Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 5

Malferme

Mortis granda amiko de Esperanto

Renato Corsetti

Vi eble ne scias, sed mi rakontas al vi, ke en niaj mizeraj teraj debatoj pri manieroj por antaŭenigi Esperanton, la estraro kaj komitato de UEA de tempo al tempo debatas pri starigo de grupo laŭ la nomo “Amikoj de Esperanto”.

Temus pri famaj homoj, kiuj deklaras sian amikecon al Esperanto kaj iel laŭokaze subtenas ĝin. La debatoj, foje eĉ ardaj, temas ankaŭ pri tio, kiu estu la taŭga rango por esti amiko de Esperanto: Ĉu germana vic-ministreco estas sufiĉa? Ĉu ankaŭ urbestroj de ĉefurboj estu allasataj?, ktp.

Intertempe, dum ni debatis, ekzistis unu granda amiko de Esperanto, la papo Johano Paŭlo la dua, ĵus fortpasinta. Ĉiuj esperantistoj certe scias pri liaj bondeziroj en Esperanto dum la benoj al la mondo en Kristnasko kaj Pasko. Tamen estis ankaŭ multaj aliaj liaj agoj favore al Esperanto, kiujn aparte konas la anoj de IKUE, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Ni kaptas la okazon por aparte gratuli al niaj katolikaj samideanoj, kiuj kapablis dum la jaroj de la papa regado de Johano Paŭlo multege firmigi la poziciojn de Esperanto en katolikaj medioj.

Bonvolu kompreni, alireligia leganto, ke mi mem vere estas neŭtrala pri religio, sed tio ne signifas, ke oni ne rajtas (eble oni eĉ devas) agnoski la meritojn de tiuj, kiuj antaŭenigas Esperanton en difinitaj medioj. Se islamanoj, budhanoj, oomotanoj aŭ bahaanoj sukcesus same multe disvastigi Esperanton interne de sia samreligianaro, mi same aplaŭdus.

Pri la meritoj kaj malmeritoj de Johano Paŭlo mem, tamen, ĉio jam estis dirita en ĉiuj ĵurnaloj kaj televidoj de la mondo, kaj mi ne estas inda aldoni ion pri tio. Mi tamen devas diri, ke li estis granda amiko de Esperanto, eble la plej fama en ĉi tiu generacio, kaj nun, danke salutante lin, mi restas kun unu granda bedaŭro: eble ni ne kapablis sufiĉe utiligi lian amikecon dum la pasintaj jardekoj, ĉar ni estis tro okupitaj per niaj teoriaj debatoj pri kiu rajtas esti amiko de Esperanto.

[FORIGITA!: bildo]

Esperantistoj sur Placo de Sankta Petro: Ĉi-jare ne okazis post la paska beno la tradiciaj plurlingvaj bondeziroj de la Papo al la mondo. Tiun en Esperanto atendis la grupeto de esperantistoj kiuj, jam tradicie, ĉeestas Paske kaj Kristnaske, kun siaj paneloj, kiuj konsistigas la vorton Esperanto. Tio tamen ne limigis la entuziasmon de niaj samideanoj gvidataj de Giovanni Conti, kiuj levis siajn panelojn. Dum la rekta elsendo de 104 televidstacioj de la tuta mondo eblis de tempo al tempo vidi la panelojn. La esperantistoj staris vid-al-vide al la apostola palaco, por esti vidataj de la Papo, kiu malgraŭ sia tre serioza malsano aperis en la fenestro. Multaj scivolemuloj alproksimiĝis por demandi kio estas Esperanto. La esperantistoj volonte respondis kaj disdonis flugfoliojn en pluraj lingvoj.

Du jubileaj aranĝoj en Bulonjo ĉe Maro

Fine de marto okazis en la franca urbo Bulonjo ĉe Maro du gravaj aranĝoj, dediĉitaj al la 100-jariĝo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto: Simpozio de UEA pri la lingvaj problemoj kaj signifo de la Esperanto-aranĝoj, kaj Internacia amikeca renkontiĝo “Boulogne2005 Esperanto”, memorfesto okaze de la 100-jariĝo de la unua Universala Kongreso de Esperanto.

Lingvoj kaj la strebo al justa tutmondiĝo
La 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj

Sub tiu ŝildo UEA organizis la 25-an de marto en Bulonjo ĉe Maro simpozion, al kiu kontribuis elstaraj fakuloj esperantistaj kaj neesperantistaj.

Kial tie? Ĉar, kiel ĉiuj legantoj scias, en tiu franca urbo okazis en 1905 la unua Internacia Esperanto-Kongreso en ĉeesto de la Majstro kaj de la plej gravaj tiutempaj aktivuloj.

Kial simpozio? Ĉar UEA esperis organizi Universalan Kongreson, sed la urbo tro malgrandas kaj malestas la necesaj strukturoj hotelaj kaj kongresejaj.

Kaj do? Kaj do, lige kun la jubilea renkontiĝo de la francaj, belga kaj brita asocioj, UEA organizis la simpozion, per kiu konkretiĝis la stafetado inter la antaŭa kaj nuna UEA-estraranoj pri kulturo. Fakte la unua, Tonkin, ĝin volis kaj ekplanis, kaj la dua (Nourmont) transprenis la ideon kaj realigis ĝin.

Kie? La simpozio okazis ĉe la urba universitato, en tre prestiĝa kaj historia salono, sub aŭspicio de la prezidanto de la Universitato de la Opala Marbordo (tiel nomiĝas tiu parto de Francio).

Kiel? La organizado estis akurata kaj diskreta. Dum la laboroj oni uzis la francan kaj Esperanton, kun disdono — al nekonantoj de la lingvo uzata en tiu momento — de skriba traduko de la koncerna prelego. La tuto estis ankaŭ surbendigita kaj aperos ĉe UEA la aktoj de la simpozio. Jam antaŭmendu ilin, mi povas garantii ke vi legos informojn nekonatajn ĝis nun!

Kio? Sed estas tempo ne plu ĉirkaŭparoli kaj eniri la simpozion mem!

Kiuj? Matene, sub prezido de Marc Bavant kaj post la enkondukaj bonvenigaj vortoj de la vicprezidanto de la Universitato, prelegis Roland Breton, emerita profesoro pri geografio, aŭtoro de la Atlaso de lingvoj pri Unueco en diverseco — devizo de la eŭropanoj kaj de la baratanoj. La preleganto faris interesan komparon inter la situacio en Barato, iĝinta federacia ŝtato en 1950, kun pli ol miliardo da loĝantoj parolantaj centon da lokaj lingvoj, kun la nuna situacio en Eŭropa Unio, konsistanta el 25 ŝtatoj, kun 450 milionoj da loĝantoj kaj 21 oficialaj lingvoj.

Sekvis Ulrich Lins, tre konata esperantista historiisto, kiu alfrontis la temon La mondo de 1905 kaj la Esperanto-movado, bildigante al ni la socian, politikan kaj kulturan situaciojn de Francio kaj de Eŭropo, kiuj estis la fono de nia kongreso, kaj ilian evoluon — aŭ malevoluon — en la sekvaj jaroj ĝis la mondmilitoj. Tiel ni povis pli bone kompreni iujn decidojn de Zamenhof kaj de la movadgvidantoj, kaj la rolon de Esperanto al formiĝo de tutmonda identeco.

Fine Jean-Pierre Boulet, reprezentanto de ILEI ĉe Unesko, plilumigis la kialojn de elekto ĝuste de Bulonjo ĉe Maro kiel urbo por la unua kongreso. Post la tagmeza paŭzo transprenis la prezidantecon de la simpozio François Lo Jacomo, membro de la Akademio de Esperanto.

La unuan kontribuon prezentis Ziko M. Sikosek, verkinto interalie de la libro Sed homoj kun homoj: Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005. Kun li ni foliumis ekrane familian fotoalbumon, aŭdante la simpatiajn konversaciajn komentojn pri la esperantistoj aperantaj sur la fotoj.

Kaj jen denove sonis la franca lingvo per la voĉo de Jean-Claude Lescure, direktoro de la ĵurnalisma altlernejo ĉe Instituto pri Politikaj Studoj en Parizo, por pritrakti ne tre konatan flankon de nia historio Kiel la francaj oficialaj instancoj traktis Esperanton antaŭ 1940.

Mi ne kuraĝas aserti ke temis pri la plej interesa prelego, por ne ofendi la aliajn kontribuintojn, sed certe estis tre instrue aŭdi de franca historiisto, kiu serioze esploris oficialajn dokumentojn, kio okazis en la “registaraj palacoj” je la tempoj de la “problemo de Beaufront” kaj de la “Societo de Nacioj” kaj kiel kaj kial la pozicio de la franca registaro estis kontraŭa al Esperanto.

La lasta preleganto (ĉu ĉerizo sur la kuko?) estis Humphrey Tonkin, kiu pritraktis la temon La Universalaj Kongresoj kaj la kreo de Esperanto-Komunumo. Fakte la Bulonja kongreso markas por Esperanto la transiron de skribata al parolata lingvo kaj tio kreis iun senton de solidareco inter la ĉeestantoj, kiu restas ankoraŭ nuntempe kaj kreas la fortajn ligojn kiuj permesas al la movado superi ĉiajn malfacilaĵojn; kaj retrorigardante la Universalajn Kongresojn ni povas rimarki ke ne multo ŝanĝiĝis kaj ke la novo kiu aldoniĝis estas adapto al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de la Esperanto-movado.

Kiom? Tre interesa tago, kiu allogis pli ol 200 aŭskultantojn ne nur esperantistajn, vigle partoprenantajn al la debatoj kiuj sekvis la unuopajn kontribuojn.

Dankon al UEA pro la decido ĝin organizi, dankon al la prelegintoj pro la streboj sin pretigi kaj apartan dankon al la organizintoj, kiuj sukcesis solvi ĝis plej lasta momento grandajn problemojn, por ke la esperantistoj povu digne, solene, interese jubilei la unuan Kongreson en Bulonjo ĉe Maro.

Michela Lipari

1905–2005
Esperanto: perspektivoj post 100 jaroj de renkontiĝoj

De la 25-a ĝis la 30-a de marto okazis renkontiĝo de Unuiĝo Franca por Esperanto. Rutina afero, ĉiujare okazanta. Tamen ĉijare ne banala, pro kelkaj kaŭzoj: pluraj asocioj de franclingvio kaj la regiono kongresis kune.

Sed eble ni ne tiom raportus pri ĝi, se ĝi ne okazus en… Bulonjo ĉe Maro! En la urbo de la unua UK, cent jarojn post ĝi! Kaj la solena inaŭguro eĉ okazis en la sama teatro, kiu mirakle ne estis dummilite bombita, dum la urbo estis grandparte detruita. En la sama ejo kie kun L.L. Zamenhof antaŭ cent jaroj kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj, kiel oni denove deklamis antaŭ la atentema partoprenantaro kiu, cent jarojn poste, venis al la loko kie Esperanto, lingvo unue ĉefe nur skribita, akiris la statuson de parolita lingvo, kiel oni substrekis en la simpozio ĵus antaŭe okazinta.

La solenaĵon partoprenis pli multe da oficialaj instancoj, ol en iuj universalaj kongresoj. Parolis la urbestro, la nepo de la iniciatinto de Esperanto Louis Zaleski-Zamenhof, la konsulo de Pollando, kaj pluraj aliaj altranguloj. La bulonja urbestraro certe tre alte taksis la aranĝon, kaj subtenis ĝin malavare ne nur per vortoj kaj promesoj. La inaŭguron en la teatro sekvis solena parado tra la urbo, ekde la teatro nerekte tra la tuta urbo ĝis placo Zamenhof, kie staras busto (ĵus purigita pro la okazo) de L.L. Zamenhof. Tie post paroladoj oni ceremonie deponis florojn memore al la familianoj de Zamenhof kaj al la esperantistoj forpasintaj dum la holokaŭsto. La parado pluiris al la urbodomo, kie la kvincento da partoprenantoj estis akceptita.

Tiuj kortuŝaj momentoj memorigis la historion de la movado, sed la celo de la kongreso estis ligi la pasinton kun la estonto: Esperanto: perspektivoj post 100 jaroj de renkontiĝoj. Kion niavice por la estonteco? Tiel tekstis la temo de la renkontiĝo, pri kiu prelegis Claude Piron, kiel kutime verve kaj talente. Malpli konata de la esperantistoj, sed ne malpli interesa, Raymond Besson, prezidanto de la beletra klubo de la fervojistaj verkistoj, kaj membro de asocio por defendo de la franca lingvo, prelegis en Esperanto, lingvo de li lastatempe lernita, pri la lingvaj demandoj en Eŭropo, kaj la rolo, kiun Esperanto povus ludi. Tiaj altnivelaj prelegoj altiris amasan publikon, preskaŭ ĉiam la salonego estis plenplena. Post publika debato la kongresanoj akceptis rekomendaron, kutima afero, sed malpli kutime, ĝin akceptis ankaŭ la urbestra konsilantaro de Bulonjo en sia kunsido okazanta la saman tagon!

Krom la propraj kunsidoj de la diversaj asocioj (UFE, SAT-amikaro, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, ktp) okazis tuta aro da kunsidetoj, ekskursoj kaj bunta kultura programo.

Klasika koncerto agrabligis la interkonan vesperon. Dum la teatra vespero du spektakloj estis prezentitaj: Henri de Sabates majstre prezentis novan version de la Stilekzercoj de Raymond Queneau, kies unua parto estis pli-malpli propra aldonaĵo, fakte iom fora de la tradiciaj prezentoj. La komedion de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri Familia etoso oni povis ĝui en la prezento de la Teatro-trupo de Tuluzo. Realisma kaj humura priskribo de la funkciado de familio. Du prezentoj estis ankaŭ dum la sekva vespero, sed ili fojfoje kuniĝis kaj kantisto kaj koruso kunkantis: Jacques Yvart, kiu kantas i.a. kanzonojn de Georges Brassens, kaj la bretona grupo Meven, kiu rondirigis nin tra la mondo.

La bonega folklora grupo “Soleils boulonnais” (bulonjaj sunoj, t.e. la nomo de la kufoj kiujn siatempe surportis bulonjaninoj) ravis ĉiujn per sia viglaj muziko kaj dancado. Laŭdire, alvenante en Bulonjon Zamenhof estis akceptita de tiel tradicie vestita bulonjanino; memore al tio, unu el la bulonjaj dancistinoj invitis la prezidanton de la organiza komitato valsi kun ŝi sur la scenejo…

Ekskursoj bone ĉiĉeronataj gvidis tra la urbo, speciale vizitante la maristan kvartalon, kaj al la naturaj vidindaĵoj de la marbordo. Sed la kulmino de la ekskursoj estis tuttaga vizito al Britio, sekvanta la paŝojn de Zamenhof kaj la siatempaj kongresanoj. Tunelaj kaj aliaj problemetoj malfruigis la programon, sed agrable nin akceptis la urbestrino de Folkestone, kiu memorigis la viziton okazintan antaŭ cent jaroj. Bedaŭrinde kion vidis siatempe Zamenhof ni nur povis imagi: plene densa nebulo, plej altkvalita, kovris la tutan pejzaĝon de Folkestone ĝis Dovro. Belegan bufedon la Esperanto-Asocio de Britio proponis al la vizitantoj, kaj vigla folklora prezento kronis la aranĝon.

Oni ja ŝatintus havi denove universalan kongreson tie, sed nun feliĉe venas 2000 aŭ 3000 homoj por tiaj eventoj, kaj tiom da homoj oni malfacile povus taŭge loki en Bulonjo. Jam por la nuna aranĝo oni devis limigi la nombron al 500 partoprenantoj, je la bedaŭro de multaj homoj, kiuj ankaŭ deziris partopreni la neordinaran renkontiĝon.

Claude Nourmont

Esperanto: Kiaj perspektivoj jarcenton post la unua kongreso?

Claude Piron, sviso, profesoro pri psikologio, psikoterapiisto kaj verkisto, kontribuis al la bulonjaj solenaĵoj per atentokapta prelego pri la nuna stato kaj perspektivoj de Esperanto. Ĉu la eta Davido havas ankoraŭ la ŝancon kontraŭ la angla Goliato?

Antaŭ cent jaroj

Cent jaroj. Jam cent jaroj pasis, ekde tiu ĉefmomento en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan kongreson de Esperanto, dirante: Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn.(...) Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj [niaj] vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj (...) de la mondo. (...) Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: (...) la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Kaj iom pli poste li diris: En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj [senprivilegiaj], neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas, (...), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (...) kiuj premas al si reciproke la manojn (...) sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo ĉe Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.

Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento de la homa historio, la plimulto el vi pensis: Nu, li vere troigas. Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza.

Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento. Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton. Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn, sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La tribestro konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn. Nekredeble! Vere mirakla afero!

Estas fakto, ke la invento de skribado havis impresajn konsekvencojn. Grandan parton de nia komforto, de nia plezuro, de niaj scioj, de niaj ĝojoj, de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo ekzistas. Se skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj, kiuj ni estas. Tial oni povas diri, ke la momento, kiam unuafoje transdoniĝis ideoj aŭ informoj skribe, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam ĝi okazis. Miaopinie, ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis unuafoje homoj el dudek landoj sen interpretistoj, kaj sen tio, ke iu devus paroli la lingvon de alia popolo, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis ĉi tie en Bulonjo en 1905.

Okazis ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis sian poemon Preĝo sub la verda standardo: pluraj ĉeestantoj ploris! Per tiu fakto estis definitive rebatita la argumento de tiuj, kiuj asertas, ke lingvo enkabinete naskita ne povas havi animon. Se deklamo povas emocii, ĝis larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe pli ol io robota, meĥanika, uzebla nur por celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto el la tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi la korojn, ĝi havas animon.

Multaj el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni scias, ke Esperanto povas igi nin vibri, jen entuziasme, jen ĝoje, jen elreviĝe, jen furioze, ni spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni scias, ke ni povas disputi, kvereli, koleri en ĝi, sed ankaŭ uzi ĝin konsole kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj ĝi neniam montriĝas malsupera al la aliaj lingvoj. Kiam oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la travivaĵo. Tial, egale kion diros la skeptikuloj, kiuj identigas Esperanton al senviva kodo, ni scias, ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas komuniki nian sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto restas, ke Esperanto estas io viva, lingvo kun animo. Tion ni scias proprasperte. Kaj tio ne estas afero de opinio, kaj do de subjektiveco. Tio estas fakto, io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto ne havas animon, estas simpla, subjektiva opinio, bazita sur neniu sperto aŭ observo. Apud faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas, longperspektive. Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas, sed faktoj restas faktoj, solidaj, nerenverseblaj, ĉiam venkontaj, ĉar ili estas la realo, dum opinioj estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia tempo disfali.

La tri homaj cerboj kaj la animo de Esperanto

Mi insistas pri tiu punkto, ke Esperanto havas animon, ĉar ĝi estas laŭ mi ege grava. Mi multe legis la tekstojn de Zamenhof, liajn paroladojn, liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el liaj karakterizoj, kiu estas ne ofta: la rimarkindan ekvilibron inter la du duonsferoj de lia cerbo.

Homa cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo, ĝi estas pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo de serpento: en tiu plej funda tavolo troviĝas la praa, primitiva parto de ni: tie ni travivas la bazajn emociojn, kiel paniko, deziro, agresemo, kaj tie estas la komandejoj, kiuj igas nin reagi kapte, sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed super tiu praa cerbo troviĝas la t.n. kortekso, kiu dividiĝas en du duonsferojn, similajn al la du partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du duonsferoj havas malsamajn funkciojn. (En tio, kion mi priparolos nun, kiam mi diros dekstramaldekstra tio validos nur por la plimulto, kiu konsistas el dekstramanuloj. Ĉe maldekstramanuloj la afero estas pli kompleksa). Nu, ĉe dekstramanulo, la maldekstra duonsfero funkcias per vortoj, ciferoj, mezuroj, racio, analizo, dedukto, faktoj, volo, disciplino kaj similaj aferoj, tial mi emas nomi ĝin la cerbo de rigoro.

Kontraste, la dekstra funkcias per bildoj, senvortaj simboloj, sentoj, inkluzive de la estetikaj kaj artaj, etosoj, imago, metaforoj, intuicio, spontanaj pensoĉenoj, sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin la cerbo de fido, ĉar nur se oni fidas oni povas lasi ĝin funkcii laŭ sia nekredebla fekundeco. Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte ĉe tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas. Sed ĉe Zamenhof ambaŭ estis, ne nur bonege disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj tute harmonie.

Kaj tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas rigora, ĝi postulas disciplinon, kaj do postulas, ke oni aktivigu la maldekstran duoncerbon. Pensu nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj estas ĉu transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ pri la nete difinita senco de la prepozicioj. Esperanto estas lingvo pli rigora ol la plimulto. Sed ĝi estas ankaŭ pli libera. La rajto kombini radikojn kaj afiksojn sen ia limigo esta io tipa pri la dekstra duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ en la sintakso. Por esprimi unu ideon, Esperanto disponas multe pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj. Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas por esprimi la ideon: Mi venis al Bulonjo per trajno: Al Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon, Bulonjen trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ — almenaŭ humure aŭ poezie — mia alBulonja veno estis trajna, trajne mi alBulonjis. Se, por verkisto, Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon kaj riĉecon, tio ŝuldiĝas ĝuste al tiu maloftega kunordigo de rigoro kaj libereco, al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj.

Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen unu, jen alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj, sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco. Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la lingvoj. Per ĝi la menso povas funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed en ĝi ankaŭ la koro trovas ilon por esprimi sian vastecon, sian fantazion, siajn plej intimajn kaj intensajn sentojn kaj emociojn.

Al io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la elstaran bonecon de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj simple ne povas imagi.

Subtila transdono de kaŝaj mesaĝoj

Kaj ĝuste tial, antaŭ kelkaj minutoj, mi intence uzis la vorton longperspektive. Oni ne povas ĝuste kompreni la fenomenon Esperanto, se oni ne lokas ĝin en historian perspektivon. Kaj pro tio, ke ili evitas tion fari, tiom da homoj nun diras: la mondolingvo estas la angla. Eble vi tuj trovos, ke mi parolas negative pri la angla lingvo. Fakte mi kritikas nek la lingvon mem, nek la kulturon ligitan al ĝi, nek la homojn, kies gepatra lingvo ĝi estas. Mi tre ŝatas la anglan kaj ĝian kulturon. Kiam mi pensas pri homoj kiel P.G. Wodehouse, Woody Allen aŭ eĉ Louis L’Amour, mia koro ŝvelas pro dankemo. Kaj la kvin jaroj, kiujn mi travivis en Novjorko, ludis grandan rolon en mia feliĉiĝo. Kion mi kritikas, tio estas la statuso de la angla en nia tutmonda socio, statuso maldemokratia kun multaj negativaj konsekvencoj. Sed pri tiu nejusta pozicio de la angla respondecas kaj kulpas ĉefe neanglalingvanoj.

Konstante amaskomunikiloj, ministroj, firmaestroj, kaj simplaj homoj, kiuj babilas en trinkejo, rediras tiun frazon. Kaj ili ne konscias, ke kune kun ĝi ili transdonas tutan serion da neeksplicitaj ideoj. Ekzemple: la venko de la angla estas definitiva, lingva diverseco ne plu kaŭzas problemojn, la uzo de la angla ne havas financajn konsekvencojn por vi, ne ekzistas realisma alternativo, ne ekzistas lingvaj handikapuloj, se fremdulo suferas maljustecon, ĉar li ne kapablas taŭge esprimi sin, aŭ se firmaestro maltrafas profitdonan kontrakton, ĉar lia nivelo en la angla ne estas adekvata por la traktado kun la alilanda partnero, ili havas nur tion, kion ili meritas, ili nur devis bone lerni la anglan. Se vi pripensos kelkminute, vi nepre sentos, ke efektive tiuj mesaĝoj — kaj aliaj — kaŝe akompanas la frazon pri la venko de la angla. Ili estas mesaĝoj, kiuj fermas, kiuj puŝas la mensojn en tunelon, kie nenio videblas ĉe-flanke, kaj kun nur unu lumo ĉe la fino: la angla, sen kiu ne estas elirejo. Tiu kondiĉado malhelpas havi normalajn reagojn, kia estus, ekzemple, jena ideo.

Denaskaj anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj, kaj da profito, de la nuna lingva sistemo. Britio ricevas unu miliardon (mil milionojn) da eŭroj ĉiujare el la lingvostudaj restadoj. English language teaching is very big business [Instruado de la angla estas tre granda profitdona kampo] siatempe diris la informbulteno de la Foiro de la Angla Lingvo, en Barbican Centre (Londono). Kaj tion konfirmis la prezidanto de British Council dirante: La angla lingvo enspezigas al ni pli ol la nafto de la Norda Maro. Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al Britio, sed Usono eĉ pli profitas de la ampleksa uzo de la angla.

Estus do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu ne estas absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj impostpagantoj pagas gigantajn sumojn por ke la ŝtatoj organizu instruadon de la angla, kio finfine metas ilin en malsuperan pozicion? Dume, tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj ricevas pro denaska rajto superecon en ĉiu diskuto, traktado aŭ debato kaj al kiuj la peno lerni lingvon estas ŝparita, estas ĝuste tiuj, kiuj pagas nenion por tiu impresa avantaĝo! Justeco postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj pagu al ĉiuj aliaj landoj la monon necesan por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti ilin. Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado de la angla, la angleparolantoj povas dediĉi tiun tempon al studado de scienco, tekniko, profesio, aŭ al ripozo, kaj malstreĉo. Ĉu ne estus normale, ke ili finance kompensu nian tempoperdon kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia profito? En nia tutmondigita kaj novliberalisma socio, neniu avantaĝo estas senpaga. Ili ricevas egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ la principo kiu poluas, tiu pagu.

La neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas la pensan akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson de la konstante ripetata frazo, enŝovas sin en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne estas eksplicitaj, oni ne povas defendi sin kontraŭ ili. Kaj ĉar ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko, ili trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur konscieco povus gardi nin. Pro tiu subtila maniero de penetro, la viktimoj de la situacio konstante ripetas al si frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas ilian statuson de viktimoj. Tio estas la sistemo uzata por teni sklavojn kaptitajn en sia sklava pozicio, aŭ por eviti, ke homo el plej malalta kasto provu ŝanĝi la kastan sistemon. Papage ripetante la frazon, niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla, ke nenion ili povas fari, ke ili estas sklavoj sen espero pri libereco, ĉar la mastroj venkis definitive, kaj venkitoj ne relevu la kapon. Estas kvazaŭ sorĉa ĉanto, magia formulo, kies efiko estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas sian viktimecon. La masoĥismo plifortiĝas de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve!, la viktimoj ne rimarkas.

Kiuj parolas pri la koncerna temo, tiuj preteratentas fakton ege gravan. En la dekstra duoncerbo, ekzistas ĉe ĉiu homo nekonscia, malklara aspiro al io, io nedifinebla, sennoma, ĉar tro malpreciza, sed io bona por la tuta homaro, aspiro al iu paradiza harmonio, al mondo, kie maljusteco ne ekzistus. Kaj tiu aspiro, kvankam nebula, estas tre forta, ege potenca, kapabla movi gigantajn individuajn energiojn, veki rimarkindajn sindediĉojn ne facile pravigeblajn racie. En iu nombro da individuoj tiu aspiro al iu bono senkontura kaj sennoma kristaliĝis en la koncepto “Esperanto”, tiel ke ili investas grandan parton de sia memo, de sia libido, dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto elvokas. La koncepto “Esperanto” tiel alprenas la altirforton, kiun Carl Gustav Jung atribuas al tiuj kernoj de psika energio, tiuj nebulozoj psikaj, kiujn li nomas arketipoj. Ĝi estas la konkretiĝo, do la pensebla formo de io nepensebla, de io kio staras trans nomeblo, sed kio altiras psikojn kun forto senfine pli granda ol la forto, per kiu la plej giganta elektromagneto altiras feron. La ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur la maldekstran cerban duonsferon, kaj ĝi blokas la fekundecon de la dekstra, kie ĝi subpremas la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda, pri kiu mi ĵus parolis. Ĝi blokas la kapablon imagi. Tial homoj, kiujn oni tiom bombadis per tiu mensfermanta slogano, ke ili asimilis ĝin, eĉ ne plu povas imagi, ke ekzistas alternativo. Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas. Pro tiu socipsikologia procezo milionoj kaj milionoj da gejunuloj, en la tuta mondo, estas devigitaj fordoni sin dum jaroj kaj jaroj al senproporcia mensostreĉado por provi mastri lingvon, en kiu ili neniam situos egale al la denaskuloj. Kaj, ke tiu plago ne necesas, ke ekzistas alternativo, kiu donus al la tutmonda junularo, kaj al ĉiuj impostpagantoj, fakte al ĉiuj ŝtatoj, krom la anglalingvaj, senpezigon de multaj pezaj financaj ŝarĝoj, kaj liberigon el absurda maniero investi sian tempon kaj sian nervan energion, ni, eta marĝena malplimulto, scias proprasperte. Sed la ĝenerala publiko sorbis la mesaĝon pri la definitiva venko de la angla. Kaj kiam oni tutforte kredas ĝin, sen havigi al si iom da distanco por ĝin rigardi kritike, oni nepre devas alpreni komplementan ideon, nome, ke, ĉar venkis la angla, Esperanto fiaskis.

(daŭrigota)

Interkultura esploro

Eĉ vizitinte landon, ne eblas tuj ricevi ĝustan imagon pri ĝia kulturo

La mondo strebas al integriĝo. Malfermiĝas landlimoj, unuiĝas ŝtatoj, kreiĝas unuecaj ekonomiaj sistemoj. Estas, sendube, multaj kialoj por paroli pri evidenta utileco de la tutglobiĝo. Tamen, la stato de la hodiaŭa mondo naskas iujn aliajn demandojn. Kiel, sur kiuj principoj konstruiĝos rilatoj inter popoloj en la kondiĉoj de unueca ekonomia, politika, kultura (do ankaŭ lingva) spaco? Ĉu la universala integriĝo ne signifos universalan samiĝon, rezulte de kiu ni ricevos averaĝan teranon kun samaj opinioj, pensoj, sentoj? Ĉu ĝi ne kondukos finfine al nacia kaj kultura asimiliĝo de la popoloj? Kio entute difinas la nacian kaj kulturan memkonscion de la homo?

Tiel demandis sin Elena Nadikova, la gvidanto de la grupo “Betuleto”, kiam ŝi decidis organizi malgrandan sociologian esploron inter la infanoj de sia lernejo. Ŝi laboras en meza lernejo kaj paralele jam dum du jaroj okupiĝas kun infanoj pri Esperanto. La lerneja E-grupo ekde aŭtuno 2003 partoprenas en la projekto Interkulturo sub la nomo Betuletoj. Ĉeboksari estas la ĉefurbo de la Ĉuvaŝa Respubliko, unu el la naciaj respublikoj de Rusio, kiu situas en la centro de la lando, en la Volga regiono. Ĝi estas malgranda kaj laŭ la teritorio kaj laŭ la nombro de loĝantoj (1.351.700). En ĝi loĝas 67,8% da ĉuvaŝoj, 26,7% da rusoj, 5,5% da aliaj nacioj (sume 50 nacioj).

En novembro 2004 estis lanĉita enkadre de la projekto nova diskuttemo — Mia kulturo. Ĝi ŝajnis al Elena interesa ne nur kiel interkultura, sed kiel vasta sociologia temo. Kion pensas rusiaj infanoj pri sia kulturo, ĉu ili entute interesiĝas pri ĝi? Jen kio interesis ŝin ne nur kiel instruistinon, sed kiel rusianinon ĝenerale. Por la esploro ŝi enketis lernantojn de la 5-a ĝis 11-a klasoj (aĝo de 10-17 jaroj) de tipa urba lernejo. La demandoj estis: Al kiu kulturo vi atribuas vin kaj kial? Kia vi imagas vian kulturon? Ĉu vi pensas ke estas multaj homoj, kiuj dividas vian imagon pri via kulturo? Ĉu via kulturo havas iujn distingajn trajtojn? Se jes, kiujn? Kiun imagon havas pri via kulturo tiuj, kiuj ne apartenas al ĝi? Ĉu tiu imago estas ĝusta aŭ oni havas multajn antaŭjuĝojn?

Estis enketitaj 451 lernantoj. La infanoj atribuis sin al tiu aŭ alia kulturo depende de kelkaj kriterioj: al kiu nacio apartenas iliaj gepatroj kaj proksimaj parencoj, ĉu ili scias la nacian lingvon, kie ili loĝas, kies tradiciojn kaj morojn ili sekvas. Kiel ĉefan kriterion la infanoj indikas la loĝlokon, nacion de la gepatroj kaj sekvadon de tradicioj kaj moroj. Laŭ tiuj kriterioj, 63% de la enketitoj opinias sin reprezentantoj de la ĉuvaŝa kulturo, 21% de la rusa, 14 % de ambaŭ kulturoj, 2 lernantoj atribuis al si apartenon al la armena kulturo, kelkaj — al miksitaj kulturoj: ĉuvaŝa-tatara 2 lernantoj, rusa-ĉuvaŝa-ukraina 2, rusa-baŝkira-ukraina 1, rusa-ukraina 1, rusa-ĉuvaŝa-finna 1. Estas interese, ke multaj el tiuj, kiuj konsideris sin apartenantoj de neĉuvaŝa kulturo, respondante pri sia kulturo priskribis tamen la ĉuvaŝan kulturon. Interesa momento estas, ke, ekzemple, infano-armeno atribuis sin al la rusa kulturo, ĉar li scias ĉiujn morojn kaj tradiciojn, loĝas en Rusio kaj havas ĝian vivmanieron. Ankoraŭ unu simila respondo: Mia patro estas azerbajĝanano, la patrino — rusino, sed mi estas reprezentanto de la rusa kulturo, ĉar mi loĝas en ĝi.

La respondoj montris, ke la ĉuvaŝaj infanoj bone konas precipe sian nacian kulturon, ĝiajn distingajn trajtojn. Ili skribis, ke la ĉuvaŝa kulturo estas antikva, unika kaj belega. Multaj skribis pri ĝiaj paganaj radikoj. Ĝi havas interesajn popolajn metiojn (ekzemple lignoĉizadon kaj brodadon), belajn kantojn kaj naciajn kostumojn, interesajn ritojn kaj bongustan kuirarton. Malpli detale estis priskribita la rusa kulturo.

La infanoj ne apartigas la kulturon disde la gepatra lando, gepatra urbo kaj ĝiaj portantoj, pro tio al ĝiaj distingaj trajtoj ĉiuj enketitaj atribuis ankaŭ tipajn trajtojn de la nacia popolkaraktero. Ili opinias, ke distingaj trajtoj de la ĉuvaŝa kulturo estas mirinda ĉuvaŝa brodaĵo, piemo, unika lingvo — unusola konservita en la mondo lingvo de la bulgara grupo, belaj vestoj, moroj kaj tio, ke la naciaj tradicioj “vivas” ankoraŭ nun, en la 21-a jarcento. Laŭ ilia opinio, ĉuvaŝojn diferencigas antaŭ ĉio laboremo, poste gastamo kaj ŝparemo (kelkaj menciis tion kiel mankon). Distingaj trajtoj de rusa popolo, laŭ ilia opinio, estas antaŭ ĉio gastamo, malavareco, talento kaj vireco. Respondante al la demando, la infanoj menciis antaŭ ĉio pozitivajn ecojn de sia popolo. La mankojn indikis precipe lernantoj de la pli aĝaj klasoj 10-a kaj 11-a (aĝo de 16-17 jaroj).

Koncerne la demandon pri sinteno de alikulturanoj rilate al la kulturo de la enketitoj, 43% de la enketitoj esprimis la opinion, ke apartenantoj de aliaj kulturoj iom scias pri la rusa kulturo, sed la ĉuvaŝa kulturo por ili estas preskaŭ tute ne konata.

Aliaj (42%) opinias, ke nun Ĉuvaŝion oni poiome komencis koni, ĉar nin dum la lastaj jaroj ofte vizitas eksterlandanoj. Samtempe ĉiuj tiel respondintaj skribis, ke tiuj, kiuj vizitas nin, ekkonas nin kaj komencas rilati al ni bone.

La infanoj plene agnoskas la rajton de ĉiu homo al propra opinio kaj ofte montras neatenditan saĝon: Ĉiu popolo opinias sin pli bona ol aliaj, aŭ eĉ: Mi estimas ĉiujn kulturojn, sed jen la plenaĝuloj, kiel al mi ŝajnas, multajn kulturojn ne estimas kaj eĉ fimokas — amara, sed, necesas diri, justa riproĉo! La respondoj estis diversaj, sed ĉiujn unuigas komuna trajto: la infanoj ne kontraŭstaras diversajn kulturojn, ne dividas ilin en siajn kaj fremdajn. Ili estas malfermitaj al ĉiuj kulturoj, kaj tio konvinkas, ke necesas aktive okupiĝi kun infanoj pri variaj kulturaj kaj ĝenerale humanismaj projektoj. Kvankam la infanoj ne ĉiam povas objektive taksi la situacion, iliaj respondoj permesas esperi ke ne minacas nin senpersonigo, kultura aŭ nacia asimiliĝo, subpremo de unu nacio fare de alia. Sed kio estos en la estonteco, tio dependas de ni mem — kiel ni edukos la infanojn al reciproka estimo. Kaj ni havas bonegan rimedon por tio — nian interkulturan lingvon.

