Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 3

Malferme

Klubestroj, organiziĝu!

Anatolo Gonĉarov

Ekde kiam ekzistas la Esperanto-movado, ĝia ĉefa bazo estis kaj ĝis nun restas la Esperanto-kluboj. Ne subtaksante la rolon de multaj “neklubitaj” esperantistoj, ni konsciu, ke la ĉefa parola praktiko kaj organizita agado pasis tra la multnombraj kluboj. En la kluboj oni fariĝis konsciaj esperantistoj, pasigas interesajn horojn, seriozas kaj amuziĝas, enamiĝas kaj elamiĝas... Sed el la kluboj foriris ankaŭ miloj kaj miloj da silentaj kabeintoj.

Des pli ŝoke estas konstati, ke la organizita Esperanto-movado neniam serioze okupiĝis pri la kluba laboro. Preskaŭ ne estis seriozaj studoj kaj konferencoj, kie la klubestroj interŝanĝus spertojn. Sed gvidi la klubon, fari la programon alloga, ne perdi postkomencantojn estas veraj scienco kaj arto.

Jam pasis pli ol cent jaroj ekde kiam aperis niaj kluboj, sed ili laboras laŭ la samaj principoj kiel de komence, kiel en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. La tuta mondo ĉirkaŭ la kluboj jam komplete kelkfoje ŝanĝiĝis, sed ni kunsidas kaj sidadas laŭ la sama interparola skemo.

Estis pluraj esceptoj, kiam kluboj bone kaj harmonie funkciis, la klubanoj ne disperdiĝis, sed strebis veni al ĉiu vica kunveno. La sperto de tiuj kluboj restis surloka, anstataŭ esti prenita de la aliaj kluboj. Ĉiulande estas naciaj specifoj influantaj la kluban laboron, tamen plejmulto el la kluba sperto estas esence la sama, sendepende de la lando aŭ kontinento.

Klarvidaj esperantistoj fojfoje levis la problemon de la stagnado de la kluba laboro, sed iliaj vokoj kaj rimarkoj ne estis subtenataj. La movado arde okupiĝas pri la disvastigado kaj tro malofte pri la kvalito.

Mi proponas du citaĵojn:

1) La psiko de la hodiaŭa homo nepre nur escepte inklinas al idealisma, senegoisma kaj nenian profiton postulanta laboro, kia estas la pormovada. Ĝuste tia psiko, hodiaŭ ĉie renkontata kulpas, se ni tion povas titoli kulpo, pro la stagno en nia societa vivo, kio estas fenomeno internacia. Labori en societoj estas sendanka aktivado, ofte alportanta nur riproĉojn kaj neniam renomon. Pro tio mi ne malofte renkontas eldirojn de bonaj esperantistoj: “Ne plu mi volas okupiĝi pri la societa vivo. Mi verkos aŭ tradukos ion, kaj pri la societo zorgu aliaj...”. Kursgvidado, agrabla atmosfero en societejoj, societaj kunvenoj, eĉ ne proponantaj altnivelan programon, tamen estas nepre necesaj ĝis la momento, kiam Esperanto estos oficiale agnoskita. Niaj societoj estas nia sola patrujo. Se ni perdos niajn societojn, ni perdos la bazon, sur kiu staras ĉio, kaj nia evoluinta literaturo estos majesta turo staranta sur aera fundamento. En la nuna stadio de la movado ni bezonas niajn societojn. …

Norda Prismo, 1969, 1, p.4.
(evidente de la ĉefredaktoro, William Auld)

2) Multrilate Esperantujo tre similas al subevoluinta lando. En ĝi ekzistas tre klera elito kaj sufiĉe vasta publiko esperantlingve preskaŭ analfabeta. Kaj inter ambaŭ popoltavoloj mankas la perantoj: ne ekzistas minimuma instruado en la publikaj lernejoj kaj do la necesaj instruiloj… La elito rilatadas internaciskale, sed ĝenerale malmulte kun la popolo, kiu vivas en fermitaj rondetoj en pli kaj pli senesperaj situacioj.

Literatura Foiro, 175 (okt. 1998), p.254.
(Claude Gacond)

Ni ĉesu strute malvidi la egan gravecon de la kluba laboro kaj ne esperu al UEA, SAT kaj aliaj E-organizaĵoj, kiuj havas aliajn ne malpli gravajn prioritatojn. La afero de la kluboj estas en la manoj de la klubestroj kaj klubaj aktivuloj mem.

Kiel la unuan paŝon mi proponas organizi grupon de klubestroj, kiuj reeĥos al mia alvoko. Kiel la duan paŝon mi proponas konferencon de klubestroj, kie oni proponos formojn de organiziĝo, kunlaboro kaj fakte komencos la spertinterŝanĝon.

Sen pretendi ajnajn postenojn, mi estas preta fari la nulan preparlaboron: la ekkonsciajn samideanojn mi petas reeĥi.

a...@mail.ru

[FORIGITA!: bildo]

Ekskursantaj membroj de la Esperanto-klubo en Munkeno

Esperanto kaj Litovio

Komence oni devus paroli pri la ligoj de Zamenhof mem kun Litovio. La fakto, ke li en 1907 dum akcepto en la Londona Guildhall nomis Litovion sia patrujo, pruvas nur lian nostalgion pri la tempoj, kiam lia naskiĝurbo Bjalistoko apartenis al Litova Granda Duklando; tiu eldiro ne rilatas al la nuntempa Litovio. Tamen lia vivo estis ankaŭ alimaniere ligita kun tiu lando.

En januaro 1885 Zamenhof finis Varsovian universitaton kaj ricevis la diplomon de kuracisto. Ricevinte inviton de la fratino Fani, li forveturis al la litova urbeto Veisiejai kaj komencis tie la kuracistan praktikon. Tie li havis pli da libera tempo por rekonstrui la neniigitan projekton de sia lingvo internacia kaj prepari por eldono la Unuan Libron de Esperanto.

Laŭ atesto de sia estinta dommastrino, li konsumadis dumsemajne po tri funtoj da vakskandeloj kaj multajn noktojn pasigadis kurbiĝinta ĉe skribotablo. Ne restas dubo, pri kio li estis tiel okupita tiutempe. Sed loĝante en malgranda urbeto Zamenhof ne povis eldoni sian libreton, do post kvar monatoj li revenis en Varsovion. Tie li vane serĉadis eldoniston — neniu volis riski la monon por tia dubinda afero.

En 1887 Zamenhof konatiĝis kun Klara Zilbernik, kiam ŝi gastis ĉe sia fratino en Varsovio. Samjare en marto ili gefianĉiĝis. Klara loĝis en Kaŭno, kie ŝia patro posedis sap-fabriketon. La bopatro Aleksandro Zilbernik ne kontraŭis, ke duonon de la doto Ludoviko elspezu por la publikigo de sia libro. Tiu doto estis 10 mil rubloj, tiutempe granda sumo, egala al 7,742 kg da oro. Kontraŭ tiu mono Zamenhof povis eldoni la unuajn Esperantajn librojn kaj kovri la poŝtelspezojn de la abunda korespondado. Poste Zilbernik, malgraŭ la aĝo, mem ellernis Esperanton. Nun tiu Kaŭna strateto havas la nomon de L. Zamenhof. Kiam la Unua Libro aperis, Zamenhof komencis ricevadi leterojn de homoj, kiuj ekinteresiĝis kaj eklernis Esperanton. En la jaro 1889 li eldonis la adresaron de la unua milo da esperantistoj. En tiu milo 54 adresoj estis el la nuntempa Litovio, 26 el Vilno. Al la nombro oni povas aldoni la pastron Aleksandras Dambrauskas, kiu tiutempe estis ekzilita el Litovio kaj devis loĝi en Rusujo. A. Dambrauskas en la listo estis la 186-a. Li verkis kaj en 1890 eldonis la unuan lernolibron de Esperanto por litovoj.

Ĝis la Unua Mondmilito en Vilno kaj Kaŭno agis Esperanto-societoj kaj aperadis la dulingva gazeto Kovno-Esperanto. Ĉi tiun periodon de la Litovia E-movado oni povas nomi la rusa, ĉar inter la esperantistoj estis nemultaj litovoj.

Post la mondmilito, en decembro 1919, fondiĝis Litova Esperanto-Asocio. Dekomence ĝia agado estis fruktodona: en 1921 estis ricevita la permeso organizi E-kursojn en la lando, en 1922 aperis la monata revuo Litova Stelo, samjare Esperanto estis enkondukita kiel nedeviga studobjekto en la Litova universitato. Post kelkjara malfluso la nova ondo leviĝis en 1934. Aperis kelkaj libroj, 12 lernolibroj, 2 vortaroj, Kaŭna radio disaŭdigis esperantlingvajn elsendojn. Bedaŭrinde venis la jaro 1940. Litovio estis aneksita de Sovetunio, kie la Esperanto-movado estis netolerata kaj persekutata. La vorto Esperanto fariĝis tabua ankaŭ en Litovio. La letargio daŭris 16 jarojn.

Post la morto de Stalin (en 1953) la klimato iomete mildiĝis. Al la reviviĝo de la Esperanto-movado helpis la 6-a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj, okazinta en 1957 en Moskvo. La partoprenontaj esperantistoj eldiris la deziron renkontiĝi kun la sovetaj samideanoj, do necesis urĝe fari esperantistojn kaj tiucele estis organizitaj kursoj, eldonitaj libreto kaj du vortaroj. En la kadro de la festivalo okazis dutaga kunveno de 250 esperantistoj el 26 landoj. En diversaj urboj de Sovetunio ekfunkciis kursoj de Esperanto kaj aperis artikoloj en la gazetaro.

Ankaŭ en litovaj gazetoj aperis artikoloj pri Esperanto. Aŭtune en 1956 organiziĝis la unuaj lingvostudaj rondetoj en Vilno kaj Kaŭno, poste ankaŭ en aliaj urboj. En 1959 estis eldonita ampleksa lernolibro kun krestomatio kaj vortareto. Samjare en Latvio apud Rigo estis organizita la unua Ĉebalta Esperanto-Tendaro. Poste la tendaroj nomiĝis Baltiaj (BET). Tiuj tendaroj okazadis laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio. Ili fariĝis komunaj renkontiĝoj de Sovetiaj esperantistoj, kiuj ne rajtis veturi al Universalaj Kongresoj. Do tiuj BET-oj estis kvazaŭ mini-kongresoj kaj en ili kolektiĝadis po 200-400 personoj. La tradicio vivas, pasintjare en Litovio okazis jam la 40-a BET. En multaj urboj organiziĝis kaj aktivis Esperanto-kluboj. Menciindas la Vilna junulara klubo “Juneco”, naskiĝinta en 1961. La klubo funkcias ĝis nun.

Esperanto povis esti instruata fakultative en mezlernejoj kaj en 1972 en Panevėžys okazis la unua “kunflugo” de lernantoj-esperantistoj, en kiu partoprenis preskaŭ 200 gelernantoj el 32 lernejoj. Tamen la reago de la centra komitato de la komunista partio estis ege negativa, ĉar la aranĝo okazis sen ĝia la aprobo. Estis ordonite ĉesigi fakultativan instruadon kaj diversmaniere bremsi la E-movadon. En la gazetaro aperis kontraŭ-Esperantaj artikoloj. Pro malhelpo de oficialaj instancoj kelkajn jarojn ne povis okazi tradiciaj BET-oj. Kiam finfine en 1976 en Viekšniai oni organizis BET-17 kaj jam kolektiĝis la partoprenantoj, el Vilno venis postulo ne malfermi la tendaron. Kontraŭ tio ekprotestis la venintaj rusaj esperantistoj, inter kiuj estis partianoj kaj veteranoj de la milito, minacante plendi al Moskvo, se la tendaro estos dispelita. Kaj la Vilnaj marionetoj cedis. La 17-a BET estis savita, kvankam direktoro de la profesia lernejo, disponiginta la ejojn, perdis sian postenon.

Praktike dum la soveta periodo ne estis ebla la eldonado de Esperanta literaturo, tial oni uzis multobligitajn tajpaĵojn, t.n. samizdatojn. Iam oni nomas ilin ekstercenzuraj, sed tiu difino ne estas ĝusta. Jes, ilin ne kontrolis la ŝtata cenzuro, sed tion faris la eldonantoj mem, eĉ pli severe, komprenante la eblajn postsekvojn. Persekuti la memeldonaĵojn oni povis nur pro ne laŭleĝa uzado de multobliga tekniko. Necesas mencii la plej meritajn aktivulojn de tiu tempo: Adomas Vaitilavičius (Vilnius), Albinas Vebeliūnas (Kaunas), Telesforas Lukoševičius (Panevežys), Antanas Mekys, la aŭtoro kaj multobliganto de multaj E-lernolibroj.

Finfine en 1979 estis permesite fondi la organizaĵon - Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) kun filioj en la respublikoj. Sed ĉekape de la organizo estis starigita homo, ne-esperantisto, zorganta ne pri disvastigo de la lingvo, sed pri ĝia bremsado.

En decembro 1988 la litova filio decidis apartiĝi de ASE kaj refondi la antaŭmilitan Litovan Esperanto-Asocion, kiu jam en 1989 aliĝis al UEA. Sekvontjare ankaŭ Litovio proklamis la rekreon de la sendependa ŝtato. En 1991 reaperis la dumonata revuo Litova Stelo kaj ĝi jam 14 jarojn brilas sur la Esperanta firmamento.

Al la Asocio en 1992 estis transdonita la iama domo de A. Zilbernik en Kaŭno, kie nun troviĝas la oficejo de LitEA, la redakcio de Litova Stelo, la riĉa biblioteko kun pli ol 4000 libroj, la kunvenejo kaj la kursejo. Ĉi tie regule okazas senpagaj E-kursoj, gvidataj de spertaj instruistoj. En la jaro 2001 la farita tutlanda popolnombrado trovis en Litovio 858 personojn indikintajn, ke ili scias Esperanton, kiu okupis la 16-an lokon inter la fremdlingvoj. Filio de LitEA fondiĝis ankaŭ en la ĉefurbo Vilno. Ekde la jaro 1991 delegacioj de litovaj esperantistoj partoprenas en ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Iomete reduktiĝis la rolo de lokaj kluboj, ĉar nun unuopaj homoj povas senbare uzi personajn kontaktojn kaj libere vojaĝi tra la mondo. La nuntempa “spirito” de la E-movado en Litovio sendube estas la prezidanto de la Asocio Povilas Jegorovas.

Precipe fruktodona estas la eldona agado: dum la lastaj jaroj aperis 10 lernolibroj de la lingvo internacia, multaj informaj eldonaĵoj por turistoj pri Litovio, Vilno kaj aliaj urboj, ankaŭ abunda litovlingva literaturo pri Esperanto. Per tio oni celas prepari la litovan socion al la venonta 90-a UK, ke ĝi pli profunde ekkonu la esencon kaj sencon de la Esperanto-movado, ke post la kongreso ĝi ne estu tuj forgesita, sed metu firman bazon por la estonta pli kvalita kaj profunda movado en la lando.

Petras Čeliauskas

[FORIGITA!: bildo]

Kunsido de la Loka Kongresa Komitato

[FORIGITA!: bildo]

Inaŭguro de monumento en Veisiejai

[FORIGITA!: bildo]

Zamenhof kun la edzino Klara

[FORIGITA!: bildo]

Antaŭ la domo de Zilbernik en Kaŭno

[FORIGITA!: bildo]

Gejunuloj dum ekskurso

[FORIGITA!: bildo]

E-kurso en Vilno

[FORIGITA!: bildo]

La kursgvidanto Gediminas Degesys

[FORIGITA!: bildo]

Junaj litovaj esperantistoj

La esperantisto, kiu fine atingis la kosmon

La 27-an de januaro pasis 60 jaroj de la liberigo de la koncentrejo Aŭŝvico. Unu el ĝiaj viktimoj estis la knabo Petr Ginz, kies mallonga vivhistorio tute skuis mian animon, dum neatendita esploro por la de mi redaktata Israela Esperantisto.

Antaŭ kelkaj monatoj mi interesiĝis pri eminentaj esperantistaj figuroj el Israelo por iam verkota libro. Mi hazarde decidis komenci per Ota Ginz, intervjuante s-anon Jehoŝua Tilleman, kiu konis lin persone. Ginz (1896-1976), mondkonata esperantisto ankoraŭ en Ĉeĥio, estis eminenta eksperto pri lingvaj demandoj, kunredaktoro de Ĉeĥoslovaka Antologio kaj aŭtoro de Radio-amatora vortaro kvinlingva. Li multe tradukis, interalie, ĉeĥen el Esperanto la libron Fine mi komprenas la radion. Danke al lia iniciato, tiu libro estis plutradukita en 28 lingvojn! Enmigrinte Israelon li loĝis en Kirjat-Jam, kie li elhebreigis la romanon de Reuven Kritz Freŝa Mateno.

Unu tagon, serĉante interrete la nomon Ota Ginz, mi trovis esperantlingvan retejon kie aperis la nomo Petr Ginz, kun unusola frazo: Petr Ginz, filo de Ota Ginz, deportita kiel 16-jara, pereis en nazia koncentrejo.

Strange, mi pensis. Neniu el miaj intervjuitoj sciis rakonti, ke Ota Ginz havis iam filon, kiu pereis en la Holokaŭsto. Verŝajne Ota malemis rakonti pri sia persona tragedio eĉ al siaj plej proksimaj kolegoj. Serĉinte paĝojn enhavantajn la vortojn Ota Ginz, mi trovis 40 retejojn. Sed provante nun la samon per la vortoj Petr Ginz, kaj kun la varianto Peter Ginz, mi apenaŭ povis kredi: troviĝis sume 2094 retaj paĝoj! Kvankam tio ŝajnis komplete malebla, aperis multegaj informoj ĝuste pri la filo de Ota Ginz, Petr. Tekstoj en amaso da lingvoj, tuŝantaj jen iun sekretan gazeton, jen Esperanton, jen vojaĝon de la kosmoŝipo Columbia, jen la getton Terezín, poemojn, romanon, kaj ĉie, ĉie, belegajn desegnaĵojn.

Petr Ginz naskiĝis en 1928 en Prago en juda esperantista familio, al la gepatroj Ota kaj Mirjam Ginz, kiuj konatiĝis en Esperanto-Kongreso. Ankaŭ aliaj familianoj de ambaŭ geedzoj estis esperantistoj. Mirjam (antaŭe Marie) judiĝis, kaj lernis gvidi la judan hejmon de sia bopatrino. La Internacia Lingvo estis parolata inter la gepatroj de mateno ĝis nokto, kaj Petr kaj lia pli juna fratino Ĥava plene ensorbis ĝin, kvankam alparolataj ĉeĥe.

Petr, sentema kaj verva knabo, elmontris jam kiel etulo elstarajn talentojn pri pentrado kaj verkado. En 1940 la germanoj okupis Ĉeĥoslovakion, kaj en 1942, kiel 14-jarulo, Petr estis malliberigita en la getto Terezín (Theresienstadt), 60 kilometrojn norde de Prago. Li alvenis al la getto sen la gepatroj, kiuj estis protektataj, estante laŭ la nazia difino miksita paro. Petr loĝis en la getto en junulejo de 350 ĉeĥparolantaj knaboj en la aĝo 11-17.

En la junulejo estis eldonata sekreta, malpermesita junulara gazeto en la ĉeĥa, nomita Vedem (Ni gvidas). Petr surprenis sur sin la taskojn de la redaktado kaj desegnado. Fojfoje, por kuraĝigi verkadon de artikoloj, la juna redaktoro pagadis al la verkantoj per manĝaĵoj, kiujn li ricevis en pakaĵoj de siaj gepatroj.

En Vedem aperis poemoj kaj anoncoj pri la agado de la semajno, flanke de raportaĵoj pri la malgaja realo de Terezín, kiel pri maljunuloj serĉantaj manĝorestaĵojn en rubujoj, aŭ pri la terurego de deportado al la “oriento”. La gazeto vivis ekde julio 1942 ĝis septembro 1944, kaj ampleksis entute pli ol 800 paĝojn. Ĝi elstaris en sia alta literatura nivelo, ĉefe dank’ al la alta intelekta kaj humanisma nivelo de ties redaktoro, al kiu multaj profetis gloran estontecon pri arto. Vedem plene konserviĝis, kaj ĝi servas kiel unika dokumento pri la interna mondo de la junularo en la Holokaŭsto.

Same kiel la aliaj loĝantoj de la getto, ankaŭ Petr devis lukti kun la ĉiutaga malhela realo kaj kun la ĉiama minaco de la deportado al la mortokoncentrejoj. La verkado kaj desegnado helpis al la talenta knabo krozi per la imago trans la getton kaj navigi en aliaj sferoj. Ne hazarde la redaktoro priskribis sian gazeton kiel kanonon, kies armilo estas satiro kaj humuro, kaj kiu pafas aerostaton en la ĉielon.

Kaj tiel, frapite de sopirego al la vidaĵoj de sia infaneco, revenas Petr al la bela Prago: Jaro, preskaŭ jaro pasis, kaj anstataŭ via beleco al mi restis nur malmultaj stratoj. Preskaŭ jaron sidas mi en karcero, kiel sovaĝa animalo en kaĝo.

Pli ol ion alian, la junulo amis navigi per sia imago sur la maroj, kiel ŝipa kapitano. Tiu ĉi motivo ripetiĝas multfoje en liaj desegnaĵoj el la getto. Sed ne nur trans la getton kaj sur la maroj li navigis, sed eĉ ekster la terglobo: jam estante 12-jaraĝa li desegnis krajone sian Vidaĵon de la Luno. En la desegnaĵo videblas, super la ĥaosa montaro de la Luno, la eta kaj serena terglobo, kiel ĝi aspektas de sur la Luno. Ĉu Petr imagis, ke nur sur la Luno li trovos pacon kaj trankvilon, sen persekutado kaj timo?

En septembro 1944 Petr estis deportita al Aŭŝvico kaj pereis en gaskamero. Lia fratino Ĥava, kiu alvenis al Terezín jaron kaj duonon post sia frato, kaj la patro Ota, kiu alvenis tien en februaro 1945, ambaŭ restis en la getto ĝis la liberigo.

58 jarojn post la pereo de Petr Ginz, en januaro 2003, la israela astronaŭto Ilan Ramon vojaĝis al la kosmo kun la usona stabo de la kosmoŝipo Columbia. Mirinda koincido estas, ke Ilan Ramon estis kuzo de Jehoŝua Tilleman, la esperantisto kiun mi unue intervjuis pri Ota Ginz, la patro de Petr.

Ramon, 48-jara kolonelo en la Israela aerarmeo, deziris preni kun si al la kosmo simbolan objekton ligitan al la Holokaŭsto, estante israelano, kies patrino kaj avino saviĝis de Aŭŝvico kaj parto de kies familianoj pereis en la Holokaŭsto. Li turnis sin al la muzeo pri la Holokaŭsto Jad Vaŝem, kaj de ilia kolekto elektis la desegnaĵon de Petr Ginz Vidaĵo de la Luno. Li diris: Mi sentas ke mia vojaĝo realigas la revon de Petr je distanco de 58 jaroj. La fakto ke li pereis en la krematorioj de Aŭŝvico atestas pri lia fizika neniiĝo. Liaj verkoj atestas pri la venko de l’ spirito. Venko de junulo kun multfaceta talento, kiu sukcesis elteriĝi trans la realo de la getto en kiu li estis malliberigita, per siaj imago kaj talento.

Fine de la sukcesa vojaĝo, 11 minutojn antaŭ la atendita surteriĝo, Columbia kraŝis kaj falis de alteco de 60 kilometroj. Tio okazis la 1-an de februaro, en la naskiĝtago de Petr. Tiam li estus precize 75-jara, se li vivus.

De la familio Ginz restis hodiaŭ nur Ĥava. Kiel ŝia frato, ankaŭ Ĥava estas artisto. Ŝi pentras laŭ profunda influo de siaj knabinaj travivaĵoj dum la Holokaŭsto. Ŝi loĝas en la prospera endezerta urbeto Omer, kaj uzas por sia arto materialojn kiujn ŝi produktas el la dezertaj kreskaĵoj kaj grundo.

Kiam mi kontaktis ŝin, Ĥava Presburger-Ginz, kiel ŝi hodiaŭ nomiĝas, salutis min en Esperanto, sed sentis sin pli komforte daŭrigante hebree. Tamen dum nia posta reta korespondado ŝi skribis en tre klara Esperanto, sed en lingvaĵo de iu, kiu jam jardekojn ne aŭdis la hejman lingvon.

S-ino Presburger-Ginz rakontis al mi pri tio, ke Esperanto servis ĉe ili, krom kiel parolata lingvo inter la gepatroj, ankaŭ kiel sekreta lingvo de la tuta familio, inkluzive la gefilojn, kiam ili ne deziris ke oni komprenu ilin. Esperantistoj el la tuta mondo gastis ĉe ili.

Je la demando, kiu el la gefratoj scipovis E-on pli bone, ŝi respondis: Ŝajnas al mi ke Petr kaj mi scipovis la lingvon samnivele. Sed poste venis surpriza aldono: Petr provis kompili en la getto Esperantan-ĉeĥan vortaron laŭ la memoro. Tremvoĉe mi demandis: Ĉu ĝi ekzistas ie? — Du paĝoj el ĝi saviĝis, kaj mia patro donacis ilin antaŭ sia morto al Jad Vaŝem.

Ĥava estis vojaĝonta al Prago por sia ekspozicio, kaj ni decidis renkontiĝi post ŝia reveno. Mi vojaĝis al Jerusalemo, al Jad Vaŝem, por vidi la vortaron. Oni enmanigis al mi fotokopiitan broŝuritan libron kun la etikedo Petr Ginz — por esploristoj. Laŭdire, neniu havas aliron al originalaj dosieroj, sed mi tamen insistis rigardi la originalan dosieron Ginz, prezentante min kiel la redaktoron de Israela Esperantisto. Post longa interkonsultado venis oficiala permeso, ke mi rigardu la originalaĵojn, sub proksima inspektado de la oficistino, kiu diris, ke tiaĵo neniam okazis. Kiam mi tenis la fragmentojn el la vortaro, mi povis nur admiri la knabon kiu en tiaj kondiĉoj okupiĝis pri tia tasko.

Reveninte el Ĉeĥio, akceptis min Ĥava Presburger-Ginz tre afable en Omer, kaj montris al mi interalie la taglibrojn de sia frato kaj lian originalan sciencfikcian romanon, propramane desegnitan kaj binditan, en kiu ŝi vidas kontraŭ-hitleran kritikon. El la havaĵo de la patro Ota, ŝi montris al mi interalie poŝtkarton el la dua UK, kun originalaj subskriboj de D-ro Zamenhof kaj aliaj eminentuloj.

Demando: Vedem kaj aliaj heroecaj kulturaj entreprenoj estis eco de la getto Terezín. La historia literaturo pri tiu ĉi getto substrekas ilin, tiel ke la publiko ne multon scias pri la malfacila vivo en la getto. Kion vi povas rakonti pri tio?

Mi estis en Terezín dum unu jaro, kaj dum jaro mi estis malsata. La infanoj sukcesis tamen plejparte supervivi dum ili estis ankoraŭ en la getto. Tio okazis, ĉar la judoj tiel dividis la limigitajn manĝaĵojn, ke la infanoj, kaj tiuj kiuj laboris, ricevis pli ol la maljunuloj. Tial mi vidis fojfoje, ke maljunuloj kverelas super ŝeloj de terpomoj.

Kiel povas esti, ke ni, esperantistoj, sciis nenion pri via frato?

Ni neniam parolis pri Petr eĉ ene de nia familio. Tro doloriga la afero estis.

Aŭdinte tion, mi rememoris la vortojn de la patrino Mirjam jam en 1972: “Kiam mi ekaŭdis de amikoj — sur la strato en Prago — ke Petr estis deportita, mi svenis surloke. Mi sentis ke io terura okazis. Ni provas ne pensi pri tio, ne memori, por ke ni povu entute vivi.”

Nun la fratino Ĥava ĉesigis la familian silentadon. De post la kosmoŝipa vojaĝo kun la desegnaĵo de Petr ŝi intervjuiĝas tutmonde. Eble ŝia esperantista anima kordo estis restreĉita post nia renkontiĝo, ĉar ŝajne la unuan fojon ŝi menciis la Esperantan vortaron de Petr en intervjuo, aperinta en International Herald Tribune, la 27-an de januaro.

Antaŭ nelonge malkovriĝis en Praga mansardo taglibro de Petr. La 8-an de februaro Ĥava eldonigis ĝin en Prago. Nun esperantlingva eldono estas prilaborata de Petro Chrdle. En januaro aperis en Ĉeĥio poŝtmarko memore al Petr kaj al la kosmoŝipo Columbia. La 27-an de januaro la asteroido 50413 alinomiĝis al Petr Ginz. Ĝi troviĝas inter la planedoj Jupitero kaj Marso, kaj ĝi ĉirkaŭas la Sunon ĉiun kvaran jaron kaj duonon. Finiĝis la vojaĝo de Petr al la kosmo.

Doron Modan

[FORIGITA!: bildo]

Petr Ginz

[FORIGITA!: bildo]

La astronaŭto Ramon ŝvebas en la kosmoŝipo

[FORIGITA!: bildo]

La familio Ginz

[FORIGITA!: bildo]

La familio en Prago, 1938

[FORIGITA!: bildo]

La gazeto Vedem

[FORIGITA!: bildo]

El la taglibro

[FORIGITA!: bildo]

Du paĝoj el la vortaro de Petr

[FORIGITA!: bildo]

La poŝtmarko

[FORIGITA!: bildo]

La eldonita taglibro

[FORIGITA!: bildo]

La desegnaĵo “Vidaĵo el la Luno”

[FORIGITA!: bildo]

La aŭtoro ĉe Ĥava Presburger-Ginz

Januara gazetara eĥo:

Per rokmuziko diskonigi Esperanton

International Herald Tribune (27 jan) raportis pri la juda ĉeĥa knabo Petr Ginz, kiu pereis 14-jaraĝa en koncentrejo (legu pli sur la p. 54-56). Pri Petr aperis ankaŭ longa kontribuo en Israela Esperantisto (12/2004). Tre probable pro la kontakto kun Modan, la fratino rakontis dum intervjuo al la ĵurnalistino de International Herald Tribune ankaŭ pri la Esperanto-vortaro, certas Josef Ŝemer, prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo.

La kutiman antaŭjuĝon ke Esperanto ne estas kulturprodukta lingvo brile refutas la finna rokbando Dolchamar per sia nova albumo Rebela sono, kies lanĉon krom la finna kulturgazetaro komentis ankaŭ la granda gazeto Turun Sanomat (12 jan): Ili muzikas dancritman rokmuzikon, enmiksante influojn etnajn kaj regeajn plus ete da slava melankolio. La kantoj rakontas pri la vivo inter la aktualaj renversiĝegoj. La kerno de la mesaĝo de la tekstoj estas tio, ke kune oni povas ion ajn.

Mi ja antaŭe verkis muzikon per la suoma, sveda kaj angla lingvoj, sed aktuale la plej konvena alternativo sentiĝas Esperanto. Esperanto estas krea lingvo kaj funkcias alimaniere. Ĝi malfermas diversajn eblojn uzi la imagon, diras la kantisto Patrik Austin. Kaj kompreneble plaĉas, ke ni havas vere internacian aŭskultantaron. Ni ricevas admirpoŝton eĉ el Japanio kaj Ĉinio.

Teksasa sindikato ofertas unikan lingvan sperton, asertas titolo en la usona gazeto The Daily Texan (28 jan.). Tiuj, kiuj emas lerni alian lingvon, sed ne estas entuziasmaj pri la ideo pasigi jarojn en lernejo, povas resti trankvilaj, plu legeblas en la artikolo. Ĉar la solvo estas komenci Esperanton — la internacian lingvon, en kurso ofertita de teksasaj esperantistoj. La teksasa urbo Austin gastigos la nordamerikan Esperanto-kongreson ĉi-junie. Kvin monatoj estas multe da tempo por atingi nivelon je kiu vi povas babili kun aliaj parolantoj, diras loka esperantisto. Simple eleganta, belsona lingvo.

Esperanto: potencaj malamikoj kaj tro malmulte da amikoj, titolas Eindhovens Dagblad (15 jan) kaj prezentas la libron de la lingvisto Marc van Oostendorp pri la historio de Esperanto. Li klarigas ke la granda danĝero kiu minacas aron de idealistoj, nome kverelo kaj disiĝo, ankaŭ ne lasas netuŝita la Esperanto-movadon. Krome oni povas bone paroli la saman lingvon, sed tio ne nepre signifas, ke vi ĝin uzas en sama maniero. Japano kaj Nederlandano esprimas sin en alia maniero kaj interpretas la konduton de alia ankaŭ diversmaniere. Laŭ Van Oostendorp la amara ironio de Esperanto estas, ke ĝi en sia historio ne havis sufiĉe da geamikoj por vere sukcesi, sed ĝi havis certe la ĝustajn malamikojn, nome Hitler kaj Stalin.

La menciitaj kaj pliaj artikoloj estas troveblaj ĉe: http://lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton). Bedaŭrinde ni ne sukcesas trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins
k...@lingvo.org

[FORIGITA!: bildo]

La finna rokbando Dolchamar

Komisionano Figel por multlingvismo

Ni prilaboris prilingvan agadplanon surbaze de multlingveco, kiu inkluzivas tiujn niajn lingvojn kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton. Ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj en malfacilaĵoj, por krei, krome, lingvojn artefaritajn, diris pasintjare Viviane Reding, tiam la membro de la Eŭropa Komisiono respondeca pri multlingvismo.

Estis Reding, luksemburgianino, kiu evoluigis la Eŭropan jaron de lingvoj: ... de ĉiuj lingvoj, senescepte: de agnoskitaj lingvoj, de neagnoskitaj lingvoj, de majoritataj lingvoj, de minoritataj lingvoj, ĉar mi ĉiam diris, ke ne ekzistas lingvoj grandaj, ne ekzistas lingvoj malgrandaj, ekzistas nenio krom patrin-lingvoj, kaj ili ĉiuj grandas, eldifine.

Ĉiam freŝaj politikistoj alportas novajn esperojn diversflanke. Ankaŭ esperantistoj esperas ke la nova Eŭropa Komisiono estos pli favora aŭ almenaŭ ne tiom misinformita pri la internacia lingvo. Dum longa intervjuo kun la nova membro de la Eŭropa Komisiono respondeca pri edukado, kulturo kaj multlingvismo Jan Figel, estis ŝanco starigi tiurilatajn demandojn. — Ĉu neŭtrala lingvo kiel Esperanto povas esti vojo por pluteni la lingvan diversecon en Eŭropa Unio? Mia kredo estas ke spite al ĉiuj komplikaĵoj, multlingvismo estas grava eco de la Unio, diris Figel. Mia respondo estas multe da lingvoj eĉ se tio signifas kostojn. Ĉi tio estas pli bona ol elekti iun artefaritan aŭ unuforman solvon, daŭrigis Figel. El la demando, la nova komisionano miskomprenis ke la celo de Esperanto estas anstataŭi naciajn lingvojn. Kiel venki tiujn gravajn miskomprenojn ĉe Figel kaj aliaj potenculoj?

Martin Säckl, direktoro de la publikrilat-firmao Eacon Consulting, havas multjaran sperton en Bruselo. Ĉu profesiaj Esperanto-lobiistoj aŭ grupo de favoraj parlamentanoj helpus? Kompreneble. Kaj des pli se estus agnoskita interparlamenta grupo en la Eŭropa Parlamento, diras Säckl. Li substrekas la gravecon de pozitivaj personaj kontaktoj kun Esperanto-parolantoj. Säckl unue konatiĝis kun Esperanto en 1987 ĉe seminario de Junaj Eŭropaj Federalistoj. Iu membro de la aŭstria Esperanto-movado entuziasmigis min pri Esperanto. La homo donis vizitkarton kun la kompleta gramatiko de Esperanto dorsoflanke! Säckl bedaŭras ke la angla fariĝas pli kaj pli iuspeca Esperanto por la eŭropa elito: La filozofo Immanuel Kant parolas pri la normiga potenco de faktoj. Ni adaptas ĉion al situacioj, ĉu ĝuste aŭ ne ĝuste.

Ĉu ankaŭ Figel alkutimiĝas al la tielnomata normiga potenco de faktoj kiam temas pri Esperanto kaj lingva samvaloreco? Dum la intervjuo de 50 minutoj, estis okazo ree pridemandi lin el alia angulo. Ĉu vi havas personajn spertojn pri Esperanto? Figel denove evitis rektan respondon: Mi ne povas imagi ke membro-ŝtato fordonas sian propran oficialan lingvon al la familio de novaj lingvoj. Ĉiu solvo, teorie, devas esti vivanta solvo, ne artefarita. La historio de Eŭropo instruas ke eĉ la latina ne estas uzata en konferencoj por kuracistaj spertuloj. Ĝi ne estas vivanta lingvo, diris la eŭropa komisionano Figel.

Se li ne — aŭ ankoraŭ ne — apogas Esperanton, kiujn celojn alstrebas Figel rilate al lingvoj? Mi estas la unua komisionano speciale respondeca pri multlingvismo. Daŭris pli ol 40 jarojn por meti multlingvismon ne nur sur la administracian, sed ankaŭ politikan tagordon. Eŭropa Unio estas por multlingvismo, kaj mia rolo estas promocii ĝin.

Sed en Bruselo ĉiuj parolas pri multlingvismo. Ĉiuj scias ke ĉiuj lingvoj estas samvaloraj kaj nur kelkaj — kiel la angla, franca kaj germana — estas multe pli samvaloraj ol lia slovaka. Ni ne povas kaj ne devas subvalorigi malpli uzatajn lingvojn. Eŭropa Unio devas fari ĉion por gardi kaj promocii la principojn de multlingvismo, diras Figel. La baza vero estas ke bonas lerni fremdajn lingvojn, inkluzive la anglan, kiu estas komuna lingvo por multe da homoj. Sed ni ne devas anstataŭigi multlingvismon per unulingvismo.

Figel ankaŭ volonte parolis pri la ĉiam pli grava potenco de la angla en Eŭropa Unio, kaj agnoskas ke anglalingvaj landoj gajnas ĉiam pli por instrui la anglan aŭ vendi siajn lingvajn produktojn. Figel ŝajnas esti homo kiu batalas por multlingvismo kaj kredas je la valoro de diverseco en Eŭropo. Sed kiel plej bone informi lin pri la valoro de Esperanto?

David Ferguson

[FORIGITA!: bildo]

Komisionano Jan Figel: Mia respondo estas multe da lingvoj eĉ se tio signifas kostojn. Ĉi tio estas pli bona ol elekti iun artefaritan aŭ unuforman solvon.

[FORIGITA!: bildo]

Konsilanto Martin Säckl: Ne estas Esperanto, kiu bezonas lobiistojn. Estas Eŭropo kiu bezonas Esperanton!

Kiu kapablas interpreti?

Fojfoje eĉ la esperantistoj bezonas interpretistojn, kapablajn labori profesinivele en budoj. Tio estas malfacila laboro: samtempe interpreti el Esperanto en la anglan kaj inverse, aŭ por aliaj lingvoj. Pro la nervostreĉa laboro profesiuloj alternas ĉiujn 20-33 minutojn...

La Nitobe-kolokvoj en Prago 1996, Berlino 1999 kaj pasintjare en Pekino bezonis tiajn spertulojn. Por tiaj kaj similaj aranĝoj kun kelkaj laborlingvoj, direktitaj al la neesperantista publiko, nur ege malfacile estis troveblaj laborpretaj homoj.

Nur esceptokaze je nia dispono estis profesiaj interpretistoj, ne por Esperanto, ili ne ekzistas. Ili tamen profesie interpretis por aliaj lingvoj kaj samtempe bone regas Esperanton. Ili konas la metion de interpretado kaj kapablas plenumi la atendojn. Bedaŭrinde ekzistas grandaj miskomprenoj pri la temo, interalie laŭ jena skemo: Mi bone konas Esperanton, sekve mi kapablas traduki; mi kapablas traduki, sekve mi kapablas interpreti ktp. Tio nur malofte funkcias.

Kiel konate ankaŭ bonaj konantoj de la lingvoj ne nepre kapablas bone traduki en sian gepatran lingvon aŭ el ĝi Esperanten. Oni ja devas konscii pri diversaj problemoj por tion bone fari. Kaj nur malmultaj bonaj tradukistoj aŭ regantoj de la lingvoj samtempe havas la lerton (kaj la nervojn) interpreti. Ekzistas kelkaj tiaj homoj, kiuj ja interpretis ekz. dum la Nitobe-simpozioj. Sed ankaŭ estas fakto, ke ne ĉiu el la volontuloj liveris akcepteblan rezulton.

Diversaj spertoj montris, ke estas urĝe necese sisteme serĉi talentulojn.

Tio signifas, ke UEA (la Centra Oficejo) devus scii:

a) Kiu esperantisto estas profesia interpretisto, samtempe bona lingvospertulo kaj pretus se necese interpreti “siajn” lingvojn en Esperanton, respektive el ili en “siajn” lingvojn?

b) Kiu esperantisto, eĉ ne estante profesiulo, tamen disponas pri la necesaj kuraĝo, lerto kaj spertoj?

Estus tre dezirinde, se tiuj malmultaj profesiaj interpretistoj en niaj vicoj ne nur disponigus siajn spertojn kaj kapablojn por konkretaj aranĝoj, sed — eble en la kadro de trejnseminarioj — helpus trovi kaj kvalifiki taŭgajn personojn, kiuj fariĝus nia interpretista rezervo. Interesatoj pri la temoj plej bone sin direktu al la Centra Oficejo.

Detlev Blanke

Koresponda Servo Mondskala en 2004

210 esperantistoj petis korespondantojn ĉe Koresponda Servo Mondskala en la jaro 2004. Jam tri jarojn la nombro de petantoj restas sur sama nivelo (220 en 2002, 230 en 2003), dum en 2001 ĝi estis 385.

Kreskanta uzo de retumado jam de pluraj jaroj reduktis la nombron de petantoj. Pli grava kialo de la subita falo post 2001 verŝajne tamen estas nesufiĉa diskonigo de la servoj de KSM fare de Esperanto-gazetoj kaj kursgvidantoj, pro kio UEA instigas ilin al pli da aktiveco ĉirilate.

Inter la pasintjaraj petantoj estis 32 retuzantoj. Tri petantoj volis korespondi nur rete. Same kiel en antaŭaj jaroj, plej multe da petantoj estis el Francio (59) kaj la duan lokon okupis Brazilo (42). El Kubo kaj Pollando al KSM sin turnis po 12 petantoj. La plej rimarkindaj faloj kompare kun 2003 estis en Rusio (el 35 al 6) kaj la afrikaj landoj (el 53 al 30). Entute KSM ricevis petojn el 37 landoj.

Jam de 1990 la korespondan servon de UEA prizorgas S-ro François Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. Informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu respondkupono. Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.

La retadreso de KSM estas: k...@aol.com kaj de ĝia TTT-ejo: http://www.multimania.com/kosomo. En la TTT-ejo troviĝas ankaŭ aliĝilo, kiun oni povas surpaperigi kaj sendi al KSM.

Recenzoj

Ĉu baldaŭ forgesita libro?

Fajrejo. Skizoj kaj noveloj. Johan Hammond Rosbach. Prozo originala, rakontoj. Ascoli Piceno / Venafro: Gabrielli / Eva, 2002. 147 p. 20cm. Prezo: € 10,50

Vica novelkolekto de Johan Hammond Rosbach Fajrejo konsistas el 25 mallongaj eroj.

Ne eblas kompreni: kial la aŭtoro verkis ĉion ĉi, kion li volis diri per tiu aŭ alia novelo. La priskribitaj personoj estas tro bonaj (aŭ mal-, ĉiakaze unuflankaj) kaj ĝuste tial aspektas nerealaj. Eĉ kiam temas pri dummilitaj travivaĵoj, la rakonto ofte koncentriĝas ĉe iu bagatela detalo, atentokaptaj eventoj kaj agoj (preskaŭ) tute forestas.

Plejparto de la noveloj similas unu la alian: rememoroj pri fora paseo, kampara vivo, vojaĝoj tra la mondo, duonfabelaj edifaĵoj. Nur kelkaj elstaras: JOH 14.6 komenciĝas simile al ceteraj, sed poste prezentas surprizon. Ankaŭ en La cervo neatendita lasta frazo ŝanĝas la tutan impreson. Aliflanke, La pordo, Ruĝaj krucoj kaj Plurala ikso estas fuŝaj eĉ kompare kun la nealta ĝenerala nivelo de la kolekto.

Nature, maljunuloj ŝatas rakonti siajn rememorojn — sed ja oni konsciu, ke plejparte io kara por la rakontanto restas neinteresa kaj nekomprenebla por aŭskultantoj.

Eble samaĝuloj de la aŭtoro pli ŝatos ĉi libron (tamen, eble ili preferus rakonti proprajn rememorojn, sed ne legi la fremdajn?), sed gejunulojn ĝi agacos eĉ pli ol min. Se vi havas elekton — prefere legu ion alian ol Fajrejo. Tamen por ŝtopi tempon la libro taŭgas, precipe por etaj paŭzoj, ja la noveloj mallongas, do eblas legi pecojn sen disŝiro.

Sufiĉe multas (almenaŭ okulfrapas) preseraroj: trembilis (eĉ plurfoje), firnamento; anglismoj aŭ ĝermanismoj: ekzamo (ekzameno), problemoj en senco de lernejaj taskoj k.a.

Do unu plia libro el multaj, kiu restos nerimarkita kaj baldaŭ forgesita...

Valentin Melnikov

Du verkoj pri budhismo

Enkonduko en budhismon. Yamaguti Sin’iti. JBLE. Nagoya. 2002. 112 p. 21cm. ISBN 4 901651 00 5. Prezo: € 12,00. Kelkaj faktoj pri la budhismo. Gunnar Gällmo. Religio. ESE. Stockholm: ESE. 2002. 77 p. 21cm. ISBN 9185288276. Prezo: € 10,50

Aperis du libroj pri budhismo. Ambaŭ estas verkitaj de budhanoj, kiuj en siaj libroj priskribas sian religion nek ĉefe propagandcele, nek teorie kaj science, sed de interne kaj kun engaĝiĝo. Ambaŭ libroj estas legindaj kaj por studantoj pri religio, kaj por personoj, kiuj havas ĝeneralan intereson pri religioj, dezirantaj lerni pli pri budhismo, kaj — kiel kristano mi povas nur supozi — por kredantaj budhanoj kiuj volas pliprofundiĝi en sia religio. Ambaŭ libroj dividiĝas en tri ĉapitroj, el kiuj la unua pritraktas Budhon (Ŝakja-munion) kaj lian vivon. Ambaŭ libroj finiĝas per glosaro. Neniu el la libro temas pri diversaj skoloj budhismaj, pri ĝenerale popola budhismo aŭ pri budhismaj temploj kaj bildoj. Cetere la libroj estas tre malsamaj.

En Enkonduko en Budhismon, Yamaguti Sin’iti, mem ŝin-budhano, en sia dua ĉapitro en la bele presita libro traktas la fundamentajn ideojn de budhismo: laŭkondiĉa estiĝo, ateismo, malkonstanteco de fenomenoj, ĉio estas suferiga, malaprobo de atmano kaj metempsikozo, kontraŭ metafiziko, nirvano, ŝunjato, meza vojo kaj amo. Sub la rubriko heterodokso en budhismo, la verkinto traktas skolojn, kiujn li kontraŭas, ekz.: esoterismo kaj sinkretismo. En la lasta ĉapitro pri praktikoj por budhistoj, aparte interesa estas la parto pri “budhismo kaj socio”, kie la verkinto komparas la liberigan teologion kristanisman de la 1970-aj jaroj kun kelkaj tendencoj en moderna budhismo. En apendico legeblas multaj sanktaj frazoj.

Gunnar Gällmo, mem teravadano — theravadano laŭ la ortografio de Gällmo — en sia Kelkaj faktoj pri la budhismo en la dua ĉapitro en la iom simple vinktita libro pritraktas la instruon budhisman (Dharmon). En sia tria ĉapitro li priskribas la instruataron (Sanghon), traktante la historion de budhanoj ekde la komenco ĝis nun. Asoko kaj Olcott estis gravaj por disvastigi budhismon en Azio kaj en Eŭropo. Apartan atenton ricevas la budhismo dum la lastaj cent kelk jaroj. Gällmo multe interesiĝas pri terminoj budhanaj, kaj ne malofte diskutas ilin kaj proponas ne-PIV-ajn formojn.

Aparte interesa estas la sinteno al kristanismo de la verkintoj. Yamaguti inklinas atenti la similecojn inter budhismo kaj kristanismo; Gällmo inklinas atenti la malsimilecojn.

Esperantio riĉiĝis per du novaj legindaj libroj.

Leif Nordenstorm

Kohera verko pri korea medicino

Kompleksia medicino kaj saama akupunkturo. Puramo Chong. Dobřichovice: Kava-Pech, 2003. 267p. 28cm. ISBN 8085853558. Prezo: € 31,50

Pro la teknologia eksplodo kaj sekva modernigo de la vivo, oni mise antaŭvidis ke la orientaj medicinoj iom post iom perdos grundon al la okcidenta medicino. Sed la plurismo en kurackulturo verŝajne gajnas grundon. La sano ne estas rimedo liverebla de kuracisto al malsanulo. Ĝi estas ekvilibra stato en la fizika, psika kaj socia vivo. La filozofoj kaj kuracistoj el la tradiciaj medicinoj tra la mondo komencis diri ke la kompleksia medicino estas taŭga, malkara, amika vojo al la sano. Ili asertas ke la kompleksia medicino emas brakumi ĉiun aspekton de la homa vivo mensa kaj korpa, kaj strebas renversi la patalogian staton en la fiziologian.

Gravas la fakto ke alternativoj en la sansistemo varias laŭlande. Ekzemple, ajurvedo, la barata medicino, rekonas 7 temperamentojn de la homoj kaj laŭe priskribas la dieton kaj medicinon. La denaska naturo de la korpo estas heredita kaj tio ne ŝanĝiĝas. Oni povas nur nutri ĝin bone aŭ malbone. Viaj provizoraj fizikaj kaj mensaj statoj influas vin nur portempe, sed via ena naturo neniam ŝanĝiĝas. Se vi manĝus aŭ kondutus kontraŭ ĝi, vi malsaniĝus. En diversaj kulturoj tia estas la alirmaniero kompreni la sanon kaj malsanon. Sed kia estas tiu ena naturo de la korpo? La korea tradicia medicino kaj aliaj tradiciaj medicinoj provis klare vidi tiun kaj fondi la bazajn, kredeble eternajn principojn. La moderna evoluo en tiu kampo estas strebi objektivigi la eltrovitajn principojn por universala aplikebleco. Momente la moderna medicino havas tian universalecon, aplikeblan ĉie kaj tuje. La nuna libro volas proponi tiujn sanprincipojn al la tuta mondo.

La korea tradicia medicino, kiu kreskis sur la fundamento de la ĉina medicino, dividas la homojn en 4 kaj poste 8 grupojn. La teorio de kvar korp-karakteroj, proponita de la filozofo Lee Jema (1837-1900), evoluis al la teorio de ok korp-karakteroj dank’ al Kwon Dowon kaj Lee Myngbok. El ili Lee Myngbok estis la moderna anatomiisto. La kvar temperamentoj gvidas la sanstaton. Ekzemple en tejangino-kompleksio la pulmo estas forta kaj la hepato estas malforta. En teumino la hepato estas forta kaj la pulmo malforta. En sojangino la pankreato estas forta kaj la reno malforta. En soumino la reno estas forta kaj la pankreato estas malforta. Plie, depende de la interrilato inter tiuj ĉi kvar kompleksioj ok kompleksioj estas elpenseblaj. Kvankam tiuj ok situacioj ne estis rekte nomitaj de Lee, ili estas facile diveneblaj. En tejangino povas esti ke aŭ la reno aŭ la pankreato estas forta aŭ malforta kune kun fortaj pulmoj kaj malforta hepato. La organoj reno, pankreato, hepato kaj pulmoj ne indikas sin mem sed grupojn de organoj. Do, diversaj organoj de la korpo estas dividitaj en kvar grupojn kaj ili estas reprezentataj de pulmoj, hepato, pankreato kaj reno. La organteorio ankaŭ ligas kvin elementojn al la organoj, ekz. fajro al la koro, metalo al la pulmoj, tero al la pankreato, akvo al la reno kaj ligno al la hepato.

La korea medicino komprenis ke la korpa karaktero dependas ankaŭ de la geografiaj cirkonstancoj. Per bildoj kaj tabuloj kun sufiĉe da informo, la leganto povas analizi la korpnaturon kaj scii al kiu grupo oni aliĝas. Estas utilaj informoj pri manĝeblaĵoj kaj evitendaĵoj al ĉiu grupo. La O-ringa testo, eksplikita tekste kaj bilde, provas objektive ekkonigi la korpnaturon. Kvankam la aŭtoro rekomendas la O-ringan teston, li samtempe dubas pri la dependebleco de la O-ringo, ĉar tia testo ne povas ĉiam doni al ni konfirmon pri nia vera ‘naturo’ aŭ konstitucio. La testo ne bezonas maŝinojn sed nur la ekzamenanton kaj ekzamenaton. Puramo Chong tre lerte priskribas la teston en unu detala ĉapitro.

La libro enhavas du partojn. La unua parto traktas la kompleksian medicinon de Koreio kaj la dua parto la ‘saaman akupunkturon’. La ĉapitro pri la pulspalpo estas meze de tiuj du partoj de la libro. La pulspalpo estas tre grava diagnozilo en orientaj medicinoj kaj ankaŭ en la korea. La karakteroj de la pulso, ekzemple flosanta, profunda, malrapida kaj rapida, signas ke la homo havas unu el la karakteroj de la kvar korpaj statoj. La saama akupunkturo estas simpligita sed tre efika versio de la ĉina akupunkturo. Saam vivis antaŭ 400 jaroj en la Chosun-dinastio. Li estis bonzo kiu simpligis la teorion de la ĉina akupunkturo kaj lokis novajn meridianojn post severa meditado kaj enrigardo. Saam aludas al nur 60 punktoj kontraŭ la miloj en la ĉina sistemo. Tiuj akupunkturaj punktoj situas sur la brakoj kaj gamboj, do estas tre konvenaj por kaj kuracisto kaj malsanulo. Tiel, Saam kreis solidan teorion el la roka groto, kie li loĝis.

Konsiderante la lokajn kondiĉojn, la ĉina medicino estis bone adaptita al koreaj kondiĉoj. De la 5-elementa teorio kun la jinjang-koncepto de la Han-dinastio, tra la periodo de 3 ŝtatoj (4-a/10-a jc) kaj ĝis la Chosun-dinastio (15-a — 19-a jc) la ideoj maturiĝis. Poste venis fazo de japana okupacio. En Koreion la okcidenta medicino estis enkondukita. Unuflanke Ĉinio kaj aliflanke Japanio. Tamen la Korea medicino travivis la japanan premon. Plie, la 6-elementa korestila akupunkturo eniris Japanion. Nun Koreio fieras pri sia tradicio de proprastila medicino. Situante inter gigantoj, la korea medicino agnoskas ambaŭ influojn. Meze de tia situacio, la koreaj enlumuloj serĉis la veron en la homa korpo kaj eltrovis ion gravan. La akupunkturo, valora donaco de Ĉinio, evoluis sub diversaj formoj en diversaj landoj. La aŭtoro memfide diras ke Koreio plejsimpligis ĝin kun sama efikeco. Nun, ĉiujare pli ol 700 kuracistoj pri korea medicino elvenas el la kolegioj. Ili ne ŝatas nomi sin orientaj medicinistoj sed kore-medicinistoj.

Ĉu la libro estas por profesiulo? Entuziasmulo? Lernanto? Laiko? La aŭtoro respondas ke ĝi estas enkonduka libro por akupunkturistoj kaj kuracistoj. La kvalito de la libro taŭgas por la profesia studanto de korea medicino. La esperantistaro bonvenigas verkojn pri raraj temoj. Ĉiu tradicia sistemo de medicino havas siajn proprajn loĝlokon kaj rolon. La medicinaj antropologoj ja konscias pri la vera rolo de tiel nomataj KAM-sistemoj (komplementaj kaj alternativaj medicinoj). La moderna medicino estas kosmopolita kaj monelspeziga. La kostoj por la diagnozado jam superas la kurackostojn. Do la KAM-sistemoj povas savi monon kaj eĉ doni pacon al pacientoj. Oni komprenu ke ne estas konkuro inter la KAM-sistemoj kaj moderna medicino. Plie, la parametroj uzataj en la moderna medicino juĝas la veron de la KAM-teorioj. Ja popoloj trans la limoj respektas kaj apogas la KAM-sistemojn. Sed, la medicinaj antropologoj opinias ke KAM ne povas profunde ŝanĝi la evoludirekton de la moderna medicino. Kompreneble, kompleksiaj medicinoj ne povas estigi ‘revolucion en la kampo de medicino’ aŭ ‘novan paradigmon’ en medicino. KAMoj ja montras interesan vojon al malsanuloj regajni ekvilibron en la korpo per nedanĝeraj metodoj kaj al sanuloj protekti sian sanon per simplaj ŝanĝoj en la ĉiutaga vivo.

D-ro P.V. Ranganayakulu

UEA tiras atenton de UN-Komisiono al lingvaj homaj rajtoj

Pro siaj konsultaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, UEA havas la rajton liveri al UN-organoj skribajn dokumentojn, kiuj rilatas al tagordaj punktoj de iliaj kunvenoj. Uzante tiun eblecon la prezidanto Renato Corsetti sendis dokumenton al la Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj por distribuo inter la membroj de ĝia 61-a sesio, kiu kunvenos en Ĝenevo de la 14-a de marto ĝis la 22-a de aprilo. La dokumento rilatas al la tagorda punkto, kiu pritraktos la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn.

UEA atentigas la Komisionon, ke laŭ la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en la Deklaracio apartenas al ĉiuj homoj sen diferencigo i.a. laŭ lingvo, sed malgraŭ tio UN kaj ĝiaj membroŝtatoj donis al la lingva aspekto de la homaj rajtoj malmulte da atento ĝis nun.

La dokumento de UEA elstarigas la negativajn sekvojn de la edukado de infanoj en alia lingvo ol la gepatra. Laŭ multaj esploroj uzo de netaŭga lingvo en lernejo estas unu el la plej gravaj kaŭzoj, aŭ eĉ la plej grava kaŭzo, de antaŭtempa forlaso de lernejo, kiu siavice kondukas al seriozaj sociaj problemoj, ĉar ĝi pligrandigas la riskon je senlaboreco, krimado, alkoholismo kaj drog-uzado. Laŭ studo de UN mem, la plej malriĉaj landoj povus ŝpari grandegajn sumojn, se la lingvaj homaj rajtoj de iliaj loĝantoj estus respektataj per la uzado de lokaj lingvoj en instruado. Pli ĝenerale UEA komentas ankaŭ la uzon de nur kelkaj difinitaj lingvoj por kontaktoj inter homoj de malsamaj popoloj kiel malkontentigan kaj diskriminacian praktikon kaj kiel kontraŭdiran al la dua artikolo de la Universala Deklaracio.

UEA proponas, ke la Komisiono starigu laborgrupon por pristudi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservon de homaj rajtoj pro lingvaj malegaleco kaj maljusteco. En sia raporto la laborgrupo devus proponi mez- kaj longperspektivajn agojn por certigi lingvajn homajn rajtojn en diversaj lingvaj kaj kulturaj situacioj. La Komisiono devus ankaŭ apogi la klopodojn de fakuloj, interalie de UEA, esplori kaj eksperimenti la plej efikajn manierojn elekti la lingvojn uzotajn en lerneja instruado, kun la celo respekti lingvajn homajn rajtojn kaj kuraĝigi la evoluon en la koncernaj landoj. UEA ankaŭ renovigas sian malnovan proponon, ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN metu la temon Lingvaj kaj Homaj Rajtoj en la tagordon de unu el siaj estontaj kunvenoj.

Loke

HISPANIO: La 11-an de februaro, en la Fakultato pri Tradukado de Soria, prelegis kadre de la doktoriga kurso pri Esperanto kaj tradukado, kiun gvidas D-ro Juan Zarandona, pri la temo La rolo de Esperanto en la defendo de la lingva diverseco D-rino M. R. Urueña, profesorino pri Internacia Juro en la Universitato de Valladolid. La prelego en la hispana estis atente aŭskultata de la lernantoj, kiuj fine faris demandojn.

(L. Hernandez)

BRAZILO: La 15-an de decembro (Z-tago) okazis en unu el la ĉefaj edukaj kanaloj de Brazilo (TVE/Rio de Janeiro) 15-minuta intervjuo pri Esperanto, elsendita al la tuta Brazilo. Estis la eduka kanalo mem, kiu proponis la intervjuon, kaj partoprenis ĝin Aloísio Sartorato kaj la junaj esperantistoj Paulo Fabiano, Renata Ventura kaj Rosinha Matos.

(A. Sartorato)

RUSIO: Ĉiusemajne la ruslingva Vikipedio elektas elstaran artikolon por meti ĝin en la ĉefpaĝon kaj en specialan kategorion Elektitaj artikoloj. Lastatempe la plej enciklopedieca evidentiĝis artikolo pri Esperanto, kies komencon eblas vidi ĉe http://ru.wikipedia.org/. La ruslingva Vikipedio lastatempe furoras en la rusa interreto, ĝia amplekso forte kreskis kaj atingis 11 500 mil artikolojn. Detala rakonto pri Esperanto en la unua paĝo de la projekto estas grava atingo.

(Slavik)

BRITIO: Cent jarojn da originalaj Esperanto-dramoj festis britaj teatroamantoj en januaro ĉe Wedgwood Memorial College, Barlaston. La semajnfino estis dediĉita ĉefe al studado kaj provprezentado de originalaj monologoj, precipe el la pionira periodo de la Esperanta dramarto; sed la ĉefa ero estis prezentado de kredeble la unua publikigita kaj libere havebla Esperanto-dramo — la monologo La duonokulvitro de Augusto Baissac, aperinta en 1905. Brile prezentis ĝin la brita aktoro Colin Simmonds, kiu rikoltis plurminutan aplaŭdadon de la publiko. (P. Gubbins)

ĈINIO: La 30-an de januaro Pekina Esperanto-Asocio okazigis en la Pekina Tibet-mezlernejo amuzan kunvenon por festi la Printempan Feston. La kunvenon ĉeestis pli ol 50 pekinaj esperantistoj, inkluzive de laborantoj el la redakcio de El Popola Ĉinio, Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉina Radio Internacia. Pei Zhi ludis per memfarita muzikil-segilo klasikajn ĉinajn muzikaĵojn. Lernantoj de la Pekina Tibet-mezlernejo prezentis tibetnaciajn kantojn kaj dancojn. Ĉiuj kun granda intereso kaj plezuro faris divenludon en Esperanto.

(Jiang Limin)

ISRAELO: La 17-an de januaro Mor Dii, 17-jara lernanto de Esperanto, iniciatis kaj mem efektivigis 50-minutan programon pri Esperanto, kadre de la programo por la junularo, dissendata en la ŝtata radio-stacio Kol-Israel. Li lerte prezentis bone planitan kaj seriozan programon, intervjuante la junulinon Tali Wandel, kiu sidis kun li en la studio, la junulon Sergej Tirin kaj la instruiston kaj aktivulon Gian Piero Savio (ambaŭ pertelefone). La programo prezentis multajn faktojn, personajn impresojn, opiniojn kaj kantojn en Esperanto.

(J. Ŝemer kaj A. Wandel)

Fake

FILMO: La 26-an de januaro en Tokio la korea bildstria filmo Esperanto gajnis premion de la Korea Instituto por Kultura Promocio, ĉe la 19-a Japana Ciferecfilma Grandpremiado. Esperanto, kiu gajnis la plej altan premion inter bildstrioj, estas verkita de OH Jha-Gyun, filmarta studento de Hansu-Universitato en Koreio.

DISERTACIO: La 1-an de februaro magistriĝis ĉe la universitato de Utrecht, Nederlando, studentino pri la angla lingvo Emily van Someren, per disertacio pri lingvaj kaj tradukaj problemoj en Eŭropa Unio. En sia verko Emily alvokas Eŭropan Union serioze konsideri Esperanton kiel laborlingvon kaj investi monon por ĝia evoluigo kaj pretigo por tiu rolo. Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo, mentoris la magistrigon.

DIPLOMVERKO: La 27-an de januaro la sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Aida Cizikaitė defendis en la Vilna jura fakultato de distanca eduka instituto de Moskva Ŝtata Industria Universitato diplomverkon Lingvaj rajtoj: Stato “de jure” kaj “de facto”. La verko temas pri lingva politiko, juraj statuso kaj reguligado de lingvoj, lingvaj problemoj, jura aspekto de lingva naciismo, justeco de ideologioj de superado de lingvoj, lingvaj homaj rajtoj aŭ lingvaj rajtoj, lingvoj kaj juro de Eŭropa Unio, kun resumoj en pluraj lingvoj, inkluzive Esperanton.

(P. Jegorovas)

Persone

AUGUSTO CASQUERO: En Salou (Katalunio, Hispanio) la 4-an de oktobro 2004 estis unuafoje asignita la internacia Premio “Ada Sikorska Fighiera”. Ricevis ĝin Augusto Casquero el Valencio pro sia plurjardeka sindediĉa agado por Esperanto en diversaj landoj kiel kursgvidanto, preleganto kaj organizanto de multaj naciaj kaj internaciaj kongresoj. La transdono okazis kadre de la 12-a Internacia E-Semajno de Kulturo kaj Turismo, malfermita de la loka urbestro: cento da esperantistoj el sep landoj partoprenis en la semajnaj programoj (prelegoj, debatoj kaj ekskursoj).

La venonta ĉiujara premio, dediĉita al la memoro de Ada, kiu dum 35 jaroj redaktis kaj eldonis la tiaman sendependan Heroldo de Esperanto, estos asignita dum la 13-a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo en Calella (01-08 okt 2005).

Terminologia Forumo en Vilno

Kiel kutime dum la kongresoj okazas aranĝo dediĉita al la spertinterŝanĝo inter homoj, kiuj verkis/verkas fakvortarojn aŭ alimaniere okupiĝas pri problemoj de la evoluigo de la faka lingvo en Esperanto, aparte pri problemoj de kreado de bonkvalitaj terminologioj.

Ankaŭ dum la ĉi-jara UK en Vilno okazos simila aranĝo: la Terminologia Forumo. Ĝi i.a. ebligu al kolegoj:

  • Informi pri verkitaj fakvortaroj kaj pri la problemoj spertitaj dum la verkado;
  • Informi pri planataj aŭ prilaborataj projektoj kaj eventuale varbi kunlaborantojn;
  • Diskuti la lastajn klopodojn refunkciigi la Terminologian Centron de UEA (TEC).

Kontribuontoj bv. sin direkti al la organizanto de la aranĝo Detlev Blanke (...@snafu.de)

Tra la mondo

5-a Monda Socia Forumo: Speciale por la junularo

  • Esperanto?! Mi jam aŭdis pri ĝi!
  • Vidu, Esperanto!
  • Ĝi estas simila al la latina.
  • Ĝi estas simila al la itala!

Jen estas esprimoj, kiujn oni multfoje aŭdis kaj de preterpasantaj homoj, kaj de multdekoj da viroj kaj virinoj, kiuj venis peti pliajn informojn pri Esperanto.

La Monda Socia Forumo estas senkompara mondskala evento, kiu sendube reprezentas la veran demokratian ideologion de popolaj plurfakaj grupoj, kies espero estas edifi al pli justa, solidara kaj interkompreniĝa mondon.

La 5-a MSF (26-31 jan 2005, Porto Alegre, Brazilo) kalkulis je la partopreno de ĉ. 155 mil homoj venintaj el 135 landoj el la kvin kontinentoj. Politikistoj, ekonomikistoj, ekologoj, verkistoj, muzikistoj, ĵurnalistoj, religiuloj, lingvistoj, prostituitinoj, gejoj, kontraŭrasistoj ktp, ktp. Fine, iu bunta gamo da interesoj diversaj.

Kaj Esperanto? Denove la regiona esperantistaro kaptis tiel unikan okazaĵon por disvastigi Esperanton. Ĉi-foje oni starigis budon, sub la aŭspicioj de Brazila Esperanto-Ligo kaj UEA, tre vizitatan de la homoj dum la kvar tagoj. Multis la nombro de tiuj, kiuj vizitis la budon kaj por aĉeti librojn, revuojn, KD-ojn, kaj por havi informojn pri la neŭtrala internacia lingvo Esperanto kaj ĝia kultur-movado.

Du prelegaroj estis realigitaj: Esperanto: ebla solvo al la babelismo kaj La lingva riĉeco de Esperanto en la esprimo de la penso. En ambaŭ prelegis César Dorneles Soares (Brazilo), Marcelo Stoduto (Brazilo), Paulo Izaías Ereno (Brazilo), José António Vergara (Ĉilio) kaj Nijl Blonstein (Usono). Ĉe la fino de tiuj aranĝoj oni okazigis unuhoran minikurson por la ĉeestantoj. En tiu lasta etapo, la publiko montriĝis tre entuziasma, kiam ili konstatis, ke post malpli ol unu horo ili jam kapablas legi teksteton Esperante, sen misprononcoj. Ili ankaŭ lernis kelkajn bazajn demandojn kaj respondojn ofte uzatajn en elementaj konversacioj.

En la prelegaro de la organizaĵo Libero por la Lingvoj, sub la respondeco de Prof. François Simonnet (Francio) kaj kun partopreno de Prof. Maria Luíza de Carvalho Armando (Brazilo) kaj D-ro José António Vergara (Ĉilio), oni atentigis la publikon pri la serioza problemo rilata al la t.n. “lingva genocido”. La faldfolio pri tia ero de la programo estis 4-lingva, inkluzive Esperanton.

Aparte menciinda estis la fakto, ke oni prioritatigis la diskonigadon de Esperanto inter la junularo, kiu amase gastis en la Internacia Kampadejo de la Junularo (ĉ. 35 mil homoj). Tre impresis la granda intereso de la gejunuloj pri nia afero. Ŝajnas, ke la junulara fako komencas ampleksigi sian horizonton tiamaniere, ke Esperanto ne plu iĝas stranga vorto nekonata kaj preskaŭ sensignifa. Esperanto jam estas ĝenerale konata, sed ankoraŭ ne studata de la plejmulto. Jenas nia klopodo, por ke ni “venku la barojn”, laŭ Zamenhof.

Denove la Monda Socia Forumo fariĝis unika kaj grava evento por diskonigi Esperanton. Oni esperas, ke okaze de la venontaj Forumoj, tiaj kiaj en Porto Alegre kaj Mumbajo, la “pacaj batalantoj” de nia Movado plukonsideros ĝin valora oportuno por atentigo pri Esperanto kaj ties celo.

César Dorneles Soares kaj Marcelo Stoduto

Sukceso en la skolta Ĵamboreo

Fondita en 1918, Skolta Esperanto-Ligo, la unua internacia skolta organizaĵo, jen progresas, jen malprogresas. Jen ĝi havas bonajn rilatojn kun Monda Organizaĵo de la Skolta Movado (kiu fondiĝis poste), jen ĝi ricevas malpermesojn.

Ĉi-jare, danke al la klopodoj de ArgentEJO, SEL sukcesis instali senpagan budon en la 12-a TutAmerika Skolta Ĵamboreo — grandega tendumado kiu okazas ĉiun kvaran jaron kun 13 mil partoprenantoj.

Ankaŭ la UEA-prezidanto komprenis la gravecon de la okazaĵo kaj petis la samideanaron sendi salutkartojn al la evento. Antaŭ la inaŭguro la organizantoj volis scii, kio estas SEL, kaj kiu lingvo estas tiu de la kartoj.

TEJO subvenciis la aliĝon de la rovero (skolto pli ol 17-jara, rim. de la red.) Marcelo Daniel Lucero, kaj la redaktoro de La Skolta Mondo subvenciis la bud-materialon (10 mil modernaj vizitkartoj kun la nomoj de la deĵorantoj, T-ĉemizoj, koltukoj, KD-oj kun la verko Pli Vastaj Horizontoj en Skoltado). Hans Bakker sendis 100 ekzemplerojn de la lernolibro Ĵamborea Lingvo. Pro stulta dogana burokrateco la estrarano de SEL ne sukcesis eniri Argentinon, tamen Marcelo kaj Fernando Inocenao laboregis — kaj ne povis persone profiti de la tre interesaj aktivadoj dum la Ĵamboreo por roveroj. Sed ili ĉiutage varbis, akceptis milojn da interesitoj, instruis fulm-kursojn kaj intervjuiĝis ĉe la Ĵamborea radio. En kontakto kun la Ĝenerala Sekretario de Monda Skolta Movado, ili sukcesis kapti lian simpation al Esperanto. Nun ni esperu la samajn ŝancojn en EŭroJam ‘05 kaj en la gravega Jubilea Tutmonda Ĵamboreo en Britio 2007. Ni laboru kaj esperu!

Roberto Resende

[FORIGITA!: bildo]

La inaŭguro

[FORIGITA!: bildo]

La budo de SEL

Aŭstralia Somerkursaro

La 20-a Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro okazis en Adelajdo inter la 9-a kaj la 21-a de januaro kun pli ol 80 partoprenantoj.

Venis gastoj el Francio kaj Japanio kaj instruistoj el Germanio (Sabine Trenner) kaj Zimbabvo (Oliver Mazodze). Aparte bonvena estis la partopreno de pluraj familioj kun infanoj. Kiel ĉiujare, ankaŭ nun okazis ekzamenoj, teatra kaj kant-konkursoj kaj multaj ekskursoj. Nova programero estis la “Forumo”, kadre de kiu okazis dudeko da diversaj prelegoj. La lastvesperan bankedon originale buntigis la projekciado de pli ol 500 fotoj, faritaj de la kursanoj mem. La prezon de la venditaj diskoj kun la fotoj kaj la enspezon de la aŭkcio la kursanoj donacis al la Zimbabva Esperanto-Instituto kaj al la movado en sudbarata urbo Bangaloro. Organizate de Diane Lukes oni kolektis monon ankaŭ por la indonezia movado kaj viktimoj de la cunamo.

Trevor Steele

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Nikolai Hohlov: El “Eŭropo”

Aŭskultu kaj konfidu la jam proksiman horon,
en kiu nova sango trafluos nian koron;
ankoraŭ kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj —
kaj kun la mirtaj branĉoj pilgrimos blankaj idoj,

kuraci viajn vundojn kaj super la cikatroj
trasenti la hontigan brutecon de la patroj,
starigi novan mondon de l’ paco kaj libero,
proklami la Laboron reĝino de la tero...

Tempestas la mistikaj abismoj de l’ animo,
sed jam vidiĝas lumo en nova malproksimo;
obee donas vojon laciĝo kaj miopo
al kredo de l’ estonto de la patrin’ — Eŭropo.

Nikolai Hohlov (1891-1953), ruso, loĝis plejparte en Moskvo. Li aktivis en la vigla loka movado post la unua mondmilito. Lian ĉefan verkon, “La tajdo” (1928), karakterizas muzikplena liriko kaj larĝspira sento pri la fluo de la historio.

Forpasoj

Floyd C. Anderson (1923-2004), dumviva membro en Riverton WY (Usono), mortis pasintjare.

Marc Delforge (1907-2005) forpasis la 13-an de februaro en Bruselo. Veterana esperantisto, kiu dum multaj jaroj aktivis pri informado kaj instruado kadre de la klubo Esperantujo.

Georg Eisenhardt (1925-2004), delegito kaj fakdelegito pri filozofio, historio kaj literaturo en Detmold (Germanio) forpasis la 29-an de novembro.

Ervin Fenyvesi (1917-2005) forpasis la 12-an de januaro en Budapeŝto. Longtempa laborinto en la Hungara E-Asocio, fakdelegito pri geografio, historio kaj naturismo, kaj redaktoro de la bulteno Naturista Vivo. Aktive esperantigis beletrajn kaj fakajn tekstojn, precipe por Hungara Vivo.

Walter L. Gnagy (1924-2004), dumviva membro, iama delegito kaj fakdelegito pri geologio en Colville WA (Usono), forpasis lastatempe.

Frato Bertino Goerner (1910-2004), fakdelegito pri katolikismo, forpasis la 18-an de aŭgusto en Pindamonhangaba SP (Brazilo).

Jaroslav Mráz (1933-2005), mezlerneja profesoro, forpasis la 12-an de januaro 2005. Erudicia preleganto pri lingvaj kaj historiaj temoj, gvidanto de skribaj kursoj. Abunde tradukis el la ĉeĥa poezio, i.a. Vortoj de la nokto (2002) de Z. Bergrová kaj, kun M. Malovec, Ekaŭdi la animon (1998) de V. Ludíková. Kunlaboris kun K. Kraft por lia Vortaro ĉeĥa-Esperanta (1998).

Nguyen Quang (1926-2004), fakdelegito pri lingvistiko kaj instruado en Hanojo, forpasis pasintjare.

Elfriede Sudec (1925-2005) mortis la 19-an de januaro en Zagrebo. Ŝi esperantistiĝis en 1948, aktivis en Hamburga E-Societo kaj estis kasisto de LKK de la Hamburga UK en 1974. En 1985 ŝi migris kun sia e-ista edzo al Hispanio, kie ili iniciatis Internacian E-Semajnon, kiu okazis dum 13 jaroj. Ekde 1997 ŝi vivis en Kroatio, la patrolando de sia edzo.

Elsa (Eija) Salovaara (1920-2004) forpasis la 28-an de decembro en Helsinko. Ŝiaj rakontoj aperis en ŝia propra libro Kie boacoj vagadas (1967; 2-a eld. 1994) kaj en la kolekto Sub la signo de la Verda Stelo (1964).

Imre Szenes, konata ĵurnalisto, forpasis la 29-an de januaro en Budapeŝto. Longtempa laborinto en Hungara E-Asocio, iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la iamaj Eszperantó Magazin kaj Világ és Nyelv.

Solomon Vysokovskij (1933-2005), poeto, tradukisto, kunaŭtoro de la poemlibro Moskvaro (1998) forpasis la 19-an de januaro en Moskvo.

SPECIALA OFERTO POR SONBENDOJ

Kun la alveno de kompaktaj diskoj, la iam popularaj sonbendoj iom post iom eksmodiĝas. Tamen ili havas sian valoron, eĉ se nur nostalgian. La Libroservo de UEA decidis proponi plejparton de sia sonbenda stoko en tiu ĉi speciala oferto: por samtempa mendo de tri ĝis naŭ sonbendoj (identaj aŭ ne), sendotaj al la sama adreso, oni ricevas sesonan rabaton; por samtempa mendo de minimume dek sonbendoj (identaj aŭ ne), sendotaj al la sama adreso, oni ricevas sesonan rabaton kaj oni ne pagas sendokostojn. La mendoj por tiu ĉi speciala oferto devas atingi la Libroservon de UEA antaŭ la 1-a de junio 2005. Al ĉiuj netaj prezoj de sonbendoj sendotaj al adresoj en Eŭropa Unio aldoniĝos 19% pro la aldonvalora imposto. Al ĉiuj netaj prezoj por malpli ol 10 sonbendoj, aldoniĝas 10% por sendokostoj (min. 2,25 eŭroj). Tiu ĉi oferto ne kombineblas kun aliaj ofertoj aŭ rabatoj.