Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 7 + 8

Malferme

Projekto Nesto viglas

Adonis Saliba

La 1-an de majo la projekto Nesto festis sian duan naskiĝtagon. Ĝi ŝajnas esti simpla interreta servo por longdistanca instruado de Esperanto, tamen ĝi estas ja revolucia instrusistemo por la Esperanto-movado. Ĝi ne nur celas instrui la lingvon, sed ankaŭ prepari esperantistojn por la loka kaj regiona movado. Ekzistas en la reto tre belaspektaj kaj instruaj retlokoj, kie oni trovas kursojn de Esperanto. Aldone al ili, Nesto pretas virtuale parigi homojn al homoj. Temas pri lernantoj kaj instruistoj, kiuj parolas la saman nacian lingvon kaj preferinde vivas proksime.

Nia movado, post la alveno de interreto, krizas pro grava homa perdo en siaj malofte vizitataj asocioj, pro diversaj kaŭzoj, kiuj varias de maljuniĝo de la membroj ĝis ekstermodaj instrusistemoj. Tamen jam de dek jaroj ni, esperantistoj, svarmas en la reto. Kelkaj diras ke ni, interretanoj, ribelas kontraŭ niaj tradiciaj organoj, ĉar ili estas mucide stagnaj kaj hobiaj. Tio povas esti la kazo, ĉar la mondaj paradigmoj ŝanĝiĝis, tial ni bezonas renoviĝojn kaj revigliĝojn.

Nesto, kiu estas sukcesa entrepreno por longdistanca instruado de Esperanto, helpas la migradon de nia simpla lingvoprotekta strukturo, kiu ekzistas en la tradiciaj kluboj, al socia interagado, kiu permesas lernadon kaj praktikadon de la lingvo en virtuala mondo. Sociscience tio estas grava kontribuo al diversnacia intelekta kunvivado kaj Esperanto estas ilo por tio. La tradicia Esperanto-Movado devos rekoni la ekeston de alia kulturo kun tute diversa interrilatiĝa etiketo. Nur tiel oni postvivos. Interreto estas absolute neformala. Ĝi permesas ampleksegan elektokapablon kun bunta opciaro, inter ili, Esperanto. Kaj ni nur povas atingi opciantojn favore al Esperanto per konvinkaj ideoj pri la lingvo kaj ties neceso por la mondo. La antaŭaj naciaj kontaktoj fariĝas nun translimaj. Niaj antaŭaj sporadaj kontaktoj en kongresoj kaj monataj klubaj eventoj ne plu estas necesaj por praktiki nian lingvon. Fakte oni faras tion multe pli forte kaj firme nuntempe. Legi, skribi, paroli kaj interrilati estas simpla interretumada ago kaj Esperanto fariĝas kreskanta ilo por tio.

Dum du jaroj Nesto havis pli ol 3700 interesitojn, kun mezuma aĝo de 33 jaroj. Ĝi atingis pli ol 150 instruistojn en pli ol 30 landoj. La fama baznivela metodo KaPe, kreita de Carlos Pereira, estas adoptita de la skipo. Por meznivela kurso ni adoptis la faman metodon de Claude Piron Gerda Malaperis. Kuntekste de tuja interreta kontakto, ni adoptas la diskutlistojn por administri kaj ĉiutage kongresumi inter ni, instruistoj kaj “nestidoj”. Tiuj komunumoj en jahuaj* listoj arigas nun ĉirkaŭ mil homojn en pli ol 5 nacilingvaj virtualaj komunumoj (angla, hispana, portugala, pola kaj administra listo). Brazilo, ekde la komenco, pintas en la statistikoj de Nesto, kiu estas forte sekvata de Hispanio, Usono kaj Meksiko. Viglaj komunumoj de Nesto estas en Pollando, Portugalio kaj Argentino. Nesto celas ne nur Eŭropon. Ĝi celas la mondon kaj celas produkti esperantistojn, kie ili maldensas. Ĝi emas semi la ideojn de la Manifesto de Prago en Afriko kaj en la diversaj landoj de Sud- kaj Centrameriko, en Azio kaj en Oceanio, kie ĝi stipendias la kursojn kaj jam havas naciajn reprezentantojn en dek landoj, kiuj helpas kunordigi kaj evoluigi la landajn lernantojn. Pedagogie, ĝi havas la subtenon de Grupo de Kibernetika Pedagogio de Universitato de San-Paŭlo kaj per la internacia ekzameno jam diplomis ĉirkaŭ 180 lernantojn.

* de liveristo Yahoo

Nesto (http://www.monda.org/nesto) volas instrui ne nur la lingvon, sed ankaŭ la idearon de Esperanto. Kiel saŭcon al tiu mirinda salato, ĝi aldonis Radion Nesto (http://www.monda.org/radionesto), kiu funkcias en interreto kun 24-hora servo, por prezenti la parolatan kaj kantatan Esperanton. Ĉio estas kunordigata el la centra sekretariejo en San-Paŭlo (Brazilo), kiu havas pagitan sekretarion Marsjo kaj volontulon Adonis (administra listo kaj Radio), sub potenca komputilo reganta pezan bankdatumaron.

Kelkfoje la homoj pensas ke ni marŝas reen kiam ni volas batali kun kelkaj simbolaj motivoj de esperantismo, kiam ni montras “fratecon” kiel flagon. Ni aldonis tion al la fama dekjara programo de Unesko “Kulturo por la paco” kun la spicoj de la Praga Manifesto kaj celas disvolvi la programon kadre de la NRO-aj celoj. Pro tio ni ĉeestas en la retpaĝoj de Unesko sub UEA-ŝildo. La projekto bezonas interretemajn homojn: baznivelajn kaj meznivelajn instruistojn de Esperanto. Ĝi havas donacan konton ĉe UEA: “nest-o”. Dankon al la donacintoj, ĝi ja bezonas monon por pagi sian strukturon kaj diskonigi la ideojn tra la reto, kiel ĝi ekzemple faras per guglo*. Krom tio bezonatas ke oni diskonigu la projekton Nesto en pluaj landoj kaj komunumoj. La projekto volas esti produktejo de esperantistoj, kiuj renovigos niajn ne tiel firmajn asociojn kaj kiuj povos interkomunikiĝi tra la mondo kaj daŭre montri la viglecon de nia jarcenta movado. Ni certas ke inter niaj inteligentaj kaj interretemaj nestidoj estos kelkaj respondoj por niaj nunaj demandoj pri la estonteco de Esperanto. Ni semas kaj semas konstante.

* serĉprogramo

Esperanto@Interreto: novaj paŝoj antaŭen

Certe multaj el vi jam konas la internacian grupon Esperanto@Interreto (mallonge: E@I). Nun venis ĝia plua evolu-paŝo, pri kiu ni ŝatus iom diri al vi — ĉu kiel uzi(a/o)ntoj de ĝiaj projektoj, retpaĝoj, ĉu ĝiaj kunlabori(a/o)ntojsubvencidoni(a/o)ntoj. Ni nun strebos skizi ĝian ĝisnunan vojon.

Ideoj malantaŭ Esperanto@Interreto:

  • Esperanto estas komunikilo interhoma, sendependa de nacieco kaj gepatra lingvo.
  • Ne gravas el kiu lando vi estas, la eblo komuniki samas!
  • Interreto estas komunikilo interhoma, sendependa de geografia distanco.
  • Ambaŭ kune eĉ pli bone: perfekta paro por tutmonde komuniki facile kaj rapide!

Historio: “Gepatroj” de E@I estas tri junaj homoj (Hokan, Nastja kaj Dovile), kiuj en la jaro 1999 naskis la ideon pri organizaĵo, kiu kunmetu en sian celaron ambaŭ komunikilojn — la neŭtralajn lingvon kaj teknikon. Ekde la jaro 2000 okazadas regule seminarioj: Rete Kunlabori, Rete Lingvumi, Rete Informadi... kun la celo spertigi junajn esperantistojn pri aferoj rilataj al Esperanto kaj interreto. La lasta okazis ĉi-junie en Slovakio kaj tuŝis la aspektigadon de afiŝoj, flugfolioj kaj kreadon de ret-paĝoj. (Rezultoj de la trejn-seminario, afiŝoj, informiloj: http://ikso.net/cgi-bin/wiki.pl). Ekde la jaro 2001 oni prizorgas retpaĝarajn projektojn. Ekde la somero 2003 Esperanto@Interreto estas faka sekcio de TEJO.

Nuntempo: Esperanto@Interreto (E@I) estas laborgrupo rilate al TEJO. Ĝi realigas projektojn kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei ret-paĝarojn, organizi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide!

Estonto: Espereble jam en tiu ĉi momento, kiam vi legas ĉi tiujn liniojn, E@I ekzistas kiel memstara, internacia, neregistara organizaĵo, jure sendependa, kun propra statuto (registrita kiel “civitana societo” en Slovakio). Antaŭvideblas pluaj sukcesaj projektoj, vasta komunumo de anoj, kunlabora(o)ntoj.

Celoj de E@I: (laŭ la “freŝa” statuto):

  • Instigi interkulturan lernadon kaj internacian kunlaboron kaj komunikadon.
  • Subteni lernadon kaj uzadon de interret-teknikoj kaj lingvoj.
  • Helpi la validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝia Deklaracio de homaj rajtoj.

Vojoj:

  • Iniciati kaj subteni projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj.
  • Organizi klerigajn kaj kulturajn aranĝojn, rilatajn al la celoj.
  • Informi pri la graveco kaj utileco de internacia senbara komunikado.

La plejaj projektoj de E@I: Ĝis nun E@I povas fieri pri kelkaj projektoj, kiuj vere meritas atenton:

La Lingva prismo (www.lingvo.info): Paĝaro pri lingva diverseco kiu prezentas aron da lingvoj kaj alfabetoj de la mondo kaj instigas al ekscio pri lingvaj faktoj per enreta kvizo. Krom la distra parto, la paĝaro prezentas la principojn kaj strategiojn de interlingvismo kaj de translingvaj komunik-strategioj. Ĝis nun la paĝaro ekzistas en 9 lingvaj versioj.

lernu! (www.lernu.net): multlingva kursejo de Esperanto kiu celas Esperanto-lernemulojn. Krom kursoj en diversaj niveloj, ĝi enhavas vortarojn, superrigardon de la gramatiko, laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, prezentojn de Esperanto, tujmesaĝilon, filmetojn, virtualajn lecionojn ktp. Ĝi disponeblas en 24 lingvoj.

Interkulturo (www.interkulturo.net): Tiu ĉi paĝaro celas subteni grupojn kiuj partoprenas en la projekto Interkulturo. La ideo de Interkulturo estas ke grupoj de diversaj landoj duope interŝanĝu sciojn kaj spertojn pri kulturaj temoj. La paĝaro enhavas buntan materialon, ebligas kontakti fremdlandajn grupojn, unuopulojn, celante pliriĉigi siajn konojn kaj sciojn pri aliaj (kulturoj, kutimoj, vidpunktoj...). La sinsekvo ne estas hazarda, ĝi estas t.n. Triopa efiko interkultura (laŭ Radojica Petrović):

  • Informado kaj edukado pri lingva diverseco (Lingva prismo).
  • Lingvolernado kaj edukado al lingva diverseco (“Lernu!”).
  • Edukado al kultura diverseco per aplikata lingvolernado (Interkulturo).

Tiu ĉi projekt-triopo per sia kontribuo al la kampo de interkultura komunikado vekis intereson de Federacio Internacia de Profesoroj de Lingvoj Vivantaj (FIPLV, www.fiplv.org), kiu dum sia konferenco Linguapax, maje 2004 en Barcelona, atribuis al ĝi premion kaj rekomendis ĝin al Unesko kiel modelan subtenindan projekton!

Edukado (www.edukado.net): Paĝaro kun la celo helpi al Esperanto-instruistoj, enhavas lerniloj, 320 ekzercojn, kolekton de librokatalogon kun opinioj de homoj kiuj uzis la librojn (220 libroj kun plena analizo), liston de aktualaj kursoj ktp. (Ĉi-somere la paĝaro estos renovigita, kun novaj servoj.)

www.tejo.org: La paĝaro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pro sia multlingveco ricevis en la jaro 2003 Premion pri multlingva lernado de la sveda organizaĵo Tema Modersmål.

Reta Informado-Centro (www.ikso.net/RIC): Paĝaro kiu subtenas Esperanto-informantojn. Per RIC eblas:

  • Elŝuti informilojn en diversaj lingvoj kaj formatoj.
  • Preni informilerojn utilajn kiam oni volas krei sian propran informilon.
  • Legi kaj diskuti konsilojn pri informado.
  • Preni “faktojn” por sia prelego aŭ simile.
  • Alŝuti informilojn por ke ankaŭ aliaj povu uzi ilin.

Artista datenbazo (http://artista.ikso.net/): La artista datenbazo celas plifaciligi la organizadon de koncertoj kaj aliaj artaj aranĝoj en kaj ankaŭ ekster Esperantujo. Kerne estas datenbazo kun informoj pri artistoj (kaj prelegantoj, eble longperspektive ankaŭ ĝenerala datenbazo pri homfortoj en Esperantujo). Aldone estos aro da iloj por organizado kiel:

  • Modelaj kontraktoj.
  • Modelaj buĝetoj.
  • Kiel organizi koncerton kaj oftaj problemoj en organizado de koncertoj?
  • Kiuj subvencioj ekzistas kaj kie peti ilin?
  • Diversaj utilaj dokumentoj kaj ligoj.

Flugiloj de malfacila vento (www.ikso.net/flugiloj) estas projekto por plivastigi kaj subteni la instruadon de Esperanto inter junuloj. Ekzistas pluraj aferoj kiuj malfaciligas la instruadon de Esperanto al kaj fare de gejunuloj, ekzemple:

  • Malalta lingvonivelo ĉe multaj junuloj.
  • Ekzistas malmulte da junaj E-instruantoj.
  • Malabundas materialo taŭga por junuloj.
  • Malestas ebloj peti monon de eksteraj fondaĵoj por Esperanto-instruado.
  • Malfacilas trovi interesiĝantojn kaj / aŭ instigi komencintojn daŭrigi la lernadon.

La projekto estas farata kunlabore kun ILEI — kaj krom teoriaj konsiloj, ekz. freŝeldonitaj en Manlibro pri instruado de Esperanto — ĝi konsistas ankaŭ el trejn-seminarioj por gejunuloj (la sekva okazos dum la IJK en Zakopane), tuŝantaj la temon instruado de Esperanto.

Kelkaj estontaj projektoj de E@I:

Profesinivela DVD “Elektronika Esperantio” — la celo estas disponigi al vasta publiko (kaj e-ista kaj “ekster-movada”) Esperanton en kiel eble plej bunta materialaro, de bazaj informoj (reguloj, fotaro, vortaroj, kursoj, muziko, filmoj...) kaj prezenti ĝin kiel vivantan komunikilon, kun propraj kulturo, historio, personecoj... La disko havu liberan kopirajton kaj servu kaj kiel inform-fonto kaj kiel reklamilo.

La paĝaro www.esperanto.info — estu la baza “ŝtono” por homoj, kiuj volas rete ekscii ion pri Esperanto. Ĝi estu multlingva, konciza, kun bazaj sed trafaj informoj pri Esperanto.

Reta butiko — reta vendejo de esperantaĵoj, celanta ankaŭ neesperantistan publikon (komencantojn, subtenantojn...). Multlingva, moderna vendejo de libroj, lernolibroj, T-ĉemizoj, surgluaĵoj, kartetoj, insignoj...

Elektronika fotaro — servu kiel publika stokejo kun fotoj de E-aranĝoj, serĉeblaj laŭ pluraj kriterioj (lando, dato, okazaĵo...).

Trejn-seminarioj: Unu el la kernaj kampoj de E@I-agado restas seminarioj. En tiuj seminarioj jamaj Esperanto-aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj uzi Esperanton kaj interreton, aperas novaj aktivuloj, kaj eĉ novaj Esperanto-parolantoj. Dum la seminarioj teamoj de aktualaj E@I-projektoj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.

La nuna estraro de E@I: Petro Baláž: prezidanto, prezentado dum aranĝoj, kunordigado ktp. Hokan Lundberg: ĝen. sekretario, komunikado, ev. subteno al aliaj. Nastja Koĵevnikova: financoj, seminarioj. Chuck Smith: amerika agado kaj eksteraj rilatoj. Slavik Ivanov: informado kaj komitatano de TEJO.

Konsilantoj: Ralf Frölich: strategio kaj subvencipetado. Sonja Petrović : subvencipetado. Bertilo Wennergren: lingvaj aferoj.

Membreco: Nuntempe la ĉefa strukturo de E@I estas retpoŝta diskutlisto: e...@yahoogroups.com, al kiu interesiĝanto/kunlaboremulo povas aliĝi per sendo de ajnenhava (aŭ malplena) mesaĝo al: e...@yahoogroups.com.

Fondaĵo: Se vi opinias nian laboron valora kaj utila kaj volus subteni ĝin estonte, viaj financaj donacoj estas bonvenaj ĉe la UEA-konto ecxi-v. La rimedoj de la fondaĵo estas uzataj por finance subteni:

  • E@I-seminariojn, kiam rimedoj de aliaj fondaĵoj/subtenantoj ne sufiĉas.
  • Unuopulojn kiuj bezonas subtenon por partopreni en eventoj utilaj por la E@I-agado.
  • Ĝenerala administrado de la E@I-agado (retpaĝoj, kopiado, sendo-kostoj ktp).

Kunlaboro: E@I bonvenigas homojn, pretajn helpi kaj kunlabori ĉe ajna projekto (kongruanta kun ĝiaj celoj). Se vi pretas helpi — okupiĝi pri iu projekto (aŭ volas proponi tute novan), scipovas programi, tradukadi, aspektigadi — vi havos la pordon malfermita.

E@I estraro
www.ikso.net, e...@ikso.net

PS: La estonteco al kiu Lingvo Internacia iam estis donaco, komencis alveni. La iama estonteco estas nia nuna tempo. Ni ĝuu ĝin kune, malfermante la okulojn al la ebloj kaj ivoj de Esperanto kaj interreto!

[FORIGITA!: bildo]

Ĉeestintoj de la seminario en Sarajevo, 2004

[FORIGITA!: bildo]

Komputilejoj jam apartenas al la nepraj partoj de E@I-seminarioj.

[FORIGITA!: bildo]

Ĉeestintoj de la junia trejnseminario en Slovakio

Nia intervjuo

Ĉu la Akademio bone flegas nian teknikan lingvon?

La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de nia lingvo kaj kontroli ĝian evoluon. Marc Bavant, mineja inĝeniero, fakulo pri komunik-retoj kaj direktoro de la Sekcio pri faka lingvo (antaŭe Sekcio pri teknika vortaro) de la Akademio de Esperanto, parolas pri sia laboro.

Vi estis elektita unuafoje al la Akademio de Esperanto en 2004. Kiel aspektas tiu institucio por novulo?

Nu, ĝuste, estante novulo mi ne povas multon diri pri ĝi. Multaj akademianoj estas famuloj, jam tre aktivaj en la profesio aŭ en la Movado, kaj facilas kompreni, ke ili aktiviĝas por la Akademio ĉefe en gravaj cirkonstancoj. Mi do surpriziĝis vidante, ke ni havis viglegan kaj bonkvalitan laboron ene de la Sekcio pri ĝenerala vortaro pere de reta diskutrondo. Ja ĉi tiu Sekcio estas preparanta grandskalan Oficialan Aldonon, t.e. la oficialigon de novaj radikoj kaj de ilia signifo, kaj estas bone, ke tiom grava evento vekas ĉies atenton.

Sed vi partoprenas ankaŭ en la laboroj de aliaj Sekcioj, ĉu?

Jes, multaj akademianoj apartenas samtempe al pluraj Sekcioj, sed pro la limigita laborforto ne ĉiuj Sekcioj povas aktive labori samtempe. Mi do atendis aprilon por lanĉi la Sekcion pri faka lingvo, kiun mi estras de la komenco de 2005. Estas defio veki ĉi tiun Sekcion, kiu dormas de pluraj jaroj, sed mi havas ideojn.

Kiujn ekzemple?

Unue necesis redifini la agadkampon de la Sekcio. Antaŭe ĝi nomiĝis Sekcio pri teknikaj vortaroj kaj ni decidis ŝanĝi ĉi tion al Sekcio pri faka lingvo. Tio estas ne nur simbola, sed montras, ke ni celas tre vastan diapazonon: ne nur “teknikon”, kion ajn tio signifas, ne nur sciencojn (“purajn”, naturajn, homajn...), sed ĉian fakon kun ĝia propra vortprovizo kaj, pli ĝenerale, propra faklingvo.

Ĉu ne estas tro ambicie vastigi la diapazonon, se mankas laborforto?

Jes, estas ambicie, sed aliflanke per tio ni pli larĝe malfermas la pordon kaj ebligas, ke pli da homoj kun serioza terminologia projekto vidu eblecon turni sin al ni. Ĉiuokaze ni bezonas malfermi la pordon al eksteruloj. La Akademio nek povas, nek devas ĉion fari mem. Nuntempe en la Sekcio oficiale registriĝis naŭ Akademianoj kaj ni invitis kvin fakulojn, t.n. ekster-Akademiajn fakajn kunlaborantojn, partopreni niajn diskutojn en reta diskutrondo. Ni kompreneble invitos pliajn laŭ la bezonoj kaj la pritraktotaj temoj.

Ĉu la Sekcio eldonos terminarojn, fakajn vortarojn...?

Tio povus esti celo, sed por ke tio funkciu, necesus arigi multajn kompetentulojn kaj gvidi ilian laboron. Tio estas malfacile realigebla por la strukturoj de nia tipo. Pli realisma scenaro estus, ke iu individuo, ne nepre akademiano, sed kun la necesaj kompetentoj kaj laborpreteco, organizu mem la laboron de sia grupeto kaj kontaktu la Sekcion konsulte, por ke ĉi-lasta donu al li konsilojn, kontrolu la progreson de la laboro, kaj povu proponi al la Akademio, ke ĝi aprobu la koncernan verkon.

Ĉu tiaj homoj ekzistas?

Certe! Mi troviĝis en iom simila situacio, kiam mi verkis mian Matematikan vortaron, aperintan ĉe Kava-Pech en 2003. Mi faris grandan parton de la laboro sola, krom dum la kontrola etapo, kaj ioma subteno povus esti grava instigo. Cetere ekzistas homoj pretaj labori en diversaj flankaj branĉoj de la terminologia laboro: ekzistas fakaj asocioj, ekzistas la Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC), ekzistas la projekto Reta Vortaro (REVO), ekzistas la reta Scienca kaj Teknika E-Biblioteko (STEB)...

Kiuj estos la rilatoj inter la supre menciita TEC kaj via Sekcio?

Nu, vi eble scias, ke la antaŭa respondeculo de TEC kreis ambician TTT-paĝaron, kiu bedaŭrinde restis apenaŭ uzata. Do ĉi tiu paĝaro fermiĝis kaj anstataŭe estis kreita pli modesta paĝaro, por vivteni la Centron ĝis pli favoraj tempoj. La Sekcio principe subtenas la klopodojn revivigi TEC-on kaj igi, ke ĝi estu fonto de informo pri la internaciaj normoj de terminologia laboro. Jam ekzistas tiutema literaturo sur la bretoj de niaj libroservoj, sed indas diskonigi la enhavon de diversaj ISO-normoj kaj Dirk Bindmann, la nova TTT-estro de TEC, komencis la taskon.

El la supre dirita ŝajnas, ke vi celas, ke la Akademio donu al si rimedojn por kapabli almeti la stampon “Aprobita de la Akademio”?

Jes. Tio estas aparte grava en la kampo de faka vortprovizo, ĉar tie regas granda ĥaoso kaj estas konate, ke la kampo de nomendaj nocioj vastiĝas en ĉiu sekundo. Estus tre bone, se la Akademio povus ludi stabiligan rolon en la afero. Tial do ni difinis kiel prioritatan taskon difini aron da kriterioj respektotaj de la aŭtoroj de terminaro aŭ faka vortaro.

Ĉu tamen la aŭtoritataj vortaroj kiel PIV ne ludas tiun stabiligan rolon?

Jes, ili ĝin ludas laŭ siaj rimedoj. Unue ne ĉiuj fakoj ricevas en ĝenerala vortaro samkvalitan pritrakton, kaj due la elekto de aperontaj vortoj estas tikla afero: ekzemple, iuj fakaj vortoj aperas en la vortaro, ĉar oni aŭdas ilin ankaŭ en nacilingvaj amaskomunukiloj kaj aspektus malmoderne ilin malhavi. Sed ili ne povas ricevi taŭgan difinon en tiu kadro. Cetere, se ni sekvas la evoluojn ekde Plena Vortaro ĝis la lasta Plena Ilustrita Vortaro, necesas rimarkigi, ke multaj terminoj ŝanĝiĝis eĉ por la plej senŝanĝaj nocioj. Kaj tio estas tre malnova emo de la esperantistaro. Antaŭ nelonge mi havis la ŝancon konsulti en Biblioteko Hodler de la Centra Oficejo sciencan terminaron el la jaro 1931. Malgraŭ tio ke ĝin redaktis tiama famulo Rollet de l’Isle, estas interese konstati, ke en la tuj poste aperinta Plena Vortaro multaj el tiuj proponitaj terminoj ne troviĝas aŭ troviĝas sub alia formo.

Foje aŭdiĝas plendoj, ke la faka lingvo estas tro malproksima de la popola, kaj ke malmultaj ĝin komprenas. Ĉu eblas fari, ke pacientoj komprenu, je kiu malsano ili suferas?

La demando ne tuŝas nur Esperanton. Efektive, en iuj lingvoj ekzistas paralelaj terminprovizoj por la plej ofte renkontataj nocioj en medicino, anatomio ktp: oni ekzemple povas diri rekta intesto anstataŭ rektumo, ŝlosil-osto anstataŭ klavikulo k.s. Ni certe povus lasi nin inspiri per tiuj lingvoj por eviti enkondukon de novaj radikoj el la latin-greka vortprovizo, sed tio ne estas universala solvo, kaj proksimigas la fakan lingvon al la popola nur ŝajne: ja kvankam la termino estas malpli timiga, ni tamen bezonas lerni, kio estas ŝlosilosto, ĉu ne? Iom da scienca edukado ĉiam estos bezonata. Estas vero, ke la Esperanta scienca terminologio distingiĝas per troa deziro apartiĝi de la komunuzaj vortoj. Por preni ekzemplon matematikan, de ĉiuj lernantoj estas bone konataj la nombroj entjeraj, racionalaj, reelaj kaj kompleksaj: kvar adjektivoj kun pure faka senco, dum por poloj tiuj nombroj estas respektive tutecaj, mezureblaj, realaj kaj kunmetitaj...

Kiel vi pensas, ke oni povas teni Esperanton simpla kaj fleksebla antaŭ sciencistoj, kiuj opinias ke la plej bona solvo estas preni internaciajn vortojn en la formo, en kiu ili ekzistas en eŭropaj lingvoj?

Evidente devas esti ĉies zorgo teni la komunan lingvon simpla, eviti uzon de neoficialaj vortoj kaj preferi kunmetaĵojn al perpleksigaj pruntaĵoj. Aliflanke la scienca lingvo havas multajn internaciajn vortojn kaj la 15-a Regulo rajtas aplikiĝi, el kio aŭtomate rezultas plia eŭropeco de la lingvo. Tio estas bedaŭrinda, sed mi ne certas, se ni prenus araban aŭ korean formon anstataŭ la latindevena klavikulo, ĉu tio helpus teni la lingvon pli simpla por la plimulto. Ĉiuokaze la problemo ne estas facile forgesebla: multaj el la sciencaj radikoj, kiujn ni prunteprenas el la latin-greka vorttrezoro, havas internan strukturon, kiun Esperanto ne povas analizi. Eĉ mezkleraj homoj scias, ke hemoragio, hematomo kaj multaj aliaj ne hazarde komenciĝas per hemat-, ĉar temas pri greka elemento signifanta sangon. Foje oni povus laŭvorte traduki la latin-grekan kunmetaĵon (ekz-e sangelfluo, sangamasiĝo), sed tio malofte funkcias. La internaciaj terminologiaj instancoj ne hezitas uzi vortfarajn rimedojn similajn al tiuj de Esperanto por produkti la tute artefaritajn nomenklaturojn de ĥemiaj komponaĵoj, malsanoj k.a. En Esperanto ni delonge parolas pri la t.n. sciencaj afiksoj (ekz-e la sufikso -it montranta inflamon, kiel en ezofagito), sed nek volas, nek povas doni oficialan statuson al tiuj ĉi elementoj, kiuj ne kondutas kiel la bazaj afiksoj: ili ne estas uzeblaj memstare (oni ne diras ito por signifi inflamon), kaj algluiĝas nur al kelkaj radikoj, difinitaj de la etimologia kaprico (ekz-e otito, dermito, ne orelito aŭ haŭtito). Ŝajnas, ke tio estas grava kampo de teoria pripensado.

Kio alia kuŝas sur la tablo?

La Sekcio ĵus aprobis sian unuan laborplanon. Krom la supre skizitaj taskoj ni intencas ankaŭ interesiĝi pri la historio de la Sekcio kaj pri la terminologiaj dokumentoj de la pasinteco. Ne eblas konstrui ion sen atenta konsidero de la laboroj de niaj antaŭuloj.

La 90-a UK jam super 2000 aliĝintoj

Ĝis la 1-a de junio entute 2040 kongresanoj el 60 landoj aliĝis al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 julio 2005).

Sekve jam du monatojn antaŭ sia komenco la Vilna UK superis la pasintjaran UK en Pekino, al kiu aliĝis 2031 kongresanoj el 51 landoj kaj kiu estis la plej granda UK post la jaro 1999, kiam la UK en Berlino arigis 2712 aliĝintojn.

Kun 357 aliĝintoj Litovio estas ĉe la pinto de la statistiko. Sekvas Francio (225), Japanio (165) kaj Germanio (154). Multnombre reprezentataj en Vilno estos ankaŭ Pollando (95), Rusio (91), Italio (78), Nederlando (73), Finnlando (68), Svedio (62), Belgio (59), Ĉeĥio (45), Britio (44) kaj Danio (40). Apud Japanio, plej multe da ekstereŭropaj aliĝintoj ĝis nun liveris Usono (38), Korea Respubliko (32), Irano (24), Aŭstralio kaj Brazilo (po 21).

Thorsen-apogo por bibliotekoj

Esperanto-bibliotekoj povas denove peti librojn, kiuj mankas en iliaj kolektoj, ĉar jam la naŭan fojon UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

Por subvencio rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La petojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, sonkasedoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. La subvencion oni ricevos kiel librojn surbaze de la listo, kiu akompanis la peton.

La petoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA plej laste la 15-an de oktobro 2005. Krom paperpoŝte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin ankaŭ rete al <d...@co.uea.org>.

La membrara kresko de UEA plifortiĝas

La kresko de la individua membraro de UEA plifortiĝis en la unuaj monatoj de la nuna jaro. Ĝis la 31-a de majo ĉe UEA estis registritaj 5424 individuaj membroj, kio estas je 312 pli multe ol en la sama dato pasintjare.

En 2004 la tutjara kresko estis 142. Parte la pli forta kresko en la maja statistiko verŝajne rezultas el pli efika administrado de kotizoj en la Centra Oficejo, sed ĉefe temas pri efektiva kresko. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke ĉi-jare la fina nombro de individuaj membroj denove superos 6000, unuafoje post la jaro 2001.

La 100-jara jubileo

Berthelot, la fondinto

La 18-an de junio 1905 aperis la unua numero de nia revuo. Okaze de la 70-jara datreveno, en junio 1975, omaĝe al la fondinto de la revuo Paul Berthelot (1881-1910), nia revuo aperigis la sekvan artikolon. (Daŭrigo/fino el la junia revuo.)

La nova periodaĵo estis primovada kaj bone akceptita; ĝi estis ne nur abonebla sed ankaŭ “aĉetebla en ĉiuj francaj kaj svisaj stacidomoj”. Jen letero de d-ro Zamenhof, presita en la dua numero de la nova gazeto:

“Kara sinjoro, Mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto ‘Esperanto’ kaj mi dankas Vin kore. Mi legis la numeron kun plezuro kaj granda intereso. Mi deziras al Via entrepreno la plej bonan sukceson. Via, L. Zamenhof.”

En la sama — dua — numero de la gazeto, Berthelot ekpublikigis sian “Vortareto Esperanto-Esperanta”, la unuan provon de vortaro tute en Esperanto.

Transloĝiĝinte al Ĝenevo, Berthelot pene daŭrigis la eldonadon de la gazeto. Ĝi tiam estis presata en Ballegarde (Ain, Francio), sed, pro financoj, administraj malhelpoj kaj bojkotado, Berthelot cedis sian gazeton al Hector Hodler. La 12-an de februaro 1907 reaperis Esperanto, kies nova direktoro estis Hodler. Por la unua fojo, krom kvarlingva ĉefartikolo, ĝi havis tekston tute en Esperanto — signo nekontestebla de ĝia jama universaleco.

Je la fondiĝo de UEA, en 1908, Esperanto fariĝis ĝia oficiala organo.

Ŝuldaj ni estas al Paul Berthelot. Li meritis, ke ni pli bone konu liajn ĝis nun nedankitajn servojn por Esperanto.

Kromaj verkoj de Paul Berthelot:

Vocabulaire Français-espéranto (kun Cart kaj Merckens), Paris 1903; kvarfoje reeldonita.

Komercaj leteroj (kun Lambert), Paris 1903; dufoje reeldonita.

Fonetiko litera (pseŭdonimo Marcelo Verema), Céret 1904; reeldonita.

