Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 12

Malferme

Unesko: kia nova lingva ordo?

Unesko kunigas preskaŭ 200 ŝtatojn, do multnombras la lingvoj de la delegitoj. En 1984 estis decidite uzi por dokumentado kaj interpretado dum kunvenoj de la membroŝtatoj la anglan, araban, ĉinan, francan, hispanan kaj rusan. Tio funkciis dum la 33-a Ĝenerala Konferenco en Parizo (03-21 okt 2005), eĉ se nur la ĉinoj vere parolis ĉine.

Sed tiu bela situacio, kostega tempe, mone kaj homforte, pli kaj pli devojiĝas. Ekzemple dum la Malfermo aŭdiĝis nur la angla, eĉ se la Ĝenerala Direktoro, japano, uzas laŭvice la anglan kaj la francan. Panamo, nome de la hispanparolantoj, proponis rezolucion por certigi laŭ antaŭa rekomendo egalecon en la diskutoj kaj en formulado de la rezultoj, do nepran ekvilibran uzon de la laborlingvoj dum internaciaj konferencoj kaj interŝtataj kunvenoj.

Ĉu lingvo-egaleco?

Tiu tagordero pri uzo de la lingvoj ĉe Unesko aperis lastmomente, do multaj delegitoj, kiujn mi intervjuis, ne havis ideon aŭ rekomendon. Tre klaras, ke ĉiuj volis konservi la nunajn lingvojn (ĉefe la rus- kaj hispan-parolantoj). Iuj proponis aldoni la svahilan, la portugalan aŭ la turkan — jam internaciajn. Mi notis, ke delegito de Tanzanio intervenis en la svahila (li provizis la interpretistojn per angla traduko), tiu el Makedonio en la makedona (franca traduko), el Irano en la persa (traduko en la angla), la ministro pri edukado el Brazilo en la portugala (traduko en la hispana), delegito el Nov-Zelando komencis en la maoria.

La delegitoj, kiuj ne bonŝancas paroli denaske unu el la laborlingvoj, intervenas en unu el ili: tamen mi ĉiam miras, kiam delegito el Ĉeĥio, Serbio, Hungario, Latvio aŭ San Marino intervenas en la angla. Eblas facile konkludi pri ia lingvopolitiko, kiu anstataŭigas unu imperialismon per alia, eĉ se la angla ne estas sentata tia.

Ĉiuj delegitoj sentas la nunan tendencon redukti la nombron de la lingvoj pro troa kosto, dum Unesko klare ripetas, ke necesas protekti la diversecon de kulturaj enhavoj kaj artaj esprimiloj..., promocii la uzon de plurlingveco sur la reto..., noti la gravecon de la kultura diverseco kaj plurlingveco... (art.12 de rezolucio pri bioetiko).

Ĉu la angla pli egala?

La vortoj do ne kongruas kun la faktoj: protestis la oficistoj de Unesko per tuta paĝo en la angla, duonpaĝo en la franca kaj hispana (nenio en la araba, ĉina, rusa). Iĝis normale, ke ĉiu komprenu la anglan: ekzemple dum festa vespero kun la prezidento de Taĝikio, aŭ dum kolokvo pri la nacia parko de Altajo, se vi ne komprenis la taĝikan aŭ la rusan, vi devintus kompreni la anglan. Pli kaj pli da dokumentoj aperas nur en la angla (ofte en la franca pro geografia diplomateco); eventuale, tradukoj aperos post 2 jaroj.

Se la tuta mondo mobiliziĝus ekde la unua mateno kontraŭ Usono, por kiu kulturo aŭ kulturaĵoj estas simpla varo, kaj amase voĉdonus kontraŭ (1 por, 4 sindetenoj), la uzo de la angla ne estus sentata kiel imperiisma aŭ kulturraba. Do restas al ni esperantistoj granda laboro argumenti, informi, klarigi kaj konvinki la landajn komisionojn de Unesko, subteni niajn strebojn por pli justa internacia lingvo-ordo.

La propono de Aŭstrio fari el 2007 internacian jaron de la lingvoj ne estis pritraktita, ĉar la 21-a de februaro estas jam Internacia Tago de la Patrina Lingvo.

La NRO-j kunvenos de la 14-a ĝis la 16-a de decembro 2005 en Parizo por sia ĝenerala kunveno, dediĉita al la daŭra edukado por ĉiuj.

Renée Triolle
reprezentanto de UEA ĉe Unesko

[FORIGITA!: bildo]

La oficiala fermo de la Ĝenerala Konferenco de Unesko. El ĉiuj ĉeestantaj landoj, malgraŭ vigla kontraŭstaro de Usono, pli ol 96% aprobis la Konvencion pri kultura diverseco. Nun minimume 30 ŝtatoj devos ratifi la konvencion por ke ĝi ekvalidu.

[FORIGITA!: bildo]

Renée Triolle prezentas en la halo de Unesko, kion faros UEA koncerne la Unesko-programon Edukado por ĉiuj. Duan similan filmon faris François Lo Jacomo nome de ILEI.

Seminario en centra Afriko

La ĉi-jaran aŭguston kaj la unuajn dek tagojn de septembro la konata beograda Cseh-instruistino Tereza Kapista pasigis en Burundo, kie ŝi gvidis internacian Esperanto-seminarion.

La seminario estis parto de la agado “Lingvo de paco”, kadre de la Agado Espero de UEA. Finance subtenis ĝin Fondaĵo Espero de UEA kaj Fondaĵo Hans, memoriganta pri Hans ten Hagen, unu el la plej aktivaj nederlandaj esperantistoj.

La loka Esperanto-grupo per ricevitaj libervolaj donacoj aĉetis du kaprinojn kaj planas aĉeti du pliajn. Ankaŭ Tereza Kapista aĉetis kaprinon por la klubo. La prizorgado de la kaprinoj celas provizi la klubanojn per mono — por aĉeti librojn, skribilojn, revuojn, kaj ankaŭ por helpi pagi materialojn aĉetendajn por viziti normalajn lernejojn. Tereza verkis por nia revuo vojaĝraporton, kun riĉa fotomaterialo. Jen la unua parto.

Fortaj travivaĵoj en Burundo

Al Burundo mi forvojaĝis la 29-an de julio. La vojaĝo estis longa kaj kun malbonaj kunligoj. Feliĉe mi bonorde atingis la celitan lokon, la ĉefurbon Buĵumburo. Tie jam atendis kaj bonvenigis min kelkaj esperantistoj. Ni tuj vojaĝis al grandega lernejo, kie okazos la internacia seminario. Mi transdonis la alportitajn librojn — La Nova PIV, Antologio de serba poezio, lernolibrojn de la Zagreba metodo, Esperanto-Kirundi kaj aliajn lernolibrojn, kajerojn, krajonojn ktp.

Tuj la duan tagon komenciĝis la instruado. Mi kun tremanta koro aliris la lernejon, nesciante, kio atendos min tie, sed feliĉiga evento: la lernoĉambro estis plena! Venis 12 konganoj kaj 4 tanzanianoj el Rumonge, Burundo, la resto estis el Buĵumburo. Entute mi havis ĉ. 80 seminarianojn. Mi estis tre kontenta, ĉar plejparte temis pri gejunuloj kaj studentoj. Tio ege gravas al nia movado, por havi posteulojn kiuj povos plu porti la torĉon.

La nivelo de ilia scio estis tre diversa, do mi iomete flankenmetis la komencantojn (tiujn instruos la instrukapablaj, post mia reiro), kaj mi plejparte laboris kun la ceteraj. Mi ne nur instruis, sed ankaŭ prelegis pri UEA, TEJO, Zamenhof, diversaj E-asocioj kaj organizaĵoj, fakgrupoj ktp. Ni diskutis pri diversaj organizaj kaj financaj solvoj de ilia problemo. Ili ĉiuj atendas monon el Eŭropo. Mi klarigis ke ĉiu klubo devas mem ellabori iun programon, pere de kiu ĝi povos perlabori monon, por povi propramone kopii librojn aŭ aĉeti lernomaterialojn. La sendado ja multekostas kaj eĉ se iu decidas donaci, oni devas trovi pluajn rimedojn por financi la sendokostojn.

Jam post la unua tago mi vidis kiel dividi la grupojn. Ekzistas aparta grupo ĉe la fakultato, ĝi estas homogena grupo, ĉiuj estas studentoj kaj tie do ne estis problemo. Ili jam multon lernis, sed tamen ne sufiĉe por esti kapablaj mem instrui.

La grupo el Kongo montris bonajn sciojn. El ili ses estas jam instrukapablaj kaj el Tanzanio eĉ ĉiuj kvar.

Inter la kandidatoj aperis ankaŭ 14-jara knabo Gilbert Niyukuri. Unue mi ne kredis ke li kapablos instrui, sed jam post la dua studhoro mi vidis ke li bonege regas la lingvon kaj tre profesie klarigas gramatikaĵojn. La kandidatoj devis rakonti pri iu temo kaj skribi frazojn sur tabulon — kaj Gilbert tuj reagis kiam li vidis erarojn. Mi lasis lin ke li korektu la erarojn, ĉar tiamaniere mi povis pritaksi liajn sciojn. Cetere li havas du fratojn, kun kiuj li hejme parolas Esperanton. Mi ŝercante diris al li ke eble ni ne povos doni al li diplomon pri instrukapableco, ĉar li estas tro juna. Li triste reagis, dirante: Sed mi jam promesis al miaj kamaradoj en la klaso ke mi instruos al ili Esperanton en la venonta lernojaro. Kiam dum la ekzameno li devis instrui la nombradon de 1 ĝis 10, ĉe la fino li kantigis la seminarianojn per — kanto pri la numeraloj! La skriban ekzamenon li faris kun nur du eraroj. Tiu sprita kaj diligenta knabo (vidu sur la suba foto) do fariĝis la plej juna instruisto kaj krom la diplomo li ricevis ankaŭ donacon — vekhorloĝon en la formo de verda dometo, ĉar li ja devos esti tiu kiu agos por la projekto konstrui Esperanto-klubon en Rumonge.

La fina statistiko estis jena: 31 instrukapablaj instruantoj, 38 progresantoj kaj 94 komencantoj, do entute 163 homoj venadis al la seminario en ambaŭ urboj Buĵumburo kaj Rumonge.

La komencantoj estis junaj kaj ili daŭrigos la lernadon en diversaj lokoj, de kie venis ankaŭ la instrukapablaj, kiuj ja plejparte estas instruistoj en la lernejoj. Do, ili estas valoraj por la estontaj jaroj!

Mi instruis ankaŭ sabate, nur dimanĉo estis dediĉita al ekskurso. Bedaŭrinde ne ĉiuj povis iri ĝis la lago Tanganjika, ĉar oni devis pagi vojaĝbiletojn. Al la apudlaga urbo ne kondukas buslinio kaj oni devas uzi ankaŭ taksiojn.

Kvankam estis varmege, mi bone eltenis la klimaton, ofte trinkante akvon. La seminarianoj miris pro tio kaj konstatis, ke ili tre malmulte trinkas! La manĝado dum la seminario estis organizita tiamaniere, ke venis kuiristinoj, metis grandegan poton sur tri ŝtonojn, faris fajron kaj — kuiris. La menuo estis preskaŭ ĉiam la sama: ĉiutage fazeoloj kaj kaĉo el manioka faruno. Foj-foje rizo, sed tio jam estis lukso. Panon oni ne manĝas. Poste mi konstatis ke en ĉiu parto de la lando estas tiaj nutradkutimoj. Oni manĝas monotone, ne havas fornojn, en malgrandaj urboj oni kuiras ekster la domo kaj ne eblas sur unu fajro fari diversajn manĝaĵojn.

La loĝejo por seminarianoj ne estis komforta, ili kuŝis po du sur unu matraco, metita sur la planko. Kelkaj plendis pri tio, sed venkis la amo al Esperanto kaj ĉiuj sukcese finis la seminarion. Dum la tuta tempo mi sentis ke ili estas ege dankemaj pro mia vizito, unuafoje vidinte vivan, Esperante parolantan eŭropaninon.

Dum la seminario mi estis akceptita ĉe la Ministerio de kulturo, kaj ankaŭ ĉe la direktoro de la loka radiostacio. Tiu sendis ĵurnaliston, kiu faris 90-minutan programon, poste elsenditan en kelkaj partoj.

Buĵumburo estas ĥaosa urbo, se mi tiel povas diri. La tutan trafikon faras privatuloj — per busetoj, kiuj prenas pli da homoj ol oni rajtas, kaj ne startis ĝis ĉiu loko estas okupita. Tio ĝenis min, sed mi ne povis ĉiutage pagi taksion. Komence mi faris tion, sed poste pro aliaj kostoj mi devis redukti kelkajn elspezojn. La urbo estas malpura, ne estas organizata forpreno de rubaĵoj, kaj malpura akvo fluas apud la stratoj, kiuj ofte ne estas pavumitaj. Ĉie estas multe da polvo. Ekzistas kelkaj belaj vendejoj kaj la hotelo Novotel, kiun vizitas nur la UN-soldatoj, gardantaj la pacon en tiu ankoraŭ ne tute trankvila regiono. Feliĉe dum mia restado ĉio estis en ordo. Bone ke mi antaŭ la vojaĝo prenis vakcinojn. Mi povis esti trankvila, kvankam kontraŭ malario vakcinado ne ekzistas, tamen oni povas surloke preni medikamentojn, kiuj estas sufiĉe efikaj.

Alian fojon mi skribos pri Rumonge kaj pri la esperantistoj, kiuj helpis al mi realigi la vojaĝon kaj fini ĝin kun sukceso.

Tereza Kapista

[FORIGITA!: bildo]

Tereza donas al infanoj medikamenton kontraŭ haŭta malsano

[FORIGITA!: bildo]

Ekskurso ĉe la lago Tanganika, kun seminarianoj el Kongolando

[FORIGITA!: bildo]

Ni kantas kun komencantoj

[FORIGITA!: bildo]

Seminarianoj en Rumonge

[FORIGITA!: bildo]

La instrukapablaj seminarianoj en Rumonge

[FORIGITA!: bildo]

La fakultata grupo en Buĵumburo

[FORIGITA!: bildo]

Klaso kun aĉaj benkoj, sed bonegaj studentoj

[FORIGITA!: bildo]

Ĵurnalisto surbendigas intervjuon pri la seminario

[FORIGITA!: bildo]

Alvenis la aĉetita kaprino.

[FORIGITA!: bildo]

Tereza kun la plej juna instruanto, Gilbert Niyukuri. Ekskurso al muzeo en Zakopane dum la lasta IJK en Pollando.

Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo

Por centoj da gejunuloj Internacia Junulara Kongreso estas ĉiam la plej ŝatata kaj la plej atendata jara evento. Ne nur pro la Esperantaj aktivaĵoj, ĝia amaseco kaj renkontiĝoj kun geamikoj, sed ankaŭ pro la eblo viziti diversajn landojn. La plimulto da aliaj junularaj jaraj eventoj okazas ĉiam en la sama lando, ofte eĉ en la sama loko, sed IJK flugas tra la tuta mondo, portante la internaciecon de la Esperanto-movado.

La 62-a Internacia Junulara Kongreso okazos inter la 6-a kaj la 13-a de aŭgusto 2006 en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino. Trifoje en la pasinta jarcento tiu urbo ricevis la tutmondan atenton. La unuan fojon en 1914, kiam tie okazis la atenco, kiu komencis la Unuan mondmiliton, la duan fojon en 1984, kiam tie okazis la 14-aj vintraj olimpikaj ludoj, kaj la trian fojon en 1992, kiam la urbo rezistis al la longtempa sieĝo. Tro da historio dum unu jarcento por la duonmilionhoma urbo! Sed la historio de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo ne estas limigita al la 20-a jarcento. Ĝi komenciĝis jam en la neolitika periodo kaj daŭris tra la Romia kaj mezepoka periodoj. La nomoj kaj la pozicio de la urbetoj ŝanĝiĝis (Aquae Sulphatum, Vrhbosna kaj Sarajevo), same la kulturoj kaj regnoj (Ilira, Romia, Bizanca, Kroata, Hungara, Bosna, Turka, Aŭstra-Hungara, Jugoslava kaj Bosnio-Hercegovina). Tiuj kondiĉoj kaŭzis interesan kulturan miksaĵon, malofte troveblan en la mondo. Viziti Sarajevon estas kvazaŭ samtempe viziti Istanbulon, Sofion, Vienon kaj Novjorkon, ĉar oni vidas samtempe la diversajn arkitekturajn kaj vivmanierajn stilojn, kiuj vivas kune jam dum jarcentoj. Sufiĉe proksime unu al la alia oni trovas katolikan kaj ortodoksan katedralojn, aŭ moskeon kaj sinagogon, la ebenan urbocentron, de kiu je nur unu kilometro troviĝas altaj montaroj, malnovajn metiojn, kiuj ekzistas en neŝanĝita formo jam kvincent jarojn, kaj la modernstilan vivmanieron.

Pro tiu simboleco de la multkultura vivo Sarajevo estis unu el la plej grandaj viktimoj de naciismaj atakoj fine de la dudeka jarcento. La urbo estis sieĝata inter 1992 kaj 1996, kaj barbare atakata ĉiutage. La plejmulto de la urbo nun estas renovigita. La multkultureca vivmaniero de la urbo, kvankam damaĝita, ne malaperis. Tiuj ecoj de la urbo influis ke la plej taŭga temo de la IJK estas “Multkultureco kaj Tutmondiĝo”. Ĉu la interligo de la popoloj en la mondo kaj fluo de monda kapitalo nuligos specifajn kulturajn identecojn kaj neŭtraligos la kulturon en la mondo, aŭ helpos disvastigon de diversaj kulturoj kaj pensmanieroj? Kiom diversas multkultureco, kiu mem elkreskis en unu regiono kia estas Sarajevo, kaj la multkultureco kiu kreskas en la mondo kiel tutgloba vilaĝo?

La elekto de relative granda urbo, precipe ĉefurbo, por Internacia Junulara Kongreso, ne estas kutima decido dum la lastaj jaroj. Estas ofta opinio ke grandaj urboj povas malgrandigi la intereson de la kongresanoj por la kongreso mem, ĉar ili estas allogataj al aliaj eventoj. Aldone, la prezoj por la loĝado estas pli altaj en grandaj urboj kompare kun la kongresoj kiuj okazas en vilaĝoj.

Aliflanke grandaj urboj estas pli facile atingeblaj, kaj la ekstera influo de la kongreso, se ĝi okazas en granda urbo, estas pli sukcesa, ĉar pri Esperanto aŭdas tiam la tuta lando. Sarajevo jam unufoje organizis Internacian Junularan Kongreson en 1973. La tiama kongreso havis tiom gravan influon al la publiko, ke Esperanto-Junularo fariĝis unu el naŭ privilegiitaj junularaj organizoj en Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estis egalrajta al ekzemple Asocio de Ĉiuj Sportaj Organizoj aŭ Pionira Organizo, kaj kapablis post la kongreso organizi ne nur Esperantajn aktivaĵojn, sed ankaŭ internaciajn sciencajn seminariojn. Ankaŭ la kongreso mem estis ĉiutage televide sekvata. La rezultoj de tiu kongreso vivas ankoraŭ en la Esperanto-movado, ekzemple Pasporta Servo fondiĝis dum la IJK en 1973.

La nunaj kondiĉoj ne estas la samaj kiel antaŭ 32 jaroj. La milito en Bosnio kaj Hercegovino multe damaĝis la enlandan Esperanto-movadon. La organiza teamo tamen faros ĉion por ke en Sarajevo okazu bona Internacia Junulara Kongreso. La kongreso okazos en la nova parto de la urbo kun sufiĉe da spaco por diversaj kulturaj kaj sportaj eventoj. Ankaŭ la urbocentro estas facile atingebla de ĉi tiu loko, per tramoj, kiuj trafikas ĉiuminute. Por la homoj kiuj volas resti aldonajn tagojn en Sarajevo kaj pli ekkoni ĝian kulturon, indas diri ke antaŭ kaj post la kongreso en Sarajevo okazos diversaj someraj festivaloj (“Novurbaj tagoj”, “Sarajeva filma festivalo”).

La kongreso akiris la subtenon de la prezidento de la ŝtata registaro. Bosnio kaj Hercegovino estas lando kun nesimetria vizpolitiko, do la plejmulto de la partoprenontoj ne bezonos enirvizojn kaj povos veni facile. Malgraŭ la pasinta milito, la sekursituacio estas relative stabila, pli-malpli simila al la sekursituacio en la ceteraj eŭropaj urboj. La prezoj en la urbo estas favoraj, precipe por la servoj kaj manĝoj en restoracioj. La ekskursoj iros al la urbo Mostar, parto de Unesko-heredaĵo, kun sia mondfama ponto, kaj la suna Hercegovina regiono.

Pli da ĝisdatigitaj informoj pri la IJK en Sarajevo oni povas legi en la retpaĝoj www.esperanto.ba kaj www.tejo.org/ijk.

Samir Ribić

Kongresa Komuniko 1

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio, 29 julio - 5 aŭgusto 2006

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Retadreso: k...@co.uea.org. TTT: www.uea.org/kongresoj/uk﹍2006.html.

Kongresa temo

La temo de la 91-a UK estas Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo. Ĝian traktadon partoprenos la eminenta lingvopolitika fakulo François Grin, profesoro en la Universitato de Ĝenevo, kiu i.a. festparolos en la inaŭguro. La temreĝisoro, s-ro José Antonio Vergara, j...@surfnet.cl, bonvenigas proponojn pri kontribuaĵoj.

Informoj

La retejo www.ukflorenco2006.it, prizorgata de LKK, havas multajn informojn pri diversaj aspektoj de la UK kaj ili estas konstante pliriĉigataj laŭ la fluo de la kongresaj preparoj. Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo www.uea.org/kongresoj.

Kongresejo

La kongresejo Palazzo dei Congressi, Piazza Adua 1, troviĝas urbocentre, apud la ĉefa fervojstacio Santa Maria Novella. Origine ĝi estis vilao de la familio Strozzi. Nun ĝi estas moderne ekipita kongresejo kun ĉiuj komfortaĵoj por internaciaj renkontiĝoj.

Vojaĝado

Florenco estas facile atingebla buse, trajne kaj aviade. Ĝi estas konektita kun i.a. Romo, Bologna, Milano kaj Venecio per la rapida trajno Eurostar kaj kun aliaj urboj per normalaj trajnoj. Ĝi havas internacian flughavenon, 15 minutojn de la urbocentro. Al la pli granda flughaveno de la proksima urbo Pisa flugas malaltprezaj kompanioj. Veturi de Pisa al Florenco, trajne aŭ buse, daŭras ĉ. unu horon. Ambaŭ flughavenoj estas atingeblaj rekte aŭ per konektaj flugoj.

Loĝado

La Dua Bulteno ofertos diversprezajn hotelojn. Praktike ĉiuj hoteloj estos je promendistanco de la kongresejo. Ĉar la hoteloj en Florenco estas malgrandaj kaj havas malmulte da ĉambroj, UEA ofertos pli da hoteloj ol kutime. La mendado malsimilos de antaŭaj UK-oj. La kongresanoj, kiuj uzos la paperan mendilon, ricevotan kun la Dua Bulteno, povos elekti hotelon laŭ kategorio/prezo kaj laŭ distanco de la kongresejo, sed ne laŭ la nomo de hotelo. Tiuj, kiuj uzos la retan mendilon en http://www.uea.org/kongresoj/uk2006.html povos elekti difinitan hotelon. Krom hoteloj, oni ofertos ankaŭ favorprezajn studentajn loĝejojn kaj lokojn en amasloĝejo.

Ekskursoj

Kongresanoj povos elekti inter diversaj ekskursoj tra Italio, Toskanio kaj ĉirkaŭaĵo de Florenco. Priskriboj aperos en la Dua Bulteno.

Unua Bulteno

La Unua Bulteno estis jam vaste distribuita. Unuopuloj povas ankoraŭ peti ekzempleron ĉe la konstanta adreso.

Kongresa afiŝo

Impona kaj belega afiŝo (99×69cm) pri la 91-a UK, kun la kupolo de la gotika katedralo Santa Maria del Fiore, estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA. Ĝi kostas 4,80 eŭrojn (plus afrankon kaj, en EU, imposton de 19%). Triona rabato ekde 3 ekz.

Glumarko

La kongresa glumarko (4×5cm) estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA. Folio kun 12 pecoj kostas 1,20 eŭrojn (plus afrankon kaj, en EU, imposton de 19%). Triona rabato ekde 3 folioj.

Aliĝilo

La aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe la konstanta adreso. UEA volonte liveros grandajn kvantojn por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas elŝuti la aliĝilon en PDF-formato ĉe la kongresa TTT-ejo, kie eblas ankaŭ rete aliĝi al la UK.

Kotizoj

Ĝis la 31-a de decembro 2005 validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de kat. B):

  • Individuaj Membroj de UEA (sed ne MG) EUR 160,00 (120,00);
  • MG-membro aŭ ne-IM de UEA EUR 200,00 (150,00);
  • Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, EUR 80,00 (60,00);
  • Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, EUR 120,00 (90,00).

Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1985 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de dokumento).

Pagmanieroj troviĝas en la aliĝilo, Jarlibro 2005 (p.37-38) kaj en TTT.

Leterkesto

Esperanto ne estas mirakla ĉiosolvilo

Laŭ Andreo Marszalkowski (majo, p. 107) la kalkuleblaj kostoj de la tradukadoj de kunvenoj kaj dokumentoj formanĝas pli ol 30 procentojn de la buĝeto de Eŭropa Unio. Strange ke la oficiala organo de UEA senkontrole aperigas malĝustaĵon pri temo tiel grava por nia lingvopolitiko, dum en alia UEA-eldonaĵo (“Ĉu nur-angla Eŭropo?” de R. Phillipson, p. 117) klare legeblas: Tradukado kaj interpretado ĉe ĉiuj eŭropaj institucioj kostas 0,8% de la tuta EU-buĝeto. La informo de Phillipson fontas el 2001, sed komuniko de la Eŭropa Komisiono en januaro 2005 konfirmas ke ankaŭ post la plilarĝigo en 2004 plu temas pri 0,8% de la EU-buĝeto (resp. pri 13% de la administraj kostoj de EU). Kompreneble, ankaŭ tiuj 807 milionoj da eŭroj estas enorma sumo, sed 40-oble malpli ol diras la artikolo.

Marĝene rimarkite: mi dubas ĉu vere Romano Prodi gvidis la ĝeneralan debaton la 23-an de februaro en la parlamentejo. Laŭ la protokolo de tiu tago, la debatojn alterne gvidis la prezidanto de la Parlamento, Josep Borrell, kaj pluraj vicprezidantoj, inter kiuj la pola Janusz Onyszkiewicz.

Plej grave, tamen: ne servas al nia afero sterile kontraŭstarigi Esperanton kaj Eŭropan multlingvecon. Ambaŭ ja estas aferoj pozitivaj kaj kultivindaj. Esperanto ne estas mirakla ĉiosolvilo: se morgaŭ ĝia oficiala uzo estus enkondukita en Bruselo, ni esperantistoj trovus nin en stato alarma kaj gape senprepara.

István Ertl (Luksemburgio)
Kompletigita Plena Verkaro

En la revuo sur la paĝo 115 mi legis sub Persone artikoleton pri Andersen. Tie oni diras, ke liajn fabelojn eblas legi en Esperanto en kvar volumoj, eble malfacile troveblaj ĉe libroservoj ktp, kaj oni poste indikas retan adreson.

Nu, bone. Sed kial oni ne mencias la komunan eldonon de ĉiuj de Zamenhof tradukitaj fabeloj de Andersen en la serio Iam kompletigota Plena Verkaro de L.L. Zamenhof de s-ro Itô Kanzi (Ludovikito)? Tiu volumo nomiĝas Fabeloj de Andersen kaj unuafoje aperis en 1990.

Iom simile: plurfoje mi konstatas ke oni mencias la t.n. Lingvajn Respondojn de Zamenhof, sed ĝian plej ampleksan eldonon oni oftege prisilentas: en la sama serio ĝi aperis sub la nomo Lingvaj Respondoj de Ludovikito ankaŭ en 1990; tio estas la sepa eldono, editorita de Gaston Waringhien.

Gerrit Berveling
La (mal)benitaj krucenigmoj

Antaŭe, kiam mi malfermis la revuon Esperanto, granda plezuro por mi estis konstati, ke foje mi havos la ĝojon partopreni en la krucvortenigma konkurso. Kial do nun, de post ses monatoj ne plu aperas krucenigmoj en la revuo tiel kara al mi? Mi enuas...

Ĉu sufiĉis por tio, ke iu malamiko de kulturo skribis en la (ankaŭ malaperinta) kuriero de legantoj, ke la krucenigmoj naŭzas lin kaj ke ili okupas tro da spaco en la revuo? Ĉu ankaŭ sufiĉis, ke oni ŝafe obeu lin? Ĉu ankaŭ sufiĉis eble, ke aliaj krucenigmoamantoj silentu, ŝajnante akcepti tiun hontindan malaperon? Estas aliaj francaj samideanoj: D. Luez, L. Marin, L. Giloteaux..., kiuj estis fidelaj al la krucenigmoj kaj kiuj certe bedaŭras ilin. Eble iun tagon ankaŭ ili plendos! Mi deklaras, ke mi perdos la intereson pri la revuo kaj eĉ bedaŭros ke mi iĝis ties dumviva abonanto, se ne reaperos en tiu amata revuo miaj karaj krucvortenigmoj, kiuj helpas min travivi mian malfeliĉan solecon (mi vidvas jam de naŭ jaroj).

Povas esti, ke pro abundo da presotaj urĝaj artikoloj (ekz. kongres-raportoj) ne estu krucenigmoj unu aŭ du fojojn sinsekve, sed ke tio okazu dum pluraj monatoj mi rifuzas!

Kun antaŭdanko kaj koraj salutoj

J. Ducrocq (Francio)

Rimarko de la redaktoro (kaj la aŭtoro de la krucenigmoj): mi opinias ke ni “malvenkis la balotojn”. Kie estis la krucenigmoŝatantoj, kiam oni “balotis” (enketis) pri la revuaj rubrikoj? Bedaŭrinde montriĝis, ke niaj “kaprompiloj” ne estas por la plimulto tiel ŝatataj, kiel ni imagis. Nu, eble kompromiso: ĉu tamen almenaŭ unufoje jare? (La ŝatantoj konvinku min!)

La koboldo laboris diligente

Mi rigardis ĉe la TTT-ejo de UEA la oktobran numeron de Esperanto. Tie estas informo pri la kongresa kunveno pri redaktado de revuoj, en kiu mi partoprenis. Bedaŭrinde en la informo estas eraroj. Mi (redaktoro de REGo) estas nomita Nikolaj Gudskov, sed ne Georgij Kokolija. Ankaŭ malĝusta estas la informo pri presisto-ekspedisto, ĉar tiu kunlaboranto estas nur presisto, pri la ekspedado okupiĝas mi mem. Verŝajne jam ne eblas fari korektojn, sed estus juste publikigi la korektojn en la novembra numero.

Garik Kokolija (Rusio)

Respondo de la redaktoro: Sinceran pardonpeton al s-ro Kokolija! La aŭtoro eraris kaj nek la redaktoro, nek la provleganto (kia koincido: la unua kaj la tria estas la sama persono) tion rimarkis.

La nove-malnova PIV

En ĉi tiu periodaĵo (novembro 2004) aperis en la rubriko “Forumo” artikolo (“Esperanto: la lingvo kun generacia problemo”) en kiu la aŭtoro (Anna Löwenstein) debatas pri eroj de La Nova PIV. Nu, la artikolo donas la impreson (per “la lingvo”), ke aliaj lingvoj ne spertas la saman fenomenon, sed efektive la samo okazis en Usono ĉe la apero de la tria eldono de la plena vortaro de Merriam-Webster. Iu recenzisto trafe resumis la diferencojn inter la dua kaj tria eldonoj: La dua eldono finis debatojn, ne estigis ilin! — Kaj la paralelo estas eĉ pli forta se ni konsideras PIV esti la dua eldono de PV, kaj do la “nova” estis, ĝuste, la tria eldono!

Löwenstein neglektas plendi pri la plej malforta punkto de la libro: la titolo mem. Oni povas marki ion malnova, sed oni neniam povas, efike, marki ion ajn nova.

Mike Jones
Pri la enhavo de la revuo

Ĵus mi legis la decembran numeron de 2004 de la revuo Esperanto, precipe la artikolon pri la enhavo de la revuo. Miaopinie la revuo estas redaktata bonege, longaj artikoloj devas esti longaj, ĉar mallongaj estus sensencaj, en nekrologoj mi ofte ekscias la plej bazajn informojn pri la forpasintoj, la krucenigmoj estas gravaj, ĉar Esperanto estas ne nur serioza afero, sed ankaŭ amuzaĵo. Redaktu la revuon plu same bone kiel ĝis nun.

Jiří Patera (Ĉeĥio)

Reagoj

La kontribuoj aperantaj en tiu ĉi rubriko esprimas la opiniojn de siaj aŭtoroj, kaj la redakcio ne respondecas pri ili.

Nova fazo

Evidente en la vivo de la Esperanto-movado okazas io tute nova. La klasika 120-jara ideologio de neŭtraleco komencis cedi al politikigo de niaj metodoj. La movado ekkonsciis pri si kiel socia forto, kiu decidis publike batali por siaj celoj.

Ĝis nun esperantistoj ne agnoskis ke ili mem estas ia aparta kolektivo, sed daŭre pretendis esti movado, kiu reprezentas la mondon (la homaron, kiu bezonas komunan lingvon, sed ne konscias pri tio). Ideoj pri la memidenteco en la pionira tempo kaj la epoko de Lapenna estis praktike malpermesitaj. En la okdekaj jaroj ekkreskis la raŭmismo, kiu ankoraŭ ne parolis pri politikigo, sed komencis laŭtigi siajn ideojn, ke ja esperantistoj havas sian grupidentecon. La Itala Radikala Partio, malgranda, sed parlamenta partio, jam en la naŭdekaj jaroj komencis malferme trakti la lingvan neegalecan problemon kaj ekagis por diskonigi Esperanton kiel solvon por tio. En 2003, dum Italio prezidis Eŭropan Union, la Radikala Partio dramece elbatalis en la ministerio por Edukado sindevigon iniciati en EU ekesploron pri la eblo uzi Esperanton kaj unue financi eksperimenton pri lernado de tiu lingvo. Fine de 2003 ls kongreso de Asocio de Radikalaj Partioj de Eŭropo en Bruselo konfirmis la subtenon al Esperanto kiel ebla eŭropa komuna lingvo. Samjare en Bruselo ekfunkciis Centro por Dokumentado, en kiu profesie agis du junaj aktivuloj kaj kies agadon finance subtenis UEA. La lobia karaktero de ilia aktivado estis ege utila, ĉar gravuloj de EU estis regule atentigataj pri lingvaj demandoj kaj la Esperanto-gvidantaro pri ŝancoj fojfoje aperantaj en Eŭropo. Kaj la pinton de tiu politika agadlinio ni travivis pasintjare. Kuraĝe novan ŝancon vidis aro da francaj esperantistoj, gvidataj de Christian Garino, en parlamentaj balotoj de EU. Ili sukcesis organiziĝi eĉ en 7 francaj departementoj kaj oficiale kandidatigi listojn de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (E-D-E) kaj partopreni kiel unu el trideko da partioj en la balotoj. Sekvis la ideon unu germana departemento, sed iom tro malfrue kaj ĝi ne sukcesis kolekti sufiĉe da subskriboj por rajtigi la grupon partopreni en la balotoj.

La rezultoj de E-D-E en Francio estas laŭ mi tre stimulaj. Kvankam neniu E-D-E-kandidato estis elektita, tamen aperi la unuan fojon kiel novuloj en balotoj sur kvinona teritorio de Francio kaj gajni inter 0,1 kaj 0,24% sume pli ol 25.000 voĉojn, estas grava sukceso. Tio klare indikas, ke necesas daŭrigi la marŝadon sur tiu ĉi vojo.

Surprize elektiĝis esperantisto en alia lando kiel nova EU-parlamentano. Ja kiu lando havu la honoron esti la unua — la lando de Zamenhof. Sinjorino Margareta Handzlik klare esprimis post la elektiĝo sian intencon en la parlamento agi ankaŭ por Esperanto. Se ni aldonas al tiu agado certan flankan kaj bizaran aktivadon, kiu tamen estas politika, tiun de Esperanto-Civito, ni vere devas konstati: nova vento ekblovis. Ne plu neŭtralaj politike — nun ni batalu per politikaj rimedoj!

Zlatko Tišljar

Kulpigi la politikistojn ne sufiĉas

Prave kontraŭmetas J. Książek la relative rapidan akcepton de la ideoj de Einstein kaj la oficialan neakcepton de Esperanto dum 115 jaroj (“Problemoj de Einstein”, Esperanto, nov. 2003), sed miaopinie lia konkludo: kulpas la politikistoj restas sen aktiva alternativa strategio.

Fakte la menciita kontraŭdiro apartenas al pli larĝa kultura demando: Kial la scienc-teknika progreso (STP) senkompare pli rapidas ol la spirita progreso (SP) — do politika, norma, estetika ktp? La kulturteorio donas jenan respondon: La veraĵoj de STP estas intuicie videblaj, montreblaj per laboratoria eksperimento aŭ matematike demonstreblaj, ili malkovras la misterojn de la naturo, aldonas al la homaro la fortojn de la naturo; ili havas universalan validecon. La veraĵoj de SP havas nur etparte tiajn ecojn; precipe ili falas en la kavon de la sociaj kontraŭdiroj, vundas privilegiojn de iuj homgrupoj, neas tradiciajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, postulas gravajn, libervolajn ŝanĝojn de pensmanieroj. La novaj akiraĵoj de STP povas decidi pri vivo aŭ morto de homgrupoj, tiuj de la SP ne. Tial estis gravegaj la vortoj de Jesuo: Ŝanĝu vian pensadon. Ĝuste tiu ŝanĝo estas la ĉefa problemo en la socia evoluo, sed la sociologio avertas: Ju pli profundaj estas la ŝanĝoj postulataj de iu SP-veraĵo, des pli malrapide tiu ĉi antaŭenmarŝas; ne la veraĵo estas utopio, sed la kredo, ke ĉiu veraĵo devas akceptiĝi rapide. La racieco de multaj validaj ideoj (paco, frateco, egaleco kaj justeco, racia vivo ktp) ne sufiĉis/as por ties mondvasta efektiviĝo; pro tio ni ne povas simple kulpigi iun socian kategorion, kvankam ne ĉiuj profesioj estas “egaldistancaj” de certaj ŝarĝoj. Por sukcesigi gravajn agadojn necesas larĝa preparo de la homaj spiritoj. Firma decido estas ne komenca, sed fina akto de la evoluoj.

Esperanto, kiel ideo, estas tipa ekzemplo de SP kaj renkontis/as la kutimajn obstaklojn. Kiu ne komprenas la objektivecon de tiuj certatempaj obstakloj, ja la neeviteble sinusoidan, zigzagan, kontraŭdiran vojon de nia movado, tiu povas fariĝi pesimisto, defetisto aŭ renegato. Ankaŭ simpla “kredo je sukceso” kaj hobiumado ne solvas la problemon. Oni devas vidi kaj aktivigi la sociajn kategoriojn kiuj plej proksimas al nia ŝarĝo, kiuj do “respondecas” pri la sorto de ideoj en la moderna mondo kaj rolas kiel opinigvidantoj.

Kolekti, krei, defendi kaj disvastigi la akiritajn veraĵojn estas neekskluziva, sed specifa kaj morala devo de la scienco.

Nu, samkiel aliaj iniciatoj, ankaŭ Esperanto havas siajn kapitulacantojn kaj renegatojn. Iuj eĉ kabeiĝas ne silente, sed krias sur la strato sian apostatecon, aldonante proprajn erarojn al la konfuzoj de aliaj aŭtoroj, kiuj anstataŭ pliriĉigi nian kulturon, komencis nei la jam de longe elpruvitajn principojn de Esperanto. Ni ne okupiĝu ĉi tie pri ili.

La vero estas ora peco kuŝanta en la profundoj de la naturo, de la socio kaj konscio. La politikistoj havas nek tempon nek intereson okupiĝi pri tiaj senprofitaj esploroj, multaj eĉ ne atentas demokratiajn ideojn antaŭ ol tiuj estas akceptitaj en prestiĝaj intelektularaj medioj aŭ, pli bone, en larĝaj tavoloj de la loĝantaro. Neniu espero, ke ili fariĝos pasiaj apostoloj de la vero, kio povas damaĝi al politikaj karieroj. Necesas intima rilato al la vero, arda deziro disvastigi ĝin por la bono de la homoj. Sciate, la sciencistoj, la intelektularo ĝenerale “respondecas” pri la sorto de ideoj, kvankam ankaŭ en tiu ĉi kategorio multaj estas nur “funkciuloj”, “dungitoj”, kapablaj aplaŭdi la novan ideon, sed ne riski ion por ĝi. Estas ege raraj grandaj karakteroj firme engaĝitaj en la progreso de la vero, defendante ĝin sinofere. Tiel naskiĝis la popolaj mitoj pri la neceso de la “morto” por sukcesigi gravajn iniciatojn, fini grandegajn konstruaĵojn k.s. Ne la morto mem gravas, sed oni ne mortas por sukcesigi neniaĵojn. Post la morto de Jesuo, liaj ideoj venkis la romian imperion.

Konklude — kaj tion montras nia historio — ni bezonas pasiajn klerulojn, kiuj kuraĝe, prestiĝe, altnivele, plurflanke prezentu al la mondo la novan veron, por ke la cetera intelektularo, la junularo, sufiĉe granda nombro el la loĝantaro komprenu, ke temas pri ĝia grava, aktuala problemo, ne pri revaĵo de esperantistoj. Tamen tio ne estas universala agadmodelo. La problemo trovas sian favoran terenon en lingve diskriminaciitaj landoj, minoritatoj, regionoj, en porpacaj kaj kontraŭtutmondiĝaj movadoj, en fratecaj sentoj de iuj religioj ktp. Seriozaj politikistoj ne atendos ĝis la fino de tiu klariga procezo...

Ni iom rigardu sukcesajn praktikojn de nia movado. Miaopinie la ĉi tie skizita koncepto estis ankaŭ tiu de Zamenhof, Privat, Lapenna k.a. Dum la UK en Berlino (1999) oni memorigis notindajn sukcesojn de simila agadmodelo en Bulgario dum certa fazo. Gravulo de UEA konsideris tiun vojon “tro longa”; li volis rapidan sukceson ĉe la internaciaj organizaĵoj. Tamen montriĝis prava la popola proverbo: la rekta vojo povas esti pli longa. Nu, kiom longa povas esti la “nerekta vojo”?

Ni memoru almenaŭ unu el la iom konataj faktoj: En Rumanio, kie faŝistoj kaj stalinistoj jardekojn persekutis nian ideon, du universitatanoj, helpe de kelkaj siaj kolegoj kaj de 4-5 esperantistoj, sukcesis, de 1970 ĝis 1978, post prelegoj kaj kontaktoj en sciencaj medioj, memuaroj ktp, signife “ŝanĝi la pensadon” en la lando, motivi ŝtatajn instancojn adopti decidojn favore al Eo, spite al ankoraŭ valida cenzura malpermeso: Oni kreis E-kolektivon en la Akademio pri Sociaj Sciencoj, E-sekcion en la Tutlanda Societo de Filologoj, enkondukis E-kursojn en la filologiajn fakultatojn (helpis ankaŭ la kontakto de Tonkin kun la vicministro pri klerigado), oni aperigis ses E-lernilojn — kiujn postulis pli ol 3000 personoj, precipe gestudentoj ktp. En 1990 (helpis H. Frank) la ministerio rekomendis al ĉiuj fakultatoj enkonduki E-kurson (se oni disponas pri instruistoj). En la universitatoj de Timis,oara ekfunkciis 14 kursoj. Ĉion ĉi faris kelkaj personoj sen asocio, revuo k.s., sub diktatura reĝimo. Kaj la politikistoj? En publikaj debatoj iuj sincere konfesis ke “nur nun” ili komprenas la sencon de Esperanto, apogis nin kaj defendis nian agadon.

I.F. Bociort

Recenzoj

Ĉu mi lernos Volapukon?

Vortaro Volapük-Esperanto kaj Esperanto-Volapük. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2003. 207p. 21cm. Prezo: € 15,00

Olärnob-li Volapüki? No, danö!* En sia grava interlingvistika eseo de 1898, Zamenhof aplombe skribis ke … nenie (…) troviĝis eĉ unu persono — ni ripetas, eĉ unu — kiu transirus de Esperanto al Volapük! Neatendite, Volapuko (reformita en 1931) ne plene formortis, sed jam de longe ĝiaj kelkdek fideluloj plejparte posedas Esperanton. Jen dudirekta malgranda vortaro, kiun akompanos lernolibro… La etimo de ĉiu Volapuka kapvorto indikitas, kio rimarkigas la plejoftecon de la angla kaj germana kiel fontlingvoj, kaj la kernan aliformigon eĉ kripligon de pluraj vortoj pro la devigo eviti komencajn kaj finajn vokalojn, kohere kun la kompleksaj vortfara kaj verba sistemoj. Ne mankas modernaĵoj (xaf-fakso, nünömav-komputiko). Dise troviĝas kelkaj bildoj, inklude de la 6 ĝisnunaj cifals (ĉefestroj). Ĉu nia leksikografio ne havas pli urĝajn taskojn? Nu, almenaŭ Volapuko povas servi kiel esplorobjekto de kompara Esperantologio, kiel montrite de Zamenhof mem, Bernard Golden (ĝermana komponanto de Esperanto) kaj Árpád Rátkai (ligoj kaj historia kontinueco inter ambaŭ movadoj).

* Ĉu mi lernos Volapukon? — Ne, dankon!
José Antonio Vergara

Bonega jarfina donaco

Kristnaska kordo. Akordo. 2003. KD. 59 min. Kun 16-paĝa tekstlibreto. Prezo: € 15,00

Kristnaska kordo estas la dua KD de la nederlanda koruso Akordo. Koncerton de tiu ĉi grupo ni spektis unuafoje en Parizo dum la Eŭropa Kongreso en 1995, duan fojon en la UK de Prago en 1996, kaj lastfoje ĉi-somere en la UK de Vilno. Ĉiam estis granda plezuro ne nur aŭskulti sed ankaŭ spekti ĝin: la sep-homa kvar-voĉa grupo kantas sen instrumentoj, ege profesie, kaj montras belan varman viglecon, movecon kaj gajecon sur la scenejo.

La disko entenas 25 kantojn pri Kristnasko, bonega temo, kutime religia, sed ne nur: ĉu oni ne povas konsideri tiun naskiĝon kiel simbolon de ĉiutaga miraklo sur la tuta planedo, kiam bebo aperas?

La kantoj estas plej ofte religiaj kaj klasikaj, multaj nederlandaj, aliaj eŭropaj. Kelkaj inter ili estas internacie konataj, iom tro, kiel Ĵus naskiĝis infan’ de Di’ (Il est né le divin enfant), kies melodion oni tiom aŭdas (aŭdaĉas) ĉie, ĉiam dum la jarfino, precipe en la vendejoj por allogi klientojn, ke ĝi aspektas nun sona poluado.

Tiun elekton de repertuaro mi iom bedaŭras, ĉar ekzistas tra la mondo multege da popolaj kristnaskaj kantoj, belegaj, ekzotikaj kaj plej diversstilaj, ekzemple en Sudameriko, sed ankaŭ en francaj provincoj oni trovas tiajn juvelajn kantojn. Kompreneble tiu elekto postulus enketojn, serĉojn, laboron pro tradukado kaj harmonizado; ni ja scias, ke tio ne estas facila tasko, ĉar tion ni provis fari por nia lasta KD Plu Meven pri la temo maristaj kantoj de la mondo; ni parte sukcesis, sed ne tiom kiom ni esperis. Do ni povas pensi ke Akordo ne celis tion, jam havis la repertuaron preta en la valizo, kaj deziris nur ekspluati ĝin. Jam tiel estis sendube por ilia unua disko, kies temo estas Renesanco. Jen ni alvokas ilin: ili sin turnu al la mondo kaj proponu al Esperantio multe pli buntecan muzikon; tiam ili kontribuos al konstruado de vere internacia kulturo kaj ili ricevos aplaŭdojn, ĉar certe la grupo havas nekredeblan kvazaŭprofesiecon, belegajn voĉojn kaj ĝi meritas famon. La tradukoj estas bonegaj, ankaŭ la interpretado kaj harmonizado.

Do, se vi ŝatas religian etoson, ne hezitu kaj akiru la diskon, ankaŭ se vi ŝatas klasikan muzikon, ankaŭ se vi deziras simple ĝui aŭskultadon de bela korusa kantado. Ĉiukaze ĝi estas bonega ideo por donaco dum tiu ĉi jarfina periodo.

Franjo Provost

La vojo al Tibeto

La Taglibro de Csoma Sándor. Lajos Magyari. El la hungara trad. Jozefo E. Nagy. Rotterdam: Bero, 2004. 33p. 21cm. € 6,00

En mia adolesko hungara (jam tute malsama ol la Adolesko de Vaha), super mia lito pendis, ekzemplodone, bildo de Sándor Kőrösi Csoma, sufiĉe simila al la kovrila de ĉi tiu broŝuro. Csoma rolis en mia persona panteono — ideale do ne mi, iom adepta, devus recenzi ĉi tiun longan poemon.

Leganto malpli Csoma-ana informu sin unue per la dorsa biografieto, kaj, post legado de La taglibro, prefere eĉ per la daŭre havebla La vivo de Sándor Kőrösi Csoma (1984) de Ferenc Szilágyi (alia Szilágyi, ne la “nia”). El ambaŭ klare videblos la escepta vojiro de ĉi tiu obstina sikulo*, celinta trovi la originon de hungaroj sed trovinta, kiel Kolumbo Amerikon — tibetologion. (La fekundecon de tiaj mistrovoj prilumis Umberto Eco en sia La serĉado de la perfekta lingvo.)

* sikulo = hungaro el sud-orienta Transilvanio

Ensalti sen antaŭkonoj en la dek tri strofarojn de Magyari forprenos tamen neniom el via poezia ĝuo, “nur” el tiu intelekta. Ĉar Jozefo E. Nagy, ofta kaj grandkapabla tradukanto ambaŭdirekta inter la hungara kaj Esperanto, liveras tekston kiu en si mem brilas. Minoran kritikon al ĝi oni rajtus formuli nur post zorga komparo kun la spegule aperanta hungara teksto, kaj prefere nur farinte propran tradukon. (Ĉiuokaze, sur p. 25 mi “torturus” anstataŭ “turmenti”.) Ni legas altan, noblan tekston el 1970, netuŝeblan de ajna relativigemo postmoderna. Ĉe nialingva leganto la versoj resonigos mensajn eĥojn eble de La infana raso kaj de Zamenhof-biografioj. Merite!

Parenteze, La taglibro vigle vivas ĉe la publiko hungara, precipe transilvania: voĉlegata en lernejaj festoj, parkerata de poeto-kolegoj, ĝi cetere havas ankaŭ francan tradukon de Tivadar Gorilovics kaj Marc Delouze.

Kaj Csoma plu montradas la vojon: la vojaĝo de esperantisto Ödön Jakabos, el Transilvanio al Tibeto (1972-73) fariĝis omaĝa pilgrimado preze de sia propra vivo.

István Ertl

Reĝino... ne sen makuloj

Reĝino Jokasta. Triakta dramo. Constantin Zărnescu. El la rumana trad. Ionel Oneţ. Chapecó: Fonto, 2004. 200p. 22cm. Prezo: € 16,50

Antaŭ jarcento Sigmund Freud elfosis la rakonton de Edipo el la antikva greka mitologio, por nomi la faman psikologian komplekson, kiun li priskribis. Constantin Zărnescu klopodas nun malkovri la tragikan pozicion de la virino en tiu mito per sia teatraĵo Reĝino Jokasta.

Kvankam la dramaturgo bazis sian teatraĵon sur la antikva mito kaj tragedioj de Sofoklo, ĝi forme kaj strukture ne similas al la tradiciaj grekaj tragedioj. Kiel klarigite en la subtitolo, ĝi fakte estas moderna triakta dramo kiu, ekde la komenco, konigas al la spektanto la kernon de la mito, t.e. ke Edipo murdis sian patron kaj edziĝis kun sia patrino. Tiel Zărnescu deiĝas de la Sofoklaj tragediaj praktikoj por manifesti sian feministan vidpunkton kaj movi la fokuson el la “hubriso” (kontraŭdia ago) de Edipo al la psikologia batalo en Jokasta.

Paŝante en la gineceo de la Teba palaco, ĉirkaŭate de ina akompanantaro kaj subtenate de sia maljuna nutristino, Reĝino Jokasta esploras la multoblajn sociajn rolojn de la virinoj kaj la konflikton inter sia persona feliĉo kaj la bonfarto de la socio. Eĥante la antikvajn religiojn kiuj adoris la “sanktan inon”, Jokasta priskribas la virinojn per mistikaj terminoj kiel “naskantojn” kaj “protektantojn de vivo”. Kiel tiuj de vera virino, ŝiaj sentoj ŝanĝiĝas laŭhumore, etendiĝante de logikemo ĝis plena malespero aŭ eĉ nekontrolebla histerio. Je la fino de la teatraĵo Jokasta prezentas sin kiel mesian inan figuron kiu serĉas “alian reĝlandon… ĉielan”. Tuj poste ŝi krias “ĉio estas en ordo” kaj ŝi mortigas sin, klopodante ŝanĝi la pozicion de la virinoj kaj samtempe savi la vivon de sia edzo-filo kaj la sorton de Tebo.

Dum la tuta teatraĵo, la nutristino atestas la tragedion de Jokasta (fakte, ŝi atestis la tutan vivon de la reĝino, la naskiĝon de ŝia edzo-filo kaj ilia rekuniĝo), komentas pri ĝi kaj, efektive, ŝi reprezentas la voĉon kaj la sentojn de la spektantoj. La roloj de la ceteraj karakteroj kiuj aperas sur la scenejo (Edipo, Kreono, Tirezio ktp) estas pli-malpli similaj al tiuj de la sofokla tragedio Reĝo Edipo. Tamen, ĉi-kadre, ili ĉefe agas kiel subtena materialo por la psikologia dramo de Jokasta.

Ĝenerale, Reĝino Jokasta rakontas jam delonge konatan miton el neatendita vidpunkto. Tial ĝi sendube estas ege interesa teatraĵo, sed ĝi kelkfoje ankaŭ iĝas teda. Eble tio estas pro ĝia longa kaj malrapida evoluo (ĝi ŝajne estas preskaŭ kvaroble pli longa ol la sofokla Reĝo Edipo) aŭ pro la ripetemo de kelkaj karakteroj (precipe Jokasta).

Tamen, la plej grava problemo de tiu ĉi eldono de Reĝino Jokasta estas ke al ĝi mankas informa enkonduko al la tragedio de Edipo-Jokasta. La tripaĝa enkonduko, kiun verkis la dramaturgo mem, eksplikas nur kial kaj kiel li verkis la teatraĵon. Ĝi ne donas la necesan mitologian fonon, kiu helpus la leganton/spektanton kompreni tion, kio okazas en la teatraĵo. Ŝajne la eldonanto kredis ke la mito estas internacie konata, sed tiaj supozoj ne povas esti validaj en diversoriginaj internaciaj komunumoj kiel la esperantistaro. Plie, Reĝino Jokasta plenas je grekaj nomoj: Mojra, Pajno, Dorido, Labdakidoj ktp. Bedaŭrinde, ili nenie estas klarigitaj. Tio sendube ne ĝenos grekajn aŭ filologajn esperantistojn, sed aliaj, nespertuloj sendube devos sin turni al siaj nacilingvaj enciklopedioj por kompreni kelkajn aludojn.

Konklude, Reĝino Jokasta estas leginda teatraĵo. Tamen, oni devas unue koni la legendon mem kaj poste ĝui ĉion kion la dramaturgo proponas per sia kreaĵo.

Efthimios Mavrogeorgiadis

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

John Francis: El “La fino”

La nebulozoj drivas unu de la alia
al limo de la kosmo disiĝe kaj konstante.
Pro vasto de l’ procezo, senmovo iluzia
ankoraŭ regas ĉie, eternon mensogante.

Sed jam la astroj raras: kie antaŭe mikse
kunsvarmis la mortantaj kun la embriaj steloj,
jen nur mortantaj restas: nenie plu fenikse
ekflamas posteuloj de l’ forbrulintaj ŝeloj.

La astroj daŭre dronas en la mallum’ avida
ĝis cindre dispeciĝas la lasta steltaĉmento;
kaj, ĉie konsumita de paraliz’ insida,
senvive sin etendas vakua firmamento.

John Francis (1924-) partoprenis en la mejloŝtona kolekto “Kvaropo” (1952) per grandioza kosma ciklo (el kiu ni ĉerpis la finalon), kaj poste abunde verkis poezie kaj proze. Interalie: “Vitralo” (1960), “La granda kaldrono” (1978), “Tri rakontoj pri la Miljara Paco” (1998), “La kastelo de vitro” (2004).

Loke — Fake — Persone

KATALUNIO: De la 2-a ĝis la 4-a de septembro, okaze de la urbofesto de Sabadell, okazis la t.n. barakoj, kie ĉiunokte okazadis koncertoj. 25 barakojn prizorgis 25 asocioj, inter ili Kataluna Esperanto-Junularo. Kvankam oni disdonis flugfoliojn kaj vendis stelpinglojn kaj iom da Esperanto-muziko, la ĉefa celo de la budo estis, ke esperantistoj aperu tutnormale apud multaj aliaj asocioj en junulara medio.

Hektor Alos i Font

UZBEKIO/JAPANIO: En aŭgusto 2005 du samarkandaj esperantistoj, Anatoli Ionesov kaj Holikberdi Kozimov (Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro), akompane de du japanaj pacamikoj Ohba Mitsuru kaj Nakayama Naohisa, sukcese atingis la montpinton de Fuĵi. Tie ili flirtigis E-flagetojn kaj la naciajn flagojn de Japanio kaj Uzbekio. La montgrimpado de 4-persona uzbeka-japana teamo komenciĝis noktomeze la 16-an de aŭgusto kaj frumatene la 17-an de aŭgusto la kvaropo jam estis sur la montopinto de Fuĵi (3776 m). “Regu Paco sur la Tero” - tiu ĉi alvoko eksonis ankaŭ esperantlingve de sur la plej alta japana monto...

Anatoli Ionesov

[FORIGITA!: bildo]

Sur la montopinto de Fuĵi

POLLANDO: Okaze de la Internacia Tago de Turismo, la 27-an de septembro, la gestudentoj kaj profesoraro de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (Pollando) estis akceptitaj de la urbestro de tiu granda pola urbo. La urbestro Konstanty Dombrowicz promesis helpi por realigi la peton doni la nomon “Bulvardo Esperanto”, situanta en bela apudrivera loko, en la centro de la urbo. Partoprenis krom la urbaj aŭtoritatuloj studentoj kaj profesoroj el Pollando, Ĉinio, Hispanio, Japanio, Belgio, Aŭstralio, Bulgario, Senegalio, Kenjo, Mongolio, Germanio, Tanzanio, Zimbabvo, Tunizio kaj Kongo. La urbestro mem tre ofte kunlaboras kun la loka esperantistaro. La akcepto finiĝis per libera riĉa bufedo kaj ĉiu partoprenanto ricevis belan rememoraĵon de la urbodomo.

(Augusto Casquero)

KOLOMBIO: Guido Ricci el Belgio salutis nian redakcion el Bogoto, kie li partoprenis en la 1-a nacia kongreso de Esperanto. Li vizitis la ĉefurbon de la departemento Magdalena, Santa Marta, kaj renkontis tie la solan Esperanto-parolanton de la urbo: Diomar Chavez Obregòn. Tiu lernis Esperanton pasintjare per interreto, neniam renkontis alian esperantiston kaj nun gvidas kurson por komencantoj en la universitato de Magdalena.

[FORIGITA!: bildo]

Guido Ricci kaj la kursanoj en S. Marta

BRAZILO: La sepa Ago-Tago de EKOR, Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono, okazis la 30-an de oktobro en Rio-de-Ĵanejro, la kvartalo Campo Grande. Sur la ĉefstrato trideko da esperantistoj vigle propagandis nian idealon per organizo de bela stando kun pluraj esperantistaj objektoj kaj disdonado de pli ol 1000 faldfolioj pri Esperanto.

(Celso Pinheiro)

[FORIGITA!: bildo]

La sepa Ago-Tago de EKOR en Rio-de-Ĵanejro

JAPANIO: La 22-an de oktobro, kadre de la 92-a Japana Esperanto-Kongreso, okazis la 5-a publika simpozio de Japana Esperanto-Instituto, titolita Kiel japanoj rilatis kun internacia lingvo? Lukto kun okcidenta civilizacio el lingva vidpunkto. Yositake Masaki, fakulo pri interlingva komunikado, proponis strategion por allogi al multlingvismo, anstataŭ akuzi anglalingvan imperiismon. La interlingvisto Usui Hiroyuki klarigis la “sendolorigilan” kaj identecstabiligan funkcion de Esperanto kiel alternativa internacia lingvo. Kunihiro Masao, eksa senatano kaj konata majstra uzanto de la angla lingvo, prezentis ekzemplojn de eminentaj japanoj, kiuj sukcese proprigis al si tiun lingvon por agadi internacie. Sed, agnoskante la ekzistantan maljustecon en internacia lingva komunikado, fine de la diskutado li surprizis la aŭskultantojn, promesante mem eklerni Esperanton. La simpozion prezidis Kimura Goro Christoph kaj ĉeestis ĉ. 400 homoj.

Syôzi Keiko

ROTARIO 100-JARA! Fondita en 1905, koincide kun la unua Universala Kongreso de Esperanto, Rotary International festis ĉi-jare sian unuan jarcenton per grandioza kongreso, kiu kunvenigis en Ĉikago preskaŭ 42 000 rotarianojn el pli ol 160 landoj.

Kiel jam tradicie dum la lastaj jaroj, RADE (Rotaria Amikaro de Esperanto) starigis informstandon pri niaj lingvo kaj movado, vizitatan de centoj kaj miloj da interesitoj pri nia solvo de la lingva problemo.

Dum la kongreso RADE denove varbis novajn membrojn, precipe el evoluantaj landoj, kaj intencas prezenti en 2007 novan proponon pri Esperanto dum la venonta Leĝfara Konsilio de Rotary International.

Interesa programero estis en Ĉikago la t.n. “Kapsulo de la tempo”, en kiu pli ol tridek mil rotariaj kluboj lasis mesaĝojn, kiuj estos legataj post cento da jaroj.

Evidente ne mankis ankaŭ mesaĝo en Esperanto, en la “firma konvinko ke post cent jaroj, ĉiuj rotarianoj scipovos kaj uzos Esperanton!”...

Post Ĉikago, grupo de esperantistoj-rotarianoj el 5 landoj renkontiĝis dum la 90-a UK en Vilnius kaj interŝanĝis la flagojn de la respektivaj kluboj, unu el la tradicioj de la rotaria movado. Pliajn informojn pri Esperanto kaj Rotary: www.radesperanto.monsite.wanadoo.fr

Giuseppe Grattapaglia

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: En Ĉikago la standon vizitis tri rotarianinoj el Ulanbatoro kaj unu alparolis la deĵorantojn — en bona Esperanto. Kia emocio!

NEDERLANDO: La 3-a tutlanda kanalo de la Nederlanda Televido elsendis mardon, la 25-an de oktobro, duonhoran filmon okaze de la 100-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Nederlando. La elsendo enviciĝis en la ĉiusemajna rubriko de historiaj temoj “Andere tijden” (“Aliaj tempoj”) de la televida asocio VPRO. Pri la historio de la lingvo kaj movado rakontis i.a. d-ro Marc van Oostendorp, s-ino J. ten Hagen, ges-roj Ans kaj Hans Bakker, kaj mag. Rob Moerbeek. Pluraj scenoj estis filmitaj en la Centra Oficejo de UEA. La tuton kompletigis malnovaj film- kaj sondokumentoj, en kiuj aperis i.a. d-ro L.L. Zamenhof, Andreo Cseh kaj la iama ĉefministro de Nederlando Willem Drees. La tuta elsendo, kiu laŭ la televida esplorejo altiris 302 000 spektantojn, estas rigardebla en la retejo de VPRO: http://www.vpro.nl/geschiedenis/anderetijden/index.shtml?4158511+2899536+23822849+24507680. En la retejo troviĝas ankaŭ diversaj tekstoj pri unuopaj subtemoj de la elsendo kaj ligiloj al multaj Esperanto-retejoj.

[FORIGITA!: bildo]

(Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Reago

Miskomprenita filozofio de Goethe

Pri la Faŭst-recenzo (Esperanto, n-ro 1186, novembro 2005, paĝo 232).

Donald Broadribb skribas en sia recenzo pri la ĉefa klasika verko de la germana literaturo i.a. ke “estas evidente ke mi ne estas admiranto de Faŭsto de Goethe”, kaj li opinias ke la dramo enhavas grandan nombron da scenoj kiuj “ĝenerale tedas, estas konfuzoplenaj kaj nenion aldonas al la intrigo.” Li ankaŭ ne komprenas la filozofiajn kialojn por la specifa fino de la Goethe-a dramo kaj pensas ke ĝi estas “nur” unu el multaj Faŭst-temaj verkoj. Li komprenas “preskaŭ neniun referencon en Faŭsto”.

Se vi volus legi nur librojn en kiuj la “intrigo” gravas kaj ne pretas konsulti klasikajn enciklopediojn, la Faŭsto de Goethe certe ne estus libro por vi. Kaj vi ne recenzus ĝin — ĉar tio utilus nek al la legantoj, nek al la tradukinto, nek al la eldoninto. Vi nur esprimus vian opinion de nefakulo pri tiu ĉi temo. Sed recenzoj devas esti skribitaj de fakuloj.

Pli detalan refuton de la recenzo vi povas trovi sur la retpaĝo de la eldonejo (www.librejo.com/fausto.html).

Ulrich Becker
Eldonisto de Faŭsto

Tra la mondo

Pekino por niaj estontaj artistoj

Kortuŝan ceremonian premiadon okaze de la “Internacia Konkurso Verda Stelo pri Infanaj Pentraĵoj, Kaligrafaĵoj kaj Fotografaĵoj” aranĝis la 14-an de aŭgusto 2005 ĉinaj esperantistoj en la Popola Halo en Pekino.

La ceremonion ĉeestis pli ol 400 personoj, inter kiuj estis la premiitaj infanoj, iliaj gepatroj kaj instruistoj, la laborantoj de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la revuo El Popola Ĉinio.

Chen Haosu, prezidanto de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, Chai Zemin, prezidanto de la societo “Amikoj de Esperanto” kaj fama diplomato, estraranoj de ĈEL kaj EPĈ, kaj direktoroj de la rilataj fakaj institucioj kaj organizoj disdonis la premiitaj al infanoj kaj iliaj instruistoj honorajn tabulojn kaj fotiĝis kun ili. La ceremonion prezidis Jiang Limin, prezidanto de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. Li Hongjie, direktoro de la redakcio de EPĈ, estroj de fakaj institutoj kaj reprezentantoj de instruistoj kaj infanoj faris poste komunan diskuton. Renato Corsetti, prezidanto de UEA, sendis al la premia ceremonio gratulajn vortojn.

(Niu Xueqin)

Rekomendoj al la registaro

La 37-a Korea Kongreso de Esperanto okazis en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj, Seulo, de la 8-a ĝis 9-a de oktobro 2005.

Aliĝis 102 personoj, inkluzive de 21 fremdlandanoj el Ĉinio, Japanio, Aŭstralio, Uzbekio kaj Bulgario. La kongresa temo estis La Rolo de Esperanto por Protekti Nacian Lingvon.

Okazis fakaj kunsidoj Korea lingvo el la vidpunkto de japano kaj Kiel analizi Japanion post la dua mondmilito, gviditaj de d-ro Kawanishi Teturou; Azia Movado, Esperanto-Kongreso de Koreaj Popolo, Ŭonbulismo, Katolikismo, Kristanismo, Espera Monto, SAT-anoj ktp.

En la kongresa universitato prelegis prof. LEE Jung-kee (prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro) pri Stato de Korea Esperanto-Edukado kaj d-ro LEE Chong-yeong (eksprezidanto de UEA) pri Esperanto kaj Naciismo.

Oni eldonfestis novan libron, korealingvan version de La Homo kiu defiis Babelon (biografio de L.L. Zamenhof), kiun verkis René Centassi kaj Henri Masson, tradukis la redakcianoj de KEA kaj publikigis la eldonejo de Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj.

Kadre de la kongreso okazis simpozio pri la kongresa temo, en kiu prelegis prof. Lee Hyun-Bok pri Esperanto kaj Hangulo (korea alfabeto) kaj prof. Kim Ĵe-Wook pri Protekti korean lingvon en interreta periodo. Post la diskutado la simpozio akceptis rezolucion, en kiu ĝi proponas al la korea registaro restarigi la Tagon de Hangulo kiel la nacian festotagon, rekomendi instruadon de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto en lernejoj kaj ne rekomendi la anglan lingvon kiel la 2-an oficialan lingvon, kiu estu elektebla laŭ la volo aŭ bezono de la personoj.

Ĝang Ĝong-Rjol

Esperanto-Tago en Odeso

Membroj de la klubo Blanka Akacio kolektiĝis en la centro de la urbo kaj solene festis la Tagon de Internacia Lingvo Esperanto. En la procesio laŭ la strato Puŝkinskaja preterirantoj ricevis ruslingvajn kaj ukrainlingvajn flugfoliojn, en kiuj estis kurtaj informoj pri Esperanto, pri la ĉefaj celoj kaj taskoj de la monda E-movado, kaj la invito lerni la internacian lingvon en la loka Esperanto-klubo.

La memfaritaj afiŝoj rakontis pri la Tago de Esperanto, kiun oni festas ne nur en Odeso, sed en diversaj urboj de Ukrainio, ĉar Ukrainio ne povas esti indiferenta al la sorto de la interkomunikada lingvo.

En la korto de la strato Puŝkinskaja 12, kie odesaj pentristoj ofte organizas ekspoziciojn, antaŭ membroj de la klubo kaj studentoj el la Politeknika universitato kaj odesa Nacia universitato, la prezidanto de la klubo Semjon Vajnblat rakontis pri la sukcesa 90-a UK en Vilno, pri multaj belegaj renkontiĝoj kun amikoj SEJM-anoj kaj esperantistoj el diversaj landoj de la mondo.

La vicprezidanto de la klubo Tamara Popova montris modelan Esperanto-lecionon, Ludmila Orajevskaja deklamis proprajn tradukojn el T. Ŝevĉenko kaj Igor Glagolevskij prezentis malgrandan koncerton. Li gitarludis kaj ĉiuj kantis popularajn Esperanto-kantojn Vivu la stel’, La kri’ kaj gajajn popolajn ukrainajn kantojn. Ni kredas ke dank’ al la interna ideo de Esperanto, solidareco de eŭropaj esperantistoj kaj unuigo de komunaj fortoj ni venkos la rutinecon kaj alproksimigos la tagon, kiam la Ĝenerala Asembleo de UN akceptos Esperanton kiel la interŝtatan lingvon de komunikado en ĉiuj landoj de la mondo.

Semjon Vajnblat

Infanoj amuzis sin arbare

Dum la lasta julia semajno, samtempe kun la Universala Kongreso en Vilno, okazis Internacia Infana Kongreseto. Partoprenis 40 infanoj el 13 landoj, en la aĝoj de 6 ĝis 15 jaroj. Ili venis ne nur el eŭropaj landoj — de Francio ĝis Litovio mem, sed ankaŭ el Kazaĥio, Japanio kaj Kanado.

La kongresanoj veturis buse al Pailgis, 40 km norde de la UK en la litova ĉefurbo. Tie atendis ilin bela lago kaj arbaro. Ĉirkaŭ la manĝejo kaj kunvena halo staris la infan-feriejo “Pailgio Perlas”, pluraj dometoj kun dormejoj.

La infanoj kaj la gvidantoj kelkfoje promenis kaj plukis fungojn kaj berojn — fragojn kaj mirtelojn. Preskaŭ ĉiutage oni naĝis kaj akvo-biciklis. Dufoje oni kolektiĝis ĉirkaŭ fajro. Ofte oni ludis flugpilkon, korbopilkon kaj futbalon (infanoj kontraŭ gepatroj kun fina rezulto 2:2). Okazis ankaŭ sporta olimpiko. La ekskurso estis al la UK kaj Vilno, kie la infanoj kaj gepatroj vizitis la malnovan urbon kaj monton kun kastelo kaj turo, de kie videblis la urbo kaj ĝia rivero Neris.

Okazis multaj bonaj vesperaj programoj, ekzemple tuta buspleno da infanoj el la pola urbo Peplin, kiuj kantis kaj popoldancis. Venis ankaŭ la litova televida infana koruso, gitaristo Povorin el Rusio, litova trupo, kiu prezentis modernajn dancojn, kaj japanaj gastoj kiuj ebligis al la infanoj vesti sin per kimonoj. La kongreseton vizitis ĉirkaŭ 100 gastoj (unuope — ĝis 30-membraj ensembloj).

Bele aranĝita parado de pli ol cent fotoj videblas rete ĉe: http://bertosch.free.fr/iik2005fotoj/index.html.

Stefan MacGill