĝis kun Czesa, sia dua edzino, ĉar li divorcis en 1975. La nova paro ekloĝis en Zaragozo, sed denove cirkonstancoj postulis transloĝiĝon en 1986, ree al Karakaso, pro fiskaj motivoj same favoraj en Venezuelo kiel malfavoraj en Hispanio. Dek jarojn ili loĝis tie, dum kiuj li ankoraŭ laboris en venezuelaj eldon-entreprenoj kiel tradukisto kaj ĵurnalisto. Sed ĉion li flanklasis en 1990, kiam li decidis kompili vastan vortaron hispanan-Esperantan kun speciala prilaboro de frazeologio.

Dum pli ol kvar jaroj li laboris tagon post tago, ok horojn ĉiutage, kaj kiam li finis la manuskripton, liaj fratoj Óscar kaj Octavio tajpis kaj surdiskigis la tuton. La impona vortarego iĝis la vivo-verko de Fernando de Diego: 1 300 grandformataj paĝoj, 50 750 kapvortoj, dekmiloj da parolturnoj kaj proverboj, centmiloj da ekzemplo-frazoj... Nur en 2003 ĝi vidis la lumon post zorga plurhoma kaj plurjara reviziado.

En 1996 la paro transloĝiĝis al Pollando pro la pli kaj pli malstabila situacio en Venezuelo kaj pro la granda aĝo de Fernando, 13 jarojn pli olda ol lia edzino, sed ankaŭ cirkonstancoj rolis ĉi-foje kaj, tute neatendite, Czesa forpasis en 2004. Fernando denove iris al Hispanio, kie loĝis kaj loĝas lia frato Óscar, kaj nur unu jaron postvivis la edzinon: la 30-an de junio de 2005 li forpasis 85-jara en Zaragozo.

Fernando de Diego verkis originale unu lernolibron por hispanlingvanoj kaj du interesegajn eseojn Pri esperanta traduk-arto kaj Pri literatura kritiko. En la unua li analizas la uzadon de neologismoj kaj arkaismoj, kritikas la ĝistiamajn E-tradukojn kaj finas per kelkaj trafaj konsiloj. La duan konsistigas kvin eseoj pri beletro, lingvo kaj ideologio de Esperanto verkitaj same elegante kiel polemike.

Li tamen elfaris sian lokon en la Esperanta Parnaso per siaj multaj tradukoj, kiuj kunaj formus volumegon de 3 700 paĝoj. De Diego ĉiam zorge elektis kaj skrupule tradukis el unuarangaj aŭtoroj: li donacis al ni verkojn en Esperanta vesto de i.a. Baroja, Bécquer, Cela, Cervantes, García Lorca, García Márquez, Machado, Neruda, Valle-Inclán... Ankaŭ el aliaj beletroj li plukis: jen Castelao el la galega; jen Balzac kaj Maupassant el la franca; jen Hemingway, London kaj Stevenson el la angla.

Ĉiuj tradukoj de Fernando de Diego prezentas modelon de lerto, elasto kaj pacienco. Komparado kun la originaloj ĉiam rivelas, ke la solvoj de nia traduk-majstro estas skue simplaj... Demandite pri sia neologismemo, li diris en 1994: “La plej granda parto de miaj neologismoj kuŝas sur la paĝoj de PIV jam de multaj jaroj. La neologismoj multiĝis kun la kresko kaj maturiĝo de Esperanto, kaj se ili ĉesus aperi, la lingvo mortus senrimede de anemio kaj ankilozo. Mia utiligo de neologismoj povas ŝajni troa al samideanoj kun nesolida lingvo-scio, tamen mi ne verkas por ili, sed por esperantistoj, kiuj profunde posedas Esperanton kaj amas nian beletron”.

Fernando de Diego, perfektiĝema kirurgo de l’ vortoj, ravas nin per frazoj trafaj kaj precizaj, elpurigitaj de ĉia balasto: jen eble la plej fajna stilisto de Esperanto, kies vasta vorto-stoko igas la lingvon supla, vigla — kuraĝa. Li rangas nun en nia Elizeo apud aliaj granduloj, apud Kalocsay, apud Waringhien, apud Zamenhof. Nia plej bona omaĝo estu atenta legado de liaj verkoj.

Antoni Valén

Recenzoj

Moderna rusa vortaro

Russko-esperantskij slovar’ (Rusa-Esperanta vortaro). Kompilis A.B. Ŝevĉenko. Moskva: Eld. Impeto, 2004. 263 paĝoj. 22 cm. ISBN 5716101003. Prezo: € 19,80

Oni ne povas plendi pri manko de rusaj-Esperantaj vortaroj. Kontraŭe, kelkaj el ili estas elstaraj. La unua nacilingva-Esperanta vortaro estis ĝuste rusa, verkis ĝin Ludoviko Zamenhof mem. Ĝi aperis en la jaro 1889 kaj estis tre ampleksa por la ĵus naskiĝinta lingvo, enhavante 10 500 rusajn vortojn, tradukitajn per 3 097 Esperantaj radikoj. Fakte, ĝi prezentis la staton de la nova lingvo antaŭ ĝia publikigo, sed Zamenhof lastmomente decidis publikigi nur reduktitan version de la lingvo. Laborante pri mia esperantologia disertacio, mi trovis en tiu ĉi pionira verko amason da interesaĵoj, kiuj meritas pluan esploron de esperantologoj.

Alian elstaran vortaron aperigis en 1931 Ilja Izgur kaj Viktor Kolĉinskij. Ĝi entenas 28 000 vortojn kaj ĝis antaŭ nelonge ĝi estis la plej ampleksa nacilingva-Esperanta vortaro, tre riĉa je tiutempaj soci-politikaj kaj teknikaj vortoj kaj detale traktanta la signifojn de rusaj vortoj. Mi tenas tiun verkon sur la breto, kie staras miaj plej ŝatataj libroj. La talentaj aŭtoroj estis ... ne, ne premiitaj, sed ... mortpafitaj, ĉar totalismaj reĝimoj vidas danĝeron ne nur en poetoj, sed eĉ en vortaristoj.

La tria elstara rusa-Esperanta vortaro kun 24 000 vortoj, kiun kompilis grupo de fakuloj sub la gvido de profesoro Jevgenij Bokarjov, aperis en la jaro 1966 en prestiĝa ŝtata eldonejo. La laboro estis plenumita sur alta profesia nivelo. Tamen por la redaktoro estis tre malfacile interkonsenti pri aldono de iom da vortoj, kiuj forestis en la oficiale aprobita vortlisto por tiuampleksaj rusaj-alilingvaj vortaroj.

Malgraŭ la ekzisto de tiuj tri elstaraj vortaroj kaj pluraj aliaj rusaj-Esperantaj vortaroj, lastatempe oni pli kaj pli sentas bezonon de moderna vortaro, reflektanta la nunan uzon. Kaj jen finfine ĝi aperis.

La kompilinto estas la konata eldonisto Aleksandr Ŝevĉenko. La rusa vortlisto entenas 15 500 vortojn kaj iliajn 35 000 signifojn, tradukitajn en Esperanton. La vortaro estas moderna: ĝi traktas la plej uzatajn vortojn de la nuntempa rusa lingvo, sufiĉe multajn diversfakajn terminojn, ofte uzatajn nomojn de animaloj kaj plantoj, malfacile tradukeblajn pure rusajn vortojn kaj signifojn. Estas senteble, ke la kompilinto uzis komputilon kaj interreton, kio tre pozitive influis la kvaliton de la verko.

Ne kun ĉiuj tradukoj oni povas plene konsenti kaj oni povas imagi ankaŭ alternativajn tradukojn, sed tio ne estas grava. La limigita amplekso de la vortaro ne permesis sufiĉe detale klarigi la signifojn de iuj vortoj. Praktike mankas vortkunoj, frazeologio kaj ekzemploj de uzo. Malgraŭ tiuj mankoj, la vortaro ŝtopas la truon kaj estas rekomendinda por vasta uzado.

Fine ni notu, ke por la rusaj vortoj estas indikita la akcentoloko, kaj ke la libro entenas valoran ruslingvan eseon de Jelena Ŝevĉenko “El la historio de la rusa leksikografio de Esperanto”.

Boris Kolker

Amatora romano

Krias la silento. István Nemere. Berkeley: Eld. Bero, 2002. 177 paĝoj. 21cm. ISBN/ISBN 1882251350. Prezo: € 16,20

Jen plia romano de István Nemere. Ŝatantoj de liaj ceteraj verkoj probable ĝuos ankaŭ tiun ĉi, “Krias la silento”, kvankam ĝi proponas nenion novan enhave aŭ stile. Sur ĝia lasta paĝo legeblas noto de la aŭtoro: “La eventoj de tiu ĉi romano tiel okazis ankaŭ en la reala mondo. Ĉio ĉi okazis al la filo de Nobel-premiita verkisto en la 1990-aj jaroj. Vi komprenos, kial ne rolas sub la vera nomo la patro kaj la filo”.

Nu, se diri la veron, mi ne komprenas. Se Nemere sciiĝis pri la historio de tiu verkisto kaj lia filo (mi kredas memori, ke temas pri Oe Kenzaburo), kial kaŝi aŭ maski tion al la propra publiko? Anstataŭ loki la historion en medio rekonebla aŭ almenaŭ minimume kredebla, ekzemple la japana socio tiutempa, Nemere elektas kiel okazejon ian landon sennoman kaj senkonturan. Svagas preskaŭ ĉio, de la nomoj de l’ roluloj (Theo Tabris, Lia Womb, Yunta Lingar) ĝis la kartona mondo en kiu ili moviĝas. Bedaŭrinde Nemere ne kompensas tiun mankon aŭ vakuon per elvokado de io same potenca kaj viva kiel la reala historio inspirinta al li la romanon.

La sen-evolua skemeco de la roluloj, nedistingeble intersimilaj, ofte marionete deklamantaj aŭ vehiklantaj aŭtorajn digresiojn, atingas tian gradon, ke mi sincere pridubus la efektivan okazintecon de ĉio. Ĉar romano devas rakonti la okazintan kredebla! Nemere apenaŭ penas tiurilate, kaj rezulte la rakontata historio restas senprofunda, sendimensia surogato.

Sed ni forgesu ĉion antaŭe diritan. Ni imagu ĉi romanon nura fikcio, malgraŭ la aŭtora noto. Ĉu leginda? Nu, ĝi legeblas, kaj punkto. Mi komencis legi ĝin kun antaŭjuĝoj. Ne kontraŭ ĝi konkrete, sed kontraŭ la nuntempa t.n. roman-arto ĝenerale; kontraŭ la industria konstruado, muntado de libroformaj fikcioj konsumendaj de certa publiko (kvankam, verdire, ĉiepoke plej multajn homojn, inkluzive min mem, pli logas aliformata fikcio: kino).

Miaj esperoj retrovi romanon pensigan kaj samtempe serioze distran, kiel “Sur kampo granita” aŭ “La blinda birdo”, ne plenumiĝis. Ankaŭ ne prozaĵon eskapisman, kiel aliaj verkoj de Nemere, kiujn adoleska mio tro favore recenzis siatempe. Jam de la kliŝa titolo la enhavo kaj stilo impresas plate, banale, eĉ iom narkote. Rakont-arte, plumpas la suspenso. Multaj paŝoj aŭ ŝanĝoj en la vivo de Theo Tabris bezonus klarigon. Oni neniom scias pri la kialo aŭ motivo de lia plej grava decido, nek pri tiuj de Hella, la servistino; ankaŭ liaj verkoj, kaj ties interinfluo kun lia vivo, restas mistero por ni, aparte de kelkaj mencioj disaj kaj supraĵaj.

Kaj oni aldonu al tio lingvaĵon ne aparte glatan, ne sufiĉe poluritan. Ĉu vere István Nemere estas profesia verkisto? Marĝene de la antaŭlasta alineo sur p. 87 mi notis krajone: ĉi linioj sufiĉus por malpremii rakonton en la proza branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Jorge Camacho

Pri nia movado en “soclandoj”

Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”. Detlev Blanke (1941-). Novjorko: Mondial, 2004. 64p. 21cm. ISBN 1595690077. Prezo: € 8,70

Detlev Blanke, kiu akiris renomon per multaj tre valoraj kontribuaĵoj ĉefe interlingvistikaj, dediĉis la libreton al malmulte traktata temo, la rilato inter Esperanto kaj socialismo. Pli precize, li memorigas pri tiu pasinta tempo, kiam ekzistis la t.n. socialisma tendaro kaj interne de ĝi aktivis esperantistoj. Ĉar Blanke dum multaj jaroj estis la ĉefa funkciulo de la orientgermana Esperanto-Asocio, li donas ĉefan atenton al la iama Germana Demokratia Respubliko (GDR), sed ni ekscias ankaŭ multon pri la movado en la aliaj “soclandoj” (Blanke uzas tiun ĉi malbelan mallongigon). Ties elirbazo estis tre malavantaĝa: En la doktrino de marksismo-leninismo apenaŭ io favoris la celadon de la esperantistoj, kaj se ili spitante la teorian vakuon tamen sukcesis portempe konstrui fortan movadon en Soveta Unio, la persekutado sub stalinismo dum minimume du jardekoj ĉesigis la laboron por Esperanto kaj post la milito haltigis ankaŭ ĝian disvolviĝon en ĉiuj landoj sub sovetia influo. Dum en Pollando, Hungario kaj Bulgario la movado devis paŭzi nur mallongan tempon, GDR apartenis al tiuj landoj, kiuj devis atendi tre longe ĝis oficiala permeso. Sed ricevinte ĝin finfine en 1965, la esperantistoj ĝuis veran apogon kadre de la ŝtata Kulturligo, inkluzive de subvencioj kaj pagataj oficistoj. Blanke, kiu lernis la lingvon jam kiel gimnaziano, en la tempo de malfavoro, sukcesis maksimume eluzi tiujn favorajn cirkonstancojn por la antaŭenigo de Esperanto en GDR.

Ni do komprenas, ke tra la tuta verko sentiĝas fiero pro la atingoj kaj samtempe bedaŭro pro la fiaskinta GDR kaj la perditaj ŝancoj. La sentoj estas miksitaj. Blanke konfesas, ke la pereintaj reĝimoj ne reprezentis veran socialismon kaj ke la movado daŭre devis barakti kun problemoj kaj tabuoj. Li eĉ eldiras veron, kiun la adeptoj de Soveta Unio longe konsideris neakceptebla, eĉ provoke mensoga, nome la konvinkon, ke “la persekutoj de la esperantistoj sub Stalin kvante kaj kvalite superis tiujn sub Hitler” (p. 28). Aliflanke, li restas influita de iamaj starpunktoj. (Parenteze: Mi dubas, ĉu la foto sur p. 4 vere montras Dang Dinh Dam. Neniam aperis albana kajero de la revuo Paco [p. 30]. Sur p. 10 evidente devus esti “venko kontraŭ la faŝismo” [anstataŭ “malvenko super”].)

Kelkaj juĝoj de Blanke estas laŭ mi eraraj. Ili koncernas du organizaĵojn, nome Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) kaj Mondpaca Esperantista Movado (MEM). La unuan, kiu por savi Esperanton en Soveta Unio uzis stalinismajn sloganojn kaj metodojn, Blanke tro ĝentile nomas “marksisme orientita” — epiteto, kiu estas ne nur malĝusta, sed praktike insulta kontraŭ la aliaj organizaĵoj de la laborista Esperanto-movado. Pri MEM la aŭtoro asertas, ke ĝia fondo (komence de septembro 1953, ne en 1952) “respondis al reala bezono de politike engaĝitaj homoj en sterile nepolitika movado”. MEM laŭ Blanke ofertis eblon, kiun ne donis UEA, nome “esprimi sin pri aktualaj politikaj problemoj” kaj “diskuti gravajn problemojn”. Mi tute malkonsentas. Kompreneble la neŭtraleco de UEA estis formo de malkuraĝo, precipe la silentado en la tridekaj jaroj. Sed postmilite la asocio lernis el siaj eraroj kaj adoptis kontraste al la antaŭa pasiva (“sterila”) neŭtraleco la pli pozitivan formon de aktiva neŭtraleco. Al tio MEM neniom kontribuis, male ĝi postulis de UEA aliĝon al “pacbatalo” laŭ la kompreno de Soveta Unio, kio signifus forlason de neŭtraleco. Kvankam Blanke mencias la utilon, kiun havis la ekzisto de MEM fronte al la “soclandaj” aŭtoritatoj, li ne klarigas, ke ĝin fondis komunistaj esperantistoj, kiuj, serĉante bazon por legitimado de sia poresperanta agado en la poststalina tempo, emfazis la pacdefendan utilon de Esperanto. Argumentante tiel, ili celis senarmigi la kontraŭulojn, ĉar laŭ la reĝimoj estis ĉies devo aktivi en pacbatalo. Uzi la sloganon “Per Esperanto por la mondpaco” tiuepoke do estis tute bona, lerta taktiko, sed poste la signifo (aŭ bezono) de MEM konstante malkreskis. Cetere, kion Blanke aŭ la multjara prezidanto de MEM, Nikola Aleksiev, estus dirinta, se la kvazaŭan alvokon diskuti pri politiko okcidentaj esperantistoj estus prenintaj kiel inviton por dumkongresa traktado de la sovetia invado en Afganion, la politika misuzo de psikiatrio aŭ eĉ nur la limigo de vojaĝ-eblecoj de GDR-civitanoj? La neŭtraleco de UEA multe pli utilis al la Esperanto-asocioj en la socialismaj landoj, ol al la movado en okcidento!

Blanke kontribuas ankaŭ al senmitigo, donante interesajn detalojn pri la konsultiĝoj de la orientaj asocioj. Estas salutinde, ke li per sia verko stimulas al pliaj historiaj esploroj pri la temo “Esperanto kaj socialismo”. Li mem konfesas, ke kiel eksa funkciulo li unuavice aliras la temon “de supre”. Simile al la ĝisnunaj kontribuoj de precipe ekssovetianoj, estontaj studoj devus nepre inkluzivi la ordinarajn movadanojn — ilian luktadon, ofte ruzan, kontraŭ la partiaj aŭtoritatoj, sed ankaŭ la plezuron, kiun la okupiĝo pri Esperanto donis al ili por “certagrada spirita elmigrado” (Vilmos Benzik, en 1990) el la diktatura sistemo.

Ulrich Lins

Vojaĝo al libero

Plaĉas al mi. Kaj tiel plu. Donneville: Vinilkosmo, 2004. 45min. Kun tekstobroŝuro. KD. Prezo: € 17,40

Tiu ĉi muziko prezentas veran paradokson: antikvaj kantoj aperas pli freŝaj ol kutimaj modernaĵoj. Plejparte la instrumentoj kiujn oni aŭdas, estas kaj antikvaj kaj freŝaj. Renesancaj bekflutoj kaj simplaj tamburoj donas ekzotikajn spicojn al la normalaj gitaroj, kaj violonĉelo donas belan senton klasikan al kelkaj kantoj.

La albumo komenciĝas per renesanca (14-a jarcento) kanto Ni kunvenas kunkante, kiu belege kaj tre taŭge enkondukas la kantaron kvazaŭ la muzikistoj envenas ĉambron kiel parado mesa aŭ kermesa. Post mallonga interludo de senvorta melodio instrumenta, sekvas kanto kiu aĝas eĉ pli. La kanton “Plaĉas al mi” verkis la trobadoro Berenger de Palou (1150-1185), sed en tiu ĉi versio ĝi sonas kiel moderna himno al plezuro kaj amo.

Sekvas tre belaj kantoj kiuj povas esti modernaj aŭ antikvaj. La melodioj estas simplaj, perfekte taŭgaj kaj neforgeseblaj. Ili venas de fontoj tradiciaj de Katalunio kaj Okcitanio.

Alia paradokso: la plej etnaj kantoj estas la plej universalaj. La melodio kiu plej longe kaj forte restas en mia memoro “Vane fikajeras” estas kantata trifoje — en la kastilia, en la kataluna kaj fine en Esperanto. Plaĉas al mi aŭdi la saman kanton en regiona, nacia kaj internacia lingvoj. La fina kanto de tiu ĉi albumo “Anda ĥaleo” venas de la hispana milito kaj estas memevidente hispana kanto; tamen mi dubas ke iu de ajna mondoparto povas sidi trankvile senmove dum tiu muziko aŭdiĝas, ĉar ĝi tiom plenas je energio kaj ĝojo, ke ĉiuj devas danci aŭ ritme kunfrapi la manojn aŭ kunkanti la refrenon.

La unusola plendo kiun mi devas levi estas ke oni aŭdas instrumenton tro modernan: frapas miajn orelojn la basgitaro, kiu simple ne kongruas kun la ĝenerale senelektra etoso. Feliĉe dum aŭskulto oni povas simple turni la taŭgan butonon kaj malpliaŭdigi la basajn frekvencojn.

La tekstoj de ĉiuj kantoj aperas en la akompana broŝuro, kaj en Esperanto kaj en la originala lingvo. Tio helpas tiujn kiujn interesas latinidaj lingvoj.

Ĉiuj kiuj ĝuis la unuan KD-on de tiu ĉi grupo, certe ĝuos ankaŭ tiun ĉi. Oni povas aŭdi kelkajn pecetojn de la unua disko ĉe la TTT-ejo de la grupo: www.geocities.com/kajtielplu.

Miko Sloper

Loke — Fake — Persone

JAPANIO: 250 paperlanternoj kaj mil papergruoj atingis Hiroŝimon kiel donaco de armenaj infanoj. La 6-an de aŭgusto, 60 jarojn post la eksplodo de la unua atombombo en Hiroŝimo, cento da infanoj kun siaj gepatroj partoprenis ceremonion de flosado de paperlanternoj sur la rivero Motoyasugawa, apud la atombombita domo en la Paca parko. La organizantoj de la evento kunlaboris kun ambaŭlandaj esperantistoj kaj prezentadis la rolon de Esperanto en la internacia paca komunumo. Loka ĵurnalo prezentis la eventon kaj la kordeziron de la infanoj de la Armenia Nacia Belarta Centro. Japanaj esperantistoj uzis Esperanton kiel pontolingvon por interŝanĝi mesaĝojn kun la tuta mondo. Al la ceremonio en la Paca parko venis koreaj, uzbekaj kaj japanaj esperantistoj. Sur la suba foto: Infanoj kun paperlanternoj en la parko, la plej alta estas Anatoli Ionesov, direktoro de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Uzbekio.

BIBLIOTEKOJ: La biblioteko de la familio Blanke eniros la ŝtatan arkivon de Germanio. La 11-an de aŭgusto 2005 Wera kaj Detlev Blanke en Berlin subskribis kontrakton kun la direktorino de la Fondaĵo Arkivo de Partioj kaj Amasorganizaĵoj de GDR en la Federacia Arkivo (SAPMO), laŭ kiu ilia ampleksa interlingvistika biblioteko kaj arkivo en la estonteco trovos konvenan lokon. Post la forpaso de la posedantoj, resp. laŭ antaŭe fiksenda dato, la valora scienca kolekto fariĝos oficiala parto de la germana federacia arkivo kaj malferma al la science interesita publiko. En la ŝtata arkivo de SAPMO jam troviĝas la persona postlasaĵo de la unua prezidanto de GDREA (Rudi Graetz, prezidanto de 1965-1977), la kompletaj aktoj de la oficejo de GDREA kaj de ties biblioteko kun pli ol 2000 volumoj. Pri la biblioteko de GDREA jam eblas detale informiĝi rete: http://www.bundesarchiv.de/findbuecher/sapmo/besperanto/index.htm.

HISPANIO: Dum la 64-a kongreso de Hispana Esperanto-Federacio, okazinta julie en la belega kaj historia urbo Alcalá de Henares, la naskiĝloko de la verkisto Miguel de Cervantes, estis elektita nova HEF-Estraro. La ĉeftemo de la kongreso estis Donkiĥoto, ĉar oni festis la 400-an datrevenon de la eldono de tiu mondfama verko, kies tradukinto al Esperanto, Fernando de Diego, forpasis kelkajn tagojn antaŭ la kongreso.

Sur la supra foto estas, antaŭ la naskiĝdomo de Cervantes, la nova prezidanto Augusto Casquero de la Cruz (dekstre), kaj la ĉefredaktoro de Boletín, la oficiala bulteno de HEF, Manuel Pancorbo.

TEJO-ESTRARO: Dum la 61-a IJK en Zakopane la komitato de TEJO elektis novan TEJO-Estraron por la venonta periodo (2005-2007). La nova prezidanto fariĝis Heming Welde Thorbjørnsen, 25-jara kuiristo el Norvegio. La ceteraj estraranoj estas Valentina Sidorova (ĝenerala sekretario), Katja Ignatieva (kasisto). François Hounsounou (Landa Agado kaj Afrika Agado), Chuck Smith (informado), Haris Subašić (eksteraj rilatoj) kaj David-Emil Wickström (kongresoj kaj aktivula trejnado).

BURUNDO: La 6-an de septembro finiĝis en Buĵumburo, la ĉefurbo de Burundo, centra Afriko, Esperanto-seminario, aranĝita helpe de subvencio de UEA. Kadre de la seminario la Cseh-metoda instruistino Tereza Kapista el Beogrado gvidis dum unu monato rektmetodajn dunivelajn kursojn de Esperanto (ŝia raporto aperos venontnumere). Dum la seminario fondiĝis la unua oficiale registrita nacia asocio de burundaj esperantistoj, Association Nationale d’ Espéranto au Burundi (koresponda adreso: B.P. 170 Rumonge - Burundi). Bonvenaj estas gratuloj kaj bildkartoj!

SOCI-SCIENCISTOJ: La 28-an de julio, dum la Vilna UK, fondiĝis Soci-scienca Esperanto-Grupo, kiu celas kunligi esperantistajn sociologojn, politologojn kaj aliajn soci-sciencistojn. La kunsidon prezidis Valentin Seguru (FD de UEA en Moskvo), kiu estis elektita la kunordiganto, kune kun Jukka Pietiläinen. La kunsidon partoprenis proksimume 25 kongresanoj.

Internacia Kongresa Universitato 2006

Dum la 91-a UK en Florenco okazos la 59-a sesio de la IKU, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

UEA nun invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, rete: k...@math.uu.se, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2006-01-31.

Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de la IKU.

Propono enhavu (1) mallongan resumon de la prelego en Esperanto, (2) mallongan resumon en la itala, angla, franca aŭ germana (laŭ propra elekto), (3) koncizan biografieton kun persona bibliografio kaj (4) foton taŭgan por publikigo.

Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo. La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la decido de la estraro de UEA plej laste 2006-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston al la estraro plej laste 2006-05-31. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU-regularo, rete trovebla ĉe http://uea.org/dokumentoj/ikuregularo.html.

Tra la mondo

Instruista seminario en Britio

Paralele kun la ĉi-jara somera festivalo en Barlastono, Britio, deko da Esperanto-instruistoj partoprenis edukan seminarion. Lanĉita estas nova kaj ambicia projekto, financata de Esperanto-Asocio de Britio, por enkonduki la internacian lingvon en elektitajn unuagradajn lernejojn.

Seminarianoj diskutis i.a. lernmaterialojn, publicon, rilatojn kun lernejestroj kaj edukaj instancoj, kaj trejnadon de novaj Esperanto-instruistoj. Oni celas dum la aŭtuno fari unuajn kontaktojn kun lernejoj. Gvidas la projekton — angle Springboard to languages (Lingvo-lanĉejo) — la konata instruistino Angela Tellier, kunaŭtoro de la sukcesa kaj multuzata Urso-kurso.

Gastprelegis dum la somera festivalo — la 45-a en Barlastono — la iama UEA-bibliotekisto Ziko Sikosek. Li gvidis i.a. esplorojn pri historiaj temoj: festivalanoj laboris en la barlastona Biblioteko Butler kaj, fine de la festivalo, prezentis prelegetojn pri ekz. Lapenna, Esperanto-mono kaj la loka Esperanto-historio.

PPG

[FORIGITA!: bildo]

Diskutas ambician projekton por enkonduki Esperanton en britajn lernejojn Jan Swynnoe, Annice Page, Jack Warren kaj Ziko Sikosek, gastpreleganto ĉe la ĉi-somera festivalo en Barlastono.

[FORIGITA!: bildo]

Jan Swynnoe kaj Elizabeth Stanley, esperas akceptigi Esperanton en unuagradaj lernejoj en siaj regionoj kadre de nove lanĉita projekto aŭspiciata de Esperanto-Asocio de Britio.

[FORIGITA!: bildo]

David Kelso kaj Stephen Thompson estis inter la partoprenantoj en instruista seminario aranĝita de Esperanto-Asocio de Britio en Barlastono, la sidejo de la asocio.

En Helsinko mezaĝuloj dancis kun junuloj

Plene pravis la organizantoj de Kultura Esperanto-Festivalo 2005, okazinta en Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando, de la 16-a ĝis la 23-a de julio, do dum plena semajno. Kial? Ĉar ili skribis en la informilo, kiu varbis min al ĉi tiu evento: “Vi amare pentos, se ĉion ĉi vi maltrafos!”

Temis pri vere altnivela kaj kulture plensatiga internacia evento, kiu konsistis el eroj priliteraturaj, varimuzikaj, distraj, filmaj, teatraj, komiksaj kaj tiel plu.

La unua KEF okazis en 1986 en Svedio. La lasta okazis en 2000, ankaŭ en Helsinko. Partoprenis ĝin multe pli ol 100 diversaj personoj, kio estas la nombro de la nuna membraro. Tio ne estas mirinda se ni memoras, ke en 2000 la UK kaj IJK okazis ekster Eŭropo (Tel-Avivo, Hongkongo), dum ĉi-jare ambaŭ “konkurencaj” internaciaj eventoj okazis sufiĉe proksime: en Vilno kaj Zakopane.

“Enkonduke” al la UK mi iris do al KEF kaj ege surpriziĝis pro ĝia tre varia kaj sukcesa enhavo. Mi konfesas ke ĝis tiam mi ne sciis kiom riĉa estas la Esperanta kulturo. Dum la festivalo ni havis la okazon renkontiĝi kun verkistoj, muzikistoj, aktoroj kaj aliaj kontribuantoj. Ni partoprenis varian gamon da okazaĵoj, kies plimulton mi deziras mencii: Okazis 23 (!) sesioj de Ateliero pri Literaturo, gvidite de tri elstaraj verkistoj: Jorge Camacho (Hispanio), Probal Daŝgupta (Barato) kaj Sten Johansson (Svedio). La trio prezentis verkojn de niaj famaj verkistoj, parolis pri poemverkado, prozverkado, recenzado ktp kaj ne sukcesis enuigi min eĉ por kelkaj minutoj! “Kiom vasta estas nia literaturo”, mi pensis aŭskultante ilin. Okazis ne malmultaj muzikaj prezentadoj, dumtage kaj nokte. La noktaj okazis en apuda noktoklubo. (Ĉu temis vere pri nokto? Ja la finna suno subiris en julio nur ĉirkaŭ noktomezo…). Jen listo de la muzikantoj: La jam famiĝinta finna rokbando Dolchamar, la bando de Kim Henriksen el Danio Esperanto Desperado, la franca bando de JoMo kaj la Liberecanoj, la sveda familia kantotrupo Ĵomart, Nataŝa kaj Karina, la solkantistoj Alejandro Cossavella el Argentino, Flávio Fonseca el Brazilo, Martin Wiese el Svedio kaj aliaj. Estis do varieco de stiloj kaj repertuaroj. Mi miris ke eĉ mi, “malnovmoda” mezaĝulo, dance saltetis ĝojfervore dum iliaj prezentadoj.

Okazis tre interesa prezentado per finnaj etnaj muzikiloj, kanteloj, far Timo Väänänen kaj teatra prezentado de la Teatra Trupo Tuluza el Francio: la komedio “Familia Etoso”. Min persone plej emociis la juna finna operkantistino Liisa Viinanen. Ŝi prezentis opervesperon en Esperanto kaj kantis mem ĉiujn voĉojn de baso ĝis soprano, ĉiurole. Liisa mem verkis la ligotekstojn kaj elmontris mirindajn aktorajn kapablojn. Mi rekomendas ŝin al la organizantoj de la venontaj UK-oj! Tre impresis min la prezentado de la multaj KD-oj kiuj vendiĝas en nia merkato. Mi dubas ĉu la plimulto de la legantoj estas konscia pri tio. En la retpaĝaro www.musicexpress.com.br aperas kolekto de 292 artistoj kun 1897 muzikaĵoj en MP3-formato kaj 491 albumoj. Kaj la afero senĉese kreskas! Mi ne menciis ĉiujn programerojn kaj kontribuintojn, ĉar ili estis vere multaj. La etoso estis bonega, intima. Multaj ĉeestantoj loĝis surloke, en amasloĝejo. La organizado estis preskaŭ senriproĉa, dank’ al la ĉefmotoro Riitta Hämäläinen kaj ŝiaj kunlaborantoj. Finnaj esperantistoj scias kiel organizi eventojn. Tio estas fakto!

Mi esperas ke la venonta KEF okazos en 2007, precipe por tiuj “verdaj” kulturŝatantoj el Eŭropo, por kiuj vojaĝo al UK en Japanio kaj IJK en Koreio estos neebla.

Josef Ŝemer

[FORIGITA!: bildo]

karaokeo kun Ĵomart kaj Nataŝa. Foto: Amri Wandel (meze).

Du novaĵoj el Ĉinio

De la 8-a ĝis la 11-a de septembro 2005 okazis en Quanzhou, Fujian-provinco, la 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Partoprenis ĝin pli ol 230 esperantistoj el 23 urboj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, kaj alilandaj samideanoj laborantaj en Ĉinio. La kongresa temo estis “Esperanto kaj konstruo de harmonia socio”.

Dum la kongreso la ĉeestantoj aŭskultis kaj diskutis la laborraporton de ĈEL de 2003 ĝis 2005, reviziis kaj aprobis novan statuton, elektis novan komitaton kaj novan estraron. Ĝia prezidanto nun estas s-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj.

La kongresanoj retrorigardis la laborojn en la pasintaj du jaroj, precipe la preparajn laborojn por la 89-a UK, taksis la aktivajn rolojn luditajn de E-organizaĵoj kaj individuoj en internaciaj interŝanĝoj en la antaŭenpuŝo de la loka ekonomio, disvolviĝo de la socio kaj aliaj kampoj kaj diskutis pri ebla kontribuo al starigo de harmonia socio pere de Esperanto. Samtempe oni prezentis konsilojn por solvi la problemojn kaj defiojn frontatajn de la Ĉina E-movado en ĝia disvolviĝo kaj esprimis la komunan volon.

Matene la 28-an de aŭgusto, memore al la 18-a datreveno de la fondiĝo de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, okazis sur kultura placo de Zaozhuang de Shangdong-provinco en Ĉinio inaŭguro de statuo de Zamenhof. La inaŭguron ĉeestis reprezentantoj de Ĉina Esperanto-Ligo, la redakcio de El Popola Ĉinio, la E-sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj esperantistoj el aliaj lokoj.

La inaŭguron prezidis s-ro Gao Chengxian, vicprezidanto de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Li retrorigardis ls laboron de la asocio en la pasintaj 18 jaroj kaj prezentis ĝian rolon en la E-movado, lokaj ekonomia konstruado kaj kultura interŝanĝo. S-ro Yu Tao, estrarano de UEA kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, en sia parolado alte taksis la laboron de la asocio kaj laŭdis, ke la starigo de la statuo en publika loko helpos ls diskonigon de Esperanto.

Forpasoj

Willi Brandenburg (1922-2005) forpasis la 3-an de aŭgusto en Telgte, Germanio. Kun sia edzino Margret li dum jardekoj motoris la movadon en Münster kaj edukis tri denaskulojn, prizorgante ankaŭ la Gepatran Rondon. Li estis longe vicprezidanto de E-Societo Monastera kaj riĉigis ĝian vivon per sennombraj prelegoj. Fervoja inĝeniero, li organizis grupon ankaŭ inter fervojistoj kaj estis fakdelegito de UEA pri konstruado kaj arkitekturo de fervojoj.

Aldo Formaggio (1920-2005), delegito kaj iama fakdelegito pri fervojoj, mortis la 26-an de aprilo en Chiavari, Italio. Li estis esperantisto de kvin jardekoj, konata kaj amata de multaj.

Adamo Goralski (1912-2005), kemia inĝeniero kaj entreprenisto, Honora Membro de UEA ekde 1995, forpasis post longa malsano la 11-an de junio en Poznano, Pollando. Li estis ekster Pollando ĉe la eksplodo de la Dua mondmilito kaj decidis resti en Venezuelo, kies civitano li fariĝis. Konante jam ses lingvojn, li en 1975 esperantistiĝis kun sia edzino Kristina Krause, pentristino, al kiu li atribuis “almenaŭ duonon” de siaj movadaj meritoj, ĉar “mi ne ekzistus en la E-movado sen ŝi, same kiel la lingvo de Zamenhof eble ne ekzistus sen Klara Zilbernik kaj ŝia patro”. En 1977 li trapasis E-ekzamenon en Poznano, sed li vere ekaktivis post konatiĝo kun prof. J. Régulo Perez kaj partopreno en ties dujara universitata kurso en La Laguna. Régulo “lanĉis” Goralski en la mondan movadon dum la 67-a UK en Antverpeno (1982), kie ges-roj Goralski faris kontrakton kun UEA pri la starigo de Fondaĵo Antoni Grabowski, fariĝonta grava mecenato de la Esperanta kultura vivo. Ges-roj Goralski donacis la bazan kapitalon de tiu Fondaĵo kaj poste daŭre zorgis, ke ĝi kresku. Goralski ankaŭ aĉetis ĉambronomon en la domo de Institucio Hodler en Antverpeno, helpis la eldonon de “Rumana antologio” (1990), financis konkurson por E-dramo, subtenis la blindulan E-agadon, la infanajn kongresetojn, projekton pri televida E-kurso k.a. valorajn iniciatojn de la movado. Li helpis realigi la skulptaĵon “La Espero” de Jesper Neergaard, kiun laŭ iniciato de Ivo Lapenna oni inaŭguris en la aŭstria Graz en la Jubilea Jaro 1987. Dum 12 jaroj li redaktis kaj mem surbendigis voĉgazetojn kaj dissendis ilin al blindaj gesamideanoj.

Kurt Meyer (1930-2005) mortis la 19-an de majo en Bremen, Germanio. Li membris en UEA ekde 1952 kaj estis fakdelegito pri konstru-inĝenierado.

José Pedro Milagres (1921-2005), emerita militisto, longtempa delegito kaj fakdelegito pri turismo forpasis la 21-an de aŭgusto en São Gonçalo (RJ), Brazilo.

Donald Pescod (1921-2005), iama fakdelegito pri kvakerismo, mortis la 4-an de julio en Melburno.

Piera Federici Raffo (1929-2005) forpasis la 28-an de februaro en Chiavari, Italio. Instruisto, ŝi aktive partoprenis en la kvinlanda pedagogia eksperimento de ILEI (1971-74).

Takeuti Yosikazu (1931-2005) forpasis post suferiga malsano la 29-an de aŭgusto en Takatuki, Japanio. Li konatiĝis kun Esperanto en 1946 kaj ekde 1958 aktivis en la regiona organizaĵo Kansaja Ligo de E-Grupoj (KLEG), i.a. kiel prezidanto de ĝia komitato kaj redaktoro de ĝia organo. Li flegis la lokan grupon de Takatuki dum kvardeko da jaroj kaj organizis kaj gvidis kursojn. En 1965 li estis prezidanto de LKK de la 21-a Internacia Junulara Kongreso en Ootu. Samjare li aliĝis al UEA kaj ekde 1976 funkciis kiel delegito. Precipe kara al Takeuti estis la progresigo de Esperanto en Azio. Li estis la inciatinto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, kiun UEA starigis en 1984 kaj kies unua prezidanto Takeuti fariĝis. En tiu funkcio li mentoris la 1-an Azian Kongreson de Esperanto en Ŝanhajo en 1996 kaj la 2-an en Hanojo en 1999. Ekde 1993 li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto. Komitatano de UEA li estis 1992-2004. Ekde 2002 li gvidis la Elektan Komisionon de UEA, sed pro malsano li devis cedi la taskon post iom pli ol unu jaro.

UEA jam en aŭgusto pli granda ol en 2004

Ok monatoj sufiĉis al UEA por superi la pasintjaran nombron de individuaj membroj. Fine de aŭgusto 2005 estis jam registritaj 5 858 membroj, t.e. je du membroj pli multe ol en la tuta antaŭa jaro. Kompare kun aŭgusto 2004 la kresko estas 243.

La efektiva kresko tamen estas eĉ pli granda, sed pro postkongresaj ferioj de oficistoj ankoraŭ ne estis registritaj ĉiuj membriĝoj, kiuj okazis en la ĉi-jara IJK.

La nombro de individuaj membroj kreskas por la tria sinsekva jaro. En 2003 temis ankoraŭ pri simbola kresko je unu membro, sed pasintjare la membraro pligrandiĝis jam per 142. Ĉi-jare la refortiĝo de la monda asocio estas ankoraŭ pli sentebla. Post unu-du monatoj la Centra Oficejo povos registri la 6000-an individuan membron, unuafoje post la jaro 2001.

Aparte rimarkindas, ke la nombro de junaj individuaj membroj kreskas pli rapide ol averaĝe. En 2004 TEJO nombris 436 individuajn membrojn, sed en aŭgusto ĉi-jare ĝi jam havis 457 registritajn membrojn. Kun la membriĝoj dum IJK la nombro superos 500. La plimultiĝo de la juna individua membraro per kvarono kronas la specialan atenton, kiun la antaŭa ĝenerala sekretario de TEJO, Aleks Kadar, donis al membrovarbado.