Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 11

Malferme

Mankas nuancoj

Ne malofte ni aŭdas la aserton — eĉ el buŝoj agnoskantaj al Esperanto diversajn pozitivajn trajtojn, ekde mondpaciga kapablo kaj intelekta avangardeco ĝis belsono kaj filatela utilo — ke al nia lingvo mankas nuancoj. Jen franco bedaŭras traduki joli per beleta, kaj importas linda; jen hungaro malkontentas pri la Esperanta vortordo, laŭ li tro sendisciplina, kaj enkondukas propran vort-tordon — laŭ principoj feraj kiuj ĉies kapojn rompus…

Mankas nuancoj: tiu aserto mem estas nenuancita… Jes, en Esperanto nuancoj mankas — por homoj kiuj ne sufiĉe lernis la lingvon por koni ties nuancojn, kaj por aliaj, kiuj nome de sankta simpleco rifuzas agnoski ekzistorajton al nuancoj. Por ĉi lastaj sinonimo estas sinonima al mortopeko, neologismon ili ne tuŝas sen gantoj, kaj eĉ nefundamentecon de vorto ili pardonas nur post jarcento da persista pluekzisto.

Se preni ekzemple vorton kiel stalono, mi konfesu ke ĝi ne estas mia amata ĉevaleto (nur Esperanta bredisto riproĉu min pro tio), sed stalono tamen prancas uzopreta en PIV. Supozeble malpli da parolantoj (re)konas ĝin ol virĉevalon, sed iugrade ĝi estas parto de la lingvo. Ekzisto en lingvo ne estas binare unu-aŭ-nula, sed afero de grado. (Gradoj de ekzisto: de kie venas tio en la kapon?)

(Cetere, neologismaj paroj kiel maldika-magra kaj maljuna-olda montras interesan paralelon kun la “duobla karaktero” de la angla, eco kiun ŝajne neniu kritikas; male, multaj apologiantoj de la angla — se mia memoro ne trompas, ankaŭ la sufiĉe sobra David Crystal — mencias kiel argumenton por, aŭ eĉ kialon de, ties disvastiĝo: nome ke ĝi ofte havas sinonimojn kaj anglosaksan kaj latinidan por tre simila signifo: start kaj commence, end kaj finish.)

Sed nuancoj mankas ne nur je la nivelo de vortoj kaj frazoj, ja ankaŭ ĉe pensoj… Ni vidu kelkajn ekzemplojn — iom mikspote, sed ne sennuance.

Dum dek jaroj da profesia esperantisteco mi estis ofte surprizata, malgraŭ progresanta kaliĝo de la haŭto, pro tio kiel abrupte kaj sendube niaj samlingvanoj kapablas aserti ĝuste ion aŭ agi ĝuste iel. (Kaj, sendube, mi mem havis sennombrajn okazojn kutimiĝi al sennuanceca pensado…). Ĉiu deka kontribuo sendita al la revuo sub mia redakto menciis ke la priskribata evento okazas la unuan fojon en la mondo aŭ en Esperantujo (sinonimoj en kelkies kapoj), aŭ ke ĝi estas la plej granda, la plej ia kaj tia… sed la informanto neniel kontrolis sian aserton, lasante tiun penan zorgon al la redaktoro. Mankis nuanco.

En nia informada laboro, malgraŭ enormaj streboj al profesiigo metoda kaj senmitigo enhava (ne eblas sufiĉe laŭdi la libron Esperanto sen mitoj de Ziko M. Sikosek), persistas agacaj simpligoj. Ni revuu kelkajn ĉi-sekve.

Ofte oni tamburas pri la 16 reguloj kvazaŭ ĉefe gravus ilia malmulteco kaj logiko: ecoj kiuj povas konkludigi ankaŭ ke Esperanto estas lingvo skeleta kaj baza. Plej ofte maltrafiĝas pozitiva mencieblaĵo: ke Zamenhof ne antaŭdifinis pli da reguloj, tio helpis la senkatenan disvolviĝon de la lingvo Esperanto. Ekde la plej eka komenco, ĝi estis kodo kun libera aliro, daŭre kunformata de siaj uzantoj. Tio pli relativigas ĝian artefaritecon. Esperanto, lingvo libera: ĉu jen slogano kiu pli uziĝu?

Ankaŭ rilate fonetikon mi parolus, eble eĉ en informado, pri libereco de Esperanto: dum la kutime lernataj fremdaj lingvoj (ĉar instruataj en sia norma formo brite angla, altgermana, toskanida, itala ktp) havas pli striktan prononc-normon, en Esperanto sufiĉas ke ĉiuj fonemoj estu iel distingataj (do, ekz. s disde z, ja malfacile por finno, r disde l, ja malfacile por japano, a disde o, ja malfacile en iuj son-kuntekstoj por ruso), sed ne tro gravas ĉu oni realigas, ekzemple, germanecan aŭ francecan aŭ hispanecan r. (Jen tereno kie rajtas manki nuancoj — nun venus ridetosigno, se mi retmesaĝon skribus.) La nombro de niaj gazetoj estas eble la sola ciferebla fakto kiun la Esperanta informado regule subtaksas. Se iu havus la tempon trafosi, laŭ sliparo uzata en la Centra Oficejo, kiom da Esperantaj periodaĵoj la CO ricevas, tiu venus al surprize alta nombro. Laŭ takso plej kruda kaj minimuma, certe temas pri 250 malsamaj titoloj. Periodaĵoj, bibliografia organo de Rondo Takács, inventaris antaŭ kelkaj jaroj 8735 periodaĵojn iam ajn aperintajn. Oni ja rajtas supozi ke daŭre vivas pli ol nur 2-3% el tiuj.

Pri la fama temo lingvaj kostoj en la Eŭropa Unio, temo facile svingata en la nuna (kaj eterna) debato Ĉu Esperanton al Eŭropo: se oni volas paroli pri ĝi, oni ne troigu, sed ja konu la ciferojn pli facile koneblajn nuntempe ol antaŭe. Ofte oni ne (kon)scias pri la du ebloj difini la dimension de tiuj kostoj, depende ĉu oni komparas ilin al la tuta buĝeto de EU aŭ “nur” al ties administraj kostoj. Laŭ komuniko de la Komisiono el januaro 2005, la kosto de tradukado ĉe ĉiuj EU-institucioj kune estas taksata je 807 milionoj da eŭroj: “nur” po 1,78 eŭroj por ĉiu unia civitano. Kvankam tio pli ol miloble superas la jaran elspezaron ĉe UEA, ĝi egalas al “nur” 0,8 procentoj de la tuta EU-buĝeto resp. al 13 procentoj de la administraj kostoj.

Zamenhof, kies kulto dum jardekoj atingis sektecan gradon, hodiaŭ estas eble eĉ tro prisilentata en nia informado, kvankam estas multaj konvenaj manieroj lin priparoli (kiel rekomendas ankaŭ Sikosek). Iujn homojn ĉe Esperanto ja allogas ĝuste tiu historio, eĉ en mitigita formo, pri modesta juda kuracisto kaj simile. Ekzemple Umberto Eco diris: Mi iĝis kaptita legante la biografion de Zamenhof pli ol legante la gramatikon de Migliorini. Kio signifas: eble indus pli bone konigi ĝin… Kial neniam troviĝis (…) filmo pri tiu persono? La romaneca biografio de Centassi/Masson relative sukcese vendiĝis en la franca merkato, tiom ke eblis reeldono. Laŭ sia diro al mi en oktobro 1997, René Centassi, eksa ĉefredaktoro ĉe la novaĵagentejo AFP, intencis lobii ĉe amikoj-filmistoj por fari filmon pri Zamenhof antaŭ la Montpeliera UK la postan someron. Bedaŭrinde, Centassi mortis en januaro 1998.

Sed, forlasante la kampon de informado, ni konstatu ke nuancoj eĉ pli mankas ĉe ni rilate ion esencan por nia pluvivo kiel komunumo: nuancoj mankas al niaj movadaj memdifino kaj strategio. Se la esperantistaro plejparte sentas sin movado kaj volas esti rigardata kiel tia — pri kio mi ne dubas —, tiam ne sufiĉas ke ĝi kun memkontenta rideto rigardu kiel “floras ĉiuj floroj” verda-fone buntaj. Sen idea akvumo tiuj floroj ja velkos.

La lasta jardeko vidis kelkajn strebojn al nuancoriĉa precizeco ĉi-kampe. Je unu ekstremo, ni menciu la protokolisman fantasmaron al kiu evoluis raŭmismo: estas io fascina en la notaria detalemo kun kiu oni konstruas Civiton, por kiu “makrosocia agnosko” rolas la finan venkon. Nuancoj ne mankas ĉi tie, sed la desegnon mem ni ne ŝatas.

Alia ekzemplo, pli kuraĝiga sed rande de eksdatiĝo, estas la Manifesto de Prago el 1996. Kiel ni scias, tiu ĉi deklaro (el la plumo de Mark Fettes) klopodas difini, sufiĉe sukcese, kion Esperanto povas alporti en sep kampoj ĉi-epoke sufiĉe vaste rekonataj kiel valoroj, ekde demokratio ĝis homa emancipiĝo. Tiu ĉi manifesto naskiĝis unua-impulse pro informada neceso, sed ni diru ke ĝi verŝajne respondis al bezono pli profunda meze/fine de la 90-aj jaroj — ĉarnira epoko, kiam la angla progresis per gigantaj paŝoj, kiam la inter-individua komunikado almenaŭ potenciale revoluciiĝis pro komputilaj retoj, kiam UEA-estrarano Hans Bakker povis publikigi defetisman artikolon pro kiu Lapenna eksigus lin stante pede*, kaj kiam daŭre senteblis embaraso kaj malcerteco en la esperantistaro pri la grandaj celoj… en epoko tia, la Praga deklaro aperis solidiga kaj kuraĝiga. Iom cinike eblus diri ke pli gravis ĝia ekzisto ol ĝia enhavo.

* dum la piedo staras, do tuj

Nun, jardekon pli malfrue, necesus tamen pli ĝisdata memdifino movada. Jen temo kiu superas la kadrojn de ĉi eseeto, kiu finiĝu flugile, per facila rimo:

Kie mankas nuancoj, mankos ankaŭ ŝancoj.

István Ertl

Cent jaroj da Universalaj Kongresoj

De Aloísio Sartorato

“Universala Kongreso de Esperanto estas internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando, kun riĉa programo. Dum ĝi kunvenas la gvidaj organoj de UEA, fakaj kaj aliaj esperantistaj asocioj kaj organizaĵoj. Ĝi klopodas esti revuo de la plejparto de la movadaj aktivaĵoj, en ĉiuj sferoj de la vivo. Apud la laboraj partoj (ekz. ĝeneralaj kunsidoj, prelegoj pri la kongresa temo) estas ankaŭ klerigaj (Internacia Kongresa Universitato, Belartaj Konkursoj), artaj kaj distraj (teatro, balo, nacia kaj internacia vesperoj) programeroj. La Universala Kongreso celas prezenti la movadon en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj”. Laŭ Jarlibro de UEA

Kiel ĉio komenciĝis

Pri tio rakontas al ni Edmond Privat en sia verko Historio de la Lingvo Esperanto: Ĝis 1900 kaj eĉ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata escepte en Ruslando. Ĝi funkciadis antaŭ ĉio skribe. Multaj el ĝiaj plej agemaj propagandistoj aŭ talentaj verkistoj en la okcidento ne kuraĝis paroli la lingvon, ĉar ili neniam havis antaŭan okazon aŭ sperton. Renkontoj inter diversnaciaj esperantistoj estis tiel maloftaj, ke oni citis ilin en la tiamaj gazetoj kiel gravajn aferojn...

Tial la grupo en Le Hâvre invitis kelkajn eksterlandajn esperantistojn al publikaj kunsidoj en somero 1903. Iliajn paroladojn tradukis lernantoj de la kurso... La eksperimento bonege sukcesis kaj la facila parolebleco de la lingvo entuziasmigis la aŭskultintojn.

El tiu ĉi provo devenis la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Efektive la grupo en Le Hâvre rekomencis iom pli grande la samon en 1904 kaj ĝi donis ideon al la aliaj marbordaj grupoj francaj kaj anglaj organizi vere internacian feston en Esperanto. Ĝi okazis la 7-an kaj 8-an de Aŭgusto 1904 en Calais kaj Dover kun oficialaj akceptoj de urbestraroj, bankedoj, festparoloj, kantoj ktp.

La unuan fojon ducent homoj diversnaciaj — ĉefe anglaj kaj francaj — kunvenis kaj interparolis en Esperanto. La sukceso estis tiom granda kaj la entuziasmo tiel varme vekita, ke la ĉeestintoj proponis organizi veran kongreson en Aŭgusto 1905. Advokato Michaux el Boulogne sur Mer promesis aranĝi tion en sia urbo.

La antaŭmilitaj kongresoj

Do la unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en la franca urbo Boulogne-sur-mer, en aŭgusto 1905. Pri ĉi tiu historia momento de la E-movado rakontas Edmond Privat, kiu estante nur 16-jara mem ĉeestis tiun kongreson, en sia verko Vivo de Zamenhof:

Trans ĉiuj stratoj de l’ urbeto marborda balanciĝis verdaj flagoj kun la stelo de l’ espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa vesto, ĉarmaj hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj.

Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj en la mano. La teatro de l’ urbeto jam pleniĝis. Tro malgranda la ĉambrego. Milo da samideanoj premiĝis tie. De partero al balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. La plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per portreto pendigita ĉe muro de l’ sidejo...

Subite eksonis la muziko de l’ himno La Espero. Samtempe ĉiuj stariĝis... Jen sur scenejo, kun estraro de l’ kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l’ urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:

“Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas ...”

Tiel sonis, plenaj de emocio, la vortoj de Edmond Privat pri la unuaj momentoj de la Bulonja Kongreso.

La antaŭmilitaj kongresoj karakteriziĝas precipe pro tio ke la iniciatinto de la lingvo ĉeestis ilin. Per siaj paroladoj oficialaj, li prilumis la vojon sekvotan de la movado. Al la lingvo li algluis sendube la tiel nomatan internan ideon de Esperanto, donante al Esperanto ĝian ideologian fonon: justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj. Escepte de tiuj de Washington (1910) kaj San Francisco (1915), ĉiuj aliaj kongresoj okazis en la eŭropa kontinento.

En tiu periodo oni vidas la estiĝon de gravaj movadaj institucioj: Lingva Komitato, en 1906 (poste Akademio de Esperanto), la Konstanta Komitato de la Kongresoj (1906) kaj Universala Esperanto-Asocio, en 1908. Gravis kaj havis siajn efikojn sur la Movadon ankaŭ la Ido-skismo, en 1907/1908. Kaj evidente la UK havis specialan rolon en tiuj eventoj.

Unu post la alia sekvas la antaŭmilitaj UK: Boulogne-sur-mer, Francio (1905, kun 688 aliĝintoj), Genève, Svislando (1906/1200), Cambridge, Britio (1907/1317), Dresden, Germanio (1908/1500), Barcelona, Hispanio (1909/1500), Washington, Usono (1910/357), Antwerpen, Belgio (1911/1800), Kraków, Pollando (1912/1000), Bern, Svislando (1913/1203) kaj Paris, Francio (1914/3739), kiu ne okazis pro la eksplodo de la milito. Dum la milito, en 1915, okazas en San Francisco, Usono, la 11-a UK, al kiu aliĝis nur 163 homoj.

La intermilitaj kongresoj

Zamenhof mortis en 1917. La milito malorganizis la movadon. Estis necese rekonstrui ĉion. Do nova defio por la tiama movado estis: postvivi la iniciatinton de la internacia lingvo. La unua postmilita kongreso estis kunvokita al Den Haag, Nederlando, en 1920, sed allogis nur 408 partoprenantojn. Sed al la sekva, en Praha, Ĉeĥoslovakio, jam aliĝis 2561 personoj. Tamen estis epoko de politika radikalismo kaj en tiu kongreso fondiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), per kio rompiĝis la rilatoj inter la laborista kaj neŭtrala E-movadoj. De tiam la SAT-Kongresoj fariĝis fortaj konkurantoj al la Universalaj Kongresoj de la neŭtrala E-movado. En 1933, laŭ la interkonsento de Kolonjo, UEA prenis sur sin la taskon organizi la universalajn kongresojn kaj tiun taskon ĝi plenumas ĝis hodiaŭ.

Ĉiuj sekvaj kongresoj ĝis la eksplodo de la dua mondmilito okazis senescepte sur la eŭropa kontinento: Helsinki, Finnlando (1922 kun 850 aliĝintoj), Nürnberg, Germanio (1923/4963 — la plej multnombra intermilita kongreso!), Wien, Aŭstrio (1924/3054), denove Genève, Svislando (1925/953), Edinburg, Britio (1926/960), Danzig (1927/905), Antwerpen, Belgio (1928/1494), Budapest, Hungario (1929/1200), Oxford, Britio (1930/1211), Kraków, Pollando (1931/900), Paris, Francio (1932/1650). En 1933, en plena komenco de la nazia reĝimo, okazas en Köln, Germanio, la 25-a UK, kun 950 aliĝintoj. Sekvas Stockholm, Svedio (1934/2042), Roma, Italio (1935/1442), denove Wien, Aŭstrio (1936/854). La 50-jariĝo de Esperanto, en 1937, estas festata en Warszawa (Varsovio), Pollando, per la okazigo de la 29-a UK, kun 1120 aliĝintoj. Sekvas London, Britio (1938/1602) kaj denove Bern, Svislando (1939/765), la lasta UK de la intermilita periodo.

Postmilitaj Kongresoj

Evidente ke, pro la Dua Mondmilito, ne okazis UK inter 1940 kaj 1946. La postmilitajn kongresojn oni povas dividi en du periodojn. La unua iras de 1947 ĝis 1990, okaze de la falo de la Berlina Muro kaj la dua post tiu dato ĝis la hodiaŭaj tagoj. Tamen ni povas subdividi la unuan periodon en du fazojn. Dum la tuta unua fazo, de 1947 ĝis 1974, estas la tempo de la regado de Ivo Lapenna. La fazo inter 1974 kaj 1990 estas la post-Lapenna fazo.

La postmilita UEA ĝis 1974 estis sub la influo de Ivo Lapenna, unue kiel ĝenerala sekretario kaj poste kiel prezidanto. Kiel moderniganto de la E-movado, Lapenna forte influis la tutan movadon kaj kompreneble ankaŭ la kongresojn. Por doni al ili pli profesiecan aspekton estis kreita en 1947 la posteno de Konstanta Kongresa Sekretario. Grava ero estis la enkonduko en 1948 de la Internacia Somera Universitato (poste Internacia Kongresa Universitato), kun aro da prelegoj de gravaj profesoroj. En 1950, laŭ propono de Reto Rossetti, estis enkondukitaj la Belartaj Konkursoj de UEA, kun pluraj branĉoj, kies rezultoj estis de tiam anoncitaj dum la UK. En tiu sama jaro estis proponita la Oratora Konkurso, okazanta ĉiam dum la UK. En 1954, akceptiĝis nova Kongresa Regularo, multe pli detala precipe rilate al organizaj demandoj, la prezidantaro de la kongreso, la oficialaj aranĝoj, la roloj de la Estraro, Loka Kongresa Komitato kaj Konstanta Kongresa Sekretario. Antaŭ ĉio Lapenna per sia celtrafa laboro levis la eksteran prestiĝon de la UK-oj. Jaron post jaro ili fariĝis ĉiam pli atentataj de la vasta publiko, de la aŭtoritatoj kaj kulturaj instancoj kiel rimarkinde gravaj eventoj. Menciindas la okazigo ekde 1961, kadre de la UK, de Internaciaj Artaj Festivaloj, impona kultura evento kaj samtempe manifestacio pri la atingoj de la Internacia Lingvo sur la arta kampo. La programoj ĝenerale konsistis el teatraj prezentadoj, kantoj, dancoj, poezideklamado, ekspozicioj, filmoj kaj prelegoj pri artaj temoj.

Laŭvice sekvis la jenaj kongresoj: Bern, Svisio (1947/1370), kie okazas la kunfandiĝo de IEL kaj UEA, sub la nomo UEA; Malmö, Svedio (1948/1761); Bournemouth, Britio (1950/1534); Paris, Francio (1950/2325); München, Germanio (1951/2040); Oslo, Norvegio (1952/1614); Zagreb, Jugoslavio (1953/1760) — la unua UK en unu el la tiel nomitaj socialismaj landoj; Haarlem, Nederlando (1954/2353); Bologna, Italio (1955/1687); København, Danio (1956/2200); Marseille, Francio (1957/1468); Mainz, Germanio (1958/2021); Warszawa, Pollando (1959/3256) — la dua en socialisma lando, feste al la naskiĝa centjariĝo de Zamenhof; Bruxelles/Brussel, Belgio (1960/1930); Harrogate, Britio (1961/1646); København, Danio (1962/1550); Sofia, Bulgario (1963/3472); Den Haag, Nederlando (1964/2512); Tôkyô, Japanio (1965/1710) — la unua sur la azia kontinento; Budapest, Hungario (1966/3975); (Tel Aviv)/Rotterdam, Nederlando (1967/1265) — unue invitita al Israelo, sed pro la eksplodo de la milito inter tiu kaj la arabaj landoj lastmomente translokita al Rotterdam; Madrid, Hispanio (1968/1769); Helsinki, Finnlando (1969/1857); Wien, Aŭstrio (1970/1987) — kun la ĉeesto de la prezidento de la respubliko, Franz Jonas, mem esperantisto; London, Britio (1971/2071); Portland, Usono (1972/923) — la tria en Usono; Beograd, Jugoslavio (1973/1638) kaj Hamburg, Germanio (1974/1651). Tie okazis grava movada krizo, kiam Lapenna retiriĝis el UEA, denuncante komunistan komploton kun la celo akapari UEA.

La dua fazo de tiu unua periodo postmilita iras de 1975 ĝis 1990. Malgraŭ la denuncoj de Lapenna, UEA konserviĝas neŭtrala laŭ politika vidpunkto kaj la ceteraj estraroj tenas la UK-ojn en alta nivelo. La kongresoj okazas kaj en kapitalismaj kaj en komunismaj landoj. Unuafoje okazas UK en la suda hemisfero (Brasília, Brazilo) kaj en Beijing, Ĉinio. La UK survojas al malpli eŭrocentrisma tendenco.

En tiu dua fazo de la postmilita periodo, laŭvice okazas la jenaj kongresoj: København, Danio (1975/1227); Athina, Greklando (1976/1266); Reykjavík, Islando (1977/1199); Varna, Bulgario (1978/4414); Luzern, Svislando (1979/1630); Stockholm, Svedio (1980/1807); Brasília, Brazilo (1981/1749) — la unua en Brazilo, Sudameriko kaj suda hemisfero; Antwerpen, Belgio (1982/1899); Budapest, Hungario (1983/4834); Vancouver, Kanado (1984/802); Augsburg, Germanio (1985/2311); Beijing, Ĉinio (1986/2482) — la unua en tiu giganta azia lando; Warszawa, Pollando (1987/5946) — feste al la centjariĝo de Esperanto (la plej frekventita ĝis nun!); Rotterdam, Nederlando (1988/2321); Brighton, Britio (1989/2280) kaj La Habana, Kubo (1990/1617) — kie la ŝtatestro Fidel Castro sin deklaras “soldato de Esperanto”.

Post la falo de la Berlina muro

La okazintaĵoj de la naŭdekaj jaroj influas ankaŭ la E-movadon. La falo de la Berlina muro, kiu simbolas la pereon de la komunistaj reĝimoj en Eŭropo, la teknologia progreso, la ekesto de interreto kaj la kreskanta tutmondiĝo ŝanĝas la vojon de niaj kongresoj. UEA ne plu kongresas plejparte en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio, Mez-Oriento, Oceanio kaj Ameriko. Mankas nur Afriko por kompletigi la tutmondiĝon de la UK.

Laŭvice okazas ekde 1991 la jenaj UK-oj: Bergen, Norvegio (1991/2400); Wien, Aŭstrio (1992/3033); Valencia, Hispanio (1993/1863); Seoul, Koreio (1994/1776); Tampere, Finnlando (1995/2443); Praha, Ĉeĥio (1996/2972); Adelaide, Aŭstralio (1996/1224) — la unua sur la oceania kontinento; Montpellier, Francio (1998/3133); Berlin, Germanio (1999/2712); Tel Aviv, Israelo (2000/1212) — la unua en Mezoriento; Zagreb, Kroatio (2001/1691); Fortaleza, Brazilo (2002/1484) — la dua en Brazilo; Göteborg, Svedio (2003/1792); Beijing, Ĉinio (2004/2031) — la dua en tiuj aziaj urbo kaj lando; Vilnius, Litovio (2005/2344). Sekvos Firenze, Italio (en 2006), Jokohama, Japanio (en 2007) kaj probable Rotterdam, Nederlando (en 2008, feste al la naskiĝa centjariĝo de UEA!).

Konkludo

Ekde la historia kongreso de Boulogne-sur-Mer, en 1905, modesta sed elokventa, ĝis la nuntempaj UK-oj kun plurmiloj da partoprenantoj, la UK plenumas sian taskon, t.e., fariĝi renkontiĝejo kaj samtempe forumejo pri movadaj temoj. Sed ŝvebas super ĉiuj ili la spirito kaj la etoso de la bulonja kongreso, trafe esprimitaj de Zamenhof dum la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo: Vi memoras kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo sur Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj la plej entuziasman memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas “la neforgesebla kongreso”. Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen neniu nin entuziasmigas. Ne, vi ĉiuj sentis tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la esperantismo, kiun ni ĉiuj sentas en la koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de la ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj, estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed ni sentis, ke ni estis atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj muroj; ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.

Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi, estas esperantisto, kaj ĉiu esperantisto havas plenan rajton, vidi en Esperanto nur lingvon, simplan, malvarman internacian kompreniĝilon, similan al la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj esperantistoj kredeble ne venos al niaj kongresoj aŭ venos al ili nur por celoj esploraj aŭ praktikaj aŭ por malvarma diskutado pri demandoj pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana. Sed tiuj esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke nomos ilin utopiistoj kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj. Ĉiu nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco.

(Prelego en Lorena okaze de la 61-a E-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo, Brazilo, septembro 2005)

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la 2-a UK en Ĝenevo,1906

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la jubilea UK en Vilno, 2005

Esperanto-literaturo: iluzio, miraklo aŭ simpla fakto?

La titolo probable surprizas vin, ĉar por spertaj esperantistoj ĝenerale la ekzisto de la Esperanto-literaturo ne estas io, kio bezonas multan diskuton — ĝi simple estas kaj ni akceptas ĝin kaj agnoskas ĝin same preteme kiel la literaturon de aliaj lingvoj. Sed tamen, eble, la afero ne estas tiel simpla.

La agla filozofo Bertrand Russell iam diris, ke estas prudente de tempo al tempo pendigi demandosignon sur aferojn, kiujn oni akceptis senkritike kaj senplue dum longa tempo. Tiu konsilo sugestas, ke longdaŭra kono pri faktoj ne garantias plenan objektivecon. Niaj sintenoj al ĉiaj ajn fenomenoj en la mondo estas ĝenerale pli-malpli personaj, tendencaj, partiaj, relativaj, tre ofte antaŭjuĝaj, do entute plimalpli subjektivaj, malgraŭ okaza strebado al objektiveco. La Esperanto-literaturo ne povas esti escepto al tia pritrakto, kian rekomendas la menciita filozofo. Mi tial opinias, ke indas pendigi demandosignon ankaŭ sur ĝin kaj tie ĝin teni, se nur dum kelkaj minutoj, kiel instigilon al konsidero pri sintenoj al nia literaturo, subjektivaj kaj objektivaj.

Permesu, ke mi komence iom rakontu pri miaj propraj spertoj tiurilataj. Mi ekkoniĝis kun literatura teksto en Esperanto jam en lernolibro per kiu mi eklernis la lingvon aŭtodidakte dum somero inter gimnaziaj klasoj antaŭ precize 58 jaroj. Tiu lernolibro, la unua en la islanda lingvo, eldonita en 1909, estis bazita sur lernolibro de Theophile Cart: Esperanto en dek lecionoj. Ĝia lasta leciono prezentis — kvazaŭ nenio estus pli natura kaj memkomprenebla — la komencajn liniojn de la Iliado en traduko de Antoni Kofman:

Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
de herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
por rabobirdoj kaj hundoj

Mi kredas, ke mi trovis tiun tekston ne aparte malfacila, sed mi ja konsciis, ke jen temas pri alta literaturo, ke tie lingvo kaj enhavo digne kunlaboras. Mia sinteno al Esperanto jam tiam estis favore formiĝanta post entuziasma trimonata studado, mi estis ravita de ĝia sereneco, — ĝia fonetika skribmaniero, ĝia vortofara travidebleco, ĝia celado al alta idealo similas al serena ĉielo, — tiel mi pensis. Tiu raviteco estis kompreneble subjektiva kiel estas ĉiuj sentoj, sed sufiĉe firme bazita sur lingvaj faktoj por esti por mi reale aŭtentika. Tiun senton pri Esperanto kiel lingvo serena mi transportis tute senbare kaj nature en ĝian literaturan mondon, kaj ne nur en la kelklinian komencon de la Iliado en la traduko de Kofman, sed ankaŭ en la poemaran mondon de Antoni Grabowski, El Parnaso de Popoloj, kiun libron pro eksterordinara bonŝanco mi ekhavis en tiu sama somero. Kaj kompreneble mi jam tiam ekprovis verki poemon en la lingvo, kiu aperis anonime en la posta jaro en la tiutempa revuo Voĉo de Islando, — mia unua verkaĵo en la internacia lingvo. Mi mencias tion por montri, kiom nature esprimopova mi tuj trovis tiun lingvon, kiun multaj opiniis kaj ankoraŭ opinias senviva artefaritaĵo, — tiun lingvon, kiun siatempe la franca edukministro Léon Bérard nomis dronigenda ĥimero kiam li prezidis gravan diskutkunvenon enkadre de la Ligo de Nacioj pri la lingvo en Ĝenevo en 1923, — tiun lingvon kiun la dana profesoro Blinkenberg en la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo 1954 deklaris eble kapabla esprimi urugvajajn menuojn, sed ne povanta servi por literaturo, nek entute por kulturaj celoj. Sed pri tiaj kaj similaj nekredeblaj stultaĵoj mi kompreneble en tiu tempo estis absolute nescia, mi estis nur 17-jara junulo, plena de sendevia entuziasmo pri la nova lingvo, kiu ravis min sente kaj intelekte. Tiel pasis tiu somero de 1947, kiu portis al mi la lingvon de Zamenhof. Kaj venis aŭtuno, kaj venis vintro, nova lernojaro.

Ho jes. Nova lernojaro de plua studado de kvin fremdaj lingvoj: la dana, angla, germana, franca kaj latina, kiel estis tiam la kutimo en la islandaj gimnazioj. Lingvoj ja tre interesis min kaj mia progreso en tiuj lingvoj certe estis kontentiga, eble tre kontentiga. Sed tio neniel estis komparebla kun mia jam akirita nivelo de kompetento pri Esperanto, kiun mi studis nur dum tri monatoj, sen instruisto, en izolo, nur per libroj. Estis nur atendeble, ke mi ne silentu pri tiu rapide lernebla lingvo kaj por kio ĝi staras: interpopola komunikado sur neŭtrala lingva fundamento. Kaj kiel estis ankaŭ atendeble en tiu bona tempo ĉe neantaŭjuĝemaj gejunuloj, miaj samklasanoj aŭskultis min scivoleme, eĉ tiom, ke ili subskribis peton al la rektoro de la gimnazio, ke li donu permeson uzi klasĉambron dufoje semajne post la regulaj lecionoj por lernado de Esperanto sub mia gvido. Tiun subskribitan peton mi portis al la rektoro kun tia memfido, kia iafoje puŝas flanken realismajn konsiderojn.

La rektoro estis erudicia homo, licenciulo de la fama universitato Sorbono pri la franca kaj latina lingvoj, homo bonvolema kaj liberala, homo kiun mi rememoras ja kun respekto. La peto mirigis lin, sed li volonte donis la permeson. Li diris al mi, ke li siatempe scivoletis pri Esperanto, sed ĝin flankenmetis konstatinte ke fonetike ĝi kontraŭas la fonologian evoluon de lingvoj, precipe kiel ĝi aperis en la franca. Li aldonis mildatone kaj patrece, sed iom emfaze, ke artefarita lingvo, ne havanta radikojn en kulturo de popolo, ne povas roli kiel aŭtentika literatura lingvo. — Sed, bonvolu, li diris, instruu kaj lernu, eble Esperanto povas tamen servi kiel ia gimnastiko por la cerbo. Tio memorigas min pri simila eldiro de la angla lingvisto Simeon Potter en lia libro Language in the Modern World, ke manipuli la regulajn afiksojn de Esperanto povus esti sana formo de mensa gimnastiko. — Jes, ion similan oni kutimis diri ankaŭ pri la latina gramatiko. Sed tiukaze, tio ne senrajtigis la literaturon.

Nu, mi ne plilongigos tiun ĉi rakonton. Tie ni staris, hazardaj reprezentantoj de du subjektivaj sintenoj al ia oscilanta mikso de koncepto kaj konkreto, al ia eksterordinara fenomeno, kiu estis aŭ altira aŭ forpuŝa depende de personaj cirkonstancoj. La sinteno de la entuziasma deksepjarulo montris senkritikan fidon al la ĵus eltrovita majuskla Vero; la sinteno de la bonvolema klerulo atestis antaŭjuĝon al afero, kiu verŝajne minacis lian kredon pri ia mistika ligo inter popolo kaj literaturo sur subkonscia bazo. Ambaŭ sintenoj estas subjektivaj kaj kontribuas siajn proprajn semantikajn enhavojn al la unueca duopo Esperanto — Esperanto-literaturo. La cirkonstancoj influantaj la koncernajn sintenojn povas esti tre diferencaj, kio faras malfacila, probable preskaŭ neplenumebla la taskon esplori kaj analizi la rilatojn de kaŭzoj kaj sekvoj en la interefikado de konoj, spertoj kaj pensoj, kiuj tie kunludas. Por simpligi la aferon mi volas nomi la sintenon de la optimisma reprezentanto, ĉikaze la entuziasma junulo jam menciita, — tian sintenon mi volas simple nomi brakuma, ĉar ĝi pretas akcepti la Esperanto-literaturon kiel miraklon, mirindan kaj amindan. “Miraklon” mi diras, ĉar la subjektiva spaco inter rekta kaj figura signifo de tiu vorto en la menso de fervoruloj ofte estas nebula. Kaj, ĉion konsiderinte, kial ne uzi la vorton miraklo pri literaturo kreita en lingvo, kiu ne havas difinitan socian subtenon?

La sintenon de la antaŭjuĝema reprezentanto, ĉi-kaze la bona rektoro, kiu volonte donis permeson instrui Esperanton en sia lernejo, sed rifuzis la eblecon de aŭtentika Esperanto-literaturo, tian sintenon mi volas simple nomi forpuŝa, ĉar ĝi rezistas la premon de invito al nova vidpunkto, kaj sekve restas ĉe la ideo, ke principe la Esperanto-literaturo ne povas ekzisti kaj tial estas nura iluzio. Ni konsideru unue, dum kelkaj minutoj, ĉi tiun sintenon de forpuŝo.

Estas ĝenerale agnoskite ke oni apenaŭ povas atendi kompetentan respondon pri iu difinita afero de homo, kiu neniom konas tiun aferon, des malpli ĝin esploris aŭ pripensis. Tamen, paradokse, oni emas fari esceptojn, kiam respektataj aŭtoritatuloj esprimas opiniojn pri aferoj ekster siaj fakoj, kvazaŭ ilia pozicio farus ilin kompetentaj pri ĉio ajn. Kiam tiaj opinioj konformas al niaj propraj, ni emas bonvenigi ilin kiel valoran plifirmigon de niaj sintenoj, ne multe pensante pri tio, ĉu ili estas bazitaj aŭ ne sur aŭtentika scio pri la koncerna afero. Aliflanke, kiam la opinioj de tiuj kleruloj kontraŭas la niajn, ni emas malakcepti ilin kiel antaŭjuĝe negativajn, kio ja ŝajnas pravigebla. Tiajn negativajn opiniojn la koncernaj aŭtoritatuloj prezentas diverstone depende de la temo, foje bonhumore kaj degnece, foje moke kaj aplombe, precipe kiam la koncerna afero iel minacas iliajn enradikiĝintajn starpunktojn. Milda ekzemplo estas la reago de mia jam menciita rektoro al la ideo, ke ne eblas literatura kreado en planlingvo kiel Esperanto. Li estis humanisto en la klasika senco, bona latinisto, elstara tradukinto de famaj verkoj el la franca literaturo, kaj inklinanto al la nebule mistikisma teorio pri lingvo kiel kvazaŭ-vivanta organismo, patrine nutrata de unueca kulturo, kiu sola povas garantii aŭtentikan literaturon de popolo. Lia negativa sinteno probable ne estis jam antaŭe formulita, supozeble ĝi formiĝis nur en la momento, kiam lin frontis ideo, kiu ŝajnis al li naiva, tial li permesis al si supraĵan komprenemon por ne tro ŝoki la entuziasman junulon, kiu prezentis al li peton de lernemaj samklasanoj. Por tiu aŭtoritata klerulo planlingva literaturo estis iluziaĵo, ne valoris la penon ĝin kontraŭargumenti, sed — bonvolema aŭskulto estis en ordo.

Nu, mi bone scias, ke ni havis kaj ja havas en niaj vicoj multajn alte edukitajn homojn, sciencistojn kaj diversfakajn erudiciulojn, el kiuj ne malmultaj uzis kaj uzas tempon kaj energion por Esperanto. Mi tamen emas demandi min, ĉu ne probable la plej multaj el tiuj bonuloj interesiĝis pri Esperanto frue en sia vivo, lernis la lingvon jam en sia junaĝo, antaŭ ol ili havis la eventualan okazon starigi kontraŭ ĝi defendajn murojn de nescio kaj antaŭjuĝoj surbaze de dokta aplombo.

Mi iom parolis pri tiu sinteno al la Esperanto-literaturo kiun mi elektis nomi forpuŝa. Laŭ tiu sinteno la Esperanto-literaturo estas laŭ difino iluzia afero, ĉar ĝi ne havas kultur-socian bazon kaj tial ne povas ekzisti aŭtentike. Mi sugestas, ke tiun sintenon oni povas konstati precipe ĉe homoj, kiuj en la potenco de sia edukiteco kaj aŭtoritata pozicio opinias sin kompetentaj tion aserti pri nia literaturo sen ajna kono pri la koncerna fenomeno. Mi petas vin rimarki, ke mi ne parolas pri indiferenteco koncerne Esperanton kaj ĝian literaturon. Indiferenteco ne estas reago en la ordinara senco, maksimume ĝi montras neŭtralan sintenon. La forpuŝa sinteno estas diferenca de indiferenteco en tiu senco, ke ĝi funkcias memdefende kaj okaze atake.

Mi nun volas reiri al la entuziasma 17-jarulo jam menciita kaj lia raviteco pri la “lingvo serena” kaj lia unua sperto pri Esperanto kiel literatura lingvo: brakuma mi jam nomis tiun sintenon al la lingvo, al ĝia literaturo, ĉar ĝi tiel preteme brakumas ame kaj eĉ adore la fenomenon Esperanto, por tiel diri. Tiu sinteno estas grandparte de emocia naturo, kaj sekve subjektiva. En sia plej pura stato ĝi egalas al eltrovo de io mirinda, kiel oni povas ekzemple legi en la romano de Ivan Ŝirjaev Sen titolo, probable la unua originala romano en Esperanto, tamen eldonita nur antaŭ dek jaroj. La ĉefpersono, la kampar-vilaĝa junulo Jozefo aŭ Joĉjo, komencas sian studon de la lingvo, akirinte gramatikan libreton. Pri tio oni legas kaj mi citas: Kun granda atento kaj ne malpli granda estimo la knabo tralegis la libreton [...], li eksentis en sia animo, ke li uzos ĉiujn fortojn por ekposedi tiun lingvon kaj neniam forlasos ĝin, kiajn ajn mokojn oni ĵetus al li, kiel ajn oni opinius lin pro tio “stultulo”. Poste, kiam la junulo komencas instrui Esperanton al simpatiaj virinoj, li prezentas la lingvon per deklamo de la esperantista himno. La akcepto estas pli ol entuziasma, preskaŭ histeria: Ripetu, mi petas, ankoraŭ jen tion ĉi: “Ne al glavo sangon soifanta ...” diris grafino Irina, viŝante per naztuko la larmojn, kiuj aperis sur ŝia vango. Eniras neinvitite aroganta leŭtenanto kun sabro, cigaro kaj ora nazumo, kiu mokas la tutan entreprenon pri internacia lingvo, montrante al la fiasko de Volapük. Li asertas, ke alilandanoj ne komprenos unu la alian, se ili parolos Esperanton, sed la argumentoj de Joĉjo bazitaj sur faktoj pri la taŭgeco de Esperanto kiel plenfunkcia komunikilo en tiaj okazoj, silentigas la leŭtenanton, kiu forlasas la ĉambron senaplombigita. — Kvankam la citita okazaĵo eble efikas iom naiva, oni supozeble rajtas konkludi ion rimarkindan el tiaj priskriboj de sintenoj al Esperanto en la plej frua periodo de la lingvo. La “brakuma” sinteno, la preskaŭ jubila entuziasmo pri la lingvo, estas evidenta, sed prezentas sin ankaŭ la “forpuŝa” sinteno, en vesto de malscia aplombo de la leŭtenanto. Sed kio estas plej rimarkinda pri la citita okazaĵo estas la tuja kaj absoluta venko de la esperantista protagonisto super la aplomba malsciulo. La kontrastoj estas tiom malegale ekipitaj por tiel diri, ke la triumfo de la juna instruisto estas antaŭvidebla jam en la komenco. Nu, li ankaŭ ĝuas la admiran subtenon de la virina societo, kiu lin ĉirkaŭas, hura! brave! — ektondris laŭtaj voĉoj de ĉiuj flankoj, kaj grafino Irina admire komentas pri lia argumenta, sed trankvila kaj ne laŭta parolado pri la komunika povo de Esperanto: Kiel modesta li estas, milda ... saĝa ... kaj aldonas, kiel oni ja povus atendi: Kiel ĉarmaj estas liaj kaŝtankoloraj okuloj! Do triumfo absoluta, kaj por Esperanto, kaj por la juna instruisto, kio diras al ni, ke trankvila, ne laŭta argumentado kaj modesta, milda kaj saĝa konduto estas rekomendinda metodo por apostolo de Esperanto, kaj ke ne malhelpas havi kaŝtankolorajn okulojn.

Nu, ĉio tio povas impresi nun kiel iom naiva cent jarojn poste. Oni trasentas la “brakuman” sintenon, kiu rekte kondukas al absoluta konvinko pri la mirindo de Esperanto, pri la miraklo de ĝia literaturo, ĉi-okaze la himno. Estas demando, kiom konstatebla estis kaj estas tiu sinteno tra la ĝisnuna historio de Esperanto. Devas esti evidenta, ke la milojn da eklernintoj de la lingvo, kiuj forlasis ĝin, ni diru, post unu aŭ duona kurso, neniam kaptis tiu kvazaŭ revelacia sento de eltrovo, kiu definitive firmigas la konvinkon pri la praveco daŭre dediĉi tempon kaj energion al Esperanto kaj ĝia kulturo. Kaj jen mi volas emfazi la nocion de eltrovo. Eltrovo estas esence persona afero, ŝajne ĝi estas dinamike aŭtentika precipe kiam oni trovas la majusklan Veron kvazaŭ hazarde, sen ekstera instigo aŭ premo. Mi oftfoje konstatis la interesan fakton, ke multjaraj, sindediĉaj, elstaraj esperantistoj kiuj lernis la lingvon memstare, meminstrue, estis tuj en la komenco kaptitaj de la kreiveca karaktero de la lingvo. Mi opinias, ke estas precize tiu interna kreopovo de Esperanto, kiu aktivigas la studo-dinamikon de la okaza memlernanto de la lingvo. Oni ekhavas senton de libereco, kian oni ne havas studante aliajn lingvojn. Esperanto donis al mi spiritan plenecon, kiun antaŭe mi neniam sentis, skribis Juan Régulo Pérez en respondo al enketo pri lia esperantisteco. Rapida progreso en la studado de la lingvo ankoraŭ pli aldonas al tiu sento de libereco kaj spirita pleneco. Kaj al serioza, inteligenta, idealisma studanto de la lingvo, ĉu memlernanto aŭ ne, tiu sento facile direktiĝas al la deziro esprimi sin, uzi la lingvon por literatura kreo. Fakte estas indikoj pri tio, ke Esperanto povas fariĝi, almenaŭ por nature kreemaj homoj, ia spirit-liberiga potenco, iafoje pli facile elvokebla kaj ekspluatebla ol ĉe lingvoj sub la egido de jarcentolongaj tradicioj. Mi pensas ekzemple pri la Esperanta poezio de nia poetino Marjorie Boulton. Antaŭ ŝia kariero kiel poeto en Esperanto ŝi aperigis poemojn en la angla, kiuj trovis bonan akcepton laŭ William Auld en lia antaŭparolo al ŝia unua Esperanta poemlibro, Kontralte. Li aldonas komenton, kiu rekte rilatas al tio, kion mi ĵus diris. Mi citas: Sed, kvankam ŝiaj anglalingvaj poemoj estas tre bonaj, laŭ mia opinio ŝi trovis sian apogean instrumenton en la internacia lingvo. Tiu lingvo, kiun ni nomas kara, ĉar ĝi fariĝis la esprimilo de niaj plej intimaj kaj sanktaj aspiroj, iel liberigis ŝian emocion kaj ŝian personecon, tiel ke ŝi soris ĝis la plej alta pinto de la lirika atingo. Tiel Auld pri Marjorie Boulton.

Sed estu kiel ajn, ĉi tie temas ja pri subjektiva sinteno, nutrata de dinamika interagado de faktoj kaj sentoj. Oni povus demandi, ĉu tiu sinteno, la originala brakuma sinteno, al Esperanto, kaj aparte al la Esperanto-literaturo, enhavas iujn riskojn? Eble jes. La brakuma sinteno ne estas homogena, la subjektiva faktoro estas diferenca de persono al persono, ankaŭ la faktara porcio, kiu devas servi kiel subtena nutraĵo de la senta enhavo. Se la subjektiva faktoro tro regas la objektivan, estas kelka risko de nefirma ekvilibro. Senkritika amo al kio ajn povas misgvidi nian juĝpovon, ne malplej koncerne la Esperanto-literaturon, la plej gravan aperoformon de lingvo al ni tiel kara. Okaze oni esprimas la kritikan opinion, ke recenzoj pri libroj, originale verkitaj en Esperanto emas al troa laŭdado. Tio sendube estas vera. Ni tamen ne estu tro severaj en kritiko de tiu laŭdemo. Ni ne forgesu, ke la originala literaturo en Esperanto havas pozicion neniel kompareblan al tiu de la etnaj lingvoj, eĉ la plej malgrandaj. Niaj verkistoj estas malmultaj, ili ne staras sur firma grundo de homogene tradicia popol-kulturo, ili fakte iel ŝvebas en idealisma atmosfero, plej ofte izolitaj ĉiu en sia angulo, sen espero pri ia ajn rekompenco krom la hazarda kaj efemera plezuro teni en la mano sian publikigitan verkon. Ni tial ne domaĝu kuraĝigojn al niaj verkistoj, poetoj, tradukistoj, eĉ se en formo de malavaraj laŭdoj, se ni tiel sentas. Kaj kompreneble kaj eĉ pli grave: ni devas subteni niajn verkistojn kaj niajn eldonistojn per konstanta kaj malavara aĉetado de Esperantaj literaturaj verkoj, tiuj faktaj aperoformoj de sindona krea laboro en la internacia lingvo.

Kaj jen mi venas al la lasta fazo de mia parolo: la Esperanto-literaturo kiel simpla fakto. En unu el siaj eseoj Karolo Piĉ demandas: Kio estas Esperanto? Ĉu gramatiko? Ĉu vortaro? Ĉu izolaj lingvoelementoj? Kaj li respondas: Ne! Ĝi estas literaturo! Kaj tial la Esperanta literaturo, nur la literaturo, fakte kaj vere estas Esperanto! Iom drasta eldiro, kiam oni konsideras unuflanke la parolan uzadon de la lingvo kaj aliflanke ĝian vastan, neliteraturan skriban uzadon. Ĉar, kompreneble, la Esperanta literaturo ne staras izolita disde alia uzado de la lingvo. Literatura teksto, precipe poezia kaj grandparte ankaŭ la proza, prenas sian emocian valoron el la parola uzado de la koncerna lingvo en ordinara vivo. Kvankam Esperanto komencis sian historion kiel skriba lingvo, ĝi baldaŭ estis ekuzata kiel parola lingvo, tiel prenante la rolon de lingva komunikilo, kie emociaj kaj intelektaj bezonoj povas kunlabori en la teksado de tiu interagada komplekso el kiu nutras sin literatura kreado. La fakto, ke Esperanto tuj pruviĝis tute taŭga kiel parola lingvo, kreis la cirkonstancon por evoluo de la Esperanto-literaturo. Ni pensu ĉi-rilate pri la sorto de Volapük kaj la ceteraj artefaritaj lingvoj. Ili neniam atingis la funkcian dinamikon de parolata lingvo, kiu estas nepra kondiĉo por krei kaj pluteni fidon al la kapabloj de lingvo por literaturaj celoj. Ĉi-rilate indas citi vortojn de la portugala poeto kaj verkisto Gonçalo Neves, vortojn kiuj donas rapidan, tamen elĉerpe klaran supervidon pri la faktoj de nia literaturo. Li skribas: Esperanto estas la sola lingvo artefarita, kiu ĝis nun montris sin kapabla konkeri la terenon de la romano, de la novelo, de la romanco, de la epopeo, de la eseo, de la traktato, de la teatro, de la komikso, de la erotiko, de la kabareto, de la scienco, de la filozofio, de la humuro. Tiuj estas la simplaj faktoj de la Esperanto-literaturo, faktoj, kiuj devas esti evidentaj al ni, kiuj konas la konkretan funkciadon de la lingvo kaj pli-malpli partoprenas la realaĵojn de tiu funkciado.

Mi iom parolis pri tri sintenoj al la Esperanto-literaturo, du subjektivaj, kiujn mi iom ludeme nomis forpuŝa kaj brakuma, kaj unu objektiva, kiu klopodas teni sin je simplaj faktoj. Sincera adepto de la internacia lingvo Esperanto ne povas eskapi plimalpli fortan influon de ĉiuj tiuj sintenoj en sia esperantista vivo. Al la forpuŝa sinteno de skeptikuloj aŭ kontraŭuloj de Esperanto, kiuj opinias nian lingvan kulturon nura iluzio, ni esperantistoj emas reagi defendeme aŭ atakeme, laŭ temperamento, kio kutime plifortigas nian brakuman sintenon, nian aman alkroĉiĝon al la lingvo, kiel ia sinonimo de miraklo. Kiom tio influas nian sintenon al la simplaj faktoj de la Esperanto-literaturo dependas de faktoroj tiom diversaj kiom estas la koncernaj personoj mem kaj la eksteraj cirkonstancoj. Sed kiel ĉiam, klopodado sin teni saĝe kaj realisme al simplaj faktoj estas la plej konsilinda rimedo por konservi ekvilibron, kio siavice helpas pliprofundigi nian komprenon pri tiel subteninda afero, kiu estas la originala literaturo de la interpopola lingvo Esperanto.

Baldur Ragnarsson

Faka agado

Niaj fervojistoj kongresis en Rumanio

La plej grava ĉi-jara tasko por rumanaj esperantistoj-fervojistoj estis organizi en Braŝovo la 57-an kongreson de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kiu la unuan fojon okazis en Rumanio. Partoprenis ĝin 274 personoj el 23 eŭropaj landoj kaj Ĉinio. Laŭ la regularo de IFEF, la programo de la kongreso enhavis la jenajn erojn: Faka sekcio: oni prezentis naŭ prelegojn de rumanaj kaj eksterlandaj fervojistoj en Esperanto kaj la rumana, pri la plej freŝaj fakaj novaĵoj, kio donis la eblon al utilaj interŝanĝoj. Rumanio prezentis la ĉefan prelegon, tiun de la univ. prof. Ioan Buciuman, direktoro en la Ministerio pri Transportado. Oni vizitis du fervojistajn objektojn: la novan Elektronikan Centran Regejon en la stacidomo Braŝovo (inaŭgurita en oktobro 2004) kaj la lokomotivmuzeon de Sibiu (la tria, laŭ grandeco, en Eŭropo; sur la apuda foto).

Kultura sekcio: kadre de la folklora programo dum la nacia vespero gelernantoj de la Nacia Kolegio Andrei Şaguna, la ensembloj Anima Muzica (fervojista) kaj Periniţa (de la kulturcentro Reduta), konigis al la eksterlandaj gastoj la rumanajn riĉajn popoltradiciojn. Dum la kultura vespero, gelernantoj de la Arta Liceo de Braŝovo, gajnintoj de multnombraj naciaj kaj internaciaj premioj, kaj kantistoj de la Braŝova Opero plezurigis la aŭskultantojn per rumanaj kantoj kaj famaj operarioj.

Oni estigis novan Zeon en Braŝovo: la skvaron Esperanto, en parko antaŭ la Universitato de Braŝovo, kaj memortabulon pri la 57-a IFEF-kongreso. La reprezentantoj de unuopaj landoj plantis rozojn en la skvaro.

Turisma sekcio: Por pli bona kono de la gastiganta lando, oni organizis ekskursojn en Braŝovo, al la kasteloj Bran kaj Peleŝ kaj al Sibiu, kie oni vizitis la muzeon de Dumbrava kaj la memortabulon sur la domo de Andreo Cseh.

Post la kongreso okazis kvartaga ekskurso al la Danuba Delto, Mamaia kaj Constanţa (sur la bordo de la Nigra Maro), Murfatlar (fama vinberejo, kie oni gustumis bonegajn vinojn kaj tradician manĝaĵon) kaj, fine, al Bukureŝto (kie oni vizitis la Palacon Cotroceni kaj admiris la Parlamenton), kio prezentis al la gastoj parton de la kultura kaj turisma riĉeco de Rumanio.

Ĉiu partoprenanto ricevis KD-on kaj bildkartojn pri Rumanio, kun teksto en Esperanto. Dum la 57-a IFEF-kongreso la landa Esperanto-asocio organizis Tutlandan E-Simpozion, kiu, pro la partopreno de eksterlandaj esperantistoj, fariĝis internacia. Ĝian temon Esperante tra la mondo ilustris interesaj prelegoj. Oni lanĉis la duan eldonon de la libro Eminescu en Esperanto, reviziita kaj pliampleksigita. Okazis ILEI-seminario (inkluzive E-kurson por komencintoj) kaj kunveno de la landa junulara E-asocio kun prelegoj pri la rolo, graveco kaj neceso de internacia lingvo.

Ni kredas ke la organizo de tiu scienca kaj kultura evento en Braŝovo, la unua Internacia Kongreso de Fervojistaj Esperantistoj en Rumanio, sukcesis prezenti al la multnombraj partoprenantoj la realigojn de la rumaniaj fervojistoj sur la vojo al la integriĝo de nia lando en EU. La evento gravis ankaŭ por la Esperanto-movado en Rumanio: por la unua fojo reprezentantoj de ĉiuj rumaniaj E-asocioj (Rumana E-Fervojista Asocio, Asocio de Esperanto de Rumanio, la rumana ILEI-sekcio, rumana junulara E-asocio, E-asocioj de Cluj kaj Oradea) kongresis, simpoziis, seminariis kaj kunvenis en la sama urbo, en utila kaj bela kunlaboro.

Aurora Bute

Niaj festotagoj

Semajno de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto

Milionoj da verdaj kandeletoj ekbrulu samtempe la 15-an de decembro por marki la Zamenhof-feston! Tiu estas unu el la plej originalaj ideoj, kiujn mi renkontis kunlige kun la festo de la 15-a de decembro, kiu estas nomata Zamenhof-festo kaj Tago de la libro en Esperanto.

La kandeletoj estis efektive produktitaj. La festo estas tre sentata en ĉiuj mondopartoj, kaj la agadoj en tiu dato estas de pluraj specoj, de pure komunumismaj (kunveno de esperantistoj, festo inter ili kaj aĉetado de libroj) al pure finvenkismaj (marŝado tra la stratoj kaj disdonado de informiloj. Tio estas pli facila en la landoj de la sudo, kie la temperaturo efektive estas somera).

Pasintjare ni festis ankaŭ la Tagon de Homaj Rajtoj, kiu okazas en tute proksima dato, la dekan de decembro. El tiu proksimeco ni venis al la konkludo, ke nenio pli kongruas kun la strebo de esperantistoj ol Homaj Rajtoj. Finfine nia celo estas certigi la lingvajn homajn rajtojn de la homoj je ĉiuj niveloj. Ni havas ankoraŭ grandan taskon por klarigi al la neesperantistoj, ke Esperanto estas la sola ebla ilo por certigi tiujn rajtojn en justeco, tamen ni plustrebas.

El tiu kombino, kaj pro tio, ke ofte la 15-a estas festata la antaŭan aŭ la postan dimanĉon, naskiĝis la ideo, ke ni havu tutan festan semajnon, kiu inkluzivu la 10-an kaj la 15-an de decembro.

La estraro diskutis, la afero estis prezentita al esperantistoj ekster la estraro, kaj ĝi estis aprobita kaj laŭdita. Nun estas via vico, karaj esperantistoj tra la mondo, festi tiun semajnon laŭ viaj emo kaj eblecoj.

Nun la festo ebligas kaj agadon al la ekstero (pri Esperanto kaj lingvaj homaj rajtoj, pri la idealaj valoroj de nia lingvo) kaj la tradician pli internan agadon (festo de la libro en Esperanto, kluba kunveno por memorigi Zamenhof). Ĉiu el la du grandaj animoj de la movado trovas sian ŝatatan elementon. Cetere la ekzisto de alekstera elemento (la homaj rajtoj) igas dezirinda la kunorganizadon de eventoj kun neesperantistaj asocioj.

Ĉi-jare la afero estas ankoraŭ eksperimenta. Ĝi estu la 0-a versio, la prov-versio de la semajno. Se la afero sukcesos, la venontan jaron ĝi estos oficialigita.

Mi scias, ke pluraj el vi jam faras siajn planojn pri la 15-a de decembro kaj pro tio mi provas informi vin per ĉiuj rimedoj je dispono.

Ne forgesu raporti pri viaj planoj kaj pri viaj agadoj dum la semajno.

Renato Corsetti

Biblioteko de familio Blanke eniros la ŝtatan arkivon

La 11-an de aŭgusto 2005 Wera kaj Detlev Blanke en Berlin subskribis kontrakton kun la direktorino de la Fondaĵo Arkivo de Partioj kaj Amasorganizaĵoj de GDR en la Federacia Arkivo (SAPMO), laŭ kiu ilia ampleksa interlingvistika biblioteko kaj arkivo en la estonteco trovos konvenan lokon.

Post la forpaso de la posedantoj, resp. en antaŭe fiksenda dato, la valora scienca kolekto fariĝos oficiala parto de la germana federacia arkivo kaj tiel malferma al la science interesita publiko. En SAPMO jam troviĝas la persona postlasaĵo de la unua prezidanto de GDREA (Rudi Graetz, prezidanto de 1965-1977), la kompletaj aktoj de la oficejo de GDREA kaj de ties biblioteko kun pli ol 2000 volumoj.

Pri la biblioteko de GDREA jam eblas detale informiĝi interrete ĉe http://www.bundesarchiv.de/findbuecher/sapmo/besperanto/index.htm. Post iom da tempo eblos orientiĝi ankaŭ en la reto pri la aktoj de GDREA.

Belartaj Konkursoj

En 2006 jam la 57-an fojon

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 57-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 91-a Universala Kongreso en Florenco.

Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 × 65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, “Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo”. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. La melodion oni povas sendi KD-e, rete, sonbende aŭ skribe (notoj). Premio “An-Song-san” kaj du aliaj premioj.

Filmo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vidu ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2005. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2006. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2006.

Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete m...@esperanto.org

La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Se oni sendas la konkursaĵojn rete, oni indiku la elektitan pseŭdonimon.

Premioj: Unua premio: 220 eŭroj; dua premio: 154 eŭroj; tria premio: 88 eŭroj; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 154 eŭroj; Infanlibro de la Jaro: 462 eŭroj.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe u...@inter.nl.net. Ĝi legeblas ankaŭ en la TTT-ejo www.uea.org.

Recenzoj

Sukcesa provo senvualigi mitojn

Gilles de Rais, granda senjoro sodomiisto kaj murdisto. André Cherpillod. Courgenard: la aŭtoro, 2000. 43 p. 21cm. Prezo: € 5,70

Al André Cherpillod plaĉas detrui mitojn. Tiun emon oni povas facile rimarki en kelkaj el liaj libroj: Atlantido, Glozel kaj la prahistoria skribo, Johana “d’Arko” — Pucelino de Francio, La Mortotuko de Torino — la neebla objekto, La misteroj de la ĉina skribo, Kaj la suno haltis k.a. Al tiu ĉi listo — iam kompletigota, espereble — aldoniĝas ankaŭ la 43-paĝa Gilles de Rais, granda senjoro sodomiisto kaj murdisto.

La barono Gilles de Rais vivis en la 15-a jarcento. Li naskiĝis en bonfarta familio kaj, restinte orfa tre juna, heredis, kune kun sia frato René, la riĉaĵojn de la familio. Post nesenfruktaj studoj, oni aranĝis por li edziĝon al... kuzino. Sekvas vivoj familia (li patriĝis) kaj politika-milita, tiu ĉi lasta ne sen influoj sur la psikon de Gilles. Liajn interesiĝojn pri arto (muziko kaj teatro) ombras lia interesiĝo, pli kaj pli senbrida, pri alĥemio kaj kultaj oferbuĉoj de infanoj, kiujn li uzas ankaŭ por kontentigi siajn pederastiajn emojn. Geknaboj ŝtelitaj, aĉetitaj, “dungitaj”, fariĝas liaj viktimoj.

Fine, lia nebridemo rilate elspezojn kaj diboĉojn kaj la senĉesa malapero de infanoj igas kelkajn decidopovantojn (precipe ekleziajn) interesiĝi pri nia “heroo”, ĉirkaŭ kiu oni teksas reton. Finfine, li falas en la reton, estas juĝita, kondamnita kaj ekzekutita.

Jen, mallonge, la historio de reala persono, tia kian prezentas al ni la nelacigebla André Cherpillod proprastile en broŝuro eldonita de la aŭtoro mem. La sennombraj historiaj detaloj kaj la finaj ĉapitroj, pri “Blubarbulo” kaj pri la familio de Rais, faras ĉi libreton ĝuinda kaj instrua.

Legante la historion de la barono, grafo kaj senjoro Gilles de Rais kaj de liaj viktimoj, mi pensis pri la miloj kaj miloj da familioj tra la mondo, kiuj vendas siajn infanojn por ke ili kaj iliaj idoj havu pli decan vivon. Kiom da tiuj infanoj spertas la sorton de la viktimoj de Gilles de Rais!? La historio ŝajnas ripetiĝi iel-tiel, foje sub la vualo de mitoj. Dankon al André Cherpillod por liaj provoj senvualigi tiujn mitojn.

Ionel Oneţ

Eta perlo nord-amerika

Nanatasis. Robert Dutil. El la franca tradukis pluraj anoj de la Esperanto-Societo Kebekia. Montrealo: Esperanto-Societo Kebekia, 2005. 114p. 18cm. Koloraj ilustraĵoj. ISBN 2980624616. Prezo: €11,70

Aparte ĉarma libreto aperis en 2005 en Kanado danke al komuna traduko de kebekiaj esperantistoj gvidataj de Zdravka Metz: Nanatasis de la kebekia ministro Robert Dutil. Krom lingva reviziado de Edmond Brent ĝin valorigas, dividitaj tra inter la tekstoj, 20 ilustraĵoj de Martine Saura, sorĉe kolorantaj la naturaman, kontraŭmilitisman etoson.

Sed ankaŭ la savhistorio mem, la kontakto inter la rakontanto, ĉasisto kiu esploras nekonatan terenon, kun indiĝena junulino, malmultvorta, inteligenta, mistere ligita kun la besta mondo — ĉio faras la konatiĝon kapta travivaĵo. Aldoniĝas vortoj ŝialingvaj: en la abenaka, kapantaj la ĉapitrojn. Lastpaĝe ni legas tradukojn: Nanatasis signifas kolibro kaj transformiĝanto. Ŝia serena karaktero — simila al tiu similrola Kumeŭaŭa ali-amerika — eĉ influas la skeptikan modernan mi-figuron: ne mortigi animalojn. Avide ŝi informiĝas pri la misa mondo, kies difektojn malkovras ŝiaj simplaj pensosekvoj: ĉu oni mortigas homojn?

Malgraŭ sia superregemo, la rakontanto ankaŭ sincere sentas ian respondecon: kiel ŝi — fruktomanĝanto — travivu vintre? Li proponas, ke ŝi venu kun li savi la homaron de la militemo, prefere ol gardi siajn sovaĝajn bestojn. Ĝuste tiu malŝata esprimo distancigas ŝin. Li poste vidas nur kolibron. Ŝia plej kortuŝa reago posteĥas: Amiko, ĉu vi scias, kial la homoj freneziĝis? Kaj sian demandon pri ŝia travintra vivo nur post jaroj li povas imagi respondita laŭ rakonto de ebria ĉasisto: jes! Sed klarigi li povas ĝin nur... nanatasise.

Lingvaj rimarkoj: la lingvaĵo estas altnivela, sed ne mankas francismoj, kaj (malmultaj) misoj. Ĝenerale estas konsilinde ke nesamlingvanoj kontrollegu tekston antaŭ la aperigo*. Dubinda vortuzo: aliel, tiu anstataŭ jena (p.43), eliri la akvon (el la akvo, p.58), lingvo kaj aliaj materioj (materialoj, p.60). Mirigas, ke post grava kanuakcidento nia rakontanto stariĝis (p.19) antaŭ ol eksidi kaj pene ekstari (p.20): ni komprenas sin levis. Alveninte ĉe la lageto min kaptis la krioj de Mkŭa (alvenintan). Mi plene rekonscienciĝis (rekonsciiĝis, p.101). La tono de ŝia voĉo perfidis sian (t.e. ŝian) emocion (p.96). Kaj mi observes (p.95) ne estas praesperantaĵo, sed preseraro.

* Rekomendo de la subkomitato pri kulturo (2004).
Robert Moerbeek

Ampleksega kaj teknike mirinda poemego

Faŭsto, partoj unu kaj du. Johann Wolfgang von Goethe. Tradukis Karl Schulze. Novjorko: Mondial, 2004. 2-a eldono. 567 paĝoj, gluitaj. ISBN: 1-59569-008-5. Prezo: € 19,80

Faŭsto estas ĝenerale konsiderata la ĉefklasika verko de la germana literaturo. La unua parto estis kompletigita en 1808, kaj la dua parto en 1831. Sed Goethe komencis sian verkadon de la unua parto pli ol 33 jarojn pli frue. (Lia unua konata versio, nun titolata Urfaust [Pra-Faŭsto] estis preta jam en 1795.) Do li dediĉis la plej grandan parton de sia vivo al la tuta verko, kvankam ne konstante, ĉar li ja verkis kaj eldonigis grandegan nombron da aliaj verkoj. La kolektita verkaro de Goethe ampleksas 143 volumojn.

Granda abismo troviĝas inter la kulturmondo de 1800 kaj tiu de ni ducent jarojn poste. Preskaŭ neniu referenco en Faŭsto estas tuj rekonebla por nuntempa leganto. En la tempo de la edukiĝo de Goethe, studo de la “klasikaj” lingvo kaj literaturo estis la ĉefelemento. Por la dua parto de ĉi tiu esperantlingva traduko, Karl Schulze provizis 16-paĝan glosaron, kiu tre mallonge informas pri la ĉefaj personoj troviĝantaj en tiu parto de Faŭsto, kvankam multaj mankas. Por la unua parto estas neniu glosaro. Resume, kiu ne tre bone konas la verkojn de Homero, apenaŭ povas kompreni Faŭston.

Principe, la rakonto de Faŭsto estis temo de multaj verkoj dum pluraj jarcentoj. La unua konata eldonita versio de la legendo estis Faustbuch (1587), kiu servis kiel fontoverko por multaj postaj eldonaĵoj. Bone konata estas la anglalingva dramo verkita de Christopher Marlowe, The Tragicall History of Dr. Faustus [La tragedia historio de Doktoro Faŭsto], aperinta en 1604. En la diversaj verkoj, la esenca intrigo estas sama, kaj ĝin adoptis ankaŭ Goethe. Laŭ tiu intrigo, Doktoro Faŭsto estas universitata profesoro, kiu entreprenas studadon pri supernaturaj temoj, kaj fine venas al li Mefistofelo, asistanto de Satano. Faŭsto skribas per sia sango kontrakton kun Mefistofelo, laŭ kiu Mefistofelo plenumos ĉiujn dezirojn de Faŭsto ĝis ties morto. Post sia morto, Faŭsto estos en Infero servante la Diablon. Mefistofelo penas trompi Faŭston dum la forpaso de la jaroj, sed ĝenerale li plenumas la kontrakton. La intrigo inkluzivas ordonon de Faŭsto al Mefistofelo aperigi (en fantoma formo) la homeran belulinon Helenan. Faŭsto enamiĝas al Helena, kompreneble sensukcese. Fine, Faŭsto mortas. Laŭ ĉiuj publikigitaj variantoj de la Faŭsto-legendo antaŭ tiu de Goethe, Mefistofelo tiam prenas la animon de Faŭsto en la Inferon, kaj tiel finiĝas la rakonto.

En la verko de Goethe, en la lastaj kelkaj paĝoj de parto du, subite esprimiĝas dubo pri la eblo plenumi la kontrakton kun Mefistofelo. Anĝeloj neatendite ekaperas kaj forportas la animon de Faŭsto al la ĉielo malgraŭ la kontrakto. Sed la eksaviĝo de la animo de Faŭsto estas tiom abrupta kaj kontraŭa al la ĝenerala tono de la tuta dramo, ke ni aŭtomate pensas pri utiligo de la fama deus ex machina [dio mekanika] familiara en la antikva greka dramarto. En Faŭsto de Goethe, oni sentas ke Goethe uzas tian artefaritan intrigsolvon, kiu vere kontraŭas la kernan karakteron de la dramo. Interesas ke post-Goethe-aj verkoj de la Faŭsto-legendo reiris al la pli frua finkondamno de la animo de Faŭsto al Infero, sen saviĝo, kaj tiel konservas la esencon de la legendo.

Kio plej distingas la dramon verkitan de Goethe estas ĝia ampleksego, kaj la enmeto de granda nombro da scenoj en kiuj nek Faŭsto nek Mefistofelo ĉefrolas, sed kiuj ebligas al Goethe detale esprimi sian imagemon pri “paganaj” ideoj kaj ritoj. Laŭ mia opinio, ili ĝenerale tedas, estas konfuzoplenaj, kaj nenion aldonas al la intrigo. Tre malfacilas trovi logikon en tiuj scenoj. Helpas, se la leganto ne penas trovi signifon, sed nur lasas la kaosan vortobildaron verŝiĝi super sin.

Estas evidente ke mi ne estas admiranto de Faŭsto de Goethe, sed certe necesas agnoski ke Goethe faris teknike mirindan poemegon, kaj tiuj, por kiuj la valoro de poezio konsistas el la sukcesa aplikado de reguloj, kredos ke mi maltrafis la veran elstaran karakteron de la poemo.

Pri la traduko mem: du enkondukoj verkitaj de Karl Schulze kaj Sabine Fiedler detalumas la malfacilecon traduki la poemegon kaj tamen resti fidela al ĝia origina poezia strukturo. Ilia diskutado estas konvinka, kaj mi devas admiri la laboradon de Schulze, kiu tiom bone sukcesis pri la kolosa tasko traduki (laŭ la oficiala kalkulo) 12 111 versojn. En la kadro de tia severlima poezia skemo, Schulze mirinde sukcesis.

La korektado de la kompostaĵo estis tre bone farita. Mi rimarkis nur naŭ evidentajn komposterarojn. Min ridetigis legi pri la “suk’ el vitrobero” sur paĝo 115.

La aspekto de la libro estas tre plaĉa, kaj la preso tre okulindulga. Nur pri la maladekvata nebindo de la volumo mi plendas. Temas pri relative multekosta libro, certe la aĉetanto akceptus pagi kelkajn eŭrojn pli por ke la dika volumo restu sendifekta dum la forpaso de la jaroj.

Donald Broadribb

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

John Sharp Dinwoodie: Sonĝinfano

En la silento de l’ noktomeza horo
min vekis el la dorm’ infankrieto:
knabeto mia en amara ploro
timis pro l’ noktmallumo kaj kvieto:
Ĉar en la nokto, terura kohorto
kaŝe en ĉiu ĉambrangulo nigra
minacas murde en kruelo tigra,
kaj en la noktsilent’ milfoje venas morto.

Vidante min, trankvilis la etulo,
kaj mian fingron li enmane prenis:
teruro velkis for el la okulo,
kaj pro sekurosento dormo venis.
Okulojn la palpebroj forvualis,
kiel petaloj de dormema floro;
kaj kvazaŭ elĉizita el marmoro,
serene la vizaĝ’ en dormtrankvilo palis.

El mia kor’ formortis la agito;
tenere fingron el manet’ mi tiris,
kaj turnis min al la soleca lito,
el kiu nur en sonĝo mi eliris.
Ĉar nur en sonĝovojo labirinta
etulon kontraŭ noktdanĝer’ mi gardis;
nur sonĝe la vizaĝon mi rigardis,
vizaĝon de l’ infan’ neniam ekzistinta.

John Sharp Dinwoodie (1904-1980) estis skota pastro, valora tradukanto el la skota poezio kaj mem interesa poeto: ĉi tiu angorplena fantazio pri manko de filo aperis en la mejloŝtona kolekto “Kvaropo” (1952, kune kun verkoj de Auld, Francis, Rossetti).

Loke — Fake — Persone

BRAZILO: La Esperanto-grupo “Pachoro” el Rio-de-Ĵanejro ĉiujare en julio promenas en diversaj turismaj lokoj. Ĉi-foje ĝi vizitis la belan historian urbon Paraty. La foto estas pri la tre konata montaro de l’ Bocaina. La grupo estas ĉe la piedo de la montaro. Temas pri vojo, kie antaŭ 300 jaroj multaj homoj riĉiĝis, sed multaj ankaŭ mortis, serĉante oron. Pro tio, la vojo estas nomata “Vojo de l’ oro”. Por atingi la plej gravan parton de la montaro (preskaŭ 2 mil metrojn super la marnivelo) ne ĉiuj kuraĝis supreniri.

Celso, foto: Armando

TOGOLANDO: de la 22-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro 2005 okazis kursoj por komencantoj en Instituto Zamenhof. Al la kvin laborantoj aldoniĝis sep aliaj homoj por lerni Esperanton laŭ la libro METODO 11. La 2-an de septembro okazis la ekzameno A de TIETo-Instituto. Ok el dek kandidatoj sukcesis.

(Gbeglo Koffi)

ĈEĤIO: Jam la trian fojon okazis, de la 10-a ĝis la 16-a de oktobro 2005, Internacia Paroliga Semajno (InPaSem) en Dobřichovice apud Prago, en kiu partoprenis trideko da lernantoj de kvin naciecoj (plejparte francaj fervojistoj). Organizis ĝin Jean Ripoche (FFEA) kaj Petro Chrdle (KAVA-PECH). Matene tri instruistoj (Stano Marĉek, Jiří Patera kaj Petro Chrdle) laborigis la lernantojn komencintajn, progresintajn kaj praktikantajn. La unua rektmetode, la aliaj du praktikis konversaciajn rondojn (seminariojn). Posttagmeze okazis ekskursoj al Prago kaj ĉirkaŭaĵo, por viziti kastelojn, muzeojn, teatron k.s. La venonta InPaSem okazos de la 2-a ĝis la 8-a de oktobro 2006.

(Andre kaj Christine)

KOSTARIKO: okaze de la 500-a datreveno de la publikigo de la fama libro pri Donkiĥoto de Miguel de Cervantes okazis en Kostariko ekspozicio pri libroj pri la konata originalulo. Gastigis ĝin la Nacia Biblioteko en San José. Kostarika Esperanto-Asocio profitis la okazon por prezenti la Esperantan version de tiu verko, tradukitan de Fernando De Diego.

Hugo Mora

SUS 28 DE AIS: En la lasta semajno de aŭgusto 2005 la bulgara urbo Karlovo gastigis la 28-an Sanmarinecan Universitatan Studadsesion de Akademio Internacia de la Sciencoj. Okazis sep sciencaj kursoj kaj kvar kursoj pri Esperanto, la bulgara kaj la hispana lingvoj: po unu kurso en la unua (kibernetika) kaj dua (homscienca) sekcioj, du en la kvina (naturscienca) kaj tri en la sesa (morfoscienca), al kiu apartenis la pliparto de la studentoj. Dum la finekzamenoj dek unu studentoj akiris sciencan gradon: de bakalaŭro (ses) kaj magistro (kvin). Prof. Renato Corsetti faris prelegon pri Lingvoakiro de junuloj en plurlingva medio. UEA kaj AIS jam de jaroj intime kunlaboras, interalie pri la okazigo de la Internaciaj Kongresaj Universitatoj. Novajn teknikojn kaj normojn de interreta instruado prezentis Prof. Hans-Dietrich Quednau. Mag. Maksimova prezentis ekzemplon el la reta kursaro de AIS. La forumo konkludis, ke pli da retaj kursoj estas necesaj por provizi la kreskantan studentaron de AIS per lernmaterialo, sed ke ili ne povas komplete anstataŭi la studadsesiojn. SUS 29 okazos de 27 aŭgusto ĝis 03 septembro 2006 en Komárno, Slovakio.

(A. Lewanderska-Quednau)

UKRAINIO: De la 10-a ĝis la 18-a de septembro en la ripozurbo Jalta okazis la 11-a Internacia E-festivalo Velura Sezono, kies celo estas propagandi Esperanton al la ekstera publiko per senpagaj koncertoj kaj flugfolioj.

Venis du enlandaj E-steluloj: Pavel Moĵajev el Krimeo kaj la E-bardo Pavel Korotenko el Slavjansk. El eksterlando venis Kim Hendersen el Danio, kiu grave kontribuis al la koncerta programo kaj faris valoran prelegon pri E-a rok-muziko. La festivalo estis dediĉita al la Jaro de Kartvelio en Ukrainio. Rezulte la konsulejo de Kartvelio en Krimeo, jalta kartvela naci-kultura unuiĝo kaj urba estraro fariĝis kunorganizantoj de la festivalo, deklaranta amikecon inter la kartvela kaj ukraina popoloj. La koncertoj okazis en la halo de la urba kulturcentro kaj sur la urboplaco. La festivalon salutis reprezentantoj de la urba estraro (inter ili deputito-esperantisto) kaj la honora konsulo de Kartvelio en Krimeo. Artistoj de la urba filharmonio prezentis kantojn en la ukraina kaj kartvela, kaj la organizantoj rakontis pri Esperanto, pri la historio de la festivalo kaj komencis la koncerton de la festivalanoj. En la koncertoj partoprenis 25 artistoj. Dank’ al gazetara konferenco, kiu okazis komence de la festivalo, informoj pri ĝi aperis en multaj ĵurnaloj, radio, la krimea kaj urba televido kaj post la festivalo - en la tutlanda televido(!). La festivalo jam alportas fruktojn: pli kaj pli da jaltanoj deziras lerni la lingvon, la klubo pligrandiĝas kaj juniĝas.

Jefim Zajdman

Tra la mondo

Semajno da informado, instruado kaj utiligado

Dum la unua septembra semajno en la mediteranea marborda urbo Caella (Katalunio, Hispanio, 100 km de Barcelono), okazis la 13-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.

La tradician aŭtunan aranĝon de katalunaj esperantistoj partoprenis 120 personoj de dek naciecoj, eĉ el Japanio kaj Meksiko. La programo estis vere riĉa kaj varia: E-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, du (!) interkonaj vesperoj, tut- kaj duontagaj ekskursoj al katalunaj vidindaĵoj, prelegoj, debatoj, vizito de muzeoj, akcepto en la urbodomo, folklora vespero kun bruligita rumo Cremat, dancado kaj tostado — per ĉampano Esperanto! Ne mankis frandaĵoj por libro-, teatro- kaj oper-ŝatantoj, funkciis libroservo kaj pri ĉio raportis la lokaj gazetaro kaj televido.

La prelegon 100 jaroj de la revuo Esperanto de Stano Marĉek ilustris ekspozicio pri la revuo, aranĝita de Hispana Esperanto-muzeo. D-ro Pere Navarro-Rosines, biologo kaj profesoro pri botaniko ĉe la Barcelona Universitato, prelegis pri De la akvo al la tero — skizo pri la evoluo de la vegetaĵoj kaj Luis Serrano Perez malkaŝis sekretojn de Miguel de Cervantes per prelego Alitipa legado de Don Kiĥoto. La imponan esperantlingvan ĉefverkon de la hispana literaturo ricevis ĉiu (!) partoprenanto.

Dum la semajno okazis transdono de la premio “Ada Sikorska Fighiera 2005”, kiun ricevis pro siaj meritoj por la Esperanto-movado s-ro Raymond Boré el Francio.

La strategia laborplano de UEA staras sur tri kolonoj aŭ agadkampoj: informado, instruado kaj utiligado. Ĉu la kataluna “Semajno” ne estas modelo kiel fari ĉion samtempe kaj en agrabla maniero?

Stano Marĉek

[FORIGITA!: bildo]

La prelego “100 jaroj de la revuo” — ilustrita per la ekspozicio

[FORIGITA!: bildo]

La premio “Ada Sikorska Fighiera 2005”

Prelego al urbanoj de Pekino

La 25-an de septembro la Pekina E-Asocio (PEA) aranĝis en la ĉefurbo prelegon pri Esperanto.

Prelegon kun la titolo Harmonio de homaro, idealo de Esperanto prezentis sinjoro Li Weilun, prezidanto de PEA kaj vicprofesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Pli ol 40 personoj aŭskultis la prelegon. Post la fino multaj ĉeestantoj montris la deziron lerni Esperanton kaj aĉetis la lernolibron Moderna Esperanto, redaktitan de sinjoro Li Weilun. Poste ili komune vizitis la E-sekcion de Ĉina Radio Internacia.

La prelego estis unu el la programeroj de Pekina Esperanto-Asocio por diskonigi Esperanton inter la loĝantoj de Pekino.

Redakcio de El Popola Ĉinio

Interlingvistikaj Studoj en Pollando altiras pli kaj pli da gestudentoj

En la lasta semajno de septembro 2005 okazis en Poznań la unua sesio por la novaj studentoj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato de Adam Mickiewicz). 27 kandidatoj el 13 landoj aliĝis al la trijara ekstera studado, kiu postulas surlokan partoprenon nur dum unu intensa semajno ĉiusemestre, post kio sekvas hejma laboro kaj reta konsultado. La multnacia partoprenantaro ebligis interesajn interkulturajn komparojn.

La unua semestro konsistis el la kursoj pri komunikado (Ilona Koutny), enkonduko en Esperantan kulturon (Zbigniew Galor), Esperanta literaturo de la unua periodo (Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik) kaj interlingvistiko (Vera Barandovská-Frank kaj Detlev Blanke). La kurson pri kulturo kompletigis la prelegoj pri Esperantaj teatro (Zofia Banet-Fornalowa), muziko (Floréal Martorell) kaj filmoj (Roman Dobrzyński), okazintaj jam enkadre de la semajnfina kultura renkontiĝo Arkones.

Dum la sama semajno tri finstudintoj faris sukcesan finekzamenon, defendante sian diplomlaboraĵon pri metodiko, gviditan de Katalin Kováts: Alain Delmotte (Belgio): Analizo de vortprovizo en kvar lernolibroj; Iwona Kocieba (polino el Belgio): Instruado de akuzativo; Mónika Molnár (hungarino el Svislando): Muziko en la instruado.

Arkones regalis la diligentajn studentojn per multe da elstara muziko (JoMo, Jacques Le Puil, Georgo Handzlik, Zuzanna Kornicka, Jacques LePuil, Paŭlo Moĵajev, Natalia Striĵnjova, Yas Kawamura, Molière Ngangu, Robert von dem Borne, la bandoj Dolchamar kaj Krio de l’ morto) kaj per aliaj kulturaj eventoj: de diverstemaj prelegoj tra oratora konkurso ĝis teceremonio.

Ilona Koutny

Forpasoj

Avtandil Abuladze (1958-2005), eksprezidanto de Kartvelia Esperanto-Asocio, mortis la 20-an de septembro en Tbilisi. En 2000-2001 li estis observanto en la Komitato de UEA.

Elemír Erby (1929-2005), aktoro kaj humuristo, konata sub la pseŭdonimo Ďuri Štachitka, mortis la 2-an de julio 2005 en Košice, Slovakio. Dum kelkaj jaroj li estis delegito en Košice. Kiel humuristo li ĉefrolis en miloj da spektakloj, popularaj ankaŭ en slovakaj radio kaj televido.

Robert Hoegener (1944-2005) mortis la 12-an de septembro en Esch-sur-Alzette, Luksemburgio. Profesie instruisto, li estis delegito kaj fakdelegito pri edukado.

Adem Emin Jaupi, veterano de la albana movado, forpasis 76-jara la 13-an de junio 2005 en Durrës, Albanio.

Ba Jin (1904-2005), unu el la plej gravaj ĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento kaj veterana esperantisto, forpasis en sia 101-a vivojaro la 17-an de oktobro en Ŝanhajo. Bakin (Ba Jin; origine Li Yaotang, alie Li Feigan) legis pri Esperanto en Ŝanhaja gazeto en 1921, kiam komenciĝis ankaŭ lia amikeco kun Hujucz, alia veterano de la ĉina movado. Bakin efektive lernis la lingvon en 1924, kiam li studis en Nankino. Lia esperantistiĝo forte ligiĝis kun lia anarkiisma kredaro kaj li membris en Tutmonda Ligo de E-istaj Senŝtatanoj (TLES). En 1927/28 li restadis en Francio kaj tie rilatis kun e-istoj. Krom verki kelkajn originalaĵojn, li tradukis el Esperanto al la ĉina verkojn de E. de Amicis, A. Tolstoj kaj Akita Uĵaku. En 1930 li kompilis fabelaron de Eroŝenko kaj en 1932 li ĉinigis la romanon Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy. La verko de Baghy forte tuŝis lin kaj inspiris lin verki ĉine sian romanon Aŭtuno en la printempo, kies esperantigo aperis en 1980. En Esperanto aperis ankaŭ liaj romanoj La familio kaj Frosta nokto. Bakin faris gravajn servojn al la ĉina E-movado, i.a. kiel komitatano kaj prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kies honora prezidanto li estis. Dum la “kultura revolucio” en la 1960-aj jaroj li estis kruele persekutata kaj publike humiligata kiel “kontraŭrevoluciulo”, sed post la restarigo de normalaj kondiĉoj li okupis gravajn sociajn funkciojn, i.a. kiel vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En 1981 li fariĝis prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio. En 1980 li gvidis la ĉinan delegacion en la Stokholma UK kaj en 1981 estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis honor-komitatano de ambaŭ Universalaj Kongresoj en Pekino, en 1986 kaj 2004. En sia kondolenca mesaĝo okaze de la forpaso de Bakin, la prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti skribis: “Kelkaj homoj estas pretertempaj kaj preterlokaj. Tiaj estas laŭ mi la grandaj homoj, kies instruoj daŭre restas en la mondo, kiel ekzemple Gandhi aŭ Zamenhof aŭ multaj aliaj, kiuj estas prave rigardeblaj kiel niaj samtempuloj aŭ prefere ĉiu-tempuloj, ĉar ili pluvivas inter ni per siaj pensoj, kiuj daŭre influas nin preter la tempo kaj la loko, en kiu ili vivis. Sinjoro Bakin, aŭ Li Feigan, estas tia por la esperantistoj.”

Franko Luin (1941-2005), elstara aktivulo de la sveda movado, forpasis post akuta malsano la 15-an de septembro. Li naskiĝis kiel filo de slovenaj gepatroj en Triesto, Italio. En 1961 li transloĝiĝis al Svedio, kie li estis fondonta esperantistan familion. Ankaŭ liaj edzino Ulla kaj filo Janko estas aktivaj movadanoj. En 1967 li diplomiĝis en la Grafika Instituto en Stokholmo. Jam dum la studado li interesiĝis pri tiparoj, kiujn li serioze ekdesegnis fondinte propran firmaon en 1989. Liaj tiparoj estas uzataj tutmonde. En la 90-aj jaroj li pioniris en Esperantujo kiel utiliganto de interreto. La alta kvalito kaj profesieco de lia laboro estis vaste admirataj. Li kreis modelan retejon por Sveda E-Federacio, kies amasa kolekto de ligiloj (pli ol 15000) al gazetoj tra la tuta mondo, “Kiosko”, altiris grandan atenton en Svedio kaj kies novaĵservo “Nun” fariĝis populara en la E-movado. Li produktis ankaŭ elektronikajn librojn el la sveda, slovena kaj Esperanta literaturoj. Franko Luin eklernis Esperanton 15-jara kaj jam kiel junulo partoprenis renkontiĝon en Jugoslavio. Dum multaj jaroj li estis estrarano, i.a. prezidanto, de SEF kaj redaktoro de ĝia La Espero. Li estis LKK-ano de la fama 25-a IJK en Tyresö en 1969, vicprezidanto de LKK de la 65-a UK en Stokholmo (1980) kaj LKK-ano pri informado de la 88-a UK en Gotenburgo (2003). Komitatano de UEA li estis 1998-2001. Krome li estis delegito de UEA kaj fakdelegito pri informado kaj tipografio.

Roberto Maruóttolo (1935-2005), kuracisto, kiu aktivis kiel kursgvidanto, kluba funkciulo kaj prezidanto de la iama Argentina Scienca kaj Teknika E-Rondo, mortis la 31-an de aŭgusto en Bonaero. Li estis ankaŭ longtempa fakdelegito pri psikiatrio.

Ivan Opačak (1934-2005) forpasis la 28-an de aŭgusto en Novi Sad (Serbio). Li okupis funkciojn en la estraroj de Vojvodina E-Ligo kaj E-societo “Marko Nešić” en Novi Sad. Kun P. Djukić li aŭtoris Vortaro Esperanto-serbokroata (2004).

W.P. van Schreeven (1920-2005), iama fakdelegito pri kabalo, forpasis la 19-an de aŭgusto en Alkmaar, Nederlando.

Anton Straif (1928-2005) forpasis la 7-an de septembro. Li aktivis en Aŭstria Fervojista E-Federacio kaj kiel peranto de “La Migranto”.

Raymond Wylleman (1928-2005), prezidinto de la grupo “La Konko” en Oostende, Belgio, forpasis la 15-an de oktobro. Li estis fakdelegito pri instruado kaj sekciestro de ILEI. Kiel estrarano de ILEI (1996-98) li respondecis pri eksteraj rilatoj kaj formis laborgrupon pri Eŭropa Komunumo kaj informado en pedagogiaj medioj. Li esperantigis La afliktitaj gepatroj (1993) pri la skulptistino Käthe Kollwitz.

UEA denove havas pli ol 6000 individuajn membrojn

La refortiĝo de UEA atingis gravan mejloŝtonon en septembro, kiam la Asocio denove nombris pli ol 6000 individuajn membrojn, unuafoje post la jaro 2001.

La 30-an de septembro la membronombro estis 6014, kio superas per 158 la definitivan nombron de la pasinta jaro. Kompare kun septembro 2004 la kresko estas 399. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke la fina nombro de individuaj membroj estos ĉi-jare ĉ. 6200.

Parko de Milan Zvara

En Poprad, Slovakio, la urba parko portos la nomon de Milan Zvara. La parko estas rekonstruata el budĝeto de la urbo.

Grupo de amikoj de Milan starigos en la parko modestan monumenton, kiu rememorigos pri liaj signifo kaj kontribuo por la urbo, la lando kaj la ideo de Esperanto. La urbo Poprad aprezas la agadojn de Milan Zvara ankaŭ en aliaj kampoj, kiel naturprotektado, mikologio, skoltado, aŭ la aktivaĵojn de la Subtatra Muzeo en Poprad. Por la monumento esperantistoj organizas komunan monkolekton (UEA-konto: skmz-g). La nomoj de la kontribuintoj aperos ĉe la monumento. Pliaj informoj ĉe M. Neubeler, D de UEA en Poprad, Slovakio.