Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 6

Malferme

La revuo Esperanto estas centjara

Ulrich Lins

En 1905 ni, la esperantistoj, memoras ne nur pri Bulonjo, pri la unua Universala Kongreso. Estas alia datreveno, kiu samtempe memorigas, ke post nelonge ni festos la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio. Nome, en 1905 ankaŭ fondiĝis periodaĵo, kiu estis fariĝonta la organo de UEA.

La 18-an de junio 1905 en Céret, suda Francio, aperis la unua numero de la gazeto Esperanto. Ĝi multe diferencas de la nuna revuo — ĝi aperis grandformate, estis dulingva, en Esperanto kaj en la franca, kaj ne havis bildojn, des malpli multkolorajn. Ĝia fondinto estis junulo iom ekstravaganca, la franco Paul Berthelot, kiu kredis je anarkiismo. Kuraĝe provante konkurenci al renomaj internaciaj revuoj kiel Lingvo Internacia, li tamen trotaksis siajn eblojn, jam en 1907 transdonis la revuon al Hector Hodler en Ĝenevo kaj elmigris al Brazilo, kie li mortis en 1910, nur 29-jara.

La revuo iĝis la organo de UEA, kiun Hodler fondis en 1908, kaj de tiam aperis preskaŭ seninterrompe. En Esperanto aperis la unuaj vojmontraj, mobilizaj artikoloj de Hodler kaj, post la Unua Mondmilito, simile stimulaj kontribuaĵoj de Edmond Privat, la redaktoro ĝis 1934, pri nova mond-ordo. Alia multjara redaktoro, Hans Jakob, frue avertis kontraŭ la nazia danĝero. Kiu foliumas en ĝiaj jarkolektoj, povas ekkompreni la baroplenan vojon de la revuo tra du militoj, ĝian balanciĝadon inter senkoloreco kaj (aktiva) neŭtraleco, inter nura raportado pri movad-eventoj kaj konvinka engaĝiteco, ĝian ĝis nun ne finitan serĉadon de la plej taŭga strategio por agnoskata loko de Esperanto en la publiko kaj por rekono flanke de siaj legantoj.

La kvalito kaj efiko de Esperanto multe dependis (kaj dependas) de la Estraro de UEA. Tra pli ol du jardekoj sentiĝis la influo de Ivo Lapenna. (Ties ĉefartikolo en la aprila numero de 1974 montriĝis memmortiga por la Prezidanto.) Ankaŭ la posteuloj, de Humphrey Tonkin ĝis Renato Corsetti, estis la aŭtoroj de multaj inspiraj ĉefartikoloj. Kunlabore kun la Estraro agadis la redaktoroj de la revuo — kelkaj ekster la Centra Oficejo, kiel William Auld, Kirsten Zacho kaj la nuna, Stano Marĉek, aliaj kadre de ĝi, Victor Sadler, Simo Milojević, Mark Fettes kaj István Ertl. Kun ili la revuo grimpis kaj falis — ne estas facile teni la entuziasmon de la movado ĉiam sur la ĝusta nivelo. La redaktoroj celis laŭ sia maniero kontribui al la kvalito de la revuo, kiu estas ne nur la plej malnova, sed nekontesteble plej grava periodaĵo de la Esperanto-movado. Ĉu troigo diri, ke sen ĝi kaj la UK-oj UEA estus nenio?

Milojević post sia retiriĝo memoris, kion li foje diris en estrara kunsido al la Prezidanto de la Asocio: Vi havas facilan vivon. Vi interpretas la politikon de UEA unufoje jare, en festparolado kongresa. Mi festparolas 11-foje jare sur po 24 paĝoj. Ni eble ne komprenu tion kiel pledon, ke la revuon plenigu predikoj, sed se anstataŭe ni uzas la esprimon, ke la revuo devas respeguli la respondeco-senton de la gvidantoj de UEA, ni atingas la plenan, ĉiam aktualan difinon de la tasko de Esperanto.

Tostis kun ni

Saluto de la parenco

La jam centjaraĝa revuo La Brita Esperantisto salutas sian iom pli junan samfamilianon kaj deziras al ĝi pliajn cent jarojn da fruktodona, informinspira riĉa kaj verda ĵurnalismo. Gratulon!

Amike,
Paul Gubbins
Mia unua revuo

Gratulojn al la serioza jubileulo, la jam 100-jara revuo Esperanto kun la deziro, ke dum pliaj centoj da jaroj ĝi bone servu per interesaj enhavoj la esperantlingvan komunumon.

Ĉu eblas kredi, ke ni konatiĝis jam antaŭ 45 jaroj? Kaj tiel estas! En la 1960-a jaro mi fieris esti esperantistino kun jam unujara sperto. Vizitante iufoje kun mia pli aĝa fratino gazetaran klubon, en kiu eblis aĉeti ankaŭ diverslingvajn periodaĵojn, mi nepre volis montri al ŝi mian seriozan interesiĝon pri Esperanto kaj petis, ke ŝi aĉetu por mi la ĵus rimarkitan duoblan someran numeron de la revuo Esperanto. Verdire mi certis, ke legi ĝin estos por mi afero senproblema.

Tiel okazis, la gazeto estis aĉetita, sed miaj tiamaj aĝo kaj ankaŭ lingvokono ne estis adekvataj, por vere ĝui tiun seriozan legaĵon. Mia unua numero de la revuo Esperanto longe do kuŝis forgesita en la stoko de flankenmetitaj paperaĵoj. Multajn jarojn poste kun ioma kortiklo mi remalkovris ĝin ordigante miajn E-dokumentojn. Ĝis nun mi vigle memoras la tiaman ioman konsterniĝon pri ĝia “malnoveca” aspekto kaj stilo, sed ankaŭ ioman rideton pri la iamaj malfaciloj legi mian unuan E-revuon.

Kaj nun lige kun la jubileo mi denove kun nostalgio refoliumas ĝiajn paĝojn, informantajn — jen pri la informa laboro de UEA en la jaro 1959, jen pri cirkuligo de steloj — digna honorigo de la centjara datreveno, konforme al la ideo “unu mondo, unu lingvo, unu mono”, jen pri pluraj diverskontinentaj radioelsendoj, inter kiuj nur la varsoviaj aperis en la rubriko “ĉiutagaj”. Kun tiu ĉi mia unua revuo Esperanto mi kvazaŭ reiras al la radikoj de mia esperantisteco.

Al ĉiuj nunaj kaj estontaj legantoj de la revuo Esperanto mi deziras, ke kun sama fiero kaj malpacienco kiel mi, ili prenu en la manojn laŭvicajn numerojn de la revuo, nu kaj ke ili ne lasu sin timigi de seriozaj temoj, ĝuante varian enhavon kaj allogan formon de la revuo Esperanto, tiom diligente pretigatan de sia redaktoro, Stano Marĉek.

Barbara Pietrzak
Estro de la E-Redakcio de Pola Radio
Komplete kaj kun ĝuo

Mi legas la revuon kun ĝuo — kaj komplete. Pleje ĝi gravis por mi en la prepara tempo de la Universala Kongreso en 1974 en Hamburgo. Prof. Lapenna skizis tie sian ĉagrenon pri mi kaj la Hamburga LKK, kaj mi respondis. Entute mi memoras pri multaj interesaj skribaj diskutoj en la revuo, en kiuj mi volonte partoprenis. Daŭrigu!

Sincere via
Werner Bormann
Fenestro al la mondo

La centjariĝo de la revuo Esperanto pruvas la persistemon de la esperantistoj kaj la vivforton de la koncepto mem de Esperanto. Mi ne povus kalkuli kiom ofte mi uzis tiun revuon kiel allogilon por interesi junulojn studi la internacian lingvon. La revuo Esperanto estas la fenestro de Esperanto al la ekstera mondo — precipe la esperantista mondo, sed ofte efike al la cetera mondo. Mi gratulas la redaktorojn estintajn kaj aktualajn. La revuo estas vera juvelo inter tiaj revuoj.

William R. Harmon
Ĉefdelegito, Usono
La popolo de la revuo

Ekzistas kelkaj “popoloj de la libro” kaj ekzistas unu “popolo de la revuoj”, tio estas la esperantlingva komunumo. Se oni rerigardas al la pasintaj cent jaroj, oni devas kun granda respekto agnoski, ke la redaktintoj de revuoj, la verkintoj por ili, la presintoj kaj la administrintoj estis la kuntena ilo de nia komunumo. Pere de ili oni eniris la komunumon kaj ĝian kulturon. Pere de ili oni eniris la movadon kaj ĝiajn agadojn. La mito pri la unua revuo, La esperantisto, kaj ĝiaj baraktadoj, kiuj iĝis la baraktadoj de la juna komunumo, estas pli ol konataj. Pritrakti la rolon de la revuo de UEA en la nun festata cent-jara periodo, ne estas io farebla en ĉi tiu saluto, sed estu certaj, ke sen ĝi multaj el la nunaj legantoj ne sentus tiun senton de kunaparteno, pro kiu enirante la Esperanto-klubon de Sanpaŭlo en Brazilo aŭ de Novosibirsko en Rusio, vi diras al vi mem: mi sentas min hejme. Cetere pro ĝia grafika beleco, mi ofte vidis ĉi tiun revuon donacata al urbestroj kaj similuloj, kiuj atente foliumis ĝin. Do, jen revuo, kiu havas ankaŭ publikon de nelegantoj.

Esperanto estas la revuo por mi! (Laŭ la konata melodio) Gratulojn al nia historio kaj bondezirojn al nia estonteco!

Renato Corsetti
Dekono de la historio

Se mi estus tempomilionulo, aŭ historiisto stipendiata de Esperanta studfondaĵo, mi sidiĝus en komforta fotelo (eble eĉ kun botelo) por ekstudi la jarcenton da Esperanta kaj homara historio kiun entenas la 98 jarkolektoj de nia revuo Esperanto. Sed ĉar mi estas nur verda nostalgiulo, mi ĵus trafoliumis ne pli ol kelkajn numerojn el la jardeko sub mia redakto (1992-2001).

Esti dekono el la historio de nia revuo, kia honoro... kaj kiom da memoroj! Pri la turmentaj momentoj elekti bildon por la kovrilo... pri ĉasado de anoncantoj kaj persekutado de malfruemaj recenzantoj... kontrolado de diversfontaj informoj kaj de informecaj onidiroj... konsultiĝoj pri landnomoj kaj pri fajnaĵoj de -ata/ita... kolero pri eskapintaj preseraroj... noktaj horoj de ŝvito antaŭ redaktofino... sed ankaŭ, kaj ĉefe, la rekompenco renkonti legantojn, ricevi iliajn leterojn kaj telefonvokojn... la sento produkti ion atendatan, aprezatan kaj atentatan, kies enhava kvalito kaj lingva nivelo, mi kredas, ne multe postrestis tiujn ĉe miaj redaktoraj antaŭuloj. Dankon al ĉiuj miaj helpintoj kaj legintoj — sen kiuj en mia vivo nun gapus dekjara truo!

István Ertl, redaktoro 1992-2001
Amo ekde la unua rigardo

Komence de la jaro 1959 mi venis el Kiŝinevo (Moldavio) al Odeso (Ukrainio) por renkontiĝi kun vivantaj esperantistoj. Inter aliaj, mi vizitis la hejmon de Tigran Peŝtimalĝjan, armeno, malnova esperantisto, kiu transloĝiĝis el Bulgario. Ni multe konversaciis en la nova por mi lingvo, kaj li pruntedonis al mi por kelkaj tagoj etformatajn numerojn de la revuo Esperanto el la jaro 1955. Plej multe min impresis la numero, kiu detale priskribis la aventuran historion pri tio, kiel estis preparata kaj efektivigita la fama rezolucio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, dediĉita al Esperanto. Mi tuj eksentis proksimecon al tiu revuo kaj samjare fariĝis membro de UEA, dank’ al mia franca korespondanto Ernest Permanne. Ekde tiu tempo mi estas aktiva membro de UEA kaj konstanta leganto de la revuo Esperanto, kiu sub ĉiuj redaktoroj estis riĉa fonto de informoj. Nun, kun koloraj bildoj, ĝi iĝis ankaŭ bela.

Boris Kolker
iama komitatano kaj ĉefdelegito de UEA
Sovetio-Rusio-Usono
Kovrilaj knabinoj

Okazas ke unu sola bildo kiun oni fotas tute spontanee kaj sen aparta intenco, famiĝas kaj fariĝas simbolo. Kiam la infanoj de la Internacia Infana Kongreseto alvenis al la fermo de la UK en Zagrebo, en la jaro 2001, mia fotilo kaptis kvar knabinojn amike brakumantajn: mian filinon Maja kun siaj amikinoj el Francio kaj Kroatio. Ĉarma bildo, sed nur unu el dekoj kiujn mi fotis tiuokaze. Duonon de jaro poste oni petis ke mi verku artikolon pri Rondo Familia por la revuo Esperanto. La artikolo, kiu temis pri la tri generacioj de la Esperanto-socio, bezonis trafan foton, kaj ĉar en ĝi mi longe skribis pri infanoj en la Esperanto-familioj kaj pri la rolo de familiaj renkontiĝoj kaj specife la IIK kaj la UK por la reteno de infanoj kaj iliaj gepatroj en la E-movado, mi nature elektis la foton de la kvar knabinoj: internacia amikeco en la IIK. Mi imagis modestan artikolon kun malgranda foto, tial mi taksis ke la portreta foto de la kvar knabinoj, kiu estis tre klara, estos grafike taŭga. Estis bela surprizo kiam la redaktoro elektis tiun foton por la kovrilo de la revuo. Rondo Familia ricevis vastan atenton, kaj sur la kovrilo de la marta n-ro de 2002 brilis la ridetoj de kvar ĉarmaj knabinoj.

Ankaŭ en Familia Esperanto, la bulteno de Rondo Familia, aperis la foto surkovrile, sed tio ne estis la fino. Mi apenaŭ memoris pri la foto kiam post monatoj venis peto de japana samideano — Etsuo Miyoshi — ĉu mi permesas ke oni uzu mian foton de la kvar knabinoj, aperintan sur la kovrilo de la revuo, por propagandi Esperanton en gazeta anonco. Li argumentis ke la internacia amikeco inter infanoj emfazata per la foto plej trafe transdonas la animon de internacia lingvo. Kompreneble kaj volonte mi konsentis kaj sendis la originalan foton, sed ankoraŭ mi ne taksis la plenan skalon de la kampanjo kiun iniciatis Miyoshi kunlabore kun UEA.

Dum la venontaj jaroj aperis la foto de la kvar knabinoj en tutpaĝaj informartikoloj en la plej gravaj tagaj ĵurnaloj de pluraj landoj — la franca Le Monde, la itala La Republica, la germana Die Zeit, kaj pliaj en Pollando, Belgio, Slovakio kaj Litovio. Tiel okazis ke la revuo Esperanto servis kiel saltejo por venigi la bildon de infanoj en kongreso de Esperanto al milionoj da legantoj tra la mondo, kiel simbolon de internacia amikeco per Esperanto.

Amri Wandel

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj

Fakte ni vivas, ni esperantistoj, jaron jubilean; ni festas samtempe la centjaran datrevenon de la bulonja kongreso kaj de la apero de la unua numero de Esperanto, la revuo kiu dum jarcento defendas la ideojn dum tiu kongreso proklamitajn kaj dum jarcento atestas la vivon de nia lingvo kaj de nia kulturo. Tial la vortoj per kiuj mi inaŭguris la festajn aranĝojn en Bulonjo ĉe maro, validas same al la festo de via (nia!) revuo. Jen kelkaj ekstraktoj de mia parolado:

Oni kutimas konsideri, ke nia lingvo Esperanto koncipiĝis en la cerbo de la juna Ludoviko, promenanta tra sia, tiutempe belorusa urbo Bjalistoko, tiam malamikecon observanta inter loĝantoj diverslingvaj, unu la alian ne komprenantaj. Oni ankaŭ kutimas konsideri, ke la embrio de la lingvo evoluis en la litova urbeto Vejsiejai, kie la juna doktoro dumtage kuracis malsanulojn aŭ akuŝigis infanetojn, kaj dumnokte akuŝigis vortojn kaj gramatikajn regulojn. Finfine Esperanto naskiĝis en historie pola, kvankam dumtempe ruslanda Varsovio, en la formo de la Unua Libro, akuŝita en la presejo de Kelter, de patro Ludoviko, de patrino Klara, la entuziasma sponsoro Aleksander, la litova bopatro. Same kiel la junuloj bakalaŭriĝas je la aĝo de dek ok jaroj, same bakalaŭriĝis dekokjara Esperanto. Sian bakalaŭran diplomon ĝi ricevis en Bulonjo ĉe Maro, antaŭ unu jarcento. Ĉar tiam en Bulonjo la lingvo skribata estiĝis lingvo vivanta, lingvo parolata. Lingvo parolata de francoj kun angloj, de rusoj kun poloj, kiuj forgesis sian diversecon, kaj sentis sin amikoj reciprokaj...

Kaj tie antaŭ unu jarcento eksonis el la brustoj de niaj geavoj la Himno de Espero. De Bulonjo ĉe Maro en la mondon venis nova sento kaj tra la mondo iris forta voko. Tie pacaj batalantoj kolektiĝis, tie al la mond’ eterne militanta ili kantis promeson de granda rondo familia de popoloj komprenantaj unu la alian.

Falis la muroj de miljaroj, kies fortan staron ni ankoraŭ priploras en la vortoj de nia himno. La dudek kvin eŭropaj ŝtatoj faras hodiaŭ en konsento unu grandan rondon familian. Kiu riskus iam imagi ke la kernon de tiu rondo konstituos du popoloj amikaj, kvankam dum pasintaj jarcentoj sange unu kontraŭ la alia militintaj: la francoj kaj la germanoj. Kaj en tiu promesplena Eŭropa Unio, almenaŭ hodiaŭ plejofte amerikalingve parolanta, kolektiĝas parlamentanoj de diversaj nacioj kaj de diversaj politikaj grupoj, intencante pledi favore al uzado de lingvo neŭtrala. Ĉar minacanta denove altrudo de lingvo de nacio pli forta al popoloj malfortaj riskas detrui la ekziston mem de multnombraj lingvoj naciaj, lingvoj naciajn kulturojn vehiklantaj. Ĝi riskas detrui la diverslingvecon ŝirmantan la plurismon de kulturoj, unu el la plej valoraj riĉecoj de la homaro. Krome, kiel iam diris japana lingvisto respondante al ĵurnalisto dum gazetarrenkonto: Jes, ni povas interkompreniĝi anglalingve, portugale aŭ ĉine parolante, tamen en Esperanto ni ne nur interparolas, ni amikiĝas! Ni neniam forgesu: Esperanto konstituas ne sole la lingvon; ĝi portas en si la noblan idealon de toleremo interhoma: de toleremo, do de estimo por la diverseco. Tial hodiaŭ mi deklamu la strofon de la Preĝo sub la Verda Standardo, strofon antaŭ cent jaroj forstrekitan.

Jen tiuj belaj Zamenhofaj vortoj, hodiaŭ centjaraĝaj, tamen daŭre aktualaj:

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di’ estas filoj...

Ni daŭre memorigu tiun veron al la legantoj de la revuo, sed ankaŭ al la ne-legantoj ekstere de la esperantista familio!

L.C. Zaleski-Zamenhof

La centjara datreveno de nia revuo:

Berthelot, la fondinto

La 18-an de junio 1905 aperis la unua numero de nia revuo. Okaze de la 70-jara datreveno, en junio 1975, omaĝe al la fondinto de la revuo Paul Berthelot (1881-1910), nia revuo aperigis la sekvan artikolon.

Mallonga sed kompleksa kaj riĉa je paradoksoj estis la vivo de Paul Berthelot. Li estis eksterleĝa filo de Paul Bert (1833-1886), fama scienculo kaj politikisto, iama franca ministro pri publika instruado. Sed, kiam Paul Berthelot naskiĝis, la 26-an de julio 1881, en Auxerre (Francio), la loka bakisto Paul Berthelot — do samnoma — deklaris lin sia laŭleĝa filo. La knabeto ricevis la antaŭnomojn Paul kaj Marcel, el kiuj li poste la unuan uzis kiel voknomon, kaj la duan en sia pseŭdonimo Marcelo Verema.

Berthelot iam konfesis, ke dum sia tuta vivo li provis sin difini, daŭre serĉante sian vojon, neniam bone sin sentante en sia propra haŭto. Diversaj ideologioj kaj filozofioj forte altiris lin: spiritismo, determinismo, socialismo kaj fine anarkiismo. Flame kaj idealiste li ĉiam defendis siajn opiniojn (ilin metante super ĉio): “La esprimo sincera de miaj ideoj estas al mi pli kara ol ia ajn konsidero”.

Fine de 1903 li venis al la urbeto Céret, je kelkaj kilometroj de Perpignan, ĉe la hispana limo. Entuziasma disĉiplo de Francisco Ferrer (fama anarkiisto, ekzekutita en 1909), Berthelot aktive simpatiis la katalunan naciistan movadon.

Komence de 1906 Berthelot definitive forlasis Francion por iri al Ĝenevo, laŭdire, por helpi la preparadon de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, sed, pli probable, por spiri la por li pli “puran” aeron de neŭtrala lando. Li tie eldonis “rondirantan folieton por kreado de tutmonda Socia Revuo”. Tri el la kvar numeroj li redaktis. La “folieto” fariĝis Internacia Socia Revuo, kiu ekaperis en 1907 kiel la unua klasbatala revuo en Esperanto. Dum la 2-a Universala Kongreso Berthelot aranĝis la unuan kongreson de “verdruĝuloj”. Post la kongreso li vojaĝis al Portugalio kaj poste al Argentino kaj Urugvajo, por fine ekloĝi en Brazilo.

En Goias (Brazilo) Berthelot provis starigi diversnacian komunisman komunumon, sed la entrepreno baldaŭ fiaskis. Persekutata de la aŭtoritatoj, perfidita de siaj kunuloj, priŝtelita kaj ĉifonvestita, grave malsana pro ftizo, eksciinte pri la ekzisto de katolika misio de francaj dominikanoj en la brazila ĝangalo, Berthelot pene vojaĝis tien. En majo 1910 li kuraĝis frapi ĉe la pordo de la misiistoj, petante loĝadon por la “kelkaj vivotagoj, kiuj restis al li”.

Perdinte la katolikan kredon jam en 1900, dum sia studado en Parizo, frate akceptita de la dominikanoj, iom post iom Berthelot repiiĝis. Li konfesis: Ĉion de la vivo mi trinkis, englutis kaj vomis. Nun, nur nutras min la riĉenhava lakto de la katolika doktrino.

Malgraŭ siaj gravaj psikaj kaj fizikaj suferoj, Berthelot ankaŭ tie laboris por Esperanto kompilante kun la dominikanoj la unuan gramatikon en la latina lingvo Compendium grammaticae Esperanto, kiu neniam aperis. Al la dominikanoj li diris: Kiam vi anoncos mian morton, diru al ili (la esperantistoj), ke mi multe laboris.

Piece pasiginte siajn lastajn monatojn, la 2-an de novembro 1910, Berthelot mortis ĉe la dominikanoj en la misio de Conceição do Araguaia (Brazilio) kiel vera kristano, kvazaŭ sanktulece.

Sian veran identecon li ĉiam volis kaŝi kaj al la dominikanoj li kutimis diri: Antaŭ ol morti, mi rivelos al vi kiu mi estas. Fakte, nur post anonco de lia morto al la franca ambasado, la dominikanoj eksciis, ke li estis filo de Paul Bert.

Ni klopodu nun ĵeti iom pli da lumo al Berthelot kiel esperantisto kaj al lia aktiveco en la Esperanto-movado. Post brilaj studoj en la liceo de Reims, Berthelot daŭrigis la studadon en Parizo. Tie profesoris pri matematiko la fame konata gvidanto de la Esperanto-movado Carlo Bourlet. Jen kiel en La Revuo, n-ro 8(56) de aprilo 1911, estis resumita per la plumo de Bourlet la forta personeco de Berthelot:

Kiam, en oktobro 1901, mi revenis al mia klaso, mi kun plezuro ekvidis sur la unua benko mian junan samideanon. Malofte, dum mia jam longa profesorado, mi renkontis junulon pli inteligentan, sed ankaŭ pli fantazian. Li kun mirinda facileco lernis matematikon kaj cetere ĉion, kion li volis lerni. Sed li nur lernis tion, kio al li plaĉis, kaj neniu forto en la mondo, neniu rezono estus povinta lin devigi studi ion, eĉ necesegan, kio lin ne allogis. En julio 1902 li prezentiĝis al la ekzameno por eniro en la Politeknikan Lernejon. Mi tre esperis, ke malgraŭ sia neregula laborado, li tamen, pro siaj grandaj kapabloj en matematiko, estos akceptita. Li senpene transpaŝis la unuan parton, sed dum la dua fina parto, en la ĉefa ekzameno pri matematiko, li vigle kontraŭdiskutis sian ekzameniston. Li cetere estis prava kaj la ekzamenisto malprava. Tion malfacile oni pardonas al kandidato: Berthelot ne estis akceptita.

Varbita de samlernejano en la liceo de Reims, Berthelot esperantistiĝis en 1899 kaj ricevis la numeron 4874 en la Adresaro de la esperantistoj de d-ro Zamenhof. La lingvon li lernis ĝisfunde. Flame kaj entuziasme li propagandis ĝin.

Alveninte en Céret kaj dungiĝinte ĉe presisto, li tuj provis arigi la katalunajn esperantistojn, loĝantajn en la hispana kaj franca flankoj de Pireneoj, en unu sola kataluna asocio. En decembro 1904, li fondis la “Aplech Esperantista de Catalunya” (Kataluna Esperantista Grupo), kiu celis diskonigi Esperanton pere de la kataluna lingvo. Ĝia organo fariĝis Espero de Katalunjo (aperis nur kelkaj numeroj), presita de Berthelot mem, la unua Esperanta gazeto aperinta en la kataluna lingvo. Notinde estas, ke la unuan plurpaĝan ĉefartikolon verkis Salvator Dali, la patro de la nuntempe fame konata pentristo.

La unua ĝenerala kunveno de la grupo okazis en Barcelono la 24-an de aprilo 1905. Krom diversaj delegitoj el ambaŭ flankoj de Pireneoj ĉeestis ankaŭ Emile Boirac, rektoro de la Universitato de Dijon, kiu poste, ĝis sia morto en 1917, estis prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de ĝia Lingva Komitato.

La 18-an de junio 1905 Berthelot aperigis la unuan numeron de Esperanto, kies unua numero estis presita en Perpignan, sed la ceteraj, fare de Berthelot mem, en Céret. Duonmonata, kvarpaĝa (du en Esperanto kaj du en la franca lingvo), en formato 33×50cm, la revuo estis redaktata de Charles Lambert, universitata profesoro en Dijon; la administradon kaj presadon prizorgis Berthelot, ĝia proprietulo.

(daŭrigota)

Marcel Delcourt kaj Jean Amouroux

Pri nia revuo kun ĝia redaktoro

Kia estis la proceduro, laŭ kiu vi iĝis redaktoro de Esperanto?

Kiam la antaŭa redaktoro István Ertl demisiis, UEA serĉis novan redaktoron por la revuo. Mi proponis min al la vakanta posteno en Roterdamo. La UEA-Estraro elektis min el inter la adeptoj. Malgraŭ mia kondiĉo “labori hejme”, ne en la CO, kiel mia antaŭulo.

Vi jam havis multajn redaktorajn spertojn, redaktinte Esperantisto Slovaka (1985-1995), Esperantista Vegetarano (1982-1997), Heroldo de Esperanto (2000-2001). Kiu trajto de la revuo Esperanto pleje distingas ĝin de la aliaj, de vi redaktitaj?

La revuo Esperanto estas “bombono sur mia redaktora torto”. Ĝi ja estas oficiala organo de la plej grava E-organizaĵo kaj la plej legata E-periodaĵo en la mondo. De la antaŭaj gazetoj ĝi do distingiĝas precipe per la “graveco”, per la kvanto de la legantoj, sed certe ankaŭ per la kvalito.

En la “unua periodo” vi preparis la revuon en Slovakio kaj sendadis la pretan materialon rete al la CO. Kiajn rememorojn vi havas pri ĉi-etapo?

Ne al la CO, sed rekte al roterdama presejo. En mia laboro tamen ne multo ŝanĝiĝis: Same kiel tiam, ankaŭ nun mi la revuon redaktas, enpaĝigas, grafike aranĝas kaj teknike preparas por presado (la rezulto estas elektronika formo, “densa” pdf-formato). La diferenco estas nur ke mi antaŭe sendadis ĝin al Nederlando rete, dum al miaurba presejo mi portas ĝin sur kompaktdisko. Sed nun mi zorgas ankaŭ pri la ekspedado al 115 landoj de la mondo: printas la adresetikedojn kaj gardas ke en presejo oni ĝuste kompletigu ĉion. La tutan stokon mi ĉiumonate mem portas aŭte al poŝtoficejo.

Per vi la revuo, ĝis tiam redaktita en la CO (ĉu ĉiam?) eliris el la oficejo, eĉ el la lando de la CO, kaj ekkompiliĝis en via loĝejo en Slovakio. Kia estis la “digesto” de ĉi-ideo kaj poste fakto ĉe la respondeculoj de la movado?

En Roterdamo la ideo unue ne alportis entuziasmon kaj senteblis eĉ kontraŭstaro — precipe koncerne la presadon en Slovakio. Sed mi konvinkis la Estraron, ke en Slovakio ni scias fari tiun laboron malpli koste kaj ne malpli kvalite. Eĉ “scias doni iom pli da muziko (pli da koloraj paĝoj) kontraŭ malpli da mono”. Ekster la CO la revuo estis redaktata nur en la periodo de William Auld (dum du jaroj), se mi ne eraras.

Kia estas via labormetodo: ĉu vi mendas artikolojn aŭ selektas el la ricevitaj? Ĉu eblas anticipe plani ekzemple por duonjaro?

Kaj — kaj. Plani oni povas nur parte. La revuo ja devas reagi al aktualaj eventoj, kiujn oni planas au efektivigas diversloke.

Laŭ la kontrakto vi iĝis sendependa redaktoro kaj do estas via rajto decidi pri la enhavo, aspekto ktp. de la revuo. Ĉu via memstareco renkontis obstaklojn de ekstere?

Ne, mi eĉ miris, kompilinte la unuan numeron, ke neniu estrarano aŭ oficisto volis vidi ĝin antaŭ ol mi transdonis ĝin al presejo. Kia fido. Tio nature devigas al respondeco.

Grava evoluo: la revuo do ne nur pretiĝas en Slovakio, sed eĉ presiĝas kaj dissendiĝas de tie! Kiel tio okazis?

Kiel mi jam diris, mi proponis — en situacio, kiam oni devas ŝpari — malpli kostan solvon — kaj mi sukcesis konvinki pri tio la Estraron.

Dum via redaktado la revuo iom ŝanĝis kompare kun la redaktado de via antaŭulo — István Ertl — la karakteron de sia enhavo. Kiel vi priskribus ĝin? Kia estis/-as via intenco per la enkonduko de tiuj ŝanĝoj?

Unu el miaj devizoj (defioj) estis “Reen al la popolo”. Ŝajnis al mi, ke la revuo certagrade fariĝis frandaĵo por la elito kaj ne tiom por simplaj esperantistoj, kiuj tamen estas la plimulto. Do mi klopodas proksimiĝi al “averaĝa esperantisto”, kio tamen ne estas simpla afero.

Dum la tempo de via redaktado vi faris kelkajn ŝanĝojn en la aspekto de la revuo. Ĉu vi kontentas pri la rezulto?

Ne, mi daŭre serĉas la plej bonan vojon. Ankaŭ per daŭra enketado inter la legantoj.

El kiuj ĉefaj partoj konsistas via redakta laboro? Kiun parton de la laboro vi pleje ŝatas?

Post la ekspedado (komence de ĉiu monato) mi kelkajn tagojn faras ion tute alian (ĝardeno, hobioj, instruado, veturado). Poste komenciĝas la formika laboro: respondi centojn da retmesaĝoj, korespondi kun la aŭtoroj, observi kio kie okazis aŭ okazas, mendi artikolojn aŭ fotojn, korespondi kun kunlaborantoj... La 10-a estas la limdato (por la sekvontmonata revuo) kaj mi komencas fari la projekton: unue la ĉefartikoloj, regulaj rubrikoj (Laste Aperis, Recenzoj, Oficialaj Informoj, Forpasoj, reklamoj...), poste selektas inter la akiritaj materialoj, kribras, redaktas ... ĝis mi venas al la rubrikoj Tra la mondo kaj Loke-Fake-Persone — kaj ĉiam bedaŭras ke la revuo ne povas havi pli da paĝoj... Bedaŭrinde multaj bonaj artikoloj kaj fotoj ne povas aperi pro manko de spaco (24 paĝoj). Pli ne eblas, pro la poŝtaj tarifoj.

La sukceso de via laboro multe ŝuldiĝas al viaj komputilaj-teknikaj kapabloj kaj al la teknikaĵoj. Ĉu la redaktado de la revuo necesigis investon en vian ekipaĵon?

Jes, mi uzas mian propran ekipaĵon, kiu postulis investojn (ne in-vestojn ☺), sen kiu ne povas funkcii redakcio: kvalitaj komputiloj (Macintosh), skanilo, printiloj, profesia softvaro, bona retkonekto (ISDN kaj DSL)...

Kien direktas vin la rezultoj de enketoj, kiujn vi regule faras pri la revuo?

Al kontentigo de la legantoj, kiuj laŭ la lasta enketo preferas la rubrikojn Laste aperis, Tra la mondo, Libroservo/Recenzoj, Lingva angulo, Loke-Fake-Persone, Malferme, Historio de la movado, Kalendaro... — kaj malpli krucenigmojn (☹), komputilajn kaj religiajn temojn, financajn raportojn...

Ĉu vi memoras iujn “malfacilajn” numerojn aŭ krizajn situaciojn dumtempajn?

Malfacilaj estas la kongresaj numeroj. Malgraŭ la persona ĉeesto ne ĉion povas skribi la redaktoro mem (ne estus eĉ bone havi ĉion “el unu plumo”). Dum la Universalaj Kongresoj okazas multaj paralelaj aranĝoj, pri fakaj kunvenoj devas raporti fakuloj. Mi do mendas artikolojn kaj fotojn ĉe kolegoj, kunlaborantoj, organizantoj. Sed ve, post la kongreso ŝajnas ke ĉiuj mortis, la homoj revenas al sia laboro kaj forgesas pri la promesoj. Kongresaj numeroj do tradicie malfruas.

La foresto de la CO havas almenaŭ unu negativaĵon: vi ne havas la simplan aliron al la tie stokitaj libroj, revuoj, informoj. Kiel vi solvas tiun ĉi problemon? Ĉu la CO-oficistoj kunlaboras en la preparado de la revuo?

Mi estas en daŭra kontakto kun Roterdamo, ĉiutage rete korespondas aŭ telefonas kun la Ĝenerala Direktoro, libroservisto, librotenisto kaj aliaj CO-anoj. Ekz. Laste AperisOficiala Informilo komplete naskiĝas en Roterdamo (mi nur enpaĝigas kaj grafike aranĝas ilin).

Ĉu vi dividas vian redaktadon de la revuo en etapojn?

Jes, ne nur la redaktadon. Mi mian tutan vivon vivas je etapoj. Mi ne scias fari diversajn aferojn samtempe — kaj ne ŝatas se io aŭ iu interrompas min. Tio estas plia avantaĝo de la laboro hejme, kie ne “ĝenas” kolegoj, telefonoj, neatenditaj taskoj aŭ vizitoj.

La Esperanto-akvoj malofte stagnas. Okazis, ke vi devis la revuon “vojaĝigi” al la najbaroj, ĉeĥoj. Kiel tio okazis?

En Slovakio jarkomence draste altiĝis la afrankokostoj kaj la Slovaka Poŝto nuligis la kontrakton, proponinte novajn, neakcepteblajn prezojn. Feliĉe ni jam estas en Eŭropa Unio, mi do eluzis pli favorajn tarifojn en la apuda Ĉeĥio, veturigante la tutan stokon trans neĝokovritan montaran limon en mia eta troŝarĝita aŭto, glitante inter kamionoj.

Ĉu antaŭvideblas por la proksima estonto iuj ŝanĝoj — ĉu en la redakta stilo, ĉu aspekto, ĉu ekspedo...?

Mi enpaĝigas la revuon pere de la programo PageMaker. Interrete oni pli kaj pli uzas unikodajn litertiparojn, kiujn PageMaker ne kapablas. Mi do planas baldaŭ transiri al la pli nova InDesign, kiu alportos novajn eblojn ankaŭ en la grafiko. Ekde la marta numero la revuo aperas sur iom pli kvalita papero. Pri la ekspedado (tarifoj, ekspedkostoj) mi traktas kun la slovaka kaj ĉeĥa poŝtoj. Kaj la redaktado? Nu, mi daŭre sekvas la reagojn de la legantoj, lernas kiel fari pli bone, sekvas la evoluon en ĵurnalismo. Espereble tio estas la ĝusta vojo.

Kioma redaktoro de la revuo vi estas laŭvice?

Estas iom malfacile diri, kioma mi estas, ĉar en iuj periodoj estis du redaktoroj. En aŭtuno 1986 estis tuta kolektivo, ĉar post la foriro de Sutton la septembran revuon faris Simo Milojević kaj Osmo Buller, poste Mark Fettes kaj Osmo Buller, ekde januaro 1987 Mark sola iĝis redaktoro. Eblas, ke ankaŭ antaŭe estis tiaj transiraj aranĝoj. Alia komplikaĵo estas, ke dum la skismo UEA/IEL ekzistis du revuoj.

Jen la redaktoroj, laŭ informoj de Osmo Buller: 1905-1907 Charles Lambert, 1907-1920 Hector Hodler, 1920-1934 Edmond Privat, 1934-1936 Robert Kreuz, 1936 M. Wittenberg, 1936-1942 Hans Jakob, 1936-1940 Teo Jung, 1940-1947 C.C. Goldsmith kaj Mason Stuttard, 1946-1947 Hans Jakob, 1947-1954 Hans Jakob kaj Mason Stuttard, 1955 Reto Rossetti, 1955-1958 William Auld, 1958-1960 Kirsten Zacho (kun helpo de H.V. Rasmussen), 1961-1962 William Auld, 1963-1973 Victor Sadler (helpredaktoro 1970-73 Akiko Woessink-Nagata), 1974-1984 Simo Milojević, 1984-1986 Geoffrey Sutton, 1986 Milojević/Buller/Fettes, 1987-1991 Mark Fettes, 1992-2001 István Ertl, de 2002 Stano Marĉek.

Ankaŭ via edzino Olga estas envolvita en la kompleksan laboron rilate la revuon. Kio estas ŝia tasko?

Ŝi konsilas, se mi hezitas pri iu problemo kaj helpas ĉe la ekspedado. Do se iu malfrue (re)abonas, li/ŝi devas ricevi ankaŭ la antaŭajn numerojn de la koncerna jaro. Tion faras Olga. Krom tio ŝi zorgas pri bona laboratmosfero kaj harmonio en la redakcio (nia hejmo), ke la redaktoro ne estu malsata aŭ malpura, aŭ ke li ne forgesu nokte dormi... ☺

Klerigu kaj kleriĝu en la UK!

En Gotenburgo kaj Pekino, ni organizis en la kadro de la Universala Kongreso specialan kaj tre sukcesan klerigan tagon, en kiu okazis plej diversaj kunvenoj — pri la lingvo Esperanto, pri ĝia historio, pri la kongresa lando, pri novaj metodoj de informado, pri kiel organizi kongresojn, ktp. Multaj kongresanoj partoprenis (verŝajne eĉ plimulto de la kongresanoj), kaj sekve iris hejmen kun novaj ideoj kaj nova entuziasmo. En Vilno ni denove prezentos nian Klerigan Tagon. Ni invitas vian partoprenon.

Ĉu vi en via urbo aŭ lando ellaboris sukcesan elpaŝon en la disvastigo de Esperanto? Eble vi trovis manieron enpenetri la lokan gazetaron, aŭ utiligas lokajn foirojn por prezenti Esperanton, aŭ ellaboris novajn kaj trafajn informilojn, aŭ organizas novstilajn kongresojn aŭ kunvenojn? Ni deziras, ke tiuj bonaj ideoj cirkulu en la Esperanto-movado, kaj ke vi prezentu ilin en nia Kleriga Tago.

Ĉu vi aparte interesiĝas pri iu aspekto de lingvoj — pri la minoritataj lingvoj en via lando, aŭ pri la stato de la angla lingvo, aŭ pri lingvoinstruado? Ĉu vi havas ion seriozan por diri pri la lingvo Esperanto kaj ĝia funkciado? Se jes, proponu vin kiel parolanton en la Kleriga Tago. Ĉu vi havas ion por diri pri la historio de nia lingvo, eble en via regiono? Ĉu ion pri la Esperanto-literaturo, kiun eble vi aparte studis aŭ deziras prezenti? Aŭ pri tradukado? Aŭ pri utiligo de Esperanto en Interreto? Aŭ pri Esperanto en radio? Aŭ en scienco?

Bonaj ideoj kaj interesaj informoj abundas en nia movado, sed ili ofte ne atingas la tagolumon. Jen okazo por prezenti viajn ideojn kaj opiniojn.

Ni ankaŭ aparte interesiĝas pri plenaj programeroj. Se du-tri personoj deziras kune prezenti ion novan, aŭ organizi podian diskuton pri iu temo, ili nepre proponu tion.

Tradicie, nur fakaj asocioj kaj instancoj de UEA aŭ aparte invititaj personoj havis rajton prezenti programojn en la kadro de la Universalaj Kongresoj. Nun, per la Kleriga Tago, la vojo estas malfermita ankaŭ al vi. Kaptu la okazon! Sendu vian proponon kiel eble plej baldaŭ al la organizantoj Humphrey Tonkin (t...@hartford.edu) kaj Michela Lipari (m...@esperanto.org) aŭ al la Centra Oficejo en Roterdamo. Sed ne prokrastu!

ESTRARA RAPORTO 2004

UEA EN 2004

Enkonduko

Karaj amikoj,

Jen la Estrara Raporto de UEA pri la laborjaro 2004. Tiu jaro estis elektojaro, kaj tio signifas, ke la unua duono de la jaro estis la respondeco de la malnova Estraro, dum praktike nur la lastaj kvin monatoj aŭgusto-decembro apartenis al la nova Estraro kaj la nova Komitato.

La jaro 2004 estis jaro de pluraj ŝanĝoj, kiuj unuope ne estis tre grandaj, sed tamen signifaj por la evoluo de UEA. Pluraj paŝoj estis faritaj en la eksteraj rilatoj. La universala kongreso en Pekino estis mirinde sukcesa kiel kultura evento kaj kiel manifestacio al ekstero. La centra oficejo adaptiĝas al la fakto ke la stabo nuntempe estas pli malgranda ol antaŭ kelkaj jaroj, kaj la “nova” direktoro rapide re-eniris sian funkcion. En la esperantista mondo, la uzo de la interreto kreskas kaj maturiĝas.

Vi vidos en tiu ĉi estrara raporto pri 2004, ke la unua duono de la jaro ricevas malpli da atento ol la dua duono. En ioma grado, la estrara raporto pri 2003 havis malan pezon, nome ke ĝi donis atenton ne nur al la jaro 2003, sed ankaŭ al la komenco de 2004.

Por la novaj estraranoj, la malfrua parto de la jaro 2004 estis plena de laboro por starigi aŭ restarigi komisiitojn kaj komisionojn.

En la kongresaj kunsidoj de la Komitato de UEA kaj la subkomitatoj, okazis diskutoj pri strategia laborplano kaj pri konkretaj deziroj de la komitatanoj pri la agado de la nova Estraro. Tio rezultigis longan liston de taskoj, kiuj kompreneble ne estis realigitaj dum la lastaj monatoj de la jaro, sed kiuj formas bazon por plia planado de la plej proksimaj jaroj.

Tiu ĉi estrara raporto pri 2004 estas komuna verko de la estraranoj. Eblas trovi, ke la estraranoj preparis la tekstojn pri siaj respektivaj taskoj, sed la Estraro respondecas kiel tuto pri la raporto. En Vilno, la Estraro respondos al demandoj dum unu el la kongresaj kunsidoj.

1. La laboro

1.1 Planado

En la jaro 2004 daŭris la aplikado de la nun valida dekjara laborplano. Dum la jaro en la komitatkunsido en Pekino la Komitato akceptis novan iom reviziitan version de la parto pri taskoj de la nunaj tri jaroj.

Se oni devas doni en ĉi tiu sekcio malgrandan juĝon pri la aplikado de la plano, oni povas esprimi sian kontenton kaj sian malkontenton samtempe.

La bazaj ideoj temas pri tri agadlinioj kaj tri strukturaj linioj, nome agadlinioj pri informado, instruado, utiligado, kaj strukturaj linioj pri plijuniĝo, profesiiĝo kaj tutmondiĝo. Tiuj ideoj komencas trovi akcepton ĉe la esperantista publiko. Sed ili havas malsaman gradon de sukceso.

Sukcesa informado

Sukcesa informado renkontas ĉiam pli da malfacilaĵoj ĉe la normala publiko en ekonomie fortaj landoj, kiu pli kaj pli estas konvinkita ke la angla estas la internacia lingvo. Antaŭ tiu fenomeno, parto de la esperantistaro en la riĉaj landoj provas trovi solvon en du manieroj:

1) la konvinkitaj venkistoj provas plialtigi la nivelon de la celatoj. Pli kaj pli ili emas informi nur parlamentanojn kaj homojn en similaj pozicioj, esperante ke tiuj decidos por ĉiuj, kontraŭ la volo de ĉiuj;

2) la aliaj deklaras ke batalo kontraŭ la angla ne estas nia celo, ke ni celas nur konstrui nian komunumeton kaj flegi ĝiajn valorojn, kaj ĝui ĝin kaj ilin. Ili interesiĝas pri ĉio (literaturo, renkontiĝoj, ktp.) krom pri informado al neesperantistoj.

Instruado

Instruado, ankaŭ danke al la sukcesa agado de ILEI en tiu kampo, trovis novan elanon ĉefe en la retaj kursoj, kiuj iĝas la nova maniero alproksimiĝi al Esperanto. Ekzistas ĉiam pli da kursoj kaj ĉiam pli da klientoj por ĉiuspecaj retaj kursoj. Kompreneble ĉeestaj kursoj estas ankoraŭ tre popularaj en ekonomie malfortaj landoj. Eble danke al tio, la komunumo tamen kresketas.

Utiligado

Utiligado ankaŭ funkcias, ĉefe en kelkaj fakoj (literaturo, flegado de la lingvo mem). Ekzistis ankaŭ kelkaj tre interesaj provoj utiligi Esperanton en la reto, ekzemple Le Monde Diplomatique en Esperanto, Ĝangalo. Ilia limo estas la manko de sufiĉe vasta komunumo, sufiĉe granda merkato, por teni ilin elspeze ekvilibraj. Ankoraŭ ili ĉefe baziĝas sur volontuloj. Aparta formo de utiligado estas la renkontiĝoj, la feriumado en Esperantujo, kiu daŭre kresketas ankaŭ en Eŭropo.

Profesiiĝo

Profesiiĝo ĝenerale ne povas kreski se ne kreskas la komunumo, kiu pagas por subteni la profesiulojn. Aperis novaj subvencifontoj, sed entute la nivelo de profesiiĝo de la komunumo restas je la sama nivelo kun kelkaj bonaj personaj esceptoj.

Plijuniĝo

Plijuniĝo antaŭeniras bone en la ekonomie malfortaj landoj kaj parte ankaŭ en la ekonomie fortaj landoj, kie la reto pozitive influis la pejzaĝon de la Esperanto-aktivuloj.

Tutmondiĝo

Tutmondiĝo progresas kun malfacilaĵoj, ĉefe financaj, sed ankaŭ pro manko de konvinko ĉe multaj esperantistoj en finance bonstataj landoj, ke la estonteco de Esperanto estas en Barato kaj Brazilo pli ol en Bruselo aŭ almenaŭ samtempe kun Bruselo.

En la jaro 2005 la Komitato ree havos la okazon revizii la laborplanon.

Estrarano pri planado en 2004: Renato Corsetti

1.2 Informado

En 2004 UEA daŭrigis sian informan laboron. Ĝi ĉefe kunlaboris kun la Brusela Komunikada Centro de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu konsistas el pluraj el la landaj asocioj de UEA en Eŭropo. Plej elstaris la kampanjoj okaze de la universala kongreso en Pekino kaj okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj. Krome daŭris la pagata anonca kampanjo financata de japana esperantisto Miyoshi Etsuo, en kies kadro aperis anoncoj en Belgio, Litovio, Pollando kaj Slovakio.

Internaciaj eventoj

Nepre menciindaj estas la partopreno en internaciaj eventoj. Ekzemplo estas la ĉeesto en la Monda Socia Forumo 15-22 januaro en Mumbajo, Barato, ĉefe organizata de A Giridhar Rao per la helpo de UEA. Alia ekzemplo estas la partopreno en la Monda Kongreso pri Lingva Diverseco, Daŭropoveco kaj Paco en Barcelono, 20-23 majo 2004, organizita de Instituto Linguapax. Tie UEA estis reprezentita de Abel Montagut kaj ILEI de Radojica Petrović.

Elektoj en Eŭropo

Okaze de la elektoj por la eŭropa parlamento en junio, esperantistoj kontaktis la kandidatojn en preskaŭ ĉiuj EU-landoj, kaj provis levigi lingvopolitikon en la agendon de la elekta kampanjo. En Pollando, esperantista kandidato Małgorzata Handzlik, kiu elektiĝis al la parlamento, publikigis sian kampanjan retpaĝon ankaŭ en Esperanto.

Preparo de informilo por lingvistoj

En la malfrua parto de la jaro estis esplorata preparo de aparta informilo por lingvistoj kaj ĝisdatiĝo de la baza Esperanta versio de la informilo Ĝisdate. Tiu informilo nun aperis ankaŭ en la turka. Krome estis preparita la kolektado de diverslingvaj versioj de Ĝisdate en unu lokon en la retejo de UEA.

Rezolucioj

La rezolucio de la Nitobe-simpozio, la Pekina Deklaracio kaj la Deklaracio de Bilbao estis tradukitaj diverslingven kaj senditaj al naciaj kaj internaciaj instancoj.

50-jariĝo

La 10-an de decembro 2004 estis la 50-jariĝo de la unua rezolucio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko pri Esperanto, alprenita en Montevideo (Urugvajo). Urugvaja Esperanto-Societo kun helpo de UEA organizis ekspozicion pri Esperanto en la loka 27-a Internacia Libro-Foiro (27 aŭg - 12 sep), kiu alportis grandiozan gazetaran sukceson. UEA estis tie reprezentata de Geraldo Mattos.

Daŭris la prizorgado de la granda reta informejo www.esperanto.net.

Estrarano pri informado en 2004: komence Andrej Grigorjevski, poste Renato Corsetti, speciala komisiito Jukka Pietiläinen

1.3 Instruado

Instruado de Esperanto estas unu el la bazaj aktivaĵoj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj. Multaj el la aranĝoj, kiujn oni trovas en la kalendaro de la revuo Esperanto, enhavas kursojn je diversaj niveloj, speciale tiuj kiuj okazas en la someraj libertempoj de la diversaj mondopartoj.

Plijuniĝo

En la agaddirekto de plijuniĝo, notindas ke TEJO nature estas unu el la aktivaj agantoj. Ĝiaj projektoj pri seminarioj kaj interretaj kursoj celas al junaj homoj, kaj altiras junajn homojn, kutime en kunlaboro kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI.

Tutmondiĝo

La tutmondiĝa agaddirekto montriĝas ekzemple en la kursoj de la eksdirektoro Trevor Steele en Hindio, la intensa eduka agado de la Afrika Oficejo de UEA, someraj kursoj de NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro), kaj la enhavo de la tradicia Tago de la lernejo en la Universala Kongreso de Pekino 2004, kie ILEI aranĝis prelegojn pri diversaj mondopartoj.

Fondaĵoj de UEA kaj regionaj komisionoj de UEA kunlaboras kun ILEI pri Esperanto-eduka agado. Eldonado de lernolibroj, uzeblaj por kursoj aŭ memstudado, estas videbla en la listo de “Laste aperis” en la revuo Esperanto. Nevidebla tie, sed uzebla tra la tuta mondo kaj trovebla en aliaj listoj, estas la pluevoluigo kaj utiligo de la interretaj kursoj, ekzemple tiuj de lernu.net kaj Nesto. Revuo de ILEI, Juna Amiko, provizas instrumaterialon, kiu estas uzebla tra la mondo. Alia speco de eduko estas la projekto InterKulturo, kiun ILEI kune kun TEJO evoluigas, kun subvencioj de ESF kaj fondaĵoj de EU. Du trejnseminarioj de InterKulturo okazis dum 2004, marte en Sarajevo kaj aŭguste en Bratislavo. InterKulturo estis prezentita en la 10-a Kongreso de Linguapax maje en Barcelono, kune kun la projektoj lernu! kaj Lingva Prismo, kaj enlistigita ĉe Unesko inter projektojn de la Jardeko por Kulturo de Paco.

La revuo World News (organo de FIPLV — Internacia Federacio de Instruistoj de Modernaj Lingvoj, en kiu ILEI membras) aperigis anglalingvan artikolon de la prezidanto de ILEI kun prezento de la projektoj lernu!, edukado.net, Lingva Prismo kaj InterKulturo.

Profesiiĝo

La agadkampo profesiiĝo rilatas al instruado kiel grava punkto. Iniciate de E@I (Esperanto ĉe interreto), en kunlaboro inter TEJO kaj ILEI, kaj kun financa subteno de ESF, okazis tri trejnseminarioj sub la projekto “Flugiloj de malfacila vento”, nome en Sarajevo, dum IJK kaj dum la konferenco de ILEI. La fokuso estis je instrukapablo kaj edukmaterialoj. Kunlabore inter eŭropaj landaj asocioj de UEA kaj ILEI okazis ankaŭ du metodikaj trejnseminarioj.

Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA okazis en la UK en Pekino kaj plurloke dum aliaj internaciaj Esperanto-aranĝoj gvidate de IEK (Internacia Ekzamena Komitato). Restis ne solvita la problemo de ekzamenoj pri instrukapablo de Esperanto kaj ekapliko de la koncerna regularo. Diskutoj okazis pri la bezono de diplomoj por universitataj kursoj por Esperanto-instruisto, kaj pri la ebleco de reta ekzameniĝo kunlige kun retaj kursejoj.

La tuta kampo de instruado estas fruktodona kunlaboro inter UEA, TEJO kaj ILEI. Laŭ interkonsento, UEA donas financan subtenon al ILEI, dum ILEI prizorgas agadojn por altigi la lingvan kaj kulturan nivelon de la Esperanto-parolantoj, i.a. ekzamenojn. La estraroj de UEA kaj ILEI reciproke interŝanĝas informojn pri siaj agadoj. Kunlaboro inter TEJO kaj ILEI okazas per komunaj projektoj.

Estrarano pri Instruado en 2004: komence Gbeglo Koffi, poste Claude Nourmont, reprezentanto de ILEI ĉe la estraro de UEA Radojica Petrović.

1.4 Faka kaj scienca agado

La faka agado de UEA enfokusiĝas al la fakaj asocioj, kiuj estas la fakaj ekvivalentoj de la landaj asocioj. Ĝi iom rilatas al kulturo kaj edukado, kaj okupiĝas ankaŭ pri scienca agado, interna kaj ekstera.

Funkciuloj

Dum la unua duono de 2004 respondecis pri faka agado estrarano kaj komisiito (M. Belošević), kiu multe okupiĝis pri la informado de la fakaj asocioj. Post la UK estis nomumitaj komisiono por Faka kaj Scienca agado (M. Belošević, P. Chrdle, I. Ferenczy, I. Gulyás) sub gvido de la nova estrarano. Estis verkita detala laborplano por gvidi la fakan kaj la sciencan agadon dum la jaro, kaj por la fakaj asocioj kaj por la komisiono.

Fakaj kunvenoj

Ofte fakaj asocioj okazigas siajn jarkunvenojn dum la Universala Kongreso. Dum la UK en Pekino okazis pluraj kunsidoj rilataj al faka agado. Pli ol dudek fakaj asocioj havis siajn kunsidojn. Okazis Terminologia Forumo. Aldone al la budoj menditaj de specifaj fakaj asocioj, dum unu tago funkciis la speciala libera budo, la tiel nomata “faka giĉeto”, kiun ses fakaj asocioj uzis, dividante la deĵortempon inter si.

IKU

En Pekino okazis ok bonkvalitaj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato, IKU. Poste estis nomumita nova IKU-komisiono (C. Kiselman — sekretario, H. Tonkin, M. Maitzen, S. Fiedler, J. Wen). Okazis kontaktoj kun Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) por nova kontrakto kun UEA, kiu faciligos la okazigon de komunaj AIS/IKU sesioj.

Interreto

Dum promesplenaj novaj fakaj iniciatoj aperas en la reto, tradiciaj fakaj asocioj foje havis problemojn administrajn kaj pri sia membraro kaj pri la buĝeto.

Estis kreita reta diskutlisto de ĉiuj fakaj asocioj, kiu servu kaj por administrado, kunordigo de kongresaj aktivecoj, kaj por komunikado kaj disvastigo de novaĵoj inter fakaj asocioj. Terminologia Esperanto-Centro (TEC) ricevis novan virtualan retejon — www.terminologio.org, konstruitan de L. Yasumura.

Scienco

La scienco estas grava parto de la faka agado de UEA — temas kaj pri interna agado, scienca kaj teknika verkado, kaj aplikado en Esperanto, kaj pri eksteraj rilatoj, kontaktoj kun sciencaj instancoj internaciaj. 12-14 nov 2004 okazis en Ĉeĥio la Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST 04). Kadre de la ekstera scienca aktiveco la estrarano provas reaktivigi la kunlaboron inter UEA kaj Internacia Asocio de Universitatoj (IAU, grava NRO de UNESKO).

Rondo Familia

Komence de la jaro Rondo Familia (RF) ekvilibrigis sian deficitan buĝeton dank’ al subvencio de Instituto Hodler 68. Estis ŝanĝita la eldonado kaj distribuado de la bulteno de RF Familia Esperanto, por ke ne estiĝu nova deficito. Estis renomumita la antaŭa komisiono pri Rondo Familia: A. Wandel (kunordiganto), J.R. Piton (redaktoro), S. MacGill (IIK), K. Bodnárová, J. Lindstedt. Estraranoj: komence de 2004 Ivo Osibov, poste Amri Wandel

1.5 Kulturo

Pri la kultura jaro 2004 menciindas kvar ĉefaj punktoj. La Universala Kongreso estas kvazaŭ la kultura ĉefurbo de Esperanto. Kulturaj eventoj dum la jaro respeguliĝas per la revuo Esperanto, farataj de unuopaj membroj aŭ landaj kaj fakaj asocioj. Biblioteko Hector Hodler kaj ĝia estonteco estas aktuala punkto. La diversaj kunvenoj kaj kongresoj de la landaj asocioj de UEA preskaŭ ĉiam enhavas kulturajn erojn.

Kongreso

En la Universala Kongreso en Pekino, plej okulfrapaj kulturaj eroj estis la artaj aranĝoj kun teatroprezentoj, pianokoncertoj, nacia kaj internacia vesperoj. Aldone al tio, kelkaj el la kunsidoj havis kulturan karakteron, ekzemple la diskutoj pri la kongresa temo, kaj la junulara programo. Ankaŭ oratora konkurso havas karakteron de kulturo. En kunligo kun la kongreso, ĉinaj esperantistoj pretigis belajn eldonaĵojn de tradukita beletro kaj libroj pri la historio de Esperanto en Ĉinio.

Literaturo

Eldonado de Esperanta literaturo okazis tra la tuta mondo per kelkcent titoloj, kiuj havis la karakteron de originala beletro, tradukita beletro, faka literaturo, kaj lernomaterialo kune kun vortaroj. Pri la eldonaĵoj aperis kiel kutime dokumenta listo en la revuo Esperanto, kaj elektita aro da libroj estis recenzita en la revuo. La libroservo de UEA plibonigis sian interretan paĝon pri la libroj, kaj daŭre prezentas eblon mendi pli-malpli ĉiujn el la haveblaj libroj en Esperanto. Eldonaĵo de UEA dum la jaro, en la kampo de beletro, estis Kastelo de vitro de John Francis, originala prozo. La komisiono pri Belartaj Konkursoj tute renoviĝis.

Kulturaj okazaĵoj

Multaj el la kulturaj okazaĵoj en Esperanto estas aranĝataj ekster la formalaj kadroj de UEA, sed la diskonigo kaj informado pri ili ofte trapasas almenaŭ la paĝojn de la revuo Esperanto. La Esperantomuzeo en Vieno festis sian jubileon kun kultura aranĝo, kiu enhavis multajn prelegojn. La projekto InterKulturo progresas, kun diskutaj tekstoj pri diversaj temoj, kiuj rilatas al la manieroj percepti kulturon, aŭ kulturaj manieroj percepti la mondon. Interreta enciklopedio konstante kreskas en la paĝoj de Vikipedio. La revuo Monato festis siajn 25 jarojn de ekzisto. La profunda kolekto de materialoj de Zamenhof en formo de libroserio iam kompletigota... fariĝis kompletigita per eldono de la lasta libro en la serio. Ĉio respeguliĝas tra la Esperanto-mondo, kaj inkluzivas laboron de UEA-membroj aŭ landaj kaj fakaj asocioj.

Biblioteko Hector Hodler

La projekto pri Biblioteko Hector Hodler, kun subvencio el ekstera fondaĵo, daŭris dum la jaro 2004, kaj estas grava projekto en tempo kiam pli kaj pli da historio riskas malaperi pro ekonomiaj kaŭzoj. Multaj el la landaj aŭ fakaj aŭ privataj aranĝoj de kongresoj, konferencoj kaj kunvenoj en diversaj partoj de la mondo enhavas erojn de kulturo, kiel muziko, prelego, prezento de teatraĵo aŭ ekspozicio. Kulturaj aspektoj de la agado por Esperanto estas unu el la centraj punktoj de la aktiveco de multaj membroj. Ankaŭ la informado pri Esperanto, kulturo kaj kulturaj kontaktoj estas unu el la ĉefaj praktikaj agadoj.

Estrarano pri kulturo en 2004: komence Humphrey Tonkin, poste Claude Nourmont

1.6 Kongresoj

La 89-a Universala Kongreso en Pekino (24-31 jul) kunvenigis 2 031 kongresanojn el 51 landoj. Pekino akceptis la kongreson en festa maniero, kun ĉeesto de ĉinaj aŭtoritatuloj, bela ekspozicio, banderoloj ĉe-strate. Ĉinaj amaskomunikiloj montris fortan intereson pri la kongreso.

Kultura kaj kleriga programo

La kongreso havis abundan kulturan kaj klerigan programon. IKU, la Internacia Kongresa Universitato, donis ok prelegojn. Krom tio estis aparta Esperantologia Konferenco kaj Nitobe-simpozio kun la sama temo kiel la tuta kongreso, nome Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. En kleriga lundo okazis 36 mallongaj prelegoj pri diversaj temoj, grupigitaj sub ĉeftemoj, kaj kun viglaj diskutoj.

El la vesperaj programoj elstaras la impona nacia vespero, ĝuinda teatroprezento, tradicia arto, internacia arta vespero. La libroservo aranĝis aŭtorajn duonhorojn kaj la kongresanoj aŭdis ravan pianokoncerton. Bone organizitaj ekskursoj donis turisman ripozon inter la laborkunsidoj.

Laboraj kunsidoj

Pri la komitatkunsidoj kaj fakaj kunsidoj estas mencioj en aliaj partoj de la estrara raporto. La Akademio kunsidis, same kiel la Centro de Esploro kaj Dokumentado, kaj okazis festa kunveno okaze de la 50-jara jubileo de la rezolucio de Montevideo.

Organize la kongreso estis bona, kun glata funkcio de ĉio, kaj kun cento da junaj volontuloj, kiuj donis amikan atmosferon. Je la fino de la kongreso estis akceptita Pekina Deklaro.

En kunligo kun la Universala Kongreso okazis aliaj kongresoj, kiel la 60-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Rusio, dum ILEI ĉi-foje kongresis en Slovakio, samtempe kun SAT.

Pri urboj por Universalaj Kongresoj de la jaroj 2005 kaj 2006 ekzistis jam pli frue decido. Dum la laborjaro, la Estraro decidis pri Jokohamo kiel kongresurbo por la jaro 2007.

Estrarano pri kongresoj en 2004: komence Ivo Osibov, poste Claude Nourmont

1.7 Eksteraj rilatoj

La eksteraj rilatoj de UEA en la jaro 2004 estis plurflankaj kaj plurdirektaj. Ĝenerale oni komprenas sub “eksteraj rilatoj” tiujn kun internaciaj grandaj organizaĵoj, kaj fakte oni okupiĝis en la unua parto de la jaro esence pri Eŭropa Unio kaj en la dua parto pri Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Monda Socia Forumo

La jaro komenciĝis per la ĉeesto de esperantistoj nome de UEA (sed fakte kun subteno de aliaj Esperanto-organizaĵoj) en la Monda Socia Forumo en Barato, pli precize en Mumbajo, de la 15-a ĝis la 22-a de januaro. La slogano Alia lingvo eblas altiris interesiĝantojn, kiuj elĉerpis ĉiujn kapablojn de niaj barataj samideanoj informi kaj instrui. La ĉeesto de esperantistoj en tiuj manifestacioj iĝas ĉiam pli tradicia kaj ĉiam pli utila.

Eŭropaj instancoj

Samtempe en alia parto de la mondo, Eŭropo, okazis provoj atentigi la instancojn de Eŭropa Unio pri Esperanto. La unuaj iniciatoj venis de la Radikala Partio, kiu atentigis pri Esperanto kaj jam aranĝis kunvenojn en Bruselo, en kiuj ankaŭ Esperanto estis uzata kiel unu el la interpretaj lingvoj kaj en kiu esperantistoj parolis pri instruado de Esperanto en EU-landoj. La agado pliintensiĝis en la postaj monatoj pro iniciato de la radikala eŭropa parlamentano G. Dell’Alba, kiu prezentis unue al la komisiono kaj poste al la pleno amendon al la raporto pri multlingveco, en kiu li petis ekzameni ĉu la paralela enkonduko de neŭtrala pivota lingvo, kiel ekzemple Esperanto, ne povus kontribui al plu-konservado de ekzistantaj lingvoj, kaj samtempe eviti, ke unu aŭ alia el ĉi tiuj akiru rolon ne nur pli gravan sed tian, ke ĝi entute superregos la aliajn lingvojn.

Eŭropaj esperantistoj sekve de agado de Eŭropa Esperanto-Unio kaj UEA en marto 2004 mobiliziĝis grandskale por trovi subtenantojn de la propono en la Parlamento. La aldono de tiu frazo estis en la fina voĉdono forigita, sed la procentaĵo de ĝiaj favorantoj kreskis ĝis pli ol 40%, kio bonaŭguras por estontaj provoj.

Lingvo-diverseca kongreso

En majo UEA kaj ILEI estis reprezentitaj en Barcelono, Hispanio, en la monda kongreso pri lingvo-diverseco, evolua daŭropovo kaj paco, organizita de la Instituto Linguapax kaj de la Forumo de Kulturoj ekzistantaj en Barcelono. La Instituto Linguapax estas la heredanto de la samnoma agado de Unesko.

La kongreson partoprenis monde konataj lingvistoj, kiel David Crystal, Bernard Comrie, Suzanne Romaine, Fernand de Varennes, Miquel Siguan kaj Joshua Fishman. UEA estis reprezentita de Abel Montagut kaj ILEI de Radojica Petrović. La prezento de Abel Montagut en unu el la seminarioj estis tre pozitiva, laŭ la juĝo de la prezentinto kaj de la prezidanto de la Seminario, Lachman Khubchandani. Preskaŭ la sola obĵeto flanke de la partoprenintoj: Esperanto ne havas subtenon de ŝtato(j), kaj tial ĝi ne povas disvastiĝi. Precize samhore, kiam okazis la prezento de la reprezentanto de UEA, en apuda salono faris sian prezenton Radojica Petrović, reprezentanto de ILEI, pri esperantlingva retpaĝaro por la lingva diverseco.

UK en Pekino

Dum la Universala Kongreso en Pekino la atento estis ree turnita al rilatoj kun la ĉinaj instancoj unuflanke kaj kun la tutmondaj instancoj aliflanke. Pri la sukcesaj rilatoj kun la ĉinaj instancoj kaj pri la Nitobe-simpozio oni jam multe legis en nia gazetaro. Ties rezolucio, kiel ankaŭ la kongresa rezolucio, estis tradukitaj al multaj lingvoj kaj senditaj al ĉiuj reprezentantoj de internaciaj interŝtataj organizaĵoj kaj al pluraj registaroj.

Eventoj en Urugvajo kaj Novjorko

Nelonge post la Universala Kongreso, en Urugvajo, la landa asocio de UEA kaj UEA mem organizis eventon por memorigi la 50-an datrevenon de la unua rezolucio pri Esperanto de la Ĝenerala Asembleo de Unesko. UEA estis reprezentita de la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Geraldo Mattos. La tuta aranĝo montriĝis ege sukcesa el la gazetara vidpunkto. Tuj poste, de la 8-a ĝis la 10-a de septembro, okazis en Novjorko konferenco pri la temo: La Jarmilaj Evoluigaj Celoj — La civila socio ekagas, en kiu UEA estis reprezentita de Rochelle Grossman, Chuck Smith kaj Humphrey Tonkin. En la “laborejo” organizita de UEA kune kun la Bahaa Internacia Komunumo kaj la Monda Federacio de Asocioj por Unuiĝintaj Nacioj, oni parolis pri venkado de la komunikaj baroj al disvastigo kaj atingo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj. Nome de UEA faris prezentojn Humphrey Tonkin kaj Timothy Reagan. Pri la funkciado de la Novjorka Oficejo, vidu sub punkto 2.4 Administrado.

Plano pri Amikoj de Esperanto

La plano de internacia listo Amikoj de Esperanto (AE) estis diskutita inter la estraranoj. Disvastigi la uzadon de la internacia lingvo ne estas facila tasko, kiam la mondo tiel rapide ŝanĝiĝas kaj homoj kolektiĝas en pli multaj sed pli malgrandaj grupoj. Per la projekto pri Amikoj de Esperanto ni celas trovi personojn, kiuj havas grandan influon socie, meritas esti modelo por la publiko, kaj subtenas la ideon de Esperanto. Ni esperas, ke Amikoj de Esperanto helpos ĝeneralan diskonigon de Esperanto, prezenton de Esperanto en Eŭropa Unio, Unesko, UN ktp. En diskutoj tamen la afero antaŭenmarŝas: s-ro Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de Ĉinio kaj prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK en Pekino, konsentas esti Amiko de Esperanto, kaj diras en la letero al la prezidanto de UEA: Mi volontas fari mian kontribuon al popularigo de Esperanto. Mi kredas, ke Esperanto helpos al profundigo de la interkompreno kaj amikeco de diversaj popoloj.

Unesko en Parizo

Dum la lasta parto de la jaro, la Estraro restarigis la teamon, kiu okupiĝas pri rilatoj kun Unesko en Parizo, kiu efike rekomencis siajn kontaktojn, kaj kies fruktojn oni legos en la venontjara estrara raporto.

Estrarano pri eksteraj rilatoj en 2004: Renato Corsetti, pri Amikoj de Esperanto Yu Tao

1.8 Landa kaj regiona agado

Bazo de la laboro de UEA estas iniciatoj de membroj en diversaj landoj de la mondo, kaj bazo de tiu laboro ofte estas tute loka agado. Estas neeble mencii ĉion, sed grava parto de la raporto pri la jaro 2004 estas superrigardo pri la Esperanto-laboro en la regionoj, kio proksimume egalas al mondopartoj.

Multaj el la kontaktoj inter membroj nuntempe okazas per interreto aŭ per interretaj diskutlistoj, speciale kiam temas pri disvastigo de informoj pri kongresoj, kunvenoj kaj kursoj. En tio menciindas ankaŭ la laboro de la komisiito pri “ĝemelaj urboj”. La revuo Esperanto estas alia centra punkto de fidindaj informoj pri aranĝoj. Dum la 89-a UK en Pekino sukcese okazis la unua kunveno pri la projekto “Ĝemelaj Urboj”. En 2004 la projekto entute ricevis reagojn de 119 esperantistoj el 35 landoj. Indas mencii, ke s-ro Hans Fechler el Germanio sukcesigis la aperon de la 78-paĝa Pontoj 7, speciala gazeto pri ĝemelurboj de Hildesheim. KAEM enigis la projekton en la laborplanon por 2004-2010. Ĉeestinte la celebradon de la 40-a jubileo de ĝemeliĝo inter du urboj, Knittelfeld (Aŭstrio) kaj Kameoka (Japanio), s-ro Yas Kawamura trovis dokumenton pri la ĝemeliĝa atestilo de la du urboj, kiu estas skribita en la lingvoj germana, japana kaj Esperanto. S-ro Chimedtseren Enkhee en la pasinta oktobro publikigis proponon ĝemeligi universitatojn. La aktiva kaj sindona agado de la komisiito pri urbo-ĝemeliĝo s-ro Wu Guojing estas dankinda kaj stimula por plu paŝi antaŭen.

Estrarano pri landa kaj regiona agado en 2004: komence Michela Lipari, poste Maritza Gutiérrez González, kun Yu Tao por Azio

Afriko

La jaro 2004 en Afriko markis plian firman paŝon de la afrikaj esperantistoj cele al progresigo de Esperanto en la kontinento, sekvante la tri grandajn rubrikojn de la strategia plano de UEA. Aliflanke, post la elekto de nova Estraro de UEA ankaŭ la Afrika komisiono ekhavis novan konsiston sub kunordigo de s-ro Gbeglo Koffi (Togolando) kun la helpo de la laborantoj de la Afrika Oficejo, nun gastigata de Instituto Zamenhof en Togolando. Ĝi havas firman deziron fariĝi centro de edukado de Esperanto-instruistoj kaj ankaŭ gastejo de internaciaj esperantistaj renkontiĝoj. Dum la jaro la Afrika Oficejo denove multe rolis en la inform-agado, respondante al centoj da informpetantoj. La Afrika agado tute ne eblus, se malavaraj esperantistoj ne donacus al la afrika fondaĵo. Al ĉiuj kunlaborantoj indas danki kaj rekoni la senlacan kaj sindoneman agadon.

En la Informa agado rimarkindas ke informadon oni faris de homo al homo jen en la familio, en la vilaĝo aŭ en la regiono, tiel estis fonditaj kluboj en Benino. Same tiel agis la Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj, Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando, la Niĝerlanda klubo kaj la klubo Karitato el Demokratia Kongolando. Ankaŭ en lernejoj la informa agado estis farata pere de la instruistoj mem. En Tanzanio, UBE (Unuiĝo de Burundiaj Esperantistoj), estrata de Jacques Nyabenda, disponigis la lingvon al rifuĝintoj de Kigoma kaj al gelernantoj de la loka liceo. Kaj nun pro la abundo de radiostacioj en Afriko, oni profitis tiun eblon regule.

En lando kie iam furoris Esperanto kaj poste regadis silento, denove unuopulo ege aktivis, travagante la landon, prelegante, instruante. Temas pri Alĝerio, malgraŭ bezono de prudento pro la politika situacio. Esperanto-organizaĵoj partoprenis aranĝojn de la ne-Esperantaj, kaj tiel informis pri la lingvo. Tiel okazis en Kongo-Braza. En julio 2004, la konsilantaro de la Ruĝa Kruco de la kvartalo Potopoto en Braza-urbo invitis Brazan Esperanto-Centron partopreni debatkonferencon pri la lingvoj. Aliaj klopodoj estis faritaj de eksterafrikanoj kiel Pastro Duilio Magnani kaj s-ino Agnes Geelen.

En instrua kaj eduka agadkampo indas rimarki ke instruado okazadis ankaŭ en diversaj E-kluboj en Malagasio, Senegalio, Tanzanio, Burundio, Kamerunio, Niĝerlando kaj Togolando. En Niĝerio kaj Demokratia Kongolando okazis perfektigaj kursoj.

En decembro trideko da esperantistoj el Ganao, Benino, Niĝerio kaj Togolando sekvis pedagogian seminarion en la instituto Zamenhof. Perkoresponda kurso furoris, kaj tion prizorgas ĉefe la Afrika Oficejo, kiu disponigas al interesiĝantoj kursojn per la franca, angla kaj Esperanto .

La kluba vivo en Afriko aparte aktivis rilate la utiligon de la lingvo. En la diversaj kluboj regis etoso de amikeco kaj solidaro. La kluboj kunvenis regule, ankaŭ la landaj asocioj. La sekretario de BEF, s-ro Hounsounou François, komisiito de TEJO pri landa agado en Afriko, partoprenis seminarion en Strasburgo, Francio.

Dum en Niĝerlando kunvenadis la klubo NEK, EFEN en Niĝerio organizis komitatkunsidojn kaj povis registriĝi ĉe la ministerio pri enlandaj aferoj. En Togolando, krom la regulaj kunvenoj de la landa asocio kaj ties sekcioj, okazis la Zamenhoffesto, kiu en la jaro havis apartan karakteron. En la 12-a Togolanda kongreso kulminis la agado de la jaro. Pli ol okdek esperantistoj el Benino, Ganao, Niĝerio, Belgio kaj Togolando partoprenis la kongreson, kiu okazis de la 27-a ĝis la 30-a de decembro.

Kvankam nur dufoje, tamen pluaperadis la bulteno La Afrika Reto kiun d-rino Katelina Hall (Britio) redaktas jam dum multaj jaroj. Aliflanke, la movado tute ne silentis en aliaj landoj, kiel Komora Insularo, Sudafriko kaj Zimbabvo, danke al fervora agado de multaj unuopaj aktivuloj. La seminarioj en Niĝerio, Demokratia Kongolando kaj Togolando okazis danke al la fondaĵo Hans. Tiu ĉi raporto temas pri la Afrika agado de UEA. Ekster ĝi restas la Afrika agado de aliaj Esperanto-asocioj. Tamen per unu vorto ni honoru la agadon de SAT kaj SAT-Amikaro, kiuj faris multon por unuopuloj kaj kluboj.

Ameriko

La jaro 2004 estis plena je signifaj okazaĵoj por la kontinento. La unuaj monatoj estis signitaj de la organizaj laboroj por la okazigo de la 6-a TAKE en Kubo, kiu arigis pli ol 170 esperantistojn tutamerikajn, el kiuj meksikaj grupe kaj aktive elstaris, sed ankaŭ eŭropaj kaj eĉ aziaj kongresanoj briligis la kongreson. La amerika komisiono de UEA finance subtenis la partoprenon de kubaj esperantistoj el malproksimaj regionoj, kaj la kongreso altiris atenton de la enlandaj prikulturaj institucioj kaj amaskomunikiloj. Kadre de la kongreso oni sukcese okazigis internacian sesion de ILEI/UEA-ekzamenoj. Indas raporti ke dum la jaro elstaris la modela subteno kaj plifortigo de la ĝemelaj rilatoj inter la nederlanda kaj kuba ILEI-sekcioj.

La diversaj projektoj lanĉitaj de la Amerika Komisiono (Nesto, Kore, Biblioteko, Literaturo) travivis la jaron 2004 je malsamaj gradoj de sukceso, sed apartan mencion meritas Projekto Nesto kaj ties plej nova ido Radio Nesto, zorgata de Grupo Monda, gvidata de Adonis Saliba en Brazilo, komisionestro pri Ameriko ĝis la mezo de la jaro. Grupo Monda institucie kunlaboras sub la ĝeneralaj gvidlinioj de UEA kaj la Amerika Komisiono. Ĝiaj projekto kaj radio celas la instruadon de Esperanto. Oni uzas elektronikajn metodojn por instrui la lingvon kaj disponigas al la lernantoj virtualajn instruistojn en pli ol 60 landoj, per preskaŭ 30 etnolingvoj. Pri la evoluo de Projekto Nesto indas diri, ke ĝi atingis 1257 registritajn lernantojn por Nesto-Kape. Nesto-Gerda havas 50 lernantojn. La diplomitoj de Projekto Nesto estas entute 158. Oni havas 156 Kape-instruistojn kaj 19 Gerda-instruistojn kaj jam atingis 63 landojn. La ĉefaj estas: Brazilo(45%), Hispanio (11%),Usono(10%), Meksiko (8%), Pollando (5%), Argentino (3%), Portugalio (2%).

Aliaj elstaraj momentoj estis la 39-a Brazila Kongreso okazinta en Maceió, kie oni elektis novan estraron de BEL, kiu eklaboris por plifortigi sian organizan kaj strukturan agadon. Brazilo meritas iom da atento ankaŭ pro la nombro de delegitoj en la UEA-Jarlibro.

En la dua jarduono, Atilio Orellana Rojas ree transprenis la ĉefrolon de la Amerika Komisiono kaj estis renovigita ĝia konsisto; aliflanke oni modifis la aspekton de la hejmpaĝo de la Komisiono; rimarkindas kresko de diskutlistoj en la amerika kontinento; en Argentino reorganizis sin ArgentEJO, Kolombia E-Ligo elektis novan prezidanton kaj en julio por la tria fojo okazis komuna kongreso de ELNA/KEA, ĉi-foje en Sydney, Brita Kolumbio. Estis bela okazo por konfirmi la bezonon agi kune kaj kunlaboreme cele al plifortigo de la amerika movado.

Se paroli pri utiligo de Esperanto en Ameriko indas raporti pri la konstanta laboro dum jaroj plenumataj de la radiostacioj Rio-de-Ĵanejro en Brazilo kaj Radio Havano Kubo, kiuj konsistigas efikan movadan ligilon translimen jam dum pli ol jardeko. Aparte elstaris la agado de la usona esperantisto Scott Red el Nebrasko, kiu elŝutas Esperantajn disaŭdigojn kaj disponigas ilin al la tutmonda aŭskultantaro. La Amerika Komisiono dankas pro la kunlaboro de ĉiuj amerikaj kaj alilandaj esperantistoj.

Arabaj landoj

Dum la jaro 2004 la Araba Komisiono de UEA aparte okupiĝis pri la okcidenta parto de la arablingva landaro. La komisiono estis renovigita, kaj novaj kunlaborantoj aniĝis al ĝi, pretaj daŭre labori sub kunordigo de Marie-Hélène Desert, kiu havis plurajn kontaktojn en Maroko, kaj ŝi provis aranĝi kunvenon por la esperantistoj surloke. Daŭris la lernado de Esperanto en multaj arabaj landoj kaj aparte en Alĝerio. Multaj lerno-materialoj estas senditaj al tiuj landoj. Bedaŭrinde ne povis okazi la antaŭvidita kunveno en Libano.

Tre utilaj montriĝis retaj kursoj, aparte tiuj en la franca kun lerno-gvidantoj provizitaj de la franca esperantista junularo. La komisiono de UEA por Arabaj Landoj alfrontas la jaron 2005 kun multaj novaj planoj kaj defioj malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj ekzistantaj en la regiono. Oni aparte dankas ĉiujn kontribuantojn kaj subtenantojn kiuj dum 2004 vigle laboris por plu teni la torĉon de Esperanto en la regiono.

Azio

Pli ol 60% el la 2031 kongresanoj de la Pekina UK estis azianoj. En Pekino la Estraro de UEA decidis, ke la UK en 2007 okazos en Jokohamo, Japanio. Dank’ al la Pekina UK, la amikeco inter azianoj multe profundiĝas, kaj oni antaŭvidas plivigliĝon de la azia movado en la venontaj jaroj ankaŭ pro la UK en Japanio.

KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) renovigis sian personaron, ses komisionanoj estis elektitaj, inter kiuj s-ro Hori Yasuo reelektiĝis kiel la prezidanto. La organo de KAEM, Esperanto en Azio, konstante eldoniĝis kun tri numeroj (entute 68 paĝoj) kaj estis ekspedita al 250 legantoj kaj 150 subtenantoj, kiuj mondonacis al la Azia Fondaĵo de UEA. En la Pekina UK, KAEM organizis tri kunsidojn pri azia agado, aziaj landoj kaj laboro de KAEM (fermita kunsido). Reprezentantoj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano kaj Vjetnamio raportis sian agadon; samideanoj el 7 landoj prezentis sian kulturon por kompreniĝo kaj interŝanĝo; novaj KAEM-anoj diskutis sian laborplanon kaj la 4-a Azia Kongreso en Nepalo (pro la nova situacio en Nepalo, la kongreso jam estis prokrastita al 25-29 aŭg 2005). La prezidanto de KAEM, s-ro Hori Yasuo, vizitis Vjetnamion en septembro kiel Esperanto-instruisto. Laŭ Projekto C de KAEM, 88 azianoj estis membrigitaj al UEA. Tri libroj ricevis subvencion: Let’s Learn Esperanto, Vjetnama-Esperanto-Vortaro kaj Esperanto apud Everesto. La komisiono peris libro-donacon de Japana Esperanto-Instituto al irana universitato de Mazandaran. Unuafoje eldoniĝis Jarlibro de KAEM 2004, kiu helpas komprenon kaj scion pri nia movado.

Aperas klopodo por disvastigi Esperanton en landoj ankoraŭ sen movado. Yu Tao, estrarano pri azia movado, kontaktis Ĉinan Radion Internacian (ĈRI), kiu elsendas programon per la filipina, indonezia, tajlanda kaj malajzia lingvoj ktp. ĈRI montris sian volontecon diskonigi Esperanton per tiuj lingvoj. Plimultiĝas helpoj kaj subtenoj inter azianoj. Al la komisiono venas kelkaj proponoj pri sendo de instruistoj al Esperante progresantaj landoj.

Eŭropo

En la landoj de Eŭropa Unio, al kiu aliĝis dek novaj landoj, daŭris la koncentriĝo al la agadkampoj de informado kaj politika agado. La agado estis efektivigita de la Brusela Komunikadcentro (BKC) kun la helpo de la landaj asocioj kaj multaj aktivuloj en tuta Eŭropo. En multaj landoj aktivuloj energie agis okaze de la eŭropaj politikaj balotoj. Elstara momento de la jaro por la regiono estis la EEU-kongreso 25-30 aŭg en Bilbao. Dum la kongreso solviĝis pluraj strukturaj kaj formalaj demandoj, kaj i.a. pretiĝis statuto por doni juran personecon al EEU.

Estis kunlaboro kun Etsuo Miyoshi, japana mecenato, por realigi la jam menciitan serion de grandaj tutpaĝaj anoncoj en pluraj ĵurnaloj. Sekve de ĝi oni aranĝis lunĉo-debaton (26 sep) en varsovia hotelo, kiun partoprenis gravaj polaj politikistoj. La cetera informa agado de EEU fokusiĝis al afiŝado en la retlisto Reago de Esperanto-rilataj artikoloj en amaskomunikiloj, instigante volontulojn klere reagi. BKC sukcesis ankaŭ mem publikigi artikolojn pri Esperanto aŭ lingvorilata problemaro, kaj ĝi kunordigis la mondskalan gazetaran agadon por la Universalaj Kongresoj.

En aprilo Eŭropa Parlamento (EP) voĉdonis la unuan fojon pri ebla rolo por Esperanto en EU, proponita en la raporto Dell’Alba. Nur eta plimulto de ĉirkau 57% de la ĉeestantaj deputitoj kontraŭis. Estis intertempe dekoj da parlamentaj demandoj pri lingva diskriminacio, instigitaj de EEU kaj elektiĝis la unua esperantlingvano al la Eŭropa Parlamento, la polino Margareta Handzlik. EEU organizis kampanjon de Esperanto-asocioj ĉirkaŭ la balotoj. Ĝi kunordigis serion de kampanjoj okaze de lingvotagoj kiel la Tago de la Gepatra Lingvo aŭ la Eŭropa Tago de Lingvoj. Tradicia agado restas ankaŭ la kampanjo kontraŭ diskriminaciaj dunganoncoj, kiuj postulas la anglan kiel gepatran lingvon. Kunlabore kun TEJO en marto okazis en Bruselo profesie organizita seminario por trejni junajn Esperanto-aktivulojn. Ankaŭ la interna informado pliboniĝis per relanĉo de la asocia monata bulteno Eŭropa Bulteno. Ni ne forgesu, ke en la unuopaj landoj de EU okazis intensa Esperanto-laboro, pri financoj, pri renkontiĝoj, pri eldono de bultenoj, pri informa materialo, pri membroprizorgo, same kiel en la eŭropaj landoj, kiuj ne estas membroj de Eŭropa Unio.

En Litovio tra la tuta jaro estis serio de agadoj en la informa kaj instrua kampoj, interalie por pretigi la Universalan Kongreson. Same vigle agadis la landaj asocioj en aliaj landoj. Ni menciu Kroation kaj ĝiajn eldonaĵojn, kaj Hungarion, kiu ŝajne sukcesis reunuigi la movadon post longa periodo. En Rusio la Esperanto-movado vigle laboris en la diversaj agadkampoj kaj prioritatoj de UEA, interalie la regula kaj bonkvalita apero de REGo kaj aktualigo de la retpaĝaro www.reu.ru. Inter aranĝoj menciindas la regiona renkontiĝo “Printempo en Uralo”; REU helpis en preparado de Moskva antaŭkongreso kaj Internacia Junulara Kongreso (IJK-60) en julio 2004; Rusiaj Esperanto-Tagoj en Tiĥvin; kunlaboris en organizo de la konferenco pri minoritataj lingvoj en Ĉeboksaro, kaj kontribuis sekve al la Lingva Festivalo. En la instrua kampo indas mencii ke okazis TEJO-ILEI-seminario kaj trejnado de grupgvidantoj dum IJK-60.

Sud-orienta Eŭropo

En la balkana regiono la jaro 2004 estis plena je eventoj lokaj, regionaj kaj internaciaj, kiuj signas la emon de la landaj asocioj kaj la tuta regiono al plia aktivado kaj proksimiĝo. La komisionanoj rekonfirmis sian anecon en la Balkana Komisiono kaj favoris ĉiujaran renkontiĝon. Prilepaj esperantistoj evidentigis sian informan agadon per partopreno en radioelsendoj de loka radio. En septembro estis solene malfermita granda fotoekspozicio, dediĉita al la Esperanto-movado en Prilep kaj Makedonio. En la Esperanta biblioteko estis muntita kvazaŭ malgranda Esperanto-muzeo kie oni prezentis librojn eldonitajn en Prilep, sonmaterialojn, videofilmojn kaj aliajn esperantaĵojn. Honore de Ago-tago en septembro, televido filmis materialojn pri la movado en Prilep. Krom informa agado la prilepaj esperantistoj vigle aktivis en la instrua kampo per kursoj por komencantoj. Samtempe Esperanto-renkontiĝoj okazis en Serbio je internacia kaj regiona niveloj. Somere okazis en Vojvodino la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, kaj pri ĝi aperis ampleksaj informoj en gazetoj. Blinduloj okazigis en Beogrado la 70-an Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj. En aŭgusto en Niš sesiis la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco.

Ankaŭ en Rumanio okazis kursoj en kelkaj Esperanto-centroj. La ĉiujara Esperanta Tutlanda Simpozio kaj Kongreso de la landa asocio EAR okazis en 2004 en Braŝovo, kie rumanaj esperantistoj prezentis altnivelajn prelegojn. La eksaj partoprenintoj en la projekto Euroscola 2001, nuntempe gestudentoj, akceptis transpreni la junularan agadon, kiu dum la lastaj jaroj ne plu aktivis. La fervojistoj esperantistaj en Rumanio preparas sin por la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 2005. Stariĝis bona kunlabora rilato inter la landa kaj la fervojista asocioj. En Albanio la esperantistoj vigle laboris dum la jaro kaj nova semajna kurso okazis en gimnazio en Tirano. Regule aperis Bulteno de la Albana Esperanto-Instituto. Sendube la balkanaj landoj plurdirekte agadis kaj celas estontece plibonigi sian laboron kaj kunlaboremon.

Oceanio

La movado por Esperanto en Oceanio estis tre vigla dum 2004. Kune la du landaj asocioj, AEA por Aŭstralio kaj NZEA por Nov-Zelando, kongresis en januaro 2004 en Redcliffe, Brisbano. La sestagan okazaĵon bone aranĝis LKK de inaj kvinslandanoj. Ekskursetoj, varia distra programo kaj lingvaj sesioj por plibonigi la lingvonivelon de la partoprenantoj trovis lokon apud la formalaĵoj de jarkunsidoj. Ĉeesto de japaninoj, kvar junaj komencantoj kaj ilia instruistino el la ĝemelurbo Onoda vigligis la eventon. Komitato en Adelajdo, Sud-Aŭstralio, preparis januare 2005 la dudekan somerkursaron de AEA. Persista varbado en 2004 ligita kun stipendioj por la freŝaj novaj instruistoj sendube efikis. La kampanjo ĉirkau ‘LOTE’ (lingvoj aliaj ol la angla en lernejoj) iom progresis.

En Nov-Zelando la movado restis relative stabila en 2004. Nova strategio direktas al pli efika utiligo de interreto. Tiucele teamo en Velingtono komencis prilabori novaspektan retpaĝaron kaj enkondukas novan ttt-ejon en kiu la uzata lingvo estas la angla. Evidentiĝis ke bezonatas agado pri taŭga alproksimiĝo kaj kontakto kun gravuloj en la landa instanco “Maori Language Commission” (Komisiono por la maoria lingvo).

La Oceania Komisiono de UEA verve agis por disvastigi Esperanton en la ceterajn pacifikajn regionojn, kaj unuavice interesiĝis pri Indonezio. Estis verkitaj lernolibroj, kaj ili estis aperigitaj rete. Dankindas s-ro Hazairin Junep, kiu laboras por la renaskiĝo de la movado tie, kaj Vera Payne, kiu tradukis la tutan brazilan retan kurson al la indonezia. Estis produktitaj bazaj informiloj en la indonezia. Dianne Lukes de oktobro ĝis decembro surloke helpis motori la aferon. Jarfine signoj de Esperanto-agado aperis en Nov-Kaledonio. En decembro 2004 vizitis Nov-Zelandon du freŝbakitaj esperantistoj el Noumea. La Aŭklanda Esperanto-Societo donacis iom da legmaterialo al la ‘komencantoj/progresantoj’ por ke la grupo en Noumea ekhavu bibliotekon.

La Oceania Komisiono ricevis la subvencion “Cigno”, kiu instigis ĝin daŭrigi sian laboron. La novan komisionon formas s-inoj Penny Vos-Pym, Jennifer Bishop, Dianne Lukes, Debra McCarney kaj s-ro Jonathan Moylan, ĉiuj aŭstralianoj, kaj la kunordiganto Bradley McDonald el Nov-Zelando. Oni dankas al ekskomisionanoj S-ro Matt Maguire kaj s-ro Brian Fox pro iliaj kontribuoj en 2004.

1.9 Esploro kaj dokumentado

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Monda Lingvo-Problemo (CED), la esplora fako de UEA, daŭrigis sian intensan agadon por subteni la agadon de UEA kaj de la tuta movado en siaj laborkampoj. En la jaro 2004 CED daŭrigis sian agadon sub direkto de la estraro, kiu konsistis el profesoro pri slavistiko Jouko Lindstedt (Universitato de Helsinki), docento pri interlingvistiko kaj la hungara lingvo Ilona Koutny (Universitato de Poznań), docento pri interlingvistiko Detlev Blanke (Universitato Humboldt Berlin), vicprofesoro pri edukado Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Vankuvero), kaj la direktoro de CED, Humphrey Tonkin, universitata profesoro pri humanistiko (Universitato de Hartford, Usono).

Informado

Sur la kampo informado, d-ro Blanke redaktis la regule aperantan Informilon por Interlingvistoj, kiu celas teni ĝisdataj la sciojn de interlingvistoj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj ktp. Tiu Informilo nun estas senpage havebla por ĉiu interesiĝanto. D-ro Tonkin kunlaboras kun d-ro Blanke en kompilado de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono). Por la jaro 2003 (registrita en 2004) ĝi enhavis pli ol tricent bibliografiajn erojn pri Esperanto kaj interlingvistiko. Ĝi estas nepre la plej kompleta bibliografio pri interlingvistiko kaj esperantologio.

Retejoj

Daŭris en la jaro 2004 la subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF) al la retejoj, kiuj okupiĝas pri instruado de la lingvo. La retejo de edukado.net grave antaŭenigas unu el la celoj de UEA, la lernadon kaj instruadon de Esperanto. Edukado.net liveras informojn ĉefe por instruistoj, pri lerniloj kaj instruiloj kaj aliaj helpiloj rilate Esperanto-pedagogion. La retejo lernu.net donas helpon al lernantoj de la lingvo per unu el la plej popularaj retaj kursoj. InterKulturo de ILEI havas retejon kiel gvidejon kaj laborejon por la projekto.

Revuo LPLP

Pluaperis regule la revuo de CED, Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado), eldonata de la granda nederlanda eldonejo Benjamins kaj redaktata de d-ro Tonkin kaj d-ro Probal Daŝgupto, profesoro pri lingvistiko ĉe la Universitato de Hajderabado. La artikoloj aperas en diversaj lingvoj, plej ofte en la angla, sed kun resumoj de ĉiuj artikoloj en Esperanto. La revuo estas abonata de ĉiuj ĉefaj esplorbibliotekoj, kaj membras en ĝia redaktokomitato eminentaj lingvistoj kiel ekzemple Ulrich Ammon, John Edwards, Joshua Fishman, David Graddol, Rainer Enrique Hamel, Shirley Brice Heath, Ali Mazrui, Robert Phillipson kaj Abram de Swaan. Pro tio, ke tiu ĉi elstara faka periodaĵo estas direktata unuavice al la ekstera publiko, ĝi estas relative nekonata en Esperanto-rondoj, sed ĝi ludas gravan rolon en la akceptigo de Esperanto inter lingvistoj kaj aliaj universitatanoj.

Eldonaĵoj

Ĉe UEA aperas la plurlingva serio Esperanto-Dokumentoj, broŝurformaj informiloj pri diversaj aspektoj de UEA, Esperanto, kaj rilataj temoj. Aldoniĝis al tiu serio en 2004 libretoj de Claude Piron kaj Detlev Blanke. En 2004 aperis ĉe UEA la traduko de libro de Robert Phillipson pri la eŭropa lingvopolitiko Ĉu nurangla Eŭropo?

Esperantologio, biblioteko

En la Universala Kongreso en Pekino, la Esperantologia Konferenco pritraktis la temon La rolo de la neeŭropaj lingvoj en la evoluo kaj evoluigo de Esperanto. Raporto pri ĝi aperis en la revuo Esperanto. Dum la jaro daŭris la laboroj por la reordigo de Biblioteko Hodler, la biblioteko de UEA en Roterdamo. La planado de la laboro estis subvenciata de ESF. Ĝi rezultigis eldonon de sondiskoj kun materialo el la historio de UEA.

La germana interlingvistika organizaĵo Gesellschaft für Interlinguistik aperigis informilon kaj aliajn eldonaĵojn. Inter la sciencaj eldonaĵoj de UEA menciindas tekstoj el la Internacia Kongresa Universitato 2004, kaj la aktoj de la 3-a Nitobe-Simpozio.

Estrarano pri Esploro kaj Dokumentado en 2004: komence Humphrey Tonkin, poste Claude Nourmont

2.1 Komitato

La Komitato estas la supera decida organo de UEA. Ĝin elektas la landaj asocioj, fakaj asocioj, TEJO, kaj la individuaj membroj. La Komitato mem povas elekti plian malgrandan nombron da membroj por kompletigi la kompetentojn. Elektojaro estas ĉiu tria jaro, kaj en 2004 okazis elektoj je ĉiuj niveloj. Post la elektoj, la Komitato havis 68 membrojn.

En la Universala Kongreso en Pekino okazis la kunveno de la Komitato, per pluraj kunsidoj en la pleno, kaj krome ok kunsidoj de la subkomitatoj. Elektiĝis nova Estraro de UEA por la venontaj tri jaroj, financa komisiono kaj komitataj revizoroj. La Komitato akceptis elekton de membro de la Honora Patrona Komitato, kaj 7 novajn Honorajn Membrojn, kiuj estas prezentitaj en la paĝoj de la kongresa numero de la revuo Esperanto.

Strategio

La strategia laborplano estis diskutata, kaj la Komitato decidis pri granda nombro da konkretigaj taskoj por la nove elektita Estraro. Kiel rezulto de la kunsidoj en la subkomitatoj estis pliaj decidoj pri taskoj, kaj krome la Komitato faris decidon pri nova regularo pri ekzamenoj kunlabore kun ILEI. Antaŭ kaj post la kunveno de la Komitato en la kongreso, komitatanoj kun retpoŝta aliro tenis kontakton per interretaj diskutlistoj, kun variaj niveloj de aktiveco. La Estraro dissendis cirkulerojn al la komitatanoj per papera poŝto antaŭ la kongreso kaj dufoje dum la lasta parto de la jaro.

Estrarano pri Komitato: la Ĝenerala Sekretario

2.2 Rilatoj kun TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA, kaj kiel tia, ĝi havas gravan rolon en la ellaboro de la estonteco de UEA. TEJO havas landajn sekciojn en 42 landoj, post la aliĝo de la Slovakia Esperanta Junularo en 2004.

Junulara kongreso

Junulara kongreso, IJK, estas ĉiujara evento, kaj en la jaro 2004 ĝi okazis en Kovrov, Rusio, kun bona programo kaj kun partopreno de 355 personoj el 27 landoj, ĉirkaŭata de antaŭ- kaj post-kongresaj aranĝoj. Kadre de la IJK okazis trejnado pri Esperanto-instruado.

Seminarioj

Seminarioj kaj trejnkursoj por aktivuloj estas grava parto de la aktivado de TEJO, kune kun serĉado de rimedoj el ekstermovadaj fontoj por junuloj. Menciindas seminario kune kun la Brusela komunikad-centro en Bruselo en februaro-marto, seminario kune kun E@I pri InterKulturo en Sarajevo en marto, seminario pri projektmastrumado kun ekstera subvencio en Strasburgo en oktobro, kaj aktivula trejnado dum IS 2004 pri konfliktmastrumado.

Fakaj sekcioj

Kulture la intereso de TEJO estas pli koncentrita al muziko, kaj en tiu kampo ĝi kunlaboras kun sia faka sekcio pri rok-muziko, ankaŭ pri eldono de kompaktdiskoj. Notindas kunlaboro kun la biciklista faka sekcio de TEJO, kaj kunlaboro kun E@I, Esperanto ĉe Interreto, pri retpaĝoj kaj projektoj kiel “lernu”, InterKulturo, Lingva Prismo ktp.

Eldonado

La eldono de la revuo Kontakto estas alia flanko de la junulara kulturo, kaj la revuo havas altan kvaliton. TEJO eldonas primovadan revuon Tejo Tutmonde, nun redaktatan de Joel Amis, eksa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo. Aliaj eldonaĵoj de TEJO estas la ĉiujara Pasporta Servo, kaj du retaj eldonaĵoj, nome la ĉiusemajna TEJO-Aktuale, kaj la nacilingva informletero Dialog. La utiligo de interreto estas eĉ pli vasta en junularaj rondoj, ol en la cetera Esperanto-mondo, kaj ekzemple la evoluigo de Vikipedio estis iniciato el junularaj rondoj.

Administrado

Administre, TEJO havas komunan Centran Oficejon kun UEA, kaj en la jaro 2004 estis denove volontulaj junaj oficistoj en tiu oficejo. Multaj agadoj de junaj membroj okazas kune kun la plenkreskulaj organizaĵoj en la diversaj landaj asocioj, kaj retroviĝas en aliaj partoj de la nuna estrara raporto. Speciale tio rilatas al landoj kun nova Esperanto-movado kiel afrikaj landoj.

Estrarano pri TEJO en 2004: komence Andrej Grigorjevskij, poste Ans Bakker-ten Hagen; reprezentanto de TEJO en la Estraro de UEA: Sonja Petrović.

2.3 Revuo

La revuo Esperanto estas la membrorevuo de UEA. La jarkolekto 2004 estas bone redaktita, la aperritmo estas regula, kaj la kvalito de la enhavo estas tre kontentiga. Ĝia enhavo balanciĝas inter Esperantaj novaĵoj, kultura debato, fidinda kolekto de faktoj pri la aktuala Esperanto-movado, recenzoj pri novaj libroj kaj administraj informoj pri UEA.

La novaĵoj temis pri Esperanto en la eksteraj rilatoj, pri landaj asocioj, pri fakaj asocioj kaj pri personoj. Al la kultura flanko rilatas ekzemple debato pri terminologio, sed ankaŭ la gvidaj artikoloj sub “Malferme” povas aparteni al la kultura enhavo.

En la revuo estis fidindaj kolektoj de informoj pri kalendaro de venontaj aranĝoj, kio ampleksas kongresojn, kunvenojn, kursojn ktp de internacia intereso. Listoj pri novaj libroj povas esti rigardataj kiel fidinda dokumentado pri la Esperanta literaturo, beletra kaj faka, same kiel pri muzik-eldonoj kaj aliaj son-eldonoj. Krome aperis informoj pri radio-elsendoj en Esperanto, kaj notoj pri interretaj Esperantaj paĝoj. La revuo Esperanto estas ankaŭ la forumo por aktuala informado pri administraj aferoj kiel adresoj, ricevitaj donacoj, estrara raporto kaj kongresaj informoj. La revuo plurfoje estas stimulo por la leganto imiti agadon aŭ kontakti aktivulojn en aliaj regionoj.

Redaktoro de Revuo Esperanto en 2004: Stano Marĉek

2.4 Administrado

La membroj estas la bazo de UEA, unuavice kiam temas pri la agado, sed tre grave ankaŭ kiam temas pri la administrado kaj financoj. En la jaro 2004 la membronombro iom kreskis, kio estas ĝojiga post pluraj jaroj de stagno aŭ malkresko. En 2004 estis 5856 individuaj membroj (en la jaro 2003 estis 5714). Ankaŭ la nombro de asociaj membroj (aligitaj pere de landaj asocioj) iom kreskis ĝis 12 148 membroj (en la jaro 2003 estis 11 264). El la membroj, la nombro de individuaj TEJO-membroj kreskis de 399 al 436, kaj la nombro de asociaj TEJO-membroj malkreskis de 1908 al 1840.

Grave por la ekonomio de UEA kaj TEJO estas, ke la nombro de membroj de Societo Zamenhof restis sama kiel en 2003 (138), kaj ke la nombro de patronoj de TEJO kreskis de 71 al 76.

Centra Oficejo

Grava ŝanĝo — denove — okazis en la Centra Oficejo. En la lasta parto de 2003, la aganta Ĝenerala Direktoro petis de la Estraro permeson pli frue forlasi sian postenon ol estis kontrakte interkonsentite. La rezulto de la sekva proceduro estis, ke Osmo Buller estis renomumita kiel Ĝenerala Direktoro. Li deĵoras ekde aprilo 2004. Trevor Steele servis al la Asocio en tre malfacilaj cirkonstancoj, kaj la Estraro estimas lian sindediĉon kaj optimisman energion.

En la jaro 2004 finiĝis la kontrakto kun Joost Witteveen, kiu okupiĝis pri nova komputila sistemo kaj pri la reto. Parte danke al financa subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation), funkciis dum la jaro Ziko M. Sikosek kiel deĵoranto por la Biblioteko Hector Hodler. Li preparis skizon pri la estonta funkciado de la Biblioteko en la Centra Oficejo (CO). Dume li laboris pri ordigo de la Biblioteko kaj arĥivaĵoj por la estonta translokiĝo ene de la konstruaĵo.

Restis en siaj oficoj Clay Magalhães (KKS, konstanta kongresa sekretario), Roy McCoy (prespretigado, Jarlibro), Linda B. Monteiro (purigado), Ionel Oneţ, (Libroservo), Stanka Starčević (financoj), Marvin H. Stanley (financoj), Atie van Zeist (sekretariado). Fidela volontulo estas Rob Moerbeek. Ankaŭ Simo Milojević regule venis por asisti sian anstataŭanton en la Libroservo. En la CO volontulis kiel TEJO-volontulo sinsekve Chuck Smith, Joel Amis kaj Martin Minich.

Pro ŝanĝo en la posteno de Ĝenerala Direktoro stagnis la laboro pri renovigo de la konstruaĵo Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo (la CO). Tamen, post la UK en Pekino ni restarigis la kontakton kun la konstrukonsilistoj. Okazis kelkaj kunvenoj, kiujn flanke de UEA partoprenas la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, kaj estrarano Ans Bakker-ten Hagen. Oni preparis la decidojn pri la necesaj tujaj riparoj (kiuj efektiviĝas komence de la jaro 2005). Krome estas farita inventaro de deziroj por plibonigi la oficejan funkciadon. Grava punkto de la tagordoj estas la transloko de Biblioteko Hector Hodler, por ke la valora historia heredaĵo trovu sekuran lokon, samtempe lokon kie oni trankvile povas studi kaj konsulti la dokumentojn. Malgraŭ la stagno en la temposkemo, la celo estas finprepari la “Liston de bezonoj kaj deziroj” en la printempo. La rekonstrulaboroj komenciĝu en la dua duono de 2005. Antaŭvidita fino de la laboroj estas en decembro 2006. Ni atendas streĉan tempon por la stabo en la CO. La estraro ne neglektas tion. Ĝi konscias ke vera sukceso dependas de harmonia kunlaboro. Tial ĝi danke konstatas ke ĝis nun tiu ekzistas.

Afrika Oficejo

Plene funkciis la Afrika Oficejo (AO) en Lomé. En la oficejo laboras Koffi Doumegnon kaj Raoul Hounnake. La estrarano, kiu respondecis pri la Afrika agado ĝis la Pekina UK, estis Koffi Gbeglo. Lin la nova estraro de UEA nomumis kunordiganto de la Komisiono por Afrika agado. La AO translokiĝis fine de la jaro 2003 al la lernejo “Instituto Zamenhof”, kie ĝi havas sian konstantan oficejon. Tio estis anticipe interkonsentita inter la nederlanda monvarbanto por tiu lernejo kaj la surloka iniciatinto Koffi Gbeglo. Fine de la jaro la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro aranĝis kontrakton por la laboroj en AO, por kiu laboro la Komitato garantiis financojn por la baza funkciado.

Novjorka Oficejo

La Novjorka oficejo de UEA estas oficejo por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj. La reprezentantoj de UEA ĉe UN estas Humphrey Tonkin, Rochelle Grossmann kaj Chuck Smith. UEA estas membro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj ĉe EKOSOK (Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN). En la septembra kunveno de la Konferenco UEA estis reprezentata de Humphrey Tonkin kaj Chuck Smith. Ni konscias ke en niaj oficejoj, same kiel en multaj aliaj lokoj en la Asocia agado, la laboron malpezigas multaj volontulaj helpantoj. Al ĉiuj, kiuj tiel ebligas la funkciadon de la Esperanto-movado, ni ŝuldas varman dankon!

Jarlibro

La Jarlibro estis sendita en la monato julio 2004. Ĝi estas eldonaĵo kiu estas vaste uzata pro la organizaj informoj kaj speciale pro la delegitaj servoj. Ĝi estas eldono en kiu la anoncoj de fakaj asocioj, privatuloj kaj komercaj instancoj regule kaptas la atenton de la uzantoj.

Malfermaj tagoj

Dum la Malfermaj Tagoj en la Centra Oficejo denove multaj gastoj estis bonvenigitaj. Malfermaj Tagoj okazis la 24-an de aprilo kaj la 27-an de novembro. La lasta estis la dekjara datreveno de ĝia establiĝo.

Komisionoj, komisiitoj

Longa listo de komisionoj kaj komisiitoj estis starigita, renomumita aŭ ŝanĝita dum la lasta parto de la jaro 2004. Temas pri komisionoj pri landa kaj regiona agado en la diversaj mondopartoj, pri reprezentantoj de UEA ĉe internaciaj organizaĵoj kiel Unesko, kaj ankaŭ pri taskoj menciitaj en aliaj lokoj de la estrara raporto. La Estraro de UEA volas tie ĉi esprimi dankon al tiuj, kiuj funkciis ĝis la kongreso en Pekino, kaj deziri bonan sukceson al tiuj, kiuj nun estas nomumitaj.

Financoj

Laste, necesas konstati ke la financoj de UEA ne estas plene sub kontrolo, se per tio oni volas diri, ke la spezokonto havu ekvilibron inter enspezoj kaj kostoj. La laboro por redukti kostojn, kiu okazis dum la lastaj jaroj, ne estis sufiĉa. Multaj idealismaj organizaĵoj havas la saman problemon. Por eliri el tiu situacio, eble necesas pli longdaŭra planado pri varbado, akiro de subvencioj por investoj, petoj pri donacoj, sed nur marĝene eblas fari pliajn reduktojn de kostoj.

Estrarano pri financoj kaj administrado en 2004: Ans Bakker-ten Hagen

Konkludo

La malnova Estraro de UEA transdonis bone funkciantan organizaĵon al la nova Estraro, kaj la nova prilaboris dum la dua parto de la jaro 2004 la bazon por la venontaj jaroj de la ofico. La Estraro havas antaŭ si longan liston de taskoj deciditaj de la Komitato dum la kunveno en Pekino, laŭ la strategia laborplano kaj laŭ la proponoj de subkomitataj kunsidoj. Krome, la Estraro aŭ almenaŭ parto de ĝi havas antaŭ si la praktikan laboron pri administrado de la Asocio (membronombro, financoj, rekonstruo de la domo en Roterdamo).

Necesas trovi ekvilibron inter la ĉiutagaj praktikaj aferoj kaj la ĉefaj agadkampoj de la strategia laborplano, kiuj estas daŭre informado, instruado, utiligado laŭ la ĉefaj direktoj de la agado: profesiiĝo, plijuniĝo, tutmondiĝo. Optimuma ekvilibro ankoraŭ ne estis trovita, ĉar ĉi tiu Estraro ankoraŭ ne sukcesis kolekti la fortojn de ĉiuj esperantistoj, por labori kune por la venontaj jaroj. Informado pri Esperanto kaj proponado de Esperanto al la mondo estas plejparte farata je loka/landa nivelo. La subteno de la centro estas ioma kaj sukcesas foje helpi en situacioj en kiuj la lokaj/landaj movadoj estas tro malfortaj. Sed tio, kio pleje necesas, estas revalorigo de la ideo, ke nia ĉefa tasko en la mondo estas ne zorgi pri la homoj, kiuj jam parolas Esperanton, sed pri tiuj, kiuj ankoraŭ ne parolas ĝin. Tion daŭre faris tra la lasta jarcento volontuloj, kaj la strukturo de la movado ne permesas, malgraŭ ĉiuj esperoj, ke tion faru profesiuloj, simple ĉar neniu havas la rimedojn por pagi tiajn profesiulojn kaj la sekvon, tio estas la utiligon de pagitaj ĵurnalaj aŭ televidaj informoj. La spertoj faritaj dum la lastaj jaroj pri la tutpaĝaj anoncoj financataj de la konata japana mecenato montris la nivelon de tiuj kostoj. Aliflanke en movado kiel la nia, ĉio dependas de informado. Ne informi signifas pretigi sian propran malaperon. La situacio ne estas tiel malbona, kiel la ĉi-supraj linioj montras, ĉar tamen la reto permesas al multaj junaj homoj trovi Esperanton sen apartaj klopodoj de la Esperanto-organizaĵoj, ĉar la reta Esperanto-mondo nun kolektas tiujn entuziasmajn volontulojn, kiuj pro sia propra plezuro starigas paĝojn kaj paĝojn en Esperanto.

Instruado plejparte funkciis kontentige. Ni diras plejparte, ĉar la reta flanko de “instruado”, pri kiu zorgis ILEI kaj aliaj vivigantoj de retaj kursoj, funkciis tre bone. La tradiciaj kursoj en pluraj landoj lamas, sed en la tria mondo floras, tiom ke oni devas rifuzi lernantojn. ILEI mem estas en daŭra reorganiziĝo por alfronti tiujn novajn situaciojn kaj krei siajn sekciojn en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko. Ĉar la komunumo ne estas sufiĉe granda, la utiligo de Esperanto en ĉiuj kampoj de la praktika vivo restas limigita. Jes ekzistas pioniraj aplikoj de Esperanto en komerco, ekzemple, por eksporti mineralojn al Ĉinio, sed ne sufiĉaj. La fakaj asocioj ĉiam pli adaptiĝas al la nove bezonata funkcimaniero, sed ankoraŭ multo restas farinda.

Do, entute se oni devus prezenti per bildo la situacion de Esperanto en la mondo, oni verŝajne pentrus bildon kun multaj kaj nuancaj koloroj: granda verda makulo, por montri la esperon de esperantistoj kaj ilian daŭran obstinan agemon, granda nigra makulo, por montri la homojn, kiuj intence antaŭenportas solvojn bazitajn sur la forto de la fortaj (nombroj, ekonomio, reala politiko), granda griza makulo, por montri la indiferentulojn kaj grandegan blankan makulon, por montri tiujn, kiuj eĉ ne scias, ke Esperanto ekzistas, kaj ke ĝi povus bonege solvi kelkajn el iliaj problemoj.

Por plenigi la spacon de tiu blanka makulo, ni povas nur apelacii al la fortaj kaj sindonemaj inter la membroj de UEA.

La Estraro de UEA

La Estraro de UEA

Renato Corsetti estas prezidanto de la Estraro, kun taskoj pri ĝenerala planado, eksteraj rilatoj kaj informado. Siatempe li estis prezidanto de TEJO, kaj dum aliaj jaroj li estis prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio. Profesie li estas profesoro pri psikopedagogio de la lingvo kaj de komunikado en universitato en Romo. Oni trovas liajn kontribuojn kaj labor-instigojn en multaj interretaj diskutlistoj

Claude Nourmont estas vicprezidanto, kun tri el la grandaj taskoj de la Estraro, nome kulturo, kongresoj kaj edukado. Same kiel Renato, ankaŭ ŝi estis siatempe prezidanto de TEJO, kaj ŝi estis dum aliaj jaroj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto. La profesia vivo de Claude Nourmont temis pri instruado de filozofio kaj dokumentado, post studoj pri filozofio, psikologio kaj arthistorio.

Ulla Luin estas la ĝenerala sekretario, siatempe estrarano de TEJO pri financoj, kaj je aliaj jaroj sekretario en la Estraro de Sveda Esperanto-Federacio. La profesia vivo temis pri ekonomio kaj administra komputila sistemo.

Ans Bakker-ten Hagen el Nederlando estas estrarano pri financo, administrado kaj kontaktoj kun TEJO. Ankaŭ ŝi havis TEJO-periodon, kaj je alia periodo estis prezidanto de Esperanto Nederland. Profesie ŝia laboro temis pri sindikataj aferoj, pri laboro en diversaj organizaĵoj pri emancipado kaj edukado, ankaŭ kun taskoj de konsilanto en konfliktaj situacioj. Ans Bakker-ten Hagen estas la brako de la Estraro en la Centra Oficejo, kiun ŝi regule vizitas.

Yu Tao estas estrarano pri azia agado kaj pri la projekto Amikoj de Esperanto. Lia periodo kiel komitatano de TEJO okazis antaŭ nur deko da jaroj, kaj post tio li funkcias kiel ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo. Li laboras ankaŭ profesie per Esperanto, en la redakcio de la konata El Popola Ĉinio.

Amri Wandel havas la kampojn de faka kaj scienca agado kaj pri Rondo Familia en la Estraro. Li estis prezidanto de TEJO, kaj dum alia periodo prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo. Lia profesia vivo temas pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo.

Maritza Gutiérrez González havas la landan kaj regionan agadon kiel fakon en la Estraro, krom la azia, kio signifas tre vastan laboron. Ŝi estas la sola estrarano sen profunda sperto pri TEJO, sed havas sperton kiel prezidanto de la Kuba Esperanto-Asocio. Ŝi estas unu el la du estraranoj, kiuj laboras profesie per Esperanto, ĉar ŝi estas ĵurnalistino de la Esperanto-redakcio de Radio Havana.

Observantoj en la Estraro:

Radojica Petrović por ILEI, Sonja Petrović por TEJO, Osmo Buller pro sia ofico kiel Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo, kaj ankaŭ Stano Marček, kiu estas redaktoro de la revuo Esperanto.

Komuniko el la CO

La Centra Oficejo de UEA travivas malfacilan periodon pro longdaŭra malsano de sia ĉefkontisto s-ro Marvin H. Stanley. Kvankam intertempe la antaŭa direktoro de la CO, s-ro Pasquale Zapelli, ekdeĵoris kiel duontempa administra oficisto, foresto de la ĉefkontisto neeviteble lezas la funkciadon de la CO. Pro eventualaj malglataĵoj en la plenumado de servoj mi petas komprenemon de la membroj.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

Unua kunsido, kiu ne impresis unua

Ĉiuj sep membroj de la pasintjare elektita Estraro de UEA kunvenis por sia unua “vera” kunsido en la Centra Oficejo de la 29-a de aprilo ĝis la 1-a de majo.

La estraranoj ja kunsidis ankaŭ dum la UK en Pekino, sed tiam ilin ĉefe okupis tuj solvendaj kongresaj urĝaĵoj. Kvankam la Roterdama kunsido okazis naŭ monatojn post la enoficiĝo de la Estraro, tio ne signifas, ke intertempe nia plenumorgano ne aktivis. Tute male; ekde Pekino ĝiaj membroj konstante korespondis rete kaj okazigis ne malpli ol 27 retajn voĉdonadojn. Krome, kelkaj estraranoj renkontiĝis en la CO lige kun la novembra Malferma Tago. Pro tiuj intensaj kontaktoj dum la antaŭaj monatoj la unua “printempa” kunsido — se lokalizi ĝin tempe laŭ la sezono en la mondoparto, kie ĝi okazis — ne impresis kiel kunsido de estraranoj, kiuj novule palpas kiel ekplenumi la taskon, kiun la Komitato konfidis al ili, sed kiel kunsido de gvidantoj, kiuj jam plene iniciĝis.

Por raportanto la kunsido estas problema, ĉar multaj el ĝiaj tagordaj punktoj ne jam estis fintraktitaj, sed ili alvenos al rezulto iam poste. Kelkaj decidoj, kiuj ja estis jam faritaj, tamen restas nepublikaj ĝis la UK en Vilno. Ĝuste la preparado de la kongresa programo okupis grandan parton de la kunsida tempo. Kun kontento la estraranoj aŭdis la raporton de KKS Clay Magalhães pri relative glata progreso de la ĝenerala organizado. Je la tempo de la kunsido la nombro de aliĝintoj superis 1800, tiel ke estis jam certe, ke la fina nombro en Vilno estos pli granda ol tiu en Pekino (2031), kiu de post la Berlina UK en 1999 estis la unua kun pli ol 2000 aliĝintoj. Komencas konturiĝi ankaŭ la preparoj por la UK en Florenco en 2006, kies buĝeton la Estraro akceptis. KKS raportis ankaŭ pri siaj freŝaj, pozitivaj impresoj el Jokohamo, la kongresurbo en 2007, kie li partoprenis la unuan LKK-kunsidon komence de aprilo.

Surbaze de praktikaj spertoj la Estraro faris kelkajn precizigojn en la interkonsento, kiun UEA kaj Akademio Internacia de Sciencoj subskribis en 1998 pri kunlaboro lige kun Internacia Kongresa Universitato. La kunlaboro daŭros ankaŭ en Vilno: du el la naŭ IKU-prelegoj estos samtempe enkondukaj prelegoj de AIS-kursoj. Krome AIS okazigos en Vilno trian kurson sen ligo kun IKU. La Estraro proponas al la Komitato kelkajn teknikajn modifojn en la regularo de UEA pri IKU, ĉefe por certigi glatan pretigon de la jam tradiciiĝinta presita kolekto de IKU-prelegoj. Ankaŭ la regularo pri la Belartaj Konkursoj estos tuŝita, kun la celo ebligi retan sendon de konkursaĵoj.

Aparte ĝojiga estis la informo pri rimarkinda kresko de la membraro, kaj individua kaj aligita, en 2004, kaj antaŭ ĉio la fakto, ke la kresko de individuaj membroj daŭras eĉ pli forta en la nuna jaro. Oni antaŭvidas, ke post trijara interrompo la individua membraro ĉi-jare denove superos 6000. Ekde aprilo la individuaj membroj ankaŭ povas profiti de nova servo sen ekstra pago: la reta Jarlibro (vd. www.uea.org). Laŭgrade la retaj servoj ankoraŭ plivastiĝos.

La membrara kresko estas unu el la faktoroj, kiuj sanige influas la financojn de la Asocio. Pro la malsano de la ĉefa kontisto de la CO la spezokonto de la pasinta jaro ankoraŭ ne estis preta ĝis la kunsido, sed oni taksis, ke ĝia negativa saldo estus ĉ. 35 000 eŭroj, dum en 2003 ĝi estis 49 453 eŭroj kaj en 2002 eĉ 57 194 eŭroj. Multe da laboro kaj prudenta mastrumado plu necesas sur la financa kampo, sed la plirapidiĝanta reduktiĝo de la minuso estas kuraĝiga.

Osmo Buller

Oratora konkurso de UEA

En la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Temoj: a) Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas? Kiel Universalaj Kongresoj influis al mi? b) Ĉu la Fundamento bremsas la lingvan evoluon de Esperanto aŭ ĉu ĝi funkcias kiel unuigilo? c) Modo, ĉu esprimo de liberiĝo, ĉu esprimo de sklaviĝo? d) Eŭropo, ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?

Partoprenantoj: Rajtas partopreni gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas, minimume unu tagon antaŭ la konkurso, sin skribe anonci al la LKK aŭ al la estrarano pri kulturo, Claude Nourmont.

Okazigo: La Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du pliaj membroj de la juĝkomisiono. Ĝi okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado. La Komisiono juĝos la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan mardon, de la 10-a ĝis la 11-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro.

Premioj: La premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaŭ diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.