(Laŭ raporto de Elena Nadikova)

[FORIGITA!: bildo]

Elena Nadikova kun la “Betuletoj”

[FORIGITA!: bildo]

Popolaj ĉuvaŝaj kostumoj

Esperanto en Ĝenevo

ĉe la 61-a Konferenco de UN pri homaj rajtoj

Mi mem kaj Andreas Kuenzli partoprenis la laborojn de la 61-a Sesio de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kiel reprezentantoj de UEA. La tuta Sesio daŭras dum unu monato kaj alfrontas ĉiujn subtemojn ligitajn al la respekto de homaj rajtoj en ĉiuj partoj de la mondo. Ni partoprenis en la tagoj, en kiuj oni diskutis i.a. pri kulturaj rajtoj kaj edukado, ĉar UEA, kiel asocio en rilatoj kun UN, estis sendinta skriban deklaron disdonotan al ĉiuj naciaj delegitaroj, pri kiu jam parolis ĉi tiu revuo.

Esence ni substrekis en tiu skriba deklaro ke oni respektu la lingvajn homajn rajtojn per uzado de gepatraj lingvoj en lernejoj kaj, krome, ke ni konsideras, ke la nuna situacio, en kiu nur kelkaj naciaj lingvoj estas uzataj por kontaktoj inter homoj el malsamaj nacioj estas nekontentiga, diskriminacia kaj ne kontribuas al internaciaj kompreniĝado, paco kaj egaleco. Ĝi, fakte, kontraŭdiras la Artikolon 2 de la Deklaracio de Homaj Rajtoj de UN. Surbaze de tio kaj aliaj ni proponis ke la Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj starigu porokazan laborgrupon por ekzameni la problemojn de lingvaj homaj rajtoj, apogu la klopodojn de fakuloj, interalie de UEA, esplori kaj eksperimenti la plej efikajn manierojn elekti la lingvojn uzotajn en lerneja instruado kaj metu la temon Lingvo kaj Homaj Rajtoj en la tagordon de unu el siaj estontaj kunvenoj.

Kompreneble temas pri grandaj petoj kun la celo ke almenaŭ eniru la konscion de la okupiĝantoj pri ĉi tiuj problemoj pri la ekzisto de Esperanto kaj pri la solvo, kiun Esperanto proponas.

Partoprenante kunvenon kun la “Speciala Raportanto de UN pri la rajto je edukado, Vernor Muñoz Villalobos, ĉiuj ĉeestantaj organizaĵoj ricevis la rajton alparoli la kunvenon, ĉar tiu Speciala Raportanto estas nova en sia laboro kaj entuziasma, kaj serĉas subtenon. Prezentinte Universalan Esperanto-Asocion kaj la apartan intereson de esperantistoj pri lingvaj homaj rajtoj, mi substrekis la neceson ke la fina rezolucio emfazu ankoraŭ pli la rajton je la edukado en la denaska lingvo de infanoj kaj la lingvajn homajn rajtojn ĝenerale. La interveno estis tuj favore komentita de la Speciala Raportanto, kiu mem citis sukcesajn kazojn de edukado en la gepatra lingvo kaj kiu promesis sekvi la temon dum sia mandato. Tuj poste ankaŭ la reprezentanto de Unesko, sinjoro Singh, de la fako pri lingva diverseco de Unesko, petis parolrajton por klarigi, ke tio kongruas kun la nuna politiko de Unesko mem. Fine de la kunveno en privata interparolo kun la Speciala Raportanto de UN estis interŝanĝitaj ret-adresoj (laŭ la nuna modo) kaj promesoj pri estonta kunlaboro inter UEA kaj li, kiu intencas lanĉi tra la mondo serion de enketoj pri ĉi tiuj temoj kaj bonvenigas la kunlaboron de esperantistoj. Fakte li jam aktive rekontaktis min per retmesaĝo pri tiuj temoj. Mi profitis la okazon ankaŭ por altiri lian atenton al la skriba deklaro de UEA, kiu estis jam disdonita de la sekretariejo de la konferenco al ĉiuj landaj delegitaroj.

Estas malfacile diri, kio estos la sekvo de tiu skriba deklaro. En kunveno pri la malneto de la rezolucio pri edukado, en kiu nur ŝtatoj rajtis paroli, la postan tagon mi rimarkis, ke la malpermeso de lingva diskriminacio en edukado estas klare formulita. Eble plia eĥo de la skriba deklaro de UEA estas la enmeto de la Programo por Evoluo de UN, pri kiu aparte parolis la deklaro de UEA, inter la Agentejoj de UN, kiuj devas partopreni la difinadon de la eduka politiko de UN/Unesko.

Kompreneble Andreas kaj mi disdonis informan materialon al reprezentantoj de pluraj Ne-Registaraj Organizaĵoj kaj ĉe kontaktoj kun landaj delegitaroj kaj kun alispecaj gravuloj, kiel Marco Pannella, eŭropa parlamentano, interesiĝanta pri Esperanto. Tiu materialo estis disponigita ankaŭ sur la informaj tabloj rezervitaj por la NRO-oj. Tiel provizore finiĝis la aventuro. Nun ni atendas la finajn rezoluciojn de la Konferenco.

Tamen estas oportunaj kelkaj observoj. Mi kredas, ke UEA potenciale havas tre pli grandajn eblojn en UN-Ĝenevo ol ĝi sukcesas eluzi. Ni rajtus havi poŝtkeston tie kaj uzi ĉambron komune kun aliaj asocioj. Temus pri speco de oficejo, kiu efikus, se estus esperantisto el Ĝenevo aŭ ĉirkaŭaĵoj, kiu irus almenaŭ unu fojon semajne por renkonti la reprezentantojn de aliaj NRO-oj, preni la poŝton, ktp. En ĉi tiu sama konferenco ni estus povintaj ricevi ĉambron kaj aranĝi kunvenon, ekzemple pri “Esperanto kaj Homaj Rajtoj”, se ni estus estintaj pli konsciaj pri la eblecoj tie. Niaj nunaj reprezentantoj en Ĝenevo estas ĉiuj eksterĝenevanoj. Ĉu iu ĝeneva aŭ apudĝeneva leganto povus helpi?

En la nuna reta mondo eblas fari parton de la kontaktoj kun aliaj NRO-oj rete de malproksime. Tion momente provas fari mi kaj irana esperantistino, Nazi Solat, sed helpo estus ekstreme bezonata. Temas pri tre tedaj administraj laboroj: starigi adresaron, sendi unuopajn mesaĝojn, ktp. Sen tio neniu eĉ konscias, ke ni ekzistas. Ĉu alia leganto kun tempo kaj komputilo sin anoncos?

Tamen, tio utilas, sed ĝi ne estas, laŭ mi, la plej grava afero. Se ni deziras ke iam ree la vorto Esperanto aŭ ĉirkaŭparola esprimo por ĝi aperu en iu rezolucio de UN (same validas por Unesko), la ĉefan laboron oni devas fari enlande por konvinki siajn respondecajn oficistojn en la Ministerioj pri Eksterlandaj Aferoj. Pro la facileco de la nuntempaj komunikoj la reprezentantoj surloke havas multe malpli da libereco nun ol ili havis iam, kaj daŭre “demandas sian ĉef-urbon”, kiel ili diras, pri ĉiu detalo. Do vi povas mem imagi, kion ili farus se oni diskutus pri enmeto de frazo pri Esperanto. Pro tio UEA, la centra UEA, devas havi multe pli da kapablo daŭre kontakti la landajn aktivulojn (vin, la estraranojn de viaj landaj asocioj) kaj peti, instigi, gvidi, se ni volas alveni al veraj rezultoj. Mi konfesas, ke mi kaj aliaj en UEA faras nian eblon sed simple ne sukcesas fari ĉion bezonatan. Aktivan helpon por fari tion ni bezonas. Neniu pli bone ol aktivulo sperta pri la movado povus helpi. Temas pri iom teda kaj iom temporaba agado kaj mi scias, ke vi ĉiuj jam estas plene okupitaj, sed se eble iu el vi povas, li aŭ ŝi bonvolu kontakti min persone.

Renato Corsetti

Nia lingvo parolita en Eŭropa Parlamento

La 23-a de februaro estis speciala tago en la Eŭropa Parlamento. Probable por la unua fojo oni parolis tie ne nur pri Esperanto, sed Esperanto estis la laborlingvo de la oficiala kunveno. Grupo de dekkelkaj personoj el naŭ landoj, parolantaj denaske 11 lingvojn, vizitis la Eŭropan Parlamentejon. La grupon gvidis la organizinto de la evento, la germana pastro Bernhard Eichkorn el Villingen.

Preskaŭ ĉiuj estis en Strasburgo por la unua fojo kaj por la unua fojo en la sidejo de la Eŭropa Parlamento. Iom da tempo okupis vizitado de diversaj flankoj de la interno kaj aŭskultado pri la funkciado de tiu internacia institucio. Venis D-ro Andrea Schwab, germana eŭrodeputito, simpatianto de Esperanto. Kun li venis Norbert Lins, la asistanto de la parlamentano kaj samtempe bona esperantisto.

Ni kunvenis en unu el la multaj prelegejoj situantaj tuj ĉe la granda ronda parlamenta debatejo. Nia interparolo tuŝis la lingvajn malfacilaĵojn ene de EP kaj de aliaj uniaj institucioj. D-ron Schwab interesis interalie la uzebleco de Esperanto por solvi la problemon. Venis la pola parlamentanino Małgorzata Handzlik. La diskuto vigliĝis, ĉar ŝi transdonis siajn impresojn el la parlamenta laboro.

La kalkuleblaj kostoj de la tradukadoj de kunvenoj kaj dokumentoj formanĝas pli ol 30% de la buĝeto de Eŭropa Unio. Ne ĉiuj kunvenoj kaj ne ĉiuj dokumentoj estas tradukataj al ĉiuj oficialaj lingvoj de EU, kvankam devus esti tiel. La kvalito de la tradukoj estas tute aparta afero. En sia elpaŝo Stanisław Mandrak, la prezidanto de PEA, informis pri dekoj da seriozaj eraroj kaj mistradukoj en la pollingva versio de la Konstitucia Traktato.

La ĉeestantaj EU-parlamentanoj parolis pri mistradukoj de diversaj dokumentoj kaj eldiroj, kelkfoje tre ridindaj eraroj. Ne malofte dum voĉdonado la eŭrodeputitoj ekzemple demandas — kiun version ni voĉdonas?la francan aŭ la anglan? — ĉar ili ne estas egalaj. Resumante la diskuton ni poste provis diveni demandante nin: kiom da milionoj da novaj entreprenoj por milionoj da personoj oni povus krei por tiu mono, kiu nun estas senproduktive elverŝata por la sencelaj tradukoj? Se ne estus solvo... Tamen ĝi ekzistas: Esperanto.

Poste ni partoprenis la ĝeneralan debaton gvidatan de Prodi kun sekva voĉdonado. En la parlamentejo ni vidis voĉdoni ankaŭ niajn polajn EU-deputitojn.

Kiam ni foriris, ni rimarkis diversajn presaĵojn kaj kelkajn kunprenis por memoro kaj eventuala pluuzo. Mi serĉis la pollingvan Konstitucian Traktaton. Vane. Estis aliaj, la pola mankis. Mi kunprenis la litovan tekston de la Konstitucio por la memoro de mia estado en la Eŭropa Parlamento.

Andreo Marszałkowski

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)

• lerni interkulture • lerni interkulture • lerni interkulture • lerni interkulture •

  • trisemajna intensa lernado de Esperanto
  • por komencantoj ĝis akademianoj
  • internaciaj instruistaro kaj studentaro
  • riĉa vespera kaj semajnfina programo

En 2005 NASK okazos denove ĉe la monde konata interkultura altlernejo, The School for International Training, en nordorienta Usono. La instruista skipo pretigas trinivelan studprogramon kiu emfazas la uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno kaj kunlaboro. Krome estos speciala seminario por Esperanto-gramatiko gvidata de Bertilo Wennergren.

Datoj: 4-22 julio, 2005

Loko: Brattleboro, Vermonto (facile atingebla de Bostono, Novjorko aŭ Hartfordo)

Instruistoj: Paul Gubbins (Britio), Birke Dockhorn (Germanio) kaj Lee Miller (Usono)

Kotizoj: loĝado en dulitaj ĉambroj kun manĝoj 700US$; kurskotizo 995US$. Stipendioj haveblas.

Por pliaj informoj: http://esperanto.org/nask/ aŭ skribu al la kunordiganto: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512; tel. (360) 754-4563; fakso: (360) 786-9175; retpoŝto e...@aol.com

Partoprenu Internacian Junularan Kongreson en Zakopane!

Jam pli ol 300 personoj el 40 landoj aliĝis al la IJK en Pollando. Se vi ankoraŭ ne planis vian feriadon, antaŭ vi estas nekredebla ŝanco. Tri gravaj aranĝoj dum unu vojaĝo: Antaŭ la IJK en Pollando vi povas partopreni la jubilean Universalan Kongreson en Litovio, poste veni al Zakopane kaj finfine veturi al la Internacia Junulara Seminario en Hungario. Vi neniam forgesos tiun internacian sperton. La IJK okazos ekde la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2005.

Pli da informoj vi trovos en la ttt-ejo: http://www.tejo.org/ijk

Helpu al la konto Partoprenu IJK

Internacia Junulara Kongreso estas ĉiujare la plej populara kaj plej granda junulara aranĝo, sed multaj junuloj ne povas tien iri, ĉefe tiuj, kiuj devenas de foraj, malriĉaj landoj.

Por kontribui al la solvo de tiu problemo, TEJO havas la subkonton “Partoprenu IJK”, kiu ofte utilas por kovri aliĝkostojn (parton de vojaĝkostoj) de IJK-partoprenantoj, kiuj sen tiu monhelpo ne havus ŝancon partopreni la ĉefan junularan aranĝon en la jaro.

Ĉi-jare TEJO estas eĉ pli ambicia. Cele plifortigi kreiĝantajn Landajn Sekciojn, kaj venigi junajn aktivajn sed alikontinentajn esperantistojn unuafoje al IJK, ĝi starigis Konkurson “Partoprenu IJK”. Al la elektotaj gajnintoj ĝi deziras repagi vojaĝkostojn, depende de la financaj rimedoj.

Tial ni alvokas esperantistojn kontribui mone al la konto Partoprenu IJK. Ju pli da mono ĝi enhavos, des pli da junaj C-landanoj TEJO povos inviti al IJK 2005 en Zakopane.

Por ricevi pli da informoj, skribu al a...@ikso.net, kopie al TEJO-oficejo o...@tejo.org

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

G.E. Maura: El: “En konko de vintro”

Suno tra muslino lunas;
en la herb’ eĉ ne leporo
min amike orelumas;
akvojn stompas jam vaporo.

Flavas la kronaĵ’ folia.
Plu hirundoj ne atendis.
Ankaŭ en animo mia
la fontanoj eksilentis.

[…]

Falu, ho neĝo, falu en longaj flugoj glitaj
sur la rigidon de la dezertaj horizontoj,
sur la sordidojn urbajn, niajn sekretajn hontojn,
kaj la okulojn vakajn de l’ popoloj murditaj!

Gaston Waringhien (1901-1991), franco, estis unu el la plej grandaj prozistoj kaj vortaristoj de nia historio; pinto de lia aktiveco estis la Plena Ilustrita Vortaro (1970), sed oni ne forgesu lian redaktadon de Literatura Mondo kaj, kiel ĉefredaktoro, de La Nica Literatura Revuo (parte legeblaj en interreto: vidu la ligojn en la EVA-paĝo). Li kunlaboris kun Kalocsay en multaj epokfaraj publikaĵoj (Parnasa Gvidlibro, Plena analiza gramatiko). Tamen li aktivis ankaŭ kiel mirinda poeto, kaj sub la pseŭdonimo G.E. Maura publikigis la poemaron Duonvoĉe (1939 kaj 1963).

Membriĝi juna estas avantaĝe

Tiu kiu pagas unufoje la 25-oblon de sia kotizo al UEA, fariĝas Dumviva membro, neniam plu pagante tiun kotizon. Kompreneble precipe junaj homoj devus legi ĉi tiun frazon. Por ili la avantaĝo estos, statistike, grandega. Kial do ne ĉiu juna esperantisto nun kuras al sia banko por sendi tiun sumon al UEA?

Unu el la kialoj povas esti ke li aŭ ŝi ne povas pagi tiel multe. Tamen, okaze de naskiĝdato, diplomiĝo, aŭ iu alia festo, vi povus pripensi: ĉu donaci al la juna festanto dumvivan membrecon en TEJO/UEA?

Ĉu vi amas Esperanton?

Verŝajne vi respondas: “Jes, sed unuavice mi amas miajn infanojn, mian edz(in)on, kaj aliajn familianojn”. Tamen ankaŭ Esperanto ludas rolon en via vivo. Vi kore deziras al ĝi bonfarton. Se tiel, ĉu ĝi meritas lokon en via testamento, post viaj plej proksimaj karuloj? Grandajn donacojn (inter ili: heredaĵojn) UEA aldonas al sia ĝenerala kapitalo. Per la rento de tiu kapitalo UEA vivas, krom per la kotizoj kaj la librovendoj. Multaj ŝtatoj jure mildigas la imposton de heredaĵoj al homamaj celoj. Se vi volas, ni pristudos kune kun vi la impostajn regulojn en via lando. Vi povas kontakti la ĝeneralan direktoron, s-ron Osmo Buller, Centra Oficejo de UEA. Li estos via diskreta konsilanto.

Ans Bakker-ten Hagen

Marta gazetara eĥo

Ne-Komisiona Esperanto

En Eŭropa Unio kreskis la nombro de la oficialaj lingvoj de 11 al 20 kaj David Ferguson en Euro-Reporters.com (31 mar) demandas sub la titolo Ne-Komisiona Esperanto: Ĉu helpus neŭtrala, facile lernebla Esperanto? Komisionano por multlingvismo Ján Figel, respondis: Mi ne povas imagi iun ajn membro-ŝtaton, kiu povas forlasi sian propran lingvon por iu nova. La solvo devas esti vivanta, ne artefarita lingvo. Eĉ medicinaj konferencoj ne uzas la latinan; ĝi ne estas vivanta lingvo.

Italo gajnis internacian konkurson de Hanojo titoliĝas kontribuo en Le Courrier du Vietnam (17 mar). Esperantisto Gianfranco Polerani estis premiita en la kategorio Hanojo — via rendevuo por eseo en Esperanto — unu el la kvin konkursaj lingvoj. Tiu konkurso okazas ekde kelkaj jaroj sekve de iniciato de la hanoja Esperanto-klubo por fortigi la konojn pri la urbo. Ĉiufoje la konkurso altiras esperantistojn de la tuta mondo, informas la artikolo. Informoj pri la konkursoj legeblas ĉe: http://hanea.vnn.vn.

Granda, dupaĝa artikolo pri la sorto de la knabo Petr Ginz aperis en la kroata taggazeto Vecernji list (26 mar). La artikolon iniciatis Judita Rey Hudeček. La titolo de la artikolo estas La fatala ligo inter la knabo el koncentrejo kaj la pereinta astronaŭto. En la teksto, provizita per multaj fotoj, la ĵurnalisto informas ke li ricevis informojn de Kroata Esperanto-Ligo, ĉar la knabo parolis Esperanton.

La centjariĝo de Universalaj Kongresoj kaj la internacia kongreso en Bulonjo ĉe Maro ricevis atenton en La Voix du Nord (27 mar). Ĝi rememorigas pri la kongreso de 1905, rakontas koncize pri Esperanto kaj listigas la okazaĵojn de la datrevena kongreso.

Alia dumpaska renkontiĝo, Printempa Semajno Internacia (PSI) en Germanio, estis prezentita fare de regiona heslanda televido HR (27 mar). Ankaŭ sur la televida retpaĝaro aperis pozitiva kontribuo. La ampleksa raporto mencias la historion, kulturon kaj aliajn aplikeblecojn de Esperanto. Ili parolas lingvon, kiu en neniu lando de la mondo estas oficiala. Tamen de la babilona lingvokonfuzo neniu spuro.

Ĉu vi mem emas foje verki gazetaran eĥon? Tiam kontaktu la Komunikadcentron. La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas troveblaj ĉe: http://lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton). Bedaŭrinde ni ne sukcesas trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio
k...@esperanto.org

Vojaĝo al Pollando 2005: lando 2005: holokaŭsto kaj Esperanto

Mi rakontos pri miaj spertoj el mezlerneja vojaĝo al la juda heredaĵo en Pollando, kies ĉefa celo estis ekkoni kaj provi kompreni la holokaŭston, kaj vizito de la juda tombejo en Varsovio, kie troviĝas la tombo de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Nia delegacio de tricent gelernantoj estis verŝajne la plej granda junulara delegacio de Israelo al Pollando. Akompanis nin du “atestantoj” — judoj kiuj travivis la holokaŭston. La vojaĝo komenciĝis en la juda kvartalo en Krakovo. Ni vizitis kvartalon kie estis la geto, kaj apude vidis la lokon kie estis la fabriko de Oskar Shindler, kiu savis centojn da judoj per la fabriko, kiun li fondis, kaj kie judoj povis labori.

Sekve ni vizitis la mortigejon Aŭŝvico (Auschwitz-Birkenau). Tio vere estis ŝoko, ke en la loko kie ni staris, antaŭ sesdek jaroj pereis judoj kiel ni, nur ĉar ili estis judoj. Ni vidis la barakojn kaj la stakojn da okulvitroj, hararoj, valizoj, ŝuoj, kaj multajn personajn objektojn kiujn nazioj prenis de la murditaj judoj.

La bariloj, gardoturoj, gaso-ĉambroj, la krematorioj. Ĉio subite ŝajnis tiom reala kaj ŝoka ke ni tremis. En unu el la barakoj en la apuda koncentrejo Birkenau loĝis nia “atestanto”, kiam li estis kaptito tie. Li montris al ni benkon, kie li dormis, kaj rakontis pri siaj travivaĵoj.

En unu el la barakoj ni faris ceremonion kaj lumigis kandelojn je la memoro de la holokaŭstaj viktimoj el niaj familioj. Pli kaj pli leviĝis infanoj, diris nomojn de viktimoj el siaj familioj kaj lumigis kandelojn. Tio estis unu el la plej kortuŝaj momentoj de la vojaĝo, kaj ni ĉiuj sentis la sufokon en la gorĝo.

Ni ekkomprenis kiom da personoj pereis, kaj ke preskaŭ ĉiu el ni havas personan rilaton al la holokaŭsto, en kiu estis murditaj ses milionoj da judoj. Ankaŭ mi havas parencojn kiuj pereis.

En mia tuta vivo mi ne forgesos tiujn vidaĵojn. Mi memorigos ilin al la venontaj generacioj, por ke neniu forgesu la holokaŭston kaj por ke neniam io simila ripetiĝu.

Fine de la vizito en Aŭŝvico la tuta delegacio kantis la israelan himnon Hatikva (la espero). Mi sentis sufokon kiam ni kantis la himnon, tenante la israelan flagon kun la stelo de David, kaj pensis pri la simboleco de tio, ke antaŭ sesdek jaroj en la sama loko judoj estis murditaj pro la sama simbolo kaj la sama espero.

En la postaj tagoj ni vizitis la koncentrejojn Treblinka kaj Majdanek. En Majdanek ni vidis restaŭritan mortofabrikon. Ni sekvis la trakon sur kiu pasis la viktimoj de la alveno ĝis ili estis gasumitaj kaj poste bruligitaj.

Varsovio estis la lasta urbo kiun ni vizitis. Ni vojaĝis tra la kvartalo kie estis la geto kaj vizitis la judan tombejon en Varsovio.

Tie ni haltis ĉe la tombo de Zamenhof. Sur la tomboŝtono estas granda verda stelo el mozaiko kaj teksto en Esperanto. En tiu okazo mi fariĝis la gvidanto kaj rakontis al mia grupo pri Zamenhof kaj Esperanto. Kiam mi vidis ke ĉiuj aŭskultas kaj interesiĝas, mi rakontis kiel Zamenhof kreis Esperanton por internacia paco, kaj ke Esperanto ne havas landon, sed estas internacia lingvo. Nia gvidanto aldonis ke la nazioj arestis la esperantistojn kaj sendis ilin al la koncentrejoj.

Mi rakontis ankaŭ pri mia persona rilato al Esperanto: miaj gepatroj konatiĝis en Esperanto-kurso. Mia patro parolis kun mi Esperanton kaj la panjo parolis la hebrean, kaj tiel mi kaj mia fratino fariĝis denaskaj parolantoj de Esperanto. Ni partoprenis kongresojn kaj infanajn kongresetojn en multaj landoj. Tiel mi konatiĝis kun infanoj de la tuta mondo kun kiuj mi havas komunan lingvon. Post mia parolado la gvidanto disdonis flugfoliojn pri Esperanto kaj Zamenhof. Ĉiuj vigle interesiĝis pri Esperanto kaj eĉ volis ke mi instruu ilin.

La vojaĝo estis por mi neforgesebla travivaĵo kaj helpis min kompreni la katastrofon de la holokaŭsto. Ĝi kaŭzis ke mi pli alte taksos tion kion mi havas — la vivon, landon, liberon, kaj igis min pli matura persono.

Maja Wandel, Israelo (17-jara)

Ni forĝu kiam ĝi varmegas

La 11-an de aprilo la nombro de individuaj membroj de UEA, kiuj jam kotizis por 2005, superis 5000. (La preciza nombro tiutage estis 5021.) Ni estas sur bona vojo, ĉar pasintjare tiu etapo estis atingita fine de majo.

Pro manko de statistikaj informoj mi ne scias, kiom da membroj kotizis ĝis la 11-a de aprilo pasintjare, sed mi taksas, ke la tiama nombro estis je 400 malpli alta. Membreco en UEA estas denove alloga afero, sed restas la problemo, ke ni ne sufiĉe ofte proponas ĝin. Dum la pasintaj monatoj la Centra Oficejo ricevis ĝojige multajn petojn pri la folieto kun kotiztabelo 2005 kaj membroaliĝilo por distribuado ekz. en Esperantaj renkontiĝoj, kluboj kaj kursoj. Tiu aktivado jam kontribuis al la kresko de la membraro. Ni forĝu la feron, kiam ĝi varmegas. Mi denove alvokas, ke oni petu kvanton da tiuj aliĝiloj por distribuado. Bv. sendi viajn petojn al mia adreso: d...@co.uea.org.

Osmo Buller

Recenzoj

Le défi des langues en portugallingva versio

O desafio das línguas — da má gestão ao bom senso. Claude Piron. El la franca trad. Ismael Mattos Andrade Ávila. Campinas: Pontes Editores, 2002. 287p. 21cm. ISBN 8571131600. Prezo: € 15,00

Prezenti Claude Piron estas nenecese. Li estas vaste konata en Esperantio, precipe kiel populara prozisto kaj verkisto de didaktikaj noveloj (lia poeta faceto estas eble malpli konata). En sia O desafio das línguas — Da má gestão ao bom senso, la aŭtoro kritike analizas la nunan ordon de internacia komunikado. La temo estas pritraktita el vidpunkto ne nur lingvistika aŭ financa, sed — kio estas plej interesa — ankaŭ el la psika. Nehazarde, ĉar la multflankeco de la konata svisa aŭtoro inkluzivas ankaŭ psikanalizon kiel profesian okupon.

Piron montras, ke dum la mondo ignoras Esperanton, oni forĵetas astronomiajn monsumojn per kaj por neefikaj kaj maldemokratiaj komuniksistemoj. Se la homaro do rifuzas la zamenhofan lingvon — komunikilon, kiu jam pruviĝis efika kaj “malmultekosta” tra sia ekzistado — kaj preferas longan, malfacilan kaj kostan vojon por fine atingi ofte fuŝajn rezultojn sur la kampo de internacia komunikado, ĝi eble suferas pro patologio: la sindromo de Babelo. Tio ne spegulas senutilan terminologian kreadon fare de la aŭtoro: ĉi tiu komprenas la sindromon de Babelo kiel soci-patologion (laŭ la faka senco), kiun endas elradikigi.

Helpate de sia sperto de praktikanta psikanalizisto, Piron malkaŝas la psikologiajn mekanismojn rolantajn malantaŭ la sindromo. Pli precize, li montras kiel granda parto de la neesperantista mondo, per defendmekanismoj, “protektas” sin de Esperanto kaj subkonscie kontribuas al la daŭrigo de la nuna monda lingva ordo. Tiel, jen ni trovas, i.a., analizon pri rifuzo alfronti la realon (Esperanton) kaj pri raciigo (de la argumentoj kontraŭ Esperanto).

Sur la financa tereno, la aŭtoro komparas Babelon al vampiro. Trafa komparo, ĉar, kiel sciate, multlingveco en transnaciaj organizaĵoj suĉas grandan parton de iliaj budĝetoj. Ĉi-sence, menciindas reala ekzemplo, ĉerpita el la verko: en 1975, Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) donis al la araba kaj ĉina la statuson de laborlingvoj. Malgraŭ la protesto de la Sekretariejo de MOS kontraŭ tiu decido, kiu kostus al la organizaĵo kvin milionojn da dolaroj jare, la naciaj delegitoj ĝin aprobis. Kelkajn tagojn poste, tiuj samaj delegitoj devis nuligi, pro manko de monrimedoj, projektojn pri plibonigo de sano en subsahara Afriko...

Kiel eksa tradukisto-interpretisto de UN kaj MOS, la aŭtoro estas bone dokumentita, kio per si mem donas al la verko grandan persvadan valoron, plifortigitan per la ofta ripetado de argumentoj. Malgraŭ la seriozeco de la temo, Piron gvidas nin, en esea ĝenro, tra la dornplenaj padoj de internacia komunikado en glata, ĉiutaga lingvaĵo. Oni ricevas la impreson, ke la verkisto simple babilas kun la leganto ĉe kafeja tablo.

La traduko, farita de la juna brazilano Ismael Mattos Andrade Ávila, kvankam bona, ne estas senmakula. En ĝi enestas pluraj gramatikaj eraroj, kelkaj nepre evitindaj pleonasmoj kaj stilaj malglataĵoj, malgraŭ la anoncita reviziado de la manuskripto. Krome, estas kelkaj evidentaj traduk-eraroj. Sonas do ironie ke libro tiel elokvente pritraktanta i.a. la fuŝojn de tradukado-interpretado, prezentas fasketon da traduk-eraroj. Spite tion, ĝi restas grava kaj nemalhavebla verko por portugallingvanoj, ĉu esperantistaj aŭ ne.

Reinaldo Marcelo Ferreira

Tre rekomendinda helpilo

Angla-Esperanta-hungara etvortaro pri lingvo kaj komunikado. Ilona Koutny. Prodruk. Poznań: Prodruk, 2003. 126 p. 17cm. ISBN 8388518722. Prezo: € 9,90

Ĉi tiu libreto estas la dua en la serio de la trilingvaj etvortaroj: la unua temis pri lernado kaj laboro.

La unua ĉapitro enhavas terminojn pri lingvoscienco kaj gramatiko (inkluzive la liston de ĉ. 250 lingvoj), la dua registras la parolturnojn rilatajn al la plej oftaj komunikadaj situacioj (salutoj, ĝentileco, diskuto, esprimo de diversaj opinioj, sentoj kaj reagoj).

La lingvoscienca terminaro, kiel sciate, ne estas plene fiksita kaj la aŭtoro proponas foje sinonimojn por unu nocio, eĉ kiam unu estas nekonsilinda (ekz. substrato estas menciita kiel nekonsilinda apud subtavolo). La dua parto donas riĉan esprimaron por ĉiaspecaj konversacioj kaj devus interesi ĉiujn instruistojn kaj aŭtorojn de lernolibroj.

Malmultegaj detaloj estus kritikindaj (uzo de negoco en tre vasta signifo; alia solvo kiel anstataŭ […] ol; fine kaj ne balaste, anstataŭ laste […]).

Entute tre rekomendinda helpilo por plibonigi la esprimkapablon.

Michel Duc Goninaz

Trezoro, ne sen makuloj

La kalendaro tra la tempo, tra la spaco. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2002. 203p. 21cm. ISBN 2906134562. Prezo: € 15,00

Se vi neniam havis la oportunon tuŝi 203-paĝan trezoron, La kalendaro tra la tempo, tra la spaco de André Cherpillod proponas sin al vi dank’ al la franca eldonejo La Blanchetière. Temas pri 22-ĉapitra libro kiu detale prezentas amason da informoj pri la diversaj kalendaroj kiuj, tra la mondo kaj la homara historio, estis aŭ ankoraŭ estas uzataj.

En la unuaj tri ĉapitroj, s-ro Cherpillod pridiskutas la bazajn manierojn de tempomezurado, kiel ili aperas en la pristudotaj sistemoj, kaj eksplikas la originojn de la kristana erao, la olimpiadojn kaj aliajn pli-malpli ekzotikajn bazojn de jarnombrado. La sekvaj 3 ĉapitroj analizas la modernan kalendaron, kiel ĝi emerĝis el la sino de la Roma Imperio kaj la reformojn de Julio Cezaro kaj Papo Gregorio XIII. La ĉapitroj 7 kaj 8 ĝojigos ĉiun lingvistikeman esperantiston. La nomoj de la tagoj de la semajno kaj la monatoj de la jaro listiĝas en lingvaj familigrupoj por facila studado kaj komparado, kune kun klarigaj komentoj historiaj aŭ socialaj. La 11 sekvaj ĉapitroj portas la leganton tra diversaj landoj, eraoj kaj okazaĵoj por prezenti bazajn informojn pri la amaso da aperintaj kalendarsistemoj.

La aŭtoro eksplikas kial la stelo Siriuso okupis gravan pozicion en la egipta kalendaro, kial la antikvaj grekoj havis nur 3 semajnojn ĉiumonate, kio estas la araba erao kaj la islamaj festoj, kia estas la kalkulmetodo de la juda kalendaro, kio okazos la 21-an de decembro 2012 laŭ la majaoj, kaj multegon da aliaj pli aŭ malpli signifoplenaj informoj. La lastaj tri ĉapitroj analizas la kalkulmetodojn de la kristana eklezio, algoritmojn por trovi la semajntagon de iu ajn dato kaj diversajn reformajn proponojn kiuj provis normaligi la kalendaron.

Estas evidente ke la aŭtoro sukcesis fini sizifan taskon substance kaj teknike. Li ne nur kolektis grandan volumenon da informoj, sed li ankaŭ prezentis ilin en iliaj originaj formoj. Grekaj literoj interŝanĝiĝas kun hebreaj, arabaj, ĉinaj, siriakaj* ktp. Preskaŭ ĉie ili estas tradukitaj kaj transskribitaj latinlitere, helpante la leganton imiti la originan prononcon. Tamen, la prezentado ne estas ĉiam sukcesa. Anstataŭ tabelojn, la aŭtoro ofte preferis uzi longajn liniojn da teksto kie unu alfabeto miksiĝas kun la alia, kaj la serĉado por specifa informo estas problema. La aŭtoro ankaŭ preferis esperantigi ol traduki multajn kalendarajn terminojn. Tiel li proponas multon da novaperantaj vortoj al la esperantistaro. Tio estus akceptebla, eĉ laŭdebla, se la libro estus almenaŭ akompanata de malgranda glosara sekcio. La manko de glosaro ofte kaŭzas konfuzon. Ekzemple, kvankam s-ro Cherpillod eksplikas sur la paĝo 108 kio estas “embolisma jaro”, oni poste devas foliumi malantaŭen por trovi tiun difinon aŭ memori ke tia jaro neniel rilatas al iu ajn “embola fenomeno”. Do, oni ne devus esti misgvidata. Kiel ĉiu trezoro, tiu ĉi libro estas ankaŭ malfacile “portebla” de laikoj. Komentante pri la ĉapitroj 7 kaj 8, la aŭtoro mem konfesas ke tiuj kiuj volas trempi sin en diluvon da tag- kaj monatnomoj estas bonvenaj, sed la aliaj eble trovos nur “mortigan enuon”. Bedaŭrinde, tiu komento validas por la tuta libro. Interesaj komentoj aperas meze de faktoplenaj paĝoj, kiuj, tamen, tedus nespertulon simple serĉantan por facila legado.

* prasiriaj

Entute, La kalendaro tra la tempo, tra la spaco estas escepta kiel referenca libro, sed ĝi estas apenaŭ legebla dum vintra malstreĉiĝo apud la kameno.

Efthimios Mavrogeorgiadis

Okazo por forigi stereotipojn

Tom Jobim en Esperanto. Brazila kolekto. Kantas Alejandro Cossavella, Flávio Fonseca, Silvana Albuquerque. Brasília: VER, 2002. 31-minuta KD. Dek popularaj kantoj de la fama brazila komponisto Jobim. Prezo: € 12,00

Por multaj homoj la “tipa” sudamerika kanto eble estas vigla, ritma kaj senzorge ĝoja. Ĉi albumo tamen montras la malrapidan, molan kaj agrable melankolian flankon de la brazila muziko. La plej konataj verkoj de la prezentita artisto Tom Jobim verŝajne estas Unutona sambo kaj La knabino el Ipanemo. Tiuj du kantoj jam trafe montras la etoson de la disko. Laŭdon meritas la kvalito de la muziko: La argentinano Alejandro Cossavella (“La Porkoj”) kantas plaĉe; kaj se temas pri bosanovo, sambo, ĵazo aŭ popmuziko, Flávio Fonseca same troviĝas en sia elemento. Ilin subtenas interalie Marcelo Lafetá per tre impresa sologitaro. Pri la nivelo de la kantotradukoj zorgis lingvaj spertuloj, ekzemple Bertilo Wennergren. Per ĉi tiu disko eblas lerni ke brazila muziko konsistas el pli ol ekscite rapidegaj, furiozritmaj “someraj” kantoj. Jen bona okazo por forigi siajn stereotipojn en tre plezuriga maniero.

Kunar

KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO: 16.-23.7.2005 en Helsinko, Finnlando

  • Literaturo, Muziko, Teatro, Komiksoj
  • Kvin krimaj kvaropoj — kaj kelkaj kromaj kadavroj
  • Seksoj kaj tekstoj
  • Recenza arto kaj beletra tradukado
  • Korpolingvo kaj kulturaj diferencoj
  • Esperanta teatro, muziko, rokliriko
  • Amoj kaj mamoj: Erotika poezio
  • Filmodublada konkurso kaj Esperanta karaokeo
  • Kursoj pri poemoj, prozo, artikolverkado, kantotradukado, dancado, voĉouzado
  • Probal Dasgupta
  • Jorge Camacho
  • Sten Johansson
  • Anja Karkiainen
  • Arnau Torras
  • Fraŭlino Barlaston
  • Teatra Trupo Tuluza kaj Familia Etoso
  • Floréal Martorell
  • David-Emil Wickström
  • Dolchamar elektre kaj akustike
  • Ĵomart, Nataŝa kaj Karina
  • Alejandro Cossavella
  • Flávio Fonseca
  • Esperanto Desperado
  • JoMo kaj la Liberecanoj
  • Martin Wiese
  • Liisa Viinanen kaj Esperanta opero
  • Timo Väänänen kaj kantelo
  • Pliaj informoj: www.esperanto.fi/kef2005 aŭ h...@kolumbus.fi

Kongresaj novaĵoj

Vilno postkuras Pekinon

La 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 julio 2005) survojas, por transpreni de la pasintjara UK en Pekino la honoron de la plej multnombra UK en la 3-a jarmilo.

Ĝis la 13-a de aprilo estis registritaj jam 1772 aliĝintoj. Sekve la 90-a UK jam preterpasis la UK-ojn de Tel-Avivo en 2000 (1212 aliĝintoj), Zagrebo en 2001 (1691) kaj Fortalezo en 2002 (1484). Kiam tiu ĉi numero aperas, la Vilna UK jam estas superinta ankaŭ la Gotenburgan UK en 2003, al kiu aliĝis 1792 kongresanoj. La Pekina UK altiris 2031 aliĝintojn, sed jam la tujsekva UK do denove estos kongreso kun pli ol 2000 aliĝintoj. Rilate la nombron de landoj la ĉi-jara UK jam superis la pasintjaran: en Pekino renkontiĝis esperantistoj el 51 landoj, sed meze de aprilo la Vilna statistiko nombris 58 landojn.

Ekde la komenco de la aliĝado Francio persiste postsekvis Litovion kun malgranda marĝeno, sed intertempe la gastigonta lando ŝajnas esti firme certiginta sian pozicion sur la pinto de la statistiko. Ĝis la mezo de aprilo aliĝis jam 248 kongresontoj el Litovio kaj 211 el Francio. La trian lokon okupas Japanio, kiu kun 150 aliĝintoj estas senkompare la plej granda ekstereŭropa lando, proksime sekvata de Germanio kun 148 aliĝintoj. El Pollando kaj Rusio venis ĝis la mezo de aprilo respektive 87 kaj 79 aliĝoj. Estas antaŭvideble, ke en la fina statistiko de la 90-a UK ankaŭ tiuj du landoj reprezentiĝos per pli ol 100 aliĝintoj.

En la pinta listo de 20 landoj sekvis ankoraŭ Nederlando (69), Finnlando (65), Italio (64), Svedio (60), Belgio (57), Ĉeĥio (45), Britio (40), Danio (39), Usono (36), Svislando (32), Estonio (31), Hungario (28), Korea Resp. (25) kaj Irano (24).

Kiu ankoraŭ ne mendis loĝadon por la kongresa semajno, devas rapidi. La Kongresa Fako de UEA anoncas, ke meze de aprilo restis liberaj unulitaj ĉambroj nur en la hoteloj Reval Hotel (la kongreseja hotelo), Crowne Plaza, Holiday Inn, Novotel, Citypark kaj Best Western. Jam plene rezervita estas ankaŭ la postkongresa ekskurso P2 (Vilno-Riga-Tallinn-Vilno), sed lokoj disponeblas en la aliaj antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj. Liberaj lokoj troviĝas ankaŭ en ĉiuj duon- kaj tuttagaj ekskursoj dum la kongresa semajno kaj en la bankedo.

Mendojn por loĝado kaj ekskursoj oni principe akceptas ĝis la 20-a de majo kaj post tiu dato nur esceptokaze. Tre konsilinde estas mendi en la TTT-ejo http://www.uea.org/kongresoj/ukmendilo.html, ĉar tie eblas tuj vidi, ĉu en la dezirata loĝkategorio aŭ ekskurso ankoraŭ estas disponeblaj lokoj. Uzante la retan mendilon oni ankaŭ plifaciligas la laboron de la Kongresa Fako, kiu tre ĝojas, ke la proporcio de tiaj mendoj ĉijare estas jam ĉ. 40%.

Loke

ITALIO: La 25-an de februaro okazis en la aŭditorio de la prestiĝa Instituto Pontano en Napolo prelego La kialoj de Esperanto. Pri la temo parolis kleraj oratoroj kiel D-ro Renato Corsetti, Prof. Amerigo Iannacone kaj D-ro Alessandro Sarno. La prelegojn gvidis Nicolino Rossi, docento pri Esperanto ĉe UTESPED (Emeritula Eksperimenta Universitato Teritoria) kaj direktoro de la Napola Esperanto-katedro. En la kadro de Semajno de Internacia Amikeco okazis manifestacio. La ĉeestantojn salutis la Rektoro de Instituto Pontano, pastro Francesco Guerello.

(Nicolino Rossi)

HISPANIO: La Universitato de La Laguna ofertas jam dum sep jaroj liberelektan seminarion por la universitata studentaro kadre de la Fakultato pri Filologio (Lingvistiko) Enkonduko al Esperanto kaj al ĝia kulturo. Temas ne nur pri la instruado de la lingvo, sed ankaŭ pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj pri aliaj planitaj lingvoj (interlingvistiko). La direktoro kaj iniciatinto de la kurso estas Prof. Alejandro Lopez de Vergara Méndez, profesoro de Filologio en la Universitato, kaj ĝin subtenas la Fakultato de Filologio. La seminario komenciĝis la 1-an de marto kun tri akademiaj kreditoj kaj tridek docentaj horoj. Kun atestilo post sukcesa, libervola ekzameno aŭ mallonga tezo por akiri poentojn. La profesoro Alejandro López de Vergara reprenis la laboron de Juan Régulo Pérez en la Universitato kaj ekde 1999 pli ol 150 gelernantoj sekvis la kurson (ĉiujare pli ol 30). Por pliaj informoj: http://webpages.ull.es/users/aflopez/esperanto/index.htm.

(Laŭ Luno: p...@yahoo.es)

MAKEDONIO: Anoj de la Junulara E-societo Estonto, kunlabore kun ekologiaj societoj labore festis la Mondan tagon de Ekologio. En la korto de bazlernejo Kliment Ohridski ili plantis dek arbojn, simbole al la 10-jara datreveno de Estonto. Poste ĉe la Centro por intelekte handikapitaj infanoj ili ordigis korton kaj plantis arbojn kaj herbon. Anoj de ekologiaj societoj el Prilep lastatempe plantis pli ol 2000 arbojn najbare de Prilep kaj okazigas prelegojn pri Ekologio por la lernantoj.

Viktor Galeski

Jarlibro — rete!

Por la individuaj membroj de UEA estas lanĉita nova reta servo: aliro al la aktualaj informoj pri la Delegita Reto kaj al aliaj movadaj informoj per Interreto.

Ne estas sekreto, ke iuj informoj en la Jarlibro iĝas malaktualaj jam antaŭ ol ĝi eliras el la presejo. Dum la jaro la fluo de korektoj pri novaj retadresoj, stratadresoj, telefonnumeroj, renomitaj stratoj kaj foje eĉ landoj, neniam haltas, tiel ke en la momento, kiam aperas nova Jarlibro, signifa parto de la antaŭa jam ne plu estas fidinda.

Ekde nun aldone al la papera poŝformata libro la UEA-membroj ricevas la eblecon konsulti ĉiam aktualajn informojn rete — kun ĉiuj korektoj, konataj al UEA.

La sistemo ĉerpas la informojn rekte el la komputiloj de la Centra Oficejo kaj prezentas ilin en la maniero simila al la papera eldono, sed samtempe kun oportunaĵoj kutimaj por la retuzantoj: serĉiloj, hiperligoj, retpoŝto k.s.

La reta Jarlibro estas atingebla per la adreso http://reto.uea.org. Eniri ĝin rajtas ajna individua membro de UEA. La sola limigo estas, ke la membroj kun Gvidlibro vidas nur la movadajn informojn.

Fake

INTERLINGVISTIKO: Dum la unuaj du jaroj de la Interlingvistikaj Studoj en UAM (Poznań, Pollando) okazis enkonduko al lingvistikaj branĉoj; analizo de internacia kaj interkultura komunikado, prezento de planlingvoj kaj detala esploro de la Esperantaj kulturo, literaturo, historio kaj lingvistiko per la kontribuo de esperantistaj profesoroj. La lasta (sesa) sesio de la trijaraj studoj okazis inter 30.01-04.02.2005. La tria jaro estas dediĉita al la elektita specialiĝo, lingvopedagogio. Katalin Kovats, la vojaĝanta metodikistino, trejnis la gestudentojn, uzante filmitajn lecionojn, materialojn sur kompaktdiskoj kaj interreton krom la tradicia instruista ilaro. Maria Majerczak, metodikistino el la Krakova Universitato, gvidis metodikajn okupojn. Ilona Koutny kontribuis al la metodika programo. La superrigardajn prelegojn pri nuntempaj problemoj de Esperanto-movado de Humphrey Tonkin eblis sekvi el disko speciale pretigita por la kurso kaj poste okazis telefona konsultiĝo. Inter la studentoj estas ses stipendiatoj de Esperantic Studies Foundation kaj unu polino, dank’ al la subteno de Mila van der Horst-Kolinska. La postdiplomaj eksteraj Interlingvistikaj Studoj varbas novan grupon por la studjaro 2005/06. La partoprenontoj komencos siajn studojn fine de septembro. La celo de la Studoj daŭre estas doni lingvistikajn kaj komunikadajn bazojn por serioze esplori la mondan lingvan problemon kaj Esperanton kiel lingvan, kulturan kaj socian fenomenon. La specialiĝoj en la tria jaro kontribuos al la instruista trejnado kaj laŭ elekto povos trakti interkulturan komunikadon, tradukadon kaj interpretadon, lingvistikon, literaturon aŭ planlingvistikon. Aliĝo ebla ĝis la 15-a de aŭgusto, postuloj: bona lingvoscio kaj bazaj kulturaj konoj koncerne Esperanton. Informoj ĉe D-rino Ilona Koutny, Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznań, Pollando; rete: i...@amu.edu.pl.

ĜEMELAJ URBOJ: sabate 19 mar 2005 la urbestroj de du urboj: Tadeusz Wrotkowski (Gora en Pollando) kaj Gerhard Walter (Herzberg am Herz en Germanio) interkonsentis pri projekto, kiu celas praktikan uzadon de Esperanto fare de la civitanoj de ambaŭ urboj. Tiel oni celas vigligi la urbpartnerecon, reduktante la komunikadbaraĵojn. La tuta projekto estas sub la gvido kaj respondeco de Peter Zilvar, de la Interkultura Centro en Herzberg.

Andrzej Kiszkiel

UNIVERSITATOJ: Industria Universitato Hefei daŭrigas E-instruadon ankaŭ ĉisemestre: 88 studentoj partoprenas E-kurson kun 96 lernohoroj, gvidatan de Liu Baoguo (D de UEA en Hefei). Antaŭ pli ol 23 jaroj la universitato komencis funkciigi E-kurson kaj tio daŭras ĝis nun. La kurso estas nedeviga, ĉiuj studentoj de la tria lernojaro de la tuta universitato povas elekti ĝin kiel la duan fremdan lingvon.

RADIO: Grandan sukceson havis la israelaj esperantistoj, dank’ al 17-jara lernanto Mor Dii. Li iniciatis kaj mem efektivigis 50-minutan programon pri Esperanto, kadre de porjunulara programo, dissendita en la radiostacio Kol-Israel. Mor intervjuis tri esperantistojn: la junulinon Tali Wandel, kiu sidis apud li en la studio, kaj du aliajn esperantistojn pertelefone. La programo prezentis multajn faktojn, personajn impresojn kaj opiniojn pri Esperanto.

Persone

ANDERSEN: En Danlando okazas amasa festado de la granda fabelisto Hans Christian Andersen, kiu naskiĝis antaŭ 200 jaroj. Liaj fabeloj legeblas ankaŭ en Esperanto, en traduko de Zamenhof mem. Ili ekzistas en kvar volumoj, eble malfacile troveblaj ĉe libroservoj, sed ili ekzistas ankaŭ en elektronika formo, senpage elŝuteblaj ĉe www.esperanto.nu/eLibrejo. Alia eblo legi ilin estas pere de t.n. Upsala Arkivo ĉe www.esperanto. nu/upsala/.

MESIĆ: La 24-an de marto 2005 la prezidento de Kroatio Stjepan Mesić akceptis la vicprezidanton de Kroata Esperanto-Ligo Radenkon Milosević. Dum la interparolo la prezidento akceptis la inviton fariĝi la Alta Protektanto de la 7-a kongreso de kroataj esperantistoj, okazonta la 18-an kaj la 19-an de junio 2005 en urbo Zabok. La Prezidento aŭspiciis ankaŭ la Universalan Kongreson de Esperanto 2001 en Zagrebo, kie li ĉeestis la inaŭguron kaj alparolis la ĉeestantojn.

Spomenka Štimec

Tra la mondo

20-jariĝo de Tianjin-a E-Asocio kaj ĝia 5-a kongreso

Posttagmeze de la 19-a de marto 2005 kolektiĝis en la Tianjin-a Fremdlingva Universitato pli ol sesdek esperantistoj por celebri la 20-jariĝon de la Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) kaj ĉeesti la 5-an kongreson de la asocio.

Dum la kongreso estis retrorigardita la 20-jara historio de TEA, raportita la laboro de la kvara konsilantaro, reviziita la statuto de TEA, kaj elektita nova konsilantaro, kun Han Zuwu kiel ĝia prezidanto kaj Song Jingquan kiel ĝia ĝenerala sekretario. Han Zuwu prezentis la venontan laboron de TEA.

Tan Xiuzhu, la prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj Li Shijun, akademiano de Esperanto, faris gratulparoladojn. Gratulajn leterojn sendis E-organizaĵoj kaj ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj.

Han Zuwu

Kubaj esperantistoj kongresis

La Muzeo pri Historio de la Sciencoj “Carlos J. Finlay”, en la Centra Havano, estis la sidejo de la 5-a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio, okazinta de la 3-a ĝis la 6-a de marto 2005, kun partopreno de 104 esperantistoj kaj eksterlandaj gastoj el Belgio, Francio, Svisio kaj Meksiko.

En la salonoj Zamenhof kaj Fernando Ortiz okazis interesaj debatoj kadre de la variaj prelegoj kaj kunsidoj, en rilato kun la kongresa temo Esperanto: realo kaj estonteco. Prelegis Maritza Gutiérrez González (Esperanto en internaciaj rilatoj), Norberto Díaz Guevara (Oftaj eraroj de Kubanoj parolantaj la internacian lingvon), Julián Hernández Angulo (Strategio por bone lerni lingvon), Juan Ramón Rodríguez (Disvastigo en Karibio kaj Centra Ameriko). Martín Castro López (Pripensoj rilate E-instruadon), Olga Lidia Meneses Duarte (Esperanto en Interreto), Juan Lázaro Besada Toledo (Plej elstaraj verkistoj de la 20-a jarcento), Alberto García Fumero (Sugestoj pri tradukado) kaj Vilhelmo Lutermano (Perspektivoj de la E-movado).

La programon riĉigis urba promenado tra la Malnova Havano, Arta Vespero kun prezento de kuba arto kaj teatraĵoj, adiaŭa tagmanĝo kaj kultura aranĝo en la sidejo de la Provinca Filio en la Centra Havano. La gazetaro estis tre atenta pri la kongreso kaj okazis intervjuoj por pluraj radiostacioj. Raporto pri la kongreso kun fotoj troviĝas ĉe: http://www.esiss.co.cu/esperanto/jajabokubo.htm.

Pekinanoj akvumas E-boskon

La 2-an de aprilo 2005 pli ol 40 pekinaj esperantistoj renkontiĝis en Chaoyang-parko por akvumi arbojn en la Esperanto-bosko, kiu naskiĝis dum la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.

Inter la partoprenantoj estis ankaŭ laborantoj de la redakcio de El Popola Ĉinio, Ĉina Esperanto-Ligo kaj la E-sekcio de Ĉina Radio Internacia. Post akvumado ili interparolis pri la problemo de medioprotektado.

Li Jianhua

Poste elektiĝis alia urbestro kaj iu el liaj oficistoj ordonis forigi la monumenton argumentante ke ĝi ne estis oficiale registrita. Flustre oni diras ke pro la stelo, eble li timis ke la verda stelo maturiĝos kaj ruĝiĝos.

Antaŭ du jaroj estis elektita en la magistraton Rafael Mussiello, bofrato de Wolmar Campostrini (entuziasma batalanto por Esperanto) kun sekretario Lucio Queiros, kies patro estis simpatianto de Esperanto. La situacion profitis Wolmar kaj la rezulto jenas: La magistrato de Vitória decidis ke la urbodomo de Vitória devas rekonstrui la monumenton Verda Stelo en placo nomota Largo do Esperanto (placo de Esperanto).

La 30-an de decembro 2004 okazis la inaŭguro de la monumento: Stelo el verda granito sur kolono kvinangula, kovrita de griza granito. Granito kiun oni produktas en Espírito Santo.

Carlos de Faria

Paska kajtumado en Aŭstralio

Grupo de adelajdaj esperantistoj festis la ĉi-jaran Paskon kune. La pinto de la agrabla posttagmezo estis kajtumado sur la marbordo. Ilia modesta kreaĵo ne povis konkurenci kun la gigantaj konkursantaj kajtegoj, sed ĝi tamen estis unika ereto de la ĉijara kajtofestivalo.

K. Steele

Granita Verda Stelo

Eĉ guto malgranda konstante frapanta traboras la monton granitan...

En 1991, okaze de la 27-a Brazila Kongreso de Esperanto en Vitória, ni grupe vizitis nian tiaman Esperanto-monumenton. Konstruigis ĝin la tiama urbestro Vitor Buaiz, kiu ofte helpis esperantistojn.

Forpasoj

Walter Lewis Gnagy (1924-2005), dumviva membro de UEA, iama delegito kaj fakdelegito pri geologio, mortis en Colville, Usono.

Tore Johansson (1917-2005) forpasis la 23-an de marto. Esperantisto de 1938, ekde 1946 li estis membro de UEA kaj ekde 1949 delegito en Kalmar, Svedio, kies lokan klubon li ankaŭ longe servis kiel kasisto. Li estis fidela membro de Societo Zamenhof ekde ĝia fondo en 1975 kaj partoprenis en pli ol 30 UK-oj.

Dimitar Ivanov Kalĉev (1923-2005), ĵurnalisto, fakdelegito pri ekologio en Sofio, mortis la 10-an de marto.

Onda Hiromasa (1934-2003), fakdelegito pri orienta medicino mortis en Oosakasayama, Japanio.

Saionji Masayuki (1943-2005), fakdelegito pri la Yumeiho-terapio en Tokio, forpasis la 1-an de marto. Li famiĝis kiel ofta vizitanto de UK-oj, en kiuj li prelegis pri la Yumeiho-terapio kaj praktike demonstris ĝin. Li fondis Mondan Yumeiho-Societon, kiu fariĝis kunlaboranta FA de UEA en 2001. D-ro Saionji verkis kaj eldonis en Esperanto plurajn librojn pri sia kuracmetodo.

Pierre Métivier (1925-2005) mortis la 26-an de februaro. Profesie ĝardenisto, li estis delegito en Saint-Martin-de-la-Place, Francio, dumviva membro de UEA kaj regula membro en Societo Zamenhof.

Peter Miles (1929-2005) forpasis en januaro. Li seninterrompe membris en UEA ekde 1953. Per tutpaĝaj anoncoj, kiuj aperis dum jardekoj en la Jarlibro, la Esperanto Traduk-Servo de la klera ŝoforo fariĝis ĉie konata.

Václav Rajlich (1914-2005) mortis la 4-an de aprilo en Tábor, Ĉeĥio. Iama instruanto en la Somera E-Tendaro Lanĉov kaj en la Katolika E-tendaro en Sebranice. Esperantigis La vivoj kaj martiraj mortoj de Sankta Venceslao kaj de lia avino Sankta Ludmila.

Irmgard Rössler (1932-2005), dumviva membro en St. Martin, Germanio, mortis la 10-an de januaro post longa malsano.

Romolo Trivella (1917-2003) mortis la 28-an de januaro. Pli ol 70-jara li reentuziasmiĝis pri E-o, el kies originala poezio li tradukis multajn perlojn en la italan, sed la tradukoj ankoraŭ atendas eldononton. Dank’ al lia malavara helpo aperis la lernolibro Esperanto rapide de Nicolino Rossi en 2002.

Nitobe-Simpozio pri lingvopolitikaj sekvoj de la pliampleksiĝo de EU

Post la lingvopolitikaj Nitobe-Simpozioj kadre de la Universalaj Kongresoj en 1996 en Prago, en 1999 en Berlino kaj en 2004 en Pekino, estas planate okazigi la 4-an Simpozion tuj post la 90-a Universala Kongreso en Vilno, de la 30-a de julio (sabate posttagmeze) ĝis la 1-a de aŭgusto 2005 (lunde posttagmeze).

La aktoj de la 1-a kaj 3-a simpozioj (resp. Al lingva demokratio kaj Al nova internacia lingva ordo) aperis libroforme kaj haveblas ĉe UEA .

La simpozioj ricevis la nomon laŭ la japana diplomato Nitobe Inazô, asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu post partopreno de la UK 1921 en Prago, prezentis raporton pri Esperanto al la monda organizaĵo. La raporto estis represita en la aktoj de la 1-a Simpozio.

La Nitobe-Simpozioj celas diskutigi gravajn lingvopolitikajn problemojn ĉirkaŭ la temoj de lingva egaleco kaj internacia lingva komunikado, samtempe indikante pri alternativa lingvopolitika modelo, kiun jam prezentas aŭ povus prezenti la utiligo de Esperanto. La organizantoj invitas renomajn neesperantistajn lingvistojn kaj alifakajn kompetentulojn pri lingvopolitikaj problemoj. La simpozioj estas direktitaj unuavice al neesperantistoj.

La 4-a Nitobe-Simpozio en Vilno traktos la kadran temon Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksigo de Eŭropa Unio. Pri kio temas? Inter la multaj demandoj levitaj de la plivastigita membreco de Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kiujn aranĝojn oni faru pri la uzo de lingvoj en la diversaj EU-instancoj mem, kaj kiujn politikojn oni enkonduku ekzemple rilate la lernadon de lingvoj en la edukaj sistemoj de la diversaj landoj? La aktuala manko de formalaj politikoj en tiu ĉi tereno iom post iom kondukas al neformalaj aranĝoj, kiuj povus minaci la lingvojn kaj la kulturajn valorojn de iuj pli malgrandaj ŝtatoj kaj povus kompromiti la principon de egaleco inter ŝtatoj-membroj. La planata simpozio en Vilno celos esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj atingi interkonsenton pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingva politiko de EU en la novaj kondiĉoj.

Inter la aŭspiciantoj de la 4-a Nitobe-Simpozio estas la Litova Parlamento, la Universitato de Vilno, la Litova Akademio de Sciencoj, kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED).