Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 2

Malferme

Por pli firmaj pilieroj

Estas fakto ke ni esperantistoj scias ke la lingvo funkcias, ke tio kion ni faras, estas komunikiĝi. Se ni praktike aplikas interkomunikiĝon, dum multaj aliaj personoj nur parolas pri ĝi abstrakte, aŭ proponas aliajn solvojn tre multekostajn kaj malegalajn al la lingva problemo, oni povas diri ke nur tiam ni faras veran kontribuon al la movada plifortiĝo.

Sed la tempo laboras por ni. La mondo pli malgrandiĝas kaj la bezono de internacia komunikado kreskas dum niaj ekonomioj pli kaj pli interplektiĝas, niaj komunikretoj internaciiĝas kaj ni klopodas regi kaj solvi niajn internaciajn problemojn.

Vi certe konscias pri la bezono plu agi por konsciigi la mondon pri la lingva problemo. Tamen, ĉiu pozitiva eltrovo de la tekniko havas siajn paralelajn negativajn konsekvencojn. La spertoj de la pasinta jarcento tion instruas al ni, kaj do, ni ne povas pensi ke per iaspeca procedo de socia determinismo la homoj venos aŭtomate al Esperanto.

Ĝuste tial necesas laboro. Necesas, interalie, memori ke lokaj kluboj estas unuavice kovejoj de ideoj, preparejoj, ke kongresoj estas lokoj kie ni planas, strategias kaj trovas komunajn direktojn. Nia loko de aktiveco daŭre kuŝas fronte al la publiko, en la instruado, informado, argumentado por Esperanto. Ni estas esperantistoj por krei esperantistojn kaj realajn kaj virtualajn, laŭ la disponeblaj rimedoj kaj novaj teknikoj.

Ni estas ankaŭ portantoj konsciaj aŭ nekonsciaj de la lingva konscienco de nia generacio. Ni estas ĉi tie ĉar ni iamaniere konsideris tiun socian problemon multe pli ol aliaj. Tio siavice signifas ke ni havas respondecon antaŭ la mondo disvastigi la ideojn, kiujn tra unu jarcento evoluigis la Esperanto-movado.

Jen aparta alvoko al ĉiuj aktivuloj kaj gvidantoj de nia movado tra la tuta mondo. Niaopinie, landaj asocioj kaj unuopaj esperantistoj devas pli kaj pli konsciiĝi pri tio ke ili estas la pilieroj de nia movado. Ni pli efike utiligu iliajn sistemojn de eldonado, instruado, scienca kaj faka aplikado, inkluzive kongresojn, por vera plifortigo de la movado de sube supren. Kie montriĝas necesa, oni rekonsideru tiajn sistemojn. Ni utiligu niajn kongresojn por alpreni decidojn konkretajn kaj realigeblajn.

La manifesto de Prago kaj la strategia laborplano de UEA estas kernaj dokumentoj por plua progresigo de la movado. Sed bezonatas persisto, kuraĝo kaj pliaj agantoj celkonsciaj pri la lingvoproblemo kaj pri la realaj kondiĉoj de la komunumo kaj de la celataj grupoj, el kiuj fontos la estontaj membroj. Landaj asocioj kaj spertaj aktivuloj en lokaj kluboj povas multon alporti tiudirekte, precipe se oni konsideras ke nia movado estas ne nur lingva komunumo, sed ankaŭ homgrupo kun la celo penetri kaj influi la eksteran socion.

Ni plu trairu la duan jarcenton de Esperanto pretaj por saĝe, mature kaj konscie disvastigi la lingvon, ĉar Esperanto, same kiel Zamenhof kuracis okulojn, kuracos la spiriton de la homa socio.

Maritza Gutiérrez González

Malkovru Litovion!

La jubilea 90-a Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi-jare, do 100 jarojn post la 1-a UK en Bulonjo ĉe maro, en lando forte ligita kun la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof, Litovio.

Povas esti, ke por multaj Litovio restas terra incognita*. Eĉ la nomo mem ne estas internacia, ĉar ĝi estas formita el la rusa vorto litovec = litovo. Pli internacia estus la latindevena nomo de la vorto lituanus = lituano, do Lituanio (angle Lithuania, france Lituanie, itale kaj latine - Lituania). Sed jam estu tiel kiel estas.

Litovio okupas 65 300 kvadratajn kilometrojn kaj havas 3,5 milionojn da loĝantoj. En Eŭropo estas 15 ŝtatoj malpli grandaj laŭ areo kaj 8 laŭ nombro de loĝantoj. Laŭ naciecoj litovoj konsistigas 83,5 %, poloj 6,7 %, rusoj 6,3 %, belorusoj 1,4 %. La denseco de la loĝantaro estas 53,5 homoj en km². La averaĝa vivodaŭro en 2000 estis 72,87 jaroj (por viroj 67,62 jaroj, por virinoj 77,93 jaroj). Plimulto da la loĝantaro estas rom-katolikoj, sed estas ankaŭ grandaj komunumoj de ortodoksuloj kaj protestantoj. La ŝtata lingvo estas la litova; kun pliaĝuloj eblas interkomunikiĝi ankaŭ en la rusa, la junularo jam pli ofte scias la anglan. La unuan fojon la nomo Litua estis menciita en 1009 en la Kvedlinburgaj analoj, do post kvar jaroj oni festos la jarmilon de Litovio. Obstinaj litovoj distingiĝis ankaŭ per tio, ke ili estis la lastaj paganoj en Eŭropo, baptitaj en la jaro 1387 (la okcidenta parto Ĵemajtio nur en 1413). Litovaj granddukoj en la 13-a /15-a jarcentoj sukcesis konkeri multajn slavajn terojn en oriento, tiutempe la Litova regno okupis preskaŭ milionon da km² kaj laŭ areo ĝi estis la plej granda en Eŭropo. En 1569 Litovio kaj Pollando iĝis konfederacio, sed en 1795 la komunan ŝtaton disŝiris najbaroj: Rusio, Prusio, Aŭstrio. Litovio iĝis parto de la Rusia imperio kaj 120 jarojn devis toleri nacian subpremon kaj denaciigan politikon. Post la Unua Mondmilito, en la jaro 1918, la litovoj sukcesis rekrei sendependan ŝtaton. Tamen libera vivo daŭris nur 22 jarojn. Komploto inter Hitler kaj Stalin kondukis al tio, ke en la jaro 1940 la landon okupis la Ruĝa Armeo, Litovio estis aneksita kaj denove iĝis parto de rusa (soveta) imperio. Feliĉe, neniu imperio estas eterna, ankaŭ la soveta disfalis kaj en 1990 la litovoj restarigis la propran ŝtaton.

En majo 2004 Litovio membriĝis en Eŭropa Unio. Oni diris, ke ĝi fine “venis en Eŭropon”... Fakte, Eŭropa Unio venis al ĝi, ĉar Litovio mem troviĝas en la centro de la kontinento. Iam oni diras, ke la teritorio de Litovio troviĝas en tre danĝera loko — en vojkruciĝo inter okcidento kaj oriento, inter Rusio kaj Germanio. Tial ĝi similas al akvoguto sur varmega ŝtono, al ĝi minacas elvaporiĝo. Vere, ambaŭ mondmilitoj faris Litovion areno de milit-agoj, restiginte ruinojn kaj suferojn. Tamen nun la situacio ŝajne ŝanĝiĝis, Eŭropo unuiĝis kaj povos garantii pacan kunvivadon sur la malnova kontinento.

Malgraŭ tiu geopolitika vidpunkto, la litova tero estas vere bela, ĝi ne konas detruajn uraganojn, tertremojn nek inundojn. La ĉefa koloro de la lando estas la verda (same kara ankaŭ por esperantistoj), ĝi videblas en la nacia standardo flava-verda-ruĝa. Preskaŭ trionon de la teritorio kovras verdaj arbaroj, kaj ili ja estas la pulmoj de nia planedo. Pura aero kaj purakvaj riveroj kaj lagoj (pli ol 2800) allogas multajn turistojn. Sed ne samopiniu kun iu germana ĵurnalisto, kiu dum la Monda Ekspozicio en Hannover en 2000 nomis Litovion lando de ursoj. Laŭ li, la ĉefa trafiko en Litovio estas sur internaj akvaj vojoj! Sendube la ĵurnalisto neniam estis en Litovio; se li estus dezirinta ekvidi tie urson, li devus iri en zooparkon, kaj laŭ riveroj li povus veturi nur per turistaj kanotoj... Litovoj preferas veturi per aŭtobusoj laŭ asfaltitaj vojoj. En la litova lingvo estas la vorto monto (= kalnas), sed la plej alta “monto” estas nur 293 metrojn super marnivelo. Tio ne malhelpas fieri pri Kryziu kalnas (Monto de krucoj), unika en la mondo, la monteto sur kiu staras multaj miloj da krucoj kaj krucetoj, atestantaj pri religiaj sentoj kaj aspiroj de la litova popolo.

La ĉefurbo Vilno (litove Vilnius) havas 543 000 loĝantojn. Ĝi fariĝis la ĉefurbo en 1323, kiam grandduko Gediminas sendis leterojn al Hansaj urboj, invitante metiistojn kaj negocistojn, kaj proponante al ili protekton kaj privilegiojn. Dum la sekvaj 200 jaroj Vilno prosperis, allogante fremdlandanojn: slavojn, germanojn, tatarojn kaj judojn (ĝi estis nomata la Norda Jerusalemo). En 1579 estis fondita la Vilna universitato, unu el la plej malnovaj en Meza Eŭropo. Vilno ĉiam estis multnacia urbo, grava por kulturo ne nur de litovoj, sed ankaŭ de poloj, belorusoj, rusoj, judoj. Litovaj regnestroj estis toleremaj, ĉi tie pace kunvivadis diversaj lingvoj, religioj kaj kulturoj. Kiam Moskvaj ekleziuloj forpelis la libropresiston I. Fjodorov, li en 1566 trovis azilon en Litovio kaj daŭrigis la presadon de ruslingvaj libroj. La itala medicinisto kaj filozofo S. Simonius, devinta pro siaj progresemaj konceptoj forlasi la Ĝenevan universitaton, en Vilno povis daŭrigi sian laboron. Ankaŭ la svisa kuracisto kaj reformaciulo J. Hasler, persekutata pro siaj religiaj konvinkoj, trovis azilon en Litovio.

La hodiaŭa malnova urboparto de Vilno estas la plej granda en Orienta Eŭropo. Ĝi ampleksas diversajn historiajn stilojn, kie dominas malfrua baroko. Unesko proklamis en 1994 la Vilnan malnovan urboparton la monumento de monda kultura heredaĵo.

La ekskurso tra Vilno ne estos kompleta sen vizito de eŭropskale famaj preĝejoj de la malnova universitato. Ne malpli alloga estas ankaŭ la nova Vilno, grave ŝanĝiĝinta dum la lasta jardeko. Vizitante kafejojn kaj klubojn vi povas facile imagi, ke vi troviĝas en Parizo aŭ Londono. Nur je distanco de 28 km for de Vilno inter belaj lagoj troviĝas la antikva ĉefurbo Trakai kun la fama surinsula kastelo, loko tre ŝatata de turistoj. La urbon Trakai ĉirkaŭas nacia parko. En la rekonstruita kastelo funkcias riĉa muzeo. Necesas aldoni, ke en Trakai loĝas la nacia minoritato karaimoj, tjurka tribo, ekloĝinta tie en la fino de la 14-a jarcento; funkcias tie karaima muzeeto.

Kaŭno (litove Kaunas) kun 381 000 loĝantoj laŭ grandeco estas la dua urbo en Litovio. Ĝin kun Vilno interligas 100 km longa moderna aŭtovojo. Dum la jaroj 1920-1939 Kaŭno estis provizora ĉefurbo, ĉar Vilno estis okupita de poloj. Ankaŭ Kaŭno altiras multajn turistojn — ĉi tie oni vizitas unikan muzeon de diabloj, artgalerion de fama pentristo kaj komponisto M.K. Ciurlionis. Kaŭno estas ligita ankaŭ kun la historio de Esperanto — el ĉi tiu urbo devenis Klara, la edzino de L. Zamenhof, kaj ŝia patro A. Zilbernik, kiu subtenis la eldonon de la Unua Libro de Esperanto.

Pasintsomere Litovion vizitis je 30% pli da eksterlandaj gastoj ol en la jaro 2003. Preskaŭ ĉiuj diris, ke tio, kion ili vidas, superas iliajn imagojn. Multaj esperantistoj el najbaraj landoj jam vizitis Litovion. Se vi ankoraŭ ne estis tie — malkovru Litovion ĉisomere — partoprenante en la jubilea 90-a Universala Kongreso!

Petras Čeliauskas

Cunamo: Kiel helpi viktimojn de la katastrofo?

Pri la helpo al la viktimoj de la mara ondego en Azio kaj iom pli ĝenerale pri helpo de esperantistoj

Antaŭ kelkaj tagoj okazis unu el la plej grandaj naturaj katastrofoj de la lastaj jarcentoj. Tute prave la tutmonda komunikilaro atentadis pri ĝi seninterrompe kaj tute prave ĉiuj organizaĵoj kaj homoj provis fari tion, kion ili povis.

En Italio ekzemple per la donac-kampanjo Donu unu eŭron telefone oni atingis konsiderindan sumon, kaj da tiaj kampanjoj estis multaj en ĉiuj landoj. Unuiĝintaj Nacioj kaj la registaroj de bonhavaj landoj komencis decidi pri financa helpo. Entute okazis tre salutinda helpo-reago.

Bedaŭrinde pro la funkci-maniero de nia socio, kiu bezonas fortajn emociojn por vekiĝi el sia ĉiutaga rutino, oni atentos pri ĉi tiu katastrofo nur dum la komunikiloj martele informos pri ĝi. Poste venos io alia, kaj oni certe forgesos. Ĉu oni ne forgesas, ke simile timinde alta nombro da infanoj mortas ĉiujare pro malsato, AIDS-malsano, militoj, kiujn certe ne estigis la koncernatoj?

Tamen ekzistas multaj homoj tra la mondo, kiujn ni povus difini la praktikantoj de la interna ideo de Esperanto eĉ sen scio pri ĝia ekzisto kaj pri Esperanto. Tiuj homoj estas la volontuloj de help-instancoj naciaj kaj internaciaj, kiuj daŭre prizorgas ĉi tiun kampon, eĉ kiam oni ne parolas pri ili. Laŭ mi ili estas la espero de la mondo. Ili daŭre okupiĝas pri ĉiuj problemoj de malsato, malsano kaj evoluo. Ili daŭre rekrias al neaŭskultantaj gravuloj, ke jam estas tempo fari plugilojn el la metalo de glavoj.

Kaj kion faru esperantistoj? Esperantistoj, kompreneble, scias kaj pri Esperanto kaj pri ĝia interna ideo. Ili estas tre okupataj labori en sia kampo por porti justecon al la mondo en tiu kampo. Sed laŭeble ili ne forgesas helpi kaj la esperantistajn viktimojn de naturaj aŭ militaj katastrofoj kaj ili estas ĉiam inter la aktiva parto de la loĝantaro en siaj landoj, kiam temas pri respondo al ĝeneralaj help-alvokoj.

En la ĵusa katastrofo en Azio, malgraŭ esploroj ankoraŭ okazantaj, oni ankoraŭ ne trovis esperantistajn viktimojn. Se ili ekzistos, ili estos helpataj, kiel en similaj kazoj, de la Agado Espero de UEA. Ĉi tiu agado, kies kunordiganto estas Hans Bakker, okupiĝas pri tri ĉefaj branĉoj:

  1. Solidareco kun unuopaj esperantistaj viktimoj.
  2. Helpo al la tiel nomataj lernejoj por evoluo (temas pri lernejoj en evoluantaj landoj en malfacilaj kondiĉoj, en kiuj oni instruas ankaŭ pri Esperanto kaj pri paco).
  3. Portado de Esperanto kaj de la ideoj pri paco kaj komprenemo al regionoj, kie okazas militoj (la agado nomiĝas lingvo de paco).

Ĉion ĉi subtenas esperantistoj per donacoj al UEA kun la indiko Fondaĵo Espero. Ili estas ĉiam bonvenaj, ĉar tiuj agadoj apartenas al la daŭraj agadoj preter la nuna urĝa krizo en Azio.

Kiam temas pri helpo al la neesperantistoj, tio estas pri partopreno al la ĝenerala helpo, mi rekomendus kelkajn bazajn principojn:

  • Kolektu enlande la kontribuojn de esperantistoj. Ni devas eviti ke malgrandaj helpo-pagoj simple malaperu pro bankaj kostoj kiam oni transpagas internacie.
  • La enlanda kolektanto, kiu povas esti la landa asocio aŭ individuaj esperantistoj, transpagu la kolektitan sumon al enlanda help-instanco.
  • Se la kolektanto deziras transpagi internacie al esperantista instanco, li aŭ ŝi transpagu al unu el la kontoj indikitaj en la suba kadro.

Dankon al ĉiuj!

Renato Corsetti

Kontoj de esperantistaj instancoj al kiuj vi povas transpagi:

1) Poŝtĝira konto de Budhana Ligo Esperantista en Japanio, numero: 00810-4-113665. Ĉar en kelkaj landoj ne estas eble fari tian pagon al Japanio, oni povas sendi kontantan ĉekon al s-ro Yamamoto Osamu, Sibagakityo 10-7, Obaneen, Komono-tyo, JP-510-1242 Japanio, aŭ en Usono transpagi pere de Stephen Schwichow, 210 Upper Terrace Apt 3, San Francisco CA 94117-4536, tel: 415-665-7646, ret-adreso: s...@sbcglobal.net.

2) Poŝta konto de la itala sekcio de IKUE — Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista: poŝta konto je la nomo de Unione Esperantista Cattolica Italiana U.E.C.I., numero 47127675. Se vi pagas per banko jen estas la banka identiga numero de tiu samtempe banka kaj poŝta konto: IT 66 R 07601 01600 0000 47127675 (vi bezonas citi tiun numeron se vi pagas per banko).

3) Poŝta konto je la nomo de “Changamano Onlus” (asocio fondita de esperantistoj, kiu normale helpas homojn en Afriko, sed ĉi-kaze transdonos la helpon al Azio) kies numero estas 39280409 kaj kies banka identiga numero estas IT 29 J07601 14700 0000039280409.

4) Fine, vi povus esplori ĉe http://www.recim.org/aui. Internacia Urĝa Agado estas organizaĵo fondita de kelkaj mondcivitanoj en 1977. IUA/AUI ĵus sendis teamon el 7 volontuloj en Srilankon. La alvoko por donacoj estas ankaŭ gastigata de la TTT-ejo de la Mondcivitanoj.

Kien iris knabineto?

Imagu jenan scenon: Parko de Ĝojo en la ĉina urbo Hefejo. Tagiĝas. La unuaj sunradioj prilumas amason da homoj, kiuj gimnastikas. Diversmaniere. Populara formo de fizikaj ekzercoj estas dancado. El la proksima surakva pavilono la “facila vento” portas melodion de... pola popola kanzono pri knabineto, kiu iris en arbaron. Mi kuregas kun mia kamerao kaj sukcesas filmi dancantajn parojn.

Tiamaniere la hazardo skribis al mi la komencon de scenaro por unu el la filmoj, kiujn mi devas fari en Ĉinio por la Pola Televido. Bona komenco certigas duonon de sukceso. Ĉifoje en unu komenca sceno tiom da surprizoj: je la kvina matene ĉinoj dancas valson laŭ melodio de la pola popola kanzono.

Mi priskribas la okazintaĵon ne pro mia pola patriotismo, sed pro tio, ke ĝi plifortigas mian finvenkisman senton, ĉar la kanzono estis kantata en... Esperanto. Ne necesas streĉi la fantazion, por vidi la saman scenon en la fora estonteco kiel normalan fakton, kompreneble nur post la fina venko. Samideano Liu Jianguo, kiu min akompanis, ne sciis, kial en la publika parko de lia urbo oni kantas en Esperanto. Li respondis ĝenerale: En Ĉinio oni tradukas en la internacian lingvon multajn popolajn ĉinajn kanzonojn. Jen nova surprizo. La pola kanzono kantata en Esperanto evidentiĝas ĉina.

Laŭ kiu vojo ĝi trafis al Ĉinio? Verŝajne okazis tiel. En la pasinteco ekzistis en Pollando du ensembloj de danco kaj kanto “Mazovio” kaj “Silezio”. Ili multe vojaĝis tra la mondo, kiel imponaj kulturaj “vizitkartoj” de la tiama pola ŝtato. En la repertuaroj de unu kaj de la alia troviĝis la kanzono pri la knabineto. Pro sia simpla kaj bela melodio ĝi estis facile adoptebla eĉ en kulture malsamaj mondanguloj. Mi ekkonsciis pri tio dum vizito al Japanio en la jaro 1987, kiam gejunuloj en la centro de Oomoto kantis al mi “la knabineton” kiel... japanan kanzonon.

Kiamaniere la kanzono disvastiĝis en Esperantujo? En la jaro 1955 mi komencis lerni Esperanton. Kiel aliaj tiamaj esperantistoj mi verkis poemojn antaŭ ol mi kapablis “uzi akuzativo”. Ĉar la kanzono pri la knabineto estis tre populara, mi tradukis ĝin en Esperanton. Oni sciis, ke la kanzono originas el la Silezia regiono, sed ĝi estis kantata en la tuta Pollando.

Unu jaron pli malfrue venis al Varsovio la fama Esperanta poeto Julio Baghy el Hungario. Pollando ĝuis tiam sian sensangan “oktobran revolucion”. La revolucio, komenciĝinta tuj poste en Hungario, finiĝis tragike, subpremis ĝin la soveta armeo. La hungara poeto ne povis reveni al sia hejmo, li restis en Varsovio kaj gvidis Esperanto-kursojn, kiujn amase partoprenis varsovianoj, ĉefe gejunuloj.

Foje mi kuraĝis montri al la eminenta poeto mian “elŝvitaĵon”. Li reagis simpatie, korektis erarojn, faris kelkajn ŝanĝojn, sed aprobis la tuton, kio flatis mian junan ambicion. Ĝi tekstis jene:

Knabineto arbareton iris kun la ĝoj’
Kaj renkontis ĉasisteton sur la sama voj’.
Ĉasisteto, samvojano, mi salutas vin,
Vi ricevus buterpanon, sed mi manĝis ĝin.

Vi rimarkis, ke la tradukaĵo ne atingis pintojn de la Esperanta poezio, sed ankaŭ la pola originalo estas senpretenda popola versaĵeto. Cetere la plej bela parto de la kanzono estas refreno, en kiu oni nur ripetas la la la... Eble tial la kanzonon volonte adoptis ĉinoj kaj japanoj, ĉar ili facile prononcas la. Sed tio okazis pli malfrue. Pli frue, en la jaro 1959 okazis en Varsovio jubilea kongreso.

Aliĝis multaj gejunuloj, okazis aranĝoj, dum kiuj oni ŝatis kanti. La Knabineto furoris, kvankam ĝi ne estis publikigita. Tiam ne estis facile presi kion ajn en Esperanto. La Knabineto komencis sian esperantistan vivon sendepende de la aŭtoro. Nur en 1964 ĝi aperis sub mia nomo en la kantaro Kantante tra Pollando eldonita de Pola Esperanto-Asocio. La eldonkvanto 4500 ekzempleroj rememorigas la forton de la tiama movado.

Internaciaj renkontiĝoj de esperantistoj estis ĉiam pli kaj pli oftaj, polaj samideanoj vojaĝis eksterlanden. Kun ili iris la Knabineto al diversaj partoj de Esperantujo. En la jaro 1977 en Meksikio mi vizitis familion Najera. Ĝi konsistis el 13 personoj, ĉiuj parolis Esperanton kaj kiel tipaj meksikanoj — ĉiuj kantis. Foje mi ekaŭdis: Knabineto arbareton... Forte kortuŝita mi demandis: De kie vi konas la kanzonon? Oni respondis: Tio estas dana popola kanzono. — Dana!? — mi ekmiris. Jes, instruis ĝin al ni dana esperantisto, kiu antaŭ nelonge vizitis nian hejmon.

Meze de junio 2004 mi vojaĝis al Ĉinio laŭ invito de la ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj kun la celo fari filmojn por la Pola Televido. Kiam finiĝis la tempo de la oficiala gastigado, restis ankoraŭ tri semajnoj ĝis la inaŭguro de la Universala Kongreso en Pekino. Helpate de esperantistoj en Ŝanghajo kaj Hefejo mi pasigis tiun periodon tiel interese, ke mi ankoraŭfoje devas danki vin, sinjoro Ludoviko. Mi sukcesis fari filmojn, kiuj ne estus realigeblaj laŭ la ministeria programo. La filmoj pri Hefejo kaj la Pekina kongreso, faritaj por la Pola Televido, estas jam esperantigitaj.*

* Muroj de miljaroj kaj Ie en Ĉinio, du filmoj pri Ĉinio sur unu DVD aŭ vidbendo (VHS).

Reveninte Pollandon, mi tuj iris partopreni la internacian Esperanto-feriadon en Kudowa apud la ĉeha limo. Esperantistoj el Vroclavo daŭrigas la longan tradicion de praktikado de Esperanto, kombinita kun aktiva ripozo en la atrakcia montara regiono. Al la tradicio apartenas ankaŭ kantado. Por vigligi ĝin la organizantoj, Paŭlo Breś kaj Tereska Pomorska, enmanigis al ĉiu partoprenanto kantaron, en kiu inter multaj aliaj kanzonoj troviĝas la eterne juna Knabineto, sed ĉifoje iom pliriĉigita. Al mia teksto iu aldonis unu strofon. Kiu estas mia “helpanto”, mi ne scias, ĉar oni kaŝis lian nomon, same kiel la mian. Nenio malbona, nek mirinda. Tio konfirmas interesan fenomenon: la kanzono vivas en Esperantujo per sia suverena ekzisto, same kiel ĝia pola “fratino”. Multfoje mi spertis tion, kantante Knabineton kune kun aliaj esperantistoj, kiuj tute ne sciis kaj ne bezonis scii, ke mi estas la aŭtoro de la Esperanta teksto.

Tamen antaŭ kelka tempo mia aŭtoreco estis klare eksponita en Kantoj por ĝojo,** kiun mi ricevis donace de mia malnova ĉeĥa amiko Petro Chrdle. La kantaro estas kompilita de Stanislava Chrdlová, la edzino de Petro, la tro, tro frue mortinta Stanjo. Ĝi estas frukto de praktika bezono, Stanjo kolektis en ĝi la ŝatatajn kantojn por kantemuloj en Esperantujo. Mi tre ekĝojis, ke la aŭtorino rekonis “ŝatata kanto” ankaŭ mian Knabineton. Apud la titolo troviĝas noto, ke ĝi estas pola popola kanto. Tiuj ĉi tri vortoj kaŭzis problemon al la eldonisto: antaŭ nelonge Petro Chrdle mesaĝis al mi, ke ĉeĥa esperantisto riproĉis lin pro la atribuo de poleco al la kanto, kiu estas evidente... ĉeĥa, pli precize — sudbohema.

* Kantoj por ĝojo, kompilita de Stanislava Chrdlová, Kava Pech, Prago 2003. Ambaŭ akireblaj ĉe la Libroservo de UEA.

Kion fari nun? Ĉu fari studon pri tio, al kiu popolo vere apartenas Knabineto? Facile povas evidentiĝi, ke la kanzono estas slovaka. Mi proponas nenion fari. Sufiĉas, ke la knabineto iranta arbareton, dumvoje sukcesis danke al Esperanto atingi multajn landojn kaj akcepti krom la pola kaj ĉeĥa civitanecoj, ankaŭ la danan, ĉinan kaj japanan. Mi havas nenion kontraŭ ke kantu ĝin ankaŭ brazilanoj, afrikanoj, svedoj kaj la samideanaj eskimoj. Tiam mi vere ĝuos la finan venkon.

Roman Dobrzyński

Kongresa komuniko 2

90-a Universala Kongreso de Esperanto
23-30 de julio 2005
Vilno, Litovio

Konstanta adreso: Poŝta adreso: Centra Oficejo de UEA (vidu la kolofonon). Retadreso: k...@ co.uea.org. TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2005.html.

Kongresa temo: La temo de la 90-a UK estas Universalaj Kongresoj — 100 jaroj de interkultura komunikado. Se vi volas kontribui al ĝia traktado per prelego aŭ alimaniere, bv. skribi al la tema reĝisoro: d-ro Ulrich Lins, Sedanstr. 13, DE-53173 Bonn, Germanio; rete: u...@gmx.net.

Dua Bulteno: En februaro aperos la Dua Bulteno kun priskribo de loĝigaj, ekskursaj k.a. servoj kaj kun praktikaj konsiloj por la kongresanoj. Ĝi estos sendita al ĉiuj aliĝintoj kaj estos konsultebla ankaŭ en la kongresa TTT-ejo.

Loĝado: La oferto de loĝado varias de simplaj gastejoj ĝis luksaj hoteloj, tute apud la kongresejo aŭ ĝis 5 km for de ĝi. La tagaj prezoj varias de po 9 eŭroj por persono en trilita ĉambro ĝis po 102 eŭroj en unulita ĉambro. La loĝejoj kiuj estas for de la kongresejoj estas atingeblaj facile per publika transporto.

Ekskursoj: Por ekkoni la kongresan landon oni povos elekti inter pluraj ekskursoj, ekz. al la bela kastelo en Trakai, al la Nacia Parko de Aukŝtajtio, kaj al la urboj Veisiejaj (kie Zamenhof vivis en 1885) kaj Kaunas. Antaŭ aŭ post la UK eblos ekskursi ankaŭ al la najbaraj landoj Latvio, Estonio kaj Rusio.

Mendoj: Kun la Dua Bulteno la aliĝintoj ricevos presitan mendilon de loĝado, ekskursoj kaj bankedo kun paginstrukcioj. Pli simpla kaj rapida maniero mendi tamen estas pere de la kongresa retpaĝo.

Flugoj: La litova nacia kompanio Lietuvos avijalinijos estas la oficiala flugkompanio de la 90-a UK. Ĝi havas rektajn flugojn inter Vilno kaj 15 eŭropaj urboj kun tre favoraj prezoj.

Reklamiloj: La kongresaj glumarko kaj granda afiŝo (99×69cm) bone funkcias ankaŭ kiel reklamiloj pri Esperanto. Ili estas mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA. Unu folio kun 15 glumarkoj kostas 1,20 EUR kaj unu afiŝo 4,50 EUR. Por ambaŭ oni ricevas rabaton de 1/3 ekde samtempa mendo de 3 ekz. Aldoniĝas la sendokostoj kaj por EU-landoj imposto de 19%.

Fakaj kunvenoj: Fakaj asocioj k.a. Esperantaj instancoj ricevis cirkuleron pri mendo de salonoj kaj budo dum la UK. Asocioj, kiuj ne ricevis ĝin, bv. peti de la Centra Oficejo. Limdato por la mendoj estas la 15-a de marto.

Infana kongreseto: La 36-a IIK okazos en ĉe-laga ripozejo je 36 km de Vilno. La kotizo, kiu inkluzivas restadon kaj transporton, varias laŭ loĝlando kaj aliĝperiodo. Informoj kun aliĝilo troviĝas ĉe http://www.uea.org/pdf/IIK2005.pdf kaj la komisiito Stefan MacGill, Pannonia u. 30/I/6, HU-1136 Budapest, Hungario; tel. +361 349 5207; rete: s...@galamb.net aŭ s...@yahoo.co.nz.

Aliĝoj: La 14-an de januaro estis registritaj 1174 aliĝintoj el 49 landoj. Plej multe da aliĝoj liveris Litovio (153), Francio (139), Germanio (119), Japanio (102), Pollando (57), Finnlando (54), Italio, Nederlando kaj Svedio (po 50), Belgio (46), Danio (39), Rusio (37), Ĉeĥio (31) kaj Estonio (29).

Kotizoj: Apud la kutima grupigo de landoj laŭ kat. A kaj B estas speciala kategorio C por la landoj de la iama Sovetunio. Ĝis la fino de marto validas jenaj kotizoj (parenteze tiuj por kat. B kaj C): Individua membro de UEA (IM) 190 eŭroj (140/95); IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 85 (70/45); ne-IM 235 (175/120); ne-IM junulo ktp. 140 (105/70). Pri pagmanieroj estas informoj en Jarlibro 2004 (p.38) kaj en la kongresa TTT-ejo.

Decembra gazetara eĥo:

La papo kaj holivuda filmo uzas Esperanton

Dua lingvo por ĉiu titoliĝas bonkvalita prezento de Esperanto en nederlanda scienc-kleriga magazino Quest (01 dec). Esperanto dekomence trovis intereson, ĉar la tempo estis markita de idealismo: pacifismo kaj socialismo gajnis subtenon. Sed ĉi-tempe Esperanto fariĝis por la plimulto hobio, asertas la artikolo.

Televida sukceso estis atingita en brazila televidkanalo TVE (15 dec). Dum la intervjuo pluraj brazilaj aktivuloj estis saĝe demanditaj pri Esperanto.

Similan sukceson atingis la Esperanto-Radikala Asocio, kies reprezentantoj parolis dum dekminuta intervjuo sur ŝtata TV-kanalo RAI Uno (10 dec) pri la temo de lingva demokratio per Esperanto kaj la anglalingva hegemonio en Eŭropo.

Kaj denove pri aŭdvidado: La nova horora filmo Blade: Trinity (The Tulsa World, 11 dec.) uzas Esperanton kiel duan lingvon apud la angla. Ĉu la reĝisoro uzas ĝin por promocii la internacian lingvon? Ne, mi pensis ke tio povus esti iel amuza, li konfesas.

Specialan atenton donis la gazetaro kiel ĉiujare al la plurlingva kristnaska mesaĝo de papo Johano Paŭlo 2-a. Oni substrekis ke li tion faris en 62 lingvoj kaj menciante la plej eksterordinarajn kutime envicigis ankaŭ Esperanton. Tion faris i.a. la franca Le Figaro, la germana Wiesbadener Kurier, la usona New York Times kaj la kanada Vancouver Sun.

La svisa novaĵagentejo Schweizerische Depeschenagentur amplekse raportas pri Esperanto (26 dec) okaze de la centjariĝo de la Esperanto-klubo de Zuriko. Baza prezento de la lingvo kaj de lokaj aktivuloj, same kiel kelkaj kritikaj vortoj de la svisa lingvisto Georg Bossong, kiu i.a. asertas ke artefarita lingvo nur povas sukcesi, kiam ĝi ĉesas esti artefarita kaj fariĝas gepatra lingvo. Por regi lingvon perfekte, necesas jaroj da intensa studado. Tio ankaŭ ĉe Esperanto supozeble ne estus alia, diras Bossong. La sola monda lingvo estos la angla, kiu laŭ li iĝos kiel universala lingvo ĉiam pli kaj pli lingvo sen difinita kulturo. Esperanto estis kaj estas, pardonpete, hobio por eta aro da idealistoj.

La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: http://lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton).

Bedaŭrinde ni ne sukcesas trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins
m...@lingvo.org
Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio
k...@lingvo.org

Varbi dum renkontiĝoj

Meze de januaro 2005 la nombro de individuaj membroj de UEA en 2004 estis 5840. Tio estas 126 pli ol en 2003 kaj la nombro ankoraŭ kreskos. La nombro de aligitaj membroj en 2004 estis 12 043, t.e. 779 pli ol en 2003. La membraro do kreskis je 905. Ni klopodu atingi eĉ pli bonan rezulton en la nuna jaro!

Esperanto-renkontiĝoj estas bonaj okazoj por varbi kaj revarbi membrojn de UEA. Pro tio la Centra Oficejo ofte sendas al organizantoj membroaliĝilojn por distribuado al la partoprenantoj. Temas pri la folieto, kiu estis dissendita ekz. kun la oktobra numero de la revuo Esperanto. Ĝi enhavas la kotiztabelon de 2005 kaj kuponon, kiun la membriĝanto plenigu. Ĝi mencias ankaŭ la kutimajn manierojn, en kiuj eblas pagi la kotizon.

La CO ne povas sendi la folietojn al ĉiuj renkontiĝoj, ĉar ĝi ne ĉiam konas ĝustan adreson. Estas ankaŭ malfacile taksi la nombron de partoprenontoj. Pro tio mi petas, ke la organizantoj de diversaj aranĝoj mem petu de la CO taŭgan kvanton da membroaliĝiloj. Mi rekomendas peti samtempe ankaŭ aliĝilojn por la UK en Vilno. Esperantistoj, kiuj ne membras en UEA, ne ricevas UK-aliĝilon kun la Jarlibro aŭ revuo Esperanto, nek de la landa peranto, se ili ne aparte petas. Mi esperas, ke ekde nun la partoprenantoj de E-renkontiĝoj ricevos du gravajn slipojn: UEA-aliĝilon kaj UK-aliĝilon! La CO volonte sendos ilin ankaŭ por disdonado en kluboj kaj kursoj, kaj por dissendo kun landaj kaj klubaj bultenoj, ktp. Fakte, ĉiu aktivulo devus havi ilin en sia sako, ĉar kiam ajn povas aperi bezono.

Multaj volus membriĝi al UEA kaj aliĝi al UK, sed ili ne scias, kiel ili povas fari tion, ĉar neniu iam proponis tion al ili kaj ili neniam vidis kuponon, kiun ili povus plenigi. Mi eĉ ricevas demandojn de samideanoj, ĉu ili rajtas aliĝi al UEA malgraŭ tio, ke neniu proponis tion al ili. Ili kredas, ke oni devas esti minimume estrarano de loka klubo por havi la rajton fariĝi membro de UEA. Tio ne surprizas min, ĉar iam ankaŭ mi kredis same... Mi kore dankas pro via kunlaboro!

Osmo Buller, Ĝenerala direktoro de UEA

Kio nova en Afriko?

Instituto Zamenhof

Nova Instituto aperis en Esperantujo: lernejo mezgrada kaj elementgrada en Togolando. Ĝi estis konstruita en 2003-2004 kaj ekde septembro 2004 ĝin vizitadas pli ol 200 lernantoj. Ili lernas la normalan instruprogramon de Togolando kaj krome Esperanton. Poste ili volos uzi la lingvon en internaciaj kontaktoj, do la tutmonda esperantistaro povas baldaŭ bonvenigi multajn novajn togolandajn esperantistojn kiuj serĉos kontaktojn tutmonde.

Certe iuj demandos: kiel la togolandaj esperantistoj sukcesis atingi tiun sukceson? De kie ili prenis la monon? La respondon povas doni Hans Bakker, kiu laŭ peto de Gbeglo Koffi komencis kolekti monon ĉe nederlandaj neesperantistoj por tiu ĉi projekto. Lernejoj, fondaĵoj kaj entreprenoj kontribuis al “Lernejo en Togolando” eĉ ne sciante ke temas pri iniciato de esperantistoj. La esperantistaro, kiu kutimas ricevi alvokojn por finance subteni dekojn da fondaĵoj, ĉi-foje ne estis ĝenata pro tiu ĉi kampanjo. Tamen iuj kontribuis memvole — ĉu unuopuloj, ĉu asocioj. Meritas honoran mencion la nederlanda Esperanto-Asocio, kiu estis en la jaro 2000 la unua “sponsoro” kaj tiel metis la fundamenton de la kampanjo. Honoran mencion meritas la grupo Sunkompanio en Francio, kiu eĉ fondis francan helpasocion Une école au Togo.

La nova lernejo estas mastrumata de Asocio Tietti (mallonge: TIETo), togolanda asocio de instruistoj, kunlaboranta kun la landa asocio UTE. La kerna aktivulo tie estas Gbeglo Koffi, kiu nun krom sia profesia laboro kiel mezgrada instruisto pri matematiko, dum siaj “liberaj horoj” ankaŭ gvidas la Afrikan Oficejon de UEA, la novan lernejon Instituto Zamenhof kaj plenumas mil aliajn taskojn. Kuraĝon al niaj togolandaj amikoj!

[FORIGITA!: bildo]

Instituto Zamenhof, la nova lernejo en Togolando

La Tago de Zamenhof

Neniu inter la partoprenantoj rimarkis la varmon, kiun ŝutis sunradioj sur la korton de la Instituto Zamenhof: la animoj de la partoprenantoj ŝvebis en la aero pro la programo: parolado de la pedagogia direktoro Elom Attaglo, prelego de Raoul Hounnake kaj D’Almeida Selete Parfait pri la vivo de Zamenhof, kantado de la koruso, proklamo de la rezulto de la konkurso pri la vivo de Zamenhof, kvizo, kantoj, skeĉo kaj dancoj. Tondradis ankaŭ muzikaparatoj.

La klasĉambro ne povis enteni ĉiujn partoprenantojn de la malferma ceremonio. Tial nur invititoj havis aliron. Elom Attaglo bonvenigis la gepatrojn, direktorojn de privataj lernejoj de la ĉirkaŭaĵo, kvartalestron, la flandrinon Agnes Geelen, la nederlandanon Marinus ’t Hart, estraranojn de la landa socio UTE kaj simpatiantojn de la instituto. Agnes tralegis mesaĝon de Hans Bakker. Liaj vortoj emfazis egalecon inter ĉiuj homoj, kion la instituto ĉiel klopodu instrui al la gelernantoj.

Surprizis la koruso de la lernejo: kiel trimonata instituto povas havi tion! Prelego pri Zamenhof fermis la buŝojn malfermitajn pro miro. Gbeglo Koffi parolis pri la Akademio de Esperanto kaj pri la naskiĝo de la Instituto Zamenhof. Sekvis honora vino kaj Esperanta himno, kantata de la koruso. Gelernantoj ricevis ekzempleron de bildstrio pri la vivo de Zamenhof, lernis ĝin, kaj la 10-an de decembro okazis skriba konkurso. La dudek plej sukcesaj gelernantoj ricevis premiojn.

Vespere okazis fermo de la festo. Gelernantoj kun diversaj donacoj en la manoj malfacile eliris el la domo, ĉar ili deziris plilongigon de la aranĝo. Hans Bakker, dankon, dankon, dankon! — krias la animoj de la savataj infanoj de la Instituto Zamenhof.

Gbeglo Koffi

[FORIGITA!: bildo]

Attaglo Elom kun gelernantoj de la tria klaso.

[FORIGITA!: bildo]

Gbeglo Koffi en la unua klaso de la kolegio.

Nova vento en Benino

En Benino okazas ĉiujare premio-tago en lernejoj, kie Esperanto estas instruata. Estas tradicio, ke je la fino de ĉiu lernojaro oni disdonas premiojn al lernantoj. La premioj konsistas el ĉiuspecaj donacoj, senditaj de esperantistoj. La premioj estas modestaj, sed ĝojigaj.

La 31-an de julio 2004, unu tagon antaŭ la celebro de la datreveno de la sendependiĝo de Benino, okazis la ĉijara premio-tago en la lernejo Aguidahoue, en kiu agadas Esperanto-Projekto Interkulturo (E.P.I.). Multaj gelernantoj ricevis skribilojn, bildkartojn, skrapgumojn, paŝtelojn kaj poŝkalendarojn. Aldone al tio iuj lernantoj ricevis, konforme al la klasrezulto atingita, kaŭĉukajn pilketojn, vestaĵojn, notfoliarojn, poŝhorloĝojn, monujojn, liniilojn kaj pupojn.

La donacoj estis senditaj de Doroteo Holland (Esperanto-Rondeto de Santa Barbara, Usono), Agnes Geelen (Belgio), Madeleine Crepatte (Francio), Hans Bakker (Nederlando), Jennifer Bishop (Aŭstralio), Jean-Yves Santerre (Francio) kaj Roland Larsson (Svedio).

Kajeroj estis aparte donacitaj al lernantoj, kiuj sukcesis en la lasta ekzameno de la elementa lernejo por atingi la kolegion. Kajeroj venis de Imprimerie Tunde S.A. (Benino) kaj Jennifer Bishop. Notindas sendado de gazetoj de Françoise Goetz (Francio) kaj libroj de Jean-Yves Santerre. Tio ebligis, ke E.P.I. starigis bibliotekon por la gelernantoj.

Ĉi-jare E.P.I. kontribuis al la premio-tago en la lernejo Jules Verstraeten de Codji, disponigante al la tieaj lernantoj kajerojn, skribilojn, gazetojn kaj skrapgumojn. Korektiloj, insignoj kaj sakoj (senditaj de Jean-Yves Santerre kaj Hans Bakker) estis donacitaj al la instruistoj, kiuj partoprenis la seminarion de E.P.I. okazintan en la lernejo Aguidahoue (http://esperanto-vorpommern.de). Pro tre bela trofeo disponigita de Agnes Geelen al E.P.I., ĝi organizas turniron inter la lernejoj: Aguidahoue, Codji kaj Adame.

Laŭdon kaj dankon al gesamideanoj, kiuj pensis pri la lernantoj de E.P.I., sendante donacojn por instigi la lernantojn utiligi la lingvon.

E.P.I. bedaŭras la perdiĝon de letero de la mecenato Gunter Ebert el Germanio. Ni kaptas la okazon por atentigi ĉiujn bonvolemulojn, ke la donaco-mono povas atingi E.P.I. per la UEA-konto hufs-j, por eviti perdojn ĉe poŝtoficejoj kaj konfuzojn.

Por pliaj informoj kaj subteno, bonvolu turni vin al la aŭtoro, gvidanto de E.P.I.:

François Hounsounou
BP 226, Lokossa-Mono, Benino, Afriko

[FORIGITA!: bildo]

François Hounsonou transdonas premion al lernanto.

[FORIGITA!: bildo]

Premio-tago en Benino, kie estas instruata Esperanto.

Seminario en Tanzanio

En malproksima angulo de Tanzanio, en la kampara urbeto Bunda apud la Lago Viktorio, esperantisto havis la ideon organizi seminarion por studi niajn lingvon kaj movadon. Propraforte li ellaboris la ideon kaj plenumis ĝin. Li raportas:

De la 20-a ĝis la 24-a de decembro 2004 ni partoprenis seminarion en la urbo Bunda. Partoprenis s-roj Ambrose F. Polle, Mulele S. Mbassa, Robert Dismas, Mwenge Hassan, Paŭlo K. Joseph kaj s-ino Eŭsebia Mathias Temba. En la lasta tago alvenis junulo Clement John.

Estis nur unu virino. La partoprenantoj donis defion al tanzaniaj virinoj, ke ili ne estu malantaŭe, sed marŝu kun viroj en ĉiuj aferoj.

La seminarion gvidis s-roj A.F. Polle kaj M.S. Mbassa. La lecionoj estis tre plaĉaj kaj progresigaj. Vere ni ĝuis la seminarion. Ni praktikis la lingvon parole, skribe kaj aŭskulte kaj lernis gramatikon el la libroj La tuta Esperanto kaj Prenu plu. La lecionoj daŭris dum kvar tagoj kaj estis dividitaj en dek periodoj. La lecionoj multe ekzercigis pri la prononcado kaj la konversacio.

Fine de la seminario ni kunsidis kaj decidis ke ni okazigu seminariojn post ĉiuj tri monatoj, por ke ni estu aktivaj kaj bone pretigu nin por la seminario, kiun UEA organizos en 2005 en nia regiono.

Ni preferas ke la seminarioj okazu en unu loko (Mwanza) kaj daŭru dum du semajnoj.

Resumo: La partoprenantoj verdire bezonas pli da ekzercoj parolaj kaj skribaj. Ilia scio pri la gramatiko estas tro malmulta. Tio estas atribuita al la influo de la nacia lingvo kaj de la memlernado. Ni gaje kantis en la lasta tago de nia seminario kaj poste parolis pri diversaj aferoj kaj planoj.

Mulele S. Mbassa
P.O. Box 25, Bunda, Mara, Tanzanio

AFRIKO

Afrika agado povis burĝoni kaj povos plufloradi nur se esperantistoj tutmonde korespondas kun afrikanoj, sendas gazetojn kaj librojn kaj donacas al Fondaĵo Afriko ĉe UEA. La kolektita sumo en 2004 estis 6 173,70 eŭroj. Krom donacoj, ankaŭ la rento de la Afrika kapitalo komencas pli kaj pli esti konstanta enspezo por la agado. La jarfina sumo de la kapitalo estis 68 007,53 eŭroj.

Afrika Oficejo transprenis jam de kelkaj jaroj la taskojn de Hans Bakker (tiama komisiito de UEA) kaj faras tion kun granda vervo kaj sindediĉo. Ĝi havas sian oficejon en Instituto Zamenhof, 11 B.P.48, Lomé 11, Togo.

[FORIGITA!: bildo]

Junaj esperantistoj de la elementa lernejo en Codji nokte revenas hejmen (12 km!) post Zamenhof -festo en Aguidahoué.

CBE en Burundio

La klubo CBE (Club burundais d’Espéranto; E-Klubo Burundia) ekzistas ekde februaro 2003. Ĝi kreas kaj subtenas plurajn klubetojn. En la jaro 2003 la klubanoj iris tra Burundio kaj gvidis Esperanto-kursojn. La klubanoj renkontis multajn problemojn, sed ili persistis kaj Dio multe helpis ilin.

Malgraŭ la milito, kiu malhelpis kelkfoje la instruadon, la klubanoj iĝis kuraĝaj kaj eltenis tion de tago al tago. Fine la klubo sukcesis en ĉiuj agoj.

Prezentindaj estas du aliaj kluboj, kreitaj de la ĉefa klubo BCE. La unua nomiĝas La Paco kaj ĝi estas direktata de Sabiyumva Jérémie en la ĉefurbo Bujumbura. Li multe laboras kaj disvastigas la lingvon en preskaŭ ĉiuj partoj de la urbo.

La dua klubo nomiĝas La Espero. Ĝi troviĝas en alia civito kaj estas gvidata de Bejamin. Tiuj kluboj progresas bone kaj estas subtenataj de la membroj de la ĉefa klubo CBE.

La klubo de Jérémie Sabiyumva en la ĉefurbo Bujumbura multe laboris por starigi la aliajn. Ĝi propagandis, disvastigis la lingvon kaj gvidis kursojn, veturis de loko al loko por instrui kaj gvidi kunvenojn kaj ekskursojn.

Ankaŭ la klubo Espero de Mugara estas aktiva kaj la nombro de la klubanoj atingas tridekon. Kelkfoje ili petas aliajn instruistojn el la ĉefa klubo CBE por subteni ilin dum la instruado.

La obstakloj, kiujn havas CBE: ĝi ne disponas atestilojn por liveri al la lernantoj, kiuj jam finis la instruadon. Pri tio nun klopodas la afrika oficejo de UEA en Lomé. Ĝi havas malmulte da libroj, kiujn ĝi volus uzi dum la instruado. Ekzemple ĝi havas nur du vortarojn por tri kluboj. La klubanoj iĝos tre kontentaj se ili ricevos sufiĉan kvanton da libroj, ĉar sen libroj oni ne povas daŭrigi la lernadon.

CBE planas baldaŭ krei la nacian Esperanto-asocion, kiu helpos burundiajn samideanojn kunveni kaj organizi Esperanto-kongreson. Ĝi volus havi statuton kaj ŝatus inspiriĝi de tiu de UEA, sed ne havas ĝin.

Ntunzwenimana Bazori Japhet
Prezidanto de CBE
Senegala E-asocio

En 2003, dank’ al klopodoj de Dakara Esperanto-Klubo de Zamenhof, reprezentata de Alphonse Diatta kaj helpata de la Inspektoro de la Ĉefa Polico, estis kreita la Senegala Esperanto-Asocio, kiu nun havas kvardek membrojn. Senegaliaj esperantistoj jam havas la rajton organizi Esperanto-aranĝojn, oficiale, en ĉiuj anguloj de la lando.

La vivo de la Dakara Esperanto-Klubo de Zamenhof konsistas el interŝanĝo de ideoj por organizi E-aranĝojn en Senegalio, planado de la E-instruado en la lando, fiksado de membrokotizoj kaj prizorgado de la membroj de Senegala Esperanto-Asocio.

Dum la jaro, la klubanoj dekkvarfoje kunvenis por pritrakti la suprajn punktojn. Senegala Esperanto-Asocio pretas kunlabori man-en-mane kun ĉiuj E-organizaĵoj. La respondeculoj celas fari ekskursojn por malkovri izolitajn esperantistojn, vivantajn en Senegalio.

Apartaj dankegoj iru al la inspektoro Pierre Diouf, kiu vere faciligis la registriĝon de la asocio. Pri la financa parto ne estas gravaj malfacilaĵoj, ĉar DEKZ bone pritraktas la financajn rimedojn kaj feliĉe trovas tre ofte taŭgan respondon, kiam temas pri financa problemo.

Alphonse Diatta
Maroko

Madak Bouchta ne tute silentis. Li lernas la lingvon, korespondas kaj estas membro de la afrika komisiono de UEA. Kvankam li ne multe korespondis en la lastaj monatoj, li tamen rilatas kun esperantistoj tra la mondo kaj propagandas la lingvon.

Li volas labori kaj kunlabori kun la homoj de UEA, sed bezonus kompensmonon, kiu ebligus al li afranki leterojn, retumi kaj kontakti homojn en la lando. Li ĵuris batali por Esperanto ĝis la fino de sia vivo. Lia retadreso:

m...@caramail.com
Kluboj ne nur en Kenjo

Mi ne nur kreis klubojn en Kenjo (Kakuma Kampadejo) kaj en Nairobi, la ĉefurbo, sed ankaŭ revenis decembre 2003 en Tanzanion, kie mi revivigis la movadon dum 1987. Nun mi reaktivigas Interkredan Konsultejan Akademion (Interfaith Consultation Academy, I.C.A) kun 70 novaj membroj.

Princo Nzaniye

Komoraj Insuloj

Mi estas Mihidjahi Ali Mze, 32-jara instruisto en elementa lernejo. Mi havas unu edzinon kaj du filojn. Unue mi pardonpetas ĉar mi ricevas rete novaĵojn/informojn pri Esperanto el la afrika oficejo de UEA, sed mia financa situacio ne ebligas al mi respondi, ĉar mi ne havas komputilon kaj devas veturi al la ĉefurbo por aĉeti konektan karton. Nun mi ricevis mian unuan subvencion de Hans Bakker kaj tio helpos al mi respondi al miaj korespondantoj. Mi jam disdonis la subvenciojn ankaŭ al la koncernaj kluboj kiel petite.

De 1998 mi faras inform-kampanjon al miaj samvilaĝanoj pri nia lingvo kaj ĝia lernado. En 1999 mi starigis en mia vilaĝo la klubon La Komora Espero. Mi aliris aliajn regionojn kaj tie starigis du aliajn klubojn: La Komora Luno kaj La Kvar Steloj. En 2004 mi iris al la suda regiono kaj restis tie dum monato por instrui la internacian lingvon kaj mi starigis la 4-an klubon kiu nomiĝas La Suda Esperanta Klubo.

En mia regiono (nordo) mi komencis instrui Esperanton per nia regiona radiostacio. Miaj klopodoj koncernas nur unu el la kvar insuloj, kiuj konsistigas Komorojn. Mi ne havas la eblecon flugi al la tri aliaj, sed planas korespondan kurson por la ceteraj tri insuloj.

Bedaŭrinde mi ofte enŝuldiĝas por viziti miajn gelernantojn. Mi ja tute ne povas peti ke ili repagu miajn elspezojn. Kiel instruisto mi havas salajron ne sufiĉan eĉ por prizorgi mian propran familion — kaj estas pagata kun malfruo de 4 ĝis 5 monatoj. Mi ofte ne respondas retmesaĝojn. Anstataŭ uzi 10 dolarojn por retumi, mi utiligas ilin por veturi al aliaj lokoj kaj instrui. Por instrui Esperanton en lernejoj mi bezonas havi atestilon. Mi bezonus partopreni la Universalan Kongreson aŭ internacian aranĝon por ekzameniĝi, sed ĝis nun mi neniam havis tiun ŝancon.

Mihidjahi Ali Mze
Ndzaouze-Mitsamiouli, KM-Moroni, Komoroj
a...@yahoo.fr
Respubliko Kongo

Brazavila Esperanto-Centro (BEC) pluagadas en la jaro. Ĝi ricevis esperantaĵojn de SAT-Amikaro, Belga Esperanto-Federacio kaj Kroata Esperanto-Ligo. La unua sendis kvin kilogramojn da libroj: vortaroj, junulkursoj kaj legolibroj. Pliajn kvin kilogramojn da periodaĵoj BEC ricevis de André Grossmann el Francio. BEC organizas ankaŭ kurson por progresantoj kaj bezonas lernilojn (ekzemple Nouveau cours rationnel et complet d’espéranto) kaj ĉefe vortarojn.

En Brazavilo nun estas infanoj kiuj povas paroli en Esperanto. En majo 2004 la familio Madzella invitis Michel Dialundama por semajnfina festeto. La tuta familio povis tiam babili Esperante kaj Michel profitis la okazon por klarigi tiklajn lingvajn punktojn. La kunmanĝo okazis en vera Esperanto-etoso.

Unu el la esperantistoj de Brazavilo ŝatus korespondi kun gesamideanoj tra la mondo. Jen lia retadreso: b...@ yahoo. BEC tutkore dankas ĉiujn donacintojn kaj la prezidanton Renato Corsetti, kiu dissendas ĝiajn raportojn tra la mondo.

Brazavila Esperanto-Centro,
Rue Banda N° 98/Potpoto, Brazzaville, Kongo,
d...@yahoo.fr
Malagasio

Estraranoj de Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj vizitis la klubon Mahabo fine de 2003. En aprilo 2004 estis semajna kurso en Mandritsara kaj de la 12-a ĝis la 14-a de junio simila kurso okazis en Antsirabe. Plia kurso okazis fine de aŭgusto 2004, dum kiu Fafah, Henriel kaj Raveloson gvidis seminariojn. La kurson partoprenis 40 esperantistoj. UME kompilis lernolibron, multobligis ĝin kaj ĉiuj kluboj ricevis po du ekzempleroj.

Lala
Niĝerlando

Niĝerlanda Esperanta Klubo (NEK) daŭrigas sian kurson al Niĝerlandanoj kaj restas fidela al sia devizo Rapidu malrapide! Ĝiaj membroj ŝatus finstudi la tutan libron Zagreba Metodo antaŭ ol komenci aliajn taskojn. La kursoj pluiras per multaj ekzercoj. Nuntempe la lernantoj pli kaj pli bone komprenas la lingvon kaj uzas ĝin eĉ en sia ĉiutaga vivo. NEK planas prelegojn ĉe la Universitato Abdou Moumouni pri la vivo de la kreinto de Esperanto kaj preparas ekspozicion de esperantaĵoj. La klubanoj varbas novajn membrojn kaj kredas, ke iam ili esperantistigos la tutan loĝantaron de Niĝerlando! La klubo tamen baraktas kun malfacilaĵoj: la klubo ne ricevas E-gazetojn, revuojn kaj informilojn — kaj do ne estas informata pri la novaĵoj el Esperantujo, kaj kion oni faras en aliaj landoj. Pro tio ĝi alvokas bonvolemajn homojn helpi.

Florent Cluse
f...@yahoo.fr; c...@hotmail.com

Birindwa Mushosi

Unu el la plej aktivaj esperantistoj en Bujumbura, Burundio, estas Birindwa Mushosi, iama instruisto en porpastra seminariejo de Bubanza. Li instruis Esperanton al la studentoj. Estante eksterlandano li devis cedi lokon al burundiano, kiu revenis el tanzania rifuĝejo. De tiam li suferas, eĉ malsatas, sed ne forlasis Esperanton. La kurson nun gvidas Libère Mudende. La retadreso de Birindwa Mushosi nun estas: b...@yahoo.fr.

[FORIGITA!: bildo]

Esperantistoj en Bujumbura kun Birindwa Mushosi (dekstre).

[FORIGITA!: bildo]

Sur la fotoj: Dekstre: la instruisto Birindwa Mushosi. Sube: Junaj esperantistoj en la porpastra seminariejo de Bubanza en Bujumbura, Burundio.

Esperanta teatro

La septembra numero 2004 de la revuo Esperanto donis al mi la senton pri varia, riĉa programo dum la UK en Pekino. Dankon al la aŭtoroj de la artikoloj, dankon al fotografistoj, dankon al la redaktoro.

Aparte ĝojigas min la artikolo de Claude Nourmont Monda premiero (p. 182). Ĝojigas min la aŭtoritataj, bonaj vortoj, dediĉitaj al la aktora majstreco de Vida Jerman pri ŝia monospektaklo Judita. Kaj ankaŭ la konkludaj vortoj pri la teatro sur nia E-scenejo. Sed antaŭ ĉio, mi dezirus prezenti miajn gratulojn al la kolegino Vida Jerman pro ŝia talenta, sindona teatra agado, realigita jam dum multaj jaroj. Aktorino, kiu daŭrigas la tradicion de teatra prezentado al la grandaj E-forumoj. Brakumon, Vida!

Mi dezirus tuŝi du punktojn el la artikolo. Unue: ...kiom da profesiaj aktoroj ni havas, kiuj kapablas kaj pretas... por prezenti spektaklon... nur malmultfoje...? Mi tuj respondas: ni havas. Mia propra sperto de 46 E-teatraj jaroj pruvas tion. Kompreneble, estus pli bone, se la spektaklo ekvivus sur la scenejo kelkfoje, sed eblus mencii titolojn, kiuj havis mallongan vivon. Vera lukso, ĉu ne? Ĉar preparo kaj realigo de teatra spektaklo signifas grandegan laboron! Nur nia ŝatata agado dediĉita al Esperanto kaj la varma akcepto far la publiko, povas klarigi similan fenomenon.

La dua punkto: Oni ankaŭ ŝatus spekti teatraĵojn originale verkitajn en Esperanto. Bonege! En la repertuaro de Bulgara Esperanto-Teatro havis lokojn teatraĵoj de E. Lapenna, R. Schwartz, G. Silfer, J. Modest. Vere, iufoje ni malakceptis proponitajn teatraĵojn, ĉar ili ne konvenis al nia stilo.

Ekzistas teatraĵoj premiitaj de la Belartaj Konkursoj — certe ili devus ricevi eldonon, kiu havigas al ni eblecon tralegi ilin kaj eventuale elekti iun.

Mi certas, ke majstra E-traduko de fremdlingva dramaturgio proponas agrablan travivaĵon kaj por la aktoroj mem, kaj por la spektantoj. Tiamaniere ili konatiĝas kun nekonataj aŭtoraj nomoj. Mi ne forgesas la riĉecon de altnivela klasikaĵo — feliĉe ĝi talente havis lokon en nia repertuaro.

Min emociis ankaŭ la lasta frazo (p. 184): El la publiko... eksonis interesaj proponoj kiel stimuli... Esperantan teatron... Dankon, geamikoj!

La viva arta parolo eksonis ankoraŭ sur la unua kongresa scenejo en Bulonjo ĉe Maro en 1905. Ĝis la nuna tago profesiaj geaktoroj kaj reĝisoroj daŭrigas tiun tradicion. La resono de ilia arto kutime trovas lokon en la koncerna nacia gazetaro.

Nun mi parolas pri la spektaklo, kiu havas tradician lokon en la programo de Universalaj Kongresoj. BET tamen, kaj ankaŭ niaj alilandaj gekolegoj, ricevis la ĝojon prezenti teatraĵon dum Naciaj E-kongresoj, E-festivaloj, celebroj k.a. Kaj mia propra revo: diversnaciaj geaktoroj prezentu komunan spektaklon. Ĉar mi travivis tiun emocion ludi kun Internacia Arta Teatro, kun Srdjan Flego, kun la eminentaj Zagrebaj geaktoroj Mladen Ŝerment kaj Zdenka Herŝak, kun la fajna majstro Jerzy Fornal; ĉar mi konas la E-teatran triumfon sur la scenejo de la kamera teatro Miklós Darnóti en la kadroj de la Printempa Arta Festivalo en Budapeŝto. Vespere viciĝis spektantoj kun partopreno de Kálmán Szabó, Gabi Jobba, Jadwiga Gibczyńska, Populara Teatro el Lodzo kaj Anani Anev kun la teatra konsisto de BET... La teatra arto realiĝas per du partoj, spirantaj samtempe: aktora sur la scenejo kaj spektanta — en la salono. Se ni sukcesis krei ion sur la scenejo, tion ni ŝuldas al vi, ŝatataj spektantoj!

Belka Beleva, aktorino de BET

[FORIGITA!: bildo]

Lanĉo de Emilija Lapenna. Bulgara Esperanto-Teatro: N. Klisurov, T. Jurkov, N. Uzunov, V. Zjumbjuleva, P. Ĉernev. Tria Balkanlanda Esperanto-Konferenco en Ohrid, 1989.

[FORIGITA!: bildo]

Edziĝpropono de A.P. Ĉeĥov: Srdjan Flego kaj Belka Beleva. UK Den Haag, 1964.

Recenzoj

Rave pri fervoro de brava pastoro

Esperante kaj Ekumene. Fest-libro por la 75-a naskiĝtago de Adolf Burkhardt. 21 aŭtoroj. Editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal. Schliengen: Iltis, 2004. 368p. ISBN 3 932807 43 X. 21cm. Prezo: € 48,30

Internacie konata eminentulo de la Esperanto-movado estas pastoro Adolf Burkhardt (1929-2004), kiun UEA distingis per honora membreco en 2003. Burkhardt elstaris sur tri kampoj: kiel multjara prezidanto de KELI, kiel ĉefaŭtoro de la ekumena diserva libro Adoru kaj kiel direktoro de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen. Ne mirige, ke por lia 75-jariĝo oni lin honoris per impona festlibro, sur kies kovrilo li staras ĉe ambono kaj disbrake predikas en nigra talaro kun blanka ĵaboto.

La libro dividiĝas en kvar sekciojn: teologio, esperantologio, interlingvistiko kaj literaturscienco. En la unua ni trovas i.a. detalan prezenton pri la uzo de Esperanto en la ekumena movado (B. Eichkorn). Ankaŭ du aliaj aŭtoroj tuŝas la rilatojn inter teologio kaj Esperanto: P. Cousson (teologia dokumentado) kaj L. Nordenstorm (studo de religihistorio per Esperanto). La sama aŭtoro skizas la biografion de O. Zeidlitz, pastro kaj Esperanto-pioniro. Alian pastron priskribas M. Boulton: la fikcian Eden en romano de C. Reede. Kaj ankoraŭ unu pastron reliefigas R. Haupenthal en studo pri la Litzelstetten-epoko de J.M. Schleyer, la aŭtoro de Volapuko. Decas, ke en libro por ekleziulo pluraj aŭtoroj estas pastroj aŭ teologoj.

La historion de du Esperanto-bibliotekoj pritraktas C. Gacond (naskiĝo de CDELI) kaj A. Szimkat (pri la morto de Germana Esperanto-Biblioteko en 1936). Bibliotekan temon pritraktas ankaŭ G. King per detala indekso de la fama Klasifo de Butler. La personecon de Marie Hankel prilumas B. Pabst, dum D. Blanke analizas la planlingvan verkaron de Ernst Beermann (1853-1936). La viena lingvisto O. Back donas superrigardon pri lingvo-inventado en la Danuba monarkio (1821-1918) kaj la rumanoj C. Dominte kaj I. Nagy skizas la panoramon de interlingvistiko kaj esperantologio en sia lando. C. Minnaja esploras la beletran faceton de la revuo Horizonto dum ties hispana periodo (1976-1980). A. Künzli elstarigas la rilatojn inter kristanismo kaj planlingvoj en Svislando, dum alia sviso, R. Schneller, resumas la historion de la presarto kun aparta konsidero de Esperanto.

Pluraj artikoloj estas en rilato kun la biografio de la jubileulo: R. Lorösch verkis biografian skizon pri sia patro A. Burkhardt, J. Tuinder karakterizas la esperantistan pastoron, R. Haupenthal parolas pri siaj personaj kontaktoj kun Burkhardt kaj ellaboris bibliografion de lia verkaro. La grandan ŝatatecon de Burkhardt montras longaj listoj de gratulantoj kaj sponsoroj, ebligintaj la eldonon de tipografie kaj fizike plaĉa libro, kiun en januaro 2004 en la ĉeesto de cento da honoraj gastoj oni transdonis al la jubileulo dum ceremonio en Weilheim/Teck.

Gonçalo Neves

Tri pordoj al la poezio

Eola harpo. Mikaelo Giŝpling. Moskvo: Eŭropa Jura Universitato Justo, 1999. 106p. 21 cm. Prezo: € 7,60. Kvio. Oĉjo Dadaev. Moskvo: Impeto, 2000. 47p. 14cm. Prezo: € 1,80. Mi rebruligos la meĉon. Preĝopoemoj. Sándor Beke. El la hungara trad. Tibor Papp. Debrecen: HEA, 2002. 54p. Prezo: € 4,50

Mikaelo Giŝpling gajnis la unuan premion en poezio per sia longa poemo Neĝa fantazio en la Belartaj Konkursoj de UEA, 2000. Tio mem sugestus ke legindas lia Eola harpo (1999).

Fakte, malgraŭ okazaj faloj en banalon, la volumo legindas kiel montrejo de la rim-kaj-muzik-eblecoj de nia lingvo. Ĉi-volume Giŝpling multe poezias pri vintro kaj neĝo. Eble la “ruseco” de kelkaj tiaj poemoj iom ŝablonas; tamen ili (kaj ilia neĝo) estas belaj. Tipa tono estas leĝera sentimentalo, nostalgio. Senzorge iam (p. 6) estas bild-riĉa kaj tenera, natur-proksima ampoemo. Jen ĝia leĝera erotiko: Vesperoj friskaj ĉe flagranta fajro / Sed nokte nin varmigas ne mohajro / Al ni sufiĉas nia propra varmo / En la kunfluo de l’ anim’ kaj karno. Laŭ angla proverbo, varieco estas la vivospico. Tio veras ĉi-volume. Giŝpling prikantas la pluvivon de la vorto: Sed spite al arestoj kaj ekstermo / La vort’ enterigita, kiel semo / Post tempo reaperas, kiel ĝermo / kaj la homoj venas al la poemo. (p.43). Li prikantas la literaturon kiel pleja patrujo: Kaj per la lipoj sekaj pro soif’ / Ektuŝi l’ puran fonton de beletro / kaj aŭdi, kiel batas kontraŭ klif’ / La ondoj de homera heksametro. (p. 44). Krom tio pluraj poemoj estas bibli-temaj (ne ĉiuj tiuj ŝablonemas) kaj politik-temaj (prezentante sufiĉe nigran vizion de la nuntempa Rusujo). Eola harpo pruvas, ke per Esperanto eblas esti tre tradicia rim-perfekta poeto, ja altnivela. Sed inter tiom da belo kaj perfekto, ĉu enestas noveco, eksperimentemo? Laŭ mi, tre apenaŭ, malgraŭ okazaj surpriz-efektoj.

Simplo, ĉarmo, kaj freŝo estas la ecoj de mallonga kaj et-formata volumo, Kvio, de Oĉjo Dadaev. La titolo estas person-devena; Kvio ŝajnas esti la amatino, ĉu reala, ĉu fikcia. Saluton, mia kara Kvio! / Kaj — dankon! — pasis la pasio. / Kaj restis am’. (p. 32). Sed la volumeto estas divers-tema, kaj amo vagas precipe tra la mondo natura. Tipas ja jen liriko, kun sia koncepta kaj metafora elasto: Flustro. Interparolas arboj. Supre per foliar’ babilas. Iam arboj fariĝas karboj... Fajre langoj iliaj brilas. Bonnivelas ja semantika kreivo: Kaj nur de ni dependas — ĉu ni falos / Aŭ plu ĉevalos... (p. 9); Maro min plenigos. / Mi plenigos maron. (p. 23). Miaopinie, ne estas tempoperdo legi ĉi facilan volumeton, elplumaĵon de juna sed promesmontra poeto. Kaj por Kvio oni bezonas nur kelkajn legohorojn maksimume.

Mi rebruligos la meĉon estas tradukvolumo. Sándor Beke verkis la versojn hungare; la talentoplena Tibor Papp ilin esperantigis. Ĉar mi jam trovis grandan valoron en Protestantaj magnolioj, kolekton kiun mi recenzis en Esperanto, mi ekĝojis vidi plian volumon de la sama aŭtoro. Tamen, tralegante la enhavon de Mi rebruligos la meĉon, mia entuziasmo defalis. Pluraj poemoj estas samaj kiel en Protestantaj magnolioj, kaj la ceteraj estas tre similaj.

Tamen, al tiuj kiuj neniam legis la aŭtoron, egale fervore mi rekomendus unu volumon aŭ la alian. Tio pro poeto kiu religias freŝe, nekliŝe, nekirkece, ja scienc-ame kaj metaforriĉe. Poeto kiu mesaĝas jene al Dio (p. 29): mi serĉas / vin en kranioj / de pitekantropoj / dormantaj / sub magnolioj (...).

Peter Browne

Taŭga girlando por Fernando

Klaro kaj Elasto. Fest-libro por la 80-a naskiĝtago de Fernando de Diego. 21 aŭtoroj. Editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal. Schliengen: Iltis, 2003. 422 p. ISBN 3 932807 26 X. 21cm. Prezo: € 69,00

Fernando de Diego (n. 1919), prave rigardata kiel la plej granda traduk-talento inter la hispanlingvaj esperantistoj, konata ankaŭ kiel sagaca recenzanto, eseisto kaj leksikografo (lia vortaro hispana-Esperanta, aperinta en 2003, rangas inter la plej ampleksaj de nia lingvo) skribis en 1979 (Pri Esperanta tradukarto, p. 57): Kiel ajn oni verŝu el la diversaj lingvoj en Esperanton, oni ĉiam memoru, ke nia lingvo, pro sia aspiro fariĝi tutmonda komprenilo, devas esti, antaŭ ĉio, klara kaj elasta.

Ne mirige, ke dudek jarojn post tiu eldiro, okaze de lia 80-jariĝo, oni elektis tiun trafan moton por lin omaĝi per festlibro pli ol 400-paĝa, al kiu kontribuis 21 aŭtoroj. La libro dividiĝas en la sekciojn literaturo, lingvo, movado kaj traduk-arto. Ĝin uverturas omaĝa odo de Miguel Fernández kaj ege leginda aŭtobiografia skizo de Diego mem. Al la verkaro de Diego rekte rilatas la kontribuoj de Luez (pri lia traduko de Cigana romancaro), Szimkat (pri liaj recenzoj en la revuo Dialogo: 1973-1988) kaj Vatré (pri lia traduko de Boule de Suif). En sia studo Vatré prilumas kelkajn gravajn punktojn pri la rekrea laboro de Diego. Citante faskon da frazoj el la originalo kaj respektivaj esperantigoj el lia plumo, li i.a. elstarigas la teknikon, kiun la tradukisto konscie kaj konsekvence uzis por evitadi troan akumuliĝon de estas, estis kaj similaj verboformoj. Atentokapta kaj sekvinda leciono pri Esperanta stilbeligo.

Al la krea laboro de konataj esperantistoj estas dediĉitaj la kontribuoj de Csiszár (pri la pseŭdonimoj de Kalocsay), Urbanová (pri Rumler), Vidman (pri Karen), Künzli (pri Auguste Forel), Marco Botella (pri Mangada Rosenörn), Burkhardt (pri la tradukoj de Haupenthal) kaj Hršel (pri Miloš Lukáč).

Leksikologiajn problemojn traktas Fiedler (pri la frazeologio en la Wüster-vortaro) kaj Haupenthal (pri la bezono de historia Esperanta vortaro, kaj analizo de la Krause-vortaro). En sia unua kontribuo, tre leginda kaj atentoveka, Haupenthal ne nur skizas la sciencajn principojn, kiujn devus sekvi vere historia vortaro, sed eĉ regalas nin per specimena provo, skizita surbaze de La neĝa blovado, epokfara traduko de Grabowski. La japana literaturisto Kurisu Kei prilumas facetojn de sia propra aktiveco, dum C. Minnaja analizas la unuan jardekon de Literatura Foiro. La mirinde vastan reprezentiĝon de la latva kaj estona literaturoj en Esperanto skizas S. Neilande kaj J. Ojalo.

Tre ampleksa kaj zorge dokumentita hispanlingva studo de la jezuito G.M. Verd prilumas la demandon pri la nacieco kaj lingvoj de Zamenhof. La temo ŝajnas neelĉerpebla puto. Por ĝin esplori kaj pritrakti Verd bezonis trarigardi 76 bibliografiajn unuojn kaj plenigi 46 paĝojn, kiujn li ornamis per 214 piednotoj. Ĉi tiu grava kontribuo nepre meritas esperantigon kaj eĉ apartan broŝuran eldonon. A. Albault verkis pri la Zamenhofaj alfabetoj, C. Mallia reliefigis paralelajn facetojn de Zamenhof kaj la maltano Dun Karm, dum Li Shijun eseis pri Esperanto kiel lingvo por beletra traduko.

La festlibron finas detala bibliografio de la vasta kaj plurfaceta verkaro (ankaŭ hispanlingva) de F. de Diego. La fizika libro tre plaĉas: ĝin distingas klara kaj pura tipografio kaj bela prezento ekstera: kovrilpaĝe simpatie ridetas Fernando de Diego. Varme rekomendinda verko.

Gonçalo Neves

Loke

KOREIO: La 15-an de novembro 2004 Korea Universitato de Fremdaj Studoj (KUFS) oficiale akceptis Esperanton kiel unu el la oficialaj instruobjektoj. La instruado komenciĝos ekde la nova semestro en marto 2005. Tion rezultigis la klopodo de prof. d-ro Lee Young-koo, la prezidanto de KEA kaj ĉinlingva profesoro de la universitato. La universitato, fondita en 1954, havas 14 fakultatojn kaj 7 postuniversitatajn kursojn, kaj instruas 39 fremdajn lingvojn. Ĝia prestiĝo estas tiel alta, ke oni antaŭvidas, ke aliaj universitatoj sekvos la ekzemplon. Krom KUFS en Koreio Esperanto estas instruata en du universitatoj: Dankook (ekde 1985) kaj Wonkwang (ekde 2003). Nun entute 200 studentoj lernas Esperanton en la du universitatoj. Esperplena estas la Korea Esperanto-movado.

(Kim Uson)

ĈEĤIO: Kurson por progresantoj en la Pedagogia fakultato de Masaryk-Universitato en Brno finis en la printempa semestro kvar studentinoj. Ili solvis interaktivan teston Mia profesorino el edukado.net kaj havis la taskon diri ion al lotumita TTT-paĝo. Antaŭe ili ricevis la retadresojn por trarigardi la paĝojn dum preparo al la ekzameno. Trie ili ricevis demandon el la gramatiko — klarigon de la signifo de vortoj kun sufiksoj/prefiksoj. La notoj estis unu eminente kaj tri tre bone.

(Josef Vojáček)

ĈINIO: La Kvara Kongreso de Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazis la 14-an de novembro. Ĉeestis 80 reprezentantoj de la membroj de PEA. Dum la kongreso oni raportis pri la laboro de la konsilantaro, estis reviziita la statuto de PEA kaj elektita nova konsilantaro kun Li Weilun, vic-profesoro de Pekina Lingva Universitato, (prezidanto) kaj Zheng Bocheng, profesoro de la Ĉina Centro por Preventado kaj Kontrolado de Malsanoj, (ĝenerala sekretario). Antaŭ nelonge la nova konsilantaro okazigis sian unuan plenkunsidon kaj ellaboris realecan laborplanon, decidante promocii la Esperanto-movadon en Pekino.

(Zheng Bocheng)

GERMANIO: La 9-an de novembro 2004 venis televidteamo MDR (Mitteldeutsche Rundfunk) el Berlin por filmi la novan Interkulturan Centron en Herzberg/Harz. La ŝatata germana prezentisto H.-J. Wolfram intervjuis Zsofia Korody (Hungario), Rita Valciukaitė (Litovio), Otto Kern kaj Peter Zilvar pri la situacio de Esperanto en la mondo kaj pri la rolo de la lingvo en la eŭropa integriĝo. Interkultura Centro Herzberg funkcias kiel Germana Esperanto-Centro (klerigejo de GEA) kaj kiel novagnoskita Kultura Centro de UEA. Komence de januaro 2005 la intervjuoj estis videblaj en vespera televida diskutprogramo. La Esperanto-centro krom biblioteko kaj gazetarkivo havas ankaŭ bone ekipitajn seminariejojn. Fotoj pri ICH troveblas ĉe: www.fotos.web.de/esperanto-zentrum. Kontaktadreso: e...@web.de

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Interkultura Centro Herzberg funkcias kiel Germana Esperanto-Centro (klerigejo de GEA) kaj kiel novagnoskita Kultura Centro de UEA.

Simpozio de UEA: Bulonjo ĉe Maro 1905-2005

Ĉi-jare oni solenos la centjariĝon de Esperanto-kongresoj. La Norda Esperanto-Federacio de Francio, kune kun aliaj asocioj, organizas de la 25-a ĝis la 30-a de marto 2005 renkontiĝon en Bulonjo ĉe Maro, al kiu venos pli ol 500 homoj.

Ĵus antaŭ tiu renkontiĝo, UEA decidis organizi simpozion pri la lingvaj problemoj kaj pri la signifo de la Esperanto-renkontiĝoj tra la historio de Esperanto. Ĝi okazos en la sama urbo, ĉe la universitato Université du Littoral Côte d’Opale, la 25-an de marto.

Tiu simpozio estos espereble fonto por novaj esploroj pri la historio de Esperanto, pri la naskiĝo kaj evoluo de la “movado”, tra la renkontiĝoj, kaj aparte tra la Universalaj Kongresoj, pri la rolo de Esperanto estinte kaj estonte en la monda lingvo-pejzaĝo.

Universalaj Kongresoj estas esplorinda fenomeno, kiel fundamenta elemento en la kreo kaj disvolvo de la Esperanta parolkomunumo. Prelegos elstaraj fakuloj pri la temo: Prof. Humphrey Tonkin, D-ro Ulrich Lins, konata historiisto de la movado, Prof. Roland Breton (franca profesoro, la franca specialisto pri geografio de la lingvoj), Prof. Jean-Claude Lescure (franca specialisto pri la historio de Esperanto, kiu ĵus verkis libron pri la temo), Ziko M. Sikosek (kiu verkas pri la historio de la universalaj kongresoj). La simpozio okazos en Esperanto kaj en la franca. Pliaj informoj ĉe b...@ename.lu

Claude Nourmont
Estrarano de UEA pri kulturo

Fake

BIRDOKALKULO: La 9-an de januaro en Odeso okazis la 6-a Kristnaska Birdokalkulo, organizata de la junulara E-klubo Verdaĵo. Ĝi okupiĝas krom Esperanto ankaŭ pri ekologio, kunigante tiel ambaŭ verdajn movadojn. Dum tiuj internaciaj aranĝoj oni kalkulas vintrumantajn birdojn en ĉiuj regionoj de la Tero, de Afriko ĝis Eŭropo. Naturamantoj havas eblecon por 1 aŭ 2 tagoj forkuri el urboj al naturo kaj grave helpi al internaciaj naturprotektaj organizoj en ilia laboro. La Birdokalkuloj estas laboro — kaj samtempe ĝuo. Sed ne nur vintre tio eblas: aŭguste, ekde la 1-a ĝis la 14-a, la klubo denove organizos la tradician Ekspedicion Dnestro kaj invitas naturamantojn! Detaloj ĉe: v...@mail.ru.

(Tatjana Auderskaja)

Persone

IVA KRISTIN GURLI LUNDBERG:

naskiĝis la 3-an de decembro al niaj junularaj aktivuloj Sonja Petrović kaj Hokan Lundberg. Pri ŝia naskiĝo informis la plej prestiĝa serba taggazeto Politika la 15-an de decembro en artikolo Esperanto kiel gepatra lingvo. ☺

Tra la mondo

Jarfina festivalo: duan fojon en Magdeburgo

Gaja grupo de infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj, ludantaj, ridantaj kaj amuziĝantaj kune ĝis post la kvara matene — tiel oni festis la lastan nokton de la Internacia Festivalo (IF), la konata jarfina aranĝo por familioj kaj mezaĝaj personoj.

Efektive ne nur la lastan, sed preskaŭ ĉiun nokton grupoj da noktaj birdoj viglis en la Knajpo (la jam tradicia IF-trinkejo) ĝis la matenaj horoj. Aliaj partoprenantoj ne restis vekaj tiom malfrue, preferante partopreni en la matenaj prelegoj.

La IF estas unu el tri grandaj jarfinaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio. La aliaj du estas la longtradicia Internacia Seminario por la gejunuloj, laste en Wetzlar, kun la ĉeftemo Kulturaj diversoj — problemoj kaj perspektivoj, kaj la relative nova aranĝo (nur triafoje) — la Novjara Renkontiĝo, por familioj, ĉi-jare okazinta en surmonta kastelo ĉe Mozelo.

Tiuj kaj aliaj tutsemajnaj renkontiĝoj kiel REF en la somero kaj PSI en pasko estas iom similaj al la Universalaj Kongresoj laŭ la programa kadro, sed havas familiecan atmosferon pli similan al la kongresoj de TEJO — dank’ al la komunaj loĝado kaj manĝoj en unu konstruaĵo, la kunesto de ĉiuaĝuloj kaj tutaj familioj — kaj ĉar ili estas malpli amasaj ol la UK.

Pli ol cent personoj (156 laŭ la aliĝlisto), el preskaŭ dudek landoj partoprenis en la ĉi-jara IF, kunvenante dum la novjara semajno en junulargastejo en la urbo Magdeburg, la duan fojon en la samaj urbo kaj ejo.

Kvankam la IF jam pasis sian dudekan jubileon, ĝi restis dinamika familia renkontiĝo kun longaj sociaj noktoj ĝis preskaŭ mateniĝo. Okazis artaj vesperoj — popmuzika parado de la fratoj Friese, kiuj esperantigis malnovajn klasikajn pop-kanzonojn, koncertis la opero-kantistino Evelina Sokolova el Siberio kaj la kantisto Solotronik el Hispanio, kiu kantigis kaj dancigis volontulojn el la aŭskultantaro kaj prezentis i.a. modernstilan version de La Espero. Kiel ĉiujare oni vigle festis en la silvestraj bufedo kaj balo, kiuj daŭris ĝis la mateno.

Sed ne nur distraj vesperoj kaj noktoj stiris la intereson de la partoprenantoj. Okazis plej diversa programo kun prelegoj pri variaj temoj, infana programo (en du grupoj, por junaj kaj mezaĝaj infanoj), kursoj, ekskursoj kaj konkurso (tablotenisa).

Oni povis partopreni kursojn pri diversaj temoj — kiel paroligo kaj instruado, la litova lingvo, Origami, japana kuirarto kaj valsdanco. Oni plurfoje ekskursis en la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo (kaj aparte okazis tuttaga ekskurso al la tradiciplena urbo Tangermuende).

Ankaŭ la prelegoj variis: pluraj temis pri la kadra temo — tradicioj, en kiuj eblis aŭdi pri tradiciaj kutimoj en Rusio, pri festoj en Litovio, la somera Johano-festo en Latvio, siberiaj naturo, vilaĝoj kaj la trans-siberia trajnvojaĝado, Origami-arto en Japanio, juda tradicio en Israelo, kaj eĉ tradicioj en Esperantujo. Estis multaj aliaj diverstemaj prelegoj, kiel Japana tradicia manĝo, 25-jara magazino Monato, Naturmetoda medicino, Ginsengo-radiko, Srilanko, Norda kurado, Kristnaskaj kantoj, Esperanto en la komputilo kaj en la reto, universitataj tradicioj en Akademio Internacia de la Sciencoj kaj spacmisioj al Marso kaj marsa ŝako, kiu estis unu el la popularaj societaj ludoj luditaj de infanoj kaj plenkreskuloj dum la tago kaj vespero. Kvankam la obstinaj kaj tempohavaj partoprenantoj povis plilongigi la restadon je unu plia tago, la fino tamen alvenis kaj oni adiaŭis la ĉiaman organizanton HDP, la novajn kaj jamajn geamikojn, ĝis la venonta renkontiĝo — paske, somere aŭ novjare.

Amri Wandel

Vi povas legi pli pri familiaj renkontiĝoj tra la jaro en la bulteno Familia Esperanto, eldonata de Rondo Familia de UEA. La bulteno, kiu informas ankaŭ pri Esperantaj familiaj aferoj en la mondo, estis dum multaj jaroj sendata senpage al centoj da Esperanto-familioj kaj interesiĝantoj. Ĉi-jare Rondo Familia decidis limigi la sendadon nur al abonantoj (5-10 eŭroj) sed nepagipovuloj povos plu ricevi ĝin senpage. Vi estas bonvena ricevi provekzempleron aŭ aliĝi al la ricevantoj de la bulteno per simpla peto al la Centra Oficejo.

Evolua forumo en ĉina universitato

Komence de januaro 2005 okazis en Luoyang-Universitato, Henan-provinco, Ĉina Esperanta Evolua Forumo. Partoprenis pli ol 50 ĉinaj kaj 2 eksterlandaj esperantistoj (Aŭstralio kaj Singapuro).

Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj Hori Yasuo, prezidanto de KAEM, sendis al la forumo salutajn mesaĝojn. Zhang Jingzhao, rektoro de Luoyang-Universitato, kaj Wang Zhengsong, la vicrektoro, ĉeestis la inaŭguron kaj faris varman paroladon.

La ĉefa temo de la forumo estis evoluo de ĉina Esperanto-movado kaj praktika uzado de Esperanto en turismo, komerco kaj edukado. Peng Zhengming, Qi Jian kaj Wang Tianyi prezentis siajn spertojn pri la utiligo de Esperanto en turismo kaj komerco. Cao Ruiming, direktoro de la Fremdlingva Instituto de Luoyang-Universitato, esprimis la deziron daŭre okazigi E-kurson en la universitato. Tiucele li kompilis kaj eldonis specialan lernolibron. Oni diskutis kiel evoluigi la ĉinan Esperanto-Movadon sub la merkata ekonomio kaj kiel utiligi Esperanton por servi al la socio kaj la reala vivo. Aŭstralia esperantisto Roger Spring prezidis konversacion en la forumo.

La forumo aranĝis fakajn prelegojn por la studentoj. La kunvenintoj alte taksis, ke Luoyang-Universitato prenas Esperanton kiel nedevigan fakon kaj proponis, ke pli da altlernejoj faru same por kreskigi pli da junaj talentuloj por ĉina E-movado. La forumo proponis prepari Ĉinan E-Turisman Reton, ligi turistojn por enpuŝi uzadon de Esperanto en turismon, sendi instruiston al Birmo por okazigi E-kurson en la lando, kaj traduki diversajn naciajn dokumentojn kaj materialojn, uzante Esperanton kiel pontolingvon, por altigi la utiligon kaj influon de Esperanto.

Zhang Xuesong

Profesoro Canuto vivas

La nomo Canuto por multaj novaj esperantistoj estas nur la mistera nomo de Fondaĵo Canuto de UEA, tiu kiu pagas la aliĝ-kotizon por esperantistoj en nepagipovaj landoj.

Por italoj la afero estas iom alia. Profesoro Canuto estis siatempe konata universitata profesoro kaj salono en lia universitato en Parma ankoraŭ nun portas lian nomon, same kiel la Esperanto-grupo en Parma.

Dum la lastaj jaroj juna universitata profesoro, Davide Astori, gvidas kursojn en tiu sama universitato. Li estas konata kiel verkinto de lernolibroj kaj eksa aktivulo en la itala junulara movado. Kaj jen, okaze de la ĉi-jara Zamenhof-festo li decidis italajn profesorojn el aliaj universitatoj por inviti kelkajn paroli al la studentoj pri literaturoj kaj lingvoj kaj pri Esperanto el pluraj vidpunktoj.

La aranĝo okazis la 13-an de decembro kaj estis tre sukcesa. Parolis al la studentoj Fabrizio Pennacchietti el Torino, Giordano Formizi el Verono, Renato Corsetti kaj Mauro La Torre el Romo. Sekvis interesa debato kun la studentoj, kiun sekvis atente ankaŭ deko da esperantistoj de la loka grupo. Giorgio Canuto certe estus kontenta scii, ke Esperanto reeniris lian universitaton.

Renato Corsetti

En la kvartalo Campo Grande de la brazila metropolo Rio-de-Ĵanejro okazis en la unua oktobra sabato la 7-a Ago-Tago, organizita de EKOR (Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono). La ekoranoj propagandis nian idealon per ekspozicio de libroj, leteroj kaj revuoj el diversaj landoj — kaj disdonis 1000 flugfoliojn pri Esperanto, por interesi homojn pri la estontaj kursoj. Multaj homoj plenigis la aliĝilojn.

Celso Pinheiro

Prof. Selten en Pollando

La 24-an de septembro gastis en Lublina Politekniko prof. Reinhard Selten el la Universitato en Bonn, Germanio, nobelpremiito pri ekonomiko en 1994. Li estis invitita kiel honora gasto de la Rektoro de la Politekniko. La vizito okazis enkadre de Lublina Festivalo de Scienco.

Profesoro Selten lekciis en plena aŭlo de la Politekniko. La lekcio pri la temo Imita ekvilibro de firmaoj sekvantaj strategion de la sukcesgvidanto en situacio de oligopolo estis prezentita esperantlingve kaj tradukita en la polan fare de prof. Witold Stępniewski, la vicrektoro de la Politekniko por scienco kaj eksterlanda kunlaboro.

La lekcio de profesoro Selten estis grava evento en la scienca medio de Lublino, kie studas ĉirkau cent mil studentoj. Ĝi estis grava ankaŭ por la lingvo internacia, ĉar la unuan fojon en Lublino oni oficiale lekciis en Esperanto pri nova scienca koncepto al multaj profesiuloj, studentoj kaj eminentuloj. En la lekcio partoprenis ankaŭ profesoroj kaj studentoj de la kvina bakalaŭra studsesio, kiu samtempe okazis en la Politekniko. Ĉeestis ankaŭ prof. Renato Corsetti el la Roma Universitato La Sapienza, la prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj prof. Helmar Frank el la Unversitato Paderborn, prof. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, prof. Zdzisław Targonski, la rektoro de Agrikultura Universitato en Lublino, prof. Jan Glinski, la prezidanto de Lublina Branĉo de la Pola Akademio de la Sciencoj, prof. Dieter Quednau el la Teknika Universitato en Munkeno (Germanio), doc. Alicja Lewanderska kaj prof. Zbigniew Galor, la prezidanto de AIS Pollando.

En la studdirekto Media Inĝenierio de la Politekniko Lublina jam 6 jarojn Esperanto estas instruata kiel elektebla lingvo dum du semestroj (entute 60 horoj). La lektoro estas la konata tradukisto Tomasz Chmielik. Ĉirkaŭ 40% de la studentoj de la studdirekto elektas Esperanton (ĉi-jare 70 personoj).

W. Stępniewski kaj B. Kijak

Forpasoj

Simone Bernard (1909-2004), esperantistino en Asnières, forpasis.

Francesco Branchi (1917-2004), esperantisto en Brescia (Italio), forpasis la 30-an de novembro 2004. Li naskiĝis la 14-an de aprilo 1917, do la saman tagon kiam mortis Zamenhof.

Rudolf Hahlbohm (1910-2005), iam fakdelegito pri turismo en Berlino, mortis la 5-an de januaro 2005. La pentristo gvidis la Esperanto-organizaĵon en GDR de 1977 ĝis 1981 kaj estis tiam ankaŭ komitatano de UEA (laŭ informoj de Detlev Blanke).

Eugène Raveloson (1944-2004), delegito kaj fakdelegito pri koresponda Esperanto-internacia instruado kaj komerco, mortis en decembro 2004 en Antananarivo. La administra agento estis la pioniro de la Esperanto-Movado en Magadaskaro.

Hermann Schalk (1929-2004), dum multaj jaroj la ĉefa aktivulo de Aŭstria Esperanto-Movado, mortis la 17-an de novembro 2004 en Kaltenleutgeben.

Armín Schneider (1916-2004), iama Delegito de UEA en la urbo Esperanza (Argentino), mortis la 22-an de aŭgusto 2004.

Madelaine Stakian-Vuille (1910-2004) mortis la 3-an de decembro 2004 en Ĝenevo. Ĝis 1937 ŝi laboris tie en la tiama Centra Oficejo de UEA. Ŝi fariĝis Honora Membro de Svisa Esperanto-Societo en 1978 (informis Andy Künzli).

Laurynas Skúpas (1937-2005) forpasis la 10-an de januaro. Universitata profesoro pri la franca lingvo, li estis unu el la plej elstaraj figuroj de la litova E-movado. Li esperantistiĝis en 1959, gvidis multajn E-kursojn kaj prelegis pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Universitato de Vilno. Li aktive artikolis por Horizonto de Soveta Litovio, Litovio hodiau, Litova stelo k.a. Dum 1989 li prizorgis E-elsendojn en la Litova Radio. En 1987-1989 li aktivis en Mondpaca Esperantista Movado. En la Jubilea Jaro 1987 li aŭtoris popularan libreton pri Esperanto, Esperanto tarptautinė kalba. Skúpas estis estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), prezidanto de Litovia filio de ASE (1979-1988), prezidanto de Litova E-Asocio (1988-1993). En 2004 aperis lia ampleksa lernolibro de Esperanto por litovoj. Baldaŭ aperos lia traduko de Lingvistikaj aspektoj de Esperanto de John Wells. En 2004 li gvidis la organizan komitaton de la 57-a kongreso de IKUE en Kretinga kaj entuziasme partoprenis en la preparado de la 90-a UK, kies LKK-ano li estis, sed severa malsano forkonsumis lin tro frue.

Zhang Qicheng (1913-2004), honora membro de UEA ekde 1986, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, forpasis la 22-an de decembro 2004. Li eklernis Esperanton en 1928 kaj baldaŭ fariĝis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la ĉina Esperanto-movado.

Li kunfondis Ŝanhajan Esperanto-Ligon kaj redaktis la gazetojn Ĉinio Hurlas kaj La Mondo. Post la ekesto de Ĉina Popola Respubliko li kunfondis Ĉinan Esperanto-Ligon kaj ĝian revuon El Popola Ĉinio. Dum multaj jaroj li estis ĝenerala sekretario de ĈEL. En tiu funkcio li pretigis la aliĝon de ĈEL al UEA en 1980 kaj reprezentis ĝin kiel komitatano A ĝis 1989. En 2001 aperis lia esearo Ĉina lingvo — la riĉa kaj bela lingvo.