Provo de khemia nomigado, Céret 1904.

L’évangile de l’heure (La Evangelio de la horo). Anarkiista sloganaro. En 1912, do post la morto de Berthelot, tradukita en Esperanton de D. Ivanski kaj eldonita broŝurforme de Internacia Socia Revuo. El Esperanto tradukita japanen kaj ĉinen. Plurfoje reeldonita de japanaj anarkiistoj kaj felietone ankaŭ en La Voĉo de la Popolo, ĉina Esperanto-periodaĵo, ekaperinta en 1913.

Tradukaĵo: Fantasio, komedio en du aktoj de Musset. Post la morto de Berthelot omaĝe publikigita de Bourlet, unue en La Revuo kaj poste libroforme.

Por Esperanto kunlabore verkis
Marcel Delcourt kaj Jean Amouroux

Kion skribis pri nia revuo en 1933 Enciklopedio de Esperanto?

Esperanto. Ĉefa gazeto de la E-movado, oficiala organo (monata) de UEA. Fondis la gazeton la franca esperantisto Paul Berthelot en junio 1905. Post dujara baraktado li transdonis ĝin en 1907 al H. Hodler, kiu estis posedanto kaj redaktoro ĝis 1920.

Tiam kaj ĝis 1910 ĝi aperis en 48×34 cm-a formato, en 1909 eĉ 60 cm alta kaj 44 cm larĝa, la “littuka” periodo; paĝonombro: 4-6. Ekde 1911 la formato fariĝis 32×23. Ĝis 1914 la gazeto aperis dufoje monate kun preskaŭ matematika reguleco. La enhavo estis lerta miksaĵo de tagaj kaj esperantistaj okazintaĵoj. Jam en la unuaj numeroj montriĝas la talento de Hodler, turni la atenton al praktikaj aferoj. Li tendence atentis sociajn problemojn kaj ĉiam revenis je la ĉefa ideo: harmonia kunlaboro de ĉiuj popoloj pere de Esperanto. En 1908 fondiĝis UEA, konkreta solvo de tiu ĉi ideo. La evoluon tranĉis la milito.

Post kelkmonata interrompo tamen reaperis la revuo en 1915. En artikoloj ankoraŭ nun legindaj la redaktoro montris la kaŭzojn de la tutmonda katastrofo, laŭgrade evoluigante la ĉefajn ideojn pri la intergenta malordo. Hodler mortis en apr. 1920, la revuon heredis UEA kune kun sumo por kovri eblan deficiton. Nova redaktoro fariĝis E. Privat, kiu fidele sekvis la tradicion de la revuo kaj klopodis igi ĝin tribuno de plej noblaj ideoj. Periodaĵo, kiu servas por movado kun nepolitika karaktero, por movado lingva, internacia, kaj kies legantaro grupiĝas el ĉiuj klasoj sociaj, havas certan malfacilecon. Aŭ ĝi fariĝos senkolora, oficiala komunikilo plej teda, aŭ ĝi estos amuza kafotabla legaĵo kun rakontetoj infanecaj. Multaj temoj estas neeblaj por ĝi, aliaj postulas atenton, dekstre kaj maldekstre, dume restas ankoraŭ la plia malhelpo, ke la legantaro ne estas unuforma. Nombro de la presitaj ekzempleroj: en 1913: 66 000, en 1920: 35 000, en 1925: 96 000, en 1930: 75 000, en 1932: 72 000. Paĝonombro en 1913: 382, en 1920: 244, en 1925: 234, en 1930: 210, en 1932: 200. La teknikan aranĝon kaj parte la redaktan laboron prizorgas la direktoro de UEA, H. Jakob, la recenzadon de l’ libroj plenumas de 1920 G. Stroele. Al la revuo ĉiam kunlaboris aro da bonaj verkistoj.

(Kompilita laŭ UEA-Jarlibro 1933)

Esperanto: Kiaj perspektivoj jarcenton post la unua kongreso?

Claude Piron, sviso, profesoro pri psikologio, psikoterapiisto kaj verkisto, kontribuis al la bulonjaj solenaĵoj per atentokapta prelego pri la nuna stato kaj perspektivoj de Esperanto. (Daŭrigo/fino el la maja revuo.)

Pensmaniero tipa pri kvarjaruloj

Bedaŭrinde, esperantistoj estas influataj de la ĝenerala opinio. Kaj parto de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel suferas disduiĝon, kiu povas esti doloriga. En ili ja vivas la sento, ke Esperanto, por ili, sukcesis, ĉar ĝi riĉigis ilian vivon. Sed tiun senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala opinio, ke Esperanto malsukcesis. Estas do en ili streĉiĝo inter io socia kaj io individua, inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.

Indas analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la fiasko. Se ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko estas absoluta. Homo, kiu diras: “Esperanto fiaskis”, estas certa, ke tiu malsukceso estas evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte, ĝi egalas liamense al “Esperanto estas nulo”. Ĝi ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis. Ĝi do ne plu ekzistas.

Interese, tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso estas io absoluta, tuta, definitiva, fakte povas aperi nur, se oni rezonas kiel infano malpli ol sesjara. Ĉiu el ni estas mense plenkreska nur pri kelkaj kampoj de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense plu funkcias kiel kvar- aŭ kvinjaruloj. Kaj tiuaĝe la menso ne povas kune teni pli ol du konceptojn, kiuj ĉiam estas simetriaj, kontraŭaj kaj ekstremaj: “granda” / “malgranda”, “forta” / “malforta”, “unua” / “lasta”, “ĉio” / “nenio”. Plenkreskuloj eĉ tre inteligentaj kaj mense tute kompetentaj en sia profesio aŭ en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias laŭ la pensa sistemo de kvarjarulo en multaj kampoj, kiel politiko, religio, etnoj, maniero vidi sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri la edzo aŭ edzino) ktp. Nu, Esperanto estas kampo, en kiu estas facile evidentigi tiun prapensan funkciadon.

Ekzemple, multaj simple ne kapablas imagi, ke la nuna Esperanto diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis en 1887. Tiaj homoj diras: “Vivanta lingvo evoluas, Esperanto ne povas evolui, Esperanto do ne estas vivanta lingvo, tial ĝi fiaskis.” Ne temas nur pri malĝusta informiĝo; temas fakte pri nekapablo imagi, ke lingvo proponita de unu homo povas evolui. Etinfana pensmaniero! Eblas nur du terminoj: ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas Lingvo Internacia de D-ro Esperanto de 1887, kaj tio estas ĉio, krom ĝi ekzistas nenio nomebla Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto la saman rigardon kiel al aliaj realaĵoj. Urboj modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre diferencas de jardeko al jardeko, sed Esperanto restas definitive fiksita, kia ĝi estis en 1887.

Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por multaj homoj Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon. Por ili, sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus: “Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar multegaj homoj uzas Toyota, Mercedes, Citroën, Ford aŭ ion alian.” Oni aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne aplikas en aliaj kampoj. Interese, ĉu ne?

Historia perspektivo

Aldoniĝas al ĉio ĉi nekapablo rigardi la aferon laŭ historia perspektivo. La rezulto estas ignoro de la koncepto “ankoraŭ ne”, “ne jam”, “ĝis nun ne”. Refoje ni vidas, ke estas diferenco inter Esperanto kaj la aliaj kampoj de la vivo. Estas multaj terenoj en la socia vivo, sur kiuj homoj luktas por plibonigi la mondon. Ekzemple pri egaleco inter viroj kaj virinoj, inter nigrahaŭtuloj kaj blankhaŭtuloj, inter sociaj tavoloj rilate al ŝancoj povi studi, aŭ pri indiĝenaj rajtoj, komerca justeco inter nordo kaj sudo, kaj multaj aliaj. Ĉu homoj, kiuj priparolas tiujn temojn, pensas: “la lukto fiaskis”? Ne. Ili pensas: “Ni ankoraŭ ne sukcesis. Restas multo por fari.” En 1700, jam estis homoj, kiuj luktis por elimini sklavecon. Sed en 1850 sklaveco ankoraŭ ekzistis. Ĉu en 1850 estus ĝuste diri “la lukto kontraŭ sklaveco fiaskis”? Ne. Historio instruas al ni, ke la sola ĝusta frazo estus: “En 1850 la lukto kontraŭ sklaveco ankoraŭ ne sukcesis”. Sed neniam vi aŭdas homon certan pri la esperanta fiasko diri: “Esperanto ankoraŭ ne sukcesis”. Kvazaŭ la lingvo disponis nur limigitan nombron da jaroj por konkeri la mondon, kaj ne atingis tiun celon antaŭ la fiksita limdato. Sed kial limdato? De kie limdato?

La ideo, ke Esperanto sekvas la ritmon de naturaj fenomenoj, kiuj kreskas eksponenciale, ne venas al ili en la kapon. Eksponenciala kresko estas malrapida komence, sed ĝi laŭgrade akceliĝas kaj post iu sojla momento iĝas rapidega. Tiuj, kiuj dubas pri la estonteco de Esperanto, ignoras historion. Pensu ekzemple pri la metra sistemo. Ĉi-lasta estis proponita de Gilbert Mouton, pastro en Liono, en 1647. Cent dudek jarojn poste, en 1767, nenie ĝi estis uzebla, ĉar konis ĝin nur kelkaj stranguloj. Ĉu oni tiam povis diri, ke la metra sistemo fiaskis? Tute ne. La sekvo de la historio montras, ke oni tiam rajtus diri nur: 120 jarojn post sia apero, la metra sistemo ankoraŭ ne sukcesis. Same, cent dudek jarojn post la apero de Esperanto, oni devas fari la hipotezon, ke eble Esperanto ankoraŭ ne sukcesis. Se sukcesi signifus universaliĝi, kio estas alia afero.

Tiu historia perspektivo povas helpi seniĝi je la streĉiĝo inter la subjektiva sento kaj la objektiva konstato, kiun mi antaŭe elvokis. Oni povas elekti la starpunkton: “Mi apartenas al avangardo”. Efektive, la homoj, kiuj luktis por liberigi la mondon je sklaveco, aŭ por oficialigi la metran sistemon, pravis eĉ dum la tuta daŭro, dum kiu ilia agado restis ŝajne senrezulta, kaj ili estis rigardataj moke, kiel homoj kroĉitaj al ridinda utopio. Ni povas vidi nin en la sama situacio. Jes ja, eble ni eraras, sed la hipotezo, ke eble ni estas pioniroj, ne estas malpli probabla ol la kontraŭa, se kompari kun similaj agadoj en historia perspektivo.

Ni sondu la baldaŭ venontan tempon

Historia perspektivo utilas ankaŭ por pripensi pri tio, kio povos okazi post la nuna tempo. Tio estas delikata afero. Se oni esploras la konjektojn pri la posta verŝajna evoluo, faritajn de homoj, kiuj pretendas esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili eraras, ĝenerale ĉar aperas ŝancaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj, kiujn neniu enmetis en siajn kalkulojn. Tamen, en aliaj kazoj oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel la aferoj disvolviĝos. Demografiaj prognozoj ĝenerale estas fidindaj, kaj same la prognozoj pri la disvolviĝo de epidemio.

Mi revenas al la ideo, ke la angla venkis. En la mediteranea regiono, en la unua jarcento de nia erao, oni povis diri la samon pri la greka, eble ne la klasika greka, sed simpla fuŝa greka, kiel oni hodiaŭ en kelkaj medioj diras, ke la mondolingvo estas “simpla fuŝa angla”. En Eŭropo, en la dekunua jarcento, oni povis diri, ke la latina venkis. En la dekoka, ke venkis la franca. Sed ni scias, kiel historio evoluis, ĉiuj ĉi lingvoj poste perdis sian superregadon. Kaj la koncernaj ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en la politika-ekonomia vivo internacia.

Nu, la superregado de la angla lingvo en nia tutmonda socio estas ligita al la superregado, politika kaj ekonomia, de Usono. La faktoj nun disponeblaj ebligas konjekti, ke eble Usono jam komencis sian dekadencon. Tiu ideo estas eksplicite prezentita en oficiala raporto de la Centra Informa Agentejo usona (CIA), disponebla de nelonge. Mi iom timas aliri tiun kampon, ĉar kelkaj certe riproĉos al mi, ke mi enmiksas min en politikon. Tamen ne temas pri politiko, sed pri konsideroj pri io ebla, io, kio povas okazi, ĉar tio kontraŭdiras nek la faktojn nek logikon, sed kio ankaŭ povas ne okazi. Kio okazos, neniu scias. Sed multegaj seriozaj komentistoj pensas, ke post kelkaj jardekoj la politika kaj ekonomia superpotenco estos alianco inter Ĉinio, Barato (tio estas Hindio) kaj Brazilo. Tiuj estas la landoj, kiuj plej rapide kaj certe disvolviĝas, kaj kun giganta potencialo. Sekve, multaj fakuloj opinias, ke la venonta mondolingvo estos la ĉina. Kaj fakto estas, ke kursoj de la ĉina lingvo allogas pli kaj pli da homoj de jaro al jaro.

Kio ebligas diri, ke eble — kaj mi substrekas tiun eble — Usono nun rapide kuras al sia perdiĝo, al kolapso? Multaj faktoj.

Ni konsideru ekzemple la ekonomian situacion. La usona ekonomio estas bazita sur ege facile disrompebla sistemo, kiun eblas resumi dirante: la mondo produktas, kaj Usono konsumas. Tio jam validis pri industriaj varoj, sed en 2004 la unuan fojon dum multaj jardekoj, Usono estis neta importanto de manĝaĵoj. La usona agrikulturo ne plu sukcesis nutri la loĝantaron. La komerca deficito de Usono atingis nun 630 miliardojn da dolaroj. Por pagi tiujn ŝuldojn, Usono devas ricevi el la resto de la mondo proksimume unu miliardon da dolaroj ĉiutage. Ĉu tiasisteme eblas eviti bankroton? La ĉefa ŝtato, kiu ebligas al Usono finance vivteni sin, nun estas Ĉinio, kies pluso en la komerca bilanco de Usono estas 160 miliardoj da dolaroj.

Tio koncernas la rilaton inter importoj kaj eksportoj, do, la privatan ekonomion usonan. Se nun ni turnas nin al la publika, al la ŝtato, ni konstatas, ke ties financaj aferoj estas eĉ pli malprosperaj. La sumo de la nacia ŝuldo estis hieraŭ 7,79 bilionoj da dolaroj, t.e. 7,7 milionoj da milionoj da dolaroj aŭ 7,7 mil miliardoj da dolaroj. (Kiam Bush fariĝis prezidento en 2001, li heredis de Clinton kasojn tute plenajn: ne ekzistis ŝtata ŝuldo tiutempe). Kaj la plej grandan parton de tiu sumego Usono ŝuldas al aziaj landoj: Ĉinio, ekzemple, pruntedonis al la Usona Trezorejo 83 miliardojn da dolaroj. Tiu ŝuldo rapide kreskas. La iraka aventuro ja kostas al la usona ŝtato 5,8 miliardojn da dolaroj ĉiumonate. Estas dube, ĉu iu ŝtato povas longe plu funkcii kun tiel giganta nacia ŝuldo. Pro ĝi, cetere, la usona dolaro perdas pli kaj pli de sia valoro, tiagrade, ke la naftoproduktantaj landoj, t.e. la petrollandoj, pli kaj pli konsideras la eblon ne plu akcepti pagojn en dolaroj, sed igi la eŭron la referenca valuto por la naftokomerco.

Multaj aliaj faktoj indikas katastrofan evoluon de Usono, kiel la reduktiĝo de la mezuma salajro, la ĉiujara kresko de la proporcio de homoj sub la mizersojlo, la nombro de malliberuloj — la plej granda el la tuta mondo (2,2 milionoj, dum en 1975 estis nur 380 000), kiu restas la plej granda eĉ se vi kalkulas proporcie al la loĝantaro — la fakto, ke la militaj fortoj estas tro vaste dismetitaj eksterlande aŭ la fakto, ke, kiel en Sovet-Unio antaŭ ties disfalo, la distanco inter objektivaj faktoj kaj subjektivaj impresoj estas aparte granda: ekzemple, kvankam ĉiuj oficialaj dokumentoj de la usona ŝtato montras, ke Irako ne ludis rolon en la atako kontraŭ la novjorkaj turoj, pli ol 50 elcentoj el la usonanoj, se fidi sondojn, estas konvinkitaj, ke la koncernaj pilotoj havis irakan naciecon.

Komprenu min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe baldaŭ kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi sukcesos per mirinda fortostreĉo, je kiu la usona loĝantaro estas perfekte kapabla, eble pli kapabla ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian situacion. Estas en la usona loĝantaro vastega potencialo de energio, kuraĝo, klarvidado, kaj fundfunde utila optimismo, kiun la lando eble sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni komparas kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia disfalo, oni retrovas la samajn trajtojn en la nuna Usono.

Kiel ĉio ĉi rilatas al Esperanto? Tio rilatas al ĝi simple per tio, ke la superreganta lingvo ĝenerale estas la lingvo de la superreganta lando. Se la statuso de superpotenco transiros de Usono al alianco inkluzivanta Ĉinion, Baraton (t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble, ke post iu tempospaco la homoj diros al si: kial plu uzi inter ni la anglan, malfacilan lingvon fremdan al niaj kulturoj? Tiam eble ili emos alpreni la ĉinan kiel mondolingvon, ĉar en tiu alianco Ĉinio pezos per pezo aparte grava. Sed la ĉina estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al internacia uzado. Pro sia skribo kaj pro sia prononco. Tiam estas ŝanco, ke la homoj rimarkos, ke Esperanto disponeblas kaj perfekte taŭgas por tiu rolo.

Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso, kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte, ĉio, kion mi diris ĝis nun, estis simple plenigo de la tempo disponigita al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos la mondolingvo, ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent, tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.

Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeble potenca intuicio, kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu freneza zono en mi malbonfaras al neniu, kaj igas min pli feliĉa, kial mi hontus pri ĝi kaj ĝin forĵetus? Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron rigardi la venontajn jardekojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon. Tamen ne pro tiuj argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti, ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta, se oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi montriĝos erara laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus, ke ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi! Kaj ke ĉiuj homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos.

[FORIGITA!: bildo]

Solena inaŭguro en la urba teatro (kongresejo en 1905)

Recenzoj

Utila legaĵo pri la kongresoj

Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005. Ziko Marcus Sikosek. Rotterdam: UEA, 2005. 197p. 24cm. ISBN 9290170875 (bind); 9290170867 (broŝ). Prezoj: (bind) € 30,00; (broŝ) € 21,00

Al esperantisto UK plej ofte donas multe da “ebriiga internacia etoso”. Tial Universalaj Kongresoj kaj aliaj internaciaj renkontiĝoj estas gravega parto de la Esperanta Kulturo, kiu nun priskribiĝas en ampleksa tema verko. La verkinto serioze esploris trafoliumante amason da libroj kaj revuoj en la CO de UEA kaj intervjuante plurajn aktivulojn en la movado. La rezulto estas alloga libro kun priskribaj tekstoj, fotoj pri homoj kaj afiŝoj kaj kolekto da anekdotoj el la historio de la UK-oj.

La ĉapitro Reguloj kaj homoj traktas formalaĵojn pri organizado de la UK-oj. La unuan organizis la franca advokato Alfred Michaux. Poste organizaĵoj kiel KKK, IOK, ICK, UEA kaj IEL planis la kongresojn kun helpo de kongressekretarioj ĝis la nuna Clay Magalhães.

La ĉefaj ĉapitroj de la libro tamen traktas la unuopajn kongresojn. Dum la Kongresoj en la belepoko (1905-1915) la etoso estis aparte entuziasma, kvankam lingvaj demandoj estis nebonvenaj pro la Ido-krizo. Kongresoj inter la mondmilitoj (1920-1939) kaj la Kongresoj dum la malvarma milito spertis malfacilaĵojn vojaĝi dum kaj post militoj kaj akuzojn pri neneŭtraleco dum kongresoj en nedemokratiaj landoj kaj iam malbonan lokan organizadon.

Ankaŭ Kongresoj post la falo de la muro spertis malfacilaĵojn vojaĝi pro malsimilaj ekonomiaj eblecoj de anoj de malsamaj landoj. Pro tio la UK-oj restis ĉefe Eŭropa fenomeno, kvankam nun ĉirkaŭ ĉiu tria UK okazas ekster Eŭropo. Ankoraŭ UK neniam okazis en Afriko kvankam invitis kaj Madagaskaro kaj Sud-Afriko.

Se la malfacilaĵoj estis malsamaj, la ĝeneralaj impresoj pri la diversaj kongresoj tamen estas similaj kaj tre pozitivaj: unika ebleco utiligi Esperanton, kultura okazaĵo, pli festivalo ol kongreso, riĉa ebleco turismi, sciencaj prelegoj, fakaj kontaktoj kaj multaj belaj anekdotoj pri okazaĵoj.

Citaĵoj en la libro donas ekzemplojn pri malnoviĝintaj E-vortoj, presitaj kursive kun la moderna versio interkrampe. La lingvaĵo kaj aspekto de la libro estas bonaj. Ĝi estas utila legaĵo por ĉiuj, kiuj vizitis UK-on kaj por tiuj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri la movado.

Leif Nordenstorm

Sur la lingvonormigaj spuroj de E. Wüster

Terminologiaj konsideroj. Jan Werner. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2004. 180p. 21cm. ISBN/ISSN 808585371X. Prezo: € 15,90

Ne hazarde, la internacian terminologian normigon komencitan en la 1930-aj jaroj pionire gvidis elstaraj esperantologoj kiel Eugen Wüster kaj Ernest Drezen. Pro diversaj kaŭzoj tiu grava ekstermovada pozicio de Esperanto tute perdiĝis kaj la terminologia scienco plu evoluis sen referenco al ĝi. Tamen eblas konstati diversmomente tra la jardekoj kelkajn klopodojn sisteme alfronti la ĉi-kampan Esperantlingvan postrestintecon, fare de homoj kiel Rudolf Haferkorn, Rüdiger Eichholz, Wera Blanke k.a. Ĉi tiu verko bele prezentas altvaloran rikolton de la longtempa laboro de unu el ili, la ĉeĥa inĝeniero Jan Werner.

Trafe kolektitaj en kvin partojn (teorio, principoj, leksikaj observoj, prilingvaj konsideroj, terminologia terminaro), la diverstemaj tekstoj ne nur serioze kaj kohere aliras la kompleksan problemaron de la Esperantaj faka apliko kaj terminologio, sed evidentigas ĉe la verkinto profundan scion pri la lingvo kaj rigoran esploradon de la studkampo. Diversloke tra la verko legeblas liaj argumentoj plede al kolektiva, demokrata kunlaboro por la stabiligo kaj normigo de la terminaroj surbaze de la procedo analizo-sistemigoklasifiko-difinado de nocioj, kontraŭ la spontana evoluo, laŭ sole individua eksperimentado. La terminologia principaro estas detale prilaborita (sistemeco, motiviteco, laŭreguleco, bonsoneco, vorta ekonomio, vortara ekonomio, internacieco ktp), esprimante racian starpunkton pri la potencialo de la skema strukturo de Esperanto por terminigo, ankaŭ koncerne la necesan enkondukon de internaciaj terminoj. Ĉi-teme profesoro Werner prave atentigas pri la ĝenerala neglektado al la dua parto de la 15-a regulo de Zamenhof, kies rezulto estas evitenda naturalisma penetro en la lingvan sistemon.

La libro certe plenumas la deziron de la verkinto veki interesiĝon pri la speciala (faka) lingvo, cetere esenca por la disvolviĝo kaj estonto de Esperanto, pro la nuntempa graveco de scienco kaj teĥnologio (jes ja, la verko estas bele ‘ĥoisma’). Tial, espereble ankaŭ lia instigo al establiĝo de E-organo sekvanta la linion kaj normojn de ISO (International Organization for Standardization) estos fekunda. Tiel, la E-komunumo vere profitus de la giganta laboro iniciatita de unu el ties plej gravaj membroj (E. Wüster).

W. Auld iam resumis unufraze la Ido-krizon kiel la apartiĝon disde Esperanto de tiuj kiuj preferis ludi per ĝi anstataŭ labori por ĝi. Mi timas ke klasigo tia daŭre validas, sed feliĉe ekzistas seriozaj, sindonaj reprezentantoj de la dua kategorio, kion ĉi tiu kolekto pruvas.

José Antonio Vergara

Vojaĝo al libero

Sensorteco. Imre Kertész. El la hungara István Ertl. Budapest: Aranygolyó, 2003. 207p. 20cm.

Bind. Numero 37 en la serio Oriento-Okcidento. ISBN 963206217 5. Prezo: € 13,50

Kun rimarkinda rapideco la eldonejo Aranygolyó (Orglobo 2002) eldonis sub la redaktado de Oszkár Princz la Esperantan tradukon far István Ertl de la Nobelpremiita romano Sensorteco de Imre Kertész.

Bedaŭrinde, la recenzo ne sekvis same rapide. Ne, ne skribi la recenzon estis malfacile, sed legi, pli ĝuste eklegi la romanon. Mi havis la saman senton, sed de la kontraŭa direkto, kiel Humphrey Tonkin, eĉ se mi ne kapablas formuli ĝin tiel elegante: kial denove disŝiri la vundojn, kial rerakonti la malnovan historion? Ja ĉiuj konas ĝin: Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis […] Nu, kion plu diri? Kial denove priplori Hekubon, se ŝiaj larmoj jam delonge sekiĝis?

Nu, sed la tempo urĝis, la redaktoro premis, kaj finfine mi eklegis la romanon. Kaj mi legis ĝin senhalte, seninterrompe, preskaŭ senspire, ĉar ĝi estas granda romano, unu el la plej grandaj, kiujn mi iam legis. Ne, Imre Kertész ne volas eligi larmojn. Li cizelis por si glatan, egalan, senpasian stilon, kiun oni povas senhezite akcepti kiel tiun de dekkvinjara knabo, sensperta, kelkfoje eĉ naiva, kiun oni fortrenis de liaj gepatroj rekte en la koncentrejon. La knabo rakontas siajn travivaĵojn, eĉ la plej terurajn — terurajn por ni, ĉar plejparte li eĉ ne perceptas ilin tiaj — preskaŭ sen komentoj, tute neŭtrale, senemocie, eble, kelkfoje, iom mirigite. Nur unu fojon mi sentis lin emociita, ĉe la ekzekuto de la rekaptitaj forfuĝintoj, kiam la rabeno ekmurmuras la kadiŝon, kaj la tuta lager*, bloko post bloko, vico post vico, kunmurmuras: jiskadal, vejiskadal. Sed eble ankaŭ tio estis nur mia emocio, ne lia.

* koncentrejo

La knabo perceptas siajn travivaĵojn kiel vojaĝon, kaj fakte ili estas vera odiseado, kun la brikfarejo por la groto de la ciklopo, kun Cajco por la insulo de Circo kaj la zal zeks* por tiu de Kalipso. Aŭ, pli ĝuste, ĝi estas speco de inicada vojaĝo dum kiu, kun ĉiu ŝtupo, li mergiĝas en suferojn kaj mizeron, ĝis la kvazaŭa forperdo de sia homeco. Kaj je la fino de tiu inicado, sur la plej profunda ŝtupo de tiu submergiĝo, dum li kuŝis sur malvarma pajlo humida pro diversaj suspektaj likvaĵoj, sur skuiĝanta vagonplanko, dum la flamo de la vivo apenaŭ flagretis, apenaŭ bruletis en li, okazis io tiel neatendita, io tiel eksterordinara, ke apenaŭ oni emas ĝin kredi: unuafoje mi estis kaptita de iu malkutima, nenormala, iu timema, kvazaŭ mallerta sento — eventuale la amo, mi kredas. Por mi, ĉi tiu bruletanta, flagretanta, nekredebla amo estas la ĉefa mesaĝo de la romano, kaj ne tiu spite provoka Malamon …mi malamas …ĉiujn, kiun, fine de la romano, jam ree en Budapeŝto, li alĵetas al la demando de la ĵurnalisto.

* la sesa ĉambrego

La lasta linio de la romano respondis ankaŭ al miaj komencaj duboj pri la senco de la rememoro. Jes, oni devas rememori la historion, por ne forgesi ĝin. Ĉar la forgeso minacas ne nur tiujn, kiuj kredas jam koni la rakonton, sed ankaŭ tiujn, kiuj travivis ĝin. Tial oni devas paroli. Se ili ja demandos. Kaj se nur mi mem ne estos forgesinta. Sed mia plej granda surprizo estis konsciiĝi, ke mi misinterpretis la vorton sensorteco. Ĝi ne aludas la forrabitan junecon de la heroo, György Köves, nek la forrabitajn vivojn kaj destinojn de la milionoj kiuj ne transvivis la koncentrejojn, sed la liberecon!: se ekzistas sorto, tiam ne eblas libereco; sed se ekzistas libereco, tiam ne estas sorto, aŭ pli bone dirite […] ni mem estas la sorto. Oni povas do kompreni kial la komunisma diktaturo prisilentis la romanon kiu, krome — meze de la plej gaja barako de la socialisma tendaro — aŭdacis proklami ke en koncentrejo ĉio tio [mankoj, mizeroj, malsato, batoj] estas komprenebla [...] sed la koncentrejo en si mem ne estas komprenebla!

La verko kaj la persono de Imre Kertész estas malkomfortaj ankaŭ por certaj dekstrulaj nostalgiuloj, kiuj volus minimumigi aŭ forgesigi la kontraŭjudajn krimojn. Kertész estas honesta atestanto — unu el la ŝlosilaj vortoj de Sensorteco estas honesto — kies atestaĵon oni ne povas tutsimple flankenŝovi. Oni ne povas akuzi lin pri kunlaborado kun la komunisma diktaturo, nek pri manko de patriotismo: ĉi tiu homo revenis el la koncentrejo al Budapeŝto kaj decidis resti en Hungario ankaŭ post 1956. Li verkadis en la hungara, la lingvo kiun li plej bone konas, kaj gajnis per sia hungarlingva verko — por si mem, sed nedisigeble de la hungara literaturo — la Nobelpremion. Kaj tamen oni atakadis lin furioze kaj senracie, eĉ — kiel konfesis du el liaj kontraŭuloj en televida elsendo — sen legi nur unu linion de li. Eble pro tio ili ne konsciis, ke Kertész jam delonge ridindigis ilin en la figuro de la bakisto.

Ŝajne mi nenion diris pri la traduko mem, sed tio estas nur ŝajno, ĉar ĝuste pri la Esperanto-traduko mi parolis ĝis nun. Ja mi legis la romanon — senhalte, seninterrompe, preskaŭ senspire — unue en la Esperanto-traduko, kaj estis nenio en la traduko, kio ĝenus tian legadon, kaj mi trovis nenion ĝenan eĉ dum la posta komparo kun la hungara originalo. Jam delonge mi enviis la tradukinton, István Ertl, ĉar li hungarigis La infana raso-n de Auld. De nun, mi enviegas lin ankaŭ ĉar li elhungarigis la Sensorteco-n de Kertész.

Jozefo E. Nagy

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Clarence Bicknell: El: “Aŭtuno”

Mallaŭta voĉo de l’ venonta vintro
tra nia norda lando ekmurmuras;
la floroj velkas sub ĉielo griza,
hirundamikoj aliloken kuras.

La gloro de l’ somero jam finiĝis:
la fruktojn ni rikoltis kaj la grenojn;
nin kaptas iom da pensad’ malgaja,
eĉ forgesante la pasintajn benojn.

[…]

Nek de l’ printempo la mantelo verda,
nek de l’ somer’ la rozokrono suna,
valoras la trenaĵon fajrsimilan,
la orbrodaĵon de l’ vestar’ aŭtuna.

Malmulto estas konata pri la anglo Clarence Bicknell (1842-1918) krom la fakto ke li estis anglikana ekspastro, doktoro pri matematiko, kaj ke li longe vivis en Italio. Fakte li loĝis en Bordighera, aktivis i.a. kiel botanikisto kaj pentristo, kaj fondis la Muzeon de Okcidenta Ligurio, kiu ankoraŭ nun portas lian nomon. Lian amon al naturo atestas kaj lia vivo kaj liaj postrestintaj versaĵoj.

Loke — Fake — Persone

ALBANIO: La 7-an de majo 2005 okazis la ekzamensesio pri Elementa Nivelo de Esperanto ĉe la Tutnacia Hotela kaj Turisma lernejo de Tirana. Partoprenis la ekzamenon 15 gekursanoj kaj dek el ili akiris la diplomon.

Bardhyl Selimi

ITALIO: De la 8-a ĝis la 10-a de aprilo okazis en Florenco ekspozicio pri ekologiaj temoj, TERRAFUTURA (estonta mondo), en kiu Itala Esperanto-Federacio partoprenis per propra budo, en kiu deĵoris ĉefe esperantistoj el Florenco kaj la ĉirkaŭa regiono. Centoj da vizitantoj estis informitaj pri Esperanto kaj ricevis ĝis elĉerpiĝo plurajn informilojn. La okazo estis utiligata por testi la reagon de la publiko al la nova inform-materialo de Itala Esperanto-Federacio. Multaj vizitantoj surloke esprimis intereson lerni Esperanton kaj rete kaj per tradicia kurso. La grupo de Florenco aranĝas ĝin en la kadro de la pretig-laboroj por la UK okazonta en Florenco.

HISPANIO: En la tagoj 20-22 maj 2005 oni en Barcelono organizis la 6-ajn Feriojn de la Kulturaj Asocioj. Partoprenis ĝin 130 asocioj, inter ili Barcelona Esperanto-Centro. La urbestro de Barcelono Joan Clos vizitis la standon, rigardis librojn kaj interparolis kun BEC-estraranoj. La feriojn vizitis pli ol 10 mil personoj.

S. Aragaj

BRAZILO: 107 homoj el 14 urboj de la sudparaiba valo okazigis en Paraíba-do-Sul, Brazilo, sian 60-an Renkontiĝon. Funkciis libroservo, okazis provlecionoj de Esperanto (J.R. da Silva kaj J. Salles) kaj la ĉina (Su Xue Yun), aktivaĵoj pri muziknotoj (V. Jordan) kaj abakkalkulo (Francisco Batista), prelego (palindromoj de P.S. Viana), intervjuo kun konataj movadanoj (Givanildo R. Costa kaj A. Sartorato), kvizo (Celso Tinta), kunvenoj pri la E-katolika movado (Jorge Linck) kaj E-klubo (Luiz A. de O. Coelho), konversacia rondo (Ademar S. Diniz), kvizo (Celso J. Tinta) kaj kantado de Vera Jordan.

Luiz Alberto de Oliveira Coelho

LITOVIO: Ekde la 25-a de aprilo 2005 la oficejo de Litova Esperanto-Asocio en Vilno funkcias en sia nova ejo, sur la strato “av. de Gediminas 10/1”, sur la tria etaĝo. Dume LEA okupas kvin ĉambrojn, kiuj estas jam riparitaj. Tie laboras la respondeca sekretariino de LEA Irena Alijosiute, troviĝas ejo por biblioteko, salono por kunvenoj, kursoj, Esperanto-kluboj, libroservo de la asocio. Nova telefonnumero de la oficejo estas: 2312313, el alia litova urbo: 8 5 2312313, el alia lando +370 5 2312313. Bonvolu viziti la novan oficejon.

Povilas Jegorovas

LERNU.NET: Pli ol 30 000 vizitojn monate ricevas la retejo Lernu.net, kie eblas studi Esperanton en 24 lingvoj. Pluraj dekoj da kunlaborantoj vivigas la projekton, kiun financas la organizaĵo Esperantic Studies Foundation. Tra la popularega ret-serĉilo Google nun aperas reklamo pri Lernu.net. Fine de marto la teamo de la retejo sukcesis gajni konkurson de Google pri senpaga reklamo. De tiam aktivuloj preparadis la reklam-ŝildojn, kiuj ekde junio aperas diversloke en la reto.

VIKIPEDIO: la Esperanta Vikipedio (http://eo.wikipedia.org) atingis sian 25 000-an artikolon, pri la ‘Inkaa imperio’. La Esperanta enciklopedio kreskas je proksimume 33 artikoloj tage, kaj dum la lasta jaro en ĝi aperis 7 500 novaj artikoloj. La Vikipedio-Projekto estas multlingva enciklopedio kun proksimume du milionoj da artikoloj en 92 lingvoj. La Esperanta versio rangas kiel la 14-a plej ampleksa Vikipedio laŭ la nombro de artikoloj.

Scott Starkey

✪ HUMANISTOJ: La 1-an kaj 2-an de majo okazis en Peterburgo la 9-a konferenco de la Internacia Koalicio “Por la Humanismo!” Enkadre de la programo Oksana Burkina elpaŝis kun la prelego Humanismaj tendencoj en la moderna socio. Lingvistika aspekto. La plej grava rezulto de la prelego estis unu el la oficialaj decidoj de la konferenco: Akcepti Esperanton kiel la lingvon por internacia komunikado de la Koalicio kaj establi kontaktojn kun humanistoj-esperantistoj. Oksana Burkina estas peterburga E-aktivulino, studanta nun en postdiploma fako de la Peterburga ŝtata universitato kaj verkanta disertaĵon pri moderna fonologio de Esperanto. Ŝi estas REJM-komitatano kaj membro de TEJO. Informoj pri la konferenco kaj ties decidoj troveblas ĉe: http://forhumanism.org/?target=ru/conf2005about.html.

HASZPRA: Prof. d-ro Ottó Haszpra, redaktoro de la iamaj Sciencaj Komunikaĵoj, estas membro ne nur de la Akademio de Esperanto, sed ankaŭ de la Hungara Akademio de Sciencoj. Li estis elektita ties koresponda membro en 1998, kaj pasintjare kiel ordinara membro. La 14-an de aprilo 2005 li faris en la Salono de la Akademio sian membriĝan prelegon, kies titolo estis: Samrajteco kaj ekonomieco en la internacia komunikado, kiun sekvis granda aplaŭdo de la 60-persona aŭskultantaro. La prelego estis la unua en la historio de la Scienca Akademio, kiam la membriĝa prelego plene temis pri Esperanto kaj temoj ligitaj al la Internacia Lingvo.

ZVEREVA/AMIS: La 7-an de majo 2005, en la urbo Atlanto (Georgio, Usono) geedziĝis la redaktorino de Kontakto (kaj vicredaktorino de Tejo Tutmonde) Ĵenja Zvereva, kaj la redaktoro de Tejo Tutmonde (kaj vicredaktoro de Kontakto) Joel Amis. La ceremonio okazis en la Atlanta Loĝio de la Rozkruca Ordeno, AMORC (www.amorc.org), en la ĉeesto de parencoj, esperantistaj amikoj, kaj aliaj rozkrucanoj. Elkorajn bondezirojn!

Naŭ prelegoj en IKU kaj tri AIS-kursoj en Vilno

Naŭ fakuloj prelegos en la 58-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato en la 90-a Universala Kongreso en Vilno. La Estraro aprobis la programon de IKU surbaze de la rekomendoj de la Komisiono pri IKU.

Du el la prelegoj funkcios ankaŭ kiel enkondukoj al samtema kurso de Akademio Internacia de Sciencoj. Ekster la formala kadro de IKU okazos krome tria AIS-kurso.

La Vilnan IKU-sesion inaŭguros ĝia rektoro, prof. Aloyzas Gudavičius (Litovio). Post la inaŭguro li prelegos pri etnolingvistikaj aspektoj de Esperanto. Ankaŭ aliaj prelegoj rilatos al Esperanto aŭ interlingvistiko. D-ro Vilmos Benczik (Hungario) pritraktos skriban kaj voĉan Esperanton en semiotika spegulo kaj d-ro Aleksandr Duliĉenko (Estonio) la serĉadon de komuna lingvo por Eŭropo. Pri la aĝo de lingvoj parolos prof. Jouko Lindstedt (Finnlando), demandante, ĉu la litova vere estas maljuna kaj Esperanto juna lingvo. Pri granda publiko povas sendube jam anticipe kalkuli inĝ. Toon Witkam (Nederlando) kaj d-rino Jane Edwards (Usono), kies temoj estos respektive aŭtomata tradukado kaj vampiroj. D-ro Shigeaki Nagamachi (Japanio) prelegos pri la evoluo de matematiko kaj moderna matematika fiziko.

La prelego de prof. Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) kaj prof. Amri Wandel (Israelo), La Lakta Vojo — nia hejmo en la universo, kaj tiu de prof. Ieva Švarcaitė (Litovio), Homara agado en la teritorio de la lasta kontinenta glaciepoko en la ĉebalta regiono: ekologia aspekto enkondukos AIS-kurson. Trian kurson de AIS en Vilno donos prof. Helmar Frank (Germanio) pri la temo La Sibiua programo de eŭrolingvistiko.

Same kiel en ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde 1997, ankaŭ en Vilno kongresanoj povos aĉeti presitan kolekton de la IKU-prelegoj, kiu estos vendata post la UK en la Libroservo de UEA.

Tra la mondo

Aktivula trejnado en Havano

Kun aktiva partopreno de pli ol 30 geesperantistoj el Havano kaj reprezento de la gestudentoj de Universitato de Informadikaj Sciencoj, okazis semajnfine (2005.05.21-22) Seminario pri Aktivula Trejnado en Havano.

Julián Hernández Angulo, prezidanto de KEA, bonvenigis la partoprenantojn kaj informis pri la Aktuala situacio de la E-movado en Kubo. Aliaj traktitaj temoj estis: Alberto Fernández-Calienes Barrios Organizaj demandoj; Albania Duthill Álvarez kaj Julián Hernández Angulo Kulturo; Marta Alonso Gutiérrez kaj Pedro Fernández Rodríguez Instruado. Posttagmeze okazis prelegoj de Maritza Gutiérrez González: Utiligo de Esperanto laŭ la ekzemplo de Vikipedio; Esperanto, plia lingvo ĉe Nacia Inform-Agentejo (AIN); Ronald Baby González prezentis filmon dublitan kaj subtitolitan en Esperanto. Juan Ramón Rodríguez Gómez prelegis pri Informado pri Esperanto kaj prezentis kantojn kun gitara akompano. Oni deklamis poemojn kaj karaokeo en Esperanto provis kantigi ĉiujn. Dimanĉe okazis Ronda Tablo kun la temo Kiel plifortigi la movadon en Havano? Ĝin gvidis Julián Hernández Angulo kaj Mario Ruiz Karell. Dum adiaŭa tagmanĝo oni aŭdis pozitivajn komentojn pri la fruktodona semajnfino, kiu certe efikos je pli bona E-laboro en la ĉefurbo.

Alberto Fernández-Calienes

Kunveno de la Turo de Princo

De la 2-a ĝis la 4-a de majo 2005 okazis Esperanta Kunveno de la Turo de Princo Teng en Nanchang, ĉefurbo de Jianĝi-provinco en suda Ĉinio.

La kunveno, kiun partoprenis 72 ĉinaj kaj 5 eksterlandaj esperantistoj (unu niĝeriano, du poloj kaj du aŭstralianoj), havis riĉan programon kun interesaj interkona kaj distra vesperoj kaj ok kunsidoj pri Disvolviĝo de Esperanto kaj komerco per Esperanto, Ĉina Esperanto-movado, Esperanto kaj interreto, Pri Antaŭparolo en la Turo de Princo Teng k.a. La partoprenantoj ĝuis busan ekskurson tra la urbo, admiris la antikvan Turon de Princo Teng, la Aŭtun-akvan kaj Bayi-Placojn. Dum la kunveno funkciis Libroservo, okazis ekspozicioj kun fotoj pri la Esperanto-Movado kaj Esperantaj filatelaĵoj.

Chen Ji

Ni sciigu aliajn pri ni!

Ekde la 4-a ĝis la 11-a junio 2005 okazis en la urbo Partizánske (Slovakio) la trejn-seminario “Ni sciigu aliajn pri ni”. Junaj aktivuloj lernis kiel krei diversajn informilojn ilin uzi kaj efike kaj praktike.

Partoprenis 18 homoj el 7 landoj. La trejn-seminarion organizis SKEJ — Slovakia Esperanta Junularo kaj grupo Esperanto ĉe Interreto, kaj subtenis ĝin la EU-fondusa programo Junularo.

La unua el la du ĉefaj programlinioj traktis kreadon de paperaj informiloj (afiŝoj, flugfolioj, ktp). La trejnisto Haris Subačić baznivele sciigis la ĉeestantojn pri la ebloj de aspektig-programoj (Corel Draw, Adobe Photoshop), kaj donis ĝeneralajn konsilojn.

Poste la partoprenantoj havis spacon por krei proprajn afiŝojn. Fine de la seminario ne nur la trejnistoj pritraktis la afiŝojn, sed okazis ankaŭ konkurso. Laŭ la partoprenantoj en la por-Esperanta kategorio la plej bonaj verkoj estis de Vilam Búr, Łukasz Żebrowski, Katharina Tanzberger kaj Veronika Szabó, kaj en la kontraŭksenofobia kategorio verko de Tomasz Rozmiarek.

La dua programlinio temis pri kreado de multmediaj KD-oj/DVD-oj. Vilam Búr parolis pri la grandeco kaj universaleco de diversaj dosier-formatoj, gvidis kurson pri Kiel krei retpaĝojn kaj kiel uzi ilin por kunigi multmedian enhavon de KDDVD. Kiel ekzemplon la ĉeestantoj ricevis KD-n kun afiŝoj kaj fotografaĵoj, kiujn ili mem faris dum la seminario.

Sian spacon trovis ankaŭ la prelego La interkultura kaj psikologia aspekto de informoj fare de Peter Baláž, kelkfoje estis pritraktata la temo Projektoj, loka konzultanto informis (slovaklingve, kun traduko) pri la fondusa programo Junularo, Stano Marĉek prelegis pri enpaĝigo de revuoj kaj artikol-verkado, kaj Petr Chrdle pri Internacia kopirajto. La ĉeestantoj vizitis lokan reklamagentejon REKUK kaj spertiĝis pri kreado de reklamaĵoj.

La organizantoj dekomence sukcesis krei amikan, agrablan kaj kreeman etoson. Dank’ al tio la prelegoj estis ne nur monologoj de la prelegantoj, sed ankaŭ okazo por inspir- kaj spertigplenaj diskutoj. La trejnseminario estas ankaŭ pruvo, ke se ni uzos Esperanton ne kiel celon, sed kiel ilon, nia agado povas esti subtenata de ne-Esperantaj internaciaj organizaĵoj. Niaj celoj ja ne kontraŭas, sufiĉas nur trovi la plej taŭgan metodon. Eble tio estas la ĝusta vojo al la fina venko.

Rastislav Šarišský

[FORIGITA!: bildo]

Vigla laboro en koridoroj apud la prelegejoj

[FORIGITA!: bildo]

“Pacaj batalantoj” de la slovakia trejn-seminario dum ekskurso al Bojnice-kastelo

Freŝa vento en Mataró

Dum oktobro 2004 la liberecana sindikato CNT en la urbo Mataró petis de Kataluna Esperanto-Asocio kurson de Esperanto. La 23-an de oktobro oni publike prezentis ĝin kaj en novembro la kurso komenciĝis kun surpriza partopreno de 26 lernantoj.

La kurso, kiu disvolviĝis en du niveloj kaj al kiu KEA sendis du instruistojn, daŭris ĝis majo 2005.

Mataró ne estas nova loko por la esperantistaro: plurfoje Kataluna Esperanto-Junularo organizis renkontiĝojn en la urbo kaj en 1995 tie okazis la nacia kongreso. La loka bulteno Subversats uzas Esperanton de pluraj jaroj. KEA aranĝas ĉiujare kvar renkontiĝojn. La unua okazis ĉi-jare en Mataró kaj ĝi fariĝis 70-homa kongreseto kun kvar samtempaj programeroj.

Rezulte de la Esperanto-kurso en Mataró tie aperis nova Esperanto-grupo kaj venontjare sekvos trisemajna intensa Esperanto-kurso. Unu el la iniciatoj de la grupo estis dissendo de cirkuleroj al la tuta sindikata sidejaro de Katalunio kaj Balearoj, konsilantaj la lernadon de Esperanto, kune kun cirkulero de KEA, kiu proponis siajn lingvoservojn. El tio jam sekvis, ke aperos prezento pri Esperanto en la ĉi-jara jarlibro de la katalunaj liberecanoj.

Ferriol Macip i Bonet

Forpasoj

John A. Cole (1922-2005), dumviva membro, iama delegito kaj fakdelegito pri urbaj aferoj mortis en Santa Barbara, Usono.

Paulo Izaías Ereno (1949-2005), aktivulo de la E-movado i.a. en la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, forpasis la 1-an de junio. En 1973-74 li laboris kiel grafikisto en la Centra Oficejo de UEA.

D-ro György Ferencz (1908-2005) forpasis la 30-an de januaro en Budapeŝto. Eminenta juristo, esperantisto ekde 1926. Li aktivis precipe movade unue en sia junaĝo, i.a. membro de UEA ekde 1928 kaj delegito 1932-34. En 1964 li reaktiviĝis kaj en 1970 realiĝis al UEA. Li precipe aktivis kiel instruisto kaj i.a. anstataŭis prof. Szerdahelyi en la E-fako de la universitato ELTE en 1977-78. Honora membro de Hungara E-Asocio ekde 1991. Aperigis multajn artikolojn, precipe pri juraj temoj, en “Hungara Vivo” k.a. gazetoj.

ITO Kanzi (1918-2005), “Ludovikito”, honora membro de UEA, forpasis post longa malsano la 25-an de aprilo en Kioto. Li esperantistiĝis en 1959, kiam oni festis la 100-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof. Tio kvazaŭ aŭguris, ke kolektado kaj publikigo de la verkoj de d-ro Zamenhof estis fariĝonta lia vivoverko, al kiu li sin dediĉis dum pli ol tri jardekoj. Kiam UEA petis lin verki biografieton pri si por tiu ĉi revuo, krom la jaroj de siaj naskiĝo kaj esperantistiĝo, li skribis nur: komencis eldonadi la pvz-on en 1973. La minuskle skribita PVZ — li konsekvence ne uzis majusklojn — estas mallongigo de Plena Verkaro de Zamenhof, al kiu li aldonadis la vortojn iam kompletigota, ĝis li fine povis anstataŭigi ilin per iel tiel kompletigita. La grafike bela kompleto konsistas el 16 volumoj de originalaĵoj, 7 de tradukoj kaj 8 miks-enhavaj kromkajeroj. La plej signifajn verkojn li kunigis en la trivoluma iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof (Originalaroj I-III). Tria serio estas Ludovikologia Dokumentaro, eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz, kies plano antaŭvidis 26 volumojn, el kiuj aperis 21. Ito Kanzi krome verkis pli ol 5000-paĝan japanlingvan biografian romanon pri la vivo de Zamenhof, kies unua volumo aperis en 1967 kaj la lasta en 1978.

D-ro Klaus Karner (1943-2005) mortis neatendite la 27-an de majo. Li estis reprezentanto de SAT en Aŭstrio kaj dum la lastaj jaroj instruis Esperanton en la Universitato de Innsbruck.

Prof. d-ro Jan Knappert (1927-2005), internacie fama fakulo pri la svahila lingvo, mortis la 30-an de majo 2005 en Hilversum, Nederlando. Li profesoris en Loveno kaj Londono kaj pluraj universitatoj afrikaj. Li prelegis en pluraj TEJO-seminarioj en la 70-aj jaroj kaj estis rektoro de IKU de la 73-a UK en Roterdamo en 1988. Lia dudirekta Esperanto-suahila vortaro aperis en du eldonoj (1983, 1996).

Lalju C. Lalev (1922-2005), iama delegito, mortis la 8-an de februaro en Trojan, Bulgario.

MAEDA Kimiko (1928-2005) mortis la 21-an de januaro. Nomata de Ludovikito kiel unusola mia amikino, ŝi estis lia sekretario en medicina eldonejo. Ŝi eklernis Esperanton kun s-ro Ito kaj estis poste, sub la pseŭdonimo “emilia k. m. ĝojkampf”, unu el la “provizoraj komitatanoj” de PVZ.

Josef Merz (1938-2004), dumviva membro, mortis en Bamberg, Germanio.

Ali B. Milani (1913-2005), iama fakdelegito pri bahaismo, forpasis la 25-an de marto en Sidnejo. Li naskiĝis en Turkmenio kaj aktivis por Esperanto, precipe en bahaaj rondoj, en Britio, Usono kaj Aŭstralio. Li gvidis korespondan E-kurson kaj partoprenis en multaj UK-oj.

Ivan Slávik (1932-2005), mortis la 22-an de majo en Nová Dubnica, Slovakio. Li estis fakdelegito pri ĵurnalismo kaj aktiva aŭtoro de krucvortenigmoj por Esperantisto Slovaka.

Kjell Walraamoen (1931-2005), kunverkinto (kun Lina Gabrielli) de la poemaro “Ni devas vivi” (1974), mortis en Alvdal, Norvegio, la 20-an de majo.

L.A. Walther (1917-2004) mortis en Portland, Usono. Ŝi estis regula membro de Societo Zamenhof kaj patrono de TEJO.

Julie Winter (1906-2004) forpasis en Wolfhagen, Germanio. Ŝi estis konstanta membro de Societo Zamenhof ekde 1979. De 1969 ĝis 1992 ŝi estis respondeculo de Veterana Esperantista Klubo.

Jarlibro 2005 aperis

Kun moderna kovrila dezajno fare de Ferriol Macip i Bonet aperis Jarlibro 2005 de UEA.

Omaĝe al la jubileo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto la 288-paĝan volumon malfermas foto de Alfred Michaux kaj Paul Boulet, organizintoj de la Bulonja Kongreso en 1905. La antaŭparolon de Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA, inspiris ankaŭ tri aliaj jubileoj: same antaŭ cent jaroj fondiĝis la Lingva Komitato, estis eldonita la Fundamento de Esperanto kaj ekaperis la revuo Esperanto.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2005, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj kaj fakaj asocioj, pri edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj k.a. establoj. Krom tio oni trovas tie la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la gvidliniojn de UEA por informado pri Esperanto. La Jarlibro enhavas multajn anoncojn kaj kuponon, kiu rajtigas je 10-procenta rabato ĉe la libroservo de UEA. Du trionoj el la libro konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1784 individuoj en 92 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj, 991 lokaj delegitoj, 133 vicdelegitoj, 36 junularaj kaj 1344 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas ĉ. 800 fakojn. Du el tri delegitoj estas kontakteblaj retpoŝte, ĉar sian retadreson publikigas 1203 delegitoj, t.e. 67,4% el la tuta delegitaro. Sub la koncernaj urboj aperas kontakt-informoj pri 81 lokaj Esperanto-grupoj en 28 landoj.

Invito al Esperanta Fabelkonkurso

La finna literatura centro Päätalo-instituto okazigas jam la sesan fabelkonkurson en Esperanto por infanoj. Estas tri kategorioj: infanoj ĝis 8-jaraj, 9-10-jaraj kaj 11-13-jaraj.

La konkursaĵoj estu verkitaj originale en Esperanto de individuaj infanoj aŭ de grupoj (ekz. lernejaj klasoj). En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas helpi laŭ sia konscienco. Individuaj kaj grupaj konkursaĵoj estos taksataj aparte. Oni sendu la konkursaĵojn poŝte kaj ili alvenu plej laste la 15-an de septembro 2005 je la adreso: Päätalo-instituto, Fabelkonkurso, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando.

Oni uzu pseŭdonimon kaj menciu, ĉu temas pri grupo aŭ unuopulo. La nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso de la konkursanto estu en aparta koverto. La rezultojn oni publikigos la 18-an de oktobro, kiam finnoj festas la nomtagon de Satu (finna vorto por fabelo). En ĉiu branĉo estas principe tri premioj. Unu el la gajnintoj de la unua premio ricevos ankaŭ la ĉefpremion “Fabelo Internacia”.

Pli da informoj donas la komisiito pri la konkurso: S-ino Aini Vääräniemi, Vääräjärventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando; rete: a...@pp.inet.fi.

Fabeloj, premiitaj en antaŭaj jaroj, legeblas en: http://www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm