Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 4

Malferme

Mi kredas je la bono. Mi kredas je Esperanto.

Claude Piron

Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.

Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UN aŭ Eŭropa Unio. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio, por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.

La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aŭ grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncerna lingvo aŭ kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.

Kaj al la burokrata sistemo kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezonoj de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.

La tria sistemo estas la demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi, tamen, estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.

Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.

(Daŭre aktuala teksto el la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker kaj la revuo Oomoto.)

[FORIGITA!: bildo]

Brazilaj esperantistoj dum la lasta Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono.

Litova Mozaiko

La litova ŝtatestro estas La Alta Protektanto de la 90-A UK

La prezidento de la Litova Respubliko Valdas Adamkus akceptis la inviton esti la Alta Protektanto de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Vilno de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005.

La litova ŝtatestro esprimis sian varman sintenon al la UK jam en septembro 2001, kiam la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller vizitis Litovion por esplori la kondiĉojn. Tiam Valdas Adamkus akceptis en la prezidenta palaco Osmo Buller, la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas kaj la parlamentanon Stasys Kruzinauskas. Dum la aŭdienco li menciis, ke li unuafoje interesiĝis kaj eĉ iom lernetis Esperanton kiel gimnaziano en Kaŭno.

Valdas Adamkus naskiĝis la 3-an de novembro 1926 en Kaŭno. Post la dua mondmilito li vivis komence en Germanio kaj ekde 1949 en Usono, kie li diplomiĝis kiel civila inĝeniero kaj okupis gravajn postenojn en la Usona Mediprotekta Agentejo EPA. Li estis ankaŭ kunordiganto de la usona helpo al la baltaj ŝtatoj pri mediprotektado, en kiu funkcio li povis ekde 1972 ĉiujare viziti sian naskiĝlandon.

Valdas Adamkus estis renoma aktivulo en la ekzila litova komunumo, precipe en ĝia kultura kaj sporta vivo. Ankoraŭ vivante en Usono li komencis partopreni en la socia kaj politika vivo de Litovio post la restarigo de ĝia sendependeco en 1990.

Reveninte al sia patrolando li en 1998 unuafoje elektiĝis prezidento de la respubliko por kvinjara mandato. Por la dua fojo li ekokupis la oficon de la ŝtatestro en 2004.

Pro siaj meritoj por mediprotektado Valdas Adamkus en 1988 ricevis internacian mediprotektan premion kaj oran medalon de la Usona Mediprotekta Agentejo. En 2003 li fariĝis Ambasadoro de Bona Volo de Unesko por la konstruado de la informsocio.

[FORIGITA!: bildo]

La litova prezidento Valdas Adamkus

Librofoiro en Vilno

De la 10-a ĝis la13-a de februaro okazis en la ĉefa litova ekspozicia centro la 6-a internacia librofoiro, kiun partoprenis pli ol 350 firmaoj el 11 landoj. Dum kvar tagoj vizitis ĝin pli ol 55 mil vizitantoj. La duan fojon la librofoiron oficiale partoprenis ankaŭ Litova Esperanto-Asocio. En la stando de LEA deĵoris esperantistoj, donis informojn al la vizitantoj pri Esperanto, libroeldonado kaj pri la UK en Vilno, vendis librojn kaj disdonis faldfoliojn kaj kartetojn pri Esperanto. La partopreno de LEA havis grandan informan kaj propagandan efikon. Laŭ la oficiala programo de kulturaj eventoj la 12-an de februaro en unu el konferencaj salonoj okazis prezento de du libroj en la litova lingvo: La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński kaj La danĝera lingvo de Ulrich Lins, kun partopreno de ambaŭ aŭtoroj. La librofoiro estis vaste prezentita en la litovaj gazetaro, radioj kaj televidoj, kie oni menciis ankaŭ la partoprenon de LEA.

[FORIGITA!: bildo]

D-ro L.C. Zaleski-Zamenhof dum prezentado de La Zamenhof-Strato en la urba librovendejo

Jubilea festeno

La 10-an de marto en la sidejo de LEA en Kaŭno okazis festeno okaze de la 50-jariĝo de ĝia prezidanto Povilas Jegorovas. La eksparlamentano kaj la unua vicprezidanto de la asocio Stasys Kruzinauskas enmanigis al la jubileulo Dankfolion de la Litovia Ministerio de kulturo. La konsilanto de la urbestro de Kaŭno kaj eksparlamentano Jonas Jucas nome de la urbestro transdonis specialan danktabulon. La prezidanto de UEA Renato Corsetti gratulis la jubileulon telefone kaj la redaktoro de Litova stelo Petras Čeliauskas enmanigis gratulfolion de UEA. La vicprezidanto de LEA kaj eksurbestro de Kauno Arimantas Rackauskas legis gratulmesaĝon de la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller kaj aliaj oficistoj de la CO. Alvenis multaj gratulmesaĝoj, pro kiuj la jubileanto kore dankas.

La litovaj vizoj

Por ricevi vizojn al Litovio validos la kutima invito de UEA. Neniu alia invito estos postulata, pri kio estis instrukciitaj ĉiuj litovaj konsuloj en diversaj landoj. Pluaj detaloj estas troveblaj en la retejo de la Litovia Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj www.urm.lt (en la litova kaj angla). Por kongresanoj de landoj, kie mankas litovaj ambasadejoj kaj konsulejoj, oni aplikos tiel nomatan poŝtan proceduron, t.e. la petanto anticipe sendas poŝte aŭ fakse kopiojn de la bezonataj dokumentoj al la koncerna litova konsulejo (prefere en traveturota lando) kaj poste venos al la konsulejo por ricevi la vizon kaj prezenti la originalajn dokumentojn (ekz. survoje al la UK). Listo de ĉiuj litovaj konsulejoj kaj ambasadejoj estas en la menciita retejo. Esceptokaze eblos ricevi la vizon ĉe la litova limo (ekz. en flughaveno).

Helpo por ripari ejojn

Komence de marto, dum kunsido de speciala komisiono en la municipa administracio de Vilno, oni decidis liveri al Litova Esperanto-Asocio 42 mil lidojn (12 mil eŭrojn) por ripari la ejojn, donitajn al la Asocio, lige kun la proksimiĝanta UK. La 10-an de marto estis subskribita kontrakto pri riparo de la ejoj je tiu sumo. La riparlaboroj komenciĝis la 14-an de marto kaj finiĝos la 20-an de aprilo, post kio ĉiuj ĉefurbaj esperantistaj organizaĵoj povos translokiĝi al la novaj ejoj.

Renkontiĝo en Akademio

Povilas Jegorovas, la prezidanto de LEA, renkontiĝis en Vilno kun la prezidanto de Litovia Scienca Akademio Zenonas Rokus Rudzikas. Estis traktitaj demandoj pri la aranĝo de la 4-a Nitobe-simpozio kun la temo Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksigo de Eŭropa Unio, okazonta post la UK. La scienca akademio konsentis esti la kunorganizanto, kune kun la universitato de Vilno kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. La akademio disvastigos informojn pri la simpozio inter siaj partneroj en aliaj landoj, serĉos kaj eventuale invitos prelegantojn.

Instruado en Universitato

La 15-an de februaro en la universitato de la nordlitovia urbo Siauliai komenciĝis instruado de Esperanto kiel libere elektebla studobjekto. Por studi Esperanton enskribiĝis 30 studentoj el diversaj fakultatoj de la universitato. Instruas la konata esperantisto de Siauliai Zenonas Sabalzs. La lecionoj okazas unu fojon semajne. La instruado daŭros duonjaron. La studentoj pro tiu studado ricevos du kreditpoentojn.

Vizito al rektoro

La 7-an de marto 2005 la prezidanto de LEA vizitis la rektoron de la vilna universitato Benediktas Juodka (kiu, kune kun la urbestro de Vilno, partoprenis en la Pekina UK). Partoprenis ankaŭ la vicrektoro pri sciencaj aferoj Juozas Vidmantis Vaitkus. Estis traktitaj organizaj aferoj de la Nitobe-simpozio. La vicrektoro estis nomumita kiel kontaktpersono flanke de la universitato kaj kiel membro de la organiza komitato de la simpozio. La universitato informos pri la simpozio partnerajn universitatojn en aliaj eŭropaj landoj kaj serĉos prelegantojn ankaŭ inter enlandaj filologoj, politikologoj kaj specialistoj de komunikado. La rektoro de la ĉefa Litovia universitato, same kiel la prezidanto de Litovia Scienca Akademio, konsentis eniri la Honoran Komitaton de la jubilea UK.

En juda komunumo

La 16-an de januaro en la vilna kultura centro de la litovia juda komunumo okazis renkontiĝo de la prezidanto de LEA kun la komunumo. Partoprenis okdeko da homoj. Povilas Jegorovas prelegis pri la kreinto de Esperanto kaj liaj ligoj kun Litovio, pri la estonta UK en Vilno, pri la eldona agado de LEA k.s. Al la kultura centro estis donacitaj kvin libroj pri L. Zamenhof, lastatempe eldonitaj en Litovio. La vilna esperantistino-poetino Emilija Rapkeviciutė-Rapka deklamis siajn versojn en Esperanto kaj en la litova kaj parolis la fama verkisto kaj ĵurnalisto Albertas Laurinciukas. Post la renkontiĝo Povilas Jegorovas estis intervjuita por du radioelsendoj de la litova nacia radio (por litovlingva kaj ruslingva radioelsendoj).

Pri Esperanto en libro

Fine de 2004 en Kaŭno aperis grandformata 488-paĝa, abunde ilustrita libro Lietuvos parkai (Parkoj de Litovio) de la aŭtoro Laimutis Januskevicius. Sur du paĝoj estas prezentita la biena parko de Veisiejai kun la informo, ke en 1998 en ĝi estis inaŭgurita monumento al la kreinto de Esperanto L. Zamenhof, kiu loĝis en Veisiejai. Tie li finpretigis la unuan lernolibron de Esperanto, poste eldonitan en Varsovio. La libro, prezentita dum la internacia librofoiro en Vilno februare ĉi-jare, estas akirebla en ĝeneralaj librovendejoj de Litovio. Gazeto pri la UK La 9-an de februaro la ĉiutaga gazeto Teviskes zinios aperigis pli ol kvaronpaĝan artikolon de Povilas Jegorovas Esperantistoj prepariĝas al la tutmonda kongreso. En la artikolo temas pri la venonta UK, la laboro de litovaj esperantistoj, la aktiva eldona agado de LEA, la librofoiro en Vilno kaj la ligoj de L. Zamenhof kun Litovio. La artikolo estas ilustrita per foto de la libro La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński.

[FORIGITA!: bildo]

Roman Dobrzyński kaj Dalia Pileckiené

Artikolo de esperantistino

En la dua ĉi-jara numero de la monata revuo Mokslas ir gyvenimas (Scienco kaj vivo) estas artikolo pri la unua geografo de Litovio Georgo Forstyer, de la konata litova esperantistino Ieva Svarcaitė. Apud la artikolo estas foto kaj prezento de la aŭtorino. Oni mencias, ke ŝi partoprenis multajn UK-ojn (en Bulgario, Hungario, Pollando, Britio, Finnlando k.a.) kaj tie prelegis en internaciaj kongresaj universitatoj, ke ŝi estas membro de Internacia Scienca Akademio en San Marino, nuntempe pretigas multlingvan vortaron de geografiaj terminoj kaj ke inter la lingvoj estos ankaŭ Esperanto. Ŝi konkursas por prelegado dum la ĉi-jara Internacia Kongresa Universitato.

Revuo pri Esperanto

La kultura revuo Santara (Konkordo) en la numero 43 (vintro 2005) publikigis kelkajn tiel nomatajn “leterojn” el la sudo de Litovio, de la konata verkisto kaj ĵurnalisto Laimonas Inis. Unu el ili nomiĝas Nokto ĉe Ancia. (Ancia estas lago en Veisiejai.) En la artikolo temas pri L. Zamenhof kaj Esperanto, la strato Esperanto, du monumentoj kaj muzeeto al L. Zamenhof.

Prezentita poezia libro

La 24-an de februaro en la Biblioteko de Muziko kaj Arto en Vilno, enkadre de muzika kaj poezia horo, okazis publika prezento de antaŭnelonge aperinta poezia libreto en Esperanto de la vilna esperantistino Emilija Rapka Apud Balta maro. Al la kunvenintoj parolis pri Esperanto Solveiga Sadauskaitė, Valdas Banaitis prezentis la libron, Nina Binder ludis pianon kaj Valdas Striuzas kantis. La aŭtorino deklamis kelkajn versojn kaj al ĉiuj kunvenintoj donacis sian libreton kun la subskribo. Estis esprimita la deziro aranĝi kurson de Esperanto por bibliotekistoj. Anticipa anonco pri la aranĝo aperis en la ĉiutaga tutlanda gazeto Lietuvos aidas.

En ĉefurba municipo

La LKK-prezidanto de la 90-a jubilea UK en Vilno kaj la LEA-prezidanto Povilas Jegorovas, la unua vicprezidanto de LKK Stasys Kruzinauskas, kaj gvidantino de la vilna filio de la turisma agentejo Delta Tours Vilma Tamasauskienė renkontiĝis meze de februaro kun la vicurbestro de Vilno Kestutis Masiulis kaj la vicdirektoro de administracio de la ĉefurba municipo Vytas Karsokas. Estis pridiskutitaj aktualaj demandoj de la kongresaj preparlaboroj por la jubilea UK.

Renkontiĝo kun Unesko

La 23-an de februaro la prezidanto de LEA renkontiĝis kun la ĝenerala sekretario de Litova Nacia Komisiono de Unesko Asta Dirmaitė. Temis pri invito al la 90-a jubilea UK en Vilno por la Ĝenerala Direktoro de Unesko Koichiro Matsuura. Asta Dirmaitė aprobis la ideon kaj retmesaĝis pri tio al Unesko en Parizo, al la prezidentejo de Litovio kaj al la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Litovio. Ŝi proponis, ke la Vilna UK estu unu el la temoj de la konversacio inter la Prezidento de Litovio kaj la Asista Ĝenerala Direktoro de Unesko pri komunikado kaj informado Abdul Waheed Khan, dum lia vizito en Litovio la 17-18-an de marto. Ŝi informis, ke dum la ĝenerala konferenco de Litovia Nacia Komisiono de Unesko la rektoro de Muzika Akademio Juozas Antanavicius publike kritikis la komisionon de Unesko, ke ĝi nenion faras por Esperanto kaj proponis, ke estu entreprenitaj paŝoj por instruado de Esperanto en mezlernejoj de Litovio kaj ke tio estu proponita fare de Litovio al aliaj landoj enkadre de Unesko.

Nova lernolibro

En Kaŭno aperis lernolibro de Esperanto por litovoj de Adomas Vaitilavičius Tarptautinė esperanto kalba. Temas pri la dua eldono, la unua aperis en 1994 (tiam en 5 mil ekz.). La nuna eldono estas luksa kompare kun la unua kaj aperis en mil ekzempleroj. Ĝi estas firme bindita, 168-paĝa kaj riĉe ilustrita. La imponan kovrilon faris la pentristo Vladimiras Beresniovas. Oni povas ĝin uzi aŭtodidakte kaj en kursoj. Abundas bonhumoraj kurtaj prozaĵoj, versoj, enigmoj, kantoj k.s., kio faras la lernadon pli alloga. Ĝi estas akirebla en librovendejoj de Litovio, en oficejoj de LEA en Kaŭno kaj Vilno kaj ĉe UEA.

Terminologia volumo

Aperis la 11-a terminologia volumo, eldonata de Instituto pri litova lingvo de Litovia Akademio de Sciencoj Terminologija 11. Sur la paĝoj 177-185 estas artikolo de la sekretariino de LEA Aida Cizikaitė E. Wüster kaj E. Drezen — pioniroj de terminologio kaj esperantologoj. Ŝi nun studas doktoriĝajn studojn en la kaŭna humanisma fakultato de la vilna universitato kaj preparas doktoriĝan verkon pri terminologio. En la 5-a volumo de la sama revuo en 1998 estis artikolo de J. Gaivenytė pri E. Wüster, okaze de lia 100-a datreveno.

Urbestra iniciato

Dum la pasintjara UK en Pekino la urbestro de Vilno Arturas Zuokas prezentis la ideon sendi invitleterojn al urbestroj en diversaj landoj, por instigi esperantistojn de tiuj urboj kaj landoj veni al la jubilea UK en Vilno. La propono validas kaj la urbestro pretas sendi tiajn leterojn al alilandaj urbestroj, peti ilin helpi al lokaj esperantistoj aranĝi la vojaĝojn al Vilno kaj instigi al partopreno en la jubilea UK. Tio havas sencon por tiuj urboj, kie la urbaj administracioj havas kontaktojn kun lokaj E-organizaĵoj kaj individuoj, kie oni scias pri la ekzisto de esperantistoj kaj ilia agado. Se estas tiaj eblecoj en viaj urboj, bonvolu informi Litovan Esperanto-Asocion pri la deziro, ke via urbestro ricevu tian invitleteron, kaj LEA aranĝos la aferon kun la urba administracio de Vilno.

Insigno pri la UK

Okaze de la 90-a jubilea UK en Vilno, laŭ iniciato de la litova esperantisto, kolektanto kaj produktanto de Esperanto-insignoj Rimantas Endriulaitis, aperis metala insigno, dediĉita al la kongreso. Ĝi aspektas same kiel la kongresa glumarko. La insignon oni povos akiri dum la kongreso kaj poste en la libroservo de UEA kaj en la oficejoj de LEA en Kaŭno kaj Vilno.

Bildkartoj pri la UK

Aperis la unuaj kvar bildkartoj dediĉitaj al la 90-a jubilea UK. Temas pri bildkarto kun vidaĵo de la Arkikatedralo sur la ĉefa placo de Vilno, la monumento al la grandduko Gediminas sur la katedrala placo, la kastelo en Trakai, kaj la domo de Aleksandro Zilbernik en Kaŭno, kie nun estas la sidejo de LEA. Sur la bildkartoj estas surskribo en Esperanto: 90-a Universala Kongreso de Esperanto, Vilno 2005, kaj priskribo de la vidaĵo en Esperanto.

Kovertoj pri la UK

Aperis la unuaj kvar kovertoj, dediĉitaj al la 90-a UK. Ili estas duformataj. Sur unu estas presita la vidaĵo de la Zilbernik-domo en Kaŭno kaj emblemo de la UK, sur alia estas presita nur la emblemo (en du grandecoj), sur la tria estas presita litovino en nacia vestaĵo kaj la emblemo de la UK. La kovertoj estas akireblaj en oficejoj de LEA kaj ĉe la libroservo de UEA.

Nova porinfana libro

Komence de 2005 aperis en Vilno porinfana libro en Esperanto de la litova porinfana verkisto Jeronimas Laucius Se mi ne estus. Ĝi estas la kvina libro de la aŭtoro en Esperanto kaj tradukis ĝin la vilna esperantisto kaj ĵurnalisto Laimius Straznickas (eldonkvanto estas mil ekz.).

Edukistoj pri Esperanto

La decembra numero de Novaĵoj de edukado, kiun eldonas Litovia ministerio pri edukado kaj scienco, publikigis du materialojn pri Esperanto: artikolon de Angelina Liaudanskienė, esperantistino kaj ĵurnalistino, Centjariĝo de Universalaj Kongresoj de Esperanto en Vilno kun foto de la gazetara konferenco, okazinta en Vilno, kiam en Litovio gastis Osmo Buller kaj Clay Magalhães, kaj artikolon pri la 40-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio, okazinta meze de decembro. La bulteno planas aperigi lecionojn de Esperanto. Post parlamentaj elektoj en Litovio ekfunkciis nova Registaro, kies nova ministro pri edukado kaj scienco Remigijus Motuzas estas favora al Esperanto.

Povilas Jegorovas

[FORIGITA!: bildo]

Dum prezentado en la librofoiro: Dalia Pileckienė, Roman Dobrzyński kaj Povilas Jegorovas.

Doktoro pri esperantologio kaj interlingvistiko

La 24-an de decembro 2004 la UEA-Delegito Aleksandro S. Melnikov defendis ĉe la Ĉuvaŝa ŝtata universitato (Ĉeboksary, Rusio) la unuan doktoran disertaĵon pri esperantologio/interlingvistiko en la historio de Sovetunio kaj Rusio.

Ankaŭ la temo estis pionira: Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj). Fakte la esploro (660 paĝoj A4) estis farita ĉefe surbaze de analizo de E-tekstoj (ĉ. 10 mil paĝoj!). Ĝi montris profundajn kialojn de tio, kial eblas kulturo en Esperanto kaj kiel ĝi reflektiĝas en la lingvo. La studo inkludas jenajn subtemojn: 1. En- kaj eksterlingvaj premisoj por la ebleco krei, konservi kaj transdoni kulturajn valoraĵojn, inkluzive beletrajn kaj emoci-nuancajn tekstojn en aposterioraj internaciaj planlingvoj ĝenerale kaj en Esperanto aparte. 2. Luda komunikado kaj vortludoj en Esperanto kiel rimedoj de arta kreado ĝenerale (priskribitaj ĉ. 40 tipoj). 3. Specifaĵoj de la lingva personeco de “tipa E-parolanto” (fakte temas pri E-kultura elitulo). 4. Elementoj de la specifa kulturo de la esperantista kvazaŭetno kaj iliaj respeguliĝoj en la koncerna lingv(aĵ)o. Suplemente estis prezentitaj: 1. La funkcia matrico de Esperanto. 2. La Praga manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto. 3. La rezolucioj de la Ĝeneralaj konferencoj de Unesko dediĉitaj al Esperanto. 4. Konciza laŭtema vortareto de esperantonimoj (t.e. vortoj, kiuj nomas realaĵojn de la Esperanta kulturo). La disertacio estis eldonita ruslingve ĉe la Rostova pedagogia universitato kiel 632-paĝa libro kun la sama titolo.

La scienca konsultato de la esploro (kaj scienca redaktanto de la koncerna monografio) estis la aŭtoro de la konsultlibro Internaciaj planlingvoj kaj la redaktoro de la serio Interlinguistica Tartuensis, ĉefprofesoro pri la slava filologio ĉe la Tartua universitato (Estonio) A.D. Duliĉenko. Inter la ĉefaj unuopaj kaj instituciaj ekspertoj (ruse oni nomas ilin oficialaj oponantoj kaj gvida organizo) estis la vicdirektoro de la Orientologia instituto de la Rusia sciencakademio V.M. Alpatov, la konata interlingvisto, profesoro de la Moskva ŝtata universitato kaj Rusia universitato de interpopola amikeco (Universitet druĵby narodov) S.N. Kuznecov. Ĉiuj tre alte taksis la verkon. V. Alpatov diris, cetere, ke estas ege interese legi ĝin kaj necesas konatigi kun ĝi pli vastan sciencistaron (tial li sendis recenzon pri la koncerna librego al la gazeto Filologiaj sciencoj). Kaj S. Kuznecov emfazis, ke nur post la apero de tiu ĉi studego eblas argumentite refuti la miton ke Esperanto kaj kulturo estas du aferoj nekunigeblaj. Pluraj membroj de la Disertacia Konsilio diris, ke la verko estis por ili iuspeca revelacio koncerne Esperanton. Kaj unu el la konsilianoj deklaris, ke la disertinto faris al ĉiuj belegan Kristnaskan/Novjaran donacon. Ambaŭ ekspertoj kaj la disertinto estis invititaj plue kunlabori, cetere, kadre de la ĉiujaraj sciencaj konferencoj omaĝe al la ĉuvaŝologo Aŝmarin. Cetere, en la du ĝis nun okazintaj forumoj A. Melnikov jam prelegis pri eroj de sia disertacio. Tuj post la defendo A. Melnikov kaj S. Kuznecov estis invititaj al la ĉuvaŝa pedagogia universitato por prelegi antaŭ studentoj kaj pripensi eventualan pluan kunlaboron.

Ĉiuj dokumentoj estas fordonitaj al la ĉefa aproba instanco de Rusio — la Supera Atesta Komisiono (rusa siglo VAK), kiu rajtas trakti ilin (ve!) ĝis dum tutaj 9 monatoj. Nur post tio A. Melnikov povas esti oficiale konsiderata kiel doktoro habilitacia*.

* science-pedagogia rango (docento)
A. Melnikov

[FORIGITA!: bildo]

Prezento de la disertaĵo: A. Melnikov, scienca sekretario kaj prezidanto de la Disertacia konsilio A. Gubanov kaj V. Rodionov, V. Alpatov, S. Kuznecov.

[FORIGITA!: bildo]

Aleksandro Melnikov kun la aŭskultantoj

Esperantistoj sieĝas Malborkon

Kiel longjara ĵurnalisto de la Pola Televido mi aŭdis de tempo al tempo samideanajn postulojn pli multe propagandi Esperanton. Mi ĉiam respondis: Esperantistoj, donu al mi ŝancon, faru ion, kio povus esti interesa por la televido. Tia ŝanco finfine aperis en Malborko.

Verdaj ZEOj

Malborko, urbo situanta en la norda Pollando, famas pro sia historia monumento, registrita de Unesko kiel kultura heredaĵo de la homaro. Ĝi estas teŭtona kastelo el la 13-a jarcento, la plej granda gotika brikkonstruaĵo en la mondo. En Esperantujo Malborko meritas famon kiel la urbo de la plej multaj ZEOj. Aktuale ili estas 31, sed ilia nombro daŭre kreskas. Preskaŭ ĉiuj malborkaj ZEOj troviĝas en la tiea “Parko de la Mondo”. En ĝia centro okulfrapas ŝtonego kun medaliono de Ludoviko Zamenhof.

La parkon iniciatis la fondinto de la Esperanto-klubo “Kastelo” Eduardo Kozyra. Kune kun siaj klubanoj li ordigis malzorgitan placon en la centra parto de la urbo kaj laŭ permeso de la urbaj instancoj nomis ĝin “Esperanto-Skvaro”. Baldaŭ kreskis razeno, floroj kaj arbetoj.

Okaze de la inaŭguro la lokaj amaskomunikiloj ekinteresiĝis pri la afero. Tio spronis la klubanojn lanĉi novan ideon, nome inviti eksterlandajn esperantistojn, ke ili enplantu siajn “naciajn” arbojn. Unue estis enplantitaj la korea alizujo kaj la germana kverko.

Tiamaniere naskiĝis la “Parko de la Mondo”. Apud ĉiu arbo troviĝas ŝtono kun Esperantlingva informo pri la arbo mem kaj pri la persono, kiu ĝin plantis. Tiuj ŝtonoj estas la malborkaj ZEOj.

La unuan fojon mi iris tien somere 2001, akompanante la novelektitan prezidanton de UEA, Renato Corsetti, kiu enplantis larikon, simbolantan Italion. Mi kunhavis kameraon kaj registris scenojn, kiuj ŝajnis ĝermoj de interesa eldonaĵo.

Blua fadeno

Baldaŭ okazis sensacia vizito de prof. Reinhard Selten. Pri Malborko subite ekinteresiĝis la amaskomunikiloj. Mi filmis la scenojn en la parko kaj akiris intervjuon de la eminenta Nobel-premiito, kiu en perfekta Esperanto rakontis pri la problemoj de multlingveco en Eŭropa Unio. Tiamaniere prof. Selten metis en mian manon la “bluan fadenon”. Ĝuste tiam la prioritata temo de propagando estis la proksimiĝanta aliĝo de dek ŝtatoj al la Eŭropa Unio. La Malborka afero saturita per Eŭrop-uniaj akcentoj prezentiĝis kiel materialo eble taŭga eĉ por dokumenta filmo.

Mi estis certa, ke la Pola Televido TVP akceptos mian projekton, kiam la Malborkaj esperantistoj regalis min per nova ŝanco. Dank’ al iliaj kontaktoj kun samideanoj en Mariboro, ĉefe Jano Mirković, estis ligitaj oficialaj rilatoj inter la urbestroj de ambaŭ urboj. Printempe 2003 grupo de urbaj kaj distriktaj aŭtoritatuloj kun esperantistoj el Malborko vizitis la slovenan urbon. Esperanto bone funkciis kiel laborlingvo, al kio ankaŭ kontribuis la tie loĝanta kroato Zlatko Tišljar. La poloj revenis hejmen kun novtranĉitaj branĉetoj de la plej malnova vito en Eŭropo. La Maribora ŝoso estis enplantita en la Malborka parko.

Sekve la urbestro de Mariboro Boris Sović revizitis Malborkon. Apud la muregoj de la giganta kastelo li enplantis alian vitŝoson kaj diris jenajn vortojn, kiuj perfekte taŭgis kiel konkludo de la virtuala filmo: Eŭropo fariĝas nia komuna domo. Esperantistoj iniciatis kontaktojn inter niaj urboj kaj samtempe proponis la formulon de reciprokaj rilatoj, bazitan sur la principo de egaleco. Nia vito enplantita en via urbo estu simbolo de la komunaj valoroj, kiuj konsistigas la ideon de eŭropeco, ĝi estu ĝermo de la eŭropa identeco, komprenata samsence de la grandaj kaj malgrandaj popoloj. La estonteco apartenas al Eŭropo unuiĝanta laŭ tiu ĉi principo, ĝi estu modelo por la tuta mondo.

Japana kontribuo

Julie 2003 la nordpolan urbeton vizitis la japana industriisto kaj oomotano Etsuo Miyoshi. Li enplantis ĉerizujon kaj inaŭguris memorŝtonon. La ceremonion antaŭis diservo laŭ la rito de Oomoto, kiu forte impresis la amase kolektiĝintan publikon kaj ĵurnalistojn. Ĝi ŝajnis intence preparita sceno por ornami mian filmon. Tamen la saman tagon mi filmis malpli ornaman, sed multe pli gravan scenon. La japana “reĝo de gantoj” ekinteresiĝis pri Malborko kiel eventuala investloko. Li konstatis, ke la urbo povus fariĝi lia “pordo” al Eŭropa Unio. La klare esprimita intenco de Etsuo Miyoshi pri investo de kapitalo en Malborko estis tuj laŭtigita fare de la amaskomunikiloj. Esperanto ekhavis novan dimension. Jen pere de la lingvo internacia venis eksterlanda milionulo kaj pensas starigi fabrikon en la urbo, kie la koeficiento de senlaboreco atingis 37 procentojn.

En tiu momento mi jam havis la plej gravajn elementojn de la filmo. Estis bezonata nur atrakcia komenco, sed ne necesis ĝin inventi. Ĉiun someron okazas en la urbo granda festo nomata “Sieĝo de Malborko”. Ĝi rememorigas eventojn de la jaro 1410, kiam la teŭtona kastelo, germane nomata Marienburg, estis sieĝata tuj post la okazinta batalo, unu el la plej grandaj militkonfrontoj de la mezepoka Eŭropo. La feston konsistigas diversaj kulturaj aranĝoj kaj multaj turniroj, en kiuj luktas 350 kirasitaj kavaliroj. Kelkaj bone filmitaj batalscenoj sufiĉis por atrakcie komenci la filmon. Ne eblis preteratenti la mirindan fortreson kiel allogaĵon en si mem. Mia scenaro estis senprobleme aprobita kaj komenciĝis ĝia realigado.

Televida filmo

La filmo Sieĝoj de Malborko estis dufoje prezentita en la unua kanalo de la Pola TV kaj kelkfoje ripetita en la kanalo por la pola diasporo en la tuta mondo. Sume spektis ĝin proksimume kvin milionoj da homoj. Esperanto kaj esperantistoj tute nature ekludis en ĝi gravan rolon. Estis bona okazo por eksponi ilian kontribuon al la evoluigo de la urbo. La prezidanto de la Esperanto-klubo Eduardo Kozyra diris interalie: Esperantistoj ekzistas en preskaŭ 200 landoj. Ni kredas, ke post kelkaj jaroj la sama nombro da arboj kreskos en nia parko. La celo estas allogi al Malborko gastojn parolantajn Esperanton. Ĉiam pli da ili alvenas. Oni povas eĉ diri, ke esperantistoj sieĝas Malborkon.

La lokaj aŭtoritatuloj rimarkis en la filmo alian avantaĝon, iliaj vizaĝoj aperis tutlande kaj eĉ dufoje. Ĉiu scias, ke en la nuna “bildepoko” politikisto, kiu ne ekzistas televide, tute ne ekzistas. Por provinca politikisto penetri tutlandan televidkanalon estas same malfacile kiel trapasi la biblian kudriltruon. Sed ankaŭ mi mem profitis. La urbestro Jan Wilk invitis min partopreni publikan seancon de la filmo. En la plej granda salono de Malborko kolektiĝis la elito de la urbo. Post la spektaklo aŭdiĝis aplaŭdoj. Memkompreneble mi ĝuis ilin, ĉar la kompatindaj televidaj ĵurnalistoj, kies verkojn spektas milionoj, kutime ne aŭdas aplaŭdojn. Sekvis kortuŝa solenaĵo, dum kiu oni distingis min pro meritoj por la urbo.

Venis gratuloj de polaj esperantistoj. Tamen unu samideano aldonis al sia laŭdo riproĉeton; li bedaŭris, ke en la filmo estas ne sufiĉe prezentita Esperanto mem. Vere, li ne povis pli trafe komplimenti min. Ĝuste mia granda zorgo estis tiel aranĝi la filmon, ke oni ne sentu ĝin reklamo de la lingvo internacia. Efektive tiel okazis, Esperanto ekfunkciis kiel normala lingvo, parolata kaj utila, pere de kiu oni promocias la urbon kaj eĉ allogas eksterlandan investkapitalon. Ĝuste tiel perceptis ĝin ankaŭ mia estro.

Esperplena balono

Junie 2004 mi forveturis al Ĉinio laŭ invito de la ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj kun la celo fari kelkajn filmojn por la TVP. Priparolante kun mia ĉefo temojn, mi menciis la koincide okazontan Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino. Li aprobis la proponon fari raporton pri la kongreso, des pli volonte, kiam li eksciis pri la ebleco daŭrigi la “Malborkan temon”. En Pekino mi intervjuis sinjoron Miyoshi, kiu interalie deklaris: Mi volas fabriki bastonvalizojn en Malborko. Mi investos du milionojn da eŭroj por fabriki bastonvalizojn. Per mia decido mi povas helpi multajn senlaborulojn en Malborko kaj kontribui por la lando.

Sed ne nur pro tio la TVP bone akceptis la filmon Muroj de miljaroj. La Pekina kongreso kun lingva egaleco kiel la ĉeftemo bonege trafis la bezonojn de la amaskomunikiloj. Tiu temo estis forte akcentita en la filmo. Efike helpis min per siaj eldiroj la aktuala kaj eksa prezidantoj de UEA, Renato Corsetti kaj Humphrey Tonkin. Nun la filmo atendas dissendon. Sed jam multaj esperantistoj spektis ĝian esperantigitan varianton kaj en Malborko okazis publika antaŭpremiera seanco de ĝia originala versio. Memkompreneble la malborkanojn plej interesis la epizodo kun la japana industriisto. Ili volonte reaŭdis la deklaron pri investo, kiu jam septembre 2004 aperis en la ĵurnalo Rzeczpospolita en la intervjuo kun Etsuo Miyoshi sub la titolo Kial mi investas en Pollando?

Esperanto faris en Malborko multajn esperantojn. La espero leviĝas super la urbo kiel granda balono. Ne mankas skeptikuloj, kiuj konsideras, ke la tropumpita balono krevos kaj sekvos katastrofo. Por Esperanto. Tamen granda plimulto kredas, ke la espero plenumiĝos kaj la “malborka fenomeno” okupos gravan lokon en la historio de nia movado, ĉar la starigo de fabriko en tiu loko kaj en tiu momento pli efike propagandos Esperanton ol mil surpaperaj teorioj, proklamoj kaj rezolucioj.

Roman Dobrzyński

[FORIGITA!: bildo]

Julie 2003 la nordpolan urbeton vizitis la japana industriisto kaj oomotano Etsuo Miyoshi. Li enplantis ĉerizujon kaj inaŭguris memorŝtonon Japanio.

[FORIGITA!: bildo]

En novembro 2002 Prof. Selten solene malkovris memorŝtonon ĉe la kverko Germanio.

[FORIGITA!: bildo]

Videobendo/DVD Sieĝoj de Malborko/La Roko de Libereco en Esperanto (mendebla ĉe la UEA-Libroservo)

[FORIGITA!: bildo]

Plantado de la 30-a arbo, Valencia kverko, dum la unua Kongreso de Esperanto-Turismo

Esperantumi en Zimbabvo

Serĉante informon pri la zimbabva E-movado vi trovos en la Jarlibro sub Landaj Asocioj la adreson de Zimbabva Esperanto-Instituto. En la sekcio pri delegita reto aperas sub Zimbabvo nur unu urbo: Bindura, kaj en ĝi nur unu reprezentanto: Oliver Mazodze.

De kiam ekzistas la Zimbabva Esperanto-Instituto (ZEI)?

De 1992, mi mem ĝin iniciatis.

Kion gravan alportis la 13 jaroj de ĝia ekzisto?

Unue la oficialigon de nia instituto kiel Unesko-klubo. Se ni ne havus tiun ĉi statuson, estus tre malfacile ricevi permeson agi. En 1994 ni ricevis oficialan rajtigon de la Ministerio pri eduko kaj kulturo por instrui Esperanton al instruistoj kaj starigi E-klubojn ĉe la lernejoj. Tre grava estis la okazigo de kurso por geinstruistoj en 1996 (foto pri ĝi aperas en Vojaĝo en Esperanto-lando). Sekve de ĝi kelkaj el la partoprenintoj starigis E-klubojn en siaj lernejoj kaj poste gvidis kursojn same en propraj lernejoj. Samtempe ZEI okazigis perkorespondajn kursojn. Iliaj partoprenantoj estis plejparte tiuj, kiuj vidis la televidan intervjuon kun mi kaj loĝis tro for por povi partopreni ĉeestajn kursojn.

Kiom da esperantistoj vi registras vialande?

En iu periodo ni havis ĉirkaŭ 500, sed la aktualan nombron mi ne konas. Mi scias, ke pluraj el niaj instruistoj intertempe mortis aŭ fuĝis el la lando. Nun multaj homoj ne pretas doni sian adreson al aliulo, ĉar oni timas, ke ĝi povus esti misuzita. Multaj ŝanĝis sian loĝlokon kaj ne informis nin pri tio. Tiuj ŝanĝoj igas nin pripensi novan strategion laŭ kiu la instruantoj iru tien, kie jam ekzistas kaj restadas esperantistoj (kolegioj, universitatoj). Ankaŭ tio ne simplas, ĉar malfacilas kaj multekostas vojaĝi.

Kiuj estas la gvidaj esperantistoj en la aliaj partoj de la lando?

En Harare loĝas Bernard kaj Kelly Londoni (ili ne estas fratoj), Alford Tachiona kaj Shelter Magonde agas en Masvingo, Leonard Mazodze en Beitbridge kaj Francis Muzenda en Ngundu.

Ĉu venas helpo de ekstere?

Mi estas membro de UEA kaj do ricevas la revuon kaj la Jarlibron. Persone multe helpis min s-ro Hans Bakker. Kiam mi havis problemojn mi ofte turniĝis al li kaj li ege malavare helpis min ankaŭ el propraj rimedoj. Laŭ la instigo de la tiama prezidanto de la Kuba E-Asocio (Jesus Castillo) UEA partoprenigis min en la UK en Havano (1990). La unuan komputilon por la E-agado donacis al mi Harald Schmidt (el Germanio), loĝanta siatempe en Zimbabvo. Poste mi mem aĉetis el mia stipendio novajn komputilon, printilon kaj skanilon (tiun mi poste vendis por akiri monon).

Ĉu la Afrika oficejo de UEA rolis en via agado?

Mi ricevadas de ĝi retajn informojn.

Kia estas la stato de E-literaturo, de instrumaterialoj ĉe vi?

La plejparton de la libroj en nia biblioteko aĉetis aŭ akiris de diversaj organizoj mi mem. Kelkajn librojn donacis al mi s-ro H. Bakker kaj la Sveda Esperanto-Asocio. Kasedojn kun E-muziko donacis al ni H. Schmidt kaj Eŭrokka. Kiel instrumaterialon mi uzas tekston, preparitan de mi mem. Laŭeble mi ĝin multobligas per simpla kopiado.

Kiaj estas la kondiĉoj por la uzado de la reto?

Mi povas retumi nur en mia universitato, kie mi laboras. La reto ege malrapide funkcias kaj ne ĉiam haveblas la ligo. Ofte daŭras horojn, ĝis mi malfermas aŭ forsendas leteron. Tial mi pasigas ankaŭ la semajnfinojn en la universitato por uzi la reton kiam la aliaj ne bezonas ĝin.

Ĉu eblas reti de hejme aŭ de retkafejoj?

Tio tro multe kostas. Nur malmultaj povas al si permesi aĉeti komputilon, havigi telefon-ligon, pagi ret-aliron. Kun Kelly Londoni ni pripensas la ideon starigi propran retejon ĝuste por doni ŝancon al la esperantistoj uzi ĝin.

Kiom fidindas la ordinaraj poŝtaj servoj?

Ili estas ĉe ni malrapidaj kaj oftas plursemajnaj strikoj de poŝtistoj.

Ĉu ZEI havas sidejon?

Ankoraŭ ne. Ĝis nun funkcias kiel oficejo miaj loĝejo kaj oficejo en la universitato.

Ĉu la Instituto havas iajn enspezojn, ekzemple el la kursoj?

Pro la malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj en nia Trevor Steele kaj Oliver Mazodze en Adelajdo lando ZEI ne povas postuli de la membroj pagon de signifa kotizo, same ne pagigi pro la kursoj. Ĝuste por eviti elspezojn ni organizas kursojn en universitatoj aŭ kolegioj, kie ni povas senpage uzi la ejojn kaj foj-foje ankaŭ multobligi. Jen la ĉefa kaŭzo kial la esperantistaro ĉe ni konsistas nur el junuloj.

Kiaj estas viaj planoj por la proksima estonto?

Unue mi ŝatus trovi tiujn esperantistojn, kiuj partoprenis la kurson por instruistoj en 1996 kaj refreŝigi iliajn sciojn. Por la varbado necesus produkti faldfoliojn. Ni ŝatus havi surstratajn ekspoziciojn, realigotajn de esperantistoj en diversaj lernejoj, kolegioj aŭ universitatoj kaj pere de la gazetaro informi pri Esperanto en la naciaj lingvoj.

Nur antaŭ nelonge vi instruis Esperanton en Adelajdo (Aŭstralio) kadre de la 20-a Aŭstralia E-Somerkursaro. Ĉu estis io surpriza en la tiea E-mondo?

Ke en Aŭstralio esperantumas multaj plenkreskaj homoj. Nia movado en Zimbabvo inkluzivas nur junulojn. La plenkreskuloj laboras dum la tuta semajno kaj ne havas liberan tempon. Ni bezonus apartan rajtigon kaj monon por aranĝi kurson por ili. Gejunuloj estas en universitatoj — tie estas ejoj, tempo. Ni nur esperas, ke ili plutenos la lingvon ankaŭ plenkreskinte.

Ĉu vi pretas ankaŭ estonte instrui eksterlande?

Esperanto estas internacia lingvo. Mi lernis ĝin ekster mia lando kaj volonte kontribuus al ĝia disvastigo kie ajn en la mondo. Mi kontakteblas ĉe o...@yahoo.com aŭ P.O. Box 273, Bindura, Zimbabvo.

Intervjuis: Katarína Steele

Ekzamenoj de ILEI/UEA ĉi-jare ankaŭ en Germanio

La laboro de multaj Esperantaj instancoj dependas de la lingvaj kapabloj de ties aktivuloj, sekve ankaŭ UEA prave sugestas, ke ekzemple delegito havu la lingvan nivelon de la meza grado de la ILEI/UEA-ekzamenoj.

Ne povas do kontentigi, ke la ebleco frekventi tiujn ekzamenojn estas plejparte ligita al la partopreno de Universala Kongreso.

La spertoj plie montras, ke nur tre malmultaj samideanoj pretas foresti dum UK de aliaj programeroj. Pro tio la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA kaj Sarlanda Esperanto-Ligo preparas ekzamenan sesion por elementa kaj meza gradoj enkadre de la 59-a Kultura Semajnfino, okazonta de la 16-a ĝis la 18-a de decembro 2005 en la universitata urbo Homburg. Ĝi troviĝas en la trilanda angulo de Francio, Germanio kaj Luksemburgio kaj estas bone atingebla aŭte kaj trajne el granda parto de la okcidenteŭropaj landoj. La distanco al la du grandaj internaciaj flughavenoj en Frankfurto ĉe Majno kaj Strasburgo estas malpli ol ducent kilometroj.

La okazigo tamen dependas de sufiĉe frua aliĝo de minimuma nombro da interesiĝantoj. La limdato por alveno de la aliĝoj estas la 30-a de septembro 2005. Detaloj pri la ekzamenoj troveblas sur la retpaĝo http://www.edukado.net kaj detaloj pri la ekzamena sesio baldaŭ troveblos ĉe la renovigata retpaĝaro http://www.esperanto-info.net, kiu ebligos aliron ankaŭ por handikapuloj.

Oliver Walz

Esperanto sukcese tutmondiĝas

Ofte homoj demandas: Ĉu Esperanto ankoraŭ kreskas? Al tio vi honeste povas respondi: Ĝenerale la kresko de Esperanto estas rimarkinda ne en la riĉa mondo sed en novaj landoj, malproksimaj de Eŭropo. En Latinameriko, Azio, Afriko.

Vere, estas mirinde ke homoj kiuj eĉ pri sia ĉiutaga nutraĵo devas batali, disponigas energion ankaŭ por idealo. Malvera estas la aserto ke nur homoj kun sata ventro interesiĝas pri spiritaj aferoj. Ekzistas multaj kies aliĝo al la Esperanto-movado ŝanĝis ilian vivon.

UEA pli ol volonte bonvenigas la novajn esperantistojn. Sed tiu tutmondiĝo havas sian prezon. UEA ne ricevas kotizojn de ili. Kaj aliflanke pagas kostojn: per fondaĵo Canuto, kongresa fondaĵo triamonda, fondaĵoj Afriko, Azio, Ameriko, Espero. Per la donacoj de siaj pagipovaj membroj UEA brakumas multajn nepagipovajn esperantistojn.

Kion fari kiam tiuj donacoj ne plu sufiĉas? Du respondoj ekzistas al tiu demando: 1. Vi povas fortigi la kapitalojn Afriko kaj Azio. Ilia rento eterne nutros la agadon en tiuj kontinentoj, eĉ se neniu donaco plu venus. 2. Vi povas mem elekti korespondanton al kiu vi donacas dumvivan membrecon de UEA. Ankaŭ tio certigos lian kotizadon, eĉ se neniu helpo plu venus el Fondaĵo Canuto.

Ni titolis ĉi tiun artikolon: Esperanto sukcese tutmondiĝas. Alia trafa titolo povus esti: Esperanto eterna en tria mondo.

Ans Bakker-ten Hagen

Februara gazetara eĥo

Ami kaj vojaĝi per Esperanto

Mi edukas mian filon en Esperanto, diras Bart Demeyere, esperantisto el la belga urbo Brugge, al la flandra gazeto Het Nieuwsblad (04 feb). Kio por la leganto ŝajnas malkutima, por Demeyere estas tute normala: Kion mi faras kun mia filo ne estas eksperimento, ĉar tutmonde estas 3000 familioj, kiuj edukas siajn infanojn en Esperanto. Por Demeyere estas du avantaĝoj: Kiu kreskas dulingve, lernas pli facile aliajn lingvojn. La dua avantaĝo estas ke lia filo Thomas povas kunpartopreni E-aranĝojn.

Sudafrika paro setliĝas en Edinburg post kiam ili enamiĝis kaj vojaĝis tra la mondo, longe titoliĝas kontribuo en la usona gazeto The Monitor (22 feb). En tre biografia artikolo estas prezentita la esperantista paro de Kock. Edwin de Kock parolas 13 lingvojn. La artikolo priskribas kiel la paro vojaĝis al multaj landoj kiel Israelo, Italio, Britio kaj Germanio. Ne ekzistas unu sola lando, kiu kulminas en ĉio, diras Edwin.

Kroata Esperanto-Ligo ricevis apartan atenton en la naciaj amaskomunikiloj pro sia abunda eldona aktivado. Unue pro la japana traduko de la infanlibro Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic kiu estis japanigita el la Esperanta traduko. La lanĉon organizis en februaro KEL kunlabore kun la japana ambasadejo en Kroatio. La aranĝo provokis grandan atenton, ĉar la infanverko estas ege populara en Kroatio. La artikolo en Vecernji list (15 feb) okupas duonpaĝon kaj estas riĉe ilustrita. Esperanto estas menciita en ĉiuj prezentoj kiel valora kultura perilo, ĝojas KEL-direktorino Spomenka Štimec pri la publikigoj. Due en lerneja gazeto Skolske novine oni titolpaĝe (01 feb) raportas sub Esperanto kunligis Zagrebon kaj Ŝanhajon pri la eniro de la kroata literaturo en Ĉinion per Esperanto en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento.

En la renoma germana gazeto Frankfurter Rundschau (01 feb) aperis pluraj artikoloj pri Esperanto okaze de la centjariĝo de la Esperanto-grupo en Frankfurto. La ĉefa titoliĝas Junuloj apenaŭ interesiĝas pri Esperanto. La titolo kaŝas iomete la pozitivan enhavon de la kontribuo, kiu bone respegulas la movadon kaj ĝiajn celojn. Bedaŭrinde ke la artikolo mencias niajn “problemojn” kun novaj generacioj, anstataŭ raporti pli pri grandaj E-junularaj aranĝoj kaj la vigla intereso por E-interretkursoj, malĝojas unu grupmembro.

Ĉu vi mem emas foje verki gazetaran eĥon? Tiam kontaktu la Bruselan Komunikadcentron. La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: http://lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton). Bedaŭrinde ni ne sukcesas trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio,
k...@esperanto.org

Utila stipendio

La Aŭstralia Esperanto-Asocio estas relative riĉa inter la Landaj Asocioj kaj povas permesi al si projekton rekomendindan al aliaj Landaj Asocioj kun sufiĉe da rimedoj.

Ĉiujare AEA okazigas someran lernejon (Aŭstralia Somerkursaro, v. la martan revuon, p. 69), kaj pretas subvencii per stipendio jamajn aŭ estontajn instruistojn, kiuj promesas lerni nian lingvon kaj laŭeble ĝin instrui.

En 2005 kvin junaj instruistinoj el la urbo Perth (Michelle Weeks, Sarah Durling, Yvonne Siegwart, Merradean Pettit kaj Terri Fitzgerald) gajnis tiun stipendion, kiu kovris ĉiujn elspezojn rilate partoprenon en la somerkursaro en Adelajdo kaj krome lernolibrojn kaj KD pri Esperanto. Tiuj kvin estas la elektitoj post sufiĉe rigora proceduro. ELWA (Esperanto League of Western Australia) anoncis la stipendion ĵurnale. Venis 27 skribaj sinproponoj, sekve de kio ELWA intervjuis 15 kandidatojn kaj elektis la kvin.

ELWA kaj la kvin gajnintoj subskribis kontrakton, laŭ kiu la instruistinoj promesis unue fari 10 lecionojn de Esperanto antaŭ ol ĉeesti la somerkursaron, poste partopreni en ĝi kaj fari bazan ekzamenon, sendi progresraporton pri siaj perspektivoj instrui Esperanton, kaj sendi finan raporton septembre de 2005. Do tute serioza projekto.

Aldonendas, ke la ĉefa kunlaborantino en la projekto estas Saani Bennetts, mem antaŭa stipendiulino, kiun unue varbis Penny Vos, eĉ pli frua gajninto de la sama stipendio.

Fine de la kursaro la ses junaj virinoj prezentis amuzan skeĉon pri siaj tute bona spertoj en Esperanto.

Trevor Steele

[FORIGITA!: bildo]

Fine de la ĉi-jara Aŭstralia Somerkursaro la ses junaj stipendiitaj instruistinoj prezentis amuzan skeĉon pri siaj spertoj en tute bona Esperanto.

KAEST - unikaj spertoj

Pri kio temas? La mallongigo signifas Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, kiun jam la 4-an fojon okazigis la entrepreno KAVA-PECH (sub gvido de D-ro Petro Chrdle).

Ĝi okazis de la 12-a ĝis la 14-a de novembro 2004, denove en Dobřichovice (ĉe Praha), kun iom vastaj temkompleksoj: Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj.

Pli ol 35 diversdisciplinaj fakuloj aŭskultis gamon da prelegoj: D-ro Detlev Blanke (DE): Kio estas faklingvo? D-ro Heinz Hoffmann (DE): Problemo de ‘nespecifa’ speco (termino kaj sistemo de fervoj-faka nocio). Wera Blanke (DE): Pri terminoj el la Vikipedio — ekzemploj el la teatra fako. Marc Bavant (FR): Apliko de XML al fakaj laboroj pri Esperanto. Martin Minich (SK): Esperanto@Interreto. Prof. D-ro Ottó Haszpra (HU): La lingvaj kostoj en Eŭropa Unio. Miroslav Malovec (CZ): La Enciklopedio de Esperanto (en elektronika formo). Jan Werner (CZ): Planlingvo (kaj kion signifas/signifu ‘planiteco’ en Esperanto). Prof. D-ro Rüdiger Sachs (DE): Parazitismo kaj parazitologio. Boĵidar Leonov (BG): Evoluo de la internacia kaj ekologia turismo en Eŭropo. Josef Hron (CZ): Ebloj por la elektronika prilaborado de la grandaj tradukaj vortaroj de Esperanto.

La prelegoj aperos libroforme, same kiel okazis kun la tekstoj de la unuaj tri KAEST-oj. La bone eldonitaj aktoj ankoraŭ haveblas. (Informiĝu ĉe: i...@kava-pech.cz, vidu ankaŭ http://www.kava-pech.cz/kaest). KAEST 5 estas planita por 2006 kaj eventuale traktos la temon Lingvoj kaj fakoj en la reto.

Ĉar KAEST troviĝas en tradicia linio, ofte ne sufiĉe konata, mi aldonu komenton: Kompare al beletro en Esperanto bedaŭrinde ne multas scienc-aplika faka literaturo, kvankam ĝuste ĝi estus ege bezonata. Konsciaj pri tiu grava manko la du esperantistaj asocioj de la siatempa Ĉeĥoslovakio (la ĉeĥa kaj la slovaka) alterne aranĝis serion da seminarioj (fakte temis pri simpozioj!) kun la nomo “[Seminario] Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” ([S]AEST). Okazis entute 7 tiaj aranĝoj, eksterlande bedaŭrinde ne sufiĉe konataj (1978 Žilina, 1980 Ústí nad Labem, 1981 Žilina, 1982 České Budĕjovice, 1984 Brno, 1988 Poprad, 1989 Strážnice), kun ĉefe 50-70 partoprenantoj, foje tamen kun pli ol 100. Ĉiu aranĝo havis kadran temon el la vasta gamo de scienco kaj tekniko; kaj en aparta sekcio ĝi okupiĝis pri ĝeneralaj kaj specifaj demandoj de terminologio en Esperanto. Inter la traktitaj temoj estis ekz. raciigo, transporto, nutraĵproduktado, energio, komputiloj, vivmedio ktp. La prelegoj ne nur klerigis la aŭskultantojn sed ankaŭ montris aplikon de la koncerna faka terminologio. La aranĝoj estis bone organizitaj kaj vere altnivelaj, kaj la organizintoj eĉ sukcesis eldoni ĉiujn prelegojn en formo de modeste produktitaj aktoj, kiuj formas ankoraŭ nun bonegan fakaplikan kaj terminologi-rilatan materialon.

Tiun gravan tradicion de la SAEST-serio kun precize la samaj celoj post 1989, ekde la jaro 1998 ĉiun duan jaron, daŭrigas KAVA-PECH. La menciitaj tri antaŭaj aranĝoj havis la kadrajn temojn Modernaj rimedoj de komunikado (Prago 1998), Ekonomio (Prago 2000) kaj Elektronikaj rimedoj (Dobřichovice/Praha 2002). Ne mankis ankaŭ aliaj temoj kaj, kompreneble, sekcio, kiu aparte traktis problemojn de terminologio.

Partopreno en KAEST signifas rikolti unikajn spertojn.

Detlev Blanke

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Stanislav Schulhof: El: “Desperanto”

Dolĉe sonas via nova nomo,
ho Espero! nia bela vorto!
En la nokto plena je sopiro
Vi, Espero, estas eliksiro,
sed nur eliksiro sen la forto.

[…]

Ni atendas vane tempon belan,
kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
vi Espero restos ĉiam stelo,
ĉiam malproksima por la homo.

Eĉ se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo
ankaŭ kun la stelo sur standardo.

Stanislav Schulhof (1864-1919), ĉeĥo, estis aktiva movadano antaŭ la unua mondmilito. Kvankam liaj versaĵoj fluas simple kaj sincere kiel kutime ĉe nia frua poezio, oni foje renkontas ĉe li surprizajn poemojn, kiuj pruvas lian realismon kaj akran pesimismon, ankaŭ koncerne Esperanton mem.

Recenzoj

Fundamenta verko pri eŭropa lingvo-politiko

Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko. Robert Phillipson. El la angla trad. István Ertl. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2004. 254p. ISBN 9738329191. 22cm. Prezo: € 21,00

La Esperanta traduko de la recenzata libro baziĝas sur la angla originalo English-only Europe? Challenging Language Policy (London-New York: Routledge, 2003, ISBN 041528807X). La libroj aperis en la tempo de la 15-landa Eŭropa Unio (kun [almenaŭ jure] 11 samrajtaj lingvoj). Post la plilarĝiĝo de EU (25-ŝtata unio kun 20 lingvoj) la kontraŭdiro inter jura samrajteco kaj lingva praktiko pliakriĝas kaj la plua angliĝo de la eŭropunia lingva komunikado tute klare evidentiĝas.

D-ro Phillipson vidas tiun danĝeron de nurangla Eŭropo, ĉar li konstatas ĉe respondecaj politikaj rondoj neintervenemon en lingvopolitikaj demandoj kaj pledas por pli aktiva lingva politiko, povanta certigi pluan vivkapablon de ĉiuj lingvoj eŭropaj (p. 13)

La aŭtoro aparte kompetentas pri problemoj de lingvaj hegemonio, samrajteco, rajtoj k.s. Li iam laboris ĉe British Council, la ĉefa brita lingvo-disvastiga institucio. Nun li profesoras en la Fakultato de Lingvoj, Komunikado kaj Kulturaj Studoj ĉe la Kopenhaga Altlernejo pri Komerco. Phillipson aperigis plurajn bonegajn ĉi-rilatajn studojn kaj antologiojn (ofte kunlabore kun sia similteme aktiva edzino D-rino Tove Skutnabb-Kangas). Fundamenta estas lia libro Linguistic Imperialism (Oxford University Press 1992), fakte legenda ne nur komprenige al la makdonaldigaj efikoj de la uson-angla globaligo* sed ankaŭ klarige al fonaj fenomenoj de la eŭropa lingvo-politiko. Laŭ li lingva imperiismo konstruiĝas sur la supozo ke unu lingvo estas preferinda al aliaj (p. 162 de la recenzata libro). Cetere, la koncepto pri lingvo-imperiismo jam ludis rolon en la rondoj de TEJO [Komisiono por Eksteraj Rilatoj, KER] dum la 70-aj jaroj.

* tutmondigo

La libro konsistas el 6 ĉefaj ĉapitroj (kun 35 subĉapitroj; ilia mencio en la enhavtabelo faciligus la orientiĝon).

En la unua ĉapitro (La risko de neintervenisma lingva politiko, p.11-32) la aŭtoro karakterizas lingvopolitikajn defiojn por Eŭropo, klarigas la nocion lingvo-politiko kaj montras per ekzemploj, kiam lingvo-politikaj temoj atingas novaĵvaloron (ekz. en la amaskomunikiloj).

La dua ĉapitro (Eŭropaj lingvoj. Familioj, nacioj, imperioj, ŝtatoj, p. 33-66) aparte reliefigas trajtojn de kulturoj kaj lingvoj en Eŭropo. La aŭtoro tie i.a. komparas la samajn kaj malsamajn rolojn de la latina kaj de la angla kiel eŭropaj pontlingvoj, traktas la rilatojn inter lingvo kaj naciismo kaj kritikas la ideologion de lingva supereco (ekz. lige kun la franca). Li diskutas problemojn de nacia kaj supernacia identeco (i.a. atentigas pri la laŭlande tre malsama ligiteco de la loĝantaroj al Eŭropo, p. 65).

En la tria ĉapitro (Tutmondaj tendencoj kiuj influas la eŭropan lingvan politikon, p. 67-108) la leganto trovos tre utilan materialon ekz. pri la faktoroj (strukturaj kaj ideologioj), kontribuantaj al la kreskanta uzo de la angla en Eŭropo. Phillipson detale diskutas la pozicion kaj tendencon de disvastiĝo de la angla aparte en la kampoj de komerco, scienco, kulturo kaj edukado. Li krome informas pri la pozitivaj ekzemploj de solvo de lingvo-politikaj problemoj en Kanado, Aŭstralio kaj Sudafriko, kie ekzistas streĉiĝo inter la potenco de la angla kaj la rajtoj de alilingvaj parolantoj (p. 73), kaj kiujn li poste komparas kun la situacio en EU (p. 143-145).

En la kvara ĉapitro (Lingvoj en EU-institucioj, p. 109-139) la aŭtoro ekzamenas la funkciadon de la lingva komunikado ene de EU kaj montras, ke lingvo-politikaj temoj en decidhavaj medioj de EU kutime estas evitataj, kvankam — aŭ pli bone ĉar — ili estas io politike eksplodema (p. 111). Ni ricevas multajn informojn pri la strukturo, funkciado, problemoj kaj kostoj de la lingvaj servoj de EU, kiuj — kvankam kun enorma laborkvanto — neniel povas certigi la samrajtan trakton de ĉiuj EU-lingvoj.

En la kvina ĉapitro (Al justa komunikado, p. 140-173) Phillipson diskutas i.a. celojn kaj premisojn de lingva politiko, la rilatojn inter ekonomio kaj lingvo (kiuj ne redukteblas al lingvaj kostoj!), la koncepton pri lingvaj rajtoj, la paradigmon de lingva ekologio kaj la demandon, kiun anglan variaĵon oni uzas/uzu kiel pontlingvon. Tre gravas la subĉapitro pri lingvoj kaj Eŭrojuro (p. 157-160). Ŝanĝo de la lingva reĝimo ankoraŭ necesigas unuanimecon de la registaroj. Tamen Phillipson povus imagi ke iam en la estonteco eblus dekreti restrikton de la laborlingva nombro[...], ĉi tio signifus grandegan renverson politikan, sed ne estas nepenseble ke la parolantoj de la ‚grandaj’ lingvoj premos tiucele” (p.159). Se mi ne eraras, ili jam tre premas...

La leganto rimarkos, ke por Phillipson Esperanto estas realaĵo, ne nur utopia ideo. Ĝi ankaŭ simbolas la idealismon, la pasion por lingvoj kaj la principon de lingva egaleco (9), pri kiu li povis konvinkiĝi dum universalaj kongresoj (Prago 1996, Berlino 1999; vd. p. 16). Kaj li vidas en ĝi defion al la nur-anglisma pensado (9), do praktikatan lingvo-politikan alternativon. Tiun vidpunkton li pliprofundigas en subĉapitro Ĉu lingvo por komunikada egaleco? (170-173), kie li donas bazajn socilingvistikajn informojn pri Esperanto kaj pri ĝia potencialo kiel eventuala komunikilo en EU. Ankaŭ aliloke li plurfoje mencias Esperanton (i.a. 143, 167, 176, 179, 182, 185) kaj postulas ĝian seriozan konsideron kaj esploron.

En la sesa ĉapitro la aŭtoro donas 45 Rekomendojn por lingvopolitika agado (p. 175-190) direktitajn al Eŭropa Unio kaj avertas: Se daŭros la lingvo-politika senageco je supernacia kaj nacia niveloj, tiam ni eble survojas al Eŭropo sur usona, nur-angla lingva fundamento. Ĉu do tion volas la civitanoj kaj gvidantoj de Eŭropo? (p. 190).

En la libro troviĝas 13 informriĉaj “skatoloj” kaj 3 tabeloj. Jen du skatoloj: Faktoj kaj ciferoj pri tradukado kaj interpretado ĉe EU (p. 116-118), La lingva ĉarto de Eŭropa Unio (p. 122).

Kvin apendicoj (kial ne simple aldonoj?) prezentas lingvopolitikajn rezoluciojn. Sekvas listo kun 13 leksikaj glosoj (morbo-malsano??) de la tradukinto (p. 205), en kiu mankas eŭrokrato (p. 124). La laŭĉapitre ordigitaj finaj notoj enhavas tre gravajn klarigojn, bibliografiajn indikojn kaj fontojn el la reto (p. 206-246). Ilia aperigo kiel piednotoj plifaciligus la tralaboron de la libro. Bedaŭrinde mankas alfabeta bibliografio. Ĉe la fino de la libro troviĝas miksita indekso (temoj kaj personoj).

La traduko de István Ertl estas tre bona kaj legiĝas flue (cetere, li ĉiam skribas la Eŭropa Unio, la EU, ĉu ne kun superflua artikolo?). Li tradukis konscia pri la specifa celgrupo (kion multaj tradukistoj ignoras), kaj ofte enkrampe donas utilajn rimarkojn kaj klarigojn, krome la esperantigojn de ĉiuj alilingvaj titoloj kaj citoj. (Foje la konvertilo de -tekstoj -igas francajn vortojn: ekz. Bordeaŭ, p. 209).

La libro de Robert Phillipson klare montras la sekvojn de lingva hegemonio por i.a. politiko, ekonomio, kulturo, eduksistemoj kaj profesiaj kvalifikiĝoj de aliaj lingvoj kaj kulturoj. Ĝi ja ankaŭ estas instrua por naciaj lingvopolitikoj, ĉar vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usoneciĝo (p. 148). Vere fundamenta verko, tradukinda ankaŭ en aliajn lingvojn.

La angla eldono devus troviĝi sur la tablo de ĉiuj lingvopolitikaj institucioj en Eŭropo.

La libro estas fundamenta por ĉiuj lingvopolitike interesatoj, aparte por tiuj esperantistaj rondoj, kiuj klopodas lobii por lingvaj rajtoj, por konservo de eŭropa multlingveco kaj kiuj vidas en Esperanto rimedon por tion subteni. (Valoras legi ankaŭ la studon de la sama aŭtoro Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj, Esperanto-Dokumento N-ro 37).

Mi deziras al la libro grandan disvastiĝon.

Detlev Blanke

Kajto konvinkas denove

Masko. Kajto. Vinilkosmo. Donneville. 1999. Daŭro 28 min. Dek popolmuzikaj kantoj de populara grupo. Prezo: € 9,90

La kvara KD de Kajto bedaŭrinde enhavas malpli multajn titolojn ol la antaŭaj. Same kiel ĉiuj aliaj kontribuoj al la Kolekto 2000, ĝi estas iom mallonga por albumo. Tamen la folklora kvaropo el Nederlando ravas per siaj konataj kvalitoj. La plurvoĉan kantadon — foje kun vira, foje kun virina ĉefvoĉo — akompanas riĉa instrumentaro: gitaro, cistero, buŝharmoniko, bekflutoj, ŝalmo, banĝo, akordiono, kontrabaso, violono kaj tubjo.

Al la gaja rakontado pri havena vivo kaj ludado de infanoj en povra kvartalo aldoniĝas interalie filozofiado pri la originaleco de homoj kaj agrable akra socikritiko.

La grandioza titola verko povas servi kiel digna Kajto-versio de la Persone-kanto Maskobalo. Estus dezirinde, ke aperus pli da tiaj tekstoj! Se unu de la aliaj pecoj preskaŭ endormigas, tio ankaŭ ne estas katastrofo: Ja temas pri lulkanto. La albumo finiĝas per trankvila, malrapida kanono, kiu dum koncertoj same taŭgas kiel lasta, adiaŭa kanto.

Malgraŭ la mallonga daŭro de la disko, Kajto konvinkas denove.

Kunar

Konciza, portebla vortaro

English-Esperanto / Esperanto-English Mini-Dictionary. Edmund Grimley Evans. Poŝvortareto por anglalingvanoj kun po ĉ. 2500 vortoj en ĉiu direkto. EAB. Barlaston. 2003. 64 p. 15cm. ISBN 0-902756-20-6. Prezo: € 4,50

Post elĉerpiĝo de la jam tre malnova Nixon-Vocabulary, anglalingvanoj ne disponis pri malgranda poŝvortaro kiu efektive povas vivi komforte en poŝo dum vojaĝoj. Ekzistas la E-E dictionary and Phrasebook de Joseph Conroy, kiu funkcias bone kiel fraztradukilo, sed kiel vortaro impresas ĉefe per siaj mankoj — kaj krome estas tro granda por tipa poŝo.

Tial la apero de la Mini-Dictionary de EAB estas tre bonvena. Ĝi ja eniras tipan poŝon facile, pezas nur 42 gramojn, kaj ne multe kostas. En tiom malgranda libreto, la kompilinto Edmund Grimley Evans sukcesis enŝovi surprize multajn vortojn, kaj per zorge elektitaj tradukoj kun la necesaj helpindikiloj adekvate montras la ĉefajn signifojn de la vortoj. Eĉ transitiveco de verboj plej ofte (sed ne ĉiam) estas klara, aŭ pro la tradukvorto, aŭ se tiu havas ambaŭ sencojn, per indiko “tr” aŭ “intr”.

La elekto de kapvortoj estas plejparte trafa, sed se oni serĉas, oni povas trovi mistrafon. Ekzemple aperas la tre malofta vorto kaskedo, sed mankas kasko, kion uzadas ĉiutage ĉiuj kiuj veturas per du radoj, ĉiu usonfutbalisto, konstruisto, motorsporta konkuristo ktp. Malmultajn misojn mi trovis en la vortaro, kaj, kontraste al la tielnomata Poŝvortaro de McKlinen, kies abundaj eraroj kondukus al gravaj lingvaj misoj, tiuj ĉi ŝajnas ne tre gravaj. Ekzemple, Bay estas tradukita (ambaŭdirekte) kiel golfo, anstataŭ la pli ĝusta golfeto.

Ĉe la interna kovrilo troviĝas listo de oftaj afiksoj, kaj fine de la libro estas tre koncizaj rememorigiloj pri la gramatiko. Tro konciza por esti klara al novula memlernanto — oni ja bezonas gramatikan lernolibron por lerni tion — sed por refreŝigi la memoron dum la vojaĝo, tiuj lastaj tri paĝoj certe utilus. La vortaro estas tre konciza, do ne povas amplekse klarigi signifojn, nek doni ĉiujn signifojn de multsignifa vorto. Tiu ĉi libreto ne estu la sola vortaro por lernanto. Sed por ĉiutage kunporti dum vojaĝo aŭ eĉ al semajna kunveno, ĝi povas bone servi al lernantoj sen ŝarĝi ilin per pezo de plengranda libro.

Joel Brozovsky

Loke

JAPANIO: 67 japanaj esperantistoj kune tradukis japanlingven la libron La Zamenhof-strato kaj la japana gazetaro vaste raportis pri tiu projekto. (Ekz. Asahi-ĵurnalo, eldonkv. 8,26 milionoj!) Post la traduko kontrolantoj plibonigis la verkon kaj montris ĝin rete ĉe: (http://www.rato.jp/zs/), por ke la tradukintoj povu komenti la tekston. Sed, pro la gazetaj raportoj, pli ol 13 mil japanoj vizitis ĉi hejmpaĝon por legi la tradukon. La libro estis eldonita ĉijanuare de ne-esperantista eldonejo. Tio signifas ke la libro vaste atingos ĝeneralajn librovendejojn. La 15-an de januaro la kuntradukintoj de la libro havis kunsidon ĉe Japana Esperanto-Instituto por celebri la japanan eldonon kaj — por persone ekkoni unu la alian. Samtempe aperis aliaj du libroj (japanlingve verkitaj) de Kobayashi Tsukasa: Zamenhof-biografio de juda kuracisto kiu kreis Internacian Lingvon kaj Oni ne povas savi la terglobon per armiloj (Rakonto pri Zamenhof por geknaboj). Ĉiuj tri libroj estas presitaj po 3000 ekz. Nun la japana tradukista skipo komune tradukas japanlingven la libron Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker.

Kobayashi Tsukasa

[FORIGITA!: bildo]

La tri japanlingvaj verkoj.

FINNLANDO: La ombrela studenta asocio de la helsinka universitato akceptis novan membron: Esperanto en Universitato de Helsinko (EsperHe). Ĝi estas la unua universitata Esperanto-asocio en Finnlando post pli ol 100-jara paŭzo: fine de la 19-a jarcento aktivis la t.n. “Dancanta Esperanto-klubo” de studentoj de politeknika lernejo, kiu famis pro siaj gajaj dancvesperoj. Krom dance, EsperHe aktivas ankaŭ alimaniere. Ĝi organizas agadon por Esperante parolantaj universitataj studentoj, informas pri Esperanto en universitataj rondoj kaj ligas kontaktojn kun similaj studentasocioj en alilandaj universitatoj. EsperHe organizas studrondon pri Esperanto sub la flugiloj de Instituto pri Ĝenerala Lingvistiko. La rondon gvidas Riitta Hämäläinen. Post EsperHe estis fondita IESAR, retaro de esperantistaj studentasocioj. Ĝia celo estas funkcii kiel ligilo inter la asocioj kaj kiel informilo por esperantistaj studentoj, kiuj pripensas studi eksterlande: http://www.esperanto.fi/fejo/iesar/iesar.htm.

Riitta Hämäläinen

ARGENTINO: Argentina Esperanto-Ligo kunvenis la 12-an de februaro por sia 64-a jara asembleo, en sia sidejo en Bonaero. La asembleo plenumis la kutiman tagordon kun raportoj pri la jara agado. Menciindas progreso de la enlanda reorganizo de AEL kun rektaj Delegitoj kaj deko da novaj Rondoj. Progresis la instruado, kun la helpo de ret-kursoj kaj komputiloj. AEL planas krei E-Lernejon, jure kapablan por ricevi ŝtatan subvencion, por profesiigi Esperantajn instruistojn kaj docentojn kaj eniri en publikajn lernejojn kaj universitatojn. La tutamerika skolta ĵamboreo malfermis vojon por dediĉi sin al instruado ene de la skolta movado. Tiun taskon transprenis ArgentEJO, en kiu nombras pli ol tridek junuloj. La venonta asembleo okazos en februaro 2006, okaze de la centjariĝo de la unua E-asocio de Bonaero, kies honora membro estis Zamenhof mem.

A. Wentinck, R. Sartor

TAĜIKIO: Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio en sia medicinista universitato sukcesis organizi kurson de Esperanto. Li kiel magistro de la 3-a studjaro instruas al kelkaj gestudentoj kaj al profesorino Aĥrorova, kiu kelkajn jarojn antaŭe instruis al li oftalmologion. Aktiviĝo de studenta E-movado en la eksa sovetia respubliko iĝis ebla nelaste dank’ al partopreno de Saidnabi en IJK-2004, kion helpis TEJO kaj UEA.

BRAZILO/ARGENTINO: Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro ekspedis pluan pakaĵon kun 17 E-libroj al Ushuaia E-Rondo en Fajrolando, Argentino. KKE sendis jam pli ol 500 E-librojn al 29 brazilaj kaj 10 alilandaj bibliotekoj.

Aloísio Sartorato

Rapide mendi por la 90-a UK per http://www.uea.org/kongresoj/uk2005.html

Jam por la dua jaro eblas mendi hotelojn, ekskursojn k.a. servojn por la Universala Kongreso de Esperanto pere de la kongresa TTT-ejo.

Tio donas la avantaĝon tuj ekscii, ĉu en la dezirata hotelo aŭ/kaj ekskurso estas liberaj lokoj, kaj ebligas tuj rezervi la deziratan servon. La reta mendilo aŭtomate kalkulas la pagendan sumon kaj ebligas kontroli la staton de la faritaj mendoj. La retpaĝo estas plibonigita, kun plia sekureckontrolo. Al la reta mendilo havas aliron nur la kongresanoj, kiuj informis la Centran Oficejon de UEA pri sia retadreso.

La mendilo troviĝas ĉe: http://uea.org/kongresoj/ukmendilo.html. Ankaŭ por la dua jaro funkcias la reta “Anonctabulo”, kiu helpas al tiuj kiuj volas loĝi en du- aŭ plurlita ĉambro trovi la plej taŭgan kunĉambran(in)on. Ĝi estas pli kaj pli uzata kaj troviĝas ĉe: http://uea.org/kongresoj/anonctabulo.html. Uzante la kongresan retpaĝon la kongresanoj mendas pli simple, pli rapide kaj pli sekure.

Kongresa Fako de UEA

Fake

NATURKURACADO: La retejo www.naturkuracado.info de naturkuracisto Harald Schicke el Germanio startis kun pli ol 500 retpaĝoj. Ĝi supozeble estas la plej granda retejo pri naturkuracado en Esperantujo. La celo estas kolekti informojn pri naturkuracado en Esperanto. Oni invitas viziti la retejon kaj kontribui per artikoloj.

Harald Schicke

UNIVERSITATOJ: La 11-an de februaro en la fakultato pri Tradukado de Soria (Hispanio), apartenanta al la Universitato de Valladolid, kadre de la libervola doktoriga kurso pri Esperanto kaj tradukado, gvidata de D-ro Juan Zarandona, prelegis D-rino Urueña, profesorino pri Internacia Juro en la Valadolida universitato, pri la temo Kontribuo de Esperanto al la lingva diverseco. La studentoj atente sekvis la prelegon kaj je la fino faris interesajn demandojn.

Luis Hernández

UN/UNESKO: La projekto Esperanto por paco de la Instituto de Esperanto en Cordoba, Argentino, fariĝis unu el la projektoj de la Jardeko por Kulturo de Paco de UN/Unesko (http://www.unesco.org/cp). La celo de la projekto estas kontribuo al la Kulturo de Paco per faciligo de komunikado, interkompreniĝo kaj amikeco inter la popoloj de ĉiuj landoj, rasoj kaj sociaj klasoj. La Instituto, kiu instruas Esperanton rete (http://www.institutoesperanto.com.ar), estis akceptita en la retejon de Unesko kiel aganto, registrita en la kadro de Universala Esperanto-Asocio, kiu estas partnero de Unesko por la Jardeko por Kulturo de Paco.

SCIENCO: En la unua ĉi-jara numero de la plej prestiĝa kaj renoma rusia scienc-populara revuo Nauka i ĵiznj (Scienco kaj vivo, eldonkvanto 45 mil ekz.) aperis ampleksa 8-paĝa materialo pri Esperanto. Ĝi konsistas el redakcia enkonduko, 3-paĝa artikolo de Prof. A. D. Duliĉenko, 3,5-paĝa artikolo de T. V. Auderskaja Neturisma vojaĝo pri ŝia vojaĝo al SAT-Kongreso en Hispanio kaj 1,5-paĝa letero de V. Orlov Sorto de esperantisto. Krome troviĝas, kiel lingva ilustraĵo, la fama traduko de la poemo de M. Lermontov Velo fare de K. Gusev. La artikoloj, kiujn eblas vidi ankaŭ rete ĉe http://miresperanto.narod.ru/kiononiskribas/naukaijhiznj.htm, estas altnivelaj kaj kompetente verkitaj. Temas pri granda sukceso — vasta publikigo de priesperantaj materialoj en populara kaj serioza revuo.

T. Auderskaja

Persone

HELMAR FRANK: Internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 laŭreatiĝis Osmo Buller, en 2002 Michel Duc Goninaz kaj pasintjare Dafydd ap Fergus.

Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 25 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. Helmar Frank, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2004. La internacia ĵurio elektis lin pro la sukcesa kunordigo de la agadoj de AIS kaj de ties Universitataj Sesioj, kaj pro ĉi-jara lanĉo de LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS en Komárno, Slovakio), unu el kies tri fondo-rektoroj li estas.

(Halina Gorecka)

AMERIGO IANNACONE, konata literaturisto, verkisto, organizanto de literaturaj konkursoj, eldonisto, redaktoro de La flugfolio, monata literatura kaj kultura gazeto, ricevis la internacian ĵurnalistan premion Inars Ciociaria, aŭspiciatan interalie de la itala nacia konsilio de la ĵurnalistoj. La motivado tekstas: Al Amerigo Iannacone kiu per sia laboro kiel prozisto, poeto, eseisto, eldonisto kaj tradukisto al Esperanto prizorgas kaj promocias la kulturan identecon de la historiaj regionoj de Italio.

EMMERICH: La 18-an de januaro naskiĝis al Lena (naskita Payuk en Ukrainio) kaj Andreas Emmerich, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, filino Elisabeth. Ilia familia lingvo, kompreneble, estas Esperanto. Gratulon al la feliĉaj gepatroj!

Tra la mondo

Freŝa vento el Rumanio

Sabate la 27-an de februaro, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco, en la urbo Braŝovo, Rumanio, fondiĝis la Esperanto-klubo Amikeco, kiu funkcios en la Urba Kulturdomo Reduta.

La fondintoj estas du grupoj de kursanoj, inter kiuj unu grupo (23 personoj) ĵus finis E-kurson por komencantoj kaj daŭrigos kiel progresantoj. Okaze de tiu evento ili ricevis diplomojn. La dua grupo (19 personoj), ekde la 1-a de marto komencis studi Esperanton. Gvidas ilin s-ino Rodica Todor, prezidantino de Rumana Esperanto-Fervojista Asocio, kun la sidejo en Braŝovo.

La Esperanto-klubo kunigas novajn esperantistojn, kiuj helpos dum la 57-a Kongreso de IFEF (Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj), okazonta ĉi-jare, inter la 7-a kaj la 14-a de majo en Braŝovo.

Sur la suba foto oni povas rimarki, ke la klubanoj estas precipe junuloj kaj tio ege utilas al la refreŝigo de la E-movado en Rumanio.

Rodica Todor

Imitinda iniciato en Paragvajo

En la urbo Yatayti Del Norte en Paragvajo jam du jarojn funkcias Esperanto-kurso, gvidata de Prof. Lilia Samudio. La grupo havas nun pli ol cent infanojn kaj gejunulojn.

Sur la bildoj videblas la infanoj dum la festo de la Esperanto-tago 2004, kiam oni donis al ili atestilojn. Okaze de la festo ili kantis kanzonojn kaj deklamis poemojn en Esperanto. Meritplena, imitinda kaj helpinda estas la iniciato de la paragvaja entuziasmulino.

R. Sartoro

Montgrimpi en Slovakio

Liptova Esperanto-klubo en Slovakio jam tradicie organizas turismajn renkontiĝojn por esperantistoj. Al ili apartenas Vintra supreniro sur la monton Poludnica.

De la 7-a ĝis la 9-a de januaro 2005 ĝi okazis jam la 23-an fojon. La renkontiĝo ekhavis tradician programon. La ĉefa punkto estas supreniro sur la montopinton Poludnica (1549 m). Ĉi-jare ĝi estis rekorda: grimpis 51 esperantistoj sur nova vojeto, somere preparita de la organizantoj. La nova vojeto estas turisme malfacila, aparte dum vintro, kiam la neĝtavolo estas dika pli ol unu metron. La grimpantoj suprenportas ŝtonojn el la tuta mondo al “Esperanto-obo”. Temas pri loko najbare de la montopinto, al kiu esperantistoj laŭ mongola tradicio alportas ŝtonojn el siaj vojaĝoj. La ĉi-jaraj partoprenantoj suprenportis 50 kg da ŝtonoj. Vespere estis prezentitaj la rezultoj de la supreniro kaj honorigitaj la plej olda, la plej juna kaj la plej brava partoprenanto. La plej pezan ŝtonon (14,1 kg) suprenportis Miroslav Valášek.

La dua programero estis prelegoj pri vojaĝoj. Dek unu prelegantoj faris 17 prelegojn pri Irano, Ukrainio, montopinto Triglav, biciklista Sukcena vojo, pri longdistancaj marŝadoj en Koreio, Japanio kaj Tajvano, pri Rio-de-Ĵanejro ktp. Ne mankis ankaŭ prelegoj pri la Esperanto-movado en Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio. Tre interesa estis la prelego de Petro Baláž pri la IJK en Rusio kaj pri la sekva IJK en Zakopane (Pollando). Dum la renkontiĝo estis prezentita la projekto Dek du monatoj — dek du montopintoj. Preparis kaj realigis ĝin turisma kaj biciklista sekcio de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) en la jaro 2004. Esperantistoj kaj simpatiantoj ĉiumonate grimpis sur alian montopinton en Slovakio. Dank’ al la projekto oni tre agrable propagandis Esperanton, aktivigis esperantistojn kaj revivigis organizantojn. La projekton partoprenis 62 esperantistoj kaj simpatiantoj el Ĉeĥio, Hungario, Japanio kaj Slovakio.

Akompana dimanĉa programero sub la montopinto Poludnica estis vizito de la groto “Malá Stanišovská”, kie la vizitantoj povis trarigardi belajn glaciajn ornamaĵojn. La lasta punkto de la renkontiĝo estis dediĉita al praktika vojaĝado: Kiel transporti biciklon en vagonaro, Kiamaniere eluzi “kilometran bankon” (antaŭpagita trajnbileto) kaj Kio estas Pasporta servo. La venontjara renkontiĝo okazos de la 5-a ĝis 8-a de januaro 2006.

Ján Vajs

Prof. Reinhard Selten en Kubo

Profesoro Reinhard Selten, Nobel-premiito pri ekonomiko kaj Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kiu estis invitita partopreni la 7-an Renkontiĝon de Ekonomikistoj pri Tutmondiĝo kaj Problemoj de Evoluo (Havano, de la 07-11 feb), vizitis kun sia edzino la sidejon de Kuba Esperanto-Asocio kaj renkontiĝis tie kun estraranoj de KEA kaj aliaj aktivuloj.

La renkontiĝon partoprenis i.a. Julián Hernández Angulo, prezidanto de KEA; Alberto Fernández-Calienes Barrios, la ĝenerala sekretario, Maritza Gutiérrez González, estrarano de UEA pri Landa kaj Regiona Agado kaj de KEA, Albania Duthil Álvarez, estrarano de KEA, kaj Alberto Rodríguez Pineda, direktoro de la CO de KEA. Dum la renkontiĝo oni informis pri la ĉefaj atingoj de la asocio dum la lastaj dudek kvin jaroj kaj pri estontaj planoj. Prof. Selten informis pri la 7-a Renkontiĝo de Ekonomikistoj pri Tutmondiĝo kaj Problemoj de Evoluo kaj pri multaj kontaktoj kun kubaj kaj alilandaj fakuloj.

Alberto Fernández-Calienes

[FORIGITA!: bildo]

Profesoro Reinhard Selten inter kubaj esperantistoj

Forpasoj

Agnete Anjer (1915-2005) forpasis la 31-an de januaro en Oslo. Dumviva membro de UEA, ŝi ne akceptis oficialajn funkciojn en la movado, sed en la aktivado de sia edzo Ludvig, estro de la Informa Fako de Norvega E-ista Ligo, ŝi partoprenis “malantaŭ la kulisoj”.

Juan (Johano) Eduardo Bachrich (1921-2005) forpasis la 28-an de februaro en Karakaso. La eminenta venezuela movadano naskiĝis la 30-an de aprilo 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun, Jugoslavio. En 1937 li konatiĝis en Zagrebo kun Ivo Lapenna, kaj ekstudinte en 1940 en Budapeŝto li mallongan tempon kunlaboris kun tieaj esperantistoj. En 1948 li elmigris al Venezuelo, kie li tuj ekinformis pri Esperanto per prelegoj kaj artikoloj kaj fariĝis motoro de Venezuela Esperanto-Asocio, fondita en 1912. En 1975 VEA estis leĝe registrita kun Bachrich kiel ĝenerala sekretario. En UEA li membris ekde 1937 kaj ekde 1952 li estis delegito kaj fakdelegito pri plantkultivado. Peranto de UEA li estis de 1974 ĝis 2001. Li estis membro de la Komitato de UEA 1992-1998, observanto 1978-82 kaj de 1998 ĝis sia forpaso. En 1992 li lanĉis la ideon pri amasa instruado de Esperanto per televido. Por tiu celo li kontribuis al la realigo de la projektoj Mazi en Gondolando kaj Esperanto: Pasporto al la tuta mondo. En 2000 la Komitato de UEA elektis lin honora membro de la Asocio.

Albin Backholm (1911-2005), longtempa membro de UEA kaj plurjara patrono de TEJO, forpasis en Vasa, Finnlando.

Heinz M. Bleicher (1923-2005) mortis la 9-an de marto. En la 70-aj kaj 80-aj jaroj la germana eldonisto riĉigis la Esperanto-kulturon per eldono de pluraj gravaj verkoj. Inter ili elstaras la E-a kaj germana eldonoj de La danĝera lingvo de U. Lins, Mein geliebtes Esperanto de R. Schulz, Germana antologio, Elektitaj satiroj de E. Kiŝon kaj La perdita honoro de iu Katarino Blum de H. Böll.

Patro Louis Bourdon (1904-2005) forpasis la 14-an de marto en Lille, Francio. Lerninte Esperanton ĉ. 65-jaraĝa li entuziasme partoprenis en multaj kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj li ofte celebris la Sanktan Meson.

Max Hollinger (1923-2004) forpasis la 30-an de decembro en Linz, Aŭstrio. Li aktivis ĉefe en SAT-rondoj kaj organizis tri SAT-kongresojn.

Dai Lining (1941-2005), sciencisto, edukisto kaj entreprenisto, mortis la 6-an de marto en Guangzhou, Ĉinio. Fine de la 70-aj jaroj li kunorganizis la Xinhua-an Korespondan Lernejon de Esperanto, en kiu lernis kelkcent mil homoj. Komence de la 80-aj jaroj li kunfondis la Changchun-an E-Asocion. Li multe vojaĝis en Ĉinio kaj ĉie fervore propagandis Esperanton. En 2004 li trejnis grupon de volontuloj por la 89-a UK en Pekino. Dum la UK li organizis eksterordinaran kantadon de “La Espero” sur la Granda Muro, kiu neforgeseble impresis la ekskursantajn kongresanojn.

Elli Husso (1929-2005) forpasis en Mikkeli, Finnlando, kie ŝi estis delegito en la 90-aj jaroj.

Alfredo Kohn Loncarica (1945-2005), mortis en Bonaero, Argentino. Esperantisto ekde junaĝo, li estis kuracisto kaj docento en la Universitato de Bonaero.

Sybil V. Sly (1920-2004), longtempa delegito en Letchworth, Britio, forpasis en aŭgusto. Ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo. Dum multaj jaroj ŝi membris en Societo Zamenhof kaj subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA.

POR INFANOJ kaj ne nur

Fabeloj. Mirka Tomečkova. Kvar originalaj fabeloj en bildstria formo. Haarlem: FLE, 1987. 16p. 29cm. €3,00.

Unuiĝintaj Nacioj: Venu kun mi! Nane Annan. El la angla trad. Anna Löwenstein. Porinfana prezento de nia bunta mondo kaj de la laboro de UN. Zagreb: Izvori, 2001. 34p. 21cm. €4,80.

La kastelo de vitro. John Francis. Kion Stela kaj Ernesto trovos malantaŭ la pordo al… alia mondo? Rotterdam: UEA, 2004. 197p. 21cm. €18,00.

Infanoj ne konas limojn. Sam Waagenaar. El la nederlanda trad. M.H. Vermaas. Nigre-blankaj fotoj kun akompana eseo. Utrecht: Bruna, 1961. 151p. 18cm. €1,80.

Kiel ĉiuj katetoj. Agnieszka Usakiewicz. El la pola trad. Wojciech Usakiewicz. Ok rakontoj pri urseto kaj aliaj bestoj, kiuj kondutas simile al infanoj. Bielsko-Biała: Kleks, 1993. 64p. 26cm. Bind. €10,80.

La bona arbo. Shel Silverstein. El la angla trad. Victor Sadler. Kortuŝa fablo pri ama sinofero, en bildstria formo. Zagreb: Izvori, 1999. 56p. 22cm. Bind. €9,90.

Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo. Tibor Sekelj. Aventuroj inter la indianaj triboj en Brazilo. Rotterdam: UEA, 1994 (2a eld.). 94p. 21cm. €4,80.

Winnie-la-Pu. A.A. Milne. El la angla trad. Ivy Kellermann Reed, Ralph A. Lewin. Klasika infanlibro pri fama urso. Rotterdam: UEA, 1992 (2a eld.). 175p. 19cm. Bind. €12,30.

triona rabato por mendo de tri ekzempleroj de la sama libro, sendotaj samtempe al la sama adreso